diff options
Diffstat (limited to '37279-0.txt')
| -rw-r--r-- | 37279-0.txt | 8934 |
1 files changed, 8934 insertions, 0 deletions
diff --git a/37279-0.txt b/37279-0.txt new file mode 100644 index 0000000..330133c --- /dev/null +++ b/37279-0.txt @@ -0,0 +1,8934 @@ +The Project Gutenberg EBook of Hamleto, by William Shakespeare + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Hamleto + Reghido de Danujo + +Author: William Shakespeare + +Translator: L. L. Zamenhof + +Release Date: August 31, 2011 [EBook #37279] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HAMLETO *** + + + + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This +book was produced from scanned images of public domain +material from the Google Print project.) + + + + + + +Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof + + +W. SHAKESPEARE + +HAMLETO + +REĜIDO DE DANUJO + + +TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ + +TRADUKIS + +L. ZAMENHOF + + +KVARA ELDONO + + +FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_. + + ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_. + DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_. + GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_. + HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_. + ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_. + POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_. + SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_. + + + +PERSONOJ: + + Klaŭdio, reĝo de Danujo. + Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo. + Gertrudo, reĝino de Danujo, patrino de Hamleto. + Polonio, eminenta kortegano. + Ofelio, filino de Polonio. + Horacio, amiko de Hamleto. + Laerto, filo de Polonio. + Voltimand } + Kornelio } + Rosenkranz } korteganoj. + Güldenstern } + Osrik } + Pastro. + Marcello } + Bernardo } oficiroj. + Francisko, soldato. + Reinhold, servanto de Polonio. + Fortinbras, reĝido de Norvegujo. + La spirito de la patro de Hamleto. + Kapitano. + Nobelo. + Ambasadoro. + Aktoroj. + Servanto. + +Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj, +tombistoj, kurieroj kaj popolanoj. + +La agado havas lokon en Elsinoro. + + + + +HAMLETO + +REĜIDO DE DANUJO + + + + +AKTO I + + +SCENO I + +Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. + +BERNARDO + + He! Kiu? + +FRANCISKO + + Halt'! Respondu: kiu iras? + +BERNARDO + + La reĝo vivu! + +FRANCISKO + + Ĉu Bernardo? + +BERNARDO + + Jes! + +FRANCISKO + + Vi akurate venis al la servo! + +BERNARDO + + Dekdua horo sonis. Iru dormi. + +FRANCISKO + + Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa, + Kaj mi min sentas nun ne tute bone. + +BERNARDO + + Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila? + +FRANCISKO + + Eĉ mus' ne preterkuris. + +BERNARDO + + Bonan nokton! + Se vidos vi Marcellon, Horacion, + Kolegojn miajn, rapidigu ilin! + +FRANCISKO + + Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras? + +(Horacio kaj Marcello venas.) + +HORACIO + + Amikoj de la lando. + +MARCELLO + + Kaj de l' reĝo. + +FRANCISKO + + Nu, bonan nokton! + +MARCELLO + + Bonan al vi dormon! + Vin kiu anstataŭas nun? + +FRANCISKO + + Bernardo. + Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.) + +MARCELLO + + He! Bernardo! + +BERNARDO + + Ĉu Horacio? + +HORACIO + + Peco de li mem. + +BERNARDO + + Salut' al vi, Marcello, Horacio! + +HORACIO + + Ĉu la apero nun denove venis? + +BERNARDO + + Nenion vidis mi. + +MARCELLO + + Jen Horacio + Parolas, ke ĝi estas nur imago, + Ne kredas li pri la fantom' terura, + Kiun ni vidis jam la duan fojon. + Kaj tial mi lin tien ĉi invitis, + Ke li kun ni maldormu nunan nokton + Kaj, kiam la fantomo reaperos, + Li vidu kaj kun la fantom' parolu. + +HORACIO + + He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos. + +BERNARDO + + Sidiĝu do, kaj provos mi denove + Ataki per rakont' orelon vian, + Ke ĝi forĵetu sian obstinecon + Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. + +HORACIO + + Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu, + Kaj vi rakontu. + +BERNARDO + + En la lasta nokto, + En la momento, kiam tiu stelo + Tre luma, kiun vidas vi, en sia + Kurado trans arkaĵo la ĉiela + En tiu sama loko, kiel nun, + Troviĝis, tiam ni--mi kaj Marcello-- + Ekvidis... + +MARCELLO + + Haltu! Jen ĝi mem aperas! + +(Montras sin spirito en armaĵo.) + +BERNARDO + + Li mem, li mem, mortinta nia reĝo! + +MARCELLO (al Horacio) + + Vi estas instruita, Horacio, + Parolu vi kun li! + +BERNARDO + + Ĉu ne simila + Li estas al la reĝo? Diru mem! + +HORACIO + + Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas. + +BERNARDO + + Li volas, ke kun li oni parolu. + +MARCELLO + + Parolu, Horacio! + +HORACIO (al la spirito). + + Kiu estas + Vi, kiu vagas en la nokta horo + En la majesta nobla eksteraĵo + De la mortinta reĝo de Danujo? + Mi vin petegas per ĉielo: diru! + +MARCELLO + + Li estas ofendita. + +BERNARDO + + Li foriras. + +HORACIO + + En nomo de ĉielo! Restu! Diru! + +(La spirito foriras.) + +MARCELLO + + Li iris for, respondi li ne volis. + +BERNARDO + + Ha, Horacio, kio al vi estas? + Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli, + Ol sonĝo estas tiu ĉi apero? + +HORACIO + + Per Dio! Mi ne povus tion kredi, + Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj + Okuloj. + +MARCELLO + + Ne simila al la reĝo? + +HORACIO + + Ne malpli multe, ol vi al vi mem. + Jes, ĝuste tian portis li armaĵon + En la batalo kontraŭ la Norvegoj, + Li ĝuste tian vidon havis, kiam + Li en kolero sian pezan glavon + En la glacion batis. Strange! + +MARCELLO + + Tiel + Li jam du fojojn kun minaca vido + Aperis antaŭ ni en sama horo. + +HORACIO + + Ne povas mi precize ĝin klarigi; + Sed la apero, kiom mi komprenas, + Al nia land' malbonon antaŭdiras. + +MARCELLO + + Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial + Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj + Nun estas pretigataj ĉiam novaj, + El l' eksterlando venas bataliloj, + Rapide ŝipoj estas konstruataj + En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj + Ne ĉesas la prepara laborado? + El kia kaŭzo tiu rapidado + Kaj laborad' en tago kaj en nokto? + Ĉu povas iu diri? + +HORACIO + + Jes, mi povas,-- + Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis. + La lasta reĝo, kies la figuro + Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam + Vokita--vi ĝin scias--al batalo + De la Norvega reĝo Fortinbras. + Hamleto, nia brava, glora reĝo, + En la batalo venkis Fortinbrason. + Laŭ la kontrakto antaŭsigelita + Kaj sankciita de la rajt' kaj moro + Post morto de l' venkita Fortinbras + La tuta lando de l' venkita reĝo + Transiris en posedon de l' venkinto. + Se la venkinto estus Fortinbras, + Al li transiri devus nia lando. + Sed nun la juna fil' de Fortinbras, + Kuraĝigita eble per la morto + De nia reĝo, amasigis aron + Da kuraĝuloj kaj aventuristoj + Por entrepreno, kiun nia regno + Komprenas bone; lia celo estas: + Per forta mano de la bataliloj + Elŝiri nun el nia man' la landon, + Perditan per batal' de lia patro. + Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo + De niaj prepariĝoj kaj gardado + Kaj laborado en la tuta lando. + +BERNARDO + + Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas + Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe + Nun vizitadas nokte nian gardon + Terura la fantomo en armaĵo + De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon. + +HORACIO + + Ne! Mi alion timas de l' fantomo! + En la plej glora temp' de l' granda Romo, + Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro, + Mortintoj sin ellevis el la tomboj. + Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; + Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, + Kaj sanga roso, makulita suno, + Mallumigita luno,--ĉio tio + Aperis tiam kiel antaŭsignoj + De granda malfeliĉo. Tiel ofte + Antaŭ la veno de renversoj grandaj + Sin montras strangaj teruraj signoj + En la naturo. Al ni ankaŭ certe + Nun la ĉielo sendas tian signon... + +(La spirito denove aperas.) + +HORACIO + + Sed ha! denove li aperas! Nepre + Mi nun kun li parolos, se eĉ morto + Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo! + Se voĉon vi posedas kaj parolon,-- + Parolu! Se per ia bona faro + Al vi trankvilon povas mi alporti,-- + Parolu! Se danĝero al la lando + Minacas kaj ankoraŭ estas eblo + La landon antaŭsavi,--ho, parolu! + Kaj se en via vivo vi kolektis + Trezorojn kaj enfosis en la teron + Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- + Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias). + Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras! + +MARCELLO + + Ĉu piki lin per mia halebardo? + +HORACIO + + Jes, piku lin, se li ne volas stari! + +BERNARDO + + Jen ĝi! + +HORACIO + + Jen ĝi! Ho, halt'! + +MARCELLO + + Ha, ĝi foriris! + +(La spirito foriras). + + Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco + Ni venas kun sovaĝa atakado! + Kiel aer' li estas nevundebla, + Kaj nia atakado estas vana! + +BERNARDO + + Li volis jam paroli, sed la koko + Ekkriis. + +HORACIO + + Kaj subite li ektremis, + Simile al estaĵo pekoplena + Ĉe krio de teruro. Oni diras, + La koko, trumpetisto de l' mateno, + Per sia laŭta, forta, hela voĉo + El dormo vekas dion de la tago, + Kaj laŭ la krio de la koko tuj + El akvo, fajro, tero kaj aero + Spirito ĉiu, kie ajn li vagas, + Rapidas hejmen; la fantomo pruvis + Al ni, ke tio estas ne malvero. + +MARCELLO + + Li malaperis ĉe la koka krio. + Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska, + En kiu sur la teron venas Kristo, + La koko krias tra la tuta nokto: + Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj + Sin montri, kaj la nokto estas pura, + La steloj ne minacas, la koboldoj + Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas: + Ĉar tiel sankta estas tiu nokto. + +HORACIO + + Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas. + Sed vidu, la mateno purpurvesta + Leviĝas sur la roson de l' monteto: + Ni povas jam forlasi la postenon, + Kaj mi konsilas: tion, kion vidis + Ni en la nokto, ni rakontu ĉion + Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras, + Ke la spirito, por ni tiel muta, + Al li parolos. Ĉu konsentas vi, + Ke ni al li raportu, kiel amo + Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas! + +MARCELLO + + Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias, + En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras). + + +SCENO II + +Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, +Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras. + +REĜO + + Ankoraŭ freŝa estas la memoro + Pri l' morto de la kara nia frato, + Al nia kor' konvenus nun funebri, + Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo + La tuta regno devus nun sulkiĝi: + Sed tamen la prudento necesigas + Nin venki la naturon; kun malĝojo + Pri la mortinto ni decidis ligi + Memoron pri ni mem kaj pri la regno. + Kaj tial ni kun ĝojo depremita, + Per unu el l' okuloj plezurante + Kaj per la dua larmojn verŝegante, + Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta, + Pesante juste ĝojon kun doloro, + Edziĝis kun l' edzin' de nia frato, + Kun la reĝino nia kaj vidvino, + Heredantino de la glora regno. + Obeis ni per tio ĉi al via + Konsilo tre prudenta kaj libera. + Akceptu nian dankon kaj saluton! + Kaj nun transiru ni al la aferoj. + Vi scias, ke la juna Fortinbras, + Ne respektante dece nian indon, + Pensante eble nun, ke per la morto + De nia kara frato renversiĝis + La ordo kaj la fort' en nia lando,-- + Ekpensis, ke li estas pli potenca + Kaj ekturmentis nin per la postulo + Redoni nun al li la tutan landon, + Perditan de mortinta lia patro + Laŭ plena rajt' al glora nia frato. + Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu + Decidon nian: Jen ni skribis skribon + Al l' onklo de la juna Fortinbras-- + Malforta kaj malsana en la lito, + L' intencon de la nevo li ne scias-- + Ni skribis, ke retenu li la nevon + De liaj krimaj, arogantaj agoj, + Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas + En lia propra lando kaj popolo. + Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, + Ni sendas kun la skribo kaj saluto + Al la maljuna estro de l' norvegoj. + Sed ne ricevas vi la rajton trakti + Kun la norvego pli, ol en mezuro + De tio, kion ĵus ni al vi diris. + Adiaŭ, kaj per rapideco montru + Al ni fervoron vian! + +KORNELIO kaj VOLTIMAND. + + Kredu, reĝo, + Fidele ni plenumos la ordonon. + +REĜO + + Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon! + +(Voltimand kaj Kornelio foriras.) + + Kaj nun, Laerto, al l' afero via! + Vi diris, ke vi peti ion volas! + Pri kio ajn prudenta vi al ni + Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos. + Volonte ni plenumos vian peton. + Ne pli obea estas kap' al koro, + Ne pli servema mano al la buŝo, + Ol la Danuja tron' al via patro. + Sciigu nin pri la deziro via. + +LAERTO + + Mi petas vin, permesu al mi, reĝo, + Reiri nun Francujon. Mi volonte + El tie venis tien ĉi, por fari + La servon mian ĉe l' kronado via; + Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon, + Sopiras mi denove al Francujo, + Kaj nun de vi permeson mi petegas. + +REĜO + + Ĉu via patro ĝin permesas? Kion + Al tio diras Polonio? + +POLONIO + + Reĝo! + Li eldevigis la permeson mian + Per ne ĉesanta ripetado, tiel, + Ke fine mi al lia peto donis + Sigelon mian. Nun por li mi petas + Permeson vian, via reĝo moŝto. + +REĜO + + Mi liberigas vin. Nun via tempo + Libere estas al dispono via.-- + Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, + Vi, kara nevo, kara filo mia! + +HAMLETO (flanken). + + Sed certe tute fremda per la koro! + +REĜO + + Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto? + +HAMLETO + + Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno! + +REĜINO + + Forĵetu la doloron, kara filo, + Amikan frunton montru al la reĝo. + Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj + Eterne vian patron en la polvo. + Vi scias ja: la leĝoj de l' naturo + Ne estas refareblaj! Kio vivas, + Necese devas iam morti. Vivo + Eterna post la tombo nur ekzistas. + +HAMLETO + + Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti. + +REĜINO + + Nu kial do la morto de la patro + Al vi ekŝajnis tiel eksterorda? + +HAMLETO + + Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino. + Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj, + Nek la okuloj plenaj de larmaro, + Nek la funebra vido de l' vizaĝo, + Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco + Min vere montras. Ĉio estas ŝajno. + Funebron estas tre facile ludi. + L' efektivaĵon portas mi interne; + Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. + +REĜO + + Tre bela kaj laŭdinda estas via + Malĝojo pri la patro la mortinta. + Sed sciu, ankaŭ via patro perdis + La patron sian, tiu--ankaŭ sian. + La filo, laŭ la ŝuldo de infano, + Funebri devas kelkan tempon. Tamen + Obstine kaj sen ia fino plendi,-- + Agado tia estas granda peko + Kaj tute ne konvenas al la viro. + Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo, + Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida, + De kapo nematura kaj malforta. + Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi + Ĝi devis; kio estas tute simpla, + Plej ordinara fakto en la mondo: + Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine + Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas + Pekado kontraŭ Dio kaj naturo, + Pekado kontraŭ la mortinto mem; + Malsaĝo antaŭ pura la prudento, + Kiu predikas: «patroj devas morti», + Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua + Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas: + «Ĝi devas tiel esti!»--Mi vin petas, + Forĵetu la doloron la sencelan + Kaj vidu patron en persono nia; + La mondo sciu, ke al nia trono + Vi estas la sendube plej proksima, + Kaj, kiel plej amanta el la patroj, + Mi portas por vi amon plej varmegan + En mia koro. Ke vi nun reiru + Al la lernejo alta Vittenberga, + Ni tion ne dezirus; ni vin petas, + Vi restu apud ni, amata nevo, + Unua kortegano, kara filo. + +REĜINO + + Vi ne rifuzu al patrino via: + Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. + +HAMLETO + + Al vi obei estas mia ŝuldo. + +REĜO + + Jen tio estas bele respondita. + Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, + La propravola cedo de Hamleto + Plenigas mian koron je plezuro; + Kaj tial ni aranĝos nun festenon, + Kaj kune kun la sono de l' pokaloj + La pafilegoj tondru; ĉiun fojon, + Kiam la reĝo levos la pokalon, + De l' tero tondro iru al ĉielo, + Tra l' mondo ĝojon disportante.--Venu! + +(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras). + +HAMLETO + + Ho, kial ne fandiĝas homa korpo, + Ne disflugiĝas kiel polv' en vento! + Sin mem mortigi kial malpermesis + La Plejpotenca! Dio mia granda! + Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj + Aperas ĉiuj agoj de la mondo! + Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj + Malbelaj herboj, ĉie senescepte! + Apenaŭ pasis du monatoj! Ne! + Nur ses semajnoj! Tia granda homo! + Se lin kompari kun la nuna reĝo, + Li estis Apolono ĉe Satiro! + Kaj tiel amis li patrinon mian, + Ke al la vento eĉ li ne permesis + Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo! + Ho tero! Ĉu forgesi estas eble? + Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis! + Kaj tamen nun post kelke da semajnoj... + Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! + Malforto! via nom' estas: virino! + Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis + La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante + Funebre post la ĉerk' de mia patro, + Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj. + Ho Dio mia! Besto senprudenta + Malĝojus ja pli longe! Nun edzino + De mia onklo, frat' de mia patro, + Sed ne simila pli al mia patro, + Ol mi al Herkuleso! Nur monato! + La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj + Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis,-- + Ŝi estas jam edzino de alia! + Ho, malbenita rapideco flugi + En kriman liton, liton de adulto! + Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu + Kor' mia, sed silentu mia buŝo! + +(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) + +HORACIO + + Salut' al la reĝido! + +HAMLETO + + Ha, mi ĝojas + Vin vidi! Se memoro min ne trompas, + Vi estas Horacio? + +HORACIO + + Jes, reĝido. + Kaj ĉiam tute preta al vi servi. + +HAMLETO + + Ne nomu min «reĝido», sed «amiko». + Sed kial vi forlasis Vittenbergon? + +(Al Marcello) + + Marcello? + +MARCELLO + + Jes, reĝido. + +HAMLETO + + Mi tre ĝojas + Revidi vin. + (Al Horacio) Sed diru serioze, + Por kio vi forlasis Vittenbergon? + +HORACIO + + De maldiligenteco, ho, reĝido. + +HAMLETO + + Al malamiko via ne permesus + Mi tion diri, kaj vi vane penas + Kredigi min, ke tio estas vero. + Mi scias, vi ne amas sen laboro + Vagadi. Kion tie ĉi vi faras? + Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni? + +HORACIO + + Mi alveturis al la enterigo + De via patro. + +HAMLETO + + Ha, ne moku min, + Kolego; diru, ke vi alveturis + Al fest' edziĝa de patrino mia! + +HORACIO + + Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis + Post la unua. + +HAMLETO + + Vidu, mia kara,-- + Afero simpla de ekonomio: + De l' fest' funebra restis multaj manĝoj,-- + Por ke la manĝoj vane ne pereu, + Edziĝon fari oni nun rapidis. + Ho, pli volonte mi en la infero + Renkontus malamikon plej malbonan, + Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŝajnas + Al mi, ke mi la patron mian vidas... + +HORACIO + + Ha, kie? + +HAMLETO + + En l' okuloj de l' animo. + +HORACIO + + Mi konis lin, li estis brava reĝo. + +HAMLETO + + Li estis homo en plej pura senco. + Al li similan ni neniam vidos. + +HORACIO + + Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis + Lin en la lasta nokto. + +HAMLETO + + Vidis? Kiun? + +HORACIO + + La reĝon, vian patron, mia princo. + +HAMLETO + + La reĝon? Mian patron? + +HORACIO + + Trankviligu, + Reĝido, por momento vian miron + Kaj elaŭskultu, kion mi raportos + Pri mirindaĵo, kies la verecon + Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj. + +HAMLETO + + Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! + +HORACIO + + Du noktojn al Marcello kaj Bernardo + Aperis ĝi: postene ili staris,-- + Kaj jen en noktomeza silentego + Aperas antaŭ ili ia ombro, + Simila tute al patro via, + Armita de la kapo ĝis piedoj; + Per paŝo serioza kaj majesta, + Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas; + Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon + Antaŭ la teruritaj oficiroj, + Proksime tiel, ke per halebardo + Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj + De granda timo, ili mute staras + Kaj eĉ ne provas ion ekparoli. + Pri la aper' mistera kaj terura + Al mi ili rakontis. Mi kun ili + En la sekvanta tria nokto gardis, + Kaj jen tre vere en la sama horo, + Pri kiu ili diris, en la sama, + Perfekte tiu sama maniero + Aperis la fantomo. Vian patron + Mi konis,--la fantom' al li similis, + Kiel de l' sama akvo gut' al guto. + +HAMLETO + + Sed kie ĝi okazis? + +MARCELLO + + Ĝi okazis + Sur la teras', kie ni staris garde. + +HAMLETO + + (al Horacio) Al li parolis vi? + +HORACIO + + Jes, mia princo; + Sed li al mi eĉ vorton ne respondis. + Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas + La kapon kaj moveton ian faras, + Por ekparoli: sed subite tiam + Ekkriis laŭte koko la matenon, + Kaj tuje forrapidis la fantomo + Kaj malaperis. + +HAMLETO + + Efektive strange! + +HORACIO + + Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero! + Ni ĝin kalkulis kiel nian devon + Al vi raporti pri l' afero. + +HAMLETO + + Vere, + Sinjoroj, tio min maltrankviligas. + Ĉu vi hodiaŭ staros gardon? + +ĈIUJ + + Jes. + +HAMLETO + + Kaj, diras vi, li estis en armaĵo? + +ĈIUJ + + Jes, princo. + +HAMLETO + + De la kapo ĝis piedoj? + +ĈIUJ + + De l' kapo ĝis piedoj, nia princo. + +HAMLETO + + Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis? + +HORACIO + + Levita estis lia viziero, + Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon. + +HAMLETO + + Ĉu la rigardo estis malafabla? + +HORACIO + + Mieno lia montris pli suferon, + Sed ne koleron. + +HAMLETO + + Ĉu li estis pala, + Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo? + +HORACIO + + Terure pala. + +HAMLETO + + Ĉu li vin rigardis? + +HORACIO + + Tre forte. + +HAMLETO + + Kial mi kun vi ne estis! + +HORACIO + + Por vi l' apero estus tro terura! + +HAMLETO + + Tre povas esti. Ĉu li longe restis? + +HORACIO + + Apenaŭ centon povus vi kalkuli + Ĉe nerapida kalkulad'. + +MARCELLO kaj BERNARDO + + Pli longe! + +HORACIO + + Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis. + +HAMLETO + + La barbo estis griza, ĉu ne vere? + +HORACIO + + Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis + Ĉe lia vivo: duonnigre-griza. + +HAMLETO + + Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros; + Denove eble venos la fantomo. + +HORACIO + + Ĝi certe venos. + +HAMLETO + + Kaj se ĝi aperos + En l' eksteraĵ' de mia nobla patro, + Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta + Al mi minacus la infero. Vin + Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis + Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu + Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio + Okazos eble en la nokto, havu + Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon. + Per mia amo mi vin rekompencos. + Adiaŭ do! en la dekdua horo + Sur la teraso mi vin revizitos. + +ĈIUJ + + Al via princa moŝto niaj servoj! + +HAMLETO + + Ne, via amo, kiel al vi mia. + Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) + Spirit' de mia patro + En bataliloj! Mi supozas ion + Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! + Ĝis tiam do trankvile! Malbenaĵoj + Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, + Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras). + + +SCENO III + +Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras. + +LAERTO + + Pakaĵo mia estas sur la ŝipo. + Adiaŭ, fratineto! Se vi havos + Okazon, ne forgesu al mi skribi + Pri via farto. + +OFELIO + + Ĉu vi tion dubas? + +LAERTO + + Sed pri Hamleto kaj pri lia amo + Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu, + Kiel kapricon kaj nur kiel ludon + De juna sango; bela violeto + En la printempo: frue elkreskinta, + Sed ne konstanta,--dolĉa, sed ne daŭra, + Odoro, ĝuo de momento unu, + Nenio pli. + +OFELIO + + Nenio pli? + +LAERTO + + Jes, tiel + Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante, + Grandiĝas pli ne sole per la korpo + Kaj per la forto de la sama sento; + Kun la kreskado de la tempo ofte + Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo + Interne. Nun li eble amas vin; + Nek trompo nek malico nun makulas + La virton de l' animo lia: tamen + Memoru vi, ke en la rango lia + De sia volo li ne estas mastro. + Li mem ja estas sklav' de sia stato; + Ne povas li, kiel la simplaj homoj, + Por si elekti: de elekto lia + Dependas farto de la tuta regno,-- + Li tial devas gvidi la elekton + Per la aprob' kaj voĉo de la korpo, + Al kiu li mem servas kiel kapo. + Se li nun diras, ke li amas vin, + Prudente estas, ke vi al li kredu + Nur tiom, kiom povas li plenumi + La vorton sian,--tio estas tiom, + Kiom permesas la komuna voĉo + De tuta la Danujo. Ekmemoru, + En kia grad' honoro via povas + Suferi, se aŭskultos tro kredeme + Vi lian kanton, se la koron vian + Vi perdos kaj al lia persistado + Malkovros la trezoron vian ĉastan. + Vi timu ĝin, fratino mia kara, + Evitu flaman mezon de la amo, + Atakon kaj atencon de deziro! + Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston, + Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon. + Eĉ virto ne evitas kalumnion, + L' infanojn de printempo ofte mordas + La verm' ankoraŭ en la burĝoneco, + Kaj al la frua roso de juneco + Spiret' venena estas plej danĝera. + Vin gardu do! Tim' donas garantion. + Por la juneco ĉie staras retoj. + +OFELIO + + La sencon de l' instruo via bona + Konservos mi, por gardi mian bruston; + Sed, bona mia frato, vi ne agu + Simile al la predikistoj, kiuj + Predikas krutan vojon al ĉielo, + Dum ili mem senzorge kaj volupte + Sur flora vojo de gajeco paŝas, + Mokante pri prediko sia propra. + +LAERTO + + Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- + La patro venas jen! (Polonio eniras.) + (Al Polonio) Duobla beno + Sendube duobligas la feliĉon: + Dank' al okazo mi denove povas + Adiaŭ al vi diri. + +POLONIO + + Vi ankoraŭ + La domon ne forlasis? Al la ŝipo! + La vento blovas helpe al la vojo, + Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu + Denove mian benon. + +(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) + + Kaj memoru + Regulojn, kiujn mi al vi instruis: + Ne ĉian penson metu sur la langon, + Ne donu tuj al ĉia penso faron. + Afabla estu, sed ne tro kredema. + Al la amiko saĝe elektita + Kunforĝu vin en fera fideleco, + Sed gardu vian manon de la premo + De ĉiu renkontota bona frato. + Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo; + Se vi ĝin ne evitos,--tiam agu + Fortike, ke la malamik' vin timu. + Al ĉiu servu per orelo via, + Sed ne al ĉiu servu per la buŝo. + Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu, + Sed propran juĝon en la kapo tenu + Laŭ via mon' mezuru vian veston, + Sed ĉio estu takta kaj konvena; + Vin vestu bone, sed ne kiel dando: + Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron, + La homoj altastataj en Francujo + En tiu punkto estas tre zorgemaj. + Ne prenu prunte kaj ne prunte donu: + Per pruntedono ofte oni perdas + Krom sia havo ankaŭ la amikon, + Kaj pruntepren' kondukas al ruino + De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu + Fidela al vi mem,--de tio sekvos, + Ke vi ne estos ankaŭ malfidela + Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ, + Kaj mia beno vin akompanadu! + +LAERTO + + Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro! + +POLONIO + + Jam tempo. Iru, oni vin atendas. + +LAERTO + + Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru + Pri tio, kion diris mi al vi! + +OFELIO + + Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo, + Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas. + +LAERTO (al Polonio kaj Ofelio) + + Adiaŭ! (Foriras.) + +POLONIO + + Kia estas la konsilo, + Pri kiu li parolis? + +OFELIO + + Pri Hamleto, + Pri la reĝido. + +POLONIO + + Ha, jes, ĝustatempe! + Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto + Al vi komencis montri amikecon + Kaj ke vi mem apartan afablecon + Al li montradis. Se ĝi estas vero-- + Mi aŭdis ĝin en formo de averto-- + Mi devas al vi diri, ke vi mem + Kredeble ne komprenas tute klare + Danĝeron, kiu al filino mia + Kaj al honoro via nun minacas. + Kiel vi estas unu kun la dua? + La veron al mi diru! + +OFELIO + + De mallonge + Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, + Ke li estimas min. + +POLONIO + + Ha, ha! Estimo! + Parolo de nesperta knabineto! + Kaj kredas vi al la «estimo» lia? + +OFELIO + + Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi. + +POLONIO + + Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa, + Ke vi akceptas por kontanta mono + La vortojn, kiuj vere ne enhavas + Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu + Prudente kaj singarde, ĉar alie + La malsaĝeco via la grandega + Vin pereigos! + +OFELIO + + Li al mi proponis + La amon sian pure kaj honeste. + +POLONIO + + Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! + +OFELIO + + Li ĵuris al mi, patro mia kara, + Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo. + +POLONIO + + Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, + Ke se la sango bolas, tiam lango + La ĵurojn ne avaras. Ho, filino, + Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- + Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, + Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas + Eĉ la minuton de la promesado. + De nun kun via virga afableco + Avaru pli; la paroladon vian + Vi ŝatu pli, ne estu tute preta + Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto + Ankoraŭ estas juna, kaj li havas + Pli grandan liberecon, ol al vi + Donata povas esti. Ofelio, + Mallonge mi sed klare al vi diras: + Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj + Similaj estas trompaj delogantoj, + Antaŭparoloj de tre pekaj petoj; + Promesojn piajn ili hipokritas, + Por pli sukcese veni al la celo. + Per unu vorto: nun vi eĉ minuton + Ne restu en intima parolado + Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu + Forgesi mian tiun ĉi ordonon! + Nun iru! + +OFELIO + + Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.) + + +SCENO IV + +La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. + +HAMLETO + + Ho, kiel akra estas la aero! + +HORACIO + + Jes, princo, blovas vento malvarmega. + +HAMLETO + + Kioma horo? + +HORACIO + + Baldaŭ la dekdua. + +MARCELLO + + Ne, ne, jam la dekdua horo batis. + +HORACIO + + Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve + Alproksimiĝas jam la temp', en kiu + Aperas ordinare la spirito. + +(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) + + Ha, kion tio ĉi signifas, princo? + +HAMLETO + + La reĝo diligente nun pasigas + La nokton en gajega festenado; + Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas + Pokalon, pafilegoj al la mondo + Anoncas la grandfaron de la reĝo. + +HORACIO + + Ekzistas tia moro? + +HAMLETO + + Jes, sendube. + Sed pensas mi, ke estas pli honore + Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi. + La brua kaj diboĉa festenado + Alportis al ni tre malbonan gloron + Ĉe la popoloj de la tuta mondo. + Drinkistoj oni nomas nin insulte; + Kaj tiu ĉi makulo malpurigas + La gloron de plej grandaj niaj faroj. + Similan sorton ofte ankaŭ havas + Privataj homoj, se sen propra kulpo + Makulon ian ili de naturo + Ricevis; se ekzemple de naskiĝo-- + En kio ne ilia vol' ja estis-- + Ilia sango estas tro bolanta, + Rompanta ofte digon de prudento; + Aŭ se kutimo ilin malbonigis,-- + La mond' ilin atakas sen kritiko, + Se eĉ iliaj virtoj estas puraj + Kaj multenombraj. Grajno da malbono + Por la okul' de l' mondo ofte kovras + La tutan indon de plej bona homo. + +(Aperas la spirito en armaĵo.) + +HORACIO + + Ho, vidu, princo, ĝi aperas! + +HAMLETO + + Dio! + Defendu nin, anĝeloj de ĉielo! + +(Li staras kelkajn minutojn senmove.) + + Spirito sankta, aŭ demon' terura, + Ĉu el ĉielo aŭ el la infero, + Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon,-- + Aperis vi en tia nobla formo, + Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, + Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo, + Respondu! Ho, ne lasu min perei + En nesciado! Diru al mi, kial + Sin levis el la tombo viaj ostoj? + Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile + Vin metis, kial ĝi malfermis nun + La pezan sian buŝon de marmoro, + Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas, + Ke vi, senviva korpo, en armaĵo + Denove venis en la lunan lumon, + Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn, + Kaj nin ataki per teruraj pensoj + Ne klarigeblaj por l' animo nia? + Por kio! Diru! Kial? Kion fari? + +(La spirito faras signojn al Hamleto.) + +HORACIO + + Li vokas vin, ke iru vi kun li, + Li kvazaŭ volas ion komuniki + Nur al vi sola. + +MARCELLO + + Kun afablaj gestoj + Li vokas vin pli malproksimen, princo; + Sed ho, pro Di', ne iru! + +HORACIO + + Ne, ne iru! + +HAMLETO + + Sed tie ĉi ne volas li paroli, + Kaj mi lin sekvos. + +HORACIO + + Ho, ne, ne, reĝido! + +HAMLETO + + Nu, kion do mi timos? Mia vivo + Ne havas por mi indon, kaj l' animo, + Senmorta, kiel la spirito mem, + Ja ne bezonas timi la spiriton. + Li vokas min denove; mi lin sekvos. + +HORACIO + + Sed se li vin allogos al la maro, + Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, + Staranta super la senfunda akvo, + Kaj tie per terura nova vido + Subite nebuligos vian saĝon + Kaj pereigos vin? Memoru, princo! + Jam per si mem al ĉiu viva homo + Terura estas tiu alta pinto, + Pendanta super la bruantaj ondoj + De plej profunda loko de la maro. + +HAMLETO + + Li ĉiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas! + +MARCELLO (retenante Hamleton). + + Ho, princo, vi ne iros! + +HAMLETO + + For la manojn! + +HORACIO + + Aŭskultu nin, ne iru! + +HAMLETO + + Mia sorto + Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun + En ĉiu vejno de la korpo mia + Potencan feran forton de leono. + +(La spirito faras signojn) + + Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.) + Fantomon faros mi el ĉiu, kiu + Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru! + Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) + +HORACIO + + Ha, li freneziĝis! + +MARCELLO + + Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! + +HORACIO + + Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?! + +MARCELLO + + Malbona io estas en Danujo. + +HORACIO + + Nin gardos la ĉielo. + +MARCELLO + + Ni rapidu! + + +SCENO V + +Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. + +HAMLETO + + Ho, kien vi kondukas min? Parolu! + Mi plu ne iros jam! + +SPIRITO + + Aŭskultu! + +HAMLETO + + Diru! + +SPIRITO + + Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ + Reiri devos mi al la sulfuraj + Turmentaj flamoj. + +HAMLETO + + Malfeliĉa patro! + +SPIRITO + + Min ne bedaŭru, sed atentu bone, + Al tio, kion diros mi. + +HAMLETO + + Parolu! + Atenti estas mia sankta ŝuldo. + +SPIRITO + + Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios. + +HAMLETO + + Ho, Dio! Venĝi? Kion? + +SPIRITO + + Aŭdu bone. + Mi estas la spirit' de via patro, + Mi estas kondamnita longan tempon + Vagadi en la nokto kaj bruladi + La tutan tagon en eternaj flamoj, + Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj + De mia tera vivo. Se ne estus + Al mi malpermesite paroladi, + Rakonton tiam povus mi komenci, + De kiu ĉiu vort' al vi dispremus + La koron, rigidigus vian sangon, + El kapo elsaltigus la okulojn, + Kaj ĉiun vian haron disstarigus + Simile al haregoj de histriko. + Sed la misteroj de posttomba vivo + Ne devas soni al orelo tera. + Aŭskultu! Se vi amis vian patron... + +HAMLETO + + Ho, Dio! + +SPIRITO + + Venĝu por mortigo lia! + +HAMLETO + + Mortigo? + +SPIRITO + + Jes, mortigo plej malnobla, + Terura, nenatura, neaŭdita. + +HAMLETO + + Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, + Simile al la penso de amanto + Mi flugu venĝi tuj. + +SPIRITO + + Vi ŝajnas preta + Vi estus dorma, kiel pala herbo, + Kreskanta sur la bordo de la Leto, + Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo: + La famon oni faris, ke en tempo + De mia dormo en ĝardeno mia + Serpento mordis min; kaj oni trompas + Per la mensoga fam' pri mia morto + L' orelon de la regno; tamen sciu, + Ho, nobla mia filo: la serpento, + De kies mordo mortis via patro, + Nun portas lian kronon. + +HAMLETO + + Mia onklo! + Ho, la profeta mia antaŭsento! + +SPIRITO + + Jes, tiu plej malnobla adultulo + Per sorĉo de la sprito, per perfido + (Ho, malbenita sprito kaj donacoj!) + Delogis la reĝinon ŝajne virtan + Al la plezuroj de malnobla amo. + Hamleto mia! Ho, kia defalo! + De mi, kies la amo estis sankta, + Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro, + Farita en la tago de l' edziĝo,-- + Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun + Per ĉio la naturo ja malbenis! + Sed kiel virton peko ne delogas, + Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas, + Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo + Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ + Kaj serĉas ion novan... Sed silentu! + Mi sentas jam aeron de mateno,-- + Mi mallongigos la rakonton. Kiam + En la ĝardeno laŭ kutimo mia + Mi dormis post tagmezo, via onklo + Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis + Al mi en la orelon plej teruran + Venenon el malgranda boteleto, + Venenon tian, kiu tre rapide + Trakuras tuj la tutan homan korpon + Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto, + Momente malbonigas en la korpo + La tutan puran sangon. Mi pereis, + Kaj lepro mian tutan glatan korpon + Tuj kovris per abomeninda ŝelo. + Kaj tiel mi perfide en la dormo + Per frata mano estis senigita + De l' vivo, krono kaj edzino kune, + Mi estis mortigita en florado + De miaj pekoj, sen konfesodono, + Sen komunio sankta; la kalkulon + Ne resuminte, estis mi sendita + Kun ĉiuj kulpoj sur la kapo + Al granda, fina juĝo. + +HAMLETO + + Ho, terure! + +SPIRITO + + Se havas vi animon, ne permesu, + Ke reĝa lito de Danujo servu + Por sangomiks' adulta kaj volupto. + Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- + Vi ne makulu vian filan koron: + Nenion faru kontraŭ la patrino,-- + Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj + De ŝia propra koro. Nun adiaŭ! + La paliĝado de l' lumanta vermo + Anoncas la aperon de l' mateno. + Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.) + +HAMLETO + + Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ + L' inferon voki?--Fi, halt' mia koro! + Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo! + Fortike vi min portu! Vin memori? + Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe, + Ĝis mia kapo perdos la kapablon + De ĉia memorado! Vin memori? + Sed de l' tabulo de memoro mia + Forviŝos mi nun ĉion, kio restis, + Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn + Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis + Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, + Observojn kaj la spertojn de la vivo; + Ordono via vivos tute sola + De nun en mia cerbo, ne miksita + Kun io malpli inda. Ho, ĉielo! + Virino malhonesta kaj perfida! + Fripono! Vi, fripono ridetanta!... + La tabuleton donu! Mi enskribos, + Ke oni povas ĉiam ridetadi + Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ + En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) + Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia + Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!» + Mi ĵuris. + +HORACIO (post la sceno). + + Princo! Princo! + +MARCELLO (post la sceno). + + Princ' Hamleto! + +HORACIO (post la sceno). + + Ho, Dio lin defendu! + +HAMLETO (decide, al si mem). + + Tiel estu! + +MARCELLO (post la sceno). + + He! Princo! He! + +HAMLETO + + He! kara mia, he! + Al mi, birdeto mia, he! mi estas. + +(Horacio kaj Marcello venas.) + +MARCELLO + + Nu, kio do sinjoro? + +HORACIO + + Kio nova? + +HAMLETO + + Ho, tre mirinde! + +HORACIO + + Diru, kara princo. + +HAMLETO + + Vi elbabilos. + +HORACIO + + Ne, pro la ĉielo! + +MARCELLO + + Mi ankaŭ ne. + +HAMLETO + + He, kion vi parolas + Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos? + +HORACIO kaj MARCELLO + + Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo! + +HAMLETO + + En tuta la Danujo vi ne trovos + Friponon, kiu estus hom' honesta. + +HORACIO + + Spirito ne bezonis ja sin levi + El tombo, por sciigi nin pri tio. + +HAMLETO + + Vi estas prava. Tial mi nun pensas, + Sen plua disputado ni jam povas + Al ni la manojn premi reciproke + Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas + Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- + Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas-- + Mi ankaŭ, la mizera, iros fari + Aferon mian,--mi nun iros preĝi. + +HORACIO + + Malklare kaj tre strange vi parolas. + +HAMLETO + + Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas. + Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro. + +HORACIO + + Vi ne ĉagrenas nin. + +HAMLETO + + Ne, Horacio, + Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta... + Pri la spirito de mi al vi diros, + Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta. + La scivolecon pri la estintaĵo + Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj, + Amataj kunlernantoj kaj amikoj, + Malgrandan unu peton mi vin petos. + +HORACIO + + Parolu, princo, ni ĝin certe faros. + +HAMLETO + + Neniu devas scii pri l' apero + De nuna nokto. + +HORACIO kaj MARCELLO + + Ni promesas, princo. + +HAMLETO + + Sed ĵuru! + +HORACIO + + Pro honoro, mi silentos! + +MARCELLO + + Mi ankaŭ, pro honor'! + +HAMLETO + + Sur mia glavo! + +MARCELLO + + Ni ĵuris jam, sinjoro. + +HAMLETO + + Sed mi petas, + Sur mia glavo ĵuru al mi. + +SPIRITO (sub la tero). + + Ĵuru! + +HAMLETO + + Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? + Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru! + +HORACIO + + Sed kiel ĵuri? + +HAMLETO + + Ke neniam vi + Parolos eĉ per unu sola vorto + Pri tio, kion en la lasta nokto + Vi vidis. Ĵuru sur la glavo! + +SPIRITO (sub la tero). + + Ĵuru! + +HAMLETO + + Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon! + Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn + Denove sur la glavon kaj ripetu, + Ke vi neniam al neniu diros + Pri la apero de la nokto. Ĵuru + Pri tio ĉi sur mia glavo! + +SPIRITO (sub la tero). + + Ĵuru! + +HAMLETO + + Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! + Pli malproksimen do, amikoj! + +HORACIO + + Dio! + Tre strange kaj neniel kompreneble! + +HAMLETO + + Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! + Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero + Pli da aferoj, ol en la lernejoj + Instruas filozofoj, Horacio. + Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove + Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj + Al vi agado mia poste ŝajnos, + Se eble poste trovos mi utile + Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- + Neniam vi kunmetu viajn manojn + En tia formo, nek la kapon vian + Balancu tiel, nek per parolado + Dusenca montru, ke vi ion scias,-- + Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus, + Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli + Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»... + Ne helpu al vi Dio en mizero, + Se tion ĉi vi faros,--ĵuru! + +SPIRITO (sub la tero). + + Ĵuru! + +HAMLETO + + Ripozu, ho, spirito malfeliĉa! + Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas + Al vi kun mia tuta amikeco. + Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas + Al vi alporti aman kaj amikan, + Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. + Ni iru! Kaj denove mi vin petas, + La fingron ĉiam tenu sur la buŝo! + Ni vivas en terura tempo! Ve, + Ke mi naskiĝis esti la punanto! + Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune. + +(Ĉiuj foriras.) + + + + +AKTO II + + +SCENO I + +Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold. + +POLONIO + + Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon + Al li transdonu! + +REINHOLD + + Jes, sinjoro, bone. + +POLONIO + + Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros + Prudente, se vi bone eldemandos + Pri la konduto lia. + +REINHOLD + + Efektive, + Mi mem intencis tion fari. + +POLONIO + + Bone! + Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu, + Kielaj Danoj loĝas en Parizo, + De kia speco, kiel ili vivas, + Kun kiu kaj en kiaj societoj; + Se per demandoj tiel deflankiĝaj + Vi vidos, ili konas mian filon, + Vi venos pli proksime al la celo, + Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ + Vi konus lin nur iom, malproksime; + Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron, + Kaj lian familion, eĉ lin mem + Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas? + +REINHOLD + + Ho, jes, sinjoro! + +POLONIO + + «Eĉ lin mem», vi diros, + «Sed nur malmulte; se mi ne eraras, + Li estas tre sovaĝa, faras tion + Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi + Per plej diversaj elpensitaj faktoj; + Nur ne per ia malbonaĵo, kiu + Al li alporti povus malhonoron! + Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio! + Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare + Junecon akompanas. + +REINHOLD + + Nu, ekzemple + Ludado... + +POLONIO + + Jes! drinkado, duelado, + Insultemeco, aŭ malpacemeco, + Eĉ petolado kun virinoj. + +REINHOLD + + Tamen + Ĉu tio jam ne estos malhonoro? + +POLONIO + + Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos. + Ne diru, ke li estas tute sklavo + De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn + En tia lumo, ke ili aperu + Kiel makuloj nur de libereco, + Esprimoj de flameco de l' spirito, + Ekboloj de senbrida juna sango. + +REINHOLD + + Sed, ho, sinjoro... + +POLONIO + + Kial tion fari? + +REINHOLD + + Jes, mi dezirus scii, kia celo... + +POLONIO + + Nu, vidu, mia plano estas tia, + Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos: + Se vi sur mian filon tiel ĵetos + La makuletojn, tiam diligente + Atentu! Se kunparolanto via + La junan homon iam vidis kulpan + En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam, + Ho, kredu, li en tia maniero + Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia», + Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata», + Aŭ kiel ajn en tiu lando estas + La form' uzata de ekparolado... + +REINHOLD + + Nu, bone. + +POLONIO + + Kaj li poste faros tiel: + Li faros... jes... kion mi volis diri?.. + Mi volis ion diri... Al diablo! + Nu, kie do mi haltis? He? + +REINHOLD + + Vi haltis + Ĉe l' vortoj «li en tia maniero + Al vi sin turnos» + +POLONIO + + Ha! Al vi sin turnos. + Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas, + Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ, + Aŭ antaŭ kelka temp', aŭ kiam ajn; + En tia aŭ tiela societo; + Li tie efektive alte ludis, + Li tie estis en malsobra stato, + Li tie sin batadis kun kolegoj»; + Aŭ «mi lin vidis, kiam li eniris + En domon de virinoj de malĉasto»; + Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos, + Ke via kaptileto la mensoga + Alkaptis la ezokon de la vero; + Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas + Per anguletoj kaj per artifikoj, + Per kurba voj' al rekta celo veni; + Kaj tiel vi laŭ mia klarigado + Facile elesploros mian filon. + Ĉu vi komprenis bone? + +REINHOLD + + Jes, sinjoro. + +POLONIO + + Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon! + +REINHOLD + + Sinjor'... + +POLONIO + + Vi ankaŭ mem lin elobservu, + Per la rilat' al vi. + +REINHOLD + + Mi ĉion faros. + +POLONIO + + Ke li nur diligente muzikadu! + +REINHOLD + + Tre bone. Mi salutas! + +POLONIO + + Nu, adiaŭ! + +(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.) + +POLONIO + + Nu, kio, Ofelio? Kio nova? + +OFELIO + + Ha, estimata patro! De teruro + Mi tuta tremas! + +POLONIO + + Kio do fariĝis? + +OFELIO + + En mia ĉambro sidis mi, kudrante,-- + Subite venas la reĝid' Hamleto, + Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo, + La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj + Senorde pendas sur la maleoloj; + Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj; + Kun vido tiel plena de teruro, + Kvazaŭ li venus ĵus el la infero, + Por antaŭdiri ian teruregon. + +POLONIO + + De am' al vi li eble freneziĝis? + +OFELIO + + Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas, + Ke tiel estas. + +POLONIO + + Kion do li diris? + +OFELIO + + Li prenis mian manon kaj ĝin premis, + Kaj poste sin retiris kaj, tenante + La duan manon super la okuloj, + Li rigardadis sur vizaĝon mian + Kun tia atenteco, kvazaŭ volus + Li pentri ĝin. Li tiel longe staris; + Kaj fine, ekskuinte mian manon, + Tri fojojn balancinte sian kapon, + Ekĝemis li kun tia sopireco + Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus + Li kun la ĝemo fini sian vivon. + Kaj poste li min lasis iri for, + Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon + Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite + Al mia flanko, ĝis li malaperis. + +POLONIO + + Sufiĉe! Venu! al la reĝ' ni iru! + Ĝi estas freneziĝo de la amo; + La amo ruinigas la amanton, + Kondukas al decidoj malesperaj, + La homon ofte ĝi turmentas pli, + Ol ĉiuj la pasioj en la mondo. + Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble + Akceptis lin jam tro maldelikate? + +OFELIO + + Ne, kara patro; laŭ ordono via + Mi nur de li leterojn ne akceptis + Kaj malpermesis vizitadi min. + +POLONIO + + Nu, tio ĉi lin certe frenezigis. + Bedaŭras mi jam mian severecon. + Mi pensis ja, ke li nur petoladas + Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio, + Ho, mia malbenita suspektado! + Ni, maljunuloj, havas la kutimon + Tro malproksime peli la singardon, + Kiel junuloj ofte tro suferas + Je absoluta manko de singardo. + Ni iru al la reĝo! La konfeso + Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe + Lin kolerigus la kaŝado. Venu! + +(Ambaŭ foriras.) + + +SCENO II + +Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern +kaj korteganoj. + +REĜO + + Ni vin salutas, nia Rosenkranz + Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi + Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono + De viaj servoj igis nin vin voki. + Vi aŭdis jam pri la metamorfozo + De la reĝid' Hamleto: nek ekstere + Kaj nek interne li similas nun + Al tio, kio li antaŭe estis. + La kaŭzon, kiu, krom la patra morto, + Al tia stato nun lin alkondukis, + Ne povas mi diveni. Nun mi petas + Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon + Kun li pasigis kune kaj tre bone + Lin konas,--vin mi petas, volu resti + Tra kelka tempo en palaco nia, + Penadu lin altiri al amuzoj + Kaj ĉe okazoj esploradu lerte + La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite. + Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos + Kuraci lin. + +REĜINO + + Sinjoroj miaj karaj, + Pri vi li tiel ofte paroladis,-- + Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn. + Se vi konsentos fari la komplezon + Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon, + Por helpi al la malfeliĉo nia, + Ni rekompencos la viziton vian + Per plej konvena reĝa rekompenco. + +ROSENKRANZ + + Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj, + Al ni ordoni. Vi ne devas peti + Pri tio, kio estas nia ŝuldo. + +GÜLDENSTERN + + Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas + Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate + Al viaj reĝaj moŝtoj. + +REĜO + + Ni vin dankas, + Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern! + +REĜINO + + Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern + Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide + Hamleton, mian filon malfeliĉan. + Kaj iu el la korteganoj iru + Sinjorojn akompani al Hamleto! + +GÜLDENSTERN + + La Plejpotenca faru nian venon + Por li saniga! + +REĜINO + + Dio volu! Amen! + +(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas +Polonio.) + +POLONIO + + Afabla reĝo! Jam el Norvegujo + Revenis la senditoj kun sukceso. + +REĜO + + Vi ĉiam estis patro de agrablaj + Sciigoj. + +POLONIO + + Ĉu ne vere, mia reĝo? + Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas + La tutan mian kapon kaj animon + Post mia Dio nur al mia reĝo. + Kaj nun mi pensas--se la cerbo mia + Ne ĉesis sur vojeto de prudento + Sukcese ĉasi--ke la veran kaŭzon + De l' freneziĝo de l' reĝid' mi trovis. + +REĜO + + Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi! + +POLONIO + + Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn; + Kaj mia bona scio al vi estu + Postmanĝo al festeno la agrabla. + +REĜO + + Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.) + Li diras, ho, Gertrudo mia kara, + Ke trovis li la kaŭzon de malsano + De via filo. + +REĜINO + + Mi la kaŭzon vidas + Nur en la morto de la patro lia + Kaj en edziĝo nia tro rapida. + +REĜO + + Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara. + +(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.) + + Ni vin salutas, karaj revenintoj! + Rakontu, Voltimand, kion alportis + Vi de la frato nia la Norvega? + +VOLTIMAND + + Redonon de salut' kaj bondeziroj. + Tuj post' alveno nia li elsendis + Ordonon, por haltigi la preparojn + De sia nev', pri kiu li supozis, + Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo; + Li post esploro efektive vidis, + Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto. + Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian + Kaj maljunecon oni tiel trompis, + Li sendis tuj, por voki Fortinbrason, + Riproĉis lin severe, kaj la nevo + Solene ĵuris, ke li plu neniam + Batalos kontraŭ via reĝa moŝto. + Per tio ĝojigita, la maljuna + Por li asignis la salajron jaran + De tri mil kronoj kaj al li permesis + Kontraŭ Polujo uzi la varbitan + Militistaron; kaj por via moŝto + Al ni li donis jenan skriban peton, + Ke vi permesi volu al l' anaro + Tra via lando fari la trairon + Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale + Vi legos en la jena skriba peto. + +REĜO + + Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo + Pli oportuna legos kaj pripensos + Kaj donos la respondon. Vin ni dankas + Por viaj penoj kaj fidela servo. + Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ + Al la vespero ni vin petas veni + Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj! + +(Voltimand kaj Kornelio foriras.) + +POLONIO + + Nun la negoco estas jam finita. + Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus + Komenci nun klarigojn, kio estas + Reĝa moŝteco, kio servemeco, + Kaj kial tago estas tago, kial + La nokto estas nokto, tempo--tempo: + Signifus tio perdi senutile + La tagon kaj la nokton kaj la tempon; + Ĉar mallongeco estas la spirito + De saĝo kaj multevorteco estas + La korpo kaj ekstera ornamaĵo, + Mi ĉion tial diros tre mallonge. + La nobla via filo freneziĝis; + Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio + Konsistas freneziĝo? Ja en tio, + Ke oni frenezumas. Sed ni lasu + Ĝin flanke kaj komencu... + +REĜINO + + Mi vin petas. + Pli da enhavo, malpli da artaĵo! + +POLONIO + + Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo! + Li estas nun freneza,--estas vero; + Kaj vere tio estas tre domaĝa, + Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero; + Cetere mi konsentas, ke mi uzis + Figuron neprudentan,--ni ĝin lasu, + Kaj mi sen arto iru al l' afero. + Ni sekve diras, ke li freneziĝis; + Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon + De la efekto, aŭ, pli vere diri, + De la difekto, ĉar neniu dubas, + Ke tiu ĉi difekt-efekto havas + Sendube ian kaŭzon. Nun finite,-- + La stato de l' afero estas tia: + Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.) + Mi filinon havas + --Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia-- + Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas, + Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu + Kaj konsideru! (Li legas) + +«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»--Tio ĉi +estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala +frazo.--Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj +ĉi linioj» k. t. p. + +REĜINO + + Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis? + +POLONIO + + Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion. + (Li legas.) «Dubu pri la sun' super la tero, + Dubu, ĉu en steloj brilas flamo, + Dubu pri vereco de la vero, + Sed ne dubu nur pri mia amo. + +Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas +la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho +plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, +plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li +apartenas--Hamleto.» + + Jen tion en ŝuldata obeado + Al mi filino mia montris. Ankaŭ + Pri ĉio, kion li al ŝi parolis, + Precize laŭ la tempo kaj la loko + Kaj maniero ŝi al mi raportis. + +REĜO + + Sed kiel ŝi akceptis lian amon? + +POLONIO + + Kiele pensas vi pri mi? + +REĜO + + Mi pensas, + Vi estas hom' fidela kaj honesta. + +POLONIO + + Mi tion pruvos. Kion do vi pensus, + Se mi, vidante, kiel tiu amo + Disvolvas sin (mi tion bone vidis + Ankoraŭ antaŭ ol filino mia + Al mi rakontis),--kion pensus vi, + Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto, + Reĝino mia alte estimata, + Se mi en la afero ludus rolon + De leterujo aŭ de skribotablo, + Se mi silente, mute mian koron + Por tio fermus kaj sen ia faro + Rigardus tiun amon? Kion tiam + Vi povus pensi pri persono mia? + Ne, mi alpaŝis rekte al l' afero + Kaj tiel diris al filino mia: + «Reĝida moŝt' Hamleto estas princo, + Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!» + Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu + Sin malproksime de la princ' Hamleto, + Leterojn ne akceptu, nek donacojn. + Ordonon mian patran ŝi plenumis, + Kaj li, nun rifuzita (vi permesu + Ke mi raportu per mallongaj vortoj), + Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis + La apetiton, poste eĉ la dormon, + Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton + Kaj poste perdis ankaŭ la konscion, + Kaj tiel ŝtup' post ŝtupo li enfalis + En la frenezon, kiu nun lin premas + Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas. + +REĜO (al la reĝino). + + Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla? + +REĜINO + + Tre povas esti. + +POLONIO (al la reĝo). + + Ĉu eĉ unu fojon + Vi iam vidis, ke mi kun certeco + Raportis: «tiel estas», kaj en vero + Ne estis tiel? + +REĜO + + Ne, mi ne memoras. + +POLONIO (montrante sian kapon kaj ŝultrojn). + + Deprenu al mi tion nun de tio, + Se ne senduban veron mi raportas. + Se postesigno gvidas min, mi trovos + La kernon de la vero, se ĝi sidus + Eĉ en la plej profunda kaŝiteco. + +REĜO + + Sed kiel ni esplorus pli precize? + +POLONIO + + Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn + Li promenadas en la galerio. + +REĜINO + + Jes, efektive. + +POLONIO + + Nun filinon mian + Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos + Ekzemple post tapiŝo, por observi. + Se li ne amas ŝin kaj ne per tio + Li freneziĝis, tiam mi ne estu + Pli via kortegano-konsilanto. + Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton. + +REĜO + + Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.) + +REĜINO + + Jen li venas, ion legas,-- + Kun kia malgajeco en vizaĝo! + +POLONIO + + Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru! + Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu! + +(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras). + +POLONIO (al Hamleto). + +Kiele fartas mia bona princo? + +HAMLETO + +Dank' al ĉielo, bone! + +POLONIO + +Ĉu vi min konas, via princa moŝto? + +HAMLETO + +Tre bone. Vi ja estas fiŝisto? + +POLONIO + +Ne, mia princo. + +HAMLETO + +Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo. + +POLONIO + +Honesta, mia princo? + +HAMLETO + +Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita +inter dek mil. + +POLONIO + +Tute vere, mia princo. + +HAMLETO + +Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas +mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon? + +POLONIO + +Jes, mia princo. + +HAMLETO + +Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed +ĉar via filino povus porti fruktojn,--gardu vin amiko. + +POLONIO + +Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. +Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas +fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, +en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran +situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove +ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo? + +HAMLETO + +Vortojn, vortojn, vortojn. + +POLONIO + +Sed kia estas la enhavo? + +HAMLETO + +Vi volas ion havi? + +POLONIO + +Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, +mia princo. + +HAMLETO + +Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro +diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj +estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas +superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre +malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere +kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi +skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se +vi povus iri returnen kiel kankro. + +POLONIO (flanken). + +Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. +(Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo? + +HAMLETO + +Iri en la tombon? + +POLONIO + +Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) +Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo +ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone +prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero +renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, +permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ. + +HAMLETO + +El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel +volonte, kiel mian vivon, mian vivon. + +POLONIO + +Adiaŭ, princo! + +HAMLETO + +La enuigaj maljunaj malsaĝuloj! + +(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.) + +POLONIO (forirante). + +Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas. + +ROSENKRANZ (al Polonio). + +Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.) + +GÜLDENSTERN + +Estimata princo... + +ROSENKRANZ + +Mia kara princo... + +HAMLETO + +Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! +Bonaj kolegoj, kiel vi fartas? + +ROSENKRANZ + +Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero. + +GÜLDENSTERN + +Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la +ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto. + +HAMLETO + +Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj? + +ROSENKRANZ + +Ankaŭ tio ne, kara princo. + +HAMLETO + +Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia +favoro? + +GÜLDENSTERN + +Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi. + +HAMLETO + +Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika +virino. Kio da nova? + +ROSENKRANZ + +Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta. + +HAMLETO + +Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via +novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj +bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi +en la malliberejon? + +GÜLDENSTERN + +En la malliberejon, mia princo? + +HAMLETO + +Danujo estas malliberejo. + +ROSENKRANZ + +Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo. + +HAMLETO + +Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, +ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj. + +ROSENKRANZ + +Ni ne pensas tiel, mia princo. + +HAMLETO + +Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona +nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. +Por mi ĝi estas malliberejo. + +ROSENKRANZ + +Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas +tro malvasta por via spirito. + +HAMLETO + +Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus +min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min +ne turmentus. + +GÜLDENSTERN + +Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco +de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo. + +HAMLETO + +Sonĝo per si mem estas ombro. + +ROSENKRANZ + +Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj +senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro. + +HAMLETO + +Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj +herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? +Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi. + +ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN + +Ni volonte servos al vi. + +HAMLETO + +Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; +ĉar--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas +abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion +vi faras en Elsinoro? + +ROSENKRANZ + +Ni volis vin viziti, nenio plu. + +HAMLETO + +Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, +kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu +groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra +deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! +Nu, diru do! + +GÜLDENSTERN + +Kion ni devas diri, princo? + +HAMLETO + +Ĉion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj +en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco +ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis +peti vin. + +ROSENKRANZ + +Por kia celo, mia princo? + +HAMLETO + +Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de +nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama +reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto +povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis +vin aŭ ne? + +ROSENKRANZ (al Güldenstern). + +Kion vi diros? + +HAMLETO (flanken). + +Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne +mensogu. + +GÜLDENSTERN + +Kara princo, oni invitis nin. + +HAMLETO + +Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo +liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon +kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi +perdis--mi ne scias el kia kaŭzo--mian tutan gajecon, mi forĵetis +ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel +nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda +pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo +ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi +kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra +kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima +per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! +kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia +komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj +ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de +la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), +kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi +videble dubas. + +ROSENKRANZ + +Mia princo, mi ne havis tian intencon. + +HAMLETO + +Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon? + +ROSENKRANZ + +Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, +kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, +por proponi al vi siajn servojn. + +HAMLETO + +Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa +moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi +sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la +gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, +kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos +sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas? + +ROSENKRANZ + +Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo. + +HAMLETO + +Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli +profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo. + +ROSENKRANZ + +Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo. + +HAMLETO + +Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en +la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same? + +ROSENKRANZ + +Ne, multe pli malmulte. + +HAMLETO + +Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj? + +ROSENKRANZ + +Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis +generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj +por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili +tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas +ĉiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn +plumojn kaj ne kuraĝas iri. + +HAMLETO + +Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili +forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu +ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj +aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn +rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili +malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco? + +ROSENKRANZ + +Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen +ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon +nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne +atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn. + +HAMLETO + +Ĉu povas esti? + +GÜLDENSTERN + +Ho, oni multe kaj kruele batalis. + +HAMLETO + +Kaj la infanoj venkis? + +ROSENKRANZ + +Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo. + +HAMLETO + +Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, +kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, +kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. +Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus +tion ĉi eltrovi. + +(Trumpetado post la sceno.) + +GÜLDENSTERN + +Jen venas la aktoroj. + +HAMLETO + +Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn +manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta +saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia +sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu +la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, +sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras. + +GÜLDENSTERN + +En kio, mia kara princo? + +HAMLETO + +Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento +estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. +(Polonio venas.) + +POLONIO + +Mi deziras al vi sanon, sinjoroj! + +HAMLETO + +Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,--por ĉiu orelo +unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne +eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj. + +ROSENKRANZ + +Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj +homoj denove fariĝas infanoj. + +HAMLETO + +Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre +vere, tio ĉi estis en lundo matene... + +POLONIO + +Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. + +HAMLETO + +Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio +estis aktoro en Romo... + +POLONIO + +La aktoroj alveturis, via princa moŝto. + +HAMLETO + +He, he? + +POLONIO + +Per mia honoro... + +HAMLETO + + «Kaj sur azenetoj + Venis personetoj»... + +POLONIO + +La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, +historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, +tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj +sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro +serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj +por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo. + +HAMLETO + +Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis? + +POLONIO + +Kian trezoron li havis, princo? + +HAMLETO + +Jenan: + + «Ĉe li estis sol-filino, + Kaj li amis ŝin sen fino.» + +POLONIO (flanken). + +Ĉiam pri mia filino. + +HAMLETO + +Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto? + +POLONIO + +Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas +filinon, kiun mi forte amas. + +HAMLETO + +Ne, tio ĉi ne sekvas. + +POLONIO + +Kio do sekvas, estimegata sinjoro? + +HAMLETO + +Kio? + + «Kontraŭ la sorto + Ne helpas forto» + +Kaj poste, vi ja scias: + + «Venis tre nebela fino + Kaj pereis la knabino»... + +Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas +ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.) + +Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi +revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova +amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! +Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna +fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu +kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi +vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan +sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj +sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni +trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, +ekzemple, ian patosan parolon! + +UNUA AKTORO + +Kian parolon, mia estimata princo? + +HAMLETO + +Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ĝi neniam estis +donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, +kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta +por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj +personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, +tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita +kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi +havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian +esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado; +ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli +bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis: +tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li +parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin +memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu... + + «Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»... + +Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas... + + «Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo + Simile al intenco lia nigra + Egalkolora estis kun la nokto, + En kiu li en la ĉevalo sidis, + Nun ŝmiris sian korpon la teruran + En manier' kruela: tute ruĝa + Li estas de la kapo ĝis piedoj; + Kovrita de la sango elverŝita + De patroj kaj patrinoj kaj infanoj, + De filoj kaj filinoj mortigitaj; + La sango, sekigita de la suno + Al lia vest' kruelan brilon donas. + Varmega de kolero kaj de fajro, + Per la okuloj de sangama tigro + L' infera Pirro serĉas nun Priamon...» + +Nun daŭrigu! + +POLONIO + +Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika +tono. + +UNUA AKTORO + + Kaj jen li trovas lin: tremanta mano + La glavon portas kontraŭ malamikoj; + Sed al maljuna mano ne obeas + La peza glavo kaj senbate falas. + Kaj furioze nun rapidas Pirro + Al la batalo malegaleforta. + La glavon levas li, kaj tuj senviva + Priam' kaduka falas sur la teron. + La urbo Iliono plu ne vivis, + Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton + Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj, + Kaj sub l' impreso de la tondra krako + Subite Pirro haltis; lia glavo + Ekpendis en l' aero. Pirro staris + Senmove, kvazaŭ pentro terurega. + Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro + Silento ekaperas en ĉielo, + La vent' mutiĝas, la nubegoj haltas + Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,-- + Kaj jen subite ekbruegas tondro: + Tiele ankaŭ post momenta halto + En Pirro pli kruele ekflamegis + Malamo kaj sovaĝa sangavido. + Neniam la marteloj de l' ciklopoj, + Por Marso elforĝante la armaĵon, + Batadis pli kruele kaj sovaĝe, + Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro + Hakadis la Priamon malfeliĉan... + Ho vi, Fortuno! Kial la diaro + De vi ne prenas for potencon vian, + Ne rompas en pecetojn la radiojn + De via rado kaj ĝin ne deĵetas + En plej profundan lokon de l' infero!» + +POLONIO + +Tio ĉi estas tro longa. + +HAMLETO (al Polonio). + +Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) +Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li +baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo! + +UNUA AKTORO + + «Sed kiu nun ekvidus la reĝinon + Kun haroj disligitaj en malordo»... + +HAMLETO + +Kun haroj disligitaj? + +POLONIO + +Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone! + +UNUA AKTORO + + «Kurantan nudpiede, minacantan + Estingi la grandegan tutan brulon + Per la riveroj de la larmoj siaj; + Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie + Antaŭ nelonge sidis diademo; + Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon + Elturmentitan kaj malgrasigitan + En rapidec' prenita litotuko: + Se iu tion vidus, li malbenus + Per plej teruraj vortoj la Fortunon. + Sed se la dioj mem ŝin tie vidus, + Starantan antaŭ la kruela Pirro, + Hakanta senkompate ŝian edzon: + Ho, tiam, se la dioj havas koron, + L' unua malespera ŝia krio + L' okulojn de la dioj fluidigus + Kaj ili ne silentus...» + +POLONIO + +Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! +Sufiĉe! Haltu! + +HAMLETO + +Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu +vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar +ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli +bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, +ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas. + +POLONIO + +Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj. + +HAMLETO + +Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia +merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin +laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, +des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili! + +POLONIO (al la aktoroj) + +Venu, sinjoroj! + +HAMLETO (al la aktoroj) + +Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua +aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la +mortigon de Gonzago? + +UNUA AKTORO + +Jes, princo. + +HAMLETO + +Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni +parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj +enmetus? Ne vere? + +UNUA AKTORO + +Jes, princo. + +HAMLETO + +Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu +lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.--Al Rosenkranz kaj Güldenstern) +Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj +gastoj en Elsinoro! + +ROSENKRANZ + +Ni estas pretaj al servoj, princo. + +HAMLETO + + Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) + Nun mi restis sola. + Ho mi, malnobla senhonora sklavo! + Aktoro en la versoj elpensitaj, + En sola imagado de suferoj, + Kun tia forto sin alkonformigis + Al la teruro de l' situacio, + Ke li paliĝis de la ekscitiĝo, + Sinceraj larmoj brilis en l' okuloj, + Sur la vizaĝo signoj de sufero, + La voĉo tremis, tuta la teniĝo + Konforma al la vortoj! Kaj pro kio? + Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! + Nu, kio do Hekubo al li estas + Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo + Li tiel ploras? Se por suferado + Li havus kaŭzon tian, kiel mi, + La tutan scenon tiam li dronigus + Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn + Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj, + La kulpan li kondukus al frenezo, + Teruron li enportus en la korojn + Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn! + Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo, + Sensente kaj senfare mi nur vagas, + Nenion povas diri mi por reĝo, + Por mia patro, por la granda reĝo, + Al kiu oni rabis for per krimo + La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas + Timulo? Kiu nomos min fripono? + Al mi la kapon rompos? Mian barbon + Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos, + Min pinĉos en la nazo, min kulpigos, + Ke mi nenian veran vorton diras? + Kuraĝus iu tion fari? Ha! + Cetere, mi akceptus.--Tiel estas! + Mi havas la animon de kolombo, + La galo al mi mankas, ĉar alie + Jam longe per la korpo de l' krimulo + Mi nutrus la vulturojn de la lando. + Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo! + Abomenul' sen sentoj, sen honoro! + Ha, kia besto estas mi! Tre brave, + Ke mi, la filo de plej bona patro, + Vidante, ke krimulo lin mortigis, + Mi, kiun la infero kaj ĉielo + Instigas al la venĝo,--mi nun devas + La koron nur per vortoj faciligi, + Simile al virino aĉetebla, + Mi povas nur murmuri kaj malbeni + Simile al kaduka servantino! + Ho, fi! Al la afero, mia kapo!.. + Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje, + Vidante sian krimon spegulitan + En arta prezentado en teatro, + Sub la influo de tuŝanta ludo + Eksentas tiel forte sian krimon, + Ke ili sian kulpon elkonfesas: + Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras... + Jes, la aktoroj ludu al ni ion + Similan al la mort' de mia patro; + La onklo ankaŭ estos; mi observos + Atente ĉiun lian rigardeton: + Se konfuziĝos li, mi tiam scios + Programon mian veran. La spirito + Ja estis eble nur diablo, kiu, + Malice akceptinte logan veston, + Konante mian impreseblan koron, + Min volas trompi kaj la manon mian + Direkti peke al terura krimo? + Mi volas esti certa. Ni rigardos! + La ludo de l' aktoroj estu reto, + Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.) + + + + +AKTO III + + +SCENO I + +Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz +kaj Güldenstern. + +REĜO + + Kaj per nenia lerta ekparolo + Vi povis veni al la vera kaŭzo + De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis + Terure nun la tutan lian vivon? + +ROSENKRANZ + + Ne neas li, ke estas li freneza, + La kaŭzon tamen li obstine kaŝas. + +GÜLDENSTERN + + Ne lasis li esplori sin, sed lerte + Li kun freneza ruzo deturnadis + Tuj la parolon, kiam ni intencis + De li elkapti ion pri la kaŭzo. + +REĜINO + + Kaj kiel li akceptis vin? + +ROSENKRANZ + + Ĝentile. + +GÜLDENSTERN + + Kaj tamen ne sen kelka suspektemo. + +ROSENKRANZ + + Demandojn li avaris, sed volonte + Demandojn niajn lerte respondadis. + +REĜINO + + Vi al amuzo ia lin invitis? + +ROSENKRANZ + + Okaze ni renkontis en la vojo + Aktorojn; ni sciigis lin pri tio, + Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon. + En la palaco ili estas; ŝajnas, + Ke ili jam ricevis la ordonon + Hodiaŭ en vespero ion ludi. + +POLONIO + + Jes, kaj al mi la princo komisiis, + Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn + Alesti ankaŭ al la prezentado. + +REĜO + + Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas, + Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj, + Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj! + +ROSENKRANZ + + Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto. + +(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras). + +REĜO + + Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara. + Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis, + Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo + Renkontos Ofelion. Ŝia patro + Kaj mi--ambaŭ staros nun tiele, + Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu + Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero + La amo estas kaŭzo de la stato, + En kiu li troviĝas. + +REĜINO + + Mi obeas. + Ho, mia Ofelio, mi dezirus, + Ke efektive la beleco via + Sin montru kiel sola vera kaŭzo + De la frenezo de Hamleto: tiam + Esperi povas mi, ke viaj virtoj + Denove realportos al li sanon + Al la feliĉo de vi ambaŭ. + +OFELIO + + Ĉion + Mi faros. (La reĝino foriras.) + +POLONIO + + Promenadu, Ofelio!.. + (Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto, + Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro, + Ke li ne miru la solecon vian. + Ĝi eble ne konvenas, sed en vero + Ni ofte per edifo en vizaĝo + Kaj per mieno pie religia + Eĉ la diablon mem facile trompas. + +REĜO (flanken). + + Ho, vere, vere! Kiel forte batas + Parolo lia mian konsciencon! + Kolora vango de malĉastulino + La veron kovras, sed pli forte kaŝas + Teruran faron miaj artaj vortoj. + Ho, peza ŝarĝo! + +POLONIO + + Via reĝa moŝto, + Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu! + +(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.) + +HAMLETO + + Ĉu esti aŭ ne esti,--tiel staras + Nun la demando: ĉu pli noble estas + Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn + De la kolera sorto, aŭ sin armi + Kontraŭ la tuta maro da mizeroj + Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? + Formorti--dormi, kaj nenio plu! + Kaj scii, ke la dormo tute finis + Doloron de la koro, la mil batojn, + Heredon de la korpo,--tio estas + Tre dezirinda celo. Morti--dormi-- + Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi! + Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj + Viziti povas nian mortan dormon + Post la forĵeto de la teraj zorgoj,-- + Jen tio nin haltigas; tio faras, + Ke la mizeroj teraj longe daŭras: + Alie kiu volus elportadi + La mokon kaj la batojn de la tempo, + La premon de l' potencaj, la ofendojn + De la fieraj, falson de la juĝoj, + Turmentojn de la amo rifuzita, + La malestimon, kiun seninduloj + Regalas al merito efektiva,-- + Jes, kiu volus tion ĉi elporti, + Se mem, per unu puŝo de ponardo, + Li povus sin de ĉio liberigi? + Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj + La ŝarĝon de la vivo volus porti, + Se ne la tim' de io post la morto, + De tiu nekonata land', el kiu + Neniu plu revenas. Kaj pro tio + Plivolas ni elporti ĉion teran, + Ol flugi al mizeroj nekonataj. + La konscienco faras nin timuloj; + Al la koloro hela de decido + Aliĝas la paleco de l' pensado; + Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno + Per tiu kaŭzo haltas sendecide, + Kaj ĉio restas penso, sed ne faro... + Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio... + (Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn + En vian puran preĝon! + +OFELIO + + Mia princo, + Kiel vi fartas en la lasta tempo? + +HAMLETO + + Mi dankas vin humile,--bone. + +OFELIO + + Princo, + Mi havas kelkajn signojn de memoro + Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis + Al vi redoni; mi vin petas, princo, + Akceptu ilin nun! + +HAMLETO + + Ne, ne! Neniam + Mi ion al vi donis. + +OFELIO + + Kara princo, + Vi scias ja, vi ilin al mi donis, + Kaj la donacojn vi akompanadis + Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo + De la donacoj multe pliiĝadis. + Nun vi ŝanĝiĝis,--prenu do la donojn: + Doloraj estas donoj al la koro, + Se ili plu ne venas de la koro. + Jen ili estas, princo, mi vin petas! + +HAMLETO + +Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta? + +OFELIO + +Princo!? + +HAMLETO + +Ĉu vi estas bela? + +OFELIO + +Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto? + +HAMLETO + +Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi +kun via beleco. + +OFELIO + +Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo? + +HAMLETO + +Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto +malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio +ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi +estas vero. Mi iam vin amis. + +OFELIO + +Efektive, princo, vi kredigis min pri tio. + +HAMLETO + +Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia +maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis. + +OFELIO + +Mi vidas, ke mi eraris. + +HAMLETO + +Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom +virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli +bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, +glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas +elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas +tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi +inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, +ĉiuj,--kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via +patro? + +OFELIO + +En la domo, princo. + +HAMLETO + +Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia +propra domo. Adiaŭ! + +OFELIO + +Ho, helpu al li, bona Dio! + +HAMLETO + +Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu +ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,--vi ne evitos la homan +kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, +prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn +vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ! + +OFELIO + +Ĉielaj fortoj, resanigu lin! + +HAMLETO + +Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi +faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la +kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete +naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli +edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj +restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.) + +OFELIO + + Ho, kia granda homo detruiĝis! + Okulo de plej alta kortegano, + Lang' de saĝulo, man' de militisto, + La floro kaj espero de la regno, + Modelo de la moroj kaj klereco,-- + Pereis, ha, pereis senespere! + Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj, + Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon + De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi + La noblan saĝon tute konfuzitan, + Rompitan, kiel kordo diskrevinta. + La altan formon, la junecon floran + Detruis la frenezo! Ve! ho ve! + Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe + Kaj vidas lin en lia nuna stato! + +(La reĝo kaj Polonio eliras.) + +REĜO + + El amo? Ne, ne amo ĉion faris; + Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, + En vero tamen ne frenezon montras, + Li kaŝas ion en la kor'; mi timas, + Ke la sekreto de spirito lia + Danĝeron en si portas por ni ĉiuj. + Por ĝin averti, mi en rapideco + Decidis: li veturu tuj Anglujon, + Postuli la tributon prokrastitan. + La maro kaj la novaj landoj eble + El lia kor' elpelos tiun ion, + Pri kiu lia kapo ĉiam pensas. + Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias? + +POLONIO + + Tre saĝe vi decidis, mia reĝo. + Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas, + Ke ĉion faris rifuzita amo. + Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas + Raporti la parolon de la princo: + Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto, + Vi agu tiel, kiel vi decidos; + Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas, + Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino + Al si alvoku post la komedio + La princon kaj ŝi petu lin patrine, + Ke li al ŝi malkovru sian koron. + Ŝi iru kun li rekte al l' afero; + Se vi permesos, la interparolon + Mi subaŭskultos; kaj se al la vero + En tia maniero ni ne venos, + Vi tiam volu sendi lin Anglujon + Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo + De via alta saĝo. + +REĜO + + Tiel estu! + Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj + Ne povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.) + + +SCENO II + +Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras. + +HAMLETO + +Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, +tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el +niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj +estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn +tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en +la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio +vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi +fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras +la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn +de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn +pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni +tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la +tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi! + +UNUA AKTORO + +Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato. + +HAMLETO + +Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti +via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la +gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon +de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, +estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas +kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto +ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al +la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas +trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam +elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte +ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli +grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas +aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre +forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la +teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili +afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei +homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili +imitadis la homojn. + +UNUA AKTORO + +Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj. + +HAMLETO + +Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn +ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar +ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe +la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al +la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi +estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion +ĉi faras. Iru, pretigu vin! + +(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.) + +HAMLETO (al Polonio). + +Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion? + +POLONIO + +Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos. + +HAMLETO + +Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos +ankaŭ helpi rapidigi ilin? + +ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN + +Jes, princo. (Ambaŭ foriras.) + +HAMLETO + +He! Horacio! (Horacio eniras.) + +HORACIO + +Al viaj servoj, kara princo! + +HAMLETO + + El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, + Vi estas la plej brava, Horacio. + +HORACIO + + Ho, kara princ'... + +HAMLETO + + Ne pensu, ke mi flatas. + Ĉar kion povus mi de vi esperi? + Vi havas ja nenion, krom spirito, + Vi havas ja nenion, por donaci,-- + Por kio do mi flatus al malriĉaj? + Ne, ne! Miela lango leku brilon, + Genuojn homoj fleksas ja nur tiam, + Se la rampad' profiton donas. Aŭdu! + De l' tempo, kiam la animo mia + Komencis elektadi inter homoj, + Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo + Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj + Sen plendo elportadis; de la sorto + Prenadis vi la batojn kaj donacojn + Kun dank' egala. Mi admiras tiun, + En kiu la prudento kun la sango + En tia bona harmonio vivas, + Ke li al la Fortuno ne permesas + Sur li ludadi, kiel sur fajfilo. + Ho, donu vi al mi la viron, kiun + Pasio lia ne sklavigis,--mi + Lin fermos en la plej profundan lokon + De mia koro, kiel vin mi fermis.-- + Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos + Por ni kaj por la reĝo unu dramon; + En ĝi troviĝos sceno tre simila + Al la mortigo de la patro mia. + Mi petas vin, en la responda tempo + Per ĉiuj fortoj de l' animo via + Observu mian onklon; ĉar se tiam + Sin la kaŝita kulpo ne elmontros, + Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis + En tiu nokt' spiriton de infero + Kaj ke l' imago mia estas nigra + Simile al la forno de Vulkano. + Observu lin atente; ankaŭ mi + Lin penetrados per okuloj miaj, + Kaj poste ni kunigos nian juĝon + Pri l' ekzameno de l' vizaĝo lia. + +HORACIO + + Tre bone, mia princo; se li ion + Forŝtelos en la daŭro de la dramo, + Mi pagos por la ŝtelo. + +HAMLETO + + Oni venas. + Mi devas ŝajni tute senintenca. + Elektu bonan lokon! + +(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, +Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.) + +REĜO + +Kiel fartas nia kara nevo Hamleto? + +HAMLETO + +Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min +grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras. + +REĜO + +Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas +mia lingvo. + +HAMLETO + +Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la +universitato, sinjoro, ĉu ne vere? + +POLONIO + +Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron. + +HAMLETO + +Kaj kion vi prezentadis? + +POLONIO + +Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio. + +HAMLETO + +Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. +(Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj? + +ROSENKRANZ + +Jes, princo, ili atendas vian ordonon. + +REĜINO + +Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi! + +HAMLETO + +Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto. + +POLONIO (al la reĝo). + +Vi aŭdas? + +HAMLETO + +Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn? + +(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.) + +OFELIO + +Ne, mia princo. + +HAMLETO + +Tio estas nur per la kapo. + +OFELIO + +Jes, mia princo. + +HAMLETO + +Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan? + +OFELIO + +Mi nenion pensas. + +HAMLETO + +Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino. + +OFELIO + +Kion vi volas diri, princo? + +HAMLETO + +Nenion. + +OFELIO + +Vi estas en gaja humoro. + +HAMLETO + +Kiu? Mi? + +OFELIO + +Jes, mia princo. + +HAMLETO + +Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, +ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen +mia patro mortis antaŭ du horoj. + +OFELIO + +Ne, antaŭ du monatoj, mia princo. + +HAMLETO + +Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la +funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis +antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas +esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian +morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, +lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto: + + «Enterigita + «Kaj tuj forgesita». + +(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: +reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. +Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas +sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi +forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la +reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la +reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj +pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj +konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas +la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed +fine akceptas lian amon. Ili foriras.) + +OFELIO + +Kion tio ĉi signifas, princo? + +HAMLETO + +La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan. + +OFELIO + +Kredeble tiu ĉi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la +Prologo.) + +HAMLETO + +Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas +teni en sekreto, ili ĉion elbabilos. + +OFELIO + +Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado? + +HAMLETO + +Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, +kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas. + +OFELIO + +Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon. + +PROLOGO + + De nia dramo estos nun komenco. + Ni petas kun profunda riverenco + Pri via bona vol' kaj pacienco. + +HAMLETO + +Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo? + +OFELIO + +Ĝi estas tro mallonga, princo. + +HAMLETO + +Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.) + +REĜO (aktoro). + + Jam tridek fojojn finis Febo hela + La jaran kuron tra la voj' ĉiela + Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno + Aperis plena, kvazaŭ nokta suno, + De l' tempo, kiam amo kaj Himeno + Nin ambaŭ ligis per la pastra beno. + +REĜINO (aktorino). + + Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos, + Kaj tamen nia am' ne malfortiĝos. + Sed ve! mi en la lasta tempo sentas, + Ke io nun sekrete vin turmentas; + Pro via san' mi tremas en la koro, + Ho, mia kara edzo kaj sinjoro. + Sed se mi tremas--restu vi sen timo: + Vi scias--en virina la animo + Tielajn zorgojn vekas granda amo; + Kaj ju pli forte brulas ama flamo, + Des pli turmentas nin la fantazio, + Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio. + +REĜO (aktoro). + + Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto + Disigos nin! Mi sentas, ke la morto + Min baldaŭ vokos al la lasta vojo. + Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo + La vivon ĝuu, kaj la koro via + Denove amu... + +REĜINO (aktorino). + + Haltu, kara mia! + Mi tremas de terura via vorto! + Atingu min malbeno, honto, morto, + Se iam eĉ la ombro de sopiro + Min povos tiri al alia viro! + Nur kiu mem mortigis la unuan, + Ekami poste povas edzon duan! + +HAMLETO + +Ho, kiel maldolĉe! + +REĜINO (aktorino). + + Ne amo--nur kalkulo malbenita + Kondukas al edziĝo ripetita. + Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas, + L' unuan edzon en la tomb' venenas. + +REĜO (aktoro). + + Ne dubas mi pri via sincereco; + Sed ne eterne daŭras malgajeco. + Konsolon tempo donas al la koro. + Decido estas sklavo de l' memoro, + Ĝi kiel frukto sin komence tenas, + Sed falas, kiam maturiĝo venas. + Se al ni mem ni en la kor' promesas, + Ni tion plej facile ja forgesas, + Kaj ĉio, en pasio decidita, + Forpasas, kiam la pasi' finita. + Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo. + Kaj de eterne sur la tera vojo + Kutimis amo kun feliĉo iri; + Kaj estas malfacile certe diri, + Ĉu amo alkondukas la feliĉon + Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon + Por ekzistad' de l' amo. La grandulo + Falinta izoliĝas; malriĉulo + Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas. + La amon ni nur al feliĉo dankas. + Sed ne pri tio estis la parolo: + Vi sciu, ke la sorto kaj la volo + Eterne inter si batalon tenas; + Al ni nur la intenco apartenas,-- + Plenumon do ni lasu al la sorto. + Vi ne forgesos min ĝis via morto,-- + Tre bela estas via fideleco, + Sed ni ĝin lasu al la estonteco! + +REĜINO (aktorino). + + Ho, mi la lumon vidi pli ne povu, + Ripozon sur la tero mi ne trovu, + Malluma, senkonsola, senespera + Fariĝu mia tuta vivo tera, + Atingu min la punoj plej kruelaj + De kolerantaj fortoj la ĉielaj,-- + Se iam, vin perdinte, mi, vidvino, + Fariĝos de alia vir' edzino! + +HAMLETO (al Ofelio). + +Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson... + +REĜO (aktoro). + + Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo + Mi volas iom dormi, La ĉielo + Vin gardu! + +REĜINO (aktorino). + + Dormu dolĉe, mia koro, + Vi, mia tuta vivo kaj trezoro! + +(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.) + +HAMLETO (al sia patrino). + +Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo? + +REĜINO + +Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas. + +HAMLETO + +Sed ŝi plenumos sian vorton! + +REĜO (al Hamleto). + +Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io +malagrabla? + +HAMLETO + +Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla. + +REĜINO + +Kia estas la nomo de la dramo? + +HAMLETO + +La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu +mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la +reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ +vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin +interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, +kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu,--nia haŭto +estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, +nevo de la reĝo. + +OFELIO (al Hamleto). + +Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro. + +HAMLETO + +Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur +vidus, ke la marionetoj dancas! + +OFELIO + +Vi estas tre pikema, princo, tre pikema. + +HAMLETO + +Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton. + +OFELIO + +Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe! + +HAMLETO + +Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) +Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn +kaj komencu! + + «Al venĝo vokas krio de la korvo»... + +LUCIANO + + Jam la veneno estas tute preta, + Al faro sin jam tiras la glaseto; + La tempo estas bona; mi rapidos: + Silentas ĉio, kaj neniu vidos. + Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj, + En mezo de la nokto kolektitaj, + Vi, kiu sur vi portas la malbenon + Trifojan de Hekato,--la venenon, + En la dormantan korpon penetrigu + Kaj kiel akra fulmo lin mortigu! + +(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto). + +HAMLETO + +Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. +La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi +baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de +Gonzago. + +OFELIO (al Hamleto). + +La reĝo sin levas. + +HAMLETO + +Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo? + +REĜINO (al la reĝo). + +Kio estas al vi, mia edzo? + +POLONIO (al Hamleto). + +Faru finon al la dramo! + +REĜO + +Lumigu al mi! For! + +POLONIO + +Lumon, lumon, lumon! + +(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.) + +HAMLETO + + Sana saltas en la rondo + Kaj vundita laŭte krias, + Kaj nenio en la mondo + Reciproke harmonias. + +Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri +al mi lokon en anaro da aktoroj? + +HORACIO + +Ho jes, kun duona salajro. + +HAMLETO + +Ne, kun plena. + + Ĉar vi scias, sur la trono + Longe sidis la leono, + La leono tamen mortis, + Kaj nun regas... ĝusta faŭno. + +HORACIO + +La lasta rimo ne estas bona. + +HAMLETO + +Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la +spirito. Ĉu vi rimarkis? + +HORACIO + +Tre bone, mia princo. + +HAMLETO + +Ĉe la parolo pri venenado? + +HORACIO + +Mi bone lin observis. + +HAMLETO + +Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj! + + La reĝo ne aprobis nian dramon,-- + Nu, certe ĝi ne indas lian amon. + +(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.) + +HAMLETO + +He, muzikon! + +GÜLDENSTERN + +Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj. + +HAMLETO + +Eĉ tutan historion, sinjoro! + +GÜLDENSTERN + +La reĝo... + +HAMLETO + +Nu, kio estas al li? + +GÜLDENSTERN + +Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone. + +HAMLETO + +De drinkado, sinjoro? + +GÜLDENSTERN + +Ne, de kolero, mia princo. + +HAMLETO + +Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, +ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ +pli malbone. + +GÜLDENSTERN + +Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de +mia komisio. + +HAMLETO + +Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu! + +GÜLDENSTERN + +La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro +sendis min al vi. + +HAMLETO + +Estu bone veninta. + +GÜLDENSTERN + +Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi +doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via +patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita. + +HAMLETO + +Sinjoro, mi ne povas. + +GÜLDENSTERN + +Kion vi ne povas, princo? + +HAMLETO + +Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, +sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi +al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la +afero. Mia patrino, vi diras... + +ROSENKRANZ + +Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas. + +HAMLETO + +Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! +Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? +Parolu! + +ROSENKRANZ + +Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras +dormi. + +HAMLETO + +Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi +ankoraŭ ion deziras de mi? + +ROSENKRANZ + +Princo, vi iam min amis... + +HAMLETO + +Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras. + +ROSENKRANZ + +Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras +baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via +amiko. + +HAMLETO + +Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen. + +ROSENKRANZ + +Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en +Danujo? + +HAMLETO + +Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas +iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi +unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi +volus elesplori min kaj kapti min en reton? + +GÜLDENSTERN + +Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo +forgesas bonajn manierojn. + +HAMLETO + +Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto! + +GÜLDENSTERN + +Princo, mi ne povas. + +HAMLETO + +Mi petas vin! + +GÜLDENSTERN + +Kredu al mi, mi ne povas! + +HAMLETO + +Mi kore vin petas, ludu! + +GÜLDENSTERN + +Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto. + +HAMLETO + +Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi +truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la +fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj. + +GÜLDENSTERN + +Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi +tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto. + +HAMLETO + +Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas +ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri +en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda +tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento +estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi +ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile +ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas +min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.) + +HAMLETO (al Polonio.) + +Mi salutas vin, sinjoro! + +POLONIO + +Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj. + +HAMLETO + +Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de +kamelo? + +POLONIO + +Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo. + +HAMLETO + +Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo. + +POLONIO + +Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo. + +HAMLETO + +Aŭ kiel baleno. + +POLONIO + +Efektive, efektive, tute kiel baleno. + +HAMLETO + +Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj +ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi +tuj venos. + +POLONIO + +Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.) + +HAMLETO + +Tuj! Tion ĉi estas facile diri.--Adiaŭ, amikoj! + +(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.) + + Nun estas la mistera hor' de l' nokto, + Nun malfermite staras ĉiuj tomboj, + L' infero spiras peston en la mondon. + Nun mi volonte trinkus varman sangon + Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago + Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu! + Mi iras al patrino! Mia koro! + Naturon ne forgesu! Mia brusto + Ne portu la animon de Nerono! + Kruela mi nun estos, sed ne krima; + Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos. + En tio, mia lango kaj humoro, + Vi estu hipokritaj: kiel ajn + Minacaj estos miaj vortoj, tamen + De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.) + + +SCENO III + +Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern. + +REĜO + + Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero + Frenezo lia jam al ni minacas. + Kaj tial estu pretaj: mi rapide + Por vi pretigi lasos la paperojn, + Kaj vi lin al Anglujo forkondukos. + Al mi la reĝaj devoj ne permesas + Toleri tro proksime la danĝeron + De alestado de la frenezulo. + +GÜLDENSTERN + + Ni estas pretaj. Ni komprenas plene + La sanktan vian timon pro la bono + De la grandega multo da animoj, + Ligitaj kun la reĝa via moŝto. + +ROSENKRANZ + + Jam simpla kaj aparta homo devas + Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon; + Sed tiom pli sin gardi devas tiu, + De kies sankta vivo ja dependas + La vivo kaj bonfarto de tre multaj. + Se reĝo mortas, li ne mortas sola: + Simile al rivero fortoplena + Kun si li tiras for la tutan sorton + De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis. + Li estas kiel granda vasta rado, + Staranta sur plej alta monta pinto, + Portanta sur radioj la potencaj + Ligite milionojn da estaĵoj. + Kaj se la rado falas, tiam kune + Pereas ĉiuj tiuj milionoj. + Neniam reĝo ĝemas tute sola: + Dolor' al li--dolor' al multaj homoj. + +REĜO + + Mi petas vin, pretiĝu plej rapide + Al forveturo! La danĝeron, kiu + Libere nun promenas, ni bezonas + Kateni. + +ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN + + Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.) + +(Venas Polonio.) + +POLONIO + + Nun, reĝo, li al la patrino iras. + Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj, + Kaj mi aŭskultos la interparolon. + Ŝi certe lin tre bone elinsultos, + Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris + Tre saĝe--tie devas ankaŭ stari + Persono flanka, por aŭskulti ĉion. + Patrino ĉia estas de naturo + Ja tre partia kaj ne povas havi + Sufiĉan severecon en la juĝo. + Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros + Al nokta dormo, mi al vi raportos + Pri ĉio, kion aŭdis mi. + +REĜO + + Mi dankas. (Polonio foriras.) + Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo + Sin tiras per vaporo malodora, + Ĝi portas la malbenon plej malnovan + Sur sia frunto: fratomortigado! + Preĝadi mi ne povas, kvankam forte + Mi volus preĝi: la pli forta kulpo + L' intencon fortan venkas; kiel homo, + Havanta devon fari du aferojn, + Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ + Elekti, kaj mi faras nun nenian + Se mia mano per la frata sango + Eĉ estus multe pli trapenetrita,-- + Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo + Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi? + Por kio do pardonemeco servas, + Se ne por veni kontraŭ la pekado? + Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton + Averti krimon kaj pardonon doni, + Se jam la krimo estas plenumita? + Jes, mi rigardos supren! Mia krimo + Farita estas! Kian formon doni + Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu + Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel; + Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas, + Kion al mi alportis la mortigo: + La kronon, la honoron, la reĝinon... + Ĉu povas peko revi pri pardono, + Dum restas la akiro de la peko? + Sur la maljustaj vojoj de la tero + Per sia oro ofte peka mano + Haltigi povas manon de la juĝo + Kaj per la fruktoj de l' farita krimo + Aĉeti la favoron de la leĝo,-- + Sed tie supre estas ja alie! + Ne helpos tie lerta artifiko, + Tie la far' aperas tute nuda, + Ni mem al la farita krimo devas + Ateston tie meti en la buŝon. + Nu, kio al mi restas? Pentofaro? + Jes, kion do ne povas pentofaro? + Sed se eĉ pentofari ni ne povas? + Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto, + Vi, nigra, vi, malluma kiel morto! + Anim', kiu batalas liberiĝi + Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon! + Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo! + Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj! + Malmola mia koro, vi moliĝu + Simile al infano ĵus naskita! + Ho, eble Dio volos min pardoni! + +(Li en angulo metas sin sur la genuojn.) + +(Hamleto venas.) + +HAMLETO + + Nun estas tre facile tion fari; + Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam + Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion + Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo + Mortigis mian patron, kaj por tio + Mi, sola filo de la mortigito, + En la ĉielon en minut' de preĝo + La mortiginto sendos! Tio estus + Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro. + De l' tero li forigis mian patron + Post festenad', en mezo de la pekoj, + Kaj kun la tuta pezo de la pekoj + La malfeliĉa vagas nun sub tero,-- + Kaj la krimulon mi nun volas kapti + En la minuto de la sankta preĝo + Kaj puran, pian sendi lin al Dio! + Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne! + Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros + En temp' alia, pli terure bati! + En malsobrec', en dormo, en kolero, + En la malpiaj ĝojoj de la lito, + En ofendado de Dia nomo-- + Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo, + Trapiku lin, ke li momente falu + Kaj en plej nigra stato la animo + En la inferon flugu sen pardono! + Patrino min atendas,--dume vivu, + Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.) + +REĜO (sin levante). + + La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas! + Senpensaj vortoj Dion ne atingos! + + +SCENO IV + +Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio. + +POLONIO + + Li baldaŭ venos. Estu pli severa, + Vi diru, li petolas tro sovaĝe, + Vi diru, ke nur petegado via + Apenaŭ kvietigis la koleron + De l' reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos. + Mi petas, ne indulgu lin! + +HAMLETO (post la sceno). + + Patrino! + +REĜINO (al Polonio). + + Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu. + Mi scios kion diri. Nun foriru: + Li venas. (Polonio sin kaŝas.) + +HAMLETO (eniras). + + Nu, patrino, kio estas? + +REĜINO + + Hamleto, vi ofendis vian patron. + +HAMLETO + + Patrino, vi ofendis mian patron. + +REĜINO + + Vi paroladas, kiel frenezulo. + +HAMLETO + + Vi paroladas, kiel senkorulo. + +REĜINO + + Kion vi diras! + +HAMLETO + + Kion vi deziras? + +REĜINO + + Ĉu vi forgesis, kiu estas mi? + +HAMLETO + + Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis! + Vi estas la reĝino, la edzino + De l' frat' de via edzo kaj--mi devas + Konfesi--ankaŭ la patrino mia. + +REĜINO + + Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri). + +HAMLETO + + Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos + Vin iri, antaŭ ol mi al vi montros, + Spegulon tian, kie vi ekvidos + La plej profundan vian internaĵon. + +REĜINO + + Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volas + Mortigi min! He, helpon! helpon! + +POLONIO (post la tapiŝo). + + Helpon! + +HAMLETO + + Kio sin movis? Rato? + +(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.) + + Ha, mi vetas, + Ĝi plu ne vivas! + +POLONIO (post la tapiŝo). + + Ho, mi mortas! Helpu! + +(Falas kaj mortas.) + +REĜINO + + Ho ve! Kion vi faris! + +HAMLETO + + Mi ne scias. + Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.) + +REĜINO + + Kia sanga faro! + +HAMLETO + + Jes, sanga faro, preskaŭ tiel same + Terura, kiel reĝon formortigi + Kaj edziniĝi kun la frato lia. + +REĜINO + + Mortigi reĝon? + +HAMLETO + + Jes, mi tiel diris. + +(Al Polonio) + + Kaj vi, mizera malsaĝul', adiaŭ! + Mi prenis vin por iu pli merita. + Vi vidas, tro fervori ofte estas + Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn! + Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos + Rompadi vian koron, se ĝi estas + Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ + Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute + Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento + Ankoraŭ iom estas ĝi venebla. + +REĜINO + + Kion mi faris, ke vi min atakas + Kun tia krueleco? + +HAMLETO + + Tian faron, + Per kia modesteco ĉion perdas, + La virt' fariĝas hipokrita vorto, + Senkulpa amo perdas sian rozon + De l' bela frunto kaj ulcerojn montras, + La sanktan ĵuron de edzino faras + Similan al la ĵuroj de ludistoj; + Ĝi el la korpo de plej sankta ligo + Elŝiras la animon; el la leĝo + Ĝi faras senenhavan vortparadon. + De la ĉielo la vizaĝo flamas, + La tuta tero ploras kaj malĝojas + Pro via faro, kvazaŭ devus veni + La lasta juĝo. + +REĜINO + + Ve! Pri kia faro + Vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas? + +HAMLETO + + Rigardu do! Jen pendas du portretoj; + Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu: + Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj! + Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono, + Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero, + Okul' de Mars', ordona kaj minaca, + Majesta aglo, kiu alte flugas + En la plej puraj sferoj de l' aero; + Sur lin sigelon metis ĉiu dio, + Por krei idealon por la homoj,-- + Li estis via edzo.--Nun rigardu + Portreton duan: via nuna edzo, + Putraĵo, mortiginta la unuan... + Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis + Herbejon verdan de la bela monto + Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo? + Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru, + Ke tio estis am'! En via aĝo + La sango plu ne bolas, sed atendas, + Ne rapidante, juĝon de la saĝo. + Kaj kia estis la kompara juĝo? + Ne estas vi sensenca, ĉar alie + Nenion vi decidus; sed la senco + En vi sendube tute malsaniĝis, + Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. + Neniam la frenezo tiel juĝis + La saĝon, ke en ĝi ne restu guto + Da konsidero por komparo tia. + Kia demono tiel vin delogis? + Vidado sen palpado aŭ palpado + Sen rigardado, aŭ orelo sola + Sen mano kaj okulo, aŭ flarado + Sen ĉio,--eĉ partet' de vera sento + Neniam donas tian rezultaton, + Ho, honto, kie estas via ruĝo? + Se la infer' sovaĝa povas boli + En membroj de grandaĝa matronino, + Ho tiam ĉasto de juneco flama + Disfluidiĝu kiel vaks' en fajro! + Ne diru „honto!“ kiam juna sango + Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas, + La volon ja delogas la prudento... + +REĜINO + + Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas + Okulojn miajn rekte al la koro, + Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas, + Tre nigrajn. + +HAMLETO + + Jes, por vivi en la ŝvito + De abomena lito, en putraĵo + Sin brogi, en la nesto malbenita... + +REĜINO + + Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo + En min penetras ĉiu vorto! + Ne plu, Hamleto kara! + +HAMLETO + + Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo; + Li ne posedas eĉ la milan parton + Da indo de l' estinta via edzo; + Kronita arlekeno; li, ŝtelisto, + Malice kaj mallaŭte ŝtelis for + La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon... + +REĜINO + + Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.) + +HAMLETO + + Ĉifonaĵo, sed ne reĝo! + +(Li ekvidas la spiriton.) + + Ho, savu min, anĝeloj de l' ĉielo, + Flugilojn viajn super mi etendu! + Spirito nobla, kion vi deziras? + +REĜINO + + Ho ve! li freneziĝis! + +HAMLETO + + Ĉu vi venas + Riproĉi vian filon sendecidan, + Ke li la tempon kaj pasion perdas + Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis? + Ho, diru! + +SPIRITO + + Ne forgesu! Mi intencas + En vi subteni forte la decidon. + Sed vidu, kiel forte malespero + Dispremis la patrinon vian; helpu + Al ŝi en malfacila batalado + Kun ŝia propra koro kaj animo. + Ju pli malforta korpo, des pli forte + Suferas la animo. Iru! + +HAMLETO (al la reĝino.) + + Kio + Al vi fariĝis? + +REĜINO + + Kio al vi estas? + Vi la okulojn ien forte turnis + Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis? + L' animo via brilas el l' okuloj, + Kaj viaj haroj sin subite levis + Simile al dormanta soldataro + Vekita per la son' de bataliloj! + Ho, kara mia filo, trankviligu + Per pacienc' la flamon de la sentoj! + Sur kion vi rigardas nun? + +HAMLETO (al la reĝino.) + + Sur lin? + Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala + Li staras! Malfeliĉa lia vido + Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn! + +(Al la spirito) + + Ne rigardadu al mi tiel plende,-- + Agadon mian akran ĝi moligus: + Anstataŭ sango eble fluus larmoj. + +REĜINO + + Al kiu vi parolas? + +HAMLETO + + Vi ne vidas? + +REĜINO + + Nenion, kvankam ĉio estas luma. + +HAMLETO + + Kaj vi nenion aŭdis? + +REĜINO + + Ne, nenion. + +HAMLETO + + Rigardu tien! Li jam volas iri! + La patro mia, kvazaŭ tute viva! + Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.) + +REĜINO + + Ĝi estas frukto de l' imago via; + La cerbo ofte vidas nur delirojn. + +HAMLETO + + Deliroj? Tamen vidu, mia pulso + En takto batas, tute kiel via, + Kaj kantas tiel same tute sane. + Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu, + Kaj mi ripetos ĉion vort' laŭ vorto,-- + Ĉu deliranto tion povus fari? + Patrino! Pro la savo de l' animo + Ne hipokritu, ke deliro mia + Parolas nun kaj ne la krimo via! + La falsa ŝmiro kovros la makulon + Ekstere, sed interne en la koro + Des pli atakos tiam la malbono. + Konfesu al ĉielo vian pekon, + La faritaĵon pentu kaj evitu + Estontajn pekojn. La venenan herbon + Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku! + Pardonu al mi nunan mian virton; + Ĉar nun en la malpia nia tempo + La virto devas peti de malvirto + Pardonon kaj rampante eĉ petegi, + Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari. + +REĜINO + + Hamleto! Vi distranĉas mian koron! + +HAMLETO + + Forĵetu ĝian parton makulitan + Kaj pure vivu kun la dua parto. + Adiaŭ! Sed evitu vi la liton + De mia onklo, penu esti virta, + Se eĉ la virto estos ne el koro. + Kutimo, la demono, pereigas + La lastan senton en la malbonulo, + Sed en direkto bona la demono + Turniĝi ofte povas en anĝelon: + El la ekzercoj de la bonaj faroj + Li povas fari oportunan veston. + Sindetenado en l' unua nokto + Alportas facilecon por la dua; + La tria estos jam des pli facila; + Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi + Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon + Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas. + Ankoraŭ unu fojon--bonan nokton! + Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem + Deziras havi benon de l' ĉielo. + (Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas. + Ĉiel' decidis puni min per li + Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,-- + Sed mi servanto ankaŭ por li estos. + Por li mi zorgos kaj por lia morto + Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton! + La sola amo faris min kruela; + Malbona estas la komenco,--poste + Ankoraŭ io pli malbona venos... + Ankoraŭ unu vorton! + +REĜINO + + Kion fari? + +HAMLETO + + Ne tion, kion mi al vi parolis. + La bela reĝo vin denove tenu + En siaj brakoj kaj karese pinĉu + Al vi la vangojn, nomu vin kateto; + Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj, + Por ludo per la malbenitaj fingroj + En via nuko vi al li malkovru + La tutan veran staton, ke mi estas + Freneza ne en vero, sed nur ŝajne, + El ruzo. Estus certe tute bone, + Ke vi al li raportu tuj pri ĉio. + Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta + Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo, + Al la vesperto tiajn gravajn faktojn? + Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu, + Ellasu la birdetojn kaj, simile + Al la simio, rampu mem internen, + Por fari provojn, kaj en la kaptilo + Vi poste perdu vian propran kapon. + +REĜINO + + Ne, estu tute certa! Se la vortoj + Prezentas spiron kaj la spiro vivon,-- + Mi pli ne havas vivon, por elspiri + Parolon vian. + +HAMLETO + + Mi Anglujon iras; + Ĉu vi jam scias? + +REĜINO + + Ha, jes, mi forgesis. + Ĝi estas jam afero decidita. + +HAMLETO + + Jam la leteroj estas sigelitaj; + Amikoj du, al kiuj mi konfidas + Precize tiel, kiel la lacertoj, + Ricevis komision kunveturi, + Kiel heroldoj, por al mi la vojon + Al la kaptilo ebenigi. Bone! + Amuzo estos, kiam la ministo + Per forto de la propra sia pulvo + En la aeron flugos; kontraŭ minoj + Mi faras minojn iom pli profundajn, + Mi eksplodigos ilin ĝis la luno. + Ho, estas tre amuze vidi, kiel + Du ruzoj reciproke sin renkontas. + +(Levante la korpon de Polonio.) + + Kaj vi, sinjor', al mi klopodon faras; + Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron. + Patrin', adiaŭ! Bonan al vi nokton! + La kortegano tie ĉi nun estas + Silenta kaj sekreta serioze, + Li, kiu tiom amis babiladi! + Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko, + Patrino, bonan nokton! + +(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.) + + + + +AKTO IV + + +SCENO I + +Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj +Güldenstern. + +REĜO (al la reĝino). + + En viaj ĝemoj estas ia senco; + Kaj mi ĝin devas scii; kie estas + La filo via? + +REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern). + + Mi vin petas, lasu + Nin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro! + Teruran nokton devis mi travivi! + +REĜO + + Per kio? kio estas kun Hamleto? + +REĜINO + + Li furiozas, kiel mar' kaj vento + En reciproka veta batalado. + En sovaĝeco sia li ekaŭdis, + Post la tapiŝo bruon, kaj rapide + Li sian glavon tiris, kriis: «rato!» + Kaj en la flamo de l' frenezo sia + Mortigis la maljunan Polonion. + +REĜO + + Terura faro! Tio nin atingus, + Se tie starus ni. Danĝere estas + Lin lasi plu en tia libereco. + Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas. + Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco + Por tiu sanga faro? Jes, sur mi: + Mi el singardo devis lin enŝlosi + Kaj teni malproksime de la homoj; + Sed mia amo estis tiel granda, + Ke mi ne volis agi laŭ prudento. + Kaj kiel posedanto de malsano, + Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis + Konsumi en sekreto mian vivon. + Kie li estas? + +REĜINO + + La malvivan korpon + Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano + Da pura oro en amaso kota, + La saĝo kaj la koro por momento + En li ekbrilis: pente li ekploris. + +REĜO + + Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno + Sin kaŝos post la montoj, li jam estos + Sur ŝipo; kaj teruran lian faron + Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato + Ni penos senkulpigi.--Güldenstern! + +(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.) + + Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu! + Hamleto en atako de frenezo + Mortigis Polonion kaj fortrenis + Kun si la korpon de la mortigito. + Nun iru, serĉu lin, kun li parolu, + La korpon do venigu en preĝejon. + Mi petas vin, rapidu! + +(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) + + Nun, Gertrudo, + Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn, + Rakontos ni al ili la aferon: + Kio fariĝis, kion ni intencas. + Per tio la serpento-kalumnio, + Portanta sian langon la venenan + Rapide de poluso al poluso + Kiel la pafo de la pafilego, + Indulgos eble nian puran nomon + Kaj malaperos sendanĝere. Venu! + Teruro kaj interna batalado + Turmentas mian koron kaj animon. + +(Ambaŭ foriras.) + + +SCENO II + +Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas. + +HAMLETO + +Bone kaŝita! + +ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno). + +Hamleto! Princo Hamleto! + +HAMLETO + +Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz +kaj Güldenstern eniras.) + +ROSENKRANZ + +Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio? + +HAMLETO + +Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca. + +ROSENKRANZ + +Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la +preĝejon. + +HAMLETO + +Ne kredu! + +ROSENKRANZ + +Kion ne kredi? + +HAMLETO + +Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin +eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo? + +ROSENKRANZ + +Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo? + +HAMLETO + +Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la +ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej +bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan +pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej +poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li +povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka. + +ROSENKRANZ + +Mi vin ne komprenas, princo. + +HAMLETO + +Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas. + +ROSENKRANZ + +Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la +reĝo. + +HAMLETO + +La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La +reĝo estas objekto... + +GÜLDENSTERN + +Objekto, princo? + +HAMLETO + +Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu! + +(Ĉiuj foriras.) + + +SCENO III + +Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj. + +REĜO + + Mi lasis lin alveni, kaj la korpon + Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero, + Se li tiel libere promenados! + Kaj tamen ni ne povas kun li agi + Laŭ tuta severeco de la leĝo: + Lin amas la amaso la malsaĝa,-- + Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo, + Ĝi vidas la grandecon de la puno, + Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi. + Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni + Trankvila rezultato de pripenso. + Malbonon per malbono ni forigos + Aŭ per nenio. + +(Venas Rosenkranz.) + + Ha, nu kio estas? + +ROSENKRANZ + + Pri tio, kien metis li la korpon, + Ne povis ni sciiĝi. + +REĜO + + Kaj li mem? + +ROSENKRANZ + + Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo, + Ĝis vi ordonos. + +REĜO + + Oni lin venigu. + +ROSENKRANZ + + He, Güldenstern, la princon enkonduku! + +(Eniras Güldenstern kun Hamleto.) + +REĜO + +Nu, Hamleto, kie estas Polonio? + +HAMLETO + +Ĉe la vespermanĝo. + +REĜO + +Ĉe la vespermanĝo? + +HAMLETO + +Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj +kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la +manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni +nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la +vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj +manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de +ĉio. + +REĜO + +Ho, Dio, Dio! + +HAMLETO + +Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj +manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon. + +REĜO + +Kion vi volas diri per tio ĉi? + +HAMLETO + +Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la +intestoj de almozulo. + +REĜO + +Kie estas Polonio? + +HAMLETO + +En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne +trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de +monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur +la ŝtuparon de la galerio. + +REĜO (al kelkaj korteganoj). + +Iru, serĉu lin tie. + +HAMLETO (al la korteganoj). + +Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.) + +REĜO + + Hamleto, pro sendanĝereco via + Al ni tre kara, kiel via faro + Sincere nin doloras, vi nun devas + Post la terura faro tre rapide + Veturi for. Vi tial vin pretigu; + La ŝipo jam atendas vin, la vento + Favoras, kaj vi nun en bona horo + Anglujon forveturos. + +HAMLETO + + Anglujon? + +REĜO + +Jes, Hamleto. + +HAMLETO + +Bone. + +REĜO + +Nun vi scias nian intencon. + +HAMLETO + +Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! +Adiaŭ, kara patrino! + +REĜO + +Via amanta vin patro, Hamleto. + +HAMLETO + +Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu +korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon! + +REĜO (al Rosenkranz kaj Güldenstern). + + Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo. + Rapidu: ĝis vespero li jam devas + Troviĝi sur la maro. Ne prokrastu! + Jam ĉio estas preta al veturo. + Rapidu, mi vin petas! + +(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) + + Vi, Anglujo, + Se mia amo estas por vi kara-- + Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ + Ja ne paliĝis la cikatro, kiun + La dana glavo al vi akre donis, + Kaj la tribut' estimon vian montras-- + Vi tiam ne malŝatos la ordonon, + En mia skribo klare esprimitan,-- + Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo, + Plenumu plej rapide mian peton! + Li kiel febro mian sangon batas... + Vi devas min sanigi. Dum li vivas, + Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.) + + +SCENO IV + +Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo. + +FORTINBRAS + + Salutu, kapitan' en mia nomo + La reĝon de Danujo kaj raportu, + Ke Fortinbras' laŭ la promeso lia + Deziras havi nun akompanantojn + Por la trairo de la dana lando. + Vi scias, kie vi nin povos trovi. + Se lia reĝa moŝto ekdeziros + Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo + Tuj lin salutos. Tiel vi raportu. + +KAPITANO + + Mi faros, princ'. + +FORTINBRAS (al la soldatoj.) + + Antaŭen! Ne rapidu! + +(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern +kaj aliaj venas.) + +HAMLETO + + Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj? + +KAPITANO + + De la norvego. + +HAMLETO + + Kien ili iras? + +KAPITANO + + Kontraŭ Polujon. + +HAMLETO + + Kaj sub kia estro? + +KAPITANO + + Sub la norvega princo Fortinbras. + +HAMLETO + + Ĉu vi deziras per milito preni + Polujon tutan aŭ nur liman pecon? + +KAPITANO + + Por al vi diri tute puran veron, + Ni iras pro peceto nur malgranda, + Pli pro la nomo, ol pro la profito. + Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus. + Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego + Aŭ al la polo certe pli ne donus. + +HAMLETO + + La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos. + +KAPITANO + + Ho ne, ili kolektis jam soldatojn. + +HAMLETO (flanken.) + + Du mil animojn, dudek mil dukatojn + Sendube kostos tiu ĉi disputo! + Ulcero de bonstato kaj de paco,-- + Interne krevas, se eksteren morto + Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro! + +KAPITANO + + Feliĉan vojon! (Foriras.) + +ROSENKRANZ + + Princo, ni atendas. + +HAMLETO + + Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe. + +(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.) + + Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas + Severe por prokrasto de la venĝo! + Por kio taŭgas homo, se la tempon + Li uzas nur por manĝi kaj por dormi? + Nenio pli ol bruto! La Kreinto + Al ni kapablon de pensado donis, + Por povi vidi posten kaj antaŭen, + Li donis al ni saĝon ne por tio, + Ke ĝi en ni sen uzo pereadu. + Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado? + Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu + Tro longe pensas pri la rezultato,-- + Pripensemeco tia en si havas + Kvaronon nur de la prudento vera + Kaj tri kvaronojn de malnobla timo. + Por kio mi nun vivas? Por eterne + Nur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»-- + Kaj tamen resti sen farado, kiam + Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon + Kaj forton kaj rimedojn por plenumi! + Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo: + Mi vidis nun potencan soldataron,-- + Ĝin juna princ' kondukas; en gloramo + Li riskas por la duba rezultato + Kuraĝe sian vivon, li ne timas + Klopodojn kaj danĝerojn,--kaj pro kio? + Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda + Signifas: sin ne movi sen bezono, + Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali, + Se ĝin postulas la honor'. Kaj mi? + La morto de la patro, malhonoro + De la patrino, sango kaj prudento + Instigas min,--kaj mi nenion faras! + Kun honto antaŭvidas mi la morton + De dudek mil soldatoj, kiuj iras + Pro bagatelo, pro fantom' de gloro + Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili + Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni + Al ili ĉiuj lokon por batalo + Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn! + De nun, ho mia kapo, vi laboru + Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.) + + +SCENO V + +Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio. + +REĜINO + + Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli. + +HORACIO + + Ŝi forte petas, ŝia stato estas + Tre kompatinda. + +REĜINO + + Kion do ŝi volas? + +HORACIO + + Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas; + Ŝi diras, ke la mond' estas kruela; + Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas; + Ŝin bagatel' ĉagrenas; ŝi parolas + Delire kaj sen ia klara senco, + Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton + Kondukas al konkludoj. Kungluante + La sencon de la vortoj, la mienojn, + La signojn, la aludojn, oni povas + Ne scii difinite, sed supozi + Tre multe da malbono. Estus bone + Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo + Tumulton povus veki ŝiaj vortoj. + +REĜINO + + Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim' malsana + Aperas ĉie signoj de danĝero; + La kulpo estas tiel timoplena, + Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas! + +(Venas Horacio kun Ofelio.) + +OFELIO + +Kie estas la bela reĝino de Danujo? + +REĜINO + +Kiel vi fartas, Ofelio? + +OFELIO (kantas.) + + Mia kara, mia belo + Estis brava juna dano; + Portis plumojn sur ĉapelo + Kaj bastonon en la mano. + +REĜINO + +Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto? + +OFELIO + +Kion? Mi petas vin, aŭdu: + +(Kantas.) + + Vane estas la espero: + Li jam mortis, ne revenas! + Lian kapon kovras tero, + La piedojn ŝtono tenas. + +REĜINO + +Sed diru al mi, Ofelio... + +OFELIO + +Mi petas vin, aŭskultu. + +(Kantas.) + + Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.) + +REĜINO + +Ha, mia edzo, rigardu! + +OFELIO (kantas.) + + Sur karulon inter ploroj; + Sur la tombon oni ĵetis + Multon el la kampaj floroj. + +REĜO + +Kiel vi fartas, kara fraŭlino? + +OFELIO + +Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino +de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne +scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton! + +REĜO + +Ŝi ne povas forgesi la patron. + +OFELIO + +He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi +signifas, tiam diru: (Kantas.) + + En la tag' de Valenteno + Mi al mia la trezoro + Venis frue en mateno, + Por saluti vin el koro. + Tuj li levis sin kaj diris: + «Venu, venu, amikino!» + Ŝi eniris, sed eliris + Jam virino, ne knabino. + +REĜO + +Kara Ofelio! + +OFELIO + +Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.) + + Fi do, hontu! Tiel agi! + Vi ja trompis min sen koro! + Amon viroj povas pagi + Per depreno de l' honoro! + Vi edziĝi min promesis, + Kaj la vorton vi ne tenis. + +Kaj li respondas: + + He, mi ŝercis kaj mi ĉesis... + Kial do vi al mi venis? + +REĜO + +Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato? + +OFELIO + +Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj +tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis +lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin +mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, +sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan +nokton! + +REĜO (al Horacio). + + Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente. + +(Horacio foriras.) + + Ĝi estas la veneno de malĝojo; + La morto de la patro ĉion kaŭzis. + Gertrudo, kiam venas la suferoj, + Ho ve, ne izolitaj ili venas, + Sed en amaso. Ŝia patro mortis, + La filo via estas forsendita-- + Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon-- + Kaj la popol' tumultas en supozoj + Pri l' morto de l' honesta Polonio. + Ni faris neprudente, ke ni kaŝis + La veran kaŭzon de la morto lia: + Jen Ofelio perdis la prudenton, + Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj, + Kaj--la plej grava--ŝia frato venis + Sekrete el Francujo, li miregas, + Indignas, kaj nun en la urbo fluas + Paroloj plej venenaj jam pri l' morto + De Polonio. Manko de klarigo + Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon + De la mistera morto oni ĵetis. + Gertrudo mia kara, kiel stari + Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj. + +(Post la sceno oni aŭdas bruon.) + +REĜINO + + Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.) + +REĜO + + Rapide la gardistojn! Lasu gardi + La pordon! Kio estas? + +NOBELO + + Mia reĝo, + Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo! + La ocean', el bordo elirinte, + Ne pli sovaĝe glutas l' ebenaĵon, + Ol nun Laerto kun terura bando + Atakas vian tutan servantaron. + Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ + La mondo nun denove komenciĝus + Kaj kvazaŭ malaperis nun subite + La historio kaj la tradicioj, + Kreintoj kaj subtenoj de la indo, + Nun ili krias: Ni elektu reĝon! + Laerto estu reĝo! Kiel tondro + Rebruas, ĉie flugas nun la krio: + Laerto estu reĝo! + +REĜINO + + Ili vigle + Atakas laŭ malvera postesigno. + Sed vi eraras, hundoj de Danujo! + +(Bruo post la sceno.) + +REĜO + + La pordoj elbatitaj! + +(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.) + +LAERTO + + Kie estas + Li, tiu reĝo?--Iru for, sinjoroj! + +DANOJ + + Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos! + +LAERTO + + Mi petas. + +DANOJ + + Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.) + +LAERTO + + Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!-- + Malnobla reĝo, vi al mi redonu + La patron! + +REĜINO + + Ho, Laerto, trankviliĝu! + +LAERTO + + Se unu gut' de l' sango mia restus + Trankvila, tiam estus mi bastardo: + Trompita edzo estus mia patro, + Malĉasta estus la patrino mia, + Se nun mi povus resti pli trankvila. + +REĜO + + Laerto, kio kaŭzis tian grandan + Ribelon nun de via flank'? Gertrudo, + Vi trankviliĝu, vi nenion timu + Pro la persono mia. Dio gardas + La reĝojn: kiam la perfid' ekvidas + Apenaŭ tion, kion ĝi intencis, + L' intenco falas for.--Laerto, diru, + Pro kio vi indignas?--Lasu lin, + Gertrudo mia!--Diru, juna homo! + +LAERTO + + La patro mia kie estas? + +REĜO + + Mortis. + +REĜINO + + Sed ne de lia mano. + +REĜO + + Lasu lin + Demandi tiom, kiom li deziras. + +LAERTO + + Sed kiel kaj en kia maniero? + Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos! + For fideleco! Ĵuroj al l' infero! + Pieco, konscienco,--iru ĉio + Al la diabloj en la profundaĵon! + Kondamnon mi ne timas; mi renversos + La tutan mondon,--venu, kio volas! + Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon + Por mia patro! + +REĜO + + Kiu vin retenos? + +LAERTO + + Nur mia volo, sed ne la ordono + Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn + Mi tiel uzos, ke nenio restos. + +REĜO + + Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas + La puran veron scii pri la morto + De via patro, ĉu la venĝo via + Decidis, se vi venkos en la ludo, + Egale la koleron vian verŝi + Sur malamikojn kaj sur la amikojn? + +LAERTO + + Nur sur la malamikojn. + +REĜO + + Ĉu vi volas + Ekkoni ilin? + +LAERTO + + Kaj al la amikoj + Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn + Kaj mi per mia sango ilin nutros. + +REĜO + + Tre bone! Nun denove vi parolas + Kiel fidela filo kaj bonega + Nobelo. Ke en mort' de via patro + Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi + Mi estas mem tuŝita tre dolore,-- + Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos + La veron tute klare. + +DANOJ (post la sceno). + + Lasu ŝin! + +LAERTO + + He, kio? Kia bruo? + +(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.) + +LAERTO + + Elsekiĝu, + Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj, + Bruligu al mi tute la okulojn!-- + Je Dio! Frenezeco via estos + Al ni pagita, ho, fratino mia, + Pagita kare, ĝis en la pesilo + Fortege malleviĝos la kaliko! + Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma, + Ho, Ofelio, ho, fratino kara! + Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino + Formortas ankaŭ tiel facilege, + Kiel la vivo de maljuna homo? + En am' naturo estas delikata: + Ŝi sendas for post la amat' perdita + Plej karan havon, kiun ŝi posedas. + +OFELIO (kantas plende). + + Oni lin portis al tombo senvorte, + (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha! + (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte... + Adiaŭ, mia kolombo! + +LAERTO + + Se en prudento plena vi instigus + Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus! + +OFELIO + +Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio +ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la +filinon de sia sinjoro. + +LAERTO + +Sensenca io, tamen pli ol io. + +OFELIO (al Laerto). + +Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia +koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco. + +LAERTO + +Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj. + +OFELIO (al la reĝo). + +Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas +ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia +speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al +vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro +mortis.--Oni diras, ke li bone finis. + +(Kantas.) + + Ĉar karulo mia estas + Mia tuta ĝojo. + +LAERTO + + Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo + Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon. + +OFELIO (kantas). + + Kaj li jam neniam revenos? + Kaj li jam neniam revenos? + Ho ve, li jam mortis, + Lin oni forportis, + Ni lin jam revidos neniam! + La barbo la bela, + Buklaro la hela... + Li mortis, li mortis por ĉiam! + Mi ploras sen celo... + Ho, bona ĉielo, + Pro lia animo mi petas. + +Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu! + +(Foriras.) + +LAERTO + + Vi vidas? Dio! + +REĜO + + Lasu min, Laerto, + Paroli iom pri doloro via; + Al mi la rajton mian ne rifuzu. + Sed iru kaj inter amikoj viaj + Elektu la plej saĝajn,--ili juĝu + Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos, + Ke mi en la afero estas kulpa, + Mi tiam estas preta al vi doni + La regnon, kronon, mian propran vivon; + Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu + Al ni oferi pli da pacienco, + Ni tiam penos, kune laborante, + Per venĝo trankviligi vian koron. + +LAERTO + + Ĝi estu tiel!--Ho, la maniero + De lia mort', kaŝita enterigo,-- + Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo + Super la tombo, sen ceremonioj + Kaj sen funebraj formoj kaj parado,-- + De l' ter' al la ĉiel, ĝi laŭte krias, + Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo. + +REĜO + + Postulu la klarigon. Sur la kapon + De la kulpul' la puna glavo falos. + Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.) + + +SCENO VI + +Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto. + +HORACIO + + Kun mi paroli iu volas? Kiu? + +SERVANTO + + Maristoj. Ili diras, ke por vi + Leterojn ili havas. + +HORACIO + + Ili venu! (La servanto foriras.) + Neniu en la tuta mondo, ŝajnas, + Saluton ian povus al mi sendi, + Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.) + +UNUA MARISTO + +Dio benu vin, sinjoro! + +HORACIO + +Kaj vin ankaŭ! + +UNUA MARISTO + +Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, +sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via +nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi. + +HORACIO (legas). + +«Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi +maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ +ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi +nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri +kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de +la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi +sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, +sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. +Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al +mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en +la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas +ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj +alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern +daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. +Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via--Hamleto.» + +(Al la maristoj.) + + Nun venu, ni transdonos la leterojn, + Kaj tiom pli rapide, ke ni iru + Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.) + + +SCENO VII + +Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto. + +REĜO + + Nun via konscienco mem ja devas + Min senkulpigi, kaj en vian koron + Vi devas min kiel amikon meti, + Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj, + Ke tiu sama, kiu vian patron + Mortigis, volis min mem pereigi. + +LAERTO + + Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru, + Pro kia kaŭzo tian grandan krimon, + Intencon tre danĝeran kaj punindan + Vi lasis sen konvena puno, kiun + Postulis via saĝo, via indo? + +REĜO + + Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble + Al vi aperos forte sensignifaj, + Por mi do ili estas forte gravaj. + Patrino lia amas lin varmege + Kaj certe ne transvivus lian punon; + Kaj, mi--ĉu el pasio aŭ el virto-- + Al ŝi mi estas tiel alligita, + Ke, kiel stelo nur en sia rondo + Sin povas movi, tiel mi sen ŝi + Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo, + Pro kiu mi silentis, estas tio, + Ke lin tre amas la popolamaso: + La mankojn liajn la popolo trempas + En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto, + Turnanta lignon en malmolan ŝtonon, + El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel, + Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj + Por tia vento, ne la celon trafus, + Sed al pafarko mia returniĝus. + +LAERTO + + Kaj tiel mi la noblan patron perdis, + Kaj tiel senespere nun pereis + Fratino mia, kiu la plej alte + En nia tempo staris, kvazaŭ luma + Modelo, por elvoki imitadon. + Sed venĝo venos! + +REĜO + + Dormu nur trankvile. + Ne pensu vi, ke mi kreita estas + El tia velka ŝtofo, ke mi lasos + Al la danĝero pinĉi mian barbon + Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos + Vi iom pli. Mi amis vian patron, + Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem; + El tio, mi esperas, vi komprenos... + +(Eniras Sendito.) + +REĜO + + Nu, kio nova? + +SENDITO + + Via reĝa moŝto, + Leteroj de Hamleto; jen por vi, + Kaj jen por la reĝino. + +REĜO + + De Hamleto? + Sed kiu do alportis la leterojn? + +SENDITO + + Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis. + Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu + Ricevis ilin de la alportintoj. + +REĜO + +Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito +foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas +realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ +viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la +kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.--Hamleto.» + + Nekompreneble! Ĉu ili revenis? + Kio fariĝis? Kiel? Povas esti, + Ke ĉio estas trompo? + +LAERTO + + Ĉu vi konas + La skriban karakteron de l' letero? + +REĜO + + Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!» + Videble sola, sen siaj gardantoj! + Ĉu vi al mi konsili ion povas? + +LAERTO + + Ne, mi nenion scias. Sed li venas! + Pli freŝa nun fariĝas mia koro, + Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros + Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!» + +REĜO + + Se tion vi decidis--kaj alie + Vi ja ne povas agi--ĉu vi volas, + Ke mi al la renkonto vin preparu? + +LAERTO + + Jes, mia reĝo, se nur ne al paco + Vi volas min prepari. + +REĜO + + Nur al paco + Kun via propra saĝo kaj animo. + Se li revenis laca de vojaĝo + Kaj plu ne volos ree forveturi, + Mi inklinigos lin al unu provo, + De mi jam tre mature pripensita, + Ĉe kiu li pereon ne evitos; + Kaj lia morto estos tiel glata, + Ke eĉ ne estos ombro de suspekto. + Eĉ la patrino ruzon ne divenos + Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto. + +LAERTO + + Mi vin obeos, reĝo, tiom pli, + Se vi aranĝos la aferon tiel, + Ke li per mi ricevu sian morton. + +REĜO + + Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis, + La famo multe gloris vin pro io, + Per kio vi laŭ famo multe brilas. + Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj + Talentoj viaj kune kolektitaj + Ĉe li envion tian ne elvokis, + Kian elvokis tiu unu sola + Talento, kiun mi ne multe ŝatis. + +LAERTO + + Pri kia do talento vi parolas? + +REĜO + + Ludilo bagatela de l' juneco, + Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj + Kaj la rubandoj al la junularo + Konvenas en ne malpli alta grado, + Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj + Konvenas al maturaj maljunuloj.-- + Jen antaŭ du monatoj nin vizitis + el Normandujo unu kavaliro. + Mi bone konas francojn el milito, + Mi scias, kiel bone ili rajdas; + Sed tiu ĉi bravulo certe povus + Konkuri eĉ kun la diablo mem: + Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo + Kaj kun ĉevalo sia elfaradis + Li tiel miregindajn artifikojn, + Ke oni povus pensi, ke li mem + Prezentas vivan parton de l' ĉevalo. + Kaj la imago mia mem ne povis + Elpensi eĉ en pura fantazio + Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn, + Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis. + +LAERTO + + Kaj li normando estis? + +REĜO + + Jes, normando. + +LAERTO + + Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis + Lamordo. + +REĜO + + Jes, li mem. + +LAERTO + + Mi konas lin. + Li estas efektive la juvelo + De la nacio sia. + +REĜO + + Li rakontis + Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis + Pro via majstra arto en skermado, + Precipe per rapiroj. Li certigis, + Ke estus tre belege, se troviĝus + Ankoraŭ unu homo, kiu povus + Kun vi kuraĝi stari al batalo. + Li ĵuris, ke en lia tuta lando + Skermantoj la plej bonaj ne posedas + Eĉ la duonon de lerteco via. + Raportoj liaj vekis en Hamleto + Envion tiel grandan, ke de tiam + En tago kaj en nokto li senĉese + Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ + Revenu, por ke li kun vi ekprovu + Batalon. Nun konkludo plej natura... + +LAERTO + + Konkludo? Kia? + +REĜO + + Diru nun, Laerto, + Ĉu via patro estis al vi kara? + Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo + Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro? + +LAERTO + + Por kio la demando? + +REĜO + + Mi ne tial + Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus + Pri via amo al la patro; tamen + Mi scias, ke la amo ofte estas + Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas + Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras, + Ke tempo ĝin tre ofte moderigas + Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon. + Jes, en la mezo de la ama flamo + Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco + De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ + La helan flamon forte mallumigas. + Nenio restas en bonec', eterna: + Boneco tro matura baldaŭ mortas + De l' prem' de sia propra troforteco. + Se oni volas agi, oni agu + En la minutoj de la volo, ĉar + La volo povas baldaŭ malfortiĝi, + Trovante tiom da malhelpoj, kiom + Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj. + Kaj tiam la deziro kaj la devo + Fariĝas nur sopiro fanfarona, + Sopiro sen plenumo faciliga. + Sed nun al la afero! Jen Hamleto + Revenos baldaŭ. Kion vi intencas + Nun fari, por vin montri inda filo + De via kara patro, sed per faroj + Pli ol per nudaj vortoj? + +LAERTO + + Lin mortigi, + Se eĉ en la preĝejo. + +REĜO + + Mi konsentas, + Ke la krimulo en nenia loko + Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo + Ne devas scii limojn. Sed, Laerto, + Se tion ĉi vi faros, tiam vi + Ja devos mem vin kaŝi en la domo. + Hamleto, reveninte, devas scii, + Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros, + Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos + Kaj la lertecon vian en skermado + Al li oni prezentos en koloroj + Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj, + Ol tion faris eĉ la franco mem. + Per unu vorto--ni aranĝos tiel, + Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros + Konkursan veton pri la kapoj viaj. + Kun sia karaktero la sincera, + Libera, nobla kaj nesupozema, + Li ne esploros certe la rapirojn; + Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn, + Anstataŭ la malakra preni akran + Kaj per ekbato lerta inde pagi + Al li por morto de la patro via. + +LAERTO + + Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo + Mi ŝmiros per veneno mian glavon. + Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis + Rimedon tian, ke se oni trempas + En ĝin nur la pinteton de tranĉilo + Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,-- + Nenia sanigilo en la mondo + Plu povos savi de senduba morto. + Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros + La pinton de la glavo mia tiel, + Ke se mi eĉ facile lin ekgratos, + Li tuj pereos per senduba morto. + +REĜO + + Mature ni pripensi ankaŭ devas + Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas + Al la ating' de nia celo helpi. + Se nia entrepreno ne prosperus + Aŭ se per nelerteco en plenumo + Montriĝus nia penso kaj intenco,-- + Pli bone tiam estus ne komenci. + Kaj tial nia plano devas havi + Eliron en rezervo por l' okazo, + Se la unua provo ne prosperos. + Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros: + Ni en solena formo faros veton + Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos. + Kaj kiam vi de la batalo estos + Tre varmigitaj kaj soifaj (penu, + Ke tio estu) kaj li volos trinki, + Mi tiam lasos doni al li glason + Da vino jam tiele preparita, + Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos, + Li ne evitos plu la morton, kiun + La bato via eble ne alportis. + Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.) + +REĜO + + Nu, reĝino? + +REĜINO + + Unu malĝojo sekvas tuj la duan! + Laerto, la fratino via mortis! + +LAERTO + + Fratino mia mortis? Kiel? Kie? + +REĜINO + + Saliko staras super la rivero + Kaj speguliĝas en la pura akvo; + Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn + El plej diversaj floroj de la kampo. + Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi + Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam + Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo, + Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide + En la riveron falis. Ŝiaj vestoj + Sin disetendis kaj malgrandan tempon + Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis, + Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn, + Danĝeron sian tute ne sentante, + Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo. + Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj + Per peza akvo, ŝin malsupren tiris, + La malfeliĉan, al terura morto. + +LAERTO + + Kaj ŝi droniĝis? + +REĜINO + + Jes, ho ve, droniĝis! + +LAERTO + + Vi havas nun tro multe jam da akvo, + Fratino malfeliĉa.--tial larmojn + Mi nun retenas! Tamen la naturo + Konservas sian moron, kion ajn + La honto dirus. Ili nur foriru-- + En ni montriĝos tuj la virineco.-- + Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas + El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj + Nur ilin ne estingos. (Foriras.) + +REĜO + + Ni lin sekvu! + Kun granda malfacilo kvietigis + Mi lian furiozon! Nun mi timas, + Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,-- + Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.) + + + + +AKTO V + + +SCENO I + +Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj. + +UNUA TOMBISTO + +Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en +la mondon de la feliĉuloj? + +DUA TOMBISTO + +Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto +pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane. + +UNUA TOMBISTO + +Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo? + +DUA TOMBISTO + +Nu, oni trovis, ke tiel. + +UNUA TOMBISTO + +Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min +dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas +el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis. + +DUA TOMBISTO + +He, aŭskultu do, kolego-fosisto... + +UNUA TOMBISTO + +Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la +homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--ĉu +li volas aŭ ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li +kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas +kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon. + +DUA TOMBISTO + +Ĉu tiel diras la leĝo? + +UNUA TOMBISTO + +Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj. + +DUA TOMBISTO + +Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin +ankaŭ ne enterigus en orda maniero. + +UNUA TOMBISTO + +Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi +mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj +kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli +antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili +daŭrigas la profesion de Adamo. + +DUA TOMBISTO + +Ĉu Adamo estis nobelo? + +UNUA TOMBISTO + +Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la +Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. +Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi +ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu... + +DUA TOMBISTO + +Nu, demandu! + +UNUA TOMBISTO + +Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ +ĉarpentisto? + +DUA TOMBISTO + +La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da +ĝiaj loĝantoj. + +UNUA TOMBISTO + +Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; +sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas +malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo +estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por +vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu! + +DUA TOMBISTO + +Kiu konstruas la plej fortike? + +UNUA TOMBISTO + +Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos. + +DUA TOMBISTO + +Ha, atendu, mi jam scias! + +UNUA TOMBISTO + +Nu, diru! + +DUA TOMBISTO + +Al la diablo! Mi efektive ne scias. + +(Eniras Hamleto kaj Horacio.) + +UNUA TOMBISTO + +Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom +ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej +fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, +restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj +alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.) + +UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.) + + En la junaj miaj tagoj + Mi amadis kaj kantadis + Kaj en ĉiuj miaj agoj + Mi mezuron ne sciadis. + +HAMLETO + +Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas +tombon kaj kantas! + +HORACIO + +La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi. + +HAMLETO + +Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas +ĝia sento. + +UNUA TOMBISTO (kantas). + + Maljuneco-lamulino + Kaptis min per osta mano, + Kaj al ĉio venis fino,-- + Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.) + +HAMLETO + +Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la +malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de +Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia +politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la +kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere? + +HORACIO + +Povas esti. + +HAMLETO + +Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa +moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis +eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta +sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere? + +HORACIO + +Jes, princo. + +HAMLETO + +Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj +batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora +ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi +ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia +propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas. + +UNUA TOMBISTO (kantas). + + Pala korpo senkolora + Kaj ĉemizo sen ornamoj + Kaj foset' malbonodora + Estas fin' de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.) + +HAMLETO + +Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? +Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? +Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per +malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li +pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda +aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj +kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la +akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion +plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj +ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la +longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de +transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko +en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? +Bele! + +HORACIO + +Eĉ ne peceton pli, mia princo. + +HAMLETO + +Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo? + +HORACIO + +Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj. + +HAMLETO + +Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom +parolos kun tiu ĉi tombisto.--He, homo! kies tombo tio ĉi estas? + +UNUA TOMBISTO + +Mia, sinjoro, + + (Kantas.) Kaj foset' malbonodora + Estas fin' de ĉiuj amoj. + +HAMLETO + +Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi +kuŝos? + +UNUA TOMBISTO + +Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen +ĝi estas mia. + +HAMLETO + +Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo. + +UNUA TOMBISTO + +Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin. + +HAMLETO + +Por kia homo vi fosas la tombon? + +UNUA TOMBISTO + +Ne por homo. + +HAMLETO + +Nu, do, por kia homino? + +UNUA TOMBISTO + +Ankaŭ ne por homino. + +HAMLETO + +Kiun do oni tie ĉi enterigos? + +UNUA TOMBISTO + +Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando. + +HAMLETO + +Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie +li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj +rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano +sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam +tombisto? + +UNUA TOMBISTO + +Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason. + +HAMLETO + +Kiel longe estas jam de tio ĉi? + +UNUA TOMBISTO + +Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi +estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, +kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon. + +HAMLETO + +Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon? + +UNUA TOMBISTO + +Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; +kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo. + +HAMLETO + +Kial? + +UNUA TOMBISTO + +Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj. + +HAMLETO + +Kiel li freneziĝis? + +UNUA TOMBISTO + +Tre strange, oni diras. + +HAMLETO + +En kio do konsistis la strangeco? + +UNUA TOMBISTO + +En tio, ke li perdis la saĝon. + +HAMLETO + +Sur kia punkto li freneziĝis? + +UNUA TOMBISTO + +Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn +estas tombisto. + +HAMLETO + +Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas? + +UNUA TOMBISTO + +Se li ne forputriĝis antaŭ la morto--ni ja en la nuna tempo ofte +vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto--li povas +kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn. + +HAMLETO + +Kial li pli longe, ol aliaj? + +UNUA TOMBISTO + +He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan +tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la +korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la +tero dudek tri jarojn. + +HAMLETO + +Al kiu ĝi apartenis? + +UNUA TOMBISTO + +Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis? + +HAMLETO + +Nu, mi ne scias. + +UNUA TOMBISTO + +La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon +da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de +la reĝo. + +HAMLETO + +Tiu ĉi kranio? + +UNUA TOMBISTO + +Jes, ĝuste tiu ĉi. + +HAMLETO (prenas la kranion). + +Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono +de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li +portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi +premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun +estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de +gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el +ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun +iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn +ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin +per tio ĉi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon... + +HORACIO + +Kion, mia princo? + +HAMLETO + +Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en +la tero? + +HORACIO + +Ĝuste tian saman. + +HAMLETO + +Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.) + +HORACIO + +Ĝuste tian, mia princo. + +HAMLETO + +Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi +la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon +en ia mizera dometo? + +HORACIO + +Tio ĉi estus tro fantazia. + +HAMLETO + +Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam +gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro +estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; +el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, +oni ne povus ŝtopi barelon? + + La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo, + Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo. + La peco da ŝtof', antaŭ kiu tremadis la tero, + Mizeran dometon nun gardas de pluva aero. + Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo! + +(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.) + +(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.) + +HAMLETO + + Jen la reĝino, la kortego! Kiun + Funebre ili akompanas? Tamen + Sen ordinaraj la funebraj moroj? + Ĝi montras, ke mortinto la portata + Per propra mano sian vivon finis. + De alta tamen rango! Ni atendu + Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken). + +LAERTO + + Kiaj nun ankoraŭ + Ceremonioj? + +HAMLETO + + Jen estas Laerto, + Tre nobla juna homo. Vidu! + +LAERTO + + Kiaj + Ceremonioj decas nun ankoraŭ? + +UNUA PASTRO + + Ni el funebraj la ceremonioj + Plenumis ĉion, kio al ni estas + Nur permesita: ŝia morto estis + De karaktero duba; se ne ŝanĝus + Ordono alta la kutiman ordon, + Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo + En ter' ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn + Sur ŝian tombon oni devus ĵeti + Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj; + Al ŝi do oni donis pli, ol dece; + Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon + Per ĉastaj floroj oni nun ornamis, + En sanktan teron oni ŝin enmetis + Ĉe sonorado religia. + +LAERTO + + Sekve + Nenio pli jam estas permesita? + +PASTRO + + Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus + Per tio la servadon de mortintoj, + Se ni al ŝi ekkantus rekviemon + Simile al mortintaj en pieco. + +LAERTO + + Vi metu ŝin en teron, kaj violoj + Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro! + Mi al vi diras, ho, senkora pastro, + Anĝelo ŝi, fratino mia, estos, + Dum vi en la infero brulos. + +HAMLETO. + + Kio? + La bela Ofelio? + +REĜINO (ĵetante florojn). + + Ho, plej dolĉa, + Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos + Edzino kara de Hamleto mia; + Esperis mi ornami vian kronon + De fianĉino, dum, ho ve, mi nun + Ornamas vian tombon! + +LAERTO + + Ho, centoble + Malben' centobla falu sur la kapon + De tiu, kiu per la krim' terura + De vi la saĝon rabis! For la teron! + Ne ŝutu,--mi ankoraŭ unu fojon + Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.) + Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas, + Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo + Vi faros monton ĝis la alta pinto + De la Olimpo. + +HAMLETO + + Kiu estas tiu, + Kies doloro tiel laŭte sonas + Kaj kies krio flugas ĝis la steloj + Kaj volas en terur' ilin haltigi? + Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.) + +LAERTO + + Ha, tre bone! + Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.) + +HAMLETO + + Tia preĝo + Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu + La manon vian for de mia kolo, + Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema, + Danĝere tamen estas min ataki, + Kaj mi al vi konsilas: for la manon! + +REĜO + + Disigu ilin! + +REĜINO + + Ho, Hamlet', Hamleto! + +ĈIUJ + + Sinjoroj... + +HORACIO + + Kara princo, trankviliĝu! + +(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.) + +HAMLETO + + Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos, + Ĝis la minuto lasta de la vivo! + +REĜINO + + Pro kio do, ho mia kara filo? + +HAMLETO + + Mi amis Ofelion; kvardek miloj + Da fratoj kun ilia tuta amo + La amon mian kune ne atingus. + +(Al Laerto.) + + Vi kion volas? + +REĜO + + Ha, li freneziĝis! + +REĜINO + + Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto! + +HAMLETO (al Laerto.) + + Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion + Vi volas fari? Plori? aŭ batali? + Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki + La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn? + Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis, + Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon, + Por min inciti? Lasu vin enfosi + En ŝian tombon,--mi ĝin ankaŭ faros; + Se vi pri montoj babiladas, lasu + Nin superŝuti per tiom da tero, + Ke sin la loko levu ĝis la suno + Kaj la plej altaj montoj en komparo + Kun ĝi aperu kiel veruketoj. + Vi fanfaronas,--mi ĝin ankaŭ povas. + +REĜO + + Ĝi estas nur frenezo. + +REĜINO + + La atako + En li momenton tiel furiozas, + Sed baldaŭ li denove trankviliĝas, + Simile al kvieta kolombino + Post la elkovo de la kolombidoj. + +HAMLETO (al Laerto). + + Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas + La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas? + Mi ĉiam amis vin,--sed ni ĝin lasu. + Se Herkuleso mem kontraŭbatalus, + La kat' miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.) + +REĜO + + Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.) + Laert', nia parolo de hieraŭ + Fortigi devas vian paciencon; + Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo, + Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo. + +(Al Laerto.) + + La tombo havos vivan monumenton. + La horo de trankvilo baldaŭ venos; + Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.) + + +SCENO II + +Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio. + +HAMLETO + + Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru + Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras, + Pri kio mi rakontis? + +HORACIO + + Mi memoras. + +HAMLETO + + En mia brusto estis ia speco + De batalado. Mi ne povis dormi; + Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas + En stato pli malbona, ol krimuloj + En la katenoj. Tiam en la kapon + Kuraĝa pens' al mi subite venis... + Kaj dank' al la kuraĝa mia penso: + Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta + Al ni tiele servas iafoje, + Kiam profundaj planoj detruiĝas; + Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo + Direktas nian sorton, se ni mem + Eĉ de la celo nin malproksimigas. + +HORACIO + + Tre ĝuste. + +HAMLETO + + La mantelon de ŝipano + Sur min ĵetinte, el kajuto mia + Palpante mi elrampis, trovis ilin, + Forkaptis la paketon, kiun ili + Kun si tre garde portis, kaj returne + En ĉambron mian iris. Mia timo + Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe + Mi dissigelis la paketon. Tie + Mi trovis, ho, amiko mia kara, + Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon! + Ĝi estis... jes... ordono plej severa, + Per multo da motivoj ornamita + Pri la feliĉo de la Dana regno + Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera + Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto: + Ke oni tuj, sen perdo de la tempo, + Eĉ ne lasante al l' ekzekutisto + Minuton, por akrigi la hakilon, + Tuj post eliro mia sur la bordon, + Dehaku tuj al mi la kapon. + +HORACIO + + Dio! + Ĉu povas esti? + +HAMLETO + + Jen, rigardu mem, + Jen estas la papero, legu poste. + Vi volas scii, kion mi nun faris? + +HORACIO + + Jes, mi vin petas. + +HAMLETO + + Kiam mi min vidis + Subite en kaptilo, mia kapo + Komencis vive ludi sen prologo + Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon. + Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ + Alian tekston por letero tiu + Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene, + Kiel skribisto profesia. Iam + Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj, + Ke bele skribi estas ne konvena + Por eminentaj homoj; tamen nun + La belskribado multe al mi servis. + Vi volas certe scii la enhavon + De la letero mia? + +HORACIO + + Certe, princo. + +HAMLETO + + Plej prema peto al la angla reĝo, + Ke, se Anglujo volas plue resti + Fidela tributulo de Danujo, + Se inter la Anglujo kaj Danujo + La amikeco floru kiel palmo, + Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn + Per bela krono ligu plej trankvile, + Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,-- + Li devas tuj post lego de la skribo, + Ne pripensante kaj ne prokrastante, + La alportintojn de l' dirita skribo + Mortigi plej rapide, ne donante + Al ili eĉ minuton, por plenumi + Konfeson antaŭmortan. + +HORACIO + + Tamen kiel + Sigelis vi la skribon? + +HAMLETO + + La ĉielo + En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis: + En mia sako trovis sin okaze + Malnova sigelil' de mia patro + Kun la insigno de la danaj reĝoj. + Mi faldis la leteron ĝuste tute + Simile al antaŭa la letero, + Subskribis ĝin simile kaj sigelis + Kaj metis sur la lokon de antaŭe. + Kaj la subĵeton oni ne rimarkis. + En la sekvanta tago havis lokon + Batalo nia mara kun korsaroj,-- + Kaj kio estis plu--vi ĝin jam scias. + +HORACIO + + Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis? + +HAMLETO + + Amiko mia, ili mem sin tiris + Al tiu ĉi afero, tial min + La konscienco mia ne riproĉas: + Ilia morto estis ja kaŭzita + De propra tro fervora enmiksiĝo. + Por sklavemuloj estas tre danĝere + Sin meti inter la flamantaj pintoj + De glavoj de potencaj kontraŭuloj. + +HORACIO + + Kiela reĝo! + +HAMLETO + + Nun la reĝo mem + Alproksimigis min al mia celo. + Se li mortigis krime mian patron, + Se li patrinon mian malĉastigis, + Sin metis malhelpante inter miaj + Esperoj kaj elekto de l' popolo + Se li kun ruz' al mia propra vivo + Tiel perfide volis fari finon: + Ĉu mi ne havas rajton al li doni + Per mia mano merititan pagon? + Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos + Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ + Viandon nian? + +HORACIO + + Baldaŭ li ricevos + Raporton pri la manier', en kiu + Ordono lia estis plenumita. + +HAMLETO + + Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen + Al mi ja apartenas. Homa vivo + Ne estas ja fortika; vi kalkulu + Nur unu--jam la vivo ne ekzistas. + Nur unu cirkonstanco min doloras, + Ke mi ofendon faris al Laerto! + En lia malfeliĉo mi ja vidas + La preskaŭ spegulitan historion + De tio, kion mem mi devis sperti. + Mi lin estimas; sed la nekonvena + Fanfaronado lia kun doloro + Min indignigis ĝis sinforgesado. + +HORACIO + + Ha, iu venas! Haltu, princo! + +(Eniras Osrik.) + +OSRIK + +Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon. + +HAMLETO + +Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi +kulon? + +HORACIO + +Ne, princo. + +HAMLETO + +Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da +tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo +staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras +al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto. + +OSRIK + +Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus +komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto. + +HAMLETO + +Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian +lokon: ĝi estas difinita por la kapo. + +OSRIK + +Mi dankas al via princa moŝto,--estas tre varme. + +HAMLETO + +Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda. + +OSRIK + +Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo. + +HAMLETO + +Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia +temperamento.... + +OSRIK + +Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege--en certa +maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al +mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas +sekvanta... + +HAMLETO + +Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.) + +OSRIK + +Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi +pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi +ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun +brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin +inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi +trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur +povas deziri posedi. + +HAMLETO + +Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi +estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron +de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la +plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco +de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj +talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por +esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, +ĉio alia prezentus nur ombron de li. + +OSRIK + +Via princa moŝto parolas pri li la puran veron. + +HAMLETO + +Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la +kruda spirado de nia parolo? + +OSRIK + +Kion vi pensas? + +HORACIO + +Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion +ĉi povos, sinjoro. + +HAMLETO + +Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron? + +OSRIK + +Laerton? + +HORACIO + +Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam +elspezitaj. + +HAMLETO + +Jes, tiun ĉi saman. + +OSRIK + +Mi scias, ke vi ne scias... + +HAMLETO + +Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi +deziras, sinjoro? + +OSRIK + +Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas... + +HAMLETO + +Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; +koni alian homon fundamente signifus koni sin mem. + +OSRIK + +Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li +havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si. + +HAMLETO + +Kia estas lia batalilo? + +OSRIK + +Glavo kaj rapiro. + +HAMLETO + +Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu? + +OSRIK + +La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, +donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel +ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas +efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, +senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj. + +HAMLETO + +Kion vi nomas subteniloj? + +HORACIO (al Hamleto). + +Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, +antaŭ ol la parolo finiĝos. + +OSRIK + +La subteniloj estas la portiloj. + +HAMLETO + +Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe +nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. +Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj +apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas +franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, +kiel vi vin esprimas? + +OSRIK + +La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj +li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ +fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus +inklina. + +HAMLETO + +Kaj se mi respondos, ke ne? + +OSRIK + +Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo. + +HAMLETO + +Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto +nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la +rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi +penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la +malhonoron kaj multe da batoj. + +OSRIK + +Tiel mi devas klarigi vian decidon? + +HAMLETO + +En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto. + +OSRIK + +Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon. +(Foriras.) + +HAMLETO + +Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; +ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi. + +HORACIO + +Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la +kapo. + +HAMLETO + +Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En +tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala +tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran +brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas +en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj +krevos. (Eniras nobelo.) + +NOBELO + +Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna +Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li +sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras +ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston. + +HAMLETO + +Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la +reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia +tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun. + +NOBELO + +La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi. + +HAMLETO + +En bona horo! + +NOBELO + +La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi +komencos batali. + +HAMLETO + +Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.) + +HORACIO + +Vi perdos tiun ĉi veton, princo. + +HAMLETO + +Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam +ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti +al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom +malhelpas. + +HORACIO + +Ne, kara princo... + +HAMLETO + +Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona +antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus. + +HORACIO + +Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi +zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita. + +HAMLETO + +Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto +direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos +poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos +nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. +Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli +frue forlasas. Ĝi estu! + +(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun +rapiroj k. t. p.) + +REĜO + + Hamleto, venu kaj amike prenu + Tiun ĉi manon! + +(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.) + +HAMLETO (al Laerto). + + Vi al mi pardonu, + Sinjoro! mi al vi maljusta estis, + Sed vi pardonu pro honoro via. + La ĉirkaŭantoj scias--kaj sendube + Vi ankaŭ aŭdis--mia kapo estas + Malsana. Mia ago, kiu forte + En vi ekscitis tutan la animon + Kaj la honoron,--mi pri ĝi konfesas: + Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto + Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe + Se de si mem Hamleto nun disiĝis + Kaj li nur tial faris la ofendon, + Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam + Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto + Rifuzas la ofendon. Kiu do + Ĝin faris? La frenezo de Hamleto. + Se tiel estas, tiam li ja mem + La suferanto estas. La frenezo + Hamleton malfeliĉan suferigas. + Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj + Konfeso mia senkulpigu min + Nun antaŭ la grandanimeco via, + Ĉar mi la sagon pafis trans la domon + Kaj trafis kontraŭvole mian fraton. + +LAERTO + + Naturo mia, kiu la plej multe + Min devus instigadi al la venĝo, + Nun estas jam kontentigita plene. + Sed laŭ severaj leĝoj de l' honoro + Ne povas mi paroli pri paciĝo, + Ĝis pli maljunaj homoj de honoro + Decidos ke, savante mian nomon, + La pacon noble povas mi akcepti. + Ĝis tiu tempo mi la amon vian + Akceptos per la koro, sed batalos. + +HAMLETO + + Volonte mi konsentas; kun konfido + Mi nun batalos pro l' honoro via. + Nun donu la rapirojn, venu! + +LAERTO + + Venu! + +HAMLETO + + Mi volas esti kamp' por via gloro; + Sur mia nelerteco via arto + Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto. + +LAERTO + + Vi mokas, princo. + +HAMLETO + + Ne, je mia vorto! + +REĜO + + Nun donu la rapirojn, juna Osrik! + Vi scias ja la veton, fil' Hamleto? + +HAMLETO + + Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto + Konfidis ne al tute ĝusta mano. + +REĜO + + Pro tio mi ne timas; mi ja vidis + Skermadon de vi ambaŭ. Li allernis, + Sed tial oni donis al ni cedon. + +LAERTO (pesante rapiron en la mano). + + Tro multepeza, mi alian volas. + +HAMLETO + + Mi prenas. Ĉiuj de egala longo? + +(Ili preparas sin al la skermado.) + +OSRIK + + Jes, via princa moŝto. + +REĜO + + La botelojn + Da vino metu prete sur la tablon! + Se en l' unua fojo aŭ la dua! + Hamleto trafos aŭ en tria fojo + Rebatos la ekbaton, tiam tuj + Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj; + La reĝo tiam trinkos pro la sano + De sia fil' Hamleto kaj li ĵetos + En la kalikon perlon, kies kosto + Superos ĉion, kion ĝis nun havis + La reĝoj de Danujo en la krono. + Pretigu la kalikojn! La trumpeto + Anoncu al tamburo, la tamburo + Al la pafilegisto, pafilego + Al la ĉielo, fine la ĉielo + Anoncu al la tero: nun la reĝo + Pokalon malplenigas pro Hamleto!-- + Komencu do batalon; vi, juĝistoj, + Atentu bone! + +HAMLETO (al Laerto). + + Venu do, sinjoro! + +LAERTO + + Mi estas preta, princo. (Ili skermas.) + +HAMLETO + + Unu! + +LAERTO + + Ne! + +HAMLETO + + Juĝistoj diru. + +OSRIK + + Vere, jes, trafite. + +LAERTO + + Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon! + +REĜO + + Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia, + La perlo estas via. Vian sanon! + Vi prenu la pokalon! + +(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.) + +HAMLETO + + Ne, mi devas + Antaŭe fini! (Al Laerto.) + Venu! (Ili skermas.) Nun denove + Trafite! Kion diras vi? + +LAERTO + + Tuŝite! + Tuŝite, mi konfesas. + +REĜO + + Nia filo, + Vi venkas. + +REĜINO + + Li varmiĝis, li laciĝis. + Hamleto, prenu mian tukon, viŝu + La ŝviton de la frunto! La reĝino + Feliĉon vian trinkas nun! + +HAMLETO + + Patrino... + +REĜO + + Gertrudo, vi ne trinku! + +REĜINO + + Mi deziras, + Permesu, mia edzo, mi vin petas. + +REĜO (flanken.) + + La vino venenita! Ŝi pereis! + +HAMLETO + + Patrino mia, mi ankoraŭ trinki + Ne povas. Mi tuj finos. + +REĜINO + + Venu, filo, + Mi viŝos vian ŝviton de l' vizaĝo. + +LAERTO + + Nun mi lin trafas, reĝo. + +REĜO + + Mi ne kredas. + +LAERTO (flanken). + + Kaj tamen kontraŭ mia konscienco! + +HAMLETO + + Laerto, venu, nun la trian fojon! + Vi ludas; mi vin petas, batu forte; + Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn. + +LAERTO + + Vi pensas? Bone! (Ili skermas.) + +OSRIK + + Sur la ambaŭ flankoj + Nenia rezultato. + +LAERTO + + Nun vin gardu! + +(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la +rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.) + +REĜO + + Disigu ilin, ili tro varmiĝis. + +HAMLETO + + Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.) + +OSRIK + + Haltu! + Rigardu la reĝinon! + +HORACIO + + Ambaŭ sangas.-- + Kiel vi fartas, princ'? + +OSRIK + + Kiel vi fartas, + Laerto? + +LAERTO + + Ve! Mi estas nun kaptita + Per la kaptilo mia propra! Juste + Min mem perfido mia pereigis! + +HAMLETO + + Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas? + +REĜO + + Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon. + +REĜINO + + Ne! + La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto! + Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.) + +HAMLETO + + Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn! + Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.) + +LAERTO + + Jen, Hamleto: + Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis, + Nenio en la mondo vin nun savos; + Eĉ duonhor' da viv' al vi ne restas. + La ilo de la krim' en via mano + Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla, + Ke la rapiro estis venenita. + Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo: + Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam + Leviĝi plu. Patrino via ankaŭ + Nun venenita... Fino... Mi ne povas. + La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo... + +HAMLETO + + La pinto ankaŭ estas venenita? + Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reĝon). + +REĜO + + Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankoraŭ! + +HAMLETO (devigante la reĝon trinki el la pokalo). + + Vi trinku, mortigisto, adultulo, + Abomeninda, malbenita dano! + Eltrinku la pokalon kun la perlo! + Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.) + +LAERTO + + Li meritis. + Li la venenon miksis por ni ĉiuj. + Hamleto nobla, antaŭ nia morto + Ni kore nin pardonu reciproke! + Mi liberigas vian konsciencon + De l' mort' de mia patro, ankaŭ vi + Pardonu min pro via morto! (Li mortas.) + +HAMLETO + + Dio + Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.-- + Mi mortas, Horacio!--Nun adiaŭ, + Reĝino malfeliĉa!--Kaj vi ĉiuj, + Vi tremas pro okazo la terura, + Vi estas palaj mutaj atestantoj... + Se mi nur havus tempon... Ha, la morto + Arestas tre rapide... mi tre multe + Al vi rakonti povus! Tiel estu! + Mi mortas, Horacio, tamen vi, + Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu + Min kaj aferon mian al la homoj. + +HORACIO + + Ho ne! Mi nun ne volas resti dano, + Mi ankaŭ apartenas al romanoj: + Ankoraŭ restis vin' en la pokalo... + +HAMLETO + + Ho ne, amiko! Se vi estas viro, + Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon! + Ho, Dio! Kia nomo post mi restus, + Se vi, la sola, kiu ĉion scias, + Forlasus nun la mondon! Ho, amiko, + Se vi min iam portis en la koro, + Retenu vin ankoraŭ de l' ĉielo + Kaj vivu en la mondo abomena, + Por savi mian nomon per rakonto + De mia historio. + +(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.) + + Kia bruo? + +OSRIK + + La juna Fortinbras nun el Polujo + Revenas post la venko kaj milite + Salutas la senditojn de Anglujo. + +HAMLETO + + Mi mortas, Horacio! La veneno + Jam la spiriton mian neniigas; + Kaj la sciigon el Anglujo mi + Ne povas plu atendi; sed, amiko, + Mi antaŭdiras, ke l' elekto falos + Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian + Antaŭ la morto mi al li fordonas. + Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ + La tutan historion de la faktoj.-- + La resto do--silento! (Li mortas.) + +HORACIO + + Nobla koro + Nun ĉesis bati! Kara mia princo, + Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj + Plej puraj al vi kantu dorman kanton!-- + Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.) + +(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.) + +FORTINBRAS + + Kie + Fariĝis la terura dramo? + +HORACIO + + Kion + Vi volas vidi? Se ian malĝojon + Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi. + +FORTINBRAS + + Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto, + Kiela festo estas nun en via + Palac' eterna, se per unu fojo + Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis? + +UNUA SENDITO + + Terura vido! Ni kun la sciigoj + El Anglolando venas tro malfrue. + Nun estas surdaj la oreloj, kiuj + Aŭskulti devus la raporton nian, + Ke la ordono estas plenumita, + Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas. + Nu kiu al ni diros: mi vin dankas? + +HORACIO + + Li certe ne, se li eĉ estus viva; + Ĉar li mortigi ilin ne ordonis. + Sed ĉar rapide post la sanga faro + Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo, + (al la senditoj) Vi el Anglujo,--tial nun ordonu + Ke oni metu la mortintojn alte + Sur katafalkon antaŭ la popolo + Kaj mi rakontos al la nesciantoj, + Kiele ĉio tio ĉi fariĝis. + Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn, + Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj + Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj, + Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo, + Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis + Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj. + La tutan veron mi al vi raportos. + +FORTINBRAS + + Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvoku + La regnajn prezentantojn al kunveno! + Mi nun akceptas kun malgaja koro + Feliĉon mian. Sur la danan tronon + Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos, + Ĉar nun l' okazo tion ĉi postulas. + +HORACIO + + Pri tio ankaŭ ion mi parolos; + Pri tio ĉi raportos mi la voĉon + De tiu, kies voĉon multaj sekvos. + Sed ni rapidu kun la elektado, + Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ + Tre forte incititaj, kaj intrigoj + De malbonuloj povus nun facile + Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn. + +FORTINBRAS + + Kvar kapitanoj portu sur la trono + La korpon de Hamleto: se li vivus, + Sur ĝi li certe sidus la plej noble + Kaj la plej reĝe. Ĉe l' funebra iro + Aperu plene la parad' milita! + Forprenu nun la korpojn! Tia vido + Konvenus nur al kampo de milito. + Ordonu nun komenci la pafadon! + +(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas +pafadon.) + + + + + +KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D^o ZAMENHOF + + +FRANCUJO.--HACHETTE kaj K^o, 79, Boul. St-Germain, Paris + + +LIVRES D'ÉTUDE + +Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50 + +Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de +Beaufront » 75 + +Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront 2 » + +Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de +l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront » 50 + +Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de +l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront 2 » + +Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux 1 50 + +Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par +M. Marissiaux 1 » + +L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier » 75 + +Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et +M. Procureur » 50 + +Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30 + +Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront 1 50 + +Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections._ +(Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront » 30 + +Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, +par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot 2 50 + +Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître » 40 + + +TEKSTOJ EN ESPERANTO + +Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot » 75 + +Devjatnin. _Verkaro._ 2 » + +Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S^oj Lallemant kaj Beau. 1 25 + +Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado +Esperantaj_, de L. de Beaufront. 1 » + +Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. 2 50 + +Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D^ro Zamenhof. 3 50 + +Fundamento de Esperanto, de D^ro Zamenhof 3 » + +Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto._ » 30 + +Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D^ro Zamenhof. 2 » + +Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert » 50 + +Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita +Antologio Internacia, de Grabowski 2 » + +Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75 + +Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio » 60 + +La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant » 75 + +La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50 + +Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60 + +Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita +de S. Meyer » 75 + +Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard » 75 + +Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer » 75 + +---- _Don Juan_, tradukis Emile Boirac. 1 50 + +Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 » + +Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » 75 + +Perrault (Ch.). _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de +Sinjorino Sarpy. 1 » + +Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. 2 » + +Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj) » 25 + +Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe » 75 + +Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D^ro Vallienne. » 60 + + + + +Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof + +A LA MÊME LIBRAIRIE + +Tutmonda Jarlibro Esperantista + +ENHAVANTA LA + +Adresarojn de D^ro ZAMENHOF + +1906 + +Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient: +plus de 30000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les +renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les +livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto. + +Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50 + + * * * * * + +Internacia Scienca Revuo + +Revue mensuelle scientifique rédigée + +EN ESPERANTO + +Paraissant depuis le 1^er Janvier 1904 + +COMITÉ DE PATRONAGE: + + +Société française de physique, Société internationale des Électriciens, +MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, +Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G^al Sébert, membres de +diverses académies. + + +RÉDACTION: + + P. FRUICTIER + _27, boulevard Arago, + PARIS_ + +ADMINISTRATION: + + HACHETTE & K^o + _79, boulevard Saint-Germain, + PARIS_ + + + ABONNEMENT ANNUEL + France 6 fr. 50 + Etranger 7 fr. + UN NUMÉRO: 60 centimes. + + * * * * * + +Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero » 30 + +Ch. Richet.--La Spontanea Generado » 30 + + * * * * * + +742-06--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--P7-06. + + + +Notoj de la tekstpreparinto: + +Mi translokigis la antaŭreklamojn ĉe la fino de la teksto. Provizon +de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen +rimarkoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Hamleto, by William Shakespeare + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HAMLETO *** + +***** This file should be named 37279-0.txt or 37279-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/3/7/2/7/37279/ + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This +book was produced from scanned images of public domain +material from the Google Print project.) + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
