summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/27915-8.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '27915-8.txt')
-rw-r--r--27915-8.txt1636
1 files changed, 1636 insertions, 0 deletions
diff --git a/27915-8.txt b/27915-8.txt
new file mode 100644
index 0000000..3ce9d63
--- /dev/null
+++ b/27915-8.txt
@@ -0,0 +1,1636 @@
+Project Gutenberg's Fabeloj de Andersen, by Hans Christian Andersen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Fabeloj de Andersen
+
+Author: Hans Christian Andersen
+
+Translator: F. Skeel-Giörling
+
+Release Date: January 28, 2009 [EBook #27915]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ISO-8859-1
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK FABELOJ DE ANDERSEN ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
+Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks to the
+Toronto Esperanto Circle for providing the original book.
+
+
+
+
+
+
+ La Libroj de la
+ Esperanta Biblioteko Internacia
+ estas riceveblaj en:
+
+Berlin de Esperanto Verlag Möller & Borel, Lindenstrasse 18/19.
+
+Paris de Hachette & Co., 79 Boulevard St. Germain.
+
+London de British Esperanto Association, Museum Station Buildings
+133-6, High Holborn kaj Review of Reviews, Mowbray House,
+Norfolk street.
+
+New York de Fleming H. Revell Comp, 158 Fifth Avenue.
+
+Kjöbenhavn de Andr.-Fred Höst & Sön, Bregade 35.
+
+Barcelona de Jaume Sales Balmes, Serra 13 pral.
+
+Budapest de Lajos Kókai, Károly-Utca 1.
+
+Livorno de R. Giusti, 53 Via Vittorio Emmanuele.
+
+Warszawa de M. Arct, 53 Nowy Swiat.
+
+Bucuresti de Libraria noua Carol P. Segal, Calea Victoriei 78.
+
+ * * * * *
+
+Cxiu libreto de la _Esperanta Biblioteko Internacia_ kostas
+_unu spescenton_ (0,10 Sm)=25 centimoj, 20 pfenigoj, 2-1/2 pencoj,
+5 cendoj, 24 heleroj, 10 kopekoj, 10 oeroj.
+
+
+
+
+ESPERANTA BIBLIOTEKO INTERNACIA
+
+ Tradukis
+ F. Skeel-Giörling.
+
+ No. 2.
+ Prezo 0,10 Sm.
+
+
+
+Fabeloj de Andersen
+
+I.
+
+
+BERLIN.
+
+Esperanto Verlag Möller & Borel
+
+ kaj korespondantoj en
+ Paris, London, New-York, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona,
+ Budapest, Livorno, Bucuresti.
+
+
+
+Al siaj du amataj Filetoj
+
+Preben Skeel-Giörling
+
+kaj
+
+Erik Skeel-Giörling
+
+sincere dedicxas cxi-tiun tradukajxon
+
+ La Verkinto.
+
+
+
+
+Hans Christian Andersen.
+
+
+Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron
+prezenti kelke da elektitaj tradukajxoj en Esperanto, naskigxis en
+la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malricxa sxuisto.
+Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis felicxaj; la grandaj
+suferadoj kaj seniluziigxoj, kiujn li travivis dum cxi-tiu tempo,
+profunde impresis al lia kortusxante pia, sentema animo kaj poste
+stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj
+eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj
+ankaux entrepreni longajn vojagxojn en la eksterlandon, precipe
+Italujon.
+
+El la plumo de H. C. Andersen trovigxas multe da belaj lirikaj poemoj
+kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis
+en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaux cxiuj naciaj
+lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj -- jen seriozaj, jen satiraj
+kaj gajaj -- li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi
+la plenkreskulojn, kaj mi rakontas gxin por la infanoj, tamen
+memorante cxiam, ke la gepatroj ofte auxskultas mian rakontadon,
+kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado."
+
+H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia
+samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian
+auxtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855). Je
+la 70a datreveno de lia naskigxo estas eldonitaj tradukajxoj en dek
+kvin lingvoj de lia bela fabelo "Rakonto pri patrino", kaj en la jaro
+1905, okaze de la 100-jara festo arangxita je memoro pri la naskigxo
+de l' granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan
+Muzeon kie oni kolektis cxion -- librojn, verkojn, bildojn,
+tradukajxojn, meblaron k. c. -- kio havis signifon por la vivo de
+H. C. Andersen.
+
+Kopenhago, Marto 1909.
+
+ Fr. Skeel-Giörling.
+
+
+
+
+La brava stansoldato.
+
+
+Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili cxiuj estis fratoj, cxar ili
+devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la
+vizagxo rigardis rekte antauxen; rugxa kaj blua, vere bela estis la
+uniformo. La unua parolo, kiun ili auxdis en cxi-tiu mondo, kiam
+estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kusxis, estis la
+vorto: Stansoldatoj! gxin kriis knabeto kaj kunfrapis la manojn; li
+donace ricevis la soldatojn, cxar estis lia naskigxotago, kaj nun li
+starigis ilin sur la tablo. Cxiuj soldatoj tute egale aspektis; nur
+unu iomete diferencis de l' aliaj; li havis unu solan piedon, cxar li
+estis fandita laste, kaj tiam ne restis suficxe da stano; tamen li
+staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas
+precipe li, kiu farigxis fama.
+
+Sur la tablo, kie ili staris, trovigxis multe da diversaj ludiloj,
+sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la
+fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj
+cxirkaux speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso nagxis
+sur gxi kaj sin spegulis. Cxio estis cxarma, sed la plej cxarma
+tamen estis frauxlineto, kiu staris en la malfermita pordo de
+l' palaco; ankaux sxi estis farita el papero, sed sxi havis belan
+jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon
+cxirkaux la sxultroj; meze de l' mantelo estis alkudrita brilanta
+ora perlo, kiu estis tiel granda kiel sxia vizagxo. La frauxlineto
+etendis siajn brakojn supren, cxar sxi estis dancistino, kaj unu
+piedon sxi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis gxin trovi
+kaj kredis, ke sxi havas nur unu piedon kiel li.
+
+"Certe, sxi estus vera edzino por mi!" pensis la stansoldato, "sed
+sxi estas tre nobla, sxi logxas en palaco, mi havas nur skatoleton,
+kaj en gxi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por sxi!
+tamen, mi deziras konatigxi kun sxi!" kaj jen li sin kusxigis, tute
+longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de
+tie li povis bone rigardi la noblan frauxlineton, kiu sencxese
+staradis sur unu piedo sen malekvilibrigxi.
+
+Kiam farigxis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la
+skatoleton, kaj la logxantoj de l' domo kusxigxis por dormi. Tuj la
+ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj arangxi
+balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, cxar ili volis
+ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La
+nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la
+tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekigxis kaj komencis
+interbabili, kaj tion gxi faris ecx verse. La solaj du kiuj tute ne
+movigxis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; sxi
+staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaux brakoj etenditaj,
+kaj li restis egale firma sur unu piedo; ecx unu momenton li ne
+cxesis sxin rigardi.
+
+Nun, el la horlogxo sonoris la dek-dua, kaj klask! jen malfermigxis
+la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en gxi, tute
+ne, sed nigra koboldo; cxi-tio estis amuzajxo.
+
+"Stansoldato!" diris la koboldo; "gardu viajn okulojn, ne uzu ilin
+tiom!" Sed la stansoldato sxajnigis, kvazaux li nenion auxdus.
+
+"Nu, atendu nur gxis morgaux!" diris la koboldo.
+
+Kiam farigxis mateno kaj la infanoj levigxis el lito, la stansoldato
+estis metita sur la fenestrobreton, kaj cxu estis la koboldo aux
+trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermigxis kaj
+la soldato renverse elfalis de la tria etagxo. Estis terura rapideco,
+li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la cxapo kun la
+bajoneto inter la pavimsxtonoj.
+
+La servistino kaj la knabeto tuj venis por sercxi lin; sed kvankam
+ili preskaux marsxis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la
+stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus
+trovintaj, sed ne sxajnis al li dece tiel lauxte krii, cxar li portas
+uniformon.
+
+Baldaux komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaux
+rivere; kiam finigxis la pluvego, alvenis du stratbuboj.
+
+"Rigardu!" diris unu, "jen kusxas stansoldato! Li devas sxipveturi!"
+Kaj el malnova gazeto ili faris sxipeton, starigis en gxi la
+stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l' defluejo; la
+du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj
+ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La
+papersxipeto forte balancigxis, kaj kelkafoje gxi tute klinigxis,
+tiel ke la stansoldato estis skuegita, sed li restis firma, ne
+sxangxis la mienon, rigardis rekte antauxen kaj tenis la pafilon per
+la brako.
+
+Subite la sxipeto ennagxis sub longan piedbreton de ia defluejo, kie
+farigxis tiel mallume kvazaux li estus en sia skatoleto.
+
+"Kien do nun mi alvenas?" li pensis; "certe, cxi-tio estas la kulpo
+de l' koboldo! Ho, se nur la frauxlineto estus cxi-tie en la sxipeto,
+tiam sen malagrablajxo povus esti trifoje pli mallume!"
+
+En la sama momento venis granda rato, kiu logxis sub la breto.
+
+"Cxu vi havas pasporton?" demandis la rato, "montru la pasporton!"
+
+Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La
+sxipeto rapidege forrapidis kaj post gxi kuregis la rato. Hu! kiel
+gxi grincigis la dentojn, kaj gxi kriis al bastonetoj kaj pajlo:
+
+"Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan-imposton! Li ne montris
+pasporton!"
+
+Sed la fluo farigxis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi
+la helan lumon antauxe, kie finigxis la breto, sed li ankaux auxdis
+sonon de mugxado kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie
+finigxis la breto, la pluvakvo elversxigxis en grandan kanalon, tio
+estis al li same dangxera, kiel estus al ni veturi tra granda
+akvofalo.
+
+Li nun jam tiel alproksimigxis, ke li ne povis haltigxi. La sxipeto
+elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida kiel li povis; neniu
+povus diri pri li, ke li ecx palpebrumas. Tri aux kvarfoje la sxipeto
+renversigxis kaj gxi estis plena je akvo gxis la rando; gxi nepre
+devis subakvigxi; jam l' akvo atingis la kolon de l' soldato, pli
+kaj pli profunde la sxipeto subigxis, kaj la papero sin disvolvis.
+Nun la akvo levigxis gxis super la kapo de l' soldato; tiam li pensis
+pri la cxarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la
+oreloj de l' stansoldato sonoris la verseto:
+
+ For, for, soldato!
+ For al la morto!
+
+Nun la papero dissxirigxis, kaj la stansoldato trafalis, -- sed tuj
+granda fisxo lin englutis.
+
+Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone ol sub la breto de
+l' defluejo, kaj tiel malvaste! sed la stansoldato restis firma, kaj
+li kusxis tie kun la pafilo en la brako. --
+
+La fisxo cxirkauxe nagxis, movante sin plej terure; fine gxi farigxis
+tute senmova, ekbrilo kvazaux fulmo gxin trakuris, jen brilis tute
+hele kaj iu lauxte kriis: "Stansoldato!" La fisxo estis kaptita,
+sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la
+servistino gxin distrancxis per granda trancxilo. Per du fingroj sxi
+prenis la soldaton cxirkaux la korpo kaj portis lin en la cxambron,
+kie cxiuj volis vidi tian mirindan personon, kiu vojagxis en la
+stomako de fisxo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili
+starigis lin sur la tablo, kaj tie -- vidu, kiel mirindaj aferoj
+povas okazi en la mondo -- la soldato trovigxis en la sama cxambro,
+kie li antauxe estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj
+staris sur la tablo, la bela palaco kun la cxarma dancistino; sxi
+staris ankoraux sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l' aero,
+ankaux sxi estis firma; tio kortusxis la stansoldaton, li volonte
+estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis sxin,
+kaj sxi rigardis lin, sed ili diris nenion.
+
+Sed subite unu el la knabetoj jxetis la stansoldaton en la fornon,
+ecx sen diri la kauxzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis
+kulpa pri cxi-tio.
+
+La stansoldato staris hele lumigita, kaj li sentis teruran varmegon,
+sed cxu gxi devenis de la fajro aux de amo li ne sciis. La kolorojn
+li tute perdis; neniu povus diri, cxu tio okazis dum la vojagxo aux
+pro doloro. Li rigardis la frauxlineton, sxi rigardis lin, kaj li
+sentis, ke li fandigxas; tamen ankoraux li restis firma kun la pafilo
+en la brako. Tiam ia pordo malfermigxis, la vento forblovis la
+dancistinon, kaj senpeze kiel elfino sxi flugis en la fornon al
+la stansoldato, ekflamigxis kaj malaperis; tuj la stansoldato
+fandigxis kaj farigxis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la
+servistino elprenis la cindron, sxi retrovis lin en formo de
+stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj gxi
+farigxis tute nigra en la flamoj.
+
+
+
+
+Rakonto pri patrino.
+
+
+Patrino sidis cxe sia infaneto, sxi estis tiel malgxoja, sxi tiom
+timis, ke gxi mortos. La infaneto estis pala, gxiaj okuletoj
+malfermigxis; nur malforte gxi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaux
+ekgxemante; kaj ankoraux pli malgxoje la patrino rigardis sian
+karuleton.
+
+Jen iu frapis la pordon, kaj venis malricxa, grandagxa viro,
+envolvita en cxevala kovrilo, cxar gxi varmigas, kaj tion li bezonis;
+estis ja malvarma vintro; cxio ekstere estis kovrita je glacio kaj
+negxo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizagxo doloris.
+
+Cxar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la
+patrino versxis bieron en krucxon kaj sxi metis gxin en la fornon por
+gxin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino
+sidigxis sur segxon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu
+tiel profunde spiris, kaj sxi levis la maneton.
+
+"Cxu ne ankaux vi kredas, ke mi lin konservos?" sxi diris, "Dio ne
+forprenos lin de mi!"
+
+Kaj la viro -- kiu estis la Morto mem -- strange balancis la kapon,
+kaj tio povus signifi jes aux ne egale. La patrino malsupren
+rigardis, kaj la larmoj fluis sur sxiaj vangoj; -- sxia kapo farigxis
+tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn sxi ne fermis la okulojn, kaj
+nun sxi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam sxi subite suprensaltis,
+tremante pro malvarmo. Kio estas tio! sxi kriis rigardante cxirkaux
+si, sed la viro estis for, sxia infaneto malaperis, li estis gxin
+preninta kun si, kaj en la angulo de la cxambro sencxese la radaro de
+l' antikva horlogxo zumante turnigxis, la granda plumbopezilo subiris
+rekte gxis la planko, bum! kaj jen ankaux la horlogxo cxesis funkcii.
+
+Sed la malfelicxa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian
+infaneton.
+
+Ekstere, meze de l' negxamasoj, sidis virino en longa, nigra
+vestajxo, kaj sxi diris: "La Morto estis en via cxambro; mi vidis, ke
+gxi rapidege forkuris kun via infaneto; gxi iras pli rapide ol la
+vento; gxi neniam reportos kion gxi prenis!"
+
+"Diru nur, kiun vojon gxi iris!" petis la patrino, "nomu sole la
+vojon, kaj mi retrovos gxin!"
+
+"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestajxo, "sed
+antaux ol mi nomos gxin, vi devas kanti al mi cxiujn kantetojn,
+kiujn vi kantis al via infaneto; mi sxatas auxdi ilin, mi jam ilin
+auxdis antauxe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"
+
+"Cxiujn, cxiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min,
+tiel ke mi povos gxin atingi kaj trovi mian infaneton!"
+
+Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn
+manojn, sxi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed
+ankoraux pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren,
+en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"
+
+Profunde en la arbaro la vojoj krucigxis, kaj sxi ne sciis plu kiun
+vojon sxi devas sekvi; tie staris dornarbetajxo, nek foliojn nek
+florojn gxi havis, estis ja ankaux malvarma vintro, kaj sur la
+brancxoj pendis glaciaj kristaloj.
+
+"Cxu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"
+
+"Certe", respondis la dornarbetajxo, "sed mi ne diros, kiun vojon gxi
+pasis, se vi ne antauxe min varmigas cxe via koro; mi mortas pro la
+frosto, mi tute glaciigxas."
+
+Kaj sxi premis la dornarbetajxon al sia koro, tiel firme, por ke gxi
+bone varmigxu, kaj la dornoj trapikis sxian korpon, kaj grandaj
+sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto fresxaj verdaj
+folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis cxe la koro de
+l' malgxoja patrino, kaj la dornarbetajxo montris al sxi la vojon
+kiun sxi devas iri.
+
+Sxi foriris kaj atingis grandan lagon, kie trovigxis nek sxipo, nek
+boato. La glacio ne estis suficxe forta por porti sxin kaj la lago
+estis tiel profunda ke sxi ne povus gxin trapasi, tamen sxi devis,
+por retrovi sian infaneton; jen sxi kusxigxis por eltrinki la tutan
+akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgxoja
+patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.
+
+"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se
+mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj
+estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru gxis ili elfalos kaj
+donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al
+la granda florujo, kie la Morto logxas kaj prizorgas florojn kaj
+arbojn; cxiu el ili estas homa vivo!"
+
+"Ho! cxion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta
+patrino, kaj sxi ploregis ankoraux pli multe kaj sxiaj okuloj elfalis
+gxis la fundo de l' lago kaj farigxis du multekostaj perloj; sed la
+lago sxin levis kvazaux sxi estus sidanta en balancilo, kaj sxi
+flugis al la kontrauxa bordo. Tie staris stranga domo, grandega;
+oni ne sciis, cxu gxi estas ia monto kun arbaroj kaj kavajxoj, aux
+cxu gxi estas konstruita el cxarpentajxo, sed la malfelicxa patrino
+ne povis tion vidi; sxi ja estis plorinta gxis la okuloj elfalis.
+
+"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" sxi
+diris.
+
+"Cxi-tien gxi ankoraux ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu
+gardis la grandan florujon de l' Morto.
+
+"Kiamaniere do vi povis trovi cxi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"
+
+"Dio min helpis!" sxi respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe
+ankaux vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?"
+
+"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe
+da floroj kaj arboj velkis cxi-tiun nokton, la Morto baldaux venos
+por ilin replanti! Vi certe scias, ke cxiu homo posedas sian propran
+vivarbon aux floron, kiu estas konforma al gxia animo; ili aspektas
+kiel aliaj kreskajxoj sed ili havas koron frapantan; infana koro
+povas ankaux frapi! Sercxu laux tiu informo, eble vi povos rekoni la
+korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras
+nun, kion plie vi devas fari?"
+
+"Mi ne posedas ion por fordoni", diris la malgxoja patrino, "sed
+mi estas preta iri por vi gxis la fino de l' mondo."
+
+"Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu
+al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili
+estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io
+almenaux!"
+
+"Se vi nur postulas tion de mi," sxi diris, "mi gxin fordonos kun
+gxojo!" Kaj sxi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn
+harplektojn kaj ricevis intersxangxe la blankajn de l' maljunulino.
+
+Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj
+arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitroklosxoj,
+kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskajxojn; unuj estis
+tute fresxaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj,
+kaj nigraj kankroj cxirkauxpremis la trunketojn: kreskis ankaux
+belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj
+floranta timiano; cxiu arbo, cxiu floro havis sian nomon, cxiu estis
+la vivo de iu homo; la homo ankoraux estis vivanta, unu en Hxinujo,
+alia en Grenlando, en cxiuj lokoj de la mondo. Trovigxis altaj arboj
+kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis
+pretaj por krevigi la kuvon; ankaux en multe da aliaj lokoj staris
+malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko cxirkauxe kaj dorlote
+flegitaj. Sed la malgxoja patrino klinigxis super cxiu el la plej
+malgrandaj kreskajxoj, kaj sxi auxdis, kiel frapas la homa koro
+interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskajxetoj sxi rekonis
+la koron de sia infaneto.
+
+"Jen gxi estas!" sxi kriis etendante la manon super blua krokuseto,
+kiu tute kurbigxis kontraux la tero, malsanete kaj lace.
+
+"Ne tusxu la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu cxi-tie, kaj
+kiam la Morto venos, vi zorgu ke gxi ne forsxiru la kreskajxon;
+minacu gxin, ke vi forsxiros la aliajn florojn, tiam gxi ektimigxos;
+gxi havas respondecon antaux Dio pri ili; neniu el ili povas esti
+forsxirata sen la permeso de Dio!"
+
+Subite glacia vento trablovis la gxardenon, kaj la blinda patrino
+sentis, ke estas la Morto, kiu venas.
+
+"Kiamaniere vi povis trovi la vojon cxi-tien?" gxi demandis, "kiel vi
+povis alveni pli rapide ol mi?"
+
+"Mi estas patrino!" sxi diris. Kaj la Morto etendis sian longan
+brakon kontraux la malsaneta floreto, sed sxi tenis siajn manojn
+cxirkaux gxi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektusxi la
+foliojn. Sed la Morto blovis sur sxiaj manoj, kaj sxi sentis, ke
+estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte sxiaj
+manoj subfalis.
+
+"Vi ne povas ion fari kontraux mi!" diris la Morto. -- "Sed la bona
+Dio povas!" sxi respondis.
+
+"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto. "Mi estas Lia
+gxardenisto! Mi prenas cxiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas
+ilin en la gxardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel
+ili tie kreskas, kaj kio ili farigxos, mi ne povas rakonti!"
+
+"Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj sxi ploris kaj
+petegis; sed subite per cxiu mano sxi ekkaptis du belajn floretojn
+kiuj kreskis en la proksimeco, kaj sxi kriis al la Morto: "Mi
+forsxiros cxiujn viajn florojn, cxar mia koro malesperas!"
+
+"Ne tusxetu ilin!" diris la Morto. "Vi diras, ke vi estas malfelicxa,
+kaj nun vi volas, ke alia patrino farigxu egale malfelicxa kiel vi!"
+
+"Alia patrino!" sxi diris lasante la florojn en la sama momento.
+
+"Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago,
+ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili
+estas ankoraux pli brilaj ol antauxe. Rigardu nun en la profundan
+puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis
+forsxiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon;
+vi vidos, kion vi volis detrui!"
+
+Sxi rigardis en la puton, kaj sxi sentis sinceran felicxon cxar sxi
+vidis, kiel la vivo de unu el ili farigxas granda beno al la mondo:
+ho! kia felicxo kaj gxojo! Kaj sxi vidis la vivon de l' alia; gxi
+estas plena je mizero, doloro kaj teruro.
+
+"Ambaux sortoj estas laux la volo de Dio!" diris la Morto.
+
+"Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l'
+felicxo?" sxi demandis.
+
+"Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la
+floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via
+infaneto, vi vidis!"
+
+Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el ambaux estis mia
+infaneto! savu la senkulpan estajxon, savu gxin el la mizero!
+forprenu gxin nur, mi petegas! Ho, konduku gxin en la regnon de Dio!
+Forgesu mian ploron, mian doloron, cxion, kion mi faris kaj diris!"
+
+"Mi ne vin komprenas!" diris la Morto. "Cxu vi volas, ke via infaneto
+revenu al vi, aux cxu mi devas gxin forpreni kun mi?"
+
+Tiam la patrino tordis siajn manojn kaj genufleksante sxi pregxis al
+Dio:
+
+"Ne auxskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraux Via volo!
+Vi sola estas superega kaj sagxa! Ne auxskultu min, ne auxskultu
+min!"
+
+Kaj sxi apogis la vizagxon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la
+infaneton, for, for en la nekonatan landon.
+
+
+
+
+La fajrosxtalo.
+
+
+Soldato iris marsxante sur la vojo: unu, du! unu, du! li forvojagxis
+kun tornistro sur la dorso kaj glavo cxe la koksoj, cxar li revenis
+de la milito, kaj nun li hejmen marsxis. Jen li renkontis maljunan
+sorcxistinon sur la vojo; sxi estis treege abomeninda, sxia sublipo
+pendis tute gxis la brusto. Sxi diris: "Bonan vesperon, soldato! kian
+belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera
+soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi deziras!"
+
+"Multan dankon al vi, sorcxistino!" la soldato respondis.
+
+"Cxu vi vidas la grandan arbon tie?" diris la sorcxistino montrante
+al li tiun arbon, kiu flanke staris cxe la vojo. "Interne gxi estas
+tute kava! Vi rampu nur gxis la pinto, jen vi vidos truon kaj tra
+gxi vi povos gliti gxis vi venos profunde en la arbo. Mi ligas nun
+sxnuregon cxirkaux vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi
+min vokos."
+
+"Sed kion mi devas fari en la arbo?" demandis la soldato.
+
+"Alporti monon!" la sorcxistino diris, "cxar kiam vi venos al la
+fundo de l' arbo, vi trovigxos en granda subtera cxambro; gxi estas
+tute luma, cxar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri
+pordojn, vi povos ilin malfermi, cxar estas sxlosilo en cxiu seruro.
+Irante en la unuan cxambreton vi vidos grandan keston meze de la
+planko; sur la kesto sidas hundo, gxi havas okulojn tiel grandajn
+kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan
+antauxtukon, vi povos gxin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru
+al la hundo, forprenu gxin, metu gxin sur la antauxtukon, malfermu la
+keston kaj prenu tiom da moneroj kiom vi volas. Ili estas cxiuj el
+kupro; sed se vi preferas havi argxentajn, vi nur bezonas iri en la
+duan cxambreton; tie vi vidos ankaux hundon; gxi havas okulojn tiel
+grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu gxin
+trankvile sur la antauxtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi volas
+oran monon, vi povos ankaux tian havi, kaj tiel multe kiel vi povas
+porti; vi nur bezonas iri en la trian cxambreton. Sed la hundo, kiu
+tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la
+"Ronda Turo" en Kopenhago. Gxi estas vera hundo, vi povas pensi,
+sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu gxin sur la antauxtukon,
+tiam gxi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom
+da oro kiom vi volas!"
+
+"Estas efektive bonege!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al
+vi, sorcxistino? Cxar certe vi ankaux volas ion havi, mi pensas!"
+
+"Ne!" la sorcxistino diris, "ecx ne iun monereton mi deziras! Nur
+prenu por mi malnovan fajrosxtalon, kiun forgesis mia avino, kiam sxi
+laste tie estis!"
+
+"Nu, donu al mi la sxnuregon!" diris la soldato.
+
+"Jen gxi estas," respondis la sorcxistino, "kaj jen mia blua
+antauxtuko!"
+
+Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo kaj tuj
+poste li staris en la granda subtera cxambro, kie brilis pli ol cent
+lampoj.
+
+Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj
+tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj gxi strange lin rigardis. "Vi estas
+bela bubo!" diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de
+l' sorcxistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi
+en la posxo, fermis la keston, remetis la hundon sur gxin kaj iris
+en la duan cxambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel
+mueleja rado!
+
+"Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!" diris la soldato,
+"viaj okuloj povus dolorigxi!" kaj tuj li metis la hundon sur la
+tukon de l' sorcxistino, sed ekvidante la argxentajn moneretojn en la
+kesto, li forjxetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li
+plenigis sian posxon kaj tornistron je pura argxento. Fine li iris en
+la trian cxambreton. Hu! -- Estis terure! La hundo tie efektive havis
+du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en la kapo ili
+turnigxis kvazaux radoj!
+
+"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj li salutis militiste per la
+mano, cxar tian hundon li neniam antauxe estis vidinta; sed post kiam
+li iomete gxin rigardis, li pensis ke povas esti suficxe. Li metis la
+hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kian
+amason da mono! Li ja povus acxeti la tutan urbon Kopenhago, la
+sukerajn porkidojn de l' kukistinoj, cxiujn stansoldatojn, vipojn kaj
+ludcxevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La
+soldato nun forjxetis cxiujn argxentajn monerojn, kiujn li havis en
+la posxo kaj tornistro, kaj anstatauxe li prenis oron, kaj plenigis
+la posxojn, la tornistron, la cxapon kaj la botojn, tiel ke li
+preskaux ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis
+sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
+
+"Nun, suprentiru min, sorcxistino!"
+
+"Cxu vi havas la fajrosxtalon?" sxi demandis. "Ne," li diris, "estas
+bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute gxin forgesis!" Kaj li
+denove iris en la fundon de l' arbo kaj prenis la sxtalon. La
+sorcxistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun
+posxoj, tornistro, cxapo kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi
+intencas fari per la fajrosxtalo?" demandis la soldato.
+
+"Tio ne koncernas vin!" respondis la sorcxistino, "nun vi ja ricevis
+la monon! Donu vi nur al mi la fajrosxtalon!"
+
+"Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj por kio vi intencas uzi
+gxin, alie mi eltiras mian glavon kaj detrancxas vian kapon!"
+
+"Ne, mi ne volas ion diri!" estis la respondo de l' sorcxistino.
+
+Tiam la soldato detrancxis sxian kapon, kaj jen sxi kusxis! Sed la
+monon li kolektis en sxia antauxtuko, prenis la pakajxon sur la
+dorso, metis la fajrosxtalon en sian posxon kaj marsxis rekte al la
+urbo.
+
+Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li logxigxis; tie
+li havis la plej bonajn cxambrojn kaj delikatan mangxajxon, cxar nun
+li estis ricxa, li ja posedis tiom da mono.
+
+La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange,
+ke tia ricxa sinjoro havas nur tiel mirinde malnovajn botojn, sed la
+soldato ankoraux ne estis acxetinta al si novajn; la proksiman tagon
+li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis
+vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri cxiuj belaj aferoj de
+la urbo, pri la regxo kaj lia cxarma filino, la princino.
+
+"Kie oni povas vidi sxin?" demandis la soldato.
+
+"Oni tute ne povas vidi sxin!" ili cxiuj diris, "sxi logxas en granda
+kupropalaco, kiu estas cxirkauxata de multaj turoj kaj muroj! Neniu
+krom la regxo povas iri en la palacon, cxar estas antauxdirite, ke
+sxi iam edzinigxos kun tute simpla soldato, kaj tion la regxo ne
+volas!"
+
+"Mi tre dezirus vidi sxin!" pensis la soldato, sed li ja ne povis
+havi la permeson.
+
+Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis
+en la gxardeno de la regxo kaj donis multe da mono al malricxaj
+homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris de antauxaj tagoj,
+kiel mizere estas ne posedi monereton! -- Li ja estis ricxa,
+portis belajn vestojn kaj havis baldaux multajn amikojn, kaj ili
+cxiuj diris, ke li estas cxarma viro, vere nobla Mosxto, kaj tion la
+soldato tre plezure auxdis. Sed cxar li cxiun tagon elspezis multe da
+mono sen havi ian enspezon, li fine nur posedis du denarojn, kaj li
+devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian logxejon, kaj
+logxigxi en malvasta cxambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem
+devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la
+amikoj vizitis lin, cxar la sxtuparo estis al ili tro alta.
+
+Estis tute malluma vespero, kaj li povis ecx ne acxeti kandelon, sed
+tiam li memoris, ke en la fajrosxtalo, kiun li prenis en la kava
+arbo, kusxas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajrosxtalon kun la
+kandelpeceto, sed en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj
+fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermigxis, kaj tiu
+hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis
+vidinta malsupre en la arbo, staris antaux li kaj diris: "Kion
+ordonas mia majstro?"
+
+"Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas ja stranga fajrosxtalo; cxu
+mi tiel povos havi kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da
+mono," li diris al la hundo, -- kaj tuj gxi forigxis! Baldaux gxi
+revenis, tenante en la busxo grandan sakon da mono.
+
+Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajrosxtalon li posedas. Se
+li unufoje flamigos, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun
+kupromono; se li dufoje flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis
+argxenton, kaj se li trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran
+oron. -- Nun la soldato relogxigxis en la bela apartamento, denove li
+portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel
+multe lin sxatadis. --
+
+Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke oni ne povas vidi la
+princinon! Ili diras, ke sxi estas tiel belega! Sed kion povas tio
+helpi, se sxi devas cxiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj
+turoj. -- Cxu mi do tute ne povos vidi sxin? -- Nu, kie estas mia
+fajrosxtalo? Li flamigis per gxi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis
+okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.
+
+"Estas meze de la nokto," diris la soldato, "sed mi tre sincere
+deziras vidi la princinon, nur unu minuton!"
+
+Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaux ol la soldato povis
+pripensi, gxi revenis kun la princino; sxi sidis dormante sur
+la dorso de l' hundo, kaj sxi estis tiel belega, ke cxiu povus
+vidi ke sxi estas vera princino; la soldato kisis sxin, li tute ne
+povis sin deteni, cxar li estis vera soldato.
+
+La hundo forkuris kun la princino, sed kiam farigxis mateno kaj la
+geregxoj trinkis teon, la princino diris, ke sxi nokte havis tiel
+strangan songxon pri hundo kaj soldato. Sxi rajdis sur la hundo, kaj
+la soldato kisis sxin.
+
+"Estas ja bela historio, mi devas konfesi!" diris la regxino, kaj la
+sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme pasigi apud la
+lito de l' princino por vidi, cxu reale estus songxo aux kio povus
+alie esti.
+
+La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo
+venis dum la nokto, forprenis sxin el la lito kaj kuris tiel rapide
+kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj
+egale rapide sxi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en
+grandan domon sxi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per
+kreto sxi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam sxi iris domen
+kaj kusxigxis, kaj la hundo ankaux revenis kun la princino, sed kiam
+gxi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l' domo
+kie logxas la soldato, gxi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur
+cxiuj pordegoj de la urbo, kaj tio estis sagxe farita, cxar nun la
+korteganino ja ne povos retrovi la gxustan pordegon.
+
+Frue, matene venis la regxo kaj regxino, la maljuna korteganino kaj
+la oficiroj por vidi la domon, kien la princino estis alportita.
+
+"Jen gxi estas!" diris la regxo, kiam li vidis unu pordegon kun
+kruco. "Ne, -- estas tie, edzeto!" diris la regxino, vidante alian
+kun kruco.
+
+"Sed jen estas unu, kaj ankaux jen unu!" diris la ceteraj; kien ajn
+ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis
+kompreni, ke estas tute senutile plie sercxi.
+
+Tamen la regxino estis sagxa virino, kiu povis arangxi multe da
+aferoj. Sxi prenis sian oran tondilon, distrancxis grandan silkotukon
+kaj kudris el gxi belan saketon; la saketon sxi plenigis je
+greneretoj, sxi fiksis gxin sur la dorso de l' princino, kaj kiam tio
+estis preta, sxi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la
+greneretoj povos elsxutigxi la tutan vojon, kiun sekvos la princino.
+
+En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorso kaj
+kuregis kun sxi al la soldato, kiu tiom amis sxin kaj deziris, ke li
+estu princo por edzigxi kun sxi.
+
+La hundo tute ne rimarkis ke elsxutigxis la greneretoj sur la vojo,
+de l' palaco kaj rekte gxis la fenestro de la soldato. Je la
+mateno la geregxoj facile vidis, kien la princino estis alportita,
+kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.
+
+Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni
+diris al li: "Morgaux vi estos pendigata!" Ne estis agrable al li
+tion auxdi, kaj sian fajrosxtalon li estis forgesinta en la gastejo.
+Matene, inter la ferstangoj de l' fenestreto, li povis vidi kiel
+rapidis la popolo el la urbo por cxeesti la ekzekutadon. Li auxdis la
+tamburadon kaj vidis marsxi la soldatojn. Cxiuj homoj forkuris; estis
+inter ili ankaux sxuistlernanto kun leda antauxtuko kaj pantofloj; li
+tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis
+la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!
+
+"Hej, sxuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi," diris la soldato,
+"cxar nenio okazos antaux ol alvenos mi; sed, auxskultu, faru al
+mi serveton: iru en mian logxejon kaj alportu cxi-tien mian
+fajrosxtalon, vi havos rekompence dek monerojn! Sed -- rapidegu!"
+La sxuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li
+rapidege kuris por alporti la fajrosxtalon, donis gxin al la
+soldato, kaj -- auxskultu bone kio nun okazas!
+
+Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; cxirkauxe atendis la
+soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La regxo kaj la regxino
+sidis sur belega trono antaux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro.
+
+La soldato jam staris supre sur la esxafodo, sed kiam la ekzekutisto
+komencis meti la pendsxnuregon cxirkaux lia kolo, li diris, ke oni ja
+cxiam permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj gxin plenumi.
+Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun
+li povus fumi en cxi-tiu mondo.
+
+Tion la regxo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian
+fajrosxtalon kaj flamigis: unu, du, tri! tuj alvenis cxiuj tri
+hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj
+kiel mueleja rado kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda
+Turo"!
+
+"Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!" diris la soldato,
+kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraux la jugxisto kaj la tuta
+konsilantaro, unu estas ekprenita cxe la piedoj, alia cxe la nazo,
+kaj cxiuj jxetitaj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis
+sur la tero.
+
+"Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la regxo, sed la plej granda hundo
+prenis lin kaj la regxinon kaj ilin jxetis post la ceteraj; ecx la
+soldatoj terurigxis kaj la popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi
+farigxu nia regxo kaj edzigxu kun la belega princino!" Tiam ili sidigis
+la soldaton en la kalesxo de l' regxo, la tri hundoj gaje dancis antaux
+gxi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj cxiuj soldatoj
+salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj farigxis
+regxino. La edzigxa festo dauxris ok tagojn, kaj la hundoj cxeestis
+la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.
+
+
+
+
+La princino sur pizo.
+
+
+Estis iam princo, kaj li deziris edzigxi kun princino; sed sxi devus
+esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj
+longajn vojagxojn en la tuta mondo; sed cxie, kien li venis, li
+renkontis jen unu jen alian malfacilajxon. Ekzistis certe suficxe da
+princinoj, sed cxu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii;
+cxe cxiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li
+tiam estis tre cxagrena, kion oni povos bone kompreni, cxar lia plej
+sincera deziro estis ja edzigxi kun vera princino.
+
+Ian vesperon la vetero farigxis treege malbela; fulmadis kaj tondris
+kaj sencxese falis de la cxielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon
+de la kastelo, kaj la maljuna regxo iris por malfermi.
+
+Ekster la pordego staris princino. Sed, ho cxielo, kian aspekton sxi
+havis! De sxiaj haroj kaj de la vestajxo gutegis la akvo; gxi tute
+trafluis sxiajn sxuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum sxi
+staris cxi-tie en la pluvego sxi diris, ke sxi estas vera princino.
+
+Nu, cxi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna regxino; sxi
+nenion diris sed iris en la dormocxambron, kaj forpreninte la
+tutan litajxon sxi metis pizon sur la fundon de la lito. Sxi prenis
+nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn
+sxi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu
+ekzistas.
+
+En cxi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni sxin
+demandis, kiel sxi dormis.
+
+"Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaux ne ripozigxis la
+tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio trovigxis en la lito."
+
+"Mi kusxis sur ia malmolajxo, kaj mia tuta korpo farigxis bruna kaj
+blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!"
+
+Nun oni povis kun certeco scii, ke sxi estas vera princino, cxar la
+pizon sxi estis eksentinta ecx malgraux la dudek matracoj kaj la
+dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera
+princino povus posedi tian mirindan sentemecon!
+
+Post cxi-tio la princo edzigxis kun sxi, cxar li ja sciis, ke lia
+edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de
+la regxo. Tie gxi trovigxas ankoraux nun se neniu gxin forsxtelis.
+
+
+
+
+La knabineto kun la alumetoj.
+
+
+Estis terure malvarme; negxis kaj komencis farigxi malluma vespero;
+estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.
+
+En cxi-tiu malvarmo, en cxi-tiu mallumo iris en la strato malricxa
+knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; sxi ja portis pantoflojn,
+kiam sxi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre
+grandaj pantofloj, laste sxia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili
+estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la
+strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon sxi ne povis
+trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi gxin
+kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la
+knabineto kun la nudaj piedetoj, rugxaj kaj bluaj pro malvarmo;
+en la malnova antauxtuko sxi havis amaseton da alumetoj kaj paketon
+sxi portis en la mano; la tutan tagon neniu acxetis alumetojn de sxi,
+nek iu donacis al sxi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto
+sxi iris kun malgxoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto!
+La negxfloketoj falis sur sxiajn longajn, blondajn harojn, kiuj
+cxarme bukligxis cxirkaux la nuko, sed pri cxi-tiu ornamo sxi tute ne
+pensis. El cxiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato
+odoris bonege ansera rostajxo; estis novjara vespero, kaj pri tio
+sxi la tutan tempon pensis.
+
+En anguleto inter du domoj -- unu staris iomete pli antauxe en la
+strato ol la alia -- tie sxi sidigxis metante la piedetojn sub sin;
+sed nun sxi sentis la froston ankoraux pli multe, kaj domen sxi ne
+kuragxis iri, cxar sxi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton
+sxi ricevis; sxia patro batus sxin sendube, kaj estis malvarme ankaux
+dome; tie la tegmento kusxis preskaux sur la kapo, kaj la vento fajfe
+mugxis tra la cxambreto, kvankam oni sxtopis per pajlo kaj cxifonoj
+la plej grandajn fendojn.
+
+La manetoj de la knabineto estis preskaux tute senvivaj pro malvarmo.
+Ho! alumeto povus fari bone al sxi. Se sxi nur kuragxus eltiri unu
+solan el la paketo, ekbruligi gxin kontraux la muro kaj varmigi la
+fingretojn cxe la flamo! Sxi eltiris unu, ritsx! Kiel gxi sxprucetis,
+kiel gxi brulis! Estis hela, varma flamo -- kvazaux kandeleto,
+kiam sxi tenis la maneton cxirkaux gxi! Kia mirinda lumado! Al la
+knabineto subite sxajnis, kvazaux sxi estus sidanta antaux granda
+ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno.
+La fajro tie brulas gaje, gxi varmigas tiel bone; sed! -- kio estas
+do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al gxi por varmigi
+ilin ankaux -- -- sed ho ve! estingigxis la flamo, la kameno
+malaperis, kaj sxi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la
+mano.
+
+Sxi ekbruligis alian alumeton, gxi brulis, gxi lumadis, kaj en la
+loko kie la radioj falis sur la domon, la muro farigxis diafana kiel
+krepo; sxi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de
+brilblanka tuko, kun bela porcelanajxo, kaj bonege vaporetis ansera
+rostajxo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraux pli
+belega: la ansero saltis el la plado, skuigxante gxi iris sur la
+planko, portante en la dorso trancxilon kaj forketon; gxi venis rekte
+al la knabineto; -- sed tiam estingigxis la alumeto, kaj nur la dika,
+malvarma muro restis videbla.
+
+La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen sxi sidis sub la plej
+belega Kristnaska arbo; gxi estis ankoraux pli granda kaj pli ricxe
+ornamita ol tiu, kiun sxi vidis tra la vitra pordo cxe la ricxa
+komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis
+sur la verdaj brancxoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj
+ornamas la butikfenestrojn, sxin rigardis. La knabineto etendis
+ambaux manetojn; -- tiam estingigxis la alumeto; la multaj kandeletoj
+de l' Kristnaska arbo levigxis pli kaj pli alten; sxi vidis, ke ili
+estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la cxielo
+longan fajrostrion.
+
+"En cxi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, cxar sxia
+mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al sxi, ofte diris:
+"Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"
+
+Ankoraux unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraux la muro;
+gxi briladis kaj lumis cxirkauxe, kaj en la lumado sxi vidis sian
+avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolcxa.
+
+"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias,
+ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingigxos, for de mi
+kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostajxo, kaj la granda,
+dolcxa Kristnaska-arbo!" -- kaj rapidege sxi ekbruligis cxiujn
+alumetojn, kiuj restis en la paketo. Sxi volis nun firme teni la
+avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke farigxis multe pli
+lume ol cxe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel
+granda; sxi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo
+kaj gxojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis
+nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; -- ili estis cxe Dio.
+
+Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto cxe la domo, sidis
+la knabineto kun rugxaj vangoj kaj busxeto ridanta: -- senviva sxi
+estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro.
+La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie
+kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaux elbruligita.
+"Sxi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belajxoj
+sxi vidis, nek en kia brilo sxi eniris kun sia kara avino en la
+gxojegon de la Nova Jaro.
+
+
+
+Enhavo.
+ pagxo
+ Hans Christian Andersen 3
+ La brava stansoldato 5
+ Rakonto pri patrino 13
+ La fajrosxtalo 23
+ La princino sur pizo 36
+ La knabineto kun la alumetoj 38
+
+
+
+Esperanto Verlag Möller & Borel
+ Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
+
+
+Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof.
+
+Fundamento de Esperanto: Sm
+ Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, bindita 1,30
+ Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana, cxiu volumo brosxurita 0,50
+Oni vendas aparte:
+ Ekzercaro (kvinlingva) 0,30
+ Universala Vortaro (kvinlingva) 0,45
+
+Wörterbuch Deutsch-Esperanto bindita 1,25
+ brosxurita 1,--
+
+Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch
+ bindita 0,65
+ brosxurita 0,50
+
+Fundamenta Krestomatio bindita 1,80
+ brosxurita 1,40
+
+Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière 0,55
+
+Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare 0,80
+
+Ifigenio en Tauxrido, dramo en kvin aktoj de Goethe bindita 1,15
+ brosxurita 0,90
+
+La Predikanto, libro el "La Biblio" 0,35
+
+La Psalmaro, libro el "La Biblio" 1,10
+
+La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller 0,90
+
+La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol 0,70
+
+La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio" 0,70
+
+La Virineto de Maro, fabelo de Andersen,
+ kun ilustrajxoj de Hilda May Brodie 0,70
+
+
+
+Verkoj de Kabe (D-ro K. Bein).
+
+ Sm
+Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo 0,75
+
+Unua Legolibro, gradigitaj legajxoj kun frazlibro kaj
+modeloj de leteroj 0,75
+
+La fundo de l' mizero, de Sierosxevski 0,35
+
+La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko 0,35
+
+Internacia Krestomatio 0,50
+
+Pola Antologio 0,85
+
+La Faraono, trad. el Prus, tri volumoj po 0,90
+
+Versajxoj en Prozo, trad. el Turgenev 0,40
+
+Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko
+Internacia) 0,10
+
+
+
+Kolekto de "La Revuo".
+
+INSTRUA FAKO.
+
+ Sm
+Esperanta Sintakso, laux verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj
+auxtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier 0,60
+
+Konkordanco de Ekzercaro, ellaboris A. E. Wackrill 0,50
+
+Frazaro, de H. de Coppet 0,50
+
+Du mil novaj vortoj cxerpitaj el la verkaro de D-ro Zamenhof,
+netroveblaj en Universala Vortaro, ellaboris P. Boulet 0,70
+
+
+
+Kolekto de "La Revuo".
+
+LITERATURA FAKO.
+
+
+ Sm
+Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan Bernard,
+tradukita de Gaston Moch 0,50
+
+Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. Svjentohxovski,
+tradukita de D-ro Leono Zamenhof 1,--
+
+Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj
+demandoj, de Ch. Lambert 0,90
+
+Imenlago, novelo de Theodor Storm, tradukita
+el la germana lingvo de Alfred Bader 0,35
+
+La Faraono, romano de Prus, tradukita de D-ro Bein.
+Tri volumoj (cxiu) 0,90
+
+La Regxo de la montoj, de Ed. About, tradukita de G. Moch.
+Ilustr. de Doré 1,55
+
+La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustrajxoj. Originale
+verkitaj de Frederiko Pujxula-Valjes 0,50
+
+La Tria, Memorajxoj pri la tria Kongreso, ilustr. 0,75
+
+Lauxroj, kolekto de verkoj premiitaj en la unua literatura
+konkurso de "La Revuo" 0,90
+
+Libro de l' Humorajxo, originale verkita de P. de Lengyel 1,--
+
+Makbeto, dramo en kvin aktoj de Shakespeare, tradukita
+de D-ro H. Lambert 0,90
+
+
+
+Literaturajxoj.
+
+
+Sm
+
+Sub la negxo. Taglibro de juna logxanto de la
+Jura montaro de J. J. Porchat, esperantigis J. Borel 0,50
+
+Solvo de la problemo de lingvo internacia,
+de *** kun germana traduko de Profesoro Christaller 0,40
+
+Tri unuaktaj Komedioj: "La malfelicxuloj" de A. v. Kotzebue
+-- "Tie cxi oni parolas Esperante" de T. Williams -- "La Renkonto"
+de M. Hankel 0,40
+
+Cxu unu lingvo internacia aux tri? de Prof. L. Couturat 0,10
+
+Advokato Patelin. Triakta proza komedio, de Brueys kaj
+Palaprat, tradukita de M.-J. Evrot 0,35
+
+L' Avarulo, de Molière, tradukita de S. Meyer 0,35
+
+Cikado cxe Formikoj, Unuakta komedio de Labiche kaj Legouvé 0,30
+
+Cxu li? Romano originale verkita de D-ro Valienne 1,75
+
+Diversajxoj. Rakontetoj tradukitaj de Lallemant kaj Beau 0,60
+
+Don Juan, de Molière, trad. de D-ro Boirac, rektoro
+de l' universitato de Dijon (Versajxoj) 0,70
+
+Elektitaj fabloj de La Fontaine, esperantigitaj
+de G. Vaillant 0,35
+
+Eneido de Virgilio, tradukita de D-ro Vallienne. (Versajxoj) 1,30
+
+Esperantaj prozajxoj "kolekto da tekstoj de plej bonaj auxtoroj" 1,--
+
+Kastelo de Prelongo, granda romano originale verkita
+de D-ro Vallienne 1,75
+
+Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de Sagxulo 0,25
+
+Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita
+Antologio Internacia, ellaboris A. Grabowski 0,85
+
+La kvar Evangelioj, kunigitaj en unua rakonto kaj tradukitaj
+de la pastro R. Laisney 0,75
+
+Monadologio de Leibniz, traduko de D-ro Boirac, rektoro
+de l' universitato de Dijon 0,25
+
+Libro de l' Humorajxo, originale verkita de Paul de Lengyel,
+nova eldono 1,--
+
+La Nevo kiel Onklo, komedio en 3 aktoj de Schiller,
+trad. de Stewart 0,50
+
+Vojagxo interne de mia cxambro, de X. de Maistre,
+tradukita de S. Meyer 0,35
+
+Akvo dormanta, sceno el la Meksikana vivado, trad. Lotus 0,25
+
+Aventuroj de l' lasta Abenceragxo, de Chateaubriand,
+trad. de R. Deshays 0,25
+
+Du rakontoj de D. de Rothau. La blanka Kastelo.
+Esperantista hotelo 0,50
+
+Du slavaj rakontoj. La Rakonto de Filip Vasilicx
+de M. Gorki. Cxu li venas de J. Vazov 0,30
+
+Edzigxo kontrauxvola, unuakta Komedio de Molière,
+trad. de Dufeutrel 0,30
+
+El la historio de Esperanto (Letero pri la deveno de
+Esperanto). Paroladoj de D-ro Zamenhof kaj D-ro Bein (Kabe)
+en la Boulogna kongreso 0,15
+
+En Svislando, kvin rakontoj el verkoj de svisaj
+auxtoroj elektis kaj trad. E. Ramo 1,35
+
+Esperantaj Perleroj el "Lingvo Internacia".
+Aforismoj, Proverboj, Poezioj, 3 Serioj po 0,15
+
+Euxgenino Grandet, scenoj de la vivo de provinco
+de H. de Balzac, trad. E. Gasse 0,75
+
+
+
+Jxurnaloj tute en Esperanto.
+
+
+Oficiala Gazeto Esperantista: Organo de la Lingva Komitato kaj de la
+Konstanta Komitato de la Kongresoj. 51 Rue de Clichy, Paris. 2,-- Sm.
+
+Dia regno: Mühlheim (Rhein). P. Hübner, Friedrich-Wilhelm-Strasse 66.
+0,90 Sm.
+
+Esperanto: Genève (Svis.), oficiala organo de Universala
+Esperanto-Asocio, duonmonata. H. Hodler, 8, rue Bovy-Lysberg. 1,90 Sm.
+
+Esperanta Ligilo: Paris (V) (Franc.), monata organo en reliefpunktoj
+por blinduloj. Cxefredaktoro: Th. Cart, 12. rue Soufflot. 1,20 Sm.
+
+Espero Katolika: Paris, monata. Administracio 23 rue Joubert, Paris.
+Redakcio Claudius Colas, 10 rue Béranger, Paris. 2,-- Sm.
+
+Espero Pacifista: Neuilly-sur-Seine (Franc.), monata organo de
+"Pacifisto". G. Moch, 26, rue de Chartres. 2,-- Sm.
+
+Hispana Revuo: Madrid (Hisp.), ilustrata monata revuo. Josefo Menendez,
+Strato Echegary 17, I. 1,30 Sm.
+
+Internacia Pedagogia Revuo: Bystrice-Hostyn, Moravio, Auxstrio.
+Theodor Cxejka. Membroj 1,-- Sm. Nemembroj 1,50 Sm.
+
+Internacia Scienca Revuo: Genève (Svis.), monata R. de Saussure, 8, rue
+de Bovy-Lysberg. 2,75 Sm.
+
+Internacia Socia Revuo: Paris (III) (Franc.), monata. R. Louis (Maison
+Commune), 49 Rue de Bretagne. 1,40 Sm.
+
+Juna Esperantisto: Paris (Franc.), monata gazeto por junuloj,
+instruistoj kaj Esperantolernantoj. Presa Esperant. Societo, 33 rue
+Lacépède. 1,-- Sm.
+
+La Bela Mondo: Dresden (Germ.), ilustrata monata gazeto. F. Emil Boden,
+Dresden-A., Bismarckplatz 12. 3,-- Sm.
+
+La Revuo: Paris (Franc.), internacia monata literatura gazeto, 48
+pagxoj. Administracio: Librejo Hachette & Co., 79, Boulevard St.
+Germain. 2,75 Sm. Por Germanujo kaj Auxstrujo cxe Esperanto Verlag Möller
+& Borel, Berlin S.W. 68, Lindenstr. 18-19.
+
+La Spritulo: Leipzig (Germ.), monata gazeto por sxerco, humoro kaj
+satiro. Richard Bresch, Körnerstrasse 31, Leipzig. 1,20 Sm.
+
+Lingvo Internacia: Paris (Franc.), monata organo. Kun aldono
+literatura. Presa Esperantista Societo. 33, rue Lacépède. 3,-- Sm.
+
+Vocxo de Kuracistoj: Lwów (Galicio). D-ro Stefan Mikolajski, Lwów,
+strato Sniadeckich 6. 1,50 Sm.
+
+
+Presejo de Möller & Borel G. m. b. H., Berlin SW., Lindenstr. 18/19.
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's Fabeloj de Andersen, by Hans Christian Andersen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK FABELOJ DE ANDERSEN ***
+
+***** This file should be named 27915-8.txt or 27915-8.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/2/7/9/1/27915/
+
+Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
+Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks to the
+Toronto Esperanto Circle for providing the original book.
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.