summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/32035-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '32035-0.txt')
-rw-r--r--32035-0.txt5761
1 files changed, 5761 insertions, 0 deletions
diff --git a/32035-0.txt b/32035-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..e51d7f5
--- /dev/null
+++ b/32035-0.txt
@@ -0,0 +1,5761 @@
+The Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Lauroj
+ Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua
+ literatura konkurso de La Revuo
+
+Author: Various
+
+Release Date: April 18, 2010 [EBook #32035]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
+Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
+to Espéranto-France for providing the original book
+
+
+
+
+
+
+Esperanto
+
+Kolekto de la Revuo.
+
+
+LAŬROJ
+
+KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ
+
+en la
+
+UNUA LITERATURA KONKURSO DE "LA REVUO"
+
+
+
+Paris
+
+LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
+
+79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
+
+1908
+
+Tous droits réservés
+
+
+
+
+UNUA PREMIO
+
+
+LA FILINO DE LA FEINOJ
+
+Esperanta fabelo.
+
+
+I
+
+Kvankam ĝin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj
+ekzistas, kiun ofte vizitis ĉiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja
+scias, ke ĝi estas rava kaj sorĉa lando, simila je vastega
+ĝardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas
+arboj ĉiamverdaj, fluadas arĝentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj,
+kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj
+muzikistoj. Tie, la suno senripoze disĵetas ĝojan radiaron sur la
+fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, ĉiam surportas
+riĉegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de
+l' tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo ĉiama.
+
+Pri la loĝantaro de ĉi tiu mirinda lando estas senutile insisti,
+ĉar, se malkleruloj ankoraŭ troviĝas nekonantaj la landon de la
+feinoj, ĉiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco
+konatiĝis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili
+por helpo, okaze de disrevigaj projektoj aŭ de forflugemaj iluzioj!
+kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kaŝas sub la formo de
+maljunulino aŭ de ĝiba almozulino kun kroĉaj nazo kaj mentono,
+tamen, ĉiufoje, kiam oni imagas al si feinon, ŝi prezentiĝas al la
+homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo
+ondanta sur nudaj ŝultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj
+manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenaĵa
+diverskolora robo el nepriskribebla ŝtofo, tra kies flanka
+malfermaĵo eliĝas kruroj sendifektaj.
+
+Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la
+tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj,
+mi tuj ekrakontos.
+
+
+II
+
+Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia
+palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj
+la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran
+manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj
+sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita;
+salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole
+satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel
+delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi
+en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado,
+el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la
+feinaro.
+
+Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la
+koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ
+disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas
+la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.
+
+Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj
+kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:
+
+--Vidu fratinoj,--ŝi diris al la alkurintinoj,--vidu kion mi ĵus
+ektrovis!
+
+Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan
+sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj,
+naskema legomo[1].
+
+Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo,
+kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el
+ĉiuj floroj de l' sorĉa ĝardeno.
+
+La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine
+parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:
+
+--Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi
+volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj
+estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al
+ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj
+eblaj perfektaĵoj!
+
+Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.
+
+--Ŝi havu,--diris la unua,--okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel
+tiuj de Hispanino!
+
+--Mi donacas al ŝi,--diris la dua,--tian hararon blondan, longan kaj
+bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!
+
+--Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,--aldonis la
+tria;--ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu
+travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia
+kolono, subportu kolo sendifekta!
+
+Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon
+de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston
+de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..
+
+Laste parolis la reĝino kaj diris:
+
+--Ĉiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj
+netakseblan feliĉon al ĉiuj, kiuj enamiĝos en ŝin!
+
+Kaj ŝi prenis la etulinon sur siajn brakojn, ŝin kisis kaj portis
+en la palacon, kie ĉiuj feinoj laŭvice zorgis pri ŝia nutrado,
+lulado, vartado kaj edukado.
+
+
+III
+
+La tagon, kiam la knabino fariĝis dek-okjara, la feinoj are kunvenis
+en salonon de la reĝina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj
+diskutadoj, decidis, ke ŝi devos, dum kelkaj jaroj, vojaĝadi
+eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Ŝi estis
+tiam la plej ĉarma belulino, kiun oni povas imagi. Ŝia korpo
+superis la plej neriproĉindajn ĉefverkojn de la antikva kaj
+nuntempa skulptarto. Ŝiaj movoj, ŝia irado, ŝia sintenado
+montriĝis nekredeble graciaj, kaj kiam ŝi dancis sur la herbaro
+de l' ĝardenoj, eĉ la feinoj vane provis ŝin imiti; ŝi estis
+altkreska, kun ŝultroj larĝaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolĉe
+kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, ŝia talio tiom
+mallarĝiĝis, ke ĝin ŝi preskaŭ povus zoni per sia ĉirkaŭkolo!
+Oni apenaŭ komprenis, kiel povas ŝin porti tiaj malgrandaj piedoj,
+kaj oni ekmiregis konstatante, ke ŝiaj manetoj havas nekredeblan
+forton. Priskribi ŝian vizaĝon estus entrepreno malfacila! Antaŭ
+ĉio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn
+kaj riĉegan hararon, en kiu kunmiksiĝis ĉiuj plej diversaj nuancoj
+de l' blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kaŝtana helbruno kaj
+kupra ruĝo. Nenia perlo atingis la blankecon de ŝiaj dentoj, nenia
+rubeno la ruĝecon de ŝiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de
+ŝia haŭto!
+
+Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble ŝi posedis ĉiujn plej
+ŝatindajn ecojn de l' koro, de l' spirito kaj de l' karaktero.
+
+Resume, ŝi estis la plej admirinda el ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Nur
+oni povis riproĉi al ŝi iom da strangeco, pro tiom da kontraŭaj
+belaĵoj kunigitaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo.
+
+Ĉar estis decidite, ke ŝi bezonas vojaĝadi kaj konatiĝi kun la
+homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin
+la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiaŭis la
+tutan feinaron. Ambaŭ migrontinoj suriris la flugilojn de grandega
+drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.
+
+
+IV
+
+La unuan fojon, kiam ŝi aperis en balo, ĉiuj ekmiregis, vidante
+tiel belan kaj strangan fraŭlinon. Sed baldaŭ la impreso pri
+strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis
+ĵaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom
+eklevetiĝis mallaŭta murmurado:
+
+--Ĉu vi vidas?... Kio estas tio ĉi?... Tiaj larĝaj ŝultroj kun
+tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj
+kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, ruĝa! Ne! flava... ne!
+helbruna!... Ŝi estas tro altkreska!... Ŝiaj moviĝoj estas
+malkonvene flekseblaj!... El kie ŝi venas?... Kiu ŝin konas?..
+k.t.p., k.t.p..
+
+La murmureto plilaŭtiĝadis, ĝis ĝi fariĝis mallaŭda bruego.
+
+Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis
+kontraŭbatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel ŝin mem; ilin
+oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartiĝemuloj, k.t.p.... La
+mokadon, la riproĉojn, la malŝaton ili elportis kuraĝe, senlace
+rebatis ĉiujn mallaŭdojn de la enviuloj, kaj, ĉar la fraŭlino
+estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorĉaj okuloj, ili tuj
+enamiĝis en ŝin kaj de tiam sin sentis plene feliĉaj!
+
+Tagon post tago, aliĝis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj
+logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daŭrigis malŝati
+ŝian belecon kaj ridi je ŝiaj senegalaj ecoj.
+
+Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de
+la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj
+malamikoj.
+
+
+V
+
+Tiam ŝi kaj ŝia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni
+diras, tre ŝatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al
+ŝi pli bone. Kompreneble, multaj ankoraŭ ridis je ŝia strangeco,
+multaj ŝin mokis kaj eĉ rifuzis ŝin ekrigardi; sed ĉar la plej
+famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesiĝis
+pri ŝi, laŭte proklamis ŝian belegecon kaj al ĝi kantadis
+laŭdojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la
+vojon montritan de ĝiaj kondukantoj. En ĉiuj partoj de la lando,
+homoj ĉiurangaj konatiĝis kun la filino de la feinoj, kaj ŝin
+amis. Plej strange estas, ke nenia ĵaluzeco ekzistis inter la ĉiam
+pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraŭe, tuj kiam iu
+viro eksentis amegon al ŝi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:
+
+--Ĉu vi konas la okan mirindaĵon de l' mondo? Kia belulino! Kaj
+tiel ĉarme stranga! Rapidu konatiĝi kun ŝi! Vi, kiel mi mem, ŝin
+amos kaj via feliĉo estos nepriskribebla!
+
+Kaj ja tiel okazis....
+
+La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de
+Francujo; ĝi dissemiĝis, disvastiĝis ĉiuflanken, kaj tia
+scivolemo ĉie vekiĝis, ke tiama poeto ĝin esprimis ekkriante:
+«En la mondon venis nova sento!»
+
+Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, eĉ la plej malproksimaj
+landoj, siavice venigis al si la ĉarmulinon kaj ĝojis ŝin
+akceptinte, ĉar ĉiu popolo malkovris en ŝi la belaĵojn, kiujn ĝi
+plej multe ŝatas kaj kiujn ĝi kutimas admiri ĉe siaj aninoj.
+
+
+VI
+
+Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraŭlino ĉiutage
+plikredebliĝis. Ĉiutage malpliiĝis la nombro de ŝiaj
+malŝatantoj; ĉiutage multobliĝis la nombro de ŝiaj admirantoj;
+kaj sciigoj pri ŝia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis
+en la landon de la feinoj, kiuj kune ĝojadis kaj sin reciproke
+gratulis.
+
+Fine venis la tago de l' triumfo!
+
+Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili
+ŝin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene ŝin festos,
+gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la feliĉo, kiun ili de ŝi
+ricevis!
+
+La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo
+por la fraŭlino kaj tia ĝojigo por ŝiaj amantoj, ke ili neniam
+forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-ĉe-maro!
+
+Kompreneble el ĉiuj landoj antaŭe vizititaj de la ĉarmulino estis
+alvenintaj ŝiaj unuaj kaj ĉiam fidelaj admirantoj, kaj la bela
+amatino senprefere sin montris same afabla, dolĉa kaj dankema al
+ĉiuj siaj amikoj novaj aŭ malnovaj, junaj aŭ maljunaj, riĉaj aŭ
+malriĉaj, belaj aŭ malbelaj. Cetere, pro la ricevita ĝojo, ĉiuj
+estis junaj, kaj riĉaj, kaj belaj!
+
+Sed ju pli granda estas feliĉo, des pli ĝi postlasas en la homaj
+koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj,
+por ke unusemajna amindumado povu por ĉiam kontentigi ŝiajn
+amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomenciĝos, kaj, antaŭ
+kelkaj monatoj, ĝi rekomenciĝis en Svisujo.
+
+Antaŭ dek-naŭ jarcentoj, tri reĝoj orientaj, portantaj oron,
+aromon kaj mirhon, marŝadis tra senlimaj dezertoj, celante
+malgrandan urbon; tien ankaŭ, sur alia vojo, iradis paŝtistoj
+pelante antaŭen siajn multenombrajn brutarojn; kaj ĉies okuloj
+avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova
+estonteco!
+
+Tiel same, vidu! El ĉiuj partoj de l' terglobo, homoj ĉiunaciaj,
+ĉiurangaj, ĉiuaĝaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al
+malgranda Eŭropa lando, kaj ĉies okuloj avide rigardas verdan
+steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!
+
+Ĝenevo! Ĝenevo! En la koro de la filino de l' feinoj, en la koro de
+ĉiuj ŝiaj amantoj, tiu ĉi nomo por ĉiam estas enskribita, flanke
+de l' vorto Bulonjo!
+
+Sub suno origanta la supron de l' majesta montaro kaj rebrilanta en
+la senmova spegulo de l' lazura lago, sep tagojn triumfis la
+belulino, sep tagojn ŝin adoris ŝiaj anoj feliĉegaj, sep tagojn
+ŝi disverŝis sur ilin la fajron de siaj sorĉaj okuloj, la mielon
+de sia dolĉa parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!
+
+Adiaŭante unu la alian, ĉiuj diris: «Ĝis la revido!» ĉar de
+nun ili ĉiujare renovigos _sian semajnon_, kaj Anglujo estas
+elektita por la venonta kunveno....
+
+Ĉiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la
+belulino; kaj, ĉar pro sia amo al ŝi, pro influo de ŝiaj
+admirindaj ecoj, ili fariĝas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj
+pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraŭstaras
+ankoraŭ, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la
+mondon kaj ĝojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis
+en la palacon de la reĝino kaj decidis, ke la juneco, la beleco
+kaj ĉiuj ecoj de la fraŭlino daŭrados eterne, ke ŝi neniam
+difektiĝos, neniam maljuniĝos, unuvorte ĉiam restos sama por la
+ĝojo kaj feliĉo de la enamiĝinta homaro!
+
+ René Artigues.
+
+
+PIEDNOTO:
+
+[1] En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri
+sia naskiĝo, ili kutime respondas, ke ĝi estas trovita sub brasiko.
+
+
+
+
+DUA PREMIO
+
+
+LA KRISTOFIGURO DE LA LUMO
+
+Rakonto.
+
+
+La preĝejtura horloĝo estis ĵus elbatinta la dek-duan noktan
+horon. Densa mallumo ĉie regis en la Kastiluja[2] urbeto A...,
+kuŝanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senĉese, kadence kaj
+iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De
+tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolĉe kaj senbrue,
+kvazaŭ timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan
+loĝantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero
+aŭdiĝis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele
+preterfluganta.
+
+La ĉefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa,
+tre longa ĝi ja estis, sed mallarĝa, malebena kaj tordolinia,
+kvazaŭ silka rubando, kiu senorde disvolvita kuŝas sur kudrotablo,
+antaŭ ol ornami per siaj rondetoj, turniĝoj kaj bandetoj la belan
+festveston de ia ankoraŭ pli bela junfraŭlino.
+
+En la tempo, kiam okazis nia rakontaĵo, tiu strato havis en sia mezo
+antaŭ fasadangulo de la luksdomo, loĝita de la nobela kavaliro
+Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris
+senarte skulptita Kristofiguro el ŝtono, kiun dum nokto lumigis
+pendanta olelampeto. Tiun ŝtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto
+_La Kristofiguro de la Lumo_, kaj antaŭ ĝi, en vesperoj, fervore
+genufleksis kaj faris krucosignon ĉiuj strataj preterpasantoj.
+
+Apenaŭ estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la
+ĉefstrato senbrue aperis preskaŭglite paŝanta viro, tre modeste
+vestita kaj havanta ĉirkaŭe dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie
+staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj
+anstataŭ daŭrigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per
+la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta
+kradofenestro.
+
+La frapeto ne bezonis ripetiĝon, ĉar la fenestro tuj
+malfermetiĝis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino,
+kiu afable ridetis al la ĵusalveninto.
+
+--Kiom vi malfruis hodiaŭ,--ŝi riproĉete ekparolis,--jam elsonis
+la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.
+
+--Kial ne veni, karega Eloizeto?--respondis li per amdolĉa mallaŭta
+voĉo.--Ĉu estus eble al mi kviete dormi ne ĵus vidinte mian
+ĉarman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antaŭ kelkaj horoj, mi sidis
+apud vi, kiel ĉiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj
+gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj
+permesas, ke mi al vi faru ĉiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi
+koravidis tiun ĉi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; ŝajnas
+al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via
+voĉo pli dolĉesona, viaj okuloj pli ensorĉrigardaj, via vizaĝo
+pli bela kaj ĉarma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola,
+estas pli mia, ol antaŭe, ke via amo estas pli varma, kaj ĉial tiuj
+ĉi intimaj interparoletoj estas por mi la plej feliĉaj momentoj de
+mia vivo.
+
+--Ankaŭ por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiaŭ pli
+malfrue, ol kutime, kaj mi preskaŭ mortis de senpacienco kaj
+malĝojo.
+
+--Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate
+estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj troviĝis je kelkaj
+paŝoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaĝon
+kaŝanta mantelo eniris tiun ĉi straton. Tuj mi haltis kaj min
+kaŝis en ian pordosojlon atendante, ke li baldaŭ foriros, sed
+bedaŭrinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antaŭ la
+domo de Don Diego de Gevara, kaj, ĉar tiamaniere li pasigis
+duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian
+ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia
+preteriranto.
+
+--Kaj vi plej saĝe faris, mia Joĉjo. Vi ne povas imagi, kia terura
+timego min kaptas, dum mi vin aŭdas ĉe la fenestro. Ho, se miaj
+gepatroj ekscius, ke mi estas sufiĉe malsaĝa por resti apud vi en
+horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riproĉegus; kaj,
+se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj
+rimarkoj, eĉ kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn
+fojojn mi diris al vi ĉi tion, penante min eltiri el viaj logaj
+karesvortoj: ĉiam la koro venkis la prudenton, amo superregis
+singardon: sed jen hodiaŭ estos la lasta nokto....
+
+--Ho, ne estu kruela, mia anĝelo! Ĉu pro infana timo ni devas ja
+senigi nin je plej rava feliĉo? Eĉ se viaj gepatroj ekscius pri
+tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni
+pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili
+estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ĝis frenezo kaj honeste celas
+fariĝi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma
+kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj
+ĝi ne nin denuncos; mi plej fervore preĝas al ĝi ĉiuhore, ke ĝi
+protektu nian amon, kaj kredu al mi, ĝi ne ĉesos nin gardi kaj
+defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de
+niaj deziroj.
+
+--Ankaŭ mi havas al ĝi grandan konfidon, sed mia timo ne estas
+senkaŭza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato,
+loĝas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[3]
+Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj ŝin
+amindumas. Ŝia patro devigas ŝin ĉiam resti hejme, kaj nur ĉiudimanĉe
+ŝi iras en preĝejon aŭdi meson. Tial ne estas malfacile antaŭvidi,
+ke fine ŝi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, ŝi
+lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos
+neeblaj.
+
+--Mi konfesas, ke via penso iras tre antaŭen, bela Eloizeto. Lasu
+min, almenaŭ ĝis tiam, ĝui tiun senkomparan feliĉon, kaj ne
+parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon,
+kiu tre rilatas al nia amo. Ĝi estas plej ĝojiga novaĵo, kiun vi
+sendube ne divenos.
+
+--Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la
+deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.
+
+--Plaĉu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj
+lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.
+
+--Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi
+petas, mi estas senpaciencega, mia koro.
+
+--Mi faros ĝin, sed kun kondiĉo, ke....
+
+--Kondiĉon ankoraŭ! Ĉu eble, ke mi morgaŭ vin atendu ĉi tie?....
+Konsentite, sed rapidu.
+
+--Mia kondiĉo estas alio pli facile efektivigebla.
+
+--Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.
+
+--Ĉu vi ne pentos poste?
+
+--Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.
+
+--Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraŭlo tre
+riĉa kaj maljuna, kiu loĝas ekster Hispanujo, decidis ĉi tien veni
+por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas
+fianĉinon kaj varmege ŝin amas, li proponis ĉeesti la edziĝon kaj
+aranĝi la feston, kondiĉe, ke ĝi okazos baldaŭ--dum li tie ĉi
+restos--kaj ke li donacos al la gefianĉoj belan doton. Morgaŭ mem
+mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi
+estos baldaŭ mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostiĝi por resti
+apud vi ĉiunokte.
+
+--Ho kiel bela surprizo, mia Joĉjo! Ĉu tio estas vera? Mi sentas
+min la plej feliĉa....
+
+--Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.
+
+--Volonte! Vi nur diru, kio....
+
+Ŝi ne povis daŭrigi: oni tiam aŭdis paŝadon sur la strato de iu
+alproksimiĝanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron,
+dirante al sia fianĉo per karesa voĉo: «morgaŭ, morgaŭ, mia
+kara....»
+
+Jozefo malgaje ekmarŝis, transpasis la stratan angulon kaj ien
+sin kaŝis. Pense li malbenis la ĝenulon, kiu interrompis lian
+interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de
+la strato, li atendis kun espero revidi ankoraŭ sian fianĉinon, tuj
+kiam malproksimiĝos la preteriranto.
+
+Ĝi estis altkreska kavaliro kun bela sinteniĝo, eleganta mantelo
+kaj granda ĉapelo. Alveninte antaŭ la domon de don Diego de Gevara,
+li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la
+domo malfermiĝis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.
+
+--Tre kuraĝa vi estas, Don Juan,--ŝi sensalute ekdiris.--Ne
+sufiĉis, ke vi min amindumis dum mia loĝado en la ĉefurbo. Vi eĉ
+venas ĉi tien por daŭrigi vian aman persekuton. Ĉu eble vi ne
+scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de
+Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam
+al nia amo?
+
+--Jes, mi ĉion scias kaj mi tro amas vin por ĝin akcepti. Granda
+estas la potenco de patro, sed ĝi nur devas helpi al la feliĉo de
+gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfeliĉigi vin
+por ĉiam kaj obeante al via patro senkontraŭstare, vi montras tute
+klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi ĵuris iam.
+
+--Ho, Don Juan, ne aldonu vian riproĉon al mia malfeliĉo. Ĉu vi
+povas ankoraŭ dubi pri mia amo? Ĉu, atendante vin ĉi tie, mi ne
+pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?
+
+--Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia ĉagreno estas la kaŭzo, ke mi
+vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don
+Henrikon, kaj ke, edziniĝinte kun li, vi estos malfeliĉa? Per
+senĉesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.
+
+--Tio bedaŭrinde ne helpos, Don Juan: mi sufiĉe konas la karakteron
+de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj eĉ se tiu edziĝo
+estus por mi mortiga, li ne ŝanĝus sian decidon.
+
+--Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi
+povus perdi vin por ĉiam? Preferinda estus la morto mil fojojn!
+Aŭskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al feliĉo.
+Forkuru kun mi, mia anĝelo. Ni tuj edziĝos sekrete kaj venos peti
+la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....
+
+--Sufiĉe, Don Juan, sufiĉe: ne logu min per viaj flamaj vortoj.
+Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtaĵon.
+Ne, tute ne: mi estos plej malfeliĉa, sed ne riproĉita pro ia
+malhonoraĵo. Forgesu min, kaj ne....
+
+Ŝi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun
+plej granda surprizo ĉirkaŭrigardis kaj tuj komprenis la kaŭzon de
+ŝia subita malapero. Ĵus transpasinte senbrue la domangulon, ia
+kavaliro kun vizaĝo kaŝita per mantelo kaj ĉapelo, jen staris
+kontraŭ li silenta kaj minaca.
+
+Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li
+malafablege:
+
+--Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por
+interrompi mian interparolon? Ĉu tiel maldece vi kutimas konduti pri
+honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne
+volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.
+
+--Kvietiĝu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun
+kavaliroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi afero, vi estas la ofendito kaj
+ĝuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldaŭ
+mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via
+malhonesteco....
+
+--Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi
+dankas la ĉielon, ke ĝi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin
+por tuja batalo kaj ne daŭrigu per paroloj, ĉar en tiu ĉi afero la
+kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.
+
+Oni tuj aŭdis la fortan alfrapiĝon de la glavoj. Tute solaj en la
+mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la
+du kavaliroj furioze duelis. La batalo daŭris tre mallonge. En la
+flameco de atakado Don Juan faris ian mallertaĵon kaj Don Henriko
+rapide ĝin profitis por puŝenigi sian glavon en la bruston de sia
+kontraŭulo.
+
+Don Juan ŝanceliĝis, metis ambaŭ manojn al sia vundo kaj peze
+falis teren, ellasante profundan ekĝemon. La alia kavaliro rapide
+forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta
+mallumeco.
+
+--Helpon! helpon! mi mortas!--diris ankoraŭ per malforta voĉo la
+forlasita vundito.
+
+Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per voĉo
+preskaŭ neaŭdebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin
+klinis al li. Ĝi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito.
+Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por
+tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj
+de Jozefo.
+
+--Ho la malfeliĉa kavaliro!--diris la junulo kaptita de terura
+emocio--Dio helpu min en tiu ĉi okazo!
+
+Kaj li komencis ekmarŝi por iri hejmen, kiam oni aŭdis bruon el
+proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.
+
+La bruo gradige plifortiĝis, ia lumo ŝajnis disvastiĝi tra la
+strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.
+
+--Helpon ĉi tien, sinjoroj,--diris Jozefo kun tremanta voĉo.--Jen
+sur la strato kuŝas mortinta kavaliro.... Oni ĵus lin mortigis.
+
+--Kaj kion vi faris ĉi tie en tia malfrua horo?--severe demandis la
+gardestro.
+
+--Mi okaze preterpasis,--respondis timeme la junulo.
+
+--Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!
+
+--Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble
+la sango de lia vundo....
+
+--Sufiĉe, sentaŭgulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu
+liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni
+helpos al la kavaliro, se estas ankoraŭ tempo.
+
+Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni
+senkompate lin arestis kaj enŝlosis en ian senluman kaj malvarman
+ĉambron.
+
+ * * * * *
+
+La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo
+de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Ĉar neniu povis
+imagi, kio vere estis okazinta la antaŭan nokton, ĉiu kredis ke
+efektive Jozefo estas la mortiginto kaj eĉ kelkaj supozis, ke don
+Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro ĵaluzo,
+estis venĝinta sin al la kavaliro.
+
+La proceso tuj komenciĝis por klarigi la aferon kaj puni la
+krimulon. Malgraŭ la senkulpeco de Jozefo ĉiuj cirkonstancoj estis
+al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de
+ĉio, sed ili ambaŭ silentis; la unua--por eviti kondamnon; la
+dua--por kaŝi sian noktan interparolon.
+
+Ĉar la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon,
+trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta
+horo, la juĝisto baldaŭ konvinkiĝis, ke la krimo estis farita de
+la malfeliĉa junulo.
+
+Ĉiutage la patro de Eloizo iris en la juĝejon por sin informi pri
+la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliĉe, la afero
+iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo ŝajnis neevitebla.
+
+Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fianĉo, plorante
+konfesis al siaj gepatroj, ke ŝi estis parolinta kun Jozefo ĉe la
+fenestro, ĵus antaŭ la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde ŝi
+permeson petis de ili por tion sciigi al la juĝisto, en la celo
+pravigi la ĉeeston de Jozefo en la loko de la terura okazintaĵo.
+
+Nun estis al ŝi tute indiferente, ĉu en la urbeto oni ekscios pri
+ŝiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la ĉefa afero estis savi lin
+el malglora kondamno.
+
+Sed ho ve! eĉ tiu rimedo ne helpis. La juĝisto ne kredis al tio,
+kion al li ĵuris Eloizo. Li supozis, ke ĝi estas nur elpensita
+artifikaĵo por senkulpigi la krimulon.
+
+Jam estis la proceso preskaŭ finita kaj ĉiu antaŭvidis, ke Jozefo
+estos al morto kondamnita. La malfeliĉa Eloizo ploradis senkonsole
+sian malfeliĉon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli
+pala kaj malĝoja. Ŝia patro devis prokrasti la edziĝon kun Don
+Henriko, ĉar ŝi plej obstine rifuzadis kaj eĉ firme aldonis, ke
+ŝia neŝanĝebla decido estas formondiĝi kaj por ĉiam eniri
+monaĥinejon.
+
+Fine la juĝisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldaŭ de
+ĉiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ĝin kaŝis al Eloizo,
+timante eblan gravan malsaniĝon.
+
+Jozefo eksciis pri ĝi plej emocie, kaj ankoraŭ ripetis, ke li estas
+senkulpa.
+
+Jam ĉiuj preparaĵoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis
+difinita por la ekzekuto.
+
+Petita, kiel kutime, ke li, antaŭ ol morti, eldiru sian lastan
+deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preĝi lastfoje
+antaŭ la Kristofiguro de la Lumo.
+
+Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.
+
+Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antaŭ la
+Kristofiguron de la Lumo. La juĝisto iris kun li, kaj multenombra
+popolanaro el ĉiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por ĉeesti
+lian strangan solenaĵon.
+
+Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu ĉi kaj
+Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.
+
+La malfeliĉa mortkondamnito pie surgenuiĝis antaŭ la Kristofiguro
+kaj komencis preĝi kun granda fervoro. Fininte sian preĝon, li
+daŭrigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per laŭta kaj
+tremanta voĉo:
+
+--Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas
+al vi preĝi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la
+mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Ĉu vi, Dio
+justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj
+hontinde?
+
+Ĉiuj aŭdantoj restis kortuŝitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj
+ploretadis. Ĉiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed
+tiu ĉi staris silenta kaj senmova.
+
+--Ho Dio mia,--daŭrigis li,--mi nur petegon al vi prezentas. Savu
+min el plej terura maljustaĵo: montru publike al ĉiuj la veron de
+miaj diroj. Se mi estas kulpa--signu min per via mano: se mi estas
+senkulpa--montru ankaŭ per mano la mortiginton de Don Juan, se li
+ĉi tie staras!
+
+Granda korpremo kaptis la ĉeestantojn post aŭdo de tiuj
+vortoj. Ĉies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazaŭ
+antaŭsentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun ĉi fojon la
+Kristofiguro ne restis senmova. Ĝi eklevis sian dekstran brakon kaj
+firme direktis ĝin al la loko, kie staris Don Henriko.
+
+La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don
+Henriko falis palega sur genuojn, dirante:
+
+--Estu plenumata Via volo!
+
+Kaj sin turnante al la juĝisto, li daŭrigis:
+
+--Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan'on en duelo,
+noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la juĝado.
+
+Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni aŭdis surdigan popolkrion:
+«Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!» kaj malgraŭ la
+ĉeesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la ŝultroj de
+popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.
+
+Dank' al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post
+unu monato edziĝis kun sia kara Eloizeto.
+
+Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio,
+kio fariĝis kun la bela Donja Isabelo.
+
+Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis feliĉaj
+multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili eĉ ne unu solan nokton
+forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu
+estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas
+etendita laŭ sama direkto, kvazaŭ ĝi volus ankoraŭ signomontri la
+mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.
+
+ Vicente Inglada.
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[2] _Kastilujo_ = nomo de hispana regiono.
+
+[3] _Donja_, hispane _doña_ = samvalora moŝtesprimo, kiel
+_don_, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo _don'in'o_,
+uzita de S-ro N. Borovko en «Ŝtona gasto», estas tro longa.
+
+
+
+
+TRIA PREMIO
+
+
+KRISTNASKA NOKTO
+
+Fabelo.
+
+
+Supre sur la Alpaj altaĵoj, ĉe la nudaj rigidiĝintaj montaroj,
+malĝoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas
+kovrita de neĝo, kaj ĉio malaperas sub ĝia blindige blanka
+ŝutaĵo, kiu formortigas ĉiujn vivajn estaĵojn. La montaj
+krutaĵoj fiere enprofundiĝas en senviva, timiga silentado, sekiĝas
+torentoj kaj kovriĝas per glacioj. En la vilaĝeto, homoj kaj bestoj
+trankvile kunvivadas en la kajutoj, kie ĉiam brulanta fajro
+dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte
+alvenanta leteristo, kaj kontraŭ la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj
+naskiĝas en la mondo malsupra, ŝirmas la izolulojn amasoj de neĝo
+kaj teruraj profundegaĵoj, kien enĝemas la vento. Plej ofte,
+superkovras la dezertajn vastaĵojn densa, seka, malvarma nebulego,
+kiu ĝisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el
+la tegmentoj. Sed ne ĉiam daŭras tia malĝojeco. Iafoje, sunradio
+pli brila ol ora somersuno, pli dolĉa ol dia rigardo, forpelas
+grizaĵon, kaj enportas reĝojon en la dometojn, dum, super la
+ebenaĵoj, ĉe la malproksimaj, profunde kuŝantaj homejoj, ĉion
+rigidigas la nevenkebla premado de l' vintra sezono.
+
+Malĝoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altaĵoj. La
+tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu
+tie-supre reĝadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, ĝin
+kutimigis al tiu ŝajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la
+montanoj la plej bona kaj kara sezono, ĉar, nur dum ĝia daŭrado,
+ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon
+trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis
+homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove
+posedas; ĝi refariĝas ilia mem propraĵo; sole ili konas ĝiajn
+sovaĝajn profundegaĵojn, ĝiajn blankajn, puregajn neĝkampojn,
+ĝiajn minacajn furiozojn, ĝian ensorĉan ĉarmon, kiu iafoje kaptas
+mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.
+
+Dum la vesperoj, la familianoj ariĝas en la kuirejo de la kajuto,
+ĉirkaŭ la tablo, kaj dormeme aŭskultas rakontojn, dum ilin
+nekontraŭstareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj.
+Malĝoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altaĵoj..., kaj
+pri la bruado en la arboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu
+precize scias, neniu klare pensas, ĉar ĉiam sama, de la fortikaj
+malnovaj prapatroj ĝis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado;
+kaj ĉiam samaj estis la vesperoj, meze de l' neĝa naturo, en la
+malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.
+
+Sed, kiam proksimiĝas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado
+naskiĝas ĉe la kajutoj. Baldaŭ okazos Kristnasko! Baldaŭ ĉirkaŭ
+tablo, najbaroj kunvenos, ĝoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj
+estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj Kristnaskoj, dum la
+gefianĉoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile
+disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn
+por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj ĝin
+ekbruligos, dum, tre malproksime, ĉe la profundaĵoj, kie sin movas
+la ceteraj homoj, eksonos la ĥoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj
+por festi la naskiĝon de Kristo.
+
+Ĝuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola paŝadis tra la arbaro.
+Antaŭ kelkaj horoj, ĵus diris al ŝi la patro:
+
+--Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; ĝi jam estas
+dehakita.
+
+Ŝi do iris, ĝoja pro tiu festo, ne nur ĉar vespere ĉeestos ŝia
+fianĉo, sed ankaŭ ĉar okazos ia ŝanĝeto en la unutona, senlime
+sama vivado de l' domanoj.
+
+Dormis la tero sub dika neĝa sternaĵo, en kiun tiel malfacile
+interniĝis la piedo, kiel en ŝtonan muron. Reĝadis profunda,
+malgajiga silentado; forflugintaj estis ĉiuj vivaj estaĵetoj, ĉiuj
+mallaŭtaj bruetoj, kiuj somere ĝojigadis la arbaron. Oni nur vidis
+la longajn skeletojn de la abioj, kiuj ĉi tie kaj tie metis malhelan
+koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la
+koloreco de l' ĉirkaŭaĵo ne atentis Manjo, ĉar tion ŝi ĉiam
+vidis; laŭ ŝi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj
+estas la arbaroj kaj senhomaj la sovaĝaj altaĵoj. Ŝi ŝatis
+solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj ŝin kaptis.
+La arbaron neniam timas la ĉi supruloj, ĉar, en ĝi, ili laboradis
+de la frua aĝo, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno
+kvazaŭ rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolĉaĵoj ili
+malfacile elportus la vivon.
+
+Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur
+tial, ke tiu ĉi festo estas ĝojiga kaj bonporta. Ŝi ja lernis, ke
+en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskiĝis Savonto,
+pri kies vivo ŝi bone sciis; tion ŝi tre kredis, sed tio estis tiel
+enradikigita en ŝi, ke la penso pri ĝi estis tute senutila. Ŝi do
+preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novaĵojn pri la
+valanoj alportos la fianĉo, kion al ŝi donacos la patro, kiu venos
+ĉe la festenon. Dume, tiel pripensante, ŝi alvenis al la loko, kie
+kuŝas la jam dehakita abieto. Brave ŝi ŝarĝis per ĝi siajn
+ŝultrojn kaj tuj foriris, ĉar jam ekvesperiĝis, kaj la vojo al la
+domo estis malfacila kaj longa.
+
+Terura, akra, senkompata malvarmo reĝadis, sed pri ĝi ŝi estis
+sufiĉe sperta; tamen, ŝin iom timigis la densa nebulego, kiu, ĉe
+l' vesperiĝo, pliakriĝas en la arbaroj.
+
+La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, ĝispenetradis la arbajn
+densejojn, netakseble kliniĝis al la horizonto; timema, senbrila
+ruĝaĵo aperis ĉe la sunkuŝiĝo, kaj, laŭ la pliblovo de l'
+vento, ŝi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj ŝi rapide iradis,
+ĉiam kaptita de la penso pri la baldaŭa festeto, pri Kristnasko,
+kiu en la sama horo, kunigadas ĉiujn frato-homojn por festi
+tutmondan ĝojon.
+
+Ŝi portis la abieton sur la ŝultroj, sed, ĉar densiĝis mallumo
+kaj ŝian paŝadon malhelpis la trunkoj, ŝi decidis demeti la
+arbeton kaj ĝin treni. La ĉielon oni jam ne vidis; super la
+ĉirkaŭa naturo naĝadis noktombroj kaj tute malheliĝis la vojo.
+Malvarmigaj blovoj alĵetiĝadis laŭ la aleoj; de la branĉoj pendis
+glacieroj, kaj la trunkojn ĉirkaŭis prujno. Sur la malmola neĝo
+glitis la piedoj, kaj ŝi estis devigata iri malpli rapide.
+Maltrankvileco ŝin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, ŝi ne
+povis scii, ĉu ŝi iras laŭ la ĝusta vojo, aŭ ĉu ŝi eraras.
+Tamen, ŝi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, ŝi tien
+venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la
+kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, ŝi ja volis iri tute sola.
+Baldaŭ ŝi estos matura virino, edzino, kaj tial estas necese, ke
+edzino estu kuraĝa, kaj ŝin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie
+supre, vivo estas batalado, senĉesa eterna batalado kontraŭ naturo
+tiel fiera kaj sovaĝa, ke ĝi ne toleras la kunvivadon de aliaj
+vivemaj estaĵoj, kaj la braveco estas, eĉ por la virinoj, io
+natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.
+
+... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliiĝadis la frosto
+kaj plifuriozis la neĝaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, muĝadis
+de la montaj suproj. El la tero, aŭ el la branĉaro de abio, iafoje
+leviĝis ventoturniĝoj, pelataj de l' vento, kaj ĉiuflanke
+disflugis neĝeroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la
+okulojn pro timo. Bruon oni ja ne aŭdis. Iafoje, branĉo, tro peze
+ŝarĝita, ellasis neĝan pecon, kiu mallaŭte defaletis teren.
+
+Manjo tre timis, ke ŝi devojiĝis; tia ideo ŝin ekdoloris, ĉar
+ĵus ŝin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu
+akra malvarmego, meze de l' venta batado, kaj, plie, dum kristnaska
+vespero, kiam ĉio brilas de gajeco, kiam la plej malĝojemajn
+okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. Ŝi
+ĉirkaŭrigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj,
+faris kelkajn paŝojn al ĉiuj direktoj por vidi, ĉu ŝi staras sur
+la ĝusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj
+neĝamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l' nebulego ŝi ne estis
+kapabla ĝin retrovi. Ŝi tre bone konsciis, ke ŝi devojiĝis, kaj
+tiam, nevenkebla timo ŝin kaptis. Kion ŝi faros por retrovi la
+domon, kiel ŝi, tra tiu terura malhelaĵo, povos rekoni la vojon,
+kunporti la abieton ĝustatempe por festi Kristnaskon? Ĉirkaŭe ŝi
+palpis la arbojn, sed ŝiaj fingroj nur sentis delikatajn
+glacieretojn, kiuj rompetiĝis ĉe ŝia tuŝo; plie, ŝin treege
+doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, ŝin iom
+post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazaŭ ensorĉisto. Ŝi
+volis krii, sed ŝia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio
+efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuraĝa
+ŝi ne volis esti, kaj ŝi peneme remarŝis ankoraŭ tirante la
+abieton, ĉar ŝi esperis, ke tre baldaŭ ŝi eliros el la arbaro kaj
+retrovos signojn pri la ĝusta vojo. Certe mokus ŝin ĉiuj, kaj ŝin
+mallaŭdus, se ŝi ne kunportus la abieton kaj pro ŝia neatenteco
+malsukcesus la festo. Tiu ĉi penso, pli ol la ideo pri ŝia sorto,
+ŝin doloris. Ŝi antaŭeniris kun granda malfacileco; ĉe ĉiu
+paŝo, ŝi alĵetiĝis kontraŭ la trunkojn; la piedojn pezigis
+malvarmego; kiam ŝi haltis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi tuj mortos pro la
+piedoj glaciiĝantaj; tial ŝi marŝis laŭeble, konservante la
+esperon, ke ŝi baldaŭ eliros, ke tuj ekmontriĝos la ĝusta vojo
+kaj rapide ŝin kondukos hejmen, kie ŝin atendas multo da homoj por
+kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazaŭ feriĝintajn ŝi jam ne
+sentis, sed ili ankoraŭ energie tenadis la abieton, kaj pri tio ŝi
+jam ne precize konsciis. Nur unu penso ŝin konstante elokupadis: en
+tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas
+kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, ĉu
+ŝi tuj alvenos, kial ŝi ankoraŭ ne estas tie....
+
+Ha! ŝi volas nepre eliri. Tuj ŝi per sia propra volo retrovos la
+vojeton. Kaj ree ŝi plirapidis, ree ŝi faletis sur la glitiga tero,
+ree ŝian paŝadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Ŝi sentis,
+ke ŝia elspiro frostiĝas ĉe la lipoj, ke io terura detranĉas
+ŝiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Streĉiĝas
+ŝiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita
+por la vivado batala kontraŭ naturo. Iafoje, ŝi disrigardas, sed
+tiam ŝia timo fariĝas pli granda. Ŝajnas, kvazaŭ nekonataj
+estaĵoj ŝin atentus, kvazaŭ io malvarma ŝin kaptus kaj senbrue
+detirus, por ke ŝi ne rapidu antaŭen. Kaj antaŭen ŝi ankoraŭ
+volis iri; alia vigla forto ŝin puŝadis, kaj tiun potencon ŝi
+obeis, ĉar ŝi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute
+malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por ŝi estos
+mortiga.
+
+... Noktiĝis, tute noktiĝis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la
+domon sendube forlasis ĉiuj invititoj por esplori, kial ŝi ne
+venis. Kaj baldaŭ ili ŝin trovos, kaj ŝi honteme reiros al la
+kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazaŭ malsaĝa knabineto. Jes,
+tre baldaŭ ili venos, kaj tra la densaĵo eksonos voĉoj amataj kaj
+paroloj konsolaj; ŝi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio
+ŝi emas plori. La antaŭan jaron en la sama tempo, ĝojis la
+festeneto en la kuirejo, ŝercis la viroj, babilis la virinoj, kaj
+brilis la lumetoj sur la branĉoj. Nun, ŝi mizere eraradas tra la
+arbaro, sen ia radio de lumo. Ŝin ja lacigis la marŝado; terure
+ŝin doloris la piedoj, sed malgraŭ ilia malvarmeco, ŝi sentis, ke
+vivo ankoraŭ fluadas en ili, ke la danĝero ankoraŭ ne minacas
+ŝin. Kontraŭe, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto
+per frosto, kaj ŝian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj
+malvarmego. Ŝi haltis, aŭskultante, ĉu ne venos iu familiano, ĉu
+la teruran ĉirkaŭan silentecon tuj ne finos homa voĉo, vorto de
+espero. Tamen, ŝiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna,
+morta silentado ŝin ĉirkaŭadis; nur vento ĝemegis, kaj neĝo
+defalis teren. Kaj, jen ŝi rememoras pri versaĵo iam lernita en la
+lernejo, kiam ŝi estis malgranda knabino. En ĝi oni parolis pri
+patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris,
+allogis reĝo per dolĉaj paroloj, kaj la infano mortis.
+Kontraŭvole, ŝi rememoras la tutan versaĵon:
+
+ Rajdas nokte tra la vento
+ Unu patro kun infano,
+ Knabon havas li en brakoj,
+ Premas ame, varme tenas.
+
+Kaj kvazaŭ en sonĝo, reflugas al ŝia kapo ĉiuj versoj, ĝis la
+lasta:
+
+ Tre rapide rajdas patro,
+ Mortiĝantan filon tenas,
+ Li kun peno hejmen venas,
+ Jam en brakoj mortis knabo.
+
+Tion ŝi ofte deklamis kaj ĝuste, kiam ŝi estis tute juna, dum
+kristnaska vespero, antaŭ ĉiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj ŝian
+unutonan deklamadon sekvis multo da laŭdoj kaj brua aplaŭdado. Pri
+aliaj infanaj mirrakontoj ŝi ankaŭ rememoras. La Reĝo de l'
+Malvarmo loĝadas, laŭ la enlanduloj, en la plej densa loko de la
+arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian
+reĝolandon, kaj, vestita per tute blanka vestaĵo, li restas
+ĉe ia nekonata angulo, kaj, per dolĉaj, trompemaj vortoj
+nekontraŭstareble delogadas al sia loĝejo la mizerajn vagantojn,
+kies korpon li enneĝigas ĝis la veno de l' somero. Manjo tre bone
+scias, ke tia Reĝo estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed,
+nuntempe, vero kaj malvero kunmiksiĝadas en ŝia deliranta kapo,
+kaj, ĉe ĉiu paŝo, ŝi tre timas, ke tuj aperos al ŝi la blanka
+Reĝo.
+
+Ne! pri tiaj aferoj, ŝi ne devas pensi. Ŝi ja ne estus inda edzino,
+se ŝin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj ŝi rekuraĝas, provas
+antaŭenpaŝi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne
+frostiĝu ŝiaj piedoj, ĉar iu familiano baldaŭ venos kaj ŝin
+kunportos al la varma lito.
+
+Aliaj realaj okazintaĵoj ŝin okupas. Iu prapatro iam restis tutan
+nokton en arbaro kaj senĉese marŝadis, por ke la kapo ne frostiĝu,
+kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, ĝis oni
+lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankaŭ ofte
+rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilaĝa
+sorĉistino, kiu nokte perdiĝis en arbaro kaj estis retrovita nur
+multajn monatojn poste, enfosita en neĝa kavaĵo. Sed pri ŝi la
+tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revenĝo de Dio, ĉar iam,
+laŭ la komuna opinio, la nomita sorĉistino ensorĉis junulinon, kiu
+venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke ŝi estas sur la
+sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, laŭ la diro de
+la vilaĝaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al ŝi tamen
+ŝajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorĉistino, aŭ la
+blanka mantelo de la Reĝo de l' Malvarmo.
+
+... Kaj nun tute ne doloras ŝin la piedoj, ĉar ŝi jam ne sentas,
+ke ili estas; la abieton ŝi ne forlasis, ĉar ŝi pri ĝi jam ne
+pensas. Iafoje ŝi provas ekrezoni, rememori la direktojn, laŭ kiuj
+ŝi devas iri, sed tia pripenso alkondukas ŝin al pli mizera
+konkludo rilate al ŝia estanta sorto.
+
+Ŝian bravecon iom post iom ĉesigas lacigo kaj malvarmego. Ĉe ĉiuj
+kelkaj paŝoj, ŝi haltas, ĵuras, ke ŝi ne iros pli malproksimen,
+aŭskultas, ĉu ne laŭtiĝas ia brueto, ĉu ne aperas la savontoj.
+Sed, ja nenio.... Kaj ŝi senesperiĝas, sidiĝas sur trunketon,
+ellasas malĝojajn larmojn, atendas ĝis venos aŭ morto aŭ savo....
+
+Jen, en ĉiuj lokoj de l' tero, ĝojas la festo de Kristnasko. Tiun
+feston ŝi iam vidis en la urbeto sur la ebenaĵo, kaj tie ĝi estis
+multe pli bela kaj riĉa. Abio briladis en ĉambro, geknabetoj
+ĝojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino,
+kaj kiam finiĝis la festo kaj estingiĝis la arbo, iu maljuna viro
+parolis per solena, strange frapanta voĉo. Li rakontis pri antikvaj
+okazintaĵoj:... Tie, en tre malproksima lando, antaŭ multego da
+jaroj, paŝtistoj maldormis ĉirkaŭ fajro, en plena nokto.... Kaj,
+jen subite al ili aperis anĝelo de la Sinjoro, kaj diris: «Ne timu;
+gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiaŭ, al homoj naskiĝis
+Savonto». Kaj anĝeloj aperis en la ĉielon kaj kundiradis: «Gloro
+al Dio ĉe la supraj altaĵoj, kaj paco al la homaro».
+
+Ho! tian pentraĵon ŝi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj,
+sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili ruĝa fajro, kaj,
+jen ekradiis senkompara brilo en la ĉiela vasto....
+
+Ĉu al ŝi ne brilos simila aperaĵo, ĉu baldaŭ ŝi ne vidos
+konatulojn kun flamingoj en la mano. Ŝi denove aŭskultas....
+Silentadas.... Ŝi volas krii, sed ŝi timas, ke ŝia voĉo estos tro
+laŭta, kaj tial vekos fantaziajn estaĵojn.
+
+En ŝia deliranta kapo, ĉio kunturniĝas. Ŝi ĉiam revidas la iam
+viditan pentraĵon: homoj sidantaj en la dezerto ĉirkaŭ fajro;
+bela, diafana nokto sub orienta ĉielo, pli blua ol la plej blua
+cejano, pli vasta ol la plej vasta ĉielo videbla de l' montosuproj.
+
+Ŝi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam ŝi aŭdis pri vivo, ke
+ĝi estas ne grava bono, tamen morti ŝi ne volas, ĉar la vivon ŝi
+amas. Se ŝi ekhaltas, ŝi sentas, ke ŝin kaptos la mortigo per la
+malvarmo, sed aliparte ŝiaj glaciiĝintaj piedoj jam ne povas ŝin
+subporti. Kaj malespera, ŝi haltas, pensante, ke ŝi eble trovos
+kuŝujon sur la tero, tie ŝi dormos ĝis la mateno, aŭ venos la
+morto. Cetere, la konscio ŝin forlasas; rakontoj ŝin persekutas;
+ŝi pri si mem pensas, ke ŝin atendas la Reĝo de l' Malvarmo, ke
+sekve ŝi neniel povos saviĝi. Kaj ŝi kuŝiĝas sur la teron,
+envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolĉan fundon. Al ŝi
+proksimiĝas dormemo; ŝajnas; ke ŝi sidas tre bone sur la neĝo, ke
+la piedoj ŝin jam ne doloras, ke agrabla sento ŝin tiras al pli
+bona, pli feliĉa vivo.
+
+... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos ŝin kaj forportos en la
+hejmon.... Sed en kian hejmon? Ŝi ja ne scias, ĉu pri la patro aŭ
+ĉu pri la Reĝo de l' Malvarmo ŝi pensas.... Bone estos al ŝi; iu
+ŝin tuj kunportos kaj, kisante, ŝin ŝovos en la varman liton, kie
+ŝi kunligos siajn membrojn por revarmiĝi.... Sendube, ŝi sonĝis;
+jen, ŝi ja vere kuŝas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la
+arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingiĝis, kaj, ĉe la
+mateniĝo, ŝi ĉion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga sonĝo,
+ke ŝi kuŝis en arbaro, ke al ŝi estis tre malvarme.... Dolĉe
+estas al ŝi, ĉar ŝi ĵus akceptis la kison de l' fianĉo,
+dolĉan, tre varman kison. Li fermis al ŝi la okulojn, surkisante la
+lipojn, kaj brako ĵus ĉirkaŭligis ŝian kolon.... Li estas tie
+apude, ŝi estas tute ĝoja; li rediras dolĉajn parolojn: «Baldaŭ,
+ni kune...» Sed, kia malagrabla sonĝo ŝin ĵus tenis: ŝi estis en
+arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono ŝin karesis, kaj dolĉe,
+dolĉege ŝin tiradis al ia malvarma profundegaĵo.
+
+Sed, teruro! tio ja ne estas sonĝo! ŝi sidas en arbaro, ŝiaj
+membroj kuŝas sur la neĝo, kaj jen ŝi volas movi fingron... ĝi
+jam estas alligita al la tero per frosto; ŝi ekkrias; iom da konscio
+ŝin rekaptas. Jes, ĉion ŝi rememoras tute bone, tute precize. Se
+ŝi kuŝas pli longe, tuj ŝi mortos, ĉar la perfida Reĝo de l'
+Malvarmo tiel detranĉas la vivon de l' homoj, kaj morti ŝi ne
+volas, ĉar la vivon ŝi amas. Jen, ŝi tuj restariĝos; ŝi denove
+rapidos tra la arbaro, laŭ kia ajn direkto, nur por ke ŝin ne prenu
+la frosto kaj la dormigo de l' malvarmo. Jes, tre certe ŝi tuj
+ekstaros, kaj baldaŭ oni ŝin trovos, ĉar la tuta familio ŝin
+nepre serĉadas.... Ŝi tuj ekstaros....
+
+En la urboj, sonas la ĝojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj
+oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la ĝojantojn per siaj
+sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam ŝi
+estis en la urbo. Al ŝi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste
+solene parolis maljunulo per strange frapanta voĉo:... en dezerto,
+sidadis paŝtistoj ĉirkaŭ la fajro....
+
+Ĉirkaŭ la fajro! Ho! kiel bone estas sidi ĉirkaŭ fajro! Oni
+almetas la manojn super la ruĝan flamon, oni apogas la piedojn
+kontraŭ la fajrujon; ĝoje ronketas la brulaĵo, kaj hela flameto
+lumigas tra la densa nokto.... Nun, la piedoj estas tute varmaj,
+ankaŭ la manoj; ĉio estas bona, kaj, jen, al ŝi estas tute same
+kiel en ŝia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankaŭ la manoj,
+ŝia tuta korpo tremas pro varmo. Ŝiaj okuloj fermiĝas, la manoj
+kunligiĝas, la korpo tordiĝas por esti pli varma.
+
+Jen, subite, ŝajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima
+sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, ŝi nescias. Ĉu eĉ sonadis
+ie? Ĉu ne okazas ia tratranĉo en ŝia deliro? Tamen, ŝi rememoras
+iomete.... Ŝi kuŝas sur la tero; tie estas varme; ŝi povas atendi
+ĝis la veno de l' matenruĝo, sed estus eble pli bone se ŝi
+restariĝus, tial ke oni rakontas, ke la kuŝintoj sur la neĝo estas
+difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed
+ĉion rakontitan oni ne devas kredi; kontraŭe, sur la tero, estas
+pli dolĉe, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante
+nenian blovon, nenian ventoturniĝon. Sed, ŝi tuj ekstaros, ĉar ŝi
+iom timas. Ŝajnas tute kvazaŭ io neatendita, io neprokrastebla tuj
+okazos. La Reĝo prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas
+knabino, sed ankaŭ kiam oni estas fianĉino. Tion difinis la malbona
+sorĉistino kiel revenĝon pri la puno de Dio, ĉar la sorĉistinoj
+estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans
+la malbelaj, mallaŭtaj densejoj.... Tial, ŝi stariĝu!... kvazaŭ
+ia kiso ŝin tuŝetus.
+
+Eble, la kiso de l' fianĉo, kiu volas ŝin surprizi, ĉar fianĉino
+ŝi ja estas. De longatempe ŝi pensadis pri tiu venonta kunvivado
+kun alia viro, en alia domo, ne ĉar ŝin persekutis la deziro al
+amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis
+la kutimo de la prapatroj, ke ĝin oni nepre devas obei. Baldaŭ
+okazos la edziniĝo, kaj jam ŝi sentas kvazaŭ en tiu vespero
+fariĝus pli akra la kiso de l' fianĉo--eble, ĉar efektive
+baldaŭiĝas la tempo de l' geedziĝo. Post la paso de l' vintro, ili
+kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli ĝojaj
+la vintraj tagoj.
+
+Sed, jen, iom post iom, alproksimiĝadis la Reĝo de l' Malvarmo, la
+perfida demono de la nudaj altaĵoj. Tremante, lia maljuna mano
+malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la
+brakojn kaj la krurojn.... Varmo! varmo! ŝi naĝadis en la varmo!
+kiel bone ŝi estas en la lito post la ĝojigo de l' kristnaska
+festo. Ho! la bona lito, la dolĉa varmeco de l' ĉambro, flanke de
+la varma stalo....
+
+Ŝi jam ne movis sin. La Reĝo de l' Malvarmo klinis ŝian tute
+palan kapon; ŝian hararon li ŝmiris per prujno, kaj ŝian
+glaciiĝintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel
+blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion
+farinte, li avide, ĝojege, ŝin kisadis, ĉe la frunto, ĉe la
+brusto, kaj al ŝi ŝajnis, ke tia kiso estas pli dolĉa ol la plej
+dolĉa kiso de l' fianĉo, pli varma ol la plej varma kareso de l'
+amo.
+
+ H. Hodler.
+
+
+
+
+UNUA MENCIO
+
+
+ NOKTAJ FANTOMOJ
+ EN LA KASTELO DE
+ RHODE-SAINT-PIERRE
+
+ «Tra densa mallumo briletas la celo,
+ Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj.»
+ (_La vojo._)
+
+
+Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis
+pli malfrue ol kutime, ĉar en tiu pentrinda vilaĝeto de la
+Hagelando[4] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktiĝo tiel
+dolĉa post varmega tago, ke mi preskaŭ kun bedaŭro interrompis
+mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel
+ĉiuvespere, miaj novaj kunuloj: la ĉefaj loĝantoj de la vilaĝo.
+
+Ĉirkaŭ la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda
+lumŝirmilo, sidis ili--la vilaĝa sekretario, la kampogardisto, la
+kuracisto, la orgenisto--kviete, malrapide fumante en siaj longaj
+argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ĝardeno.
+
+Kompreneble oni ekriproĉetis--ho, tre amike--la «poeton», kiel ili
+nomis min, pri lia malfruiĝo, sed tuj la gastejmastro alportis la
+kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies ŝnureto balanciĝis
+spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.
+
+La kartoj estis apenaŭ disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo
+maljunuleto vestita per blua kitelo, larĝa bruna pantalono kaj dikaj
+lignaj ŝuoj. Je l' mano li portis kupran lanternon, kiun li teren
+metis ĉe la sojlo, kaj, deprenante sian ĉapon, li alproksimiĝis al
+nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran
+vilaĝon Rhode, por flegi lian subite malsaniĝintan filinon.
+
+--Mi akompanas tuj, Mastro Jan,--diris la kuracisto, metante siajn
+kartojn sur la tablon.--Nu, la devo vokas min,--li aldonis.--Daŭrigu
+la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.
+
+Li prenis sian ĉapelon kaj sian bastonon kaj, antaŭ ol foriri,
+demandis al la kamparano:
+
+--Ni iros tra la arbaro, ĉu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli
+mallonga.
+
+--Tra l' arbaro, je tia horo!... Ĉu vi tion intencas, Sinjor'
+Doktoro? Estas morgaŭ la Mez-Aŭgusto, kaj vi scias bone, ke ne
+taŭgas tiam vagadi en la arbaro ĉirkaŭ la kastelo de Rhode.
+
+--Vi estas prava,--diris la orgenisto.--Oni rakontas strangaĵojn pri
+tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l' kastelo ne
+alportis benon al la Baronoj de Rhode.
+
+Siavice la sekretario aldonis:
+
+--La maljunuloj de l' vilaĝo pretendas, ke de la tempo, kiam la
+sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro
+ĉiujare nokte vagadas ĉirkaŭ la kastelo, kaj eĉ la arkivoj
+rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....
+
+Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la
+freŝeco de l' aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.
+
+La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan
+por la reveno, kaj triope ni foriris.
+
+--Hela, bela vetero, ĉu ne, Sinjoroj?--diris la kamparano,--ni ne
+bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero
+ŝanĝos.--Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon
+kun metala kovrileto.
+
+--Sed, diru, Jan,--demandis la kuracisto--ĉu efektive vi timus en
+tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?
+
+--Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l' mondo mi ne
+volus preterpasi la kastelon dum tiu ĉi nokto.
+
+--Sed--demandis mi--kia malbonaĵo povus trafi nin?
+
+--Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus
+naskiĝinta en nia vilaĝo, vi ne demandus pri tio. Ĉiuj scias, ke
+ĉiujare la hundaro de l' estinta Barono de Rhode, blekegante kaj
+bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj ĉevaloj trenante
+katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l' ĉaskornoj, la
+siblado de l' sagoj kaj de l' kugloj, la ĝemegoj de l' vunditaj
+ĉasaĵoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu
+troviĝas sur la vojo de l' sovaĝa bando....
+
+Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l' arbaro.
+
+--Nu--diris la kuracisto--eble la malsanulino senpacience atendas
+nin, ni eniru la plej mallongan vojon.
+
+Mi tuj jesigis; sed la vilaĝano paliĝante protestis, kvankam li
+ankaŭ deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldaŭ ĉe lia filino,
+tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.
+
+Iom da fanfaroneco ne maldecas ĉe junulo kaj, anstataŭ ekdiskuti
+kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpaŝis la vojeton.
+
+La kuracisto adiaŭdiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris
+kun sopiro:
+
+--Gardu vin Dio!
+
+Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenaŭ traboris
+la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton
+ĝis kelkaj paŝoj antaŭ ni.
+
+La strangaj superstiĉoj, kiuj persistas ĉe la kamparanoj, fariĝis
+la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn
+ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poŝhorloĝon al mia lanterno:
+
+--Jam la dekunua--li diris--Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne
+estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.
+
+Ni haltis momenton, sed meze de l' arbaro estis neeble difini, kie ni
+troviĝas. Por koni la direkton ni eĉ ne havis plu la lunon ĉar
+nebuloj estis kaŝintaj ĝian arĝentan globon.
+
+Eksiblis plenda vento tra la foliaro, kraketis sekaj branĉetoj de l'
+abioj, kaj iafoje nokta strigo aŭ rabobirdo forflugis kun raŭka
+ĝemo. La promenado brave komencita, nun ekŝajnis longa kaj iom
+teda; mi ekbedaŭris, ke ni ne sekvis la vilaĝanon, kiam pli hela
+lumeto aperis inter la ŝtipoj: ni ektuŝis la randon de l' arbaro.
+
+Antaŭ niaj okuloj, alkutimiĝintaj al la mallumo sin etendis vasta
+kamparo, ĉiuflanke limigita de montetoj kovritaj per densaj arbaroj.
+Meze de la kampoj je interspaco da kvaronmejlo staris majeste kaj
+mistere, kvazaŭ gardisto de l' nokto, masiva konstruaĵo: la kastelo
+de Rhode, kun sia minacanta kvarangula turo. De ĝia levebla ponto
+ĝis la vilaĝo staris duobla vico de arbegoj, kiun ni devis
+preterpasi por atingi la izolan dometon de la malsanulino.
+
+Sur la tuta naturo korpremanta silento pezis kvazaŭ funebra vualo.
+Densaj nebuloj, jen disiĝantaj, jen kuniĝantaj, traflugis la
+ĉielon: momente ekbrilis la luno kaj sur la nigra fundo la tuta
+kastelo fantastike lumis, je ĉiu fenestro ekbrilis blueta arĝenta
+fajro... ĉirkaŭ ni zigzage flugetis aro da noktaj vespertoj.
+
+Ĵus ni atingis la misteran aleon, kiam subite estingiĝis la lumoj
+de la kastelo. Tuj pleniĝas la aero per stranga bruado: blekado de
+ĉevaloj, frapado de hufoj, sovaĝa rajdado. La terura bruegado
+plifortiĝante ŝajnas proksimiĝi. Nun timiga sonorado de ĉenoj
+miksiĝas kun raŭkaj krioj: Ho! ho! Hu! hu! Nenion ni vidas krom, en
+fundo de l' aleo ĉe la kastelo, tremetantan lumon, kiu jen ekbrilas
+jen malaperas....
+
+Ree fariĝas silento... silento pli terura, pli timiga ol la bruado,
+kiu antaŭ momento tremigis la aeron...
+
+Mi premis la brakon de l' kuracisto, mallaŭte dirante:
+
+--Kio okazas?... Kion signifas?....
+
+La doktoro ne tuj respondis; kaj poste pripenseme li parolis:
+
+--Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la
+vilaĝanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.
+
+Kelkajn minutojn poste ni frapis ĉe la pordo de la izola dometo. Nia
+gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:--Estu
+bonvenaj--, li diris.--Ho, ni timis, ke malfeliĉo trafis vin.
+
+--Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino ŝajnas nun
+farti pli bone,--aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo,
+preparante varman trinkaĵon por la malsanulino.
+
+La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en
+la apudan ĉambron, kie kuŝis lia filino.
+
+La patrino preninte la varman trinkaĵon, akompanis ilin.
+
+Mi restis kelkan tempon sola en la hejma ĉambro, nur lumigita de la
+ruĝa rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj
+fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri ĉiuj strangaj okazintaĵoj de
+ĉi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaŭte dirante
+kun pli ĝoja mieno:
+
+--Ŝi ekripozas nun. Dank' al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas
+esperi, ke ŝi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li
+restos ankoraŭ kelkan tempon, ĝis kiam ŝi dormos.
+
+Kaj dum ŝi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la
+okazon por demandi ŝin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni aŭdis.
+
+--Ho, Sinjoro!--ŝi diris, sidiĝante apud la fajrejo--ni ankaŭ, ni
+aŭdis la preterpasantan sangoĉaron kun ĝiaj inferaj ĉevaloj,
+ĝiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraĝis rigardi tra la fenestro,
+tio estus mortiga, sed ni preĝis por vi, kaj la Sankta Virgulino,
+(danko estu al ŝi) aŭskultis nian preĝon permesante, ke vi atingu
+nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska
+de la muelisto....
+
+--Kio do okazis al ŝi?
+
+--Ĝi estas terura okazintaĵo, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum
+mia juneco. Estis festtago en la vilaĝo, dancmuziko ĉie sonoris
+laŭ gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj senlace
+saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ĝuo. En ĉiuj
+gastejoj fluadis la ŝaŭmanta biero, ĉie regadis brua gajeco...
+Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la
+danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis
+ankoraŭ sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni
+aŭdis la bruegantan ruliĝadon de kvarĉevala veturilo. Ĝi pasis
+tute proksime de la ĝoja bando. «Haltu, veturigisto!» ekkriis ia
+junulo.--«Haltu!» rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide
+ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante:
+«Jen! mi veturas hejmen!» kaj ŝi malaperis en la aleo de la
+kastelo. Furioze, sovaĝe kuradis la ĉevaloj tra kampoj kaj
+herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la kastelo de
+Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Ĉiufoje propramove
+malfermiĝis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon.
+Brue ili fermiĝis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis
+trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la
+ensorĉita kastelo... kaj ŝi falis de la veturilo. Matene vilaĝanoj
+trovis ŝian sangmakulitan korpon sur la ponto antaŭ la pordego de
+la kastelo de Rhode....
+
+Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis
+silente enpaŝintaj en la ĉambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi
+estis tiel pripensema pro ĉiuj aŭditaj mirindaĵoj, ke mi eĉ ne
+rimarkis ilian apudeston.
+
+La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan ŝrankon kaj
+prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn ŝi plenigis por ni per
+bonodora kafo.
+
+Ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la fajrejo dum la doktoro kvietigis la
+gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn
+pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.
+
+Nenion mi aŭdis pri tio ĉar, en siblado de l' vento, en la
+kraketado de l' fajro mi aŭdis malproksime, malproksimege la
+ruliĝadon de la sangoĉaro, la galopadon de l' ĉevaloj, la krakadon
+de l' vipoj, la bojadon de l' hundaro; en la volviĝanta fumo mi
+vidis nur suprenflugantajn fantomojn.
+
+La kuracisto rimarkis mian ekscitiĝon, ĉar li interrompis mian
+revadon dirante iom ŝerceme:
+
+--Nu, amiko, ĉu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la
+historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazaŭ vi dormus?
+
+--Efektive mi pripensas la strangaĵojn, kiujn mi aŭdis,--respondis
+mi, kvazaŭ vekiĝante,--kvankam mi ne povas kompreni kia estas la
+kaŭzo de tiuj sorĉaĵoj.
+
+--Ho, pri tio--diris la virino,--mi povas doni klarigojn al vi, sed
+mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, ĉar li estas pli klera.
+
+Kaj la maljunulo ekrakontis jene ĉi tiun legendon:
+
+--La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la
+ĉasadon, ke certe por tiu ĉi plezuro li estus vendinta sian animon
+al la diablo. Preskaŭ ĉiutage li ĉasadis kun multnombra sekvantaro
+tra la senlima arbaro, kiu kovris la ĉirkaŭaĵon de lia kastelo.
+Eĉ dimanĉe, tago al ripozo kaj preĝo dediĉota, li ne povis lasi
+sian pasion, kaj malgraŭ la avertoj de lia kapelano[5] li rajdadis
+kaj galopadis kiel dum la semajno.
+
+Ian dimanĉon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al
+sia kapelano, ke li ĉeestos la meson; sed aliparte li estis
+postulinta de la abato, ke li ne komencu ĝin antaŭ lia reveno. Tiu
+reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze
+trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.
+
+Li ebriiĝis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis
+rapide. Jam aŭdiĝas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj
+sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li
+ekvolas hejmen reiri, ĉar laŭ eklezia regulo la meso estas
+komencota antaŭ la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra
+arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj
+poste hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas
+la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen
+remontriĝante. Nun ili ŝajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam
+antaŭenvenas la ĉasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas
+la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina fariĝas
+la ĉasisto...
+
+Sed subite--ĉu li bone aŭdas?--en la malproksimo, batoj de
+sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite
+haltas la barono. Nun laŭvice sidas la leporoj starigantaj la
+longajn orelojn kaj kvazaŭ aplaŭdantaj per la antaŭpiedoj kaj
+voĉo mistera aŭdiĝas:
+
+«Saluton, Barona Moŝto, dank' al via pasio vi forgesis la meson!
+Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!...»
+
+Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian ĉevalon
+kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis
+lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj ĉi tiu
+obea devas, obei malgraŭ ĉiuj leĝoj....
+
+Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Ĉio
+silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, ĉar neniu
+ŝajnas atendi lin. Li desaltas de sia ĉevalo; armilojn portante li
+trapaŝas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas ĉiuj liaj
+servistoj, kaj ĉe l' altaro staras preĝante la abato. Sanga nubo
+preterflugas liajn okulojn, li streĉas la brakon kaj... pafo bruega
+skuas la aŭdantojn. Sur la altaron falas la malfeliĉa ofero de la
+venĝema kaj peka barono....
+
+De tiu tempo dum noktoj ĉirkaŭ la Mez-Aŭgusto fantomaj ĉevaloj
+trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj
+ĉirkaŭsaltas, sangmakulita ĉaro, en kiu aŭdiĝas plendaj ĝemoj,
+brue ruliĝadas sur la ŝtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas
+trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la loko, kie staris iam la
+kastelo de Kratenberg, kie loĝis la potenca ĉaskunulo de la barono
+de Rhode.
+
+Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufiĉas por
+mortigi la plej maltimemajn kaj, ke ĉiu, kiu malfeliĉe troviĝas
+sur la vojo, estas kuntrenata ĝis la kastela pordego.... La
+maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:
+
+--Se plaĉas al vi, amiko, ni kune vizitos morgaŭ la kastelon,
+ĝiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj
+kamenoj, ĝian kvinetaĝan gardoturon, ĝiajn misterajn kelojn kaj
+malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton,
+kie kuŝas ankoraŭ sur la altaro la ĉifita mesornamo de la kapelano
+apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis
+la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldaŭ sen
+heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis
+ekloĝi en la fantomvizitata kastelo.
+
+Tiel parolinte la kuracisto leviĝis kaj senbrue direktiĝis al la
+ĉambro de la malsanulino.
+
+--Ŝi pace dormas,--li diris.--Mi opinias, ke nun ni povas hejmen
+reiri.
+
+Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la
+kuracisto promesis reveni la morgaŭan tagon kaj ni foriris.
+
+La ĉielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankoraŭ hele
+brilis: nia lanterno ne utilis plu.
+
+Kvankam noktmezo jam pasis de preskaŭ du horoj, ni tamen ne deziris
+reiri laŭ la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpaŝis la
+ŝtonvojon.
+
+Trairinte la vilaĝon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka
+vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per
+amika:--Bonan nokton! Sinjor' Doktoro.
+
+--Bonan nokton, Petro!
+
+--Ĉu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.
+
+--Dankon, mastro Petro, mi akceptas,--diris la kuracisto,--ĉar ni
+jam sufiĉe marŝadis tiunokte.
+
+La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj
+plenaj je fruktoj kaj legomoj.
+
+--Jen,--diris al mi ŝerceme la kuracisto kiam reekruliĝis la
+veturilo,--nun vi veturas per la sangĉaro, ĉar mastro Petro estas
+«la farmisto de la kastelo de Rhode».
+
+Je tiuj vortoj mi nevole ektremis, sed la kuracisto ŝajnis ne
+rimarki tion; kaj sin turnante al la veturigisto li demandis:
+
+--Kien vi iras tiel frumatene jam venanta de la kastelo?
+
+--Mi veturas al la ĉiusemajna foiro de Loveno,--respondis Petro. Mi
+deziras alveni inter la unuaj kaj, ĉar la vojo estas sufiĉe longa,
+mi devas forveturi nokte. Eĉ hodiaŭ mi estus volinta forveturi jam
+pli frue sed malagrabla okazo malhelpis tion: kiam mi estis jungonta
+la ĉevalparon la tirĉenoj rompiĝis kaj la bestoj sin sentante
+liberaj forkuris tra la aleo. La hundoj bojante persekutis ilin kaj
+tiuj de la najbaraĵo brue respondis al ili.... Estis infera
+bruego!... Ni malfacile haltigis miajn ĉevalojn, kaj mi devis
+klopodi sufiĉe longe por rebonigi la ĉenojn. Tiel okazis, ke ne
+estis eble forveturi plie frue.
+
+Interparolante la tempo rapide pasis kaj baldaŭ ni haltis antaŭ la
+gastejo, kie ni malsupreniris, dankante nian okazan kondukinton.
+
+La kuracisto deziris al mi bonan nokton, aldonante, ke la kvietiga
+proza rakonto de Mastro Petro kredeble sufiĉus por malensorĉigi min
+pri noktaj fantomoj.
+
+Preminte mian manon li hejmen iris.
+
+Mi supreniris al mia ĉambro sed malgraŭ lia diro, mi ne sentis emon
+por ekdormi, ĉar la miraj rakontoj tro influis mian cerbon kaj la
+okazintaĵoj tro profunde trafis mian imagon....
+
+Mi ekbruligis mian lampon, sidiĝis apud mia tablo kaj ekskribis ĉi
+tiun rakonton.
+
+ D-ro Raym. Van Melckebeke.
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[4] _Hageland._--Nord-orienta parto de provinco Brabant, en
+Belgujo, inter la urboj Louvain, Diest kaj Tirlemont.
+
+[5] _Kapelano._--flandre: kapelaan; germane: _kapellan_;
+france: _chapelain_; angle: _chaplain_.--Kapelano estas abato, kiu
+faras meson en privata kapelo.
+
+
+
+
+DUA MENCIO
+
+
+LA STATUO DE ZAMENHOF
+
+
+LA TEMPVETURILO
+
+Profesoro Stelverdo ĵus finis sian skribadon.
+
+Morgaŭ li faros paroladon pri Esperanto antaŭ la Literatura Klubo,
+kies ano li estas. Malfrue li laboras, verkante elokventan tezon,
+ĉar li intencas elkonvinki sian aŭdantaron, ke antaŭ ĉio la kara
+lingvo disvastigos la belaĵojn de la literaturo tra la mondo, donos
+al la reĝoj de beletristiko pli da fideluloj, ol ili iam antaŭe
+havis, kaj, en tempo pli-malpli longa, naskos rason de geniuloj
+kompare kun kiuj, la mortintaj verkistoj ŝajnos pigmeaj, malfortaj
+kaj malspritaj. Gravege estas, ke lia parolado bone sukcesos por
+gajni la aprobon de la kleruloj en la universitato Kamponto, kie
+Profesoro Stelverdo sin okupadas.
+
+Tie ĉeestos la estro de l' universitato, D-ro Sekpolvo, dormema
+konservativulo, kiu malŝatas ĉion novan. Li eĉ edziĝis je maljuna
+sinjorino. Nu, multe da malnovaj aĵoj estas ŝatindaj,--ekzemple,
+bona vino, libroj legitaj ĝis parkereco, amataj amikoj,--sed antaŭ
+ol mi kondukus al la poredzeca altaro grizharan ostulinon, mi... nu,
+mi humilege petus senkulpigon, aŭ preferus ekzilon en Barbaregujo.
+Sed malgraŭ siaj fantazietoj kaj amo al antikvaĵoj, D-ro Sekpolvo
+estas kleregulo, kiu havas multe da influo inter la scienculoj. Se
+nur Profesoro Stelverdo povos lin konvinki, ke Zamenhof nur elsekvis
+la principojn de Bacon, aŭ preferinde de Pitagoro, ĉio estos bona.
+
+La lampo en la profesora ĉambro lumis malhele; la fajro brulis
+duberuĝe, ankoraŭ disĵetante, antaŭ ol ĝi estingiĝos, komfortan
+varmon. En tiu noktmeza horo la senbrueco, kutima en la ĉambraro,
+kie loĝadis la profesoro, estis pli observebla ol ordinare. Li levis
+sin de la skribtablo kaj lasis sin fali sur brakseĝon antaŭ la
+kameno, primeditante sian temon por ĝin fiksi bone en sia memoro.
+Sur la kamenbreto la horloĝa pendolo batetadis ritme, ritme, ritme.
+Ĝia sonado, meĥanike konstanta, trankviligis lian lacan cerbon; la
+remburita seĝo donis dolĉan ripozon al liaj membroj; la malhela
+lumo disverŝis preĝejan pacon, kaj en la dormiga varmo de la
+terkarba fajro la muskoloj de la profesoro malstreĉiĝis.
+
+Nenia trairanto tra la kvarangula ĝardenplaco, sur kiun la fenestroj
+de la kolegiaj konstruaĵoj elrigardis, vekis el ĝia kvieteco la
+senmovecon de la nokto; nenia bloveto ŝancelis la folion
+lastrestantan sur la branĉo, kaj eĉ la striaj nubetoj baris la
+radiojn de la luno serene rajdanta en la nigrablua ĉielo, kvazaŭ
+por malhelpi ian maltrankviligan influon.
+
+Ŝajnas, kvazaŭ ĉio simpatie volus ekdormi; eĉ la horloĝo
+daŭrigis sian tiktakadon pli kviete, sed ĉiam ritme, ritme, ritme.
+La profesoro senkonscie adaptis al ĝia unutona sonado vortojn,
+vortojn, vortojn; senenergie kaj nelaŭte li elparolis la bonekonatan
+himnon de l' Espero:
+
+ Forte staras muroj de miljaroj
+ Inter la popoloj dividitaj;
+ Sed dissaltos la obstinaj baroj
+ Per la sankta amo disbatitaj.
+ Nia diligenta kolegaro
+ En laboro paca ne laciĝos
+ Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
+ Por eterna ben' efektiviĝos.
+
+--Vi do parolas Esperanton,--ekdiras voĉo devenanta de malantaŭ la
+balanciĝanta kapo de la profesoro.
+
+Surprizite, la profesoro sin turnas malantaŭen, por vidi, kiu
+parolas, kaj tuj lia surprizo fariĝas mirego. El kie venas la
+parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Ĉu ŝtelisto? La profesoro
+restas muta pro mirego, ĉar neniam antaŭe li vidis tian homon.
+
+--Mi aŭdis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,--klarigis la
+novalveninto.--Ne miru, ne timu, ne ataku min,--li rapide aldonis,
+ĉar la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.--Havu
+paciencon, kaj mi klarigos ĉion.
+
+La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraĝmanko, kaj pensante,
+ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn,
+respondas:
+
+--Tio ĉi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan
+ĉambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?
+
+--Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min
+aŭskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj
+malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedaŭros nek la tempon nek la
+toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.
+
+La profesoro, en la daŭro de tiu ĉi parolo, observis, ke lia
+vizitanto sidas sur ia maŝino, malsimpla amaso da metalaj
+radoj,--malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj.
+Kiel ĝi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li
+ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro
+ekzamenu la detalojn, sed evidentiĝis je l' unua ekvido, ke tio ĉi
+li havas eksterordinaran okazon. La voĉo aŭdata estas ekstreme
+belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ĝentila, kvazaŭ li
+dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de
+la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo
+ekscitiĝas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ĝian
+solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata maŝino envenas
+nokte en fermitan ĉambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun
+metala maŝino videbla, tuŝebla! Tio estas nek sonĝo nek fantomo.
+Eĉ Flammarion[6] mem ne povus tion klarigi. Ĝi transpasas
+teosofismon, spiritualismon kaj Flammarion'ismon kunmetitajn! Multaj
+kontraŭemaj sentoj interbatalas en la cerbo de la profesoro:
+konfuzo, mirego, timo, admiro, dubo, sciamo; tamen super ĉio ekregas
+konvinketo, ke tiu, kiu parolas Esperanton, estas amika kaj
+konfidinda. Jes! li ne dubos plu; li fidos je si; «la domo de anglo
+estas lia kastelo», li timos nek fantomon nek diablon, des malpli
+Esperantiston, eĉ se tiu ĉi ekaperus el la tombo mem!
+
+Sin fortikiginte per tiaj pensoj, la profesoro demetas la fajrferon;
+li sin armos per racia argumentado anstataŭ per fera batilo. Se
+necese, li rompos la kapon de la trudinto per skolastika rezonado,
+prefere ol per vulgara kuireja ilo.
+
+--Sinjoro,--li diras malvarme,--pli ol klarigo estus bezona, se tio
+ĉi estus simple neinvitita entrudo, sed ĉar ĝi ŝajnas
+nekomprenebla mistero, mi atendos pacience, ĝis vi dispelos la
+mallumecon de mia kompreno.
+
+--Per tiuj vortoj mi rekonas vian profesoran ĝentilecon kaj
+lernamon. Vi ekspertas ion, vi nescias kion; vi nomas ĝin mistero de
+vi ne komprenebla, kaj samtempe vi ne volas ĝin antaŭjuĝi. Mi ne
+deziras, mi ne petas plion. Sen plua antaŭparolo, nur dankante vin
+por via komplezo, mi desaltos de la selo kaj tuj enprofundiĝos en
+mian temon.
+
+Konformigante la movon al la intenco, la novetrovita Esperantisto
+antaŭenvenas.
+
+--Tiu maŝino,--li diras,--estas provaĵo. Mi elpensadas
+pliperfektigotan maŝinon, kaj dume mi faris unuan provon por
+certiĝi, ĉu ĝi taŭgas. Ĝi funkcias sufiĉe bone, sed mi opinias,
+ke mi povos plibonigi ĝin post mia unua eksperimento. Vi vidas tiun
+ĉi ciferplaton, (kiel malluma estas la ĉambro!) ĝi sciigas min, ke
+ni estas en la jaro 1906. Ĉu tio estas konstatebla?
+
+--Jes,--respondas la profesoro, kun demandantaj okuloj.
+
+--Bone! Kiam mi ekveturis mi diris al mi: mi reiros ĝis ĉirkaŭ
+1900, ĉar antaŭ tiu jaro, diras niaj historiistoj, ne multe da
+Esperantistoj ekzistis, kaj, krom angla, mi ne scias alian lingvon.
+
+--_I, too, am English_ (mi ankaŭ estas anglo),--interrompis la
+profesoro,--_Pray, let us continue our conversation in our
+mother-tongue_. (Mi petas, ni daŭrigu nian interparoladon en nia
+patrinlingvo.)
+
+--Ha! Ha! vi uzas la literaturan lingvon de la Viktoria
+epoko,--ridante respondis la vizitanto,--kiun apenaŭ mi komprenas.
+Mi estas metalurgiisto kaj meĥanikisto, kaj mi tute ne klopodis pri
+literaturaj aferoj. Nia ordinara, nuntempa lingvo tre diferenciĝas
+de la lingvo de Carlisle kaj Spencer[7]. Pro la ĝenerala akceptado
+de Esperanto, oni trovus la lingvon de vi parolatan nur en la libroj
+de la studistoj de la literaturo. Pri la vorto, la litero kaj la
+elparolado, nia lingvo jam de longe tre aliiĝis, ĉar, unue, la
+Usonanoj[8] reformis la ortografion laŭ la elparolado, kaj, due, la
+vortoj uzadataj de la tiama burĝaro kun ilia elparolado estas komune
+alprenitaj. Do, kun via permeso, mi daŭrigos en Esperanto.
+
+--Kiam mi vidis, do,--la obstina Esperantisto daŭrigis,--ke la
+montrilo de mia maŝino alproksimiĝas al la difinita dato, kaj mi
+aŭdis parolon en mia kutima lingvo, mi pensis, ke estus saĝe, ke mi
+haltu ĉe tiu oportuna okazo. Tiel mi faris, kaj jen mi estas, en via
+ĉambro, neatendite, neinvitite, kaj,--li aldonas ridetante,--laŭ
+via plaĉo, elpelote.
+
+Apenaŭ duonkomprenante, la profesoro demandas al si: «kia homo
+estas tiu ĉi? Ĉu lunatikulo? Laŭ lia konduto, ne; laŭ liaj
+absurdaĵoj pri angla lingvo, kredeble jes. Mi igos lin paroli pri
+lia maŝino, kaj poste ekscios, kion fari.»
+
+--Sinjoro,--ekdiras la profesoro,--la gastameco malpermesas,
+ke mi vin elpelu. Mi estas fraŭlo kaj sola; do via ĉeestado
+plezurigos al mi. Via maŝino interesas min. Diru, mi petas, kia ĝi
+estas, ĉar al mi ĝi estas tute stranga.
+
+--Ne sole al vi,--respondas la fremdulo,--sed al ĉiu. Ĝi estas nove
+elpensita. Mi nomas ĝin la tempveturilo. Mi petas, ke vi vin pretigu
+kontraŭ granda surprizo, ĉar tio, kion mi diros al vi estos
+miregiga. _Vi_ vivas en la jaro 1906, _mi_ vivas en la jaro 2059....
+
+--Neeble! Tute neeble!--la profesoro ekkrias. Nun li havas la
+ŝlosilon, kiu malkaŝos la misteron; la sinjoro estas frenezulo.
+
+--Pardonu min,--daŭrigas S-o Estontulo, (tiel mi lin nomos),--mi
+petis, ke vi vin preparu kontraŭ granda surprizo. Vi opinias, ke mia
+maŝino estas strangaĵo, sed antaŭ ol mi finos mian klarigon vi
+pensos, ke mia historio estas centoble pli stranga. Mi insiste petas,
+ke laŭ via promeso, vi prokrastu vian juĝon ĝis la fino.
+
+--Sendube vi jam vidis,--S-o Estontulo aldonas post paŭzo,--tupon
+turniĝantan, tiel rapide, ke ĝi ŝajnas senmova. Plie, la radioj de
+rapidege ruliĝanta rado fariĝas nevideblaj. Ĉu, do, vi ne povas
+figuri al vi solidan korpon turnatan tiel rapidege, ke ĝi ankaŭ
+fariĝas nevidebla? Eĉ se, pro manko de potenco sufiĉe forta, vi ne
+jam tion vidis, tamen tion vi povus imagi, ĉar vi, scienculo, scias,
+ke sub la ĉielo ekzistas multaj aferoj, pri kiuj la filozofoj neniam
+revis. Kio okazas, do, ĉe tia solida korpo tiel rapidege kaj
+nevideble turniĝanta? Ĉu ĝi ne trapasas tra la daŭro de la tempo,
+kvankam ĝi mem ŝajnas senmova kaj nevidebla? Nu, do, atentu tion
+ĉi (mi esperas, ke mi ne vin ĝenas), kiam oni estas en ekspresa
+vagonaro, oni ŝajnas esti senmova, kaj la ĉirkaŭaĵoj
+preterkuradas. Tiel simile estas ĉe la solida korpo jam pridirita;
+se oni rajdus sur ĝi oni estus nevidebla kaj senmova, kaj la
+tempdaŭro, tra kiu oni pasus, ŝajnus preterkuri proporcie laŭ la
+rapideco de la aksturnoj de la korpo. Jen vi havas la ĝermojn de la
+bazaj principoj, laŭ kiuj mi konstruis mian maŝinon. Sed, se mi ne
+estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj
+proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la
+maŝino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de
+mia tempveturilo ne estus ebliĝinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la
+tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.
+
+La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian
+karakteron. Li ŝajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen
+bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto
+kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen
+la profesoro konkludas: «neniu krom frenezulo povas paroli tiajn
+sensencaĵojn».
+
+--Sinjoro,--daŭrigas Estontulo,--dufoje en viaj pensoj vi nomis min
+frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,--li aldonas kun
+dolĉa maniero, supera, sed tute sen aroganteco,--sed permesu, ke mi
+vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade
+antaŭeniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn,
+precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel
+same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.
+
+Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun ĉi sciigon, kaj
+plicertiĝis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li
+ekserĉis rimedon por elpeli tiun ĉi, kiu tiel facile parolas pri
+neeblaj fifantaziaĵoj. La strangulo, eksentante la novan manovron,
+rekomencas la atakon de alia flanko.
+
+--Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkiĝo
+per la teorio, sed feliĉe mi alportis kun mi konkretaĵon, kiu nepre
+min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia maŝino, ĉar mi ne povas
+permesi, ke vi ĝin ekzamenu. Ĝi estas nove elpensita, kaj mi ne
+volas, ke iu antaŭprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie,
+la maŝino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la
+veron. Sed mi montros al vi ion alian.
+
+S-o Estontulo sin turnas al la maŝino, el kiu li elprenas nigran
+skatolon, kiun li prezentas al la profesoro. En ĝi estas du
+vitraĵoj por la okuloj, kaj el la flankoj eliras kaŭĉuka tubo kun
+tuberformaj finiĝoj.
+
+--Tiu ĉi aparato,--klarigas la neelpelebla vizitanto,--iom similas
+je la kinematografo konata de vi. Sed ĝi estas multe pli oportuna,
+pli taŭga; plie, ĝi videbligas ne nur la vidaĵon laŭ ĝia natura
+koloro, sed ankaŭ aŭdebligas la aŭdaĵon. Per ĝi oni povas vidi
+kaj aŭdi ĉion, kio okazas en la mondo.
+
+--Eble eĉ flari ankaŭ,--la profesoro interrompas ironie.
+
+--Ne, ĉar pro neuzado, la flarsento de la homo preskaŭ ne ekzistas.
+Tamen ni havas ilon, kiu plifortigas odorojn, tiel same, kiel la
+mikroskopo pligrandigas objektojn.
+
+--Sed ĉu vi ne trodiras pri via aparato? Kiel, ekzemple, vi povas
+vidi tion, kio okazas ĉe la antipodo? Tio ne estas ebla.
+
+--Sinjoro, tio estas efektive tiel ebla, kiel per la telefono vi
+povas aŭdi la homan voĉon transoceane. Sed ni ne diskutu pri la
+afero, la horo tre malfruiĝas, ni provu ĝin. Tenu la skatolon
+antaŭ la okuloj; rigardu tra la vitraĵo; kion vi vidas?
+
+--Mi vidas urbon nekonatan de mi; la placo estas ornamita
+per multaj flagoj kun verda stelo en la angulo. Supre de la domoj
+naĝas centoj da aerveturiloj; en ili estas homoj. La aerveturiloj
+estas sen balono kaj ŝajnas perfekte direkteblaj; ili sin aranĝas
+laŭ rondo. Sur la placo estas io tegita. Kio estas? Pardonu, ke mi
+ne kredis vin.
+
+La humileco de la profesoro estis kompatinda. Lia skeptikeco
+foriĝis. Lia sintenado elmontris, kiom li bedaŭras sian nekredemon.
+Li ekkonis, ke antaŭ li staras superulo, pli klera, pli sperta ol
+li; iu, kies ŝuagrafon li estas neinda malhokumi.
+
+S-o Estontulo premis butonon de l' aparato; li ne ŝajnis rimarki la
+aliiĝintan konduton de sia gastiganto.
+
+--Tio ĉi estas nur enkonduko,--li diris.--Mi haltigis la aparaton,
+kaj antaŭ ol mi ĝin remetos, mi klarigu. Kiam mi ekveturis, mi
+sciis, ke neniu min kredos. Do, ĉar mi intencis halti ĉirkaŭ la
+1900a jaro, mi kunprenis kun mi vidaĵon de hodiaŭa okazintaĵo, t.
+e. je la 15 de Decembro 2059, okazintaĵo, kiu tre interesos la
+fruajn Esperantistojn. Hodiaŭ oni maltegis la statuon de Zamenhof en
+Bjelostoko. Vidaĵo de l' okazo nepre konvinkos la nekredemulojn, ke
+efektive mi estas sur la tero hodiaŭ je la 15 de Decembro 2059. Vi
+vidos tion, kio okazis, kaj ankaŭ vi aŭskultos la paroladon de
+Aleksandro Romanofo, kiu prezidis ĉe la maltega ceremonio. Oni
+elektis lin, ĉar li estas praprafilo de la imperiestro, kiu regnis
+en Rusujo, kiam Zamenhof naskiĝis. Sed estas necese, ke mi reiru tuj
+al mia propra epoko; la horo estas tre malfrua, kaj eĉ ni en la tria
+jarmilo bezonas dormi. Mi lasos kun vi la aparaton, kiun oni nomas la
+malproksim-vidilo. Mi instruos vin, kiel oni ĝin uzas, kaj revenos
+morgaŭ je la sama horo por aŭdi, kion vi pensos pri la viditaĵo.
+
+--Mi dankas vin,--respondas Profesoro Stelverdo,--la rendevuo tre
+konvenas por mi. Mi estos tute libera.
+
+Per rapidaj moviĝoj S-o Estontulo tuŝis la diversajn pecojn de l'
+aparato, klarigante kiel ĝi funkcias, kiel oni ĝin alĝustigas.
+Poste li saltis sur la selon de sia tempveturilo; kelkaj krakadoj
+aŭdiĝas; la radoj ekturniĝas. La vizitinto, kune kun la maŝino,
+komencas vibri kaj fariĝi malfacile videbla; ili ŝajnas kvazaŭ
+ombro, kaj tuj poste malaperas. El la aero venas la voĉo de la
+foriranto; ĝi havas sonon plimalfortiĝantan, kiel la fajfo de
+lokomotivo eniranta en tunelon:
+
+--Ĝis revido,... ĝis mor...g....aŭ!--ĝi diras, kaj la profesoro
+restas sola.
+
+
+LA MALPROKSIM-VIDILO
+
+Sola? jes, sola, se oni povas alskribi solecon al tiu, en kies cerbo
+tumultego da interplektiĝantaj pensoj traturniĝadas.
+
+Kara leganto, verŝajne vi vidis iam la maron, la vastan, senliman
+maron, la bluan maron ridetantan en ĝia somera beleco. Ĝi (preskaŭ
+mi skribis: ŝi) ridetas al vi, elĵetante al vi el sia lazura
+supraĵo riĉon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la
+okuloj de via ĉarmulino; ĝiaj ondetoj plaŭdantaj, tiel same kiel
+ŝmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ĝuo sen penso pri la
+estonteco; la freŝeco ozonplena de ĝiaj saletaj ventetoj similas je
+la parfumita spiro de l' amatino via, al vi donante novan vivon kaj
+forton. Ha! la koketulino! ĝi ne estas ĉiam tiel aminda; kiel la
+logema virino, ĝi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed ĉu vi iam
+vidis la vintran maron en ĝia sovaĝeco? Krom tiuj, kiuj
+malsupreniras al la maro en ŝipoj kaj vidas la mirindaĵojn de l'
+profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas
+la akvojn ĉielen. Tiam la ondegoj senĉese sin ĵetadas sur la rokan
+bordon, ĉasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin
+sursaltante, formanĝante, englutante kun reciproka furiozeco,
+rulante la ŝtonojn kun terura bruo, disrompante la krutaĵojn, ĝis
+la akvo dissolviĝas kaj vaporiĝas en ŝprucaĵon kaj ŝaŭmon, nur
+por tuj rekomenci sian ĉiaman bataladon.
+
+Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo
+ĝis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la
+vizitinto, spite de liaj kvazaŭsciencaj klarigoj. La akademia
+sereneco ne kutimas renversiĝi per tiaj eksterordinaraĵoj; facile
+estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.
+
+Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urĝa afero, ia
+bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir
+Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la
+eŝafodo, metante la kapon sur la ŝtipon, demovis sian barbon de sub
+la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta
+por la mortdononta frapo: «ne dishaku mian barbon; domaĝe estus, ke
+ĝi difektiĝu, ĉar vere ĝi ne ofendis». Simile, dum la morala
+renversiĝo de nia profesoro, subita penso trairis tra lian kapon.
+«Mizerulo!» li ekkriis, «ve al mia angla malfruema saĝo! Jen
+mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin
+regali. Eĉ mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi
+estas sovaĝulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj?
+Sed ho ve! la bedaŭro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos,
+ke la ekstrema strangeco de la renkontiĝo konfuzis ĉiujn miajn
+pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ĝentileco. Vere mi
+nescias, ĉu mi staras surpiede aŭ surkape! Kiam li revenos, mi
+penos pruvi al li, ke...».
+
+Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankoraŭ li
+portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedaŭron. «Tio ĉi
+almenaŭ restarigos mian kredon», li diris, «aŭ male. Mi ĝin
+ekprovos».
+
+Li almetis la kaŭĉukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la
+vitraĵojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ĝi iru iom
+malrapide. Jen, kion li observis.
+
+Antaŭ la okuloj vidiĝas la tuta urbo. Estas kvazaŭ la observanto
+starus sur altaĵo aŭ eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie
+ni lokiĝis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre
+kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam
+vidis; li ne rekonus sian naskiĝurbon, la lokon, kie li pasigis
+siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj
+kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al
+kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraŭbatalantaj en la koro,
+turmentate de granda ideo formiĝanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus
+tiun ĉi urbon, ĉar rusan karakteron ĝi tute ne havas. Oni nescius,
+ĉu oni estas en Parizo aŭ Bagdado aŭ Valparajzo; la domoj estas
+konstruitaj laŭ nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, eĉ
+grandiozaj; gracio kaj daŭreco, arto kaj fortikeco kuniĝas laŭ
+kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, ĉiuj egale
+perfektaj, kunmiksiĝas por fari ĉarmegan eksteraĵon; kompreneble
+la arĥitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj konstruaĵoj estu tiel
+ornamaj kaj taŭgaj interne, kiel estetikaj ekstere. Feliĉuloj, kiuj
+tie enloĝadas!
+
+Sub la radioj de la norda suno, en la klara frosta aero, ĉio
+ekbriletas hele. La neĝkovritaj stratoj preskaŭ blindigas nin, tiel
+blankaj ili estas! La sunlumo rebrilas de miriadoj da glacikristaloj,
+kiel multego da fajreroj. La malvarma freŝeco de l' atmosfero
+saltigas la sangon en la vejnoj, komunikante al ĉiu sentojn
+plezurajn kaj feliĉajn. En la larĝaj stratoj, lokitaj regule sed
+por bela efekto, oni vidas amason da homoj, kies gajemaj vizaĝoj
+elmontras la ĝojon en la koro. Ĉien rapidas glitveturiloj. Ha! ili
+estas sen ĉevaloj; tra la stratoj ili rapidegas, multe el ili laŭ
+unu direkto. La veturantoj rigardas per viglaj okuloj la stratnomojn,
+skribitajn pole kaj Esperante sur la domoj. Jen «Strato Zamenhof»!
+Ĉu estas eble, ke la Majstro iam loĝis en tiu strato? Ha! jes,
+sendube! vidu tiun tabuleton:
+
+ Tie ĉi naskiĝis, la 15 de Decembro 1859,
+ Lazaro Ludoviko Zamenhof,
+ aŭtoro de la lingvo esperanto.
+
+ «Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo».
+
+La vera alpilgrimejo! Estas preskaŭ neeble ĝin preterpasi, ĝin
+forlasi, tiel ĝi altiras al si adoreton. Sed ni ne povas haltadi
+tie; almovo tra la stratoj al ia centra punkto tiras nin kun si. Ni
+sekvu ĝin! Piedirantoj, glitveturiloj, aerveturiloj, eĉ kelkaj
+ĉevalrajdantoj kaj ĉevalveturiloj (tiuj ĉi ŝajnas kuriozaj
+postvivantoj el la antikveco) kuncentriĝas al la placo. Signalo
+aŭdiĝas! Rapidu, rapidu, ni estos tro malfruaj! Ĉio estas agemeco,
+akcelo, eksciteco, konfuzo! Aŭskultu! Forta voĉo sonas, kiel
+trumpeto; iu kriegas mallongajn ordonojn, klare kaj difine. Tuj la
+ĥaoso fariĝas ordo. La placo mem pleniĝas per la amaso; sur ĉiu
+balkono staras multaj atendantoj; ĉia niĉo, kie unu povus trovi
+lokon, estas okupata. En la aero grandegaj veturiloj larĝigas siajn
+flugilojn; centope ili sin ordigas tiamaniere, ke ĉiu povas vidi la
+spektaklon.
+
+Tuj poste, unu el ili malsupreniras. La heraldo ekkriegas; vidu, li
+uzas specon de megafono. Ĉiu el tiu multego aŭdas perfekte lian
+voĉon. Li anoncas, ke Aleksandro Romanofo, kies praavoj regnis en
+tiu ĉi parto da la terglobo, kiam Zamenhof memvole oferis la plej
+bonajn jarojn el sia vivo por Esperanto, estas speciale delegita por
+paroli la panegiron.
+
+Nenio, nek uniformo, nek oficsigno, distingigas la oratoron de la
+cetero de l' alestantoj; tie li staras, simpla homo, kies meritoj aŭ
+malmeritoj dependas sole de li mem, de lia kapableco aŭ manko de
+kapableco. Oni juĝos lin laŭ liaj faroj. En la antaŭparton de la
+aerŝipo li venas, kaj ekprenante megafonon, li komencas paroli.
+
+
+LA PAROLADO DE ALEKSANDRO ROMANOFO
+
+Hodiaŭ ni festas la naskiĝon de unu el la elektinduloj de la
+homaro. Antaŭ ducent jaroj, je la 15 de Decembro, 1859, naskiĝis en
+tiu ĉi urbo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies statuon mi baldaŭ
+maltegos.
+
+Al li ni ŝuldas nekalkuleblan ŝuldon; de li ni ricevis senprezan
+donacon; per li la kapabloj de la homaro netakseble multobliĝis.
+
+La mondo tre bezonis lin; tamen, kiam li sin ekprezentis, tiu sama
+mondo lin blinde ignoris.
+
+Jes, la mondo tre bezonis lin. Dum la jarcento, antaŭ ol li
+naskiĝis, la interrilatoj spiritaj, moralaj, materiaj, de homo kun
+homo, jam multoble kreskis. La relvojoj ŝpinis araneaĵon sur la
+karto geografia; sur la libervojo de l' oceano glitis multego da
+vaporŝipoj; la telegrafo metis zonon ĉirkaŭ la globo, plirapide ol
+sinjorino surmetas la sian sur la talion. Scienculoj enprofundiĝis
+en la misterojn de la Naturo, kaj vekis novan inteligentecon. Ĉie
+kaj ĉien demanda spirito spiris sur la homan animon. La klereco
+fariĝis komuna akiraĵo. La ordinara homo ne restis plu muta besto,
+kontenta, se nur oni lin nutris; li postulis nutraĵon por sia
+intelekto, kaj, sen tio, li rifuzis satiĝi.
+
+Tamen ekzistis barego.
+
+En Eŭropo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne
+komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas ĉe la
+kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la ĉirkaŭaĵoj de la
+tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof
+naskiĝis. Lingvo, ĉu parolata, ĉu skribata, estis tiatempe la sola
+ilo por transdoni la penson, sed tiam ĝi ne havis la kapablon sin
+transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per
+la helpo de tradukistoj. Tiel ĉiu nacio loĝadis en izoleco, kaj la
+pensado restis mallarĝa, malriĉa, mallibera kaj malsana.
+
+Imagu tian aferstaton, kaj komparu ĝin kun la nuna.
+
+Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian
+unuan broŝuron, «D-ro Esperanto: Internacia Lingvo». Li
+kvazaŭĵetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: «se mia
+lingvo estas taŭga, ĝi estu akceptata; se ne, ĝi pereu». Kuraĝo
+Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis
+sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron,
+sendaŭra lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne
+antaŭvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed
+al Zamenhof apartenas la ĉiamlaŭdinda merito, ke li ja sciis, eĉ
+antaŭ ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu
+enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne
+nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia
+antaŭdiro nepre efektiviĝos. «Venos iam la tempo», li diris tute
+sen fanfarono, «kiam Esperanto fariĝos posedaĵo de la tuta
+homaro».
+
+Sed Esperanto ne venkis la mondon ĉe la unua bato. Longa batalado
+sekvis kontraŭ ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole,
+Esperanto altiris al si aliĝanton post aliĝanto; ĝi supersaltis
+la landlimojn de sia patrujo; ĝi transpasis trans la marojn. Paŝo
+post paŝo, ĝi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla
+regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj
+de la kompreno malfermiĝis. Baldaŭ, la popolamaso en unu lando
+kuniĝis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, ĉar Esperanto jam ilin
+edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kuniĝis por malbonaj
+celoj. Tion ĉi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj
+sin sentigis antaŭ la trono, ĉe la katedro, en la parlamentejo.
+Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldaŭ la edukado
+unuformiĝis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu
+speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de ĉiuj landoj.
+Per tio, la scienco antaŭeniris paŝege, salte. La efikeco de la jam
+de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la
+malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ĝi fariĝis
+praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimiĝo de la
+nacioj, rezultis, ke la leĝaroj de la diversaj landoj kunsimiliĝis;
+por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la
+rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militŝiparo fariĝis senutilaj.
+Dume tiuj, kiujn la Eŭropanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj,
+imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, ĉiam pacemaj, se oni ne
+ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn
+ili elsekvadis pacajn okupadojn.
+
+Tiu ĉi akceliĝo de homa pensado kaŭzis naturan sed flankan
+efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedaĵojn ne estas la
+ĉefa homa celo, ke la plej ŝatinda rekompenco al la laboro ne estas
+ĝia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La
+registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la
+regatoj; al neniu mankis nutraĵo, vesto aŭ loĝejo: ĉiu ricevis
+konvenan edukadon proporcie laŭ sia natura kapablo. Altranga aŭ
+riĉa malsaĝulo ne suĉis plu la fruktojn de la laboro de la
+malriĉaj kaj la malfeliĉaj. La ŝtato taksis la valoron de ĉies
+servoj kaj laboroj; ĝi komencis konton en la nomo de ĉiu regato,
+debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la
+taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis
+multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kaŝis sub
+malestimon.
+
+Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn;
+krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo
+fariĝis unuiĝo de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto,
+la tuta plataĵo de la homa intelekteco leviĝis. En la fruaj tagoj
+de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento;
+fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn
+«unu por ĉiuj, ĉiuj por unu», kaj anstataŭ la fierdiro
+«civis romanus sum», oni diris kun egala fiereco «mi estas homo».
+
+Religia pensado fariĝis tute libera, kaj ĉiaj sektoj baldaŭ trovis
+komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l' Amo kaj Devo.
+
+Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la
+alian.
+
+Ĉio tio ĉi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu
+la konkludon. Ĉion tion ĉi Esperanto igis ebla, ĉar ĝi, kaj nenio
+alia, detruis la baregon. Tio estas la ŝuldo, kiun ni ŝuldas al
+Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ĝia genia elpensinto.
+Li sukcesis, kie ĉiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro
+ĝis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj
+posteuloj, iras trankvile al la fina celo.
+
+Sed mi konas la karakteron de tiu ĉi modesta glorindulo, se Zamenhof
+mem povus ĉeesti kun ni hodiaŭ, jen tio, kion li dirus:--«Ne
+trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur
+ero en la ĉeno de la disvolviĝo de la homaro; ĉeno, kiu
+komenciĝis antaŭ la historio; ĉeno, kies etendo estas senfina kaj
+nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensaĵo eluziĝos. Eĉ
+nun eksignoj pri tio ne mankas. Eĉ nun kelkaj el vi povas transdoni
+kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Ĉio pereas kaj forpasas.
+La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian
+rolon?»
+
+Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj
+mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio ĉi
+nian agon por ĉiam aprobos pro tio, ke--oni povas preskaŭ citi la
+vortojn de li mem skribitajn--ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke
+en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li
+faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter ĉiuj
+popoloj, kaj la popoloj fariĝis unu granda rondo familia; li faris
+la mondon feliĉa.
+
+Li faris la mondon feliĉa! La bela sonĝo de l' homaro por eterna
+ben' efektiviĝis!
+
+Li faris la mondon feliĉa! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble
+enĉizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu ĉi
+statuo. En la dek-naŭa jarcento Doktoro Esperanto skribis «ni faros
+la mondon feliĉa»; hodiaŭ, por ke la homaro ne forgesu sian
+ŝuldon, lia monumento, por lia ĉiama gloro, proklamas:
+
+ «Li faris la mondon feliĉa».
+
+
+LA PLENUMO
+
+La parolado finiĝis kaj tuj mistera muziko aŭdiĝis; kvazaŭĉiela
+ĥoro ekkantis; ensorĉa melodio flosis tra la aero. Malrapide,
+dolĉe defalis la tegaĵoj kaj ekaperis kvazaŭvivanta statuo de la
+Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo;
+tie staris ŝajne la homo mem, kiun ĉiu bona Esperantisto amas, kies
+trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li
+trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!
+
+Tiam la tono de la muziko ŝanĝiĝis; komence, nelaŭta kaj funebra,
+kiel la ekĝemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta,
+ĝi reprezentas akran militadon kontraŭ supernombra malamiko; jen
+noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas,
+ĝis ĝi fariĝas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en
+sonorega, ĝojega tumulto de harmoniaj sonoj.
+
+Nenia aplaŭdo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento,
+pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne
+en la kaŝejo de l' animo, tremeta emocio agitis la ĉeestantojn.
+
+Kvankam malheligita de la meĥanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo
+uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li
+revidos similan apoteozon. Ĝis la tago de lia morto tiu memoro
+senvelke vivados.
+
+El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ĝi falis.
+Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentriĝis al la ĵus
+vidita sceno. Kvazaŭ revante, li refalis sur la brakseĝon, dirante
+preskaŭ neaŭdeble: «Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la
+plenumon».
+
+ John Ellis.
+
+
+
+
+TRIA MENCIO
+
+
+ MIA LASTA KLASO
+ EN
+ LA VILAĜA LERNEJO
+
+
+Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj
+gepatroj, terkulturistoj, loĝadis en malgranda vilaĝo, proksime de
+la rivero _Doubs_, en la samnoma departemento. En ĉi tiu parto de
+Francujo, la plej multaj vilaĝanoj estas ne nur plugistoj, sed
+ankaŭ vinberistoj, kaj tie ĉi eble, ankoraŭ pli ol en alia ajn
+provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas
+ekstreme laborema kaj ŝparema.
+
+Al mi, infano, la kampara vivado tre plaĉis, kaj nun mi volonte
+redirus laŭ la latina poeto: _O fortunatos nimium, sua si bona
+norint, agricolas_! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia
+konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta
+mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis ĉirkaŭe sur
+la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilaĝo, jen
+ni nin banis aŭ fiŝkaptis en la rivero, jen ni elnestigis
+birdidojn,--knaboj estas senkompataj,--jen ni iris en arbaron,
+kolekti frambojn, fragojn aŭ avelojn. Vere feliĉa tempo!
+
+Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaĝan vivadon mi nur ĝuis dum la
+interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre ŝatis la
+_sciencon_ kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam
+forestis sennecese de la klaso.
+
+En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la
+publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank' al la
+Respubliko: la gepatroj ne ĉiam volonte sendis siajn infanojn en la
+lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj
+jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte eĉ tro granda por
+malriĉaj plugistoj. Mi enfine ankoraŭ aldonos, ke la nun rakontota
+historio okazas en la monato Aŭgusto, la lastan tagon de la
+instrujaro.
+
+Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed,
+ĉar estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la
+lernantoj troviĝis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua
+horo antaŭ la komunuma domo, kie ni ludis, antaŭ ol eniri. La
+lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek
+sonorilo, en la klasoĉambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, ĉi
+tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj
+plu; ni ankaŭ ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis
+poŝhorloĝeton kaj la antikva turo de la vilaĝa preĝejo ankaŭ ne
+surhavis horloĝon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e.
+la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daŭre
+amuziĝis, sen riproĉo de konscienco, ĉar nia instruisto ankoraŭ
+ne estis en la klaso. Li troviĝis efektive en sia loĝejo sur la
+supra etaĝo, kie li tagmanĝis kun kolegoj. Kompreneble ni ne
+plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia
+paŭzo longtempe daŭras.
+
+Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la
+lernejon, nek reiri domen; ni ĉiam ĝoje distriĝis kaj ludadis sur
+la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antaŭ nia modesta
+instruejo. Lian Moŝton ni admiris kun lia luksa, cilindra
+silkĉapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte
+vidis en nia dezerta vilaĝo. Sed ni lin ankoraŭ pli admiris, kiam
+ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de _Besançon_, la
+ĉefurbo de nia departemento.
+
+--Ĉu estas nun la horo de la paŭzo?--li diris;--kial vi ne estas en
+la lernejo?
+
+--La instruisto nin ne alvokis ĝis nun,--ni respondis,--kaj ni
+amuziĝas tie ĉi en la korto.
+
+--Kie do li estas, via lernejestro?
+
+--Li ankoraŭ tagmanĝas sur la supra etaĝo kun amikoj.
+
+Nia lernoĉambro troviĝis sur la teretaĝo kaj la inspektoro, kiu
+jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican
+surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon,
+kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasoĉambron.
+
+Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde
+silentiĝis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom aŭdi la
+babiladon kaj ridadon de la ĝojaj drinkantoj. La tuta lernantaro
+konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, ĉar tiam en malgrandaj
+vilaĝoj oni instruis la infanojn de l' ambaŭ seksoj en unu sama
+ĉambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo
+staris la katedro de la lernejestro.
+
+Ĉi tie sidiĝis la inspektoro, dirante:
+
+--Infanoj miaj, ĉar via instruisto ne ankoraŭ alvenis, mi tuj volas
+komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi
+lernis.
+
+Mi antaŭe devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la kateĥismo
+kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en ĉiu vilaĝo la
+instruisto estis kvazaŭ la helpanto de la pastro kaj tiu ĉi ofte
+ripetis al ni: «Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia?
+kion servos al vi ĉiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian
+animon.» Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon
+per la Sankta Skribo.
+
+--Ci nigruleto!--li diris alparolante iun knabon,--rakontu al mi la
+historion de Jozefo.
+
+Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom
+balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon,
+ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj fariĝis ĵaluzaj kaj
+enviemaj; kiel ili vendis la malfeliĉan Jozefon kiel sklavon al
+Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li fariĝis la ĉefministro de
+Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan
+familion al la reĝa kortego.
+
+--Bone, bone!--diris la inspektoro,--mi cin komplimentas, knabeto; ci
+meritas bonan noton.
+
+--Nun ci, la dikkapulo!--li diris; (la dikkapulo, ĝi estis mi),--ĉu
+ci bone scias la kateĥismon? Nu! diru: Kiuj estas la anĝeloj?
+
+--La anĝeloj,--mi respondis unutone,--estas la servistoj de Dio, kiu
+ilin sendas de la ĉielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al
+la homoj.
+
+--Kio estas la infero?
+
+--La infero estas la loko, kie troviĝas la demonoj, kaj kien iras la
+pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.
+
+--Bone! perfekte!
+
+Li ankaŭ demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep
+ĉefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la
+respondoj estis kontentigaj. Nian kateĥismon efektive ni bone konis:
+ĉiun tagon ni lernis unu ĉapitron en la lernejo kaj la sekvantan
+dimanĉon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis
+nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro,
+kvankam li nun iom diboĉas super ni, nin tamen bone instruas.
+
+--Kaj ci, la blonda knabineto tie!--demandis plue la inspektoro iun
+beletan, bluokulan knabinon;--kiel ci nomiĝas?
+
+--Paŭlino G...,--ŝi respondis.
+
+--Nu! diru al mi, kian finiĝon ricevas la substantivoj en la
+multenombro?
+
+--Oni formas,--ŝi respondis,--la multenombron ĉe la substantivoj,
+aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finiĝas per
+_s_, _x_ aŭ _z_, ne ŝanĝiĝas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj
+finiĝas per _al_ aŭ _ail_ ŝanĝas sian finiĝon en _aux_; la
+nomoj per _ou_, _au_, _eu_... --; tion scias la bedaŭrindaj infanoj,
+kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ĝi ne similas la
+esperantan! Tial la inspektoro aŭdis kun miro nian knabinon
+eldiri parkere kaj senerare ne nur la ĝeneralan regulon, sed
+ankaŭ la esceptojn kun multe da ekzemploj.
+
+Li demandis nin ankaŭ pri la geografio, la historio de Francujo, la
+aritmetiko kaj.... nia instruisto ankoraŭ ne venis en la klason.
+Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li ĉiam atendis
+malice la alvenon de sia subulo kaj ĝojis interne, pensante pri la
+baldaŭa surprizo.
+
+Li sekve daŭrigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn,
+librojn, skribaĵojn kaj fine, por iom distriĝi, li alparolis la
+plej junajn gelernantojn kaj demandis iun ŝerceme:
+
+--Ĉu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?
+
+--Abrahamo;--estis la respondo.
+
+--Kiom faras 20 minus 20?--Li demandis iun alian; kaj, ĉar tiu ĉi
+silentis:
+
+--Nu, se ci havus en cia poŝo 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus,
+kion ci havus tiam en cia poŝo?
+
+--Mi havus truon,--respondis la infano.
+
+--Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo;
+alvenas ĉasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun
+sidas ankoraŭ sur la arbo?
+
+La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon,
+dirante:
+
+--Ne, ne; Sinjor' Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo,
+ĉar la netrafitaj tuj forflugas.
+
+--Jes, bone; estas ĝuste. Nun,--pludiris la inspektoro,--ĉar ci
+estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankoraŭ devas solvi la jenan
+problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia ŝipo estas longa je 60
+metroj, larĝa je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ĝia plej
+granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aĝon havas la
+ŝipkapitano?
+
+La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:
+
+--Sinjor' Inspektoro; inter la amplekso de la ŝipo kaj la aĝo de
+ĝia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.
+
+--Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?
+
+--Li estas terkulturisto kaj ankaŭ ŝtonĉizisto.
+
+--Kiomjara ci estas?
+
+--12-jara.
+
+--Kian profesion ci volas elekti?
+
+--Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman
+jaron en duagradan lernejon.
+
+--Bone, ci certe fariĝos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte
+lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro
+la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:
+
+plus × plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;
+
+plus × minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj
+malamikoj;
+
+minus × plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj
+malamikoj;
+
+minus × minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj
+amikoj.
+
+Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moŝto tiris el la
+veŝtpoŝo sian belan oran horloĝeton:
+
+--Ho Dio!--li ekkriis surprize--estas jam la tria pretere kaj mia
+homo ankoraŭ ne venas de supre; mi volas tuj fini ĉi tiun aferon.
+Nun, karaj infanoj, estas sufiĉe por hodiaŭ, la klaso estas finita.
+Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ĝis
+revido kaj feliĉan libertempon!
+
+Ni silente eliris; tamen la lignaj ŝuoj, kiujn ni portis tiutempe,
+faris sufiĉe da bruo, por ke oni nin aŭdu el la unua etaĝo, kaj
+efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute
+ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:
+
+--Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras
+de si mem antaŭ la kvara horo; en tiu ĉi lasta tago de la
+instrujaro mi ne mallaŭdos, nek tenos ilin. Ni ankaŭ, karaj amikoj,
+povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian
+cigaron.
+
+Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola
+en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine
+ĉi tiu kaj liaj ambaŭ kunuloj ekbruis sur la ŝtuparo. Per Dio! ili
+ne suspektas la proksiman ĉeeston de la superulo, kiu nun klare
+aŭdas iliajn voĉojn kaj paŝojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas
+ĉe la penso, ke _nun_....
+
+Sed ho ve! _nun_ la instruisto forlasis la koridoron kaj tute
+forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, ĉu ĉio estas en
+ordo, aŭ ĉu almenaŭ neniu infano enrestas: nenion aŭdante, nenion
+suspektante, li trankvile ŝlosis la pordon de la domo kaj foriris
+kun siaj kolegoj.
+
+Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: _Se non è
+vero, è ben trovato_ (se tio ne estas vera, ĝi estas bone
+elpensita), sed mi vin certigas, ke ĉi tiu historieto estas entute
+vera, kaj ke nia Inspektora Moŝto nun estas reale enfermita kaj
+ensloŝita en la klasoĉambro.
+
+Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj
+li sin demandis, ĉu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus
+vana, ili estis jam malproksime, aŭ ĉu li ne krios por helpo; sed
+tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis,
+ke ĝi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube troviĝis
+bedaŭrinde profunda kelŝtuparo; tial li ne povis sin lasi
+sendanĝere elgliti malsupren ĝis tiu ŝtuparo. Ŝajnis al li pli
+oportune salti trans la kavernan ŝtuparon, larĝan je du metroj.
+Kaj, ĉar neceso fariĝas leĝo, li elektis ĉi tiun lastan manieron
+por sin savi.
+
+Preninte la seĝon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur
+la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan
+silkĉapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro
+kaj refalis feliĉe trans la ŝtuparo en la ĝardenon. Jen li estas
+ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas
+fari? Ĉu li reiros en la ĉefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne,
+certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la
+aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.
+
+Li do forlasis la ĝardenon, kaj sur la strato li demandis iun
+plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loĝejo de la
+vilaĝestro. Ĉi tiu estis mia propra onklo kaj loĝis apud nia domo.
+La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro:
+la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus
+suspektinta la duan, nome, la enŝlosiĝon de la inspektoro.
+
+--Ha jes!--ekkriis mia onklo, ridante el plena gorĝo,--mi ĵus vidis
+la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun
+siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj
+vilaĝoj):
+
+--Kio!--rediris la inspektoro,--la instruistoj de B... kaj de M...
+troviĝis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra
+etaĝo! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la
+sama nesto.
+
+Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio,
+akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble
+rebonigi la aferon, kaj almenaŭ iom senkulpigi nian instruiston.
+Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.
+
+--Vi scias,--li diris,--ke nia instruisto estas tre juna; nur antaŭ
+du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenaŭ
+dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaŭa
+kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial
+insiste petas, ke vi lin ne eksigu aŭ forsendu en alian postenon,
+tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia
+komunumo.
+
+La inspektoro tion promesis al mia onklo.
+
+--Sed kondiĉe,--li aldiris,--ke la tri kulpuloj venos morgaŭ
+_Besançon_'on ĉe min, por ricevi mallaŭdon certe merititan.
+
+Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankaŭ
+kompreneble ekridis; sed mia patro baldaŭ aldiris plej serioze:
+
+--La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post
+la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.
+
+Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo, kiun mi, la
+kvindekjarulo, neniam forgesis.
+
+ Herman Boucon.
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[6] Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri
+«la nekonata mondo».
+
+[7] Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reĝinado
+de Victoria.
+
+[8] La anoj de Unuigitaj Ŝtatoj en Norda-Ameriko.
+
+
+
+
+KVARA MENCIO
+
+
+KOBOLDOJ
+
+
+En la sonorilejo de antikva provinca ĉefpreĝejo, loĝis tri
+koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin
+forpeli: laboristoj provizitaj je ŝtupetaroj kaj je bastonoj
+supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifuĝinte en la
+turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn,
+kriante:
+
+--Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.
+
+Ĉiudimanĉe la koboldoj malsupreniris en la preĝejon dum la ĉefa
+meso, kaj formetis la malgrandajn ĉapetojn de maljunaj pastroj. Dum
+la prediko, ili ĵetis sablon en okulojn de aŭskultantoj; kaj tuj
+ĉiuj ĉeestantoj balanciĝis sur siaj seĝoj, kiel maturaj spikoj
+sub karesoj de l' vento. Kiam lia episkopa moŝto grandceremonie
+diservis mem, vidante, ke la ĥorejaj knaboj estas malatentaj kaj
+malagorde kantas, li diris:
+
+--Nu, tiuj ĉi knaboj pensas al koboldoj.
+
+--Hum!--murmuretis lia moŝto.
+
+--Hum!--mallaŭte diris la kanonikoj.
+
+--Hum!--diris laŭte la paroĥestro.
+
+--Hum!--kriis la vikarioj.
+
+Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun ŝajno
+atenta kaj respektoplena.
+
+Kiam petolaĵo okazis en la ĉefpreĝejo, tuj oni pri tio kulpigis
+koboldojn.
+
+--Kiu faris tiujn oleajn makulojn?--demandis la paroĥestro.
+
+--Koboldoj,--oni respondis.
+
+--Kiu metis pipron en niajn flartabakujojn?--demandis la kanonikoj.
+
+--Koboldoj,--estis respondite.
+
+Ĉiuj homoj plendis pri la koboldoj. Sed estis homino, kiun pli ol la
+aliajn ili suferigis: ni parolas pri la patrino Turnjupino, la
+ekbruligantino de kandelegoj.
+
+Tiu bonulino estis karakteriza ino, kredante sin necesega por la
+bonordo de la ĉefpreĝejo, sciante ĉion, parolante pri ĉio. Kiam
+lia Moŝto diservis, ŝi preskaŭ estus dirinta:
+
+--Ni staras antaŭ altaro, ni hodiaŭ konfirmas, lia moŝto kaj mi.
+
+La koboldoj estingis la kandelegojn, kiujn Turnjupino ekbruligis kun
+tiom da religieco; aŭ ili konfuzis la _Religiajn Semajnojn_, kiujn
+la bona virino vendis por sia profito. Ofte ili ŝovis buletojn el
+polvo en la tubetojn de la rigida kaj blanka kufo, kiun kapvestis la
+ekbruligantino de kandelegoj. Pro tio, la patrino Turnjupino ĵuris,
+ke ŝi sin venĝos.
+
+La bonega kreitaĵo havis korpasion. Ho, jes! Tiu vidvino estis
+doninta sian koron al la sviso, la granda, larĝa, bela Pupardo, kun
+dikaj tibikarnoj. La tagojn de luksaj edziĝfestoj, kiam ŝia amato
+kun dukorna ĉapelo sur kapo, kun glavŝelko sur ŝultro, kun
+halebardo en mano, antaŭiris la junajn geedzojn, Turnjupino radiis.
+Post la ceremonio, ŝi iris al la sviso, dirante:
+
+--Kiam do ni kune geedziĝos, mia kara Pupardo?
+
+Kaj li ridis, respondante:
+
+--Kiam ni estos malliberigintaj la koboldojn.
+
+ * * * * *
+
+Iun tagon, sciante, ke ŝi estas preskaŭ sola en la preĝejo, la
+bonulino metis mezen de la navo supujon, kies kovrilo ne estis tute
+fermita: kaj flanke de ĝi la ekbruligantino de kandelegoj eksidis
+kaj ŝajnigis ekdormeton.
+
+La koboldoj ekkriis:
+
+--Nu! supujon en mezo de ĉefpreĝejo! kion tio signifas? Cig! cag!
+cog! Ni iru por vidi, dum Turnjupino ripozas.
+
+Sed kiam la scivoluloj estis enirintaj en la supujon, la ruza virino
+tuj fermis la kovrilon: kaj la koboldoj restis kaptitaj.
+
+Tute fiera, Turnjupino alpaŝis al sia loĝejo, kaj diris al sia filo
+Johano, malfeliĉa kriplulo, kiu neniam ellitiĝis:
+
+--Mi alportas niajn malamikojn: vi diros al via kuzino Estelo, ke ŝi
+faru al ni por la proksima vespermanĝo supon el koboldoj.
+
+Kaj la ekbruligantino de kandelegoj foriris malhumilega; ĉar necese
+estis, ke ŝi rakontu sian venkon al ĉiuj homoj.
+
+--Kiel Pupardo estos mirigita kaj feliĉa, maltime certigis la bona
+virino.
+
+Restinte sola, Johano aŭdis, ke en la supujo iu ploregas.
+
+--Malfermu, kriis la koboldoj. Kiu ajn vi estas, kompatu plendindajn
+kaptitojn.
+
+--Vi estas malbonuloj,--diris la junulo.--Vi faris petolaĵojn al
+ĉiuj homoj: juste vi viavice suferos.
+
+--Se vi malfermos al ni, cig! cag! cog! ni fariĝos viaj
+amikoj,--rediris la voĉetoj.
+
+--Vi min turmentos, ĉar mi estas malforta.
+
+--Ne, ne; ni donos al vi reĝan donacon.
+
+--Lasu min dormi.
+
+La koboldoj ekblekegis. Tiam Johano tedita malfermis la kovrilon. La
+koboldoj saltegis en la ĉambron, suprenrampis sur la meblojn,
+grimpis laŭlonge de l' kurtenoj. La malsanulo diris:
+
+--Vi min lacigas. Foriru tuj.
+
+--Jes, ili ekkriis. Sed antaŭe ni rompos la supujon.
+
+--Nu, mi tre bone sciis, ke vi faros ian malbonaĵon.
+
+--Por ke vi ne estu riproĉita de via patrino. Vi ne konfesos, ke vi
+nin liberigis; vi diros: «La koboldoj rompis la supujon.» Cig! cag!
+cog! Ni al vi ekprezentos reĝan donacon; ĉar koboldoj ĉiam
+respektas sian parolon.
+
+Tra la fenestro larĝe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj
+estaĵoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn,
+supren-kaj malsupren-irante, ŝajnante kredi ion.
+
+--Rigardu,--ili diris al Johano.
+
+--Sed mi vidas nenion.
+
+La koboldoj daŭrigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:
+
+--Cig! cag! cog! ĉu vi vidas nun?
+
+--Nun mi komencas ekvidi, kvazaŭ en sonĝo, malgrandan sinjorinon.
+
+--Bone.
+
+La koboldoj daŭrigis sian agadon. Johano, preskaŭ ellitiĝinte,
+rigardis per plilarĝigitaj okuloj, kaj diris:
+
+--Ŝi viviĝas; ŝi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!
+
+--Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni ĵus
+ŝin kreis por vi. Kiam vi suferos, ĉar vi estas malsana, ŝi venos
+al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, ŝi vin amuzos. Sed ni
+malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, eĉ al via kuzino
+la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de
+Sunetino, de tiu tago ŝi malaperos por ĉiam.
+
+--Danke, danke, mi konservos la sekreton.
+
+La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la ĉefpreĝejo;
+ĉar ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli
+altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian
+paroĥon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis
+edziĝi.
+
+Ĉiutage kiam suniĝis, Sunetino aperis sur ora radio en la ĉambro
+de l' junulo. Ŝin vestis riĉaj orientaj teksaĵoj. Ŝia kolo kaj
+ŝiaj ambrokoloraj brakoj estis ŝarĝitaj de safiroj, de rubenoj, de
+smeraldoj; dum ŝiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino
+ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li.
+Por lin amuzi, ŝi kantis baladojn laŭ stranga ritmo, dum akompanis
+ŝiajn melodiojn la kraketado de ŝiaj brakringoj. Kelkafoje ŝi
+dancis antaŭ la junulo, kvazaŭ ŝi estus pastrino de sanktaj
+orientaj misteraĵoj. Jen ŝi antaŭeniris malrapide, ludante kun
+siaj silkaj skarpoj; jen ŝi sin balancis kun serpentaj ondolinioj;
+jen ŝi imitis per siaj brakoj la flugadon de l' kolombo. Johano ne
+laciĝis admirante Sunetinon kaj ŝian malrapidan sed senpaŭzan
+dancadon. Li diris:
+
+--Daŭrigu; ankoraŭ; ĉiam.
+
+Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino
+eliru kun ĝi en la okcidenta gloraĵo: tiam la malsanulo
+malgajiĝis.
+
+Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al
+li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam ŝi diris al la
+junulo:
+
+--Kial vi fariĝas malgaja, kiam alvenas la krepusko?
+
+Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.
+
+Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj
+malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon,
+ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin ĉirkaŭis per
+plej amplenaj zorgadoj, dirante:
+
+--Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn ĉagrenojn.
+
+--Mi havas nenion,--li respondis ploregante.
+
+Fine, lacigita de senĉesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:
+
+--Mi ne vidas plu Sunetinon.
+
+--Kio estas Sunetino?
+
+--Ĉu mi scias? Ŝi estas estaĵo luma, fantazia, feina, mistera,
+kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino.
+Ĉu vi ekvidas Sunetinon? Sed ŝajnas al mi, ke ŝi faras adiaŭajn
+signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!
+
+La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:
+
+--Kredeble la malfeliĉa knabo estas mortfrapita, ĉar li deliras.
+
+La morgaŭan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega.
+Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al ĉiuj anguloj de la
+ĉambro: sed Sunetino ne montriĝis plu. Estelo, por plezurigi la
+malsanulon, diris:
+
+--Ĉu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; ĉar eble sur ĝi
+loĝas via Sunetino. Mi klopodos por ŝin alkonduki al vi.
+
+--Ho, jes, respondis Johano; tio igus min feliĉega.
+
+La junulino ekvojaĝis. Kiam ŝi troviĝis en la kamparo, ŝin
+ĉirkaŭis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:
+
+--Bona Estelo, venu kun ni por aŭskulti la lastan romancon de nia
+majstro, la itala najtingalo.
+
+--Ne, ne; mi ne havas tempon.
+
+--Ni malhelpos, ke vi antaŭeniru, flugetante ĉirkaŭ vi, se vi ne
+efektivigas nian deziron.
+
+--Miaŭ! miaŭ!--blekis la junulino.
+
+--Kato!--ekkriis la birdoj timigitaj.
+
+Kaj subite ili forflugis ĉiuj al apudaj arbaretoj.
+
+La vojaĝantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano
+kaj de aliaj parfumaj herboj, ŝi ekvidis, al ŝi alkurantajn sur
+siaj malantaŭaj kruroj, centojn da kunikloj.
+
+--Ni vin salutas, junulino,--ili diris.--Ni al vi prezentas Johaneton
+Kuniklon, nian reĝon.
+
+La vojaĝantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua
+skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto
+frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn
+komplimentojn, kaj aldonis:
+
+--Vi estos la plej bela ornamaĵo de nia kortego; kaj ni konservos
+vin ĝis la fino de via vivo.
+
+Tedita Estelo ekkriis:
+
+--Mi vidas ĉasiston kaj liajn hundojn.
+
+Tuj ĉiuj kunikloj forkuris, dum ilin antaŭiris la reĝo, kiel
+decas.
+
+La junulino daŭrigis sian iradon. Ŝi laŭiris mallarĝan riveron,
+kiam ŝi rimarkis sur la bordo fiŝojn, kiuj staradis sur siaj
+vostoj, kaj dancis ronde sin tenante per naĝiloj. Ili ĉirkaŭis la
+vojaĝantinon, dirante:
+
+--Ni al vi ekmontros ondinon.
+
+--Danke; vi faros tion aliafoje.
+
+--Tiam, ĉar vi estas malĝentila, ni malhelpos, ke vi antaŭenpaŝu.
+
+Estelo ridetis:
+
+--Mi ekvidas fiŝkaptiston kaj lian hokfadenon,--ŝi diris.
+
+Flak! flok! En momenteto la bestoj sin subakvigis.
+
+Fine la junulino trafis la monteton defendatan de grandegaj pavoj,
+kiuj por ornami siajn vostojn ŝtelis senkompate la okulojn de
+maltimuloj al ili alproksimiĝantaj.
+
+Ili agis tiamaniere pro revenĝo, por puni la homaron. Ĉar iam unu
+el homoj, nomita Leon, al ili promesis, ke li ilin instruos pri la
+kantarto. Poste li foriris; sed ve! li neniam revenis. La pavoj ĉiam
+atendas lin kaj ĉiam lin vokas, kriante laŭtege:
+
+--Leon! Leon!
+
+Tion sciis Estelo: sed ŝi amis Johanon, kaj ĉion riskis por lin
+plezurigi. Pasante meze de pavoj, la vojaĝantino ŝajnigis
+blindecon; kaj kun fermitaj okuloj, palpante per la mano, ŝi
+suprenrampis la monteton. Ŝi malfermis la palpebrojn, nur kiam ŝi
+alvenis sur la supraĵon.
+
+Sur ĝi grimacantaj simioj rapidis al la junulino. Feliĉe ŝi estis
+alportinta por sia vespermanĝeto korbon plenan de pomoj. Ŝi ĵetis
+la fruktojn, kiuj ruliĝis sur la deklivo de la monteto. Tuj la
+frandemaj simioj ŝin forlasis por rapidi al la ruliĝantaj pomoj.
+
+Ĝis la vespero, Estelo serĉis sur la monteto la loĝejon de
+Sunetino, ĉeestis ĉe la subirado de l' suno, kaptis kelkajn sunajn
+radiojn, kaj, ilin kaŝinte en sian antaŭtukon, ilin realportis al
+sia kuzo. Bedaŭrinde inter ĉi tiuj radioj ne troviĝis Sunetino.
+
+Johano havis gravegan krizon de malespero.
+
+La junulino malsupreniris la ŝtuparon kaj eniris en la loĝejon de
+fraŭlino Pimpernelo, petonte de ŝi konsilon.
+
+Fraŭlino Pimpernelo estis maljuna fraŭlino, afabla, malgranda,
+ĉarmanta: ŝi portis ĉiam beletajn kufojn blankajn kaj rozajn, kaj
+ŝin vestis kutime negliĝaj blŭĉielkoloraj vestoj. Ĉe ŝi oni
+flaris malprecizan sed penetrantan parfumon de bergamoto. Fraŭlino
+Pimpernelo multe amis Estelon. Vidinte la ĉagrenon de sia amikineto,
+ŝi diris:
+
+--Tiuvespere mi donos al vi boteleton da likvoro el nigraj riboj,
+ĉar ĝi estas likvoro por maljunaj fraŭlinoj. Vi ĝin portos ĉe l'
+piedo de la Sankta-Martina sonorilejo; kaj apud la preĝejo vi kantos
+tiun malnovan arion!
+
+ _En tagoj de mia junaĝo_...
+
+Ĉar la koboldoj tre ŝatas tiun romancon, ili alvenos; kaj vi
+parolos al ili pri Johano.
+
+Nokton venintan, Estelo akurate obeis la konsilojn de fraŭlino
+Pimpernelo. La morgaŭan tagon, la maljunulino demandis:
+
+--Kion diris la koboldoj?
+
+--Nenion.
+
+--Ĉu do vi ne parolis al ili?
+
+--Apenaŭ mi ekvidis ilin: ili tuj forkuris, forportinte la botelon.
+
+--Ho! kiaj frandemuloj! Tiun vesperon, vi portos al ili tri maizajn
+kuketojn; sed ne forgesu ilin demandi.
+
+La postan tagon, je la mateno la maljuna fraŭlino, tuj kiam ŝi
+ekvidis sian amikineton, demandis:
+
+--Nu?
+
+--La koboldoj certigis, ke la likvoro estis bonega, kaj la kukoj tre
+arte bakitaj.
+
+--Kaj poste?
+
+--Nenion pli. Ili rapide suprengrimpis al sia sonorilejo.
+
+--Je Dio! mi kredas, ke ili mokas nin. Tiun nokton, vi diros al ili:
+«Jen estas saketo da oranĝfloraj bombonoj, faritaj de fraŭlino
+Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi
+gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari
+por redoni feliĉon al mia kuzo.»
+
+La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis
+florfolietaron pluvantan sur ŝi tiel amase, ke baldaŭ ŝi estis
+tute kovrita de floreroj, kvazaŭ ili estus neĝeroj, dum la koboldoj
+per klaraj voĉoj ekkriis:
+
+--Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne
+manku: kaj poste iu ilin ĵetos en la ĉambron de Johano. Li
+resaniĝos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ĝis sia morto.
+
+Ĉiuj antaŭdiroj de koboldoj efektiviĝis.
+
+ * * * * *
+
+En la tago en kiu Johano edziĝis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj
+estis alportitaj en la ĉambron de Estelo. La unua estis blanka; la
+dua, flava; la tria, roza kaj blua.
+
+Sur la unua estis skribite: «Malfermota tuj.»
+
+Sur la dua: «Malfermota post unu jaro.»
+
+Sur la tria: «Malfermota post du jaroj.»
+
+La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro
+rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ĝian enhavon. En ĝi
+troviĝis oraj moneroj, arĝenta teleraro, amasoj da juveloj.
+
+--Nu! nun ni estas riĉegaj.
+
+--Kiu donas tion al ni?--demandis la junulo.
+
+Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu
+legiĝis: «La koboldoj.» Je la vespero, la juna virino iris al la
+preĝejo por ilin danki; kaj ŝi ne forgesis alporti al ili
+frandaĵojn.
+
+ * * * * *
+
+La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de
+iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de
+ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en ĉiuj
+bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, ĉevalkuradoj, baloj, laŭntenisoj,
+k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj ŝin forportis en siaj
+turniĝoj, la juna edzino ne forgesis la flavan keston, kaj ŝi
+atendis senpacience la finon de la jaro.
+
+Unu vesperon, ŝi diris:
+
+--Ĉar alvenis la momento, en kiu ni devas malfermi la misteran
+skatolegon, mi deziras, ke oni solenigu la surprizon.
+
+Ŝi portigis la keston en la grandan salonon, kaj ĝin metigis sur
+estradon drapiritan de rubenkolora veluraĵo. Ĝin floroj ĉirkaŭis,
+kaj ĉiuj kandeloj estis ekbruligitaj, kiel oni faras por la tagoj de
+grandceremoniaj vizitakceptoj.
+
+La junaj geedzoj sentis gravan kortuŝon, sublevante la kovrilon de
+la granda kesto. Sed tuj Estelo malantaŭen paŝis:
+
+--Mumo!--ŝi ekkriis.
+
+La persono dormanta vekiĝis, sin levis, ridetis, kraketigis siajn
+brakringojn, aranĝis kokete siajn riĉajn vestaĵojn, kaj komencis
+sanktan dancadon.
+
+--Sunetino!--ekkriis Johano miranta.
+
+Estelo blankiĝis kiel neĝo.
+
+La aperaĵo kantis fremdan baladon kaj ofte interrompis siajn
+strangajn dancpaŝojn por fari signojn al la junulo. Tiuj signoj
+signifis:
+
+--Sekvu min.
+
+Estelo ploregis.
+
+--Foriru, Sunetino, kaj vaporiĝu por ĉiam,--ordonis Johano.
+
+Tuj la aperaĵo kaj la flava kesto malaperis subite.
+
+Ĉar Estelo tro suferis, vidinte Sunetinon, kiu al ŝi rememorigis
+longan dolorplenan estintecon, ŝi malsaniĝis; kaj je la vespero
+fraŭlino Pimpernelo venis ŝin viziti.
+
+--Kiu estis tiel kruela, ke li sendis al mi tiun aperaĵon?--ĝemadis
+Estelo sufokiĝante.
+
+--Eble la koboldoj,--respondis la maljuna fraŭlino.
+
+--Ho, se tio estas vera, ili agis vere senkompate.
+
+--Ne ilin kulpigu, mia kara infanino. Ili volis pruvi al vi, ke nun
+vin solan amas Johano.
+
+--Eble vi estas prava. Tamen mi timegas la lastan keston.
+
+Dank' al la flegoj kaj ammontroj, kiuj ŝin dorlotis, la juna virino
+rapide resaniĝis. Unu jaro fluis ankoraŭ sen tro da tedaĵoj. Iun
+vesperon, fraŭlino Pimpernelo diris al sia amikineto:
+
+--Jen estas la momento malfermi la rozan kaj bluan keston.
+
+--Vere? Sed nun tiuj misteraj pakaĵoj min tremigas. Plie ŝajnas al
+mi, ke, elirante el la skatolego, aŭdiĝas strangaj kriadoj.
+
+--Nu, ĉu vi opinias, ke ĝi estas bestejo?
+
+--Kiu scias?
+
+--Estu prudenta. Lundon proksiman, ni kunvenos ĉi tien: via edzo, vi
+kaj mi mem; kaj ni klarigos tiun misteron.
+
+Estelo malgrasiĝis, paliĝis, pripensante al la tago difinita de
+fraŭlino Pimpernelo. Fine alvenis tiu tiel timita posttagmezo.
+
+La tri geamikoj trinkis ĉampanon por sin kuraĝigi; kaj procesie ili
+eniris en la senmeblan ĉambron, en kiu estis apartigita la kesto.
+
+Johano demetis la unuajn tabulojn, kaj vidis tiun surskribaĵon:
+«Skatoleto por juveloj.»
+
+--Tio estas vere kuraĝiga, diris fraŭlino Pimpernelo.
+
+La junulo rapide elpakis por rigardadi la juvelojn, sed li trovis
+dek-du infanetojn, ses knabinetojn, kaj ses knabetojn, kiuj portis
+ĉirkaŭ kolo plataĵon el arĝento: sur ĉiu plataĵo estis skribita
+la nomo de ĉiu aparta infano.
+
+Kelkaj etuloj ridetis; aliaj sendis kisetojn; sed la plimulto ĥore
+ploradis.
+
+--Jen estas klarigita la kaŭzo de tiuj strangaj bruoj elirantaj el
+la skatolo,--diris Johano.
+
+Estelo radianta kovris je ŝmacadoj la ĉarmajn infanetojn.
+
+--Kiel mi estas feliĉa,--ŝi ekkriis!
+
+Fraŭlino Pimpernelo certigis:
+
+--Mi vetas, ke tiuj buboj estas donaco de koboldoj. Mi volas ilin
+demandi.
+
+--Ĉu vi opinias, ke ili povos respondi?
+
+--Aferoj tiel strangaj okazas ĉi tie, ke tio ne estus mirinda, se
+tiuj etuloj parolus.
+
+Kaj ŝi aldonis:
+
+--Kiu sendis vin ĉi tien, miaj graciuloj?
+
+Tiam la plej roza, la plej vangoronda el la infanetoj bonvolis
+forlasi la plezuron, kiun ĝi sentis suĉante sian polekson, kaj
+respondis per infana balbutado:
+
+--Ko.... bo.... do.
+
+--Nu!--ekkriis fraŭlino Pimpernelo triumfante, mi divenis.
+
+Oni devis multe klopodi por trovi tuj dek-du vestarojn, dek-du
+lulilojn, dek-du nutristinojn. Estelo sentis neniun laciĝon pro tiuj
+multaj zorgadoj, tiele ŝi sentis sin feliĉa, en mezo de siaj
+infanetoj. Ŝi ilin kisadis ĉiuminute, ilin nomante: «Miaj
+juveloj»; kaj mallaŭte ŝi murmuretis:
+
+--Vivu koboldoj. Estus dezirinde, ke ĉiu urbo havu sonorilejon
+loĝitan de koboldoj.
+
+ S-ino Vallienne.
+
+
+
+
+KVINA MENCIO
+
+
+LA SALTO DE LA DIABLO
+
+
+Sur kruta ŝtonego, ĉe la supro de alta monteto fiere staras la
+kastelo de Grafo Altmejer' kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj,
+kiuj ŝajnas kunmiksiĝi kun la nuboj. Ĝi majeste superas la
+ĉirkaŭajn montetojn, kaj tra ĝiaj fenestroj oni ĝuas vere
+mirindan vidaĵon. La montetoj estas ĉiuj kovritaj de centjaraj
+arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazaŭ per
+kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda
+valo kuŝas ĉe la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu
+staras la kastelo, kaj funde de ĝi, fluas bela rivero ombrita de
+salikoj kun arĝentaj folioj, kaj alnoj. Tiu ĉi rivero, kiu serpente
+fluas tra la ĉirkaŭaj valoj subite malaperas en la teron, ne
+malproksime de la kastelo. Tie estas kavaĵo, en kiun falas la akvoj
+je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ĝi estas pligrandigita de la
+formo de la kaverno, kiu, laŭ la diro de la enlandanoj estas
+senfunda. Ja, nenie ĉe la ĉirkaŭaĵo, oni vidas tiun riveron
+reaperi.
+
+Tiu ĉi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ĝi
+strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata
+de ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin ĵetis en la
+riveron, kiu tuj enabismiĝis en la teron, kune kun li. La
+maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni aŭdas la
+diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj
+sorĉistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj
+flamantaj, apud la faŭko de la kaskado, ke li atendas la
+sorĉistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj;
+kiam la lasta eniris en la kavaĵon, siavice la kaproviro malaperis.
+
+Estas fakto, ke oni aŭdas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn
+bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj
+certigas kaj ĵuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu
+lumigas la akvojn ĉe ĝia faŭko. Sed tre kredeble, la imago de la
+loĝantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la
+strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.
+
+Alia legendo diras, ke unu el la antaŭaj posedantoj de la kastelo
+vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la
+kastelmastro la momento elpagi sian ŝuldon, li forkuris por eviti la
+diablon, kiu persekutis lin ĝis la supro de la nord-okcidenta turo,
+de kie li sin ĵetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian
+ŝuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ĝuste en la
+momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermiĝis kaj
+samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavaĵon kaj
+formante bruegan kaskadon.
+
+Tiu ĉi akvofalo estis ĉiuflanke ombrita de arboj kaj arbetaĵoj,
+kiuj formis zonon al la kavaĵo, escepte ĉe la parto, kie la rivero
+malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj
+enigitaj en la teron ĉe la fundo de la akvo, por malebligi, ke la
+boatoj aŭ la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj
+en la profundegaĵon.
+
+Tiuj arbetaĵoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastiĝis sur
+la najbaraj montetoj, en ĝi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa
+mano, sed preskaŭ ĉiuj estas faritaj de la sovaĝaj bestoj, kiuj
+venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la
+bieno de la grafo. La ĉasoŝtelistoj estis severe punitaj, ĉar,
+kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj
+sen ia juĝo. Tial sinjoro Altmejer havis multajn ĉasgardistojn,
+kies ĉefo estis Hans Delmer. Tiu ĉi ĉefgardisto estis bona, afabla
+kaj servema; ofte li pardonis ĉasoŝtelistojn, certigante ilin, ke
+li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li
+plenumis sian promeson.
+
+Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith
+en beleta kaj komforta dometo, kuŝanta meze de maldensejo
+ĉirkaŭita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaĝaj bestoj
+ne povu eniri la ĝardenon, kiu ĉirkaŭas la domon. En tiu ĉi
+ĝardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn,
+fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.
+
+Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; ŝiaj
+grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolĉaj, kiel tiuj de gazelo. Ŝi
+estis altkreska kaj gracia. Ŝi zorgis pri la mastrumado, kaj ĉio
+estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj
+ŝian manon, sed ĉiam ŝi estis rifuzinta, dirante, ke ŝi ne volas
+edziniĝi, ke cetere ŝi volas resti libera kaj neniam forlasi sian
+amatan patron.
+
+Kiam ŝi tion diras, la vizaĝo de Hans montras strangan emocion
+rapide kaŝitan.
+
+
+II
+
+Grafo Altmejer, kiel lia ĉefgardisto, estis ankaŭ vidva. Jam antaŭ
+dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loĝis en la
+kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda
+kontrasto inter la du fratoj.
+
+Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska,
+gracia, kun ĉarma vizaĝo, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris
+sian bedaŭregatan patrinon. Li ŝatis la studadon, la promenadojn en
+la arbaro, li estis afabla kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj, li volonte
+parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj
+li estis ĉiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ĝin.
+Tial ĉiuj amis lin kaj ĵetus sin en la fajron por li.
+
+Frederiko kontraŭe estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera,
+malhumilega, malĝentila kontraŭ ĉiuj; li kruele batis la
+servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu
+kamparano aŭ laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de
+ĉiuj, sed oni tre timis lin, ĉar li estis kruela kaj venĝema.
+Apenaŭ li sciis legi kaj skribi, ĉar neniam li volis studi,
+dirante, ke tio taŭgas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en
+la diboĉo kun sentaŭguloj similaj al li kaj kun malĉastulinoj.
+
+En tiaj kondiĉoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte
+ŝatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riproĉis
+lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion aŭdi, kaj
+li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des
+pli malamis sian fraton, ke tiu ĉi estis bela, kaj ke, kiel unua
+naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer.
+Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaĝe Henrikon. Ĉe tiuj
+momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.
+
+Grafo Altmejer iam tre ŝatis la ĉasadon, sed nun li malofte ĝuis
+tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la
+lito aŭ en la ĉambro. Li tre ŝatis interparoladi kun sia
+ĉefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte
+li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antaŭaj gloraj
+ĉasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel neĝo,
+kaj servis kelkajn manĝaĵojn kaj bieron ŝaŭmantan. Li volonte
+akceptis, sed kondiĉe ke Hans kaj lia filino manĝu kune kun li.
+Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.
+
+--Nu!--li ofte diris ridetante,--nu! Edith, kiam do vi edziniĝos? Vi
+ne volas resti fraŭlino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via
+unua filo.
+
+Tiam Edith ruĝiĝis, sed ne respondis.
+
+Henriko ofte venis al la ĉefgardisto; li havis grandan amikecon por
+Edith, kiun li trovis bela kaj dolĉa kiel anĝelino. Ili ofte
+renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu
+estis proksima de la loĝejo de Hans Delmer. Ili ambaŭ longe
+interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn
+korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.
+
+Jam de kelka tempo Henriko fariĝis pensema, malparolema; li ŝajnis
+ĉiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin
+pri tio:
+
+--Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute ŝanĝiĝis,
+ĉu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas
+tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin
+kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.
+
+--Ho! kara patro mia, mi ne ŝanĝiĝis, mi estas kiel kutime, kaj mi
+ne estas malsana.
+
+Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kaŝata amo turmentas
+la koron de Henriko.
+
+--Vi bone farus edziĝante, mia filo, la vivo ne estas gaja por
+junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via
+kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.
+
+--Ne parolu pri edziĝo, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas
+edziĝi, cetere mi ne amas mian kuzinon.
+
+--Sed, mia filo,--diris la grafo,--eble vi amas alian fraŭlinon,
+tion konfesu al mi, kaj, se ŝi plaĉas al mi, mi tuj konsentos pri
+via edziĝo.
+
+--Mi amas nenian fraŭlinon,--respondis Henriko,--mi tion ĵuras al
+vi.
+
+Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.
+
+Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke
+en lia koro io ŝanĝiĝis; li ordinare tiel gaja fariĝis malgaja.
+
+Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la
+arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidiĝis
+pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj paŝoj sur la
+folioj mortintaj aŭdiĝis. Henriko rekonis la paŝojn de Edith.
+Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia
+patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kaŭzon de sia
+ŝanĝiĝo, li amas Edith'on! Li ne pensas, ke ŝi ne estas nobela,
+ke ŝi estas la filino de ĉefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas
+Edith'on! Kaj ĝis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kaŭzo de la
+ĝojo, kiun li sentis vidante ŝin! Li tuj leviĝis kaj aliris
+renkonten al ŝi, li premis ŝiajn manojn dirante:
+
+--Edith! kara mia kiom mi estas feliĉa vidi vin!
+
+Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizaĝo montris ĝojegan
+esprimon.
+
+--Kiel mi ankaŭ, sinjoro Henriko,--diris Edith ruĝiĝante, ĉar ŝi
+estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.
+
+--Mi amas vin, Edith!
+
+--Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias,
+ke vi ne povas edziĝi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj
+mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaŭe, kaj eble vi
+renkontos iun nobelan fraŭlinon, je kiu vi povos edziĝi kaj esti
+feliĉa.
+
+--Ho! Silentiĝu Edith! silentiĝu, mi petegas vin, vi disŝiras mian
+koron, mi tion ĵuras al vi tie ĉi, je la nomo de mia kara patrino
+mortinta, mi edziĝos nur je vi, aŭ mi mortos pro ĉagreno.
+
+--Ne tion ĵuru! amiko mia, ne tion ĵuru! Vi tre scias, ke neniam
+via patro konsentos pri tia edziĝo; certe vi ne forgesis, ke lia
+familio, kiel ankaŭ li mem, forpelis vian onklon Rupert'on, tial ke
+li edziĝis je fraŭlino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi
+kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.
+
+Henriko ploris, ĉar li estis certa, ke lia patro neniam konsentos
+pri tiu edziĝo.
+
+Subite brua ekridego aŭdiĝis, kaj Frederiko montriĝis al liaj
+miregitaj okuloj:
+
+--Nu! miaj geamikoj, ne ĝenu vin! la arbaro estas oportuna por
+kaŝataj karesoj!... ne ĝenu vin!... Sed vi ne havas malbonan
+guston, Henriko! ŝi estas bela la fraŭlino!
+
+Kaj tion dirante, li foriris ridegante.
+
+Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis
+ankoraŭ en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem,
+sed por sia amegata Edith, ĉar li ne dubis, ke lia frato, kies
+rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.
+
+--Sinjoro Henriko,--diris la junulino,--pli bone estus, se vi
+forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.
+
+Ŝi leviĝis kaj forkuris. Ŝia koro ankaŭ suferis, sed ŝi ne volis
+tion konfesi, ĉar la amo eniris ŝian animon.
+
+--Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!
+
+Sed jam ŝi estis malaperinta.
+
+Ŝajnis al Henriko, ke lia koro ŝiriĝas, granda pezo premis lian
+bruston, sur kiun konvulsie kuntiriĝis liaj manoj.
+
+--Kiom mi estas malfeliĉa!--li ekkriis,--prefere estus morti, ol
+tiel kruele suferi!
+
+Maldolĉaj larmoj fluis sur liajn vangojn.
+
+--Nu! la kolombino do forflugis? Ĉu mi timigis ŝin?
+
+Ĝi estis ankoraŭ la voĉo de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj
+rekonsciigis lin; li leviĝis, kaj, nenion respondinte al sia frato,
+li aliris la kastelon.
+
+Li faris la eblon por kaŝi al sia patro la mortigan ĉagrenon, kiu
+konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli
+malgajiĝis, ke li tute nesciis la kaŭzon de tia stato.
+
+Ĉiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos
+Edith'on, sed ŝi ne venis; tamen li venis sidiĝi en la loko, kie
+lia plej amata estis sidiĝinta, por enspiri la aeron, kiun ŝi estis
+enspirinta, por revivi pense la feliĉajn tagojn pasigitajn... Tie li
+restis tutajn horojn.
+
+Ĉiutage ankaŭ Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li
+pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu.
+Tiam li fariĝus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge
+mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li fariĝus la sola
+mastro.
+
+Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la
+faŭko de la kavaĵo, Frederiko pasis malantaŭ li, tiel senbrue, ke
+Henriko enprofundigita en sia revado ne aŭdis lin. Tiam subite,
+obeante siajn krimajn intencojn, li enpuŝis sian fraton en la
+kavaĵon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon
+ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.
+
+Sed Frederiko ektremis, ĉar li aŭdis akran ekkrion.... Kiu do faris
+ĝin?... Sed post kelkaj momentoj li trankviliĝis pensante: «Kion
+do mi timus? Nenia homa estaĵo vidis min, kaj sendube tiu akrasona
+ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la
+profundaĵo redonas sian kaptaĵon!»
+
+Kviete li realiris la kastelon; lia vizaĝo ne montris ian signon de
+konsciencriproĉo. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn
+sentojn.
+
+Jam de longe la horo de l' vespermanĝo estis pasinta, kaj Henriko ne
+estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila
+kaj ne volis manĝi. «Kial do Henriko ne estas tie ĉi, li pensis,
+li, kiu estas ĉiam tre akurata, kiu ĉiam sciigas, kiam li forestos.
+Kio do povis okazi?» Dolora antaŭsento sufokis lin. Sed Frederiko
+ne ŝajnis tion ekvidi, li manĝis kiel kutime kaj trinkis ĝis
+ebriiĝo.
+
+--Ĉu vi vidis vian fraton hodiaŭ Frederiko?
+
+--Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon
+al la kastelo. Eble li amindumas iun paŝtistinon, kaj li forgesis la
+horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!
+
+Tamen la voĉo de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke
+pli kaj pli grandiĝas la antaŭsento pri krimo. Li fikse rigardis
+sian filon, sed nenion diris.
+
+
+III
+
+Grafo Altmejer supreniris en sian ĉambron, kaj rifuzinte la servojn
+de sia servisto, li ŝlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseĝon
+kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis
+sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj
+kunmiksiĝis en lia cerbo. Subite ŝajnis al li, ke oni frapetas al
+pordo; tiu brueto devenis de malantaŭ granda portreto de unu el la
+prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li
+pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskaŭ tuj
+li aŭdis bruon de risorto, kiu malstreĉiĝas, kaj samtempe
+mallaŭtan voĉon, kiu diras:
+
+--Ne maltrankviliĝu, mia patro. Ĝi estas via filo Henriko viva.
+
+Tiam, kiel pordo, la kadro turniĝis, kaj Henriko aperis al sia
+mirigita patro; li havis la montran fingron antaŭ la buŝo por peti,
+ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li
+ĵetiĝis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ĝojo.
+
+--Nu! mia kara filo,--diris la grafo,--kio do okazis al vi? Kial vi
+ne revenis por vespermanĝi? Kaj kial vi venas, kaŝante vin, per
+sekreta koridoro, kiun mi ne konas?
+
+--Mia patro,--respondis Henriko,--simpla akcidento okazis al mi: mi
+estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj moviĝante, mi falis
+en ĝin.
+
+--Sed, kiamaniere vi povis reveni tien ĉi, kara infano? tiu mortiga
+kaskado neniam redonas tion, kion ĝi englutas, kaj kial vi ne
+revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstataŭ uzi vojon
+kaŝitan?
+
+--Nu! mia patro, aŭskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arĥivojn
+de la komenco ĝis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn
+precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, aŭ prefere
+ĝia kaverno, komunikiĝas kun via kastelo per subtera galerio, kiu
+finiĝas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komenciĝas
+ŝtuparo, kiu alkondukas al ĉiu etaĝo, kaj ĉe ĉiu etaĝo estas
+koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas
+malfermaĵetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj aŭdi tion, kio okazas en
+ĉiu ĉambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, ĉar
+mi ne havis ŝtupareton por eliri el la kaverno tra ĝia faŭko. Jen
+do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud
+la faŭko de la kaskado; kiam mi falis en ĝin, mi nenion timis. Ĉar
+mi sciis, ke mi ne pereos en ĝi. Reveninte al la supro de la akvo,
+mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura
+trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ĝi kaj la flanko de la
+kaverno. Tie troviĝas malfermaĵo, faŭko de subtera galerio, kiu
+kondukas al vasta ĉambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por
+kunvenigi konspirantojn; tiuj ĉi alvenis en ĝin per moveblaj
+ŝtuparetoj tra la malfermaĵo de la kaverno kaj same eliris. En tiu
+ĉambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la
+kelo sub la turo. Mi antaŭe ĉion tion esploris sufiĉe, por koni
+ĉiujn detalojn, cetere mi metis ĉe kelkaj lokoj lanternojn por uzi
+ilin ĉiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke
+ili vidis lumon ĉe la kaskado, ili ne eraras, ĉar mi ofte esploris
+la kavaĵon lumigante ĝin per lanterno. Tiel mi konis ĝian
+danĝeran flankon, la faŭkon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi
+ne pensis, ke iam mi bezonos koni ĉiujn tiujn detalojn, por savi
+mian vivon, ĉar tiu, kiu falus en la profundaĵon, ne konante ilin,
+estus nepre englutita en la teruran abismon, ĉar estas neeble eliri
+el ĝi per la supera parto, krom per movebla ŝtupareto, tial ke ĝi
+havas la formon de funelo renversita.
+
+Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li
+diris:--Ĉu vi vidis vian fraton dum la tago?
+
+--Jes mia patro, mi ekvidis lin.
+
+--Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas
+min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj
+mi timas, ke mi konas la krimulon. Ĝi estas via frato!....
+
+--Ne! mia patro, mi ĵu...
+
+--Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la
+ĉambro de Frederiko.
+
+Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian
+patron al la malfermaĵeto, tra kiu oni povas aŭdi kaj vidi en la
+ĉambron.
+
+La vizaĝo de grafo Altmejer terure ŝanĝiĝis, li avide rigardis,
+kaj li aŭdis la voĉon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia ĉambro
+ripetante:
+
+--Mi puŝis cin en la kavaĵon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne
+revenos plu! Ah! Ah! Ah!--kaj li ridegis.--Nun mi estas la sola
+heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith,
+cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!
+
+Henriko ankaŭ ĉion aŭdis kaj li ekfrosttremis.
+
+--Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!--diris la grafo.
+
+Faletante ili reiris al la ĉambro.
+
+--Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovaĝa besto estas el mia sango!
+Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi
+tion ĵuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via
+malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.
+
+--Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne
+kuraĝas tion fari.
+
+--Parolu, mia filo, mi aŭskultas vin.
+
+--Nu! mia patro, mi amas Edith'on, kaj mi volus edziĝi je ŝi...
+
+--Silentiĝu, kruela infano, vi do ankaŭ volas mian morton, neniam
+mi konsentos pri misalianco, neniam! Ĉu vi forgesis vian onklon
+Rupert'on?...
+
+Tiam per la koridoro Henriko aliris sian ĉambron, sed li tiel
+suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankaŭ ne povis fermi la
+okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...
+
+
+IV
+
+--Nu! mia patro, ĉu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia
+patro kun malbona rigardo.
+
+--Ne, eble vi scias ke li ne revenos,--respondis la grafo.
+
+--Mi ne komprenas, kion vi volas diri,--respondis Frederiko
+balbutante.
+
+Sed ĝuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke
+lia ĉefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre
+urĝas.
+
+La grafo aliris sian ĉambron, kien post nelonge alvenis la
+ĉefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el ŝtalo, kiun li
+demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li
+prezentis al la grafo; sur ĝia koverto estis skribite: «Por doni al
+Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara».
+
+La grafo sidigis Hans'on Delmer'on, kaj malfermis la koverton. Dum li
+legis tiun leteron, lia vizaĝo grade montris grandan emocion kaj
+samtempe grandan ĝojon; kaj li mallaŭte diris:
+
+--Mia kara Henriko estos do feliĉa!
+
+Jen tio, kion li legis:
+
+«Mia kara kuzo,
+
+«Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun ĉi leteron
+mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ĝin
+al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ĝin
+al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al
+vi mian edziĝon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan
+manieron, laŭ kiu vi agis kontraŭ mia edzino kaj mi. La malfeliĉo
+persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan
+Edith'on. Ne povante zorgi pri ŝi, mi komisiis ŝin al la edzino de
+Hans Delmer, kiu, kiel ankaŭ ŝia edzo, ĵuris al mi ke ili
+konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis
+tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj
+monatoj.
+
+Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj
+okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin.
+Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris.
+Mi enŝipiĝis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis riĉiĝi, sed la
+ĉagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi
+sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan
+kison al mia kara filino, antaŭ ol morti. Sed ho ve! tio estas
+neebla, mi sentas, ke la morto proksimiĝas. Mi adresas de Ameriko
+tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith'on! pardonu
+min! Adiaŭ!
+
+ Via Kuzo.
+
+ Grafo Rupert'.»
+
+--Ĉio estas forgesita! Ĉio estas pardonita!--ekkriis grafo
+Altmejer. Ni rapidu por iri serĉi nian filinon Hans! ĉar ŝi estas
+nia filino al ni ambaŭ!
+
+Kaj ili ne kuris sed flugis al la loĝejo de la ĉefgardisto. Kiam
+ili estis proksime de ĝi, ili aŭdis akrasonajn ekkriojn, kaj ili
+rekonis la voĉon de Edith!
+
+--Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis
+vin, mortiganto!
+
+Ili samtempe puŝis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu
+premante la brakojn de Edith provis renversi ŝin, kiu kuraĝe
+defendis sin. Lia vizaĝo montris brutan kaj kruelan esprimon.
+
+Aŭdinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la
+grafon kaj Hans'on kaj la teruran esprimon de liaj vizaĝoj, li
+sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antaŭ ol morti li volis
+mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ĝin al la
+brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis
+la plafonon. Li diris al Frederiko:
+
+--Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori
+mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian
+fraton, vi provis mortigi Hans'on. Mi kondamnas vin al morto. Mi
+donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.
+
+Ĝuste en tiu ĉi momento Henriko eniris la ĉambron pala kiel
+mortinto, li estis aŭdinta tra la muro la interparoladon de sia
+patro kun Hans. Li povos edziĝi je Edith! Li do aliris la loĝejon
+de la ĉefgardisto. Ĉe la pordo li aŭdis la juĝon de sia patro;
+malgraŭ ĉio, li volis peti, ke lia patro pardonu...
+
+Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta,
+pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riproĉi lin pri lia
+krimo, li subite freneziĝis, kaj altirinte ponardon el ĝia ingo li
+enigis ĝin en sian koron kaj falis mortinta.
+
+Edith ĵetis sin en la brakojn de Hans. Ĉiuj restis silentaj dum
+kelkaj minutoj, fine la voĉo de la grafo aŭdiĝis:
+
+--Dank' al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon.
+Vi Hans ĵetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo.
+Nur tiu loko konvenas por ĝi. Vi tion faros, kiam noktiĝos. Nun ni
+ĉiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin;
+Hans venu kun ni, vi loĝos en mia kastelo, ĉar mi detruos tiun
+malbenitan loĝejon.
+
+
+V
+
+Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finiĝon de tiu
+dramo: la feliĉo anstataŭis la doloron. Hans neniam volis konservi
+la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al
+la malriĉuloj.
+
+Hans loĝis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis
+Edith'on; li ne estas plu ĉefgardisto, li estas nun la amiko de
+grafo Altmejer, kaj ĉiam la amegata patro de Edith.
+
+Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Ĉiuj
+estis feliĉaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian
+unuan filon, la grafo diris al ŝi ridetante:
+
+--Nu! mia karega filino, ĉu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos
+la baptopatro de via unua filo?
+
+ D-o P. Gambier.
+
+
+
+
+SESA MENCIO
+
+
+ NEKREDEBLAJ AVENTUROJ
+ DE
+ SINJORO RADAMANTO
+
+
+Tute juna, mi jam ŝategis ĉion, kio estis, eĉ proksimume, ronda;
+ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antaŭ rado.
+
+Per tio vi komprenas, ke, eĉ ne vidinte bicikledon, mi devis ŝategi
+tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam
+farinta, ve!
+
+Kiam, infaneto, mi povis marŝi, alvenis al mi tute stranga aventuro,
+kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.
+
+Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ĝin iom trograndigis. (Mi
+diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)
+
+Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaĝon, kaj kun nia patrino
+mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ĝin
+alproksimiĝis, plena je respektema timo, por atente observi la
+radojn. Ĉarmita de la vido de l' komercaĵoj kaj de l' parolado kun
+najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian ĉeestadon. Uzante mian
+liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj ĉirkaŭprenis
+radion, ĝin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris
+hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane ŝi alvokis min,
+kaj kredante, ke mi estas hejme, ŝi revenis ĝis nia domo. Ne
+trovante min, ŝi fariĝis malkvieta, iris ĝis la rivero, plorante
+kaj kriante; ŝiaj najbarinoj alvenis ŝin konsoli, kaj unu el ili
+rakontis, ke ŝi vidis min apud la veturilo, kiun mi ŝajnis admiri.
+
+--Eble,--ŝi aldonis,--li sekvis la komerciston.
+
+--Eble,--aldonis alia, tiu malbenita homo estas ŝtelisto de infanoj
+kaj forportis vian fileton.
+
+Mia patro, kiu ĵus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian
+malaperon, decidis, ke li tuj serĉos min kaj retrovos la homon.
+
+Jen kio estis okazinta al mi.
+
+Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaŭeniris; tuj mi
+forte ĉirkaŭprenis la radion kaj turniĝis samtempe kun ĝi.
+
+La homo, kiu marŝis ĉe la alia flanko de la veturilo, ne vidis min,
+kaj mi tiel ĝojis pri mia feliĉo, ke mi ne diris eĉ unu vorton.
+
+Post longa irado, la veturilo haltis antaŭ la pordo de izolita
+gastejo, loĝata de sola virino.
+
+Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de
+malfermita fenestro kaj ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken en la strato.
+Vidinte nenion, li senbrue alproksimiĝis la virinon, kiu rekomencis
+labori, klinante la kapon al sia kudraĵo. La homo saltis sur ŝin,
+prenis en siaj manoj la kolon de la malfeliĉulino kaj provis ŝin
+mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi
+elĵetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris.
+En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min
+trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.
+
+Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon ŝajne mortintan.
+Li nin ambaŭ flegis, kaj baldaŭ rimarkis plezure, ke ni estas
+vivaj.
+
+La juna virino estis baldaŭ tute sana, sed min kaptis grava febro,
+kiu min devigis resti en mia ĉambro tutan monaton.
+
+La mortigisto estis baldaŭ retrovita kaj ĵetita en malliberejon.
+
+Tiamaniere, dank' al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi
+virinon.
+
+Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan
+veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidiĝinte en ĝi. Pli
+poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.
+
+Iam, mi puŝis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta;
+en vojturniĝo mia ilo subite haltis kontraŭ mureto; sed mi
+daŭrigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je
+malpuraĵoj, kiuj dolĉigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke
+tiu bano ŝajnis al mi agrabla. Tiuj malfeliĉoj kaj aliaj malpli
+gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis
+taŭgan aĝon por aĉeti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove
+eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laŭlonge de la
+stratoj.
+
+Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi aĉetis belegan bicikledon kaj
+decidis, ke mi vojaĝos en nekonatajn landojn.
+
+Mi elektis Afrikon, kaj iris ŝipe Alĝeron; la ŝipirado estis por
+mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi
+forgesis ĉiujn malagrablaĵojn, saltis sur mian bicikledon kaj min
+direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj
+urboj de Alĝerio, eĉ la oazoj en kiuj ĉiam troviĝas Eŭropanoj?
+Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antaŭ la sabla vastaĵo, senti
+la ĝuadojn de vera esploristo.
+
+Miaj pneŭmatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza,
+ke la irado apenaŭ lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi
+flugis kiel vera demono, malŝatante la Simun'on.
+
+Mi marŝis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultiĝis;
+antaŭ ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn
+manĝaĵojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de
+araba vilaĝo. «Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!» Efektive,
+pro la varmegeco, ĉiuj loĝantoj sin kaŝis en siaj tendoj kaj
+dormis.
+
+Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel
+frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.
+
+Vidante riĉan tendon, mi eniris senbrue, kaj aŭdis brueton post
+kurteno, kiun mi iom levetis.
+
+Kelkaj virinoj, kuŝantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante,
+ili ekkriis per voĉo akra; mi provis klarigi la motivon de mia
+maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi
+ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.
+
+Kiam mia sveno finiĝis, mi estis en ĉambro tute malluma, mi provis
+tuŝi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike
+ligita.
+
+Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis
+sur mia korpo, mia vizaĝo; ĝi estis musoj, kiuj trotis sur mi,
+serĉante manĝaĵojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.
+
+Mi malfacile sukcesis eltiri el mia poŝo peceton da lardo, kiu
+restis al mi, kaj per ĝi mi frotis la ŝnurojn, kiuj min ligis, kaj
+poste mi restis senmova. Baldaŭ la musoj, unue forpelitaj per mia
+movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj
+disŝiri la ŝmiritajn ŝnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo,
+mi sukcesis min liberigi.
+
+Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian
+bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per
+rapida forkuro. La suno baldaŭ leviĝis kaj la varmeco fariĝis
+malagrablega, sed tio min malpli ĉagrenis ol la manko de manĝaĵoj,
+la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn
+fortojn por daŭrigi mian vojaĝon?
+
+Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado aŭdiĝis, mi rigardis
+malantaŭen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis.
+Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimiĝis;
+granda ŝvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidiĝis
+pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom
+da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian
+persekutanton aŭ nur lin timigi. Mi min returnis, kaj eĉ ne
+celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daŭrigis mian forkuradon,
+sed aŭdis raŭkan blekadon kaj strangan bruon, kvazaŭ haŭto estus
+ŝirata.
+
+Post kelkaj minutoj, nenion plu aŭdante, mi haltis kaj rigardis
+malantaŭen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne
+moviĝis, tamen mi aŭdis strangan plendon, ne tre laŭtan pro la
+malproksimeco.
+
+Mi revenis malrapide, kaj baldaŭ nekredebla vidaĵo min mirigis. Mia
+kuglo estis trafinta la frunton de l' leono, kaj glitinte longe la
+vertebraro, estis disiginta la haŭton, kaj tiu ĉi, falante sur
+ambaŭ flankojn de la korpo kaj kvazaŭ volvite ĉirkaŭ la kruroj de
+la besto, malhelpis ĉian movadon. Malfeliĉa leono! ne povante
+moviĝi, li malrapide rostiĝis per la suna varmeco kaj elĵetis
+terurajn blekadojn.
+
+Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon,
+kaj sub la ombro de ŝtonego mi atendis la plenan kuiriĝon de mia
+ĉasaĵo. Poste mi povis ripari miajn fortojn per larĝa tranĉaĵo
+de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por
+miaj estontaj bezonoj, lasante la restaĵojn por la ŝakaloj.
+
+Mi ne povus rakonti ĉiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el
+ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ĝin ne diri.
+
+Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneŭmatikojn, kaj mi volis
+ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ĝin perdinta!
+Kiu grava malfeliĉo! Kiamaniere mi povos de nun daŭrigi mian
+vojaĝon?
+
+Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizaĝo
+agrablan freŝan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindaĵo! el
+malgranda truo flugetis sableroj elpuŝitaj verŝajne de senkolora
+gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskaĵon
+ŝajnantan junko, mi tranĉis peceton kaj faris tubon, kies unu
+ekstremaĵon mi enirigis en mian pneŭmatikon, alian en la truon.
+
+Ĝojego! ĝojego! rapide mia volvaĵo pleniĝis sed samtempe mia
+bicikledo fariĝis malpeza kaj ŝajnis forflugonta en aeron; mi devis
+ĝin ligi ĉe mia zono, por ke mi povu daŭrigi la enblovadon.
+
+Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambaŭ portis
+je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltiĝis; eĉ,
+renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ĝi,
+kiel farus muŝo, kaj la folio eĉ ne moviĝis. Mi devis multe peni
+por reveni teren.
+
+Kiel vi povas imagi, mia rapideco fariĝis grandega kaj senpene mi
+trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malpleniĝis kaj
+devigis min fine halti por serĉi nutraĵon; sed vane mi esploris la
+ĉirkaŭaĵon, mi nenion trovis. «Kiu dormas, tiu manĝas», oni
+diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn
+flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia poŝo
+mi trovis longan ŝnureton, je kies ekstremaĵo mi fiksis kurbigitan
+pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj
+allogaĵoj. Mi ĵetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia
+mano la alian ekstremaĵon de la ŝnureto, al kiu mi fiksis peceton
+da ligno por ĝin teni.
+
+Mi kuŝiĝis kaj ekdormis, atendante ĉasaĵon. Mi sonĝis kvazaŭ mi
+ĝuus bonegan manĝadon, sidiĝante ĉe la tablo de riĉa Arabo, kaj
+mi lin gratulis pro la delikata peco de ŝafaĵo de mi manĝata, kiam
+forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia sonĝo fariĝas
+realaĵo.
+
+Mi ekrigardis mian kaptaĵon, kiam, ho strangaĵo! mi vidis, ke mi
+kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi
+ekkriis, sed mia voĉo timigis la birdon, kiu rapide forkuris, ĉar
+pro la surprizo, mi estis forlasinta mian ŝnureton.
+
+Perdi samtempe mian kaptaĵon kaj mian ŝnuron! Ho, neeble! Mi tuj
+saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu,
+forkurante, glutadis mian ŝnuron, ŝajne kun granda plezuro. Sed
+okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel
+rapida, ke jam ĉe la alia ekstremaĵo de la struto, peco de ŝnuro
+ekvidiĝis kaj iom post iom plilongiĝis. Subite la struto haltis,
+malhelpite de la tenilo, kiun ĝi ne povis engluti.
+
+Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian
+okazon. Mi ekprenis la ekstremaĵon de la ŝnuro, ĝin fiksis ĉe la
+gvidilo de mia maŝino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi
+ekscitis mian kondukiston.
+
+Vi devas konfesi, ke, eĉ konsiderante la strangecon de miaj
+aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu
+nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo,
+ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senĝene ripozis,
+eĉ ne farante movon.
+
+Sed sento de profesia fiereco ŝanĝis mian vidmanieron. Estas
+malinde, mi pensis, ke mi, S-ro Radamanto, akceptu helpon fremdan,
+kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj
+alproksimiĝinte, mi detranĉis la ŝnuron ĉe la postaĵo de la
+birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la
+liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.
+
+Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la
+struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon
+de mi forlasitan antaŭ kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la
+sablo, sed min vidinte, ĝi forkuris, lasante blankan objekton, kiun
+oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ĝi mi
+vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antaŭ ol foriri.
+
+Rapide mi faris truon por trinki la internaĵon, sed tio estis tiel
+sengusta, ke mi unue ŝanceliĝis, sed, pripensinte, mi verŝis
+internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis ĉion kaj kuirigis
+per la suna varmo. Tio faris bonegan ovaĵon, kiu redonis al mi
+novajn fortojn.
+
+Mi do daŭrigis mian vojaĝon, sed subite ambaŭ pneŭmatikoj
+eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis
+lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvaĵojn por riparo, kiam,
+ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi
+saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn
+radojn kaj ĉirkaŭvolviĝis kiel veraj pneŭmatikoj tre flekseblaj
+kaj dolĉaj.
+
+Post longa irado, mi laciĝis kaj serĉis lokon por ripozi,
+mi baldaŭ ekvidis ĉe la horizonto arbareton, al kiu mi min
+direktis. Sed subite granda leono saltegis el kaŝita kaverno
+kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj
+kun miriga rapideco mi provis alveni ĝis la arbareto. Miaj
+pneŭ-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (ĉu mi diris, ke ili
+estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas
+fiksitaj, kiel ĉiuj scias, ĉirkaŭ ilia kolo) kaj siblis tiel
+terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.
+
+Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble
+malmoliĝis; feliĉe mi ĵus atingis la arbaron, mi haltis kaj
+ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfeliĉaj bestoj! mi verŝis
+larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgaŭ estos
+malfacile pli antaŭeniri.
+
+Sed mi ne ofte malkuraĝiĝas kaj estas sufiĉe sagaca (tion vi tre
+certe jam scias); mi baldaŭ pensis, ke, eĉ post sia morto, miaj
+serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhaŭtigis,
+ne difektante la haŭton; dank' al seka ligno, kiun mi trovis, mi
+ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis
+la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostaĵon. Mi kungluis la
+ekstremaĵojn, kiuj tuj ŝajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj
+kiel la pneŭmatikoj de la firmo[9]....
+
+Plie mi estis forpreninta la du ĉirkaŭkolojn de sonoriloj, kiuj
+fariĝis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.
+
+Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi sonĝis, ke mi
+daŭrigas mian vojon sur belega maŝino, kies radoj estas
+testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larĝaj kornoj;
+la selo estas kameldorso, la saketo, sarigpoŝo kaj la lanterno,
+pokalo plena de lumvermetoj.
+
+Morgaŭan tagon, tute ripozinte, mi daŭrigis mian iradon, esperante
+tamen, ke mi baldaŭ alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia
+deziro baldaŭ plenumiĝis, ĉar mi atingis arbaron, kiu ŝajnis al
+mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj
+kokosnuksojn, kiujn mi plezure manĝis. Mi pensis, ke ne estos al mi
+facile trairi virgan arbon «en kiu la mano de homo neniam metis la
+piedon», kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis
+al mi facilan vojon, kaj mi ĝin sekvis dum multaj tagoj, manĝante
+fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankaŭ leporojn, kiujn
+mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn
+bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj ŝajnis al mi
+tre afablaj sed iom senĝenaj.
+
+En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandiĝis,
+kaj mi baldaŭ alvenis apud granda riverego, kiu devigis min ŝanĝi
+mian direkton. Mi do esploris la ĉirkaŭaĵon kaj kun granda teruro
+ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaĝuloj, kiuj feliĉe ne
+vidis min, ĉar mi alvenis dum la nokto.
+
+Kun granda singardemo mi daŭrigis mian serĉadon, kaj vi pripensu
+mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da
+homaj ostoj! Mi estis meze de hommanĝantoj! Kiamaniere mi povos
+forkuri nevidite? Mi serĉis, sed vane, ŝipeton, en kiu nokte mi
+povus senbrue forlasi tiun danĝeran lokon, sed nenion mi trovis.
+
+Mia bicikledo estis bone kaŝita kaj mi trovis grandan arbon, kiu
+estis por mi bona rifuĝejo. Mi manĝis nur kokosnuksojn, en kiuj mi
+faris truon por elpreni la internaĵon. Mi komencis malesperi, kiam,
+unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.
+
+«Eŭreka!» mi kriis greklingve (ĝi estas cetere la sola greka
+vorto, kiun mi konas).
+
+Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies
+truon mi ŝtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosaĵon tre
+taŭgan. Sed kiamaniere ĝin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi
+kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia
+bicikledo forte starigita meze de mia flosaĵo donis al mi bonegan
+motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte
+foriris.
+
+Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas ĉi tiu
+riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute
+nesciis la ĝeneralan direkton de mia longa vojaĝo. Ĉu mi estis
+irinta orienten kaj ĉu tiu rivero estas Nilo? Aŭ ĉu, suden
+vojaĝinte, mi atingis Nigeron aŭ Senegalon? Neklarigebla enigmo!
+
+Post kelkaj tagoj, ho mirindaĵo! mi ekvidis vaporŝipeton, kiu venis
+laŭ kontraŭa direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La ŝipo sin
+direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu ŝajnis esti la ŝipestro, parolis
+al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis;
+tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan,
+rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas
+nur france; sed bedaŭrinde la homo ne konis la francan lingvon. Li
+ankaŭ uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu ŝajnis al mi tre
+bela, tre dolĉa, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala,
+sed ĉiam vane.
+
+Oni min enirigis en la ŝipon, kaj malfacile, per vortoj ĉerpitaj en
+multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano,
+sed ĉiuj liaj kunvojaĝantoj estis angloj, ili vojaĝis tra la mondo
+de kelke da monatoj.
+
+--Ni estas nun,--ili diris,--sur la riverego Kongo kaj en la lando
+nomita Belga Kongo.
+
+Mi miris, ke mi faris vojaĝon tiel longan tra Afriko.
+
+Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaĝi en tiom da diversaj landoj,
+ne konante tre certe la lingvojn de ĉiuj nacioj vizitataj. Ili
+respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto,
+kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide
+propagandiĝis kaj estas nun konata ĉiulande; tio multe faciligas la
+vojaĝojn.
+
+Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron
+kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili ĉiujn miajn
+aventurojn. Ŝajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili
+pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.
+
+Dank' al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide fariĝis
+sufiĉe lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi
+faros novajn vojaĝojn en ĉiuj landoj de l' mondo; unue mi iros
+Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton
+de Esperanto, doktoron Zamenhof.
+
+ E. Deligny.
+
+
+PIEDNOTO:
+
+[9] Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!
+
+
+
+
+SEPA MENCIO
+
+
+LA ONKLINO EL AMERIKO
+
+Ŝerco en unu akto.
+
+
+PERSONOJ:
+
+ S-ino Plenvolo, onklino de
+ S-ro Polimo, doktoro.
+ S-ino Polimo.
+ S-ro Smitso, kapitano. |
+ S-ino Smitso. |
+ S-ro Hejno, advokato. |
+ S-ino Hejno. | Amikoj de la gesinjoroj Polimo.
+ S-ro Dalmo, negocisto. |
+ S-ino Dalmo. |
+ S-ro Laŭdo, ekskapitano. |
+ Mario, servistino de Polimo.
+ Bil (negro), servisto de S-ino Plenvolo.
+
+
+_Salono de Polimo. Longa tablo, dekstre kaj maldekstre seĝo, poste
+sep seĝoj. La pordo ĉe la fundo estas malfermita. Letero kuŝas ĉe
+la pordo dekstre.--Funde tableto en angulo._
+
+
+SCENO UNUA
+
+MARIO _sola_; _poste_ GES-oj SMITSO.
+
+Mario, _aranĝante festan tablon_.--Kara ĉielo, kian
+malagrablan vivon havas simpla servistino! Labori, labori, kaj refoje
+labori de la frua mateno ĝis noktiĝo; kaj se ŝi kuraĝas ripozi
+momenton, ŝi povas altiri sur sin la plej grandajn riproĉojn de la
+mastrino. Se la gemastroj estus nur riĉaj, ili povus dungi pluan
+servistinon, mi havus tiam kelkfoje ripozon kaj liberan tempon por
+eliri kun mia korporalo. Ho, estas tiel agrable promeni kun li. Se li
+nur baldaŭ fariĝus serĝento por edziĝi kun mi kaj por liberigi
+min de tiu ĉi domo. (_Ŝi volas eliri dekstre kaj ekvidas la
+leteron._) Kio estas tio? (_Prenante ĝin._) Ho, letero; verŝajne la
+doktoro perdis ĝin... de kiu ĝi estas? (_Malfaldante ĝin._) Ĉu do
+ne estas krimo legi ĝin!?... tiom pli ĉar mi ne babilados pri la
+enhavo. (_Legante_). Ĉikago, la duan de decembro 1900. Kara Nevo! Vi
+estos surprizita kiam vi ricevos leteron de sinjorino, al vi tute
+nekonata. Mi tial komencas konigi min al vi. Sendube vi rememoras
+vian karan patrinon, kiu mortis, kiam vi estis nur okjara knabeto,
+kaj sendube vi ankaŭ memoras, ke ŝi parolis al vi pri sia sola
+fratino, kiu iris al Ameriko kun la fama kuracisto Plenvolo, kies
+edzino ŝi estis.--Nu kara nevo, mi estas tiu onklino, kiu foriris de
+Eŭropo, kaj kiu preskaŭ neniam skribis, nek al via patrino, nek al
+iu alia el la parencaro pro kaŭzo, kiun mi ne klarigas nun al vi.
+Sufiĉu, ke vi scias, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke mia edzo mortis
+ĉirkaŭe antaŭ unu jaro, lasante min tute sola en la vasta Ameriko.
+Mi neniam amis tiun ĉi mondparton, kara nevo, sed mia Fritso (tiel
+sin nomis mia edzo), ne volis reiri Eŭropon, ĉar li povis pli
+facile riĉiĝi en la nova mondo ol en la malnova. Ni vivis ĉiam
+feliĉe, kaj tre ordinare, tio estas, tre ŝpareme, kaj mi intencas
+daŭrigi tiun viv-manieron. Tamen mi kore deziras returni al Eŭropo
+por pasigi miajn lastajn jarojn ĉe mia nevo, kiu portas la nomon de
+mia edzo. Ĉu vi povus konsenti al tio? Mi tre ĝin dezirus, tiom
+pli, ĉar mi scias (pli malfrue mi klarigas al vi kiamaniere) ke vi
+estas edziĝinta, kaj ke vi havas tre amindan edzinon. (_La
+gesinjoroj Smitso estas enirontaj sed vidante Marion, ili sin donas
+signojn silenti kaj aŭskulti. Ili restas en la malfermita pordo._)
+Ŝi do konsentos ankaŭ ricevi min kiel kunloĝantinon, ne vere? Mi
+posedas ĉirkaŭe 100 000 dolarojn, kiujn Fritso postlasis al mi,
+kaj kiuj post mia morto alfalos preskaŭ ĉiuj al vi ambaŭ, se vi
+estos bonaj por mi. Mi estos tre nepostulema, kaj kontentiĝos kun
+ordinara ĉambro por mi kaj ĉambreto por mia servisto, kiun mi
+kunprenos. Tiu servisto estas nigrulo. Mi amas lin, ĉar li servis
+min jam de jaroj fidele, tiel, ke mi decidis ne eksigi lin de mia
+servado. Krom la nigrulo, mi havas verdan papagon, kiu parolas, li
+povas diri: _La doktoro estas fripono_, kaj _Fritso trinkas bieron_.
+Fine mi posedas belan katinon, kiun kontentiĝos malgranda loko en
+via domo. Se via domo estas tro malgranda por vi kaj mi kun mia
+nigrulo, papago kaj katino, bonvolu tiam lui alian pli grandan domon,
+mi plene redonos al vi ĉiujn viajn elspezojn neordinarajn. Ne kredu,
+kara...
+
+
+SCENO DUA
+
+MARIO, S-o _kaj_ S-ino SMITSO; S-ino POLIMO _en la
+postscenejo_.
+
+S-ino Polimo, _ekstersalone, dekstre_.--Mario!
+
+Mario.--Ĉielo! Sinjorino vokas min. (_Ŝi rapide remetas la
+leteron apud la pordo. La gesinjoroj Smitso foriras, fermante senbrue
+la pordon post si._)
+
+S-ino Polimo, _vokante pli laŭte ol antaŭe_.--Mario!
+Mario!
+
+Mario.--Mi jam alvenas sinjorino! (_Ŝi volas eliri dekstre.
+Oni laŭte frapas al la pordo je la fundo._) Ho, oni frapas! (_Ŝi
+malfermas la pordon je la fundo kaj la gesinjoroj Smitso eniras._)
+
+S-ino Smitso.--Bonan vesperon Mario! ĉu la doktoro estas
+hejme?
+
+Mario.--Ne sinjoro, li eliris antaŭ unu horo.
+
+S-ino Smitso.--Ĉu sinjorino ankaŭ eliris?
+
+Mario.--Ne sinjorino, ŝi estas hejme, mi...
+
+S-ino Polimo, _vokante ankoraŭ pli laŭte_.--Mario!
+Mario! Venu do!
+
+Mario.--Jes, sinjorino, mi jam venas!
+
+S-ino Smitso.--Iru nur, ni atendos momenton; diru, ke ni
+deziras fari tre malgrandan viziton.
+
+Mario.--Jes, gesinjoroj, mi tuj ĝin diros. (_Ŝi eliras
+dekstre._)
+
+S-o Smitso.--Nu, kion vi diras pri tiu letero?
+
+S-ino Smitso.--Ho, sinjorino Polimo jam de longe montris
+ĝin al mi, sed poste alvenis ankoraŭ tri aliaj leteroj en kiuj la
+maljuna onklino tre plendis pri ĉiuj specoj da malfeliĉaĵoj. Unue
+mortis la katino, due la nigrulo malsaniĝis, tiel ke la vojaĝo
+devis esti prokrastata, trie...
+
+S-o Smitso.--Eble ŝi perdis sian monon...
+
+S-ino Smitso.--Ne, ŝi ne plu skribis pri la mono, sed la
+gesinjoroj Polimo tre timis, ke grava malagrablaĵo okazis pri ĝi,
+tamen ili ne diris pli multe pri la afero, nur ke ili tre bedaŭras,
+ke ili luis tiun ĉi grandan domon, ĉar la doktoro timas, ke la
+vojaĝo de la onklino refoje estos prokrastata.
+
+S-o Smitso.--Ĉiuj niaj amikoj ekaŭdis pri la leteroj, kaj
+cetere?
+
+S-ino Smitso.--Ho jes! kaj ni interkonsentis fari hodiaŭ
+plezurigan ŝercon, en kiu vi kaj mi ludos la ĉefrolojn.
+
+S-o Smitso.--Kaj nia vojaĝo al Amsterdam?
+
+S-ino Smitso.--Estis nur preteksto por ne ĉeesti en tiu
+ĉi domo hodiaŭ vespere. La telegramo, pri kiu mi parolis al vi,
+tute ne alvenis. Ni tamen nun venas por senkulpigi nin.
+
+S-o Smitso.--Sed mia kara, kiel do vi ne pli frue parolis al
+mi pri via ŝerco, vi do malkonfidas min?--mi do ne plu estas infano!
+
+S-ino Smitso.--Mi havis mian tialon por tio! Vi ja scias,
+ke vi tute ne povas teni sekreton... Nur ne koleretu! Ni tuj
+rehejmiĝos kaj revestos nin por la ludotaj roloj; ni revenos ĉi
+tien post kelkaj minutoj por surprizi la geedzojn Polimon; mi kiel la
+onklino kaj vi kiel la nigrulo.
+
+S-o Smitso.--Vi do ne postulas de mi, ke mi pentros min tute
+nigre?
+
+S-ino Smitso.--Nur la vizaĝon; mi ĝin faros mem, kaj vi
+portos nigrajn gantojn.
+
+S-o Smitso.--Sed, mia karulino, tio estas neebla, kie vi
+prenos la parolantan papagon?
+
+S-ino Smitso.--Ne maltrankviliĝu, mi diras, ĉio estas en
+ordo, vi vidas mem, sed silentu, iu venas!
+
+
+SCENO TRIA
+
+S-o _kaj_ S-ino SMITSO, S-ino POLIMO.
+
+S-ino Polimo, _enirante_.--Pardonu, ke mi igis vin atendi
+tiel longe.
+
+S-ino Smitso.--Ne estas kaŭzo por tio, kara amikino, ni
+nur venas por gratuli vin, kaj por senkulpigi nin pro nia malesto
+hodiaŭ vespere. Ni nepre devas iri Amsterdamon pro gravaj aferoj, ni
+tre bedaŭras, sed ni ne estas kulpaj en tio.
+
+S-o Smitso.--Jes, la afero estas grava, kaj ne...
+
+S-ino Smitso.--Sed ni ne povas forbabili nian tempon, ĉar
+la vagonaro foriras post duono da horo; ni do devas rapidi. Nu, kara
+amiko, gratulu vian edzon por ni kaj amuziĝu bone!
+
+S-ino Polimo.--Dankon. Fritso ankaŭ bedaŭros vian
+maleston, ĉar sen la kapitano, la festoj preskaŭ ĉiam nebone
+sukcesas.
+
+S-ino Smitso.--Ho! vi tamen amuziĝos! Nu, kara amikino,
+ni devas foriri, adiaŭ! (_S-o kaj S-ino Smitso foriras._)
+
+
+SCENO KVARA
+
+S-ino POLIMO, _poste_ S-o POLIMO.
+
+S-ino Polimo.--Jam la oka horo; post kelkaj minutoj mi
+povas atendi la vizitantojn. Sed kie do estas Fritso? (_Ŝi rigardas
+tra la fenestro_) jen, li alvenas! Nun unue mi ekzamenu ĉu Mario
+bone aranĝis la tablon: Jen sidos la gesinjoroj Hejno; jen sinjoro
+Laŭdo; jen la gesinjoroj Dalmo, kaj jen ĉi Fritso kaj mi.... La
+tablo vidiĝas tre bone, la gastoj povos esti kontentaj! Se ili nur
+ne alvenus tiel malfrue! (_S-o Polimo eniras._) Mi ĝojas Fritso,
+ĉar vi alvenis; la gastoj estos tie ĉi baldaŭ... La gesinjoroj
+Smitso ĵus alvenis por diri, ke ili ne povas partopreni en nia
+malgranda festo; ili nepre devis tuj foriri al Amsterdamo, pro gravaj
+aferoj. Mi devas gratuli vin por ili.
+
+S-o Polimo.--Mi bedaŭras ilian maleston.... Jen refoje
+leteron de onklino, la leteristo donis ĝin al mi, kiam mi eniris la
+pordon.
+
+S-ino Polimo.--Rapide! Malfermu! Mi estas scivola ĉu ia
+malfeliĉaĵo okazis, ĉar la lastaj leteroj tute ne plaĉis min...
+Nu? kion ŝi skribis?
+
+S-o Polimo, _legante_.--Kara, genevoj! Mi sciigas vin, ke
+vi povas atendi min jam morgaŭ. Mi ĵus alvenis en Rotterdamo. Mi
+havis terurajn malsanojn de maro, sed nun sentas min sufiĉe bonete
+por vojaĝi. Bil kaj Koko sanas kiel eble plej bone. Mankas al mi la
+tempo skribi pli multe, ĉar mi havas ankoraŭ multon por fari. Ĝis
+morgaŭ! Kun mil kisoj, via onklino Lotjo.
+
+S-ino Polimo.--Kiam ŝi forsendis la leteron?
+
+S-o Polimo, _serĉante_.--Ho! ŝi tute ne skribis la
+daton... atendu, mi trovas ĝin sur la kovrilo..... (_serĉante._)
+Sed tio estas terura! la ŝtampaĵo estas tiel malklara, ke mi ne
+povas legi ĝin.
+
+S-ino Polimo.--Eble ŝi venos hodiaŭ!... Ĉu ŝi skribis
+nenion pri
+ sia mono?
+
+S-o Polimo.--Nenion.
+
+S-ino Polimo.--Se ŝi nur ne estus nun venonta. Kara
+ĉielo, imagu al vi, ke ŝi alvenas, kiam niaj gastoj estas...
+
+S-o Polimo.--Ho tio ne malhelpos. Ŝi tiam povos tuj
+konatiĝi kun ili.
+
+S-ino Polimo.--Jes, sed mi preferus, se ŝi venus, kiam ni
+solaj estos hejme.
+
+S-o Polimo.--Mia kara, ne maltrankviliĝu. (_Post
+momento._) Ĉu vi ekaŭdis, ke la najbaroj scias pri nia onklino? Mi
+jam ekaŭdis kelkajn aludojn pri ŝi.
+
+S-ino Polimo.--Kelkajn aludojn?
+
+S-o Polimo.--Jes,... la najbaroj moke parolas pri: _ora_
+onklino, pri _diamanta_ onklino kaj cetere; oni jam diris, ke ŝi
+tute _ne_ alvenos. Ankaŭ oni disrakontas, ke ŝi perdis sian monon,
+kaj ke ni estas devigataj transloĝiĝi pro la alta luprezo de nia
+domo. Eĉ la buboj sur la strato moke rigardis min, demandante unu al
+la alia: ĉu la _ora_ onklino jam alvenis.
+
+S-ino Polimo.--Sed tio estas terurega, Fritso. Imagu do al
+vi, ke ŝi _ne_ estas riĉa, tiam ni _vere_ devos transloĝiĝi,
+ĉar...
+
+S-o Polimo, _kolerete_.--Kion do vi pensas pri ŝi...; mi
+rediras, ne maltrankviliĝu.... Se mi nur scius, kiam ni povus atendi
+ŝin. (_Oni sonorigas laŭte._)
+
+S-ino Polimo, _ektimigite_.--Kara Dio! Kiu estas tie!?
+
+S-o Polimo.--Eble jam kelkaj gastoj.
+
+S-ino Polimo.--Ho jes, mi tute ne pensis pri ili. Nu,
+Mario do malfermas por vidi kiu sonorigis; ni estas pretaj akcepti la
+vizitantojn... Se onklino nur ne alvenos hodiaŭ! (_Eniras la
+gesinjoroj Hejno, kaj la gesinjoroj Dalmo._)
+
+
+SCENO KVINA
+
+GES-oj POLIMO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO.
+
+S-o Hejno.--Bonan vesperon karaj amikoj, koran gratulon!
+
+S-ino Hejno.--Korajn gratulojn pri la datreveno de la
+doktoro! (_Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo._)
+
+S-o Dalmo.--Bonan vesperon! Mi deziras al vi la sanon!
+
+S-ino Dalmo.--Karaj amikoj! mil gratulojn! (_Ili donas la
+manojn al gesinjoroj Polimo._)
+
+S-o Polimo.--Mi dankas, amikoj!
+
+S-ino Polimo.--Koran dankon al vi ĉiuj! Sidiĝu, sidiĝu!
+(_Ĉiuj sidiĝas._)
+
+S-ino Polimo.--La gesinjoroj Smitso ne povas veni, ili
+estis tie ĉi antaŭ momento dirante, ke ili tuj devas vojaĝi
+Amsterdamon.
+
+S-ino Hejno.--Ho kia bedaŭro!
+
+S-o Hejno.--Mi tre bedaŭras, ni sentos lian foreston,
+ĉar la kapitano estas ĉiam tiel bona amuzanto.
+
+S-ino Dalmo.--Tia li estas!
+
+S-o Dalmo.--Mi jam antaŭe ĝojis pro lia ĉeesto... sed:
+«unue la aferoj kaj poste la amuzaĵoj», kiel diras la proverbo; ne
+vere?
+
+S-o Hejno.--Ĉu la ekskapitano ankoraŭ ne venis? Ordinare
+li estas la unua ĉe la festoj.
+
+S-o Dalmo.--Vi estas prava, sinjoro, ordinare li estas la
+unua, sed li..... (_oni sonorigas_)..... ho, jen li, sendube!
+
+S-ino Polimo, _rigardante timete la malfermotan pordon,
+mallaŭte al Polimo_.--Se ĝi nur ne estas la onklino!
+
+S-o Polimo, _mallaŭte_.--Ne timu! Nia onklino nun _ne_
+venos, cetere ŝi kompreneble venos veturile, kaj ni ekaŭdos la
+bruadon de la radoj. (_Eniras Sinjoro Laŭdo._)
+
+
+SCENO SESA
+
+LA SAMAJ, S-o LAŬDO.
+
+S-o Laŭdo.--Ha! miaj karaj! (_Donante la manon al la
+ĉeestantoj_)... Kiel vi ĉiuj fartas?... Doktoro, mi gratulas vin
+kaj vian edzinon, kaj deziras al vi ankoraŭ multajn feliĉajn
+jarojn, grandegan klientaron kaj... baldaŭ malgrandan amindan
+doktoreton! ha! ha! ha! kiu ankoraŭ ĉiam mankas en via hejmo.
+
+S-o Polimo, _ridante_.--Mi dankas vin, maljuna amiko, mi
+dankas kore.
+
+S-ino Polimo.--Mi dankas, kapitano, sed koncernante la
+doktoreton, ni havas ankoraŭ sufiĉe da tempo.... Sidiĝu, mi petas!
+
+S-o Laŭdo.--Ho jes, dankon, mi jam vidas mian seĝon sur
+ĝia ordinara loko... (_Sidiĝante._) Sed kie do estas nia amiko
+Smitso kun lia edzino? Vi do ankaŭ atendas ilin, ĉu ne?
+
+S-ino Polimo.--Jes, ni _atendis_ ilin, kapitano, sed ili
+ne povas veni ili devas vojaĝi al Amsterdamo pro neatendita kaj tre
+grava afero, ni tial devas nun bedaŭri ilian foreston.
+
+S-o Laŭdo.--Jes, tio estas bedaŭrinda! (_al S-ino
+Hejno_) Ĉu via patrino ne povis veni kun vi, sinjorino Hejno?
+
+S-ino Hejno.--Ŝi preferis resti hejme! Ŝi pretendis, ke
+ŝi havas tiom por fari--ho! ŝi laboras ĉiam, almenaŭ tion ŝi
+kredas kaj opinias, ke la mastrumo iras nebone, se ŝi ne zorgas pri
+ĉio.... Tiaj estas la maljunulinoj!...
+
+S-o Laŭdo.--Tute same kiel mia maljuna panjo!
+
+S-ino Dalmo.--Ŝi ankoraŭ ĉiam estas sana, ĉu ne vere,
+kapitano?
+
+S-o Laŭdo.--Sana! Dank' al Dio, jes! Mi kelkfoje vere
+devas pensi, ke ŝi estas pli forta ol mi mem. Ŝi legas tute sen
+okulvitro... metas ankoraŭ fadenon tra la kudrilo, kvazaŭ ŝi estis
+nur dudek-jara, kaj tamen ŝi jam estas okdek-kvin!
+
+S-ino Dalmo.--Jam okdek-kvin!... Mirinde! (_Malgranda
+silentado_).
+
+(_S-ino Polimo servas la gastojn._)
+
+S-ino Dalmo, _al Dalmo, mallaŭte_.--Ili baldaŭ venos,
+ĉu ne?
+
+S-o Dalmo, _mallaŭte_.--Jes.... silentu do!
+
+S-ino Dalmo, _mallaŭte_.--Oni ne aŭdos min; mi vere
+miras, kiel la kapitano ludos sian rolon, kaj kiel li vidiĝos kiel
+nigrulo.
+
+S-o Dalmo, _mallaŭte_.--Silentu do!
+
+S-o Laŭdo.--Ĉu vi aŭdis, gesinjoroj, pri tiu terura
+mortigo?
+
+Ĉiuj.--Mortigo?
+
+Laŭdo.--Jes! Mi aŭdis antaŭ horo ĉirkaŭe, ke maljuna
+sinjorino, vojaĝante per vagonaro de Rotterdamo al nia urbo, estis
+mortigita mezvoje de mizerulo, kiu ŝtelis de ŝi multege da mono,
+kiun ŝi portis kun si. (_Mire._) Ĉu vi tute ne ekaŭdis pri ĝi?
+
+Ĉiuj.--Ne. Kara ĉielo. Kia krimo. Kia abomenaĵo!
+
+S-ino Polimo.--Ĉu ŝi vojaĝis sola?
+
+S-o Laŭdo.--Mi ne scias pli, ol mi rakontis...
+
+S-ino Polimo.--Se la mortigito nur ne estas...
+
+S-o Polimo.--Sensencaĵo! Eble la tuta rakonto ne estas
+vera, oni ĉiam rakontas _tiom_! Kiel do ĝi povus okazi!
+
+S-o Laŭdo.--Oni tamen diregas, ke vere ĝi okazis!
+
+S-o Polimo.--Ho, kara kapitano, ne kredu ĝin!
+
+S-ino Hejno, _al S-o Hejno, mallaŭte_.--Kiel ili venas
+malfrue! Mi jam de longe atendis ilin!
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--Silentu do! Vi perfidos la tutan
+ŝercaĵon.
+
+S-o Laŭdo, _al S-o Polimo_.--Ĉu vi antaŭ mallonge
+ekaŭdis ion pri via onklino, doktoro?
+
+S-o Polimo.--Ho jes! ni atendas ŝin eble jam morgaŭ. Mi
+ĵus ricevis ŝian lastan leteron.
+
+S-o Hejno.--Kiel neatendite!
+
+S-ino Hejno.--Jam morgaŭ? He!
+
+Ges-oj Dalmo, _kune_.--He!
+
+Laŭdo.--Domaĝe, ke via datreveno ankaŭ ne estas morgaŭ,
+doktoro, ni tiam povus festi ĝin en ĉeestado de via onklino. (_Oni
+sonorigas laŭtege._)
+
+S-ino Polimo, _ekterurite_.--Kara Dio!
+
+S-o Laŭdo.--Eble kliento por vi, doktoro.
+
+S-o Polimo.--Mi ne ĝin esperas, kapitano, ni sidas tiel
+agrable kune, ke kliento, en tiu ĉi horo... (_Oni aŭdas laŭtan
+bruadon en la koridoro, post momento eniras Mario._)
+
+
+SCENO SEPA
+
+LA SAMAJ, MARIO.
+
+Mario.--Doktoro, ĵus alvenis maljuna sinjorino, ŝi staras
+kun granda nigrulo en la koridoro, kaj demandas ĉu vi estas hejme.
+
+S-ino Polimo.--(_Rigardas timete la gastojn, kvazaŭ ŝi
+volus diri: foriru do ĉiuj. Jen nia onklino, kiu alvenas; malgranda
+silento._)
+
+Mario.--Nu, doktoro, kion mi diros al ŝi?
+
+S-ino Polimo.--Sed kara Fritso, iru do por akcepti ŝin...
+Vi do komprenas, ke ĝi estas nia onklino kun la nigrulo. Ili do ne
+povas resti en la koridoro!
+
+S-o Polimo.--Ĉu mi enirigos ilin tien-ĉi? (_Li
+ĉirkaŭrigardas konfuze kelkan tempon, sed vidante, ke la gastoj
+restas trankvile, li fine eliras, sekvata de Mario._)
+
+S-ino Polimo.--Kiel neatendite! Ni atendis ŝin nur
+morgaŭ! (_Eniras maljuna sinjorino, en la mano ŝi portas grandan
+kaĝon en kiu sidas papago. Ŝi estas sekvata de nigrulo vestita per
+livreo; li portas du grandajn valizojn._)
+
+
+SCENO OKA
+
+GES-oj POLINO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO, S-o LAŬDO,
+S-ino PLENVOLO, _la onklino_; BIL, _negro_.
+
+Onklino.--Mi nur timas kara nevo, ke mi ĝenos viajn
+gastojn.
+
+S-o Polimo.--Ho, kontraŭe, kara onklino, ili estos tre
+feliĉaj konatiĝi kun vi. (_Montrante sian edzinon._) Jen mia
+edzino, kiu jam tiel longe atendis vin kun malpacienco.
+
+Onklino.--Aminda edzineto, mi kredas! Nu kara nevino, mi tre
+ĝojas fine vidi vin (_kisas ŝin_), kaj kore esperas, ke ni baldaŭ
+fariĝos bonaj amikinoj--sed ŝajnas, ke vi estas iom nervema, estu
+do kvieta, kaj ne lasu vin ĝeni de mi! (_La gastoj stariĝas
+ĉiuj._)
+
+S-ino Polimo.--Kara onklino, estu la bone venintino en nia
+hejmo, mi esperas, ke ĝi plaĉas vin.
+
+Onklino.--Ho, ĉio ŝajnas al mi bone tie-ĉi!
+
+S-o Polimo.--Onklino, permesu, ke mi konigu al vi niajn
+amikojn: Gesinjoroj Hejno! Sinjoro Hejno estas advokato, kaj jam de
+longe nia amiko... Gesinjoroj Dalmo! Sinjoro Dalmo konatiĝis kun ni
+antaŭ nelonge, li estas negocisto... Sinjoro Laŭdo, ekskapitano,
+kiu vizitas nin preskaŭ ĉiutage. (_La onklino faras malgrandan
+riverencon, la gastoj same ĝin faras._)
+
+S-o Polimo.--Ĉu vi volas sidiĝi tie, onklino, apud mia
+edzino? Pardonu, onklino, ke mi ankoraŭ ne senigis vin de via kaĝo,
+ĉu vi permesas, ke mi starigu ĝin en la angulon de la ĉambro sur
+la tableton? Morgaŭ ni zorgos pri pli bona loko. (_Li metas la
+kaĝon sur tableton en la fundo de la sceno._) Kia bela birdo! Kaj
+ĝi parolas, kiel vi skribis al ni!
+
+Onklino.--Ĝi diras nur kelkajn vortojn, kiam ĝi tion
+deziras; mia edzo instruis ilin al ĝi; li tre amis la beston.
+
+S-o Polimo.--Kompreneble! (_La nigrulo metas la valizojn
+en alia angulon kaj poste sin starigas post la seĝo de sia
+mastrino._)
+
+S-ino Polimo.--Sed onklino, via negro,... via servisto, mi
+volas diri...
+
+Onklino.--Li sin nomas Bil, kuzino.
+
+S-ino Polimo.--Ho jes, mi nun memoras, ke vi nomis lin
+tiel en viaj leteroj. Ĉu mi montros al Bil lian ĉambron? Li eble
+estas laca pro la vojaĝo, kaj Mario povus...
+
+Onklino.--Ho ne, kara nevino, tute ne, unue li estas tre
+forta, kaj due mi preferas (se almenaŭ vi konsentas), ke li restu
+hodiaŭ vespere post mia seĝo, li tiel kutimas servi min, kaj... mi
+pensas, ke viaj amikoj, kiuj sendube ankaŭ fariĝos la miaj,
+bonvolos iom konatiĝi kun Bil.
+
+S-ino Polimo.--Ĉu vi mem ne estas laca, onklino? Ĉu vi
+ankaŭ trinkos teon, aŭ ĉu vi deziras, ke nia servistino aranĝu
+por vi...
+
+Onklino, _ridetante_.--Mi do jam diris, kara nevino, ne
+maltrankviliĝu pro mi; mi estas tre kontenta, ke mi min trovas en
+tia bona kaj amika societo. Faru kvazaŭ mi loĝus jam de longe ĉe
+vi.
+
+S-ino Polimo.--Kaj Bil? Onklino?
+
+Onklino.--Ho, li neniam prenas ion en mia ĉeesto, li jam en
+Rotterdamo trinkis kaj manĝis....
+
+S-ino Hejno, _mallaŭte al Hejno_.--Mi vere admiras la
+kapitanon, li vidiĝas kiel vera negro. Kie do li prenis tiun
+livreon?
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--Kaj rigardu lian edzinon; ŝi
+estas vera Amerikanino. Mi ne rekonas ŝin!
+
+S-ino Hejno, _al Onklino_.--Estas esperinde, sinjorino, ke
+tiu ĉi urbo plaĉos al vi.
+
+Onklino.--Mi tute ne dubas pri tio, sinjorino.
+
+S-ino Hejno.--Ĉu jam estas longe, de kiam vi forlasis
+Eŭropon?
+
+Onklino.--Jes, jam tre longe, mi estis nur dudek-jara, kiam
+mi iris Amerikon kun mia edzo.
+
+S-o Hejno.--Via edzo estis kuracisto, ĉu ne vere?
+
+Onklino.--Jes sinjoro, kiel mia nevo....
+
+S-o Polimo.--Tamen li estis multe pli instruita ol mi....
+
+Voĉo el la angulo de la scenejo.--La doktoro estas fripono.
+(_La gastoj laŭte ridegas._)
+
+S-ino Polimo.--Jen la papago, he! ĝi parolas klare...
+
+S-o Laŭdo.--Ĉu via birdo ĉiam tiel bone parolas
+sinjorino? Mi estas surprizita; ion tian mi neniam ekaŭdis.
+
+S-ino Hejno.--Sed _kiun_ doktoron ĝi celis?
+
+S-o Hejno.--Eble ĝi celis nian amikon! ha! ha! ha!...
+(_La gastoj ridegas laŭte._)
+
+S-o Polimo, _ŝerce_.--Via papago jam volas malamikiĝi
+kun mi, kara onklino.
+
+Onklino.--Lasu ĝin nur paroli! Ĝi ne scias, kion ĝi
+diras.
+
+La voĉo el la angulo.--Fritso trinkas bieron! (_Ĉiuj
+ridegas._)
+
+S-ino Dalmo.--Ĉu li scias paroli ankoraŭ pli multe,
+sinjorino?
+
+Onklino.--Ankoraŭ kelkajn frazojn; ju pli oni parolas en
+ĉambro, des pli ĝi ankaŭ parolas; kelkfoje tamen ĝi ne malfermas
+la buŝon dum tuta tago.
+
+S-ino Dalmo.--Mirinde!
+
+S-o Polimo.--Mi tre ĝojas, ke vi alportis ĝin, onklino,
+ĝi vere povas amuzi la societon.
+
+Voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj
+ridegas._)
+
+Onklino, _al Bil_.--Bil, metu tukon super la kaĝo.
+
+Bil.--Jes ma'm![10] (_Bil malfermas valizon, elprenas tukon
+kaj metas ĝin sur la kaĝon kaj refoje stariĝas post la onklino._)
+
+S-ino Hejno, _mallaŭte_.--Sed tio estas mirinda! Mi ne
+komprenas, kie ili prenis tiun parolantan papagon.
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--La papagon ili eble prunteprenis
+ie, sed kompreneble ĝi ne parolas...
+
+S-ino Hejno, _mallaŭte_.--Ni ĉiuj ĝin aŭdis!
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--La voĉo estos de iu, kiu sin
+kaŝis post la pordo.
+
+S-o Laŭdo, _al Onklino_.--Ĉu vi volas vendi vian
+papagon, sinjorino? Mi deziras posedi tian parolantan birdon.
+
+Onklino.--Mi jam havas ĝin dudek jarojn sinjoro, kaj
+intencas ĝin havi ĝis mia morto, almenaŭ se miaj genevoj ne estos
+ĝenataj de ĝi.
+
+S-o Polimo.--Kontraŭe.
+
+S-ino Polimo.--Kara onklino, pri kio vi pensas; ni vere
+jam amas la birdon.
+
+Onklino.--Koko estas tre dolĉa papago, ĝi mordas neniam.
+
+S-o Polimo.--Ho, ni baldaŭ fariĝos bonaj amikoj, la birdo
+kaj mi.
+
+Voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj
+ridegas._)
+
+S-o Polimo, _flanken_.--Malbenita besto!
+
+Onklino.--Ĉu vi bone metis la tukon Bil?
+
+Bil.--Jes ma'm!
+
+S-ino Hejno, _mallaŭte al Hejno_.--La kapitano estas vere
+aktoro, rigardu, kiel grave li rigardas nin.
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--Jes, sed lia edzino superas lin!
+Mi neniam povis kredi, ke ŝi tiel bone taŭgis por la teatro.
+
+S-ino Dalmo, _al Onklino_.--Ĉu via servisto nur parolas
+angle, sinjorino?
+
+Onklino.--Jes, nur angle.
+
+S-o Laŭdo.--Se vi konsentas, sinjorino, mi instruos al li
+nian lingvon.
+
+Onklino, _ridetante_.--Mi dankas vin, sinjoro. Bil lernos ja
+nian lingvon baldaŭ sen instruisto; li jam bone ĝin komprenas, ĉar
+en Ĉikago, mi parolis kun mia edzo nur nian gepatran lingvon. Ĉu ne
+vere Bil?
+
+Bil.--Jes, ma'm!
+
+S-ino Hejno, _mallaŭte al S-o Hejno_.--Strange, ke ŝi
+ne parolas pri sia _mono_.
+
+S-o Hejno, _mallaŭte_.--Atendu nur.
+
+S-o Dalmo.--Ĉu vi havis belan marvojaĝon, sinjorino?
+
+Onklino.--Tre malbelan.
+
+S-ino Polimo.--Onklino skribis al ni pri tiu vojaĝo; la
+vetero estis sufiĉe beleta, sed ŝi terure suferis pri la
+marmalsanoj.
+
+S-o Laŭdo.--Kaj oni diras, ke tio estas tre malagrabla
+malsano.
+
+S-o Polimo.--Malagrabla, jes; sed feliĉe ne danĝera.
+
+La voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La
+gastoj ridegas._)
+
+S-o Polimo, _mallaŭte_.--Malbenita birdo! atendu nur, mi
+baldaŭ igos vin senti, ke mi estas tia.
+
+Onklino, _al Bil_.--Bil, portu kokon ekster la ĉambro.
+
+Bil.--Jes ma'm. (_Li ĝin faras kaj revenas, reprenante sian
+lokon._)
+
+S-ino Polimo.--Ho kara onklino, ĝi tute ne ĝenas nin!
+
+Onklino.--Sed ĝi ĝenas min; ĝi fariĝas tro brua, kaj
+tion mi ne amas.
+
+S-o Hejno, _al Onklino_.--Diru fojon, sinjorino, ĉu oni
+ankaŭ ludas komedietojn en Ameriko?
+
+Onklino.--Ho jes, sinjoro!
+
+S-ino Hejno, _al Onklino_.--Ĉu la negroj ankaŭ kunludas?
+
+Onklino, _kun surprizo_.--Ho jes!
+
+S-o Hejno.--Ĉiuj negroj en Ameriko estas nigraj ĉu ne?
+En nia lando troviĝas nigruloj, kiuj tamen _ne_ estas negroj.
+
+Onklino, _ne respondas_.
+
+S-ino Hejno.--En nia lando eĉ troviĝas nigruloj, kiuj
+estas kapitanoj, ĉu ne vere sinjoro Laŭdo?
+
+S-o Laŭdo.--Ho sendube! (_al Onklino._) Ĉu estas jam
+longe, de kiam vi perdis vian edzon, sinjorino?
+
+Onklino.--Ne sinjoro, mia edzo mortis antaŭ kelkaj monatoj.
+
+S-o Hejno.--Mi iam ekaŭdis, ke la vidvinoj en Ameriko tre
+baldaŭ reedziniĝas. (_Onklino ne respondas, S-o Polimo rigardas
+S-on Hejno kolerete._)
+
+S-ino Hejno.--Eble tio dependas de la riĉeco de la
+vidvinoj, kiel ankaŭ en nia lando.
+
+S-o Laŭdo.--Nu, mi estas fraŭlo _maljuna_, sed fraŭlo
+kun _juna_ koro, kaj, se mi ekkonus bonan vidvinon, kiu akceptus mian
+manon, mi vere....
+
+S-o Hejno.--Vi tiam ekprenus ŝin!
+
+Laŭdo.--Volontege! Sed nur kondiĉe, ke ŝi posedus 100 000
+dolarojn!
+
+S-ino Hejno, _montrante la onklinon_.--Mi supozas, ke
+onklino posedas ilin. Vi estus bela paro! (_Oni eksonorigas du fojojn
+tre laŭte._)
+
+Onklino, _rigardas ekterurite la gastojn, sed ne respondas.
+Poste al Bil._--Diru Bil, tiu ĉi domo ŝajnas al mi frenezulejo!
+
+Bil.--Jes ma'm!
+
+Mario, _ekstere, ĉe la pordo_.--Doktoro! alvenis refoje
+maljuna sinjorino kun negro, ili estas en la koridoro, kaj la
+sinjorino diris, ke ŝi estas via onklino el Ameriko!
+
+S-ino Hejno.--Kara Dio! Jen la vera onklino!
+
+Ĉiuj, _konsterne rigardas al la pordo, la unue veninta
+onklino ellasas krion kaj eksvenas. Bil ĉirkaŭrigardas kolere.
+Subite eniras dua sinjorino strange kaj ridinde vestita, kaj portante
+malplenan kaĝon. Ŝin sekvas negro, same vestita strange, sed per
+livreo multkolora, li portas du grandajn antikvajn pluvombrelojn kaj
+grandan kofron, li terure rulas siajn okulojn._
+
+
+SCENO NAŬA
+
+LA SAMAJ, GES-oj SMITSO.
+
+Dua Onklino, _enirante kun multe da bruado_.--Kie do estas
+mia kara nevo? Kial li ne iras al mi renkonten por ĉirkaŭbraki min?
+Ho mi estas konvinkita, ke li alprenos min en sian hejmon, kvankam
+oni forŝtelis mian tutan monon... (_Subite ŝi ekvidas la unue
+venintan negron kaj lian mastrinon, ŝi ellasas laŭtan krion, ankaŭ
+eksvenas kaj ekfalas en la brakojn de la due veninta nigrulo. Brua
+movado inter la gastoj, kiuj ĉiuj stariĝas._)
+
+S-ino Polimo.--Kio do okazas? Ĉu mi sonĝas? Ĉu ĉiuj
+homoj fariĝis frenezaj?.. Fritso! helpu do nian onklinon, ŝi perdis
+la konscion.
+
+S-o Polimo, _iras al la unue veninta onklino kiu iom post
+iom rekonsciiĝas, la alia onklino same rekonsciiĝas kaj
+ĉirkaŭrigardas terurite. La gastoj silente forŝteliĝas el la
+ĉambro, unu post la alia._
+
+
+SCENO DEKA
+
+GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL, GES-oj SMITSO
+
+S-ino Polimo, _al la dua onklino_.--Kion signifas tio,
+sinjorino? Kiu vi estas? Kion vi deziras?
+
+Dua Onklino, S-ino Smitso, _preskaŭ
+plorante_.--Pardonu min, kara amikino. Estas mi, via fidela Karolino.
+
+S-ino Polimo.--Kaj tiu negro?
+
+S-o Smitso, _la due veninta negro_.--Mil pardonojn,
+sinjorino Polimo, mi estas Smitso.
+
+S-o Polimo.--Sed kion do vi volas?
+
+S-ino Smitso.--Ni volis nur ŝerci, ho ve!... Ni volis nur
+ludi malgrandan komedieton, sed tute ne pensis, ke via onklino jam
+alvenis. Ni nur volis surprizi vin, kiel via onklino el Ameriko. (_Al
+la vera onklino._) Estimata sinjorino! Ni ne intencis ofendi vin....
+Ho! mi mortos pro honto... kompatu nin!... pardonu nin! ho pardonu
+nin! (_Ŝi ploras._)
+
+S-o Smitso, _al onklino_.--Mi volas fari ĉion, kion vi
+postulos de mi, estimata sinjorino, mi eĉ volas mortpafi min, se tio
+povas kontentigi vin... mi... mi... ho ve!..
+
+Onklino, _bonkore_.--Mi _nun_ komprenas ĉion, miaj amikoj,
+kaj mi pardonas vin ĉiujn fundkore; bonvolu diri la samon al la
+aliaj, mi petas; ĉar mi tre bedaŭrus, se miaj genevoj malamikiĝus
+kun bonaj homoj pro mi, kaj nun iru kviete hejmen. (_La geedzoj
+Smitso honte foriras._)
+
+
+SCENO LASTA
+
+GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL
+
+S-ino Polimo--Ho kara onklino, kion vi do devas pensi pri
+ni! Mi nun...
+
+S-o Polimo.--Aŭskultu, kara onklino! Al ĉiuj, kiuj
+hodiaŭ vespere tiel ofendis vin, mi malpermesos por ĉiam la eniron
+en mian domon. Mi ne rigardos ilin plu kiel miajn amikojn, ĉar mi
+neeble povus forgesi kaj pardoni la abomenan ŝercon, kiun ili faris.
+Mi tuj skribos al ĉiuj.
+
+Onklino, _ridete interrompante lin_.--Vi skribos, ke mi
+pardonas ilin, kaj ke mi ne deziras, ke la reciproka amikeco, kiu jam
+tiel longe ekzistas inter vi, estus rompita pro mi....
+
+S-ino Polimo.--Kaj vi restos ĉe ni, ĉu ne vere, kara
+onklino?
+
+Onklino.--Nu, mi pensas, ke mi faros plej bone restante,
+ĉar via domo plaĉas al mi! Ĉu vi ne same opinias tion Bil?
+
+Bil.--Jes ma'm!
+
+S-ino Polimo, _kisante onklinon_.--Kara onklino, mi dankas
+vin, vi estas vere tro bona por ni!
+
+S-o Polimo.--Kara onklino, vi estas anĝelo!
+
+Voĉo el la koridoro.--La doktoro estas fripono!
+
+ H. J. Bulthuis.
+
+
+PIEDNOTO:
+
+[10] Jes sinjorino.
+
+
+
+
+OKA MENCIO
+
+
+LA SINOFERO
+
+
+I
+
+Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto
+Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon,
+sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis ĵus mortinta,
+lasinte ŝin en plej kruela malriĉeco.
+
+La knabineto estis ĉarma, kun dolĉa vizaĝo, grandaj bluaj okuloj,
+blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis
+rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, ĉiam vivinte apud patro
+premata de malriĉeco kaj malsano, ŝi neniam konis la ĝojojn de sia
+aĝo, kaj ŝia farto estis ŝanceliĝanta; ŝi estis malgranda,
+timema, kortuŝanta en siaj funebraj vestoj. De l' unua tago, Karlo,
+granda kaj forta, sin faris ŝia protektanto.
+
+La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l' unua fojo, Johanino konis
+la plezurojn de l' aliaj infanoj; ŝi ne estis plu sola, en la mizera
+patra domo; ŝi havis afablan kunludanton, kiu konigis de ŝi la plej
+belajn kaj riĉajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro.
+Kaj baldaŭ ŝia malgajeco vaporiĝis, ŝia vizaĝo roze koloriĝis,
+kaj ŝia rido ekbruis sonora en la vasta domo.
+
+Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la
+ludojn pli interesaj, la domon pli ŝatinda. Kaj por Kantamant, ŝi
+estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedaŭris.
+Tiel afabla, dolĉa por ĉiuj, tiom amata de l' servistoj, kiom de l'
+majstro kaj de Karlo, ŝi fariĝis la hejma feino, per kiu ĉiu estis
+pli feliĉa, ĉio pli brila, kvazaŭ se la aera estaĵo, sendita de
+l' dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l'
+boneco de Kantamant por la kara orfino.
+
+Kaj li, la granda poeto, dediĉis al ŝi siajn plej belajn poemojn,
+tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn ĉiu parkere scias en
+Esperantujo.
+
+Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn
+vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun ĉiu
+plendis, vidante ŝin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la
+enterigiron de ŝia patro.
+
+Tiun tagon, Kantamant, kisante ŝian frunton, diris al ŝi:
+
+--Ĉu vi estas feliĉa kun ni, filino mia?
+
+--Ho! jes, Sinjoro,--ŝi diris.
+
+--Kial vi ĉiam min nomas Sinjoro, karulino? Ĉu mi ne vin amas kiel
+patro?
+
+--Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... paĉjo!
+
+--Johanjo kara!
+
+Karlo, kiu ĝis tiam diris nenion, iris al ŝi:
+
+--Kaj min, fratineto, ĉu vi min amas?
+
+Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:
+
+--Vi ĝin vere scias, Karĉjo mia.
+
+--Kara Jonjo!
+
+Kaj, de tiu tago, ili ĉiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, «paĉjo,
+Karĉjo, Jonjo», kiuj estis por ĉiu el ili kiel la esprimo mem de
+iliaj amsentoj, la elĵeto de iliaj nedisigeblaj animoj.
+
+
+II
+
+Karlo havis amikon je sia aĝo, Frederikon, la solan el ĉiuj siaj
+kunlernantoj, kiun li estis feliĉa akcepti hejme. Ili ambaŭ
+simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj
+revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborĉambro
+de Kantamant, aŭskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj
+iliaj infanaj animoj kune malfermiĝis al la flugado de la lulantaj
+ritmoj.
+
+Baldaŭ, Johanino kutimis ĉeesti je tiuj legadoj, kaj ŝi ankaŭ
+sentis poetan animon, kiu vekiĝis en ŝi. La tri infanoj komprenis
+tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l' versoj de
+Kantamant; kaj ili pro ĝojo ploris, kiam li dediĉis al ili sian
+faman poemon:
+
+ Nur vin rigardante, mi estas feliĉa...
+
+Karlo kaj Frederiko staris apud la apogseĝo de Kantamant, dekstre
+kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la ŝultro de l' poeto,
+legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom,
+alproksimiĝis, fine sidiĝis sur la genuoj de sia adoptinta patro,
+kaj, tuj kiam li finis sian legadon, ŝi ĉirkaŭis lian kolon per
+siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:
+
+--Ho! paĉjo, paĉjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi
+tuj legis al ni. Ĝi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Ĉu vere,
+fraĉjoj?
+
+Kaj la du «fraĉjoj», siavice kisis Kantamant'on, kiu ilin tenante
+inter siaj brakoj, ripetis:
+
+--Vi estas la feliĉo de mia vivado. Kio estas la poemo de l' versoj
+kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de
+l' ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la
+simileco de l' rimoj kompare kun la simileco de l' viaj dolĉaj
+vizaĝoj? Infanoj, infanoj miaj, estu ĉiam tri gefratoj, vin
+interamantaj ĝis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj
+feliĉan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro ĉiuj
+laŭdoj de l' popoloj.
+
+La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj
+malfermiĝis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn
+versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La
+malkorektaĵoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento
+kortuŝanta; Kantamant aprobis, kuraĝigis la infanon. Tion vidante,
+Frederiko ankaŭ prezentis al li siajn versojn.
+
+--Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ĝoje. Sed, li
+aldonis, ĉu ci, feineto, ne provis ankaŭ verki poemeton?
+
+Johanino ruĝiĝis, sed, senŝanceliĝante, ŝi donis al Kantamant
+malgrandan kajeron. Li miris.
+
+--Preskaŭ nenia malkorektaĵo,--li diris.--Ha! feino, feino, vi
+estos iam, por ni ĉiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn
+lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l' estonto al la unuaj
+poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.
+
+
+III
+
+Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi
+la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn
+laŭdatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de
+novaj ritmoj, li ŝajnis ne aŭdi la entuziasmajn aprobojn de l' plej
+severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolĉa feino de sia
+infanaĝo, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.
+
+La maldika knabineto estis fariĝinta gracia fraŭlino, tiam
+dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom
+ŝia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstataŭigita
+de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian
+penson, tiel ke ĉiuj liaj poemoj estis versoj de amego al ŝi
+dediĉitaj.
+
+Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskiĝis en lia koro, kaŭzis
+ŝanĝon en ilia interparolado. Ĉiam sin interrigardante kiel
+gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn
+«gefraŭloj», sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel
+longe ŝatis, kaj sin nomis simple: «Karlo, Johanino». Nur
+Kantamant restis ĉiam por ambaŭ ilia «paĉjo».
+
+Ian matenon ĉe l' krepusko, dum Karlo verkadis en sia ĉambro,
+frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj
+diris:
+
+--Eniru!
+
+La pordo malfermiĝis, kaj, banata de l' brilaj radioj de l' suno
+leviĝinta, dia aperaĵo elmontriĝis al li, glora kiel matena feino
+alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.
+
+--Vi, Johanino!--li ekkriis, leviĝante kaj prezentante al ŝi siajn
+manojn.--Kion vi bezonas? Kion vi deziras?
+
+Ŝi ruĝiĝis.
+
+--Karlo,--ŝi murmuris,--pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj
+diros al vi, tion mi devus unue diri al nia paĉjo. Sed, ne moku
+Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuraĝa.
+
+--Pri kio estas la afero?--demandis Karlo, maltrankvila.
+
+Ŝi plie ruĝiĝis, kaj, kaŝante sian frunton sur la ŝultro de sia
+frato, ŝi mallaŭtege diris:
+
+--Mi amas.
+
+Li tremegis. Ŝi amis! Kaj al li, ŝi ĝin diris tiel, ne divenante
+la doloron, kiun li suferos, se ŝi aliulon amas! Kaj li timis,
+atendante la nomon, kiun ŝi estis tuj elparolonta.
+
+Li povis nur ripeti:
+
+--Vi amas?
+
+Kaj, pli mallaŭte, li aldonis:
+
+--Kiun?
+
+La vizaĝo de la bela fraŭlino lumiĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, kaj,
+fortavoĉe, ŝi respondis:
+
+--Kiun? La plej belan el ĉiuj la junuloj, plej noblan animon, plej
+altan koron. Kiun? Ĉu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi
+povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karĉjo?
+
+Je tiu karesa nomo, ne aŭdita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko
+al la amata poeto--al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,--la koro de
+Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem
+la unuan konfeson de sia amo. Ho! feliĉa tago! neesperita momento!
+
+Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur
+murmuris:
+
+--Johanjo! Jonjo mia!
+
+Ŝi lin rigardis:
+
+--Vi hodiaŭ ĉion diros al la paĉjo?--ŝi demandis.
+
+--Hodiaŭ matene, karulino!--li respondis.
+
+Ŝi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:
+
+ Mi amas cin, ci amas min,
+ Fraŭlino dolĉa,
+ Fratino mia, fianĉino
+ De mia amo.
+
+ En tiuj la venontaj jaroj,
+ Interkisante,
+ Travivos ni la nian vivon
+ Kor' apud koro.
+
+ Kaj, ĉar la kara nia amo
+ Neniam finos,
+ La mondo nomos nin «ĉiamaj
+ La geamantoj».
+
+
+IV
+
+La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l' arbareto,
+bruetante sub dolĉa venteto, kliniĝas al la dormanta akvo. El la
+vojeto kondukanta de l' domo de Kantamant al la lago, eliras paro da
+junaj geamantoj, ebriigita de l' espero pri sia proksima feliĉo.
+Ĉar al ŝi, ŝia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiaŭ al la
+paĉjo, kaj ŝi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko
+de Karlo, _sia_ poeto Frederiko.
+
+Ambaŭ haltas sur la bordo de l' lago. Ili rigardadas la verdan
+akvon, sur kiu naĝas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la
+kantanta loĝantaro de l' arbareto. Sama kortuŝo premas iliajn
+korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn buŝojn. La brako de
+Frederiko ĉirkaŭas la talion de l' amikino. Ili restas senmovaj,
+preskaŭ senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.
+
+La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata,
+kaj en sia ĝojo, li ne maltimis rigardi la feliĉan estonton. Pro
+deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan
+sekreton, li ankoraŭ ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam
+noktiĝos, kiam la ombroj falantaj de l' monto kovros la ebenaĵon,
+nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolĉan kanton de tia amo,
+de l' amo de sia Jonjo.
+
+Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la ĉielo. La varmo lin
+premas. La ĝojo lin sufokas. Li ne povas tagmanĝi. Je l' tagmezo,
+li eliras, li forlasas la hejmon de sia feliĉa infanaĝo, la patran
+hejmon, kie li ŝin konis, li ŝin amis, kie ŝi konfesis hodiaŭ mem
+sian reciprokan amon. Li marŝadas al la arbareto, al la lago, la
+lago apud kiu tiel ofte li revadis pri ŝi, nesciante, neesperante
+tiam la hodiaŭan feliĉegon. Ho! la dolĉa kara amikino, kiu baldaŭ
+estos lia!
+
+Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ĝojaj
+pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies feliĉo estas kvazaŭ
+promeso kaj certigo de lia propra feliĉo! Li deziras ilin koni,
+partopreni ilian revadon antaŭ la lago. Li diros al ili ĉion, kion
+li sentas, kion li pensas; se ili estas malriĉaj, li dotos ilin, por
+ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antaŭiras ... kaj li vidas!
+
+Ŝi! ŝi! Johanino, Johanjo, _Lia Jonjo_! ... Li! li, la plej kara
+amiko, Frederiko! ... Ili estas ĉi tie, tiel dronigitaj
+en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne aŭdis liajn paŝojn. Ili
+rigardas la verdan lagon, la bluan ĉielon, kaj, ridetante, sin
+interkisas.
+
+Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiaŭ matene mem, parolis al li
+pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian
+doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la
+falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la
+virino senhonora! Li senmaskigu ŝin, kaj ŝin mortigu!
+
+Per kelkaj paŝoj, li estas antaŭ la enamigita paro. Li tuj parolos,
+li tuj riproĉos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn
+bluajn okulojn: ŝia vizaĝo koloriĝas pro ĝojo, kaj dolĉvoĉe ŝi
+murmuras:
+
+--Kiom mi estas feliĉa, frato kara Karĉjo, ĉar vi sola vidis la
+unuajn kisojn, kiujn mi interŝanĝis kun tiu, kiu, dank' al vi,
+frato, estas de nun mia fianĉo.
+
+--Jes,--Frederiko aldonis,--jes, amiko. Jonjo ĉion diris al mi. Mi
+scias, ke de vi mi havos feliĉon.
+
+Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li
+forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel
+bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.
+
+Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable
+li respondas:
+
+--Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis paĉjon matene. Sed
+vespere mi parolos al li.
+
+Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis
+liajn dolorojn, daŭrigis sian promenadon tra l' arbareto.
+
+
+V
+
+Sur la tablo kuŝas blanka folio. Sur la supra parto de l' paĝo,
+kelkaj versoj, tiuj--ironio!--kiujn Karlo matene skribis, kantante
+sian esperon.
+
+Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos
+Jonjon al Frederiko! Eble malgraŭ ĉio, ili edziĝos, sed li ne
+estos la efektiviginto de tiu malfeliĉaĵo! Li ne parolas al sia
+patro: la aliaj parolu mem!
+
+Sed, de longe, Kantamant ŝajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom,
+dum la poeta gloro de l' du junuloj samtempe kreskis, la ĵaluza amo
+de l' patro timis la konkurencon de l' amiko al sia filo. Ho!
+antaŭvidinta ĵaluzo, kiel prava hodiaŭ! Certe Johanino ĝin
+divenis, kaj pro tio ŝi timis paroli mem al la poeto.
+
+Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble ĉiam Kantamant ĝin
+rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l' rabisto de amo! Kaj
+tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.
+
+Sed ŝi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! ŝi ankaŭ, la
+dolĉa fraŭlino, la filineto de l' estintaj jaroj, la fratino de l'
+infanaj tempoj, la karulino, malgraŭ ĉio ĉiam kara, ŝi ankaŭ
+suferos!
+
+Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ĝoje verkitajn
+matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de
+larmoj, de doloro kaj sinofero.
+
+Kaj li eliras el la ĉambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li
+permesu la geedziĝon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant
+kontraŭbatalas la proponon, fine ĝin akceptas. Karlo lin dankas,
+tutkore, sincere, _ĉar li amas pli la amatinon ol sin mem_.
+
+Li reiras al la malgranda ĉambro. La du versaĵoj estas ankaŭ tie,
+sur la sama paĝo. Li deŝiras la paĝon. Sur sia brusto li metas la
+esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.
+
+Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskiĝas. La
+alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la feliĉojn, la
+tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko,
+kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l'
+animoj; kiel dum feliĉaj vesperoj, najtingaloj kantas.
+
+Prenante sur sia koro la versojn al la perdita feliĉo, Karlo iras
+laŭ la vojeto kondukanta de l' domo de sia patro Kantamant al la
+lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakviĝas,
+li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakviĝas, li ne
+haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: «Jonjo!» lia kapo
+malaperas sub la trankvila surfaco de l' dormanta lago.
+
+
+VI
+
+Tuj kiam Kantamant akceptis la edziĝon de la Johanino kaj Frederiko,
+li ilin ankaŭ venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima
+vojo de ilia feliĉo.
+
+Tiam, li iris al la ĉambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste
+konu la edziĝon de l' geamantoj.
+
+Sed la ĉambro estis malplena, kaj nur la deŝiritan paĝon vidis
+Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda
+filo.
+
+Adiaŭoj al la amatino.
+
+ Tuj kiam mi vidis la cian belecon,
+ Ĝoje mia kor' eksaltas;
+ Ci estas virino pli ĉarma ol ĉiuj:
+ Mi cin amas.
+
+ Tuj kiam mi vidis la cian amaton,
+ Pri doloro mi ekploris;
+ Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos:
+ Ci lin amas.
+
+ Adiaŭ, ci la belulino amata;
+ Estu ci feliĉa per li.
+ Mi mortos; vi ambaŭ memoru, ke min mem
+ Mi oferis
+ Por ke ci, la kara, neniam suferu...
+
+Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis
+hejmen la dronigitan korpon de lia filo.
+
+Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon
+de tiu, kiu mortis, _por ke ili neniam suferu_.
+
+ Trinité.
+
+
+
+TABELO DE LA ENHAVO
+
+ La filino de la feinoj 1
+
+ La kristofiguro de la lumo 9
+
+ Kristnaska nokto 21
+
+ Noktaj fantomoj 33
+
+ La statuo de Zamenhof 43
+
+ Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo 61
+
+ Koboldoj 71
+
+ La salto de la diablo 83
+
+ Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto 97
+
+ La onklino el Ameriko 109
+
+ La sinofero 129
+
+
+955-08.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--8.08
+
+
+
+
+Notoj de la tekstpreparinto:
+
+Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi
+faris sen rimarkoj. En la originala libro la multpunktoj malsamis.
+Ili diverse uzis tri, kvar, aŭ kvin punktojn. Tiel ili prezentiĝis
+en ĉi tiu teksto. Ankaŭ mi lasis kiel originaltekste la nombrojn,
+kiuj prezentiĝis kun streketoj. Oni povas trovi liston de preseraroj,
+kiun mi ŝanĝis, ĉe fino de la html-a dosiero.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***
+
+***** This file should be named 32035-0.txt or 32035-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/3/2/0/3/32035/
+
+Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
+Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
+to Espéranto-France for providing the original book
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.