summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/25964-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '25964-0.txt')
-rw-r--r--25964-0.txt1817
1 files changed, 1817 insertions, 0 deletions
diff --git a/25964-0.txt b/25964-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..ea63d38
--- /dev/null
+++ b/25964-0.txt
@@ -0,0 +1,1817 @@
+
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***
+
+
+
+FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.
+
+JOHANNES LINNANKOSKI
+
+BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ
+
+ PERMESITE TRADUKIS
+ VILHO SETÄLÄ
+
+ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
+
+HELSINGFORSO, FINNLANDO
+
+ PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.
+ HELSINGFORSO 1919.
+
+
+
+
+Johannes Linnankoski
+
+estas pseŭdonimo de _Juho Vihtori Peltonen_ (1869-1913), konata
+kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando.
+Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis
+al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura
+societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj
+praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn
+aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis
+tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro
+de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris
+al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu
+kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la
+antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio,
+batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo
+al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano
+»Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo
+Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj
+majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis
+firma morala persono; verko tradukita en multajn Eŭropajn lingvojn.
+Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo
+Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de
+kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je
+beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj
+Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj
+poezioj.
+
+ [Piednoto 1: Prononcu ĉ. _hejkila_, kun akcento sur la unua
+ silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj:
+ Paavola--_pa:vola_, Väliportti--_valiporti_, kun akcento sur la
+ unua silabo. La sono _ä_ estas inter _a_ kaj _e_.]
+
+Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem
+kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ
+tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al
+agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis
+ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj
+celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura
+kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas
+strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al
+la plej multaj el liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble
+klarigas lian dramistan talenton.
+
+Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la
+internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la
+produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de
+finna literaturo.
+
+
+
+BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ
+
+
+
+
+I.
+
+
+Ĝi estis kiel fermita horloĝo--la domo.
+
+Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por
+ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe
+la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon--kaj tiun el
+varma mano.
+
+Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn
+cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed
+zorge kaŝas sian internan konstruon.
+
+Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran
+anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj
+radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam
+iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.
+
+El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado,
+nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la tuta domo
+kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies
+vera esenco restis neklara por ĉiuj.
+
+La fokuso de la enigmo estis la mastrino.
+
+Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo
+prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis
+difinita limo--kiu ĝin transpaŝis, pentis.
+
+Kelkiuj tion provis.
+
+Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia
+edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis
+feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika
+Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante,
+tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta
+nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.
+
+Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian
+ŝancon--nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam
+ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili
+nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.
+
+Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ
+ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu
+ili estis malpermesataj paroli? Ne--ili laŭdire nur nenion sciis.
+»La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al
+la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen
+ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de
+la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn
+tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun
+nepenetrebla krepusko?
+
+Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter
+ĝiaj muroj batalis fortegoj--pri tio oni vidis kelkajn, estu
+nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da
+pridiskuto.
+
+La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna.
+Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla
+por ĉiu--la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema.
+Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis
+familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj
+ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj
+ĉe dek ses jaroj.
+
+La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al
+kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis
+eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio
+distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila
+karaktero ol la Heikkilä'a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu
+ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj
+aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis
+malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj--la solaĵo, pri kiu oni
+sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ
+envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.
+
+Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo--ĉe naskiĝo de infano. Ĝi
+estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de
+la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon--poste ĉio
+refalis en la grizaĵon.
+
+Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj
+kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino--tio laŭdire ankaŭ estis
+familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia
+edzo.
+
+Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta
+la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam
+estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj
+laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj
+kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis
+ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion
+ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn
+konstruaĵojn starigi--li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä'n
+laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo,
+forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante
+vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.
+
+La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe
+deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun
+senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la
+vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro,
+kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante,
+ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la
+familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro
+tra du generacioj--kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio,
+ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la
+avo-apudjuĝisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno,
+kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan
+teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj
+distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis
+neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.
+
+ [Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]
+
+Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la
+mastrino--ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia
+estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro
+komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.
+
+La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni
+apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj
+estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la
+tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.
+
+Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je
+la sekvinta vivo en Heikkilä.
+
+La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova
+skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime,
+kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l' pordego
+renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis
+kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj
+direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin
+ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la
+puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de
+ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj
+flugis ĉiuflanken.
+
+Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.
+
+»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj
+ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.
+
+La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro,
+desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun
+ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.
+
+»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li
+kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron
+de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon--ĉe la orelo komencis
+elgutadi ruĝaĵo.
+
+Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la
+korta barilo--ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de
+herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la
+abomenan scenon.
+
+»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon--_ies_ helpon!»
+aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la
+viroj nepre haltis.
+
+La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena
+regalado--certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie
+kriis. La batoj de l' vipo rekomencis plaŭdi.
+
+Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo,
+sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj
+ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la
+malpermeso.
+
+»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje
+frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la
+vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie
+ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el
+la peronaj fenestroj.
+
+Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ
+ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi,
+kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte
+interparolantaj.
+
+Pasis duo da tagoj--el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso,
+ĉio ŝajne repaciĝis.
+
+Sed la trian tagon okazis io neatendita.
+
+Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la
+korto la postmanĝan ripozon--ankaŭ la mastro estis aperinta en la
+aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino
+sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino
+de iu fojnisto.
+
+Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la
+fojnistaro--kvazaŭ ŝi havas ion por diri.
+
+»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!»
+aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan
+ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de
+la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek
+estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas
+la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la
+hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon--la hakilo
+leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.
+
+»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la
+pugnon etendita al la mastrino.
+
+Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu
+ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la
+patrino, timigite faligas sian ludilon--la ruĝaŝnuran skurĝon de
+patro--sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.
+
+La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj
+prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj
+okuloj al la alproksimiĝanta viro.
+
+Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi
+sian vizaĝon kaj ree atakas.
+
+»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj
+la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la
+ŝultroj de l' viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton
+kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun
+embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine
+konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj,
+sin trenante al la domo.
+
+Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun
+rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo--kvazaŭ en ĉiu colo
+de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.
+
+La fojnistaro fiksrigardas konsternita.
+
+»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe
+havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»
+
+Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca
+mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj
+esprimo de ordonanto en la rigardo--aliaj ekridetas. Unu
+taglaboristo--kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas
+sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin
+kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun
+senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.
+
+Momenteto por ekbeno--la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige
+ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko
+ruliĝas.
+
+»Ĉu vi ne komprenas--al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per
+tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la
+korto.
+
+La homoj rigardas stultesprime.
+
+»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo--por ke nun ĉiu
+tion sciu!»
+
+La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.
+
+Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis
+eĉ ekaperi--li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.
+
+Sed la nokton post dua tago ree okazis io.
+
+La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la
+pordo de l' interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon
+kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.
+
+La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj
+fenestroj.
+
+Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo
+ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la
+jungilaron.
+
+»Ĉu _tia_ maniere?» aŭdiĝis de la perono--el la posta fenestro estis
+forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis
+aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj
+rapidantan preskaŭkure al la junganto.
+
+De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis
+momenton stari sendecida.
+
+La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj--kiel
+ŝajnis, rekte al la kapo de l' ĉevalo, ignorante la mastron.
+
+Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto
+kontraŭ la venantinon.
+
+»Vi diablido!»--la pinto de l' dekstra piedo ekflugis kontraŭ la
+genuon.
+
+El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti
+momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj
+tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la
+manojn pugnigante.
+
+La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.
+
+Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo
+kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero--ŝi obstine ekiris al sia celo.
+
+La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.
+
+Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis,
+grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per
+unu mano je la ŝultro de l' irantino.
+
+Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj--ili sin ĵetis
+unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de
+furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia
+nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto--la brakoj ĉirkaŭprenis
+la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis.
+De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, moviĝojn de
+kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la
+batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj
+stariĝis--kun talio duone nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.
+
+La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis
+liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon--kaj ŝi falis senstreĉe
+kun la buŝo sur la teron.
+
+Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris
+malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.
+
+Momenton--la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon
+kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la
+nukon de l' viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia,
+armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino,
+batanta laŭpove rapide.
+
+»Ĉu vi komprenas--ĉi tio devas--klariĝi! Vi ne piedbatos--nek
+ŝiros--nek diboĉos--ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon
+movos--neniu--sen mia permeso--vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis
+spireganta voĉo inter la batoj.
+
+Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj
+batalo--la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en
+ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero,
+kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ
+pli fervore ol ĵus.
+
+»Tio _devas_ iĝi--klara!--Nun estas demando pri la _domo_--patro
+diris--tiam. Jes, nun estas--ĉu vi aŭdas--_nun estas demando pri
+la domo_!--Ĝi ne estas per rumo--nek per skurĝo--konstruita--nek
+malkonstruota!--Heikkilä estas mia--kaj mi ĝin _tenos_--ĉu vi
+komprenas?»
+
+La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice
+malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe
+li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.
+
+»Iru en vian ĉambron kaj restu tie--la manĝo estos portata antaŭ
+vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»
+
+Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen
+ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la
+ĉambron.
+
+Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la
+ĉambrego en sian ĉambron--la servistinoj jam retiriĝis en siajn
+litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis
+flustradi.
+
+Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.
+
+»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.
+
+»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.
+
+»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la
+fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto
+ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»
+
+Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia--al la
+servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli
+longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.
+
+Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.
+
+Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu
+fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.
+
+La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia
+ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam
+li okaze renkontis ilin en la korto.
+
+Sed des pli estis vidata la mastrino--ĉie, en ĉiu loko. La viroj
+emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj
+kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia
+ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.
+
+La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la laboristaron
+kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkampoj estis
+sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis
+severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado
+estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj
+taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al
+la anoj de Heikkilä.
+
+Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ
+ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la
+kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj
+draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun
+angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj
+sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata
+k. t. p.
+
+Ĉio tio donis multe da temo por diskutado--ankoraŭ pli la
+interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj
+de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita
+antaŭa? Tiel ŝajnis--almenaŭ la mastro videble iom post iom
+kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera
+nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj
+manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel
+senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon
+malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis--strangajn sarkasmojn kaj
+vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis
+frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege
+venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu
+ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.
+
+Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman
+viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis
+lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la
+sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj
+pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio
+signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis
+la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis
+doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter
+ŝiaj alportitaĵoj.
+
+Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis
+respekton--ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon
+almenaŭ sendanĝera nenionfaranto--ankoraŭ pli pro la mistera
+aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.
+
+La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la
+tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo
+ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo--ĉu ĉiuj amaj
+rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla
+virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi
+suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ
+ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino?
+Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi--ne je la nomo
+de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.
+
+Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine
+lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon
+de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli
+prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta je sia loto--kun la
+malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro
+kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.
+
+Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la
+homoj al Heikkilä.
+
+La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam
+absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino
+estis okazonta dum pentekosto.
+
+Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej
+maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi
+al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.
+
+Tiam la mastro sin proponis akompani la filon--li havis liberan
+tempon.
+
+La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan
+por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje
+plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de
+tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe,
+ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj
+komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.
+
+La patro kaj filo ekiris.
+
+La tempo pasis ĝis tagmanĝo--la komisiitoj ne revenis. La horloĝo
+batis du, tri, kvar--la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj
+vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri
+nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro
+supreniĝi al la gorĝo.
+
+Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego
+de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego--granda kaj potenca kiel pro
+ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezitanta.
+Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia
+sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l' sidejo
+kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.
+
+La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de
+l' vipo--kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis
+ĝuste ĉe la domo.
+
+La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto--unu el ili
+kuris senspire en la ĉambregon.
+
+»Ĉu vi vidis, mastrino--la mastro kaj...»
+
+»Kaj plu...?»
+
+La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita
+kvazaŭ trovita ĉe misago.
+
+De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj
+veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la
+vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj
+sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post
+tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en
+la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel
+antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj
+sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj
+iradis piedpinte--ili ne povis ne fari tion.
+
+Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.
+
+»Hm Härmäj knaboj--deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro
+enveturante tra la pordego.
+
+Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed
+ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.
+
+La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la
+skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.
+
+Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade
+ĉirkaŭrigardante.
+
+La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La
+servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante
+rigardeti de post la fostoj.
+
+El la buŝo de l' elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido,
+kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.
+
+»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona
+sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun
+alkresko!»--li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode
+ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.
+
+La mastrino alproksimiĝis--la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed
+ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron,
+kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu
+mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa
+vizaĝo--kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan
+ekstazon de l' momento.
+
+Ektiro--la skurĝo eksvingis en la mano de l' mastrino.
+
+»_En la ĉambron!_» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke
+eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.
+
+La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj
+perceptante kio okazis.
+
+»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis--en la voĉo tremis doloro kaj
+ekbolis bobeloj de indigno.
+
+Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis
+kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton
+timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.
+
+La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,--ambaŭ malaperis en la
+ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado
+kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto
+de l' estantoj en la ĉambrego.
+
+Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.
+
+»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe,
+metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.
+
+Mem ŝi ree eliris--prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la
+brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.
+
+Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la
+ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la
+kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron--iom pli
+sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.
+
+Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.
+
+Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia
+ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ
+forgesis siajn sarkasmojn.
+
+Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel
+plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La
+mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.
+
+»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda»
+aŭdiĝis mallonga klarigo.
+
+Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si--surprizante ĉi-foje, kiel
+ofte antaŭe.
+
+La domon vizitis morto.
+
+La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la
+vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel
+daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu
+tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.
+
+Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l' dancejo estas tiregata
+malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä--duonvestita,
+kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.
+
+»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri,
+sed malaperis sammomente.
+
+Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta--la
+dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.
+
+La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l' mastrino.
+
+Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu
+flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la
+brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.
+
+Nun la mastro rakontis--kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro
+teruro--kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj
+lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke
+moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el
+la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin
+ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi--poste resti
+silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne kuraĝis eĉ tuŝeti
+per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.
+
+Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura
+sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino
+ricevis subitan »atakon»--tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj--kaj
+ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.
+
+La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la
+servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis
+la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la
+hararo estis kombata k. t. p.--daŭre pala kaj tremanta, sed helpema
+kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon
+povis esti laŭhome.
+
+Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en
+Heikkilä--por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo
+surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima
+fenomeno--diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris
+kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn
+fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion
+profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio
+ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj
+ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per
+ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.
+
+Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto--la
+malgranda sulkiĝo de la brovejo,--fingrosigno de la agonio, videbla
+inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.
+
+La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia
+domo kaj tia mortinto.
+
+Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon
+sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis
+pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian
+antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je
+kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino
+konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al
+li ol iam dum la tagoj de sia vivo.
+
+La filo ne estis videbla ĉe la enterigo--lia restadejo estis konata
+de neniu.
+
+Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi
+el Heikkilä.
+
+Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.
+
+Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis
+kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.
+
+La mastro estis kvazaŭ demonhavanta--kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj,
+foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li
+povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere
+en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por
+ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn
+nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton
+kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam
+li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis
+la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis
+manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en
+ferpotegon kaj tia sur la tablon, ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed
+meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo
+kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri
+nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope,
+kriegante kaj hurlante, foren.
+
+Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li
+svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn
+de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi
+rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis,
+kaj pereigi Heikkilä'n ĝis la subangulaj sokleroj.
+
+La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj
+en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ
+nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la
+mano--nun, kiam la malhelpaĵo forestis.
+
+Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto,
+perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la
+diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne
+disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia
+opinio klara--ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias
+kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de
+l' duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri
+la superregado de la domo--ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al
+tio.
+
+Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel
+venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?
+
+Tiel ŝajnis.
+
+
+
+
+II.
+
+
+La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj
+kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.
+
+La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo
+jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la
+fenestro, apogante la kapon al la brako.
+
+»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio
+vi nun tiel okupita maldormas...?»
+
+Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta--dum
+la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la
+centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la
+hardaj fingropalpaĵoj de vivo.
+
+Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li
+havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li
+planis tian, kian li neniam antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin
+apogis al la antaŭpasinta vivovojo.
+
+Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj
+pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj,
+sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.
+
+— — —
+
+La unua estis ido de printempo--bela, feliĉa printempo.
+
+Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon
+elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem
+kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis
+disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por
+esti daŭra.
+
+Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel
+oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du
+domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron
+pulsadi.
+
+Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta--kiam oni nur ŝtelire
+kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel
+sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.
+
+— — —
+
+Aŭtune tio okazis--tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel
+malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek
+unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.
+
+La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis
+rapide klarigata. »Ĉu _servisto_ kiel mastron de _Heikkilä_?
+Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia
+digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola
+infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»
+
+La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed
+ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu
+ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj.
+Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn
+gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.
+
+— — —
+
+Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna
+sorpo--rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza
+susuro.
+
+Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo.
+Kaj la sorto de la knabino--al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke
+da tagoj...?
+
+»Sed kiel vi povos _vivi_ kun li?» li demandis kun doloro.
+
+»Tion mi ankoraŭ ne scias--tion mi efektive ne scias», la knabino
+lamentis kun premego al liaj manoj.
+
+Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando--estis alio, kio lin
+turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.
+
+»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas
+_ĉio_ ĉesi je ĉi tio? Mi...»
+
+Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la
+vizaĝon de la knabino.
+
+Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum
+espero kaj malespero furiozis en lia brusto.
+
+»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas
+ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis--ĉar mi ne volas fari
+ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj
+neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»
+
+Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne
+sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.
+
+Ili stariĝis--kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.
+
+Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.
+
+»_Devas_ esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi
+ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon...
+Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn
+manojn kaj retiriĝis.
+
+Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se
+iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus
+helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos--kaj
+se _vi_ bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis
+kontraŭ si.
+
+Momenteto--ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de
+ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta
+foliaro de l' sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj--la knabino sin
+disŝiris kaj forkuris.
+
+Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio
+estis io mistere solena--kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili,
+tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu
+fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.
+
+— — —
+
+La edziĝa festo--li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona
+mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, bruon de
+muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna
+sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi
+blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...
+
+Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.
+
+— — —
+
+Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta
+estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis
+libera--kvazaŭ nenio iam estis.
+
+Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis
+neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto--ili
+hontu! Propra terpeceto--ĝi estis facile akirita. Propra dometo--ĝi
+stariĝis kvazaŭ sorĉite.
+
+Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron.
+Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan
+staturon kaj senenergian sintenadon--kaj en la sama momento li sentis
+kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla
+forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn,
+kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti
+triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege--kvazaŭ li sekrete
+konkuradis kun tiu viro.
+
+Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis
+klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan
+eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi
+havas domon, mi dometon--montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.
+
+En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj--strangaj, sed
+tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam li foje
+per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton
+de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä
+galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze
+sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj
+premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis
+kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.
+
+— — —
+
+Tio okazis sekvintan someron--unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la
+fojnistaro revenis de herbejo.
+
+La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon
+post fojo.
+
+Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu
+viro--profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de
+ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ
+plaĉo.
+
+Sed la virino intervenis.
+
+»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»--aparte fiksante la
+rigardon al li: »_ies_ helpon!»
+
+Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li
+sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun
+la virino.
+
+Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu
+li estis »fremdulo», aŭ iu alia--ĉiuokaze la skurĝbatoj de la
+viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris
+nur pro la flankuloj?
+
+Li atendis--malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.
+
+Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per
+skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis ĉian
+diboĉadon--eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li
+alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.
+
+Lin okupis terura sento--tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam
+estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki
+sinmortige, ju pli frue des pli bone--mem li povus eĉ miksi venenon
+en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ
+infaneton--certe tiu viro estis al ŝi kara.
+
+Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al
+ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de
+la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan
+maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo--li
+volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu
+povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la
+kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.
+
+— — —
+
+Ili estis vivitaj demandoj--al ŝi, la virino!
+
+Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun
+la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni
+parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis--ŝi sola
+komprenis. Kion ŝi tiam pensis--ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?
+
+Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri
+»Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo,
+aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis
+bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis
+ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ
+malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?
+
+Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi.
+Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la
+vilaĝon--kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste
+kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera
+kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä,
+ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per
+bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al
+Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro
+al landvojo.--Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron,
+aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas
+ĉiujn migrantojn?
+
+Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn--certe
+ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li
+regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li
+invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn
+hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo.
+Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la
+ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis
+fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj--veturis rekte en la festsalonon kaj
+pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?
+
+Kaj ĉu la virino aŭdis _ke li ne drinkis eĉ guteton_? Certe ŝi tion
+aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas,
+kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento
+drinkas--ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?
+
+Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj,
+jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo--eĉ kun almozulo en la landvoja
+drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri,
+kaj ĉu ŝi komprenis, _pri kio_ li ludis?
+
+Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon--la
+najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis _servisto_? Kion ŝi
+tiam dirus?
+
+— — —
+
+La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la
+mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu
+siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel
+ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo
+kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis
+per brando kaj skurĝo.
+
+Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis--ĉiu havas
+la ekscesojn de juneco!
+
+Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj
+venthurladon en senluma aŭtuna nokto--ili portas lin antaŭen, ĉiam
+antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...
+
+— — —
+
+Ĉu li ne hontis--kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue
+maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?
+
+Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj
+sonoriloj--ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis
+malforta kaj malsanema--iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun
+humo sur la vizaĝo!
+
+Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de
+Heikkilä--kiu ŝi estis? Ha, nun li tion memoris--certe li iam
+konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne
+revenis por peti pension pro tiu konateco.
+
+Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li--se li povos
+remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan
+staton, li estos kontenta pri sia vivo.
+
+— — —
+
+Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?
+
+Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la
+filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la
+fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.
+
+Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al
+li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per
+nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile
+al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus ekvilibre.
+Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta
+domo--kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj
+nun mokis pri lia fina humiligo.
+
+Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io--tutan
+tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la
+vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis
+feliĉa--poste ĉio glitis laŭ deklivo.
+
+Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en
+ĉio--kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa?
+Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis
+ankaŭ la sorton de tiu alia--la virino turmentis ilin ambaŭ,
+unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj
+ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis
+pensi pri tio kion ajn.
+
+Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis
+senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri
+al ŝi kaj diri la tut-veron--tiam li estos libera por eterne.
+
+— — —
+
+La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la
+bazoj. Nun tio devis okazi!
+
+Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis--honta kaj
+konfuzita.
+
+Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?
+
+— — —
+
+Fine--nun li tion elpensis!
+
+Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek
+malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie--pro kiu li
+vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma
+fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki,
+kial ĉiuj homoj drinkis--kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos
+tiel ke la pugnoj kotiĝas!
+
+Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.
+
+Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja
+havas por vi!»
+
+Ili interproksimiĝis--li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed
+io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ vorton povos eldiri.
+Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna,
+li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis
+tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.
+
+Sed la virino haltis--liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo
+kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.
+
+La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.
+
+»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto
+vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj
+sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin
+ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan
+vorton.
+
+»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo--kiel ĉiuj aliaj...?»
+
+Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.
+
+Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi
+diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la
+finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis
+dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.
+
+Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria
+kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun
+»aliaj»--kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam
+pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed
+tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi,
+sed li sentis malamon kontraŭ la virino--ĝuste pro la neklarigebla
+perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.
+
+— — —
+
+Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de
+la landvojo furioza krakado de ĉaro. Kiu estis? Li sentis
+saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.
+
+Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li--kaj la filo
+kune. _La filo_ kune!
+
+Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La
+mastro de Heikkilä do tamen estis viro--li venĝis por ili ambaŭ.
+
+Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la
+dorso de l' mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la
+mistera perforto.
+
+— — —
+
+La morto de l' mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar
+ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li
+esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la
+okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li
+ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili
+_estis_ io--kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi
+ĉio nun estis nura rememoro.
+
+Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino,
+ekster la tiama printempo kaj somero--nenion! Kion ŝi plej profunde
+pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis--tio
+estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri
+li--pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo--ĉu ŝi eĉ
+unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io
+alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis,
+alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la
+vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante
+kaj pendante unu je la alia, tamen nenion sciante pri la interna
+homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.
+
+Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li
+ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima--dum la infaneco
+aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en
+la nebulon de forgeso por eterne.
+
+— — —
+
+Ree rapidegas bildoj antaŭ li--la mastro de Heikkilä kun siaj
+kundrinkantoj.
+
+Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.
+
+La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo!
+Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo
+vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj
+nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris
+ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li
+bezonis--tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la
+helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!
+
+Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke
+ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj
+prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano
+de l' eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj
+senkoreco kolektis dum jaroj.
+
+La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta
+veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li
+ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn
+en sia kampo, kiujn li poste vendis dum la tuta vintro, kaj
+ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam
+venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li
+ne estis ema ilin ekkapti--la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj
+fenestroj.
+
+Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la
+penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis
+sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la
+riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis
+egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä
+estis rajtigita al egaliga divido?
+
+Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter
+Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de
+l' vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo
+sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon
+aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo--tian kvanton neniu eĉ rimarkus.
+Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo,
+kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la
+plej malproksiman suspekton...
+
+— — —
+
+Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta
+neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la
+sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.
+
+Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus
+necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis
+propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al
+vera trompo. Kaj tiel li eksidis sur la benko ĉe la fenestro kaj
+komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la pasinta vivo.
+
+Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo--kun emociita menso,
+sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara,
+sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.
+
+Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj
+kriegaĉoj--li scias senvide kiu ĝi estas.
+
+La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la
+vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro.
+»Rapido--Rapido--hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter
+lian fenestron.
+
+Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke
+la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne
+memoras tion--kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por
+krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,--rapido,
+rapido, rapido!»
+
+Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.
+
+ * * *
+
+Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo--li
+komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.
+
+La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu
+estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj.
+Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj
+pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por
+sia vivteno. La sango torente ekfluas en la kapon--nun venu
+eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li
+paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj--respondos kaj
+plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!
+
+Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj,
+kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la
+deklivoj de l' altaĵeto.
+
+»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste
+transiros...»
+
+Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la
+neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon--antaŭ li staras maljuna
+sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ
+balancadas kviete ĉe lia kapo.
+
+Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel
+grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste
+en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu
+virinon kaj sin mem.
+
+La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.
+
+Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin
+ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj
+plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo--kvazaŭ iu rapide
+sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin
+malkviete.
+
+Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter
+miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same
+severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo--staras senmova, la
+manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la
+okuloj.
+
+»Heikkilä estas detruata--nun mi bezonas helpon!»
+
+En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento--ŝi turnis sian
+dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo,
+sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo
+ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo--kvazaŭ kapo de
+granda harpinglo. Ankoraŭ momento--la virino malaperis.
+
+Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte
+frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?
+
+Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas
+sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona
+ombro ie--nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona
+kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.
+
+Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin
+metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion
+diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä--ĝi estu detruata, tio
+estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite
+de maltimo al sia celo...
+
+»Sed kie ili nun estas--la terkeloj?»
+
+Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube
+je la rando de l' deklivo, de kie li jam supreniris.
+
+La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas--ne, ĉio ne estas nun
+kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la
+deklivo al la landvojo.
+
+Sekvintan nokton li kuŝis hejme--emociita kaj atendanta.
+
+Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io
+estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la
+mortintoj ne duone finas siajn aferojn--tio estas konata.
+
+Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La
+streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en
+la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio
+kio apertenis al ĝi.
+
+Sed estis io fremda kaj flanka--la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li
+neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris
+tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.
+
+La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek
+sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo
+kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li--la dua ankoraŭ
+dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti
+almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per
+tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!
+
+La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.
+
+Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras
+malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen--nenio estas vidata
+aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en
+la halucino de l' pasinta nokto.
+
+Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la
+tegbretojn de l' plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek
+mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin
+formeti--ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.
+
+Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin
+kaj subite returniĝas.
+
+Post kelkaj paŝoj staras la virino--sama kiel la unuan fojon, la
+vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli
+penetranta.
+
+»Heikkilä estas detruata--mi _bezonegas_ helpon!»
+
+Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu
+trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun
+suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed
+kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree
+enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas
+kvazaŭ blindiga ekbrilo--kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli
+granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto
+tute enpremiĝas en la hararon--la vizio malaperis.
+
+La viro falas sennerva sur la randon de l' terkela aperturo kaj tremas
+tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li
+povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.
+
+ * * *
+
+Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro
+strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon
+kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis
+demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga,
+ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia
+aŭdiencpetanto.
+
+La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la
+viron en la kancelarion.
+
+Tie la viro komencis rakonti--malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj
+vibranta voĉo--kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de
+l' mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi
+lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...
+
+La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan
+vestaĵon de la viro. Li konis lin--li aŭdis ion kaj tion pri liaj
+vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.--Kiel
+li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?
+
+Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur
+moviĝis--je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.
+
+Klara dubo speguliĝis en la okulo de l' parokestro:
+
+»Hm... ni homoj estas tre multspecaj--estas, kion-diri, tiaj, kiuj
+havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi
+tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»
+
+Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.
+
+»Hm, ja, ja.--Sed ĉu vi drinkadas...?»
+
+Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio
+jam pasis longa tempo.
+
+»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la
+mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj
+tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»
+
+Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de
+Heikkilä.
+
+»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de
+sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis rakonti
+okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja
+kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta--ankaŭ ĝi tre stranga
+rakonto.
+
+»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo
+kaj pinglo--ŝi ne uzis tian dum knabino.»
+
+»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis
+pinglo aŭ io--tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»
+
+»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne
+kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo
+vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis--jes, ĝi certe
+estis ... fera bolto.»
+
+»Fera bolto...?»
+
+»Je-es!»
+
+»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La
+parokestro interrompis sian frazon.
+
+»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor' parokestro--ĉu
+eble ... eble tie estis io terura?»
+
+La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis
+emocio.
+
+»Hm, ja, ja--efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li
+fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino
+okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro,
+ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio
+mi iris mem por vidi la mortinton--kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj
+trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun
+mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto
+kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire,
+ili bildigis al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas
+kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj
+okuloj.»--La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.
+
+Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia
+vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de
+doloro.
+
+La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la
+internan premiĝon de la viro.
+
+»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega
+voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam
+suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio
+apartenas al ĉi tiu historio.»
+
+Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la
+kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de
+Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj
+furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste
+sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ
+esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino
+foje savis lin je drinkuliĝo--tiel li nun komprenis la aferon, post
+kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj
+kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto
+kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru
+nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia
+faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi
+mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia
+helpkrio estas vera vero.»
+
+La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.
+
+»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta
+voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi
+ĉevalon--ni iros al la policestro.»
+
+
+La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.
+
+En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika,
+sescola ferbolto.
+
+Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la
+okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.
+
+ * * *
+
+La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo--ne ĉiuj
+eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo
+certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä
+estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis
+por aŭdi la verdikton en sia propra afero.
+
+Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere
+vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis,
+la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre
+griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en
+okuloj sangantaj.
+
+Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon
+ĉirkaŭe--la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi
+flustraĵon.
+
+La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro
+maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ
+manojn de la malliberulo, la mentono spasmis kaj la lipoj
+moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En
+la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin,
+sed tuj poste li turnis la kapon alien--la ĉaro komencis ruliĝi.
+
+La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco
+sur la vizaĝo--ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el
+la familio.
+
+La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur
+la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la
+popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta,
+preskaŭ triumfa paco--kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute
+senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la
+profundaj korradikoj de sia vivo.
+
+La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur--la
+malliberulan ĉaron.
+
+»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.
+
+Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la
+malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.
+
+La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La
+viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco--kiu estis tute sama
+kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia
+propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis
+ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian
+devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro
+skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti,
+certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna
+homo.--La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.
+
+La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo
+devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo
+pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la
+peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis
+al ili nesolvebla enigmo.
+
+La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ
+oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu
+dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris
+en klara taglumo.
+
+ * * *
+
+Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al
+paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti--aŭ »La maljuna Matio», kiel
+li nun estis nomata--kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.
+
+Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna
+mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj,
+rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis
+lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan
+serviston.
+
+Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle
+svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la
+korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj
+ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel
+ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la
+mallarĝa kortvojo.
+
+Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li
+iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis
+kvazaŭ li nun subite ilin retrovis--tiujn, kiuj restis malaperintaj
+de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.
+
+Kiam li nun alvenis al la aperturo de l' kortvojo kaj turniĝis al
+landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili
+ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li
+vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu
+superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj
+superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis
+ankaŭ tria forestinto--tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä.
+Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke
+la estonto de la domo estis garantiita.
+
+»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la
+vipon--kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia
+juneco meze interrompiĝis.
+
+
+
+Vortklarigoj.
+
+Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.
+
+_apudjuĝisto._ Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita
+juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj
+kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas
+kasacii la verdikton de la juĝisto.
+
+_bobelo_ = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).
+
+_ĉambrego._ Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego»,
+granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la
+servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj;
+plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj
+tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono.
+
+_eĝo_ = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento
+(matem. terminaro, Bricard).
+
+_grenfulmo_ = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj
+noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj)
+dum somero. Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la
+varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la
+fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la
+horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de
+tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto,
+la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de
+Kaleva», kun mitologia deveno.
+
+_kumuluso_ = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).
+
+_laborfesto,_ »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum
+la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la
+labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton,
+ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto
+pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki
+lignaĵojn.
+
+_okcipito_ = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).
+
+_stako_ = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).
+
+_stoplo_ = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado
+(Boirac).
+
+_trapi._ Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj.
+Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke
+oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas
+finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti
+kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo
+de grandaj gutoj _trapas_ sur la fenestrovitroj; tre malgranda
+rivereto _lirlas_ dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton
+en resonanta kavo _pulpas_. Esperanto havas jam de antaŭe kelkajn
+simile pentrantajn vortojn: _venthurlado_, _ĉarkrakado_ k. t. p.
+
+_sledo_, _sledeto._ Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj
+(biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko,
+boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed
+neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue
+estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna
+nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) _pulko_. Nun mi proponas al
+glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon _sledo_ (angle _sledge_ = sleĝ,
+svede _släde_ = _slede_, germane _Schlitten_ = _ŝlitn_). El tio ni
+havos la profiton, ke ni povos uzi _sledeto_ por esprimi sled-similan
+aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas
+veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo _sledo_,
+la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza _glitveturileto_,
+kiu eble estus uzebla por sama celo.--Alia maniero por solvi la
+demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan,
+en la Nordo internacian, vorton _kelkka_ (svede _kälke_, prononc.
+_ĉelke_), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto
+kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo _ĉelko_.
+
+
+
+
+LIBRO POR ĈIUJ ESPERANTISTOJ!
+
+_VILHO SETÄLÄ_
+
+ESPERANTA LEGOLIBRO
+
+Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por
+progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 paĝoj sur bona papero
+grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.
+
+Prezo 5:--finnaj markoj.
+
+_Recenzo_ de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega
+Esperantista Ligo, en "La Espero":
+
+"Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta
+en Esperanto, bonstila, komence facila, riĉa je bonaj ekzemploj pri
+la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava,
+parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E.
+aŭ aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto,
+pri ĝia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj
+de bona esperantisto...
+
+La libro devas fariĝi ĉiesaĵo."
+
+ ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
+ KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ
+
+Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo
+
+Uudenmaankatu 10, Helsingforso.
+
+
+
+Ĉiu FINNA ESPERANTISTO
+
+devas aniĝi al
+
+ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO
+
+Ĉiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni ĝian organon
+
+ESPERANTA FINNLANDO
+
+Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. Jarabono 10 finnaj markoj.
+
+ Informoj en
+ Esperanto-Oficejo
+ Uudenmaank. 10, Helsingforso.
+
+
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***