diff options
Diffstat (limited to '23670-0.txt')
| -rw-r--r-- | 23670-0.txt | 3528 |
1 files changed, 3528 insertions, 0 deletions
diff --git a/23670-0.txt b/23670-0.txt new file mode 100644 index 0000000..60e9042 --- /dev/null +++ b/23670-0.txt @@ -0,0 +1,3528 @@ +The Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Nuntempaj Rakontoj + +Author: G. P. Stamatov + +Translator: Ivan H. Krestanoff + +Release Date: December 1, 2007 [EBook #23670] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** + + + + +Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + + INTERNACIA + MONDLITERATURO + + Kolekto de la plej famaj verkoj + el ĉiuj naciaj Literaturoj + + + FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 + ESPERANTO-FAKO + + + + +G. P. STAMATOV + +NUNTEMPAJ + +RAKONTOJ + +El la bulgara originalo tradukis +kun permeso de l'aŭtoro + +Ivan H. Krestanoff + +Rekomendita de E. L. A. + +FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 + +ESPERANTO-FAKO + + + +ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ + +COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG + +PRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG + + + + +Enhavo. + + + Paĝo + 1. Vilao apud la maro 7 + 2. En la tombejo 14 + 3. La estinteco 20 + 4. Pri unu anguleto de l'animo 42 + 5. Du talentoj 61 + + + + +Noto pri l'aŭtoro. + + +G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj +verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej +bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, +estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj +rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ +pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn. + +Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo +konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la +animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti +iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, +moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica +rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de +psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub +la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj +pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan +penson, argumenti certan temon. + +Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, +ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe +la esperantistaro. + + I. H. K. + + + + +Vilao apud la maro. + + + "L'amour est maître des choses" + "Le veau d'or est toujours debout". + + +La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon. + +--Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? +Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora! ... + +--Estas, karulineto mia ... estas ... + +--Kaj kio ĝi estas? + +--Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela +ol la amo mem ... + +Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto. + +--Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo--mallaŭte paroletis li en +ŝian orelon. + +--Kio? ... + +--La mono. + +--Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ... + +Li per kiso surdigis ŝian proteston. + +--Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min. + +--Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon? + +--Nian vilaon! + +--Nian vilaon--ripetis ŝi--Kiam? + +--Se vi volas--morgaŭ. + +--Bone--morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas +belega vidaĵo. Io granda, tre granda? + +--Ne estas ĝi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la +horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli. + + * * * + +La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de +ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj +kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj. + +El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo. + +Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo. + +--Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan +bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... ruĝaj ... kiel giganta +rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Ŝi ekiras kaj iom +poste ŝi denove haltas. + +--Venu ... venu vidi la maron de ĉi tie ... Kia bildo! Kaj ĉio ĉi +tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel +bombonujo ... ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... +la arbareto ... ili estas ankaŭ niaj? + +--Jes, ĉio ĉi tio estas nia. + +--Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo,--mallaŭte +diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto. + +--Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo. + +--La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo--eĉ se oni ĝin travivas. + +Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen. + +Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, +ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel +arkaĵo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta +kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo +terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. +Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro. + +Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien. + +Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi. + +La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj +denove frapiĝis je la ŝtonegoj. + +Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis +al ŝi pri io nova, nekonata kaj neatingebla. + +--Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia? + +--Ĝi apartenas al neniu. + +Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia. + +Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis +serioza. + +Iom poste Lina lin ekrigardis. + +--Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, +en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem ... apud +mi--vi estas pensema. Kio estas al vi? + +--Nenio. + +--Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? +Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn +malgajajn momentojn? ... + +--Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ... + +Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li. + +--Ne tuŝu min, severe diris li. + +Ŝi paliĝis. + +--Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis? + +--Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo +ekodoros al vi je tombejo. + +--Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion +antaŭ mi, sed mi volas ... mi devas scii ... + +Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon. + +--Ne tuŝu la krimulon! + +Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita. + +--Krimulon!? + +--Jes! Mortiginton ... + +--Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana. + +--Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke +hodiaŭ mi vin perdos--mi perdos ĉion--sed mi ne povas silenti. En +la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie--mi ne havas la fortojn. +Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min +persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo +stariĝas antaŭ mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj +aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi +finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi +heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia--kaj la vilao kun la +parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi +neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus +heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian +parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia +patro ... + +--Tia estis la Dia volo. + +--La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas +mortinta? + +--Pro kio? + +--Vi demandas! Ĉu vi ne povas diveni? ... Aŭ vi ne kredas? ... Mi lin +mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie ĉi ... apud tiu ĉi kaverno, +sur tiu ĉi tablo. Jen ... tie ... sur via seĝo sidis li, kiam ni +vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li +dolore. Li iris kuŝiĝi--kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi +komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi--kaj +hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne +estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas +komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi +senvalora. + +Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn. + +Ŝi kuraĝe alpaŝis al li. + +--Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi +estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi +estas tia--por la societo ... por la leĝo ... por via frato ... --ne +por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. +Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, +kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post +tiu konfeso ankoraŭ pli freneze,--ĉar nun vi estas senfine +malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi +konfidis al mi vian sekreton--mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi +sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, +rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn +en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpreĝon ... +kaj la fantomo ĉesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, +per kiu mano vi verŝis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu +al mi ĝin kisi ... Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula--por mi, +ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se +vi ne povas esti trankvila tie ĉi--ni vendu ĉion kaj forveturu +eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj ĉi minutoj mi sentas min +ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. +Karulo! ... --ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al +la liaj. + +--Kaj nun--plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni +foriru--ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj. + +Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la +vilaon. + +--Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla +ami mortiginton? + +--Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via +frato. + +Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur +liaj lipoj. + +Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la +parkon. + +--Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino? + +Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis. + +--Kion vi diros? ... ha? ... ĉu malbone mi finludis mian rolon? ... +Kaj vi kredis? ... + +Lina okulfikse lin rigardis. + +--Kion signifas ĉi tio? + +--Ĝi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, ĉar +mi certiĝas, kiel forte vi amas min ... + +--Komedion!! Kial? ... + +--Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ... + +--Kaj vi havis nenian fraton? + +--Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi +mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio +estas mia ... Ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian +senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankaŭ +la mensoginton! ... Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne +estas nia? ... Ĉu ne, karulineto? ... + +En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de +la vilao--li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon. + +--Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi +ja ... tuj venos. + +Kaj li ekiris post la administranto. + +Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li +serĉis en ĉiuj ĉambroj--nenie ŝi estis. Li eniris en la +ĝardenon, kruciris la aleojn--ŝi malestas. En la parko, en la +arbarkampeto--ankaŭ. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la eĥo +malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj +senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian +cerbon. "Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla! ... Sed kie ŝi estas?" + +Puŝita de malbona antaŭsento--li rapide ekpaŝis al la vilao, +serĉis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li +renkontis la ĝardeniston. + +--Aŭskultu--li demandis lin per tremanta voĉo,--ĉu vi ne estas +vidinta la fraŭlinon? + +--La fraŭlinon? Ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo. + +--Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis? + +--Ne. + +--Kaj nenion ŝi diris? + +--Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao. + +--Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis +al ŝi? + +--Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato. + +La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko--ĉio malheliĝis +antaŭ la okuloj de Aleĉjo. + +Nevole li eliris sur la ŝoseon. + +Longa, ebena, malkovrita vojo. + +Lina ne estas,--anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda +nigra punkteto. + +Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto. + +"Finite!--mallaŭte paroletis li--ankoraŭ unu viva mortinto!" + +Kaj maŝinsimile li ekiris returnen. + +Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton +apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo. + +La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis. + +La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis +malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan--karan +estaĵon. + +Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin ... Post tempo--jes. Sed +nun--li estis treege malsana--Lina forŝiris parteton de lia animo. +Ĉio pasos iun tagon--sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu +aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus +tiel multe, kiel nun. + + + + +En la tombejo. + + +--Nadja, ĉu vi memoras vian promeson? + +--Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: +mi mem ĝin proponis. + +--Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu. + +--Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas +iom ofenda por mi. + +--Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos. + +--Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie! + +--Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo +ekteruriĝas ... Per kiu robo vi vestos vin? + +--Sed ĉu hodiaŭ ni iros? + +--Jes, kio estas? + +--Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda. + +--La vetero estas bela ... sed vi fariĝas dubinda. + +--Mi!? Vi ne konas min ... + +--Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas +konvena por la tombejo. + +--Kontraŭe, ĝi havas sian sencon. + +--Ĝi estas tre senkulpa ... + +--Kia mi estas. + +--Ni vidos ... + +Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon. + +Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron. + +Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian +kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj heredintoj +estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per +pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, +ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj +seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj +tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj. + +Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara +benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, +parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj +sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis. + +Ili eniris en la ĉirkaŭbaron. + +Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian +memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne +memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj +ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj +homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi +proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de +ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia +humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja +vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo. + +Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj +falis teren. + +Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis +en la bruan urbon--kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis +antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj. + +Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la +teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, +nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie +ĉi. + +Li volis disŝiri ŝian maskon. + +Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, +kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta mondo, +eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile +mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la +Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur +la lango? + +Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo. + +--Karulino!--senbrue diris li. + +--Kion, karulo? + +--Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia voĉo +tremas. + +--Kiel kruela vi estas!--ekparolis ŝi.--Ĉu vi ne trovas, ke via +deziro estas ofenda ... ateista? ... + +--Ne! Se vi volas, ke ni estu feliĉaj ... Mi volas scii ĉion ... Kio +ajn ĝi estas, sed ĉion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej +terura sekreto perdas sian teruron, kiam ĝi ĉesas esti sekreto. Mi +ne timas la veron, mi timas la mensogon. + +Nevole ŝi turnis sian vizaĝon al li. Io malbonsigna brilis en liaj +okuloj. Nadja ektremis. + +--Kion vi volas de mi? ... + +--La veron, nenion alian. + +--Vi parolas per tia tono, kvazaŭ vi atendus de mi teruran konfeson! + +--Egale, sufiĉas se ĝi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraŭ neniu +certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! +Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de +via patro aperos antaŭ vi. + +--Karulo! Ĉu vi efektive ne kredas al mi? + +--Ne. + +--Kaj, se mi ĵuros, vi ekkredos, vi trankviliĝos? Kaj neniam +plu vi suspektos min? + +--Jes, ĉion ... mi forgesos ... mi pardonos ... + +--Estas nenio por pardoni ... + +Momenton ili eksilentis. + +--Kaj se mi ne ĵuros? + +--Vi ĵuros ... + +--Aŭ se mi diros al vi ion teruran? Ĉu vi elportos ĝin? + +--Ĉion mi elportos, sufiĉas, ke vi diru ĝin. + +--Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaŭ tie ĉi. + +--Mensogu; sed tie ĉi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas +la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ... + +--Karulo! Vi estas infano. Milionon da ĵuroj se mi faros, eĉ tiam +vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino? + +--Nadja! Vi ne volas ĵuri? + +--Mi ne diras tion. + +--En tia okazo ripetadu miajn vortojn: «Mi ĵuras! ...»--Lia vizaĝo +estis severa, la voĉo ordonanta. + +Nadja nur paliĝis. + +--Kial vi silentas? + +Ŝiaj lipoj ekmoviĝis, sed nenion elparolis. + +--Nadja! Se vi ne ĵuros, mi foriros ... por ĉiam ... + +Disŝiritaj sonoj ektremis sur ŝia lango. + +--Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas +malbone ... Ni foriru de ĉi tie ... + +Li proksimiĝis al ŝi. + +Ne vidante, ŝi sentadis lian rigardon al si ... Ĝi ŝin brulis +kiel karbo. + +--Ĉu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... +mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... +sufiĉe! ... Vi devas diri al mi! ... + +--Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ĝin scias ... +Diru ĝin ... + +--Se mi ĝin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ... + +--Pardono! ... Kompato! ... --ripetis ŝi malestime kaj stariĝis antaŭ +li. Fiere levinta la kapon, ŝi lin ekrigardis rekte en la okulojn. +Kaj ŝi forgesis, ke ŝi estas en la tombejo, ŝi forgesis ĉion. En +tiu ĉi momento ŝi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, +kaj nenion ŝi vidadis antaŭ si, krom malĝentila vira forto, preta +ŝin krucumi, ŝin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ĝis +la tombo ŝin turmenti per sia potenco ... aŭ per sia grandanimeco. + +Ŝi sciis, ke tio ĉi estas batalo por vivo kaj morto. + +--Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi +... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne ĵaluzis +min? En kio vi ne suspektis min? Ĉu vi kredis al mi almenaŭ +unu minuton? ... Mi ĉion pardonadis al vi ... sed la glaso +superpleniĝis. Vi ĉi tie, apud la tombo de mia patro, ĵetas en +miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis ĵurojn ... bone. Mi +ĵuras en la memoro de tiu, kiu eble min aŭskultas nun--kaj ŝi +triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi +kiel hundo ... jes ... ĝis hodiaŭ ... sed de nun ... sciu, mi pli +volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tuŝi +min ... ĉu vi komprenis? ... Ĉu vi estas kontenta nun? ... + +Ŝia tuta figuro, voĉo, rigardo estis fieraj kaj majestaj. + +Pala staris li apud ŝi kaj maldolĉa, malsaneca rideto, pli vere +grimaco, kurbigis liajn trajtojn. + +--Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis ĉion. + +--Vi mem serĉis tion ... + +--Kial vi ĵuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ĝis tie ... + +--Ĉar vi neniam kredis al mi ... + +--Ne! ... ĉar mi scias ĉion ... Li eltiris el sia palto leteron +kaj ĝin etendis al ŝi. + +--Legu! ... + +Konata, kara skribmaniero ekkuris antaŭ ŝiaj okuloj. + +Senfina teruro ŝin ekregis. + +Ŝia kapo konfuziĝis kaj, por nefali, ŝi apogis sin kontraŭ la +ĉirkaŭbaro. + +--Ĉio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere. + +Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, +ne kuraĝante sin ekrigardi. + +Vesperiĝis. La mallumo vekis Nadja'n. Ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭe, +kaj en la krepusko antaŭ ŝi videtiĝis la kompatinda, malaltigita +figuro de tiu, kiu ŝin amis. + +Sur ŝia korpo trarampis abomeno, ŝiaj lipoj tremis kaj, kvazaŭ +vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ... + +--Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni +ŝian manon. + +--For de mi ... malpura besto! ... + +Senforte li falis sur la benkon, kaj ŝi per rapidaj paŝoj +ĉirkaŭiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la +ĉirkaŭbaro. + +De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan +urbon, kie dormis tiom da ĝojoj kaj suferoj. Kaj li daŭre sidis +apud la tombo. Kaj en tiu ĉi eterna trankvilo, meze de ĥaoso da +pensoj, li komprenis, ke li ŝin perdis, kaj ne tiam, kiam ŝi +perfidis al li, sed nun, tie ĉi, li perdis ŝin, por ĉiam. + +Lia animo ŝiriĝis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, +ke pli volonte li pardonus al ŝi la perfidon, ol ŝi al li tiun ĉi +scenon. + +Kaj kun larmoj, li konsciis, ke ŝi estas prava. + + + + +La estinteco. + +--Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian +kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj +antaŭ ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo. + +--Vi demandas per tia tono, kvazaŭ vi ne konas ŝin. + +--Jes, ŝajnas al mi, ke iam antaŭe mi ŝin vidis ie ... sed diru al +mi, kiu ŝi estas? + +--Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias +nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj ... + +--Malgraŭ tio, diru ilin al mi. + +--Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas +eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris +de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis +al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi +forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. +Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do +povas juĝi pri ŝia plua kariero. + +Post nelonge ili atingis la kompanion. + +Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis. + +Kiam oni prezentis al ŝi Mirski'n--ŝi nevole malfermis siajn +okulojn. + +--Mirski! ... preskaŭ elkriis ŝi. + +Li riverencis. + +--Ah, vi konas vin, diris iu. + +--Jes ... respondis Mirski. + +--Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, +iam ... ĉu ne, Mirski? + +Mirski elmurmuris ion. + +--Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu +okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia +eksfianĉo ... mia unua amo, kiel oni diras. + +--Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino. + +--Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena. + +Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, +serĉis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogiĝis en la estintecon. +Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu +ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo ... kaj nun +li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis. + +Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie +antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon. + +Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al +Nevena. Li volis paroli kun ŝi. + +--Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam. + +--Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo +amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj. + +--Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj? + +--Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi +ĝin rememorigas al mi. + +--Ĉu vi estis malfeliĉa kun li? + +--Malfeliĉa! ... ĝi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi +pri li. + +Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon. + +Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela. + +Ŝi kaptis liajn rigardojn. + +--Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante. + +--Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame +konis, elkreskos tia imponanta virino. + +--Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon. + +--Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, +ke vi estas bela, diable bela. + +--Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min ... + +--Mi kredis ... Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj. + +--Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon. + +--Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo. + +--Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj ... ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, +forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion +alian ... malnovan ... eblan, kion ŝi ne estas provinta. + +--Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis. + +Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis. + +Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la +homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla +ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan +kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare +ŝin aĉetos ... sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio. + +--Kion vi pensas? ... ŝi demandis lin delikate. + +--Nenion ... + +--Tio ĉi ne estas respondo. + +--Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas? + +--Kompreneble ... mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri +mi ... ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ... + +--Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... +mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo ... kaj, ke apenaŭ +estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se +vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ... + +--Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro. + +--Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne +edziĝis. + +--Tio ĉi ne estas argumento. + +--Por vi ne ... ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas +ĉio--ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian +teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malĝojas +pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, +dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi +komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj +pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej +belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa. + +--Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo? + +Mirski malkonfide ŝin ekrigardis. + +--Ĉu vi ja forgesis ilin? + +--Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi +tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas +ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi ... mi vin petas ... ĝi +interesas min. + +--Vi estas prava: La vivo elviŝis en vi tiujn subtilajn komprenojn. +La malgrandajn malsaĝaĵojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... +tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaŭ min, +miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis +tiame. Kaj ĝi estis ... kiel hodiaŭ ... mi memoras tiun vesperon. Ni +unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud +la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi +enamiĝinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian +ŝultron, kaj iutempe niaj lipoj kuniĝis en longa, senfina kiso. Sed +jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntuŝiĝis +kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen +mi eksentis sub miaj fingroj viajn ŝtrumpojn. Mi svenis ... +Dio mia! ... ekzistis io en tiu ĉi mondo, kion oni ne devas atenti +... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon +super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaŭ +estas egale ebriigitaj de ĝi. La pasio estas feliĉego, estante +blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--ĝi fariĝas ĉu +malĉasteco, ĉu perforto. Ĉu vi scias, kio okazis en tiu ĉi +momento? ... Kvazaŭ iu vangofrapis vin aŭ nomis vin publika +virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, ruĝiĝinta pro honto ... +paliĝinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... +mi ĵuris antaŭ vi, ke tio ĉi estas pli forta ol ni, ke ne per +ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi +konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aŭ krima tio, kio nin +kunligos poste por ĉiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaŭ vi +volis enkraĉi en mian vizaĝon. + +Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton. + +--Mi vin petas, daŭrigu ... al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. +Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis +pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi +mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis? ... + +--Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la +afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre +juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... +ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia +krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio +finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco ... Infana kaj malsaĝa +ĉasteco! ... + +--Kaj ĉu vi memoras la leteron? ... + +--Ĝian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu +ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj +... --estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon ... ke vi +disreviĝis en ĉio ... ke ne estis amo en tiu ĉi mondo ... ke ĉiuj +viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio ĉi +estas amo ... tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li +almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en +la virino nur virinon ... + +--Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi ... diris Nevena kun +maldolĉa rideto. + +--Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn +de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove ... nur sen tiu +vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam +sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne +ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe ... pasie, sed ne +estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo +oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj +venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de +l'amata estaĵo. + +Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian +animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon ... + +Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin ... ŝi forlogiĝis en la +estintecon. + +Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, +kaj veninte ĝis la sceno en la salono ... ĝis la letero,--ŝi ne +volis kredi, ke tio ĉi okazis ... ke ŝi ... nome ŝi ... estis +kapabla pri tio. + +Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski--ŝia fianĉo--ŝi +metis sian manon sur la lian. + +--Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas? ... ŝi tramurmuretis, kvazaŭ +al si mem. Ĝi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Ĉu ne +ripetiĝas? ... + +--Ne ... tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje +naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas ... demandante pri la +feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, +sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva +kaj ama dramo ... Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta +sceno, ni estis kiel ili. + +--Sufiĉe ... sufiĉe ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu +al mi la perditan paradizon ... + +Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia +ombrelo. + +Li ne interrompis ŝian silenton. + +--Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se +estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage +sin pafus ... ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin +jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ... + +--Kaj ĉu vi do amas min? ... + +--Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al +vi unu malsaĝa infano--hodiaŭ centoble redonos la virino. + +--Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio ĉi ne estas amo +... eĉ ne pasio, sed simpla kaprico. + +--Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn--nun +venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni +estas kvitaj! ... Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi +hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu +ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj +riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena +riverenco estas ironio. Ŝi ... por kiu la plej riĉaj junuloj estus +malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron. +En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena--duonhelan kiel +revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj +ĵaluzo. + +Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon. + +Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l'monda bruo--la +momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan +kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ... + +Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis ... sciis, ke, se li prenos +ŝin--li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni +povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi +pro ŝi. + +Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l'kompanio venanta al ili. + +--Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve ... mi bedaŭras nun, ke +mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj +mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi +apenaŭ povus vivi pluen. + +Kiam la kompanio kolektiĝis--oni decidis iri en Knjaĵevo'n[1] kaj +aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo. + +Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la +kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, +ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon. + +Ŝi vidis sin senforta antaŭ li. + +--Sinjoroj! diris ŝi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni, +ankaŭ mi restos ĉi tie. + +Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas +konsenti. + +Por ĉesigi tiun ĉi komedion--li cedis. + +Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en +Knjaĵevo. + +Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn. + +Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris +malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed ŝi, +rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si. + +--Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio. + +--Kial do?! ... ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel +speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi ... + +--Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj--mi +silentigos ilin. + +--Lasu ... diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru +al vi ... ĝi ĉesis dolori ... + +--Tre baldaŭ ... videble ĝi eĉ ne doloris. + +--Eble ... + +--Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin. + +--Mi silentos. + +--Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj +gaja. + +--Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema. + +--Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi. + +--Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de ĉi +tie--al mi tedas tiu ĉi kompanio. + +--Vi ne foriros ... ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros +kun vi. + +La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun +Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n +por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, +trankvile observadis siajn konatojn. + +Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ +nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn +kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li +tre nature antaŭ la okuloj de l'edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri +al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la +edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l'vivo. + +Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aŭ +atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ +ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj +videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco ... kvazaŭ ili formetis +siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek +virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj +okuloj ... ke li naŭzis de ili. + +Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en +sian hejmon ... kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, +sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom +do ŝi kostos?" + +Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies +figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro. + +Nesciante kial--li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas +ankaŭ lin per tio. + +Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli +malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la seĝon kaj +ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi. + +Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li +trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel +ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero ... ĉu tuŝas mian +aferon ĉio ĉi tio? ... Kia mi estas por ŝi? ... En kio ili estas +kulpaj al mi? ... Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon? ... +Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis." + +Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu +interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel +... ke tio ĉi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo +... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. +Ke estas monstre ... krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara +ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus +genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed +genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn +je bankbiletoj. + +Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, ŝercaj +interparoloj--li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon--preskaŭ +infanon. + +Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon? + +Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan +mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstataŭigi per la subtilaj +konoj de l'malĉasteco--de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe +serĉas kaj malestimas. + +Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis ŝin +forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi +denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin +vangofrapi pro unu senkulpa manetendo. + +Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn +gestojn--li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel +por li tiel por si. + +De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro. + +Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis ... Ŝia interparolo +fariĝis kuraĝa--la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, +povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn +pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn +lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi. + +Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan. + +Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli +kare vendi sian komercaĵon en la bazaro. + +Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia +vizaĝo estis ekscitita ... ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole +konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon. + +"Dio mia, li tramurmuretis--kial ŝi ne estas tiel pura, kiel +ŝi estas bela?" ... + +Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin +al Mirski, diris al li: + +--Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi ... sed, +vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia +animo iun malnoblaĵon ... + +--Kial do tiaj fantaziaĵoj? + +--Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj ... Mi preferas forgesi hodiaŭ +ĉion ... forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo ... forgesi, +ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono ... ke mi skribis +al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... ĉion ... ĉion +forgesi, eĉ min, eĉ vin. + +--Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie? ... + +--Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam +ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... +he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi +aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi ... ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, +Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon ... Kial +vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi +rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco +mem, kaj morgaŭ ... morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas +vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi +... ĉu vi aŭdas? ... mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne +akceptos min? ... + +Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi. + +Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li--kvazaŭ ŝi volis +ĉirkaŭpreni lin. + +Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan +parton de ŝia mano por diri al ŝi ion. + +Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano. + +--For la manojn! ... ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi +kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ... + +Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta. + +Ŝia kapo ekturniĝis. + +Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski. + +--Mirski! ... Tio estas vi? Ĉu ne? ... Kial vi silentas? ... +Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri ĉio vi mensogas ... +Mi neniam skribis al vi! + +Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn. + +Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis. + +Mirski kliniĝis al ŝi. + +--Sinjorino, trankviliĝu ... trinku akvon. + +--Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon. + +--Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu +la fenestron. + +--Lasu min ... lasu min ... kriis ŝi, foriru de tie ĉi ... +lasu min. + +Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, +eliru en puran aeron. + +Ŝi ne movetiĝis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn +apud la tablo--kvazaŭ ŝi ekdormis. + +--Finiĝis! ... diris iu. + +--Kaj tio ĉi estis festeno! ... + +--Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi? + +Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion. + +Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron. + +--Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... +li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... +Ĉu vi aŭskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi +forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... +mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion. + +Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da +akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis +ŝin sur la kanapon. + +Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton. + +Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte +spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis. + +Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn ... +ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj +samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n. + +Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom +ĝi premis ŝian gorĝon ... kuntiris ĝin ... kaj ŝi, forte +ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon. + +--Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke +estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj +via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon. + +Iuj ekmurmuris, aliaj indignis. + +--Kaj kial do? + +--Kia vi ja estas tie ĉi? + +--Videble, li estas prava. + +--Jes ... jes ... ili foriru ... ĉiuj foriru ... ĝis la lasta, +kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski. + +Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi. + +Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de +sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi. + +Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne +povus, ne entreprenus savi ŝin. + +Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare +komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj +de l'homo. + +Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon ... ĉiu povas ĝin aĉeti ... +kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l'mondo. Nek +la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem. + +Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon +sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto. + +--Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas +malvarme. + +Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra +vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi. + +--Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", +sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos. + +--Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi +pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi +estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia +afero ... de nia renkontiĝo ... de tio, kion vi diris al mi ... de +la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron +kaj mi hontas ... mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi +estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin +petas, ne enlasu ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili +eniros, mi faros skandalon. + +Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn. + +--Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ +severe. + +--Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie. + +--Kaj kial vi forlasis vian edzon? + +--Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi +ne povas resti plu ĉi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokiĝas +en ĉi tiu ĉambro. + +--Vi estas malforta nun ... ĉu vi povus stariĝi kaj iri +ĝis la fiakro? + +--Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos +min. + +Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur +ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la +bierejo. + +Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime. + +--Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, +ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, +ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte. + +Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston. + +Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambaŭ silentis, kaj +Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la +sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna +voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... ĉu ne? Kaj vi +... ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ +estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... +"Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da +vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian +iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, +kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian +koron. + +Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj +samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo--la +vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia +mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis +lian vizaĝon--ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas +nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li +nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun +vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke +li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni? ... Kial la penso +pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... +krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, +kiajn havas ĉiu homo al sia belulino-fratino? Kaj ĉu oni povas +atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun +en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn +instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj +senkulpa. + +Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, +malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi". + +La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi +en sia animo. + +"Sed li povus esti ŝia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..." + +Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por +li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, +aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi +la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de +pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li +vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, +kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon. + +Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino--sed +ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen ... Kaj ĉu li purigis +ŝin? + +Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn. + +--Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla ĉio ĉi tio, kio +okazis hodiaŭ? Vi ne dezirus min akompani ĝis la domo. + +--Kiel vi vidas--mi faras la kontraŭon, li eldiris rapide +kaj eksilentis. + +Ili atingis la domon de Nevena. + +La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris +en la salonon, ŝi turnis la elektran butonon sur la muro. + +Forta, akra lumo lumigis altan, grandan ĉambron, en kiu meze +staris Mirski kaj apud li Nevena. + +Ŝi nevole fiksrigardis lin, kvazaŭ ne kredante, ke li estas tie +ĉi en ŝia domo. + +Kaj Mirski denove rimarkis, ke ŝi nun estas ankoraŭ pli bela ol +antaŭe. + +"Dio mia! ... ĉu tian sorton ŝi meritis?" + +Sed ĉirkaŭrigardante ŝian ornamitan salonon--lia koro denove +kuntiriĝis. + +La salono estis troŝarĝita de multekostaj remburitaj mebloj: +seĝoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la +muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj +bagatelaĵoj. Ĉio estis droninta en floroj kaj parfumo ... + +"De kie ŝi povas havi ĉion ĉi tion ... ŝi, filino de malriĉaj +gepatroj?" + +Ĵetante rigardon ĉirkaŭ si--ŝajnis al li, ke tiuj ĉi objektoj +ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed +ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de ŝia korpo ... ke ĉio +tie ĉi, eĉ la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro +de ŝiaj karesoj. + +--Sidiĝu! ... kial vi ne sidiĝas, sinjoro Mirski, diris delikate +Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel feliĉa mi estas hodiaŭ! ... +Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen. + +Mirski sidiĝis. + +--Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi +kuŝiĝos. Vi estas tiel pala! ... + +--Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, +tiel bone estas al mi ... mi ne povas eĉ dormeti nun. + +Kaj ŝi demetis sian ĉapelon, metis ĝin sur la marmoran tableton +apud la spegulo, ĵetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de +l'mano reĝustigis siajn harojn kaj sidiĝis kontraŭ Mirski. + +--Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Ĉu vi +aŭdas? Mia koro turniĝas vidante vin tia, ĉar ŝajnas al mi, +ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi ĉe mi. + +--Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, +ke li mensogas. + +--Ne ŝajnigu vin ... via vizaĝo vin perfidas. Vi ne povas mensogi +al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion +komprenis en la mondo. Mi scias ĉion ... ĉion mi scias. Mi scias, +ke en tiu ĉi minuto vi rapidas foriri, morgaŭ al neniu vi diros, ke +vi estis tie ĉi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun ĉi domon ... ĉu +ne? Diru al mi la veron ... + +Mirski ne volis tiel kruele ŝin ofendi. + +--Vi rigardas hodiaŭ tra specialaj okulvitroj ĉion, diris li, ĉi +tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas ĵus, ke la mondo estas +abomeninde aranĝita kaj ke ni, la homoj--ĉiuj estas senfortaj +infanoj en ĝi. + +--Kial vi parolas tiel? Ĉu vere estas, ke la feliĉo en la vivo ne +ripetiĝas? Ĉu tio ĉi estas ebla? Kaj ĉu ĝi daŭras nur momenton +kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ĝin, kiam oni estas malsaĝa +infano? + +--Jes! ... tiu feliĉo ne ripetiĝas! ... + +--Dio mia! ... sed tio ĉi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun +ĝi ne malaperas ankaŭ la revo pri ĉi tio? Ne ... ne ... vi +trograndigas. Kaj kia estas ĝi, la feliĉo, ke ĝi ne ripetiĝas? +Ĉu ĝi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas +ĝin renovigi? + +--La feliĉo ... devas esti ... pura ... ĉu vi aŭdas? Pura kiel la +sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l'vivo. + +--Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne ... +ne ... tio ĉi estas neebla ... tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, +ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne +... eĉ ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu +vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne +ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, +ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La +tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne +timas ĉi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas +nur vian malestimon ... ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... +nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, +sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! +Nikĉjo! ... Karulo ... ŝi tramurmuris ... kaj ŝi falis antaŭ li +genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci +kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia ĝis la +tombo por ĉiam. + +Mirski frostotremis. + +--Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas +agrable rememorigi tion nun ... ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu +min, mi silentos ... mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura +iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la +teruro min kaptas ... mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi +estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en +tiu ĉi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu +vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne +povas esti cia edzino ... ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino? ... +amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, +Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem +min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo ... karulo, kial ci silentas? +Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, +Nikĉjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ... + +Mirski tuta estis en fajro. + +Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis +ripetadi la samon. + +Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, +tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono ... +Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... +kaj tre multekoste. + +Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia +kaj bela vizaĝo ... ŝia mirinda talio de formiĝinta virino ... +formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran +figuron de l'amata Nevena. + +Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, +staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis +al liaj karesoj. + +Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi +senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian +junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn +virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion +de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis. + +Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine +ekdezirus ankaŭ lian amon ... ŝi ekpetus ĝin. + +Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn. + +Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian +momentan pasion--ŝi opinius kiel revenon de l'malnova sento, ŝi +esperus liberigon--kaj li ne povus ŝin liberigi--kaj amuztrompi ŝin +li opiniis malnobla. + +--Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas? + +--Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto. + +Nevena klinis la kapon sur la kanapon. + +--Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi ... +ĉiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? +Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsaĝa infano, vi +postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj +estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial? + +--Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan +amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne +povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas ... + +Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian +sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, +ke li nevole ektimis. + +Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi +la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten--alten super +la popolamaso ... sed ankaŭ li estis el la sama amaso ... kaj li +havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso +piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuraĝis levi. Ŝi volis +oferdonon de li--li ne povis akcepti tion. + +Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de +ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon. + +--Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre +ekscitita, mi ankaŭ--mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, +trankviliĝu, kaj morgaŭ ... morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri +ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l'kanapo kaj +prenis sian ĉapon de l'seĝo. + +--Kaj vi venos morgaŭ? ŝi demandis lin, fiksante la rigardon +en liajn okulojn. + +--Jes, mi venos, diris li decide. + +Ŝi tralegis liajn pensojn. + +Mirski premis ŝian manon forte, dolĉe ... malfermis la pordon +kaj eliris en la koridoron. + +Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski +haltis momenton. + +Li aŭdis el la salono bruon--kvazaŭ falon de peza objekto--lia koro +frostotremis, li tuta paliĝis kaj timeme diris al la servistino: +"Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonaĵo" ... + +Kaj tre rapide, kvazaŭ el la loko de iu krimo, li ekpaŝis +al la strato. + + + + +Pri unu anguleto de l'animo. + +Nevena estas kolera al sia edzo--eĉ ne kolera, sed pli vere +disrevita pri li. Li komencis ŝajni al ŝi ne tia, kia ŝi kutimis +lin prezenti al si. + +Kiel neniam ŝi sentis sin ofendita kaj ne povis paciĝi kun la +penso, ke li kaŝas ion de ŝi. + +"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus +foje ĝin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela, +malnobla, malhonesta de lia flanko: li kaŝas de mi kiel de fremda +homo, dum mi rakontas al li ĉion, ĉion ..." Momente ŝi kaptis sin +mem en mensogo--se li estus tuŝinta per tranĉilo ŝian koron, ŝi +neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu +antaŭ ne longe mortis kaj forportis ŝian sekreton en la tombon kun +si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris ŝi, tamen +ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane ŝi +traserĉadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, +kion ekzemple li povas kaŝi de ŝi--nenion ŝi trovis. Amanta, +delikata, bona, atenta--jen kia ŝi lin konas. Tia li estis ja +hodiaŭ, kaj hieraŭ, tia certe li restosankaŭ dum la tuta vivo. + +"Ne nur mi lin amas,--ĉiuj lin estimas, laŭdas, metas lin kiel +ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraŭ +tio li havas sekreton, havas ... Kial ĉiam, kiam mi lin trovas +serĉantan en tiu ‘mistera tirkesto’, li tuj ĝin fermas, lia vizaĝo +ŝanĝiĝas, fariĝas serioza kvazaŭ estas por li malagrable +lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia ĝi +povas esti? ... Kaj ĉu mi neniam ĝin ekscios? ... Ĉu en la plej +delikataj minutoj mi devos ĉiam senti, ke io nin disigas, ke inter +ni estas ‘io alia’ ... ‘iu alia ino’ ... Ne, nur tio ĉi estas +neebla! Je tia malnoblaĵo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas +esti tiu ino? ... Mi konas ĉiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ... +kaj malgraŭ tio estas, estas io! ..." + +Tiu ĉi penso ĝis tia grado ŝin persekutis, ke ŝi aspektis kiel +malsana. + +Nevena komencis vidi en sonĝo tiun tirkeston; kaj en sia sonĝo ŝi +legas iajn leterojn trovitajn en ĝi. + +Malgraŭ sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, +Nevena ne povis trankviliĝi, antaŭ ŝiaj okuloj videtiĝis senĉese +iu malklara, virina figuro, kiu ŝin incitadis kaj maltrankviligadis. +Ŝi ĝin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj ĝi, kiel iu malbona +spirito, marŝis ĉiam post ŝi kaj kelkafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi +aŭdas ĝis siaj oreloj arogantan virinan ridon. + +"Sed tio estas kontraŭdia, ke li min turmentu tiel!" + +Kaj ŝi ĉiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al ŝi, +ĉirkaŭprenos ŝin kaj diretos: "Jen la ŝlosilo, iru vidi, kio +estas interne kaj trankviliĝu!" Nevena opiniis, ke li devas fari +tion. Iun tagon ŝi eĉ pensis, ke "se ĝis la vespero li ne faros +ĝin, tio signifos, ke tie ĉi estas io, ĉu li ekamis iun alian, +ĉu ... ĉu ... en ĉiu okazo ĉesis min ami." + +Nenio simila okazis. Ŝia edzo post la vespermanĝo kiel ĉiam +leviĝis kaj foriris en sian kabineton. + +Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li. + +Enirinte en la kabineton, ŝi sidiĝis en la apogseĝon, li +flanken ĵetis la paperaĵojn kaj delikate ŝin ekrigardis. + +--Kio estas? + +--Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, ĉu vi komprenas? Mi suferas +tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas +senkompate ... + +--Ĉu denove pri la tirkesto? li demandis ŝin ridetante--kaj +mi pensis, ke vi ĝin forgesis jam. + +--Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu +donas al mi trankvilon eĉ ne unu minuton, nek tage, nek nokte. + +--Ĉu vi serioze parolas aŭ ŝercas? + +--Mi ne ŝercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, ĉu vi scias, +ke al mi kelkafoje ŝajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kaŝas ion +teruran en tiu ĉi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne +scias ... sed ĉiam ŝajnas al mi, ke ĉe ni okazos io ... + +--Ĉu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin +kompreni, kial tiu ĉi tirkesto estas enirinta en vian kapon. + +--Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu ĉi +tirkesto? Malfermu ĝin antaŭ mi kaj mi trankviliĝos ... + +--Ĉu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ... +Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribaĵoj kaj nenio alia. Tiu ĉi +tirkesto fariĝis ĉe vi ideo ... fiksa ... + +--Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ... + +--Denove malnova kanto! kaj de kie disvolviĝis ĉe vi tiuj +policaj emoj? + +--Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi +komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ... + +--Denove samaj historioj! Fine ankaŭ se estas io, ĉu mi devas ĝin +komuniki al vi? + +--Vi ne ŝercas? + +--Tute ne, diris serioze Mitjo. + +--Mi almenaŭ opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj +sekretoj ... + +--Kaj kial vi tiel opinias? + +--Ĉar alimaniere mi ne komprenas kunvivon. + +--Kaj ĉu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias +ĉion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, ĉar ĉiu +homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ... +Kaj ĉu vi ne havas tian anguleton? Ĉu? + +--Mi ne havas sekretojn antaŭ vi! ... + +--Eble ... poveble ... vi virinoj, ĉiuj estas escepto ... + +--Ne ironiu ... mi povas ĵuri, ke mi ne havas sekretojn antaŭ +vi ... kaj vi! ... + +--Vidu! mi ne povas ĵuri pri tiu afero! ... + +--Dio mia! Ĝis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin +lasis fali sur la apogseĝon. + +--Aŭskultu, Nevena, ne fariĝu infano plej poste,--diris li +delikate al ŝi. Ŝi levis siajn okulojn al li. + +--Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, ĉu ne? +traparolis ŝi mallaŭte, ĵetinte al li pasian rigardon promesantan +plej furiozajn karesojn. Li renkontis ŝian rigardon kaj ekridetis. +Ŝi komprenis, ke li divenis ŝian ludon kaj ŝi ruĝiĝis. Ŝi +klinis sian kapon sur la brakon de l'apogseĝo kaj ekpensis: "Kia +homo li estas? Kvazaŭ unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial +mi per nenio povas lin obeigi?" + +Nevena koleriĝis. Al ŝi fariĝas ofende. "Nenio, nenio influas sur +lin kiam temas pri tiu tirkesto." Ŝia bela vizaĝeto sulkiĝis. + +--Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi ĉiam? Kio +okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam +ĵuris? + +--Plena sindono, Nevena, en tiu ĉi mondo ekzistas nur fizika; +sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni ĝin donas, +oni mensogas ... + +Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn +kiel disverŝita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. +Li saltis el sia seĝo kaj sin ĵetis al ŝi. + +--Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo +vi kreas al vi suferojn? + +--Eble ... sed tiu tirkesto ... + +--Nevena! ... ĉu serioze vi suspektas min? Diru al mi! + +--Kaj tiu kajero? + +--Diru al mi, Nevena, samokaze ĉu vi konsentus malkovri +konfiditaĵon? + +--Sekve, tiu kajero ne estas via? + +--Kompreneble ... Kaj li delikate ŝin ĉirkaŭprenis kaj altiris al si. + +Pasia kiso silentigis en ŝi ĉian timon, dubojn kaj suspektojn. +Ŝi trankviliĝis. Sed vespere, antaŭ ol ekdormi, iel subite ŝi +diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?" + +II. + +Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la +provincon. + +Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaŭ iu konfidos sian sekreton +al alia, ŝin ne forlasis. "Ĉu ne li mem diris, ke ĉiu homo havas +unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu +donis al li siajn kajerojn? Tio ĉi estas neebla! Mitjo elpensis +ĉion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto ŝin +tiris en lian kabineton, kie momente ĉiuj ŝiaj supozoj +finiĝos--ŝi ekscios la veron. + +Kelkafoje ŝi eniris en lian ĉambron, sed malferminte la pordon kaj +alproksimiĝinte al la tablo, io ŝin haltigas. Al ŝi ŝajnas, ke en +la kabineto estas iu, kiu ŝin observas. Ŝi sentas tian timon, ke +ŝi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam ŝi +decidiĝis sidiĝi sur la seĝon, al ŝi ekŝajnis, ke Mitjo estas en +la ĉambro, li divenas ŝiajn pensojn kaj kolere minacas ŝin. Ŝi ne +kuraĝas sin moveti de sia loko, iutempe eĉ ŝajnas al ŝi, ke la +ĉirkaŭaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial +ŝi venis tien ĉi. + +Nevena tiel ektimis, ke ŝi laŭte elvokis la servistinon. La +servistino venis, Nevena petis de ŝi glason da akvo. + +"Kiel malsaĝa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, ŝi +rememoris, ke ŝi devas iri al iu el siaj konatulinoj: ŝi volis eliri, +sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la ŝlosilon?" Nevena +komencis traserĉadi en liaj paperaĵoj, en la ŝranko, sub la kanapo, +ĉie. "Li estos ĝin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom +da ŝlosiloj ... iu taŭgos" ... Ŝi kolektis ĉiujn ŝlosilojn. +Provante malfermi per ili, ŝi rimarkis, ke la ordinaraj ŝlosiloj ne +eniras en la ŝlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan ŝlosilon!" +Tiu ĉi eltrovo ŝin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre +sekreta" ... Tio ĉi ankoraŭ plifortigis ŝian deziron malfermi "la +malbenitan tirkeston", kvazaŭ en ĝi kaŝiĝis io, kion ŝi nepre +devas scii, sen kio ŝia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli ŝi +konvinkiĝadis, ke estas neeble ĝin malfermi, des pli ŝi kredis, ke +ŝi devas ĝin malfermi. Certan tempon ŝi eĉ pensis, ke ŝia devo +estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi ĝin malfermu? Ĝin rompi sola--mi +ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj ŝi forsendis la +servistinon por venigi seruriston. Ĝis kiam alvenis la seruristo, ŝi +uzis sian tutan saĝon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun +kajeron. "Nur post tio mi trankviliĝos. Kio ajn estu tie, mi devas ĝin +scii ... alie, fine mi ĉesos lin ami ... mi ĉesos kredi al li, kaj nia +vivo aliformiĝos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la +aliaj ... Ĉu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej +teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj." + +Kaj alia voĉo murmuretas al ŝi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas +la rajton ..." Kaj tiu ĉi voĉo estis tiel konvinkiga, ke ŝi fine +decidis revenigi la seruriston. + +Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge ŝi +ekscios ĉion, tiel ŝin kaptis, ke ne konsciante kion faras, ŝi +montris per la mano la ŝlostruon. + +Malfrue estis por rezoni. Post momento antaŭ ŝi videtiĝis +la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. +Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla +ĝuo, ĉirkaŭprenis ŝian tutan estaĵon. Ŝi tuj prenis la paperojn +el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaŭ +timis, ke la suno ne brilos sufiĉe, ĝis kiam ŝi ilin legos. + +Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj: + +En la antaŭvespero de la edzeco ŝi ne sentis tiajn akrajn +frostotremojn--post nelonge ŝi eniros en lian animon, ŝi +traserĉos tie ... + +Al ŝi ŝajnis, ke ŝi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, +iun nekonatan al ŝi planedon. Ŝia koro tiel dolĉe ektremis, ke ŝi +apenaŭ spiris. + +Neniam dum sia vivo ŝi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, +sentojn. Eĉ ne unu fojon ŝia interna mondo plenigis tiel ŝian animon, +kiel tiu ĉi ankoraŭ nur malfermita kajero, kaŝanta en si la sekretojn +de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--ĉar alie +tiu ĉi kajero havas nenian signifon por ŝi. + +Kaj jen ŝi ĵetas siajn streĉitajn okulojn sur la kajeron kaj +legas supre deflanke: + + "Ĉiu homo en tiu ĉi mondo havas en sia animo unu anguleton, + kien li neniun enlasas". + +Tiuj ĉi mallongaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis ofte de sia edzo, ŝin +igis frostotremi. Al ŝi ekŝajnis, ke ŝi aŭdis lian voĉon, ke +li staras apud ŝi kaj la tuta teruro de la faritaĵo trapasis ŝian +cerbon. + +Sed samtempe, nun ŝi kontraŭ nenio kaj al neniu donus la kajeron, +antaŭ ol ĝin tralegi ... + +"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj +pensojn, kiel ankaŭ la plej abomenindajn kaj eĉ krimajn ... kaj tiajn +mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi +kaptas min mem en iun akran malnoblaĵon, kiun mi penas kaŝi per +diversaj belsonaj nomoj ... kaj antaŭ la homoj, kompreneble, mi +preskaŭ ĉiam sukcesas en ĉi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel +kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej +interesa en la mondo _tête à tête_ mi elfosas el la fundo de mia +animo la plej kaŝitan abomenaĵon kaj ĝin metas tien ĉi en la +registrolibron de mia kalkulo. + +"Mi havas pasian deziron observi min kaj traserĉi en mia pasinteco, kia +ajn ĝi estu kaj precipe tial, ĉar mi rimarkas, ke oni min opinias ne +tia, kia mi estas ... Min ĉiuj opinias, eĉ miaj malamikoj, kiel +senriproĉe honesta ... kaj mi uzas mian tutan saĝon, por subteni tiun +ĉi opinion. Mi paciĝus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al +mia amiko, se li aludas eĉ ion suspektan pri mia honesteco ... kaj +dume ... + +"... Jes, mi denove ripetas, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la +animo, kien li neniun enlasas, kien eĉ li mem enrigardas nekontenta, +ĉar nur en tiu ĉi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke +li ne estas ‘li’. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aŭ pensas ke li +povas esti pli bona--ĝi estas nur pro tio, ke ni ne konas ĉi tiujn +anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas +ĉion ĉi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la +studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi +volas traesplori mian vivon de l'komenco ĝis la fino kaj tiam mia +heredonto aŭ la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian +oficialan biografion kaj vidu, ĉu estos io komuna? + +"Kelkaj homoj nomas la ĵaluzecon nobla sento, aliaj ĝin miksas eĉ kun +la amo mem. + +"Li min ĵaluzas, sekve amas!" pensas iu malsaĝa virino. "Mi vin +ĵaluzas, ĉar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfeliĉan +duonon, fermante ŝin en kaĝon. + +--Laŭ mi, la ĵaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas +manifesti homo. La ĵaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, +kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel ĉu mi +mem ne sufiĉas al ŝi? kaj ŝi ree ne estas kontenta? Kion plu ŝi +volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaĝulo, kiu +pensas, ke li estas sufiĉa por plenigi ĉiujn malplenaĵojn en la vivo +de l'alia. Mia Nevena min ĵaluzas, eĉ je la libroj. Ŝi ne povas +kompreni, kiel iu libro, kia ajn ĝi estu, povas esti pli interesa +ol ŝi. + +"... Mi ne scias, ĉu ekzistas homo en tiu ĉi mondo, kiu dum sia vivo +ne faris iun abomenaĵon--ĉu malgrandan aŭ grandan, ĉu primonan aŭ +alian? Apenaŭ ekzistas homo sur la terglobo kun saĝo kaj ventro, +kiu akiris riĉaĵon aŭ altan situacion, nefarinte iun malnoblaĵon? +Efektive, ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj +estas puraj, senriproĉaj, aŭ almenaŭ nesuspektaj. Sed enirinte en +ilian animon, traserĉinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos +iun etan malnoblaĵon, etan kiel mikrobo, el kiu volviĝas poste tiu +riĉaĵo aŭ situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aŭ la +rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu +ĉi eta malnoblaĵo, kiun oni eĉ forgesas pli poste. + +"Kiel hodiaŭ, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel +ekspertizisto ... ĉio dependis de mi ... Mi konis tre bone la +interesiĝantan personon ... iu riĉulo ... liberigita kontraŭ +garantiaĵo ... Kelkajn tagojn antaŭ la ekspertizo mi trovis sur mia +tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. ĉiu kaj mallongan +noteton: ‘Al tiu, kiu eĉ sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas +esti maldanka.’ Kia kolero bruegis en mia animo en ĉi tiuj minutoj! Tuj +mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris ĉe la ministro. Tiu ĉi +noteto indignigis ĉiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis +la ciferon, post kiu mi ĉesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al +li, ke ekzistas ankoraŭ _homoj_ en tiu ĉi mondo. Mi iris en la +ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La +morgaŭan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn +tagojn serĉis tiun sumon--mia amiko promesis ĝin pruntedoni al mi +tiujn ĉi tagojn. ‘Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de +tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de +l'prunteprenita mono ...’ Ĉu estas io pli simpla ol tio ĉi? Mi ne +povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia poŝo, kiel neekzistantan. Mi +alportis la monon al la banko kaj tuj iris serĉi mian amikon. Mi lin +vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron +estis sensence jam. + +"La morgaŭan tagon la komisio kunsidadis. Mia subaĉetinto aperis, li +sin tenis kvazaŭ li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, +ĵeti la bankbiletojn en lian vizaĝon, precipe min pliincitadis lia +indiferenteco, kvazaŭ li estis certa, ke mi deklaros min je lia +profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, ĉar mi timis, ke en alia +okazo li laŭte deklaros antaŭ ĉiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam +pri nenio, mi ne pensis, ĉu mia deklaro estas prava aŭ ne el la +vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan +pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: ‘mi subaĉetis lin’ aŭ +‘mi volis subaĉeti lin’ min neniigi. ‘Se li estus honesta, kial li ne +deklaris?’--demandos li kaj ĉiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi +min, ke mia decido estis justa, ke ne ĉar mi timis lin, aŭ ĉar li +sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed ĉar tiel devis esti. +Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subaĉeti. Mi neniam +forgesos lian rideton, kiam li adiaŭis kun la komisio--li kvazaŭ +dankis al mi per ĝi. Kaj mi estas certa, ke se la leĝo ne punus ambaŭ +pro subaĉeto--li plezure ekridus en mian vizaĝon kaj rakontus pri la +mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizaĝo +mia unua nesperta malnoblaĵo. + +"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte +hejmen--disŝiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj +prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaŭ ilin fari sammaniere. Sed +veninte hejmen la vesperon, al mi montriĝis, ke estos tre malsaĝe +nuligi tiun monon. Kia ajn ĝi estis, ĝi ĉiam restis mono. Fine mi +povas ĝin uzi ne por mi ... mi povas ĝin disdoni al malriĉuloj ... + +"Kaj tiel la mono restis ĉe mi ... + +"Mirinda kreitaĵo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas +kontraŭ Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam ŝi fariĝas +pasia je mi, kiam ŝi forĵetas flanken ĉian honton--mi ebriiĝas tiam +de ŝia volupto, mi kisas ŝiajn piedojn ... kaj minuton post tio, ŝi +falas en miaj okuloj, kvazaŭ ŝi faris ion malhonoran ... kvazaŭ la +pasio, eĉ dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ... + +"... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo. +Alia mi estas antaŭ la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj +malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaŭ mia +edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: ‘dum +la plenumado de l'oficaj taskoj.’ Kaj nenion komunan mi havas nek kun la +unua, nek kun la dua homo nun; tie ĉi en soleco mi estas tia, kia estis +Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie ĉi mi loĝas kaj mi ne +timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas +pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aŭ delikatan +interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam ŝi eĉ ektedas al vi ... +kia ĝuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... ĉu povas +tion anstataŭigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Ĉu do estas +sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de +alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn +eĉ antaŭ Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaŭ +ol kuŝiĝi, ĉiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton +de sia animo, ĉu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas +al ŝi ĉion, ke mi kaŝas tiun ĉi kajeron al ŝi. Sed ĉu estas eble +rakonti al ŝi ĉion, kion mi scias pri mi mem? + +"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj ĉu tio ĉi estas sufiĉa por ke ni havu la +rajton grati unu al la alia en la animoj. + +"... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblaĵo kaj denove ŝajnas al +mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli +malbone ol mi ... Antaŭ ĉio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis +homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kaŭzo esti +kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, ĉu mi estis kapabla fari +ankaŭ ĉi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus +diri certe ĉu ili estas kapablaj je granda heroaĵo aŭ je granda +krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn +indecojn kaj malvirtojn, eĉ ne sentante ilin pli frue. + +"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu ĉi afero. +Ĉu tio ĉi ne estas riproĉo de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: +mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio ĉi ne povas +fariĝi ĉe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki ĝis freneziĝo, +ĝis memmortigo aŭ min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. +Iafoje mi eĉ pensas, ke dubinde estas ĉu mi lasos ĉi tiujn paĝojn, +ke oni ilin legu post mia morto. + +"Al mi ŝajnas, ke ankaŭ mi, kiel ĉiuj, aliaj ekdeziros forlasi la +teron pura antaŭ la societo. + +"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj ĉi paĝoj falus en +iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo? + +"Kaj malgraŭ ĉio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenaĵo en +mia vivo--kvankam, ĝis hodiaŭ ĝi eĉ ne unu fojon malbonigis mian +apetiton kaj mi travivis pro tio eĉ ne unu nokton en maldormo. + +"... Mi ankoraŭ ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edziĝis entute, +kaj kial nome mi edziĝis je Nevena? + +"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun ĉi demandon kaj ĝi okazas kiam +plu ne estas tiel facile por detrui tiun ‘bonvolan kontrakton’. Nevena +ankaŭ, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial ŝi preferis min +pli ol la aliajn. Ŝi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis +tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn +aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Ĉio estas okazo: okaze niaj +patroj renkontiĝis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu ĉi mondo ... +okaze ni ankaŭ mortos de iu malvarmumo ... okaze ni fariĝas juĝistoj, +aŭ krimuloj ... okaze edziĝas unu je Maria, alia je Stefania, tria je +Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por +la alia. Edziĝinte, al mi eĉ en la kapo ne venis daŭrigi la homan +genton, mi eĉ ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian ‘mi’. + +"La penso feliĉigi Nevena'n ankaŭ malmulte min okupis. + +"Eble mi esperis trovi almenaŭ mian personan feliĉon en ĉi tio? +Apenaŭ. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaŭ +pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, +neordinaran, ‘extra fin’, en tiuj ĝuadoj, ĉu fizikaj, ĉu aliaj. Sed +kial en tia okazo mi edziĝis je ŝi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni +aĉetas de tiu ĉi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni eĉ ne donas +al ni ĉi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno +reciproka? Iuj komunaj ĝojoj, malĝojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe +sekve de tiu momenta ekflamiĝo de l'organismo, kiu ne povas indiferente +toleri la proksimecon de bela korpo. Ĝin havi senpune mi povis nur per +la edzeco. Nevena ne povis esti aĉetita per mono, kaj ŝi ne estis el +tiuj kreitaĵoj, kiuj sin donas, ĉar ili amas. Kison sen permeso ŝi +konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaŭ +mi rakontus detale al ŝi mian tutan biografion, elmontrus al ŝi miajn +vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al ŝi +tiun anguleton de mia animo, kiun ŝi ne konas kaj kien mi ne enlasas +ŝin--inter ni malfermiĝus abismo kaj ni terure aŭ konsterne demandos +nin: ‘Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?’ ... Jen kial estas pli +bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn ŝlosilojn ĵetu en +la maron. Manĝi kune, dormi, interparoli pri tio ĉi kaj tio, esti +trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ... + +"... Tiom da tempo mi vivas kun ŝi, sed ĉu ni scias, kion malamas aŭ +amas la alia? kaj ĉu ni klopodas ekscii tion? + +"Ni klopodas, ĝis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn +dezirojn kaj nur tiom ... + +"Jes, ŝi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne +amas petroselon kun viandbuletoj, sed ĉu ŝi komprenis, ke al mi estas +malagrabla ŝia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli +terure estas, ke ŝi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu ŝia +rigardo, pro unu ŝia kiso mi forlasu ĉion. Kaj kiu virino ne dezirus +tion? + +"... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de +amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la +alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto +je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al +Nevena, ke se ŝi mortos, mia vivo perdos ĉian sencon, fariĝos +sencela. Ĉu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu ĉi! Kiaj +malsaĝaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke ĝi estas +sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min +mem, ke se morgaŭ Nevena mortos, eĉ ne unu blanka haro estos aldonita +al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la ĉeesto de mortinto en la +domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min +ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi +frostotremos, vidinte ke la esencaĵo, kiun mi tenis en miaj brakoj, +fariĝis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de buĉita besto. +Min terurigos la penso, ke ŝia bela talio, de kies aromo mi +ebriiĝadis, malbonodoros ... + +"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, ĉio ĉi +tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaŭ dum +fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post ŝia morto ĉio +estas finita por mi--neniam! Mi eĉ, eble, ploros, ne edziĝos, sed eĉ +ne unu peceton ŝi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial +en tia okazo ni kiel infanoj amuziĝas? Kial iuj kredas tion? Kiel +ekteruriĝus mia Nevena, se ŝi tralegus tiujn ĉi liniojn, ŝi, kiu +imagas al si, ke post ŝia morto--mi tuj pafmortigos min sur ŝia +kadavro. + +"Ŝi postulis sincerecon! Ĉu ŝi ekdezirus, ke mi estu iom malkaŝa je +tiu temo? + +"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili +kompatas la mortintojn, se ne estus funebro? + +"Kaj al mi ŝajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, +mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni ĉiuj estas +tiaj. + +"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaŭ iun alian, tuj kiam li +ĉesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..." + +Nevena ĉesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj +okuloj ŝi daŭris rigardi antaŭ si. + +Al ŝi ŝajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaŭ ŝi. + +"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris ŝi. Ĉu vere li estas skribinata ĉion +ĉi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu ĉi homo ne +nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris +tion al mi? Kial li kaŝis tion en sia animo? Ĉu mi perforte restos ĉe +li?" Ŝi simple ne volis kredi, ke li ĝin skribis serioze, ke la sama +mano per la sama skribmaniero skribis iam al ŝi pasiajn, delikatajn +leterojn. + +"Kiu ekkredus, ke tiu ĉi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, +tia egoisto. Sed ĉu mi vere estis blinda por ne povi eĉ unufoje +kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras +ĉiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum +sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Ĉu vere li ne povis veni ĉe min kaj +diri al mi: ‘Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disiĝi!’ ... Sed +kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaŭ la +edziĝo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaŭ tiam ne amis +min ... Li edziĝis je mi kvazaŭ li aĉetus ludilon en iu magazeno ... +Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se +la plej belaj homoj laŭvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi +kredis min feliĉa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ĝis tia +grado ŝi estis konsternita de tiu frapo, ke ŝi ne volis kaj ne povis +pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaŭ ŝi, +kiel li, povus skribi samajn paĝojn ... Ŝi sentis nur unu aferon, +ke la homo, kiun ŝi opiniis kapabla morti por ŝi, eĉ larmon li ne +verŝus se ŝi malaperos ... Eĉ ŝajnis al ŝi, ke li nome tion atendas +malpacience. Ŝia Mitjo, ŝia idealo, tiu perfekta homo, montriĝis plej +ordinara mortemulo. Kaj, ĉu eĉ la simplaj mortemuloj tiel amas siajn +edzinojn? + +Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen. + +"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon +tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj +min nomi ... Sekve li ankaŭ tiam mensogadis ... Sed ĉu mi povas de nun +vivi kun li? ... Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, +ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Ĉio estas finita +inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun +ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, +se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? +Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi +sen li!" Kaj nur la sola penso, ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin +ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ... +Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi +malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la +animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li +ne scias, kial li edziĝis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros +feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!" + +Post tio ŝi kolektis la kajerojn kaj volis stariĝi de la kanapo. Sed +jen--la pordo de l'kabineto malfermiĝis ... Nevena elkriis kaj paliĝis +kiel tolo. En la ĉambron eniris ŝia edzo. Mitjo alpaŝis al Nevena kaj +paliĝis ne malpli ol ŝi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la +kanapo. + +--Kio estas ĉi tio? Kio estas ĉi tio? kriis li, ne kredante siajn +okulojn, ke ŝi kuraĝis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi +tralegis tion ĉi? + +Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de ŝia vizaĝo, +ke ŝi tralegis ĉion. Terura indigno kaptis lian tutan estaĵon ĉe la +penso, ke ŝi estas permesinta al si traserĉadi lian animon ... En tiuj +ĉi minutoj ŝi montriĝis al li kiel iu agento de la sekreta polico. +Kun premitaj, pro kolero, dentoj li stariĝis kontraŭ ŝi kaj ekkriis: +"Kiel vi kuraĝis, kiel vi kuraĝis fari ĉi tion? Kiu donis la vi tiun +rajton? Aŭ vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian +animon kiel dum vizito ĉe viaj najbarinoj? ... Ĉu vi ne scias, ke tio +ĉi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj ĉu vere +troviĝus iu frenezulo edziĝi, se li scius, ke vi pretendas tiajn +rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraĝis fari tion?" + +Nevena nenion respondis al li, ŝi timis lin kaj ne kuraĝis lin +ekrigardi. + +--Diru al mi ĉu mi permesis al mi iam grati en via animo? Ĉu homo mi +estis, kiun vi amas aŭ malfeliĉulo loĝanta sub polica observo? ... He +... Kion vi faris nun? Ĉu vi scias, ke post tio ĉi mi ne povas vivi +kun vi? ... Eĉ se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo, +kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio ĉi estas nomata +ĉe vi pruvo de senfina amo! ... + +Pro kolero li ne povis paroli. Li sidiĝis sur unu seĝon kaj +enpensiĝis: "Kiaj kreitaĵoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj +pri amo! Kaj kion ŝi faris nun? ... Ŝi eksciis ... pri la kvin miloj da +frankoj ... Ĉu do mi povos post tio ĉi vivi kun ŝi? ... Nesatiĝeblaj +kreitaĵoj! ... Ne sufiĉas al ili tio, kion oni donas al ili de sia +ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun ĉiuj nervoj kaj cerbo ... +Jes ... jes, mi ŝin forlasos ..." + +Li stariĝis. + +--Ĉu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn ĉi kajerojn iu mia +malamiko, mi pli volonte paciĝus, ol nun. Mi komencus batalon kontraŭ +li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus +... Kaj kun vi kia batalo? Aŭ mi devos komenci min pravigi, peti +pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikataĵoj estos +falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaŭ tiun feliĉon, kiu estas +ebla en tiu ĉi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi +ekkonis min ... ĉu vi konvinkiĝis nun, ke nepre tuta homo ne povas +esti amata, ĉar li valoras nenion. Ĉu mi ne estis prava dirante al vi +ne grati tre multe en via feliĉo, se vi ne volas ĝin kripligi ... Kaj +kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... eĉ +se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontiĝi plu, ne mallevante +niajn okulojn unu antaŭ la alia ... + +Kaj ne ekrigardante ŝin, ne dirinte al ŝi adiaŭ, li eliris el +la ĉambro. + +Nur nun Nevena komprenis, ke tiu ĉi homo, kiu montriĝis al ŝi tiel +terura post la tralego de la kajeroj, estis al ŝi tiel kara, ŝatata +pli ol ĉiam. Ŝi ĉion, ĉion pardonis al li nun ... nur ke li +restu ĉe ŝi. Ŝi kontentiĝos per tio, li vivu kiel li volas, li faru +kion li volas, nur li ne foriru. + +Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene ŝi +ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, +ĝis kiam ŝi decidos kion ŝi faros. + +Tiu ĉi letero donis al ŝi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni +min ... Ne, ne, tiu ĉi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ... +antaŭ li mi ne hontas humiliĝi kaj lin peti". Kaj ŝi skribis al li +tian leteron, kian ne skribus eĉ kondamnito por amnestio. Ŝia letero +trankviligis ŝin, ŝi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos +por ŝi trankvilaj tagoj en la vivo. + +Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, +sed ne respondis ... + + + + +Du talentoj. + + +La fiakro haltis antaŭ la hotelo, pli vere gastejo. Irmov +malsupreniris de ĝi kaj ordonis ke oni portu la pakaĵon supren, +pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, +la malsupran etaĝon de la konstruaĵo. + +La domomastro estime lin renkontis. + +--Preparu supre por lavi min kaj por la vespermanĝo ion facilan: supon +de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ĝi +ne povas ĉion toleri,--li senkulpigadis sin. + +La domomastro promesis ĉion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des +pli, ke la sinjoro ŝajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra +palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis +la novalveninton kaj kun rideto aŭdis la mendon por vespermanĝo. Ili +kvazaŭ ne kredis, ke la stomako ĉe la homoj estas diversa kaj ke +ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu ĉi mondo. + +La hotelmastro kun la nova vojaĝanto iris supren. Ĉiuj ekparolis. + +--Kiu estas tiu ĉi? + +--Estas iu inĝeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun. + +--Devas esti iu revizoro ... + +--Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios ĉi tie? En la tuta +ĉirkaŭaĵo oni ne povas trovi 100 groŝojn entute. + +--Eble nur tiel pasas la homo. + +--Kien li pasos? Ni ja estas ĉe la fino de la mondo. + +Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li +sidiĝis apud unu tablo, superŝutita de gazetoj, sed ne kuraĝis ilin +tuŝi, preskaŭ ĉiuj ĉefartikoloj estis makulitaj de diversaj +manĝaĵoj. + +--Ĉu la manĝaĵo estas preta? demandis li. + +--Bonvolu, sinjoro, en la alian ĉambron, tie manĝas la oficistoj. + +Irmov pasis en la alian ĉambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn +grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo +kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidiĝis, laŭte tusis, +alkroĉis la viŝtukon ĉe la kolumo, tiris flanken malplenan +manĝilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La +abonantoj delasis la gazetojn, ĉesis paroli kaj nevole observadis la +novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj +okuloj. Ili instinkte malamis tiun ĉi homon, venantan de alia mondo--de +tie, kie ili neniam estis, aŭ, se ili estis, apenaŭ reestos tie. Kaj +li eĉ ne rimarkis, aŭ ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Ĉi tio ankoraŭ +pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, +kiu per unu kapto ĉe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili +estus aranĝintaj al li iun lokan ŝercon. Sed ĉiu lin konsideris kiel +grandulo de sia ministerio. + +Vespermanĝinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, +lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Ĉies buŝo malfermiĝis. + +Ili saltis antaŭ la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu. + +Plena disreviĝo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la +libro de vojaĝantoj: "verkisto". + +--Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel +ĉefrevizoron. + +--Diablo prenu ankaŭ la verkistojn! ... Ĉu ili kun buljonoj sin nutras. + +Ĉiuj kvietiĝis. Kaj kelkaj, kiuj antaŭ momento pensis ekrigardi +tiun ĉi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. +Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto +kaj, eble, gale jam puŝas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian +pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro. + + * * * + +La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontiĝi kun instruisto, +kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por +lia nova historia romano. La instruisto apenaŭ ne svenis, sciiĝinte +kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke +preskaŭ nenion li legis de liaj verkoj. + +--Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, +precipe nin, la instruistojn. Ĝi elsuĉas nian tutan sangon, kaj ni +fine fariĝas konservaĵoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legaĵo ... ne, +sed por kio? Por vivi kaj morti ĉi tie, eĉ tio ĉi, kion oni legis, +pli ol sufiĉas. Bulgario nin oferas kaj ni ĝin akceptas por peco da +pano. Ni perdis ĉi tie apetiton vivi, kaj sen tiu ĉi apetito oni, se +ne kadavro, almenaŭ estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas +dieton. + +Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daŭrigis. + +--Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas +tiel. La libro restas ĉiam libro kaj ne povas anstataŭigi vivan homon. +Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivĝoja +stultulo antaŭ ĉiuj volumoj de la eŭropaj verkistoj. La libro sen +societo estas terura. Ĝi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio +delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanĝi. Ĉu vi scias, ke +iam mi volas forkuri de ĉi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, +fariĝi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas ĉiam pli enhava ol +la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn +kaj vilaĝojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, +terura la soleco tie ĉi ... tiu ĉi ĝismorta izoleco de ĉio. Ni, ĉi +tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ĝojas kiel infanoj. Ni malkutimis +je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaĝanino +kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. +Ni atrofiĝiis ĉi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraŭ spiras, +pensas kaj sentas, ĝis kiom al ni permesas la budĝeto kaj la +ministerio. + +Irmov lin aŭskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la +profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li +tian parton. Li neniam paciĝus kun tio. "Malfeliĉuloj!" li pripensis +kaj ne trovis bezone eĉ lin konsoli. + +Marŝante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetaĝa domo kun vendejo +malsupre kaj vasta korto malantaŭe. + +Sur la supra etaĝo estis balkono. + +--Al kiu apartenas tiu ĉi domo? demandis Irmov. + +--Al riĉa maljunulo, sed nun ĉio estas en la manoj de lia bofilo +Linovski. Verŝajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia +poŝo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti +pendigita. + +--Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis +leĝosciencon, poste li havis disputon kun la juĝejoj pro falsigo de +diplomo. + +--Tio ĉi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaŭ la patrinan +lakton de siaj infanoj, sed la leĝo ne tuŝas lin. + +--Do, li estas la sama Linovski? + +--Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu +en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li +konfesas. + +Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion. + +Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj. + +Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi +iujn el ili. + +--Pardon! ... ĝentile diris li. + +La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon. + +--Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... +Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj. + +--D-ro Ivanov! ... + +--Membro de la tribunalo Rankov ... + +--Instruisto Markov ... + +--Kapitano Ŝevronov ... + +--Sinjorino tia ... k. t. p. + +Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo--ili +decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano. + +--Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon ... + +--Ĝuste la noktoj estas lunaj ... + +--Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj. + +--La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu. + +Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj +komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali. + +Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la +restoraciestro. + +--Alportu bieron! + +--Kiom? + +--Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn. + +La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj. + +--Kaj tio ... daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero ... +nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas? + +--Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu. + +La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj +tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: +kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn. + +--Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj +enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ... + +--Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj +de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon +ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu +monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ... + +--Ne estas tute tiel ... ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... +ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio ... + +--Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio ... Ci demandu nin, la +mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas +tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, +kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis ... konatuloj. +Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco. + +--Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov. + +--Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 +frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, +ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn. + +--Do, la salajro ne sufiĉas? + +--Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne +atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj. + +--Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci +prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da +236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta +regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la +homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne +havas, aŭdigis sin la juĝisto. + +--Kial ci ne fariĝas advokato? + +--Mi ja fariĝos ... Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo. + +Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo--ĉiuj estis ofenditaj +de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin. + +--Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel +decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni +devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu +vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn. + +--Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj +urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la +kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj. + +--La fina celo de ĉio estas la justeco--al ni venas kaj ŝtataj, kaj +militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu +filozofo, tenas sian tutan ŝiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj +magistratoj. Jen kial la situacio de l'juĝisto devas esti plej multe +asekurita. + +En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaĝoj. Aŭskultante +ilin, li ne kuraĝis plendi: li hontis diri antaŭ tiom da homoj kian +salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion +en favoro de l'bulgara popolinstruisto. + +Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la +interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti +diversajn bulgarajn ŝercojn kun loka koloro. Ĉe kelkaj pli fortaj +pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro +de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov +trian fojojn mendis bieron kaj pozitive ĉarmis ĉiujn. Kelkiuj eĉ +demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn. + +--He, tio, la verkistoj estas malŝparuloj, tramurmuris iu al +sia najbaro. + +--Kompreneble, saĝon ili havas senpage; li sidiĝas, skribaĉas ion +fuŝe, iun mokaĵon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj +romanoj konstruis domojn. + +--Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate. + +Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn +ciganojn, vekis ilin kaj komenciĝis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel +entuziasmiĝis, ke ĝi elkriis eĉ "hura", kiam Irmov deklaris al la +restoraciestro, ke hodiaŭ li pagas ĉion. + +--Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas ĉi +tie pli ĝuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi ĉion. + +--Kiu lin devigas, li mem volas ... + +--Ne decas, ankaŭ ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin +priskribos ie. + +--Kaj ree li havos sian monon. + +Ĝis la 4a horo matene daŭris la vesperfesto. La restoraciestro ankaŭ +estis kontenta de la verkisto kaj, kiam ĉiuj stariĝis por foriri, li +saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj +faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la +lito, kvazaŭ pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du +patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion. + + * * * + +Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov +renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraŭ de malproksime li +ĉu revenis malantaŭen, ĉu deiris en alian straton. Li neniel +volis renkontiĝi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la +manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro riĉiĝis kaj fuŝagas +en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaŭdiris, ke tiu ĉi homo je +ĉio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo. + +Sed iun fojon okaze ili renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo. +Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis. + +--Irmov!? ĉu estas vi? Mi vin serĉis, sciiĝinte, ke vi estas tie ĉi. +Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaĝoj ... kolektas materialon por +nova dramo ... aŭ romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed +viajn laboraĵojn mi legis. Ĉiam vi flugas alten, homojn de Marso +priskribas ... ĉiam honestaj ... ĉiam herooj--eĉ ne unu malbonulo. +Vi restos tie ĉi ankoraŭ iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, +iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis +kunlernantoj--kaj hodiaŭ ... tiun ĉi vesperon vi vespermanĝos +ĉe ni? ... ne ... ne ... ĉi tio estas decidita. + +--Mi apenaŭ povos, diris sendecide Irmov, tiun ĉi vesperon +mi volas iom labori. + +--Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la ĉi tiea +atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen. + +--Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis. + +--Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas ĉe mi. +Kaj kion vi manĝos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn +porkojn mi pli bone nutras. + +--Sed por mi tie oni kuiras speciale. + +--Ankaŭ mi preparos ĉion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis +tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas +nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutriĝu tie. Ne rigardu la +oficistojn--ili manĝas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. +Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... +kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed +sufiĉe ni parolaĉis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas +kontenta. + +--Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca. + +--Aŭskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni +ĉe mi. Kredeble, la ĉi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio +scias kion pri mi. + +--Kial do? Kiu parolos al mi pri vi. + +--Kiu! ... ĉiuj. Ili ĝis la lasta estus min dronigintaj en glaso da +akvo. Ili ankoraŭ ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidiĝis sur +ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, +ke ĉiuj ... ankaŭ vi en Eŭropo[5] rigardis min malrekte ... sed la +pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo +... Kaj, eble, iun tagon tiu ĉi strato portos vian nomon, ĉar vi +pasadis tie ĉi, sed nunmomente en tiu ĉi strato mi havas propran +domon, kaj vi devas gasti ĉe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, +pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen. + +Irmov ne kuraĝis rifuzi--la ĝentileco venkis. "Plej poste scivoleme +estas vidi de proksime tiun ĉi homon ... kio ja restis en li ankoraŭ +homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud ĝiaj eluzitaj +nudaj tabloj sidis grupoj da vilaĝanoj. Forta odoro je brando sufokis +la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen, +ja ankaŭ la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Ĝi ne estas tiel +agrabla, kiel vi ĝin priskribas en viaj rakontoj".--Ĉe la dekstra +flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, troŝarĝita per +ĉiuspecaj komercaĵoj senorde disĵetitaj. Trans alia pordo estis +videbla la korto. Apud la ŝtuparo mem trankvile kuŝis kelkaj grandaj, +grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en +sia mano malgrandan akran tranĉilon. Post nelonge la mano kun la +tranĉilo malaperis en la gorĝon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj +movigis ĝian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj +streĉis la ŝnurojn. Ĝi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro +terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, +ke ĝiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas eĉ antaŭmortan agonion. +Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la +bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov. + +--Ne similas al viaj temoj, tio ĉi estas la vivo. La temo estas kruda +... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol +la via. Ĉu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kuŝiĝintan en la koto, +kvazaŭ ĝi estas en hotelo "Royal". Ĉu vi scias, ke mi por ĝi ricevis +pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo ĉe la konkurso. Pardonu +pro la komparo, sed tiel ĝi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, +sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, ĉu donita +por iu sentimentala romano aŭ por purigo de necesejoj. Jen ĉi tiun +aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfeliĉuloj. Mi scias, +ke vi estas aliopinia: por vi ankaŭ la mono havas biografion, ankaŭ +ĝi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro +pli multe enspezigas, ĉar ne ĉiu entreprenas ĝin.--Post iom da tempo +ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski. + +Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia +trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Ĉu li ja nenion sentas? Ĉu +li ja ĉion forgesis? Ĉu ja la societo de l'porkoj mortigis ĉe li +ĉion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etaĝon, +trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan manĝoĉambron. Ĝi +estis ordigita laŭ Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj +apogseĝoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo manĝilaro, +en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj ĉiueblaj +almanĝaĵoj. De la manĝoĉambro trans malfermita pordo estis videbla +la salono: en angulo videtiĝis piano, super ĝi la portreto de la +princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzaĵoj--kaj +ĉie remburita meblaro eĉ nekovrita. Irmov estis surprizita. +Li estas vidinta ankaŭ pli belajn meblarojn ol tiuj ĉi, ne +siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis ĝenecon en sia animo. +Linovski komprenis liajn pensojn. + +--Vi miras, ĉu ne? Ĉu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Eŭropo +50 centimojn ne pruntedonis, ĉar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. +Sed kio estas ĉio ĉi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, +monumentoj ... Ne miru: ĉiuokaze, ankaŭ ni estas io en la vivo, +kvankam maldekstraj. + +--Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante +Irmov, mi ne povus amasigi ĉion ĉi dum 100 jaroj. + +--Vi ĉion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon +ŝanĝas en spesdekojn. + +En tiu tempo en la koridoro estis aŭdata tia krio, kvazaŭ tuta roto +da soldatoj atakis la ĉambron. La pordo brue malfermiĝis kaj unu +post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski. + +--Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La +infanoj ĉirkaŭiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la +gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia +iris ĉe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn. + +--Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov. + +--Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaŭ mi +havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ĝi timu +poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi +ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos ĉiuj, kaj poste ni +disigos la ŝafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn +mi lasos ĉe mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la +pension de ĉiu. + +--He, Ivanĉjo, venu ĉi tien. + +Unu el la infanoj proksimiĝis al la patro. + +--Ivanĉjo, ĉu ci volas esti oficiro? + +--Mi ne volas, paĉjo. + +--Kaj oficisto? + +--Ne. + +--Kaj instruisto? + +--Ne, paĉjo. La instruistoj marŝas kun disŝiritaj pantalonoj. + +--Kaj kia ci volas fariĝi? + +--Komercisto, paĉjo, kiel ci. + +--Kial? + +--Ĉar ĉiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos. + +Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabliĝis. + +--Nun, infanoj, for de ĉi tie! ekparolis Linovski, hodiaŭ vi manĝos +en via ĉambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. +Ĉu vi volas? + +--Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis +en la koridoron. + +--Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco. + +--Ĉu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la +infanoj ĉian homecon. Ĉu de nun vi preparas ilin por procenteguloj? + +--Daŭrigu, daŭrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili +baldaŭ estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin +ĝustatempe. Ĉiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke +mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj. + +--Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej +sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. +Kaj se vi jam nun komencas veki ĉe ili tiujn instinktojn, ili fariĝos +sovaĝbestoj--kanibaloj. + +--Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se +vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. +Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri +al vi, mi ne povis kompreni, kiel saĝaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie +ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas. + +--Ni revenu tiam en primitivan staton? + +--Kial ni revenos, kvazaŭ ni ne estas en ĝi nun! ... Aŭskultu, Irmov, +ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. +Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo ĝis +la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per ĝi mi spiras, sentas, +vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi +estas riĉa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne +estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu ĉi mondo. Jen, vi +timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj +konstruaĵoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne +timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la +ĥolero aŭ li? Morgaŭ mi fermu miajn okulojn, ĉio povos renversiĝi. +Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, juĝejoj ... kaj tiujn ĉi +aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi +montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed sufiĉas +tiom ... nun ni vespermanĝu, kaj _en attendant_ ni glutu po +unu--ĉu vi trinkos konjakon aŭ prunbrandon? + +--Al mi estas egale ... + +Linovski plenigis la glasojn. + +--Je via sano ... kaj jen ankaŭ almanĝaĵo, ne ĝenu vin, mi tre +ĝojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi +estas iom malagrabla tiu ĉi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo +ja estas tia. Ĉiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone +estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu ĉi mondo, kiam +ĝi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Ĉu vi +opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaŭ pianisto ... ne ekzistas +tiaĵo. Vi demandos, kial mi ĝin aĉetis? por la edzino, la +infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi ĝin aĉetis ... pro plezuro: +la tuta regiono scias, ke nur ĉe mi estas piano. + +Tiumomente en la ĉambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski +ŝin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, +ne volante, ĵetis rigardon al Linovski. + +Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj +okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaŭ ĉi tion en la vivo ni +elektis, kiel decas." + +La vespermanĝo komenciĝis. Ili manĝis, trinkis kaj al la fino de +l'vespermanĝo Linovski estis jam duonebria. Li komencis eĉ insulti, +ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara ĉambro aŭdiĝis +voĉo de infano kaj la sinjorino eliris el la ĉambro. Linovski +plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu ĉi +nur tuŝas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis ĝin ĝisfunde +kaj daŭrigadis paroli. Iom post iom li ebriiĝis. Lia vizaĝo +flamiĝis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkaŝemo ekludis en lia +rigardo. + +--Mi scias ... mi scias ĉion, mi ne estas verkisto, mi ne estas +psiĥologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi +oni parolis tie ĉi pri mi ... oni diris al vi ĉion. + +--Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov. + +--Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserĉas en +ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ĝi. +Ne ŝajnigu vin ... vi almenaŭ konas la historion pri la diplomo kaj al +ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, ĉu +ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... ĉu vi aŭdas?--de +neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, ĉiuj estas friponoj ĝis +la lasta--ĉiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero +kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas +verkistoj--psiĥologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. +Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta +Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas +saĝon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke +vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke +vi naŭzas nun aŭskulti min kaj, se vi sidas ĉi tie, ĝi estas ĉar +neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, +kaj ĉu vi haltigis iam vian saĝon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario +esti grakanta kontraŭ mi, kiam okaze malkovriĝis, ke mia diplomo estas +falsa. Tuj telegramoj en Eŭropon al diversaj universitatoj, korespondoj +kun la prokuroro, la esplorjuĝisto--viva oni min estus enteriginta. Oni +komencis proceson--la proceso perdiĝis, kompreneble, ĉiuj suspektis +min. Kaj kial kaŝi nun--mi ĝin ŝtelis. Kaj ne nur mi estus ĝin +ŝtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus ĝin +forŝteli, mi estus ekbruliginta la tutan juĝejon ... Sofion mi estus +bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, +principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma ĉambro, +kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoŝoj; en la +gimnazion kun horloĝo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem +forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektiĝu la +stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaŭ kiam mi naskiĝis, mi eliris +nuda sur la straton kaj ĝis mia dekjara aĝo mi vagis sur la vojo, +servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Troviĝis poste iu pli prudenta +stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. +Mirinde bela estis la vivo ĉe li! neniam ĝis tiam mi manĝis ĉiutage. +Vere, la scienco marŝis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi +malpaciĝis kun mia bonfaranto, kaj ĉu vi scias kial? Li kulpigis min, +la malbenito, ke mi forŝtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. +Mi ne estas de la speco de l'kaŝemuloj ... La tutan regionon mi nun +senhaŭtigis, la infanon de patrina brusto mi forŝiros, se mi havas +ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita +vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas +fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, +sed la ornammonerojn ne estis forŝtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis +monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili troviĝas ... ne, sed tiam mi estis +bruto kiel vi ... principojn mi ankoraŭ havis: ke la ŝtelo estas +krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroaĵo. Mi lin forlasis, +komencis la oficistecon--fariĝis skribisto. En nia tempo la skribistojn +oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post +du jaroj mi jam havis lakŝuojn kaj bastoneton--kaj eĉ monon mi estis +metinta flanken. Pli poste mi decidis laŭ la konsiloj de kelkaj +kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni +akceptadis ankoraŭ ĉiun ajn. Mi forveturis, enskribiĝis, studis jaron +kaj duonon. Restis al mi ankoraŭ tiom--la monon mi elmanĝis ĝis +centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ĝis dek jaroj, kaj +ĉiumonate la poŝtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], +ĉu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi +kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne +havas monon por tabakon aĉeti al mi, nun oni manĝas mian kapon, ke mi +havas multe da mono--ke mi povas ĉiujn aĉeti. Samtempe ili manĝas +mian kapon--samtempe ili envias. Ankaŭ vi envias min--sed vi diros, kun +malnoblaĵo mi ĝin gajnis ... ankaŭ tiel ĝi estu. Ĉu vi scias, kio +estas malnoblaĵo? Ne, vi ne scias--ankaŭ ĝi estas talento, ennaskita +en la homo, kiel via talento. Unu naskiĝas talenta verkisto--alia +talenta fripono. Ĉu vi komprenis? + +Momenton li haltis, verŝis vinon en sian glason, eltrinkis ĝin, +viŝis siajn lipojn kaj ankoraŭ pli nerve daŭrigis. + +--Kvazaŭ nun mi ĝin memoras, tri tagojn mi estis manĝinta nenion--kaj +tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne +estas justeco en tiu ĉi mondo. Kien mi ne vagis en Eŭropo por serĉi +panon kaj laboron, mi apenaŭ subtenis min. Kaj iun belan tagon, eĉ sen +plej malgranda riproĉo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, +prave diri al vi, mi pli meritis ĝin ol multaj aliaj. Ankaŭ nun ĉiujn +miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj +procesoj estas ĉiuj ĉarlatanaj de ambaŭ flankoj, mi ruinigis la plej +famajn friponojn tie ĉi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne +tremu pro mi. Al ĉiuj mi eniĝis en la cerbo, la animo kaj la poŝo, +kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek +sendormon, ne perdas eĉ apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? +Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi ŝercas, ke mi afektas, ke pro +ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi +ankaŭ en sobra stato ĉiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi +fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaŭ vi supreniris la +Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile +senkonsciiĝas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj +elektitoj en tiu ĉi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por ĝin +ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, +nek Tolstoj ŝanĝos la mondon--mi ŝanĝos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, +ĉar mi estas forto, aŭtoritato ... kaj mi dispremos ĉion, kio aperos +antaŭ mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaŭ vi vidos min en la +parlamento. Leĝojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja +daŭrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron. + +Liaj okuloj brulis. Lia vizaĝo malheliĝadis. Malbonsigna fajro +erarvagis en liaj rigardoj, kvazaŭ li denove travivis ĉiujn siajn +suferojn kaj iun minacis pro ili. + +Al Irmov fariĝis ĉio tie ĉi malplaĉa: kaj Linovski, kaj tiu ĉi +meblaro, kaj tiu ĉi vespermanĝo. + +Al li komencis naŭzi, kvazaŭ li manĝis ion malbonan, nesanan. Kaj +li sentis senfinan deziron pli baldaŭ foriri de ĉi tie. + +--He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontraŭvole ridetanta, +stariĝinte de la seĝo. + +Linovski rekonsciiĝis. + +--Kion? Ĉu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, +ĉu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas +mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: +eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi +estus peninta fariĝi kiel vi, certe ĝis nun skribisto mi estus ie kaj +pensus, ke Bulgario estas kreita por ĉiuj, sed ne ankaŭ por mi. + +--He, adiaŭ ... diris Irmov. + +--Adiaŭ ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribaĉu iun felietonon +pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la +juna generacio, sendu al mi ankaŭ la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi +min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskiĝus, ĉiam tiel mi vivos. +Kaj sen ofendo, Irmov, se mi eĉ nur eksentus, ke miaj infanoj skribas +versojn, iliajn manojn mi fortranĉos. Adiaŭ. + +La morgaŭan tagon Irmov forlasis la urbon. + +Sidiĝinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis +en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaŭ li nevole +videtiĝis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraŭ sonis lia +malagrabla voĉo. + +Ili alvenis ĉe la stacidomo. + +Irmov supreniris la vagonaron. + +Sed ankaŭ en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, +kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antaŭ liaj okuloj +kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto. + +Ili alproksimiĝis Sofion. + +Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin +atendis lia edzino. + +Unuan fojon li rimarkis, ke ŝi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, +kiel li imagis al si pli frue. + +Kaj kiel neniam li rimarkis, ke ŝia ĵaketeto estas iom eluzita. + +Ili sidiĝis en fiakro. Ili alvenis hejme. + +Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta ĉambreto kun +ordinara ligna tablo, apogita ĉe la muro, kun arigitaj sur ĝi en +malordo libroj kaj broŝuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidiĝis apud +ĝi kaj enpensiĝis. + +--Niĉjo, li aŭdis la voĉon de sia edzino, venu, la vespermanĝo +estas preta. + +--Tuj, elkriis li iel nerve. + +Kaj denove antaŭ li videtiĝis la granda korto, en ĝi ridetanta ĝis +la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, +ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaŭ +kune kun ili ĝi ridis al li pro io. + + + + +Piednotoj de l'tradukinto + + +[1] Pitoreska vilaĝeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun +oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn. + +[2] 20 frankaj ormoneroj. + +[3] la bulgara nacia poeto. + +[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ ĉiujn pli aĝajn +virojn. + +[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon. + +[6] Tiam Bulgario estis princlando. + +[7] t. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj. + + + +ESPERANTO-LITERATURO + + +Bennemann, Paul: Internacia legolibro + +TRA LA MONDO + +1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. +1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita. + +2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. +1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita. + +-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista +Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. +Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner) +Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita. + +-- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama +orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. +1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita. + +Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj +originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. +Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita. + +Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto +de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita. + +Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. +El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita. + +Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale +verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita. + +Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. +El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita. + +Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. +Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita. + + + +Internacia Mondliteraturo + +La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. +Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana +Respubliko. + +Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. +Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de +la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj: + +Volumo 1: + +Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la +germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun +antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. +Kartonita. + +Volumo 2/3: + +Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. +Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita. + +Volumo 4: + +Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la +germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. +1922. 64 paĝoj. Kartonita. + +Volumo 5/6: + +Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj +(Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita. + +Volumo 7: + +Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la +germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita. + +Volumo 8: + +Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo +trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita. + +La kolekto estas daŭrigota. + + + + +Notoj de tekstpreparanto. + + +Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis ĉe +la fino de ĉiuj piednotoj. + +Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn. + +Mi samigis la aspekton de la elipsoj. + +Por signifi vortemfazojn kaj alilingvaĵojn, la originala libro +uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). +Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ +en nur-tekstaj dosieroj. + +Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto: + + Paĝo Originalteksto Korektaĵo + 21 ke al Marski ke al Mirski + 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston + 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron + 54 e Stefania je Stefania + 57 inter ni! inter ni!" + 71 entreprenas ĝin." entreprenas ĝin. + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** + +***** This file should be named 23670-0.txt or 23670-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/3/6/7/23670/ + +Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
