summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/19293-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:55:20 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:55:20 -0700
commit69b60c8a63f5532d63478725099a0f2fbcf3b7cc (patch)
tree95b12ed531d95817bea0fef4eb71842812c6f5d4 /19293-0.txt
initial commit of ebook 19293HEADmain
Diffstat (limited to '19293-0.txt')
-rw-r--r--19293-0.txt1748
1 files changed, 1748 insertions, 0 deletions
diff --git a/19293-0.txt b/19293-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..96eab57
--- /dev/null
+++ b/19293-0.txt
@@ -0,0 +1,1748 @@
+Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Legendo de Dorm-Valeto
+
+Author: Washington Irving
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+ WASHINGTON IRVING
+ (1783-1859)
+
+
+
+ La Legendo de Dorm-Valeto
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+ 1998
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+ "LA LEGENDO DE DORM-VALETO"
+ Unua Eldono: Majo 1998
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"
+
+
+
+
+ LA LEGENDO DE DORM-VALETO
+
+
+ Malkovrita inter la Dokumentoj
+ de Forpasinta Didriko Knikerbokero
+
+
+En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan
+bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo
+nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj
+kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante
+la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta
+merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime
+kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo.
+
+Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj
+dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta
+inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en
+merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton.
+Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta.
+
+Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn
+for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate
+de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj
+de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante
+nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta
+koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam
+interrompas la konstantan trankvilon.
+
+Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri
+sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras
+unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la
+tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de
+mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan
+trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj
+eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi,
+forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la
+etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli
+taŭgan ol tiu valeto.
+
+Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de
+ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj
+koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas
+DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas
+DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga
+influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson
+mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto
+dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna
+Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis
+indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro
+Hendriko Hudsono.
+
+Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia
+potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj,
+promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj
+pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj
+viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj
+voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj,
+hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj
+meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj
+de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin
+utiligas kiel plej ŝatatan ludejon.
+
+La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj
+ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto.
+Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo de Hesa
+soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo
+de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo
+al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo kvazaŭ sur
+ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la
+valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la
+areon ĉirkaŭantan ne malproksiman preĝejon.
+
+Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la
+koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la
+malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas la
+jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la preĝeja
+tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la batalkampo
+serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ĝi foje
+laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza fulmaĵo, respondecas la
+malfrua horo kaj la bezono reveni al la preĝeja tombejo antaŭ
+nova tagiĝo.
+
+Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo
+provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj
+rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj kamparaj
+kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.
+
+Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur ĉe
+la denaskaj loĝantoj de la valeto. Senkonscie ĝin ensorbas
+ankaŭ ĉiu novalveninta valano loĝinta tie dum iom da tempo.
+Kiom ajn viglamensaj ili estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon,
+ili ne rezistas enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero
+kaj komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn.
+
+Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo ĉar estas
+jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise
+ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade senŝanĝiĝas
+loĝantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente
+la torentego da migrado kaj pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn
+ŝanĝojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas
+kiel tiuj etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan
+rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton
+flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en sia eta
+havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo.
+Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la
+pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaŭ certas povi renkonti
+la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraŭ
+hodiaŭ en vegeta lantado en ties protektata sino.
+
+En tiu kromloko de la naturo loĝis en malnova periodo de
+la Usona historio, tio estas, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj,
+estimata estulo nomiĝanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aŭ, laŭ
+sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn
+de la komunumo. Li naskiĝis en Konektikuto, ŝtato provizanta
+Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaŭ por la
+mensaro kaj dissendanta ĉiujare armeojn da sovaĝejlimaj
+arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.
+
+La familinomo Gruo ne maltaŭgis al lia persono. Li ege altis
+sed ege magris, havante mallarĝajn ŝultrojn, longajn brakojn
+kaj krurojn, manojn preterpendantajn laŭŝajne je tuta mejlo
+liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel ŝoveliloj,
+kaj tutan framon ege malstreĉe muntitan. La kapon li havis
+malgrandan kaj platan supraĵe kun gigantaj oreloj; grandaj,
+verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta
+kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la
+blovdirekton de la vento. Vidante lin laŭpaŝegi montetfirston
+en venta tago, dum liaj vestaĵoj pufiĝis kaj flirtis ĉirkaŭ
+li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren
+malsuprenvenintan aŭ ĉifonan birdotimigilon elfuĝintan
+maizkampon.
+
+Lia lernejo estis malalta unuĉambrega konstruaĵo krude
+muntita el ŝtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone
+riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj
+horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla branĉeto tordita
+ĉirkaŭ la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraŭ la
+fenestroŝutrojn. Tial, kvankam ŝtelisto povus ege facile eniri
+la ejon, iom ĝene estus ĝin eliri: ideo kiun la arkitekto,
+Josto Van-Haŭteno, prunteprenis sendube de la modelo de la
+mistera angilkaptilo.
+
+La lernejo staris en iom soleca tamen plaĉa loko ĉebaze mem
+de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la branĉoj
+de giganta betulo kreskanta ĉe unu ekstremaĵo. De tie oni
+povis aŭdi en dormiga somertago la mallaŭtan murmuradon de
+lernantaj voĉoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj
+en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la aŭtoritata
+voĉo de la majstro, parolanta en minaca aŭ postula tono: aŭ,
+laŭhazarde, far la timiga sono de betulbranĉa vipo dum li
+urĝe antaŭenirigis malfruan lantinton laŭ la flora vojo de
+lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj ĉiam priatentis
+la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La
+lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukiĝis.
+
+Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombriĝis inter tiuj kruelaj
+lernejaj potenculoj kiuj ĝuas dolorigi siajn subulojn. Tute
+kontraŭe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante
+la ŝarĝon de sur la dorsoj de la malfortaj, ĝin remetante
+sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton
+ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge.
+La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al
+iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, larĝbaska, Nederlanda
+bubo kiu subverge paŭtis kaj pufiĝis kaj obstiniĝis kaj
+malafabliĝis. Ĉion tion li nomis "plenumi sian devon al la
+gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson
+tiel konsolan al la doloriĝanta bubo, ke "li memoros ĝin kaj
+dankos lin pro ĝi ĝis en la plej longa tago de sia vivo".
+
+Kiam finiĝis la lerntago li eĉ kunuliĝis kaj kunludantiĝis
+kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj
+hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj
+hazarde belajn fratinojn aŭ dommastrinajn patrinojn admiratajn
+pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade
+bonrilatiĝi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro
+kiun la lernejo pagis al li ke ĝi apenaŭ sufiĉintus lin
+provizi per ĉiutaga pano ĉar li estis avidega manĝanto kaj,
+kvankam maldika, disponis la sveliĝkapablon de anakondo.
+Feliĉe, laŭ la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj
+de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin ĉe
+siaj farmbienoj. Ĉe tiuj li loĝis sinsekve laŭ posemajna
+vicoritmo. Tial li ĉirkaŭvizitis la tutan komunumon,
+kunportante ĉiujn surterajn posedaĵojn en katuna naztukego.
+
+Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon de liaj
+kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn
+kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel simplajn
+parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj
+afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj
+bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante
+ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpaŝteje, tranĉante
+lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la
+regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjoriĝis
+en sia lerneja imperieto kaj mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li
+sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe
+la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud
+ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur
+genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo.
+
+Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la
+komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante
+la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi
+dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun ĥoro da
+elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson
+kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia voĉo supersonis tiujn
+de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas
+foje en trankvilaj dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj
+tremaĵoj kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo
+de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj antaŭe
+elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.
+
+Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu
+genia maniero kutime nomiĝanta "per kurbo aŭ per zigzago",
+la digna pedagogo sufiĉe tolereble sukcesis, spertante, laŭ
+la opinio de ĉiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, plaĉege
+facilan vivon.
+
+Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon
+la loĝantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel
+specon de senokupa ĝentilhoma persono kies gusto kaj atingoj
+ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies
+scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas
+estigi nemalmultan eksciton ĉe kampara biendoma tetablo kaj la
+alporton de preterkutima plado da kuketoj aŭ dolĉaĵoj povas
+okazigi la prezentadon de arĝenta tekruĉo. Nia literaturulo
+tial precipe feliĉiĝis ĉirkaŭate de la ridetaj vizaĝoj de
+la tiukamparaj fraŭlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la
+preĝeja antaŭkorto inter dimanĉmatenaj Diservoj, kolektante
+por ili vinberojn kreskantajn sur sovaĝaj vitoj superfluantaj
+en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri ĉiujn epitafojn
+enĉizitajn sur la tomboŝtonoj; aŭ promenante kun tuta aro da
+ili laŭborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la
+pli timidaj kamparbuboj postrestis ŝafhezitege, enviante liajn
+superajn elegantecon kaj lertecon.
+
+Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de
+vojaĝanta ĵurnalo, transportante de domo al domo la tutan
+repertuaron da lokaj klaĉaĵoj. Rezulte, oni ĉiam salutis
+kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon
+de granda scio ĉar li jam tralegis la kompletan enhavaĵon
+de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de
+Nov-Anglia sorĉarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li
+rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.
+
+Li estis, efektive, malkutima miksaĵo da etkvanta saĝeco kaj
+simpla kredemo. Lia apetito pri mirindaĵoj kaj lia kapablo ilin
+digesti egale eksterordinaris, pligrandiĝinte ambaŭe pro lia
+loĝado en tiu sorĉita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek
+tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte plaĉis al li, je la
+fino de la instrutago, etendiĝi sur la abunda trifolitavolo
+laŭiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj
+tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaĝulo Matero ĝis kiam
+la kreskanta malhelo nebuligis la presitan paĝon antaŭ lia
+rigardo.
+
+Tiam, dum li antaŭenvagis apud marĉo, rivereto kaj timiga
+arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis,
+ŝancelis lian ekcititan imagon ĉiu sono de la naturo okazanta
+je tiu sorĉhoro: la ĝemo de la kaprimulgo fontanta el la
+montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta
+eventualan ŝtormon; la malfeliĉiga ululo de la kriĉstrigo;
+aŭ la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta
+ripozejo. Eĉ la lampiroj, kiuj lumiĝis la plej brile en la
+plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu
+transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde,
+giganta stulta koleoptero fuŝflugis kontraŭ lin, la kompatinda
+estulo pretis adiaŭi sian animon, opiniante ke lin trafis
+sorĉistina magiaĵo.
+
+Lia sola rimedo en tiaj momentoj, ĉu por nuligi ĉiun
+pensagadon, ĉu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti
+preĝejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loĝantoj de Dorm-Valeto,
+sidante vespere antaŭ siaj ĉefpordoj, ofte miregis ekaŭdante
+lian nazalan melodion "en kunligita dolĉeco longe daŭrigata"
+ŝvebantan super fora monteto aŭ laŭ krepuska vojo.
+
+Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn
+vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis
+ŝpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostiĝis ŝprucsiblante
+laŭkamene. Tie li aŭskultis iliajn mirindajn rakontojn pri
+fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj
+kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj ĉevaloj kaj precipe pri la
+senkapa rajdanto aŭ Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje
+lin nomadis. Li ĝojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri
+sorĉarto kaj pri la teruraj aŭguroj kaj minacaj sonoj kaj
+vidaĵoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li
+timigis ilin veege kun antaŭanoncoj pri kometoj kaj falsteloj
+kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias,
+rezulte de kio ili staras duonon de ĉiu tago kaposubpiede.
+
+Tamen se tio ĉio alportis plezuron al li dum li komfortiĝis
+kompaktakorpe en la kamenangulo de iu ĉambro ruĝbrilanta pro
+sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo
+kuraĝis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi
+per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj
+formoj kaj ombroj obstrukcis lian antaŭenirejon en la pala
+kaj aĉa brilego de iu neĝa nokto! Kun kiel dezira rigardo li
+okulkontrolis ĉiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn
+kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin neĝkovrita
+arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan
+littukon! Kiel ofte li ekkaŭris pro sangokazeiga timego
+okazigita de la sono kiun liaj irpaŝoj estigis subpiede sur la
+frosta krusto kaj malkuraĝis rigardi malantaŭen por ne devi
+ekvidi tie aĉegan estaĵon lin posttretantan! Kaj kiel ofte
+nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta
+interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu
+el siaj ĉiunoktaj rajdatakoj.
+
+Ĉiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj
+kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis
+multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin
+atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, ĉiujn tiujn
+malbonaĵojn nova tagiĝo ĉesigis. Rezulte, li povintus ĝuadi
+plaĉan vivon, malgraŭ la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne
+transpasis lian irvojon estaĵo kiu perpleksas la viran genron
+pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorĉistinaro kunagantaj,
+kaj tio estis: virino.
+
+Inter la muzikdisĉiploj kunvenantaj unu vesperon ĉiusemajne
+por aŭskulti lian instruadon pri psalmokantado nombriĝis
+Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda
+farmbienestro. Ŝi estis floriĝanta, freŝhaŭta, dekokjara
+fraŭlino; diketa kiel perdriko; kvazaŭ manĝinda, fandiĝema;
+ruĝetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale
+konata ne nur pro sia beleco sed ankaŭ por sia estonta
+heredaĵo. Ŝi estis aldone iom koketa, laŭ la indico,
+ekzemple, de sia vestaĵaro, kiu estis miksaĵo de pasint- kaj
+nuntempaj modoj elektitaj laŭvole por reliefigi ŝiajn fizikajn
+ĉarmojn. Ŝi surportis purorajn juvelaĵojn transoceanigitajn
+el Zandamo de ŝia pra-pra-avino, allogan stomakaĵon de
+antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan
+sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de
+la tuta ĉirkaŭanta kamparo.
+
+La koro de Ikabodo Gruo spertis dolĉajn kaj stultajn sentojn
+pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta
+mordindaĵo baldaŭ ekplaĉis al lia rigardo kaj plej precipe
+post kiam li gastiĝis en la domego de ŝia patro. Altaĝulo
+Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa,
+kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte
+li direktis la rigardon aŭ la pensadon preter la limojn de
+sia bieno, sed ene de tiuj limoj ĉio estis komforta, feliĉa
+kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia riĉeco. Lin
+ĝojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.
+
+Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj
+verdaj, ŝirmataj, fekundaj kaŝejoj en kiuj tiel ĝojas
+enhejmiĝi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn
+larĝajn branĉojn super ĝi. Ĉebaze de la ulmo suprenbobelis
+fonto de la plej milda kaj dolĉa akvo, plenigante etan puton
+konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la
+herbo ĝis najbara rojo antaŭensaltetanta inter alnoj kaj
+nansalikoj.
+
+Proksimege al la loĝdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii
+kiel preĝejo kaj de kiu ĉiu fenestro kaj ĉiu niĉo preskaŭ
+eksplodis pro ties pleniganta enhavaĵo da farmbientrezoroj. La
+draŝilo sonoradis ĉi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj
+hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaŭ
+ilin tuŝante. Ĝuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da
+kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la ĉielon unuokule, kvazaŭ
+kontrolante la veteron, dum aliaj kaŝis la kapon subflugile aŭ
+enbruste kaj ceteraj, pufiĝante kaj rukulante, riverencadis
+antaŭ siaj inoj.
+
+Glathaŭtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj
+abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente
+trupoj da suĉporkidoj, kvazaŭ flaretante la aeron. Eleganta
+eskadro da neĝkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto,
+konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj
+ĉirkaŭpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis
+inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj,
+kun malafabla, malkontenta grakado. Antaŭ la bestodoma
+pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj
+altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn
+kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj ĝojo, foje
+disŝirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian
+ĉiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante ĝui
+ĵus malkovritan bongustan mordaĵon.
+
+La buŝo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan
+promeson de riĉega vintra nutraĵo. En sia anticipe malsata
+imago li bildigis ĉiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka
+pudingo kaj enbuŝa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en
+komfortan torton kaj ŝirmigis sub flankovrilo. La anseroj
+naĝis en sia propra viandosaŭco. La anasoj poduiĝis komforte
+entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da
+cepsaŭco. Ĉe la porkoj li antaŭimagis glate eltranĉitajn
+lardoflankojn kaj sukplenan dolĉagustan ŝinkon. Ĉiun
+meleagron li okultaksis kvazaŭ jam delikate fadenligitan, kun
+ties maĉostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan
+kolĉenon da saporaj kolbasoj. Kaj eĉ brilkolora kantokoko mem
+dissterniĝis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj,
+kvazaŭ petante tiun kompaton kiun dumvive ĝia kavalireca
+spirito disdegnis.
+
+Dum, ravite, Ikabodo imagis ĉion tion, kaj dum li vojaĝigis
+sian verdokulegan rigardon trans la dikajn paŝtejojn, la
+riĉajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj
+Indiana maizo kaj la hortojn ŝarĝitajn de ruĝa frukto
+ĉirkaŭantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro
+sopiris al la fraŭlino iun tagon heredonta tiujn posedaĵojn.
+Lia imago plibonigis la ideon, antaŭplanante kiel ilin monigi
+kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastaĵoj da tero
+kaj ŝindopalacoj en la sovaĝejo. Male, lia aktiviĝanta
+fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al
+li la floriĝantan Katrinon kun plena familio da infanoj,
+sidantan sursupraĵe de ĉarego ŝarĝita de hejmaj varaĵoj
+dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis
+rajdantan bonpaŝan ĉevalinon sekvatan postkalkane de ĉevalido
+survojiĝantan cele al Kentukio, Tenesio aŭ Nia Ĉiela Sinjoro
+scias kien.
+
+Kiam li eniris la domon finvenkiĝis lia koro. Ĝi estis
+unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed
+malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laŭ stilo transdonita
+de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj
+aleroj estigis laŭfasadan galerion enfermeblan en malbona
+vetero. Sub tiu pendis draŝiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj
+kaj retoj por fiŝkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis
+konstruitaj laŭ la galeriaj flankoj por somera uzado, dum
+granda ŝpinrado situanta unuekstremaĵe kaj buterigilo
+troviĝanta aliekstremaĵe indikis kiel diversmaniere la
+loĝantaro povis utiligi tiun gravan porĉon.
+
+Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon
+konsistigantan la centron de la domego kaj ties ĉefan
+estejon. Ĉi-tie vicoj da brilegaj stanalojaĵoj, aranĝite
+sur longa telerŝranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo
+staris granda sako da ŝpinota lano; en alia, provizo da
+linaĵo-lanaĵo ĵus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj
+pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laŭ la muroj,
+intermiksite kun la puco de ruĝaj kapsikoj.
+
+Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la
+unglegpiedaj seĝoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel
+speguloj. Moreloj kaj ĝiaj kunfunkciaj ŝovelilo kaj prenilo
+scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsoranĝoj kaj
+konkoj ornamis la kamenbreton. Super ĝi pendis diverskoloraj
+surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en
+la mezo de la ĉambro. Tra intence malfermita pordo angula
+ŝranko elmontris abundan trezoron da malnovaj arĝentaĵoj kaj
+bonriparitaj fajencoj.
+
+De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun plaĉegan areon
+finhaltis lia mensa paco kaj ekfariĝis lia ununura celo la
+eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino.
+Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da
+malfacilaĵoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj
+kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorĉistojn, fajrspirajn
+drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn,
+malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj
+diamantoŝtonaj muroj ĝis la kastela fortikaĵo kie enfermiĝis
+la celulino de lia koro: ĉion kion li sukcesigis tiel facile
+kiel viro tranĉanta ĝiscentre Kristnaskan torton post kio la
+savita damo senescepte konsentis edziniĝi kun li.
+
+Ikabodo, tute kontraŭe, devis venki la koron de kampara
+koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj ĉiam
+starigantaj novajn ĝenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti
+armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontraŭstarantoj kaj abundon
+da kamparaj amkandidatoj atakantaj ĉiun enirejon al ŝia koro,
+sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj
+kunligi siajn potencojn kontraŭ ĉiu nova konkursanto.
+
+Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubuŝa, ludvola
+homo nomiĝanta Abrahamo, aŭ, laŭ la Nederlanda mallongigo,
+Bromo Van-Brunto, heroo de la ĉirkaŭanta regiono kiu resonis
+per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuraĝo. Li estis
+larĝŝultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran
+bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplaĉan vizaĝon
+elmontrantan miksaĵon da ĝojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula
+korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomiĝis Bromo
+Ostaro kaj tiel lin identigis ĉiuj.
+
+Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante
+tiom da surĉevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze
+de ĉiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras
+korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en ĉiuj
+disputoj, metante sian ĉapelon oblikvangule kaj anoncante
+siajn decidojn en maniero kaj kun voĉtono permesantaj nenian
+kontraŭstaron, nenian apelacion. Li pretis ĉiam batali aŭ
+kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola.
+Malgraŭ sia ĝenerala krudeco, li posedis ĉebaze forton emon
+al ŝerca bonhumuro.
+
+Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laŭ lia
+modelo kaj estrante kiujn li ĉirkaŭvizitis la regionon,
+partoprenante en ĉiuj kvereloj aŭ distriĝoj okazantaj en
+radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin
+eminentigis peltĉapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam
+ĉeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton
+vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj,
+senmanke ili atendis disputŝtormon. Foje lia brigado aŭdiĝis
+preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante
+kaj kriegante, kvazaŭ Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la
+maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, aŭskultis
+momenton ĝis la forpaso de la hastaĵo-rapidaĵo kaj tiam
+deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La
+najbaroj lin konsideris kun miksaĵo da miro, admiro kaj bonvolo
+kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia ŝercaĵo aŭ
+rustika kverelo ili ŝancelis la kapon, hipotezante ke ĝin
+kaŭzis Bromo Ostaro.
+
+Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis
+la floriĝantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj
+galantaĵoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn
+kaj ammanovrojn de urso, laŭoniflustre la knabino ne nepre
+emfaze malkuraĝigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia
+amkampanjo efektivigis aŭtomate la retiriĝon de rivalaj
+kandidatoj sentantaj nenian deziron kontraŭbatali amoreman
+leonon. Rezulte, kiam la ĉevalo de Bromo vidiĝis starante
+dimanĉvespere antaŭ la domo de Van-Taselo, ŝnurligite al la
+tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto
+sidas en la doma enaĵo, amindumante aŭ "amscintilante", kiel
+kromnomiĝis tia entrepreno, kaj ĉiuj ceteraj kandidatoj
+preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj
+batalkampoj.
+
+Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti
+kaj, ĉion konsiderante, pli forta viro ol li retiriĝintus el
+la konkurso dum malesperintus pli saĝa viro. Li disponis en
+sia karaktero tamen pri miksaĵo da fleksebleco kaj persistado.
+Forme kaj spirite li iom similis "saltojoĉjon", tiun flekseblan
+grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema,
+tamen malmola, kvankam li kliniĝis, neniam li rompiĝis; kaj
+kvankam li kurbiĝis sub la plej malforta premo, ekde kiam ĝi
+forleviĝis, sammomente li ekvertikaliĝis kaj ree portis la
+kapon tiel alte kiel iam ajn antaŭe.
+
+Eniri la batalarenon malkaŝe kontraŭ la rivalo estintus ega
+malsaĝeco, ĉar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Aĥilo, ne
+estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo
+efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita
+maniero. Sub la ŝirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li
+vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan
+intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estiĝas
+obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila
+dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon
+kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke ŝi
+kondutu laŭvole en ĉiu agadkampo.
+
+Aldone lia rimarkinda edzineto ĉiam sufiĉe okupiĝis
+prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laŭ ŝia saĝa
+deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estaĵoj kiujn oni
+devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi
+proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupiĝis tra la
+tuta domo, aŭ utiligis la ŝpinradon ĉe unu ekstremaĵo de la
+verando, la honesta Balto sidis ĉe la kontraŭa ekstremaĵo,
+fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato
+kiu, armite ĉiumane de glavo, batalis kuraĝe la venton sur la
+bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud
+la rojo sub la granda ulmo, aŭ ĉirkaŭpromenigis ŝin en la
+krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.
+
+Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn
+korojn. Miaopinie ili estas ekde ĉiam studobjektoj de enigmo
+kaj admiro. Kelkaj havas ŝajne ununuran atakeblan flankon aŭ
+atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil
+malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de
+lerteco. Estas ankoraŭ pli granda pruvo de generaleco gajni kaj
+daŭre reteni la lastajn, ĉar viro devas protekti la fortreson
+batalkoste ĉe ĉiu pordo kaj ĉiu fenestro. Tiu kiu gajnas
+mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famiĝi. Tiu tamen kiu
+gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas
+aŭtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega
+Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi
+iomajn progresojn la avantaĝoj de tiu antaŭa verŝajne
+malpligrandiĝis. La ĉevalo de Bromo ne plu vidiĝis starante
+antaŭ la Van-Tasela domo en dimanĉaj vesperoj kaj letala
+kverelado estiĝis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto.
+
+Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco,
+bonvolintus solvi la problemon per aperta militado,
+kontraŭstarante aliajn pretendojn pri la damo laŭ la modo de
+tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj,
+la vagkavaliroj: per vir-kontraŭ-vira kombato. Sed Ikabodo
+tro konsciis pri la supera potenco de sia kontraŭstaranto
+por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subaŭdis
+fanfaronadon de Bromo laŭ kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj
+deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro
+singarda por estigi al tiu la okazon.
+
+Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al
+Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika
+ŝercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn
+kontraŭ sia rivalo. Tial Ikabodo fariĝis viktimo de kaprica
+persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj
+kunrajdantoj. Ili ĉagrenadis lian ĝis nun pacan estrejon.
+Ili ŝtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn
+de la kantolernejo. Ili enrompiĝis la lernejon dumnokte,
+malgraŭ ĝiaj imponegaj fiksfermaĵoj (pordo-vimentigoj kaj
+fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis ĉion, rezulte de kio la
+kompatinda lernejestro komencis opinii ke ĉiuj sorĉistinoj
+de la lando tie kunvenis. Sed eĉ pli ĝenis lin tio ke Bromo
+elprofitis ĉiun oportunon lin ridindigi antaŭ lia damo.
+Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploraĉi en
+la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo
+pri la arto de psalmokantado.
+
+La afero antaŭenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen
+rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la
+kontraŭstarantaj potenculoj. En bela aŭtuna posttagmezo,
+Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis reĝpoze sur la alta
+skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi ĉiujn eventojn de sia
+eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton,
+tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de
+justeco, ripozis sur tri najloj malantaŭ la trono, konstanta
+teruraĵo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo
+antaŭ li vidiĝis diversaj kontrabandaĵoj kaj malpermesataj
+armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj:
+kiaj duonmanĝitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, muŝkaĝoj,
+kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj.
+Verŝajne tre lastatempe trudiĝis iu terura prijusteca akto
+ĉar ĉiuj liaj lernantoj okupiĝis atente pri siaj libroj aŭ
+flustris ruze malantaŭ ili, samtempe kontrolante kaŝrigarde
+la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta
+lernĉambro.
+
+Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta
+stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan ĉapelfragmenton
+similantan la ĉapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita,
+sovaĝaspekta, nur duondresita ĉevalido kiun, ne havante
+kaprimenon, li gvidis pere de ŝnuro, li alvenis klakadante
+la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon
+partopreni en ĝojfesteno aŭ "peplomdistraĵo" okazontan tiun
+vesperon ĉe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaĝon kun
+mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj
+emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la
+rivereton kaj forkuretis laŭvale, sin admirante pro la rango
+kaj la urĝo de sia tasko.
+
+Nun ĉio estis hastado kaj bruado en la ĵus antaŭe trankvila
+lernĉambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la
+lecionoj sen paŭzi por pritrakti sengravaĵojn. La lertaj
+preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj
+ricevis de tempo al tempo fortan surpostaĵan instigaĵon
+devigantan ilin plirapidiĝi aŭ kuraĝigantan ilin ekkompreni
+malfacilan vorton. Libroj ĵetiĝis surplanken sen surbreta
+remetiĝo. Inkujoj renversiĝis, benkoj flankenŝoviĝis kaj la
+tuta lernantaro liberiĝis unu horon frue, hastante eksplode
+eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante
+sur la gazono, gajigite pro sia antaŭhora forsendiĝo.
+
+La galanta Ikabodo pasigis almenaŭ suplementan duonhoron pri
+sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj
+verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj aranĝante
+sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure
+en la lernĉambro. Por ekaperi ĉe sia damo laŭ aŭtenta
+kavalira stilo li prunteprenis ĉevalon de la kultivisto tiam
+lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomiĝanta Johano
+Van-Ripero kaj, tiel galante surseliĝinte, survojiĝis kvazaŭ
+vagkavaliro serĉanta aventurojn.
+
+Sed decas, laŭ la aŭtenta spirito de romantika rakontado, ke
+mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipaĵo de mia
+heroo kaj lia ĉevalo.
+
+La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugĉevalo
+pretervivinta preskaŭ ĉion krom sia malicemo. Ĝi estis
+marasma kaj dikvilega kun ŝafinkolo kaj martelkapo. Ĝiaj
+rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je
+lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman
+rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera
+diablo. Tiomalgraŭe ĝi estis sendube fajra kaj spirita en sia
+bona epoko se ni juĝu laŭ ĝia nomo: Pafilpulvo. Efektive ĝi
+estis antaŭe ŝatata rajdĉevalo de sia mastro, la kolerema
+Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la
+beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, ĉar, kvankam
+ĝi havis maljunan paneintan aspekton, kaŝiĝis en ĝi pli da
+diableco ol en iu ajn juna ĉevalo.
+
+Ikabodo estis taŭga figuro por tia besto. Li rajdis kun
+mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaŭ al
+la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elŝoviĝis kiel
+akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano
+kiel sceptron. Dum lia ĉevalo antaŭentrotis, lia brakmovaro
+multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanĉapelo
+sidis sursupraĵe de lia nazo ĉar tiel oni rajtus nomi lian
+mallarĝan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako
+preskaŭ atingis flirtante la voston de la ĉevalo. Tiel
+aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarŝante
+la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperaĵo nepre malkutime
+renkontata dum plena taglumo.
+
+Estis bela aŭtuna tago, kiel mi jam diris. La ĉielo estis
+klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun riĉan oran
+livreon kiun ni kunligas ĉiam al la koncepto de abundo. La
+arbaroj vestiĝis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli
+malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per
+brilegaj oranĝaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj
+vicoj da sovaĝaj anasoj komencis aperi altnivele en la
+ĉielo. La bojo de la sciuro aŭdiĝis elirante la fag- kaj
+hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la
+koturno sonis en la najbara stoplejo.
+
+La birdoj ĝuis siajn adiaŭbankedojn. En la abundo de sia
+festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste,
+interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin
+ĉirkaŭantaj. Vidiĝis la honesta virturdo, la plej ŝatata
+predaĵo de komencantaj ĉasistoj, kun sia laŭta, plendema
+noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj
+nubaĵoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo,
+plenforma nigra gorĝo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo
+kun siaj ruĝpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia
+Hispanaspekta hupĉapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando
+vestita en palblua jako kaj blankaj subvestaĵoj, kriĉante kaj
+babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, ŝajnigante
+disponi bonajn rilatojn kun ĉiu boskokantanto.
+
+Dum Ikabodo trotetis malhaste laŭvoje, lia rigardo, ĉiam
+serĉante ĉiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis
+kun plezuro la trezorojn de la bela aŭtuno. Ĉiuflanke li
+rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema
+riĉeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la
+merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo.
+Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ĝiaj
+orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj
+kaj promesantaj aliiĝi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone
+vidiĝis, kuŝante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante
+siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antaŭanoncante
+siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaŭ poste li
+preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elŝvebigantajn
+abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson
+dolĉaj antaŭbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj,
+garnitaj de mielo aŭ melaso far la rafinita kavethava maneto de
+Katrino Van-Taselo.
+
+Tiel nutrante sian menson per multaj dolĉaj pensoj kaj "sukeraj
+supozoj", li vojaĝis laŭflanke de montetaro disponanta pri
+panorama vidaĵo laŭ kelkaj el la plej bonaj pejzaĝoj de
+potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian
+vastan diskon okcidenten. La larĝa sino de Tapan-Lago kuŝis
+senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado
+moviĝis kaj daŭrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj
+sukcenaj nuboj ŝvebis en la ĉielo sen ununura aerspiro por
+ilin antaŭenirigi. La horizonto elmontris belan oran koloraĵon
+kiu iom post iom transformiĝis en puran pomverdon kiu siavice
+aliiĝis en la malhelan bluon de la mezĉielo. Oblikva lumradio
+paŭzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj
+kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaŭ nigrajn
+grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta
+slupo, malsuprenfalante laŭ la tajdoritmo dum ĝia velo
+pendis senutile kontraŭmasten kaj la reflektoj de la ĉielo
+speguliĝis en la trankvila akvo, aspektis kiel ŝipo pendanta
+en la aero.
+
+La tago jam vesperiĝis kiam Ikabodo atingis la kastelon de
+S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj
+homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj—magra,
+ledvizaĝa gento—surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj
+pantalonojn, bluajn ŝtrumpojn, grandegajn ŝuojn kaj belegajn
+stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj ŝrumpintaj edzinetoj
+vestitaj en kapformaj krispigitaj ĉapoj, longtaliaj etroboj,
+hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj
+kaj gajaj kalikotaj poŝoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj
+fraŭlinoj, preskaŭ tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom
+tie kie pajloĉapelo, altkvalita rubando aŭ eble blanka frako,
+malkaŝis simptomojn de urba noviĝo. La filoj, surportantaj
+mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn
+da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn
+harplektaĵojn laŭ la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis
+akiri tiucelan angilhaŭton, multe estimatan tra la regiono kiel
+potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon.
+
+Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la
+kunvenon surdorse de sia plej ŝatata rajdbesto, Ĉioriskulo,
+estaĵo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun
+kapablis mastri neniu krom li. Li famiĝis efektive kiel viro
+preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi ĉiuspecajn
+ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto,
+ĉar li opiniis ke obeema, bonkonduta ĉevalo maltaŭgas al
+verva knabo.
+
+Tre plaĉus al mi paŭzi ĉi-tie por primediti la mondon da
+ĉarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li
+eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la
+aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de ruĝo
+kaj blanko sed la malavaraj ĉarmoj de aŭtenta Nederlanda
+kamparsocia tetablo en la riĉega aŭtuna sezono. Tiom da pladoj
+ŝarĝitaj de amasoj da diversaj, preskaŭ nepriskribeblaj
+kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj!
+Inkluziviĝis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj
+la krusta kaj dispeciĝema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj,
+zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj
+elmontriĝis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj
+aldone tranĉaĵoj da ŝinko kaj bukanita bovaĵo; kaj poste
+teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj
+cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da
+lakto kaj kremo, ĉiuj interaranĝite ege ĥaose, iom laŭ la
+ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj—nia alta Ĉielo benu
+la lokon—staris la tekruĉo, suprenlevante nubojn de vaporo.
+Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laŭ
+ĝiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de
+mia rakontado. Feliĉe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia
+historiisto kaj li dece traktis ĉiun bongustaĵon.
+
+Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro ŝvelis samritme
+kiel lia korpo kontentiĝis kaj kies spirito vigliĝis post
+bona manĝado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post
+multa drinkado. Krome, manĝante, li ne povis malkonsenti
+ĉirkaŭpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi
+ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaŭ neimageblaj
+lukso kaj riĉeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos
+disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaŭ la
+vizaĝo de Johano Van-Ripero kaj ĉiu cetera avara patrono, kaj
+eksterdomigos piedbate ĉiun vagabondan pedagogon kuraĝintan
+lin nomi kamarado.
+
+Multaĝulo Baltuso Van-Taselo ĉirkaŭvagadis inter siaj
+gastoj kun la vizaĝo dilatita pro kontentiĝo kaj bonhumoro,
+same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj
+atentaĵoj estis mallongdaŭraj sed signifoplenaj, konsistante
+el manpremoj, ŝultrobatetoj, laŭtaj ekridoj kaj urĝaj
+invitoj: "Ekmanĝu! Vin provizu!"
+
+Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunĉambron aŭ
+halon alvokis ĉiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna
+grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra
+orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaŭ tiel malnova
+kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo
+li surskrapis du-tri kordojn, akompanante ĉiun arĉmovon kun
+samtempa kapmovo, antaŭenkliniĝante preskaŭ ĝistere kaj
+piedbatante ĉiun fojon kiam alvenis danci nova paro.
+
+Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj
+kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis
+ĉe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena
+moviĝado, klakade rondirantan en la ĉambro, vi supozintus ke
+Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejiĝas
+proprapersone antaŭ vi. Li estis admirata de ĉiuj Negroj
+de la bieno kaj la ĉirkaŭanta komunumo kiuj, kuniĝinte,
+ĉiuaĝaj, ĉiudimensiaj, konsistigis piramidaĵojn da brilaj
+Nigraj vizaĝoj, starante amase ĉe ĉiu pordo kaj fenestro,
+spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn
+okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo larĝe ridetantajn
+vicojn da eburkoloraj dentoj.
+
+Kiel la buboskurĝanto povus konduti alie ol vigle kaj ĝoje?
+La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis
+afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro,
+ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paŭte en fora
+ĉambroangulo.
+
+Kiam la dancado finiĝis, Ikabodo aliris interparoli kun
+ensemblo da saĝuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna
+Van-Taselo ĉe unu ekstremaĵo de la galerio kie ili klaĉadis
+pri antaŭaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la
+milito.
+
+La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el
+tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj
+abundas. La Brita-Usona batallinio etendiĝis proksime al ĝi
+dum la milito. Ĝi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis
+rifuĝintoj, gerilistoj kaj ĉiuj specoj de limlinia kavalireco.
+Nun forpasis, kvankam apenaŭ, sufiĉe da tempo por povigi
+ĉiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj
+kaj, pro la malprecizo de siaj memoraĵoj, sin heroigi en ĉiu
+rakontata bravaĵo.
+
+Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba
+Nederlandano preskaŭ kaptinta Britan fregaton kun malnova
+naŭfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke
+je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna
+sinjoro—li restu anonima estinte ĝentilhomo tro riĉa
+por ke mi nomu lin nur rapidvorte—kiu, dum la batalo de
+Blanka-Ebenaĵaro, estante bonega defendomajstro, deturnis
+musketkuglon per eta glavo. Laŭ lia raporto la kuglo
+ĉirkaŭzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la manŝirmilo
+kaj li pretis certigi la raporton ĉiumomente, elmontronte la
+glavon kun ties iom fleksita ŝirmilo. Estis pluraj ceteraj,
+egalvalore estimiĝintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj
+maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu
+estigis sur la finan venkon.
+
+Sed ĉiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj
+pri fantomoj kaj aperaĵoj. La komunumo riĉas je tiaj legendaj
+trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstiĉoj pli bone prosperas
+en tiuj izolitaj, de longe enloĝataj retiriĝejoj sed nun
+tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta
+la loĝantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj.
+Krome, fantomoj spertas nenian kuraĝigon en la plejparto
+el niaj vilaĝoj ĉar ili apenaŭ ĝuas la tempon finsperti
+sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaŭ
+ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial
+kiam ili eltombiĝas nokte por ĉirkaŭpromeni, restas al ili
+neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur
+malofte aŭdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe
+enloĝataj Nederlandaj komunumoj.
+
+La tuja kaŭzo tamen—la ofteco de supernaturaj rakontoj
+en tiuj lokoj—atribueblas sendube al la proksimeco de
+Dorm-Valeto. Kontaĝon alportis la aero mem elblovanta tiun
+hantejon. Ĝi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan
+la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la
+ĉe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn
+sovaĝajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj
+raportiĝis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj
+ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraŭ staranta
+en la najbarejo, kie la bedaŭrinda Majoro Andreo punmortis.
+Ankaŭ iom menciiĝis la virino vestita en blanko kiu hantis la
+senluman ravineton ĉe Korak-Rokego kaj ofte aŭdiĝis kriegante
+en antaŭŝtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la neĝo.
+Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej ŝatata
+fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu aŭdiĝis
+plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj,
+laŭraporte, ŝnurante sian ĉevalon ĉiunokte inter la tomboj
+de la preĝeja antaŭkorto.
+
+La izolita situloko de la preĝejo, ekde ĉiam verŝajne, igas
+ĝin ŝatata hantejo de ĉagrenitaj spiritoj. Ĝi staras sur
+altaĵeto, ĉirkaŭate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter
+kiuj ĝiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel
+Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormĉambro.
+Malkruta deklivo descendas de ĝi ĝis arĝenta akvotavolo
+ĉirkaŭlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidiĝi la
+bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante ĝian gazonkorton
+kie la sunradioj ŝajnas dormadi tiom trankvile, oni povus
+supozi ke tie almenaŭ la mortintoj rajtas ripozi en paco.
+
+Unuflanke de la preĝejo etendiĝas larĝa boskovaleto laŭ
+kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj
+de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo,
+ne malproksime disde la preĝejo, lignoponto antaŭatempe
+transĵetiĝis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj
+arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo eĉ dumtage
+sed estigante timigan nigregon dumnokte.
+
+Ĉi-tiu estis unu el la plej ŝatataj hantejoj de la senkapa
+rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontiĝis. Oni
+rakontis la sperton de Multaĝulo Braŭvero, la plej hereza
+el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton
+revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samĉevale
+malantaŭdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride,
+transmontete-transmarĉe, ĝis atingi la ponton. Tie subite
+la rajdanto aliiĝis en skeleton, ĵetis la maljunulon en la
+rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lanĉante super la
+arbosupraĵojn.
+
+Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro,
+kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada
+ĉarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara
+vilaĝo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano,
+li proponis vetrajdi kun tiu kontraŭ bovlo da punĉo. Li aldone
+raportis ke li gajnintus la veton, ĉar Ĉioriskulo nepre venkis
+la koboldĉevalon. Tamen kiam ili atingis la preĝejan ponton,
+la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.
+
+Ĉiuj tiuj raportaĵoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu
+homoj parolas en la malhelo, dum la vizaĝoj de la aŭskultantoj
+nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de
+iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis
+reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla
+aŭtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn
+okazintajn en lia denaska ŝtato Konektikuto kaj timigajn
+vidajojn kiujn li spertis dum siaj ĉiunoktaj piedpromenadoj en
+Dorm-Valeto.
+
+Nun la festeno finiĝis. La maljunaj kultivistoj kunigis
+siajn familiojn en siaj ĉaroj kaj aŭdiĝis dum kelke da
+tempo veturante klakante laŭ la valetaj vojoj kaj trans la
+forajn montetojn. Kelkaj fraŭlinoj rajdis sur kromseloj
+malantaŭ siaj plej ŝatataj amkandidatoj, kaj ilia leĝerkora
+ridado, miksite kun la hufbruo de la ĉevaloj, eĥadis laŭ la
+silentaj boskoterenoj, mallaŭtiĝante pli kaj pli ĝis nepra
+finaŭdiĝo—kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado
+ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laŭ
+la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la
+heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur ĝissukcesa vojo.
+
+Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive
+tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misiĝis ĉar,
+post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfeliĉa kaj morna
+mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Ĉu eblas ke tiu knabino
+efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Ĉu tio ke ŝi
+kuraĝigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta
+la celon certigi venkon kontraŭ lia rivalo? La respondon nur
+Ĉielo scias, ne mi! Sufiĉu diri ke Ikabodo eliris ŝtelpaŝe
+kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora
+konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por
+ĉirkaŭkontroli la panoramon de kampara riĉeco pri kiu antaŭe
+li tiel ofte avarĝojaĉis, li iris rekte al la stablo kaj, per
+pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege
+malĝentile el la komfortejo kie tiu ĝuis profundan dormadon,
+sonĝante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj
+plenaj je fleo kaj trifolio.
+
+Estis la nokta sorĉhoro kiam Ikabodo, malĝojkore kaj
+senkuraĝe, laŭiris sian ĝishejman vojon, laŭ la deklivoj
+de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilaĝo kaj kiujn
+antaŭe en la posttagmezo li trairis tiom ĝoje. La horo estis
+same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis
+sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke
+altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontraŭtere.
+En la nepra noktomeza silento li aŭdis la bojadon de gardhundo
+patrolanta sur la kontraŭa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio
+estis tiel svaga kaj mallaŭta ke ĝi prikonsciigis ĉe li nur
+la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere,
+foje kaj refoje, la longdaŭra kokerikado de iu virkoko, hazarde
+vekita, eĥadis fore, forege, el kultivista domo situanta
+intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel sonĝsono.
+Neniaj vivosignoj sentiĝis proksime al li, krom malofta
+grilĉirpo aŭ eble guturala ekvibro de virrano kiu, loĝante en
+najbara marĉo, dormis malkomforte kaj ekturniĝis surlite.
+
+Ĉiuj fantomo- kaj koboldorakontoj aŭditaj de li dum la
+posttagmezo nun kunamasiĝis en lia memoro. La nokto pli kaj
+pli malheliĝis. La steloj ŝajnis sinki pli profunde en
+la ĉielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al
+tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj
+senĝoja. Li alproksimiĝis krome la lokon mem kie la eventoj
+de multaj el la fantomrakontoj surscenejiĝis. Meze de la
+vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto
+la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de
+orientilo. Ĝiaj branĉoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel
+dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, kliniĝante preskaŭ
+ĝistere antaŭ ol releviĝi en la aeron. Ĝi jam rolis en
+la tragika raporto pri la malbonŝanca Andreo militkaptita
+tre proksime, pro kio ĝi universale kromnomiĝis "la arbo de
+Majoro Andreo". La popolamaso konsideris ĝin kun miksaĵo da
+respekto kaj superstiĉo, duone pro kompato pri la sorto de ties
+malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj
+vidaĵoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni ĉirkaŭaŭdigis pri
+ĝi.
+
+Dum Ikabodo alproksimiĝis tiun timindan arbon, li komencis
+lipfajfi. Li kredis aŭdi respondan fajfadon: tio estis nur
+ventoblovaĵo sin pelinta akratone tra la sekaj branĉoj.
+Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankaĵon
+pendantan mezarbe: li paŭzis kaj ĉesis fajfi. Kiam li rigardis
+pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis
+la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li
+aŭdis ĝemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis
+kontraŭselen: tio estis nur unua branĉego frotinta duan dum la
+vento ilin ambaŭ vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure,
+sed lin atendis novaj danĝeroj.
+
+Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la
+vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavaĵon konatan laŭ la
+nomo Vilejo-Marĉo. Pluraj krudaj ŝtipegoj, apudmetite, rolis
+kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto
+eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kaŝtanoj, pezege implikite
+per sovaĝaj vitoj, ĵetis kavernspecan malhelon sur ĝin.
+Transiri tiun ponton fariĝis malfacilega provo. Ĉe tiu sama
+loko mem la malbonsorta Andreo kaptiĝis kaj sub la kovraĵo
+estigita de tiuj kaŝtanoj kaj vitoj kaŝiĝis la fortikaj
+rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, eĉ hodiaŭ, ĉiuj
+taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la
+sentoj de la lerneja knabo devanta ĝin preterpasi solapersone
+post la sunsubiĝo.
+
+Dum li alproksimiĝis la rivereton lia koro komencis bategi. Li
+amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian ĉevalon
+surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la
+ponton. Sed anstataŭ ekkuri antaŭen la perversa maljuna
+bestaĉo flankenmoviĝis, trafante la barilon. Ikabodo, kies
+timo pligrandiĝis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en
+la kontraŭa direkto kaj batis malavare per la kontraŭflanka
+piedo. Ĉio vanis. Lia besto ekmoviĝis, verdire, sed nur
+sukcesis enplonĝi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan
+aliflanke de la vojo.
+
+Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la
+senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antaŭenhastegis,
+snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmoviĝis apud la ponto kun
+subito kiu preskaŭ antaŭenĵetis superkape sian rajdanton.
+En tiu sama momento la delikata aŭdkapablo de la lernejestraj
+oreloj perceptis likvaĵan apudpontan piedpaŝegon. En la
+malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan,
+misforman, nigran, turegantaĵon. Tiu restis senmove sed havis
+kuntiriĝintan aspekton, kvazaŭ kolosega monstro preta sin
+lanĉi kontraŭ la vojaĝanton.
+
+La haroj de la timigita pedagogo elstariĝis surkape pro teruro.
+Kion fari? Jam forpasis la oportuno turniĝi kaj forfuĝi.
+Krome, kiun ŝancon li havus eskapi fantomon aŭ koboldon—se
+temis pri tiaĵo—povantan surrajdi la flugilojn de la vento?
+Tial, estigante ioman pseŭdokuraĝon, li demandis balbutante:
+"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la
+demandon en ankoraŭ pli maltrankviltona voĉo. Daŭre okazis
+nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la
+senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca
+fervoro ekpsalmis preĝejan himnon.
+
+En tiu momento la timiga ombraĵo ekmoviĝis kaj, pergrimpe,
+persalte, subite ekstariĝis meze de la vojo. Kvankam la nokto
+estis malhela kaj morna, la formo de la nekonataĵo nun iom
+konstateblis. Ĝi ŝajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur
+fortikframa nigra ĉevalo. Ĝi faris nek minacan geston, nek
+afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo,
+antaŭentrotante blindaflanke de multaĝa Pafilpulvo, kiu nun
+renormaliĝis post siaj timo kaj obstino.
+
+Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre
+malplaĉis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro
+spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian ĉevalon,
+esperante forlasi la fremdaĵon. Ankaŭ tiu tamen plirapidigis
+sian ĉevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta
+malrapidiĝis, ekpromenadpaŝigis sian beston, intencante lanti
+malantaŭe—la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortiĝi.
+Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita
+lango algluiĝis al lia palato kaj la notoj mortis en lia
+gorĝo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista
+kunulo kaŝiĝis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaŭ
+klariĝis.
+
+Laŭgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontraŭĉielen la
+figuron de lia kunvojaĝanto, gigante altan kaj envolvitan
+en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas.
+Lia hororo pligrandiĝis kiam li rimarkis ke la mankantan
+kapon, anstataŭ porti ĝin surŝultre, la fremdaĵo-fremdulo
+transportis antaŭ si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo
+atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per
+kaskadaĵo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita moviĝo
+preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmoviĝis samritme
+kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum ŝtonoj
+forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je ĉiu salto. La malpezaj
+vestaĵoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian
+longan, magran korpon super la kapo de sia ĉevalo pro sia avida
+deziro forfuĝi.
+
+Ili nun atingis la vojon kiu flankenturniĝas en la direkto al
+Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laŭŝajne sorĉite per demono,
+anstataŭ resti survoje, turniĝis kontraŭdirekten kaj plonĝis
+impete laŭdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas
+sablan kavaĵon ombratan de arboj dum preskaŭ kvaronmejlo, kie
+ĝi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj
+aliflanke de kiu suprenŝvelas la verda monteto sur kiu staras
+la kalkolaktita preĝejo.
+
+Ĝis nun la paniko de la ĉevalo havigis al ĝia malcerta
+rajdanto ŝajnan avantaĝon en la konkurso. Bedaŭrinde ĵus
+kiam li atingis la mezan punkton de la kavaĵo, la selzono
+cedis kaj li sentis ĝin forgliti de sub li. Li mankaptis ĝin
+perpomele kaj strebis ĝin reteni surĉevale, tamen sensukcese.
+Restis al li nur sufiĉe da tempo por ĉirkaŭbraki la kolon de
+multaĝa Pafilpulvo antaŭ ol la selo terenfalis kaj li aŭdis
+sian postkuranton ĝin treti subpiede.
+
+Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano
+Van-Ripero ĉar estis la dimanĉa selo de tiu. Al la momento
+tamen maltaŭgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin
+proksimegdistance kvazaŭ preta ekrajdi lian postaĵon mem
+kaj, estante malbonlerta ĉevalisto, li spertis grandan ĝenon
+penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken;
+alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de
+la ĉevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan
+tiean korpofendiĝon.
+
+Malfermaĵo en la arboj nun kuraĝigis lin esperi ke la preĝeja
+ponto proksimas. La ŝanceliĝanta reflekto de arĝenta stelo en
+la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la
+preĝejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la
+lokon kie malaperis la fantoma kontraŭstaranto de Bromo Ostaro.
+"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi
+estos sekura."
+
+En tiu momento li aŭdis la nigran ĉevalon anhelantan kaj
+blovantan malantaŭ li. Li eĉ kredis senti ĝian varman
+spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multaĝa
+Pafilpulvo sursaltis la ponton. Ĝi kuregis tondrobrue trans
+la eĥantajn tabulojn, atingis la kontraŭan bordon. Nun
+Ikabodo rigardis malantaŭen kontrolante ĉu lia postsekvanto
+malaperos, laŭtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro.
+En tiu momento mem li vidis la koboldon elstariĝi en siaj
+piedingoj entreprenante antaŭenlanĉi sian kapon kontraŭ la
+lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed
+li tro malfruis. Ĝi trafis lian kranion kun grandega kolizio
+kaj faligis lin kapon antaŭen en la polvon. Pafilpulvo, la
+nigra ĉevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, ĉiuj tri,
+tornadrapide.
+
+La sekvintan matenon la maljuna ĉevalaĉo troviĝis sensele
+antaŭ la barilpordo de sia mastro. Dum ĝia brido kuŝis
+subpiede ĝi solene maĉadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis
+matenmanĝhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis
+ĉe la lernejo kaj vagpromenadis laŭborde de la rojo. Nenia
+lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviliĝi
+pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo
+ekestiĝis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li.
+En unu parto de la vojo iranta al la preĝejo oni trovis la
+selon tretitan en la teron. La spuroj de ĉevalhufoj, profunde
+enfiksite en la vojo kaj verŝajne kun furora rapideco, kondukis
+al la ponto preter kiu, sur la bordo de larĝa parto de la
+rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore,
+troviĝis la ĉapelo de la malbonŝanca Ikabodo kaj proksime al
+ĝi frakasita kukurbo.
+
+Oni priserĉis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de
+la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri
+lia heredaĵo, kontrolis la pakon enhavantan liajn ĉiujn
+surterajn posedaĵojn. Tiuj konsistis el du ĉemizoj kaj
+duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj ŝtrumpoj;
+malnova ĝisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da
+psalmhimnoj kun multaj kornitaj paĝoj; kaj rompita diapazono.
+
+Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis ĉiuj al
+la komunumo krom _Historio de Sorĉarto_, verkita de Kotono
+Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri sonĝoj
+kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio
+surportanta skribaĉaĵojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de
+sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon
+de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano
+Van-Ripero kiu decidiĝis de tiam antaŭen ne plu edukigi siajn
+gefilojn ĉelerneje, opiniante ke laŭ lia scio, la leg- kaj
+skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono
+la lernejestro posedis—li ricevis sian kvaronjaran salajron
+nur unu-du tagojn antaŭe—li kunportis tion sendube surpersone
+en la momento de sia malapero.
+
+La mistera evento instigis grandan spekulativadon ĉepreĝeje la
+sekvintan dimanĉon. Aroj da spektantoj kaj klaĉemuloj kuniĝis
+en la preĝeja antaŭkorto, ĉe la ponto kaj tie kie troviĝis
+la ĉapelo kaj la kukurbo. Rememoriĝis la rakontoj de Braŭvero
+kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj
+raportaĵoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris ĉiujn
+tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo,
+ili ŝancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta
+Heso fortransportis. Pro tio ke li estis fraŭlo kaj ŝuldis
+monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviliĝante
+pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia
+pedagogo lin anstataŭis.
+
+Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn
+jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma
+aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daŭre vivas; ke li
+forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano
+Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendiĝo ĉemane de la
+heredontino; ke li translokiĝis al fora regiono de la lando; ke
+li tie instruis kaj samtempe fakiĝis pri juro, advokatiĝis,
+politikistiĝis, kandidatiĝis, ĵurnalistiĝis kaj juĝistiĝis
+en malalttribunalo.
+
+Bromo Ostaro, kiu baldaŭ post la malapero de sia rivalo
+edziĝis triumfe kun la floriĝanta Katrino, ĉiam elmontris
+ĉioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo
+kaj ĉiam ekridegis plenpulme kiam menciiĝis la kukurbo, pro
+kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol
+li bonvolas raporti.
+
+La multaĝaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj juĝantoj
+pri tiuj aferoj, asertas eĉ ĝis hodiaŭ mem ke Ikabodo
+forŝteliĝis pere de supernaturaj rimedoj, ĉio kio estas unu
+el la plej ŝatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo
+ĉirkaŭ vintraj vesperfajroj.
+
+La ponto fariĝis pli ol iam fokuspunkto de superstiĉa miro kaj
+povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni
+ŝanĝis la itineron de la vojo, rezulte de kio ĝi nun aliras
+la preĝejon laŭpasante la bordon de la muellageto.
+
+Forlasite, la lernejo baldaŭ malkomponiĝis kaj ĝin ekhantis,
+laŭraporte, la fantomo de la malbonŝanca pedagogo. Plugknaboj,
+lantante sur la ĝishejma vojo en trankvila somervespero, ofte
+kredas aŭdi la voĉon de Ikabodo, ĉantantan en fora distanco
+malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto.
+
+
+ POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO
+
+
+La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la sammemaj vortoj
+en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan ĉe korporacia kunveno de
+la multaĝa urbo Manhatuso, kunveno kiun ĉeestis multaj el
+la plej saĝaj kaj plej estimataj burĝoj de la urbo. La
+rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita
+sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon.
+Mi forte suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe
+klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis
+multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj
+magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la
+rakontotempo.
+
+Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun
+skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan
+mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn,
+antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ kontrolante
+la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el
+tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega
+kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco
+de la aliaj ĉeestantoj finestiĝis kaj reestiĝis silento, li
+apogis unu brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la
+alian, demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio
+estas la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas?
+
+La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran
+refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian demandinton kun
+mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre
+malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laŭ
+la plej forta logiko, la jenon:
+
+"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj plezurojn
+kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel ŝercon."
+
+"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas
+sendube sperti malfacilan rajdadon."
+
+"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al
+Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura paŝo en la
+direkto al altnivela estimo en la lando."
+
+La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli
+streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de
+la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita
+viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaĝaĉo. Tempofine la
+seriozulo komentis ke ĉio tio tre bonas. Tamen, liaopinie,
+la rakonto iom troigas. Ĝi havas unu-du punktojn pri kiuj li
+dubas.
+
+"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu
+afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi."
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO ***
+
+***** This file should be named 19293-0.txt or 19293-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.