diff options
Diffstat (limited to '19858-h')
| -rw-r--r-- | 19858-h/19858-h.htm | 6419 |
1 files changed, 6419 insertions, 0 deletions
diff --git a/19858-h/19858-h.htm b/19858-h/19858-h.htm new file mode 100644 index 0000000..7651f94 --- /dev/null +++ b/19858-h/19858-h.htm @@ -0,0 +1,6419 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=iso-8859-1"> +<title>Konstruestro Solness</title> +<style type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Konstruestro Solness + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: November 18, 2006 [EBook #19858] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ISO-8859-1 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>KONSTRUESTRO SOLNESS</h1> + +<p>(Byggmester Solness)</p> + +<p>(1892)</p> + +<p>Tradukita de Odd Tangerud<br> +1997</p> + +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 54, N - 3401 Lier<br> +Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82</p> + +<p>ISBN 82-91707-62-6</p> + +</div> + +<h1>KONSTRUESTRO SOLNESS</h1> + +<p>ROLOJ:</p> +<ul> +<li>KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS.</li> +<li>SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino.</li> +<li>DOKTORO HERDAL, familia kuracisto.</li> +<li>KNUT BROVIK, antaŭa arkitekto, nun asistanto ĉe Solness.</li> +<li>RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto.</li> +<li>KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino.</li> +<li>FRAŬLINO HILDE WANGEL.</li> +<li>KELKAJ SINJORINOJ.</li> +<li>HOMAMASO SUR LA STRATO.</li> +</ul> + +<p>(La litero <i>ø</i> prononciĝas kiel franca <i>eu</i> aŭ germana <i>oe</i>)</p> + +<p>(La agado havas lokon en la domo de <b>konstruestro Solness</b>.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila +pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre +estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro +estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas +pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo +estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj +seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo +kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj +laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo +kaj sur la pupitro.)</p> + +<p class="staging"> +(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri +konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras +Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, +maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom +uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj +blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la +tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli +estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, +sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. +— Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)</p> + +<p>KNUT BROVIK<br> +<span class="staging">(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras +peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo)</span> Ne, nun mi baldaŭ ne +plu eltenos!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(iras al li)</span> Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?</p> + +<p>BROVIK<br> +Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ekstaris kaj proksimiĝas)</span> Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete +dormi —</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute +sufokiĝu!</p> + +<p>KAJA<br> +Sed faru almenaŭ etan promenadon.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes, faru. Mi akompanos vin.</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(impete)</span> Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos +lin rekte — <span class="staging">(subpreme kolera)</span> al li — la ĉefo.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(en timo)</span> Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes, atendu do, patro!</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(spiras pene)</span> Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi +multe pli longe.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(aŭskultante)</span> Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo!</p> + +<p class="staging"> +(Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)</p> + +<p class="staging"> +(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo. +Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, +malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, +butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur +la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn +paperujojn.)</p> + +<p>KONSTRUESTRO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre)</span> Ĉu ili +eliris?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, skuante la kapon)</span> Ne. <span class="staging">(Ŝi deprenas la okulŝirmilon.)</span></p> + +<p class="staging"> +(Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur +seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove +proksimiĝas al la pupitro. <b>Kaja</b> senhalte skribas, sed aspektas +nerve maltrankvila.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(laŭte)</span> Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(ekskuiĝas)</span> Ho, estas nur io, kio —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vidigu, fraŭlino. <span class="staging">(klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la +ĉeflibron, kaj flustras)</span> Kaja?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(skribante; mallaŭte)</span> Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Kaj <em>tion</em> do ne <em>volas</em>, Kaja?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(ekrigardas al li)</span> Por nenio en la mondo. Ne en <em>viaj</em> okuloj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(karesas milde ŝian hararon)</span> Kompatinda, kara, eta Kaja —</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(klinas la kapon)</span> Tŝ, — ili povas aŭdi vin!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Solness</b> paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas +apud la pordo de la desegnejo.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu iu venis por konsulti min?</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon +ekstere sur Løvstrand.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(grumblante)</span> Nu <em>ili</em>? <em>Ili</em> devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe +pripensis la planon.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(pli proksime, iom hezitante)</span> Urĝas por ili ekhavi la +desegnaĵojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj!</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon, +ili diris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja; jes ja. <em>Tion</em> ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. +Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. +Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru <em>tion</em> al ili, kiam ili +revenos.</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin +surprizite)</span> Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio +ol konstrui sencele en la aero. <span class="staging">(ekkrie)</span> Ĉar mi ja apenaŭ konas +tiujn homojn!</p> + +<p>BROVIK<br> +La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la +familion. Tre solidaj homoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri <em>tio</em>. Je Dio, — ĉu eĉ ne +<em>vi</em> komprenas min? <span class="staging">(impete)</span> Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj +fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu <em>tio</em> estas via sincera opinio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(moroze)</span> Jes, estas. — Definitive. +<span class="staging">(Li paŝadas antaŭen tra la ĉambro.)</span></p> + +<p class="staging"> +(<b>Brovik</b> interŝanĝas ekrigardon kun <b>Ragnar</b>, kiu faras avertan +geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.)</p> + +<p>BROVIK<br> +Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Bone.</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(al <b>Kaja</b>)</span> Eniru <em>tien</em> dume, vi.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(timeme)</span> Ho, sed onklo —</p> + +<p>BROVIK<br> +Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Kaja</b> iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete +al <b>Solness</b>, kaj fermas la pordon.)</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(iom mallaŭte)</span> Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas +pri mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.</p> + +<p>BROVIK<br> +Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sidu iomete.</p> + +<p>BROVIK<br> +Dankon, — se mi rajtas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(tiras la apogseĝon pli konvena)</span> Jen. Bonvolu. — Nu?</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(kun peno eksidas)</span> Jes, estas tio pri Ragnar. Estas <em>tio</em>, kio estas +la plej premiga. Kio fariĝos el li?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li +deziras.</p> + +<p>BROVIK<br> +Estas ja ĝuste <em>tio</em>, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun +ne plu.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus +pli, mi ne estus malinklina al —</p> + +<p>BROVIK<br> +Ne, ne! Tute ne temas pri <em>tio</em>. <span class="staging">(senpacience)</span> Sed li devas iam havi +okazon labori memstare, ankaŭ li!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ne lin rigardante)</span> Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn +necesajn por tio?</p> + +<p>BROVIK<br> +Ne, <em>jen</em> la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi +ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed +tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas. <em>Devas</em> esti talentoj +en li.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni.</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:)</span> Ankaŭ <em>vi</em> ne +multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen +ekkomencis, vi. <span class="staging">(spiras peze)</span> Kaj progresis. Kaj superis min kaj — +kaj multajn aliajn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, vidu, — fariĝis tiel por <em>mi</em>.</p> + +<p>BROVIK<br> +Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi +min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ +dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(akre)</span> Ĉu estas ŝi, kiu tion volas?</p> + +<p>BROVIK<br> +Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon. <span class="staging">(pete)</span> Vi +<em>devas</em>, — vi <em>devas</em> helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi +<em>devas</em> vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kolere)</span> Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la +luno!</p> + +<p>BROVIK<br> +Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(maltrankvila, ekmire)</span> Ĉu <em>li</em>?</p> + +<p>BROVIK<br> +Se vi donus vian konsenton.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kia laboro estas <em>tiu</em>?</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(iom hezite)</span> Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos!</p> + +<p>BROVIK<br> +Ho, <em>vi</em> ja ne vere emas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekkoleras)</span> Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion?</p> + +<p>BROVIK<br> +Vi ja mem ĵus diris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, ne atentu kion mi tiel — <em>diras</em>. — Ĉu ili petis al Ragnar +konstrui la vilaon?</p> + +<p>BROVIK<br> +Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo — +faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie?</p> + +<p>BROVIK<br> +Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?</p> + +<p>BROVIK<br> +Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io +tute nova. Jen kion ili diris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hoho! <em>Nova</em>! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian <em>mi</em> kutimas +konstrui!</p> + +<p>BROVIK<br> +Ŝajnis al ili, ke estas io <em>alia</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(en subpremata kolero)</span> Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi +estis for!</p> + +<p>BROVIK<br> +Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri +vin —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekkoleras)</span> Retiri min! Mi!</p> + +<p>BROVIK<br> +Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi! Retiri min por via filo!</p> + +<p>BROVIK<br> +Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, tio ja estas la sama. <span class="staging">(ridas kolere)</span> Nu, ĉu tiel! Halvard +Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas +pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!</p> + +<p>BROVIK<br> +Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, ne estas tiel <em>ege</em> sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri <em>tio</em> estu kiel +estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam +libervole. Neniam je mia vivo mi <em>tion</em> faros!</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(ekstaras pene)</span> Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen +fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion +mi faru?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(duone turnas sin flanken kaj murmuras)</span> Hm, — ne plu demandu.</p> + +<p>BROVIK<br> +Jes, respondu pri <em>tio</em>. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma +voĉo)</span> Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj +povas.</p> + +<p>BROVIK<br> +Do, tiel estu. <span class="staging">(li paŝas trans la plankon)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(postiras, duone malespera)</span> Mi ja ne <em>povas</em> alie, komprenu! Mi ja +<em>estas</em> kia mi <em>estas</em>! Kaj <em>rekrei</em> min mem mi ja ne povas!</p> + +<p>BROVIK<br> +Ne, ne, — vi eble ne povas. <span class="staging">(ŝancelas kaj haltas apud la +sofotablo)</span> Permesu al mi glason da akvo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Bonvolu. <span class="staging">(verŝas kaj etendas al li la glason)</span></p> + +<p>BROVIK<br> +Dankon. <span class="staging">(trinkas kaj demetas la glason)</span></p> + +<p class="staging"> +(<b>Solness</b> iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ragnar</b> ekstaras rapide. Li kaj <b>Kaja</b> venas en la laborejon.)</p> + +<p>RAGNAR<br> +Kio estas, patro?</p> + +<p>BROVIK<br> +Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton. <em>Mi</em> havas leteron +skribendan.</p> + +<p>BROVIK<br> +<span class="staging">(rigardas al <b>Solness</b>)</span> Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Bonan nokton.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Brovik</b> kaj <b>Ragnar</b> eliras tra la antaŭĉambra pordo. <b>Kaja</b> iras +al la pupitro. <b>Solness</b> staras kun klinita kapo dekstre apud la +apogseĝo.)</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(necerta)</span> Ĉu estas letero —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Ne, kompreneble ne. <span class="staging">(rigardas ŝin severe)</span> Kaja!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(timeme, mallaŭte)</span> Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(montras ordone per la fingro al la planko)</span> Venu ĉi tien! Tuj!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(hezite)</span> Jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Pli proksimen!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(obeas)</span> Kion vi volas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin momenton)</span> Ĉu estas <em>vi</em>, kiun mi devas danki por +tio ĉi?</p> + +<p>KAJA<br> +Ne, ne, tion ne kredu!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj +tial —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas?</p> + +<p>KAJA<br> +Ragnar kaj onklo diras, ke mi <em>devas</em>. Kaj tial mi ja devas cedi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli indulge)</span> Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar?</p> + +<p>KAJA<br> +Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed nun ne plu? Tute ne?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(pasie, plektas la manojn antaŭ li)</span> Ho, vi ja scias, ke nun mi nur +amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos +aliulon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola +kun ĉio!</p> + +<p>KAJA<br> +Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rifuzante)</span> Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj +komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne <em>povas</em> disiĝi de +vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li +se vi volas — <span class="staging">(ŝanĝas tonon)</span> persvadu lin resti en sia bona ofico +ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ <em>vin</em>, kara Kaja.</p> + +<p>KAJA<br> +Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras)</span> Ĉar mi ne +<em>povas</em> esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(nervoze ravita)</span> Ho Dio! Ho Dio!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kisas ŝian hararon)</span> Kaja, — Kaja!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(genuas antaŭ li)</span> Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble +bona!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas! +<span class="staging">(helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.)</span></p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre +kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, +pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj +per plendanta voĉo.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Halvard!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho, ĉu vi, kara —?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun rigardo al <b>Kaja</b>)</span> Mi venas al ĝeno, mi komprenas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, tion mi vidas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kion vi do volas de mi, Aline?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu +eble ankaŭ vi envenos, Halvard?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin suspekteme)</span> Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli +kun mi?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras +saluti vin samtempe.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas silente)</span> Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete +atendi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj vi do venos al li iom poste?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eble poste, — poste, kara. Post iom.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun denova rigardo al <b>Kaja</b>)</span> Nu, ne forgesu do, Halvard. +<span class="staging">(retiras sin kaj fermas la pordon post si)</span></p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan +pri mi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi +nun foriru, Kaja.</p> + +<p>KAJA<br> +Jes, jes, nun mi <em>devas</em> foriri.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(severe)</span> Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas?</p> + +<p>KAJA<br> +Ho, se vere dependus nur de <em>mi</em> —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi <em>volas</em> havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(timeme)</span> Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekscite)</span> Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(malespere)</span> Jes, prefere tion. Ĉar mi <em>devas</em>, — mi <em>devas</em> resti +ĉe vi! Ne <em>povas</em> foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekflamiĝas)</span> Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar +kiun mi —</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(rigardas lin per timigitaj okuloj)</span> Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke +— ke vi —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. <span class="staging">(milde kaj +mallaŭte)</span> Kompreneble estas <em>vi</em>, kiun mi deziras havi. Unue vi, +Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en +la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen.</p> + +<p>KAJA<br> +Jes, jes, bonan nokton do.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Bonan nokton. <span class="staging">(kiam ŝi estas elironta)</span> Aŭskultu! Ĉu la +desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene?</p> + +<p>KAJA<br> +Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi +ilin.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(ĝoja)</span> Ho jes, faru tion!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Kaja</b> rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto, +eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.)</p> + +<p>KAJA<br> +Jen ĉiuj desegnaĵoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Metu ilin tien sur la tablon.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(demetas la ujon)</span> Bonan nokton, do. <span class="staging">(pete)</span> Kaj pensu bone kaj +ĝentile pri mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. <span class="staging">(ekrigardas +dekstren)</span> Do foriru!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> kaj <b>doktoro Herdal</b> venas tra la pordo dekstre. +Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo, +senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ankoraŭ ĉe la pordo)</span> Halvard, mi ne povas plu reteni la +doktoron.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, do venu ĉi tien.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(al <b>Kaja</b>, kiu estingas la pupitran lampon)</span> Vi jam finis la leteron, +fraŭlino?</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> La leteron —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, estis mallonga.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Certe estis tre mallonga.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ.</p> + +<p>KAJA<br> +Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino. <span class="staging">(Ŝi eliras tra la +antaŭĉambra pordo)</span></p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Laŭŝajne ŝi estas.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas +ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes <em>tio</em> devas ja esti granda agrableco —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<em>Tiel</em> estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(milde riproĉe)</span> Ĉu <em>tion</em> vi povas diri, Halvard?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe +ni?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Tre afable. <span class="staging">(Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu urĝas, doktoro?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ne, tute ne.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ni iomete interparolu?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, bonvole.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ni eksidu.</p> + +<p class="staging"> +(Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en +la apogseĝon)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas lin esplore)</span> Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri +Aline?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Rilate al <em>mi</em>. Ĉu vi ion rimarkis?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via +edzino, — hm —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +— ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj tio ja ne estas stranga.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kio?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian +virinon ĉe vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne +povas esti alia.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu vi ne povas dungi oficiston?</p> + +<p>SOLNESS<br> +La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas +kontentiĝi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne +eltenas vidi tion ĉi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi <em>devas</em> reteni +Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Neniun alian?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallonge)</span> Ne, neniun alian.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(tiras la seĝon pli proksimen)</span> Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness. +Permesu al mi fari demandon en plena konfido.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, bonvolu.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan +spurflaron —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ili ja havas. Certe. Sed —?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja +Fosli —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, kio do?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +— ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola +maltoleremo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas lin kaj ekstaras)</span> Hoho!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne <em>havas</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallonge kaj decide)</span> Ne.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Tute neniun kaŭzon do?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi konis.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho jes, ankaŭ tio.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu +ĉi rilato?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Nenio — de <em>mia</em> flanko.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed de ŝia?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ni eliris de la spurflaro de via edzino.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ni ja faris. Kaj pri tio — <span class="staging">(malaltigas la voĉon)</span> La spurflaro de +Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu, — jen <em>jen</em>!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga +okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en +mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Pri tio mi estas ja informita, jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, +ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve, +kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel +ja pensas ili ĉiuj, la junuloj.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas +kuniĝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu. Sed pri tio <em>mi</em> ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem +bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por +kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn, +li.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio +malhelpis <em>tion</em>.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed li ja tamen restis ĉe vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon +kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili +ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi +ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Estis ja komprenebla penso.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante +— kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun +ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis +irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus +farinta interkonsenton kun ŝi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Interkonsenton? Pri kio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĝuste pri <em>tio</em>, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne +menciis eĉ per unu sola vorto.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Tre strange.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu +ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia +amanto?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ankaŭ <em>mi</em> havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De +<em>li</em> ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe +mi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Forglitis al vi do?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de +malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi +pensas pri <em>tio</em>?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Hm, — estas ja klarigeble.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion, +kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem. +Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro +Herdal?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. — +Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun +tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la +kompatindulino. <span class="staging">(impete)</span> Sed mi ne <em>povas</em> ion alian! Ĉar se <em>ŝi</em> +forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed, je Dio, kial vi ne faras?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte)</span> Ĉar ŝajnas al mi ke estas +kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en <em>tio,</em> ke +Aline rajtas esti maljusta al mi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura +ŝuldo —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Al via edzino?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom +pli libere momenton, komprenu.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Je Dio, ĉu mi vorton komprenas —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(interrompas; denove ekstaras)</span> Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu +pri tio.</p> + +<p class="staging"> +(Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas la doktoron kun ŝercema rideto)</span> Certe ŝajnas al vi, ke +vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(iom ĉagrenita)</span> Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion +komprenas, sinjoro Solness.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<em>Kion</em> vi rimarkis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte, malrapide)</span> Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur +min.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu <em>mi</em>! Diable, kial mi <em>tion</em> farus?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar vi kredas, ke mi — <span class="staging">(ekscite)</span> Nu, je diablo, — vi kredas la +samon pri mi kiel Aline!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj kion do <em>ŝi</em> kredas pri vi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(denove sinrega)</span> Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel — +malsana.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Malsana! <em>Vi</em>! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do +estus al vi, kara?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras)</span> Aline kredadas, ke mi +estas freneza. <em>Jen</em> kion ŝi kredas.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Sed kara bona sinjoro Solness —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj <em>tion</em> ŝi ankaŭ +kredigis al <em>vi</em>! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare +rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ +mi, vi sciu.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo)</span> Neniam, sinjoro Solness — neniam tian +penson mi ekhavis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun malkredema rideto)</span> Ĉu? Vere ne, ĉu?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus +ĵuri.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi +eble havus kaŭzon por kredi ion tian.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ne, nun mi vere devas diri —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(interrompante, elsvingas la manon)</span> Bone, bone, kara doktoro, — ni +tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin +al <em>la sia</em>. <span class="staging">(ŝanĝas al silenta gajeco)</span> Sed aŭskultu nun, +doktoro — hm —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ +freneza — kaj tiel plu —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kion do, vi aludas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu <em>tio</em> do estus nura imago?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro +Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, mi devas konfesi, ke al <em>mi</em> ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis +vin en vere nekredebla grado.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(subpremas sombran rideton)</span> Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri <em>tio</em>.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj <em>tio</em> +estis ja granda bonŝanco.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(serioze)</span> Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru +<em>tion</em>.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, por <em>ŝi</em> tio certe estis peza aflikto.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek +tri jaroj.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Io kun la alia.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa +knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo. +Ho jes, sinjoro Solness, <em>vi</em> ja vere estis bonŝanca.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin eviteme)</span> Jes, sed estas ja ĝuste <em>tio</em>, kion mi tiel +forte timas.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos, +komprenu.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(firme kaj certe)</span> Venos de la junularo.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi +staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe.</p> + +<p>SOLNESS<br> +La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi. +Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas +post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes, +atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Nu, bona Dio, kio sekve?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.</p> + +<p class="staging"> +(Iu frapas la maldekstran pordon.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skuiĝas)</span> Kio <em>estas</em>? Ĉu vi aŭdis??</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Iu frapis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(laŭte)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde Wangel</b> envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze +alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma +kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj +maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa +montar-bastono.)</p> + +<p>HILDE WANGEL<br> +<span class="staging">(iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al <b>Solness</b>)</span> Bonan vesperon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin necerte)</span> Bonan vesperon —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Aspekte vi ne rekonas min!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Sed <em>mi</em> rekonas vin, fraŭlino —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kontente)</span> Ho, ĉu estas vi, kiu —!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, certe estas mi. <span class="staging">(al <b>Solness</b>)</span> Ni renkontiĝis ĉi-somere supre +en montodometo. <span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Kio do okazis pri la aliaj virinoj?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, certe ili tion ne ŝatis.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(minacas per la fingro)</span> Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis +kun ni.</p> + +<p>HILDE<br> +Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj +virinoj.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Mi tute samopinias kun vi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi ĵus venis.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Tute sola, fraŭlino Wangel?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin gaje, surprize)</span> Kompreneble mi ja <em>tiel</em> nomiĝas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, kies filino mi alie estus?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, ni do renkontiĝis <em>tie</em>. La someron, kiam mi konstruis turon sur +la malnova preĝejo.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pli serioze)</span> Jes, kompreneble tiam estis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, estas longe de tiam.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin firme)</span> <em>Estas</em> nun precize tiuj dek jaroj de tiam.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pase rimarkante)</span> Tamen dek du — dek tri jarojn.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino +Wangel?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, vere estas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj vi eble neniun konas ĉi tie?</p> + +<p>HILDE<br> +Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, ankaŭ <em>ŝin</em> vi konas?</p> + +<p>HILDE<br> +Nur <em>iomete</em>. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu <em>tie</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon. +<span class="staging">(ridetas)</span> Cetere inviti ne estus necese.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj ŝi neniam <em>tion</em> priparolis —</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj +metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. <b>Doktoro Herdal</b> volas helpi +ŝin. <b>Solness</b> staras ŝin rigardante.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(iras al li)</span> Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun +nokton.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tio certe bone eblas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. +Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed <em>tiu</em> bezonas +lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho jes, <em>tio</em> eblas. Mi nur informu mian edzinon —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(ŝerce, kun ekrigardo al <b>Hilde</b>)</span> Jes, pri tio vi povas ĵuri! +<span class="staging">(ridas)</span> Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiel?</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +La junuloj <em>tamen</em> venis frapante vian pordon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(vivigita)</span> Jes, sed tamen alimaniere.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes. Sendube!</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. <b>Solness</b> malfermas la pordon +dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(aperas ĉe la pordo)</span> Kiu <em>estas,</em> vi diras? <span class="staging">(ekvidas <b>Hilde</b>)</span> Ho, +ĉu estas <em>vi</em>? <span class="staging">(alproksimiĝas kaj etendas manon)</span> Vi do tamen venis +al la urbo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la +nokton.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉe ni? Jes kompreneble.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do +postvenos?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi ne <em>havas</em> valizon.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie +ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras +tute pretaj.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes. <em>Tie</em> ni havas pli ol sufiĉe da loko. <span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Eksidu +nun kaj iomete ripozu. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstren)</span></p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b>, kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj +ekrigardas ion aŭ alian. <b>Solness</b> staras antaŭ la tablo, ankaŭ li +kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(haltas kaj rigardas lin)</span> Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Estas tri infanĉambretoj en la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun <em>vi</em> ja povas esti infano +ĉi tie.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel +sonĝante.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi ofte sonĝas nokte, ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Preskaŭ ĉiam.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri kio vi <em>pleje</em> sonĝas?</p> + +<p>HILDE<br> +Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj +foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(iras pli proksimen)</span> Ĉu vi ion serĉas?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi. <span class="staging">(turnas sin)</span> Eble mi ne +rajtas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, bonvolu.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estas <em>vi</em>, kiu skribas en tiun grandan protokolon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, tion faras la librotenistino.</p> + +<p>HILDE<br> +Virino?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, kompreneble.</p> + +<p>HILDE<br> +Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ŝi estas edziniĝinta?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ŝi estas fraŭlino.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu tiel.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos.</p> + +<p>HILDE<br> +Estas bone por <em>ŝi</em>, tio.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed ne precipe bone por <em>mi</em>. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eble <em>vi</em> volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin de supre malsupren)</span> Nu, <em>tion</em> vi kredus! Ne dankon, — +tio ne okazu.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la +balancseĝon. Ankaŭ <b>Solness</b> iras al la tablo.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ daŭrigante)</span> — ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por +okupiĝi ol tiaĵoj. <span class="staging">(rigardas lin ridete)</span> Ĉu ne ankaŭ <em>vi</em> tion opinias?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin +per bezonaĵoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ŝerce)</span> Ne, <em>tion</em> mi ne intencas!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Do, nek valizo kaj nek mono!</p> + +<p>HILDE<br> +Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jen, pro <em>tio</em> mi ŝatas vin!</p> + +<p>HILDE<br> +Nur pro <em>tio</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pro diversaj kialoj. <span class="staging">(eksidas sur la apogseĝon)</span> Ĉu via patro +ankoraŭ vivas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, patro vivas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, pri tio mi ne ekpensis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas?</p> + +<p>HILDE<br> +Laŭ la okazaĵoj.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, +duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas +ĝin antaŭ sin sur la tablon.)</p> + +<p>HILDE<br> +Konstruestro Solness?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes?</p> + +<p>HILDE<br> +Vi estas tre forgesema, ĉu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Forgesema? Ne, ne laŭ <em>mia</em> scio.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri <em>tio</em> tie norde?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Norde en Lysanger? <span class="staging">(indiferente)</span> Nu, pri tio ne estas multe +direnda, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin riproĉe)</span> Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, do <em>vi</em> parolu al <em>mi</em> pri tio.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la +urbo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ĉu ne? Estas afable de <em>vi</em>, tio!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Afable?</p> + +<p>HILDE<br> +Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da +homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis +flagojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras!</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej +alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon +vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallonge, interrompante)</span> Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova +kutimo.</p> + +<p>HILDE<br> +Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu +se li falus! Li, — la konstruestro mem!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kvazaŭ deturnante)</span> Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj +blanke vestitaj diablidoj, — ŝi <em>kondutis</em> tiel freneze kaj kriis +supren al mi —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(brile ĝoje)</span> “Hura por konstruestro Solness”! Jes!</p> + +<p>SOLNESS<br> +— kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ +kapturniĝis rigardante.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pli mallaŭte, serioze)</span> Tiu diablido, — tiu estis <em>mi</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(fiksas rigide la okulojn sur ŝin)</span> Pri tio mi nun certas. Devas esti +<em>vi</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(denove vigla)</span> Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, +ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian +senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la +plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de +vertiĝo! <em>Tio</em> estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(repuŝante)</span> Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus +povinta stari tie supre kantanta.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin mire)</span> Kantanta? Ĉu <em>mi</em> kantis?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, vi efektive faris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(penseme)</span> Estas iom stranga, — tio ĉi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte)</span> Sed <em>jen</em>, — +poste, — <em>tiam</em> sekvis la <em>ĝusta.</em></p> + +<p>SOLNESS<br> +La ĝusta?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(brile vigle)</span> Jes, pri <em>tio</em> mi ja ne bezonas memorigi vin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri <em>tio</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la +klubo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon +mi forvojaĝis.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la +vespermanĝo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi +tiujn bagatelaĵojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Bagatelaĵojn! Ho, <em>vi</em> parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ +tio, ke mi estis <em>sola</em> en la ĉambro, kiam vi venis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi do vere <em>estis</em>?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ne lin respondante)</span> Tiam vi ne nomis min diablido.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, tion mi eble ne faris.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas +kvazaŭ eta princino.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis +min libera kaj vigla tiun tagon —</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos <em>via</em> +princino.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas iomete)</span> Jen, jen, — ĉu ankaŭ <em>tion</em> mi diris?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi +diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi +min. Al Hispanio aŭ ien. Kaj <em>tie</em> vi aĉetus reĝlandon por mi, vi +promesis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la +monerojn. Sed ĉu mi vere <em>diris</em> ĉion tion?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridas silente)</span> Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu +reĝlando.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, estas ja apetitodona nomo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed <em>tio</em> certe ne estis mia intenco.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kion mi do poste faris?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mankis nur ke vi ankaŭ <em>tion</em> forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas +ja memori, mi opinias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(fiksrigardas lin)</span> Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro +Solness.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(gapante ekstaras de la seĝo)</span> Ĉu faris <em>mi</em>!</p> + +<p>HILDE<br> +Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min +malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Vi do ne volas tion nei?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, tion mi vere neas!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin malestime)</span> Nu tiel.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas +staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga +paŭzo.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(iras singardeme al ŝi malantaŭe)</span> Fraŭlino Wangel —?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(silentas kaj ne movas sin)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi +sonĝis. <span class="staging">(metas la manon sur ŝian brakon)</span> Aŭskultu nun —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(faras senpaciencan movon per la brako)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kvazaŭ penso eklumas en li)</span> Aŭ —! Atendu! — Kaŝas sin io pli +profunda sube, vidu!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ne movas sin)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte sed intense)</span> Mi eble estis <em>pensinta</em> tion ĉi. Mi eble +<em>volis</em> tion. <em>Deziris</em> tion. <em>Emis</em> fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus +esti tiel?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(daŭre silentas)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Nu ja, jes, je diablo, — do mi <em>faris</em>!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(iomete turnas la kapon, sen lin rigardi)</span> Vi do nun konfesas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĉion kion vi volas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ke vi ĉirkaŭbrakis min?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes jes!</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj klinis min malantaŭen?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tre profunde malantaŭen.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj kisis min?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi faris.</p> + +<p>HILDE<br> +Multajn fojojn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tiom da fojoj kiom vi volas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon)</span> Nu +vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekridetas)</span> Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(denove iomete malgajhumora, iras for de li)</span> Ho, vi certe kisis tiom +multajn dum via vivo, mi kredas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, <em>tion</em> vi do ne kredu pri mi.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> eksidas en la apogseĝon. <b>Solness</b> staras sin apogante al +la balancseĝo.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Fraŭlino Wangel?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiel do <em>estis</em>? Kio do okazis poste, — tio inter ni du?</p> + +<p>HILDE<br> +Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj, +kaj — iŝ!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ <em>tion</em> forgesi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne +forgesas, mi scias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Aspektus ja tiel.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(denove vigla, rigardas lin)</span> Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon +tio okazis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiun tagon —?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru +tuj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis +antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kelkfoje kapjesas malrapide)</span> Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de +Septembro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ <em>tion</em> vi memoras, vi! +<span class="staging">(haltas)</span> Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de +Septembro.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi +promesis al mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi opinias, ke <em>tio</em> ne estas io timiga.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, moketis vin do.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estis nur <em>tio</em>, kion vi volis? Moki min?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed +io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian <em>vi</em> +opinias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi +revenus?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kaŝas duone ŝercan rideton)</span> Jes vere! <em>Tion</em> mi atendis de vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĝuste kiel trolo, jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj fari vin princino?</p> + +<p>HILDE<br> +Tion vi ja promesis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas al la plafono)</span> Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia +ordinara, reala reĝlando.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed iu alia, same bona?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, almenaŭ same bona. <span class="staging">(rigardas lin iomete)</span> Se vi kapablis +konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ +povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino +Wangel.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu +vi nur sidas tie ŝercante —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Eble mokas? Ankaŭ mi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ. <span class="staging">(ekrigardas ŝin)</span> Ĉu vi longe scias, +ke mi estas edziĝinta?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri +<em>tio</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pase)</span> Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. <span class="staging">(rigardas ŝin serioze kaj +diras mallaŭte)</span> Kial vi venis?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita +tempo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas senvole)</span> Vi estas ŝercemulino!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(gaje)</span> Prezentu mian reĝlandon, konstruestro! <span class="staging">(frapas per la fingro)</span> +La reĝlandon sur la tablon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas)</span> Serioze dirite, — +kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi +konstruis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, vi ja konstruis ege multe.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne +preĝejojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion vi do <em>nun</em> konstruas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hejmojn por homoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(penseme)</span> Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj +ankaŭ sur tiuj hejmoj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(miras)</span> Kion vi aludas per <em>tio</em>?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la +ventomontrilo vertiĝe tute alte.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> Strange ke vi <em>tion</em> diras. Ĉar estas ja tio, kion mi +pleje ŝatus fari.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senpacience)</span> Sed kial vi tion ne <em>faras</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin <em>havi</em>!</p> + +<p>HILDE<br> +Imagu, — ke ili ne volas!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli facile)</span> Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute +proksime.</p> + +<p>HILDE<br> +Por vi mem?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur <em>ĝi</em> estas turo.</p> + +<p>HILDE<br> +Alta turo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Tre alta?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo.</p> + +<p>HILDE<br> +Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante)</span> Diru al mi, +fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi nomiĝas Hilde.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Hilde? Ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi <em>tion</em> ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi +malbonkondutis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ankaŭ <em>tion</em> mi faris?</p> + +<p>HILDE<br> +Sed tiam vi diris <em>eta</em> Hilde. Kaj <em>tion</em> mi ne ŝatis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne. Ne je <em>tiu</em> okazo. — Cetere — “princino Hilde” — +Tio aspektos tre bone, mi opinias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando +nomiĝus?</p> + +<p>HILDE<br> +Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas +havi iun tute alian, mi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin)</span> Ĉu ne +estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi +kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm —</p> + +<p>HILDE<br> +Por kio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Por <em>memori</em> ion — ion <em>travivitan,</em> kion aspekte mi forgesis. Sed +neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu ja, troviĝas ankaŭ <em>tiaj</em> troloj en la mondo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras malrapide)</span> Bonege ke vi venis al mi nun.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin profunde)</span> Ĉu <em>estis</em> bone?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio. +<span class="staging">(pli malrapide)</span> Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, — +ege timema pro la junuloj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(blovas)</span> Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min. <span class="staging">(mistere)</span> Sciu, +ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!</p> + +<p>HILDE<br> +Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Malfermi?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte +de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo)</span> Ĉu vi +povas uzi <em>min</em> por io, konstruestro?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ <em>vi</em> venas — +kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro</b> <b>Herdal</b> envenas tra la antaŭĉambra pordo)</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu vere?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian +bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> venas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, kiel afabla vi estas al mi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(al la <b>sinjorino</b>)</span> La infanĉambro?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kapsignas al <b>Hilde</b>)</span> Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Hilde?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis +infano.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, ĉu vi <em>faris</em>? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi prenas la brakon de <b>doktoro Herdal</b> kaj iras dekstren)</p> + +<p class="staging"> +(Dume <b>Hilde</b> kolektas siajn pakaĵojn)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj rapide al Solness)</span> Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu +vi <em>povas</em> uzi <em>min</em> por io?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(prenas ŝiajn aĵojn)</span> <em>Vi</em> estas tiu, kiun mi plej kore +sopiris.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn)</span> Ho +vi granda, ĝuinda mondo —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekscitite)</span> Nu —?</p> + +<p>HILDE<br> +Tiel mi ja <em>havas</em> mian reĝlandon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senvole)</span> Hilde —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo)</span> <em>Preskaŭ</em>, — mi +dirus.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi eliras dekstren. <b>Solness</b> sekvas ŝin.)</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe <b>konstruestro Solness</b>. Sur +la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo +kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda +angulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ +flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun +granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe +maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. +Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas +frue antaŭtagmeze.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Konstruestro Solness</b> sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de +<b>Ragnar</b> malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj +detale rigardas kelkajn el ili. <b>Sinjorino Solness</b> paŝadas senbrue +kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita +kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur +seĝo apud la spegulo. <b>Solness</b> foje nerimarkite sekvas ŝin per la +okuloj. Neniu el ili parolas.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Kaja Fosli</b> silente venas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(turnas la kapon kaj diras indiferente pase)</span> Nu, ĉu estas <em>vi</em>?</p> + +<p>KAJA<br> +Mi volis nur informi, ke mi venis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?</p> + +<p>KAJA<br> +Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li +volus veni por scii —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?</p> + +<p>KAJA<br> +Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.</p> + +<p>KAJA<br> +Jes. <span class="staging">(haltas ĉe la pordo)</span> Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li +venos?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, — mi ne scias pri io preciza.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Kaja</b> eliras maldekstre)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Solness</b> daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ĉe la plantoj)</span> Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekrigardas ŝin)</span> Ankaŭ li? Kiu krom li?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ne respondante)</span> Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun +ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, mi ja devus fari. <span class="staging">(Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(laŭte, super la desegnaĵoj)</span> Ĉu ŝi daŭre dormas?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(indiferente)</span> Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, ŝi <em>faris</em>?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. <span class="staging">(Ŝi iras +antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto, +Aline.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, efektive.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas)</span> Vi <em>tion</em> vidos, +Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli +facile vivi. — Precipe por <em>vi</em>.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin)</span> De nun?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, kredu min, Aline —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉu vi aludas, — ĉar <em>ŝi</em> venis al ni?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la +novan domon.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(prenas la supervestaĵojn)</span> Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam +fariĝos pli bone?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ <em>vi</em> tion +kredas?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Mi tute nenion kredas pri la nova domo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(malbonhumore)</span> Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas +ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. <span class="staging">(Li volas helpi ŝin pri la +vestaĵoj.)</span></p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(evitante)</span> Funde vi faras tro multe por mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(iom ekscitite)</span> Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne +toleras aŭdi tiaĵon de vi!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed mi havas opinion <em>mian</em>. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por +vi en la nova domo.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho Dio, — bone por mi —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes! Jes! Fidu nur <em>tion</em>! Ĉar <em>tie</em>, vidu, — <em>tie</em> +estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis — +ĉio.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, +tiu.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekplendas)</span> Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, — +por <em>mi</em> vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio +ĉi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la +temon —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(abrupte haltas kaj rigardas ŝin)</span> Ĉu <em>mi?</em> Kial mi <em>tion</em> farus? +Evitas?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj +ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun surprizitaj okuloj)</span> <em>Vin</em>! Ĉu estas <em>vi</em>, — vi mem, pri kiu vi +parolas, Aline!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(nevole al si mem)</span> Ankaŭ <em>tio</em>!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉar pri la malnova domo, — pri <em>ĝi</em> devis esti kiel estis. Granda +Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas <em>tio</em>! Tio, tio, +tio!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Pri <em>ĝi</em> ne pensu, Aline!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, ĝuste pri <em>tio</em> mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri +ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi +neniam permesiĝas pardoni min mem —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekkrie)</span> Vin mem —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. +Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli +miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi. +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Ho, se mi estus povinta, Halvard!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte, skuita, proksimiĝas)</span> Aline, — promesu al mi, ke vi +neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(premas la manojn kaj paŝadas sur la planko)</span> Ho, estas malesperige! +Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho ne! Vere, vere. <span class="staging">(peze)</span> Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en <em>tio</em>, +ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. <em>Jene</em> kiel <em>ĉi +tie</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne, al tio vi devas mem respondi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekrigardas ŝin suspekteme)</span> Kion vi aludas per <em>tio</em>, Aline?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kion mi aludas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun +subpenson.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne, pri tio mi povas certigi vin —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi +ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Sed kio do? Kio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(starigas sin antaŭ ŝin)</span> Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, +kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<em>Mi</em>, vi diras! Ĉu <em>mi</em> faras!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan +edzon en la domo por kiu peni —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(timigite)</span> <em>Malsana</em>? Ĉu vi estas <em>malsana</em>, Halvard, —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al +vi plaĉas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(palpas por la seĝdorso kaj eksidas)</span> Halvard, — je Dio en la +ĉielo —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri +mi.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras tien kaj reen sur la planko. <b>Sinjorino Solness</b> timeme +sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(trankvile)</span> Funde mankas al mi nenio.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Estas <em>tio</em>, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura +ŝuldoŝarĝo —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte, en emocio)</span> Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi, +— al vi, Aline.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras malrapide)</span> Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere +tuj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed ne <em>estas</em> iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ +ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo +kuŝanta sur mi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kulpo al <em>mi</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pleje al vi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Do vi — tamen estas malsana, Halvard.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(peze)</span> Do eble estas. Aŭ io tia. <span class="staging">(rigardas al la +pordo dekstre, kiu malfermiĝas)</span> Nu! Nun lumiĝas.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde Wangel</b> envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La +juprando estas mallevita.)</p> + +<p>HILDE<br> +Bonan matenon, konstruestro!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Vi dormis bone?</p> + +<p>HILDE<br> +Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min — +kvazaŭ princino!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridetas iomete)</span> Efektive ĝuinde.</p> + +<p>HILDE<br> +Efektive.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj eble ankaŭ sonĝis?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, jes. Sed <em>tio</em> estis terura.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu +vi neniam sonĝas ion tian?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu jes, — foje —</p> + +<p>HILDE<br> +Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, tiel alte kiel eblas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ <em>mi</em> faras.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(prenas la sunŝirmilon)</span> Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. + <span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(volas ĵeti sin al ŝia kolo)</span> Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino +Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(deturnante, liberigas sin)</span> Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. +Kaj tial mi volonte faras.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĉagrenita, pintigas la buŝon)</span> Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas +iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi <em>nun</em> ordigis la vestaĵojn. +Aŭ ĉu mi eble ne <em>povas</em>?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(blovas)</span> Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(en kaŝita, malbona humoro)</span> Jes, sed homoj povus imagi al si, ke +<em>ankaŭ vi</em> estas freneza, vi komprenu.</p> + +<p>HILDE<br> +Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(montras al sia frunto)</span> Jen vi vidas almenaŭ unu tian.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi, — konstruestro?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, vere ne. <span class="staging">(regas sin kaj iomete ridas)</span> Jes, tamen eble en unu +sola rilato.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, ĉu vi <em>tion</em> aŭdas, Aline?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, tion mi ne diras.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho jes, diru!</p> + +<p>HILDE<br> +Ho ne, dankon, — <em>tiel</em> freneza mi ne estas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros, +Halvard.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, — Ĉu vi <em>tion</em> kredas?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis +infano, — vi ja rakontas.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(iom poste)</span> Via edzino tute ne ŝatas <em>min, ĉu?</em></p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi mem <em>tion</em> ne rimarkis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(eviteme)</span> Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ankaŭ <em>tia</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas +tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senpacienca)</span> Sed se ŝi <em>tia</em> estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri +devo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri devo?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar +estas ŝia <em>devo</em>, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan +vorton!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial ne?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo — +devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas, +— kial ŝi do dirus tiaĵon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?</p> + +<p>HILDE<br> +Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas +min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj +kora, vi komprenu.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ĉu estas <em>tiel</em>, ke vi tion preferas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĝuste tiel. <span class="staging">(paŝadas sur la planko, haltas apud la +libroŝranko kaj rigardas la librojn)</span></p> + +<p>HILDE<br> +Vi havas tre multajn librojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, mi ja akiris kelkajn.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pli frue mi provis. Ĉu <em>vi</em> legas?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la +kuntekston.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon +kaj foliumas)</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.</p> + +<p>HILDE<br> +Unu, kiun vi mem instruis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja, li lernis iom ankaŭ de <em>mi</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Do li certe estas tre lerta? <span class="staging">(rigardas iomete desegnaĵon)</span> +Ĉu ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne malbona. Por <em>mia</em> bezono —</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Li certe estas ege lerta.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?</p> + +<p>HILDE<br> +Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de <em>vi</em>, tiam —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, pro <em>tio</em> —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de <em>mi</em>. Kaj +<em>same</em> mallertaj ili estas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin kaj skuas la kapon)</span> Ne, eĉ se mi mortus, mi ne +komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Nu? Kaj kial ne?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras, duone serioza, duone ridanta)</span> Iŝŝ, ne do, konstruestro! +Al kio <em>tio</em> celus! Neniu alia ol <em>vi</em> rajtus konstrui. Vi estus la +sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senpere)</span> Hilde —!</p> + +<p>HILDE<br> +Nu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiel vi venis al tia ideo?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi trovas <em>tion ĉi</em> malĝuste pensita de mi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, <em>tial</em> ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu kion?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama +ideo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Kaj tion vi certe jam rimarkis.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, tute ne.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel +en unu rilato —?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri kio alia?</p> + +<p>HILDE<br> +Povas esti indiferente por vi, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Jes, jes, — kiel vi volas. <span class="staging">(haltas apud la +orielo)</span> Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Kio estas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(montras eksteren)</span> Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?</p> + +<p>HILDE<br> +La nova domo vi aludas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +La skafaldo ankoraŭ staras.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu tiu estas via nova domo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en <em>tiu</em> domo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tri, kiel ĉi tie.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj neniuj infanoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eĉ ne venos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun duona rido)</span> Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ke —?</p> + +<p>HILDE<br> +Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭtigas la voĉon)</span> Ni <em>havis</em> infanojn, — Aline kaj mi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin intense)</span> Ĉu <em>vi</em> —!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.</p> + +<p>HILDE<br> +Dunaskitoj do.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(atenteme)</span> Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu +<em>havas</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(en silenta emocio)</span> Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ +apenaŭ <em>tiom</em> longe. <span class="staging">(impete ekdiras)</span> Ho, Hilde, kiel nekompreneble +bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu +mi povas paroli!</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu <em>tion</em> vi ne povas — eĉ ne kun <em>ŝi</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi <em>volas</em> kaj devas. <span class="staging">(peze)</span> Kaj ankaŭ ne +pri multaj aliaj aferoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ĉu nur <em>tion</em> vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas +min?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu +scias — <span class="staging">(interrompante)</span> Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la +sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> eksidas en la sofoangulon)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(tiras seĝon pli proksimen)</span> Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Kaj mi ĉion diros al vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro. +Rakontu do! Tuj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(montras al la fenestro de la orielo)</span> Jen sur la altejo, — kie vi +nun vidas la novan domon —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +— jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis +tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni +heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estis turo ankaŭ sur <em>tiu</em> domo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto +laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca +interne.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Ĝi forbrulis por ni.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, sed —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —</p> + +<p>HILDE<br> +La kompatindajn dunaskitojn, jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al +tago, videble.</p> + +<p>HILDE<br> +Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun +ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(intense)</span> Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, sed kio do —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la +domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni +devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la +etulojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Tion ili do ne eltenis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, <em>ili</em> eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj <em>tiu</em> influis la +lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi +diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili <span class="staging">(kunpremas la manojn)</span> ili — +ho!</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Tion</em> ili ne transvivis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, <em>tion</em> ili ne transvivis. Estis <em>tio</em>, kio forprenis ilin +de ni.</p> + +<p>HILDE<br> +Certe estis terure por vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. <span class="staging">(li pugnigas la +manojn en silenta kolero)</span> Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo! +<span class="staging">(abrupte kaj firme)</span> Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte +konstruis preĝejojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu +turo staris finita.</p> + +<p>HILDE<br> +Tion ankaŭ <em>mi</em> scias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn +nek preĝejturojn.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hejmojn por homoj, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, prefere tion. <span class="staging">(ŝanĝas al pli facila tono)</span> Jes, vidu, — kiel +mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel +konstruestro do.</p> + +<p>HILDE<br> +Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe +elpensis mem.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en +grundojn por vilaoj. Kaj <em>tie</em> mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem +deziris. Kaj <em>sekve</em> iris por mi glate.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin esplore)</span> Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna +stato.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(sombre)</span> Feliĉa? Ĉu ankaŭ <em>vi</em> tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du +infanetoj, vi —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin, +Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(iom necerta)</span> Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe +poste?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin firme, sen respondi)</span> Feliĉa viro, vi diris —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(daŭre rigardas ŝin)</span> Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —</p> + +<p>HILDE<br> +Nu ja!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pripensas vane)</span> Ne. Kiu penso <em>tiu</em> estus?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun subpremata intenseco)</span> Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla +konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie +patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja +sento, ke estas ege feliĉa afero tio, <em>ekzisti</em> en la mondo. Kaj +precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj +malgrandaj rilatoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi +povas fari tiajn belegajn hejmojn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por <em>atingi</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed ĉu trans <em>tio</em> do tute neeblas pasi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, — +por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la +infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(zorgeme)</span> Sed ĉu vi <em>tion</em> do <em>devis</em>? Por ĉiam, vi diras?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kapjesas malrapide)</span> Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj +babiladas. <span class="staging">(elspiras peze)</span> Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne +estis pli malmultekoste havebla, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Sed ĉu ne eblas, ke <em>tio</em> pliboniĝos?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Neniam. Neniam. Ankaŭ <em>tio</em> estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta +malsano de Aline.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin kun nedifinebla esprimo)</span> Kaj tamen vi daŭre konstruas +tiujn infanĉambretojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(serioze)</span> Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi +kvazaŭ allogas kaj vokas vin?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> La neebleco? <span class="staging">(vigle)</span> Jes certe! Ĉu ankaŭ <em>vi</em> tiel +sentas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi tiel sentas.</p> + +<p>HILDE<br> +Do estas — iomete trolo ankaŭ en <em>vi</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial trolo?</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel <em>vi</em> do volas nomi tiaĵon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ne, ne, eble estas. <span class="staging">(impete)</span> Sed ĉu mi ne devas +<em>fariĝi</em> trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En +ĉio!</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte, en interna emocio)</span> Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. +Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en +hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — <span class="staging">(pugnigas la manojn)</span> Ho, ĉu ne +estas terure imagi al si —!</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Kio</em> do estas tiel terura?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed +per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu +ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu <em>jenon</em>, Hilde! Tiun prezon mia +artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon +mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam +denove!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj fiksrigardas lin)</span> Nun vi certe pensas pri — pri +<em>ŝi</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — <em>ŝi</em> havis <em>sian</em> vivotaskon, +ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. <span class="staging">(la voĉo tremas)</span> Sed ŝia +vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, +— por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke +Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ŝi! Por konstrui?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri +kiuj <em>mi</em>, okupiĝas —</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, pri <em>kio</em> do?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mole, en emocio)</span> Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui +infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel +ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. <em>Tio ĉi</em> estis por +kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata +— kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj +post fajro.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, sed tamen se tiel estus —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<em>Estas</em> tiel! <em>Estas</em> tiel! Mi scias.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, sed <em>vi</em> almenaŭ ne estas kulpa pri tio.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide)</span> Nu ja, <em>tiu</em> estas +la granda, terura demando. <em>Tiu</em> estas la dubo, kiu mordadas min — +nokton kaj tagon.</p> + +<p>HILDE<br> +Tiu ĉi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, supozu nun — ke mi <em>kulpus</em>. Iel.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi! Pri la fajro!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin zorgeme)</span> Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja +tamen — tamen estas malsana.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en <em>tiu</em> rilato.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ragnar Brovik</b> singardeme malfermas la etan pordon en la angulo +maldekstre.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> iras antaŭen sur la planko.)</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(kiam li vidas <b>Hilde</b>)</span> Ho — Pardonu, sinjoro Solness — <span class="staging">(Li volas +retiri sin.)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, ne, restu. Por ke estu farite.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ho jes, — se tio eblus!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu +kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas +legi antaŭ ol li —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ĉu vi rigardis ilin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, — mi faris.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ <em>mi</em> ne taŭgas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(eviteme)</span> Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via +deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ +feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi +promesis al li. — <em>Ĉu</em> mi diru tion al patro — antaŭ ol li +mortos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(korsuferas)</span> Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi. +Plej bone nenion diri! <span class="staging">(ekdire)</span> Mi ne <em>povas</em> alie agi ol mi faras, +Ragnar!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(iras tien)</span> Dankon.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(metas la manon sur la ujon)</span> Ne, ne, lasu ilin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉar ankaŭ <em>mi</em> volas rigardi ilin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed vi ja — <span class="staging">(al <b>Ragnar</b>)</span> Do, lasu ilin kuŝi.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Bonvole.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj iru nun hejmen al via patro.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes, mi do faru.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kvazaŭ malespere)</span> Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne +<em>povas</em>! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne <em>devas</em>!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ne, ne. Pardonu — <span class="staging">(Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la +angulo.)</span></p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> eksidas sur seĝon apud la spegulo.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kolere rigardas al <b>Solness</b>)</span> Jeno estis tre malbona de vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ankaŭ <em>vi</em> tion trovas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, vi ne komprenas kiel estas por <em>mi</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Tamen —. Vi ne devus esti tia.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur <em>mi</em> kiu rajtus konstrui.</p> + +<p>HILDE<br> +Tiaĵon <em>mi</em> povas diri. Sed vi ne devas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj per mia anima paco aldone.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Anima paco! <span class="staging">(intime)</span> Nu ja, vi pravas! — Kompatinda +konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun silenta, gluglanta rido)</span> Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos +komikaĵon.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(streĉita, eksidas)</span> Nu jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur +pri fendeto en kamentubo, komprenu.</p> + +<p>HILDE<br> +Nenio alia?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, ne komence.</p> + +<p class="staging"> +(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al <b>Hilde</b> kaj +eksidas.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senpacience, frapas sian genuon)</span> Do, la fendeto en la kamentubo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis. +Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por +scii, ĉu ĝi daŭre tie <em>estas</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj ĝi <em>estis</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj vi nenion diris?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, mi ne faris.</p> + +<p>HILDE<br> +Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis +komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis. +Morgaŭ. Neniam fariĝis.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar mi pensadis. <span class="staging">(malrapide kaj mallaŭte)</span> Per tiu eta nigra fendo +en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭ si)</span> Certe estis streĉe.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi +facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo. +Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj +hejme estus ege hejtigante la fornojn —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi +envenus.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ŝi <em>estas</em>. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la +fumon.</p> + +<p>HILDE<br> +Nur la fumon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus +la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi +deziris ke okazu, komprenu.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, vi diras, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la +fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis +neniun rilaton al la fajro.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu kio!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, — +en tute alia parto de la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, se vi nur parolos prudente, —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi provos. <span class="staging">(li lokigas sian seĝon pli proksimen)</span></p> + +<p>HILDE<br> +Do, ekparolu, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(konfidence)</span> Ĉu ne ankaŭ <em>vi</em> tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj +selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon <em>deziri</em> ion, +<em>avidi</em> ion, <em>voli</em> ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble +— ke fine ili <em>devas</em> tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun nedifinebla esprimo en la okuloj)</span> Se <em>tiel</em> estas, ni iam vidos +— ĉu <em>mi</em> apartenas al tiuj selektitaj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne estas la memo <em>sola</em>, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, +— la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se +io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste +voki. Interne en si mem do, vi komprenas.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus +dezirinta?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta +tiel oportune por <em>li</em>. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki +la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. <span class="staging">(ekstaras en +maltrankvilo)</span> Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du +knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro +<em>tio</em>, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion +ŝi arde volis.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis <em>mi</em>! Kaj ili venis kaj +cedis al mia volo. <span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Estas <em>tio</em>, kion homoj +nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu +bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie +sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn +por kovri <em>mian</em> vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, — +neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin atente)</span> Vi <em>estas</em> malsana, konstruestro. Tre malsana, +mi inklinas kredi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Diru <em>freneza</em>. Ĉar <em>tion</em> vi ja pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<em>Kio</em> do? Eldiru!</p> + +<p>HILDE<br> +Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana +konscienco.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. +Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(grumblas)</span> Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas +demandi?</p> + +<p>HILDE<br> +En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere +fortika.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu <em>vi</em> havas fortikan konsciencon?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi opinias ke <em>jes</em>. Mi ne rimarkis ion alian.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun trema tirado ĉe la buŝo)</span> Ho, ne estis tiel facile forlasi +patron, kiun mi ege amas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho ĉu! Por monato aŭ du —</p> + +<p>HILDE<br> +Mi eble neniam plu revenos hejmen.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Neniam? Kial vi do forlasis lin?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duone serioze, duone ŝerce)</span> Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek +jaroj pasis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(tute serioze)</span> <em>Estis</em> tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi +tien. Eĉ logis kaj tiris min.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en +vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas +<em>tio</em>, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, — +ĉu vole, ĉu senvole.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la +mondo, kiujn oni ne <em>vidas</em>, Hilde!</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ diabloj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(haltas)</span> Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj +nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la +nigreharaj, kiuj kaptas onin! <span class="staging">(paŝadas)</span> Hoho! Tiam ne estus malfacile!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(sekvas lin per la okuloj)</span> Aŭ se oni havus fortan, ege sanan +konsciencon. Tian ke oni <em>kuraĝus</em> fari, kion oni plej arde +<em>volus</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(haltas apud la konsoltablo)</span> Mi opinias, ke la plimulto estas same +malfortuloj kiel mi en tiu rilato.</p> + +<p>HILDE<br> +Povas ja esti.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(apogas sin al la tablo)</span> En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj +malnovaj sagaoj?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —</p> + +<p>SOLNESS<br> +En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj +kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj rabis virinojn —</p> + +<p>SOLNESS<br> +— kaj tenis ilin ĉe si —</p> + +<p>HILDE<br> +— kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —</p> + +<p>SOLNESS<br> +— kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen kun duone vualita okulo)</span> Ŝajnas al mi, ke <em>tio</em> +estus incite.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun mallonga, grumblanta rido)</span> Jes, kapti virinojn, jes?</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Fariĝi</em> rabata.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin momenton)</span> Nu, tiel.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ interrompante)</span> Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, +konstruestro?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĉar <em>tiuj</em> uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili +revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel +infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne +volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?</p> + +<p>HILDE<br> +Kial ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?</p> + +<p>HILDE<br> +Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu <em>eblus</em> ami tian ulon?</p> + +<p>HILDE<br> +Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin penseme)</span> Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu +regas <em>tion</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun duona rido)</span> Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn <em>vi</em> tiel +bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(varme kaj silente)</span> Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi, +Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Por mi ili <em>jam</em> elektis. Por ĉiam.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin profunde)</span> Hilde, — vi estas kiel sovaĝa +arbarbirdo.</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Tio</em> ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Pli ĝuste tio — eble. <span class="staging">(en granda impeto)</span> Kaj kial ne rabobirdo! +Kial mi ne irus rabe, ankaŭ <em>mi</em>? Preni la predon, kiu min logas? Se +mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi ja estas tia stranga birdo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas +kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.</p> + +<p>HILDE<br> +Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? +Tiel interne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj malrapide)</span> Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion +farinta.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion vi volis <em>pri</em> mi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi estas la juneco, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> La juneco, kiun vi tiel timas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(kapsignas malrapide)</span> Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon +de <b>Ragnar</b>.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(etendas la ujon al li)</span> Nun pri tiuj desegnaĵoj —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(abrupte, rifuzante)</span> Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis +ilin.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!</p> + +<p>HILDE<br> +Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu +vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas? +Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, estas ja ĝuste <em>tio</em>, kion li povas. Tion li ja certigis al si, +— tiu monsinjoro.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete +mensogi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mensogi? <span class="staging">(kolere)</span> Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj +desegnaĵoj!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(tiras la ujon iomete al si)</span> Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi +parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo. + <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Kie vi havas plumon kaj inkon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi ne havas tiaĵon ĉi tie.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(iras al la pordo)</span> Sed ĉe la fraŭlino certe —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia +maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin +teren.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ lin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li +devas elstari.</p> + +<p>HILDE<br> +La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras)</span> Se Ragnar progresos, li +frapos <em>min</em> al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia +patro.</p> + +<p>HILDE<br> +Rompas <em>vin</em>? Ĉu li do taŭgas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta +por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron +Solness.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin en silenta riproĉo)</span> Kaj vi tamen volis bari lin +ekstere. Fi, konstruestro!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi +timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo, +ĝi estas senindulga.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(en timo, kovras siajn orelojn)</span> Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas +preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la +vivo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj kio <em>tio</em> estas?</p> + +<p>HILDE<br> +Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur +preĝeja turo. <span class="staging">(denove trankvila)</span> Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon +vi certe havas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(elprenas ujeton)</span> Jen mi havas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo)</span> Bone. Kaj nun ni +eksidu, ni du, konstruestro. <span class="staging">(<b>Solness</b> eksidas ĉe la tablo)</span></p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson)</span> Kaj ni skribu sur la +desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar — +aŭ kiel li nomiĝas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin)</span> Diru +al mi ion, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj —</p> + +<p>HILDE<br> +Kio do?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste <em>tio</em> kion mi ne +deziris.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kial ne?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi timis, ke <em>tiam</em> rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur +la desegnaĵojn, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ni ja devis.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas)</span> Tiel bone kaj +korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skribante)</span> Ĉu vi neniam <em>vere</em> amis iun, vi Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(akre)</span> Kion vi diras?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi neniam amis iun.</p> + +<p>HILDE<br> +Amis iun alian, vi sugestas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekrigardas ŝin)</span> Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek +jaroj? Neniam?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tiam vi interesiĝis pri aliuloj?</p> + +<p>HILDE<br> +Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo +okazas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hilde, — kial vi venis ĉi tien?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja +morti dume.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi volas havi mian reĝlandon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hm —</p> + +<p class="staging"> +(Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la +desegnaĵojn.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn +pakaĵojn.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj +sendiĝos poste.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, kiel kore afable de vi tamen!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Nur simpla devo. Nenio alia.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(tralegas kion li skribis)</span> Aline!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, kompreneble ke <em>ŝi</em> estas tie.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(metas la desegnaĵojn en la ujon)</span> Hm —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam <em>mi</em> iras tra la +ĉambro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(prenas de li la ujon)</span> Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon! <span class="staging">(iras al la +pordo, sed turnas sin)</span> Kiel ŝi nomiĝas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli.</p> + +<p>HILDE<br> +Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaja, — mi kredas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(malfermas la pordon kaj vokas eksteren)</span> Kaja! Envenu! Rapide! La +konstruestro volas paroli kun vi.</p> + +<p class="staging"> +(Kaja venas internen de la pordo)</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(rigardas lin timigite)</span> Jen mi estas —?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(donas al ŝi la dokumentujon)</span> Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion +ĉi. Ĉar nun la konstruestro <em>sur</em>skribis.</p> + +<p>KAJA<br> +Ho, fine do!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide.</p> + +<p>KAJA<br> +Mi tuj iros hejmen kun ĝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.</p> + +<p>KAJA<br> +Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(akre)</span> Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru <em>tion</em> de mi.</p> + +<p>KAJA<br> +Jes mi —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin.</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj treme)</span> Ankaŭ ne min!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio +estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino +Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas!</p> + +<p>KAJA<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, sinjoro Solness. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ŝi! Tia azenino.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas +ilin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ankaŭ ŝin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Sed ke vi povas malhavi <em>ŝin</em> —? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, +vi, Halvard.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(gaje)</span> <em>Mi</em> almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado +en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la +florkronon supren — <span class="staging">(turnas sin al <b>Hilde</b>)</span> — tute supren sur la +turpinton. Kion vi diras al <em>tio</em>, fraŭlino Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin per brilaj okuloj)</span> Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel +alte.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Min!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel +<em>kapturnema</em> kiel <em>li</em> estas!</p> + +<p>HILDE<br> +Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, efektive li estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, mi aŭdas homojn paroli pri <em>tio</em>. Sed tute ne eblas —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, +mi!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri +sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam +estis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(timigita)</span> Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj +skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed Aline do —!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi <em>ne povas</em> esti io +alia! Ho Dio, — ho Dio! <span class="staging">(Ŝi eliras rapide dekstre.)</span></p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin atente)</span> Ĉu <em>estas</em> tiel, aŭ ĉu ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ke mi estas kapturnema?</p> + +<p>HILDE<br> +Ke <em>mia</em> konstruestro ne <em>kuraĝas</em>, ne <em>povas</em> grimpi tiel alte +kiel li mem konstruas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu tiel vi rigardas la aferon?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas tra la orielfenestro)</span> Tie supre do. Tute supre —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde. +— Povus loĝi <em>tie</em> kiel princino.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco)</span> Jes, tion vi ja promesis al +mi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu mi vere <em>faris</em>?</p> + +<p>HILDE<br> +Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu +reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(konsidereme)</span> Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia +imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(akre)</span> Ĉar eble vi ne <em>faris</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi apenaŭ mem scias —. <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Sed <em>tion</em> mi nun scias, ke +mi —</p> + +<p>HILDE<br> +Ke vi —? Diru tuj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +— ke mi estus <em>devinta</em> tion fari.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(en brava ekkrio)</span> Neniam en la mondo <em>vi</em> estas kapturnema!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun amara trajto)</span> Super via nova hejmo, jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Super la nova domo, kiu neniam fariĝos <em>hejmo</em> por <em>mi</em>.</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras tra la ĝardenpordo)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. +Aŭdiĝas nur la vortoj:)</span> — — — — terure ekscite — —</p> +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Granda, vasta verando, apartenanta al la loĝdomo de <b>konstruestro +Solness</b>. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidiĝas +maldekstre. Balustrado antaŭ tiu ĉi dekstre. Tute fone, sur la +malvasta flanko de la verando, ŝtuparo kondukas al la pli malalte +situanta ĝardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ĝardeno etendas +siajn branĉojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter +la arboj, ekvidiĝas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo +ĉirkaŭ la turkonstruaĵo. En la fono la ĝardeno limiĝas de +malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, +kadukaj dometoj.)</p> + +<p class="staging"> +(Vesperĉielo kun sunbriligitaj nuboj.)</p> + +<p class="staging"> +(Sur la verando staras ĝardena benko laŭ la muro de la domo, kaj +antaŭ la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas +apogseĝo kaj kelkaj taburetoj. Ĉiuj mebloj estas korbfarista +plektaĵo.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b>, envolvita en blanka krepŝalo, ripozas en la +apogseĝo rigardante dekstren.)</p> + +<p class="staging"> +(Iom poste <b>Hilde Wangel</b> venas supren la ŝtuparon de la ĝardeno. +Ŝi estas same vestita kiel antaŭe, kaj portas ĉapelon sur la kapo. +Sur la brusto ŝi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(turnas la kapon iomete)</span> Ĉu vi ĉirkaŭiris en la ĝardeno, +fraŭlino Wangel!</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi ĉirkaŭrigardis tie.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj ankaŭ trovis florojn, mi vidas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Ĉar ili abundas. Inter la arbustoj.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho <em>ĉu</em>? Ankoraŭ? Jes, ĉar mi tien preskaŭ neniam venas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Ĉu vere! Vi do ne kuras en la ĝardenon ĉiun +tagon?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun laca rideto)</span> Mi ne plu ien “kuras”, mi. <em>Nun</em> ne plu.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, sed ĉu vi neniam foje iras por saluti la belaĵojn, kiuj <em>tie</em> +troviĝas?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉio fremdiĝis por mi. Mi preskaŭ timas la revidon.</p> + +<p>HILDE<br> +Vian propran ĝardenon!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ŝajnas al mi, ke ĝi ne plu aspektas la <em>mia</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, kial tiel —?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne, ĝi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun +ili bedaŭrinde forprenis tiom multe de la ĝardeno, fraŭlino +Wangel. Imagu, — ili parceligis, — kaj konstruis domojn por fremdaj +homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj <em>ili</em> povas sidi rigardante min +tra siaj fenestroj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun hela esprimo)</span> Sinjorino Solness?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes?</p> + +<p>HILDE<br> +Permesu al mi iomete restadi ĉe vi?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes volonte, se vi emas.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> translokigas tabureton al la apogseĝo kaj eksidas.)</p> + +<p>HILDE<br> +Ah, — ĉi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(metas la manon facile sur ŝian nukon)</span> Ĝentile ke vi volas sidi ĉe + <em>mi</em>. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion mi farus ĉe li?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Helpi lin, mi pensis.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj. +Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraĝis paroli al li.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Li</em>!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Vi ankoraŭ ne vere konas lin, vi, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin varme)</span> Ĉu vi ĝojas nun, ĉar vi transloĝiĝos en la +novan domon?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Mi <em>devus</em> ja ĝoji. Ĉar Halvard ja deziras —</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, ne ĝuste pro tio, mi pensas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, jes, fraŭlino Wangel. Ĉar estas ja nur mia devo, tio, subigi +min al <em>li</em>. Sed ofte sentiĝas malfacile devigi sian animon al +obeemo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, <em>tio</em> certe sentiĝas malfacile.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen —</p> + +<p>HILDE<br> +Kiam oni travivis tiom da pezaĵoj, kiel vi —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiel <em>vi</em> tion scias?</p> + +<p>HILDE<br> +Via edzo diris.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Al mi li malofte tuŝas <em>tiujn</em> aferojn. — Jes, kredu, ke mi +travivis sufiĉe multe dum mia vivo, <em>mi</em>, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kompateme kaj malrapide kapsignas)</span> Kompatinda +sinjorino Solness. Unue brulis por vi —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(kun suspiro)</span> Jes, ĉio <em>mia</em> brulis.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj poste sekvis tio pli grava.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Pli grava?</p> + +<p>HILDE<br> +La plej afliktiga.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Al kio vi aludas?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(silente)</span> Vi ja perdis ambaŭ knabetojn.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, ili, jes. Jes, vidu, <em>tiu</em> estis <em>aparta</em> afero, tiu. Estis ja +elĉiela sorto. Kaj al tiaĵo oni devas sin kurbi. Kaj aldone +danki.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi tion faras?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne ĉiam, bedaŭrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen +mi ne <em>povas</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi —</p> + +<p>HILDE<br> +Kial?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉar mi ne estis sufiĉe persista en la malfeliĉo.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed mi ne komprenas, ke —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho ne, ne, fraŭlino Wangel, — ne parolu pli pri tiuj du knabetoj. +Pri ili ni nur ĝoju. Ĉar <em>ili</em> ja estas feliĉaj, — feliĉaj nun. +Estas ja la <em>malgrandaj</em> perdoj en la vivo, kiuj tiel akre ŝiras la +koron. Perdi ĉion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(metas la brakojn sur ŝian genuon kaj rigardas al ŝi varme)</span> Dolĉa +sinjorino Solness, — diru al mi, kio <em>tio</em> estas!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kiel mi diras. Nur etaj aĵoj. Brulis ja ĉiuj la malnovaj portretoj +sur la muroj. Kaj ĉiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu +apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj ĉiuj puntaĵoj de +patrino kaj avino — ankaŭ ili brulis. Kaj imagu, — la juveloj! +<span class="staging">(peze)</span> Kaj ĉiuj pupoj.</p> + +<p>HILDE<br> +Pupoj?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(plorsufoke)</span> Mi havis naŭ delikatajn pupojn.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj ankaŭ <em>ili</em> brulis?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉiuj. Ho, estis korŝire, — korŝire por mi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi do konservis ĉiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaŭ poste.</p> + +<p>HILDE<br> +Post kiam vi fariĝis plenkreska?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, longe post <em>tiu</em> tempo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ post kiam vi edziniĝis?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam — Sed ili ja forbrulis, la +malfeliĉuloj. Neniu pensis savi <em>ilin</em>. Ho, estas triste imagi. Jes, +ne ridu pri mi, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi tute ne ridas.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ĉar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaŭ +etajn nenaskitajn infanojn.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Herdal</b>, kun la ĉapelo en la mano, elvenas tra la pordo +kaj ekvidas la <b>sinjorinon Solness</b> kaj <b>Hilde</b>.)</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, jes. Sed ĉu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de +vi.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, estas io priparolenda kun vi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Bone. Ni do eniru. <span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> En montara uniformo ankaŭ hodiaŭ, +fraŭlino?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(gaje, ekstaras)</span> Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaŭ mi ne supreniros +por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni, +doktoro.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<em>Kion</em> ni rigardu?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(silente, timigite al <b>Hilde</b>)</span> Tŝ, tŝ, — je Dio! Jen li venas! +Provu <em>deturni</em> lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraŭlino +Wangel. Ĉu ne?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(impete ĵetas sin al ŝia kolo)</span> Ho, se ni nur povus.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(liberigas sin atente)</span> Nu—nu—nu! <em>Jen</em> li venas, doktoro! Mi parolu +kun vi.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu temas pri <em>li</em>?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, certe <em>li</em>. Envenu.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi kaj la <b>doktoro</b> iras en la domon)</p> + +<p class="staging"> +(En la posta momento <b>konstruestro Solness</b> venas de la ĝardeno +supren laŭ la ŝtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaĝon de +<b>Hilde</b>)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermiĝas de interne.)</span> Ĉu vi +<em>tion</em> rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, ŝi foriras?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi <em>igas</em> ŝin foriri.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eble tiel. Sed mi ne povas ion ŝanĝi. <span class="staging">(rigardas ŝin atente)</span> Ĉu +vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi ĵus elvenis de tombeja kelo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kion vi aludas per <em>tio</em>?</p> + +<p>HILDE<br> +Ke frostas en mia korpo, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Mi kredas, ke mi komprenas —</p> + +<p>HILDE<br> +Kion vi volas ĉi tie nun?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi ekvidis vin de <em>tie</em> fore.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed tiam vi ja ankaŭ vidis ŝin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi sciis, ke ŝi volus tuj foriri, se mi venus.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estas aflikte por vi, ke ŝi tiel evitas vin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Iel tio ankaŭ sentiĝas kiel malpeziĝo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ke vi ne havas ŝin rekte antaŭ la okuloj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Ke vi ne ĉiame vidas, kiel peze ŝi prenas tion ĉi pri la +knabetoj?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Precipe tial.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> paŝadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras ĉe +la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ĝardenon.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(post ioma paŭzo)</span> Vi parolis longe kun ŝi, ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(staras senmove kaj ne respondas)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu <em>longe</em>, mi demandas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(silentas kiel antaŭe)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri kio ŝi parolis, Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(daŭre silentas)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(skuiĝas nervoze; rapide ŝi kapsignas kelkajn fojojn.)</span></p> + +<p>SOLNESS<br> +Neniam supervenkos. Neniam en la mondo ŝi supervenkos. +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Nun vi denove staras tie kiel ŝtona statuo. Tiel vi +staris ankaŭ hieraŭ vespere.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj)</span> Mi volas +forvojaĝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(akre)</span> Forvojaĝi!</p> + +<p>HILDE<br> +Jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed tion mi ne permesas.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion mi nun faru <em>ĉi tie</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nur <em>esti</em> ĉi tie, Hilde!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin de supre malsupren)</span> Nu, dankon. Fariĝis ja ne +<em>tiel</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senpripense)</span> Des pli bone!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(impete)</span> Mi ne <em>povas</em> fari malbonon kontraŭ iu, kiun mi <em>konas</em>! Ne +forpreni ion, kio apartenas al ŝi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiu diras, ke vi <em>tion</em> faru!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(daŭre)</span> Kontraŭ iu fremda, konsentite! Ĉar <em>tio</em> estas io tute +alia! Kontraŭ iu kiun mi neniam vidis antaŭ miaj okuloj. Sed +kontraŭ iu al kiu mi proksimiĝis —! Ho ne! Ne do! Uŝ!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, sed ion alian mi ja ne diris!</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi +forvojaĝos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj kio fariĝos el <em>mi</em>, kiam vi estos foririnta? Por kio mi <em>tiam</em> +vivu? Poste?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun la nedifinebla esprimo en la okuloj)</span> Pri <em>vi</em> ne estas zorgo. Vi +havas ja viajn devojn por ŝi. Vivu por tiuj devoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tro malfrue. Tiuj potencoj, — tiuj — tiuj —</p> + +<p>HILDE<br> +— la diabloj —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, la diabloj! Kaj ankaŭ la trolo ene en mi. Ili suĉis el ŝi la +vivsangon. <span class="staging">(ridas senespere)</span> Pro <em>mia feliĉo</em> ili tion faris! +Jes—jes! <span class="staging">(peze)</span> Kaj nun ŝi estas morta — pro mi. Kaj mi estas viva +katenita al tiu mortinto. <span class="staging">(en sovaĝa timo)</span> <em>Mi</em> — <em>mi</em>, kiu ne +<em>povas</em> vivi la vivon sen ĝojo!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la +kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(sidas momenton lin rigardante)</span> Kion vi do konstruos venontan +fojon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Mi ne kredas, ke de nun multe pli fariĝos.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne tiaj hejmecaj, feliĉaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la +infanaro?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi ŝatus scii ĉu por tio fariĝos bezono estonte.</p> + +<p>HILDE<br> +Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis ĉi tiujn dek jarojn — +dediĉante la vivon — nur por <em>tio</em>!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu ja, vi parolas, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekscite)</span> Ho, aspektas al mi stulte, stulte, — ĉio!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiu ĉio?</p> + +<p>HILDE<br> +Ke oni ne kuraĝas kapti sian propran feliĉon. Sian propran vivon! +Nur ĉar staras io konata en la vojo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi dezirus scii, ĉu oni ne funde <em>rajtus</em> tion fari? Sed tamen —. +Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran +flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(turnas la apogseĝon kaj eksidas ĉe la tablo)</span> Ĉu <em>vi</em> havis +hejmecan, feliĉan hejmon — norde ĉe via patro, Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senmove, respondas kvazaŭ duone en dormo)</span> Nur kaĝon mi havis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj tien vi tute ne volas reveni?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaĝon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Prefere ĉasi en la libera aero —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(daŭre kiel antaŭe)</span> La rabobirdo prefere ĉasas —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(tenas la rigardon kuŝanta sur ŝi)</span> Ke oni havus vikingan spiton en +la vivo —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun ordinara voĉo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin)</span> Kaj la +aliaĵo? Kio <em>tio</em> estus!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Fortika konscienco.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hilde</b> vigle rektigas sin sur la benko. Ŝiaj okuloj denove havas +la ĝojan, brilan esprimon.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas al li)</span> Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jen vi scias pli ol mi, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj kio tio do estos?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas denove)</span> La kastelo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kiu kastelo?</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Mia</em> kastelo, kompreneble.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi nun volas havi kastelon?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ne ŝuldas al mi reĝlandon, mi demandas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi aŭdas vin diri tion.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu. Vi do ŝuldas al mi tiun reĝlandon. Kaj al reĝlando apartenas +kastelo, mi opinius!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli kaj pli gajigita)</span> Jes, ordinare estas ja tiel.</p> + +<p>HILDE<br> +Bone; do konstruu ĝin por mi! Tuj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Tuj dum horo?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes! Ĉar nun ili pasis, — la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas +atendadi. Do, — eligu la kastelon, konstruestro!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne estas facile esti <em>via</em> ŝuldanto, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do — +<span class="staging">(frapas la tablon)</span> — surtabligu la kastelon! Estas <em>mia</em> kastelo! Mi +volas ĝin <em>tuj</em> havi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo)</span> +Kia vi imagas la kastelon, Hilde?</p> + +<p class="staging"> +(Ŝia okulo vualiĝas iom post iom. Ŝi kvazaŭ rigardas en si +mem.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Mia kastelo situu alte. Tre alte ĝi kuŝu. Kaj libere al +ĉiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, — vaste eksteren.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj alta turo estu, ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur +<em>ĝi</em> mi volas stari —</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(senvole tuŝas sian frunton)</span> Ke vi ŝatas stari tiel vertiĝe alte —</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes! Ĝuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, — +tiujn, kiuj konstruas preĝejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro +kaj la infanaro. Kaj tion ankaŭ <em>vi</em> supreniru por rigardi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> La konstruestro, ĉu li rajtas suprenveni al la +princino?</p> + +<p>HILDE<br> +Se la konstruestro <em>volas</em>.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Do mi kredas, ke la konstruestro venos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> La konstruestro, — li venos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed neniam plu konstruos, — kompatinda konstruestro.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, — +la plej delikatan en la tuta mondo.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekscita)</span> Hilde, — diru al mi kio tio estas!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la buŝon kaj +parolas kvazaŭ al infano)</span> La konstruestroj, — ili estas iuj tre — +tre stultaj homoj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! +La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj)</span> +Aerkasteloj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Aerkasteloj?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapjesas)</span> Aerkasteloj, jes! Ĉu vi scias, kio tia aerkastelo +estas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekstaras ekscite kaj frapas kvazaŭ rifuze per la mano)</span> Nu ja, certe +ja! Aerkasteloj, — ili estas konvenaj por rifuĝo. Kaj ankaŭ +konvene facilaj por konstrui — <span class="staging">(rigardas lin moke)</span> — prefere por +tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Post tiu ĉi tago ni du konstruos kune, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun duone dubema rideto)</span> Tian <em>veran</em> aerkastelon?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Kun fundamento sube.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ragnar Brovik</b> venas el la domo. Li portas grandan verdan +florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĝojkrie)</span> La florkrono! Ho, kiel terure rava!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mire)</span> Ĉu estas <em>vi</em> kiu venas kun la florkrono, Ragnar?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Mi promesis al la laborestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(malpezigita)</span> Nu, do certe pliboniĝis pri via patro?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ne.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu ne vigligis lin, kion mi skribis?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Venis tro malfrue.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tro malfrue!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Kiam ŝi venis kun ĝi, li ne plu konsciiĝis. Li ekhavis +apopleksion.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Li ne plu bezonas min.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed vi certe bezonas esti ĉe li.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<em>Ŝi</em> sidas ĉe lia lito.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(iom necerte)</span> Kaja?</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(rigardas lin sombre)</span> Jes, — Kaja, jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al ŝi. Donu al <em>mi</em> la +florkronon.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(subpremante mokan rideton)</span> Vi do ne mem volas —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi mem portos ĝin loken. <span class="staging">(prenas de li la florkronon)</span> Kaj iru +hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaŭ.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaŭ mi restos.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, do restu se vi nepre volas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĉe la balustrado)</span> Konstruestro, — ĉi tie mi volas stari vin +rigardante.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Min!</p> + +<p>HILDE<br> +Estos terure ekscite.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Pri tio ni du parolos poste, Hilde.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras kun la florkrono malsupren laŭ la ŝtuparo kaj foren tra la +ĝardeno.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(postrigardas lin; poste ŝi turnas sin al <b>Ragnar</b>.)</span> Vi devus do +almenaŭ danki lin, mi pensas.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Danki lin? Ĉu mi dankus <em>lin</em>?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, vi ja vere devus!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Estus pli ĝuste danki vin.</p> + +<p>HILDE<br> +Kial vi diras tiaĵon?</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ne respondante al ŝi)</span> Sed estu singarda, fraŭlino! Ĉar vi +ankoraŭ ne konas <em>lin</em> bone.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(fajre)</span> Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ridas en kolero)</span> Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro! +Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi —. Kaj ĉio +nur por ke —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ ion suspektante)</span> Por ke —? Diru tuj!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Por povi teni ŝin ĉe si.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekpaŝas al li)</span> La fraŭlinon ĉe la pupitro!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(minacante, per pugnitaj manoj)</span> Ne estas vero! Vi mensogas pri +li!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ankaŭ mi ne volis tion kredi antaŭ hodiaŭ, — kiam ŝi mem +rakontis.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ ekster si mem)</span> <em>Kion</em> ŝi diris! Mi volas scii! Tuj! +Tuj!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ŝi diris, ke li prenis ŝian animon — tute kaj plene. Prenis ŝiajn +pensojn sole por si. Ŝi diras, ke ŝi neniam povos lasi lin. Ke ŝi +volas resti ĉi tie, kie <em>li</em> estas —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun fajraj okuloj)</span> Ŝi ne rajtas!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(kvazaŭ esplore)</span> Pro kiu ŝi ne rajtas?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ankaŭ ne pro <em>li</em>!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ho ne, — mi ja bone komprenas ĉion nun. De nun ŝi eble nur — +ĝenus.</p> + +<p>HILDE<br> +Nenion vi komprenas — parolante tiel! Ne, <em>mi</em> diru al vi, kial li +retenis ŝin.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Kaj kial do?</p> + +<p>HILDE<br> +Por reteni <em>vin</em>.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ĉu li diris tion al vi?</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, sed estas <em>tiel</em>! <em>Devas</em> esti tiel! <span class="staging">(sovaĝe)</span> Mi volas, — mi +volas, ke estu tiel!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Kaj ĝuste kiam vi venis, — li malkaptis ŝin.</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Vin</em>, — <em>vin</em> li malkaptis! Ĉu vi kredas, ke li pensas pri tiaj +fremdaj fraŭlinoj, li?</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> Ĉu li timadis min?</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Li</em> timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ho, li ja antaŭ longe estus devinta kompreni, ke ankaŭ mi taŭgas +al io, mi. — Cetere, — <em>timema</em>, — estas ĝuste <em>tio</em>, kio li +estas, vi sciu.</p> + +<p>HILDE<br> +Li! Imagu al mi <em>tion</em>!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfeliĉon +de aliaj homoj, — kiel li faris pri mia patro kaj mi, — pri tio li +ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, — de <em>tio</em> +li petus Dion protekti sin!</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, — tiel vertiĝe alte, +kiel mi lin iam vidis!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ĉu vi vidis?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la +florkronon al la ventomontrilo!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraĝis. Unu solan fojon. Ni +junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin +fari tion denove.</p> + +<p>HILDE<br> +Hodiaŭ li faros denove!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(moke)</span> Ho, vi kredu tion!</p> + +<p>HILDE<br> +Ni vidos!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Nek vi nek mi tion vidos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(furioze, senbride)</span> Mi <em>volas</em> vidi! Mi <em>volas</em> kaj mi <em>devas</em> +vidi!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Sed li ne faros. Simple ne kuraĝos. Ĉar li ja havas tiun difekton, +— li, la granda konstruestro.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> elvenas de la domo eksteren sur la verando.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ĉu li ne ĉeestas? Kien li iris?</p> + +<p>RAGNAR<br> +La konstruestro estas tie ĉe la laboristoj.</p> + +<p>HILDE<br> +Li iris kun la florkrono.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(en timo)</span> Kun la florkrono! Ho Dio, — ho Dio! Brovik, — iru al li! +Sendu lin ĉi tien!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ĉu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes, kara, faru. — Ne, ne, — ne diru ke <em>mi</em> volas ion! Diru, ke +<em>estas</em> iu. Kaj ke li devas tuj veni.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Bone. Mi faros, sinjorino.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras malsupren la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, fraŭlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro +li.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed ĉu tio ĉi estas tiel timiginda?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas +supreniri la skafaldon!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekscitite)</span> Ĉu vi kredas, ke li faros?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion +ajn.</p> + +<p>HILDE<br> +Aha, ankaŭ <em>vi</em> opinias, ke li estas — tia —?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Ĉar la doktoro ja rakontis +al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iaĵoj, kiujn mi aŭdis +lin diri —</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Herdal</b> ekrigardas tra la pordo)</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ĉu li ne baldaŭ venos?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, mi pensas. Mi almenaŭ sendis por voki lin.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ne, ne. Mi restos ĉi tie por atendi Halvard.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho Dio, ankaŭ <em>tio</em>! Kaj ĝuste nun!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenaĵon.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Ĉar estas ja mia devo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Neeblas. Ĉar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed +restu vi ĉi tie dume, — por akcepti lin, kiam li venos.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Kaj retenu lin per babilaĵo tiom longe kiel eble —</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, faru, kara fraŭlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi +povas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ne estus pli ĝuste, ke vi mem farus?</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, je Dio, — estus ja <em>mia</em> devo. Sed kiam oni havas devojn +multflanke, tiam —</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(rigardas al la ĝardeno)</span> Jen li venas!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj imagu, — mi kiu devas eniri!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Ne menciu ke <em>mi</em> ĉeestas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas <em>vi</em>, kiu kapablas.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> kaj <b>doktoro Herdal</b> iras en la domon. <b>Hilde</b> +restas staranta sur la verando.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Konstruestro Solness</b> venas de la ĝardeno supren laŭ la +ŝtuparo)</p> + +<p>SOLNESS<br> +Laŭdire estas iu, kiu serĉas min, mi aŭdas.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tiu estas mi, konstruestro.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ho, ĉu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.</p> + +<p>HILDE<br> +Aspekte vi estas tre timema, vi!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉu vi tion kredas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi — ekzemple la skafaldojn.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Nu, tio estas ja aparta afero, tio.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed timema, — vi do estas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, mi estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Timas ke vi falos kaj mortfrapiĝos?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne, tiel ne.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel do?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi timas la venĝon, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +La venĝon? <span class="staging">(skuas la kapon)</span> Tion mi ne komprenas.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, faru! Tuj!</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi eksidas sur tabureton ĉe la balustrado kaj rigardas lin +atente.)</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(ĵetas sian ĉapelon sur la tablon)</span> Vi ja scias, ke la unua pri kio +mi komencis, estis preĝejaj konstruaĵoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Mi bone scias.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj +tial ŝajnis al mi, ke tiu preĝeja konstruado estas la plej digna, +kiun mi povus elekti.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes — jes.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj tion mi kuraĝas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malriĉajn +preĝejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke — ke —</p> + +<p>HILDE<br> +Ke —? Nu?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ŝajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Li</em>? Kiu <em>li?</em></p> + +<p>SOLNESS<br> +Li, kiu havus la preĝejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al +honoro kaj laŭdo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu tiel! Sed ĉu vi certas, ke — ke li ne estis — tiel — kontenta +pri vi?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(malestime)</span> <em>Li</em> kontenta pri <em>mi</em>! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde? +Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laŭ propra volo. Li, kiu +ordonis al ili ĉeesti nokte kaj tage por servi min, — al ĉiuj tiuj +— tiuj —</p> + +<p>HILDE<br> +Diabloj —</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ambaŭ specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta +pri mi. <span class="staging">(mistere)</span> Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la +malnovan domon.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu tial?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĉu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon fariĝi majstro +en mia fako — kaj konstrui ankoraŭ pli honorindajn preĝejojn por +li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumiĝis +por mi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiam tio okazis?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Tio okazis kiam mi konstruis la preĝejturon norde en Lysanger.</p> + +<p>HILDE<br> +Tion mi suspektis.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ĉar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, <em>tie</em> mi konstante +pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi +miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiaĵoj kiel amo +kaj feliĉo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia. +Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. <span class="staging">(ridas)</span> Sed el <em>tio</em> +tamen nenio fariĝis.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion vi do faris?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Unue mi esploris kaj provis min mem —</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj poste?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Poste mi faris la <em>neeblan</em>. Mi kiel <em>li</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +La neeblan?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Neniam antaŭe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun +tagon mi kapablis.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Jes, jes, vi kapablis!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la +pinton, mi diris al li: Aŭskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas +esti libera konstruestro, ankaŭ mi. En mia fako. Kiel vi en la via. +Neniam plu mi volas konstrui preĝejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun grandaj brilaj okuloj)</span> <em>Tio</em> estis la kanto, kiun mi aŭdis tra +la aero!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Sed li elpensis ion poste.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion vi aludas per <em>tio</em>?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin malĝoje)</span> Konstrui hejmojn por homoj, — ne valoras +ŝilingon, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu <em>tion</em> vi diras nun?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes, ĉar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por +esti feliĉaj, ne. Kaj ankaŭ mi ne bezonus tian <em>hejmon</em>. Se mi iun +posedus. <span class="staging">(kun silenta, amara rido)</span> <em>Jen</em> la tuta aranĝo, tiel +longe, tiel longe kiel mi vidas malantaŭen. Vere nenio konstruita. +Eĉ nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio — ĉio.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes, ĝuste nun mi volas komenci!</p> + +<p>HILDE<br> +Kion do? Kion do? Diru tuj!</p> + +<p>SOLNESS<br> +La sola en kiu mi kredas ke kuŝas homa feliĉo, <em>tion</em> mi volas nun +konstrui.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin firme)</span> Konstruestro, — nun vi pensas pri niaj +aerkasteloj.</p> + +<p>SOLNESS<br> +La aerkasteloj, jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi timas, ke vi kapturniĝus antaŭ ol ni atingus duonvoje.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Ne kiam mi povas iri manon en mano kun <em>vi</em>, Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun aspekto de subpremata kolero)</span> Nur kun mi? Ĉu ne pluraj +kuniros?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Pri kiuj aliaj vi pensas?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, — ŝi, tiu Kaja ĉe la pupitro. Povrulino, — ĉu vi ne ankaŭ +kunprenos ŝin?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Hoho. Ĉu estis pri ŝi, ke Aline sidis ĉi tie babilante kun vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu estas tiel aŭ ĉu ne?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(impete)</span> Mi ne respondas pri tiaĵo! Vi plene kaj tute kredu min!</p> + +<p>HILDE<br> +Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Vi daŭre kredu pri mi!</p> + +<p>HILDE<br> +Do lasu min vidi vin libera alte supre!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(peze)</span> Ho, Hilde, — tiel por ĉiutaga uzo mi ne estas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(pasie)</span> Mi volas! Mi volas! <span class="staging">(petante)</span> Nur unu solan fojon ankoraŭ, +konstruestro! Faru la <em>neeblan</em> denove!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(staras ŝin profunde rigardante)</span> <em>Se</em> mi tion provas, Hilde, mi +volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(en kreskanta intenseco)</span> Kion vi diros al li.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi diros al li: Aŭskultu min, potenca majstro, — juĝu pri mi laŭ +via bontrovo, kiel al vi plaĉas. Sed de nun mi nur konstruos la plej +delikatan en la mondo —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(en ravo)</span> Jes — jes — jes!</p> + +<p>SOLNESS<br> +— konstruos kune kun princino, kiun mi amas —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, diru tion al li! Diru tion al li!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj +ĉirkaŭbrakos ŝin kaj kisos ŝin —</p> + +<p>HILDE<br> +— multajn fojojn! Diru tion!</p> + +<p>SOLNESS<br> +— multajn, multajn fojojn mi volas diri.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj jen —?</p> + +<p>SOLNESS<br> +Jen mi volas svingi mian ĉapelon — kaj iri malsupren al la tero — +kaj fari kiel mi al li diris.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kun etendata mano)</span> Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis +kantado en la aero!</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kun klinata kapo)</span> Kiel vi fariĝis tia, kia vi estas, +Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel vi faris min tia, kia mi estas?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(mallonge kaj firme)</span> La princino <em>havu</em> sian kastelon.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĝojkrie, manfrapas)</span> Ho, konstruestro —! Mia delikata, delikata +kastelo. Nia aerkastelo!</p> + +<p>SOLNESS<br> +Kun fundamento sube.</p> + +<p class="staging"> +(En la strato kolektiĝis <b>multaj homoj</b>, kiuj nur malklare vidiĝas +inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj aŭdiĝas de fore +malantaŭ la nova domo)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b>, kun peltkolumo, <b>doktoro</b> <b>Herdal</b>, kun ŝia +blanka ŝalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la +verandon. <b>Ragnar Brovik</b> samtempe venas de la ĝardeno.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(al <b>Ragnar</b>)</span> Ĉu estu ankaŭ muziko?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. <span class="staging">(al <b>Solness</b>)</span> Mi diru +de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la +florkrono.</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Bone. Mi mem venos.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(time)</span> Kion vi volas tie, Halvard?</p> + +<p>SOLNESS<br> +<span class="staging">(abrupte)</span> Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Jes, sube, jes. Nur sube.</p> + +<p>SOLNESS<br> +Mi ja kutimas. Tiel labortage.</p> + +<p class="staging"> +(Li malsupreniras la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(vokas post lin super la balustrado)</span> Sed nepre petu la viron, ke li +estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(al <b>sinjorino Solness</b>)</span> Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri +tiuj stultaĵoj.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaŭ mortis +surloke. <span class="staging">(turnas sin al <b>Hilde</b>)</span> Dankon al vi, fraŭlino Wangel, ke vi +retenis lin tiel firme. <em>Mi</em> certe ne estus povinta.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(gaje)</span> Jes, jes, fraŭlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn +firme, se vi vere volas, vi!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> kaj <b>doktoro Herdal</b> iras al la <b>sinjorinoj</b>, +kiuj staras pli proksime al la ŝtuparo rigardante tra la ĝardeno. +<b>Hilde</b> restas staranta ĉe la balustrado antaŭe. <b>Ragnar</b> iras al +ŝi.)</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(kun subpremata rido, duone mallaŭte)</span> Fraŭlino, — vi vidas la +junajn homojn malsupre sur la strato, ĉu?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.</p> + +<p>HILDE<br> +Kial volas ili <em>lin</em> rigardi?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Ili volas vidi, ke li ne kuraĝas suprengrimpi sur sian propran +domon.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu <em>tion</em> ili volas, tiuj knaboj!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(kolere kaj moke)</span> Li subpremis nin sufiĉe longe, li. Nun ni volas +vidi ke ankaŭ <em>li</em> devas teni sin sube.</p> + +<p>HILDE<br> +Tion vi ne vidos. Ĉi tiun fojon ne.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ĉu? Kie ni do vidos lin?</p> + +<p>HILDE<br> +Alte, — alte supre ĉe la pinto vi vidos lin!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Lin! Kredu tion!</p> + +<p>HILDE<br> +Li <em>volas</em> al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Jes, li <em>volas</em>, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne +<em>povas</em>. Kapturniĝus por li longe, longe antaŭ ol li atingus duone. +Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(montras eksteren)</span> Vidu! La laborestro supreniras la +ŝtuparegojn.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(ekrigardas dubeme kaj krias)</span> Sed estas ja —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(krias en ĝojego)</span> Estas la konstruestro mem!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(ekkrias en timo)</span> Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio —! Halvard! +Halvard!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Tŝ! Ne kriu al li!</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +<span class="staging">(duone senrega)</span> Mi volas al li! Prenu lin malsupren!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +<span class="staging">(retenas ŝin)</span> Ĉiuj staru senmove! Eĉ ne sono!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senmova, sekvas <b>Solness</b> per la okuloj)</span> Li iras supren, supren. +Ĉiam pli supren. Ĉiam pli supren! Vidu! Vidu nur!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(senspire)</span> Nun li <em>devas</em> turni. Ne eblas io alia.</p> + +<p>HILDE<br> +Li grimpas supren, supren. Baldaŭ li estos tute supre.</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS<br> +Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Do ne rigardu lin, vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Neniu movu sin! Ĉu vi aŭdas!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĝojas en silenta ĝuo)</span> Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda +kaj libera!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(kvazaŭ senvoĉa)</span> Sed tio estas ja —</p> + +<p>HILDE<br> +Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen +terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la +turpinton!</p> + +<p>RAGNAR<br> +Estas kvazaŭ rigardi ion neeblan.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, <em>estas</em> ja la <em>neebla</em>, tio, kion li nun faras! <span class="staging">(kun +nedifinebla esprimo en la okuloj)</span> Ĉu vi vidas iun alian tie supre +ĉe li?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Estas neniu alia.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, estas iu kun kiu li kverelas.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Vi eraras.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi eĉ ne aŭdas kanton en la aero?</p> + +<p>RAGNAR<br> +Devas esti la vento en la arbokronoj.</p> + +<p>HILDE<br> +<em>Mi</em> aŭdas kanton. Fortan kanton! <span class="staging">(krias en sovaĝa ĝojo)</span> Vidu, +vidu! Nun li svingas la ĉapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu +do supren al li. Ĉar nun, nun estas finite! <span class="staging">(tiras la blankan +ŝalon for de la doktoro, svingas ĝin kaj krias supren)</span> Vivu la +konstruestro Solness!</p> + +<p>DOKTORO HERDAL<br> +Ne faru! Ne faru! Pro Dio —!</p> + +<p class="staging"> +(La <b>sinjorinoj</b> sur la verando svingas poŝtukojn kaj oni huraas +malsupre en la strato. Subite mutiĝas, kaj la homamaso transŝaltas +al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignaĵo +vidiĝas inter la arboj fali malsupren.)</p> + +<p>SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ<br> +<span class="staging">(samtempe)</span> Li falas!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Solness</b> ŝanceliĝas, faletas senforta malantaŭen kaj +kaptiĝas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)</p> + +<p class="staging"> +(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la +ĝardenon. Ankaŭ <b>doktoro Herdal</b> rapidas tien. Mallonga paŭzo)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(fikse rigardas supren kaj diras kvazaŭ ŝtoniĝinta)</span> <em>Mia</em> +konstruestro.</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(apogas sin treme al la balustrado)</span> Li certe estas frakasita. +Mortigita surloke.</p> + +<p>UNU EL LA SINJORINOJ<br> +<span class="staging">(dum oni portas <b>sinjorinon Solness</b> en la domon)</span> Kuru al la +doktoro —</p> + +<p>RAGNAR<br> +Mi ne povas movi piedon —</p> + +<p>ALIA SINJORINO<br> +Voku do iun tie sube!</p> + +<p>RAGNAR<br> +<span class="staging">(provas voki)</span> Kiel estas? Ĉu li vivas?</p> + +<p>VOĈO<br> +<span class="staging">(el la ĝardeno)</span> Konstruestro Solness estas morta!</p> + +<p>ALIAJ VOĈOJ<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> La tuta kapo frakasita. — Li falis rekte en la +ŝtonejon.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(turnas sin al Ragnar kaj diras silente)</span> Nun mi ne plu vidas lin tie +supre.</p> + +<p>RAGNAR<br> +Terure. Li tamen ne kapablis.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ en silenta, freneza triumfo)</span> Sed tute al la supro li +atingis. Kaj mi aŭdis harpoj en la aero. <span class="staging">(Ŝi svingas la ŝalon +supren kaj krias en sovaĝa ardo)</span> Mia, — mia konstruestro!</p> +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS *** + +***** This file should be named 19858-h.htm or 19858-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/8/5/19858/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> |
