diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:19:35 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:19:35 -0700 |
| commit | ac07298ae6bdddd150f610fb531b9f5fd1d24194 (patch) | |
| tree | afdf4f53d769c84707ab95836082d31cb7998641 /25964-h | |
Diffstat (limited to '25964-h')
| -rw-r--r-- | 25964-h/25964-h.htm | 1965 | ||||
| -rw-r--r-- | 25964-h/25964-h.htm~ | 1965 | ||||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/border.png | bin | 0 -> 7151 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/border.png~ | bin | 0 -> 7151 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/cover.jpg | bin | 0 -> 320372 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/cover.jpg~ | bin | 0 -> 320372 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/dc-gx.png | bin | 0 -> 11235 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/dc-gx.png~ | bin | 0 -> 11235 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/dc-l.png | bin | 0 -> 8698 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/dc-l.png~ | bin | 0 -> 8698 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/steloj.png | bin | 0 -> 263 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 25964-h/images/steloj.png~ | bin | 0 -> 263 bytes |
12 files changed, 3930 insertions, 0 deletions
diff --git a/25964-h/25964-h.htm b/25964-h/25964-h.htm new file mode 100644 index 0000000..cc83b0d --- /dev/null +++ b/25964-h/25964-h.htm @@ -0,0 +1,1965 @@ +<!DOCTYPE html> +<html lang="eo"> +<head> + <meta charset="UTF-8"> + <title>Batalo pri la Domo Heikkilä | Project Gutenberg</title> + <link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover"> +<style> +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div.section {page-break-before: always;} +div#titolpagho {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;} +div#verso {text-align: center; font-size: smaller; margin-top: 3em; margin-bottom: 4em;} +img.drop-cap {float: left; margin: 0 0.4em 0 0; width: 5em;} +p.drop-cap {padding-top: 2em;} +p.drop-cap:first-letter {color: transparent; visibility: hidden; margin-left: -0.9em;} +.x-ebookmaker img.drop-cap {display: none;} +.x-ebookmaker p.drop-cap:first-letter {color: inherit; visibility: visible; margin-left: 0;} +img.border {width: 90%; padding: 1em;} +img.steloj {width: 4em; padding: 0.7em;} +h2 {text-align: center; font-size: 1.2em; margin-top: 4em; margin-bottom: 1.5em;} +.body-title {margin-top: 4em; text-align: center; font-size: 1.5em; word-spacing: 0.2em;} +.pagenum {position: absolute; left: 92%; font-size: smaller; text-align: right;} +.notosigno {font-size: .8em; vertical-align: super;} +.piednoto {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} +div#vortklar {border: dashed 1px; padding: 1em; margin-top: 4em;} +div#vortklar p {margin: 0.3em 2em; text-indent: -2em} +i.gesp {font-style: normal; letter-spacing: 0.2em;} +div.reklamo {margin: 2em 10%; padding-left: 3em; padding-right: 3em; border-style: solid; text-align: center;} +div.tb {text-align: center; font-weight:bold;} +</style> +</head> + +<body> +<div style='text-align:center'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***</div> +<div id="titolpagho"> +<p style="text-decoration:underline double;">FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.</p> + +<p style="font-size:150%;">JOHANNES LINNANKOSKI</p> + +<h1>BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ</h1> + + <p>PERMESITE TRADUKIS<br> + <span style="font-weight:bolder;letter-spacing:0.1em;">VILHO SETÄLÄ</span></p> + +<p>ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA</p> + +<p>HELSINGFORSO, FINNLANDO</p> + +</div> + +<div id="verso"> + <p>PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.<br> + HELSINGFORSO 1919.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh1"> +<p style="text-align:center;font-weight:bold;">Johannes Linnankoski</p> + +<p>estas pseŭdonimo de <i class="gesp">Juho Vihtori Peltonen</i> (1869-1913), konata +kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. +Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis +al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura +societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj +praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn +aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis +tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro +de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris +al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu +kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la +antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, +batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo +al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano +»Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo <span class="pagenum">4</span> estas +finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed +ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte +evoluas ĝis firma morala persono; verko tradukita en multajn +Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj +»Batalo pri la domo Heikkilä»<span class="notosigno">[1]</span> (1905) kaj »La fugantoj», (1908) +ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata +kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj +estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 +aperintaj dramaj poezioj.</p> + +<p class="piednoto">[Piednoto 1: Prononcu ĉ. <i>hejkila</i>, kun akcento sur la unua +silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: +Paavola—<i>pa:vola</i>, Väliportti—<i>valiporti</i>, kun akcento sur la +unua silabo. La sono <i>ä</i> estas inter <i>a</i> kaj <i>e</i>.]</p> + +<p>Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem +kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ +tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al +agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis +ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj +celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura +kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas +strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al +la plej multaj el <span class="pagenum">5</span> liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble +klarigas lian dramistan talenton.</p> + +<p>Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la +internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la +produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de +finna literaturo.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh2"> +<p class="body-title">BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ</p> + +<p class="pagenum">9</p> + + +<h2>I.</h2> + +<div> + <img class="drop-cap" src="images/dc-gx.png" alt=""> +</div> + +<p class="drop-cap">Ĝi estis kiel fermita horloĝo—la domo.</p> + +<p>Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por +ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe +la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon—kaj tiun el +varma mano.</p> + +<p>Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn +cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed +zorge kaŝas sian internan konstruon.</p> + +<p>Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran +anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj +radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam +iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.</p> + +<p>El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, +nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la <span class="pagenum">10</span> tuta domo +kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies +vera esenco restis neklara por ĉiuj.</p> + +<p>La fokuso de la enigmo estis la mastrino.</p> + +<p>Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo +prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis +difinita limo—kiu ĝin transpaŝis, pentis.</p> + +<p>Kelkiuj tion provis.</p> + +<p>Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia +edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis +feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika +Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, +tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta +nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.</p> + +<p>Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian +ŝancon—nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam +ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili +nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.</p> + +<p>Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ +ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu +ili estis malpermesataj paroli? Ne—ili laŭdire nur nenion sciis. +»La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al +la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen +ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de +la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn +tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun +nepenetrebla krepusko?</p> + +<p class="pagenum">11</p> + +<p>Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter +ĝiaj muroj batalis fortegoj—pri tio oni vidis kelkajn, estu +nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da +pridiskuto.</p> + +<p>La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna. +Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla +por ĉiu—la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. +Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis +familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj +ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj +ĉe dek ses jaroj.</p> + +<p>La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al +kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis +eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio +distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila +karaktero ol la Heikkilä’a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu +ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj +aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis +malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj—la solaĵo, pri kiu oni +sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ +envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.</p> + +<p>Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo—ĉe naskiĝo de infano. Ĝi +estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de +la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon—poste ĉio +refalis en la grizaĵon.</p> + +<p>Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj +kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino—tio laŭdire ankaŭ estis +familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia +edzo.</p> + +<p class="pagenum">12</p> + +<p>Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta +la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam +estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj +laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj +kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis +ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion +ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn +konstruaĵojn starigi—li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä’n +laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, +forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante +vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.</p> + +<p>La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe +deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun +senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la +vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro, +kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, +ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la +familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro +tra du generacioj—kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, +ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la +avo-apudjuĝisto<span class="notosigno">[2]</span> kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, +kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan +teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj +distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis +neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.</p> + +<p class="piednoto">[Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]</p> + +<p class="pagenum">13</p> + +<p>Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la +mastrino—ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia +estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro +komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.</p> + +<p>La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni +apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj +estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la +tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.</p> + +<p>Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je +la sekvinta vivo en Heikkilä.</p> + +<p>La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova +skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, +kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l’ pordego +renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis +kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj +direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin +ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la +puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de +ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj +flugis ĉiuflanken.</p> + +<p>Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.</p> + +<p>»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj +ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.</p> + +<p>La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, +desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun +ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.</p> + +<p class="pagenum">14</p> + +<p>»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li +kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron +de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon—ĉe la orelo komencis +elgutadi ruĝaĵo.</p> + +<p>Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la +korta barilo—ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de +herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la +abomenan scenon.</p> + +<p>»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon—<i class="gesp">ies</i> helpon!» +aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la +viroj nepre haltis.</p> + +<p>La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena +regalado—certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie +kriis. La batoj de l’ vipo rekomencis plaŭdi.</p> + +<p>Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo, +sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj +ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la +malpermeso.</p> + +<p>»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje +frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la +vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie +ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el +la peronaj fenestroj.</p> + +<p>Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ +ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi, +kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte +interparolantaj.</p> + +<p>Pasis duo da tagoj—el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, +ĉio ŝajne repaciĝis.</p> + +<p class="pagenum">15</p> + +<p>Sed la trian tagon okazis io neatendita.</p> + +<p>Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la +korto la postmanĝan ripozon—ankaŭ la mastro estis aperinta en la +aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino +sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino +de iu fojnisto.</p> + +<p>Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la +fojnistaro—kvazaŭ ŝi havas ion por diri.</p> + +<p>»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» +aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan +ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de +la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek +estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas +la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la +hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon—la hakilo +leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.</p> + +<p>»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la +pugnon etendita al la mastrino.</p> + +<p>Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu +ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la +patrino, timigite faligas sian ludilon—la ruĝaŝnuran skurĝon de +patro—sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.</p> + +<p>La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj +prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj +okuloj al la alproksimiĝanta viro.</p> + +<p>Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi +sian vizaĝon kaj ree atakas.</p> + +<p class="pagenum">16</p> + +<p>»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj +la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la +ŝultroj de l’ viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton +kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun +embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine +konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, +sin trenante al la domo.</p> + +<p>Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun +rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo—kvazaŭ en ĉiu colo +de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.</p> + +<p>La fojnistaro fiksrigardas konsternita.</p> + +<p>»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe +havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»</p> + +<p>Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca +mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj +esprimo de ordonanto en la rigardo—aliaj ekridetas. Unu +taglaboristo—kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas +sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin +kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun +senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.</p> + +<p>Momenteto por ekbeno—la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige +ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko +ruliĝas.</p> + +<p>»Ĉu vi ne komprenas—al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per +tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la +korto.</p> + +<p class="pagenum">17</p> + +<p>La homoj rigardas stultesprime.</p> + +<p>»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo—por ke nun ĉiu +tion sciu!»</p> + +<p>La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.</p> + +<p>Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis +eĉ ekaperi—li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.</p> + +<p>Sed la nokton post dua tago ree okazis io.</p> + +<p>La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la +pordo de l’ interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon +kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.</p> + +<p>La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj +fenestroj.</p> + +<p>Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo +ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la +jungilaron.</p> + +<p>»Ĉu <i class="gesp">tia</i> maniere?» aŭdiĝis de la perono—el la posta +fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke +ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon +en subvestaĵoj rapidantan preskaŭkure al la junganto.</p> + +<p>De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis +momenton stari sendecida.</p> + +<p>La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj—kiel +ŝajnis, rekte al la kapo de l’ ĉevalo, ignorante la mastron.</p> + +<p>Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto +kontraŭ la venantinon.</p> + +<p class="pagenum">18</p> + +<p>»Vi diablido!»—la pinto de l’ dekstra piedo ekflugis kontraŭ la +genuon.</p> + +<p>El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti +momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj +tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la +manojn pugnigante.</p> + +<p>La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.</p> + +<p>Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo +kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero—ŝi obstine ekiris al sia celo.</p> + +<p>La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.</p> + +<p>Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis, +grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per +unu mano je la ŝultro de l’ irantino.</p> + +<p>Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj—ili sin ĵetis +unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de +furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de +ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto—la brakoj +ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste +ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, +moviĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj +transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin +disŝiris kaj stariĝis—kun talio duone nuda, ŝirita maniko +pendanta ĉe la flanko.</p> + +<p>La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis +liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon—kaj ŝi falis senstreĉe +kun la buŝo sur la teron.</p> + +<p>Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris +malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.</p> + +<p class="pagenum">19</p> + +<p>Momenton—la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon +kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la +nukon de l’ viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, +armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, +batanta laŭpove rapide.</p> + +<p>»Ĉu vi komprenas—ĉi tio devas—klariĝi! Vi ne piedbatos—nek +ŝiros—nek diboĉos—ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon +movos—neniu—sen mia permeso—vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis +spireganta voĉo inter la batoj.</p> + +<p>Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj +batalo—la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en +ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, +kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ +pli fervore ol ĵus.</p> + +<p>»Tio <i class="gesp">devas</i> iĝi—klara!—Nun estas demando pri la <i class="gesp">domo</i>—patro +diris—tiam. Jes, nun estas—ĉu vi aŭdas—<i class="gesp">nun estas demando pri +la domo</i>!—Ĝi ne estas per rumo—nek per skurĝo—konstruita—nek +malkonstruota!—Heikkilä estas mia—kaj mi ĝin <i class="gesp">tenos</i>—ĉu vi +komprenas?»</p> + +<p>La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice +malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe +li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.</p> + +<p>»Iru en vian ĉambron kaj restu tie—la manĝo estos portata antaŭ +vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»</p> + +<p class="pagenum">20</p> + +<p>Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen +ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la +ĉambron.</p> + +<p>Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la +ĉambrego en sian ĉambron—la servistinoj jam retiriĝis en siajn +litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis +flustradi.</p> + +<p>Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.</p> + +<p>»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.</p> + +<p>»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.</p> + +<p>»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la +fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto +ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»</p> + +<p>Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia—al la +servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli +longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.</p> + +<p>Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.</p> + +<p>Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu +fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.</p> + +<p>La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia +ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam +li okaze renkontis ilin en la korto.</p> + +<p>Sed des pli estis vidata la mastrino—ĉie, en ĉiu loko. La viroj +emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj +kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia +ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.</p> + +<p class="pagenum">21</p> + +<p>La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la +laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. +Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La +disciplino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la +tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj +kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al +la anoj de Heikkilä.</p> + +<p>Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ +ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la +kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj +draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun +angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj +sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata +k. t. p.</p> + +<p>Ĉio tio donis multe da temo por diskutado—ankoraŭ pli la +interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj +de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita +antaŭa? Tiel ŝajnis—almenaŭ la mastro videble iom post iom +kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera +nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj +manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel +senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon +malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis—strangajn sarkasmojn kaj +vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis +frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege +venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu +ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.</p> + +<p class="pagenum">22</p> + +<p>Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman +viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis +lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la +sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj +pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio +signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis +la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis +doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter +ŝiaj alportitaĵoj.</p> + +<p>Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis +respekton—ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon +almenaŭ sendanĝera nenionfaranto—ankoraŭ pli pro la mistera +aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.</p> + +<p>La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la +tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo +ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo—ĉu ĉiuj amaj +rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla +virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi +suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ +ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? +Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi—ne je la nomo +de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.</p> + +<p>Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine +lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon +de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli +prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta <span class="pagenum">23</span> je sia loto—kun la +malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro +kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.</p> + +<p>Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la +homoj al Heikkilä.</p> + +<p>La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam +absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino +estis okazonta dum pentekosto.</p> + +<p>Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej +maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi +al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.</p> + +<p>Tiam la mastro sin proponis akompani la filon—li havis liberan +tempon.</p> + +<p>La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan +por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje +plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de +tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, +ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj +komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.</p> + +<p>La patro kaj filo ekiris.</p> + +<p>La tempo pasis ĝis tagmanĝo—la komisiitoj ne revenis. La horloĝo +batis du, tri, kvar—la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj +vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri +nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro +supreniĝi al la gorĝo.</p> + +<p>Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego +de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego—granda kaj potenca kiel pro +ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta <span class="pagenum">24</span> kaj kvazaŭ +hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran +skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al +bariero de l’ sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj +de la ĉaro.</p> + +<p>La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de +l’ vipo—kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis +ĝuste ĉe la domo.</p> + +<p>La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto—unu el ili +kuris senspire en la ĉambregon.</p> + +<p>»Ĉu vi vidis, mastrino—la mastro kaj...»</p> + +<p>»Kaj plu...?»</p> + +<p>La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita +kvazaŭ trovita ĉe misago.</p> + +<p>De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj +veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la +vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj +sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post +tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en +la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel +antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj +sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj +iradis piedpinte—ili ne povis ne fari tion.</p> + +<p>Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.</p> + +<p>»Hm Härmäj knaboj—deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro +enveturante tra la pordego.</p> + +<p>Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed +ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.</p> + +<p class="pagenum">25</p> + +<p>La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la +skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.</p> + +<p>Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade +ĉirkaŭrigardante.</p> + +<p>La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La +servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante +rigardeti de post la fostoj.</p> + +<p>El la buŝo de l’ elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido, +kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.</p> + +<p>»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona +sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun +alkresko!»—li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode +ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.</p> + +<p>La mastrino alproksimiĝis—la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed +ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron, +kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu +mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa +vizaĝo—kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan +ekstazon de l’ momento.</p> + +<p>Ektiro—la skurĝo eksvingis en la mano de l’ mastrino.</p> + +<p>»<i class="gesp">En la ĉambron!</i>» sammomente ektintis tiel severe +humilige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.</p> + +<p>La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj +perceptante kio okazis.</p> + +<p>»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis—en la voĉo tremis doloro kaj +ekbolis bobeloj de indigno.</p> + +<p class="pagenum">26</p> + +<p>Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis +kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton +timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.</p> + +<p>La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,—ambaŭ malaperis en la +ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado +kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto +de l’ estantoj en la ĉambrego.</p> + +<p>Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.</p> + +<p>»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe, +metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.</p> + +<p>Mem ŝi ree eliris—prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la +brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.</p> + +<p>Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la +ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la +kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron—iom pli +sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.</p> + +<p>Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.</p> + +<p>Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia +ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ +forgesis siajn sarkasmojn.</p> + +<p>Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel +plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La +mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.</p> + +<p>»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda» +aŭdiĝis mallonga klarigo.</p> + +<p class="pagenum">27</p> + +<p>Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si—surprizante ĉi-foje, kiel +ofte antaŭe.</p> + +<p>La domon vizitis morto.</p> + +<p>La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la +vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel +daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu +tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.</p> + +<p>Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l’ dancejo estas tiregata +malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä—duonvestita, +kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.</p> + +<p>»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, +sed malaperis sammomente.</p> + +<p>Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta—la +dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.</p> + +<p>La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l’ mastrino.</p> + +<p>Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu +flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la +brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.</p> + +<p>Nun la mastro rakontis—kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro +teruro—kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj +lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke +moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el +la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin +ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi—poste resti +silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne <span class="pagenum">28</span> kuraĝis +eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.</p> + +<p>Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura +sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino +ricevis subitan »atakon»—tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj—kaj +ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.</p> + +<p>La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la +servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis +la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la +hararo estis kombata k. t. p.—daŭre pala kaj tremanta, sed helpema +kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon +povis esti laŭhome.</p> + +<p>Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en +Heikkilä—por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo +surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima +fenomeno—diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris +kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn +fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion +profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio +ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj +ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per +ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.</p> + +<p>Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto—la +malgranda sulkiĝo de la brovejo,—fingrosigno de la agonio, videbla +inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.</p> + +<p class="pagenum">29</p> + +<p>La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia +domo kaj tia mortinto.</p> + +<p>Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon +sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis +pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian +antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je +kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino +konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al +li ol iam dum la tagoj de sia vivo.</p> + +<p>La filo ne estis videbla ĉe la enterigo—lia restadejo estis konata +de neniu.</p> + +<p>Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi +el Heikkilä.</p> + +<p>Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.</p> + +<p>Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis +kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.</p> + +<p>La mastro estis kvazaŭ demonhavanta—kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, +foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li +povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere +en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por +ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn +nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton +kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam +li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis +la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis +manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin +tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, <span class="pagenum">30</span> ĉe kiu la herooj +manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi +de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, +murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi +galope, kriegante kaj hurlante, foren.</p> + +<p>Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li +svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj +porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis +havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li +fastis, kaj pereigi Heikkilä’n ĝis la subangulaj sokleroj.</p> + +<p>La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj +en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ +nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la +mano—nun, kiam la malhelpaĵo forestis.</p> + +<p>Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, +perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la +diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne +disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia +opinio klara—ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias +kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de +l’ duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri +la superregado de la domo—ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al +tio.</p> + +<p>Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel +venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?</p> + +<p>Tiel ŝajnis.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh3"> +<p class="pagenum">31</p> + +<h2>II.</h2> + +<div> + <img class="drop-cap" src="images/dc-l.png" alt=""> +</div> + +<p class="drop-cap">La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj +kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.</p> + +<p>La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo +jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la +fenestro, apogante la kapon al la brako.</p> + +<p>»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio +vi nun tiel okupita maldormas...?»</p> + +<p>Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta—dum +la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la +centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la +hardaj fingropalpaĵoj de vivo.</p> + +<p>Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li +havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li +planis tian, kian li neniam <span class="pagenum">32</span> antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin +apogis al la antaŭpasinta vivovojo.</p> + +<p>Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj +pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, +sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La unua estis ido de printempo—bela, feliĉa printempo.</p> + +<p>Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon +elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem +kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis +disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por +esti daŭra.</p> + +<p>Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel +oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du +domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron +pulsadi.</p> + +<p>Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta—kiam oni nur ŝtelire +kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel +sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Aŭtune tio okazis—tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel +malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek +unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.</p> + +<p>La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis +rapide klarigata. »Ĉu <i class="gesp">servisto</i> kiel mastron de <i class="gesp">Heikkilä</i>? +Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia +digneco kaj estimo al siaj <span class="pagenum">33</span> gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola +infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»</p> + +<p>La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed +ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu +ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. +Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn +gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna +sorpo—rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza +susuro.</p> + +<p>Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. +Kaj la sorto de la knabino—al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke +da tagoj...?</p> + +<p>»Sed kiel vi povos <i class="gesp">vivi</i> kun li?» li demandis kun +doloro.</p> + +<p>»Tion mi ankoraŭ ne scias—tion mi efektive ne scias», la knabino +lamentis kun premego al liaj manoj.</p> + +<p>Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando—estis alio, kio lin +turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.</p> + +<p>»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas +<i class="gesp">ĉio</i> ĉesi je ĉi tio? Mi...»</p> + +<p>Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la +vizaĝon de la knabino.</p> + +<p>Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum +espero kaj malespero furiozis en lia brusto.</p> + +<p>»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas +ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis—ĉar <span class="pagenum">34</span> mi ne volas fari +ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj +neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»</p> + +<p>Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne +sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.</p> + +<p>Ili stariĝis—kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.</p> + +<p>Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.</p> + +<p>»<i class="gesp">Devas</i> esti tiel», ŝi diris per tremetanta +voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi +scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis +malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.</p> + +<p>Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se +iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus +helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos—kaj +se <i class="gesp">vi</i> bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis +kontraŭ si.</p> + +<p>Momenteto—ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de +ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta +foliaro de l’ sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj—la knabino sin +disŝiris kaj forkuris.</p> + +<p>Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio +estis io mistere solena—kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, +tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu +fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La edziĝa festo—li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona +mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, <span class="pagenum">35</span> bruon de +muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna +sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi +blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...</p> + +<p>Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta +estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis +libera—kvazaŭ nenio iam estis.</p> + +<p>Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis +neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto—ili +hontu! Propra terpeceto—ĝi estis facile akirita. Propra dometo—ĝi +stariĝis kvazaŭ sorĉite.</p> + +<p>Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. +Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan +staturon kaj senenergian sintenadon—kaj en la sama momento li sentis +kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj +neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn +klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li +ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli +fortege—kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.</p> + +<p>Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis +klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan +eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi +havas domon, mi dometon—montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.</p> + +<p>En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj—strangaj, sed +tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj <span class="pagenum">36</span> por li. Kaj kiam +li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis +eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de +Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj +komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li +hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj +sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Tio okazis sekvintan someron—unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la +fojnistaro revenis de herbejo.</p> + +<p>La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon +post fojo.</p> + +<p>Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu +viro—profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de +ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ +plaĉo.</p> + +<p>Sed la virino intervenis.</p> + +<p>»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»—aparte fiksante la +rigardon al li: »<i class="gesp">ies</i> helpon!»</p> + +<p>Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li +sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun +la virino.</p> + +<p>Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu +li estis »fremdulo», aŭ iu alia—ĉiuokaze la skurĝbatoj de la +viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris +nur pro la flankuloj?</p> + +<p>Li atendis—malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.</p> + +<p>Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per +skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis <span class="pagenum">37</span> ĉian +diboĉadon—eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li +alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.</p> + +<p>Lin okupis terura sento—tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam +estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki +sinmortige, ju pli frue des pli bone—mem li povus eĉ miksi venenon +en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ +infaneton—certe tiu viro estis al ŝi kara.</p> + +<p>Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al +ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de +la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan +maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo—li +volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu +povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la +kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ili estis vivitaj demandoj—al ŝi, la virino!</p> + +<p>Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun +la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni +parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis—ŝi sola +komprenis. Kion ŝi tiam pensis—ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?</p> + +<p>Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri +»Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, +aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis +bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis +ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ +malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?</p> + +<p class="pagenum">38</p> + +<p>Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. +Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la +vilaĝon—kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste +kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera +kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, +ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per +bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al +Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro +al landvojo.—Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, +aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas +ĉiujn migrantojn?</p> + +<p>Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn—certe +ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li +regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li +invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn +hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj +certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la +ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis +fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj—veturis rekte en la festsalonon kaj +pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?</p> + +<p>Kaj ĉu la virino aŭdis <i class="gesp">ke li ne drinkis eĉ guteton</i>? Certe ŝi tion +aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne +drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva +kontinento drinkas—ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?</p> + +<p>Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, +jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo—eĉ kun almozulo <span class="pagenum">39</span> en +la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por +sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, <i class="gesp">pri kio</i> li ludis?</p> + +<p>Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus +kampardomon—la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis <i +class="gesp">servisto</i>? Kion ŝi tiam dirus?</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la +mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu +siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel +ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo +kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis +per brando kaj skurĝo.</p> + +<p>Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis—ĉiu havas +la ekscesojn de juneco!</p> + +<p>Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj +venthurladon en senluma aŭtuna nokto—ili portas lin antaŭen, ĉiam +antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ĉu li ne hontis—kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue +maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?</p> + +<p>Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj +sonoriloj—ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis +malforta kaj malsanema—iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun +humo sur la vizaĝo!</p> + +<p>Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de +Heikkilä—kiu ŝi estis? Ha, nun li tion <span class="pagenum">40</span> memoris—certe li +iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne +revenis por peti pension pro tiu konateco.</p> + +<p>Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li—se li povos +remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan +staton, li estos kontenta pri sia vivo.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?</p> + +<p>Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la +filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la +fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.</p> + +<p>Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al +li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per +nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile +al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus +ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli +prosperanta domo—kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris +kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.</p> + +<p>Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io—tutan +tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la +vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis +feliĉa—poste ĉio glitis laŭ deklivo.</p> + +<p>Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en +ĉio—kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? +Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis +ankaŭ la sorton de tiu alia—la virino <span class="pagenum">41</span> turmentis ilin ambaŭ, +unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj +ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis +pensi pri tio kion ajn.</p> + +<p>Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis +senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri +al ŝi kaj diri la tut-veron—tiam li estos libera por eterne.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la +bazoj. Nun tio devis okazi!</p> + +<p>Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis—honta kaj +konfuzita.</p> + +<p>Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Fine—nun li tion elpensis!</p> + +<p>Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek +malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie—pro kiu li +vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma +fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, +kial ĉiuj homoj drinkis—kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos +tiel ke la pugnoj kotiĝas!</p> + +<p>Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.</p> + +<p>Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja +havas por vi!»</p> + +<p>Ili interproksimiĝis—li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, +sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ <span class="pagenum">42</span> vorton +povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela +kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj +intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.</p> + +<p>Sed la virino haltis—liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo +kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.</p> + +<p>La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.</p> + +<p>»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto +vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj +sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin +ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan +vorton.</p> + +<p>»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo—kiel ĉiuj aliaj...?»</p> + +<p>Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.</p> + +<p>Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi +diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la +finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis +dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.</p> + +<p>Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria +kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun +»aliaj»—kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam +pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed +tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, +sed li sentis malamon kontraŭ la virino—ĝuste pro la neklarigebla +perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de +la landvojo furioza krakado de ĉaro. <span class="pagenum">43</span> Kiu estis? Li sentis +saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.</p> + +<p>Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li—kaj la filo +kune. <i class="gesp">La filo</i> kune!</p> + +<p>Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La +mastro de Heikkilä do tamen estis viro—li venĝis por ili ambaŭ.</p> + +<p>Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la +dorso de l’ mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la +mistera perforto.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La morto de l’ mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar +ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li +esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la +okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li +ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili +<i class="gesp">estis</i> io—kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi +ĉio nun estis nura rememoro.</p> + +<p>Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, +ekster la tiama printempo kaj somero—nenion! Kion ŝi plej profunde +pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis—tio +estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri +li—pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo—ĉu ŝi eĉ +unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io +alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, +alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la +vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante +kaj pendante unu <span class="pagenum">44</span> je la alia, tamen nenion sciante pri la +interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.</p> + +<p>Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li +ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima—dum la infaneco +aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en +la nebulon de forgeso por eterne.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ree rapidegas bildoj antaŭ li—la mastro de Heikkilä kun siaj +kundrinkantoj.</p> + +<p>Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.</p> + +<p>La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! +Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo +vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj +nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris +ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li +bezonis—tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la +helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!</p> + +<p>Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke +ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj +prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano +de l’ eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj +senkoreco kolektis dum jaroj.</p> + +<p>La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta +veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li +ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn +en sia kampo, kiujn li poste vendis <span class="pagenum">45</span> dum la tuta vintro, kaj +ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam +venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li +ne estis ema ilin ekkapti—la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj +fenestroj.</p> + +<p>Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la +penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis +sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la +riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis +egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä +estis rajtigita al egaliga divido?</p> + +<p>Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter +Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de +l’ vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo +sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon +aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo—tian kvanton neniu eĉ rimarkus. +Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, +kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la +plej malproksiman suspekton...</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta +neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la +sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.</p> + +<p>Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus +necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam +tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam +malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li <span class="pagenum">46</span> eksidis sur la +benko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la +pasinta vivo.</p> + +<p>Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo—kun emociita menso, +sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, +sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.</p> + +<p>Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj +kriegaĉoj—li scias senvide kiu ĝi estas.</p> + +<p>La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la +vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. +»Rapido—Rapido—hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter +lian fenestron.</p> + +<p>Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke +la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne +memoras tion—kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por +krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,—rapido, +rapido, rapido!»</p> + +<p>Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + +<p>Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo—li +komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.</p> + +<p>La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu +estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj. +Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj +pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por +sia vivteno. La sango <span class="pagenum">47</span> torente ekfluas en la kapon—nun venu +eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li +paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj—respondos kaj +plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!</p> + +<p>Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, +kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la +deklivoj de l’ altaĵeto.</p> + +<p>»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste +transiros...»</p> + +<p>Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la +neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon—antaŭ li staras maljuna +sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ +balancadas kviete ĉe lia kapo.</p> + +<p>Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel +grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste +en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu +virinon kaj sin mem.</p> + +<p>La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.</p> + +<p>Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin +ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj +plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo—kvazaŭ iu rapide +sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin +malkviete.</p> + +<p>Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter +miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same +severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo—staras senmova, la +manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la +okuloj.</p> + +<p class="pagenum">48</p> + +<p>»Heikkilä estas detruata—nun mi bezonas helpon!»</p> + +<p>En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento—ŝi turnis sian +dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo, +sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo +ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo—kvazaŭ kapo de +granda harpinglo. Ankoraŭ momento—la virino malaperis.</p> + +<p>Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte +frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?</p> + +<p>Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas +sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona +ombro ie—nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona +kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.</p> + +<p>Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin +metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion +diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä—ĝi estu detruata, tio +estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite +de maltimo al sia celo...</p> + +<p>»Sed kie ili nun estas—la terkeloj?»</p> + +<p>Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube +je la rando de l’ deklivo, de kie li jam supreniris.</p> + +<p>La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas—ne, ĉio ne estas nun +kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la +deklivo al la landvojo.</p> + +<p>Sekvintan nokton li kuŝis hejme—emociita kaj atendanta.</p> + +<p class="pagenum">49</p> + +<p>Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io +estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la +mortintoj ne duone finas siajn aferojn—tio estas konata.</p> + +<p>Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La +streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en +la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio +kio apertenis al ĝi.</p> + +<p>Sed estis io fremda kaj flanka—la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li +neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris +tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.</p> + +<p>La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek +sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo +kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li—la dua ankoraŭ +dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti +almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per +tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!</p> + +<p>La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.</p> + +<p>Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras +malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen—nenio estas vidata +aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en +la halucino de l’ pasinta nokto.</p> + +<p>Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la +tegbretojn de l’ plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek +mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin +formeti—ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.</p> + +<p class="pagenum">50</p> + +<p>Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin +kaj subite returniĝas.</p> + +<p>Post kelkaj paŝoj staras la virino—sama kiel la unuan fojon, la +vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli +penetranta.</p> + +<p>»Heikkilä estas detruata—mi <i class="gesp">bezonegas</i> helpon!»</p> + +<p>Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu +trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun +suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed +kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree +enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas +kvazaŭ blindiga ekbrilo—kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli +granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto +tute enpremiĝas en la hararon—la vizio malaperis.</p> + +<p>La viro falas sennerva sur la randon de l’ terkela aperturo kaj tremas +tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li +povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + + +<p>Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro +strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon +kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis +demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, +ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia +aŭdiencpetanto.</p> + +<p>La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la +viron en la kancelarion.</p> + +<p class="pagenum">51</p> + +<p>Tie la viro komencis rakonti—malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj +vibranta voĉo—kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de +l’ mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi +lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...</p> + +<p>La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan +vestaĵon de la viro. Li konis lin—li aŭdis ion kaj tion pri liaj +vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.—Kiel +li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?</p> + +<p>Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur +moviĝis—je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.</p> + +<p>Klara dubo speguliĝis en la okulo de l’ parokestro:</p> + +<p>»Hm... ni homoj estas tre multspecaj—estas, kion-diri, tiaj, kiuj +havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi +tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»</p> + +<p>Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.</p> + +<p>»Hm, ja, ja.—Sed ĉu vi drinkadas...?»</p> + +<p>Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio +jam pasis longa tempo.</p> + +<p>»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la +mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj +tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»</p> + +<p>Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de +Heikkilä.</p> + +<p>»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de +sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis <span class="pagenum">52</span> +rakonti okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja +kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta—ankaŭ ĝi tre stranga +rakonto.</p> + +<p>»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo +kaj pinglo—ŝi ne uzis tian dum knabino.»</p> + +<p>»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis +pinglo aŭ io—tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»</p> + +<p>»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne +kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo +vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis—jes, ĝi certe +estis ... fera bolto.»</p> + +<p>»Fera bolto...?»</p> + +<p>»Je-es!»</p> + +<p>»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La +parokestro interrompis sian frazon.</p> + +<p>»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor’ parokestro—ĉu +eble ... eble tie estis io terura?»</p> + +<p>La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis +emocio.</p> + +<p>»Hm, ja, ja—efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li +fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino +okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, +ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio +mi iris mem por vidi la mortinton—kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj +trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun +mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto +kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, +tiel-dire, ili bildigis <span class="pagenum">53</span> al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi +vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per +propraj okuloj.»—La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.</p> + +<p>Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia +vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de +doloro.</p> + +<p>La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la +internan premiĝon de la viro.</p> + +<p>»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega +voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam +suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio +apartenas al ĉi tiu historio.»</p> + +<p>Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la +kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de +Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj +furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste +sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ +esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino +foje savis lin je drinkuliĝo—tiel li nun komprenis la aferon, post +kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj +kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto +kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru +nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia +faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi +mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia +helpkrio estas vera vero.»</p> + +<p>La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.</p> + +<p class="pagenum">54</p> + +<p>»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta +voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi +ĉevalon—ni iros al la policestro.»</p> + +<div class="tb"> +<br> +</div> + +<p>La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.</p> + +<p>En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, +sescola ferbolto.</p> + +<p>Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la +okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + + +<p>La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo—ne ĉiuj +eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo +certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä +estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis +por aŭdi la verdikton en sia propra afero.</p> + +<p>Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere +vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, +la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre +griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en +okuloj sangantaj.</p> + +<p>Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon +ĉirkaŭe—la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi +flustraĵon.</p> + +<p>La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro +maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ +manojn de la malliberulo, la mentono <span class="pagenum">55</span> spasmis kaj la lipoj +moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En +la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, +sed tuj poste li turnis la kapon alien—la ĉaro komencis ruliĝi.</p> + +<p>La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco +sur la vizaĝo—ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el +la familio.</p> + +<p>La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur +la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la +popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, +preskaŭ triumfa paco—kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute +senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la +profundaj korradikoj de sia vivo.</p> + +<p>La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur—la +malliberulan ĉaron.</p> + +<p>»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.</p> + +<p>Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la +malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.</p> + +<p>La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La +viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco—kiu estis tute sama +kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia +propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis +ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian +devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro +skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti, +certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna +homo.—La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.</p> + +<p class="pagenum">56</p> + +<p>La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo +devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo +pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la +peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis +al ili nesolvebla enigmo.</p> + +<p>La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ +oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu +dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris +en klara taglumo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + +<p>Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al +paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti—aŭ »La maljuna Matio», kiel +li nun estis nomata—kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.</p> + +<p>Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna +mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, +rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis +lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan +serviston.</p> + +<p>Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle +svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la +korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj +ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel +ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la +mallarĝa kortvojo.</p> + +<p class="pagenum">57</p> + +<p>Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li +iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis +kvazaŭ li nun subite ilin retrovis—tiujn, kiuj restis malaperintaj +de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.</p> + +<p>Kiam li nun alvenis al la aperturo de l’ kortvojo kaj turniĝis al +landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili +ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li +vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu +superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj +superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis +ankaŭ tria forestinto—tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. +Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke +la estonto de la domo estis garantiita.</p> + +<p>»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la +vipon—kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia +juneco meze interrompiĝis.</p> +</div> + +<div class="section" id="vortklar"> +<p class="pagenum">58</p> + +<h2>Vortklarigoj.</h2> + +<p>Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.</p> + +<p><i class="gesp">apudjuĝisto.</i> Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita +juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj +kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas +kasacii la verdikton de la juĝisto.</p> + +<p><i class="gesp">bobelo</i> = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).</p> + +<p><i class="gesp">ĉambrego.</i> Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el +»ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo +kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj +teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda +kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, +verandosimila perono.</p> + +<p><i class="gesp">eĝo</i> = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento +(matem. terminaro, Bricard).</p> + +<p><i class="gesp">grenfulmo</i> = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj +noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) +dum somero. <span class="pagenum">59</span> Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la +varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la +fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la +horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de +tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, +la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de +Kaleva», kun mitologia deveno.</p> + +<p><i class="gesp">kumuluso</i> = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).</p> + +<p><i class="gesp">laborfesto,</i> »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum +la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la +labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, +ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto +pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki +lignaĵojn.</p> + +<p><i class="gesp">okcipito</i> = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).</p> + +<p><i class="gesp">stako</i> = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).</p> + +<p><i class="gesp">stoplo</i> = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado +(Boirac).</p> + +<p><i class="gesp">trapi.</i> Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. +Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke +oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas +finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti +kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo +de grandaj gutoj <i class="gesp">trapas</i> sur la fenestrovitroj; tre malgranda +rivereto <i class="gesp">lirlas</i> dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton +en resonanta kavo <i class="gesp">pulpas</i>. Esperanto havas jam de antaŭe <span class="pagenum">60</span> kelkajn +simile pentrantajn vortojn: <i class="gesp">venthurlado</i>, <i class="gesp">ĉarkrakado</i> k. t. p.</p> + +<p><i class="gesp">sledo</i>, <i class="gesp">sledeto.</i> Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj +(biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko, +boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed +neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue +estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna +nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) <i class="gesp">pulko</i>. Nun mi proponas al +glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon <i class="gesp">sledo</i> (angle <i class="gesp">sledge</i> = sleĝ, +svede <i class="gesp">släde</i> = <i class="gesp">slede</i>, germane <i class="gesp">Schlitten</i> = <i class="gesp">ŝlitn</i>). El tio ni +havos la profiton, ke ni povos uzi <i class="gesp">sledeto</i> por esprimi sled-similan +aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas +veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo <i class="gesp">sledo</i>, +la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza <i class="gesp">glitveturileto</i>, +kiu eble estus uzebla por sama celo.—Alia maniero por solvi la +demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, +en la Nordo internacian, vorton <i class="gesp">kelkka</i> (svede <i class="gesp">kälke</i>, prononc. +<i class="gesp">ĉelke</i>), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto +kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo <i class="gesp">ĉelko</i>.</p> +</div> + +<div class="reklamo section"> +<p style="font-weight:bold;">LIBRO POR ĈIUJ ESPERANTISTOJ!</p> + +<p><i>VILHO SETÄLÄ</i></p> + +<p style="font-size:140%;font-weight:bold;letter-spacing:0.3ex;">ESPERANTA LEGOLIBRO</p> + +<p style="text-align:justify;">Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por +progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 paĝoj sur bona papero +grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.</p> + +<p>Prezo 5:—finnaj markoj.</p> + +<p><i>Recenzo</i> de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega +Esperantista Ligo, en „La Espero“:</p> + +<p style="text-align:justify;margin-left:2em;">„Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta +en Esperanto, bonstila, komence facila, riĉa je bonaj ekzemploj pri +la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava, +parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E. +aŭ aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto, +pri ĝia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj +de bona esperantisto...</p> + +<p>La libro devas fariĝi ĉiesaĵo.“</p> + +<div style="width:20em;margin-right:auto;margin-left:auto;"> +<p style="float:left;font-weight:bold;margin-right:0.5em;">ELDONA AKCIA SOCIETO<br> +KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ</p> +<p style="font-size: 175%; text-align: left; padding-top: 0.5em;">OTAVA</p> +</div> + +<p style="clear:both;">Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo</p> + +<p>Uudenmaankatu 10, Helsingforso.</p> +</div> + +<div class="reklamo section"> +<img class="border" src="images/border.png" alt=""> + +<p style="font-size:160%;">Ĉiu FINNA ESPERANTISTO</p> + +<p>devas aniĝi al</p> + +<p style="font-size:170%;">ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO</p> + +<p>Ĉiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni ĝian organon</p> + +<p style="font-size:180%;">ESPERANTA FINNLANDO</p> + +<p>Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. +Jarabono 10 finnaj markoj.</p> + +<p>Informoj en</p> + +<p style="font-size:140%;">Esperanto-Oficejo</p> + +<p>Uudenmaank. 10, Helsingforso.</p> +<img class="border" src="images/border.png" alt=""> +</div> + +<div style='text-align:center'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***</div> +</body> +</html> + diff --git a/25964-h/25964-h.htm~ b/25964-h/25964-h.htm~ new file mode 100644 index 0000000..cc83b0d --- /dev/null +++ b/25964-h/25964-h.htm~ @@ -0,0 +1,1965 @@ +<!DOCTYPE html> +<html lang="eo"> +<head> + <meta charset="UTF-8"> + <title>Batalo pri la Domo Heikkilä | Project Gutenberg</title> + <link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover"> +<style> +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div.section {page-break-before: always;} +div#titolpagho {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;} +div#verso {text-align: center; font-size: smaller; margin-top: 3em; margin-bottom: 4em;} +img.drop-cap {float: left; margin: 0 0.4em 0 0; width: 5em;} +p.drop-cap {padding-top: 2em;} +p.drop-cap:first-letter {color: transparent; visibility: hidden; margin-left: -0.9em;} +.x-ebookmaker img.drop-cap {display: none;} +.x-ebookmaker p.drop-cap:first-letter {color: inherit; visibility: visible; margin-left: 0;} +img.border {width: 90%; padding: 1em;} +img.steloj {width: 4em; padding: 0.7em;} +h2 {text-align: center; font-size: 1.2em; margin-top: 4em; margin-bottom: 1.5em;} +.body-title {margin-top: 4em; text-align: center; font-size: 1.5em; word-spacing: 0.2em;} +.pagenum {position: absolute; left: 92%; font-size: smaller; text-align: right;} +.notosigno {font-size: .8em; vertical-align: super;} +.piednoto {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} +div#vortklar {border: dashed 1px; padding: 1em; margin-top: 4em;} +div#vortklar p {margin: 0.3em 2em; text-indent: -2em} +i.gesp {font-style: normal; letter-spacing: 0.2em;} +div.reklamo {margin: 2em 10%; padding-left: 3em; padding-right: 3em; border-style: solid; text-align: center;} +div.tb {text-align: center; font-weight:bold;} +</style> +</head> + +<body> +<div style='text-align:center'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***</div> +<div id="titolpagho"> +<p style="text-decoration:underline double;">FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.</p> + +<p style="font-size:150%;">JOHANNES LINNANKOSKI</p> + +<h1>BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ</h1> + + <p>PERMESITE TRADUKIS<br> + <span style="font-weight:bolder;letter-spacing:0.1em;">VILHO SETÄLÄ</span></p> + +<p>ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA</p> + +<p>HELSINGFORSO, FINNLANDO</p> + +</div> + +<div id="verso"> + <p>PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.<br> + HELSINGFORSO 1919.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh1"> +<p style="text-align:center;font-weight:bold;">Johannes Linnankoski</p> + +<p>estas pseŭdonimo de <i class="gesp">Juho Vihtori Peltonen</i> (1869-1913), konata +kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. +Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis +al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura +societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj +praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn +aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis +tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro +de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris +al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu +kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la +antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, +batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo +al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano +»Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo <span class="pagenum">4</span> estas +finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed +ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte +evoluas ĝis firma morala persono; verko tradukita en multajn +Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj +»Batalo pri la domo Heikkilä»<span class="notosigno">[1]</span> (1905) kaj »La fugantoj», (1908) +ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata +kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj +estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 +aperintaj dramaj poezioj.</p> + +<p class="piednoto">[Piednoto 1: Prononcu ĉ. <i>hejkila</i>, kun akcento sur la unua +silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: +Paavola—<i>pa:vola</i>, Väliportti—<i>valiporti</i>, kun akcento sur la +unua silabo. La sono <i>ä</i> estas inter <i>a</i> kaj <i>e</i>.]</p> + +<p>Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem +kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ +tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al +agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis +ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj +celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura +kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas +strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al +la plej multaj el <span class="pagenum">5</span> liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble +klarigas lian dramistan talenton.</p> + +<p>Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la +internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la +produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de +finna literaturo.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh2"> +<p class="body-title">BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ</p> + +<p class="pagenum">9</p> + + +<h2>I.</h2> + +<div> + <img class="drop-cap" src="images/dc-gx.png" alt=""> +</div> + +<p class="drop-cap">Ĝi estis kiel fermita horloĝo—la domo.</p> + +<p>Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por +ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe +la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon—kaj tiun el +varma mano.</p> + +<p>Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn +cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed +zorge kaŝas sian internan konstruon.</p> + +<p>Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran +anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj +radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam +iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.</p> + +<p>El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, +nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la <span class="pagenum">10</span> tuta domo +kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies +vera esenco restis neklara por ĉiuj.</p> + +<p>La fokuso de la enigmo estis la mastrino.</p> + +<p>Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo +prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis +difinita limo—kiu ĝin transpaŝis, pentis.</p> + +<p>Kelkiuj tion provis.</p> + +<p>Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia +edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis +feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika +Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, +tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta +nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.</p> + +<p>Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian +ŝancon—nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam +ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili +nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.</p> + +<p>Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ +ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu +ili estis malpermesataj paroli? Ne—ili laŭdire nur nenion sciis. +»La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al +la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen +ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de +la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn +tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun +nepenetrebla krepusko?</p> + +<p class="pagenum">11</p> + +<p>Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter +ĝiaj muroj batalis fortegoj—pri tio oni vidis kelkajn, estu +nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da +pridiskuto.</p> + +<p>La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna. +Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla +por ĉiu—la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. +Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis +familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj +ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj +ĉe dek ses jaroj.</p> + +<p>La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al +kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis +eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio +distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila +karaktero ol la Heikkilä’a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu +ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj +aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis +malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj—la solaĵo, pri kiu oni +sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ +envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.</p> + +<p>Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo—ĉe naskiĝo de infano. Ĝi +estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de +la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon—poste ĉio +refalis en la grizaĵon.</p> + +<p>Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj +kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino—tio laŭdire ankaŭ estis +familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia +edzo.</p> + +<p class="pagenum">12</p> + +<p>Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta +la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam +estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj +laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj +kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis +ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion +ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn +konstruaĵojn starigi—li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä’n +laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, +forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante +vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.</p> + +<p>La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe +deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun +senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la +vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro, +kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, +ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la +familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro +tra du generacioj—kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, +ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la +avo-apudjuĝisto<span class="notosigno">[2]</span> kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, +kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan +teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj +distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis +neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.</p> + +<p class="piednoto">[Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]</p> + +<p class="pagenum">13</p> + +<p>Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la +mastrino—ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia +estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro +komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.</p> + +<p>La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni +apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj +estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la +tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.</p> + +<p>Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je +la sekvinta vivo en Heikkilä.</p> + +<p>La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova +skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, +kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l’ pordego +renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis +kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj +direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin +ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la +puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de +ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj +flugis ĉiuflanken.</p> + +<p>Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.</p> + +<p>»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj +ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.</p> + +<p>La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, +desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun +ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.</p> + +<p class="pagenum">14</p> + +<p>»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li +kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron +de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon—ĉe la orelo komencis +elgutadi ruĝaĵo.</p> + +<p>Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la +korta barilo—ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de +herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la +abomenan scenon.</p> + +<p>»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon—<i class="gesp">ies</i> helpon!» +aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la +viroj nepre haltis.</p> + +<p>La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena +regalado—certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie +kriis. La batoj de l’ vipo rekomencis plaŭdi.</p> + +<p>Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo, +sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj +ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la +malpermeso.</p> + +<p>»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje +frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la +vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie +ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el +la peronaj fenestroj.</p> + +<p>Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ +ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi, +kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte +interparolantaj.</p> + +<p>Pasis duo da tagoj—el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, +ĉio ŝajne repaciĝis.</p> + +<p class="pagenum">15</p> + +<p>Sed la trian tagon okazis io neatendita.</p> + +<p>Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la +korto la postmanĝan ripozon—ankaŭ la mastro estis aperinta en la +aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino +sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino +de iu fojnisto.</p> + +<p>Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la +fojnistaro—kvazaŭ ŝi havas ion por diri.</p> + +<p>»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» +aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan +ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de +la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek +estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas +la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la +hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon—la hakilo +leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.</p> + +<p>»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la +pugnon etendita al la mastrino.</p> + +<p>Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu +ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la +patrino, timigite faligas sian ludilon—la ruĝaŝnuran skurĝon de +patro—sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.</p> + +<p>La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj +prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj +okuloj al la alproksimiĝanta viro.</p> + +<p>Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi +sian vizaĝon kaj ree atakas.</p> + +<p class="pagenum">16</p> + +<p>»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj +la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la +ŝultroj de l’ viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton +kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun +embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine +konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, +sin trenante al la domo.</p> + +<p>Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun +rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo—kvazaŭ en ĉiu colo +de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.</p> + +<p>La fojnistaro fiksrigardas konsternita.</p> + +<p>»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe +havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»</p> + +<p>Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca +mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj +esprimo de ordonanto en la rigardo—aliaj ekridetas. Unu +taglaboristo—kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas +sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin +kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun +senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.</p> + +<p>Momenteto por ekbeno—la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige +ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko +ruliĝas.</p> + +<p>»Ĉu vi ne komprenas—al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per +tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la +korto.</p> + +<p class="pagenum">17</p> + +<p>La homoj rigardas stultesprime.</p> + +<p>»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo—por ke nun ĉiu +tion sciu!»</p> + +<p>La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.</p> + +<p>Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis +eĉ ekaperi—li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.</p> + +<p>Sed la nokton post dua tago ree okazis io.</p> + +<p>La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la +pordo de l’ interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon +kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.</p> + +<p>La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj +fenestroj.</p> + +<p>Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo +ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la +jungilaron.</p> + +<p>»Ĉu <i class="gesp">tia</i> maniere?» aŭdiĝis de la perono—el la posta +fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke +ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon +en subvestaĵoj rapidantan preskaŭkure al la junganto.</p> + +<p>De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis +momenton stari sendecida.</p> + +<p>La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj—kiel +ŝajnis, rekte al la kapo de l’ ĉevalo, ignorante la mastron.</p> + +<p>Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto +kontraŭ la venantinon.</p> + +<p class="pagenum">18</p> + +<p>»Vi diablido!»—la pinto de l’ dekstra piedo ekflugis kontraŭ la +genuon.</p> + +<p>El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti +momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj +tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la +manojn pugnigante.</p> + +<p>La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.</p> + +<p>Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo +kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero—ŝi obstine ekiris al sia celo.</p> + +<p>La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.</p> + +<p>Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis, +grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per +unu mano je la ŝultro de l’ irantino.</p> + +<p>Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj—ili sin ĵetis +unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de +furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de +ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto—la brakoj +ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste +ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, +moviĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj +transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin +disŝiris kaj stariĝis—kun talio duone nuda, ŝirita maniko +pendanta ĉe la flanko.</p> + +<p>La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis +liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon—kaj ŝi falis senstreĉe +kun la buŝo sur la teron.</p> + +<p>Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris +malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.</p> + +<p class="pagenum">19</p> + +<p>Momenton—la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon +kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la +nukon de l’ viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, +armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, +batanta laŭpove rapide.</p> + +<p>»Ĉu vi komprenas—ĉi tio devas—klariĝi! Vi ne piedbatos—nek +ŝiros—nek diboĉos—ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon +movos—neniu—sen mia permeso—vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis +spireganta voĉo inter la batoj.</p> + +<p>Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj +batalo—la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en +ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, +kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ +pli fervore ol ĵus.</p> + +<p>»Tio <i class="gesp">devas</i> iĝi—klara!—Nun estas demando pri la <i class="gesp">domo</i>—patro +diris—tiam. Jes, nun estas—ĉu vi aŭdas—<i class="gesp">nun estas demando pri +la domo</i>!—Ĝi ne estas per rumo—nek per skurĝo—konstruita—nek +malkonstruota!—Heikkilä estas mia—kaj mi ĝin <i class="gesp">tenos</i>—ĉu vi +komprenas?»</p> + +<p>La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice +malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe +li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.</p> + +<p>»Iru en vian ĉambron kaj restu tie—la manĝo estos portata antaŭ +vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»</p> + +<p class="pagenum">20</p> + +<p>Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen +ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la +ĉambron.</p> + +<p>Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la +ĉambrego en sian ĉambron—la servistinoj jam retiriĝis en siajn +litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis +flustradi.</p> + +<p>Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.</p> + +<p>»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.</p> + +<p>»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.</p> + +<p>»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la +fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto +ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»</p> + +<p>Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia—al la +servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli +longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.</p> + +<p>Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.</p> + +<p>Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu +fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.</p> + +<p>La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia +ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam +li okaze renkontis ilin en la korto.</p> + +<p>Sed des pli estis vidata la mastrino—ĉie, en ĉiu loko. La viroj +emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj +kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia +ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.</p> + +<p class="pagenum">21</p> + +<p>La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la +laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. +Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La +disciplino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la +tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj +kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al +la anoj de Heikkilä.</p> + +<p>Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ +ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la +kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj +draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun +angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj +sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata +k. t. p.</p> + +<p>Ĉio tio donis multe da temo por diskutado—ankoraŭ pli la +interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj +de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita +antaŭa? Tiel ŝajnis—almenaŭ la mastro videble iom post iom +kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera +nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj +manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel +senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon +malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis—strangajn sarkasmojn kaj +vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis +frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege +venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu +ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.</p> + +<p class="pagenum">22</p> + +<p>Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman +viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis +lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la +sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj +pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio +signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis +la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis +doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter +ŝiaj alportitaĵoj.</p> + +<p>Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis +respekton—ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon +almenaŭ sendanĝera nenionfaranto—ankoraŭ pli pro la mistera +aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.</p> + +<p>La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la +tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo +ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo—ĉu ĉiuj amaj +rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla +virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi +suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ +ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? +Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi—ne je la nomo +de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.</p> + +<p>Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine +lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon +de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli +prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta <span class="pagenum">23</span> je sia loto—kun la +malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro +kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.</p> + +<p>Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la +homoj al Heikkilä.</p> + +<p>La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam +absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino +estis okazonta dum pentekosto.</p> + +<p>Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej +maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi +al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.</p> + +<p>Tiam la mastro sin proponis akompani la filon—li havis liberan +tempon.</p> + +<p>La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan +por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje +plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de +tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, +ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj +komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.</p> + +<p>La patro kaj filo ekiris.</p> + +<p>La tempo pasis ĝis tagmanĝo—la komisiitoj ne revenis. La horloĝo +batis du, tri, kvar—la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj +vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri +nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro +supreniĝi al la gorĝo.</p> + +<p>Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego +de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego—granda kaj potenca kiel pro +ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta <span class="pagenum">24</span> kaj kvazaŭ +hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran +skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al +bariero de l’ sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj +de la ĉaro.</p> + +<p>La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de +l’ vipo—kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis +ĝuste ĉe la domo.</p> + +<p>La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto—unu el ili +kuris senspire en la ĉambregon.</p> + +<p>»Ĉu vi vidis, mastrino—la mastro kaj...»</p> + +<p>»Kaj plu...?»</p> + +<p>La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita +kvazaŭ trovita ĉe misago.</p> + +<p>De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj +veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la +vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj +sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post +tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en +la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel +antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj +sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj +iradis piedpinte—ili ne povis ne fari tion.</p> + +<p>Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.</p> + +<p>»Hm Härmäj knaboj—deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro +enveturante tra la pordego.</p> + +<p>Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed +ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.</p> + +<p class="pagenum">25</p> + +<p>La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la +skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.</p> + +<p>Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade +ĉirkaŭrigardante.</p> + +<p>La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La +servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante +rigardeti de post la fostoj.</p> + +<p>El la buŝo de l’ elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido, +kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.</p> + +<p>»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona +sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun +alkresko!»—li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode +ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.</p> + +<p>La mastrino alproksimiĝis—la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed +ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron, +kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu +mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa +vizaĝo—kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan +ekstazon de l’ momento.</p> + +<p>Ektiro—la skurĝo eksvingis en la mano de l’ mastrino.</p> + +<p>»<i class="gesp">En la ĉambron!</i>» sammomente ektintis tiel severe +humilige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.</p> + +<p>La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj +perceptante kio okazis.</p> + +<p>»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis—en la voĉo tremis doloro kaj +ekbolis bobeloj de indigno.</p> + +<p class="pagenum">26</p> + +<p>Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis +kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton +timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.</p> + +<p>La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,—ambaŭ malaperis en la +ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado +kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto +de l’ estantoj en la ĉambrego.</p> + +<p>Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.</p> + +<p>»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe, +metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.</p> + +<p>Mem ŝi ree eliris—prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la +brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.</p> + +<p>Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la +ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la +kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron—iom pli +sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.</p> + +<p>Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.</p> + +<p>Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia +ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ +forgesis siajn sarkasmojn.</p> + +<p>Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel +plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La +mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.</p> + +<p>»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda» +aŭdiĝis mallonga klarigo.</p> + +<p class="pagenum">27</p> + +<p>Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si—surprizante ĉi-foje, kiel +ofte antaŭe.</p> + +<p>La domon vizitis morto.</p> + +<p>La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la +vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel +daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu +tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.</p> + +<p>Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l’ dancejo estas tiregata +malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä—duonvestita, +kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.</p> + +<p>»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, +sed malaperis sammomente.</p> + +<p>Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta—la +dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.</p> + +<p>La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l’ mastrino.</p> + +<p>Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu +flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la +brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.</p> + +<p>Nun la mastro rakontis—kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro +teruro—kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj +lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke +moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el +la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin +ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi—poste resti +silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne <span class="pagenum">28</span> kuraĝis +eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.</p> + +<p>Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura +sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino +ricevis subitan »atakon»—tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj—kaj +ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.</p> + +<p>La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la +servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis +la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la +hararo estis kombata k. t. p.—daŭre pala kaj tremanta, sed helpema +kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon +povis esti laŭhome.</p> + +<p>Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en +Heikkilä—por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo +surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima +fenomeno—diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris +kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn +fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion +profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio +ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj +ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per +ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.</p> + +<p>Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto—la +malgranda sulkiĝo de la brovejo,—fingrosigno de la agonio, videbla +inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.</p> + +<p class="pagenum">29</p> + +<p>La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia +domo kaj tia mortinto.</p> + +<p>Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon +sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis +pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian +antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je +kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino +konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al +li ol iam dum la tagoj de sia vivo.</p> + +<p>La filo ne estis videbla ĉe la enterigo—lia restadejo estis konata +de neniu.</p> + +<p>Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi +el Heikkilä.</p> + +<p>Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.</p> + +<p>Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis +kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.</p> + +<p>La mastro estis kvazaŭ demonhavanta—kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, +foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li +povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere +en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por +ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn +nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton +kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam +li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis +la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis +manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin +tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, <span class="pagenum">30</span> ĉe kiu la herooj +manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi +de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, +murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi +galope, kriegante kaj hurlante, foren.</p> + +<p>Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li +svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj +porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis +havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li +fastis, kaj pereigi Heikkilä’n ĝis la subangulaj sokleroj.</p> + +<p>La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj +en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ +nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la +mano—nun, kiam la malhelpaĵo forestis.</p> + +<p>Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, +perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la +diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne +disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia +opinio klara—ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias +kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de +l’ duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri +la superregado de la domo—ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al +tio.</p> + +<p>Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel +venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?</p> + +<p>Tiel ŝajnis.</p> +</div> + +<div class="section" id="bdh3"> +<p class="pagenum">31</p> + +<h2>II.</h2> + +<div> + <img class="drop-cap" src="images/dc-l.png" alt=""> +</div> + +<p class="drop-cap">La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj +kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.</p> + +<p>La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo +jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la +fenestro, apogante la kapon al la brako.</p> + +<p>»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio +vi nun tiel okupita maldormas...?»</p> + +<p>Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta—dum +la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la +centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la +hardaj fingropalpaĵoj de vivo.</p> + +<p>Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li +havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li +planis tian, kian li neniam <span class="pagenum">32</span> antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin +apogis al la antaŭpasinta vivovojo.</p> + +<p>Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj +pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, +sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La unua estis ido de printempo—bela, feliĉa printempo.</p> + +<p>Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon +elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem +kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis +disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por +esti daŭra.</p> + +<p>Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel +oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du +domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron +pulsadi.</p> + +<p>Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta—kiam oni nur ŝtelire +kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel +sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Aŭtune tio okazis—tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel +malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek +unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.</p> + +<p>La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis +rapide klarigata. »Ĉu <i class="gesp">servisto</i> kiel mastron de <i class="gesp">Heikkilä</i>? +Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia +digneco kaj estimo al siaj <span class="pagenum">33</span> gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola +infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»</p> + +<p>La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed +ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu +ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. +Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn +gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna +sorpo—rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza +susuro.</p> + +<p>Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. +Kaj la sorto de la knabino—al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke +da tagoj...?</p> + +<p>»Sed kiel vi povos <i class="gesp">vivi</i> kun li?» li demandis kun +doloro.</p> + +<p>»Tion mi ankoraŭ ne scias—tion mi efektive ne scias», la knabino +lamentis kun premego al liaj manoj.</p> + +<p>Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando—estis alio, kio lin +turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.</p> + +<p>»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas +<i class="gesp">ĉio</i> ĉesi je ĉi tio? Mi...»</p> + +<p>Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la +vizaĝon de la knabino.</p> + +<p>Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum +espero kaj malespero furiozis en lia brusto.</p> + +<p>»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas +ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis—ĉar <span class="pagenum">34</span> mi ne volas fari +ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj +neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»</p> + +<p>Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne +sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.</p> + +<p>Ili stariĝis—kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.</p> + +<p>Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.</p> + +<p>»<i class="gesp">Devas</i> esti tiel», ŝi diris per tremetanta +voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi +scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis +malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.</p> + +<p>Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se +iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus +helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos—kaj +se <i class="gesp">vi</i> bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis +kontraŭ si.</p> + +<p>Momenteto—ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de +ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta +foliaro de l’ sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj—la knabino sin +disŝiris kaj forkuris.</p> + +<p>Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio +estis io mistere solena—kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, +tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu +fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La edziĝa festo—li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona +mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, <span class="pagenum">35</span> bruon de +muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna +sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi +blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...</p> + +<p>Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta +estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis +libera—kvazaŭ nenio iam estis.</p> + +<p>Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis +neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto—ili +hontu! Propra terpeceto—ĝi estis facile akirita. Propra dometo—ĝi +stariĝis kvazaŭ sorĉite.</p> + +<p>Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. +Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan +staturon kaj senenergian sintenadon—kaj en la sama momento li sentis +kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj +neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn +klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li +ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli +fortege—kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.</p> + +<p>Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis +klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan +eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi +havas domon, mi dometon—montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.</p> + +<p>En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj—strangaj, sed +tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj <span class="pagenum">36</span> por li. Kaj kiam +li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis +eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de +Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj +komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li +hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj +sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Tio okazis sekvintan someron—unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la +fojnistaro revenis de herbejo.</p> + +<p>La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon +post fojo.</p> + +<p>Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu +viro—profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de +ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ +plaĉo.</p> + +<p>Sed la virino intervenis.</p> + +<p>»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»—aparte fiksante la +rigardon al li: »<i class="gesp">ies</i> helpon!»</p> + +<p>Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li +sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun +la virino.</p> + +<p>Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu +li estis »fremdulo», aŭ iu alia—ĉiuokaze la skurĝbatoj de la +viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris +nur pro la flankuloj?</p> + +<p>Li atendis—malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.</p> + +<p>Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per +skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis <span class="pagenum">37</span> ĉian +diboĉadon—eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li +alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.</p> + +<p>Lin okupis terura sento—tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam +estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki +sinmortige, ju pli frue des pli bone—mem li povus eĉ miksi venenon +en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ +infaneton—certe tiu viro estis al ŝi kara.</p> + +<p>Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al +ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de +la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan +maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo—li +volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu +povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la +kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ili estis vivitaj demandoj—al ŝi, la virino!</p> + +<p>Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun +la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni +parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis—ŝi sola +komprenis. Kion ŝi tiam pensis—ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?</p> + +<p>Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri +»Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, +aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis +bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis +ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ +malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?</p> + +<p class="pagenum">38</p> + +<p>Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. +Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la +vilaĝon—kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste +kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera +kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, +ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per +bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al +Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro +al landvojo.—Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, +aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas +ĉiujn migrantojn?</p> + +<p>Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn—certe +ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li +regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li +invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn +hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj +certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la +ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis +fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj—veturis rekte en la festsalonon kaj +pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?</p> + +<p>Kaj ĉu la virino aŭdis <i class="gesp">ke li ne drinkis eĉ guteton</i>? Certe ŝi tion +aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne +drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva +kontinento drinkas—ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?</p> + +<p>Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, +jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo—eĉ kun almozulo <span class="pagenum">39</span> en +la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por +sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, <i class="gesp">pri kio</i> li ludis?</p> + +<p>Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus +kampardomon—la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis <i +class="gesp">servisto</i>? Kion ŝi tiam dirus?</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la +mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu +siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel +ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo +kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis +per brando kaj skurĝo.</p> + +<p>Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis—ĉiu havas +la ekscesojn de juneco!</p> + +<p>Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj +venthurladon en senluma aŭtuna nokto—ili portas lin antaŭen, ĉiam +antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ĉu li ne hontis—kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue +maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?</p> + +<p>Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj +sonoriloj—ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis +malforta kaj malsanema—iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun +humo sur la vizaĝo!</p> + +<p>Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de +Heikkilä—kiu ŝi estis? Ha, nun li tion <span class="pagenum">40</span> memoris—certe li +iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne +revenis por peti pension pro tiu konateco.</p> + +<p>Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li—se li povos +remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan +staton, li estos kontenta pri sia vivo.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?</p> + +<p>Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la +filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la +fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.</p> + +<p>Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al +li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per +nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile +al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus +ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli +prosperanta domo—kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris +kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.</p> + +<p>Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io—tutan +tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la +vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis +feliĉa—poste ĉio glitis laŭ deklivo.</p> + +<p>Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en +ĉio—kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? +Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis +ankaŭ la sorton de tiu alia—la virino <span class="pagenum">41</span> turmentis ilin ambaŭ, +unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj +ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis +pensi pri tio kion ajn.</p> + +<p>Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis +senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri +al ŝi kaj diri la tut-veron—tiam li estos libera por eterne.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la +bazoj. Nun tio devis okazi!</p> + +<p>Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis—honta kaj +konfuzita.</p> + +<p>Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Fine—nun li tion elpensis!</p> + +<p>Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek +malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie—pro kiu li +vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma +fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, +kial ĉiuj homoj drinkis—kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos +tiel ke la pugnoj kotiĝas!</p> + +<p>Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.</p> + +<p>Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja +havas por vi!»</p> + +<p>Ili interproksimiĝis—li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, +sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ <span class="pagenum">42</span> vorton +povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela +kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj +intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.</p> + +<p>Sed la virino haltis—liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo +kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.</p> + +<p>La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.</p> + +<p>»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto +vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj +sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin +ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan +vorton.</p> + +<p>»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo—kiel ĉiuj aliaj...?»</p> + +<p>Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.</p> + +<p>Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi +diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la +finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis +dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.</p> + +<p>Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria +kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun +»aliaj»—kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam +pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed +tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, +sed li sentis malamon kontraŭ la virino—ĝuste pro la neklarigebla +perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de +la landvojo furioza krakado de ĉaro. <span class="pagenum">43</span> Kiu estis? Li sentis +saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.</p> + +<p>Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li—kaj la filo +kune. <i class="gesp">La filo</i> kune!</p> + +<p>Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La +mastro de Heikkilä do tamen estis viro—li venĝis por ili ambaŭ.</p> + +<p>Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la +dorso de l’ mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la +mistera perforto.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>La morto de l’ mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar +ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li +esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la +okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li +ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili +<i class="gesp">estis</i> io—kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi +ĉio nun estis nura rememoro.</p> + +<p>Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, +ekster la tiama printempo kaj somero—nenion! Kion ŝi plej profunde +pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis—tio +estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri +li—pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo—ĉu ŝi eĉ +unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io +alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, +alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la +vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante +kaj pendante unu <span class="pagenum">44</span> je la alia, tamen nenion sciante pri la +interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.</p> + +<p>Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li +ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima—dum la infaneco +aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en +la nebulon de forgeso por eterne.</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ree rapidegas bildoj antaŭ li—la mastro de Heikkilä kun siaj +kundrinkantoj.</p> + +<p>Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.</p> + +<p>La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! +Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo +vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj +nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris +ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li +bezonis—tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la +helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!</p> + +<p>Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke +ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj +prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano +de l’ eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj +senkoreco kolektis dum jaroj.</p> + +<p>La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta +veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li +ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn +en sia kampo, kiujn li poste vendis <span class="pagenum">45</span> dum la tuta vintro, kaj +ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam +venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li +ne estis ema ilin ekkapti—la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj +fenestroj.</p> + +<p>Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la +penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis +sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la +riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis +egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä +estis rajtigita al egaliga divido?</p> + +<p>Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter +Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de +l’ vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo +sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon +aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo—tian kvanton neniu eĉ rimarkus. +Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, +kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la +plej malproksiman suspekton...</p> + +<div class="tb"> +<p>— — —</p> +</div> + +<p>Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta +neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la +sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.</p> + +<p>Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus +necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam +tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam +malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li <span class="pagenum">46</span> eksidis sur la +benko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la +pasinta vivo.</p> + +<p>Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo—kun emociita menso, +sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, +sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.</p> + +<p>Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj +kriegaĉoj—li scias senvide kiu ĝi estas.</p> + +<p>La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la +vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. +»Rapido—Rapido—hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter +lian fenestron.</p> + +<p>Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke +la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne +memoras tion—kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por +krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,—rapido, +rapido, rapido!»</p> + +<p>Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + +<p>Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo—li +komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.</p> + +<p>La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu +estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj. +Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj +pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por +sia vivteno. La sango <span class="pagenum">47</span> torente ekfluas en la kapon—nun venu +eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li +paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj—respondos kaj +plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!</p> + +<p>Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, +kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la +deklivoj de l’ altaĵeto.</p> + +<p>»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste +transiros...»</p> + +<p>Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la +neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon—antaŭ li staras maljuna +sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ +balancadas kviete ĉe lia kapo.</p> + +<p>Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel +grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste +en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu +virinon kaj sin mem.</p> + +<p>La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.</p> + +<p>Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin +ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj +plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo—kvazaŭ iu rapide +sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin +malkviete.</p> + +<p>Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter +miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same +severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo—staras senmova, la +manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la +okuloj.</p> + +<p class="pagenum">48</p> + +<p>»Heikkilä estas detruata—nun mi bezonas helpon!»</p> + +<p>En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento—ŝi turnis sian +dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo, +sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo +ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo—kvazaŭ kapo de +granda harpinglo. Ankoraŭ momento—la virino malaperis.</p> + +<p>Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte +frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?</p> + +<p>Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas +sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona +ombro ie—nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona +kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.</p> + +<p>Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin +metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion +diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä—ĝi estu detruata, tio +estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite +de maltimo al sia celo...</p> + +<p>»Sed kie ili nun estas—la terkeloj?»</p> + +<p>Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube +je la rando de l’ deklivo, de kie li jam supreniris.</p> + +<p>La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas—ne, ĉio ne estas nun +kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la +deklivo al la landvojo.</p> + +<p>Sekvintan nokton li kuŝis hejme—emociita kaj atendanta.</p> + +<p class="pagenum">49</p> + +<p>Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io +estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la +mortintoj ne duone finas siajn aferojn—tio estas konata.</p> + +<p>Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La +streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en +la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio +kio apertenis al ĝi.</p> + +<p>Sed estis io fremda kaj flanka—la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li +neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris +tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.</p> + +<p>La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek +sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo +kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li—la dua ankoraŭ +dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti +almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per +tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!</p> + +<p>La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.</p> + +<p>Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras +malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen—nenio estas vidata +aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en +la halucino de l’ pasinta nokto.</p> + +<p>Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la +tegbretojn de l’ plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek +mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin +formeti—ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.</p> + +<p class="pagenum">50</p> + +<p>Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin +kaj subite returniĝas.</p> + +<p>Post kelkaj paŝoj staras la virino—sama kiel la unuan fojon, la +vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli +penetranta.</p> + +<p>»Heikkilä estas detruata—mi <i class="gesp">bezonegas</i> helpon!»</p> + +<p>Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu +trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun +suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed +kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree +enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas +kvazaŭ blindiga ekbrilo—kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli +granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto +tute enpremiĝas en la hararon—la vizio malaperis.</p> + +<p>La viro falas sennerva sur la randon de l’ terkela aperturo kaj tremas +tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li +povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + + +<p>Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro +strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon +kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis +demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, +ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia +aŭdiencpetanto.</p> + +<p>La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la +viron en la kancelarion.</p> + +<p class="pagenum">51</p> + +<p>Tie la viro komencis rakonti—malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj +vibranta voĉo—kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de +l’ mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi +lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...</p> + +<p>La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan +vestaĵon de la viro. Li konis lin—li aŭdis ion kaj tion pri liaj +vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.—Kiel +li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?</p> + +<p>Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur +moviĝis—je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.</p> + +<p>Klara dubo speguliĝis en la okulo de l’ parokestro:</p> + +<p>»Hm... ni homoj estas tre multspecaj—estas, kion-diri, tiaj, kiuj +havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi +tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»</p> + +<p>Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.</p> + +<p>»Hm, ja, ja.—Sed ĉu vi drinkadas...?»</p> + +<p>Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio +jam pasis longa tempo.</p> + +<p>»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la +mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj +tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»</p> + +<p>Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de +Heikkilä.</p> + +<p>»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de +sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis <span class="pagenum">52</span> +rakonti okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja +kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta—ankaŭ ĝi tre stranga +rakonto.</p> + +<p>»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo +kaj pinglo—ŝi ne uzis tian dum knabino.»</p> + +<p>»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis +pinglo aŭ io—tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»</p> + +<p>»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne +kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo +vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis—jes, ĝi certe +estis ... fera bolto.»</p> + +<p>»Fera bolto...?»</p> + +<p>»Je-es!»</p> + +<p>»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La +parokestro interrompis sian frazon.</p> + +<p>»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor’ parokestro—ĉu +eble ... eble tie estis io terura?»</p> + +<p>La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis +emocio.</p> + +<p>»Hm, ja, ja—efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li +fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino +okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, +ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio +mi iris mem por vidi la mortinton—kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj +trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun +mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto +kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, +tiel-dire, ili bildigis <span class="pagenum">53</span> al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi +vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per +propraj okuloj.»—La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.</p> + +<p>Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia +vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de +doloro.</p> + +<p>La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la +internan premiĝon de la viro.</p> + +<p>»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega +voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam +suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio +apartenas al ĉi tiu historio.»</p> + +<p>Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la +kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de +Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj +furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste +sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ +esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino +foje savis lin je drinkuliĝo—tiel li nun komprenis la aferon, post +kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj +kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto +kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru +nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia +faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi +mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia +helpkrio estas vera vero.»</p> + +<p>La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.</p> + +<p class="pagenum">54</p> + +<p>»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta +voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi +ĉevalon—ni iros al la policestro.»</p> + +<div class="tb"> +<br> +</div> + +<p>La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.</p> + +<p>En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, +sescola ferbolto.</p> + +<p>Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la +okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + + +<p>La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo—ne ĉiuj +eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo +certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä +estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis +por aŭdi la verdikton en sia propra afero.</p> + +<p>Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere +vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, +la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre +griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en +okuloj sangantaj.</p> + +<p>Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon +ĉirkaŭe—la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi +flustraĵon.</p> + +<p>La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro +maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ +manojn de la malliberulo, la mentono <span class="pagenum">55</span> spasmis kaj la lipoj +moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En +la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, +sed tuj poste li turnis la kapon alien—la ĉaro komencis ruliĝi.</p> + +<p>La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco +sur la vizaĝo—ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el +la familio.</p> + +<p>La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur +la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la +popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, +preskaŭ triumfa paco—kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute +senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la +profundaj korradikoj de sia vivo.</p> + +<p>La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur—la +malliberulan ĉaron.</p> + +<p>»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.</p> + +<p>Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la +malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.</p> + +<p>La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La +viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco—kiu estis tute sama +kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia +propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis +ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian +devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro +skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti, +certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna +homo.—La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.</p> + +<p class="pagenum">56</p> + +<p>La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo +devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo +pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la +peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis +al ili nesolvebla enigmo.</p> + +<p>La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ +oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu +dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris +en klara taglumo.</p> + +<div class="tb"> +<img class="steloj" src="images/steloj.png" alt="* * *"> +</div> + +<p>Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al +paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti—aŭ »La maljuna Matio», kiel +li nun estis nomata—kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.</p> + +<p>Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna +mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, +rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis +lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan +serviston.</p> + +<p>Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle +svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la +korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj +ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel +ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la +mallarĝa kortvojo.</p> + +<p class="pagenum">57</p> + +<p>Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li +iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis +kvazaŭ li nun subite ilin retrovis—tiujn, kiuj restis malaperintaj +de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.</p> + +<p>Kiam li nun alvenis al la aperturo de l’ kortvojo kaj turniĝis al +landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili +ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li +vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu +superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj +superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis +ankaŭ tria forestinto—tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. +Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke +la estonto de la domo estis garantiita.</p> + +<p>»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la +vipon—kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia +juneco meze interrompiĝis.</p> +</div> + +<div class="section" id="vortklar"> +<p class="pagenum">58</p> + +<h2>Vortklarigoj.</h2> + +<p>Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.</p> + +<p><i class="gesp">apudjuĝisto.</i> Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita +juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj +kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas +kasacii la verdikton de la juĝisto.</p> + +<p><i class="gesp">bobelo</i> = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).</p> + +<p><i class="gesp">ĉambrego.</i> Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el +»ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo +kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj +teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda +kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, +verandosimila perono.</p> + +<p><i class="gesp">eĝo</i> = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento +(matem. terminaro, Bricard).</p> + +<p><i class="gesp">grenfulmo</i> = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj +noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) +dum somero. <span class="pagenum">59</span> Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la +varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la +fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la +horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de +tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, +la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de +Kaleva», kun mitologia deveno.</p> + +<p><i class="gesp">kumuluso</i> = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).</p> + +<p><i class="gesp">laborfesto,</i> »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum +la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la +labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, +ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto +pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki +lignaĵojn.</p> + +<p><i class="gesp">okcipito</i> = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).</p> + +<p><i class="gesp">stako</i> = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).</p> + +<p><i class="gesp">stoplo</i> = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado +(Boirac).</p> + +<p><i class="gesp">trapi.</i> Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. +Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke +oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas +finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti +kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo +de grandaj gutoj <i class="gesp">trapas</i> sur la fenestrovitroj; tre malgranda +rivereto <i class="gesp">lirlas</i> dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton +en resonanta kavo <i class="gesp">pulpas</i>. Esperanto havas jam de antaŭe <span class="pagenum">60</span> kelkajn +simile pentrantajn vortojn: <i class="gesp">venthurlado</i>, <i class="gesp">ĉarkrakado</i> k. t. p.</p> + +<p><i class="gesp">sledo</i>, <i class="gesp">sledeto.</i> Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj +(biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko, +boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed +neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue +estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna +nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) <i class="gesp">pulko</i>. Nun mi proponas al +glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon <i class="gesp">sledo</i> (angle <i class="gesp">sledge</i> = sleĝ, +svede <i class="gesp">släde</i> = <i class="gesp">slede</i>, germane <i class="gesp">Schlitten</i> = <i class="gesp">ŝlitn</i>). El tio ni +havos la profiton, ke ni povos uzi <i class="gesp">sledeto</i> por esprimi sled-similan +aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas +veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo <i class="gesp">sledo</i>, +la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza <i class="gesp">glitveturileto</i>, +kiu eble estus uzebla por sama celo.—Alia maniero por solvi la +demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, +en la Nordo internacian, vorton <i class="gesp">kelkka</i> (svede <i class="gesp">kälke</i>, prononc. +<i class="gesp">ĉelke</i>), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto +kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo <i class="gesp">ĉelko</i>.</p> +</div> + +<div class="reklamo section"> +<p style="font-weight:bold;">LIBRO POR ĈIUJ ESPERANTISTOJ!</p> + +<p><i>VILHO SETÄLÄ</i></p> + +<p style="font-size:140%;font-weight:bold;letter-spacing:0.3ex;">ESPERANTA LEGOLIBRO</p> + +<p style="text-align:justify;">Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por +progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 paĝoj sur bona papero +grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.</p> + +<p>Prezo 5:—finnaj markoj.</p> + +<p><i>Recenzo</i> de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega +Esperantista Ligo, en „La Espero“:</p> + +<p style="text-align:justify;margin-left:2em;">„Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta +en Esperanto, bonstila, komence facila, riĉa je bonaj ekzemploj pri +la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava, +parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E. +aŭ aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto, +pri ĝia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj +de bona esperantisto...</p> + +<p>La libro devas fariĝi ĉiesaĵo.“</p> + +<div style="width:20em;margin-right:auto;margin-left:auto;"> +<p style="float:left;font-weight:bold;margin-right:0.5em;">ELDONA AKCIA SOCIETO<br> +KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ</p> +<p style="font-size: 175%; text-align: left; padding-top: 0.5em;">OTAVA</p> +</div> + +<p style="clear:both;">Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo</p> + +<p>Uudenmaankatu 10, Helsingforso.</p> +</div> + +<div class="reklamo section"> +<img class="border" src="images/border.png" alt=""> + +<p style="font-size:160%;">Ĉiu FINNA ESPERANTISTO</p> + +<p>devas aniĝi al</p> + +<p style="font-size:170%;">ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO</p> + +<p>Ĉiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni ĝian organon</p> + +<p style="font-size:180%;">ESPERANTA FINNLANDO</p> + +<p>Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. +Jarabono 10 finnaj markoj.</p> + +<p>Informoj en</p> + +<p style="font-size:140%;">Esperanto-Oficejo</p> + +<p>Uudenmaank. 10, Helsingforso.</p> +<img class="border" src="images/border.png" alt=""> +</div> + +<div style='text-align:center'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 25964 ***</div> +</body> +</html> + diff --git a/25964-h/images/border.png b/25964-h/images/border.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..a3cb6ae --- /dev/null +++ b/25964-h/images/border.png diff --git a/25964-h/images/border.png~ b/25964-h/images/border.png~ Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..a3cb6ae --- /dev/null +++ b/25964-h/images/border.png~ diff --git a/25964-h/images/cover.jpg b/25964-h/images/cover.jpg Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..ea1703b --- /dev/null +++ b/25964-h/images/cover.jpg diff --git a/25964-h/images/cover.jpg~ b/25964-h/images/cover.jpg~ Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..ea1703b --- /dev/null +++ b/25964-h/images/cover.jpg~ diff --git a/25964-h/images/dc-gx.png b/25964-h/images/dc-gx.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..56c4b21 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/dc-gx.png diff --git a/25964-h/images/dc-gx.png~ b/25964-h/images/dc-gx.png~ Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..56c4b21 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/dc-gx.png~ diff --git a/25964-h/images/dc-l.png b/25964-h/images/dc-l.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..b883981 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/dc-l.png diff --git a/25964-h/images/dc-l.png~ b/25964-h/images/dc-l.png~ Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..b883981 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/dc-l.png~ diff --git a/25964-h/images/steloj.png b/25964-h/images/steloj.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..8a6a7f1 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/steloj.png diff --git a/25964-h/images/steloj.png~ b/25964-h/images/steloj.png~ Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..8a6a7f1 --- /dev/null +++ b/25964-h/images/steloj.png~ |
