diff options
Diffstat (limited to '22901-0.txt')
| -rw-r--r-- | 22901-0.txt | 1899 |
1 files changed, 1899 insertions, 0 deletions
diff --git a/22901-0.txt b/22901-0.txt new file mode 100644 index 0000000..6f7ab9a --- /dev/null +++ b/22901-0.txt @@ -0,0 +1,1899 @@ +Project Gutenberg's Taglibro de Vilaĝ-pedelo, by Steen Steensen Blicher + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Taglibro de Vilaĝ-pedelo + +Author: Steen Steensen Blicher + +Translator: H. J. Bulthuis + +Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO *** + + + + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + +Taglibro + +de Vilaĝ-pedelo + +de + +St. St. Blicher. + +Tradukis + +H. J. Bulthuis, L. K. + + +Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio. + +[Bildo: Butin & Jung Emblemo] + +1922 + +Butin & Jung, Godesberg, Germanlando. + + +En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn kiel en +la dana teksto. Ekzemple: + + Føulum aŭ Föulum + Søren aŭ Sören + Cornelius aŭ Kornelius + Thiele aŭ Tile + Samsø aŭ Samsö ktp. + + +Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis +Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la +_latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la +dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaŭ +ne donis ilin en ĉi tiu traduko. La traduko ne estas laŭvorta, +sed iom libera kaj tute laŭ la reguloj de la Fundamento. + +_La tradukinto._ + + + +Enkondukaj vortoj. + +Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu konas, bezonis preskaŭ +kvarcent paĝojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de +Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus +fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo (_Voltaire_). + +Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster +Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda +morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la +ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan +taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon. + +Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en +internacia vestaĵo. + +Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu +plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj. + +_La tradukinto._ + + + +Føulum[1], la 1-an de Januaro 1708. + +Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron +Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke +li ne vivos ĝis la venonta novjaro. + +La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian +ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus +gratias!_" Li fingre montris min anstataŭ Jens'on. Estis la unua +fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke +Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi +komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de +Cornelius. + +Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho +kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se +Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg -- +kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; +lia volo fariĝu! _Amen in nomine Jesu!_ + +[Piednoto 1: En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la +_dana_ teksto. Elparolu ø kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.] + + + +Føulum, la 3-an de Septembro 1708. + +Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne +povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta +ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. +Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro +Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam +kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar +diaboli!_" + +En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi +la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio +estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi +kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. +Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas +legi rapide en mia testamento. + + + +Føulum, die St. Martini 1708. + +Finiĝos malbone je Jens -- sinjoro Søren tiel koleris pri li, +ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu +fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: "_Vellem hunc esse +filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige +legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia +patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto +en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovaĝa virporko +deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke +virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon +-- _habeat!_[3] + +[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.] + +[Piednoto 3: Li havu ĝin!] + + + +Føulum, Calendis Januar. 1709. + +_Proh dolor!_ Sinjoro Søren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni +sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj +rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4] +diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu +ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al +mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos +neniam plu. + +Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris +farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo +honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia +kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas +committo spiritum meum!_" + +Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la +antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome +staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5] +pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al +li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe. + +[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.] + +[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.] + + + +Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX. + +Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos +tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi +legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj +patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini +ĉi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la +bona sinjoro Sören! _Eheu! Mortuus est!_ + +Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis; +neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton +Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno -- li baldaŭ forgesis +pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos. + + + +Føulum, Idibus Januarii MDCCIX. + +Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre +malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la +garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio +estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li +deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ +ol venos mia patro. + + + +Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709. + +Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la +neĝamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne +povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaŭ. -- Dio helpu nin +ambaŭ! + + + +Føulum, la 18-an de Februaro 1709. + +Mi preskaŭ ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda +plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas +ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" -- + +"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi +povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne +mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas +resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. -- Ve, Jens, se via patro +vivus!" + +"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon -- la +diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos +bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" -- + +"Kiel mi povus?" mi respondis. -- + +"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas +bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses +semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis +lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. +Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon. + + + +Thiele[6], la 1-an de Majo 1709. + +Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra +ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum! +vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia +kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi +brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens +havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li +estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje +donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis +tiel amike al li, same la knabinoj -- eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj +kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis +ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas +kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo. + +[Piednoto 6: Elparolu: Tile.] + +[Piednoto 7: Adiaŭ, mi vendis mian liberecon.] + + + +Thiele, la 12-an de Majo 1709. + +Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la +sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas +sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. +Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ +estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi +aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne +povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la +titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos +unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis +ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, +dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! +Tio ne taŭgas por vi." + + + +Thiele, la 3-an de Junio 1709. + +Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li +manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, +ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali +teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin +kaj rigardis min rekte en la vizaĝon -- ŝi estas belega fraŭlino, +tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin. + + + +Thiele, la 13-an de Septembro 1709. + +Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj +okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora +moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro +ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens +staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li +diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi +estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subaĉetmonon." + +"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute +senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto. +Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!" + +Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!" + +Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo. + +Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la +lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi +ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis +min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al +mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus +lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli +malfacila ol latino. + + + +Thiele, la 2-an de Oktobro 1709. + +Ĝi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom +kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, +troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas feliĉa okazo! +La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi +aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ +nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri +Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. +La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas +lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje +li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas +malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui +vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras +kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la +ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen." + +Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, -- tamen tio plibeligas ŝian +vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn. + + + +Thiele, la 7-an de Novembro 1709. + +Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis +al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn +fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca +lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge +mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. +Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron +ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem +posedas kaj kiu nomiĝas: _L'école du monde_. Nun mi staras +ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas -- -- +tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; +ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas. + + + +Thiele, la 13-an de Decembro 1709. + +Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis +grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, +subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis +kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne +timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la +bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Ĉio okazis en +unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas +iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen +ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis +lia dekstra flankulo -- sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj +krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de +Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. +"Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" +li ekkrias. + +En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj +mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi +ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro. + +"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi +manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi +azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna +patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian +pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj +rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj +fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis +en mian gorĝon. + + + +Thiele, la 11-an de Januaro 1710. + +Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta +karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj +arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj +ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, +kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni +havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam mi +staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, +sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis. + +"_J'ai froid_", ŝi diris al si mem. + +"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris. + +"_Comment!_" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?" + +"_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis. + +Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis +kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi +etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro +multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, +estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi +flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en +Fussingö. Se ŝi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arrêtez-vous!_" +mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu +ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de +la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni ĉasos. + + + +Thiele, la 13-an de Februaro 1710. + +Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia +brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan +nokton mi havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la +posta parto de l' glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi +sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian +dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran +ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo +mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! -- Tio estas +stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi +ĉiuvespere -- kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara +princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi +ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio. + + + +Thiele, la 23-an de Marto 1710. + +Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: +"Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi +respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos +malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto +do ne volas min eksigi?" + +"_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de +chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos +-- kion vi opinias pri tio?" + +Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis +lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi +nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia +sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona. + + + +Thiele, la 1-an de Majo 1710. + +Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi +ĝin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne +eraras, ĝi nomiĝas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, +estas sendube fraŭlino Sofia. + +Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni +liajn _remedia amoris_! + +-- Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; +tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian +kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis, +kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la +trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun +peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun +la ĉasotaĵo -- _ah, malheureux que je suis!_ + + + +Thiele, la 17-an de Junio 1710. + +Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas +for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas +plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj +mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj +povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi +kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo -- mi ĝemas kiel botaŭro. +Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo! + + + +Thiele, la 28-an de Junio 1710. + +Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus +kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan +koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Fraŭlino Sofia +rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen +mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti +enamiĝinta. + + + +Thiele, la 4-an de Oktobro 1710. + +Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli +ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun +ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de +Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan +ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. +Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj +kaj kelkan bojadon de hundoj. + +"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la +ĉasistojn." + +"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas +Perdriks, kiu bojas." + +Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon +de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj +ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom +post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto +jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, +kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De +okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis +veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la +veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis +vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj +irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. +Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La +hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia +kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis +sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia +eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed +mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis +preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la +matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la +kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino +de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj +kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam +mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ +la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado +finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro +Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata +per muzikaĵo de la kornoludisto. + + + +Thiele, la 17-an de Decembro 1710. + +Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova +predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris ŝin per funebra +predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona +kaj kara patrino -- Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! ††† + + + +Thiele, la 23-an de Januaro 1711. + +Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la +sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj +malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al +Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel +blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn +ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, +ke mia ombro kunfandiĝis kun tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al +mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj +ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron -- mi ĝin enspiris kiel vinon -- +ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi +ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro +Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, +antaŭ ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu! +un éternel adieu!_ + + + +Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711. + +La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas +malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi +imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre +malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas. + +Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- +-- ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi +estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same +kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun +krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas +tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!" + + + +Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711. + +Nun mi scias, kio estas milito -- mi ĉeestis batalon kaj -- glorata +estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, +kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je +distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis. + +"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali +kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro. + +"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto +havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?" + +"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis +niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la +ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian +muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; +la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn. + +"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis. + +"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas +nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se +vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via +patrino." + +Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis +teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo +aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia +masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis +ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la +kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis +por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La +svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj +pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe +per la kugloj de la junkro kaj de mi. + +"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, +kiam li staras senmove!" li diris. + +"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan +kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj +ni gajnos la ludadon!" + +Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia +vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. +"Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la +kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la +masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj +ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis +trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, +estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. +Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo +komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la +kugloj. + +"Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaŭ ol mi +respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si +la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremaĵo faris +truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. +Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo! + +[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"] + + + +Kopenhago, la 2-an de Junio 1711. + +Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis +kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la +alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke +mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, +des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus +kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus +notaĵojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson +al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu +danĝera malsano. + + + +Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711. + +Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj +mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj +ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi +malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi +diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol +li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio +ĝin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj +teruraj tagoj, mia koro rompiĝas. + +Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno ĝis la vespero en nia +izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni +rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis +multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ ŝanceliĝis sur +la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la +homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili +estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj +aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran +vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen +veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj je +mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De +malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj +okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj +balais la straton. + +Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon +kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili +estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; +sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, +Sela!" + + + +Thiele, la 29-an de Septembro 1711. + +Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis +preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj +kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn +nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi +preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran +okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron -- Dio +konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen! + + + +Thiele, la 8-an de Oktobro 1711. + +Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne +estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon. + +"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro +Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. +Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo. + + + +Thiele, la 2-an de Novembro 1711. + +Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian +ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti +kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro +parolis multe pri tio ĉetable. + +"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la +sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia'n. + +Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia +tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu +senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis +en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute +ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi! + + + +Thiele, la 14-an de Novembro 1711. + +Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj +beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas +kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun +siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda +pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, +neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris +en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi +tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon. + +Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li +estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis +al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe +kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ +ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por +restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris +en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton. + +Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li +parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis +mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je +veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris! + + + +Thiele, la 20-an de Novembro 1711. + +Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la +sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la +kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn +kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: +"_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime, +c'est trop clair!_"[9] + +Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, +ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa. + +[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin +amas, tio estas tute klara.] + + + +Thiele, la 4-an de Decembro 1711. + +Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du +fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas +ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi +estu restinta en Kopenhago! + + + +Thiele, la 8-an de Decembro 1711. + +Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj +okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne +eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, +kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo -- -- + +Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi +al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon +teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo +en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo. + + + +Thiele, la 16-an de Decembro 1711. + +La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia +vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun +malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de +ulceroj. + + + +Thiele, la 19-an de Decembro 1711. + +Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro +estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo +kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar +ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. -- +Feliĉan vojaĝon! -- + + + +Thiele, la 13-an de Marto 1712. + +Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus +la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos +ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu +estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas +al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin +revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, +preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan +amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre +ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca +moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas +granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, +ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la +kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi +ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo. + + + +Thiele, la 1-an de Majo 1712. + +Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. +Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same +enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel +vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al +tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj +kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ +kredas, ke ŝi min mokas --. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi +povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo. + + + +Thiele, la 3-an de Junio 1712. + +Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute +foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio +povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj mia +Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel +amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek +aŭdi ĝin -- ĝi estas trompa lingvo! + + + +Thiele, la 2-an de Julio 1712. + +Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, +ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! +Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al +mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj +gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio ĝojigu iliajn animojn +en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; +ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj -- mi devas ilin elŝiri! + + + +Thiele, la 13-an de Decembro 1712. + +La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis +puntovendiston -- sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la +kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, +kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio +-- mi ne havas tian karakteron. + + + +Thiele, la 27-an de Februaro 1713. + +Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, +aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia -- mi ŝin ĉirkaŭbrakis +per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon +per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel +feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi +revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas, +ke mi freneziĝos. + + + +Thiele, la 5-an de Marto 1713. + +Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel +feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. -- La +sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por +eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li +ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en +mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. +Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon +sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris +-- ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. +Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian +sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. +Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita +ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti +tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni. + +"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed +tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola. +La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio +estas fantomaĵo. + +Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? +Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante? + + + +Thiele, la 6-an de Marto 1713. + +Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, +virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi +estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi +kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, +kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! +vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi +eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do +estas malnova kutimo -- kiam vi serĉis mian liton -- ne, la liton de +Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris +vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia +kunservisto! + +-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi +iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan -- +ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris -- estis ŝi! +Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la +brakoj ĉirkaŭ lia kolo -- ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj +mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis +min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel +poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo! + + + +Thiele, la 9-an de Marto 1713. + +Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita +ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro +por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma +samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, ŝi preteriris min +rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe ŝi +premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro. + + + +Thiele, la 13-an de Aprilo 1713. + +Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la +bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu ĝin malkovris kaj +publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi +bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino +komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris +ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, +ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito. + +Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel +frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis +jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel +malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi +malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi +aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min +timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas +tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la +tero! + + + +Thiele, la 14-an de Aprilo 1713. + +Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por +ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj +blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, +kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos +sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? +Li mem ne scias tion. + + + +Thiele, la 17-an de Aprilo 1713. + +La juna fraŭlino malaperis! + +Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie +ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur +unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ +estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis +eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin. +Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas +prudenta kaj ne venos tro proksime al ili. + +Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li +certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti +lin. + + + +Thiele, la 20-an de Aprilo 1713. + +Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li +estis, kiajn kaviĝintajn vangojn li havis! Mi preskaŭ povus diri, +ke li jam ne vivas. + +"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien +al mi!" + +Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. Ĉar estis, kvazaŭ lia +voĉo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! +Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, kaj +kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun timego. Sed tiam li parolis +mallaŭte, tiel flustre, ke mia koro estis rompiĝonta. + +"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?" + +"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis +eksterdome." + +"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!" + +"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!" + +"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ +Kresten!" + +Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn +okulojn. + +"Kie estas Vaillant?" li demandis. + +"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis. + +"Voku ĝin!" li diris. + +La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe +frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie. + +"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam +mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda +frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin +diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!" + +"Jes, via moŝto!" mi respondis. + +"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. +"Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian +blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa, +ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin." + +"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro +plorado. + +"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin +heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio +por mia kulpa animo!" + +Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia +ĉambro -- ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel +bona kaj favora sinjoro! + + + +Thiele, la 3-an de Majo 1713. + +Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. -- +Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi +min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi +ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, +ke mi kondukas ĝin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam +plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, +svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj +tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la +pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia +koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! +Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi. + + + +Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713. + +Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiaŭas vin, ho mia kara +naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu +ĝojo de mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaŭ du +jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam mi havis mian bonan +sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi +-- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj +kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manĝos mian panon +inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon aŭ +morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros kune, ĝi estas mia lasta +amiko en la mondo. + + + +Svedujo, la 13-an de Junio 1716. + +Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ĝis nun mia +glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed +ni estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda ĉevalo! Vi devis +morti -- ho ke mi mortu ankaŭ! + + + +Stockholm, la 14-an de Junio 1716. + +Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al +alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere +mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo +kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos +ĝin akiri aŭ trovi la morton! + + + +Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718. + +Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel +eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de +ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone +estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter +kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos +kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj -- ili eble +havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi. + + + +Siberujo, la 15-an de Majo 1721. + +Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da +mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena +lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis +miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan +somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo +plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno +sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo +kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj +kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi +dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo? + + + +Riga, la 2-an de Septembro 1743. + +Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian +naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj +mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel +longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam +mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj +ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la +danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia +animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan +nomon. + + + +Falster, la 23-an de Oktobro 1743. + +Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi! +En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimiĝis al mia amata +naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin! +Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun +retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta +inter fremduloj. + + + +Corselidse, la 2-an de Novembro 1743. + +Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla +sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia +morto. + + + +Corselidse, la 1-an de Majo 1744. + +Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj +arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ +vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo! + +Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj +rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. +Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, +rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn. + + + +Corselidse, la 2-an de Julio 1744. + +Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ +malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? +Jes, ĉar tio plaĉis al vi! -- Mi ŝin revidis -- ŝin? ho ne! ne +ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi +deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas +plu skribi -- -- + + + +Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744. + +Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos +tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas +la pekulon. + +Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela +ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, +kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo +kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis. + +"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono +defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis -- tio estis +Jens! + +"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas +fraŭlino Sofia?" + +Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ +la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie +ŝi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!" + +Ŝi sin turnis duone -- ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi --, +rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu +movon sur ŝia vizaĝo -- tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo! +kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi +aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj +ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj +vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ +ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis +timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, +nek formovi min de tiu loko. + +Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun ŝi ne estas plu tiel +bela kiel en tiu nokto, kiam ŝi enŝteliĝis en vian liton!" + +Mi ektremis. + +"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan haŭton ŝi havas +ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi +povas movadi. He! via sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!" + +Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, kvankam li parolis +sufiĉe laŭte. + +"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmiĝos, ŝia +buŝo estos kvazaŭ moviĝanta klaketilo. Ĉu vi ne havas ion por mi +pro memoro al nia iama amikeco, Morten?" + +Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ en sonĝo en nian +ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo staris mia sinjoro. + +"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis. + +"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaŭ multaj +jaroj." + +"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas malica kaj ekzilita, +kaj li drinkas kiel porko. Ili loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo +ĉe la marbordo! Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras en +la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?" + +Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi +rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda +kiel mia malĝojo. + + + +Corselidse, la 14-an de Septembro 1744. + +Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado +tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en +ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ +ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas +min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi +flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu +prezentas al mi venenon por trinki. + +Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena ĝi +estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li +ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio +ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis +metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ +tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro +ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti +en Siberujo. + + + +Corselidse, la 1-an de Majo 1745. + +Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia +naskiĝloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro +en Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. Dio +eterne rekompencu lin pro tio! + + + +Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745. + +"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu +ruinigas samtempe korpon kaj animon!" + +Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio. + +Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de +la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan +anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj +kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la +perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se +mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan +korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam +mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen +savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, +kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de +kredo al honoro kaj virto. + +Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna +turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj +kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj +komprenas. + + + +Thiele, la 4-an de Julio 1745. + +Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi +vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie +mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon -- +ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel +malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras +ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed +forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj +sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de +maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub +kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere +mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ +la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj +vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun +mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas +fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj. + + + +Thiele, la 2-an de Septembro 1749. + +Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la +mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? +Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. +-- Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. +Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj +ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel +senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, +jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris +hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro +tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto +eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel +mi mem. + + + +Thiele, la 12-an de Januaro 1751. + +Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua +kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas +lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje -- antaŭ multaj jaroj, +kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis +tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj +nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma kiel +la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia -- se ŝi +vivas ankoraŭ -- certe estas simila je valo de Siberujo post +superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj +de altaĵetoj kaj renversitaj arboj. + +"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj +faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel +tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!" + + + +Føulum, la 12-an de Majo 1753. + +Dimanĉon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj +Vinge. La favora sinjoro venigis min tien ĉi, kiam li estis +mortonta. Nun mi loĝas en la domo de mia patro; sed mi loĝas +tutsola. Ĉiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi +postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo +mi ripozos ĉe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Ĉi tiuj +paĝoj estos miaj postsignoj. + +Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li ĝemos +dirante: + + "Kiel la herbo estas nia vivo, + Kiel la flor' staranta sur la kampo + En plena belegeco, sed sen forto. -- + Ĉar kiam vento blovas trans la floron, + Rompiĝas la trunket', perdiĝas belegaĵo, + Kaj oni eĉ ne scias, kie ĝi iam staris. -- +Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ĝis eterneco." + + + + + +Maksimoj kaj Pensoj. + +De Markizo de Maricá. + + +La aŭtoro, Markizo de Maricá (Mariká) estas la plej fama +brazila moralisto. + + * * * * * + +La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento +ĝin direktas kaj rekomendas. + + * * * * * + +La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la avarulo estas preskaŭ +ĉiam malŝatata. + + * * * * * + +La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn +de la socia vivo. + + * * * * * + +La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo. + + * * * * * + +Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune. + + * * * * * + +La fantazio estas la paradizo de l' feliĉuloj kaj la infero de l' +malfeliĉuloj. + + * * * * * + +Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn. + + * * * * * + +Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj. + + * * * * * + +La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de +siaj heredontoj. + + * * * * * + +La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata. + + * * * * * + +La timo kaj la entuziasmo infektas. + + * * * * * + +Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas. + + * * * * * + +La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi. + + * * * * * + +La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo. + + * * * * * + +Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn. + + * * * * * + +La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas. + + * * * * * + +Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala. + + * * * * * + +Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn +pasiojn. + + * * * * * + +La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe +respektindaj. + + * * * * * + +El la portugala lingvo tradukis _A. Couto Fernandes_. + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Taglibro de Vilaĝ-pedelo, by +Steen Steensen Blicher + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO *** + +***** This file should be named 22901-0.txt or 22901-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/2/9/0/22901/ + +Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
