diff options
Diffstat (limited to '19183-h')
| -rw-r--r-- | 19183-h/19183-h.htm | 6616 |
1 files changed, 6616 insertions, 0 deletions
diff --git a/19183-h/19183-h.htm b/19183-h/19183-h.htm new file mode 100644 index 0000000..99bada2 --- /dev/null +++ b/19183-h/19183-h.htm @@ -0,0 +1,6616 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<title>Hedda Gabler</title> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--></style> + +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Hedda Gabler + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** + + + + +Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly + + + + + +</pre> + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> +<h1>HEDDA GABLER</h1> +<p>Dramo en kvar aktoj</p> +<p>(1890)</p> +<p>Tradukis<br> +Odd Tangerud</p> +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 54. N - 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82<br> +ISBN 82-91707-61-8</p> +</div> +<p>ROLOJ:</p> +<ul> +<li>JØRGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio</li> +<li>SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino</li> +<li>FRAŬLINO JULIANE TESMAN, lia onklino</li> +<li>SINJORINO ELVSTED</li> +<li>ASESORO BRACK</li> +<li>EJLERT LØVBORG</li> +<li>BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman</li> +</ul> +<p>(Brack prononciĝas: <i>Brak</i><br> +Jochum prononciĝas: <i>Jokum</i><br> +ø prononciĝas: franca <i>eu</i> aŭ germana <i>oe</i>)</p> +<p>(La intrigo okazas en la vilao de <b>Tesman</b> en la okcidenta +parto de la urbo.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj +koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun +flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan +ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra +muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. +Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun +flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera +verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur +la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj +ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela +porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du +taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda +tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la +vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras +etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la +malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super +tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de +generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra +kupolo. — Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en +vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj +kuŝas dikaj tapiŝoj. — Matena lumo. La suno brilas tra la vitra +pordo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Juliane Tesman</b>, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de +la antaŭĉambro, akompanata de <b>Berte</b>, kiu portas bukedon, +ĉirkaŭvolvitan de papero. <b>Fraŭlino Tesman</b> estas bonaspekta kaj +bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita +en griza promena vesto. <b>Berte</b> estas iom aĝa servistino kun +ordinara kampara aspekto.)</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte)</span> Vere mi +kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(same mallaŭte)</span> Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, — tiom +malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio +mia, — kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por +ripozi.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, ja, — lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili +almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. <span class="staging">(ŝi iras al la vitra +pordo kaj tute malfermas ĝin)</span></p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano)</span> Honto al mi +se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, +fraŭlino. <span class="staging">(metas la bukedon antaŭe sur la pianon)</span></p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis +por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(plorprete)</span> Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom +da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. +Vidu, Jørgen <em>devas</em> havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja +kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas +hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la +nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la +bezonoj de tiu malsana homo.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi +kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne +bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte.</p> + +<p>BERTE<br> +Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino. Mi multe timas, ke mi +ne povos sufiĉe kontentigi al la juna sinjorino.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu bona Dio, — en la unua tempo eble okazos io tia.</p> + +<p>BERTE<br> +Ĉar aspekte ŝi estas tre pretendema.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio ŝi estis +kutimita dum la generalo vivis. Ĉu vi memoras, kiam ŝi kune kun sia +patro rajdis laŭ la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo +en la ĉapelo?</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, jes, — estu certa! — Sed vere mi ne tiam imagis, ke fariĝus +paro el ŝi kaj la kandidato.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ankaŭ mi ne. — Sed atentu — Berte, — dum mi memoras: De nun vi ne +titolu Jørgen kandidato. Vi devas diri “la doktoro”.</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, ankaŭ la juna sinjorino menciis tion — ĉinokte, — ĵus kiam +ili envenis la pordon. Ĉu vere <em>estas</em> tiel, fraŭlino?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, — ili faris lin doktoro +eksterlande. Nun dum la vojaĝo, komprenu. Pri tio mi aŭdis eĉ ne +vorteton, — antaŭ ol li mem rakontis tie malsupre sur la ŝipkajo.</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, ja, li certe kapablas fariĝi kio ajn. Tiom lerta kiom <em>li</em> +estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaŭ volis komenci kuraci +homojn.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne, ne estas tia doktoro, kia li fariĝis. — <span class="staging">(kapskuas +signifoplene)</span> Tamen baldaŭ vi eble nomu lin io alia, kio estas +ankoraŭ pli grandioza.</p> + +<p>BERTE<br> +Ĉu vere! Kio estos tio, fraŭlino?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm, — nu, tion vi scius! <span class="staging">(emociita)</span> Aj, Dio mia, — se +karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio fariĝis +el lia knabeto! <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Sed aŭskultu, Berte, — kial vi +<em>jenon</em> faris? — Forprenis la kovraĵojn de ĉiuj mebloj?</p> + +<p>BERTE<br> +Sinjorino diris, ke mi tion faru. Ŝi ne ŝatas kovraĵojn sur la +seĝoj, ŝi diris.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ĉu ili do uzos ĉi tiun ĉambron — ĉiutage?</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, ŝajne. Almenaŭ laŭ Sinjorino. Ĉar li mem, — la doktoro, — +li nenion diris.</p> + +<p class="staging">(<b>Jørgen Tesman</b> venas kantetante de la dekstra flanko de la +malantaŭa ĉambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas +mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, +ronda, kontenta vizaĝo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas +okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma +vestaĵo.)</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Bonan matenon, bonan matenon, Jørgen!</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Onklino Julle! Kara onklino Julle! <span class="staging">(proksimiĝas kaj +vigle agitas ŝian manon)</span> Vi, ĉi tie — tiom frue en la tago! Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj tio eĉ se vi ne havis sufiĉan ripozon dum la nokto!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, neniel afektas min.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, vere mi faris, — dank' al Dio. La asesoro ĝentile akompanis +min ĝis la pordo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Domaĝe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem +vidis —. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, vere ege multe da skatoloj ŝi havis.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(al Tesman)</span> Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, ĉu estus io pri +kio mi povus ŝin helpi?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, dankon, Berte, — vi ne faru. Se ŝi ion deziras, ŝi sonorigos, +ŝi diris.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(dekstren)</span> Nu tiel.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed jen, — kunprenu tiun ĉi valizon.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(prenas ĝin)</span> Mi metos ĝin en la subtegmentejon.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Imagu, onklino, — tiun valizon mi havis tute plenŝtopita de nuraj +kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. +Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis —</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes certe, vi ne malŝparis vian tempon dum la nuptovojaĝo, vi, +Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian ĉapelon. Jen! permesu al +mi malnodi la banton. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(dum li tion faras)</span> Ho Dio mia, — tio ĉi estas ja kvazaŭ vi +ankoraŭ estus hejme ĉe ni.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(turnas la ĉapelon en sia mano)</span> Jen, — kian belan, grandiozan +ĉapelon vi havigis al vi!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Mi aĉetis ĝin pro Hedda.</p> + +<p>TESMAN<br> +Pro Hedda? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(karese frapetas ŝian vangon)</span> Vi ja pensas pri ĉio, vi, onklino +Julle! <span class="staging">(metas la ĉapelon sur seĝon ĉe la tablo)</span> Kaj nun, — jen, +— ni eksidu ĉi tie en la sofo. Kaj iom babilu ĝis Hedda venos.</p> + +<p class="staging">(Ili sidigas sin; ŝi metas sian sunombrelon en la angulon de la +sofo.)</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(prenas ambaŭ liajn manojn kaj rigardas lin)</span> Kiom benate bone estas +denove havi vin vigle vivanta antaŭ miaj okuloj, Jørgen! Ho vi, filo +de nia karmemora Jochum!</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por +mi kaj patro kaj patrino.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, mi certe scias, ke vi daŭre amos viajn maljunajn onklinojn.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho ne, kara, — estas ja neniu plibonigo atendebla por ŝi, +povrulino. Ŝi kuŝas tiel, kiel ŝi kuŝis dum tiuj multaj jaroj. +Sed Dio permesu al mi havi ŝin ankoraŭ iom da tempo! Ĉar alie mi +ne scias por kio vivi, Jørgen. Eĉ pli nun, komprenu, kiam mi ne plu +havas vin por kiu mastrumi.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(frapetas ŝian dorson)</span> Nu, nu, nu, —!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(abrupte ŝanĝas temon)</span> Kaj jen eĉ imagi ke vi estas edziĝinta +viro, Jørgen! — Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La +ĉarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Ŝi, kiu havis tiom da +amindumantoj ĉirkaŭ si!</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kantetas kaj ridetas kontente)</span> Jes, mi vere kredas ke mi havas +sufiĉe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Ĉu +ne?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Kaj ke vi ankaŭ povis fari tian longan nuptovojaĝon! Pli ol kvin, +— preskaŭ ses monatojn —</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, — por mi estis ja ia studvojaĝo samtempe. Kiom da arkivoj kiom +mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu jes, tiel do estas. <span class="staging">(pli intime kaj iom mallaŭte)</span> Sed aŭskultu +nun, Jørgen, — ĉu vi ne havas ion — ion kroman rakontindan?</p> + +<p>TESMAN<br> +De la vojaĝo?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +J-e-e-s.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la +leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude — tion mi ja +rakontis al vi hieraŭ.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, — ĉu vi ne havas iujn, — +iujn tiajn — esperojn —?</p> + +<p>TESMAN<br> +Esperojn?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Dio mia, Jørgen, — mi ja estas via maljuna onklino!</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes certe mi havas esperojn, ho jes.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu?</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi havas ja la plej bonajn esperojn fariĝi profesoro post nelonge.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, profesoro, jes —</p> + +<p>TESMAN<br> +Aŭ, — mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi fariĝos. Sed +kara, bona onklino Julle, — tion vi ja mem bone scias!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(ridetante)</span> Jes, certe mi scias. Vi pravas. <span class="staging">(ŝanĝas temon)</span> — +Sed ni parolis pri la vojaĝo. — Ĝi certe postulis multe da mono, +Jørgen?</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, bona Dio, — la granda stipendio helpis ja longe.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Sed mi vere ne komprenas, ke ĝi estis sufiĉa por du.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Kaj aldone <em>tio</em>, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojaĝas. Ĉar tio +estas ekstreme pli multekosta, laŭdire.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, kompreneble, — iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda +<em>devis</em> havi tiun vojaĝon, onklino! Ŝi vere <em>devis</em>. Io alia ne +konvenus.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne, ne, ja ne konvenus. Ĉar nuptovojaĝo estas ja kutimo nuntempe. +— Sed diru nun, — ĉu vi jam sufiĉe trarigardis la apartamenton?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heliĝo.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Kaj kiel ĉio al vi plaĉas?</p> + +<p>TESMAN<br> +Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni +uzu la du malplenajn ĉambrojn, kiuj situas inter jena malantaŭa +ĉambro kaj la dormoĉambro de Hedda?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ho, mia kara Jørgen, tiujn vi certe bezonos — post iom da +tempo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Ĉar kiam mia libraro kreskos, +tiam —. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ĝuste, mia kara knabo. Ĝuste pri via libraro mi pensis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaŭ nia fianĉiĝo, ŝi ja +ofte diris, ke ŝi nenie ŝatus loĝi krom en la vilao de ministrino +Falk.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jen imagu, — ke okazis, ke ĝi estis por vendo. Ĵus post via +foriro.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, onklino Julle, bonŝanco akompanis nin. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Sed multekoste, mia kara Jørgen! Multekoste estos por vi, — ĉio +ĉi.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin iom timeme)</span> Jes, eble fariĝos, onklino?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, granda Dio!</p> + +<p>TESMAN<br> +Kiom, vi opinias? Proksimume? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne, tio neeblas por mi scii antaŭ ol ni estos ricevintaj ĉiujn +fakturojn.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, feliĉe ke asesoro Brack akiris avantaĝajn kondiĉojn por mi. +Tion li mem skribis en letero al Hedda.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. — Krome por mebloj kaj +tapiŝoj mi garantiis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, — kian garantion povis <em>vi</em> doni?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Mi asignis miajn rentojn.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Kion! Viajn — kaj la rentojn de onklino Rina!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(starigas sin antaŭ ŝin)</span> Sed ĉu vi tute freneziĝis, onklino! +Tiuj rentoj, — estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu, nu, — ne ekscitiĝu pro tio. Estas ja nur afero de formo, +komprenu. Tion ankaŭ diris asesoro Brack. Ĉar estas li, kiu tiom +bonvoleme ordigis ĉion por mi. Nur afero de formo, li diris.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, eble bone. Sed tamen —</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ĉar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, +eĉ se ni devus iom elspezi —? Iom aldoni komence —? Estus ja nur +ia feliĉo por ni.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, onklino, — neniam vi laciĝas oferi vin por mi!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn ŝultrojn)</span> Ĉu mi do +havas iun alian ĝojon en tiu ĉi mondo, krom ebenigi la vojon por +vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin +teni. Kaj nun ni staras ĉe la celo, kara! Aspektis malespere +kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jørgen!</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, estas strange kiel ĉio aranĝis sin avantaĝe.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, — kaj tiuj, kiuj kontraŭstaris vin — kaj volis bari al vi la +vojon, — ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jørgen! Tiu kiu +estis por vi la plej danĝera, — li falis plej fatale, li. — Kaj +nun li kuŝas tiel, kiel li por si sternis, — povra, miskonduta +homo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi ion aŭdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojaĝis?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kion? Ejlert Løvborg? Ĵus nun? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, tion oni diras. Dio scias ĉu ĝi ion valoras, ĉu? Ne, sed kiam +la <em>via</em> nova libro aperos, — tio estos ja io alia, Jørgen! Pri kio +ĝi temos?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĝi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jen, imagu, — ke vi povas skribi ankaŭ pri tia temo!</p> + +<p>TESMAN<br> +Cetere eble daŭros ankoraŭ longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn +kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, ordigi kaj kolekti, — tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas +la filo de karmemora Jochum.</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi tre antaŭĝojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis +mian propran domon kaj hejmon kie labori.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Kaj antaŭ ĉio nun, kiam vi gajnis ŝin, kiun via koro sopiris, kara +Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas ŝin)</span> Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, — ŝi +estas ja la plej ŝatinda el ĉio! <span class="staging">(rigardas al la pordo)</span> Jen mi +kredas, ke ŝi venas. Ĉu?</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> venas de maldekstre tra la malantaŭa ĉambro. Ŝi estas +sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizaĝo kaj staturo aspektas noble. +La koloro de la haŭto iom pala. La okuloj estas ŝtalgrizaj kaj +esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, +sed ne tre densa. Ŝi estas vestita en eleganta, libere pendanta +antaŭtagmeza kostumo.)</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(iras al Hedda renkonte)</span> Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan +matenon!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(donas al ŝi la manon)</span> Bonan matenon, kara fraŭlino Tesman! +Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(aspektas iom ĝenata)</span> Nu, — ĉu la juna sinjorino bone dormis en +sia nova hejmo?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu ja, dankon! Elteneble.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere +dormis profunde kiel ŝtono, kiam mi ellitiĝis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Feliĉe. Krome oni devas ja sin kutimigi al ĉio nova, fraŭlino +Tesman. Iom post iom. <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Hu, — jen la +ĉambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas +kvazaŭ maro da suno.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(iras al la pordo)</span> Nu, do ni ĝin fermu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli +malakran lumon.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo)</span> Nu jes, — nu jes. Jen, Hedda, — nun vi havas ombron +kaj ankaŭ freŝan aeron.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, freŝa aero estas ĉi tie vere bezonata. Ĉiuj tiuj benitaj +floroj —. Sed, kara, — bonvolu preni sidlokon, fraŭlino Tesman!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke ĉio statas bone, — dank' al Dio! +Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al ŝi, kiu kuŝas kaj +sopire atendas, la kompatinda.</p> + +<p>TESMAN<br> +Do vi kore salutu ŝin multfoje de mi. Kaj diru al ŝi, ke mi faros +viziton al ŝi iom poste hodiaŭ.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jørgen — <span class="staging">(serĉas en la +poŝo de sia robo)</span> Tion mi preskaŭ forgesis. Jen io kion mi +kunportis por vi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kio estas do tio, onklino? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas ĝin al li)</span> Jen, +mia kara knabo.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(elpakas)</span> Ho, bona Dio, — ĉu vi vere gardis ilin por mi, onklino +Julle! Hedda! Estas vere kortuŝe, kara! Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la etaĝeroj dekstre)</span> Jes, kara, kio do estas?</p> + +<p>TESMAN<br> +Miaj malnovaj matenŝuoj! La pantofloj, vidu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojaĝo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, mi vere sentis la mankon de ili. <span class="staging">(proksimiĝas al ŝi)</span> Jen, +rigardu ilin, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iras al la forno)</span> Ne, dankon, ili vere ne interesas min.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(postsekvas ŝin)</span> Imagu — tiujn onklino Rina brodis por mi kuŝante +en sia lito. Eĉ malsana kia ŝi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom +da memoroj ili revokas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la tablo)</span> Efektive ne por mi.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Pri tio Hedda ja pravas, Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam ŝi apartenas al la familio —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Kun tiu ĉambristino ni certe neniam interakordos, +Tesman.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne interakordos kun Berte?</p> + +<p>TESMAN<br> +Kara, — kial vi <em>tiel</em> ekpensas? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(montras)</span> Jen rigardu! Tie ŝi postlasis sian malnovan ĉapelon sur +la seĝo.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon)</span> Tamen Hedda do +—!</p> + +<p>HEDDA<br> +Imagu, — se iu venus kaj tiaĵon vidus.</p> + +<p>TESMAN<br> +Tamen, Hedda, estas ja la ĉapelo de onklino Julle!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(prenas la ĉapelon)</span> Jes vere, ĝi estas mia. Kaj cetere ĝi ne +estas malnova, kara sinjorineto Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi vere ne proksime rigardis ĝin, fraŭlino Tesman.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(ligas la ĉapelon sur sin)</span> Kredu min, vere la unuan fojon mi nun +portas ĝin. Jes, Dio scias ke tiel estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj grandioza ĝi estas. Vere grandioza!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu, ne bombastu, mia kara Jørgen. <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> La sunombrelon +—? Nu, jen. <span class="staging">(prenas ĝin)</span> Ĉar ankaŭ tiu estas mia. <span class="staging">(grumbletas)</span> +Ne tiu de Berte.</p> + +<p>TESMAN<br> +Novan ĉapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Belaj, eĉ belegaj ili estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, ĉu ne? Ĉu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaŭ ol vi +foriros! Vidu kiom belega ŝi estas!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, kara, <em>tio</em> estas ja nenio nova. Hedda estis ja ĉarmega ĉiujn +siajn tagojn. <span class="staging">(ŝi kapsalutas kaj foriras dekstren)</span></p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(sekvas ŝin)</span> Jes, sed ĉu vi rimarkis ke ŝi fariĝis iomete +korpulenta kaj floranta? Kiom ŝi ete dikiĝis dum la vojaĝo?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(transpaŝas la plankon)</span> Ho, lasu nun tion —!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(haltas kaj sin turnas)</span> Dikiĝis?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam ŝi portas +tiun robon. Sed <em>mi</em>, kiu havas okazon —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la vitra pordo, senpacience)</span> Ho, vi ne havas okazon al io ajn!</p> + +<p>TESMAN<br> +Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(abrupte, interrompante)</span> Mi estas nun ĝuste tia, kia mi estis je la +forvojaĝo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Ĉu ne +ankaŭ al vi tiel aspektas, onklino?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(kunplektas la manojn kaj rigardas ŝin)</span> Rava, — rava, — rava +estas Hedda. <span class="staging">(iras al ŝi, per ambaŭ manoj klinigas ŝian kapon, +kaj kisas ŝian hararon)</span> Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro +Jørgen.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(sin zorgeme deŝirante)</span> Ho —! Lasu min nun.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(en kvieta kortuŝo)</span> Ĉiun opan tagon mi enrigardos ĉe vi du.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tion faru, onklino. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Adiaŭ, adiaŭ!</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. <b>Tesman</b> akompanas ŝin +elen. La pordo restas malferma. Oni aŭdas <b>Tesman</b> ripeti siajn +salutojn al onklino <b>Rina</b>, kaj danki pro la matenŝuoj)</p> + +<p class="staging">(Samtempe <b>Hedda</b> iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la +brakojn, pugnigas la manojn kvazaŭ en kolero. Ŝi tiras la kurtenojn +for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste <b>Tesman</b> ree envenas kaj fermas la pordon post si.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(prenas la pantoflojn de la planko)</span> Al kio estas vi rigardanta, +Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(denove trankvila kaj sinrega)</span> Mi simple staras rigardante la +foliaron. Ĝi estas tre flava. Kaj kiom velka!</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(enpakas la ŝuojn kaj metas ilin sur la tablon)</span> Jam estas ja +Septembro.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(denove maltrankvila)</span> Jes, pensu, — jam estas — estas Septembro.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaŭ +solene? Ĉu vi povas kompreni ŝian konduton? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi apenaŭ konas ŝin. Ĉu ŝi ne ofte estas tia?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, ne kia hodiaŭ.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iras for de la vitra pordo)</span> Ĉu vi kredas, ke ŝi sentas sin +afliktita pro tio pri la ĉapelo?</p> + +<p>TESMAN<br> +Eh, ne multe. Eble iom en la momento —</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kia maniero estas do tio, deĵeti la ĉapelon ĉi tie en la +salono. Tio ne estas kutimo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros.</p> + +<p>HEDDA<br> +Cetere mi certe trankviligos ŝin.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam vi iros al ili poste hodiaŭ, vi povos ja inviti ŝin ĉe ni por +la vespero.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaŭ alia afero, per kiu vi +povus ege ĝojigi ŝin.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu?</p> + +<p>TESMAN<br> +Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli ŝin. Pro mi, Hedda? +Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, Tesman — je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris +iam antaŭe. Mi provos nomi ŝin onklino. Kaj tio sufiĉu.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, +nun —</p> + +<p>HEDDA<br> +Hm, — mi ne ĝuste scias ĉu —</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras trans la plankon al la porda aperturo.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu io estas al vi, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Ĝi ne bone harmonias kun la +aliaj mebloj.</p> + +<p>TESMAN<br> +La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi aranĝu por ĝin ŝanĝi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, — ne ŝanĝi. Mi ne volas malhavi ĝin. Prefere ni metu ĝin +tien en la malantaŭan ĉambron. Kaj anstataŭe ni povos havi alian +ĉi tie. Laŭokaze, mi opinias.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(iom embarasita)</span> Jes, — tion ni ja povos fari.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(prenas la bukedon de sur la piano)</span> Tiuj floroj ne estis ĉi tie +ĉinokte, kiam ni venis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas en la bukedon)</span> Vizitkarton. <span class="staging">(elprenas ĝin kaj legas)</span> +“Revenos iom poste”. Ĉu vi povas diveni de kiu?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne. De kiu do? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas subskribite “Sinjorino notario Elvsted”.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vere? Sinjorino Elvsted! Fraŭlino Rysing, kiel ŝi nomiĝis +antaŭe.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ĝuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu ŝi parade +sensaciis. Via antaŭa flamo, laŭdire.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Nu, ne daŭris longe. Kaj estis ja antaŭ ol mi konatiĝis +kun vi, Hedda. Sed imagu, — ke ŝi estas en la urbo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Strange ke ŝi vizitas nin. Mi konas ŝin ja nur de la instituto.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, mi vere ne vidis ŝin de post — Dio scias, kiom da tempo. +Strange ke ŝi eltenas tie norde en tia izolejo. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iom pripensas kaj subite diras)</span> Aŭdu, Tesman, — ĉu ne estas tie +norde, ke li loĝas, — tiu, — Ejlert Løvborg?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, estas ĝuste norde en tiu regiono.</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro)</p> + +<p>BERTE<br> +Sinjorino, nun ŝi revenis, tiu sinjorino, kiu antaŭ iom da tempo +enrigardis kaj donis florojn. <span class="staging">(montras)</span> Tiujn, kiujn Sinjorino +tenas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Aha, ŝi venis? Jes, envenigu ŝin.</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> malfermas la pordon por <b>sinjorino Elvsted</b>, kaj mem eliras. +— <b>Sinjorino Elvsted</b> estas stature svelta kun belaj, molaj +vizaĝtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, +kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaŭ +blankeflava, kaj neordinare riĉa kaj ondanta. Ŝi estas nur paron da +jaroj pli juna ol <b>Hedda</b>. La vestaĵo estas malhela vizitkostumo, +eleganta, sed ne tute laŭ la plej nova modo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(proksimiĝas amike)</span> Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Ŝatinde +foje revidi vin.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(nervoza, provas regi sin)</span> Jes, estas longa tempo post kiam ni laste +renkontiĝis.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(donas al ŝi la manon)</span> Kaj same ni du. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Dankon pro viaj ravaj floroj —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi petas —. Mi volis viziti vin jam hieraŭ posttagmeze. Sed mi +sciiĝis, ke vi estas for, vojaĝante —</p> + +<p>TESMAN<br> +Vi ĵus venis urben? Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Mi venis ĉi tien hieraŭ tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi +aŭdis, ke vi ne estas hejme.</p> + +<p>HEDDA<br> +Malesperis! Kial do?</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed bona, kara sinjorino Rysing — sinjorino Elvsted mi volus diri —</p> + +<p>HEDDA<br> +Espereble ne estas malbono okazonta?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Vere estas. Kaj mi konas eĉ ne unu homon ĉi tie, al kiu mi povus +min turni.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(metas la florbukedon sur la tablon)</span> Venu, — kaj ni eksidu ĉi tien +sur la sofon —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi havas eĉ ne momentan kvieton sidi!</p> + +<p>HEDDA<br> +Certe vi havas. Nu, venu.</p> + +<p class="staging">(Ŝi tiras <b>sinjorinon Elvsted</b> malsupren sur la sofon, kaj eksidas +apud ŝi.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu? Kaj kio, Sinjorino —?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu io eksterordinara okazis tie norde ĉe vi?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, — okazis kaj ne okazis. Ho, — mi ege dezirus, ke vi ne min +miskomprenu —</p> + +<p>HEDDA<br> +Sekve vi vere plej saĝe faros malkaŝe rakonti, sinjorino Elvsted.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉar estas ja pro tio, ke vi venas. Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, +— se vi tion ne jam scias, — ke ankaŭ Ejlert Løvborg estas en la +urbo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Løvborg estas —!</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vere! Ejlert Løvborg revenis! Jen imagu, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho Dio, mi ja aŭdas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Li jam estas ĉi tie dum semajno. Imagu tion — tutan semajnon! En +ĉi danĝera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo troviĝanta ĉi +tie.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kara sinjorino Elvsted, — kiel <em>li</em> vere koncernas vin?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin timeme kaj diras rapide)</span> Li estis instruisto por la +infanoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Por viaj infanoj?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, por la edzinfanoj.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(iom hezitante)</span> Ĉu li estis tiom, — mi ne scias kiel min esprimi, +— tiom — regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al +tio? Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallaŭdindan faris.</p> + +<p>TESMAN<br> +Vere ne? Jen imagu, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi aŭdas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Eĉ ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen +—. Nun, kiam mi scias, ke li estas ĉi tie — en la granda urbo —. +Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Ĉe vi kaj via +edzo? Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentiĝis en kvieto tie +fore ĉe ni.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes vere, — onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso — tiel +iom ĝenerale. Okazis antaŭ dek kvar tagoj. Kaj ĉar la publiko ĝin +aĉetis kaj legis tiom avide — kaj ĝi vekis tian grandan atenton —</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, jenon ĝi do faris? Do certe estas io, kion li havis kŭsanta ĉe +si de la bonaj tagoj.</p> + +<p>ELVSTED<br> +De pli frue, vi opinias?</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu jes.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, li ĉion skribis norde ĉe ni. Nun — la lastan jaron.</p> + +<p>TESMAN<br> +Vere ĝojige aŭdi. Hedda! Jen imagu!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ah jes, se nur daŭrus.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi renkontis lin ĉi tie?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ankoraŭ ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed ĉi-matene mi +fine sukcesis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Vere mi opinias, ke estas strange de via +edzo — hm —</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(skuiĝas nervoze)</span> De mia edzo! Kio?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ke li sendas <em>vin</em> al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por +atenti sian amikon.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho ne, ne, — mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaŭ — +kelkaj aĉetoj, kiujn mi devus fari.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ridetas supraĵe)</span> Do, tio estas ja alia afero.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ekstaras maltrankvila)</span> Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, +amike akceptu Ejlert Løvborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe +faros. Bona Dio, — vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas +ja ĝuste la samaj studoj, kiujn vi ambaŭ faras. La samaj sciencoj, +— laŭ mia kompreno.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, tiel estis ja almenaŭ pasinte.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute — ankaŭ vi — ke +vi zorge atentu lin. Ĉu ne, sinjoro Tesman, — vi promesas tion al +mi?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tre volonte, sinjorino Rysing —</p> + +<p>HEDDA<br> +Elvsted.</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi certe faros por Ejlert ĉion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho kiom benite afabla vi estas! <span class="staging">(premas liajn manojn)</span> Dankon, +dankon, dankon! <span class="staging">(timigita)</span> Ĉar mia edzo ja tiom multe ŝatas lin!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Ĉar eble li ne +venos al vi tiel el propra instigo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, estus eble pli ĝuste, tiel, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(pete)</span> Ho jes, se vi tion volus!</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi skribos tuj ĉi-momente. Ĉu vi havas lian adreson, sinjorino — +sinjorino Elvsted?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes. <span class="staging">(prenas el la poŝo slipeton, kaj donas al li)</span> Jen ĝi estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Bone, bone. Mi eniros — <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Momenton, — la +pantoflojn? Nu, jen. <span class="staging">(prenas la paketon kaj volas foriri)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaŭ sufiĉe longe.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes certe, tion mi faru.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, tio ja estas memkomprenebla. Ĉu?</p> + +<p class="staging">(Li trairas la malantaŭan ĉambron dekstren.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>sinjorino Elvsted</b>, ridetas kaj diras)</span> Jen! Nun ni +batis du muŝojn en unu frapo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kiel tio?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, por skribi tiun leteron —</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj por mi sola paroli kun vi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> Pri tio sama!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ĝuste pri tio.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(timigita)</span> Tamen ne <em>estas</em> pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli!</p> + +<p>HEDDA<br> +Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen +venu, — kaj ni eksidu konfideme kune.</p> + +<p class="staging">(Ŝi devigas <b>sinjorinon Elvsted</b> eksidi sur la apogseĝon apud la +forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(timema, rigardas sian horloĝon)</span> Sed kara, bona Sinjorino —. Mi +vere intencis nun foriri.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, ne tiom urĝas. — Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via +hejmo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, estas ĝuste <em>tio</em>, kion mi plej malvolonte tuŝu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed al mi, kara —? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis!</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi min timis?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, mi estis ege timema. Ĉar kiam ni renkontiĝis en la ŝtuparo, +vi kutimis taŭzi miajn harojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ĉu mi <em>tion</em> faris?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, tio estis ja nur babilaĉo, vi komprenu.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. — Kaj poste almenaŭ — ni +disiĝis — foren disiĝis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege +malsimilaj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, do ni denove alproksimiĝu. Aŭskultu nun! En la instituto ni +intimiĝis kaj antaŭnomis unu la alian —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, en tio vi certe eraras.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, +nun kiel antaŭe. <span class="staging">(proksimiĝas sur la tabureto)</span> Jen! <span class="staging">(kisas ŝin +sur la vangon)</span> Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(premas kaj frapetas ŝiajn manojn)</span> Ho, tiom da boneco kaj afableco +—! Al tio mi tute ne estas kutimiĝinta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antaŭe, kaj nomas vin +mia kara Tora.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Tea mi nomiĝas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes ĝuste. Kompreneble. Tea mi dirus. <span class="staging">(rigardas ŝin kompateme)</span> Do +vi ne kutimiĝis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra +hejmo?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iom rigardas ŝin)</span> Mi komprenetis, ke estus io tia.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen senhelpe)</span> Jes, — jes, — jes.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi ne certe memoras nun. Sed ĉu ne estis unue kiel mastrumistino, ke +vi venis tien norde al la notario?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino — la tiama, — ŝi estis +malsaneca, — kaj plej ofte kuŝis en lito. Jen, mi devis ankaŭ +ŝarĝi min pri la mastrumado.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed poste, — fine, vi fariĝis dommastrino.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(peze)</span> Jes, fine mi tio fariĝis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi pripensu —. Kiom longe estas de tiam, — proksimume?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Post kiam mi edziniĝis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Estas nun kvin jaroj de tiam.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ĝuste; tiom devas esti.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, tiuj kvin jaroj —! Aŭ pli ĝuste la du — tri lastaj. Ho, se +vi, Sinjorino, povus imagi al vi —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(frapetas ŝian manon)</span> <em>Sinjorino</em>? Hontu, Tea!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ne, mi provos. — Ja, — se vi nur povus imagi kaj kompreni —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(preterpase rimarkante)</span> Ejlert Løvborg loĝas ja tie norde dum tri +jaroj, mi opinias.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin iom necerte)</span> Ejlert Løvborg? Jes — li faras.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi konis lin jam ĉi tie en la urbo?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Apenaŭ. Nu ja, — de nomo, kompreneble.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed tie norde, — li do venis en vian domon?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes li vizitis nin ĉiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Ĉar +laŭtempe mi sola ne kapablis ĉion fari.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, kompreneble. — Kaj via edzo —? Li verŝajne ofte vojaĝas?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes. Sinjorino, — ne Hedda, — vi komprenas, ke kiel notario li +devas ofte vojaĝi ĉirkaŭe en la distrikto.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(apogante sin al la seĝbrako)</span> Tea, — kompatinda, dolĉa Tea, — +nun vi ĉion rakontu al mi, — tiel kiel estas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, kaj jen vi demandu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, — kia en — ĉiutagaj +rilatoj. Ĉu li traktas vin bone?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(eviteme)</span> Li certe mem kredas, ke li ĉion plej eble bone faras.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ŝajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek +jarojn pli maljuna?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(incitita)</span> Ankaŭ tio. Unu rilato aldone al alia. Ĉio pri li estas +por mi malsimpatia! Ni havas eĉ ne unu penson kune. Nenion en la +mondo, — li kaj mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed ĉu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj +ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas malsaĝe de vi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Ŝajne li +vere ŝatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj ankaŭ Ejlert Løvborg, Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ŝatas Ejlert Løvborg! Kiel vi havas tiun ideon?</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed, kara, — ŝajnas al mi, ke ĉar li sendas vin eĉ ĉi tien al la +urbo post lin — <span class="staging">(ridetas preskaŭ nerimarkeble)</span> Kaj krome vi ja +mem tion diris al Tesman.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(kun nervoza spasmeto)</span> Nu do? Jes, eble mi tion faris. <span class="staging">(eldiras +kviete)</span> Nu. — Pli bone ke mi diru al vi ĉion. Ĉar tamen +malkaŝiĝos.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed, mia kara Tea —?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojaĝis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vere! Via edzo nenion sciis?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojaĝon, ankaŭ li. +Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun +estus tie norde.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu? Kaj poste?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jen, mi pakis kelkajn el miaj aĵoj. La plej necesajn. Tiel kaŝe. +Kaj jen mi forlasis la domon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Senpere?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes. Kaj vojaĝis per fervojo rekte ĉi tien al la urbo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed, mia kara, bona Tea, — ke vi tion kuraĝis!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj paŝas sur la planko)</span> Nu ja, kion en la tuta mondo mi +alie farus!</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ĉe la tablo, rigardas ŝin)</span> Tien norden al <em>li</em>?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu jes, nu jes?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Tien norden al li mi neniam plu revenos.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj proksimiĝas)</span> Vi do — tute serioze, — forvojaĝis de +ĉio?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj — ke vi foriris tiel tute malsekrete.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, tiaĵon oni tamen ne povas teni sekreta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kara Dio, ili diru, kion ili volas. <span class="staging">(sidigas sin inerte kaj peze sur +la sofon)</span> Ĉar mi faris nenion alian ol kion mi <em>devis</em> fari.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi +volas komenci?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Tion mi ankoraŭ ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie +Ejlert Løvborg vivas. — Se mi do <em>pluvivu</em>.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(prenas seĝon de ĉe la tablo, eksidas ĉe ŝi kaj frotetas ŝiajn +manojn)</span> Vi Tea, — kiel estiĝis tiu — tiu amikeco — inter vi kaj +Ejlert Løvborg?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaŭ ian influon sur +lin.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Li formetis siajn antaŭajn kutimojn. Ne ĉar mi petis lin pri tio. +Ĉar tion mi neniam kuraĝis fari. Sed li certe notis, ke tiaĵojn mi +ne emis. Kaj tial li ilin forlasis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kaŝas spontanan mokridon)</span> Vi do restarigis lin — kiel oni diras, +— vi, eta Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, tion li almenaŭ mem diras. Kaj li — siavice, — li faris ian +veran homon el mi. Lernigis min pensi — kaj kompreni ion kaj tion.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu li legis ankaŭ kun <em>vi</em>?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine +profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, feliĉa tempo, kiam mi +partoprenis lian laboron! Kiam mi permesiĝis helpi lin!</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, tion vi povis?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes. Kiam li ion skribis, ni devis ĉiam labori kune.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, kiel du bonaj kamaradoj.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(viglece)</span> Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda — tiel ankaŭ li nomis nin! +— Ho, mi devus ja senti min korege ĝoja. Sed eĉ tion mi ne povas. +Ĉar mi ja ne scias, ĉu tio daŭros kun la tempo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu via fido al li ne estas pli forta ol tio?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(peze)</span> Virina ombro staras inter Ejlert Løvborg kaj mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin intense)</span> Kiu <em>tiu</em> estus?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Mi ne scias. Iu aŭ alia de — de lia pasinteco. Iu kiun li verŝajne +neniam forgesas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kion li diris — pri tio?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Nur unu fojon — preterpase — li aludis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do! Kaj kion li jen diris?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Li diris, ke kiam ili disiĝis, tiam ŝi volus pafi lin per pistolo.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(malvarme, sinrege)</span> Ho ĉu! Tiaĵon oni ne kutimas fari ĉi tie.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la ruĝhara kantistino, kun kiu li +dum tempo —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, povas esti.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ĉar mi memoras, ke oni diris pri ŝi, ke ŝi kunportis ŝargitajn +armilojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, — do kompreneble estas ŝi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Jes, sed pensu, Hedda, — nun mi aŭdas, ke tiu +kantistino, — ŝi estas denove en la urbo! Ho, — mi estas tute +malespera —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas al la malantaŭa ĉambro)</span> Ts! Tesman venas. <span class="staging">(ekstaras +kaj flustras)</span> Tea, — ĉio devas resti inter vi kaj mi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Ho jes, — jes! Pro Dio —!</p> + +<p class="staging">(<b>Jørgen Tesman</b>, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la +malantaŭa ĉambro.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Jen, — nun la epistolo estas prete verkita.</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. +Atendu iomete. Mi akompanos al la ĝardenpordego.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jen, Hedda, — eble Berte povas ekspedi tiun ĉi?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(prenas la leteron)</span> Mi diros al ŝi.</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> venas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>BERTE<br> +Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen — metu tiun ĉi +leteron en la poŝtkeston.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(prenas la leteron)</span> Jes, Sinjorino.</p> + +<p class="staging">(Ŝi malfermas la pordon por <b>asesoro Brack</b> kaj mem eliras. La +asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun +elastaj movoj. La vizaĝo estas ronda, sed kun nobla profilo. La +haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaŭ ankoraŭ nigraj kaj +zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la +lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, +tamen iom tro juneca por lia aĝo. Li uzas nazpinĉilon, kiun li foje +kaj refoje lasas pendi.)</p> + +<p>ASESORO BRACK<br> +<span class="staging">(kun la ĉapelo en la mano; salutas)</span> Ĉu oni kuraĝas fari viziton +tiom frue en la tago?</p> + +<p>HEDDA<br> +Kompreneble oni kuraĝas.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(premas lian manon)</span> Ĉiam bonvena vi estu. +<span class="staging">(prezentas)</span> Asesoro Brack — sinjorino Rysing —</p> + +<p>HEDDA<br> +Oho —!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(reverence)</span> Ah, — treege ĝojigas min —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin kaj ridas)</span> Estas vere amuze rigardadi vin dum hela +tago, asesoro!</p> + +<p>BRACK<br> +Ŝanĝigita — vi eble trovas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, iomete pli juna, ŝajnas al mi.</p> + +<p>BRACK<br> +Dankas kompleze.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed kion vi diras pri Hedda! Ĉu? Ĉu ŝi ne aspektas florante? Ŝi +rekte —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, lasu nun min netuŝita. Prefere danku la asesoron pro la peno, +kiun li havis —</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, nu, — estis por mi nura plezuro —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes vi estas fidela estaĵo. Sed por mia amikino urĝas foriri. Ĝis +revido, asesoro. Mi baldaŭ revenos.</p> + +<p class="staging">(Reciprokaj salutoj. <b>Sinjorino Elvsted</b> kaj <b>Hedda</b> eliras tra la +antaŭĉambra pordo.)</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, — ĉu via edzino estas sufiĉe kontenta —?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, ni ne povas sufiĉe danki vin. Konsentite ke — ioma ŝanĝo +estos necesa, mi aŭdas. Kaj io kaj io mankas. Fariĝos necese havigi +aldone kelkajn aĵojn.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu do? Vere?</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed pri tio vi ne estu ĝenata. Hedda diris, ke ŝi mem volas aranĝi +pri tio kio mankas. — Sed ĉu ni ne sidiĝu? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Dankon, momenton. <span class="staging">(eksidas ĉe la tablo)</span> Estas io, pri kio mi volus +paroli kun vi, kara Tesman.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu? Aha, mi komprenas! <span class="staging">(eksidas)</span> Estas verŝajne la serioza parto +de la festeno, kiu nun komencas. Ĉu ?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, tiuj monaferoj ankoraŭ ne tiom urĝas. Krome mi dezirus, ke ni +estus nin aranĝintaj iom pli simple.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas ŝin +tiel bone —. Ne eblis ja proponi al ŝi tute etburĝajn +ĉirkaŭaĵojn!</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, ne, — estas ja tio la dilemo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj — feliĉe — ne povas longe daŭri, ĝis mi estos nomita +profesoro.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, jen vidu, — tiaj aferoj ofte estas longedaŭraj.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi eble aŭdis ion pli detale? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Nenion deciditan —. <span class="staging">(interrompante)</span> Sed, jen mi memoras, — +novaĵon, kiun mi povas rakonti.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu?</p> + +<p>BRACK<br> +Via iama amiko, Ejlert Løvborg, revenis urben.</p> + +<p>TESMAN<br> +Tion mi jam scias.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ŝi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu tiel. Kiel ŝi nomiĝas? Mi ne bone aŭdis —</p> + +<p>TESMAN<br> +Sinjorino Elvsted.</p> + +<p>BRACK<br> +Aha, — do la edzino de la notario. Jes, — estas ja ĉe ili, ke li +restadis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj pensu, — kun ĝojo mi aŭdas, ke li refariĝis tute bonkonduta +homo!</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, oni ja tion pretendas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj laŭdire li ankaŭ estas eldoninta novan libron. Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes ja, vere!</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj ĝi ankaŭ vekis atenton!</p> + +<p>BRACK<br> +Eĉ ege neordinaran atenton ĝi vekis!</p> + +<p>TESMAN<br> +Imagu, — ĉu tio ne estas ĝojige aŭdi? Li, kun siaj mirindaj +talentoj —. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdiĝis +por ĉiam.</p> + +<p>BRACK<br> +Tio estis ja la ĝenerala opinio pri li.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun +poste vivu? Ĉu?</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la +antaŭĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(al <b>Brack</b>, ridas moke)</span> Tesman ĉiam kunportas zorgojn pri la +enspezoj por vivi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu Dio, — ni sidas ĉi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert +Løvborg.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rapide rigardas lin)</span> Nu tiel? <span class="staging">(eksidas sur la apogseĝon apud la +forno, kaj demandas indiferente)</span> Kio estas al <em>li</em>?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ja, — la heredon li certe jam foruzis antaŭ longe. Kaj novan libron +li apenaŭ povas skribi ĉiun jaron. Ĉu? Nu, — kaj jen mi vere +demandas, kio fariĝos el li?</p> + +<p>BRACK<br> +Pri tio mi povus eble iom informi vin.</p> + +<p>TESMAN<br> +Do?</p> + +<p>BRACK<br> +Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, bedaŭrinde, — la parencoj, ili al li ja turnis la dorson.</p> + +<p>BRACK<br> +Iam ili nomis lin la espero de la familio.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiu scias? <span class="staging">(ridetas)</span> Norde ĉe la notario Elvsted ili ja restarigis +lin —</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj aldone tiu libro, kiu eldoniĝis —</p> + +<p>TESMAN<br> +Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aŭ alia. Mi +ĵus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin ĉe ni hodiaŭ +vespere.</p> + +<p>BRACK<br> +Tamen kara, vi partoprenos ja mian fraŭlofestenon ĉivespere. Tion +vi ja promesis sur la kajo ĉinokte.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi tion forgesis, Tesman?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes vere, tion mi forgesis.</p> + +<p>BRACK<br> +Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kial vi tion supozas? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la seĝdorso)</span> Kara +Tesman —. Kaj ankaŭ vi, Sinjorino —. Mi ne povas lasi vin en +nescio pri io, kio — kio —</p> + +<p>TESMAN<br> +Kio koncernas Ejlert —?</p> + +<p>BRACK<br> +Ambaŭ vin; vin kaj lin.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed, kara asesoro, diru do!</p> + +<p>BRACK<br> +Vi devas antaŭvidi, ke via enoficiĝo eble ne okazos tiom frue, kiom +vi deziras kaj atendas.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(eksaltas maltrankvile)</span> Ĉu io intervenis? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +La enoficiĝo por la posteno estos eble submetata al konkuro —</p> + +<p>TESMAN<br> +Konkuro! Jen imagu, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(duonkuŝigas sin pli malantaŭen en la seĝo)</span> Aha, jen, jen!</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed kun kiu do! Vere ne kun —?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, ĝuste. Kun Ejlert Løvborg.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Ne, ne, — tio ĉi estas ja tute nepensebla! +Tute neebla! Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Hm, — tamen ni tion do eble spertos.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed, sed asesoro Brack, — estus nekredebla senkonsidero kontraŭ mi! +<span class="staging">(agitas per la brakoj)</span> Jes, ĉar — konsideru, — mi estas +edziĝinta homo! Ni ja geedziĝis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj +mi. Akiris pezan ŝuldon. Prunteprenis monon eĉ de onklino Julle. +Ĉar, Dio mia, — mi ja preskaŭ ricevis promeson pri la posteno. +Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, nu, nu, — la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(senmova en la apogseĝo)</span> Imagu, Tesman, — estos kvazaŭ ia sporto.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion ĉi tiel senzorge!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Tion mi tute ne faras. Mi vere estas streĉe +interesita pri la rezulto.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas +la aferoj, — jam antaŭ ol vi komencos aĉetadi, pri kio vi minacas, +kiel mi aŭdis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tio ĉi povas neniun ŝanĝon fari.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaŭ! <span class="staging">(al <b>Tesman</b>)</span> Kiam mi faros +mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin serĉi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, jes ja, — el tio ĉi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kuŝanta, antaŭenstreĉas la manon)</span> Adiaŭ, Asesoro. Kaj bonvenon +reen.</p> + +<p>BRACK<br> +Koran dankon. Adiaŭ, adiaŭ.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(akompanas lin al la pordo)</span> Adiaŭ, kara Asesoro! Mi vere petas vin +pardoni — <span class="staging">(<b>Asesoro Brack</b> eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)</span></p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(paŝas tien reen sur la planko)</span> Ho, Hedda, — oni neniam devus +riski enpenetri la fabelolandon. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin ridetante)</span> Ĉu <em>vi</em> tion faras?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho jes, — ne eblas nei, — <em>estis</em> fabelriske edziĝi kaj aĉeti +domon kun nuraj necertaj perspektivoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi eble pravas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, — nian ŝatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, — la +hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras malrapide kaj lace)</span> La interkonsento estis, ke ni vivu +festene. Grandsinjore.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, bona Dio, — kiom mi antaŭĝojis al tio! Imagu, — vidi vin +kiel mastrinon, — en elektita rondo! Ĉu? — Jes ja, — intertempe +ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon +Julle ĉe ni. — Ho vi, kiu devus sperti ion alian — ion tute alian +—!</p> + +<p>HEDDA<br> +Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho ne, — bedaŭrinde. Dungi serviston, — vidu, pri tio ne eblas +pensi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj la rajdĉevalon, kiun mi havus —</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(timigita)</span> La rajdĉevalon!</p> + +<p>HEDDA<br> +— pri ĝi mi certe nun eĉ ne plu kuraĝas pensi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, Dio gardu min, — estas ja memkompreneble!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(paŝas sur la planko)</span> Nu — per unu afero mi almenaŭ povas min +ĝojigi dume.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ĝoje)</span> Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo, rigardas lin kun kaŝata moko)</span> Miaj pistoloj, — +Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(timigate)</span> La pistoloj!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kun glaciaj okuloj)</span> La pistoloj de generalo Gabler.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la malantaŭa ĉambro maldekstren.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kuras al la pordaperturo kaj vokas post ŝi)</span> Ne, Dio benu vin, plej +kara Hedda, — ne tuŝu tiujn danĝerajn objektojn! Pro mi, Hedda! +Ĉu?</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La sama ĉambro de <b>gesinjoroj Tesman</b>, sed la piano estas elmetita; +kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstataŭe. Ĉe la +sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj +florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de <b>sinjorino Elvsted</b> +staras sur pli granda tablo iom antaŭe sur la planko. — Estas +posttagmezo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b>, vestita por akceptado, estas sola en la ĉambro. Ŝi staras +ĉe la malferma vitra pordo ŝargante revolverpistolon. Alia egala +kuŝas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas malsupren en la ĝardenon kaj krias)</span> Bonan tagon, sinjoro +Asesoro!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(aŭdata de malsupre iom fore)</span> Dankon, same, sinjorino Tesman!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(suprenlevas la pistolon kaj celumas)</span> Nun mi pafas vin, sinjoro +Brack!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(krias de tie)</span> Ne — ne — ne! Ne staru tiel celumante ĝuste al mi!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tio rezultas el ŝteliro laŭ sekreta vojo! <span class="staging">(ŝi pafas)</span></p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Ĉu vi estas tute freneza —!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, Dio, — ĉu eble mi trafis vin?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ankoraŭ ekstere)</span> Ĉesu pri tiuj stultaĵoj!</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, envenu, Asesoro.</p> + +<p class="staging">(<b>Asesoro Brack</b>, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra +pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.)</p> + +<p>BRACK<br> +Pro diablo, — ĉu vi ankoraŭ faras tiun sporton? Al kio vi pafas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(zorge prenas la pistolon el ŝia mano)</span> Pardonu, Sinjorino. <span class="staging">(rigardas +ĝin)</span> Aha, tiun ĉi, — tiun mi bone konas. <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Kie +ni havas la skatolon? Nu, jen. <span class="staging">(metas la pistolon enen kaj fermas)</span> +Ĉar nun ni sufiĉe ŝercis hodiaŭ.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupiĝu?</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi ne akceptis vizitantojn?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(fermas la vitran pordon)</span> Eĉ ne unu. Ĉiuj la intimaj verŝajne +ankoraŭ estas en la kamparo.</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj eble ankaŭ Tesman ne estas hejme?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston)</span> Ne. +Tuj post kiam li manĝis, li kuris al la onklinoj. Ĉar li ne atendis +vin tiel frue.</p> + +<p>BRACK<br> +Hm, — domaĝe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(turnas la kapon kaj rigardas lin)</span> Kial stulte?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, ĉar tial mi estus veninta ĉi tien ankoraŭ iom — pli frue.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(paŝas trans la plankon)</span> Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun +renkontanta. Ĉar mi estis en mia ĉambro ŝanĝante vestojn post la +tagmanĝo.</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj ne troviĝas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti?</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi ja forgesis tian aranĝi.</p> + +<p>BRACK<br> +Jen, ankaŭ <em>tio</em> estis stulta de mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, do ni sidiĝu ĉi tie. Kaj atendu. Ĉar Tesman verŝajne ne +revenos hejmen tiom frue.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu do, kara Dio, mi estu pacienca.</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> sidigas sin en la sofoangulon. <b>Brack</b> metas sian mantelon +super la dorson de la plej proksima seĝo kaj eksidas, sed daŭre +tenas la ĉapelon en la mano. Mallonga paŭzo. Ili rigardas unu la +alian.)</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(per la sama voĉo)</span> Nu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas mi, kiu demandis unue.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(klinas sin iom antaŭen)</span> Do, ni permesu al ni etan, agrablan +babiladon, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kuŝigas sin iom pli malantaŭen en la sofo)</span> Ĉu ne ŝajnas al vi, +ke estas kvazaŭ eterneco post kiam ni laste kunparolis? — Nu, la +rimarkoj preterpasante hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene — mi ne +grave konsideras.</p> + +<p>BRACK<br> +Sed tiel inter ni du? — Du solaj vi aludas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu jes. Proksimume.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaŭ bone revenus +hejmen.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj eĉ mi la tutan tempon sopiris pri la sama.</p> + +<p>BRACK<br> +Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone +amuziĝis dum la vojaĝo!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, jen kredu!</p> + +<p>BRACK<br> +Sed tion Tesman ĉiam skribis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes <em>li</em>! Ĉar li ja trovas, ke estas por li plej ŝatinde +ĉirkaŭflari en la librejoj. Kaj havi ŝancon sidi kopiante +malnovajn pergamenfoliojn, — aŭ ion tian.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(iom malice)</span> Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaŭ parte.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble —. Sed por mi! Ho ne, +kara Asesoro, — por mi estis terure tede.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(simpatiante)</span> Ĉu vere vi tion diras? Tute serioze?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, vi povas ja mem imagi —! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti +homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri +niaj propraj aferoj.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, ne, — ankaŭ mi sentus tion manko.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla —</p> + +<p>BRACK<br> +Nu?</p> + +<p>HEDDA<br> +— ĉiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun — kun unu +sola kaj la sama —</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(kapklinas samopiniante)</span> Kaj frue kaj malfrue, — jes. Imagu, — je +ĉiuj okazoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi diris: ĉiam kaj eterne.</p> + +<p>BRACK<br> +Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus +kapabli —</p> + +<p>HEDDA<br> +Tesman estas — fakulo, kara.</p> + +<p>BRACK<br> +Sendiskute.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojaĝi. Almenaŭ ne dumlonge.</p> + +<p>BRACK<br> +Eĉ ne — kun la fakulo, kiun oni <em>amas</em>?</p> + +<p>HEDDA<br> +Hu, — ne uzu tiun sukergluan vorton!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Jen kio, sinjorino Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(duone ridante, duone ĉagrenita)</span> Jes, vi provu tion, vi! Aŭdi pri +kulturhistorio frue kaj malfrue —</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉiam kaj eterne —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes — jes — jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko —! Tio +estas ja la plej monstra!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplorante)</span> Sed diru al mi, — kiel devas mi kompreni +ke —? Hm —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ke fariĝis paro de mi kaj Jørgen Tesman, vi aludas?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu ja, esprimu nin tiel.</p> + +<p>HEDDA<br> +Bona Dio, ĉu vi do trovas tion stranga?</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj jes, kaj ne, — sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi vere estis dancinta ĝis laciĝo, kara Asesoro. Mia tempo estis +pasinta — <span class="staging">(skuiĝas)</span> Hu ne, — tion mi tamen ne dirus. Eĉ ne tion +pensi!</p> + +<p>BRACK<br> +Al tio vi verdire havas neniun kialon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, — kialon —, <span class="staging">(rigardas lin kvazaŭ kaŝobservante)</span> Kaj Jørgen +Tesman, — oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en ĉiuj +rilatoj.</p> + +<p>BRACK<br> +Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj ion rekte ridindan ĉe li mi ne povas trovi. Ĉu vi ion tian +trovas?</p> + +<p>BRACK<br> +Ridindan? Ne-e, — ĝuste tion mi ne volas diri —</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? — Certe eblas, +ke fine li tamen atingos alten.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin iom necerte)</span> Mi kredis, ke vi opinias, same kiel +ĉiuj aliaj, ke li fariĝus aparte elstara viro.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kun esprimo de laceco)</span> Jes, mi opiniis. — Kaj kiam li nepre kaj +absolute volis havi la permeson prizorgi min —. Mi ne scias, kial mi +ne tion akceptus.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne — ne. De tiu flanko rigardate —</p> + +<p>HEDDA<br> +Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara +Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Nu vere, mi ne povas respondi por ĉiuj aliaj. Sed koncerne +min, vi ja scias, ke mi ĉiam subtenis iun — iun respekton por la +geedza ligo. Ja tiel ĝenerale, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ŝercante)</span> Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne +<em>vin</em>.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas +servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aŭ eliri +kiel — kiel elprovita amiko —</p> + +<p>HEDDA<br> +Amiko de la edzo en la domo vi sugestas?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(klinas sin)</span> Por diri la veron, — prefere de la sinjorino. Sed +krome ankaŭ de la edzo, kompreneble. Sciu, — tia — diru triangula +rilato, — ĝi estas funde granda komforto por ĉiuj partoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojaĝo. Hu, — sidi nur +du solaj en la kupeo —!</p> + +<p>BRACK<br> +Feliĉe la nuptovojaĝo estas nun finita —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Evidente la vojaĝo estos longa, — longa ankoraŭ. +Mi nur atingis haltejon dumvojaĝe.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi neniam elsaltos.</p> + +<p>BRACK<br> +Vere ne?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne. Ĉar ĉiam ĉeestas iu, kiu —</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridante)</span> — kiu rigardas ies krurojn, vi aludas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes ĝuste.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, sed, bona Dio —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kun deturnanta mansvingo)</span> Mi ne ŝatas tion. — En tia okazo mi +prefere restas sidanta, — kie mi fine troviĝas. En sola duopo.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, sed jen envenas tria persono al la paro.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu jes, — <em>tio</em> estas io tute alia!</p> + +<p>BRACK<br> +Elprovita, komprenema amiko —</p> + +<p>HEDDA<br> +— plezuriga en ĉiuj vivecaj sferoj —</p> + +<p>BRACK<br> +— kaj tute ne estante fakulo!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kun aŭdebla ĝemspiro)</span> Jes, tio estus ja efektive malŝarĝo.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(aŭdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien)</span> La +triangulo formata.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kaj jen la trajno pluen veturas.</p> + +<p class="staging">(<b>Jørgen Tesman</b>, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta +ĉapelo, envenas tra la antaŭĉambro. Li havas plurajn nebinditajn +librojn sub la brako kaj en la poŝoj.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(iras al la tablo apud la sofo en la angulo)</span> Puf, — vere estis +varme kuntiri, — ĉion ĉi. <span class="staging">(demetas la librojn)</span> Mi eĉ ŝvitas, +Hedda. Jen, jen, — vi jam alvenis, kara Asesoro? Ĉu? Tion Berte ne +menciis.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi iris tra la ĝardeno.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiajn librojn vi kunportas?</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(staras foliumante)</span> Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre +devas havi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Fakaj verkoj?</p> + +<p>BRACK<br> +Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman.</p> + +<p class="staging">(<b>Brack</b> kaj <b>Hedda</b> interŝanĝas kompreneman rideton.)</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi bezonas ankoraŭ pli da fakaj verkoj?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja +orientiĝi pri kio estas verkita kaj presita.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu ja, verŝajne oni tion devas.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(serĉas inter la libroj)</span> Kaj, rigardu, — jen mi kaptis ankaŭ la +novan libron de Ejlert Løvborg. <span class="staging">(ĝin etendante)</span> Ĉu vi eble emus +ĝin rigardi, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, multan dankon. Aŭ — jes, eble poste.</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi ĝin iom foliumis dumvoje.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, kion do vi opinias — kiel fakulo?</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li +neniam skribis antaŭe. <span class="staging">(kolektas la librojn)</span> Sed nun mi volas +enporti ĉion ĉi. Estos plezuro foliume tranĉi —! Kaj jen mi +ankaŭ devas ŝanĝi vestaĵojn. <span class="staging">(al <b>Brack</b>)</span> Ĉar ni ja ne bezonas +tuj foriri? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Kompreneble ne, — ne urĝas ankoraŭ dum longe.</p> + +<p>TESMAN<br> +Do mi permesas al mi iom da tempo. <span class="staging">(eliras kun la libroj, sed haltas +en la pordaperturo kaj turnas sin)</span> Jen, mi memoras, Hedda, — +onklino Julle ne vizitos vin ĉivespere.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu ne? Ĉu estas la epizodo kun la ĉapelo, kiu malhelpas?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu —! Sed +onklino Rina estas tiom malsana, sciu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tia ŝi ja ĉiam estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, sed hodiaŭ ŝia malsano multe malboniĝis, la kompatindulino.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do ja, estas konvene, ke la alia restas ĉe ŝi. Mi devas rezigni.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom ĝoja onklino Julle tamen estis, — +ĉar vi tiom prosperis dum la vojaĝo!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(duonlaŭte, ekstaras)</span> Ho, — tiuj eternaj onklinoj!</p> + +<p>TESMAN<br> +Kion?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iras al la vitra pordo)</span> Nenion.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu do. <span class="staging">(li eliras tra la malantaŭa ĉambro kaj dekstren)</span></p> + +<p>BRACK<br> +Pri kiu ĉapelo vi parolis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, estis epizodo kun fraŭlino Tesman ĉimatene. Ŝi estis metinta +sian ĉapelon tien sur la seĝon. <span class="staging">(rigardas lin kaj ridetas)</span> +Kaj mi pretende kredis, ke estas la ĉapelo de la servistino.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin +mem tion fari! Kontraŭ tiu honesta, maljuna sinjorino!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(nervoza, paŝas trans la plankon)</span> Nu, komprenu, — tento al tia +konduto foje ĵetiĝas sur min. Kaj tiam mi <em>ne povas</em> rezisti. +<span class="staging">(ĵetas sin sur la apogseĝon ĉe la forno)</span> Ho, mi ne mem scias, +kiel tion ekspliki.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(malantaŭ la apogseĝo)</span> Vi ne estas vere feliĉa, — tio estas la +kialo.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> Krome mi ne scias, kial mi estu — feliĉa. Aŭ +eble vi povas al mi tion diri?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes — interalie ĉar vi ricevis ĝuste tiun hejmon, kiun vi deziris.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin kaj ridas)</span> Ĉu ankaŭ vi kredas pri tiu dezirhistorio?</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu do estas nenio en ĝi?</p> + +<p>HEDDA<br> +Kompreneble, — io estas en ĝi.</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj?</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas <em>tio</em> en ĝi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la +vesperaj festenoj pasintan someron —</p> + +<p>BRACK<br> +Bedaŭrinde, — ke mi ja havis alian vojon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, — sed vi kaj Tesman do?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis ĉi tie. Kaj Tesman, +kompatindulo, li ade turnis — turnadis. Ĉar li ne sciis pri kio +paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon —</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridetas dubante)</span> <em>Vi</em> kompatis? Hm —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes vere, mi faris. Kaj jen — por lin helpi el la embaraso — mi +hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi ŝatus loĝi.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne pli ol tio?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne <em>tiun</em> vesperon.</p> + +<p>BRACK<br> +Sed poste do?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro.</p> + +<p>BRACK<br> +Bedaŭrinde, — tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino +Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, +ke Jørgen Tesman kaj mi renkontiĝis en kompreno! <em>Tio</em> tiris post si +fianĉiniĝon kaj edziniĝon kaj nuptovojaĝon kaj ĉion. Nu ja, +Asesoro, — kiel oni sternas, tiel oni kuŝas, — mi dirus.</p> + +<p>BRACK<br> +Komike! Kaj funde vi neniel interesiĝis pri la tuta afero.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, Dio scias ke ne.</p> + +<p>BRACK<br> +Sed nun do? Nun, kiam ni fine aranĝis por vi hejmecan lokon?</p> + +<p>HEDDA<br> +Hu, — ŝajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en ĉiuj +ĉambroj. — Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora +ministrino.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, io formortinta algluiĝas. Memorigas al mi balflorojn — +posttagajn. <span class="staging">(interplektante la manojn malantaŭ la nukon, +duonkuŝante malantaŭen sur la seĝo, kaj lin rigardante)</span> Ho, kara +Asesoro, — vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos ĉi tie.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaŭ al vi, sinjorino +Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +Taskon, — iun, kiu estus iom alloga?</p> + +<p>BRACK<br> +Prefere tian, kompreneble.</p> + +<p>HEDDA<br> +Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas — <span class="staging">(interrompante)</span> +Sed ankaŭ tio certe ne eblas.</p> + +<p>BRACK<br> +Kiu scias? Nur diru.</p> + +<p>HEDDA<br> +Se mi povus igi Tesman fariĝi politikisto, jen sugesto.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Tesman! Ne, sed pensu do, — por tiaĵoj kiel politiko li ja +tute ne taŭgas — tute ne.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, tion mi vere kredas. — Sed se mi nun tamen kapablus puŝi lin al +tio?</p> + +<p>BRACK<br> +Pa, — kia kontentigo estus por vi en tio? Ĉar li ja ne taŭgas. +Kial vi tamen volas lin al tio puŝi?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉar mi enuas, aŭdu! <span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu vi do opinias, ke estus tute +neeble, ke Tesman fariĝu ĉefministro?</p> + +<p>BRACK<br> +Hm, — jen, kara sinjorino Hedda, — por <em>tio</em> fariĝi, li devus unue +esti sufiĉe riĉa viro.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras senpacienca)</span> Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondiĉoj, +en kiujn mi falis — <span class="staging">(paŝas sur la planko)</span> Estas tiuj, kiuj igas +la vivon tiel bedaŭrinda! Rekte ridinda! — Ĉar <em>tiel</em> ja estas.</p> + +<p>BRACK<br> +Mi fakte opinias, ke la kulpo troviĝas aliloke.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kie do?</p> + +<p>BRACK<br> +Vi neniam travivis iun skuan vekiĝon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ion seriozan, vi aludas?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, tiel oni povas ja ankaŭ sin esprimi. Sed nun ĝi eble okazos.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rektigas la nukon)</span> Ho, vi pensas pri la kontraŭaĵoj rilate tiun +bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de +Tesman. Pri ĝi mi vere ne malŝparas penson.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu — pri tiu ne. Sed kiam nun prezentiĝos al vi, — kion oni — +kiel en pompa stilo — nomas seriozajn kaj — gravajn postulojn pri +respondeco? <span class="staging">(ridetas)</span> Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kolere)</span> Silentu! Neniam vi spertos iun tiaĵon!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(atenteme)</span> Ni interparolos proksimume post jaro — maksimume.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(interrompante)</span> Mi ne havas talenton por tiaĵo, sinjoro Asesoro. +Por nenio kun postuloj al mi!</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel +—?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la vitra pordo)</span> Ho, silentu, mi diras! — Multfoje ŝajnas al +mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Kaj kiu estas do tiu, se mi kuraĝas demandi?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(staras rigardante eksteren)</span> Por el mi enuigi la vivon. Nun vi +scias. <span class="staging">(turnas sin, rigardas al la malantaŭa ĉambro, kaj ridas)</span> +Jes, tute ĝuste! Jen ni havas la profesoron.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(mallaŭte, avertante)</span> Nu, nu, nu, sinjorino Hedda!</p> + +<p class="staging">(<b>Jørgen Tesman</b>, festene vestita, kun gantoj kaj ĉapelo enmane, +venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Hedda, — ĉu ne venis malinvito de Ejlert Løvborg? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi vere kredas, ke li venos?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, pri tio mi preskaŭ certas. Ĉar verŝajne estas nur senfunda +onidiro, tio kion vi rakontis antaŭtagmeze.</p> + +<p>BRACK<br> +Vere?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, almenaŭ onklino Julle diris, ke ŝi kredas, ke neniel estonte +li volus bari al mi la vojon. Jen imagu!</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, do ĉio estas ja en bona ordo.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(metas la ĉapelon kun la gantoj en ĝi sur seĝon dekstre)</span> Jes, sed +vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe.</p> + +<p>BRACK<br> +Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaŭ la sepa — +la sepa kaj duono.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. +Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(portas la surtuton kaj ĉapelon de Brack al la sofo en la angulo)</span> +Kaj se tro malfaciliĝas, sinjoro Løvborg povas ja restadi ĉi tie +ĉe mi.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(volas mem preni la vestaĵojn)</span> Ho, pardonu, Sinjorino! — Al kio vi +aludas per “tro malfaciliĝas”?</p> + +<p>HEDDA<br> +Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin sendecide)</span> Sed, kara Hedda, — ĉu vi kredas ke tio +decas, ke li restos ĉi tie ĉe vi? Ĉu? Memoru ke onklino Julle ne +povas veni.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason +da teo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, <em>jen</em> kio konvenas.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Kaj estus eble la plej saniga por li.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kial do?</p> + +<p>BRACK<br> +Bona Dio, Sinjorino, vi ja sufiĉe ofte mokaludis miajn etajn +fraŭlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi +opiniis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed certe sinjoro Løvborg nun estas sufiĉe principfidela. Konvertita +pekulo —</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>BERTE<br> +Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, envenigu lin.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Mi certas, ke estas li! Jen, imagu!</p> + +<p class="staging">(<b>Ejlert Løvborg</b> envenas de la antaŭĉambro. Li estas svelta kaj +malgrasa; samaĝa kun Tesman, sed aspektas iom pli aĝa kaj kaduka. +Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizaĝo iom longa, pala, kun +nur paro de du ruĝetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita +en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj +cilindra ĉapelo en la mano. Li restas starante ĉe la pordo kaj +rapide kline salutas. Aspektas iom ĝenata.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(al li kaj mansalutas)</span> Jen, kara Ejlert, — ni do fine ankoraŭfoje +renkontiĝas!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(parolas per kvieta voĉo)</span> Dankon al vi pro la letero. <span class="staging">(proksimiĝas +al <b>Hedda</b>)</span> Ĉu mi kuraĝu ankaŭ al vi doni mian manon, sinjorino +Tesman?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(prenas lian manon)</span> Bonvenon, sinjoro Løvborg. <span class="staging">(kun mangesto)</span> Mi +ne scias ĉu tiuj du sinjoroj —?</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ete klinas sin)</span> Asesoro Brack, mi opinias.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(same)</span> Evidente. Antaŭ kelkaj jaroj —</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(al <b>Løvborg</b>, kun la manoj sur liaj ŝultroj)</span> Kaj nun vi kondutu +kvazaŭ hejme, Ejlert! Ĉu ne, Hedda? — Ĉar vi volas ja denove +loĝi ĉi tie en la urbo, mi aŭdas? Ĉu ne?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, mi faros.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, estas ja kompreneble. Aŭdu, — mi akiris vian novan libron. Sed +mi vere ankoraŭ ne havis tempon legi ĝin.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tion vi vere povas ŝpari al vi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kial do, vi opinias?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉar ne estas io atentinda en ĝi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, imagu, ke vi tion diras!</p> + +<p>BRACK<br> +Tamen ĝi estas ja ege laŭdata, mi aŭdas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Estas ĝuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke +ĉiuj povus ĝin pense sekvi.</p> + +<p>BRACK<br> +Tre saĝe.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed kara Ejlert, —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(iom ĝenata)</span> Jes, tion vi do volas? Ĉu?</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ridetas, formetas la ĉapelon kaj tiras paketon en paperkovraĵo el +la poŝo de la mantelo)</span> Sed kiam tio ĉi eldoniĝos, Jørgen Tesman +— tiam vi nepre legu. Ĉar <em>jen</em> definitive la ĝusta. Tio en kio mi +mem estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu? Kaj kio do tio estas?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Estas la daŭrigo.</p> + +<p>TESMAN<br> +La daŭrigo? De kio?</p> + +<p>LØVBORG<br> +De la libro.</p> + +<p>TESMAN<br> +De la nova?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kompreneble.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, sed kara Ejlert, — ĝi enhavas ja la temon ĝis niaj tagoj!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĝi enhavas. Kaj tiu ĉi temas pri la estonteco.</p> + +<p>TESMAN<br> +Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri ĝi ni ja nenion scias!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri ĝi direnda. <span class="staging">(malfermas la +paketon)</span> Jen, rigardu —</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed ne estas via manskribo.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi diktis. <span class="staging">(foliumas la paperojn)</span> Ĝi estas dividita en du +sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj +tiu dua — <span class="staging">(foliumas iom pli antaŭen)</span> — tiu temas pri la estonta +kultur-evoluo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la vitra pordo, frapetadas la vitron)</span> Hm — Ho — ne.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(metas la paperojn en la kovraĵon kaj metas la paketon sur la +tablon)</span> Mi ĝin kunprenis, ĉar mi intencis iom legi por vi +ĉivespere.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, estas tre afable de vi. Sed ĉivespere —? <span class="staging">(rigardas al +<b>Brack</b>)</span> Mi vere ne scias, kiel tio ordiĝus —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Nu, do alian fojon. Ne urĝas.</p> + +<p>BRACK<br> +Mi devas klarigi al vi, sinjoro Løvborg, — okazos eta aranĝo ĉe mi +ĉivespere. Precipe por Tesman, komprenu —</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(serĉas la ĉapelon)</span> Nu, — do mi ne pli longe —</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, aŭskultu nun. Ĉu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni?</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(abrupte kaj decide)</span> Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin.</p> + +<p>BRACK<br> +Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos +vivece, kiel sinjorino Hed —, kiel sinjorino Tesman diras.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Pri tio mi ne dubas. Sed tamen —</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman <em>tie</em> +ĉe mi. Ĉar mi havas sufiĉe da ĉambroj.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes pensu, Ejlert, — tion vi povus fari! Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(intervenas)</span> Sed kara, ĉar sinjoro Løvborg tute ne <em>volas</em>! Mi +estas certa, ke sinjoro Løvborg multe pli ŝatas resti ĉi tie kaj +havi vespermanĝon kun mi.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ekrigardas ŝin)</span> Kun vi, sinjorino!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kun sinjorino Elvsted.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu? — <span class="staging">(pasante)</span> Ŝin mi preterpase renkontis tagmeze.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vere? Jes, ŝi venos ĉi tien. Kaj tial estas preskaŭ necese, ke +vi restos, sinjoro Løvborg. Ĉar alie ŝi ne havos iun por akompani +sin hejmen.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, — do mi restos ĉi tie.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj mi nur donu al la servistino etan informon —</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj sonorigas. <b>Berte</b> +envenas. <b>Hedda</b> parolas mallaŭte kun ŝi kaj montras al la +malantaŭa ĉambro. <b>Berte</b> kapjesas kaj ree eliras.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(samtempe al <b>Ejlert Løvborg</b>)</span> Aŭdu, Ejlert, — ĉu estas tiu ĉi +nova temo, — tiu pri la estonteco, — pri kiu vi intencas fari +prelegojn?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉar mi aŭdis ĉe la librovendisto, ke vi eble donos serion da +prelegoj ĉi tie dum la aŭtuno.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, mi faros. Vi ne devas riproĉi min pro tio, Tesman.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed —?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi bone komprenas, ke por vi iom kontraŭas.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(malgaja)</span> Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Sed mi atendas ĝis kiam vi ekhavos vian oficon.</p> + +<p>TESMAN<br> +Vi atendas! Jes sed, — jes sed, — ĉu vi ne volas konkuri? Ĉu?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed, bona Dio, — do onklino Julle tamen praviĝis! Ho jes, — mi +<em>tion</em> ja sciis! Hedda! Jen imagu, — Ejlert Løvborg tute ne volas +kontraŭi nin!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(abrupte)</span> Nin? Tenu min ekster tio.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la malantaŭa ĉambro, kie <b>Berte</b> staras metante sur la +tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. <b>Hedda</b> kapsignas aprobe, kaj +ree venas antaŭen. <b>Berte</b> eliras.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(samtempe)</span> Sed vi, asesoro Brack, — Kion vi diras al tio ĉi? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, mi diras, ke gloro kaj venko — hm, — povas ja esti treege belaj +aferoj —</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes certe povas esti. Sed tamen —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas Tesman kun malvarma rideto)</span> Ŝajnas al mi, ke vi staras +kvazaŭ fulmofrapita.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, — proksimume tia, — mi opinias —</p> + +<p>BRACK<br> +Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(montras al la malantaŭa ĉambro)</span> Ĉu la sinjoroj bonvolas eniri +por preni glason da frida punĉo?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde.</p> + +<p>TESMAN<br> +Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun +troviĝas —</p> + +<p>HEDDA<br> +Bonvolu, ankaŭ vi, sinjoro Løvborg.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rifuzante)</span> Ne, multan dankon. Ne por mi.</p> + +<p>BRACK<br> +Sed, bona Dio, — frida punĉo vere ne estas veneno, mi scias.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Eble ne por ĉiuj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen, mi distru sinjoron Løvborg dume.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu ja, kara Hedda, tion faru do.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Brack</b> iras en la malantaŭan ĉambron, eksidas, trinkas +punĉon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta +sceno. <b>Ejlert Løvborg</b> restas staranta ĉe la forno. <b>Hedda</b> iras al +la skribotablo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(per iom laŭtigita voĉo)</span> Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se +vi emas. Ĉar Tesman kaj mi — ni faris ekskurson tra Tirolo dum la +hejmenvojaĝo.</p> + +<p class="staging">(Ŝi venas kun albumo, kiun ŝi metas sur la tablon apud la sofo, kaj +eksidas en ties superan angulon. <b>Ejlert Løvborg</b> proksimiĝas, +haltas kaj rigardas ŝin. Poste li prenas seĝon kaj eksidas ĉe ŝia +maldekstra flanko kun la dorso al la malantaŭa ĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(malfermas la albumon)</span> Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro +Løvborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: +Ortlermontaro ĉe Meran.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(kiu konstante ŝin rigardas, diras mallaŭte kaj malrapide)</span> Hedda +— Gabler —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin rapide)</span> Nu! Ts!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ripetas malrapide)</span> Hedda Gabler!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas en la albumon)</span> Jes, tiel mi nomiĝis en pli frua tempo. +Tiam, — kiam ni du konis unu la alian.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj de nun, — kaj dum la tuta vivo, — mi do devas kutimigi min ne +plu diri Hedda Gabler.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(daŭre foliumante)</span> Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas +praktiki sufiĉe frutempe. Ŝajnas al mi, ke ju pli frue, des pli +bone.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(kun indignoplena voĉo)</span> Hedda Gabler edziniĝita? Kaj tia kun — +Jørgen Tesman!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, — tiel okazas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ho, Hedda, Hedda, — kiel povis vi do forĵeti vin mem!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin akre)</span> Nu? Ne tiele nun.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kiel do? <span class="staging">(<b>Tesman</b> envenas kaj iras al la sofo)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(aŭdas lin veni kaj diras indiferente)</span> Kaj tio ĉi, sinjoro +Løvborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu +tiujn montopintojn. <span class="staging">(afable rigardas <b>Tesman</b>)</span> Kio do nomiĝas tiuj +strangaj montopintoj?</p> + +<p>TESMAN<br> +Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĝuste ja! — estas la Dolomitoj, sinjoro Løvborg.</p> + +<p>TESMAN<br> +Hedda, — mi nur volis demandi, ĉu ni ne tamen enmetu iom da punĉo? +Almenaŭ al vi, Hedda. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne cigaredojn?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne.</p> + +<p>TESMAN<br> +Bone.</p> + +<p class="staging">(Li iras en la malantaŭan ĉambron kaj dekstren. <b>Brack</b> sidas tie +kaj observadas <b>Hedda</b> kaj <b>Løvborg</b>.)</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(mallaŭte kiel antaŭe)</span> Nu, respondu al mi, Hedda, — kiel vi povis +tion ĉi fari?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(aspekte profunde studante la albumon)</span> Se vi daŭre kondutos intime, +mi ne volas kun vi paroli.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu mi ne rajtas eĉ kiam ni estas solaj?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon — al Jørgen Tesman.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin kaj ridetas)</span> Amon? Ne, nun vi estas sprita!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Do ne amon!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tamen nenian malfidelecon! Tiaĵon mi ne volas akcepti.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Hedda, — respondu al mi nur tion solan —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ts!</p> + +<p class="staging">(<b>Tesman</b> kun pleto venas de la malantaŭa ĉambro.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Jen! Jen la bonaĵoj. <span class="staging">(li metas la pleton sur la tablon)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +Kial vi mem servas?</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(verŝas en la glasojn)</span> Jes, ĉar mi trovas, ke estas tiom amuze +servi vin, Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed vi ja verŝis en ambaŭ glasojn. Kaj sinjoro Løvborg ja ne +deziras —</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaŭ venos.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, vere, — sinjorino Elvsted —</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi ŝin forgesis? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ni tiom profundiĝis en tion ĉi. <span class="staging">(montras al li bildon)</span> Ĉu vi +memoras tiun etan vilaĝon?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, estas <em>tiu</em> malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis +restadi la tutan nokton —</p> + +<p>HEDDA<br> +— kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, vere estis <em>tie</em>. Imagu — se ni tiam povus havi <em>vin</em> kun ni, +Ejlert! Nu! <span class="staging">(li iras kaj sidigas sin ĉe <b>Brack</b>)</span></p> + +<p>LØVBORG<br> +Respondu al mi sole tion, Hedda —</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu ne estis amo, eĉ ne en la rilato kun <em>mi</em>? Ne guto, — ne +simileco de amo, eĉ ne en tio?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, ĉu vere estis? Por mi aspektis, kvazaŭ ni estas du bonaj +kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. <span class="staging">(ridetas)</span> Precipe vi estis tre +nekaŝema.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Estis vi, kiu tion deziris.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam mi retropensas, ŝajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, — +io kuraĝa en — en tiu kaŝema intimeco — tiu kamaradeco, pri kiu +neniu vivanta homo ion flaris.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, ĉu ne, Hedda! Ĉu ne tiel estis? — Kiam mi vizitis vian patron +tiel dum la posttagmezoj —. Kaj la generalo sidis ĉe la fenestro +legante la gazetojn, — kun la dorso al ni turnita —</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj ni du en la sofo en la angulo —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉiam kun la sama ilustrita revuo antaŭ ni —</p> + +<p>HEDDA<br> +Pro manko de albumo, jes.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, Hedda, — kaj kiam mi konfesis por vi —! Rakontis al vi pri mi +mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi +eliris diboĉante tagojn kaj noktojn. Diboĉis tagnokton post +tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min +konfesi tiaĵojn?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi imagas, ke estis iu potenco en mi?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj ĉiuj tiuj — en pudoro +volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris —</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kiujn vi ege bone komprenis —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte!</p> + +<p>HEDDA<br> +En pudoro volvitaj do estis.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, tamen senhonte. Elĉerpige demandi min pri — pri ĉiuj tiaĵoj!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Løvborg.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, estas ja ĝuste tio, kion mi ne komprenas — nun poste. Sed diru +do al mi, Hedda, — ĉu ne estis amo funde en nia rilato? Ĉu ne +estis de via flanko, kvazaŭ vi dezirus lavi min pura, — kiam mi +rifuĝis al vi por konfesi? Ĉu ne estis tiel?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne ekzakte.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kio vin do instigis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino — kiam povas +okazi tiel — sekrete —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Nu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ke ŝi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Pri kiu —?</p> + +<p>HEDDA<br> +— pri kiu oni ne rajtas ion scii?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jen, tio do estis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ankaŭ tio. Ankaŭ tio, — mi imagas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kamaradeco en avido de la vivoĝuo. Sed kial <em>tio</em> do ne povus +daŭri?</p> + +<p>HEDDA<br> +Pro tio vi mem kulpas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Estas vi, kiu rompis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, kiam danĝero minacis, ke realiĝo venus en la rilato. Honto al +vi, Ejlert Løvborg, kiel povis vi atenci vian — vian fideman +kamaradon!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(premegas la manojn)</span> Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne +mortpafis min, kiel vi minacis!</p> + +<p>HEDDA<br> +<em>Tiom</em> mi timas la skandalon.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, Hedda. Funde vi estas malkuraĝa.</p> + +<p>HEDDA<br> +Terure malkuraĝa. <span class="staging">(ŝanĝas sintenon)</span> Sed estis ja feliĉe por vi. +Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave ĉe la familio Elvsted.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi scias, kion Tea konfidis al vi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj eble vi konfidis ion pri ni du?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Eĉ ne vorton. Tiaĵojn ŝi estas tro stulta por kompreni.</p> + +<p>HEDDA<br> +Stulta?</p> + +<p>LØVBORG<br> +En tiaj aferoj ŝi estas stulta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj mi estas malkuraĝa. <span class="staging">(klinas sin pli proksimen al li, sen lin +rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallaŭte)</span> Sed nun <em>mi</em> volas +ion konfidi al <em>vi</em>.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(atente)</span> Nu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<em>Tio</em> ke mi ne kuraĝis mortpafi vin —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes?!</p> + +<p>HEDDA<br> +— <em>tio</em> ne estis mia plej fia malkuraĝo — tiun vesperon.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin momenton, komprenas, kaj flustras pasie)</span> Ho, Hedda! +Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kaŝitan fundon sub nia kamaradeco! Vi +kaj mi —! <em>Tamen</em> estis la deziro pri vivo en vi —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, sed kun akra ekrigardo)</span> Gardu vin! Ne imagu ion tian!</p> + +<p class="staging">(Mallumiĝadas. La pordo de la antaŭĉambro estas de ekstere +malfermata de <b>Berte</b>.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(klake fermas la albumon kaj vokas ridetante)</span> Nu, fine! Kara Tea, — +jen do, envenu!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Elvsted</b> venas de la antaŭĉambro. Ŝi estas vizite +vestita. La pordo fermiĝas malantaŭ ŝi.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(en la sofo, etendas la brakojn al ŝi)</span> Dolĉa Tea, — vi ne povas +imagi, kiom mi atendis vin!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Elvsted</b> preterpase interŝanĝas etan saluton kun la +sinjoroj en la malantaŭa ĉambro, iras al la tablo kaj donas al +Hedda la manon. <b>Ejlert Løvborg</b> ekstaris. Li kaj <b>sinjorino Elvsted</b> +sin salutas per muta kapklino.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaŭ foriros.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ili foriros?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ili eliros drinkfesteni.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rapide al Løvborg)</span> Sed certe vi ne?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sinjoro Løvborg — li restos ĉe ni.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(prenas seĝon kaj volas eksidi apud li)</span> Ho, kiom agrable ĉi tie +estas!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne dankon, mia eta Tea. Ne <em>tie</em>! Bele venu ĉi tien al mi. Mi volas +esti meze inter vi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, tute kiel vi volas.</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de +<b>Hedda</b>. <b>Løvborg</b> ree eksidas sur la seĝon.)</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(post mallonga paŭzo, al <b>Hedda</b>)</span> Ĉu ŝi ne estas ĝue rigardinda?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(glite tuŝetas ŝiajn harojn)</span> Nur rigardinda?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes. Ĉar <em>ni</em> du — ŝi kaj mi, — <em>ni</em> estas du veraj kamaradoj. Ni +absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere +interparoli —</p> + +<p>HEDDA<br> +Sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Løvborg? —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Nu —</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte, sin kroĉante al <b>Hedda</b>)</span> Ho, kiom feliĉa mi estas, +Hedda! Ĉar, — imagu, — li diras, ke mi ankaŭ inspiris lin.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin ridetante)</span> Aj, ĉu li tion diras?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj tian kuraĝon en agoj, kian ŝi havas, sinjorino Tesman?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, Dio, — <em>mi</em> kuraĝon!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Treege — kiam temas pri la kamarado.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, <em>kuraĝon</em> — ja! Se oni nur <em>tian</em> havus.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj kion do vi pensas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Tiam oni povus eble ankoraŭ vivi la vivon. <span class="staging">(subite ŝanĝiĝas)</span> +Sed nun, mia plej kara Tea, — nun vi trinku glason da frida punĉo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne dankon, — mi neniam trinkas tiaĵojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, do vi, sinjoro Løvborg.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Dankon, ankaŭ mi ne.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ankaŭ li ne!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin firme)</span> Tamen ĉar mi nun tion volas?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Neniel utilas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne en <em>tiu</em> rilato.</p> + +<p>HEDDA<br> +Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho ne, Hedda —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj kial?</p> + +<p>HEDDA<br> +Aŭ pro la homoj, ĝuste dirite.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Vere?</p> + +<p>HEDDA<br> +Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi — tiel funde — ne sentas +vin sufiĉe hardita — ne sufiĉe certa pri vi mem.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ho, ne, ne, Hedda —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +La homoj povas kredi, kion ili volas, — ĝis plue.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ĝoje)</span> Jes, ĉu ne vere!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tion ja montris klare la vizaĝo de asesoro Brack.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kiel do?</p> + +<p>HEDDA<br> +Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuraĝis eniri tien al la tablo.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi ne kuraĝis! Mi prefere volis ja resti ĉi tie kaj paroli kun +<em>vi</em>.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Estis ja tute kompreneble, Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaŭ vidis, ke li +ekridetis kaj ĵetis okulumon al Tesman, kiam vi eĉ ne kuraĝis +kunveni al tiu povra, eta festeno.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kuraĝis! Vi diras ke mi ne kuraĝis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Lasu nur tion al li.</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi do ne kuniros?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi restos ĉe vi kaj Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, Hedda, — tion vi ja povas pensi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ridetas kaj kapklinas aprobe al <b>Løvborg</b>)</span> Do fundamente solide +masonita. Principofirma por ĉiam. Jen kia devas esti viro! <span class="staging">(turnas +sin al <b>sinjorino Elvsted</b> kaj frapetas ŝin)</span> Nu, ĉu mi ne tion +diris, kiam vi, tute freneza, venis ĉi tien ĉimatene —</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(mirigita)</span> Freneza!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(terurigita)</span> Hedda, — Hedda do —!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo — +<span class="staging">(interrompante)</span> Do, jen ni tri povas esti gajaj!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(estas skuita)</span> Aha, — kio do estas tio ĉi, sinjorino Tesman!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras!</p> + +<p>HEDDA<br> +Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante.</p> + +<p>LØVBORG<br> +En morta timo, do. Pro mi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte, plende)</span> Ho, Hedda, — nun vi igis min tute malfeliĉa!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin dum momento fikse; grimacas)</span> Do <em>tio</em> estis de la +kamarado la senrezerva fido al mi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(petoplene)</span> Ho, kara amiko, — vi devas unue aŭskulti —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(prenas unu el la plenaj punĉoglasoj, suprenlevas ĝin, kaj diras +malrapide per raŭka voĉo)</span> Via tosto, Tea! <span class="staging">(li malplenigas +la glason, demetas ĝin kaj prenas la alian)</span></p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ho, Hedda, Hedda, — kial vi tion volus!</p> + +<p>HEDDA<br> +Volus! Mi? Ĉu vi estas freneza?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj ankaŭ toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Ĝi +vivu! <span class="staging">(li trinkas kaj volas denove plenigi la glason)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(metas la manon sur lian brakon)</span> Nu, nu, — ne pli nune. Memoru, ke +vi iros en festenon.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ne, ne!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ŝ-ŝ! Ili sidas vin rigardante.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(demetas la glason)</span> Vi, Tea, — diru nun la veron.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu la notario sciis, ke vi postvojaĝus min?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(tordas siajn manojn)</span> Ho, Hedda, — vi aŭdas pri kio li demandas!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojaĝu al la urbo por +observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, +vi, — eble li denove bezonis min en la oficejo! Aŭ ĉu estas ĉe la +kartotablo ke mi mankis al li?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte, ĝemplende)</span> Ho, Løvborg, Løvborg —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(prenas glason kaj volas ĝin plenigi)</span> Ankaŭ tosto por la maljuna +notario!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(lin deturnante)</span> Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por +Tesman!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(trankvile, demetas la glason)</span> Estis stulte de mi, Tea, tio ĉi. Jen +konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi +vidos, — kaj vi kaj la aliaj, — ke kvankam mi iun fojon falis, do +—. Nun mi restariĝis! Pere de <em>via</em> helpo, Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ĝojbrile)</span> Ho Dio, dankon —!</p> + +<p class="staging">(<b>Brack</b> intertempe rigardis sian horloĝon. Li kaj <b>Tesman</b> ekstaras +kaj venas en la salonon.)</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon kaj mantelon)</span> Jen, sinjorino Tesman, nun estas +horo por foriri.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nun do estas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ankaŭ por mi, sinjoro Asesoro.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj petante)</span> Ho, Løvborg, — ne faru!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(pinĉas ŝian brakon)</span> Ili aŭdas vin!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(krias malforte)</span> Aj!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(al <b>Brack</b>)</span> Vi bonvole invitis min kunveni.</p> + +<p>BRACK<br> +Jen, vi tamen venos?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, multan dankon.</p> + +<p>BRACK<br> +Por mi ĝojege —</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al <b>Tesman</b>)</span> Ĉar mi +dezirus montri al vi ion kaj aliaĵon antaŭ ol ĝin transdoni.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jen, imagu, — estos amuze! — Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos +sinjorinon Elvsted? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, por tio ni ĉiuokaze trovos rimedon.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas la sinjorinojn)</span> Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos +por ŝin serĉi. <span class="staging">(pli proksime)</span> Proksimume je la deka, sinjorino +Tesman? Ĉu tio konvenas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, certe. Ege konvene.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, do ĉio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, +Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, kara, vi restu tiom longe — tiom longe, kiom vi volas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(en obtuza timo)</span> Sinjoro Løvborg, — mi do restos ĉi tie, ĝis vi +revenos.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(kun la ĉapelo en la mano)</span> Memkompreneble, Sinjorino.</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni +festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Aj, se la bela sinjorino povus ĉeesti nevidata —!</p> + +<p>BRACK<br> +Kial nevidata?</p> + +<p>HEDDA<br> +Por aŭskulti iujn el viaj spritaĵoj sen pudoraj diskretaĵoj, +sinjoro Asesoro.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas)</span> Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ankaŭ li ridas)</span> Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu!</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, adiaŭ, adiaŭ, sinjorinoj!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(kapklinas adiaŭe)</span> Do je la deka.</p> + +<p class="staging">(<b>Brack</b>, <b>Løvborg</b> kaj <b>Tesman</b> eliras tra la pordo de la +antaŭĉambro. Samtempe <b>Berte</b> venas de la malantaŭa ĉambro kun +eklumigita lampo, kiun ŝi metas sur la salontablon, kaj eliras la +saman vojon.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ekstaris kaj maltrankvile paŝas sur la planko)</span> Hedda, — Hedda, — +al kio tio ĉi kondukos!</p> + +<p>HEDDA<br> +Je la deka, — tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj +en la hararo. Verva kaj vigla —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Dio donu ke tiel estos.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj tiam, vidu, — tiam li estos regajninta la regadon de si mem. +Tiam li estos libera homo dum ĉiuj siaj tagoj.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Dio, jes, — se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tiel kaj ne alimaniere li venos! <span class="staging">(ekstaras kaj sin proksimigas)</span> +Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni +testu —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Vi havas iun kaŝ-intencon, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto +de homo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ĉu vi ne tion havas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne havas — kaj neniam havis.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed sur via edzo do?</p> + +<p>HEDDA<br> +Hoj, <em>tio</em> efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom +malriĉa mi estas. Kaj <em>vi</em> havu la favoron esti tiom riĉa! +<span class="staging">(ĉirkaŭbrakas ŝin pasie)</span> Mi pensas, ke mi tamen forbruligos +viajn harojn.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda!</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(en la pordaperturo)</span> La tetablo estas pretigita en la manĝoĉambro, +Sinjorino.</p> + +<p>HEDDA<br> +Bone. Ni venos.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj!</p> + +<p>HEDDA<br> +Sensencaĵo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, +— Je la deka, — revenos Ejlert Løvborg — kun vitfolioj en la +hararo.</p> + +<p class="staging">(Kvazaŭ perforte ŝi tiras <b>sinjorinon Elvsted</b> al la pordo.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La ĉambro de <b>gesinjoroj Tesman</b>. La pordokurtenoj estas tiritaj +antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la +kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. +En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ +estingiĝis.)</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Elvsted</b>, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur +skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la +apogseĝo. <b>Hedda</b> kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo +sur si.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. +Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas)</span> Ankoraŭ +ne! — Ho Dio, — ho Dio, — ankoraŭ ne.</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. +Ŝi havas leteron en la mano.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(turnas sin kaj flustras maltrankvile)</span> Nu, — ĉu iu venis?</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rapide, etendas la manon)</span> Letero! Donu al mi!</p> + +<p>BERTE<br> +Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Nu tiel.</p> + +<p>BERTE<br> +Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos +ĝin ĉi tien sur la tablon.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, tion faru.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(demetas la leteron)</span> Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi +fumas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(estingas)</span> Jam estas taglumo, Sinjorino.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta —!</p> + +<p>BERTE<br> +Ho, Dio, — mi pensis ke tiel okazus.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Vi tion pensis?</p> + +<p>BERTE<br> +Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam —. +Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ +iom da tempo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon.</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(rigardas al la sofo kaj suspiras)</span> Ne, Dio, — lasu ŝin nur dormi, +kompatindulinon. — Ĉu mi metu ion pli en la fornon?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Dankon, ne por mi.</p> + +<p>BERTE<br> +Jen do. <span class="staging">(ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas)</span> Kio estas —!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Estis nur la servistino —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ha, jen en la salono —! Jes nun mi ja memoras — +<span class="staging">(rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn +okulojn)</span> Kioma horo estas, Tea?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Ĝi jam pasis la sepan.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam revenis Tesman?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Li ankoraŭ ne revenis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ankoraŭ ne hejmenvenis?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Eĉ ne unu revenis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara —</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Kaj <em>tiel</em> kiel mi lin atendis!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon)</span> Ho jes, — pro +tio ni estus nin ŝparintaj.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ĉu vi iom dormis poste?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi)</span> Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por +maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri?</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Dio, jes, — certe daŭris. Sed tamen —</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj +sonorigi meze dum la nokto. <span class="staging">(ridas)</span> Eble li ankaŭ ne volis montri +sin — tia ĵus post viveca festeno.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed kara, — kien li do estus irinta?</p> + +<p>HEDDA<br> +Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis <em>tie</em>. Ili havas +ja lian antaŭan ĉambron atendanta.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ĉe <em>ili</em> li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de +fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu? <span class="staging">(rigardas la surskribon)</span> Jes, vere estas de onklino Julle +propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert +Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi vere estas stulta, Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kiel morte laca vi aspektas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, mi vere <em>estas</em> morte laca.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin +tempeton sur mia lito.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho ne, ne, — mi tamen ne kapablas dormi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Certe vi kapablas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj +scii —</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi atentigos vin, kiam li revenos.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Do, vi tion promesas, Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Dankon. Do mi tion provu. <span class="staging">(ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela +taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo +malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. +Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la +sonorilo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> iom poste envenas tra la pordo.)</p> + +<p>BERTE<br> +Ĉu Sinjorino ion deziras?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.</p> + +<p>BERTE<br> +Jes brr, — tuj kaj senprokraste estu varme.</p> + +<p class="staging">(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)</p> + +<p>BERTE<br> +<span class="staging">(haltas kaj aŭskultas)</span> Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, +Sinjorino.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.</p> + +<p>BERTE<br> +Baldaŭ ekflamos. <span class="staging">(ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la +fornon.)</p> + +<p class="staging">(Post mallonga daŭro <b>Jørgen Tesman</b> envenas de la antaŭĉambro. Li +aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la +pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(apud la forno, ne suprenrigardante)</span> Bonan matenon.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Hedda! <span class="staging">(proksimiĝas)</span> Sed kara vi, — tiom frue +ellitiĝinta! Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, +Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, do neniu faris.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras)</span> Nu, ĉu estis tiom amuze +ĉe la asesoro?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone +amuziĝis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes vere. Tiun ĉi fojon, do —. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al +mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro +frue, — jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume +Ejlert legis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(eksidas dekstre de la tablo)</span> Nu? Rakontu —</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(eksidas sur skabelon ĉe la forno)</span> Sciu, Hedda, neeblas por vi +imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda +skribita. Jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ja, ja, tio ne interesas min —</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, — io +malica kreskis en mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Io malica?</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, +Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ja, mi ja imagas!</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj scii ke li, — tiel naturdotita — bedaŭrinde tamen estas +neplibonigebla.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, bona Dio —. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la +ĝuo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj en kio rezultiĝis ĉio — fine?</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?</p> + +<p>TESMAN<br> +Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan +paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li +sin esprimis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu li nomis ŝin?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol +sinjorino Elvsted. + +<p>HEDDA<br> +Nu, — kie vi disiĝis de li?</p> + +<p>TESMAN<br> +Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, — la lastaj de ni, — samtempe. Kaj +Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni +decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere +superŝarĝita!</p> + +<p>HEDDA<br> +Do li estis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi +estus prefere dirinta. Ho, — mi preskaŭ hontas — pro Ejlert — +tion rakonti —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen do —?</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom +malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, — jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ja, Dio, sed —?</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas +ĉe la vojrando? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, kiel mi povus tion scii!</p> + +<p>TESMAN<br> +Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro +Ejlert. <span class="staging">(tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo)</span> +Jen, imagu, — tion ĉi mi trovis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie +promenante perdis — sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom +bedaŭrinde —</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, tion mi ne kuraĝis — pro lia tiama stato —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert +Løvborg?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la +stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen +imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu? Ili do akompanis lin hejmen.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kien vi poste stumblis?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, +kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin +noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta — kaj kiam mi +opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al +li kun tio ĉi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(etendas la manon por la paketo)</span> Ne, — ne transdonu ĝin! Ne tuj, +mi diras. Lasu min legi ĝin unue.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi ne kuraĝas?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, — ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li +vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas +kopion! Tion li mem diris.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin kvazaŭ esplorante)</span> Kaj tiaĵon oni ne povas denove +skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?</p> + +<p>TESMAN<br> +Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, — jen vidu —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, ja, — ĝuste tiel do estas — <span class="staging">(pasante)</span> Sed mi memoras, — +jen letero por vi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu, imagu —!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĝin donante)</span> Venis frue ĉi-matene.</p> + +<p>TESMAN<br> +De onklino Julle. Kio do estas? <span class="staging">(metas la paketon sur la alian +skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)</span></p> + +<p>TESMAN<br> +Ho Hedda, — ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe +la morto!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tion oni devus ja atendi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj +kuros tien.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(subpremas rideton)</span> Vi eĉ volas kuri?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, plej kara Hedda, — se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante)</span> Ne, ne; ne petu min pri +tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion +malbelan.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, Dio do —! <span class="staging">(ĉirkaŭkuras)</span> Mian ĉapelon —? Mian mantelon —? +Nu, en la antaŭĉambro —. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro +malfrue, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, nur kuru, kaj —</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>BERTE<br> +Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.</p> + +<p>TESMAN<br> +Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed mi povas. <span class="staging">(al <b>Berte</b>)</span> Petu la asesoron enveni. <span class="staging">(<b>Berte</b> +eliras)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rapide flustrante)</span> La paketon, Tesman! <span class="staging">(ŝi prenas ĝin de la +skabelo)</span></p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, donu ĝin al mi!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. +<b>Tesman</b> penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)</p> + +<p class="staging">(<b>Asesoro Brack</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kapklinas al li)</span> Nu, vi ja estas frumatena birdo.</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, vi trovas, ĉu ne? <span class="staging">(al <b>Tesman</b>)</span> Ĉu ankaŭ vi eliros?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, — la malsana, ŝi +kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza +momento —</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, mi vere devas kuri —. Adiaŭ! Adiaŭ!</p> + +<p class="staging">(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(proksimiĝas)</span> Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun +nokton, sinjoro Asesoro.</p> + +<p>BRACK<br> +Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ankaŭ vi ne?</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj +travivaĵoj?</p> + +<p>HEDDA<br> +Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.</p> + +<p>BRACK<br> +Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne +partoprenis, mi opinias?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.</p> + +<p>BRACK<br> +Ankaŭ Tesman?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, via suspekto ne estas senfunda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. <b>Brack</b> ĉe la longa flanko de +la tablo proksime al ŝi.)</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu jen, do?</p> + +<p>BRACK<br> +Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj — +aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?</p> + +<p>BRACK<br> +Mi devas konfesi — li estis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nun vi vere igas min scivolema —</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la +nokto, sinjorino Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +Se decas tion rakonti, jen faru.</p> + +<p>BRACK<br> +Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan +vesperkunvenon.</p> + +<p>HEDDA<br> +De la pasia speco?</p> + +<p>BRACK<br> +De la plej pasia speco.</p> + +<p>HEDDA<br> +Iom pli pri tio ĉi, Asesoro —</p> + +<p>BRACK<br> +Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone +informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan +homecon, kiel vi scias.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, vidu, sinjorino Hedda, — jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin +la genio ĉivespere —</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.</p> + +<p>BRACK<br> +Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar +ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni +devus esti.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg —?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, mallonge, — la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de +fraŭlino Diana.</p> + +<p>HEDDA<br> +De fraŭlino Diana?</p> + +<p>BRACK<br> +Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por +elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu tiu estas iu ruĝhara?</p> + +<p>BRACK<br> +Ĝuste.</p> + +<p>HEDDA<br> +Iu tia — kantistino?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu ja, — ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino — de sinjoroj, — +sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el +ŝiaj plej varmaj protektantoj — en siaj pli prosperaj jaroj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kiel tio ĉi finiĝis?</p> + +<p>BRACK<br> +Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej +kortuŝa akcepto transiris al luktado —</p> + +<p>HEDDA<br> +Kontraŭ Løvborg?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li +pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. +Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj en kion rezultis tio?</p> + +<p>BRACK<br> +Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. +Feliĉe fine alvenis la polico.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu ankaŭ la polico?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu +freneza homo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu!</p> + +<p>BRACK<br> +Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la +policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve +estis kondukata al la stacio.</p> + +<p>HEDDA<br> +De kie vi nun sciiĝis pri tio?</p> + +<p>BRACK<br> +De la polico mem.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas penseme antaŭen)</span> Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne +havis vitfoliojn en la hararo.</p> + +<p>BRACK<br> +Vitfoliojn, sinjorino Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ŝanĝas voĉtonon)</span> Sed diru al mi nun, Asesoro, — kial vi do tiel +postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?</p> + +<p>BRACK<br> +Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la +ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?</p> + +<p>BRACK<br> +Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, +kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan +informon pri liaj noktaj heroaĵoj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kial vere tion, asesoro Brack?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian +ŝirmilon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!</p> + +<p>BRACK<br> +Ho Dio, — ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu +sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili +povos renkontiĝi.</p> + +<p>BRACK<br> +Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por +Ejlert Løvborg.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus +enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua — kaj entrudulo — sin +enŝovus en —</p> + +<p>HEDDA<br> +En la triangulon?</p> + +<p>BRACK<br> +Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin ridetante)</span> Do, — sola koko en la korto, — tio estas +via celo.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon)</span> Jes, estas mia celo. +Kaj por tiu celo mi batalos — kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi +disponas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(perdante sian rideton)</span> Aspekte vi estas danĝera homo, — kiam +temas pri realigo.</p> + +<p>BRACK<br> +Vi tion opinias?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja — tiom +longe, ke vi ne potencas super mi.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridas dusence)</span> Ja-ja, sinjorino Hedda, — vi eble pravas pri tio. +Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas +tie minacante.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ho, tute ne! La triangulo, vidu, — ĝi prefere +fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tion ankaŭ mi opinias.</p> + +<p>BRACK<br> +Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon +urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!</p> + +<p class="staging">(Li iras al la vitra pordo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Vi iras tra la ĝardeno?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, por mi estas pli mallonge.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.</p> + +<p>BRACK<br> +Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti +sufiĉe pikantaj.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ĉe la pordo, ridas al ŝi)</span> Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn +kortkokojn!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ankaŭ ŝi ridas)</span> Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, —</p> + +<p class="staging">(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon +post li.)</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras +kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la +skribotablo, prenas la paketon de <b>Løvborg</b> el la librobretaro kaj +volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de <b>Berte</b> aŭdiĝas de la +antaŭĉambro. <b>Hedda</b> turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la +paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la +skribilaron.)</p> + +<p class="staging">(<b>Ejlert Løvborg</b> en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas +la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(turnita al la pordo de la antaŭĉambro)</span> Kaj mi diras al vi, ke mi +devas kaj volas eniri! Jen do!</p> + +<p class="staging">(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas <b>Hedda</b>, regas sin tuj kaj +salutas.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĉe la skribotablo)</span> Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi +venas serĉi Tea.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(iras al la salona tablo)</span> Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, +kiam ili tion diris?</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Rimarki en la mienoj?</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(subite komprenas)</span> Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren +kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. — Tesman eble ankoraŭ ne +ellitiĝis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, — mi ne kredas —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kiam li hejmenvenis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Tre malfrue.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉu li ion al vi rakontis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Nenion pli?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema —</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Elvsted</b> envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al li)</span> Ho, Løvborg! Fine —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, fine. Kaj tro malfrue.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas lin en timo)</span> Kio estas tro malfrue!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho ne, ne, — tion ne diru!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Mi volas nenion aŭdi!</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne, restu, — ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Pri kio do —?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Disiĝi!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(senvole)</span> Mi tion sciis!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun +kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?</p> + +<p>LØVBORG<br> +De nun mi ne plu intencas labori.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rezigne)</span> Por kio mi do uzu mian vivon?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed tion mi ja ne kapablas!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen —</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ribele)</span> Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi +deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! +Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(duonlaŭte, en streĉa atento)</span> Ho, la libro, — jes!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> La libro mia kaj de Tea. Ĉar <em>tia</em> ĝi estas.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe +vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj +honoro super vin. Kaj la ĝojo, — la ĝojo, tiun mi volas dividi kun +vi.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tea, — nia libro neniam eldoniĝos.</p> + +<p>HEDDA<br> +Aj!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne eldoniĝos!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Neniam eldoniĝos.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(en timema suspekto)</span> Løvborg, — kien vi formetis la kajerojn!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin atente)</span> Jes, la kajerojn —?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kie vi havas ilin!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ho, Tea, — prefere ne demandu min pri tio.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.</p> + +<p>LØVBORG<br> +La kajerojn — Nu do, — la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil +pecojn.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(krias)</span> Ho ne, ne —!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(senvole)</span> Sed tio ja tute ne —!</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ne vero, vi opinias?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis +al mi nekredeble —</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tamen vero.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Ho Dio, — ho Dio, Hedda, — disŝiris sian +propran verkon.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian +vivoverkon —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Kaj tion vi do faris ĉinokte!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. +Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ +fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli +profunden. Kiel mi, Tea.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro —. Ĉiujn miajn tagojn tio +staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Sed kiel vi do povis —! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(preskaŭ senvoĉe)</span> Ho, la infano —</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(spiras peze)</span> Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed vi tamen ne forvojaĝos?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(<b>Hedda</b> staras, iom atendante)</span> Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, +sinjoro Løvborg?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom +tute neripareble?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ +estas <em>tio</em>, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. +Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas penseme antaŭen)</span> La dolĉa, eta stultulino fingrumis +homan sorton. <span class="staging">(rigardas lin)</span> Sed tamen kial vi povis esti tiom +senkora kontraŭ ŝi?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ho, ne diru, ke mi estis senkora!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj +tempoj! Tion vi ne nomas senkora!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Al vi mi povas diri la veron, Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +La veron?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Unue promesu al mi, — donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun +konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen mia promeso.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi +rakontadis.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tio pri la kajeroj?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne — sed kie do ili estas?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tion ĉi mi ne komprenas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, — tion ŝi diris.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Sed mortigi sian infanon, — ne estas la plej fia, kion patro povas +fari kontraŭ ĝi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tio ne la plej fia?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kio do estas tio, la plej fia?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Imagu nun, Hedda, ke viro, — tiel je frua matena horo, — post +freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano +kaj diris: Jen aŭdu — tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. +Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano +por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi +falis. Kies manoj kaptis ĝin.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, — sed finfine tio — ĉi tio estis ja nur libro —</p> + +<p>LØVBORG<br> +La pura animo de Tea estis en tiu libro.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi komprenas.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco +estas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kiun vojon vi nun iros?</p> + +<p>LØVBORG<br> +Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Ejlert Løvborg, — jen aŭskultu — Ĉu vi ne +povus aranĝi, ke — ke okazos en beleco?</p> + +<p>LØVBORG<br> +En beleco? <span class="staging">(ridetas)</span> Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli +fruaj tagoj imagis —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho ne. La vitfolioj, — je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en +beleco! Unu solan fojon! — Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte +revenu.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. <span class="staging">(li volas +foriri)</span></p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la +skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al <b>Løvborg</b> kun unu el la +pistoloj.)</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Tiun? Do <em>tiu</em> estas la memoraĵo?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kapklinas malrapide)</span> Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ +vin.</p> + +<p>LØVBORG<br> +Tiam vi estus devinta ĝin uzi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jen! Uzu ĝin <em>vi</em> nun.</p> + +<p>LØVBORG<br> +<span class="staging">(metas la pistolon en la brustpoŝon)</span> Dankon!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!</p> + +<p>LØVBORG<br> +Adiaŭ, Hedda Gabler. <span class="staging">(li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la +skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas +inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. +Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. +La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon +de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen)</span> Nun mi +forbruligas vian infanon, Tea! — Vi kun la krispa hararo! +<span class="staging">(ĵetas pliajn kajerojn en la fornon)</span> Vian infanon kaj tiun de +Ejlert Løvborg. <span class="staging">(enĵetas la restantajn)</span> Nun bruligas, — nun +bruligas mi la infanon.</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La samaj ĉambroj ĉe la <b>gesinjoroj Tesman</b>. Estas vespero. La +salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la +penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo +estas kuntiritaj.)</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b>, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita +ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras +maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree +aperas kaj iras en la salonon.)</p> + +<p class="staging">(<b>Berte</b> envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita +lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la +salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn +sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. <b>Hedda</b> iras al la +vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en +la mallumon.)</p> + +<p class="staging">(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas <b>Fraŭlino Tesman</b>, +funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. <b>Hedda</b> iras al ŝi renkonte +kaj etendas al ŝi la manon.)</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia +kompatinda fratino finis sian agonion.</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, — ĉi tie en +la domo de vivo, — ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto.</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas tre ĝentile de vi.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus +funebri en tiu ĉi tempo.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(deturnante la temon)</span> Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, tiom bele, — tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu +nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj +povis al li diri la finan adiaŭon. — Ĉu eble li ankoraŭ ne +hejmenvenis?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ne dankon, kara — benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas +sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi +povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu ne mi povas pri io helpi?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj +manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu +ĉi tempo, certe ne.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, la pensoj, — ili ne lasas sin tiel regi —</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +<span class="staging">(daŭrigante)</span> Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme +ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe +vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, — dankon al +Dio!</p> + +<p class="staging">(<b>Jørgen Tesman</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, estas bone ke vi fine revenas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu!</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari +ĉion, kion vi promesis al mi?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri +ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne +povas kunteni la pensojn.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel.</p> + +<p>TESMAN<br> +Do? Kiel do, vi opinias?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi +estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman.</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, +ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas +zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Krucon! Dio pardonu vin, infano, — ne estis ja kruco por mi.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed se nun venus fremda homo kaj —</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas +iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, — en via domo eblus +ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, ne parolu pri niaj aferoj.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se —</p> + +<p>HEDDA<br> +Se —?</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu?</p> + +<p>FRAŬLINO TESMAN<br> +Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. <span class="staging">(ridetas)</span> +Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! +Nun mi devas hejmeniri al Rina. <span class="staging">(turnas sin ĉe la pordo)</span> +Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora +Jochum samtempe.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu?</p> + +<p class="staging">(<b>Fraŭlino Tesman</b> eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(sekvas <b>Tesman</b> per la okuloj malvarme kaj esplore)</span> Mi vere kredas, +ke la morto atakas <em>vian</em> koron pli ol ŝian.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom +maltrankvila.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ĉu estas io nova pri li?</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la +manuskripto estas sendifekta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu? Vi ne renkontis lin?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj +ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, tuj post via foriro.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, li tion asertis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis +redoni ĝin al li, Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, li ĝin ne ricevis.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne. <span class="staging">(rapide)</span> Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se +li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi +la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la +paketon?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo)</span> Mi ĝin ne +plu havas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio!</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi forbruligis ĝin — ĉion.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(eksaltas en timo)</span> Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de +Ejlert!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Forbruligis! Sed bona Dio —! Ne, ne, ne, — tio estas tute neebla!</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, sed tiel tamen estas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja +kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al +asesoro Brack, kaj vi aŭdos.</p> + +<p>HEDDA<br> +Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, — nek al la asesoro, +nek al iu alia.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi +ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri +tio. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton)</span> Mi tion faris por vi, +Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +Por mi!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi —</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, jes, kaj kio jen?</p> + +<p>HEDDA<br> +Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere —.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo)</span> Hedda, — ho, ĉu estas vero, kion +vi diras! — Tamen, — tamen — tiel mi neniam antaŭe spertis vian +amon. Jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, do estas plej bone ke vi eksciu — ke ĝuste en tiu ĉi tempo — +<span class="staging">(impete, interrompante)</span> Ne, ne, — vi povas pridemandi ĉe onklino +Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! <span class="staging">(kunfrapas la +manojn)</span> Eja, bona Dio, vi —, ĉu tio estus ebla! Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ridante en senrega ĝojo)</span> La servistino! Ne, nun vi estas vere +amuzega, Hedda! La servistino, — tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem +iros tion rakonti al Berte.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(premegas la manojn kiel en malespero)</span> Ho, mi krevos, — mi krevos +en ĉio ĉi!</p> + +<p>TESMAN<br> +En kio do, Hedda? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(malvarme, sinrege)</span> En ĉio tio — ridinda, — Jørgen.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen —. Eble ne estas saĝe, +ke mi ion diru al Berte.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho ja, — kial ne ankaŭ tio?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj +ankaŭ <em>tio</em> ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino +Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, — ege ĝoja!</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg — +por vi?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas +ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, — en tiu scio vere +ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia +sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri <em>tio</em>, mi opinias.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tion mi certe okaze faros. <span class="staging">(denove aspektas maltrankvile kaj +hezitante)</span> Tamen, — tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen +terure pensi pri la kompatinda Ejlert.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Elvsted</b>, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj +supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(salutas rapide kaj diras ekscitite)</span> Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu +pro tio, ke mi revenas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kio okazis al vi, Tea?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho jes, — mi terure timas, ke akcidento okazis al li.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(prenas ŝian brakon)</span> Ho, — vi tion kredas!</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne do. bona Dio, — kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino +Elvsted!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, — ĝuste +kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri +li en la urbo hodiaŭ.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li +iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, — kion oni diris en la pensiono?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ —. Ili +silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(maltrankvile paŝadante)</span> Ni esperu — ni esperu, ke vi misaŭdis, +sinjorino Elvsted!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke +oni ion menciis pri malsanulejo aŭ —</p> + +<p>TESMAN<br> +Malsanulejo!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, — tio do vere neeblas!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, +kaj serĉis lin <em>tie</em>.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vere vi <em>povis</em> decidigi vin al tio, Tea!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis +elteni tiun necertecon.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de +post hieraŭ posttagmeze, ili diris.</p> + +<p>TESMAN<br> +Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!</p> + +<p>TESMAN<br> +Vi, Hedda, — ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj +lokoj —?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi.</p> + +<p class="staging">(<b>Asesoro Brack</b>, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la +antaŭĉambro, kiun <b>Berte</b> malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. +Li aspektas serioze kaj salutas silente.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere.</p> + +<p>TESMAN<br> +Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino +Julle.</p> + +<p>BRACK<br> +Ankaŭ tiun mi ricevis, jes.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(rigardas lin necerte)</span> Ĉu estas okazinta io alia?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, vere estas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekscitita)</span> Io malĝojiga, asesoro Brack?</p> + +<p>BRACK<br> +Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(senvole ekĝemas)</span> Ho, estas io pri Ejlert Løvborg!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(iom rigardas ŝin)</span> Kial Sinjorino ekpensas pri <em>tio</em>? Ĉu eble +Sinjorino jam ion scias —?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> Ne, ne, mi tute nenion scias; sed —</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed bona Dio, diru do!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ŝultrotiras)</span> Nu, — bedaŭrinde, — Ejlert Løvborg estas portita +al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Ho Dio, ho Dio —!</p> + +<p>TESMAN<br> +En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(senvole)</span> Tiom rapide do —!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(lamentante)</span> Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Sed, Tea, — Tea do!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(sen atenti ŝin)</span> Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.</p> + +<p>BRACK<br> +Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, ĉar li kredeble ne mem —! Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi certas ke li mem faris.</p> + +<p>TESMAN<br> +Hedda, — kial vi povas —!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(kiu konstante ŝin rigardas)</span> Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, +sinjorino Tesman.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, kiom terure!</p> + +<p>TESMAN<br> +Li mem do! Jen imagu!</p> + +<p>HEDDA<br> +Sin pafis!</p> + +<p>BRACK<br> +Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino.</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(provas sin regi)</span> Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?</p> + +<p>BRACK<br> +Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed bona Dio, — kie li do tion faris? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(iom necerta)</span> Kie? Jes, kara, — eble li tion faris en sia loĝejo.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la +sepa.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke +oni trovis lin —. Li estis sin pafinta — tra la brusto.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(al <b>Brack</b>)</span> Ĉu estas tra la brusto?</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, — kiel mi diras.</p> + +<p>HEDDA<br> +Do ne tra la tempio?</p> + +<p>BRACK<br> +Tra la brusto, sinjorino Tesman.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ja, ja, — la brusto estas ankaŭ bona.</p> + +<p>BRACK<br> +Kiel, Sinjorino?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(repuŝante)</span> Ho ne, — nenio.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda —!</p> + +<p>TESMAN<br> +Sed diru al mi, — kie vi eksciiĝis pri ĉio tio?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(abrupte)</span> Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(laŭte)</span> Fine heroaĵo!</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(timigita)</span> Dio gardu min, — kion vi diras, Hedda!</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco.</p> + +<p>BRACK<br> +Hm, sinjorino Tesman —</p> + +<p>TESMAN<br> +Beleco! Ne, jen imagu!</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo!</p> + +<p>HEDDA<br> +Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, +kio — kio estis farenda.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en +deliro.</p> + +<p>TESMAN<br> +En malespero li tion faris!</p> + +<p>HEDDA<br> +Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn +kajerojn.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris +ĝin?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, tion li faris ĉi-nokte.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(flustras mallaŭte)</span> Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos.</p> + +<p>BRACK<br> +Hm, estas strange.</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(paŝadante sur la planko)</span> Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la +mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho, se eblus tion rekonstrui!</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Eblus, sinjoro Tesman.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kion vi sugestas?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(serĉas en la poŝo de la robo)</span> Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, +kiujn li kunportis, kiam li diktis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Aĥ —!</p> + +<p>TESMAN<br> +Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis +en la poŝo —</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, permesu al mi rigardi!</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(donas al li amaseton da folietoj)</span> Sed estas tiom konfuzite. Tiom +intermiksite.</p> + +<p>TESMAN<br> +Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus +unu la alian —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho jes, ni almenaŭ provu —</p> + +<p>TESMAN<br> +Ni <em>plenumu</em>! Ni <em>devas</em> sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!</p> + +<p>HEDDA<br> +Vi, Jørgen? Vian vivon?</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj +propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, — vi komprenas min? Ĉu? +Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert.</p> + +<p>HEDDA<br> +Eble tio.</p> + +<p>TESMAN<br> +Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne +utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi +animan trankvilon, ke —</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.</p> + +<p>TESMAN<br> +Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? +Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! +Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Dio, — se nur estus fareble!</p> + +<p class="staging">(<b>Tesman</b> kaj <b>sinjorino Elvsted</b> iras en la malantaŭan ĉambron. +Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la +tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de +la paperoj. <b>Hedda</b> iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. +Iom poste <b>Brack</b> iras al ŝi.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Ho Asesoro, — kia liberiĝo estas en tio ĉi pri +Ejlert Løvborg.</p> + +<p>BRACK<br> +Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas +liberiĝo —</p> + +<p>HEDDA<br> +Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas +libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea +beleco.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm, — kara sinjorino Hedda —</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, +ankaŭ vi, kiel — nu!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin firme)</span> Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble +volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio?</p> + +<p>HEDDA<br> +Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg +havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun — la +heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon +elŝiri sin el la vivofesteno — tiom frue.</p> + +<p>BRACK<br> +Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, — sed mi estas devigata tiri vin el +bela iluzio.</p> + +<p>HEDDA<br> +Iluzio?</p> + +<p>BRACK<br> +El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kiu estas do tiu?</p> + +<p>BRACK<br> +Li ne mortpafis sin mem — libervole.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne libervole!</p> + +<p>BRACK<br> +Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(emociita)</span> Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion?</p> + +<p>BRACK<br> +Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kiujn do?</p> + +<p>BRACK<br> +Unue tiun, ke li jam vere estas morta.</p> + +<p>HEDDA<br> +En la malsanulejo.</p> + +<p>BRACK<br> +Jes. Kaj sen regajni konscion.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kion pli vi prisilentis?</p> + +<p>BRACK<br> +Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro.</p> + +<p>HEDDA<br> +Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne tute. Ĉar mi al vi diru, — Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita +en — la buduaro de fraŭlino Diana.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(volas eksalti, sed refalas)</span> Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne +denove troviĝus hodiaŭ!</p> + +<p>BRACK<br> +Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion +oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu +malaperis —</p> + +<p>HEDDA<br> +Aĥ, — tial do —</p> + +<p>BRACK<br> +Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem +neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo.</p> + +<p>HEDDA<br> +Eble estis ĝi. — Kaj tie, — tie oni trovis lin.</p> + +<p>BRACK<br> +Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin +mortige.</p> + +<p>HEDDA<br> +En la brusto, — jes.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, — ĝi trafis lin en la abdomenon.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno)</span> Aldone tio! Ho ridindaĵo +kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur <em>ĉion</em>, kion +mi nur tuŝas.</p> + +<p>BRACK<br> +Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ +klasifiku sub la fia.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kaj kio estas tio?</p> + +<p>BRACK<br> +La pistolo, kiun li ĉe si havis —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(senspire)</span> Nu! Kio pri ĝi!</p> + +<p>BRACK<br> +Ĝin li devas esti ŝtelinta.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.</p> + +<p>BRACK<br> +Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta —. Ŝ-ŝt!</p> + +<p class="staging">(<b>Tesman</b> kaj <b>sinjorino Elvsted</b> ekstaris ĉe la tablo en la +malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kun la paperoj en ambaŭ manoj)</span> Aŭdu, Hedda, — preskaŭ neeblas +por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, mi imagas.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Volonte. <span class="staging">(rapide)</span> Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la +pianon dume. Jen do!</p> + +<p class="staging">(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, +almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la +malantaŭan ĉambron. <b>Tesman</b> metas la paperfoliojn sur la +skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la +angulo. Li kaj <b>sinjorino Elvsted</b> eksidas kaj rekomencas la laboron. +<b>Hedda</b> revenas.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(malantaŭ la seĝo de <b>sinjorino Elvsted</b>, mole palpante ŝiajn +harojn)</span> Nu, dolĉa Tea, — ĉu eblas pri la monumento de Ejlert +Løvborg?</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin senespere)</span> Ho Dio, — certe fariĝos ege malfacile +trovi sistemon.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de +aliuloj, — tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas.</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. +<b>Brack</b> staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Kion vi diris pri la pistolo?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kial ĝuste ŝtelinta?</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin iom ekzamene)</span> Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi +tie hodiaŭ matene. Ĉu ne?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes.</p> + +<p>BRACK<br> +Vi estis sola kun li, ĉu?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, momenton.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne.</p> + +<p>BRACK<br> +Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton?</p> + +<p>HEDDA<br> +Jes, eble mallongan momenton — eksteren en la antaŭĉambron.</p> + +<p>BRACK<br> +Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĝi estis ene en —</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, sinjorino Hedda?</p> + +<p>HEDDA<br> +La skatolo staris tie sur la skribotablo.</p> + +<p>BRACK<br> +Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie?</p> + +<p>HEDDA<br> +Ne.</p> + +<p>BRACK<br> +Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis +ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi eble havas ĝin?</p> + +<p>BRACK<br> +Ne, la polico ĝin havas.</p> + +<p>HEDDA<br> +Kion la polico faros pri la pistolo?</p> + +<p>BRACK<br> +Serĉos sciiĝon pri la posedanto.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras)</span> Ne, Hedda Gabler, — +ne tiom longe kiom mi silentas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin timeme)</span> Kaj se vi ne silentas, — kio do?</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ŝultrotiras)</span> Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas +ŝtelita.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(firme)</span> Prefere morti!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(ne respondante)</span> Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la +posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos?</p> + +<p>BRACK<br> +Ja, Hedda, — tiam sekvos la skandalo.</p> + +<p>HEDDA<br> +La skandalo!</p> + +<p>BRACK<br> +La skandalo, jes, — kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos +vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja +klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca +mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj +jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj +jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe +kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama +fraŭlino Diana.</p> + +<p>HEDDA<br> +Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas <em>min</em>.</p> + +<p>BRACK<br> +Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al +Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al +li ĝin donis?</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(mallevas la kapon)</span> Vere. Pri tio mi ne pensis.</p> + +<p>BRACK<br> +Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(rigardas supren al li)</span> Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun +vi regas mian korpon kaj animon.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(flustras pli mallaŭte)</span> Plej kara Hedda, — kredu min — mi ne +misuzos la staton.</p> + +<p>HEDDA<br> +Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. +Mallibera. Do mallibera! <span class="staging">(ekstaras impete)</span> Ne, — tiun penson +mi ne eltenos! Neniam.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin duone mokante)</span> Kutime oni rezignas antaŭ la +neevitebleco.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(reciprokas lian rigardon)</span> Ja, eble.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la skribotablo.)</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman)</span> Ĉu vi +do sukcesas, Jørgen? Ĉu?</p> + +<p>TESMAN<br> +Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi.</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jen imagu! <span class="staging">(rapidas leĝere per la manoj tra la +hararo de <b>sinjorino Elvsted</b>)</span> Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun +vi sidas ĉi tie kune kun Tesman — ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune +kun Ejlert Løvborg.</p> + +<p>ELVSTED<br> +Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ho, tio certe venos — kun la paso de tempo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Ja, sciu, Hedda, — jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian +percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro.</p> + +<p>HEDDA<br> +Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?</p> + +<p>TESMAN<br> +Ne, absolute nenio. <span class="staging">(turnas la kapon)</span> De nun vi vere devas esti +tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(kun ekrigardo al Hedda)</span> Estos por mi ega plezuro.</p> + +<p>HEDDA<br> +Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur +la sofo.</p> + +<p>TESMAN<br> +Jes, tion faru, kara. Ĉu?</p> + +<p class="staging">(<b>Hedda</b> iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn +post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan +dancmelodion tie ene sur la piano.)</p> + +<p>ELVSTED<br> +<span class="staging">(eksaltas de sur la seĝo)</span> Hu, kio do estas!</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(kuras al la pordaperturo)</span> Sed, plej kara Hedda, — ne ludu do por +danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj)</span> Kaj ankaŭ onklinon +Julle. Kaj la tutan aron. — De nun mi estos silenta.</p> + +<p class="staging">(Ŝi denove fermas post si.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(ĉe la skribotablo)</span> Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga +laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, — vi transloĝiĝu al onklino +Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante +<em>tie</em>. Ĉu?</p> + +<p>ELVSTED<br> +Jes, estus eble pli bone —</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(en la malantaŭa ĉambro)</span> Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed +kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie?</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(foliumas la paperojn)</span> Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, +ke li tamen vizitos vin.</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(sur la apogseĝo, krietas ĝoje)</span> Kun plezuro ĉiun laŭvican +vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni +du!</p> + +<p>HEDDA<br> +<span class="staging">(klare kaj aŭdeble)</span> Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? +Vi, kia sola koko en la korto — —</p> + +<p class="staging">(Pafo aŭdiĝas tie ene. <b>Tesman</b>, <b>sinjorino Elvsted</b> kaj <b>Brack</b> +eksaltas.)</p> + +<p>TESMAN<br> +Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn.</p> + +<p class="staging">(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. <b>Sinjorino Elvsted</b> same. +<b>Hedda</b> kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. +Konfuzita <b>Berte</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>TESMAN<br> +<span class="staging">(krias al <b>Brack</b>)</span> Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!</p> + +<p>BRACK<br> +<span class="staging">(duone paralizita sur la apogseĝo)</span> Sed Dio kompatu, — tiaĵon oni +ja <em>ne faras!</em></p> + +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** + +***** This file should be named 19183-h.htm or 19183-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19183/ + +Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + |
