diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 19803-0.txt | 6504 | ||||
| -rw-r--r-- | 19803-0.zip | bin | 0 -> 66808 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19803-h.zip | bin | 0 -> 70550 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19803-h/19803-h.htm | 6627 | ||||
| -rw-r--r-- | 19803.txt | 6504 | ||||
| -rw-r--r-- | 19803.zip | bin | 0 -> 66648 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
9 files changed, 19651 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/19803-0.txt b/19803-0.txt new file mode 100644 index 0000000..77eecbf --- /dev/null +++ b/19803-0.txt @@ -0,0 +1,6504 @@ +The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Popolmalamiko + Dramo en kvin aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + + + + + + +HENRIK IBSEN + +POPOLMALAMIKO + +Dramo en kvin aktoj + +(En folkefiende) + +(1882) + +Tradukis: Odd Tangerud + + Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + Postboks 54 + N - 3401 Lier + Tlf. 32 85 50 03 + Fax. 32 85 5082 + ISBN 82-91707-51-0 + + +Popolmalamiko + +ROLOJ: + + DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo. + SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. + PETRA, ilia filino, instruistino. + EJLIF, ilia filo, 13 jara. + MORTEN, ilia filo 10 jara. + PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto + (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la + baneja estraro k. t. p. + MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. + HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesaĝo". + BILLING, kunlaboranto en la gazeto. + ŜIPESTRO HORSTER. + PRESISTO ASLAKSEN. + PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj, + kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. + + +(Stockmann prononciĝas _Stokman_ kun mallonga _o_) + +(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) + + + + +UNUA AKTO + + +(Vespero en la sidĉambro de la _doktoro_; senlukse sed belete +ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el +kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima +al la laborĉambro de la _doktoro_. Sur la kontraŭa muro, rekte +kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj +ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, +kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo +estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun +ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie +vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.) + +(_Billing_ sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. +_Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li +pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la +tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita +manĝo.) + +SINJORINO STOCKMANN +Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas +esti kontenta per malvarma manĝaĵo. + +BILLING +(manĝante) Gustas bonege, -- vere bonege. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro -- + +BILLING +Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel +sola kaj manĝi senĝenate. + +SINJORINO STOCKMANN +Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (aŭskultas en la direkto de la +antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad. + +BILLING +Jes eble. + +(_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformĉapo kaj +bastono envenas.) + +LA MAGISTRANTO +Altestime bonan vesperon, bofratino. + +SINJORINO STOCKMANN +(alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? +Ĝentile de vi fari viziton. + +LA MAGISTRANTO +Mi ĵus preteriris, kaj -- (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) +Pardonu, aspekte vi havas gastojn. + +SINJORINO STOCKMANN +(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu +eniri por kunmanĝeti! + +LA MAGISTRANTO +Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas +por _mia_ stomako. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, unu solan fojon --. + +LA MAGISTRANTO +Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. +Estas en la daŭro pli sane, -- kaj ankaŭ pli ŝpareme. + +SINJORINO STOCKMANN +(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj. + +LA MAGISTRANTO +Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus --. (montras al la oficejo de la +doktoro) Ĉu -- Ĉu eble li ne estas hejme? + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, -- li kaj la knaboj. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas. + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas +de la antaŭĉambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu --? + +HOVSTAD +Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, +sinjoro magistranto. + +LA MAGISTRANTO +(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj +aferoj? + +HOVSTAD +Parte. Estas io por la gazeto. + +LA MAGISTRANTO +Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La +Popola Mesaĝo". + +HOVSTAD +Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesaĝo", kiam li pro la vero +devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia. + +SINJORINO STOCKMANN +(al _Hovstad_) Sed ĉu vi ne volas --? (montras al la +manĝoĉambro) + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu +legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne +havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne. + +LA MAGISTRANTO +Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana +spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon +kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj -- + +HOVSTAD +La banejo, jes. + +LA MAGISTRANTO +Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La +banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro +Hovstad. Sendube! + +SINJORINO STOCKMANN +Tion saman ankaŭ Tomas diras. + +LA MAGISTRANTO +Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La +homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo +plivaloriĝas de tago al tago. + +HOVSTAD +Kaj la senlaboreco malkreskas. + +LA MAGISTRANTO +Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas +konsiderinde malaltigita -- feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se +ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn +fremdulojn, -- sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la +institucio. + +HOVSTAD +Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas. + +LA MAGISTRANTO +Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj +kaj similaj aferoj. + +HOVSTAD +Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu li skribis ion ankaŭ nun? + +HOVSTAD +Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, +priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi +flankenmetis la artikolon. + +LA MAGISTRANTO +Aha, estis supozeble iu manko en ĝi? + +HOVSTAD +Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, +printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri +somerrestado -- + +LA MAGISTRANTO +Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo. + +LA MAGISTRANTO +Nu, li ja estas en la servo de la banejo. + +HOVSTAD +Jes, kaj estas ja ankaŭ _li_, kiu ĝin kreis komence. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas +tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ _mi_ faris modestan +kontribuon al tiu entrepreno. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, tion Tomas ĉiam diras. + +HOVSTAD +Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon +kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la +ideo origine venis de la doktoro. + +LA MAGISTRANTO +Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo -- +bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas +bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi +domo -- + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara bofrato -- + +HOVSTAD +Kiel do la magistranto -- + +SINJORINO STOCKMANN +Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia +edzo certe revenos. + +HOVSTAD +Dankon; peceton eble. (Li iras en la manĝoĉambron.) + +LA MAGISTRANTO +(iom mallaŭte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de +la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la +honoron kiel fratoj? + +LA MAGISTRANTO +Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas +kontentaj pri divido. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. (aŭskultas) Jen +li estas, mi pensas. + +(Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne +ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur +la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis +lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi. + +(_Ŝipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon) + +DOKTORO STOCKMANN +(ĉe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! +Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon -- + +(Li puŝetas _Horster_ en la manĝoĉambron. Ankaŭ _Ejlif_ kaj +_Morten_ eniras.) + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas --? + +DOKTORO STOCKMANN +(turnas sin ĉe la pordo) Nu, ĉu estas vi, Petro? (aliras kaj +etendas al li la manon) Ho, vere ĝojige. + +LA MAGISTRANTO +Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri -- + +DOKTORO STOCKMANN +Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas +la grogon, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne; la akvo jam bolas. (Ŝi iras en la manĝoĉambron.) + +LA MAGISTRANTO +Ankaŭ grogon --! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin. + +LA MAGISTRANTO +Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno. + +LA MAGISTRANTO +Ŝajnas al mi -- (ekrigardas al la manĝoĉambro) Estas strange, ke +ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo. + +DOKTORO STOCKMANN +(frotas la manojn) Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? +Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! +Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de +la estonteco, Petro. + +LA MAGISTRANTO +Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi +vortumas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. +Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj +mi -- + +LA MAGISTRANTO +Nu do! Estas mirige stranga nomigo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas +arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en +tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni +vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu vere vi tion trovas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn +viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo +malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj +multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta +vorto, -- sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan +metropolon. + +LA MAGISTRANTO +Hm; metropolon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun +aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj +taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la ĉefa afero. (krias) +Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis? + +SINJORINO STOCKMANN +(en la manĝoĉambro) Ne, li ankoraŭ ne venis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni +vivis en malsato -- + +LA MAGISTRANTO +Nu ja, kompreneble -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj +nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon +por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi +ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? +Venu -- + +LA MAGISTRANTO +Ne, ne, tute ne -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon? + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi tion rimarkis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine +ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne +samopinias? Staru ĉi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; +kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas +elegante. Ĉu ne? + +LA MAGISTRANTO +Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi +enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas. + +LA MAGISTRANTO +Preskaŭ, jes --! + +DOKTORO STOCKMANN +Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke +ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi. + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli -- + +LA MAGISTRANTO +Jes ja, laŭ ties kondiĉoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne +povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, +komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra +vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj +--; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel +bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad. + +LA MAGISTRANTO +Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Artikolon de mi? + +LA MAGISTRANTO +Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho tiun, jes! -- Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (paŝadas sur la +planko) + +LA MAGISTRANTO +(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; +almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ +eble eĉ nenio. Eble estas nur imago. + +LA MAGISTRANTO +Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? +Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro +de la baneja estraro -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro. + +LA MAGISTRANTO +Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas +plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per +la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras +laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj! + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu _mi_ iam iras laŭ insidaj vojoj? + +LA MAGISTRANTO +Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj +tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La +individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli +ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de +la tutaĵo. + +DOKTORO STOCKMANN +Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi? + +LA MAGISTRANTO +Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona +Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aŭ +malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras -- + +LA MAGISTRANTO +Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la +manĝoĉambron) Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj. + +(Li foriras.) + +SINJORINO STOCKMANN +(revenas en la sidĉambron) Ĉu li foriris? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj furioza. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li? + +DOKTORO STOCKMANN +Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton +antaŭtempe. + +SINJORINO STOCKMANN +Pri kio vi farus al li raporton? + +DOKTORO STOCKMANN +Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la poŝtisto +ne venas. + +(_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la manĝotablo kaj +venas en la sidĉambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.) + +BILLING +(streĉas la brakojn) Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas +sin kiel nova homo. + +HOVSTAD +La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere. + +DOKTORO STOCKMANN +Venas de la stomako; li havas malbonan digeston. + +HOVSTAD +Certe estis ni el "La Popola Mesaĝo", kiujn li ne povis digesti. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne. + +HOVSTAD +Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo. + +BILLING +_Jen_ la vorto! Ĝi rezumas la situacion. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne +havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu +damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la +tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon? + +SINJORINO STOCKMANN +(irante al la manĝoĉambro) Tuj mi ĝin alportos. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi +--. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj. + +(La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. _Sinjorino Stockmann_ +alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj +necesaĵoj.) + +SINJORINO STOCKMANN +Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu +sin mem. + +DOKTORO STOCKMANN +(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksiĝas) Kaj nun +la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, +trovu mian pipon. (La knaboj iras en la ĉambron dekstre.) Mi +suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. +(vokas) Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi +metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! (La knaboj alportas la +pridemanditajn aĵojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, +vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie +supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli +bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable. + +SINJORINO STOCKMANN +(trikante) Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster? + +HORSTER +Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj vi ja iros al Ameriko? + +HORSTER +Jes, mi intencas. + +BILLING +Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton. + +HORSTER +Ĉu okazos novaj elektoj? + +BILLING +Vi tion ne scias? + +HORSTER +Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn. + +BILLING +Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu? + +HORSTER +Ne, tiujn mi ne komprenas. + +BILLING +Tamen; voĉdoni oni ja devas. + +HORSTER +Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon? + +BILLING +Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; +ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon. + +HORSTER +Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus +malbone. + +HOVSTAD +Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte +pri la aferoj de la lando. + +BILLING +Vere strange. + +DOKTORO STOCKMANN +Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj +en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro +Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en "La Popola Mesaĝo" morgaŭ? + +HOVSTAD +Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian +artikolon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas +atendi pri ĝi. + +HOVSTAD +Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la +plej oportuna momento -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al +vi post iom -- + +(_Petra_, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la +brako, envenas el la antaŭĉambro.) + +PETRA +Bonan vesperon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas? + +(reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn +sur seĝon apud la pordo.) + +PETRA +Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi. + +BILLING +Ĉu mi pretigu glaseton por vi? + +PETRA +(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro +forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la seĝo, +kie kuŝas la vestaĵoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Leteron! De kiu? + +PETRA +(serĉas en la mantelpoŝo) Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus +kiam mi eliris -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ekstaras kaj iras al ŝi renkonte) Kaj nur nun vi ĝin donas! + +PETRA +Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas. + +DOKTORO STOCKMANN +(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la +surskribon) Jes, ĝuste --! + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? +Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone, bone. Pardonu momenton -- + +(Li iras en la ĉambron dekstre.) + +PETRA +Kio do tio estas, patrino? + +SINJORINO STOCKMANN +Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto. + +BILLING +Supozeble eksterurba paciento -- + +PETRA +Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. (pretigas +sian glason) Ho, bone gustos! + +HOVSTAD +Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo? + +PETRA +(trinketas) Du horojn. + +BILLING +Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto -- + +PETRA +(eksidas ĉe la pordo) Kvin horojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas. + +PETRA +Amaseton, jes. + +HORSTER +Aspekte vi havas sufiĉan laboron. + +PETRA +Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca. + +BILLING +Vi tion ŝatas, ĉu? + +PETRA +Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone. + +MORTEN +Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra. + +PETRA +Pekulino? + +MORTEN +Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro +estas puno pro niaj pekoj. + +EJLIF +(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon. + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, nu, Ejlif! + +BILLING +(ridas) Jen, bonege. + +HOVSTAD +Ĉu vi ne volas multe labori, Morten? + +MORTEN +Ne, mi ne volas. + +HOVSTAD +Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo? + +MORTEN +Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi. + +EJLIF +Kaj do vi devus ja esti pagano. + +MORTEN +Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano. + +BILLING +Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon. + +SINJORINO STOCKMANN +(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing. + +BILLING +Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, +baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro. + +MORTEN +Kaj ĉu _ni tiam_ rajtos fari ĉion laŭ nia volo? + +BILLING +Jes, vidu, Morten -- + +SINJORINO STOCKMANN +Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ. + +EJLIF +_Mi_ povus tamen resti tempeton -- + +SINJORINO STOCKMANN +Eĉ vi ne; eniru ambaŭ. + +(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.) + +HOVSTAD +Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon? + +SINJORINO STOCKMANN +Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas. + +PETRA +Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo. + +PETRA +Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni +prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj. + +HORSTER +Vi devas mensogi, ĉu? + +PETRA +Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne +kredas? + +BILLING +Jes, estas ja tro certe. + +PETRA +Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus +tute alimaniere. + +BILLING +Ho ĉu, rimedojn -- + +HORSTER +Nu, se vi pri _tio_ pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi +volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro +staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur +la teretaĝo -- + +PETRA +(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos. + +HOVSTAD +Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi +pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan +rakonton, kiun vi promesis traduki por ni? + +PETRA +Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo. + +(_Doktoro Stockmann_ venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en +la mano.) + +DOKTORO STOCKMANN +(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la +urbo! + +BILLING +Novaĵo? + +SINJORINO STOCKMANN +Kia novaĵo? + +DOKTORO STOCKMANN +Granda malkovro, Katrine! + +HOVSTAD +Ĉu? + +SINJORINO STOCKMANN +Kiun vi faris? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĝuste mi. (paŝas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili +kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de +frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas! + +PETRA +Sed, patro, diru do pri kio tio temas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus +Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri +kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj -- + +HOVSTAD +Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas apud la tablo) Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas +saniga loko? + +HOVSTAD +Jes, kompreneble. + +DOKTORO STOCKMANN +Eĉ eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan +rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes sed, kara Tomas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en +"La Popola Mesaĝo" kaj en flugfolioj -- + +HOVSTAD +Nu jes, kaj sekve? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj +-- kaj diablo scias kion oni elpensis -- + +BILLING +"La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, +grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- ĉu vi scias +kio tiu estas? + +HOVSTAD +Ne, sed kio ĝi do estas? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, kio ĝi estas? + +DOKTORO STOCKMANN +La tuta banejo estas pestejo. + +PETRA +La banejo, patro! + +SINJORINO STOCKMANN +(samtempe) Nia banejo! + +HOVSTAD +(same) Sed, sinjoro doktoro -- + +BILLING +Absolute nekredeble! + +DOKTORO STOCKMANN +La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece +danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, -- ĉio +tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj +tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la +plaĝon -- + +HOVSTAD +-- kie la marbanejoj situas? + +DOKTORO STOCKMANN +Ĝuste tie. + +HOVSTAD +De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun +suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn +de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, -- kaj tifaj kaj +gastraj -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere okazis. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- +vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la +akvon kiel eble plej zorge. + +SINJORINO STOCKMANN +Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie +mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la +universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por +ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto. + +HOVSTAD +Kaj ĝin vi nun ricevis? + +DOKTORO STOCKMANN +(montras la leteron) Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de +putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas +absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere. + +SINJORINO STOCKMANN +Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, en tio vi pravas. + +HOVSTAD +Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble plibonigi la aferon. + +HOVSTAD +Ĉu tio eblas? + +DOKTORO STOCKMANN +Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed +ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho +ne; tiel freneza mi ne estas. + +PETRA +Nu, sed al ni hejme -- + +DOKTORO STOCKMANN +Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al +la "melo" -- + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Tomas do --! + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li +ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj +havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; +nun ili vidu --! (paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn) Fariĝos +ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro +estu refosota. + +HOVSTAD +(ekstaras) La tuta akvotubaro --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu +ĝin al loko multe pli alta. + +PETRA +Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis +konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, +kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, ĉar mi kompreneble +skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; +mi nur atendis tiun ĉi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj +ekspedos ĝin (iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da +paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu +kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; +jen; donu ĝin al -- al --; (stamfas) kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, +donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la +magistranto. + +(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.) + +PETRA +Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero +malkovriĝas, mi pensas. + +HOVSTAD +Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesaĝo" pri +via malkovro? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vere dankon pro tio. + +HOVSTAD +Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, certe estas. + +SINJORINO STOCKMANN +(revenas) Nun ŝi foriris kun ĝi. + +BILLING +Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +(kontente paŝadas ĉirkaŭen) Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian +devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed +tamen -- + +BILLING +Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por +doktoro Stockmann? + +HOVSTAD +Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos. + +BILLING +Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn +aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon +de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne +akceptos ĝin. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj vi faras ĝuste, Tomas. + +PETRA +(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro! + +HOVSTAD kaj BILLING +Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro. + +HORSTER +(tuŝetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi. + +DOKTORO STOCKMANN +Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja --; ho, +estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por +sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine! + +(Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun +ŝi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, +aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn +ĉe la pordo.) + + + + +DUA AKTO + + +(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas +fermita. Antaŭtagmeze.) + +SINJORINO STOCKMANN +(Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al +la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +(interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io? + +SINJORINO STOCKMANN +Letero de via frato. (donas ĝin al li) + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm -- + +SINJORINO STOCKMANN +Kion li do diras? + +DOKTORO STOCKMANN +(metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem +vizitos nin tagmeze. + +SINJORINO STOCKMANN +Do memoru, ke vi tiam estu hejme. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon. + +DOKTORO STOCKMANN +Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen --; Petro tiel +diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la +urbo. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la +honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis +vin sur la spuron --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. + +MALJUNA MORTEN KIIL +(enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas +ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas -- estas vero? + +SINJORINO STOCKMANN +(al li renkonte) Patro, -- ĉu estas vi! + +DOKTORO STOCKMANN +Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, sed envenu do. + +MORTEN KIIL +Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros. + +DOKTORO STOCKMANN +Kio estas vero? + +MORTEN KIIL +Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero? + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciiĝis pri _tio_? + +MORTEN KIIL +(envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu ŝi faris? + +MORTEN KIIL +Jes ja; kaj ŝi rakontis --. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi +min; sed tia Petra ja ne estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon! + +MORTEN KIIL +Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. +Sed tio tamen do estas vero, ĉu? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la +sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo --? + +MORTEN KIIL +(baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe -- + +MORTEN KIIL +(kiel antaŭe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari +arlekenaĵon pri via propra samsanga frato. + +DOKTORO STOCKMANN +Arlekenaĵon! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara patro -- + +MORTEN KIIL +(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj +palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj +bestoj enrampis en la akvotubojn? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, infuzorioj. + +MORTEN KIIL +Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj. + +MORTEN KIIL +Sed neniu povas vidi ilin, -- ĉu ne estas tiel? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, vidi ilin oni ne povas. + +MORTEN KIIL +(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, +kion mi ĝis nun aŭdis pri vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiel? Kio? + +MORTEN KIIL +Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ni vidos. + +MORTEN KIIL +Ĉu vi imagas lin tiel freneza? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza. + +MORTEN KIIL +La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili +bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min +el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi +kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, +Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed bopatro -- + +MORTEN KIIL +Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, +tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante +sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, tio estas ja ĝentila. + +MORTEN KIIL +Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion +kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere. + +(_Redaktoro Hovstad_ venas de la antaŭĉambro.) + +HOVSTAD +Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne. Envenu; envenu. + +MORTEN KIIL +(denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas? + +HOVSTAD +Kion vi aludas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble, li partoprenas. + +MORTEN KIIL +Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas +vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho ne; restu iomete, bopatro. + +MORTEN KIIL +Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; +diable, tion vi ne estu farinta por nenio. + +(Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.) + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi +pri la akvoliverejo. + +HOVSTAD +Ĉu estis _tiu_ afero --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ +vi venas? + +HOVSTAD +Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiom longe kiom vi deziras, kara. + +HOVSTAD +Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto? + +DOKTORO STOCKMANN +Ankoraŭ ne. Li venos post iom. + +HOVSTAD +Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu ja? + +HOVSTAD +Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la +akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la +afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon. + +(_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de +la tablo.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu? Vi do opinias --? + +HOVSTAD +Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo. + +HOVSTAD +Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia +marĉo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiu marĉo tiu do estus? + +HOVSTAD +La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu? + +HOVSTAD +Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de +publikaj oficistoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas. + +HOVSTAD +Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj +kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun +la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj +regas super ni. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton. + +HOVSTAD +Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon +tien, kie ĝi nun kuŝas? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun +pliboniĝos. + +HOVSTAD +Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate? + +DOKTORO STOCKMANN +Glate aŭ ne glate, -- farenda ĝi tamen estas. + +HOVSTAD +Jes, se la gazetaro prenos la taskon. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato -- + +HOVSTAD +Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas +trakti la aferon. + +DOKTORO STOCKMANN +En la gazeto? + +HOVSTAD +Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesaĝon", mia intenco estis, ke +mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan +potencon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ +ruinigis la gazeton. + +HOVSTAD +Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne +havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni +povas malhavi la altajn sinjorojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon. + +HOVSTAD +Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino +ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun +miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi +kiel ĉiaspecajn superstiĉojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas +superstiĉo, do forigu ĝin! + +HOVSTAD +La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. +Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn +konsiderojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --! + +HOVSTAD +Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek +pli potencavida ol la plimulto de homoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kara, -- kiu pensas tiel? + +HOVSTAD +Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan +okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas +partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ +estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi bonege komprenas -- + +HOVSTAD +Jes, -- kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan +respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la +plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter +la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel +al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- +diable --! (Iu frapas.) Envenu! + +(_Presisto Aslaksen_ ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas +simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita +koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.) + +ASLAKSEN +(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel +aŭdaca -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen! + +ASLAKSEN +Jes, ĝuste, sinjoro doktoro. + +HOVSTAD +(ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen? + +ASLAKSEN +Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la +doktoro mem -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, per kio mi servu? + +ASLAKSEN +Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro +intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, por la banejo. + +ASLAKSEN +Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi +volas subteni el ĉiuj fortoj. + +HOVSTAD +(al la doktoro) Jen vi vidas! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi kore dankas vin pro tio! Sed -- + +ASLAKSEN +Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni +kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere +_volas_. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro +doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj +estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero -- + +ASLAKSEN +Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn +sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn +de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru +iometan manifestacion. + +HOVSTAD +Ĝuste tio, jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii? + +ASLAKSEN +Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble +modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, -- laŭ _mia_ +opinio. + +DOKTORO STOCKMANN +Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi +estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ +eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, +kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la +institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio +de domposedantoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes --? + +ASLAKSEN +-- kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, +la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble. + +ASLAKSEN +Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi +estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro +mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- +se mi mem tion diru. + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se +estus bezone. + +DOKTORO STOCKMANN +Manifeston, vi diras? + +ASLAKSEN +Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi +antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas +ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la +aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni +estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendiĝi, mi pensas? + +HOVSTAD +Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus -- + +ASLAKSEN +Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro +Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel +proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el +tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj +de civitano ne devas al li esti rifuzataj. + +DOKTORO STOCKMANN +(agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel +kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi +estas tiel ĝoja, -- tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? +Ĉu! + +ASLAKSEN +Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, sed glason da biero do; kion vi diras? + +ASLAKSEN +Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la +tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la +domposedantoj kaj pretigi la etoson. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne +povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi +pensas, ke la afero iros glate de si mem. + +ASLAKSEN +La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio +pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin -- + +HOVSTAD +Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ +vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi +rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaŭ +al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras +malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via +flanko, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la +manon) Adiaŭ, adiaŭ! + +ASLAKSEN +Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad? + +HOVSTAD +Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi. + +ASLAKSEN +Bone, bone. + +(Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la +antaŭĉambron.) + +HOVSTAD +(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? +Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi +tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco? + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen? + +HOVSTAD +Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo -- tia +honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie +ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro +nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi. + +HOVSTAD +Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel +fidinda, konfidema homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi komplete samopinias kun vi. + +HOVSTAD +Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la +bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato _devas_ +esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri +la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; +sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato. + +HOVSTAD +Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto +ne volas antaŭenigi la aferon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, kiel vi povas imagi tion? + +HOVSTAD +Estas imageble. Kaj _tiam_ --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiam mi promesas al vi --; aŭdu, -- tiam vi povos presigi mian +artikolon, -- enpreni ĝin tuta kaj kompleta. + +HOVSTAD +Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite? + +DOKTORO STOCKMANN +(prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; +ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste. + +HOVSTAD +Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- +vere glate! + +HOVSTAD +Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas en la manĝoĉambron) Katrine --! Nu, Petra, ĉu vi venis +hejmen? + +PETRA +(envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo. + +SINJORINO STOCKMANN +(venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis? + +DOKTORO STOCKMANN +Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de +mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi +unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se +fariĝos necese. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la +liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi +havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. + +SINJORINO STOCKMANN +Nu? Kaj kion li volis? + +DOKTORO STOCKMANN +Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. +Katrine, -- ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi? + +SINJORINO STOCKMANN +Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi? + +DOKTORO STOCKMANN +La kompaktan plimulton. + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien +kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo +kune kun siaj samurbanoj! + +PETRA +Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo! + +SINJORINO STOCKMANN +Oni sonorigas. + +DOKTORO STOCKMANN +Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu! + +LA MAGISTRANTO +(venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bonvenon, Petro! + +SINJORINO STOCKMANN +Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas? + +LA MAGISTRANTO +Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi +ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉu vi legis ĝin? + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi faris. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero? + +LA MAGISTRANTO +(kun rigardo flanken) Hm -- + +SINJORINO STOCKMANN +Venu, Petra. (Ŝi kaj _Petra_ iras en la ĉambron maldekstre.) + +LA MAGISTRANTO +(post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ +mia dorso? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj nun vi opinias, ke vi scias? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin. + +LA MAGISTRANTO +Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron +kvazaŭ oficialan dokumenton? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe. + +LA MAGISTRANTO +Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter +alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas +permanenta venenigo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, -- +venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al +kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj +kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon! + +LA MAGISTRANTO +Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke +ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, +kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne. + +LA MAGISTRANTO +Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi +menciis -- tiel duone ŝerce -- tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni +devas pripensi iam en la estonteco. + +DOKTORO STOCKMANN +Iam en la estonteco! + +LA MAGISTRANTO +Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Ĉu vi faris +al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble +kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne +sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu fariĝus tiom multekoste? + +LA MAGISTRANTO +Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman +tempospacon de du jaroj. + +DOKTORO STOCKMANN +Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj? + +LA MAGISTRANTO +Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? +Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la +onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga? + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, Petro, tia ĝi ja estas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj ĉio tio nun, -- ĝuste nun, kiam la institucio estas en +progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por +fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por +direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni +starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan +institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon. + +DOKTORO STOCKMANN +-- ruinigus --! + +LA MAGISTRANTO +Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan +estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kion vi elpensu, ke oni faru? + +LA MAGISTRANTO +El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la +banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la +somero. Kiam la vetero fariĝos varma. + +LA MAGISTRANTO +Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla +kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel +preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj sekve --? Kio poste? + +LA MAGISTRANTO +La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas +kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe +ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj +financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon! + +LA MAGISTRANTO +Ruzaĵon? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, estus ruzaĵo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la +publiko, kontraŭ la tuta komunumo! + +LA MAGISTRANTO +Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke +estas iu vere superpenda danĝero. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante +vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed +vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la +banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili +nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne +volas konfesi. Pa, -- ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin? + +LA MAGISTRANTO +Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian +prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato +mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion +konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el +diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne +direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro +konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub +diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- +eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala +afero. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. + +LA MAGISTRANTO +Devas esti kaj estu malhelpota. + +DOKTORO STOCKMANN +Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin. + +LA MAGISTRANTO +Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesaĝo" --? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri +tio, ke vi faru vian devon. + +LA MAGISTRANTO +(post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. +Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi +mem? + +DOKTORO STOCKMANN +Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? + +LA MAGISTRANTO +Por vi kaj por la viaj, jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion diable _tio_ signifas? + +LA MAGISTRANTO +Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton +al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. + +LA MAGISTRANTO +Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis -- pro mi mem. Estis ĉiam mia +espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian +ekonomian staton. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu? Ĉu nure pro vi mem --! + +LA MAGISTRANTO +Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej +proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi opinias, ke mi faras? + +LA MAGISTRANTO +Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas +maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian +malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. +Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan +broŝuron pri ĝi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan +ideon, kiun li ekhavis! + +LA MAGISTRANTO +Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej +bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi tiel rekte diras! + +LA MAGISTRANTO +Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti +tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al +vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem +per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri +la registaro, -- kritikaĉas ĝin, -- pretendas, ke vi estas +neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, -- tia +trudema homo, kia vi estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do, -- ĉu mi ankaŭ estas trudema? + +LA MAGISTRANTO +Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi +spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, +ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja +kuracisto -- + +DOKTORO STOCKMANN +Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, +kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi +estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo +dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- + +LA MAGISTRANTO +Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri +tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna +momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn +manojn -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas +efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis! + +LA MAGISTRANTO +Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por +via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via ĉiama +kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas +malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi +rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj ĉiuj atakiloj estas +same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la +tuta urbo, -- kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, +Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al +vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Kia postulo estas tiu? + +LA MAGISTRANTO +Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por +nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de +la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj +onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos +nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, +ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. + +LA MAGISTRANTO +Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la +afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la +unua momento imagis al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, -- do tion vi atendas! + +LA MAGISTRANTO +Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al +la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion +necesan por plibonigi eblajn difektojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon +kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara +kaj serioza konvinko --! + +LA MAGISTRANTO +Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Ne rajtas --? + +LA MAGISTRANTO +Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio +estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne +rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj. + +DOKTORO STOCKMANN +Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! + +LA MAGISTRANTO +La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa +afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti +libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo! + +LA MAGISTRANTO +Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +(krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! + +LA MAGISTRANTO +Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi +malpermesas, por vi estas obei. + +DOKTORO STOCKMANN +(sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- + +PETRA +(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! + +SINJORINO STOCKMANN +(post ŝi) Petra, Petra! + +LA MAGISTRANTO +Aha, oni staras gvate. + +SINJORINO STOCKMANN +Traaŭdeblas; ni ne povis eviti -- + +PETRA +Jes, mi staris aŭskultante. + +LA MAGISTRANTO +Nu, estas ja bone -- + +DOKTORO STOCKMANN +(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --? + +LA MAGISTRANTO +Vi mem devigis min paroli en tiu tono. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon? + +LA MAGISTRANTO +Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian +mi postulis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj se mi ne -- obeas? + +LA MAGISTRANTO +En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi +pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam +fari? + +LA MAGISTRANTO +En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion --! + +PETRA +Patro, -- maldungon! + +LA MAGISTRANTO +Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata +rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de +la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi kuraĝus! + +LA MAGISTRANTO +Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske. + +PETRA +Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro! + +SINJORINO STOCKMANN +Silentu do, Petra! + +LA MAGISTRANTO +(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. +Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej +prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian +edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem! + +LA MAGISTRANTO +-- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas. + +DOKTORO STOCKMANN +Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas +senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo +de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon. + +LA MAGISTRANTO +Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de +prospero por la urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie +vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika +vivo suĉas sian nutron el mensogo! + +LA MAGISTRANTO +Fantaziaĵo -- aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn +ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas +malamiko de la socio. + +DOKTORO STOCKMANN +(kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas -- + +SINJORINO STOCKMANN +(ĵetas sin inter ilin) Tomas! + +PETRA +(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro! + +LA MAGISTRANTO +Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion +vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ. + +(Li eliras.) + +DOKTORO STOCKMANN +(paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia +propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas -- + +PETRA +Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon --! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ +longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Eĉ nomi min malamiko de +la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed estas mi, kiu pravas! + +SINJORINO STOCKMANN +Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi +ne havas potencon? + +PETRA +Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel? + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, +Katrine. Kaj aŭdu, -- ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ +mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa +potenco, mi opinias! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion mi ne intencas? + +SINJORINO STOCKMANN +-- kontraŭstari vian fraton. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri +ĝusteco kaj vero! + +PETRA +Jes, pri tio ankaŭ mi demandas? + +SINJORINO STOCKMANN +Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas. + +DOKTORO STOCKMANN +Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al +venko. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi +faros. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, +kiu nomiĝas malamiko de la socio! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke _tio_ +estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi? + +PETRA +Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, +se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi +mem, kaj pri mi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel +mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian +kanajlaron, -- ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni +ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen +vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe +spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio +kunportos. + +DOKTORO STOCKMANN +(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj +oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, +Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom +multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen +la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do +neniam povos -- + +(_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.) + +DOKTORO STOCKMANN +La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la +tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon. + +(Li iras al sia ĉambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +(post lin) Tomas, -- kion vi volas fari! + +DOKTORO STOCKMANN +(ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la +okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj. + +(Li iras en sian ĉambron) + +SINJORINO STOCKMANN +(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn! + +PETRA +Patro, li estas brava! Li ne cedas. + +(La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por +silenti.) + + + + +TRIA AKTO + + +(La redaktejo de "La Popola Mesaĝo". Maldekstre en la fono estas +la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun +vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre +estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de +paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj +apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj +staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro +estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj +malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj +en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.) + +(_Redaktoro Hovstad_ sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas +de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.) + +BILLING +Nu, jen vere io --! + +HOVSTAD +(skribante) Ĉu vi tralegis ĝin? + +BILLING +(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris. + +HOVSTAD +Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra? + +BILLING +Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas +peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo. + +HOVSTAD +Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo. + +BILLING +Vere; sed ni daŭre frapos, -- frapon post frapo, ĝis la tuta +potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante +tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore. + +HOVSTAD +(turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta. + +BILLING +(mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne +troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian +volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro? + +HOVSTAD +Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, -- + +BILLING +Tio estus diable ĉagrene. + +HOVSTAD +Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. +Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos +ĉiujn etburĝojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj +kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn +aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun +estis liaj plej fortaj subtenantoj -- + +BILLING +Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon -- + +HOVSTAD +Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam +ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la +magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj +postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la +manojn de liberalaj homoj. + +BILLING +Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras +ĵus antaŭ la komenco de revolucio! + +(Oni frapas.) + +HOVSTAD +Tŝ (vokas) Envenu! + +(_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.) + +HOVSTAD +(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu? + +DOKTORO STOCKMANN +Ekpresu, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Tiel do rezultis? + +BILLING +Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion +ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing! + +BILLING +Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, +sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj +por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen? + +BILLING +(vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton! + +HOVSTAD +Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed +ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras +alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- ĝuste +tiel. + +BILLING +Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la +tuta domaĉo estas malkonstruita. + +ASLAKSEN +(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas +malkonstrui la banejon? + +HOVSTAD +Absolute ne; ne timu. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia +traktaĵo, sinjoro Hovstad? + +HOVSTAD +Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por +kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran +homon ĉe via flanko. + +ASLAKSEN +Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu? + +BILLING +Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaŭ la tutan +urbon. + +ASLAKSEN +Nu, do ni kuraĝas presi ĝin. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tion mi opinius. + +HOVSTAD +Ni enprenos ĝin morgaŭ frue. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, +sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi +pri la manuskripto. + +ASLAKSEN +Mi faros. + +DOKTORO STOCKMANN +Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas +grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. +-- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, +-- ĵetege disigita -- + +BILLING +Disĵetita, -- jes kvazaŭ fulmo! + +DOKTORO STOCKMANN +-- submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne +povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per +tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn +raĵtojn -- + +BILLING +Kion! Viajn homajn rajtojn! + +DOKTORO STOCKMANN +-- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu +personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon -- + +BILLING +Tio estas, dia morto, tro kruda. + +HOVSTAD +Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon +mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en "La Popola Mesaĝo", kaj enfilos ilin +per eksplodaj artikoloj laŭvice -- + +ASLAKSEN +Jes, sed aŭskultu -- + +BILLING +Hura; ni havos militon, militon! + +DOKTORO STOCKMANN +-- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn +antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru! + +ASLAKSEN +Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere -- + +BILLING +Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton! + +DOKTORO STOCKMANN +(same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo +kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota +-- + +BILLING +_Jen_ la liberiga vorto! + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por +mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed +mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni +nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en +ĉiuj antaŭpostenoj. + +BILLING +Aŭdu, aŭdu! + +DOKTORO STOCKMANN +Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio +kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion +kredas? + +HOVSTAD +Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la +komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi. + +ASLAKSEN +Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu +danĝera. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, +tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco. + +HOVSTAD +Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro. + +ASLAKSEN +Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera +amiko de la socio li estas. + +BILLING +Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen! + +ASLAKSEN +Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon. + +DOKTORO STOCKMANN +(tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj +amikoj; -- tio ĉi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io +tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun +mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon --. Mi revenos, +kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; +-- kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu +kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ! + +(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li +foriras.) + +HOVSTAD +Li fariĝos netakseble utila homo por ni. + +ASLAKSEN +Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed +se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin. + +HOVSTAD +Hm, dependas de -- + +BILLING +Vi estas ja damne timema, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, +sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu +min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu +ĉu mi estas timema. + +BILLING +Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi. + +ASLAKSEN +Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la +registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne +ĝenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la +_lokaj_ aŭtoritatuloj, _ilin_ oni povas elĵeti el ofico, kaj jen +eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla +malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj. + +HOVSTAD +Sed la civitana edukado pere de memregado, -- ĉu vi ne pensas pri +_ĝi?_ + +ASLAKSEN +Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne +povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn! + +BILLING +Aŭdu, -- aŭdu! + +ASLAKSEN +(ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto _tie_ +sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard. + +BILLING +(kraĉas) Fi! Tia dizertulo. + +HOVSTAD +Mi ne estas ŝancelisto -- kaj neniam fariĝos. + +ASLAKSEN +Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, +sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi +ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato. + +BILLING +Mi --! + +HOVSTAD +Ĉu vi, Billing! + +BILLING +Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn +memkontentajn sinjorojn. + +ASLAKSEN +Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj +pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La +pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne +subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas +ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la +direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj. + +(Li iras en la presejon.) + +BILLING +Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad? + +HOVSTAD +Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj +preskostoj? + +BILLING +Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon. + +HOVSTAD +(eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus -- + +BILLING +Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann? + +HOVSTAD +(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion. + +BILLING +Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la +melon", kiel homoj nomas lin. + +HOVSTAD +(skribante) Ĉu vi scias certe, ke _li_ ion posedas? + +BILLING +Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali +sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaŭ la +infanojn. + +HOVSTAD +(turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur _tio_? + +BILLING +Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. + +HOVSTAD +Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas +bazi; ĉar mi povas certigi vin, -- vi ĝin ne ricevos. + +BILLING +Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas +bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- +oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas +bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere +instiganta. + +HOVSTAD +(skribante) Nu ja; nu ja. + +BILLING +Nu, -- ili baldaŭ aŭdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la +manifeston de la asocio de domposedantoj. + +(Li iras en la ĉambron dekstre.) + +HOVSTAD +(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, +-- ĉu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! + +(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) + +HOVSTAD +(ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien? + +PETRA +Jes, mi petas pardonon -- + +HOVSTAD +(antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi. + +PETRA +Ne dankon; mi tuj foriros. + +HOVSTAD +Ĉu eble estas io de via patro, kio --? + +PETRA +Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla +rakonto. + +HOVSTAD +Kial vi redonas ĝin? + +PETRA +Ĉar mi ne volas traduki ĝin. + +HOVSTAD +Sed vi ja promesis al mi certe -- + +PETRA +Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne +legis ĝin? + +HOVSTAD +Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- + +PETRA +Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas +la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en "La Popola Mesaĝo". + +HOVSTAD +Kaj kial ne? + +PETRA +Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn. + +HOVSTAD +Nu, pro tio -- + +PETRA +Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas +pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej +bona por ili, -- kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas +punon. + +HOVSTAD +Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la +homoj volas havi. + +PETRA +Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja +kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel +en la realeco. + +HOVSTAD +Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte +oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. +La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo -- almenaŭ por +gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj +progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton +sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; +-- ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj. + +PETRA +Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne +estas araneo. + +HOVSTAD +(ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, +efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia. + +PETRA +De Billing! + +HOVSTAD +Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu +absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron. + +PETRA +Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --! + +HOVSTAD +Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la +ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas. + +PETRA +Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo? + +HOVSTAD +Nu, pri tio vi devas demandi lin. + +PETRA +Neniam mi imagus tion pri Billing. + +HOVSTAD +(rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende. + +PETRA +Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --. + +HOVSTAD +Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino. + +PETRA +Ĉu vi vere tion diras? + +HOVSTAD +Foje mi tion pensas. + +PETRA +Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun +granda afero inter la manoj --. + +HOVSTAD +Tio ĉi pri via patro, vi aludas? + +PETRA +Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, +kiu taŭgas antaŭ la plimulto. + +HOVSTAD +Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian. + +PETRA +Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun +vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, +kuraĝaj opinioj --; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste +traktata homo -- + +HOVSTAD +Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne ĝuste +scias kiel mi -- + +PETRA +Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas? + +HOVSTAD +(pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas. + +PETRA +(subite kiel frapita) _Tio_? + +HOVSTAD +Jes, Petra, -- fraŭlino Petra. + +PETRA +Ĉu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la +afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro? + +HOVSTAD +Jes, -- ja kompreneble, ankaŭ tio. + +PETRA +Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin +en io ajn. + +HOVSTAD +Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi --? + +PETRA +Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. +Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en +via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian +vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam! + +HOVSTAD +Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun. + +PETRA +Kial ne nun? + +HOVSTAD +Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon. + +PETRA +(rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do! + +HOVSTAD +Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion. + +PETRA +Mi scias kion kredi. Adiaŭ. + +ASLAKSEN +(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad +-- (vidas Petra) Aj, domaĝe -- + +PETRA +Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo) + +HOVSTAD +(sekvas ŝin) Sed, fraŭlino -- + +PETRA +Adiaŭ. (ŝi foriras.) + +ASLAKSEN +Sinjoro Hovstad, aŭskultu do! + +HOVSTAD +Nu, nu do; kio estas? + +ASLAKSEN +La magistranto staras en la presejo. + +HOVSTAD +La magistranto, vi diras? + +ASLAKSEN +Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, -- +ne volis esti vidata, vi komprenas. + +HOVSTAD +Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem -- + +(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la +_magistranton_ enveni) + +HOVSTAD +Staru observante, Aslaksen, ke neniu -- + +ASLAKSEN +Komprenas -- (iras en la presejon) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie. + +HOVSTAD +Ne, tion mi vere ne atendis. + +LA MAGISTRANTO +(ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere +hejmece. + +HOVSTAD +Ho -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon. + +HOVSTAD +Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne +devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la +_magistranto_ sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi? + +LA MAGISTRANTO +(eksidas ĉe la tablo) Dankon. + +(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.) + +LA MAGISTRANTO +Mi havis -- vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, -- + +LA MAGISTRANTO +Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo. + +HOVSTAD +Nu ja; al la doktoro? + +LA MAGISTRANTO +Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn +supozeblajn mankojn. + +HOVSTAD +Ho, vere? + +LA MAGISTRANTO +Jes, ĉu li ne diris al vi --? Ŝajnas al mi, ke li menciis -- + +HOVSTAD +Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali -- + +ASLAKSEN +(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton -- + +HOVSTAD +(ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro. + +ASLAKSEN +(trovas ĝin) Bone. + +LA MAGISTRANTO +Sed _tie_ ja ĝuste estas -- + +ASLAKSEN +Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto. + +HOVSTAD +Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas? + +LA MAGISTRANTO +Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi? + +HOVSTAD +Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe. + +LA MAGISTRANTO +Sed vi tamen presigos ĝin? + +HOVSTAD +Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi -- + +ASLAKSEN +Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble. + +ASLAKSEN +Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn. + +LA MAGISTRANTO +Tute en ordo. + +ASLAKSEN +Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo) + +LA MAGISTRANTO +Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro +Hovstad -- + +HOVSTAD +Mi petas, sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj viro kun influo en vastaj rondoj. + +ASLAKSEN +Nur pleje inter etburĝoj, ja. + +LA MAGISTRANTO +La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- ĉi tie kiel en +aliaj lokoj. + +ASLAKSEN +Efektive ili ja estas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne? + +ASLAKSEN +Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto. + +LA MAGISTRANTO +Jes, -- kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli +bonstataj burĝoj, -- + +ASLAKSEN +Kiel tio? + +HOVSTAD +Oferemo? + +LA MAGISTRANTO +Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion +mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi. + +ASLAKSEN +Jes, sed sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos +fari. + +HOVSTAD +La urbo? + +ASLAKSEN +Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --! + +LA MAGISTRANTO +Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas +dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj. + +ASLAKSEN +Estas ja granda sumo; sed -- + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton. + +HOVSTAD +(ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo --? + +ASLAKSEN +Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la +etburĝoj! + +LA MAGISTRANTO +Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj? + +ASLAKSEN +Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon. + +LA MAGISTRANTO +La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli +foren ol ili jam faris. + +ASLAKSEN +Ĉu certe, sinjoro magistranto? + +LA MAGISTRANTO +Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, +la urbo mem devas elspezi la kostojn. + +ASLAKSEN +Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia +afero, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Jes, tia ĝi efektive estas. + +LA MAGISTRANTO +La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du +jaroj. + +HOVSTAD +Fermi? Tute fermi! + +ASLAKSEN +Du jarojn! + +LA MAGISTRANTO +Jes, tiom longe daŭrus la laboro -- minimume. + +ASLAKSEN +Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio +do vivu ni domposedantoj intertempe? + +LA MAGISTRANTO +Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed +kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan +gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas +putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo -- + +ASLAKSEN +Kaj ĉio estas nur imagaĵo? + +LA MAGISTRANTO +Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io +alia. + +ASLAKSEN +Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann +--; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed -- + +LA MAGISTRANTO +Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia +frato ĉiam estis impeta homo. + +ASLAKSEN +Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Sed kiu do povus pensi, ke --? + +LA MAGISTRANTO +Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra +vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj +laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la +banejo. + +HOVSTAD +Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto? + +LA MAGISTRANTO +(foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi -- + +ASLAKSEN +(rapide) Morto kaj plago, jen li estas! + +LA MAGISTRANTO +Kiu? Mia frato? + +HOVSTAD +Kie, -- kie? + +ASLAKSEN +Li iras tra la presejo. + +LA MAGISTRANTO +Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas +multon priparolendan kun vi. + +HOVSTAD +(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume. + +LA MAGISTRANTO +Sed --? + +HOVSTAD +Vi trovos nur Billing. + +ASLAKSEN +Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas. + +LA MAGISTRANTO +Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru. + +(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas +post li.) + +HOVSTAD +Trovu iun okupon, Aslaksen. + +(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur +seĝo dekstre.) + +DOKTORO STOCKMANN +(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj +bastonon) + +HOVSTAD +(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni +priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ. + +DOKTORO STOCKMANN +(al _Aslaksen_) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas. + +ASLAKSEN +(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne +momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto. + +HOVSTAD +Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen? + +ASLAKSEN +Jes, mi preskaŭ timas tion. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du +fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta +urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, +sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, -- ankoraŭ estas afero, kiun mi +devas priparoli kun vi. + +HOVSTAD +Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon --? + +DOKTORO STOCKMANN +Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni +morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la +tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo -- + +HOVSTAD +Jes, sed doktoro -- + +DOKTORO STOCKMANN +Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia +damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias +same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la +benitaj homoj, ili ja tiel amas min -- + +ASLAKSEN +Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam +nun tio ĉi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel +instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en +proprajn manojn -- + +HOVSTAD +(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, -- ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne +volas akcepti. Se oni preparadas ion tian -- + +HOVSTAD +Kion do? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ion aŭ alian, -- standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ +subskripcion al honora donaco -- aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi +je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas? + +HOVSTAD +Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al +vi la puran veron -- + +(_Sinjorino Stockmann_, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo +maldekstre en la fono.) + +SINJORINO STOCKMANN +(vidas la doktoron) Jes, ĝuste! + +HOVSTAD +(iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja povas bone pensi, kion mi volas. + +HOVSTAD +Bonvolu sidi. Aŭ eble -- + +SINJORINO STOCKMANN +Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke +mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri +infanoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Babilaĵo; tion ni ja bone scias. + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj +hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj +infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti +utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu +li loĝas! + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉio kun modereco, Tomas! + +ASLAKSEN +Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas +mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi. + +HOVSTAD +Mi ja ne forlogas iun en -- + +DOKTORO STOCKMANN +Forlogas! Ĉu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en +la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj +pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian +artikolon -- + +ASLAKSEN +Kio do! + +HOVSTAD +Sed aŭdu, sinjoro doktoro -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos +sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon +malantaŭ vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Babilaĵo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu +min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj +ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la +popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la +tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon --! (haltas ĉe +seĝo) Kio -- kio diablo estas _jeno_? + +ASLAKSEN +(rigardas tien) Aj do! + +HOVSTAD +(same) Hm -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo. + +(Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, +kaj suprenlevas ĝin.) + +SINJORINO STOCKMANN +La kepo de la magistranto! + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- + +HOVSTAD +Nu jeno do -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li +venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. +(ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen? + +ASLAKSEN +(rapide) Je Dio li kuris, doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Kuris de bastono kaj --. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed +diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, +Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Tomas, -- mi petas vin --! + +ASLAKSEN +Gardu vin, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +(Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian +bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj +salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.) + +(La _magistranto_ envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li _Billing_.) + +LA MAGISTRANTO +Kion tiuj tumultoj signifu? + +DOKTORO STOCKMANN +Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en +la urbo. + +(Li paŝadas tien kaj reen.) + +SINJORINO STOCKMANN +(preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do! + +LA MAGISTRANTO +(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! + +DOKTORO STOCKMANN +(kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi +estras la tutan urbon, mi, jen vidu! + +LA MAGISTRANTO +Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo! + +DOKTORO STOCKMANN +Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de +uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. +Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin +de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj --. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? +Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad +kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesaĝo", kaj presisto +Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj -- + +ASLAKSEN +Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Certe vi faros -- + +LA MAGISTRANTO +Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado? + +HOVSTAD +Ne, sinjoro magistranto. + +ASLAKSEN +Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem +kaj la gazeton pro imagaĵo. + +DOKTORO STOCKMANN +(ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu? + +HOVSTAD +Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi +ne povas subteni ĝin. + +BILLING +Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- + +DOKTORO STOCKMANN +Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos +viro por defendi ĝin. + +HOVSTAD +Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi +ĝin. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la +redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! + +ASLAKSEN +Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. + +LA MAGISTRANTO +Feliĉe, jes. + +ASLAKSEN +Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj +aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi? + +ASLAKSEN +Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian +artikolon. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu tiel. -- + +LA MAGISTRANTO +Mian kepon kaj mian bastonon! + +(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la +tablon kune kun la bastono.) + +LA MAGISTRANTO +(prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. + +DOKTORO STOCKMANN +Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi +mian traktaĵon en "La Popola Mesaĝo"? + +HOVSTAD +Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. + +LA MAGISTRANTO +(prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas +tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu. + +HOVSTAD +(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron +ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro +Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel +flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas +havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. + +ASLAKSEN +Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al +tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu +en la urbo presos ĝin. + +DOKTORO STOCKMANN +Do redonu ĝin al mi. + +HOVSTAD +(donas al li la manuskripton) Bonvolu. + +DOKTORO STOCKMANN +(serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos +ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon +de la vero! + +LA MAGISTRANTO +Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo. + +ASLAKSEN +Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias. + +BILLING +Ne, dia morto, ĉu ili faros! + +SINJORINO STOCKMANN +Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, +ĉiuj? + +DOKTORO STOCKMANN +(kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj +estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio +kaj ne pri la socio. + +SINJORINO STOCKMANN +(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu +povas esti viro -- fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas! + +DOKTORO STOCKMANN +Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se +mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo +kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj. + +LA MAGISTRANTO +Tiel ege freneza vi do ne estas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi estas! + +ASLAKSEN +Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi. + +BILLING +Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos! + +SINJORINO STOCKMANN +Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Bona ideo! + +SINJORINO STOCKMANN +Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi +faros. + +DOKTORO STOCKMANN +(ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu +batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas +kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion! + +(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.) + +LA MAGISTRANTO +(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ _ŝin_ freneza. + + + + +KVARA AKTO + + +(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta +pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra +longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita +podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso +kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la +fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. +Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.) + +(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn +virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da +homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.) + +CIVITANO +(al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, +Lamstad? + +LA ALPAROLINTO +Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi. + +ĈESTARANTO +Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne? + +LA DUA CIVITANO +Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne? + +LA TRIA +Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li +diris. + +LA DUA CIVITANO +Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) + +LA KVARA CIVITANO +(alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere? + +LA DUA CIVITANO +Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la +magistranto. + +LA NOVEVENINTO +Sed la magistranto estas ja lia frato. + +LA UNUA CIVITANO +Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa. + +LA TRIA CIVITANO +Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesaĝo". + +LA DUA CIVITANO +Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al +li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. + +LA UNUA CIVITANO +Eĉ ne la banejan salonon li povis lui. + +LA DUA CIVITANO +Ne, kompreneble. + +VIRO +(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro? + +ALIA VIRO +(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel +_li_ faras. + +BILLING +(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) +Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La +Popola Mesaĝo". Koran dankon! + +(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.) + +LABORISTO +Kiu tiu estas? + +ALIA LABORISTO +Ĉu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la +gazeto de Aslaksen. + +(_Ŝipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ +enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) + +HORSTER +Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile +eliri, se io okazus. + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj? + +HORSTER +Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute +trankvile. + +SINJORINO STOCKMANN +(eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian +salonon. + +HORSTER +Ĉar ja neniu alia volis, do -- + +PETRA +(kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster. + +HORSTER +Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias. + +(_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed +unuope tra la amaso.) + +ASLAKSEN +(iras al _Horster_) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis? + +HORSTER +Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono) + +HOVSTAD +(al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu! + +BILLING +Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas! + +(_Magistranto Stockmann_ senpuŝe faras al si vojon inter la +kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro +maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre +antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. +Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. +Fariĝas silente.) + +DOKTORO STOCKMANN +(duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la +podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, -- kaj do mi +volas komenci -- (eltiras sian manuskripton) + +ASLAKSEN +Unue ni devas elekti prezidanton. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; tio ne estas necesa. + +KELKAJ SINJOROJ +(krias) Jes, jes! + +LA MAGISTRANTO +Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro! + +LA MAGISTRANTO +La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de +diverĝantaj opinioj. + +PLURAJ VOĈOJ +Prezidanton! Prezidanton! + +HOVSTAD +La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon. + +ASLAKSEN +Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon? + +TRI SINJOROJ +(manfrapas) Bravo! Bravo! + +LA MAGISTRANTO +Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe +ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. +Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro +presisto Aslaksen. + +MULTAJ VOĈOJ +Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen. + +(_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la +podio) + +ASLAKSEN +Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina -- + +(Manfrapado kaj aplaŭdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.) + +BILLING +(skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo" -- + +ASLAKSEN +Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri +kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu +ŝatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu +ajn, kiu konas min. + +MULTAJ VOĈOJ +Jes, jes, Aslaksen! + +ASLAKSEN +En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco +estas la virto, kiu plej bone decas al civitano -- + +LA MAGISTRANTO +Aŭdu! + +ASLAKSEN +-- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ +por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu +kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la +limoj de la modereco. + +VIRO +(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! + +VOĈO +Fi pro diablo! + +MULTAJ +Tŝŝ, tŝŝ! + +ASLAKSEN +Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Ĉu iu petas la parolrajton? + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto! + +ASLAKSEN +Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. + +LA MAGISTRANTO +Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi +havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri +ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej +gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi +kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke +estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la +sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en +vastaj rondoj. + +MULTAJ VOĈOJ +Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! + +LA MAGISTRANTO +Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto +laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero. + +DOKTORO STOCKMANN +(impete) Ne permesas --? Kio do! + +SINJORINO STOCKMANN +(tusas) Hm -- hm! + +DOKTORO STOCKMANN +(regas sin) Nu; do ne permesas. + +LA MAGISTRANTO +En mia klarigo en "La Popola Mesaĝo" mi prezentis al la publiko la +ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari +sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, +-- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- +vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de +minimume cent mil kronoj. + +(malkontento, kaj kelkaj fajfas) + +ASLAKSEN +(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la +proponon de la magistranto. Estas ankaŭ _mia_ opinio, ke la agitado +de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas +al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn +manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, +pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ _mi_ estas amiko de popola +memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. +Sed _tio_ estus la okazo ĉi tie; kaj tial --; je dia morto -- +pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni +povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio. + +(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj) + +HOVSTAD +Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado +de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi +subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke +ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado -- + +DOKTORO STOCKMANN +Falsa --! + +HOVSTAD +Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto +montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan +animstaton; la sinteno de "La Popola Mesaĝo" en la grandaj politikaj +problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj +mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma +singardemo. + +ASLAKSEN +Mi tute samopinias kun la parolanto. + +HOVSTAD +Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas +la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda +devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj +legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj +senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble +erarus en tio? + +MULTAJ VOĈOJ +Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas! + +HOVSTAD +Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi +lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la +senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aŭ +almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el +sia koro ol el sia kapo. + +KELKAJ DISAJ VOĈOJ +Jen vero! Hura por doktoro Stockmann! + +HOVSTAD +Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas +alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, +haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la +konsidero al lia familio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako! + +HOVSTAD +-- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj. + +MORTEN +Ĉu tiuj estas ni, panjo? + +SINJORINO STOCKMANN +Tŝ! + +ASLAKSEN +Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie +malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian. + +LA MAGISTRANTO +(duonlaŭte) Kio do nun estas? + +EBRIA VIRO +(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi +ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- +nekompreneblan opinion ke -- + +PLURAJ VOĈOJ +Silentu tie! + +ALIAJ +Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.) + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu mi rajtas paroli? + +ASLAKSEN +(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! + +DOKTORO STOCKMANN +Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel +ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn +sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi +havas pli grandajn aferojn por priparoli. + +(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. _Morten Kiil_ aperas inter la +ĉestarantoj.) + +DOKTORO STOCKMANN +(daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- +cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia +kapo. + +LA MAGISTRANTO +(tusas) Hm --! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute +klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi +volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi +malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia +akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur +infektita grundo. + +MULTAJ VOĈOJ +(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri +ĝi. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la +lastajn tagojn, -- la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj +estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita +grundo de la mensogo. + +KONSTERNITAJ VOĈOJ +(duonlaŭte) Kion li diras? + +LA MAGISTRANTO +Kia kulpigo --! + +ASLAKSEN +(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon +de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la +distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur +lokon kaj homojn. + +(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas) + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie +norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter +la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la +bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel +mi. (murmurado en la salono) + +BILLING +(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis --! + +HOVSTAD +Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso! + +DOKTORO STOCKMANN +Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi +forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel +molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo +ĉi tie. + +(manfrapado kaj protestoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, +ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al +mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la +deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj +publiko. + +LA MAGISTRANTO +(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ +antaŭtagmeze, -- ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere -- tiam tute +malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, +estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj -- + +(Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto! + +ASLAKSEN +(sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato --! + +DOKTORO STOCKMANN +Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi +aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio +la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi +ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; -- mi havis sufiĉe da +ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie +ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li +turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn +fibestojn -- + +(bruo en la salono) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi? + +ASLAKSEN +(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri +tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan +ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en +antaŭjuĝoj -- + +(Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) + +(_Aslaksen_ sonorigas fortege) + +LA EBRIA VIRO +(kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi +nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min -- + +KOLERAJ VOĈOJ +Elĵetu la ebriulon! El la pordo! + +(La viro elĵetiĝas.) + +LA MAGISTRANTO +Kiu estas tiu persono? + +PROKSIMA VIRO +Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. + +DUA +Li ne estas el nia urbo. + +TRIA +Laŭdire estas iu lignokomercisto el -- + +(La fino de la frazo estas neaŭdebla.) + +ASLAKSEN +La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. -- Daŭrigu, sinjoro +doktoro; sed provu kiel eble esti modera. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn +estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi +volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, -- ege eraras. +Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, +ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos +sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en +morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas +la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej +ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub +ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la +vero kaj libereco en nia socio. + +KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ +Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar _tio_ estas ĝuste la granda +malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej +danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la +kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- +estas _tiu_! Nun vi scias. + +(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. +Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj +aspekte amuziĝas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj +_Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. +_Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj +_Billing_ parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.) + +ASLAKSEN +La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn +eldirojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia +socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi +al mi eldiri la veron. + +HOVSTAD +La plimulto ĉiam pravas. + +BILLING +Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto! + +DOKTORO STOCKMANN +La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj +mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj +konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj +aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas +en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla +eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la +saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi +ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- +bedaŭrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj +opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego) + +HOVSTAD +Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost +antaŭhieraŭ! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, +anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas +nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, +kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj +staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la +kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas +por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio +por havi iun plimulton kun si. + +HOVSTAD +Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari +revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj +estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la +veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. +Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi +mensogo, miaj sinjoroj! + +(rido kaj krioj el moko) + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj +eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale +konstruita vero vivas -- diru -- ĝenerale 17 -- 18, maksimume 20 +jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece +malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri +ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. +Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas +certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj +veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara +peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj +el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la +socioj. + +ASLAKSEN +Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto. + +LA MAGISTRANTO +Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja +kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas +priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu +damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas +niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni. + +HOVSTAD +Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi +estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn! + +DOKTORO STOCKMANN +Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, +kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la +pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni +pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; +kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu +socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. + +HOVSTAD +Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj +estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. + +(aplaŭdo de pluraj flankoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas +teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura +mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola +Mesaĝo" kaj la tuta disĉiplaro de "La Popola Mesaĝo". + +HOVSTAD +Kaj tiu estas --? + +DOKTORO STOCKMANN +Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun +vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la +homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke ĝi +estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj +senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton +kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. + +BILLING +Nun mi neniam, dia morto -- + +HOVSTAD +(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! + +EKSCITITAJ VOĈOJ +Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la +altranguloj, kiuj regu! + +LABORISTO +Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel! + +ALIULOJ +Ĵetu lin el la pordo! + +CIVITANO +(krias) Blovu la kornon, Evensen! + +(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la +salono.) + +DOKTORO STOCKMANN +(kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne +toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke +vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro +Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja +esti liberpensulo -- + +SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ +(mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad +liberpensulo? + +HOVSTAD +(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? + +DOKTORO STOCKMANN +(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun +sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro +Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la +naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesaĝo" senhonte tiras +vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la +grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur +gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio +la popolo faras homojn. + +(grumblado, ridado kaj bruo en la salono) + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, +kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu +nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita +kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla +korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed +rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan +fazanon aŭ meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun +mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima +parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, -- mi aludas tian +abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate +malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu +dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis +delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj +muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute +alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj +kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej +nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas +neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo. + +(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe) + +CIVITANO +(krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn? + +ALIA VIRO +Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas +bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne +troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco +inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza +aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam +temas pri kvarpieduloj -- + +HOVSTAD +Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro +Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn +opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas +la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesaĝo", +ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo -- _tiuj_ estas la veraj +elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la +ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita +nobleco. + +HOVSTAD +Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi +estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun +mokiĝas. + +MULTAJ LABORISTOJ +Hura por Hovstad! Hura! Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola +profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, -- eĉ ĝis la pintoj +de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! +Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro +de ŝuoj -- + +(ridado kaj tŝŝado) + +LA MAGISTRANTO +Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj. + +DOKTORO STOCKMANN +(neĝenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi +devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, -- jes, ĉar +de li ni devenas -- + +LA MAGISTRANTO +Absurdaj tradicioj. Neiĝas! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj +ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion +faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta +frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve +ankaŭ malmulte liberala. + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto --! + +HOVSTAD +Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere +nova informo. + +(ridado en la asembleo) + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ _tio_, +ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, +ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesaĝo", ke ĝi tagon post +tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto +posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj +koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la +kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la +Muelejvalo! (bruo kaj interrompo) + +DOKTORO STOCKMANN +(neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola +Mesaĝo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli +altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, -- se la +doktrino de "La Popola Mesaĝo" estus ĝusta, _suprenlevi la amason, +tio_ do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed +feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la +kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en +la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne +aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon --; mia edzino Katrine +insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas +disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri +jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno +malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de +oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto +povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo +de mensogo kaj trompo. + +ASLAKSEN +Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon. + +SINJORO +Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli. + +FERVORAJ VOĈOJ +Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli! + +DOKTORO STOCKMANN +(ekscitita) + Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en +eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas! + +HOVSTAD +Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol +vidus ĝin prosperi sur mensogo. + +ASLAKSEN +Forta esprimo. + +(Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_ +ne plu aŭdas.) + +HOVSTAD +(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu +volas ruinigi tutan socion! + +DOKTORO STOCKMANN +(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi +devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili +estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan +landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se +fariĝos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu +la landon; pereigu ĉi tiun popolon! + +VIRO +(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko. + +BILLING +Dia morto, jen la voĉo de la popolo! + +LA TUTA ARO +(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian +landon! Li malamas la tutan popolon! + +ASLAKSEN +Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, +kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en +maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas +akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; +kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi +proponas jenon: + +"La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, +doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon." + +(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj +fajfas kontraŭ lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris. +_Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili +fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin) + +DOKTORO STOCKMANN +(al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al +vi, ke -- + +ASLAKSEN +(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula +voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas +okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing? + +BILLING +Jen kaj blua kaj blanka papero -- + +ASLAKSEN +(malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon +--; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas +jes. Mi mem kolektos la voĉojn. + +(La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj +civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn +en ĉapelojn) + +SINJORO +(al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo? + +HOVSTAD +Vi ja scias kiel impeta li estas. + +ALIA SINJORO +(al _Billing_) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi +rimarkis, ke li drinkas? + +BILLING +Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, +kiam iu vizitas. + +TRIA SINJORO +Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza. + +LA UNUA SINJORO +Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu? + +BILLING +Povas esti. + +KVARA SINJORO +Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io. + +BILLING +Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne +ricevis. + +ĈIUJ SINJOROJ +(samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble! + +LA EBRIA VIRO +(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi +blankan! + +KRIOJ +Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin! + +MORTEN KIIL +(proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio +sekvas el tia arlekenaĵo? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi faris mian devon. + +MORTEN KIIL +Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo? + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas. + +MORTEN KIIL +Ankaŭ de _mia_ tanejo? + +DOKTORO STOCKMANN +Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga. + +MORTEN KIIL +Ĉu _tion_ vi volas presi en la gazetoj? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi kaŝos nenion. + +MORTEN KIIL +Tio estos por vi multekosta, Stockmann. + +(Li foriras.) + +GRASA SINJORO +(iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi +pruntedonas vian domon al popolmalamiko? + +HORSTER +Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro +grandkomercisto. + +LA GRANDKOMERCISTO +Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia. + +HORSTER +Al kio aludas la grandkomercisto? + +LA GRANDKOMERCISTO +Vi aŭdos de mi morgaŭ. + +(Li turnas sin, kaj foriras.) + +PETRA +Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster? + +HORSTER +Jes, estas grandkomercisto Vik. + +ASLAKSEN +(kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj +sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj +voĉoj kontraŭ unu -- + +JUNA SINJORO +La unu estas tiu de la ebria viro! + +ASLAKSEN +Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de +civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann +estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, +civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva +magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) +La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.) + +BILLING +Vivu la prezidanto. + +LA TUTA ARO +Hura por presisto Aslaksen! + +DOKTORO STOCKMANN +Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas +lokon por pasaĝeroj al la nova mondo? + +HORSTER +Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +(dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! +Venu, knaboj! + +(Li prenas la brakon de sia edzino.) + +SINJORINO STOCKMANN +(mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la +popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! +Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi +pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras. + +ASLAKSEN +(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann! + +BILLING +Estas, dia mor -- --. Tiaĵo estas kruda por sincera homo. + +KRUDA VOĈO +Li eĉ minacas! + +EKSCITAJ VOĈOJ +Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo! + +VIRO +(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu! + +(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La _doktoro_ iras kun la +siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.) + +LA TUTA AMASO +(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! +Popolmalamiko! + +BILLING +(ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe +Stockmann ĉi-vespere! + +(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas +eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:) + +"Popolmalamiko! Popolmalamiko!" + + + + +KVINA AKTO + + +(Laborĉambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj ŝrankoj kun +diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la +antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur +la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. +Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de +libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas +antaŭtagmeze.) + +(_Doktoro Stockmann_, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, +staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; +fine li antaŭentiras ŝtonon.) + +DOKTORO STOCKMANN +(parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi +trovis ankoraŭ unu. + +SINJORINO STOCKMANN +(ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn. + +DOKTORO STOCKMANN +(metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi +konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, +kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. +(rastas sub librobreto) Ĉu ŝi -- kiel diable ŝi nomiĝas, -- ŝi, +la servistino, -- ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston? + +SINJORINO STOCKMANN +(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni +hodiaŭ. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas. + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. +(parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. +(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel. + +SINJORINO STOCKMANN +De kiu ĝi estas? + +DOKTORO STOCKMANN +De la domposedanto. Li malluigas nin. + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo -- + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras. +Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian -- pro siaj +kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne +kuraĝas ofendi certajn riĉulojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Jen vidu, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; +neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la +tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova +mondo, kaj tiam -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo? + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, +brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; +ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas! + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas +por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar +ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro +kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, -- +estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu +pro _tio_ ni devas forvojaĝi el la lando? + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj +aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. +Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; _tio_ ne estas la plej +malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas +partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera +okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la +liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la +kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne +torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel +hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras +trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara +insulo por vendo malmultekoste -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, sed la knaboj, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la +knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja +mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne +perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas +iun prudenton por perdi. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn +konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el +justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti +vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras +plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas +liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, jes, eble estas stulte, sed -- + +(Petra envenas de la sidĉambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu vi jam nun venas de la lernejo? + +PETRA +Jes; mi estas maldungita! + +SINJORINO STOCKMANN +Maldungita! + +DOKTORO STOCKMANN +Ankaŭ vi! + +PETRA +Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi ĝuste faris! + +SINJORINO STOCKMANN +Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo! + +PETRA +Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio +ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi +maldungiĝis. + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, +belege. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do -- + +PETRA +Ne estis nur sole _tio_. Aŭdu nun, patro! + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kaj kio? + +PETRA +Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi +ricevis ĉi-matene -- + +DOKTORO STOCKMANN +Sen subskribo, ĉu? + +PETRA +Jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉar ili ne _kuraĝas_ riski la nomon, Katrine! + +PETRA +Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, +rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri +diversaj aferoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi do ne neis? + +PETRA +Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn +opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi +disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas +por via gastameco, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, +Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone. + +SINJORINO STOCKMANN +Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, +Petra. + +PETRA +(malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu +eniri. + +HORSTER +(el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari +viziteton por aŭdi kiel statas. + +DOKTORO STOCKMANN +(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster. + +PETRA +Sed kiel vi mem trairis hejmen? + +HORSTER +Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje +preferas uzi la buŝon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi +montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. +Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta +aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj +tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati +min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia +urbo! + +HORSTER +Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos +serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika +opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel +aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel +ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde --. Ho; sed pro +diablo, -- funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi +estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi neniam fariĝos, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto +en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi +fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel +acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo. + +PETRA +Ba; nur ridu pri ili, patro. + +HORSTER +La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi +staras ĉi tie. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! +Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis +patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster? + +HORSTER +Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ĉu estas io pri la ŝipo? + +HORSTER +Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros. + +PETRA +Ĉu vi do estas maldungita? + +HORSTER +(ridetas) Jes, efektive estas tiel. + +PETRA +Ankaŭ vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jen vi vidas, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta -- + +HORSTER +Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia +eksterurba ŝipsocieto. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- riĉa homo, sendependa de +ĉiuj --! Fi, pro diablo! + +HORSTER +Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni +min, se li nur kuraĝus -- + +DOKTORO STOCKMANN +Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas! + +HORSTER +Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi +muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj +kaj farĉokapoj ĉiuj! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Tomas do! + +PETRA +(al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio +ĉi ne rezultus. + +HORSTER +Pri tio mi ne pentas. + +PETRA +(etendas al li la manon) Dankon pro tio. + +HORSTER +(al la doktoro) Kaj ankaŭ _tion_ mi volus diri, ke ĉar vi fine +decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi -- + +SINJORINO STOCKMANN +Tŝ; ĉu iu frapis la pordon? + +PETRA +Eble estas onklo. + +DOKTORO STOCKMANN +Aha! (krias) Envenu! + +SINJORINO STOCKMANN +Kara Tomas, promesu al mi do -- + +(La magistranto venas de la antaŭĉambro.) + +LA MAGISTRANTO +(ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; envenu. + +LA MAGISTRANTO +Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj. + +SINJORINO STOCKMANN +Ni iros en la sidĉambron dume. + +HORSTER +Kaj mi revenos poste. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon -- + +HORSTER +Ja, ja, do mi atendas. + +(Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidĉambron.) + +LA MAGISTRANTO +(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj) + +DOKTORO STOCKMANN +Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la +kepon. + +LA MAGISTRANTO +Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis +malvarmumon hieraŭ; mi frostis -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme. + +LA MAGISTRANTO +Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn +ekscesojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran? + +LA MAGISTRANTO +(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la +baneja direkcio. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi estas maldungita, ĉu? + +LA MAGISTRANTO +Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed +-- sincere dirite -- ni ne kuraĝis pro la publika opinio. + +DOKTORO STOCKMANN +(ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis _pli frue_ hodiaŭ. + +LA MAGISTRANTO +Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi +iun ajn praktikon en nia urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe? + +LA MAGISTRANTO +La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo +al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj +mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian +subskribon; ili tute simple ne _kuraĝas_. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do? + +LA MAGISTRANTO +Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia +urbo por ioma tempo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon. + +LA MAGISTRANTO +Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, +kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj +konfesi vian eraron -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas? + +LA MAGISTRANTO +Eble; estas tute ne senŝance. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio. + +LA MAGISTRANTO +La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege +grave por ni havi tian konfeson de vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion +mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj! + +LA MAGISTRANTO +Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke +vi havas la tutan urbon dorse -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --. +(ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian +praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras! + +LA MAGISTRANTO +Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, +Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera +homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas? + +LA MAGISTRANTO +Ne. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi +sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin +mem en la okulojn. + +LA MAGISTRANTO +Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo +por via obstineco --; sed tia ja ekzistas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kion vi aludas per _tio_? + +LA MAGISTRANTO +Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa +homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj +perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed al kio do _tio_ aludu? + +LA MAGISTRANTO +Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la +testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo +por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi? + +LA MAGISTRANTO +Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe +riĉa homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi neniam suspektis --! + +LA MAGISTRANTO +Hm, -- vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de +lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via +edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al +vi? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro +tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel +certe, Petro? + +LA MAGISTRANTO +Mi sciiĝis de tute fidinda fonto. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaŭ la infanoj! +Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine! + +LA MAGISTRANTO +(retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru! + +SINJORINO STOCKMANN +(malfermas la pordon) Kio estas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nenio, kara; nur reen eniru. + +(_Sinjorino Stockmann_ fermas.) + +DOKTORO STOCKMANN +(paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, -- ili do ĉiuj estas +sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni +estas sekura! + +LA MAGISTRANTO +Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas +nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke +mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn. + +LA MAGISTRANTO +(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur +multon. + +DOKTORO STOCKMANN +Kian multon? + +LA MAGISTRANTO +La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj +atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraŭ la +estrantajn civitanojn en la urbo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kiujn; kiujn? + +LA MAGISTRANTO +-- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento +de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil. + +DOKTORO STOCKMANN +(konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi +konas dum mia vivo. + +LA MAGISTRANTO +Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- ĉar nun ni +havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.) + +DOKTORO STOCKMANN +Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu +ŝin kun akvujo, ŝin, -- ŝin -- kion diable --, ŝin, kiu ĉiam +havas fulgon sur la nazo -- + +SINJORINO STOCKMANN +(en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas! + +PETRA +(ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas +paroli kun vi sola. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro. + +(_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaŭ li.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kio estas? Eksidu. + +MORTEN KIIL +Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro +Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĉu ne? + +MORTEN KIIL +Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi +havas sufiĉe da tiu "moksigena" ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. +Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi havas. + +MORTEN KIIL +Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion _mi_ havas +ĉi tie? + +DOKTORO STOCKMANN +Espereble ankaŭ bonan konsciencon. + +MORTEN KIIL +Ba! Estas io multe pli bona ol tio. + +(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron +da dokumentoj.) + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo? + +MORTEN KIIL +Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi jam aĉetis --? + +MORTEN KIIL +Tiom por kio mi havis monon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun! + +MORTEN KIIL +Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj +estas ja frenezaj en nia urbo! + +MORTEN KIIL +Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se _tio_ +estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj +jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, +ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min? + +DOKTORO STOCKMANN +Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti. + +MORTEN KIIL +Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min +"la melo", mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri +tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel +purema homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kiel vi volas realigi _tion_? + +MORTEN KIIL +_Vi_ purigu min, Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi! + +MORTEN KIIL +Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi +ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra +kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom +ŝparitan, komprenu. + +DOKTORO STOCKMANN +(ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo! + +MORTEN KIIL +Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, +ĉu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi daŭre +lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la +sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de +Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras, +-- se li ne estas frenezulo. + +DOKTORO STOCKMANN +(paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas +frenezulo! + +MORTEN KIIL +Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en +danĝero. + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis +tiujn senvaloraĵojn! + +MORTEN KIIL +Kio estas farita, plej forte efikas. + +DOKTORO STOCKMANN +(paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri +la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas. + +MORTEN KIIL +(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi +ne valoros multe. + +(Li metas la dokumentujon en la poŝon.) + +DOKTORO STOCKMANN +Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por +preventi; iu kontraŭinfekta drogo -- + +MORTEN KIIL +Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, aŭ por neŭtraligi ilin. + +MORTEN KIIL +Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, babilaĵo! -- Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne +povas esti imagaĵo do! Lasu ilin _havi_ sian imagaĵon! Ĉu ne la +nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; -- +kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo! + +MORTEN KIIL +Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas +priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj. + +MORTEN KIIL +Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino. + +DOKTORO STOCKMANN +(ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! +Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran +turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem +--! + +MORTEN KIIL +Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas +respondon de vi. _Jes_ aŭ _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos +la akciojn al la bonfara fondaĵo, -- kaj tio jam hodiaŭ. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kion ricevos Katrine? + +MORTEN KIIL +Eĉ ne grajneton. + +(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. _Redaktoro Hovstad_ kaj +_presisto Aslaksen_ aperas.) + +MORTEN KIIL +Jen, vidu tiujn du! + +DOKTORO STOCKMANN +(fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu _vi_ denove kuraĝas veni ĉi tien +al mi! + +HOVSTAD +Jes vere ni tion faras. + +ASLAKSEN +Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi. + +MORTEN KIIL +(flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua. + +ASLAKSEN +(okulumas al _Hovstad_) Aha! + +(_Morten Kiil_ foriras.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge. + +HOVSTAD +Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno +hieraŭ -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion +sintenaĉa, virinaĉa --. Pro diablo fi! + +HOVSTAD +Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne _povis_ ion alian fari. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi _ne kuraĝis_ ion alian, ĉu ne? + +HOVSTAD +Jes, se vi preferas. + +ASLAKSEN +Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro +Hovstad aŭ mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Aludo? Pri kio? + +ASLAKSEN +Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi tute ne komprenas vin. + +ASLAKSEN +(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann. + +HOVSTAD +Ne estas plu necese teni tion sekrete. + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto --! + +ASLAKSEN +Ĉu mi rajtas demandi, -- ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la +urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed --? + +ASLAKSEN +Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas +tiel parence proksima. + +HOVSTAD +Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la +atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun +mi, doktoro Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras +kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas +farebla? + +ASLAKSEN +(ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas +esti plenumata elegante. + +HOVSTAD +Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la +respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras? + +ASLAKSEN +Tion sinjoro Hovstad plej bone -- + +HOVSTAD +Ne, vi parolu, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja +opinias, ke ni kuraĝas meti "La Popolan Mesaĝon" je via dispono. + +DOKTORO STOCKMANN +_Nun_ vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke +leviĝos ŝtormo kontraŭ nin? + +HOVSTAD +Ni devas elteni la ŝtormon. + +ASLAKSEN +Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos +rezulton -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi +aludas --? + +HOVSTAD +Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la +estro de la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan +"melon" partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la +akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba +kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni +sukcesos? Ĉu? + +HOVSTAD +Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesaĝon" kun vi. + +ASLAKSEN +En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro +Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj? + +ASLAKSEN +Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. +Fidu tion. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun +kompenson --? + +HOVSTAD +Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesaĝo" +staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj +ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda +politiko, mi vere malvolonte farus. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. +(ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras +ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie +estas la bastono? + +HOVSTAD +Kion tio signifu? + +ASLAKSEN +Vi do ne volas --? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj +akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni +riĉuloj. + +HOVSTAD +Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti +prezentata dumaniere. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La +Popolan Mesaĝon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; +vi persekutos min, mi opinias, -- ĉasos min, -- provos gorĝmordi +min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon! + +HOVSTAD +Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon. + +ASLAKSEN +Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas. + +DOKTORO STOCKMANN +Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) -- +ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el +ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen +--! + +HOVSTAD +Vi do ne volas atenci nin! + +ASLAKSEN +Atentu pri tiu pluvŝirmilo! + +DOKTORO STOCKMANN +Tra la fenestro, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +(ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza! + +DOKTORO STOCKMANN +Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue +kiel poste. + +ASLAKSEN +(kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne +estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu! + +(_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la +sidĉambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas! + +DOKTORO STOCKMANN +(frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la +defluilon! + +HOVSTAD +Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro +Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro) + +ASLAKSEN +(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra +la sidĉambro) + +SINJORINO STOCKMANN +(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas! + +DOKTORO STOCKMANN +(ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kion ili volis pri vi? + +DOKTORO STOCKMANN +Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al +la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas +tie? + +SINJORINO STOCKMANN +Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas? + +DOKTORO STOCKMANN +Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu +la fulgitinon al la "melo" kun ĝi plej eble rapide. Rapidu! + +(_Petra_ eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne +scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke +ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos +mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas. + +(_Petra_ revenas.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu? + +PETRA +Farite. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone. -- Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni +restos, kie ni estas, Katrine! + +PETRA +Ni restos! + +SINJORINO STOCKMANN +En ĉi tiu urbo? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; +ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi +eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni +dum la vintro. + +HORSTER +Tion vi ricevos ĉe mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vere? + +HORSTER +Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas +hejme. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, kiel bonvole de vi. Horster. + +PETRA +Dankon! + +DOKTORO STOCKMANN +(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun +mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj +por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon +je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la +banejo -- + +SINJORINO STOCKMANN +(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis. + +DOKTORO STOCKMANN +-- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin +fari! La malriĉulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas; +kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj +plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel +estas ie skribita. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la +batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj +satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel +simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la +hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de +liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj +vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron +malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble +vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi +devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_? + +HORSTER +Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar +komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, -- li estas kvazaŭ +glutavida lupaĉo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun +jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da +brutetoj _ili_ konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, +tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj +abonantoj de "La Popola Mesaĝo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho, +venu ĉi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen +ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, aldone vi devas pene ŝpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_ +estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas +_tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi +kuraĝos preni sur sin mian taskon. + +PETRA +Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. -- Sed jen +jam la knaboj. + +(_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidĉambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ? + +MORTEN +Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo -- + +EJLIF +Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni. + +MORTEN +Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn +tagojn. + +DOKTORO STOCKMANN +(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen +mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon! + +LA KNABOJ +Ne en la lernejon! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed ne, Tomas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke +vi eĉ nenion lernu -- + +MORTEN +Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio +vi devas helpi min, Petra. + +PETRA +Jes, patro, fidu min je tio. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min +popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du +knabojn por komenci. + +SINJORINO STOCKMANN +Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn +vere bubaĉajn --? + +MORTEN +Jes, patro, el tiuj mi konas multajn! + +DOKTORO STOCKMANN +Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas +eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili. + +MORTEN +Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj! + +(_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.) + +SINJORINO STOCKMANN +Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas +la plej forta viro en la urbo! + +SINJORINO STOCKMANN +La plej forta -- _nun_? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke _nun_ mi estas unu +el la plej fortaj viroj en la tuta mondo. + +MORTEN +Ho ne do! + +DOKTORO STOCKMANN +(mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi +faris grandan malkovron. + +SINJORINO STOCKMANN +Nun denove? + +DOKTORO STOCKMANN +Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme) +La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, +estas tiu, kiu staras tute sola. + +SINJORINO STOCKMANN +(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --! + +PETRA +(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro! + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + +***** This file should be named 19803-0.txt or 19803-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/ + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19803-0.zip b/19803-0.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..9b8d02f --- /dev/null +++ b/19803-0.zip diff --git a/19803-h.zip b/19803-h.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..536ae61 --- /dev/null +++ b/19803-h.zip diff --git a/19803-h/19803-h.htm b/19803-h/19803-h.htm new file mode 100644 index 0000000..d40c64f --- /dev/null +++ b/19803-h/19803-h.htm @@ -0,0 +1,6627 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<title>Popolmalamiko</title> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--></style> +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Popolmalamiko + Dramo en kvin aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>POPOLMALAMIKO</h1> + +<p>Dramo en kvin aktoj</p> + +<p>(En folkefiende)</p> + +<p>(1882)</p> + +<p>Tradukis: Odd Tangerud</p> + +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 54<br> +N - 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 03<br> +Fax. 32 85 5082<br> +ISBN 82-91707-51-0</p> +</div> + +<p>Popolmalamiko</p> + +<p>ROLOJ:</p> +<ul> +<li>DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo.</li> +<li>SINJORINO STOCKMANN, lia edzino.</li> +<li>PETRA, ilia filino, instruistino.</li> +<li>EJLIF, ilia filo, 13 jara.</li> +<li>MORTEN, ilia filo 10 jara.</li> +<li>PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba +magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p.</li> +<li>MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann.</li> +<li>HOVSTAD, redaktoro de la gazeto “La Popola Mesaĝo”.</li> +<li>BILLING, kunlaboranto en la gazeto.</li> +<li>ŜIPESTRO HORSTER.</li> +<li>PRESISTO ASLAKSEN.</li> +<li>PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj, +kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj.</li> +</ul> + +<p>(Stockmann prononciĝas <i>Stokman</i> kun mallonga <i>o</i>)</p> + +<p>(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Vespero en la sidĉambro de la <b>doktoro</b>; senlukse sed belete +ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el +kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima +al la laborĉambro de la <b>doktoro</b>. Sur la kontraŭa muro, rekte +kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj +ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, +kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo +estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun +ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie +vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Billing</b> sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. +<b>Sinjorino Stockmann</b> staras apud la tablo kaj transdonas al li +pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la +tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita +manĝo.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas +esti kontenta per malvarma manĝaĵo.</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(manĝante)</span> Gustas bonege, — vere bonege.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —</p> + +<p>BILLING<br> +Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel +sola kaj manĝi senĝenate.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ja, ja, kiam bongustas al vi — <span class="staging">(aŭskultas en la direkto de la +antaŭĉambro)</span> Jen eble venas ankaŭ Hovstad.</p> + +<p>BILLING<br> +Jes eble.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Magistranto Petro Stockmann</b> en surtuto kun uniformĉapo kaj +bastono envenas.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Altestime bonan vesperon, bofratino.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(alvenas en la sidĉambron)</span> Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? +Ĝentile de vi fari viziton.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi ĵus preteriris, kaj — <span class="staging">(kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro)</span> +Pardonu, aspekte vi havas gastojn.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(iom embarasata)</span> Ne, tute ne; estas tute hazarde. <span class="staging">(rapide)</span> Bonvolu +eniri por kunmanĝeti!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas +por <em>mia</em> stomako.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho, unu solan fojon —.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. +Estas en la daŭro pli sane, — kaj ankaŭ pli ŝpareme.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus —. <span class="staging">(montras al la oficejo de la +doktoro)</span> Ĉu — Ĉu eble li ne estas hejme?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, — li kaj la knaboj.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu tio estas saniga? <span class="staging">(aŭskultas)</span> Jen li verŝajne venas.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne, ne estas li. <span class="staging">(oni frapas)</span> Envenu! <span class="staging">(<b>Redaktoro Hovstad</b> envenas +de la antaŭĉambro.)</span></p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu —?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, +sinjoro magistranto.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(salutas iom retene)</span> Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj +aferoj?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Parte. Estas io por la gazeto.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en “La +Popola Mesaĝo”.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, li degnas skribi en “La Popola Mesaĝo”, kiam li pro la vero +devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(al <b>Hovstad</b>)</span> Sed ĉu vi ne volas —? <span class="staging">(montras al la +manĝoĉambro)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu +legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne +havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; — vere bona civitana +spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon +kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La banejo, jes.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La +banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro +Hovstad. Sendube!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Tion saman ankaŭ Tomas diras.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La +homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo +plivaloriĝas de tago al tago.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj la senlaboreco malkreskas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas +konsiderinde malaltigita — feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se +ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; — multajn vizitantajn +fremdulojn, — sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la +institucio.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj +kaj similaj aferoj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu li skribis ion ankaŭ nun?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, +priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi +flankenmetis la artikolon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aha, estis supozeble iu manko en ĝi?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, +printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri +somerrestado —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Nu, li ja estas en la servo de la banejo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, kaj estas ja ankaŭ <em>li</em>, kiu ĝin kreis komence.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu estas <em>li</em>? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas +tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ <em>mi</em> faris modestan +kontribuon al tiu entrepreno.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, tion Tomas ĉiam diras.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon +kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed <em>mi</em> nur pensis, ke la +ideo origine venis de la doktoro.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo — +bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas +bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi +domo —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, kara bofrato —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kiel do la magistranto —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia +edzo certe revenos.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Dankon; peceton eble. <span class="staging">(Li iras en la manĝoĉambron.)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(iom mallaŭte)</span> Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de +la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la +honoron kiel fratoj?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas +kontentaj pri divido.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Jen +li estas, mi pensas.</p> + +<p class="staging"> +(Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridas kaj faras bruon ekstere)</span> Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne +ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur +la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis +lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ŝipestro Horster</b> envenas kaj salutas la sinjorinon)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! +Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon —</p> + +<p class="staging"> +(Li puŝetas <b>Horster</b> en la manĝoĉambron. Ankaŭ <b>Ejlif</b> kaj +<b>Morten</b> eniras.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(turnas sin ĉe la pordo)</span> Nu, ĉu estas vi, Petro? <span class="staging">(aliras kaj +etendas al li la manon)</span> Ho, vere ĝojige.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas +la grogon, Katrine?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne, ne; la akvo jam bolas. <span class="staging">(Ŝi iras en la manĝoĉambron.)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ankaŭ grogon —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ŝajnas al mi — <span class="staging">(ekrigardas al la manĝoĉambro)</span> Estas strange, ke +ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(frotas la manojn)</span> Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? +Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! +Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de +la estonteco, Petro.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus “trafosi”, kiel vi +vortumas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, pri tio vi devas demandi la junularon — en pleneco de la tempo. +Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj +mi —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Nu do! Estas mirige stranga nomigo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas +arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en +tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni +vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu vere vi tion trovas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn +viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo +malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj +multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta +vorto, — sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan +metropolon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Hm; metropolon —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun +aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, — promesoj, sennombraj +taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj <em>jen</em> la ĉefa afero. <span class="staging">(krias)</span> +Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(en la manĝoĉambro)</span> Ne, li ankoraŭ ne venis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni +vivis en malsato —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Nu ja, kompreneble —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj +nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon +por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi +ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? +Venu —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne, ne, tute ne —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, mi tion rimarkis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine +ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne +samopinias? Staru ĉi tie; — ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; +kiam la lumo radias tiel faske —. Mi vere trovas, ke aspektas +elegante. Ĉu ne?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi +enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Preskaŭ, jes —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke +ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes ja, laŭ ties kondiĉoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne +povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, +komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, — por mi estas nepra +vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj +—; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel +bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Artikolon de mi?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho tiun, jes! — Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj — <span class="staging">(paŝadas sur la +planko)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(postrigardas lin)</span> Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas)</span> Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; +almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ +eble eĉ nenio. Eble estas nur imago.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? +Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro +de la baneja estraro —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj mi opinius, ke mi —; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas +plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per +la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras +laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu <em>mi</em> iam iras laŭ insidaj vojoj?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj +tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La +individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli +ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de +la tutaĵo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona +Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, — frue aŭ +malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras — <span class="staging">(salutas en la +manĝoĉambron)</span> Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj.</p> + +<p class="staging"> +(Li foriras.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(revenas en la sidĉambron)</span> Ĉu li foriris?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj furioza.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton +antaŭtempe.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Pri kio vi farus al li raporton?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Hm; lasu tion al mi, Katrine. — Tamen estas strange, ke la poŝtisto +ne venas.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hovstad</b>, <b>Billing</b> kaj <b>Horster</b> ekstaris de la manĝotablo kaj +venas en la sidĉambron. <b>Ejlif</b> kaj <b>Morten</b> venos iom poste.)</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(streĉas la brakojn)</span> Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas +sin kiel nova homo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Certe estis ni el “La Popola Mesaĝo”, kiujn li ne povis digesti.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo.</p> + +<p>BILLING<br> +<em>Jen</em> la vorto! Ĝi rezumas la situacion.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne +havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu +damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la +tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(irante al la manĝoĉambro)</span> Tuj mi ĝin alportos.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi +—. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.</p> + +<p class="staging"> +(La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. <b>Sinjorino Stockmann</b> +alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj +necesaĵoj.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu +sin mem.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(prenas glason)</span> Efektive ni faru. <span class="staging">(dum la grogo miksiĝas)</span> Kaj nun +la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, +trovu mian pipon. <span class="staging">(La knaboj iras en la ĉambron dekstre.)</span> Mi +suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. +<span class="staging">(vokas)</span> Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi +metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! <span class="staging">(La knaboj alportas la +pridemanditajn aĵojn.)</span> Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, +vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie +supre en Nordlando. <span class="staging">(tostas)</span> Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli +bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(trikante)</span> Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster?</p> + +<p>HORSTER<br> +Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj vi ja iros al Ameriko?</p> + +<p>HORSTER<br> +Jes, mi intencas.</p> + +<p>BILLING<br> +Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.</p> + +<p>HORSTER<br> +Ĉu okazos novaj elektoj?</p> + +<p>BILLING<br> +Vi tion ne scias?</p> + +<p>HORSTER<br> +Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.</p> + +<p>BILLING<br> +Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu?</p> + +<p>HORSTER<br> +Ne, tiujn mi ne komprenas.</p> + +<p>BILLING<br> +Tamen; voĉdoni oni ja devas.</p> + +<p>HORSTER<br> +Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?</p> + +<p>BILLING<br> +Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; +ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon.</p> + +<p>HORSTER<br> +Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus +malbone.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte +pri la aferoj de la lando.</p> + +<p>BILLING<br> +Vere strange.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj +en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro +Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en “La Popola Mesaĝo” morgaŭ?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian +artikolon —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas +atendi pri ĝi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la +plej oportuna momento —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al +vi post iom —</p> + +<p class="staging"> +(<b>Petra</b>, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la +brako, envenas el la antaŭĉambro.)</p> + +<p>PETRA<br> +Bonan vesperon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?</p> + +<p class="staging"> +(reciprokaj salutoj; <b>Petra</b> demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn +sur seĝon apud la pordo.)</p> + +<p>PETRA<br> +Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi.</p> + +<p>BILLING<br> +Ĉu mi pretigu glaseton por vi?</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(venas al la tablo)</span> Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro +forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. <span class="staging">(iras al la seĝo, +kie kuŝas la vestaĵoj)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Leteron! De kiu?</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(serĉas en la mantelpoŝo)</span> Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus +kiam mi eliris —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj iras al ŝi renkonte)</span> Kaj nur nun vi ĝin donas!</p> + +<p>PETRA<br> +Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kaptas la leteron)</span> Mi vidu, mi vidu, infano. <span class="staging">(rigardas la +surskribon)</span> Jes, ĝuste —!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu estas <em>tiu</em> kiun vi tiel atendis, Tomas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri — Kie trovos mi lampon, Katrine? +Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone, bone. Pardonu momenton —</p> + +<p class="staging"> +(Li iras en la ĉambron dekstre.)</p> + +<p>PETRA<br> +Kio do tio estas, patrino?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto.</p> + +<p>BILLING<br> +Supozeble eksterurba paciento —</p> + +<p>PETRA<br> +Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. <span class="staging">(pretigas +sian glason)</span> Ho, bone gustos!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo?</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(trinketas)</span> Du horojn.</p> + +<p>BILLING<br> +Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto —</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(eksidas ĉe la pordo)</span> Kvin horojn.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.</p> + +<p>PETRA<br> +Amaseton, jes.</p> + +<p>HORSTER<br> +Aspekte vi havas sufiĉan laboron.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca.</p> + +<p>BILLING<br> +Vi tion ŝatas, ĉu?</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone.</p> + +<p>MORTEN<br> +Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.</p> + +<p>PETRA<br> +Pekulino?</p> + +<p>MORTEN<br> +Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro +estas puno pro niaj pekoj.</p> + +<p>EJLIF<br> +<span class="staging">(spitblovas moke)</span> Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu, nu, Ejlif!</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Jen, bonege.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi ne volas multe labori, Morten?</p> + +<p>MORTEN<br> +Ne, mi ne volas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo?</p> + +<p>MORTEN<br> +Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi.</p> + +<p>EJLIF<br> +Kaj do vi devus ja esti pagano.</p> + +<p>MORTEN<br> +Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano.</p> + +<p>BILLING<br> +Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(faras signon)</span> Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, dia morto —! Mi <em>estas</em> pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, +baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro.</p> + +<p>MORTEN<br> +Kaj ĉu <em>ni tiam</em> rajtos fari ĉion laŭ nia volo?</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, vidu, Morten —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ.</p> + +<p>EJLIF<br> +<em>Mi</em> povus tamen resti tempeton —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Eĉ vi ne; eniru ambaŭ.</p> + +<p class="staging"> +(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo.</p> + +<p>PETRA<br> +Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni +prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj.</p> + +<p>HORSTER<br> +Vi devas mensogi, ĉu?</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne +kredas?</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, estas ja tro certe.</p> + +<p>PETRA<br> +Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus +tute alimaniere.</p> + +<p>BILLING<br> +Ho ĉu, rimedojn —</p> + +<p>HORSTER<br> +Nu, se vi pri <em>tio</em> pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi +volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro +staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur +la teretaĝo —</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi +pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan +rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?</p> + +<p>PETRA<br> +Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Stockmann</b> venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en +la mano.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(svingas la leteron)</span> Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la +urbo!</p> + +<p>BILLING<br> +Novaĵo?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kia novaĵo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Granda malkovro, Katrine!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kiun vi faris?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĝuste mi. <span class="staging">(paŝas tien kaj reen)</span> Ke ili nun venu, kiel ili +kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de +frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!</p> + +<p>PETRA<br> +Sed, patro, diru do pri kio tio temas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus +Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri +kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas apud la tablo)</span> Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas +saniga loko?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Eĉ eksterordinare saniga loko, — loko, kiu meritas la plej ardan +rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes sed, kara Tomas —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en +“La Popola Mesaĝo” kaj en flugfolioj —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu jes, kaj sekve?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj +— kaj diablo scias kion oni elpensis —</p> + +<p>BILLING<br> +“La pulsanta koro de la urbo” mi iam en solena momento permesis al mi +—</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, +grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, — ĉu vi scias +kio tiu estas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, sed kio ĝi do estas?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu, kio ĝi estas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La tuta banejo estas pestejo.</p> + +<p>PETRA<br> +La banejo, patro!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(samtempe)</span> Nia banejo!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(same)</span> Sed, sinjoro doktoro —</p> + +<p>BILLING<br> +Absolute nekredeble!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece +danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, — ĉio +tio kio odoras tiel abomene, — tio infektas la akvon en la kondukaj +tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la +plaĝon —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +— kie la marbanejoj situas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĝuste tie.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun +suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn +de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, — kaj tifaj kaj +gastraj —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, vere okazis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, — +vintre, — mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la +akvon kiel eble plej zorge.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Do estas pri <em>tio</em>, ke vi estis tiom okupata!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie +mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la +universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por +ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj ĝin vi nun ricevis?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(montras la leteron)</span> Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de +putrantaj organikaj materioj en la akvo, — infuzorioj amase. Estas +absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, en tio vi pravas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kompreneble plibonigi la aferon.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu tio eblas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, — detruita. Sed +ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho +ne; tiel freneza mi ne estas.</p> + +<p>PETRA<br> +Nu, sed al ni hejme —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al +la “melo” —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed Tomas do —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li +ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj +havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu —; +nun ili vidu —! <span class="staging">(paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn)</span> Fariĝos +ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro +estu refosota.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> La tuta akvotubaro —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu +ĝin al loko multe pli alta.</p> + +<p>PETRA<br> +Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis +konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, +kredu, mi donos al ili plenan salvon; — jes, ĉar mi kompreneble +skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; +mi nur atendis tiun ĉi. <span class="staging">(montras la leteron)</span> Sed nun mi tuj +ekspedos ĝin <span class="staging">(iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da +paperoj)</span> Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu +kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; +jen; donu ĝin al — al —; <span class="staging">(stamfas)</span> kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, +donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la +magistranto.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Stockmann</b> iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.)</p> + +<p>PETRA<br> +Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero +malkovriĝas, mi pensas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en “La Popola Mesaĝo” pri +via malkovro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vere dankon pro tio.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, certe estas.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(revenas)</span> Nun ŝi foriris kun ĝi.</p> + +<p>BILLING<br> +Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kontente paŝadas ĉirkaŭen)</span> Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian +devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed +tamen —</p> + +<p>BILLING<br> +Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por +doktoro Stockmann?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos.</p> + +<p>BILLING<br> +Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn +aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon +de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, — mi ne +akceptos ĝin.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj vi faras ĝuste, Tomas.</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(suprenlevas sian glason)</span> Je via sano, patro!</p> + +<p>HOVSTAD kaj BILLING<br> +Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.</p> + +<p>HORSTER<br> +<span class="staging">(tuŝetas glason kun la doktoro)</span> Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja —; ho, +estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por +sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!</p> + +<p class="staging"> +(Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun +ŝi. <b>Sinjorino Stockmann</b> krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, +aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn +ĉe la pordo.)</p> + +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas +fermita. Antaŭtagmeze.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al +la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.)</span> Ĉu vi estas hejme, Tomas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(interne)</span> Jes, mi ĵus revenis. <span class="staging">(venas)</span> Ĉu estas io?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Letero de via frato. <span class="staging">(donas ĝin al li)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aha, ni rigardu. <span class="staging">(daŭre legas murmurante)</span> Hm —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kion li do diras?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(metas la paperojn en la poŝon)</span> Ne, li nur skribas, ke li mem +vizitos nin tagmeze.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Do memoru, ke vi tiam estu hejme.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen —; Petro tiel +diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la +urbo.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed sciu, Tomas, — vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la +honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis +vin sur la spuron —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.</p> + +<p>MALJUNA MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas +ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze)</span> Ĉu estas — estas vero?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(al li renkonte)</span> Patro, — ĉu estas vi!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho, sed envenu do.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kio estas vero?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kompreneble estas vero. Sed kiel <em>vi</em> sciiĝis pri <em>tio</em>?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(envenas)</span> Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu ŝi faris?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Jes ja; kaj ŝi rakontis —. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi +min; sed tia Petra ja ne estas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. +Sed tio tamen do estas vero, ĉu?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. <span class="staging">(sidigas lin en la +sofon)</span> Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo —?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(baraktas kun la ridado)</span> Feliĉo por la urbo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe —</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Ja ja ja! — Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari +arlekenaĵon pri via propra samsanga frato.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Arlekenaĵon!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, kara patro —</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj +palpebrumas ruze al la doktoro)</span> Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj +bestoj enrampis en la akvotubojn?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho jes, infuzorioj.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Sed neniu povas vidi ilin, — ĉu ne estas tiel?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, vidi ilin oni ne povas.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(silente klukridante)</span> Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, +kion mi ĝis nun aŭdis pri vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kiel? Kio?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, ni vidos.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu vi imagas lin tiel freneza?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili +bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min +el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi +kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, +Stockmann.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed bopatro —</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Nur arlekenaĵon, mi diras. <span class="staging">(ekstaras)</span> Se vi kapablas tion fari, +tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante +sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, tio estas ja ĝentila.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion +kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Redaktoro Hovstad</b> venas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Bonan matenon! <span class="staging">(haltas)</span> Ho, pardonu —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, ne. Envenu; envenu.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(denove klukridas)</span> Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kion vi aludas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kompreneble, li partoprenas.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas +vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho ne; restu iomete, bopatro.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; +diable, tion vi ne estu farinta por nenio.</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras; <b>Sinjorino Stockmann</b> akompanas lin eksteren.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Imagu, — la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi +pri la akvoliverejo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu estis <em>tiu</em> afero —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ +vi venas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiom longe kiom vi deziras, kara.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ankoraŭ ne. Li venos post iom.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu ja?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la +akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la +afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kiel —? Ni eksidu, kara. — Tie en la sofon.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Hovstad</b> eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de +la tablo.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu? Vi do opinias —?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia +marĉo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kiu marĉo tiu do estus?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de +publikaj oficistoj —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj +kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun +la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj +regas super ni.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon +tien, kie ĝi nun kuŝas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, <em>tio</em> kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun +pliboniĝos.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Glate aŭ ne glate, — farenda ĝi tamen estas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, se la gazetaro prenos la taskon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas +trakti la aferon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +En la gazeto?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes. Kiam mi transprenis “La Popolan Mesaĝon”, mia intenco estis, ke +mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan +potencon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ +ruinigis la gazeton.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne +havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni +povas malhavi la altajn sinjorojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino +ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun +miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi +kiel ĉiaspecajn superstiĉojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas +superstiĉo, do forigu ĝin!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. +Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn +konsiderojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kompreneble. <span class="staging">(forte)</span> Jes, sed — Jes, sed —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek +pli potencavida ol la plimulto de homoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed kara, — kiu pensas tiel?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan +okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas +partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. <em>Tio</em> +estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tion mi bonege komprenas —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, — kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan +respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la +plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, — ke inter +la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel +al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen — +diable —! <span class="staging">(Iu frapas.)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Presisto Aslaksen</b> ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas +simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita +koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(salutas kapkline)</span> Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel +aŭdaca —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jen, jen, — presisto Aslaksen!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, ĝuste, sinjoro doktoro.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu min vi serĉas, Aslaksen?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la +doktoro mem —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, per kio mi servu?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro +intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, por la banejo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi +volas subteni el ĉiuj fortoj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(al la doktoro)</span> Jen vi vidas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi kore dankas vin pro tio! Sed —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni +kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, — kiam ni vere +<em>volas</em>. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro +doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj +estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn +sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn +de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru +iometan manifestacion.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĝuste tio, jes.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble +modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, — laŭ <em>mia</em> +opinio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi +estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ +eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, +kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la +institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio +de domposedantoj —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes —?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +— kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, — ja, +la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nu, — sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi +estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro +mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, — iun potencon, — +se mi mem tion diru.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, jes — tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se +estus bezone.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Manifeston, vi diras?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi +antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas +ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la +aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni +estos singardaj pri <em>tio, </em>neniu povos ofendiĝi, mi pensas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro +Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel +proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el +tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj +de civitano ne devas al li esti rifuzataj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(agitas lian manon)</span> Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel +kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi +estas tiel ĝoja, — tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? +Ĉu!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la +tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la +domposedantoj kaj pretigi la etoson.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne +povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi +pensas, ke la afero iros glate de si mem.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio +pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ +vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi +rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. — Nu ja, mi diru adiaŭ +al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras +malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via +flanko, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. <span class="staging">(prezentas al li la +manon)</span> Adiaŭ, adiaŭ!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Bone, bone.</p> + +<p class="staging"> +(Li salutas kaj eliras; <b>doktoro Stockmann</b> sekvas lin eksteren en la +antaŭĉambron.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(je enveno de la doktoro)</span> Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? +Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi +tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo — tia +honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie +ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro +nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel +fidinda, konfidema homo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi komplete samopinias kun vi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la +bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato <em>devas</em> +esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri +la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; +sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto +ne volas antaŭenigi la aferon —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, kiel vi povas imagi tion?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas imageble. Kaj <em>tiam</em> —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tiam mi promesas al vi —; aŭdu, — tiam vi povos presigi mian +artikolon, — enpreni ĝin tuta kaj kompleta.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(prezentas al li la manuskripton)</span> Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; +ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, — +vere glate!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Hm, — ni vidos. <span class="staging">(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(rigardas en la manĝoĉambron)</span> Katrine —! Nu, Petra, ĉu vi venis +hejmen?</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(envenas)</span> Jes, mi ĵus venis de la lernejo.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(venas)</span> Ĉu li ankoraŭ ne venis?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de +mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi +unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se +fariĝos necese.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la +liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu — mi +havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu? Kaj kion li volis?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. +Katrine, — ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La kompaktan plimulton.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi opinius, ke estas bone! <span class="staging">(frotas la manojn kaj paŝadas tien +kaj reen)</span> Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo +kune kun siaj samurbanoj!</p> + +<p>PETRA<br> +Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Oni sonorigas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Do ni certe havas lin. — — <span class="staging">(Oni frapas.)</span> Bonvole envenu!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(venas de la antaŭĉambro)</span> Bonan matenon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bonvenon, Petro!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Dankon; nu, iel. <span class="staging">(al la doktoro)</span> Hieraŭ post oficejaj horoj mi +ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu vi legis ĝin?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, mi faris.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(kun rigardo flanken)</span> Hm —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Venu, Petra. <span class="staging">(Ŝi kaj <b>Petra</b> iras en la ĉambron maldekstre.)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(post ioma paŭzo)</span> Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ +mia dorso?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj nun vi opinias, ke vi scias?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron +kvazaŭ oficialan dokumenton?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter +alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas +permanenta venenigo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, — +venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al +kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj +kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke +ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, +kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi +menciis — tiel duone ŝerce — tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni +devas pripensi iam en la estonteco.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Iam en la estonteco!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Li ridetis de mia supozata ekstravaganco — kompreneble. Ĉu vi faris +al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble +kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne +sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu fariĝus tiom multekoste?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman +tempospacon de du jaroj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? +Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la +onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed, Petro, tia ĝi ja estas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj ĉio tio nun, — ĝuste nun, kiam la institucio estas en +progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por +fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por +direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni +starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan +institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— ruinigus —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan +estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed kion vi elpensu, ke oni faru?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la +banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la +somero. Kiam la vetero fariĝos varma.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla +kuracisto devas scii fari siajn disponojn, — li devas scii kiel +preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj sekve —? Kio poste?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas +kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe +ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj +financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ruzaĵon?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, estus ruzaĵo, — trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la +publiko, kontraŭ la tuta komunumo!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke +estas iu vere superpenda danĝero.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante +vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed +vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la +banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili +nun situas; kaj estas <em>tiu</em>, — estas tiu fatala eraro, kiun vi ne +volas konfesi. Pa, — ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian +prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato +mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion +konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, — kaj el +diversaj aliaj kialoj, — estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne +direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro +konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub +diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, — +eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala +afero.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Devas esti kaj estu malhelpota.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en “La Popola Mesaĝo” —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri +tio, ke vi faru vian devon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. +Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi +mem?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Por vi kaj por la viaj, jes.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion diable <em>tio</em> signifas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton +al vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis — pro mi mem. Estis ĉiam mia +espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian +ekonomian staton.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu? Ĉu nure pro vi mem —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej +proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion vi opinias, ke mi faras?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas +maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian +malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. +Post subita ideo, — tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan +broŝuron pri ĝi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan +ideon, kiun li ekhavis!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej +bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion vi tiel rekte diras!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti +tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al +vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem +per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri +la registaro, — kritikaĉas ĝin, — pretendas, ke vi estas +neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, — tia +trudema homo, kia vi estas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu do, — ĉu mi ankaŭ estas trudema?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi +spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, +ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja +kuracisto —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, +kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi +estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo +dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri +tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna +momento venis, tiam mi — kaj la aliuloj — prenis la aferon en niajn +manojn —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas +efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por +via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; — estas ja via ĉiama +kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas +malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi +rigardas lin kiel personan malamikon, — kaj tuj ĉiuj atakiloj estas +same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la +tuta urbo, — kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, +Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al +vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kia postulo estas tiu?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por +nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de +la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj +onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos +nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, +ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la +afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la +unua momento imagis al vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aha, — do tion vi atendas!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al +la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion +necesan por plibonigi eblajn difektojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon +kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara +kaj serioza konvinko —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas)</span> Ne rajtas —?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, — kompreneble, tio +estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne +rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa +afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti +libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo — Tion ni malpermesas al vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(krias)</span> Vi malpermesas —; Vi! Tiaj, tiaj —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi malpermesas al vi, — <em>mi</em>, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi +malpermesas, por vi estas obei.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(sin regante)</span> Petro, — se vi ne estus mia frato —</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(ektire malfermas la pordon)</span> Patro, tion vi ne toleru!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(post ŝi)</span> Petra, Petra!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aha, oni staras gvate.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Traaŭdeblas; ni ne povis eviti —</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, mi staris aŭskultante.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Nu, estas ja bone —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(iras pli proksimen)</span> Vi parolis pri malpermeso kaj obeo —?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Vi mem devigis min paroli en tiu tono.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian +mi postulis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj se mi ne — obeas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi +pruvu, ke <em>mi</em> pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam +fari?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion —!</p> + +<p>PETRA<br> +Patro, — maldungon!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata +rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de +la banejo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion vi kuraĝus!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske.</p> + +<p>PETRA<br> +Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Silentu do, Petra!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(rigardas al Petra)</span> Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. +Kompreneble. <span class="staging">(al la sinjorino)</span> Bofratino, supozeble vi estas la plej +prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian +edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +— kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas +senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo +de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de +prospero por la urbo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie +vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika +vivo suĉas sian nutron el mensogo!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Fantaziaĵo — aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn +ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas +malamiko de la socio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kontraŭen al li)</span> Kaj jenon vi kuraĝas —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĵetas sin inter ilin)</span> Tomas!</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(kaptas la brakon de sia patro)</span> Estu trankvila, patro!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion +vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ.</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(paŝas tien kaj reen)</span> Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia +propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas —</p> + +<p>PETRA<br> +Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ +longe, — grinci dentojn, — morde ataki! — Eĉ nomi min malamiko de +la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed estas mi, kiu pravas!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi +ne havas potencon?</p> + +<p>PETRA<br> +Sed patrino do, — kiel vi povas paroli tiel?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, +Katrine. Kaj aŭdu, — ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ +mi, — kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa +potenco, mi opinias!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion mi ne intencas?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +— kontraŭstari vian fraton.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri +ĝusteco kaj vero!</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, pri tio ankaŭ mi demandas?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al +venko.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, — tion vi +faros.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, — al la socio. Mi, +kiu nomiĝas malamiko de la socio!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke <em>tio</em> +estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?</p> + +<p>PETRA<br> +Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, <em>vi</em> povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, +se gravas. — Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi +mem, kaj pri mi —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel +mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian +kanajlaron, — ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni +ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen +vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe +spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio +kunportos.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn)</span> Kaj tiaĵon tiuj +oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, +Katrine?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom +multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. — Jen +la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do +neniam povos —</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ejlif</b> kaj <b>Morten</b>, kun lernolibroj, dume envenis.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La knaboj —! <span class="staging">(subite li staras firme kaj sinrege.)</span> Eĉ ne se la +tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras al sia ĉambro.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(post lin)</span> Tomas, — kion vi volas fari!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la +okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras en sian ĉambron)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekploras)</span> Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn!</p> + +<p>PETRA<br> +Patro, li estas brava! Li ne cedas.</p> + +<p class="staging"> +(La <b>knaboj</b> mire demandas, kio okazis; <b>Petra</b> signas al ili por +silenti.)</p> + +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(La redaktejo de “La Popola Mesaĝo”. Maldekstre en la fono estas +la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun +vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre +estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de +paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj +apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj +staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro +estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj +malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj +en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Redaktoro Hovstad</b> sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas +de dekstre <b>Billing</b> kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)</p> + +<p>BILLING<br> +Nu, jen vere io —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(skribante)</span> Ĉu vi tralegis ĝin?</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(metas la manuskripton sur la pupitron)</span> Jes, mi efektive faris.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?</p> + +<p>BILLING<br> +Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas +peze, kiel — mi diru — kiel frapo de hakilkapo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.</p> + +<p>BILLING<br> +Vere; sed ni daŭre frapos, — frapon post frapo, ĝis la tuta +potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante +tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(mallaŭtigas la voĉon)</span> Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne +troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian +volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, —</p> + +<p>BILLING<br> +Tio estus diable ĉagrene.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. +Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos +ĉiujn etburĝojn sur la nukon, — la tutan asocion de domposedantoj +kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn +aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun +estis liaj plej fortaj subtenantoj —</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam +ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la +magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj +postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la +manojn de liberalaj homoj.</p> + +<p>BILLING<br> +Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, — mi vidas; ni staras +ĵus antaŭ la komenco de revolucio!</p> + +<p class="staging"> +(Oni frapas.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tŝ <span class="staging">(vokas)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Stockmann</b> venas tra la pordo maldekstre en la fono.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(iras al li renkonte)</span> Ho, jen la doktoro. Nu?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ekpresu, sinjoro Hovstad!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tiel do rezultis?</p> + +<p>BILLING<br> +Hura!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion +ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!</p> + +<p>BILLING<br> +Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, +sinjoro doktoro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj +por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(vokas en la presejon)</span> Aslaksen, venu ĉi tien momenton!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho ne, — multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed +ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras +alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, — ĝuste +tiel.</p> + +<p>BILLING<br> +Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la +tuta domaĉo estas malkonstruita.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(venante de la presejo)</span> Malkonstruita! La doktoro do ne intencas +malkonstrui la banejon?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Absolute ne; ne timu.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia +traktaĵo, sinjoro Hovstad?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por +kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran +homon ĉe via flanko.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?</p> + +<p>BILLING<br> +Prudentajn kaj malprudentajn, — jes, mi pensas preskaŭ la tutan +urbon.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tion mi opinius.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, +sinjoro Aslaksen, pri <em>tio</em> mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi +pri la manuskripto.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi faros.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas +grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. +— Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, +— ĵetege disigita —</p> + +<p>BILLING<br> +Disĵetita, — jes kvazaŭ fulmo!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne +povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per +tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn +raĵtojn —</p> + +<p>BILLING<br> +Kion! Viajn homajn rajtojn!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu +personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon —</p> + +<p>BILLING<br> +Tio estas, dia morto, tro kruda.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon +mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en “La Popola Mesaĝo”, kaj enfilos ilin +per eksplodaj artikoloj laŭvice —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, sed aŭskultu —</p> + +<p>BILLING<br> +Hura; ni havos militon, militon!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn +antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere —</p> + +<p>BILLING<br> +Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(same nekonfuzebla)</span> Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo +kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota +—</p> + +<p>BILLING<br> +<em>Jen</em> la liberiga vorto!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por +mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed +mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni +nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en +ĉiuj antaŭpostenoj.</p> + +<p>BILLING<br> +Aŭdu, aŭdu!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio +kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion +kredas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la +komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu +danĝera.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, +tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera +amiko de la socio li estas.</p> + +<p>BILLING<br> +Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(tuŝita, premas iliajn manojn)</span> Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj +amikoj; — tio ĉi estas por mi konsolo: — mia frato nomis min io +tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun +mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon —. Mi revenos, +kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; +— kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu +kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!</p> + +<p class="staging"> +(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li +foriras.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Li fariĝos netakseble utila homo por ni.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed +se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Hm, dependas de —</p> + +<p>BILLING<br> +Vi estas ja damne timema, Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, +sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu +min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu +ĉu mi estas timema.</p> + +<p>BILLING<br> +Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la +registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne +ĝenas sin pri tio; — ili restas starantaj same firme. Sed la +<em>lokaj</em> aŭtoritatuloj, <em>ilin</em> oni povas elĵeti el ofico, kaj jen +eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla +malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed la civitana edukado pere de memregado, — ĉu vi ne pensas pri +<em>ĝi?</em></p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne +povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!</p> + +<p>BILLING<br> +Aŭdu, — aŭdu!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm. <span class="staging">(montras al la seĝo)</span> Sur la redaktortabureto <em>tie</em> +sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(kraĉas)</span> Fi! Tia dizertulo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi ne estas ŝancelisto — kaj neniam fariĝos.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, +sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi +ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.</p> + +<p>BILLING<br> +Mi —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi, Billing!</p> + +<p>BILLING<br> +Nu ja. — Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn +memkontentajn sinjorojn.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj +pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La +pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne +subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas +ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la +direkton de la potenculoj, — jes, nome al la lokaj.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras en la presejon.)</p> + +<p>BILLING<br> +Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj +preskostoj?</p> + +<p>BILLING<br> +Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(eksidas ĉe la pupitro)</span> Jes, se ni nur <em>tiun</em> havus —</p> + +<p>BILLING<br> +Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(foliumante la paperojn)</span> Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.</p> + +<p>BILLING<br> +Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, — “la +melon”, kiel homoj nomas lin.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(skribante)</span> Ĉu vi scias certe, ke <em>li</em> ion posedas?</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali +sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi — almenaŭ la +infanojn.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(turnas sin duone)</span> Ĉu vi bazas vin sur <em>tio</em>?</p> + +<p>BILLING<br> +Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas +bazi; ĉar mi povas certigi vin, — vi ĝin ne ricevos.</p> + +<p>BILLING<br> +Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas +bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; — +oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas +bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere +instiganta.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(skribante)</span> Nu ja; nu ja.</p> + +<p>BILLING<br> +Nu, — ili baldaŭ aŭdos de mi! — Nun mi eniros por skribi la +manifeston de la asocio de domposedantoj.</p> + +<p class="staging"> +(Li iras en la ĉambron dekstre.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:)</span> Hm, +— ĉu tiel? — <span class="staging">(Oni frapas.)</span> Envenu!</p> + +<p class="staging"> +(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, mi petas pardonon —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(antaŭentiras apogseĝon)</span> Bonvolu eksidi.</p> + +<p>PETRA<br> +Ne dankon; mi tuj foriros.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu eble estas io de via patro, kio —?</p> + +<p>PETRA<br> +Ne, estas de mi mem. <span class="staging">(tiras libron el la mantelpoŝo)</span> Jen la angla +rakonto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kial vi redonas ĝin?</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉar mi ne volas traduki ĝin.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed vi ja promesis al mi certe —</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne +legis ĝin?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed —</p> + +<p>PETRA<br> +Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. <span class="staging">(metas +la libron sur la tablon)</span> Tiu ĉi ne taŭgas en “La Popola Mesaĝo”.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj kial ne?</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, pro tio —</p> + +<p>PETRA<br> +Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas +pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej +bona por ili, — kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas +punon.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la +homoj volas havi.</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja +kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel +en la realeco.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte +oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. +La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo — almenaŭ por +gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj +progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton +sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; +— ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.</p> + +<p>PETRA<br> +Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne +estas araneo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, +efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.</p> + +<p>PETRA<br> +De Billing!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu +absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.</p> + +<p>PETRA<br> +Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la +ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.</p> + +<p>PETRA<br> +Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, pri tio vi devas demandi lin.</p> + +<p>PETRA<br> +Neniam mi imagus tion pri Billing.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin fikse)</span> Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias —.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉu vi vere tion diras?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Foje mi tion pensas.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun +granda afero inter la manoj —.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tio ĉi pri via patro, vi aludas?</p> + +<p>PETRA<br> +Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, +kiu taŭgas antaŭ la plimulto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun +vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, +kuraĝaj opinioj —; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste +traktata homo —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas —, hm, — mi ne ĝuste +scias kiel mi —</p> + +<p>PETRA<br> +Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(subite kiel frapita)</span> <em>Tio</em>?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, Petra, — fraŭlino Petra.</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉu estas <em>tio</em>, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la +afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, — ja kompreneble, ankaŭ tio.</p> + +<p>PETRA<br> +Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin +en io ajn.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi —?</p> + +<p>PETRA<br> +Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. +Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en +via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian +vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi — neniam!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.</p> + +<p>PETRA<br> +Kial ne nun?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(rigardas lin kvazaŭ de supre)</span> Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.</p> + +<p>PETRA<br> +Mi scias kion kredi. Adiaŭ.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(el la presejo, rapide kaj sekrete)</span> Morto kaj plago, sinjoro Hovstad +— <span class="staging">(vidas Petra)</span> Aj, domaĝe —</p> + +<p>PETRA<br> +Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. <span class="staging">(iras al la elirejo)</span></p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(sekvas ŝin)</span> Sed, fraŭlino —</p> + +<p>PETRA<br> +Adiaŭ. <span class="staging">(ŝi foriras.)</span></p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, nu do; kio estas?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +La magistranto staras en la presejo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La magistranto, vi diras?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, — +ne volis esti vidata, vi komprenas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem —</p> + +<p class="staging"> +(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la +<b>magistranton</b> enveni)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Staru observante, Aslaksen, ke neniu —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Komprenas — <span class="staging">(iras en la presejon)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, tion mi vere ne atendis.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere +hejmece.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne +devas liberigi vin de —? <span class="staging">(metas la kepon kaj la bastonon de la +<b>magistranto</b> sur seĝon)</span> Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(eksidas ĉe la tablo)</span> Dankon.</p> + +<p class="staging"> +(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi havis — vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu ja; al la doktoro?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn +supozeblajn mankojn.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho, vere?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, ĉu li ne diris al vi —? Ŝajnas al mi, ke li menciis —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(el la presejo)</span> Mi devus ja havi la manuskripton —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ĉagrenita)</span> Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(trovas ĝin)</span> Bone.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sed <em>tie</em> ja ĝuste estas —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, do estas <em>tiu</em>, pri kiu vi parolas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sed vi tamen presigos ĝin?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kompreneble.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tute en ordo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj tial mi devas — <span class="staging">(iras al la presejo)</span></p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro +Hovstad —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi petas, sinjoro magistranto —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nur pleje inter etburĝoj, ja.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto — ĉi tie kiel en +aliaj lokoj.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Efektive ili ja estas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, — kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli +bonstataj burĝoj, —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kiel tio?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Oferemo?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion +mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, sed sinjoro magistranto —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos +fari.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La urbo?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed mi ne komprenas —. Estas ja la banejo —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas +dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Estas ja granda sumo; sed —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu estas la intenco, ke la urbo —?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la +etburĝoj!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli +foren ol ili jam faris.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu certe, sinjoro magistranto?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, +la urbo mem devas elspezi la kostojn.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed dia morto kaj plago — pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia +afero, sinjoro Hovstad!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, tia ĝi efektive estas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du +jaroj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Fermi? Tute fermi!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Du jarojn!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, tiom longe daŭrus la laboro — minimume.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio +do vivu ni domposedantoj intertempe?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed +kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan +gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas +putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj ĉio estas nur imagaĵo?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io +alia.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann +—; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia +frato ĉiam estis impeta homo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed kiu do povus pensi, ke —?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra +vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj +laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la +banejo.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(foliumas la poŝon)</span> Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Morto kaj plago, jen li estas!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiu? Mia frato?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kie, — kie?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Li iras tra la presejo.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas +multon priparolendan kun vi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(montras al la pordo dekstre)</span> Eniru tien dume.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sed —?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi trovos nur Billing.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun <b>Aslaksen</b> malfermas kaj fermas +post li.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Trovu iun okupon, Aslaksen.</p> + +<p class="staging"> +(Li eksidas kaj skribas. <b>Aslaksen</b> foliumas en amaso da gazetoj sur +seĝo dekstre.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(venas el la presejo)</span> Jen mi ree estas. <span class="staging">(demetas ĉapelon kaj +bastonon)</span></p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(skribante)</span> Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni +priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(al <b>Aslaksen</b>)</span> Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(ne sin turnante)</span> Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne +momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, mi preskaŭ timas tion.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du +fojojn, se estos necese. Tia granda afero, — la bonfarto de la tuta +urbo —; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. <span class="staging">(volas foriri, +sed haltas kaj revenas)</span> Sed aŭdu, — ankoraŭ estas afero, kiun mi +devas priparoli kun vi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, — ke kiam oni +morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la +tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, sed doktoro —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia +damnita devo, — simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias +same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu —; bona Dio, la +benitaj homoj, ili ja tiel amas min —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke —; <em>jen</em> kion mi volis diri: Kiam +nun tio ĉi venas al ili — precipe al la senhavaj klasoj — kiel +instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en +proprajn manojn —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aha, — ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne +volas akcepti. Se oni preparadas ion tian —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kion do?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, ion aŭ alian, — standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ +subskripcion al honora donaco — aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi +je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al +vi la puran veron —</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Stockmann</b>, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo +maldekstre en la fono.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(vidas la doktoron)</span> Jes, ĝuste!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(iras al ŝi renkonte)</span> Jen jen, ankaŭ la sinjorino?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Bonvolu sidi. Aŭ eble —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke +mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri +infanoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Babilaĵo; tion ni ja bone scias.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj +hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj +infanoj ne havu permeson publikigi la veron, — ne havu permeson esti +utila kaj agema civitano, — ne havu permeson servi la urbon en kiu +li loĝas!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉio kun modereco, Tomas!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas +mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi ja ne forlogas iun en —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Forlogas! Ĉu vi kredas, ke <em>mi</em> lasas min forlogi!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en +la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. <span class="staging">(al <b>Hovstad</b>)</span> Kaj +pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian +artikolon —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kio do!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed aŭdu, sinjoro doktoro —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Ha-ha, lasu ilin nur provi —! Ho ne, — ili certe gardos +sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon +malantaŭ vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Babilaĵo, Katrine; — iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu +min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj +ĝoja? <span class="staging">(frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen)</span> La vero kaj la +popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la +tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon —! <span class="staging">(haltas ĉe +seĝo)</span> Kio — kio diablo estas <em>jeno</em>?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(rigardas tien)</span> Aj do!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(same)</span> Hm —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.</p> + +<p class="staging"> +(Li prenas zorgeme la kepon de la <b>magistranto</b> per la fingropintoj, +kaj suprenlevas ĝin.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +La kepo de la magistranto!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu jeno do —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li +venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo —. +<span class="staging">(ekridas)</span> Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Je Dio li kuris, doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kuris de bastono kaj —. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed +diable, kien vi metis lin? Ha, — tie, kompreneble. Nun vi vidu, +Katrine!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Tomas, — mi petas vin —!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Gardu vin, sinjoro doktoro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(Li metas la kepon de la <b>magistranto</b> sur la kapon kaj prenas lian +bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj +salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)</span></p> + +<p class="staging"> +(La <b>magistranto</b> envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li <b>Billing</b>.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kion tiuj tumultoj signifu?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en +la urbo.</p> + +<p class="staging"> +(Li paŝadas tien kaj reen.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(preskaŭ plorante)</span> Ne, sed Tomas do!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(postsekvas lin)</span> Donu al mi mian kepon kaj bastonon!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Se vi estas policestro, mi estas urbestro, — mi +estras la tutan urbon, mi, jen vidu!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de +uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. +Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, — maldungos vin +de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj —. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? +Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad +kaj Billing volas tondri en “La Popola Mesaĝo”, kaj presisto +Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Certe vi faros —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, sinjoro magistranto.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem +kaj la gazeton pro imagaĵo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Kion do jeno signifu?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi +ne povas subteni ĝin.</p> + +<p>BILLING<br> +Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos +viro por defendi ĝin.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi +ĝin.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la +redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Feliĉe, jes.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj +aliaj; <em>tiuj</em> regas la gazetojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(sinrega)</span> Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian +artikolon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu tiel. —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mian kepon kaj mian bastonon!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Stockmann</b> demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la +tablon kune kun la bastono.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(prenas ambaŭ al si)</span> Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ni ankoraŭ ne atingis la finon. <span class="staging">(al <b>Hovstad</b>)</span> Do neeblas presigi +mian traktaĵon en “La Popola Mesaĝo”?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(prenas paperon el la poŝo)</span> Kiel informo por la publiko sufiĉas +tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(prenas la paperon)</span> Bone; estos zorge presigata.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron +ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro +Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel +flugfolion — je mia propra kostopago, — en mia eldonejo. Mi volas +havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al +tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu +en la urbo presos ĝin.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Do redonu ĝin al mi.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(donas al li la manuskripton)</span> Bonvolu.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(serĉas ĉapelon kaj bastonon)</span> Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos +ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon +de la vero!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.</p> + +<p>BILLING<br> +Ne, dia morto, ĉu ili faros!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, +ĉiuj?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kolera)</span> Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj +estas timoplenaj virinoj — kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio +kaj ne pri la socio.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kaptas lian brakon)</span> Do mi montru al ili unu — unu virinon, kiu +povas esti viro — fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se +mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo +kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tiel ege freneza vi do ne estas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi estas!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.</p> + +<p>BILLING<br> +Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bona ideo!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi +faros.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin)</span> Dankon pro tio! Jes, nun ni provu +batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas +kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!</p> + +<p class="staging"> +(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(malkviete agitas sian kapon)</span> Nun li igis ankaŭ <em>ŝin</em> freneza.</p> + +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta +pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra +longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita +podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso +kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la +fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. +Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.)</p> + +<p class="staging"> +(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn +virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da +homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.)</p> + +<p>CIVITANO<br> +<span class="staging">(al aliulo, kiun li renkontas)</span> Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, +Lamstad?</p> + +<p>LA ALPAROLINTO<br> +Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi.</p> + +<p>ĈESTARANTO<br> +Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne?</p> + +<p>LA DUA CIVITANO<br> +Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne?</p> + +<p>LA TRIA<br> +Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li +diris.</p> + +<p>LA DUA CIVITANO<br> +Li estas amuza, tiu Evensen. <span class="staging">(ridado en la grupo)</span></p> + +<p>LA KVARA CIVITANO<br> +<span class="staging">(alvenas)</span> Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere?</p> + +<p>LA DUA CIVITANO<br> +Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la +magistranto.</p> + +<p>LA NOVEVENINTO<br> +Sed la magistranto estas ja lia frato.</p> + +<p>LA UNUA CIVITANO<br> +Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa.</p> + +<p>LA TRIA CIVITANO<br> +Sed li ja malpravas; tion mi legis en “La Popola Mesaĝo”.</p> + +<p>LA DUA CIVITANO<br> +Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al +li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.</p> + +<p>LA UNUA CIVITANO<br> +Eĉ ne la banejan salonon li povis lui.</p> + +<p>LA DUA CIVITANO<br> +Ne, kompreneble.</p> + +<p>VIRO<br> +<span class="staging">(en alia grupo)</span> Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro?</p> + +<p>ALIA VIRO<br> +<span class="staging">(en la sama grupo)</span> Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel +<em>li</em> faras.</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso)</span> +Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por “La +Popola Mesaĝo”. Koran dankon!</p> + +<p class="staging"> +(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.)</p> + +<p>LABORISTO<br> +Kiu tiu estas?</p> + +<p>ALIA LABORISTO<br> +Ĉu vi ne konas <em>lin</em>? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la +gazeto de Aslaksen.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ŝipestro Horster</b> akompanas <b>sinjorinon Stockmann</b> kaj <b>Petra</b> +enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj <b>Morten</b> sekvas ilin.)</p> + +<p>HORSTER<br> +Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile +eliri, se io okazus.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj?</p> + +<p>HORSTER<br> +Oni neniam scias —; inter tiom da homoj —. Sed eksidu vi nun tute +trankvile.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian +salonon.</p> + +<p>HORSTER<br> +Ĉar ja neniu alia volis, do —</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ eksidis)</span> Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster.</p> + +<p>HORSTER<br> +Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Redaktoro Hovstad</b> kaj <b>presisto Aslaksen</b> venas samtempe, sed +unuope tra la amaso.)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(iras al <b>Horster</b>)</span> Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis?</p> + +<p>HORSTER<br> +Li atendas tie interne. <span class="staging">(moviĝo apud la pordo en la fono)</span></p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(al <b>Billing</b>)</span> Jen la magistranto. Vidu!</p> + +<p>BILLING<br> +Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Magistranto Stockmann</b> senpuŝe faras al si vojon inter la +kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro +maldekstre. Iom poste venas <b>doktoro Stockmann</b> tra la pordo dekstre +antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. +Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. +Fariĝas silente.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Kiel vi fartas, Katrine?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nu, mi fartas bone. <span class="staging">(Pli mallaŭte)</span> Ne koleriĝu nun, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, mi scias regi min. <span class="staging">(rigardas sian horloĝon, supreniras la +podion kaj kapklinas)</span> La horloĝo montras kvaronon post, — kaj do mi +volas komenci — <span class="staging">(eltiras sian manuskripton)</span></p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Unue ni devas elekti prezidanton.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne; tio ne estas necesa.</p> + +<P>KELKAJ SINJOROJ<br> +<span class="staging">(krias)</span> Jes, jes!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de +diverĝantaj opinioj.</p> + +<p>PLURAJ VOĈOJ<br> +Prezidanton! Prezidanton!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(sinrege)</span> Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?</p> + +<p>TRI SINJOROJ<br> +<span class="staging">(manfrapas)</span> Bravo! Bravo!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe +ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. +Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro +presisto Aslaksen.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Stockmann</b> prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la +podio)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina +—</p> + +<p class="staging"> +(Manfrapado kaj aplaŭdo. <b>Aslaksen</b> supreniras la podion.)</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(skribas)</span> Do — “sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo” —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri +kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu +ŝatas prudentan moderecon — kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu +ajn, kiu konas min.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Jes, jes, Aslaksen!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco +estas la virto, kiu plej bone decas al civitano —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Aŭdu!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +— kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ +por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu +kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la +limoj de la modereco.</p> + +<p>VIRO<br> +<span class="staging">(apud la pordo)</span> Je la sano de la asocio por modereco!</p> + +<p>VOĈO<br> +Fi pro diablo!</p> + +<p>MULTAJ<br> +Tŝŝ, tŝŝ!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Neniuj interrompoj, sinjoroj! — Ĉu iu petas la parolrajton?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sinjoro prezidanto!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi +havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri +ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej +gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi +kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke +estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la +sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en +vastaj rondoj.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto +laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ne permesas —? Kio do!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(tusas)</span> Hm — hm!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Nu; do ne permesas.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +En mia klarigo en “La Popola Mesaĝo” mi prezentis al la publiko la +ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari +sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, +— krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, — +vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de +minimume cent mil kronoj.</p> + +<p class="staging"> +(malkontento, kaj kelkaj fajfas)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(sonorigas)</span> Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la +proponon de la magistranto. Estas ankaŭ <em>mia</em> opinio, ke la agitado +de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas +al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn +manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, +pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ <em>mi</em> estas amiko de popola +memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. +Sed <em>tio</em> estus la okazo ĉi tie; kaj tial —; je dia morto — +pardonu — mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni +povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja <em>mia</em> opinio.</p> + +<p class="staging"> +(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado +de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi +subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke +ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Falsa —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto +montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan +animstaton; la sinteno de “La Popola Mesaĝo” en la grandaj politikaj +problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj +mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma +singardemo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi tute samopinias kun la parolanto.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas +la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda +devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj +legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj +senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble +erarus en tio?</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi +lastatempe estis ofta gasto, — viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la +senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, — viro, kies sola — aŭ +almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el +sia koro ol el sia kapo.</p> + +<p>KELKAJ DISAJ VOĈOJ<br> +Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas +alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, +haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la +konsidero al lia familio —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +— la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj.</p> + +<p>MORTEN<br> +Ĉu tiuj estas ni, panjo?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Tŝ!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie +malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Kio do nun estas?</p> + +<p>EBRIA VIRO<br> +<span class="staging">(supre apud la enirpordo)</span> Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi +ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan — firman — +nekompreneblan opinion ke —</p> + +<p>PLURAJ VOĈOJ<br> +Silentu tie!</p> + +<p>ALIAJ<br> +Li estas ebria! Elĵetu lin! <span class="staging">(Oni elĵetas la ebriulon.)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu mi rajtas paroli?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(sonorigas)</span> Sinjoro doktoro Stockmann parolos!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel +ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn +sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi +havas pli grandajn aferojn por priparoli.</p> + +<p class="staging"> +(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. <b>Morten Kiil</b> aperas inter la +ĉestarantoj.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(daŭrigas)</span> Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, — +cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia +kapo.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(tusas)</span> Hm —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute +klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi +volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi +malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia +akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur +infektita grundo.</p> + +<p>MULTAJ VOĈOJ<br> +<span class="staging">(kriante)</span> Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri +ĝi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la +lastajn tagojn, — la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj +estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita +grundo de la mensogo.</p> + +<p>KONSTERNITAJ VOĈOJ<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Kion li diras?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kia kulpigo —!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(kun la mano sur la sonorilo)</span> Mi petas la parolanton sin moderi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon +de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la +distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur +lokon kaj homojn.</p> + +<p class="staging"> +(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie +norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter +la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la +bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel +mi. <span class="staging">(murmurado en la salono)</span></p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(demetas la plumon)</span> Nun, dia morto, mi neniam aŭdis —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Atendu nur iomete! — mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi +forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel +molanaso; kaj tio kion mi elkovis, — estis la plano por la banejo +ĉi tie.</p> + +<p class="staging"> +(manfrapado kaj protestoj)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, +ke mi povis reveni hejmen, — jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al +mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la +deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj +publiko.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(rigardas aeren)</span> La maniero estas iom stranga — hm.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ +antaŭtagmeze, — ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere — tiam tute +malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, +estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj —</p> + +<p class="staging"> +(Bruo, krioj, kaj ridado. <b>Sinjorino Stockmann</b> tusas ripete.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sinjoro prezidanto!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(sonorigas)</span> Per la rajto de mia aŭtoritato —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi +aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio +la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi +ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; — mi havis sufiĉe da +ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie +ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li +turnas sin, — kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn +fibestojn —</p> + +<p class="staging"> +(bruo en la salono)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(kun la mano sur la sonorilo)</span> Sinjoro doktoro —!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri +tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan +ekzempleron en nia urbo, — mia frato Petro, — inerta kaj obstina en +antaŭjuĝoj —</p> + +<p class="staging"> +(Ridado, bruo, fajfado. <b>Sinjorino Stockmann</b> tusadas.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Aslaksen</b> sonorigas fortege)</p> + +<p>LA EBRIA VIRO<br> +<span class="staging">(kiu denove envenis)</span> Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi +nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min —</p> + +<p>KOLERAJ VOĈOJ<br> +Elĵetu la ebriulon! El la pordo!</p> + +<p class="staging"> +(La viro elĵetiĝas.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Kiu estas tiu persono?</p> + +<p>PROKSIMA VIRO<br> +Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.</p> + +<p>DUA<br> +Li ne estas el nia urbo.</p> + +<p>TRIA<br> +Laŭdire estas iu lignokomercisto el —</p> + +<p class="staging"> +(La fino de la frazo estas neaŭdebla.)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. — Daŭrigu, sinjoro +doktoro; sed provu kiel eble esti modera.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn +estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi +volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, — ege eraras. +Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, +ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos +sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en +morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas <em>tiaj</em> homoj, kiuj estas +la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas <em>tiuj</em>, kiuj plej +ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub +ni; ne estas <em>tiuj</em>, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la +vero kaj libereco en nia socio.</p> + +<p>KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ<br> +Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar <em>tio</em> estas ĝuste la granda +malkovro, kiun mi faris hieraŭ. <span class="staging">(laŭtigas la voĉon)</span> La plej +danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la +kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, — +estas <em>tiu</em>! Nun vi scias.</p> + +<p class="staging"> +(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. +Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj +aspekte amuziĝas. <b>Sinjorino Stockmann</b> timeme ekstaras; <b>Ejlif</b> kaj +<b>Morten</b> iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. +<b>Aslaksen</b> sonorigas kaj admonas al trankvilo. <b>Hovstad</b> kaj +<b>Billing</b> parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.)</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn +eldirojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia +socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi +al mi eldiri la veron.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +La plimulto ĉiam pravas.</p> + +<p>BILLING<br> +Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj +mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj +konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj +aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas +en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla +eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la +saĝuloj! <span class="staging">(bruo kaj kriado)</span> Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi +ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas <em>la potencon</em> — +bedaŭrinde —; sed <em>pravaj</em> ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj +opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. <span class="staging">(denova bruego)</span></p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost +antaŭhieraŭ!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, +anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas +nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, +kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj +staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la +kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, — kaj <em>tie</em> ili luktas +por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio +por havi iun plimulton kun si.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari +revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj +estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la +veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. +Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi +mensogo, miaj sinjoroj!</p> + +<p class="staging"> +(rido kaj krioj el moko)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj +eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale +konstruita vero vivas — diru — ĝenerale 17 — 18, maksimume 20 +jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece +malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri +ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. +Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas +certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj +veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara +peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj +el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la +socioj.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja +kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas +priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu +damnita, kompakta plimulto — ke estas tiu, mi diras, kiu venenas +niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi +estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, +kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la +pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni +pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; +kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu +socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj +estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.</p> + +<p class="staging"> +(aplaŭdo de pluraj flankoj)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas +teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura +mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj “La Popola +Mesaĝo” kaj la tuta disĉiplaro de “La Popola Mesaĝo”.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj tiu estas —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun +vi senpripense proklamas dise kaj vaste, — la doktrino, ke la +homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, — ke ĝi +estas la popolo mem, — ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj +senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton +kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.</p> + +<p>BILLING<br> +Nun mi neniam, dia morto —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(samtempe, krias)</span> Civitanoj, notu tion!</p> + +<p>EKSCITITAJ VOĈOJ<br> +Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la +altranguloj, kiuj regu!</p> + +<p>LABORISTO<br> +Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel!</p> + +<p>ALIULOJ<br> +Ĵetu lin el la pordo!</p> + +<p>CIVITANO<br> +<span class="staging">(krias)</span> Blovu la kornon, Evensen!</p> + +<p class="staging"> +(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la +salono.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(kiam la bruo iom silentiĝis)</span> Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne +toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke +vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro +Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja +esti liberpensulo —</p> + +<p>SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad +liberpensulo?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(krias)</span> Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; — tiun +sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro +Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la +naturscienco evidentigi al vi, ke “La Popola Mesaĝo” senhonte tiras +vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la +grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur +gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio +la popolo faras homojn.</p> + +<p class="staging"> +(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, +kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu +nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita +kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla +korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed +rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan +fazanon aŭ meleagron; — jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun +mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima +parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, — mi aludas tian +abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate +malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu +dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis +delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj +muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute +alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj +kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej +nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas +neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo.</p> + +<p class="staging"> +(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe)</p> + +<p>CIVITANO<br> +<span class="staging">(krias)</span> Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn?</p> + +<p>ALIA VIRO<br> +Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas +bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne +troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco +inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza +aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam +temas pri kvarpieduloj —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro +Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn +opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas +la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en “La Popola Mesaĝo”, +ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo — <em>tiuj</em> estas la veraj +elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la +ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita +nobleco.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi +estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun +mokiĝas.</p> + +<p>MULTAJ LABORISTOJ<br> +Hura por Hovstad! Hura! Hura!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola +profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, — eĉ ĝis la pintoj +de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! +Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro +de ŝuoj —</p> + +<p class="staging"> +(ridado kaj tŝŝado)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(neĝenita)</span> — kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi +devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, — jes, ĉar +de li ni devenas —</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Absurdaj tradicioj. Neiĝas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj +ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion +faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta +frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, — kaj sekve +ankaŭ malmulte liberala.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sinjoro prezidanto —!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere +nova informo.</p> + +<p class="staging"> +(ridado en la asembleo)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ <em>tio</em>, +ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, +ke estas tute nepravigeble de “La Popola Mesaĝo”, ke ĝi tagon post +tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto +posedas la liberalecon kaj moralon, — kaj ke malvirtoj kaj +koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la +kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la +Muelejvalo! <span class="staging">(bruo kaj interrompo)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(neĝenita, ridas en sia fervoro)</span> Kaj tamen tiu sama “La Popola +Mesaĝo” predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli +altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, — se la +doktrino de “La Popola Mesaĝo” estus ĝusta, <em>suprenlevi la amason, +tio</em> do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed +feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la +kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en +la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne +aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon —; mia edzino Katrine +insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas +disputi; — nu, — en tia domo, mi diras, la homoj post du — tri +jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno +malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de +oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto +povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo +de mensogo kaj trompo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon.</p> + +<p>SINJORO<br> +Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.</p> + +<p>FERVORAJ VOĈOJ<br> +Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekscitita)</span> + Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en +eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol +vidus ĝin prosperi sur mensogo.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Forta esprimo.</p> + +<p class="staging"> +(Bruo kaj fajfado. <b>Sinjorino Stockmann</b> senutile tusas; la <b>doktoro</b> +ne plu aŭdas.)</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(krias tra la bruo)</span> Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu +volas ruinigi tutan socion!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi +devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili +estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan +landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se +fariĝos <em>tiel</em> ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu +la landon; pereigu ĉi tiun popolon!</p> + +<p>VIRO<br> +<span class="staging">(el la amaso)</span> Li parolas kiel vera popolmalamiko.</p> + +<p>BILLING<br> +Dia morto, jen la voĉo de la popolo!</p> + +<p>LA TUTA ARO<br> +<span class="staging">(krias)</span> Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian +landon! Li malamas la tutan popolon!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, +kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en +maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas +akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; +kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi +proponas jenon:</p> + +<p>“La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, +doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon.”</p> + +<p class="staging"> +(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj +fajfas kontraŭ lin. <b>Sinjorino Stockmann</b> kaj <b>Petra</b> ekstaris. +<b>Morten</b> kaj <b>Ejlif</b> luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili +fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(al la fajfantoj)</span> Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, — mi diras al +vi, ke —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(sonorigas)</span> La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula +voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas +okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing?</p> + +<p>BILLING<br> +Jen kaj blua kaj blanka papero —</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(malsupreniras)</span> Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon +—; jen, jen. <span class="staging">(al la kunvenaro)</span> Blua signifas ne; blanka signifas +jes. Mi mem kolektos la voĉojn.</p> + +<p class="staging"> +(La <b>magistranto</b> forlasas la salonon. <b>Aslaksen</b> kaj kelkaj aliaj +civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn +en ĉapelojn)</p> + +<p>SINJORO<br> +<span class="staging">(al <b>Hovstad</b>)</span> Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi ja scias kiel impeta li estas.</p> + +<p>ALIA SINJORO<br> +<span class="staging">(al <b>Billing</b>)</span> Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi +rimarkis, ke li drinkas?</p> + +<p>BILLING<br> +Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, +kiam iu vizitas.</p> + +<p>TRIA SINJORO<br> +Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.</p> + +<p>LA UNUA SINJORO<br> +Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu?</p> + +<p>BILLING<br> +Povas esti.</p> + +<p>KVARA SINJORO<br> +Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io.</p> + +<p>BILLING<br> +Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne +ricevis.</p> + +<p>ĈIUJ SINJOROJ<br> +<span class="staging">(samvoĉe)</span> Aha; do estas ja facile kompreneble!</p> + +<p>LA EBRIA VIRO<br> +<span class="staging">(en la amaso)</span> Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi +blankan!</p> + +<p>KRIOJ<br> +Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al la doktoro)</span> Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio +sekvas el tia arlekenaĵo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi faris mian devon.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ankaŭ de <em>mia</em> tanejo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu <em>tion</em> vi volas presi en la gazetoj?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi kaŝos nenion.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Tio estos por vi multekosta, Stockmann.</p> + +<p class="staging"> +(Li foriras.)</p> + +<p>GRASA SINJORO<br> +<span class="staging">(iras al <b>Horster</b>, sen saluti la virinojn)</span> Nu, ŝipestro, vi +pruntedonas vian domon al popolmalamiko?</p> + +<p>HORSTER<br> +Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro +grandkomercisto.</p> + +<p>LA GRANDKOMERCISTO<br> +Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia.</p> + +<p>HORSTER<br> +Al kio aludas la grandkomercisto?</p> + +<p>LA GRANDKOMERCISTO<br> +Vi aŭdos de mi morgaŭ.</p> + +<p class="staging"> +(Li turnas sin, kaj foriras.)</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster?</p> + +<p>HORSTER<br> +Jes, estas grandkomercisto Vik.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj +sonorigas)</span> Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj +voĉoj kontraŭ unu —</p> + +<p>JUNA SINJORO<br> +La unu estas tiu de la ebria viro!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de +civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann +estas popolmalamiko. <span class="staging">(krioj kaj aplaŭdo)</span> Vivu nia malnova, honesta, +civitana socio! <span class="staging">(denova aplaŭdo)</span> Vivu nia taŭga kaj aktiva +magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! <span class="staging">(Hura)</span> +La kunveno estas fermita. <span class="staging">(Li malsupreniras.)</span></p> + +<p>BILLING<br> +Vivu la prezidanto.</p> + +<p>LA TUTA ARO<br> +Hura por presisto Aslaksen!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas +lokon por pasaĝeroj al la nova mondo?</p> + +<p>HORSTER<br> +Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(dum <b>Petra</b> helpas lin surmeti la redingoton)</span> Bone. Venu, Katrine! +Venu, knaboj!</p> + +<p class="staging"> +(Li prenas la brakon de sia edzino.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. <span class="staging">(per laŭta voĉo)</span> Vi aŭdos de la +popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! +Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi +pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(krias)</span> Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!</p> + +<p>BILLING<br> +Estas, dia mor — —. Tiaĵo estas kruda por sincera homo.</p> + +<p>KRUDA VOĈO<br> +Li eĉ minacas!</p> + +<p>EKSCITAJ VOĈOJ<br> +Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!</p> + +<p>VIRO<br> +<span class="staging">(en la amaso)</span> Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!</p> + +<p class="staging"> +(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La <b>doktoro</b> iras kun la +siaj al la elirejo. <b>Horster</b> faras vojon por ili.)</p> + +<p>LA TUTA AMASO<br> +<span class="staging">(krias post la forirantoj:)</span> Popolmalamiko! Popolmalamiko! +Popolmalamiko!</p> + +<p>BILLING<br> +<span class="staging">(ordigante siajn notaĵojn)</span> Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe +Stockmann ĉi-vespere!</p> + +<p class="staging"> +(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas +eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:)</p> + +<p>“Popolmalamiko! Popolmalamiko!”</p> + +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVINA AKTO</h3> + +<p class="staging"> +(Laborĉambro de <b>doktoro Stockmann</b>. Librobretoj kaj ŝrankoj kun +diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la +antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur +la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. +Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de +libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas +antaŭtagmeze.)</p> + +<p class="staging"> +(<b>Doktoro Stockmann</b>, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, +staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; +fine li antaŭentiras ŝtonon.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro)</span> Katrine, jen mi +trovis ankoraŭ unu.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ene en la sidĉambro)</span> Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo)</span> Tiujn ŝtonojn mi +konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, +kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. +<span class="staging">(rastas sub librobreto)</span> Ĉu ŝi — kiel diable ŝi nomiĝas, — ŝi, +la servistino, — ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(envenas)</span> Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni +hodiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. +<span class="staging">(parolas enen en la sidĉambron)</span> Kion vi volas, Randine? Nu tiel. +<span class="staging">(iras tien kaj tuj revenas)</span> Jen letero al vi, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi rigardu. <span class="staging">(malfermas ĝin kaj legas)</span> Nu tiel.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +De kiu ĝi estas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +De la domposedanto. Li malluigas nin.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(rigardas en la leteron)</span> Li ne kuraĝas havi nin, li diras. +Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian — pro siaj +kuncivitanoj — pro la publika opinio — estas dependanta — ne +kuraĝas ofendi certajn riĉulojn.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jen vidu, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; +neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. <span class="staging">(ĵetas la leteron sur la +tablon)</span> Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova +mondo, kaj tiam —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, +brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; +ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas +por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar +ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas <em>tio</em>, ke la kanajlaro +kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, — +estas <em>tio</em> kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu +pro <em>tio</em> ni devas forvojaĝi el la lando?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj +aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. +Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; <em>tio</em> ne estas la plej +malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas +partisklavoj. Nu, pri <em>tio</em>, — eble ne estas pli bone en la libera +okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la +liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la +kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne +torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel +hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. <span class="staging">(iras +trans la planko)</span> Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara +insulo por vendo malmultekoste —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, sed la knaboj, Tomas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas)</span> Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la +knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja +mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne +perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas +iun prudenton por perdi.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn +konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el +justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti +vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras +plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas +liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, jes, eble estas stulte, sed —</p> + +<p class="staging"> +(Petra envenas de la sidĉambro.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu vi jam nun venas de la lernejo?</p> + +<p>PETRA<br> +Jes; mi estas maldungita!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Maldungita!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ankaŭ vi!</p> + +<p>PETRA<br> +Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj vi ĝuste faris!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!</p> + +<p>PETRA<br> +Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio +ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi +maldungiĝis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridas kaj frotas manojn)</span> Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, +belege.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do —</p> + +<p>PETRA<br> +Ne estis nur sole <em>tio</em>. Aŭdu nun, patro!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, kaj kio?</p> + +<p>PETRA<br> +Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi +ricevis ĉi-matene —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sen subskribo, ĉu?</p> + +<p>PETRA<br> +Jes.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉar ili ne <em>kuraĝas</em> riski la nomon, Katrine!</p> + +<p>PETRA<br> +Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, +rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri +diversaj aferoj —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion vi do ne neis?</p> + +<p>PETRA<br> +Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn +opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi +disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj imagu, — jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas +por via gastameco, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, +Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, +Petra.</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(malfermas la pordon)</span> Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu +eniri.</p> + +<p>HORSTER<br> +<span class="staging">(el la antaŭĉambro)</span> Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari +viziteton por aŭdi kiel statas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(premas lian manon)</span> Dankon; tre bonvoleme de vi.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster.</p> + +<p>PETRA<br> +Sed kiel vi mem trairis hejmen?</p> + +<p>HORSTER<br> +Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje +preferas uzi la buŝon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi +montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. +Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta +aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, — nuraj grajnoj. Kaj +tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati +min pecen; sed ago — ago — ne, el tio oni ne multon vidas en nia +urbo!</p> + +<p>HORSTER<br> +Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos +serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika +opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel +aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas <em>tio</em>, kio estas tiel +ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde —. Ho; sed pro +diablo, — funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi +estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Vi neniam fariĝos, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto +en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto —; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi +fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel +acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo.</p> + +<p>PETRA<br> +Ba; nur ridu pri ili, patro.</p> + +<p>HORSTER<br> +La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi +staras ĉi tie.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! +Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis +patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster?</p> + +<p>HORSTER<br> +Hm, — vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, ĉu estas io pri la ŝipo?</p> + +<p>HORSTER<br> +Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.</p> + +<p>PETRA<br> +Ĉu vi do estas maldungita?</p> + +<p>HORSTER<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, efektive estas tiel.</p> + +<p>PETRA<br> +Ankaŭ vi.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jen vi vidas, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta —</p> + +<p>HORSTER<br> +Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia +eksterurba ŝipsocieto.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, — riĉa homo, sendependa de +ĉiuj —! Fi, pro diablo!</p> + +<p>HORSTER<br> +Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni +min, se li nur kuraĝus —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas!</p> + +<p>HORSTER<br> +Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi +muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj +kaj farĉokapoj ĉiuj!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed Tomas do!</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(al <b>Horster</b>)</span> Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio +ĉi ne rezultus.</p> + +<p>HORSTER<br> +Pri tio mi ne pentas.</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Dankon pro tio.</p> + +<p>HORSTER<br> +<span class="staging">(al la doktoro)</span> Kaj ankaŭ <em>tion</em> mi volus diri, ke ĉar vi fine +decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Tŝ; ĉu iu frapis la pordon?</p> + +<p>PETRA<br> +Eble estas onklo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aha! <span class="staging">(krias)</span> Envenu!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Kara Tomas, promesu al mi do —</p> + +<p class="staging"> +(La magistranto venas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, ne; envenu.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ni iros en la sidĉambron dume.</p> + +<p>HORSTER<br> +Kaj mi revenos poste.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon —</p> + +<p>HORSTER<br> +Ja, ja, do mi atendas.</p> + +<p class="staging"> +(Li sekvas <b>sinjorinon Stockmann</b> kaj <b>Petra</b> en la sidĉambron.)</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la +kepon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Dankon, se mi povas. <span class="staging">(tion faras)</span> Mi sentas, ke mi kaptis +malvarmumon hieraŭ; mi frostis —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn +ekscesojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(elprenas grandan leteron)</span> Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la +baneja direkcio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi estas maldungita, ĉu?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, de hodiaŭ. <span class="staging">(metas la leteron sur la tablon)</span> Ni bedaŭras; sed +— sincere dirite — ni ne kuraĝis pro la publika opinio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis <em>pli frue</em> hodiaŭ.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi +iun ajn praktikon en nia urbo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo +al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj +mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian +subskribon; ili tute simple ne <em>kuraĝas</em>.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia +urbo por ioma tempo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, +kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj +konfesi vian eraron —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Eble; estas tute ne senŝance.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege +grave por ni havi tian konfeson de vi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion +mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke +vi havas la tutan urbon dorse —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko —. +<span class="staging">(ekflamiĝas)</span> Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian +praavinon sur la nuko —! Neniam, — neniam, mi diras!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, +Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera +homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ne.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kompreneble; sed <em>mi</em> diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi +sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin +mem en la okulojn.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo +por via obstineco —; sed tia ja ekzistas —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kion vi aludas per <em>tio</em>?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa +homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj +perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed al kio do <em>tio</em> aludu?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la +testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo +por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe +riĉa homo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tion mi neniam suspektis —!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Hm, — vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de +lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via +edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al +vi?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro +tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel +certe, Petro?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Mi sciiĝis de tute fidinda fonto.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, — kaj ankaŭ la infanoj! +Tion mi ja devas rakonti — <span class="staging">(krias)</span> Katrine, Katrine!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(retenas lin)</span> Tŝ, ankoraŭ nenion diru!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(malfermas la pordon)</span> Kio estas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nenio, kara; nur reen eniru.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Stockmann</b> fermas.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Sekura! Ĉu vere, — ili do ĉiuj estas +sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni +estas sekura!</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Jes, sed estas ja <em>tio</em>, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas +nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke +mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +<span class="staging">(ekmiras, kaj rigardas lin esplore)</span> Aha, tio ĵetas lumon sur +multon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kian multon?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj +atencoj, kiujn vi — en la nomo de la vero — direktis kontraŭ la +estrantajn civitanojn en la urbo —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kiujn; kiujn?</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +— estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento +de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(konsternita)</span> Petro, — vi do estas la plej fia plebano, kiun mi +konas dum mia vivo.</p> + +<p>LA MAGISTRANTO<br> +Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; — ĉar nun ni +havas armilojn kontraŭ vi. <span class="staging">(Li foriras.)</span></p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Fi, fi, fi! <span class="staging">(krias)</span> Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu +ŝin kun akvujo, ŝin, — ŝin — kion diable —, ŝin, kiu ĉiam +havas fulgon sur la nazo —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(en la sidĉambro)</span> Tŝ, tŝ do, Tomas!</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(ankaŭ ĉe la pordo)</span> Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas +paroli kun vi sola.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, certe li povas. <span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Envenu, bopatro.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Morten Kiil</b> envenas. La <b>doktoro</b> fermas la pordon malantaŭ li.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, kio estas? Eksidu.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ne sidi. <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro +Stockmann.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĉu ne?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi +havas sufiĉe da tiu “moksigena” ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. +Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, mi havas.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu imagu? <span class="staging">(frapas sian bruston)</span> Sed ĉu vi scias kion <em>mi</em> havas +ĉi tie?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Espereble ankaŭ bonan konsciencon.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ba! Estas io multe pli bona ol tio.</p> + +<p class="staging"> +(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron +da dokumentoj.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(rigardas lin mire)</span> Akcioj en la banejo?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj vi jam aĉetis —?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Tiom por kio mi havis monon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed kara bopatro, — tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; — sed —! La homoj +estas ja frenezaj en nia urbo!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se <em>tio</em> +estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj +jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, +ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min +“la melo”, mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri +tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel +purema homo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj kiel vi volas realigi <em>tion</em>?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<em>Vi</em> purigu min, Stockmann.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi +ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra +kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom +ŝparitan, komprenu.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekflamiĝas)</span> Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, +ĉu vi tamen estas tiel furioza — freneza, Stockmann. Se vi daŭre +lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la +sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de +Petra, kaj de la knabetoj; sed <em>tion</em> neniu vera familipatro faras, +— se li ne estas frenezulo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(paŝas tien kaj reen)</span> Jes, sed mi <em>estas</em> freneza, mi estas +frenezulo!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Tiomege delira — freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en +danĝero.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas antaŭ li)</span> Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis +tiujn senvaloraĵojn!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Kio estas farita, plej forte efikas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe)</span> Se mi do ne estus tiel certa pri +la afero —! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(pesas la dokumentujon en la mano)</span> Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi +ne valoros multe.</p> + +<p class="staging"> +(Li metas la dokumentujon en la poŝon.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por +preventi; iu kontraŭinfekta drogo —</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, aŭ por neŭtraligi ilin.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ho, babilaĵo! — Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne +povas esti imagaĵo do! Lasu ilin <em>havi</em> sian imagaĵon! Ĉu ne la +nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; — +kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas +priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ekkoleriĝas kontraŭ lin)</span> Ke vi povis konduti tiel stultege! +Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran +turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem +—!</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas +respondon de vi. <em>Jes</em> aŭ <em>ne</em>. Se vi respondos <em>ne</em>, mi transdonos +la akciojn al la bonfara fondaĵo, — kaj tio jam hodiaŭ.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj kion ricevos Katrine?</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Eĉ ne grajneton.</p> + +<p class="staging"> +(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. <b>Redaktoro Hovstad</b> kaj +<b>presisto Aslaksen</b> aperas.)</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +Jen, vidu tiujn du!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(fiksrigardas ilin)</span> Ĉu vi? Ĉu <em>vi</em> denove kuraĝas veni ĉi tien +al mi!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes vere ni tion faras.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.</p> + +<p>MORTEN KIIL<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Jes aŭ ne antaŭ la dua.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(okulumas al <b>Hovstad</b>)</span> Aha!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Morten Kiil</b> foriras.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno +hieraŭ —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion +sintenaĉa, virinaĉa —. Pro diablo fi!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne <em>povis</em> ion alian fari.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi <em>ne kuraĝis</em> ion alian, ĉu ne?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Jes, se vi preferas.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro +Hovstad aŭ mi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aludo? Pri kio?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi tute ne komprenas vin.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(kapsignas intime)</span> Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne estas plu necese teni tion sekrete.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(rigardas ilin laŭvice)</span> Sed pro diabla haŭto kaj osto —!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Ĉu mi rajtas demandi, — ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la +urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed —?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, — iun, kiu ne estas +tiel parence proksima.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la +atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun +mi, doktoro Stockmann.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras +kvazaŭ perpleksa)</span> Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas +farebla?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas +esti plenumata elegante.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la +respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(sinrege)</span> Mallonge, sinjoroj, — kion vi do deziras?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Tion sinjoro Hovstad plej bone —</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ne, vi parolu, Aslaksen.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Nu ja; estas <em>tio</em>, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja +opinias, ke ni kuraĝas meti “La Popolan Mesaĝon” je via dispono.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<em>Nun</em> vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke +leviĝos ŝtormo kontraŭ nin?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ni devas elteni la ŝtormon.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos +rezulton —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi +aludas —?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la +estro de la banejo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan +“melon” partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la +akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba +kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni +sukcesos? Ĉu?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Mi opinias, — kiam vi havas “La Popolan Mesaĝon” kun vi.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro +Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. +Fidu tion.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Sed, miaj sinjoroj —; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun +kompenson —?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed “La Popola Mesaĝo” +staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj +ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda +politiko, mi vere malvolonte farus.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. +<span class="staging">(ekscitiĝas)</span> Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! <span class="staging">(kuras +ĉirkaŭe en la ĉambro)</span> Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie +estas la bastono?</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Kion tio signifu?</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Vi do ne volas —?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(haltas)</span> Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj +akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni +riĉuloj.</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Ho, <em>vi</em> devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti +prezentata dumaniere.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi “La +Popolan Mesaĝon”, vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; +vi persekutos min, mi opinias, — ĉasos min, — provos gorĝmordi +min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Do serĉu ion en la kloakdefluilo; <span class="staging">(ĉirkaŭkuras en la ĉambro)</span> — +ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el +ni tri. <span class="staging">(trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin)</span> Hej, jen +—!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Vi do ne volas atenci nin!</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +Atentu pri tiu pluvŝirmilo!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo de la antaŭĉambro)</span> Ĉu vi estas tute freneza!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue +kiel poste.</p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(kuras ĉirkaŭ la skribotablon)</span> Modereco, sinjoro doktoro; mi ne +estas forta viro; mi ne multe eltenas — <span class="staging">(krias)</span> Helpu, helpu!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Sinjorino Stockmann</b>, <b>Petra</b> kaj <b>Horster</b> venas de la +sidĉambro.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(frapsvingas la pluvŝirmilon)</span> Saltu eksteren, mi diras! En la +defluilon!</p> + +<p>HOVSTAD<br> +Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro +Horster <span class="staging">(Li rapidas tra la antaŭĉambro)</span></p> + +<p>ASLAKSEN<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> Se oni nur konus la lokajn rilatojn — <span class="staging">(forglitas tra +la sidĉambro)</span></p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(retenas la doktoron)</span> Sed regu vin do, Tomas!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ĵetas la pluvŝirmilon)</span> Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed kion ili volis pri vi?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. <span class="staging">(iras al +la tablo kaj skribas sur vizitkarton)</span> Jen, Katrine; kion vi legas +tie?</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Tri grandajn <em>Ne</em>; kion tio signifas?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tion vi sciu poste. <span class="staging">(transdonas la karton)</span> <em>Jen</em>, Petra; kure sendu +la fulgitinon al la “melo” kun ĝi plej eble rapide. Rapidu!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Petra</b> eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne +scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke +ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos +mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Petra</b> revenas.)</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu?</p> + +<p>PETRA<br> +Farite.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Bone. — Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni +restos, kie ni estas, Katrine!</p> + +<p>PETRA<br> +Ni restos!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +En ĉi tiu urbo?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; +ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi +eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni +dum la vintro.</p> + +<p>HORSTER<br> +Tion vi ricevos ĉe mi.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vere?</p> + +<p>HORSTER<br> +Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas +hejme.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ho, kiel bonvole de vi. Horster.</p> + +<p>PETRA<br> +Dankon!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(premas lian manon)</span> Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun +mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj +por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon +je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la +banejo —</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(suspiras)</span> Ho jes, tion mi ja atendis.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin +fari! La malriĉulojn mi tamen retenas — tiujn, kiuj nenion pagas; +kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj +plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel +estas ie skribita.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la +batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj +satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel +simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la +hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de +liberaj homoj, — ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj +vivopovaj veroj, — ke konsideroj pri oportuneco turnas supron +malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble +vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi +devas kapabli igi la homojn kompreni <em>tion</em>?</p> + +<p>HORSTER<br> +Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar +komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, — li estas kvazaŭ +glutavida lupaĉo; — li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun +jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da +brutetoj <em>ili</em> konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, +tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj +abonantoj de “La Popola Mesaĝo”! <span class="staging">(eksidas duone sur la tablon)</span> Ho, +venu ĉi tien, kara Katrine, — vidu, kiel bele la suno brilas enen +ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Nu, aldone vi devas pene ŝpari, — kaj ni certe traluktos. <em>Tio</em> +estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas +<em>tio</em>, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi +kuraĝos preni sur sin mian taskon.</p> + +<p>PETRA<br> +Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. — Sed jen +jam la knaboj.</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ejlif</b> kaj <b>Morten</b> envenas tra la sidĉambro.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ?</p> + +<p>MORTEN<br> +Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo —</p> + +<p>EJLIF<br> +Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.</p> + +<p>MORTEN<br> +Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn +tagojn.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo)</span> Jen mi vidas! Jen +mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!</p> + +<p>LA KNABOJ<br> +Ne en la lernejon!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Sed ne, Tomas —</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; — ja, tio signifas, ke +vi eĉ nenion lernu —</p> + +<p>MORTEN<br> +Hura!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +— sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio +vi devas helpi min, Petra.</p> + +<p>PETRA<br> +Jes, patro, fidu min je tio.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min +popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du +knabojn por komenci.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ni vidos. <span class="staging">(al la knaboj)</span> Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, — iujn +vere bubaĉajn —?</p> + +<p>MORTEN<br> +Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas +eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.</p> + +<p>MORTEN<br> +Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj!</p> + +<p class="staging"> +(<b>Ejlif</b> aspektas iom dubema; <b>Morten</b> saltetas kaj krias hura.)</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas.</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! <em>Forpeli min</em>? Nun, kiam mi estas +la plej forta viro en la urbo!</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +La plej forta — <em>nun</em>?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke <em>nun</em> mi estas unu +el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.</p> + +<p>MORTEN<br> +Ho ne do!</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(mallaŭtigas la voĉon)</span> Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi +faris grandan malkovron.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +Nun denove?</p> + +<p>DOKTORO STOCKMANN<br> +Certe, jes certe! <span class="staging">(kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme)</span> +La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, +estas tiu, kiu staras tute sola.</p> + +<p>SINJORINO STOCKMANN<br> +<span class="staging">(ridetas skuante la kapon)</span> Ho, vi Tomas —!</p> + +<p>PETRA<br> +<span class="staging">(fidoplene, kaptas liajn manojn)</span> Patro!</p> + +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + +***** This file should be named 19803-h.htm or 19803-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/ + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + + diff --git a/19803.txt b/19803.txt new file mode 100644 index 0000000..05402c3 --- /dev/null +++ b/19803.txt @@ -0,0 +1,6504 @@ +The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Popolmalamiko + Dramo en kvin aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + + + + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + + + + + + +HENRIK IBSEN + +POPOLMALAMIKO + +Dramo en kvin aktoj + +(En folkefiende) + +(1882) + +Tradukis: Odd Tangerud + + Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + Postboks 54 + N - 3401 Lier + Tlf. 32 85 50 03 + Fax. 32 85 5082 + ISBN 82-91707-51-0 + + +Popolmalamiko + +ROLOJ: + + DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto cxe banejo. + SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. + PETRA, ilia filino, instruistino. + EJLIF, ilia filo, 13 jara. + MORTEN, ilia filo 10 jara. + PETRO STOCKMANN, la pli agxa frato de la doktoro; urba magistranto + (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la + baneja estraro k. t. p. + MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. + HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesagxo". + BILLING, kunlaboranto en la gazeto. + SxIPESTRO HORSTER. + PRESISTO ASLAKSEN. + PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el cxiuj sociaj tavoloj, + kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. + + +(Stockmann prononcigxas _Stokman_ kun mallonga _o_) + +(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) + + + + +UNUA AKTO + + +(Vespero en la sidcxambro de la _doktoro_; senlukse sed belete +ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el +kiuj la pli fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima +al la laborcxambro de la _doktoro_. Sur la kontrauxa muro, rekte +kontraux la pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj +cxambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, +kaj pli antauxe estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo +estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun +sxirmilo. En la fono estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie +vidigxas pretigita tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.) + +(_Billing_ sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono. +_Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li +pladon kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la +tablo estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita +mangxo.) + +SINJORINO STOCKMANN +Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas +esti kontenta per malvarma mangxajxo. + +BILLING +(mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa mangxohoro -- + +BILLING +Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas sidi tiel +sola kaj mangxi sengxenate. + +SINJORINO STOCKMANN +Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas en la direkto de la +antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad. + +BILLING +Jes eble. + +(_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformcxapo kaj +bastono envenas.) + +LA MAGISTRANTO +Altestime bonan vesperon, bofratino. + +SINJORINO STOCKMANN +(alvenas en la sidcxambron) Ha, jen, bonan vesperon. Cxu estas vi? +Gxentile de vi fari viziton. + +LA MAGISTRANTO +Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la mangxocxambro) +Pardonu, aspekte vi havas gastojn. + +SINJORINO STOCKMANN +(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu +eniri por kunmangxeti! + +LA MAGISTRANTO +Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman mangxajxon vespere; Ne estas +por _mia_ stomako. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, unu solan fojon --. + +LA MAGISTRANTO +Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. +Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli sxpareme. + +SINJORINO STOCKMANN +(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malsxparemuloj. + +LA MAGISTRANTO +Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al la oficejo de la +doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme? + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, li eliris por promeneto post la mangxo, -- li kaj la knaboj. + +LA MAGISTRANTO +Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li versxajne venas. + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas +de la antauxcxambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --? + +HOVSTAD +Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, +sinjoro magistranto. + +LA MAGISTRANTO +(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj +aferoj? + +HOVSTAD +Parte. Estas io por la gazeto. + +LA MAGISTRANTO +Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La +Popola Mesagxo". + +HOVSTAD +Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro la vero +devas esprimi sian opinion pri io aux alia. + +SINJORINO STOCKMANN +(al _Hovstad_) Sed cxu vi ne volas --? (montras al la +mangxocxambro) + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke li skribas por tiu +legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne +havas kauxzon por malsxati vian gazeton, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Ne, vere ankaux mi opinias ke ne. + +LA MAGISTRANTO +Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana +spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon +kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj civitanoj -- + +HOVSTAD +La banejo, jes. + +LA MAGISTRANTO +Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La +banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro +Hovstad. Sendube! + +SINJORINO STOCKMANN +Tion saman ankaux Tomas diras. + +LA MAGISTRANTO +Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La +homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo +plivalorigxas de tago al tago. + +HOVSTAD +Kaj la senlaboreco malkreskas. + +LA MAGISTRANTO +Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas +konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se +ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn +fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la +institucio. + +HOVSTAD +Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas. + +LA MAGISTRANTO +Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj +kaj similaj aferoj. + +HOVSTAD +Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe. + +LA MAGISTRANTO +Cxu li skribis ion ankaux nun? + +HOVSTAD +Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, +priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi +flankenmetis la artikolon. + +LA MAGISTRANTO +Aha, estis supozeble iu manko en gxi? + +HOVSTAD +Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun, +printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri +somerrestado -- + +LA MAGISTRANTO +Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo. + +LA MAGISTRANTO +Nu, li ja estas en la servo de la banejo. + +HOVSTAD +Jes, kaj estas ja ankaux _li_, kiu gxin kreis komence. + +LA MAGISTRANTO +Cxu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas +tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux _mi_ faris modestan +kontribuon al tiu entrepreno. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, tion Tomas cxiam diras. + +HOVSTAD +Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon +kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la +ideo origine venis de la doktoro. + +LA MAGISTRANTO +Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo -- +bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas +bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi +domo -- + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara bofrato -- + +HOVSTAD +Kiel do la magistranto -- + +SINJORINO STOCKMANN +Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia +edzo certe revenos. + +HOVSTAD +Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.) + +LA MAGISTRANTO +(iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de +la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la +honoron kiel fratoj? + +LA MAGISTRANTO +Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas +kontentaj pri divido. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen +li estas, mi pensas. + +(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne +gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur +la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis +lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi. + +(_Sxipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon) + +DOKTORO STOCKMANN +(cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! +Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon -- + +(Li pusxetas _Horster_ en la mangxocxambron. Ankaux _Ejlif_ kaj +_Morten_ eniras.) + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --? + +DOKTORO STOCKMANN +(turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj +etendas al li la manon) Ho, vere gxojige. + +LA MAGISTRANTO +Bedauxrinde mi devas baldaux foriri -- + +DOKTORO STOCKMANN +Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas +la grogon, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.) + +LA MAGISTRANTO +Ankaux grogon --! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin. + +LA MAGISTRANTO +Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno. + +LA MAGISTRANTO +Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke +ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo. + +DOKTORO STOCKMANN +(frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi? +Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas! +Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de +la estonteco, Petro. + +LA MAGISTRANTO +Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi +vortumas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. +Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj +mi -- + +LA MAGISTRANTO +Nu do! Estas mirige stranga nomigo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas +arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en +tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni +vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni. + +LA MAGISTRANTO +Cxu vere vi tion trovas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn +viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial la impres-kapablo +malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj +multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan homon kun vekanta +vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis mezen en vivoviglan +metropolon. + +LA MAGISTRANTO +Hm; metropolon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun +aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj +taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la cxefa afero. (krias) +Katrine, cxu ne la posxtisto venis? + +SINJORINO STOCKMANN +(en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux ne venis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni +vivis en malsato -- + +LA MAGISTRANTO +Nu ja, kompreneble -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj +nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux ekzemple ni mangxis rostbovajxon +por tagmangxo! Nu, ni ankaux krome havis por la vespermangxo. Cxu vi +ne volas gustumi pecon? Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi? +Venu -- + +LA MAGISTRANTO +Ne, ne, tute ne -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon? + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi tion rimarkis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen vidu! Por cxio Katrine +sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca. Cxu vi ne +samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; +kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas +elegante. Cxu ne? + +LA MAGISTRANTO +Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi +enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas. + +LA MAGISTRANTO +Preskaux, jes --! + +DOKTORO STOCKMANN +Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke +ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi. + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli -- + +LA MAGISTRANTO +Jes ja, laux ties kondicxoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Cetere mi ne disipas por senutilajxoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne +povas rezigni pri la ega gxojo vidi homojn cxe mi. Mi tion bezonas, +komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra +vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj +--; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie mangxante tiel +bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad. + +LA MAGISTRANTO +Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Artikolon de mi? + +LA MAGISTRANTO +Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne volas presigi. + +LA MAGISTRANTO +Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pasxadas sur la +planko) + +LA MAGISTRANTO +(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; +almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aux +eble ecx nenio. Eble estas nur imago. + +LA MAGISTRANTO +Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu io estos okazanta? +Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro +de la baneja estraro -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro. + +LA MAGISTRANTO +Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas +plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per +la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras +laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj! + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu _mi_ iam iras laux insidaj vojoj? + +LA MAGISTRANTO +Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj +tio estas en bone ordigita socio preskaux same nepermesebla. La +individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aux, pli +gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de +la tutajxo. + +DOKTORO STOCKMANN +Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi? + +LA MAGISTRANTO +Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona +Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aux +malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras -- + +LA MAGISTRANTO +Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la +mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj. + +(Li foriras.) + +SINJORINO STOCKMANN +(revenas en la sidcxambron) Cxu li foriris? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj furioza. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li? + +DOKTORO STOCKMANN +Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton +antauxtempe. + +SINJORINO STOCKMANN +Pri kio vi farus al li raporton? + +DOKTORO STOCKMANN +Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la posxtisto +ne venas. + +(_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la mangxotablo kaj +venas en la sidcxambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.) + +BILLING +(strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni sentas +sin kiel nova homo. + +HOVSTAD +La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere. + +DOKTORO STOCKMANN +Venas de la stomako; li havas malbonan digeston. + +HOVSTAD +Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis digesti. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja suficxe bone akordigxis kun li, lauxsxajne. + +HOVSTAD +Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo. + +BILLING +_Jen_ la vorto! Gxi rezumas la situacion. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne +havas hejmon por gxui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu +damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do segxojn al la +tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon? + +SINJORINO STOCKMANN +(irante al la mangxocxambro) Tuj mi gxin alportos. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro Horster. Rara gasto kiel vi +--. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj. + +(La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. _Sinjorino Stockmann_ +alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj +necesajxoj.) + +SINJORINO STOCKMANN +Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen konjako. Nun cxiu helpu +sin mem. + +DOKTORO STOCKMANN +(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksigxas) Kaj nun +la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, +trovu mian pipon. (La knaboj iras en la cxambron dekstre.) Mi +suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi sxajnigas nescianta. +(vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi +metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la +pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, +vi scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie +supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli +bone sidi cxi tie sekure kaj agrable. + +SINJORINO STOCKMANN +(trikante) Cxu vi baldaux forvelos, sxipestro Horster? + +HORSTER +Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj vi ja iros al Ameriko? + +HORSTER +Jes, mi intencas. + +BILLING +Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton. + +HORSTER +Cxu okazos novaj elektoj? + +BILLING +Vi tion ne scias? + +HORSTER +Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn. + +BILLING +Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu? + +HORSTER +Ne, tiujn mi ne komprenas. + +BILLING +Tamen; vocxdoni oni ja devas. + +HORSTER +Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon? + +BILLING +Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaux sxipo; +cxiuj devas meti la manon sur la stirilon. + +HORSTER +Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus +malbone. + +HOVSTAD +Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom malmulte +pri la aferoj de la lando. + +BILLING +Vere strange. + +DOKTORO STOCKMANN +Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj +en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro +Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola Mesagxo" morgaux? + +HOVSTAD +Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas enpreni vian +artikolon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auxskultu, vi devas +atendi pri gxi. + +HOVSTAD +Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi, ke estas la +plej oportuna momento -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al +vi post iom -- + +(_Petra_, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la +brako, envenas el la antauxcxambro.) + +PETRA +Bonan vesperon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas? + +(reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajxojn kaj la kajerojn +sur segxon apud la pordo.) + +PETRA +Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, do partoprenu la komforton ankaux vi. + +BILLING +Cxu mi pretigu glaseton por vi? + +PETRA +(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras gxin tro +forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo, +kie kusxas la vestajxoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Leteron! De kiu? + +PETRA +(sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto jxus +kiam mi eliris -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur nun vi gxin donas! + +PETRA +Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas. + +DOKTORO STOCKMANN +(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la +surskribon) Jes, gxuste --! + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? +Cxu denove ne trovigxas lampo en mia cxambro! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone, bone. Pardonu momenton -- + +(Li iras en la cxambron dekstre.) + +PETRA +Kio do tio estas, patrino? + +SINJORINO STOCKMANN +Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la posxtisto. + +BILLING +Supozeble eksterurba paciento -- + +PETRA +Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro. (pretigas +sian glason) Ho, bone gustos! + +HOVSTAD +Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo? + +PETRA +(trinketas) Du horojn. + +BILLING +Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto -- + +PETRA +(eksidas cxe la pordo) Kvin horojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas. + +PETRA +Amaseton, jes. + +HORSTER +Aspekte vi havas suficxan laboron. + +PETRA +Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca. + +BILLING +Vi tion sxatas, cxu? + +PETRA +Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone. + +MORTEN +Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra. + +PETRA +Pekulino? + +MORTEN +Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro +estas puno pro niaj pekoj. + +EJLIF +(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon. + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, nu, Ejlif! + +BILLING +(ridas) Jen, bonege. + +HOVSTAD +Cxu vi ne volas multe labori, Morten? + +MORTEN +Ne, mi ne volas. + +HOVSTAD +Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo? + +MORTEN +Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi. + +EJLIF +Kaj do vi devus ja esti pagano. + +MORTEN +Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano. + +BILLING +Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon. + +SINJORINO STOCKMANN +(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing. + +BILLING +Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, +baldaux ni estos paganoj, la tuta aro. + +MORTEN +Kaj cxu _ni tiam_ rajtos fari cxion laux nia volo? + +BILLING +Jes, vidu, Morten -- + +SINJORINO STOCKMANN +Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaux. + +EJLIF +_Mi_ povus tamen resti tempeton -- + +SINJORINO STOCKMANN +Ecx vi ne; eniru ambaux. + +(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.) + +HOVSTAD +Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi tiajxon? + +SINJORINO STOCKMANN +Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas. + +PETRA +Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne en la hejmo. + +PETRA +Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni +prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la infanoj. + +HORSTER +Vi devas mensogi, cxu? + +PETRA +Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne +kredas? + +BILLING +Jes, estas ja tro certe. + +PETRA +Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruigxus +tute alimaniere. + +BILLING +Ho cxu, rimedojn -- + +HORSTER +Nu, se vi pri _tio_ pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de mi +volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro +staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur +la teretagxo -- + +PETRA +(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos. + +HOVSTAD +Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi +pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom trarigardi la anglan +rakonton, kiun vi promesis traduki por ni? + +PETRA +Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo. + +(_Doktoro Stockmann_ venas de sia cxambro kun la malfermita letero en +la mano.) + +DOKTORO STOCKMANN +(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke auxdigxos novajxo en la +urbo! + +BILLING +Novajxo? + +SINJORINO STOCKMANN +Kia novajxo? + +DOKTORO STOCKMANN +Granda malkovro, Katrine! + +HOVSTAD +Cxu? + +SINJORINO STOCKMANN +Kiun vi faris? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili +kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de +frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas! + +PETRA +Sed, patro, diru do pri kio tio temas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu cxion. Imagu se mi nun havus +Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas cxirkauxiri +kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj -- + +HOVSTAD +Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas apud la tablo) Cxu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas +saniga loko? + +HOVSTAD +Jes, kompreneble. + +DOKTORO STOCKMANN +Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan +rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes sed, kara Tomas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin ni ja faris. Mi skribadis kaj en +"La Popola Mesagxo" kaj en flugfolioj -- + +HOVSTAD +Nu jes, kaj sekve? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiu banejo, kiu nomigxas la arterio de la urbo, kaj gxia vivnervo kaj +-- kaj diablo scias kion oni elpensis -- + +BILLING +"La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, ankaux tio. Sed cxu vi vere scias, kio estas cxi tiu granda, +grandioza, lauxdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- cxu vi scias +kio tiu estas? + +HOVSTAD +Ne, sed kio gxi do estas? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, kio gxi estas? + +DOKTORO STOCKMANN +La tuta banejo estas pestejo. + +PETRA +La banejo, patro! + +SINJORINO STOCKMANN +(samtempe) Nia banejo! + +HOVSTAD +(same) Sed, sinjoro doktoro -- + +BILLING +Absolute nekredeble! + +DOKTORO STOCKMANN +La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece +dangxerega! Cxiuj tiuj malpuregajxoj supre en la Muelejvalo, -- cxio +tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj +tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajxo sorbigxas en la +plagxon -- + +HOVSTAD +-- kie la marbanejoj situas? + +DOKTORO STOCKMANN +Gxuste tie. + +HOVSTAD +De kio vi scias tion cxi tiel certe, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun +suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn +de malsano inter la vizitantoj cxe la banejo, -- kaj tifaj kaj +gastraj -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere okazis. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- +vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la +akvon kiel eble plej zorge. + +SINJORINO STOCKMANN +Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed cxi tie +mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la +universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por +ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto. + +HOVSTAD +Kaj gxin vi nun ricevis? + +DOKTORO STOCKMANN +(montras la leteron) Jen mi havas gxin! Li trovis cxeeston de +putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas +absolute malsanige cxu uzata interne cxu ekstere. + +SINJORINO STOCKMANN +Estas dia felicxo, ke vi malkovris tion gxustatempe. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, en tio vi pravas. + +HOVSTAD +Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble plibonigi la aferon. + +HOVSTAD +Cxu tio eblas? + +DOKTORO STOCKMANN +Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed +ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, ke vi tenis tion cxi tiel sekreta. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu mi kurus cxirkauxe en la urbo babilante, antaux ol scii certe? Ho +ne; tiel freneza mi ne estas. + +PETRA +Nu, sed al ni hejme -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ecx ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaux vi povos kuri vizite al +la "melo" -- + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Tomas do --! + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li +ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj +havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; +nun ili vidu --! (pasxadas cxirkauxe frotante la manojn) Farigxos +ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro +estu refosota. + +HOVSTAD +(ekstaras) La tuta akvotubaro --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu +gxin al loko multe pli alta. + +PETRA +Kaj tiel vi tamen finfine pravigxas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraux ili, kiam ili estis +konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auxskulti min. Nun, +kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, cxar mi kompreneble +skribis raporton al la banejestraro; gxi kusxis preta tutan semajnon; +mi nur atendis tiun cxi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj +ekspedos gxin (iras en sian cxambron kaj revenas kun pakajxo da +paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu +kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajxo. Bone; +jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu, +donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la +magistranto. + +(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.) + +PETRA +Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero +malkovrigxas, mi pensas. + +HOVSTAD +Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri +via malkovro? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vere dankon pro tio. + +HOVSTAD +Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, certe estas. + +SINJORINO STOCKMANN +(revenas) Nun sxi foriris kun gxi. + +BILLING +Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +(kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian +devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed +tamen -- + +BILLING +Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por +doktoro Stockmann? + +HOVSTAD +Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos. + +BILLING +Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn +arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon +de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne +akceptos gxin. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj vi faras gxuste, Tomas. + +PETRA +(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro! + +HOVSTAD kaj BILLING +Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro. + +HORSTER +(tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi. + +DOKTORO STOCKMANN +Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho, +estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por +sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine! + +(Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun +sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado, +aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn +cxe la pordo.) + + + + +DUA AKTO + + +(La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas +fermita. Antauxtagmeze.) + +SINJORINO STOCKMANN +(Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al +la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +(interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io? + +SINJORINO STOCKMANN +Letero de via frato. (donas gxin al li) + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm -- + +SINJORINO STOCKMANN +Kion li do diras? + +DOKTORO STOCKMANN +(metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem +vizitos nin tagmeze. + +SINJORINO STOCKMANN +Do memoru, ke vi tiam estu hejme. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon. + +DOKTORO STOCKMANN +Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, cxu ankaux vi tion timas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel +diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la +urbo. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la +honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis +vin sur la spuron --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. + +MALJUNA MORTEN KIIL +(enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas +ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero? + +SINJORINO STOCKMANN +(al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi! + +DOKTORO STOCKMANN +Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, sed envenu do. + +MORTEN KIIL +Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros. + +DOKTORO STOCKMANN +Kio estas vero? + +MORTEN KIIL +Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero? + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_? + +MORTEN KIIL +(envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu sxi faris? + +MORTEN KIIL +Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi +min; sed tia Petra ja ne estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, kiel vi povus pensi tiajxon! + +MORTEN KIIL +Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias. +Sed tio tamen do estas vero, cxu? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la +sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --? + +MORTEN KIIL +(baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe -- + +MORTEN KIIL +(kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari +arlekenajxon pri via propra samsanga frato. + +DOKTORO STOCKMANN +Arlekenajxon! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara patro -- + +MORTEN KIIL +(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj +palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Cxu ne iuj +bestoj enrampis en la akvotubojn? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes, infuzorioj. + +MORTEN KIIL +Kaj ecx multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu jes; ili povas cxeesti en centmiloj. + +MORTEN KIIL +Sed neniu povas vidi ilin, -- cxu ne estas tiel? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, vidi ilin oni ne povas. + +MORTEN KIIL +(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, +kion mi gxis nun auxdis pri vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiel? Kio? + +MORTEN KIIL +Sed neniel vi povos kredigi tiajxon al la magistranto. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ni vidos. + +MORTEN KIIL +Cxu vi imagas lin tiel freneza? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza. + +MORTEN KIIL +La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili +bone. Ili estus tiom pli sagxaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min +el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili balotis pri mi +kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri ili, +Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed bopatro -- + +MORTEN KIIL +Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, +tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur flarante +sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malricxuloj. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, tio estas ja gxentila. + +MORTEN KIIL +Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion +kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere. + +(_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauxcxambro.) + +HOVSTAD +Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne. Envenu; envenu. + +MORTEN KIIL +(denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas? + +HOVSTAD +Kion vi aludas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble, li partoprenas. + +MORTEN KIIL +Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas +vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho ne; restu iomete, bopatro. + +MORTEN KIIL +Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajxojn; +diable, tion vi ne estu farinta por nenio. + +(Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.) + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx ne unu vorton el tio cxi +pri la akvoliverejo. + +HOVSTAD +Cxu estis _tiu_ afero --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaux +vi venas? + +HOVSTAD +Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiom longe kiom vi deziras, kara. + +HOVSTAD +Cxu vi ricevis respondon de la magistranto? + +DOKTORO STOCKMANN +Ankoraux ne. Li venos post iom. + +HOVSTAD +Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu ja? + +HOVSTAD +Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la +akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la +afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon. + +(_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de +la tablo.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu? Vi do opinias --? + +HOVSTAD +Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en la grundo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, gxi venas sendube de tiu venena marcxo supre en la Muelejvalo. + +HOVSTAD +Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de tute alia +marcxo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiu marcxo tiu do estus? + +HOVSTAD +La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas putrante. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu? + +HOVSTAD +Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de +publikaj oficistoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas. + +HOVSTAD +Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la amikoj +kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun +la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj +regas super ni. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton. + +HOVSTAD +Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon +tien, kie gxi nun kusxas? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajxo de ili. Sed tio ja nun +plibonigxos. + +HOVSTAD +Cxu vi kredas, ke iros tiel glate? + +DOKTORO STOCKMANN +Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen estas. + +HOVSTAD +Jes, se la gazetaro prenos la taskon. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam farigxos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato -- + +HOVSTAD +Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas +trakti la aferon. + +DOKTORO STOCKMANN +En la gazeto? + +HOVSTAD +Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia intenco estis, ke +mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan +potencon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux +ruinigis la gazeton. + +HOVSTAD +Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne +havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni +povas malhavi la altajn sinjorojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon. + +HOVSTAD +Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino +ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun +miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi +kiel cxiaspecajn supersticxojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas +supersticxo, do forigu gxin! + +HOVSTAD +La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato. +Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn +konsiderojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --! + +HOVSTAD +Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek +pli potencavida ol la plimulto de homoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kara, -- kiu pensas tiel? + +HOVSTAD +Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan +okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas +partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ +estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi bonege komprenas -- + +HOVSTAD +Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan +respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la +plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter +la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel +al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen -- + +DOKTORO STOCKMANN +Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- +diable --! (Iu frapas.) Envenu! + +(_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas +simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita +koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.) + +ASLAKSEN +(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel +auxdaca -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen! + +ASLAKSEN +Jes, gxuste, sinjoro doktoro. + +HOVSTAD +(ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen? + +ASLAKSEN +Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la +doktoro mem -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, per kio mi servu? + +ASLAKSEN +Cxu estas vero, kion mi auxdis de sinjoro Billing, ke la doktoro +intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, por la banejo. + +ASLAKSEN +Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi +volas subteni el cxiuj fortoj. + +HOVSTAD +(al la doktoro) Jen vi vidas! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi kore dankas vin pro tio! Sed -- + +ASLAKSEN +Cxar estus eble bezonate havi nin etburgxojn subtenantaj dorse. Ni +kvazaux konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere +_volas_. Kaj estas cxiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro +doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke cxi tie apartaj arangxoj +estus necesaj. Sxajnas al mi, ke tia simpla afero -- + +ASLAKSEN +Nu ja, povus tamen esti bone; cxar mi konas la lokajn auxtoritatulojn +suficxe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn +de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantagxe, ke ni faru +iometan manifestacion. + +HOVSTAD +Gxuste tio, jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii? + +ASLAKSEN +Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi cxiam estas lauxeble +modera; cxar modereco estas la unua deco de civitano, -- laux _mia_ +opinio. + +DOKTORO STOCKMANN +Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Jes, mi kuragxas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, gxi +estas ege grava por ni etburgxoj. Aspekte la banejo farigxos kvazaux +eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni cxiuj vivas, +kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la +institucion per cxiuj fortoj. Kaj cxar mi ja estas estro de la asocio +de domposedantoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes --? + +ASLAKSEN +-- kaj cxar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, +la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kompreneble. + +ASLAKSEN +Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj cxar mi +estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro +mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- +se mi mem tion diru. + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se +estus bezone. + +DOKTORO STOCKMANN +Manifeston, vi diras? + +ASLAKSEN +Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi +antauxenportis tiun cxi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas +gxin vortumi en la plej deca modereco, ke gxi ne ofendos la +auxtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni +estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendigxi, mi pensas? + +HOVSTAD +Nu, ecx se ili ne tion sxatus -- + +ASLAKSEN +Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraux la auxtoritatuloj, sinjoro +Hovstad. Neniun opozicion kontraux homoj, kiuj staras al ni tiel +proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis suficxe dum miaj tagoj; kaj el +tio ankaux neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj +de civitano ne devas al li esti rifuzataj. + +DOKTORO STOCKMANN +(agitas lian manon) Mi preskaux ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel +kore gxojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi +estas tiel gxoja, -- tiel gxoja! Auxdu; cxu ne glaseton da sxereo? +Cxu! + +ASLAKSEN +Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajxojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, sed glason da biero do; kion vi diras? + +ASLAKSEN +Dankon, ankaux ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la +tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la +domposedantoj kaj pretigi la etoson. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, estas senmezure gxentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne +povas igi en mian kapon, ke cxiuj tiuj arangxoj estus necesaj; mi +pensas, ke la afero iros glate de si mem. + +ASLAKSEN +La auxtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio +pardonu, mi tion ne diras por mallauxdi ilin -- + +HOVSTAD +Morgaux ni pelcxasos ilin en la gazeto, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antauxeniru kun modereco, aux +vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; cxar mi +rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaux +al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaux ni etburgxoj staras +malantaux vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton cxe via +flanko, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la +manon) Adiaux, adiaux! + +ASLAKSEN +Cxu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad? + +HOVSTAD +Mi venos poste; restas ankoraux io por decidi. + +ASLAKSEN +Bone, bone. + +(Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la +antauxcxambron.) + +HOVSTAD +(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? +Cxu ne sxajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti cxi +tie en tiu kovarda malkuragxeco kaj malvigleco? + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vi aludas al presisto Aslaksen? + +HOVSTAD +Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia +honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie +cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro +nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi. + +HOVSTAD +Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel +fidinda, konfidema homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi komplete samopinias kun vi. + +HOVSTAD +Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la +bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_ +esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri +la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; +sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato. + +HOVSTAD +Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto +ne volas antauxenigi la aferon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, kiel vi povas imagi tion? + +HOVSTAD +Estas imageble. Kaj _tiam_ --? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian +artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta. + +HOVSTAD +Cxu mi rajtos? Cxu decidite? + +DOKTORO STOCKMANN +(prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi; +ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste. + +HOVSTAD +Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- +vere glate! + +HOVSTAD +Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis +hejmen? + +PETRA +(envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo. + +SINJORINO STOCKMANN +(venas) Cxu li ankoraux ne venis? + +DOKTORO STOCKMANN +Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de +mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi +unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se +farigxos necese. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la +liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi +havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. + +SINJORINO STOCKMANN +Nu? Kaj kion li volis? + +DOKTORO STOCKMANN +Ankaux subteni min. Cxiuj volas ili subteni min, se estos necese. +Katrine, -- cxu vi scias kion mi havas malantaux mi? + +SINJORINO STOCKMANN +Malantaux vi? Ne; kion vi do havas malantaux vi? + +DOKTORO STOCKMANN +La kompaktan plimulton. + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu vere? Cxu estas bone por vi, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pasxadas tien +kaj reen) Ja, bona Dio, kiel gxojige estas stari tiel en frata ligo +kune kun siaj samurbanoj! + +PETRA +Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo! + +SINJORINO STOCKMANN +Oni sonorigas. + +DOKTORO STOCKMANN +Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu! + +LA MAGISTRANTO +(venas de la antauxcxambro) Bonan matenon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bonvenon, Petro! + +SINJORINO STOCKMANN +Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas? + +LA MAGISTRANTO +Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraux post oficejaj horoj mi +ricevis de vi artikolon rilate la akvokondicxojn cxe la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxu vi legis gxin? + +LA MAGISTRANTO +Jes, mi faris. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero? + +LA MAGISTRANTO +(kun rigardo flanken) Hm -- + +SINJORINO STOCKMANN +Venu, Petra. (Sxi kaj _Petra_ iras en la cxambron maldekstre.) + +LA MAGISTRANTO +(post ioma pauxzo) Cxu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaux +mia dorso? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj nun vi opinias, ke vi scias? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin. + +LA MAGISTRANTO +Cxu vi intencas meti tiun cxi dokumenton antaux la banejan estraron +kvazaux oficialan dokumenton? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urgxe. + +LA MAGISTRANTO +Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajxo. Inter +alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas +permanenta venenigo. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes sed, Petro, cxu gxi povas alimaniere nomigxi? Pensu nur, -- +venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al +kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide sercxas sanon cxe ni, kaj +kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon! + +LA MAGISTRANTO +Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke +ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajxojn de la Muelejvalo, +kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxu vi do scias pri alia solvo? Mi ne. + +LA MAGISTRANTO +Antauxtagmeze mi faris viziteton al la urba ingxeniero. Kaj al li mi +menciis -- tiel duone sxerce -- tiujn laborojn, kvazaux ion, kion ni +devas pripensi iam en la estonteco. + +DOKTORO STOCKMANN +Iam en la estonteco! + +LA MAGISTRANTO +Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Cxu vi faris +al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj sxangxoj eble +kostus? Laux la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj versxajne +sumigxus al pluraj cxentmiloj da kronoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu farigxus tiom multekoste? + +LA MAGISTRANTO +Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro dauxrus minimuman +tempospacon de du jaroj. + +DOKTORO STOCKMANN +Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj? + +LA MAGISTRANTO +Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Cxu ni fermu gxin? +Jes, tion ni devus. Aux cxu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la +onidiro disvastigxos, ke la akvo estas malsaniga? + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, Petro, tia gxi ja estas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj cxio tio nun, -- gxuste nun, kiam la institucio estas en +progreso. Ankaux la najbaraj urboj havas certajn kondicxojn por +farigxi sercxataj banlokoj. Cxu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por +direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni +starus tie; ni devus versxajne fermi la tutan multekostan +institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon. + +DOKTORO STOCKMANN +-- ruinigus --! + +LA MAGISTRANTO +Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan +estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kion vi elpensu, ke oni faru? + +LA MAGISTRANTO +El via traktajxo mi ne povis konvinkigxi, ke la akvokondicxoj cxe la +banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ili estas ecx pli krizaj! Aux ili almenaux farigxos tiaj en la +somero. Kiam la vetero farigxos varma. + +LA MAGISTRANTO +Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla +kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel +preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj sekve --? Kio poste? + +LA MAGISTRANTO +La establita akvoliverejo cxe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas +kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe +ne volos esti neinklina preni en konsideron, cxu kun akceptindaj +financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajxon! + +LA MAGISTRANTO +Ruzajxon? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la +publiko, kontraux la tuta komunumo! + +LA MAGISTRANTO +Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke +estas iu vere superpenda dangxero. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante +vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed +vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la +banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili +nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne +volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin? + +LA MAGISTRANTO +Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian +prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato +mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion +konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el +diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne +direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro +konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub +diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- +ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala +afero. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. + +LA MAGISTRANTO +Devas esti kaj estu malhelpota. + +DOKTORO STOCKMANN +Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin. + +LA MAGISTRANTO +Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri +tio, ke vi faru vian devon. + +LA MAGISTRANTO +(post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. +Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi +mem? + +DOKTORO STOCKMANN +Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? + +LA MAGISTRANTO +Por vi kaj por la viaj, jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion diable _tio_ signifas? + +LA MAGISTRANTO +Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton +al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. + +LA MAGISTRANTO +Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia +espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian +ekonomian staton. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu? Cxu nure pro vi mem --! + +LA MAGISTRANTO +Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej +proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi opinias, ke mi faras? + +LA MAGISTRANTO +Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas +maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian +malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. +Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan +brosxuron pri gxi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan +ideon, kiun li ekhavis! + +LA MAGISTRANTO +Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej +bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi tiel rekte diras! + +LA MAGISTRANTO +Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti +tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al +vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem +per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri +la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas +neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia +trudema homo, kia vi estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema? + +LA MAGISTRANTO +Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi +spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, +ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja +kuracisto -- + +DOKTORO STOCKMANN +Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, +kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi +estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo +dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- + +LA MAGISTRANTO +Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri +tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna +momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn +manojn -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas +efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis! + +LA MAGISTRANTO +Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por +via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama +kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas +malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi +rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas +same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la +tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi, +Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al +vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Kia postulo estas tiu? + +LA MAGISTRANTO +Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por +nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de +la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj +onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos +nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese, +ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. + +LA MAGISTRANTO +Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la +afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la +unua momento imagis al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, -- do tion vi atendas! + +LA MAGISTRANTO +Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al +la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion +necesan por plibonigi eblajn difektojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon +kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara +kaj serioza konvinko --! + +LA MAGISTRANTO +Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Ne rajtas --? + +LA MAGISTRANTO +Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio +estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne +rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj. + +DOKTORO STOCKMANN +Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! + +LA MAGISTRANTO +La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa +afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti +libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo! + +LA MAGISTRANTO +Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. + +DOKTORO STOCKMANN +(krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! + +LA MAGISTRANTO +Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi +malpermesas, por vi estas obei. + +DOKTORO STOCKMANN +(sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- + +PETRA +(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! + +SINJORINO STOCKMANN +(post sxi) Petra, Petra! + +LA MAGISTRANTO +Aha, oni staras gvate. + +SINJORINO STOCKMANN +Traauxdeblas; ni ne povis eviti -- + +PETRA +Jes, mi staris auxskultante. + +LA MAGISTRANTO +Nu, estas ja bone -- + +DOKTORO STOCKMANN +(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --? + +LA MAGISTRANTO +Vi mem devigis min paroli en tiu tono. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj mi do en publika deklaro sxtopu al mi mem la busxon? + +LA MAGISTRANTO +Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian +mi postulis. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj se mi ne -- obeas? + +LA MAGISTRANTO +En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraux vin. Mi persistos; mi +pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam +fari? + +LA MAGISTRANTO +En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion --! + +PETRA +Patro, -- maldungon! + +LA MAGISTRANTO +Maldungon kiel kuracisto cxe la banejo. Mi vidos min devigata +rekomendi tujan maldungon, forigi vin de cxiu rilato kun la aferoj de +la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi kuragxus! + +LA MAGISTRANTO +Estas vi mem, kiu cxi tie ludas riske. + +PETRA +Onklo, tio estas indigniga konduto kontraux homo kiel patro! + +SINJORINO STOCKMANN +Silentu do, Petra! + +LA MAGISTRANTO +(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. +Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej +prudenta en cxi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian +edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem! + +LA MAGISTRANTO +-- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li logxas. + +DOKTORO STOCKMANN +Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas +senvualigi la mankojn, kiuj frue aux malfrue aperos en la plena lumo +de la tago. Ho, montrigxos, ke mi amas mian hejmurbon. + +LA MAGISTRANTO +Vi, kiu en blinda spito ekiras fortrancxi la plej gravan fonton de +prospero por la urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiu fonto estas venena, homo! Cxu vi estas freneza! Ni vivas cxi tie +vendacxante malpurajxojn kaj putrajxojn! Nia tuta floranta publika +vivo sucxas sian nutron el mensogo! + +LA MAGISTRANTO +Fantaziajxo -- aux io ankoraux pli malbona. Homo, kiu eljxetas tiajn +ofendajn akuzojn kontraux sian propran hejmlokon, tiu efektive estas +malamiko de la socio. + +DOKTORO STOCKMANN +(kontrauxen al li) Kaj jenon vi kuragxas -- + +SINJORINO STOCKMANN +(jxetas sin inter ilin) Tomas! + +PETRA +(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro! + +LA MAGISTRANTO +Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion +vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux. + +(Li eliras.) + +DOKTORO STOCKMANN +(pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia +propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas -- + +PETRA +Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux +longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de +la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed estas mi, kiu pravas! + +SINJORINO STOCKMANN +Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi +ne havas potencon? + +PETRA +Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel? + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, +Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux +mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa +potenco, mi opinias! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion mi ne intencas? + +SINJORINO STOCKMANN +-- kontrauxstari vian fraton. + +DOKTORO STOCKMANN +Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri +gxusteco kaj vero! + +PETRA +Jes, pri tio ankaux mi demandas? + +SINJORINO STOCKMANN +Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas. + +DOKTORO STOCKMANN +Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al +venko. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi +faros. + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, +kiu nomigxas malamiko de la socio! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_ +estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi? + +PETRA +Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, +se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi +mem, kaj pri mi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel +mizere, malkuragxe submetigus min antaux tiun Petro kaj lian +kanajlaron, -- cxu mi plu iam havus felicxan momenton en mia vivo? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaux tiu felicxo, kiun ni +cxiuj ricevos, se vi dauxre obstinos. Tiam vi denove staros sen +vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Sxajnas al mi, ke ni suficxe +spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio +kunportos. + +DOKTORO STOCKMANN +(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajxon tiuj +oficejsklavoj jxetu sur liberan honestan homon! Cxu ne estas terure, +Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vere estas granda peko kontraux vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom +multaj maljustajxoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen +la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farigxu el ili? Ho ne, ne, vi do +neniam povos -- + +(_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.) + +DOKTORO STOCKMANN +La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ecx ne se la +tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon. + +(Li iras al sia cxambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +(post lin) Tomas, -- kion vi volas fari! + +DOKTORO STOCKMANN +(cxe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la +okulojn, kiam ili fine farigxos plenkreskaj, liberaj homoj. + +(Li iras en sian cxambron) + +SINJORINO STOCKMANN +(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin cxiujn! + +PETRA +Patro, li estas brava! Li ne cedas. + +(La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por +silenti.) + + + + +TRIA AKTO + + +(La redaktejo de "La Popola Mesagxo". Maldekstre en la fono estas +la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun +vitrajxoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre +estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de +paperoj, gazetoj kaj libroj. Antauxe maldekstre estas fenestro kaj +apud gxi estas skribopupitro kun alta segxo. Paro da apogsegxoj +staras cxe la tablo kaj kelkaj aliaj segxoj laux la muroj. La cxambro +estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogsegxoj +malpuraj kaj sxiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj +en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.) + +(_Redaktoro Hovstad_ sidas cxe la pupitro skribante. Iom poste venas +de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.) + +BILLING +Nu, jen vere io --! + +HOVSTAD +(skribante) Cxu vi tralegis gxin? + +BILLING +(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris. + +HOVSTAD +Cxu vi ne trovas, ke la doktoro estas suficxe akra? + +BILLING +Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Cxiu vorto falas +peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo. + +HOVSTAD +Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo. + +BILLING +Vere; sed ni dauxre frapos, -- frapon post frapo, gxis la tuta +potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante +tion cxi, mi kvazaux vidis la revolucion veni de fore. + +HOVSTAD +(turnas sin) Tsx; ne diru tion kun Aslaksen auxskultanta. + +BILLING +(mallauxtigas la vocxon) Aslaksen estas cedema malkuragxulo; ne +trovigxas vira kuragxo en li. Sed tiun cxi fojon vi do trapusxos vian +volon? Cxu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro? + +HOVSTAD +Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, -- + +BILLING +Tio estus diable cxagrene. + +HOVSTAD +Nu, ni povas felicxe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. +Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos +cxiujn etburgxojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj +kaj la aliaj. Kaj se li akceptos gxin, li ekhavos kiel kontrauxulojn +aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj gxis nun +estis liaj plej fortaj subtenantoj -- + +BILLING +Jes, jes bone; cxar ili devos ja elspezi grandan sumon -- + +HOVSTAD +Jes, ho jxuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam +ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la +magistranto malkapablas en cxiu ajn afero, kaj ke la konfidaj +postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la +manojn de liberalaj homoj. + +BILLING +Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras +jxus antaux la komenco de revolucio! + +(Oni frapas.) + +HOVSTAD +Tsx (vokas) Envenu! + +(_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.) + +HOVSTAD +(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu? + +DOKTORO STOCKMANN +Ekpresu, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Tiel do rezultis? + +BILLING +Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion +ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing! + +BILLING +Milito kun nuda trancxilo, mi esperas! La trancxilo al la gorgxo, +sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +La traktajxo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj +por kvar aux kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen? + +BILLING +(vokas en la presejon) Aslaksen, venu cxi tien momenton! + +HOVSTAD +Kvar aux kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed +cxio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras +alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- gxuste +tiel. + +BILLING +Estas, dia morto, vero; sxajnas ke oni neniam finis, antaux ol la +tuta domacxo estas malkonstruita. + +ASLAKSEN +(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas +malkonstrui la banejon? + +HOVSTAD +Absolute ne; ne timu. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia +traktajxo, sinjoro Hovstad? + +HOVSTAD +Gxi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por +kompreni la konekson. Mi kuragxas diri, ke vi havos cxiun kleran +homon cxe via flanko. + +ASLAKSEN +Kaj ankaux cxiujn prudentajn, cxu? + +BILLING +Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaux la tutan +urbon. + +ASLAKSEN +Nu, do ni kuragxas presi gxin. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tion mi opinius. + +HOVSTAD +Ni enprenos gxin morgaux frue. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ecx ne unu solan tagon. Auxdu, +sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupigxi +pri la manuskripto. + +ASLAKSEN +Mi faros. + +DOKTORO STOCKMANN +Atentu pri gxi kvazaux pri oro. Neniun preseraron; cxiu vorto estas +grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajxon. +-- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, +-- jxetege disigita -- + +BILLING +Disjxetita, -- jes kvazaux fulmo! + +DOKTORO STOCKMANN +-- submetita al la jugxo de cxiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne +povas imagi al vi, kion mi hodiaux devis toleri. Oni minacis min per +tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn +rajxtojn -- + +BILLING +Kion! Viajn homajn rajtojn! + +DOKTORO STOCKMANN +-- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu +personan avantagxon antaux mian internan, sanktan konvinkon -- + +BILLING +Tio estas, dia morto, tro kruda. + +HOVSTAD +Ho jes, oni povas atendi cxion de tiu flanko. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed antaux mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Cxiun tagon +mi nun kvazaux jxetos ankron en "La Popola Mesagxo", kaj enfilos ilin +per eksplodaj artikoloj lauxvice -- + +ASLAKSEN +Jes, sed auxskultu -- + +BILLING +Hura; ni havos militon, militon! + +DOKTORO STOCKMANN +-- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajxojn +antaux la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru! + +ASLAKSEN +Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere -- + +BILLING +Ho ne; ho ne! Ne sxparu la dinamiton! + +DOKTORO STOCKMANN +(same nekonfuzebla) Cxar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo +kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota +-- + +BILLING +_Jen_ la liberiga vorto! + +DOKTORO STOCKMANN +Cxiuj flikuloj ni forcxasos. Kaj tio en cxiuj ejoj! Malfermigxis por +mi senfinaj vizioj hodiaux. Ankoraux ne estas tute klare por mi; sed +mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni +nun devas sercxi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en +cxiuj antauxpostenoj. + +BILLING +Auxdu, auxdu! + +DOKTORO STOCKMANN +Estu ni nur solidaraj, kaj cxio iros glate, glate! La tuta revolucio +kvazaux sxipo lancxigxos el la sxipglitejo. Jes, cxu vi ne tion +kredas? + +HOVSTAD +Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la +komunumo tien, kie gxi juste devas kusxi. + +ASLAKSEN +Kaj antauxenpasxante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio cxi estu +dangxera. + +DOKTORO STOCKMANN +Kiu, diable, atentas, cxu tio estas dangxera aux ne! Kion mi faras, +tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco. + +HOVSTAD +Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro. + +ASLAKSEN +Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera +amiko de la socio li estas. + +BILLING +Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen! + +ASLAKSEN +Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaux uzos tiun esprimon. + +DOKTORO STOCKMANN +(tusxita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj +amikoj; -- tio cxi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io +tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun +mi devas eliri por kuraci iun malfelicxan diablon --. Mi revenos, +kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; +-- kaj precipe forstreku ecx ne unu solan krisignon! Prefere aldonu +kelkajn! Bone, bone; adiaux gxis poste; adiaux, adiaux! + +(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li +foriras.) + +HOVSTAD +Li farigxos netakseble utila homo por ni. + +ASLAKSEN +Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed +se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin. + +HOVSTAD +Hm, dependas de -- + +BILLING +Vi estas ja damne timema, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, +sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu +min en la grandan politikon, antaux la registaro mem, kaj jen vidu +cxu mi estas timema. + +BILLING +Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontrauxeco en vi. + +ASLAKSEN +Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la +registaron, oni almenaux ne malutilas al la socio; cxar tiuj homoj ne +gxenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la +_lokaj_ auxtoritatuloj, _ilin_ oni povas eljxeti el ofico, kaj jen +eble oni ekhavos la senspertecon cxe la stirilo, je neriparebla +malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj. + +HOVSTAD +Sed la civitana edukado pere de memregado, -- cxu vi ne pensas pri +_gxi?_ + +ASLAKSEN +Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne +povas pensi pri cxio ajn, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn! + +BILLING +Auxdu, -- auxdu! + +ASLAKSEN +(ridetas) Hm. (montras al la segxo) Sur la redaktortabureto _tie_ +sidis antaux vi guberniestro Stensgard. + +BILLING +(kracxas) Fi! Tia dizertulo. + +HOVSTAD +Mi ne estas sxancelisto -- kaj neniam farigxos. + +ASLAKSEN +Politikisto prijxuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, +sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi +ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato. + +BILLING +Mi --! + +HOVSTAD +Cxu vi, Billing! + +BILLING +Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn +memkontentajn sinjorojn. + +ASLAKSEN +Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj +pro kontrauxdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La +pasinteco de presisto Aslaksen kusxas aperta por cxiu ajn. Mi ne +subigxis al alia sxangxo ol farigxi pli modera. Mia koro dauxre estas +cxe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la +direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj. + +(Li iras en la presejon.) + +BILLING +Cxu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad? + +HOVSTAD +Cxu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj +preskostoj? + +BILLING +Damnite ke ni ne havas suficxan komerckapitalon. + +HOVSTAD +(eksidas cxe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus -- + +BILLING +Cxu se vi turnus vin al doktoro Stockmann? + +HOVSTAD +(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion. + +BILLING +Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la +melon", kiel homoj nomas lin. + +HOVSTAD +(skribante) Cxu vi scias certe, ke _li_ ion posedas? + +BILLING +Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de gxi devas ja fali +sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la +infanojn. + +HOVSTAD +(turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_? + +BILLING +Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. + +HOVSTAD +Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas +bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos. + +BILLING +Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas +bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- +oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas +bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere +instiganta. + +HOVSTAD +(skribante) Nu ja; nu ja. + +BILLING +Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la +manifeston de la asocio de domposedantoj. + +(Li iras en la cxambron dekstre.) + +HOVSTAD +(sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, +-- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! + +(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) + +HOVSTAD +(ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien? + +PETRA +Jes, mi petas pardonon -- + +HOVSTAD +(antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi. + +PETRA +Ne dankon; mi tuj foriros. + +HOVSTAD +Cxu eble estas io de via patro, kio --? + +PETRA +Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla +rakonto. + +HOVSTAD +Kial vi redonas gxin? + +PETRA +Cxar mi ne volas traduki gxin. + +HOVSTAD +Sed vi ja promesis al mi certe -- + +PETRA +Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne +legis gxin? + +HOVSTAD +Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- + +PETRA +Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas +la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo". + +HOVSTAD +Kaj kial ne? + +PETRA +Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn. + +HOVSTAD +Nu, pro tio -- + +PETRA +Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas +pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej +bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas +punon. + +HOVSTAD +Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la +homoj volas havi. + +PETRA +Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja +kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel +en la realeco. + +HOVSTAD +Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte +oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj aferoj. +La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por +gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj +progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton +sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; +-- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj. + +PETRA +Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne +estas araneo. + +HOVSTAD +(ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, +efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia. + +PETRA +De Billing! + +HOVSTAD +Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu +absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron. + +PETRA +Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --! + +HOVSTAD +Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la +ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas. + +PETRA +Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo? + +HOVSTAD +Nu, pri tio vi devas demandi lin. + +PETRA +Neniam mi imagus tion pri Billing. + +HOVSTAD +(rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende. + +PETRA +Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --. + +HOVSTAD +Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino. + +PETRA +Cxu vi vere tion diras? + +HOVSTAD +Foje mi tion pensas. + +PETRA +Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun +granda afero inter la manoj --. + +HOVSTAD +Tio cxi pri via patro, vi aludas? + +PETRA +Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, +kiu tauxgas antaux la plimulto. + +HOVSTAD +Jes, hodiaux mi sentas ion tian. + +PETRA +Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun +vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj, +kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste +traktata homo -- + +HOVSTAD +Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste +scias kiel mi -- + +PETRA +Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas? + +HOVSTAD +(pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas. + +PETRA +(subite kiel frapita) _Tio_? + +HOVSTAD +Jes, Petra, -- frauxlino Petra. + +PETRA +Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la +afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro? + +HOVSTAD +Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio. + +PETRA +Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin +en io ajn. + +HOVSTAD +Cxu vi ofendigxus pro tio, ke estas pleje pro vi --? + +PETRA +Tio pro kio mi ofendigxas, estas ke vi ne estis sincera antaux patro. +Vi parolis kun li, kvazaux la vero kaj la bono de la socio kusxus en +via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian +vi sxajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam! + +HOVSTAD +Tion vi ne diru tiel akre, frauxlino Petra; kaj malpli nun. + +PETRA +Kial ne nun? + +HOVSTAD +Cxar via patro nun ne povas malhavi mian helpon. + +PETRA +(rigardas lin kvazaux de supre) Cxu vi ankaux estas tia? Fi do! + +HOVSTAD +Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion. + +PETRA +Mi scias kion kredi. Adiaux. + +ASLAKSEN +(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad +-- (vidas Petra) Aj, domagxe -- + +PETRA +Jen kusxas la libro; donu gxin al iu alia. (iras al la elirejo) + +HOVSTAD +(sekvas sxin) Sed, frauxlino -- + +PETRA +Adiaux. (sxi foriras.) + +ASLAKSEN +Sinjoro Hovstad, auxskultu do! + +HOVSTAD +Nu, nu do; kio estas? + +ASLAKSEN +La magistranto staras en la presejo. + +HOVSTAD +La magistranto, vi diras? + +ASLAKSEN +Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantauxa pordo, -- +ne volis esti vidata, vi komprenas. + +HOVSTAD +Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem -- + +(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la +_magistranton_ enveni) + +HOVSTAD +Staru observante, Aslaksen, ke neniu -- + +ASLAKSEN +Komprenas -- (iras en la presejon) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min cxi tie. + +HOVSTAD +Ne, tion mi vere ne atendis. + +LA MAGISTRANTO +(cxirkauxrigardas) Cxi tie vi ja arangxis la ejon hejmece, vere +hejmece. + +HOVSTAD +Ho -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon. + +HOVSTAD +Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed cxu mi ne +devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la +_magistranto_ sur segxon) Kaj cxu la magistranto bonvolas sidi? + +LA MAGISTRANTO +(eksidas cxe la tablo) Dankon. + +(Ankaux Hovstad eksidas cxe la tablo.) + +LA MAGISTRANTO +Mi havis -- vere gxenan travivajxon hodiaux, sinjoro Hovstad. + +HOVSTAD +Nu? Jes tiom da farendajxoj, kiom la magistranto havas, -- + +LA MAGISTRANTO +Tio cxi hodiaux rilatas al la doktoro de la banejo. + +HOVSTAD +Nu ja; al la doktoro? + +LA MAGISTRANTO +Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn +supozeblajn mankojn. + +HOVSTAD +Ho, vere? + +LA MAGISTRANTO +Jes, cxu li ne diris al vi --? Sxajnas al mi, ke li menciis -- + +HOVSTAD +Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali -- + +ASLAKSEN +(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton -- + +HOVSTAD +(cxagrenita) Hm; gxi ja kusxas sur la pupitro. + +ASLAKSEN +(trovas gxin) Bone. + +LA MAGISTRANTO +Sed _tie_ ja gxuste estas -- + +ASLAKSEN +Jes, estas la traktajxo de la doktoro, sinjoro magistranto. + +HOVSTAD +Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas? + +LA MAGISTRANTO +Gxuste tiu. Kion vi opinias pri gxi? + +HOVSTAD +Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis gxin suprajxe. + +LA MAGISTRANTO +Sed vi tamen presigos gxin? + +HOVSTAD +Al homo kiu elpasxas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi -- + +ASLAKSEN +Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble. + +ASLAKSEN +Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn. + +LA MAGISTRANTO +Tute en ordo. + +ASLAKSEN +Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo) + +LA MAGISTRANTO +Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro +Hovstad -- + +HOVSTAD +Mi petas, sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Vi estas sagxa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen. + +ASLAKSEN +Gxojigas min, ke la magistranto tiel pensas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj viro kun influo en vastaj rondoj. + +ASLAKSEN +Nur pleje inter etburgxoj, ja. + +LA MAGISTRANTO +La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- cxi tie kiel en +aliaj lokoj. + +ASLAKSEN +Efektive ili ja estas. + +LA MAGISTRANTO +Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Cxu ne? + +ASLAKSEN +Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto. + +LA MAGISTRANTO +Jes, -- kaj cxar regas tia lauxdinda oferemo inter la malpli +bonstataj burgxoj, -- + +ASLAKSEN +Kiel tio? + +HOVSTAD +Oferemo? + +LA MAGISTRANTO +Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion +mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi. + +ASLAKSEN +Jes, sed sinjoro magistranto -- + +LA MAGISTRANTO +Kaj efektive ne farigxos eta ofero, kiun la urbo versxajne devos +fari. + +HOVSTAD +La urbo? + +ASLAKSEN +Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --! + +LA MAGISTRANTO +Post intertempa kalkulo la sxangxoj, kiujn la doktoro supozas +dezirindaj, sumigxas al kelkaj centmiloj da kronoj. + +ASLAKSEN +Estas ja granda sumo; sed -- + +LA MAGISTRANTO +Kompreneble farigxos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton. + +HOVSTAD +(ekstaras) Cxu estas la intenco, ke la urbo --? + +ASLAKSEN +Cxu pagigxus el la kaso de la urbo! El la malricxaj posxoj de la +etburgxoj! + +LA MAGISTRANTO +Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj? + +ASLAKSEN +Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon. + +LA MAGISTRANTO +La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli +foren ol ili jam faris. + +ASLAKSEN +Cxu certe, sinjoro magistranto? + +LA MAGISTRANTO +Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn, +la urbo mem devas elspezi la kostojn. + +ASLAKSEN +Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia +afero, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Jes, tia gxi efektive estas. + +LA MAGISTRANTO +La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du +jaroj. + +HOVSTAD +Fermi? Tute fermi! + +ASLAKSEN +Du jarojn! + +LA MAGISTRANTO +Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume. + +ASLAKSEN +Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio +do vivu ni domposedantoj intertempe? + +LA MAGISTRANTO +Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed +kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan +gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas +putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo -- + +ASLAKSEN +Kaj cxio estas nur imagajxo? + +LA MAGISTRANTO +Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io +alia. + +ASLAKSEN +Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann +--; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed -- + +LA MAGISTRANTO +Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia +frato cxiam estis impeta homo. + +ASLAKSEN +Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +Sed kiu do povus pensi, ke --? + +LA MAGISTRANTO +Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra +vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj +lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la +banejo. + +HOVSTAD +Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto? + +LA MAGISTRANTO +(foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi -- + +ASLAKSEN +(rapide) Morto kaj plago, jen li estas! + +LA MAGISTRANTO +Kiu? Mia frato? + +HOVSTAD +Kie, -- kie? + +ASLAKSEN +Li iras tra la presejo. + +LA MAGISTRANTO +Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas +multon priparolendan kun vi. + +HOVSTAD +(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume. + +LA MAGISTRANTO +Sed --? + +HOVSTAD +Vi trovos nur Billing. + +ASLAKSEN +Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas. + +LA MAGISTRANTO +Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru. + +(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas +post li.) + +HOVSTAD +Trovu iun okupon, Aslaksen. + +(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur +segxo dekstre.) + +DOKTORO STOCKMANN +(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj +bastonon) + +HOVSTAD +(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni +priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux. + +DOKTORO STOCKMANN +(al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas. + +ASLAKSEN +(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne +momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto. + +HOVSTAD +Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen? + +ASLAKSEN +Jes, mi preskaux timas tion. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du +fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta +urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, +sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi +devas priparoli kun vi. + +HOVSTAD +Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --? + +DOKTORO STOCKMANN +Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni +morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la +tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo -- + +HOVSTAD +Jes, sed doktoro -- + +DOKTORO STOCKMANN +Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia +damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias +same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la +benitaj homoj, ili ja tiel amas min -- + +ASLAKSEN +Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam +nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel +instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en +proprajn manojn -- + +HOVSTAD +(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne +volas akcepti. Se oni preparadas ion tian -- + +HOVSTAD +Kion do? + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux +subskripcion al honora donaco -- aux kion ajn, vi devas promesi al mi +je via savo malhelpi tion. Kaj ankaux vi, Aslaksen; cxu vi auxdas? + +HOVSTAD +Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al +vi la puran veron -- + +(_Sinjorino Stockmann_, kun cxapelo kaj mantelo envenas tra la pordo +maldekstre en la fono.) + +SINJORINO STOCKMANN +(vidas la doktoron) Jes, gxuste! + +HOVSTAD +(iras al sxi renkonte) Jen jen, ankaux la sinjorino? + +DOKTORO STOCKMANN +Kion, diable, volas vi cxi tie, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Vi ja povas bone pensi, kion mi volas. + +HOVSTAD +Bonvolu sidi. Aux eble -- + +SINJORINO STOCKMANN +Dankon; ne gxenu vin. Kaj vi ecx ne devas esti cxagrenita pro tio, ke +mi venas por sercxi Stockmann; cxar sciu, ke mi estas patrino de tri +infanoj. + +DOKTORO STOCKMANN +Babilajxo; tion ni ja bone scias. + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj +hodiaux; cxar alie vi ne irus jxeti nin cxiujn en malfelicxon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed cxu vi estas tute freneza, Katrine! Cxu viro kun edzino kaj +infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti +utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu +li logxas! + +SINJORINO STOCKMANN +Cxio kun modereco, Tomas! + +ASLAKSEN +Tion ankaux mi diras. Modereco en cxio. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj tial vi faras pekon kontraux nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas +mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion cxi. + +HOVSTAD +Mi ja ne forlogas iun en -- + +DOKTORO STOCKMANN +Forlogas! Cxu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en +la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj +pensu nur, ke li perdas sian oficon cxe la banejo, se vi presos lian +artikolon -- + +ASLAKSEN +Kio do! + +HOVSTAD +Sed auxdu, sinjoro doktoro -- + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos +sin. Cxar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaux mi! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, estas ja gxuste la malfelicxo, ke vi havas tian terurajxon +malantaux vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Babilajxo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu +min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj +gxoja? (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) La vero kaj la +popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la +tutan liberalan burgxaron arigxi en venkantan armeon --! (haltas cxe +segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_? + +ASLAKSEN +(rigardas tien) Aj do! + +HOVSTAD +(same) Hm -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo. + +(Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, +kaj suprenlevas gxin.) + +SINJORINO STOCKMANN +La kepo de la magistranto! + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- + +HOVSTAD +Nu jeno do -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li +venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. +(ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen? + +ASLAKSEN +(rapide) Je Dio li kuris, doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed +diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, +Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Tomas, -- mi petas vin --! + +ASLAKSEN +Gardu vin, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +(Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian +bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj +salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.) + +(La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.) + +LA MAGISTRANTO +Kion tiuj tumultoj signifu? + +DOKTORO STOCKMANN +Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en +la urbo. + +(Li pasxadas tien kaj reen.) + +SINJORINO STOCKMANN +(preskaux plorante) Ne, sed Tomas do! + +LA MAGISTRANTO +(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! + +DOKTORO STOCKMANN +(kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi +estras la tutan urbon, mi, jen vidu! + +LA MAGISTRANTO +Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo! + +DOKTORO STOCKMANN +Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de +uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux. +Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin +de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas? +Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad +kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto +Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj -- + +ASLAKSEN +Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Certe vi faros -- + +LA MAGISTRANTO +Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado? + +HOVSTAD +Ne, sinjoro magistranto. + +ASLAKSEN +Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem +kaj la gazeton pro imagajxo. + +DOKTORO STOCKMANN +(cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu? + +HOVSTAD +Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi +ne povas subteni gxin. + +BILLING +Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- + +DOKTORO STOCKMANN +Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos +viro por defendi gxin. + +HOVSTAD +Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi +gxin. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la +redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! + +ASLAKSEN +Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. + +LA MAGISTRANTO +Felicxe, jes. + +ASLAKSEN +Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj +aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi? + +ASLAKSEN +Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian +artikolon. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu tiel. -- + +LA MAGISTRANTO +Mian kepon kaj mian bastonon! + +(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la +tablon kune kun la bastono.) + +LA MAGISTRANTO +(prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. + +DOKTORO STOCKMANN +Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi +mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"? + +HOVSTAD +Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. + +LA MAGISTRANTO +(prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas +tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu. + +HOVSTAD +(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron +gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro +Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel +flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas +havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. + +ASLAKSEN +Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al +tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu +en la urbo presos gxin. + +DOKTORO STOCKMANN +Do redonu gxin al mi. + +HOVSTAD +(donas al li la manuskripton) Bonvolu. + +DOKTORO STOCKMANN +(sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos +gxin en granda popolkunveno; cxiuj miaj samcivitanoj auxdu la vocxon +de la vero! + +LA MAGISTRANTO +Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo. + +ASLAKSEN +Ecx ne unu sola; tion mi ja certe scias. + +BILLING +Ne, dia morto, cxu ili faros! + +SINJORINO STOCKMANN +Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraux vi, +cxiuj? + +DOKTORO STOCKMANN +(kolera) Jes, tion mi diru. Estas cxar en tiu cxi urbo cxiuj viroj +estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; cxiuj nur pensas pri la familio +kaj ne pri la socio. + +SINJORINO STOCKMANN +(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu +povas esti viro -- fojon. Cxar nun mi kunsentas kun vi, Tomas! + +DOKTORO STOCKMANN +Bone dirite, Katrine. Publikigota gxi estu, je mia beno kaj savo! Se +mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo +kun mi, kaj mi lauxtlegos gxin cxe cxiuj stratanguloj. + +LA MAGISTRANTO +Tiel ege freneza vi do ne estas? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi estas! + +ASLAKSEN +Vi havos ecx neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi. + +BILLING +Ne, dia morto, cxu vi ekhavos! + +SINJORINO STOCKMANN +Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Bona ideo! + +SINJORINO STOCKMANN +Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaux li. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj ankaux Petra! Kaj vi mem, Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi +faros. + +DOKTORO STOCKMANN +(cxirkauxbrakas kaj kisas sxin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu +batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi cxu la fiajxo kapablas +kunkudri la busxon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion! + +(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.) + +LA MAGISTRANTO +(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaux _sxin_ freneza. + + + + +KVARA AKTO + + +(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta +pordo en la fono kondukas en antauxcxambron. Sur la maldekstra +longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontrauxa muro estas metita +podio kaj sur gxin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso +kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la +fenestroj. Maldekstre antauxe staras tablo kun kandelo kaj segxo. +Antauxe dekstre estas pordo kaj apud gxi kelke da segxoj.) + +(Granda kunveno de civitanoj el cxiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn +virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da +homoj lauxvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenigxas.) + +CIVITANO +(al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere, +Lamstad? + +LA ALPAROLINTO +Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi. + +CxESTARANTO +Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne? + +LA DUA CIVITANO +Kredu ke mi faris. Cxu vi ne? + +LA TRIA +Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li +diris. + +LA DUA CIVITANO +Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) + +LA KVARA CIVITANO +(alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere? + +LA DUA CIVITANO +Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la +magistranto. + +LA NOVEVENINTO +Sed la magistranto estas ja lia frato. + +LA UNUA CIVITANO +Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa. + +LA TRIA CIVITANO +Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo". + +LA DUA CIVITANO +Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al +li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. + +LA UNUA CIVITANO +Ecx ne la banejan salonon li povis lui. + +LA DUA CIVITANO +Ne, kompreneble. + +VIRO +(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro? + +ALIA VIRO +(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel +_li_ faras. + +BILLING +(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) +Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La +Popola Mesagxo". Koran dankon! + +(Li eksidas cxe la tablo maldekstre.) + +LABORISTO +Kiu tiu estas? + +ALIA LABORISTO +Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la +gazeto de Aslaksen. + +(_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ +enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) + +HORSTER +Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile +eliri, se io okazus. + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj? + +HORSTER +Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute +trankvile. + +SINJORINO STOCKMANN +(eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian +salonon. + +HORSTER +Cxar ja neniu alia volis, do -- + +PETRA +(kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster. + +HORSTER +Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias. + +(_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed +unuope tra la amaso.) + +ASLAKSEN +(iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis? + +HORSTER +Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono) + +HOVSTAD +(al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu! + +BILLING +Jes, dia morto, cxu li ne tamen venas! + +(_Magistranto Stockmann_ senpusxe faras al si vojon inter la +kunvenintoj, salutas gxentile kaj prenas lokon cxe la muro +maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre +antauxe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. +Iuj manfrapas necerte, sed silentigxas per mallauxtaj tsxsx. +Farigxas silente.) + +DOKTORO STOCKMANN +(duonlauxte) Kiel vi fartas, Katrine? + +SINJORINO STOCKMANN +Nu, mi fartas bone. (Pli mallauxte) Ne kolerigxu nun, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horlogxon, supreniras la +podion kaj kapklinas) La horlogxo montras kvaronon post, -- kaj do mi +volas komenci -- (eltiras sian manuskripton) + +ASLAKSEN +Unue ni devas elekti prezidanton. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; tio ne estas necesa. + +KELKAJ SINJOROJ +(krias) Jes, jes! + +LA MAGISTRANTO +Ankaux mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed mi kunvokis cxi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro! + +LA MAGISTRANTO +La prelego de la baneja kuracisto eble kauxzus esprimojn de +divergxantaj opinioj. + +PLURAJ VOCxOJ +Prezidanton! Prezidanton! + +HOVSTAD +La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon. + +ASLAKSEN +Cxu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon? + +TRI SINJOROJ +(manfrapas) Bravo! Bravo! + +LA MAGISTRANTO +Pro pluraj facile kompreneblaj kauxzoj mi devas rifuzi. Sed felicxe +ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke cxiuj povas akcepti. +Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro +presisto Aslaksen. + +MULTAJ VOCxOJ +Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen. + +(_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la +podio) + +ASLAKSEN +Cxar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina -- + +(Manfrapado kaj aplauxdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.) + +BILLING +(skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplauxdo" -- + +ASLAKSEN +Kaj cxar mi nun staras sur tiu cxi loko, mi petas la permeson diri +kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu +sxatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias cxiu +ajn, kiu konas min. + +MULTAJ VOCxOJ +Jes, jes, Aslaksen! + +ASLAKSEN +En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco +estas la virto, kiu plej bone decas al civitano -- + +LA MAGISTRANTO +Auxdu! + +ASLAKSEN +-- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux +por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu +kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la +limoj de la modereco. + +VIRO +(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! + +VOCxO +Fi pro diablo! + +MULTAJ +Tsxsx, tsxsx! + +ASLAKSEN +Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton? + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto! + +ASLAKSEN +Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. + +LA MAGISTRANTO +Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi +havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri +cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej +gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi +kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke +estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la +sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en +vastaj rondoj. + +MULTAJ VOCxOJ +Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! + +LA MAGISTRANTO +Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto +lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero. + +DOKTORO STOCKMANN +(impete) Ne permesas --? Kio do! + +SINJORINO STOCKMANN +(tusas) Hm -- hm! + +DOKTORO STOCKMANN +(regas sin) Nu; do ne permesas. + +LA MAGISTRANTO +En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la +cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari +sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, +-- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- +vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de +minimume cent mil kronoj. + +(malkontento, kaj kelkaj fajfas) + +ASLAKSEN +(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la +proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado +de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas +al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn +manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, +pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola +memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj. +Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto -- +pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni +povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio. + +(vigla aplauxdado de cxiuj flankoj) + +HOVSTAD +Ankaux mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado +de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi +subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke +ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado -- + +DOKTORO STOCKMANN +Falsa --! + +HOVSTAD +Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto +montris. Mi esperas, ke neniu en cxi tiu loko malfidas mian liberalan +animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagxo" en la grandaj politikaj +problemoj estas bone konata de cxiuj. Sed de spertaj kaj sagxaj homoj +mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antauxeniri kun ioma +singardemo. + +ASLAKSEN +Mi tute samopinias kun la parolanto. + +HOVSTAD +Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas +la publikan volon kontraux si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda +devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Cxu ne estas agi konforme al siaj +legantoj? Cxu li ne ricevis kvazaux silentan mandaton por fervore kaj +senlace antauxenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aux cxu mi eble +erarus en tio? + +MULTAJ VOCxOJ +Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas! + +HOVSTAD +Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi +lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu gxis cxi tiu tago gxuis la +senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aux +almenaux plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el +sia koro ol el sia kapo. + +KELKAJ DISAJ VOCxOJ +Jen vero! Hura por doktoro Stockmann! + +HOVSTAD +Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaux estas +alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraux lin kaj, se eble, +haltigi lin sur la fatala vojo, laux kiu li nun iras; estas la +konsidero al lia familio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako! + +HOVSTAD +-- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenagxaj infanoj. + +MORTEN +Cxu tiuj estas ni, panjo? + +SINJORINO STOCKMANN +Tsx! + +ASLAKSEN +Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vocxdonon. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ne bezonas! Cxi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajxo tie +malsupre en la banejo. Ne; vi auxdos ion tute alian. + +LA MAGISTRANTO +(duonlauxte) Kio do nun estas? + +EBRIA VIRO +(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi +ankaux estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- +nekompreneblan opinion ke -- + +PLURAJ VOCxOJ +Silentu tie! + +ALIAJ +Li estas ebria! Eljxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.) + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu mi rajtas paroli? + +ASLAKSEN +(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! + +DOKTORO STOCKMANN +Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel +cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn +sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi +havas pli grandajn aferojn por priparoli. + +(La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la +cxestarantoj.) + +DOKTORO STOCKMANN +(dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- +cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia +kapo. + +LA MAGISTRANTO +(tusas) Hm --! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute +klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi +volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi +malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia +akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur +infektita grundo. + +MULTAJ VOCxOJ +(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri +gxi. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la +lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj +estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita +grundo de la mensogo. + +KONSTERNITAJ VOCxOJ +(duonlauxte) Kion li diras? + +LA MAGISTRANTO +Kia kulpigo --! + +ASLAKSEN +(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon +de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la +distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur +lokon kaj homojn. + +(disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas) + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie +norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter +la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la +bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel +mi. (murmurado en la salono) + +BILLING +(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --! + +HOVSTAD +Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso! + +DOKTORO STOCKMANN +Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi +forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel +molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo +cxi tie. + +(manfrapado kaj protestoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi, +ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al +mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la +deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj +publiko. + +LA MAGISTRANTO +(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux +antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute +malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, +estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj -- + +(Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto! + +ASLAKSEN +(sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --! + +DOKTORO STOCKMANN +Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi +aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio +la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi +ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da +ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie +ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li +turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn +fibestojn -- + +(bruo en la salono) + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi? + +ASLAKSEN +(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri +tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan +ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en +antauxjugxoj -- + +(Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) + +(_Aslaksen_ sonorigas fortege) + +LA EBRIA VIRO +(kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi +nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min -- + +KOLERAJ VOCxOJ +Eljxetu la ebriulon! El la pordo! + +(La viro eljxetigxas.) + +LA MAGISTRANTO +Kiu estas tiu persono? + +PROKSIMA VIRO +Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. + +DUA +Li ne estas el nia urbo. + +TRIA +Lauxdire estas iu lignokomercisto el -- + +(La fino de la frazo estas neauxdebla.) + +ASLAKSEN +La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro +doktoro; sed provu kiel eble esti modera. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn +estrantulojn. Se iu el tio kion mi jxus diris, imagu al si, ke mi +volas faligi tiujn sinjorojn cxi-vespere, li eraras, -- ege eraras. +Cxar mi havas la kontentigan konsolon, ke cxiuj tiuj postigxintoj, +cxiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos +sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en +morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas +la plej minacanta dangxero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej +ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub +ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangxeraj malamikoj al la +vero kaj libereco en nia socio. + +KRIOJ EL CxIUJ FLANKOJ +Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Cxar _tio_ estas gxuste la granda +malkovro, kiun mi faris hieraux. (lauxtigas la vocxon) La plej +dangxeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la +kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- +estas _tiu_! Nun vi scias. + +(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. +Kelkaj iom maljunaj sinjoroj sxtele intersxangxas okuljxetojn kaj +aspekte amuzigxas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj +_Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. +_Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj +_Billing_ parolas ambaux, sed ne auxdigxas. Fine farigxas silento.) + +ASLAKSEN +La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn +eldirojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia +socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi +al mi eldiri la veron. + +HOVSTAD +La plimulto cxiam pravas. + +BILLING +Kaj gxi ankaux havas la veron; dia morto! + +DOKTORO STOCKMANN +La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj +mensogoj, kontraux kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj +konsistas la plimulto de la logxantoj en iu lando? Cxu el la sagxaj +aux la malsagxaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsagxuloj cxeestas +en terurega plimulto cxirkauxe sur la tuta tero. Sed, pro diabla +eterno, ne povas esti gxuste, ke la malsagxuloj regu super la +sagxuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi +ne povas kontrauxdiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- +bedauxrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj +opaj uloj. La malplimulto cxiam pravas. (denova bruego) + +HOVSTAD +Ha-ha; doktoro Stockmann do farigxis aristokrato depost +antauxhieraux! + +DOKTORO STOCKMANN +Mi diris, ke mi ne emas forjxeti vortojn sur tiun pulmomankan, +anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas +nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, +kiuj alproprigis al si la junajn gxermantajn verojn. Tiuj homoj +staras kvazaux inter la antauxpostenoj, tiel fore antauxe, ke la +kompakta plimulto ankoraux ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas +por veroj, kiuj ankoraux estas tro novnaskitaj en la monda konscio +por havi iun plimulton kun si. + +HOVSTAD +Nu, do la doktoro farigxis revoluciulo! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari +revolucion kontraux la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj +estas tiuj veroj, cxirkaux kiuj la plimulto kutimas arigxi? Estas la +veroj, kiuj estas tiom agxaj, ke ili estas survoje farigxi senilaj. +Sed kiam vero farigxis tiom maljuna, gxi estas ankaux survoje farigxi +mensogo, miaj sinjoroj! + +(rido kaj krioj el moko) + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj +eternaj Metusxelahx-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale +konstruita vero vivas -- diru -- gxenerale 17 -- 18, maksimume 20 +jarojn; malofte pli. Sed tiaj agxaj veroj estas cxiam ostece +malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri +ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. +Sed ne estas granda nutrajxa valoro en tia mangxajxo, mi povas +certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Cxiuj tiuj +veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara +peklajxo; ili estas kvazaux rancaj, sximaj, verdigxintaj sxinkoj. Kaj +el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas cxirkauxe en la +socioj. + +ASLAKSEN +Sxajnas al mi, ke la parolanto devojigxas flanken de la teksto. + +LA MAGISTRANTO +Mi cxefe devas samopinii kun la prezidanto. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja +kiel eble plej strikte al la teksto. Cxar tio, kion mi volas +priparoli, estas ja gxuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu +damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas +niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni. + +HOVSTAD +Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, cxar gxi +estas suficxe sagxa por lauxdi nur la certajn, akceptitajn verojn! + +DOKTORO STOCKMANN +Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, +kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la +pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni +pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; +kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu +socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. + +HOVSTAD +Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj +estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. + +(aplauxdo de pluraj flankoj) + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas +teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura +mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola +Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo". + +HOVSTAD +Kaj tiu estas --? + +DOKTORO STOCKMANN +Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun +vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la +homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi +estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj +senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton +kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. + +BILLING +Nun mi neniam, dia morto -- + +HOVSTAD +(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! + +EKSCITITAJ VOCxOJ +Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la +altranguloj, kiuj regu! + +LABORISTO +Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel! + +ALIULOJ +Jxetu lin el la pordo! + +CIVITANO +(krias) Blovu la kornon, Evensen! + +(Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la +salono.) + +DOKTORO STOCKMANN +(kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne +toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke +vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro +Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja +esti liberpensulo -- + +SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ +(mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad +liberpensulo? + +HOVSTAD +(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? + +DOKTORO STOCKMANN +(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun +sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro +Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la +naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagxo" senhonte tiras +vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la +grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur +gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio +la popolo faras homojn. + +(grumblado, ridado kaj bruo en la salono) + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, +kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu +nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita +kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla +korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed +rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan +fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun +mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima +parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian +abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate +malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu +dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis +delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj +muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute +alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj +kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej +nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas +neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo. + +(bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe) + +CIVITANO +(krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn? + +ALIA VIRO +Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas +bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne +trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco +inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza +aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam +temas pri kvarpieduloj -- + +HOVSTAD +Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro +Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn +opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas +la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo", +ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj +elstaruloj en la menagxerio. Sed tiel cxiam okazas, kiam la +ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita +nobleco. + +HOVSTAD +Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi +estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun +mokigxas. + +MULTAJ LABORISTOJ +Hura por Hovstad! Hura! Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola +profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj +de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! +Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro +de sxuoj -- + +(ridado kaj tsxsxado) + +LA MAGISTRANTO +Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj. + +DOKTORO STOCKMANN +(negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi +devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar +de li ni devenas -- + +LA MAGISTRANTO +Absurdaj tradicioj. Neigxas! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj +cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion +faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta +frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve +ankaux malmulte liberala. + +LA MAGISTRANTO +Sinjoro prezidanto --! + +HOVSTAD +Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere +nova informo. + +(ridado en la asembleo) + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_, +ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, +ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post +tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto +posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj +koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la +kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la +Muelejvalo! (bruo kaj interrompo) + +DOKTORO STOCKMANN +(negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola +Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli +altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la +doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason, +tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed +felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la +kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en +la vivkondicxoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne +aerumas kaj ne balaas la plankon cxiun tagon --; mia edzino Katrine +insistas, ke la planko ankaux estu lavata; sed pri tio oni povas +disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri +jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno +malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de +oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto +povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marcxo +de mensogo kaj trompo. + +ASLAKSEN +Tia kruda akuzo ne estu jxetata kontraux tutan civitanecon. + +SINJORO +Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli. + +FERVORAJ VOCxOJ +Jes, jes! gxuste! Malpermesu al li paroli! + +DOKTORO STOCKMANN +(ekscitita) + Tiam mi elkrios la veron cxe cxiuj stratanguloj! Mi skribos en +eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel cxi tie statas! + +HOVSTAD +Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus gxin ol +vidus gxin prosperi sur mensogo. + +ASLAKSEN +Forta esprimo. + +(Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_ +ne plu auxdas.) + +HOVSTAD +(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burgxaro, kiu +volas ruinigi tutan socion! + +DOKTORO STOCKMANN +(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Gxi +devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili +estu, cxiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan +landon; vi kauxzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se +farigxos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu +la landon; pereigu cxi tiun popolon! + +VIRO +(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko. + +BILLING +Dia morto, jen la vocxo de la popolo! + +LA TUTA ARO +(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian +landon! Li malamas la tutan popolon! + +ASLAKSEN +Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde sxokata de tio, +kion mi cxi tie devis auxskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en +maniero, kiun mi ecx en songxo ne kredus. Bedauxrinde mi devas +akcepti la opinion, kiun jxus esprimigxis de respektindaj civitanoj; +kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi +proponas jenon: + +"La kunveno deklaras, ke gxi rigardas la banejan kuraciston, +doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon." + +(Tondrantaj huraoj kaj aplauxdo. Multaj cxirkauxas la doktoron kaj +fajfas kontraux lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris. +_Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaux ili +fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin) + +DOKTORO STOCKMANN +(al la fajfantoj) Ho, vi malsagxuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al +vi, ke -- + +ASLAKSEN +(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula +vocxdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn gxi devas +okazi skribe kaj sen nomo. Cxu vi havas puran paperon, Billing? + +BILLING +Jen kaj blua kaj blanka papero -- + +ASLAKSEN +(malsupreniras) Bone; tiel cxio okazos pli rapide. Tondu la paperon +--; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas +jes. Mi mem kolektos la vocxojn. + +(La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj +civitanoj cxirkauxiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn +en cxapelojn) + +SINJORO +(al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiajxo? + +HOVSTAD +Vi ja scias kiel impeta li estas. + +ALIA SINJORO +(al _Billing_) Auxdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Cxu vi +rimarkis, ke li drinkas? + +BILLING +Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo cxiam staras sur la tablo, +kiam iu vizitas. + +TRIA SINJORO +Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza. + +LA UNUA SINJORO +Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, cxu? + +BILLING +Povas esti. + +KVARA SINJORO +Ne; tio cxi estas nur pura malico; estas vengxo pro io. + +BILLING +Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne +ricevis. + +CxIUJ SINJOROJ +(samvocxe) Aha; do estas ja facile kompreneble! + +LA EBRIA VIRO +(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaux volas havi +blankan! + +KRIOJ +Jen denove la ebriulo! Eljxetu lin! + +MORTEN KIIL +(proksimigxas al la doktoro) Nun, Stockmann, cxu vi nun vidas, kio +sekvas el tia arlekenajxo? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi faris mian devon. + +MORTEN KIIL +Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo? + +DOKTORO STOCKMANN +Vi ja auxdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiajxo venas. + +MORTEN KIIL +Ankaux de _mia_ tanejo? + +DOKTORO STOCKMANN +Bedauxrinde, via tanejo estas la plej malpuriga. + +MORTEN KIIL +Cxu _tion_ vi volas presi en la gazetoj? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi kasxos nenion. + +MORTEN KIIL +Tio estos por vi multekosta, Stockmann. + +(Li foriras.) + +GRASA SINJORO +(iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, sxipestro, vi +pruntedonas vian domon al popolmalamiko? + +HORSTER +Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedajxo lauxdezire, sinjoro +grandkomercisto. + +LA GRANDKOMERCISTO +Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia. + +HORSTER +Al kio aludas la grandkomercisto? + +LA GRANDKOMERCISTO +Vi auxdos de mi morgaux. + +(Li turnas sin, kaj foriras.) + +PETRA +Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster? + +HORSTER +Jes, estas grandkomercisto Vik. + +ASLAKSEN +(kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj +sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj +vocxoj kontraux unu -- + +JUNA SINJORO +La unu estas tiu de la ebria viro! + +ASLAKSEN +Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de +civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann +estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta, +civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva +magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura) +La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.) + +BILLING +Vivu la prezidanto. + +LA TUTA ARO +Hura por presisto Aslaksen! + +DOKTORO STOCKMANN +Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas +lokon por pasagxeroj al la nova mondo? + +HORSTER +Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +(dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! +Venu, knaboj! + +(Li prenas la brakon de sia edzino.) + +SINJORINO STOCKMANN +(mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon. + +DOKTORO STOCKMANN +Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la +popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj! +Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi +pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras. + +ASLAKSEN +(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann! + +BILLING +Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo. + +KRUDA VOCxO +Li ecx minacas! + +EKSCITAJ VOCxOJ +Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo! + +VIRO +(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu! + +(Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la +siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.) + +LA TUTA AMASO +(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! +Popolmalamiko! + +BILLING +(ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe +Stockmann cxi-vespere! + +(La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas +eksteren; el la strato auxdigxas la krio:) + +"Popolmalamiko! Popolmalamiko!" + + + + +KVINA AKTO + + +(Laborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun +diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la +antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur +la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. +Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de +libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas +antauxtagmeze.) + +(_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto, +staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj; +fine li antauxentiras sxtonon.) + +DOKTORO STOCKMANN +(parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi +trovis ankoraux unu. + +SINJORINO STOCKMANN +(ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn. + +DOKTORO STOCKMANN +(metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi +konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon, +kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. +(rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi, +la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston? + +SINJORINO STOCKMANN +(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni +hodiaux. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi certe vidos, ke li ne kuragxas. + +SINJORINO STOCKMANN +Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj. +(parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. +(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel. + +SINJORINO STOCKMANN +De kiu gxi estas? + +DOKTORO STOCKMANN +De la domposedanto. Li malluigas nin. + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo -- + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras. +Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj +kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne +kuragxas ofendi certajn ricxulojn. + +SINJORINO STOCKMANN +Jen vidu, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo; +neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la +tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova +mondo, kaj tiam -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo? + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, +brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; +ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas! + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas +por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar +gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro +kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, -- +estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu +pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando? + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj +aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. +Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej +malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas +partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera +okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la +liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la +kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne +torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel +hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras +trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara +insulo por vendo malmultekoste -- + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, sed la knaboj, Tomas? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la +knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja +mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne +perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas +iun prudenton por perdi. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn +konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el +justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti +vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras +plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas +liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, jes, eble estas stulte, sed -- + +(Petra envenas de la sidcxambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu vi jam nun venas de la lernejo? + +PETRA +Jes; mi estas maldungita! + +SINJORINO STOCKMANN +Maldungita! + +DOKTORO STOCKMANN +Ankaux vi! + +PETRA +Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi gxuste faris! + +SINJORINO STOCKMANN +Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo! + +PETRA +Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio +cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi +maldungigxis. + +DOKTORO STOCKMANN +(ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho, +belege. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do -- + +PETRA +Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro! + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kaj kio? + +PETRA +Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi +ricevis cxi-matene -- + +DOKTORO STOCKMANN +Sen subskribo, cxu? + +PETRA +Jes. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine! + +PETRA +Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, +rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri +diversaj aferoj -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi do ne neis? + +PETRA +Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn +opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi +disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas +por via gastameco, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, +Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone. + +SINJORINO STOCKMANN +Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, +Petra. + +PETRA +(malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu +eniri. + +HORSTER +(el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari +viziteton por auxdi kiel statas. + +DOKTORO STOCKMANN +(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster. + +PETRA +Sed kiel vi mem trairis hejmen? + +HORSTER +Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje +preferas uzi la busxon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi +montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni. +Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta +aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj +tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati +min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia +urbo! + +HORSTER +Estis ja ankaux la plej bona por vi cxi tiun fojon, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Efektive estis. Sed tamen estas cxagrenige; cxar se iam okazos +serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika +opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel +aro da sxafoj, cxu ne sxipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel +cxagrenige pripensi; vere estas por mi bedauxrinde --. Ho; sed pro +diablo, -- funde tio cxi estas ja nur stultajxo. Se ili diris, ke mi +estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko. + +SINJORINO STOCKMANN +Vi neniam farigxos, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne jxuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto +en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitigxos de gxi; gxi +fiksigxis sub la koro; gxi kusxas tie kaj fosas kaj sucxas kiel +acidaj sukoj. Kaj kontraux tio helpas neniu magnezo. + +PETRA +Ba; nur ridu pri ili, patro. + +HORSTER +La homoj certe sxangxos opiniojn, sinjoro doktoro. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi +staras cxi tie. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laux merite! +Tiam ili povos iri cxi tie en sia fiajxo, kaj pentante ke ili pelis +patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, sxipestro Horster? + +HORSTER +Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi -- + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, cxu estas io pri la sxipo? + +HORSTER +Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros. + +PETRA +Cxu vi do estas maldungita? + +HORSTER +(ridetas) Jes, efektive estas tiel. + +PETRA +Ankaux vi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jen vi vidas, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta -- + +HORSTER +Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon cxe iu aux alia +eksterurba sxipsocieto. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- ricxa homo, sendependa de +cxiuj --! Fi, pro diablo! + +HORSTER +Alie li estas suficxe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni +min, se li nur kuragxus -- + +DOKTORO STOCKMANN +Sed li ne kuragxis? Ne; tion mi komprenas! + +HORSTER +Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaux viandmuelilo; gxi +muelas cxiujn kapojn kune al kacxo; kaj tial ili farigxas kacxokapoj +kaj farcxokapoj cxiuj! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Tomas do! + +PETRA +(al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio +cxi ne rezultus. + +HORSTER +Pri tio mi ne pentas. + +PETRA +(etendas al li la manon) Dankon pro tio. + +HORSTER +(al la doktoro) Kaj ankaux _tion_ mi volus diri, ke cxar vi fine +decidis ke vi forvojagxu, mi pensis pri alia solvo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Bone; se ni nur povos rapide forvojagxi -- + +SINJORINO STOCKMANN +Tsx; cxu iu frapis la pordon? + +PETRA +Eble estas onklo. + +DOKTORO STOCKMANN +Aha! (krias) Envenu! + +SINJORINO STOCKMANN +Kara Tomas, promesu al mi do -- + +(La magistranto venas de la antauxcxambro.) + +LA MAGISTRANTO +(cxe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere -- + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; envenu. + +LA MAGISTRANTO +Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj. + +SINJORINO STOCKMANN +Ni iros en la sidcxambron dume. + +HORSTER +Kaj mi revenos poste. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; vi eniru kune, sxipestro Horster; mi bezonas plian informon -- + +HORSTER +Ja, ja, do mi atendas. + +(Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidcxambron.) + +LA MAGISTRANTO +(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj) + +DOKTORO STOCKMANN +Vi eble trovas, ke estas iom liberaere cxe ni hodiaux? Surmetu la +kepon. + +LA MAGISTRANTO +Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis +malvarmumon hieraux; mi frostis -- + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu? Kontrauxe mi trovis, ke estis suficxe varme. + +LA MAGISTRANTO +Mi bedauxras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn +ekscesojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vi volas diri al mi ion ceteran? + +LA MAGISTRANTO +(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun cxi dokumenton por vi de la +baneja direkcio. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi estas maldungita, cxu? + +LA MAGISTRANTO +Jes, de hodiaux. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedauxras; sed +-- sincere dirite -- ni ne kuragxis pro la publika opinio. + +DOKTORO STOCKMANN +(ridetas) Ne kuragxis? Tiujn vortojn mi auxdis _pli frue_ hodiaux. + +LA MAGISTRANTO +Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi +iun ajn praktikon en nia urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe? + +LA MAGISTRANTO +La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo +al domo. Cxiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj +mi kuragxas garantii, ke neniu domposedanto kuragxas rifuzi sian +subskribon; ili tute simple ne _kuragxas_. + +DOKTORO STOCKMANN +Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do? + +LA MAGISTRANTO +Se mi povus doni al vi konsilon, gxi estus, ke vi forlokigxu el nia +urbo por ioma tempo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi gxuste iomete pensas forlasi la lokon. + +LA MAGISTRANTO +Bone. Kaj post duona jaro aux iom pli, kiam vi sxangxis vian opinion, +kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedauxron kaj +konfesi vian eraron -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas? + +LA MAGISTRANTO +Eble; estas tute ne sensxance. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuragxas pro la publika opinio. + +LA MAGISTRANTO +La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege +grave por ni havi tian konfeson de vi. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, por gxi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion +mi antauxe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzajxoj! + +LA MAGISTRANTO +Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke +vi havas la tutan urbon dorse -- + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --. +(ekflamigxas) Sed ecx ne se mi havus la diablon mem kaj lian +praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras! + +LA MAGISTRANTO +Patro de familio ne kuragxas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuragxas, +Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi ne kuragxas, cxu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera +homo ne kuragxas; kaj cxu vi scias, kiu tiu estas? + +LA MAGISTRANTO +Ne. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuragxas malpurigi +sin kiel fiulo; li ne kuragxas konduti tiel, ke li devus kracxi sin +mem en la okulojn. + +LA MAGISTRANTO +Tio cxi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo +por via obstineco --; sed tia ja ekzistas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kion vi aludas per _tio_? + +LA MAGISTRANTO +Tion vi certe bonege komprenas. Sed cxar mi estas via frato kaj sagxa +homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj +perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed al kio do _tio_ aludu? + +LA MAGISTRANTO +Cxu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la +testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil? + +DOKTORO STOCKMANN +Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondajxo +por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi? + +LA MAGISTRANTO +Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas suficxe +ricxa homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Tion mi neniam suspektis --! + +LA MAGISTRANTO +Hm, -- vere ne? Vi do ankaux ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de +lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via +edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al +vi? + +DOKTORO STOCKMANN +Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro +tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel +certe, Petro? + +LA MAGISTRANTO +Mi sciigxis de tute fidinda fonto. + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj! +Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine! + +LA MAGISTRANTO +(retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru! + +SINJORINO STOCKMANN +(malfermas la pordon) Kio estas? + +DOKTORO STOCKMANN +Nenio, kara; nur reen eniru. + +(_Sinjorino Stockmann_ fermas.) + +DOKTORO STOCKMANN +(pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas +sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni +estas sekura! + +LA MAGISTRANTO +Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas +nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke +mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn. + +LA MAGISTRANTO +(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur +multon. + +DOKTORO STOCKMANN +Kian multon? + +LA MAGISTRANTO +La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj +atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la +estrantajn civitanojn en la urbo -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kiujn; kiujn? + +LA MAGISTRANTO +-- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento +de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil. + +DOKTORO STOCKMANN +(konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi +konas dum mia vivo. + +LA MAGISTRANTO +Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni +havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.) + +DOKTORO STOCKMANN +Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu +sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam +havas fulgon sur la nazo -- + +SINJORINO STOCKMANN +(en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas! + +PETRA +(ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas +paroli kun vi sola. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro. + +(_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kio estas? Eksidu. + +MORTEN KIIL +Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjoro +Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, cxu ne? + +MORTEN KIIL +Vere bele ja aspektas; fresxan aeron vi ankaux havas; hodiaux vi +havas suficxe da tiu "moksigena" sxtofo, pri kiu vi parolis hieraux. +Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaux, mi pensas. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, mi havas. + +MORTEN KIIL +Cxu imagu? (frapas sian bruston) Sed cxu vi scias kion _mi_ havas +cxi tie? + +DOKTORO STOCKMANN +Espereble ankaux bonan konsciencon. + +MORTEN KIIL +Ba! Estas io multe pli bona ol tio. + +(Li elprenas dikan posxdokumentujon, malfermas gxin kaj montras aron +da dokumentoj.) + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo? + +MORTEN KIIL +Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaux. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj vi jam acxetis --? + +MORTEN KIIL +Tiom por kio mi havis monon. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun! + +MORTEN KIIL +Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj +estas ja frenezaj en nia urbo! + +MORTEN KIIL +Vi diris hieraux, ke la pleja fiajxo venas de mia tanejo. Se _tio_ +estus vero, mia avo, kaj mia patro antaux mi, kaj mi mem dum multaj +jaroj malpurigadus la urbon kvazaux tri murdangxeloj. Cxu vi opinias, +ke mi lasas tiun honton gluigxi sur min? + +DOKTORO STOCKMANN +Bedauxrinde, tion vi devas akcepti. + +MORTEN KIIL +Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min +"la melo", mi auxdis. Melo, cxu tio ne estas iuspeca porko; sed pri +tio ili neniam en la mondo pravigxu. Mi volas vivi kaj morti kiel +purema homo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kiel vi volas realigi _tion_? + +MORTEN KIIL +_Vi_ purigu min, Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi! + +MORTEN KIIL +Cxu vi scias per kiu mono mi acxetis tiujn cxi akciojn? Ne, tion vi +ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra +kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, cxar mi ja tamen havas iom +sxparitan, komprenu. + +DOKTORO STOCKMANN +(ekflamigxas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiajxo! + +MORTEN KIIL +Jes, tiu mono nun investigxis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, +cxu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi dauxre +lasos bestojn kaj tiajn fiajxojn veni el mia tanejo, tio estas la +sama kiel trancxi rimenojn el la hauxto de Katrine, kaj ankaux de +Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras, +-- se li ne estas frenezulo. + +DOKTORO STOCKMANN +(pasxas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas +frenezulo! + +MORTEN KIIL +Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en +dangxero. + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas antaux li) Kial vi ne parolis kun mi, antaux ol vi acxetis +tiujn senvalorajxojn! + +MORTEN KIIL +Kio estas farita, plej forte efikas. + +DOKTORO STOCKMANN +(pasxadas maltrankvile cxirkauxe) Se mi do ne estus tiel certa pri +la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas. + +MORTEN KIIL +(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi dauxre frenezadas, tiuj cxi +ne valoros multe. + +(Li metas la dokumentujon en la posxon.) + +DOKTORO STOCKMANN +Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por +preventi; iu kontrauxinfekta drogo -- + +MORTEN KIIL +Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, cxu? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, aux por neuxtraligi ilin. + +MORTEN KIIL +Cxu vi ne povus provi per iom da ratveneno? + +DOKTORO STOCKMANN +Ho, babilajxo! -- Sed cxiuj ja diras, ke estas nur imagajxo. Cxu ne +povas esti imagajxo do! Lasu ilin _havi_ sian imagajxon! Cxu ne la +nesciantaj, etkoraj hundacxoj insultis min kiel popolmalamikon; -- +kaj ili ecx estis pretaj tiri miajn vestajxojn de mia korpo! + +MORTEN KIIL +Kaj cxiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi! + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas +priparoli kun Katrine; sxi pli bone scias pri tiuj aferoj. + +MORTEN KIIL +Bone; auxskultu nur konsilon de sagxa edzino. + +DOKTORO STOCKMANN +(ekkolerigxas kontraux lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! +Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun cxi teruran +turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaux mi vidus satanon mem +--! + +MORTEN KIIL +Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaux ol la dua mi atendas +respondon de vi. _Jes_ aux _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos +la akciojn al la bonfara fondajxo, -- kaj tio jam hodiaux. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj kion ricevos Katrine? + +MORTEN KIIL +Ecx ne grajneton. + +(La pordo de la antauxcxambro malfermigxas. _Redaktoro Hovstad_ kaj +_presisto Aslaksen_ aperas.) + +MORTEN KIIL +Jen, vidu tiujn du! + +DOKTORO STOCKMANN +(fiksrigardas ilin) Cxu vi? Cxu _vi_ denove kuragxas veni cxi tien +al mi! + +HOVSTAD +Jes vere ni tion faras. + +ASLAKSEN +Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi. + +MORTEN KIIL +(flustras) Jes aux ne antaux la dua. + +ASLAKSEN +(okulumas al _Hovstad_) Aha! + +(_Morten Kiil_ foriras.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge. + +HOVSTAD +Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno +hieraux -- + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion +sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi! + +HOVSTAD +Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne? + +HOVSTAD +Jes, se vi preferas. + +ASLAKSEN +Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro +Hovstad aux mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Aludo? Pri kio? + +ASLAKSEN +Pri tio, kio kasxis sin malantauxe. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi tute ne komprenas vin. + +ASLAKSEN +(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann. + +HOVSTAD +Ne estas plu necese teni tion sekrete. + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --! + +ASLAKSEN +Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la +urbo acxetante cxiujn banejakciojn? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --? + +ASLAKSEN +Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas +tiel parence proksima. + +HOVSTAD +Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la +atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun +mi, doktoro Stockmann. + +DOKTORO STOCKMANN +(rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras +kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas +farebla? + +ASLAKSEN +(ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas +esti plenumata elegante. + +HOVSTAD +Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la +respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj. + +DOKTORO STOCKMANN +(sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras? + +ASLAKSEN +Tion sinjoro Hovstad plej bone -- + +HOVSTAD +Ne, vi parolu, Aslaksen. + +ASLAKSEN +Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja +opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono. + +DOKTORO STOCKMANN +_Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke +levigxos sxtormo kontraux nin? + +HOVSTAD +Ni devas elteni la sxtormon. + +ASLAKSEN +Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos +rezulton -- + +DOKTORO STOCKMANN +Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi +aludas --? + +HOVSTAD +Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la +estro de la banejo. + +DOKTORO STOCKMANN +Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan +"melon" partopreni en tio cxi. Kaj poste ni lauxsxajne riparos la +akvokondukilon kaj iom fosadas en la plagxo, sen kauxzi al la urba +kaso elspezon ecx ne de duona krono. Cxu vi ne opinias, ke ni +sukcesos? Cxu? + +HOVSTAD +Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesagxon" kun vi. + +ASLAKSEN +En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes bone; kaj tio estas ja ankaux la publika opinio; kaj vi, sinjoro +Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj? + +ASLAKSEN +Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. +Fidu tion. + +DOKTORO STOCKMANN +Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun +kompenson --? + +HOVSTAD +Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesagxo" +staras sur malfortaj piedoj; gxi ne eldonigxas senprobleme; kaj +cxesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda +politiko, mi vere malvolonte farus. + +DOKTORO STOCKMANN +Mi komprenas; estus ja cxagrenige por amiko de la popolo kiel vi. +(ekscitigxas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras +cxirkauxe en la cxambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie +estas la bastono? + +HOVSTAD +Kion tio signifu? + +ASLAKSEN +Vi do ne volas --? + +DOKTORO STOCKMANN +(haltas) Kaj se mi nun donu al vi ecx ne nuran oeron de miaj multaj +akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la posxoj de ni +ricxuloj. + +HOVSTAD +Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti +prezentata dumaniere. + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La +Popolan Mesagxon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; +vi persekutos min, mi opinias, -- cxasos min, -- provos gorgxmordi +min, kiel la hundo gorgxmordas la leporon! + +HOVSTAD +Tio estas laux natura legxo; cxiu besto volas trovi nutrajxon. + +ASLAKSEN +Oni ja devas preni la nutrajxon, kie oni gxin trovas. + +DOKTORO STOCKMANN +Do sercxu ion en la kloakdefluilo; (cxirkauxkuras en la cxambro) -- +cxar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el +ni tri. (trovas la pluvsxirmilon kaj frape svingas gxin) Hej, jen +--! + +HOVSTAD +Vi do ne volas atenci nin! + +ASLAKSEN +Atentu pri tiu pluvsxirmilo! + +DOKTORO STOCKMANN +Tra la fenestro, sinjoro Hovstad! + +HOVSTAD +(cxe la pordo de la antauxcxambro) Cxu vi estas tute freneza! + +DOKTORO STOCKMANN +Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue +kiel poste. + +ASLAKSEN +(kuras cxirkaux la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne +estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu! + +(_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la +sidcxambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas! + +DOKTORO STOCKMANN +(frapsvingas la pluvsxirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la +defluilon! + +HOVSTAD +Atako kontraux senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, sxipestro +Horster (Li rapidas tra la antauxcxambro) + +ASLAKSEN +(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra +la sidcxambro) + +SINJORINO STOCKMANN +(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas! + +DOKTORO STOCKMANN +(jxetas la pluvsxirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed kion ili volis pri vi? + +DOKTORO STOCKMANN +Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al +la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas +tie? + +SINJORINO STOCKMANN +Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas? + +DOKTORO STOCKMANN +Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu +la fulgitinon al la "melo" kun gxi plej eble rapide. Rapidu! + +(_Petra_ eliras kun la karto tra la antauxcxambro.) + +DOKTORO STOCKMANN +Aj; se mi ne hodiaux havis viziton de cxiuj satanaj sendintoj, mi ne +scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraux ilin, ke +gxi farigxu aleno; mi trempos gxin en venenon kaj galon; mi jxetos +mian inkujon rekte en ilian kapacxojn! + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, sed ni ja forvojagxos, Tomas. + +(_Petra_ revenas.) + +DOKTORO STOCKMANN +Nu? + +PETRA +Farite. + +DOKTORO STOCKMANN +Bone. -- Forvojagxos, vi diras? Ne, morto kaj plago cxu ni faru; ni +restos, kie ni estas, Katrine! + +PETRA +Ni restos! + +SINJORINO STOCKMANN +En cxi tiu urbo? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, gxuste cxi tie; cxi tie estas la batalejo; cxi tie mi luktos; +cxi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi +eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni +dum la vintro. + +HORSTER +Tion vi ricevos cxe mi. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vere? + +HORSTER +Jes, bonvolu; mi havas suficxe da cxambroj, kaj preskaux neniam estas +hejme. + +SINJORINO STOCKMANN +Ho, kiel bonvole de vi. Horster. + +PETRA +Dankon! + +DOKTORO STOCKMANN +(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun +mi komencos serioze jam en tiu cxi tago. Ho, estas senfino da aferoj +por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon +je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la +banejo -- + +SINJORINO STOCKMANN +(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis. + +DOKTORO STOCKMANN +-- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin +fari! La malricxulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas; +kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj +plago, auxskulti min ili devos; mi predikos por ili cxiutempe, kiel +estas ie skribita. + +SINJORINO STOCKMANN +Sed, kara Tomas, cxu vi ne vidis kiom utilas prediki. + +DOKTORO STOCKMANN +Vi vere estas komika, Katrine. Cxu mi lasu min frapigxi el la +batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj +satanajxoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel +simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la +hundacxoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de +liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj +vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron +malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine farigxos neelteneble +vivi cxi tie. Jes, cxu ne sxajnas al vi, sxipestro Horster, ke mi +devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_? + +HORSTER +Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn. + +DOKTORO STOCKMANN +Nun vi auxskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Cxar +komprenu, ke partiestro estas kvazaux lupo, -- li estas kvazaux +glutavida lupacxo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj cxiun +jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da +brutetoj _ili_ konsumas; aux ili vundmordas ilin kaj dissxiras ilin, +tiel, ke ili neniam plu farigxos aliaj ol domposedantoj kaj +abonantoj de "La Popola Mesagxo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho, +venu cxi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen +cxe ni hodiaux. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas cxe mi. + +SINJORINO STOCKMANN +Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Nu, aldone vi devas pene sxpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_ +estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas +_tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi +kuragxos preni sur sin mian taskon. + +PETRA +Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaux vi. -- Sed jen +jam la knaboj. + +(_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidcxambro.) + +SINJORINO STOCKMANN +Cxu vi ricevis forpermeson hodiaux? + +MORTEN +Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la pauxzo -- + +EJLIF +Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni. + +MORTEN +Jes, kaj sinjoro Rorlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn +tagojn. + +DOKTORO STOCKMANN +(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen +mi vidas, mi jxuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon! + +LA KNABOJ +Ne en la lernejon! + +SINJORINO STOCKMANN +Sed ne, Tomas -- + +DOKTORO STOCKMANN +Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke +vi ecx nenion lernu -- + +MORTEN +Hura! + +DOKTORO STOCKMANN +-- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Auxdu, pri tio +vi devas helpi min, Petra. + +PETRA +Jes, patro, fidu min je tio. + +DOKTORO STOCKMANN +Kaj la lernejo, gxi estu en la salono, kie ili moknomis min +popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaux dek du +knabojn por komenci. + +SINJORINO STOCKMANN +Ilin vi certe ne trovos en tiu cxi urbo. + +DOKTORO STOCKMANN +Ni vidos. (al la knaboj) Cxu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn +vere bubacxajn --? + +MORTEN +Jes, patro, el tiuj mi konas multajn! + +DOKTORO STOCKMANN +Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas +eksperimenti pri la hundacxoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili. + +MORTEN +Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj? + +DOKTORO STOCKMANN +Tiam vi forpelu cxiujn lupacxojn al la fora okcidento, knaboj! + +(_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.) + +SINJORINO STOCKMANN +Aj, se nur tiuj lupacxoj ne forpelos vin, Tomas. + +DOKTORO STOCKMANN +Cxu vi tute frenezigxas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas +la plej forta viro en la urbo! + +SINJORINO STOCKMANN +La plej forta -- _nun_? + +DOKTORO STOCKMANN +Jes, tian grandan vorton mi kuragxas esprimi, ke _nun_ mi estas unu +el la plej fortaj viroj en la tuta mondo. + +MORTEN +Ho ne do! + +DOKTORO STOCKMANN +(mallauxtigas la vocxon) Tsx; ankoraux ne tion priparolu; sed mi +faris grandan malkovron. + +SINJORINO STOCKMANN +Nun denove? + +DOKTORO STOCKMANN +Certe, jes certe! (kolektas ilin cxirkaux sin kaj diras konfideme) +La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, +estas tiu, kiu staras tute sola. + +SINJORINO STOCKMANN +(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --! + +PETRA +(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro! + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** + +***** This file should be named 19803.txt or 19803.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/ + +Produced by Andrew Sly and Bill Patterson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19803.zip b/19803.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..29b92d4 --- /dev/null +++ b/19803.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..b2a6a3f --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #19803 (https://www.gutenberg.org/ebooks/19803) |
