summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/old/24763-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'old/24763-0.txt')
-rw-r--r--old/24763-0.txt2514
1 files changed, 0 insertions, 2514 deletions
diff --git a/old/24763-0.txt b/old/24763-0.txt
deleted file mode 100644
index 01b3b0b..0000000
--- a/old/24763-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,2514 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
-almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
-re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
-with this eBook or online at www.gutenberg.org
-
-
-Title: La Kantistino
-
-Author: Wilhelm Hauff
-
-Translator: Eugen Wüster
-
-Release Date: March 6, 2008 [EBook #24763]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
-Proofreading Team at http://www.pgdp.net
-
-
-
-
-
-
-Nova Esperanto-Biblioteko
-
-No 8
-
-Vilhelmo Hauff
-
-La Kantistino
-
-Novelo
-
-El la germana originalo tradukis
-
-Eugen Wüster
-
-Berlin 1921
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek
-
-
-Alle Rechte vorbehalten.
-
-Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
-
-Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.
-
-
-
-
-Antaŭparolo de la tradukinto
-
-
-Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e.
-forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia
-patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaŭ
-sentimentojn, estis la celo de mia provo.
-
-Vieno, 1an de jan. 1917.
-
-Antaŭ la preso ankoraŭfoje trarigardante la manuskripton mi
-ŝanĝis diversaĵojn, sed ĝenerale ne volis kontraŭagi la tiaman
-intencon.
-
-Berlino-Charlottenburg, febr. 1921.
-
-E. W.
-
-
-
-
-Vivo kaj verkado de Hauff
-
-
-Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan
-lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en
-sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por
-la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj
-troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo
-"Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la
-memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la
-luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam
-moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la
-imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa
-prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana
-publiko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata la
-ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremena
-urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts",
-"La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".
-
-Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro,
-kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto
-forprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.
-
-La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento
-13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia
-rakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kastelo
-Lichtenstein.
-
-
-
-
-I.
-
-
-"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_
-diris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en _B_.
-"Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."
-
-"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu vi
-ricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferoj
-pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"
-
-"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio neniel
-interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_."
-
-"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, ke
-okazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro—"
-
-"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;
-"en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en
-la urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"
-
-"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"
-
-"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estis
-mortpikata."
-
-La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel
-ŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajn
-promenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kaj
-improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortuŝita
-de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaŭ ne scias,
-Bolnau? Vi supozeble estas tute elĉerpinta vian spriton, ke vi
-pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree
-haltigos min sur la Larĝa strato, tiam elpensu ion pli saĝan; alie
-mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la
-kancelario."
-
-"Li ree ne kredas ĝin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne
-kredas ĝin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas
-mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon,
-ĉar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino ĉi tie en B.
-estas mortpikata, neniu volas kredi, ĝis kiam oni vidas la funebran
-irantaron. Sed, karulo, ĉi tiun fojon ĝi estas vera, tiel vera,
-kiel mi estas honesta viro."
-
-"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis.
-"Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"
-
-"Mortinta antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ ne estis, sed ŝi estas
-mortiĝanta, tio almenaŭ estas certa."
-
-"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Ĉu
-ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la laŭdinda polico? Kiel
-la afero do fariĝis? Mortpikita?"
-
-"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj
-jam elmetas la kapojn el ĉiuj fenestroj por vidi, kie estas la
-strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi
-volas. Kiel la afero fariĝis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja
-estas la demando; tion ĝis nun neniu scias. Hieraŭ nokte la bela
-infanino ankoraŭ estis ĉe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel
-ĉiam, kaj hodiaŭ nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3]
-_Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas
-mortiĝanta, ke ŝi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam
-parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Troviĝas en
-tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri
-klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas
-al ŝi, estas enlasata en la domon. Ankaŭ ĉe la kortego oni jam
-scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu
-la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la
-foirejon."
-
-"Kion vi diras! Sed ĉu oni do tute ne scias, kiel okazis? Ĉu oni do
-tute ne havas postsignon?"
-
-"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti,
-nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas
-malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la
-virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la
-kompatinda knabino, oni levas la ŝultrojn kaj pretendas, pri ŝia
-antaŭa konduto scii tion kaj tion. Pri ŝia antaŭa konduto! Ŝi
-estas apenaŭ deksepjara kaj ĉi tie jam estas unu jaron kaj duonon.
-Kia antaŭa konduto tio estas?"
-
-"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin,
-"sed ekparolu pri la temo. Ĉu oni ne scias, kiu mortpikis ŝin?"
-
-"Nu, ĝuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis
-malakceptita aŭ ĵaluza amanto, kiu mortigis ŝin. Strangaj ja estas
-la cirkonstancoj. Onidire ŝi hieraŭ ĉe la maskobalo sufiĉe longe
-parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Ŝi baldaŭ poste
-foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon
-eniranta en la kaleŝon al ŝi. Super tio neniu scias ion certan; sed
-mi baldaŭ sciiĝos, kiel estas pri la afero."
-
-"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciiĝilojn, kaj certe
-ankaŭ ĉe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas
-vin la urba kroniko."
-
-"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj
-ŝajne sentis sin iom flatita. "Sed ĉi-foje mi ne havas alian
-spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke
-mi tute kontraŭ mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu
-fino al la alia, sed ĉiam restas inter la Karla kaj la Frederika
-stratoj."
-
-"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran
-promenon antaŭ la edzino de ŝtatkonsilanto _Baruch_[5]."
-
-"Lasu min trankvila pri ŝi! Ni rompis unu kun la alia antaŭ tri
-tagoj; mia edzino ne ŝatis la rilaton, ĉar tiu sinjorino ludas tiel
-altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange ĉiutage je la dekdua
-pasas tra la Larĝa strato, irante al la kastelo, kaj mi ĉi tie
-embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la
-stratangulo."
-
-"Tiam mi restos ĉe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi
-devas aŭdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"
-
-"Kara sinjoro, neniel lasu ĝeni vin", la alia respondis. Mi scias,
-ke vi manĝas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmiĝu.
-Plie Lange en via ĉeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post
-la manĝo venu en la kafejon, tie vi aŭdos ĉion.—Cetere foriĝu,
-tie li jam venas el post la stratangulo.
-
-
-
-
-II.
-
-
-"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto
-Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko ŝajne ne estis firme
-direktata. Ŝi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras
-la malfortecon, kaŭzitan de la granda sangoperdo, en ĉi tiu momento
-almenaŭ estas nenia danĝero."
-
-"Tio ĝojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime
-enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraŭ akompanos vin kelkajn
-paŝojn ĝis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu
-afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel ĉio fariĝis."
-
-"Mi povas ĵuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la
-aferon. Mi apenaŭ ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,
-ke oni vokas min al iu tre danĝere malsana. Mi plej rapide vestis
-min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj
-tremanta, kaj flustris tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin, ke
-mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas
-en la kaleŝon, igas la palan fraŭlinon sidiĝi sur la veturigista
-loko apud Johano, por ke ŝi montru la vojon, kaj poste for. Mi
-eliras antaŭ malgranda domo kaj demandas la fraŭlinon, kiu do estas
-la malsanulo?"
-
-"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."
-
-"Kiel mi miregis, aŭdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis
-ŝin nur de la teatro, alie apenaŭ du aŭ tri fojojn vidis ŝin; sed
-la mistera maniero, kiel mi estis venigata al ŝi, la pansilaro, kiun
-mi devis kunpreni,—mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio
-do fariĝis al la kantistino. Ni supreniris kelke da ŝtupoj,
-trapasis mallarĝan koridoron. La knabino antaŭiris, dum kelke da
-minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj
-ankoraŭ pli pala ol antaŭe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'
-doktoro', ŝi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj ŝi ne
-postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidaĵo."
-
-La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; ŝajnis,
-ke trudiĝas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpuŝi. "Nu,
-kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu
-interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo
-kaj amboso?"
-
-"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn
-pensojn la kuracisto daŭrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,
-kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu
-vidaĵo. En nehele lumigita ĉambro pala juna virino kuŝis sur la
-sofo, antaŭ ŝi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur ŝian
-koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de
-la mortantino estis klinita malantaŭen; la nigraj, malleviĝintaj
-haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj
-terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizaĝo, de
-la bela kolo. La blankaj multfaldaĵaj vestoj, kiuj kredeble
-apartenis al ŝia masko, estis surverŝitaj per sango, sango estis
-sur la planko, kaj de la koro ŝajne eliris la ruĝa radio—. Ĉio
-ĉi prezentiĝis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la
-kantistino."
-
-"Ho, Dio, kiel tio kortuŝas min!", la komerca konsilanto emociite
-diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.
-"Ĝuste tia ankoraŭ la lastan dimanĉon ŝi kuŝis en la opero
-'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel
-kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte
-mortpikis ŝin; kaj nun ĝi vere trafis ŝin. Kiel tio kortuŝas
-min!"
-
-"Ĉu mi ne malpermesis al vi ĉian supermezuran kortuŝon?" la
-kuracisto interrompis lin. "Ĉu vi nepre volas, ke viaj atakoj
-revenu?"
-
-"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide
-enpoŝigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne
-taŭgas. Sed daŭrigu, mi preterirante nombros la vitraĵojn ĉe la
-milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."
-
-"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraŭ aldoni la
-supran etaĝon de la palaco.—La maljuna servistino forprenis la
-tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranĉilpiko, tre
-proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom
-ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis
-la bandaĝon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon
-de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, ŝi dolore ekŝiriĝis. Mi
-lasis ŝin ripozi kaj gardis ŝian dormon."
-
-"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, ĉu vi do ne demandis ilin
-pri la deveno de la vundo?"
-
-"Mi do volas ĝin konfesi al vi, komerca konsilanto, ĉar vi estas
-mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata
-por la malsanulino, mi sufiĉe decide deklaris, ke mi plue jam neniel
-okupos min pri la sinjorino, se ili ne ĉion konfesos al mi."
-
-"Kaj kion ili diris? Daŭrigu do!"
-
-"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda
-vira maskulo.—Ĉe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du
-virinojn, ĉar ili denove ekploris kaj per plej fortaj ĵuroj solene
-certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke
-dum la longa tempo, de kiam ili servas al ŝi, post la kvara vespere
-neniam viro transpaŝis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble
-leginta romanojn, eĉ asertis, ke signora estas anĝelo de pureco."
-
-"Tion mi ankaŭ asertas", la komerca konsilanto diris, kortuŝite
-eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili
-proksimiĝis: "tion ankaŭ mi diras; pri Bianetti oni ne povas
-malbone paroli, ŝi estas aminda, pia infanino; kaj ĉu estas ŝia
-kulpo, ke ŝi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per
-kantado?"
-
-"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan,
-psikologian juĝilon. Rigardo al la anĝele puraj trajtoj de la
-malfeliĉa knabino min pli konvinkis pri ŝia virteco, ol la ĵuroj
-de ŝiaj ĉambristinoj. Sed aŭskultu plue: la kantistino kun la
-fremdulo eniris en tiun ĉambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu,
-eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime
-de la pordo; ŝi aŭdis disputon franclingve okazantan inter ŝia
-mastrino kaj basa, kaveca voĉo de viro; ke signora fine ekploregis,
-ke la viro terure blasfemis; subite ŝi aŭdis sian mastrinon
-akresone ekkrianta, ŝi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte
-malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin ĵetas
-preter ŝin kaj tra la koridoro al la ŝtuparo. Ŝi sekvis lin kelke
-da paŝoj, antaŭ la ŝtuparo ŝi aŭdis teruran pumpumon; li
-supozeble falegis malsupren. De malsupre leviĝas ĝemado kaj
-plendetado, kiel tiu de mortanto; sed ŝi sentas timegon, ŝi ne
-kuraĝas pluen iri eĉ unu paŝon. Ŝi reiras en la pordon—la
-kantistino kuŝas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas
-la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, ŝi vekas la maljunan
-servistinon, por ke ŝi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas
-al mi, por eble ankoraŭ alporti savon al signora."
-
-"Kaj Bianetti ankoraŭ ne diris ion? Ĉu vi ne demandis ŝin?"
-
-"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraŭ
-noktomeze traserĉigis ĉiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, ĉiujn
-angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de
-nun ĉiu estas severe esplorata. La domanoj loĝantaj en la supra
-etaĝo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj
-traserĉis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto
-povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte leziĝis;
-ĉar oni trovis multe da sango malsupre ĉe la ŝtuparo, kaj ne estas
-neverŝajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.
-Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, ĉar la dompordo
-estis fermita. Bianetti mem vekiĝis je la deka kaj deklaris por
-protokoli al la policestro, ke ŝi en la plej rigora senco ne scias,
-eĉ ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Ĉiuj kuracistoj kaj
-kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al
-paciento lezita per falo aŭ tranĉila vundo, anonci tion, ĉar oni
-eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel
-statas la afero. Sed mi estas neŝanceleble konvinkita, ke en tio
-kaŝiĝas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; ĉar
-Bianetti ne estas tia, ke ŝi lasus sin hejmen akompani de viro tute
-ne konata de ŝi. Tion ŝajne konjektas ankaŭ ŝia servistino,
-ĉeestinta dum la pridemandado. Ĉar kiam ŝi vidis, ke signora ne
-volas sciigi ion, ŝi ne menciis la disputon, kiun ŝi aŭdis; sed
-al mi ŝi rigardis pete, ke mi ne perfidu ŝin. 'Ĝi estas terura
-afero', ŝi diris, poste min akompanante al la ŝtuparo, 'sed nenio
-ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Ŝi
-ankoraŭ ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."
-
-"Nu, kaj ĉu mi ne ankaŭ povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca
-konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel streĉita estas mia scivolo;
-malstreĉu, malstreĉu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn
-atakojn."
-
-"Aŭdu, Bolnau, pripensu, ĉu ankoraŭ alia Bolnau krom vi vivas en
-ĉi tiu urbo? Ĉu ankoraŭ iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,
-diru, kie?"
-
-"Krom mi neniu ajn en ĉi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaŭ
-ok jaroj mi ekloĝis ĉi tie, mi ĝojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,
-_Weiss_ aŭ _Braun_, ne _Meier_, _Müller_ aŭ _Bauer_[6], ĉar pri
-tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis
-la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas
-iu Bolnau, krom mia filo, la malfeliĉa muzikmaniulo, pri kiu oni ne
-plu aŭdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas
-pri mia nomo, doktoro?"
-
-"Nu, ĝi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en
-Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas
-malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaŭ, _au revoir_[7]."
-
-"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru
-al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."
-
-"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto,
-antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis
-_Bolnau_."
-
-
-
-
-III.
-
-
-Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
-kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
-antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
-plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
-kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni
-ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive
-havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
-kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la
-aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj
-plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
-maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
-klopodu en la komerca fako.
-
-Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
-por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
-tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ,
-la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis
-ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
-kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
-estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis
-transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis
-aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis
-kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando
-kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
-konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.
-
-La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
-malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam
-plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
-nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis
-malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
-tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi
-tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis
-lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
-tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
-tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
-facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
-viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu
-aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
-ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.
-
-Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la
-mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de
-la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris
-Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi
-elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
-preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
-pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca
-konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
-malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
-detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
-lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
-precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
-_cause célèbre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
-tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
-suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
-al plurjaraj servoj!"
-
-Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
-retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la
-kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la
-malvarma glavo?
-
-Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
-"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
-estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis
-al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
-interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas
-kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
-por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la
-fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por
-momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam
-sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
-ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li
-estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
-
-Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
-konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante
-trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la
-sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro
-kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite
-subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua
-demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.
-
-
-
-
-IV.
-
-
-Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al
-sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis
-atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu
-fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en
-la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre
-pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi
-siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo,
-tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la
-kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la
-aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li
-malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj
-neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis
-ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia
-sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi
-estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza
-brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas,
-ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris,
-"vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj
-ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro
-terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo
-diras pri mia akcidento?"
-
-"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj
-disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via
-animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin
-zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"
-
-"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi,
-dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de
-l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu
-ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi?
-Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas
-anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe,
-vi opinias min tre facilanima."
-
-"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino
-Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la
-mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al
-multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj?
-Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"
-
-"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi
-ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
-mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol
-la vero mem?"
-
-Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj
-ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
-ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
-ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed,
-bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni
-estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
-mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni—nu, oni elpensas
-ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
-maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
-kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas—"
-
-"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento
-petis, "daŭrigu!"
-
-"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en—en alia
-urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."
-
-"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj
-brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ
-tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo!
-Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas
-io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi—"
-
-"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris,
-maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
-ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
-timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."
-
-La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
-trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
-infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min
-milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
-doktoro!"
-
-"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis.
-"Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
-el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
-li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona
-domo.—Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala—"
-
-"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
-daŭrigu, daŭrigu!"
-
-"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
-iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo,
-oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
-tiun malbonfaman domon en Parizo."
-
-Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
-intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta
-sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura
-sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la
-kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.
-
-"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo,
-dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se
-tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis,
-ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus
-min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
-
-La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al
-ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
-malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo
-estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn
-trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ
-la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
-kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por
-paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto
-komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma
-rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis
-renkonten al li. "_Carlo_[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi
-vizitas min!"
-
-"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi
-etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian
-sirenan kantadon, mi venas—por juĝi vin!"
-
-"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis
-melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli
-al via _Giuseppa_[11]!"
-
-La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto,
-konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis.
-"Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon,
-"bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj
-tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"
-
-La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ
-lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis.
-"Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"
-
-"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis
-la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi
-estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi
-diras al vi pace, for! aŭ modulu vian _presto assai_[12] al deca
-_larghetto_[13]."
-
-"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin,
-ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi,
-kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."
-
-"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de
-via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi
-volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis
-mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo!
-Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi
-estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas
-forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de
-la voĉruladoj de publikulino!"
-
-"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj
-vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli
-profunden ol la ponardo de la mortigisto!"
-
-"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15]
-devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
-supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la
-senpekan kolombeton!"
-
-"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
-kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
-ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
-
-"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis
-la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en
-brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ,
-fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron
-sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam
-renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus
-kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
-amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn,
-sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por
-la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
-el la ĉambro.
-
-"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
-feliĉego de tio dependas!"
-
-"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia
-brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi
-ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."
-
-La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis
-elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.
-
-La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis
-rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
-al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis,
-ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
-frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan
-fraŭlinon?"
-
-"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris,
-"sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam
-tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por
-momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur
-ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"
-
-"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu—"
-
-La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston,
-jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li
-estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
-al Bolnau."
-
-"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca
-konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li
-devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
-
-"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
-iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj loĝas en la _hotelo de
-Portugalujo_."
-
-"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li
-mi faru?"
-
-"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon
-venu,—sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi—jes,
-mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin
-transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"
-
-"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
-mi plezure faros."
-
-"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli.
-Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton;
-_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."
-
-La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
-el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.
-
-"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
-naztukojn el tolo."
-
-"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur
-la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ
-ne venis ĉi tien."
-
-La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
-fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
-kun firma rigardo al ŝi li demandis.
-
-"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis."
-Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi
-paliĝis, ŝi ektremis.
-
-"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan",
-Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas,
-ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"
-
-Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la
-tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine
-diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon
-pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu,
-doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."
-
-
-
-
-V.
-
-
-Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de
-medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis
-lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al
-malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre
-baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la
-klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis?
-Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis,
-kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble
-li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto,
-orkestestro Boloni.
-
-Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore
-juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala
-kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj
-enviantoj—kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj
-dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj—ŝiaj enviantoj ĉion malenviis
-al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel
-okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj
-amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia
-reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj
-decidis des pli fervore servi al ŝi.
-
-Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion
-bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo
-de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite
-kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri
-kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke
-ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli
-proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika
-amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de
-Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko.
-Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta,
-ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite
-parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato
-kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.
-
-La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la
-lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris
-ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute
-ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj,
-en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto
-asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis
-kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn,
-kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la
-penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda
-konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile
-malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ
-estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.
-
-La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto,
-estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero
-por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata,
-ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa
-bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi
-longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro,
-vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis
-vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina
-konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa,
-Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."
-
-"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj
-devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi
-vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas
-ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo
-maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de
-neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la
-mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu
-rilato okulfrape efikas."
-
-"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel
-estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por
-mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia
-nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu
-ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."
-
-"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian
-manon.
-
-"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min
-kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi
-moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama
-kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti
-tion?"
-
-"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"
-
-
-
-
-VI.
-
-
-"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16]
-Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti
-nekonata al vi, ĉar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris ĉe
-kortegoj kaj en grandaj urboj, ĉie disvastiĝis. Mi povas lin
-prezenti al mi ankoraŭ nur el mia plej frua juneco, violonantan al
-mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ĝuste kante ripetis. Mia
-patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj
-de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis
-kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojaĝo kaj nin postlasis
-malriĉajn. Mia patrino devis decidiĝi, per kantado perlabori nian
-vivtenon. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun muzikisto, en la komenco
-onidire tre flatinta ŝin; sed poste montriĝis, ke li edziĝis kun
-ŝi nur, por uzi ŝian voĉon. Li fariĝis muzika direktoro en
-malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komenciĝis nia suferado.
-
-Mia patrino naskis ankoraŭ tri infanojn kaj tiom perdis sian voĉon,
-ke ŝi preskaŭ ne plu povis kanti eĉ unu sonon. Per tio la plej
-granda monfonto de mia duonpatro estis elĉerpiĝinta, ĉar liaj
-koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de
-nun terure ĉikanis ŝin; al mi li nenion plu volis doni por manĝi,
-ĝis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj
-li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn
-pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn ĉiam
-dimanĉe vespere mi trakantis kun multe da aplaŭdo; la kompatinda
-_Schepperl_[17]—tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa—fariĝis
-unu el tiuj malfeliĉaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan
-talenton por ilia plej granda malfeliĉo; la kruela homo ĉiutage
-min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi
-por manĝi, se mi ne ĝuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe
-povis elteni la vidon de miaj turmentoj; ŝajnis, ke ŝia vivo
-forfluas en ŝiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis
-ŝin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun
-komenciĝinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi,
-eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la
-koncertoj! Ho, estis infera torturo!
-
-En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, ĉiam kunportante al la
-patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas
-pensi pri li. Ĝi estis granda, malgrasa viro de meza aĝo; li havis
-malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia
-malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de ĉiuj homoj, kiujn mi
-iam vidis. Min precipe li ŝajne korfavoris. Kiam li venis, li
-laŭdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaĝon, mian
-kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo
-forpuŝis min de li; li kisis min malgraŭ mia kriado, li kontente
-diris: 'Ankoraŭ du, tri jaroj, tiam vi estos taŭga, Schepperl!' Kaj
-li kaj mia duonpatro ĉe tiu antaŭdiro eksplodis per sovaĝa rido.
-En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Aŭdu,
-Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi,
-mi nenion postulas de vi, por mi ankaŭ plene sufiĉas miaj tri
-ceteraj infanaĉoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataŭ
-vi fariĝos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon—multe ĝi
-ne estas—vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon.
-Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian
-domon.'—'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, ĉar ĝis nun
-mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li
-respondis, li povas alveni jam hodiaŭ aŭ morgaŭ.
-
-Vi povas imagi, kiom mi ĝojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ
-la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaŭ estis
-hieraŭ. La feliĉo, forlasi la domon de mia patro, la feliĉo, havi
-onklon, kiu min kompatas, la feliĉo, veni al Parizo, kie mi imagis
-la centron de eleganteco kaj de feliĉego,—mi estis ebria de tiom
-da feliĉo; ĉiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren,
-ĉu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun
-vesperon veturilo haltis antaŭ nia domo; mi flugkuris malsupren, mi
-disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto—kruela senreviĝo!
-Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.
-
-Mi estis preskaŭ senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam
-forgesos la diablan ĝojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj,
-kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraŭ nun mi aŭdis lian grakan
-voĉon: 'Nun vi estas ĝusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin
-en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li
-ĵetis monsakon sur la tablon; la sako malfermiĝis, brila amaso da
-arĝentaj kaj oraj moneroj ruliĝis teren; miaj tri pli junaj
-gefratoj kaj la patro ĝojkriis, sur la planko ŝoviĝis tien kaj
-tien kaj kolektis la monerojn,—ĝi estis—mia aĉetprezo!
-
-Jam la sekvintan tagon ni vojaĝis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne
-kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio,
-kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ĝoji: angoro,
-neklarigebla korpremo anstataŭis mian ĝojon, mian feliĉon. Antaŭ
-granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek
-ĝis dekdu belaj, ĉarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la
-larĝaj ŝtuparoj renkonten al ni. Ili karese ĉirkaŭprenis kaj
-kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon:
-'Ĉu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'—'_Oui, ce sont des
-filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la
-multnombra servistaro aliĝis per maldelikata, eksploda rido!
-
-Elegantaj vestoj, luksaj ĉambroj distris min. La sekvintan tagon mi
-estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu
-knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis ĉe ludotabloj, sur kanapoj,
-ĉe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj
-sinjoroj. Kiam mi eniris, ĉiuj forlasis sian lokon, iris renkonten
-al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis
-kanti; mi ricevis ĝeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la
-interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis
-konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraŭ hodiaŭ ruĝiĝas,
-pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj
-pasis en ĝojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta
-vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaŭ angoreta
-en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do
-estas la granda mondo kaj oni devas akomodiĝi al ĝiaj moroj. Sed
-unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la ŝtuparon mi
-vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto,
-ricevis por ĝi bluajn aŭ ruĝajn kartojn kaj ree transdonis tiajn
-al servisto antaŭ la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun
-karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj ruĝaj kartoj; mi
-ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kial mi ruĝiĝis pro tio. Sed aŭskultu
-plue, kio baldaŭ okazis.
-
-Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
-paperon. Al ĝi mi ŝuldas mian savon. Iumatene mi ĝin trovis sub la
-bulkoj de mia matenmanĝo. Mi ne scias, de kiu favora mano ĝi
-devenis, sed la ĉielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
-ĝia enhavo:
-
-'Fraŭlino!
-
-La domo, en kiu vi loĝas, estas malĉastejo; la sinjorinoj, kiujn
-vi vidas ĉirkaŭ vi, estas publikulinoj; ĉu nia konfido al Giuseppa
-do ne estis prava? Ĉu mallongan fibrilon de feliĉo ŝi volas aĉeti
-per longa pento?'
-
-Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ
-tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
-pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne
-lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al
-mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun
-pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
-ankoraŭ unu minuton resti tie.—Mi estis aŭdinta knabinon rekte
-kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin,—sed ĉu mi
-do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
-en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.
-
-Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam
-frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min.
-En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la
-servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke
-iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
-min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam
-mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri
-paŝoj, kaj mi estis libera.
-
-Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis
-la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi
-demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La
-servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan
-ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis,
-'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ
-estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la
-duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon,
-por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala
-knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu
-pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la
-ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes,
-estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta
-itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia
-protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne
-kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu
-suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi
-destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la
-korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke
-da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.
-
-La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de
-malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino,
-naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis
-korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage
-ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito
-per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni
-estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe
-sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la
-kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia
-ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la
-strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en
-tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi
-restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian
-malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon,
-ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi
-instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en
-sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi
-mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi
-scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne
-estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ
-poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie
-ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia
-reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam
-vidis ĉe mi viron,—krom—tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo
-konfesi al vi,—krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien.
-Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti
-tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"
-
-
-
-
-VII.
-
-
-Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
-ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la
-malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
-fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
-bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
-malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
-la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
-hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia
-nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano
-kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da
-jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
-kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."
-
-"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
-rakontas al mi?"
-
-Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj
-respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
-kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia
-patro.—Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
-ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
-mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
-min."
-
-"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
-al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
-sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono,
-flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la
-vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"
-
-"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi
-meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu
-domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu
-terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ
-nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj
-moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
-ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
-Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
-unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
-gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
-Planto_[20]."
-
-"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis
-la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"
-
-"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis
-malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn
-bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
-antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
-mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
-aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
-trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
-fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
-aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
-Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la
-publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
-apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras,
-maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la
-maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
-nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
-rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi
-estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso
-estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
-senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
-sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
-la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko.
-Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
-nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron,
-mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj
-vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la
-ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
-hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas
-paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis,
-ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la
-maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li
-tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
-_Babette_, ke ŝi eliru.
-
-'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
-min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
-mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
-min.'
-
-'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
-Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ
-vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe
-pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
-postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
-volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
-
-Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
-mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
-patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo
-lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
-sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis,
-ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
-havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis
-min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
-Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
-tribunaloj kontentigon pri mi.'—'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne
-statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
-ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas—."
-
-La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
-kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
-post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
-tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
-chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi
-vin?"
-
-"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi
-donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la
-komencliteroj de lia nomo."
-
-"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi,
-ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"
-
-"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni
-kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina
-ja estis ankaŭ de li konata."
-
-"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto
-daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"
-
-"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."
-
-"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li
-ne estas ...a ŝtatoficisto?"
-
-"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
-kaj poste en Peterburgo."
-
-"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
-ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li
-estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de
-Portugalujo."
-
-Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne
-emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio
-forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi
-la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu
-aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
-
-"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino;
-estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde
-glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
-parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
-rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia
-sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la
-estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan
-knabinon.
-
-
-
-
-VIII.
-
-
-Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje
-havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn
-informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte
-konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj
-pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo,
-paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn.
-Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al
-la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj
-amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj,
-kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en
-tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la
-hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj;
-oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la
-pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj
-sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo
-grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon,
-ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj
-blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la
-mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la
-transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto
-frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu
-_maestro_[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li
-malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam
-lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis
-53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo
-tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie
-estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de
-viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto
-eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.
-
-En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj
-kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj
-kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun
-ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la
-kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_
-sur la ruinoj de Kartago.
-
-La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene
-akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de
-seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto
-sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia
-flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
-
-Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi
-venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi
-fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas
-aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian
-feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi
-estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke,
-koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa,
-Giuseppa!"
-
-"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin,
-"bridu vian senton, antaŭ ol—"
-
-"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento;
-mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas
-la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj
-ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri
-muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe
-sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj
-la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj?
-Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo,
-reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas,
-estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas
-sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al
-la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.
-
-"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni
-jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane
-prezentu al mi medicinan konsilanton?"
-
-La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la
-harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometaĉo, kiam miaj
-klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"
-
-La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la
-pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris:
-"La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ĝentile petigas sinjoron la
-orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa
-aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."
-
-"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna
-viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo,
-kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado
-kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj
-kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola
-en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"
-
-"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li
-ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj—"
-
-"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina
-konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li
-estas?"
-
-"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi
-pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando;
-antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar
-li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de
-tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave
-malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por
-nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi
-demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi
-opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke
-tiu nun ree malfermiĝis."
-
-En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka
-voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la
-signon de la kruco kaj flugkuris transen.
-
-La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos
-akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne
-sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte
-kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo
-kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco
-la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia
-partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro;
-sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo
-leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la
-kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la
-rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj
-brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto,
-kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj
-kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en
-tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile
-okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"
-
-"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende,
-sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero
-ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco?
-_Maestro_[21], nu, tiam?"
-
-Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina
-konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas
-grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!—Ĉio
-estas tiel malluma—konfuzaj labirintoj—nenia eliro—nenia gvida
-stelo."
-
-"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe
-reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble
-en la poŝeldono de _Cotta_ sur paĝo 175[23], se mi ne eraras.
-Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"
-
-"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia
-anĝelo, mia Dio,—mi volas adori lin!"
-
-"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni
-volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki
-vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia
-domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus
-surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al
-mi, ke li vin konvinkos!"
-
-La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun
-li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li
-diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide
-surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."
-
-
-
-
-IX.
-
-
-La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por
-sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia
-kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj
-baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito
-akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de
-ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por
-plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri
-ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun
-li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina
-konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li
-ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis
-kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito
-antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna
-Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado
-de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo
-precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis
-vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la
-polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri
-la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis
-same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li
-povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis,
-ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu
-terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu
-mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo
-de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj
-povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de
-Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial
-plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj
-kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la
-fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj
-kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos,
-nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.
-
-Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn
-fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie
-oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile
-efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine
-ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro",
-ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta
-maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas
-por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia
-malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se
-la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke
-sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li
-per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne
-ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj.
-Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al
-mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
-
-La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris,
-"ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por
-vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia
-furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon,
-li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi
-kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin
-donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos
-kaptita."
-
-Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis
-al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis,
-eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi
-ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi
-ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ
-nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al
-malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.
-
-"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto
-mia", la policulo respondis; "se vi scias ion—"
-
-"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas
-paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia
-lasta ĝemeto estis—Bolnau."
-
-"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun
-silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste,
-ĉu Bolnau?"
-
-"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la
-koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke
-tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
-
-La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li
-aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj
-alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda
-viro, sed—ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj
-antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la
-juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de
-Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la
-Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto
-kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li
-alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren,
-li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj
-ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek
-paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis,
-turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre
-suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis
-lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan
-vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24];
-li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia
-vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj
-aŭdeble klakis.
-
-"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne
-vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone
-fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala,
-ĉu vi estas malsana?"
-
-"Ne—ĝi estas nur malgranda frostotremo—mi efektive dum kelke da
-tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."
-
-"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi
-apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la
-maskobalo mi vidis vin tre vigla."
-
-"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi;
-revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."
-
-"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi
-estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi
-vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"
-
-
-
-
-X.
-
-
-"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj
-mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li
-scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed
-ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li
-ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos
-min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu
-povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho
-Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj
-tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la
-kvara akto!"
-
-Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam
-li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.
-"Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino,
-pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi
-lian suspekton! Kaj tamen—ĉu proksime de ŝi ne atakos min
-tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de
-l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili
-dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis
-en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio
-ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi
-kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto
-la luksan veston de la paŝaho de _Janina_; li ĉiutage surmetis ĝin
-kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi
-el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin
-sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho
-ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke
-mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis
-tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli
-malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al
-ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da
-akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis
-en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis
-sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo
-kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos
-tremanta, li pensis. _Ali_, la paŝaho de Janina, sentis en si
-kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.
-
-La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la
-unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte
-konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu
-li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda
-dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte
-vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La
-loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone
-parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis
-en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam
-respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la
-cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda
-infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco,
-ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne
-atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj
-ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus
-prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina
-konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili
-kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."
-
-La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;
-afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis,
-ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la
-kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj
-de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la
-chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj
-la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.
-oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin
-proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la
-maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La
-kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la
-paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ
-longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la
-kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis
-tute proksime—rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj
-kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel
-laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne
-skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj
-malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto
-ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge;
-ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi
-respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."
-
-La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe
-atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li
-faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed
-li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.
-
-La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti
-al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis
-ĉirkaŭen—ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis
-sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas
-al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj
-saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi,
-li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne
-deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide
-rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la
-terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"
-
-La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis
-ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar
-fortikaj domenuloj.
-
-Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis
-forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo
-el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo
-terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto,
-bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas
-preni la francan sinjoron."
-
-"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin
-puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu
-koncernas min, se lin prenas la satano?"
-
-"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li
-eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba
-kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."
-
-La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ
-dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li
-alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la
-kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de
-Portugalujo.
-
-
-
-
-XI.
-
-
-Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ
-jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis
-malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton,
-suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon,
-la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de
-kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo,
-tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda,
-malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta
-pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj
-liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo
-granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni
-opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj
-ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon.
-La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe
-elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza
-rido li gratis sur la litkovrilo.
-
-"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per
-tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia,
-ĝuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica,
-griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma
-figuro—jen ĉio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu
-terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; ĉu li do ne
-ĵus ĉeestis la areston de tiu chevalier? Ĉu ne ankaŭ alia viro
-povas havi grizajn okulojn? Ĉu do estis mirige, ke malsanulo estas
-konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon
-trans la frunton, kvazaŭ volante forviŝi tiujn pensojn kaj aliris
-al la lito.—Sed ankoraŭ neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron
-kaj timon ĉe la lito de malsanulo—tie, estis al li preskaŭ
-neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane
-klopodis venki, kaj li nevole posteniĝis, sentante la malsekan,
-senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serĉante la pulson.
-
-"La stultulo", la paciento kun raŭka voĉo kriis, intermiksante jen
-francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la
-stulta malgrandulo, ŝajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos
-al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi
-min, estas la banoj de Ĝenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li
-mendu por mi poŝtoĉevalojn; mi forvojaĝos ankoraŭ hodiaŭ nokte."
-
-"Certe li forvojaĝos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe
-nigraj ĉevaloj, kaj ne al Ĝenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed
-tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."
-
-La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke
-li povas legi la antaŭsignojn de la proksima morto en la okuloj, en
-la malkvietaj movoj de la malsanulo; eĉ tiu sopiro vojaĝi foren,
-malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finiĝon de l'vivo. Tial la
-kuracisto konsilis al li, kviete kuŝiĝi kaj promesis, ke li
-preparos malvarmigan trinkaĵon.
-
-La malsanulo furioze ridis. "Kuŝi, kviete kuŝi?", li respondis,
-"kiam mi kuŝas, mi ĉesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi
-devas sidi, for, malproksimen for!—Kion diras la malgrandulo? Ĉu li
-mendis la ĉevalojn? Malgranda hundo, ĉu vi ordis mian pakaĵon?"
-
-"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia
-pakaĵo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne
-povas skribi sur la ĉielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."
-
-La medicina konsilanto ankoraŭ unu fojon kaptis la manon de la
-malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraŭ
-povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi
-krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li
-montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaĝon malbone
-surmetitan, li trovis—pikvundon proksime de la koro.—Strange! ĝi
-estis la sama grando, la sama loko, kiel ĉe la vundo de la
-kantistino.
-
-"Tio estas freŝa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme
-rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"
-
-"Ĉu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi
-havis tranĉilon en la brusta poŝo, malsupren falis ŝtuparon kaj
-min iom gratvundetis."
-
-"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu
-vundo."
-
-Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ĝin al la malsanulo;
-tiu ĝin albuŝigis per nefirma mano; ĝi ŝajne freŝigis lin; dum
-kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li
-verŝis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj
-postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malŝlosis kaj eligis
-tukon—la kuracisto rigardis al ĝi, terura suspekto en li
-naskiĝis—li ree rigardis, ĝi estis la sama koloro, la sama ŝtofo,
-ĝi estis la tuko, trovita ĉe la kantistino. La malgrandulo volis
-transdoni ĝin al la malsanulo; li repuŝis ĝin: "Al la diablo,
-bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ĝin!" La
-servisto elserĉis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla
-odoro disvastiĝis en la ĉambro—ĝi estis la sama parfumo, kiun
-surhavis la alia, trovita tuko.
-
-La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis
-dubeble, ke li havas antaŭ si la atencinton de la kantistino
-Bianetti, tiun chevalier de Planto; ĝi estis senhelpa homo,
-malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis,
-kvazaŭ ĉiumomente li povas sin ĵeti el la lito kaj kapti lian
-gorĝon; li prenis sian ĉapelon, la proksimeco de la terura homo
-forpelis lin.
-
-La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri.
-"Ho, via moŝto!", li ĝemis, "Vi ja ne volas lasi min sola ĉe li?
-Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela
-fantomo kun la dormoĉapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la
-ĉambro! Pro Dio, ne forlasu min!"
-
-La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li
-ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito
-longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li
-minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo
-ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la
-ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la
-teruran ridon de la mortigisto.
-
-
-
-
-XII.
-
-
-En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo
-de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
-sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera
-tribunala referendario _Pfälle_ jam estas supre?", unu el tiuj
-sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
-kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
-sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon
-en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi,
-Lange, estas vokata al li!"
-
-"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan
-fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia
-hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la
-doktoro ankoraŭ estas ĉe li."
-
-"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
-alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ
-forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora
-supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
-kompatindulo?"
-
-"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
-kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
-Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la
-atencinto."
-
-"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"
-
-"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
-aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
-supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie,
-en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
-mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."
-
-Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
-la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
-Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
-eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la
-kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
-ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
-ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
-rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne
-pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle,
-mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
-konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj
-tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.
-
-"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo
-kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
-vizitojn."
-
-La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj
-diris akcente: "Chevalier de Planto!"
-
-"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
-dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.
-
-"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.
-
-La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
-referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
-chevalier jam de longe estas mortinta!"
-
-"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
-la reĝo!"
-
-La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
-mian pasporton!"
-
-"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"
-
-"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio
-la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"
-
-"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
-ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
-Bianetti."
-
-La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
-grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
-ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
-eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
-Boloni kaj la ...a ŝtatsendito en la ĉambron.
-
-"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu,
-"ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
-al vi kiel chevalier de Planto?"
-
-"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
-miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."
-
-"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
-vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
-la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"
-
-La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi,
-sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin,
-lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
-rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
-dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke
-suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ
-fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
-"Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere
-bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
-al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj
-brutoj!"
-
-"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
-lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ—"
-
-"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la
-morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
-vi ankoraŭ devas demandi pri io."
-
-La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili
-suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj
-okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
-sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
-"Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi
-meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
-galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
-vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne
-plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
-eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du
-juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
-malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina—la turbano kovris la kompatigan
-kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj
-precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa
-kaj deturnis sian vizaĝon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
-direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
-ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
-la diabloj, mi ne konas lin!"
-
-La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja
-sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
-antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom
-malfeliĉigi senkulpan homon?"
-
-"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
-lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"
-
-"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la
-tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun
-sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
-ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."
-
-"Certe", la paŝaho plendis—"diris mian nomon en tiel suspektigaj
-cirkonstancoj."
-
-La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan
-vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro;
-"Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
-tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
-mi ne celis tiun sinjoron, sed—"
-
-"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se
-mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"
-
-"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin.
-"Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el
-granda mizero."
-
-"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
-en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de
-Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
-tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
-metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
-"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."
-
-Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj
-eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la
-paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la
-amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj,
-kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante
-ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon;
-li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
-aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li
-diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
-ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis
-mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al
-vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
-petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"
-
-Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la
-orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute
-forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
-la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel
-okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la
-fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto
-estis Bolnau?"
-
-"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina
-konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias,
-ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."
-
-
-
-
-Klarigaj notoj de la tradukinto.
-
-
-[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi
-ŝatata komercisto aŭ industriulo.
-
-[2] (itala) = kun subpremata voĉo.
-
-[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando
-oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la
-distrikta registaro.
-
-[4] (it.) = sinjorino.
-
-[5] pron. Baruĥ.
-
-[6] laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto,
-kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).
-
-[7] (franca) = ĝis la revido.
-
-[8] (franca) = fama juĝafero.
-
-[9] = pendigan ŝnuron.
-
-[10] (itala formo de) Karlo.
-
-[11] (it. f. d.) Jozefino.
-
-[12] (itala muzika termino) = sufiĉe rapide.
-
-[13] (it. muz. term.) = iom modere.
-
-[14] (franca) = ĉielo!
-
-[15] (itala) = amantoj.
-
-[16] (akc. António, itala formo de) Antono.
-
-[17] pron. Ŝeperl.
-
-[18] (germ.) mallongigaĵo de Kristino.
-
-[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aŭ publikulinoj,
-laŭ alia senco de la franca vorto).
-
-[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.
-
-[21] (itala) = majstro.
-
-[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aŭ sento
-kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel
-nove estiĝintan.
-
-[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur paĝo 70 (Rab: IV, 5).
-
-[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!
-
-[25] (franca) = jen kiu?
-
-[26] (franca) = Sinjoro.
-
-[27] (germana formo de) Karlo.
-
-
-
-
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_
-
-Pro kio?
-
-Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus
-
-Prezo: bele kart. 9.— M. (al eksterlando kun altigoj
-laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.)
-
-Kompetenta juĝo pri la verko:
-
-En la nuna tempo, kiam oni, bedaŭrinde pli ol dezirite,
-devas kutimigi sin al ĉiutagaj kriminalaĵoj, akriĝas ankaŭ
-la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon
-"Pro kio" kun ĝojo kaj ĝuo, ĉar la dissolvo de la komplikaĵoj
-estas lerta, la streĉeco de l'atento de la leganto estas
-restigata ĝis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra.
-Ĝuste ĉi tio ŝajnas al mi grava, ĉar ĝi denove pruvas la
-kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj ĉarme
-kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la
-modernan ĉiutagan vivon. Pro ĉi tiuj kaŭzoj mi volonte
-donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por ĝia vojo
-kaj deziras al ĝi plenan sukceson.
-
- _Dro Albert Steche_,
- prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
-
-
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_
-
-Elektitaj poemoj de Heinrich Heine
-
-Tradukitaj de Friedrich Pillath
-
-Dua, kompletigita eldono
-
-Prezo: bele kart. 4.— M. (al eksterlando kun altigoj
-laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)
-
-Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo!
-S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura
-Asocio, juĝas pri ĝi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono)
-estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco
-de nia lingvo."
-
-
-
-Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59
-
-_Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_
-
-P. William
-
-Legolibro
-
-Unua volumo:
-
-Internacia Anekdotaro
-
-Prezo: 6.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ
-E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)
-
-Ĉi tiu libro bonege taŭgas kiel legaĵo en kursoj kaj en
-ekzercaj rondoj. Ĝia modelstila enhavo pritraktas la plej
-diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas
-grandan provizon de vortoj kaj riĉecon de gramatikaj formoj
-konscie uzitaj.
-
-
-
-Dokumentoj de Esperanto
-
- Informilo pri la historio kaj organizo
- de la Esperanta movado
-
-Kunmetita de
-
-Dro A. Möbusz, Lübeck
-
-Prezo: kart. 25.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ
-E-Katalogo) Sendkostoj 1.— M. (eksterlanden 2.40 M.)
-
-Ĉiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj
-scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado
-kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi
-ĉi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. ĉiujn
-kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn
-dokumentojn.
-
-
-Buchdruckerei für fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L.
-
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***
-
-***** This file should be named 24763-0.txt or 24763-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/2/4/7/6/24763/
-
-Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
-Proofreading Team at http://www.pgdp.net
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions
-will be renamed.
-
-Creating the works from public domain print editions means that no
-one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
-(and you!) can copy and distribute it in the United States without
-permission and without paying copyright royalties. Special rules,
-set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
-copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
-protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
-Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
-charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
-do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
-rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
-such as creation of derivative works, reports, performances and
-research. They may be modified and printed and given away--you may do
-practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
-subject to the trademark license, especially commercial
-redistribution.
-
-
-
-*** START: FULL LICENSE ***
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
-Gutenberg-tm License (available with this file or online at
-http://gutenberg.org/license).
-
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
-electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
-all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
-If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
-Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
-terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
-entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
-and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
-works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
-or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
-Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
-collection are in the public domain in the United States. If an
-individual work is in the public domain in the United States and you are
-located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
-copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
-works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
-are removed. Of course, we hope that you will support the Project
-Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
-freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
-this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
-the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
-keeping this work in the same format with its attached full Project
-Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
-a constant state of change. If you are outside the United States, check
-the laws of your country in addition to the terms of this agreement
-before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
-creating derivative works based on this work or any other Project
-Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
-the copyright status of any work in any country outside the United
-States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
-access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
-whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
-phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
-Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
-copied or distributed:
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
-almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
-re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
-with this eBook or online at www.gutenberg.org
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
-from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
-posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
-and distributed to anyone in the United States without paying any fees
-or charges. If you are redistributing or providing access to a work
-with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
-work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
-through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
-Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
-1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
-terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
-to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
-permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
-word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
-distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
-"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
-posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
-you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
-copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
-request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
-form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
-License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
-that
-
-- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
- owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
- has agreed to donate royalties under this paragraph to the
- Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
- must be paid within 60 days following each date on which you
- prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
- returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
- sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
- address specified in Section 4, "Information about donations to
- the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
-
-- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or
- destroy all copies of the works possessed in a physical medium
- and discontinue all use of and all access to other copies of
- Project Gutenberg-tm works.
-
-- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
- money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days
- of receipt of the work.
-
-- You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
-electronic work or group of works on different terms than are set
-forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
-both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
-Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
-Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
-collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
-works, and the medium on which they may be stored, may contain
-"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
-corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
-property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
-computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
-your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium with
-your written explanation. The person or entity that provided you with
-the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
-refund. If you received the work electronically, the person or entity
-providing it to you may choose to give you a second opportunity to
-receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
-is also defective, you may demand a refund in writing without further
-opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
-WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
-WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
-If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
-law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
-interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
-the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
-provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
-with this agreement, and any volunteers associated with the production,
-promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
-harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
-that arise directly or indirectly from any of the following which you do
-or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
-work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
-Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
-
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of computers
-including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
-because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
-people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
-To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
-and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
-Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
-http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
-permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
-Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
-throughout numerous locations. Its business office is located at
-809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
-business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
-information can be found at the Foundation's web site and official
-page at http://pglaf.org
-
-For additional contact information:
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To
-SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
-particular state visit http://pglaf.org
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations.
-To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
-
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
-works.
-
-Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
-concept of a library of electronic works that could be freely shared
-with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
-Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
-
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
-unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
-keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
-
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
-
- http://www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.