diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:01:56 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:01:56 -0700 |
| commit | 11f6a34dee21180da378252b5bbd3683090162a3 (patch) | |
| tree | 1a64249aad5b9436df1b25001431f226c0fff12f /23093-h/23093-h.htm | |
Diffstat (limited to '23093-h/23093-h.htm')
| -rw-r--r-- | 23093-h/23093-h.htm | 3219 |
1 files changed, 3219 insertions, 0 deletions
diff --git a/23093-h/23093-h.htm b/23093-h/23093-h.htm new file mode 100644 index 0000000..d7182e6 --- /dev/null +++ b/23093-h/23093-h.htm @@ -0,0 +1,3219 @@ + +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<title>Princo Vanc’</title> +<meta http-equiv = "Content-Type" content = "text/html; charset=UTF-8"> + + +<style type = "text/css"> + +body {margin-left: 10%; margin-right: 10%;} +div.title {margin: 3em 1em;} + +hr {width: 80%; margin-top: 1em; margin-bottom: 1em;} +hr.small {width: 20%;} +hr.page {width: 40%; margin-top: 3em; margin-bottom: 3em;} + +a.tag {text-decoration: none; vertical-align: .3em; font-size: 80%; +padding-left: .25em; line-height: .1em;} + +h1, h2, h3, h4, h5, h6 {text-align: center; font-style: normal; +font-weight: normal; line-height: 1.25; margin: 1em;} + +h1 {font-size: 200%;} +div.title h1 {font-size: 250%; font-weight: bold; margin: .5em;} +h2 {font-size: 175%;} +h3 {font-size: 150%;} +h4 {font-size: 115%;} +div.maintext h4 {font-weight: bold; margin-top: 3em;} +div.maintext h4 + hr {margin-bottom: 2em;} +h5 {font-size: 100%;} +h6 {font-size: 85%;} + +p {margin-top: .5em; margin-bottom: 0em; line-height: 1.2;} +p.gap {line-height: 2;} +p.right {text-align: right; margin-right: 2em;} +p.poem {font-size: 95%; margin-left: 4em; text-indent: -2em; +margin-top: 0;} +p.poem.first {margin-top: .5em;} + +p.illustration {text-align: center; margin-top: 1em; margin-bottom: +1em;} + + +/* footnotes */ + +div.footnote {margin: 2em;} +div.footnote p {font-size: 95%;} + + +/* drop cap */ + +.firstletter {float: left; padding-right: 0.2em;} +.firstletter.ex {margin-top: -.75em;} + + +/* text formatting */ + +span.firstword {text-transform: uppercase;} +.smallcaps {font-variant: small-caps;} + + +/* additions */ + +ins.correction {text-decoration: none; border-bottom: thin dotted red;} + +.pagenum {position: absolute; right: 2%; font-size: 95%; +font-weight: normal; font-style: normal; text-align: right; +text-indent: 0em;} + +p.mynote {background-color: #DDE; color: #000; padding: 1em; +margin: 1em 5%; font-family: sans-serif; font-size: 90%;} + +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Princo Vanc' + +Author: Eleanor Putnam + Arlo Bates + +Illustrator: Frank Myrick + +Translator: Herbert Harris + +Release Date: October 20, 2007 [EBook #23093] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' *** + + + + +Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team +Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at +http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned +images of public domain material from the Google Print +project.) + + + + + + +</pre> + + +<a name = "start" id = "start"> </a> + +<p class = "mynote"> +Eraroj estas notata per <ins class = "correction" title = +"kiel ĉi tiu ekzemplo">musoŝvebaj mesaĝoj</ins>.</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/cover.png" width = "385" height = "503" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<div class = "title"> + + +<h3>PRINCO VANC’</h3> + +<hr class = "page"> + +<h1 class = "smallcaps">Princo Vanc’</h1> + +<h4>de<br> +ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D.</h4> + +<h5>Ilustrita de<br> +FRANK MYRICK</h5> + +<p class = "gap"> </p> + +<h5>el la angla lingvo, laŭ permeso,<br> +esperantigis<br> +HERBERT HARRIS</h5> + +<p class = "gap"> </p> + +<h6>Rekomendita de la<br> +ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO</h6> + +<p class = "gap"> </p> + +<h6>THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.<br> +West Newton, Mass., U.S.A.<br> +1914</h6> + +<hr class = "page"> + +<h6>Copyright, 1914<br> +by<br> +HERBERT HARRIS</h6> + +<p class = "gap"> <br> </p> + +<h6>THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.</h6> + +<h6>Presejo de<br> +ERNEST FAIRMAN DOW<br> +West Newton, Mass., Usono</h6> + +</div> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/frontis.png" width = "358" height = "511" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<div class = "maintext"> + +<h4><a name = "preface" id = "preface"> +ANTAŬPAROLO</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p>Tre korajn dankojn mi ŝuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj +Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la +manuskripton de ĉi tiu traduko, kaj pri ĝi donis bonan konsilon.</p> + +<p>Profesoro Arlo Bates estas ĉefprofesoro de la angla literaturo ĉe +Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, +konata aŭtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj ŝatata paroladisto pri +literaturaj temoj.</p> + +<p>“Eleanor Putnam” estas pseŭdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu +posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia +edzo, antaŭ sia bedaŭrinda morto, kiu okazis antaŭ kiam aperis ĉi tiu +fabelo.</p> + +<p>La originala angleverkita libro, “Prince Vance,” jam ne estas +aĉetebla.</p> + +<p>Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de ĉi tiu +traduko, kun la originalaj ilustraĵoj, ĝi estas tre dankeme dediĉita +de</p> + +<p class = "right">La Tradukinto.</p> + + + +<span class = "pagenum">1</span> +<!-- png 010 --> +<h4><a name = "chapI" id = "chapI"> +ĈAPITRO I</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capC.png" width = "39" height = "58" +alt = "C(Certe)"></span><span class = "firstword">erte</span> +ne estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutan +duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for +de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj +cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,—kiel iu ajn povos +vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, +kio antaŭe okazis.</p> + +<p>Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazo +la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi +certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste +postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la +instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, +Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola <ins class = +"correction" title = "Originaltekste: ‘herodonto’">heredonto</ins> de la +regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, +se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar +lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.</p> + +<p>Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc’ tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; +kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La +rilatoj inter ili pli +<span class = "pagenum">2</span> +<!-- png 011 --> +kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc’ fariĝis forta belkreska knabo ĉirkaŭe +dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorĉisto al la palaco.</p> + +<p>Tiumatene estis okazinta inter Vanc’ kaj la baptopatrino serioza +malpaco. Ŝi subite sin montris ĉe la lernoĉambro, tute neatendita, laŭ +sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la +momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de +sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la +limojn de la regno, kiu baldaŭ estos lia propraĵo.</p> + +<p>“Vi vidos la limojn, preterirante ilin ĉiujn piede,” la feino +malafable diris. “Kreskante vi fariĝas mallaborema, egoisma, kaj +malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. +Kredeble vi baldaŭ kuniĝos kun la Blua Sorĉisto mem!”</p> + +<p>“Jes, mi faros tion,” obstine diris la Princo; ĉar, kvankam li vere +neniam antaŭe aŭdis pri la Blua Sorĉisto, li estus dirinta ion ajn en +tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,— “certe, mi faros +tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ĝuste hodiaŭ!”</p> + +<p>“Kaj pri mi, vi malbona knabo!” ankoraŭ pli kolere diris Kopeto, +vigle frapante la plankon per sia bastono, “mi promesas, ke vi sufiĉe +deziros min, antaŭ ol vi min trovos; kaj malĝojo faros vin pli saĝa, +antaŭ kiam vi revidos mian vizaĝon.”</p> + +<p>“Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riproĉoj!” respondis +la malrespekta Princo; kaj, kiam ŝi subite malaperis antaŭ liaj okuloj, +laŭ sia miriga +<span class = "pagenum">3</span> +<!-- png 012 --> +kutimo, li komencis ĵeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave +ĝenante la malfeliĉan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre +malbonŝanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la reĝa arbaro, aŭ +io ajn, prefere ol tio, kio li estas.</p> + +<p>Post kiam li ĵetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la +tabulviŝiloj, la kretaĵoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo +ŝovis la manojn en la poŝojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis +aŭdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj +dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena +promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la +Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidaĵo, ol la +dekdu reĝaj knabinetoj, paŝetantaj tiel ĝuste kaj dece. Ĉiu havis +verdeveluran manteleton, puran pajlan ĉapon, kaj verdan franĝhavan +sunombreleton; ĉiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan +rideton, kaj ĉiu havis rozkoloran vizaĝon, kaj okulojn similajn al +belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc’ tiel laŭte +ekkriis “Bo!”, ke ĉiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la +tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen +multe ĝojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li +ankoraŭ fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la poŝoj +kaj malbonan grimacon sur la vizaĝo.</p> + +<p>“Via Princa Moŝto,” humile komencis la instruisto, “via Princa Moŝto +vere ne devas meti viajn princajn +<span class = "pagenum">4</span> +<!-- png 013 --> +manojn en la princajn pantalonpoŝojn, nek fajfi tiun abomenindan +melodion. Se la Reĝina Moŝto vin aŭdus, ŝi certe senkapigus min.”</p> + +<p>“Kial mi devus zorgi pri tio?” senĝene demandis la Princo; kaj +precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorĉiston malsupre +envenantan la korton.</p> + + + + +<span class = "pagenum">5</span> +<!-- png 014 --> +<h4><a name = "chapII" id = "chapII"> +ĈAPITRO II</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capK.png" width = "42" height = "48" +alt = "K(Kion)"></span><span class = "firstword">ion</span> +ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin +belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj +kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, +hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo +en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre +konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel +ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta +apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc’ supre ĉe la +fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel +delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.</p> + +<p>La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke +oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc’ okaze rememoris, ke lia baptopatrino +ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi +Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.</p> + +<p>Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela ol malproksime. +Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la buŝon, oni vidis, ke +blua ankaŭ estis eĉ la lango.</p> + +<span class = "pagenum">6</span> +<!-- png 015 --> +<p>“Nu!” li diris al la Princo per iom ĉagrenita voĉo, “mi opinias, ke +vi atendigas min sufiĉe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al +vi kuriozan artifikon.”</p> + +<p>“Tio estas bona,” respondis Vanc’, tuj interesata; “mi tre ĝuas +artifikojn. Kio ĝi estas?”</p> + +<p>“Ĝi estas en ĉi tiu,” diris la Blua Sorĉisto, montrante belan oran +bombonujon. “Nur konsentigu iun, ke li manĝu unu el ĉi tiuj bombonoj, +kaj vi vidos kion vi vidos.”</p> + +<p>La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la buŝon por fari alian +demandon; sed, antaŭ ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua +Sorĉisto tute malaperis, kaj Vanc’ staris sola. Malrapide kaj penseme li +supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.</p> + +<p>“Unue mi ĝin provos je la instruisto,” li decidis, “ĉar certe ne +ĝenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciiĝi, kio estas la +kurioza ruzo.”</p> + +<p>Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan +bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis +kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moŝto, kaj tuj +englutis unu el la bombonetoj.</p> + +<p>Jen kio okazis. Puf! La malfeliĉa instruisto tuj mallongiĝis simile +al teleskopeto, kaj iĝis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel +utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!</p> + +<p>Kiel Princo Vanc’ ridegis! El ĉiuj sorĉistoj, kiujn li jam konis +(kvankam tiel juna, lia Moŝto estis koninta +<span class = "pagenum">7</span> +<!-- png 016 --> +multajn sorĉistojn; li preskaŭ ĉiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte +el posta fenestro, li forkuris por fiŝkapti), li opiniis, ke la Blua +Sorĉisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan +ruzaĵon.</p> + +<p>“Ho ve! Via Moŝto,” diris la kompatinda instruisto, per tiel eta +voĉo, ke la Princo apenaŭ povis lin aŭdi. “Ho ve! Kio estas? Certe mi +sentas min tre stranga; ja treege!”</p> + +<p>“Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti,” respondis la malica +Princo, ĝoje ridaĉante.</p> + +<p>Li prenis la malfeliĉan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj +ridis ĝis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li +povas plej facile fari petolaĵojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, ĉar +ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine +elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciaĵon, kiun oni en tiu +momento estis preparanta por la reĝa ĉefmanĝo; tiamaniere ĉiu almenaŭ +manĝetos porcion de la ŝerca frandaĵo; kaj, ŝtelirante en la kuirejon, +la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj danĝeran +intencon.</p> + + + + +<span class = "pagenum">8</span> +<!-- png 017 --> +<h4><a name = "chapIII" id = "chapIII"> +ĈAPITRO III</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter ex"> +<img src = "images/capCx.png" width = "39" height = "72" +alt = "Ĉ(Ĉiuj)"></span><span class = "firstword">iuj</span> +rigardis la Princon, kiam li ĉetable rifuzis la glaciaĵon. Tio estis +nekredebla. Neniu estis aŭdinta, ke li iam antaŭe tiel agis. La dekdu +junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian +fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu buŝetojn +pro surprizo.</p> + +<p>Okazis, ke la Reĝo, ŝatante la glaciaĵon, kelke da minutoj senĉese +manĝadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Reĝino jam +estas tiel malgranda kiel kulero, kaj ĉiuminute etiĝas.</p> + +<p>“Karulino,” li serioze diris, “vere mi ne opinias, ke vi +devus,—kaj cetere, antaŭ la okuloj de la infanoj; nur konsideru, +kian maldecan ekzemplon vi montras.”</p> + +<p>“Mi estas certa, Via Moŝto,” iom malafable respondis la Reĝino, ĉar +la subita kuntiriĝo preskaŭ faris al ŝi kapturnigon,— “mi estas +certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, +vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, +kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandiĝas.”</p> + +<p>Je tiu momento Iliaj Moŝtoj ĉirkaŭrigardis al la filinoj. Tiuj ĉi nur +havis la amplekson de alumetoj! La gereĝaj okuloj serĉis laŭlonge de la +tablo; ĉiu persono tiea sin montris pigmeo!</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/pic09.png" width = "365" height = "513" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<span class = "pagenum">11</span> +<!-- png 021 --> +<p>Teruro kaj timo plenigis ĉiun animon, krom tiu de la Princo. Li +preskaŭ freneziĝis pro ĝojo, ĉar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere, ke +li unue elkuris el la manĝoĉambro, ĉar li ĉiam kutimis forkuri, farinte +ian abomenan ŝercon; tamen li baldaŭ kuraĝis reveni, kaj iris kaj reiris +ĉirkaŭ la tablon, preskaŭ mortante pro ridado pri la malgranduloj, +senpotence sterniĝantaj sur la grandaj seĝoj.</p> + +<p>La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li +sidigis la reĝan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan +Reĝon en la salujon. La Ĉefkancelieron, kiun Vanc’ aparte malamis, li +enpuŝis en la piprujon, kie la <ins class = "correction" title = +"Originaltekste: ‘muljuna’">maljuna</ins> perukhava dando certe post +minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorĉisto bonŝance aperis, +kaj donis al la malfeliĉa hometo subitan banon en lavpelveto.</p> + +<p>“La sorĉilo bone funkciis, ĉu ne?” diris la Blua Sorĉisto ridaĉante, +kaj metante la Ĉefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke +li sekiĝu en la sunbrilo.</p> + +<p>“Ho, treege bone,” vigle respondis Vanc’, kvankam li sekrete tre +timis ĉi tiun apartan sorĉiston, kiu ŝajne aperis kaj malaperis multe +pli subite ol la ordinaraj sorĉistoj, al kiuj la Princo kutimis.</p> + +<p>“Estas domaĝe, ke vi ne povos ilin reŝanĝi,” penseme diris la Blua +Sorĉisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.</p> + +<p>“Kion?” ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la +pudingsaŭcon, kaj tute ruiniganta la +<span class = "pagenum">12</span> +<!-- png 022 --> +reĝajn robojn. “Ne povos ilin reŝanĝi? Sed vi <b>devos</b> ilin ŝanĝi, +se mi ordonos.”</p> + +<p>“Ho, koncerne tion,” nezorgeme respondis la Blua Sorĉisto, la Reĝon +liavice trempante en pelveto, “iaokaze tio, kion vi diras, estas tute +negrava. Unue, nenia sorĉisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias +mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorĉisto, povas +malfunkciigi ĉi tiun apartan sorĉilon.”</p> + +<p>“Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorĉiston,” arogante ordonis +Vanc’, flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorĉisto.</p> + +<p>“Venigu lin vi mem!” estis la respondo. “<b>Mi</b> ne bezonas lin. +Negrave estas al mi, vi scias; ĉi tiu ne estas familio mia.”</p> + +<p>“Sed kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?” pli humile demandis la +Princo.</p> + +<p>“Mi tute ne scias,” malatente respondis la Blua Sorĉisto; “kaj, +pripensinte ĝin, mi opinias, ke mi ne ĝenos min pri tio. Kial mi +devus?”</p> + +<p>“Sed la kulpo estas tute la via,” balbutis Vanc’ ekplorante, kaj +sidiĝante sur sian onklon, la Duko Ogi, eĉ ne rimarkante lin, ĝis la +Duko tiel baraktetis, ke Vanc’ eksaltis pro timo, supozante ke li sidis +sur rano. “Vi certe enigis min en la embarason.”</p> + +<p>“Nun vi estas tedema,” diris la Sorĉisto oscedante; “mi neniam ŝatis +tedulojn.”</p> + +<span class = "pagenum">13</span> +<!-- png 023 --> +<p>“Sed mi ne scias kion fa-a-ri!” plorkriis la Princo.</p> + +<p>Je tio la Sorĉisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la +malbonan junulon laŭeble eliĝi el la embaraso.</p> + + + + +<span class = "pagenum">14</span> +<!-- png 024 --> +<h4><a name = "chapIV" id = "chapIV"> +ĈAPITRO IV</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capP.png" width = "36" height = "58" +alt = "P(Princo)"></span><span class = "firstword">rinco</span> +Vanc’ kelke da tempo iom brue daŭrigis la ploradon, kvankam oni devas +konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorĉisto, pli ol pro +bedaŭro pri sia propra malbonfarado. Eĉ tiam ne forte impresis lin tio, +ke lia petolaĵo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post iom da +tempo li viŝis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankaŭ +kolektis la hometojn, kaj ilin kunaranĝis ĉe unu ekstremaĵo de la reĝa +manĝotablo.</p> + +<p>Ili fariĝis tiel ĉarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj +juveloj, ke Vanc’ estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli +interesaj ol blankaj musoj aŭ eĉ kobajoj. Cetere li povis aŭdi ilin, se +li aŭskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, +pri la okazintaĵo; kaj tio ŝajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke +li frotis la manojn kaj vere dancadis pro ĝojo.</p> + +<p>Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Ĉefkancelieron kuŝantan sur +la fenestro, kaj lin forportis en la buŝo, nur tiam Vanc’ komencis iom +timi, kaj kompreni ke (ĉar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne +povas sin defendi) li mem nun devas ĝin gardi kaj protekti kontraŭ +danĝeroj.</p> + +<span class = "pagenum">15</span> +<!-- png 025 --> +<p>Li malfacile sukcesis liberigi la Ĉefkancelieron de la faŭko de la +reĝa kato, kaj tuj komencis kaŝi la malgrandajn familianojn en senriskaj +lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la +lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamaĵoj sur la muro; kaj, +por la Gereĝoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan ĉambron en +rozeruĝa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per arĝentaj ĉenoj, +kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por +bonodorigi la aeron en la manĝoĉambro.</p> + +<p>Farinte tion, la Princo iris por enlitiĝi; sed la palaco ŝajnis tre +malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuraĝa kaj +timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per +la penso, ke almenaŭ ne okazos morgaŭaj lecionoj; ĉar la instruisto +estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin +obeigi.</p> + +<p>“Mi iros al la konfitaĵejoj,” li dormeme murmuris en si. “Nun estas +neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, +kaj mi havos tiom da fruktokukaĵo kaj makaronoj, kiom mi iel povos +manĝi.”</p> + +<p>Sed, malfeliĉa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute +ne realiĝos. Kiam li malsupreniris por matenmanĝi, malsaĝe revanta pri +kolomba pasteĉo, alaŭdaĵo kun spicsaŭco, forta kafo (kiun oni permesis +al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj +marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la +manĝoĉambro, +<span class = "pagenum">16</span> +<!-- png 026 --> +paŝegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, +bonŝance por si, faris ĉasadon en la arbaro la hieraŭan tagon, kaj tial +konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj +aferoj kaj, anstataŭ malĝojiĝi pro tio, li evidente estis tre feliĉa, +kaj intencis plejeble profiti pro la okazintaĵo. Li estis surmetinta la +plej belan reĝan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, +kaj, kovrinte la ŝultrojn per mantelo el reĝa ermenfelo, li fiere +paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la +rezultanta sento de potenco.</p> + +<p>Vanc’ neniam povis diri, kiel ĝi okazis, sed li subite eltrovis, ke +detruitaj estas liaj revoj pri la agado laŭ lia bontrovo, kaj la laŭvola +ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj ŝovita +eksteren sur la ŝtuparon de la palaco;—li mem, la Princo heredonta +la reĝan tronon, estis forpuŝita for de sia propra pordo, kaj ordonita +forlasi la regnon, aŭ la morton atendi.</p> + +<p>“Sed mia familio!” kriis Vanc’, “mi ilin kaŝis for de la kato, kaj +nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!”</p> + +<p>“Pri ilia malsatego mi ne ĝenas min,” indiferente respondis la +Generalo, “sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta +fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aŭ mi +instigos la reĝajn sanghundojn kontraŭ vin.”</p> + +<p>Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn +parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kaŝinta ilin. Li +estis ilin ŝovanta +<span class = "pagenum">17</span> +<!-- png 027 --> +en siajn poŝojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris +la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis sufiĉe da dormoĉambroj, +salonoj kaj manĝoĉambroj, sed ankaŭ estis bone provizita per ĉio, kion +la koroj de hometoj povas deziri. Ĉi tiun li humile petis de la nova +reĝo, kaj ĝin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej +bone zorganta pri ilia komforto.</p> + +<p>Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, +sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis +lin el la palaco per subita puŝo, kiu preskaŭ ŝovis lin kapantaŭen al la +fundo de la ŝtuparo. Antaŭ li kuris ridantaj paĝioj, kaj la Princo +rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn +per pingloj. Ĉiu ŝajnis kore feliĉa vidante lin foriri.</p> + +<p>“Koran adiaŭon al fripona kanajlo!” diris la palaca hundo; “vi neniam +plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas ĝin atingi.”</p> + +<p>“Eliĝu!” akre diris la reĝa kato. “Kontenta mi estas, ĉar vi estas +elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke +oni ne piedpremos mian voston, nek ŝutos flartabakon en mian +vizaĝon.”</p> + +<p>“Ne faru al vi la penon iam reveni,” raŭke blekis la pavo. “Miaflanke +min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe +esperas, ke mi neniam revidos vin.”</p> + +<p>Simila estis la sento de ĉiu estaĵo en la reĝaj ĝardenoj. +<span class = "pagenum">18</span> +<!-- png 028 --> +La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, eĉ liaj +propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian feliĉecon pro lia +foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Ĉiu vivanta kreitaĵo +ĝojegis, kiam la reĝa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj +ĝardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la ŝoseo, jam kore +bedaŭranta sian petolaĵon, kaj tute nescianta, kion fari pri la +korteganaro, kiun li portas sur la dorso.</p> + + + + +<span class = "pagenum">19</span> +<!-- png 029 --> +<h4><a name = "chapV" id = "chapV"> +ĈAPITRO V</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capK.png" width = "42" height = "48" +alt = "K(Konsiderante)"></span><span class = +"firstword">onsiderante</span> +ke Princo Vanc’ neniam faris ion por si mem, neniam eĉ kunligis siajn +proprajn laĉojn, estis por li iom malfeliĉa sorto, esti elpelita en la +nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta +korteganaro. Unue li preskaŭ sentis tenton forĵeti la skatolon, kaj kun +ĝi ĉiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun +tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti +amata, tamen Vanc’ havis bonan koron sub sia malsaĝeco, kaj tial li +formarŝadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la ŝultroj.</p> + +<p>Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis ĝin; ĉar mi ofte vidas +malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakaĵojn, kiujn ili kontraŭvole +portas. Certe la Gereĝoj kaj la korteganoj preskaŭ marmalsanis, kvankam +estante sur tero, pro la ŝancelado kaj svingado de tiu nova speco de +veturilo.</p> + +<p>Princo Vanc’ ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien +li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran +Sorĉiston, sed li tute ne sciis kie loĝas tiu persono, nek kiel agi por +lin trovi; tial li nur rapidiris laŭpove, por foriĝi de la palaco, +timante ke la nova reĝo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos +iun por lin kapti.</p> + +<span class = "pagenum">20</span> +<!-- png 030 --> +<p>Estis ĉirkaŭ la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kuŝis +laŭ la bordo de larĝa, malluma rivero; kaj Vanc’, nun duone mortanta pro +malsato, ĝojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovaĝaj fragoj, +tute ruĝigante la teron. Unue li ĉirkaŭrigardis, serĉante iun, kiu ilin +kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian +pakaĵon kaj komencis manĝi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona +societo.</p> + +<p>Li eĉ ne ekpensis, ĝis li estis sin pleniginta ĝis la gorĝo, ke liaj +kunvojaĝantoj eble povas ankaŭ malsati. Tiam li malfermis la skatolon, +kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, +dum ili faletis kontraŭ malgrandajn ŝtonetojn, aŭ implikiĝis en la +herbaĵo, kaj senforte baraktis, kvazaŭ kaptitaj en ia terura densejo. +Du-tri sidiĝis ĉirkaŭ unu maturan beron, kaj regalis sin per ĝi tie, kie +ĝi kuŝis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur +la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Ĉefkanceliero, kiu ŝajnis ĉiam +renkonti malfacilaĵojn, iel malpaciĝis kun granda, verda +akrido,—kaj la batalo fariĝis tiel furioza, ke oni ne povus scii, +kiu eliĝos vivanta, se Vanc’ ne alirus por helpi la malfeliĉan sinjoron, +kaj fortimigus la insekton.</p> + +<p>Malgraŭ tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj ĉiam +konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj +majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kaŭzis al Vanc’ tiajn +fortajn paroksismojn de ridado, ke li ĉirkaŭruliĝis sur la herbo.</p> + +<span class = "pagenum">21</span> +<!-- png 031 --> +<p>Kiam mallumiĝis, li tamen ĉesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola +lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li +estis tiel laca, ke li apenaŭ povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, +tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la +malseka herbaĵo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem +kuŝiĝis sub etendiĝanta fagarbo, kaj profunde kaj dolĉe ekdormis.</p> + +<p>La mateno trovis la Princon iom refreŝigita, kaj alportis al li +freŝan decidemecon. Li decidis ekforiri por serĉi la Fragokoloran +Sorĉiston, lasante nenian rimedon neprovita, ĝis li eltrovos lin, kaj +konsentigos lin reŝanĝi la aliformitan korteganaron en ĝian staton +antaŭan. Li do alŝultrigis la skatolon kaj brave ekpaŝis sur la vojo, +tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedaŭri, ke li ne sufiĉe +atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaŭ sciu, al kiu direkto lia +propra regno sin etendas.</p> + +<p>Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la ŝoseo viron, +kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis laŭlonge de la +vojo.</p> + +<p>“Hola!” kriis la Princo. “Kion vi esperas fari el tiu?”</p> + +<p>“Litkusenegojn,” mallonge respondis la viro, ne ĉesante labori.</p> + +<p>“Ho!” diris Vanc’ sin sidigante sur ŝtonon, kaj demetante la skatolon +apude. “Vi faros el ĝi litkusenegojn, ĉu vere? Ili certe estos tre +molaj.”</p> + +<p>“Leontoda,” respondis la viro.</p> + +<span class = "pagenum">22</span> +<!-- png 032 --> +<p>“Leontoda?” ripetis Vanc’. “Tio signifas nenion.”</p> + +<p>La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis +strangeŝajna persono, portanta vestaron fabrikitan el ĉiuspecaj +kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la +Princo, nur vidante lin, fariĝis malsata.</p> + +<p>“Ĉu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn +kusenegojn?” demandis Vanc’, kies cerbo fariĝis pli komprenema per la +vojaĝado.</p> + +<p>La alia kapjesis.</p> + +<p>“Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta.”</p> + +<p>“Spiraĵo,” mallonge respondis la malgrandulo.</p> + +<p>Li moviĝis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; +kaj dume turniĝis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti +la necesecon fari novajn.</p> + +<p>“Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis,” kolerete +deklaris la Princo. “Mi ne estus tiel ŝparema pri la piedsignaĉoj; neniu +alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spiraĵo, vi povus malŝpari iom +pli da tio; ĝi kostas nenion.”</p> + +<p>La viro ne atentis ĉi tiun iom malĝentilan diron, sed tre diligente +daŭrigis sian laboron.</p> + +<p>“Ho, iom parolu!” diris Vanc’, ĉiun minuton fariĝante pli kaj pli +senpacienca; “vi povas almenaŭ sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran +Sorĉiston.”</p> + +<p>“Kial?” demandis la viro, unuafoje montrante intereson.</p> + +<p>“Mi iros por serĉi lin.”</p> + +<span class = "pagenum">23</span> +<!-- png 033 --> +<p>“Pli bone ne,” estis la respondo de la malgrandulo.</p> + +<p>“Kial ne?”</p> + +<p>“Terure eluzos ŝuojn,” respondis la alia. Tiam li ĉesis, kaj kolektis +la spiraĵon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj +daŭre eltiradis la kardlanugon.</p> + +<p>“Sed mi devos lin trovi,” persiste diris Vanc’, denove kolerigita de +tiu respondo. “Kie li loĝas<ins class = "correction" title = +"Originaltekste: ?’ (unuopan citilon)">?”</ins></p> + +<p>“Nescias,” mallonge respondis la kolektanto.</p> + +<p>Vanc’ leviĝis de la ŝtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite +ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.</p> + +<p>“Nu!” li akre diris. “Vi certe estas la plej ŝparema homo, kiun mi +iam vidis. Vi eĉ ne povas donaci afablan vorton.”</p> + +<p>“Ho, ne!” respondis la maljunulo, tre surprizita. “Neniam donacas +ion. Kion vi donos por la pupoj?”</p> + +<p>Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus ŝajni pura idiotaĵo; sed, +iom strange, Vanc’ okaze rememoris ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam li +turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj +plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn +ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; +tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: “Ne parolu sensence! +Diru +<span class = "pagenum">24</span> +<!-- png 034 --> +al mi la vojon al la Fragokolora Sorĉisto ĉi tiun minuton!”</p> + +<p>Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur +estis ruste nigra korvo, tre ĉifita kaj difektita, sed havanta +rimarkindan paron da ruĝe brilantaj okuloj.</p> + + + + +<span class = "pagenum">25</span> +<!-- png 035 --> +<h4><a name = "chapVI" id = "chapVI"> +ĈAPITRO VI</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capMq.png" width = "74" height = "48" +alt = "M(“Mi)"></span><span class = "firstword">i</span> +devas atentigi vin,” severe diris la korvo, “ke, konsiderante la fakton, +ke neniu vin invitis al ĉi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por +rezervita sidloko, ŝajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne +interrompante la koncerton.”</p> + +<p>“Koncerton!” ekkriis Vanc’ konfuzite. “Ne estas koncerto!”</p> + +<p>“Sed estos,” respondis la birdo, pli severe ol antaŭe. “Mi mem estas +kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!”</p> + +<p>Kaj, sen pli da preparado, ĝi komencis, per terure raŭka kaj rompita +voĉo:</p> + +<p class = "poem first"> +“Snip-snap, frip-frap,<br> +Bunga li, tiu ĉi kaĝ’;</p> +<p class = "poem"> +Ĝip-ĝap, nip-nap,</p> +<p class = "poem"> +Tungati tinum, ĝi mi sap’,<br> +Donu botelon fromaĝ’.”</p> + +<p>“Ho, fi!” kriis la Princo, “Vi vere devas scii, ke tio estas +sensencaĵo! Ĝi certe signifas nenion.”</p> + +<p>“Kiel vi scias?” demandis la korvo, rigardegante la Princon per ĝia +briletanta okulo. “Ĉu vi komprenas la lingvon de amo?”</p> + +<p>“Ne,” pli humile diris Vanc’, “mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi +ĉiam aŭdis, ke ĝi estas tre vanta.”</p> + +<span class = "pagenum">26</span> +<!-- png 036 --> +<p>“Parolante pri la limoj de reg—” malatente komencis la korvo; +sed la Princo tuj interrompis.</p> + +<p>“Neniu estis parolanta pri limoj,” li akre diris; “vi mem tion +elpensis.”</p> + +<p>“—no,” trankvile daŭrigis la korvo, tute ne atentante la +interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice +elrigardante el unu okulo, “estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas +diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio +estas unu metodo; kelkaj vojaĝas; tio estas—”</p> + +<p>Sed, antaŭ ol ĝi povis daŭrigi la frazon, Vanc’ ekprenis ŝtonon kaj +ĝin ĵetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la +aeron, rondirante pli kaj pli supren, ĝis kiam ĝi malaperis en la +zenito.</p> + +<p>“Dek kontraŭ unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem,” +malkontente murmuris Vanc’, reprenante la skatolon kaj ekirante laŭ la +polva vojo.</p> + +<p>La tutan ceteran tagon li marŝis, pli kaj pli laciĝante, ĝis je la +sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, +sur la bordo de la rivero.</p> + +<p>“Hola!” kriis Vanc’, ne tro ĝentile. La velkinta maljunulino rigardis +la riveron, la arbon, la ĉielon, ĉion krom la polvokovrita Vanc’.</p> + +<p>“Nu!” li diris ankoraŭ pli malĝentile, “kial vi ne respondas kiam oni +parolas al vi? Ĉu vi scias, kiu mi estas?”</p> + +<p>La maljuna virinaĉo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, +ankoraŭ ne rigardante lin.</p> + +<span class = "pagenum">27</span> +<!-- png 037 --> +<p>“Ne,” ŝi trankvile respondis, “mi opinias, ke ne. Vi similas +ŝupoluriston, havante tiun skatolon sur la ŝultroj, sed ŝupoluristo pli +ĝentile parolus.”</p> + +<p>Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaŭ ol ĝi povis +eliĝi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. +Konsternite li demetis la pupdomon, kaj ĝin malfermis, por eltrovi, kio +okazis al la familio.</p> + +<p>Sur la planko, meze de la plej granda ĉambro en la pupejo, estis la +tuta korteganaro, kunveninte ĉirkaŭ la maljuna Reĝo, kiu estis sveninta +pro malsatego.</p> + +<p>“Li mortmalsatis!” kriis la Reĝino, per penetranta malĝoja +voĉeto.</p> + +<p>“Mi mem malsategas!” blekis la Ĉefkanceliero, per akra sed eta +kriego.</p> + +<p>“Ni ĉiuj malsategas!” akre kriis la tuta korteganaro, per voĉoj +pli-malpli aŭdeblaj.</p> + +<p>“Nu,” diris Vanc’, vidante la suferojn de la hometoj, “mi devas diri, +ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili ĉiam +malsategas.”</p> + +<p>“Treege!” eĥis la maljunulino mokridante.</p> + +<p>Tiel parolante, ŝi elprenis, el sub sia senkoloriĝinta mantelo, +korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn +ŝi komencis manĝi, kun granda ĝuado, ŝajne tute ne pensanta pri la +Princo, nek pri lia familio.</p> + +<p>“Ho, atentu!” li kriis, “donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj +duone mortas.”</p> + +<span class = "pagenum">28</span> +<!-- png 038 --> +<p>“Efektive?” ŝi respondis, trankvile maĉadante.</p> + +<p>“Jes!” brukriis Vanc’, vane penante ion ekpreni el la plena korbo, +“kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin.”</p> + +<p>La maljunulino ne kontraŭstaris, sed simile al birdo ŝi nur +saltflugis al branĉo de arbo, kie ŝi sidis manĝante tiel trankvile kiel +antaŭe.</p> + +<p>“Efektive!” kriis la malfeliĉa Vanc’ surprizegite, “ĉu vi ankaŭ estas +Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere.”</p> + +<p>“Ŝi estas amikino mia,” respondis la maljunulino. “Krom tio, mi ĉion +scias pri vi mem.”</p> + +<p>Vanc’ povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino alĵetis al +li duonon da kuketo.</p> + +<p>“Jen sufiĉe por via familio.”</p> + +<p>Vanc’ provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da +pecetoj por si mem.</p> + +<p>“Atendu,” diris la virino, sur la branĉo super lia kapo, “ĝis mi +vidos, kio estas en la manĝaĵejo.”</p> + +<p>Tre subite ŝi malaperis, sed baldaŭ, en la flanko de la arbotrunko, +malfermiĝis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizaĝo +elrigardis.</p> + +<p>“Jen kelkaj sekaj panpecoj el la ŝranko,” ŝi diris. “Vi povos havi +ilin. Mi opinias, ke ili estos sufiĉe bongustaj kun iom da mielo.”</p> + +<p>Tion dirante, ŝi proponis du-tri ŝimohavajn panpecetojn, kiujn Vanc’ +kiel eble bonhumore akceptis.</p> + +<p>“Kie estas la mielo?” li demandis, ĉagrenite rigardanta la sekajn +pecetojn.</p> + +<span class = "pagenum">29</span> +<!-- png 039 --> +<p>“Ho, mi manĝos la mielon, dum vi manĝos la panpecojn. Tio sendube +estos la plej bona plano.”</p> + +<p>“Mi opinias ke vi estas sufiĉe avara!” li kolere kriis.</p> + +<p>Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj +aperis en la mano de la maljunulino.</p> + +<p>“Ho, tre bone,” ŝi diris; “tute laŭ via elekto. Vi kompreneble ne +estas devigata ilin ricevi.”</p> + +<p>La kompatinda Vanc’ apenaŭ ne ploris pro <ins class = "correction" +title = "Originaltekste: ‘ĉaĝreno’">ĉagreno</ins> kaj malsato, kaj ĉi +tiu lasta malfeliĉaĵo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la +panon, ke fine la stranga maljuna virinaĉo pentis, kaj ĝin redonis; kaj +neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj ŝimohavaj pecetoj da +pano.</p> + +<p>“Vi povos tie dormi, kie vi estas,” diris la maljunulino, kiam li +finis la manĝadon; kaj ŝi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu +ajn sciu, kie ĝi estis aperinta.</p> + +<p>“Ho, flankeparolante,” ŝi kriis post momento, elpuŝante la kapon tra +la arboŝelo, laŭ maniero kiu ŝajnis tre maloportuna, “pri tiuj limoj, vi +memoras, kaj pri la Fragokolora Sorĉisto, mi ĵus estis +dironta,—sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava.”</p> + +<p>Kaj ŝi denove malaperis, kaj ne estis revidata.</p> + +<p>“Mi devas diri,” murmuris Princo Vanc’ en si mem, “ke strangaj aferoj +ĉiam okazas al mi.” Kaj, kurbekuŝigante sin sur la musko, li pro laceco +dormis profunde.</p> + + + + +<span class = "pagenum">30</span> +<!-- png 040 --> +<h4><a name = "chapVII" id = "chapVII"> +ĈAPITRO VII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(La)"></span><span class = "firstword">a</span> +matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge serĉinte por +certiĝi, ke en tiu ĉi loko estas nenio manĝebla, Vanc’ alŝultrigis la +skatolon kaj marŝis laŭlonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; +birdoj kantadis, floroj malfermiĝis al la lumo kaj, se li ne suferus pro +ĉiam pliiĝanta malsato, la juna migranto povus tre ĝui la marŝadon. +Tamen li baldaŭ fariĝis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom +la manĝado. Malgraŭ tio, li iradis ĝis la tagmezo, antaŭ kiam li trovis +ion manĝeblan; tiam li ĝojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj +persikoj, tiel rondaj kaj ruĝaj, kiel infaneta vango.</p> + +<p>“Jen festeno!” li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj +preparante sin kolekti plenĉapelon de la bongustaj fruktoj.</p> + +<p>Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron +kuŝantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la buŝon +malfermita.</p> + +<p>“Hola!” ekkriis la Princo. “Kiu estas vi? Ĉu vi dormas, aŭ +maldormas?”</p> + +<p>“Maldormas,” respondis la viro sen movo.</p> + +<p>“Kial do vi ne leviĝas?” demandis Vanc’. “Ĉu vi estas malsana?”</p> + +<span class = "pagenum">31</span> +<!-- png 041 --> +<p>“Ne,” mallonge respondis la viro.</p> + +<p>Kaj li ja ŝajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje +renkonti.</p> + +<p>“Kion do vi faras?” demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon +kaj opiniis, ke la alia devus almenaŭ malfermi la okulojn, por vidi, kiu +al li parolas.</p> + +<p>“Atendas,” diris la viro, fine malfermante la okulojn.</p> + +<p>“Atendas kion?”</p> + +<p>“Ke persiko enfalu en la buŝon.”</p> + +<p>“Unu kuŝas apud la vango,” diris Vanc’, “kaj alia falis precize en +vian manon.”</p> + +<p>“Sed mi deziras ke ĝi falu en la buŝon,” elĝemis la kuŝanta viro. “Mi +estas tiel terure malsata!”</p> + +<p>“Tiel terure mallaborema, vi volas diri,” ekkriis Vanc’, tute +perdinte la paciencon; kaj li komencis manĝi la bonegajn fruktojn. “Vi +certe estas la plej mallaborema homo en la mondo.”</p> + +<p>“Se vi opinias tion,” estis la malrapida respondo, “vi devus vidi +mian kuzon Loto, kiu loĝas malsupre apud la rivero, unu mejlon +malproksime laŭ rekta linio.”</p> + +<p>“Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin,” diris la +Princo, denove surŝultrigante la skatolon. “Ĉu vi scias, kie loĝas la +Fragokolora Sorĉisto?”</p> + +<p>“Mi scias,” respondis la viro, “sed mi estas tro mallaborema por +sciigi.”</p> + +<p>“La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas +sciigi,” kolere ekkriis Vanc’.</p> + +<span class = "pagenum">32</span> +<!-- png 042 --> +<p>“Eble ne,” estis la trankvila respondo; “sed, se mi sciigus, tio +estus ion <b>fari</b>, kaj mi neniam faras ion.”</p> + +<p>Nenion plu dirante, la Princo ekiris laŭ la vojo. Li eĉ ne restis por +meti persikon en la malfermitan buŝon de la mallaboremulo, kion li unue +iom pripensis.</p> + +<p>Li iradis sufiĉan tempon laŭlonge de la rivero, kaj preskaŭ forgesis +kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis +pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke ĝi estas +kadavro de rabisto. Alproksimiĝante li tamen trovis, ke la korpo vivas, +kaj estas pendigita per rimeno, kiu ĉirkaŭas la korpon sub la brakoj. +Ŝajne la pendado neniel ĝenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj +serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo +en la buŝon de la pendigito.</p> + +<p>“Kion vi faras?” scivoleme demandis Vanc’, haltante apud li.</p> + +<p>“Nu,” respondis la blovanto, “tiu ĉi homo estas tro mallaborema por +stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por +spiri por si mem, tial li ĉiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi +spirigu lin per la blovilo.”</p> + +<p>“Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por +manĝi,” diris Vanc’. “Mi opiniis ke li estas sufiĉe sentaŭga, sed certe +ĉi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta.”</p> + +<p>“Se vi opinias tion,” respondis la blovanto, “vi devus vidi lian +kuzon Gobo, kiu loĝas unu mejlon pli malsupre, rektalinie laŭlonge de la +rivero.”</p> + +<span class = "pagenum">33</span> +<!-- png 043 --> +<p>Je tiu momento, Vanc’ ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li +denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo +kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila +buŝo.</p> + +<p>“La tuta familio ĝin havas,” li raŭke flustris al la Princo.</p> + +<p>“Havas kion?”</p> + +<p>“Mallaboremecon. Atendu ĝis vi vidos Gobon!”</p> + +<p>Sed li tiam rimarkis, ke Loto fariĝas purpura je la vizaĝo kaj +malforta, pro manko de spiraĵo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj +denove komencis energie blovi por la ĉiutaga kvarpenco.</p> + +<p>“Flankedirante,” demandis Vanc’, haltante, “ĉu vi scias kie loĝas la +Fragokolora Sorĉisto?”</p> + +<p>“Li scias,” respondis la blovanto, “sed vi ne povas venigi el li la +sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin +ĝeni pro tio.”</p> + +<p>Ekĝemante pro laceco kaj enuo, la reĝa vojiranto sin turnis kaj +daŭrigis sian marŝadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilaĝon, +plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu +el ili, por peti rifuĝejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. +Estis aro da viroj kun flagrantaj torĉoj, kelkaj kun pioĉoj kaj fosiloj, +kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kuŝis viro kun la okuloj +larĝe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antaŭen.</p> + +<p>“Kio estas ĉio ĉi?” demandis la Princo al viro, kiu ŝajnis posedi ian +aŭtoritaton inter la kunularo.</p> + +<span class = "pagenum">34</span> +<!-- png 044 --> +<p>“Ni estas enterigontaj Gobon,” respondis la viro.</p> + +<p>“Sed li ankoraŭ ne estas senviva,” ekkriis Vanc’, tre +konsternita.</p> + +<p>“Estas vere,” diris la viro per ordinara voĉo, “sed li ne deziras +vivi. Mi scias, ĉar dek jarojn li dungis min por pensi anstataŭ li. Nun +tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj +tio kompreneble estas same, kvazaŭ li mem tion opinius.”</p> + +<p>“Nu,” diris Vanc’, kiu komencis tre konfuziĝi pro la stranguloj, +kiujn li renkontis, “se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus +maltrankviliĝi. Sed eble, antaŭ kiam li estos enterigita, li povos diri +al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”</p> + +<p>“Li ne sin ĝenos por rememori,” respondis la viro, “kaj mi certe ne +plu memoros por li.”</p> + +<p>“Nu,” estis la penso, per kiu la malbonŝanca Vanc’ sin konsolis, +“tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero.”</p> + + + + +<span class = "pagenum">35</span> +<!-- png 045 --> +<h4><a name = "chapVIII" id = "chapVIII"> +ĈAPITRO VIII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(Li)"></span><span class = "firstword">i</span> +trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da ŝima pajlo; kaj tie li +pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaŭ li kuŝus sur la +propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmanĝo estis +almozpetita ĉe la pordo de unu el la dometoj en la vilaĝo; kaj la tutan +tagon li sekvis la riveron, ĝis li venis, preskaŭ vespere, al la griza +marbordo kaj al la kabanoj de la fiŝkaptistoj.</p> + +<p>“Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?” li demandis al +maljuna sulkplena fiŝkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la +subiranta suno.</p> + +<p>“Ĝi estas nomita Labo,” respondis la maljunulo. “Ĝi estas la orienta +limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda.”</p> + +<p>“Ho, pesto al la limoj!” ekkriis Vanc’. “Mi malamas ilin. Ĉu vi povas +doni al mi manĝaĵon?”</p> + +<p>“Ni estas malriĉuloj,” diris la maljunulo, “tamen mi supozas, ke ni +povos doni al vi peceton, se vi pagos.”</p> + +<p>“Pagos?” kriis Vanc’, mirigite. “Ĉu vi scias, kiu mi estas?”</p> + +<p>“Ne precize,” diris la fiŝkaptisto, “sed, pro via ŝajno, kaj pro la +skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la +skatolo?”</p> + +<span class = "pagenum">36</span> +<!-- png 046 --> +<p>“Mian familion,” senpripense respondis Vanc’. “Ĉu vi scias, kie loĝas +la Fragokolora Sorĉisto?”</p> + +<p>“Ne precize,” rediris la alia; “sed mi opinias, ke ialoke laŭborde. +Kian familion vi havas? Feliĉan familion?”</p> + +<p>“Mi certe esperas, ke ili estas feliĉaj,” estis la respondo. “Mi +scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli ĝuas esti portataj, ol mi +ĝuas porti ilin.”</p> + +<p>“Kion ili povas fari?” persiste demandis la fiŝkaptisto. “Ĉu ili +povas danci, kaj manĝi bulkojn, kiel urso, ĉu ili bataletas kaj batas +unu la alian, simile al pulĉinela ludo?”</p> + +<p>“Ili faras nenion tian,” kolere komencis Vanc’. “Ĝi tute ne estas +spektaklo. Ĝi estas—”</p> + +<p>Tiam, rememorante ke, se li estus malĝentila al la fiŝkaptisto, certe +estus neeble ricevi vespermanĝon, li fariĝis pli ĝentila, kaj fine +diris:</p> + +<p>“Ili estas—mi volas diri, ili ŝajnigas sin gereĝoj kaj ilia +korteganaro.”</p> + +<p>“Vere,” kriis la fiŝkaptisto, “tio ja estas eksterordinara vidindaĵo. +Mi neniam vidis tian. Eniru kaj manĝu, kaj ni poste elprenos la +pupojn.”</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/pic37.png" width = "519" height = "362" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<p>Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin +sekvu. Ĝi estis tre malbonŝajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj +la fendoj estis ŝtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda +fajro brulis sur aro da plataj ŝtonoj, kiuj servis anstataŭ kameno. La +edzino de la fiŝkaptisto, maljuna kaj sufiĉe kurbiĝinta pro reŭmatismo, +ĉirkaŭe lametis, preparante +<span class = "pagenum">39</span> +<!-- png 050 --> +la vespermanĝon, kiu, kiel ŝi diris, preskaŭ estas preta. Kiam ĝi estis +tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraŭ sia +malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn +avenbulkojn, kaj la malfreŝan akvon, el kiuj konsistis la manĝaĵoj.</p> + +<p>Post kiam li finis la manĝon,—kiu ne okupis longan tempon, kiel +oni povas supozi,—li starigis la skatolon sur la tablon kaj ĝin +malfermis.</p> + +<p>“Unue,” li diris, “ni donu al ili iom da nutraĵo, kaj vi vidos, kiel +bele ili ŝajnigos manĝi kaj trinki.”</p> + +<p>Tamen, se la nutraĵo estis maldelikata por Vanc’, vi povas imagi, ke +ĝi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis manĝi +eĉ peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la +poŝtuketojn; kaj la Reĝo eĉ frapetis la orelon de la Ĉefkanceliero, tiel +ĉagrenita li estis, ne povante manĝadi.</p> + +<p>Ĉio ĉi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazaĵo +nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc’ fermu la skatolon, ĝis la +mallumo tute kaŝis la kvazaŭpupojn.</p> + +<p>Dum la nokto, kiam Vanc’ kuŝis sur la malmola argila planko de la +dometo, vane penante dormi, li subaŭdis la geedzojn mallaŭte +kunparolantaj.</p> + +<p>“Mi sciigas al vi, edzino,” la maljunulo estis diranta, “ke mi certe +ĝin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la +teatreton kiel mian propraĵon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, +<span class = "pagenum">40</span> +<!-- png 051 --> +unu tagon dum foiro, ol mi ricevas ĉi tie tutan jaron fiŝkaptante.”</p> + +<p>“Sed la knabo,” maltrankvile demandis la maljunulino,— “vi ne +suferigos la knabon, ĉu vere, edzo?”</p> + +<p>“Suferigos lin? Ne,” respondis la fiŝkaptisto, “mi ne suferigos lin. +Mi vendos lin, kiel mariston, al la ŝipo naĝanta en la haveno; kaj poste +mi prenos la spektaklon, kaj ĉirkaŭvagados, gajnante monon.”</p> + +<p>Oni povas imagi, ke Vanc’ tion aŭdinte timtremis pro la penso, ke la +familio estas ŝtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen +li tre kviete kuŝadis, ĝis laŭta ronkado montris ke la geedzoj dormas; +tiam li senbrue leviĝis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li +alŝultrigis la ŝarĝon, kviete ŝteliris el la dometo, kaj, spite la +mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican +fiŝkaptiston kaj lian kabanon.</p> + +<p>Je la tagiĝo, li renkontis viron ŝovantan sian boaton for de la +bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la laŭborda vojo.</p> + +<p>“Tion ’niu ne povas sciigi vin,” diris la viro, aranĝante la +remilojn, “ĉar ’niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu ĝin, +ĉar ĝi tiel kredeble kondukos ien, kiel ’nien.”</p> + +<p>Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li +<span class = "pagenum">41</span> +<!-- png 052 --> +sentis sin devigata ĝin sekvi, ĉar li ne kuraĝis reiri; li tial marŝadis +antaŭen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en +ĝi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, ĉar ili devis +tiel longatempe esti sen manĝo.</p> + + + + +<span class = "pagenum">42</span> +<!-- png 053 --> +<h4><a name = "chapIX" id = "chapIX"> +ĈAPITRO IX</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter ex"> +<img src = "images/capCx.png" width = "39" height = "72" +alt = "Ĉ(Ĉirkaŭ)"></span><span class = "firstword">irkaŭ</span> +la tagmezo al la Princo aliĝis meduzo, kiu montris gajan kaj feliĉan +karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc’ kaj lin akompanis. La +knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, +kaj li klare diris tion al la kreitaĵo.</p> + +<p>“Krom tio,” li finis tre malafable, ĉar lia pacienco estis efektive +elĉerpita, “verdire, vi tiel plaŭdiras, ke vi faras min nerva.”</p> + +<p>“Knaboj ne devus posedi nervojn!” trankvile diris la meduzo. +“Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne +povas piediri, mi devas plaŭdiri. Tio estas klara, eĉ al vi, mi +supozas.”</p> + +<p>Princo Vanc’ estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis +sen sono, krom la lacaj paŝoj de la knabo, kaj la brua plaŭdado de la +meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaŭ je la +sunsubiro, ili atingis larĝan kampon, kie ia matura greno ŝajne +vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per +arboj.</p> + +<p>Al tiu kampo la laca Princo ĝoje sin turnis, kaj antaŭ ĉio malfermis +la skatolon, preskaŭ timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn +tute mortintaj +<span class = "pagenum">43</span> +<!-- png 054 --> +pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraŭ ne estis, sed ili kuŝis +malfortaj kaj palaj, kaj ŝajnis ke tre malmulte da forto al <ins class = +"correction" title = "Originaltekste: ‘il’">ili</ins> restis. Por ili la +Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma +rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis +multnombraj, li rompis ĝin kiel eble plej rapide.</p> + +<p>“Kruda tritiko,” li diris, “kompreneble ne estas bongusta; tamen ĝi +almenaŭ malhelpos la malsat—”</p> + +<p>Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; ĉar, anstataŭ la +atendita greno, la spiko estis plena de grandaj ĉokoladaj bombonoj, ĉiuj +plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. +Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el ĝi elfalis citronaj +sukeraĵoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn +daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukeraĵoj: +kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; +migdalpastaĵo, nuksa kando, sukeritaj semaĵoj kaj glaciumaj fruktoj; +verdire, oni ne povas eĉ revi pri ia dolĉega sukeraĵo, kiu ne estis +trovata, freŝa kaj sufiĉega, en tiu ĉarma kampo.</p> + +<p>Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en +la pupdomo. La Reĝo, tro malsata por zorgi pri ĝentila konduto, tranĉis +per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detranĉaĵojn per la manoj, kaj +manĝis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan +trinkaĵon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni +vidante ilin multe ĝojus.</p> + +<span class = "pagenum">44</span> +<!-- png 055 --> +<p>Vi povas esti certa, ke Vanc’, liverinte nutraĵon al la familio, ne +okupis longan tempon provizante al si mem; kaj senŝeliginte grandan aron +da bombonoj, li eksidis por trankvile ĝui ilin, kiam li ĉagrenate aŭdis +apud si la malŝatatan voĉon de la meduzo.</p> + +<p>“Unue nutru min!” kriis la kreitaĵo; “mi ne havas manojn por kolekti +bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaŭ mi malsatas!”</p> + +<p>Kompatinda Princo Vanc’! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj +li tute perdis la paciencon.</p> + +<p>“Iru do, kaj manĝu sen manoj!” li kolere kriis; kaj, ekprenante la +senmuskolan aĵon, li nekonsidere forĵetis ĝin inter la trunketojn en la +grenkampo.</p> + +<p>Tamen li apenaŭ ekspiris libere, kaj ĵus enmetis la dentojn en +bonegan peceton da migdala sukeraĵo, kiam revenis la meduzo, tute +sendifekta kaj tiel gaja kiel antaŭe.</p> + +<p>“Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?” demandis la kreitaĵo; “tio ne +povas amuzi vin, kaj ĝi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte +kiel vi min forĵetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se ĝi ne +utilas, ĝi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. +Nutru min!”</p> + +<p>“Mi ne vidas ian rimedon vin nutri,” respondis la Princo, havante +plenbuŝon da sukerita abrikoto; “vi certe ne havas buŝon.”</p> + +<p>“Tio ŝajnas vera,” afable respondis la alia; “sed nur metu molan +bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos.”</p> + +<span class = "pagenum">45</span> +<!-- png 056 --> +<p>La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda oranĝbombono +laŭgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis ĝin.</p> + +<p>La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis manĝinta tiom da +sukeraĵoj, kiom li volis, kaj ĵus trinkis iom da akvo el la klara +malvarma rivereto, kiam li aŭdis voĉon similan al la tondro resonanta +inter la montoj.</p> + +<p>“Kiu estas tiu,” ĝi kriis, “en mia bombonkampo, miajn bombonojn +ŝtelanta?”</p> + +<p>La koro de Vanc’ laŭte frapis kontraŭ la ripoj, kiam li levis la +okulojn kaj vidis vidaĵon, kiu povus eĉ kaŭzi, ke reĝo kaj lia armeo +ŝanceliĝu en la ŝuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, +devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel +helpanton!</p> + + + + +<span class = "pagenum">46</span> +<!-- png 057 --> +<h4><a name = "chapX" id = "chapX"> +ĈAPITRO X</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(La)"></span><span class = "firstword">a</span> +vidaĵo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel +altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la +frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, ruĝan, blankan kaj bluan, kaj +montrante buŝegon similan al malluma kaverno en montflanko.</p> + +<p>Antaŭ ol Vanc’ vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj +staranta sur la manego de la giganto, kvazaŭ sur tablo.</p> + +<p>“Mi petas,” li diris, parolante tre rapide, ĉar li estis tiel ege +timigata,— “mi petas, nur malmultajn ni forprenis, ĉar ni preskaŭ +mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis +ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por +ĉiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos.”</p> + +<p>“Ho, ho!” ekkriis la giganto ridegante, “Foriru? Ĉu vere? Ne tiel +rapide, hometo! Mi ŝatas tiajn etulojn kia vi estas.”</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/pic47.png" width = "360" height = "516" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<p>La kompatinda Princo senforte ĉirkaŭsaltetis sur la vasta manplato de +la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari +rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis +<span class = "pagenum">49</span> +<!-- png 061 --> +la skatolon, kaŭzante ke la hometoj konfuze ĉirkaŭfaletis, ricevantaj de +la tabloj kaj seĝoj multe da frapetoj.</p> + +<p>“Ĉi tiuj tre amuzos mian edzinon,” diris la giganto, hejmen +ekpaŝegante. “Mi ne mirus se ŝi vin konfitus per bruna sukero. Mi ĝuas +tiaspecajn frandaĵojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn.”</p> + +<p>Aŭdante ĉi tion, la kompatinda Vanc’, kiel oni povas supozi, tute +malsaniĝis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la +buŝon kaj vigle ĉirkaŭrigardis ĝis, post iom da tempo, ili atingis la +kastelon de la giganto. Ĝi estis vasta griza konstruaĵo, havanta +ferbaritajn fenestrojn, kaj ĉe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn +kaj tiel malbelegajn ke, nur aŭdante pri ili, oni timtremus; tial mi +nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la +giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kuŝiĝis, kaj eĉ ne subbojis +kiam li preterpaŝegis trans la korto kaj en la ĉambregon de la +kastelo.</p> + +<p>“Edzino!” kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante +antaŭ granda spegulo ĉe la fundo de la ĉambro. “Edzino, venu vi ĉi tien +kaj vidu kion mi trovis.”</p> + +<p>“Kion vi trovis?” ŝi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. “Ĉu +ĝi estas io per kio oni povos sin vesti?”</p> + +<p>“Stultulino!” kriegis la giganto. “Ĉu vi ne povas pensi pri io krom +vestado, sinjorino? Ne, ĝi estas +<span class = "pagenum">50</span> +<!-- png 062 --> +multe pli bona ol io, per kio sinvesti; ĝi estas io manĝebla. Rapidu, +surmetu la poton.”</p> + +<p>Aŭdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li +pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas +multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermanĝo, kaj ke la edzo +atendu ĝis la mateno.</p> + +<p>“Kio do estas por manĝi?” malkontente demandis la giganto, ĉar li +vere sopiris al la freŝa boletaĵo, kiun li estus farinta el la +Princo.</p> + +<p>“Nu,” respondis la gigantino, “estas la marserpenta pasteĉo, kiun mi +revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almanĝaĵo.”</p> + +<p>“Do rapidu por alporti ĝin,” grumblegis la giganto, “aŭ nekuiritan mi +englutos tiun ĉi knabon en unu sekundo.”</p> + +<p>Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraŭ +ke ŝi tro ĝuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni +devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, ĉar ŝi estis tiel alta +kiel turo!), ŝovis Vancon en angulon, por lin kaŝi for de la edzo; kaj +en la angulo Vanc’ estis kontenta resti kaŝita, dum la giganto forglutis +grandegan vespermanĝon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la +edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la ĉambro.</p> + +<p>Fininte sian manĝadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la +edzino, ke ŝi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko +konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel +<span class = "pagenum">51</span> +<!-- png 063 --> +fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, +kiu estis sidinta apud la fajro, nun leviĝis kaj invitis la Princon, ke +li venu kaj partoprenu en la manĝado.</p> + +<p>“Bela knabeto vi estas,” ŝi diris, “kaj tiu puncavelura jako certe +estis belega, antaŭ kiam ĝi tiom malpuriĝis. Venu, manĝu pecon da +pasteĉo, kaj trinku iom da biero; morgaŭ vi devos esti bonstata. Se vi +devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletaĵo, ol +malbongusta.”</p> + +<p>“Mi ne estas tiel certa pri tio,” malgaje respondis Vanc’. “Se mi +devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale +malbongusta.”</p> + +<p>“Ho fi!” kriis la gigantino. “Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; +kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas +en via skatolo? Juveloj?”</p> + +<p>“Se mi montros al vi,” demandis Vanc’, kun iom da espero en la voĉo, +“ĉu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, +ĉu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min +iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, +se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru.”</p> + +<p>“Ne,” diris la gigantino, “tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin +foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se +eĉ dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se +vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaŭ, antaŭ +<span class = "pagenum">52</span> +<!-- png 064 --> +ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciiĝos pri tio, kio al vi okazas,— +— — — ĝis kiam vi estos vere kuirita kaj manĝita!”</p> + +<p>Malmulte da konsolo Vanc’ trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li +sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraŭ esperis +iamaniere foriĝi; tial li laŭeble forviŝis siajn larmojn kaj malfermis +la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la +tablo, avide manĝante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, +kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj +estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan +spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis +ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj aĵetoj, kiujn ŝi +iam vidis.</p> + +<p>“Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro +malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus +iamaniere ilin uzi.”</p> + +<p>Kiel estas antaŭe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj ĉiam +pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestaĵo aŭ +ornamaĵo.</p> + +<p>“Mi havas ideon,” ŝi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon +de rozeruĝa silkfadeno el sia kudraĵujo, kiu lasta havis amplekson de +granda vestkesto. “Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn +skarabojn, per etaj orĉenoj alligitajn al la broĉoj. Mi opinias ke mi +povas fari ion similan el ĉi tiuj pupetoj.”</p> + +<p>“Sed, Sinjorino,” konsternite petis Vanc’, “ŝajne +<span class = "pagenum">53</span> +<!-- png 065 --> +vi ne komprenas, ke ĉi tiuj estas miaj propraj reĝaj parenc—”</p> + +<p>“Nu, vi silentu!” ŝercete kriis la gigantedzino, “aŭ mi vin trempos +en tiun vaporplenan kaldronon, eĉ sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi +ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas.”</p> + +<p>Aŭdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:</p> + +<p>“Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili +estas.”</p> + +<p>“Mi ne dolorigos ilin,” respondis la sinjorino, “almenaŭ nur sufiĉe +por ilin piedflirtigi. Ili ŝajnas tiel amuzaj, kiam ili +piedflirtas.”</p> + +<p>Parolante, ŝi ligis pecetojn da silkfadeno ĉirkaŭ la taliojn de la +gereĝoj, kaj ĉi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje +pendigas butonojn, kiam ili ŝajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la +strangajn ornamaĵojn, ŝi fabrikis kolĉenon el la princinoj kaj +korteganoj, kaj, ĝin surmetinte, ŝi admiris sin per la spegulo, kvazaŭ +ŝi neniam ĉesus. Tamen, post iom da tempo, ŝi iĝis tiel dormema, ke ŝi +ne povis plu vidi, kaj eĉ estis tro laca por balanci la kapon kaj +ĉirkaŭsvingi la gereĝojn sur siaj oreloj. Ŝi remetis la novan juvelaron +en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, ŝi enmetis lin en lignan +birdkaĝon pendantan je la muro.</p> + +<p>“Agrable sonĝu,” ŝi gaje diris, kaj tiam ŝi ankaŭ foriris por +kuŝiĝi.</p> + + + + +<span class = "pagenum">54</span> +<!-- png 066 --> +<h4><a name = "chapXI" id = "chapXI"> +ĈAPITRO XI</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capF.png" width = "44" height = "56" +alt = "F(Forlasite)"></span><span class = "firstword">orlasite</span> +sola en la altependanta kaĝo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. +Nenian elvojon el siaj malfeliĉaĵoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, +ĝemante pri sia mizera sorto.</p> + +<p>“Tiu malica Blua Sorĉisto estas kulpa pri ĉio,” li kriis; ĉar ne +envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue +venigis la Bluan Sorĉiston al la palaco.</p> + +<p>Je tiu momento, dum paŭzo inter siaj plorĝemoj, la Princo ekaŭdis +konatan moleplaŭdantan sonon sur la ŝtona planko sub la kaĝo; malsupren +rigardante, li surprizita vidis sian antaŭan kunulon, la meduzon.</p> + +<p>“Kiel vi fartas?” ĝentile demandis la meduzo. “Mi supozas ke vi ne +estas tre feliĉa min vidante.”</p> + +<p>“Ho jes, mi vere estas,” ne tre ĝentile kriis la Princo. “Nuntempe +vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus feliĉa. Kiamaniere vi pasis la +hundegojn?”</p> + +<p>“Mi flugis,” respondis la kreitaĵo.</p> + +<p>“Meduzoj ne povas flugi,” diris la Princo; “tio do ne povas esti +vera.”</p> + +<p>“Nu, mi do naĝis,” respondis la meduzo; “kaj, se tio ne estas vera, +ĝi estas malvera, mi supozas. Eĉ vi povas vidi la saĝecon de tio, ĉu ne? +Tamen, estante +<span class = "pagenum">55</span> +<!-- png 067 --> +ĉi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Ĉi tiu kastelo estas en la +teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras ĉe la okcidenta limo de Gajlando, +kiu—”</p> + +<p>“Kiu ajn zorgas pri limoj?” interrompis la senpacienca Princo; “Ĉu vi +havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?”</p> + +<p>“—venigas min al mia temo,” trankvile daŭrigis la meduzo. “Kiam +ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Ĉi +tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Ĉu mi +deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, ĉesu manĝi siajn +avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aŭ ĉu mi deziru ke oni liberigu +vin kaj la korteganaron en la daŭro de katokulsigno?”</p> + +<p>“Ho, la lasta, la lasta,” kriis la Princo, tro ekscitita por paroli +korekte. “Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eliĝu el +tiu ĉi loko terura, kaj vi povos ĉien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi +neniam plu parolos malĝentile al vi, tiel longatempe kiel vi +vivados.”</p> + +<p>“Ha!” ĝi respondis, “mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri +vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble +estas natura. Nu, malfermu la buŝon kaj fermu la okulojn.”</p> + +<p>La Princo obeis, kaj sur lia lango subite troviĝis tre maldolĉa +gusto; fajreroj dancis antaŭ la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis +kontraŭ si bloveton de freŝa malvarmeta aero.</p> + +<p>“Malfermu la okulojn,” diris la voĉo de la meduzo.</p> + +<span class = "pagenum">56</span> +<!-- png 068 --> +<p>La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la +keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la +kapo.</p> + +<p>“Ho, kara, bonega meduzo!” li ĝoje kriis; “kiel mi iam ajn povos vin +danki?”</p> + +<p>“Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe,” sarkasme diris la meduzo. “Tamen +mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru +rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. +Flubalu!”</p> + +<p>Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.</p> + +<p>“Kia domaĝo!” diris la Princo; “mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel +forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi +volus scii kion signifas ‘flubalu’.”</p> + +<p>Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc’ decidis +ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, +ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos +kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos +al la terura kastelo de Bogarru.</p> + + + + +<span class = "pagenum">57</span> +<!-- png 069 --> +<h4><a name = "chapXII" id = "chapXII"> +ĈAPITRO XII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(La)"></span><span class = "firstword">a</span> +tutan nokton Princo Vanc’ piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne +haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; +tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj +ekdormis profunde.</p> + +<p>Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan +bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia +festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur +kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis +super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj +faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj +festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj +karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.</p> + +<p>La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj +lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante “hura!”, dum +la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn +ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono +super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis +eligi pli agrablan +<span class = "pagenum">58</span> +<!-- png 070 --> +odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.</p> + +<p>“Ha!” li avide ekkriis, “tiu odoras bonege, patrineto!”</p> + +<p>“Jes,” respondis la maljunulino, “kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas +bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun +legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi +deziras plenpelvon?”</p> + +<p>“Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!” diris la Princo, +atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga +boletaĵo.</p> + +<p>“Jen!” ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, “jen ĝi estas; kaj sufiĉe +bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru +tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via.”</p> + +<p>“Sed,” balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, +“sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi +vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston.”</p> + +<p>Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la +supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris +lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj +alkuris kriantaj:</p> + +<p>“Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni +ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia +devo.”</p> + +<p>“Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo,” +<span class = "pagenum">59</span> +<!-- png 071 --> +ridaĉis la maljunulino, “kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos +la Fragokoloran Sorĉiston.”</p> + +<p>Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj +resonis.</p> + +<p>“Mi ne komprenas pri kio vi ridas,” kolere kriis la Princo; “mi +opinias ke vi estas malsaĝuloj.”</p> + +<p>“Kompreneble ni estas!” respondis la ridantaj kamparanoj. “Esti +malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, +ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando.”</p> + +<p>“Sed,” demandis Vanc’ ofendite, “ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu +posedas iom da saĝo?”</p> + +<p>“Certe ne,” diris la aliaj. “Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo +utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas.”</p> + +<p>La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; +sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, +ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu +pri frakcioj ordinaraj.</p> + +<p>Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, +kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.</p> + +<p>“Se ĝi estas spektaklo,” ili kriis, “malfermu la kesteton kaj starigu +la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu.”</p> + +<p>Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de +amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, +sed private, ne +<span class = "pagenum">60</span> +<!-- png 072 --> +kiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio +tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide +ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ +kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis +la tutan korteganaron.</p> + +<p>Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni +povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la +korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, +eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, +ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj +elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la +gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn +kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro +aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan +sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, +ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo +tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc’ multe da bonaj +arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam +vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin +mokis.</p> + +<p>Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie +oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn +pri la vojo al la domo de la Komikulo.</p> + +<span class = "pagenum">61</span> +<!-- png 073 --> +<p>“Malproksima estas la domo,” ili kriis, “sed la Komikulo estas ĉi tie +ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin +trovi.”</p> + +<p>“Tiu ĉi estas la Komikulo,” kriis ĝoja voĉo. “Tiu ĉi estas mi. Jen mi +estas. Kial vi ne kaptas min?”</p> + + + + +<span class = "pagenum">62</span> +<!-- png 074 --> +<h4><a name = "chapXIII" id = "chapXIII"> +ĈAPITRO XIII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capV.png" width = "38" height = "48" +alt = "V(Vanc’)"></span><span class = "firstword">anc’</span> +ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj ĉirkaŭdancantan malantaŭ proksima +budo, grasan hometon verde vestitan, kaj superŝutitan per flirtantaj +rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li ŝajnis tiel viva kaj gaja, ke +unuavide la Princo estis tute ĉarmita; sed baldaŭ li pensis ke lia +aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; ĉar la Komikulo volis halti +nek por paroli nek por aŭskulti, sed kuradis kaj saltetadis ĉirkaŭe, kaj +sin kaŝadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc’ +malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto.</p> + +<p>“Mi volas kun vi paroli, se plaĉas al vi,” kriis la Princo. “Estas +io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas.”</p> + +<p>“Do min kaptu!” ekkriis la Komikulo. “Sekvu min. Kurĉasu min. Hupla! +Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!”</p> + +<p>For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin +sekvanta. Sed Vanc’ baldaŭ sciiĝis, ke tute malutile estas peni tiel +rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj +laca, dum ĉiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, +kaj kriis:</p> + +<span class = "pagenum">63</span> +<!-- png 075 --> +<p>“Hura, pro la Komikulo!”</p> + +<p>“Ĉu vi cedas?” demandis la Komikulo, kiam Vanc’ sin sidigis apud sia +skatolo kaj viŝis la frunton varmegan.</p> + +<p>“Kompreneble jes,” malafable respondis la Princo. “Mi opinias ke vi +devus honti. Kial do vi volas tiel agi?”</p> + +<p>“Tute por la posta amuzado,” diris la Komikulo.</p> + +<p>Nun, ĉar tiu ĉi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras +strangan kaj kuriozan formon. Ĝi ne nur estis grandega kaj verdkolora, +sed ĝi finiĝis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da +makaronio, kaj aŭ por ornamo aŭ por oportuneco, ĝi estis tordita simile +al okcifero.</p> + +<p>“Tute por la posta amuzado,” rediris la Komikulo.</p> + +<p>“Nu,” diris la Princo, “laŭ mia opinio, tio unue ne povas esti granda +amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ĝi certe ne povas esti ia +ajn amuzado poste.”</p> + +<p>“Ho,” respondis la Komikulo, “tio nur estas kurioza diro mia, vi +scias. Efektive ĝi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?”</p> + +<p>“Iu amiko mia, meduzo,” komencis la Princo, “konsilis ke mi demandu +de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston?”</p> + +<p>“Pu!” kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la ŝupintoj, “tion +mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! +Ĉu la meduzo nenion diris krom tio? Ĉu vi estas certa, ke ĝi ne diris +iom pli, eĉ ne unu vorton?”</p> + +<span class = "pagenum">64</span> +<!-- png 076 --> +<p>“Nenion, kio signifas ion,” Vanc’ respondis. “Forlasinte min, ĝi +diris ‘Flubalu!’”</p> + +<p>“Neeble,” kriis la Komikulo, iom paliĝanta. “Ĉu vere? se jes, la +afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. +Hejmenvenu kun mi, kaj morgaŭ mi forsendos vin sur la ĝusta vojo. +Rapidu! Ĉar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la +vojo.”</p> + +<p>Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la +ŝoseo; laŭ kiu ili piediris ĝis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite +la vojo profundiĝis en arbaron.</p> + +<p>“Iom atendu,” diris la Komikulo, “mi devas ekbruligi la nazon.”</p> + +<p>“Fari kion?” demandis la mirigita Princo.</p> + +<p>“Ekbruligi la nazon, stultulo!” respondis lia gvidanto.</p> + +<p>La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo +maltordis la okciferon ĉe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan +kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremaĵon. Poste li ekbruligis +alumeton, kaj ĝin almetis al la pinto de ĉi tiu makaronisimila tubeto. +Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis +siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto fariĝis tiel brila +kiel la tago.</p> + +<p>“Pardonu, ke mi pri tio parolas,” ĝentile diris la Princo, “sed tiu +estas strangaspeca nazo, kiun vi havas.”</p> + +<span class = "pagenum">65</span> +<!-- png 077 --> +<p>“Tute ne,” senzorge respondis la Komikulo; “tre ordinara en ĉi tiu +regiono,—efektive, tre ordinara. Nur speco de meĉo; tiom kreskas +tage, kiom forbrulas nokte. Antaŭen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. +Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!”</p> + +<p>Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis “ne.” Briletis kaj +dancis antaŭ li la lumigilo, kiel <b>ignis fatuus</b>, kaj ofte tute +perdiĝis; dum la laca knabo, ŝarĝita per la peza skatolo, laŭeble +postkuris, faletanta super ŝtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaŭdiranta +tra kotaĵoj, kaj kontraŭ arbotrunkojn perforte kuranta, ĝis subite, kiam +li estis tute preta malesperante falkuŝiĝi, kaj permesi, ke la +malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan +kontraŭ kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al +kiu li instigis la Princon.</p> + +<p>“Jen mi estas,” diris la Komikulo. “Envenu! La edzino estas hejme, +kaj sendube la vespermanĝo estas tute preparita, escepte de la spicado. +Ĉiam mi mem spicas la manĝaĵojn, ĉar mi estas iom frandema.”</p> + +<p>Tiel parolante, li antaŭeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj +denove tordinte la nazon okforme.</p> + + + + +<span class = "pagenum">66</span> +<!-- png 078 --> +<h4><a name = "chapXIV" id = "chapXIV"> +ĈAPITRO XIV</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(La)"></span><span class = "firstword">a</span> +ĉambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam +preparis la vespermanĝon. La edzino de la Komikulo ŝajnis iom malgaja; +kaj tio, laŭ la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Ŝia +aspekto estis iom nekutima kaj miriga, ĉar la kapo estis tiel turnita +sur ŝia korpo, ke la vizaĝo rigardis en tute malĝustan direkton.</p> + +<p>“Kurioza efekto, ĉu ne?” demandis la Komikulo, rimarkante ke la +Princo fikse rigardas la edzinon. “Mi ĝin faris unu tagon kiel ŝerco; +kaj la plej bona ŝerco estas: ke mi forgesis la necesan sorĉvorton por +ŝin rektigi.”</p> + +<p>“Ĉu ŝi opinias ke ĝi estas ŝerco?” demandis la Princo.</p> + +<p>“Tion mi ne scias,” indiferente respondis la Komikulo, “ĉar mi neniam +demandis; kaj pri ĝi mi tute ne maltrankviliĝas.”</p> + +<p>“?eblateĉ idis iv la soĉalp uĈ,” diris la virino, post kiam la +Komikulo jam estis iom okupita pri la manĝaĵoj.</p> + +<p>Konfuzite Vanc’ atentiĝis, sed ŝajne tiu ĉi parolo tute ne surprizis +la Komikulon.</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/pic67.png" width = "364" height = "515" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<p>“Depost ŝia malrektiĝo, ŝia babilado ĉiam eliĝas +<span class = "pagenum">69</span> +<!-- png 082 --> +returnite,” li klarigis rikanante. “Sed sidiĝu! La manĝo estas +preparita.”</p> + +<p>Ili ĉiuj sidiĝis. La malfeliĉa virino rigardis la muron malantaŭan, +kaj tial ŝi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj +Vanc’ estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletaĵo eligis plej +bonegan odoron, kaj rapide la Princo enŝovis la kuleron kaj ekmanĝis. +Sed, antaŭ ol li efektive prenis plenbuŝon, li ĉesis kun grimaco. La +supo estis pli maldolĉa ol galo.</p> + +<p>“Ĉu vi ne ŝatas la spicon?” ridaĉis la Komikulo. “Nu, estas domaĝe; +kaj mi supozis, ke ĝi estos precize tia, kian vi ĝuos.”</p> + +<p>Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, +sed ĝin trovis bole varmega kaj plena je salo.</p> + +<p>“Prenu pecon da cervaĵa pasteĉo,” afable petis la dommastro. “Nenia +ŝercado plua, mi ĵurpromesas.”</p> + +<p>“?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut saseĉ en iv laiK,” demandis +la edzino, kiu ŝajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom +tordita.</p> + +<p>Tamen la Princo estis jam ekmanĝinta la pasteĉon, kaj ĝin trovis pli +varmega ol fajro, pro ruĝa pipro. Tia estis ĉio surtabla. Manĝebla estis +nenio. La stufaĵo estis plena je pingloj kaj kudriloj; naŭzaj kreskaĵoj +estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo +rompis la dentojn, anstataŭ la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el +ŝtono.</p> + +<p>Ĉiuj ĉi sensencaĵoj estis al la Princo tre malagrablaj, +<span class = "pagenum">70</span> +<!-- png 083 --> +kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaŭ freneza pro +ĝojo. Transen kaj reen li ruliĝis sur la planko, kaj ĝojlarmoj +torentiĝis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la ŝercoj.</p> + +<p>“Tiu ĉi estas la plej bona amuzado, kiun mi ĝuis dum longa tempo,” li +kriis. “Jen ĝojo! Jen vera feliĉeco!”</p> + +<p>“Tre malbona speco de feliĉeco,” malgaje diris la Princo. “Mi opinias +ke mi enlitiĝos.”</p> + +<p>Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris +sian dormĉambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj +malsekigis lin ĝis la haŭto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; +kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur seĝo, malsovaĝa strigo +kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaĝon per la flugiloj, kaj +pinĉotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagiĝo la turmentita +Princo alŝultrigis la skatolon kaj forlasis la ĉambron.</p> + +<p>Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poŝtranĉilo sin +amuzante.</p> + + + + +<span class = "pagenum">71</span> +<!-- png 084 --> +<h4><a name = "chapXV" id = "chapXV"> +ĈAPITRO XV</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capBq.png" width = "63" height = "49" +alt = "B(“Bonan)"></span><span class = "firstword">onan</span> +matenon!” ĝentile diris la Komikulo. “Mi esperas, ke vi bone +dormis.”</p> + +<p>“Mi tute ne dormis,” kolere respondis la Princo; “kaj vi kompreneble +sciis, ke mi ne povos.”</p> + +<p>“Tio estis la ŝerco, vi scias,” ridaĉis la Komikulo, enpoŝigante la +tranĉilon, kaj preparante konduki la junulon en la manĝoĉambron. Tamen +la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hieraŭan; +tial li rifuzis ĉiun inviton kaj ekforiris.</p> + +<p>“Ne maltrafu la vojon,” diris la Komikulo, kiu ŝajnis tre malgaja, +ĉar Vanc’ ne volis resti por matenmanĝi. “Transiru la rivereton, vi +scias, poste transgrimpu ruĝan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta +vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas +korinklinon al vi.”</p> + +<p>“Tion mi ne sentas al vi,” murmuris Vanc’ formarŝante.</p> + +<p>Tre kolera li estis kontraŭ la Komikulo, tamen li sentis malagrablan +memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan +korteganaron per siaj kruelaj ŝercoj.</p> + +<p>Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel +malsatega ke li ĝoje formanĝis du pomojn, +<span class = "pagenum">72</span> +<!-- png 085 --> +kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc’ sin +kuraĝigis, pensante ke liaj malfacilaĵoj baldaŭ finiĝos. Nun li estis +proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorĉisto; tial li antaŭenmarŝis +ĝis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn +pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj ŝtonecaj ili +estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manĝis +ilin sidante sub la nesufiĉa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj +Vanc’ iom trankviliĝis, memorante ke, dank’ al la kamparanoj ĉe la +foiro, en la skatolo estis longedaŭra provizo da kuketoj kaj +bombonoj.</p> + +<p>“Malgraŭ ĉio,” diris la Princo en si mem, refoje marŝante, “malgraŭ +ĉio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne +multe plendus eĉ estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ĝui +la vivon.”</p> + +<p>En la daŭro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en +kiun lia vojo ŝajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaŭ ol +li ekaŭdis sonon kvazaŭ de iu ploranta, kaj ankaŭ strangan klakbruon, +kvazaŭ cimbaloj estus kunbatitaj. Ĉi tiuj sonoj pli kaj pli laŭtiĝis dum +lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta +junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malĝoje +kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ĝia +tuta korpo), kunklakante kaŭzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn aŭdis la +Princo.</p> + +<p>“Kio estas al vi?” demandis Vanc’, ĉar la simio daŭrigis la ploradon, +tute ne atentante lin.</p> + +<span class = "pagenum">73</span> +<!-- png 086 --> +<p>Suprenrigardante la simio viŝis la okulojn per malgranda punta +poŝtuko, kiu jam estis sufiĉe malseka.</p> + +<p>“Tiel mizera mi estas,” ĝi ekĝemis. “Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron: +‘estas sufiĉe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciiĝu’?<a +class = "tag" name = "tag1" id = "tag1" href = "#note1">1</a> Mi estas +la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto.”</p> + +<p>“Sed ankoraŭ neniam estis sufiĉe malvarme por forglaciigi la voston,” +konsoleme diris la Princo.</p> + +<p>“Ne,” plendeme respondis la simio; “sed konstante mi timas ke estos, +kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas ĉi tiu!”</p> + +<p>Dirinte tion, la simio ekploris pli malĝoje ol antaŭe, kaj la Princo +trifoje ekternis fortege.</p> + +<p>“Jen!” malgaje ekkriis la simio. “Nun vi malvarmumas, ĉar mi estas +tiel malseka pro la plorado.”</p> + +<p>“Ho, ne zorgu pri tio,” ĝentile respondis Vanc’. “Efektive ĝi ne +estas grava. Bona terno estas vere refreŝiga.”</p> + +<p>“Tio min rememorigas,” diris la simio, “ke mi estas sendita por diri, +ke vi reiru; ĉi tiu ne estas la vojo.”</p> + +<p>“Ne la—” komencis la Princo, ŝajne konfuzita.</p> + +<p>“Vojo,” finiĝis la simio, refoje ekplorante. “Al la Fragokolora +Sorĉisto, vi scias. Farante ĉirkaŭiron, vi ĵus revenis preskaŭ al la +kastelo de Bogarru, kie +<span class = "pagenum">74</span> +<!-- png 087 --> +loĝas la giganto. La Komikulo vin erarigis.”</p> + +<p>“Min erarigis?” ripetis la kompatinda Princo, nun tute +malesperanta.</p> + +<p>“Jes,” diris la simio, “kiel ŝerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna +vosto! Kia mondo estas ĉi tiu!”</p> + +<p>“Jen la plej malbona kaj malicega ŝerco el ĉiuj!” ekkriis la +Princo.</p> + +<p>Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura +grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li +piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante ĉi tiujn aferojn +li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiĉe +grandan lageton de larmoj, kaj Vanc’ ne volis kaŭzi superakvegon.</p> + +<p>“Vi devos reiri laŭ la sama vojo,” diris la simio, elpremante la +larmojn el la poŝtuko. “Vi bezonos pli longan tempon ol antaŭe, ĉar nun +estas nokto. Je la tagiĝo vi ekvidos tri blankajn betulojn en +fojnokampo; tiam transgrimpu la branĉobarilon kaj iru laŭ vico da +grandaj, blankaj ŝtonoj, ĝis vi alvenos al verda ŝtupŝajna transirejo; +post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorĉisto. +Vi ne povos ĝin maltrafi.”</p> + +<p>“Se tio estas vera,” diris la Princo, “mi dankas vin milfoje. Sed, ĉu +vi estas tute certa, ke tio ne estas alia ŝerco?”</p> + +<p>“Ho, mia artikigita latuna korpo!” malgaje ekkriis la simio. “Ĉu mi +similas ŝercemulon? Neniam mi faris ŝercon; neniam dum mia tuta +vivo!”</p> + +<span class = "pagenum">75</span> +<!-- png 088 --> +<p>“Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus,” diris la +Princo, sin turnante por foriri.</p> + +<p>“Ho ne!” ĝemis la simio; “neniu povas ion fari. Krom tio, mi ĝuas +esti malfeliĉa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Ĉiuminute pli +mallumiĝas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu ĉi +estas!”</p> + +<p>Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc’ devis tute forlasi la +penson pri dankado, kaj eĉ pri adiaŭo; tial li simple turnis sin kaj +rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.</p> + + + + +<span class = "pagenum">76</span> +<!-- png 089 --> +<h4><a name = "chapXVI" id = "chapXVI"> +ĈAPITRO XVI</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capP.png" width = "36" height = "58" +alt = "P(Preskaŭ)"></span><span class = "firstword">reskaŭ</span> +la tutan nokton piediris la Princo sur la ŝtoneca ŝoseo. Kiam griziĝis +la ĉielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskaĵbarilo, kaj je la +sunleviĝo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li +ĝojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies branĉoj mallaŭte susuris pro +la matena vento.</p> + +<p>Vanc’ transgrimpis la barilon kaj persiste marŝadis gvidata, kiel la +simio promesis, de ŝajne senfina vico da puraj, blankaj ŝtonoj. Tagmeze +li ektrovis verdan transirejon ŝtupforman, sed tiel malrekta ĝi estis, +ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la +branĉobarilon, ol la ŝtupareton. Alproksimiĝante li ekvidis strangan +vireton, kiu ŝajne ion serĉis en la herbo sub la ŝtupareto. Li aspektis +kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, eĉ la +trajtoj de lia vizaĝo, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. +Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidiĝi apud la +rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromaĝo. Tion la malsatega +Princo tre vole faris.</p> + +<p>“Eble vi jam aŭdis,” diris la nekonatulo, “pri la ‘tordita viro, kiu +marŝis torditan mejlon, kaj trovis torditan +<span class = "pagenum">77</span> +<!-- png 090 --> +moneron apud tordita ŝtupareto’?<a class = "tag" name = "tag2" id = +"tag2" href = "#note2">2</a> Mi estas la viro. Mi ankoraŭ ne trovis la +moneron, sed mi esperas, ke mi baldaŭ trovos. Mi volas vin averti, ke vi +ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorĉiston, ĝis li estos +parolinta; alie vi malsukcesigos la sorĉagon por la daŭro de dek +jaroj.”</p> + +<p>“Kiel bonega vi estas!” dankeme diris la Princo. “Kiel terure, se mi +malsukcesigus la sorĉagon, post mia longa vagado! Ĉu mi povos ion fari +por vi? Mi helpos serĉi la moneron, se plaĉos al vi, aŭ mi petos de la +Sorĉisto, ke li vin maltordu.”</p> + +<p>“Ho, ne grave!” gaje respondis la Torditulo. “Pri la monero, mi mem +devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono ĝin faris, kaj ciklono +ĝin devos malfari. Tio ne ĝenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, +kiel mi ŝajnas.”</p> + +<p>Denove dankante la bonkoran vireton pro la manĝo kaj la bona konsilo, +Vanc’ ĝoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado +vere baldaŭ finiĝos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje +babiletis, kaj la vento alportis dolĉajn odorojn de mil floroj. Je la +sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan +ebenaĵon, kie la herbo ŝajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj +briletanta fontano plaŭdis meze de amaso da floroj. Ĉi tie Vanc’ ekvidis +kuriozan paleruĝan dometon, kiu similis vastan +<span class = "pagenum">78</span> +<!-- png 091 --> +fragon; kaj antaŭ la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta +individuo, tute paleruĝa, eĉ je la haroj, kaj vestita per robo kaj +pinthava ĉapelo samkoloraj.</p> + +<p>Fine la Fragokolora Sorĉisto estis trovita.</p> + + + + +<span class = "pagenum">79</span> +<!-- png 092 --> +<h4><a name = "chapXVII" id = "chapXVII"> +ĈAPITRO XVII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capB.png" width = "38" height = "49" +alt = "B(Bonege)"></span><span class = "firstword">onege</span> +estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li +certe estus tion farinta, ĉar la Fragokolora Sorĉisto vere ne ŝajnis +komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc’ demetis sian +skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente +daŭrigis la trikadon.</p> + +<p>Vanc’ kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis +la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis +maljunan etulinon, kiu kolektis kreskaĵojn en malgranda ĝardeno apud la +domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco +ricevis rekompencon: la Sorĉisto malfermis la okulojn kaj parolis.</p> + +<p>“La tialo,” li tre malrapide diris, “kial kolbaso ne povas marŝi +estas: ĉar ĝi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, ĉu ne?”</p> + +<p>“Ho, certe!” ĝentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por +ke li ne kolerigu la Sorĉiston.</p> + +<p>“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “ne ŝajnigu, ke vi ne povas.”</p> + +<p>Denove la Sorĉisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje +parolis.</p> + +<p>“La tialo,” li diris serioze, “kial ĉevalo ne havas +<span class = "pagenum">80</span> +<!-- png 093 --> +rostron estas: ĉar ĝi ne estas elefanto. Ĉu vi povas vidi la signifon de +tio?”</p> + +<p>“Jes, via—,” “Reĝa Moŝto,” la Princo estis dironta, pro sia +avida deziro paroli ĝentile; sed li ĝustatempe ŝanĝis la parolon, kaj +afable diris: “Jes, via Sorĉista Moŝto.”</p> + +<p>Tio ŝajne plaĉis al la Sorĉisto, ĉar li trifoje klinis la kapon, kaj +la Princon invitis en la domon por manĝi. La manĝo jam estis preparita; +kaj ĉetable sidis la etulino, kiun Vanc’ antaŭe vidis en la ĝardeno, kaj +naŭ nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn ĉapelojn, kaj, sub la +mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorĉisto almetis seĝon por la +Princo.</p> + +<p>“Jen mia edzino,” li diris, montrante la etan maljunulinon. “Ŝi estas +profesia sorĉistino. Si manĝadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la +luno estas plenkreska.”</p> + +<p>Tiam la Sorĉisto mallaŭtigis la voĉon kun mistera mieno, sin klinis +al Vanc’, kaj diris:</p> + +<p>“Malmultekosta, tre malmultekosta. Ĉiujare ŝi apenaŭ kostas al mi +kvar pencojn por ĉio, krom la altekalkanumitaj ŝuoj. Tiuj estas +altprezaj, sed ŝi devas ilin havi, ĉar ŝi estas profesia sorĉistino, vi +scias. Nu, pri tiuj ĉi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune +posedas?”</p> + +<p>“Oni diras,” respondis la Princo, “ke ĉiu kato havas naŭ +vivtempojn;<a class = "tag" name = "tag3" id = "tag3" href = +"#note3">3</a> tial mi supozas, ke ĉi tie +<span class = "pagenum">81</span> +<!-- png 094 --> +devas esti vivtempoj okdek-unu.”</p> + +<p>“Vi do estas malprava, ĉar nur unu-du vivdaŭroj ankoraŭ restas al +kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, +perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la +katvivoj.”</p> + +<p>“Ĉu tio plaĉas al la katoj?” demandis Vanc’.</p> + +<p>“Ĝi estas indiferenta por ili,” respondis la Sorĉisto. “Ili scias ke +ĉiuj devos ĝin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, ĉiu kato fariĝas +vento. Vi estas ilin aŭdinta dum martaj noktoj, miaŭantajn ĉirkaŭ la +kastelturoj.”</p> + +<p>“La luno,” diris la sorĉistino, unuafoje parolante, “estanta +kredeble, se ne alie, aldonita al ĉi tiu, kies salo pligrandiganta.”</p> + +<p>“Vi estas prava, karulino,” diris la Sorĉisto, “kiel vi ĉiam estas. +La knabo <b>estus</b> pli komforta en la lito.”</p> + +<p>Dirinte tion, la Sorĉisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran +dormĉambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la +skatolon por doni aeron al la familio, kuŝiĝis kaj, la unuan nokton de +kiam li forlasis la palacon, ĝuis la dormadon en lito.</p> + +<p>Matene, post la manĝo kun la Sorĉisto, la sorĉistino kaj la katoj, +oni envokis la Princon en la ĝardenon kaj donis al li fosilon.</p> + +<p>“Iom fosu, dum ni babilas,” diris la Sorĉisto sidiĝante, “kaj provu +ĉu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por +sorĉa miksaĵo, kiun ŝi faras.”</p> + +<span class = "pagenum">82</span> +<!-- png 095 --> +<p>“Primoloj,” diris la sorĉistino, “preskaŭ produktantaj pronomojn pri +prezoj, propagandantaj.”</p> + +<p>Vanc’ mire atentis, sed la Sorĉisto, al kiu tia ridinda babilaĉo +evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:</p> + +<p>“Vi estas prava, laŭkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki +ilin per la fosilo.”</p> + +<p>La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. +Verdire li neniam antaŭe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li +sopiris demandi la Sorĉiston pri la sorĉago, kiu povus restarigi lian +familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, ĝis la Sorĉisto lin +alparolis.</p> + +<p>“Pri via familio,” fine diris la Sorĉisto, “mi supozas ke vi scias la +regulon pri simpla malpliigado, ĉu ne?”</p> + +<p>“Jes,” dube respondis la Princo, “se tiu paĝo ne estis el mia +aritmetika libro elŝirita. Tamen, mi povus ĝin lerni.”</p> + +<p>“Do ĝin lernu,” diris la Sorĉisto, “kaj, post kiam vi lernis, ĝin +uzu.”</p> + +<p>“Sed, mi petas,” humile respondis la Princo, “la familianoj jam estas +sufiĉe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi.”</p> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/pic83.png" width = "353" height = "509" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<p>“Nu,” malafable diris la Sorĉisto; tial ke, havante multe da aferoj +en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas +etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorĉistoj neniam volas +sin trovi +<span class = "pagenum">85</span> +<!-- png 099 --> +malpravaj. “Nu, do <b>ne</b> malpliigu ilin. Tio tute ne interesas +min.”</p> + +<p>“Ho, ne diru tion!” petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. +“Bonvolu ne agi kvazaŭ vi ne interesiĝus! Ho, via Sorĉista Moŝto, tiel +longan marŝadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn +mi renkontis, kaj tiaj teruraĵoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne +rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!”</p> + +<p>“Nu, do,” respondis la Sorĉisto, “estu ĝentila, kaj faru kion mi +postulas. Flankedirante, ĉu vi trovas iajn radikojn?”</p> + +<p>“Eĉ ne unu,” malespere diris la Princo, sin apogante sur la +fosilo.</p> + +<p>“Tio estas malbona,” diris la Sorĉisto. “Por unu greka radiko mi +vendus al vi la sorĉagon.”</p> + +<p>“Ho,” ekkriis la Princo, “mia instruisto certe havas kelkajn. Plena +de tiaj antaŭe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraŭ havas +ilin, se ili ne tiel malgrandiĝis, ke li ilin perdis.”</p> + +<p>La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ĝoje akiris de la +instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, +kvankam malgrandaj. Ĉi tiujn li donis al la Sorĉisto; kaj, kiam la +edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos +al li la sorĉagon.</p> + +<p>Sed la Sorĉisto ŝajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, +eltirinte ŝnureton el la poŝo, komencis ludi per ĝi sur siaj longaj +fragokoloraj fingroj.</p> + +<span class = "pagenum">86</span> +<!-- png 100 --> +<p>“Mi sendis telegramon al la reĝa kato,” li anoncis. “Iru tra tiu +blanka kradpordo, kaj vi atingos la ŝoseon. Ĝi estas la suda limo de +Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi ĉeestos la kastelon. +La kato ĉion scias.”</p> + + + + +<span class = "pagenum">87</span> +<!-- png 101 --> +<h4><a name = "chapXVIII" id = "chapXVIII"> +ĈAPITRO XVIII</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capL.png" width = "39" height = "49" +alt = "L(La)"></span><span class = "firstword">a</span> +Princo dankis al la Sorĉisto, kvankam ne tre fervore; ĉar li ne plene +kredis, ke la Sorĉisto telegrafis al la kato; kaj eĉ se tio estus vera, +Vanc’ antaŭe tiel ĝenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom +hontis, nun petonte de ĝi favoron. Tamen li antaŭeniris laŭ la vojo +dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marŝis sur la ŝoseo. Li +ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis +iom da fido al la Fragokolora Sorĉisto, kaj li intencis esti tre +singardema alproksimiĝante al la palaco.</p> + +<p>Kiel la Sorĉisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la +finon de sia longa marŝado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu +li naskiĝis kaj ĉiam vivadis, ĝis kiam liaj propraj malbonfaroj lin +forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj +terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, +belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaŭ ĉio, la +vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn +de la subiranta suno. Pro ĝojo la Princo vere povus plori.</p> + +<p>Mire kvieta ŝajnis la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la lago dormis la blankaj +cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso +<span class = "pagenum">88</span> +<!-- png 102 --> +similaj al juvelriĉaj figuroj. Timeme ĉirkaŭrigardante, por serĉi +postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la +arbetaron, ĝis li sin trovis tre proksima al la ĉefa enirejo de la +palaco. Ankoraŭ neniaj postsignoj de la malvera reĝo. La reĝa kato, pli +grasglata ol kiam la Princo ĝin turmentadis, sidis sola sur la perono, +serene sin lekanta.</p> + +<p>“Efektive vi pli bone farus elvenante,” ĝi diris, “kaj ne plu +restante post tiu migdalarbo; ĉar mi tre facile vin vidas.”</p> + +<p>Aŭdinte tion, la Princo elpaŝis, ankoraŭ zorgeme ĉirkaŭrigardante, +kaj demetis la skatolon sur la ŝtuparon.</p> + +<p>“Kara kato,” li ĝentile diris, “kiel vi fartas?”</p> + +<p>“Ho, ho!” iom malafable respondis la ratkaptisto. “Kara kato! Kiel +kortuŝante!”</p> + +<p>“Mi forestis longan tempon,” provdiris la Princo.</p> + +<p>“Estas eble,” respondis la kato; “tamen la tagoj ĉi tie pasis sufiĉe +rapide. Ni ne malgrasiĝis dum via foresto.”</p> + +<p>“Tio estas vera,” iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide +ŝanĝis la paroltemon. “Kie ĉiuj estas?”</p> + +<p>“Senkapigitaj,” mallonge respondis la alia; “tio estas, ĉiuj +esceptinte la Reĝon.”</p> + +<p>“Ĉu vi volas diri Generalon Bopi?” demandis Vanc’; “vi scias ke mi +havas en mia skatolo la veran Reĝon.”</p> + +<p>“Ne ĉikanu!” akre respondis la kato. “Oni ekkonas reĝon per liaj +agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere +<span class = "pagenum">89</span> +<!-- png 103 --> +li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus +lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraŭ vivas, jam rapidis +for de la palaco, kaj en la arbaro sin kaŝas.”</p> + +<p>“Kie do estas la Gen—la Reĝo mem?” maltrankvile demandis +Vanc’.</p> + +<p>“Ho!” nezorge respondis la kato; “li estas apuda.”</p> + +<p>“Kie?” demandis Vanc’.</p> + +<p>“Ĉi tie,” respondis la kato.</p> + +<p>“Mi lin ne vidas,” diris la Princo, kun ektremo, ĉiuflanke +okulserĉante.</p> + +<p>“Ĉu ne?” diris la kato; “tio estas ĉar vi ne povas travidi min.”</p> + +<p>“Kiel strange vi parolas, kato!” ekkriis Vanc’. “Mi ne scias kion vi +volas diri.”</p> + +<p>“Nu,” respondis la kato, “vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?”</p> + +<p>“Jes,” murmuretis la Princo, honteme ruĝiĝanta.</p> + +<p>“Unu ruliĝis sub la sofon,” penseme diris la kato.</p> + +<p>“Jes,” respondis Vanc’; “mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne +povis ĝin trovi.”</p> + +<p>“Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorĉisto,” +diris la kato, “mi elrulis la bombonon mezĉambren. Ĝi estis bela +bombono, kaj la Reĝo envenante vidis ĝin, kaj tuj ĝin englutis.”</p> + +<p>“Nu,” ekscitite kriis la Princo, “kio poste?”</p> + +<p>La kato elpuŝis sian langon, kaj lekis la lipojn. “Li estis tre +mola,” ĝi diris.</p> + +<p>“Vi lin manĝis?” senspire demandis Vanc’.</p> + +<span class = "pagenum">90</span> +<!-- png 104 --> +<p>La kato trankvile balancis la kapon; kaj ĝiaj vangharoj kuntiriĝis +pro la memoro de ĝia manĝado.</p> + +<p>“La patro, do,” ĝoje kriis la Princo, “denove estas la Reĝo; aŭ li +estos, kiam li sufiĉe grandiĝos. Vi diras, ke vi ricevis de la +Fragokolora Sorĉisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, +kion li diris.”</p> + +<p>“Ne povos ĝis la noktomezo,” diris la kato; “alie la sorĉprocedo ne +funkcios, kaj ĉio malprosperos.”</p> + + + + +<span class = "pagenum">91</span> +<!-- png 105 --> +<h4><a name = "chapXIX" id = "chapXIX"> +ĈAPITRO XIX</a></h4> + +<hr class = "small"> + + +<p><span class = "firstletter"> +<img src = "images/capS.png" width = "41" height = "48" +alt = "S(Se)"></span><span class = "firstword">e</span> +tio okazus antaŭ ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj +grandan bruegon farus, ĉar li devas eĉ unu minuton atendi ion deziritan; +sed, dum la longa marŝado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon +pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, +li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloĝon, kaj +pacience atendis la noktomezon.</p> + +<p>Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn +malfermitaj, kaj li baldaŭ dormis profunde. Fine la kato lin tuŝis sur +la ŝultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite +eksaltis.</p> + +<p>“Vekiĝu!” kriis la kato, “post sep minutoj la dekdua horo sonos.”</p> + +<p>“Ĉu vere? Ĉu mi dormis?” demandis la Princo, frotante la okulojn.</p> + +<p>“Tiel ŝajnas,” respondis la kato. “Kial vi lasis la korteganaron +enfermita en la skatolo?”</p> + +<p>“Por diri la veron,” konfesis la Princo, “mi timis, ke ili eble +ĉirkaŭkuros sur la planko en la mallumo, kaj—iu eble manĝos ilin +erare.”</p> + +<p>“Nu,” respondis la kato, ruĝiĝante, (se kato <b>povas</b> ruĝiĝi,) +“eble vi estas prava. Oni neniam povas scii +<span class = "pagenum">92</span> +<!-- png 106 --> +tion, kio eble okazos. Nun jam estas preskaŭ la dekdua, kaj ni devas +rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, ĉu la pavino demetis ovon. Se +jes, alportu ĝin al mi; sed rapidu!”</p> + +<p>Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li +efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li ĵus atingis la +ĉambregon, kiam la horloĝo eksonigis la dekduan horon.</p> + +<p>“Krevigu ĝin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,” +ordonis la kato.</p> + +<p>La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la ŝelo, precize kiam ĉesis +la lasta horfrapo, elpaŝis la Feino Kopeto, <b>energia</b>, freŝa, +vigla, de kapo ĝis piedo, kvazaŭ ŝi estus ĵus kreita, kaj tute ne kvazaŭ +ŝi estus trovinta mallarĝa aŭ kunpremanta sian loĝejon en la ovo. Per +rapida flirteto ŝi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj +per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.</p> + +<p>“Nu!” ŝi akre diris, “kio pri la Blua Sorĉisto? Ĉu vi lin tiom ŝatas, +kiom vi antaŭe supozis?”</p> + +<p>“Mi ne scias,” balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la +subita apero de la baptopatrino. “Ĉu mi diris, ke mi lin ŝatas? Mi +forgesis—mi volas diri: mi tute <b>ne</b> ŝatas lin, se vi volas, +Baptopatrino.”</p> + +<p>“Ho!” mokeme ekkriis la maljunulino. “Ĉu vere? Tamen, se mi ĝuste +memoras, antaŭnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio +pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaŭ intimaj amikoj miaj? Ĉu +vi ŝatis ilin, he? Ĉu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? +<span class = "pagenum">93</span> +<!-- png 107 --> +Ĉu ili respektege kondutis kontraŭ vi, ĉar vi estas reala, vivanta +princo, he?”</p> + +<p>“Vi bone scias ke ne,” ekkriis la Princo. “Mi devas diri, +Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn.”</p> + +<p>“Ĉiu laŭ sia prefero,” senzorge respondis Kopeto. “Mi supozas, ke pli +grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aŭ tiu melankolia latuna +simio, aŭ tiu torditulo; li estas belulo, ĉu ne?”</p> + +<p>“Mi ja ŝatis ilin,” brave respondis la Princo; “tiel bonkoraj ili +estis. Ĉu ili ankaŭ estas viaj amikoj, Baptopatrino?”</p> + +<p>“Nu, jes,” diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, “mi +opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj.”</p> + +<p>“Mi duone konjektis,” iom timeme provdiris Vanc’, “ke ili ĉiuj eble +estas vi, Baptopatrino.”</p> + +<p>“Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de +multobligado,” ŝi akre respondis, “aŭ ke mi posedas tiom da vivoj, kiom +ia kato.<a class = "tag" name = "tag4" id = "tag4" href = "#note4">4</a> +Flankeparolante, ĉu vi nun povas nomi la limojn de la regno?”</p> + +<p>“Mi devus povi ilin nomi,” respondis la Princo, “mi ĉirkaŭiris la +tutan regnon piede.”</p> + +<p>“Nu,” respondis la Baptopatrino, “sendube la irado ne malutilis al +vi. Tio rememorigas al mi: ĉu vi jam spertis sufiĉon?”</p> + +<p>“Ho, mi petas, Baptopatrino,” kriis Vanc’, “mi spertis sufiĉe da ĉio, +krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, +<span class = "pagenum">94</span> +<!-- png 108 --> +se vi nur sciigus al mi kiel reŝanĝi miajn parencojn, ja estas nenio +kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre +malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris +konatiĝi kun la Blua Sorĉisto; vere mi estas.”</p> + +<p>“Ha, ha!” mokridis la feino, kvankam en si mem ŝi ne estis pri li +malkontenta. “Ĉiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Ĉu vi lavis la +vizaĝon dum via foresto?”</p> + +<p>“Mi timas ke mi ne lavis ĝin tre ofte,” konfesis la humiliĝinta +Princo. “Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, +Baptopatrino.”</p> + +<p>“Ba!” ekkriis la feino. “Iru por bani!”</p> + +<p>“Sed la korteganoj, Baptopatrino,” timeme petis la Princo, “la +longedaŭra malgrandeco certe ilin tedegis.”</p> + +<p>“Fi, fi!” akre kriis la Baptopatrino, “kiel senĉese vi ja kantaĉas la +saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, ĉar tio ne estas por vi mem, +mi konsentas diri al vi, ke ĝi estas tre simpla afero, se vi nur scias +ĝin fari. Ili sidis kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiam ili malgrandiĝis, +ĉu ne?”</p> + +<p>“Jes,” diris la Princo, ruĝiĝante.</p> + +<p>“Turnu, do, por ili ĉiuj, la dorson kontraŭ la dorso,” malafable +diris la feino. “Mi supozis, ke iu malspritulo antaŭlonge povus esti +sufiĉe saĝa por fari tion.”</p> + +<p>Vanc’ malfermis la skatolon, kaj tremante pro +<span class = "pagenum">95</span> +<!-- png 109 --> +eksciteco, aranĝis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du +vicoj.</p> + +<p>Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili +malgrandiĝis, la etuloj atingis sian antaŭan amplekson. Tiam konfuzo +ekregis. Kiaj babilado kaj ĉirkaŭkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj +ĉirkaŭprenoj; kiaj riproĉoj kaj frapoj por Vanc’, ĉar li malgrandigis +ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, ĉar li refaris ilin grandaj! +Neniam antaŭe, nek poste, en ia reĝa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj +bruego.</p> + +<p>“Sed, Baptopatrino,” nekuraĝe demandis Vanc’, post kiam la eksciteco +sufiĉe malpliiĝis, por ke oni povu denove ekpensi,— “Sed, +Baptopatrino, mi petas, ĉu mi povos fari al vi unu demandon?”</p> + +<p>“Se ĝi estas mallonga,” respondis la incitema maljunulino, “kaj ne +<b>tro</b> malsaĝa.”</p> + +<p>“Nu do,” demandis Vanc’, “mi tre ŝatus ekscii: kion ni povus fari, se +la pavino okaze ne estus demetinta ovon?”</p> + +<p>“Fi!” kolere diris la Baptopatrino. “Sensencaĵo!”</p> + + +<h5>FINO</h5> + +<p class = "illustration"> +<img src = "images/tailpiece.png" width = "113" height = "76" +alt = "Ilustraĵo"></p> + +<div class = "footnote"> + +<p><a name = "note1" id = "note1" href = "#tag1">1.</a> +Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega vetero. +—Tradukinto.</p> + +<p><a name = "note2" id = "note2" href = "#tag2">2.</a> +Angla infanrimo:</p> + +<p class = "poem first"> +“There was a crooked man,<br> +who walked a crooked mile,</p> +<p class = "poem"> +And found a crooked sixpence<br> +against a crooked stile.” —Tradukinto.</p> + +<p><a name = "note3" id = "note3" href = "#tag3">3.</a> +Angla popoldiro, signifante, ke oni devos mortigi katon naŭ fojojn, +antaŭ ol ĝi estos vere senviva! —Tradukinto.</p> + +<p><a name = "note4" id = "note4" href = "#tag4">4.</a> +Vidu noton, p. 80 [<i>Pn. 3</i>].</p> + +</div> + +</div> <!-- end div maintext --> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of Project Gutenberg's Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' *** + +***** This file should be named 23093-h.htm or 23093-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/3/0/9/23093/ + +Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team +Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at +http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned +images of public domain material from the Google Print +project.) + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + + |
