diff options
Diffstat (limited to '22901-h')
| -rw-r--r-- | 22901-h/22901-h.htm | 2214 | ||||
| -rw-r--r-- | 22901-h/images/emblemo.png | bin | 0 -> 479 bytes |
2 files changed, 2214 insertions, 0 deletions
diff --git a/22901-h/22901-h.htm b/22901-h/22901-h.htm new file mode 100644 index 0000000..8375fbc --- /dev/null +++ b/22901-h/22901-h.htm @@ -0,0 +1,2214 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" + "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> +<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> +<head> +<title>Taglibro de Vilaĝ-pedelo</title> +<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=utf-8" /> +<style type="text/css"><!-- +body {margin-right: 10%; margin-left: 10%;} +div#titolpagxo {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +.pagxnumero {position: absolute; left: 92%; font-size: smaller; text-align: right;} +h3.dato {text-align: center; font-size: 1.1em; margin-top: 2em;} +table td {padding-left: 1em;} +p.noto {margin-left: 4em;} +.plimalgranda {font-size: smaller;} +span.notosigno {font-size: smaller; vertical-align: super;} +span.lokonomo {letter-spacing: 0.3em;} +.poezio {text-align: left; margin-left: 0em; padding-left: 2em;} +.poezio br {display: none;} +span.i0 {display: block; margin-left: 0em;} +span.i-2 {display: block; margin-left: -2em;} +div#Marica {text-align: center; margin-top: 4em; margin-right: 10%; margin-left: 10%;} +hr {width: 25%;} +.respondeceolino {text-align: right; padding-right: 8%;} +.originalajxo {display: none;} /* Kasxu originalaj preseraroj */ +.korektajxo {display: inline;} +--></style> +</head> + +<body> +<pre> +Project Gutenberg's Taglibro de Vilag-pedelo, by Steen Steensen Blicher + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Taglibro de Vilag-pedelo + +Author: Steen Steensen Blicher + +Translator: H. J. Bulthuis + +Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO *** + + + + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + +</pre> + +<div id="titolpagxo"> +<h1>Taglibro +de Vilaĝ-pedelo</h1> + +<p>de<br /> + +St. St. Blicher.</p> + + +<p>Tradukis<br /> + +H. J. Bulthuis, L. K.</p> + + +<p class="plimalgranda">Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.</p> + +<img src="images/emblemo.png" alt="Butin & Jung Emblemo" width="85" height="79" /> + +<p>1922</p> +<p>Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.</p> +</div> + +<p>En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn +kiel en la dana teksto. Ekzemple:</p> + +<table summary="Vortoj kiu havas fremda literumado"> +<tr><td>Føulum</td> <td>aŭ</td> <td>Föulum</td></tr> +<tr><td>Søren</td> <td>aŭ</td> <td>Sören</td></tr> +<tr><td>Cornelius</td> <td>aŭ</td> <td>Kornelius</td></tr> +<tr><td>Thiele</td> <td>aŭ</td> <td>Tile</td></tr> +<tr><td>Samsø</td> <td>aŭ</td> <td>Samsö ktp.</td></tr> +</table> + +<p>Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, +mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur +la klarigojn de la <i>latinaj</i> kaj <i>francaj</i> frazoj mi notis kiel +mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis +klarigojn, mi ankaŭ ne donis ilin en ĉi tiu traduko. +La traduko ne estas laŭvorta, sed iom libera kaj tute laŭ la +reguloj de la Fundamento.</p> + +<p class="respondeceolino"><i>La tradukinto.</i></p> + + + +<h3>Enkondukaj vortoj.</h3> + + +<p>Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu +konas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribi +en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo +kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion +li povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo +(<i>Voltaire</i>).</p> + +<p>Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas +preskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis +en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito +kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata +en la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj +bezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiun +mirindaĵon.</p> + +<p>Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj +indas aperi en internacia vestaĵo.</p> + +<p>Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj +esperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantaj +verkoj.</p> + +<p class="respondeceolino"><i>La tradukinto.</i></p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span><span class="notosigno">[1]</span>, la 1-an de Januaro 1708.</h3> + +<p>Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj +gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la +lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne +vivos ĝis la venonta novjaro.</p> + +<p>La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro +Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj +diris, kiel li kutimis: "<i lang="la">Agamus gratias!</i>" Li fingre +montris min anstataŭ Jens’on. Estis la unua fojo, +ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ +unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis +la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, +kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.</p> + +<p>Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto +en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se +ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la +predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg — kiel +diras lia patro — nu, kiu povas scii tion? Dio +ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! <i lang="la">Amen in nomine +Jesu!</i></p> + +<p class="noto">[Piednoto 1: En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la +<i>dana</i> teksto.<br /> +Elparolu ø kiel <i>eu</i> en la franca vorto <i lang="fr">feu</i>.]</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, la 3-an de Septembro 1708.</h3> + +<p>Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan +jaron. Jens ne povas plu fari min klera <span class="pagxnumero">6</span> +en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, +mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la +kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. +La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, +larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras +al li: "<i lang="la">Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!</i>"</p> + +<p>En novjaro ni komencos la grekan studadon, +sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. +"Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas +ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike +al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, +kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn +li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide +en mia testamento.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, die St. Martini 1708.</h3> + +<p>Finiĝos malbone je Jens — sinjoro Søren tiel +koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; +al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li +diris kvazaŭ al si mem: "<i lang="la">Vellem hunc esse filium +meum!</i>"<span class="notosigno">[2]</span> Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens +kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, +ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto +en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en +la arbaro de Lindum, kaj — Dio protektu nin! — +sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis +al sia patrino kaj diris, ke virbovo de +Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon +— <i lang="la">habeat!</i><span class="notosigno">[3]</span></p> + + +<p class="noto">[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.]</p> + +<p class="noto">[Piednoto 3: Li havu ĝin!]</p> + +<p class="pagxnumero">7</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, Calendis Januar. 1709.</h3> + +<p><i lang="la">Proh dolor!</i> Sinjoro Søren estas morta! <i lang="la">Vae +me miserum!</i> Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, +li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis +Jens’on longe kaj melankolie — "<i lang="la">fregisti cor +meum!</i>"<span class="notosigno">[4]</span> diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. +Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu +tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi +multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun +mi lin vidos neniam plu.</p> + +<p>Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, +kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon +kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan +koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn +kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: +"<i lang="la">Pater! In manus tuas committo spiritum meum!</i>"</p> + +<p>Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke +la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi +kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris +Jens ploranta. "<i lang="la">Seras dat poenas turpi poenitentia</i>,"<span class="notosigno">[5]</span> +pensis mi; sed li falis sur mian kolon +kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! +Tio malĝojigis min plej multe.</p> + +<p class="noto">[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]</p> + +<p class="noto">[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.</h3> + +<p>Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi +domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros +lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas +la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, +kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe +lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al <span class="pagxnumero">8</span> +Tuticanus — ho, estis tute alie, kiam vivis la bona +sinjoro Sören! <i lang="la">Eheu! Mortuus est!</i></p> + +<p>Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ +unuiĝis; neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis +la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn +en nia brasikĝardeno — li baldaŭ forgesis pri sia +patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li +ekkoleregos.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, Idibus Januarii MDCCIX.</h3> + +<p>Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas +ankoraŭ tre malbona — se li nur ne perdas la +vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo +kaj kelkaj birdoj en la mano — li eniras. — Tio +estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de +Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, +sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia +patro.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, XVIII Calend. Febru. 1709.</h3> + +<p>Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de +Kokholm lin trovis en la neĝamaso kaj veturigis +lin hejmen — — mi tiom ploris, ke mi ne povas +plu vidi per la okuloj. — Patrino ankaŭ. — Dio +helpu nin ambaŭ!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, la 18-an de Februaro 1709.</h3> + +<p>Mi preskaŭ ne rekonis Jens’on. Li portis verdan +frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. +"Vidu," diris li, "nun mi estas ĉasisto! Kio vi +estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" —</p> + +<p class="pagxnumero">9</p> + +<p>"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo +preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie +vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro +malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. +Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por +ŝi. — Ve, Jens, se via patro vivus!"</p> + +<p>"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi +lernus latinaĵon — la diablo ĝin prenu! Jen tiel, +vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj +tagoj kaj agrabla vivmaniero!" —</p> + +<p>"Kiel mi povus?" mi respondis. —</p> + +<p>"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. +Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas +senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj +oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste +sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas +nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun +horon kaj ridi alian horon.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span><span class="notosigno">[6]</span>, la 1-an de Majo 1709.</h3> + +<p>Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; +Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj +karaj libroj! <i lang="la"><span class="originalajxo">Velete</span><span class="korektajxo">Valete</span> +plurimum! vendidi libertatem</i><span class="notosigno">[7]</span> +por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda +patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al +ŝi brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos +la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. +Li havas multan influon en la bieno; li estas +diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino +multfoje donis al li grandan pecon da kuko; +la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, +same la knabinoj — eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj <span class="pagxnumero">10</span> +kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi +li estiĝis ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde +estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli +multe ol iu ajn maristo.</p> + +<p class="noto">[Piednoto 6: Elparolu: Tile.]</p> + +<p class="noto">[Piednoto 7: Adiaŭ, mi vendis mian liberecon.]</p> + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 12-an de Majo 1709.</h3> + +<p>Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas +ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro +kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por +legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. +Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min +pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta +sinjoro Søren, mi aĉetis por du taleroj kaj +ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti +ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas +la titolon: "<i lang="la">ars amoris</i>", alia: "<i lang="la">remedium amoris</i>"; +ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili +temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo +de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, +dirante: "<i lang="la">Abstine manus!</i> Forigu la fingrojn de +tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 3-an de Junio 1709.</h3> + +<p>Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas +nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne +unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje +ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis +fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino +Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la +vizaĝon — ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino +Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.</p> +<p class="pagxnumero">11</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Septembro 1709.</h3> + +<p>Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj +venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi +ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto. +En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris +lupo. Pro ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon +kaj tute forgesis pafi. Jens staris ĉe mia flanko, +kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, +"sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la +sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. +"Vi ricevis subaĉetmonon."</p> + +<p>"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, +"mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj +parolis malbonon pri mi al via moŝto. Per la +helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"</p> + +<p>Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas +granda simplulo!"</p> + +<p>Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.</p> + +<p>Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje +parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom +multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, +kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili +mokis min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia +partoprenis, ŝi ekridis al mi rekte en la okulojn +— tio doloris min plej multe. Sed mi povus +lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne +estus pli malfacila ol latino.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 2-an de Oktobro 1709.</h3> + +<p><span class="originalajxo">Gi</span><span class="korektajxo">Ĝi</span> ne estas malebla — tion mi jam vidis. +Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter +la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo +en la franca lingvo — tio estas feliĉa +okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu <span class="pagxnumero">12</span> +afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli +france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia +franca vorto sin trovas en ilia interparolado — +ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi +ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, +ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas +lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri +mi — kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas +malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas +malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui +vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio +estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi +estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam +vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."</p> + +<p>Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, — tamen +tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn +dentojn.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 7-an de Novembro 1709.</h3> + +<p>Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis +min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan +pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn +fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. — La +studado en la franca lingvo prosperas pli bone, +mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi +aŭskultis ĉe la pordo, kiam <span lang="fr">mademoiselle</span> legis kun +la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis +por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel +mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas +kaj kiu nomiĝas: <i lang="fr">L’école du monde</i>. Nun mi +staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la +mano kaj aŭskultas — — tio funkcias bone. La +franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi +sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.</p> +<p class="pagxnumero">13</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Decembro 1709.</h3> + +<p>Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia +malforta mano. Ni havis grandan peladon en la +arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, +subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. +Li pafis kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio +la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris +sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la bruston +de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? — +Ĉio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis +veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas iri tien, ni +vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, +kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro +— kiu estis lia dekstra flankulo — sed +li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" +ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo +de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas +kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi +rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li +ekkrias.</p> + +<p>En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la +postaĵo de la besto, kaj mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke +mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi ĝojis, ĉiuj ĝojis, +sed plej multe ĝojis nia sinjoro.</p> + +<p>"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la +pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" +li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu +la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna +patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan +ŝtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis +tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj rakontis pri la +okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj +fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro +kvazaŭ saltis en mian gorĝon.</p> + +<p class="pagxnumero">14</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 11-an de Januaro 1710.</h3> + +<p>Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel +ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, +kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj +arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj +ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" +estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. +Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ +ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam +mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki +la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj +fingretoj ekfrostiĝis.</p> + +<p>"<i lang="fr">J’ai froid</i>", ŝi diris al si mem.</p> + +<p>"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.</p> + +<p>"<i lang="fr">Comment!</i>" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"</p> + +<p>"<i lang="fr">Un peu, mademoiselle!</i>" mi respondis.</p> + +<p>Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la +okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj +tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin +kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro +multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj +mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. +Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, +kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingö. +Se ŝi ne estus ekkriinta: "<i lang="fr">Tenez Martin! Arrêtez-vous!</i>" +mi estus veturinta rekte al Randers aŭ +ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos +hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo +de la sinjoro, kiun li purigis — sekve ni ĉasos.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Februaro 1710.</h3> + +<p>Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza +ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, +kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi <span class="pagxnumero">15</span> +havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras +sur la posta parto de l’ glitveturilo de fraŭlino +Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj +ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon +ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ +mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la +sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus +tiun sonĝon! — Tio estas stranga libro, kiun +ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere +— kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu +tartara princo! — Ju pli mi legas la francan lingvon, +des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas +mian latinaĵon pro tio.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 23-an de Marto 1710.</h3> + +<p>Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la +sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas +france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. +"Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne +povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, +"ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"</p> + +<p>"<i lang="fr">Point du tout</i>," li respondis. "De nun vi povos +esti mia <i lang="fr">valet de chambre</i>! kaj kiam junkro Kresten +vojaĝos Parizon, vi lin akompanos — kion vi +opinias pri tio?"</p> + +<p>Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu +vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun +tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte +volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke +mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 1-an de Majo 1710.</h3> + +<p>Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al +mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize <span class="pagxnumero">16</span> +li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne +eraras, ĝi nomiĝas <i lang="fr">Amor</i>, t. e. amo, kaj tiu, en kiun +mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.</p> + +<p>Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? +Mi devas ekzameni liajn <i lang="la">remedia amoris</i>!</p> + +<p>— Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en +la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. +Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, +sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; — mi +sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo +venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia +koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi +povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj +kun la ĉasotaĵo — <i lang="fr">ah, malheureux que +je suis!</i></p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 17-an de Junio 1710.</h3> + +<p>Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. +La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. +Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por +nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, +kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, +kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj +kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas +eĥon en la flanka konstruaĵo — mi ĝemas kiel +botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista +knabino aŭ mi princo!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 28-an de Junio 1710.</h3> + +<p>Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ +ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj +en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj +homoj aspektas tiel mildaj. — Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, +ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra +nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas +bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.</p> +<p class="pagxnumero">17</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 4-an de Oktobro 1710.</h3> + +<p>Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro +de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar +ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj +ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj +de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika +nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la +pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime +ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj +kaj kelkan bojadon de hundoj.</p> + +<p>"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, +"mi povas aŭdi la ĉasistojn."</p> + +<p>"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, +"tio estas Perdriks, kiu bojas."</p> + +<p>Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, +sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon +de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la +pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis +iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. +La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, +oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli +laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento +kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post +ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis +trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al +tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon +de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis +kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis +en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite +la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj +estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post +la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj +cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita +monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia +eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne <span class="pagxnumero">18</span> +povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, +kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian +vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ +la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj +estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste +ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo +ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj +kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al +vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo +preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro +estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. +Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, +kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn +vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 17-an de Decembro 1710.</h3> + +<p>Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia +ripozejo. La nova predikisto — Dio rekompencu +lin pro tio! — honoris ŝin per funebra predikaĵo, +kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al +mi bona kaj kara patrino — Dio donu al ŝi +feliĉan reviviĝon! †††</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 23-an de Januaro 1711.</h3> + +<p>Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi +sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed +vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga +vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni +veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu +vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta +telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn +sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi +klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun <span class="pagxnumero">19</span> +tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ +ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte +al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron — mi +ĝin enspiris kiel vinon — ho ve, mi malsaĝulo! +mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj +tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al +Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie +la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ +ol venos la monato Majo. — <i lang="fr">Ah, mademoiselle +Sophie! adieu! un éternel adieu!</i></p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Sur la maro inter Samsø kaj Sälland</span>, la 3-an de Februaro 1711.</h3> + +<p>La suno subiras post la kara Jylland; ĝia +rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta +maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke +ĝi min salutas de mia hejmo — ve, tio estas tre +malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.</p> + +<p>Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas +en mia dekstra orelo, — — ĉu tio estas fraŭlino +Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas +ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi +pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien +kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? +— li rigardas tiel ofte norden — kio do estas +tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu +kaj savu nin!"</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Kallundborg</span>, la 4-an de Februaro 1711.</h3> + +<p>Nun mi scias, kio estas milito — mi ĉeestis +batalon kaj — glorata estu la Sinjoro de Zeboat! +— ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris +la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin <span class="pagxnumero">20</span> +je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke +ili nin persekutis.</p> + +<p>"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas +la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris +la ŝipestro.</p> + +<p>"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro +Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu +ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"</p> + +<p>"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante +kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi +portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. +Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu +havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan +pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj +la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.</p> + +<p>"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara +kapitano?" mi demandis.</p> + +<p>"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, +ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi +aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi +povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de +via patrino."</p> + +<p>Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, +kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon +super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo +aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris +spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, +mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed +la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la +kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, +kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, +kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj +alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la +kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj +kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro +kaj de mi.</p> +<p class="pagxnumero">21</p> + +<p>"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas +ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li +diris.</p> + +<p>"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi +vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen +kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos +la ludadon!"</p> + +<p>Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis +la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali +kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" +ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la +kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la +dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon +de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar +neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj +flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, +sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis +sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis +en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la +batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li +por preni tolon por la kugloj.</p> + +<p>"Morten!" li diris: "<i lang="la">quid hoc sibi vult?</i>"<span class="notosigno">[8]</span> +Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la +fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon +— kiu elstaris el la lito — kaj la pipekstremaĵo +faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster +danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la +ripozo post tia batalo!</p> + +<p class="noto">[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Kopenhago</span>, la 2-an de Junio 1711.</h3> + +<p>Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, +kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn +pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum <span class="pagxnumero">22</span> +ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi +estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi +restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino +Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas +ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus +notaĵojn pri <i lang="la">Ovidii remedium amoris</i>, tiam mi rekomendus +ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la +plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Ankrita apud Kronborg</span>, la 1-an de Septembro 1711.</h3> + +<p>Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom +da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! +Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian +popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi +malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara +junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen +li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian +lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed +Dio ĝin indulgis — glorata estu lia nomo! Dum +mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.</p> + +<p>Kun timo kaj senparole ni sidis de l’ mateno +ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu +la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren +en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis +multaj homoj; de tempo al tempo ia <i lang="fr">triste +figure</i> ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed +post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel +arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ +ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la +pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, +por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur +unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis +tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj <span class="pagxnumero">23</span> +je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel +bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo +kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el +la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj +balais la straton.</p> + +<p>Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis +en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; +sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj +en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis +ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba +potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 29-an de Septembro 1711.</h3> + +<p>Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, +mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, +kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi +eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, +vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj +ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, +kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, +la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron +— Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 8-an de Oktobro 1711.</h3> + +<p>Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni +iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, +kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.</p> + +<p>"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas +al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, +ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen +longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.</p> + +<p class="pagxnumero">24</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 2-an de Novembro 1711.</h3> + +<p>Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn +fremdulojn: lian ekscelencan moŝton +Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti +kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. +Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.</p> + +<p>"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta +kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon +Sofia’n.</p> + +<p>Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, +sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. +Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia +malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis +en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko +en reto, sed tio tute ne helpas — ho ke mi estu +mil mejlojn for de tie ĉi!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 14-an de Novembro 1711.</h3> + +<p>Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej +granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj +arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la +korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun +siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj +de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj +sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe +mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en +la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la +fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la +salonegon.</p> + +<p>Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ +sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis +eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io +malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe +kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. <span class="pagxnumero">25</span> +Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, +kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. +Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en +lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan +komplimenton.</p> + +<p>Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de +ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin +ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la +telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; +ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 20-an de Novembro 1711.</h3> + +<p>Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni +bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis +la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, +kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj +fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam +ŝi diras: "<i lang="fr">Un cavalier accompli, ma fille! n’est-ce +pas vrai? et il vous aime, c’est trop clair!</i>"<span class="notosigno">[9]</span></p> + +<p>Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke +lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu +feliĉa.</p> + +<p class="noto">[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin +amas, tio estas tute klara.]</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 4-an de Decembro 1711.</h3> + +<p>Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis +per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje +tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme +en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke +mi estu restinta en Kopenhago!</p> + +<p class="pagxnumero">26</p> +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 8-an de Decembro 1711.</h3> + +<p>Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj +post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos +min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas +sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas +mian koron per tranĉilo — —</p> + +<p>Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas +samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, +li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo +dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. +Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 16-an de Decembro 1711.</h3> + +<p>La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel +mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti +anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur +unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de +ulceroj.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 19-an de Decembro 1711.</h3> + +<p>Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria +mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la +sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio +okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, +ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto +estas forvojaĝonta. — Feliĉan vojaĝon! —</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Marto 1712.</h3> + +<p>Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. +Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis +al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ +momenton en tiu ĉi ĉagrenejo — tio estas lia <span class="pagxnumero">27</span> +volo — kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis +min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata +malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis +unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, +preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis +kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, +kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! +Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca +moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi +aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ +nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li +kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. +Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi +estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel +anĝelon de la ĉielo.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 1-an de Majo 1712.</h3> + +<p>Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie +ĉi sian karulinon. Si jam enuigis lin, — Dio pardonu +min! — mi kredas, ke li same enuigis ŝin. +Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel +vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen +de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas +al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi +estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ +kredas, ke ŝi min mokas —. Mi ne estiĝis ankoraŭ +saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute +laŭ sia plaĉo.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 3-an de Junio 1712.</h3> + +<p>Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco +de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza +kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min +amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj <span class="pagxnumero">28</span> +mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca +lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi +al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin — +ĝi estas trompa lingvo!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 2-an de Julio 1712.</h3> + +<p>Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine +volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud +la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam +kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al +mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn +de miaj karaj gepatroj — ili estas bone protektataj +— Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie +malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; +ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj — mi devas ilin +elŝiri!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Decembro 1712.</h3> + +<p>La servistino de la sinjorino naskis fileton. +Ŝi kulpigis puntovendiston — sed en la tuta bieno +ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem +mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis +tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio +— mi ne havas tian karakteron.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 27-an de Februaro 1713.</h3> + +<p>Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia +prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? +Jes, ŝi estis mia — mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj +brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian +vizaĝon per kisoj — per varmegaj kisoj — nun <span class="pagxnumero">29</span> +mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. +Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? +Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas — mi +timas, ke mi freneziĝos.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 5-an de Marto 1713.</h3> + +<p>Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! +Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur +nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. — La sinjoro revenis +de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro +por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. +Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj +tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa +ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata +per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; +tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj +brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris — ho +ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri +ŝian nomon. Tiam — tiam — ho mi pekulo! +mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj +mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. +Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata +de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. +Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, +kiun mi devus malbeni.</p> + +<p>"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn +mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj +brakoj kun ekkrio, kaj — mi estis sola. La pordo +knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu +ĉio tio estas fantomaĵo.</p> + +<p>Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi +nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis +ŝin, silente, interne, brulante?</p> + +<p class="pagxnumero">30</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 6-an de Marto 1713.</h3> + +<p>Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! +Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas +piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu +mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, +ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? +Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, +ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. +Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! +estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro +tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova +kutimo — kiam vi serĉis mian liton — ne, +la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! +dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun +respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis +kun mia kunservisto!</p> + +<p>— — Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro +dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En +malluma vojo mi vidis ion moviĝantan — ŝajnis +al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris — +estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur +la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo +— ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, +kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno +trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege +— mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi +mizera trompa malvirtigita mondo!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 9-an de Marto 1713.</h3> + +<p>Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena +nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, +ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. +Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma +samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, <span class="pagxnumero">31</span> +ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj +okuloj: "<i lang="fr">Silence!</i>" Samtempe ŝi premis +mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 13-an de Aprilo 1713.</h3> + +<p>Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la +sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas +<i>Mamsel Lapus</i>, kiu ĝin malkovris kaj publikigis. +La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion +ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu +rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan +lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris +ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel +longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune +en la lito.</p> + +<p>Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro +ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por +pafmortigi Jens’on, sed Jens estis jam malproksime +sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel +malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro +ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio +finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian +voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj +faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min +atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia +brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la +tero!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 14-an de Aprilo 1713.</h3> + +<p>Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian +ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis +kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. +"Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam +li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube +plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. +Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.</p> +<p class="pagxnumero">32</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 17-an de Aprilo 1713.</h3> + +<p>La juna fraŭlino malaperis!</p> + +<p>Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens +sen dubo estis tie ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu +renkontis meznokte du personojn sur unu ĉevalo, +sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ +estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj +ni ĉiuj estis eksterdome la tutan tagon por serĉi. +Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciiĝis, ke ili transiris +la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta +kaj ne venos tro proksime al ili.</p> + +<p>Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al +mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. +Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 20-an de Aprilo 1713.</h3> + +<p>Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara +Dio! Kiel pala li estis, kiajn kaviĝintajn vangojn +li havis! Mi preskaŭ povus diri, ke li jam ne vivas.</p> + +<p>"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas +vi? Venu ĉi tien al mi!"</p> + +<p>Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. +Ĉar estis, kvazaŭ lia voĉo venis el barelo, kaj +kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun +la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, +kaj kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun +timego. Sed tiam li parolis mallaŭte, tiel flustre, +ke mia koro estis rompiĝonta.</p> + +<p>"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?"</p> + +<p>"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi +tute ne estis eksterdome."</p> + +<p>"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"</p> + +<p class="pagxnumero">33</p> + +<p>"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"</p> + +<p>"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se +mi havus ankoraŭ Kresten!"</p> + +<p>Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj +liajn kavajn okulojn.</p> + +<p>"Kie estas Vaillant?" li demandis.</p> + +<p>"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.</p> + +<p>"Voku ĝin!" li diris.</p> + +<p>La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la +liton. La sinjoro longe frapetis ĝin karese kaj +rigardis ĝin melankolie.</p> + +<p>"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne +min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu +kaj enterigu ĝin sub la granda frakseno ekster +la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin +diveni, kion vi intencas — promesu tion al mi!"</p> + +<p>"Jes, via moŝto!" mi respondis.</p> + +<p>"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante +sur la kapkusenon. "Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon +kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan +ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos +tiel aĝa, ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu +ĝin."</p> + +<p>"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ +ne povis diri tion pro plorado.</p> + +<p>"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur +la tablo, vi ĝin heredu pro viaj bonaj servoj. — Nun +iru, Morten! kaj preĝu al Dio por mia kulpa +animo!"</p> + +<p>Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj +ŝanceliris al mia ĉambro — ho! Dio donu al li +feliĉan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora +sinjoro!</p> + +<p class="pagxnumero">34</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 3-an de Majo 1713.</h3> + +<p>Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu +nenian amikon sur la tero. — Ĉi tie mi ne volas +resti; mi volas foriri en la mondon por senigi +min je miaj melankoliaj pensadoj —. Kompatinda +Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ĝi +saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, ke mi kondukas +ĝin al la morto —. Ne! tian ekpafon mi +faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi streĉis +la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, svingis la voston kaj +ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj tute ne +pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; +kiam la pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis +tere, estis, kvazaŭ mia koro estis saltonta el mia +brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio +estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi +faris por vi.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Surŝipe apud Thune</span>, la 17-an de Majo 1713.</h3> + +<p>Duan fojon — eble lastan fojon — mi adiaŭas +vin, ho mia kara naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda +arbaro — kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu ĝojo de +mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam +antaŭ du jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam +mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas +en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi — +kiun mi volonte forgesus — vagadas en la mondo, +Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon +de la sorto kaj manĝos mian panon inter fremduloj. +Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon +aŭ morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros +kune, ĝi estas mia lasta amiko en la mondo.</p> + +<p class="pagxnumero">35</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Svedujo</span>, la 13-an de Junio 1716.</h3> + +<p>Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda +lando. Ĝis nun mia glavo min helpis. Mia +kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed ni +estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda +ĉevalo! Vi devis morti — ho ke mi mortu ankaŭ!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Stockholm</span>, la 14-an de Junio 1716.</h3> + +<p>Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis +de unu fortikaĵo al alia; ili allogis kaj minacis +min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere mi pereos +en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra +reĝo kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus +mian liberecon. Mi klopodos ĝin akiri aŭ trovi +la morton!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Nordkøping</span>, la 3-an de Februaro 1718.</h3> + +<p>Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! +Kvankam mi kiel eble plej singarde min kaŝis +kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de ŝtonegoj, +tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? +Pli bone estas sub la bona ĉielo de Dio inter +glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! +Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos +kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj +— ili eble havas la veran kuglon kun la +nomo de Morten Vinge sur ĝi.</p> + +<p class="pagxnumero">36</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Siberujo</span>, la 15-an de Majo 1721.</h3> + +<p>Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! +Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie +ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi +iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo +ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo +surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster +mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo +plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, +la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas +sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte +en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj +kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. +Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos +mia mizera vivo?</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Riga</span>, la 2-an de Septembro 1743.</h3> + +<p>Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi +revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj +jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis +zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! +Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience +mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto +min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj +ripozu en la tero de mia patrujo —. Ho, mi vidas +suprentirita la danan flagon, la karan signon de +la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la +Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan +nomon.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Falster</span>, la 23-an de Oktobro 1743.</h3> + +<p>Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime +de ĝi! En ventego kaj malbonega vetero <span class="pagxnumero">37</span> +mi alproksimiĝis al mia amata naskiĝlando. +La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti +nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis +—, li ne volas nun retiri ĝin de mi, kvankam +malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta inter +fremduloj.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 2-an de Novembro 1743.</h3> + +<p>Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la +mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en +sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia morto.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 1-an de Majo 1744.</h3> + +<p>Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena +florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj +ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu +glorata pro tia interŝanĝo!</p> + +<p>Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas +sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj +pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li +volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas +min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn +malfeliĉojn.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 2-an de Julio 1744.</h3> + +<p>Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne +estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo +refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio +plaĉis al vi! — Mi ŝin revidis — ŝin? ho ne! +ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la +mallumo —; ofte mi deziris esti mortinta, sed +nun — mi malamas la vivon — mi ne povas plu +skribi — —</p> + +<p class="pagxnumero">38</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 8-an de Aŭgusto 1744.</h3> + +<p>Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; +sed se iu ekvidos tiun ĉi taglibron post mia morto, +tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon.</p> + +<p>Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado +en nia bela ĝardeno. Kiam mi preteriris +malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies +vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza +barbo kaj malgajega rigardo preskaŭ min +timigis.</p> + +<p>"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. +La bastono defalis de mia mano, kaj ĉiuj +miaj membroj ektremis — tio estis Jens!</p> + +<p>"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas +tie ĉi? Kie estas fraŭlino Sofia?"</p> + +<p>Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis +la fraŭlinon kaj eĉ la virinecon; sed ĉu vi volas +vidi mian kore amatan edzinon, jen tie ŝi estas +kaj sarkas. Sofi’!" li ekkriis, "jen estas iama +konato!"</p> + +<p>Ŝi sin turnis duone — ŝi estis surgenue tri +paŝojn de mi —, rigardis min unu momenton kaj +denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu movon +sur ŝia vizaĝo — tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega +vizaĝo! kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je +sulkoj; melankolia ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis +neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj ĉifonoj de +nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj +vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, +pendis ĉirkaŭ ŝia dika, malgracia korpo. +Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, +abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi +ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko.</p> + +<p class="pagxnumero">39</p> + +<p>Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun +ŝi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam +ŝi enŝteliĝis en vian liton!"</p> + +<p>Mi ektremis.</p> + +<p>"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan +haŭton ŝi havas ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas +ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi povas movadi. He! via +sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!"</p> + +<p>Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, +kvankam li parolis sufiĉe laŭte.</p> + +<p>"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni +rehejmiĝos, ŝia buŝo estos kvazaŭ moviĝanta +klaketilo. <span class="originalajxo">Cu</span><span class="korektajxo">Ĉu</span> vi ne havas ion por mi pro memoro +al nia iama amikeco, Morten?"</p> + +<p>Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ +en sonĝo en nian ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo +staris mia sinjoro.</p> + +<p>"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis.</p> + +<p>"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi +konis ilin antaŭ multaj jaroj."</p> + +<p>"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas +malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili +loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo ĉe la marbordo! +Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras +en la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?"</p> + +<p>Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian +premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, +kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malĝojo.</p> + +<p class="pagxnumero">40</p> + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 14-an de Septembro 1744.</h3> + +<p>Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu +ĉi loko. Mia loĝado tie ĉi tute ne plu plaĉas al +mi, de kiam mi scias, ke mi estas en ŝia proksimeco, +kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi +ankoraŭ ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel +demonon. Jens serĉas min kun trudemo, kiu plaĉas +nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras +lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ +iu prezentas al mi venenon por trinki.</p> + +<p>Li rakontis al mi sian historion — ho, kiel +terura, kiel abomena ĝi estas! En Danujo, en +Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia — +li ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis +sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj +kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis metion, kiu +disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. +Fine ankaŭ tio devis fini, kaj ili estus pereontaj +pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta +ilin. — Dio pardonu! Mi povus deziri denove +esti en Siberujo.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Corselidse</span>, la 1-an de Majo 1745.</h3> + +<p>Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis +mian deziron morti en mia naskiĝloko, kaj tial +ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro en +Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. +Dio eterne rekompencu lin pro tio!</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Surŝipe inter Sälland kaj Samsø</span>, la 4-an de Junio 1745.</h3> + +<p>"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; +sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj +animon!"</p> + +<p class="pagxnumero">41</p> + +<p>Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.</p> + +<p>Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj +antaŭ la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min +pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anĝelon de +mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj +kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas +nenio kompare kun la perdiĝo de la amo kaj kompare +kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se mi estus +vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan +korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston +kiel en la tempo, kiam mi ŝin revidis insultata, +ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam +ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, +kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian +lastan restaĵon de kredo al honoro kaj virto.</p> + +<p>Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia +kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej +grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj +kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol +ni kompatindaj homoj komprenas.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 4-an de Julio 1745.</h3> + +<p>Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum +pli ol tridek jaroj mi vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa +haveno de la mondo por fini tie, kie mi +komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi +gajnis? Tombon — ripozejon ĉe miaj praavoj. +Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi +havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie +staras ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, +ĝi estiĝis pli aĝa, sed forteco estas en ĝia trunko, +uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj sur ĝiaj branĉoj +kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de +maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan <span class="pagxnumero">42</span> +fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis +la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas +multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj +eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum +miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio +kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, +ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj +— mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 2-an de Septembro 1749.</h3> + +<p>Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam +mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! +kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? +Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe +miaj tiamaj amikoj. — Estis en ĉi tiu sezono; ni +vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje +tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj +ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj +piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni +serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn +en la arbaro —, kun ludado kaj kantado ni iris +hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en +monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. +Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj +senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja +kiel mi mem.</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Thiele</span>, la 12-an de Januaro 1751.</h3> + +<p>Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion +mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis +antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel +bele ĝi lumis ankaŭ foje — antaŭ multaj jaroj, kiam +mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia +juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, +kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la +ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma <span class="pagxnumero">43</span> +kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, +kaj ŝia — se ŝi vivas ankoraŭ — certe estas +simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena +je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de +altaĵetoj kaj renversitaj arboj.</p> + +<p>"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per +granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras +tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; +certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"</p> + + + +<h3 class="dato"><span class="lokonomo">Føulum</span>, la 12-an de Majo 1753.</h3> + +<p>Dimanĉon por la unua fojo mi funkciis kiel +dekano de Thiele kaj Vinge. La favora sinjoro +venigis min tien ĉi, kiam li estis mortonta. Nun +mi loĝas en la domo de mia patro; sed mi loĝas +tutsola. Ĉiuj amikoj de mia juneco jam delonge +mortis; nur mi postrestis kiel senfolia arbo sur +la erikejo, sed post mallonga tempo mi ripozos ĉe +ili kaj estos la lasta de mia generacio. Ĉi tiuj +paĝoj estos miaj postsignoj.</p> + +<p>Se iu — kiam mi estos mortinta kaj for — legos +ilin, tiam li ĝemos dirante:</p> + +<div class="poezio"> +<span class="i0">"Kiel la herbo estas nia vivo,</span><br /> +<span class="i0">Kiel la flor’ staranta sur la kampo</span><br /> +<span class="i0">En plena belegeco, sed sen forto. —</span><br /> +<span class="i0">Ĉar kiam vento blovas trans la floron,</span><br /> +<span class="i0">Rompiĝas la trunket’, perdiĝas belegaĵo,</span><br /> +<span class="i0">Kaj oni eĉ ne scias, kie ĝi iam staris. —</span><br /> + +<span class="i-2">Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ĝis eterneco."</span><br /> +</div> + +<div id="Marica"> +<h3> +Maksimoj +kaj +Pensoj.</h3> + +<p>De +Markizo de Maricá.</p> + + +<p class="plimalgranda"> +La aŭtoro, Markizo de Maricá (Mariká) estas la plej fama +brazila moralisto.</p> + +<p class="pagxnumero">47</p> + +<hr /> + +<p>La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, +se la prudento ĝin direktas kaj rekomendas.</p> + +<hr /> + +<p>La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la +avarulo estas preskaŭ ĉiam malŝatata.</p> + +<hr /> + +<p>La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo.</p> + +<hr /> + +<p>La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.</p> + +<hr /> + +<p>Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune.</p> + +<hr /> + +<p>La fantazio estas la paradizo de l’ feliĉuloj kaj la infero de l’ malfeliĉuloj.</p> + +<hr /> + +<p>Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn.</p> + +<hr /> + +<p class="pagxnumero">48</p> + +<p>Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj.</p> + +<hr /> + +<p>La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de siaj heredontoj.</p> + +<hr /> + +<p>La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata.</p> + +<hr /> + +<p>La timo kaj la entuziasmo infektas.</p> + +<hr /> + +<p>Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas.</p> + +<hr /> + +<p>La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi.</p> + +<hr /> + +<p>La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo.</p> + +<hr /> + +<p>Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.</p> + +<hr /> + +<p>La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.</p> + +<hr /> + +<p>Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala.</p> + +<hr /> + +<p>Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn pasiojn.</p> + +<hr /> + +<p>La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe respektindaj.</p> + +<hr /> + +<p class="respondeceolino">El la portugala lingvo tradukis <i>A. Couto Fernandes</i>.</p> +</div> + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Taglibro de Vilag-pedelo, by +Steen Steensen Blicher + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO *** + +***** This file should be named 22901-h.htm or 22901-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/2/9/0/22901/ + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> diff --git a/22901-h/images/emblemo.png b/22901-h/images/emblemo.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..084850e --- /dev/null +++ b/22901-h/images/emblemo.png |
