diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:34:04 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:34:04 -0700 |
| commit | d2517471f1b060c4801d6fc549904b2b404ab990 (patch) | |
| tree | 6edc8f04487c8fd8c84af62e30f5cd40a813d5f0 /27170-0.txt | |
Diffstat (limited to '27170-0.txt')
| -rw-r--r-- | 27170-0.txt | 2874 |
1 files changed, 2874 insertions, 0 deletions
diff --git a/27170-0.txt b/27170-0.txt new file mode 100644 index 0000000..5282555 --- /dev/null +++ b/27170-0.txt @@ -0,0 +1,2874 @@ +The Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Jeppe sur la Monto + au la Transformita Kamparano + +Author: Ludvig Holberg + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: November 6, 2008 [EBook #27170] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Team Esperanto + + + + + +LUDVIG HOLBERG + +JEPPE SUR LA MONTO + +aŭ + +LA TRANSFORMITA KAMPARANO + +Komedio en kvin aktoj + +1722 + +Tradukis: Odd Tangerud + + +Roluloj: + + JEPPE sur la Monto + NILLE, lia edzino + JAKOB, ŝuisto + Barono NILUS + Sekretario de la barono + Ĉambristo + ERIK, lakeo + Aliaj lakeoj + Intendanto + La edzino de la intendanto + Juĝisto + MAGNUS + + + + +UNUA AKTO + + +UNUA SCENO + + +NILLE + +Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne troviĝas tia mallaborema aĉulo +kiel mia edzo; mi preskaŭ ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el +la lito per la haroj. Hodiaŭ tiu aĉulo scias, ke estas foirtago, +kaj tamen kuŝas dormante tiom longe. Sinjoro Poŭl antaŭ nelonge +diris al mi: “Nille, vi estas tro severa kontraŭ via edzo; li estas +kaj devas ja esti mastro de la domo;” sed mi respondis al li: “Ne, mia +bona sinjoro Poŭl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu +jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la +pastro dekonaĵon; ĉar dum tiu tempo li fordrinkus ĉion, kio estas +en la domo. Ĉu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta +vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes eĉ sin mem, por brando?” +Kaj jen sinjoro Poŭl tute silentis kaj viŝis sian buŝon. La +intendanto samopinias kun mi kaj diras: “Patrineto, vi nur ne atentu +pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke +vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontraŭe staras en via +lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon +en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne ĉiun tagon +tiras vian edzon laŭ la haroj kaj lin bastonadas al laboro.” Ĵus mi +tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas +la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la seĝo dormante +kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la +skurĝo devis tuj elkroĉiĝi, kaj mia bona Jeppe ŝmiriĝi sur la +dorso, ĝis li komplete revekiĝis. La sola, kion li timas, estas +“Majstro Erik”, (tiel mi nomas la skurĝon).--Hej, Jeppe! ĉu vi +bruto ankoraŭ ne vestis vin? Ĉu vi ankoraŭfoje ŝatus paroli kun +“Majstro Erik”? Hej, Jeppe, envenu! + + +DUA SCENO + + +JEPPE + +Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la +urbo kiel porko sen pantalono kaj jako. + +NILLE + +Ĉu vi sentaŭgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da +pantalonoj, post kiam mi vekis vin ĉimatene? + +JEPPE + +Ĉu vi formetis “Majstron Erik”, Nille? + +NILLE + +Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi ĝin, se vi ne rapidas. +Jen, ĉi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, ĉi tien! Vi iru al la urbo +por aĉeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed aŭdu! Se +vi post kvar horoj ne retroviĝos surloke, “Majstro Erik” dancu polan +dancon sur via dorso. + +JEPPE + +Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille? + +NILLE + +Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun +vi faru laŭ plezuro. + + +TRIA SCENO + + +JEPPE + +(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmanĝi, kaj mi, kompatindulo, +devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidaĵon nek sekaĵon. Ĉu +iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke +ŝi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilaĝoj, ke Jeppe +trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; ĉar mi ne ricevis tiom +da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi +ricevas unu tagon de tiu malica virino. Ŝi batas min, la intendanto +pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. +Ĉu mi do ne trinku? Ĉu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo +donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiaĵoj ne +frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaŭ ne trinkus; sed estas +klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli +forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen +ofte diras al mi, ĉar li estas mia bona amiko: La diablo penetru +vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontraŭfrapi, kaj la edzinaĉo +mildiĝus. Sed mi ne povas kontraŭfrapi pro tri kialoj. Unue ĉar mi +ne havas kuraĝon. Due pro la damnita “Majstro Erik”, kiu pendas +malantaŭ la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori. +Trie ĉar mi, sen laŭdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano, +kiu neniam serĉas venĝon, eĉ ne kontraŭ la diakono, kiu metas sur +min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn +tagojn, eĉ se ne estas en li honorsento por doni al mi kruĉon da +biero la tutan jaron. Nenio tuŝis mian koron pli forte, ol la mokaj +vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; ĉar kiam mi rakontis +al li, ke sovaĝa taŭro, kiu neniam timis homojn, foje fariĝis +timema antaŭ mi, li respondis: Ĉu tion vi ne komprenas, Jeppe? La +taŭro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol ĝi mem havas, kaj +tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin +kiel atestantojn, bonuloj! Ĉu tiaj vortoj ne enpenetrus ĝis la +medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi +neniam deziris morton al mia edzino. Kontraŭe kiam ŝi kaptiĝis de +flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke ŝi vivu; ĉar pro tio +ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus +ŝin reen, kaj ŝi fariĝus pli malica ol ŝi jam estas. Sed se la +diakono mortus, mi ĝojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; ĉar li +estas nura ĝeno kaj neniel utila por la paroĥanaro. Estas malklera +diablo; ĉar li kantas false, kaj eĉ ne povas muldi respektindan +vaks-kandelon. Sed lia antaŭulo Kristofer estis tute alia. Li tone +superis dek du diakonojn en sia tempo, tian voĉon li havis. Iun +fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem aŭskultis; +ĉar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via +kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? “Majstro Erik” devis tuj +elkroĉiĝi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso fariĝis tiom +draŝata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj +danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron +al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontraŭstari. Nu, ja, Mons +Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies +edzinoj ne havas iun “Majstron Erik” malantaŭ la lito. Se plenumus +al mi deziro en ĉi mondo, mi dezirus, ke aŭ mia edzino neniun +brakon havus, aŭ mi neniun dorson; ĉar la buŝon ŝi uzu kiom +plaĉas al ŝi.--Sed mi devas iri al Jakob ŝuisto survoje; li certe +verŝos al mi brandon kredite por ŝilingo; ĉar mi devas havi iom +por refreŝiĝi. Hej! Jakob ŝuisto! ĉu vi ellitiĝis? Malfermu, Jakob! + + +KVARA SCENO + +(Jakob ŝuisto, nur en ĉemizo. Jeppe.) + + +JAKOB + +Kiu vizitas tiom diable frue? + +JEPPE + +Bonan matenon, Jakob ŝuisto! + +JAKOB + +Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaŭ. + +JEPPE + +Verŝu al mi por ŝilingo da brando, Jakob. + +JAKOB + +Jes, donu la ŝilingon. + +JEPPE + +Vi ricevos ĝin morgaŭ, kiam mi revenos. + +JAKOB + +Jakob ŝuisto ne verŝas kredite. Mi scias, ke certe vi havas +ŝilingon aŭ du por pago. + +JEPPE + +Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn ŝilingojn, kiujn mia +edzino donis al mi por aĉeti ion en la urbo. + +JAKOB + +Mi scias, ke certe vi povos marĉandi du ŝilingojn de la varoj, +kiujn vi aĉetos. Kiu estas via komerco? + +JEPPE + +Mi aĉetu du funtojn da verda sapo. + +JAKOB + +Ej, ĉu vi ne povas diri, ke vi pagis ŝilingon aŭ du pli por la +funto ol vi faros? + +JEPPE + +Mi timas, ke mia edzino sciiĝos pri tio; kaj tiam mi gustumos la +skurĝon. + +JAKOB + +Babilaĉo! Kie ŝi sciiĝus pri tio? Ĉu vi ne povas ĵuri, ke vi +pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto. + +JEPPE + +Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari. + +JAKOB + +Elmetu vian monon, do. + +JEPPE + +Jen! sed vi devas redoni al mi ŝilingon ŝanĝe. (Jakob eliras.) + +JAKOB + +(envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe! + +JEPPE + +Vi glutis kiel fripono. + +JAKOB + +Ĉu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la +gastoj. + +JEPPE + +Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon, +Jakob! + +JAKOB + +Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaŭ por la dua ŝilingo; vi ja ne povas +ĝin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi +revenos. Ĉar kredu min, mi havas eĉ ne unu ŝilingon por redoni al +vi ŝanĝe. + +JEPPE + +Hontu, kiu faros! Se ĝi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu +la stomakon iom pleniĝi. Sed se vi ankaŭ el tiu trinkas, mi nenion +pagos. + +JAKOB + +Sanon, Jeppe! + +JEPPE + +Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al ĉiuj niaj malamikoj! Tio +bonfaris en la stomako. Aĥ, Aĥ! + +JAKOB + +Bonan vojaĝon, Jeppe! + +JEPPE + +Dankon, Jakob ŝuisto! + + +KVINA SCENO + + +JEPPE + +(sola; fariĝas gaja kaj komencas kanti:) + + “Blanka kokino kaj plurkolora kokino + kontraŭstaris kokon (k.t.p.) ...” + +Aĥ, se mi kuraĝus trinki por kroma ŝilingo! Aĥ, se mi kuraĝus +trinki por kroma ŝilingo! Mi faru! Ne, ŝi draŝos min. Se nur eblus +unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas +kvazaŭ iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi +faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaŭ staranta en la vojo kun “Majstro +Erik” en la mano. Mi devas turni.--Aĥ, se mi kuraĝus trinki +ankoraŭ por unu ŝilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras +ne. Kiun mi kontraŭfaru? Ĉu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso? +Mi opinias ke jes. Ĉu mi frapu la pordon? Hej, Jakob ŝuisto, +elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se ŝi almenaŭ nur +frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektiĝus, mi diable ne atentus; +sed ŝi frapas kiel.... Aĥ Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi +faru? Devigu vian naturon, Jeppe! ĉu ne estas honto, ke vi kapsaltu +en malfeliĉon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu; +mi devas for.--Aĥ, se mi kuraĝus ankoraŭ trinki por unu nura +ŝilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas +foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj +kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj +militas unu kontraŭ alia: La stomako kaj la kruroj volas al la +trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundaĉoj! Vi brutoj! +Vi sentaŭguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo. +Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol +konduki mian ĉevalon el ĝia ejo. Aĥ, se mi kuraĝus ankoraŭ +trinki por nura ŝilingo! Kiu scias ĉu Jakob ŝuisto ne kreditos min +por ŝilingo aŭ du, kiam mi humile petas lin?--Hej, Jakob! kroman +glason da brando por du ŝilingoj. + + +SESA SCENO + + +JAKOB + +Jen Jeppe! Ĉu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel +brando por du ŝilinga monero sufiĉu? Ĝi ja eĉ ne pasas sub la +kolo. + +JEPPE + +Vere, Jakob! Donu por kroma duŝilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe +sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, ĉu vole, ĉu +nevole. + +JAKOB + +Jen brando por du ŝilingoj, Jeppe, sed unue la monon. + +JEPPE + +Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo. + +JAKOB + +Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antaŭe pagos, vi +ricevos eĉ ne guton. Ni ĵuris neniun krediti, eĉ ne la intendanton +mem. + +JEPPE + +(plorante) Ĉu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta +homo. + +JAKOB + +Neniun krediton! + +JEPPE + +Jen do la du ŝilingoj, vi avarulo!--Pagite; kaj nun vi trinku, +Jeppe!--Aĥ, bone ĝi efikis. + +JAKOB + +Jes, povas baki kanajlon interne. + +JEPPE + +La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste fariĝos tiom +kuraĝa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri “Majstro +Erik”; tiel mi transformiĝis de la lasta glaso. Ĉu vi konas tiun ĉi +kanton, Jakob? + + Kirsten kaj Peder sidis ĉe tablo! + Peteheja! + Aŭdiĝis tioma senhonta fablo. + Polemeja! + Sturno kantas el gaja sino. + Peteheja! + Inferen iru Nille, la aĉulino. + Polemeja! + Iris mi sur la verda grundo. + Peteheja! + Diakono estas fia hundo. + Polemeja! + Kantis birdo el sia nesto, + Peteheja! + Diakono estas fia besto. + Polemeja! + Ĉu diru mi nomon de la edzino? + Peteheja! + Nomiĝas ŝi Honto kaj Malhonorino + Polemeja! + +Tiun kanton mi mem faris, Jakob. + +JAKOB + +Vi? diable ne! + +JEPPE + +Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaŭ faris kanton +pri la ŝuistoj, kiu iras tiel: + + La ŝuisto kun siaj violono kaj bas’, + Filepom! Filepom! + +JAKOB + +Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj. + +JEPPE + +Jes, vere. Aŭdu, Jakob! verŝu por ankoraŭ unu ŝilingo. + +JAKOB + +Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras ŝilingon +por mia domo. + +JEPPE + +Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar ŝilingoj. + +JAKOB + +Jen bone. + +JEPPE + +(denove kantas) + + La tero trinkas akvon, + La maro trinkas sunon, + La suno trinkas maron, + ĉio en la mondo trinkas. + Kial do mi ne + ankaŭ tiel trinku? + +JAKOB + +Sanon, Jeppe! + +JEPPE + +_Mir zu!_ + +JAKOB + +Sanon duone! + +JEPPE + +_Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_ +sen envio.[1] + +[Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku, +homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...] + +JAKOB + +Mi aŭdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe. + +JEPPE + +Certe; estas malnovaĵo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom +kiam mi estas ebria. + +JAKOB + +Nu, do vi tiel parolas almenaŭ unu fojon tage. + +JEPPE + +Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj ĉu mi do ne komprenu +miajn lingvojn? + +JAKOB + +Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn. + +JEPPE + +Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi +forfuĝis ĉe _Wismar_. + +JAKOB + +Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. “Proksimo helpas multajn +homojn”. + +JEPPE + +Domaĝe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed ĉu vi ne partoprenis en +la atakcio sur tiu altebenaĵo, vi ja mem scias kie? + +JAKOB + +Aj, kie mi ne ĉeestis? + +JEPPE + +Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias +ke mortfalis samtempe 3000, aŭ diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled +zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich +jo bange war_[2] ĉe tiu batalego. + +[Piednoto 2--Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob! +Vi ja povas memori, ĉu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...] + +JAKOB + +Jes ja! Severe estas kontraŭiri la morton. Antaŭ la malamiko oni +estas ja sufiĉe pia. + +JEPPE + +Jes, vere; mi ne scias pro kio; ĉar mi kuŝis la tutan nokton antaŭ +la atakcio legante la psalpetron de Davido. + +JAKOB + +Mirigas min, ke vi, kiu antaŭe estis soldato, permesas al via edzino +vin tirani. + +JEPPE + +Mi! Ke mi nur havus ŝin ĉi tie, kaj jen vi vidus kiel mi ŝin +bastonadus. Ankoraŭ unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraŭ restas +al mi ok ŝilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos +kredite. (laŭte) Verŝu al mi ankaŭ kruĉon da biero! + + In Leipsig var en Mand, + In Leipsig var en Mand, + In Leipsig var en Læderen Mand, + In Leipsig var en Læderen Mand, + In Leipsig var en Mand, + Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.) + +JAKOB + +Sanon, Jeppe! + +JEPPE + +Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de +ĉiuj bonaj amikoj! He... He...j! + +JAKOB + +Ĉu vi ne volas tosti por la intendanto? + +JEPPE + +Certe jes! Verŝu por kromaj kvar ŝilingoj. La intendanto estas +estiminda viro. Kiam ni kaŝdonas al li taleron, li ĵuras je la savo +de sia animo antaŭ la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman +luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por ŝilingo +aŭ du. + +JAKOB + +Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi +deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol +bone estas por ili. Mi pli ŝatus perdi mian komercon ol tiel +konduti; ĉar estas peko. + +JEPPE + +Hej! ankoraŭ por ŝilingo! + +JAKOB + +Ne, Jeppe, nun mi ne pli verŝas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon. + +JEPPE + +Kanajlo! Kadavraĉo! Besto! Fripono! Hej, He...j! + +JAKOB + +Adiaŭ, Jeppe,--feliĉan vojaĝon! + + +SEPA SCENO + + +JEPPE + +(sola) Aĥ, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas +porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob +hundsvot, skuster![3] Hej, por ŝilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo +prenu min ĉu ili volas stari. Dankon, Jakob ŝuisto! Ankoraŭ unu. +Aŭskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen! +La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! ĉu tio estas +brando por ŝilingo? Vi mezuras kiel turko. + +(Dum li parolas, li falas kaj restas kuŝanta.) + +[Piednoto 3--Ege insultaĉa frazo. Hundsvot: hundinfikilo. +Skuster: ŝuistaĉo.] + + +OKA SCENO + +(Barono Nilus, la sekretario, la ĉambristo, du lakeoj, Jeppe.) + + +BARONO + +Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo +staras. + +SEKRETARIO + +Jes, vere, Via Moŝto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo ĉijare +ne valoros pli ol kvin markojn. + +BARONO + +Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj. + +SEKRETARIO + +Mi ne scias kiel estas, Via Moŝto; la farmistoj ja ĉiam plendas, +kaj volas havi semgrenon, ĉu la jaro estas fekunda aŭ ne. Kiam ili +ion havas, ili drinkas des pli. Jen loĝas trinkejestro en la +najbareco, kiu nomiĝas Jakob ŝuisto, kaj tiu multe kontribuas fari +la farmistojn malriĉaj. Oni diras, ke li ŝutas salon en la bieron, +por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas. + +BARONO + +Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kuŝas tie apud la vojo? Estas ja +mortinto. Oni aŭdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu, +kio estas. + +UNUA LAKEO + +Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru, +Jeppe! Ne, li ne vekiĝas eĉ se ni batus lin aŭ tirus lin laŭ la +haroj. + +BARONO + +Lasu lin kuŝi; mi tamen ŝatus fari komedion kun li. Vi kutime estas +riĉaj pri ideoj. Ĉu vi povus inventi ion por min distri? + +SEKRETARIO + +Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon ĉirkaŭ lin, aŭ fortondus +liajn harojn. + +ĈAMBRISTO + +Laŭ mi estus ankoraŭ pli amuze ŝmiri lian vizaĝon per inko kaj +posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus +hejmen en tia stato. + +BARONO + +Bone, bone. Sed ĉu eble Erik elpensus ion ankoraŭ pli amuzan? Jen, +diru vian opinion, Erik. + +ERIK LAKEO + +Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kuŝigu lin en la plej bonan +liton de Via Moŝto, kaj en la mateno, kiam li vekiĝos, ni kondutu +al li, kvazaŭ li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia +kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la +Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj +kuŝigu lin en liaj malnovaj vestaĵoj sur tiun saman sterkejon. Se +tia plano lerte efektiviĝus, la efiko estus stranga, kaj li imagus, +aŭ ke li sonĝis pri tia feliĉego, aŭ ke li vere estis en +Paradizo. + +BARONO + +Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed +kion fari se li vekiĝus sammomente? + +ERIK + +Mi certas, ke li ne faros, Via Moŝto; ĉar tiu sama Jeppe sur la +Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilaĝaro. +La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la +raketo ekflamiĝis, li tamen ne vekiĝis el sia dormo. + +BARONO + +Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan ĉemizon, kaj kuŝigu +lin en mian plej bonan liton. + + + + +DUA AKTO + + +UNUA SCENO + + +JEPPE + +(Kuŝanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negliĝo sur seĝo. +Li vekiĝas kaj frotas siajn okulojn, rigardas ĉirkaŭen, +konsterniĝas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la +mano ekkaptas orbroditan noktoĉapon. Li ŝmiras kraĉaĵon sur la +okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la ĉapon kaj rigardadas ĝin, +rigardadas sian belan ĉemizon, kaj la negliĝon, ĉion; grimacas +strange. Intertempe ludiĝas kvieta muziko, kaj aŭdante tion Jeppe +kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li +komencas paroli:) + +Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno +veninta? Ĉu mi sonĝas, aŭ ĉu mi estas maldorma? Jes, mi estas +klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie +estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Ĉio estas ŝanĝita, eĉ mi +mem. Ej, kio do estas tio ĉi? Kio do estas tio ĉi? + +(Krias mallaŭte kaj timeme) + +Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la ĉielon, Nille! +kaj tio tute senmerite.--Tamen ĉu vere estas mi? Aspektas al mi, ke +jes; aspektas ankaŭ al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu +ankoraŭ suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi aŭdas min +paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, ŝajnas al mi, ke estas mi. +Sed se mi rigardas mian ĉapon, mian ĉemizon, la tutan lukson antaŭ +miaj okuloj, kaj aŭskultas tiun dolĉan muzikon, jen diablo splitu +min ĉu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu +kanajlo se estas. Sed ĉu eble mi sonĝas? Tamen ŝajnas al mi ke ne. +Mi provos pinĉi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi sonĝas; se +doloras, jen mi ne sonĝas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe +mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; ĉar se mi ne estis +maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi +vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la +Monto; mi ja scias, ke mi estas malriĉa farmisto, sklavo, fripono, +kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti +Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur sonĝo. +Plej bone estas, ke mi paciencu ĝis mi vekiĝos. + +(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankoraŭfoje ekploras.) + +Aĥ! ĉu eblas ion tian aŭdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas +sonĝo, ke mi neniam revekiĝu! kaj se mi estas en deliro, ke mi +neniam refariĝu saĝa; ĉar mi alvokus antaŭ tribunalon tiun +kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi +nek sonĝas nek deliras; ĉar mi memoras ĉion, kio okazis al mi. Mi +ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo +Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomiĝas Nille, ŝia skurĝo +“Majstro Erik”, miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi +eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la +ĉielo. Eble hieraŭ mi drinkis min morta ĉe Jakob ŝuisto, mortis +kaj tuj venis en ĉielon. La morto do ne estas tiel terura sperto +kiel oni imagas; ĉar mi nenion sentis. Nun eble en ĉi momento +staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super +mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis +kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi ĉu mi mortis +surtere aŭ surakve; ĉar mi eliris sufiĉe humida el tiu ĉi mondo. +Aĥ, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo +por aĉeti sapon, kuŝi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj +ricevi kornojn de la diakono. Aĥ, al kia feliĉego estas via peno +kaj viaj maldolĉaj tagoj transformitaj. Aĥ, mi devas plori pro +ĝojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. +Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke +miaj lipoj gluiĝas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por +ricevi kruĉon da biero por refreŝigi min; ĉar al kio jena pompo +antaŭ la okuloj kaj ĉe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? +Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la ĉielo oni nek malsatas +nek soifas, kaj ankaŭ ke tie oni retrovos ĉiujn siajn mortintajn +amikojn; sed mi ĝismorte turmentiĝas pro soifo; krome mi estas ja +tute sola, mi vidas eĉ ne unu homon; mi devus ja almenaŭ trovi mian +avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis eĉ ne ŝilingon de +nepagita ŝuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj +vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en ĉielon? Do ne eblas, +ke estas la ĉielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; +mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas saĝa; mi estas +Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas +malriĉa, mi estas riĉa; mi estas mizera farmisto, mi estas +Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu! + +(Je tiu laŭta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antaŭe +staris kaŝe por vidi, kiel li kondutas.) + + +DUA SCENO + +(Ĉambristo. Erik Lakeo. Jeppe.) + + +ĈAMBRISTO + +Mi deziras al Via Moŝto bonan matenon. Jen la negliĝo, se Via Moŝto +volas ellitiĝi.--Erik, kuru serĉi la mantukon kaj la lavujon. + +JEPPE + +Aĥ, estimata sinjoro ĉambristo, mi vere volas ellitiĝi; sed mi +petas, ke vi nenion malbonan faru al mi. + +ĈAMBRISTO + +Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro. + +JEPPE + +Aĥ, antaŭ ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas? + +ĈAMBRISTO + +Sinjoro ne scias, kiu Li estas, ĉu? + +JEPPE + +Hieraŭ mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaŭ.... Aĥ, mi ne +scias kion diri. + +ĈAMBRISTO + +Estas al ni ĝojige, ke Sinjoro hodiaŭ estas en tiom bona humoro, ke +plaĉas al Li ŝerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Moŝto ploras? + +JEPPE + +Mi ne estas Via Moŝto. Mi povas ĵuri je la savo de mia animo, ke +tio mi ne estas; ĉar laŭ mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils +sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian +edzinon, vi scios; sed ne lasu ŝin kunpreni “Majstron Erik”. + +LAKEO + +Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; ĉar +Li neniam tiel kutimas ŝerci. + +JEPPE + +Ĉu mi maldormas aŭ ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj +povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi +nomiĝas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en +mia vivotempo. + +ĈAMBRISTO + +Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptiĝis de malsano. + +ERIK + +Mi imagas, ke li somnambulas; ĉar ofte okazas, ke homoj ellitiĝas, +vestas sin, parolas, manĝas kaj trinkas dum dormo. + +ĈAMBRISTO + +Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj +voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Aĥ, Via Moŝto, forpelu tiajn +pensojn el via kapo! Via Moŝto ja ĵetas timon en la tutan domon. +Ĉu Via Moŝto ne konas min? + +JEPPE + +Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin? + +ĈAMBRISTO + +Aĥ, ĉu eblas, ke mi aŭdu tiajn vortojn el la buŝo de Mia Moŝto, +kaj vidi Lin en tia stato? Aĥ, nia malfeliĉa domo, turmentata de +tia sorĉa magio!--Ĉu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraŭ, kiam +Li rajdis ĉase? + +JEPPE + +Mi neniam estis ĉasisto nek ŝtelĉasisto; ĉar mi scias, ke tio +donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi ĉasis leporon sur la +bieno de Sinjoro. + +ĈAMBRISTO + +Aĥ, Via Moŝto! Mi ja mem akompanis Lin en la ĉaso hieraŭ. + +JEPPE + +Hieraŭ mi sidis ĉe Jakob ŝuisto kaj trinkis por dek du ŝilingoj +da brando; kiel mi do povis fari ĉason? + +ĈAMBRISTO + +Aĥ, mi insiste petas Vian Moŝton sur miaj genuoj, ke li forlasu +tiajn diraĵojn.--Erik, ĉu oni vokis la kuracistojn? + +ERIK + +Jes! ili tuj venos. + +ĈAMBRISTO + +Ni do metu sur Sinjoron lian negliĝon; ĉar eble kiam Li venos +eksteren en la liberan aeron, lia stato pliboniĝos.--Ĉu Sinjoro +bonvole surmetu la negliĝon. + +JEPPE + +Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi plaĉas, se vi nur ne +mortbatu min; ĉar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina +ventro. + + +TRIA SCENO + +(Du kuracistoj. Jeppe. Ĉambristo. Erik.) + + +UNUA KURACISTO + +Kun aflikto ni aŭdas, ke Sinjoro malbonfartas. + +ĈAMBRISTO + +Aĥ ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato. + +DUA KURACISTO + +Kiel vi fartas, Via Moŝto? + +JEPPE + +Sufiĉe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis +de Jakob ŝuisto hieraŭ. Bonvolu doni al mi nur kruĉon da biero, +kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj ĉiujn +kuracistojn; ĉar mi ne bezonas medicinon. + +UNUA KURACISTO + +Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego. + +DUA KURACISTO + +Ju pli forta ĝi estas, des pli rapide ĝi forvaporos. Palpu la +pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4] + +[Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel ŝajnas al vi, Sinjora Frato?] + +UNUA KURACISTO + +Mi opinias, ke li bezonas kupumon. + +DUA KURACISTO + +Mi ne samopinias; ĉar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci +alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan sonĝon, kiu fluigis +la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti +farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime +plej plaĉas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj manĝaĵo, +kiujn Li pleje ŝatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere +aŭskultas. + +(Gaja muziko komenciĝas.) + +ĈAMBRISTO + +La ŝatmuziko de Sinjoro! + +JEPPE + +Povas esti. Ĉu ĉiam estas tia gajeco ĉi tie en la bieno? + +ĈAMBRISTO + +Tiom ofte kiom plaĉas al Sinjoro; ĉar Li donas al ni ĉiuj +manĝaĵon kaj salajron. + +JEPPE + +Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antaŭe faris. + +DUA KURACISTO + +La malsano kaŭzas, Via Moŝto, ke oni forgesas ĉion, kion oni +antaŭe faris. Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj unu el miaj +najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuziĝis, ke dum du tagoj li +imagis, ke li estas sen kapo. + +JEPPE + +Mi estus kontenta, se distrikta juĝisto Kristofer spertus la saman. +Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontraŭa; ĉar li imagas +sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas +konstati per liaj verdiktoj. + +(Ili ridas. Ha, ha, ha!) + +DUA KURACISTO + +Estas plezuro aŭskulti Sinjoron ŝerci. Sed por reveni al la +rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al +preterpasantoj, ĉu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed feliĉe +li resaniĝis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando. + +JEPPE + +Tio li ja povus fariĝi, kvankam li ne retrovus sian kapon. + +(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!) + +UNUA KURACISTO + +Ĉu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaŭ dek jaroj +pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da muŝoj en sia kapo, kaj +ne povis liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, kiom ajn konvinke oni +klarigis al li, ĝis saĝa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon +li metis plastron surŝutitan de mortaj muŝoj, kiun li post iom da +tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la muŝojn. Tiu imagis, +ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel fariĝis sana. Mi ankaŭ +aŭdis rakonton pri alia viro, kiu post longedaŭra febro fariĝis +konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando +subakviĝus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; ĉar li volis morti +pro la komuna bono. Li estis sanigita laŭ jena maniero: Oni sendis +mesaĝon al li ŝajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en +danĝero de sieĝo. Ne estas akvo en la remparaj fosaĵoj. Ĉu li +volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La +malsanulo ĝojiĝis, ĉar li povis servi al sia patrolando kaj al si +mem samtempe, kaj tiel li liberiĝis de sia akvo kaj ankaŭ de sia malsano. + +DUA KURACISTO + +Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. +Nobelo iam envenis gastejon, kaj post manĝo li volis enlitiĝi. Li +pendigis sian oran kolĉenon, kiun li kutime portis, sur la muron en +la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la +lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la +nobelo dormis, li ŝteliris en la ĉambron kaj forprenis 60 erojn el +la ĉeno, kaj poste rependigis ĝin sur la muron. La gasto ellitiĝas +en la mateno, seligas sian ĉevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed +kiam li ekligis la ĉenon ĉirkaŭ sian kolon, li perceptis ke el ĝi +perdiĝis la duono de ĝia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin +priŝtelis. La gastejestro, kiu ŝtelaŭskultis ekster la pordo, tuj +alkuras, kaj ŝajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Aĥ, kia +terura ŝanĝo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li +diris: Aĥ, Sinjoro! Via kapo fariĝis duoble pli granda, ol ĝi +estis hieraŭ. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris ĉion +en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en +la spegulo, li ekploris, kaj diris: Aĥ nun mi konstatas la kaŭzon, +pro kiu mia ĉeno fariĝis tro mallonga. Li surseliĝis, kaj volvis +sian mantelon ĉirkaŭ sian kapon por ke neniu vidu ĝin survoje. Oni +diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis +liberiĝi el tiuj fantaziaĵoj, sed kredis, ke la ĉeno estis tro +mallonga ĉar la kapo fariĝis tro dika. + +UNUA KURACISTO + +Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziaĵoj. Mi memoras pri iu, kiu +imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis ĉiujn, +kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimiĝu. + +DUA KURACISTO + +_Domine Frater_ certe aŭdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al +si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, +kaj tial kuŝigis sin en ĉerkon, kaj volis nek manĝi nek trinki. +Liaj amikoj klarigis al li la stultaĵon, kaj provis ĉiujn rimedojn +por igi lin manĝi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas +kontraŭ ĉiuj reguloj, ke mortintoj manĝu kaj trinku. Fine spertulo +pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis +serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun ĉiuj solenaĵoj lasi +sin porti al la sama loko, kie kuŝas la malsanulo. Tiuj du longe +kuŝis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi +al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: ĉar li +estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero +per kiu ili mortis, kaj ambaŭ detalplene rakontis. Poste iuj laŭ +sekreta interkonsento enportis vespermanĝon al la laste “mortinta”, +kaj jen tiu elĉerkiĝis kaj ekhavis bonegan manĝon, dirante al la +alia: Ĉu ne ankaŭ vi baldaŭ manĝu? La malsanulo miris, kaj +demandis ĉu konvenas al mortulo manĝi, sed ricevis la respondon, ke +se li ne manĝas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis +sin persvadi manĝi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin +vesti, jes, li ĉiel imitis la alian, ĝis li refariĝis vivanta kaj +prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj +strangegaj fantaziaĵoj. Tiel ankaŭ okazis pri Lia Moŝto, ke Li +imagas sin esti malriĉa farmisto. Sed Lia Moŝto devas forpeli tiajn +imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resaniĝos. + +JEPPE + +Sed ĉu eblas, ke estas nur fantaziaĵoj? + +KURACISTO + +Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro aŭdis, kian efikon fantaziaĵoj +povas havi? + +JEPPE + +Ĉu mi do ne estas Jeppe sur la Monto? + +KURACISTO + +Certe ne! + +JEPPE + +Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, ĉu? + +KURACISTO + +Neniel; ĉar Sinjoro estas vidvo. + +JEPPE + +Ĉu ankaŭ tio estas fantaziaĵo, ke ŝi havas skurĝon, kiu nomiĝas +“Majstro Erik”? + +KURACISTO + +Nura fantaziaĵo. + +JEPPE + +Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por aĉeti sapon? + +KURACISTO + +Ne. + +JEPPE + +Ankaŭ ne, ke mi fortrinkis la monon ĉe Jakob ŝuisto? + +ĈAMBRISTO + +Ej! Sinjoro faris ja ĉason kune kun ni la tutan hieraŭon. + +JEPPE + +Eĉ ne ke mi estas kornulo? + +ĈAMBRISTO + +Aj! Sinjorino ja mortis antaŭ multaj jaroj. + +JEPPE + +Aĥ, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu +farmisto; ĉar mi komprenas, ke sonĝo kondukis min en tiun konfuzon. +Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn +fantaziaĵojn. + +ĈAMBRISTO + +Ĉu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la ĝardeno, dum ni ion +pretigas por la matenmanĝo? + +JEPPE + +Jes ja; sed devas okazi rapide; ĉar mi estas kaj malsata kaj soifa. + + + + +TRIA AKTO + + +UNUA SCENO + +(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Ĉambristo kaj pluraj +servistoj.) + + +(Jeppe venas el la ĝardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas +pretigita.) + +JEPPE + +Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta. + +ĈAMBRISTO + +Jes, ĉio estas preta, kiam konvenas al Via Moŝto sidiĝi. + +(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaŭ lia seĝo kaj ridas +pri liaj aĉaj manieroj, kiam li per ĉiuj kvin fingroj prenas el la +plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj +ŝmiras sur la vestojn.) + +ĈAMBRISTO + +Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras? + +JEPPE + +Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene. + +ĈAMBRISTO + +Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej ŝatas trinki. Se ĝi ne +plaĉas al Sinjoro, li tuj ricevos alian. + +JEPPE + +Ĝi estas iom tro seka. Verŝu iom da medo en ĝin, kaj ĝi +pliboniĝos; ĉar mi multe ŝatas la dolĉan. + +ĈAMBRISTO + +Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi. + +JEPPE + +(trinkas) Ĝi estas bona vino. Toksu ĉiuj! (ĉiun fojon kiam li +trinkas, oni sonorigas trumpetojn.) + +JEPPE + +Hej, atentu, uloj! Ankoraŭ glason da kanajlo-sek, vi +komprenas, ĉu?--Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la +fingro? + +SEKRETARIO + +Sinjoro mem donis ĝin al mi. + +JEPPE + +Tion mi ne memoras; redonu ĝin; mi certe faris en ebrio. Tiajn +ringojn oni ja ne fordonas. + Poste mi ekzamenos kiujn aliajn aĵojn vi ricevis. Servistoj ne havu +pli ol manĝaĵon kaj salajron. Mi povas ĵuri, ke mi ne memoras ke +mi donacis al vi ion aparte; ĉar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja +pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne +devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam +mi estas ebria, mi estas preta fordoni eĉ mian pantalonon; sed kiam +mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi +spertus la skurĝon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi +refalas en la antaŭajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi +estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon! + +(Trumpetoj sonoriĝas.) + +JEPPE + +Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke +kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. +Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas manĝi, ili fariĝas +arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaŭ siaj sinjoroj.--Kioman +salajron ricevas vi? + +SEKRETARIO + +Sinjoro ĉiam donis al mi 200 talerojn jare. + +JEPPE + +Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 +taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de +mateno ĝis vespero kaj povas apenaŭ.... Jen, nun revenas tiuj +damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino. + +(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonoriĝas.) + +JEPPE + +200 talerojn! Estas ja senhaŭtigo de sia Sinjoro. Jen, aŭskultu, +bonuloj! Kiam mi estos manĝinta, mi intencas pendigi ĉiun duan en +la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi priŝerci en monaferoj. + +ĈAMBRISTO + +Ni redonos ĉion, kion ni ricevis de Via Moŝto. + +JEPPE + +Jes, jes “Via Moŝto, Via Moŝto!” Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi +havas sufiĉe ĉitempe. Vi buŝe flatas min per via “Via Moŝto”, +ĝis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem fariĝos moŝtoj. La +buŝo diras: “Via Moŝto”, sed la koro “Via Azeno”. Vi ne diras, kion +vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante +Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon +en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo. + +[Piednoto 5--Manokisoj. Malpuraĵo el la franclingva, “je vous baise +les mains,”--mi kisas viajn manojn.] + +(Ĉiuj genufalas kaj petas indulgon.) + +JEPPE + +Ekstaru, uloj! Atendu, ĝis mi manĝfinas; poste mi ekzamenos kiel +statas, kaj kiuj meritas pendigon aŭ ne. Nun mi volas amuziĝi.--Kie +estas mia intendanto? + +ĈAMBRISTO + +Li estas ekstere. + +JEPPE + +Tuj envenigu lin. + + +DUA SCENO + + +INTENDANTO + +(en arĝentbutonumita frako, kun sabro ĉe la talio) Via Moŝto ion +ordonas? + +JEPPE + +Nenion krom pendigi vin. + +INTENDANTO + +Mi ja neniun krimon faris, Via Moŝto! kial mi do estu pendigota? + +JEPPE + +Vi estas intendanto, ĉu ne? + +INTENDANTO + +Jes, mi estas, Via Moŝto. + +JEPPE + +Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota? + +INTENDANTO + +Mi ja servis Vian Moŝton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris +en mia posteno, tiel ke Via Moŝto ĉiam laŭdis min antaŭ siaj +aliaj servistoj. + +JEPPE + +Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro +viaj butonoj el muldita arĝento. Kiun salajron vi ricevas jare? + +INTENDANTO + +Duonan centon da taleroj jare. + +JEPPE + +(paŝadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu +pendigota. + +INTENDANTO + +Ne povas ja esti malpli, Via Moŝto, por peniga servo dum tuta jaro. + +JEPPE + +Ĝuste pro tio al la pendigilo, ĉar vi ne ricevas pli ol duonan +centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun arĝentaj butonoj, +por bordaĵoj ĉe la manoj, por silka saketo ĉe la hararo kaj +ricevas nur duonan centon jare. Ĉu vi do ne ŝtelas de mi, +kompatindulo? ĉar de kie vi alie ricevus tiujn riĉaĵojn? + +INTENDANTO + +(surgenue) Aĥ, Via Moŝto! kompatu min pro mia malriĉa edzino kaj +pro miaj neplenaĝaj infanoj. + +JEPPE + +Ĉu vi havas multajn infanojn? + +INTENDANTO + +Mi havas sep infanojn en vivo, Via Moŝto. + +JEPPE + +Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario! + +SEKRETARIO + +Aĥ, Via Moŝto! Mi ja ne estas ekzekutisto. + +JEPPE + +Kio vi ne estas, vi povos fariĝi; vi aspektas ĉiaspece kapabla. +Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos. + +INTENDANTO + +Aĥ, Via Moŝto! ĉu ne estas pardono? + +JEPPE + +(denove paŝadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon +da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi +mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi +scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn.... +Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziaĵoj en mian kapon. +Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel +bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi +senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekaĵon, pardonu la +esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj +fariĝos junkroj kaj junkroj fariĝos intendantoj. Kiam farmisto ion +kaŝe donas al vi aŭ al viaj edzinoj, vi aŭdigos al la Sinjoro: La +kompatindulo estas sufiĉe laborema kaj diligenta, sed pluraj +akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas +nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per +tiu babilaĉo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min, +bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; ĉar mi mem estas farmisto +kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorĉo! Mi diras, ke +mi mem estas filo de farmisto; ĉar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj +gepatroj, estis terkulturistoj. + +SEKRETARIO + +(genue) Aĥ, Via Moŝto! estu kompatema pro lia malriĉa edzino; ĉar +el kio ŝi nutru patrinon kaj infanojn? + +JEPPE + +Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe. + +SEKRETARIO + +Aĥ, Sinjoro! estas tiom ĉarma, bela virino. + +JEPPE + +Nu? Eble vi mem amas ŝin, ĉar vi tiom zorgas por ŝi? Enkonduku +ŝin. + +(La virino envenas kaj kisas lian manon.) + +JEPPE + +Ĉu vi estas la edzino de la intendanto? + +VIRINO + +Jes, mi estas, Via Moŝto. + +JEPPE + +(tuŝas ŝian mamon) Vi estas bela. Ĉu vi volas kuŝi kun mi +ĉinokte? + +VIRINO + +Via Moŝto ordonas en ĉio; ĉar mi estas en Lia servo. + +JEPPE + +(al la intendanto) Ĉu vi permesas, ke mi kuŝos kun via edzino +ĉinokte? + +INTENDANTO + +Mi dankas al Via Moŝto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo. + +JEPPE + +Jen! Metu seĝon por ŝi; ŝi manĝu kune kun mi. + +(Ŝi eksidas ĉe la tablo, manĝas kaj trinkas kun li; li fariĝas +ĵaluza al la sekretario kaj diras:) + +JEPPE + +Vi spertos akcidenton, se vi rigardas ŝin. + +(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas +sian rigardon de ŝi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan +amkanton, dum li sidas ĉetable kun ŝi; li ordonas ke oni ludu polan +dancon, kaj dancas kun ŝi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine +la kvaran fojon li restas kuŝanta kaj endormiĝas.) + +BARONO + +(kiu ĝis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni +gajnis la ludon; sed preskaŭ ni mem staris en moko; ĉar li intencis +nin tirani, pro kio ni aŭ devus vanigi la historion, aŭ lasi nin +malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni, +kiom tiranaj kaj arogantaj fariĝas tiaj homoj, kiuj el la koto +tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaŭ estis malfeliĉa +momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; ĉar se li min batus, +estus malagrabla historio, kiu ĵetus sur min ne malpli da mokado ol +sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraŭ iom +dormi, antaŭ ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn +farmistvestaĵojn. + +ERIK + +Aj Sinjoro! li jam dormas kiel ŝtono; jen vidu! mi povas lin bati, +li tion ne sentas. + +BARONO + +Elkonduku lin, kaj finu la komedion. + + + + +KVARA AKTO + + +UNUA SCENO + +(Jeppe kuŝas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestaĵoj. Li +vekiĝas kaj krias:) + +JEPPE + +Hej, Sekatario! Ĉambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek! + +(Rigardas ĉirkaŭen kaj frotas siajn okulojn same kiel antaŭe, +palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan larĝan ĉapelon, frotas +la okulojn kaj turnas la ĉapelon ĉiuflanken, rigardas siajn +vestaĵojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:) + +Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedaŭrinde rekonas +ĉion, mian kuŝejon, mian jakon, mian malnovan kornul-ĉapelon, min +mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj, +sidi ĉetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaŭ la seĝo. La +feliĉo bedaŭrinde neniam daŭras longe. Aĥ, aĥ! ke mi, kiu estis +tia sinjora Moŝto antaŭ nelonge, vidu min en tia aĉa stato, mia +ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita ĉapo malnova +kornulĉapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro +reŝanĝita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekiĝis, ke +mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la +esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de +miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi +revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi +vekiĝis, preni glason da kanajlo-sek’, sed ricevis, por dece paroli, +fekbulon en la manon. Aĥ, aĥ, Jeppe! tiu loĝado en Paradizo +daŭris mallonge, kaj via ĝojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias, +ĉu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankoraŭfoje endormiĝos? +Aĥ, aĥ! ke tio okazu al mi! Aĥ, ke tio revenu! + +(Kuŝigas sin por dormi.) + + +DUA SCENO + + +NILLE + +Ĉu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas +esti? Aŭ la diablo prenis lin, aŭ, kion mi pli timas, li sidas en +gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu +drinkemulo dek du ŝilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas? +Ĉu li ne kuŝas ronkante tie en la sterko? Aĥ, mi kompatinda homo, +kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu sufiĉe multekoste. + +(Ŝteliras silente kaj donas al li frapon de “Majstro Erik” sur la +pugo.) + +JEPPE + +Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial +oni batas min? Aj! + +NILLE + +Mi tuj instruu al vi kio estas. + +(Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.) + +JEPPE + +Aĥ, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi. + +NILLE + +Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis +aĉeti? + +JEPPE + +Mi ne povis atingi la urbon, Nille! + +NILLE + +Kial vi ne povis atingi la urbon? + +JEPPE + +Survoje mi estis levita al Paradizo. + +NILLE + +Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo! +(batas lin denove). Vi eĉ volas mistifiki min, ĉu? + +JEPPE + +A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron. + +NILLE + +Kio estas vero? + +JEPPE + +Ke mi estis en Paradizo. + +(Nille ripetas: En Paradizo! kaj daŭre frapas lin.) + +JEPPE + +Aĥ, karega Nille! ne frapu min plu! + +NILLE + +Rapide, konfesu kie vi estis, aŭ mi murdos vin. + +JEPPE + +Aĥ, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min. + +NILLE + +Do, konfesu. + +JEPPE + +Ĵuru, ke vi ne plu batos min. + +NILLE + +Ne. + +JEPPE + +Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomiĝas Jeppe sur la Monto, +estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos +vin aŭdi. + +(Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.) + + +TRIA SCENO + + +NILLE + +(sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni +plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo. +Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis +je mia kosto, li ankaŭ honeste pro tio pentu; ĉar dum du tagoj li +ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la +fantaziaĵoj pri Paradizo. + + +KVARA SCENO + +(Tri armitaj viroj venas.) + + +TRI VIROJ + +Ĉu ne ĉi tie loĝas viro, kiu nomiĝas Jeppe? + +NILLE + +Jes, li loĝas. + +TRI VIROJ + +Ĉu vi estas lia edzino? + +NILLE + +Jes, bona Dio, bedaŭrinde! + +TRI VIROJ + +Ni devas paroli kun li. + +NILLE + +Li estas tute ebria. + +TRI VIROJ + +Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aŭ akcidento okazos al la tuta domo. + +(Nille eniras, kaj elpuŝas Jeppe kun tia rapideco, ke li +renversas unu el la tri viroj kun si laŭ la planko.) + + +KVINA SCENO + + +JEPPE + +Aĥ, aĥ, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas +vivaĉi. + +TRI VIROJ + +Vi nenian alian traktadon meritas; ĉar vi estas krimulo. + +JEPPE + +Kion malbonan mi do faris? + +TRI VIROJ + +Tion vi tuj scios antaŭ la tribunalo. + + +SESA SCENO + +(Jeppe. La tri viroj. Juĝisto. Du advokatoj. Atestanto.) + + +(La juĝisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia +seĝo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaŭ la tribunalon.) + +ATESTANTO + +(antaŭenpaŝas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro +Juĝisto, kiun ni ateste vidis enŝteliĝi en la domon de la Barono, +ŝajnigi esti Lia Moŝto, surmeti liajn vestaĵojn, tirani liajn +servistojn; kaj ĉar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni +postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel +fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj. + +JUĜISTO + +Ĉu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; ĉar +ni volas neniun kondamni neaŭditan. + +JEPPE + +Aĥ, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon, +sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis aĉeti +sapon. Krome mi konfesas, ke mi ĵus estis en iu kastelo. Sed kiel mi +tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias. + +UNUA ADVOKATO + +Jen Juĝisto mem aŭdas el lia propra konfeso, ke li ebriiĝis kaj en +ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, ĉu tia +kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke +ne! Ĉar tiel nek malĉasteco nek murdo estus punebla; ĉiu ajn +serĉus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj, +kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne +pliboniĝas; ĉar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni +punpagu kiam oni senebriiĝas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro +ĵus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi, +kaj ŝajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne +povis savi lin de la morto. Ĉar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por +aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi +la proceson. + +DUA ADVOKATO + +Estimata sinjoro Juĝisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga, +ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus +pliaj atestantoj. Simplanima farmisto enŝteliĝus en la biendomon de +Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian +vizaĝon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-ĉambron de +Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestaĵojn de Sinjoro, sen esti +observata de iu? Ne, sinjoro Juĝisto! oni povas vidi, ke estas +fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas, +ke li estu absolvata. + +JEPPE + +(ploranta) Bona Dio benu vian buŝon! Mi havas pecon da tabako en mia +pantalonpoŝo, se vi ne volas rifuzi; ĝi estas sufiĉe bona por ĉiu +honestulo, kiu volas maĉi. + +DUA ADVOKATO + +Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas +donacon aŭ trinkaĵon, sed okazas sole pro kristana kompato. + +JEPPE + +Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio +estas tiom honestaj. + +UNUA ADVOKATO + +Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio baziĝas +nur sur supozoj. Ĉi tie ne estas demando ĉu estas verŝajne ke tia +ago povas okazi aŭ ne; pruvoj prezentiĝas ke okazis, pruvoj kaj de +atestantoj kaj de lia propra konfeso. + +DUA ADVOKATO + +Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi +opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove +pridemandi lin. + +JUĜISTO + +Aŭskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Ĉu vi konfesas tion, pro +kio oni akuzas vin? + +JEPPE + +Ne! mi faros sanktan ĵuron, ke estas mensogo ĉio, kion mi ĵuris +antaŭe; ĉar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj. + +UNUA ADVOKATO + +Sinjoro Juĝisto! mi firme opinias, ke ne rajtas ĵuri iu, kontraŭ +kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis +sian krimon. + +DUA ADVOKATO + +Mi opinias, ke jes. + +UNUA ADVOKATO + +Mi opinias ke ne. + +DUA ADVOKATO + +Ĉar la akuzo aspektas tiom strange. + +UNUA ADVOKATO + +Neniuj cirkonstancoj helpas kontraŭ atestantoj kaj konfeso. + +JEPPE + +(mallaŭte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe +ekkaptus la juĝiston, kaj draŝus lin tiom, ke li forgesus kaj +leĝon kaj preskribon. + +DUA ADVOKATO + +Sed aŭskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro, +la viro tamen ne meritas punon; ĉar li ja nenion malbonan faris sur +la bieno, nek murdon nek ŝtelon. + +UNUA ADVOKATO + +Tio estas indiferenta; _intentio furandi_ egalas _furtum_.[6] + +[Piednoto 6--Latinfrazo: intenco ŝteli egalas ŝtelon.] + +JEPPE + +Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos! + +UNUA ADVOKATO + +Ĉar egale ĉu li kaptiĝas kiam li volas ŝteli, ĉu kiam li estas +ŝtelinta, li tamen estas ŝtelisto. + +JEPPE + +Aĥ, sinjoro Juĝisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu +flanke de mi. + +DUA ADVOKATO + +Ĉesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fuŝas vian aferon per tio. + +JEPPE + +Kial do vi ne respondas? (mallaŭte:) Li staras kiel stulta bruto. + +DUA ADVOKATO + +Sed kiel atestiĝas tiu _furandi propositum?_[7] + +[Piednoto 7--Latinfrazo: ŝtelada deklaro.] + +UNUA ADVOKATO + +_Quicunqve in ædes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus +grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8] + +[Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas, +devas esti rigardata kiel ŝtelisto aŭ nokta tumultulo, kaj tial +kulpa, do...] + +DUA ADVOKATO + +_Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9] + +[Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antaŭan, ke li certe enrompis.] + +UNUA ADVOKATO + +_Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10] + +[Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da laŭrajtaj +atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.] + +DUA ADVOKATO + +_Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11] + +[Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aŭ perforte +aŭ per timo.... ] + +UNUA ADVOKATO + +Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas +nur leĝimplikoj. + +[Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?] + +DUA ADVOKATO + +Ne, vi aplikas leĝimplikojn. + +UNUA ADVOKATO + +Pro tio neniu honesta viro kulpigu min. + +(Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaŭ la +unuan advokaton kaj detiras ties perukon.) + +JUĜISTO + +Respektu la tribunalon! Ĉesu; mi jam havas sufiĉe. + +(Legas la verdikton:) + +“Ĉar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de +Jeppe samloke, konvinke kulpiĝis, kaj de leĝaj atestantoj kaj de +sia propra konfeso, pro enŝteliĝo en la kastelon de la Barono, +surmeto de ties vestaĵoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li +kondamniĝas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo +estu pendigata.” + +JEPPE + +(surgenue) Aĥ! aĥ! Estimata Juĝisto! Ĉu ne estas pardono? + +JUĜISTO + +Ne, neniel. La verdikto tuj efektiviĝu en mia ĉeesto. + +JEPPE + +Aĥ, ĉu mi ne ricevu glason da brando unue, antaŭ ol mi trinkos la +venenon, por ke mi mortu kuraĝa? + +JUĜISTO + +Jes, tion ni povas permesi. + +JEPPE + +(trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Ĉu +ne estas pardono? + +JUĜISTO + +Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue. + +JEPPE + +Aĥ, neniam estas tro malfrue. La Juĝisto ja povas ŝanĝi la +verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam +ofte okazas; ĉar ni ja ĉiuj estas homoj. + +JUĜISTO + +Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; ĉar vi +jam ricevis la venenon kune kun la brando. + +JEPPE + +Aĥ mi kompatinda homo! Ĉu mi jam glutis la venenon? Aĥ, +adiaŭ, Nille! Kvankam, vi virinaĉo! vi ne meritas, ke mi adiaŭu +vin. Adiaŭ Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaŭ mia filino Marte! +Adiaŭ mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi +ja havas la vizaĝon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du +gutoj de akvo. Adiaŭ mia plurkolora ĉevalo, kaj dankon pro ĉiu +fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun +beston amis kiel vin. Adiaŭ Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto +de la pordo! Adiaŭ Mons, mia nigra kato! Adiaŭ miaj bovoj, miaj +ŝafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro ĉiu tago, +kiam mi konis vin. Adiaŭ.... Aĥ nun mi ne plu povas, tiom mi +fariĝas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kuŝanta) + +JUĜISTO + +Plenumiĝis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel ŝtono. +Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundiĝas, kaj ligu la ŝnuron nur +sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekiĝos +kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.) + + + + +KVINA AKTO + + +UNUA SCENO + +(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Juĝisto kaj sekvantaro.) + + +NILLE + +(ŝiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Aĥ, aĥ! ĉu +eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo! +Aĥ, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontraŭis al vi. Aĥ, aĥ! +Mia konscienco vekiĝas; tro malfrue mi nun pentas mian akran +konduton; nur nun mi bedaŭras vian foreston; nun mi rekonas kian +mildan edzon mi perdis. Aĥ, ke mi povus savi vin de la morto per mia +propra vivo kaj mia sango! + +(Ŝi viŝas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la +dormigilo ĉesis efiki. Jeppe revekiĝas kaj vidas sin pendanta en +pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li aŭdas sian edzinon plendi, kaj +parolas al ŝi.) + +JEPPE + +Estu kontenta, mia kara edzino, ni ĉiuj iros tiun vojon. Iru hejmen +kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian ruĝan jakon vi +rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por ĉapelo. +Antaŭ ĉio zorgu pri mia plurkolora ĉevalo, ke ĝi estu bone +flegata; ĉar mi amis tiun beston, kvazaŭ ĝi estus mia samsanga +frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus. + +NILLE + +A... a... a...! Kio estas? Kion mi aŭdas? Ĉu mortinto povas +paroli? + +JEPPE + +Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon. + +NILLE + +Aĥ mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta? + +JEPPE + +Mi mem ne scias kial. Sed aŭdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro, +kaj serĉu por mi por ok ŝilingoj da brando; ĉar mi soifas pli nun, +ol kiam mi estis vivanta. + +NILLE + +Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Ĉu vi ne drinkis +sufiĉe dum via vivanta vivo? Ĉu vi besthundo ankoraŭ soifas, nun +kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko. + +JEPPE + +Tenu la buŝaĉon, vi kotino! kaj kuru tuj serĉi brandon. Se vi ne +faros, Diablo splitu min, ĉu mi ne fantome vizitu vin ĉiun nokton +en la domo. Sciu ke mi ne plu timas “Majstron Erik”; ĉar nun mi ne +sentas batojn. + +(Nille kuras por serĉi “Majstron Erik”, revenas kaj batas lin +pendantan de la pendigilo.) + +JEPPE + +Aj, aj, aj! ĉesu Nille! ĉesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj! + +JUĜISTO + +Aŭdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos +vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo. + +NILLE + +Aĥ ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! ĉar li ne meritas vivi. + +JUĜISTO + +Fi! vi estas malbona virino; foriru aŭ ni pendigos vin flanke de li. + +(Nille forkuras.) + + +DUA SCENO + +(Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.) + + +JEPPE + +Aĥ, bona sinjoro Juĝisto! Ĉu estas certe, ke mi denove estas tute +vivanta, aŭ ĉu mi fantomas? + +JUĜISTO + +Vi estas tute vivanta; ĉar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el +la vivo, povas ankaŭ reverdikti vin en la vivon. Ĉu vi ne komprenas +tion? + +JEPPE + +Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas +reaperanto, kiu fantomas. + +JUĜISTO + +Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas +aĵon de vi, povas ja ĝin al vi redoni. + +JEPPE + +Permesu do al mi pendigi la Juĝiston nur pro ŝerco, kaj vidi ĉu mi +poste povos reverdikti lin al la vivo? + +JUĜISTO + +Ne, tio ne estas farebla; ĉar vi ne estas juĝisto. + +JEPPE + +Sed ĉu mi do denove estas vivanta? + +JUĜISTO + +Jes, vi estas. + +JEPPE + +Kaj tial mi ne fantomas. + +JUĜISTO + +Certe ne. + +JEPPE + +Kaj ne estas reaperanto? + +JUĜISTO + +Ne. + +JEPPE + +Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antaŭe? + +JUĜISTO + +Jes. + +JEPPE + +Ke mi ne estas fantomo? + +JUĜISTO + +Ne, certe ne. + +JEPPE + +Bonvolu ĵuru por mi, ke tio estas vero. + +JUĜISTO + +Jes, mi ĵuras al vi, ke vi estas vivanta. + +JEPPE + +Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero. + +JUĜISTO + +Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj +rejuĝi al vi la vivon. + +JEPPE + +Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis +min. + +JUĜISTO + +Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin, +kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka +tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano. + +(Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.) + + +TRIA SCENO + + +JEPPE + +(sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne +okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj +historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan +horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen viviĝinta +pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke +kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas +mortintojn, ili reviviĝas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando +gustos delikate post tiaj travivaĵoj.--Hej, Jakob ŝuisto, elvenu! + + +KVARA SCENO + + +JAKOB + +Bonvenon reen de la urbo! Ĉu vi ricevis la sapon por via edzino? + +JEPPE + +Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Ĉapon sub la brakon! +Ĉar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi. + +JAKOB + +Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne +avaras ĉiutagan ŝilingon; tial mi ne konsideras tro pedante. + +JEPPE + +Ĉapon sub brakon, mi diras, vi skuster! + +JAKOB + +Kio okazis al vi survoje, ke vi fariĝis tiel hispaneca? + +JEPPE + +Sciu, ke mi pendiĝis, post kiam mi parolis kun vi. + +JAKOB + +Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun feliĉon mi ne envias al vi. +Sed aŭskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian +feĉon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por +fari kvereladon. + +JEPPE + +Rapide ĉapon sub brakon, fripono! Ĉu vi ne aŭdas kiel sonoras en +mia poŝo? + +JAKOB + +(kun la ĉapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon? + +JEPPE + +El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue +verŝu glason da medo; ĉar mi estas tro fiera por trinki danan +brandon. + +JAKOB + +Je via sano, Jeppe! + +JEPPE + +Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi +endormiĝis; kiam mi vekiĝis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria +denove per kanajlo-sek; kiam mi fariĝis ebria de kanajlo-sek, mi +revekiĝis sur sterkejo; kiam mi vekiĝis sur la sterkejo, mi denove +kuŝigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la +baronejon; sed mi spertis, ke ne ĉiam tiel eblas; ĉar mia edzino +vekis min pere de “Majstro Erik” kaj tiris min en la domon per la +haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Ĵus en la domo, +mi estis puŝata eksteren, kapon antaŭen, kaj vidis min inter aro da +gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per +veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis +pendigita, mi ree fariĝis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta, +mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj +povas okazi, mi lasas al vi pripensi. + +JAKOB + +Ha, ha, ha! Estas sonĝo, Jeppe. + +JEPPE + +Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaŭ mi kredus, ke estas +sonĝo. Ankoraŭ unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu +frenezaĵo, sed trinki por mi ĝis honesta ebrio. + +JAKOB + +Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha! + +JEPPE + +Vi eble ne povas kompreni, Jakob? + +JAKOB + +Ne, eĉ ne se mi starus sur mia kapo. + +JEPPE + +Sed tamen povas esti vero, Jakob; ĉar vi estas malsaĝulo kaj eĉ ne +komprenas pli simplajn aferojn. + + +KVINA SCENO + +(Magnus, Jeppe, Jakob.) + + +MAGNUS + +Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis +al viro, kiu nomiĝas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria, +dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestaĵoj, metis en +la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li +estas la Sinjoro, kiam li vekiĝis; denove ebriigis lin, kaj remetis +lin en liaj malnovaj, malpuraj vestaĵoj sur sterkejon, kaj jen li +vekiĝis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaŭ ridis min +morta, kiam mi aŭdis tiun historion de la asistantoj de la +intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha, +ha, ha! + +JEPPE + +Kiom pagi, Jakob? + +JAKOB + +Dek du ŝilingojn. + +(Jeppe viŝas sian buŝon kaj foriras tre hontema.) + +MAGNUS + +Kial tiu ulo tiom rapide foriris? + +JAKOB + +Estas ĝuste la sama viro, kun kiu oni ludis la ŝercon. + +MAGNUS + +Ĉu eblas? Mi devas postkuri.--Aŭdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas +en la alia mondo? + +JEPPE + +Lasu min iri en paco. + +MAGNUS + +Kial vi ne tie pli longe restis? + +JEPPE + +Kiel tio vin koncernas? + +MAGNUS + +Ej, rakontu ion pri tiu vojaĝo. + +JEPPE + +Lasu min trankvila, mi diras; aŭ vi spertos akcidenton. + +MAGNUS + +Ej, Jeppe! mi multe ŝatus scii ion pri tio. + +JEPPE + +Jakob ŝuisto! Helpu! ĉu vi toleras, ke oni perfortas min en via +domo? + +MAGNUS + +Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la +alia mondo? + +JEPPE + +Huj! Helpu! Helpu! + +MAGNUS + +Ĉu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie? + +JEPPE + +Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi +kaj aliaj kanajloj venos post la morto. + +(Liberigas sin kaj forkuras.) + + +SESA SCENO + +(Barono. Lia sekretario. Ĉambristo. Du lakeoj.) + + +BARONO + +Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke ĝi +havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik, +vi havos ĉe mi altan meriton. + +ERIK + +Ne, Sinjora Moŝto! mi ne kuraĝas pli ofte ludi tian komedion; ĉar +se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus aĉan tragedion. + +BARONO + +Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom ŝatis la historion, +ke mi preferus lasi min bati, jes eĉ lasi vin pendigi de li, Erik, +anstataŭ malkaŝi ĝin. Vi eble intencis same. + +ERIK + +Ne, Via Moŝto! estus iom strange lasi sin pendigi pro ŝerco; ĉar +tia ŝerco kostus tro multe. + +BARONO + +Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas ĉiun tagon. Se ne ĝuste +sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro diboĉo. Kiel +ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antaŭvidas, ke li perdos +vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj +ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera ĝuado. Kaj jen alia +ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj +aŭ sufokataj per ŝnuro ĝismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili +fariĝis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen ĉiuj al +tio vetkuras sole kvazaŭ por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj +jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo +kaj animo por nomiĝi kuraĝuloj, kaj duelas pro neniaĵo eĉ +kontraŭ siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaŭ +opinias, ke troviĝas centoj da enamiĝintaj homoj, kiuj post plezuro +de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum +sieĝoj, ke aroj da soldatoj forkuras al sieĝataj urboj, pri kiuj +ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas +sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la +dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn ĵeti sin mem en +akcidenton, sole por esti laŭdataj post sia morto.--Tial mi certe +kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataŭ fuŝi tiun +delikatan historion. + +(Al la spektantoj:) + + El tiu aventuro nun ni lerni devu, + ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu. + Pli riske tio estas, ol teni en subprem’ + Tiun, kiu grandas pro virto de si mem. + + Do se farmist’ tro tuje al regad’ atingos, + anstataŭ sceptron skurĝon li baldaŭ sur nin svingos. + Kaj por aŭtoritato tiranon ni ekhavos. + Vilaĝa Nero do ĉe la stirilo staros. + + Ĉu Kajus aŭ Falaris[13] sin montris pli tirano, + ol per rabia povo tiu kamparano. + Per branĉo, pendigil’ kaj rad’ minacis nin + farmisto tiu antaŭ ol maturigi sin. + + Ni tial estron de plugilo ne plu prenu. + Farmisto al la trono ne senpere venu. + Ĉar jen el sia stato humila vilaĝan’ + ŝanĝiĝus pro la povo baldaŭ en tiran’. + + +[Piednoto 13--Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris +(tirano en Agrigento). Ambaŭ estis kruelaj regantoj.] + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO *** + +***** This file should be named 27170-0.txt or 27170-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/2/7/1/7/27170/ + +Produced by Andrew Sly and Team Esperanto + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
