summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/23774.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '23774.txt')
-rw-r--r--23774.txt9932
1 files changed, 9932 insertions, 0 deletions
diff --git a/23774.txt b/23774.txt
new file mode 100644
index 0000000..a0e6b1f
--- /dev/null
+++ b/23774.txt
@@ -0,0 +1,9932 @@
+The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Asocio de la Junuloj
+ Dramo en kvin aktoj
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly
+
+
+
+
+
+Noto de tekstpreparanto:
+
+En cxi tiu askia teksto, mi uzas la x-metodon por la cxapelitaj
+literoj. Ankaux, mi uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj
+signoj kiu mankas en la askia signaro.
+
+ [*a] Minuskla a kun ringo
+ [*A] Majuslka A kun ringo
+ [:o] Minuskla o kun tremao
+ [/o] Minuskla streko-o
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+LA ASOCIO DE LA JUNULOJ
+
+Dramo en kvin aktoj
+
+(De unges Forbund)
+
+(1869)
+
+Tradukis:
+Odd Tangerud
+(1999)
+
+Eldonejo: JEC Scandinavia a/s
+
+ Postboks 54
+ N - 3401 Lier
+ Tlf. 32 85 50 03
+ Fax. 32 85 5082
+
+
+
+LA ASOCIO DE LA JUNULOJ
+
+ROLOJ:
+
+ CXAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
+ ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
+ TORA, lia filino.
+ SELMA, edzino de la grandkomercisto.
+ DOKTORO FJELDBO, kuracisto cxe la ferfarejo.
+ ADVOKATO STENSG[*A]RD.
+ PROPRIETULO MONSEN, sur "Storli" (lia bieno).
+ BASTIAN MONSEN, lia filo.
+ RAGNA, lia filino.
+ TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en "Storli".
+ FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
+ BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
+ DANIEL HEJRE.
+ SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
+ LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
+ SERVISTINO cxe la cxambelano.
+ SERVISTO.
+ KNABINO, dungitino cxe sinjorino RUNDHOLMEN.
+ VILAGXANOJ, GASTOJ de la CXAMBELANO, k.t.p.
+
+
+[*A] / [*a] prononcigxas kiel longa o.
+
+
+(La intrigo okazas cxe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la cxefa domo. Muziko kaj
+danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantauxe,
+pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaux la sama
+estas tablo kun benkoj. Transe cxe la alia flanko antauxe estas alia
+tablo, ornamita per floroj kaj kun apogsegxoj cxirkauxe.)
+
+ [1] La nacia tago de Norvegio.
+
+(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en
+la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto
+Ringdal_, ankaux kun komitata banto, staras apud la tablo
+maldekstre.)
+
+
+BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
+
+-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel
+kiel ni prenis gxin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi
+gxin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!
+
+AUXSKULTANTOJ
+
+Hura, hura, hura!
+
+FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
+
+(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna
+Lundestad!
+
+OPAJ VOCXOJ
+
+Tsx! Tsx!
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!
+
+(La auxskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo
+_Bastian, advokato Stensg[*a]rd_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin
+antauxen tra la amaso.)
+
+MONSEN
+
+Je mia savo li nun farigxas antikva!
+
+ASLAKSEN
+
+Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!
+
+MONSEN
+
+Tiun paroladon li nun estas farinta cxiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_
+memoras. Venu do jen --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por
+via filino.
+
+MONSEN
+
+Ho, Ragna certe retrovos nin.
+
+BASTIAN
+
+Al sxi mankas nenio; kandidato Helle estas kun sxi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Helle?
+
+MONSEN
+
+Jes, Helle. (pusxas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj
+ni ja cxiuj estas. Venu do! Jen ni sidas sxirmitaj kontraux cxiu ajn;
+kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta cxe
+la tablo maldekstre)
+
+RINGDAL
+
+(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Rezervita? Por kiu?
+
+RINGDAL
+
+Por la cxambelano kaj la liaj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho cxu, la cxambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja cxeestas.
+
+RINGDAL
+
+Ne, sed ni povas atendi ilin cxiun momenton.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ke ili eksidu aliloke. (prenas segxon)
+
+LUNDESTAD
+
+(metas manon sur la segxon) Ne, la segxo staru, kiel dirite.
+
+MONSEN
+
+(ekstaras) Venu, sinjoro Stensg[*a]rd! Jen estas same bona loko.
+(iras transen dekstren) Servisto! Hm, ecx ne servisto. Tion la
+festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj
+sercxu kvar botelojn da cxampano. Postulu la plej multekostan. Diru
+ke Monsen pagos!
+
+(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)
+
+LUNDESTAD
+
+(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensg[*a]rd_) Vi do
+ne prenu tion cxi cxagrenigxe --
+
+MONSEN
+
+Ne, cxagrenigxe --! Je Dio! Fore de tio!
+
+LUNDESTAD
+
+(dauxre al _Stensg[*a]rd_) Cxar ja tute ne estas mi persone; estas la
+festenkomitato, kiu decidis --
+
+MONSEN
+
+Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --
+
+LUNDESTAD
+
+(kiel antauxe) Ni estas ja cxi tie sur la tereno de la cxambelano.
+Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la gxardenon por cxi tiu
+vespero; kaj tial ni opiniis --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ni sidas bonege cxi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi
+negxenate, -- mi aludas la popolamason.
+
+LUNDESTAD
+
+(amike) Nu ja; do cxio estas ja bona. (iras al la fono)
+
+ASLAKSEN
+
+(el la tendo) Nun baldaux venos la servisto kun la vino. (eksidas)
+
+MONSEN
+
+Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj
+tio ecx en la libertago! Jen provo pri la tuta arangxo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiajxon?
+
+MONSEN
+
+Malnova heredita kutimacxo, sciu.
+
+ASLAKSEN
+
+Vi estas novulo cxi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg[*a]rd.
+Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --
+
+SERVISTO
+
+(alportas cxampanon) Cxi tie mendigxis, -- cxu?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes certe. Jen; enversxu!
+
+SERVISTO
+
+(versxas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?
+
+MONSEN
+
+Cxio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.)
+
+MONSEN
+
+(tostas kun _Stensg[*a]rd_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato!
+Gxojigas min precipe konatigxi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas
+honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, eklogxas cxi tie. Ni
+multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj
+kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi havas grandan paroltalenton,
+kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle
+okupigxu en, -- hm, -- okupigxu en --
+
+ASLAKSEN
+
+La lokaj rilatoj.
+
+MONSEN
+
+Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pri vivo kaj vigleco ne mankos!
+
+MONSEN
+
+Brave! Auxdu! Kroman glason por tiu promeso!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne; haltu; mi jam antauxe --
+
+MONSEN
+
+Ho, babilajxo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!
+
+(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele
+plenigas la glasojn.)
+
+MONSEN
+
+Krome, -- cxar ni nun hazarde enpensigxis pri tiaj aferoj --, mi
+devas diri, ke ne estas precipe la cxambelano, kiu premas cxion sub
+la jugo. Ne, tiu kiu staras malantauxe kaj stiras la sledon, tiu
+estas maljuna Lundestad, vi sciu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tion mi auxdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia
+liberulo --
+
+MONSEN
+
+Lundestad? Cxu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive
+nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi
+sin. Tial li ankaux akceptis la parlamentan segxon herede post sia
+patro. Je Dio, cxio ja iras herede cxi tie.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajxo.
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi ja ne diras ke mi --
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, gxuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj
+diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete
+polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.
+
+MONSEN
+
+Sed se io okazu, gxi efektive okazu baldaux. La elekto de elektistoj
+okazos iun el cxi tiuj tagoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus
+sur vin?
+
+MONSEN
+
+Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la
+komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti
+personajn konsiderojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone
+rimarkis.
+
+MONSEN
+
+Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro --
+
+ASLAKSEN
+
+Hm, hm; estas kasxesploruloj vagantaj.
+
+DANIEL HEJRE
+
+(el la tendo; miopa; cxirkauxrigardas kaj venas pliproksimen) Ho,
+cxu mi kuragxus prunte peti liberan segxon; mi volus eksidi jen, tie.
+
+MONSEN
+
+Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed cxu vi ne povas sidi cxe
+cxi tiu tablo?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jen? Cxe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! cxampana
+vino, mi kredas.
+
+MONSEN
+
+Jes. Vi eble kuntrinkos glason?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne, dankon! Tiu cxampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, gxi --;
+nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur
+_havus_ glason.
+
+MONSEN
+
+Bastian, eniru sercxi unu.
+
+BASTIAN
+
+Ho, Aslaksen, eniru, kaj sercxu glason.
+
+(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento)
+
+DANIEL HEJRE
+
+La sinjoroj do ne gxenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon,
+Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagxo. Nove veninta.
+Versxajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras.
+
+MONSEN
+
+Tute gxuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre --
+
+BASTIAN
+
+Kapitalisto.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Antauxa, pli gxuste dirite. Nun mi senigxis je la tuto; kvitigxis,
+oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.
+
+MONSEN
+
+Trinku, trinku nun, dum sxauxmas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Sed friponajxoj, komprenu; artifikoj kaj tiajxoj, -- nu suficxe
+dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos
+kvitigxinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam
+la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Cxu vi ne trinku
+por tio? Cxu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ja, cxu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi
+aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata
+altedevena. Ne; tiu estas cxambelano Bratsberg, -- kara juna amiko!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho cxu? En komercaj aferoj la cxambelano certe estas honesta homo.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu tion vi diras, vi juna homo? Hm; suficxe dirite! (proksimigas sin)
+Antaux dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan
+kapitalon post mia patro. Vi certe auxdis rakonti pri mia patro?
+Cxu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis
+sxipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis
+siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis suficxe ricxa por
+tio; nu suficxe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads.
+
+ASLAKSEN
+
+Cxu li ne ankaux orumis la kamentubojn?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere gxi aperis longe antaux via
+tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaux mi faris. Multekosta
+vojagxo al Londono --; cxu vi ne auxdis paroli pri mia vojagxo al
+Londono? Mi kvazaux kondukis kun mi kortegon; -- cxu vi vere ne
+auxdis paroli pri tio? Cxu? -- Kaj kiom mi ja estas forjxetinta sur
+artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antauxenpusxinta junajn
+talentulojn?
+
+ASLAKSEN
+
+(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!
+
+MONSEN
+
+Nu? Cxu vi volas forlasi nin?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, mi volas iom movi min. (foriras)
+
+DANIEL HEJRE
+
+(mallauxte) Ankaux li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel
+cxiuj la aliuloj; he-he! Cxu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al
+studado?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vere? Cxu Aslaksen studis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kiel la juna Monsen; -- neniam farigxis al io; ankaux kiel -- suficxe
+dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam
+frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholajxoj --
+
+MONSEN
+
+Sed vi tute erarvojigxis de tio, kion vi volis rakonti al Stensg[*a]rd
+pri la cxambelano.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte,
+malsuprenigxis por la maljuna cxambelano, -- patro de la nuna, vi
+komprenas; cxar ankaux _li_ estis cxambelano --
+
+BASTIAN
+
+Kompreneble; cxio heredigxas cxi tie.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Inkluzive cxiuj gxentilaj ecoj. Suficxe dirite. La malaltigo de la
+mona valoro, -- malprudentajxoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li
+tirigxis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el
+la bieno --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj via patro acxetis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kaj acxetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredajxon;
+mi faras milojn da plibonigajxoj --
+
+BASTIAN
+
+Kompreneble.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Toston! -- Plibonigajxojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la
+arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2]
+-- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refarigxi!
+
+ [2] Nomo uzata por ne devi uzi la gxustan. Malestime.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne tiel facile! Kelkaj formalajxoj estis forgesitaj, li pretendis.
+Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu lauxe farigxis dauxra. Kaj
+kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?
+
+MONSEN
+
+Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe ecx
+_kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, ecx miaj senkulpaj infanoj --
+
+BASTIAN
+
+(frapas la tablon) Usx, patro, -- se mi havus certajn personojn cxi
+tie!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Viaj infanoj, vi diras?
+
+MONSEN
+
+Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Cxu li ne estas bone edukita --?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo;
+kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilingxeniero,
+_tio_ li do estas.
+
+BASTIAN
+
+Jes, tio mi estas, morto kaj plago!
+
+MONSEN
+
+Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj
+ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungigxis por la komunuma laboro? Kiu
+dungigxis por la vojlaboroj cxi tie -- precipe la du lastajn jarojn?
+Por ili dungigxis eksterlandanoj -- aux almenaux fremduloj, --
+personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la
+sxparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton
+kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion
+nia grandioza gastiganto lauxsxajne ne havas. Se temas pri posto de
+konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; cxiam iu kiu gxuas
+la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas
+la roma legxaro; tio signifas, ke oni suferas sxiprompon en la
+komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!
+
+MONSEN
+
+Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj
+procesoj?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ili dauxre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je cxi tiu
+momento. Ho, kiom da cxikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu
+rilato! Venontan semajnon farigxos necese por mi voki la tutan urban
+konsilantaron al la jugxa konsilantaro.
+
+BASTIAN
+
+Cxu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la
+jugxa konsilantaro?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.
+
+MONSEN
+
+Ha-ha! Cxu ne, nu?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi havis legxan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Gr[:o]nsundon,
+kaj malfelicxe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la
+ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ --
+
+BASTIAN
+
+Nu, do ke la diablo --!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj strecxas la arkon
+gxis gxi rompigxas; la pontan arkon mi aludas; cxio estas ja hereda
+--; suficxe dirite![3]
+
+ [3] En la norvega lingvo cxi tiu esprimo signifas ankaux "stultulo".
+
+MONSEN
+
+Ho-ho-ho! "Suficxedirite", jes! Trinku nun vi, "Suficxedirite"!
+(al _Stensg[*a]rd_) Vi auxdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por
+esprimi sin kiel li sxatas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, la parollibereco estas ja la sola sxtataneca rajto, kiun mi alte
+taksas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nur domagxo, ke tiu rajto estas limigita per la legxoj.
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por
+insultproceso? Cxu? Nepre ne akceptu tolerajxon, estimatulo! Mi estas
+maljuna praktikanto, mi!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Koncerne insultoj?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere
+honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas cxi
+tie sidinta parolante nekasxeme pri viaj forestantaj amikoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Forestantaj amikoj?
+
+DANIEL HEJRE
+
+La filo certe valoras la honoron; suficxe dirite! Tiel ankaux la
+filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis jxeti makuleton sur la
+karakteron de la cxambelano --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tiuj de la cxambelano? Cxu estas tiuj de la cxambelano, kiujn vi
+nomas miajn amikojn?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.
+
+BASTIAN
+
+Vizitojn?
+
+MONSEN
+
+Cxu kio?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Aux, aux, aux! Jen mi eble malkasxis ion, kio --
+
+MONSEN
+
+Cxu vi faris vizitojn al la cxambelano!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Babilajxo! Falsajxoj!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto?
+(al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro lauxlitere. Kiam mi
+diras "vizito", mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en
+frako kaj flavaj gantoj; sed kio --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj mi diras al vi, ke mi ecx ne estas parolinta vivan vorton kun tiu
+familio!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu eblas? Cxu vi ecx ne la duan fojon estis akceptata? Jes, cxar la
+unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(al _Monsen_) Mi havis skribajxon por transdoni de iu tria persono
+en Kristiania; tio estas la tuto.
+
+DANIEL HEJRE
+
+(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiajxo! Jen venas
+juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la
+provitan grandulon en lia domo; rifugxas al li kiu havas la sian en
+sekureco, por peti, -- nu suficxas! La grandulo sxlosfrapas la
+pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri
+io estas, -- suficxas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej
+indigniga krudeco!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kusxi.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne hejme! Li, kiu cxiam diradas: "Mi estas cxiam hejme por honestaj
+homoj!"
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu li tion diras?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ia dirajxo. Ecx sinjoro Monsen neniam akceptigxas. Sed mi ne
+komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; cxar
+cxu vi scias kion mi auxdis hieraux?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi ne volas scii, kion vi auxdis hieraux.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Fina punkto do. Cetere la dirajxo por mi ne estis eksterordinara; --
+nome en la busxo de cxambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li
+aldonus la vorton "radik-hakisto".
+
+STENSG[*A]RD
+
+Radik-hakisto?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la cxambelano nomis
+vin radik-hakisto kaj aventuristo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(eksaltas) Kion do?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aux aventuristo kaj radik-hakisto,
+mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj tion vi auxdis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi? Se mi cxeestus, sinjoro advokato Stensg[*a]rd, ne mankus al vi la
+defendon, kiun vi meritas.
+
+MONSEN
+
+Jen vi vidas kio elvenas el --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas
+mian kolon. Eble nur sxercema parolturnigxo. Morgaux vi povos postuli
+klarigon. Jes, cxar vi ja certe invitigxis al la festena tagmangxo?
+Cxu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi ne iros al iu tagmangxo.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?
+
+MONSEN
+
+Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej
+proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kion tio signifus, sinjoro Hejre?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian
+manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu
+min, ankoraux atendas vin multaj amaraj travivajxoj sur la areno de
+la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas
+bela; ecx kortusxa; sed, sed, -- fidemo estas argxento; monda sperto
+estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensajxo, vidu! Dio estu
+kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.)
+
+(_Cxambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de
+maldekstre.)
+
+ANDERS LUNDESTAD
+
+(cxe la tribuno, signas por auxskultado) Sinjoro administranto de la
+ferfarejo Ringdal havas la vorton.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!
+
+LUNDESTAD
+
+Poste!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne! -- Nun! Tuj!
+
+LUNDESTAD
+
+Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.
+
+RINGDAL
+
+(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En cxi tiu momento ni havas
+la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la
+malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin
+suprenrigardi al li kvazaux al patro; li, kiu cxiam estas preta same
+al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu
+ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora
+gasto ne sxatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por
+cxambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!
+
+LA AMASO
+
+Hura! Hura! Hura!
+
+(Entuziasma aplauxdo; oni cxirkauxas la cxambelanon, kiu dankas kaj
+premas la manojn de la plej proksimaj.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu mi _nun_ rajtas paroli?
+
+LUNDESTAD
+
+Bonvolu. La tribuno staras je via servo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!
+
+LA JUNULOJ
+
+(amasigxas cxirkaux lin) Hura!
+
+LA CXAMBELANO
+
+(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo?
+
+FJELDBO
+
+Advokato Stensg[*a]rd.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, li!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Auxskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Auxskultu min, vi,
+kiuj havas la gxojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj
+koroj, ecx se gxi kusxas ligita. Mi estas fremdulo inter vi --
+
+ASLAKSEN
+
+Ne!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon por tiu "ne"! Mi prenas gxin kiel atesto de la sopiro kaj la
+bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas jxurite, ke cxi tie mi
+staras kun granda kaj fresxa koro por via lamento kaj gxojo, por via
+sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --!
+
+ASLAKSEN
+
+Vi _havas_, sinjoro advokato!
+
+LUNDESTAD
+
+Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi ecx malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la
+liberecotago, knaboj!
+
+LA JUNULOJ
+
+Hura por la libereco!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi auxdis. Oni volas fari vin
+senvocxaj! For tia perforta regximo! Mi ne volas stari cxi tie
+parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune.
+Ni parolu sen cxirkauxfrazoj!
+
+LA AMASO
+
+(en kreskanta gxojego) Hura!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne plu tiuj sterilaj cxerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza
+rikoltajxo gxermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo!
+Gxi estas ja la tempo de gxermado; gxi estas ja la juna sxvelanta
+virginmonato de la jaro. Gxis la unua de Junio estos gxuste du
+monatoj de post kiam mi logxigxis cxi tie inter vi. Kaj kiom do mi
+estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelajxoj kaj de
+belajxoj cxi tie!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?
+
+FJELDBO
+
+Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaux
+vidis la degenerigantan animon, kiu kusxas premegante super la
+talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn,
+varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaux tiujn,
+kiuj fermis la pordon al ili.
+
+TORA
+
+Ho, Dio!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion li aludas per tio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Trovigxas en la vetero, en la
+aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskusxigas premegon
+kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun
+reaperanton!
+
+LA AMASO
+
+Hura! Hura por la 17-a de Majo!
+
+TORA
+
+Venu, patro --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?
+
+FJELDBO
+
+(rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Aha! Cxu vere tiel?
+
+TORA
+
+(mallauxte) Dankon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas
+kunteni, knaboj!
+
+MULTAJ VOCXOJ
+
+Jes! Jes!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaux
+posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por cxia energio,
+por cxia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auxskultu min! Ni
+starigos asocion. La monsako cxesis regi en la komunumo!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj
+voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito
+kaj malvenko al cxiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauxen
+iros laux nia volo.
+
+LA AMASO
+
+Hura!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Oni jxetis al mi vizagxen mokeman "brave" cxi-vespere --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas
+tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; cxar
+estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do
+internen en la restoracion; -- en tiu cxi horo ni volas starigi nian
+asocion!
+
+LA AMASO
+
+Hura! Portu lin! Portu lin!
+
+(Li suprenlevigxas sur kunplektitaj brakoj.)
+
+VOCXOJ
+
+Parolu! Pli! Pli!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj
+la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- cxi tie
+en la distrikto!
+
+(Li portigxas en la tendon dum entuziasma aplauxdo.)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(sekigas la okulojn) Ho, kia busxo sidas sur tiu homo! Cxu oni ne
+sxatus kisi lin, sinjoro Hejre?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ne, vi! Tion mi ja kredas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Uf, kiel acxa vi estas!
+
+(Sxi iras en la tendon; ankaux _Daniel Hejre_.)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed
+certe konvene!
+
+LUNDESTAD
+
+(proksimigxas) Mi tre bedauxras, sinjoro cxambelano --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu
+ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaux.
+(turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraux
+tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.
+
+FJELDBO
+
+Cxu?
+
+TORA
+
+Al la vizito vi aludas --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin
+priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras.
+Nu, felicxe ke mi povos tion ripari.
+
+TORA
+
+Kiel --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Venu, Tora; ni volas jam cxi-vespere --
+
+FJELDBO
+
+Ho ne, sinjoro cxambelano, cxu tio do estas prudenta --?
+
+TORA
+
+(mallauxte) Tsx!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla
+devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis gxojigan tempeton. Tio
+estas pli ol vi pretigis por mi hodiaux.
+
+FJELDBO
+
+Mi, sinjoro cxambelano?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj --
+
+FJELDBO
+
+Cxu mi povus demandi, kion mi --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudigxemon. Mi neniam estas
+altrudigxema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton.
+
+(_La cxambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas
+ilin penseme.)
+
+PRESISTO ASLAKSEN
+
+(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okazigxas,
+sinjoro doktoro!
+
+FJELDBO
+
+Kio okazigxas?
+
+ASLAKSEN
+
+Li starigas la asocion. Gxi estas preskaux starigita.
+
+LUNDESTAD
+
+(malrapide proksimigxas) Cxu multaj enskribigxas?
+
+ASLAKSEN
+
+Ni havas nun cxirkaux 37 krom vidvinoj kaj tiajxoj. Inkon kaj plumon,
+mi diras! Neniu servisto cxeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras
+malantaux la tendon)
+
+LUNDESTAD
+
+Puh; tio cxi estis varma tago.
+
+FJELDBO
+
+Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post cxi tiu.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu vi opinias ke la cxambelano farigxis tre kolera?
+
+FJELDBO
+
+Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?
+
+LUNDESTAD
+
+Hm; mi diras nenion. Kion do diri?
+
+FJELDBO
+
+Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco cxi tie en la
+distrikto.
+
+LUNDESTAD
+
+Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu
+Stensg[*a]rd.
+
+FJELDBO
+
+Kaj viro kiu volas antauxen.
+
+LUNDESTAD
+
+La junuloj cxiam volas antauxen. Ankaux mi volis antauxen, kiam mi
+estis juna; nenio estas direnda kontraux tio. Sed ni povus eble iri
+internen --
+
+DANIEL HEJRE
+
+(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, cxu vi eniros por interpelacii?
+Cxu? Fari oponon? He-he! Cxar tiaokaze vi devas rapidigxi.
+
+LUNDESTAD
+
+Ho, mi tamen certe venos suficxe frue.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la
+tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas
+plenumita.
+
+LUNDESTAD
+
+Certe permesigxas ke oni auxskultu; mi tenas min silenta. (eniras)
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jen ankaux unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun
+falontaj! Cxi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas
+delikate, jeno!
+
+FJELDBO
+
+Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial gxi vere interesas vin?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro!
+Kiam mi gxojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Cxi tie
+kreigxos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio
+povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la
+imperiestro de Auxstrujo kaj la regxo de Francio: Por mi estas
+sensignife cxu la porko mangxas la hundon aux cxu la hundo mangxas la
+porkon. (eliras en la fono dekstre)
+
+LA AMASO
+
+(en la tendo) Advokato Stensg[*a]rd vivu! Li vivu! Hura! Hura por la
+Asocio de la junuloj! Vinon! Puncxon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!
+
+BASTIAN MONSEN
+
+(el la tendo) Dio benu vin kaj cxiujn homojn! (kun plorsufokata
+vocxo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega cxi-vespere. Mi devas ion
+fari!
+
+FJELDBO
+
+Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari?
+
+BASTIAN MONSEN
+
+Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por drasxi kelkajn el miaj
+amikoj. (elen malantaux la tendon)
+
+(Stensg[*a]rd venas el la tendo, sen cxapelo kaj en forta ekscito.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kara Fjeldbo, cxu estas vi?
+
+FJELDBO
+
+Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kompreneble; sed --
+
+FJELDBO
+
+Kaj kio sekvu poste el tio cxi? Kiuj postenoj de konfido en la
+komunumo? Estro en la banko? Aux eble --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, ne parolu al mi pri tiajxoj! Vi ankaux ne pensas tiel. Vi ne
+estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.
+
+FJELDBO
+
+Jen io por auxdi!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antauxe! Farigxis dezerte inter ni.
+Estis tiom da malgxojigajxoj cxe vi, sxercemo, moko, kiuj forpusxis
+min. Ho, estis do maljuste de mi! (cxirkauxbrakas lin) Ho, vi
+eterna Dio, kiom felicxa mi estas!
+
+FJELDBO
+
+Ankaux vi! Ecx mi; ecx mi!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de
+beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta,
+amiko? Kion mi, sentauxgulo, estas farinta, ke mi farigxis tiel
+ricxigata?
+
+FJELDBO
+
+Jen mia mano! Cxi-vespere mi, je mia savo, sxatas vin!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Cxu ne estas nedirebla
+felicxo tiel povante entuziasmigi cxiujn, cxiujn el la amaso? Cxu oni
+ne farigxu bona el dankemo? Kaj cxu oni ne devas ami cxiujn homojn?
+Sxajnas al mi, ke mi povus premegi cxiujn al mi, plori kaj pardonpeti
+por pardono, cxar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.
+
+FJELDBO
+
+(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ecx ne
+rampulo, ecx ne verda folio laux la vojo povus mi subtreti
+cxi-vespere.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi?
+
+FJELDBO
+
+Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi
+komprenas vin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la gxojo sonas foren super la
+herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne
+akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed diru nun, -- kio konstruigxos poste -- morgaux kaj cxiujn
+labortagojn?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Konstruigxos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam
+songxis, -- aux eble mi tion vidis; tamen ne, mi songxis; sed tiel
+vive; sxajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugxo super
+la tero. Mi povis vidi gxian tutan rondon. Neniu suno estis; nur
+flava ventega lumo. Ventegis; blovigxis de okcidente kaj gxi
+kunbalais cxion; unue gxi forventis velkigxintan foliaron, poste
+homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batigxis
+dense cxirkaux ili, tiel ke aspekte ili sxvebis kvazaux sidantaj dum
+la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn
+cxapelojn en vento; sed kiam ili proksimigxis, ili estis imperiestroj
+kaj regxoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion
+ili cxiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj
+kaj regnaj globoj. Ho, preterblovigxis centoj kaj centoj el cxiaj
+specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj gxemis kaj
+demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondigxis:
+Vocxo parolis, kaj tiu sola vocxo tiel resonis, ke la ventego
+vekigxis!
+
+FJELDBO
+
+Kiam vi songxis tion cxi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, iam, -- mi ne memoras; antaux pluraj jaroj.
+
+FJELDBO
+
+Okazis ribelo ie en Euxropo, kaj vi mangxis ion pezan por
+vespermangxo kaj legis gazetojn poste.
+
+STENSG[*A]RD
+
+La sama glacia fluo, la sama kurento laux la dorso mi sentis
+cxi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocxo --
+
+FJELDBO
+
+Auxskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas
+esti la vocxo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocxo? Cxi
+tie en la voktejo? Aux, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj
+estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekigxas_? Nu ja,
+homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la
+grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataux la fugxantaj
+imperiestroj kaj regxoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras
+sian parlamentan mandaton. Kio farigxos do cxio? Farigxos kiel unue
+montrigxis en la songxo, -- filistroj en vento.
+
+STENSG[*A]RD
+
+En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren
+ventego frapas.
+
+FJELDBO
+
+Babilajxo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi,
+blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn
+armilojn gxuste kontraux la honesteco kaj tauxgeco inter ni --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne estas vero!
+
+FJELDBO
+
+Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis cxi tien en
+la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farigxos via
+malsukceso. Cxambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas
+fidi. Cxu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes,
+cxar --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi toleras ecx ne vorton pli! Ecx ne solan vorton, kiu insultas miajn
+amikojn!
+
+FJELDBO
+
+Rigardu gxisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Cxu sinjoro Mons Monsen vere
+estas via amiko?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi --
+
+FJELDBO
+
+Li vane malfermas sian domon por la honestuloj cxi tie.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj
+oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli
+per komplezemo kaj rekono, kiu --
+
+FJELDBO
+
+Rekono; jes bedauxrinde, -- jen la kerna punkto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas
+talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj
+aferoj.
+
+FJELDBO
+
+Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaux legas; li abonas la gazetojn
+kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi
+skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble
+montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la
+gazetoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Auxskultu, Fjeldbo, nun denove elmergigxas la fecxo en vi. Cxu vi
+neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial cxiam supozi
+fiajn aux ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi
+denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la
+kernan punkton. Cxu vi konas Ragna?
+
+FJELDBO
+
+Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, sxi foje venas al la familio de la cxambelano.
+
+FJELDBO
+
+En tuta silento. Sxi kaj frauxlino Bratsberg estas amikinoj ekde la
+tempo de konfirmacio.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj kion vi diras pri sxi?
+
+FJELDBO
+
+Jes, post cxio kion mi auxdis, sxi certe estas ege sxatinda knabino.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, vi devus esti vidanta sxin en la hejmo. Sxi ne havas penson krom
+pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas sxi ja fleginta sian
+patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn
+jarojn de sia vivo.
+
+FJELDBO
+
+Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi,
+kara amiko, cxu mi kredus, ke --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, Fjeldbo, mi vere amas sxin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi
+bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide
+post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fiancxigxinta en Kristianio?
+
+FJELDBO
+
+Jes, oni rakontis tion.
+
+STENSG[*A]RD
+
+La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona
+por ambaux partoj. Kredu, mi suficxe suferis sub tiu afero; mi sentis
+min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster
+tio; tio estis ja mia kialo por forlogxigxi.
+
+FJELDBO
+
+Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.
+
+FJELDBO
+
+Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda felicxo! Ho, mi povus
+tiom diri --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi povus? Cxu sxi ion diris? Eble al frauxlino Bratsberg?
+
+FJELDBO
+
+Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio cxi, povas
+iradi cxi tie dibocxante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilagxara
+babilado povas penetri en animon, kiu --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla masxino. Almenaux mi
+ne. Krome, gxuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al
+sxi.
+
+FJELDBO
+
+Damnite banala vojo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antauxen en
+la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraux staras
+cxe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed ne estas gxiaj sagxodentoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan
+deziron. Vi vagadis pigre cxiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento,
+jen antaux la ekzameno, jen eksterlande kaj nun cxi tie --
+
+FJELDBO
+
+Nu jes, eble; sed tamen estis gxuinde. Kaj ne sekvas iu lacigxo
+poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de
+la tablo post kiam --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiun ajn aludon; sed tiun cxi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras
+per tiajxo. Vi forprenas de mi la spiritan levigxon --
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed sciu do; kiam la levigxo estas tiel malfiksa --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne faru, mi diras! Cxu vi rajtas enrompi en mian felicxon? Cxu vi
+eble kredas, ke mi ne estas honesta?
+
+FJELDBO
+
+Ho jes, je la cxielo, mi kredas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem?
+(bruo kaj kriado en la tendo) Auxskultu, auxskultu! Ili trinkas je
+mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en
+gxi _estas_ vero!
+
+(_Frauxlino Bratsberg, frauxlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de
+maldekstre transpasxas la ejon mezfone.)
+
+KANDIDATO HELLE
+
+(al _frauxlino Bratsberg_) Jen vidu, frauxlino; jen staras ja gxuste
+advokato Stensg[*a]rd.
+
+TORA
+
+Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton;
+bonan nokton!
+
+HELLE kaj FRAUXLINO MONSEN
+
+Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)
+
+TORA
+
+(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo,
+sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Por mi --?
+
+TORA
+
+Bonvolu; jen gxi estas. (volas foriri)
+
+FJELDBO
+
+Cxu vi permesas ke mi akompanu?
+
+TORA
+
+Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)
+
+STENSG[*A]RD
+
+(legas pere de paperlanterno) Jen kio?
+
+FJELDBO
+
+Sed kara, -- kion skribas la cxambelano?
+
+STENSG[*A]RD
+
+(ekridas) Tion mi do ne atendis!
+
+FJELDBO
+
+Sed diru do --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.
+
+FJELDBO
+
+Kaj tion vi kuragxas --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kasxas
+la leteron) Lasu tion inter ni!
+
+(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)
+
+PROPRIETULO MONSEN
+
+Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd?
+
+LA AMASO
+
+Jen li staras! Hura!
+
+LUNDESTAD
+
+La sinjoro advokato forgesis sian cxapelon. (donas gxin al li)
+
+PRESISTO ASLAKSEN
+
+Bonvolu; jen puncxo! Tuta bovlo!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon; ne pli.
+
+MONSEN
+
+Kaj la membroj eble memoras, ke morgaux ni kunvenos en Storli cxe mi
+por --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Morgaux? Ne, ja ne estus morgaux --?
+
+MONSEN
+
+Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, morgaux mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaux aux la tagon
+sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaux, kaj
+hura por la estonteco!
+
+LA AMASO
+
+Hura! Ni akompanu lin hejmen!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon; dankon! Vi do ne devas --
+
+ASLAKSEN
+
+Ni cxiuj akompanos vin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; cxar vi ja ne akompanos?
+
+FJELDBO
+
+Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri cxambelano
+Bratsberg --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tsx, tsx; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja,
+miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauxas.
+
+MONSEN
+
+Vian brakon, Stensg[*a]rd.
+
+BASTIAN
+
+Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!
+
+LA AMASO
+
+Kanton! Kanton! Muzikon!
+
+(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarsxas
+dekstren en la fono.)
+
+FJELDBO
+
+(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.
+
+LUNDESTAD
+
+Nu jes. Tamen ankaux elstara estro.
+
+FJELDBO
+
+Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi? Mi iros hejmen por kusxigi min.
+
+(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.)
+
+Kurteno
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(Gxardeno-cxambro cxe la cxambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj
+kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la
+mangxocxambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la gxardeno.)
+
+(_Presisto Aslaksen_ staras cxe la enirpordo. _Servistino_ estas
+enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)
+
+
+SERVISTINO
+
+Jes, sed vi ja auxdas, ke la gastoj ankoraux sidas cxetable. Vi devas
+reveni poste.
+
+ASLAKSEN
+
+Ne. Cxu mi do ne povas atendi?
+
+SERVISTINO
+
+Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume.
+
+(_Sxi_ iras en la mangxocxambron. _Aslaksen_ eksidas cxe la pordo.
+Pauxzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.)
+
+FJELDBO
+
+Nu, bonan tagon, Aslaksen; cxu vi _tie cxi_?
+
+SERVISTINO
+
+(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!
+
+FJELDBO
+
+Mi vokigxis al malsanulo.
+
+SERVISTINO
+
+Kaj la cxambelano kaj la frauxlino postdemandis vin.
+
+FJELDBO
+
+Cxu ili faris?
+
+SERVISTINO
+
+Jes, la doktoro absolute envenu. Aux cxu mi eble sciigu ke --
+
+FJELDBO
+
+Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da mangxajxo poste; nun mi
+dume atendas cxi tie.
+
+SERVISTINO
+
+Jes, ili certe baldaux estos finintaj. (Sxi eliras en la fono.)
+
+ASLAKSEN
+
+(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun
+kukoj kaj bona vino kaj cxiaj bonajxoj?
+
+FJELDBO
+
+Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajxoj cxi tie
+en la regiono.
+
+ASLAKSEN
+
+Pri tio mi ne povas samopinii.
+
+FJELDBO
+
+Hm. Sed diru, -- cxu vi iun atendas?
+
+ASLAKSEN
+
+Mi iun atendas, jes!
+
+FJELDBO
+
+Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --?
+
+ASLAKSEN
+
+Kusxas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmigxas.
+
+FJELDBO
+
+Kaj la dua plej agxa?
+
+ASLAKSEN
+
+Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por
+ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajxo!
+
+FJELDBO
+
+Ke mi rigardu vin, Aslaksen!
+
+ASLAKSEN
+
+Nu; kion vi volas vidi?
+
+FJELDBO
+
+Hodiaux vi trinkis.
+
+ASLAKSEN
+
+Mi ankaux faris hieraux.
+
+FJELDBO
+
+Hieraux; jes, nu lasu tion; sed hodiaux kaj --
+
+ASLAKSEN
+
+Sed tiuj tie interne? Sxajnas al mi, ke ankaux ili trinkas.
+
+FJELDBO
+
+Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondicxoj tamen estas
+malsamaj en nia mondo.
+
+ASLAKSEN
+
+Mi ne elektis miajn kondicxojn.
+
+FJELDBO
+
+Ne, Dio elektis por vi.
+
+ASLAKSEN
+
+Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam
+li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj cxambelano
+Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis
+reiri al la presejo.
+
+FJELDBO
+
+Nun vi parolas kontraux propra scio. Cxambelano Bratsberg neniam
+ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.
+
+ASLAKSEN
+
+Nu do! Sed kiel kuragxis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel
+respondecis por mi? Dio ankaux kulpas, kompreneble. Kial li donus al
+mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel
+honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilacxulo --
+
+FJELDBO
+
+Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi
+en la plej bona intenco.
+
+ASLAKSEN
+
+Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie
+ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanigxante, tie ankaux mi sidis;
+estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi;
+por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en
+cxio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe
+en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro
+litermiksigxis, kiel ni diras en la presejo.
+
+FJELDBO
+
+Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno
+vian metion.
+
+ASLAKSEN
+
+Jeno estas bona babilado. Post tiajxo la rango ne plu estas ies
+rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur
+glaci-glitajxon, -- kaj aldone mi devas auxdi mokvortojn cxar mi
+stumblas.
+
+FJELDBO
+
+Nu; mi efektive ne volas severe riprocxi vin --
+
+ASLAKSEN
+
+Ja, tiel vi ja faras gxuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre
+kaj la providenco kaj la cxambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj
+-- kaj ankaux mi mem! Mi foje intencis klarigi cxion tion, kaj verki
+libron pri gxi; sed cxio estas tiel damnite kompleksa ke --
+(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la
+tablo.
+
+(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras
+el la mangxosalono elen en la gxardenon. Inter la gastoj estas
+_advokato Stensg[*a]rd_ kun _Tora_ cxe la maldekstra kaj _Selma_ cxe la
+dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre
+apud la pordo en la fono.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi ja estas fremdulo cxi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi
+ilin konduku.
+
+SELMA
+
+Elen en la libero; vi devas vidi la gxardenon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho jes, estus gxuinde! (eliras tra la antauxa vitra pordo dekstre)
+
+FJELDBO
+
+Sed je Dio, tie estas ja Stensg[*a]rd!
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, estas li, kiun mi sercxas. Mi suficxe longe postkuris lin;
+felicxe mi do renkontis Daniel Hejre --
+
+(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la mangxosalono.)
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; je mia savo la sxereo estis bonega! Mi ne gustumis similajxon
+post kiam mi estis en Londono.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Jes, cxu ne? Gxi povas tute vivigi homon!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ahx, ahx; estas vera gxojego vidi sian monon tiel bone elspezita.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!
+
+(Ili eliras en la gxardenon.)
+
+FJELDBO
+
+Vi parolos kun Stensg[*a]rd, vi diras?
+
+ASLAKSEN
+
+Mi faros.
+
+FJELDBO
+
+Pri komercajxoj?
+
+ASLAKSEN
+
+Kompreneble; la festoraporto en la gazeto --
+
+FJELDBO
+
+Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere --
+
+ASLAKSEN
+
+En la koridoro?
+
+FJELDBO
+
+En la antauxcxambro, jes! Cxi tie estas nek tempo nek loko --; mi
+atentos kiam Stensg[*a]rd momenton estas sola; auxdu --!
+
+ASLAKSEN
+
+Ho jes; mi atendas gxis mia tempo venos. (eliras en la fono)
+
+(_Cxambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja
+administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la
+mangxosalono.)
+
+CXAMBELANO
+
+(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la
+formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri
+tio mi povas certigi al vi.
+
+LUNDESTAD
+
+Nu jes; cxar la cxambelano estas kontenta; tial ankaux mi povas tia
+esti.
+
+CXAMBELANO
+
+Tion ankaux mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj versxajne kun
+malplena stomako?
+
+FJELDBO
+
+Ne gravas, sinjoro cxambelano; cxi tie ne estas longa distanco al la
+mangxajxejo; -- mi rigardas min duone kvazaux hejmano en la domo.
+
+CXAMBELANO
+
+Jen, jen; cxu tiel? Tion vi do ne devus fari antauxtempe.
+
+FJELDBO
+
+Kiel? Vi do ne ofendigxas? Vi ja mem permesis al mi --
+
+CXAMBELANO
+
+Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin
+hejmano, kaj vidu cxu vi trovos la vojon al la mangxajxejo.
+(frapetas lin sur la sxultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen
+_jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia,
+kion mi ne memoras.
+
+FJELDBO
+
+Sed sinjoro cxambelano!
+
+LUNDESTAD
+
+Ne, mi asertas --
+
+CXAMBELANO
+
+Neniuj disputoj post la mangxo; ne estas komforte. Nun baldaux ni
+ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la gxardenon.)
+
+LUNDESTAD
+
+(al _Fjeldbo_) Cxu auxdigxus kiel strange ke la cxambelano kondutas
+hodiaux?
+
+FJELDBO
+
+Tion mi rimarkis jam hieraux vespere.
+
+LUNDESTAD
+
+Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron
+Stensg[*a]rd aventuristo aux io tia!
+
+FJELDBO
+
+Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas
+malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)
+
+LUNDESTAD
+
+(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klarigxas tio, ke
+advokato Stensg[*a]rd venas cxi tien?
+
+RINGDAL
+
+Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.
+
+LUNDESTAD
+
+Do poste? Post la supersxutado, kiun la cxambelano ricevis hieraux --?
+
+RINGDAL
+
+Jes, cxu vi komprenas tiajxon?
+
+LUNDESTAD
+
+Kompreni tion? Ho jes, ho jes.
+
+RINGDAL
+
+(pli mallauxte) Cxu vi opinias, ke la cxambelano timas lin?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias.
+
+(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la gxardenon;
+samtempe _Selma_ kaj _Stensg[*a]rd_ aperas en la antauxa gxardena
+pordo.)
+
+SELMA
+
+Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidigxas kaj la pregxeja
+turo kaj tuta la supra parto de la urbo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.
+
+SELMA
+
+Cxu ne sxajnas al vi ke la vidajxo de cxi tie estas rava?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxio estas rava cxi tie; la gxardeno, elvidajxo kaj la sunlumo kaj la
+homoj! Ho bona Dio, kiel cxio estas rava! Kaj cxi tie vi logxas la
+tutan someron?
+
+SELMA
+
+Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon
+ene en la urbo, multe pli bela ol cxi tie; jes, vi certe vidos gxin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj via familio eble ankaux logxas en la urbo?
+
+SELMA
+
+Familio? Kiu tiu familio estus?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, mi ne sciis --
+
+SELMA
+
+Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fabelprincinoj?
+
+SELMA
+
+El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sorcxistinon, nu! Kaj vi do estas princino?
+
+SELMA
+
+De cxiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jxauxd-nokte. Doktoro
+Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi
+auxskultu --
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(de la gxardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!
+
+SELMA
+
+Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia
+vivo.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauxro de la
+sinjorino?
+
+SELMA
+
+Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke cxiam venas princo,
+kiu liberigas la princinon de la sorcxajxo, kaj jen cxio estas ege
+bona, kaj estas gxojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite
+pri la fabelo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho; jeno estis tro mallonga.
+
+SELMA
+
+Jes, eble, -- iamaniere.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(cxirkauxbrakas sxin) Sed el tiu fabelo sxpinigxis iu nova, kaj en
+gxi la princino farigxis regxino!
+
+SELMA
+
+Samkondicxe kiel la veraj princinoj, cxu?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Kiaj kondicxoj?
+
+SELMA
+
+Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon; ne nun.
+
+(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la gxardeno.)
+
+SELMA
+
+(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?
+
+TORA
+
+Mi? Ne.
+
+SELMA
+
+Ho jes; vi certe estas; sxajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas
+la doktoron la lastajn tagojn.
+
+TORA
+
+Ne, mi certigas vin --
+
+SELMA
+
+Babilajxo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, cxu vi ne opinias,
+ke tiu varmo mildigxos?
+
+FJELDBO
+
+Cxio havu sian tempon.
+
+TORA
+
+Frosto ja ne estas pli bona --
+
+SELMA
+
+Ne, sed la nesxangxigxanta meza varmo, -- tiel diras ankaux mia edzo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(venas de la gxardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio
+ne estas tre bonkonduta al la gastoj.
+
+TORA
+
+Kara patro, nun mi tuj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Aha, cxu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd.
+Pri tio mi zorgu.
+
+TORA
+
+(mallauxte al Fjeldbo) Restu!
+
+(Sxi iras en la gxardenon.)
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(proponas al _Selma_ la brakon) Cxu la sinjorino akceptas --?
+
+SELMA
+
+Venu! (ambaux elen dekstre)
+
+LA CXAMBELANO
+
+(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.
+
+FJELDBO
+
+Estus ankaux pekinda penso.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsagxuloj! (ekkrias)
+Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Sercxu sxalon por sxi; kaj ne
+lasu sxin tiel cxirkauxkuri; sxi malvarmumigxas! Ja, ni homoj estas
+malsagxaj, doktoro! Cxu vi havas kuracilon kontraux tiajxo?
+
+FJELDBO
+
+Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaux la orelo, kaj
+tiam oni kondutos pli sagxe alian fojon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme
+cxi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.
+
+FJELDBO
+
+Nu bone; Stensg[*a]rd, eble ni du --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre --
+
+FJELDBO
+
+Jes, ankaux li konsideras sin kiel hejme cxi tie.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!
+
+FJELDBO
+
+Nu, ni du kunigxu kaj provu nian plej bonan. (iras en la gxardenon)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sinjoro cxambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi
+surprizigxis vidi lin cxi tie.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de
+la juneco. Ni krome kuntusxigxis en multaj niaj vivrilatoj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, pri tiuj kuntusxigxoj sinjoro Hejre nin distris hieraux vespere.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hm!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboligxus,
+kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazajxojn,
+kiuj --; entute, sidas malica busxo sur li.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne
+rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondicxo ke
+nenio nekavalireca dirigxas pri personoj en mia socio.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi petas pardonon --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom
+skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas cxu vi lin gxisfunde
+konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe sxuldas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi sxuldas al li la plej bonan en nia familia felicxo, sinjoro
+Stensg[*a]rd! Mi sxuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas.
+Daniel Hejre zorgis pri sxi en sxia infaneco: sxi estis eta
+mirindajxo; donis koncertojn jam je la agxo de dek; jes, vi certe
+auxdis sxin menciata? Selma Sj[/o]blom --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sj[/o]blom? Jes, gxuste; sxia patro estis svedo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Muzikinstruisto, jes. Li venis cxi tien antaux multaj jaroj. La
+ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la
+plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaux ne favoras --; nu, sinjoro
+Hejre cxiam estis talent-cxasisto; li zorgis pri la infano, sendis
+sxin al Berlino; kaj post la morto de sxia patro, kaj la sxangxo en
+la ekonomia stato de Hejre, sxi revenis al Kristiania, kie sxi
+kompreneble akceptigxis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu,
+farigxis ebleco ke sxi kaj mia filo renkontigxus.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tiel unu afero miksigxas enen en aliajxoj en la vivo. Iloj, tiaj ni
+cxiuj estas; ankaux vi; tio signifas, malkonstruenda --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, sinjoro cxambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hontema?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, estis ja ekstreme nekonvene --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kontraux la formo estus eble io aux alia direnda, sed la intenco
+estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkasxe kun mi, honeste
+kaj senceremonie. Vidu, ni cxiuj deziras ja la plej bonan; estas ja
+mia devo --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj vi permesas, ke mi parolu malkasxe kun vi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, Dio scias, ke mi faras. Cxu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke
+la vivo cxi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde?
+Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora regxo Karlo Johano mi
+plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas
+kontraux mia naturo antauxentrudi reformojn, aux persone miksigxi en
+tiun cxi publikan tumulton. Vi kontrauxe, sinjoro Stensg[*a]rd, vi havas
+cxiujn eblecojn; tial ni kuntenu.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon, sinjoro cxambelano! Dankon, dankon!
+
+(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la
+gxardeno.)
+
+RINGDAL
+
+Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu do? Estus strange! Cxu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Io nova, Hejre?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la
+Storli-partio.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, vi sxercas!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra
+busxo. Bienposedanto Lundestad intencas kauxze de malbonigita
+sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi
+pri la sekvo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj tion vi havas el lia propra busxo?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, efektive; li publikigis la gravan okazajxon meze en auxskultanta
+aro tie malsupre; he-he!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed, mia bona Ringdal, kiel tio cxi klarigxas?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ho, tio ne estas malfacile diveninda.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto.
+Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.
+
+(Li kaj _Ringdal_ iras en la gxardenon.)
+
+DOKTORO FJELDBO
+
+(de la malantauxa gxardenpordo) Cxu la cxambelano eliris?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Tsx; la sagxuloj havos konsilion! Granda novajxo, doktoro! Lundestad
+rezignos pri la segxo en la parlamento.
+
+FJELDBO
+
+Ho, ne estas probable?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxu vi komprenas?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ja, nun farigxos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu
+komencis aktivigxi, sinjoro Stensg[*a]rd! Cxu vi scias, kion vi devus
+nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi vere kredas, ke estas nia asocio --?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la gxojon
+sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! --
+mi volonte veturigus lin --; suficxe; he-he! (eliras en la
+gxardenon)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion cxi?
+
+FJELDBO
+
+Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi
+venas cxi tien?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.
+
+FJELDBO
+
+Jes, vi farigxis hieraux vespere, mi auxdas; -- post via parolado --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu jes?
+
+FJELDBO
+
+Sed ke vi akceptis tiun inviton --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.
+
+FJELDBO
+
+Cxu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Babilajxo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.
+
+FJELDBO
+
+Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la cxambelano?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.
+
+FJELDBO
+
+Nome, ke la cxambelano timas vin?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Je Dio, li ne havu kauxzon por tio! Li estas honestulo.
+
+FJELDBO
+
+Li estas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj cxu ne estas io kortusxa en tio, ke la maljunulo rilatigxas al la
+afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis frauxlino Bratsberg, kiam sxi
+alportis la leteron!
+
+FJELDBO
+
+Sed diru, -- la sceno de hieraux do ne farigxis priparolata cxi tie?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tusxi tiajxon.
+Sed mordigxas mia konscienco; poste mi petos pardonon --
+
+FJELDBO
+
+Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la cxambelanon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.
+
+FJELDBO
+
+Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi okazigos repacigxon; mi havas ja mian asocion; gxi jam estas
+potenca, kiel vi vidas.
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al frauxlino Monsen --;
+hieraux mi konsilis al vi fari gxin serioza --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu ja, ni cxiam povas --
+
+FJELDBO
+
+Nun, auxskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forjxetu tiun planon
+el la pensoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en
+nekulturita familio, oni kvazaux edzigas sin al la tuta familio.
+
+FJELDBO
+
+Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas.
+
+FJELDBO
+
+Jes, li ja ne gxuste estas bontona viro.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li
+akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de
+malbona tabako en cxiuj cxambroj --
+
+FJELDBO
+
+Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaux nun --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Estas la komparo, kiu tion kauxzas. Mi venis en falsajn rilatojn cxi
+tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj
+de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri
+tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aux por krudeco kaj
+stulteco.
+
+FJELDBO
+
+Sed por kio vi do uzu vian asocion?
+
+STENSG[*A]RD
+
+La asocio restos nesxangxita; gxi estas fondita sur suficxe vasta
+bazo; -- nu, tio signifas, ke gxi estas fondita por kontrauxbatali
+malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.
+
+FJELDBO
+
+Sed cxu vi opinias, ke la "junuloj" vidos la samon?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ili _vidu_. Mi do kuragxas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia
+pli bona sperto.
+
+FJELDBO
+
+Sed se ili tamen ne volas?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere,
+cxu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera
+konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj
+neniam atingi la celon?
+
+FJELDBO
+
+Kion vi pensas per celo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas cxiujn
+miajn interesojn.
+
+FJELDBO
+
+For la sxvebantaj parolturnigxoj! Kion vi pensas per celo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la
+tempo farigxi parlamentano aux ministro, kaj felicxe edzigxita en
+ricxan kaj respektatan familion.
+
+FJELDBO
+
+Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la cxambelano --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed
+tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio
+restu! Gxis tiam mi volas vivi kaj gxui cxi tie la belecon kaj la
+sunlumon --
+
+FJELDBO
+
+Cxi tie?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxi tie! Estas cxi tie belaj moroj; cxi tie estas gracio en la
+ekzisto; cxi tie la planko estas metita kvazaux nur por esti tretata
+de laksxuoj; cxi tie la apogsegxoj estas profunde molaj, kaj la
+sinjorinoj sidas bele en ili; cxi tie la konversacio fluas facile kaj
+elegante, kiel jxetludo; cxi tie neniu krudeco enrompigxas farante la
+kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur cxi tie mi sentas kio estas
+nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon
+en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Cxu vi ne mem sentas, ke
+oni purigxas cxi tie? Ke la ricxeco cxi tie estas el alia speco? Kiam
+mi pensas pri la ricxeco de Monsen, mi imagas gxin kiel grandajn
+stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed
+cxi tie, jen gxi estas metalo, brilanta argxento! Kaj pri la homoj
+estas sammaniere. La cxambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna
+multjarulo!
+
+FJELDBO
+
+Li estas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj la filo, -- kuragxa, senceremonia, kapabla!
+
+FJELDBO
+
+Jes, certe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj la bofilino, vi sciu! Sxi estas perlo! -- bona Dio, kia ricxa kaj
+karakterfrapanta naturo --
+
+FJELDBO
+
+Tion havas Tora -- tion havas ankaux frauxlino Bratsberg.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu ja; sed vidu, sxi tamen estas malpli eminenta.
+
+FJELDBO
+
+Ho, vi ne konas sxin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj
+fidela sxi estas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaux senkonsidera; kaj
+tiel aprobanta, tiel konkeranta --!
+
+FJELDBO
+
+Mi vere kredas, ke vi enamigxis en sxi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+En edzinigxinta virino? Cxu vi estas freneza, homo! Al kio tio
+kondukus! Ne, sed mi farigxos enamigxinta; tion mi bone sentas. Jes,
+sxi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!
+
+FJELDBO
+
+Kiu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Frauxlino Bratsberg kompreneble.
+
+FJELDBO
+
+Cxu kio? Vi do neniam pensas --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, je Dio, mi pensas!
+
+FJELDBO
+
+Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho-ho! La volo estas universa potenco, gxi! Ni vidos, tio eblos!
+
+FJELDBO
+
+Sed tio cxi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraux estis pri
+frauxlino Monsen --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi --
+
+FJELDBO
+
+Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?
+
+FJELDBO
+
+Mi? Ne, mi asertas al vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas
+kontrauxstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi
+konas neniun indulgon.
+
+FJELDBO
+
+Gardu vin, ke mi ne diru la samon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de
+cxambelano Bratsberg?
+
+FJELDBO
+
+Mi almenaux havas la rajton de amiko.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pa; per tia babilajxo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, gxin vi
+havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti cxi tie la
+cxioordiganto en la domo; tial mi tenigxus for.
+
+FJELDBO
+
+Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras cxi tie sur
+subkava grundo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui
+kolonojn.
+
+FJELDBO
+
+Provu; sed mi auxguras, ke ili falos dum starigxo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumigxis. Mi nun konas
+vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas cxi tie.
+
+FJELDBO
+
+Mi ne estas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi estas! Vi cxiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj.
+Cxirkauxrigardu cxi tie, kaj vidu kiel cxiuj rekonas min, kvankam mi
+estas fremdulo por ili. Vi, kontrauxe, vi kiu konas min, vi neniam
+rekonis min. Tio estas cxefe la malindajxo cxe vi, ke vi neniam povas
+rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn
+kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritajxojn. Tiajxo
+vengxas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, --
+tio en kio estas levigxo kaj flugo, -- farigxas apatia, kaj jen oni
+staras tauxganta al nenio.
+
+FJELDBO
+
+Cxu mi tauxgas al nenio!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi iam tauxgis por rekoni min?
+
+FJELDBO
+
+_Kion_ mi do rekonu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mian volon, se nenion alian. Gxi rekonigxas de cxiuj la aliaj; -- de
+la ordinaraj homoj cxe la festo hieraux, de cxambelano Bratsberg kaj
+lia familio --
+
+FJELDBO
+
+De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago,
+atentu, -- ekstere staras iu vin atendante --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiu tiu estas?
+
+FJELDBO
+
+(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj
+vokas) Aslaksen, envenu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Aslaksen?
+
+ASLAKSEN
+
+(venas) Nun do fine!
+
+FJELDBO
+
+Gxis revido; mi ne gxenu la amikojn. (eliras en la gxardenon)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed pro diablo, kion vi volas cxi tie?
+
+ASLAKSEN
+
+Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraux doni
+raporton pri la fondigo de la asocio kaj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne eblas --; pri gxi ni devas atendi gxis alia fojo.
+
+ASLAKSEN
+
+Neeble, sinjoro Stensg[*a]rd; la gazeto estos eldonata morgaux frue --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Babilajxo! Cxio estu sxangxota. La afero estas nun en nova stadio;
+aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri cxambelano Bratsberg, estu
+tute refarata, antaux ol gxi estos uzebla.
+
+ASLAKSEN
+
+Ne, tio pri la cxambelano estas jam presita.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, do eligu tion ree!
+
+ASLAKSEN
+
+Eligu tion?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Cxu vi eble
+kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Neniuj kontrauxdirajxoj, Aslaksen; tiajxojn mi efektive ne toleras!
+
+ASLAKSEN
+
+Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, cxu vi scias, ke la eron de seka pano
+kiun mi havas, vi metas en la ludon? Cxu vi tion scias?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, tion mi tute ne scias.
+
+ASLAKSEN
+
+Nu, tiel estas. Cxi tiun vintron, antaux ol vi venis cxi tien, mia
+gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis gxin, mi diru; kaj mi
+redaktis gxin laux principo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu
+gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de
+la lokaj kondicxoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen,
+tiel mi redaktis la gazeton --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fia! Jes, ne kontrauxdireble.
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la
+distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial cxiuj amikoj
+de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone
+pagas --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed la gazeto farigxis bona.
+
+ASLAKSEN
+
+Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekigxus tumulto; farigxus fino,
+kiel vi promesis hieraux; la granduloj metigxus al la pilorio;
+enprenigxus tiajxoj, kiujn cxiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan
+dankon, mia brava ulo!
+
+ASLAKSEN
+
+Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi ne pelu min al la ekstremo, cxar tiam
+plifiigxos la gazeto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pri kio vi pensas?
+
+ASLAKSEN
+
+Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero.
+Dio sciu, ke tion mi ne faros lauxdezire. Antaux ol vi venis, mi
+vivtenis min honeste per malfelicxaj okazajxoj kaj memmortigoj kaj
+tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte ecx ne estis okazintaj. Sed nun vi
+turnis cxion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros pasxon ekster
+mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi
+iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni,
+vidu! Kaj jen via gazetflikajxo estos detruita post du semajnoj.
+
+ASLAKSEN
+
+(pala) Tion vi ne faros!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke gxi
+ekhavos la grandan publikon por si.
+
+ASLAKSEN
+
+Do mi tujmomente iros al la cxambelano Bratsberg --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi? Kion vi volas tie?
+
+ASLAKSEN
+
+Kion vi volas cxi tie? Cxu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la
+cxambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj
+tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantagxon. Sed se li
+timas, kion vi volas fari, li certe ankaux timas, kion mi volas
+presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantagxon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tion vi kuragxus? Vi! tia fusxulo --!
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la
+gazeto, do la cxambelano pagu min por elpreni gxin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kuragxu; kuragxu nur! Vi estas ebria, homo --!
+
+ASLAKSEN
+
+Ne pli ol modere. Sed mi farigxos leono, se oni volas forpreni de mi
+la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme;
+kusxanta edzino, kaj kripla infano --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Foriru! Cxu vi volas kotsxmiri min per via vulgaro? Kiel viaj
+reuxmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi
+kuragxas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu
+solan sxancon por mi, vi kusxu en la malricxulejo antaux ol estos
+finigxinta tiu cxi jaro!
+
+ASLAKSEN
+
+Mi atendos tagon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu; vi komencas regajni vian prudenton.
+
+ASLAKSEN
+
+Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu
+nekonvena konduto okazinta dum la festo --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordigxos.
+
+ASLAKSEN
+
+Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, -- memoru: tiu
+gazeto estas mia sola sxafido. (elen en la fono)
+
+BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
+
+(cxe la antauxa gxardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensg[*a]rd?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?
+
+LUNDESTAD
+
+Vi cxirkauxiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi sxatus
+iomete interparoli kun vi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Plezure.
+
+LUNDESTAD
+
+Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus auxdinta, ke mi estus
+dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pri mi? Kion vi estus dirinta?
+
+LUNDESTAD
+
+Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovigxas multaj sencelaj uloj,
+kiuj nur cxirkauxiras kunkudrante homojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, entute, -- ni du estas bedauxrinde venintaj en iom malekvilibran
+pozicion unu al la alia.
+
+LUNDESTAD
+
+Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de
+la malnova al la nova; cxiam okazas tiel.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.
+
+LUNDESTAD
+
+Ho jes, ho jes, nun mi farigxis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de
+post 1839. Nun sxajnas al mi ke estas tempo por anstatauxigxo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Anstatauxigxo?
+
+LUNDESTAD
+
+La tempoj sxangxigxas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti
+ilin antauxen novaj fortoj estas bezonataj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- cxu vi do volas cedi por
+Monsen?
+
+LUNDESTAD
+
+Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed tiuokaze mi ne komprenas --?
+
+LUNDESTAD
+
+Imagu se mi cedus por Monsen; cxu vi pensas ke li havus sxancon por
+esti elektata?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos
+jam postmorgaux, kaj la publika opinio lauxscie ankoraux ne estas
+suficxe prilaborata; sed --
+
+LUNDESTAD
+
+Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la cxambelano ne
+volas vocxdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia
+parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj
+sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon cxi tie. Ili ne volas
+rekoni Monsen. Monsen estas novlogxanto; estas neniu, kiu ion vere
+scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe
+cxirkaux si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni
+povas diri.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas sxanco --
+
+LUNDESTAD
+
+Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro
+Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li
+estus doninta al vi samtempe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio tio estus?
+
+LUNDESTAD
+
+Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne
+estas ambicia?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ambicia? Mi?
+
+LUNDESTAD
+
+Kial vi cxi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, --
+kial vi ne mem volas elektigxi al la parlamento?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi? Vi ne estas serioza!
+
+LUNDESTAD
+
+Vi ja akiris al vi vocxdonrajton, mi auxdas. Sed se vi ne utiligas la
+sxancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidigxos firme en la selo,
+kaj tiam ne estos facile forpeli lin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed pro Dio, cxu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?
+
+LUNDESTAD
+
+Tio ja kondukas al nenio; cxar vi ja ne volas, do --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen
+ambicio, kiel vi kredas. Sed cxu vi vere opinias, ke tiel povas
+okazi?
+
+LUNDESTAD
+
+Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La cxambelano
+lauxscie volus ankaux fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn.
+Vi havas la junulojn por vi, kaj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!
+
+LUNDESTAD
+
+Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la
+sxargxon de mi; vi havas junajn sxultrojn; vi povus facile porti
+gxin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.
+
+LUNDESTAD
+
+Do vi ne estas senvola --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jen mia mano!
+
+LUNDESTAD
+
+Dankon! Fidu min, sinjoro Stensg[*a]rd, vi tion ne pentos. Sed nun ni
+devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaux farigxi, -- mi
+por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la
+kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de
+elektuloj vi ja estas cxiopova.
+
+LUNDESTAD
+
+Estas limo por tiu cxiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn
+parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj
+ofende --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?
+
+LUNDESTAD
+
+Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du
+partioj cxi tie? Tio signifas, ke unuflanke trovigxas homoj aux
+parencaroj, kiuj posedas la gxeneralajn civitanajn avantagxojn, -- mi
+pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu
+partio mi apartenas. Kaj aliflanke trovigxas multaj pli junaj
+kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantagxojn. Jen
+via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie
+eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone
+akiros pozicion cxi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, cxar
+_tio_ estas necesa, sinjoro Stensg[*a]rd!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tion kredas ankaux mi. Sed la tempo estas mallonga; tian
+pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.
+
+LUNDESTAD
+
+Ho ne, gxi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura
+espero --
+
+STENSG[*A]RD
+
+La espero?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu estus multe kontraux via emo pensi pri bona edzigxo, sinjoro
+Stensg[*a]rd? Estas ricxaj heredulinoj en la vilagxaro. Viro kiel vi,
+kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la
+plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi
+ludas viajn kartojn bone.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn;
+grandajn viziojn! Cxio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel
+liberiganto plej antauxe en la popolo; cxio fora, kion mi prirevis,
+proksimigxas nun al mi tiel vive proksima!
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensg[*a]rd! Via ambicio jam estas
+surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por
+tio gxis nun! Mi neniam forgesos vin, cxar vi volis preni de miaj
+maljunaj sxultroj la sxargxon de la potenco!
+
+(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas lauxe enen de la
+gxardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas fresxigajxojn dum
+la sekvanta sceno.)
+
+SELMA
+
+(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensg[*a]rd, vi devas
+partopreni; ni ludos "_Doni garantiajxe_".
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!
+
+(Ankaux li iras al la fono, interkonsentas kun sxi, lokigas segxojn
+k.t.p.)
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(mallauxte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro
+Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensg[*a]rd prezentis
+cxi-supre hieraux?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; oni ne scias, cxu?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Ne, ni urbanoj cxeestis ja tagmangxon kaj balon ene en la klubo. Sed
+patro diras, ke sinjoro Stensg[*a]rd tute rompis kun la homoj de Storli,
+kaj ke li estis terure kruda kontraux Monsen --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kontraux Monsen? Ne, en tio vi certe misauxdis, estimata --
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Jes, vere staris tiom da homoj cxirkauxe, tiel ke mi ne gxuste
+komprenis; sed efektive mi auxdis ke --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Suficxas; atendu gxis morgaux, tiam vi ricevos la historion por
+matenmangxo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nun, mia kara Lundestad, cxu vi dauxre tenas vin al tiuj strangajxoj --?
+
+LUNDESTAD
+
+Ne estas strangajxoj, sinjoro cxambelano; kiam viro riskas esti
+forpusxata, li devas cedi libervole.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Parolturnigxoj! Kiu do intencas forpusxi vin?
+
+LUNDESTAD
+
+Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas sxangxo en la aero. Nu, mi
+jam havas la anstatauxanton. Advokato Stensg[*a]rd estas volema --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Advokato Stensg[*a]rd?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, cxu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la
+cxambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aligxu
+al li.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, mi pensis laux lia eliro kontraux tiu fatala cxarlatanajxo
+praktikata en Storli.
+
+LUNDESTAD
+
+Sed kiel povis la cxambelano esti tiel certa, ke Stensg[*a]rd volus
+rompi kun tiuj homoj?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kara, tio ja montrigxis hieraux vespere.
+
+LUNDESTAD
+
+Hieraux vespere?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la parohxo.
+
+LUNDESTAD
+
+(kun busxo fauxka) Pri Monsen --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, certe; sur la tablo --
+
+LUNDESTAD
+
+Sur la tablo; Jes?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aux
+drakon, aux ion similan. Ha, ha, estis vere amuze auxskulti.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu tio estis amuze auxskulti?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili
+ricevas el tiajxo. Sed nun ni devas subteni lin; cxar post tia
+sangavida atako --
+
+LUNDESTAD
+
+Kiel tiu hieraux, jes?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu ja.
+
+LUNDESTAD
+
+Tiu sur la tablo?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, tiu sur la tablo.
+
+LUNDESTAD
+
+Pri Monsen?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos vengxi sin;
+kaj pri tio oni do ne povas dubi --
+
+LUNDESTAD
+
+(decide) Advokato Stensg[*a]rd estu subtenenda, -- jeno estas klara!
+
+TORA
+
+Kara patro, vi partoprenu en la ludo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Babilajxo, infano --
+
+TORA
+
+Jes, jes; venu; Selma instige volas.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, jes, do mi devas cedi. (mallauxte; elirante) Estas domagxo pri
+Lundestad; li vere komencas farigxi senila; imagu, li tute ne
+komprenis kion Stensg[*a]rd --
+
+TORA
+
+Ho, venu, venu; nun ni ludu!
+
+(Sxi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter
+la junuloj.)
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita
+garantiajx-jugxanto!
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; jen efektive mia unua nomigxo en la mondo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(ankaux en la rondo) Kauxze de via konateco kun la justico, sinjoro
+Hejre!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ho miaj sxatindaj junaj amikoj, estus por mi gxojego kondamni vin
+cxiujn --; nu suficxe!
+
+STENSG[*A]RD
+
+(glitiras al Lundestad, kiu staras antauxe maldekstre) Vi parolis
+kun la cxambelano. Pri kio temis? Cxu estis io pri mi?
+
+LUNDESTAD
+
+Bedauxrinde; estis pri tio de hieraux vespere --
+
+STENSG[*A]RD
+
+(tordas sin) Morto kaj plago!
+
+LUNDESTAD
+
+Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --.
+
+LUNDESTAD
+
+Vi povus tamen bonigi tion.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(vokas malsupren) Sinjoro Stensg[*a]rd, la vico estas al vi!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi?
+
+LUNDESTAD
+
+Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Je Dio, jenon mi faros!
+
+SELMA
+
+Rapidu; rapidu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!
+
+(La ludo dauxras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas
+kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_
+proksime.)
+
+DANIEL HEJRE
+
+Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!
+
+LUNDESTAD
+
+Li estas iom senrespekta busxe; tion ni ne povas nei.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas
+hontinde vidi kiel ili timas.
+
+LUNDESTAD
+
+Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La cxambelano ne timas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu ne? Cxu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?
+
+LUNDESTAD
+
+Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la
+konekson. La cxambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis
+hieraux.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Monsen? Ho, babilacxo!
+
+LUNDESTAD
+
+Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aux la frauxlino tion eble kredigis
+al li --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmangxfesteno! Ho, tio
+estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti.
+
+LUNDESTAD
+
+Tsxsx, tsxsx! Memoru kion vi promesis al mi. La cxambelano estas ja
+via malnova lerneja amiko; kaj ecx se li iom krude traktis vin --
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; mi pagos al li kun rentoj --
+
+LUNDESTAD
+
+Atentu bone; la cxambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn
+brilajn cxikanajxojn, kiajn sarkasmajxojn, kian pikparolon mi bakos el tio
+cxi, kiam mi iun fojon lancxos nian grandan proceson!
+
+SELMA
+
+(vokas el la rondo) Sinjoro jugxanto, kion tiu faru, kiu posedas cxi
+tiun garantiajxon?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensg[*a]rd! Elpensu ion
+amuzan.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Estas garantiajxo, cxu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, --
+suficxas. Li faru paroladon!
+
+SELMA
+
+Estas la garantiajxo de sinjoro Stensg[*a]rd.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Sinjoro Stensg[*a]rd faru paroladon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho ne; ke mi rezignu; mi suficxe malbone sukcesis hieraux.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bonege, sinjoro Stensg[*a]rd; ankaux mi komprenas ion pri oratoreco.
+
+LUNDESTAD
+
+(al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuzigxas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Konfuzigxas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensajxo! (duonlauxte al
+_Stensg[*a]rd_) Se vi hieraux konfuzigxis, vi povas ja hodiaux
+frapi vin mem busxe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(ekhavas ideon) Lundestad, jen la sxanco!
+
+LUNDESTAD
+
+(eviteme) Ludu viajn kartojn sagxe. (sercxas sian cxapelon kaj
+sxteliras lauxe al la pordo)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi faros paroladon!
+
+LA JUNAJ SINJORINOJ
+
+Bravo! Bravo!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu
+komencas per fabelo; cxar mi sentas la fabela fluo de vervo vigligxi
+tra mi en cxi tiu rondo.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(al la sinjorinoj) Auxdu! Auxdu!
+
+(_La cxambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj
+restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj
+sinjoroj envenas de la gxardeno.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La
+kukolo estas felicxobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de
+li sur la plata tereno, kaj sovagxaj kaj malsovagxaj kreajxoj arigxis
+tie. El la kokinejoj ili pasxetis; el la anserlagetoj ili venis
+balancire; malsupren de Storlien peza urogalo sxvebis malalte
+frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaux pli largxa ol gxi
+estis; kaj foje kaj foje gxi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas
+tiom ke: mi estas la bienegulo de "Storli", mi!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bonege! Auxskultu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj jen estis maljuna pego. Laux la trunkoj gxi vagadis supren kaj
+malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj cxion kio
+eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni auxdis: prik, prik,
+prik; -- estis la pego --
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Ne, pardonon, cxu ne estis cikonio aux iu --?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Suficxas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Estis la maljuna pego. Sed tiam vigligxis en la rondo; cxar ili
+trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili arigxis kaj klukis
+hxore, tiom longe, gxis la juna kukolo komencis kluki ankaux gxi --
+
+FJELDBO
+
+(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur
+abrupta monto. Pri li ili cxiuj samopiniis. "Li estas timigilo por la
+vilagxaro," diris rauxka korvo. Sed la aglo jxetflugis transverse,
+kaptis la kukolon kaj portis gxin supren. -- Estis kororabo! Kaj de
+tie supre la felicxobirdo vidis vaste kaj gxuige super la malalteco;
+supre estis silento kaj sunlumo; de tie gxi lernis prijugxi la aron
+de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj --
+
+FJELDBO
+
+(lauxte) Haltu; haltu! Muziko!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tsxsx; ne interrompu lin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sinjoro cxambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi
+pasxas antaux vi en la cxeesto de multaj homoj, kaj petas vian
+pardonon pro hieraux.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(duonan pasxon malantauxen) Mi --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon pro la maniero per kiu vi vengxis vin pro miaj senpripensaj
+dirajxoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laux tio,
+gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro
+cxambelano Bratsberg!
+
+LA CXAMBELANO
+
+(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!
+
+LA GASTOJ
+
+(la plimultaj en gxenita embaraso) Sinjoro cxambelano! Sinjoro
+cxambelano Bratsberg!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallauxte) Tora!
+
+TORA
+
+Patro!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ahx, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!
+
+STENSG[*A]RD
+
+(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn
+lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la
+ludo en evoluo!
+
+DANIEL HEJRE
+
+(antauxe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!
+
+(_Lundestad_ malaperas en la fono.)
+
+Kurteno
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(Eleganta antauxcxambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas
+pordo al la oficejo de la cxambelano; pli malantauxe estas pordo al
+la sidcxambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja
+administranto; antauxe de tiu estas fenestro.)
+
+(_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La cxambelano_ iras
+impete tien kaj reen.)
+
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj gxemon --
+
+TORA
+
+Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiun homon?
+
+TORA
+
+Tiun abomenindan advokaton Stensg[*a]rd, kompreneble.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan
+doktoron!
+
+TORA
+
+Fjeldbo?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Cxu ne estis li, kiu tutplene mensogis al
+mi --?
+
+TORA
+
+Ne, kara benata patro, estis mi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi? Do ambaux! Kunaj en komploto; malantaux mia dorso! Jen delikate!
+
+TORA
+
+Ho, patro, se vi scius --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, mi certe scias; pli ol suficxas; multe pli!
+
+(_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.)
+
+FJELDBO
+
+Bonan tagon, sinjoro cxambelano! Bonan tagon, frauxlino.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(dauxre pasxadas tien kaj reen) Nu, cxu tie vi estas, -- vi fatalulo --
+
+FJELDBO
+
+Jes, estis ege malagrabla okazajxo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(rigardas tra la fenestro) Cxu vi tamen tiel pensas?
+
+FJELDBO
+
+Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la
+okulon sur Stensg[*a]rd. Malfelicxe, kiam mi auxdis ke oni ludus
+garantiajxojn, mi pensis ke ne estis iu dangxero --
+
+LA CXAMBELANO
+
+(stampfas la plankon) Ridindigxi de tia afektulo! Kaj kion do miaj
+gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus suficxe fia por voli
+acxeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin!
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed --
+
+TORA
+
+(nerimarkite de la patro) Ne parolu!
+
+LA CXAMBELANO
+
+(post mallonga pauxzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi
+sincere, doktoro, -- cxu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj
+homoj?
+
+FJELDBO
+
+Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro cxambelano?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed kiel povis do okazi, ke mi versxajne estis la sola, kiu ne
+komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?
+
+FJELDBO
+
+Cxu mi diru al vi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, kompreneble vi faru.
+
+FJELDBO
+
+Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion cxi tie en la vilagxaro
+per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian
+pozicion cxi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuragxinta
+regali tiajxon.
+
+FJELDBO
+
+Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu ja; Multo dissolvigxis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi
+miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne
+akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!
+
+FJELDBO
+
+Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltigxon en tio.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco,
+aux pri titoloj aux tiajxoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi
+postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita
+honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke
+kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni
+ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula.
+Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu
+min en paco; mi staras ekstere de la partioj.
+
+FJELDBO
+
+Ne tute, sinjoro cxambelano. Vi tamen gxojigxis tiom longe, kiam vi
+kredis, ke la atako direktigxis al Monsen.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton cxi
+tie en la vilagxaro. Bedauxrinde li ankaux kapturnigis mian sinjoron
+filon.
+
+TORA
+
+Erik?
+
+FJELDBO
+
+Vian filon?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes; kial li enirus en tiujn marcxandajxojn? Tio ja kondukas al
+nenio.
+
+FJELDBO
+
+Sed kara sinjoro cxambelano, li tamen devas vivi, kaj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, per sxparemo li efektive povus vivi bone per la patrina
+heredajxo.
+
+FJELDBO
+
+Jes, eble li povus vivi pere de gxi; sed _por_ kio li vivus?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas
+jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.
+
+FJELDBO
+
+Ne, tion li ne povus; cxar tio estas kontraux lia naturo. Li ankaux
+ne povis esperi baldaux ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi
+ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj
+kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaux si, --
+vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la
+duona miliono nek la cent mil kunrastigxas per tute puraj manoj; --
+mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laux la legxoj oni ja povas
+teni sin observema; sed laux sia propra konscienco. Al tiajxo mia filo
+kompreneble ne povas persvadigxi. Vi do povas esti tute trankvila: la
+komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de
+duona miliono.
+
+(_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.)
+
+SELMA
+
+Bonan matenon! Cxu mia edzo ne cxeestas?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bonan matenon, infano. Cxu vi sercxas vian edzon?
+
+SELMA
+
+Jes, li diris, ke li intencus cxi tien. La proprietulo Monsen vizitis
+lin frumatene, kaj jen --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Monsen? Cxu Monsen vizitas vin?
+
+SELMA
+
+Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas?
+Cxu vi ploris?
+
+TORA
+
+Ho, estas nenio.
+
+SELMA
+
+Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj cxi tie --;
+aspektigxas el vi cxiuj; io okazis. Kio estas?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, nu; almenaux ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti
+sxargxojn, mia eta Selma. Eniru la sidcxambron, vi du, dume. Se Erik
+diris, ke li venos, li certe venos.
+
+SELMA
+
+Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraux la trablovo! (cxirkauxbrakas
+sxin) Ho, mi povus premegi vin, dolcxa Tora!
+
+(Ambaux virinoj eliras maldekstre.)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ili do kune engagxigxis, la du spekulantoj. Ili devus kunligigxi en
+kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapigxas al la
+pordo) Envenu!
+
+(_Advokato Stensg[*a]rd_ entretas tra la pordo.)
+
+LA CXAMBELANO
+
+(retiras sin pasxon) Cxu kio!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, jen mi estas denove, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jenon mi vidas.
+
+FJELDBO
+
+Sed cxu vi frenezigxis, homo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi retirigxis frue hieraux vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al
+mi la koheron, vi jam estis --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi petas vin, -- cxiu klarigo estos superflua --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu ne, do?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi scias, ke mi malhonorigis vin.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tion ankaux mi scias; kaj antaux ol mi forpelos vin el la pordo, vi
+eble bonvolu diri, kial vi venas cxi tien.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxar mi amas vian filinon, sinjoro cxambelano!
+
+FJELDBO
+
+Kio --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion li diras, doktoro?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro cxambelano. Vi estas
+maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj vi arogas al vi --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro cxambelano.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi --, Vi --! Cxu vi ne eksidu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon; mi staras.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi diras al tio cxi, doktoro?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, Fjeldbo diras cxion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera
+amiko, kiun mi havas.
+
+FJELDBO
+
+Ne, ne, homo; eterne neniam se vi --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian
+domon?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi nur konas min de la konduto antauxhieraux kaj hieraux. Kaj tio ne
+suficxas. Mi ankaux ne estas la sama hodiaux ol kiel antauxe. La
+kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min.
+Dum unu sola nokto gxermoj kreskis! Vi ne devas forpusxi min reen en
+la abomenindajxon. Mi neniam posedis la belajxojn en la vivo antaux
+nun; estis kvazaux birdoj sur la tegmento por mi --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed mia filino --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, sxin mi gajnos.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu? Hm!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraux. Vi
+ankaux estis malkontenta pri la edzigxo de via filo; -- jen vidu, tio
+sxangxigxis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaux la orelon,
+kiel Fjeldbo diris --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, do tia estis la penso?
+
+FJELDBO
+
+Tute ne! Kara sinjoro cxambelano, ke mi parolu sola kun li --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Babilajxo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Auxskultu nun,
+sinjoro cxambelano! Estu nun gxentila kaj sagxa. Familio, kia la via,
+bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultigxas --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne, nun troigxe!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tsx, tsx; ne ekkolerigxu! Forigu cxiujn tiujn tedajn noblecajn
+ideacxojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultajxoj. Vi
+vidos kiel vi sxatos min, kiam vi nur konatigxos kun mi. Jes, jes; vi
+_devas_ sxati min, -- kaj vi kaj via filino! Sxin mi devigos --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi opinias, doktoro?
+
+FJELDBO
+
+Mi opinias, ke estas frenezajxo!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, por vi estus frenezajxo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan
+cxi tie sur la gxuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timigxi de
+babilajxo kaj antauxjugxoj!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sinjoro advokato; jen la pordo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi montras al mi --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+La pordon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne faru!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; cxu ne estas damnite! Vi estas --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio mi estas?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kial?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxar tiam mi persekutos vin, skribos kontraux vi en la gazetoj,
+kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu
+sub la skurgxobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo,
+kiuj jxetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn
+kurbe super la kapo por vin sxirmi, -- rampu, sercxu sxirmejon
+kontraux mi --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi mem rampu en sxirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro
+Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia
+volo, kontraux kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne
+ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaux; sed
+tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via
+filino. Pretigu sxin; tamen donu al sxi la sxancon elekti! Pripensu,
+kaj cxirkauxrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj cxi
+malsagxuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke sxi estas profunda,
+silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias cxion. Adiaux, sinjoro
+cxambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aux kiel
+malamiko. Adiaux! (Li eliras en la fono.)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tien do estas veninta! Tiajxon oni kuragxas servi al mi en mia propra
+domo!
+
+FJELDBO
+
+Stensg[*a]rd tion kuragxas; neniu alia.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Li hodiaux; aliuloj morgaux.
+
+FJELDBO
+
+Ke ili venu; mi sxirmos kontraux la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo
+por vi --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensg[*a]rd, li estas
+efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, --
+kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi sxatas.
+
+FJELDBO
+
+Estas eblecoj en li --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne cxirkauxiras
+ludante malantaux ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li!
+
+FJELDBO
+
+Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro cxambelano; ne kaj
+denove ne al Stensg[*a]rd --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu
+alia --
+
+FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
+
+(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro cxambelano; unu
+vorto -- (flustras)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kio? Ene cxe _vi_?
+
+RINGDAL
+
+Li envenis per la malantauxa pordo, kaj petegas paroli kun vi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu --
+sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensg[*a]rd kaj lia vizito. Sxin
+ni tenu ekstere de cxi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaux
+laux mia deziro, se vi povus teni puran busxon; sed -- --. Ho, mi ne
+emas --! Nu, bonvolu eniri.
+
+(_Fjeldbo_ iras en la sidcxambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en
+sian oficejon. Post mallonga pauxzo envenas de tie proprietulo
+_Monsen._)
+
+MONSEN
+
+(cxe la pordo) Mi petas sinjoron cxambelano pri pardono --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, envenu; envenu!
+
+MONSEN
+
+Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Dankon. Cxu vi ion deziras?
+
+MONSEN
+
+Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank' al Dio, homo kiu _havas_
+preskaux cxion, kion li deziras.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen, jen; tio estas multe dirite.
+
+MONSEN
+
+Sed mi ja ankaux laboris, sinjoro cxambelano. Jes, mi scias, ke vi ne
+rigardas mian aktivecon per afabla okulo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi
+rigardas gxin.
+
+MONSEN
+
+Nu, kiu scias? Mi almenaux nun pensas tiri min el la aferoj.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu vere?
+
+MONSEN
+
+La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe
+antauxen atinginta, kiel mi sxatas atingi, kaj tial mi pensas, ke
+estus tempo iom post iom likvidi, kaj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.
+
+MONSEN
+
+Kaj se mi samtempe povus fari al la cxambelano servon --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Al mi?
+
+MONSEN
+
+Kiam la arbaroj de Langerud antaux kvin jaroj metigxis al auxkcio, vi
+ofertis --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, sed post la auxkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljugxo.
+
+MONSEN
+
+Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj cxiuj apartenajxoj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --?
+
+MONSEN
+
+Ho, ili ankoraux multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post
+kelkaj jaroj ili --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Dankon; bedauxrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.
+
+MONSEN
+
+Sed estas multe enspezebla, sinjoro cxambelano. Kaj rilate al mi --;
+mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas
+metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil
+aux tiom.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.
+
+MONSEN
+
+Ha-ha-ha! Gxuste bela por kunpreni kaj meti cxeflanke de la ceteraj.
+Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan
+tacxmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la tauxgaj nomoj
+estas jam uzitaj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, por tio certaj homoj jam estas arangxintaj.
+
+MONSEN
+
+Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro cxambelano, cxu ni do faru
+negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.
+
+MONSEN
+
+Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro cxambelano, cxu vi volas
+helpi min?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Al kio vi celas?
+
+MONSEN
+
+Kompreneble ke mi deponas garantiajxon. Mi havas ja suficxe da
+bienposedajxoj. Jen vidu. Cxi tiuj paperoj --; cxu vi permesas ke mi
+orientigu vin pri mia stato?
+
+LA CXAMBELANO
+
+(forpusxas la dokumentojn) Cxu estas mona subteno, ke vi bezonas --?
+
+MONSEN
+
+Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la cxambelano --.
+Kontraux kompenso kompreneble; -- kaj kontraux garantiajxo, kaj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj kun tia demando vi venas al mi?
+
+MONSEN
+
+Jes, gxuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation,
+kiam iu vere venis en malfacilajxon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en
+tempo kia cxi tia; sed tamen --
+
+MONSEN
+
+Sinjoro cxambelano, cxu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas
+pri mi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, por kio tio utilus?
+
+MONSEN
+
+Povus utili por gxustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris
+por vi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu ne? Do mi tamen menciu al vi okazajxon, kiam vi kontrauxstaris
+min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantagxo de miaj
+subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la
+homoj iras al vi kun sia sxparmono --
+
+MONSEN
+
+Kompreneble, sinjoro cxambelano; cxar mi donas pli altan interezon je
+deponajxo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, sed vi ankaux prenas pli altan pruntedonan interezon.
+
+MONSEN
+
+Sed mi ne faras tiom da malfacilajxoj pri kauxcio kaj tiajxoj.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bedauxrinde; tial oni ankaux vidas, ke farigxas komercoj je dek-dekdu
+mil spesoj, sen ke nek acxetanto nek vendanto posedas du danajn
+sxilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome
+io, kio estas pli proksima ankoraux. Cxu vi kredas, ke estis laux mia
+bona volo, ke mia filo kapjxetis sin en tiujn senbridajn
+entreprenojn?
+
+MONSEN
+
+Sed por tio mi do ne kulpas!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne
+restis en via komenca okupo?
+
+MONSEN
+
+Trunkflosisto, kiel mia patro?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj
+estis estimata en sia profesio.
+
+MONSEN
+
+Jes, gxis li estis sin laborinta sensana kaj fine tirigxis en la
+akvofalon kun la trunkfloso. Cxu vi konas ion pri la vivo en tiu
+profesio, sinjoro cxambelano? Cxu vi unu solan fojon provis, kion
+tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj
+malsupren laux la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla cxambro kaj
+rikoltas la fruktojn? Cxu vi povas mallauxdi tian homon, ke li volas
+laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol
+mia patro; eble ankaux havis pli bonajn talentojn --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis
+per vendado de brando. Poste vi acxetis nesekurajn sxuldatestojn;
+enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn
+estas vi ruinigintaj por antauxenigxi!
+
+MONSEN
+
+Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elcxerpas
+la almozulkeston kulpe de vi.
+
+MONSEN
+
+Ankaux Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaux Dio kaj
+homoj! Kiam la lando, post la disigxo de Danlando, estis en mizero,
+mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj
+transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj
+estajxoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsagxa traktado de
+Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damagxo, jes mi povas ecx
+diri, je malfelicxo al la distrikto. Cxu ne estis mia simpla devo
+malhelpi tiajxon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la legxon por
+mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.
+
+MONSEN
+
+Ankaux mi ne miskondutis kontraux la legxo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed kontraux via propra konscio, kontraux via konscienco, el kiu vi
+espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon cxi
+tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la ricxeco?
+Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aux kiom longe gxi
+estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom
+valoras tiu aux tiu alia? Kaj laux tio li prijugxigxas. Sub cxio tio
+ankaux mi suferas; ni du farigxis kvazaux iuj kamaradoj; oni mencias
+nin kune, cxar ni estas la plej grandaj bienposedantoj cxi tie. Tion
+mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por cxiuj: pro tio mi
+malestimas vin.
+
+MONSEN
+
+Tio havu finon, sinjoro cxambelano; mi cxesos mian agadon, cedas por
+vi en cxiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi ne faros.
+
+MONSEN
+
+Mi volonte pagos kion ajn --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Pagi! Kaj tion vi kuragxas --
+
+MONSEN
+
+Se ne pro mi, do pro via filo!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mia filo?
+
+MONSEN
+
+Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia
+porcio.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiujn li gajnos?
+
+MONSEN
+
+Jes!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?
+
+MONSEN
+
+Kiel --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiam mia filo gajnos gxin, do devas esti iu kiu perdos gxin?
+
+MONSEN
+
+Avantagxa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas
+respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Subskribo! Sur dokumentoj --
+
+MONSEN
+
+Nur por 10 -- 15 000 taleroj.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia
+afero! Mia nomo? Kiel kauxcianto do?
+
+MONSEN
+
+Nur pro la formo --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia
+nomo sur fremdaj paperoj.
+
+MONSEN
+
+Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Efektive; kiel mi diras al vi.
+
+MONSEN
+
+Ne; efektive. Tion mi mem vidis.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi vidis?
+
+MONSEN
+
+La nomon de la cxambelano, almenaux sur kambio.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.
+
+MONSEN
+
+Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto,
+neniam!
+
+MONSEN
+
+Do gxi estas falsa.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Falsa?
+
+MONSEN
+
+Jes, falsa; kopiita; -- cxar mi _estas_ gxin vidinta.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Cxe kiu?
+
+MONSEN
+
+Tion mi ne diras.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ha-ha; tion ni tamen malkasxigos!
+
+MONSEN
+
+Auxskultu min --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la
+fiajxojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metigxas range inter la
+aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!
+
+MONSEN
+
+Sinjoro cxambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --!
+Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado,
+kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventajxo kiun vi sercxas?
+Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras mangxadon
+kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio
+okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn cxasi laux la
+vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona
+estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino
+frenezigxis pro viaj dibocxoj kaj via kruda traktado.
+
+ [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).
+
+MONSEN
+
+Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraux mi? Mi?
+Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi
+scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.
+
+MONSEN
+
+Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tiun vojon!
+
+MONSEN
+
+Mi konas la vojon, sinjoro cxambelano! (elen en la fono)
+
+LA CXAMBELANO
+
+(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu!
+
+RINGDAL
+
+Sinjoro cxambelano?
+
+LA CXAMBELANO
+
+(vokas enen en la sidcxambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun,
+Ringdal, miaj antauxdiroj plenumigxas.
+
+FJELDBO
+
+Pri kio mi servu, sinjoro cxambelano?
+
+RINGDAL
+
+Cxu la cxambelano faris antauxdirojn?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi nun diros, doktoro? Vi cxiam pensis, ke mi troigis, kiam mi
+diris, ke Monsen koruptis la homojn cxi tie.
+
+FJELDBO
+
+Nu jes; kaj sekve kio?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel sxajnas al
+vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.
+
+RINGDAL
+
+Falsaj paperoj?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!
+
+FJELDBO
+
+Sed pro dio, kiu faris tion?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiel povas mi scii? Cxu mi konas cxiujn friponojn? Sed tio estu
+malkasxigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti
+lokigitaj aux en la sxparbanko aux en la ferfareja pruntejo. Veturu
+supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone
+scias pri cxio. Eksciigxu cxu ekzistas tia papero --
+
+FJELDBO
+
+Tuj; tuj!
+
+RINGDAL
+
+Lundestad estas hodiaux cxi tie en la ferfarejo; li partoprenas
+renkontigxon de la lerneja komisiono.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin cxi tien.
+
+FJELDBO
+
+Senprokraste; estos baldaux prizorgata. (elen en la fono)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj vi, Ringdal, devas informigxi en la pruntejo. Tuj post kiam ni
+estos sciigxintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu
+bonkoreco pri tiuj frauxduloj!
+
+RINGDAL
+
+Bone, sinjoro cxambelano. Je Dio; tiajxon mi neniam kredus. (eliras
+dekstre)
+
+(_La cxambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la
+planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik
+Bratsberg_ de la fono.)
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Kara patro --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, cxu estas vi?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Mi devas absolute paroli kun vi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Vi scias, patro, ke mi neniam antauxe miksis vin en miajn
+komercaferojn.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne, tion mi ankaux severe rifuzus.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Sed hodiaux mi devas --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi devas?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Patro, vi devas helpi min!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mono! Jes vi povos fidi, ke --!
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Nur unu solan fojon! Mi jxuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi,
+ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Monsen mem.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Cxu Monsen cxeestis?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, gxuste nun; kaj mi montris al li la pordon.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montrigxis ege multekostaj; kaj
+nun cetere estas la pagdato --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian
+atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de
+homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por
+vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas;
+tion vi nun vidas.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Cxu vi volas savi min aux ne?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Mia honoro estas en risko --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro
+esti sukcesa komercisto cxi tie; kontrauxe, mi dirus. Iru hejmen kaj
+ordigu por vi; donu al cxiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej
+frue.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Ho, vi ne scias --!
+
+(_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidcxambro.)
+
+SELMA
+
+Cxu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nenio. Eniru reen.
+
+SELMA
+
+Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Estas tio, ke mi estas ruinigita.
+
+TORA
+
+Ruinigita!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen, jen!
+
+SELMA
+
+Kio estas ruinigita?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Cxio.
+
+SELMA
+
+Cxu vi pensas pri via mono?
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Mono, domo, heredo, -- cxio!
+
+SELMA
+
+Jes, tio estas cxio por vi.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu
+la malfelicxon kune.
+
+SELMA
+
+La malfelicxon? Porti gxin kune? (kun krio) Cxu nun mi estas
+suficxe bona!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Je nomo de Dio --!
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Pri kio vi pensas?
+
+TORA
+
+Ho, sed regu vin!
+
+SELMA
+
+Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi!
+Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Selma!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Infano, kion vi diras?
+
+SELMA
+
+Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de cxiuj! Cxiam mi akceptus;
+neniam mi rajtus doni. Mi estis la malricxulino inter vi. Neniam vi
+venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis suficxe bona
+porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Kio do estas tio cxi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sxi estas malsana; sxi estas freneza!
+
+SELMA
+
+Kiel mi ne soifis por guto de viaj cxagrenoj! Sed se mi petis, vi
+havis nenion alian ol belan sxercon por forpusxi min. Vi vestis min
+kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis
+en mi gxojegon por porti pezajxon; mi havis seriozecon kaj sopiron al
+cxio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas suficxe
+bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al
+kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj cxagrenoj.
+Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu
+min; lasu min! (Sxi rapidas elen en la fono.)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tora; cxu estas senco en cxio tio, aux --?
+
+TORA
+
+Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Ne! Cxion alian; sed ne sxin! Selma! (elen tra la fona pordo)
+
+RINGDAL
+
+(venas de dekstre) Sinjoro cxambelano --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion vi volas?
+
+RINGDAL
+
+Mi venas de la pruntejo --
+
+LA CXAMBELANO
+
+De la pruntejo? Nu jes, la kambio --
+
+RINGDAL
+
+Cxio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.
+
+(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.)
+
+FJELDBO
+
+Blinda alarmo, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu do? ecx ne en la sxparbanko?
+
+LUNDESTAD
+
+Tute ne. En cxiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian
+nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kambio de mia filo?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi --
+
+LUNDESTAD
+
+Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+(palpas por segxo) Ho vi kompatanta --!
+
+FJELDBO
+
+Je nomo de Jesuo!
+
+RINGDAL
+
+Do ne estas eble --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+(falglitis sur la segxon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo?
+Akceptita de mi? De 2000 taleroj?
+
+FJELDBO
+
+(al Lundestad) Kaj tiu kambio, gxi estas en la sxparbanko?
+
+LUNDESTAD
+
+Ne plu nun; pasintan semajnon gxi estis pagata de Monsen --
+
+LA CXAMBELANO
+
+De Monsen!
+
+RINGDAL
+
+Eble Monsen ankoraux estas en la farejo; mi volas tuj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Restu cxi tie!
+
+DANIEL HEJRE
+
+(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon,
+altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraux. Nun vi
+auxdu historiojn --
+
+RINGDAL
+
+Pardonu; ni estas okupataj --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Estas aliuloj, kiuj ankaux estas okupataj; la proprietulo en Storli,
+ekzemple --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Monsen?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo.
+Cxu vi scias kion oni intencas? Oni volas subacxeti vin, altestimata!
+
+LUNDESTAD
+
+Subacxeti, vi diras?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Oni jugxas de la pomo al la trunko.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi auxdis. Mi venas enen cxe
+sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen
+kaj advokato Stensg[*a]rd trinkante portvinon; iu acxajxo; tvi[5] je
+diablo, mi ne volus preni tiajxon en mian busxon; nu ja, efektive ili
+ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas,
+li diras, ke cxambelano Bratsberg aligxos al nia partio je la elekto
+morgaux por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras,
+helpe de tiu kambio --
+
+ [5] Norvega interjekcio, kiu signifas "spitmoko".
+
+FJELDBO kaj RINGDAL
+
+Kambio?
+
+LUNDESTAD
+
+Je la elekto por elektuloj?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu! Kaj sekve?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi auxdis, -- de 2000 taleroj.
+Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kambio de 2000 taleroj?
+
+RINGDAL
+
+Kaj gxin havas Monsen?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne, li transdonis gxin al advokato Stensg[*a]rd.
+
+LUNDESTAD
+
+Nu tiel.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu vi estas certa pri tio?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi gxin, kiel vi plej
+bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas --
+
+LUNDESTAD
+
+Auxskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankaux vi, Ringdal --
+
+(Cxiuj tri parolas mallauxte kune en la fono.)
+
+FJELDBO
+
+Sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes.
+
+FJELDBO
+
+La kambio de via filo kompreneble estas auxtentika --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Oni kredus tion.
+
+FJELDBO
+
+Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi ne faros iun denuncon al la vokto.
+
+FJELDBO
+
+Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.
+
+FJELDBO
+
+Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la
+malfelicxulon --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiamaniere?
+
+FJELDBO
+
+Simple; rekonu vian subskribon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas
+fari kion ajn?
+
+FJELDBO
+
+Mi opinias la plej bonan, sinjoro cxambelano.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi
+sub mantelo kun frauxduloj?
+
+FJELDBO
+
+Kaj cxu vi scias kion tio cxi tiras post si?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tio farigxos afero inter la krimulo kaj la punlegxo.
+
+(Li eliras maldekstre.)
+
+Kurteno
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Gastigcxambro cxe _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli
+malgrandaj pordoj ambauxflanke. Dekstre estas fenestro; antaux tiu
+estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la
+cxambro.)
+
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(lauxtvocxe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi
+povas diri, ke ili estas venintaj cxi tien por vocxdoni, ne por
+trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laux propra volo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen!
+(iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino
+Rundholmen!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(de interne) Usx, kiu estas?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Estas mi, -- Stensg[*a]rd! Cxu mi povas enveni?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestajxojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho kio? Cxu vi ellitigxis tiel malfrue hodiaux?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, mi efektive estis piede antaux ol la diablo sursxuigis sin; sed
+tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko jxetita sur
+la kapon; sxi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas
+rigardi min, sinjoro Stensg[*a]rd. -- Usx, -- jen iu denove!
+(jxetfermas la pordon)
+
+PRESISTO ASLAKSEN
+
+(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensg[*a]rd!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, tie enprenita?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, tie gxi estas. Jen vidu: "La Solenado de la Eidsvolltago", --
+"de nia speciala korespondanto". Jen, sur la dua pagxo, staras pri la
+fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis cxion
+krudan interspacigite.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sxajnas al mi, ke cxio estas interspacigita.
+
+ASLAKSEN
+
+Nu jes, farigxis preskaux cxio.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj la kroma numero kompreneble distribuigxis hieraux.
+
+ASLAKSEN
+
+Kompreneble; al la tuta parohxo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj.
+Cxu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)
+
+STENSG[*A]RD
+
+(trakuras la gazeton) -- -- "La honestulo Anders Lundestad intencas
+rezigni pri la parlamenta elekto" -- "longa kaj fidela servo" --
+"kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!" Hm; --
+"tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj" --
+"advokato Stensg[*a]rd, la gvidanta ideo de la asocio" --
+"lauxtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto" -- Nu ja, estas
+efektive bone verkita. Cxu la elektado komencigxis?
+
+ASLAKSEN
+
+Gxi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj
+kun rajto vocxdoni kaj la aliuloj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru
+nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj --
+
+ASLAKSEN
+
+Nu jes; jes bone!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaux samopiniaj --
+
+ASLAKSEN
+
+Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaux --
+
+ASLAKSEN
+
+Ho, kiel tio --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaux por vi
+mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin --
+
+ASLAKSEN
+
+Ho, je dicxjo mi ne volas pli auxdi; mi opinias, ke cxiu ajn gardu
+sin mem. (eliras dekstre)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensg[*a]rd; jen
+vi havas min. Cxu estus io grava --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen
+venas.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Efektive li ne venos cxi tien hodiaux.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu li ne venos?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ne, li forveturis hodiaux matene je la kvara; li ja cxiam estas
+survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras.
+Li volis pruntepreni monon, vi sciu.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu Monsen?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj
+tion mi ankaux esperas por vi; jes, cxar estas iuj, kiuj diras, ke vi
+estos elektata por la parlamento.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi? Babilajxo. Kiu diras tion?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.
+
+DANIEL HEJRE
+
+(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, tamen ne.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Je Dio, kiel glora! Do cxu ne estas por mi, ke vi beligis vin?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, certe. Estas ja por la frauxloj, ke oni beligas sin, mi scias.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedauxrinde
+ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, diable; por sin geedzigi oni havas suficxe da tempo.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas gxuste io, kio postulas sian viron.
+Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon.
+Jes, cxar edzinigxi vi devus.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la felicxon de geedzeco --
+karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaux faris; sed
+viro tamen estas viro.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino
+estas vidvino --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaux konfuzigxas en mi pro cxio,
+kion mi devas pripensi. Acxeti volas ili cxiuj; sed kiam venas la
+tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi
+malfacilajxojn. Mi pensas ke mi baldaux devas dungi firman advokaton.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, sed auxdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive
+celi advokaton Stensg[*a]rd; li estas libera kaj ne ligita --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Usx, via busxacxo; mi ne volas auxskulti vin plu. (elen dekstre)
+
+DANIEL HEJRE
+
+Solida virino, tiu! Tauxga kaj vigla; gxis nun neniujn infanojn;
+monon rentodonan. Klera sxi ankaux estas; vastan legadon, sciu!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vastan legadon; cxu?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; jenon mi pensus; sxi servis dum du jaroj en la
+pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaux vi havas aliajn
+aferojn por pripensi, mi opinias.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tute ne; mi eble ecx ne donos mian vocxon. Sed por kiu vi vocxdonos,
+sinjoro Hejre?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi ne havas vocxdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita
+hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Se vi farigxus sendoma, mi translasu gxin.
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; vi estas sxercema; -- ahx jes, tiu kara juneco, gxi havas
+benitan humoron. Sed nun mi almenaux eliru por vidi la menagxerion.
+Via tuta asocio alvenis, mi auxdas. (vidas doktoron Fjeldbo,
+kiu venas de la fono.) Jen ankaux la doktoro! Jes, certe estas nome
+de la scienco ke vi prezentas vin?
+
+FJELDBO
+
+Nome de la scienco?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, pro la epidemio; erupciis ja cxi tie _maligna rabies
+agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj!
+(elen dekstre)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Auxskultu; diru rapide, cxu vi vidis la cxambelanon hodiaux?
+
+FJELDBO
+
+Jes.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj kion li diris?
+
+FJELDBO
+
+Kion li diris?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu jes; mi jxus skribis al li.
+
+FJELDBO
+
+Cxu vi tion faris? Kion vi skribis?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun
+li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaux.
+
+FJELDBO
+
+Vi devus almenaux prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la
+sinjoro cxambelano morgaux; venos tien multaj homoj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Gxuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la
+mano, vi sciu.
+
+FJELDBO
+
+Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel?
+
+FJELDBO
+
+Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj
+aux tiajxoj?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fjeldbo, vi vidis la leteron!
+
+FJELDBO
+
+Ne, mi certigas al vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu ja, efektive, -- mi minacis lin.
+
+FJELDBO
+
+Jes, kaj tial mi kvazaux havas respondon al vi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Respondon? Eldiru, homo!
+
+FJELDBO
+
+(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La vocxdonslipo de la
+sinjoro cxambelano.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj por kiu li vocxdonos?
+
+FJELDBO
+
+Li almenaux ne vocxdonos por vi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Por kiu do? Por kiu, mi demandas?
+
+FJELDBO
+
+Por la guberniestro kaj la pastoro.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio do? Ecx ne por Lundestad?
+
+FJELDBO
+
+Ne. Kaj cxu vi scias kial? Cxar Lundestad volas nomi vin kiel sian
+posteulon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Gxis tiom li kuragxas dauxrigi!
+
+FJELDBO
+
+Jes, li kuragxas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensg[*a]rd, diru al
+li, kiel mi vocxdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Bone; li ricevu, kion li deziras.
+
+FJELDBO
+
+Pripensu; estas dangxere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas
+mem kuntirigxi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, mi farigxis lerta post kelkaj tagoj.
+
+FJELDBO
+
+Cxu? Vi almenaux ne farigxis pli sagxa, ol dauxre lasi maljuna
+Lundestad kuntiri vin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi
+komprenas, ke li turnis sin al mi, cxar li opiniis ke mi persvadis la
+cxambelanon, kaj cxar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen
+ekstere.
+
+FJELDBO
+
+Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la cxambelanon, --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis
+pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; cxiuj la miaj
+cxeestas --
+
+FJELDBO
+
+Estas granda salto de elektulo al parlamentano.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi
+estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.
+
+FJELDBO
+
+Ne malbone kalkulite. Sed por ke cxio tio farigxu sukceso, cxu vi mem
+sentas ke vi estu pli forte enradikigxinta cxi tie ol nun?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tiuj cxi homoj postulas ja cxiam materialan sekurecon, egalecon
+en interesoj --
+
+FJELDBO
+
+Gxuste; kaj tial frauxlino Bratsberg estu oferata.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde,
+ke farigxos sxia felicxo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaux vi
+kovas ruzajxon --
+
+FJELDBO
+
+Mi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, vi faras! Silente vi kontrauxlaboras min. Kial vi faras tion?
+Estu sincera --! Cxu vi volas?
+
+FJELDBO
+
+Sincere dirite, ne. Vi estas tro dangxera, tro senskrupula, --
+nu-nu-nu, almenaux tro senkonsidera, por ke oni kuragxu esti sincera
+rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia
+amikeco mi konsilas al vi: forigu frauxlinon Bratsberg el viaj
+pensoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu acxa malnobleco en kiu mi
+staras cxi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu cxi konfuza miksajxo. Jen
+mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen,
+devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri
+iliaj bavarbieraj spritajxoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone
+studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi fresxa mian amon al la
+popolo meze en tio cxi? Estas kvazaux la fulma vorto perfidas min. Mi
+ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje
+kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas
+beleco! Mi kusxas cxi tie kiel en fecxa golfo, kaj tie fore ondas la
+klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni
+tiajxon!
+
+LUNDESTAD
+
+(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nun vi auxdu novajxon, sinjoro Lundestad! Cxu vi scias por kiu
+vocxdonos la cxambelano?
+
+FJELDBO
+
+Silentu; ne estas honeste de vi!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pri tio mi ne atentas. Li vocxdonos por la guberniestro kaj la
+pastoro.
+
+LUNDESTAD
+
+Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li;
+-- mi ja petis vin sagxe ekludi viajn kartojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi ludos sagxe -- de nun.
+
+FJELDBO
+
+Gardu vin, cxu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Estas io insida en tiu homo. Cxu vi komprenas kio tio estas?
+
+LUNDESTAD
+
+Ne, mi ne povas. Sed jen auxdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la
+gazeto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto --
+
+LUNDESTAD
+
+Ankaux via atako kontraux la cxambelano staras tie.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la cxambelanon, mi havas
+pli akrajn armilojn.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi scias pri tiu kambio? Rigardu gxin. Cxu gxi estas valida?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu gxi validas? Jena kambio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, certe; rigardu gxin proksime.
+
+DANIEL HEJRE
+
+(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne,
+mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Cxu vi scias pri kio vi vive
+memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.
+
+LUNDESTAD
+
+Stranga parabolo.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Tre simpla parabolo. La kusxanta kaj kreskanta suno en kortusxa
+kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie
+ekstere? La sxtatanoj cxirkauxkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj
+kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, cxar estas ja ankaux grava tago.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj!
+Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro
+Lundestad; je Dio!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Bankroto?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he, nun vivigxis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras
+antaux falo; la hakilo kusxas cxe la radiko de la arbo; -- suficxe;
+lauxdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio
+koncernas? Cxu vi ion scias, sinjoro Lundestad?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kompreneble; vi estas ja politika estajxo, politikisto, he-he! Sed je
+mia sano, mi devigxas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege
+amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur sxnuro: se
+unue unu elrulas, cxiuj elrulas. (elen en la fono)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu estas iu vero en tiu babilado?
+
+LUNDESTAD
+
+Vi montris al mi kambion. Sxajnis al mi ke mi vidis la nomon de
+grandkomercisto Bratsberg sur gxi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ankaux tiun de la cxambelano.
+
+LUNDESTAD
+
+Kaj vi tamen demandis al mi cxu gxi validas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, certe; nur rigardu gxin.
+
+LUNDESTAD
+
+Je Dio, gxi ne estas suficxe bona.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi do vidas?
+
+LUNDESTAD
+
+Kion?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ke gxi estas falsa.
+
+LUNDESTAD
+
+Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas
+unue.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed kion vi pensas? Cxu gxi ne estas falsa?
+
+LUNDESTAD
+
+Tiel bone ne estas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel do?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi timas ke estas tro multaj el tiajxoj, sinjoro Stensg[*a]rd.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu? Tamen do ne eblas ke --?
+
+LUNDESTAD
+
+Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la sxnuro, do eble sekvos
+tiuj, kiuj estas plej proksimaj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed bona Dio --!
+
+LUNDESTAD
+
+Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri
+bankroto kaj ruino kaj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tio cxi estas kvazaux fulmofrapo sur min.
+
+LUNDESTAD
+
+Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li
+garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metigxas al
+auxkcio, ili vendigxos por nen-- -- --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj cxio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaux la infanojn!
+
+LUNDESTAD
+
+Jes; por la frauxlino mi vere bedauxras. El patrina heredajxo ne
+multe restas; kaj Dio scias cxu estas sekura la malmulton kiun sxi
+havas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la cxiam
+fidela!
+
+LUNDESTAD
+
+Kion doktoro Fjeldbo diris?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi
+ecx komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu vi gxis nun ne komprenis min?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.
+
+LUNDESTAD
+
+Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas
+konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kian malbonon?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensg[*a]rd, se vi
+vere amas la knabinon, kiom gravas cxu sxi estas ricxa aux senhava?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiom tio gravas? Ne, vere certe --
+
+LUNDESTAD
+
+Je Dio, felicxa geedzeco tamen ne bazigxas sur mono, mi scias.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kompreneble.
+
+LUNDESTAD
+
+Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin
+mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu
+cxapitro en mia juneco. Felicxo en la domo; fidela virino --; kara,
+kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed kiel vi sekve statos?
+
+LUNDESTAD
+
+Statos kiel eblos. Cxu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de
+vi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por
+tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaux en
+senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuragxi rifuzi!
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, sed la bienposedanto --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro
+Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj gxin mi prenos. Mi
+malakceptas la felicxon labori en rezigno por sxi kiun mi amas. Mi
+diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min!
+
+LUNDESTAD
+
+(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi
+dotigxis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensg[*a]rd! (elen dekstre)
+
+(_Stensg[*a]rd_ faras kelkajn pasxojn tien kaj reen sur la planko; foje
+li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste
+envenas _Bastian Monsen_ de la fono.)
+
+BASTIAN
+
+Jen vi vidas _min_!
+
+STENSG[*A]RD
+
+De kie vi venas?
+
+BASTIAN
+
+De la nacio.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nacio? Kion tio signifas?
+
+BASTIAN
+
+Cxu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la
+simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj
+kusxas ligitaj --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pro diablo, kiaj simio-petolajxoj estas tio?
+
+BASTIAN
+
+Kio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; ecx mian vestajxon kaj
+mian manskribon vi kopias. Vi cxesu pri tio.
+
+BASTIAN
+
+Kio nun? Cxu ni du ne apartenas al la sama partio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, sed mi ne toleras tiajxon; -- vi ridindigas vin mem --
+
+BASTIAN
+
+Cxu mi ridindigas min mem similante vin?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, simiante min. Estu nun gxentila, Monsen, kaj cxesu pri tiajxo;
+estas malagrable rigardi tiajxon. Sed auxskultu, diru -- kiam revenos
+via patro?
+
+BASTIAN
+
+Pri tio mi nenion scias. Li vojagxis al Kristiania, mi opinias; eble
+li ne revenos antaux ok tagoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon,
+oni diras?
+
+BASTIAN
+
+Ankaux mi estas faronta negocon. Auxskultu nun, Stensg[*a]rd, vi devas
+fari al mi servon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Volonte; kio tio do estus?
+
+BASTIAN
+
+Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min.
+Mi devas ion fari, -- mi volas edzigxi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Edzigxi? kun kiu?
+
+BASTIAN
+
+Tsxsx! En cxi tiu domo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sinjorino Rundholmen?
+
+BASTIAN
+
+Tsxsx! Jes, estas sxi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engagxi en
+ion tian. Sxi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la
+familio de la cxambelano de post la tempo kiam sxia fratino tie
+servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos sxin, mi eble ankaux ricevos
+kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas sxin,
+morto kaj plago!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.
+
+BASTIAN
+
+Hipokritecon!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes; vi almenaux mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro
+pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do cxiun aferon per sia gxusta nomo.
+Estas io malpura en tio cxi; mi ne volas engagxi en tio --
+
+BASTIAN
+
+Sed auxskultu do --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas
+de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?
+
+FJELDBO
+
+Por vi certe bonege. Mi jxus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi
+ricevos preskaux cxiujn vocxojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, cxu tiel!
+
+FJELDBO
+
+Sed diable, kiel tio utilas? Cxar vi ja ne estas bienulo, vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+(stampfante) Cxu ne estas diable!
+
+FJELDBO
+
+Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki
+je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaux! (elen en
+la fono)
+
+BASTIAN
+
+Kion li pensis pri venki kaj perdi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tion mi diros al vi poste. Sed auxskultu, kara Monsen, -- por reveni
+al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi --
+
+BASTIAN
+
+Cxu vi promesis? Sxajnis al mi ke vi diris tute kontrauxe --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Babilajxo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io
+malpura en tio cxi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiajxoj;
+estas peko kontraux la plej nobla kion oni havas en sia brusto; --
+kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon --
+
+BASTIAN
+
+Vidvinon.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas
+virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida --
+
+BASTIAN
+
+Jes, tiel pensas ankaux mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tion mi faros kun granda gxojo. Sed estas unu kondicxo.
+
+BASTIAN
+
+Nu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence.
+
+BASTIAN
+
+Mi? Al kiu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.
+
+BASTIAN
+
+Cxu do ne estas --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ragna, via fratino, ja! Jes, estas sxi. Ho, vi ne scias, kiel tio
+kaptis min vidi sxin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado --
+
+BASTIAN
+
+Ho, cxu tio eblus?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?
+
+BASTIAN
+
+Jes, iom pli frue eble sxajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas
+pri via vizitado cxe la familio de la cxambelano --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, cxu? Cxe la cxambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke
+estis momento kiam mi kvazaux staris necerta; sed je Dio, tio
+preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas
+iri.
+
+BASTIAN
+
+Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, sxi nur
+kuragxas fari kion mi kaj patro deziras.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed via patro, -- gxuste tion mi dirus --
+
+BASTIAN
+
+Tsxsx; morto kaj plago, jen mi auxdas sinjorinon Rundholmen; parolu
+nun por mi, -- se sxi ne estas tro implikita en aferoj; cxar en tiaj
+okazoj sxi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la
+reston mi prenos sur min. Cxu vi ne vidis presiston Aslaksen cxi tie?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Li certe estas cxe la administrado de la elekto.
+
+(_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas
+de dekstre.)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Nun iras glate, sinjoro Stensg[*a]rd; cxiuj vocxdonas por vi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tio estas do stranga.
+
+MADAM RUNDHOLMEN
+
+Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Auxskultu vorton, sinjorino Rundholmen!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Nu, kio estas?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi volas auxskulti min?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho jes ja, volonte.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu bone. Vi jxus parolis pri via soleca stato --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensg[*a]rd!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed se nun venus lerta, juna viro --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Lerta, juna viro?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Iu kiu longe silente amis vin --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ne, sciu do, nun mi ne volas plu auxskulti vin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi devas! Juna viro kiu ankaux trovas probleme stari sola --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxar vi nun povus krei felicxon por du homoj, sinjorino Rundholmen,
+-- por vi mem kaj --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+-- kaj por lerta, juna viro?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu bone; respondu al mi pri tio --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho ne, Stensg[*a]rd, cxu vi parolas serioze?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Cxu vi do ne volus --?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolcxa --
+
+STENSG[*A]RD
+
+(pasxon malantauxen) Kion?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Usx, jen iuj!
+
+(_Frauxlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)
+
+RAGNA
+
+Permesu, -- cxu mia patro estas cxi tie?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu --
+
+RAGNA
+
+Kie li estas?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Via patro? Nu; ne li preterveturis --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Orienten al Kristiania.
+
+RAGNA
+
+Ne, tio ne eblas --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, frauxlino Monsen,
+vi ne povas kredi kiel gxoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras
+malsupren en la kelon por sercxi botelon de la pura. (elen maldekstre)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Diru, frauxlino, -- cxu vere estas via patro kiun vi sercxas?
+
+RAGNA
+
+Jes, vi ja auxdas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?
+
+RAGNA
+
+Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne
+eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaux.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(baras al sxi la vojon) Ragna! Auxskultu! Kial vi tiel sxangxigxis
+rilate al mi?
+
+RAGNA
+
+Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, vi ne iru! Mi tenas tion cxi kiel providencon, ke vi venis en tiu
+cxi momento. Ho, ne tiun evitemon; antauxe vi kondutis alimaniere.
+
+RAGNA
+
+Jes, tio estas, je Dio, pasinta!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed kial --!
+
+RAGNA
+
+Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis gxustatempe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis
+kvazaux teksita en erarigxo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas
+vin, mi farigxas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime
+sxatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian!
+
+RAGNA
+
+Lasu min preterpasi! Mi timas vin --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, sed morgaux, Ragna, -- cxu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?
+
+RAGNA
+
+Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaux.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nur ne hodiaux? Hura! Mi estas supre; mi estas felicxa!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je cxio trinku glason
+por sukceso kaj bonfarto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Por felicxo en amo! Je la amo kaj la felicxo! Hura por la tago
+morgaux! (li trinkas)
+
+KANDIDATO HELLE
+
+(de dekstre al _Ragna_) Cxu vi trovis lin?
+
+RAGNA
+
+Ne, li ne cxeestas. Venu. Venu!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Sed, je Dio, kio estas?
+
+KANDIDATO HELLE
+
+Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj --
+
+RAGNA
+
+Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ho; cxu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?
+
+RAGNA
+
+Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaux!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Adiaux, -- gxis morgaux!
+
+(_Kandidato Helle_ kaj _frauxlino Monsen_ eliras en la fono.)
+
+DANIEL HEJRE
+
+(de dekstre) Ha, ha; nun ruligxas kiel bastonoj en rado! Stensg[*a]rd,
+Stensg[*a]rd, Stensg[*a]rd, ili kokerikas; cxiuj vocxdonas por li. Nun
+ankaux vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Hi; vi ion diras. Sed cxu ili cxiuj vocxdonas por li?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, fakte ili faras; Stensg[*a]rd gxuas la fidon de la popolo, kiel
+estas la diro. Maljuna Lundestad cxirkauxiras kun vizagxo kiel
+konfitita kukumo. Ho, estas vera gxojo vidi tiajxon.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas vocxdoni, mi tamen
+povas regali. (eliras maldekstre)
+
+DANIEL HEJRE
+
+Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensg[*a]rd! Jes, sciu
+do, -- sxin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sinjorino Rundholmen?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes gxuste; sxi estas virino solida en cxiuj direktoj; sxi farigxos
+la unua en la kokinejo kiam la splitajxoj en Storli estos
+renversigxintaj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu do ne estas io en malordo en Storli?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Cxu oni ne
+parolas pri ruino kaj bankroto kaj --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, jes, kaj kio plu?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni sercxis Monsen; du sinjoroj
+estas venintaj al Storli --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Paro da gastoj; jes, tion mi scias --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj
+pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed
+jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraux?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Auxskultu; vi
+ja konas la subskribon de cxambelano Bratsberg?
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; certe mi konas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun cxi.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta)
+Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la cxambelano.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Neniam? Do efektive --!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kaj gxi estas skribita de proprietulo Monsen?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne, de grandkomercisto Bratsberg.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Babilajxo! Montru. (rigardas kaj redonas gxin) Tiun vi povas uzi por
+ekbruligi vian cigaron.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio do? Ankaux la nomo de la skribinto --?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomigxas Daniel.
+Oni bezonas ja nur rigardi gxin per la akra rigardo de malfido --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri
+tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio cxi havu finon, sinjoro
+Stensg[*a]rd! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis
+min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuragxas tion diri,
+irante cxi tie kiel atestanto al --; nu suficxas. Sed la ridindajxo
+pri cxio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras
+grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la
+cxambelanon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tion diris ankaux Lundestad.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna
+auxguristo: Monsen metigxos en la punejon, la grandkomercisto ricevos
+pagkompromison kaj la cxambelano metigxos sub administrado; tio
+signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare
+kiel vivdauxran pension. Tiel tiajxo farigxas, sinjoro Stensg[*a]rd! Mi
+scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat
+justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en cxi
+tiu putra mondo, sinjoro!
+
+STENSG[*A]RD
+
+(pasxante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaux vojoj baritaj!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kio diable --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj tio gxuste nun! Nun, -- nun!
+
+LIBROPRESISTO ASLAKSEN
+
+(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Elektita?
+
+ASLAKSEN
+
+Per 117 vocxoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventigxis.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Do, via unua pasxo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensg[*a]rd!
+
+ASLAKSEN
+
+Tio aldone kostos bovlon da puncxo --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, estas ja la unua pasxo kiu kostas, oni diras.
+
+ASLAKSEN
+
+(dekstren, vokante) Puncxo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La
+nova elektulo regalas!
+
+(_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj vocxdonintoj_ lauxe venas de
+dekstre.)
+
+DANIEL HEJRE
+
+(kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!
+
+LUNDESTAD
+
+(flustre al _Stensg[*a]rd_) Cxu vi nun staras fikse en tio kion --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel utilas stari fikse, kie cxio falas?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu vi pensas, ke la ludo estus perdita?
+
+ASLAKSEN
+
+(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la
+puncxo; -- sxi estas la plej proksima al tio, sxi diras.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --!
+
+LUNDESTAD
+
+Kio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas cxe la tablo
+dekstre kaj skribas)
+
+LUNDESTAD
+
+(mallauxte) Auxdu, Aslaksen; cxu vi akceptos ion en la gazeton por
+postmorgaux?
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, je Dio, certe. Cxu gxi estas kruda?
+
+LUNDESTAD
+
+Certe ne kruda.
+
+ASLAKSEN
+
+Nu, sensignife; mi tamen akceptos gxin.
+
+LUNDESTAD
+
+Estas mia politika testamento; mi skribos gxin cxi-vespere (transiras
+la plankon)
+
+SERVISTINO
+
+(de maldekstre) Jen puncxo de la sinjorino.
+
+ASLAKSEN
+
+Hura; nun vivigxas la lokaj rilatoj!
+
+(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, versxas por cxiuj, kaj dum
+la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de
+dekstre.)
+
+BASTIAN
+
+(mallauxte) Nu, vi certe memoras mian leteron?
+
+ASLAKSEN
+
+Fidu; (frapas sian brustposxon) Jen mi havas gxin.
+
+BASTIAN
+
+Kaj do vi prizorgos gxin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke sxi
+estas libera, vi komprenas.
+
+ASLAKSEN
+
+Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!
+
+BASTIAN
+
+Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.
+
+ASLAKSEN
+
+Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide!
+
+(Bastian malproksimigxas.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Auxdu vorton, Aslaksen; cxu vi preterpasos cxi tie morgaux vespere?
+
+ASLAKSEN
+
+Morgaux vespere? Jes, volonte.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Bone; eniru kaj donu cxi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.
+
+ASLAKSEN
+
+De vi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes. Metu gxin en la posxon. Jen, jen. Do morgaux vespere.
+
+ASLAKSEN
+
+Gxuste; estu trankvila.
+
+(_La servistino_ alportas la menditajxojn. _Stensg[*a]rd_ iras al la
+fenestro.)
+
+BASTIAN
+
+Nun, vi, -- cxu vi parolis al sinjorino Rundholmen?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Parolis? Nu jes, mi iomete parolis --
+
+BASTIAN
+
+Kaj kion vi opinias?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, -- ja, ni interrompigxis; mi ne povas diri al vi ion certan.
+
+BASTIAN
+
+Mi tamen provos; sxi multe bedauxras la vidvinan staton. Post horo mi
+deziras decidigi tion.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Post horo?
+
+BASTIAN
+
+(vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tsxsx;
+nenion atentigu! (iras trans la planko)
+
+STENSG[*A]RD
+
+(al _Aslaksen_, mallauxte) Redonu al mi la leteron.
+
+ASLAKSEN
+
+Vi volas rehavi gxin?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, tuj; mi prizorgos gxin mem.
+
+ASLAKSEN
+
+Bonvolu; jen gxi estas.
+
+(_Stensg[*a]rd_ metas la leteron en la posxon kaj eniras inter la
+aliulojn.)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?
+
+BASTIAN
+
+Cxion bonan; mi kaj Stensg[*a]rd estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne
+mirus cxu li trovus lokon en la parlamento.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Sed tion via patro certe ne sxatus.
+
+BASTIAN
+
+Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas
+Stensg[*a]rd, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kiel tio?
+
+BASTIAN
+
+Li iras svatante --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Dio do; cxu li ion diris?
+
+BASTIAN
+
+Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke
+Ragna sxatas lin.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ragna?
+
+LUNDESTAD
+
+(proksimigxas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino
+Rundholmen?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Imagu, li diras ke Stensg[*a]rd iras svatante --
+
+LUNDESTAD
+
+Nu jes; sed la cxambelano ne estas facile fleksebla --
+
+BASTIAN
+
+La cxambelano?
+
+LUNDESTAD
+
+Li eble konsideras sxin iom tro supera por ordinara advokato --
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kiu; kiu?
+
+LUNDESTAD
+
+La frauxlino; la filino, kompreneble.
+
+BASTIAN
+
+Li do ne svatas frauxlinon Bratsberg, mi scias?
+
+LUNDESTAD
+
+Je mia savo, li faras.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kaj pri tio vi sakras?
+
+BASTIAN
+
+Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj
+_Bastian_ al la fono)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(proksimigxas al Stensg[*a]rd) Vi devas stari garde, Stensg[*a]rd!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kontraux kiu?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kontraux malbonaj homoj; trovigxas personoj kiuj incidas kontraux vi.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kiu estas tiu?
+
+STENSG[*A]RD
+
+(sekrete donas la leteron al sxi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ahx, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)
+
+FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
+
+(de dekstre) Nu, mi auxdas ke vi venkis, sinjoro advokato.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraux la klopodadoj
+de via altestimata cxefo.
+
+RINGDAL
+
+Pri kio li klopodadis?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Por min forvocxdoni.
+
+RINGDAL
+
+Li uzas sian vocxdonrajton kiel cxiu ajn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Domagxe ke li versxajne ne pli ofte uzos gxin.
+
+RINGDAL
+
+Kion tio signifas?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi pensas, cxar estas diverse pri la paperoj --
+
+RINGDAL
+
+Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, vi ne bezonas konduti kvazaux vi nenion komprenis. Cxu ne estas
+ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?
+
+RINGDAL
+
+Nu, tion mi auxdas de cxiuj flankoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj cxu ne kaj la cxambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?
+
+RINGDAL
+
+Permeso, cxu vi estas freneza?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu, estas ja nature, ke vi provas kasxi tion.
+
+RINGDAL
+
+Kion tio utilus? Cxu tiajxo povas esti kasxata?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu tio do ne estas vero?
+
+RINGDAL
+
+Ecx ne silabo rilate al la cxambelano. Sed kial vi povus kredi
+tiajxon? Kiu kredigis tion al vi?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Je la momento mi ne diras.
+
+RINGDAL
+
+Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kusxas iu intenco.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Intenco --!
+
+RINGDAL
+
+Jes, pripensu; cxu ne estas iu, kiu konsiderus avantagxon teni vin
+for de la cxambelano --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Je mia savo; jes, jes; estas!
+
+RINGDAL
+
+La cxambelano funde alte taksas vin --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu li faras?
+
+RINGDAL
+
+Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi
+ne konas la rilatojn cxi tie, kaj ke vi estas ekflamigxema kaj
+kredema; ke --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, tiuj sauxroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!
+
+RINGDAL
+
+Kiun leteron?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, nenion. Sed ankoraux ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal,
+cxu vi renkontos la cxambelanon cxi-vespere?
+
+RINGDAL
+
+Certe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Diru al li, ke estas nur frazajxo, tiuj minacoj pri kiuj li certe
+scias; diru al li, ke morgaux mi venos mem por cxion klarigi.
+
+RINGDAL
+
+Cxu vi venos?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, por pruvi al li; -- ahx, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la
+cxambelano cxi tiun kambion de mi.
+
+RINGDAL
+
+La kambion --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu gxin al li --
+
+RINGDAL
+
+Vere, sinjoro Stensg[*a]rd --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj vi nur aldonu cxi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi
+agas kontraux tiuj homoj, kiuj volas forvocxdoni min el la
+elektul-baloto.
+
+RINGDAL
+
+Vi povas fidi tion. (eliras fone)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jen auxdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun
+historion pri la cxambelano?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kiel mi povis imagigi al vi --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ej; jen vidu; gxojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas
+mensogo, tio pri la cxambelano.
+
+LUNDESTAD
+
+Tsxsx; malgxusta spuro; efektive gxi estas pli proksima.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kiel pli proksima?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Nu, cxu mi ne antauxdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en
+Storli --
+
+LUNDESTAD
+
+Li forveturis cximatene, antaux ol tagigxis --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kaj la familio eliris por sercxi lin --
+
+LUNDESTAD
+
+kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Prizorgi! "Morgaux", sxi diris; kaj sxia maltrankvilo por la patro --!
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!
+
+ASLAKSEN
+
+Cxu iu pendigis sin?
+
+LUNDESTAD
+
+Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli --
+
+PROPRIETULO MONSEN
+
+(de la fono) Cxampanon sur la tablon!
+
+ASLAKSEN kaj PLURAJ
+
+Monsen!
+
+MONSEN
+
+Jes, Monsen, jes! Cxampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla hauxto
+kaj osto!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Sed, altestimata --!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi! De kie vi venas?
+
+MONSEN
+
+De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaux mi faros resonan
+tagmangxon en Storli. Cxiuj estas invitataj. Cxampanon, mi diras!
+Gratulon al vi, Stensg[*a]rd, Vi ja farigxis elektulo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, mi klarigos al vi --
+
+MONSEN
+
+Pa; cxu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen?
+(volas eniri maldekstre)
+
+LA SERVISTINO
+
+(kiu jxus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron --
+
+BASTIAN
+
+Ho, morto kaj plago! (al la fono)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu sxi legas leteron?
+
+LA SERVISTINO
+
+Jes, kaj krome sxi estas tute konfuzita.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Adiaux, sinjoro Monsen; morgaux tagmangxon en Storli --
+
+MONSEN
+
+Adiaux; morgaux!
+
+STENSG[*A]RD
+
+(mallauxte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Certe, certe.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence
+pri mi; -- vi faras tion tiel elegante.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kio diable estas tio?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi havas miajn kialojn; estas sxerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu
+al kiu vi havas neamikajn sentojn.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Aha, mi komprenas --; suficxe dirite!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Do, nenion koruptigu; nur igu sxin iom dubema en sia estimo pri mi;
+iomete necerta gxis plue, vi komprenas.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Fidu min; estos por mi kora plezuro --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Dankon, dankon, gxis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad,
+ni du interparolos morgaux antauxtagmeze cxe la cxambelano.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu vi havas esperon?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Trioblan!
+
+LUNDESTAD
+
+Trioblan? Sed mi ne komprenas --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne bezonigxas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)
+
+MONSEN
+
+(apud la puncxujo) Ankoraux glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?
+
+ASLAKSEN
+
+Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.
+
+MONSEN
+
+Cxu vi havas?
+
+ASLAKSEN
+
+Al sinjorino Rundholmen.
+
+MONSEN
+
+Nu, fine!
+
+ASLAKSEN
+
+Sed ne antaux morgaux vespere, li diris; nek pli frue nek pli
+malfrue; gxustatempe! Je via sano!
+
+DANIEL HEJRE
+
+(al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro
+Stensg[*a]rd kaj sinjorino Rundholmen.
+
+LUNDESTAD
+
+(pli mallauxte) Li svatas sxin.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Cxu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --;
+suficxe dirite --
+
+LUNDESTAD
+
+Kaj tion vi promesis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, kompreneble.
+
+LUNDESTAD
+
+Lauxdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi
+plenumas okcidente.
+
+DANIEL HEJRE
+
+He-he; la kara animo, -- efektive cxi tiun fojon li estos
+miskalkulinta.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(kun malfermita letero; cxe la pordo maldekstre) Kie estas advokato
+Stensg[*a]rd?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!
+
+Kurteno
+
+
+
+
+KVINA AKTO
+
+
+(Granda akceptejo cxe la cxambelano. Enirejo en la fono; pordoj
+dekstre kaj maldekstre.)
+
+(_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante
+paperojn. Iu frapas.)
+
+
+RINGDAL
+
+Envenu!
+
+DOKTORO FJELDBO
+
+(de la fono) Bonan matenon!
+
+RINGDAL
+
+Bonan matenon, sinjoro doktoro!
+
+FJELDBO
+
+Nu, cxio bone statas?
+
+RINGDAL
+
+Jes, dankon; suficxe bone; sed --
+
+FJELDBO
+
+Sed?
+
+RINGDAL
+
+Jes, vi ja certe auxdis la grandan novajxon?
+
+FJELDBO
+
+Ne! Kio estas tio?
+
+RINGDAL
+
+Cxu? Vi ne auxdis pri tio, kio okazis en Storli?
+
+FJELDBO
+
+Ne!
+
+RINGDAL
+
+Monsen forkuris cxinokte.
+
+FJELDBO
+
+Forkuris? Monsen?
+
+RINGDAL
+
+Forkuris.
+
+FJELDBO
+
+Sed bona Dio --?
+
+RINGDAL
+
+Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraux; sed jen Monsen revenis; li
+estas sciinta simuli --
+
+FJELDBO
+
+Sed la kialo? La kauxzo?
+
+RINGDAL
+
+Nemezurebla perdo en cxarpentajxa komerco, dirigxas; paro da firmaoj
+en Kristianio cxesis kaj jen --
+
+FJELDBO
+
+Kaj li forkuris!
+
+RINGDAL
+
+Foren al Svedlando, versxajne. Cximatene venis la auxtoritatoj al
+Storli; oni registras kaj sigelas --
+
+FJELDBO
+
+Kaj la malfelicxa familio --?
+
+RINGDAL
+
+La filo vere cxiam tenis sin ekstere; almenaux nun li sxajnigas
+kvazaux nenio okazis mi auxdas.
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed la filino?
+
+RINGDAL
+
+Tsxsx; la filino estas cxi tie.
+
+FJELDBO
+
+Cxi tie?
+
+RINGDAL
+
+La familia instruisto kondukis sxin kaj la etulojn cxi tien
+cximatene; la frauxlino zorgis pri ili en silento.
+
+FJELDBO
+
+Kaj kiel sxi eltenas tion cxi?
+
+RINGDAL
+
+Ho, mi pensas, suficxe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado
+kiun sxi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke sxi
+-- Tsxsx; jen la cxambelano.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!
+
+FJELDBO
+
+Jes, mi venis suficxe frue. Cxu mi rajtas felicxigi vin pri la
+datreveno de via naskigxo, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, Dio zorgu pri la felicxo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi
+scias ke vi deziras al mi cxion bonan.
+
+FJELDBO
+
+Kaj cxu mi kuragxas demandi al vi, sinjoro cxambelano --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.
+
+FJELDBO
+
+Kion tio signifas?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi estas ferfareja posedanto, gxuste kaj rekte.
+
+FJELDBO
+
+Ho, sed kia absurdajxo do estas tio cxi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendigxos jam
+hodiaux.
+
+FJELDBO
+
+Pri tio vi tamen devus iomete dormi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiam mia regxo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej
+proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum
+longa parencaro estis sciinta konservi.
+
+FJELDBO
+
+Jes, kaj kio krome?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen.
+Jes, vi do auxdis pri Monsen?
+
+FJELDBO
+
+Jes, mi auxdis.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(al _Ringdal_) Cxu oni nenion pli scias?
+
+RINGDAL
+
+Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj mia filo?
+
+RINGDAL
+
+Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al cxiu ajn la sxuldon;
+sed nenio restos.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.
+
+RINGDAL
+
+Estos farata. (elen tra la antauxa pordo dekstre)
+
+FJELDBO
+
+Sed cxu vi pripensis? Cxio povas ja esti arangxata en silento.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu? Cxu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?
+
+FJELDBO
+
+Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian
+malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio cxi estas ja la sola fojo
+kiam li faris sin kulpa pri tiajxo; kio do estas, mi demandas?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu vi volis agi kiel mia filo agis?
+
+FJELDBO
+
+Li ne volas tion refari; tio estas la cxefa afero.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?
+
+FJELDBO
+
+Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al
+mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen
+skuigxas al sincereco.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(pasxadante) Mia bedauxrinda Selma! Nia trankvila paco kaj felicxo
+forjxetita!
+
+FJELDBO
+
+Estas io kio rangas pli alte. Tiu felicxo estis sxajno. Jes, mi diru
+al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi
+estis blindigita kaj fiera, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+(haltas) Mi?
+
+FJELDBO
+
+Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis
+tiu honesteco metita sur provo? Cxu vi scias, ke gxi tolerus la
+tenton?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi povas sxpari al vi cxian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de
+la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.
+
+FJELDBO
+
+Tion ankaux mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda
+jugxo kaj en pli klara konscio. Vi riprocxas vian filon; sed kion vi
+faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por
+fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li sxuldas al sia
+honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel,
+ke farigxis subkonscia neceso konduti honeste.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu tion vi opinias?
+
+FJELDBO
+
+Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare cxi tie; oni
+akceptas la taskon _lerni_ anstataux _esti_. Ni vidas al kio tio
+kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur
+duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia
+en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensg[*a]rd --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Stensg[*a]rd, jes! Kion vi diras pri Stensg[*a]rd?
+
+FJELDBO
+
+Flikajxo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka
+sentauxgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj
+flanke pruntedonadis; aux pli gxuste, estis la edzino kiu komercis.
+Sxi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La
+edzon sxi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en
+sxi. En tiu hejmo Stensg[*a]rd elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion.
+"Li studu," diris la patrino; "li farigxu lerta enkasisto." Malbeleco
+en la hejmo; altigxo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo,
+la talentoj, -- cxio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki,
+krom al disigxo en la personeco?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi sxatus scii kio estas
+suficxe bona por vi. El Stensg[*a]rd oni povas nenion atendi; ecx ne el
+mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --!
+
+FJELDBO
+
+Jes, el mi; gxuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas;
+sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa.
+Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino
+tute kaj fide; hejme cxe ni neniam estis deziroj transen de la
+talentoj; neniu postulo pereis sur la sxero de la rilatoj, neniu
+morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie
+estis amo al beleco; sed gxi kusxis intime en la vivkoncepto, ne
+flanke de gxi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la
+animstato --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen, jen; do tial vi farigxis tiel senmezure perfekta?
+
+FJELDBO
+
+Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondicxoj prezentis
+sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ke tiel estu; sed cxar Stensg[*a]rd neniun tian respondecon havas, tiam
+estas des pli bele, ke li tamen --
+
+FJELDBO
+
+Kion? Kiajxon?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi prijugxas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri
+tio cxi?
+
+FJELDBO
+
+La kambio de via filo?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, gxin li sendis min reen.
+
+FJELDBO
+
+Libervole?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Libervole kaj sen kondicxoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaux mia
+domo staros malferma por li.
+
+FJELDBO
+
+Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho preterlasu min! Laux ecoj li multe antauxas vin; almenaux li
+malferme aliras; sed vi, vi aliras kasxe.
+
+FJELDBO
+
+Mi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, vi! Farigxis la estranto en cxi tiu domo; Vi eliras kaj envenas;
+mi petas vian konsilon en cxio ajn, -- kaj tamen --
+
+FJELDBO
+
+Nu ja, tamen?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tamen estas io kasxe cxe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi
+tute ne sxatas!
+
+FJELDBO
+
+Sed pliklarigu do!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.
+
+FJELDBO
+
+Sinjoro cxambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas
+kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus ecx pli grandan
+oferon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu? Per kio?
+
+FJELDBO
+
+Per silento.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Per silento. Cxu mi diru al vi kion mi dezirus? Farigxi kruda, sakri,
+eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo,
+sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca
+asocio. Jen Stensg[*a]rd; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en cxi
+tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata
+felicxo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.
+
+LUNDESTAD
+
+(de la fono) Felicxo pri la tago, sinjoro cxambelano! Permesu ke mi
+deziras al vi honoron kaj cxion bonan --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, je diablo, -- mi preskaux diris. Cxio estas flikajxo, mia kara
+Lundestad. Nenio funde toleras provon en cxi tiu mondo.
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, tiel ankaux diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, tio cxi pri Monsen! Cxu tio ne frapis vin kiel fulmo?
+
+LUNDESTAD
+
+Ho, vi jam longe antauxdiris tion, vi, sinjoro cxambelano.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de
+antauxhieraux ke li venis pete --
+
+FJELDBO
+
+Eble por savigxi.
+
+LUNDESTAD
+
+Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive
+estas la plej bona.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bone efiku! Cxu vi ankaux trovas tion la plej bona ke vi venkigxis en
+la elekto hieraux?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi ja ne venkigxis; cxio iris ja laux mia propra volo. Kun Stensg[*a]rd
+oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi
+niajn fingrojn.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --?
+
+LUNDESTAD
+
+Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj cxar li estas tiel
+bonsxanca, ke li nek malhelpigxas de karaktero aux de konvinko aux de
+socia stato, estas tre facile por li esti liberala.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi vere opinius, ke ankaux ni estas liberalaj.
+
+LUNDESTAD
+
+Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro cxambelano; neniu dubo pri tio.
+Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni
+mem; sed nun Stensg[*a]rd venas kaj estas liberala en la nomo ankaux de
+aliuloj. Tio estas la nova en la afero.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj tiun renversadon vi volas subteni?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj
+estis homoj kiuj povis elsorcxi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen
+forsorcxi.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi ja scias ke tio estas papista supersticxo, sinjoro cxambelano; sed
+estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorcxi
+ilin; kaj tial oni devas arangxi sin kun ili plej eble bone.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj versxajne la tuta
+sekvantaro de perturbuloj kun li --
+
+LUNDESTAD
+
+Se Monsen estus falinta du aux tri tagojn pli frue, multo estus alia.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bedauxrinde; vi estis tro rapida --
+
+LUNDESTAD
+
+Mi havis ankaux konsiderojn rilate al vi, sinjoro cxambelano.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Rilate al mi?
+
+LUNDESTAD
+
+Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj.
+Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se
+mi estus perfidinta Stensg[*a]rd, -- vi ja scias ke li havas certan
+paperon --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nun ne plu.
+
+LUNDESTAD
+
+Kio?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen gxi estas.
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu li sendis gxin reen al vi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.
+
+LUNDESTAD
+
+(pripensante) Advokato Stensg[*a]rd havas bonajn talentojn.
+
+STENSG[*A]RD
+
+(de la fono; haltas apud la pordo) Cxu vi permesas ke mi
+proksimigxu?
+
+LA CXAMBELANO
+
+(al li) Vi sekure povas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi volas.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Do akceptu gxin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku cxiujn skribajn
+stultajxojn --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensg[*a]rd.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho Dio benu vin!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj ekde hodiaux -- cxar vi tiel deziras -- ekde hodiaux vi estos
+kiel hejme cxi tie.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu permesigxas? Cxu permesigxas? (oni frapas)
+
+LA CXAMBELANO
+
+Envenu!
+
+(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p.
+_La cxambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas
+kun ili.)
+
+TORA
+
+(kiu dume estas enveninta per la plej malantauxa pordo maldekstre)
+Sinjoro Stensg[*a]rd, permesu ke mi dankas vin silente.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi sinjorino!
+
+TORA
+
+Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed --?
+
+TORA
+
+Ahx, kiom ni misjugxis vin!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu vi --?
+
+TORA
+
+Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi
+dezirus rebonigi tion.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi volis? Vi volis mem? Cxu vere ke vi volis --?
+
+TORA
+
+Cxiuj; se ni vere povus --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Refresxigajxoj al la sinjoroj, mia infano!
+
+TORA
+
+Jen ili baldaux.
+
+(Sxi reiras al la pordo, de kie baldaux poste envenas la servistino
+kun vino kaj bakajxoj, kiujn sxi ofertas cxirkauxe dum la sekvanta
+sceno.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!
+
+LUNDESTAD
+
+Tia vi certe sentis vin ankaux hieraux.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pa; hodiaux estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la
+brilo super la vivo!
+
+LUNDESTAD
+
+Oho; pensoj pri amo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ne pensoj! Felicxo, felicxo; amofelicxo!
+
+LUNDESTAD
+
+Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Bastian --?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, li sugestis pri io hieraux; li estis ja promesinta paroli por vi
+al knabineto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, babilajxo --
+
+LUNDESTAD
+
+Ne timu min. Se vi tion ankoraux ne scias, mi povas tion diri al vi;
+vi venkis, sinjoro Stensg[*a]rd; Mi tion scias de Ringdal.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kion vi havas de Ringdal?
+
+LUNDESTAD
+
+Frauxlino Monsen donis sian "Jes".
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kion vi diras?
+
+LUNDESTAD
+
+Sian "Jes", mi diras.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!
+
+LUNDESTAD
+
+Sed ne la filino.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sian "Jes"! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiajxo ja
+forpusxus cxiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta
+afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu
+sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem
+respondeci.
+
+DANIEL HEJRE
+
+(de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas
+sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaux mi permesigxas --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Dankon, dankon, malnova amiko!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Je Dio, vi altestimata; ne tro sobigxu. (novaj gastoj venas) Jen ni
+havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu
+suficxe! (al _Stensg[*a]rd_) Aha, mia kara, felicxa juna sinjoro; cxu
+jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de nesxajnigita gxojo de
+maljunulo.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pri kio?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Hieraux vi petis min paroli iom dubesence pri vi al sxi, kiun vi ja
+scias --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu jes, jes; kio sekve?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Estis por mi korega gxojo plenumi vian deziron --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel sxi reagis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapsxlosis la pordon;
+volis nek respondi nek montri sin --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Ho, dankon al Dio!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti
+tiel en gxuo de la suferoj de la jxaluzo --! Sed la amo havas
+okulojn kiel kato; suficxe dirite; cxar hodiaux kiam mi preteriris,
+staris sinjorino Rundholmen fresxa kaj floranta en la malferma
+fenestro kombante siajn harojn; lauxsxajne iu marvirino, se
+permesigxas tion diri; -- ho, jen tauxga virino!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Nu? Kaj kio plue?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Nu, sxi ridis kvazaux obsedita; kaj strecxe sxi suprenlevis leteron
+kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fiancxinigxis
+hieraux!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kio? Fiancxinigxis?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Koran gratulon, juna sinjoro; gxojigas min nepriskribeble, ke mi
+estas la unua, kiu povus anonci al vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Stultajxo! Estas nur babilajxo!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kio estas nur babilajxo?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Vi ne komprenis sxin; aux sxi ne komprenis --! Cxu vi estas freneza?
+Nun kiam Monsen falis, versxajne ankaux sxi --
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ne, je mia savo sxi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur
+solidaj piedoj.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis
+nur sxerco, veto, tion vi ja auxdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi
+la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas
+romantiko. Ahx ja; la junuloj volas cxiam esti poeziemaj!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi
+--; Tsxsx; mi fidas vin. (foriras)
+
+LA CXAMBELANO
+
+(kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere
+ne povas kredi.
+
+LUNDESTAD
+
+Nun mi sakris, sinjoro cxambelano! Mi havas tion de la busxo de
+Daniel Hejre mem.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kion vi havas de mia busxo, se mi rajtas demandi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Diru al mi, -- cxu advokato Stensg[*a]rd montris al vi kambion hieraux?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li --
+
+LUNDESTAD
+
+Vi kredigis lin ke gxi estas falsa?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Pa; nekulpa sxerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko --
+
+LUNDESTAD
+
+Sed vi ja diris, ke ambaux subskriboj estas falsaj?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaux kiel nur unu?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Do tiel!
+
+LUNDESTAD
+
+(al _la cxambelano_) Kaj kiam li _tion_ auxdis --
+
+LA CXAMBELANO
+
+-- kaj jen li donis la kambion al Ringdal!
+
+LUNDESTAD
+
+La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian
+domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun
+personon vi protektas, pusxas antauxen, helpas supren!
+
+LUNDESTAD
+
+Kaj cxu vi mem do?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ho, mi sxatus --!
+
+LUNDESTAD
+
+(montras al _Stensg[*a]rd_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun
+penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+El tiuj pensoj mi ilin elpelos.
+
+LUNDESTAD
+
+Tro malfrue, sinjoro cxambelano; li helpas sin antauxen per
+perspektivoj kaj sxajnoj kaj versxajneco --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ankaux mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!
+
+LUNDESTAD
+
+Kion vi volas fari?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, --
+bonvolu fari al mi servon.
+
+FJELDBO
+
+Kun gxojo!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Do forpelu la ulon tie.
+
+FJELDBO
+
+Stensg[*a]rd?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, la cxarlatanon; mi ne toleras auxdi lian nomon; forpelu lin!
+
+FJELDBO
+
+Sed kiel povas mi --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn --
+
+FJELDBO
+
+Liberajn manojn! Vi tion faras? En cxio ajn?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, pro diablo; jes!
+
+FJELDBO
+
+Vian manon por tio, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen gxi.
+
+FJELDBO
+
+Je Dio do; nun aux neniam! (lauxte) Permesu ke mi cximomente
+okupas la atenton de la cxeestantoj?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Doktoro Fjeldbo parolas!
+
+FJELDBO
+
+Mi havas la gxojon kun la kunsento de cxambelano Bratsberg informi al
+vi pri mia fiancxigxo kun lia filino.
+
+(Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la cxambelano_ estas
+ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fiancxigxo! _Via_ fiancxigxo --!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kun de la cxambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu la doktoro perdis la prudenton?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed, sinjoro cxambelano --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aligxas al la asocio de
+la junuloj!
+
+FJELDBO
+
+Dankon, dankon, -- kaj pardonon!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ni trovigxas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera
+konkuro vivu!
+
+TORA
+
+Ho, mia benata patro!
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, ni ankaux trovigxas en la tempo de gefiancxigxoj; mi povas
+anonci kroman gefiancxigxon --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Estas elpensajxo!
+
+LUNDESTAD
+
+Certe ne; la fiancxinigxo de frauxlino Monsen --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mensogo; mensogo mi diras!
+
+TORA
+
+Ne, patro; estas vero; ambaux cxeestas.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiuj? Kie?
+
+TORA
+
+Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo
+dekstre)
+
+LUNDESTAD
+
+Kandidato Helle? Li do --!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj cxi tie; cxe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!
+
+RAGNA
+
+(timema retiras sin) Ho, ne, ne; cxeestas tiom da homoj!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Neniun timemon; vi ne havas sxuldon por la okazintajxoj?
+
+KANDIDATO HELLE
+
+Sinjoro cxambelano, sxi estas nun senhejma.
+
+RAGNA
+
+Ho, zorgu pri ni!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifugxis al mi!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefiancxigxoj; mi povas
+ecx kompletigi la liston --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kio? Vi? Je via agxo; -- kia nepripensemo!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Ho --! Suficxe dirite.
+
+LUNDESTAD
+
+La ludo estas perdita, sinjoro Stensg[*a]rd.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Cxu? (lauxte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel
+Hejre! Informon, sinjoroj; ankaux mi atingis al havenon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kiel?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Oni ludas duoblan ludon; oni kasxas siajn verajn intencojn, kiam tio
+bezonigxas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio farigxas en la
+servo de la komuna bono. Mia vivtasko kusxas destinita antaux mi, kaj
+por mi tiu antauxas kion ajn. Mia agado estas dedicxita al tiu cxi
+distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed
+tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aligxi
+cxirkaux unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam
+mallige al la interesoj cxi tie, -- ligis min per la ligiloj de la
+koro. Se mi kauxzis miskomprenon cxe kelkiuj, vi devas pardoni min.
+Ankaux mi estas fiancxigita.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi?
+
+FJELDBO
+
+Fiancxigita!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Atestigxas.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed kiel --?
+
+FJELDBO
+
+Fiancxigita? Kun kiu?
+
+LUNDESTAD
+
+Cxu do ne estas?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi
+estas fiancxigita al vidvino sinjorino Rundholmen.
+
+FJELDBO
+
+Kun sinjorino Rundholmen!
+
+LA CXAMBELANO
+
+La vidvino de la kampara komercisto?
+
+LUNDESTAD
+
+Hm. Nu tiel!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed mi konfuzigxas en cxio tio. Kiel povis vi do --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!
+
+LUNDESTAD
+
+Li havas bonajn talentojn.
+
+LIBROPRESISTO ASLAKSEN
+
+(enrigardas cxe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, envenu, Aslaksen! Cxu ankaux vi volas gratuli?
+
+ASLAKSEN
+
+Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun
+sinjoro Stensg[*a]rd.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Poste; vi povas atendi ekstere.
+
+ASLAKSEN
+
+Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Fermu vian busxon! Kia altrudemo estas tio cxi? -- Jes, sinjoroj,
+tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis
+firman kaj dauxran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu
+povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forjxetinta la veston de
+aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo
+el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aux fali sur kiu ajn
+posteno, kie via fido postenigus min.
+
+LUNDESTAD
+
+Li venkis.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimigxis al li de
+la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?
+
+LA SERVISTINO
+
+Sinjorino Rundholmen --
+
+LA CXIRKAUXSTARANTOJ
+
+Sinjorino Rundholmen?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu sxi?
+
+LA SERVISTINO
+
+Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fiancxo --
+
+LA PLIMULTO
+
+(parolante samtempe) Fiancxo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --?
+
+STENSG[*A]RD
+
+Kia babilajxo!
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, mi ja diris al vi --
+
+LA CXAMBELANO
+
+(al la pordo) Envenu; envenu!
+
+(_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ cxe la brako venas de la
+fono; gxenerala konfuzo.)
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, sinjoro cxambelano, vi do ne farigxu kolera --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kompreneble ne!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la frauxlino
+mian fiancxon.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, jes, -- vi ja estas fiancxinigita; sed --
+
+TORA
+
+Sed ni ne sciis --
+
+STENSG[*A]RD
+
+(al _Aslaksen_) Sed kiel tio cxi do estas --?
+
+ASLAKSEN
+
+Mi havis tiom en la kapo hieraux; tiom pri kio pensi, mi diras --
+
+STENSG[*A]RD
+
+Sed sxi tamen ricevis mian leteron, kaj --
+
+ASLAKSEN
+
+Ne, sxi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Tiun de Bastian? Kaj jen --? (jxetas okulon sur la leteron,
+kuncxifas la leteron kaj metas gxin en la posxon) Ho, vi damnita
+fatalulo!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaux la falsaj viroj; sed kiam
+oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho
+vidu, jen ankaux advokato Stensg[*a]rd! Nu, vi, sinjoro Stensg[*a]rd, vi do
+certe volas gratuli min?
+
+DANIEL HEJRE
+
+(al _Lundestad_) Kiel mordeme sxi rigardas lin, cxu ne?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed cxu vi ne volas gratuli
+vian ontan bofratinon!
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kiu?
+
+TORA
+
+Ragna; ankaux sxi estas fiancxinigita.
+
+BASTIAN
+
+Vi, Ragna?
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Nu tiel? Jes, mia fiancxo ja diris, ke certa viro iris svate. Felicxo
+al vi ambaux; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensg[*a]rd!
+
+FJELDBO
+
+Ne, ne; ne li!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaux
+devas gratuli.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+La frauxlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, frauxlino;
+gratulon sinjoro advokato!
+
+FJELDBO
+
+Doktoro, vi devas diri.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Kion?
+
+FJELDBO
+
+Doktoro; estas mi.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Pardonu; necesa afero --
+
+LA CXAMBELANO
+
+(mallauxte) Lundestad, kio estis la alia --
+
+LUNDESTAD
+
+Kio alia?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne ambiciulacxo; sed la alia --
+
+LUNDESTAD
+
+Radikhakisto.
+
+STENSG[*A]RD
+
+Mi rekomendas min!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensg[*a]rd! Vorto, --
+vorto kiu longe kusxis sur mia koro --
+
+STENSG[*A]RD
+
+(al la elirejo) Pardonu; urgxas afero.
+
+LA CXAMBELANO
+
+(post li) Radikhakisto!
+
+STENSG[*A]RD
+
+Adiaux; adiaux! (elen en la fono)
+
+LA CXAMBELANO
+
+(revenas antauxen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!
+
+BASTIAN
+
+Kaj la cxambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxiu ajn devas balai antaux sia propra pordo.
+
+BASTIAN
+
+Cetere mi ne prenis parton en tio.
+
+SELMA
+
+(kiu dum la pasinta estis auxskultinta cxe la plej supra pordo
+dekstre) Patro! Nun vi estas gxoja; -- cxu li povas veni nun?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antauxhieraux --
+
+SELMA
+
+Pa, estas longa tempo de post antauxhieraux. Cxio estas bona. Nun mi
+scias ke li povas fari stultajxojn --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Kaj pri tio vi gxojas?
+
+SELMA
+
+Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesigxos al tio.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre)
+
+FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
+
+(de la antauxa pordo dekstre) Jen la peto pri eksigxo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Dankon; sed sxiru gxin.
+
+RINGDAL
+
+Sxiri?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj
+ago --
+
+ERIK BRATSBERG
+
+(kun _Selma_ de dekstre) Cxu vi havas pardonon por mi?
+
+LA CXAMBELANO
+
+(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Patro! Jam hodiaux mi finos tiun mian komercon, kontraux kiu vi tiom
+reagas.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuragxo! Neniu fugxo de
+la tentado! Sed _mi_ staras apude. (lauxte) Nu, cxu vi scias
+novajxon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.
+
+PLURAJ EL LA GASTOJ
+
+Kio? Vi, sinjoro cxambelano?
+
+DANIEL HEJRE
+
+Vi, altestimata?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aux gxi _povas_ tia
+esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kauxzon por teni min ekstere.
+
+LUNDESTAD
+
+Jes, sciu do, sinjoro cxambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni
+por la avantagxo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna
+laborsklavo, perfidus mian devigan "militservon".
+
+ERIK BRATSBERG
+
+Vi! Vere?
+
+LUNDESTAD
+
+Mi ja devas. Post la amcxagreno kiu frapis advokaton Stensg[*a]rd
+hodiaux --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en sxtataferojn
+nun. Li devas refresxigi sin; fari vojagxon li devas, kaj mi atentu
+por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.
+
+LA ELEKTANTOJ
+
+(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas cxiam la
+sama! Vi ne perfidas!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jen jen, estas kiel devas esti; nun cxio iras en kutima maniero. Sed
+kiu do estas la kialo de cxio cxi?
+
+FJELDBO
+
+Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --!
+
+ASLAKSEN
+
+(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la
+sino de patrino!
+
+FJELDBO
+
+Sed tiu letero, kiu --?
+
+ASLAKSEN
+
+Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian
+Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la puncxo de sinjorino
+Rundholmen; -- ne estis citrono en gxi, kaj jen mi staras kun la
+"presitajxo" en la mano --
+
+LA CXAMBELANO
+
+(pli proksimen) Kio? Cxu; cxu?
+
+ASLAKSEN
+
+La gazetaro, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+La gazetaro! Jen ni tion havas! Cxu ne estas tio, kion mi cxiam
+diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?
+
+ASLAKSEN
+
+Tamen, sinjoro cxambelano --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Gxis
+nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos gxin. Bonvole, mi
+petas dek ekzemplerojn.
+
+ASLAKSEN
+
+Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro cxambelano!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon,
+venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi
+antauxe, -- mi ne volas skribi ion en gxi.
+
+RINGDAL
+
+Ho, sed kion mi auxdas! Via filino fiancxinigxinta!
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, kion vi diras pri tio?
+
+RINGDAL
+
+Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?
+
+FJELDBO
+
+(rapide) Ho, tion mi poste --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vere okazis pasintan 17-an de Majo.
+
+FJELDBO
+
+Kiel --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+La saman tagon kiam eta frauxlino Ragna --
+
+TORA
+
+Patro, patro; cxu vi sciis --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.
+
+FJELDBO
+
+Ho, sinjoro cxambelano --!
+
+TORA
+
+Sed kiu dir --?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli lauxte, kiam mi sidas
+dormetante en la fenestra balkono.
+
+TORA
+
+Ho, Dio; cxu vi sidis malantaux la kurtenoj?
+
+FJELDBO
+
+Nun mi komprenas vian konduton --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Jes, vi kiu povis iri cxi tie kaj silenti.
+
+FJELDBO
+
+Cxu utilus se mi parolus antaux hodiaux?
+
+LA CXAMBELANO
+
+Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazajxoj necesigxis.
+
+TORA
+
+(mallauxte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Cxio tio pri
+Stensg[*a]rd; -- kial mi ne ricevis informojn?
+
+FJELDBO
+
+Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj
+defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas.
+
+(Ili interrompigxas de _sinjorino Rundholmen_.)
+
+DANIEL HEJRE
+
+(al _la cxambelano_) Auxdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu
+niajn procedaferojn gxis nedefinita tempo.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Cxu ni faru? Nu, jes, jes!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novajxoj
+en la gazeto de Aslaksen.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Gxojige.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj --
+
+LA CXAMBELANO
+
+Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.
+
+SINJORINO RUNDHOLMEN
+
+(al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu
+malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas
+falsa, kiel sxaumo sur akvo; kaj li ankaux estas malzorgema pri
+tabako, frauxlino; kaj li volas havi cxion tiel delikata cxiutage; li
+estas vera mangxajxcxevalo.
+
+LA SERVISTINO
+
+(de maldekstre) La tablo estas pretigita.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Nu, do certe vi cxiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi
+sidu apud mi; kaj ankaux vi, sinjoro tipografo Aslaksen.
+
+RINGDAL
+
+Jes, cxi tie estos suficxa okazo por tostoj!
+
+DANIEL HEJRE
+
+Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston
+por la karaj necxeestantoj.
+
+LUNDESTAD
+
+Unu necxeestanto revenos, sinjoro Hejre.
+
+DANIEL HEJRE
+
+La advokato?
+
+LUNDESTAD
+
+Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensg[*a]rd sidos
+en la konsilantaro de la popolo aux de la regxo, eble en ambaux
+samtempe.
+
+FJELDBO
+
+Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la
+asocio de la junuloj.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Kial ne?
+
+FJELDBO
+
+Ne, cxar tiam li havos suficxe dubindan agxon.
+
+DANIEL HEJRE
+
+Sed tiam li povos marsxi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno
+estas ja gxuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono:
+la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras
+politikistojn; he-he!
+
+FJELDBO
+
+Jes, sed kiel pri cxio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj
+dubindaj tagoj. Kaj dauxre gxi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam
+Stensg[*a]rd fondis sian asocion kaj levigxis sur la sxultrojn de la
+popolo dum la gxojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li
+diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate
+nin mi pensas ke ecx la teologo tie staranta kuragxas valorigi tiun
+vorton.
+
+LA CXAMBELANO
+
+Ankaux mi tiel pensas, miaj amikoj, cxar efektive, -- ni stumblis kaj
+palpis en malsagxeco; sed bonaj angxeloj staris malantauxe.
+
+LUNDESTAD
+
+Ho, je Dio; la angxeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.
+
+ASLAKSEN
+
+Jes, tio sxuldigxas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!
+
+Kurteno
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ***
+
+***** This file should be named 23774.txt or 23774.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/3/7/7/23774/
+
+Produced by Andrew Sly
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.