diff options
Diffstat (limited to '19183-0.txt')
| -rw-r--r-- | 19183-0.txt | 6598 |
1 files changed, 6598 insertions, 0 deletions
diff --git a/19183-0.txt b/19183-0.txt new file mode 100644 index 0000000..157dfff --- /dev/null +++ b/19183-0.txt @@ -0,0 +1,6598 @@ +The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Hedda Gabler + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** + + + + +Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly + + + + + + +HENRIK IBSEN + +HEDDA GABLER + +Dramo en kvar aktoj + +(1890) + +Tradukis +Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s +Postboks 54. N - 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82 +ISBN 82-91707-61-8 + + +ROLOJ: + + JØRGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio + SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino + FRAŬLINO JULIANE TESMAN, lia onklino + SINJORINO ELVSTED + ASESORO BRACK + EJLERT LØVBORG + BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman + + (Brack prononciĝas: _Brak_ + Jochum prononciĝas: _Jokum_ + ø prononciĝas: franca _eu_ aŭ germana _oe_) + +(La intrigo okazas en la vilao de _Tesman_ en la okcidenta +parto de la urbo.) + + + + +UNUA AKTO + + +(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj +koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun +flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan +ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra +muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. +Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun +flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera +verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur +la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj +ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela +porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du +taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda +tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la +vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras +etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la +malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super +tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de +generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra +kupolo. -- Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en +vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj +kuŝas dikaj tapiŝoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra +pordo.) + +(_Fraŭlino Juliane Tesman_, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de +la antaŭĉambro, akompanata de _Berte_, kiu portas bukedon, +ĉirkaŭvolvitan de papero. _Fraŭlino Tesman_ estas bonaspekta kaj +bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita +en griza promena vesto. _Berte_ estas iom aĝa servistino kun +ordinara kampara aspekto.) + +FRAŬLINO TESMAN +(haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mi +kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis. + +BERTE +(same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, -- tiom +malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio +mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por +ripozi. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili +almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitra +pordo kaj tute malfermas ĝin) + +BERTE +(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi +se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, +fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon) + +FRAŬLINO TESMAN +Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis +por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi. + +BERTE +(plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom +da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj. + +FRAŬLINO TESMAN +Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. +Vidu, Jørgen _devas_ havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja +kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto. + +BERTE +Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas +hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la +nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la +bezonoj de tiu malsana homo. + +FRAŬLINO TESMAN +Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi +kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne +bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte. + +BERTE +Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino. Mi multe timas, ke mi +ne povos sufiĉe kontentigi al la juna sinjorino. + +FRAŬLINO TESMAN +Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos io tia. + +BERTE +Ĉar aspekte ŝi estas tre pretendema. + +FRAŬLINO TESMAN +Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio ŝi estis +kutimita dum la generalo vivis. Ĉu vi memoras, kiam ŝi kune kun sia +patro rajdis laŭ la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo +en la ĉapelo? + +BERTE +Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke fariĝus +paro el ŝi kaj la kandidato. + +FRAŬLINO TESMAN +Ankaŭ mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne +titolu Jørgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro". + +BERTE +Jes, ankaŭ la juna sinjorino menciis tion -- ĉinokte, -- ĵus kiam +ili envenis la pordon. Ĉu vere _estas_ tiel, fraŭlino? + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro +eksterlande. Nun dum la vojaĝo, komprenu. Pri tio mi aŭdis eĉ ne +vorteton, -- antaŭ ol li mem rakontis tie malsupre sur la ŝipkajo. + +BERTE +Jes, ja, li certe kapablas fariĝi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_ +estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaŭ volis komenci kuraci +homojn. + +FRAŬLINO TESMAN +Ne, ne estas tia doktoro, kia li fariĝis. -- (kapskuas +signifoplene) Tamen baldaŭ vi eble nomu lin io alia, kio estas +ankoraŭ pli grandioza. + +BERTE +Ĉu vere! Kio estos tio, fraŭlino? + +FRAŬLINO TESMAN +(ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se +karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio fariĝis +el lia knabeto! (ĉirkaŭrigardas) Sed aŭskultu, Berte, -- kial vi +_jenon_ faris? -- Forprenis la kovraĵojn de ĉiuj mebloj? + +BERTE +Sinjorino diris, ke mi tion faru. Ŝi ne ŝatas kovraĵojn sur la +seĝoj, ŝi diris. + +FRAŬLINO TESMAN +Ĉu ili do uzos ĉi tiun ĉambron -- ĉiutage? + +BERTE +Jes, ŝajne. Almenaŭ laŭ Sinjorino. Ĉar li mem, -- la doktoro, -- +li nenion diris. + +(_Jørgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la +malantaŭa ĉambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas +mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, +ronda, kontenta vizaĝo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas +okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma +vestaĵo.) + +FRAŬLINO TESMAN +Bonan matenon, bonan matenon, Jørgen! + +TESMAN +(ĉe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimiĝas kaj +vigle agitas ŝian manon) Vi, ĉi tie -- tiom frue en la tago! Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi. + +TESMAN +Kaj tio eĉ se vi ne havis sufiĉan ripozon dum la nokto! + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, neniel afektas min. + +TESMAN +Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro ĝentile akompanis +min ĝis la pordo. + +TESMAN +Domaĝe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem +vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, vere ege multe da skatoloj ŝi havis. + +BERTE +(al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, ĉu estus io pri +kio mi povus ŝin helpi? + +TESMAN +Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se ŝi ion deziras, ŝi sonorigos, +ŝi diris. + +BERTE +(dekstren) Nu tiel. + +TESMAN +Sed jen, -- kunprenu tiun ĉi valizon. + +BERTE +(prenas ĝin) Mi metos ĝin en la subtegmentejon. + +(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) + +TESMAN +Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plenŝtopita de nuraj +kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. +Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis -- + +FRAŬLINO TESMAN +Jes certe, vi ne malŝparis vian tempon dum la nuptovojaĝo, vi, +Jørgen. + +TESMAN +Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian ĉapelon. Jen! permesu al +mi malnodi la banton. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +(dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio ĉi estas ja kvazaŭ vi +ankoraŭ estus hejme ĉe ni. + +TESMAN +(turnas la ĉapelon en sia mano) Jen, -- kian belan, grandiozan +ĉapelon vi havigis al vi! + +FRAŬLINO TESMAN +Mi aĉetis ĝin pro Hedda. + +TESMAN +Pro Hedda? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate. + +TESMAN +(karese frapetas ŝian vangon) Vi ja pensas pri ĉio, vi, onklino +Julle! (metas la ĉapelon sur seĝon ĉe la tablo) Kaj nun, -- jen, +-- ni eksidu ĉi tie en la sofo. Kaj iom babilu ĝis Hedda venos. + +(Ili sidigas sin; ŝi metas sian sunombrelon en la angulon de la +sofo.) + +FRAŬLINO TESMAN +(prenas ambaŭ liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas +denove havi vin vigle vivanta antaŭ miaj okuloj, Jørgen! Ho vi, filo +de nia karmemora Jochum! + +TESMAN +Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por +mi kaj patro kaj patrino. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, mi certe scias, ke vi daŭre amos viajn maljunajn onklinojn. + +TESMAN +Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo atendebla por ŝi, +povrulino. Ŝi kuŝas tiel, kiel ŝi kuŝis dum tiuj multaj jaroj. +Sed Dio permesu al mi havi ŝin ankoraŭ iom da tempo! Ĉar alie mi +ne scias por kio vivi, Jørgen. Eĉ pli nun, komprenu, kiam mi ne plu +havas vin por kiu mastrumi. + +TESMAN +(frapetas ŝian dorson) Nu, nu, nu, --! + +FRAŬLINO TESMAN +(abrupte ŝanĝas temon) Kaj jen eĉ imagi ke vi estas edziĝinta +viro, Jørgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La +ĉarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Ŝi, kiu havis tiom da +amindumantoj ĉirkaŭ si! + +TESMAN +(kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas +sufiĉe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Ĉu +ne? + +FRAŬLINO TESMAN +Kaj ke vi ankaŭ povis fari tian longan nuptovojaĝon! Pli ol kvin, +-- preskaŭ ses monatojn -- + +TESMAN +Nu, -- por mi estis ja ia studvojaĝo samtempe. Kiom da arkivoj kiom +mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara! + +FRAŬLINO TESMAN +Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallaŭte) Sed aŭskultu +nun, Jørgen, -- ĉu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan? + +TESMAN +De la vojaĝo? + +FRAŬLINO TESMAN +J-e-e-s. + +TESMAN +Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la +leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja +rakontis al vi hieraŭ. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- ĉu vi ne havas iujn, -- +iujn tiajn -- esperojn --? + +TESMAN +Esperojn? + +FRAŬLINO TESMAN +Dio mia, Jørgen, -- mi ja estas via maljuna onklino! + +TESMAN +Jes certe mi havas esperojn, ho jes. + +FRAŬLINO TESMAN +Nu? + +TESMAN +Mi havas ja la plej bonajn esperojn fariĝi profesoro post nelonge. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, profesoro, jes -- + +TESMAN +Aŭ, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi fariĝos. Sed +kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias! + +FRAŬLINO TESMAN +(ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (ŝanĝas temon) -- +Sed ni parolis pri la vojaĝo. -- Ĝi certe postulis multe da mono, +Jørgen? + +TESMAN +Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe. + +FRAŬLINO TESMAN +Sed mi vere ne komprenas, ke ĝi estis sufiĉa por du. + +TESMAN +Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojaĝas. Ĉar tio +estas ekstreme pli multekosta, laŭdire. + +TESMAN +Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda +_devis_ havi tiun vojaĝon, onklino! Ŝi vere _devis_. Io alia ne +konvenus. + +FRAŬLINO TESMAN +Ne, ne, ja ne konvenus. Ĉar nuptovojaĝo estas ja kutimo nuntempe. +-- Sed diru nun, -- ĉu vi jam sufiĉe trarigardis la apartamenton? + +TESMAN +Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heliĝo. + +FRAŬLINO TESMAN +Kaj kiel ĉio al vi plaĉas? + +TESMAN +Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni +uzu la du malplenajn ĉambrojn, kiuj situas inter jena malantaŭa +ĉambro kaj la dormoĉambro de Hedda? + +FRAŬLINO TESMAN +(ridetas) Ho, mia kara Jørgen, tiujn vi certe bezonos -- post iom da +tempo. + +TESMAN +Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Ĉar kiam mia libraro kreskos, +tiam --. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Ĝuste, mia kara knabo. Ĝuste pri via libraro mi pensis. + +TESMAN +Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaŭ nia fianĉiĝo, ŝi ja +ofte diris, ke ŝi nenie ŝatus loĝi krom en la vilao de ministrino +Falk. + +FRAŬLINO TESMAN +Jen imagu, -- ke okazis, ke ĝi estis por vendo. Ĵus post via +foriro. + +TESMAN +Jes, onklino Julle, bonŝanco akompanis nin. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Sed multekoste, mia kara Jørgen! Multekoste estos por vi, -- ĉio +ĉi. + +TESMAN +(rigardas ŝin iom timeme) Jes, eble fariĝos, onklino? + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, granda Dio! + +TESMAN +Kiom, vi opinias? Proksimume? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Ne, tio neeblas por mi scii antaŭ ol ni estos ricevintaj ĉiujn +fakturojn. + +TESMAN +Nu, feliĉe ke asesoro Brack akiris avantaĝajn kondiĉojn por mi. +Tion li mem skribis en letero al Hedda. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. -- Krome por mebloj kaj +tapiŝoj mi garantiis. + +TESMAN +Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis _vi_ doni? + +FRAŬLINO TESMAN +Mi asignis miajn rentojn. + +TESMAN +(eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina! + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara. + +TESMAN +(starigas sin antaŭ ŝin) Sed ĉu vi tute freneziĝis, onklino! +Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina. + +FRAŬLINO TESMAN +Nu, nu, -- ne ekscitiĝu pro tio. Estas ja nur afero de formo, +komprenu. Tion ankaŭ diris asesoro Brack. Ĉar estas li, kiu tiom +bonvoleme ordigis ĉion por mi. Nur afero de formo, li diris. + +TESMAN +Jes, eble bone. Sed tamen -- + +FRAŬLINO TESMAN +Ĉar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, +eĉ se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni komence --? Estus ja nur +ia feliĉo por ni. + +TESMAN +Ho, onklino, -- neniam vi laciĝas oferi vin por mi! + +FRAŬLINO TESMAN +(ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn ŝultrojn) Ĉu mi do +havas iun alian ĝojon en tiu ĉi mondo, krom ebenigi la vojon por +vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin +teni. Kaj nun ni staras ĉe la celo, kara! Aspektis malespere +kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jørgen! + +TESMAN +Jes, estas strange kiel ĉio aranĝis sin avantaĝe. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontraŭstaris vin -- kaj volis bari al vi la +vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jørgen! Tiu kiu +estis por vi la plej danĝera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj +nun li kuŝas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta +homo. + +TESMAN +Ĉu vi ion aŭdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojaĝis? + +FRAŬLINO TESMAN +Nenion krom tio ke li eldonus novan libron. + +TESMAN +Kion? Ejlert Løvborg? Ĵus nun? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, tion oni diras. Dio scias ĉu ĝi ion valoras, ĉu? Ne, sed kiam +la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jørgen! Pri kio +ĝi temos? + +TESMAN +Ĝi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko. + +FRAŬLINO TESMAN +Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaŭ pri tia temo! + +TESMAN +Cetere eble daŭros ankoraŭ longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn +kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas +la filo de karmemora Jochum. + +TESMAN +Mi tre antaŭĝojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis +mian propran domon kaj hejmon kie labori. + +FRAŬLINO TESMAN +Kaj antaŭ ĉio nun, kiam vi gajnis ŝin, kiun via koro sopiris, kara +Jørgen. + +TESMAN +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- ŝi +estas ja la plej ŝatinda el ĉio! (rigardas al la pordo) Jen mi +kredas, ke ŝi venas. Ĉu? + +(_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantaŭa ĉambro. Ŝi estas +sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizaĝo kaj staturo aspektas noble. +La koloro de la haŭto iom pala. La okuloj estas ŝtalgrizaj kaj +esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, +sed ne tre densa. Ŝi estas vestita en eleganta, libere pendanta +antaŭtagmeza kostumo.) + +FRAŬLINO TESMAN +(iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan +matenon! + +HEDDA +(donas al ŝi la manon) Bonan matenon, kara fraŭlino Tesman! +Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable. + +FRAŬLINO TESMAN +(aspektas iom ĝenata) Nu, -- ĉu la juna sinjorino bone dormis en +sia nova hejmo? + +HEDDA +Nu ja, dankon! Elteneble. + +TESMAN +(ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere +dormis profunde kiel ŝtono, kiam mi ellitiĝis. + +HEDDA +Feliĉe. Krome oni devas ja sin kutimigi al ĉio nova, fraŭlino +Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la +ĉambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas +kvazaŭ maro da suno. + +FRAŬLINO TESMAN +(iras al la pordo) Nu, do ni ĝin fermu. + +HEDDA +Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli +malakran lumon. + +TESMAN +(ĉe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron +kaj ankaŭ freŝan aeron. + +HEDDA +Jes, freŝa aero estas ĉi tie vere bezonata. Ĉiuj tiuj benitaj +floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, fraŭlino Tesman! + +FRAŬLINO TESMAN +Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke ĉio statas bone, -- dank' al Dio! +Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al ŝi, kiu kuŝas kaj +sopire atendas, la kompatinda. + +TESMAN +Do vi kore salutu ŝin multfoje de mi. Kaj diru al ŝi, ke mi faros +viziton al ŝi iom poste hodiaŭ. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jørgen -- (serĉas en la +poŝo de sia robo) Tion mi preskaŭ forgesis. Jen io kion mi +kunportis por vi. + +TESMAN +Kio estas do tio, onklino? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +(eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas ĝin al li) Jen, +mia kara knabo. + +TESMAN +(elpakas) Ho, bona Dio, -- ĉu vi vere gardis ilin por mi, onklino +Julle! Hedda! Estas vere kortuŝe, kara! Ĉu? + +HEDDA +(ĉe la etaĝeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas? + +TESMAN +Miaj malnovaj matenŝuoj! La pantofloj, vidu! + +HEDDA +Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojaĝo. + +TESMAN +Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimiĝas al ŝi) Jen, +rigardu ilin, Hedda! + +HEDDA +(iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min. + +TESMAN +(postsekvas ŝin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kuŝante +en sia lito. Eĉ malsana kia ŝi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom +da memoroj ili revokas. + +HEDDA +(ĉe la tablo) Efektive ne por mi. + +FRAŬLINO TESMAN +Pri tio Hedda ja pravas, Jørgen. + +TESMAN +Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam ŝi apartenas al la familio -- + +HEDDA +(interrompante) Kun tiu ĉambristino ni certe neniam interakordos, +Tesman. + +FRAŬLINO TESMAN +Ne interakordos kun Berte? + +TESMAN +Kara, -- kial vi _tiel_ ekpensas? Ĉu? + +HEDDA +(montras) Jen rigardu! Tie ŝi postlasis sian malnovan ĉapelon sur +la seĝo. + +TESMAN +(konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do +--! + +HEDDA +Imagu, -- se iu venus kaj tiaĵon vidus. + +TESMAN +Tamen, Hedda, estas ja la ĉapelo de onklino Julle! + +HEDDA +Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +(prenas la ĉapelon) Jes vere, ĝi estas mia. Kaj cetere ĝi ne +estas malnova, kara sinjorineto Hedda. + +HEDDA +Mi vere ne proksime rigardis ĝin, fraŭlino Tesman. + +FRAŬLINO TESMAN +(ligas la ĉapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun +portas ĝin. Jes, Dio scias ke tiel estas. + +TESMAN +Kaj grandioza ĝi estas. Vere grandioza! + +FRAŬLINO TESMAN +Nu, ne bombastu, mia kara Jørgen. (ĉirkaŭrigardas) La sunombrelon +--? Nu, jen. (prenas ĝin) Ĉar ankaŭ tiu estas mia. (grumbletas) +Ne tiu de Berte. + +TESMAN +Novan ĉapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda! + +HEDDA +Belaj, eĉ belegaj ili estas. + +TESMAN +Jes, ĉu ne? Ĉu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaŭ ol vi +foriros! Vidu kiom belega ŝi estas! + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, kara, _tio_ estas ja nenio nova. Hedda estis ja ĉarmega ĉiujn +siajn tagojn. (ŝi kapsalutas kaj foriras dekstren) + +TESMAN +(sekvas ŝin) Jes, sed ĉu vi rimarkis ke ŝi fariĝis iomete +korpulenta kaj floranta? Kiom ŝi ete dikiĝis dum la vojaĝo? + +HEDDA +(transpaŝas la plankon) Ho, lasu nun tion --! + +FRAŬLINO TESMAN +(haltas kaj sin turnas) Dikiĝis? + +TESMAN +Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam ŝi portas +tiun robon. Sed _mi_, kiu havas okazon -- + +HEDDA +(ĉe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn! + +TESMAN +Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo -- + +HEDDA +(abrupte, interrompante) Mi estas nun ĝuste tia, kia mi estis je la +forvojaĝo. + +TESMAN +Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Ĉu ne +ankaŭ al vi tiel aspektas, onklino? + +FRAŬLINO TESMAN +(kunplektas la manojn kaj rigardas ŝin) Rava, -- rava, -- rava +estas Hedda. (iras al ŝi, per ambaŭ manoj klinigas ŝian kapon, +kaj kisas ŝian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro +Jørgen. + +HEDDA +(sin zorgeme deŝirante) Ho --! Lasu min nun. + +FRAŬLINO TESMAN +(en kvieta kortuŝo) Ĉiun opan tagon mi enrigardos ĉe vi du. + +TESMAN +Jes, tion faru, onklino. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Adiaŭ, adiaŭ! + +(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. _Tesman_ akompanas ŝin +elen. La pordo restas malferma. Oni aŭdas _Tesman_ ripeti siajn +salutojn al onklino _Rina_, kaj danki pro la matenŝuoj) + +(Samtempe _Hedda_ iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la +brakojn, pugnigas la manojn kvazaŭ en kolero. Ŝi tiras la kurtenojn +for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.) + +(Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.) + +TESMAN +(prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, +Hedda? + +HEDDA +(denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la +foliaron. Ĝi estas tre flava. Kaj kiom velka! + +TESMAN +(enpakas la ŝuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja +Septembro. + +HEDDA +(denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro. + +TESMAN +Ĉu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaŭ +solene? Ĉu vi povas kompreni ŝian konduton? Ĉu? + +HEDDA +Mi apenaŭ konas ŝin. Ĉu ŝi ne ofte estas tia? + +TESMAN +Ne, ne kia hodiaŭ. + +HEDDA +(iras for de la vitra pordo) Ĉu vi kredas, ke ŝi sentas sin +afliktita pro tio pri la ĉapelo? + +TESMAN +Eh, ne multe. Eble iom en la momento -- + +HEDDA +Sed kia maniero estas do tio, deĵeti la ĉapelon ĉi tie en la +salono. Tio ne estas kutimo. + +TESMAN +Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros. + +HEDDA +Cetere mi certe trankviligos ŝin. + +TESMAN +Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus! + +HEDDA +Kiam vi iros al ili poste hodiaŭ, vi povos ja inviti ŝin ĉe ni por +la vespero. + +TESMAN +Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaŭ alia afero, per kiu vi +povus ege ĝojigi ŝin. + +HEDDA +Nu? + +TESMAN +Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli ŝin. Pro mi, Hedda? +Ĉu? + +HEDDA +Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris +iam antaŭe. Mi provos nomi ŝin onklino. Kaj tio sufiĉu. + +TESMAN +Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, +nun -- + +HEDDA +Hm, -- mi ne ĝuste scias ĉu -- + +(Ŝi iras trans la plankon al la porda aperturo.) + +TESMAN +(iom poste) Ĉu io estas al vi, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Ĝi ne bone harmonias kun la +aliaj mebloj. + +TESMAN +La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi aranĝu por ĝin ŝanĝi. + +HEDDA +Ne, ne, -- ne ŝanĝi. Mi ne volas malhavi ĝin. Prefere ni metu ĝin +tien en la malantaŭan ĉambron. Kaj anstataŭe ni povos havi alian +ĉi tie. Laŭokaze, mi opinias. + +TESMAN +(iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari. + +HEDDA +(prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis ĉi tie +ĉinokte, kiam ni venis. + +TESMAN +Eble onklino Julle kunportis ilin por vi. + +HEDDA +(rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas ĝin kaj legas) +"Revenos iom poste". Ĉu vi povas diveni de kiu? + +TESMAN +Ne. De kiu do? Ĉu? + +HEDDA +Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted". + +TESMAN +Ĉu vere? Sinjorino Elvsted! Fraŭlino Rysing, kiel ŝi nomiĝis +antaŭe. + +HEDDA +Jes, ĝuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu ŝi parade +sensaciis. Via antaŭa flamo, laŭdire. + +TESMAN +(ridas) Nu, ne daŭris longe. Kaj estis ja antaŭ ol mi konatiĝis +kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke ŝi estas en la urbo. + +HEDDA +Strange ke ŝi vizitas nin. Mi konas ŝin ja nur de la instituto. + +TESMAN +Jes, mi vere ne vidis ŝin de post -- Dio scias, kiom da tempo. +Strange ke ŝi eltenas tie norde en tia izolejo. Ĉu? + +HEDDA +(iom pripensas kaj subite diras) Aŭdu, Tesman, -- ĉu ne estas tie +norde, ke li loĝas, -- tiu, -- Ejlert Løvborg? + +TESMAN +Jes, estas ĝuste norde en tiu regiono. + +(_Berte_ venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro) + +BERTE +Sinjorino, nun ŝi revenis, tiu sinjorino, kiu antaŭ iom da tempo +enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino +tenas. + +HEDDA +Aha, ŝi venis? Jes, envenigu ŝin. + +(_Berte_ malfermas la pordon por _sinjorino Elvsted_, kaj mem eliras. +-- _Sinjorino Elvsted_ estas stature svelta kun belaj, molaj +vizaĝtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, +kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaŭ +blankeflava, kaj neordinare riĉa kaj ondanta. Ŝi estas nur paron da +jaroj pli juna ol _Hedda_. La vestaĵo estas malhela vizitkostumo, +eleganta, sed ne tute laŭ la plej nova modo.) + +HEDDA +(proksimiĝas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Ŝatinde +foje revidi vin. + +ELVSTED +(nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste +renkontiĝis. + +TESMAN +(donas al ŝi la manon) Kaj same ni du. Ĉu? + +HEDDA +Dankon pro viaj ravaj floroj -- + +ELVSTED +Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraŭ posttagmeze. Sed mi +sciiĝis, ke vi estas for, vojaĝante -- + +TESMAN +Vi ĵus venis urben? Ĉu? + +ELVSTED +Mi venis ĉi tien hieraŭ tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi +aŭdis, ke vi ne estas hejme. + +HEDDA +Malesperis! Kial do? + +TESMAN +Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi volus diri -- + +HEDDA +Espereble ne estas malbono okazonta? + +ELVSTED +Vere estas. Kaj mi konas eĉ ne unu homon ĉi tie, al kiu mi povus +min turni. + +HEDDA +(metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu ĉi tien +sur la sofon -- + +ELVSTED +Ho, mi havas eĉ ne momentan kvieton sidi! + +HEDDA +Certe vi havas. Nu, venu. + +(Ŝi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas +apud ŝi.) + +TESMAN +Nu? Kaj kio, Sinjorino --? + +HEDDA +Ĉu io eksterordinara okazis tie norde ĉe vi? + +ELVSTED +Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min +miskomprenu -- + +HEDDA +Sekve vi vere plej saĝe faros malkaŝe rakonti, sinjorino Elvsted. + +TESMAN +Ĉar estas ja pro tio, ke vi venas. Ĉu? + +ELVSTED +Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, +-- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaŭ Ejlert Løvborg estas en la +urbo. + +HEDDA +Løvborg estas --! + +TESMAN +Ĉu vere! Ejlert Løvborg revenis! Jen imagu, Hedda! + +HEDDA +Ho Dio, mi ja aŭdas. + +ELVSTED +Li jam estas ĉi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En +ĉi danĝera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo troviĝanta ĉi +tie. + +HEDDA +Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin? + +ELVSTED +(rigardas ŝin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la +infanoj. + +HEDDA +Por viaj infanoj? + +ELVSTED +Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas. + +HEDDA +Do, por la edzinfanoj. + +ELVSTED +Jes. + +TESMAN +(iom hezitante) Ĉu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi, +-- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al +tio? Ĉu? + +ELVSTED +Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallaŭdindan faris. + +TESMAN +Vere ne? Jen imagu, Hedda! + +HEDDA +Mi aŭdas. + +ELVSTED +Eĉ ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen +--. Nun, kiam mi scias, ke li estas ĉi tie -- en la granda urbo --. +Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li. + +TESMAN +Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Ĉe vi kaj via +edzo? Ĉu? + +ELVSTED +Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentiĝis en kvieto tie +fore ĉe ni. + +TESMAN +Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron. + +ELVSTED +Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel +iom ĝenerale. Okazis antaŭ dek kvar tagoj. Kaj ĉar la publiko ĝin +aĉetis kaj legis tiom avide -- kaj ĝi vekis tian grandan atenton -- + +TESMAN +Nu, jenon ĝi do faris? Do certe estas io, kion li havis kŭsanta ĉe +si de la bonaj tagoj. + +ELVSTED +De pli frue, vi opinias? + +TESMAN +Nu jes. + +ELVSTED +Ne, li ĉion skribis norde ĉe ni. Nun -- la lastan jaron. + +TESMAN +Vere ĝojige aŭdi. Hedda! Jen imagu! + +ELVSTED +Ah jes, se nur daŭrus. + +HEDDA +Ĉu vi renkontis lin ĉi tie? + +ELVSTED +Ankoraŭ ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed ĉi-matene mi +fine sukcesis. + +HEDDA +(rigardas ŝin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via +edzo -- hm -- + +ELVSTED +(skuiĝas nervoze) De mia edzo! Kio? + +HEDDA +Ke li sendas _vin_ al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por +atenti sian amikon. + +ELVSTED +Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaŭ -- +kelkaj aĉetoj, kiujn mi devus fari. + +HEDDA +(ridetas supraĵe) Do, tio estas ja alia afero. + +ELVSTED +(ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, +amike akceptu Ejlert Løvborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe +faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas +ja ĝuste la samaj studoj, kiujn vi ambaŭ faras. La samaj sciencoj, +-- laŭ mia kompreno. + +TESMAN +Nu, tiel estis ja almenaŭ pasinte. + +ELVSTED +Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaŭ vi -- ke +vi zorge atentu lin. Ĉu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al +mi? + +TESMAN +Jes, tre volonte, sinjorino Rysing -- + +HEDDA +Elvsted. + +TESMAN +Mi certe faros por Ejlert ĉion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu. + +ELVSTED +Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, +dankon, dankon! (timigita) Ĉar mia edzo ja tiom multe ŝatas lin! + +HEDDA +(ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Ĉar eble li ne +venos al vi tiel el propra instigo. + +TESMAN +Jes, estus eble pli ĝuste, tiel, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias. + +ELVSTED +(pete) Ho jes, se vi tion volus! + +TESMAN +Mi skribos tuj ĉi-momente. Ĉu vi havas lian adreson, sinjorino -- +sinjorino Elvsted? + +ELVSTED +Jes. (prenas el la poŝo slipeton, kaj donas al li) Jen ĝi estas. + +TESMAN +Bone, bone. Mi eniros -- (ĉirkaŭrigardas) Momenton, -- la +pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri) + +HEDDA +Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaŭ sufiĉe longe. + +TESMAN +Jes certe, tion mi faru. + +ELVSTED +Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li! + +TESMAN +Ne, tio ja estas memkomprenebla. Ĉu? + +(Li trairas la malantaŭan ĉambron dekstren.) + +HEDDA +(proksimiĝas al _sinjorino Elvsted_, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni +batis du muŝojn en unu frapo. + +ELVSTED +Kiel tio? + +HEDDA +Ĉu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin? + +ELVSTED +Jes, por skribi tiun leteron -- + +HEDDA +Kaj por mi sola paroli kun vi. + +ELVSTED +(konfuzita) Pri tio sama! + +HEDDA +Jes, ĝuste pri tio. + +ELVSTED +(timigita) Tamen ne _estas_ pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli! + +HEDDA +Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen +venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune. + +(Ŝi devigas _sinjorinon Elvsted_ eksidi sur la apogseĝon apud la +forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.) + +ELVSTED +(timema, rigardas sian horloĝon) Sed kara, bona Sinjorino --. Mi +vere intencis nun foriri. + +HEDDA +Ho, ne tiom urĝas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via +hejmo. + +ELVSTED +Ho, estas ĝuste _tio_, kion mi plej malvolonte tuŝu. + +HEDDA +Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto. + +ELVSTED +Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis! + +HEDDA +Vi min timis? + +ELVSTED +Jes, mi estis ege timema. Ĉar kiam ni renkontiĝis en la ŝtuparo, +vi kutimis taŭzi miajn harojn. + +HEDDA +Ne, ĉu mi _tion_ faris? + +ELVSTED +Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min. + +HEDDA +Ho, tio estis ja nur babilaĉo, vi komprenu. + +ELVSTED +Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaŭ -- ni +disiĝis -- foren disiĝis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege +malsimilaj. + +HEDDA +Nu, do ni denove alproksimiĝu. Aŭskultu nun! En la instituto ni +intimiĝis kaj antaŭnomis unu la alian -- + +ELVSTED +Ne, en tio vi certe eraras. + +HEDDA +Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, +nun kiel antaŭe. (proksimiĝas sur la tabureto) Jen! (kisas ŝin +sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda. + +ELVSTED +(premas kaj frapetas ŝiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco +--! Al tio mi tute ne estas kutimiĝinta. + +HEDDA +Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antaŭe, kaj nomas vin +mia kara Tora. + +ELVSTED +Tea mi nomiĝas. + +HEDDA +Jes ĝuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas ŝin kompateme) Do +vi ne kutimiĝis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra +hejmo? + +ELVSTED +Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis. + +HEDDA +(iom rigardas ŝin) Mi komprenetis, ke estus io tia. + +ELVSTED +(rigardas antaŭen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes. + +HEDDA +Mi ne certe memoras nun. Sed ĉu ne estis unue kiel mastrumistino, ke +vi venis tien norde al la notario? + +ELVSTED +Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- ŝi estis +malsaneca, -- kaj plej ofte kuŝis en lito. Jen, mi devis ankaŭ +ŝarĝi min pri la mastrumado. + +HEDDA +Sed poste, -- fine, vi fariĝis dommastrino. + +ELVSTED +(peze) Jes, fine mi tio fariĝis. + +HEDDA +Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume? + +ELVSTED +Post kiam mi edziniĝis? + +HEDDA +Jes. + +ELVSTED +Estas nun kvin jaroj de tiam. + +HEDDA +Jes, ĝuste; tiom devas esti. + +ELVSTED +Ho, tiuj kvin jaroj --! Aŭ pli ĝuste la du -- tri lastaj. Ho, se +vi, Sinjorino, povus imagi al vi -- + +HEDDA +(frapetas ŝian manon) _Sinjorino_? Hontu, Tea! + +ELVSTED +Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj kompreni -- + +HEDDA +(preterpase rimarkante) Ejlert Løvborg loĝas ja tie norde dum tri +jaroj, mi opinias. + +ELVSTED +(rigardas ŝin iom necerte) Ejlert Løvborg? Jes -- li faras. + +HEDDA +Ĉu vi konis lin jam ĉi tie en la urbo? + +ELVSTED +Apenaŭ. Nu ja, -- de nomo, kompreneble. + +HEDDA +Sed tie norde, -- li do venis en vian domon? + +ELVSTED +Jes li vizitis nin ĉiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Ĉar +laŭtempe mi sola ne kapablis ĉion fari. + +HEDDA +Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li verŝajne ofte vojaĝas? + +ELVSTED +Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario li +devas ofte vojaĝi ĉirkaŭe en la distrikto. + +HEDDA +(apogante sin al la seĝbrako) Tea, -- kompatinda, dolĉa Tea, -- +nun vi ĉion rakontu al mi, -- tiel kiel estas. + +ELVSTED +Jes, kaj jen vi demandu. + +HEDDA +Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- ĉiutagaj +rilatoj. Ĉu li traktas vin bone? + +ELVSTED +(eviteme) Li certe mem kredas, ke li ĉion plej eble bone faras. + +HEDDA +Ŝajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek +jarojn pli maljuna? + +ELVSTED +(incitita) Ankaŭ tio. Unu rilato aldone al alia. Ĉio pri li estas +por mi malsimpatia! Ni havas eĉ ne unu penson kune. Nenion en la +mondo, -- li kaj mi. + +HEDDA +Sed ĉu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere? + +ELVSTED +Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj +ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta. + +HEDDA +Estas malsaĝe de vi. + +ELVSTED +(agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Ŝajne li +vere ŝatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn. + +HEDDA +Kaj ankaŭ Ejlert Løvborg, Tea. + +ELVSTED +(rigardas ŝin) Ŝatas Ejlert Løvborg! Kiel vi havas tiun ideon? + +HEDDA +Sed, kara, -- ŝajnas al mi, ke ĉar li sendas vin eĉ ĉi tien al la +urbo post lin -- (ridetas preskaŭ nerimarkeble) Kaj krome vi ja +mem tion diris al Tesman. + +ELVSTED +(kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras +kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi ĉion. Ĉar tamen +malkaŝiĝos. + +HEDDA +Sed, mia kara Tea --? + +ELVSTED +Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojaĝis. + +HEDDA +Ĉu vere! Via edzo nenion sciis? + +ELVSTED +Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojaĝon, ankaŭ li. +Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun +estus tie norde. + +HEDDA +Nu? Kaj poste? + +ELVSTED +Jen, mi pakis kelkajn el miaj aĵoj. La plej necesajn. Tiel kaŝe. +Kaj jen mi forlasis la domon. + +HEDDA +Senpere? + +ELVSTED +Jes. Kaj vojaĝis per fervojo rekte ĉi tien al la urbo. + +HEDDA +Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuraĝis! + +ELVSTED +(ekstaras kaj paŝas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi +alie farus! + +HEDDA +Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen? + +ELVSTED +(ĉe la tablo, rigardas ŝin) Tien norden al _li_? + +HEDDA +Nu jes, nu jes? + +ELVSTED +Tien norden al li mi neniam plu revenos. + +HEDDA +(ekstaras kaj proksimiĝas) Vi do -- tute serioze, -- forvojaĝis de +ĉio? + +ELVSTED +Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla. + +HEDDA +Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete. + +ELVSTED +Ho, tiaĵon oni tamen ne povas teni sekreta. + +HEDDA +Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea? + +ELVSTED +Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur +la sofon) Ĉar mi faris nenion alian ol kion mi _devis_ fari. + +HEDDA +(post mallonga paŭzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi +volas komenci? + +ELVSTED +Tion mi ankoraŭ ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie +Ejlert Løvborg vivas. -- Se mi do _pluvivu_. + +HEDDA +(prenas seĝon de ĉe la tablo, eksidas ĉe ŝi kaj frotetas ŝiajn +manojn) Vi Tea, -- kiel estiĝis tiu -- tiu amikeco -- inter vi kaj +Ejlert Løvborg? + +ELVSTED +Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaŭ ian influon sur +lin. + +HEDDA +Nu? + +ELVSTED +Li formetis siajn antaŭajn kutimojn. Ne ĉar mi petis lin pri tio. +Ĉar tion mi neniam kuraĝis fari. Sed li certe notis, ke tiaĵojn mi +ne emis. Kaj tial li ilin forlasis. + +HEDDA +(kaŝas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin -- kiel oni diras, +-- vi, eta Tea. + +ELVSTED +Jes, tion li almenaŭ mem diras. Kaj li -- siavice, -- li faris ian +veran homon el mi. Lernigis min pensi -- kaj kompreni ion kaj tion. + +HEDDA +Ĉu li legis ankaŭ kun _vi_? + +ELVSTED +Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine +profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, feliĉa tempo, kiam mi +partoprenis lian laboron! Kiam mi permesiĝis helpi lin! + +HEDDA +Do, tion vi povis? + +ELVSTED +Jes. Kiam li ion skribis, ni devis ĉiam labori kune. + +HEDDA +Do, kiel du bonaj kamaradoj. + +ELVSTED +(viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaŭ li nomis nin! +-- Ho, mi devus ja senti min korege ĝoja. Sed eĉ tion mi ne povas. +Ĉar mi ja ne scias, ĉu tio daŭros kun la tempo. + +HEDDA +Ĉu via fido al li ne estas pli forta ol tio? + +ELVSTED +(peze) Virina ombro staras inter Ejlert Løvborg kaj mi. + +HEDDA +(rigardas ŝin intense) Kiu _tiu_ estus? + +ELVSTED +Mi ne scias. Iu aŭ alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li verŝajne +neniam forgesas. + +HEDDA +Kion li diris -- pri tio? + +ELVSTED +Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis. + +HEDDA +Do! Kaj kion li jen diris? + +ELVSTED +Li diris, ke kiam ili disiĝis, tiam ŝi volus pafi lin per pistolo. + +HEDDA +(malvarme, sinrege) Ho ĉu! Tiaĵon oni ne kutimas fari ĉi tie. + +ELVSTED +Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la ruĝhara kantistino, kun kiu li +dum tempo -- + +HEDDA +Jes, povas esti. + +ELVSTED +Ĉar mi memoras, ke oni diris pri ŝi, ke ŝi kunportis ŝargitajn +armilojn. + +HEDDA +Nu, -- do kompreneble estas ŝi. + +ELVSTED +(tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi aŭdas, ke tiu +kantistino, -- ŝi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute +malespera -- + +HEDDA +(ekrigardas al la malantaŭa ĉambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras +kaj flustras) Tea, -- ĉio devas resti inter vi kaj mi. + +ELVSTED +(eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --! + +(_Jørgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la +malantaŭa ĉambro.) + +TESMAN +Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita. + +HEDDA +Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. +Atendu iomete. Mi akompanos al la ĝardenpordego. + +TESMAN +Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun ĉi? + +HEDDA +(prenas la leteron) Mi diros al ŝi. + +(_Berte_ venas de la antaŭĉambro.) + +BERTE +Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn. + +HEDDA +Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun ĉi +leteron en la poŝtkeston. + +BERTE +(prenas la leteron) Jes, Sinjorino. + +(Ŝi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La +asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun +elastaj movoj. La vizaĝo estas ronda, sed kun nobla profilo. La +haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaŭ ankoraŭ nigraj kaj +zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la +lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, +tamen iom tro juneca por lia aĝo. Li uzas nazpinĉilon, kiun li foje +kaj refoje lasas pendi.) + +ASESORO BRACK +(kun la ĉapelo en la mano; salutas) Ĉu oni kuraĝas fari viziton +tiom frue en la tago? + +HEDDA +Kompreneble oni kuraĝas. + +TESMAN +(premas lian manon) Ĉiam bonvena vi estu. +(prezentas) Asesoro Brack -- sinjorino Rysing -- + +HEDDA +Oho --! + +BRACK +(reverence) Ah, -- treege ĝojigas min -- + +HEDDA +(rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela +tago, asesoro! + +BRACK +Ŝanĝigita -- vi eble trovas? + +HEDDA +Jes, iomete pli juna, ŝajnas al mi. + +BRACK +Dankas kompleze. + +TESMAN +Sed kion vi diras pri Hedda! Ĉu? Ĉu ŝi ne aspektas florante? Ŝi +rekte -- + +HEDDA +Ho, lasu nun min netuŝita. Prefere danku la asesoron pro la peno, +kiun li havis -- + +BRACK +Nu, nu, -- estis por mi nura plezuro -- + +HEDDA +Jes vi estas fidela estaĵo. Sed por mia amikino urĝas foriri. Ĝis +revido, asesoro. Mi baldaŭ revenos. + +(Reciprokaj salutoj. _Sinjorino Elvsted_ kaj _Hedda_ eliras tra la +antaŭĉambra pordo.) + +BRACK +Nu, -- ĉu via edzino estas sufiĉe kontenta --? + +TESMAN +Jes, ni ne povas sufiĉe danki vin. Konsentite ke -- ioma ŝanĝo +estos necesa, mi aŭdas. Kaj io kaj io mankas. Fariĝos necese havigi +aldone kelkajn aĵojn. + +BRACK +Nu do? Vere? + +TESMAN +Sed pri tio vi ne estu ĝenata. Hedda diris, ke ŝi mem volas aranĝi +pri tio kio mankas. -- Sed ĉu ni ne sidiĝu? Ĉu? + +BRACK +Dankon, momenton. (eksidas ĉe la tablo) Estas io, pri kio mi volus +paroli kun vi, kara Tesman. + +TESMAN +Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas verŝajne la serioza parto +de la festeno, kiu nun komencas. Ĉu ? + +BRACK +Nu, tiuj monaferoj ankoraŭ ne tiom urĝas. Krome mi dezirus, ke ni +estus nin aranĝintaj iom pli simple. + +TESMAN +Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas ŝin +tiel bone --. Ne eblis ja proponi al ŝi tute etburĝajn +ĉirkaŭaĵojn! + +BRACK +Ne, ne, -- estas ja tio la dilemo. + +TESMAN +Kaj -- feliĉe -- ne povas longe daŭri, ĝis mi estos nomita +profesoro. + +BRACK +Nu, jen vidu, -- tiaj aferoj ofte estas longedaŭraj. + +TESMAN +Ĉu vi eble aŭdis ion pli detale? Ĉu? + +BRACK +Nenion deciditan --. (interrompante) Sed, jen mi memoras, -- +novaĵon, kiun mi povas rakonti. + +TESMAN +Nu? + +BRACK +Via iama amiko, Ejlert Løvborg, revenis urben. + +TESMAN +Tion mi jam scias. + +BRACK +Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon? + +TESMAN +Ŝi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda. + +BRACK +Nu tiel. Kiel ŝi nomiĝas? Mi ne bone aŭdis -- + +TESMAN +Sinjorino Elvsted. + +BRACK +Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja ĉe ili, ke li +restadis. + +TESMAN +Kaj pensu, -- kun ĝojo mi aŭdas, ke li refariĝis tute bonkonduta +homo! + +BRACK +Jes, oni ja tion pretendas. + +TESMAN +Kaj laŭdire li ankaŭ estas eldoninta novan libron. Ĉu? + +BRACK +Jes ja, vere! + +TESMAN +Kaj ĝi ankaŭ vekis atenton! + +BRACK +Eĉ ege neordinaran atenton ĝi vekis! + +TESMAN +Imagu, -- ĉu tio ne estas ĝojige aŭdi? Li, kun siaj mirindaj +talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdiĝis +por ĉiam. + +BRACK +Tio estis ja la ĝenerala opinio pri li. + +TESMAN +Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun +poste vivu? Ĉu? + +(_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la +antaŭĉambro.) + +HEDDA +(al _Brack_, ridas moke) Tesman ĉiam kunportas zorgojn pri la +enspezoj por vivi. + +TESMAN +Nu Dio, -- ni sidas ĉi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert +Løvborg. + +HEDDA +(rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogseĝon apud la +forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_? + +TESMAN +Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaŭ longe. Kaj novan libron +li apenaŭ povas skribi ĉiun jaron. Ĉu? Nu, -- kaj jen mi vere +demandas, kio fariĝos el li? + +BRACK +Pri tio mi povus eble iom informi vin. + +TESMAN +Do? + +BRACK +Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo. + +TESMAN +Ho, bedaŭrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson. + +BRACK +Iam ili nomis lin la espero de la familio. + +TESMAN +Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis. + +HEDDA +Kiu scias? (ridetas) Norde ĉe la notario Elvsted ili ja restarigis +lin -- + +BRACK +Kaj aldone tiu libro, kiu eldoniĝis -- + +TESMAN +Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aŭ alia. Mi +ĵus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin ĉe ni hodiaŭ +vespere. + +BRACK +Tamen kara, vi partoprenos ja mian fraŭlofestenon ĉivespere. Tion +vi ja promesis sur la kajo ĉinokte. + +HEDDA +Ĉu vi tion forgesis, Tesman? + +TESMAN +Jes vere, tion mi forgesis. + +BRACK +Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos. + +TESMAN +Kial vi tion supozas? Ĉu? + +BRACK +(iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la seĝdorso) Kara +Tesman --. Kaj ankaŭ vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en +nescio pri io, kio -- kio -- + +TESMAN +Kio koncernas Ejlert --? + +BRACK +Ambaŭ vin; vin kaj lin. + +TESMAN +Sed, kara asesoro, diru do! + +BRACK +Vi devas antaŭvidi, ke via enoficiĝo eble ne okazos tiom frue, kiom +vi deziras kaj atendas. + +TESMAN +(eksaltas maltrankvile) Ĉu io intervenis? Ĉu? + +BRACK +La enoficiĝo por la posteno estos eble submetata al konkuro -- + +TESMAN +Konkuro! Jen imagu, Hedda! + +HEDDA +(duonkuŝigas sin pli malantaŭen en la seĝo) Aha, jen, jen! + +TESMAN +Sed kun kiu do! Vere ne kun --? + +BRACK +Jes, ĝuste. Kun Ejlert Løvborg. + +TESMAN +(kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio ĉi estas ja tute nepensebla! +Tute neebla! Ĉu? + +BRACK +Hm, -- tamen ni tion do eble spertos. + +TESMAN +Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraŭ mi! +(agitas per la brakoj) Jes, ĉar -- konsideru, -- mi estas +edziĝinta homo! Ni ja geedziĝis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj +mi. Akiris pezan ŝuldon. Prunteprenis monon eĉ de onklino Julle. +Ĉar, Dio mia, -- mi ja preskaŭ ricevis promeson pri la posteno. +Ĉu? + +BRACK +Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro. + +HEDDA +(senmova en la apogseĝo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaŭ ia sporto. + +TESMAN +Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion ĉi tiel senzorge! + +HEDDA +(kiel antaŭe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas streĉe +interesita pri la rezulto. + +BRACK +Ĉiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas +la aferoj, -- jam antaŭ ol vi komencos aĉetadi, pri kio vi minacas, +kiel mi aŭdis. + +HEDDA +Tio ĉi povas neniun ŝanĝon fari. + +BRACK +Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaŭ! (al _Tesman_) Kiam mi faros +mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin serĉi. + +TESMAN +Ho, jes ja, -- el tio ĉi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen. + +HEDDA +(kuŝanta, antaŭenstreĉas la manon) Adiaŭ, Asesoro. Kaj bonvenon +reen. + +BRACK +Koran dankon. Adiaŭ, adiaŭ. + +TESMAN +(akompanas lin al la pordo) Adiaŭ, kara Asesoro! Mi vere petas vin +pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) + +TESMAN +(paŝas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus +riski enpenetri la fabelolandon. Ĉu? + +HEDDA +(rigardas lin ridetante) Ĉu _vi_ tion faras? + +TESMAN +Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edziĝi kaj aĉeti +domon kun nuraj necertaj perspektivoj. + +HEDDA +Vi eble pravas. + +TESMAN +Nu, -- nian ŝatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la +hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Ĉu? + +HEDDA +(ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu +festene. Grandsinjore. + +TESMAN +Jes, bona Dio, -- kiom mi antaŭĝojis al tio! Imagu, -- vidi vin +kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Ĉu? -- Jes ja, -- intertempe +ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon +Julle ĉe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian +--! + +HEDDA +Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos. + +TESMAN +Ho ne, -- bedaŭrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas +pensi. + +HEDDA +Kaj la rajdĉevalon, kiun mi havus -- + +TESMAN +(timigita) La rajdĉevalon! + +HEDDA +-- pri ĝi mi certe nun eĉ ne plu kuraĝas pensi. + +TESMAN +Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble! + +HEDDA +(paŝas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaŭ povas min +ĝojigi dume. + +TESMAN +(ĝoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +(ĉe la pordo, rigardas lin kun kaŝata moko) Miaj pistoloj, -- +Jørgen. + +TESMAN +(timigate) La pistoloj! + +HEDDA +(kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler. + +(Ŝi eliras tra la malantaŭa ĉambro maldekstren.) + +TESMAN +(kuras al la pordaperturo kaj vokas post ŝi) Ne, Dio benu vin, plej +kara Hedda, -- ne tuŝu tiujn danĝerajn objektojn! Pro mi, Hedda! +Ĉu? + + + + +DUA AKTO + + +(La sama ĉambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita; +kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstataŭe. Ĉe la +sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj +florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_ +staras sur pli granda tablo iom antaŭe sur la planko. -- Estas +posttagmezo.) + +(_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la ĉambro. Ŝi staras +ĉe la malferma vitra pordo ŝargante revolverpistolon. Alia egala +kuŝas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.) + +HEDDA +(rigardas malsupren en la ĝardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro +Asesoro! + +BRACK +(aŭdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman! + +HEDDA +(suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro +Brack! + +BRACK +(krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante ĝuste al mi! + +HEDDA +Tio rezultas el ŝteliro laŭ sekreta vojo! (ŝi pafas) + +BRACK +(pli proksime) Ĉu vi estas tute freneza --! + +HEDDA +Ho, Dio, -- ĉu eble mi trafis vin? + +BRACK +(ankoraŭ ekstere) Ĉesu pri tiuj stultaĵoj! + +HEDDA +Do, envenu, Asesoro. + +(_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra +pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.) + +BRACK +Pro diablo, -- ĉu vi ankoraŭ faras tiun sporton? Al kio vi pafas? + +HEDDA +Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron. + +BRACK +(zorge prenas la pistolon el ŝia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas +ĝin) Aha, tiun ĉi, -- tiun mi bone konas. (ĉirkaŭrigardas) Kie +ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) +Ĉar nun ni sufiĉe ŝercis hodiaŭ. + +HEDDA +Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupiĝu? + +BRACK +Ĉu vi ne akceptis vizitantojn? + +HEDDA +(fermas la vitran pordon) Eĉ ne unu. Ĉiuj la intimaj verŝajne +ankoraŭ estas en la kamparo. + +BRACK +Kaj eble ankaŭ Tesman ne estas hejme? + +HEDDA +(ĉe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. +Tuj post kiam li manĝis, li kuris al la onklinoj. Ĉar li ne atendis +vin tiel frue. + +BRACK +Hm, -- domaĝe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi. + +HEDDA +(turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte? + +BRACK +Nu, ĉar tial mi estus veninta ĉi tien ankoraŭ iom -- pli frue. + +HEDDA +(paŝas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun +renkontanta. Ĉar mi estis en mia ĉambro ŝanĝante vestojn post la +tagmanĝo. + +BRACK +Kaj ne troviĝas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti? + +HEDDA +Vi ja forgesis tian aranĝi. + +BRACK +Jen, ankaŭ _tio_ estis stulta de mi. + +HEDDA +Nu, do ni sidiĝu ĉi tie. Kaj atendu. Ĉar Tesman verŝajne ne +revenos hejmen tiom frue. + +BRACK +Nu do, kara Dio, mi estu pacienca. + +(_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon +super la dorson de la plej proksima seĝo kaj eksidas, sed daŭre +tenas la ĉapelon en la mano. Mallonga paŭzo. Ili rigardas unu la +alian.) + +HEDDA +Nu? + +BRACK +(per la sama voĉo) Nu? + +HEDDA +Estas mi, kiu demandis unue. + +BRACK +(klinas sin iom antaŭen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan +babiladon, sinjorino Hedda. + +HEDDA +(kuŝigas sin iom pli malantaŭen en la sofo) Ĉu ne ŝajnas al vi, +ke estas kvazaŭ eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la +rimarkoj preterpasante hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene -- mi ne +grave konsideras. + +BRACK +Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas? + +HEDDA +Nu jes. Proksimume. + +BRACK +Ĉiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaŭ bone revenus +hejmen. + +HEDDA +Kaj eĉ mi la tutan tempon sopiris pri la sama. + +BRACK +Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone +amuziĝis dum la vojaĝo! + +HEDDA +Ho, jen kredu! + +BRACK +Sed tion Tesman ĉiam skribis. + +HEDDA +Jes _li_! Ĉar li ja trovas, ke estas por li plej ŝatinde +ĉirkaŭflari en la librejoj. Kaj havi ŝancon sidi kopiante +malnovajn pergamenfoliojn, -- aŭ ion tian. + +BRACK +(iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaŭ parte. + +HEDDA +Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne, +kara Asesoro, -- por mi estis terure tede. + +BRACK +(simpatiante) Ĉu vere vi tion diras? Tute serioze? + +HEDDA +Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti +homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri +niaj propraj aferoj. + +BRACK +Ne, ne, -- ankaŭ mi sentus tion manko. + +HEDDA +Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla -- + +BRACK +Nu? + +HEDDA +-- ĉiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu +sola kaj la sama -- + +BRACK +(kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je +ĉiuj okazoj. + +HEDDA +Mi diris: ĉiam kaj eterne. + +BRACK +Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus +kapabli -- + +HEDDA +Tesman estas -- fakulo, kara. + +BRACK +Sendiskute. + +HEDDA +Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojaĝi. Almenaŭ ne dumlonge. + +BRACK +Eĉ ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_? + +HEDDA +Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton! + +BRACK +(ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda? + +HEDDA +(duone ridante, duone ĉagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Aŭdi pri +kulturhistorio frue kaj malfrue -- + +BRACK +Ĉiam kaj eterne -- + +HEDDA +Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio +estas ja la plej monstra! + +BRACK +(rigardas ŝin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni +ke --? Hm -- + +HEDDA +Ke fariĝis paro de mi kaj Jørgen Tesman, vi aludas? + +BRACK +Nu ja, esprimu nin tiel. + +HEDDA +Bona Dio, ĉu vi do trovas tion stranga? + +BRACK +Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda. + +HEDDA +Mi vere estis dancinta ĝis laciĝo, kara Asesoro. Mia tempo estis +pasinta -- (skuiĝas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Eĉ ne tion +pensi! + +BRACK +Al tio vi verdire havas neniun kialon. + +HEDDA +Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaŭ kaŝobservante) Kaj Jørgen +Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en ĉiuj +rilatoj. + +BRACK +Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio. + +HEDDA +Kaj ion rekte ridindan ĉe li mi ne povas trovi. Ĉu vi ion tian +trovas? + +BRACK +Ridindan? Ne-e, -- ĝuste tion mi ne volas diri -- + +HEDDA +Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? -- Certe eblas, +ke fine li tamen atingos alten. + +BRACK +(rigardas ŝin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel +ĉiuj aliaj, ke li fariĝus aparte elstara viro. + +HEDDA +(kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. -- Kaj kiam li nepre kaj +absolute volis havi la permeson prizorgi min --. Mi ne scias, kial mi +ne tion akceptus. + +BRACK +Ne -- ne. De tiu flanko rigardate -- + +HEDDA +Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara +Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron. + +BRACK +(ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por ĉiuj aliaj. Sed koncerne +min, vi ja scias, ke mi ĉiam subtenis iun -- iun respekton por la +geedza ligo. Ja tiel ĝenerale, sinjorino Hedda. + +HEDDA +(ŝercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne +_vin_. + +BRACK +Ĉio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas +servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aŭ eliri +kiel -- kiel elprovita amiko -- + +HEDDA +Amiko de la edzo en la domo vi sugestas? + +BRACK +(klinas sin) Por diri la veron, -- prefere de la sinjorino. Sed +krome ankaŭ de la edzo, kompreneble. Sciu, -- tia -- diru triangula +rilato, -- ĝi estas funde granda komforto por ĉiuj partoj. + +HEDDA +Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojaĝo. Hu, -- sidi nur +du solaj en la kupeo --! + +BRACK +Feliĉe la nuptovojaĝo estas nun finita -- + +HEDDA +(skuas la kapon) Evidente la vojaĝo estos longa, -- longa ankoraŭ. +Mi nur atingis haltejon dumvojaĝe. + +BRACK +Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda. + +HEDDA +Mi neniam elsaltos. + +BRACK +Vere ne? + +HEDDA +Ne. Ĉar ĉiam ĉeestas iu, kiu -- + +BRACK +(ridante) -- kiu rigardas ies krurojn, vi aludas? + +HEDDA +Jes ĝuste. + +BRACK +Nu, sed, bona Dio -- + +HEDDA +(kun deturnanta mansvingo) Mi ne ŝatas tion. -- En tia okazo mi +prefere restas sidanta, -- kie mi fine troviĝas. En sola duopo. + +BRACK +Nu, sed jen envenas tria persono al la paro. + +HEDDA +Nu jes, -- _tio_ estas io tute alia! + +BRACK +Elprovita, komprenema amiko -- + +HEDDA +-- plezuriga en ĉiuj vivecaj sferoj -- + +BRACK +-- kaj tute ne estante fakulo! + +HEDDA +(kun aŭdebla ĝemspiro) Jes, tio estus ja efektive malŝarĝo. + +BRACK +(aŭdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La +triangulo formata. + +HEDDA +(mallaŭte) Kaj jen la trajno pluen veturas. + +(_Jørgen Tesman_, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta +ĉapelo, envenas tra la antaŭĉambro. Li havas plurajn nebinditajn +librojn sub la brako kaj en la poŝoj.) + +TESMAN +(iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, -- vere estis +varme kuntiri, -- ĉion ĉi. (demetas la librojn) Mi eĉ ŝvitas, +Hedda. Jen, jen, -- vi jam alvenis, kara Asesoro? Ĉu? Tion Berte ne +menciis. + +BRACK +(ekstaras) Mi iris tra la ĝardeno. + +HEDDA +Kiajn librojn vi kunportas? + +TESMAN +(staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre +devas havi. + +HEDDA +Fakaj verkoj? + +BRACK +Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman. + +(_Brack_ kaj _Hedda_ interŝanĝas kompreneman rideton.) + +HEDDA +Ĉu vi bezonas ankoraŭ pli da fakaj verkoj? + +TESMAN +Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja +orientiĝi pri kio estas verkita kaj presita. + +HEDDA +Nu ja, verŝajne oni tion devas. + +TESMAN +(serĉas inter la libroj) Kaj, rigardu, -- jen mi kaptis ankaŭ la +novan libron de Ejlert Løvborg. (ĝin etendante) Ĉu vi eble emus +ĝin rigardi, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +Ne, multan dankon. Aŭ -- jes, eble poste. + +TESMAN +Mi ĝin iom foliumis dumvoje. + +BRACK +Nu, kion do vi opinias -- kiel fakulo? + +TESMAN +Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li +neniam skribis antaŭe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas +enporti ĉion ĉi. Estos plezuro foliume tranĉi --! Kaj jen mi +ankaŭ devas ŝanĝi vestaĵojn. (al _Brack_) Ĉar ni ja ne bezonas +tuj foriri? Ĉu? + +BRACK +Kompreneble ne, -- ne urĝas ankoraŭ dum longe. + +TESMAN +Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas +en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, -- +onklino Julle ne vizitos vin ĉivespere. + +HEDDA +Ĉu ne? Ĉu estas la epizodo kun la ĉapelo, kiu malhelpas? + +TESMAN +Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu --! Sed +onklino Rina estas tiom malsana, sciu. + +HEDDA +Tia ŝi ja ĉiam estas. + +TESMAN +Jes, sed hodiaŭ ŝia malsano multe malboniĝis, la kompatindulino. + +HEDDA +Do ja, estas konvene, ke la alia restas ĉe ŝi. Mi devas rezigni. + +TESMAN +Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom ĝoja onklino Julle tamen estis, -- +ĉar vi tiom prosperis dum la vojaĝo! + +HEDDA +(duonlaŭte, ekstaras) Ho, -- tiuj eternaj onklinoj! + +TESMAN +Kion? + +HEDDA +(iras al la vitra pordo) Nenion. + +TESMAN +Nu do. (li eliras tra la malantaŭa ĉambro kaj dekstren) + +BRACK +Pri kiu ĉapelo vi parolis? + +HEDDA +Ho, estis epizodo kun fraŭlino Tesman ĉimatene. Ŝi estis metinta +sian ĉapelon tien sur la seĝon. (rigardas lin kaj ridetas) +Kaj mi pretende kredis, ke estas la ĉapelo de la servistino. + +BRACK +(skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin +mem tion fari! Kontraŭ tiu honesta, maljuna sinjorino! + +HEDDA +(nervoza, paŝas trans la plankon) Nu, komprenu, -- tento al tia +konduto foje ĵetiĝas sur min. Kaj tiam mi _ne povas_ rezisti. +(ĵetas sin sur la apogseĝon ĉe la forno) Ho, mi ne mem scias, +kiel tion ekspliki. + +BRACK +(malantaŭ la apogseĝo) Vi ne estas vere feliĉa, -- tio estas la +kialo. + +HEDDA +(rigardas antaŭen) Krome mi ne scias, kial mi estu -- feliĉa. Aŭ +eble vi povas al mi tion diri? + +BRACK +Jes -- interalie ĉar vi ricevis ĝuste tiun hejmon, kiun vi deziris. + +HEDDA +(rigardas lin kaj ridas) Ĉu ankaŭ vi kredas pri tiu dezirhistorio? + +BRACK +Ĉu do estas nenio en ĝi? + +HEDDA +Kompreneble, -- io estas en ĝi. + +BRACK +Kaj? + +HEDDA +Estas _tio_ en ĝi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la +vesperaj festenoj pasintan someron -- + +BRACK +Bedaŭrinde, -- ke mi ja havis alian vojon. + +HEDDA +Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron. + +BRACK +(ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, -- sed vi kaj Tesman do? + +HEDDA +Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis ĉi tie. Kaj Tesman, +kompatindulo, li ade turnis -- turnadis. Ĉar li ne sciis pri kio +paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon -- + +BRACK +(ridetas dubante) _Vi_ kompatis? Hm -- + +HEDDA +Jes vere, mi faris. Kaj jen -- por lin helpi el la embaraso -- mi +hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi ŝatus loĝi. + +BRACK +Ne pli ol tio? + +HEDDA +Ne _tiun_ vesperon. + +BRACK +Sed poste do? + +HEDDA +Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro. + +BRACK +Bedaŭrinde, -- tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino +Hedda. + +HEDDA +Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, +ke Jørgen Tesman kaj mi renkontiĝis en kompreno! _Tio_ tiris post si +fianĉiniĝon kaj edziniĝon kaj nuptovojaĝon kaj ĉion. Nu ja, +Asesoro, -- kiel oni sternas, tiel oni kuŝas, -- mi dirus. + +BRACK +Komike! Kaj funde vi neniel interesiĝis pri la tuta afero. + +HEDDA +Ne, Dio scias ke ne. + +BRACK +Sed nun do? Nun, kiam ni fine aranĝis por vi hejmecan lokon? + +HEDDA +Hu, -- ŝajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en ĉiuj +ĉambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis. + +BRACK +(ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora +ministrino. + +HEDDA +Do, io formortinta algluiĝas. Memorigas al mi balflorojn -- +posttagajn. (interplektante la manojn malantaŭ la nukon, +duonkuŝante malantaŭen sur la seĝo, kaj lin rigardante) Ho, kara +Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos ĉi tie. + +BRACK +Ĉu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaŭ al vi, sinjorino +Hedda? + +HEDDA +Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga? + +BRACK +Prefere tian, kompreneble. + +HEDDA +Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante) +Sed ankaŭ tio certe ne eblas. + +BRACK +Kiu scias? Nur diru. + +HEDDA +Se mi povus igi Tesman fariĝi politikisto, jen sugesto. + +BRACK +(ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiaĵoj kiel politiko li ja +tute ne taŭgas -- tute ne. + +HEDDA +Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus puŝi lin al +tio? + +BRACK +Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Ĉar li ja ne taŭgas. +Kial vi tamen volas lin al tio puŝi? + +HEDDA +Ĉar mi enuas, aŭdu! (iom poste) Ĉu vi do opinias, ke estus tute +neeble, ke Tesman fariĝu ĉefministro? + +BRACK +Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ fariĝi, li devus unue +esti sufiĉe riĉa viro. + +HEDDA +(ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondiĉoj, +en kiujn mi falis -- (paŝas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas +la vivon tiel bedaŭrinda! Rekte ridinda! -- Ĉar _tiel_ ja estas. + +BRACK +Mi fakte opinias, ke la kulpo troviĝas aliloke. + +HEDDA +Kie do? + +BRACK +Vi neniam travivis iun skuan vekiĝon. + +HEDDA +Ion seriozan, vi aludas? + +BRACK +Jes, tiel oni povas ja ankaŭ sin esprimi. Sed nun ĝi eble okazos. + +HEDDA +(rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontraŭaĵoj rilate tiun +bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de +Tesman. Pri ĝi mi vere ne malŝparas penson. + +BRACK +Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentiĝos al vi, -- kion oni -- +kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri +respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda. + +HEDDA +(kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiaĵon! + +BRACK +(atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume. + +HEDDA +(interrompante) Mi ne havas talenton por tiaĵo, sinjoro Asesoro. +Por nenio kun postuloj al mi! + +BRACK +Ĉu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel +--? + +HEDDA +(ĉe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! -- Multfoje ŝajnas al +mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo. + +BRACK +(proksimiĝas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuraĝas demandi? + +HEDDA +(staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi +scias. (turnas sin, rigardas al la malantaŭa ĉambro, kaj ridas) +Jes, tute ĝuste! Jen ni havas la profesoron. + +BRACK +(mallaŭte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda! + +(_Jørgen Tesman_, festene vestita, kun gantoj kaj ĉapelo enmane, +venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.) + +TESMAN +Hedda, -- ĉu ne venis malinvito de Ejlert Løvborg? Ĉu? + +HEDDA +Ne. + +TESMAN +Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo. + +BRACK +Ĉu vi vere kredas, ke li venos? + +TESMAN +Jes, pri tio mi preskaŭ certas. Ĉar verŝajne estas nur senfunda +onidiro, tio kion vi rakontis antaŭtagmeze. + +BRACK +Vere? + +TESMAN +Jes, almenaŭ onklino Julle diris, ke ŝi kredas, ke neniel estonte +li volus bari al mi la vojon. Jen imagu! + +BRACK +Nu, do ĉio estas ja en bona ordo. + +TESMAN +(metas la ĉapelon kun la gantoj en ĝi sur seĝon dekstre) Jes, sed +vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe. + +BRACK +Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaŭ la sepa -- +la sepa kaj duono. + +TESMAN +Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. +Ĉu? + +HEDDA +(portas la surtuton kaj ĉapelon de Brack al la sofo en la angulo) +Kaj se tro malfaciliĝas, sinjoro Løvborg povas ja restadi ĉi tie +ĉe mi. + +BRACK +(volas mem preni la vestaĵojn) Ho, pardonu, Sinjorino! -- Al kio vi +aludas per "tro malfaciliĝas"? + +HEDDA +Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman. + +TESMAN +(rigardas ŝin sendecide) Sed, kara Hedda, -- ĉu vi kredas ke tio +decas, ke li restos ĉi tie ĉe vi? Ĉu? Memoru ke onklino Julle ne +povas veni. + +HEDDA +Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason +da teo. + +TESMAN +Jes, _jen_ kio konvenas. + +BRACK +(ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li. + +HEDDA +Kial do? + +BRACK +Bona Dio, Sinjorino, vi ja sufiĉe ofte mokaludis miajn etajn +fraŭlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi +opiniis. + +HEDDA +Sed certe sinjoro Løvborg nun estas sufiĉe principfidela. Konvertita +pekulo -- + +(_Berte_ envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.) + +BERTE +Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti -- + +HEDDA +Jes, envenigu lin. + +TESMAN +(mallaŭte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu! + +(_Ejlert Løvborg_ envenas de la antaŭĉambro. Li estas svelta kaj +malgrasa; samaĝa kun Tesman, sed aspektas iom pli aĝa kaj kaduka. +Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizaĝo iom longa, pala, kun +nur paro de du ruĝetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita +en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj +cilindra ĉapelo en la mano. Li restas starante ĉe la pordo kaj +rapide kline salutas. Aspektas iom ĝenata.) + +TESMAN +(al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankoraŭfoje +renkontiĝas! + +LØVBORG +(parolas per kvieta voĉo) Dankon al vi pro la letero. (proksimiĝas +al _Hedda_) Ĉu mi kuraĝu ankaŭ al vi doni mian manon, sinjorino +Tesman? + +HEDDA +(prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Løvborg. (kun mangesto) Mi +ne scias ĉu tiuj du sinjoroj --? + +LØVBORG +(ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias. + +BRACK +(same) Evidente. Antaŭ kelkaj jaroj -- + +TESMAN +(al _Løvborg_, kun la manoj sur liaj ŝultroj) Kaj nun vi kondutu +kvazaŭ hejme, Ejlert! Ĉu ne, Hedda? -- Ĉar vi volas ja denove +loĝi ĉi tie en la urbo, mi aŭdas? Ĉu ne? + +LØVBORG +Jes, mi faros. + +TESMAN +Nu, estas ja kompreneble. Aŭdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed +mi vere ankoraŭ ne havis tempon legi ĝin. + +LØVBORG +Tion vi vere povas ŝpari al vi. + +TESMAN +Kial do, vi opinias? + +LØVBORG +Ĉar ne estas io atentinda en ĝi. + +TESMAN +Ho, imagu, ke vi tion diras! + +BRACK +Tamen ĝi estas ja ege laŭdata, mi aŭdas. + +LØVBORG +Estas ĝuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke +ĉiuj povus ĝin pense sekvi. + +BRACK +Tre saĝe. + +TESMAN +Sed kara Ejlert, --! + +LØVBORG +Ĉar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove. + +TESMAN +(iom ĝenata) Jes, tion vi do volas? Ĉu? + +LØVBORG +(ridetas, formetas la ĉapelon kaj tiras paketon en paperkovraĵo el +la poŝo de la mantelo) Sed kiam tio ĉi eldoniĝos, Jørgen Tesman +-- tiam vi nepre legu. Ĉar _jen_ definitive la ĝusta. Tio en kio mi +mem estas. + +TESMAN +Nu? Kaj kio do tio estas? + +LØVBORG +Estas la daŭrigo. + +TESMAN +La daŭrigo? De kio? + +LØVBORG +De la libro. + +TESMAN +De la nova? + +LØVBORG +Kompreneble. + +TESMAN +Jes, sed kara Ejlert, -- ĝi enhavas ja la temon ĝis niaj tagoj! + +LØVBORG +Ĝi enhavas. Kaj tiu ĉi temas pri la estonteco. + +TESMAN +Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri ĝi ni ja nenion scias! + +LØVBORG +Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri ĝi direnda. (malfermas la +paketon) Jen, rigardu -- + +TESMAN +Sed ne estas via manskribo. + +LØVBORG +Mi diktis. (foliumas la paperojn) Ĝi estas dividita en du +sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj +tiu dua -- (foliumas iom pli antaŭen) -- tiu temas pri la estonta +kultur-evoluo. + +TESMAN +Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi. + +HEDDA +(ĉe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm -- Ho -- ne. + +LØVBORG +(metas la paperojn en la kovraĵon kaj metas la paketon sur la +tablon) Mi ĝin kunprenis, ĉar mi intencis iom legi por vi +ĉivespere. + +TESMAN +Jes, estas tre afable de vi. Sed ĉivespere --? (rigardas al +_Brack_) Mi vere ne scias, kiel tio ordiĝus -- + +LØVBORG +Nu, do alian fojon. Ne urĝas. + +BRACK +Mi devas klarigi al vi, sinjoro Løvborg, -- okazos eta aranĝo ĉe mi +ĉivespere. Precipe por Tesman, komprenu -- + +LØVBORG +(serĉas la ĉapelon) Nu, -- do mi ne pli longe -- + +BRACK +Ne, aŭskultu nun. Ĉu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni? + +LØVBORG +(abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin. + +BRACK +Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos +vivece, kiel sinjorino Hed --, kiel sinjorino Tesman diras. + +LØVBORG +Pri tio mi ne dubas. Sed tamen -- + +BRACK +Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman _tie_ +ĉe mi. Ĉar mi havas sufiĉe da ĉambroj. + +TESMAN +Jes pensu, Ejlert, -- tion vi povus fari! Ĉu? + +HEDDA +(intervenas) Sed kara, ĉar sinjoro Løvborg tute ne _volas_! Mi +estas certa, ke sinjoro Løvborg multe pli ŝatas resti ĉi tie kaj +havi vespermanĝon kun mi. + +LØVBORG +(ekrigardas ŝin) Kun vi, sinjorino! + +HEDDA +Kaj kun sinjorino Elvsted. + +LØVBORG +Ĉu? -- (pasante) Ŝin mi preterpase renkontis tagmeze. + +HEDDA +Ĉu vere? Jes, ŝi venos ĉi tien. Kaj tial estas preskaŭ necese, ke +vi restos, sinjoro Løvborg. Ĉar alie ŝi ne havos iun por akompani +sin hejmen. + +LØVBORG +Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, -- do mi restos ĉi tie. + +HEDDA +Kaj mi nur donu al la servistino etan informon -- + +(Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj sonorigas. _Berte_ +envenas. _Hedda_ parolas mallaŭte kun ŝi kaj montras al la +malantaŭa ĉambro. _Berte_ kapjesas kaj ree eliras.) + +TESMAN +(samtempe al _Ejlert Løvborg_) Aŭdu, Ejlert, -- ĉu estas tiu ĉi +nova temo, -- tiu pri la estonteco, -- pri kiu vi intencas fari +prelegojn? + +LØVBORG +Jes. + +TESMAN +Ĉar mi aŭdis ĉe la librovendisto, ke vi eble donos serion da +prelegoj ĉi tie dum la aŭtuno. + +LØVBORG +Jes, mi faros. Vi ne devas riproĉi min pro tio, Tesman. + +TESMAN +Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --? + +LØVBORG +Mi bone komprenas, ke por vi iom kontraŭas. + +TESMAN +(malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi -- + +LØVBORG +Sed mi atendas ĝis kiam vi ekhavos vian oficon. + +TESMAN +Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- ĉu vi ne volas konkuri? Ĉu? + +LØVBORG +Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko. + +TESMAN +Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen praviĝis! Ho jes, -- mi +_tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Løvborg tute ne volas +kontraŭi nin! + +HEDDA +(abrupte) Nin? Tenu min ekster tio. + +(Ŝi iras al la malantaŭa ĉambro, kie _Berte_ staras metante sur la +tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj +ree venas antaŭen. _Berte_ eliras.) + +TESMAN +(samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio ĉi? Ĉu? + +BRACK +Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj +aferoj -- + +TESMAN +Jes certe povas esti. Sed tamen -- + +HEDDA +(rigardas Tesman kun malvarma rideto) Ŝajnas al mi, ke vi staras +kvazaŭ fulmofrapita. + +TESMAN +Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias -- + +BRACK +Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino. + +HEDDA +(montras al la malantaŭa ĉambro) Ĉu la sinjoroj bonvolas eniri +por preni glason da frida punĉo? + +BRACK +(rigardas sian horloĝon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde. + +TESMAN +Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun +troviĝas -- + +HEDDA +Bonvolu, ankaŭ vi, sinjoro Løvborg. + +LØVBORG +(rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi. + +BRACK +Sed, bona Dio, -- frida punĉo vere ne estas veneno, mi scias. + +LØVBORG +Eble ne por ĉiuj. + +HEDDA +Jen, mi distru sinjoron Løvborg dume. + +TESMAN +Nu ja, kara Hedda, tion faru do. + +(Li kaj _Brack_ iras en la malantaŭan ĉambron, eksidas, trinkas +punĉon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta +sceno. _Ejlert Løvborg_ restas staranta ĉe la forno. _Hedda_ iras al +la skribotablo.) + +HEDDA +(per iom laŭtigita voĉo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se +vi emas. Ĉar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la +hejmenvojaĝo. + +(Ŝi venas kun albumo, kiun ŝi metas sur la tablon apud la sofo, kaj +eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Løvborg_ proksimiĝas, +haltas kaj rigardas ŝin. Poste li prenas seĝon kaj eksidas ĉe ŝia +maldekstra flanko kun la dorso al la malantaŭa ĉambro.) + +HEDDA +(malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro +Løvborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: +Ortlermontaro ĉe Meran. + +LØVBORG +(kiu konstante ŝin rigardas, diras mallaŭte kaj malrapide) Hedda +-- Gabler -- + +HEDDA +(ekrigardas lin rapide) Nu! Ts! + +LØVBORG +(ripetas malrapide) Hedda Gabler! + +HEDDA +(rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomiĝis en pli frua tempo. +Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian. + +LØVBORG +Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne +plu diri Hedda Gabler. + +HEDDA +(daŭre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas +praktiki sufiĉe frutempe. Ŝajnas al mi, ke ju pli frue, des pli +bone. + +LØVBORG +(kun indignoplena voĉo) Hedda Gabler edziniĝita? Kaj tia kun -- +Jørgen Tesman! + +HEDDA +Jes, -- tiel okazas. + +LØVBORG +Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forĵeti vin mem! + +HEDDA +(rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun. + +LØVBORG +Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo) + +HEDDA +(aŭdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio ĉi, sinjoro +Løvborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu +tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomiĝas tiuj +strangaj montopintoj? + +TESMAN +Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj. + +HEDDA +Ĝuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Løvborg. + +TESMAN +Hedda, -- mi nur volis demandi, ĉu ni ne tamen enmetu iom da punĉo? +Almenaŭ al vi, Hedda. Ĉu? + +HEDDA +Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn. + +TESMAN +Ne cigaredojn? + +HEDDA +Ne. + +TESMAN +Bone. + +(Li iras en la malantaŭan ĉambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie +kaj observadas _Hedda_ kaj _Løvborg_.) + +LØVBORG +(mallaŭte kiel antaŭe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis +tion ĉi fari? + +HEDDA +(aspekte profunde studante la albumon) Se vi daŭre kondutos intime, +mi ne volas kun vi paroli. + +LØVBORG +Ĉu mi ne rajtas eĉ kiam ni estas solaj? + +HEDDA +Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli. + +LØVBORG +Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jørgen Tesman. + +HEDDA +(ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita! + +LØVBORG +Do ne amon! + +HEDDA +Tamen nenian malfidelecon! Tiaĵon mi ne volas akcepti. + +LØVBORG +Hedda, -- respondu al mi nur tion solan -- + +HEDDA +Ts! + +(_Tesman_ kun pleto venas de la malantaŭa ĉambro.) + +TESMAN +Jen! Jen la bonaĵoj. (li metas la pleton sur la tablon) + +HEDDA +Kial vi mem servas? + +TESMAN +(verŝas en la glasojn) Jes, ĉar mi trovas, ke estas tiom amuze +servi vin, Hedda. + +HEDDA +Sed vi ja verŝis en ambaŭ glasojn. Kaj sinjoro Løvborg ja ne +deziras -- + +TESMAN +Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaŭ venos. + +HEDDA +Jes, vere, -- sinjorino Elvsted -- + +TESMAN +Ĉu vi ŝin forgesis? Ĉu? + +HEDDA +Ni tiom profundiĝis en tion ĉi. (montras al li bildon) Ĉu vi +memoras tiun etan vilaĝon? + +TESMAN +Ho, estas _tiu_ malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis +restadi la tutan nokton -- + +HEDDA +-- kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj. + +TESMAN +Jes, vere estis _tie_. Imagu -- se ni tiam povus havi _vin_ kun ni, +Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin ĉe _Brack_) + +LØVBORG +Respondu al mi sole tion, Hedda -- + +HEDDA +Nu? + +LØVBORG +Ĉu ne estis amo, eĉ ne en la rilato kun _mi_? Ne guto, -- ne +simileco de amo, eĉ ne en tio? + +HEDDA +Nu, ĉu vere estis? Por mi aspektis, kvazaŭ ni estas du bonaj +kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre +nekaŝema. + +LØVBORG +Estis vi, kiu tion deziris. + +HEDDA +Kiam mi retropensas, ŝajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, -- +io kuraĝa en -- en tiu kaŝema intimeco -- tiu kamaradeco, pri kiu +neniu vivanta homo ion flaris. + +LØVBORG +Jes, ĉu ne, Hedda! Ĉu ne tiel estis? -- Kiam mi vizitis vian patron +tiel dum la posttagmezoj --. Kaj la generalo sidis ĉe la fenestro +legante la gazetojn, -- kun la dorso al ni turnita -- + +HEDDA +Kaj ni du en la sofo en la angulo -- + +LØVBORG +Ĉiam kun la sama ilustrita revuo antaŭ ni -- + +HEDDA +Pro manko de albumo, jes. + +LØVBORG +Jes, Hedda, -- kaj kiam mi konfesis por vi --! Rakontis al vi pri mi +mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi +eliris diboĉante tagojn kaj noktojn. Diboĉis tagnokton post +tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min +konfesi tiaĵojn? + +HEDDA +Ĉu vi imagas, ke estis iu potenco en mi? + +LØVBORG +Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj ĉiuj tiuj -- en pudoro +volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris -- + +HEDDA +Kaj kiujn vi ege bone komprenis -- + +LØVBORG +Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte! + +HEDDA +En pudoro volvitaj do estis. + +LØVBORG +Jes, tamen senhonte. Elĉerpige demandi min pri -- pri ĉiuj tiaĵoj! + +HEDDA +Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Løvborg. + +LØVBORG +Jes, estas ja ĝuste tio, kion mi ne komprenas -- nun poste. Sed diru +do al mi, Hedda, -- ĉu ne estis amo funde en nia rilato? Ĉu ne +estis de via flanko, kvazaŭ vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi +rifuĝis al vi por konfesi? Ĉu ne estis tiel? + +HEDDA +Ne, ne ekzakte. + +LØVBORG +Kio vin do instigis? + +HEDDA +Ĉu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas +okazi tiel -- sekrete -- + +LØVBORG +Nu? + +HEDDA +Ke ŝi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu -- + +LØVBORG +Pri kiu --? + +HEDDA +-- pri kiu oni ne rajtas ion scii? + +LØVBORG +Jen, tio do estis? + +HEDDA +Ankaŭ tio. Ankaŭ tio, -- mi imagas. + +LØVBORG +Kamaradeco en avido de la vivoĝuo. Sed kial _tio_ do ne povus +daŭri? + +HEDDA +Pro tio vi mem kulpas. + +LØVBORG +Estas vi, kiu rompis. + +HEDDA +Jes, kiam danĝero minacis, ke realiĝo venus en la rilato. Honto al +vi, Ejlert Løvborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman +kamaradon! + +LØVBORG +(premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne +mortpafis min, kiel vi minacis! + +HEDDA +_Tiom_ mi timas la skandalon. + +LØVBORG +Jes, Hedda. Funde vi estas malkuraĝa. + +HEDDA +Terure malkuraĝa. (ŝanĝas sintenon) Sed estis ja feliĉe por vi. +Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave ĉe la familio Elvsted. + +LØVBORG +Mi scias, kion Tea konfidis al vi. + +HEDDA +Kaj eble vi konfidis ion pri ni du? + +LØVBORG +Eĉ ne vorton. Tiaĵojn ŝi estas tro stulta por kompreni. + +HEDDA +Stulta? + +LØVBORG +En tiaj aferoj ŝi estas stulta. + +HEDDA +Kaj mi estas malkuraĝa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin +rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallaŭte) Sed nun _mi_ volas +ion konfidi al _vi_. + +LØVBORG +(atente) Nu? + +HEDDA +_Tio_ ke mi ne kuraĝis mortpafi vin -- + +LØVBORG +Jes?! + +HEDDA +-- _tio_ ne estis mia plej fia malkuraĝo -- tiun vesperon. + +LØVBORG +(rigardas ŝin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! +Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kaŝitan fundon sub nia kamaradeco! Vi +kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi -- + +HEDDA +(mallaŭte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian! + +(Mallumiĝadas. La pordo de la antaŭĉambro estas de ekstere +malfermata de _Berte_.) + +HEDDA +(klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, -- +jen do, envenu! + +(_Sinjorino Elvsted_ venas de la antaŭĉambro. Ŝi estas vizite +vestita. La pordo fermiĝas malantaŭ ŝi.) + +HEDDA +(en la sofo, etendas la brakojn al ŝi) Dolĉa Tea, -- vi ne povas +imagi, kiom mi atendis vin! + +(_Sinjorino Elvsted_ preterpase interŝanĝas etan saluton kun la +sinjoroj en la malantaŭa ĉambro, iras al la tablo kaj donas al +Hedda la manon. _Ejlert Løvborg_ ekstaris. Li kaj _sinjorino Elvsted_ +sin salutas per muta kapklino.) + +ELVSTED +Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo? + +HEDDA +Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaŭ foriros. + +ELVSTED +Ili foriros? + +HEDDA +Jes, ili eliros drinkfesteni. + +ELVSTED +(rapide al Løvborg) Sed certe vi ne? + +LØVBORG +Ne. + +HEDDA +Sinjoro Løvborg -- li restos ĉe ni. + +ELVSTED +(prenas seĝon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable ĉi tie +estas! + +HEDDA +Ne dankon, mia eta Tea. Ne _tie_! Bele venu ĉi tien al mi. Mi volas +esti meze inter vi. + +ELVSTED +Jes, tute kiel vi volas. + +(Ŝi ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de +_Hedda_. _Løvborg_ ree eksidas sur la seĝon.) + +LØVBORG +(post mallonga paŭzo, al _Hedda_) Ĉu ŝi ne estas ĝue rigardinda? + +HEDDA +(glite tuŝetas ŝiajn harojn) Nur rigardinda? + +LØVBORG +Jes. Ĉar _ni_ du -- ŝi kaj mi, -- _ni_ estas du veraj kamaradoj. Ni +absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere +interparoli -- + +HEDDA +Sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Løvborg? -- + +LØVBORG +Nu -- + +ELVSTED +(mallaŭte, sin kroĉante al _Hedda_) Ho, kiom feliĉa mi estas, +Hedda! Ĉar, -- imagu, -- li diras, ke mi ankaŭ inspiris lin. + +HEDDA +(rigardas ŝin ridetante) Aj, ĉu li tion diras? + +LØVBORG +Kaj tian kuraĝon en agoj, kian ŝi havas, sinjorino Tesman? + +ELVSTED +Ho, Dio, -- _mi_ kuraĝon! + +LØVBORG +Treege -- kiam temas pri la kamarado. + +HEDDA +Jes, _kuraĝon_ -- ja! Se oni nur _tian_ havus. + +LØVBORG +Kaj kion do vi pensas? + +HEDDA +Tiam oni povus eble ankoraŭ vivi la vivon. (subite ŝanĝiĝas) +Sed nun, mia plej kara Tea, -- nun vi trinku glason da frida punĉo. + +ELVSTED +Ne dankon, -- mi neniam trinkas tiaĵojn. + +HEDDA +Nu, do vi, sinjoro Løvborg. + +LØVBORG +Dankon, ankaŭ mi ne. + +ELVSTED +Ne, ankaŭ li ne! + +HEDDA +(rigardas lin firme) Tamen ĉar mi nun tion volas? + +LØVBORG +Neniel utilas. + +HEDDA +(ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino? + +LØVBORG +Ne en _tiu_ rilato. + +HEDDA +Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem. + +ELVSTED +Ho ne, Hedda --! + +LØVBORG +Kaj kial? + +HEDDA +Aŭ pro la homoj, ĝuste dirite. + +LØVBORG +Vere? + +HEDDA +Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi -- tiel funde -- ne sentas +vin sufiĉe hardita -- ne sufiĉe certa pri vi mem. + +ELVSTED +(mallaŭte) Ho, ne, ne, Hedda --! + +LØVBORG +La homoj povas kredi, kion ili volas, -- ĝis plue. + +ELVSTED +(ĝoje) Jes, ĉu ne vere! + +HEDDA +Tion ja montris klare la vizaĝo de asesoro Brack. + +LØVBORG +Kiel do? + +HEDDA +Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuraĝis eniri tien al la tablo. + +LØVBORG +Mi ne kuraĝis! Mi prefere volis ja resti ĉi tie kaj paroli kun +_vi_. + +ELVSTED +Estis ja tute kompreneble, Hedda. + +HEDDA +Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaŭ vidis, ke li +ekridetis kaj ĵetis okulumon al Tesman, kiam vi eĉ ne kuraĝis +kunveni al tiu povra, eta festeno. + +LØVBORG +Kuraĝis! Vi diras ke mi ne kuraĝis? + +HEDDA +Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton. + +LØVBORG +Lasu nur tion al li. + +HEDDA +Vi do ne kuniros? + +LØVBORG +Mi restos ĉe vi kaj Tea. + +ELVSTED +Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi. + +HEDDA +(ridetas kaj kapklinas aprobe al _Løvborg_) Do fundamente solide +masonita. Principofirma por ĉiam. Jen kia devas esti viro! (turnas +sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas ŝin) Nu, ĉu mi ne tion +diris, kiam vi, tute freneza, venis ĉi tien ĉimatene -- + +LØVBORG +(mirigita) Freneza! + +ELVSTED +(terurigita) Hedda, -- Hedda do --! + +HEDDA +Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo -- +(interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj! + +LØVBORG +(estas skuita) Aha, -- kio do estas tio ĉi, sinjorino Tesman! + +ELVSTED +Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras! + +HEDDA +Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante. + +LØVBORG +En morta timo, do. Pro mi. + +ELVSTED +(mallaŭte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfeliĉa! + +LØVBORG +(rigardas ŝin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la +kamarado la senrezerva fido al mi. + +ELVSTED +(petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue aŭskulti --! + +LØVBORG +(prenas unu el la plenaj punĉoglasoj, suprenlevas ĝin, kaj diras +malrapide per raŭka voĉo) Via tosto, Tea! (li malplenigas +la glason, demetas ĝin kaj prenas la alian) + +ELVSTED +(mallaŭte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus! + +HEDDA +Volus! Mi? Ĉu vi estas freneza? + +LØVBORG +Kaj ankaŭ toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Ĝi +vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason) + +HEDDA +(metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke +vi iros en festenon. + +ELVSTED +Ne, ne, ne! + +HEDDA +Ŝ-ŝ! Ili sidas vin rigardante. + +LØVBORG +(demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron. + +ELVSTED +Jes! + +LØVBORG +Ĉu la notario sciis, ke vi postvojaĝus min? + +ELVSTED +(tordas siajn manojn) Ho, Hedda, -- vi aŭdas pri kio li demandas! + +LØVBORG +Ĉu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojaĝu al la urbo por +observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, +vi, -- eble li denove bezonis min en la oficejo! Aŭ ĉu estas ĉe la +kartotablo ke mi mankis al li? + +ELVSTED +(mallaŭte, ĝemplende) Ho, Løvborg, Løvborg --! + +LØVBORG +(prenas glason kaj volas ĝin plenigi) Ankaŭ tosto por la maljuna +notario! + +HEDDA +(lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por +Tesman! + +LØVBORG +(trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio ĉi. Jen +konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi +vidos, -- kaj vi kaj la aliaj, -- ke kvankam mi iun fojon falis, do +--. Nun mi restariĝis! Pere de _via_ helpo, Tea. + +ELVSTED +(ĝojbrile) Ho Dio, dankon --! + +(_Brack_ intertempe rigardis sian horloĝon. Li kaj _Tesman_ ekstaras +kaj venas en la salonon.) + +BRACK +(prenas sian ĉapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas +horo por foriri. + +HEDDA +Nun do estas. + +LØVBORG +(ekstaras) Ankaŭ por mi, sinjoro Asesoro. + +ELVSTED +(mallaŭte kaj petante) Ho, Løvborg, -- ne faru! + +HEDDA +(pinĉas ŝian brakon) Ili aŭdas vin! + +ELVSTED +(krias malforte) Aj! + +LØVBORG +(al _Brack_) Vi bonvole invitis min kunveni. + +BRACK +Jen, vi tamen venos? + +LØVBORG +Jes, multan dankon. + +BRACK +Por mi ĝojege -- + +LØVBORG +(ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al _Tesman_) Ĉar mi +dezirus montri al vi ion kaj aliaĵon antaŭ ol ĝin transdoni. + +TESMAN +Jen, imagu, -- estos amuze! -- Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos +sinjorinon Elvsted? Ĉu? + +HEDDA +Nu, por tio ni ĉiuokaze trovos rimedon. + +LØVBORG +(rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos +por ŝin serĉi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino +Tesman? Ĉu tio konvenas? + +HEDDA +Jes, certe. Ege konvene. + +TESMAN +Nu, do ĉio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, +Hedda. + +HEDDA +Ho, kara, vi restu tiom longe -- tiom longe, kiom vi volas. + +ELVSTED +(en obtuza timo) Sinjoro Løvborg, -- mi do restos ĉi tie, ĝis vi +revenos. + +LØVBORG +(kun la ĉapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino. + +BRACK +Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni +festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas. + +HEDDA +Aj, se la bela sinjorino povus ĉeesti nevidata --! + +BRACK +Kial nevidata? + +HEDDA +Por aŭskulti iujn el viaj spritaĵoj sen pudoraj diskretaĵoj, +sinjoro Asesoro. + +BRACK +(ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino. + +TESMAN +(ankaŭ li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu! + +BRACK +Nu, adiaŭ, adiaŭ, sinjorinoj! + +LØVBORG +(kapklinas adiaŭe) Do je la deka. + +(_Brack_, _Løvborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la +antaŭĉambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantaŭa ĉambro kun +eklumigita lampo, kiun ŝi metas sur la salontablon, kaj eliras la +saman vojon.) + +ELVSTED +(ekstaris kaj maltrankvile paŝas sur la planko) Hedda, -- Hedda, -- +al kio tio ĉi kondukos! + +HEDDA +Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj +en la hararo. Verva kaj vigla -- + +ELVSTED +Dio donu ke tiel estos. + +HEDDA +Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem. +Tiam li estos libera homo dum ĉiuj siaj tagoj. + +ELVSTED +Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias. + +HEDDA +Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) +Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni +testu -- + +ELVSTED +Vi havas iun kaŝ-intencon, Hedda! + +HEDDA +Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto +de homo. + +ELVSTED +Ĉu vi ne tion havas? + +HEDDA +Ne havas -- kaj neniam havis. + +ELVSTED +Sed sur via edzo do? + +HEDDA +Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom +malriĉa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom riĉa! +(ĉirkaŭbrakas ŝin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos +viajn harojn. + +ELVSTED +Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda! + +BERTE +(en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la manĝoĉambro, +Sinjorino. + +HEDDA +Bone. Ni venos. + +ELVSTED +Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj! + +HEDDA +Sensencaĵo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, +-- Je la deka, -- revenos Ejlert Løvborg -- kun vitfolioj en la +hararo. + +(Kvazaŭ perforte ŝi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.) + + + + +TRIA AKTO + + +(La ĉambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj +antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la +kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. +En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ +estingiĝis.) + +(_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur +skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la +apogseĝo. _Hedda_ kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo +sur si.) + +ELVSTED +(post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. +Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ +ne! -- Ho Dio, -- ho Dio, -- ankoraŭ ne. + +(_Berte_ singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. +Ŝi havas leteron en la mano.) + +ELVSTED +(turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, -- ĉu iu venis? + +BERTE +(mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero. + +ELVSTED +(rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi! + +BERTE +Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino. + +ELVSTED +Nu tiel. + +BERTE +Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos +ĝin ĉi tien sur la tablon. + +ELVSTED +Jes, tion faru. + +BERTE +(demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi +fumas. + +ELVSTED +Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo. + +BERTE +(estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino. + +ELVSTED +Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta --! + +BERTE +Ho, Dio, -- mi pensis ke tiel okazus. + +ELVSTED +Vi tion pensis? + +BERTE +Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam --. +Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ +iom da tempo. + +ELVSTED +Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon. + +BERTE +(rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, -- lasu ŝin nur dormi, +kompatindulinon. -- Ĉu mi metu ion pli en la fornon? + +ELVSTED +Dankon, ne por mi. + +BERTE +Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) + +HEDDA +(vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas --! + +ELVSTED +Estis nur la servistino -- + +HEDDA +(ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono --! Jes nun mi ja memoras -- +(rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn +okulojn) Kioma horo estas, Tea? + +ELVSTED +(rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan. + +HEDDA +Kiam revenis Tesman? + +ELVSTED +Li ankoraŭ ne revenis. + +HEDDA +Ankoraŭ ne hejmenvenis? + +ELVSTED +(ekstaras) Eĉ ne unu revenis. + +HEDDA +Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara -- + +ELVSTED +(tordas la manojn) Kaj _tiel_ kiel mi lin atendis! + +HEDDA +(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, -- pro +tio ni estus nin ŝparintaj. + +ELVSTED +Ĉu vi iom dormis poste? + +HEDDA +Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne? + +ELVSTED +Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi. + +HEDDA +(ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por +maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas. + +ELVSTED +Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri? + +HEDDA +Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro -- + +ELVSTED +Ho Dio, jes, -- certe daŭris. Sed tamen -- + +HEDDA +Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj +sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri +sin -- tia ĵus post viveca festeno. + +ELVSTED +Sed kara, -- kien li do estus irinta? + +HEDDA +Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis _tie_. Ili havas +ja lian antaŭan ĉambron atendanta. + +ELVSTED +Ne, ĉe _ili_ li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de +fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas. + +HEDDA +Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle +propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert +Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo. + +ELVSTED +Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas. + +HEDDA +Vi vere estas stulta, Tea. + +ELVSTED +Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas. + +HEDDA +Kaj kiel morte laca vi aspektas. + +ELVSTED +Jes, mi vere _estas_ morte laca. + +HEDDA +Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin +tempeton sur mia lito. + +ELVSTED +Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi. + +HEDDA +Certe vi kapablas. + +ELVSTED +Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj +scii -- + +HEDDA +Mi atentigos vin, kiam li revenos. + +ELVSTED +Do, vi tion promesas, Hedda? + +HEDDA +Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume. + +ELVSTED +Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro) + +(_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela +taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo +malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. +Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la +sonorilo.) + +(_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.) + +BERTE +Ĉu Sinjorino ion deziras? + +HEDDA +Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas. + +BERTE +Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme. + +(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.) + +BERTE +(haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, +Sinjorino. + +HEDDA +Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno. + +BERTE +Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo) + +(_Hedda_ genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la +fornon.) + +(Post mallonga daŭro _Jørgen Tesman_ envenas de la antaŭĉambro. Li +aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la +pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.) + +HEDDA +(apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon. + +TESMAN +(turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, -- tiom frue +ellitiĝinta! Ĉu? + +HEDDA +Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ. + +TESMAN +Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, +Hedda! + +HEDDA +Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi. + +TESMAN +Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto? + +HEDDA +Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi. + +TESMAN +Ne, do neniu faris. + +HEDDA +(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze +ĉe la asesoro? + +TESMAN +Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu? + +HEDDA +Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone +amuziĝis. + +TESMAN +Jes vere. Tiun ĉi fojon, do --. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al +mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro +frue, -- jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume +Ejlert legis. + +HEDDA +(eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu -- + +TESMAN +(eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi +imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda +skribita. Jen imagu! + +HEDDA +Ja, ja, tio ne interesas min -- + +TESMAN +Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, -- io +malica kreskis en mi. + +HEDDA +Io malica? + +TESMAN +Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, +Hedda! + +HEDDA +Jes, ja, mi ja imagas! + +TESMAN +Kaj scii ke li, -- tiel naturdotita -- bedaŭrinde tamen estas +neplibonigebla. + +HEDDA +Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj? + +TESMAN +Ne, bona Dio --. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la +ĝuo. + +HEDDA +Kaj en kio rezultiĝis ĉio -- fine? + +TESMAN +Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda. + +HEDDA +Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo? + +TESMAN +Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan +paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li +sin esprimis. + +HEDDA +Ĉu li nomis ŝin? + +TESMAN +Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol +sinjorino Elvsted. + +HEDDA +Nu, -- kie vi disiĝis de li? + +TESMAN +Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, -- la lastaj de ni, -- samtempe. Kaj +Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni +decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere +superŝarĝita! + +HEDDA +Do li estis. + +TESMAN +Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi +estus prefere dirinta. Ho, -- mi preskaŭ hontas -- pro Ejlert -- +tion rakonti -- + +HEDDA +Jen do --? + +TESMAN +Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom +malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, -- jen imagu! + +HEDDA +Jes, ja, Dio, sed --? + +TESMAN +Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas +ĉe la vojrando? Ĉu? + +HEDDA +Ne, kiel mi povus tion scii! + +TESMAN +Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro +Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) +Jen, imagu, -- tion ĉi mi trovis. + +HEDDA +Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ? + +TESMAN +Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie +promenante perdis -- sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom +bedaŭrinde -- + +HEDDA +Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon? + +TESMAN +Ne, tion mi ne kuraĝis -- pro lia tiama stato -- + +HEDDA +Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis? + +TESMAN +Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert. + +HEDDA +Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert +Løvborg? + +TESMAN +Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu. + +HEDDA +Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis? + +TESMAN +Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la +stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen +imagu! + +HEDDA +Nu? Ili do akompanis lin hejmen. + +TESMAN +Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris. + +HEDDA +Kaj kien vi poste stumblis? + +TESMAN +Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, +kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin +noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta -- kaj kiam mi +opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al +li kun tio ĉi. + +HEDDA +(etendas la manon por la paketo) Ne, -- ne transdonu ĝin! Ne tuj, +mi diras. Lasu min legi ĝin unue. + +TESMAN +Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas. + +HEDDA +Vi ne kuraĝas? + +TESMAN +Ne, -- ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li +vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas +kopion! Tion li mem diris. + +HEDDA +(rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove +skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu? + +TESMAN +Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, -- jen vidu -- + +HEDDA +Jes, ja, -- ĝuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, -- +jen letero por vi. + +TESMAN +Ĉu, imagu --! + +HEDDA +(ĝin donante) Venis frue ĉi-matene. + +TESMAN +De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian +skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas) + +TESMAN +Ho Hedda, -- ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe +la morto! + +HEDDA +Tion oni devus ja atendi. + +TESMAN +Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj +kuros tien. + +HEDDA +(subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri? + +TESMAN +Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu! + +HEDDA +(ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri +tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion +malbelan. + +TESMAN +Nu, Dio do --! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon --? Mian mantelon --? +Nu, en la antaŭĉambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro +malfrue, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +Ho, nur kuru, kaj -- + +(_Berte_ venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.) + +BERTE +Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni. + +TESMAN +Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin. + +HEDDA +Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_ +eliras) + +HEDDA +(rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la +skabelo) + +TESMAN +Jes, donu ĝin al mi! + +HEDDA +Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume. + +(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. +_Tesman_ penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.) + +(_Asesoro Brack_ envenas de la antaŭĉambro.) + +HEDDA +(kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo. + +BRACK +Jes, vi trovas, ĉu ne? (al _Tesman_) Ĉu ankaŭ vi eliros? + +TESMAN +Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, ŝi +kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda. + +BRACK +Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza +momento -- + +TESMAN +Jes, mi vere devas kuri --. Adiaŭ! Adiaŭ! + +(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.) + +HEDDA +(proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun +nokton, sinjoro Asesoro. + +BRACK +Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda. + +HEDDA +Ankaŭ vi ne? + +BRACK +Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj +travivaĵoj? + +HEDDA +Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon. + +BRACK +Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne +partoprenis, mi opinias? + +HEDDA +Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen. + +BRACK +Ankaŭ Tesman? + +HEDDA +Ne, sed kelkaj aliaj, li diris. + +BRACK +(ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda. + +HEDDA +Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero? + +BRACK +Jes, via suspekto ne estas senfunda. + +HEDDA +Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone. + +(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ ĉe la longa flanko de +la tablo proksime al ŝi.) + +HEDDA +Nu jen, do? + +BRACK +Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj -- +aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte. + +HEDDA +Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg? + +BRACK +Mi devas konfesi -- li estis. + +HEDDA +Nun vi vere igas min scivolema -- + +BRACK +Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la +nokto, sinjorino Hedda? + +HEDDA +Se decas tion rakonti, jen faru. + +BRACK +Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan +vesperkunvenon. + +HEDDA +De la pasia speco? + +BRACK +De la plej pasia speco. + +HEDDA +Iom pli pri tio ĉi, Asesoro -- + +BRACK +Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone +informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan +homecon, kiel vi scias. + +HEDDA +Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris? + +BRACK +Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin +la genio ĉivespere -- + +HEDDA +Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas. + +BRACK +Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar +ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni +devus esti. + +HEDDA +Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg --? + +BRACK +Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de +fraŭlino Diana. + +HEDDA +De fraŭlino Diana? + +BRACK +Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por +elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj. + +HEDDA +Ĉu tiu estas iu ruĝhara? + +BRACK +Ĝuste. + +HEDDA +Iu tia -- kantistino? + +BRACK +Nu ja, -- ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino -- de sinjoroj, -- +sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el +ŝiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj. + +HEDDA +Kaj kiel tio ĉi finiĝis? + +BRACK +Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej +kortuŝa akcepto transiris al luktado -- + +HEDDA +Kontraŭ Løvborg? + +BRACK +Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li +pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. +Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton. + +HEDDA +Kaj en kion rezultis tio? + +BRACK +Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. +Feliĉe fine alvenis la polico. + +HEDDA +Ĉu ankaŭ la polico? + +BRACK +Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu +freneza homo. + +HEDDA +Nu! + +BRACK +Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la +policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve +estis kondukata al la stacio. + +HEDDA +De kie vi nun sciiĝis pri tio? + +BRACK +De la polico mem. + +HEDDA +(rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne +havis vitfoliojn en la hararo. + +BRACK +Vitfoliojn, sinjorino Hedda? + +HEDDA +(ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel +postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg? + +BRACK +Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la +ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi. + +HEDDA +Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj? + +BRACK +Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, +kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan +informon pri liaj noktaj heroaĵoj. + +HEDDA +Kial vere tion, asesoro Brack? + +BRACK +Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian +ŝirmilon. + +HEDDA +Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon! + +BRACK +Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu +sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue. + +HEDDA +Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili +povos renkontiĝi. + +BRACK +Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por +Ejlert Løvborg. + +HEDDA +Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias? + +BRACK +Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus +enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin +enŝovus en -- + +HEDDA +En la triangulon? + +BRACK +Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma. + +HEDDA +(rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas +via celo. + +BRACK +(kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. +Kaj por tiu celo mi batalos -- kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi +disponas. + +HEDDA +(perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, -- kiam +temas pri realigo. + +BRACK +Vi tion opinias? + +HEDDA +Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja -- tiom +longe, ke vi ne potencas super mi. + +BRACK +(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio. +Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian. + +HEDDA +Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas +tie minacante. + +BRACK +(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- ĝi prefere +fortikiĝu kaj defendiĝu libervole. + +HEDDA +Tion ankaŭ mi opinias. + +BRACK +Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon +urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda! + +(Li iras al la vitra pordo.) + +HEDDA +(ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno? + +BRACK +Jes, por mi estas pli mallonge. + +HEDDA +Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa. + +BRACK +Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti +sufiĉe pikantaj. + +HEDDA +Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias? + +BRACK +(ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn +kortkokojn! + +HEDDA +(ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, -- + +(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon +post li.) + +(_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras +kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la +skribotablo, prenas la paketon de _Løvborg_ el la librobretaro kaj +volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de _Berte_ aŭdiĝas de la +antaŭĉambro. _Hedda_ turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la +paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la +skribilaron.) + +(_Ejlert Løvborg_ en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas +la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.) + +LØVBORG +(turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi +devas kaj volas eniri! Jen do! + +(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj +salutas.) + +HEDDA +(ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi +venas serĉi Tea. + +LØVBORG +Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni. + +HEDDA +Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi? + +LØVBORG +Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton. + +HEDDA +(iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, +kiam ili tion diris? + +LØVBORG +(rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj? + +HEDDA +Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio? + +LØVBORG +(subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren +kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraŭ ne +ellitiĝis? + +HEDDA +Ne, -- mi ne kredas -- + +LØVBORG +Kiam li hejmenvenis? + +HEDDA +Tre malfrue. + +LØVBORG +Ĉu li ion al vi rakontis? + +HEDDA +Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack. + +LØVBORG +Nenion pli? + +HEDDA +Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema -- + +(_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.) + +ELVSTED +(proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine --! + +LØVBORG +Jes, fine. Kaj tro malfrue. + +ELVSTED +(rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue! + +LØVBORG +Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite. + +ELVSTED +Ho ne, ne, -- tion ne diru! + +LØVBORG +Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos -- + +ELVSTED +Mi volas nenion aŭdi! + +HEDDA +Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros. + +LØVBORG +Ne, restu, -- ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio. + +ELVSTED +Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras! + +LØVBORG +Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli. + +ELVSTED +Pri kio do --? + +LØVBORG +Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi. + +ELVSTED +Disiĝi! + +HEDDA +(senvole) Mi tion sciis! + +LØVBORG +Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea. + +ELVSTED +Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun +kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru? + +LØVBORG +De nun mi ne plu intencas labori. + +ELVSTED +(rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon? + +LØVBORG +Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min. + +ELVSTED +Sed tion mi ja ne kapablas! + +LØVBORG +Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen -- + +ELVSTED +(ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi +deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! +Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos. + +HEDDA +(duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, -- jes! + +LØVBORG +(rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar _tia_ ĝi estas. + +ELVSTED +Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe +vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj +honoro super vin. Kaj la ĝojo, -- la ĝojo, tiun mi volas dividi kun +vi. + +LØVBORG +Tea, -- nia libro neniam eldoniĝos. + +HEDDA +Aj! + +ELVSTED +Ne eldoniĝos! + +LØVBORG +Neniam eldoniĝos. + +ELVSTED +(en timema suspekto) Løvborg, -- kien vi formetis la kajerojn! + +HEDDA +(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --? + +ELVSTED +Kie vi havas ilin! + +LØVBORG +Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio. + +ELVSTED +Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii. + +LØVBORG +La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil +pecojn. + +ELVSTED +(krias) Ho ne, ne --! + +HEDDA +(senvole) Sed tio ja tute ne --! + +LØVBORG +(rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias? + +HEDDA +(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis +al mi nekredeble -- + +LØVBORG +Tamen vero. + +ELVSTED +(tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- disŝiris sian +propran verkon. + +LØVBORG +Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian +vivoverkon -- + +ELVSTED +Kaj tion vi do faris ĉinokte! + +LØVBORG +Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. +Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ +fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli +profunden. Kiel mi, Tea. + +ELVSTED +Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro --. Ĉiujn miajn tagojn tio +staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon. + +LØVBORG +Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo. + +ELVSTED +Sed kiel vi do povis --! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano. + +HEDDA +(preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano -- + +ELVSTED +(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda. + +HEDDA +Sed vi tamen ne forvojaĝos? + +ELVSTED +Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo. + +(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) + +HEDDA +(_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, +sinjoro Løvborg? + +LØVBORG +Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi? + +HEDDA +Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom +tute neripareble? + +LØVBORG +Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ +estas _tio_, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. +Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi. + +HEDDA +(rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis +homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom +senkora kontraŭ ŝi? + +LØVBORG +Ho, ne diru, ke mi estis senkora! + +HEDDA +Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj +tempoj! Tion vi ne nomas senkora! + +LØVBORG +Al vi mi povas diri la veron, Hedda. + +HEDDA +La veron? + +LØVBORG +Unue promesu al mi, -- donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun +konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu. + +HEDDA +Jen mia promeso. + +LØVBORG +Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi +rakontadis. + +HEDDA +Tio pri la kajeroj? + +LØVBORG +Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon. + +HEDDA +Ne, ne -- sed kie do ili estas? + +LØVBORG +Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda! + +HEDDA +Tion ĉi mi ne komprenas. + +LØVBORG +Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo. + +HEDDA +Jes, -- tion ŝi diris. + +LØVBORG +Sed mortigi sian infanon, -- ne estas la plej fia, kion patro povas +fari kontraŭ ĝi. + +HEDDA +Tio ne la plej fia? + +LØVBORG +Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea. + +HEDDA +Kaj kio do estas tio, la plej fia? + +LØVBORG +Imagu nun, Hedda, ke viro, -- tiel je frua matena horo, -- post +freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano +kaj diris: Jen aŭdu -- tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. +Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano +por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi +falis. Kies manoj kaptis ĝin. + +HEDDA +Ho, -- sed finfine tio -- ĉi tio estis ja nur libro -- + +LØVBORG +La pura animo de Tea estis en tiu libro. + +HEDDA +Jes, mi komprenas. + +LØVBORG +Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco +estas. + +HEDDA +Kaj kiun vojon vi nun iros? + +LØVBORG +Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone. + +HEDDA +(paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, -- jen aŭskultu -- Ĉu vi ne +povus aranĝi, ke -- ke okazos en beleco? + +LØVBORG +En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli +fruaj tagoj imagis -- + +HEDDA +Ho ne. La vitfolioj, -- je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en +beleco! Unu solan fojon! -- Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte +revenu. + +LØVBORG +Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas +foriri) + +HEDDA +Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi. + +(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la +skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al _Løvborg_ kun unu el la +pistoloj.) + +LØVBORG +(rigardas ŝin) Tiun? Do _tiu_ estas la memoraĵo? + +HEDDA +(kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ +vin. + +LØVBORG +Tiam vi estus devinta ĝin uzi. + +HEDDA +Jen! Uzu ĝin _vi_ nun. + +LØVBORG +(metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon! + +HEDDA +Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion! + +LØVBORG +Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) + +(_Hedda_ aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la +skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas +inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. +Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. +La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon +de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.) + +HEDDA +(ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi +forbruligas vian infanon, Tea! -- Vi kun la krispa hararo! +(ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de +Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, -- nun +bruligas mi la infanon. + + + + +KVARA AKTO + + +(La samaj ĉambroj ĉe la _gesinjoroj Tesman_. Estas vespero. La +salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la +penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo +estas kuntiritaj.) + +(_Hedda_, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita +ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras +maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree +aperas kaj iras en la salonon.) + +(_Berte_ envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita +lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la +salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn +sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. _Hedda_ iras al la +vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en +la mallumon.) + +(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas _fraŭlino Tesman_, +funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. _Hedda_ iras al ŝi renkonte +kaj etendas al ŝi la manon.) + +FRAŬLINO TESMAN +Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia +kompatinda fratino finis sian agonion. + +HEDDA +Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton. + +FRAŬLINO TESMAN +Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, -- ĉi tie en +la domo de vivo, -- ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto. + +HEDDA +Estas tre ĝentile de vi. + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus +funebri en tiu ĉi tempo. + +HEDDA +(deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman? + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, tiom bele, -- tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu +nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj +povis al li diri la finan adiaŭon. -- Ĉu eble li ankoraŭ ne +hejmenvenis? + +HEDDA +Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi. + +FRAŬLINO TESMAN +Ne dankon, kara -- benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas +sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi +povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon. + +HEDDA +Ĉu ne mi povas pri io helpi? + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj +manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu +ĉi tempo, certe ne. + +HEDDA +Ho, la pensoj, -- ili ne lasas sin tiel regi -- + +FRAŬLINO TESMAN +(daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme +ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe +vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, -- dankon al +Dio! + +(_Jørgen Tesman_ envenas de la antaŭĉambro.) + +HEDDA +Nu, estas bone ke vi fine revenas. + +TESMAN +Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu! + +FRAŬLINO TESMAN +Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari +ĉion, kion vi promesis al mi? + +TESMAN +Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri +ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne +povas kunteni la pensojn. + +FRAŬLINO TESMAN +Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel. + +TESMAN +Do? Kiel do, vi opinias? + +FRAŬLINO TESMAN +Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi +estas. + +TESMAN +Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu? + +HEDDA +Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman. + +FRAŬLINO TESMAN +La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, +ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena. + +TESMAN +Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas +zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde. + +HEDDA +Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon? + +FRAŬLINO TESMAN +Krucon! Dio pardonu vin, infano, -- ne estis ja kruco por mi. + +HEDDA +Sed se nun venus fremda homo kaj -- + +FRAŬLINO TESMAN +Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas +iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, -- en via domo eblus +ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino. + +HEDDA +Ho, ne parolu pri niaj aferoj. + +TESMAN +Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se -- + +HEDDA +Se --? + +TESMAN +(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu? + +FRAŬLINO TESMAN +Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) +Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! +Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo) +Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora +Jochum samtempe. + +TESMAN +Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu? + +(_Fraŭlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) + +HEDDA +(sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, +ke la morto atakas _vian_ koron pli ol ŝian. + +TESMAN +Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom +maltrankvila. + +HEDDA +(rapide) Ĉu estas io nova pri li? + +TESMAN +Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la +manuskripto estas sendifekta. + +HEDDA +Nu? Vi ne renkontis lin? + +TESMAN +Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj +ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene. + +HEDDA +Jes, tuj post via foriro. + +TESMAN +Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu? + +HEDDA +Jes, li tion asertis. + +TESMAN +Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis +redoni ĝin al li, Hedda? + +HEDDA +Ne, li ĝin ne ricevis. + +TESMAN +Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas? + +HEDDA +Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted? + +TESMAN +Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se +li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi +la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la +paketon? + +HEDDA +(malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne +plu havas. + +TESMAN +Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio! + +HEDDA +Mi forbruligis ĝin -- ĉion. + +TESMAN +(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de +Ejlert! + +HEDDA +Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi. + +TESMAN +Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla! + +HEDDA +Jes, sed tiel tamen estas. + +TESMAN +Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja +kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al +asesoro Brack, kaj vi aŭdos. + +HEDDA +Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro, +nek al iu alia. + +TESMAN +Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi +ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri +tio. Ĉu? + +HEDDA +(subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, +Jørgen. + +TESMAN +Por mi! + +HEDDA +Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi -- + +TESMAN +Jes, jes, kaj kio jen? + +HEDDA +Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon. + +TESMAN +Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere --. + +HEDDA +Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin. + +TESMAN +(kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, -- ho, ĉu estas vero, kion +vi diras! -- Tamen, -- tamen -- tiel mi neniam antaŭe spertis vian +amon. Jen imagu! + +HEDDA +Nu, do estas plej bone ke vi eksciu -- ke ĝuste en tiu ĉi tempo -- +(impete, interrompante) Ne, ne, -- vi povas pridemandi ĉe onklino +Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon. + +TESMAN +Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la +manojn) Eja, bona Dio, vi --, ĉu tio estus ebla! Ĉu? + +HEDDA +Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin. + +TESMAN +(ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere +amuzega, Hedda! La servistino, -- tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem +iros tion rakonti al Berte. + +HEDDA +(premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, -- mi krevos +en ĉio ĉi! + +TESMAN +En kio do, Hedda? Ĉu? + +HEDDA +(malvarme, sinrege) En ĉio tio -- ridinda, -- Jørgen. + +TESMAN +Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen --. Eble ne estas saĝe, +ke mi ion diru al Berte. + +HEDDA +Ho ja, -- kial ne ankaŭ tio? + +TESMAN +Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj +ankaŭ _tio_ ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino +Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, -- ege ĝoja! + +HEDDA +Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg -- +por vi? + +TESMAN +Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas +ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, -- en tiu scio vere +ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia +sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu? + +HEDDA +Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri _tio_, mi opinias. + +TESMAN +Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj +hezitante) Tamen, -- tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen +terure pensi pri la kompatinda Ejlert. + +(_Sinjorino Elvsted_, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj +supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.) + +ELVSTED +(salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu +pro tio, ke mi revenas. + +HEDDA +Kio okazis al vi, Tea? + +TESMAN +Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu? + +ELVSTED +Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li. + +HEDDA +(prenas ŝian brakon) Ho, -- vi tion kredas! + +TESMAN +Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino +Elvsted! + +ELVSTED +Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- ĝuste +kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri +li en la urbo hodiaŭ. + +TESMAN +Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li +iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu! + +HEDDA +Nu, -- kion oni diris en la pensiono? + +ELVSTED +Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ --. Ili +silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis. + +TESMAN +(maltrankvile paŝadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misaŭdis, +sinjorino Elvsted! + +ELVSTED +Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke +oni ion menciis pri malsanulejo aŭ -- + +TESMAN +Malsanulejo! + +HEDDA +Ne, -- tio do vere neeblas! + +ELVSTED +Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, +kaj serĉis lin _tie_. + +HEDDA +Ĉu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea! + +ELVSTED +Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis +elteni tiun necertecon. + +TESMAN +Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu? + +ELVSTED +Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de +post hieraŭ posttagmeze, ili diris. + +TESMAN +Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri! + +ELVSTED +Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li! + +TESMAN +Vi, Hedda, -- ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj +lokoj --? + +HEDDA +Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi. + +(_Asesoro Brack_, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la +antaŭĉambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. +Li aspektas serioze kaj salutas silente.) + +TESMAN +Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu? + +BRACK +Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere. + +TESMAN +Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino +Julle. + +BRACK +Ankaŭ tiun mi ricevis, jes. + +TESMAN +Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu? + +BRACK +Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas. + +TESMAN +(rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia? + +BRACK +Jes, vere estas. + +HEDDA +(ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack? + +BRACK +Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino. + +ELVSTED +(senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg! + +BRACK +(iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Ĉu eble +Sinjorino jam ion scias --? + +ELVSTED +(konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed -- + +TESMAN +Sed bona Dio, diru do! + +BRACK +(ŝultrotiras) Nu, -- bedaŭrinde, -- Ejlert Løvborg estas portita +al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta. + +ELVSTED +(ekkrias) Ho Dio, ho Dio --! + +TESMAN +En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta! + +HEDDA +(senvole) Tiom rapide do --! + +ELVSTED +(lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda! + +HEDDA +(flustras) Sed, Tea, -- Tea do! + +ELVSTED +(sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo. + +BRACK +Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li. + +ELVSTED +Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas? + +TESMAN +Jes, ĉar li kredeble ne mem --! Ĉu? + +HEDDA +Jes, mi certas ke li mem faris. + +TESMAN +Hedda, -- kial vi povas --! + +BRACK +(kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, +sinjorino Tesman. + +ELVSTED +Ho, kiom terure! + +TESMAN +Li mem do! Jen imagu! + +HEDDA +Sin pafis! + +BRACK +Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino. + +ELVSTED +(provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro? + +BRACK +Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara. + +TESMAN +Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Ĉu? + +BRACK +(iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia loĝejo. + +ELVSTED +Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la +sepa. + +BRACK +Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke +oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto. + +ELVSTED +Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis! + +HEDDA +(al _Brack_) Ĉu estas tra la brusto? + +BRACK +Jes, -- kiel mi diras. + +HEDDA +Do ne tra la tempio? + +BRACK +Tra la brusto, sinjorino Tesman. + +HEDDA +Ja, ja, -- la brusto estas ankaŭ bona. + +BRACK +Kiel, Sinjorino? + +HEDDA +(repuŝante) Ho ne, -- nenio. + +TESMAN +Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu? + +BRACK +La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li. + +ELVSTED +Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --! + +TESMAN +Sed diru al mi, -- kie vi eksciiĝis pri ĉio tio? + +BRACK +(abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus. + +HEDDA +(laŭte) Fine heroaĵo! + +TESMAN +(timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda! + +HEDDA +Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco. + +BRACK +Hm, sinjorino Tesman -- + +TESMAN +Beleco! Ne, jen imagu! + +ELVSTED +Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo! + +HEDDA +Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, +kio -- kio estis farenda. + +ELVSTED +Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en +deliro. + +TESMAN +En malespero li tion faris! + +HEDDA +Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa. + +ELVSTED +Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn +kajerojn. + +BRACK +(ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris +ĝin? + +ELVSTED +Jes, tion li faris ĉi-nokte. + +TESMAN +(flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos. + +BRACK +Hm, estas strange. + +TESMAN +(paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la +mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon -- + +ELVSTED +Ho, se eblus tion rekonstrui! + +TESMAN +Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus -- + +ELVSTED +Eblus, sinjoro Tesman. + +TESMAN +Kion vi sugestas? + +ELVSTED +(serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, +kiujn li kunportis, kiam li diktis. + +HEDDA +(paŝon pli proksimen) Aĥ --! + +TESMAN +Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu? + +ELVSTED +Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis +en la poŝo -- + +TESMAN +Ho, permesu al mi rigardi! + +ELVSTED +(donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom +intermiksite. + +TESMAN +Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus +unu la alian -- + +ELVSTED +Ho jes, ni almenaŭ provu -- + +TESMAN +Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion! + +HEDDA +Vi, Jørgen? Vian vivon? + +TESMAN +Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj +propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Ĉu? +Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert. + +HEDDA +Eble tio. + +TESMAN +Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne +utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi +animan trankvilon, ke -- + +ELVSTED +Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone. + +TESMAN +Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? +Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! +Venu do kun mi, sinjorino Elvsted. + +ELVSTED +Ho Dio, -- se nur estus fareble! + +(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malantaŭan ĉambron. +Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la +tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de +la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. +Iom poste _Brack_ iras al ŝi.) + +HEDDA +(duonlaŭte) Ho Asesoro, -- kia liberiĝo estas en tio ĉi pri +Ejlert Løvborg. + +BRACK +Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas +liberiĝo -- + +HEDDA +Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas +libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea +beleco. + +BRACK +(ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda -- + +HEDDA +Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, +ankaŭ vi, kiel -- nu! + +BRACK +(rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble +volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio? + +HEDDA +Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg +havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun -- la +heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon +elŝiri sin el la vivofesteno -- tiom frue. + +BRACK +Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el +bela iluzio. + +HEDDA +Iluzio? + +BRACK +El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus. + +HEDDA +Kaj kiu estas do tiu? + +BRACK +Li ne mortpafis sin mem -- libervole. + +HEDDA +Ne libervole! + +BRACK +Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis. + +HEDDA +(emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion? + +BRACK +Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn. + +HEDDA +Kiujn do? + +BRACK +Unue tiun, ke li jam vere estas morta. + +HEDDA +En la malsanulejo. + +BRACK +Jes. Kaj sen regajni konscion. + +HEDDA +Kion pli vi prisilentis? + +BRACK +Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro. + +HEDDA +Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta. + +BRACK +Ne tute. Ĉar mi al vi diru, -- Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita +en -- la buduaro de fraŭlino Diana. + +HEDDA +(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne +denove troviĝus hodiaŭ! + +BRACK +Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion +oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu +malaperis -- + +HEDDA +Aĥ, -- tial do -- + +BRACK +Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem +neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo. + +HEDDA +Eble estis ĝi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin. + +BRACK +Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin +mortige. + +HEDDA +En la brusto, -- jes. + +BRACK +Ne, -- ĝi trafis lin en la abdomenon. + +HEDDA +(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo +kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _ĉion_, kion +mi nur tuŝas. + +BRACK +Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ +klasifiku sub la fia. + +HEDDA +Kaj kio estas tio? + +BRACK +La pistolo, kiun li ĉe si havis -- + +HEDDA +(senspire) Nu! Kio pri ĝi! + +BRACK +Ĝin li devas esti ŝtelinta. + +HEDDA +(eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris. + +BRACK +Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta --. Ŝ-ŝt! + +(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris ĉe la tablo en la +malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.) + +TESMAN +(kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, -- preskaŭ neeblas +por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu. + +HEDDA +Jes, mi imagas. + +TESMAN +Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu? + +HEDDA +Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi. + +TESMAN +Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko. + +HEDDA +Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la +pianon dume. Jen do! + +(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, +almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la +malantaŭan ĉambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la +skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la +angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron. +_Hedda_ revenas.) + +HEDDA +(malantaŭ la seĝo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante ŝiajn +harojn) Nu, dolĉa Tea, -- ĉu eblas pri la monumento de Ejlert +Løvborg? + +ELVSTED +(rigardas ŝin senespere) Ho Dio, -- certe fariĝos ege malfacile +trovi sistemon. + +TESMAN +Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de +aliuloj, -- tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas. + +(_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. +_Brack_ staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.) + +HEDDA +(flustras) Kion vi diris pri la pistolo? + +BRACK +(mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta. + +HEDDA +Kial ĝuste ŝtelinta? + +BRACK +Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda. + +HEDDA +Ĉu? + +BRACK +(rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi +tie hodiaŭ matene. Ĉu ne? + +HEDDA +Jes. + +BRACK +Vi estis sola kun li, ĉu? + +HEDDA +Jes, momenton. + +BRACK +Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto? + +HEDDA +Ne. + +BRACK +Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton? + +HEDDA +Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antaŭĉambron. + +BRACK +Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon? + +HEDDA +Ĝi estis ene en -- + +BRACK +Nu, sinjorino Hedda? + +HEDDA +La skatolo staris tie sur la skribotablo. + +BRACK +Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie? + +HEDDA +Ne. + +BRACK +Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis +ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue. + +HEDDA +Ĉu vi eble havas ĝin? + +BRACK +Ne, la polico ĝin havas. + +HEDDA +Kion la polico faros pri la pistolo? + +BRACK +Serĉos sciiĝon pri la posedanto. + +HEDDA +Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi? + +BRACK +(klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, -- +ne tiom longe kiom mi silentas. + +HEDDA +(rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do? + +BRACK +(ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas +ŝtelita. + +HEDDA +(firme) Prefere morti! + +BRACK +(ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras. + +HEDDA +(ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la +posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos? + +BRACK +Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo. + +HEDDA +La skandalo! + +BRACK +La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos +vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja +klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca +mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj +jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj +jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe +kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama +fraŭlino Diana. + +HEDDA +Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas _min_. + +BRACK +Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al +Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al +li ĝin donis? + +HEDDA +(mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis. + +BRACK +Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas. + +HEDDA +(rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun +vi regas mian korpon kaj animon. + +BRACK +(flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne +misuzos la staton. + +HEDDA +Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. +Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- tiun penson +mi ne eltenos! Neniam. + +BRACK +(rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la +neevitebleco. + +HEDDA +(reciprokas lian rigardon) Ja, eble. + +(Ŝi iras al la skribotablo.) + +HEDDA +(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi +do sukcesas, Jørgen? Ĉu? + +TESMAN +Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi. + +HEDDA +(kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la +hararo de _sinjorino Elvsted_) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun +vi sidas ĉi tie kune kun Tesman -- ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune +kun Ejlert Løvborg. + +ELVSTED +Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon. + +HEDDA +Ho, tio certe venos -- kun la paso de tempo. + +TESMAN +Ja, sciu, Hedda, -- jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian +percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro. + +HEDDA +Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio? + +TESMAN +Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti +tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro! + +BRACK +(kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro. + +HEDDA +Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur +la sofo. + +TESMAN +Jes, tion faru, kara. Ĉu? + +(_Hedda_ iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn +post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan +dancmelodion tie ene sur la piano.) + +ELVSTED +(eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas! + +TESMAN +(kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, -- ne ludu do por +danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert! + +HEDDA +(metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon +Julle. Kaj la tutan aron. -- De nun mi estos silenta. + +(Ŝi denove fermas post si.) + +TESMAN +(ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga +laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, -- vi transloĝiĝu al onklino +Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante +_tie_. Ĉu? + +ELVSTED +Jes, estus eble pli bone -- + +HEDDA +(en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed +kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie? + +TESMAN +(foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, +ke li tamen vizitos vin. + +BRACK +(sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican +vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni +du! + +HEDDA +(klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? +Vi, kia sola koko en la korto -- -- + +(Pafo aŭdiĝas tie ene. _Tesman_, _sinjorino Elvsted_ kaj _Brack_ +eksaltas.) + +TESMAN +Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn. + +(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. _Sinjorino Elvsted_ same. +_Hedda_ kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. +Konfuzita _Berte_ envenas de dekstre.) + +TESMAN +(krias al _Brack_) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu! + +BRACK +(duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, -- tiaĵon oni +ja _ne faras!_ + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** + +***** This file should be named 19183-0.txt or 19183-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19183/ + +Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
