summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/19803.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '19803.txt')
-rw-r--r--19803.txt6504
1 files changed, 6504 insertions, 0 deletions
diff --git a/19803.txt b/19803.txt
new file mode 100644
index 0000000..05402c3
--- /dev/null
+++ b/19803.txt
@@ -0,0 +1,6504 @@
+The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Popolmalamiko
+ Dramo en kvin aktoj
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and Bill Patterson
+
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+POPOLMALAMIKO
+
+Dramo en kvin aktoj
+
+(En folkefiende)
+
+(1882)
+
+Tradukis: Odd Tangerud
+
+ Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
+ Postboks 54
+ N - 3401 Lier
+ Tlf. 32 85 50 03
+ Fax. 32 85 5082
+ ISBN 82-91707-51-0
+
+
+Popolmalamiko
+
+ROLOJ:
+
+ DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto cxe banejo.
+ SINJORINO STOCKMANN, lia edzino.
+ PETRA, ilia filino, instruistino.
+ EJLIF, ilia filo, 13 jara.
+ MORTEN, ilia filo 10 jara.
+ PETRO STOCKMANN, la pli agxa frato de la doktoro; urba magistranto
+ (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la
+ baneja estraro k. t. p.
+ MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann.
+ HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesagxo".
+ BILLING, kunlaboranto en la gazeto.
+ SxIPESTRO HORSTER.
+ PRESISTO ASLAKSEN.
+ PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el cxiuj sociaj tavoloj,
+ kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj.
+
+
+(Stockmann prononcigxas _Stokman_ kun mallonga _o_)
+
+(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(Vespero en la sidcxambro de la _doktoro_; senlukse sed belete
+ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el
+kiuj la pli fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima
+al la laborcxambro de la _doktoro_. Sur la kontrauxa muro, rekte
+kontraux la pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj
+cxambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno,
+kaj pli antauxe estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo
+estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun
+sxirmilo. En la fono estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie
+vidigxas pretigita tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.)
+
+(_Billing_ sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono.
+_Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li
+pladon kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la
+tablo estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita
+mangxo.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas
+esti kontenta per malvarma mangxajxo.
+
+BILLING
+(mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa mangxohoro --
+
+BILLING
+Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas sidi tiel
+sola kaj mangxi sengxenate.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas en la direkto de la
+antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad.
+
+BILLING
+Jes eble.
+
+(_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformcxapo kaj
+bastono envenas.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Altestime bonan vesperon, bofratino.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(alvenas en la sidcxambron) Ha, jen, bonan vesperon. Cxu estas vi?
+Gxentile de vi fari viziton.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la mangxocxambro)
+Pardonu, aspekte vi havas gastojn.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu
+eniri por kunmangxeti!
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman mangxajxon vespere; Ne estas
+por _mia_ stomako.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho, unu solan fojon --.
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano.
+Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli sxpareme.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malsxparemuloj.
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al la oficejo de la
+doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne, li eliris por promeneto post la mangxo, -- li kaj la knaboj.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li versxajne venas.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas
+de la antauxcxambro.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --?
+
+HOVSTAD
+Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon,
+sinjoro magistranto.
+
+LA MAGISTRANTO
+(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj
+aferoj?
+
+HOVSTAD
+Parte. Estas io por la gazeto.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La
+Popola Mesagxo".
+
+HOVSTAD
+Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro la vero
+devas esprimi sian opinion pri io aux alia.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(al _Hovstad_) Sed cxu vi ne volas --? (montras al la
+mangxocxambro)
+
+LA MAGISTRANTO
+Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke li skribas por tiu
+legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne
+havas kauxzon por malsxati vian gazeton, sinjoro Hovstad.
+
+HOVSTAD
+Ne, vere ankaux mi opinias ke ne.
+
+LA MAGISTRANTO
+Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana
+spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon
+kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj civitanoj --
+
+HOVSTAD
+La banejo, jes.
+
+LA MAGISTRANTO
+Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La
+banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro
+Hovstad. Sendube!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Tion saman ankaux Tomas diras.
+
+LA MAGISTRANTO
+Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La
+homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo
+plivalorigxas de tago al tago.
+
+HOVSTAD
+Kaj la senlaboreco malkreskas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas
+konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se
+ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn
+fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la
+institucio.
+
+HOVSTAD
+Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj
+kaj similaj aferoj.
+
+HOVSTAD
+Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu li skribis ion ankaux nun?
+
+HOVSTAD
+Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo,
+priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi
+flankenmetis la artikolon.
+
+LA MAGISTRANTO
+Aha, estis supozeble iu manko en gxi?
+
+HOVSTAD
+Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun,
+printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri
+somerrestado --
+
+LA MAGISTRANTO
+Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.
+
+LA MAGISTRANTO
+Nu, li ja estas en la servo de la banejo.
+
+HOVSTAD
+Jes, kaj estas ja ankaux _li_, kiu gxin kreis komence.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas
+tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux _mi_ faris modestan
+kontribuon al tiu entrepreno.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, tion Tomas cxiam diras.
+
+HOVSTAD
+Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon
+kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la
+ideo origine venis de la doktoro.
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo --
+bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas
+bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi
+domo --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, kara bofrato --
+
+HOVSTAD
+Kiel do la magistranto --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia
+edzo certe revenos.
+
+HOVSTAD
+Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de
+la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la
+honoron kiel fratoj?
+
+LA MAGISTRANTO
+Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas
+kontentaj pri divido.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen
+li estas, mi pensas.
+
+(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne
+gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur
+la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis
+lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi.
+
+(_Sxipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj!
+Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon --
+
+(Li pusxetas _Horster_ en la mangxocxambron. Ankaux _Ejlif_ kaj
+_Morten_ eniras.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj
+etendas al li la manon) Ho, vere gxojige.
+
+LA MAGISTRANTO
+Bedauxrinde mi devas baldaux foriri --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas
+la grogon, Katrine?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Ankaux grogon --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke
+ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi?
+Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas!
+Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de
+la estonteco, Petro.
+
+LA MAGISTRANTO
+Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi
+vortumas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo.
+Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj
+mi --
+
+LA MAGISTRANTO
+Nu do! Estas mirige stranga nomigo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas
+arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en
+tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni
+vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu vere vi tion trovas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn
+viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial la impres-kapablo
+malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj
+multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan homon kun vekanta
+vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis mezen en vivoviglan
+metropolon.
+
+LA MAGISTRANTO
+Hm; metropolon --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun
+aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj
+taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la cxefa afero. (krias)
+Katrine, cxu ne la posxtisto venis?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux ne venis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni
+vivis en malsato --
+
+LA MAGISTRANTO
+Nu ja, kompreneble --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj
+nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux ekzemple ni mangxis rostbovajxon
+por tagmangxo! Nu, ni ankaux krome havis por la vespermangxo. Cxu vi
+ne volas gustumi pecon? Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi?
+Venu --
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne, ne, tute ne --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, mi tion rimarkis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen vidu! Por cxio Katrine
+sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca. Cxu vi ne
+samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu;
+kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas
+elegante. Cxu ne?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi
+enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Preskaux, jes --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke
+ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli --
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes ja, laux ties kondicxoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cetere mi ne disipas por senutilajxoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne
+povas rezigni pri la ega gxojo vidi homojn cxe mi. Mi tion bezonas,
+komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra
+vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj
+--; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie mangxante tiel
+bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Artikolon de mi?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne volas presigi.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pasxadas sur la
+planko)
+
+LA MAGISTRANTO
+(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri;
+almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aux
+eble ecx nenio. Eble estas nur imago.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu io estos okazanta?
+Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro
+de la baneja estraro --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.
+
+LA MAGISTRANTO
+Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas
+plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per
+la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras
+laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu _mi_ iam iras laux insidaj vojoj?
+
+LA MAGISTRANTO
+Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj
+tio estas en bone ordigita socio preskaux same nepermesebla. La
+individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aux, pli
+gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de
+la tutajxo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona
+Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aux
+malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras --
+
+LA MAGISTRANTO
+Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la
+mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj.
+
+(Li foriras.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(revenas en la sidcxambron) Cxu li foriris?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj furioza.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton
+antauxtempe.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Pri kio vi farus al li raporton?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la posxtisto
+ne venas.
+
+(_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la mangxotablo kaj
+venas en la sidcxambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.)
+
+BILLING
+(strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni sentas
+sin kiel nova homo.
+
+HOVSTAD
+La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.
+
+HOVSTAD
+Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis digesti.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Vi ja suficxe bone akordigxis kun li, lauxsxajne.
+
+HOVSTAD
+Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo.
+
+BILLING
+_Jen_ la vorto! Gxi rezumas la situacion.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne
+havas hejmon por gxui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu
+damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do segxojn al la
+tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(irante al la mangxocxambro) Tuj mi gxin alportos.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro Horster. Rara gasto kiel vi
+--. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.
+
+(La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. _Sinjorino Stockmann_
+alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj
+necesajxoj.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen konjako. Nun cxiu helpu
+sin mem.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksigxas) Kaj nun
+la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten,
+trovu mian pipon. (La knaboj iras en la cxambron dekstre.) Mi
+suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi sxajnigas nescianta.
+(vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi
+metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la
+pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon,
+vi scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie
+supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli
+bone sidi cxi tie sekure kaj agrable.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(trikante) Cxu vi baldaux forvelos, sxipestro Horster?
+
+HORSTER
+Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj vi ja iros al Ameriko?
+
+HORSTER
+Jes, mi intencas.
+
+BILLING
+Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.
+
+HORSTER
+Cxu okazos novaj elektoj?
+
+BILLING
+Vi tion ne scias?
+
+HORSTER
+Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.
+
+BILLING
+Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu?
+
+HORSTER
+Ne, tiujn mi ne komprenas.
+
+BILLING
+Tamen; vocxdoni oni ja devas.
+
+HORSTER
+Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?
+
+BILLING
+Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaux sxipo;
+cxiuj devas meti la manon sur la stirilon.
+
+HORSTER
+Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus
+malbone.
+
+HOVSTAD
+Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom malmulte
+pri la aferoj de la lando.
+
+BILLING
+Vere strange.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj
+en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro
+Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola Mesagxo" morgaux?
+
+HOVSTAD
+Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas enpreni vian
+artikolon --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auxskultu, vi devas
+atendi pri gxi.
+
+HOVSTAD
+Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi, ke estas la
+plej oportuna momento --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al
+vi post iom --
+
+(_Petra_, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la
+brako, envenas el la antauxcxambro.)
+
+PETRA
+Bonan vesperon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?
+
+(reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajxojn kaj la kajerojn
+sur segxon apud la pordo.)
+
+PETRA
+Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, do partoprenu la komforton ankaux vi.
+
+BILLING
+Cxu mi pretigu glaseton por vi?
+
+PETRA
+(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras gxin tro
+forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo,
+kie kusxas la vestajxoj)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Leteron! De kiu?
+
+PETRA
+(sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto jxus
+kiam mi eliris --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur nun vi gxin donas!
+
+PETRA
+Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la
+surskribon) Jes, gxuste --!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine?
+Cxu denove ne trovigxas lampo en mia cxambro!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone, bone. Pardonu momenton --
+
+(Li iras en la cxambron dekstre.)
+
+PETRA
+Kio do tio estas, patrino?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la posxtisto.
+
+BILLING
+Supozeble eksterurba paciento --
+
+PETRA
+Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro. (pretigas
+sian glason) Ho, bone gustos!
+
+HOVSTAD
+Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo?
+
+PETRA
+(trinketas) Du horojn.
+
+BILLING
+Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto --
+
+PETRA
+(eksidas cxe la pordo) Kvin horojn.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.
+
+PETRA
+Amaseton, jes.
+
+HORSTER
+Aspekte vi havas suficxan laboron.
+
+PETRA
+Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca.
+
+BILLING
+Vi tion sxatas, cxu?
+
+PETRA
+Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone.
+
+MORTEN
+Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.
+
+PETRA
+Pekulino?
+
+MORTEN
+Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro
+estas puno pro niaj pekoj.
+
+EJLIF
+(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu, nu, Ejlif!
+
+BILLING
+(ridas) Jen, bonege.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi ne volas multe labori, Morten?
+
+MORTEN
+Ne, mi ne volas.
+
+HOVSTAD
+Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo?
+
+MORTEN
+Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi.
+
+EJLIF
+Kaj do vi devus ja esti pagano.
+
+MORTEN
+Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano.
+
+BILLING
+Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.
+
+BILLING
+Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu,
+baldaux ni estos paganoj, la tuta aro.
+
+MORTEN
+Kaj cxu _ni tiam_ rajtos fari cxion laux nia volo?
+
+BILLING
+Jes, vidu, Morten --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaux.
+
+EJLIF
+_Mi_ povus tamen resti tempeton --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ecx vi ne; eniru ambaux.
+
+(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.)
+
+HOVSTAD
+Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi tiajxon?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas.
+
+PETRA
+Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne en la hejmo.
+
+PETRA
+Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni
+prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la infanoj.
+
+HORSTER
+Vi devas mensogi, cxu?
+
+PETRA
+Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne
+kredas?
+
+BILLING
+Jes, estas ja tro certe.
+
+PETRA
+Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruigxus
+tute alimaniere.
+
+BILLING
+Ho cxu, rimedojn --
+
+HORSTER
+Nu, se vi pri _tio_ pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de mi
+volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro
+staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur
+la teretagxo --
+
+PETRA
+(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos.
+
+HOVSTAD
+Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi
+pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom trarigardi la anglan
+rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?
+
+PETRA
+Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo.
+
+(_Doktoro Stockmann_ venas de sia cxambro kun la malfermita letero en
+la mano.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke auxdigxos novajxo en la
+urbo!
+
+BILLING
+Novajxo?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kia novajxo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Granda malkovro, Katrine!
+
+HOVSTAD
+Cxu?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kiun vi faris?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili
+kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de
+frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!
+
+PETRA
+Sed, patro, diru do pri kio tio temas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu cxion. Imagu se mi nun havus
+Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas cxirkauxiri
+kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj --
+
+HOVSTAD
+Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas apud la tablo) Cxu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas
+saniga loko?
+
+HOVSTAD
+Jes, kompreneble.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan
+rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes sed, kara Tomas --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin ni ja faris. Mi skribadis kaj en
+"La Popola Mesagxo" kaj en flugfolioj --
+
+HOVSTAD
+Nu jes, kaj sekve?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiu banejo, kiu nomigxas la arterio de la urbo, kaj gxia vivnervo kaj
+-- kaj diablo scias kion oni elpensis --
+
+BILLING
+"La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho jes, ankaux tio. Sed cxu vi vere scias, kio estas cxi tiu granda,
+grandioza, lauxdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- cxu vi scias
+kio tiu estas?
+
+HOVSTAD
+Ne, sed kio gxi do estas?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu, kio gxi estas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La tuta banejo estas pestejo.
+
+PETRA
+La banejo, patro!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(samtempe) Nia banejo!
+
+HOVSTAD
+(same) Sed, sinjoro doktoro --
+
+BILLING
+Absolute nekredeble!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece
+dangxerega! Cxiuj tiuj malpuregajxoj supre en la Muelejvalo, -- cxio
+tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj
+tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajxo sorbigxas en la
+plagxon --
+
+HOVSTAD
+-- kie la marbanejoj situas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Gxuste tie.
+
+HOVSTAD
+De kio vi scias tion cxi tiel certe, sinjoro doktoro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun
+suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn
+de malsano inter la vizitantoj cxe la banejo, -- kaj tifaj kaj
+gastraj --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, vere okazis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, --
+vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la
+akvon kiel eble plej zorge.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed cxi tie
+mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la
+universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por
+ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.
+
+HOVSTAD
+Kaj gxin vi nun ricevis?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(montras la leteron) Jen mi havas gxin! Li trovis cxeeston de
+putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas
+absolute malsanige cxu uzata interne cxu ekstere.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Estas dia felicxo, ke vi malkovris tion gxustatempe.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, en tio vi pravas.
+
+HOVSTAD
+Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kompreneble plibonigi la aferon.
+
+HOVSTAD
+Cxu tio eblas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed
+ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed kara Tomas, ke vi tenis tion cxi tiel sekreta.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu mi kurus cxirkauxe en la urbo babilante, antaux ol scii certe? Ho
+ne; tiel freneza mi ne estas.
+
+PETRA
+Nu, sed al ni hejme --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ecx ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaux vi povos kuri vizite al
+la "melo" --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed Tomas do --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li
+ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj
+havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --;
+nun ili vidu --! (pasxadas cxirkauxe frotante la manojn) Farigxos
+ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro
+estu refosota.
+
+HOVSTAD
+(ekstaras) La tuta akvotubaro --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu
+gxin al loko multe pli alta.
+
+PETRA
+Kaj tiel vi tamen finfine pravigxas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraux ili, kiam ili estis
+konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auxskulti min. Nun,
+kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, cxar mi kompreneble
+skribis raporton al la banejestraro; gxi kusxis preta tutan semajnon;
+mi nur atendis tiun cxi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj
+ekspedos gxin (iras en sian cxambron kaj revenas kun pakajxo da
+paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu
+kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajxo. Bone;
+jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu,
+donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la
+magistranto.
+
+(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.)
+
+PETRA
+Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero
+malkovrigxas, mi pensas.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri
+via malkovro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vere dankon pro tio.
+
+HOVSTAD
+Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, certe estas.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(revenas) Nun sxi foriris kun gxi.
+
+BILLING
+Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian
+devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed
+tamen --
+
+BILLING
+Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por
+doktoro Stockmann?
+
+HOVSTAD
+Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos.
+
+BILLING
+Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn
+arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon
+de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne
+akceptos gxin.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj vi faras gxuste, Tomas.
+
+PETRA
+(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!
+
+HOVSTAD kaj BILLING
+Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.
+
+HORSTER
+(tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho,
+estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por
+sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!
+
+(Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun
+sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado,
+aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn
+cxe la pordo.)
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas
+fermita. Antauxtagmeze.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al
+la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Letero de via frato. (donas gxin al li)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kion li do diras?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem
+vizitos nin tagmeze.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Do memoru, ke vi tiam estu hejme.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, cxu ankaux vi tion timas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel
+diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la
+urbo.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la
+honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis
+vin sur la spuron --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.
+
+MALJUNA MORTEN KIIL
+(enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas
+ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho, sed envenu do.
+
+MORTEN KIIL
+Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kio estas vero?
+
+MORTEN KIIL
+Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_?
+
+MORTEN KIIL
+(envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu sxi faris?
+
+MORTEN KIIL
+Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi
+min; sed tia Petra ja ne estas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, kiel vi povus pensi tiajxon!
+
+MORTEN KIIL
+Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias.
+Sed tio tamen do estas vero, cxu?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la
+sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --?
+
+MORTEN KIIL
+(baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe --
+
+MORTEN KIIL
+(kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari
+arlekenajxon pri via propra samsanga frato.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Arlekenajxon!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, kara patro --
+
+MORTEN KIIL
+(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj
+palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Cxu ne iuj
+bestoj enrampis en la akvotubojn?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho jes, infuzorioj.
+
+MORTEN KIIL
+Kaj ecx multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu jes; ili povas cxeesti en centmiloj.
+
+MORTEN KIIL
+Sed neniu povas vidi ilin, -- cxu ne estas tiel?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, vidi ilin oni ne povas.
+
+MORTEN KIIL
+(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona,
+kion mi gxis nun auxdis pri vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kiel? Kio?
+
+MORTEN KIIL
+Sed neniel vi povos kredigi tiajxon al la magistranto.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, ni vidos.
+
+MORTEN KIIL
+Cxu vi imagas lin tiel freneza?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.
+
+MORTEN KIIL
+La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili
+bone. Ili estus tiom pli sagxaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min
+el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili balotis pri mi
+kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri ili,
+Stockmann.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed bopatro --
+
+MORTEN KIIL
+Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari,
+tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur flarante
+sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malricxuloj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, tio estas ja gxentila.
+
+MORTEN KIIL
+Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion
+kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.
+
+(_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauxcxambro.)
+
+HOVSTAD
+Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, ne. Envenu; envenu.
+
+MORTEN KIIL
+(denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas?
+
+HOVSTAD
+Kion vi aludas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kompreneble, li partoprenas.
+
+MORTEN KIIL
+Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas
+vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho ne; restu iomete, bopatro.
+
+MORTEN KIIL
+Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajxojn;
+diable, tion vi ne estu farinta por nenio.
+
+(Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx ne unu vorton el tio cxi
+pri la akvoliverejo.
+
+HOVSTAD
+Cxu estis _tiu_ afero --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaux
+vi venas?
+
+HOVSTAD
+Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiom longe kiom vi deziras, kara.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi ricevis respondon de la magistranto?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ankoraux ne. Li venos post iom.
+
+HOVSTAD
+Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu ja?
+
+HOVSTAD
+Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la
+akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la
+afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon.
+
+(_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de
+la tablo.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu? Vi do opinias --?
+
+HOVSTAD
+Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en la grundo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, gxi venas sendube de tiu venena marcxo supre en la Muelejvalo.
+
+HOVSTAD
+Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de tute alia
+marcxo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kiu marcxo tiu do estus?
+
+HOVSTAD
+La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas putrante.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?
+
+HOVSTAD
+Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de
+publikaj oficistoj --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas.
+
+HOVSTAD
+Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la amikoj
+kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun
+la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj
+regas super ni.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.
+
+HOVSTAD
+Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon
+tien, kie gxi nun kusxas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajxo de ili. Sed tio ja nun
+plibonigxos.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi kredas, ke iros tiel glate?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen estas.
+
+HOVSTAD
+Jes, se la gazetaro prenos la taskon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neniam farigxos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato --
+
+HOVSTAD
+Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas
+trakti la aferon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+En la gazeto?
+
+HOVSTAD
+Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia intenco estis, ke
+mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan
+potencon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux
+ruinigis la gazeton.
+
+HOVSTAD
+Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne
+havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni
+povas malhavi la altajn sinjorojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon.
+
+HOVSTAD
+Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino
+ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun
+miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi
+kiel cxiaspecajn supersticxojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas
+supersticxo, do forigu gxin!
+
+HOVSTAD
+La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato.
+Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn
+konsiderojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --!
+
+HOVSTAD
+Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek
+pli potencavida ol la plimulto de homoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed kara, -- kiu pensas tiel?
+
+HOVSTAD
+Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan
+okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas
+partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_
+estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tion mi bonege komprenas --
+
+HOVSTAD
+Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan
+respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la
+plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter
+la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel
+al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen --
+diable --! (Iu frapas.) Envenu!
+
+(_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas
+simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita
+koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.)
+
+ASLAKSEN
+(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel
+auxdaca --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen!
+
+ASLAKSEN
+Jes, gxuste, sinjoro doktoro.
+
+HOVSTAD
+(ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen?
+
+ASLAKSEN
+Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la
+doktoro mem --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, per kio mi servu?
+
+ASLAKSEN
+Cxu estas vero, kion mi auxdis de sinjoro Billing, ke la doktoro
+intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, por la banejo.
+
+ASLAKSEN
+Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi
+volas subteni el cxiuj fortoj.
+
+HOVSTAD
+(al la doktoro) Jen vi vidas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi kore dankas vin pro tio! Sed --
+
+ASLAKSEN
+Cxar estus eble bezonate havi nin etburgxojn subtenantaj dorse. Ni
+kvazaux konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere
+_volas_. Kaj estas cxiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro
+doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke cxi tie apartaj arangxoj
+estus necesaj. Sxajnas al mi, ke tia simpla afero --
+
+ASLAKSEN
+Nu ja, povus tamen esti bone; cxar mi konas la lokajn auxtoritatulojn
+suficxe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn
+de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantagxe, ke ni faru
+iometan manifestacion.
+
+HOVSTAD
+Gxuste tio, jes.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?
+
+ASLAKSEN
+Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi cxiam estas lauxeble
+modera; cxar modereco estas la unua deco de civitano, -- laux _mia_
+opinio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Jes, mi kuragxas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, gxi
+estas ege grava por ni etburgxoj. Aspekte la banejo farigxos kvazaux
+eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni cxiuj vivas,
+kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la
+institucion per cxiuj fortoj. Kaj cxar mi ja estas estro de la asocio
+de domposedantoj --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes --?
+
+ASLAKSEN
+-- kaj cxar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja,
+la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kompreneble.
+
+ASLAKSEN
+Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj cxar mi
+estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro
+mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, --
+se mi mem tion diru.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se
+estus bezone.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Manifeston, vi diras?
+
+ASLAKSEN
+Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi
+antauxenportis tiun cxi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas
+gxin vortumi en la plej deca modereco, ke gxi ne ofendos la
+auxtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni
+estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendigxi, mi pensas?
+
+HOVSTAD
+Nu, ecx se ili ne tion sxatus --
+
+ASLAKSEN
+Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraux la auxtoritatuloj, sinjoro
+Hovstad. Neniun opozicion kontraux homoj, kiuj staras al ni tiel
+proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis suficxe dum miaj tagoj; kaj el
+tio ankaux neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj
+de civitano ne devas al li esti rifuzataj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(agitas lian manon) Mi preskaux ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel
+kore gxojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi
+estas tiel gxoja, -- tiel gxoja! Auxdu; cxu ne glaseton da sxereo?
+Cxu!
+
+ASLAKSEN
+Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajxojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?
+
+ASLAKSEN
+Dankon, ankaux ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la
+tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la
+domposedantoj kaj pretigi la etoson.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, estas senmezure gxentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne
+povas igi en mian kapon, ke cxiuj tiuj arangxoj estus necesaj; mi
+pensas, ke la afero iros glate de si mem.
+
+ASLAKSEN
+La auxtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio
+pardonu, mi tion ne diras por mallauxdi ilin --
+
+HOVSTAD
+Morgaux ni pelcxasos ilin en la gazeto, Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antauxeniru kun modereco, aux
+vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; cxar mi
+rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaux
+al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaux ni etburgxoj staras
+malantaux vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton cxe via
+flanko, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la
+manon) Adiaux, adiaux!
+
+ASLAKSEN
+Cxu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?
+
+HOVSTAD
+Mi venos poste; restas ankoraux io por decidi.
+
+ASLAKSEN
+Bone, bone.
+
+(Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la
+antauxcxambron.)
+
+HOVSTAD
+(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro?
+Cxu ne sxajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti cxi
+tie en tiu kovarda malkuragxeco kaj malvigleco?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vi aludas al presisto Aslaksen?
+
+HOVSTAD
+Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia
+honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie
+cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro
+nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi.
+
+HOVSTAD
+Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel
+fidinda, konfidema homo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi komplete samopinias kun vi.
+
+HOVSTAD
+Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la
+bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_
+esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri
+la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru;
+sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato.
+
+HOVSTAD
+Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto
+ne volas antauxenigi la aferon --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, kiel vi povas imagi tion?
+
+HOVSTAD
+Estas imageble. Kaj _tiam_ --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian
+artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta.
+
+HOVSTAD
+Cxu mi rajtos? Cxu decidite?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi;
+ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste.
+
+HOVSTAD
+Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, --
+vere glate!
+
+HOVSTAD
+Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis
+hejmen?
+
+PETRA
+(envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(venas) Cxu li ankoraux ne venis?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de
+mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi
+unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se
+farigxos necese.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la
+liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi
+havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu? Kaj kion li volis?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ankaux subteni min. Cxiuj volas ili subteni min, se estos necese.
+Katrine, -- cxu vi scias kion mi havas malantaux mi?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Malantaux vi? Ne; kion vi do havas malantaux vi?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La kompaktan plimulton.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu vere? Cxu estas bone por vi, Tomas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pasxadas tien
+kaj reen) Ja, bona Dio, kiel gxojige estas stari tiel en frata ligo
+kune kun siaj samurbanoj!
+
+PETRA
+Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Oni sonorigas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu!
+
+LA MAGISTRANTO
+(venas de la antauxcxambro) Bonan matenon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bonvenon, Petro!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?
+
+LA MAGISTRANTO
+Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraux post oficejaj horoj mi
+ricevis de vi artikolon rilate la akvokondicxojn cxe la banejo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxu vi legis gxin?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, mi faris.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?
+
+LA MAGISTRANTO
+(kun rigardo flanken) Hm --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Venu, Petra. (Sxi kaj _Petra_ iras en la cxambron maldekstre.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(post ioma pauxzo) Cxu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaux
+mia dorso?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi --
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj nun vi opinias, ke vi scias?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu vi intencas meti tiun cxi dokumenton antaux la banejan estraron
+kvazaux oficialan dokumenton?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urgxe.
+
+LA MAGISTRANTO
+Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajxo. Inter
+alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas
+permanenta venenigo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes sed, Petro, cxu gxi povas alimaniere nomigxi? Pensu nur, --
+venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al
+kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide sercxas sanon cxe ni, kaj
+kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke
+ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajxojn de la Muelejvalo,
+kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.
+
+LA MAGISTRANTO
+Antauxtagmeze mi faris viziteton al la urba ingxeniero. Kaj al li mi
+menciis -- tiel duone sxerce -- tiujn laborojn, kvazaux ion, kion ni
+devas pripensi iam en la estonteco.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Iam en la estonteco!
+
+LA MAGISTRANTO
+Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Cxu vi faris
+al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj sxangxoj eble
+kostus? Laux la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj versxajne
+sumigxus al pluraj cxentmiloj da kronoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu farigxus tiom multekoste?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro dauxrus minimuman
+tempospacon de du jaroj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?
+
+LA MAGISTRANTO
+Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Cxu ni fermu gxin?
+Jes, tion ni devus. Aux cxu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la
+onidiro disvastigxos, ke la akvo estas malsaniga?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed, Petro, tia gxi ja estas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj cxio tio nun, -- gxuste nun, kiam la institucio estas en
+progreso. Ankaux la najbaraj urboj havas certajn kondicxojn por
+farigxi sercxataj banlokoj. Cxu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por
+direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni
+starus tie; ni devus versxajne fermi la tutan multekostan
+institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- ruinigus --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan
+estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed kion vi elpensu, ke oni faru?
+
+LA MAGISTRANTO
+El via traktajxo mi ne povis konvinkigxi, ke la akvokondicxoj cxe la
+banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ili estas ecx pli krizaj! Aux ili almenaux farigxos tiaj en la
+somero. Kiam la vetero farigxos varma.
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla
+kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel
+preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj sekve --? Kio poste?
+
+LA MAGISTRANTO
+La establita akvoliverejo cxe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas
+kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe
+ne volos esti neinklina preni en konsideron, cxu kun akceptindaj
+financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajxon!
+
+LA MAGISTRANTO
+Ruzajxon?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la
+publiko, kontraux la tuta komunumo!
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke
+estas iu vere superpenda dangxero.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante
+vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed
+vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la
+banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili
+nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne
+volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin?
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian
+prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato
+mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion
+konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el
+diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne
+direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro
+konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub
+diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, --
+ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala
+afero.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.
+
+LA MAGISTRANTO
+Devas esti kaj estu malhelpota.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin.
+
+LA MAGISTRANTO
+Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri
+tio, ke vi faru vian devon.
+
+LA MAGISTRANTO
+(post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas.
+Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi
+mem?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?
+
+LA MAGISTRANTO
+Por vi kaj por la viaj, jes.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion diable _tio_ signifas?
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton
+al vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia
+espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian
+ekonomian staton.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu? Cxu nure pro vi mem --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej
+proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion vi opinias, ke mi faras?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas
+maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian
+malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj.
+Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan
+brosxuron pri gxi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan
+ideon, kiun li ekhavis!
+
+LA MAGISTRANTO
+Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej
+bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion vi tiel rekte diras!
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti
+tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al
+vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem
+per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri
+la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas
+neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia
+trudema homo, kia vi estas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi
+spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas,
+ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja
+kuracisto --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua,
+kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi
+estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo
+dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis --
+
+LA MAGISTRANTO
+Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri
+tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna
+momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn
+manojn --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas
+efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis!
+
+LA MAGISTRANTO
+Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por
+via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama
+kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas
+malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi
+rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas
+same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la
+tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi,
+Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al
+vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kia postulo estas tiu?
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por
+nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de
+la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj
+onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos
+nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese,
+ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.
+
+LA MAGISTRANTO
+Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la
+afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la
+unua momento imagis al vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aha, -- do tion vi atendas!
+
+LA MAGISTRANTO
+Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al
+la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion
+necesan por plibonigi eblajn difektojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon
+kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara
+kaj serioza konvinko --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas) Ne rajtas --?
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio
+estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne
+rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --!
+
+LA MAGISTRANTO
+La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa
+afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti
+libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo!
+
+LA MAGISTRANTO
+Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi
+malpermesas, por vi estas obei.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato --
+
+PETRA
+(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(post sxi) Petra, Petra!
+
+LA MAGISTRANTO
+Aha, oni staras gvate.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Traauxdeblas; ni ne povis eviti --
+
+PETRA
+Jes, mi staris auxskultante.
+
+LA MAGISTRANTO
+Nu, estas ja bone --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --?
+
+LA MAGISTRANTO
+Vi mem devigis min paroli en tiu tono.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj mi do en publika deklaro sxtopu al mi mem la busxon?
+
+LA MAGISTRANTO
+Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian
+mi postulis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj se mi ne -- obeas?
+
+LA MAGISTRANTO
+En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraux vin. Mi persistos; mi
+pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam
+fari?
+
+LA MAGISTRANTO
+En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion --!
+
+PETRA
+Patro, -- maldungon!
+
+LA MAGISTRANTO
+Maldungon kiel kuracisto cxe la banejo. Mi vidos min devigata
+rekomendi tujan maldungon, forigi vin de cxiu rilato kun la aferoj de
+la banejo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion vi kuragxus!
+
+LA MAGISTRANTO
+Estas vi mem, kiu cxi tie ludas riske.
+
+PETRA
+Onklo, tio estas indigniga konduto kontraux homo kiel patro!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Silentu do, Petra!
+
+LA MAGISTRANTO
+(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn.
+Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej
+prudenta en cxi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian
+edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!
+
+LA MAGISTRANTO
+-- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li logxas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas
+senvualigi la mankojn, kiuj frue aux malfrue aperos en la plena lumo
+de la tago. Ho, montrigxos, ke mi amas mian hejmurbon.
+
+LA MAGISTRANTO
+Vi, kiu en blinda spito ekiras fortrancxi la plej gravan fonton de
+prospero por la urbo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiu fonto estas venena, homo! Cxu vi estas freneza! Ni vivas cxi tie
+vendacxante malpurajxojn kaj putrajxojn! Nia tuta floranta publika
+vivo sucxas sian nutron el mensogo!
+
+LA MAGISTRANTO
+Fantaziajxo -- aux io ankoraux pli malbona. Homo, kiu eljxetas tiajn
+ofendajn akuzojn kontraux sian propran hejmlokon, tiu efektive estas
+malamiko de la socio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kontrauxen al li) Kaj jenon vi kuragxas --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(jxetas sin inter ilin) Tomas!
+
+PETRA
+(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion
+vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux.
+
+(Li eliras.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia
+propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas --
+
+PETRA
+Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux
+longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de
+la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed estas mi, kiu pravas!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi
+ne havas potencon?
+
+PETRA
+Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda,
+Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux
+mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa
+potenco, mi opinias!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion mi ne intencas?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+-- kontrauxstari vian fraton.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri
+gxusteco kaj vero!
+
+PETRA
+Jes, pri tio ankaux mi demandas?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al
+venko.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi
+faros.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi,
+kiu nomigxas malamiko de la socio!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_
+estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?
+
+PETRA
+Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj,
+se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi
+mem, kaj pri mi --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel
+mizere, malkuragxe submetigus min antaux tiun Petro kaj lian
+kanajlaron, -- cxu mi plu iam havus felicxan momenton en mia vivo?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaux tiu felicxo, kiun ni
+cxiuj ricevos, se vi dauxre obstinos. Tiam vi denove staros sen
+vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Sxajnas al mi, ke ni suficxe
+spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio
+kunportos.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajxon tiuj
+oficejsklavoj jxetu sur liberan honestan homon! Cxu ne estas terure,
+Katrine?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, vere estas granda peko kontraux vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom
+multaj maljustajxoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen
+la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farigxu el ili? Ho ne, ne, vi do
+neniam povos --
+
+(_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ecx ne se la
+tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.
+
+(Li iras al sia cxambro.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(post lin) Tomas, -- kion vi volas fari!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(cxe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la
+okulojn, kiam ili fine farigxos plenkreskaj, liberaj homoj.
+
+(Li iras en sian cxambron)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin cxiujn!
+
+PETRA
+Patro, li estas brava! Li ne cedas.
+
+(La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por
+silenti.)
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(La redaktejo de "La Popola Mesagxo". Maldekstre en la fono estas
+la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun
+vitrajxoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre
+estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de
+paperoj, gazetoj kaj libroj. Antauxe maldekstre estas fenestro kaj
+apud gxi estas skribopupitro kun alta segxo. Paro da apogsegxoj
+staras cxe la tablo kaj kelkaj aliaj segxoj laux la muroj. La cxambro
+estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogsegxoj
+malpuraj kaj sxiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj
+en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)
+
+(_Redaktoro Hovstad_ sidas cxe la pupitro skribante. Iom poste venas
+de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)
+
+BILLING
+Nu, jen vere io --!
+
+HOVSTAD
+(skribante) Cxu vi tralegis gxin?
+
+BILLING
+(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi ne trovas, ke la doktoro estas suficxe akra?
+
+BILLING
+Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Cxiu vorto falas
+peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo.
+
+HOVSTAD
+Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.
+
+BILLING
+Vere; sed ni dauxre frapos, -- frapon post frapo, gxis la tuta
+potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante
+tion cxi, mi kvazaux vidis la revolucion veni de fore.
+
+HOVSTAD
+(turnas sin) Tsx; ne diru tion kun Aslaksen auxskultanta.
+
+BILLING
+(mallauxtigas la vocxon) Aslaksen estas cedema malkuragxulo; ne
+trovigxas vira kuragxo en li. Sed tiun cxi fojon vi do trapusxos vian
+volon? Cxu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?
+
+HOVSTAD
+Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, --
+
+BILLING
+Tio estus diable cxagrene.
+
+HOVSTAD
+Nu, ni povas felicxe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos.
+Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos
+cxiujn etburgxojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj
+kaj la aliaj. Kaj se li akceptos gxin, li ekhavos kiel kontrauxulojn
+aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj gxis nun
+estis liaj plej fortaj subtenantoj --
+
+BILLING
+Jes, jes bone; cxar ili devos ja elspezi grandan sumon --
+
+HOVSTAD
+Jes, ho jxuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam
+ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la
+magistranto malkapablas en cxiu ajn afero, kaj ke la konfidaj
+postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la
+manojn de liberalaj homoj.
+
+BILLING
+Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras
+jxus antaux la komenco de revolucio!
+
+(Oni frapas.)
+
+HOVSTAD
+Tsx (vokas) Envenu!
+
+(_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.)
+
+HOVSTAD
+(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ekpresu, sinjoro Hovstad!
+
+HOVSTAD
+Tiel do rezultis?
+
+BILLING
+Hura!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion
+ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!
+
+BILLING
+Milito kun nuda trancxilo, mi esperas! La trancxilo al la gorgxo,
+sinjoro doktoro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La traktajxo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj
+por kvar aux kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?
+
+BILLING
+(vokas en la presejon) Aslaksen, venu cxi tien momenton!
+
+HOVSTAD
+Kvar aux kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed
+cxio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras
+alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- gxuste
+tiel.
+
+BILLING
+Estas, dia morto, vero; sxajnas ke oni neniam finis, antaux ol la
+tuta domacxo estas malkonstruita.
+
+ASLAKSEN
+(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas
+malkonstrui la banejon?
+
+HOVSTAD
+Absolute ne; ne timu.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia
+traktajxo, sinjoro Hovstad?
+
+HOVSTAD
+Gxi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por
+kompreni la konekson. Mi kuragxas diri, ke vi havos cxiun kleran
+homon cxe via flanko.
+
+ASLAKSEN
+Kaj ankaux cxiujn prudentajn, cxu?
+
+BILLING
+Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaux la tutan
+urbon.
+
+ASLAKSEN
+Nu, do ni kuragxas presi gxin.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tion mi opinius.
+
+HOVSTAD
+Ni enprenos gxin morgaux frue.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ecx ne unu solan tagon. Auxdu,
+sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupigxi
+pri la manuskripto.
+
+ASLAKSEN
+Mi faros.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Atentu pri gxi kvazaux pri oro. Neniun preseraron; cxiu vorto estas
+grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajxon.
+-- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita,
+-- jxetege disigita --
+
+BILLING
+Disjxetita, -- jes kvazaux fulmo!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- submetita al la jugxo de cxiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne
+povas imagi al vi, kion mi hodiaux devis toleri. Oni minacis min per
+tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn
+rajxtojn --
+
+BILLING
+Kion! Viajn homajn rajtojn!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu
+personan avantagxon antaux mian internan, sanktan konvinkon --
+
+BILLING
+Tio estas, dia morto, tro kruda.
+
+HOVSTAD
+Ho jes, oni povas atendi cxion de tiu flanko.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed antaux mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Cxiun tagon
+mi nun kvazaux jxetos ankron en "La Popola Mesagxo", kaj enfilos ilin
+per eksplodaj artikoloj lauxvice --
+
+ASLAKSEN
+Jes, sed auxskultu --
+
+BILLING
+Hura; ni havos militon, militon!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajxojn
+antaux la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!
+
+ASLAKSEN
+Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere --
+
+BILLING
+Ho ne; ho ne! Ne sxparu la dinamiton!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(same nekonfuzebla) Cxar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo
+kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota
+--
+
+BILLING
+_Jen_ la liberiga vorto!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxiuj flikuloj ni forcxasos. Kaj tio en cxiuj ejoj! Malfermigxis por
+mi senfinaj vizioj hodiaux. Ankoraux ne estas tute klare por mi; sed
+mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni
+nun devas sercxi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en
+cxiuj antauxpostenoj.
+
+BILLING
+Auxdu, auxdu!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Estu ni nur solidaraj, kaj cxio iros glate, glate! La tuta revolucio
+kvazaux sxipo lancxigxos el la sxipglitejo. Jes, cxu vi ne tion
+kredas?
+
+HOVSTAD
+Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la
+komunumo tien, kie gxi juste devas kusxi.
+
+ASLAKSEN
+Kaj antauxenpasxante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio cxi estu
+dangxera.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kiu, diable, atentas, cxu tio estas dangxera aux ne! Kion mi faras,
+tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.
+
+HOVSTAD
+Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.
+
+ASLAKSEN
+Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera
+amiko de la socio li estas.
+
+BILLING
+Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!
+
+ASLAKSEN
+Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaux uzos tiun esprimon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(tusxita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj
+amikoj; -- tio cxi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io
+tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun
+mi devas eliri por kuraci iun malfelicxan diablon --. Mi revenos,
+kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen;
+-- kaj precipe forstreku ecx ne unu solan krisignon! Prefere aldonu
+kelkajn! Bone, bone; adiaux gxis poste; adiaux, adiaux!
+
+(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li
+foriras.)
+
+HOVSTAD
+Li farigxos netakseble utila homo por ni.
+
+ASLAKSEN
+Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed
+se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.
+
+HOVSTAD
+Hm, dependas de --
+
+BILLING
+Vi estas ja damne timema, Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema,
+sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu
+min en la grandan politikon, antaux la registaro mem, kaj jen vidu
+cxu mi estas timema.
+
+BILLING
+Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontrauxeco en vi.
+
+ASLAKSEN
+Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la
+registaron, oni almenaux ne malutilas al la socio; cxar tiuj homoj ne
+gxenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la
+_lokaj_ auxtoritatuloj, _ilin_ oni povas eljxeti el ofico, kaj jen
+eble oni ekhavos la senspertecon cxe la stirilo, je neriparebla
+malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.
+
+HOVSTAD
+Sed la civitana edukado pere de memregado, -- cxu vi ne pensas pri
+_gxi?_
+
+ASLAKSEN
+Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne
+povas pensi pri cxio ajn, sinjoro Hovstad.
+
+HOVSTAD
+Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!
+
+BILLING
+Auxdu, -- auxdu!
+
+ASLAKSEN
+(ridetas) Hm. (montras al la segxo) Sur la redaktortabureto _tie_
+sidis antaux vi guberniestro Stensgard.
+
+BILLING
+(kracxas) Fi! Tia dizertulo.
+
+HOVSTAD
+Mi ne estas sxancelisto -- kaj neniam farigxos.
+
+ASLAKSEN
+Politikisto prijxuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi,
+sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi
+ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.
+
+BILLING
+Mi --!
+
+HOVSTAD
+Cxu vi, Billing!
+
+BILLING
+Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn
+memkontentajn sinjorojn.
+
+ASLAKSEN
+Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj
+pro kontrauxdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La
+pasinteco de presisto Aslaksen kusxas aperta por cxiu ajn. Mi ne
+subigxis al alia sxangxo ol farigxi pli modera. Mia koro dauxre estas
+cxe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la
+direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj.
+
+(Li iras en la presejon.)
+
+BILLING
+Cxu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?
+
+HOVSTAD
+Cxu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj
+preskostoj?
+
+BILLING
+Damnite ke ni ne havas suficxan komerckapitalon.
+
+HOVSTAD
+(eksidas cxe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus --
+
+BILLING
+Cxu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?
+
+HOVSTAD
+(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.
+
+BILLING
+Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la
+melon", kiel homoj nomas lin.
+
+HOVSTAD
+(skribante) Cxu vi scias certe, ke _li_ ion posedas?
+
+BILLING
+Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de gxi devas ja fali
+sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la
+infanojn.
+
+HOVSTAD
+(turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_?
+
+BILLING
+Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.
+
+HOVSTAD
+Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas
+bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos.
+
+BILLING
+Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas
+bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; --
+oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas
+bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere
+instiganta.
+
+HOVSTAD
+(skribante) Nu ja; nu ja.
+
+BILLING
+Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la
+manifeston de la asocio de domposedantoj.
+
+(Li iras en la cxambron dekstre.)
+
+HOVSTAD
+(sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm,
+-- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu!
+
+(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)
+
+HOVSTAD
+(ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien?
+
+PETRA
+Jes, mi petas pardonon --
+
+HOVSTAD
+(antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi.
+
+PETRA
+Ne dankon; mi tuj foriros.
+
+HOVSTAD
+Cxu eble estas io de via patro, kio --?
+
+PETRA
+Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla
+rakonto.
+
+HOVSTAD
+Kial vi redonas gxin?
+
+PETRA
+Cxar mi ne volas traduki gxin.
+
+HOVSTAD
+Sed vi ja promesis al mi certe --
+
+PETRA
+Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne
+legis gxin?
+
+HOVSTAD
+Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed --
+
+PETRA
+Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas
+la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo".
+
+HOVSTAD
+Kaj kial ne?
+
+PETRA
+Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn.
+
+HOVSTAD
+Nu, pro tio --
+
+PETRA
+Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas
+pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej
+bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas
+punon.
+
+HOVSTAD
+Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la
+homoj volas havi.
+
+PETRA
+Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja
+kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel
+en la realeco.
+
+HOVSTAD
+Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte
+oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj aferoj.
+La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por
+gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj
+progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton
+sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre;
+-- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj.
+
+PETRA
+Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne
+estas araneo.
+
+HOVSTAD
+(ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne,
+efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.
+
+PETRA
+De Billing!
+
+HOVSTAD
+Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu
+absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.
+
+PETRA
+Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --!
+
+HOVSTAD
+Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la
+ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas.
+
+PETRA
+Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo?
+
+HOVSTAD
+Nu, pri tio vi devas demandi lin.
+
+PETRA
+Neniam mi imagus tion pri Billing.
+
+HOVSTAD
+(rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende.
+
+PETRA
+Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --.
+
+HOVSTAD
+Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino.
+
+PETRA
+Cxu vi vere tion diras?
+
+HOVSTAD
+Foje mi tion pensas.
+
+PETRA
+Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun
+granda afero inter la manoj --.
+
+HOVSTAD
+Tio cxi pri via patro, vi aludas?
+
+PETRA
+Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro,
+kiu tauxgas antaux la plimulto.
+
+HOVSTAD
+Jes, hodiaux mi sentas ion tian.
+
+PETRA
+Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun
+vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj,
+kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste
+traktata homo --
+
+HOVSTAD
+Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste
+scias kiel mi --
+
+PETRA
+Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?
+
+HOVSTAD
+(pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas.
+
+PETRA
+(subite kiel frapita) _Tio_?
+
+HOVSTAD
+Jes, Petra, -- frauxlino Petra.
+
+PETRA
+Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la
+afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?
+
+HOVSTAD
+Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio.
+
+PETRA
+Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin
+en io ajn.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi ofendigxus pro tio, ke estas pleje pro vi --?
+
+PETRA
+Tio pro kio mi ofendigxas, estas ke vi ne estis sincera antaux patro.
+Vi parolis kun li, kvazaux la vero kaj la bono de la socio kusxus en
+via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian
+vi sxajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam!
+
+HOVSTAD
+Tion vi ne diru tiel akre, frauxlino Petra; kaj malpli nun.
+
+PETRA
+Kial ne nun?
+
+HOVSTAD
+Cxar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.
+
+PETRA
+(rigardas lin kvazaux de supre) Cxu vi ankaux estas tia? Fi do!
+
+HOVSTAD
+Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.
+
+PETRA
+Mi scias kion kredi. Adiaux.
+
+ASLAKSEN
+(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad
+-- (vidas Petra) Aj, domagxe --
+
+PETRA
+Jen kusxas la libro; donu gxin al iu alia. (iras al la elirejo)
+
+HOVSTAD
+(sekvas sxin) Sed, frauxlino --
+
+PETRA
+Adiaux. (sxi foriras.)
+
+ASLAKSEN
+Sinjoro Hovstad, auxskultu do!
+
+HOVSTAD
+Nu, nu do; kio estas?
+
+ASLAKSEN
+La magistranto staras en la presejo.
+
+HOVSTAD
+La magistranto, vi diras?
+
+ASLAKSEN
+Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantauxa pordo, --
+ne volis esti vidata, vi komprenas.
+
+HOVSTAD
+Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem --
+
+(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la
+_magistranton_ enveni)
+
+HOVSTAD
+Staru observante, Aslaksen, ke neniu --
+
+ASLAKSEN
+Komprenas -- (iras en la presejon)
+
+LA MAGISTRANTO
+Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min cxi tie.
+
+HOVSTAD
+Ne, tion mi vere ne atendis.
+
+LA MAGISTRANTO
+(cxirkauxrigardas) Cxi tie vi ja arangxis la ejon hejmece, vere
+hejmece.
+
+HOVSTAD
+Ho --
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.
+
+HOVSTAD
+Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed cxu mi ne
+devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la
+_magistranto_ sur segxon) Kaj cxu la magistranto bonvolas sidi?
+
+LA MAGISTRANTO
+(eksidas cxe la tablo) Dankon.
+
+(Ankaux Hovstad eksidas cxe la tablo.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi havis -- vere gxenan travivajxon hodiaux, sinjoro Hovstad.
+
+HOVSTAD
+Nu? Jes tiom da farendajxoj, kiom la magistranto havas, --
+
+LA MAGISTRANTO
+Tio cxi hodiaux rilatas al la doktoro de la banejo.
+
+HOVSTAD
+Nu ja; al la doktoro?
+
+LA MAGISTRANTO
+Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn
+supozeblajn mankojn.
+
+HOVSTAD
+Ho, vere?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, cxu li ne diris al vi --? Sxajnas al mi, ke li menciis --
+
+HOVSTAD
+Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali --
+
+ASLAKSEN
+(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton --
+
+HOVSTAD
+(cxagrenita) Hm; gxi ja kusxas sur la pupitro.
+
+ASLAKSEN
+(trovas gxin) Bone.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sed _tie_ ja gxuste estas --
+
+ASLAKSEN
+Jes, estas la traktajxo de la doktoro, sinjoro magistranto.
+
+HOVSTAD
+Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas?
+
+LA MAGISTRANTO
+Gxuste tiu. Kion vi opinias pri gxi?
+
+HOVSTAD
+Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis gxin suprajxe.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sed vi tamen presigos gxin?
+
+HOVSTAD
+Al homo kiu elpasxas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi --
+
+ASLAKSEN
+Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto --
+
+LA MAGISTRANTO
+Kompreneble.
+
+ASLAKSEN
+Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.
+
+LA MAGISTRANTO
+Tute en ordo.
+
+ASLAKSEN
+Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo)
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro
+Hovstad --
+
+HOVSTAD
+Mi petas, sinjoro magistranto --
+
+LA MAGISTRANTO
+Vi estas sagxa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Gxojigas min, ke la magistranto tiel pensas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.
+
+ASLAKSEN
+Nur pleje inter etburgxoj, ja.
+
+LA MAGISTRANTO
+La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- cxi tie kiel en
+aliaj lokoj.
+
+ASLAKSEN
+Efektive ili ja estas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Cxu ne?
+
+ASLAKSEN
+Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, -- kaj cxar regas tia lauxdinda oferemo inter la malpli
+bonstataj burgxoj, --
+
+ASLAKSEN
+Kiel tio?
+
+HOVSTAD
+Oferemo?
+
+LA MAGISTRANTO
+Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion
+mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.
+
+ASLAKSEN
+Jes, sed sinjoro magistranto --
+
+LA MAGISTRANTO
+Kaj efektive ne farigxos eta ofero, kiun la urbo versxajne devos
+fari.
+
+HOVSTAD
+La urbo?
+
+ASLAKSEN
+Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Post intertempa kalkulo la sxangxoj, kiujn la doktoro supozas
+dezirindaj, sumigxas al kelkaj centmiloj da kronoj.
+
+ASLAKSEN
+Estas ja granda sumo; sed --
+
+LA MAGISTRANTO
+Kompreneble farigxos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.
+
+HOVSTAD
+(ekstaras) Cxu estas la intenco, ke la urbo --?
+
+ASLAKSEN
+Cxu pagigxus el la kaso de la urbo! El la malricxaj posxoj de la
+etburgxoj!
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?
+
+ASLAKSEN
+Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.
+
+LA MAGISTRANTO
+La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli
+foren ol ili jam faris.
+
+ASLAKSEN
+Cxu certe, sinjoro magistranto?
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn,
+la urbo mem devas elspezi la kostojn.
+
+ASLAKSEN
+Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia
+afero, sinjoro Hovstad!
+
+HOVSTAD
+Jes, tia gxi efektive estas.
+
+LA MAGISTRANTO
+La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du
+jaroj.
+
+HOVSTAD
+Fermi? Tute fermi!
+
+ASLAKSEN
+Du jarojn!
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume.
+
+ASLAKSEN
+Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio
+do vivu ni domposedantoj intertempe?
+
+LA MAGISTRANTO
+Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed
+kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan
+gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas
+putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo --
+
+ASLAKSEN
+Kaj cxio estas nur imagajxo?
+
+LA MAGISTRANTO
+Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io
+alia.
+
+ASLAKSEN
+Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann
+--; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed --
+
+LA MAGISTRANTO
+Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia
+frato cxiam estis impeta homo.
+
+ASLAKSEN
+Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad!
+
+HOVSTAD
+Sed kiu do povus pensi, ke --?
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra
+vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj
+lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la
+banejo.
+
+HOVSTAD
+Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto?
+
+LA MAGISTRANTO
+(foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi --
+
+ASLAKSEN
+(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiu? Mia frato?
+
+HOVSTAD
+Kie, -- kie?
+
+ASLAKSEN
+Li iras tra la presejo.
+
+LA MAGISTRANTO
+Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas
+multon priparolendan kun vi.
+
+HOVSTAD
+(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sed --?
+
+HOVSTAD
+Vi trovos nur Billing.
+
+ASLAKSEN
+Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru.
+
+(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas
+post li.)
+
+HOVSTAD
+Trovu iun okupon, Aslaksen.
+
+(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur
+segxo dekstre.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj
+bastonon)
+
+HOVSTAD
+(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni
+priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas.
+
+ASLAKSEN
+(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne
+momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto.
+
+HOVSTAD
+Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen?
+
+ASLAKSEN
+Jes, mi preskaux timas tion.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du
+fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta
+urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri,
+sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi
+devas priparoli kun vi.
+
+HOVSTAD
+Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni
+morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la
+tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo --
+
+HOVSTAD
+Jes, sed doktoro --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia
+damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias
+same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la
+benitaj homoj, ili ja tiel amas min --
+
+ASLAKSEN
+Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam
+nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel
+instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en
+proprajn manojn --
+
+HOVSTAD
+(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne
+volas akcepti. Se oni preparadas ion tian --
+
+HOVSTAD
+Kion do?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux
+subskripcion al honora donaco -- aux kion ajn, vi devas promesi al mi
+je via savo malhelpi tion. Kaj ankaux vi, Aslaksen; cxu vi auxdas?
+
+HOVSTAD
+Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al
+vi la puran veron --
+
+(_Sinjorino Stockmann_, kun cxapelo kaj mantelo envenas tra la pordo
+maldekstre en la fono.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(vidas la doktoron) Jes, gxuste!
+
+HOVSTAD
+(iras al sxi renkonte) Jen jen, ankaux la sinjorino?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion, diable, volas vi cxi tie, Katrine?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.
+
+HOVSTAD
+Bonvolu sidi. Aux eble --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Dankon; ne gxenu vin. Kaj vi ecx ne devas esti cxagrenita pro tio, ke
+mi venas por sercxi Stockmann; cxar sciu, ke mi estas patrino de tri
+infanoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Babilajxo; tion ni ja bone scias.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj
+hodiaux; cxar alie vi ne irus jxeti nin cxiujn en malfelicxon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed cxu vi estas tute freneza, Katrine! Cxu viro kun edzino kaj
+infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti
+utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu
+li logxas!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxio kun modereco, Tomas!
+
+ASLAKSEN
+Tion ankaux mi diras. Modereco en cxio.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj tial vi faras pekon kontraux nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas
+mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion cxi.
+
+HOVSTAD
+Mi ja ne forlogas iun en --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Forlogas! Cxu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en
+la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj
+pensu nur, ke li perdas sian oficon cxe la banejo, se vi presos lian
+artikolon --
+
+ASLAKSEN
+Kio do!
+
+HOVSTAD
+Sed auxdu, sinjoro doktoro --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos
+sin. Cxar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaux mi!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, estas ja gxuste la malfelicxo, ke vi havas tian terurajxon
+malantaux vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Babilajxo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu
+min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj
+gxoja? (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) La vero kaj la
+popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la
+tutan liberalan burgxaron arigxi en venkantan armeon --! (haltas cxe
+segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_?
+
+ASLAKSEN
+(rigardas tien) Aj do!
+
+HOVSTAD
+(same) Hm --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo.
+
+(Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj,
+kaj suprenlevas gxin.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+La kepo de la magistranto!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome --
+
+HOVSTAD
+Nu jeno do --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li
+venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --.
+(ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen?
+
+ASLAKSEN
+(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed
+diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu,
+Katrine!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Tomas, -- mi petas vin --!
+
+ASLAKSEN
+Gardu vin, sinjoro doktoro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian
+bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj
+salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.)
+
+(La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Kion tiuj tumultoj signifu?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en
+la urbo.
+
+(Li pasxadas tien kaj reen.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(preskaux plorante) Ne, sed Tomas do!
+
+LA MAGISTRANTO
+(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi
+estras la tutan urbon, mi, jen vidu!
+
+LA MAGISTRANTO
+Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de
+uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux.
+Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin
+de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas?
+Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad
+kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto
+Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj --
+
+ASLAKSEN
+Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Certe vi faros --
+
+LA MAGISTRANTO
+Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado?
+
+HOVSTAD
+Ne, sinjoro magistranto.
+
+ASLAKSEN
+Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem
+kaj la gazeton pro imagajxo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu?
+
+HOVSTAD
+Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi
+ne povas subteni gxin.
+
+BILLING
+Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos
+viro por defendi gxin.
+
+HOVSTAD
+Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi
+gxin.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la
+redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!
+
+ASLAKSEN
+Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.
+
+LA MAGISTRANTO
+Felicxe, jes.
+
+ASLAKSEN
+Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj
+aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi?
+
+ASLAKSEN
+Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian
+artikolon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu tiel. --
+
+LA MAGISTRANTO
+Mian kepon kaj mian bastonon!
+
+(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la
+tablon kune kun la bastono.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi
+mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"?
+
+HOVSTAD
+Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.
+
+LA MAGISTRANTO
+(prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas
+tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu.
+
+HOVSTAD
+(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron
+gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro
+Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel
+flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas
+havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.
+
+ASLAKSEN
+Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al
+tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu
+en la urbo presos gxin.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Do redonu gxin al mi.
+
+HOVSTAD
+(donas al li la manuskripton) Bonvolu.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos
+gxin en granda popolkunveno; cxiuj miaj samcivitanoj auxdu la vocxon
+de la vero!
+
+LA MAGISTRANTO
+Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.
+
+ASLAKSEN
+Ecx ne unu sola; tion mi ja certe scias.
+
+BILLING
+Ne, dia morto, cxu ili faros!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraux vi,
+cxiuj?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kolera) Jes, tion mi diru. Estas cxar en tiu cxi urbo cxiuj viroj
+estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; cxiuj nur pensas pri la familio
+kaj ne pri la socio.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu
+povas esti viro -- fojon. Cxar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone dirite, Katrine. Publikigota gxi estu, je mia beno kaj savo! Se
+mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo
+kun mi, kaj mi lauxtlegos gxin cxe cxiuj stratanguloj.
+
+LA MAGISTRANTO
+Tiel ege freneza vi do ne estas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi estas!
+
+ASLAKSEN
+Vi havos ecx neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.
+
+BILLING
+Ne, dia morto, cxu vi ekhavos!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bona ideo!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaux li.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj ankaux Petra! Kaj vi mem, Katrine!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi
+faros.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(cxirkauxbrakas kaj kisas sxin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu
+batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi cxu la fiajxo kapablas
+kunkudri la busxon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!
+
+(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaux _sxin_ freneza.
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta
+pordo en la fono kondukas en antauxcxambron. Sur la maldekstra
+longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontrauxa muro estas metita
+podio kaj sur gxin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso
+kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la
+fenestroj. Maldekstre antauxe staras tablo kun kandelo kaj segxo.
+Antauxe dekstre estas pordo kaj apud gxi kelke da segxoj.)
+
+(Granda kunveno de civitanoj el cxiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn
+virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da
+homoj lauxvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenigxas.)
+
+CIVITANO
+(al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere,
+Lamstad?
+
+LA ALPAROLINTO
+Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi.
+
+CxESTARANTO
+Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne?
+
+LA DUA CIVITANO
+Kredu ke mi faris. Cxu vi ne?
+
+LA TRIA
+Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li
+diris.
+
+LA DUA CIVITANO
+Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)
+
+LA KVARA CIVITANO
+(alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere?
+
+LA DUA CIVITANO
+Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la
+magistranto.
+
+LA NOVEVENINTO
+Sed la magistranto estas ja lia frato.
+
+LA UNUA CIVITANO
+Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa.
+
+LA TRIA CIVITANO
+Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo".
+
+LA DUA CIVITANO
+Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al
+li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.
+
+LA UNUA CIVITANO
+Ecx ne la banejan salonon li povis lui.
+
+LA DUA CIVITANO
+Ne, kompreneble.
+
+VIRO
+(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro?
+
+ALIA VIRO
+(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel
+_li_ faras.
+
+BILLING
+(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso)
+Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La
+Popola Mesagxo". Koran dankon!
+
+(Li eksidas cxe la tablo maldekstre.)
+
+LABORISTO
+Kiu tiu estas?
+
+ALIA LABORISTO
+Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la
+gazeto de Aslaksen.
+
+(_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_
+enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.)
+
+HORSTER
+Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile
+eliri, se io okazus.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj?
+
+HORSTER
+Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute
+trankvile.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian
+salonon.
+
+HORSTER
+Cxar ja neniu alia volis, do --
+
+PETRA
+(kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster.
+
+HORSTER
+Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias.
+
+(_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed
+unuope tra la amaso.)
+
+ASLAKSEN
+(iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis?
+
+HORSTER
+Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono)
+
+HOVSTAD
+(al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu!
+
+BILLING
+Jes, dia morto, cxu li ne tamen venas!
+
+(_Magistranto Stockmann_ senpusxe faras al si vojon inter la
+kunvenintoj, salutas gxentile kaj prenas lokon cxe la muro
+maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre
+antauxe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko.
+Iuj manfrapas necerte, sed silentigxas per mallauxtaj tsxsx.
+Farigxas silente.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(duonlauxte) Kiel vi fartas, Katrine?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nu, mi fartas bone. (Pli mallauxte) Ne kolerigxu nun, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horlogxon, supreniras la
+podion kaj kapklinas) La horlogxo montras kvaronon post, -- kaj do mi
+volas komenci -- (eltiras sian manuskripton)
+
+ASLAKSEN
+Unue ni devas elekti prezidanton.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne; tio ne estas necesa.
+
+KELKAJ SINJOROJ
+(krias) Jes, jes!
+
+LA MAGISTRANTO
+Ankaux mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed mi kunvokis cxi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!
+
+LA MAGISTRANTO
+La prelego de la baneja kuracisto eble kauxzus esprimojn de
+divergxantaj opinioj.
+
+PLURAJ VOCxOJ
+Prezidanton! Prezidanton!
+
+HOVSTAD
+La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.
+
+ASLAKSEN
+Cxu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?
+
+TRI SINJOROJ
+(manfrapas) Bravo! Bravo!
+
+LA MAGISTRANTO
+Pro pluraj facile kompreneblaj kauxzoj mi devas rifuzi. Sed felicxe
+ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke cxiuj povas akcepti.
+Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro
+presisto Aslaksen.
+
+MULTAJ VOCxOJ
+Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.
+
+(_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la
+podio)
+
+ASLAKSEN
+Cxar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina --
+
+(Manfrapado kaj aplauxdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.)
+
+BILLING
+(skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplauxdo" --
+
+ASLAKSEN
+Kaj cxar mi nun staras sur tiu cxi loko, mi petas la permeson diri
+kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu
+sxatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias cxiu
+ajn, kiu konas min.
+
+MULTAJ VOCxOJ
+Jes, jes, Aslaksen!
+
+ASLAKSEN
+En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco
+estas la virto, kiu plej bone decas al civitano --
+
+LA MAGISTRANTO
+Auxdu!
+
+ASLAKSEN
+-- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux
+por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu
+kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la
+limoj de la modereco.
+
+VIRO
+(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!
+
+VOCxO
+Fi pro diablo!
+
+MULTAJ
+Tsxsx, tsxsx!
+
+ASLAKSEN
+Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton?
+
+LA MAGISTRANTO
+Sinjoro prezidanto!
+
+ASLAKSEN
+Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.
+
+LA MAGISTRANTO
+Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi
+havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri
+cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej
+gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi
+kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke
+estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la
+sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en
+vastaj rondoj.
+
+MULTAJ VOCxOJ
+Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto
+lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(impete) Ne permesas --? Kio do!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(tusas) Hm -- hm!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(regas sin) Nu; do ne permesas.
+
+LA MAGISTRANTO
+En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la
+cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari
+sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto,
+-- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, --
+vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de
+minimume cent mil kronoj.
+
+(malkontento, kaj kelkaj fajfas)
+
+ASLAKSEN
+(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la
+proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado
+de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas
+al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn
+manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu,
+pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola
+memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj.
+Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto --
+pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni
+povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio.
+
+(vigla aplauxdado de cxiuj flankoj)
+
+HOVSTAD
+Ankaux mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado
+de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi
+subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke
+ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Falsa --!
+
+HOVSTAD
+Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto
+montris. Mi esperas, ke neniu en cxi tiu loko malfidas mian liberalan
+animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagxo" en la grandaj politikaj
+problemoj estas bone konata de cxiuj. Sed de spertaj kaj sagxaj homoj
+mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antauxeniri kun ioma
+singardemo.
+
+ASLAKSEN
+Mi tute samopinias kun la parolanto.
+
+HOVSTAD
+Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas
+la publikan volon kontraux si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda
+devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Cxu ne estas agi konforme al siaj
+legantoj? Cxu li ne ricevis kvazaux silentan mandaton por fervore kaj
+senlace antauxenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aux cxu mi eble
+erarus en tio?
+
+MULTAJ VOCxOJ
+Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!
+
+HOVSTAD
+Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi
+lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu gxis cxi tiu tago gxuis la
+senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aux
+almenaux plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el
+sia koro ol el sia kapo.
+
+KELKAJ DISAJ VOCxOJ
+Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!
+
+HOVSTAD
+Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaux estas
+alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraux lin kaj, se eble,
+haltigi lin sur la fatala vojo, laux kiu li nun iras; estas la
+konsidero al lia familio --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!
+
+HOVSTAD
+-- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenagxaj infanoj.
+
+MORTEN
+Cxu tiuj estas ni, panjo?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Tsx!
+
+ASLAKSEN
+Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vocxdonon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi ne bezonas! Cxi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajxo tie
+malsupre en la banejo. Ne; vi auxdos ion tute alian.
+
+LA MAGISTRANTO
+(duonlauxte) Kio do nun estas?
+
+EBRIA VIRO
+(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi
+ankaux estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman --
+nekompreneblan opinion ke --
+
+PLURAJ VOCxOJ
+Silentu tie!
+
+ALIAJ
+Li estas ebria! Eljxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu mi rajtas paroli?
+
+ASLAKSEN
+(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel
+cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn
+sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi
+havas pli grandajn aferojn por priparoli.
+
+(La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la
+cxestarantoj.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, --
+cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia
+kapo.
+
+LA MAGISTRANTO
+(tusas) Hm --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute
+klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi
+volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi
+malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia
+akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur
+infektita grundo.
+
+MULTAJ VOCxOJ
+(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri
+gxi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la
+lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj
+estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita
+grundo de la mensogo.
+
+KONSTERNITAJ VOCxOJ
+(duonlauxte) Kion li diras?
+
+LA MAGISTRANTO
+Kia kulpigo --!
+
+ASLAKSEN
+(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon
+de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la
+distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur
+lokon kaj homojn.
+
+(disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie
+norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter
+la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la
+bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel
+mi. (murmurado en la salono)
+
+BILLING
+(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --!
+
+HOVSTAD
+Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi
+forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel
+molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo
+cxi tie.
+
+(manfrapado kaj protestoj)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi,
+ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al
+mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la
+deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj
+publiko.
+
+LA MAGISTRANTO
+(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux
+antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute
+malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis,
+estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj --
+
+(Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Sinjoro prezidanto!
+
+ASLAKSEN
+(sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi
+aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio
+la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi
+ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da
+ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie
+ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li
+turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn
+fibestojn --
+
+(bruo en la salono)
+
+LA MAGISTRANTO
+Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi?
+
+ASLAKSEN
+(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri
+tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan
+ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en
+antauxjugxoj --
+
+(Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.)
+
+(_Aslaksen_ sonorigas fortege)
+
+LA EBRIA VIRO
+(kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi
+nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min --
+
+KOLERAJ VOCxOJ
+Eljxetu la ebriulon! El la pordo!
+
+(La viro eljxetigxas.)
+
+LA MAGISTRANTO
+Kiu estas tiu persono?
+
+PROKSIMA VIRO
+Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.
+
+DUA
+Li ne estas el nia urbo.
+
+TRIA
+Lauxdire estas iu lignokomercisto el --
+
+(La fino de la frazo estas neauxdebla.)
+
+ASLAKSEN
+La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro
+doktoro; sed provu kiel eble esti modera.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn
+estrantulojn. Se iu el tio kion mi jxus diris, imagu al si, ke mi
+volas faligi tiujn sinjorojn cxi-vespere, li eraras, -- ege eraras.
+Cxar mi havas la kontentigan konsolon, ke cxiuj tiuj postigxintoj,
+cxiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos
+sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en
+morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas
+la plej minacanta dangxero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej
+ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub
+ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangxeraj malamikoj al la
+vero kaj libereco en nia socio.
+
+KRIOJ EL CxIUJ FLANKOJ
+Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Cxar _tio_ estas gxuste la granda
+malkovro, kiun mi faris hieraux. (lauxtigas la vocxon) La plej
+dangxeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la
+kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, --
+estas _tiu_! Nun vi scias.
+
+(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas.
+Kelkaj iom maljunaj sinjoroj sxtele intersxangxas okuljxetojn kaj
+aspekte amuzigxas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj
+_Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton.
+_Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj
+_Billing_ parolas ambaux, sed ne auxdigxas. Fine farigxas silento.)
+
+ASLAKSEN
+La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn
+eldirojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia
+socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi
+al mi eldiri la veron.
+
+HOVSTAD
+La plimulto cxiam pravas.
+
+BILLING
+Kaj gxi ankaux havas la veron; dia morto!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj
+mensogoj, kontraux kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj
+konsistas la plimulto de la logxantoj en iu lando? Cxu el la sagxaj
+aux la malsagxaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsagxuloj cxeestas
+en terurega plimulto cxirkauxe sur la tuta tero. Sed, pro diabla
+eterno, ne povas esti gxuste, ke la malsagxuloj regu super la
+sagxuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi
+ne povas kontrauxdiri min. La plimulto havas _la potencon_ --
+bedauxrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj
+opaj uloj. La malplimulto cxiam pravas. (denova bruego)
+
+HOVSTAD
+Ha-ha; doktoro Stockmann do farigxis aristokrato depost
+antauxhieraux!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi diris, ke mi ne emas forjxeti vortojn sur tiun pulmomankan,
+anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas
+nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni,
+kiuj alproprigis al si la junajn gxermantajn verojn. Tiuj homoj
+staras kvazaux inter la antauxpostenoj, tiel fore antauxe, ke la
+kompakta plimulto ankoraux ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas
+por veroj, kiuj ankoraux estas tro novnaskitaj en la monda konscio
+por havi iun plimulton kun si.
+
+HOVSTAD
+Nu, do la doktoro farigxis revoluciulo!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari
+revolucion kontraux la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj
+estas tiuj veroj, cxirkaux kiuj la plimulto kutimas arigxi? Estas la
+veroj, kiuj estas tiom agxaj, ke ili estas survoje farigxi senilaj.
+Sed kiam vero farigxis tiom maljuna, gxi estas ankaux survoje farigxi
+mensogo, miaj sinjoroj!
+
+(rido kaj krioj el moko)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj
+eternaj Metusxelahx-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale
+konstruita vero vivas -- diru -- gxenerale 17 -- 18, maksimume 20
+jarojn; malofte pli. Sed tiaj agxaj veroj estas cxiam ostece
+malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri
+ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon.
+Sed ne estas granda nutrajxa valoro en tia mangxajxo, mi povas
+certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Cxiuj tiuj
+veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara
+peklajxo; ili estas kvazaux rancaj, sximaj, verdigxintaj sxinkoj. Kaj
+el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas cxirkauxe en la
+socioj.
+
+ASLAKSEN
+Sxajnas al mi, ke la parolanto devojigxas flanken de la teksto.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi cxefe devas samopinii kun la prezidanto.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja
+kiel eble plej strikte al la teksto. Cxar tio, kion mi volas
+priparoli, estas ja gxuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu
+damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas
+niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.
+
+HOVSTAD
+Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, cxar gxi
+estas suficxe sagxa por lauxdi nur la certajn, akceptitajn verojn!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj,
+kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la
+pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni
+pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin;
+kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu
+socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.
+
+HOVSTAD
+Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj
+estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.
+
+(aplauxdo de pluraj flankoj)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas
+teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura
+mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola
+Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo".
+
+HOVSTAD
+Kaj tiu estas --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun
+vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la
+homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi
+estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj
+senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton
+kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.
+
+BILLING
+Nun mi neniam, dia morto --
+
+HOVSTAD
+(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!
+
+EKSCITITAJ VOCxOJ
+Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la
+altranguloj, kiuj regu!
+
+LABORISTO
+Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel!
+
+ALIULOJ
+Jxetu lin el la pordo!
+
+CIVITANO
+(krias) Blovu la kornon, Evensen!
+
+(Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la
+salono.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne
+toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke
+vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro
+Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja
+esti liberpensulo --
+
+SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ
+(mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad
+liberpensulo?
+
+HOVSTAD
+(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun
+sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro
+Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la
+naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagxo" senhonte tiras
+vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la
+grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur
+gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio
+la popolo faras homojn.
+
+(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon,
+kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu
+nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita
+kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla
+korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed
+rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan
+fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun
+mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima
+parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian
+abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate
+malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu
+dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis
+delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj
+muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute
+alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj
+kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej
+nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas
+neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo.
+
+(bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe)
+
+CIVITANO
+(krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn?
+
+ALIA VIRO
+Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas
+bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne
+trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco
+inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza
+aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam
+temas pri kvarpieduloj --
+
+HOVSTAD
+Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro
+Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn
+opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas
+la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo",
+ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj
+elstaruloj en la menagxerio. Sed tiel cxiam okazas, kiam la
+ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita
+nobleco.
+
+HOVSTAD
+Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi
+estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun
+mokigxas.
+
+MULTAJ LABORISTOJ
+Hura por Hovstad! Hura! Hura!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola
+profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj
+de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton!
+Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro
+de sxuoj --
+
+(ridado kaj tsxsxado)
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi
+devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar
+de li ni devenas --
+
+LA MAGISTRANTO
+Absurdaj tradicioj. Neigxas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj
+cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion
+faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta
+frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve
+ankaux malmulte liberala.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sinjoro prezidanto --!
+
+HOVSTAD
+Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere
+nova informo.
+
+(ridado en la asembleo)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_,
+ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras,
+ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post
+tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto
+posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj
+koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la
+kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la
+Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola
+Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli
+altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la
+doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason,
+tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed
+felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la
+kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en
+la vivkondicxoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne
+aerumas kaj ne balaas la plankon cxiun tagon --; mia edzino Katrine
+insistas, ke la planko ankaux estu lavata; sed pri tio oni povas
+disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri
+jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno
+malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de
+oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto
+povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marcxo
+de mensogo kaj trompo.
+
+ASLAKSEN
+Tia kruda akuzo ne estu jxetata kontraux tutan civitanecon.
+
+SINJORO
+Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.
+
+FERVORAJ VOCxOJ
+Jes, jes! gxuste! Malpermesu al li paroli!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ekscitita)
+ Tiam mi elkrios la veron cxe cxiuj stratanguloj! Mi skribos en
+eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel cxi tie statas!
+
+HOVSTAD
+Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus gxin ol
+vidus gxin prosperi sur mensogo.
+
+ASLAKSEN
+Forta esprimo.
+
+(Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_
+ne plu auxdas.)
+
+HOVSTAD
+(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burgxaro, kiu
+volas ruinigi tutan socion!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Gxi
+devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili
+estu, cxiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan
+landon; vi kauxzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se
+farigxos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu
+la landon; pereigu cxi tiun popolon!
+
+VIRO
+(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.
+
+BILLING
+Dia morto, jen la vocxo de la popolo!
+
+LA TUTA ARO
+(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian
+landon! Li malamas la tutan popolon!
+
+ASLAKSEN
+Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde sxokata de tio,
+kion mi cxi tie devis auxskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en
+maniero, kiun mi ecx en songxo ne kredus. Bedauxrinde mi devas
+akcepti la opinion, kiun jxus esprimigxis de respektindaj civitanoj;
+kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi
+proponas jenon:
+
+"La kunveno deklaras, ke gxi rigardas la banejan kuraciston,
+doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon."
+
+(Tondrantaj huraoj kaj aplauxdo. Multaj cxirkauxas la doktoron kaj
+fajfas kontraux lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris.
+_Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaux ili
+fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(al la fajfantoj) Ho, vi malsagxuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al
+vi, ke --
+
+ASLAKSEN
+(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula
+vocxdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn gxi devas
+okazi skribe kaj sen nomo. Cxu vi havas puran paperon, Billing?
+
+BILLING
+Jen kaj blua kaj blanka papero --
+
+ASLAKSEN
+(malsupreniras) Bone; tiel cxio okazos pli rapide. Tondu la paperon
+--; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas
+jes. Mi mem kolektos la vocxojn.
+
+(La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj
+civitanoj cxirkauxiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn
+en cxapelojn)
+
+SINJORO
+(al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiajxo?
+
+HOVSTAD
+Vi ja scias kiel impeta li estas.
+
+ALIA SINJORO
+(al _Billing_) Auxdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Cxu vi
+rimarkis, ke li drinkas?
+
+BILLING
+Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo cxiam staras sur la tablo,
+kiam iu vizitas.
+
+TRIA SINJORO
+Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.
+
+LA UNUA SINJORO
+Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, cxu?
+
+BILLING
+Povas esti.
+
+KVARA SINJORO
+Ne; tio cxi estas nur pura malico; estas vengxo pro io.
+
+BILLING
+Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne
+ricevis.
+
+CxIUJ SINJOROJ
+(samvocxe) Aha; do estas ja facile kompreneble!
+
+LA EBRIA VIRO
+(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaux volas havi
+blankan!
+
+KRIOJ
+Jen denove la ebriulo! Eljxetu lin!
+
+MORTEN KIIL
+(proksimigxas al la doktoro) Nun, Stockmann, cxu vi nun vidas, kio
+sekvas el tia arlekenajxo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi faris mian devon.
+
+MORTEN KIIL
+Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi ja auxdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiajxo venas.
+
+MORTEN KIIL
+Ankaux de _mia_ tanejo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bedauxrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.
+
+MORTEN KIIL
+Cxu _tion_ vi volas presi en la gazetoj?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi kasxos nenion.
+
+MORTEN KIIL
+Tio estos por vi multekosta, Stockmann.
+
+(Li foriras.)
+
+GRASA SINJORO
+(iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, sxipestro, vi
+pruntedonas vian domon al popolmalamiko?
+
+HORSTER
+Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedajxo lauxdezire, sinjoro
+grandkomercisto.
+
+LA GRANDKOMERCISTO
+Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia.
+
+HORSTER
+Al kio aludas la grandkomercisto?
+
+LA GRANDKOMERCISTO
+Vi auxdos de mi morgaux.
+
+(Li turnas sin, kaj foriras.)
+
+PETRA
+Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster?
+
+HORSTER
+Jes, estas grandkomercisto Vik.
+
+ASLAKSEN
+(kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj
+sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj
+vocxoj kontraux unu --
+
+JUNA SINJORO
+La unu estas tiu de la ebria viro!
+
+ASLAKSEN
+Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de
+civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann
+estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta,
+civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva
+magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura)
+La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)
+
+BILLING
+Vivu la prezidanto.
+
+LA TUTA ARO
+Hura por presisto Aslaksen!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas
+lokon por pasagxeroj al la nova mondo?
+
+HORSTER
+Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine!
+Venu, knaboj!
+
+(Li prenas la brakon de sia edzino.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la
+popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj!
+Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi
+pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras.
+
+ASLAKSEN
+(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!
+
+BILLING
+Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo.
+
+KRUDA VOCxO
+Li ecx minacas!
+
+EKSCITAJ VOCxOJ
+Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!
+
+VIRO
+(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!
+
+(Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la
+siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.)
+
+LA TUTA AMASO
+(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko!
+Popolmalamiko!
+
+BILLING
+(ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe
+Stockmann cxi-vespere!
+
+(La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas
+eksteren; el la strato auxdigxas la krio:)
+
+"Popolmalamiko! Popolmalamiko!"
+
+
+
+
+KVINA AKTO
+
+
+(Laborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun
+diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la
+antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur
+la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj.
+Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de
+libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas
+antauxtagmeze.)
+
+(_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto,
+staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj;
+fine li antauxentiras sxtonon.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi
+trovis ankoraux unu.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi
+konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon,
+kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi.
+(rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi,
+la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni
+hodiaux.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi certe vidos, ke li ne kuragxas.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj.
+(parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel.
+(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+De kiu gxi estas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+De la domposedanto. Li malluigas nin.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras.
+Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj
+kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne
+kuragxas ofendi certajn ricxulojn.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jen vidu, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo;
+neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la
+tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova
+mondo, kaj tiam --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon,
+brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine;
+ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas
+por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar
+gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro
+kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, --
+estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu
+pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj
+aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama.
+Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej
+malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas
+partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera
+okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la
+liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la
+kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne
+torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel
+hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras
+trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara
+insulo por vendo malmultekoste --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, sed la knaboj, Tomas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la
+knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja
+mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne
+perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas
+iun prudenton por perdi.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn
+konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el
+justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti
+vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras
+plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas
+liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, jes, eble estas stulte, sed --
+
+(Petra envenas de la sidcxambro.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu vi jam nun venas de la lernejo?
+
+PETRA
+Jes; mi estas maldungita!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Maldungita!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ankaux vi!
+
+PETRA
+Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj vi gxuste faris!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!
+
+PETRA
+Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio
+cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi
+maldungigxis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho,
+belege.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do --
+
+PETRA
+Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, kaj kio?
+
+PETRA
+Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi
+ricevis cxi-matene --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sen subskribo, cxu?
+
+PETRA
+Jes.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine!
+
+PETRA
+Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo,
+rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri
+diversaj aferoj --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion vi do ne neis?
+
+PETRA
+Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn
+opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi
+disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas
+por via gastameco, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide,
+Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi,
+Petra.
+
+PETRA
+(malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu
+eniri.
+
+HORSTER
+(el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari
+viziteton por auxdi kiel statas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster.
+
+PETRA
+Sed kiel vi mem trairis hejmen?
+
+HORSTER
+Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje
+preferas uzi la busxon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi
+montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni.
+Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta
+aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj
+tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati
+min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia
+urbo!
+
+HORSTER
+Estis ja ankaux la plej bona por vi cxi tiun fojon, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Efektive estis. Sed tamen estas cxagrenige; cxar se iam okazos
+serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika
+opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel
+aro da sxafoj, cxu ne sxipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel
+cxagrenige pripensi; vere estas por mi bedauxrinde --. Ho; sed pro
+diablo, -- funde tio cxi estas ja nur stultajxo. Se ili diris, ke mi
+estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Vi neniam farigxos, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne jxuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto
+en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitigxos de gxi; gxi
+fiksigxis sub la koro; gxi kusxas tie kaj fosas kaj sucxas kiel
+acidaj sukoj. Kaj kontraux tio helpas neniu magnezo.
+
+PETRA
+Ba; nur ridu pri ili, patro.
+
+HORSTER
+La homoj certe sxangxos opiniojn, sinjoro doktoro.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi
+staras cxi tie.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laux merite!
+Tiam ili povos iri cxi tie en sia fiajxo, kaj pentante ke ili pelis
+patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, sxipestro Horster?
+
+HORSTER
+Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, cxu estas io pri la sxipo?
+
+HORSTER
+Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.
+
+PETRA
+Cxu vi do estas maldungita?
+
+HORSTER
+(ridetas) Jes, efektive estas tiel.
+
+PETRA
+Ankaux vi.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jen vi vidas, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta --
+
+HORSTER
+Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon cxe iu aux alia
+eksterurba sxipsocieto.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- ricxa homo, sendependa de
+cxiuj --! Fi, pro diablo!
+
+HORSTER
+Alie li estas suficxe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni
+min, se li nur kuragxus --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed li ne kuragxis? Ne; tion mi komprenas!
+
+HORSTER
+Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaux viandmuelilo; gxi
+muelas cxiujn kapojn kune al kacxo; kaj tial ili farigxas kacxokapoj
+kaj farcxokapoj cxiuj!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed Tomas do!
+
+PETRA
+(al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio
+cxi ne rezultus.
+
+HORSTER
+Pri tio mi ne pentas.
+
+PETRA
+(etendas al li la manon) Dankon pro tio.
+
+HORSTER
+(al la doktoro) Kaj ankaux _tion_ mi volus diri, ke cxar vi fine
+decidis ke vi forvojagxu, mi pensis pri alia solvo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone; se ni nur povos rapide forvojagxi --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Tsx; cxu iu frapis la pordon?
+
+PETRA
+Eble estas onklo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aha! (krias) Envenu!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Kara Tomas, promesu al mi do --
+
+(La magistranto venas de la antauxcxambro.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(cxe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, ne; envenu.
+
+LA MAGISTRANTO
+Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ni iros en la sidcxambron dume.
+
+HORSTER
+Kaj mi revenos poste.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne; vi eniru kune, sxipestro Horster; mi bezonas plian informon --
+
+HORSTER
+Ja, ja, do mi atendas.
+
+(Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidcxambron.)
+
+LA MAGISTRANTO
+(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi eble trovas, ke estas iom liberaere cxe ni hodiaux? Surmetu la
+kepon.
+
+LA MAGISTRANTO
+Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis
+malvarmumon hieraux; mi frostis --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu? Kontrauxe mi trovis, ke estis suficxe varme.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi bedauxras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn
+ekscesojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vi volas diri al mi ion ceteran?
+
+LA MAGISTRANTO
+(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun cxi dokumenton por vi de la
+baneja direkcio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi estas maldungita, cxu?
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, de hodiaux. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedauxras; sed
+-- sincere dirite -- ni ne kuragxis pro la publika opinio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ridetas) Ne kuragxis? Tiujn vortojn mi auxdis _pli frue_ hodiaux.
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi
+iun ajn praktikon en nia urbo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?
+
+LA MAGISTRANTO
+La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo
+al domo. Cxiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj
+mi kuragxas garantii, ke neniu domposedanto kuragxas rifuzi sian
+subskribon; ili tute simple ne _kuragxas_.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?
+
+LA MAGISTRANTO
+Se mi povus doni al vi konsilon, gxi estus, ke vi forlokigxu el nia
+urbo por ioma tempo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi gxuste iomete pensas forlasi la lokon.
+
+LA MAGISTRANTO
+Bone. Kaj post duona jaro aux iom pli, kiam vi sxangxis vian opinion,
+kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedauxron kaj
+konfesi vian eraron --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?
+
+LA MAGISTRANTO
+Eble; estas tute ne sensxance.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuragxas pro la publika opinio.
+
+LA MAGISTRANTO
+La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege
+grave por ni havi tian konfeson de vi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, por gxi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion
+mi antauxe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzajxoj!
+
+LA MAGISTRANTO
+Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke
+vi havas la tutan urbon dorse --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --.
+(ekflamigxas) Sed ecx ne se mi havus la diablon mem kaj lian
+praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras!
+
+LA MAGISTRANTO
+Patro de familio ne kuragxas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuragxas,
+Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi ne kuragxas, cxu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera
+homo ne kuragxas; kaj cxu vi scias, kiu tiu estas?
+
+LA MAGISTRANTO
+Ne.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuragxas malpurigi
+sin kiel fiulo; li ne kuragxas konduti tiel, ke li devus kracxi sin
+mem en la okulojn.
+
+LA MAGISTRANTO
+Tio cxi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo
+por via obstineco --; sed tia ja ekzistas --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kion vi aludas per _tio_?
+
+LA MAGISTRANTO
+Tion vi certe bonege komprenas. Sed cxar mi estas via frato kaj sagxa
+homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj
+perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed al kio do _tio_ aludu?
+
+LA MAGISTRANTO
+Cxu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la
+testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondajxo
+por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?
+
+LA MAGISTRANTO
+Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas suficxe
+ricxa homo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tion mi neniam suspektis --!
+
+LA MAGISTRANTO
+Hm, -- vere ne? Vi do ankaux ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de
+lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via
+edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al
+vi?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro
+tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel
+certe, Petro?
+
+LA MAGISTRANTO
+Mi sciigxis de tute fidinda fonto.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj!
+Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine!
+
+LA MAGISTRANTO
+(retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(malfermas la pordon) Kio estas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nenio, kara; nur reen eniru.
+
+(_Sinjorino Stockmann_ fermas.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas
+sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni
+estas sekura!
+
+LA MAGISTRANTO
+Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas
+nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke
+mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.
+
+LA MAGISTRANTO
+(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur
+multon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kian multon?
+
+LA MAGISTRANTO
+La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj
+atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la
+estrantajn civitanojn en la urbo --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kiujn; kiujn?
+
+LA MAGISTRANTO
+-- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento
+de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi
+konas dum mia vivo.
+
+LA MAGISTRANTO
+Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni
+havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu
+sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam
+havas fulgon sur la nazo --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas!
+
+PETRA
+(ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas
+paroli kun vi sola.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro.
+
+(_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, kio estas? Eksidu.
+
+MORTEN KIIL
+Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjoro
+Stockmann.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, cxu ne?
+
+MORTEN KIIL
+Vere bele ja aspektas; fresxan aeron vi ankaux havas; hodiaux vi
+havas suficxe da tiu "moksigena" sxtofo, pri kiu vi parolis hieraux.
+Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaux, mi pensas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, mi havas.
+
+MORTEN KIIL
+Cxu imagu? (frapas sian bruston) Sed cxu vi scias kion _mi_ havas
+cxi tie?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Espereble ankaux bonan konsciencon.
+
+MORTEN KIIL
+Ba! Estas io multe pli bona ol tio.
+
+(Li elprenas dikan posxdokumentujon, malfermas gxin kaj montras aron
+da dokumentoj.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?
+
+MORTEN KIIL
+Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaux.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj vi jam acxetis --?
+
+MORTEN KIIL
+Tiom por kio mi havis monon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!
+
+MORTEN KIIL
+Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj
+estas ja frenezaj en nia urbo!
+
+MORTEN KIIL
+Vi diris hieraux, ke la pleja fiajxo venas de mia tanejo. Se _tio_
+estus vero, mia avo, kaj mia patro antaux mi, kaj mi mem dum multaj
+jaroj malpurigadus la urbon kvazaux tri murdangxeloj. Cxu vi opinias,
+ke mi lasas tiun honton gluigxi sur min?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bedauxrinde, tion vi devas akcepti.
+
+MORTEN KIIL
+Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min
+"la melo", mi auxdis. Melo, cxu tio ne estas iuspeca porko; sed pri
+tio ili neniam en la mondo pravigxu. Mi volas vivi kaj morti kiel
+purema homo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj kiel vi volas realigi _tion_?
+
+MORTEN KIIL
+_Vi_ purigu min, Stockmann.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi!
+
+MORTEN KIIL
+Cxu vi scias per kiu mono mi acxetis tiujn cxi akciojn? Ne, tion vi
+ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra
+kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, cxar mi ja tamen havas iom
+sxparitan, komprenu.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ekflamigxas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiajxo!
+
+MORTEN KIIL
+Jes, tiu mono nun investigxis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi,
+cxu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi dauxre
+lasos bestojn kaj tiajn fiajxojn veni el mia tanejo, tio estas la
+sama kiel trancxi rimenojn el la hauxto de Katrine, kaj ankaux de
+Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras,
+-- se li ne estas frenezulo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(pasxas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas
+frenezulo!
+
+MORTEN KIIL
+Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en
+dangxero.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas antaux li) Kial vi ne parolis kun mi, antaux ol vi acxetis
+tiujn senvalorajxojn!
+
+MORTEN KIIL
+Kio estas farita, plej forte efikas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(pasxadas maltrankvile cxirkauxe) Se mi do ne estus tiel certa pri
+la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.
+
+MORTEN KIIL
+(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi dauxre frenezadas, tiuj cxi
+ne valoros multe.
+
+(Li metas la dokumentujon en la posxon.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por
+preventi; iu kontrauxinfekta drogo --
+
+MORTEN KIIL
+Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, cxu?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, aux por neuxtraligi ilin.
+
+MORTEN KIIL
+Cxu vi ne povus provi per iom da ratveneno?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ho, babilajxo! -- Sed cxiuj ja diras, ke estas nur imagajxo. Cxu ne
+povas esti imagajxo do! Lasu ilin _havi_ sian imagajxon! Cxu ne la
+nesciantaj, etkoraj hundacxoj insultis min kiel popolmalamikon; --
+kaj ili ecx estis pretaj tiri miajn vestajxojn de mia korpo!
+
+MORTEN KIIL
+Kaj cxiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas
+priparoli kun Katrine; sxi pli bone scias pri tiuj aferoj.
+
+MORTEN KIIL
+Bone; auxskultu nur konsilon de sagxa edzino.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(ekkolerigxas kontraux lin) Ke vi povis konduti tiel stultege!
+Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun cxi teruran
+turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaux mi vidus satanon mem
+--!
+
+MORTEN KIIL
+Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaux ol la dua mi atendas
+respondon de vi. _Jes_ aux _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos
+la akciojn al la bonfara fondajxo, -- kaj tio jam hodiaux.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj kion ricevos Katrine?
+
+MORTEN KIIL
+Ecx ne grajneton.
+
+(La pordo de la antauxcxambro malfermigxas. _Redaktoro Hovstad_ kaj
+_presisto Aslaksen_ aperas.)
+
+MORTEN KIIL
+Jen, vidu tiujn du!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(fiksrigardas ilin) Cxu vi? Cxu _vi_ denove kuragxas veni cxi tien
+al mi!
+
+HOVSTAD
+Jes vere ni tion faras.
+
+ASLAKSEN
+Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.
+
+MORTEN KIIL
+(flustras) Jes aux ne antaux la dua.
+
+ASLAKSEN
+(okulumas al _Hovstad_) Aha!
+
+(_Morten Kiil_ foriras.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.
+
+HOVSTAD
+Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno
+hieraux --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion
+sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi!
+
+HOVSTAD
+Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne?
+
+HOVSTAD
+Jes, se vi preferas.
+
+ASLAKSEN
+Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro
+Hovstad aux mi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aludo? Pri kio?
+
+ASLAKSEN
+Pri tio, kio kasxis sin malantauxe.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi tute ne komprenas vin.
+
+ASLAKSEN
+(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.
+
+HOVSTAD
+Ne estas plu necese teni tion sekrete.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --!
+
+ASLAKSEN
+Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la
+urbo acxetante cxiujn banejakciojn?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --?
+
+ASLAKSEN
+Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas
+tiel parence proksima.
+
+HOVSTAD
+Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la
+atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun
+mi, doktoro Stockmann.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras
+kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas
+farebla?
+
+ASLAKSEN
+(ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas
+esti plenumata elegante.
+
+HOVSTAD
+Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la
+respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras?
+
+ASLAKSEN
+Tion sinjoro Hovstad plej bone --
+
+HOVSTAD
+Ne, vi parolu, Aslaksen.
+
+ASLAKSEN
+Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja
+opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+_Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke
+levigxos sxtormo kontraux nin?
+
+HOVSTAD
+Ni devas elteni la sxtormon.
+
+ASLAKSEN
+Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos
+rezulton --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi
+aludas --?
+
+HOVSTAD
+Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la
+estro de la banejo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan
+"melon" partopreni en tio cxi. Kaj poste ni lauxsxajne riparos la
+akvokondukilon kaj iom fosadas en la plagxo, sen kauxzi al la urba
+kaso elspezon ecx ne de duona krono. Cxu vi ne opinias, ke ni
+sukcesos? Cxu?
+
+HOVSTAD
+Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesagxon" kun vi.
+
+ASLAKSEN
+En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes bone; kaj tio estas ja ankaux la publika opinio; kaj vi, sinjoro
+Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?
+
+ASLAKSEN
+Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco.
+Fidu tion.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun
+kompenson --?
+
+HOVSTAD
+Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesagxo"
+staras sur malfortaj piedoj; gxi ne eldonigxas senprobleme; kaj
+cxesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda
+politiko, mi vere malvolonte farus.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Mi komprenas; estus ja cxagrenige por amiko de la popolo kiel vi.
+(ekscitigxas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras
+cxirkauxe en la cxambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie
+estas la bastono?
+
+HOVSTAD
+Kion tio signifu?
+
+ASLAKSEN
+Vi do ne volas --?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(haltas) Kaj se mi nun donu al vi ecx ne nuran oeron de miaj multaj
+akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la posxoj de ni
+ricxuloj.
+
+HOVSTAD
+Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti
+prezentata dumaniere.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La
+Popolan Mesagxon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero;
+vi persekutos min, mi opinias, -- cxasos min, -- provos gorgxmordi
+min, kiel la hundo gorgxmordas la leporon!
+
+HOVSTAD
+Tio estas laux natura legxo; cxiu besto volas trovi nutrajxon.
+
+ASLAKSEN
+Oni ja devas preni la nutrajxon, kie oni gxin trovas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Do sercxu ion en la kloakdefluilo; (cxirkauxkuras en la cxambro) --
+cxar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el
+ni tri. (trovas la pluvsxirmilon kaj frape svingas gxin) Hej, jen
+--!
+
+HOVSTAD
+Vi do ne volas atenci nin!
+
+ASLAKSEN
+Atentu pri tiu pluvsxirmilo!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!
+
+HOVSTAD
+(cxe la pordo de la antauxcxambro) Cxu vi estas tute freneza!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue
+kiel poste.
+
+ASLAKSEN
+(kuras cxirkaux la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne
+estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu!
+
+(_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la
+sidcxambro.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(frapsvingas la pluvsxirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la
+defluilon!
+
+HOVSTAD
+Atako kontraux senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, sxipestro
+Horster (Li rapidas tra la antauxcxambro)
+
+ASLAKSEN
+(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra
+la sidcxambro)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(jxetas la pluvsxirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed kion ili volis pri vi?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al
+la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas
+tie?
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu
+la fulgitinon al la "melo" kun gxi plej eble rapide. Rapidu!
+
+(_Petra_ eliras kun la karto tra la antauxcxambro.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Aj; se mi ne hodiaux havis viziton de cxiuj satanaj sendintoj, mi ne
+scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraux ilin, ke
+gxi farigxu aleno; mi trempos gxin en venenon kaj galon; mi jxetos
+mian inkujon rekte en ilian kapacxojn!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, sed ni ja forvojagxos, Tomas.
+
+(_Petra_ revenas.)
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu?
+
+PETRA
+Farite.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Bone. -- Forvojagxos, vi diras? Ne, morto kaj plago cxu ni faru; ni
+restos, kie ni estas, Katrine!
+
+PETRA
+Ni restos!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+En cxi tiu urbo?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, gxuste cxi tie; cxi tie estas la batalejo; cxi tie mi luktos;
+cxi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi
+eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni
+dum la vintro.
+
+HORSTER
+Tion vi ricevos cxe mi.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vere?
+
+HORSTER
+Jes, bonvolu; mi havas suficxe da cxambroj, kaj preskaux neniam estas
+hejme.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ho, kiel bonvole de vi. Horster.
+
+PETRA
+Dankon!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun
+mi komencos serioze jam en tiu cxi tago. Ho, estas senfino da aferoj
+por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon
+je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la
+banejo --
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin
+fari! La malricxulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas;
+kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj
+plago, auxskulti min ili devos; mi predikos por ili cxiutempe, kiel
+estas ie skribita.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed, kara Tomas, cxu vi ne vidis kiom utilas prediki.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Vi vere estas komika, Katrine. Cxu mi lasu min frapigxi el la
+batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj
+satanajxoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel
+simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la
+hundacxoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de
+liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj
+vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron
+malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine farigxos neelteneble
+vivi cxi tie. Jes, cxu ne sxajnas al vi, sxipestro Horster, ke mi
+devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_?
+
+HORSTER
+Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nun vi auxskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Cxar
+komprenu, ke partiestro estas kvazaux lupo, -- li estas kvazaux
+glutavida lupacxo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj cxiun
+jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da
+brutetoj _ili_ konsumas; aux ili vundmordas ilin kaj dissxiras ilin,
+tiel, ke ili neniam plu farigxos aliaj ol domposedantoj kaj
+abonantoj de "La Popola Mesagxo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho,
+venu cxi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen
+cxe ni hodiaux. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas cxe mi.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Nu, aldone vi devas pene sxpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_
+estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas
+_tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi
+kuragxos preni sur sin mian taskon.
+
+PETRA
+Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaux vi. -- Sed jen
+jam la knaboj.
+
+(_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidcxambro.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Cxu vi ricevis forpermeson hodiaux?
+
+MORTEN
+Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la pauxzo --
+
+EJLIF
+Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.
+
+MORTEN
+Jes, kaj sinjoro Rorlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn
+tagojn.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen
+mi vidas, mi jxuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!
+
+LA KNABOJ
+Ne en la lernejon!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Sed ne, Tomas --
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke
+vi ecx nenion lernu --
+
+MORTEN
+Hura!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+-- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Auxdu, pri tio
+vi devas helpi min, Petra.
+
+PETRA
+Jes, patro, fidu min je tio.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Kaj la lernejo, gxi estu en la salono, kie ili moknomis min
+popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaux dek du
+knabojn por komenci.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Ilin vi certe ne trovos en tiu cxi urbo.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Ni vidos. (al la knaboj) Cxu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn
+vere bubacxajn --?
+
+MORTEN
+Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas
+eksperimenti pri la hundacxoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.
+
+MORTEN
+Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Tiam vi forpelu cxiujn lupacxojn al la fora okcidento, knaboj!
+
+(_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.)
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Aj, se nur tiuj lupacxoj ne forpelos vin, Tomas.
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Cxu vi tute frenezigxas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas
+la plej forta viro en la urbo!
+
+SINJORINO STOCKMANN
+La plej forta -- _nun_?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Jes, tian grandan vorton mi kuragxas esprimi, ke _nun_ mi estas unu
+el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.
+
+MORTEN
+Ho ne do!
+
+DOKTORO STOCKMANN
+(mallauxtigas la vocxon) Tsx; ankoraux ne tion priparolu; sed mi
+faris grandan malkovron.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+Nun denove?
+
+DOKTORO STOCKMANN
+Certe, jes certe! (kolektas ilin cxirkaux sin kaj diras konfideme)
+La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo,
+estas tiu, kiu staras tute sola.
+
+SINJORINO STOCKMANN
+(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --!
+
+PETRA
+(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!
+
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO ***
+
+***** This file should be named 19803.txt or 19803.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/
+
+Produced by Andrew Sly and Bill Patterson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.