summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/old/24763.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'old/24763.txt')
-rw-r--r--old/24763.txt2514
1 files changed, 0 insertions, 2514 deletions
diff --git a/old/24763.txt b/old/24763.txt
deleted file mode 100644
index 529966b..0000000
--- a/old/24763.txt
+++ /dev/null
@@ -1,2514 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
-almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
-re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
-with this eBook or online at www.gutenberg.org
-
-
-Title: La Kantistino
-
-Author: Wilhelm Hauff
-
-Translator: Eugen Wüster
-
-Release Date: March 6, 2008 [EBook #24763]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: ASCII
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
-Proofreading Team at http://www.pgdp.net
-
-
-
-
-
-
-Nova Esperanto-Biblioteko
-
-No 8
-
-Vilhelmo Hauff
-
-La Kantistino
-
-Novelo
-
-El la germana originalo tradukis
-
-Eugen Wuster
-
-Berlin 1921
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek
-
-
-Alle Rechte vorbehalten.
-
-Cxiuj rajtoj estas rezervitaj.
-
-Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.
-
-
-
-
-Antauxparolo de la tradukinto
-
-
-Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e.
-forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia
-patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaux
-sentimentojn, estis la celo de mia provo.
-
-Vieno, 1an de jan. 1917.
-
-Antaux la preso ankorauxfoje trarigardante la manuskripton mi
-sxangxis diversajxojn, sed gxenerale ne volis kontrauxagi la tiaman
-intencon.
-
-Berlino-Charlottenburg, febr. 1921.
-
-E. W.
-
-
-
-
-Vivo kaj verkado de Hauff
-
-
-Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan
-lernejon de Blaubeuren kaj en Tubingen studis teologion. Reveninte en
-sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por
-la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj
-trovigxintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo
-"Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la
-memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la
-luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam
-moderna H. Clauren, sed laux konsilo kelke da strekoj sxangxis la
-imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupigxas la sarkasma "Disputa
-prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana
-publiko". En la dauxro de mallonga tempo plue estis kreata la
-ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziajxoj en la bremena
-urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts",
-"La bildo de l'imperiestro", "Judo Suss" kaj "La Kantistino".
-
-Ankaux nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna auxtoro,
-kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto
-forprenis gxin 11 tagojn antaux lia 25a naskotago.
-
-La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento
-13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia
-rakontista arto dankas sian propran gloron: cxe la kastelo
-Lichtenstein.
-
-
-
-
-I.
-
-
-"Tio estas stranga okazajxo!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_
-diris al konato, kiun li renkontis sur la Largxa strato en _B_.
-"Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."
-
-"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Cxu vi
-ricevis komercajn informojn? Cxu la ministro de l'eksterlandaj aferoj
-pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"
-
-"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj sxtatbiloj; tio neniel
-interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_."
-
-"Pri la kantistino? Cxu sxi ree estas dungita? Oni ja diris, ke
-okazis malakordo inter sxi kaj la orkestrestro--"
-
-"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;
-"en kiuj drinkejacxoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en
-la urbo? Do vi ne scias, kio farigxis al Bianetti?"
-
-"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri sxi?"
-
-"Nu, nenio alia okazis al sxi, ol ke sxi hodiaux nokte estis
-mortpikata."
-
-La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel
-sxercemulo, kiu, matene de la dekunua gxis tagmezo farante siajn
-promenadojn sur la Largxa strato, sxatis haltigi la homojn kaj
-improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortusxita
-de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaux ne scias,
-Bolnau? Vi supozeble estas tute elcxerpinta vian spriton, ke vi
-pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree
-haltigos min sur la Largxa strato, tiam elpensu ion pli sagxan; alie
-mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la
-kancelario."
-
-"Li ree ne kredas gxin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne
-kredas gxin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas
-mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon,
-cxar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino cxi tie en B.
-estas mortpikata, neniu volas kredi, gxis kiam oni vidas la funebran
-irantaron. Sed, karulo, cxi tiun fojon gxi estas vera, tiel vera,
-kiel mi estas honesta viro."
-
-"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis.
-"Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"
-
-"Mortinta antaux unu horo sxi ankoraux ne estis, sed sxi estas
-mortigxanta, tio almenaux estas certa."
-
-"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Cxu
-ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la lauxdinda polico? Kiel
-la afero do farigxis? Mortpikita?"
-
-"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj
-jam elmetas la kapojn el cxiuj fenestroj por vidi, kie estas la
-strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi
-volas. Kiel la afero farigxis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja
-estas la demando; tion gxis nun neniu scias. Hieraux nokte la bela
-infanino ankoraux estis cxe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel
-cxiam, kaj hodiaux nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3]
-_Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas
-mortigxanta, ke sxi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam
-parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Trovigxas en
-tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri
-klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas
-al sxi, estas enlasata en la domon. Ankaux cxe la kortego oni jam
-scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu
-la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la
-foirejon."
-
-"Kion vi diras! Sed cxu oni do tute ne scias, kiel okazis? Cxu oni do
-tute ne havas postsignon?"
-
-"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti,
-nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas
-malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la
-virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la
-kompatinda knabino, oni levas la sxultrojn kaj pretendas, pri sxia
-antauxa konduto scii tion kaj tion. Pri sxia antauxa konduto! Sxi
-estas apenaux deksepjara kaj cxi tie jam estas unu jaron kaj duonon.
-Kia antauxa konduto tio estas?"
-
-"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin,
-"sed ekparolu pri la temo. Cxu oni ne scias, kiu mortpikis sxin?"
-
-"Nu, gxuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis
-malakceptita aux jxaluza amanto, kiu mortigis sxin. Strangaj ja estas
-la cirkonstancoj. Onidire sxi hieraux cxe la maskobalo suficxe longe
-parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Sxi baldaux poste
-foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon
-eniranta en la kalesxon al sxi. Super tio neniu scias ion certan; sed
-mi baldaux sciigxos, kiel estas pri la afero."
-
-"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciigxilojn, kaj certe
-ankaux cxe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas
-vin la urba kroniko."
-
-"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj
-sxajne sentis sin iom flatita. "Sed cxi-foje mi ne havas alian
-spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke
-mi tute kontraux mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu
-fino al la alia, sed cxiam restas inter la Karla kaj la Frederika
-stratoj."
-
-"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran
-promenon antaux la edzino de sxtatkonsilanto _Baruch_[5]."
-
-"Lasu min trankvila pri sxi! Ni rompis unu kun la alia antaux tri
-tagoj; mia edzino ne sxatis la rilaton, cxar tiu sinjorino ludas tiel
-altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange cxiutage je la dekdua
-pasas tra la Largxa strato, irante al la kastelo, kaj mi cxi tie
-embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la
-stratangulo."
-
-"Tiam mi restos cxe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi
-devas auxdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"
-
-"Kara sinjoro, neniel lasu gxeni vin", la alia respondis. Mi scias,
-ke vi mangxas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmigxu.
-Plie Lange en via cxeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post
-la mangxo venu en la kafejon, tie vi auxdos cxion.--Cetere forigxu,
-tie li jam venas el post la stratangulo.
-
-
-
-
-II.
-
-
-"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto
-Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko sxajne ne estis firme
-direktata. Sxi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras
-la malfortecon, kauxzitan de la granda sangoperdo, en cxi tiu momento
-almenaux estas nenia dangxero."
-
-"Tio gxojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime
-enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraux akompanos vin kelkajn
-pasxojn gxis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu
-afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel cxio farigxis."
-
-"Mi povas jxuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la
-aferon. Mi apenaux ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,
-ke oni vokas min al iu tre dangxere malsana. Mi plej rapide vestis
-min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj
-tremanta, kaj flustris tiel mallauxte, ke mi apenaux auxdis gxin, ke
-mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas
-en la kalesxon, igas la palan frauxlinon sidigxi sur la veturigista
-loko apud Johano, por ke sxi montru la vojon, kaj poste for. Mi
-eliras antaux malgranda domo kaj demandas la frauxlinon, kiu do estas
-la malsanulo?"
-
-"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."
-
-"Kiel mi miregis, auxdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis
-sxin nur de la teatro, alie apenaux du aux tri fojojn vidis sxin; sed
-la mistera maniero, kiel mi estis venigata al sxi, la pansilaro, kiun
-mi devis kunpreni,--mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio
-do farigxis al la kantistino. Ni supreniris kelke da sxtupoj,
-trapasis mallargxan koridoron. La knabino antauxiris, dum kelke da
-minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj
-ankoraux pli pala ol antauxe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'
-doktoro', sxi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj sxi ne
-postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidajxo."
-
-La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; sxajnis,
-ke trudigxas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpusxi. "Nu,
-kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu
-interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo
-kaj amboso?"
-
-"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn
-pensojn la kuracisto dauxrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,
-kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu
-vidajxo. En nehele lumigita cxambro pala juna virino kusxis sur la
-sofo, antaux sxi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur sxian
-koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de
-la mortantino estis klinita malantauxen; la nigraj, mallevigxintaj
-haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj
-terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizagxo, de
-la bela kolo. La blankaj multfaldajxaj vestoj, kiuj kredeble
-apartenis al sxia masko, estis surversxitaj per sango, sango estis
-sur la planko, kaj de la koro sxajne eliris la rugxa radio--. Cxio
-cxi prezentigxis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la
-kantistino."
-
-"Ho, Dio, kiel tio kortusxas min!", la komerca konsilanto emociite
-diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.
-"Gxuste tia ankoraux la lastan dimancxon sxi kusxis en la opero
-'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel
-kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte
-mortpikis sxin; kaj nun gxi vere trafis sxin. Kiel tio kortusxas
-min!"
-
-"Cxu mi ne malpermesis al vi cxian supermezuran kortusxon?" la
-kuracisto interrompis lin. "Cxu vi nepre volas, ke viaj atakoj
-revenu?"
-
-"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide
-enposxigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne
-tauxgas. Sed dauxrigu, mi preterirante nombros la vitrajxojn cxe la
-milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."
-
-"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraux aldoni la
-supran etagxon de la palaco.--La maljuna servistino forprenis la
-tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de trancxilpiko, tre
-proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom
-ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis
-la bandagxon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon
-de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, sxi dolore eksxirigxis. Mi
-lasis sxin ripozi kaj gardis sxian dormon."
-
-"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, cxu vi do ne demandis ilin
-pri la deveno de la vundo?"
-
-"Mi do volas gxin konfesi al vi, komerca konsilanto, cxar vi estas
-mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata
-por la malsanulino, mi suficxe decide deklaris, ke mi plue jam neniel
-okupos min pri la sinjorino, se ili ne cxion konfesos al mi."
-
-"Kaj kion ili diris? Dauxrigu do!"
-
-"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda
-vira maskulo.--Cxe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du
-virinojn, cxar ili denove ekploris kaj per plej fortaj jxuroj solene
-certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke
-dum la longa tempo, de kiam ili servas al sxi, post la kvara vespere
-neniam viro transpasxis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble
-leginta romanojn, ecx asertis, ke signora estas angxelo de pureco."
-
-"Tion mi ankaux asertas", la komerca konsilanto diris, kortusxite
-eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili
-proksimigxis: "tion ankaux mi diras; pri Bianetti oni ne povas
-malbone paroli, sxi estas aminda, pia infanino; kaj cxu estas sxia
-kulpo, ke sxi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per
-kantado?"
-
-"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan,
-psikologian jugxilon. Rigardo al la angxele puraj trajtoj de la
-malfelicxa knabino min pli konvinkis pri sxia virteco, ol la jxuroj
-de sxiaj cxambristinoj. Sed auxskultu plue: la kantistino kun la
-fremdulo eniris en tiun cxambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu,
-eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime
-de la pordo; sxi auxdis disputon franclingve okazantan inter sxia
-mastrino kaj basa, kaveca vocxo de viro; ke signora fine ekploregis,
-ke la viro terure blasfemis; subite sxi auxdis sian mastrinon
-akresone ekkrianta, sxi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte
-malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin jxetas
-preter sxin kaj tra la koridoro al la sxtuparo. Sxi sekvis lin kelke
-da pasxoj, antaux la sxtuparo sxi auxdis teruran pumpumon; li
-supozeble falegis malsupren. De malsupre levigxas gxemado kaj
-plendetado, kiel tiu de mortanto; sed sxi sentas timegon, sxi ne
-kuragxas pluen iri ecx unu pasxon. Sxi reiras en la pordon--la
-kantistino kusxas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas
-la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, sxi vekas la maljunan
-servistinon, por ke sxi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas
-al mi, por eble ankoraux alporti savon al signora."
-
-"Kaj Bianetti ankoraux ne diris ion? Cxu vi ne demandis sxin?"
-
-"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraux
-noktomeze trasercxigis cxiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, cxiujn
-angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de
-nun cxiu estas severe esplorata. La domanoj logxantaj en la supra
-etagxo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj
-trasercxis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto
-povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte lezigxis;
-cxar oni trovis multe da sango malsupre cxe la sxtuparo, kaj ne estas
-neversxajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.
-Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, cxar la dompordo
-estis fermita. Bianetti mem vekigxis je la deka kaj deklaris por
-protokoli al la policestro, ke sxi en la plej rigora senco ne scias,
-ecx ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Cxiuj kuracistoj kaj
-kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al
-paciento lezita per falo aux trancxila vundo, anonci tion, cxar oni
-eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel
-statas la afero. Sed mi estas nesxanceleble konvinkita, ke en tio
-kasxigxas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; cxar
-Bianetti ne estas tia, ke sxi lasus sin hejmen akompani de viro tute
-ne konata de sxi. Tion sxajne konjektas ankaux sxia servistino,
-cxeestinta dum la pridemandado. Cxar kiam sxi vidis, ke signora ne
-volas sciigi ion, sxi ne menciis la disputon, kiun sxi auxdis; sed
-al mi sxi rigardis pete, ke mi ne perfidu sxin. 'Gxi estas terura
-afero', sxi diris, poste min akompanante al la sxtuparo, 'sed nenio
-ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Sxi
-ankoraux ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."
-
-"Nu, kaj cxu mi ne ankaux povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca
-konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel strecxita estas mia scivolo;
-malstrecxu, malstrecxu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn
-atakojn."
-
-"Auxdu, Bolnau, pripensu, cxu ankoraux alia Bolnau krom vi vivas en
-cxi tiu urbo? Cxu ankoraux iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,
-diru, kie?"
-
-"Krom mi neniu ajn en cxi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaux
-ok jaroj mi eklogxis cxi tie, mi gxojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,
-_Weiss_ aux _Braun_, ne _Meier_, _Muller_ aux _Bauer_[6], cxar pri
-tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis
-la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas
-iu Bolnau, krom mia filo, la malfelicxa muzikmaniulo, pri kiu oni ne
-plu auxdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas
-pri mia nomo, doktoro?"
-
-"Nu, gxi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en
-Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas
-malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaux, _au revoir_[7]."
-
-"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin cxe la brako, "antauxe diru
-al mi, kion ankoraux diris la knabino."
-
-"Nu do, sed katenu vian langon en la busxo, Bolnau! Sxia lasta vorto,
-antaux kiam sxi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis
-_Bolnau_."
-
-
-
-
-III.
-
-
-Oni ankoraux neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
-kaj malserena sxteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
-antaux la palaco. Alitempe li pasxis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
-plej afabla rideto salutis cxiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
-kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novajxojn, tiam oni
-ankoraux ne estus aljugxinta al li sesdek jarojn. Li sxajnis efektive
-havi suficxe da kauxzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
-kolektis sxatindan posedajxon, forlasis, kiam gxi sxajnis suficxa, la
-aferojn, por kun sia edzino eklogxi en B. kaj nun vivis en gxojo kaj
-plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
-maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
-klopodu en la komerca fako.
-
-Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
-por li estis cxio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
-tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaux,
-la patro facile flamigxis, la filo ankaux, la patro tuj cxion pusxis
-gxis la ekstremo, la filo ankaux; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
-kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
-estis kvindekjara kaj tiam pretigxis por forlasi la aferojn kaj volis
-transdoni la komercadon al la filo. Efektive cxio baldaux estis
-arangxita kaj kvietigita, cxar en bela somera nokto la filo malaperis
-kun kelke da pianaj partituroj, ankaux gxuste alvenis en Anglolando
-kaj suficxe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
-konsilanto deziris al li felicxon por la vojagxo kaj iris al B.
-
-La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
-malserenigis al li kelkan horon; cxar li estis petinta lin, neniam
-plu montri sin antaux li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
-nevokite revenos; kelkfoje eksxajnis al li, ke li tamen agis
-malsagxe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
-tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskigxi
-tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj gxojo, kaj kiu volis
-lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
-tra la Largxa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
-tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
-facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
-viron li vidis salutanta cxiuflanken, cxiumomente haltanta cxe tiu
-aux tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
-ke gxi estis la komerca konsilanto Bolnau.
-
-Sed hodiaux cxio estis tute alia. Se jam antauxe la afero pri la
-mortigo de la kantistino preskaux tro afekciis lin, la lasta vorto de
-la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraux diris
-Bianetti, antaux ol senkonsciigxi. Lian propran honestan nomon sxi
-elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
-preskaux rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
-pensoj, mallevigxis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "regxa komerca
-konsilanto! Se sxi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
-malkasxus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
-detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
-lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
-precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
-_cause celebre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
-tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
-suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
-al plurjaraj servoj!"
-
-Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
-retiris la manon; cxu tio ne estis la loko, kie oni cxirkauxligas la
-kanaban cxirkauxkolon[9], cxu tio ne estis la loko, kie trapasas la
-malvarma glavo?
-
-Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
-"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
-estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio sxajnis
-al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
-interrilatante kun mortiginto. Preskaux li mem kredis, ke li estas
-kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
-por eviti la policejon; cxar cxu la direktoro ne povus stari cxe la
-fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, cxu vi ne bonvolus por
-momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Cxu li ne jam
-sentis ian tremon, cxu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
-sxangxigxintaj al pentula mieno, nur cxar oni povus opinii, ke li
-estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
-
-Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
-konstitucio; timeme li sercxis fenestrovitrojn, por nombrante
-trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis cxirkaux li, la
-sonorilturo sxajnis sin moke klinanta antaux li; freneza teruro
-kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, gxis kiam li elcxerpite
-subfleksigxis en sia logxejo; kaj kiam li iom rekonsciigxis, lia unua
-demando estis, cxu ne policano demandis pri li.
-
-
-
-
-IV.
-
-
-Kiam proksimigxe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al
-sia pacientino, li sxin trovis multe pli bonfarta, ol li estis
-atendinta. Li sidigxis al sxia lito kaj interparolis kun sxi pri tiu
-fatala okazajxo. Sxi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en
-la gracia mano kusxis sxia bela kapo. Sxia vizagxo ankoraux estis tre
-pala, sed ecx la konsumiteco de sxiaj fortoj sxajnis doni al sxi
-siaspecan allogecon. Sxia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo,
-tiu esprimopleneco, kiu jam pli antauxe de sur la scenejo allogis la
-kuraciston, kvankam li estis kviete jugxanta viro kaj ne plu havis la
-agxon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li
-malofte vidis kapon tiel belan, vizagxon tiel cxarman; sxiaj trajtoj
-neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kauxzis
-ensorcxon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia
-sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kasxita; gxi
-estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza
-brilo de beleco surversxis tiujn virgulinajn trajtojn. "Sxajnas,
-ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris,
-"vi sidadas tiel silente kaj meditante, strecxe rigardas min kaj
-sxajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aux cxu tio estas tro
-terura, por gxin sciigi al mi? Cxu mi ne povas auxdi, kion la urbo
-diras pri mia akcidento?"
-
-"Por kio vi volas auxdi cxiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj
-disvastigas neokupitaj homoj? Mi jxus meditis pri tio, kiel pura via
-animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin
-zorgigas la jugxo de la aliaj homoj?"
-
-"Vi evitas mian demandon", sxi respondis, "vi volas elturnigxi,
-dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la jugxo de
-l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu
-sxi vivadas, ke estas al sxi indiferente, kion oni parolas pri sxi?
-Aux cxu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, cxar mi estas
-anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkasxe,
-vi opinias min tre facilanima."
-
-"Ne, certe ne; mi cxiam nur belajxojn auxdis pri vi, frauxlino
-Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la
-mondo kun firma tenigxo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al
-multaj intrigoj. Sed kial vi volas gxuste scii, kion diras la homoj?
-Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novajxojn ne konsiderus konvenaj?"
-
-"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", sxi
-ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
-mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli dangxera por la trankvilo ol
-la vero mem?"
-
-Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre gxusta; kaj
-cxu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
-ankoraux pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
-cxi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas suficxe granda, sed,
-bona Dio, cxe novajxo tiaspeca tuj montrigxas, kiel filistra oni
-estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
-mirigi vin; kaj cxar oni ne scias ion certan, oni--nu, oni elpensas
-cxiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
-maskulo, kiun oni vidis cxe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
-kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas--"
-
-"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre strecxita atento
-petis, "dauxrigu!"
-
-"Oni diras, ke gxi estis antauxa amanto, kiu vin amis en--en alia
-urbo kaj volis mortigi vin pro jxaluzo."
-
-"Pri mi tion! Ho, mi malfelicxa!", sxi afliktite ekkriis, kaj larmoj
-brilis en sxiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraux
-tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen sxirmo kaj helpo!
-Sed rakontu gxis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraux mankas
-io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi--"
-
-"Signora, mi estus aljugxinta al vi pli da forto", Lange diris,
-maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
-ke mi diris ecx nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
-timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antauxigxus al mi."
-
-La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
-trankvila", sxi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
-infano; mi volas esti gaja, kvazaux la homoj nun kondamnantaj min
-milvocxe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
-doktoro!"
-
-"Nu, la homoj babilas sensencajxojn", li kolerete dauxrigis.
-"Ekzemple, kiam antaux nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
-el la logxioj de l'unua etagxo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
-li vin rekonis kaj antaux du jaroj en Parizo vidis en malbona
-domo.--Sed, mia Dio, vi farigxas pli kaj pli pala--"
-
-"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
-dauxrigu, dauxrigu!"
-
-"Nu, tiu klacxo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
-iom gxi penetris en la publikon, kaj cxar aldonigxas tiu okazajxo,
-oni kombinas ambaux kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
-tiun malbonfaman domon en Parizo."
-
-Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
-intensa palo estis sxangxigxinta en flaman rugxon. Sxi estis levinta
-sin pli alten, kvazaux por preterlasi neniun vorton de tiu terura
-sciigo, sxia okulo estis strecxe kaj brule fiksita al la busxo de la
-kuracisto, sxi apenaux spiris, sxia koro sxajne haltis.
-
-"Nun cxio estas finita", sxi ekkriis kun dolora rigardo al la cxielo,
-dum larmoj versxigxis el sxiaj okuloj, "nun cxio estas elfinita; se
-tion li auxdis, estis tro por lia jxaluzo. Kial hieraux mi ne mortis,
-ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcxa patrino konsolus
-min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
-
-La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li jxus volis diri al
-sxi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
-malfermigxis kaj juna granda viro sin jxetis internen. Lia vizagxo
-estis okulfrape bela, sed sovagxa obstino malserenigis liajn
-trajtojn, liaj okuloj ruligxis, liaj haroj nezorgite pendis cxirkaux
-la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
-kvazaux aktorante svingis en la aero, antaux ol trovi spiron por
-paroli. Ekvidante lin, la kantistino lauxte ekkriis; la kuracisto
-komence opiniis, ke pro timo, sed gxi estis pro gxojo; cxar cxarma
-rideto transkuris trans sxiajn lipojn, sxia okulo tra larmoj brilis
-renkonten al li. "_Carlo_[10]!", sxi ekkriis, "Carlo! Fine vi
-vizitas min!"
-
-"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al sxi
-etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Cxesigu vian
-sirenan kantadon, mi venas--por jugxi vin!"
-
-"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj sxiaj vortoj sonis
-melodie kaj dolcxe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli
-al via _Giuseppa_[11]!"
-
-La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto,
-konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis.
-"Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon,
-"bonvolu pripensi, ke la frauxlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj
-tro afekcias sxiajn malfortajn nervojn!"
-
-La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraux
-lin: "Kiu vi estas, hometacxo?" per basa, tondra vocxo li ekkriis.
-"Kiu vi estas, ke vi starigxas inter mi kaj mia kolero?"
-
-"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis
-la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio trovigxas pri hometacxo. Mi
-estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi
-diras al vi pace, for! aux modulu vian _presto assai_[12] al deca
-_larghetto_[13]."
-
-"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin,
-ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonajxon al mi,
-kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."
-
-"Ha! Vi ecx kuragxas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de
-via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi
-volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis
-mian busxon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo!
-Ke mi lasis min ensorcxi de virina vocxo kaj ne pripensis, ke gxi
-estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro trovigxas
-forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de
-la vocxruladoj de publikulino!"
-
-"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj
-vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraux pli
-profunden ol la ponardo de la mortigisto!"
-
-"Cxu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15]
-devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
-supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraux trovis la
-senpekan kolombeton!"
-
-"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
-kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
-cxambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
-
-"Mi jam foriras, hometacxo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repusxis
-la medicinan konsilanton, ke li suficxe komforte sidigxis en
-braksegxo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaux,
-fartu bone aux prefere mortu, malfelicxulino, kasxu vian malgloron
-sub la tero. Sed transe kasxu vian animon en loko, kie mi neniam
-renkontu vin; mi malbenus la cxielan felicxegon, se mi gxin dividus
-kun vi, cxar vi cxi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
-amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraux iom svingante la notojn,
-sed liaj sovagxaj, ruligxantaj okuloj fandigxis en larmojn, kiam por
-la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
-el la cxambro.
-
-"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
-felicxego de tio dependas!"
-
-"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, levigxante el sia
-braksegxo; "la sceno ne devas esti dauxrigata. Mi volas recepti al vi
-ion kvietigan, de kio vi englutos cxiuhore du supkulerojn."
-
-La malfelicxulino reenfalis en siajn kusenojn kaj sxiaj fortoj estis
-elcxerpitaj, sxi denove eksvenis.
-
-La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de sxi klopodis
-rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
-al sxi la esencojn, dece riprocxi la servistinon. "Cxu mi ne ordonis,
-ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
-frenezulon, kiu preskaux duan fojon mortigis vian kompatindan
-frauxlinon?"
-
-"Mi certe ja neniun alian enlasis", la cxambristino plorante diris,
-"sed lin mi vere ne povis malakcepti; sxi min hodiaux ja sendis jam
-tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu ecx nur por
-momenteto; mi ja ecx devis diri, ke sxi mortas kaj antauxe nur
-ankoraux unu fojon volas vidi lin!"
-
-"Cxu vere? kaj kiu do estas tiu--"
-
-La malsanulino malfermis la okulojn. Sxi rigardis jen la kuraciston,
-jen la servistinon, sxiaj rigardoj sercxe vagis tra la cxambro. "Li
-estas for, perdita por cxiam", sxi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
-al Bolnau."
-
-"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfelicxa komerca
-konsilanto, li jam suficxe ekscitigxis pri via afero, tiel, ke li
-devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
-
-"Ho, mi parole glitis", sxi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
-iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj logxas en la _hotelo de
-Portugalujo_."
-
-"Mi memoras, ke mi auxdis pri li", la doktoro diris, "sed kion cxe li
-mi faru?"
-
-"Diru al li, ke mi volas cxion diri al li, li nur ankoraux unu fojon
-venu,--sed ne, mi ne povas gxin mem diri al li; doktoro, se vi--jes,
-mi konfidas al vi, mi volas al vi cxion diri, kaj poste vi gxin
-transdiros al la malfelicxulo, cxu ne?"
-
-"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
-mi plezure faros."
-
-"Nu, do venu morgaux matene, mi hodiaux ne plu povas multe paroli.
-Adiaux, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraux unu vorton;
-_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."
-
-La servistino malsxlosis sxrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
-el flava silko, disvastigantan en la cxambro agrablan odoron.
-
-"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
-naztukojn el tolo."
-
-"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaux nokte mi gxin trovis sur
-la planko; al domano gxi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraux
-ne venis cxi tien."
-
-La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
-fiksitajn al li. "Cxu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
-kun firma rigardo al sxi li demandis.
-
-"Montru gxin", sxi timeme respondis, "pri tio mi ankoraux ne pensis."
-Sxi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; sxi
-paligxis, sxi ektremis.
-
-"Sxajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon gxin perdintan",
-Lange plue demandis. "Gxi povus trovigi postsignon; cxu vi permesas,
-ke mi gxin kunprenu kaj utiligu?"
-
-Giuseppa sxajne batalis kontraux si mem; jen sxi prezentis al li la
-tukon, jen sxi timeme kaj konvulsie retenis gxin. "Estu", sxi fine
-diris; "ecx se la terura homo venus ankoraux unu fojon kaj tiun fojon
-pli bone trafus mian vunditan koron, mi gxin kuragxas; jen, prenu,
-doktoro. Mi morgaux donos al vi klarigon al tiu tuko."
-
-
-
-
-V.
-
-
-Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajxoj okupis la animon de
-medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis
-lin, kiel gxi antauxe lin gxojigis; cxar cxu la multaj vizitoj al
-malsanuloj, kiujn li devis fari antauxe, ne malhelpis lin, tre
-baldaux en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj auxdi la
-klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis?
-Sed por io la vizitoj en tridek gxis kvardek domoj utilis: li povis,
-kiel li kutimis diri, subauxskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble
-li ankaux povis tion aux tion ekscii pri sxia stranga amanto,
-orkestestro Boloni.
-
-Pri la kantistino oni levis la sxultrojn. Oni des malpli favore
-jugxis pri sxi, ju pli oni cxagrenigxis, ke tiel longe nenio oficiala
-kaj certa pri sxia afero penetras en la publikon. Sxiaj
-enviantoj--kaj kiu distingigxa kantistino, krom tio estante bela kaj
-dekokjara, ne havas suficxe da tiaj--sxiaj enviantoj cxion malenviis
-al sxi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel
-okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus farigxinta. Sxiaj
-amikoj kompatis sxin kaj preskaux ankoraux pli timis pro sxia
-reputacio, ol pro sxia sano. La malfelicxa knabino! Lange pensis kaj
-decidis des pli fervore servi al sxi.
-
-Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion
-bonan. Proksimume antaux tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo
-de Portugalujo luis subtegmentan cxambreton kaj vivadis tre izolite
-kaj modere. Li sxajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri
-kantado kaj pri muzikaj komponajxoj. Cetere cxiuj asertis, ke
-ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli
-proksime konigxis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika
-amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermangxo en la hotelo de
-Portugalujo, nur por gxui lian plezurigan interparolon pri muziko.
-Sed ankaux ilia jugxo akordigxis en tio, ke li estas iom frenezeta,
-cxar li malatentas, ecx malsxatas virinan kantadon, dum li ravite
-parolas pri viraj vocxoj, precipe pri viraj hxoroj; pri lia amrilato
-kun la kantistino Bianetti sxajne neniu sciis.
-
-La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraux malsaneta kaj en la
-lito; li sxajnis tre depremita kaj per nefirma, rauxka vocxo diris
-cxiuspecajn sensencajxojn pri aferoj, kiuj alitempe kusxis tute
-ekster lia idearo. Trovigxis cxirkaux li kolekto de famaj procesoj,
-en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto
-asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis
-kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn,
-kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la
-penso pri la malrapidemo de la germana jugxistaro estas granda
-konsolo; cxar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile
-malkovrigxas, se proceso dauxras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaux
-estas kaptata kaj morgaux pendigata.
-
-La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto,
-estis malserena kaj depremita, kvazaux surtere ne plu estus espero
-por sxi. Sxia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata,
-ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis sxia korpa
-bonfarto, sxajne malaperis la trankvilo kaj sano de sxia animo. "Mi
-longe meditis pri tio", sxi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro,
-vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antauxe ne konis
-vin. Mi konfesas, ke mi apenaux sciis, ke en B. ekzistas iu medicina
-konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite farigxis tiel malfelicxa,
-Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."
-
-"Frauxlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto cxe multaj litoj
-devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandagxi
-vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas
-cxe malsanulo, kiam oni auxdas la internan pulson de l'animo
-maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandagxi vundojn vidatajn de
-neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto farigxas amiko, kaj la
-mistera interligiteco inter korpo kaj animo sxajne ankaux en tiu
-rilato okulfrape efikas."
-
-"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel
-estas, kaj ankaux mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por
-mi multe. Povus esti, ke ecx antaux la jugxistoj vi devos agi en mia
-nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu
-ne havas alian protekton, mi volas malkasxi al vi mian situacion."
-
-"Mi volas fari gxin", la afabla maljunulo diris, premante sxian
-manon.
-
-"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, gxi min
-kulpigas, gxi jugxas, gxi kondamnas min. Se nun la homoj ankaux al vi
-moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama
-kantistino, la sentauxga italino, ho! pri mi, cxu vi povos elporti
-tion?"
-
-"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"
-
-
-
-
-VI.
-
-
-"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16]
-Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti
-nekonata al vi, cxar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris cxe
-kortegoj kaj en grandaj urboj, cxie disvastigxis. Mi povas lin
-prezenti al mi ankoraux nur el mia plej frua juneco, violonantan al
-mi la gamon, kiun jam trijara mi tre gxuste kante ripetis. Mia
-patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj
-de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis
-kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojagxo kaj nin postlasis
-malricxajn. Mia patrino devis decidigxi, per kantado perlabori nian
-vivtenon. Post unu jaro sxi edzinigxis kun muzikisto, en la komenco
-onidire tre flatinta sxin; sed poste montrigxis, ke li edzigxis kun
-sxi nur, por uzi sxian vocxon. Li farigxis muzika direktoro en
-malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komencigxis nia suferado.
-
-Mia patrino naskis ankoraux tri infanojn kaj tiom perdis sian vocxon,
-ke sxi preskaux ne plu povis kanti ecx unu sonon. Per tio la plej
-granda monfonto de mia duonpatro estis elcxerpigxinta, cxar liaj
-koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de
-nun terure cxikanis sxin; al mi li nenion plu volis doni por mangxi,
-gxis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj
-li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn
-pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn cxiam
-dimancxe vespere mi trakantis kun multe da aplauxdo; la kompatinda
-_Schepperl_[17]--tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa--farigxis
-unu el tiuj malfelicxaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan
-talenton por ilia plej granda malfelicxo; la kruela homo cxiutage
-min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi
-por mangxi, se mi ne gxuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe
-povis elteni la vidon de miaj turmentoj; sxajnis, ke sxia vivo
-forfluas en sxiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis
-sxin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun
-komencigxinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi,
-eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la
-koncertoj! Ho, estis infera torturo!
-
-En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, cxiam kunportante al la
-patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas
-pensi pri li. Gxi estis granda, malgrasa viro de meza agxo; li havis
-malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia
-malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de cxiuj homoj, kiujn mi
-iam vidis. Min precipe li sxajne korfavoris. Kiam li venis, li
-lauxdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizagxon, mian
-kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo
-forpusxis min de li; li kisis min malgraux mia kriado, li kontente
-diris: 'Ankoraux du, tri jaroj, tiam vi estos tauxga, Schepperl!' Kaj
-li kaj mia duonpatro cxe tiu antauxdiro eksplodis per sovagxa rido.
-En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Auxdu,
-Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi,
-mi nenion postulas de vi, por mi ankaux plene suficxas miaj tri
-ceteraj infanacxoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataux
-vi farigxos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon--multe gxi
-ne estas--vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon.
-Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian
-domon.'--'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, cxar gxis nun
-mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li
-respondis, li povas alveni jam hodiaux aux morgaux.
-
-Vi povas imagi, kiom mi gxojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraux hodiaux
-la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaux estis
-hieraux. La felicxo, forlasi la domon de mia patro, la felicxo, havi
-onklon, kiu min kompatas, la felicxo, veni al Parizo, kie mi imagis
-la centron de eleganteco kaj de felicxego,--mi estis ebria de tiom
-da felicxo; cxiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren,
-cxu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun
-vesperon veturilo haltis antaux nia domo; mi flugkuris malsupren, mi
-disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto--kruela senrevigxo!
-Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.
-
-Mi estis preskaux senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam
-forgesos la diablan gxojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj,
-kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraux nun mi auxdis lian grakan
-vocxon: 'Nun vi estas gxusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin
-en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li
-jxetis monsakon sur la tablon; la sako malfermigxis, brila amaso da
-argxentaj kaj oraj moneroj ruligxis teren; miaj tri pli junaj
-gefratoj kaj la patro gxojkriis, sur la planko sxovigxis tien kaj
-tien kaj kolektis la monerojn,--gxi estis--mia acxetprezo!
-
-Jam la sekvintan tagon ni vojagxis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne
-kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio,
-kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis gxoji: angoro,
-neklarigebla korpremo anstatauxis mian gxojon, mian felicxon. Antaux
-granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek
-gxis dekdu belaj, cxarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la
-largxaj sxtuparoj renkonten al ni. Ili karese cxirkauxprenis kaj
-kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon:
-'Cxu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'--'_Oui, ce sont des
-filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la
-multnombra servistaro aligxis per maldelikata, eksploda rido!
-
-Elegantaj vestoj, luksaj cxambroj distris min. La sekvintan tagon mi
-estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu
-knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis cxe ludotabloj, sur kanapoj,
-cxe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj
-sinjoroj. Kiam mi eniris, cxiuj forlasis sian lokon, iris renkonten
-al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis
-kanti; mi ricevis gxeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la
-interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis
-konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraux hodiaux rugxigxas,
-pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj
-pasis en gxojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta
-vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaux angoreta
-en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do
-estas la granda mondo kaj oni devas akomodigxi al gxiaj moroj. Sed
-unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la sxtuparon mi
-vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto,
-ricevis por gxi bluajn aux rugxajn kartojn kaj ree transdonis tiajn
-al servisto antaux la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun
-karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj rugxaj kartoj; mi
-ankoraux hodiaux ne scias, kial mi rugxigxis pro tio. Sed auxskultu
-plue, kio baldaux okazis.
-
-Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
-paperon. Al gxi mi sxuldas mian savon. Iumatene mi gxin trovis sub la
-bulkoj de mia matenmangxo. Mi ne scias, de kiu favora mano gxi
-devenis, sed la cxielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
-gxia enhavo:
-
-'Frauxlino!
-
-La domo, en kiu vi logxas, estas malcxastejo; la sinjorinoj, kiujn
-vi vidas cxirkaux vi, estas publikulinoj; cxu nia konfido al Giuseppa
-do ne estis prava? Cxu mallongan fibrilon de felicxo sxi volas acxeti
-per longa pento?'
-
-Gxi estis terura lumo, gxi minacis plene blindigi min, cxar preskaux
-tro subite gxi dissxiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
-pri senzorga, felicxa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraux ne
-lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, sxajnis al
-mi terura sorcxisto, povanta legi cxiun mian penson kaj nepre jam nun
-pri tio informita, kion mi sciigxis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
-ankoraux unu minuton resti tie.--Mi estis auxdinta knabinon rekte
-kontrauxe de mia logxejo paroli itale; mi ne konis sxin,--sed cxu mi
-do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
-en mi konfidon, mi volis sxin petegi surgenue, savi min.
-
-Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi cxiam
-frue levigxis kaj kutimis tuj poste matenmangxi, kaj tio savis min.
-En tiu tempo cxiuj ankoraux dormis, ecx granda parto de la
-servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed cxu li povus pensi, ke
-iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
-min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj sxanceligxis, kiam
-mi preteriris la logxion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri
-pasxoj, kaj mi estis libera.
-
-Dekstre trans la strato logxis la itala knabino. Mi salte transpasis
-la largxan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi
-demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La
-servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan
-ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis,
-'tuj konduku min al sxi'. Li komence sxajnis heziti, cxar ankoraux
-estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la
-duan etagxon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis cxambristinon,
-por anonci min al sxia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala
-knabino estas de mia klaso; mi hontis malkasxi mian situacion al iu
-pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la
-cxambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes,
-estis sxi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi auxdis parolanta
-itale. Mi jxetis min teren antaux sxi kaj petegis sxin pri sxia
-protekto; mi devis rakonti al sxi mian tutan historion. Sxajne
-kortusxita, sxi promesis savi min. Sxi venigis la serviston, kiu
-suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste sxi
-destinis por mi malgrandan cxambron, kies fenestroj rigardis al la
-korto, donis al mi ion por labori kaj mangxi, kaj tiel mi vivis kelke
-da tagoj en gxojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.
-
-La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de
-malgranda germana kortego. Sxia ekscelenca mosxto estis lia nevino,
-naskita italino, kiu estis edukata cxe li en Parizo. Sxi estis
-korbona, aminda estajxo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Cxiutage
-sxi venis al mi kaj min konsolis; sxi diris al mi, ke la sxtatsendito
-per siaj servistoj informigxis en la domo de la malica viro. Ke oni
-estas tre konsternita, sed klopodas kasxi tion. La servistoj transe
-sekretas, ke frauxlino sin jxetis el fenestro de la dua etagxo en la
-kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia
-cxambro estis angula cxambro kaj per la unu flanko rigardis al la
-strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en
-tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; versxajne gxi
-restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian
-malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon,
-sxi bonvolis min kunpreni. Ecx ankoraux pli sxi utilis al mi; sxi
-instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en
-sian domon kvazaux sian infanon; sxi kulturigis mian talenton, al sxi
-mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi
-scias. En Piacenza mi konigxis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne
-estas italo; li sxajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaux
-poste mi akceptis la vokon al cxi-tiea teatro. Oni min cxi tie
-sxatis, oni ankaux alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia
-reputacio estis neriprocxeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam
-vidis cxe mi viron,--krom--tiun belan korligon mi povas sen rugxigxo
-konfesi al vi,--krom Boloni, kiu baldaux post mi vojagxis cxi tien.
-Vi nun auxdis mian vivon, diru al mi, cxu mi faris ion, por meriti
-tiel maldolcxan punon? Cxu mi tiel terure kulpigxis?"
-
-
-
-
-VII.
-
-
-Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
-sxian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aligxi al la
-malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
-fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
-bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
-malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
-la flamigxulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
-hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis sxia
-nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laux naskigxo estas germano
-kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaux kelke da
-jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
-kaj antaux proksimume tri kvaronjaroj venis cxi tien."
-
-"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
-rakontas al mi?"
-
-Giuseppa cxe tiu demando rugxigxis; sxi mallevis la okulojn kaj
-respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
-kiam mi parolas kun vi, kvazaux mi parolus kiel infano al mia
-patro.--Sed cxu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
-ja konas lian teruran jxaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
-mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
-min."
-
-"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
-al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
-sentojn el la pasinta tempo; cxar hodiaux oni konsideras bontono,
-flankelasi tiajxojn. Sed vi ankoraux ne rakontis al mi cxion; la
-vespero cxe la maskobalo, tiu terura nokto?"
-
-"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraux plue. Cxiufoje, kiam mi
-meditis pri mia savo, mi lauxdis la providencon, ke oni kredis en tiu
-domo, ke mi memmortigis min; cxar estis por mi nur tro certe, ke tiu
-terura venus, por repreni sian viktimon aux pereigi gxin, se li ecx
-nur iomete suspektus min vivanta; cxar suficxe multe da kvinfrankaj
-moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
-sxatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
-Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
-unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
-gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
-Planto_[20]."
-
-"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis sxin; "cxu tio estis
-la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"
-
-"Tio estis lia nomo. Mi multe gxojis, mia lasta timo estis
-malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu gxeni miajn
-bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
-antauxhieraux iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
-mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
-aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
-trairis la salonon, vocxo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
-fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
-auxdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
-Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaux la
-publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
-apenaux havis suficxe da spiritcxeesto, por respondi: 'Vi eraras,
-maskulo!' Mi volis forrapidi, kasxi min en la svarmanta amaso, sed la
-maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
-nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
-rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antauxe restadis.' Mi
-estis plene senespera, farigxis mallumo en mia animo, nur unu penso
-estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
-senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
-sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
-la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro cxe mia flanko.
-Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
-nomata de li la chevalier, mi malfelicxigis, pereigis mian patron,
-mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elsxiris min kaj
-vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis cxirkauxen sur la
-sxtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
-hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraux devas
-paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi cxesis vidi kaj auxdi, mi sentis,
-ke mi senkonsciigxas; mi revekigxis ne pli frue ol en la fiakro, la
-maskulo sidis apud mi. Mi eksterigxis el la veturilo, li sekvis; li
-tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
-_Babette_, ke sxi eliru.
-
-'Kion vi volas cxi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
-min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
-mi venis en tiun domon; mi gxin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
-min.'
-
-'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
-Aux vi tuj pagos dekmil frankojn, cxu per juveloj, cxu per oro, aux
-vi sekvos min al Parizo; alie morgaux la tuta urbo scios pli multe
-pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
-postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
-volas; sed tuj forlasu cxi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
-
-Mi iris kelke da pasxoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
-mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
-patro'. Diabla rido sonis el lia busxo, la brilo de la kandelo
-lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
-sama momento estis klare al mi, kiu antaux mi staras; mi nun sciis,
-ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
-havigis al mi supernaturan forton, mi kontrauxbaraktante liberigis
-min, mi volis forsxiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
-Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
-tribunaloj kontentigon pri mi.'--'Tiel niaj aferoj ankoraux ne
-statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
-ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas--."
-
-La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
-kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
-post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
-tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
-chevalier ankoraux vivas, ke gxi estas la sama, kiu volis mortigi
-vin?"
-
-"Lia vocxo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraux al vi
-donis, tion igis plene certa por mi. Gxi estas markita per la
-komencliteroj de lia nomo."
-
-"Kaj cxu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Cxu vi permesas al mi,
-cxion de vi diritan sciigi ecx antaux la jugxisto?"
-
-"Cxion, mi ne povas elekti! Sed, cxu ne, doktoro, vi iros al Boloni
-kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li gxin kredos al vi, Seraphina
-ja estis ankaux de li konata."
-
-"Kaj cxu mi ne ankaux povas ekscii", la medicina konsilanto
-dauxrigis, "la nomon de la sxtatsendito, en kies domo vi kasxis vin?"
-
-"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."
-
-"Cxu vere?", gxoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Cxu li
-ne estas ...a sxtatoficisto?"
-
-"Jes, cxu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
-kaj poste en Peterburgo."
-
-"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
-gxoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraux li
-estas cxi tie; li vokigis min, li logxas en la hotelo de
-Portugalujo."
-
-Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj sxajne
-emociis sxian koron. "Do viro", sxi diris, "kiu laux mia opinio
-forestis multajn centojn da mejloj, devis veni cxi tien, por konfirmi
-la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaux Carlo povu
-auxskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
-
-"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaux, bona infanino;
-estu tute trankvila, vi devas ankoraux prosperi surtere, kaj tre orde
-glutu la miksturon, cxiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
-parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
-rigardoj. Sxi estis pli trankvila kaj serena; sxajnis, ke kun sia
-sekreto sxi forrulis grandan sxargxon. Sxi havis pli da fido por la
-estonteco, cxar favora sorto sxajne ekkompatis la malfelicxan
-knabinon.
-
-
-
-
-VIII.
-
-
-Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antauxe foje
-havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej suficxajn
-informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaux lauxvorte
-konfirmis sxian rakonton, li ankaux eksplodis per plej vivaj lauxdoj
-pri sxia karaktero; li ecx promesis, cxie, kien li venos en la urbo,
-paroli favore por sxi kaj malkonfirmi la famojn pri sxi cirkulantajn.
-Li efektive plenumis sian promeson; cxar precipe al lia influo kaj al
-la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, sxiaj
-amikoj aljugxis, ke la publika opinio pri sxi en malmultaj tagoj,
-kvazaux sorcxe, aliigxis. La medicina konsilanto Lange siaparte en
-tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletagxo de la
-hotelo de Portugalujo ankoraux kelke da sxtuparoj gxis la mansardoj;
-oni diris, ke en n-ro 54 logxas la orkestrestro. Li haltis antaux la
-pordo, por spiri; cxar la krutaj sxtuparoj afekciis lin. Strangaj
-sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Sxajne en gxi estis homo
-grave malsana, cxar li auxdis profundajn gxemadon kaj plendspiradon,
-sxajne levigxantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj
-blasfemoj enmiksigxis, kiel se malpacienco volas malsxargxi de la
-mizero la koron, kaj rauxka rido de malespero denove formis la
-transiron al tiuj profundaj gxemoj. La medicina konsilanto
-frostektremis. "Jam hieraux mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu
-_maestro_[21]", li pensis, "cxu li eble plene frenezigxis, aux cxu li
-malsanigxis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam
-lia rigardo ankoraux unufoje trafis la numeron de l'pordo; gxi estis
-53. Kiel do li povis tiom erari; preskaux li estus enirinta al homo
-tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie
-estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela vocxo de
-viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto
-eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis cxe la kantistino.
-
-En la cxambro disjxetite kusxis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj
-kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj
-kvazauxruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negligxo, kun
-rugxa cxapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la
-kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_
-sur la ruinoj de Kartago.
-
-La juna viro sxajne de hieraux lin memoris kaj preskaux malserene
-akceptis lin; tamen li estis tiel gxentila, ke per unu ekpusxo li de
-segxo teren jxetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto
-sidlokon; li mem per longaj pasxoj marsxadis tra la cxambro, kaj lia
-flirtanta negligxo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
-
-Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi
-venas de sxi?", li ekkriis. "Cxu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi
-farigxas la peristacxo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas
-auxdi; mi entombigis mian felicxon, vi vidas min funebranta mian
-felicxegon; mi surhavas mian nigran negligxon kaj tio sola, se vi
-estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke,
-koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa,
-Giuseppa!"
-
-"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin,
-"bridu vian senton, antaux ol--"
-
-"Senton? Kion vi scias pri sento? Auxskultu, se vi parolas pri sento;
-mi volas provi, cxu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas
-la virino", li dauxrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj
-ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri
-muziko, sxajnis kiel alia muziko, "cxu vi auxdas tion molan, dolcxe
-sopiran, karese alpremigxan? Sed cxu vi ne rimarkas en tiuj pasajxoj
-la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitajxoj?
-Sed auxdu plue", li diris kun lauxtigita vocxo kaj kun brila okulo,
-reenskuante la manikojn de la funebra negligxo, "kie viroj agas,
-estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, gxi estas
-sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al
-la kuracisto ree sxajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.
-
-"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "cxar ni
-jam alvenis cxe tio, cxu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane
-prezentu al mi medicinan konsilanton?"
-
-La muzikisto malsxate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la
-harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometacxo, kiam miaj
-klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"
-
-La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado cxe la
-pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris:
-"La malsana sinjoro en n-ro 53 plej gxentile petigas sinjoron la
-orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa
-arangxo estas tre malforta kaj lia morto proksima."
-
-"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna
-viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojagxi el la mondo,
-kiam li deziras. Suficxe ja en cxiu nokto min teruras liaj lamentado
-kaj gxemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj
-kaj lia freneza ridado. Cxu eble la franco opinias, ke li estas sola
-en la hotelo de Portugalujo? Se li gxenas min, mi gxenas lin repage!"
-
-"Sed, pardonu, via sinjora mosxto", la kreskokripla homo diris, "li
-ne plu longe vivos, cxu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj--"
-
-"Cxu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina
-konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li
-estas?"
-
-"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi
-pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando;
-antauxhieraux li ankoraux bone fartis, sed estis iom melankolia, cxar
-li tute ne eliris, ankaux ne deziris rigardi la rimarkindajxojn de
-tiu cxi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave
-malsanan; sxajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por
-nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi
-demandis, cxu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandagxas sin; mi
-opinias, ke li havas ankaux malnovan pafvundon el la milito kaj ke
-tiu nun ree malfermigxis."
-
-En tiu momento oni auxdis la malsanulon apude ekkrianta kun rauxka
-vocxo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la
-signon de la kruco kaj flugkuris transen.
-
-La kuracisto ankoraux unu fojon provis, cxu liaj paroloj ne estos
-akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon sxajne
-sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlauxte
-kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo
-kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco
-la orkestrestro sxajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia
-partituro kaj kondutis, kvazaux krom li neniu estus en la cxambro;
-sed iom post iom li pli atentis, li cxesis kanti; baldaux lia rigardo
-levigxis de la partituro kaj pasis arde trans la vizagxon de la
-kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la
-rakontanton; lia intereso sxajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj
-brilis, li pliproksimigxis, li kaptis la brakon de la medicinisto,
-kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte levigxis kaj
-kuris tien kaj reen en la cxambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en
-tio, sxajno de vereco, versxajneco; estas eble, povas esti, ke simile
-okazis; diablo! cxu gxi ne ankaux povus esti mensogo?"
-
-"Tion, mi opinias, en via sxatata arto oni nomas malkrescxende,
-sinjoro orkestrestro; sed kial do cxe tiu afero malsupreniri de vero
-gxis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco?
-_Maestro_[21], nu, tiam?"
-
-Boloni meditante haltis antaux li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina
-konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas
-grandan kaj regxan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!--Cxio
-estas tiel malluma--konfuzaj labirintoj--nenia eliro--nenia gvida
-stelo."
-
-"Sxatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin cxe
-reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble
-en la posxeldono de _Cotta_ sur pagxo 175[23], se mi ne eraras.
-Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"
-
-"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia
-angxelo, mia Dio,--mi volas adori lin!"
-
-"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni
-volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki
-vin. Tiu sxtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia
-domo, hazarde logxas en cxi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus
-surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al
-mi, ke li vin konvinkos!"
-
-La juna viro kortusxite premis la manon de la kuracisto, sed ecx nun
-li ne povis kasxi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li
-diris: "kiom da danko mi sxuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide
-surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."
-
-
-
-
-IX.
-
-
-La repacigxo kun la amanto sxajne preskaux ankoraux pli efikis, por
-sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de sxia
-kuracisto. Sxia farto en la sekvintaj tagoj videble plibonigxis, kaj
-baldaux sxi estis tiom resanigita, ke sxi povis ekster la lito
-akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La sxangxigxon de
-sxia farto supozeble estis gxisatendinta la polica direktoro, por
-plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta cxion kaj zorganta pri
-cxio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun
-li ekcelis, ecx se li forestus centkelke da mejloj. La medicina
-konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li
-ankoraux plue interkonsiligxis kun barono Martinow kaj eksciis
-kelkajn aferojn, kiuj sxajnis al li tre interesaj. La sxtatsendito
-antaux nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna
-Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado
-de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en gxusta lumo
-precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis
-vendata. Tiu malbonfama domo baldaux poste estis malestablata de la
-polico, kaj la barono tion sxajne aljugxis cxefe al siaj klopodoj pri
-la afero. Ankaux li auxdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis
-same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li
-povu des pli sendangxere dauxrigi sian metion; cxar ambaux ne dubis,
-ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu
-terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu
-mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laux la certigo
-de la direktoro cxiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj
-povis konduki al ia rezultajxo: La naztuko trovita en la cxambro de
-Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial
-plej preciza priskribo de gxi estis en la manoj de cxiuj kudristinoj
-kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolajxo de la
-fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj
-kauxzoj, ke dua atenco kontraux la vivo de la kantistino sekvos,
-nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraux restadas proksime.
-
-Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn
-fortojn, akompanis doktoron Lange cxiufoje, kiam li vizitis sxin; tie
-oni priparolis kelkajn arangxojn, kelkaj sxajnis bonaj, sed ne facile
-efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine
-ekhavis penson, kiu al la du viroj sxajnis tre tauxga. "La doktoro",
-sxi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, cxe la lasta
-maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas
-por mi alloge, tie montri min la unun fojon, tie komencigxis mia
-malfelicxo. Se ni zorgos, ke tio farigxu suficxe konata en B., kaj se
-la chevalier ankoraux estas cxi tie, mi estas firmege konvinkita, ke
-sub ia masko li sin ree alsxovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li
-per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraux mia vivo li ne
-cxesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj.
-Lia grando, lia figuro, kaj antaux cxio liaj okuloj lin rekonigos al
-mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
-
-La projekto sxajnis tre tauxga. "Mi volus veti", la direktoro diris,
-"ke sciigxinte vian venon li ne restos for de la balo, ecx nur por
-vidi la objekton de sia vengxo kaj doni novan nutrajxon al sia
-furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaux vian vizagxon,
-li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimigxos al vi
-kaj enkaptigxos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin
-donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos
-kaptita."
-
-Babette, la cxambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis
-al- kaj reirinta; sxi estis auxdinta, ke sxia mastrino decidis,
-eltrovi la mortigiston aux liajn helpantojn, sxi ecx opiniis, ke sxi
-sxuldas al si mem, laux povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial sxi
-sxtelatendis la direktoron, kuragxigxis kaj diris, ke sxi jam antaux
-nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al
-malkovro, sed ke li sxajne neniel atentas pri tio.
-
-"Nenia cirkonstanco cxe tiaj okazajxoj estas tro malgrava, karulineto
-mia", la policulo respondis; "se vi scias ion--"
-
-"Mi preskaux opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas
-paroli; kiam sxi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, sxia
-lasta gxemeto estis--Bolnau."
-
-"Cxu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni gxis nun
-silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; cxu vi do auxdis gxuste,
-cxu Bolnau?"
-
-"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la
-koro. "Bolnau, sxi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke
-tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
-
-La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li
-aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj
-alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda
-viro, sed--cxu ne ekzistis ekzemploj, ke gxuste tiaj homoj, kiuj
-antaux la publiko sxajnas neriprocxeblaj, plej klopodigas la
-jugxistaron? Cxu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de
-Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimigxis al la
-Largxa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto
-kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li
-alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren,
-li cxiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj
-sxajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraux kvindek
-pasxojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paligxis,
-turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre
-suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis
-lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan
-vidigxon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24];
-li sxajne volis rideti, sed la okuloj plenigxis per larmoj, kaj lia
-vizagxo konvulsie sxangxigxis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj
-auxdeble klakis.
-
-"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne
-vidis vin preteriranta mian fenestron; vi sxajne ne tute bone
-fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala,
-cxu vi estas malsana?"
-
-"Ne--gxi estas nur malgranda frostotremo--mi efektive dum kelke da
-tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."
-
-"Cxu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi
-apenaux pensis; mi opiniis, ke ankoraux antaux kelke da tagoj cxe la
-maskobalo mi vidis vin tre vigla."
-
-"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitigxi;
-revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resanigxinta."
-
-"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; gxi
-estas la lasta kaj onidire farigxos tre brila; mi esperas, ke mi
-vidos vin tie; intertempe adiaux, sinjoro komerca konsilanto!"
-
-
-
-
-X.
-
-
-"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj
-mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li
-scias pri la vorto de la kantistino. Onidire sxi ja resanigxis; sed
-cxu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Cxu li
-ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos
-min; cxiupasxe mi vidos ruzajn fremdajn vizagxojn. Mi nenion plu
-povos diri, tuj gxi estos raportata, signifklarigata; mi farigxos, ho
-Dio en la cxielo, mi farigxos malkvieta, dangxera individuo; kaj
-tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la
-kvara akto!"
-
-Tiel la malfelicxa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam
-li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.
-"Li certe opinias, ke mi ne kuragxos proksimigxi al la kantistino,
-pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi
-lian suspekton! Kaj tamen--cxu proksime de sxi ne atakos min
-tremado, gxuste cxar li povas pensi, ke mi tremos pro riprocxoj de
-l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili
-dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama auxtoro pruvis
-en speciala publikajxo, ke oni povas timi la timon, kaj gxuste tio
-sxajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuragxigxi
-kaj iri renkonte al la dangxero. Li alportigis de la maskopruntisto
-la luksan veston de la pasxaho de _Janina_; li cxiutage surmetis gxin
-kaj sin ekzercis antaux granda spegulo, tute egalpeze elrigardi
-el sia masko. El sia negligxo li faris pupon kaj sidigis gxin
-sur segxo; gxi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel pasxaho
-cxirkauxiris sxin, alproksimigxis kaj diris: "Mi senlime gxojas, ke
-mi vidas vin tiel lauxdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis
-tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli
-malfacilan. Li volis esti tre gxentila kaj egalpeza kaj proponi al
-sxi teleron kun bombonoj kaj puncxo. Li ekzercis sin per glaso da
-akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco gxi terure tintis
-en lia mano; sed ankaux tiun malfortecon li venkis, li ecx provis
-suficxe gaje diri cxe tio: "Estimata, cxu vi ne deziras iom da puncxo
-kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos
-tremanta, li pensis. _Ali_, la pasxaho de Janina, sentis en si
-kuragxon, malgraux sia timo, viziti la maskobalon.
-
-La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la
-unua fojo la resanigxintinon ree konduki inter la homojn. Sxi volonte
-konsentis; cxar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu
-li klopodis pri sxi, li ja akiris la rajton pri sxia plej arda
-dankeco. Do li venis kun sxi al la balfesto kaj sxajne ne malmulte
-vantigxis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La
-logxantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone
-parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj gxis
-en la bierejacxoj; sed kiam gravaj viroj protektis sxin, kiam
-respektataj sinjorinoj sxin publike defendis, oni akomodigxis al la
-cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortusxite de la sorto de l'kompatinda
-infanino vagadis en la stratoj kaj preskaux mortis pro raviteco,
-ke sxi resanigxis. Kiam sxi eniris en la cxambregon, cxiuj sxajne
-atendis nur sxin, kiel la regxinon de l'festo; oni aklamis sxin kaj
-gxojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaux jxus
-prosperis al sxi plej malfacilaj vocxruladoj. Ankaux la medicina
-konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili
-kriis, "jen lerta viro, tiu savis sxin."
-
-La kantistino estis gxoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;
-afekciite de la murmurado de l'gratulantoj sxi ecx preskaux forgesis,
-ke ankoraux pli serioza celo sxin kondukis en tiun cxambregon; sed la
-kvar fortikaj domenuloj proksime post sxi sekvantaj kaj la demandoj
-de la kuracisto, cxu sxi ankoraux ne ekvidis la grizajn okulojn de la
-chevalier, ree kaj ree memorigis sxin pri sxia intenco. Sxi mem kaj
-la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.
-oni nomis lian kostumon pasxaho Ali), konstante prempusxas sin
-proksimen al sxi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa movigxo de la
-maskuloj forsxiris lin, cxiam li denove estis cxe ilia flanko. La
-kantistino pusxetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la
-pasxaho. Li respondis sxian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaux
-longe rimarkis lin." La pasxaho proksimigxis per nefirmaj pasxoj; la
-kantistino pli forte krocxigxis al la brako de Lange; li nun estis
-tute proksime--rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj
-kava vocxo diris al sxi: "Mi senlime gxojas, ke mi vidas vin tiel
-lauxdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj sxajne
-skuetigxis; ankaux la maskulo cxe tiu vido tremante forturnis sin kaj
-malaperis en la homamaso. "Cxu tio estas li?", la medicina konsilanto
-ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj cxielzorge;
-cxu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraux mi tion ne certe scias", sxi
-respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."
-
-La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili strecxe
-atentu tiun pasxahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaux li
-faris kelke da pasxoj tra la cxambrego, kiam reaperis la turko; sed
-li restis malpli proksime, kvazaux observante la kantistinon.
-
-La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti
-al sxi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis
-cxirkauxen--ankaux cxi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis
-sur telereto glason da puncxo kaj kelke da bombonoj; li proksimigxas
-al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj
-saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de sxi,
-li prezentas al sxi la teleron kaj diras: "Estimata, cxu vi ne
-deziras iom da puncxo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide
-rigardis lin, sxi paligxis, repusxis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la
-terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"
-
-La pasxaho de Janina staris muta kaj sen movo, li sxajne forlasis
-cxian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar
-fortikaj domenuloj.
-
-Preskaux en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis
-forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo
-el la hotelo de Portugalujo staris antaux li, pala kaj kun vizagxo
-terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto,
-bonvolu veni kun mi al la cxambro n-ro 53, gxuste nun la diablo volas
-preni la francan sinjoron."
-
-"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin
-pusxi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Cxu
-koncernas min, se lin prenas la satano?"
-
-"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaux plorante ekkriis, "li
-eble tamen povas esti savata; via mosxto ja cxi tie estas urba
-kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."
-
-La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaux
-dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li
-alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la
-kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de
-Portugalujo.
-
-
-
-
-XI.
-
-
-Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaux
-jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj cxe la sxtuparoj donis
-malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton,
-suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malsxlosis la pordon,
-la kuracisto eniris, sed preskaux reenfalis. Cxar estajxo, kiu de
-kelke da tagoj sencxese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo,
-tie vera kaj enkorpigxinta sidis en la lito. Gxi estis granda,
-malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis sursxovinta
-pinte suprenstarantan lanan dormocxapon; lia mallargxa brusto kaj
-liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la cxapo
-granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizagxo, kiun oni
-opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj
-ankoraux donus al gxi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon.
-La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe
-elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun rauxka, freneza
-rido li gratis sur la litkovrilo.
-
-"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per
-tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia,
-gxuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica,
-griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma
-figuro--jen cxio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu
-terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; cxu li do ne
-jxus cxeestis la areston de tiu chevalier? Cxu ne ankaux alia viro
-povas havi grizajn okulojn? Cxu do estis mirige, ke malsanulo estas
-konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon
-trans la frunton, kvazaux volante forvisxi tiujn pensojn kaj aliris
-al la lito.--Sed ankoraux neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron
-kaj timon cxe la lito de malsanulo--tie, estis al li preskaux
-neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane
-klopodis venki, kaj li nevole postenigxis, sentante la malsekan,
-senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane sercxante la pulson.
-
-"La stultulo", la paciento kun rauxka vocxo kriis, intermiksante jen
-francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la
-stulta malgrandulo, sxajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos
-al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi
-min, estas la banoj de Gxenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li
-mendu por mi posxtocxevalojn; mi forvojagxos ankoraux hodiaux nokte."
-
-"Certe li forvojagxos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe
-nigraj cxevaloj, kaj ne al Gxenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed
-tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."
-
-La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke
-li povas legi la antauxsignojn de la proksima morto en la okuloj, en
-la malkvietaj movoj de la malsanulo; ecx tiu sopiro vojagxi foren,
-malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finigxon de l'vivo. Tial la
-kuracisto konsilis al li, kviete kusxigxi kaj promesis, ke li
-preparos malvarmigan trinkajxon.
-
-La malsanulo furioze ridis. "Kusxi, kviete kusxi?", li respondis,
-"kiam mi kusxas, mi cxesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi
-devas sidi, for, malproksimen for!--Kion diras la malgrandulo? Cxu li
-mendis la cxevalojn? Malgranda hundo, cxu vi ordis mian pakajxon?"
-
-"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia
-pakajxo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne
-povas skribi sur la cxielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."
-
-La medicina konsilanto ankoraux unu fojon kaptis la manon de la
-malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraux
-povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi
-krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li
-montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandagxon malbone
-surmetitan, li trovis--pikvundon proksime de la koro.--Strange! gxi
-estis la sama grando, la sama loko, kiel cxe la vundo de la
-kantistino.
-
-"Tio estas fresxa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme
-rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"
-
-"Cxu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi
-havis trancxilon en la brusta posxo, malsupren falis sxtuparon kaj
-min iom gratvundetis."
-
-"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu
-vundo."
-
-Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis gxin al la malsanulo;
-tiu gxin albusxigis per nefirma mano; gxi sxajne fresxigis lin; dum
-kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li
-versxis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj
-postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malsxlosis kaj eligis
-tukon--la kuracisto rigardis al gxi, terura suspekto en li
-naskigxis--li ree rigardis, gxi estis la sama koloro, la sama sxtofo,
-gxi estis la tuko, trovita cxe la kantistino. La malgrandulo volis
-transdoni gxin al la malsanulo; li repusxis gxin: "Al la diablo,
-bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur gxin!" La
-servisto elsercxis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla
-odoro disvastigxis en la cxambro--gxi estis la sama parfumo, kiun
-surhavis la alia, trovita tuko.
-
-La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis
-dubeble, ke li havas antaux si la atencinton de la kantistino
-Bianetti, tiun chevalier de Planto; gxi estis senhelpa homo,
-malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis,
-kvazaux cxiumomente li povas sin jxeti el la lito kaj kapti lian
-gorgxon; li prenis sian cxapelon, la proksimeco de la terura homo
-forpelis lin.
-
-La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri.
-"Ho, via mosxto!", li gxemis, "Vi ja ne volas lasi min sola cxe li?
-Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela
-fantomo kun la dormocxapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la
-cxambro! Pro Dio, ne forlasu min!"
-
-La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li
-sxajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito
-longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li
-minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo
-sxajne infektis lin; li repusxis la malgrandulon kaj forkuris el la
-cxambro; ankoraux sur la plej malsupraj sxtuparoj li auxdis la
-teruran ridon de la mortigisto.
-
-
-
-
-XII.
-
-
-En la mateno post tiu nokto bela urba kalesxo haltis antaux la hotelo
-de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
-sinjoroj kaj supreniris la sxtuparon. "Cxu sinjoro la supera
-tribunala referendario _Pfalle_ jam estas supre?", unu el tiuj
-sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
-kaj la sinjoro dauxrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
-sorto, ke li malsupren falas la sxtuparon kaj mem pusxas la ponardon
-en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke gxuste vi,
-Lange, estas vokata al li!"
-
-"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed cxu vi ne trovas strangan
-fatalon ankaux en tiuj naztukoj? La unuan li devis lasi cxe mi, kia
-hazardo! La alian li devis postuli gxuste en la momento, kiam la
-doktoro ankoraux estas cxe li."
-
-"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
-alian, ol ke tio devis farigxi. Sed en tiu vortico mi preskaux
-forgesis ion; diru, kio estas pri la pasxaho de Janina? Signora
-supozeble ja eraris. Cxu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
-kompatindulo?"
-
-"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
-kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
-Mi jam alkondukigis lin cxi tien, li estos kunfruntigata kun la
-atencinto."
-
-"Cxu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"
-
-"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
-aferojn, ecx se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
-supre, tie jam estas n-ro 53. Frauxlino, bonvolu dume eniri cxi tie,
-en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
-mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."
-
-Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
-la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
-Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
-eniris; la malsanulo ankoraux same sidis en la lito, kiel la
-kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
-sxajnis ankoraux pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
-ekrigidigxantaj, ankoraux pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
-rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li sxajne
-pripensis, kio nun okazas en lia cxambro, cxar referendario Pfalle,
-mallonga, juna viro kun rugxaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
-konvene stariginta tablon, metis antaux sin kolonon da paperoj kaj
-tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.
-
-"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta vocxo
-kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
-vizitojn."
-
-La direktoro aliris proksimen antaux lin, firme lin rigardis kaj
-diris akcente: "Chevalier de Planto!"
-
-"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
-dekstran manon al la dormocxapo, kvazaux volante militiste saluti.
-
-"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia dauxrigis.
-
-La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
-referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
-chevalier jam de longe estas mortinta!"
-
-"Cxu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
-la regxo!"
-
-La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
-mian pasporton!"
-
-"Ne estas necese; cxu vi konas tiun tukon, sinjoro?"
-
-"Kial mi ne konus gxin? Vi tie forprenis gxin de mia segxo; por kio
-la demandoj, por kio la scenoj? Vi gxenas min, sinjoro!"
-
-"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
-ja tenas vian tukon; cxi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
-Bianetti."
-
-La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
-grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
-ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
-eliris kaj baldaux poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
-Boloni kaj la ...a sxtatsendito en la cxambron.
-
-"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al cxi tiu,
-"cxu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
-al vi kiel chevalier de Planto?"
-
-"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
-miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antauxe por protokoli."
-
-"Giuseppa Bianetti, cxu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
-vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
-la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"
-
-La kantistino tremis, vidante la teruran viron; sxi volis respondi,
-sed li mem al sxi evitigis cxian konfeson. Li pli alten levis sin,
-lia lana cxapo sxajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
-rigidaj, li sxajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
-dis- kaj kunfleksigxis; lia vocxo jam nur mallauxte kaj rauxke
-suprenrampis el la brusto; ecx lia rido kaj liaj blasfemoj preskaux
-farigxis flustrado: "Cxu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
-"Jen vi bele agas. Cxu ne, mia vidigxo vin tre plezurigas! Mi vere
-bedauxras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
-al vi, vidi vian onklon antaux lia forvojagxo mokata de tiuj germanaj
-brutoj!"
-
-"Por kio ni ankoraux bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
-lin. "Sinjoro referendario Pfalle, skribu arestordonon kontraux--"
-
-"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "cxu vi do ne vidas, ke la
-morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
-vi ankoraux devas demandi pri io."
-
-La direktoro ordonis al la lakeo, voki la jugxejajn servistojn, ili
-suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukigxis, liaj
-okuloj sxajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
-sed ankaux nun sxajne ankoraux fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
-"Schepperl", li ree diris, "vi malfelicxigis, pereigis min, tial vi
-meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
-galeroj, cxar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
-vin; mi bedauxras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, ecx ne
-plu povintaj firme pusxi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
-eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperajxo. Du
-jugxejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
-malfelicxa Ali, la pasxaho de Janina--la turbano kovris la kompatigan
-kapon de la konsilanto Bolnau. Cxiuj miregis pri tiu vidajxo kaj
-precipe la orkestrestro sxajnis konsternita; li igxis pala kaj rugxa
-kaj deturnis sian vizagxon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
-direktoro diris, "cxu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
-ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
-la diabloj, mi ne konas lin!"
-
-La turko kun afliktita mieno rigardis la cxirkauxstarantojn. "Mi ja
-sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
-antauxsentis tion. Sed frauxlino Bianetti, kiel vi do povis tiom
-malfelicxigi senkulpan homon?"
-
-"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
-lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"
-
-"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaux la
-tribunalo nenia pardonemo aux indulgo valoras, vi devas koni tiun
-sinjoron; gxi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
-cxambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon cxe la atenco."
-
-"Certe", la pasxaho plendis--"diris mian nomon en tiel suspektigaj
-cirkonstancoj."
-
-La kantistino ekmiris, intensa rugxo pasis trans sxian belan
-vizagxon, tre emociite sxi kaptis la manon de la orkestrestro;
-"Carlo", sxi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
-tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
-mi ne celis tiun sinjoron, sed--"
-
-"Min", la orkestrestro diris kaj pasxis antauxen. "Mia nomo estas, se
-mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"
-
-"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj cxirkauxprenis lin.
-"Tio estas la unua sagxa vorto en via vivo, vi liberigis min el
-granda mizero."
-
-"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
-en cxi tiu afero okupi nin nur pri la cxeestanta sinjoro chevalier de
-Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
-tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
-metis gxin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
-"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta jugxisto."
-
-Oni komprenis lin; ili eliris el la cxambro de la terura mortinto kaj
-eniris transe cxe la orkestrestro, la felicxa, retrovita filo de la
-pasxaho; la kantistino kasxis sian vizagxon sur la brusto de la
-amato, sxiaj larmoj torente versxigxis, sed ili estis la lastaj,
-kiujn sxi ploris pri sia malfelicxa sorto; cxar la pasxaho ridetante
-cxirkauxiris la belegan paron, li sxajne ellaboris grandan decidon;
-li sekrete interkonsiligxis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
-aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara frauxlino", li
-diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
-ke mi petas vin, intersxangxi gxin kun la via. Vi hieraux malakceptis
-mian teleron kun puncxo, cxu vi ree forpusxos min, se mi prezentas al
-vi la cxeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
-petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"
-
-Sxi ne rifuzis; kun larmoj de gxojo sxi kisis lian manon, la
-orkestrestro ravite cxirkauxprenis sxin kaj cxi-foje sxajne tute
-forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
-la manon de la kuracisto: "Lange, diru, cxu mi povis pensi, ke tiel
-okazos, kiam vi timigis min gxis ekstremo, kiam mi nombris la
-fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Sxia lasta vorto
-estis Bolnau?"
-
-"Nu, kion vi volas ankoraux!" ridetante respondis la medicina
-konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam gxin diris al vi; mi ne scias,
-cxu cxio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."
-
-
-
-
-Klarigaj notoj de la tradukinto.
-
-
-[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi
-sxatata komercisto aux industriulo.
-
-[2] (itala) = kun subpremata vocxo.
-
-[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando
-oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la
-distrikta registaro.
-
-[4] (it.) = sinjorino.
-
-[5] pron. Baruhx.
-
-[6] lauxvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto,
-kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).
-
-[7] (franca) = gxis la revido.
-
-[8] (franca) = fama jugxafero.
-
-[9] = pendigan sxnuron.
-
-[10] (itala formo de) Karlo.
-
-[11] (it. f. d.) Jozefino.
-
-[12] (itala muzika termino) = suficxe rapide.
-
-[13] (it. muz. term.) = iom modere.
-
-[14] (franca) = cxielo!
-
-[15] (itala) = amantoj.
-
-[16] (akc. Antonio, itala formo de) Antono.
-
-[17] pron. Sxeperl.
-
-[18] (germ.) mallongigajxo de Kristino.
-
-[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aux publikulinoj,
-laux alia senco de la franca vorto).
-
-[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.
-
-[21] (itala) = majstro.
-
-[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aux sento
-kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel
-nove estigxintan.
-
-[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur pagxo 70 (Rab: IV, 5).
-
-[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!
-
-[25] (franca) = jen kiu?
-
-[26] (franca) = Sinjoro.
-
-[27] (germana formo de) Karlo.
-
-
-
-
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_
-
-Pro kio?
-
-Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus
-
-Prezo: bele kart. 9.-- M. (al eksterlando kun altigoj
-laux E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.)
-
-Kompetenta jugxo pri la verko:
-
-En la nuna tempo, kiam oni, bedauxrinde pli ol dezirite,
-devas kutimigi sin al cxiutagaj kriminalajxoj, akrigxas ankaux
-la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon
-"Pro kio" kun gxojo kaj gxuo, cxar la dissolvo de la komplikajxoj
-estas lerta, la strecxeco de l'atento de la leganto estas
-restigata gxis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra.
-Gxuste cxi tio sxajnas al mi grava, cxar gxi denove pruvas la
-kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj cxarme
-kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la
-modernan cxiutagan vivon. Pro cxi tiuj kauxzoj mi volonte
-donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por gxia vojo
-kaj deziras al gxi plenan sukceson.
-
- _Dro Albert Steche_,
- prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
-
-
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_
-
-Elektitaj poemoj de Heinrich Heine
-
-Tradukitaj de Friedrich Pillath
-
-Dua, kompletigita eldono
-
-Prezo: bele kart. 4.-- M. (al eksterlando kun altigoj
-laux E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)
-
-Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo!
-S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura
-Asocio, jugxas pri gxi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono)
-estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco
-de nia lingvo."
-
-
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_
-
-P. William
-
-Legolibro
-
-Unua volumo:
-
-Internacia Anekdotaro
-
-Prezo: 6.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux
-E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)
-
-Cxi tiu libro bonege tauxgas kiel legajxo en kursoj kaj en
-ekzercaj rondoj. Gxia modelstila enhavo pritraktas la plej
-diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas
-grandan provizon de vortoj kaj ricxecon de gramatikaj formoj
-konscie uzitaj.
-
-
-
-Dokumentoj de Esperanto
-
- Informilo pri la historio kaj organizo
- de la Esperanta movado
-
-Kunmetita de
-
-Dro A. Mobusz, Lubeck
-
-Prezo: kart. 25.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux
-E-Katalogo) Sendkostoj 1.-- M. (eksterlanden 2.40 M.)
-
-Cxiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj
-scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado
-kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi
-cxi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. cxiujn
-kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn
-dokumentojn.
-
-
-Buchdruckerei fur fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L.
-
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***
-
-***** This file should be named 24763.txt or 24763.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/2/4/7/6/24763/
-
-Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
-Proofreading Team at http://www.pgdp.net
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions
-will be renamed.
-
-Creating the works from public domain print editions means that no
-one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
-(and you!) can copy and distribute it in the United States without
-permission and without paying copyright royalties. Special rules,
-set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
-copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
-protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
-Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
-charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
-do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
-rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
-such as creation of derivative works, reports, performances and
-research. They may be modified and printed and given away--you may do
-practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
-subject to the trademark license, especially commercial
-redistribution.
-
-
-
-*** START: FULL LICENSE ***
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
-Gutenberg-tm License (available with this file or online at
-http://gutenberg.org/license).
-
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
-electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
-all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
-If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
-Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
-terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
-entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
-and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
-works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
-or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
-Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
-collection are in the public domain in the United States. If an
-individual work is in the public domain in the United States and you are
-located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
-copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
-works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
-are removed. Of course, we hope that you will support the Project
-Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
-freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
-this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
-the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
-keeping this work in the same format with its attached full Project
-Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
-a constant state of change. If you are outside the United States, check
-the laws of your country in addition to the terms of this agreement
-before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
-creating derivative works based on this work or any other Project
-Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
-the copyright status of any work in any country outside the United
-States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
-access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
-whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
-phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
-Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
-copied or distributed:
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
-almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
-re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
-with this eBook or online at www.gutenberg.org
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
-from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
-posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
-and distributed to anyone in the United States without paying any fees
-or charges. If you are redistributing or providing access to a work
-with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
-work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
-through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
-Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
-1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
-terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
-to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
-permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
-word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
-distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
-"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
-posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
-you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
-copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
-request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
-form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
-License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
-that
-
-- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
- owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
- has agreed to donate royalties under this paragraph to the
- Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
- must be paid within 60 days following each date on which you
- prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
- returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
- sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
- address specified in Section 4, "Information about donations to
- the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
-
-- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or
- destroy all copies of the works possessed in a physical medium
- and discontinue all use of and all access to other copies of
- Project Gutenberg-tm works.
-
-- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
- money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days
- of receipt of the work.
-
-- You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
-electronic work or group of works on different terms than are set
-forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
-both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
-Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
-Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
-collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
-works, and the medium on which they may be stored, may contain
-"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
-corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
-property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
-computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
-your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium with
-your written explanation. The person or entity that provided you with
-the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
-refund. If you received the work electronically, the person or entity
-providing it to you may choose to give you a second opportunity to
-receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
-is also defective, you may demand a refund in writing without further
-opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
-WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
-WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
-If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
-law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
-interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
-the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
-provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
-with this agreement, and any volunteers associated with the production,
-promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
-harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
-that arise directly or indirectly from any of the following which you do
-or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
-work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
-Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
-
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of computers
-including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
-because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
-people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
-To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
-and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
-Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
-http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
-permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
-Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
-throughout numerous locations. Its business office is located at
-809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
-business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
-information can be found at the Foundation's web site and official
-page at http://pglaf.org
-
-For additional contact information:
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To
-SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
-particular state visit http://pglaf.org
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations.
-To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
-
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
-works.
-
-Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
-concept of a library of electronic works that could be freely shared
-with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
-Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
-
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
-unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
-keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
-
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
-
- http://www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.