summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/23093.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 02:01:56 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 02:01:56 -0700
commit11f6a34dee21180da378252b5bbd3683090162a3 (patch)
tree1a64249aad5b9436df1b25001431f226c0fff12f /23093.txt
initial commit of ebook 23093HEADmain
Diffstat (limited to '23093.txt')
-rw-r--r--23093.txt2749
1 files changed, 2749 insertions, 0 deletions
diff --git a/23093.txt b/23093.txt
new file mode 100644
index 0000000..51afc06
--- /dev/null
+++ b/23093.txt
@@ -0,0 +1,2749 @@
+The Project Gutenberg EBook of Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Princo Vanc'
+
+Author: Eleanor Putnam
+ Arlo Bates
+
+Illustrator: Frank Myrick
+
+Translator: Herbert Harris
+
+Release Date: October 20, 2007 [EBook #23093]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' ***
+
+
+
+
+Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team
+Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned
+images of public domain material from the Google Print
+project.)
+
+
+
+
+
+ [Tipografiaj eraroj estas listigata poste de la teksto.]
+
+
+
+
+PRINCO VANC'
+
+
+
+
+ [Ilustrajxo]
+
+
+ PRINCO VANC'
+
+ de
+ ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D.
+
+ Ilustrita de
+ FRANK MYRICK
+
+ el la angla lingvo, laux permeso,
+ esperantigis
+ HERBERT HARRIS
+
+ Rekomendita de la
+ ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO
+
+ THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.
+ West Newton, Mass., U.S.A.
+ 1914
+
+
+
+
+ Copyright, 1914
+ by
+ HERBERT HARRIS
+
+ THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.
+
+ Presejo de
+ ERNEST FAIRMAN DOW
+ West Newton, Mass., Usono
+
+
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+
+Tre korajn dankojn mi sxuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj
+Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la
+manuskripton de cxi tiu traduko, kaj pri gxi donis bonan konsilon.
+
+Profesoro Arlo Bates estas cxefprofesoro de la angla literaturo cxe
+Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono,
+konata auxtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj sxatata paroladisto
+pri literaturaj temoj.
+
+"Eleanor Putnam" estas pseuxdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis
+tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo,
+antaux sia bedauxrinda morto, kiu okazis antaux kiam aperis cxi tiu
+fabelo.
+
+La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas acxetebla.
+
+Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de cxi tiu
+traduko, kun la originalaj ilustrajxoj, gxi estas tre dankeme dedicxita
+de
+
+ La Tradukinto.
+
+
+
+
+CXAPITRO I
+
+
+Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan
+duonhoron nur rigardacxante, nek penante movi muskolon, nek movigxante
+for de la segxo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj
+cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,--kiel iu ajn povos
+vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion,
+kio antauxe okazis.
+
+Per "la komenco" mi aludas la naskigxon de Princo Vanc'; je kiu okazo la
+potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo sxi
+certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, sxi insiste
+postulis, ke sxia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la
+instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el cxiuj) ke li,
+Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la
+regno, nepre lernu obei. Cetere sxi trankvile diris al la baptofilo, ke,
+se li sxin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; cxar
+lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.
+
+Cxio cxi sxajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo;
+kaj oni povas imagi, ke gxi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La
+rilatoj inter ili pli kaj pli malbonigxis, gxis Vanc' farigxis forta
+belkreska knabo cxirkauxe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua
+Sorcxisto al la palaco.
+
+Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza
+malpaco. Sxi subite sin montris cxe la lernocxambro, tute neatendita,
+laux sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la
+momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de
+sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la
+limojn de la regno, kiu baldaux estos lia proprajxo.
+
+"Vi vidos la limojn, preterirante ilin cxiujn piede," la feino malafable
+diris. "Kreskante vi farigxas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi
+hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi
+baldaux kunigxos kun la Blua Sorcxisto mem!"
+
+"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; cxar, kvankam li vere
+neniam antauxe auxdis pri la Blua Sorcxisto, li estus dirinta ion ajn en
+tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,-- "certe, mi faros tion. Mi
+volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos gxuste hodiaux!"
+
+"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraux pli kolere diris Kopeto, vigle
+frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi suficxe deziros
+min, antaux ol vi min trovos; kaj malgxojo faros vin pli sagxa, antaux
+kiam vi revidos mian vizagxon."
+
+"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riprocxoj!" respondis la
+malrespekta Princo; kaj, kiam sxi subite malaperis antaux liaj okuloj,
+laux sia miriga kutimo, li komencis jxeti librojn al la kapo de sia
+instruisto, grave gxenante la malfelicxan homon, kiu opiniis, ke lia
+sorto estas tre malbonsxanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la
+regxa arbaro, aux io ajn, prefere ol tio, kio li estas.
+
+Post kiam li jxetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la
+tabulvisxiloj, la kretajxoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo
+sxovis la manojn en la posxojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis
+auxdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj
+dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena
+promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la
+Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidajxo, ol la
+dekdu regxaj knabinetoj, pasxetantaj tiel gxuste kaj dece. Cxiu havis
+verdeveluran manteleton, puran pajlan cxapon, kaj verdan frangxhavan
+sunombreleton; cxiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan
+rideton, kaj cxiu havis rozkoloran vizagxon, kaj okulojn similajn al
+belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel lauxte
+ekkriis "Bo!", ke cxiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la
+tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen
+multe gxojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li
+ankoraux fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la
+posxoj kaj malbonan grimacon sur la vizagxo.
+
+"Via Princa Mosxto," humile komencis la instruisto, "via Princa Mosxto
+vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonposxojn,
+nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Regxina Mosxto vin auxdus,
+sxi certe senkapigus min."
+
+"Kial mi devus zorgi pri tio?" sengxene demandis la Princo; kaj precize
+je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorcxiston malsupre envenantan la
+korton.
+
+
+
+
+CXAPITRO II
+
+
+Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin
+belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj
+kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj
+partoj, hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel
+sennuba cxielo en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon,
+laux tre konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren,
+kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la
+tuta apudajxo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la
+fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel
+delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.
+
+La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela,
+ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia
+baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial,
+por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.
+
+Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime.
+Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke
+blua ankaux estis ecx la lango.
+
+"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi
+atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi
+kuriozan artifikon."
+
+"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas
+artifikojn. Kio gxi estas?"
+
+"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran
+bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj,
+kaj vi vidos kion vi vidos."
+
+La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian
+demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua
+Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme
+li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.
+
+"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne
+gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas
+la kurioza ruzo."
+
+Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan
+bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis
+kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj
+englutis unu el la bombonetoj.
+
+Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al
+teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile
+havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!
+
+Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis
+(kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li
+preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro,
+li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la
+plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.
+
+"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo,
+ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas
+min tre stranga; ja treege!"
+
+"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica
+Princo, gxoje ridacxante.
+
+Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj
+ridis gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li
+povas plej facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar
+ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine
+elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu
+momento estis preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu
+almenaux mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en
+la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj
+dangxeran intencon.
+
+
+
+
+CXAPITRO III
+
+
+Cxiuj rigardis la Princon, kiam li cxetable rifuzis la glaciajxon. Tio
+estis nekredebla. Neniu estis auxdinta, ke li iam antauxe tiel agis. La
+dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion,
+rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la
+dekdu busxetojn pro surprizo.
+
+Okazis, ke la Regxo, sxatante la glaciajxon, kelke da minutoj sencxese
+mangxadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Regxino jam
+estas tiel malgranda kiel kulero, kaj cxiuminute etigxas.
+
+"Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus,--kaj
+cetere, antaux la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan
+ekzemplon vi montras."
+
+"Mi estas certa, Via Mosxto," iom malafable respondis la Regxino, cxar
+la subita kuntirigxo preskaux faris al sxi kapturnigon,-- "mi estas
+certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon,
+vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi,
+kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandigxas."
+
+Je tiu momento Iliaj Mosxtoj cxirkauxrigardis al la filinoj. Tiuj cxi
+nur havis la amplekson de alumetoj! La geregxaj okuloj sercxis lauxlonge
+de la tablo; cxiu persono tiea sin montris pigmeo!
+
+ [Ilustrajxo]
+
+Teruro kaj timo plenigis cxiun animon, krom tiu de la Princo. Li
+preskaux frenezigxis pro gxojo, cxar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere,
+ke li unue elkuris el la mangxocxambro, cxar li cxiam kutimis forkuri,
+farinte ian abomenan sxercon; tamen li baldaux kuragxis reveni, kaj iris
+kaj reiris cxirkaux la tablon, preskaux mortante pro ridado pri la
+malgranduloj, senpotence sternigxantaj sur la grandaj segxoj.
+
+La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li
+sidigis la regxan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan
+Regxon en la salujon. La Cxefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li
+enpusxis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post
+minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorcxisto bonsxance
+aperis, kaj donis al la malfelicxa hometo subitan banon en lavpelveto.
+
+"La sorcxilo bone funkciis, cxu ne?" diris la Blua Sorcxisto ridacxante,
+kaj metante la Cxefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke
+li sekigxu en la sunbrilo.
+
+"Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis
+cxi tiun apartan sorcxiston, kiu sxajne aperis kaj malaperis multe pli
+subite ol la ordinaraj sorcxistoj, al kiuj la Princo kutimis.
+
+"Estas domagxe, ke vi ne povos ilin resxangxi," penseme diris la Blua
+Sorcxisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.
+
+"Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la
+pudingsauxcon, kaj tute ruiniganta la regxajn robojn. "Ne povos ilin
+resxangxi? Sed vi _devos_ ilin sxangxi, se mi ordonos."
+
+"Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorcxisto, la Regxon
+liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute
+negrava. Unue, nenia sorcxisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias
+mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorcxisto, povas
+malfunkciigi cxi tiun apartan sorcxilon."
+
+"Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorcxiston," arogante ordonis
+Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorcxisto.
+
+"Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "_Mi_ ne bezonas lin. Negrave
+estas al mi, vi scias; cxi tiu ne estas familio mia."
+
+"Sed kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?" pli humile demandis la
+Princo.
+
+"Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorcxisto; "kaj,
+pripensinte gxin, mi opinias, ke mi ne gxenos min pri tio. Kial mi
+devus?"
+
+"Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj
+sidigxante sur sian onklon, la Duko Ogi, ecx ne rimarkante lin, gxis la
+Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis
+sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason."
+
+"Nun vi estas tedema," diris la Sorcxisto oscedante; "mi neniam sxatis
+tedulojn."
+
+"Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo.
+
+Je tio la Sorcxisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la
+malbonan junulon lauxeble eligxi el la embaraso.
+
+
+
+
+CXAPITRO IV
+
+
+Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam oni
+devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorcxisto, pli
+ol pro bedauxro pri sia propra malbonfarado. Ecx tiam ne forte impresis
+lin tio, ke lia petolajxo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post
+iom da tempo li visxis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li
+ankaux kolektis la hometojn, kaj ilin kunarangxis cxe unu ekstremajxo de
+la regxa mangxotablo.
+
+Ili farigxis tiel cxarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj
+juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli
+interesaj ol blankaj musoj aux ecx kobajoj. Cetere li povis auxdi ilin,
+se li auxskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la
+aliajn, pri la okazintajxo; kaj tio sxajnis al la malica Princo tiel
+ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro gxojo.
+
+Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Cxefkancelieron kusxantan sur la
+fenestro, kaj lin forportis en la busxo, nur tiam Vanc' komencis iom
+timi, kaj kompreni ke (cxar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne
+povas sin defendi) li mem nun devas gxin gardi kaj protekti kontraux
+dangxeroj.
+
+Li malfacile sukcesis liberigi la Cxefkancelieron de la fauxko de la
+regxa kato, kaj tuj komencis kasxi la malgrandajn familianojn en
+senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn
+lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajxoj
+sur la muro; kaj, por la Geregxoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis
+belan cxambron en rozerugxa porcelana konko, kiu pendis de la plafono
+per argxentaj cxenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de
+parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la mangxocxambro.
+
+Farinte tion, la Princo iris por enlitigxi; sed la palaco sxajnis tre
+malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragxa kaj
+timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per
+la penso, ke almenaux ne okazos morgauxaj lecionoj; cxar la instruisto
+estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin
+obeigi.
+
+"Mi iros al la konfitajxejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas
+neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo,
+kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel povos
+mangxi."
+
+Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute
+ne realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta
+pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni
+permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj
+buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en
+la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan
+Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la
+hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam
+eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro
+tio, li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la
+okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni
+nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la sxultrojn per
+mantelo el regxa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre
+kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.
+
+Vanc' neniam povis diri, kiel gxi okazis, sed li subite eltrovis, ke
+detruitaj estas liaj revoj pri la agado laux lia bontrovo, kaj la
+lauxvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj
+sxovita eksteren sur la sxtuparon de la palaco;--li mem, la Princo
+heredonta la regxan tronon, estis forpusxita for de sia propra pordo,
+kaj ordonita forlasi la regnon, aux la morton atendi.
+
+"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kasxis for de la kato, kaj nun
+ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
+
+"Pri ilia malsatego mi ne gxenas min," indiferente respondis la
+Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta
+fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aux mi
+instigos la regxajn sanghundojn kontraux vin."
+
+Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn
+parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kasxinta ilin. Li
+estis ilin sxovanta en siajn posxojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam
+li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis
+suficxe da dormocxambroj, salonoj kaj mangxocxambroj, sed ankaux estis
+bone provizita per cxio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Cxi tiun
+li humile petis de la nova regxo, kaj gxin ricevinte li enpakis siajn
+familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
+
+Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere
+kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la
+palaco per subita pusxo, kiu preskaux sxovis lin kapantauxen al la fundo
+de la sxtuparo. Antaux li kuris ridantaj pagxioj, kaj la Princo
+rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn
+per pingloj. Cxiu sxajnis kore felicxa vidante lin foriri.
+
+"Koran adiauxon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam
+plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
+
+"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas
+elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke
+oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon."
+
+"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke
+min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe
+esperas, ke mi neniam revidos vin."
+
+Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj,
+la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj
+blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj
+esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam
+la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj,
+kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian
+petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li
+portas sur la dorso.
+
+
+
+
+CXAPITRO V
+
+
+Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx
+kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti
+elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la
+tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon,
+kaj kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke
+li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por
+esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial
+li formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la
+sxultroj.
+
+Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas
+malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili
+kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux
+marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado de
+tiu nova speco de veturilo.
+
+Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li
+iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran
+Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi
+por lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco,
+timante ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj
+sendos iun por lin kapti.
+
+Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis
+laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta
+pro malsato, gxojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovagxaj
+fragoj, tute rugxigante la teron. Unue li cxirkauxrigardis, sercxante
+iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li
+demetis sian pakajxon kaj komencis mangxi tre rapide, ne atentante la
+regulojn de bona societo.
+
+Li ecx ne ekpensis, gxis li estis sin pleniginta gxis la gorgxo, ke liaj
+kunvojagxantoj eble povas ankaux malsati. Tiam li malfermis la skatolon,
+kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn,
+dum ili faletis kontraux malgrandajn sxtonetojn, aux implikigxis en la
+herbajxo, kaj senforte baraktis, kvazaux kaptitaj en ia terura densejo.
+Du-tri sidigxis cxirkaux unu maturan beron, kaj regalis sin per gxi tie,
+kie gxi kusxis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam
+briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Cxefkanceliero, kiu
+sxajnis cxiam renkonti malfacilajxojn, iel malpacigxis kun granda, verda
+akrido,--kaj la batalo farigxis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu
+eligxos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfelicxan sinjoron,
+kaj fortimigus la insekton.
+
+Malgraux tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj cxiam
+konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj
+majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kauxzis al Vanc' tiajn
+fortajn paroksismojn de ridado, ke li cxirkauxruligxis sur la herbo.
+
+Kiam mallumigxis, li tamen cxesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola
+lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li
+estis tiel laca, ke li apenaux povis teni la okulojn malfermitaj; kaj,
+tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la
+malseka herbajxo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem
+kusxigxis sub etendigxanta fagarbo, kaj profunde kaj dolcxe ekdormis.
+
+La mateno trovis la Princon iom refresxigita, kaj alportis al li fresxan
+decidemecon. Li decidis ekforiri por sercxi la Fragokoloran Sorcxiston,
+lasante nenian rimedon neprovita, gxis li eltrovos lin, kaj konsentigos
+lin resxangxi la aliformitan korteganaron en gxian staton antauxan. Li
+do alsxultrigis la skatolon kaj brave ekpasxis sur la vojo, tute
+nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedauxri, ke li ne suficxe
+atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaux sciu, al kiu direkto lia
+propra regno sin etendas.
+
+Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la sxoseo viron,
+kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis lauxlonge de la
+vojo.
+
+"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
+
+"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne cxesante labori.
+
+"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon
+apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre
+molaj."
+
+"Leontoda," respondis la viro.
+
+"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
+
+La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis
+strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj
+kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la
+Princo, nur vidante lin, farigxis malsata.
+
+"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn
+kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farigxis pli komprenema per la
+vojagxado.
+
+La alia kapjesis.
+
+"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
+
+"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
+
+Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj
+dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la
+necesecon fari novajn.
+
+"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete
+deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj;
+neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus
+malsxpari iom pli da tio; gxi kostas nenion."
+
+La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente
+dauxrigis sian laboron.
+
+"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli
+senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran
+Sorcxiston."
+
+"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
+
+"Mi iros por sercxi lin."
+
+"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
+
+"Kial ne?"
+
+"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis
+la spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj
+dauxre eltiradis la kardlanugon.
+
+"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu
+respondo. "Kie li logxas?"
+
+"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
+
+Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite
+ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
+
+"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam
+vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
+
+"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion.
+Kion vi donos por la pupoj?"
+
+Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed,
+iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li
+turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj
+plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn
+ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon;
+tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence!
+Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!"
+
+Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis
+ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan
+paron da rugxe brilantaj okuloj.
+
+
+
+
+CXAPITRO VI
+
+
+"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la
+fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas
+bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne
+interrompante la koncerton."
+
+"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"
+
+"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas
+kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"
+
+Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita
+vocxo:
+
+ "Snip-snap, frip-frap,
+ Bunga li, tiu cxi kagx';
+ Gxip-gxap, nip-nap,
+ Tungati tinum, gxi mi sap',
+ Donu botelon fromagx'."
+
+"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas
+sensencajxo! Gxi certe signifas nenion."
+
+"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia
+briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?"
+
+"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi cxiam
+auxdis, ke gxi estas tre vanta."
+
+"Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la
+Princo tuj interrompis.
+
+"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion
+elpensis."
+
+"--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon
+de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el
+unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj
+ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu
+metodo; kelkaj vojagxas; tio estas--"
+
+Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj
+gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la
+aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la
+zenito.
+
+"Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente
+murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux la polva vojo.
+
+La tutan ceteran tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la
+sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo,
+sur la bordo de la rivero.
+
+"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis
+la riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.
+
+"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni
+parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"
+
+La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn,
+ankoraux ne rigardante lin.
+
+"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas
+sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo
+pli gxentile parolus."
+
+Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis
+eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn.
+Konsternite li demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio
+okazis al la familio.
+
+Sur la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la
+tuta korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis
+sveninta pro malsatego.
+
+"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.
+
+"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta kriego.
+
+"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj
+pli-malpli auxdeblaj.
+
+"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke
+estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."
+
+"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.
+
+Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo,
+korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn
+sxi komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la
+Princo, nek pri lia familio.
+
+"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone
+mortas."
+
+"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.
+
+"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj
+mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
+
+La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis
+al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.
+
+"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas
+Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
+
+"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion
+scias pri vi mem."
+
+Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li
+duonon da kuketo.
+
+"Jen suficxe por via familio."
+
+Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da
+pecetoj por si mem.
+
+"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi
+vidos, kio estas en la mangxajxejo."
+
+Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko,
+malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.
+
+"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi
+ilin. Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."
+
+Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc'
+kiel eble bonhumore akceptis.
+
+"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn
+pecetojn.
+
+"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio sendube
+estos la plej bona plano."
+
+"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.
+
+Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis
+en la mano de la maljunulino.
+
+"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne
+estas devigata ilin ricevi."
+
+La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj cxi
+tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la
+panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis;
+kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj
+da pano.
+
+"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis
+la mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn
+sciu, kie gxi estis aperinta.
+
+"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra
+la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj,
+vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis
+dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."
+
+Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.
+
+"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj
+cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro
+laceco dormis profunde.
+
+
+
+
+CXAPITRO VII
+
+
+La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge sercxinte
+por certigxi, ke en tiu cxi loko estas nenio mangxebla, Vanc'
+alsxultrigis la skatolon kaj marsxis lauxlonge de la riverbordo. Estis
+belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermigxis al la lumo kaj,
+se li ne suferus pro cxiam pliigxanta malsato, la juna migranto povus
+tre gxui la marsxadon. Tamen li baldaux farigxis tiel malsata, ke li
+povis pensi pri nenio krom la mangxado. Malgraux tio, li iradis gxis la
+tagmezo, antaux kiam li trovis ion mangxeblan; tiam li gxojege ekvidis
+grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rugxaj,
+kiel infaneta vango.
+
+"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj
+preparante sin kolekti plencxapelon de la bongustaj fruktoj.
+
+Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron
+kusxantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la busxon
+malfermita.
+
+"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Cxu vi dormas, aux maldormas?"
+
+"Maldormas," respondis la viro sen movo.
+
+"Kial do vi ne levigxas?" demandis Vanc'. "Cxu vi estas malsana?"
+
+"Ne," mallonge respondis la viro.
+
+Kaj li ja sxajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.
+
+"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj
+opiniis, ke la alia devus almenaux malfermi la okulojn, por vidi, kiu al
+li parolas.
+
+"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.
+
+"Atendas kion?"
+
+"Ke persiko enfalu en la busxon."
+
+"Unu kusxas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian
+manon."
+
+"Sed mi deziras ke gxi falu en la busxon," elgxemis la kusxanta viro.
+"Mi estas tiel terure malsata!"
+
+"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte
+la paciencon; kaj li komencis mangxi la bonegajn fruktojn. "Vi certe
+estas la plej mallaborema homo en la mondo."
+
+"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian
+kuzon Loto, kiu logxas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime
+laux rekta linio."
+
+"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo,
+denove sursxultrigante la skatolon. "Cxu vi scias, kie logxas la
+Fragokolora Sorcxisto?"
+
+"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por
+sciigi."
+
+"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi,"
+kolere ekkriis Vanc'.
+
+"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus
+ion _fari_, kaj mi neniam faras ion."
+
+Nenion plu dirante, la Princo ekiris laux la vojo. Li ecx ne restis por
+meti persikon en la malfermitan busxon de la mallaboremulo, kion li unue
+iom pripensis.
+
+Li iradis suficxan tempon lauxlonge de la rivero, kaj preskaux forgesis
+kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis
+pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke gxi estas
+kadavro de rabisto. Alproksimigxante li tamen trovis, ke la korpo vivas,
+kaj estas pendigita per rimeno, kiu cxirkauxas la korpon sub la brakoj.
+Sxajne la pendado neniel gxenis la viron, kiu aspektis tute trankvila
+kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per
+blovilo en la busxon de la pendigito.
+
+"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.
+
+"Nu," respondis la blovanto, "tiu cxi homo estas tro mallaborema por
+stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por
+spiri por si mem, tial li cxiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi
+spirigu lin per la blovilo."
+
+"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por
+mangxi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas suficxe sentauxga, sed
+certe cxi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."
+
+"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon
+Gobo, kiu logxas unu mejlon pli malsupre, rektalinie lauxlonge de la
+rivero."
+
+Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li
+denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo
+kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busxo.
+
+"La tuta familio gxin havas," li rauxke flustris al la Princo.
+
+"Havas kion?"
+
+"Mallaboremecon. Atendu gxis vi vidos Gobon!"
+
+Sed li tiam rimarkis, ke Loto farigxas purpura je la vizagxo kaj
+malforta, pro manko de spirajxo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj
+denove komencis energie blovi por la cxiutaga kvarpenco.
+
+"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "cxu vi scias kie logxas la
+Fragokolora Sorcxisto?"
+
+"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la
+sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin
+gxeni pro tio."
+
+Ekgxemante pro laceco kaj enuo, la regxa vojiranto sin turnis kaj
+dauxrigis sian marsxadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilagxon,
+plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu
+el ili, por peti rifugxejon, li vidis procesion venantan trans la
+kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torcxoj, kelkaj kun piocxoj
+kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kusxis viro kun
+la okuloj largxe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauxen.
+
+"Kio estas cxio cxi?" demandis la Princo al viro, kiu sxajnis posedi ian
+auxtoritaton inter la kunularo.
+
+"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.
+
+"Sed li ankoraux ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.
+
+"Estas vere," diris la viro per ordinara vocxo, "sed li ne deziras vivi.
+Mi scias, cxar dek jarojn li dungis min por pensi anstataux li. Nun tio
+tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio
+kompreneble estas same, kvazaux li mem tion opinius."
+
+"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzigxi pro la stranguloj, kiujn
+li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus
+maltrankviligxi. Sed eble, antaux kiam li estos enterigita, li povos
+diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
+
+"Li ne sin gxenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu
+memoros por li."
+
+"Nu," estis la penso, per kiu la malbonsxanca Vanc' sin konsolis, "tamen
+iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."
+
+
+
+
+CXAPITRO VIII
+
+
+Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li
+pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la
+propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis
+almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la
+tutan tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere, al la
+griza marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
+
+"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna
+sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta
+suno.
+
+"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta
+limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
+
+"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas
+doni al mi mangxajxon?"
+
+"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni
+povos doni al vi peceton, se vi pagos."
+
+"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
+
+"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la
+skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la
+skatolo?"
+
+"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas
+la Fragokolora Sorcxisto?"
+
+"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde.
+Kian familion vi havas? Felicxan familion?"
+
+"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias,
+ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas
+porti ilin."
+
+"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas
+danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la
+alian, simile al pulcxinela ludo?"
+
+"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Gxi tute ne estas
+spektaklo. Gxi estas--"
+
+Tiam, rememorante ke, se li estus malgxentila al la fisxkaptisto, certe
+estus neeble ricevi vespermangxon, li farigxis pli gxentila, kaj fine
+diris:
+
+"Ili estas--mi volas diri, ili sxajnigas sin geregxoj kaj ilia
+korteganaro."
+
+"Vere," kriis la fisxkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajxo.
+Mi neniam vidis tian. Eniru kaj mangxu, kaj ni poste elprenos la
+pupojn."
+
+ [Ilustrajxo]
+
+Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu.
+Gxi estis tre malbonsxajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la
+fendoj estis sxtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda
+fajro brulis sur aro da plataj sxtonoj, kiuj servis anstataux kameno. La
+edzino de la fisxkaptisto, maljuna kaj suficxe kurbigxinta pro
+reuxmatismo, cxirkauxe lametis, preparante la vespermangxon, kiu, kiel
+sxi diris, preskaux estas preta. Kiam gxi estis tute preta, ili eksidis;
+kvankam la kompatinda Princo, malgraux sia malsato, ne povis facile
+engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la
+malfresxan akvon, el kiuj konsistis la mangxajxoj.
+
+Post kiam li finis la mangxon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni
+povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj gxin malfermis.
+
+"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajxo, kaj vi vidos, kiel
+bele ili sxajnigos mangxi kaj trinki."
+
+Tamen, se la nutrajxo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke
+gxi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis
+mangxi ecx peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la
+posxtuketojn; kaj la Regxo ecx frapetis la orelon de la Cxefkanceliero,
+tiel cxagrenita li estis, ne povante mangxadi.
+
+Cxio cxi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajxo
+nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, gxis la
+mallumo tute kasxis la kvazauxpupojn.
+
+Dum la nokto, kiam Vanc' kusxis sur la malmola argila planko de la
+dometo, vane penante dormi, li subauxdis la geedzojn mallauxte
+kunparolantaj.
+
+"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe
+gxin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la
+teatreton kiel mian proprajxon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj,
+unu tagon dum foiro, ol mi ricevas cxi tie tutan jaron fisxkaptante."
+
+"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne suferigos
+la knabon, cxu vere, edzo?"
+
+"Suferigos lin? Ne," respondis la fisxkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi
+vendos lin, kiel mariston, al la sxipo nagxanta en la haveno; kaj poste
+mi prenos la spektaklon, kaj cxirkauxvagados, gajnante monon."
+
+Oni povas imagi, ke Vanc' tion auxdinte timtremis pro la penso, ke la
+familio estas sxtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen
+li tre kviete kusxadis, gxis lauxta ronkado montris ke la geedzoj
+dormas; tiam li senbrue levigxis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon,
+li alsxultrigis la sxargxon, kviete sxteliris el la dometo, kaj, spite
+la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la
+malican fisxkaptiston kaj lian kabanon.
+
+Je la tagigxo, li renkontis viron sxovantan sian boaton for de la bordo,
+kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauxborda vojo.
+
+"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, arangxante la remilojn,
+"cxar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu gxin, cxar
+gxi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
+
+Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata
+gxin sekvi, cxar li ne kuragxis reiri; li tial marsxadis antauxen,
+kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en gxi la
+korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, cxar ili devis tiel
+longatempe esti sen mangxo.
+
+
+
+
+CXAPITRO IX
+
+
+Cxirkaux la tagmezo al la Princo aligxis meduzo, kiu montris gajan kaj
+felicxan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin
+akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li
+povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitajxo.
+
+"Krom tio," li finis tre malafable, cxar lia pacienco estis efektive
+elcxerpita, "verdire, vi tiel plauxdiras, ke vi faras min nerva."
+
+"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo.
+"Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne
+povas piediri, mi devas plauxdiri. Tio estas klara, ecx al vi, mi
+supozas."
+
+Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen
+sono, krom la lacaj pasxoj de la knabo, kaj la brua plauxdado de la
+meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaux je la
+sunsubiro, ili atingis largxan kampon, kie ia matura greno sxajne
+vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.
+
+Al tiu kampo la laca Princo gxoje sin turnis, kaj antaux cxio malfermis
+la skatolon, preskaux timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn
+tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraux ne estis,
+sed ili kusxis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto
+al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el
+la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj
+grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej
+rapide.
+
+"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi
+almenaux malhelpos la malsat--"
+
+Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la
+atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj,
+cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis.
+Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj
+sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn
+daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj:
+kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj;
+migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj;
+verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis
+trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo.
+
+Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la
+pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis
+per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj,
+kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan
+trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni
+vidante ilin multe gxojus.
+
+Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne
+okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan
+aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate
+auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo.
+
+"Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti
+bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!"
+
+Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li
+tute perdis la paciencon.
+
+"Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la
+senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en
+la grenkampo.
+
+Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan
+peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta
+kaj tiel gaja kiel antauxe.
+
+"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne
+povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte
+kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se gxi
+ne utilas, gxi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi
+tion. Nutru min!"
+
+"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante
+plenbusxon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas busxon."
+
+"Tio sxajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan
+bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."
+
+La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda orangxbombono
+lauxgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis gxin.
+
+La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis mangxinta tiom da
+sukerajxoj, kiom li volis, kaj jxus trinkis iom da akvo el la klara
+malvarma rivereto, kiam li auxdis vocxon similan al la tondro resonanta
+inter la montoj.
+
+"Kiu estas tiu," gxi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn
+sxtelanta?"
+
+La koro de Vanc' lauxte frapis kontraux la ripoj, kiam li levis la
+okulojn kaj vidis vidajxon, kiu povus ecx kauxzi, ke regxo kaj lia armeo
+sxanceligxu en la sxuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto,
+devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!
+
+
+
+
+CXAPITRO X
+
+
+La vidajxo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe
+tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la
+frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rugxan, blankan kaj bluan, kaj
+montrante busxegon similan al malluma kaverno en montflanko.
+
+Antaux ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj
+staranta sur la manego de la giganto, kvazaux sur tablo.
+
+"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, cxar li estis tiel ege
+timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, cxar ni preskaux
+mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis
+ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por
+cxiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."
+
+"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Cxu vere? Ne tiel
+rapide, hometo! Mi sxatas tiajn etulojn kia vi estas."
+
+ [Ilustrajxo]
+
+La kompatinda Princo senforte cxirkauxsaltetis sur la vasta manplato de
+la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari
+rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis
+la skatolon, kauxzante ke la hometoj konfuze cxirkauxfaletis, ricevantaj
+de la tabloj kaj segxoj multe da frapetoj.
+
+"Cxi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen
+ekpasxegante. "Mi ne mirus se sxi vin konfitus per bruna sukero. Mi
+gxuas tiaspecajn frandajxojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."
+
+Auxdante cxi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute
+malsanigxis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la
+busxon kaj vigle cxirkauxrigardis gxis, post iom da tempo, ili atingis
+la kastelon de la giganto. Gxi estis vasta griza konstruajxo, havanta
+ferbaritajn fenestrojn, kaj cxe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn
+kaj tiel malbelegajn ke, nur auxdante pri ili, oni timtremus; tial mi
+nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la
+giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kusxigxis, kaj ecx ne
+subbojis kiam li preterpasxegis trans la korto kaj en la cxambregon de
+la kastelo.
+
+"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaux
+granda spegulo cxe la fundo de la cxambro. "Edzino, venu vi cxi tien kaj
+vidu kion mi trovis."
+
+"Kion vi trovis?" sxi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Cxu
+gxi estas io per kio oni povos sin vesti?"
+
+"Stultulino!" kriegis la giganto. "Cxu vi ne povas pensi pri io krom
+vestado, sinjorino? Ne, gxi estas multe pli bona ol io, per kio
+sinvesti; gxi estas io mangxebla. Rapidu, surmetu la poton."
+
+Auxdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li
+pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas
+multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangxo, kaj ke la
+edzo atendu gxis la mateno.
+
+"Kio do estas por mangxi?" malkontente demandis la giganto, cxar li vere
+sopiris al la fresxa boletajxo, kiun li estus farinta el la Princo.
+
+"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecxo, kiun mi
+revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almangxajxo."
+
+"Do rapidu por alporti gxin," grumblegis la giganto, "aux nekuiritan mi
+englutos tiun cxi knabon en unu sekundo."
+
+Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraux ke
+sxi tro gxuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni
+devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, cxar sxi estis tiel
+alta kiel turo!), sxovis Vancon en angulon, por lin kasxi for de la
+edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kasxita, dum la
+giganto forglutis grandegan vespermangxon, kaj trinkis tutan barelon da
+biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la cxambro.
+
+Fininte sian mangxadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la
+edzino, ke sxi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko
+konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel
+fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino,
+kiu estis sidinta apud la fajro, nun levigxis kaj invitis la Princon, ke
+li venu kaj partoprenu en la mangxado.
+
+"Bela knabeto vi estas," sxi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe
+estis belega, antaux kiam gxi tiom malpurigxis. Venu, mangxu pecon da
+pastecxo, kaj trinku iom da biero; morgaux vi devos esti bonstata. Se vi
+devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletajxo, ol
+malbongusta."
+
+"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos
+esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale
+malbongusta."
+
+"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj,
+ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via
+skatolo? Juveloj?"
+
+"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la vocxo,
+"cxu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas,
+cxu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min
+iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi,
+se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."
+
+"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin
+foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se
+ecx dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se
+vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaux, antaux ol mi vin
+kuiros; kaj vi ne sciigxos pri tio, kio al vi okazas,-- -- -- -- gxis
+kiam vi estos vere kuirita kaj mangxita!"
+
+Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li
+sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraux esperis
+iamaniere forigxi; tial li lauxeble forvisxis siajn larmojn kaj
+malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris
+sur la tablo, avide mangxante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da
+sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam
+malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj
+prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la
+kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej
+belaj ajxetoj, kiujn sxi iam vidis.
+
+"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj
+ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin
+uzi."
+
+Kiel estas antauxe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj cxiam
+pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestajxo aux ornamajxo.
+
+"Mi havas ideon," sxi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de
+rozerugxa silkfadeno el sia kudrajxujo, kiu lasta havis amplekson de
+granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn
+skarabojn, per etaj orcxenoj alligitajn al la brocxoj. Mi opinias ke mi
+povas fari ion similan el cxi tiuj pupetoj."
+
+"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "sxajne vi ne komprenas, ke
+cxi tiuj estas miaj propraj regxaj parenc--"
+
+"Nu, vi silentu!" sxercete kriis la gigantedzino, "aux mi vin trempos en
+tiun vaporplenan kaldronon, ecx sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne
+povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."
+
+Auxdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:
+
+"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili
+estas."
+
+"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaux nur suficxe
+por ilin piedflirtigi. Ili sxajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."
+
+Parolante, sxi ligis pecetojn da silkfadeno cxirkaux la taliojn de la
+geregxoj, kaj cxi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje
+pendigas butonojn, kiam ili sxajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la
+strangajn ornamajxojn, sxi fabrikis kolcxenon el la princinoj kaj
+korteganoj, kaj, gxin surmetinte, sxi admiris sin per la spegulo,
+kvazaux sxi neniam cxesus. Tamen, post iom da tempo, sxi igxis tiel
+dormema, ke sxi ne povis plu vidi, kaj ecx estis tro laca por balanci la
+kapon kaj cxirkauxsvingi la geregxojn sur siaj oreloj. Sxi remetis la
+novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, sxi enmetis
+lin en lignan birdkagxon pendantan je la muro.
+
+"Agrable songxu," sxi gaje diris, kaj tiam sxi ankaux foriris por
+kusxigxi.
+
+
+
+
+CXAPITRO XI
+
+
+Forlasite sola en la altependanta kagxo, la kompatinda Princo ja tute
+malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelicxajxoj li vidis, kaj li ne
+povis ne plori, gxemante pri sia mizera sorto.
+
+"Tiu malica Blua Sorcxisto estas kulpa pri cxio," li kriis; cxar ne
+envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue
+venigis la Bluan Sorcxiston al la palaco.
+
+Je tiu momento, dum pauxzo inter siaj plorgxemoj, la Princo ekauxdis
+konatan moleplauxdantan sonon sur la sxtona planko sub la kagxo;
+malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauxan kunulon, la
+meduzon.
+
+"Kiel vi fartas?" gxentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne
+estas tre felicxa min vidante."
+
+"Ho jes, mi vere estas," ne tre gxentile kriis la Princo. "Nuntempe
+vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicxa. Kiamaniere vi pasis la
+hundegojn?"
+
+"Mi flugis," respondis la kreitajxo.
+
+"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
+
+"Nu, mi do nagxis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, gxi
+estas malvera, mi supozas. Ecx vi povas vidi la sagxecon de tio, cxu ne?
+Tamen, estante cxi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Cxi tiu kastelo
+estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras cxe la okcidenta limo
+de Gajlando, kiu--"
+
+"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Cxu vi
+havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
+
+"--venigas min al mia temo," trankvile dauxrigis la meduzo. "Kiam ajn mi
+unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Cxi tiu
+estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Cxu mi
+deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, cxesu mangxi
+siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aux cxu mi deziru ke oni
+liberigu vin kaj la korteganaron en la dauxro de katokulsigno?"
+
+"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli
+korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eligxu el
+tiu cxi loko terura, kaj vi povos cxien kuniri kun mi, se vi volos, kaj
+mi neniam plu parolos malgxentile al vi, tiel longatempe kiel vi
+vivados."
+
+"Ha!" gxi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi
+mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas
+natura. Nu, malfermu la busxon kaj fermu la okulojn."
+
+La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovigxis tre maldolcxa gusto;
+fajreroj dancis antaux la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraux si
+bloveton de fresxa malvarmeta aero.
+
+"Malfermu la okulojn," diris la vocxo de la meduzo.
+
+La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston
+apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
+
+"Ho, kara, bonega meduzo!" li gxoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin
+danki?"
+
+"Sxajne vi amas min pli ol antauxe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi
+vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorcxiston, antauxeniru
+rekte laux cxi tiu vojo, gxis kiam vi atingos la domon de la Komikulo.
+Flubalu!"
+
+Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.
+
+"Kia domagxo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al gxi, kiel
+forte mi bedauxras mian malgxentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi
+volus scii kion signifas 'flubalu'."
+
+Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis
+gxin forlasi. Do, sxultriginte sian sxargxon, li vigle ekiris laux la
+sxoseo, ne kuragxante resti gxis la taglumo, pro timo ke la grandegulo
+vekigxos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin
+reportos al la terura kastelo de Bogarru.
+
+
+
+
+CXAPITRO XII
+
+
+La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, ecx por
+enspiri, ne haltis gxis kiam li vidis la cxielon rugxigxantan pro la
+venonta sunlevigxo; tiam, transgrimpinte brancxobarilon, li kusxigxis
+per gxi sxirmita, kaj tuj ekdormis profunde.
+
+Kiam li vekigxis, la suno alte sin montris, kaj li ekauxdis grandan
+bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaux li estus meze de ia
+festo. Frotante la okulojn, li levigxis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur
+kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis
+super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj
+jxonglistoj faradis siajn mirindajxojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis,
+dancis kaj festenis; kaj plie sin montris cxiuspecaj spektakloj,
+balanciloj kaj karuseloj, suficxaj por kauxzi tutan kapturnigxon.
+
+La Princo estis tiel ravata, ke li ecx iom forgesis sian malsaton kaj
+lacecon, kaj cxirkauxiris de unu vidindajxo al alia, kriante "hura!",
+dum la jxonglistoj kaj sxnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj
+dangxerajn ludajxojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris,
+en kaldrono super fajro, vaporigxantan viandsupon, kiu al la malsata
+Princo sxajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la
+tuta vivdauxro iam flaris.
+
+"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"
+
+"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere gxi devus; cxar gxi enhavas
+bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovagxajn leporojn, kaj cxiun
+legomon kaj bongustan kreskajxon, kiu sin trovas en Gajlando. Cxu vi
+deziras plenpelvon?"
+
+"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo,
+atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga
+boletajxo.
+
+"Jen!" sxi ekkriis, al li proponante gxin, "jen gxi estas; kaj suficxe
+bongusta por regxa princo, se oni permesos ke mi, kiu gxin faris, diru
+tion. Unu argxentmoneron, mia bela junulo, kaj gxi estos la via."
+
+"Sed," balbutis la Princo, per busxo malsekigxanta pro la bona odoro,
+"sed mi ne havas argxentmoneron. Se vi nur volos doni gxin je kredito,
+mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
+
+Subite li cxesis, vidante ke la virino lin mokas. Sxi jam ekprenis la
+supon, sxajne for de lia busxo mem kaj, lauxte kaj akre ridanta, sxi
+montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de sxia ridado, cxiuj
+kamparanoj alkuris kriantaj:
+
+"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la sxerco? Diru, por ke ni ankaux
+povu ridi; cxar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."
+
+"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridacxis la
+maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la
+Fragokoloran Sorcxiston."
+
+Pri tio cxiuj kamparanoj hxore ridegis, gxis kiam ecx la montetoj
+resonis.
+
+"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias
+ke vi estas malsagxuloj."
+
+"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsagxe
+estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, cxar tiu
+cxi estas Malsagxurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."
+
+"Sed," demandis Vanc' ofendite, "cxu neniu cxi tie ion scias? Cxu neniu
+posedas iom da sagxo?"
+
+"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion sagxo
+utilas? Ni gxuas la vivadon, kaj tio por ni suficxas."
+
+La Princo volis riprocxi la kamparanojn, cxar ili tiel malsagxe babilis;
+sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris,
+ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu
+pri frakcioj ordinaraj.
+
+Intertempe la kamparuloj, cxiam avidaj de novajxo, deziregis ekscii, kio
+estas en la mistera dometo portata de la Princo.
+
+"Se gxi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu
+la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni gxin ridu."
+
+Sed la Princo ne opiniis, ke placxus al la geregxoj, esti priridataj de
+amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antauxe
+montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon cxe kampara foiro.
+Antaux kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj
+malfacilajxoj rapide sxangxadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu
+princo, kiu, antaux kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan
+instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.
+
+Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, cxar nur pagante monon oni
+povas ricevi mangxajxojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la
+korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaux li ekpensis ke,
+ecx se lia familio ankoraux havas sentojn, cxi tiuj devas esti tiel
+etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj
+elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la
+gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis cxiuspecajn
+kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin mangxi. La Kortega
+Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, cxar li ekkaptis la solan
+sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro,
+cxiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Cxi tiu
+vidajxo tiel placxis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da
+bonaj argxentmoneroj; pro kio, li fine povis acxeti por si matenmangxon,
+kvankam vi povas certigxi, ke li ne acxetis gxin de la maljunulino, kiu
+antauxe lin mokis.
+
+Kiam li jam finis sian mangxadon, sidante sur la herbo antaux budo, kie
+oni vendis kokpastecxojn, li levigxis kaj gxentile demandis la
+kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.
+
+"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas cxi tie
+cxe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne cxiam povas lin trovi."
+
+"Tiu cxi estas la Komikulo," kriis gxoja vocxo. "Tiu cxi estas mi. Jen
+mi estas. Kial vi ne kaptas min?"
+
+
+
+
+CXAPITRO XIII
+
+
+Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj cxirkauxdancantan malantaux
+proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj supersxutitan per
+flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li sxajnis tiel viva kaj
+gaja, ke unuavide la Princo estis tute cxarmita; sed baldaux li pensis
+ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; cxar la Komikulo volis
+halti nek por paroli nek por auxskulti, sed kuradis kaj saltetadis
+cxirkauxe, kaj sin kasxadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj
+tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie logxas la
+Fragokolora Sorcxisto.
+
+"Mi volas kun vi paroli, se placxas al vi," kriis la Princo. "Estas io,
+kion mi devas al vi diri, vere mi devas."
+
+"Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurcxasu min. Hupla!
+Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!"
+
+For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin
+sekvanta. Sed Vanc' baldaux sciigxis, ke tute malutile estas peni tiel
+rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj
+laca, dum cxiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado,
+kaj kriis:
+
+"Hura, pro la Komikulo!"
+
+"Cxu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia
+skatolo kaj visxis la frunton varmegan.
+
+"Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi
+devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"
+
+"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.
+
+Nun, cxar tiu cxi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras
+strangan kaj kuriozan formon. Gxi ne nur estis grandega kaj verdkolora,
+sed gxi finigxis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da
+makaronio, kaj aux por ornamo aux por oportuneco, gxi estis tordita
+simile al okcifero.
+
+"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.
+
+"Nu," diris la Princo, "laux mia opinio, tio unue ne povas esti granda
+amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj gxi certe ne povas esti ia
+ajn amuzado poste."
+
+"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias.
+Efektive gxi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"
+
+"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de
+vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston?"
+
+"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la sxupintoj, "tion mi
+ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Cxu
+la meduzo nenion diris krom tio? Cxu vi estas certa, ke gxi ne diris iom
+pli, ecx ne unu vorton?"
+
+"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, gxi diris
+'Flubalu!'"
+
+"Neeble," kriis la Komikulo, iom paligxanta. "Cxu vere? se jes, la
+afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton.
+Hejmenvenu kun mi, kaj morgaux mi forsendos vin sur la gxusta vojo.
+Rapidu! Cxar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."
+
+Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la
+sxoseo; laux kiu ili piediris gxis la lastaj horoj posttagmeze, kiam
+subite la vojo profundigxis en arbaron.
+
+"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."
+
+"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.
+
+"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.
+
+La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo
+maltordis la okciferon cxe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan
+kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajxon. Poste li ekbruligis
+alumeton, kaj gxin almetis al la pinto de cxi tiu makaronisimila tubeto.
+Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis
+siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farigxis tiel brila
+kiel la tago.
+
+"Pardonu, ke mi pri tio parolas," gxentile diris la Princo, "sed tiu
+estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."
+
+"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en cxi tiu
+regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecxo; tiom kreskas tage,
+kiom forbrulas nokte. Antauxen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti.
+Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"
+
+Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis
+antaux li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdigxis; dum
+la laca knabo, sxargxita per la peza skatolo, lauxeble postkuris,
+faletanta super sxtonoj kaj elstarantaj radikoj, plauxdiranta tra
+kotajxoj, kaj kontraux arbotrunkojn perforte kuranta, gxis subite, kiam
+li estis tute preta malesperante falkusxigxi, kaj permesi, ke la
+malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan
+kontraux kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al
+kiu li instigis la Princon.
+
+"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj
+sendube la vespermangxo estas tute preparita, escepte de la spicado.
+Cxiam mi mem spicas la mangxajxojn, cxar mi estas iom frandema."
+
+Tiel parolante, li antauxeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj
+denove tordinte la nazon okforme.
+
+
+
+
+CXAPITRO XIV
+
+
+La cxambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam
+preparis la vespermangxon. La edzino de la Komikulo sxajnis iom malgaja;
+kaj tio, laux la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga.
+Sxia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, cxar la kapo estis tiel
+turnita sur sxia korpo, ke la vizagxo rigardis en tute malgxustan
+direkton.
+
+"Kurioza efekto, cxu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo
+fikse rigardas la edzinon. "Mi gxin faris unu tagon kiel sxerco; kaj la
+plej bona sxerco estas: ke mi forgesis la necesan sorcxvorton por sxin
+rektigi."
+
+"Cxu sxi opinias ke gxi estas sxerco?" demandis la Princo.
+
+"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "cxar mi neniam
+demandis; kaj pri gxi mi tute ne maltrankviligxas."
+
+"?eblatexc idis iv la soxcalp uxC," diris la virino, post kiam la
+Komikulo jam estis iom okupita pri la mangxajxoj.
+
+Konfuzite Vanc' atentigxis, sed sxajne tiu cxi parolo tute ne surprizis
+la Komikulon.
+
+ [Ilustrajxo]
+
+"Depost sxia malrektigxo, sxia babilado cxiam eligxas returnite," li
+klarigis rikanante. "Sed sidigxu! La mangxo estas preparita."
+
+Ili cxiuj sidigxis. La malfelicxa virino rigardis la muron malantauxan,
+kaj tial sxi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava,
+kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletajxo eligis
+plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo ensxovis la kuleron kaj
+ekmangxis. Sed, antaux ol li efektive prenis plenbusxon, li cxesis kun
+grimaco. La supo estis pli maldolcxa ol galo.
+
+"Cxu vi ne sxatas la spicon?" ridacxis la Komikulo. "Nu, estas domagxe;
+kaj mi supozis, ke gxi estos precize tia, kian vi gxuos."
+
+Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis,
+sed gxin trovis bole varmega kaj plena je salo.
+
+"Prenu pecon da cervajxa pastecxo," afable petis la dommastro. "Nenia
+sxercado plua, mi jxurpromesas."
+
+"?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la
+edzino, kiu sxajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom
+tordita.
+
+Tamen la Princo estis jam ekmangxinta la pastecxon, kaj gxin trovis pli
+varmega ol fajro, pro rugxa pipro. Tia estis cxio surtabla. Mangxebla
+estis nenio. La stufajxo estis plena je pingloj kaj kudriloj; nauxzaj
+kreskajxoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj
+la Princo rompis la dentojn, anstataux la migdaloj, kiuj estis lerte
+fabrikitaj el sxtono.
+
+Cxiuj cxi sensencajxoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas
+imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaux freneza pro gxojo.
+Transen kaj reen li ruligxis sur la planko, kaj gxojlarmoj torentigxis
+sur liaj vangoj, pro la sukceso de la sxercoj.
+
+"Tiu cxi estas la plej bona amuzado, kiun mi gxuis dum longa tempo," li
+kriis. "Jen gxojo! Jen vera felicxeco!"
+
+"Tre malbona speco de felicxeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias
+ke mi enlitigxos."
+
+Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian
+dormcxambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj
+malsekigis lin gxis la hauxto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia
+lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur segxo, malsovagxa
+strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizagxon per la
+flugiloj, kaj pincxotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua
+tagigxo la turmentita Princo alsxultrigis la skatolon kaj forlasis la
+cxambron.
+
+Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per posxtrancxilo sin
+amuzante.
+
+
+
+
+CXAPITRO XV
+
+
+"Bonan matenon!" gxentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone
+dormis."
+
+"Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble
+sciis, ke mi ne povos."
+
+"Tio estis la sxerco, vi scias," ridacxis la Komikulo, enposxigante la
+trancxilon, kaj preparante konduki la junulon en la mangxocxambron.
+Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la
+hierauxan; tial li rifuzis cxiun inviton kaj ekforiris.
+
+"Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu sxajnis tre malgaja, cxar
+Vanc' ne volis resti por matenmangxi. "Transiru la rivereton, vi scias,
+poste transgrimpu rugxan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo.
+Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon
+al vi."
+
+"Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarsxante.
+
+Tre kolera li estis kontraux la Komikulo, tamen li sentis malagrablan
+memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan
+korteganaron per siaj kruelaj sxercoj.
+
+Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel
+malsatega ke li gxoje formangxis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de
+kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuragxigis, pensante ke liaj
+malfacilajxoj baldaux finigxos. Nun li estis proksima al la hejmo de la
+Fragokolora Sorcxisto; tial li antauxenmarsxis gxis la posttagmezo, nur
+unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la
+vojo. Malgrandaj, acidaj kaj sxtonecaj ili estis, sed la malsata Princo
+tre avide kolektis aron da ili, kaj mangxis ilin sidante sub la
+nesuficxa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom
+trankviligxis, memorante ke, dank' al la kamparanoj cxe la foiro, en la
+skatolo estis longedauxra provizo da kuketoj kaj bombonoj.
+
+"Malgraux cxio," diris la Princo en si mem, refoje marsxante, "malgraux
+cxio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne
+multe plendus ecx estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili,
+gxui la vivon."
+
+En la dauxro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en
+kiun lia vojo sxajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaux ol
+li ekauxdis sonon kvazaux de iu ploranta, kaj ankaux strangan klakbruon,
+kvazaux cimbaloj estus kunbatitaj. Cxi tiuj sonoj pli kaj pli lauxtigxis
+dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta
+junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malgxoje
+kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis gxia
+tuta korpo), kunklakante kauxzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn auxdis
+la Princo.
+
+"Kio estas al vi?" demandis Vanc', cxar la simio dauxrigis la ploradon,
+tute ne atentante lin.
+
+Suprenrigardante la simio visxis la okulojn per malgranda punta
+posxtuko, kiu jam estis suficxe malseka.
+
+"Tiel mizera mi estas," gxi ekgxemis. "Cxu vi neniam auxdis la
+onidiron: 'estas suficxe malvarme por ke la vosto de latuna simio
+forglaciigxu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni
+parolas pri mia vosto."
+
+ [Piednoto 1: Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega
+ vetero. --Tradukinto.]
+
+"Sed ankoraux neniam estis suficxe malvarme por forglaciigi la voston,"
+konsoleme diris la Princo.
+
+"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj
+tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas cxi tiu!"
+
+Dirinte tion, la simio ekploris pli malgxoje ol antauxe, kaj la Princo
+trifoje ekternis fortege.
+
+"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, cxar mi estas tiel
+malseka pro la plorado."
+
+"Ho, ne zorgu pri tio," gxentile respondis Vanc'. "Efektive gxi ne estas
+grava. Bona terno estas vere refresxiga."
+
+"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke
+vi reiru; cxi tiu ne estas la vojo."
+
+"Ne la--" komencis la Princo, sxajne konfuzita.
+
+"Vojo," finigxis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora
+Sorcxisto, vi scias. Farante cxirkauxiron, vi jxus revenis preskaux al
+la kastelo de Bogarru, kie logxas la giganto. La Komikulo vin erarigis."
+
+"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.
+
+"Jes," diris la simio, "kiel sxerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna
+vosto! Kia mondo estas cxi tiu!"
+
+"Jen la plej malbona kaj malicega sxerco el cxiuj!" ekkriis la Princo.
+
+Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura
+grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li
+piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante cxi tiujn aferojn
+li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta suficxe
+grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kauxzi superakvegon.
+
+"Vi devos reiri laux la sama vojo," diris la simio, elpremante la
+larmojn el la posxtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antauxe, cxar
+nun estas nokto. Je la tagigxo vi ekvidos tri blankajn betulojn en
+fojnokampo; tiam transgrimpu la brancxobarilon kaj iru laux vico da
+grandaj, blankaj sxtonoj, gxis vi alvenos al verda sxtupsxajna
+transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la
+Fragokolora Sorcxisto. Vi ne povos gxin maltrafi."
+
+"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, cxu
+vi estas tute certa, ke tio ne estas alia sxerco?"
+
+"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Cxu mi
+similas sxercemulon? Neniam mi faris sxercon; neniam dum mia tuta vivo!"
+
+"Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo,
+sin turnante por foriri.
+
+"Ho ne!" gxemis la simio; "neniu povas ion fari. Krom tio, mi gxuas esti
+malfelicxa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Cxiuminute pli mallumigxas.
+Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu cxi estas!"
+
+Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc' devis tute forlasi la penson
+pri dankado, kaj ecx pri adiauxo; tial li simple turnis sin kaj rapide
+reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.
+
+
+
+
+CXAPITRO XVI
+
+
+Preskaux la tutan nokton piediris la Princo sur la sxtoneca sxoseo. Kiam
+grizigxis la cxielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskajxbarilo, kaj
+je la sunlevigxo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda
+kampo, li gxojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies brancxoj mallauxte
+susuris pro la matena vento.
+
+Vanc' transgrimpis la barilon kaj persiste marsxadis gvidata, kiel la
+simio promesis, de sxajne senfina vico da puraj, blankaj sxtonoj.
+Tagmeze li ektrovis verdan transirejon sxtupforman, sed tiel malrekta
+gxi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la
+brancxobarilon, ol la sxtupareton. Alproksimigxante li ekvidis strangan
+vireton, kiu sxajne ion sercxis en la herbo sub la sxtupareto. Li
+aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj
+korpo, ecx la trajtoj de lia vizagxo, estis tiel torditaj, ke nenia
+parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin
+sidigxi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromagxo. Tion
+la malsatega Princo tre vole faris.
+
+"Eble vi jam auxdis," diris la nekonatulo, "pri la 'tordita viro, kiu
+marsxis torditan mejlon, kaj trovis torditan moneron apud tordita
+sxtupareto'?[2] Mi estas la viro. Mi ankoraux ne trovis la moneron, sed
+mi esperas, ke mi baldaux trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu,
+kiam vi atingos la Fragokoloran Sorcxiston, gxis li estos parolinta;
+alie vi malsukcesigos la sorcxagon por la dauxro de dek jaroj."
+
+ [Piednoto 2: Angla infanrimo:
+
+ "There was a crooked man, who walked
+ a crooked mile,
+ And found a crooked sixpence against
+ a crooked stile." --Tradukinto.]
+
+"Kiel bonega vi estas!" dankeme diris la Princo. "Kiel terure, se mi
+malsukcesigus la sorcxagon, post mia longa vagado! Cxu mi povos ion fari
+por vi? Mi helpos sercxi la moneron, se placxos al vi, aux mi petos de
+la Sorcxisto, ke li vin maltordu."
+
+"Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem
+devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono gxin faris, kaj ciklono
+gxin devos malfari. Tio ne gxenas min. Mi ne min sentas tiel
+senkomforta, kiel mi sxajnas."
+
+Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangxo kaj la bona konsilo,
+Vanc' gxoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado
+vere baldaux finigxos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje
+babiletis, kaj la vento alportis dolcxajn odorojn de mil floroj. Je la
+sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan
+ebenajxon, kie la herbo sxajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj
+briletanta fontano plauxdis meze de amaso da floroj. Cxi tie Vanc'
+ekvidis kuriozan palerugxan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj
+antaux la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute
+palerugxa, ecx je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava cxapelo
+samkoloraj.
+
+Fine la Fragokolora Sorcxisto estis trovita.
+
+
+
+
+CXAPITRO XVII
+
+
+Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue;
+alie li certe estus tion farinta, cxar la Fragokolora Sorcxisto vere ne
+sxajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis
+sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente
+dauxrigis la trikadon.
+
+Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la
+blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis
+maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajxojn en malgranda gxardeno apud
+la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco
+ricevis rekompencon: la Sorcxisto malfermis la okulojn kaj parolis.
+
+"La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marsxi estas:
+cxar gxi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, cxu ne?"
+
+"Ho, certe!" gxentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke
+li ne kolerigu la Sorcxiston.
+
+"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "ne sxajnigu, ke vi ne povas."
+
+Denove la Sorcxisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje
+parolis.
+
+"La tialo," li diris serioze, "kial cxevalo ne havas rostron estas: cxar
+gxi ne estas elefanto. Cxu vi povas vidi la signifon de tio?"
+
+"Jes, via--," "Regxa Mosxto," la Princo estis dironta, pro sia avida
+deziro paroli gxentile; sed li gxustatempe sxangxis la parolon, kaj
+afable diris: "Jes, via Sorcxista Mosxto."
+
+Tio sxajne placxis al la Sorcxisto, cxar li trifoje klinis la kapon, kaj
+la Princon invitis en la domon por mangxi. La mangxo jam estis
+preparita; kaj cxetable sidis la etulino, kiun Vanc' antauxe vidis en la
+gxardeno, kaj naux nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn
+cxapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorcxisto
+almetis segxon por la Princo.
+
+"Jen mia edzino," li diris, montrante la etan maljunulinon. "Sxi estas
+profesia sorcxistino. Si mangxadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la
+luno estas plenkreska."
+
+Tiam la Sorcxisto mallauxtigis la vocxon kun mistera mieno, sin klinis
+al Vanc', kaj diris:
+
+"Malmultekosta, tre malmultekosta. Cxiujare sxi apenaux kostas al mi
+kvar pencojn por cxio, krom la altekalkanumitaj sxuoj. Tiuj estas
+altprezaj, sed sxi devas ilin havi, cxar sxi estas profesia sorcxistino,
+vi scias. Nu, pri tiuj cxi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili
+kune posedas?"
+
+"Oni diras," respondis la Princo, "ke cxiu kato havas naux
+vivtempojn;[3] tial mi supozas, ke cxi tie devas esti vivtempoj
+okdek-unu."
+
+ [Piednoto 3: Angla popoldiro, signifante, ke oni devos mortigi katon
+ naux fojojn, antaux ol gxi estos vere senviva! --Tradukinto.]
+
+"Vi do estas malprava, cxar nur unu-du vivdauxroj ankoraux restas al
+kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj,
+perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la
+katvivoj."
+
+"Cxu tio placxas al la katoj?" demandis Vanc'.
+
+"Gxi estas indiferenta por ili," respondis la Sorcxisto. "Ili scias ke
+cxiuj devos gxin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, cxiu kato
+farigxas vento. Vi estas ilin auxdinta dum martaj noktoj, miauxantajn
+cxirkaux la kastelturoj."
+
+"La luno," diris la sorcxistino, unuafoje parolante, "estanta kredeble,
+se ne alie, aldonita al cxi tiu, kies salo pligrandiganta."
+
+"Vi estas prava, karulino," diris la Sorcxisto, "kiel vi cxiam estas. La
+knabo _estus_ pli komforta en la lito."
+
+Dirinte tion, la Sorcxisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran
+dormcxambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la
+skatolon por doni aeron al la familio, kusxigxis kaj, la unuan nokton de
+kiam li forlasis la palacon, gxuis la dormadon en lito.
+
+Matene, post la mangxo kun la Sorcxisto, la sorcxistino kaj la katoj,
+oni envokis la Princon en la gxardenon kaj donis al li fosilon.
+
+"Iom fosu, dum ni babilas," diris la Sorcxisto sidigxante, "kaj provu
+cxu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por
+sorcxa miksajxo, kiun sxi faras."
+
+"Primoloj," diris la sorcxistino, "preskaux produktantaj pronomojn pri
+prezoj, propagandantaj."
+
+Vanc' mire atentis, sed la Sorcxisto, al kiu tia ridinda babilacxo
+evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:
+
+"Vi estas prava, lauxkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki
+ilin per la fosilo."
+
+La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema.
+Verdire li neniam antauxe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere
+li sopiris demandi la Sorcxiston pri la sorcxago, kiu povus restarigi
+lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, gxis la
+Sorcxisto lin alparolis.
+
+"Pri via familio," fine diris la Sorcxisto, "mi supozas ke vi scias la
+regulon pri simpla malpliigado, cxu ne?"
+
+"Jes," dube respondis la Princo, "se tiu pagxo ne estis el mia
+aritmetika libro elsxirita. Tamen, mi povus gxin lerni."
+
+"Do gxin lernu," diris la Sorcxisto, "kaj, post kiam vi lernis, gxin
+uzu."
+
+"Sed, mi petas," humile respondis la Princo, "la familianoj jam estas
+suficxe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi."
+
+ [Ilustrajxo]
+
+"Nu," malafable diris la Sorcxisto; tial ke, havante multe da aferoj en
+la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas
+etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorcxistoj neniam volas
+sin trovi malpravaj. "Nu, do _ne_ malpliigu ilin. Tio tute ne interesas
+min."
+
+"Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu
+ne agi kvazaux vi ne interesigxus! Ho, via Sorcxista Mosxto, tiel longan
+marsxadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi
+renkontis, kaj tiaj terurajxoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne
+rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!"
+
+"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "estu gxentila, kaj faru kion mi
+postulas. Flankedirante, cxu vi trovas iajn radikojn?"
+
+"Ecx ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.
+
+"Tio estas malbona," diris la Sorcxisto. "Por unu greka radiko mi vendus
+al vi la sorcxagon."
+
+"Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de
+tiaj antauxe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraux havas
+ilin, se ili ne tiel malgrandigxis, ke li ilin perdis."
+
+La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj gxoje akiris de la
+instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj,
+kvankam malgrandaj. Cxi tiujn li donis al la Sorcxisto; kaj, kiam la
+edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos
+al li la sorcxagon.
+
+Sed la Sorcxisto sxajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste,
+eltirinte sxnureton el la posxo, komencis ludi per gxi sur siaj longaj
+fragokoloraj fingroj.
+
+"Mi sendis telegramon al la regxa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka
+kradpordo, kaj vi atingos la sxoseon. Gxi estas la suda limo de
+Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi cxeestos la kastelon.
+La kato cxion scias."
+
+
+
+
+CXAPITRO XVIII
+
+
+La Princo dankis al la Sorcxisto, kvankam ne tre fervore; cxar li ne
+plene kredis, ke la Sorcxisto telegrafis al la kato; kaj ecx se tio
+estus vera, Vanc' antauxe tiel gxenis kaj turmentis tiun kompatindan
+beston, ke li iom hontis, nun petonte de gxi favoron. Tamen li
+antauxeniris laux la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje
+marsxis sur la sxoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed,
+spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorcxisto, kaj
+li intencis esti tre singardema alproksimigxante al la palaco.
+
+Kiel la Sorcxisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la
+finon de sia longa marsxado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en
+kiu li naskigxis kaj cxiam vivadis, gxis kiam liaj propraj malbonfaroj
+lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj
+terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj,
+belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaux cxio, la
+vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn
+de la subiranta suno. Pro gxojo la Princo vere povus plori.
+
+Mire kvieta sxajnis la tuta cxirkauxajxo. Sur la lago dormis la blankaj
+cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelricxaj
+figuroj. Timeme cxirkauxrigardante, por sercxi postsignojn de la malbona
+Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, gxis li sin trovis tre
+proksima al la cxefa enirejo de la palaco. Ankoraux neniaj postsignoj de
+la malvera regxo. La regxa kato, pli grasglata ol kiam la Princo gxin
+turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.
+
+"Efektive vi pli bone farus elvenante," gxi diris, "kaj ne plu restante
+post tiu migdalarbo; cxar mi tre facile vin vidas."
+
+Auxdinte tion, la Princo elpasxis, ankoraux zorgeme cxirkauxrigardante,
+kaj demetis la skatolon sur la sxtuparon.
+
+"Kara kato," li gxentile diris, "kiel vi fartas?"
+
+"Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel
+kortusxante!"
+
+"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo.
+
+"Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj cxi tie pasis suficxe
+rapide. Ni ne malgrasigxis dum via foresto."
+
+"Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide
+sxangxis la paroltemon. "Kie cxiuj estas?"
+
+"Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, cxiuj esceptinte
+la Regxon."
+
+"Cxu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi
+havas en mia skatolo la veran Regxon."
+
+"Ne cxikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas regxon per liaj agoj.
+Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj
+maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La
+malmultaj, kiuj ankoraux vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la
+arbaro sin kasxas."
+
+"Kie do estas la Gen--la Regxo mem?" maltrankvile demandis Vanc'.
+
+"Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda."
+
+"Kie?" demandis Vanc'.
+
+"Cxi tie," respondis la kato.
+
+"Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, cxiuflanke
+okulsercxante.
+
+"Cxu ne?" diris la kato; "tio estas cxar vi ne povas travidi min."
+
+"Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi
+volas diri."
+
+"Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?"
+
+"Jes," murmuretis la Princo, honteme rugxigxanta.
+
+"Unu ruligxis sub la sofon," penseme diris la kato.
+
+"Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis
+gxin trovi."
+
+"Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorcxisto," diris
+la kato, "mi elrulis la bombonon mezcxambren. Gxi estis bela bombono,
+kaj la Regxo envenante vidis gxin, kaj tuj gxin englutis."
+
+"Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?"
+
+La kato elpusxis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola,"
+gxi diris.
+
+"Vi lin mangxis?" senspire demandis Vanc'.
+
+La kato trankvile balancis la kapon; kaj gxiaj vangharoj kuntirigxis pro
+la memoro de gxia mangxado.
+
+"La patro, do," gxoje kriis la Princo, "denove estas la Regxo; aux li
+estos, kiam li suficxe grandigxos. Vi diras, ke vi ricevis de la
+Fragokolora Sorcxisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi,
+kion li diris."
+
+"Ne povos gxis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorcxprocedo ne
+funkcios, kaj cxio malprosperos."
+
+
+
+
+CXAPITRO XIX
+
+
+Se tio okazus antaux ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj
+grandan bruegon farus, cxar li devas ecx unu minuton atendi ion
+deziritan; sed, dum la longa marsxado, li lernis, inter aliaj lecionoj,
+la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante
+la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan
+horlogxon, kaj pacience atendis la noktomezon.
+
+Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj,
+kaj li baldaux dormis profunde. Fine la kato lin tusxis sur la sxultro,
+tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.
+
+"Vekigxu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."
+
+"Cxu vere? Cxu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.
+
+"Tiel sxajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron
+enfermita en la skatolo?"
+
+"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble
+cxirkauxkuros sur la planko en la mallumo, kaj--iu eble mangxos ilin
+erare."
+
+"Nu," respondis la kato, rugxigxante, (se kato _povas_ rugxigxi,) "eble
+vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam
+estas preskaux la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj
+rigardu, cxu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu gxin al mi; sed
+rapidu!"
+
+Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li
+efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li jxus atingis la
+cxambregon, kiam la horlogxo eksonigis la dekduan horon.
+
+"Krevigu gxin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,"
+ordonis la kato.
+
+La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la sxelo, precize kiam cxesis
+la lasta horfrapo, elpasxis la Feino Kopeto, _energia_, fresxa, vigla,
+de kapo gxis piedo, kvazaux sxi estus jxus kreita, kaj tute ne kvazaux
+sxi estus trovinta mallargxa aux kunpremanta sian logxejon en la ovo.
+Per rapida flirteto sxi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la
+tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.
+
+"Nu!" sxi akre diris, "kio pri la Blua Sorcxisto? Cxu vi lin tiom
+sxatas, kiom vi antauxe supozis?"
+
+"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la
+subita apero de la baptopatrino. "Cxu mi diris, ke mi lin sxatas? Mi
+forgesis--mi volas diri: mi tute _ne_ sxatas lin, se vi volas,
+Baptopatrino."
+
+"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Cxu vere? Tamen, se mi gxuste
+memoras, antauxnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio
+pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaux intimaj amikoj miaj?
+Cxu vi sxatis ilin, he? Cxu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Cxu ili
+respektege kondutis kontraux vi, cxar vi estas reala, vivanta
+princo, he?"
+
+"Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino,
+ke vi montras strangan guston elektante amikojn."
+
+"Cxiu laux sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli
+grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aux tiu melankolia
+latuna simio, aux tiu torditulo; li estas belulo, cxu ne?"
+
+"Mi ja sxatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili
+estis. Cxu ili ankaux estas viaj amikoj, Baptopatrino?"
+
+"Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias
+ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj."
+
+"Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili cxiuj eble
+estas vi, Baptopatrino."
+
+"Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado,"
+sxi akre respondis, "aux ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.[4]
+Flankeparolante, cxu vi nun povas nomi la limojn de la regno?"
+
+ [Piednoto 4: Vidu noton, p. 80 (pn. 3).]
+
+"Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi cxirkauxiris la
+tutan regnon piede."
+
+"Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi.
+Tio rememorigas al mi: cxu vi jam spertis suficxon?"
+
+"Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis suficxe da cxio,
+krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel
+resxangxi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min,
+kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis
+lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatigxi kun la Blua Sorcxisto;
+vere mi estas."
+
+"Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem sxi ne estis pri li
+malkontenta. "Cxiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Cxu vi lavis
+la vizagxon dum via foresto?"
+
+"Mi timas ke mi ne lavis gxin tre ofte," konfesis la humiligxinta
+Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon,
+Baptopatrino."
+
+"Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!"
+
+"Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la
+longedauxra malgrandeco certe ilin tedegis."
+
+"Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel sencxese vi ja kantacxas la
+saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, cxar tio ne estas por vi
+mem, mi konsentas diri al vi, ke gxi estas tre simpla afero, se vi nur
+scias gxin fari. Ili sidis kun vizagxo kontraux vizagxo, kiam ili
+malgrandigxis, cxu ne?"
+
+"Jes," diris la Princo, rugxigxante.
+
+"Turnu, do, por ili cxiuj, la dorson kontraux la dorso," malafable diris
+la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antauxlonge povus esti suficxe
+sagxa por fari tion."
+
+Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, arangxis siajn
+parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.
+
+Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili
+malgrandigxis, la etuloj atingis sian antauxan amplekson. Tiam konfuzo
+ekregis. Kiaj babilado kaj cxirkauxkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj
+cxirkauxprenoj; kiaj riprocxoj kaj frapoj por Vanc', cxar li
+malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, cxar li refaris
+ilin grandaj! Neniam antauxe, nek poste, en ia regxa palaco, okazis tiom
+da konfuzo kaj bruego.
+
+"Sed, Baptopatrino," nekuragxe demandis Vanc', post kiam la eksciteco
+suficxe malpliigxis, por ke oni povu denove ekpensi,-- "Sed,
+Baptopatrino, mi petas, cxu mi povos fari al vi unu demandon?"
+
+"Se gxi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne
+_tro_ malsagxa."
+
+"Nu do," demandis Vanc', "mi tre sxatus ekscii: kion ni povus fari, se
+la pavino okaze ne estus demetinta ovon?"
+
+"Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencajxo!"
+
+
+FINO
+
+ * * * * *
+ * * * *
+ * * * * *
+
+Errata
+
+kaj sola heredonto de la regno [Originaltekste: herodonto]
+kie la maljuna perukhava [muljuna]
+"Kie li logxas?" [Originalteksto havas unuopan citilon.]
+ne ploris pro cxagreno kaj malsato [cxagxreno]
+tre malmulte da forto al ili restis [al il restis]
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' ***
+
+***** This file should be named 23093.txt or 23093.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/3/0/9/23093/
+
+Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team
+Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned
+images of public domain material from the Google Print
+project.)
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.