diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:10:02 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:10:02 -0700 |
| commit | dabd9b39b081f9b5f8d93ad517b8544a710999aa (patch) | |
| tree | 751a98a7cdc072fb199f30a61593a90b284e64db /23774-0.txt | |
Diffstat (limited to '23774-0.txt')
| -rw-r--r-- | 23774-0.txt | 9919 |
1 files changed, 9919 insertions, 0 deletions
diff --git a/23774-0.txt b/23774-0.txt new file mode 100644 index 0000000..a9d9ac7 --- /dev/null +++ b/23774-0.txt @@ -0,0 +1,9919 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Asocio de la Junuloj + Dramo en kvin aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + + + +HENRIK IBSEN + +LA ASOCIO DE LA JUNULOJ + +Dramo en kvin aktoj + +(De unges Forbund) + +(1869) + +Tradukis: +Odd Tangerud +(1999) + +Eldonejo: JEC Scandinavia a/s + + Postboks 54 + N - 3401 Lier + Tlf. 32 85 50 03 + Fax. 32 85 5082 + + + +LA ASOCIO DE LA JUNULOJ + +ROLOJ: + + ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo. + ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto. + TORA, lia filino. + SELMA, edzino de la grandkomercisto. + DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo. + ADVOKATO STENSGÅRD. + PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno). + BASTIAN MONSEN, lia filo. + RAGNA, lia filino. + TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”. + FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL. + BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD. + DANIEL HEJRE. + SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino. + LIBROPRESISTO ASLAKSEN. + SERVISTINO ĉe la ĉambelano. + SERVISTO. + KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN. + VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p. + + +Å / å prononciĝas kiel longa o. + + +(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.) + + + + +UNUA AKTO + + +(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj +danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe, +pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama +estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia +tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.) + + [1] La nacia tago de Norvegio. + +(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en +la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto +Ringdal_, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo +maldekstre.) + + +BIENPOSEDANTO LUNDESTAD + +-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel +kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi +ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo! + +AŬSKULTANTOJ + +Hura, hura, hura! + +FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL + +(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna +Lundestad! + +OPAJ VOĈOJ + +Tŝ! Tŝ! + +MULTAJ VOĈOJ + +(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura! + +(La aŭskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo +_Bastian, advokato Stensgård_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin +antaŭen tra la amaso.) + +MONSEN + +Je mia savo li nun fariĝas antikva! + +ASLAKSEN + +Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho! + +MONSEN + +Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_ +memoras. Venu do jen --! + +STENSGÅRD + +Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por +via filino. + +MONSEN + +Ho, Ragna certe retrovos nin. + +BASTIAN + +Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi. + +STENSGÅRD + +Helle? + +MONSEN + +Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj +ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn; +kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta ĉe +la tablo maldekstre) + +RINGDAL + +(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita -- + +STENSGÅRD + +Rezervita? Por kiu? + +RINGDAL + +Por la ĉambelano kaj la liaj. + +STENSGÅRD + +Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas. + +RINGDAL + +Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton. + +STENSGÅRD + +Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon) + +LUNDESTAD + +(metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite. + +MONSEN + +(ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko. +(iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la +festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj +serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru +ke Monsen pagos! + +(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.) + +LUNDESTAD + +(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensgård_) Vi do +ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe -- + +MONSEN + +Ne, ĉagreniĝe --! Je Dio! Fore de tio! + +LUNDESTAD + +(daŭre al _Stensgård_) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la +festenkomitato, kiu decidis -- + +MONSEN + +Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei -- + +LUNDESTAD + +(kiel antaŭe) Ni estas ja ĉi tie sur la tereno de la ĉambelano. +Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ĝardenon por ĉi tiu +vespero; kaj tial ni opiniis -- + +STENSGÅRD + +Ni sidas bonege ĉi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi +neĝenate, -- mi aludas la popolamason. + +LUNDESTAD + +(amike) Nu ja; do ĉio estas ja bona. (iras al la fono) + +ASLAKSEN + +(el la tendo) Nun baldaŭ venos la servisto kun la vino. (eksidas) + +MONSEN + +Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj +tio eĉ en la libertago! Jen provo pri la tuta aranĝo. + +STENSGÅRD + +Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiaĵon? + +MONSEN + +Malnova heredita kutimaĉo, sciu. + +ASLAKSEN + +Vi estas novulo ĉi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensgård. +Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam -- + +SERVISTO + +(alportas ĉampanon) Ĉi tie mendiĝis, -- ĉu? + +ASLAKSEN + +Jes certe. Jen; enverŝu! + +SERVISTO + +(verŝas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen? + +MONSEN + +Ĉio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.) + +MONSEN + +(tostas kun _Stensgård_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! +Ĝojigas min precipe konatiĝi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas +honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloĝas ĉi tie. Ni +multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj +kunvenoj. Sinjoro advokato Stensgård, vi havas grandan paroltalenton, +kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle +okupiĝu en, -- hm, -- okupiĝu en -- + +ASLAKSEN + +La lokaj rilatoj. + +MONSEN + +Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.) + +STENSGÅRD + +Pri vivo kaj vigleco ne mankos! + +MONSEN + +Brave! Aŭdu! Kroman glason por tiu promeso! + +STENSGÅRD + +Ne; haltu; mi jam antaŭe -- + +MONSEN + +Ho, babilaĵo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo! + +(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele +plenigas la glasojn.) + +MONSEN + +Krome, -- ĉar ni nun hazarde enpensiĝis pri tiaj aferoj --, mi +devas diri, ke ne estas precipe la ĉambelano, kiu premas ĉion sub +la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaŭe kaj stiras la sledon, tiu +estas maljuna Lundestad, vi sciu! + +STENSGÅRD + +Jes, tion mi aŭdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia +liberulo -- + +MONSEN + +Lundestad? Ĉu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive +nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi +sin. Tial li ankaŭ akceptis la parlamentan seĝon herede post sia +patro. Je Dio, ĉio ja iras herede ĉi tie. + +STENSGÅRD + +Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzaĵo. + +ASLAKSEN + +Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon! + +STENSGÅRD + +Mi ja ne diras ke mi -- + +ASLAKSEN + +Jes, ĝuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj +diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete +polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias. + +MONSEN + +Sed se io okazu, ĝi efektive okazu baldaŭ. La elekto de elektistoj +okazos iun el ĉi tiuj tagoj. + +STENSGÅRD + +Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus +sur vin? + +MONSEN + +Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la +komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti +personajn konsiderojn. + +STENSGÅRD + +Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone +rimarkis. + +MONSEN + +Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro -- + +ASLAKSEN + +Hm, hm; estas kaŝesploruloj vagantaj. + +DANIEL HEJRE + +(el la tendo; miopa; ĉirkaŭrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, +ĉu mi kuraĝus prunte peti liberan seĝon; mi volus eksidi jen, tie. + +MONSEN + +Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed ĉu vi ne povas sidi ĉe +ĉi tiu tablo? + +DANIEL HEJRE + +Jen? Ĉe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! ĉampana +vino, mi kredas. + +MONSEN + +Jes. Vi eble kuntrinkos glason? + +DANIEL HEJRE + +Ne, dankon! Tiu ĉampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ĝi --; +nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur +_havus_ glason. + +MONSEN + +Bastian, eniru serĉi unu. + +BASTIAN + +Ho, Aslaksen, eniru, kaj serĉu glason. + +(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento) + +DANIEL HEJRE + +La sinjoroj do ne ĝenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon, +Aslaksen (salutas al _Stensgård_) Fremda vizaĝo. Nove veninta. +Verŝajne advokato Stensgård, se mi ne eraras. + +MONSEN + +Tute ĝuste. (prezentante) Advokato Stensgård, sinjoro Daniel Hejre -- + +BASTIAN + +Kapitalisto. + +DANIEL HEJRE + +Antaŭa, pli ĝuste dirite. Nun mi seniĝis je la tuto; kvitiĝis, +oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu. + +MONSEN + +Trinku, trinku nun, dum ŝaŭmas. + +DANIEL HEJRE + +Sed friponaĵoj, komprenu; artifikoj kaj tiaĵoj, -- nu sufiĉe +dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos +kvitiĝinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam +la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Ĉu vi ne trinku +por tio? Ĉu? + +STENSGÅRD + +Ja, ĉu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas? + +DANIEL HEJRE + +He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi +aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata +altedevena. Ne; tiu estas ĉambelano Bratsberg, -- kara juna amiko! + +STENSGÅRD + +Ho ĉu? En komercaj aferoj la ĉambelano certe estas honesta homo. + +DANIEL HEJRE + +Ĉu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiĉe dirite! (proksimigas sin) +Antaŭ dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan +kapitalon post mia patro. Vi certe aŭdis rakonti pri mia patro? +Ĉu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis +ŝipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis +siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiĉe riĉa por +tio; nu sufiĉe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads. + +ASLAKSEN + +Ĉu li ne ankaŭ orumis la kamentubojn? + +DANIEL HEJRE + +Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere ĝi aperis longe antaŭ via +tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaŭ mi faris. Multekosta +vojaĝo al Londono --; ĉu vi ne aŭdis paroli pri mia vojaĝo al +Londono? Mi kvazaŭ kondukis kun mi kortegon; -- ĉu vi vere ne +aŭdis paroli pri tio? Ĉu? -- Kaj kiom mi ja estas forĵetinta sur +artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antaŭenpuŝinta junajn +talentulojn? + +ASLAKSEN + +(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj! + +MONSEN + +Nu? Ĉu vi volas forlasi nin? + +ASLAKSEN + +Jes, mi volas iom movi min. (foriras) + +DANIEL HEJRE + +(mallaŭte) Ankaŭ li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel +ĉiuj la aliuloj; he-he! Ĉu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al +studado? + +STENSGÅRD + +Vere? Ĉu Aslaksen studis? + +DANIEL HEJRE + +Kiel la juna Monsen; -- neniam fariĝis al io; ankaŭ kiel -- sufiĉe +dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam +frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholaĵoj -- + +MONSEN + +Sed vi tute erarvojiĝis de tio, kion vi volis rakonti al Stensgård +pri la ĉambelano. + +DANIEL HEJRE + +Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, +malsupreniĝis por la maljuna ĉambelano, -- patro de la nuna, vi +komprenas; ĉar ankaŭ _li_ estis ĉambelano -- + +BASTIAN + +Kompreneble; ĉio herediĝas ĉi tie. + +DANIEL HEJRE + +Inkluzive ĉiuj ĝentilaj ecoj. Sufiĉe dirite. La malaltigo de la +mona valoro, -- malprudentaĵoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li +tiriĝis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el +la bieno -- + +STENSGÅRD + +Kaj via patro aĉetis? + +DANIEL HEJRE + +Kaj aĉetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredaĵon; +mi faras milojn da plibonigaĵoj -- + +BASTIAN + +Kompreneble. + +DANIEL HEJRE + +Toston! -- Plibonigaĵojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la +arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] +-- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refariĝi! + + [2] Nomo uzata por ne devi uzi la ĝustan. Malestime. + +STENSGÅRD + +Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi. + +DANIEL HEJRE + +Ne tiel facile! Kelkaj formalaĵoj estis forgesitaj, li pretendis. +Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laŭe fariĝis daŭra. Kaj +kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo? + +MONSEN + +Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe eĉ +_kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, eĉ miaj senkulpaj infanoj -- + +BASTIAN + +(frapas la tablon) Uŝ, patro, -- se mi havus certajn personojn ĉi +tie! + +STENSGÅRD + +Viaj infanoj, vi diras? + +MONSEN + +Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Ĉu li ne estas bone edukita --? + +DANIEL HEJRE + +Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; +kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilinĝeniero, +_tio_ li do estas. + +BASTIAN + +Jes, tio mi estas, morto kaj plago! + +MONSEN + +Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj +ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungiĝis por la komunuma laboro? Kiu +dungiĝis por la vojlaboroj ĉi tie -- precipe la du lastajn jarojn? +Por ili dungiĝis eksterlandanoj -- aŭ almenaŭ fremduloj, -- +personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias! + +DANIEL HEJRE + +Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la +ŝparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton +kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion +nia grandioza gastiganto laŭŝajne ne havas. Se temas pri posto de +konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; ĉiam iu kiu ĝuas +la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas +la roma leĝaro; tio signifas, ke oni suferas ŝiprompon en la +komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto! + +MONSEN + +Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj +procesoj? + +DANIEL HEJRE + +Ili daŭre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je ĉi tiu +momento. Ho, kiom da ĉikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu +rilato! Venontan semajnon fariĝos necese por mi voki la tutan urban +konsilantaron al la juĝa konsilantaro. + +BASTIAN + +Ĉu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la +juĝa konsilantaro? + +DANIEL HEJRE + +Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis. + +MONSEN + +Ha-ha! Ĉu ne, nu? + +DANIEL HEJRE + +Mi havis leĝan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Grönsundon, +kaj malfeliĉe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la +ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ -- + +BASTIAN + +Nu, do ke la diablo --! + +DANIEL HEJRE + +Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj streĉas la arkon +ĝis ĝi rompiĝas; la pontan arkon mi aludas; ĉio estas ja hereda +--; sufiĉe dirite![3] + + [3] En la norvega lingvo ĉi tiu esprimo signifas ankaŭ “stultulo”. + +MONSEN + +Ho-ho-ho! “Sufiĉedirite”, jes! Trinku nun vi, “Sufiĉedirite”! +(al _Stensgård_) Vi aŭdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por +esprimi sin kiel li ŝatas. + +DANIEL HEJRE + +Jes, la parollibereco estas ja la sola ŝtataneca rajto, kiun mi alte +taksas. + +STENSGÅRD + +Nur domaĝo, ke tiu rajto estas limigita per la leĝoj. + +DANIEL HEJRE + +He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por +insultproceso? Ĉu? Nepre ne akceptu toleraĵon, estimatulo! Mi estas +maljuna praktikanto, mi! + +STENSGÅRD + +Koncerne insultoj? + +DANIEL HEJRE + +Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere +honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas ĉi +tie sidinta parolante nekaŝeme pri viaj forestantaj amikoj. + +STENSGÅRD + +Forestantaj amikoj? + +DANIEL HEJRE + +La filo certe valoras la honoron; sufiĉe dirite! Tiel ankaŭ la +filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis ĵeti makuleton sur la +karakteron de la ĉambelano -- + +STENSGÅRD + +Tiuj de la ĉambelano? Ĉu estas tiuj de la ĉambelano, kiujn vi +nomas miajn amikojn? + +DANIEL HEJRE + +Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias. + +BASTIAN + +Vizitojn? + +MONSEN + +Ĉu kio? + +DANIEL HEJRE + +Aŭ, aŭ, aŭ! Jen mi eble malkaŝis ion, kio -- + +MONSEN + +Ĉu vi faris vizitojn al la ĉambelano! + +STENSGÅRD + +Babilaĵo! Falsaĵoj! + +DANIEL HEJRE + +Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? +(al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laŭlitere. Kiam mi +diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en +frako kaj flavaj gantoj; sed kio --! + +STENSGÅRD + +Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu +familio! + +DANIEL HEJRE + +Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la +unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias. + +STENSGÅRD + +(al _Monsen_) Mi havis skribaĵon por transdoni de iu tria persono +en Kristiania; tio estas la tuto. + +DANIEL HEJRE + +(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiaĵo! Jen venas +juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la +provitan grandulon en lia domo; rifuĝas al li kiu havas la sian en +sekureco, por peti, -- nu sufiĉas! La grandulo ŝlosfrapas la +pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri +io estas, -- sufiĉas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej +indigniga krudeco! + +STENSGÅRD + +Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kuŝi. + +DANIEL HEJRE + +Ne hejme! Li, kiu ĉiam diradas: “Mi estas ĉiam hejme por honestaj +homoj!” + +STENSGÅRD + +Ĉu li tion diras? + +DANIEL HEJRE + +Ia diraĵo. Eĉ sinjoro Monsen neniam akceptiĝas. Sed mi ne +komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; ĉar +ĉu vi scias kion mi aŭdis hieraŭ? + +STENSGÅRD + +Mi ne volas scii, kion vi aŭdis hieraŭ. + +DANIEL HEJRE + +Fina punkto do. Cetere la diraĵo por mi ne estis eksterordinara; -- +nome en la buŝo de ĉambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li +aldonus la vorton “radik-hakisto”. + +STENSGÅRD + +Radik-hakisto? + +DANIEL HEJRE + +Ĉar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la ĉambelano nomis +vin radik-hakisto kaj aventuristo. + +STENSGÅRD + +(eksaltas) Kion do? + +DANIEL HEJRE + +Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aŭ aventuristo kaj radik-hakisto, +mi ne povas garantii por la vico de la vortoj. + +STENSGÅRD + +Kaj tion vi aŭdis? + +DANIEL HEJRE + +Mi? Se mi ĉeestus, sinjoro advokato Stensgård, ne mankus al vi la +defendon, kiun vi meritas. + +MONSEN + +Jen vi vidas kio elvenas el -- + +STENSGÅRD + +Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --? + +DANIEL HEJRE + +Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas +mian kolon. Eble nur ŝercema parolturniĝo. Morgaŭ vi povos postuli +klarigon. Jes, ĉar vi ja certe invitiĝis al la festena tagmanĝo? +Ĉu? + +STENSGÅRD + +Mi ne iros al iu tagmanĝo. + +DANIEL HEJRE + +Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --! + +STENSGÅRD + +Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus? + +MONSEN + +Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej +proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.) + +STENSGÅRD + +Kion tio signifus, sinjoro Hejre? + +DANIEL HEJRE + +Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian +manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu +min, ankoraŭ atendas vin multaj amaraj travivaĵoj sur la areno de +la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas +bela; eĉ kortuŝa; sed, sed, -- fidemo estas arĝento; monda sperto +estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensaĵo, vidu! Dio estu +kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.) + +(_Ĉambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de +maldekstre.) + +ANDERS LUNDESTAD + +(ĉe la tribuno, signas por aŭskultado) Sinjoro administranto de la +ferfarejo Ringdal havas la vorton. + +STENSGÅRD + +(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton! + +LUNDESTAD + +Poste! + +STENSGÅRD + +Ne! -- Nun! Tuj! + +LUNDESTAD + +Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton. + +RINGDAL + +(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En ĉi tiu momento ni havas +la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la +malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin +suprenrigardi al li kvazaŭ al patro; li, kiu ĉiam estas preta same +al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu +ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora +gasto ne ŝatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por +ĉambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura! + +LA AMASO + +Hura! Hura! Hura! + +(Entuziasma aplaŭdo; oni ĉirkaŭas la ĉambelanon, kiu dankas kaj +premas la manojn de la plej proksimaj.) + +STENSGÅRD + +Ĉu mi _nun_ rajtas paroli? + +LUNDESTAD + +Bonvolu. La tribuno staras je via servo. + +STENSGÅRD + +(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon! + +LA JUNULOJ + +(amasiĝas ĉirkaŭ lin) Hura! + +LA ĈAMBELANO + +(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo? + +FJELDBO + +Advokato Stensgård. + +LA ĈAMBELANO + +Nu, li! + +STENSGÅRD + +Aŭskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Aŭskultu min, vi, +kiuj havas la ĝojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj +koroj, eĉ se ĝi kuŝas ligita. Mi estas fremdulo inter vi -- + +ASLAKSEN + +Ne! + +STENSGÅRD + +Dankon por tiu “ne”! Mi prenas ĝin kiel atesto de la sopiro kaj la +bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas ĵurite, ke ĉi tie mi +staras kun granda kaj freŝa koro por via lamento kaj ĝojo, por via +sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --! + +ASLAKSEN + +Vi _havas_, sinjoro advokato! + +LUNDESTAD + +Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton. + +STENSGÅRD + +Vi eĉ malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la +liberecotago, knaboj! + +LA JUNULOJ + +Hura por la libereco! + +STENSGÅRD + +Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi aŭdis. Oni volas fari vin +senvoĉaj! For tia perforta reĝimo! Mi ne volas stari ĉi tie +parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. +Ni parolu sen ĉirkaŭfrazoj! + +LA AMASO + +(en kreskanta ĝojego) Hura! + +STENSGÅRD + +Ne plu tiuj sterilaj ĉerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza +rikoltaĵo ĝermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! +Ĝi estas ja la tempo de ĝermado; ĝi estas ja la juna ŝvelanta +virginmonato de la jaro. Ĝis la unua de Junio estos ĝuste du +monatoj de post kiam mi loĝiĝis ĉi tie inter vi. Kaj kiom do mi +estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelaĵoj kaj de +belaĵoj ĉi tie! + +LA ĈAMBELANO + +Pri kio estas li vere parolanta, doktoro? + +FJELDBO + +Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj. + +STENSGÅRD + +Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaŭ +vidis la degenerigantan animon, kiu kuŝas premegante super la +talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, +varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaŭ tiujn, +kiuj fermis la pordon al ili. + +TORA + +Ho, Dio! + +LA ĈAMBELANO + +Kion li aludas per tio? + +STENSGÅRD + +Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Troviĝas en la vetero, en la +aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskuŝigas premegon +kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun +reaperanton! + +LA AMASO + +Hura! Hura por la 17-a de Majo! + +TORA + +Venu, patro --! + +LA ĈAMBELANO + +Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro? + +FJELDBO + +(rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn) + +LA ĈAMBELANO + +Aha! Ĉu vere tiel? + +TORA + +(mallaŭte) Dankon! + +STENSGÅRD + +Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas +kunteni, knaboj! + +MULTAJ VOĈOJ + +Jes! Jes! + +STENSGÅRD + +Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaŭ +posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por ĉia energio, +por ĉia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Aŭskultu min! Ni +starigos asocion. La monsako ĉesis regi en la komunumo! + +LA ĈAMBELANO + +Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --! + +STENSGÅRD + +Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj +voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito +kaj malvenko al ĉiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antaŭen +iros laŭ nia volo. + +LA AMASO + +Hura! + +STENSGÅRD + +Oni ĵetis al mi vizaĝen mokeman “brave” ĉi-vespere -- + +LA ĈAMBELANO + +Ne! + +STENSGÅRD + +Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas +tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; ĉar +estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do +internen en la restoracion; -- en tiu ĉi horo ni volas starigi nian +asocion! + +LA AMASO + +Hura! Portu lin! Portu lin! + +(Li suprenleviĝas sur kunplektitaj brakoj.) + +VOĈOJ + +Parolu! Pli! Pli! + +STENSGÅRD + +Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj +la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- ĉi tie +en la distrikto! + +(Li portiĝas en la tendon dum entuziasma aplaŭdo.) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(sekigas la okulojn) Ho, kia buŝo sidas sur tiu homo! Ĉu oni ne +ŝatus kisi lin, sinjoro Hejre? + +DANIEL HEJRE + +Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ne, vi! Tion mi ja kredas. + +DANIEL HEJRE + +Ĉu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Uf, kiel aĉa vi estas! + +(Ŝi iras en la tendon; ankaŭ _Daniel Hejre_.) + +LA ĈAMBELANO + +Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed +certe konvene! + +LUNDESTAD + +(proksimiĝas) Mi tre bedaŭras, sinjoro ĉambelano -- + +LA ĈAMBELANO + +Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu +ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaŭ. +(turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraŭ +tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda. + +FJELDBO + +Ĉu? + +TORA + +Al la vizito vi aludas --? + +LA ĈAMBELANO + +Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin +priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras. +Nu, feliĉe ke mi povos tion ripari. + +TORA + +Kiel --? + +LA ĈAMBELANO + +Venu, Tora; ni volas jam ĉi-vespere -- + +FJELDBO + +Ho ne, sinjoro ĉambelano, ĉu tio do estas prudenta --? + +TORA + +(mallaŭte) Tŝ! + +LA ĈAMBELANO + +Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla +devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ĝojigan tempeton. Tio +estas pli ol vi pretigis por mi hodiaŭ. + +FJELDBO + +Mi, sinjoro ĉambelano? + +LA ĈAMBELANO + +Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj -- + +FJELDBO + +Ĉu mi povus demandi, kion mi --? + +LA ĈAMBELANO + +Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudiĝemon. Mi neniam estas +altrudiĝema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton. + +(_La ĉambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas +ilin penseme.) + +PRESISTO ASLAKSEN + +(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okaziĝas, +sinjoro doktoro! + +FJELDBO + +Kio okaziĝas? + +ASLAKSEN + +Li starigas la asocion. Ĝi estas preskaŭ starigita. + +LUNDESTAD + +(malrapide proksimiĝas) Ĉu multaj enskribiĝas? + +ASLAKSEN + +Ni havas nun ĉirkaŭ 37 krom vidvinoj kaj tiaĵoj. Inkon kaj plumon, +mi diras! Neniu servisto ĉeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras +malantaŭ la tendon) + +LUNDESTAD + +Puh; tio ĉi estis varma tago. + +FJELDBO + +Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post ĉi tiu. + +LUNDESTAD + +Ĉu vi opinias ke la ĉambelano fariĝis tre kolera? + +FJELDBO + +Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio? + +LUNDESTAD + +Hm; mi diras nenion. Kion do diri? + +FJELDBO + +Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco ĉi tie en la +distrikto. + +LUNDESTAD + +Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu +Stensgård. + +FJELDBO + +Kaj viro kiu volas antaŭen. + +LUNDESTAD + +La junuloj ĉiam volas antaŭen. Ankaŭ mi volis antaŭen, kiam mi +estis juna; nenio estas direnda kontraŭ tio. Sed ni povus eble iri +internen -- + +DANIEL HEJRE + +(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, ĉu vi eniros por interpelacii? +Ĉu? Fari oponon? He-he! Ĉar tiaokaze vi devas rapidiĝi. + +LUNDESTAD + +Ho, mi tamen certe venos sufiĉe frue. + +DANIEL HEJRE + +Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la +tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas +plenumita. + +LUNDESTAD + +Certe permesiĝas ke oni aŭskultu; mi tenas min silenta. (eniras) + +DANIEL HEJRE + +Jen ankaŭ unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun +falontaj! Ĉi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas +delikate, jeno! + +FJELDBO + +Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ĝi vere interesas vin? + +DANIEL HEJRE + +Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! +Kiam mi ĝojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Ĉi tie +kreiĝos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio +povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la +imperiestro de Aŭstrujo kaj la reĝo de Francio: Por mi estas +sensignife ĉu la porko manĝas la hundon aŭ ĉu la hundo manĝas la +porkon. (eliras en la fono dekstre) + +LA AMASO + +(en la tendo) Advokato Stensgård vivu! Li vivu! Hura! Hura por la +Asocio de la junuloj! Vinon! Punĉon! Hoj; hoj! Bieron! Hura! + +BASTIAN MONSEN + +(el la tendo) Dio benu vin kaj ĉiujn homojn! (kun plorsufokata +voĉo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega ĉi-vespere. Mi devas ion +fari! + +FJELDBO + +Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari? + +BASTIAN MONSEN + +Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por draŝi kelkajn el miaj +amikoj. (elen malantaŭ la tendon) + +(Stensgård venas el la tendo, sen ĉapelo kaj en forta ekscito.) + +STENSGÅRD + +Kara Fjeldbo, ĉu estas vi? + +FJELDBO + +Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --? + +STENSGÅRD + +Kompreneble; sed -- + +FJELDBO + +Kaj kio sekvu poste el tio ĉi? Kiuj postenoj de konfido en la +komunumo? Estro en la banko? Aŭ eble --? + +STENSGÅRD + +Ho, ne parolu al mi pri tiaĵoj! Vi ankaŭ ne pensas tiel. Vi ne +estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti. + +FJELDBO + +Jen io por aŭdi! + +STENSGÅRD + +Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaŭe! Fariĝis dezerte inter ni. +Estis tiom da malĝojigaĵoj ĉe vi, ŝercemo, moko, kiuj forpuŝis +min. Ho, estis do maljuste de mi! (ĉirkaŭbrakas lin) Ho, vi +eterna Dio, kiom feliĉa mi estas! + +FJELDBO + +Ankaŭ vi! Eĉ mi; eĉ mi! + +STENSGÅRD + +Jes, ĉu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de +beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, +amiko? Kion mi, sentaŭgulo, estas farinta, ke mi fariĝis tiel +riĉigata? + +FJELDBO + +Jen mia mano! Ĉi-vespere mi, je mia savo, ŝatas vin! + +STENSGÅRD + +Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Ĉu ne estas nedirebla +feliĉo tiel povante entuziasmigi ĉiujn, ĉiujn el la amaso? Ĉu oni +ne fariĝu bona el dankemo? Kaj ĉu oni ne devas ami ĉiujn homojn? +Ŝajnas al mi, ke mi povus premegi ĉiujn al mi, plori kaj pardonpeti +por pardono, ĉar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili. + +FJELDBO + +(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Eĉ ne +rampulo, eĉ ne verda folio laŭ la vojo povus mi subtreti +ĉi-vespere. + +STENSGÅRD + +Vi? + +FJELDBO + +Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi +komprenas vin. + +STENSGÅRD + +Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ĝojo sonas foren super la +herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne +akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio. + +FJELDBO + +Jes, sed diru nun, -- kio konstruiĝos poste -- morgaŭ kaj ĉiujn +labortagojn? + +STENSGÅRD + +Konstruiĝos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam +sonĝis, -- aŭ eble mi tion vidis; tamen ne, mi sonĝis; sed tiel +vive; ŝajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta juĝo super +la tero. Mi povis vidi ĝian tutan rondon. Neniu suno estis; nur +flava ventega lumo. Ventegis; bloviĝis de okcidente kaj ĝi +kunbalais ĉion; unue ĝi forventis velkiĝintan foliaron, poste +homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batiĝis +dense ĉirkaŭ ili, tiel ke aspekte ili ŝvebis kvazaŭ sidantaj dum +la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn +ĉapelojn en vento; sed kiam ili proksimiĝis, ili estis imperiestroj +kaj reĝoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion +ili ĉiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj +kaj regnaj globoj. Ho, preterbloviĝis centoj kaj centoj el ĉiaj +specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ĝemis kaj +demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondiĝis: +Voĉo parolis, kaj tiu sola voĉo tiel resonis, ke la ventego +vekiĝis! + +FJELDBO + +Kiam vi sonĝis tion ĉi? + +STENSGÅRD + +Ho, iam, -- mi ne memoras; antaŭ pluraj jaroj. + +FJELDBO + +Okazis ribelo ie en Eŭropo, kaj vi manĝis ion pezan por +vespermanĝo kaj legis gazetojn poste. + +STENSGÅRD + +La sama glacia fluo, la sama kurento laŭ la dorso mi sentis +ĉi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la voĉo -- + +FJELDBO + +Aŭskultu, kara Stensgård, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas +esti la voĉo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu voĉo? Ĉi +tie en la voktejo? Aŭ, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj +estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekiĝas_? Nu ja, +homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la +grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataŭ la fuĝantaj +imperiestroj kaj reĝoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras +sian parlamentan mandaton. Kio fariĝos do ĉio? Fariĝos kiel unue +montriĝis en la sonĝo, -- filistroj en vento. + +STENSGÅRD + +En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren +ventego frapas. + +FJELDBO + +Babilaĵo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, +blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn +armilojn ĝuste kontraŭ la honesteco kaj taŭgeco inter ni -- + +STENSGÅRD + +Ne estas vero! + +FJELDBO + +Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis ĉi tien en +la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio fariĝos via +malsukceso. Ĉambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas +fidi. Ĉu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, +ĉar -- + +STENSGÅRD + +Mi toleras eĉ ne vorton pli! Eĉ ne solan vorton, kiu insultas miajn +amikojn! + +FJELDBO + +Rigardu ĝisfunde en vi mem, Stensgård! Ĉu sinjoro Mons Monsen vere +estas via amiko? + +STENSGÅRD + +Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi -- + +FJELDBO + +Li vane malfermas sian domon por la honestuloj ĉi tie. + +STENSGÅRD + +Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj +oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli +per komplezemo kaj rekono, kiu -- + +FJELDBO + +Rekono; jes bedaŭrinde, -- jen la kerna punkto. + +STENSGÅRD + +Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas +talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj +aferoj. + +FJELDBO + +Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaŭ legas; li abonas la gazetojn +kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi +skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble +montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la +gazetoj. + +STENSGÅRD + +Aŭskultu, Fjeldbo, nun denove elmergiĝas la feĉo en vi. Ĉu vi +neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial ĉiam supozi +fiajn aŭ ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi +denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la +kernan punkton. Ĉu vi konas Ragna? + +FJELDBO + +Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio. + +STENSGÅRD + +Jes, ŝi foje venas al la familio de la ĉambelano. + +FJELDBO + +En tuta silento. Ŝi kaj fraŭlino Bratsberg estas amikinoj ekde la +tempo de konfirmacio. + +STENSGÅRD + +Kaj kion vi diras pri ŝi? + +FJELDBO + +Jes, post ĉio kion mi aŭdis, ŝi certe estas ege ŝatinda knabino. + +STENSGÅRD + +Ho, vi devus esti vidanta ŝin en la hejmo. Ŝi ne havas penson krom +pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas ŝi ja fleginta sian +patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn +jarojn de sia vivo. + +FJELDBO + +Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, +kara amiko, ĉu mi kredus, ke --? + +STENSGÅRD + +Jes, Fjeldbo, mi vere amas ŝin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi +bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide +post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianĉiĝinta en Kristianio? + +FJELDBO + +Jes, oni rakontis tion. + +STENSGÅRD + +La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona +por ambaŭ partoj. Kredu, mi sufiĉe suferis sub tiu afero; mi sentis +min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster +tio; tio estis ja mia kialo por forloĝiĝi. + +FJELDBO + +Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem? + +STENSGÅRD + +Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari. + +FJELDBO + +Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda feliĉo! Ho, mi povus +tiom diri -- + +STENSGÅRD + +Ĉu vi povus? Ĉu ŝi ion diris? Eble al fraŭlino Bratsberg? + +FJELDBO + +Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio ĉi, povas +iradi ĉi tie diboĉante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaĝara +babilado povas penetri en animon, kiu -- + +STENSGÅRD + +Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla maŝino. Almenaŭ mi +ne. Krome, ĝuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al +ŝi. + +FJELDBO + +Damnite banala vojo. + +STENSGÅRD + +Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antaŭen en +la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraŭ staras +ĉe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi. + +FJELDBO + +Jes, sed ne estas ĝiaj saĝodentoj. + +STENSGÅRD + +Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan +deziron. Vi vagadis pigre ĉiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento, +jen antaŭ la ekzameno, jen eksterlande kaj nun ĉi tie -- + +FJELDBO + +Nu jes, eble; sed tamen estis ĝuinde. Kaj ne sekvas iu laciĝo +poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de +la tablo post kiam -- + +STENSGÅRD + +Kiun ajn aludon; sed tiun ĉi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras +per tiaĵo. Vi forprenas de mi la spiritan leviĝon -- + +FJELDBO + +Jes, sed sciu do; kiam la leviĝo estas tiel malfiksa -- + +STENSGÅRD + +Ne faru, mi diras! Ĉu vi rajtas enrompi en mian feliĉon? Ĉu vi +eble kredas, ke mi ne estas honesta? + +FJELDBO + +Ho jes, je la ĉielo, mi kredas! + +STENSGÅRD + +Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? +(bruo kaj kriado en la tendo) Aŭskultu, aŭskultu! Ili trinkas je +mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en +ĝi _estas_ vero! + +(_Fraŭlino Bratsberg, fraŭlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de +maldekstre transpaŝas la ejon mezfone.) + +KANDIDATO HELLE + +(al _fraŭlino Bratsberg_) Jen vidu, fraŭlino; jen staras ja ĝuste +advokato Stensgård. + +TORA + +Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; +bonan nokton! + +HELLE kaj FRAŬLINO MONSEN + +Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.) + +TORA + +(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, +sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro. + +STENSGÅRD + +Por mi --? + +TORA + +Bonvolu; jen ĝi estas. (volas foriri) + +FJELDBO + +Ĉu vi permesas ke mi akompanu? + +TORA + +Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre) + +STENSGÅRD + +(legas pere de paperlanterno) Jen kio? + +FJELDBO + +Sed kara, -- kion skribas la ĉambelano? + +STENSGÅRD + +(ekridas) Tion mi do ne atendis! + +FJELDBO + +Sed diru do --? + +STENSGÅRD + +Ĉambelano Bratsberg estas kompatinda ulo. + +FJELDBO + +Kaj tion vi kuraĝas -- + +STENSGÅRD + +Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kaŝas +la leteron) Lasu tion inter ni! + +(La kunvenantoj elvenas de la tendo.) + +PROPRIETULO MONSEN + +Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensgård? + +LA AMASO + +Jen li staras! Hura! + +LUNDESTAD + +La sinjoro advokato forgesis sian ĉapelon. (donas ĝin al li) + +PRESISTO ASLAKSEN + +Bonvolu; jen punĉo! Tuta bovlo! + +STENSGÅRD + +Dankon; ne pli. + +MONSEN + +Kaj la membroj eble memoras, ke morgaŭ ni kunvenos en Storli ĉe mi +por -- + +STENSGÅRD + +Morgaŭ? Ne, ja ne estus morgaŭ --? + +MONSEN + +Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu -- + +STENSGÅRD + +Ne, morgaŭ mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaŭ aŭ la tagon +sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaŭ, kaj +hura por la estonteco! + +LA AMASO + +Hura! Ni akompanu lin hejmen! + +STENSGÅRD + +Dankon; dankon! Vi do ne devas -- + +ASLAKSEN + +Ni ĉiuj akompanos vin. + +STENSGÅRD + +Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; ĉar vi ja ne akompanos? + +FJELDBO + +Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri ĉambelano +Bratsberg -- + +STENSGÅRD + +Tŝ, tŝ; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja, +miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antaŭas. + +MONSEN + +Vian brakon, Stensgård. + +BASTIAN + +Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian! + +LA AMASO + +Kanton! Kanton! Muzikon! + +(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarŝas +dekstren en la fono.) + +FJELDBO + +(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro. + +LUNDESTAD + +Nu jes. Tamen ankaŭ elstara estro. + +FJELDBO + +Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad? + +LUNDESTAD + +Mi? Mi iros hejmen por kuŝigi min. + +(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.) + +Kurteno + + + + +DUA AKTO + + +(Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj +kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la +manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.) + +(_Presisto Aslaksen_ staras ĉe la enirpordo. _Servistino_ estas +enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.) + + +SERVISTINO + +Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas +reveni poste. + +ASLAKSEN + +Ne. Ĉu mi do ne povas atendi? + +SERVISTINO + +Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume. + +(_Ŝi_ iras en la manĝoĉambron. _Aslaksen_ eksidas ĉe la pordo. +Paŭzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.) + +FJELDBO + +Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi _tie ĉi_? + +SERVISTINO + +(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas! + +FJELDBO + +Mi vokiĝis al malsanulo. + +SERVISTINO + +Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin. + +FJELDBO + +Ĉu ili faris? + +SERVISTINO + +Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke -- + +FJELDBO + +Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi +dume atendas ĉi tie. + +SERVISTINO + +Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.) + +ASLAKSEN + +(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun +kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj? + +FJELDBO + +Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie +en la regiono. + +ASLAKSEN + +Pri tio mi ne povas samopinii. + +FJELDBO + +Hm. Sed diru, -- ĉu vi iun atendas? + +ASLAKSEN + +Mi iun atendas, jes! + +FJELDBO + +Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --? + +ASLAKSEN + +Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas. + +FJELDBO + +Kaj la dua plej aĝa? + +ASLAKSEN + +Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por +ni; -- kion diable utilas paroli pri tiaĵo! + +FJELDBO + +Ke mi rigardu vin, Aslaksen! + +ASLAKSEN + +Nu; kion vi volas vidi? + +FJELDBO + +Hodiaŭ vi trinkis. + +ASLAKSEN + +Mi ankaŭ faris hieraŭ. + +FJELDBO + +Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj -- + +ASLAKSEN + +Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas. + +FJELDBO + +Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas +malsamaj en nia mondo. + +ASLAKSEN + +Mi ne elektis miajn kondiĉojn. + +FJELDBO + +Ne, Dio elektis por vi. + +ASLAKSEN + +Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam +li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano +Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis +reiri al la presejo. + +FJELDBO + +Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam +ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem. + +ASLAKSEN + +Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel +respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al +mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel +honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo -- + +FJELDBO + +Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi +en la plej bona intenco. + +ASLAKSEN + +Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie +ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis; +estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi; +por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en +ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe +en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro +litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo. + +FJELDBO + +Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno +vian metion. + +ASLAKSEN + +Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies +rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur +glaci-glitaĵon, -- kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi +stumblas. + +FJELDBO + +Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin -- + +ASLAKSEN + +Ja, tiel vi ja faras ĝuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre +kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj +-- kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki +libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke -- +(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la +tablo. + +(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras +el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas +_advokato Stensgård_ kun _Tora_ ĉe la maldekstra kaj _Selma_ ĉe la +dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre +apud la pordo en la fono.) + +STENSGÅRD + +Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi +ilin konduku. + +SELMA + +Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon. + +STENSGÅRD + +Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre) + +FJELDBO + +Sed je Dio, tie estas ja Stensgård! + +ASLAKSEN + +Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin; +feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre -- + +(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la manĝosalono.) + +DANIEL HEJRE + +He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon +post kiam mi estis en Londono. + +ERIK BRATSBERG + +Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon! + +DANIEL HEJRE + +Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita. + +ERIK BRATSBERG + +Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do! + +(Ili eliras en la ĝardenon.) + +FJELDBO + +Vi parolos kun Stensgård, vi diras? + +ASLAKSEN + +Mi faros. + +FJELDBO + +Pri komercaĵoj? + +ASLAKSEN + +Kompreneble; la festoraporto en la gazeto -- + +FJELDBO + +Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere -- + +ASLAKSEN + +En la koridoro? + +FJELDBO + +En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko --; mi +atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu --! + +ASLAKSEN + +Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono) + +(_Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja +administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la +manĝosalono.) + +ĈAMBELANO + +(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la +formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri +tio mi povas certigi al vi. + +LUNDESTAD + +Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia +esti. + +ĈAMBELANO + +Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun +malplena stomako? + +FJELDBO + +Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la +manĝaĵejo; -- mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo. + +ĈAMBELANO + +Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe. + +FJELDBO + +Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi -- + +ĈAMBELANO + +Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin +hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo. +(frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen +_jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia, +kion mi ne memoras. + +FJELDBO + +Sed sinjoro ĉambelano! + +LUNDESTAD + +Ne, mi asertas -- + +ĈAMBELANO + +Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni +ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.) + +LUNDESTAD + +(al _Fjeldbo_) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas +hodiaŭ? + +FJELDBO + +Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere. + +LUNDESTAD + +Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron +Stensgård aventuristo aŭ io tia! + +FJELDBO + +Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas +malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre) + +LUNDESTAD + +(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke +advokato Stensgård venas ĉi tien? + +RINGDAL + +Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo. + +LUNDESTAD + +Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ --? + +RINGDAL + +Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon? + +LUNDESTAD + +Kompreni tion? Ho jes, ho jes. + +RINGDAL + +(pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin? + +LUNDESTAD + +Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias. + +(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon; +samtempe _Selma_ kaj _Stensgård_ aperas en la antaŭa ĝardena +pordo.) + +SELMA + +Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja +turo kaj tuta la supra parto de la urbo. + +STENSGÅRD + +Jes, vere; tion mi ne estus kredanta. + +SELMA + +Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava? + +STENSGÅRD + +Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la +homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la +tutan someron? + +SELMA + +Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon +ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin. + +STENSGÅRD + +Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo? + +SELMA + +Familio? Kiu tiu familio estus? + +STENSGÅRD + +Nu, mi ne sciis -- + +SELMA + +Ni fabelprincinoj ne havas familiojn. + +STENSGÅRD + +Fabelprincinoj? + +SELMA + +El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon -- + +STENSGÅRD + +Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino? + +SELMA + +De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro +Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi +aŭskultu -- + +ERIK BRATSBERG + +(de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton! + +SELMA + +Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia +vivo. + +ERIK BRATSBERG + +Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la +sinjorino? + +SELMA + +Princo, kompreneble. (al _Stensgård_) Vi scias, ke ĉiam venas princo, +kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege +bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite +pri la fabelo. + +STENSGÅRD + +Ho; jeno estis tro mallonga. + +SELMA + +Jes, eble, -- iamaniere. + +ERIK BRATSBERG + +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en +ĝi la princino fariĝis reĝino! + +SELMA + +Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu? + +ERIK BRATSBERG + +Kiaj kondiĉoj? + +SELMA + +Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno. + +ERIK BRATSBERG + +Cigaron, sinjoro Stensgård? + +STENSGÅRD + +Dankon; ne nun. + +(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la ĝardeno.) + +SELMA + +(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana? + +TORA + +Mi? Ne. + +SELMA + +Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas +la doktoron la lastajn tagojn. + +TORA + +Ne, mi certigas vin -- + +SELMA + +Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias, +ke tiu varmo mildiĝos? + +FJELDBO + +Ĉio havu sian tempon. + +TORA + +Frosto ja ne estas pli bona -- + +SELMA + +Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, -- tiel diras ankaŭ mia edzo. + +LA ĈAMBELANO + +(venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio +ne estas tre bonkonduta al la gastoj. + +TORA + +Kara patro, nun mi tuj -- + +LA ĈAMBELANO + +Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård. +Pri tio mi zorgu. + +TORA + +(mallaŭte al Fjeldbo) Restu! + +(Ŝi iras en la ĝardenon.) + +ERIK BRATSBERG + +(proponas al _Selma_ la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas --? + +SELMA + +Venu! (ambaŭ elen dekstre) + +LA ĈAMBELANO + +(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde. + +FJELDBO + +Estus ankaŭ pekinda penso. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias) +Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne +lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas +malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo? + +FJELDBO + +Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj +tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon. + +LA ĈAMBELANO + +Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme +ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj. + +FJELDBO + +Nu bone; Stensgård, eble ni du --? + +LA ĈAMBELANO + +Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre -- + +FJELDBO + +Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie. + +LA ĈAMBELANO + +Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes! + +FJELDBO + +Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon) + +STENSGÅRD + +Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi +surpriziĝis vidi lin ĉi tie. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de +la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj -- + +STENSGÅRD + +Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere. + +LA ĈAMBELANO + +Hm! + +STENSGÅRD + +Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus, +kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn, +kiuj --; entute, sidas malica buŝo sur li. + +LA ĈAMBELANO + +Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne +rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke +nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio. + +STENSGÅRD + +Mi petas pardonon --! + +LA ĈAMBELANO + +Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom +skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde +konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas. + +STENSGÅRD + +Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke -- + +LA ĈAMBELANO + +Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro +Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. +Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta +mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe +aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom --? + +STENSGÅRD + +Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo. + +LA ĈAMBELANO + +Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La +ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la +plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras --; nu, sinjoro +Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis +ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en +la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi +kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, +fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus. + +STENSGÅRD + +Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo -- + +LA ĈAMBELANO + +Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni +ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda -- + +STENSGÅRD + +Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema -- + +LA ĈAMBELANO + +Hontema? + +STENSGÅRD + +Jes, estis ja ekstreme nekonvene -- + +LA ĈAMBELANO + +Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco +estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste +kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja +mia devo -- + +STENSGÅRD + +Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke +la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? +Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi +plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas +kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en +tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas +ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu. + +STENSGÅRD + +Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon! + +(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la +ĝardeno.) + +RINGDAL + +Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno. + +DANIEL HEJRE + +Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn? + +LA ĈAMBELANO + +Io nova, Hejre? + +DANIEL HEJRE + +Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la +Storli-partio. + +LA ĈAMBELANO + +Ho, vi ŝercas! + +DANIEL HEJRE + +Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra +buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita +sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi +pri la sekvo. + +STENSGÅRD + +Kaj tion vi havas el lia propra buŝo? + +DANIEL HEJRE + +Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta +aro tie malsupre; he-he! + +LA ĈAMBELANO + +Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas? + +DANIEL HEJRE + +Ho, tio ne estas malfacile diveninda. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. +Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro. + +(Li kaj _Ringdal_ iras en la ĝardenon.) + +DOKTORO FJELDBO + +(de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris? + +DANIEL HEJRE + +Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad +rezignos pri la seĝo en la parlamento. + +FJELDBO + +Ho, ne estas probable? + +STENSGÅRD + +Jes, ĉu vi komprenas? + +DANIEL HEJRE + +Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu +komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus +nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste. + +STENSGÅRD + +Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio --? + +DANIEL HEJRE + +Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon +sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! -- +mi volonte veturigus lin --; sufiĉe; he-he! (eliras en la +ĝardenon) + +STENSGÅRD + +Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion ĉi? + +FJELDBO + +Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi +venas ĉi tien? + +STENSGÅRD + +Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita. + +FJELDBO + +Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; -- post via parolado -- + +STENSGÅRD + +Nu jes? + +FJELDBO + +Sed ke vi akceptis tiun inviton --! + +STENSGÅRD + +Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn. + +FJELDBO + +Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis. + +STENSGÅRD + +Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn. + +FJELDBO + +Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano? + +STENSGÅRD + +Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio. + +FJELDBO + +Nome, ke la ĉambelano timas vin? + +STENSGÅRD + +Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo. + +FJELDBO + +Li estas. + +STENSGÅRD + +Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la +afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi +alportis la leteron! + +FJELDBO + +Sed diru, -- la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie? + +STENSGÅRD + +Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon. +Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon -- + +FJELDBO + +Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon -- + +STENSGÅRD + +Nu ja; do miaj agoj parolu por mi. + +FJELDBO + +Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo? + +STENSGÅRD + +Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas +potenca, kiel vi vidas. + +FJELDBO + +Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al fraŭlino Monsen --; +hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza -- + +STENSGÅRD + +Nu ja, ni ĉiam povas -- + +FJELDBO + +Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon +el la pensoj. + +STENSGÅRD + +Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en +nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio. + +FJELDBO + +Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj -- + +STENSGÅRD + +Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas. + +FJELDBO + +Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro. + +STENSGÅRD + +Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li +akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de +malbona tabako en ĉiuj ĉambroj -- + +FJELDBO + +Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun --? + +STENSGÅRD + +Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi +tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj +de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri +tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj +stulteco. + +FJELDBO + +Sed por kio vi do uzu vian asocion? + +STENSGÅRD + +La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta +bazo; -- nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali +malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos. + +FJELDBO + +Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon? + +STENSGÅRD + +Ili _vidu_. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia +pli bona sperto. + +FJELDBO + +Sed se ili tamen ne volas? + +STENSGÅRD + +Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, +ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera +konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj +neniam atingi la celon? + +FJELDBO + +Kion vi pensas per celo? + +STENSGÅRD + +Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn +miajn interesojn. + +FJELDBO + +For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo? + +STENSGÅRD + +Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la +tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en +riĉan kaj respektatan familion. + +FJELDBO + +Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano --? + +STENSGÅRD + +Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed +tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio +restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la +sunlumon -- + +FJELDBO + +Ĉi tie? + +STENSGÅRD + +Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la +ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata +de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la +sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj +elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la +kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur ĉi tie mi sentas kio estas +nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon +en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke +oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam +mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn +stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed +ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj +estas sammaniere. La ĉambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna +multjarulo! + +FJELDBO + +Li estas. + +STENSGÅRD + +Kaj la filo, -- kuraĝa, senceremonia, kapabla! + +FJELDBO + +Jes, certe. + +STENSGÅRD + +Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! -- bona Dio, kia riĉa kaj +karakterfrapanta naturo -- + +FJELDBO + +Tion havas Tora -- tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg. + +STENSGÅRD + +Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta. + +FJELDBO + +Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj +fidela ŝi estas. + +STENSGÅRD + +Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj +tiel aprobanta, tiel konkeranta --! + +FJELDBO + +Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi. + +STENSGÅRD + +En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio +kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes, +ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela! + +FJELDBO + +Kiu? + +STENSGÅRD + +Fraŭlino Bratsberg kompreneble. + +FJELDBO + +Ĉu kio? Vi do neniam pensas --? + +STENSGÅRD + +Jes, je Dio, mi pensas! + +FJELDBO + +Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas! + +STENSGÅRD + +Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos! + +FJELDBO + +Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri +fraŭlino Monsen -- + +STENSGÅRD + +Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi -- + +FJELDBO + +Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du. + +STENSGÅRD + +Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili? + +FJELDBO + +Mi? Ne, mi asertas al vi -- + +STENSGÅRD + +Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas +kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi +konas neniun indulgon. + +FJELDBO + +Gardu vin, ke mi ne diru la samon! + +STENSGÅRD + +Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de +ĉambelano Bratsberg? + +FJELDBO + +Mi almenaŭ havas la rajton de amiko. + +STENSGÅRD + +Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi +havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la +ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for. + +FJELDBO + +Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur +subkava grundo. + +STENSGÅRD + +Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui +kolonojn. + +FJELDBO + +Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo. + +STENSGÅRD + +Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas +vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie. + +FJELDBO + +Mi ne estas! + +STENSGÅRD + +Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. +Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi +estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam +rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas +rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn +kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo +venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, -- +tio en kio estas leviĝo kaj flugo, -- fariĝas apatia, kaj jen oni +staras taŭganta al nenio. + +FJELDBO + +Ĉu mi taŭgas al nenio! + +STENSGÅRD + +Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min? + +FJELDBO + +_Kion_ mi do rekonu? + +STENSGÅRD + +Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; -- de +la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj +lia familio -- + +FJELDBO + +De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago, +atentu, -- ekstere staras iu vin atendante -- + +STENSGÅRD + +Kiu tiu estas? + +FJELDBO + +(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj +vokas) Aslaksen, envenu! + +STENSGÅRD + +Aslaksen? + +ASLAKSEN + +(venas) Nun do fine! + +FJELDBO + +Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon) + +STENSGÅRD + +Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie? + +ASLAKSEN + +Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni +raporton pri la fondigo de la asocio kaj -- + +STENSGÅRD + +Ne eblas --; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo. + +ASLAKSEN + +Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue -- + +STENSGÅRD + +Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio; +aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu +tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla. + +ASLAKSEN + +Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita. + +STENSGÅRD + +Nu, do eligu tion ree! + +ASLAKSEN + +Eligu tion? + +STENSGÅRD + +Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble +kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio? + +ASLAKSEN + +Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi -- + +STENSGÅRD + +Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras! + +ASLAKSEN + +Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano +kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias? + +STENSGÅRD + +Ne, tion mi tute ne scias. + +ASLAKSEN + +Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia +gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi +redaktis ĝin laŭ principo. + +STENSGÅRD + +Vi? + +ASLAKSEN + +Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu +gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de +la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, +tiel mi redaktis la gazeton -- + +STENSGÅRD + +Fia! Jes, ne kontraŭdireble. + +ASLAKSEN + +Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la +distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj +de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone +pagas -- + +STENSGÅRD + +Sed la gazeto fariĝis bona. + +ASLAKSEN + +Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino, +kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio; +enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas -- + +STENSGÅRD + +Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan +dankon, mia brava ulo! + +ASLAKSEN + +Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam +plifiiĝos la gazeto. + +STENSGÅRD + +Pri kio vi pensas? + +ASLAKSEN + +Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. +Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi +vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj +tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi +turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo -- + +STENSGÅRD + +Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster +mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi +iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, +vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj. + +ASLAKSEN + +(pala) Tion vi ne faros! + +STENSGÅRD + +Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi +ekhavos la grandan publikon por si. + +ASLAKSEN + +Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg -- + +STENSGÅRD + +Vi? Kion vi volas tie? + +ASLAKSEN + +Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la +ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj +tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li +timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas +presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantaĝon! + +STENSGÅRD + +Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo --! + +ASLAKSEN + +Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la +gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin. + +STENSGÅRD + +Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo --! + +ASLAKSEN + +Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi +la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; +kuŝanta edzino, kaj kripla infano -- + +STENSGÅRD + +Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj +reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi +kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu +solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos +finiĝinta tiu ĉi jaro! + +ASLAKSEN + +Mi atendos tagon -- + +STENSGÅRD + +Nu; vi komencas regajni vian prudenton. + +ASLAKSEN + +Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu +nekonvena konduto okazinta dum la festo -- + +STENSGÅRD + +Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos. + +ASLAKSEN + +Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensgård, -- memoru: tiu +gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono) + +BIENPOSEDANTO LUNDESTAD + +(ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård? + +STENSGÅRD + +Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad? + +LUNDESTAD + +Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus +iomete interparoli kun vi. + +STENSGÅRD + +Plezure. + +LUNDESTAD + +Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus +dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi. + +STENSGÅRD + +Pri mi? Kion vi estus dirinta? + +LUNDESTAD + +Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj, +kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn. + +STENSGÅRD + +Jes, entute, -- ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran +pozicion unu al la alia. + +LUNDESTAD + +Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de +la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel. + +STENSGÅRD + +Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna. + +LUNDESTAD + +Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de +post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo. + +STENSGÅRD + +Anstataŭiĝo? + +LUNDESTAD + +La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti +ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj. + +STENSGÅRD + +Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- ĉu vi do volas cedi por +Monsen? + +LUNDESTAD + +Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi. + +STENSGÅRD + +Sed tiuokaze mi ne komprenas --? + +LUNDESTAD + +Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por +esti elektata? + +STENSGÅRD + +Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos +jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas +sufiĉe prilaborata; sed -- + +LUNDESTAD + +Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne +volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia +parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj +sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas +rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere +scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe +ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni +povas diri. + +STENSGÅRD + +Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco -- + +LUNDESTAD + +Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro +Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li +estus doninta al vi samtempe. + +STENSGÅRD + +Kio tio estus? + +LUNDESTAD + +Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne +estas ambicia? + +STENSGÅRD + +Ambicia? Mi? + +LUNDESTAD + +Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, -- +kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento? + +STENSGÅRD + +Mi? Vi ne estas serioza! + +LUNDESTAD + +Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la +ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo, +kaj tiam ne estos facile forpeli lin. + +STENSGÅRD + +Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad? + +LUNDESTAD + +Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do -- + +STENSGÅRD + +Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen +ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas +okazi? + +LUNDESTAD + +Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano +laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. +Vi havas la junulojn por vi, kaj -- + +STENSGÅRD + +Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko! + +LUNDESTAD + +Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la +ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti +ĝin. + +STENSGÅRD + +Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos. + +LUNDESTAD + +Do vi ne estas senvola --? + +STENSGÅRD + +Jen mia mano! + +LUNDESTAD + +Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni +devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, -- mi +por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la +kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn -- + +STENSGÅRD + +Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de +elektuloj vi ja estas ĉiopova. + +LUNDESTAD + +Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn +parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj +ofende -- + +STENSGÅRD + +Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio? + +LUNDESTAD + +Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du +partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ +parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, -- mi +pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu +partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj +kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen +via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie +eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone +akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, ĉar +_tio_ estas necesa, sinjoro Stensgård! + +STENSGÅRD + +Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian +pozicion oni ne akiras nur per mansvingo. + +LUNDESTAD + +Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura +espero -- + +STENSGÅRD + +La espero? + +LUNDESTAD + +Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro +Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi, +kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la +plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi +ludas viajn kartojn bone. + +STENSGÅRD + +Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn; +grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel +liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis, +proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima! + +LUNDESTAD + +Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas +surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por +tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj +maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco! + +(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la +ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum +la sekvanta sceno.) + +SELMA + +(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas +partopreni; ni ludos “_Doni garantiaĵe_”. + +STENSGÅRD + +Kun plezuro; mi estas en humoro por tio! + +(Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn +k.t.p.) + +ERIK BRATSBERG + +(mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro +Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis +ĉi-supre hieraŭ? + +DANIEL HEJRE + +He-he; oni ne scias, ĉu? + +ERIK BRATSBERG + +Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed +patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli, +kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen -- + +DANIEL HEJRE + +Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata -- + +ERIK BRATSBERG + +Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste +komprenis; sed efektive mi aŭdis ke -- + +DANIEL HEJRE + +Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por +matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li) + +LA ĈAMBELANO + +Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj --? + +LUNDESTAD + +Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti +forpuŝata, li devas cedi libervole. + +LA ĈAMBELANO + +Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin? + +LUNDESTAD + +Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi +jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema -- + +LA ĈAMBELANO + +Advokato Stensgård? + +LUNDESTAD + +Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la +ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu +al li. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo +praktikata en Storli. + +LUNDESTAD + +Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus +rompi kun tiuj homoj? + +LA ĈAMBELANO + +Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere. + +LUNDESTAD + +Hieraŭ vespere? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo. + +LUNDESTAD + +(kun buŝo faŭka) Pri Monsen --? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, certe; sur la tablo -- + +LUNDESTAD + +Sur la tablo; Jes? + +LA ĈAMBELANO + +Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ +drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti. + +LUNDESTAD + +Ĉu tio estis amuze aŭskulti? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili +ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia +sangavida atako -- + +LUNDESTAD + +Kiel tiu hieraŭ, jes? + +LA ĈAMBELANO + +Nu ja. + +LUNDESTAD + +Tiu sur la tablo? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, tiu sur la tablo. + +LUNDESTAD + +Pri Monsen? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin; +kaj pri tio oni do ne povas dubi -- + +LUNDESTAD + +(decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, -- jeno estas klara! + +TORA + +Kara patro, vi partoprenu en la ludo. + +LA ĈAMBELANO + +Babilaĵo, infano -- + +TORA + +Jes, jes; venu; Selma instige volas. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri +Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne +komprenis kion Stensgård -- + +TORA + +Ho, venu, venu; nun ni ludu! + +(Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter +la junuloj.) + +ERIK BRATSBERG + +(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita +garantiaĵ-juĝanto! + +DANIEL HEJRE + +He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo. + +STENSGÅRD + +(ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro +Hejre! + +DANIEL HEJRE + +Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin +ĉiujn --; nu sufiĉe! + +STENSGÅRD + +(glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis +kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi? + +LUNDESTAD + +Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere -- + +STENSGÅRD + +(tordas sin) Morto kaj plago! + +LUNDESTAD + +Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris. + +STENSGÅRD + +Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --. + +LUNDESTAD + +Vi povus tamen bonigi tion. + +ERIK BRATSBERG + +(vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi! + +STENSGÅRD + +Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi? + +LUNDESTAD + +Se vi trovos okazon, petu ekskuzon. + +STENSGÅRD + +Je Dio, jenon mi faros! + +SELMA + +Rapidu; rapidu! + +STENSGÅRD + +Mi venas, sinjorino! Jen mi estas! + +(La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas +kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_ +proksime.) + +DANIEL HEJRE + +Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico! + +LUNDESTAD + +Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei. + +DANIEL HEJRE + +Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas +hontinde vidi kiel ili timas. + +LUNDESTAD + +Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas. + +DANIEL HEJRE + +Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato? + +LUNDESTAD + +Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la +konekson. La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis +hieraŭ. + +DANIEL HEJRE + +Monsen? Ho, babilaĉo! + +LUNDESTAD + +Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis +al li -- + +DANIEL HEJRE + +Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio +estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti. + +LUNDESTAD + +Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja +via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin -- + +DANIEL HEJRE + +He-he; mi pagos al li kun rentoj -- + +LUNDESTAD + +Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj. + +DANIEL HEJRE + +Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn +brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio +ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson! + +SELMA + +(vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi +tiun garantiaĵon? + +ERIK BRATSBERG + +(nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion +amuzan. + +DANIEL HEJRE + +Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, -- +sufiĉas. Li faru paroladon! + +SELMA + +Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård. + +ERIK BRATSBERG + +Sinjoro Stensgård faru paroladon! + +STENSGÅRD + +Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ. + +LA ĈAMBELANO + +Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco. + +LUNDESTAD + +(al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas. + +DANIEL HEJRE + +Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo! (duonlaŭte al +_Stensgård_) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ +frapi vin mem buŝe. + +STENSGÅRD + +(ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco! + +LUNDESTAD + +(eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj +ŝteliras laŭe al la pordo) + +STENSGÅRD + +Jes, mi faros paroladon! + +LA JUNAJ SINJORINOJ + +Bravo! Bravo! + +STENSGÅRD + +Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu +komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi +tra mi en ĉi tiu rondo. + +ERIK BRATSBERG + +(al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu! + +(_La ĉambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj +restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj +sinjoroj envenas de la ĝardeno.) + +STENSGÅRD + +Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La +kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de +li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis +tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis +balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte +frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi +estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas +tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi! + +LA ĈAMBELANO + +Bonege! Aŭskultu! + +STENSGÅRD + +Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj +malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio +eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik, +prik; -- estis la pego -- + +ERIK BRATSBERG + +Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu --? + +DANIEL HEJRE + +Sufiĉas! + +STENSGÅRD + +Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili +trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis +ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi -- + +FJELDBO + +(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu! + +STENSGÅRD + +Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur +abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la +vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse, +kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. -- Estis kororabo! Kaj de +tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco; +supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron +de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj -- + +FJELDBO + +(laŭte) Haltu; haltu! Muziko! + +LA ĈAMBELANO + +Tŝŝ; ne interrompu lin. + +STENSGÅRD + +Sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi +paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian +pardonon pro hieraŭ. + +LA ĈAMBELANO + +(duonan paŝon malantaŭen) Mi --? + +STENSGÅRD + +Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj +diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio, +gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro +ĉambelano Bratsberg! + +LA ĈAMBELANO + +(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato! + +LA GASTOJ + +(la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro +ĉambelano Bratsberg! + +LA ĈAMBELANO + +Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora! + +TORA + +Patro! + +LA ĈAMBELANO + +Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta! + +STENSGÅRD + +(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn +lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la +ludo en evoluo! + +DANIEL HEJRE + +(antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo! + +(_Lundestad_ malaperas en la fono.) + +Kurteno + + + + +TRIA AKTO + + +(Eleganta antaŭĉambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas +pordo al la oficejo de la ĉambelano; pli malantaŭe estas pordo al +la sidĉambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja +administranto; antaŭe de tiu estas fenestro.) + +(_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La ĉambelano_ iras +impete tien kaj reen.) + + +LA ĈAMBELANO + +Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ĝemon -- + +TORA + +Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon! + +LA ĈAMBELANO + +Kiun homon? + +TORA + +Tiun abomenindan advokaton Stensgård, kompreneble. + +LA ĈAMBELANO + +Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan +doktoron! + +TORA + +Fjeldbo? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Ĉu ne estis li, kiu tutplene mensogis al +mi --? + +TORA + +Ne, kara benata patro, estis mi. + +LA ĈAMBELANO + +Vi? Do ambaŭ! Kunaj en komploto; malantaŭ mia dorso! Jen delikate! + +TORA + +Ho, patro, se vi scius -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho, mi certe scias; pli ol sufiĉas; multe pli! + +(_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.) + +FJELDBO + +Bonan tagon, sinjoro ĉambelano! Bonan tagon, fraŭlino. + +LA ĈAMBELANO + +(daŭre paŝadas tien kaj reen) Nu, ĉu tie vi estas, -- vi fatalulo -- + +FJELDBO + +Jes, estis ege malagrabla okazaĵo. + +LA ĈAMBELANO + +(rigardas tra la fenestro) Ĉu vi tamen tiel pensas? + +FJELDBO + +Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la +okulon sur Stensgård. Malfeliĉe, kiam mi aŭdis ke oni ludus +garantiaĵojn, mi pensis ke ne estis iu danĝero -- + +LA ĈAMBELANO + +(stampfas la plankon) Ridindiĝi de tia afektulo! Kaj kion do miaj +gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiĉe fia por voli +aĉeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin! + +FJELDBO + +Jes, sed -- + +TORA + +(nerimarkite de la patro) Ne parolu! + +LA ĈAMBELANO + +(post mallonga paŭzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi +sincere, doktoro, -- ĉu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj +homoj? + +FJELDBO + +Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro ĉambelano? + +LA ĈAMBELANO + +Sed kiel povis do okazi, ke mi verŝajne estis la sola, kiu ne +komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi? + +FJELDBO + +Ĉu mi diru al vi? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, kompreneble vi faru. + +FJELDBO + +Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion ĉi tie en la vilaĝaro +per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras. + +LA ĈAMBELANO + +Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian +pozicion ĉi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraĝinta +regali tiaĵon. + +FJELDBO + +Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830. + +LA ĈAMBELANO + +Nu ja; Multo dissolviĝis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi +miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne +akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad! + +FJELDBO + +Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltiĝon en tio. + +LA ĈAMBELANO + +Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, +aŭ pri titoloj aŭ tiaĵoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi +postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita +honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke +kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni +ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. +Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu +min en paco; mi staras ekstere de la partioj. + +FJELDBO + +Ne tute, sinjoro ĉambelano. Vi tamen ĝojiĝis tiom longe, kiam vi +kredis, ke la atako direktiĝis al Monsen. + +LA ĈAMBELANO + +Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton ĉi +tie en la vilaĝaro. Bedaŭrinde li ankaŭ kapturnigis mian sinjoron +filon. + +TORA + +Erik? + +FJELDBO + +Vian filon? + +LA ĈAMBELANO + +Jes; kial li enirus en tiujn marĉandaĵojn? Tio ja kondukas al +nenio. + +FJELDBO + +Sed kara sinjoro ĉambelano, li tamen devas vivi, kaj -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho, per ŝparemo li efektive povus vivi bone per la patrina +heredaĵo. + +FJELDBO + +Jes, eble li povus vivi pere de ĝi; sed _por_ kio li vivus? + +LA ĈAMBELANO + +Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas +jura kandidato; li povus vivi por sia scienco. + +FJELDBO + +Ne, tion li ne povus; ĉar tio estas kontraŭ lia naturo. Li ankaŭ +ne povis esperi baldaŭ ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi +ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj +kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaŭ si, -- +vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon -- + +LA ĈAMBELANO + +Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la +duona miliono nek la cent mil kunrastiĝas per tute puraj manoj; -- +mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laŭ la leĝoj oni ja povas +teni sin observema; sed laŭ sia propra konscienco. Al tiaĵo mia filo +kompreneble ne povas persvadiĝi. Vi do povas esti tute trankvila: la +komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de +duona miliono. + +(_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.) + +SELMA + +Bonan matenon! Ĉu mia edzo ne ĉeestas? + +LA ĈAMBELANO + +Bonan matenon, infano. Ĉu vi serĉas vian edzon? + +SELMA + +Jes, li diris, ke li intencus ĉi tien. La proprietulo Monsen vizitis +lin frumatene, kaj jen -- + +LA ĈAMBELANO + +Monsen? Ĉu Monsen vizitas vin? + +SELMA + +Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? +Ĉu vi ploris? + +TORA + +Ho, estas nenio. + +SELMA + +Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj ĉi tie --; +aspektiĝas el vi ĉiuj; io okazis. Kio estas? + +LA ĈAMBELANO + +Nu, nu; almenaŭ ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti +ŝarĝojn, mia eta Selma. Eniru la sidĉambron, vi du, dume. Se Erik +diris, ke li venos, li certe venos. + +SELMA + +Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraŭ la trablovo! (ĉirkaŭbrakas +ŝin) Ho, mi povus premegi vin, dolĉa Tora! + +(Ambaŭ virinoj eliras maldekstre.) + +LA ĈAMBELANO + +Ili do kune engaĝiĝis, la du spekulantoj. Ili devus kunligiĝi en +kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapiĝas al la +pordo) Envenu! + +(_Advokato Stensgård_ entretas tra la pordo.) + +LA ĈAMBELANO + +(retiras sin paŝon) Ĉu kio! + +STENSGÅRD + +Jes, jen mi estas denove, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Jenon mi vidas. + +FJELDBO + +Sed ĉu vi freneziĝis, homo? + +STENSGÅRD + +Vi retiriĝis frue hieraŭ vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al +mi la koheron, vi jam estis -- + +LA ĈAMBELANO + +Mi petas vin, -- ĉiu klarigo estos superflua -- + +STENSGÅRD + +Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu ne, do? + +STENSGÅRD + +Mi scias, ke mi malhonorigis vin. + +LA ĈAMBELANO + +Tion ankaŭ mi scias; kaj antaŭ ol mi forpelos vin el la pordo, vi +eble bonvolu diri, kial vi venas ĉi tien. + +STENSGÅRD + +Ĉar mi amas vian filinon, sinjoro ĉambelano! + +FJELDBO + +Kio --? + +LA ĈAMBELANO + +Kion li diras, doktoro? + +STENSGÅRD + +Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro ĉambelano. Vi estas +maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti -- + +LA ĈAMBELANO + +Kaj vi arogas al vi --! + +STENSGÅRD + +Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro ĉambelano. + +LA ĈAMBELANO + +Vi --, Vi --! Ĉu vi ne eksidu? + +STENSGÅRD + +Dankon; mi staras. + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi diras al tio ĉi, doktoro? + +STENSGÅRD + +Ho, Fjeldbo diras ĉion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera +amiko, kiun mi havas. + +FJELDBO + +Ne, ne, homo; eterne neniam se vi -- + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian +domon? + +STENSGÅRD + +Vi nur konas min de la konduto antaŭhieraŭ kaj hieraŭ. Kaj tio ne +sufiĉas. Mi ankaŭ ne estas la sama hodiaŭ ol kiel antaŭe. La +kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. +Dum unu sola nokto ĝermoj kreskis! Vi ne devas forpuŝi min reen en +la abomenindaĵon. Mi neniam posedis la belaĵojn en la vivo antaŭ +nun; estis kvazaŭ birdoj sur la tegmento por mi -- + +LA ĈAMBELANO + +Sed mia filino --? + +STENSGÅRD + +Ho, ŝin mi gajnos. + +LA ĈAMBELANO + +Nu? Hm! + +STENSGÅRD + +Jes, ĉar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraŭ. Vi +ankaŭ estis malkontenta pri la edziĝo de via filo; -- jen vidu, tio +ŝanĝiĝis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaŭ la orelon, +kiel Fjeldbo diris -- + +LA ĈAMBELANO + +Nu, do tia estis la penso? + +FJELDBO + +Tute ne! Kara sinjoro ĉambelano, ke mi parolu sola kun li -- + +STENSGÅRD + +Babilaĵo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Aŭskultu nun, +sinjoro ĉambelano! Estu nun ĝentila kaj saĝa. Familio, kia la via, +bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultiĝas -- + +LA ĈAMBELANO + +Ne, nun troiĝe! + +STENSGÅRD + +Tŝ, tŝ; ne ekkoleriĝu! Forigu ĉiujn tiujn tedajn noblecajn +ideaĉojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultaĵoj. Vi +vidos kiel vi ŝatos min, kiam vi nur konatiĝos kun mi. Jes, jes; vi +_devas_ ŝati min, -- kaj vi kaj via filino! Ŝin mi devigos -- + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi opinias, doktoro? + +FJELDBO + +Mi opinias, ke estas frenezaĵo! + +STENSGÅRD + +Jes, por vi estus frenezaĵo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan +ĉi tie sur la ĝuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timiĝi de +babilaĵo kaj antaŭjuĝoj! + +LA ĈAMBELANO + +Sinjoro advokato; jen la pordo. + +STENSGÅRD + +Vi montras al mi --? + +LA ĈAMBELANO + +La pordon. + +STENSGÅRD + +Ne faru! + +LA ĈAMBELANO + +Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; ĉu ne estas damnite! Vi estas -- + +STENSGÅRD + +Kio mi estas? + +LA ĈAMBELANO + +Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas! + +STENSGÅRD + +Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin! + +LA ĈAMBELANO + +Kial? + +STENSGÅRD + +Jes, ĉar tiam mi persekutos vin, skribos kontraŭ vi en la gazetoj, +kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu +sub la skurĝobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo, +kiuj ĵetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn +kurbe super la kapo por vin ŝirmi, -- rampu, serĉu ŝirmejon +kontraŭ mi -- + +LA ĈAMBELANO + +Vi mem rampu en ŝirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas! + +STENSGÅRD + +Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro +Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia +volo, kontraŭ kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne +ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaŭ; sed +tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via +filino. Pretigu ŝin; tamen donu al ŝi la ŝancon elekti! Pripensu, +kaj ĉirkaŭrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj ĉi +malsaĝuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke ŝi estas profunda, +silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias ĉion. Adiaŭ, sinjoro +ĉambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aŭ kiel +malamiko. Adiaŭ! (Li eliras en la fono.) + +LA ĈAMBELANO + +Tien do estas veninta! Tiaĵon oni kuraĝas servi al mi en mia propra +domo! + +FJELDBO + +Stensgård tion kuraĝas; neniu alia. + +LA ĈAMBELANO + +Li hodiaŭ; aliuloj morgaŭ. + +FJELDBO + +Ke ili venu; mi ŝirmos kontraŭ la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo +por vi -- + +LA ĈAMBELANO + +Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensgård, li estas +efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, -- +kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi ŝatas. + +FJELDBO + +Estas eblecoj en li -- + +LA ĈAMBELANO + +Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne ĉirkaŭiras +ludante malantaŭ ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li! + +FJELDBO + +Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro ĉambelano; ne kaj +denove ne al Stensgård -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu +alia -- + +FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL + +(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro ĉambelano; unu +vorto -- (flustras) + +LA ĈAMBELANO + +Kio? Ene ĉe _vi_? + +RINGDAL + +Li envenis per la malantaŭa pordo, kaj petegas paroli kun vi. + +LA ĈAMBELANO + +Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu -- +sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensgård kaj lia vizito. Ŝin +ni tenu ekstere de ĉi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaŭ +laŭ mia deziro, se vi povus teni puran buŝon; sed -- --. Ho, mi ne +emas --! Nu, bonvolu eniri. + +(_Fjeldbo_ iras en la sidĉambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en +sian oficejon. Post mallonga paŭzo envenas de tie proprietulo +_Monsen._) + +MONSEN + +(ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono -- + +LA ĈAMBELANO + +Nu, envenu; envenu! + +MONSEN + +Mi do esperas, ke bone statas pri la familio? + +LA ĈAMBELANO + +Dankon. Ĉu vi ion deziras? + +MONSEN + +Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu _havas_ +preskaŭ ĉion, kion li deziras. + +LA ĈAMBELANO + +Jen, jen; tio estas multe dirite. + +MONSEN + +Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne +rigardas mian aktivecon per afabla okulo. + +LA ĈAMBELANO + +Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi +rigardas ĝin. + +MONSEN + +Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu vere? + +MONSEN + +La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe +antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke +estus tempo iom post iom likvidi, kaj -- + +LA ĈAMBELANO + +Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn. + +MONSEN + +Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon -- + +LA ĈAMBELANO + +Al mi? + +MONSEN + +Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi +ofertis -- + +LA ĈAMBELANO + +Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo. + +MONSEN + +Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj -- + +LA ĈAMBELANO + +Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --? + +MONSEN + +Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post +kelkaj jaroj ili -- + +LA ĈAMBELANO + +Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero. + +MONSEN + +Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi --; +mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas +metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil +aŭ tiom. + +LA ĈAMBELANO + +Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo. + +MONSEN + +Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj. +Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan +taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj +estas jam uzitaj -- + +LA ĈAMBELANO + +Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj. + +MONSEN + +Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru +negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo -- + +LA ĈAMBELANO + +Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen. + +MONSEN + +Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas +helpi min? + +LA ĈAMBELANO + +Al kio vi celas? + +MONSEN + +Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da +bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj --; ĉu vi permesas ke mi +orientigu vin pri mia stato? + +LA ĈAMBELANO + +(forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas --? + +MONSEN + +Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano --. +Kontraŭ kompenso kompreneble; -- kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj -- + +LA ĈAMBELANO + +Kaj kun tia demando vi venas al mi? + +MONSEN + +Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, +kiam iu vere venis en malfacilaĵon. + +LA ĈAMBELANO + +Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en +tempo kia ĉi tia; sed tamen -- + +MONSEN + +Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas +pri mi? + +LA ĈAMBELANO + +Ho, por kio tio utilus? + +MONSEN + +Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris +por vi. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris +min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj +subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la +homoj iras al vi kun sia ŝparmono -- + +MONSEN + +Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je +deponaĵo. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon. + +MONSEN + +Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj. + +LA ĈAMBELANO + +Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu +mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn +ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome +io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia +bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn +entreprenojn? + +MONSEN + +Sed por tio mi do ne kulpas! + +LA ĈAMBELANO + +Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne +restis en via komenca okupo? + +MONSEN + +Trunkflosisto, kiel mia patro? + +LA ĈAMBELANO + +Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj +estis estimata en sia profesio. + +MONSEN + +Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la +akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu +profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion +tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj +malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj +rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas +laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol +mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn -- + +LA ĈAMBELANO + +Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis +per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn; +enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn +estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi! + +MONSEN + +Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo. + +LA ĈAMBELANO + +Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas +la almozulkeston kulpe de vi. + +MONSEN + +Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto. + +LA ĈAMBELANO + +Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj +homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero, +mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj +transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj +estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de +Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ +diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo +malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por +mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode. + +MONSEN + +Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo. + +LA ĈAMBELANO + +Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi +espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi +tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco? +Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi +estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom +valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio +ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias +nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion +mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi +malestimas vin. + +MONSEN + +Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por +vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min! + +LA ĈAMBELANO + +Mi ne faros. + +MONSEN + +Mi volonte pagos kion ajn -- + +LA ĈAMBELANO + +Pagi! Kaj tion vi kuraĝas -- + +MONSEN + +Se ne pro mi, do pro via filo! + +LA ĈAMBELANO + +Mia filo? + +MONSEN + +Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia +porcio. + +LA ĈAMBELANO + +Kiujn li gajnos? + +MONSEN + +Jes! + +LA ĈAMBELANO + +Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon? + +MONSEN + +Kiel --? + +LA ĈAMBELANO + +Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin? + +MONSEN + +Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas +respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo -- + +LA ĈAMBELANO + +Subskribo! Sur dokumentoj -- + +MONSEN + +Nur por 10 -- 15 000 taleroj. + +LA ĈAMBELANO + +Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia +afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do? + +MONSEN + +Nur pro la formo -- + +LA ĈAMBELANO + +Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia +nomo sur fremdaj paperoj. + +MONSEN + +Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Efektive; kiel mi diras al vi. + +MONSEN + +Ne; efektive. Tion mi mem vidis. + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi vidis? + +MONSEN + +La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio. + +LA ĈAMBELANO + +Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis. + +MONSEN + +Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu! + +LA ĈAMBELANO + +Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, +neniam! + +MONSEN + +Do ĝi estas falsa. + +LA ĈAMBELANO + +Falsa? + +MONSEN + +Jes, falsa; kopiita; -- ĉar mi _estas_ ĝin vidinta. + +LA ĈAMBELANO + +Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu? + +MONSEN + +Tion mi ne diras. + +LA ĈAMBELANO + +Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos! + +MONSEN + +Aŭskultu min --! + +LA ĈAMBELANO + +Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la +fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la +aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili! + +MONSEN + +Sinjoro ĉambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj -- + +LA ĈAMBELANO + +Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --! +Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, +kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas? +Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon +kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio +okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la +vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona +estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino +freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado. + + [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7). + +MONSEN + +Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn! + +LA ĈAMBELANO + +Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi? +Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi +scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio. + +MONSEN + +Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren -- + +LA ĈAMBELANO + +Tiun vojon! + +MONSEN + +Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono) + +LA ĈAMBELANO + +(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu! + +RINGDAL + +Sinjoro ĉambelano? + +LA ĈAMBELANO + +(vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun, +Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas. + +FJELDBO + +Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano? + +RINGDAL + +Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn? + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi +diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie. + +FJELDBO + +Nu jes; kaj sekve kio? + +LA ĈAMBELANO + +Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al +vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo. + +RINGDAL + +Falsaj paperoj? + +LA ĈAMBELANO + +Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia! + +FJELDBO + +Sed pro dio, kiu faris tion? + +LA ĈAMBELANO + +Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu +malkaŝigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti +lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu +supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone +scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero -- + +FJELDBO + +Tuj; tuj! + +RINGDAL + +Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas +renkontiĝon de la lerneja komisiono. + +LA ĈAMBELANO + +Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien. + +FJELDBO + +Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono) + +LA ĈAMBELANO + +Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni +estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu +bonkoreco pri tiuj fraŭduloj! + +RINGDAL + +Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras +dekstre) + +(_La ĉambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la +planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik +Bratsberg_ de la fono.) + +ERIK BRATSBERG + +Kara patro --! + +LA ĈAMBELANO + +Nu, ĉu estas vi? + +ERIK BRATSBERG + +Mi devas absolute paroli kun vi. + +LA ĈAMBELANO + +Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas? + +ERIK BRATSBERG + +Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn +komercaferojn. + +LA ĈAMBELANO + +Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus. + +ERIK BRATSBERG + +Sed hodiaŭ mi devas -- + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi devas? + +ERIK BRATSBERG + +Patro, vi devas helpi min! + +LA ĈAMBELANO + +Mono! Jes vi povos fidi, ke --! + +ERIK BRATSBERG + +Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi, +ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli -- + +LA ĈAMBELANO + +Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon. + +ERIK BRATSBERG + +Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion? + +LA ĈAMBELANO + +Monsen mem. + +ERIK BRATSBERG + +Ĉu Monsen ĉeestis? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon. + +ERIK BRATSBERG + +Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita. + +LA ĈAMBELANO + +Vi? + +ERIK BRATSBERG + +Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj +nun cetere estas la pagdato -- + +LA ĈAMBELANO + +Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --? + +ERIK BRATSBERG + +Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri -- + +LA ĈAMBELANO + +Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian +atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de +homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por +vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; +tion vi nun vidas. + +ERIK BRATSBERG + +Ĉu vi volas savi min aŭ ne? + +LA ĈAMBELANO + +Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas. + +ERIK BRATSBERG + +Mia honoro estas en risko -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro +esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj +ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej +frue. + +ERIK BRATSBERG + +Ho, vi ne scias --! + +(_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidĉambro.) + +SELMA + +Ĉu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis? + +LA ĈAMBELANO + +Nenio. Eniru reen. + +SELMA + +Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas? + +ERIK BRATSBERG + +Estas tio, ke mi estas ruinigita. + +TORA + +Ruinigita! + +LA ĈAMBELANO + +Jen, jen! + +SELMA + +Kio estas ruinigita? + +ERIK BRATSBERG + +Ĉio. + +SELMA + +Ĉu vi pensas pri via mono? + +ERIK BRATSBERG + +Mono, domo, heredo, -- ĉio! + +SELMA + +Jes, tio estas ĉio por vi. + +ERIK BRATSBERG + +Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu +la malfeliĉon kune. + +SELMA + +La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas +sufiĉe bona! + +LA ĈAMBELANO + +Je nomo de Dio --! + +ERIK BRATSBERG + +Pri kio vi pensas? + +TORA + +Ho, sed regu vin! + +SELMA + +Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! +Nun vi sciu. Nenion volas mi porti! + +ERIK BRATSBERG + +Selma! + +LA ĈAMBELANO + +Infano, kion vi diras? + +SELMA + +Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus; +neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi +venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona +porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin! + +ERIK BRATSBERG + +Kio do estas tio ĉi? + +LA ĈAMBELANO + +Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza! + +SELMA + +Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi +havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min +kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis +en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al +ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe +bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al +kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj. +Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu +min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.) + +LA ĈAMBELANO + +Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ --? + +TORA + +Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono) + +ERIK BRATSBERG + +Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo) + +RINGDAL + +(venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano -- + +LA ĈAMBELANO + +Kion vi volas? + +RINGDAL + +Mi venas de la pruntejo -- + +LA ĈAMBELANO + +De la pruntejo? Nu jes, la kambio -- + +RINGDAL + +Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo. + +(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.) + +FJELDBO + +Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko? + +LUNDESTAD + +Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian +nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo. + +LA ĈAMBELANO + +Kambio de mia filo? + +LUNDESTAD + +Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li. + +LA ĈAMBELANO + +Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi -- + +LUNDESTAD + +Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj -- + +LA ĈAMBELANO + +(palpas por seĝo) Ho vi kompatanta --! + +FJELDBO + +Je nomo de Jesuo! + +RINGDAL + +Do ne estas eble --! + +LA ĈAMBELANO + +(falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? +Akceptita de mi? De 2000 taleroj? + +FJELDBO + +(al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko? + +LUNDESTAD + +Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen -- + +LA ĈAMBELANO + +De Monsen! + +RINGDAL + +Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj -- + +LA ĈAMBELANO + +Restu ĉi tie! + +DANIEL HEJRE + +(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, +altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi +aŭdu historiojn -- + +RINGDAL + +Pardonu; ni estas okupataj -- + +DANIEL HEJRE + +Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli, +ekzemple -- + +LA ĈAMBELANO + +Monsen? + +DANIEL HEJRE + +He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. +Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata! + +LUNDESTAD + +Subaĉeti, vi diras? + +LA ĈAMBELANO + +Oni juĝas de la pomo al la trunko. + +DANIEL HEJRE + +Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe +sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen +kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je +diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili +ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, +li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto +morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, +helpe de tiu kambio -- + + [5] Norvega interjekcio, kiu signifas “spitmoko”. + +FJELDBO kaj RINGDAL + +Kambio? + +LUNDESTAD + +Je la elekto por elektuloj? + +LA ĈAMBELANO + +Nu! Kaj sekve? + +DANIEL HEJRE + +Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, -- de 2000 taleroj. +Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno! + +LA ĈAMBELANO + +Kambio de 2000 taleroj? + +RINGDAL + +Kaj ĝin havas Monsen? + +DANIEL HEJRE + +Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård. + +LUNDESTAD + +Nu tiel. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu vi estas certa pri tio? + +DANIEL HEJRE + +Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej +bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas -- + +LUNDESTAD + +Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankaŭ vi, Ringdal -- + +(Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.) + +FJELDBO + +Sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Jes. + +FJELDBO + +La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika -- + +LA ĈAMBELANO + +Oni kredus tion. + +FJELDBO + +Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --? + +LA ĈAMBELANO + +Mi ne faros iun denuncon al la vokto. + +FJELDBO + +Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli. + +LA ĈAMBELANO + +(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli. + +FJELDBO + +Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la +malfeliĉulon -- + +LA ĈAMBELANO + +Kiamaniere? + +FJELDBO + +Simple; rekonu vian subskribon. + +LA ĈAMBELANO + +Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas +fari kion ajn? + +FJELDBO + +Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano. + +LA ĈAMBELANO + +Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi +sub mantelo kun fraŭduloj? + +FJELDBO + +Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si? + +LA ĈAMBELANO + +Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo. + +(Li eliras maldekstre.) + +Kurteno + + + + +KVARA AKTO + + +(Gastigĉambro ĉe _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli +malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu +estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la +ĉambro.) + + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi +povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por +trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo. + +STENSGÅRD + +(venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! +(iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino +Rundholmen! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(de interne) Uŝ, kiu estas? + +STENSGÅRD + +Estas mi, -- Stensgård! Ĉu mi povas enveni? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn. + +STENSGÅRD + +Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed +tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur +la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas +rigardi min, sinjoro Stensgård. -- Uŝ, -- jen iu denove! +(ĵetfermas la pordon) + +PRESISTO ASLAKSEN + +(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård! + +STENSGÅRD + +Nu, tie enprenita? + +ASLAKSEN + +Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, -- +“de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la +fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion +krudan interspacigite. + +STENSGÅRD + +Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita. + +ASLAKSEN + +Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio. + +STENSGÅRD + +Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ. + +ASLAKSEN + +Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. +Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron) + +STENSGÅRD + +(trakuras la gazeton) -- -- “La honestulo Anders Lundestad intencas +rezigni pri la parlamenta elekto” -- “longa kaj fidela servo” -- +“kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; -- +“tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” -- +“advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” -- +“laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” -- Nu ja, estas +efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis? + +ASLAKSEN + +Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj +kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj. + +STENSGÅRD + +Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru +nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj -- + +ASLAKSEN + +Nu jes; jes bone! + +STENSGÅRD + +Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj -- + +ASLAKSEN + +Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn. + +STENSGÅRD + +Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ -- + +ASLAKSEN + +Ho, kiel tio --! + +STENSGÅRD + +Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi +mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin -- + +ASLAKSEN + +Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu +sin mem. (eliras dekstre) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen +vi havas min. Ĉu estus io grava --? + +STENSGÅRD + +Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen +venas. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ. + +STENSGÅRD + +Ĉu li ne venos? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas +survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. +Li volis pruntepreni monon, vi sciu. + +STENSGÅRD + +Ĉu Monsen? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj +tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi +estos elektata por la parlamento. + +STENSGÅRD + +Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad. + +DANIEL HEJRE + +(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, tamen ne. + +DANIEL HEJRE + +Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias. + +DANIEL HEJRE + +Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde +ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo. + +DANIEL HEJRE + +Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron. +Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. +Jes, ĉar edziniĝi vi devus. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Nu, sciu; mi foje pensas pri tio. + +DANIEL HEJRE + +Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco -- +karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed +viro tamen estas viro. + +DANIEL HEJRE + +Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino +estas vidvino -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio, +kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la +tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi +malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton. + +DANIEL HEJRE + +Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive +celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre) + +DANIEL HEJRE + +Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn; +monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu! + +STENSGÅRD + +Vastan legadon; ĉu? + +DANIEL HEJRE + +He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la +pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn +aferojn por pripensi, mi opinias. + +STENSGÅRD + +Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos, +sinjoro Hejre? + +DANIEL HEJRE + +Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita +hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis. + +STENSGÅRD + +Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin. + +DANIEL HEJRE + +He-he; vi estas ŝercema; -- aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas +benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion. +Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo, +kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome +de la scienco ke vi prezentas vin? + +FJELDBO + +Nome de la scienco? + +DANIEL HEJRE + +Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie _maligna rabies +agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! +(elen dekstre) + +STENSGÅRD + +Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ? + +FJELDBO + +Jes. + +STENSGÅRD + +Kaj kion li diris? + +FJELDBO + +Kion li diris? + +STENSGÅRD + +Nu jes; mi ĵus skribis al li. + +FJELDBO + +Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis? + +STENSGÅRD + +Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun +li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ. + +FJELDBO + +Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la +sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj -- + +STENSGÅRD + +Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la +mano, vi sciu. + +FJELDBO + +Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis? + +STENSGÅRD + +Kiel? + +FJELDBO + +Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj +aŭ tiaĵoj? + +STENSGÅRD + +Fjeldbo, vi vidis la leteron! + +FJELDBO + +Ne, mi certigas al vi -- + +STENSGÅRD + +Nu ja, efektive, -- mi minacis lin. + +FJELDBO + +Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi. + +STENSGÅRD + +Respondon? Eldiru, homo! + +FJELDBO + +(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la +sinjoro ĉambelano. + +STENSGÅRD + +Kaj por kiu li voĉdonos? + +FJELDBO + +Li almenaŭ ne voĉdonos por vi. + +STENSGÅRD + +Por kiu do? Por kiu, mi demandas? + +FJELDBO + +Por la guberniestro kaj la pastoro. + +STENSGÅRD + +Kio do? Eĉ ne por Lundestad? + +FJELDBO + +Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian +posteulon. + +STENSGÅRD + +Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi! + +FJELDBO + +Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al +li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min. + +STENSGÅRD + +Bone; li ricevu, kion li deziras. + +FJELDBO + +Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas +mem kuntiriĝi. + +STENSGÅRD + +Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj. + +FJELDBO + +Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna +Lundestad kuntiri vin. + +STENSGÅRD + +Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi +komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la +ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen +ekstere. + +FJELDBO + +Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, -- + +STENSGÅRD + +Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis +pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj +ĉeestas -- + +FJELDBO + +Estas granda salto de elektulo al parlamentano. + +STENSGÅRD + +Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi +estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro. + +FJELDBO + +Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem +sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun? + +STENSGÅRD + +Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon +en interesoj -- + +FJELDBO + +Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata. + +STENSGÅRD + +Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, +ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi +kovas ruzaĵon -- + +FJELDBO + +Mi? + +STENSGÅRD + +Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion? +Estu sincera --! Ĉu vi volas? + +FJELDBO + +Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, -- +nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera +rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia +amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj +pensoj. + +STENSGÅRD + +Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi +staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen +mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, +devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri +iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone +studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la +popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi +ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje +kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas +beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la +klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni +tiaĵon! + +LUNDESTAD + +(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon! + +STENSGÅRD + +Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu +voĉdonos la ĉambelano? + +FJELDBO + +Silentu; ne estas honeste de vi! + +STENSGÅRD + +Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la +pastoro. + +LUNDESTAD + +Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; +-- mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn. + +STENSGÅRD + +Mi ludos saĝe -- de nun. + +FJELDBO + +Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre) + +STENSGÅRD + +Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas? + +LUNDESTAD + +Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la +gazeto. + +STENSGÅRD + +Mi? + +LUNDESTAD + +Jes, kun tia belega nekrologo pri mi. + +STENSGÅRD + +Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto -- + +LUNDESTAD + +Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie. + +STENSGÅRD + +Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas +pli akrajn armilojn. + +LUNDESTAD + +Ĉu? + +STENSGÅRD + +Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida? + +LUNDESTAD + +Ĉu ĝi validas? Jena kambio? + +STENSGÅRD + +Jes, certe; rigardu ĝin proksime. + +DANIEL HEJRE + +(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne, +mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive +memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio. + +LUNDESTAD + +Stranga parabolo. + +DANIEL HEJRE + +Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa +kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie +ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj +kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi. + +STENSGÅRD + +Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago. + +DANIEL HEJRE + +Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! +Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro +Lundestad; je Dio! + +STENSGÅRD + +Bankroto? + +DANIEL HEJRE + +He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras +antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; -- sufiĉe; +laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio +koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad? + +LUNDESTAD + +Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre. + +DANIEL HEJRE + +Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je +mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege +amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se +unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono) + +STENSGÅRD + +Ĉu estas iu vero en tiu babilado? + +LUNDESTAD + +Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de +grandkomercisto Bratsberg sur ĝi. + +STENSGÅRD + +Ankaŭ tiun de la ĉambelano. + +LUNDESTAD + +Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas. + +STENSGÅRD + +Jes, certe; nur rigardu ĝin. + +LUNDESTAD + +Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona. + +STENSGÅRD + +Vi do vidas? + +LUNDESTAD + +Kion? + +STENSGÅRD + +Ke ĝi estas falsa. + +LUNDESTAD + +Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas +unue. + +STENSGÅRD + +Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa? + +LUNDESTAD + +Tiel bone ne estas. + +STENSGÅRD + +Kiel do? + +LUNDESTAD + +Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård. + +STENSGÅRD + +Ĉu? Tamen do ne eblas ke --? + +LUNDESTAD + +Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos +tiuj, kiuj estas plej proksimaj. + +STENSGÅRD + +(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj? + +LUNDESTAD + +Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo? + +STENSGÅRD + +Sed bona Dio --! + +LUNDESTAD + +Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri +bankroto kaj ruino kaj -- + +STENSGÅRD + +Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min. + +LUNDESTAD + +Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li +garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al +aŭkcio, ili vendiĝos por nen-- -- -- + +STENSGÅRD + +Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaŭ la infanojn! + +LUNDESTAD + +Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne +multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi +havas. + +STENSGÅRD + +Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam +fidela! + +LUNDESTAD + +Kion doktoro Fjeldbo diris? + +STENSGÅRD + +Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi +eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad. + +LUNDESTAD + +Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min? + +STENSGÅRD + +Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo. + +LUNDESTAD + +Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas +konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon? + +STENSGÅRD + +Kian malbonon? + +LUNDESTAD + +Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi +vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava? + +STENSGÅRD + +Kiom tio gravas? Ne, vere certe -- + +LUNDESTAD + +Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias. + +STENSGÅRD + +Kompreneble. + +LUNDESTAD + +Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin +mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu +ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino --; kara, +kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste. + +STENSGÅRD + +Sed kiel vi sekve statos? + +LUNDESTAD + +Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de +vi? + +STENSGÅRD + +Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por +tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en +senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi! + +LUNDESTAD + +Jes, sed la bienposedanto --? + +STENSGÅRD + +Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro +Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi +malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi +diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min! + +LUNDESTAD + +(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi +dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre) + +(_Stensgård_ faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje +li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste +envenas _Bastian Monsen_ de la fono.) + +BASTIAN + +Jen vi vidas _min_! + +STENSGÅRD + +De kie vi venas? + +BASTIAN + +De la nacio. + +STENSGÅRD + +Nacio? Kion tio signifas? + +BASTIAN + +Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la +simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj +kuŝas ligitaj -- + +STENSGÅRD + +Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio? + +BASTIAN + +Kio? + +STENSGÅRD + +Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj +mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio. + +BASTIAN + +Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio? + +STENSGÅRD + +Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; -- vi ridindigas vin mem -- + +BASTIAN + +Ĉu mi ridindigas min mem similante vin? + +STENSGÅRD + +Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo; +estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru -- kiam revenos +via patro? + +BASTIAN + +Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble +li ne revenos antaŭ ok tagoj. + +STENSGÅRD + +Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, +oni diras? + +BASTIAN + +Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas +fari al mi servon. + +STENSGÅRD + +Volonte; kio tio do estus? + +BASTIAN + +Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. +Mi devas ion fari, -- mi volas edziĝi. + +STENSGÅRD + +Edziĝi? kun kiu? + +BASTIAN + +Tŝŝ! En ĉi tiu domo. + +STENSGÅRD + +Sinjorino Rundholmen? + +BASTIAN + +Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en +ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la +familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie +servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos +kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas ŝin, +morto kaj plago! + +STENSGÅRD + +Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon. + +BASTIAN + +Hipokritecon! + +STENSGÅRD + +Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro +pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo. +Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio -- + +BASTIAN + +Sed aŭskultu do --! + +STENSGÅRD + +Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas +de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto? + +FJELDBO + +Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi +ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn. + +STENSGÅRD + +Nu, ĉu tiel! + +FJELDBO + +Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi -- + +STENSGÅRD + +(stampfante) Ĉu ne estas diable! + +FJELDBO + +Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki +je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en +la fono) + +BASTIAN + +Kion li pensis pri venki kaj perdi? + +STENSGÅRD + +Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, -- por reveni +al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi -- + +BASTIAN + +Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe --? + +STENSGÅRD + +Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io +malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj; +estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; -- +kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon -- + +BASTIAN + +Vidvinon. + +STENSGÅRD + +Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas +virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida -- + +BASTIAN + +Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi? + +STENSGÅRD + +Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo. + +BASTIAN + +Nu? + +STENSGÅRD + +Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence. + +BASTIAN + +Mi? Al kiu? + +STENSGÅRD + +Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime. + +BASTIAN + +Ĉu do ne estas --? + +STENSGÅRD + +Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio +kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado -- + +BASTIAN + +Ho, ĉu tio eblus? + +STENSGÅRD + +Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis? + +BASTIAN + +Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas +pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano -- + +STENSGÅRD + +Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke +estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio +preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas +iri. + +BASTIAN + +Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur +kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras. + +STENSGÅRD + +Sed via patro, -- ĝuste tion mi dirus -- + +BASTIAN + +Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu +nun por mi, -- se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj +okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la +reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie? + +STENSGÅRD + +Li certe estas ĉe la administrado de la elekto. + +(_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas +de dekstre.) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi. + +STENSGÅRD + +Tio estas do stranga. + +MADAM RUNDHOLMEN + +Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros. + +STENSGÅRD + +Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Nu, kio estas? + +STENSGÅRD + +Ĉu vi volas aŭskulti min? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho jes ja, volonte. + +STENSGÅRD + +Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre -- + +STENSGÅRD + +Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård! + +STENSGÅRD + +Sed se nun venus lerta, juna viro -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Lerta, juna viro? + +STENSGÅRD + +Iu kiu longe silente amis vin -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin. + +STENSGÅRD + +Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin. + +STENSGÅRD + +Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen, +-- por vi mem kaj -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +-- kaj por lerta, juna viro? + +STENSGÅRD + +Nu bone; respondu al mi pri tio -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze? + +STENSGÅRD + +Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus --? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa -- + +STENSGÅRD + +(paŝon malantaŭen) Kion? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Uŝ, jen iuj! + +(_Fraŭlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.) + +RAGNA + +Permesu, -- ĉu mia patro estas ĉi tie? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu -- + +RAGNA + +Kie li estas? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Via patro? Nu; ne li preterveturis -- + +STENSGÅRD + +Orienten al Kristiania. + +RAGNA + +Ne, tio ne eblas -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen, +vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras +malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre) + +STENSGÅRD + +Diru, fraŭlino, -- ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas? + +RAGNA + +Jes, vi ja aŭdas. + +STENSGÅRD + +Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme? + +RAGNA + +Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne +eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ. + +STENSGÅRD + +(baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis +rilate al mi? + +RAGNA + +Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri! + +STENSGÅRD + +Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu +ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere. + +RAGNA + +Jes, tio estas, je Dio, pasinta! + +STENSGÅRD + +Sed kial --! + +RAGNA + +Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis ĝustatempe. + +STENSGÅRD + +Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis +kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas +vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime +ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian! + +RAGNA + +Lasu min preterpasi! Mi timas vin -- + +STENSGÅRD + +Ho, sed morgaŭ, Ragna, -- ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi? + +RAGNA + +Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ. + +STENSGÅRD + +Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason +por sukceso kaj bonfarto. + +STENSGÅRD + +Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago +morgaŭ! (li trinkas) + +KANDIDATO HELLE + +(de dekstre al _Ragna_) Ĉu vi trovis lin? + +RAGNA + +Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Sed, je Dio, kio estas? + +KANDIDATO HELLE + +Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj -- + +RAGNA + +Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon? + +RAGNA + +Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ! + +STENSGÅRD + +Adiaŭ, -- ĝis morgaŭ! + +(_Kandidato Helle_ kaj _fraŭlino Monsen_ eliras en la fono.) + +DANIEL HEJRE + +(de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård, +Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun +ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li? + +DANIEL HEJRE + +Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel +estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel +konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen +povas regali. (eliras maldekstre) + +DANIEL HEJRE + +Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu +do, -- ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro! + +STENSGÅRD + +Sinjorino Rundholmen? + +DANIEL HEJRE + +Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos +la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos +renversiĝintaj. + +STENSGÅRD + +Ĉu do ne estas io en malordo en Storli? + +DANIEL HEJRE + +Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne +parolas pri ruino kaj bankroto kaj --? + +STENSGÅRD + +Jes, jes, kaj kio plu? + +DANIEL HEJRE + +Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj +estas venintaj al Storli -- + +STENSGÅRD + +Paro da gastoj; jes, tion mi scias -- + +DANIEL HEJRE + +Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj +pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed +jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ? + +STENSGÅRD + +Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi +ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg? + +DANIEL HEJRE + +He-he; certe mi konas. + +STENSGÅRD + +(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi. + +DANIEL HEJRE + +Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta) +Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano. + +STENSGÅRD + +Neniam? Do efektive --! + +DANIEL HEJRE + +Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen? + +STENSGÅRD + +Ne, de grandkomercisto Bratsberg. + +DANIEL HEJRE + +Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por +ekbruligi vian cigaron. + +STENSGÅRD + +Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto --? + +DANIEL HEJRE + +Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel. +Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido -- + +STENSGÅRD + +Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta -- + +DANIEL HEJRE + +Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri +tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro +Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis +min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri, +irante ĉi tie kiel atestanto al --; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo +pri ĉio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras +grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la +ĉambelanon -- + +STENSGÅRD + +Jes, tion diris ankaŭ Lundestad. + +DANIEL HEJRE + +Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna +aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos +pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio +signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare +kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi +scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat +justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi +tiu putra mondo, sinjoro! + +STENSGÅRD + +(paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj! + +DANIEL HEJRE + +Kio diable --? + +STENSGÅRD + +Kaj tio ĝuste nun! Nun, -- nun! + +LIBROPRESISTO ASLAKSEN + +(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo! + +STENSGÅRD + +Elektita? + +ASLAKSEN + +Per 117 voĉoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis. + +DANIEL HEJRE + +Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård! + +ASLAKSEN + +Tio aldone kostos bovlon da punĉo -- + +DANIEL HEJRE + +Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras. + +ASLAKSEN + +(dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La +nova elektulo regalas! + +(_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj voĉdonintoj_ laŭe venas de +dekstre.) + +DANIEL HEJRE + +(kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano! + +LUNDESTAD + +(flustre al _Stensgård_) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion --? + +STENSGÅRD + +Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas? + +LUNDESTAD + +Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita? + +ASLAKSEN + +(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la +punĉo; -- ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras. + +STENSGÅRD + +(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --! + +LUNDESTAD + +Kio? + +STENSGÅRD + +La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo +dekstre kaj skribas) + +LUNDESTAD + +(mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por +postmorgaŭ? + +ASLAKSEN + +Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda? + +LUNDESTAD + +Certe ne kruda. + +ASLAKSEN + +Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin. + +LUNDESTAD + +Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras +la plankon) + +SERVISTINO + +(de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino. + +ASLAKSEN + +Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj! + +(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum +la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de +dekstre.) + +BASTIAN + +(mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron? + +ASLAKSEN + +Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin. + +BASTIAN + +Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke ŝi +estas libera, vi komprenas. + +ASLAKSEN + +Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj! + +BASTIAN + +Je la diablo, vi ne faros tion por nenio. + +ASLAKSEN + +Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide! + +(Bastian malproksimiĝas.) + +STENSGÅRD + +Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere? + +ASLAKSEN + +Morgaŭ vespere? Jes, volonte. + +STENSGÅRD + +Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen. + +ASLAKSEN + +De vi? + +STENSGÅRD + +Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere. + +ASLAKSEN + +Ĝuste; estu trankvila. + +(_La servistino_ alportas la menditaĵojn. _Stensgård_ iras al la +fenestro.) + +BASTIAN + +Nun, vi, -- ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen? + +STENSGÅRD + +Parolis? Nu jes, mi iomete parolis -- + +BASTIAN + +Kaj kion vi opinias? + +STENSGÅRD + +Jes, -- ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan. + +BASTIAN + +Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi +deziras decidigi tion. + +STENSGÅRD + +Post horo? + +BASTIAN + +(vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ; +nenion atentigu! (iras trans la planko) + +STENSGÅRD + +(al _Aslaksen_, mallaŭte) Redonu al mi la leteron. + +ASLAKSEN + +Vi volas rehavi ĝin? + +STENSGÅRD + +Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem. + +ASLAKSEN + +Bonvolu; jen ĝi estas. + +(_Stensgård_ metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la +aliulojn.) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen? + +BASTIAN + +Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne +mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Sed tion via patro certe ne ŝatus. + +BASTIAN + +Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas +Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kiel tio? + +BASTIAN + +Li iras svatante -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Dio do; ĉu li ion diris? + +BASTIAN + +Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke +Ragna ŝatas lin. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ragna? + +LUNDESTAD + +(proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino +Rundholmen? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante -- + +LUNDESTAD + +Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla -- + +BASTIAN + +La ĉambelano? + +LUNDESTAD + +Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato -- + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kiu; kiu? + +LUNDESTAD + +La fraŭlino; la filino, kompreneble. + +BASTIAN + +Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias? + +LUNDESTAD + +Je mia savo, li faras. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kaj pri tio vi sakras? + +BASTIAN + +Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj +_Bastian_ al la fono) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård! + +STENSGÅRD + +Kontraŭ kiu? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi. + +STENSGÅRD + +Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kiu estas tiu? + +STENSGÅRD + +(sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre) + +FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL + +(de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato. + +STENSGÅRD + +Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj +de via altestimata ĉefo. + +RINGDAL + +Pri kio li klopodadis? + +STENSGÅRD + +Por min forvoĉdoni. + +RINGDAL + +Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn. + +STENSGÅRD + +Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin. + +RINGDAL + +Kion tio signifas? + +STENSGÅRD + +Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj -- + +RINGDAL + +Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis? + +STENSGÅRD + +Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas +ventego atendinda? Bankroto en granda skalo? + +RINGDAL + +Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj. + +STENSGÅRD + +Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj? + +RINGDAL + +Permeso, ĉu vi estas freneza? + +STENSGÅRD + +Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion. + +RINGDAL + +Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata? + +STENSGÅRD + +Ĉu tio do ne estas vero? + +RINGDAL + +Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi +tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi? + +STENSGÅRD + +Je la momento mi ne diras. + +RINGDAL + +Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco. + +STENSGÅRD + +Intenco --! + +RINGDAL + +Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin +for de la ĉambelano --? + +STENSGÅRD + +Je mia savo; jes, jes; estas! + +RINGDAL + +La ĉambelano funde alte taksas vin -- + +STENSGÅRD + +Ĉu li faras? + +RINGDAL + +Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi +ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj +kredema; ke -- + +STENSGÅRD + +Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron! + +RINGDAL + +Kiun leteron? + +STENSGÅRD + +Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, +ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere? + +RINGDAL + +Certe. + +STENSGÅRD + +Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe +scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi. + +RINGDAL + +Ĉu vi venos? + +STENSGÅRD + +Jes, por pruvi al li; -- aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la +ĉambelano ĉi tiun kambion de mi. + +RINGDAL + +La kambion --! + +STENSGÅRD + +Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li -- + +RINGDAL + +Vere, sinjoro Stensgård -- + +STENSGÅRD + +Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi +agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la +elektul-baloto. + +RINGDAL + +Vi povas fidi tion. (eliras fone) + +STENSGÅRD + +Jen aŭdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun +historion pri la ĉambelano? + +DANIEL HEJRE + +Kiel mi povis imagigi al vi --? + +STENSGÅRD + +Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo -- + +DANIEL HEJRE + +Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas +mensogo, tio pri la ĉambelano. + +LUNDESTAD + +Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima. + +STENSGÅRD + +Kiel pli proksima? + +LUNDESTAD + +Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen -- + +STENSGÅRD + +Ĉu! + +DANIEL HEJRE + +Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en +Storli -- + +LUNDESTAD + +Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis -- + +DANIEL HEJRE + +Kaj la familio eliris por serĉi lin -- + +LUNDESTAD + +kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon -- + +STENSGÅRD + +Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro --! + +DANIEL HEJRE + +He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin! + +ASLAKSEN + +Ĉu iu pendigis sin? + +LUNDESTAD + +Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli -- + +PROPRIETULO MONSEN + +(de la fono) Ĉampanon sur la tablon! + +ASLAKSEN kaj PLURAJ + +Monsen! + +MONSEN + +Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto +kaj osto! + +DANIEL HEJRE + +Sed, altestimata --! + +STENSGÅRD + +Vi! De kie vi venas? + +MONSEN + +De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan +tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras! +Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo. + +STENSGÅRD + +Jes, mi klarigos al vi -- + +MONSEN + +Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? +(volas eniri maldekstre) + +LA SERVISTINO + +(kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron -- + +BASTIAN + +Ho, morto kaj plago! (al la fono) + +STENSGÅRD + +Ĉu ŝi legas leteron? + +LA SERVISTINO + +Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita. + +STENSGÅRD + +Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli -- + +MONSEN + +Adiaŭ; morgaŭ! + +STENSGÅRD + +(mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon. + +DANIEL HEJRE + +Certe, certe. + +STENSGÅRD + +Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence +pri mi; -- vi faras tion tiel elegante. + +DANIEL HEJRE + +Kio diable estas tio? + +STENSGÅRD + +Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu +al kiu vi havas neamikajn sentojn. + +DANIEL HEJRE + +Aha, mi komprenas --; sufiĉe dirite! + +STENSGÅRD + +Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi; +iomete necerta ĝis plue, vi komprenas. + +DANIEL HEJRE + +Fidu min; estos por mi kora plezuro -- + +STENSGÅRD + +Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, +ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano. + +LUNDESTAD + +Ĉu vi havas esperon? + +STENSGÅRD + +Trioblan! + +LUNDESTAD + +Trioblan? Sed mi ne komprenas -- + +STENSGÅRD + +Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono) + +MONSEN + +(apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian? + +ASLAKSEN + +Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li. + +MONSEN + +Ĉu vi havas? + +ASLAKSEN + +Al sinjorino Rundholmen. + +MONSEN + +Nu, fine! + +ASLAKSEN + +Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli +malfrue; ĝustatempe! Je via sano! + +DANIEL HEJRE + +(al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro +Stensgård kaj sinjorino Rundholmen. + +LUNDESTAD + +(pli mallaŭte) Li svatas ŝin. + +DANIEL HEJRE + +Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --; +sufiĉe dirite -- + +LUNDESTAD + +Kaj tion vi promesis? + +DANIEL HEJRE + +Jes, kompreneble. + +LUNDESTAD + +Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi +plenumas okcidente. + +DANIEL HEJRE + +He-he; la kara animo, -- efektive ĉi tiun fojon li estos +miskalkulinta. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato +Stensgård? + +DANIEL HEJRE + +Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen! + +Kurteno + + + + +KVINA AKTO + + +(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj +dekstre kaj maldekstre.) + +(_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante +paperojn. Iu frapas.) + + +RINGDAL + +Envenu! + +DOKTORO FJELDBO + +(de la fono) Bonan matenon! + +RINGDAL + +Bonan matenon, sinjoro doktoro! + +FJELDBO + +Nu, ĉio bone statas? + +RINGDAL + +Jes, dankon; sufiĉe bone; sed -- + +FJELDBO + +Sed? + +RINGDAL + +Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon? + +FJELDBO + +Ne! Kio estas tio? + +RINGDAL + +Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli? + +FJELDBO + +Ne! + +RINGDAL + +Monsen forkuris ĉinokte. + +FJELDBO + +Forkuris? Monsen? + +RINGDAL + +Forkuris. + +FJELDBO + +Sed bona Dio --? + +RINGDAL + +Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li +estas sciinta simuli -- + +FJELDBO + +Sed la kialo? La kaŭzo? + +RINGDAL + +Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj +en Kristianio ĉesis kaj jen -- + +FJELDBO + +Kaj li forkuris! + +RINGDAL + +Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al +Storli; oni registras kaj sigelas -- + +FJELDBO + +Kaj la malfeliĉa familio --? + +RINGDAL + +La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas +kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas. + +FJELDBO + +Jes, sed la filino? + +RINGDAL + +Tŝŝ; la filino estas ĉi tie. + +FJELDBO + +Ĉi tie? + +RINGDAL + +La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien +ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento. + +FJELDBO + +Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi? + +RINGDAL + +Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado +kiun ŝi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi +-- Tŝŝ; jen la ĉambelano. + +LA ĈAMBELANO + +(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro! + +FJELDBO + +Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la +datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi +scias ke vi deziras al mi ĉion bonan. + +FJELDBO + +Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano -- + +LA ĈAMBELANO + +Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon. + +FJELDBO + +Kion tio signifas? + +LA ĈAMBELANO + +Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte. + +FJELDBO + +Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi? + +LA ĈAMBELANO + +Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam +hodiaŭ. + +FJELDBO + +Pri tio vi tamen devus iomete dormi. + +LA ĈAMBELANO + +Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej +proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum +longa parencaro estis sciinta konservi. + +FJELDBO + +Jes, kaj kio krome? + +LA ĈAMBELANO + +Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. +Jes, vi do aŭdis pri Monsen? + +FJELDBO + +Jes, mi aŭdis. + +LA ĈAMBELANO + +(al _Ringdal_) Ĉu oni nenion pli scias? + +RINGDAL + +Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj. + +LA ĈAMBELANO + +Kaj mia filo? + +RINGDAL + +Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; +sed nenio restos. + +LA ĈAMBELANO + +Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon. + +RINGDAL + +Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre) + +FJELDBO + +Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis? + +FJELDBO + +Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian +malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo +kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas? + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis? + +FJELDBO + +Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero. + +LA ĈAMBELANO + +Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion? + +FJELDBO + +Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al +mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen +skuiĝas al sincereco. + +LA ĈAMBELANO + +(paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo +forĵetita! + +FJELDBO + +Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru +al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi +estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +(haltas) Mi? + +FJELDBO + +Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis +tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la +tenton? + +LA ĈAMBELANO + +Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de +la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure. + +FJELDBO + +Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda +juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi +faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por +fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia +honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, +ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu tion vi opinias? + +FJELDBO + +Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni +akceptas la taskon _lerni_ anstataŭ _esti_. Ni vidas al kio tio +kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur +duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia +en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård -- + +LA ĈAMBELANO + +Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård? + +FJELDBO + +Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka +sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj +flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. +Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La +edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en +ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. +“Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco +en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, +la talentoj, -- ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, +krom al disiĝo en la personeco? + +LA ĈAMBELANO + +Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas +sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el +mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --! + +FJELDBO + +Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; +sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. +Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino +tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la +talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu +morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie +estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne +flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la +animstato -- + +LA ĈAMBELANO + +Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta? + +FJELDBO + +Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis +sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon. + +LA ĈAMBELANO + +Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam +estas des pli bele, ke li tamen -- + +FJELDBO + +Kion? Kiaĵon? + +LA ĈAMBELANO + +Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri +tio ĉi? + +FJELDBO + +La kambio de via filo? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, ĝin li sendis min reen. + +FJELDBO + +Libervole? + +LA ĈAMBELANO + +Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaŭ mia +domo staros malferma por li. + +FJELDBO + +Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li +malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe. + +FJELDBO + +Mi? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; +mi petas vian konsilon en ĉio ajn, -- kaj tamen -- + +FJELDBO + +Nu ja, tamen? + +LA ĈAMBELANO + +Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi +tute ne ŝatas! + +FJELDBO + +Sed pliklarigu do! + +LA ĈAMBELANO + +Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas. + +FJELDBO + +Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas +kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan +oferon. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu? Per kio? + +FJELDBO + +Per silento. + +LA ĈAMBELANO + +Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, +eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, +sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca +asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi +tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata +feliĉo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas. + +LUNDESTAD + +(de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi +deziras al vi honoron kaj ĉion bonan -- + +LA ĈAMBELANO + +Ho, je diablo, -- mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara +Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo. + +LUNDESTAD + +Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo? + +LUNDESTAD + +Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano. + +LA ĈAMBELANO + +Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de +antaŭhieraŭ ke li venis pete -- + +FJELDBO + +Eble por saviĝi. + +LUNDESTAD + +Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive +estas la plej bona. + +LA ĈAMBELANO + +Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en +la elekto hieraŭ? + +LUNDESTAD + +Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård +oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi +niajn fingrojn. + +LA ĈAMBELANO + +Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --? + +LUNDESTAD + +Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel +bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de +socia stato, estas tre facile por li esti liberala. + +LA ĈAMBELANO + +Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj. + +LUNDESTAD + +Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. +Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni +mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de +aliuloj. Tio estas la nova en la afero. + +LA ĈAMBELANO + +Kaj tiun renversadon vi volas subteni? + +LUNDESTAD + +Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj +estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen +forsorĉi. + +LA ĈAMBELANO + +Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --? + +LUNDESTAD + +Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed +estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi +ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta +sekvantaro de perturbuloj kun li -- + +LUNDESTAD + +Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia. + +LA ĈAMBELANO + +Bedaŭrinde; vi estis tro rapida -- + +LUNDESTAD + +Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano. + +LA ĈAMBELANO + +Rilate al mi? + +LUNDESTAD + +Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. +Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se +mi estus perfidinta Stensgård, -- vi ja scias ke li havas certan +paperon -- + +LA ĈAMBELANO + +Nun ne plu. + +LUNDESTAD + +Kio? + +LA ĈAMBELANO + +Jen ĝi estas. + +LUNDESTAD + +Ĉu li sendis ĝin reen al vi? + +LA ĈAMBELANO + +Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li. + +LUNDESTAD + +(pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn. + +STENSGÅRD + +(de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi +proksimiĝu? + +LA ĈAMBELANO + +(al li) Vi sekure povas. + +STENSGÅRD + +Kaj vi volas akcepti gratulon de mi? + +LA ĈAMBELANO + +Mi volas. + +STENSGÅRD + +Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn +stultaĵojn -- + +LA ĈAMBELANO + +Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård. + +STENSGÅRD + +Ho Dio benu vin! + +LA ĈAMBELANO + +Kaj ekde hodiaŭ -- ĉar vi tiel deziras -- ekde hodiaŭ vi estos +kiel hejme ĉi tie. + +STENSGÅRD + +Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas) + +LA ĈAMBELANO + +Envenu! + +(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. +_La ĉambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas +kun ili.) + +TORA + +(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre) +Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente. + +STENSGÅRD + +Vi sinjorino! + +TORA + +Patro diris al mi kiel bele vi kondutis. + +STENSGÅRD + +Sed --? + +TORA + +Aĥ, kiom ni misjuĝis vin! + +STENSGÅRD + +Ĉu vi --? + +TORA + +Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi +dezirus rebonigi tion. + +STENSGÅRD + +Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis --? + +TORA + +Ĉiuj; se ni vere povus -- + +LA ĈAMBELANO + +Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano! + +TORA + +Jen ili baldaŭ. + +(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino +kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta +sceno.) + +STENSGÅRD + +Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio! + +LUNDESTAD + +Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ. + +STENSGÅRD + +Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la +brilo super la vivo! + +LUNDESTAD + +Oho; pensoj pri amo? + +STENSGÅRD + +Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo! + +LUNDESTAD + +Do bofrato Bastian portis al vi la respondon? + +STENSGÅRD + +Bastian --? + +LUNDESTAD + +Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi +al knabineto. + +STENSGÅRD + +Ho, babilaĵo -- + +LUNDESTAD + +Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; +vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal. + +STENSGÅRD + +Kion vi havas de Ringdal? + +LUNDESTAD + +Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”. + +STENSGÅRD + +Kion vi diras? + +LUNDESTAD + +Sian “Jes”, mi diras. + +STENSGÅRD + +Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta! + +LUNDESTAD + +Sed ne la filino. + +STENSGÅRD + +Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja +forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta +afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu +sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem +respondeci. + +DANIEL HEJRE + +(de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas +sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas -- + +LA ĈAMBELANO + +Dankon, dankon, malnova amiko! + +DANIEL HEJRE + +Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni +havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu +sufiĉe! (al _Stensgård_) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu +jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de +maljunulo. + +STENSGÅRD + +Pri kio? + +DANIEL HEJRE + +Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja +scias -- + +STENSGÅRD + +Nu jes, jes; kio sekve? + +DANIEL HEJRE + +Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron -- + +STENSGÅRD + +Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis? + +DANIEL HEJRE + +Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; +volis nek respondi nek montri sin -- + +STENSGÅRD + +Ho, dankon al Dio! + +DANIEL HEJRE + +Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti +tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo --! Sed la amo havas +okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, +staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma +fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se +permesiĝas tion diri; -- ho, jen taŭga virino! + +STENSGÅRD + +Nu? Kaj kio plue? + +DANIEL HEJRE + +Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron +kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis +hieraŭ! + +STENSGÅRD + +Kio? Fianĉiniĝis? + +DANIEL HEJRE + +Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi +estas la unua, kiu povus anonci al vi -- + +STENSGÅRD + +Stultaĵo! Estas nur babilaĵo! + +DANIEL HEJRE + +Kio estas nur babilaĵo? + +STENSGÅRD + +Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis --! Ĉu vi estas freneza? +Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi -- + +DANIEL HEJRE + +Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur +solidaj piedoj. + +STENSGÅRD + +Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis +nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi +la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio. + +DANIEL HEJRE + +Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas +romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj! + +STENSGÅRD + +Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi +--; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras) + +LA ĈAMBELANO + +(kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere +ne povas kredi. + +LUNDESTAD + +Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de +Daniel Hejre mem. + +DANIEL HEJRE + +Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi? + +LA ĈAMBELANO + +Diru al mi, -- ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ? + +DANIEL HEJRE + +Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero? + +LA ĈAMBELANO + +Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li -- + +LUNDESTAD + +Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa? + +DANIEL HEJRE + +Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko -- + +LUNDESTAD + +Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj? + +DANIEL HEJRE + +Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu? + +LA ĈAMBELANO + +Do tiel! + +LUNDESTAD + +(al _la ĉambelano_) Kaj kiam li _tion_ aŭdis -- + +LA ĈAMBELANO + +-- kaj jen li donis la kambion al Ringdal! + +LUNDESTAD + +La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco. + +LA ĈAMBELANO + +Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian +domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --! + +DANIEL HEJRE + +Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata? + +LA ĈAMBELANO + +Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun +personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren! + +LUNDESTAD + +Kaj ĉu vi mem do? + +LA ĈAMBELANO + +Ho, mi ŝatus --! + +LUNDESTAD + +(montras al _Stensgård_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun +penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --? + +LA ĈAMBELANO + +El tiuj pensoj mi ilin elpelos. + +LUNDESTAD + +Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per +perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco -- + +LA ĈAMBELANO + +Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad! + +LUNDESTAD + +Kion vi volas fari? + +LA ĈAMBELANO + +Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, -- +bonvolu fari al mi servon. + +FJELDBO + +Kun ĝojo! + +LA ĈAMBELANO + +Do forpelu la ulon tie. + +FJELDBO + +Stensgård? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin! + +FJELDBO + +Sed kiel povas mi --? + +LA ĈAMBELANO + +Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn -- + +FJELDBO + +Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, pro diablo; jes! + +FJELDBO + +Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Jen ĝi. + +FJELDBO + +Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente +okupas la atenton de la ĉeestantoj? + +LA ĈAMBELANO + +Doktoro Fjeldbo parolas! + +FJELDBO + +Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al +vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino. + +(Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la ĉambelano_ estas +ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.) + +STENSGÅRD + +Fianĉiĝo! _Via_ fianĉiĝo --! + +DANIEL HEJRE + +Kun de la ĉambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --? + +LUNDESTAD + +Ĉu la doktoro perdis la prudenton? + +STENSGÅRD + +Sed, sinjoro ĉambelano --? + +LA ĈAMBELANO + +Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de +la junuloj! + +FJELDBO + +Dankon, dankon, -- kaj pardonon! + +LA ĈAMBELANO + +Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera +konkuro vivu! + +TORA + +Ho, mia benata patro! + +LUNDESTAD + +Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas +anonci kroman gefianĉiĝon -- + +STENSGÅRD + +Estas elpensaĵo! + +LUNDESTAD + +Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen -- + +STENSGÅRD + +Mensogo; mensogo mi diras! + +TORA + +Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas. + +LA ĈAMBELANO + +Kiuj? Kie? + +TORA + +Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo +dekstre) + +LUNDESTAD + +Kandidato Helle? Li do --! + +LA ĈAMBELANO + +Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj! + +RAGNA + +(timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj! + +LA ĈAMBELANO + +Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj? + +KANDIDATO HELLE + +Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma. + +RAGNA + +Ho, zorgu pri ni! + +LA ĈAMBELANO + +Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi! + +DANIEL HEJRE + +Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas +eĉ kompletigi la liston -- + +LA ĈAMBELANO + +Kio? Vi? Je via aĝo; -- kia nepripensemo! + +DANIEL HEJRE + +Ho --! Sufiĉe dirite. + +LUNDESTAD + +La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård. + +STENSGÅRD + +Ĉu? (laŭte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel +Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon. + +LA ĈAMBELANO + +Kiel? + +STENSGÅRD + +Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio +bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la +servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj +por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi +distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed +tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi +ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam +mallige al la interesoj ĉi tie, -- ligis min per la ligiloj de la +koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. +Ankaŭ mi estas fianĉigita. + +LA ĈAMBELANO + +Vi? + +FJELDBO + +Fianĉigita! + +DANIEL HEJRE + +Atestiĝas. + +LA ĈAMBELANO + +Sed kiel --? + +FJELDBO + +Fianĉigita? Kun kiu? + +LUNDESTAD + +Ĉu do ne estas? + +STENSGÅRD + +Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi +estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen. + +FJELDBO + +Kun sinjorino Rundholmen! + +LA ĈAMBELANO + +La vidvino de la kampara komercisto? + +LUNDESTAD + +Hm. Nu tiel! + +LA ĈAMBELANO + +Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do --? + +STENSGÅRD + +Manovro, sinjoro ferfareja posedanto! + +LUNDESTAD + +Li havas bonajn talentojn. + +LIBROPRESISTO ASLAKSEN + +(enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon -- + +LA ĈAMBELANO + +Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli? + +ASLAKSEN + +Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun +sinjoro Stensgård. + +STENSGÅRD + +Poste; vi povas atendi ekstere. + +ASLAKSEN + +Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi -- + +STENSGÅRD + +Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? -- Jes, sinjoroj, +tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis +firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu +povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de +aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo +el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn +posteno, kie via fido postenigus min. + +LUNDESTAD + +Li venkis. + +LA ĈAMBELANO + +Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de +la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas? + +LA SERVISTINO + +Sinjorino Rundholmen -- + +LA ĈIRKAŬSTARANTOJ + +Sinjorino Rundholmen? + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu ŝi? + +LA SERVISTINO + +Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo -- + +LA PLIMULTO + +(parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --? + +STENSGÅRD + +Kia babilaĵo! + +ASLAKSEN + +Jes, mi ja diris al vi -- + +LA ĈAMBELANO + +(al la pordo) Envenu; envenu! + +(_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ ĉe la brako venas de la +fono; ĝenerala konfuzo.) + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera -- + +LA ĈAMBELANO + +Kompreneble ne! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino +mian fianĉon. + +LA ĈAMBELANO + +Jes, jes, -- vi ja estas fianĉinigita; sed -- + +TORA + +Sed ni ne sciis -- + +STENSGÅRD + +(al _Aslaksen_) Sed kiel tio ĉi do estas --? + +ASLAKSEN + +Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras -- + +STENSGÅRD + +Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj -- + +ASLAKSEN + +Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via. + +STENSGÅRD + +Tiun de Bastian? Kaj jen --? (ĵetas okulon sur la leteron, +kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita +fatalulo! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam +oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho +vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do +certe volas gratuli min? + +DANIEL HEJRE + +(al _Lundestad_) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne? + +LA ĈAMBELANO + +Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli +vian ontan bofratinon! + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kiu? + +TORA + +Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita. + +BASTIAN + +Vi, Ragna? + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo +al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård! + +FJELDBO + +Ne, ne; ne li! + +LA ĈAMBELANO + +Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ +devas gratuli. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; +gratulon sinjoro advokato! + +FJELDBO + +Doktoro, vi devas diri. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Kion? + +FJELDBO + +Doktoro; estas mi. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen! + +LA ĈAMBELANO + +Sed nun mi scias kaj elen kaj enen! + +STENSGÅRD + +Pardonu; necesa afero -- + +LA ĈAMBELANO + +(mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia -- + +LUNDESTAD + +Kio alia? + +LA ĈAMBELANO + +Ne ambiciulaĉo; sed la alia -- + +LUNDESTAD + +Radikhakisto. + +STENSGÅRD + +Mi rekomendas min! + +LA ĈAMBELANO + +Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, -- +vorto kiu longe kuŝis sur mia koro -- + +STENSGÅRD + +(al la elirejo) Pardonu; urĝas afero. + +LA ĈAMBELANO + +(post li) Radikhakisto! + +STENSGÅRD + +Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono) + +LA ĈAMBELANO + +(revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj! + +BASTIAN + +Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme? + +LA ĈAMBELANO + +Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo. + +BASTIAN + +Cetere mi ne prenis parton en tio. + +SELMA + +(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo +dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; -- ĉu li povas veni nun? + +LA ĈAMBELANO + +Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ -- + +SELMA + +Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi +scias ke li povas fari stultaĵojn -- + +LA ĈAMBELANO + +Kaj pri tio vi ĝojas? + +SELMA + +Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesiĝos al tio. + +LA ĈAMBELANO + +Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre) + +FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL + +(de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo. + +LA ĈAMBELANO + +Dankon; sed ŝiru ĝin. + +RINGDAL + +Ŝiri? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj +ago -- + +ERIK BRATSBERG + +(kun _Selma_ de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi? + +LA ĈAMBELANO + +(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto. + +ERIK BRATSBERG + +Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom +reagas. + +LA ĈAMBELANO + +Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de +la tentado! Sed _mi_ staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias +novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo. + +PLURAJ EL LA GASTOJ + +Kio? Vi, sinjoro ĉambelano? + +DANIEL HEJRE + +Vi, altestimata? + +LA ĈAMBELANO + +Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi _povas_ tia +esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere. + +LUNDESTAD + +Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni +por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna +laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”. + +ERIK BRATSBERG + +Vi! Vere? + +LUNDESTAD + +Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård +hodiaŭ --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn +nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu +por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min. + +LA ELEKTANTOJ + +(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la +sama! Vi ne perfidas! + +LA ĈAMBELANO + +Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed +kiu do estas la kialo de ĉio ĉi? + +FJELDBO + +Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --! + +ASLAKSEN + +(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la +sino de patrino! + +FJELDBO + +Sed tiu letero, kiu --? + +ASLAKSEN + +Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian +Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino +Rundholmen; -- ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la +“presitaĵo” en la mano -- + +LA ĈAMBELANO + +(pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu? + +ASLAKSEN + +La gazetaro, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam +diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj? + +ASLAKSEN + +Tamen, sinjoro ĉambelano -- + +LA ĈAMBELANO + +Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis +nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi +petas dek ekzemplerojn. + +ASLAKSEN + +Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano! + +LA ĈAMBELANO + +Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, +venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi +antaŭe, -- mi ne volas skribi ion en ĝi. + +RINGDAL + +Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta! + +LA ĈAMBELANO + +Jes, kion vi diras pri tio? + +RINGDAL + +Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis? + +FJELDBO + +(rapide) Ho, tion mi poste -- + +LA ĈAMBELANO + +Vere okazis pasintan 17-an de Majo. + +FJELDBO + +Kiel --? + +LA ĈAMBELANO + +La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna -- + +TORA + +Patro, patro; ĉu vi sciis --? + +LA ĈAMBELANO + +Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon. + +FJELDBO + +Ho, sinjoro ĉambelano --! + +TORA + +Sed kiu dir --? + +LA ĈAMBELANO + +Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas +dormetante en la fenestra balkono. + +TORA + +Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj? + +FJELDBO + +Nun mi komprenas vian konduton -- + +LA ĈAMBELANO + +Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti. + +FJELDBO + +Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ? + +LA ĈAMBELANO + +Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis. + +TORA + +(mallaŭte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri +Stensgård; -- kial mi ne ricevis informojn? + +FJELDBO + +Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj +defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas. + +(Ili interrompiĝas de _sinjorino Rundholmen_.) + +DANIEL HEJRE + +(al _la ĉambelano_) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu +niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo. + +LA ĈAMBELANO + +Ĉu ni faru? Nu, jes, jes! + +DANIEL HEJRE + +Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj +en la gazeto de Aslaksen. + +LA ĈAMBELANO + +Ĝojige. + +DANIEL HEJRE + +Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj -- + +LA ĈAMBELANO + +Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi. + +SINJORINO RUNDHOLMEN + +(al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu +malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas +falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri +tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li +estas vera manĝaĵĉevalo. + +LA SERVISTINO + +(de maldekstre) La tablo estas pretigita. + +LA ĈAMBELANO + +Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi +sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen. + +RINGDAL + +Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj! + +DANIEL HEJRE + +Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston +por la karaj neĉeestantoj. + +LUNDESTAD + +Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre. + +DANIEL HEJRE + +La advokato? + +LUNDESTAD + +Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos +en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ +samtempe. + +FJELDBO + +Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la +asocio de la junuloj. + +DANIEL HEJRE + +Kial ne? + +FJELDBO + +Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon. + +DANIEL HEJRE + +Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno +estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: +la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras +politikistojn; he-he! + +FJELDBO + +Jes, sed kiel pri ĉio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj +dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam +Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la +popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li +diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate +nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun +vorton. + +LA ĈAMBELANO + +Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, -- ni stumblis kaj +palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe. + +LUNDESTAD + +Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj. + +ASLAKSEN + +Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad! + +Kurteno + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** + +***** This file should be named 23774-0.txt or 23774-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/3/7/7/23774/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
