summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/19293.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:55:20 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:55:20 -0700
commit69b60c8a63f5532d63478725099a0f2fbcf3b7cc (patch)
tree95b12ed531d95817bea0fef4eb71842812c6f5d4 /19293.txt
initial commit of ebook 19293HEADmain
Diffstat (limited to '19293.txt')
-rw-r--r--19293.txt1748
1 files changed, 1748 insertions, 0 deletions
diff --git a/19293.txt b/19293.txt
new file mode 100644
index 0000000..726fefe
--- /dev/null
+++ b/19293.txt
@@ -0,0 +1,1748 @@
+Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Legendo de Dorm-Valeto
+
+Author: Washington Irving
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+ WASHINGTON IRVING
+ (1783-1859)
+
+
+
+ La Legendo de Dorm-Valeto
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+ 1998
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+ "LA LEGENDO DE DORM-VALETO"
+ Unua Eldono: Majo 1998
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"
+
+
+
+
+ LA LEGENDO DE DORM-VALETO
+
+
+ Malkovrita inter la Dokumentoj
+ de Forpasinta Didriko Knikerbokero
+
+
+En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan
+bordon de Hudsono-Rivero, cxe tiu largxa pligrandigxo de la akvovojo
+nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj
+kie tiuj lastaj cxiam antauxzorge malaltigis siajn velojn, petante
+la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kusxas eta
+merkatvilagxo nomigxanta cxe kelkaj Verda-Vilagxo sed kiu pli kutime
+kaj pli tauxge nomigxas Lanto-Vilagxo.
+
+Tiun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj
+dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta
+inklino de siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en
+merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton.
+Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj auxtenta.
+
+Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn
+for--situas valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate
+de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj
+de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante
+nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta
+koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam
+interrompas la konstantan trankvilon.
+
+Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri
+sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras
+unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la
+tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de
+mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan
+trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj
+ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi,
+forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la
+etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli
+tauxgan ol tiu valeto.
+
+Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de
+ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj
+koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas
+DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas
+DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga
+influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson
+mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto
+dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna
+Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis
+indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro
+Hendriko Hudsono.
+
+Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia
+potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj,
+promenigante ilin en seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj
+pri cxiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj
+viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, auxdas muzikon kaj
+vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj,
+hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj falas kaj
+meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj
+de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin
+utiligas kiel plej sxatatan ludejon.
+
+La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj
+sxajnas estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto.
+Kelkaj regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa
+soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo
+de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo
+al tempo antauxenhastantan en la nokta malhelo kvazaux sur
+ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la
+valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la
+areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon.
+
+Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la
+koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la
+malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la
+jenon: la korpo de la soldato kusxas enterigite en la pregxeja
+tombejo; la fantomo forrajdas cxiunokte al la batalkampo
+sercxante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu gxi foje
+lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza fulmajxo, respondecas la
+malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregxeja tombejo antaux
+nova tagigxo.
+
+Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo
+provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj
+rakontoj. Kaj la fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj
+kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.
+
+Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe
+la denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas
+ankaux cxiu novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo.
+Kiom ajn viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon,
+ili ne rezistas enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero
+kaj komencas fantazii: sperti songxojn, vidi aperajxojn.
+
+Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas
+jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise
+ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas
+logxantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente
+la torentego da migrado kaj plibonigxo estiganta tiel sencxesajn
+sxangxojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas
+kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj apudlimigantaj rapidan
+rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux aerglobeton
+flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta
+havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo.
+Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la
+pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti
+la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux
+hodiaux en vegeta lantado en ties protektata sino.
+
+En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de
+la Usona historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj,
+estimata estulo nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux
+sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn
+de la komunumo. Li naskigxis en Konektikuto, sxtato provizanta
+Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaux por la
+mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da sovagxejlimaj
+arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.
+
+La familinomo Gruo ne maltauxgis al lia persono. Li ege altis
+sed ege magris, havante mallargxajn sxultrojn, longajn brakojn
+kaj krurojn, manojn preterpendantajn lauxsxajne je tuta mejlo
+liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel sxoveliloj,
+kaj tutan framon ege malstrecxe muntitan. La kapon li havis
+malgrandan kaj platan suprajxe kun gigantaj oreloj; grandaj,
+verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta
+kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la
+blovdirekton de la vento. Vidante lin lauxpasxegi montetfirston
+en venta tago, dum liaj vestajxoj pufigxis kaj flirtis cxirkaux
+li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren
+malsuprenvenintan aux cxifonan birdotimigilon elfugxintan
+maizkampon.
+
+Lia lernejo estis malalta unucxambrega konstruajxo krude
+muntita el sxtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone
+riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj
+horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla brancxeto tordita
+cxirkaux la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraux la
+fenestrosxutrojn. Tial, kvankam sxtelisto povus ege facile eniri
+la ejon, iom gxene estus gxin eliri: ideo kiun la arkitekto,
+Josto Van-Hauxteno, prunteprenis sendube de la modelo de la
+mistera angilkaptilo.
+
+La lernejo staris en iom soleca tamen placxa loko cxebaze mem
+de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la brancxoj
+de giganta betulo kreskanta cxe unu ekstremajxo. De tie oni
+povis auxdi en dormiga somertago la mallauxtan murmuradon de
+lernantaj vocxoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj
+en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la auxtoritata
+vocxo de la majstro, parolanta en minaca aux postula tono: aux,
+lauxhazarde, far la timiga sono de betulbrancxa vipo dum li
+urgxe antauxenirigis malfruan lantinton laux la flora vojo de
+lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj cxiam priatentis
+la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La
+lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukigxis.
+
+Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrigxis inter tiuj kruelaj
+lernejaj potenculoj kiuj gxuas dolorigi siajn subulojn. Tute
+kontrauxe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante
+la sxargxon de sur la dorsoj de la malfortaj, gxin remetante
+sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton
+ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge.
+La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al
+iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, largxbaska, Nederlanda
+bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj obstinigxis kaj
+malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon al la
+gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson
+tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj
+dankos lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo".
+
+Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis
+kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj
+hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj
+hazarde belajn fratinojn aux dommastrinajn patrinojn admiratajn
+pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade
+bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro
+kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux suficxintus lin
+provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega mangxanto kaj,
+kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de anakondo.
+Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj
+de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe
+siaj farmbienoj. Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna
+vicoritmo. Tial li cxirkauxvizitis la tutan komunumon,
+kunportante cxiujn surterajn posedajxojn en katuna naztukego.
+
+Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj
+kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn
+kiel dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn
+parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj
+afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj
+bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante
+cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante
+lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la
+regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis
+en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li
+sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe
+la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud
+sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur
+genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo.
+
+Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la
+komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante
+la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi
+dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da
+elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson
+kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn
+de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux ekauxdigxas
+foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo strangaj
+tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo
+de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe
+elirintaj, lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.
+
+Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu
+genia maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago",
+la digna pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux
+la opinio de cxiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege
+facilan vivon.
+
+Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon
+la logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel
+specon de senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj
+ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies
+scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas
+estigi nemalmultan eksciton cxe kampara biendoma tetablo kaj la
+alporton de preterkutima plado da kuketoj aux dolcxajxoj povas
+okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia literaturulo
+tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de
+la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la
+pregxeja antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante
+por ili vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj
+en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn
+encxizitajn sur la tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da
+ili lauxborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la
+pli timidaj kamparbuboj postrestis sxafhezitege, enviante liajn
+superajn elegantecon kaj lertecon.
+
+Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de
+vojagxanta jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan
+repertuaron da lokaj klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis
+kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon
+de granda scio cxar li jam tralegis la kompletan enhavajxon
+de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de
+Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li
+rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.
+
+Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj
+simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin
+digesti egale eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia
+logxado en tiu sorcxita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek
+tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte placxis al li, je la
+fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda trifolitavolo
+lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj
+tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam
+la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia
+rigardo.
+
+Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga
+arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis,
+sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta
+je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la
+montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta
+eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo;
+aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta
+ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la
+plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu
+transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde,
+giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda
+estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis
+sorcxistina magiajxo.
+
+Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun
+pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti
+pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto,
+sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante
+lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata"
+sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo.
+
+Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn
+vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis
+sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante
+lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri
+fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj
+kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la
+senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje
+lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri
+sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj
+vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li
+timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj
+kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias,
+rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede.
+
+Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis
+kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro
+sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo
+kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi
+per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj
+formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en la pala
+kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li
+okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn
+kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita
+arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan
+littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego
+okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la
+frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi
+ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte
+nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta
+interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu
+el siaj cxiunoktaj rajdatakoj.
+
+Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj
+kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis
+multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin
+atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn
+malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi
+placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne
+transpasis lian irvojon estajxo kiu perpleksas la viran genron
+pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorcxistinaro kunagantaj,
+kaj tio estis: virino.
+
+Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne
+por auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis
+Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda
+farmbienestro. Sxi estis florigxanta, fresxhauxta, dekokjara
+frauxlino; diketa kiel perdriko; kvazaux mangxinda, fandigxema;
+rugxetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale
+konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia estonta
+heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico,
+ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj
+nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn
+cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn
+el Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de
+antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan
+sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de
+la tuta cxirkauxanta kamparo.
+
+La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn
+pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta
+mordindajxo baldaux ekplacxis al lia rigardo kaj plej precipe
+post kiam li gastigxis en la domego de sxia patro. Altagxulo
+Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa,
+kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte
+li direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de
+sia bieno, sed ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa
+kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin
+gxojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.
+
+Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj
+verdaj, sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas
+enhejmigxi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn
+largxajn brancxojn super gxi. Cxebaze de la ulmo suprenbobelis
+fonto de la plej milda kaj dolcxa akvo, plenigante etan puton
+konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la
+herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj kaj
+nansalikoj.
+
+Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii
+kiel pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux
+eksplodis pro ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La
+drasxilo sonoradis cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj
+hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaux
+ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da
+kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, kvazaux
+kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile aux
+enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis
+antaux siaj inoj.
+
+Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj
+abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente
+trupoj da sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta
+eskadro da negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto,
+konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj
+cxirkauxpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis
+inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj,
+kun malafabla, malkontenta grakado. Antaux la bestodoma
+pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj
+altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn
+kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje
+dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian
+cxiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui
+jxus malkovritan bongustan mordajxon.
+
+La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan
+promeson de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata
+imago li bildigis cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka
+pudingo kaj enbusxa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en
+komfortan torton kaj sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj
+nagxis en sia propra viandosauxco. La anasoj poduigxis komforte
+entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da
+cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate eltrancxitajn
+lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun
+meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun
+ties macxostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan
+kolcxenon da saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem
+dissternigxis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj,
+kvazaux petante tiun kompaton kiun dumvive gxia kavalireca
+spirito disdegnis.
+
+Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis
+sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la
+ricxajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj
+Indiana maizo kaj la hortojn sxargxitajn de rugxa frukto
+cxirkauxantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro
+sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn posedajxojn.
+Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin monigi
+kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero
+kaj sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta
+fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al
+li la florigxantan Katrinon kun plena familio da infanoj,
+sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita de hejmaj varajxoj
+dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis
+rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de cxevalido
+survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela Sinjoro
+scias kien.
+
+Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis
+unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed
+malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita
+de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj
+aleroj estigis lauxfasadan galerion enfermeblan en malbona
+vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj
+kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis
+konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum
+granda sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo
+trovigxanta aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la
+logxantaro povis utiligi tiun gravan porcxon.
+
+Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon
+konsistigantan la centron de la domego kaj ties cxefan
+estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj stanalojajxoj, arangxite
+sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo
+staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da
+linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj
+pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj,
+intermiksite kun la puco de rugxaj kapsikoj.
+
+Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la
+unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel
+speguloj. Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo
+scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj
+konkoj ornamis la kamenbreton. Super gxi pendis diverskoloraj
+surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en
+la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita pordo angula
+sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj argxentajxoj kaj
+bonriparitaj fajencoj.
+
+De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon
+finhaltis lia mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la
+eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino.
+Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da
+malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj
+kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn, fajrspirajn
+drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn,
+malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj
+diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis
+la celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile
+kiel viro trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la
+savita damo senescepte konsentis edzinigxi kun li.
+
+Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara
+koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam
+starigantaj novajn gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti
+armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon
+da kamparaj amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro,
+sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj
+kunligi siajn potencojn kontraux cxiu nova konkursanto.
+
+Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola
+homo nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo,
+Bromo Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis
+per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis
+largxsxultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran
+bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplacxan vizagxon
+elmontrantan miksajxon da gxojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula
+korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomigxis Bromo
+Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj.
+
+Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante
+tiom da surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze
+de cxiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras
+korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en cxiuj
+disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante
+siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian
+kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux
+kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola.
+Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon
+al sxerca bonhumuro.
+
+Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia
+modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon,
+partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en
+radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin
+eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam
+cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton
+vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj,
+senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis
+preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante
+kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la
+maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis
+momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam
+deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La
+najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo
+kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux
+rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin
+kauxzis Bromo Ostaro.
+
+Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis
+la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj
+galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn
+kaj ammanovrojn de urso, lauxoniflustre la knabino ne nepre
+emfaze malkuragxigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia
+amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de rivalaj
+kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman
+leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante
+dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la
+tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto
+sidas en la doma enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel
+kromnomigxis tia entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj
+preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj
+batalkampoj.
+
+Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti
+kaj, cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el
+la konkurso dum malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en
+sia karaktero tamen pri miksajxo da fleksebleco kaj persistado.
+Forme kaj spirite li iom similis "saltojocxjon", tiun flekseblan
+grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema,
+tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li rompigxis; kaj
+kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde kiam gxi
+forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la
+kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe.
+
+Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega
+malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne
+estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo
+efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita
+maniero. Sub la sxirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li
+vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan
+intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estigxas
+obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila
+dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon
+kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi
+kondutu lauxvole en cxiu agadkampo.
+
+Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis
+prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa
+deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni
+devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi
+proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupigxis tra la
+tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe unu ekstremajxo de la
+verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa ekstremajxo,
+fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato
+kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la
+bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud
+la rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la
+krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.
+
+Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn
+korojn. Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo
+kaj admiro. Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux
+atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil
+malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de
+lerteco. Estas ankoraux pli granda pruvo de generaleco gajni kaj
+dauxre reteni la lastajn, cxar viro devas protekti la fortreson
+batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro. Tiu kiu gajnas
+mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen kiu
+gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas
+auxtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega
+Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi
+iomajn progresojn la avantagxoj de tiu antauxa versxajne
+malpligrandigxis. La cxevalo de Bromo ne plu vidigxis starante
+antaux la Van-Tasela domo en dimancxaj vesperoj kaj letala
+kverelado estigxis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto.
+
+Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco,
+bonvolintus solvi la problemon per aperta militado,
+kontrauxstarante aliajn pretendojn pri la damo laux la modo de
+tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj,
+la vagkavaliroj: per vir-kontraux-vira kombato. Sed Ikabodo
+tro konsciis pri la supera potenco de sia kontrauxstaranto
+por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subauxdis
+fanfaronadon de Bromo laux kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj
+deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro
+singarda por estigi al tiu la okazon.
+
+Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al
+Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika
+sxercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn
+kontraux sia rivalo. Tial Ikabodo farigxis viktimo de kaprica
+persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj
+kunrajdantoj. Ili cxagrenadis lian gxis nun pacan estrejon.
+Ili sxtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn
+de la kantolernejo. Ili enrompigxis la lernejon dumnokte,
+malgraux gxiaj imponegaj fiksfermajxoj (pordo-vimentigoj kaj
+fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis cxion, rezulte de kio la
+kompatinda lernejestro komencis opinii ke cxiuj sorcxistinoj
+de la lando tie kunvenis. Sed ecx pli gxenis lin tio ke Bromo
+elprofitis cxiun oportunon lin ridindigi antaux lia damo.
+Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploracxi en
+la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo
+pri la arto de psalmokantado.
+
+La afero antauxenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen
+rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la
+kontrauxstarantaj potenculoj. En bela auxtuna posttagmezo,
+Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis regxpoze sur la alta
+skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi cxiujn eventojn de sia
+eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton,
+tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de
+justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta
+terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo
+antaux li vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj
+armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj:
+kiaj duonmangxitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj,
+kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj.
+Versxajne tre lastatempe trudigxis iu terura prijusteca akto
+cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj libroj aux
+flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde
+la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta
+lerncxambro.
+
+Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta
+stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton
+similantan la cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita,
+sovagxaspekta, nur duondresita cxevalido kiun, ne havante
+kaprimenon, li gvidis pere de sxnuro, li alvenis klakadante
+la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon
+partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo" okazontan tiun
+vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon kun
+mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj
+emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la
+rivereton kaj forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango
+kaj la urgxo de sia tasko.
+
+Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila
+lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la
+lecionoj sen pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj
+preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj
+ricevis de tempo al tempo fortan surpostajxan instigajxon
+devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan ilin ekkompreni
+malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen surbreta
+remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj la
+tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode
+eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante
+sur la gazono, gajigite pro sia antauxhora forsendigxo.
+
+La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri
+sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj
+verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante
+sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure
+en la lerncxambro. Por ekaperi cxe sia damo laux auxtenta
+kavalira stilo li prunteprenis cxevalon de la kultivisto tiam
+lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomigxanta Johano
+Van-Ripero kaj, tiel galante surseligxinte, survojigxis kvazaux
+vagkavaliro sercxanta aventurojn.
+
+Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke
+mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia
+heroo kaj lia cxevalo.
+
+La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo
+pretervivinta preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis
+marasma kaj dikvilega kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj
+rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je
+lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman
+rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera
+diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia
+bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi
+estis antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema
+Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la
+beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, cxar, kvankam
+gxi havis maljunan paneintan aspekton, kasxigxis en gxi pli da
+diableco ol en iu ajn juna cxevalo.
+
+Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun
+mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al
+la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elsxovigxis kiel
+akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano
+kiel sceptron. Dum lia cxevalo antauxentrotis, lia brakmovaro
+multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lancxapelo
+sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus nomi lian
+mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako
+preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel
+aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante
+la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime
+renkontata dum plena taglumo.
+
+Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis
+klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran
+livreon kiun ni kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La
+arbaroj vestigxis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli
+malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per
+brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj
+vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en la
+cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj
+hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la
+koturno sonis en la najbara stoplejo.
+
+La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia
+festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste,
+interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin
+cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo, la plej sxatata
+predajxo de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta, plendema
+noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj
+nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo,
+plenforma nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo
+kun siaj rugxpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia
+Hispanaspekta hupcxapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando
+vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajxoj, kricxante kaj
+babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, sxajnigante
+disponi bonajn rilatojn kun cxiu boskokantanto.
+
+Dum Ikabodo trotetis malhaste lauxvoje, lia rigardo, cxiam
+sercxante cxiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis
+kun plezuro la trezorojn de la bela auxtuno. Cxiuflanke li
+rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema
+ricxeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la
+merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo.
+Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun gxiaj
+orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj
+kaj promesantaj aliigxi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone
+vidigxis, kusxante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante
+siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauxanoncante
+siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaux poste li
+preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elsxvebigantajn
+abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson
+dolcxaj antauxbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj,
+garnitaj de mielo aux melaso far la rafinita kavethava maneto de
+Katrino Van-Taselo.
+
+Tiel nutrante sian menson per multaj dolcxaj pensoj kaj "sukeraj
+supozoj", li vojagxis lauxflanke de montetaro disponanta pri
+panorama vidajxo laux kelkaj el la plej bonaj pejzagxoj de
+potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian
+vastan diskon okcidenten. La largxa sino de Tapan-Lago kusxis
+senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado
+movigxis kaj dauxrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj
+sukcenaj nuboj sxvebis en la cxielo sen ununura aerspiro por
+ilin antauxenirigi. La horizonto elmontris belan oran kolorajxon
+kiu iom post iom transformigxis en puran pomverdon kiu siavice
+aliigxis en la malhelan bluon de la mezcxielo. Oblikva lumradio
+pauxzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj
+kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaux nigrajn
+grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta
+slupo, malsuprenfalante laux la tajdoritmo dum gxia velo
+pendis senutile kontrauxmasten kaj la reflektoj de la cxielo
+speguligxis en la trankvila akvo, aspektis kiel sxipo pendanta
+en la aero.
+
+La tago jam vesperigxis kiam Ikabodo atingis la kastelon de
+S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj
+homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra,
+ledvizagxa gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj
+pantalonojn, bluajn sxtrumpojn, grandegajn sxuojn kaj belegajn
+stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj sxrumpintaj edzinetoj
+vestitaj en kapformaj krispigitaj cxapoj, longtaliaj etroboj,
+hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj
+kaj gajaj kalikotaj posxoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj
+frauxlinoj, preskaux tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom
+tie kie pajlocxapelo, altkvalita rubando aux eble blanka frako,
+malkasxis simptomojn de urba novigxo. La filoj, surportantaj
+mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn
+da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn
+harplektajxojn laux la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis
+akiri tiucelan angilhauxton, multe estimatan tra la regiono kiel
+potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon.
+
+Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la
+kunvenon surdorse de sia plej sxatata rajdbesto, Cxioriskulo,
+estajxo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun
+kapablis mastri neniu krom li. Li famigxis efektive kiel viro
+preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi cxiuspecajn
+ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto,
+cxar li opiniis ke obeema, bonkonduta cxevalo maltauxgas al
+verva knabo.
+
+Tre placxus al mi pauxzi cxi-tie por primediti la mondon da
+cxarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li
+eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la
+aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugxo
+kaj blanko sed la malavaraj cxarmoj de auxtenta Nederlanda
+kamparsocia tetablo en la ricxega auxtuna sezono. Tiom da pladoj
+sxargxitaj de amasoj da diversaj, preskaux nepriskribeblaj
+kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj!
+Inkluzivigxis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj
+la krusta kaj dispecigxema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj,
+zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj
+elmontrigxis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj
+aldone trancxajxoj da sxinko kaj bukanita bovajxo; kaj poste
+teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj
+cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da
+lakto kaj kremo, cxiuj interarangxite ege hxaose, iom laux la
+ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj--nia alta Cxielo benu
+la lokon--staris la tekrucxo, suprenlevante nubojn de vaporo.
+Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laux
+gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de
+mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia
+historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon.
+
+Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme
+kiel lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post
+bona mangxado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post
+multa drinkado. Krome, mangxante, li ne povis malkonsenti
+cxirkauxpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi
+ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux neimageblaj
+lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos
+disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la
+vizagxo de Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj
+eksterdomigos piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan
+lin nomi kamarado.
+
+Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj
+gastoj kun la vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro,
+same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj
+atentajxoj estis mallongdauxraj sed signifoplenaj, konsistante
+el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj ekridoj kaj urgxaj
+invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!"
+
+Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux
+halon alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna
+grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra
+orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova
+kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo
+li surskrapis du-tri kordojn, akompanante cxiun arcxmovon kun
+samtempa kapmovo, antauxenklinigxante preskaux gxistere kaj
+piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova paro.
+
+Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj
+kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis
+cxe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena
+movigxado, klakade rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke
+Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejigxas
+proprapersone antaux vi. Li estis admirata de cxiuj Negroj
+de la bieno kaj la cxirkauxanta komunumo kiuj, kunigxinte,
+cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis piramidajxojn da brilaj
+Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo kaj fenestro,
+spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn
+okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn
+vicojn da eburkoloraj dentoj.
+
+Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje?
+La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis
+afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro,
+ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj pauxte en fora
+cxambroangulo.
+
+Kiam la dancado finigxis, Ikabodo aliris interparoli kun
+ensemblo da sagxuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna
+Van-Taselo cxe unu ekstremajxo de la galerio kie ili klacxadis
+pri antauxaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la
+milito.
+
+La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el
+tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj
+abundas. La Brita-Usona batallinio etendigxis proksime al gxi
+dum la milito. Gxi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis
+rifugxintoj, gerilistoj kaj cxiuj specoj de limlinia kavalireco.
+Nun forpasis, kvankam apenaux, suficxe da tempo por povigi
+cxiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj
+kaj, pro la malprecizo de siaj memorajxoj, sin heroigi en cxiu
+rakontata bravajxo.
+
+Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba
+Nederlandano preskaux kaptinta Britan fregaton kun malnova
+nauxfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke
+je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna
+sinjoro--li restu anonima estinte gxentilhomo tro ricxa
+por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu, dum la batalo de
+Blanka-Ebenajxaro, estante bonega defendomajstro, deturnis
+musketkuglon per eta glavo. Laux lia raporto la kuglo
+cxirkauxzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la mansxirmilo
+kaj li pretis certigi la raporton cxiumomente, elmontronte la
+glavon kun ties iom fleksita sxirmilo. Estis pluraj ceteraj,
+egalvalore estimigxintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj
+maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu
+estigis sur la finan venkon.
+
+Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj
+pri fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj
+trezoroj. Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas
+en tiuj izolitaj, de longe enlogxataj retirigxejoj sed nun
+tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta
+la logxantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj.
+Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la plejparto
+el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti
+sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux
+ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial
+kiam ili eltombigxas nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili
+neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur
+malofte auxdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe
+enlogxataj Nederlandaj komunumoj.
+
+La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj
+en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de
+Dorm-Valeto. Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun
+hantejon. Gxi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan
+la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la
+cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn
+sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj
+raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj
+ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta
+en la najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis.
+Ankaux iom menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la
+senluman ravineton cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante
+en antauxsxtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negxo.
+Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej sxatata
+fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu auxdigxis
+plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj,
+lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter la tomboj
+de la pregxeja antauxkorto.
+
+La izolita situloko de la pregxejo, ekde cxiam versxajne, igas
+gxin sxatata hantejo de cxagrenitaj spiritoj. Gxi staras sur
+altajxeto, cxirkauxate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter
+kiuj gxiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel
+Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormcxambro.
+Malkruta deklivo descendas de gxi gxis argxenta akvotavolo
+cxirkauxlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidigxi la
+bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante gxian gazonkorton
+kie la sunradioj sxajnas dormadi tiom trankvile, oni povus
+supozi ke tie almenaux la mortintoj rajtas ripozi en paco.
+
+Unuflanke de la pregxejo etendigxas largxa boskovaleto laux
+kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj
+de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo,
+ne malproksime disde la pregxejo, lignoponto antauxatempe
+transjxetigxis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj
+arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ecx dumtage
+sed estigante timigan nigregon dumnokte.
+
+Cxi-tiu estis unu el la plej sxatataj hantejoj de la senkapa
+rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontigxis. Oni
+rakontis la sperton de Multagxulo Brauxvero, la plej hereza
+el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton
+revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samcxevale
+malantauxdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride,
+transmontete-transmarcxe, gxis atingi la ponton. Tie subite
+la rajdanto aliigxis en skeleton, jxetis la maljunulon en la
+rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lancxante super la
+arbosuprajxojn.
+
+Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro,
+kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada
+cxarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara
+vilagxo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano,
+li proponis vetrajdi kun tiu kontraux bovlo da puncxo. Li aldone
+raportis ke li gajnintus la veton, cxar Cxioriskulo nepre venkis
+la koboldcxevalon. Tamen kiam ili atingis la pregxejan ponton,
+la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.
+
+Cxiuj tiuj raportajxoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu
+homoj parolas en la malhelo, dum la vizagxoj de la auxskultantoj
+nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de
+iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis
+reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla
+auxtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn
+okazintajn en lia denaska sxtato Konektikuto kaj timigajn
+vidajojn kiujn li spertis dum siaj cxiunoktaj piedpromenadoj en
+Dorm-Valeto.
+
+Nun la festeno finigxis. La maljunaj kultivistoj kunigis
+siajn familiojn en siaj cxaroj kaj auxdigxis dum kelke da
+tempo veturante klakante laux la valetaj vojoj kaj trans la
+forajn montetojn. Kelkaj frauxlinoj rajdis sur kromseloj
+malantaux siaj plej sxatataj amkandidatoj, kaj ilia legxerkora
+ridado, miksite kun la hufbruo de la cxevaloj, ehxadis laux la
+silentaj boskoterenoj, mallauxtigxante pli kaj pli gxis nepra
+finauxdigxo--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado
+ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laux
+la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la
+heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur gxissukcesa vojo.
+
+Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive
+tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misigxis cxar,
+post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicxa kaj morna
+mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Cxu eblas ke tiu knabino
+efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Cxu tio ke sxi
+kuragxigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta
+la celon certigi venkon kontraux lia rivalo? La respondon nur
+Cxielo scias, ne mi! Suficxu diri ke Ikabodo eliris sxtelpasxe
+kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora
+konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por
+cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe
+li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per
+pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege
+malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon,
+songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj
+plenaj je fleo kaj trifolio.
+
+Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj
+senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj
+de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn
+antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis
+same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis
+sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke
+altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere.
+En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo
+patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio
+estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur
+la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere,
+foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde
+vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta
+intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono.
+Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta
+grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en
+najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite.
+
+Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la
+posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj
+pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en
+la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al
+tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj
+sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj
+de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la
+vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto
+la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de
+orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel
+dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux
+gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en
+la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita
+tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de
+Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da
+respekto kaj supersticxo, duone pro kompato pri la sorto de ties
+malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj
+vidajxoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni cxirkauxauxdigis pri
+gxi.
+
+Dum Ikabodo alproksimigxis tiun timindan arbon, li komencis
+lipfajfi. Li kredis auxdi respondan fajfadon: tio estis nur
+ventoblovajxo sin pelinta akratone tra la sekaj brancxoj.
+Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajxon
+pendantan mezarbe: li pauxzis kaj cxesis fajfi. Kiam li rigardis
+pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis
+la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li
+auxdis gxemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis
+kontrauxselen: tio estis nur unua brancxego frotinta duan dum la
+vento ilin ambaux vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure,
+sed lin atendis novaj dangxeroj.
+
+Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la
+vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajxon konatan laux la
+nomo Vilejo-Marcxo. Pluraj krudaj sxtipegoj, apudmetite, rolis
+kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto
+eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kasxtanoj, pezege implikite
+per sovagxaj vitoj, jxetis kavernspecan malhelon sur gxin.
+Transiri tiun ponton farigxis malfacilega provo. Cxe tiu sama
+loko mem la malbonsorta Andreo kaptigxis kaj sub la kovrajxo
+estigita de tiuj kasxtanoj kaj vitoj kasxigxis la fortikaj
+rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ecx hodiaux, cxiuj
+taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la
+sentoj de la lerneja knabo devanta gxin preterpasi solapersone
+post la sunsubigxo.
+
+Dum li alproksimigxis la rivereton lia koro komencis bategi. Li
+amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian cxevalon
+surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la
+ponton. Sed anstataux ekkuri antauxen la perversa maljuna
+bestacxo flankenmovigxis, trafante la barilon. Ikabodo, kies
+timo pligrandigxis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en
+la kontrauxa direkto kaj batis malavare per la kontrauxflanka
+piedo. Cxio vanis. Lia besto ekmovigxis, verdire, sed nur
+sukcesis enplongxi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan
+aliflanke de la vojo.
+
+Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la
+senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauxenhastegis,
+snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovigxis apud la ponto kun
+subito kiu preskaux antauxenjxetis superkape sian rajdanton.
+En tiu sama momento la delikata auxdkapablo de la lernejestraj
+oreloj perceptis likvajxan apudpontan piedpasxegon. En la
+malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan,
+misforman, nigran, turegantajxon. Tiu restis senmove sed havis
+kuntirigxintan aspekton, kvazaux kolosega monstro preta sin
+lancxi kontraux la vojagxanton.
+
+La haroj de la timigita pedagogo elstarigxis surkape pro teruro.
+Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnigxi kaj forfugxi.
+Krome, kiun sxancon li havus eskapi fantomon aux koboldon--se
+temis pri tiajxo--povantan surrajdi la flugilojn de la vento?
+Tial, estigante ioman pseuxdokuragxon, li demandis balbutante:
+"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la
+demandon en ankoraux pli maltrankviltona vocxo. Dauxre okazis
+nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la
+senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca
+fervoro ekpsalmis pregxejan himnon.
+
+En tiu momento la timiga ombrajxo ekmovigxis kaj, pergrimpe,
+persalte, subite ekstarigxis meze de la vojo. Kvankam la nokto
+estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajxo nun iom
+konstateblis. Gxi sxajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur
+fortikframa nigra cxevalo. Gxi faris nek minacan geston, nek
+afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo,
+antauxentrotante blindaflanke de multagxa Pafilpulvo, kiu nun
+renormaligxis post siaj timo kaj obstino.
+
+Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre
+malplacxis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro
+spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian cxevalon,
+esperante forlasi la fremdajxon. Ankaux tiu tamen plirapidigis
+sian cxevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta
+malrapidigxis, ekpromenadpasxigis sian beston, intencante lanti
+malantauxe--la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortigxi.
+Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita
+lango algluigxis al lia palato kaj la notoj mortis en lia
+gorgxo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista
+kunulo kasxigxis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaux
+klarigxis.
+
+Lauxgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontrauxcxielen la
+figuron de lia kunvojagxanto, gigante altan kaj envolvitan
+en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas.
+Lia hororo pligrandigxis kiam li rimarkis ke la mankantan
+kapon, anstataux porti gxin sursxultre, la fremdajxo-fremdulo
+transportis antaux si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo
+atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per
+kaskadajxo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita movigxo
+preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmovigxis samritme
+kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum sxtonoj
+forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je cxiu salto. La malpezaj
+vestajxoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian
+longan, magran korpon super la kapo de sia cxevalo pro sia avida
+deziro forfugxi.
+
+Ili nun atingis la vojon kiu flankenturnigxas en la direkto al
+Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, lauxsxajne sorcxite per demono,
+anstataux resti survoje, turnigxis kontrauxdirekten kaj plongxis
+impete lauxdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas
+sablan kavajxon ombratan de arboj dum preskaux kvaronmejlo, kie
+gxi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj
+aliflanke de kiu suprensxvelas la verda monteto sur kiu staras
+la kalkolaktita pregxejo.
+
+Gxis nun la paniko de la cxevalo havigis al gxia malcerta
+rajdanto sxajnan avantagxon en la konkurso. Bedauxrinde jxus
+kiam li atingis la mezan punkton de la kavajxo, la selzono
+cedis kaj li sentis gxin forgliti de sub li. Li mankaptis gxin
+perpomele kaj strebis gxin reteni surcxevale, tamen sensukcese.
+Restis al li nur suficxe da tempo por cxirkauxbraki la kolon de
+multagxa Pafilpulvo antaux ol la selo terenfalis kaj li auxdis
+sian postkuranton gxin treti subpiede.
+
+Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano
+Van-Ripero cxar estis la dimancxa selo de tiu. Al la momento
+tamen maltauxgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin
+proksimegdistance kvazaux preta ekrajdi lian postajxon mem
+kaj, estante malbonlerta cxevalisto, li spertis grandan gxenon
+penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken;
+alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de
+la cxevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan
+tiean korpofendigxon.
+
+Malfermajxo en la arboj nun kuragxigis lin esperi ke la pregxeja
+ponto proksimas. La sxanceligxanta reflekto de argxenta stelo en
+la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la
+pregxejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la
+lokon kie malaperis la fantoma kontrauxstaranto de Bromo Ostaro.
+"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi
+estos sekura."
+
+En tiu momento li auxdis la nigran cxevalon anhelantan kaj
+blovantan malantaux li. Li ecx kredis senti gxian varman
+spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multagxa
+Pafilpulvo sursaltis la ponton. Gxi kuregis tondrobrue trans
+la ehxantajn tabulojn, atingis la kontrauxan bordon. Nun
+Ikabodo rigardis malantauxen kontrolante cxu lia postsekvanto
+malaperos, lauxtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro.
+En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarigxi en siaj
+piedingoj entreprenante antauxenlancxi sian kapon kontraux la
+lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed
+li tro malfruis. Gxi trafis lian kranion kun grandega kolizio
+kaj faligis lin kapon antauxen en la polvon. Pafilpulvo, la
+nigra cxevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, cxiuj tri,
+tornadrapide.
+
+La sekvintan matenon la maljuna cxevalacxo trovigxis sensele
+antaux la barilpordo de sia mastro. Dum gxia brido kusxis
+subpiede gxi solene macxadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis
+matenmangxhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis
+cxe la lernejo kaj vagpromenadis lauxborde de la rojo. Nenia
+lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviligxi
+pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo
+ekestigxis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li.
+En unu parto de la vojo iranta al la pregxejo oni trovis la
+selon tretitan en la teron. La spuroj de cxevalhufoj, profunde
+enfiksite en la vojo kaj versxajne kun furora rapideco, kondukis
+al la ponto preter kiu, sur la bordo de largxa parto de la
+rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore,
+trovigxis la cxapelo de la malbonsxanca Ikabodo kaj proksime al
+gxi frakasita kukurbo.
+
+Oni prisercxis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de
+la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri
+lia heredajxo, kontrolis la pakon enhavantan liajn cxiujn
+surterajn posedajxojn. Tiuj konsistis el du cxemizoj kaj
+duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj sxtrumpoj;
+malnova gxisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da
+psalmhimnoj kun multaj kornitaj pagxoj; kaj rompita diapazono.
+
+Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis cxiuj al
+la komunumo krom _Historio de Sorcxarto_, verkita de Kotono
+Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songxoj
+kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio
+surportanta skribacxajxojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de
+sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon
+de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano
+Van-Ripero kiu decidigxis de tiam antauxen ne plu edukigi siajn
+gefilojn cxelerneje, opiniante ke laux lia scio, la leg- kaj
+skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono
+la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron
+nur unu-du tagojn antauxe--li kunportis tion sendube surpersone
+en la momento de sia malapero.
+
+La mistera evento instigis grandan spekulativadon cxepregxeje la
+sekvintan dimancxon. Aroj da spektantoj kaj klacxemuloj kunigxis
+en la pregxeja antauxkorto, cxe la ponto kaj tie kie trovigxis
+la cxapelo kaj la kukurbo. Rememorigxis la rakontoj de Brauxvero
+kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj
+raportajxoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris cxiujn
+tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo,
+ili sxancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta
+Heso fortransportis. Pro tio ke li estis frauxlo kaj sxuldis
+monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviligxante
+pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia
+pedagogo lin anstatauxis.
+
+Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn
+jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma
+aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo dauxre vivas; ke li
+forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano
+Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigxo cxemane de la
+heredontino; ke li translokigxis al fora regiono de la lando; ke
+li tie instruis kaj samtempe fakigxis pri juro, advokatigxis,
+politikistigxis, kandidatigxis, jxurnalistigxis kaj jugxistigxis
+en malalttribunalo.
+
+Bromo Ostaro, kiu baldaux post la malapero de sia rivalo
+edzigxis triumfe kun la florigxanta Katrino, cxiam elmontris
+cxioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo
+kaj cxiam ekridegis plenpulme kiam menciigxis la kukurbo, pro
+kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol
+li bonvolas raporti.
+
+La multagxaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jugxantoj
+pri tiuj aferoj, asertas ecx gxis hodiaux mem ke Ikabodo
+forsxteligxis pere de supernaturaj rimedoj, cxio kio estas unu
+el la plej sxatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo
+cxirkaux vintraj vesperfajroj.
+
+La ponto farigxis pli ol iam fokuspunkto de supersticxa miro kaj
+povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni
+sxangxis la itineron de la vojo, rezulte de kio gxi nun aliras
+la pregxejon lauxpasante la bordon de la muellageto.
+
+Forlasite, la lernejo baldaux malkomponigxis kaj gxin ekhantis,
+lauxraporte, la fantomo de la malbonsxanca pedagogo. Plugknaboj,
+lantante sur la gxishejma vojo en trankvila somervespero, ofte
+kredas auxdi la vocxon de Ikabodo, cxantantan en fora distanco
+malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto.
+
+
+ POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO
+
+
+La antauxa rakonto raportigxas en preskaux la sammemaj vortoj
+en kiuj mi auxdis gxin raportitan cxe korporacia kunveno de
+la multagxa urbo Manhatuso, kunveno kiun cxeestis multaj el
+la plej sagxaj kaj plej estimataj burgxoj de la urbo. La
+rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita
+sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malgxoje komikan vizagxon.
+Mi forte suspektis lin esti malricxa cxar li tiel kuragxe
+klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis
+multe da ridado kaj aprobado, precipe cxe du-tri deputitaj
+magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la
+rakontotempo.
+
+Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun
+skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan
+mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn,
+antauxenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaux kontrolante
+la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el
+tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega
+kauxzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco
+de la aliaj cxeestantoj finestigxis kaj reestigxis silento, li
+apogis unu brakon sur la brakon de sia segxo kaj, arkiginte la
+alian, demandis, kun ege sagxaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio
+estas la moralajxo de la rakonto kaj kion gxi pruvas?
+
+La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran
+refresxajxon, pauxzis momenton, rigardis sian demandinton kun
+mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre
+malrapide gxistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laux
+la plej forta logiko, la jenon:
+
+"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantagxojn kaj plezurojn
+kondicxe ke ni konsideru sxercon nur kiel sxercon."
+
+"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraux koboldoj, tiu povas
+sendube sperti malfacilan rajdadon."
+
+"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al
+Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasxo en la
+direkto al altnivela estimo en la lando."
+
+La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli
+strecxe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de
+la silogismo; dume, sxajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita
+viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizagxacxo. Tempofine la
+seriozulo komentis ke cxio tio tre bonas. Tamen, liaopinie,
+la rakonto iom troigas. Gxi havas unu-du punktojn pri kiuj li
+dubas.
+
+"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu
+afero, mi mem ne kredas duonon el gxi."
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO ***
+
+***** This file should be named 19293.txt or 19293.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.