summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/19858-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '19858-0.txt')
-rw-r--r--19858-0.txt6310
1 files changed, 6310 insertions, 0 deletions
diff --git a/19858-0.txt b/19858-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..8203489
--- /dev/null
+++ b/19858-0.txt
@@ -0,0 +1,6310 @@
+The Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Konstruestro Solness
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: November 18, 2006 [EBook #19858]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly
+
+
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+KONSTRUESTRO SOLNESS
+
+(Byggmester Solness)
+
+(1892)
+
+Tradukita de Odd Tangerud
+1997
+
+ Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
+ Postboks 54, N - 3401 Lier
+ Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
+
+ ISBN 82-91707-62-6
+
+
+
+KONSTRUESTRO SOLNESS
+
+ROLOJ:
+
+ KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS.
+ SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino.
+ DOKTORO HERDAL, familia kuracisto.
+ KNUT BROVIK, antaŭa arkitekto, nun asistanto ĉe Solness.
+ RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto.
+ KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino.
+ FRAŬLINO HILDE WANGEL.
+ KELKAJ SINJORINOJ.
+ HOMAMASO SUR LA STRATO.
+
+
+(La litero _ø_ prononciĝas kiel franca _eu_ aŭ germana _oe_)
+
+(La agado havas lokon en la domo de _konstruestro Solness_.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila
+pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre
+estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro
+estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas
+pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo
+estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj
+seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo
+kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj
+laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo
+kaj sur la pupitro.)
+
+(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri
+konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras
+Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna,
+maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom
+uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj
+blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la
+tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli
+estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita,
+sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj.
+— Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)
+
+KNUT BROVIK
+(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras
+peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ ne
+plu eltenos!
+
+KAJA
+(iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?
+
+BROVIK
+Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.
+
+RAGNAR
+(ekstaris kaj proksimiĝas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete
+dormi —
+
+BROVIK
+(senpacience) Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute
+sufokiĝu!
+
+KAJA
+Sed faru almenaŭ etan promenadon.
+
+RAGNAR
+Jes, faru. Mi akompanos vin.
+
+BROVIK
+(impete) Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos
+lin rekte — (subpreme kolera) al li — la ĉefo.
+
+KAJA
+(en timo) Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio!
+
+RAGNAR
+Jes, atendu do, patro!
+
+BROVIK
+(spiras pene) Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi
+multe pli longe.
+
+KAJA
+(aŭskultante) Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo!
+
+(Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)
+
+(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo.
+Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo,
+malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan,
+butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur
+la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn
+paperujojn.)
+
+KONSTRUESTRO SOLNESS
+(ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Ĉu ili
+eliris?
+
+KAJA
+(mallaŭte, skuante la kapon) Ne. (Ŝi deprenas la okulŝirmilon.)
+
+(Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur
+seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove
+proksimiĝas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas
+nerve maltrankvila.)
+
+SOLNESS
+(laŭte) Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli?
+
+KAJA
+(ekskuiĝas) Ho, estas nur io, kio —
+
+SOLNESS
+Vidigu, fraŭlino. (klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la
+ĉeflibron, kaj flustras) Kaja?
+
+KAJA
+(skribante; mallaŭte) Jes?
+
+SOLNESS
+Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas?
+
+KAJA
+(kiel antaŭe) Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi.
+
+SOLNESS
+(ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja?
+
+KAJA
+(ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj.
+
+SOLNESS
+(karesas milde ŝian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja —
+
+KAJA
+(klinas la kapon) Tŝ, — ili povas aŭdi vin!
+
+(_Solness_ paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas
+apud la pordo de la desegnejo.)
+
+SOLNESS
+Ĉu iu venis por konsulti min?
+
+RAGNAR
+(ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon
+ekstere sur Løvstrand.
+
+SOLNESS
+(grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe
+pripensis la planon.
+
+RAGNAR
+(pli proksime, iom hezitante) Urĝas por ili ekhavi la
+desegnaĵojn.
+
+SOLNESS
+(kiel antaŭe) Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj!
+
+BROVIK
+(ekrigardas) Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon,
+ili diris.
+
+SOLNESS
+Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn.
+Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo.
+Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili
+revenos.
+
+BROVIK
+(puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin
+surprizite) Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron?
+
+SOLNESS
+(senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio
+ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Ĉar mi ja apenaŭ konas
+tiujn homojn!
+
+BROVIK
+La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la
+familion. Tre solidaj homoj.
+
+SOLNESS
+Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, — ĉu eĉ ne
+_vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj
+fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!
+
+BROVIK
+(ekstaras) Ĉu _tio_ estas via sincera opinio?
+
+SOLNESS
+(moroze) Jes, estas. — Definitive. (Li paŝadas antaŭen tra
+la ĉambro.)
+
+(_Brovik_ interŝanĝas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan
+geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.)
+
+BROVIK
+Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?
+
+SOLNESS
+Bone.
+
+BROVIK
+(al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi.
+
+KAJA
+(timeme) Ho, sed onklo —
+
+BROVIK
+Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.
+
+(_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete
+al _Solness_, kaj fermas la pordon.)
+
+BROVIK
+(iom mallaŭte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas
+pri mi.
+
+SOLNESS
+Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.
+
+BROVIK
+Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago.
+
+SOLNESS
+Sidu iomete.
+
+BROVIK
+Dankon, — se mi rajtas?
+
+SOLNESS
+(tiras la apogseĝon pli konvena) Jen. Bonvolu. — Nu?
+
+BROVIK
+(kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas
+la plej premiga. Kio fariĝos el li?
+
+SOLNESS
+Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li
+deziras.
+
+BROVIK
+Estas ja ĝuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun
+ne plu.
+
+SOLNESS
+Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus
+pli, mi ne estus malinklina al —
+
+BROVIK
+Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi
+okazon labori memstare, ankaŭ li!
+
+SOLNESS
+(ne lin rigardante) Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn
+necesajn por tio?
+
+BROVIK
+Ne, _jen_ la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi
+ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed
+tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj
+en li.
+
+SOLNESS
+Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni.
+
+BROVIK
+(rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:) Ankaŭ _vi_ ne
+multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen
+ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj —
+kaj multajn aliajn.
+
+SOLNESS
+Jes, vidu, — fariĝis tiel por _mi_.
+
+BROVIK
+Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi
+min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ
+dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos.
+
+SOLNESS
+(akre) Ĉu estas ŝi, kiu tion volas?
+
+BROVIK
+Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon. (pete) Vi
+_devas_, — vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi
+_devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas?
+
+SOLNESS
+(kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la
+luno!
+
+BROVIK
+Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.
+
+SOLNESS
+(maltrankvila, ekmire) Ĉu _li_?
+
+BROVIK
+Se vi donus vian konsenton.
+
+SOLNESS
+Kia laboro estas _tiu_?
+
+BROVIK
+(iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand.
+
+SOLNESS
+Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos!
+
+BROVIK
+Ho, _vi_ ja ne vere emas.
+
+SOLNESS
+(ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion?
+
+BROVIK
+Vi ja mem ĵus diris.
+
+SOLNESS
+Ho, ne atentu kion mi tiel — _diras_. — Ĉu ili petis al Ragnar
+konstrui la vilaon?
+
+BROVIK
+Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo —
+faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon —
+
+SOLNESS
+Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie?
+
+BROVIK
+Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili —
+
+SOLNESS
+Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?
+
+BROVIK
+Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io
+tute nova. Jen kion ili diris.
+
+SOLNESS
+Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian _mi_ kutimas
+konstrui!
+
+BROVIK
+Ŝajnis al ili, ke estas io _alia_.
+
+SOLNESS
+(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi
+estis for!
+
+BROVIK
+Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri
+vin —
+
+SOLNESS
+(ekkoleras) Retiri min! Mi!
+
+BROVIK
+Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar —
+
+SOLNESS
+Mi! Retiri min por via filo!
+
+BROVIK
+Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.
+
+SOLNESS
+Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, ĉu tiel! Halvard
+Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas
+pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!
+
+BROVIK
+Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola —
+
+SOLNESS
+Ho, ne estas tiel _ege_ sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel
+estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam
+libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros!
+
+BROVIK
+(ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen
+fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion
+mi faru?
+
+SOLNESS
+(duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, — ne plu demandu.
+
+BROVIK
+Jes, respondu pri _tio_. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera?
+
+SOLNESS
+(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma
+voĉo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj
+povas.
+
+BROVIK
+Do, tiel estu. (li paŝas trans la plankon)
+
+SOLNESS
+(postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja
+_estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas!
+
+BROVIK
+Ne, ne, — vi eble ne povas. (ŝancelas kaj haltas apud la
+sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?
+
+SOLNESS
+Bonvolu. (verŝas kaj etendas al li la glason)
+
+BROVIK
+Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)
+
+(_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)
+
+SOLNESS
+Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen.
+
+(_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.)
+
+RAGNAR
+Kio estas, patro?
+
+BROVIK
+Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.
+
+RAGNAR
+Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja.
+
+SOLNESS
+Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron
+skribendan.
+
+BROVIK
+(rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos.
+
+SOLNESS
+Bonan nokton.
+
+(_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Kaja_ iras
+al la pupitro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la
+apogseĝo.)
+
+KAJA
+(necerta) Ĉu estas letero —?
+
+SOLNESS
+(mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas ŝin severe) Kaja!
+
+KAJA
+(timeme, mallaŭte) Jes?
+
+SOLNESS
+(montras ordone per la fingro al la planko) Venu ĉi tien! Tuj!
+
+KAJA
+(hezite) Jes.
+
+SOLNESS
+(kiel antaŭe) Pli proksimen!
+
+KAJA
+(obeas) Kion vi volas?
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin momenton) Ĉu estas _vi_, kiun mi devas danki por
+tio ĉi?
+
+KAJA
+Ne, ne, tion ne kredu!
+
+SOLNESS
+Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas.
+
+KAJA
+(mallaŭte) Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj
+tial —
+
+SOLNESS
+Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas?
+
+KAJA
+Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi.
+
+SOLNESS
+(pli indulge) Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar?
+
+KAJA
+Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi.
+
+SOLNESS
+Sed nun ne plu? Tute ne?
+
+KAJA
+(pasie, plektas la manojn antaŭ li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur
+amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos
+aliulon!
+
+SOLNESS
+Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola
+kun ĉio!
+
+KAJA
+Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —?
+
+SOLNESS
+(rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj
+komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.
+
+KAJA
+(tordas la manojn) Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne _povas_ disiĝi de
+vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!
+
+SOLNESS
+Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li
+se vi volas — (ŝanĝas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico
+ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ _vin_, kara Kaja.
+
+KAJA
+Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi!
+
+SOLNESS
+(kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras) Ĉar mi ne
+_povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon.
+
+KAJA
+(nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!
+
+SOLNESS
+(kisas ŝian hararon) Kaja, — Kaja!
+
+KAJA
+(genuas antaŭ li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble
+bona!
+
+SOLNESS
+(impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas!
+(helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.)
+
+(_Sinjorino Solness_ aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre
+kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj,
+pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj
+per plendanta voĉo.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ĉe la pordo) Halvard!
+
+SOLNESS
+(turnas sin) Ho, ĉu vi, kara —?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(kun rigardo al _Kaja_) Mi venas al ĝeno, mi komprenas.
+
+SOLNESS
+Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, tion mi vidas.
+
+SOLNESS
+Kion vi do volas de mi, Aline?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu
+eble ankaŭ vi envenos, Halvard?
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin suspekteme) Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli
+kun mi?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras
+saluti vin samtempe.
+
+SOLNESS
+(ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete
+atendi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj vi do venos al li iom poste?
+
+SOLNESS
+Eble poste, — poste, kara. Post iom.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(kun denova rigardo al _Kaja_) Nu, ne forgesu do, Halvard.
+(retiras sin kaj fermas la pordon post si)
+
+KAJA
+(mallaŭte) Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan
+pri mi!
+
+SOLNESS
+Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi
+nun foriru, Kaja.
+
+KAJA
+Jes, jes, nun mi _devas_ foriri.
+
+SOLNESS
+(severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas?
+
+KAJA
+Ho, se vere dependus nur de _mi_ —
+
+SOLNESS
+Mi _volas_ havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ!
+
+KAJA
+(timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon.
+
+SOLNESS
+(ekscite) Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —?
+
+KAJA
+(malespere) Jes, prefere tion. Ĉar mi _devas_, — mi _devas_ resti
+ĉe vi! Ne _povas_ foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble!
+
+SOLNESS
+(ekflamiĝas) Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar
+kiun mi —
+
+KAJA
+(rigardas lin per timigitaj okuloj) Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke
+— ke vi —?
+
+SOLNESS
+(regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj
+mallaŭte) Kompreneble estas _vi_, kiun mi deziras havi. Unue vi,
+Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en
+la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen.
+
+KAJA
+Jes, jes, bonan nokton do.
+
+SOLNESS
+Bonan nokton. (kiam ŝi estas elironta) Aŭskultu! Ĉu la
+desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene?
+
+KAJA
+Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.
+
+SOLNESS
+Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi
+ilin.
+
+KAJA
+(ĝoja) Ho jes, faru tion!
+
+SOLNESS
+Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!
+
+(_Kaja_ rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto,
+eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.)
+
+KAJA
+Jen ĉiuj desegnaĵoj.
+
+SOLNESS
+Metu ilin tien sur la tablon.
+
+KAJA
+(demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj
+ĝentile pri mi.
+
+SOLNESS
+Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas
+dekstren) Do foriru!
+
+(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ venas tra la pordo dekstre.
+Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo,
+senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ankoraŭ ĉe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la
+doktoron.
+
+SOLNESS
+Nu, do venu ĉi tien.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(al _Kaja_, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron,
+fraŭlino?
+
+KAJA
+(konfuzita) La leteron —?
+
+SOLNESS
+Jes, estis mallonga.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Certe estis tre mallonga.
+
+SOLNESS
+Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ.
+
+KAJA
+Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino. (Ŝi eliras tra la
+antaŭĉambra pordo)
+
+SINJORINO SOLNESS
+Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon.
+
+SOLNESS
+Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Laŭŝajne ŝi estas.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu?
+
+SOLNESS
+Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas
+ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes _tio_ devas ja esti granda agrableco —
+
+SOLNESS
+_Tiel_ estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(milde riproĉe) Ĉu _tion_ vi povas diri, Halvard?
+
+SOLNESS
+Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe
+ni?
+
+DOKTORO HERDAL
+Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Tre afable. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)
+
+SOLNESS
+Ĉu urĝas, doktoro?
+
+DOKTORO HERDAL
+Ne, tute ne.
+
+SOLNESS
+Ĉu ni iomete interparolu?
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, bonvole.
+
+SOLNESS
+Ni eksidu.
+
+(Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en
+la apogseĝon)
+
+SOLNESS
+(rigardas lin esplore) Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri
+Aline?
+
+DOKTORO HERDAL
+Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas?
+
+SOLNESS
+Jes. Rilate al _mi_. Ĉu vi ion rimarkis?
+
+DOKTORO HERDAL
+(ridetas) Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via
+edzino, — hm —
+
+SOLNESS
+Nu?
+
+DOKTORO HERDAL
+— ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli.
+
+SOLNESS
+Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj tio ja ne estas stranga.
+
+SOLNESS
+Kio?
+
+DOKTORO HERDAL
+Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian
+virinon ĉe vi.
+
+SOLNESS
+Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne
+povas esti alia.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu vi ne povas dungi oficiston?
+
+SOLNESS
+La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas
+kontentiĝi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne
+eltenas vidi tion ĉi?
+
+SOLNESS
+Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi _devas_ reteni
+Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin.
+
+DOKTORO HERDAL
+Neniun alian?
+
+SOLNESS
+(mallonge) Ne, neniun alian.
+
+DOKTORO HERDAL
+(tiras la seĝon pli proksimen) Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness.
+Permesu al mi fari demandon en plena konfido.
+
+SOLNESS
+Jes, bonvolu.
+
+DOKTORO HERDAL
+La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan
+spurflaron —
+
+SOLNESS
+Ili ja havas. Certe. Sed —?
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja
+Fosli —?
+
+SOLNESS
+Jes, kio do?
+
+DOKTORO HERDAL
+— ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola
+maltoleremo?
+
+SOLNESS
+(rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!
+
+DOKTORO HERDAL
+Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne _havas_?
+
+SOLNESS
+(mallonge kaj decide) Ne.
+
+DOKTORO HERDAL
+Tute neniun kaŭzon do?
+
+SOLNESS
+Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon.
+
+DOKTORO HERDAL
+Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.
+
+SOLNESS
+Jes, mi konis.
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj.
+
+SOLNESS
+Ho jes, ankaŭ tio.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu
+ĉi rilato?
+
+SOLNESS
+Ne. Nenio — de _mia_ flanko.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed de ŝia?
+
+SOLNESS
+Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ni eliris de la spurflaro de via edzino.
+
+SOLNESS
+Ni ja faris. Kaj pri tio — (malaltigas la voĉon) La spurflaro de
+Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu, — jen _jen_!
+
+SOLNESS
+(eksidas) Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga
+okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti.
+
+DOKTORO HERDAL
+Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn.
+
+SOLNESS
+Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en
+mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo.
+
+DOKTORO HERDAL
+Pri tio mi estas ja informita, jes.
+
+SOLNESS
+Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn,
+ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve,
+kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel
+ja pensas ili ĉiuj, la junuloj.
+
+DOKTORO HERDAL
+(ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas
+kuniĝi.
+
+SOLNESS
+Nu. Sed pri tio _mi_ ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem
+bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por
+kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn,
+li.
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio.
+
+SOLNESS
+Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio
+malhelpis _tion_.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed li ja tamen restis ĉe vi.
+
+SOLNESS
+Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon
+kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili
+ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi
+ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li.
+
+DOKTORO HERDAL
+Estis ja komprenebla penso.
+
+SOLNESS
+Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante
+— kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun
+ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris.
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu?
+
+SOLNESS
+Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis
+irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus
+farinta interkonsenton kun ŝi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Interkonsenton? Pri kio?
+
+SOLNESS
+Ĝuste pri _tio_, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne
+menciis eĉ per unu sola vorto.
+
+DOKTORO HERDAL
+Tre strange.
+
+SOLNESS
+Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu
+ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia
+amanto?
+
+SOLNESS
+Ankaŭ _mi_ havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De
+_li_ ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe
+mi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Forglitis al vi do?
+
+SOLNESS
+Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de
+malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi
+pensas pri _tio_?
+
+DOKTORO HERDAL
+Hm, — estas ja klarigeble.
+
+SOLNESS
+Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion,
+kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem.
+Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro
+Herdal?
+
+DOKTORO HERDAL
+Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min.
+
+SOLNESS
+Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. —
+Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun
+tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la
+kompatindulino. (impete) Sed mi ne _povas_ ion alian! Ĉar se _ŝi_
+forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros.
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi?
+
+SOLNESS
+Ne.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed, je Dio, kial vi ne faras?
+
+SOLNESS
+(fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte) Ĉar ŝajnas al mi ke estas
+kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en _tio,_ ke
+Aline rajtas esti maljusta al mi.
+
+DOKTORO HERDAL
+(agitas la kapon) El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron.
+
+SOLNESS
+Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura
+ŝuldo —
+
+DOKTORO HERDAL
+Al via edzino?
+
+SOLNESS
+Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom
+pli libere momenton, komprenu.
+
+DOKTORO HERDAL
+Je Dio, ĉu mi vorton komprenas —
+
+SOLNESS
+(interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu
+pri tio.
+
+(Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.)
+
+SOLNESS
+(rigardas la doktoron kun ŝercema rideto) Certe ŝajnas al vi, ke
+vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?
+
+DOKTORO HERDAL
+(iom ĉagrenita) Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion
+komprenas, sinjoro Solness.
+
+SOLNESS
+Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!
+
+DOKTORO HERDAL
+_Kion_ vi rimarkis?
+
+SOLNESS
+(mallaŭte, malrapide) Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur
+min.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu _mi_! Diable, kial mi _tion_ farus?
+
+SOLNESS
+Ĉar vi kredas, ke mi — (ekscite) Nu, je diablo, — vi kredas la
+samon pri mi kiel Aline!
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj kion do _ŝi_ kredas pri vi?
+
+SOLNESS
+(denove sinrega) Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel —
+malsana.
+
+DOKTORO HERDAL
+Malsana! _Vi_! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do
+estus al vi, kara?
+
+SOLNESS
+(klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi
+estas freneza. _Jen_ kion ŝi kredas.
+
+DOKTORO HERDAL
+(ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness —!
+
+SOLNESS
+Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj _tion_ ŝi ankaŭ
+kredigis al _vi_! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare
+rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ
+mi, vi sciu.
+
+DOKTORO HERDAL
+(rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness — neniam tian
+penson mi ekhavis.
+
+SOLNESS
+(kun malkredema rideto) Ĉu? Vere ne, ĉu?
+
+DOKTORO HERDAL
+Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus
+ĵuri.
+
+SOLNESS
+Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi
+eble havus kaŭzon por kredi ion tian.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ne, nun mi vere devas diri —!
+
+SOLNESS
+(interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, — ni
+tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin
+al _la sia_. (ŝanĝas al silenta gajeco) Sed aŭskultu nun,
+doktoro — hm —
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes?
+
+SOLNESS
+Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ
+freneza — kaj tiel plu —
+
+DOKTORO HERDAL
+Kion do, vi aludas?
+
+SOLNESS
+Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro?
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu _tio_ do estus nura imago?
+
+SOLNESS
+(ridas) Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro
+Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, mi devas konfesi, ke al _mi_ ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis
+vin en vere nekredebla grado.
+
+SOLNESS
+(subpremas sombran rideton) Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri _tio_.
+
+DOKTORO HERDAL
+Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj _tio_
+estis ja granda bonŝanco.
+
+SOLNESS
+(serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru
+_tion_.
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, por _ŝi_ tio certe estis peza aflikto.
+
+SOLNESS
+Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek
+tri jaroj.
+
+DOKTORO HERDAL
+Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi.
+
+SOLNESS
+Io kun la alia.
+
+DOKTORO HERDAL
+Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa
+knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo.
+Ho jes, sinjoro Solness, _vi_ ja vere estis bonŝanca.
+
+SOLNESS
+(ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja ĝuste _tio_, kion mi tiel
+forte timas.
+
+DOKTORO HERDAL
+Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin?
+
+SOLNESS
+Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos,
+komprenu.
+
+DOKTORO HERDAL
+Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo?
+
+SOLNESS
+(firme kaj certe) Venos de la junularo.
+
+DOKTORO HERDAL
+Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi
+staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe.
+
+SOLNESS
+La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi.
+Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas
+post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes,
+atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon —
+
+DOKTORO HERDAL
+(ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?
+
+SOLNESS
+Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
+
+(Iu frapas la maldekstran pordon.)
+
+SOLNESS
+(skuiĝas) Kio _estas_? Ĉu vi aŭdis??
+
+DOKTORO HERDAL
+Iu frapis.
+
+SOLNESS
+(laŭte) Envenu!
+
+(_Hilde Wangel_ envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze
+alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma
+kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj
+maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa
+montar-bastono.)
+
+HILDE WANGEL
+(iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon!
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin necerte) Bonan vesperon —
+
+HILDE
+(ridas) Aspekte vi ne rekonas min!
+
+SOLNESS
+Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento —
+
+DOKTORO HERDAL
+(proksimiĝas) Sed _mi_ rekonas vin, fraŭlino —
+
+HILDE
+(kontente) Ho, ĉu estas vi, kiu —!
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontiĝis ĉi-somere supre
+en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?
+
+HILDE
+Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
+
+DOKTORO HERDAL
+Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.
+
+HILDE
+Ne, certe ili tion ne ŝatis.
+
+DOKTORO HERDAL
+(minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis
+kun ni.
+
+HILDE
+Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj
+virinoj.
+
+DOKTORO HERDAL
+(ridas) Mi tute samopinias kun vi!
+
+SOLNESS
+Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere?
+
+HILDE
+Jes, mi ĵus venis.
+
+DOKTORO HERDAL
+Tute sola, fraŭlino Wangel?
+
+HILDE
+Jes!
+
+SOLNESS
+Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel?
+
+HILDE
+(rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomiĝas.
+
+SOLNESS
+Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
+
+HILDE
+(kiel antaŭe) Jes, kies filino mi alie estus?
+
+SOLNESS
+Nu, ni do renkontiĝis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur
+la malnova preĝejo.
+
+HILDE
+(pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.
+
+SOLNESS
+Nu, estas longe de tiam.
+
+HILDE
+(rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam.
+
+SOLNESS
+Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.
+
+HILDE
+(pase rimarkante) Tamen dek du — dek tri jarojn.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino
+Wangel?
+
+HILDE
+Jes, vere estas.
+
+SOLNESS
+Kaj vi eble neniun konas ĉi tie?
+
+HILDE
+Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.
+
+SOLNESS
+Nu, ankaŭ _ŝin_ vi konas?
+
+HILDE
+Nur _iomete_. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio —
+
+SOLNESS
+Nu _tie_.
+
+HILDE
+Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon.
+(ridetas) Cetere inviti ne estus necese.
+
+SOLNESS
+Kaj ŝi neniam _tion_ priparolis —
+
+(_Hilde_ metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj
+metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. _Doktoro Herdal_ volas helpi
+ŝin. _Solness_ staras ŝin rigardante.)
+
+HILDE
+(iras al li) Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun
+nokton.
+
+SOLNESS
+Tio certe bone eblas.
+
+HILDE
+Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas.
+Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed _tiu_ bezonas
+lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura.
+
+SOLNESS
+Ho jes, _tio_ eblas. Mi nur informu mian edzinon —
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.
+
+SOLNESS
+Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.
+
+DOKTORO HERDAL
+(ŝerce, kun ekrigardo al _Hilde_) Jes, pri tio vi povas ĵuri!
+(ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!
+
+SOLNESS
+Kiel?
+
+DOKTORO HERDAL
+La junuloj _tamen_ venis frapante vian pordon.
+
+SOLNESS
+(vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes. Sendube!
+
+(Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Solness_ malfermas la pordon
+dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.)
+
+SOLNESS
+Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(aperas ĉe la pordo) Kiu _estas,_ vi diras? (ekvidas _Hilde_) Ho,
+ĉu estas _vi_? (alproksimiĝas kaj etendas manon) Vi do tamen venis
+al la urbo.
+
+SOLNESS
+Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la
+nokton.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉe ni? Jes kompreneble.
+
+SOLNESS
+Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do
+postvenos?
+
+HILDE
+Mi ne _havas_ valizon.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie
+ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi.
+
+SOLNESS
+Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras
+tute pretaj.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes. _Tie_ ni havas pli ol sufiĉe da loko. (al _Hilde_) Eksidu
+nun kaj iomete ripozu. (Ŝi eliras dekstren)
+
+(_Hilde_, kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj
+ekrigardas ion aŭ alian. _Solness_ staras antaŭ la tablo, ankaŭ li
+kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.)
+
+HILDE
+(haltas kaj rigardas lin) Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn?
+
+SOLNESS
+Estas tri infanĉambretoj en la domo.
+
+HILDE
+Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu?
+
+SOLNESS
+Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun _vi_ ja povas esti infano
+ĉi tie.
+
+HILDE
+Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono.
+
+SOLNESS
+Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.
+
+HILDE
+Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel
+onĝante.
+
+SOLNESS
+Vi ofte sonĝas nokte, ĉu?
+
+HILDE
+Ho jes! Preskaŭ ĉiam.
+
+SOLNESS
+Pri kio vi _pleje_ sonĝas?
+
+HILDE
+Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble.
+
+(Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj
+foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)
+
+SOLNESS
+(iras pli proksimen) Ĉu vi ion serĉas?
+
+HILDE
+Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi. (turnas sin) Eble mi ne
+rajtas?
+
+SOLNESS
+Jes, bonvolu.
+
+HILDE
+Ĉu estas _vi_, kiu skribas en tiun grandan protokolon?
+
+SOLNESS
+Ne, tion faras la librotenistino.
+
+HILDE
+Virino?
+
+SOLNESS
+(ridetas) Jes, kompreneble.
+
+HILDE
+Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+HILDE
+Ĉu ŝi estas edziniĝinta?
+
+SOLNESS
+Ŝi estas fraŭlino.
+
+HILDE
+Nu tiel.
+
+SOLNESS
+Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos.
+
+HILDE
+Estas bone por _ŝi_, tio.
+
+SOLNESS
+Sed ne precipe bone por _mi_. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min.
+
+HILDE
+Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga?
+
+SOLNESS
+Eble _vi_ volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon?
+
+HILDE
+(rigardas lin de supre malsupren) Nu, _tion_ vi kredus! Ne dankon, —
+tio ne okazu.
+
+(Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la
+balancseĝon. Ankaŭ _Solness_ iras al la tablo.)
+
+HILDE
+(kvazaŭ daŭrigante) — ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por
+okupiĝi ol tiaĵoj. (rigardas lin ridete) Ĉu ne ankaŭ _vi_ tion opinias?
+
+SOLNESS
+Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin
+per bezonaĵoj.
+
+HILDE
+(ŝerce) Ne, _tion_ mi ne intencas!
+
+SOLNESS
+Ĉu?
+
+HILDE
+Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon.
+
+SOLNESS
+(ridas) Do, nek valizo kaj nek mono!
+
+HILDE
+Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun.
+
+SOLNESS
+Jen, pro _tio_ mi ŝatas vin!
+
+HILDE
+Nur pro _tio_?
+
+SOLNESS
+Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogseĝon) Ĉu via patro
+ankoraŭ vivas?
+
+HILDE
+Jes, patro vivas.
+
+SOLNESS
+Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie?
+
+HILDE
+Ne, pri tio mi ne ekpensis.
+
+SOLNESS
+Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas?
+
+HILDE
+Laŭ la okazaĵoj.
+
+(Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze,
+duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas
+ĝin antaŭ sin sur la tablon.)
+
+HILDE
+Konstruestro Solness?
+
+SOLNESS
+Jes?
+
+HILDE
+Vi estas tre forgesema, ĉu?
+
+SOLNESS
+Forgesema? Ne, ne laŭ _mia_ scio.
+
+HILDE
+Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri _tio_ tie norde?
+
+SOLNESS
+(ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe
+irenda, mi pensas.
+
+HILDE
+(rigardas lin riproĉe) Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon!
+
+SOLNESS
+Nu, do _vi_ parolu al _mi_ pri tio.
+
+HILDE
+Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la
+urbo.
+
+SOLNESS
+Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.
+
+HILDE
+(ridetas) Ĉu ne? Estas afable de _vi_, tio!
+
+SOLNESS
+Afable?
+
+HILDE
+Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da
+homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis
+flagojn.
+
+SOLNESS
+Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras!
+
+HILDE
+Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej
+alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon
+vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.
+
+SOLNESS
+(mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova
+kutimo.
+
+HILDE
+Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu
+se li falus! Li, — la konstruestro mem!
+
+SOLNESS
+(kvazaŭ deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj
+blanke vestitaj diablidoj, — ŝi _kondutis_ tiel freneze kaj kriis
+supren al mi —
+
+HILDE
+(brile ĝoje) “Hura por konstruestro Solness”! Jes!
+
+SOLNESS
+— kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ
+kapturniĝis rigardante.
+
+HILDE
+(pli mallaŭte, serioze) Tiu diablido, — tiu estis _mi_.
+
+SOLNESS
+(fiksas rigide la okulojn sur ŝin) Pri tio mi nun certas. Devas esti
+_vi_.
+
+HILDE
+(denove vigla) Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi,
+ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian
+senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la
+plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de
+vertiĝo! _Tio_ estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago.
+
+SOLNESS
+Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —?
+
+HILDE
+(repuŝante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus
+povinta stari tie supre kantanta.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin mire) Kantanta? Ĉu _mi_ kantis?
+
+HILDE
+Jes, vi efektive faris.
+
+SOLNESS
+(agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.
+
+HILDE
+Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.
+
+SOLNESS
+(penseme) Estas iom stranga, — tio ĉi.
+
+HILDE
+(silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte) Sed _jen_, —
+poste, — _tiam_ sekvis la _ĝusta._
+
+SOLNESS
+La ĝusta?
+
+HILDE
+(brile vigle) Jes, pri _tio_ mi ja ne bezonas memorigi vin?
+
+SOLNESS
+Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri _tio_.
+
+HILDE
+Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la
+klubo?
+
+SOLNESS
+Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon
+mi forvojaĝis.
+
+HILDE
+Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la
+vespermanĝo.
+
+SOLNESS
+Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi
+tiujn bagatelaĵojn.
+
+HILDE
+Bagatelaĵojn! Ho, _vi_ parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ
+tio, ke mi estis _sola_ en la ĉambro, kiam vi venis?
+
+SOLNESS
+Vi do vere _estis_?
+
+HILDE
+(ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.
+
+SOLNESS
+Ne, tion mi eble ne faris.
+
+HILDE
+Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas
+kvazaŭ eta princino.
+
+SOLNESS
+Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis
+min libera kaj vigla tiun tagon —
+
+HILDE
+Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos _via_
+princino.
+
+SOLNESS
+(ridas iomete) Jen, jen, — ĉu ankaŭ _tion_ mi diris?
+
+HILDE
+Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi
+diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi
+in. Al Hispanio aŭ ien. Kaj _tie_ vi aĉetus reĝlandon por mi, vi
+promesis.
+
+SOLNESS
+(kiel antaŭe) Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la
+monerojn. Sed ĉu mi vere _diris_ ĉion tion?
+
+HILDE
+(ridas silente) Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu
+reĝlando.
+
+SOLNESS
+Nu?
+
+HILDE
+Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris.
+
+SOLNESS
+Nu, estas ja apetitodona nomo.
+
+HILDE
+Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min.
+
+SOLNESS
+Sed _tio_ certe ne estis mia intenco.
+
+HILDE
+Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste —
+
+SOLNESS
+Kion mi do poste faris?
+
+HILDE
+Jes, mankis nur ke vi ankaŭ _tion_ forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas
+ja memori, mi opinias.
+
+SOLNESS
+Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu?
+
+HILDE
+(fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro
+Solness.
+
+SOLNESS
+(gapante ekstaras de la seĝo) Ĉu faris _mi_!
+
+HILDE
+Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min
+malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn.
+
+SOLNESS
+Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —!
+
+HILDE
+(ekstaras) Vi do ne volas tion nei?
+
+SOLNESS
+Jes, tion mi vere neas!
+
+HILDE
+(rigardas lin malestime) Nu tiel.
+
+(Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas
+staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga
+aŭzo.)
+
+SOLNESS
+(iras singardeme al ŝi malantaŭe) Fraŭlino Wangel —?
+
+HILDE
+(silentas kaj ne movas sin)
+
+SOLNESS
+Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi
+sonĝis. (metas la manon sur ŝian brakon) Aŭskultu nun —
+
+HILDE
+(faras senpaciencan movon per la brako)
+
+SOLNESS
+(kvazaŭ penso eklumas en li) AŭKiu vokis la helpantojn —! Atendu! — Kaŝas sin io pli
+profunda sube, vidu!
+
+HILDE
+(ne movas sin)
+
+SOLNESS
+(mallaŭte sed intense) Mi eble estis _pensinta_ tion ĉi. Mi eble
+_volis_ tion. _Deziris_ tion. _Emis_ fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus
+esti tiel?
+
+HILDE
+(daŭre silentas)
+
+SOLNESS
+(senpacience) Nu ja, jes, je diablo, — do mi _faris_!
+
+HILDE
+(iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?
+
+SOLNESS
+Jes, ĉion kion vi volas.
+
+HILDE
+Ke vi ĉirkaŭbrakis min?
+
+SOLNESS
+Jes jes!
+
+HILDE
+Kaj klinis min malantaŭen?
+
+SOLNESS
+Tre profunde malantaŭen.
+
+HILDE
+Kaj kisis min?
+
+SOLNESS
+Jes, mi faris.
+
+HILDE
+Multajn fojojn?
+
+SOLNESS
+Tiom da fojoj kiom vi volas.
+
+HILDE
+(rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon) Nu
+vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!
+
+SOLNESS
+(ekridetas) Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion.
+
+HILDE
+(denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom
+multajn dum via vivo, mi kredas.
+
+SOLNESS
+Ne, _tion_ vi do ne kredu pri mi.
+
+(_Hilde_ eksidas en la apogseĝon. _Solness_ staras sin apogante al
+la balancseĝo.)
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin esplore) Fraŭlino Wangel?
+
+HILDE
+Jes?
+
+SOLNESS
+Kiel do _estis_? Kio do okazis poste, — tio inter ni du?
+
+HILDE
+Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj,
+kaj — iŝ!
+
+SOLNESS
+Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ _tion_ forgesi.
+
+HILDE
+Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne
+forgesas, mi scias.
+
+SOLNESS
+Ne. Aspektus ja tiel.
+
+HILDE
+(denove vigla, rigardas lin) Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon
+tio okazis?
+
+SOLNESS
+Kiun tagon —?
+
+HILDE
+Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru
+tuj!
+
+SOLNESS
+Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis
+antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno.
+
+HILDE
+(kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de
+Septembro.
+
+SOLNESS
+Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ _tion_ vi memoras, vi!
+(haltas) Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de
+Septembro.
+
+HILDE
+Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi
+promesis al mi.
+
+SOLNESS
+Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?
+
+HILDE
+Mi opinias, ke _tio_ ne estas io timiga.
+
+SOLNESS
+Nu, moketis vin do.
+
+HILDE
+Ĉu estis nur _tio_, kion vi volis? Moki min?
+
+SOLNESS
+Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed
+io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam.
+
+HILDE
+Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian _vi_
+opinias.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin esplore) Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi
+revenus?
+
+HILDE
+(kaŝas duone ŝercan rideton) Jes vere! _Tion_ mi atendis de vi.
+
+SOLNESS
+Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?
+
+HILDE
+Ĝuste kiel trolo, jes.
+
+SOLNESS
+Kaj fari vin princino?
+
+HILDE
+Tion vi ja promesis.
+
+SOLNESS
+Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon?
+
+HILDE
+(rigardas al la plafono) Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia
+ordinara, reala reĝlando.
+
+SOLNESS
+Sed iu alia, same bona?
+
+HILDE
+Jes, almenaŭ same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis
+konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ
+povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis.
+
+SOLNESS
+(skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino
+Wangel.
+
+HILDE
+Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple.
+
+SOLNESS
+Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu
+vi nur sidas tie ŝercante —
+
+HILDE
+(ridetas) Eble mokas? Ankaŭ mi?
+
+SOLNESS
+Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ. (ekrigardas ŝin) Ĉu vi longe scias,
+ke mi estas edziĝinta?
+
+HILDE
+Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri
+_tio_?
+
+SOLNESS
+(pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas ŝin serioze kaj
+diras mallaŭte) Kial vi venis?
+
+HILDE
+Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita
+tempo.
+
+SOLNESS
+(ridas senvole) Vi estas ŝercemulino!
+
+HILDE
+(gaje) Prezentu mian reĝlandon, konstruestro! (frapas per la fingro)
+La reĝlandon sur la tablon!
+
+SOLNESS
+(ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, —
+kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie?
+
+HILDE
+Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi
+konstruis.
+
+SOLNESS
+Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri.
+
+HILDE
+Jes, vi ja konstruis ege multe.
+
+SOLNESS
+Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.
+
+HILDE
+Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn?
+
+SOLNESS
+Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne
+preĝejojn.
+
+HILDE
+Kion vi do _nun_ konstruas?
+
+SOLNESS
+Hejmojn por homoj.
+
+HILDE
+(penseme) Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj
+ankaŭ sur tiuj hejmoj?
+
+SOLNESS
+(miras) Kion vi aludas per _tio_?
+
+HILDE
+Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la
+ventomontrilo vertiĝe tute alte.
+
+SOLNESS
+(pripensas) Strange ke vi _tion_ diras. Ĉar estas ja tio, kion mi
+pleje ŝatus fari.
+
+HILDE
+(senpacience) Sed kial vi tion ne _faras_?
+
+SOLNESS
+(agitas la kapon) Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin _havi_!
+
+HILDE
+Imagu, — ke ili ne volas!
+
+SOLNESS
+(pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute
+proksime.
+
+HILDE
+Por vi mem?
+
+SOLNESS
+Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur _ĝi_ estas turo.
+
+HILDE
+Alta turo?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+HILDE
+Tre alta?
+
+SOLNESS
+Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo.
+
+HILDE
+Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene.
+
+SOLNESS
+(sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante) Diru al mi,
+fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri.
+
+HILDE
+Mi nomiĝas Hilde.
+
+SOLNESS
+(kiel antaŭe) Hilde? Ĉu?
+
+HILDE
+Ĉu vi _tion_ ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi
+malbonkondutis.
+
+SOLNESS
+Ĉu ankaŭ _tion_ mi faris?
+
+HILDE
+Sed tiam vi diris _eta_ Hilde. Kaj _tion_ mi ne ŝatis.
+
+SOLNESS
+Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde?
+
+HILDE
+Ne. Ne je _tiu_ okazo. — Cetere — “princino Hilde” —
+Tio aspektos tre bone, mi opinias.
+
+SOLNESS
+Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando
+nomiĝus?
+
+HILDE
+Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas
+havi iun tute alian, mi!
+
+SOLNESS
+(klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin) Ĉu ne
+estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi
+kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm —
+
+HILDE
+Por kio?
+
+SOLNESS
+Por _memori_ ion — ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed
+neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus.
+
+HILDE
+Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro.
+
+SOLNESS
+Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.
+
+HILDE
+Nu ja, troviĝas ankaŭ _tiaj_ troloj en la mondo.
+
+SOLNESS
+(ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun.
+
+HILDE
+(rigardas lin profunde) Ĉu _estis_ bone?
+
+SOLNESS
+Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio.
+(pli malrapide) Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, —
+ege timema pro la junuloj.
+
+HILDE
+(blovas) Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj!
+
+SOLNESS
+Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu,
+ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!
+
+HILDE
+Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.
+
+SOLNESS
+Malfermi?
+
+HILDE
+Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.
+
+SOLNESS
+Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte
+de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo.
+
+HILDE
+(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo) Ĉu vi
+povas uzi _min_ por io, konstruestro?
+
+SOLNESS
+Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ _vi_ venas —
+kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —!
+
+(_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antaŭĉambra pordo)
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino?
+
+SOLNESS
+Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.
+
+HILDE
+Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu vere?
+
+HILDE
+Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian
+bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.
+
+(_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi.
+
+HILDE
+Ho, kiel afabla vi estas al mi!
+
+SOLNESS
+(al la _sinjorino_) La infanĉambro?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne?
+
+SOLNESS
+(kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(rigardas lin) Hilde?
+
+SOLNESS
+Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis
+infano.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, ĉu vi _faris_? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.
+
+(Ŝi prenas la brakon de _doktoro Herdal_ kaj iras dekstren)
+
+(Dume _Hilde_ kolektas siajn pakaĵojn)
+
+HILDE
+(mallaŭte kaj rapide al Solness) Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu
+vi _povas_ uzi _min_ por io?
+
+SOLNESS
+(prenas ŝiajn aĵojn) _Vi_ estas tiu, kiun mi plej kore
+sopiris.
+
+HILDE
+(rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho
+vi granda, ĝuinda mondo —!
+
+SOLNESS
+(ekscitite) Nu —?
+
+HILDE
+Tiel mi ja _havas_ mian reĝlandon!
+
+SOLNESS
+(senvole) Hilde —!
+
+HILDE
+(denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo) _Preskaŭ_, — mi
+dirus.
+
+(Ŝi eliras dekstren. _Solness_ sekvas ŝin.)
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe _konstruestro Solness_. Sur
+la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo
+kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda
+ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ
+flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun
+granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe
+maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko.
+Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas
+frue antaŭtagmeze.)
+
+(_Konstruestro Solness_ sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de
+_Ragnar_ malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj
+detale rigardas kelkajn el ili. _Sinjorino Solness_ paŝadas senbrue
+kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita
+kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur
+seĝo apud la spegulo. _Solness_ foje nerimarkite sekvas ŝin per la
+okuloj. Neniu el ili parolas.)
+
+(_Kaja Fosli_ silente venas tra la pordo maldekstre.)
+
+SOLNESS
+(turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, ĉu estas _vi_?
+
+KAJA
+Mi volis nur informi, ke mi venis.
+
+SOLNESS
+Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?
+
+KAJA
+Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li
+volus veni por scii —
+
+SOLNESS
+Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?
+
+KAJA
+Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.
+
+SOLNESS
+Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.
+
+KAJA
+Jes. (haltas ĉe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li
+venos?
+
+SOLNESS
+Ne, — mi ne scias pri io preciza.
+
+(_Kaja_ eliras maldekstre)
+
+(_Solness_ daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ĉe la plantoj) Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.
+
+SOLNESS
+(ekrigardas ŝin) Ankaŭ li? Kiu krom li?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun
+ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.
+
+SOLNESS
+Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, mi ja devus fari. (Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)
+
+SOLNESS
+(laŭte, super la desegnaĵoj) Ĉu ŝi daŭre dormas?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(rigardas lin) Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?
+
+SOLNESS
+(indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.
+
+SOLNESS
+Nu, ŝi _faris_?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. (Ŝi iras
+antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)
+
+SOLNESS
+(post mallonga paŭzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto,
+Aline.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, efektive.
+
+SOLNESS
+Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.
+
+SOLNESS
+(fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi _tion_ vidos,
+Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli
+facile vivi. — Precipe por _vi_.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ekrigardas lin) De nun?
+
+SOLNESS
+Jes, kredu min, Aline —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉu vi aludas, — ĉar _ŝi_ venis al ni?
+
+SOLNESS
+(regas sin) Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la
+novan domon.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(prenas la supervestaĵojn) Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam
+fariĝos pli bone?
+
+SOLNESS
+Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ _vi_ tion
+kredas?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Mi tute nenion kredas pri la nova domo.
+
+SOLNESS
+(malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas
+ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. (Li volas helpi ŝin pri la
+vestaĵoj.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(evitante) Funde vi faras tro multe por mi.
+
+SOLNESS
+(iom ekscitite) Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne
+toleras aŭdi tiaĵon de vi!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.
+
+SOLNESS
+Sed mi havas opinion _mian_. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por
+vi en la nova domo.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho Dio, — bone por mi —!
+
+SOLNESS
+(vigle) Jes! Jes! Fidu nur _tion_! Ĉar _tie_, vidu, — _tie_
+estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis —
+ĉio.
+
+SOLNESS
+(mallaŭte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi,
+tiu.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, —
+por _mi_ vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!
+
+SOLNESS
+(paŝadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio
+ĉi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la
+temon —
+
+SOLNESS
+(abrupte haltas kaj rigardas ŝin) Ĉu _mi?_ Kial mi _tion_ farus?
+Evitas?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj
+ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.
+
+SOLNESS
+(kun surprizitaj okuloj) _Vin_! Ĉu estas _vi_, — vi mem, pri kiu vi
+parolas, Aline!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?
+
+SOLNESS
+(nevole al si mem) Ankaŭ _tio_!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉar pri la malnova domo, — pri _ĝi_ devis esti kiel estis. Granda
+Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —
+
+SOLNESS
+Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas _tio_! Tio, tio,
+tio!
+
+SOLNESS
+(impete) Pri _ĝi_ ne pensu, Aline!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, ĝuste pri _tio_ mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri
+ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi
+neniam permesiĝas pardoni min mem —!
+
+SOLNESS
+(ekkrie) Vin mem —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj.
+Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli
+miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi.
+(tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard!
+
+SOLNESS
+(mallaŭte, skuita, proksimiĝas) Aline, — promesu al mi, ke vi
+neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —
+
+SOLNESS
+(premas la manojn kaj paŝadas sur la planko) Ho, estas malesperige!
+Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.
+
+SOLNESS
+Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en _tio_,
+ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. _Jene_ kiel _ĉi
+tie_.
+
+SOLNESS
+(impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne, al tio vi devas mem respondi.
+
+SOLNESS
+(ekrigardas ŝin suspekteme) Kion vi aludas per _tio_, Aline?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kion mi aludas?
+
+SOLNESS
+Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun
+subpenson.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne, pri tio mi povas certigi vin —
+
+SOLNESS
+(proksimiĝas) Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi
+ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Sed kio do? Kio?
+
+SOLNESS
+(starigas sin antaŭ ŝin) Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman,
+kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?
+
+SINJORINO SOLNESS
+_Mi_, vi diras! Ĉu _mi_ faras!
+
+SOLNESS
+(ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan
+edzon en la domo por kiu peni —
+
+SINJORINO SOLNESS
+(timigite) _Malsana_? Ĉu vi estas _malsana_, Halvard, —
+
+SOLNESS
+(ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al
+vi plaĉas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(palpas por la seĝdorso kaj eksidas) Halvard, — je Dio en la
+ĉielo —!
+
+SOLNESS
+Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri
+mi.
+
+(Li iras tien kaj reen sur la planko. _Sinjorino Solness_ timeme
+sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)
+
+SOLNESS
+(trankvile) Funde mankas al mi nenio.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?
+
+SOLNESS
+Estas _tio_, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura
+ŝuldoŝarĝo —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!
+
+SOLNESS
+(mallaŭte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi,
+— al vi, Aline.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere
+tuj.
+
+SOLNESS
+Sed ne _estas_ iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ
+ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo
+kuŝanta sur mi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kulpo al _mi_?
+
+SOLNESS
+Pleje al vi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Do vi — tamen estas malsana, Halvard.
+
+SOLNESS
+(peze) Do eble estas. Aŭ io tia. (rigardas al la
+pordo dekstre, kiu malfermiĝas) Nu! Nun lumiĝas.
+
+(_Hilde Wangel_ envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La
+juprando estas mallevita.)
+
+HILDE
+Bonan matenon, konstruestro!
+
+SOLNESS
+(kapsignas) Vi dormis bone?
+
+HILDE
+Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min —
+kvazaŭ princino!
+
+SOLNESS
+(ridetas iomete) Efektive ĝuinde.
+
+HILDE
+Efektive.
+
+SOLNESS
+Kaj eble ankaŭ sonĝis?
+
+HILDE
+Jes, jes. Sed _tio_ estis terura.
+
+SOLNESS
+Ĉu?
+
+HILDE
+Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu
+vi neniam sonĝas ion tian?
+
+SOLNESS
+Nu jes, — foje —
+
+HILDE
+Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.
+
+SOLNESS
+Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.
+
+HILDE
+Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?
+
+SOLNESS
+Jes, tiel alte kiel eblas.
+
+HILDE
+Ankaŭ _mi_ faras.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(prenas la sunŝirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard.
+ (al _Hilde_) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.
+
+HILDE
+(volas ĵeti sin al ŝia kolo) Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino
+Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —
+
+SINJORINO SOLNESS
+(deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio.
+Kaj tial mi volonte faras.
+
+HILDE
+(ĉagrenita, pintigas la buŝon) Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas
+iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi _nun_ ordigis la vestaĵojn.
+Aŭ ĉu mi eble ne _povas_?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.
+
+HILDE
+(blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.
+
+SOLNESS
+(en kaŝita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke
+_ankaŭ vi_ estas freneza, vi komprenu.
+
+HILDE
+Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?
+
+SOLNESS
+(montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaŭ unu tian.
+
+HILDE
+Vi, — konstruestro?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!
+
+SOLNESS
+Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?
+
+HILDE
+Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu
+sola rilato.
+
+SOLNESS
+Nu, ĉu vi _tion_ aŭdas, Aline?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?
+
+HILDE
+Ne, tion mi ne diras.
+
+SOLNESS
+Ho jes, diru!
+
+HILDE
+Ho ne, dankon, — _tiel_ freneza mi ne estas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros,
+Halvard.
+
+SOLNESS
+Nu, — Ĉu vi _tion_ kredas?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis
+infano, — vi ja rakontas.
+
+(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)
+
+HILDE
+(iom poste) Via edzino tute ne ŝatas _min, ĉu?_
+
+SOLNESS
+Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?
+
+HILDE
+Ĉu vi mem _tion_ ne rimarkis?
+
+SOLNESS
+(eviteme) Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.
+
+HILDE
+Ĉu ankaŭ _tia_?
+
+SOLNESS
+Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas
+tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —
+
+HILDE
+(senpacienca) Sed se ŝi _tia_ estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri
+devo!
+
+SOLNESS
+Pri devo?
+
+HILDE
+Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar
+estas ŝia _devo_, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan
+vorton!
+
+SOLNESS
+Kial ne?
+
+HILDE
+Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo —
+devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?
+
+SOLNESS
+Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.
+
+HILDE
+Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas,
+— kial ŝi do dirus tiaĵon?
+
+SOLNESS
+Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?
+
+HILDE
+Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas
+min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj
+kora, vi komprenu.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin) Ĉu estas _tiel_, ke vi tion preferas?
+
+HILDE
+Jes, ĝuste tiel. (paŝadas sur la planko, haltas apud la
+libroŝranko kaj rigardas la librojn)
+
+HILDE
+Vi havas tre multajn librojn.
+
+SOLNESS
+Ho, mi ja akiris kelkajn.
+
+HILDE
+Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?
+
+SOLNESS
+Pli frue mi provis. Ĉu _vi_ legas?
+
+HILDE
+Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la
+kuntekston.
+
+SOLNESS
+Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.
+
+(_Hilde_ iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon
+kaj foliumas)
+
+HILDE
+Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?
+
+SOLNESS
+Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.
+
+HILDE
+Unu, kiun vi mem instruis?
+
+SOLNESS
+Nu ja, li lernis iom ankaŭ de _mi_.
+
+HILDE
+(eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnaĵon)
+Ĉu ne?
+
+SOLNESS
+Ne malbona. Por _mia_ bezono —
+
+HILDE
+Ho jes! Li certe estas ege lerta.
+
+SOLNESS
+Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?
+
+HILDE
+Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de _vi_, tiam —
+
+SOLNESS
+Ho, pro _tio_ —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de _mi_. Kaj
+_same_ mallertaj ili estas.
+
+HILDE
+(rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, eĉ se mi mortus, mi ne
+komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.
+
+SOLNESS
+Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?
+
+HILDE
+Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —
+
+SOLNESS
+(ekmiras) Nu? Kaj kial ne?
+
+HILDE
+(ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Iŝŝ, ne do, konstruestro!
+Al kio _tio_ celus! Neniu alia ol _vi_ rajtus konstrui. Vi estus la
+sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.
+
+SOLNESS
+(senpere) Hilde —!
+
+HILDE
+Nu?
+
+SOLNESS
+Kiel vi venis al tia ideo?
+
+HILDE
+Ĉu vi trovas _tion ĉi_ malĝuste pensita de mi?
+
+SOLNESS
+Ne, _tial_ ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.
+
+HILDE
+Nu kion?
+
+SOLNESS
+Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama
+ideo.
+
+HILDE
+Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis.
+
+HILDE
+Ne, tute ne.
+
+SOLNESS
+Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel
+en unu rilato —?
+
+HILDE
+Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.
+
+SOLNESS
+Pri kio alia?
+
+HILDE
+Povas esti indiferente por vi, konstruestro.
+
+SOLNESS
+(paŝadas sur la planko) Jes, jes, — kiel vi volas. (haltas apud la
+orielo) Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.
+
+HILDE
+(proksimiĝas) Kio estas?
+
+SOLNESS
+Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?
+
+HILDE
+Jes?
+
+SOLNESS
+(montras eksteren) Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?
+
+HILDE
+La nova domo vi aludas?
+
+SOLNESS
+Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.
+
+HILDE
+Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.
+
+SOLNESS
+La skafaldo ankoraŭ staras.
+
+HILDE
+Ĉu tiu estas via nova domo?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+HILDE
+(rigardas lin) Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en _tiu_ domo?
+
+SOLNESS
+Tri, kiel ĉi tie.
+
+HILDE
+Kaj neniuj infanoj.
+
+SOLNESS
+Eĉ ne venos.
+
+HILDE
+(kun duona rido) Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!
+
+SOLNESS
+Ke —?
+
+HILDE
+Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.
+
+SOLNESS
+Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?
+
+HILDE
+Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.
+
+SOLNESS
+(mallaŭtigas la voĉon) Ni _havis_ infanojn, — Aline kaj mi.
+
+HILDE
+(rigardas lin intense) Ĉu _vi_ —!
+
+SOLNESS
+Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.
+
+HILDE
+Dunaskitoj do.
+
+SOLNESS
+Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.
+
+HILDE
+(atenteme) Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu
+_havas_?
+
+SOLNESS
+(en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ
+apenaŭ _tiom_ longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble
+bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu
+mi povas paroli!
+
+HILDE
+Ĉu _tion_ vi ne povas — eĉ ne kun _ŝi_?
+
+SOLNESS
+Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi _volas_ kaj devas. (peze) Kaj ankaŭ ne
+pri multaj aliaj aferoj.
+
+HILDE
+(mallaŭte) Ĉu nur _tion_ vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas
+min?
+
+SOLNESS
+Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu
+scias — (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la
+sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.
+
+(_Hilde_ eksidas en la sofoangulon)
+
+SOLNESS
+(tiras seĝon pli proksimen) Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?
+
+HILDE
+Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.
+
+SOLNESS
+(eksidas) Kaj mi ĉion diros al vi.
+
+HILDE
+Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro.
+Rakontu do! Tuj!
+
+SOLNESS
+(montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, — kie vi
+nun vidas la novan domon —
+
+HILDE
+Jes?
+
+SOLNESS
+— jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis
+tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni
+heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.
+
+HILDE
+Ĉu estis turo ankaŭ sur _tiu_ domo?
+
+SOLNESS
+Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto
+laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca
+interne.
+
+HILDE
+Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?
+
+SOLNESS
+Ne. Ĝi forbrulis por ni.
+
+HILDE
+Ĉio?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+HILDE
+Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?
+
+SOLNESS
+Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —
+
+HILDE
+Nu, sed —?
+
+SOLNESS
+Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —
+
+HILDE
+La kompatindajn dunaskitojn, jes.
+
+SOLNESS
+Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al
+tago, videble.
+
+HILDE
+Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.
+
+SOLNESS
+Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun
+ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —
+
+HILDE
+(intense) Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!
+
+SOLNESS
+Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —
+
+HILDE
+Nu, sed kio do —?
+
+SOLNESS
+La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la
+domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni
+devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la
+etulojn.
+
+HILDE
+Tion ili do ne eltenis?
+
+SOLNESS
+Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la
+lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi
+diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili —
+ho!
+
+HILDE
+_Tion_ ili ne transvivis?
+
+SOLNESS
+Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin
+de ni.
+
+HILDE
+Certe estis terure por vi.
+
+SOLNESS
+Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la
+manojn en silenta kolero) Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo!
+(abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte
+konstruis preĝejojn.
+
+HILDE
+Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?
+
+SOLNESS
+Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu
+turo staris finita.
+
+HILDE
+Tion ankaŭ _mi_ scias.
+
+SOLNESS
+Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn
+nek preĝejturojn.
+
+HILDE
+(kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.
+
+SOLNESS
+Hejmojn por homoj, Hilde.
+
+HILDE
+Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.
+
+SOLNESS
+Jes, prefere tion. (ŝanĝas al pli facila tono) Jes, vidu, — kiel
+mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel
+konstruestro do.
+
+HILDE
+Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?
+
+SOLNESS
+Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe
+elpensis mem.
+
+HILDE
+Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.
+
+SOLNESS
+Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en
+grundojn por vilaoj. Kaj _tie_ mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem
+deziris. Kaj _sekve_ iris por mi glate.
+
+HILDE
+(rigardas lin esplore) Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna
+stato.
+
+SOLNESS
+(sombre) Feliĉa? Ĉu ankaŭ _vi_ tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.
+
+HILDE
+Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du
+infanetoj, vi —
+
+SOLNESS
+(malrapide) La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin,
+Hilde.
+
+HILDE
+(iom necerta) Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe
+poste?
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin firme, sen respondi) Feliĉa viro, vi diris —
+
+HILDE
+Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?
+
+SOLNESS
+(daŭre rigardas ŝin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —
+
+HILDE
+Nu ja!
+
+SOLNESS
+Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?
+
+HILDE
+(pripensas vane) Ne. Kiu penso _tiu_ estus?
+
+SOLNESS
+(kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla
+konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie
+patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja
+sento, ke estas ege feliĉa afero tio, _ekzisti_ en la mondo. Kaj
+precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj
+malgrandaj rilatoj.
+
+HILDE
+(vigle) Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi
+povas fari tiajn belegajn hejmojn?
+
+SOLNESS
+La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por _atingi_.
+
+HILDE
+Sed ĉu trans _tio_ do tute neeblas pasi?
+
+SOLNESS
+Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, —
+por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la
+infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.
+
+HILDE
+(zorgeme) Sed ĉu vi _tion_ do _devis_? Por ĉiam, vi diras?
+
+SOLNESS
+(kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj
+babiladas. (elspiras peze) Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne
+estis pli malmultekoste havebla, Hilde.
+
+HILDE
+(kiel antaŭe) Sed ĉu ne eblas, ke _tio_ pliboniĝos?
+
+SOLNESS
+Neniam. Neniam. Ankaŭ _tio_ estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta
+malsano de Aline.
+
+HILDE
+(rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daŭre konstruas
+tiujn infanĉambretojn.
+
+SOLNESS
+(serioze) Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi
+kvazaŭ allogas kaj vokas vin?
+
+HILDE
+(pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Ĉu ankaŭ _vi_ tiel
+sentas?
+
+SOLNESS
+Jes, mi tiel sentas.
+
+HILDE
+Do estas — iomete trolo ankaŭ en _vi_?
+
+SOLNESS
+Kial trolo?
+
+HILDE
+Kiel _vi_ do volas nomi tiaĵon?
+
+SOLNESS
+(ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed ĉu mi ne devas
+_fariĝi_ trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En
+ĉio!
+
+HILDE
+Kiel?
+
+SOLNESS
+(mallaŭte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde.
+Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en
+hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — (pugnigas la manojn) Ho, ĉu ne
+estas terure imagi al si —!
+
+HILDE
+_Kio_ do estas tiel terura?
+
+SOLNESS
+Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed
+per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu
+ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu _jenon_, Hilde! Tiun prezon mia
+artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon
+mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam
+denove!
+
+HILDE
+(ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri — pri
+_ŝi_.
+
+SOLNESS
+Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — _ŝi_ havis _sian_ vivotaskon,
+ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. (la voĉo tremas) Sed ŝia
+vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn,
+— por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke
+Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.
+
+HILDE
+Ŝi! Por konstrui?
+
+SOLNESS
+(skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri
+kiuj _mi_, okupiĝas —
+
+HILDE
+Nu, pri _kio_ do?
+
+SOLNESS
+(mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui
+infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel
+ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. _Tio ĉi_ estis por
+kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata
+— kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj
+post fajro.
+
+HILDE
+Jes, sed tamen se tiel estus —?
+
+SOLNESS
+_Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias.
+
+HILDE
+Nu, sed _vi_ almenaŭ ne estas kulpa pri tio.
+
+SOLNESS
+(fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas
+la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min —
+nokton kaj tagon.
+
+HILDE
+Tiu ĉi!
+
+SOLNESS
+Jes, supozu nun — ke mi _kulpus_. Iel.
+
+HILDE
+Vi! Pri la fajro!
+
+SOLNESS
+Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.
+
+HILDE
+(rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja
+tamen — tamen estas malsana.
+
+SOLNESS
+Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en _tiu_ rilato.
+
+(_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo
+maldekstre.)
+
+(_Hilde_ iras antaŭen sur la planko.)
+
+RAGNAR
+(kiam li vidas _Hilde_) Ho — Pardonu, sinjoro Solness — (Li volas
+retiri sin.)
+
+SOLNESS
+Ne, ne, restu. Por ke estu farite.
+
+RAGNAR
+Ho jes, — se tio eblus!
+
+SOLNESS
+Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.
+
+RAGNAR
+Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu
+kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas
+legi antaŭ ol li —
+
+SOLNESS
+(impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!
+
+RAGNAR
+Ĉu vi rigardis ilin?
+
+SOLNESS
+Jes, — mi faris.
+
+RAGNAR
+Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ _mi_ ne taŭgas?
+
+SOLNESS
+(eviteme) Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via
+deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ
+feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.
+
+RAGNAR
+Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi
+promesis al li. — _Ĉu_ mi diru tion al patro — antaŭ ol li
+mortos.
+
+SOLNESS
+(korsuferas) Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi.
+Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras,
+Ragnar!
+
+RAGNAR
+Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?
+
+SOLNESS
+Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.
+
+RAGNAR
+(iras tien) Dankon.
+
+HILDE
+(metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.
+
+SOLNESS
+Kial?
+
+HILDE
+Jes, ĉar ankaŭ _mi_ volas rigardi ilin.
+
+SOLNESS
+Sed vi ja — (al _Ragnar_) Do, lasu ilin kuŝi.
+
+RAGNAR
+Bonvole.
+
+SOLNESS
+Kaj iru nun hejmen al via patro.
+
+RAGNAR
+Jes, mi do faru.
+
+SOLNESS
+(kvazaŭ malespere) Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne
+_povas_! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne _devas_!
+
+RAGNAR
+Ne, ne. Pardonu — (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la
+angulo.)
+
+(_Hilde_ eksidas sur seĝon apud la spegulo.)
+
+HILDE
+(kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi.
+
+SOLNESS
+Ĉu ankaŭ _vi_ tion trovas?
+
+HILDE
+Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.
+
+SOLNESS
+Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_.
+
+HILDE
+Tamen —. Vi ne devus esti tia.
+
+SOLNESS
+Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui.
+
+HILDE
+Tiaĵon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas.
+
+SOLNESS
+Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.
+
+HILDE
+Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.
+
+SOLNESS
+Kaj per mia anima paco aldone.
+
+HILDE
+(ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! — Kompatinda
+konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —
+
+SOLNESS
+(kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos
+komikaĵon.
+
+HILDE
+(streĉita, eksidas) Nu jes?
+
+SOLNESS
+Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur
+pri fendeto en kamentubo, komprenu.
+
+HILDE
+Nenio alia?
+
+SOLNESS
+Ne, ne komence.
+
+(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al _Hilde_ kaj
+eksidas.)
+
+HILDE
+(senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!
+
+SOLNESS
+Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis.
+Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por
+scii, ĉu ĝi daŭre tie _estas_.
+
+HILDE
+Kaj ĝi _estis_?
+
+SOLNESS
+Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.
+
+HILDE
+Kaj vi nenion diris?
+
+SOLNESS
+Ne, mi ne faris.
+
+HILDE
+Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?
+
+SOLNESS
+Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis
+komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis.
+Morgaŭ. Neniam fariĝis.
+
+HILDE
+Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!
+
+SOLNESS
+Ĉar mi pensadis. (malrapide kaj mallaŭte) Per tiu eta nigra fendo
+en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.
+
+HILDE
+(rigardas antaŭ si) Certe estis streĉe.
+
+SOLNESS
+Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi
+facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo.
+Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj
+hejme estus ege hejtigante la fornojn —
+
+HILDE
+Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?
+
+SOLNESS
+Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi
+envenus.
+
+HILDE
+Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.
+
+SOLNESS
+Ŝi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la
+fumon.
+
+HILDE
+Nur la fumon?
+
+SOLNESS
+Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus
+la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi
+deziris ke okazu, komprenu.
+
+HILDE
+Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!
+
+SOLNESS
+Jes, vi diras, Hilde.
+
+HILDE
+Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la
+fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?
+
+SOLNESS
+Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis
+neniun rilaton al la fajro.
+
+HILDE
+Nu kio!
+
+SOLNESS
+Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, —
+en tute alia parto de la domo.
+
+HILDE
+Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!
+
+SOLNESS
+Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?
+
+HILDE
+Jes, se vi nur parolos prudente, —
+
+SOLNESS
+Mi provos. (li lokigas sian seĝon pli proksimen)
+
+HILDE
+Do, ekparolu, konstruestro.
+
+SOLNESS
+(konfidence) Ĉu ne ankaŭ _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj
+selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion,
+_avidi_ ion, _voli_ ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble
+— ke fine ili _devas_ tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?
+
+HILDE
+(kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos
+— ĉu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj.
+
+SOLNESS
+Ne estas la memo _sola_, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne,
+— la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se
+io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste
+voki. Interne en si mem do, vi komprenas.
+
+HILDE
+Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?
+
+SOLNESS
+Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.
+
+HILDE
+Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus
+dezirinta?
+
+SOLNESS
+Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta
+tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki
+la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. (ekstaras en
+maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du
+knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro
+_tio_, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion
+ŝi arde volis.
+
+HILDE
+Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —
+
+SOLNESS
+Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis _mi_! Kaj ili venis kaj
+cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas _tio_, kion homoj
+nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu
+bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie
+sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn
+por kovri _mian_ vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, —
+neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.
+
+HILDE
+(rigardas lin atente) Vi _estas_ malsana, konstruestro. Tre malsana,
+mi inklinas kredi.
+
+SOLNESS
+Diru _freneza_. Ĉar _tion_ vi ja pensas.
+
+HILDE
+Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.
+
+SOLNESS
+_Kio_ do? Eldiru!
+
+HILDE
+Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana
+konscienco.
+
+SOLNESS
+Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?
+
+HILDE
+Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema.
+Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.
+
+SOLNESS
+(grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas
+demandi?
+
+HILDE
+En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere
+fortika.
+
+SOLNESS
+Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu _vi_ havas fortikan konsciencon?
+
+HILDE
+Mi opinias ke _jes_. Mi ne rimarkis ion alian.
+
+SOLNESS
+Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.
+
+HILDE
+(kun trema tirado ĉe la buŝo) Ho, ne estis tiel facile forlasi
+patron, kiun mi ege amas.
+
+SOLNESS
+Ho ĉu! Por monato aŭ du —
+
+HILDE
+Mi eble neniam plu revenos hejmen.
+
+SOLNESS
+Neniam? Kial vi do forlasis lin?
+
+HILDE
+(duone serioze, duone ŝerce) Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek
+jaroj pasis?
+
+SOLNESS
+Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?
+
+HILDE
+(tute serioze) _Estis_ tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi
+tien. Eĉ logis kaj tiris min.
+
+SOLNESS
+(vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en
+vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas
+_tio_, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, —
+ĉu vole, ĉu senvole.
+
+HILDE
+Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.
+
+SOLNESS
+(paŝadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la
+mondo, kiujn oni ne _vidas_, Hilde!
+
+HILDE
+Ankaŭ diabloj?
+
+SOLNESS
+(haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj
+nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la
+nigreharaj, kiuj kaptas onin! (paŝadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!
+
+HILDE
+(sekvas lin per la okuloj) Aŭ se oni havus fortan, ege sanan
+konsciencon. Tian ke oni _kuraĝus_ fari, kion oni plej arde
+_volus_.
+
+SOLNESS
+(haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same
+malfortuloj kiel mi en tiu rilato.
+
+HILDE
+Povas ja esti.
+
+SOLNESS
+(apogas sin al la tablo) En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj
+malnovaj sagaoj?
+
+HILDE
+Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —
+
+SOLNESS
+En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj
+kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —
+
+HILDE
+Kaj rabis virinojn —
+
+SOLNESS
+— kaj tenis ilin ĉe si —
+
+HILDE
+— kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —
+
+SOLNESS
+— kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.
+
+HILDE
+(rigardas antaŭen kun duone vualita okulo) Ŝajnas al mi, ke _tio_
+estus incite.
+
+SOLNESS
+(kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?
+
+HILDE
+_Fariĝi_ rabata.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin momenton) Nu, tiel.
+
+HILDE
+(kvazaŭ interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj,
+konstruestro?
+
+SOLNESS
+Jes, ĉar _tiuj_ uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili
+revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel
+infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne
+volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?
+
+HILDE
+Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.
+
+SOLNESS
+Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?
+
+HILDE
+Kial ne?
+
+SOLNESS
+Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?
+
+HILDE
+Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —
+
+SOLNESS
+Ĉu _eblus_ ami tian ulon?
+
+HILDE
+Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin penseme) Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu
+regas _tion_.
+
+HILDE
+(kun duona rido) Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn _vi_ tiel
+bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.
+
+SOLNESS
+(varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi,
+Hilde.
+
+HILDE
+Por mi ili _jam_ elektis. Por ĉiam.
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin profunde) Hilde, — vi estas kiel sovaĝa
+arbarbirdo.
+
+HILDE
+_Tio_ ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.
+
+SOLNESS
+Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.
+
+HILDE
+Pli ĝuste tio — eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo!
+Kial mi ne irus rabe, ankaŭ _mi_? Preni la predon, kiu min logas? Se
+mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.
+
+SOLNESS
+Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?
+
+HILDE
+Jes, mi ja estas tia stranga birdo.
+
+SOLNESS
+Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas
+kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.
+
+HILDE
+Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min?
+Tiel interne?
+
+SOLNESS
+(mallaŭte kaj malrapide) Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion
+farinta.
+
+HILDE
+Kion vi volis _pri_ mi?
+
+SOLNESS
+Vi estas la juneco, Hilde.
+
+HILDE
+(ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?
+
+SOLNESS
+(kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.
+
+(_Hilde_ ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon
+de _Ragnar_.)
+
+HILDE
+(etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnaĵoj —
+
+SOLNESS
+(abrupte, rifuzante) Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis
+ilin.
+
+HILDE
+Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.
+
+SOLNESS
+Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!
+
+HILDE
+Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu
+vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas?
+Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili.
+
+SOLNESS
+Jes, estas ja ĝuste _tio_, kion li povas. Tion li ja certigis al si,
+— tiu monsinjoro.
+
+HILDE
+Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete
+mensogi?
+
+SOLNESS
+Mensogi? (kolere) Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj
+desegnaĵoj!
+
+HILDE
+(tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi
+parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo.
+ (ĉirkaŭrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon?
+
+SOLNESS
+Mi ne havas tiaĵon ĉi tie.
+
+HILDE
+(iras al la pordo) Sed ĉe la fraŭlino certe —
+
+SOLNESS
+Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia
+maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin
+teren.
+
+HILDE
+Ankaŭ lin?
+
+SOLNESS
+Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li
+devas elstari.
+
+HILDE
+La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas —
+
+SOLNESS
+(pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li
+frapos _min_ al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia
+patro.
+
+HILDE
+Rompas _vin_? Ĉu li do taŭgas?
+
+SOLNESS
+Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta
+por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron
+Solness.
+
+HILDE
+(rigardas lin en silenta riproĉo) Kaj vi tamen volis bari lin
+ekstere. Fi, konstruestro!
+
+SOLNESS
+Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi
+timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.
+
+HILDE
+Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas.
+
+SOLNESS
+Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo,
+ĝi estas senindulga.
+
+HILDE
+(en timo, kovras siajn orelojn) Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas
+preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la
+vivo!
+
+SOLNESS
+Kaj kio _tio_ estas?
+
+HILDE
+Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur
+preĝeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon
+vi certe havas?
+
+SOLNESS
+(elprenas ujeton) Jen mi havas.
+
+HILDE
+(metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo) Bone. Kaj nun ni
+eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas ĉe la tablo)
+
+HILDE
+(malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson) Kaj ni skribu sur la
+desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar —
+aŭ kiel li nomiĝas.
+
+SOLNESS
+(skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin) Diru
+al mi ion, Hilde.
+
+HILDE
+Jes?
+
+SOLNESS
+Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj —
+
+HILDE
+Kio do?
+
+SOLNESS
+Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.
+
+HILDE
+(rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste _tio_ kion mi ne
+deziris.
+
+SOLNESS
+Kial ne?
+
+HILDE
+Mi timis, ke _tiam_ rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur
+la desegnaĵojn, konstruestro.
+
+SOLNESS
+Ni ja devis.
+
+HILDE
+(klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj
+korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald —
+
+SOLNESS
+(skribante) Ĉu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde?
+
+HILDE
+(akre) Kion vi diras?
+
+SOLNESS
+Ĉu vi neniam amis iun.
+
+HILDE
+Amis iun alian, vi sugestas?
+
+SOLNESS
+(ekrigardas ŝin) Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek
+jaroj? Neniam?
+
+HILDE
+Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis.
+
+SOLNESS
+Tiam vi interesiĝis pri aliuloj?
+
+HILDE
+Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo
+okazas.
+
+SOLNESS
+Hilde, — kial vi venis ĉi tien?
+
+HILDE
+Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja
+morti dume.
+
+SOLNESS
+Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?
+
+HILDE
+Mi volas havi mian reĝlandon.
+
+SOLNESS
+Hm —
+
+(Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la
+desegnaĵojn.)
+
+(_Sinjorino Solness_ envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn
+pakaĵojn.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj
+sendiĝos poste.
+
+HILDE
+Ho, kiel kore afable de vi tamen!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Nur simpla devo. Nenio alia.
+
+SOLNESS
+(tralegas kion li skribis) Aline!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes?
+
+SOLNESS
+Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, kompreneble ke _ŝi_ estas tie.
+
+SOLNESS
+(metas la desegnaĵojn en la ujon) Hm —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam _mi_ iras tra la
+ĉambro.
+
+SOLNESS
+(ekstaras) Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke —
+
+HILDE
+(prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon! (iras al la
+pordo, sed turnas sin) Kiel ŝi nomiĝas?
+
+SOLNESS
+Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli.
+
+HILDE
+Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?
+
+SOLNESS
+Kaja, — mi kredas.
+
+HILDE
+(malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La
+konstruestro volas paroli kun vi.
+
+(Kaja venas internen de la pordo)
+
+KAJA
+(rigardas lin timigite) Jen mi estas —?
+
+HILDE
+(donas al ŝi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion
+ĉi. Ĉar nun la konstruestro _sur_skribis.
+
+KAJA
+Ho, fine do!
+
+SOLNESS
+Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide.
+
+KAJA
+Mi tuj iros hejmen kun ĝi.
+
+SOLNESS
+Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.
+
+KAJA
+Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —?
+
+SOLNESS
+(akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru _tion_ de mi.
+
+KAJA
+Jes mi —
+
+SOLNESS
+Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin.
+
+KAJA
+(mallaŭte kaj treme) Ankaŭ ne min!
+
+SOLNESS
+Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio
+estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino
+Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas!
+
+KAJA
+(kiel antaŭe) Jes, sinjoro Solness. (Ŝi eliras.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas.
+
+SOLNESS
+Ŝi! Tia azenino.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas
+ilin?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ankaŭ ŝin?
+
+SOLNESS
+Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Sed ke vi povas malhavi _ŝin_ —? Nu ja, vi certe havas iun rezerve,
+vi, Halvard.
+
+HILDE
+(gaje) _Mi_ almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro.
+
+SOLNESS
+Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado
+en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la
+florkronon supren — (turnas sin al _Hilde_) — tute supren sur la
+turpinton. Kion vi diras al _tio_, fraŭlino Hilde?
+
+HILDE
+(rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel
+alte.
+
+SOLNESS
+Min!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel
+_kapturnema_ kiel _li_ estas!
+
+HILDE
+Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, efektive li estas.
+
+HILDE
+Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, mi aŭdas homojn paroli pri _tio_. Sed tute ne eblas —
+
+SOLNESS
+(impete) Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre,
+mi!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri
+sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam
+estis.
+
+SOLNESS
+Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj
+skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.
+
+SOLNESS
+Sed Aline do —!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi _ne povas_ esti io
+alia! Ho Dio, — ho Dio! (Ŝi eliras rapide dekstre.)
+
+HILDE
+(rigardas lin atente) Ĉu _estas_ tiel, aŭ ĉu ne?
+
+SOLNESS
+Ke mi estas kapturnema?
+
+HILDE
+Ke _mia_ konstruestro ne _kuraĝas_, ne _povas_ grimpi tiel alte
+kiel li mem konstruas?
+
+SOLNESS
+Ĉu tiel vi rigardas la aferon?
+
+HILDE
+Jes.
+
+SOLNESS
+Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi.
+
+HILDE
+(rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre —
+
+SOLNESS
+(proksimiĝas) En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde.
+— Povus loĝi _tie_ kiel princino.
+
+HILDE
+(nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco) Jes, tion vi ja promesis al
+mi.
+
+SOLNESS
+Ĉu mi vere _faris_?
+
+HILDE
+Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu
+reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu!
+
+SOLNESS
+(konsidereme) Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia
+imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi?
+
+HILDE
+(akre) Ĉar eble vi ne _faris_?
+
+SOLNESS
+Mi apenaŭ mem scias —. (pli mallaŭte) Sed _tion_ mi nun scias, ke
+mi —
+
+HILDE
+Ke vi —? Diru tuj!
+
+SOLNESS
+— ke mi estus _devinta_ tion fari.
+
+HILDE
+(en brava ekkrio) Neniam en la mondo _vi_ estas kapturnema!
+
+SOLNESS
+Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde.
+
+HILDE
+(kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes.
+
+SOLNESS
+Super la nova domo, kiu neniam fariĝos _hejmo_ por _mi_.
+
+(Li eliras tra la ĝardenpordo)
+
+HILDE
+(rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem.
+Aŭdiĝas nur la vortoj:) — — — — terure ekscite — —
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(Granda, vasta verando, apartenanta al la loĝdomo de _konstruestro
+Solness_. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidiĝas
+maldekstre. Balustrado antaŭ tiu ĉi dekstre. Tute fone, sur la
+malvasta flanko de la verando, ŝtuparo kondukas al la pli malalte
+situanta ĝardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ĝardeno etendas
+siajn branĉojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter
+la arboj, ekvidiĝas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo
+ĉirkaŭ la turkonstruaĵo. En la fono la ĝardeno limiĝas de
+malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj,
+adukaj dometoj.)
+
+(Vesperĉielo kun sunbriligitaj nuboj.)
+
+(Sur la verando staras ĝardena benko laŭ la muro de la domo, kaj
+antaŭ la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas
+apogseĝo kaj kelkaj taburetoj. Ĉiuj mebloj estas korbfarista
+plektaĵo.)
+
+(_Sinjorino Solness_, envolvita en blanka krepŝalo, ripozas en la
+apogseĝo rigardante dekstren.)
+
+(Iom poste _Hilde Wangel_ venas supren la ŝtuparon de la ĝardeno.
+Ŝi estas same vestita kiel antaŭe, kaj portas ĉapelon sur la kapo.
+Sur la brusto ŝi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(turnas la kapon iomete) Ĉu vi ĉirkaŭiris en la ĝardeno,
+fraŭlino Wangel!
+
+HILDE
+Jes, mi ĉirkaŭrigardis tie.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj ankaŭ trovis florojn, mi vidas.
+
+HILDE
+Ho jes! Ĉar ili abundas. Inter la arbustoj.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho _ĉu_? Ankoraŭ? Jes, ĉar mi tien preskaŭ neniam venas.
+
+HILDE
+(pli proksime) Ĉu vere! Vi do ne kuras en la ĝardenon ĉiun
+tagon?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(kun laca rideto) Mi ne plu ien “kuras”, mi. _Nun_ ne plu.
+
+HILDE
+Nu, sed ĉu vi neniam foje iras por saluti la belaĵojn, kiuj _tie_
+troviĝas?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉio fremdiĝis por mi. Mi preskaŭ timas la revidon.
+
+HILDE
+Vian propran ĝardenon!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ŝajnas al mi, ke ĝi ne plu aspektas la _mia_.
+
+HILDE
+Ho, kial tiel —?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne, ĝi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun
+ili bedaŭrinde forprenis tiom multe de la ĝardeno, fraŭlino
+Wangel. Imagu, — ili parceligis, — kaj konstruis domojn por fremdaj
+homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min
+tra siaj fenestroj.
+
+HILDE
+(kun hela esprimo) Sinjorino Solness?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes?
+
+HILDE
+Permesu al mi iomete restadi ĉe vi?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes volonte, se vi emas.
+
+(_Hilde_ translokigas tabureton al la apogseĝo kaj eksidas.)
+
+HILDE
+Ah, — ĉi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(metas la manon facile sur ŝian nukon) Ĝentile ke vi volas sidi ĉe
+ _mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.
+
+HILDE
+Kion mi farus ĉe li?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Helpi lin, mi pensis.
+
+HILDE
+Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj.
+Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraĝis paroli al li.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.
+
+HILDE
+_Li_!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Vi ankoraŭ ne vere konas lin, vi, fraŭlino Wangel.
+
+HILDE
+(rigardas ŝin varme) Ĉu vi ĝojas nun, ĉar vi transloĝiĝos en la
+novan domon?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Mi _devus_ ja ĝoji. Ĉar Halvard ja deziras —
+
+HILDE
+Ho, ne ĝuste pro tio, mi pensas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, jes, fraŭlino Wangel. Ĉar estas ja nur mia devo, tio, subigi
+min al _li_. Sed ofte sentiĝas malfacile devigi sian animon al
+obeemo.
+
+HILDE
+Jes, _tio_ certe sentiĝas malfacile.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen —
+
+HILDE
+Kiam oni travivis tiom da pezaĵoj, kiel vi —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiel _vi_ tion scias?
+
+HILDE
+Via edzo diris.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Al mi li malofte tuŝas _tiujn_ aferojn. — Jes, kredu, ke mi
+travivis sufiĉe multe dum mia vivo, _mi_, fraŭlino Wangel.
+
+HILDE
+(rigardas ŝin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda
+sinjorino Solness. Unue brulis por vi —
+
+SINJORINO SOLNESS
+(kun suspiro) Jes, ĉio _mia_ brulis.
+
+HILDE
+Kaj poste sekvis tio pli grava.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(rigardas ŝin demande) Pli grava?
+
+HILDE
+La plej afliktiga.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Al kio vi aludas?
+
+HILDE
+(silente) Vi ja perdis ambaŭ knabetojn.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja
+elĉiela sorto. Kaj al tiaĵo oni devas sin kurbi. Kaj aldone
+danki.
+
+HILDE
+Ĉu vi tion faras?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne ĉiam, bedaŭrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen
+mi ne _povas_.
+
+HILDE
+Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi —
+
+HILDE
+Kial?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉar mi ne estis sufiĉe persista en la malfeliĉo.
+
+HILDE
+Sed mi ne komprenas, ke —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho ne, ne, fraŭlino Wangel, — ne parolu pli pri tiuj du knabetoj.
+Pri ili ni nur ĝoju. Ĉar _ili_ ja estas feliĉaj, — feliĉaj nun.
+Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre ŝiras la
+koron. Perdi ĉion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.
+
+HILDE
+(metas la brakojn sur ŝian genuon kaj rigardas al ŝi varme) Dolĉa
+sinjorino Solness, — diru al mi, kio _tio_ estas!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kiel mi diras. Nur etaj aĵoj. Brulis ja ĉiuj la malnovaj portretoj
+sur la muroj. Kaj ĉiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu
+apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj ĉiuj puntaĵoj de
+patrino kaj avino — ankaŭ ili brulis. Kaj imagu, — la juveloj!
+(peze) Kaj ĉiuj pupoj.
+
+HILDE
+Pupoj?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(plorsufoke) Mi havis naŭ delikatajn pupojn.
+
+HILDE
+Kaj ankaŭ _ili_ brulis?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉiuj. Ho, estis korŝire, — korŝire por mi.
+
+HILDE
+Ĉu vi do konservis ĉiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaŭ poste.
+
+HILDE
+Post kiam vi fariĝis plenkreska?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, longe post _tiu_ tempo.
+
+HILDE
+Ankaŭ post kiam vi edziniĝis?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam — Sed ili ja forbrulis, la
+malfeliĉuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes,
+ne ridu pri mi, fraŭlino Wangel.
+
+HILDE
+Mi tute ne ridas.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ĉar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaŭ
+etajn nenaskitajn infanojn.
+
+(_Doktoro Herdal_, kun la ĉapelo en la mano, elvenas tra la pordo
+kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.)
+
+DOKTORO HERDAL
+Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaŭ.
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, jes. Sed ĉu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de
+vi.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankaŭ hodiaŭ,
+fraŭlino?
+
+HILDE
+(gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaŭ mi ne supreniros
+por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni,
+oktoro.
+
+DOKTORO HERDAL
+_Kion_ ni rigardu?
+
+SINJORINO SOLNESS
+(silente, timigite al _Hilde_) Tŝ, tŝ, — je Dio! Jen li venas!
+Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraŭlino
+Wangel. Ĉu ne?
+
+HILDE
+(impete ĵetas sin al ŝia kolo) Ho, se ni nur povus.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(liberigas sin atente) Nu—nu—nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu
+kun vi.
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu temas pri _li_?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, certe _li_. Envenu.
+
+(Ŝi kaj la _doktoro_ iras en la domon)
+
+(En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la ĝardeno
+supren laŭ la ŝtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaĝon de
+_Hilde_)
+
+SOLNESS
+(Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermiĝas de interne.) Ĉu vi
+_tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, ŝi foriras?
+
+HILDE
+Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ ŝin foriri.
+
+SOLNESS
+Eble tiel. Sed mi ne povas ion ŝanĝi. (rigardas ŝin atente) Ĉu
+vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.
+
+HILDE
+Mi ĵus elvenis de tombeja kelo.
+
+SOLNESS
+Kion vi aludas per _tio_?
+
+HILDE
+Ke frostas en mia korpo, konstruestro.
+
+SOLNESS
+(malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas —
+
+HILDE
+Kion vi volas ĉi tie nun?
+
+SOLNESS
+Mi ekvidis vin de _tie_ fore.
+
+HILDE
+Sed tiam vi ja ankaŭ vidis ŝin?
+
+SOLNESS
+Mi sciis, ke ŝi volus tuj foriri, se mi venus.
+
+HILDE
+Ĉu estas aflikte por vi, ke ŝi tiel evitas vin?
+
+SOLNESS
+Iel tio ankaŭ sentiĝas kiel malpeziĝo.
+
+HILDE
+Ke vi ne havas ŝin rekte antaŭ la okuloj?
+
+SOLNESS
+Jes.
+
+HILDE
+Ke vi ne ĉiame vidas, kiel peze ŝi prenas tion ĉi pri la
+knabetoj?
+
+SOLNESS
+Jes. Precipe tial.
+
+(_Hilde_ paŝadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras ĉe
+la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ĝardenon.)
+
+SOLNESS
+(post ioma paŭzo) Vi parolis longe kun ŝi, ĉu?
+
+HILDE
+(staras senmove kaj ne respondas)
+
+SOLNESS
+Ĉu _longe_, mi demandas.
+
+HILDE
+(silentas kiel antaŭe)
+
+SOLNESS
+Pri kio ŝi parolis, Hilde?
+
+HILDE
+(daŭre silentas)
+
+SOLNESS
+Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.
+
+HILDE
+(skuiĝas nervoze; rapide ŝi kapsignas kelkajn fojojn.)
+
+SOLNESS
+Neniam supervenkos. Neniam en la mondo ŝi supervenkos.
+(proksimiĝas) Nun vi denove staras tie kiel ŝtona statuo. Tiel vi
+staris ankaŭ hieraŭ vespere.
+
+HILDE
+(turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas
+forvojaĝi.
+
+SOLNESS
+(akre) Forvojaĝi!
+
+HILDE
+Jes.
+
+SOLNESS
+Sed tion mi ne permesas.
+
+HILDE
+Kion mi nun faru _ĉi tie_?
+
+SOLNESS
+Nur _esti_ ĉi tie, Hilde!
+
+HILDE
+(rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Fariĝis ja ne
+_tiel_.
+
+SOLNESS
+(senpripense) Des pli bone!
+
+HILDE
+(impete) Mi ne _povas_ fari malbonon kontraŭ iu, kiun mi _konas_! Ne
+forpreni ion, kio apartenas al ŝi.
+
+SOLNESS
+Kiu diras, ke vi _tion_ faru!
+
+HILDE
+(daŭre) Kontraŭ iu fremda, konsentite! Ĉar _tio_ estas io tute
+alia! Kontraŭ iu kiun mi neniam vidis antaŭ miaj okuloj. Sed
+kontraŭ iu al kiu mi proksimiĝis —! Ho ne! Ne do! Uŝ!
+
+SOLNESS
+Jes, sed ion alian mi ja ne diris!
+
+HILDE
+Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi
+forvojaĝos.
+
+SOLNESS
+Kaj kio fariĝos el _mi_, kiam vi estos foririnta? Por kio mi _tiam_
+vivu? Poste?
+
+HILDE
+(kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri _vi_ ne estas zorgo. Vi
+havas ja viajn devojn por ŝi. Vivu por tiuj devoj.
+
+SOLNESS
+Tro malfrue. Tiuj potencoj, — tiuj — tiuj —
+
+HILDE
+— la diabloj —
+
+SOLNESS
+Jes, la diabloj! Kaj ankaŭ la trolo ene en mi. Ili suĉis el ŝi la
+vivsangon. (ridas senespere) Pro _mia feliĉo_ ili tion faris!
+Jes—jes! (peze) Kaj nun ŝi estas morta — pro mi. Kaj mi estas viva
+katenita al tiu mortinto. (en sovaĝa timo) _Mi_ — _mi_, kiu ne
+_povas_ vivi la vivon sen ĝojo!
+
+(_Hilde_ ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la
+kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)
+
+HILDE
+(sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan
+fojon?
+
+SOLNESS
+(skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli fariĝos.
+
+HILDE
+Ne tiaj hejmecaj, feliĉaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la
+infanaro?
+
+SOLNESS
+Mi ŝatus scii ĉu por tio fariĝos bezono estonte.
+
+HILDE
+Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis ĉi tiujn dek jarojn —
+dediĉante la vivon — nur por _tio_!
+
+SOLNESS
+Nu ja, vi parolas, Hilde.
+
+HILDE
+(ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, — ĉio!
+
+SOLNESS
+Kiu ĉio?
+
+HILDE
+Ke oni ne kuraĝas kapti sian propran feliĉon. Sian propran vivon!
+Nur ĉar staras io konata en la vojo!
+
+SOLNESS
+Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.
+
+HILDE
+Mi dezirus scii, ĉu oni ne funde _rajtus_ tion fari? Sed tamen —.
+Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!
+
+(Ŝi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran
+flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)
+
+SOLNESS
+(turnas la apogseĝon kaj eksidas ĉe la tablo) Ĉu _vi_ havis
+hejmecan, feliĉan hejmon — norde ĉe via patro, Hilde?
+
+HILDE
+(senmove, respondas kvazaŭ duone en dormo) Nur kaĝon mi havis.
+
+SOLNESS
+Kaj tien vi tute ne volas reveni?
+
+HILDE
+(kiel antaŭe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaĝon.
+
+SOLNESS
+Prefere ĉasi en la libera aero —
+
+HILDE
+(daŭre kiel antaŭe) La rabobirdo prefere ĉasas —
+
+SOLNESS
+(tenas la rigardon kuŝanta sur ŝi) Ke oni havus vikingan spiton en
+la vivo —
+
+HILDE
+(kun ordinara voĉo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la
+aliaĵo? Kio _tio_ estus!
+
+SOLNESS
+Fortika konscienco.
+
+(_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Ŝiaj okuloj denove havas
+la ĝojan, brilan esprimon.)
+
+HILDE
+(kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!
+
+SOLNESS
+Jen vi scias pli ol mi, Hilde.
+
+HILDE
+Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.
+
+SOLNESS
+Kaj kio tio do estos?
+
+HILDE
+(kapsignas denove) La kastelo.
+
+SOLNESS
+Kiu kastelo?
+
+HILDE
+_Mia_ kastelo, kompreneble.
+
+SOLNESS
+Vi nun volas havi kastelon?
+
+HILDE
+Ĉu vi ne ŝuldas al mi reĝlandon, mi demandas?
+
+SOLNESS
+Jes, mi aŭdas vin diri tion.
+
+HILDE
+Nu. Vi do ŝuldas al mi tiun reĝlandon. Kaj al reĝlando apartenas
+kastelo, mi opinius!
+
+SOLNESS
+(pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel.
+
+HILDE
+Bone; do konstruu ĝin por mi! Tuj!
+
+SOLNESS
+(ridas) Tuj dum horo?
+
+HILDE
+Jes! Ĉar nun ili pasis, — la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas
+atendadi. Do, — eligu la kastelon, konstruestro!
+
+SOLNESS
+Ne estas facile esti _via_ ŝuldanto, Hilde.
+
+HILDE
+Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do —
+(frapas la tablon) — surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi
+volas ĝin _tuj_ havi!
+
+SOLNESS
+(pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo)
+Kia vi imagas la kastelon, Hilde?
+
+(Ŝia okulo vualiĝas iom post iom. Ŝi kvazaŭ rigardas en si
+mem.)
+
+HILDE
+(malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte ĝi kuŝu. Kaj libere al
+ĉiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, — vaste eksteren.
+
+SOLNESS
+Kaj alta turo estu, ĉu?
+
+HILDE
+Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur
+_ĝi_ mi volas stari —
+
+SOLNESS
+(senvole tuŝas sian frunton) Ke vi ŝatas stari tiel vertiĝe alte —
+
+HILDE
+Ho jes! Ĝuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, —
+tiujn, kiuj konstruas preĝejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro
+kaj la infanaro. Kaj tion ankaŭ _vi_ supreniru por rigardi.
+
+SOLNESS
+(mallaŭte) La konstruestro, ĉu li rajtas suprenveni al la
+princino?
+
+HILDE
+Se la konstruestro _volas_.
+
+SOLNESS
+(pli mallaŭte) Do mi kredas, ke la konstruestro venos.
+
+HILDE
+(kapsignas) La konstruestro, — li venos.
+
+SOLNESS
+Sed neniam plu konstruos, — kompatinda konstruestro.
+
+HILDE
+(vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, —
+la plej delikatan en la tuta mondo.
+
+SOLNESS
+(ekscita) Hilde, — diru al mi kio tio estas!
+
+HILDE
+(rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la buŝon kaj
+parolas kvazaŭ al infano) La konstruestroj, — ili estas iuj tre —
+tre stultaj homoj.
+
+SOLNESS
+Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas!
+La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?
+
+HILDE
+(silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj)
+Aerkasteloj.
+
+SOLNESS
+Aerkasteloj?
+
+HILDE
+(kapjesas) Aerkasteloj, jes! Ĉu vi scias, kio tia aerkastelo
+estas?
+
+SOLNESS
+Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.
+
+HILDE
+(ekstaras ekscite kaj frapas kvazaŭ rifuze per la mano) Nu ja, certe
+ja! Aerkasteloj, — ili estas konvenaj por rifuĝo. Kaj ankaŭ
+konvene facilaj por konstrui — (rigardas lin moke) — prefere por
+tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.
+
+SOLNESS
+(ekstaras) Post tiu ĉi tago ni du konstruos kune, Hilde.
+
+HILDE
+(kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon?
+
+SOLNESS
+Jes. Kun fundamento sube.
+
+(_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan
+florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)
+
+HILDE
+(ĝojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava!
+
+SOLNESS
+(mire) Ĉu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar?
+
+RAGNAR
+Mi promesis al la laborestro.
+
+SOLNESS
+(malpezigita) Nu, do certe pliboniĝis pri via patro?
+
+RAGNAR
+Ne.
+
+SOLNESS
+Ĉu ne vigligis lin, kion mi skribis?
+
+RAGNAR
+Venis tro malfrue.
+
+SOLNESS
+Tro malfrue!
+
+RAGNAR
+Kiam ŝi venis kun ĝi, li ne plu konsciiĝis. Li ekhavis
+apopleksion.
+
+SOLNESS
+Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.
+
+RAGNAR
+Li ne plu bezonas min.
+
+SOLNESS
+Sed vi certe bezonas esti ĉe li.
+
+RAGNAR
+_Ŝi_ sidas ĉe lia lito.
+
+SOLNESS
+(iom necerte) Kaja?
+
+RAGNAR
+(rigardas lin sombre) Jes, — Kaja, jes.
+
+SOLNESS
+Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al ŝi. Donu al _mi_ la
+florkronon.
+
+RAGNAR
+(subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas —?
+
+SOLNESS
+Mi mem portos ĝin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru
+hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaŭ.
+
+RAGNAR
+Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaŭ mi restos.
+
+SOLNESS
+Nu, do restu se vi nepre volas.
+
+HILDE
+(ĉe la balustrado) Konstruestro, — ĉi tie mi volas stari vin
+rigardante.
+
+SOLNESS
+Min!
+
+HILDE
+Estos terure ekscite.
+
+SOLNESS
+(mallaŭte) Pri tio ni du parolos poste, Hilde.
+
+(Li iras kun la florkrono malsupren laŭ la ŝtuparo kaj foren tra la
+ĝardeno.)
+
+HILDE
+(postrigardas lin; poste ŝi turnas sin al _Ragnar_.) Vi devus do
+almenaŭ danki lin, mi pensas.
+
+RAGNAR
+Danki lin? Ĉu mi dankus _lin_?
+
+HILDE
+Jes, vi ja vere devus!
+
+RAGNAR
+Estus pli ĝuste danki vin.
+
+HILDE
+Kial vi diras tiaĵon?
+
+RAGNAR
+(ne respondante al ŝi) Sed estu singarda, fraŭlino! Ĉar vi
+ankoraŭ ne konas _lin_ bone.
+
+HILDE
+(fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!
+
+RAGNAR
+(ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro!
+Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi —. Kaj ĉio
+nur por ke —!
+
+HILDE
+(kvazaŭ ion suspektante) Por ke —? Diru tuj!
+
+RAGNAR
+Por povi teni ŝin ĉe si.
+
+HILDE
+(ekpaŝas al li) La fraŭlinon ĉe la pupitro!
+
+RAGNAR
+Jes.
+
+HILDE
+(minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri
+li!
+
+RAGNAR
+Ankaŭ mi ne volis tion kredi antaŭ hodiaŭ, — kiam ŝi mem
+rakontis.
+
+HILDE
+(kvazaŭ ekster si mem) _Kion_ ŝi diris! Mi volas scii! Tuj!
+Tuj!
+
+RAGNAR
+Ŝi diris, ke li prenis ŝian animon — tute kaj plene. Prenis ŝiajn
+pensojn sole por si. Ŝi diras, ke ŝi neniam povos lasi lin. Ke ŝi
+volas resti ĉi tie, kie _li_ estas —
+
+HILDE
+(kun fajraj okuloj) Ŝi ne rajtas!
+
+RAGNAR
+(kvazaŭ esplore) Pro kiu ŝi ne rajtas?
+
+HILDE
+(rapide) Ankaŭ ne pro _li_!
+
+RAGNAR
+Ho ne, — mi ja bone komprenas ĉion nun. De nun ŝi eble nur —
+ĝenus.
+
+HILDE
+Nenion vi komprenas — parolante tiel! Ne, _mi_ diru al vi, kial li
+retenis ŝin.
+
+RAGNAR
+Kaj kial do?
+
+HILDE
+Por reteni _vin_.
+
+RAGNAR
+Ĉu li diris tion al vi?
+
+HILDE
+Ne, sed estas _tiel_! _Devas_ esti tiel! (sovaĝe) Mi volas, — mi
+volas, ke estu tiel!
+
+RAGNAR
+Kaj ĝuste kiam vi venis, — li malkaptis ŝin.
+
+HILDE
+_Vin_, — _vin_ li malkaptis! Ĉu vi kredas, ke li pensas pri tiaj
+fremdaj fraŭlinoj, li?
+
+RAGNAR
+(pripensas) Ĉu li timadis min?
+
+HILDE
+_Li_ timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.
+
+RAGNAR
+Ho, li ja antaŭ longe estus devinta kompreni, ke ankaŭ mi taŭgas
+al io, mi. — Cetere, — _timema_, — estas ĝuste _tio_, kio li
+estas, vi sciu.
+
+HILDE
+Li! Imagu al mi _tion_!
+
+RAGNAR
+Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfeliĉon
+de aliaj homoj, — kiel li faris pri mia patro kaj mi, — pri tio li
+ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, — de _tio_
+li petus Dion protekti sin!
+
+HILDE
+Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, — tiel vertiĝe alte,
+kiel mi lin iam vidis!
+
+RAGNAR
+Ĉu vi vidis?
+
+HILDE
+Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la
+florkronon al la ventomontrilo!
+
+RAGNAR
+Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraĝis. Unu solan fojon. Ni
+junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin
+fari tion denove.
+
+HILDE
+Hodiaŭ li faros denove!
+
+RAGNAR
+(moke) Ho, vi kredu tion!
+
+HILDE
+Ni vidos!
+
+RAGNAR
+Nek vi nek mi tion vidos.
+
+HILDE
+(furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_
+vidi!
+
+RAGNAR
+Sed li ne faros. Simple ne kuraĝos. Ĉar li ja havas tiun difekton,
+— li, la granda konstruestro.
+
+(_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ĉirkaŭrigardas) Ĉu li ne ĉeestas? Kien li iris?
+
+RAGNAR
+La konstruestro estas tie ĉe la laboristoj.
+
+HILDE
+Li iris kun la florkrono.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, — ho Dio! Brovik, — iru al li!
+Sendu lin ĉi tien!
+
+RAGNAR
+Ĉu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes, kara, faru. — Ne, ne, — ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke
+_estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni.
+
+RAGNAR
+Bone. Mi faros, sinjorino.
+
+(Li iras malsupren la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, fraŭlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro
+li.
+
+HILDE
+Sed ĉu tio ĉi estas tiel timiginda?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas
+supreniri la skafaldon!
+
+HILDE
+(ekscitite) Ĉu vi kredas, ke li faros?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion
+ajn.
+
+HILDE
+Aha, ankaŭ _vi_ opinias, ke li estas — tia —?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Ĉar la doktoro ja rakontis
+al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iaĵoj, kiujn mi aŭdis
+lin diri —
+
+(_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo)
+
+DOKTORO HERDAL
+Ĉu li ne baldaŭ venos?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, mi pensas. Mi almenaŭ sendis por voki lin.
+
+DOKTORO HERDAL
+(pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ne, ne. Mi restos ĉi tie por atendi Halvard.
+
+DOKTORO HERDAL
+Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho Dio, ankaŭ _tio_! Kaj ĝuste nun!
+
+DOKTORO HERDAL
+Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenaĵon.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Ĉar estas ja mia devo.
+
+HILDE
+Ĉu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Neeblas. Ĉar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed
+restu vi ĉi tie dume, — por akcepti lin, kiam li venos.
+
+DOKTORO HERDAL
+Kaj retenu lin per babilaĵo tiom longe kiel eble —
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, faru, kara fraŭlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi
+povas.
+
+HILDE
+Ĉu ne estus pli ĝuste, ke vi mem farus?
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, je Dio, — estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn
+multflanke, tiam —
+
+DOKTORO HERDAL
+(rigardas al la ĝardeno) Jen li venas!
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj imagu, — mi kiu devas eniri!
+
+DOKTORO HERDAL
+(al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ ĉeestas.
+
+HILDE
+Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas.
+
+(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_
+restas staranta sur la verando.)
+
+(_Konstruestro Solness_ venas de la ĝardeno supren laŭ la
+ŝtuparo)
+
+SOLNESS
+Laŭdire estas iu, kiu serĉas min, mi aŭdas.
+
+HILDE
+Jes, tiu estas mi, konstruestro.
+
+SOLNESS
+Ho, ĉu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.
+
+HILDE
+Aspekte vi estas tre timema, vi!
+
+SOLNESS
+Ĉu vi tion kredas?
+
+HILDE
+Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi — ekzemple la skafaldojn.
+
+SOLNESS
+Nu, tio estas ja aparta afero, tio.
+
+HILDE
+Sed timema, — vi do estas?
+
+SOLNESS
+Jes, mi estas.
+
+HILDE
+Timas ke vi falos kaj mortfrapiĝos?
+
+SOLNESS
+Ne, tiel ne.
+
+HILDE
+Kiel do?
+
+SOLNESS
+Mi timas la venĝon, Hilde.
+
+HILDE
+La venĝon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas.
+
+SOLNESS
+Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.
+
+HILDE
+Jes, faru! Tuj!
+
+(Ŝi eksidas sur tabureton ĉe la balustrado kaj rigardas lin
+atente.)
+
+SOLNESS
+(ĵetas sian ĉapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio
+mi komencis, estis preĝejaj konstruaĵoj.
+
+HILDE
+(kapsignas) Mi bone scias.
+
+SOLNESS
+Ĉar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj
+tial ŝajnis al mi, ke tiu preĝeja konstruado estas la plej digna,
+kiun mi povus elekti.
+
+HILDE
+Jes — jes.
+
+SOLNESS
+Kaj tion mi kuraĝas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malriĉajn
+preĝejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke — ke —
+
+HILDE
+Ke —? Nu?
+
+SOLNESS
+Jes, ŝajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.
+
+HILDE
+_Li_? Kiu _li?_
+
+SOLNESS
+Li, kiu havus la preĝejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al
+honoro kaj laŭdo.
+
+HILDE
+Ĉu tiel! Sed ĉu vi certas, ke — ke li ne estis — tiel — kontenta
+pri vi?
+
+SOLNESS
+(malestime) _Li_ kontenta pri _mi_! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde?
+Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laŭ propra volo. Li, kiu
+ordonis al ili ĉeesti nokte kaj tage por servi min, — al ĉiuj tiuj
+— tiuj —
+
+HILDE
+Diabloj —
+
+SOLNESS
+Jes, ambaŭ specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta
+pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la
+malnovan domon.
+
+HILDE
+Ĉu tial?
+
+SOLNESS
+Jes, ĉu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon fariĝi majstro
+en mia fako — kaj konstrui ankoraŭ pli honorindajn preĝejojn por
+li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumiĝis
+por mi.
+
+HILDE
+Kiam tio okazis?
+
+SOLNESS
+Tio okazis kiam mi konstruis la preĝejturon norde en Lysanger.
+
+HILDE
+Tion mi suspektis.
+
+SOLNESS
+Ĉar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, _tie_ mi konstante
+pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi
+miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiaĵoj kiel amo
+kaj feliĉo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia.
+Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el _tio_
+tamen nenio fariĝis.
+
+HILDE
+Kion vi do faris?
+
+SOLNESS
+Unue mi esploris kaj provis min mem —
+
+HILDE
+Kaj poste?
+
+SOLNESS
+Poste mi faris la _neeblan_. Mi kiel _li_.
+
+HILDE
+La neeblan?
+
+SOLNESS
+Neniam antaŭe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun
+tagon mi kapablis.
+
+HILDE
+(eksaltas) Jes, jes, vi kapablis!
+
+SOLNESS
+Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la
+pinton, mi diris al li: Aŭskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas
+esti libera konstruestro, ankaŭ mi. En mia fako. Kiel vi en la via.
+Neniam plu mi volas konstrui preĝejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.
+
+HILDE
+(kun grandaj brilaj okuloj) _Tio_ estis la kanto, kiun mi aŭdis tra
+la aero!
+
+SOLNESS
+Sed li elpensis ion poste.
+
+HILDE
+Kion vi aludas per _tio_?
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin malĝoje) Konstrui hejmojn por homoj, — ne valoras
+ŝilingon, Hilde.
+
+HILDE
+Ĉu _tion_ vi diras nun?
+
+SOLNESS
+Jes, ĉar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por
+esti feliĉaj, ne. Kaj ankaŭ mi ne bezonus tian _hejmon_. Se mi iun
+posedus. (kun silenta, amara rido) _Jen_ la tuta aranĝo, tiel
+longe, tiel longe kiel mi vidas malantaŭen. Vere nenio konstruita.
+Eĉ nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio — ĉio.
+
+HILDE
+Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?
+
+SOLNESS
+(vigle) Jes, ĝuste nun mi volas komenci!
+
+HILDE
+Kion do? Kion do? Diru tuj!
+
+SOLNESS
+La sola en kiu mi kredas ke kuŝas homa feliĉo, _tion_ mi volas nun
+konstrui.
+
+HILDE
+(rigardas lin firme) Konstruestro, — nun vi pensas pri niaj
+aerkasteloj.
+
+SOLNESS
+La aerkasteloj, jes.
+
+HILDE
+Mi timas, ke vi kapturniĝus antaŭ ol ni atingus duonvoje.
+
+SOLNESS
+Ne kiam mi povas iri manon en mano kun _vi_, Hilde.
+
+HILDE
+(kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Ĉu ne pluraj
+kuniros?
+
+SOLNESS
+Pri kiuj aliaj vi pensas?
+
+HILDE
+Ho, — ŝi, tiu Kaja ĉe la pupitro. Povrulino, — ĉu vi ne ankaŭ
+kunprenos ŝin?
+
+SOLNESS
+Hoho. Ĉu estis pri ŝi, ke Aline sidis ĉi tie babilante kun vi.
+
+HILDE
+Ĉu estas tiel aŭ ĉu ne?
+
+SOLNESS
+(impete) Mi ne respondas pri tiaĵo! Vi plene kaj tute kredu min!
+
+HILDE
+Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.
+
+SOLNESS
+Vi daŭre kredu pri mi!
+
+HILDE
+Do lasu min vidi vin libera alte supre!
+
+SOLNESS
+(peze) Ho, Hilde, — tiel por ĉiutaga uzo mi ne estas.
+
+HILDE
+(pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankoraŭ,
+konstruestro! Faru la _neeblan_ denove!
+
+SOLNESS
+(staras ŝin profunde rigardante) _Se_ mi tion provas, Hilde, mi
+volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.
+
+HILDE
+(en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li.
+
+SOLNESS
+Mi diros al li: Aŭskultu min, potenca majstro, — juĝu pri mi laŭ
+via bontrovo, kiel al vi plaĉas. Sed de nun mi nur konstruos la plej
+delikatan en la mondo —
+
+HILDE
+(en ravo) Jes — jes — jes!
+
+SOLNESS
+— konstruos kune kun princino, kiun mi amas —
+
+HILDE
+Jes, diru tion al li! Diru tion al li!
+
+SOLNESS
+Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj
+ĉirkaŭbrakos ŝin kaj kisos ŝin —
+
+HILDE
+— multajn fojojn! Diru tion!
+
+SOLNESS
+— multajn, multajn fojojn mi volas diri.
+
+HILDE
+Kaj jen —?
+
+SOLNESS
+Jen mi volas svingi mian ĉapelon — kaj iri malsupren al la tero —
+kaj fari kiel mi al li diris.
+
+HILDE
+(kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis
+kantado en la aero!
+
+SOLNESS
+(rigardas ŝin kun klinata kapo) Kiel vi fariĝis tia, kia vi estas,
+Hilde?
+
+HILDE
+Kiel vi faris min tia, kia mi estas?
+
+SOLNESS
+(mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon.
+
+HILDE
+(ĝojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro —! Mia delikata, delikata
+kastelo. Nia aerkastelo!
+
+SOLNESS
+Kun fundamento sube.
+
+(En la strato kolektiĝis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidiĝas
+inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj aŭdiĝas de fore
+malantaŭ la nova domo)
+
+(_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun ŝia
+blanka ŝalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la
+verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la ĝardeno.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(al _Ragnar_) Ĉu estu ankaŭ muziko?
+
+RAGNAR
+Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru
+de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la
+florkrono.
+
+SOLNESS
+(prenas sian ĉapelon) Bone. Mi mem venos.
+
+SINJORINO SOLNESS
+(time) Kion vi volas tie, Halvard?
+
+SOLNESS
+(abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Jes, sube, jes. Nur sube.
+
+SOLNESS
+Mi ja kutimas. Tiel labortage.
+
+(Li malsupreniras la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)
+
+SINJORINO SOLNESS
+(vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li
+estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!
+
+DOKTORO HERDAL
+(al _sinjorino Solness_) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri
+tiuj stultaĵoj.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaŭ mortis
+surloke. (turnas sin al _Hilde_) Dankon al vi, fraŭlino Wangel, ke vi
+retenis lin tiel firme. _Mi_ certe ne estus povinta.
+
+DOKTORO HERDAL
+(gaje) Jes, jes, fraŭlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn
+firme, se vi vere volas, vi!
+
+(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras al la _sinjorinoj_,
+kiuj staras pli proksime al la ŝtuparo rigardante tra la ĝardeno.
+_Hilde_ restas staranta ĉe la balustrado antaŭe. _Ragnar_ iras al
+ŝi.)
+
+RAGNAR
+(kun subpremata rido, duone mallaŭte) Fraŭlino, — vi vidas la
+junajn homojn malsupre sur la strato, ĉu?
+
+HILDE
+Jes.
+
+RAGNAR
+Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.
+
+HILDE
+Kial volas ili _lin_ rigardi?
+
+RAGNAR
+Ili volas vidi, ke li ne kuraĝas suprengrimpi sur sian propran
+domon.
+
+HILDE
+Ĉu _tion_ ili volas, tiuj knaboj!
+
+RAGNAR
+(kolere kaj moke) Li subpremis nin sufiĉe longe, li. Nun ni volas
+vidi ke ankaŭ _li_ devas teni sin sube.
+
+HILDE
+Tion vi ne vidos. Ĉi tiun fojon ne.
+
+RAGNAR
+(ridetas) Ĉu? Kie ni do vidos lin?
+
+HILDE
+Alte, — alte supre ĉe la pinto vi vidos lin!
+
+RAGNAR
+(ridas) Lin! Kredu tion!
+
+HILDE
+Li _volas_ al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.
+
+RAGNAR
+Jes, li _volas_, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne
+_povas_. Kapturniĝus por li longe, longe antaŭ ol li atingus duone.
+Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.
+
+DOKTORO HERDAL
+(montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la
+ŝtuparegojn.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!
+
+RAGNAR
+(ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja —!
+
+HILDE
+(krias en ĝojego) Estas la konstruestro mem!
+
+SINJORINO SOLNESS
+(ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio —! Halvard!
+Halvard!
+
+DOKTORO HERDAL
+Tŝ! Ne kriu al li!
+
+SINJORINO SOLNESS
+(duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren!
+
+DOKTORO HERDAL
+(retenas ŝin) Ĉiuj staru senmove! Eĉ ne sono!
+
+HILDE
+(senmova, sekvas _Solness_ per la okuloj) Li iras supren, supren.
+Ĉiam pli supren. Ĉiam pli supren! Vidu! Vidu nur!
+
+RAGNAR
+(senspire) Nun li _devas_ turni. Ne eblas io alia.
+
+HILDE
+Li grimpas supren, supren. Baldaŭ li estos tute supre.
+
+SINJORINO SOLNESS
+Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!
+
+DOKTORO HERDAL
+Do ne rigardu lin, vi.
+
+HILDE
+Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!
+
+DOKTORO HERDAL
+Neniu movu sin! Ĉu vi aŭdas!
+
+HILDE
+(ĝojas en silenta ĝuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda
+kaj libera!
+
+RAGNAR
+(kvazaŭ senvoĉa) Sed tio estas ja —
+
+HILDE
+Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen
+terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la
+turpinton!
+
+RAGNAR
+Estas kvazaŭ rigardi ion neeblan.
+
+HILDE
+Jes, _estas_ ja la _neebla_, tio, kion li nun faras! (kun
+nedifinebla esprimo en la okuloj) Ĉu vi vidas iun alian tie supre
+ĉe li?
+
+RAGNAR
+Estas neniu alia.
+
+HILDE
+Jes, estas iu kun kiu li kverelas.
+
+RAGNAR
+Vi eraras.
+
+HILDE
+Ĉu vi eĉ ne aŭdas kanton en la aero?
+
+RAGNAR
+Devas esti la vento en la arbokronoj.
+
+HILDE
+_Mi_ aŭdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovaĝa ĝojo) Vidu,
+vidu! Nun li svingas la ĉapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu
+do supren al li. Ĉar nun, nun estas finite! (tiras la blankan
+ŝalon for de la doktoro, svingas ĝin kaj krias supren) Vivu la
+konstruestro Solness!
+
+DOKTORO HERDAL
+Ne faru! Ne faru! Pro Dio —!
+
+(La _sinjorinoj_ sur la verando svingas poŝtukojn kaj oni huraas
+malsupre en la strato. Subite mutiĝas, kaj la homamaso transŝaltas
+al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignaĵo
+vidiĝas inter la arboj fali malsupren.)
+
+SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ
+(samtempe) Li falas!
+
+(_Sinjorino Solness_ ŝanceliĝas, faletas senforta malantaŭen kaj
+kaptiĝas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)
+
+(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la
+ĝardenon. Ankaŭ _doktoro Herdal_ rapidas tien. Mallonga paŭzo)
+
+HILDE
+(fikse rigardas supren kaj diras kvazaŭ ŝtoniĝinta) _Mia_
+konstruestro.
+
+RAGNAR
+(apogas sin treme al la balustrado) Li certe estas frakasita.
+Mortigita surloke.
+
+UNU EL LA SINJORINOJ
+(dum oni portas _sinjorinon Solness_ en la domon) Kuru al la
+doktoro —
+
+RAGNAR
+Mi ne povas movi piedon —
+
+ALIA SINJORINO
+Voku do iun tie sube!
+
+RAGNAR
+(provas voki) Kiel estas? Ĉu li vivas?
+
+VOĈO
+(el la ĝardeno) Konstruestro Solness estas morta!
+
+ALIAJ VOĈOJ
+(pli proksime) La tuta kapo frakasita. — Li falis rekte en la
+ŝtonejon.
+
+HILDE
+(turnas sin al Ragnar kaj diras silente) Nun mi ne plu vidas lin tie
+supre.
+
+RAGNAR
+Terure. Li tamen ne kapablis.
+
+HILDE
+(kvazaŭ en silenta, freneza triumfo) Sed tute al la supro li
+atingis. Kaj mi aŭdis harpoj en la aero. (Ŝi svingas la ŝalon
+supren kaj krias en sovaĝa ardo) Mia, — mia konstruestro!
+
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS ***
+
+***** This file should be named 19858-0.txt or 19858-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/9/8/5/19858/
+
+Produced by Andrew Sly
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.