summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/22901.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '22901.txt')
-rw-r--r--22901.txt1916
1 files changed, 1916 insertions, 0 deletions
diff --git a/22901.txt b/22901.txt
new file mode 100644
index 0000000..e169f55
--- /dev/null
+++ b/22901.txt
@@ -0,0 +1,1916 @@
+Project Gutenberg's Taglibro de Vilagx-pedelo, by Steen Steensen Blicher
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Taglibro de Vilagx-pedelo
+
+Author: Steen Steensen Blicher
+
+Translator: H. J. Bulthuis
+
+Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+Noto de tekstpreparanto:
+
+En cxi tiu askia teksto, oni uzas la x-metodon por la cxapelitaj
+literoj. Ankaux, oni uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj
+signoj kiu mankas en la askia signaro.
+
+ [:a] a kun tremao
+ ['a] a kun dekstra korno
+ [^e] e kun cxapelo
+ ['e] e kun dekstra korno
+ [/o] o kun trastreko
+ [:o] o kun tremao
+
+
+
+
+
+Taglibro
+
+de Vilagx-pedelo
+
+de
+
+St. St. Blicher.
+
+Tradukis
+
+H. J. Bulthuis, L. K.
+
+
+Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.
+
+[Bildo: Butin & Jung Emblemo]
+
+1922
+
+Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.
+
+
+En tiu cxi traduko mi skribis preskaux cxie la nomojn kiel en
+la dana teksto. Ekzemple:
+
+ F[/o]ulum aux F[:o]ulum
+ S[/o]ren aux S[:o]ren
+ Cornelius aux Kornelius
+ Thiele aux Tile
+ Sams[/o] aux Sams[:o] ktp.
+
+
+Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis
+Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la
+_latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la
+dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaux
+ne donis ilin en cxi tiu traduko. La traduko ne estas lauxvorta,
+sed iom libera kaj tute laux la reguloj de la Fundamento.
+
+_La tradukinto._
+
+
+
+Enkondukaj vortoj.
+
+Milton, la fama angla poeto, kies nomon cxiu konas, bezonis preskaux
+kvarcent pagxojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de
+Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus
+fari, kopiante la unuan cxapitron de Genezo (_Voltaire_).
+
+Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaux neniu ekster
+Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda
+morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la
+cxie legata cxefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-pagxan
+taglibron por efektivigi tiun mirindajxon.
+
+Lia verko pro tio kaj antaux multaj aliaj verkoj indas aperi en
+internacia vestajxo.
+
+Mi prenis sur min la taskon liveri gxin kaj esperas, ke gxi povu
+placxi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
+
+_La tradukinto._
+
+
+
+F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708.
+
+Dio donu al ni cxiuj gxojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron
+S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiaux vespere, kaj patrino diras, ke
+li ne vivos gxis la venonta novjaro.
+
+La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian
+cxapon post la mangxado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus
+gratias!_" Li fingre montris min anstataux Jens'on. Estis la unua
+fojo, ke mi legis mian latinan pregxon: pasis hodiaux unu jaro, ke
+Jens legis gxin; sed mi largxe malfermis la okulojn, cxar tiam mi
+komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de
+Cornelius.
+
+Tio antauxdiras al mi, ke mi farigxos predikisto en F[/o]ulum, ho
+kiel multe miaj gepatroj gxojus, se ili gxisvivus tian tagon! Kaj se
+Jens, la filo de la predikisto, povus estigxi episkopo en Viborg --
+kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en cxio;
+lia volo farigxu! _Amen in nomine Jesu!_
+
+[Piednoto 1: En tiu cxi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la
+_dana_ teksto. Elparolu [/o] kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.]
+
+
+
+F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708.
+
+Hieraux mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne
+povas plu fari min klera en latinajxo. Hejme mi estas pli diligenta
+ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la cxasisto sur la kamparo.
+Tiamaniere li ne povos estigxi episkopo. La kompatinda sinjoro
+S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam
+kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar
+diaboli!_"
+
+En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi
+la grekan testamenton. "Cxu tio ne estas stranga skribajxacxo? Tio
+estas ankoraux kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi
+kaj pincxis mian orelon, kion li cxiam faras, kiam li estas gxoja.
+Sed ha! Kiajn largxajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas
+legi rapide en mia testamento.
+
+
+
+F[/o]ulum, die St. Martini 1708.
+
+Finigxos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li,
+ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu
+fojon mi auxdis, ke li diris kvazaux al si mem: "_Vellem hunc esse
+filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige
+legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, cxar antauxhieraux, kiam lia
+patro estis cxe edzigxofesto en Vinge, li estis kun Petro la cxasisto
+en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovagxa virporko
+desxiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke
+virbovo de Thiele faris tion, sed sxi donis al li fortan vangofrapon
+-- _habeat!_[3]
+
+[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu cxi estus mia filo.]
+
+[Piednoto 3: Li havu gxin!]
+
+
+
+F[/o]ulum, Calendis Januar. 1709.
+
+_Proh dolor!_ Sinjoro S[/o]ren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni
+sidis cxetable kristnask-vesperon, li flanken sxovis sian kuleron kaj
+rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4]
+diris li gxemante kaj eniris la dormocxambron. Ho ve! li ne plu
+ellitigxis. Depost tiu tempo mi vizitis lin cxiutage, kaj li donis al
+mi multajn bonajn konsilojn kaj instruajxojn; sed nun mi lin vidos
+neniam plu.
+
+Jxauxdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris
+farante al mi kvazaux paroladon kortusxantan: "Dio donu al mia filo
+honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia
+kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas
+committo spiritum meum!_"
+
+Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la
+antauxtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malgxoja. Eksterdome
+staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5]
+pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al
+li lian petolemecon! Tio malgxojigis min plej multe.
+
+[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]
+
+[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]
+
+
+
+F[/o]ulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
+
+Hieraux mia kara patro iris al Viborg por sercxi domon, kie mi povos
+tagmangxi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi
+legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj
+patrino diras, ke ne valoras legadi cxe lamplumo. Mi ne povas fini
+cxi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la
+bona sinjoro S[:o]ren! _Eheu! Mortuus est!_
+
+Cxi tiu vintro estas terura! Cxielo kaj tero kvazaux unuigxis;
+negxamaso sternigxas de nia tegmento gxis la garbejo. Estintan nokton
+Jens pafis du leporojn en nia brasikgxardeno -- li baldaux forgesis
+pri sia patro. Sed se la cxasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
+
+
+
+F[/o]ulum, Idibus Januarii MDCCIX.
+
+Patro ankoraux ne rehejmigxis, kaj la vetero estas ankoraux tre
+malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens lauxiras la
+garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio
+estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li
+deziras, ke patrino rostu ilin, sed sxi ne kuragxas tion fari, antaux
+ol venos mia patro.
+
+
+
+F[/o]ulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
+
+Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la
+negxamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne
+povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaux. -- Dio helpu nin
+ambaux!
+
+
+
+F[/o]ulum, la 18-an de Februaro 1709.
+
+Mi preskaux ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda
+plumo staris sur lia cxapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas
+cxasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" --
+
+"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinajxo preteriris! Mi
+povus estigxi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne
+mortus pro malsato, se mi kantus antaux la pordoj de Viborg. Mi devas
+resti hejme kaj perlaboros panon por sxi. -- Ve, Jens, se via patro
+vivus!"
+
+"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinajxon -- la
+diablo gxin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos
+bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" --
+
+"Kiel mi povus?" mi respondis. --
+
+"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas
+bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaux ses
+semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis
+lia patrino. Sxajnas, kvazaux Jens estas nun tute alia kiel antauxe.
+Li povas plori cxi tiun horon kaj ridi alian horon.
+
+
+
+Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.
+
+Jen mi estas nun servisto cxe lia sinjora mosxto; Adiaux pastra
+ofico! Adiaux, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum!
+vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia
+kompatinda patrino, kaj lia sinjora mosxto promesis al sxi
+brulolignon, tiel ke sxi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens
+havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li
+estas diabla Jens, kiun amas cxiuj virinoj. La mastrumistino multfoje
+donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis
+tiel amike al li, same la knabinoj -- ecx unu el la bienaj frauxlinoj
+kapklinis milde, kiam sxi lin preteriris. Pro cxio cxi li estigxis
+cxasisto en la loko de Petro. Plej bedauxrinde estas, ke li kutimas
+kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.
+
+[Piednoto 6: Elparolu: Tile.]
+
+[Piednoto 7: Adiaux, mi vendis mian liberecon.]
+
+
+
+Thiele, la 12-an de Majo 1709.
+
+Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la
+sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du frauxlinoj. Mi havas
+suficxan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn.
+Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraux
+estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro S[/o]ren, mi
+acxetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaux ne
+povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la
+titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos
+unue, cxar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis
+ilin en la studejo de sinjoro S[/o]ren, sed li tuj ekprenis ilin de mi,
+dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperajxoj!
+Tio ne tauxgas por vi."
+
+
+
+Thiele, la 3-an de Junio 1709.
+
+Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li
+mangxas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaux ili parolis pri mi,
+cxar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaux lasis fali
+teleron; mi staris post la segxo de frauxlino Sofia, sxi turnis sin
+kaj rigardis min rekte en la vizagxon -- sxi estas belega frauxlino,
+tiu frauxlino Sofia! Mi tre gxojas vidante sxin.
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Septembro 1709.
+
+Hieraux estis tie cxi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj
+okazis granda cxasado. Mi cxeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora
+mosxto. En la komenco cxio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro
+ektimo mi preskaux lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens
+staris cxe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li
+diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi
+estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subacxetmonon."
+
+"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute
+senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via mosxto.
+Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"
+
+Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"
+
+Sed kun tio ne finigxis la okazintajxo.
+
+Kiam la gesinjoroj sidis cxetable, ili ankorauxfoje parolis pri la
+lupo kaj demandis al mi: kiom multe gxi donis al mi? kaj cetere. Mi
+ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis
+min france kaj dane. Kaj frauxlino Sofia partoprenis, sxi ekridis al
+mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus
+lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Gxi ja ne estus pli
+malfacila ol latino.
+
+
+
+Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.
+
+Gxi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom
+kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi acxetis,
+trovigxas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas felicxa okazo!
+La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi
+auxdas ilin interparoli france tie supre, tiam sxajnas al mi, kvazaux
+nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri
+Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaux min dedicxas al la pafado.
+La sinjoro deziras, ke mi cxeestu la cxasadon, sed neniam mi povas
+lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje
+li faras ambaux kune: mi portas malbone la pafilon, mi sxargxas
+malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui
+vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas cxasisto! Vi iras
+kun la pafilo, kvazaux gxi estus rastilo, kiun vi portas sur la
+sxultro, kaj kiam vi celas, sxajnas, kvazaux vi falus surdorsen."
+
+Frauxlino Sofia ankaux min mokridas, -- tamen tio plibeligas sxian
+vizagxon, cxar sxi havas belajn dentojn.
+
+
+
+Thiele, la 7-an de Novembro 1709.
+
+Hieraux mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis
+al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn
+fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca
+lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaux nelonge
+mi auxskultis cxe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la frauxlino.
+Kiam ili finis kaj iris for, mi ensxteligxis por vidi, kiun libron
+ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Gxi estis la sama, kiun mi mem
+posedas kaj kiu nomigxas: _L'['e]cole du monde_. Nun mi staras
+cxiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj auxskultas -- --
+tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis;
+gxi sonas mirinde, kiam frauxlino Sofia gxin parolas.
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Decembro 1709.
+
+Hieraux Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis
+grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante cxe la griza marcxo,
+subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis
+kaj trafis gxin, sed malgraux tio la besto lin atakis. La sinjoro ne
+timis, li eltiris sian trancxilegon kaj volis enpusxi gxin en la
+bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Cxio okazis en
+unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Gxuste kiam mi volas
+iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen
+ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis
+lia dekstra flankulo -- sed li ne kuragxis. "Pafu en liajn korpon kaj
+krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de
+Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min.
+"Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!"
+li ekkrias.
+
+En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postajxo de la besto, kaj
+mi trafis gxin tiel felicxe, ke mi frakasis ambaux gxiajn koksojn. Mi
+gxojis, cxiuj gxojis, sed plej multe gxojis nia sinjoro.
+
+"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi
+manuzis tiel lerte! Kaj auxdu!" li diris al la rajdistestro, "vi
+azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna
+patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan sxtonon sur sian
+pafilon!" Kiam ni rehejmigxis tiun vesperon, cxiu informigxis kaj
+rakontis pri la okazintajxo. La sinjoro frapis mian sxultron, kaj
+frauxlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaux saltis
+en mian gorgxon.
+
+
+
+Thiele, la 11-an de Januaro 1710.
+
+Estas agrabla vetero! La suno levigxas tiel rugxa kiel brulanta
+karbo. Estas stranga vidajxo, kiam gxi tiel brilas tra la blankaj
+arboj, kaj cxiuj arboj aspektas kvazaux pudritaj, kaj la brancxoj
+cxirkauxe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita,
+kelkaj el gxiaj brancxoj jam rompigxis. Gxuste tian saman veteron ni
+havis antaux ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussing[:o] kaj kiam mi
+staris post frauxlino Sofia. Sxi volis mem konduki la cxevalojn,
+sed post kvarono da horo sxiaj fingretoj ekfrostigxis.
+
+"_J'ai froid_", sxi diris al si mem.
+
+"Cxu mi kondukos, frauxlino?" mi diris.
+
+"_Comment!_" sxi diris, "cxu vi komprenas france?"
+
+"_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis.
+
+Tiam sxi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis
+kondukilon en cxiu mano kaj tenis ambaux brakojn cxirkaux sxi. Mi
+etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimigxi al sxi tro
+multe; sed cxiufoje kiam la glitveturilo skuigxis kaj mi sxin tusxis,
+estis, kvazaux mi tusxis varman fornon. Sxajnis al mi, kvazaux mi
+flugus kun sxi tra la aero, kaj antaux ol mi tion sciis, ni estis en
+Fussing[:o]. Se sxi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arr[^e]tez-vous!_"
+mi estus veturinta rekte al Randers aux gxis la fino de la mondo. Cxu
+sxi refoje glitveturilos hodiaux? Sed jen venas Jens kun la pafilo de
+la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni cxasos.
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Februaro 1710.
+
+Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaux peza sxtono kusxus sur mia
+brusto. Mi preskaux ne mangxas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan
+nokton mi havis strangan songxon: mi imagis, ke mi staras sur la
+posta parto de l' glitveturilo de frauxlino Sofia; sed subite mi
+sidis en la glitveturilo kaj sxi sur miaj genuoj. Mi tenis mian
+dekstran brakon cxirkaux sxia talio, kaj sxi tenis la maldekstran
+cxirkaux mia kolo. Sxi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo
+mi vekigxis. Ve! Mi tiel volonte dauxrigus tiun songxon! -- Tio estas
+stranga libro, kiun sxi pruntedonis al mi; mi amuzas min per gxi
+cxiuvespere -- kiu do povus estigxi tiel felicxa kiel tiu tartara
+princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi
+sxatas gxin; mi preskaux forgesas mian latinajxon pro tio.
+
+
+
+Thiele, la 23-an de Marto 1710.
+
+Hieraux, kiam ni revenis de la skolopcxasado, la sinjoro diris al mi:
+"Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi
+respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi cxetable; ni ja ne povos
+malfermi la busxon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "cxu via sinjora mosxto
+do ne volas min eksigi?"
+
+"_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de
+chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojagxos Parizon, vi lin akompanos
+-- kion vi opinias pri tio?"
+
+Mi estis tiel kortusxata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis
+lian manon. Kvankam mi nun tre gxojas, sxajnas tamen al mi, ke mi
+nevolonte volas forlasi cxi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia
+sano depost tiu tempo estigxis pli malbona.
+
+
+
+Thiele, la 1-an de Majo 1710.
+
+Ho ve, mi malfelicxulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi
+gxin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne
+eraras, gxi nomigxas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamigxis,
+estas sendube frauxlino Sofia.
+
+Ho, mi kompatinda malsagxulo! Kiel tio finigxos? Mi devas ekzameni
+liajn _remedia amoris_!
+
+-- Jxus mi sxin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens;
+tio tratrancxis mian koron. Sxajnas al mi, ke mi devus dispafi lian
+kranion, sed jen sxi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis,
+kvazaux mi estus cxasanta kaj kvazaux cxasotajxo venis sub la
+trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun
+peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaux kunekreskintaj kun
+la cxasotajxo -- _ah, malheureux que je suis!_
+
+
+
+Thiele, la 17-an de Junio 1710.
+
+Kiel dezerta sxajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas
+for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas
+plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj
+mi ne gxin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj
+povas esti tiel gxojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke gxi
+kauxzas ehxon en la flanka konstruajxo -- mi gxemas kiel botauxro.
+Ho, frauxlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aux mi princo!
+
+
+
+Thiele, la 28-an de Junio 1710.
+
+Nun la bieno staras antaux miaj okuloj, kvazaux gxi jxus estus
+kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la gxardeno ricevis delikatan
+koloron, kaj cxiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Frauxlino Sofia
+rehejmigxis, sxi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen
+mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti
+enamigxinta.
+
+
+
+Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.
+
+Ni havis belegan cxasadon hodiaux! La arbaro de Hvidding enhavis pli
+ol tricent pelistojn, cxar ili venis de Viskum kaj Fussing[/o] kun
+cxiuj siaj cxashundoj. Cxe tagigxo ni estis jam tie venintaj de
+Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan
+cxirkauxajxon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altajxoj super gxi.
+Tre malproksime ni povis auxdi la bruantajn pasxojn de la pelistoj
+kaj kelkan bojadon de hundoj.
+
+"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas auxdi la
+cxasistojn."
+
+"Jen ili ankaux venas de Fussing[/o]," diris Jens, "tio estas
+Perdriks, kiu bojas."
+
+Ni povis vidi ankoraux nenion pro la nubo, sed ni auxdis la bruadon
+de veturiloj, la spiradon de la cxevaloj, kaj la paroladon kaj
+ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo forigxis iom
+post iom. Estigxis plena de movado cxiuflanke. La arbaradministranto
+jam komencis ordigi la pelantojn, oni auxdis ilin flustri al tiuj,
+kiuj volis paroli lauxte, kaj kelkfoje ekmovigxis la bruiloj. De
+okcidento kaj sudo cxasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis
+veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la
+veturiloj, kaj de tempo al tempo altigxis hundkapo, kiu ekhavis
+vangfrapon de la cxasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem decxevaligxis kaj
+irinte lauxlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro.
+Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La
+hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaux ili bojis, unu post la alia
+kaj fine cxiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis
+sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj gxia
+ehxo auxdigxis gxis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed
+mi auxdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aux leporo volis
+preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaux la
+matenmangxo. Dum la matenmangxo la hundoj estis kunligitaj kaj la
+kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje cxasis. Vidu: jen cxe la fino
+de la valo ekhaltis du veturiloj kun cxiuj sinjoroj kaj frauxlinoj
+kaj inter ili frauxlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, cxar kiam
+mi ekvidis la frauxlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaux
+la vespero la arbaro estis senigita de cxasotajxo kaj la cxasado
+finigxis. Ni cxiuj ricevis tridek el la pafitaj cxasajxoj, kaj junkro
+Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata
+per muzikajxo de la kornoludisto.
+
+
+
+Thiele, la 17-an de Decembro 1710.
+
+Hieraux mi sekvis mian karan patrinon al sxia ripozejo. La nova
+predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris sxin per funebra
+predikajxo, kiu dauxris sep kvaronojn da horo. Sxi estis al mi bona
+kaj kara patrino -- Dio donu al sxi felicxan revivigxon!
+[Tri krucosimboloj]
+
+
+
+Thiele, la 23-an de Januaro 1711.
+
+Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris gxin de post la
+sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj
+malgxojiga vetero. Pasintan jaron en tiu cxi tempo ni veturis al
+Fussing[/o]; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel
+blanke kiel argxenta telero sur la blua cxielo kaj jxetis nigrajn
+ombrojn sur la vojoflankon en la blankan negxon. Mi klinis min tiel,
+ke mia ombro kunfandigxis kun tiu de frauxlino Sofia, tiam sxajnis al
+mi, kvazaux ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj
+gxi reblovis sxian dolcxan elspiron -- mi gxin enspiris kiel vinon --
+ho ve, mi malsagxulo! mi enamigxinta malsagxulo! je kio utilos al mi
+cxiuj tiuj pripensadoj? Dimancxon mi vojagxos al Kopenhago kun junkro
+Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos,
+antaux ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu!
+un ['e]ternel adieu!_
+
+
+
+Sur la maro inter Sams[/o] kaj S[:a]lland, la 3-an de Februaro 1711.
+
+La suno subiras post la kara Jylland; gxia rebrilajxo sternigxas
+malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi
+imagas, ke gxi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre
+malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimigxas.
+
+Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, --
+-- cxu tio estas frauxlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi
+estas ja nur malricxa servisto, kiel do sxi povus pensi pri mi, same
+kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun
+krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas
+tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
+
+
+
+Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
+
+Nun mi scias, kio estas milito -- mi cxeestis batalon kaj -- glorata
+estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj,
+kiel diris la sxipestro. Matene, tuj kiam tagigxis, ni vidis ilin je
+distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
+
+"Cxu estas inter la pasagxeroj kelkaj, kiuj havas la kuragxon batali
+kontraux la svedaj gastoj?" diris la sxipestro.
+
+"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto
+havas ankaux unu; cxu ni foje klopodos la cxasadon, Morten?"
+
+"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sxargxis
+niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la
+ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la sxipkelo, cxiu havis sian
+muskedon kaj la sxipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem;
+la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.
+
+"Cxu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.
+
+"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas
+nin tiom, kiom ili povas; vi auxdos baldaux iliajn kanonojn; sed se
+vi timas, vi povos iri hejmen kaj kusxigxi antaux la komodo de via
+patrino."
+
+Subite strio da fumo rulis de la sveda sxipo, kaj tuj poste ni auxdis
+teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaux nova ekpafo
+auxdigxis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forsxiris spliton de nia
+masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj cxio krakis
+cxirkaux mi. Sed la sveda sxipo tiom alproksimigxis al ni, ke la
+kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis
+por la unua fojo, estis al mi, kvazaux mi partoprenis pelcxasadon. La
+svedoj alproksimigxis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj
+pafis al ili je cxiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe
+per la kugloj de la junkro kaj de mi.
+
+"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaux trafi svedon,
+kiam li staras senmove!" li diris.
+
+"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Cxu vi vidas la svedan
+kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj
+ni gajnos la ludadon!"
+
+Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia
+vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon.
+"Hura!" ekkriis nia sxipestro, kaj ni cxiuj imitis lin; sed la
+kaperistoj deflankigxis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la
+masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj
+gxojaj, cxar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis
+trans kaj tra nia sxipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman,
+estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj ecx laux mirinda maniero.
+Li kusxis en la lito de la sxipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo
+komencigxis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la
+kugloj.
+
+"Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaux ol mi
+respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si
+la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremajxo faris
+truon en lia palato. Nun ni estas ekster dangxero kaj en la haveno.
+Kiel dolcxa estas la ripozo post tia batalo!
+
+[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]
+
+
+
+Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.
+
+Mia kapo estas plenplena je cxiuj strangaj aferoj, kiujn mi auxdis
+kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, cxar unu forpelas la
+alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el cxio estas, ke
+mi estas senigota de mia enamigxo. Ju pli longe mi restas tie cxi,
+des pli malmulte mi sopiras je frauxlino Sofia, kaj mi preskaux povus
+kredi, ke estas ankaux belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus
+notajxojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson
+al la cxefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraux tiu
+dangxera malsano.
+
+
+
+Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.
+
+Ho, indulgema cxielo! Kiom mi travivis! Kiom da cxagreno kaj
+mizerajxo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj
+ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel musxoj cxirkaux mi, sed mi
+malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi
+diros, kiam mi rehejmigxos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaux ol
+li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio
+gxin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj
+teruraj tagoj, mia koro rompigxas.
+
+Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno gxis la vespero en nia
+izolita domo, rigardis unu la alian kaj gxemadis. Nur malofte ni
+rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antauxe sxvarmadis
+multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ sxanceligxis sur
+la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la
+homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaux ili
+estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj
+auxdigxis, tuj cxiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran
+vidajxon. Mi vidis gxin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen
+veturis tiu nigra mortangxelo kun la longaj veturiloj plenaj je
+mortintoj; ili kusxis jxetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De
+malantaux la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; sxiaj
+okuloj elstaris el la nigre-flava vizagxo, kaj la longaj kapoharoj
+balais la straton.
+
+Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li sxancelis en sian dormejon
+kaj kusxigxis sur sian mortliton; sed mi gxemis en mia koro: "Ili
+estos jxetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin;
+sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, cxar li akceptis min,
+Sela!"
+
+
+
+Thiele, la 29-an de Septembro 1711.
+
+Fine mi rehejmigxis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis
+preskaux kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraux la Svedo. Kaj
+kiam mi eniris en la cxambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn
+nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili cxiuj ploris. Pro plorado mi
+preskaux ne povis paroli, kaj antaux ol mi finrakontis tiun teruran
+okazintajxon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian cxambron -- Dio
+konsolu lin laux sia kompatemo, Amen!
+
+
+
+Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.
+
+Hodiaux por la unua fojo post mia alveno ni iris cxasadi. Ve! tio ne
+estis kiel en pasintaj tagoj, kaj gxi donis nur malgrandan kontentecon.
+
+"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro
+Kresten." Kaj tiam li gxemis tiom, ke gxi tratrancxis al mi la koron.
+Ni revenis hejmen longe antaux la vespero kaj kun malgrasa leporo.
+
+
+
+Thiele, la 2-an de Novembro 1711.
+
+Ekrevivigxas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian
+ekscelencan mosxton Guldenl[:o]ve kun sekvantaro. Li intencas resti
+kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per cxasado. Hieraux la sinjoro
+parolis multe pri tio cxetable.
+
+"Li devenas de regxa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la
+sinjorino, rigardante frauxlinon Sofia'n.
+
+Sxi rugxigxis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia
+tuta korpo malvarmigxis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu
+senigita je mia malsagxa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis
+en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute
+ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie cxi!
+
+
+
+Thiele, la 14-an de Novembro 1711.
+
+Fine alvenis lia ekscelenca mosxto kun la plej granda pompo kaj
+beleco; du kurieroj kun altaj argxent-ornamitaj cxapeloj venas
+kuretante en la korton, centon da pasxoj antaux li. Ili starigxas kun
+siaj longaj multkoloraj bastonoj cxe ambaux flankoj de la granda
+pordo. La sinjorino sin movas kaj sin sxovas de unu pordo al alia,
+neniam antauxe mi sxin vidis tiel facilmova. Frauxlino Sofia staris
+en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Sxi
+tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.
+
+Fine li venis mem kun ses fieraj cxevaloj antaux sia veturilo, li
+estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen sxajnis
+al mi, ke io malplacxa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolcxe
+kaj palpebrumis, kvazaux li rigardis al la suno. Li sin klinis antaux
+cxiu el la gesinjoroj, sed sxajnis, kvazaux li sin klinis nur por
+restarigxi pli alte. Venante cxe frauxlino Sofia, la sango supreniris
+en lian palan vizagxon, kaj li flustris longan francan komplimenton.
+
+Cxetable li preskaux ne deturnis la okulojn de sxi, ecx kiam li
+parolis kun la aliaj. Dume sxi lin sxtelrigardis, sed mi bruligis
+mian manon je la telero tiel, ke gxi estas hodiaux kovrita je
+veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!
+
+
+
+Thiele, la 20-an de Novembro 1711.
+
+Estas sendube: el tio farigxos geedzigxo. Oni bezonas nur atenti la
+sinjorinon. Kiam sxi rigardis la frauxlinon, sxi posten jxetis la
+kapon kvazaux anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn
+kaj fermas ilin, kvazaux sxi estus ekdormonta, kaj tiam sxi diras:
+"_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime,
+c'est trop clair!_"[9]
+
+Ho ve, jes, tio estas suficxe klara; kaj sxi reciproke lin amas,
+ankaux tio estas klara. Sxi estigxu felicxa.
+
+[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Cxu ne vere? Li vin
+amas, tio estas tute klara.]
+
+
+
+Thiele, la 4-an de Decembro 1711.
+
+Lia ekscelenca mosxto ankoraux ne multe amuzigxis per la cxasado; du
+fojojn ni cxasis, sed cxiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas
+cxasotajxo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi
+estu restinta en Kopenhago!
+
+
+
+Thiele, la 8-an de Decembro 1711.
+
+Hodiaux la geedzigxo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj
+okazos la edzigxa festo. Kie mi kasxos min tiel longe? Mi gxin ne
+eltenos; kiam li metas sian brakon cxirkaux sxia talio, estas,
+kvazaux iu trapikas mian koron per trancxilo -- --
+
+Ho, kara cxielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi
+al li diris tion pri la geedzigxo, li tiel forte pusxis la pafilon
+teren, ke la pafiltenilo dispecigxis, kaj tiam li kuris kun la stumpo
+en erikejon. Mi do ne estas la sola malsagxulo en la mondo.
+
+
+
+Thiele, la 16-an de Decembro 1711.
+
+La variolo atakis frauxlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro sxia
+vivo! Ho, se mi povus morti anstataux sxi, sed mi povas havi tiun
+malsanon nur unu fojon. Sxia bela vizagxo estas tute kovrata de
+ulceroj.
+
+
+
+Thiele, la 19-an de Decembro 1711.
+
+Cxi tie estas granda malgxojo. Frauxlino Maria mortis, kaj la sinjoro
+estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri sxia enterigo
+kaj kiel tio okazos. Frauxlino Sofia ja sekvos sian fratinon, cxar
+sxi estas tre malsana. Lia ekscelenca mosxto estas forvojagxonta. --
+Felicxan vojagxon! --
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Marto 1712.
+
+Refoje mi ellitigxis post longdauxra malsano. Mi kredis, ke gxi estus
+la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos
+ankoraux momenton en tiu cxi cxagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu
+estu! Estas al mi, kvazaux mi forsavis min de la morto, kaj sxajnas
+al mi, ke tiu tri-monata malsano dauxris tri jarojn. Hieraux mi sxin
+revidis unuafoje de post mia enlitigxo, kaj ecx kun malkonsterno,
+preskaux mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsagxan
+amon. Sxi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke sxi ne aspektis tre
+gxoje. Ho ve! Sxi ne havas specialan kauxzon por tio. Lia ekscelenca
+mosxto revenis la estintan semajnon, kiel mi auxdis. Li sendube estas
+granda dibocxulo; antaux nelonge mi vidis tra fendajxo de mia pordo,
+ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la
+kompatinda frauxlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca mosxto, mi
+sxin alpregxus kiel angxelon de la cxielo.
+
+
+
+Thiele, la 1-an de Majo 1712.
+
+Lia ekscelenca mosxto forvojagxis kaj lasis tie cxi sian karulinon.
+Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same
+enuigis sxin. Sxi sekve ne plu sopiras je li, cxar sxi estas tiel
+vivoplena kiel antauxe, preskaux pli vivoplena; tamen de tempo al
+tempo iom fiera. Kelkfoje sxi parolas al mi kvazaux al almozulo kaj
+kelkfoje kvazaux mi estus sxia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaux
+kredas, ke sxi min mokas --. Mi ne estigxis ankoraux sagxa, cxar sxi
+povas fari min gxoja aux malgxoja, tute laux sia placxo.
+
+
+
+Thiele, la 3-an de Junio 1712.
+
+Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna agxo tute
+forigxis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estajxo, kaj nenio
+povas min amuzi. Mi ne deziras cxasi nek legi; mia pafilo kaj mia
+Ovidius estas ambaux polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel
+amis antauxe, komencas malplacxi al mi, mi ne volas plu legi nek
+auxdi gxin -- gxi estas trompa lingvo!
+
+
+
+Thiele, la 2-an de Julio 1712.
+
+Jens kaj mi intersxangxis nian cxambron. Li fine volis havi la mian,
+cxar li ne kuragxis kusxi tute apud la enterigejo, la malsagxulo!
+Tamen li mem iam kusxos tie por cxiam. La intersxangxo tre placxas al
+mi, cxar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj
+gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio gxojigu iliajn animojn
+en la cxielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[/o]ren;
+cxiam kreskas sur gxi cxiaj kardoj -- mi devas ilin elsxiri!
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Decembro 1712.
+
+La servistino de la sinjorino naskis fileton. Sxi kulpigis
+puntovendiston -- sed en la tuta bieno cxiu scias, kiu estas la
+kulpulo. La juna frauxlino mem moksxercis pri tio. Mi ne komprenas,
+kiel sxi povis tion fari; sed sxi estas senzorga kaj ridas pri cxio
+-- mi ne havas tian karakteron.
+
+
+
+Thiele, la 27-an de Februaro 1713.
+
+Cxu mi songxas aux cxu mi maldormas? Cxu mia prudento min trompis,
+aux cxu vere sxi estis mia? Jes, sxi estis mia -- mi sxin cxirkauxbrakis
+per miaj brakoj, sxi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizagxon
+per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel
+felicxa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Cxu mi
+revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas,
+ke mi frenezigxos.
+
+
+
+Thiele, la 5-an de Marto 1713.
+
+Mi memore revokas cxi tiun dolcxan matenon! Mi bone pripensu, kiel
+felicxega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaux elebriigxas. -- La
+sinjoro revenis de cxasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por
+eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li
+ne revenos antaux tagigxo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kusxi en
+mia antauxa cxambro. Mi jxus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso.
+Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon
+sur mia busxo kaj brakon cxirkaux mia nuko, kaj dolcxa vocxo flustris
+-- ho cxielo! Tio estis la sxia, mi ne kuragxis eldiri sxian nomon.
+Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian
+sinjoron! kaj mi ecx ne povas sincere kaj kore bedauxri tion.
+Cxiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kasxita
+gxojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti
+tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.
+
+"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed
+tiam sxi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola.
+La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, cxu cxio tio
+estas fantomajxo.
+
+Ho! kial sxi forkuris? kial do sxi eniris al mi nevokita, netentita?
+Cxu sxi min amis, kiel mi amis sxin, silente, interne, brulante?
+
+
+
+Thiele, la 6-an de Marto 1713.
+
+Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas,
+virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Cxu mi
+estas pli bona ol sxi? Cxu mia peko estis pli malgranda, cxar mi
+kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon,
+kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho!
+vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi
+eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi auxdis mian vocxon. Tio do
+estas malnova kutimo -- kiam vi sercxis mian liton -- ne, la liton de
+Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris
+vin kun respekto kiel sanktan angxelon, tiam vi amintrigis kun mia
+kunservisto!
+
+-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolcxaj rememoroj, mi
+iris en la gxardenon. En malluma vojo mi vidis ion movigxantan --
+sxajnis al mi, ke tio estas sxi. Rapide mi tien kuris -- estis sxi!
+Jes, estis sxi, sed kiel mi sxin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la
+brakoj cxirkaux lia kolo -- ekterurite cxiu forkuris sian vojon, kaj
+mi staris, kvazaux mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis
+min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel
+poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!
+
+
+
+Thiele, la 9-an de Marto 1713.
+
+Mi sxin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita
+rugxigxo trakuris sxian vizagxon, sxi cxirkauxrigardis en la cxambro
+por ne vidi min. Mi sentis, ke mi farigxas malvarma kaj varma
+samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, sxi preteriris min
+rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe sxi
+premis mian manon, kaj jen sxi estis ekster la cxambro.
+
+
+
+Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.
+
+Cxiuj en la bieno scias cxion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la
+bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu gxin malkovris kaj
+publikigis. La juna frauxlino volonte sxin moksxercis; sed tion sxi
+bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino
+komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris
+ion, pri kio sxi eksciis la veron. Poste sxi tiel longe spionadis,
+ke fine sxi sukcesis vidi ilin kune en la lito.
+
+Cxielo! kia skandalo estigxis el tio! La sinjoro cxirkaux-iradis kiel
+frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis
+jam malproksime sur sia cxevalo. La juna frauxlino sidis kiel
+malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al sxi
+malbonon. Kara cxielo! Kiel tio finigxos? Mi tremas cxiufoje, kiam mi
+auxdas lian vocxon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min
+timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj jxaluzo estas
+tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la
+tero!
+
+
+
+Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.
+
+Jens estis tie cxi. Li venis en la nokto en mian cxambron por
+ekauxdi, kiel cxio okazas. Li estis kvazaux ebria homo, ploris kaj
+blasfemis samtempe. "Ne malkasxu, ke mi estis tie cxi," li diris,
+kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos
+sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas?
+Li mem ne scias tion.
+
+
+
+Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.
+
+La juna frauxlino malaperis!
+
+Estintan nokton sxi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie
+cxi por forkonduki sxin, cxar iu renkontis meznokte du personojn sur
+unu cxevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, cxu ambaux
+estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni cxiuj estis
+eksterdome la tutan tagon por sercxi. Ni revenis ne trovinte ilin.
+Mi sciigxis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas
+prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.
+
+Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li
+certe mortos pro tio. Li kusxas, kaj al neniu estas permesate viziti
+lin.
+
+
+
+Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.
+
+Hodiaux la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li
+estis, kiajn kavigxintajn vangojn li havis! Mi preskaux povus diri,
+ke li jam ne vivas.
+
+"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Cxu tio estas vi? Venu cxi tien
+al mi!"
+
+Tuj kiam mi auxdis lian vocxon, mi ekploris. Cxar estis, kvazaux lia
+vocxo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten!
+Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaux la bieno renversigxus, kaj
+kokoj kaj anasoj ekflugis cxirkauxe kun timego. Sed tiam li parolis
+mallauxte, tiel flustre, ke mia koro estis rompigxonta.
+
+"Morten!" li diris, "cxu vi ne vidis skolopojn?"
+
+"Ne, via mosxto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis
+eksterdome."
+
+"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"
+
+"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"
+
+"Ne, Morten!" li diris, "kun mi cxio finigxis. Se mi havus ankoraux
+Kresten!"
+
+Jen li retenis du larmojn, kiuj estis enigxontaj liajn kavajn
+okulojn.
+
+"Kie estas Vaillant?" li demandis.
+
+"Gxi kusxas cxe la kameno," mi respondis.
+
+"Voku gxin!" li diris.
+
+La hundo venis kaj kusxigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe
+frapetis gxin karese kaj rigardis gxin melankolie.
+
+"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam
+mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu gxin sub la granda
+frakseno ekster la enterigejo, sed pafu gxin bone, kaj ne lasu gxin
+diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!"
+
+"Jes, via mosxto!" mi respondis.
+
+"Gxi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon.
+"Mian cxascxevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian
+blankfruntan cxevalon vi neniam forlasos; se gxi estigxos tiel agxa,
+ke gxi ne povos plu mangxi, tiam mortpafu gxin."
+
+"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaux ne povis diri tion pro
+plorado.
+
+"Kaj jen," li diris, "kusxas papera saketo sur la tablo, vi gxin
+heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj pregxu al Dio
+por mia kulpa animo!"
+
+Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj sxanceliris al mia
+cxambro -- ho! Dio donu al li felicxan morton! Li estis por mi tiel
+bona kaj favora sinjoro!
+
+
+
+Thiele, la 3-an de Majo 1713.
+
+Fine ankaux li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. --
+Cxi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi
+min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi
+ekprenis la pafilon, gxi saltis cxirkauxe tiel gxoja, gxi ne sciis,
+ke mi kondukas gxin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam
+plu dum mia vivo; kiam mi strecxis la cxanon kaj gxi tion auxdis,
+svingis la voston kaj cxirkauxrigardis, gxi atendis cxasotajxon kaj
+tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por gxi mem; kiam la
+pulvo ekbrulis, kaj gxi konvulsie kusxis tere, estis, kvazaux mia
+koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro!
+Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.
+
+
+
+Sursxipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713.
+
+Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiauxas vin, ho mia kara
+naskigxlando! Adiaux, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaux cxiu
+gxojo de mia juna agxo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaux du
+jaroj mi trafendis tiujn cxi ondojn; tiam mi havis mian bonan
+sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj sxi
+-- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj
+kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj mangxos mian panon
+inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Gxi donos panon aux
+morton! La blankfrunta cxevalo kaj mi iros kune, gxi estas mia lasta
+amiko en la mondo.
+
+
+
+Svedujo, la 13-an de Junio 1716.
+
+Cxi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Gxis nun mia
+glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraux malamikoj; sed
+ni estis du kontraux dek. Ho ve, mia kompatinda cxevalo! Vi devis
+morti -- ho ke mi mortu ankaux!
+
+
+
+Stockholm, la 14-an de Junio 1716.
+
+Tio ne povas dauxri pli longe! Ili min trenis de unu fortikajxo al
+alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatigxu, sed prefere
+mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraux mia propra regxo
+kaj estro. Ankoraux pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos
+gxin akiri aux trovi la morton!
+
+
+
+Nordk[/o]ping, la 3-an de Februaro 1718.
+
+Fine kaj spite al cxio mi estigxis sveda soldato! Kvankam mi kiel
+eble plej singarde min kasxis kiel cxasotajxo en arbaro kaj meze de
+sxtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone
+estas sub la bona cxielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter
+kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos
+kontraux miaj samlandanoj, sed nur kontraux Grandrusoj -- ili eble
+havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur gxi.
+
+
+
+Siberujo, la 15-an de Majo 1721.
+
+Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da
+mejloj de Danujo mi estas tie cxi en duone sovagxa kaj zorgoplena
+lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la negxo gxis
+miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan
+somer-vestajxon. Ekster mia malnova cxambrofenestro staras la pomujo
+plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetajxo, la sturno
+sidas sur la pregxejo kaj flutas sian gxojan melodion, kaj la alauxdo
+kantas alte en la nuboj. Tie cxi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj
+kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finigxos tiu cxi
+dezerto? Ve! kie finigxos mia mizera vivo?
+
+
+
+Riga, la 2-an de Septembro 1743.
+
+Cxu mi unu fojon gxisvivos la tagon, kiam mi revidos mian
+naskigxlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj
+mi cxasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel
+longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, gxis kiam
+mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj
+ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la
+danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia
+animo, gloru la Sinjoron! Cxio, kio estas en mi, gloru lian sanktan
+nomon.
+
+
+
+Falster, la 23-an de Oktobro 1743.
+
+Mi estas tute proksime de la morto aux tre malproksime de gxi!
+En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimigxis al mia amata
+naskigxlando. La ondegoj bategis nian sxipon kaj minacis engluti nin!
+Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun
+retiri gxin de mi, kvankam malricxa kaj duone nuda mi estas ironta
+inter fremduloj.
+
+
+
+Corselidse, la 2-an de Novembro 1743.
+
+Mi trovis rifugxejon kontraux la ventego de la mondo; pia kaj nobla
+sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi gxis mia
+morto.
+
+
+
+Corselidse, la 1-an de Majo 1744.
+
+Kiel belega lando estas ja cxi tiu! Cxio en plena florado! Verdaj
+arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj cxie! En Siberujo estas ankoraux
+vintro. Dio estu glorata pro tia intersxangxo!
+
+Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj
+rakonti al li pri milito kaj pri cxiuj landoj, kiujn mi travagadis.
+Kaj se li volonte auxskultas, mi volonte rakontas; gxojigas min,
+rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfelicxojn.
+
+
+
+Corselidse, la 2-an de Julio 1744.
+
+Ho, kompatema Dio! tiu maldolcxa pokalo ne estis ankoraux
+malplenigita! Cxu la iama vundo refoje devas esti sxire malfermata!?
+Jes, cxar tio placxis al vi! -- Mi sxin revidis -- sxin? ho ne! ne
+sxin! falintan angxelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi
+deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas
+plu skribi -- --
+
+
+
+Corselidse, la 8-an de Auxgusto 1744.
+
+Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos
+tiun cxi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas
+la pekulon.
+
+Tiun malgxojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela
+gxardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro,
+kies vizagxo sxajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo
+kaj malgajega rigardo preskaux min timigis.
+
+"Cxu vi estas ankaux tie cxi?" diris li grimacante. La bastono
+defalis de mia mano, kaj cxiuj miaj membroj ektremis -- tio estis
+Jens!
+
+"Kara mia Dio!" mi diris; "cxu vin mi renkontas tie cxi? Kie estas
+frauxlino Sofia?"
+
+Li eligis lauxtan blasfemon: "La diablo prenis la frauxlinon kaj ecx
+la virinecon; sed cxu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie
+sxi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"
+
+Sxi sin turnis duone -- sxi estis surgenue tri pasxojn de mi --,
+rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis ecx ne unu
+movon sur sxia vizagxo -- tiu vizagxo! tiu iam tiel belega vizagxo!
+kiel gxi sxangxigxis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia gxi
+aspektis, kvazaux gxi ridetis neniam. Largxborda cxapelo kun longaj
+cxifonoj de nigra puntajxo gxin faris ankoraux pli malhela. Malpuraj
+vestajxacxoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis cxirkaux
+sxia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis
+timo, abomeno, kvazaux mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli,
+nek formovi min de tiu loko.
+
+Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun sxi ne estas plu tiel
+bela kiel en tiu nokto, kiam sxi ensxteligxis en vian liton!"
+
+Mi ektremis.
+
+"Orumajxo eluzigxis," li diris plue, "sed la belan hauxton sxi havas
+ankoraux, fiera kaj malica sxi estas ankoraux, kaj la busxon sxi
+povas movadi. He! via sinjorina mosxto! Parolu iom kun ni!"
+
+Sxi silentis kaj sxajnigis, ke sxi tion ne auxdis, kvankam li parolis
+suficxe lauxte.
+
+"Nun sxi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmigxos, sxia
+busxo estos kvazaux movigxanta klaketilo. Cxu vi ne havas ion por mi
+pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"
+
+Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaux en songxo en nian
+gxardenon. Cxe la gxardenpordo staris mia sinjoro.
+
+"Cxu vi konas tiujn homojn?" li demandis.
+
+"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaux multaj
+jaroj."
+
+"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Sxi estas malica kaj ekzilita,
+kaj li drinkas kiel porko. Ili logxas de antaux kelkaj jaroj en domo
+cxe la marbordo! Li fisxkaptas kaj dum la labortagoj sxi laboras en
+la gxardeno. Cxu sxi devenas de honesta popolo?"
+
+Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi
+rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda
+kiel mia malgxojo.
+
+
+
+Corselidse, la 14-an de Septembro 1744.
+
+Mi dubas pri tio, cxu mi dauxre restos en tiu cxi loko. Mia logxado
+tie cxi tute ne plu placxas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en
+sxia proksimeco, kaj cxar mi ne cxiam povas eviti sxin. Mi ankoraux
+ne parolis kun sxi, cxar mi sxin evitas kiel demonon. Jens sercxas
+min kun trudemo, kiu placxas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi
+flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaux iu
+prezentas al mi venenon por trinki.
+
+Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena gxi
+estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li
+ludadis la kornon, kaj sxi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio
+ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne suficxis plu, sxi komencis
+metion, kiu dissxiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaux
+tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro
+ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti
+en Siberujo.
+
+
+
+Corselidse, la 1-an de Majo 1745.
+
+Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia
+naskigxloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon cxe nova sinjoro
+en Thiele. Mardon mi forvojagxos per sxipo de Stubbekj[/o]bing. Dio
+eterne rekompencu lin pro tio!
+
+
+
+Sursxipe inter S[:a]lland kaj Sams[/o], la 4-an de Junio 1745.
+
+"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu
+ruinigas samtempe korpon kaj animon!"
+
+Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.
+
+Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj cxi ondoj antaux la kugloj de
+la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan
+angxelon de mia juneco en la gxardeno de Corselidse. Glavoj kaj
+kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la
+perdigxo de la amo kaj kompare kun ruinigxo de senkulpa animo. Se
+mi estus vidinta tiam dissxirita de sovagxaj bestoj sxian belegan
+korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam
+mi sxin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen
+savo. Kiam sxi kusxis tie kaj sarkadis la teron, sxajnis al mi,
+kvazaux sxi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restajxon de
+kredo al honoro kaj virto.
+
+Sed mi diros, kiel cxiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna
+turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj
+kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj
+komprenas.
+
+
+
+Thiele, la 4-an de Julio 1745.
+
+Fine mia sxipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi
+vagadis cxirkauxe sur la sovagxa haveno de la mondo por fini tie, kie
+mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon --
+ripozejon cxe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel
+malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras
+ankoraux la pomarbo ekster mia fenestro, gxi estigxis pli agxa, sed
+forteco estas en gxia trunko, uraganoj kurbigis gxian kapon, kaj
+sur gxiaj brancxoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de
+maljunulo. Cxe la pregxeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub
+kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere
+mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altajxojn kaj ecx
+la senvivajn sxtonojn starantajn nesxangxe dum miljaroj, kaj kiuj
+vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun
+mi konis, ankaux malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas
+fremdulo, alilandulo inter ili cxiuj.
+
+
+
+Thiele, la 2-an de Septembro 1749.
+
+Hodiaux forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la
+mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj?
+Kie estas la gxojoj de mia juneco? Ili estas cxe miaj tiamaj amikoj.
+-- Estis en cxi tiu sezono; ni vere gxuis la plezurojn de la cxasado.
+Kiel gxoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La cxasistoj
+ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la cxevaloj piedfrapetadis tiel
+senpacience kiel ni mem. Ni sercxis jen perdrikojn sur la erikejo,
+jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris
+hejmen. Nun cxio estas tie cxi silenta kiel en monahxejo, la sinjoro
+tute ne sin okupas pri cxasado. Silenteme kaj sole la cxasisto
+eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malgxoja kiel
+mi mem.
+
+
+
+Thiele, la 12-an de Januaro 1751.
+
+Estas trankvila belega vintronokto! Cxio, kion mi vidas, estas blua
+kaj blanka. La luno forpelis antaux si la stelojn, cxar gxi volas
+lumi sola. Tiel bele gxi lumis ankaux foje -- antaux multaj jaroj,
+kiam mi kondukis la veturilon de frauxlino Sofia. Mia juna amo lumis
+tiel hele kaj gxoje kiel la luno, kaj sxia estis ankaux pura kaj
+nemakulita kiel la jxus falinta negxo. Nun mia amo estas malluma kiel
+la erikejo, kiam vintre la negxo forfandigxis, kaj sxia -- se sxi
+vivas ankoraux -- certe estas simila je valo de Siberujo post
+superakvigxo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plensxutitaj
+de altajxetoj kaj renversitaj arboj.
+
+"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj
+faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandigxu kiel
+tineo; certege! Cxiuj homoj estas vantajxo!"
+
+
+
+F[/o]ulum, la 12-an de Majo 1753.
+
+Dimancxon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj
+Vinge. La favora sinjoro venigis min tien cxi, kiam li estis
+mortonta. Nun mi logxas en la domo de mia patro; sed mi logxas
+tutsola. Cxiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi
+postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo
+mi ripozos cxe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Cxi tiuj
+pagxoj estos miaj postsignoj.
+
+Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li gxemos
+dirante:
+
+ "Kiel la herbo estas nia vivo,
+ Kiel la flor' staranta sur la kampo
+ En plena belegeco, sed sen forto. --
+ Cxar kiam vento blovas trans la floron,
+ Rompigxas la trunket', perdigxas belegajxo,
+ Kaj oni ecx ne scias, kie gxi iam staris. --
+Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco gxis eterneco."
+
+
+
+
+
+Maksimoj kaj Pensoj.
+
+De Markizo de Maric['a].
+
+
+La auxtoro, Markizo de Maric['a] (Marik['a]) estas la plej fama
+brazila moralisto.
+
+ * * * * *
+
+La bonfarado estas cxiam felicxiga kaj gxustatempa, se la prudento
+gxin direktas kaj rekomendas.
+
+ * * * * *
+
+La malsxparemulo povas esti bedauxrata, sed la avarulo estas preskaux
+cxiam malsxatata.
+
+ * * * * *
+
+La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn
+de la socia vivo.
+
+ * * * * *
+
+La sensagxa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.
+
+ * * * * *
+
+Malricxeco kaj mallaboremo logxas kune.
+
+ * * * * *
+
+La fantazio estas la paradizo de l' felicxuloj kaj la infero de l'
+malfelicxuloj.
+
+ * * * * *
+
+Oni povas kunigi cxiujn virtojn, sed ne kunamasigi cxiujn malvirtojn.
+
+ * * * * *
+
+Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj.
+
+ * * * * *
+
+La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havajxo de
+siaj heredontoj.
+
+ * * * * *
+
+La sincereco estas multfoje lauxdata, sed neniam enviata.
+
+ * * * * *
+
+La timo kaj la entuziasmo infektas.
+
+ * * * * *
+
+Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas.
+
+ * * * * *
+
+La gxentileco instruas: maski por ne ofendi.
+
+ * * * * *
+
+La homa vivo sen religio estas vojagxo sen direktilo.
+
+ * * * * *
+
+Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.
+
+ * * * * *
+
+La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.
+
+ * * * * *
+
+Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas gxenerala.
+
+ * * * * *
+
+Kiel la spaco enhavas cxiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas cxiujn
+pasiojn.
+
+ * * * * *
+
+La homoj plej multe respektataj ne cxiuokaze estas la plej multe
+respektindaj.
+
+ * * * * *
+
+El la portugala lingvo tradukis _A. Couto Fernandes_.
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Taglibro de Vilagx-pedelo, by
+Steen Steensen Blicher
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO ***
+
+***** This file should be named 22901.txt or 22901.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/2/9/0/22901/
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.