diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 19182-0.txt | 6384 | ||||
| -rw-r--r-- | 19182-0.zip | bin | 0 -> 57210 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19182-h.zip | bin | 0 -> 61139 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19182-h/19182-h.htm | 6402 | ||||
| -rw-r--r-- | 19182.txt | 6384 | ||||
| -rw-r--r-- | 19182.zip | bin | 0 -> 57071 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
9 files changed, 19186 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/19182-0.txt b/19182-0.txt new file mode 100644 index 0000000..fddecf5 --- /dev/null +++ b/19182-0.txt @@ -0,0 +1,6384 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Sinjorino el la Maro + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + + + + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + + + + + +Henrik Ibsen + +LA SINJORINO EL LA MARO + +Teatraĵo en kvin aktoj + +(Fruen fra havet) + +1888 + +Tradukis: +Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s +Postboks 28, N -- 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 +ISBN 82-91707-50-2 + + + +LA SINJORINO EL LA MARO + +ROLOJ: + + DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. + SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. + Liaj filinoj el la unua geedzeco: + BOLETTE. + HILDE, nur duone plenkreska. + LEKTORO ARNHOLM. + LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto. + BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo + FREMDA VIRO. + JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. + TURISTOJ. + SOMERGASTOJ. + + +(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en +norda Norvegio.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno +antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. +Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa +barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo +estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas +la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. +Estas varma kaj brile klara somermateno.) + +(_Ballested_, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun +larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la +ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras +pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, +penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) + +(_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita +ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi +metas sur la tablon.) + +BOLETTE +Nu, Ballested, -- ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri? + +BALLESTED +Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- ĉu vi atendas +fremdulojn vizite hodiaŭ? + +BOLETTE +Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li +venis al la urbo ĉi-nokte. + +BALLESTED +Arnholm? Atendu iomete --. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto +ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj? + +BOLETTE +Jes. Ĝuste li. + +BALLESTED +Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove. + +BOLETTE +Ĝuste tial ni deziras flagi. + +BALLESTED +Jes, estas ja vere konvene. + +(_Bolette_ iras en la ĝardenan ĉambron.) + +(Iom poste _Lyngstrand_ venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas +interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas +maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas +malforte.) + +LYNGSTRAND +(de ekstere de la heĝo) Bonan matenon. + +BALLESTED +(turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) +Jen, jen, -- Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom +ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas +la plezuron -- + +LYNGSTRAND +Aspekte vi estas pentristo, vi. + +BALLESTED +Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo? + +LYNGSTRAND +Jes, mi vidas. -- Ĉu vi permesas, ke mi eniru? + +BALLESTED +Vi eble volas rigardi? + +LYNGSTRAND +Jes, mi ege volus. + +BALLESTED +Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. +Proksimiĝu. + +LYNGSTRAND +Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.) + +BALLESTED +(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. + +LYNGSTRAND +Mi ja vidas. + +BALLESTED +Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi +modelon. + +LYNGSTRAND +Ĉu estu ankaŭ figuro? + +BALLESTED +Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino. + +LYNGSTRAND +Kial ŝi estu duone morta? + +BALLESTED +Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj +nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. + +LYNGSTRAND +Nu, tiel. + +BALLESTED +Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion +pentri. + +LYNGSTRAND +Kion vi fine nomu la bildon? + +BALLESTED +Mi intencas nomi ĝin "La fino de la marvirino". + +LYNGSTRAND +Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio. + +BALLESTED +(rigardas lin) Fakulo eble? + +LYNGSTRAND +Pentristo, vi sugestas? + +BALLESTED +Jes. + +LYNGSTRAND +Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans +Lyngstrand. + +BALLESTED +Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela +arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi +estas longe loĝinta ĉi tie? + +LYNGSTRAND +Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan +someron. + +BALLESTED +Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu? + +LYNGSTRAND +Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. + +BALLESTED +Ĉu malsana? + +LYNGSTRAND +Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma +anheleco en la brusto. + +BALLESTED +Ba! -- bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. + +LYNGSTRAND +Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. + +BALLESTED +Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporŝipo. +Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la +feriado la lastajn jarojn. + +LYNGSTRAND +Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. + +BALLESTED +Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo +perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo. + +LYNGSTRAND +Ĉu vi naskiĝis en la urbo? + +BALLESTED +Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al +la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. + +LYNGSTRAND +Vi do loĝas ĉi tie longe? + +BALLESTED +Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. +Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, +kaj disiris ĉiuj laŭ la vento. + +LYNGSTRAND +Sed vi mem do restis? + +BALLESTED +Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la +dekoracia fako, vi sciu. + +(_Bolette_ elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.) + +BOLETTE +(parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro) Hilde, -- vidu ĉu vi +povas trovi la broditan piedbenketon de patro. + +LYNGSTRAND +(proksimiĝas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraŭlino +Wangel! + +BOLETTE +(ĉe la relo) Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. +Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) + +BALLESTED +Vi do konas la familion? + +LYNGSTRAND +Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. +Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la +"La Videjo". Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. + +BALLESTED +Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. + +LYNGSTRAND +Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus +okazon -- + +BALLESTED +Ho, ĉu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! +(kolektas siajn aĵojn) La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi +devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas +min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. + +LYNGSTRAND +Aspekte vi estas tre multflanka. + +BALLESTED +Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. +Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aŭ tiospecan, vi +nur demandu pri dancinstruisto Ballested. + +LYNGSTRAND +Dancinstruisto --? + +BALLESTED +Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre +en "La Videjo". Adiaŭ, -- adiaŭ! (Li foriras kun siaj pentraĵoj +tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.) + +(_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn +florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la +ĝardeno.) + +HILDE +(ĉe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaŭ vi +kuraĝis enen veni. + +LYNGSTRAND +Jes, mi permesis al mi eniri. + +HILDE +Vi faris vian matenan promenadon, ĉu? + +LYNGSTRAND +Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaŭ. + +HILDE +Ĉu vi naĝis? + +LYNGSTRAND +Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian +bandometon. + +HILDE +Kiu faris? + +LYNGSTRAND +Via patrino. + +HILDE +Nu tiel, nu. (Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.) + +BOLETTE +(kvazaŭ interrompante) Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur +la fjordo? + +LYNGSTRAND +Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten. + +BOLETTE +Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. +(Ŝi ordigas ion sur la tablo.) + +LYNGSTRAND +(staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando) Ho, kiel +per floroj beligite --! + +BOLETTE +Jes, ĉu ne estas bele? + +LYNGSTRAND +Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo. + +HILDE +Jes, tamen estas. + +LYNGSTRAND +Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu? + +BOLETTE +(averte al _Hilde_) Hm -- hm! + +HILDE +(senatente) Ne, tiu de patrino. + +LYNGSTRAND +Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino. + +BOLETTE +(mallaŭte, kolere) Ĉu do, Hilde --! + +HILDE +(same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por +matenmanĝi, ĉu? + +LYNGSTRAND +(malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon. + +HILDE +Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo? + +LYNGSTRAND +Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi. + +HILDE +Kie vi do nun loĝas? + +LYNGSTRAND +Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen. + +HILDE +Kiu sinjorino Jensen? + +LYNGSTRAND +La akuŝistino. + +HILDE +Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn +farendaĵojn nun ol -- + +LYNGSTRAND +Ho, mi ja ne devus tiel paroli. + +HILDE +Kion do? + +LYNGSTRAND +Tion, kion mi diris. + +HILDE +(rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin. + +LYNGSTRAND +Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte. + +BOLETTE +(venas sur la ŝtuparon) Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere +devas pardoni nin hodiaŭ --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan +tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por +vidi patron kaj -- kaj ankaŭ nin aliajn. + +LYNGSTRAND +Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion. + +(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo +ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.) + +HILDE +(duonlaŭte) Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de +mi. + +BOLETTE +(mallaŭte, tiras ŝian brakon) Hilde --! Petolaĉa infano! Ĉu vi +tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin! + +HILDE +Pa, -- ĉu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_. + +BOLETTE +(rigardas dekstren) Jen venas patro. + +(_Doktoro Wangel_, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas +laŭ la vojeto de dekstre.) + +WANGEL +Jen mi revenas, knabinetoj! + +(Li eniras tra la barilpordo.) + +BOLETTE +(iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno) Ho, bone ke vi venas. + +HILDE +(Ankaŭ ŝi iras al li.) Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo? + +WANGEL +Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- ĉu +Arnholm venis? + +BOLETTE +Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo. + +WANGEL +Do vi lin ankoraŭ ne vidis? + +BOLETTE +Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze. + +WANGEL +Jes, li certe faros. + +HILDE +(tiras lin) Paĉjo, rigardu do. + +WANGEL +(rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere +pompe. + +BOLETTE +Jes, ni bele ornamis, ĉu ne? + +WANGEL +Jes, vere, vere. -- Ĉu -- ĉu ni estas solaj en la domo nun? + +HILDE +Jes, ŝi eliris -- + +BOLETTE +(interrompas) Patrino naĝas. + +WANGEL +(Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras +iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, -- ĉu vi volas lasi ĉion +ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan +tagon? + +HILDE +Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo! + +WANGEL +Hm, -- nu ja. Sed vi do -- + +BOLETTE +(okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris +por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por +viziti vin -- + +HILDE +(ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de +Bolette, patro! + +WANGEL +(kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- +estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas +inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu +ĝin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne ŝatas. Ne la +manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron -- Nu, -- kion diri! +Eble ne povas fariĝi alimaniere. + +HILDE +(volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj +montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la +lernejestro. + +BOLETTE +(rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu +aĝulo estas Arnholm! + +WANGEL +Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! + +BOLETTE +(tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne +ankaŭ mi opinias --! + +(Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj +okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de +maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, +salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) + +WANGEL +(iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon +reen al la antaŭa loko! + +ARNHOLM +Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. + +(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.) + +ARNHOLM +Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du +mi malfacile rekonus. + +WANGEL +Certe ne, mi opinias. + +ARNHOLM +Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. + +WANGEL +Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis +ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo. + +ARNHOLM +(ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis +konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ laŭbo -- + +WANGEL +Nu ja, tiel ekstere -- + +ARNHOLM +(ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn +filinojn en la domo. + +WANGEL +Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua. + +HILDE +(duonlaŭte) Aŭskultu do patron! + +WANGEL +Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli +malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu. + +ARNHOLM +Dankon, dankon, kara doktoro. + +(Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la +balancseĝo.) + +WANGEL +Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom +streĉe post la vojaĝo. + +ARNHOLM +Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo -- + +BOLETTE +(al _Wangel_) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la +ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme. + +WANGEL +Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble +konjakon. + +BOLETTE +Ĉu ankaŭ konjakon? + +WANGEL +Nur iometon. Se iu dezirus. + +BOLETTE +Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. + +(_Bolette_ iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. +_Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno +malantaŭ la domo.) + +ARNHOLM +(kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. +Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. + +WANGEL +(eksidas) Jes, vi trovas. + +ARNHOLM +Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. -- Sed nun +pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan +vivdaŭron? + +WANGEL +Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni +diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel +frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. + +ARNHOLM +Jes -- jes. + +WANGEL +Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. +Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. + +ARNHOLM +Sed neniun infanon en via dua geedziĝo? + +WANGEL +Ni ricevis knabeton antaŭ du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis +lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj. + +ARNHOLM +Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ? + +WANGEL +Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi +naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero. + +ARNHOLM +Ĉu pro iu malsano? + +WANGEL +Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. +Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. +Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu. + +ARNHOLM +Tion mi memoras de pasinte. + +WANGEL +(kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, +kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. + +ARNHOLM +Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte +renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo. + +WANGEL +Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion +kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro". + +ARNHOLM +Ĉu? + +WANGEL +Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. +Estus vere bone por ŝi. + +ARNHOLM +(rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii? + +WANGEL +Certe jes. + +VOĈO DE ELLIDA +(aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel! + +WANGEL +(ekstaras) Jes, kara. + +(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun +malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj +ĉe la laŭbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) + +WANGEL +(ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la +maro! + +ELLIDA +(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' +al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? + +WANGEL +Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu +pasintan konaton --! + +ELLIDA +(donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu +ke mi ne estis hejme. + +ARNHOLM +Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj. + +WANGEL +La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu? + +ELLIDA +Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj +malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj. + +ARNHOLM +Malsana? + +ELLIDA +Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin. + +WANGEL +(ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. + +ARNHOLM +Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro +mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi. + +ELLIDA +Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. -- Sed ĉu vi vidas kiel bele la +knabinetoj ornamis por vi? + +WANGEL +(embarasata) Hm --. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas +-- + +ARNHOLM +Ĉu vere estas por mi --? + +ELLIDA +Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. -- Uh, -- kiel sufoke +varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon) +Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas +en la laŭbo.) + +ARNHOLM +(eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa. + +ELLIDA +Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere +terure dum la somero, laŭdire. + +WANGEL +(kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola +konversacii kun nia gasto dum tempeto. + +ELLIDA +Ĉu aferoj? + +WANGEL +Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi +vestojn. Sed ne daŭros longe -- + +ARNHOLM +(eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi +certe scios pasigi la tempon. + +WANGEL +(kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- ĝis revido! (Li iras tra +la ĝardeno maldekstren.) + +ELLIDA +(post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi +tie? + +ARNHOLM +Nun mi sidas bone. + +ELLIDA +La laŭbo nomiĝas _mia_ laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ +pli ĝuste Wangel -- por mi. + +ARNHOLM +Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi? + +ELLIDA +Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage. + +ARNHOLM +Kun la knabinetoj? + +ELLIDA +Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. + +ARNHOLM +Kaj Wangel mem? + +ELLIDA +Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la +knabinetoj. + +ARNHOLM +Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon? + +ELLIDA +Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja +ĵeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion +por diri. + +ARNHOLM +(post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. +Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam +--. + +ELLIDA +Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. + +ARNHOLM +Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie +ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis +vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per +kristana homa nomo -- + +ELLIDA +Jes, kaj kiel do? + +ARNHOLM +Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel. + +ELLIDA +Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis --. Tiam ja ankoraŭ vivis +la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- + +ARNHOLM +Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus --. Eĉ se li estus libera kaj +ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. + +ELLIDA +Ankaŭ mi ne. Vere neniam -- tiam. + +ARNHOLM +Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj -- + +ELLIDA +(varme kaj kore) Jes, li vere estas! + +ARNHOLM +-- sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. + +ELLIDA +Vi pravas. Li ja estas. + +ARNHOLM +Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! + +ELLIDA +Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la +aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ +eron el tio. + +ARNHOLM +Hm --. (iomete pli mallaŭte) Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via +edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, -- al kiu mi lasis min +ravi. + +ELLIDA +Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio +al kio vi aludas. + +ARNHOLM +Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke -- + +ELLIDA +Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis +vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie +ekstere. + +ARNHOLM +Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia +forvojaĝo? + +ELLIDA +Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu -- kiu ne +povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri +ion embarasan, mi pensis. + +ARNHOLM +Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. + +ELLIDA +Sed kial vi mem neniam skribis? + +ARNHOLM +(rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe) Mi? Fari la komencon? +Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi +spertis? + +ELLIDA +Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Ĉu vi neniam poste pensis pri alia +rilato? + +ARNHOLM +Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj. + +ELLIDA +(duone ŝercante) Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. +Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias. + +ARNHOLM +Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam +atingis la trideksepan, verdire. + +ELLIDA +Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. (Ŝi iomete silentas, poste +diras serioze kaj mallaŭte) Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, -- mi +nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo +estus en veto. + +ARNHOLM +Kio do tio estas? + +ELLIDA +Kiam vi faris -- la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, -- tiam mi ne +_kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris. + +ARNHOLM +Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias. + +ELLIDA +Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam +en alia loko. + +ARNHOLM +Tiam! + +ELLIDA +Jes, ĝuste. + +ARNHOLM +Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi +eĉ ne konis sinjoron Wangel. + +ELLIDA +Mi ne parolas pri Wangel. + +ARNHOLM +Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu +solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton. + +ELLIDA +Ne, ne, -- mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza. + +ARNHOLM +Sed rakontu do al mi pri tio ĉi! + +ELLIDA +Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi +ja scias. + +ARNHOLM +Kaj se vi tiam ne estus ligita? + +ELLIDA +Kio do? + +ARNHOLM +Ĉu via respondo al mia letero estus alia. + +ELLIDA +Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia. + +ARNHOLM +Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita? + +ELLIDA +(ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo) Ĉar mi bezonas iun al +kiu konfidi min. Ne, ne, sidu. + +ARNHOLM +Via edzo do nenion scias pri la afero? + +ELLIDA +Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli +li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde +estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ -- iamaniere. + +ARNHOLM +(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute! + +ELLIDA +Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. +Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. +Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza. + +ARNHOLM +Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri. + +ELLIDA +Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- +(rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ĝis poste. Jen vizitanto +venas. + +(_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la +ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan +bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas +iom necerta ĉe la verando.) + +ELLIDA +(el la laŭbo) Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand? + +LYNGSTRAND +(turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimiĝas) +Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. +Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- + +ELLIDA +Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena. + +LYNGSTRAND +Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la +domo hodiaŭ -- + +ELLIDA +Nu, tion vi scias? + +LYNGSTRAND +Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel +ĉi tiun -- + +(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) + +ELLIDA +(ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni +viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere +li, kiu -- + +LYNGSTRAND +(rigardas al ambaŭ necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun +fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. + +ELLIDA +Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la +domo hodiaŭ. + +LYNGSTRAND +(ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel +sekrete. + +ELLIDA +Kion vi scias? + +LYNGSTRAND +Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. + +ELLIDA +Mia? + +ARNHOLM +(rigardas ŝin demande) Hodiaŭ? Ne, certe ne. + +ELLIDA +(al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? + +LYNGSTRAND +Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. +Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per +floroj kaj flagoj -- + +ELLIDA +Nu bone? + +LYNGSTRAND +-- kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la +datreveno de -- de patrino. + +ELLIDA +De patrino --! Nu tiel. + +ARNHOLM +Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, ĉar +la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- + +ELLIDA +(al _Lyngstrand_) Jes, ĉar vi ja nun tion scias -- + +LYNGSTRAND +(denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- + +ELLIDA +(akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidiĝi +momenton, sinjoro Lyngstrand. + +(_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la laŭbo.) + +ELLIDA +Tio ĉi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro +lernejestro. + +ARNHOLM +Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj. + +ELLIDA +(metas la bukedon flanken) Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj. + +LYNGSTRAND +Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo. + +ELLIDA +Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane +nun ol antaŭe. + +LYNGSTRAND +Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi +povos iri suden -- + +ELLIDA +Kaj tion vi povos, diras la knabinoj. + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li +promesis helpi min venontan jaron. + +ELLIDA +Kiel vi kontaktiĝis al li? + +LYNGSTRAND +Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj +ŝipoj. + +ELLIDA +Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron? + +LYNGSTRAND +Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min +nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la +Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi. + +ARNHOLM +Kiel bone, vi diras? + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi +longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam +mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda feliĉo. + +ARNHOLM +Ĉu, vi trovas? + +LYNGSTRAND +Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi +skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan +argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj! + +ELLIDA +Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu +antikvajn vikingojn? + +LYNGSTRAND +Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan +verkon. Grupon, kiel oni tion nomas. + +ELLIDA +Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu? + +LYNGSTRAND +Ho, devus esti io kion mi mem travivis. + +ARNHOLM +Jes, jes, -- tenu vin al tio. + +ELLIDA +Sed kio tio do estus? + +LYNGSTRAND +Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila +dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke +ŝi sonĝas. + +ARNHOLM +Ĉu ne estu pli? + +LYNGSTRAND +Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, +al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la +maro. + +ARNHOLM +Kiel, dronis --? + +ELLIDA +Li dronis? + +LYNGSTRAND +Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen +revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito +rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la +maro. + +ELLIDA +(klinas sin malantaŭen en la seĝo) Vere stranga imago. (fermas la +okulojn) Mi vive bildigas tion antaŭ mi. + +ARNHOLM +Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, +kion vi mem travivis. + +LYNGSTRAND +Jes, jes, -- Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do. + +ARNHOLM +Travivis, ke morta viro --? + +LYNGSTRAND +Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed +tamen -- + +ELLIDA +(vigle, streĉe) Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi +devas ĉion scii. + +ARNHOLM +(ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso. + +ELLIDA +Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand? + +LYNGSTRAND +Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita +Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni +dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro -- + +ELLIDA +La usonano? + +LYNGSTRAND +-- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame +legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris. + +ELLIDA +Nu! Kaj sekve! + +LYNGSTRAND +Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la +laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis +stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do +sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj -- + +ELLIDA +Jes! Jes! + +LYNGSTRAND +Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi +rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. +Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li +faris tute silente, silente. + +ELLIDA +Li nenion diris? Li ne parolis? + +LYNGSTRAND +Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. +Kun alia viro. Dum mi estis for. + +ELLIDA +(fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris? + +LYNGSTRAND +Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile +lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. + +ELLIDA +Kaj poste? Kio okazis poste? + +LYNGSTRAND +Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. +Ĉar li aldonis, -- ankaŭ tio silente: -- Sed mia ŝi estas, kaj mia +ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin +kiel droninta viro el la nigra maro. + +ELLIDA +(verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme +estas hodiaŭ -- + +LYNGSTRAND +Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas +viro por tion plenumi. + +ELLIDA +Ĉu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? + +LYNGSTRAND +Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. + +ELLIDA +(rapide) Kial vi tion opinias! + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi +lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La +direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj +iu alia. + +ELLIDA +Kaj de ili oni nenion plu aŭdis? + +LYNGSTRAND +Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. +Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan +maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, +kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute +klare. + +ELLIDA +Ankaŭ mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aŭ prefere malsupren al +Wangel! Estas ja preme varme. (Ŝi iras el la laŭbo.) + +LYNGSTRAND +(kiu ankaŭ ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus +viziteton pro la datreveno. + +ELLIDA +Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaŭ, +kaj dankon pro la floroj. + +(_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) + +ARNHOLM +(proksimiĝas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, +kara sinjorino Wangel. + +ELLIDA +Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- + +ARNHOLM +Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. + +ELLIDA +(rigardas lin surprize) Atendi! + +ARNHOLM +Jes, ŝajnas al mi. + +ELLIDA +Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! + +ARNHOLM +Sed pro Dio --! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto +--? + +ELLIDA +Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. + +ARNHOLM +Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj +mi, kiu kredis, ke -- + +ELLIDA +Kion vi kredis? + +ARNHOLM +Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi +ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian +memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en +kiu vi ne partoprenas. + +ELLIDA +Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon +sole por mi mem. + +ARNHOLM +Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas. + +ELLIDA +Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, -- al kio +la aliaj estas eksteraj. + +ARNHOLM +Vi! (pli mallaŭte) Ĉu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne +amas vian edzon! + +ELLIDA +Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio +ĉi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! + +ARNHOLM +Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, +ĉu, sinjorino Wangel? + +ELLIDA +Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste. + +(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.) + +BOLETTE +Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la +ĝardena ĉambro? + +ELLIDA +Jes, ni faru. + +(_Wangel_, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun _Hilde_ de +maldekstre de malantaŭ la domo.) + +WANGEL +Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io +malvarmeta. + +ELLIDA +Atendu iomete. (Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.) + +HILDE +Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? + +ELLIDA +Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. + +HILDE +(ekmiras) De Lyngstrand? + +BOLETTE +(maltrankvila) Ĉu Lyngstrand venis -- denove? + +ELLIDA +(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi +komprenas. + +BOLETTE +(ekrigardas al _Hilde_) Ah --! + +HILDE +(murmuras) La besto! + +WANGEL +(embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, +mia kara, bona, benita Ellida -- + +ELLIDA +(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en +akvon kune kun la aliaj. (Ŝi supreniras sur la verandon.) + +BOLETTE +(mallaŭte al _Hilde_) Ho, ŝi do tamen estas ĝentila. + +HILDE +Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro. + +WANGEL +(supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- +dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida! + +ELLIDA +(ordigas la florojn) Nu do, -- ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por +-- por honori la datrevenon de patrino? + +ARNHOLM +Hm --. + +(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas +en la ĝardeno.) + + + + +DUA AKTO + + +(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom +malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por +sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en +la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. +La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa +lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado +aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.) + +(_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj +en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. +Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj +geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.) + +BALLESTED +(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- +dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen +und so herunter -- + +(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) + +(_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas +malantaŭen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) + +BOLETTE +Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? + +HILDE +Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, +kiel li rampas supren. + +BOLETTE +Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. + +HILDE +Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere? + +BOLETTE +Jes, mi opinias. + +HILDE +Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas +pri li. + +BOLETTE +Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, -- aŭ io tia. Li +ne vivos longe, diris patro. + +HILDE +Ĉu tion li diris! Imagu, -- ĝuste kion mi pensis. + +BOLETTE +Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. + +HILDE +Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, -- nun Hans fine +krablis al la supro. Hans --. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas +vidi, ke li nomiĝas Hans? + +BOLETTE +(flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! + +(_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.) + +LYNGSTRAND +Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide +kiel vi. + +HILDE +Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon? + +LYNGSTRAND +Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. +Ĉar mi neniun kunportis. + +BOLETTE +Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? + +LYNGSTRAND +Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere +aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via +patrino. + +HILDE +(lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca. + +LYNGSTRAND +Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas +pli bone sidi tempeton. + +(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.) + +HILDE +(staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre +sur la muzikejo? + +LYNGSTRAND +Jes, mi aŭdis paroli pri tio. + +HILDE +Vi certe ŝatas danci, ĉu ne? + +BOLETTE +(kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun +Lyngstrand regajni la spiron. + +LYNGSTRAND +(al _Hilde_) Jes, fraŭlino, mi volus danci -- se mi povus. + +HILDE +Ĉu? Vi do neniam lernis? + +LYNGSTRAND +Ankaŭ tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne +povas pro la brusto. + +HILDE +Pro tiu difekto, kiel vi diras? + +LYNGSTRAND +Jes, estas tial. + +HILDE +Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto? + +LYNGSTRAND +Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, +ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj +al mi, mi kredas. + +HILDE +Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera. + +LYNGSTRAND +Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro. + +HILDE +Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos. + +LYNGSTRAND +Jes ja. Tiam mi saniĝos. + +BOLETTE +(kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn ĉi en la +butontruon. + +LYNGSTRAND +Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi. + +HILDE +(rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. + +BOLETTE +(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. +Ne, nun ili prenas eraran vojon. + +LYNGSTRAND +(ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili. + +HILDE +Tiam vi devas tre laŭte krii. + +BOLETTE +Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca. + +LYNGSTRAND +Ho, malsupren estas facile. + +(Li eliras dekstren.) + +HILDE +Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li +ne memoras, ke poste li devas supreniri. + +BOLETTE +Kompatindulo --. + +HILDE +Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus? + +BOLETTE +Ĉu vi freneziĝis? + +HILDE +Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne +baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi _tiam_ akceptus lin? + +BOLETTE +Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. + +HILDE +Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por +vivteni sin. + +BOLETTE +Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li? + +HILDE +Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. + +BOLETTE +Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. + +HILDE +Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente. + +BOLETTE +Kio? + +HILDE +Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li +povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li +kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio +nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi +ekscite pripensi tion. + +BOLETTE +Ekscite! + +HILDE +Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi. + +BOLETTE +Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano! + +HILDE +Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! +Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo, +-- ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo? + +BOLETTE +Nu? + +HILDE +Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo. + +BOLETTE +Ho, babilaĵo! Ne estas vero. + +HILDE +Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi +povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi! + +BOLETTE +(ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam +ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela +nomo. + +HILDE +Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el +la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras ĉu tiuj du +ĵetas senteman okulon unu al la alia. + +BOLETTE +Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja +nun tiel bone inter ni -- + +HILDE +Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam +bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por +ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! -- Mi ne mirus se +ŝi iun tagon fariĝus freneza. + +BOLETTE +Freneza! Kiel vi povas imagi tion? + +HILDE +Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi +mortis freneza, mi scias. + +BOLETTE +Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri +tio. Estu afabla -- pro patro. Aŭdu, Hilde? + +(_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.) + +ELLIDA +(montras al la fono) Jen fore ĝi estas! + +ARNHOLM +Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas. + +ELLIDA +Jen fore kuŝas la maro. + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Ĉu vi ne trovas la lokon bela? + +ARNHOLM +Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo. + +WANGEL +Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien? + +ARNHOLM +Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis +atingeble. Eĉ ne vojeto. + +WANGEL +Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn. + +BOLETTE +Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo. + +WANGEL +Ĉu ni iru tien, Ellida? + +ELLIDA +(eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj +dume mi sidas ĉi tie. + +WANGEL +Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm. + +BOLETTE +Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm? + +ARNHOLM +Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien? + +BOLETTE +Ho jes. Estas larĝa vojo. + +HILDE +La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en +brako. + +ARNHOLM +(ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al _Bolette_) +Ĉu ni provu, ĉu estas vero? + +BOLETTE +(subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako +maldekstren) + +HILDE +(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru --? + +LYNGSTRAND +Brakon en brako --? + +HILDE +Nu, kial ne? Bonvolu. + +LYNGSTRAND +(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere ŝerce +amuze! + +HILDE +Ŝerce --? + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj. + +HILDE +Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro +Lyngstrand, ĉu? + +(Ili eliras maldekstren.) + +WANGEL +(kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton +solan por ni mem -- + +ELLIDA +Jes, venu kaj eksidu ĉe mi. + +WANGEL +(eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. + +ELLIDA +Pri kio? + +WANGEL +Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne +povas daŭri. + +ELLIDA +Kio anstataŭus, laŭ vi? + +WANGEL +Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antaŭe. + +ELLIDA +Ho, se eblus! Sed ne estas eble! + +WANGEL +Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj +foje, mi kredas. + +ELLIDA +(impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! + +WANGEL +Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- + +ELLIDA +Jes, mi havas. + +WANGEL +Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti +senrezerva rilato. + +ELLIDA +(rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! + +WANGEL +Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. + +ELLIDA +Kial vi _tiel_ pensas nun? + +WANGEL +Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. +La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon +--. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne +la miajn. Tia mi ne estas. + +ELLIDA +Mi scias. Mi ja scias bone. + +WANGEL +Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj +vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke +mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin +ofendas. Tial vi ne plu povas -- aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel +edzino. + +ELLIDA +(ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi? + +WANGEL +Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo. + +ELLIDA +Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. + +WANGEL +(ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi. + +ELLIDA +(timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli? + +WANGEL +Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La +montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. +Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la +aerfluo. + +ELLIDA +Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super +mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. + +WANGEL +Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj +tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo. + +ELLIDA +Ĉu kiel? + +WANGEL +Tute simple. Ni transloĝiĝu. + +ELLIDA +Transloĝiĝu! + +WANGEL +Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi +veran hejmon por via animo. + +ELLIDA +Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi +feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi. + +WANGEL +Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- ĉu vi opinias, ke mi +povos vivi feliĉe ĉi tie -- sen vi? + +ELLIDA +Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min. + +WANGEL +Ĉu mi havas vin, Ellida? + +ELLIDA +Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi +vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi +tie. + +WANGEL +Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. +Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida. + +ELLIDA +Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_? + +WANGEL +Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo. + +ELLIDA +Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi +gajnus? + +WANGEL +Mi gajnus vin, vi kara. + +ELLIDA +Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja +terure, -- senesperige pripensi. + +WANGEL +Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi +ol -- for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, +ĉu vi aŭdas. + +ELLIDA +Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute +malkaŝe. Tiel kiel estas. + +WANGEL +Jes, jes, -- faru! + +ELLIDA +Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen +nenion helpas. + +WANGEL +Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, -- kiel +estas. + +ELLIDA +Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke +estas. -- Venu, kaj sidu ĉe mi. + +(Ili eksidas sur ŝtonon.) + +WANGEL +Nu ja, Ellida? Do --? + +ELLIDA +La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni +al vi, -- tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via +unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris. + +WANGEL +Ĝi ja estis. + +ELLIDA +Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur +volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris +senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis +ia gefianĉiĝo inter ni. + +WANGEL +Ia --? + +ELLIDA +Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste +mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion. + +WANGEL +Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia +afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas. + +ELLIDA +Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi. + +WANGEL +(ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo --. Mi povus ja preskaŭ mem diri la +nomon. + +ELLIDA +La nomon! + +WANGEL +En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. +Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola -- + +ELLIDA +Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm. + +WANGEL +Jes, ĉu ne estis --? + +ELLIDA +Ne. + +WANGEL +Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova. + +ELLIDA +Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis +al Skjoldvik pro averio? + +WANGEL +Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron +mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron. + +ELLIDA +Jes, certe. + +WANGEL +Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin. + +ELLIDA +Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis. + +WANGEL +Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris? + +ELLIDA +Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden. + +WANGEL +(surpriziĝas) Kiel vi tion scias? + +ELLIDA +(sin mem devigante) Jes, Wangel, -- ĉar estas al tiu ŝipsubestro, +ke mi -- fianĉiniĝis. + +WANGEL +(eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas! + +ELLIDA +Jes, -- tiel estas. Estis kun li. + +WANGEL +Sed je ĉio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi +kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomiĝis? + +ELLIDA +Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis +Alfred Johnston. + +WANGEL +De kie li venis? + +ELLIDA +De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel +infano -- kun sia patro, mi opinias. + +WANGEL +Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio). + +ELLIDA +Jes. Tiel ili ja nomiĝas. + +WANGEL +Kion pli vi scias pri li? + +ELLIDA +Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn +vojaĝojn. + +WANGEL +Nenion alian? + +ELLIDA +Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn. + +WANGEL +Pri kio vi do parolis? + +ELLIDA +Pleje ni parolis pri la maro. + +WANGEL +Ah --! Do pri la maro? + +ELLIDA +Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la +maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri +la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie +sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la +agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- +ĉu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi +kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj. + +WANGEL +Kaj vi mem --? + +ELLIDA +Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj. + +WANGEL +Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li? + +ELLIDA +Jes. Li diris, ke mi faru. + +WANGEL +Faru? Vi do mem ne havis volon? + +ELLIDA +Ne kiam li ĉeestis. Ho, -- poste ŝajnis al mi, ke estis tute +nekompreneble. + +WANGEL +Ĉu vi renkontis lin ofte? + +ELLIDA +Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la +lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje +kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja +forvojaĝi. + +WANGEL +Jes, jes, rakontu iom pli pri tio! + +ELLIDA +Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En ĝi li +petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter +la lumturo kaj Skjoldvik. + +WANGEL +Jes ja, jes ja, -- mi konas ĝin bone. + +ELLIDA +Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi. + +WANGEL +Kaj vi iris? + +ELLIDA +Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li +tranĉile pikis la ŝipestron. + +WANGEL +Li tion do mem diris! Rekte diris tion! + +ELLIDA +Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris. + +WANGEL +Tute ĝusta? Kial li do forkuris? + +ELLIDA +Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo. + +WANGEL +Kaj vi kredis lin je lia nura vorto? + +ELLIDA +Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed +en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi --. Ne, vi ne povas +imagi, kion li ekpensis. + +WANGEL +Nu? Diru do! + +ELLIDA +Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian +propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du +ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni +nun geedzigu nin kune al la maro. + +WANGEL +Geedzigu --? + +ELLIDA +Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom +fore kiom li kapablis en la profundon. + +WANGEL +Kaj vi, Ellida? Vi akceptis? + +ELLIDA +Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je +bona Dio, -- li forvojaĝis! + +WANGEL +Kaj kiam li efektive estis for --? + +ELLIDA +Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis +kiel stulta kaj sensenca tio estas. + +WANGEL +Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste? + +ELLIDA +Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. +Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis +adreson, kien mi povus sendi respondon. + +WANGEL +Ĉu vi respondis? + +ELLIDA +Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj +ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li. + +WANGEL +Sed li tamen skribis reen, ĉu? + +ELLIDA +Jes, li skribis reen. + +WANGEL +Kaj kion li respondis al viaj eldiroj? + +ELLIDA +Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis +tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta +akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li. + +WANGEL +Ne volis lasi vin? + +ELLIDA +Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ +ankoraŭ pli decide. + +WANGEL +Kaj li cedis? + +ELLIDA +Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun +vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu +mi skribis al li. + +WANGEL +Kaj eĉ ne aŭdis ion de li? + +ELLIDA +Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al +mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi +ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi +oron. Poste venis neniu informo de li. + +WANGEL +Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida. + +ELLIDA +Ho jes, jes. La terura homo! + +WANGEL +Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, +benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol +ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras? + +ELLIDA +Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo +por mi en tio. Mi bone konscias, -- eĉ tie mi ne povos deŝarĝi +min. + +WANGEL +Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas? + +ELLIDA +La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo -- + +WANGEL +Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. +Nun tio ja estas pasinta. + +ELLIDA +(eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas! + +WANGEL +Ne pasinta! + +ELLIDA +Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. +Neniam en mia vivo! + +WANGEL +(kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam +povis forgesi tiun fremdan viron? + +ELLIDA +Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis. + +WANGEL +Kiam tio okazis? + +ELLIDA +Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. -- Estis dum mi atendis la +infanon. + +WANGEL +Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj +iom. + +ELLIDA +Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne +estas komprenebla. + +WANGEL +(rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke -- ke vi loĝis ĉi tie tri +jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian! + +ELLIDA +Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi. + +WANGEL +(mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi +kiel edzino? + +ELLIDA +Estas pro tiu timo al tiu fremda viro. + +WANGEL +Timo --? + +ELLIDA +Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas +instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel -- + +(La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras +dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj +_Lyngstrand_.) + +BOLETTE +(preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie? + +ELLIDA +Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre. + +ARNHOLM +Ni, ni iros malsupren por danci. + +WANGEL +Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni. + +HILDE +Adiaŭ do, dume. + +ELLIDA +Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton. + +(_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras +dekstren.) + +ELLIDA +(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci? + +LYNGSTRAND +Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas. + +ELLIDA +Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja +ankoraŭ ne tute resaniĝis. + +LYNGSTRAND +Ankoraŭ ne tute. + +ELLIDA +(iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon --? + +LYNGSTRAND +Kiam mi ricevis la difekton? + +ELLIDA +Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze. + +LYNGSTRAND +Ho, estas eble ĉirkaŭ --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli +ol tri jaroj post tiam. + +ELLIDA +Do tri jaroj. + +LYNGSTRAND +Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. +Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin. + +ELLIDA +(rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --. + +WANGEL +Sed kara Ellida --? + +ELLIDA +Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu. + +LYNGSTRAND +Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.) + +WANGEL +Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo? + +ELLIDA +Johnston estis surŝipe. Mi certas. + +WANGEL +El kio vi tion konkludas? + +ELLIDA +(sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum +li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio ĉi obsedis min! + +WANGEL +Tiu timo? + +ELLIDA +Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom +flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie. + +WANGEL +Kiel li aspektas por vi? + +ELLIDA +Kiel mi laste vidis lin. + +WANGEL +Antaŭ dek jaroj? + +ELLIDA +Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, +bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ +fiksrigardas min. + +WANGEL +Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem +scias, Ellida. + +ELLIDA +Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas +pli kaj pli forte al mi. + +WANGEL +Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn +sen konfidi vin al mi. + +ELLIDA +Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese -- pro vi. Se +mi konfidus tion ĉi al vi, -- mi devus ja ankaŭ konfidi al vi -- la +nedireblaĵon. + +WANGEL +La nedireblaĵon --? + +ELLIDA +(defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam +nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la +okuloj de la infano --? + +WANGEL +Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La +infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. + +ELLIDA +Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la +infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, +ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. -- Ho, mi ja +vidis, eĉ se vi ne rimarkis. + +WANGEL +(cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do? + +ELLIDA +(mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe. + +WANGEL +Kiam? Kaj kie --? + +ELLIDA +Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj. + +WANGEL +(retiras sin paŝon) Kiel -- kio --! + +ELLIDA +(flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. + +WANGEL +(ekkrias senvole) Ellida --! + +ELLIDA +(kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial +mi ne plu volas, -- neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino! + +(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.) + +WANGEL +(rapidas post ŝi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda +malfeliĉa Ellida! + + + + +TRIA AKTO + + +(Iom malproksima parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_. La loko +estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. +Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita +barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. +Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj +aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al +vespero.) + +(_Bolette_ sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas +kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaŭ kun +fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.) + +HILDE +(faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu +grandan. + +LYNGSTRAND +(ekrigardas) Kie ĝi staras? + +HILDE +(montras) Ĉu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, +ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj +fortimigos ilin por ni! + +BOLETTE +(ekrigardas) Kiu venas? + +HILDE +Via ĉefinstruisto, panjo! + +BOLETTE +Mia --? + +HILDE +Jes, mia li, je Dio, neniam estis. + +(_Ĉefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) + +ARNHOLM +Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto? + +HILDE +Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj. + +ARNHOLM +Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas? + +HILDE +Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. + +ARNHOLM +Vi devus prefere provi en la fjordo. + +LYNGSTRAND +Ne, la lageto -- ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli. + +HILDE +Jes, ĉi tie estas pli ekscite. -- Ĉu vi naĝis hodiaŭ? + +ARNHOLM +Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo. + +HILDE +Vi tenis vin en la baseno, ĉu? + +ARNHOLM +Jes, mi ne estas lerta naĝisto. + +HILDE +Ĉu vi povas naĝi surdorse? + +ARNHOLM +Ne. + +HILDE +Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. +(Ili iras laŭ la lageto dekstren.) + +ARNHOLM +(proksimiĝas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? + +BOLETTE +Ho, jes, tion mi plej ofte faras. + +ARNHOLM +Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu? + +BOLETTE +Ne, eble ŝi promenas kune kun patro. + +ARNHOLM +Kiel ŝi fartas nun posttagmeze? + +BOLETTE +Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. + +ARNHOLM +Kiajn librojn vi havas tie? + +BOLETTE +Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. + +ARNHOLM +Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn? + +BOLETTE +Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la +mastrumado. + +ARNHOLM +Sed ĉu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- ĉu ŝi ne +helpas vin? + +BOLETTE +Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du +jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste. + +ARNHOLM +Sed la saman deziron legi vi daŭre havas. + +BOLETTE +Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja +scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, +proksimume, do. + +ARNHOLM +Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. + +BOLETTE +Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu +lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da +fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj +dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni. + +ARNHOLM +Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien. + +BOLETTE +Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus. + +ARNHOLM +Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la +vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ +kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto -- tiel +preterpase. + +BOLETTE +(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile +ridindigi nin. + +ARNHOLM +Ridindigi --? Kial vi pensas tiel? + +BOLETTE +Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja +io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel. + +ARNHOLM +Jes, verdire mi tion rimarkis. + +BOLETTE +Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre +loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo +preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne +povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas +obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto. + +ARNHOLM +(eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, -- ĉu ne estas io aŭ +alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras? + +BOLETTE +Ho jes, povus esti. + +ARNHOLM +Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras? + +BOLETTE +Unue iri elen. + +ARNHOLM +Tio do unue? + +BOLETTE +Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj. + +ARNHOLM +Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi. + +BOLETTE +Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, +--. Vere ne estas iu meminstigo en patro. + +ARNHOLM +Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun +li pri tio? Sincere kaj instige? + +BOLETTE +Ne, efektive mi ne faris. + +ARNHOLM +Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, +Bolette. Kial vi ne tion faras? + +BOLETTE +Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. +Eble mi heredis tion de patro. + +ARNHOLM +Hm, -- mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio? + +BOLETTE +Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri +mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se +li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin -- + +ARNHOLM +Kiu --? Kiel --? + +BOLETTE +Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj +patrino havas ja sian vivon, komprenu. + +ARNHOLM +Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi. + +BOLETTE +Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron. + +ARNHOLM +Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, +ke vi ju pli frue -- + +BOLETTE +Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi +iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por +mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin. + +ARNHOLM +Timas --? + +BOLETTE +Jes, pro patro. + +ARNHOLM +Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li. + +BOLETTE +Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel +facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne _vidas_. Aŭ eble ne +_volas_ vidi, -- aŭ ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas. + +ARNHOLM +Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas. + +BOLETTE +Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion +rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por +plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari +flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas. + +ARNHOLM +Kiel, vi pensas? + +BOLETTE +Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu +suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke +multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi +longtempe. + +ARNHOLM +Ĉu vi vere opinias tion? + +BOLETTE +Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre +stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la +hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn +al mi mem, mi pensas. + +ARNHOLM +Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu. + +BOLETTE +Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la +karasi-lageto, mi pensas. + +ARNHOLM +Tute ne. Tio dependas de vi mem. + +BOLETTE +(vigle) Ĉu vi pensas? + +ARNHOLM +Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem. + +BOLETTE +Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi? + +ARNHOLM +Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi +mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. +Ni revenu al tio poste. + +(_Ellida_ venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas +grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.) + +ELLIDA +(en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege! + +ARNHOLM +(ekstaras) Vi faris promenadon? + +ELLIDA +Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni +eliros veladi. + +BOLETTE +Ĉu vi ne volas sidi? + +ELLIDA +Ne, dankon. Ne sidi. + +BOLETTE +(movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko. + +ELLIDA +(ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi. + +ARNHOLM +La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite. + +ELLIDA +Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura --. (rigardas +maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta? + +BOLETTE +(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla. + +ARNHOLM +Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie? + +BOLETTE +Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon. + +ELLIDA +Kaj poste elen -- morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ +trans la maron. Imagu, -- kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus! + +ARNHOLM +Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel? + +ELLIDA +Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj. + +BOLETTE +(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron. + +ARNHOLM +Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon. + +ELLIDA +Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas. + +ARNHOLM +Ne sur la tero? + +ELLIDA +Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur +la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun +estas. Pli bonaj kaj feliĉaj. + +ARNHOLM +Ĉu vi vere tion kredas? + +ELLIDA +Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel +pri tio -- + +ARNHOLM +Nu, kaj li --? + +ELLIDA +Jes, li pensas, ke eble estus. + +ARNHOLM +(ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la +malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. +Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron. + +ELLIDA +Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj +suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton +kaj malĝojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian +plej profundan kaŭzon. Jes, -- kredu min. + +ARNHOLM +Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj +estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas +la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia +ĝojo. + +ELLIDA +Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo -- ĝi estas kiel nia ĝojo pro la +longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la +venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la +homan ĝojon, -- kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la +fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite -- + +BOLETTE +Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis +ĝoja kaj gaja -- + +ELLIDA +Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi -- estas stulte de mi. +(ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide +promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara +Arnholm, bonvolu trovi lin por mi? + +ARNHOLM +Jes, volonte. + +ELLIDA +Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin -- + +ARNHOLM +Ne povas vidi lin --? + +ELLIDA +Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, +kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. -- Estas +terure embarase. Sed iru! + +(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.) + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias -- + +ARNHOLM +Ho, ĉu? Mi certe -- + +BOLETTE +(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas +sur la ŝipo. + +ARNHOLM +Timas? + +BOLETTE +Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja +estas restoracio tie -- + +ARNHOLM +Ah! Jes, venu. + +(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.) + +(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas +mallaŭte kaj interrompe al si mem.) + +(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda +_vojaĝvestita viro_. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. +Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la +ŝultro.) + +LA FREMDULO +(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li +vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras +mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida! + +ELLIDA +(turnas sin kaj krias) Ho kara, -- ĉu vi fine venas! + +LA FREMDULO +Jes, fine. + +ELLIDA +(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun +ĉi tie? + +LA FREMDULO +Vi ja certe komprenas. + +ELLIDA +(ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas? + +LA FREMDULO +Mi ja serĉas vin. + +ELLIDA +(ekskuiĝas) Aah --! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen +kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj! + +LA FREMDULO +Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida. + +ELLIDA +La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo! + +LA FREMDULO +Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi. + +ELLIDA +(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras! + +LA FREMDULO +(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla +vaporŝipo. + +ELLIDA +(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi? + +LA FREMDULO +Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus -- + +ELLIDA +Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu ĉi tien! Mi ja +skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias! + +LA FREMDULO +(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi +ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida. + +ELLIDA +Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis? + +LA FREMDULO +Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin. + +ELLIDA +(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu _tion_ vi intencas! + +LA FREMDULO +Jes, kompreneble. + +ELLIDA +Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis! + +LA FREMDULO +Mi scias. + +ELLIDA +Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- serĉi min! + +LA FREMDULO +Jes, kompreneble. + +ELLIDA +(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, +terura --! + +LA FREMDULO +Ĉu eble vi ne volas? + +ELLIDA +(konfuzita) Ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Mi demandas ĉu vi eble ne volas? + +ELLIDA +Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi +nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas. + +LA FREMDULO +(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, +Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos. + +ELLIDA +(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj +apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne +proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras! + +LA FREMDULO +(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, +Ellida. + +ELLIDA +(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Ne timu. Ne timu. + +(_Doktoro Wangel_ venas tra la ĝardeno de maldekstre.) + +WANGEL +(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe. + +ELLIDA +(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- +savu min! Savu min vi -- se vi povas! + +WANGEL +Ellida, -- kio je Dio --! + +ELLIDA +Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras! + +WANGEL +(alrigardas) La viro _tie_? (proksimiĝas) Permesu demandon, -- +kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la ĝardenon? + +LA FREMDULO +(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino. + +WANGEL +Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi aŭdis, ke fremda +viro venis en la korton por vin demandi. + +LA FREMDULO +Jes, estis mi. + +WANGEL +Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, +Ellida? + +ELLIDA +(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes! + +WANGEL +(rapide) Nu! + +ELLIDA +Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --! + +WANGEL +Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam +--? + +LA FREMDULO +Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel +nomiĝas. + +WANGEL +Ĉu ne? + +LA FREMDULO +Nun ne plu, ne. + +WANGEL +Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la +lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi +devas ja ankaŭ scii. + +LA FREMDULO +Mi ja scias dum pli ol tri jaroj. + +ELLIDA +(streĉe) Kiel vi sciiĝis? + +LA FREMDULO +Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu +ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo. + +ELLIDA +(rigardas antaŭen) La geedziĝo --. Do _tio_ estis -- + +LA FREMDULO +Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaŭ +estis geedziĝo, Ellida. + +ELLIDA +(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho --! + +WANGEL +Kiel vi kuraĝas --! + +LA FREMDULO +Vi tion forgesis, ĉu? + +ELLIDA +(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante! + +WANGEL +(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, +-- ĉar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas ĉi tie? Kial +vi venas por trovi mian edzinon? + +LA FREMDULO +Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue. + +WANGEL +Ellida --! Nun denove! + +LA FREMDULO +Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus. + +WANGEL +Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne +estas kutimo ĉe ni. + +LA FREMDULO +Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al _mi_ -- + +WANGEL +Al _vi_! Ankoraŭ --! + +ELLIDA +(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min! + +WANGEL +Al _vi_! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu! + +LA FREMDULO +Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida? + +WANGEL +Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn +leterojn. Vi do mem scias. + +LA FREMDULO +Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same +decide kiel geedziĝo. + +ELLIDA +Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun +vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras! + +WANGEL +Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj +konstrui iun rajton sur tia infanludo. + +LA FREMDULO +Ĝuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne +havas. + +WANGEL +Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni +ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo! + +LA FREMDULO +Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni +libervole. + +ELLIDA +(ekmiras kaj ekdiras) Libervole --! + +WANGEL +Kaj tion vi povus imagi al vi --! + +ELLIDA +(al si mem) Libervole --! + +WANGEL +Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi. + +LA FREMDULO +(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. +(paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. +(ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi. + +ELLIDA +(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min! + +LA FREMDULO +Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte -- + +WANGEL +Estas nenio por pripensi. Foriru! + +LA FREMDULO +(daŭre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la +fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. +Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon +kun vi sola, vi komprenas. + +ELLIDA +(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel! + +WANGEL +Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi. + +LA FREMDULO +Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte. + +ELLIDA +(petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu! + +LA FREMDULO +Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron -- + +ELLIDA +Ho, ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo. + +WANGEL +Iru en la domon, Ellida. + +ELLIDA +Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel! + +LA FREMDULO +Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la +tuta afero estos finita. + +ELLIDA +(_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por +ĉiam --? + +LA FREMDULO +(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos +al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu +aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam. + +ELLIDA +(spiras maltrankvile) Hoh --! + +LA FREMDULO +Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, +haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar +tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin. + +(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.) + +ELLIDA +(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, +ke libervole mi sekvu lin. + +WANGEL +Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos. + +ELLIDA +Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte. + +WANGEL +Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu. + +ELLIDA +(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin. + +WANGEL +Jes, kara, -- fidu min. + +ELLIDA +(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie +-- morgaŭ nokte --? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per +la vaporŝipo --? + +WANGEL +Jes, kio do? + +ELLIDA +Ĉu tiam li neniam -- neniam plu revenos? + +WANGEL +Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li +ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la +afero estas finita. + +ELLIDA +(al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam. + +WANGEL +Kaj eĉ se li revenus -- + +ELLIDA +Kio do --? + +WANGEL +Estos en nia potenco sendanĝerigi lin. + +ELLIDA +Ho ne kredu. + +WANGEL +Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, +li punpagu pro murdo al la ŝipestro. + +ELLIDA +(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la +ŝipestro! Vere nenion! + +WANGEL +Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi! + +ELLIDA +Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li +apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas. + +WANGEL +(rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida! + +ELLIDA +(kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu +viro! + +WANGEL +(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi! + +(_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre +ĉe la lageto.) + +LYNGSTRAND +(iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion +strangan! + +WANGEL +Kaj kion? + +LYNGSTRAND +Imagu, -- ni vidis la usonanon! + +WANGEL +La usonanon? + +HILDE +Jes, ankaŭ mi vidis lin. + +LYNGSTRAND +Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan +vaporŝipon. + +WANGEL +De kie vi konas tiun viron? + +LYNGSTRAND +Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke +li dronis. Sed li ja estas tute viva. + +WANGEL +Ĉu vi scias ion pli pri li? + +LYNGSTRAND +Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino. + +WANGEL +Kion vi diras? + +HILDE +Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon. + +WANGEL +Mi ne komprenas -- + +ELLIDA +Vi aŭdos poste. + +(_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la +barilo.) + +BOLETTE +(al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras +enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la +foro.) + +LYNGSTRAND +(al _Hilde_ apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin. + +HILDE +(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes. + +LYNGSTRAND +Imagu, -- meznokte. + +HILDE +Estos ekscite. + +ELLIDA +(postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do -- + +WANGEL +Kaj poste neniam plu. + +ELLIDA +(mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem! + +WANGEL +(rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantaŭe. + +ELLIDA +La tiranta logo estas malantaŭe. + +WANGEL +La tiranta logo --? + +ELLIDA +Tiu viro estas kiel la maro. + +(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. +_Wangel_, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.) + + + + +KVARA AKTO + + +(La ĝardenĉambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj +maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma +vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la +ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj +pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas +ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado +kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. -- Estas antaŭtagmeze.) + +(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, +okupata pri brodaĵo. _Lyngstrand_ sidas sur seĝo ĉe la fino de la +tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ +staras apud lin rigardante.) + +LYNGSTRAND +(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la +laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian +bordaĵon, fraŭlino Wangel. + +BOLETTE +Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste -- + +LYNGSTRAND +Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri? + +BOLETTE +Jes, la kudrerojn. Rigardu. + +LYNGSTRAND +Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ +desegni? + +BOLETTE +Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi. + +LYNGSTRAND +Alie ne? + +BOLETTE +Ne, alie ne. + +LYNGSTRAND +Do tamen ne estas vera arto. + +BOLETTE +Ne, ĝi pli estas -- mana lerteco. + +LYNGSTRAND +Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton. + +BOLETTE +Kiam mi ne havas talenton? + +LYNGSTRAND +Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto -- + +BOLETTE +Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li? + +LYNGSTRAND +Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post +iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel. + +BOLETTE +Strange. + +LYNGSTRAND +(iom poste) Ĉu vi pripensis --? Mi intencas diri -- ĉu vi +pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino? + +BOLETTE +(rigardas lin preterpase) Pri --? Ne. + +LYNGSTRAND +Mi faris. + +BOLETTE +Vi, ĉu? + +LYNGSTRAND +Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj +aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia +miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo. + +BOLETTE +Ricevas liajn interesojn, vi pensas? + +LYNGSTRAND +Jes, ĝuste! + +BOLETTE +Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco? + +LYNGSTRAND +Hm, jes, -- mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj -- + +BOLETTE +Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aŭ pensis, -- tio +ankaŭ transpasus al lia edzino? + +LYNGSTRAND +Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke +tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa. + +BOLETTE +Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? +Fariĝi simila al ŝi, mi pensas. + +LYNGSTRAND +Viro? Ne, tion mi ne imagis. + +BOLETTE +Kial ne same por li kiel por ŝi? + +LYNGSTRAND +Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio +fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li. + +BOLETTE +Ĉiuj? + +LYNGSTRAND +Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto. + +BOLETTE +Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas? + +LYNGSTRAND +Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, -- + +BOLETTE +Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto. + +LYNGSTRAND +Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus. + +BOLETTE +Nu, sed ŝi do? + +LYNGSTRAND +Ŝi? Kiel --? + +BOLETTE +Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu? + +LYNGSTRAND +Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti +sin kore feliĉa pri _tio_. + +BOLETTE +Hm, -- mi ne certe scias -- + +LYNGSTRAND +Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn +ŝi ĝuas pro li --. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke +ŝi povas helpi lin krei, -- ke ŝi povas faciligi al li la laboron +estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la +vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino. + +BOLETTE +Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas! + +LYNGSTRAND +_Mi_ memkontenta, ĉu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone +ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, +-- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaŭ estos -- + +BOLETTE +(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo. + +LYNGSTRAND +Funde ja ne estas tre triste, mi pensas. + +BOLETTE +Kiel do? + +LYNGSTRAND +Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al +la sudaj landoj. + +BOLETTE +Ah, tiel. Nu ja. + +LYNGSTRAND +Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino? + +BOLETTE +Jes, mi volonte faru. + +LYNGSTRAND +(ĝoja) Vi promesas, ĉu? + +BOLETTE +Jes, mi promesas. + +LYNGSTRAND +Solene kaj kore, fraŭlino Bolette? + +BOLETTE +Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos +al io ajn. + +LYNGSTRAND +Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme +pensadas pri mi. + +BOLETTE +Nu, sed kio poste? + +LYNGSTRAND +Jes, poste mi ne scias pri io definita -- + +BOLETTE +Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo +malhelpas. + +LYNGSTRAND +Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino -- aŭ io +tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos. + +BOLETTE +(vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu! + +LYNGSTRAND +Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos +hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano -- + +BOLETTE +Jes, vere. Ni esperu ke vi faros. + +LYNGSTRAND +Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi +estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian +vorton. + +BOLETTE +Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio. + +LYNGSTRAND +Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli +facile kaj rapide pri mia artaĵo. + +BOLETTE +Tion vi do kredas? + +LYNGSTRAND +Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus +vivige ankaŭ por vi -- ĉi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi +mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei. + +BOLETTE +(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke? + +LYNGSTRAND +Mi --? + +BOLETTE +(rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas +la ĉefinstruisto. + +(_Ĉefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la ĝardeno +maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.) + +LYNGSTRAND +Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette? + +BOLETTE +Ĉu mi amas lin? + +LYNGSTRAND +Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin? + +BOLETTE +Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj +konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas. + +LYNGSTRAND +Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis? + +BOLETTE +Ĉu vi trovas tion strange? + +LYNGSTRAND +Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire. + +BOLETTE +Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu +volus havi lin, mi pensas. + +LYNGSTRAND +Kial tio? + +BOLETTE +Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn +li konas. Tion li mem diras. + +LYNGSTRAND +Jes. Kiel _tio_ gravus? + +BOLETTE +Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! + +LYNGSTRAND +Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? + +BOLETTE +Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska. + +LYNGSTRAND +Ĉu -- imagu! + +BOLETTE +(averte) Nu, nu, nu! + +(_Ballested_ kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la +ĝardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj +venas en la ĉambron.) + +ARNHOLM +Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- +hm! + +(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu +ekstaras kaj klinas la kapon.) + +BOLETTE +(ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro +ĉefinstruisto. + +ARNHOLM +Kiel statas hodiaŭ? + +BOLETTE +Nu dankon, bone. + +ARNHOLM +Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu? + +BOLETTE +Ne, ŝi estas en sia ĉambro. + +ARNHOLM +Iom malsaneta? + +BOLETTE +Mi ne scias. Ŝi enfermis sin. + +ARNHOLM +Hm, -- ĉu? + +LYNGSTRAND +Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ. + +ARNHOLM +Kion _vi_ scias pri tio? + +LYNGSTRAND +Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ +la ĝardeno. + +ARNHOLM +Nu, tiel. + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. + +ARNHOLM +Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava. + +BOLETTE +Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj? + +ARNHOLM +Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte +okupiĝis pri io alia. + +BOLETTE +(suspiras) Aĥ jes, -- kiel ĉiam. + +ARNHOLM +(rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli +profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? + +BOLETTE +Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin. + +ARNHOLM +Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. + +BOLETTE +(aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro +ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. +Jes. Li certe estis supre vidante ŝin. + +(_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) + +WANGEL +(etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? +Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun +vi. + +BOLETTE +(al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde? + +LYNGSTRAND +Jes, tre volonte, fraŭlino. + +(Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la +arboj en la fono.) + +ARNHOLM +(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Ĉu vi bone +konas tiun junan viron? + +WANGEL +Ne, tute ne. + +ARNHOLM +Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj? + +WANGEL +Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis. + +ARNHOLM +Tion vi devus ja kontroli, mi opinias. + +WANGEL +Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda +viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas +kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida. + +ARNHOLM +Eĉ ne de ŝi? + +WANGEL +Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas +facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni +priparolus. Diru do al mi, -- ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis +kion mi rakontis al vi? + +ARNHOLM +Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte. + +WANGEL +Kaj kio do estas farebla? + +ARNHOLM +Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli +bone ol mi. + +WANGEL +Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi +pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara +malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj +kuraciloj. + +ARNHOLM +Kia estas ŝi hodiaŭ? + +WANGEL +Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ +ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj +aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, -- subite varia. + +ARNHOLM +Certe sekvo de ŝia malsana animstato. + +WANGEL +Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la +marhomoj. Jen la kaŭzo. + +ARNHOLM +Kiel do vere, kara doktoro? + +WANGEL +Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ +aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en +ili ondado -- kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj +pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, +mi devus pensi pri _tio_ antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni +ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien! + +ARNHOLM +Ĉu vi atingis al tiu opinio nun? + +WANGEL +Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem +antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin +esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri +mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis! + +ARNHOLM +Hm, -- ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. +Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel. + +WANGEL +(ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. +Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi +kvazaŭ patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por +evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio +fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja +deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli +malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli +mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti +nin. + +ARNHOLM +(rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis? + +WANGEL +Jes. Sed ŝajnigu nescion. + +ARNHOLM +Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi +ne komprenas. + +WANGEL +Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro +de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi +ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri +la hejmo kaj pri pasintaj tagoj. + +ARNHOLM +Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras +iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi! + +WANGEL +Jes, kiu alie? + +ARNHOLM +(rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis. + +WANGEL +Kompreneble. Mi ja eraris. + +ARNHOLM +Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma! + +WANGEL +Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas +rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon. + +ARNHOLM +Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas +sur ŝin? + +WANGEL +Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne +_lasas_ sin klarigi. + +ARNHOLM +Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla? + +WANGEL +Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue. + +ARNHOLM +Ĉu vi kredas pri tiaĵo? + +WANGEL +Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon. + +ARNHOLM +Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la +okuloj de la infano --? + +WANGEL +(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi +tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia. + +ARNHOLM +Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ? + +WANGEL +Jes, certe mi faris. + +ARNHOLM +Kaj vi vidis neniun similecon? + +WANGEL +(eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, +kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu +simileco --. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen +antaŭjuĝo. + +ARNHOLM +Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi +ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen? + +WANGEL +Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe +metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel +subite -- tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis +tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aŭ Friman -- aŭ kiel +li nomiĝas, -- ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj -- en +Marto, -- ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis +ŝin ĝuste en tiu sama monato. + +ARNHOLM +Ĝi do ne faris, ĉu? + +WANGEL +Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. -- Efektive +okazis -- hazarde -- ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta +ekscitiĝo en ŝi -- + +ARNHOLM +Tamen ja --! + +WANGEL +Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la +cirkonstanco, -- en kiu ŝi je tiu tempo estis. + +ARNHOLM +Do signo kontraŭ signo. + +WANGEL +(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! +Ne vidi iun ajn rimedon --! + +ARNHOLM +Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke +ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si? + +WANGEL +Ho, kara, -- ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ _tion_ al ŝi? +Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas. + +ARNHOLM +Eĉ ne tion? + +WANGEL +Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas. + +ARNHOLM +Hm, -- ĉu? + +WANGEL +Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu +tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas +transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas +_iometa_ ŝanco foje edzinigi ilin. + +ARNHOLM +Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri _tio_? + +WANGEL +Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaŭ pri _tio_! Sed jen -- +aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara +Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj +akvo! + +ARNHOLM +Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) +Mi miras kien ŝi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo +kaj elrigardas.) + +WANGEL +(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por ĉiuj tri. -- Se mi nur +ion scius. + +(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.) + +ELLIDA +(rapide al _Wangel_) Ne eliru ĉi-matene! + +WANGEL +Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu +proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon? + +ELLIDA +(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) +Bonan matenon. + +ARNHOLM +Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime? + +ELLIDA +Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por +momento? + +ARNHOLM +Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la +knabinetoj veni al ili en la ĝardeno. + +ELLIDA +Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias +kie ili iradas. + +WANGEL +Ho jes, ili tenas sin apud la lageto. + +ARNHOLM +Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la +verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.) + +ELLIDA +Kioma horo estas, Wangel? + +WANGEL +(rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua. + +ELLIDA +Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte +venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta! + +WANGEL +(proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi +vin. + +ELLIDA +Pri kiu do? + +WANGEL +Hieraŭ vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la +lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi. + +ELLIDA +Jes, mi faris. Kredu min. + +WANGEL +Nu, sed kiel vi lin vidis? + +ELLIDA +Kiel mi vidis lin? + +WANGEL +Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis +lin? + +ELLIDA +Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas. + +WANGEL +Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago? + +ELLIDA +Jes, li ja faris. + +WANGEL +Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo? + +ELLIDA +Jes, ĝuste tiel. + +WANGEL +Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin? + +WANGEL +(ekmire) Mi ne faris, ĉu? + +WANGEL +Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas. + +ELLIDA +(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por +vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin! + +WANGEL +Estas nur la okuloj, vi diris -- + +ELLIDA +Ho jes, -- la okuloj! La okuloj! + +WANGEL +Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li ĉiam montris sin +kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj. + +ELLIDA +Ĉu mi diris? + +WANGEL +Jes. + +ELLIDA +Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun. + +WANGEL +Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. +Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li +ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo --? Ĝin la viro ne portis +hieraŭ. + +ELLIDA +Ne, li ĝin ne portis. + +WANGEL +(rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ -- eble vi +ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur +la "Krutdeklivo"? + +ELLIDA +(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- +hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange? + +WANGEL +Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. +Ĝi superombras la antaŭan, -- tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi. + +ELLIDA +Ĉu tiel, Wangel? + +WANGEL +Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial +estas bone, ke la realaĵo venis. + +ELLIDA +Bone! Vi diras bone, ĉu? + +WANGEL +Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin. + +ELLIDA +(eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al +vi ĉiujn miajn pensojn. + +WANGEL +Jes, faru, kara Ellida. + +(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.) + +ELLIDA +Vere estis malfeliĉo -- por ni ambaŭ -- ke ĝuste ni du kuniĝis. + +WANGEL +(miras) Kion vi diras! + +ELLIDA +Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia +ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian. + +WANGEL +Kio do mankis en la maniero, -- + +ELLIDA +Aŭskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie +mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia! + +WANGEL +Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras! + +ELLIDA +Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero -- la pura +klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj aĉetis +min. + +WANGEL +Aĉetis --! -- Aĉetis -- vi diras! + +ELLIDA +Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis +min al vi. + +WANGEL +(rigardas ŝin en doloro) Ellida, -- ĉu vi vere havas koron paroli +tiel? + +ELLIDA +Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en +via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino -- + +WANGEL +Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida. + +ELLIDA +Eble ankaŭ tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis ĉu mi +taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun +mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve -- + +WANGEL +Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi. + +ELLIDA +Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. +Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min +mian vivon. + +WANGEL +Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al +vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi +povis nomi la mian. + +ELLIDA +Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn +prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran +laboron, -- prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en -- en libereco +-- kaj laŭ propra elekto! + +WANGEL +(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis +tute senvaloraj por vi? + +ELLIDA +Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo +povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. + +WANGEL +(rigardas ŝin) Ne -- en libereco! + +ELLIDA +Ne. Mi ne libervole iris kun vi. + +WANGEL +(mallaŭte) Ah, -- mi memoras -- la frazturniĝon de hieraŭ. + +ELLIDA +En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi +nun vidas klare. + +WANGEL +Kion vi vidas? + +ELLIDA +Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. + +WANGEL +(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas +geedzeco. + +ELLIDA +Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) +La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. + +WANGEL +La unua? Kiun unuan vi aludas? + +ELLIDA +La mian -- kun _li_. + +WANGEL +(rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas! + +ELLIDA +Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni +mem. + +WANGEL +Ne, ne! Sed kio sekve? + +ELLIDA +Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same +deviga kiel geedziĝo. + +WANGEL +Sed je Dio --! + +ELLIDA +(ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel! + +WANGEL +Ellida --! Ellida --! + +ELLIDA +Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne +post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis. + +WANGEL +(en regata doloro) Al tio do venis inter ni. + +ELLIDA +Devis veni. Ne povus alimaniere. + +WANGEL +(rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. +Neniam, -- neniam tute posedis vin. + +ELLIDA +Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore +kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. + +WANGEL +Eksedziĝon do? Eksedziĝon, -- plenan juran eksedziĝon -- vi +deziras? + +ELLIDA +Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. +Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas +ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. + +WANGEL +(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. + +ELLIDA +(vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon! + +WANGEL +Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ +ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi? + +ELLIDA +Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, +Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al +mi mian plenan liberecon! + +WANGEL +Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu +decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem +tempon por pripensi, kion vi faros! + +ELLIDA +Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian +liberecon tiun ĉi tagon! + +WANGEL +Kial ĝuste hodiaŭ? + +ELLIDA +Jes, -- ĉar li ja venos ĉi-nokte. + +WANGEL +(skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi? + +ELLIDA +Mi volas stari antaŭ li en plena libereco. + +WANGEL +Kaj kion -- kion vi intencas poste fari? + +ELLIDA +Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne +ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne +estus decido. + +WANGEL +Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero! + +ELLIDA +Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi +devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola --. Aŭ -- sekvi lin. + +WANGEL +Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton +en liajn manojn! + +ELLIDA +Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- +tiel senpere. + +WANGEL +Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas! + +ELLIDA +Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis +vin. + +WANGEL +Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? +Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne +kiu li estas -- aŭ kio li estas. + +ELLIDA +(rigardas antaŭen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la teruraĵo. + +WANGEL +Jes, certe teruraĵo -- + +ELLIDA +Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ _devas_ tiriĝi en ĝin. + +WANGEL +(rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura? + +ELLIDA +Jes, ĝuste tial. + +WANGEL +(pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio +terura? + +ELLIDA +(pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas. + +WANGEL +Ankaŭ allogas? + +ELLIDA +Precipe allogas, -- mi sentas. + +WANGEL +(malrapide) Vi parencas al la maro. + +ELLIDA +Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo. + +WANGEL +Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe. + +ELLIDA +Ĉu ŝajnas al vi, Wangel? + +WANGEL +Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas +kompreni. + +ELLIDA +Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la +via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni +povos disiĝi en kompreno -- kaj libervole. + +WANGEL +(peze) Eble estas pli bone por ambaŭ -- se ni disiĝu. -- Sed mi +tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La +loganta, -- tio estas la plej forta en vi. + +ELLIDA +Ĉu tiel? + +WANGEL +Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne +_kuraĝas_ liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, +Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin. + +ELLIDA +Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, +kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La +teruraĵo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion +povas do vi pri tiu fari? + +WANGEL +Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali. + +ELLIDA +Jes, -- se mi _volus_ kontraŭbatali. + +WANGEL +Ĉu vi do ne volas? + +ELLIDA +Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias! + +WANGEL +Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida -- + +ELLIDA +(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta +vivo! + +WANGEL +-- kaj morgaŭ -- + +ELLIDA +Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita! + +WANGEL +Via ĝusta --? + +ELLIDA +Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- +ankaŭ por li. + +WANGEL +(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, -- ĉu vi amas tiun +fremdan viron? + +ELLIDA +Ĉu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la +teruraĵo kaj ke -- + +WANGEL +-- kaj ke? + +ELLIDA +(liberigas sin) -- kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas. + +WANGEL +(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton. + +ELLIDA +Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi +por mi? + +WANGEL +(rigardas ŝin instige) Morgaŭ, -- tiam li estos forvojaĝinta. +Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta +liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida. + +ELLIDA +Ho, Wangel --! Morgaŭ -- tiam ja estos tro malfrue --! + +WANGEL +(rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaŭ +indulgu ilin -- ĝis plue. + +(_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la +ĝardeno. _Lyngstrand_ adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. +La aliaj venas en la ĉambron.) + +ARNHOLM +Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn -- + +HILDE +Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj -- + +BOLETTE +Ne, diru nenion! + +WANGEL +Ankaŭ ni du faris planojn. + +ARNHOLM +Ĉu, -- vere? + +WANGEL +Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo. + +BOLETTE +Foriros --? + +ARNHOLM +Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel. + +WANGEL +Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. + +HILDE +(eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? + +ELLIDA +(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? + +HILDE +(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru +do! + +BOLETTE +(ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaŭ vi foriros -- al +Skjoldvik! + +WANGEL +Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- + +BOLETTE +Kaj al ni --? + +WANGEL +Mi ankaŭ faros viziton -- + +BOLETTE +-- foje, jes! + +WANGEL +Kara infano, _devas_ tiel esti (Li paŝas sur la planko.) + +ARNHOLM +(flustras) Ni priparolos poste, Bolette. + +(Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) + +ELLIDA +(duonlaŭte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis +freneze! + +BOLETTE +Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? + +ELLIDA +Postsoifadis? + +BOLETTE +Ekde vi venis en la domon? + +ELLIDA +Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? + +BOLETTE +Unu solan aman vorton de vi. + +ELLIDA +Ah --! Ĉu estus tasko por mi _ĉi tie_! + +(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas +antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.) + +(_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antaŭen en flustra kunparolo.) + +(_Bolette_ iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi +malfermas la pordon.) + +BOLETTE +Jes, kara patro, -- la manĝaĵo estas preta sur la tablo -- se vi -- + +WANGEL +(kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, +ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun -- kun +"la sinjorino el la maro". + +(Ili iras al la pordo dekstre.) + + + + +KVINA AKTO + + +(La plej fora parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_ apud la +karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) + +(_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, puŝas sin +per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.) + +HILDE +Jen ni povas facile salti teren! + +ARNHOLM +Ne, ne, ne faru! + +LYNGSTRAND +Mi ne povas salti, fraŭlino. + +HILDE +Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti? + +ARNHOLM +Prefere ne. + +BOLETTE +Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo. + +(Ili puŝas stange dekstren.) + +(Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante +muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas +sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de +ekstere.) + +BALLESTED +Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas +la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, +vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi +ne povas aŭdi kion vi diras! + +(_Ellida_ kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de +doktoro _Wangel_.) + +WANGEL +Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraŭ havas abundan +tempon. + +ELLIDA +Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. + +BALLESTED +(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan +vesperon, sinjorino! + +WANGEL +(rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte? + +BALLESTED +Jes. La "Korn-asocio" intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj +okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo. + +ELLIDA +La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas? + +BALLESTED +Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Ĝi +povas veni antaŭ ol ni atentas. + +ELLIDA +Jes, -- ĝuste tiel estas. + +WANGEL +(duone al _Ellida_) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam +plu revenos. + +BALLESTED +Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru +honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio. + +ELLIDA +Ĉiuj markoloj fermitaj, -- jes. + +BALLESTED +Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum +semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, +komence, mi pensas. Ĉar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi +sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas. + +(Li salutas kaj foriras maldekstren.) + +ELLIDA +(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi +ekscita duona horo antaŭ la decido. + +WANGEL +Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? + +ELLIDA +Mi _devas_ mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru +mian elekton. + +WANGEL +Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne +permesas al vi. + +ELLIDA +La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos +malpermesi al mi forvojaĝi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel +elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. +Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- +elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne +povos malhelpi. + +WANGEL +Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. + +ELLIDA +Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, +kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, +Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi +aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojaĝos, -- _se_ mi do +forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte -- aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ +ne havas ŝlosilon por redoni, -- eĉ ne sciigon por postlasi, nek +pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. +Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento. + +WANGEL +Vi ja mem volis. + +ELLIDA +Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion +tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- +kaj neniu alia, -- kiu volis havi ĉion tiel. + +WANGEL +Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi. + +ELLIDA +Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio +venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, -- neniu +apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia +kuna interna posedo. + +WANGEL +Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian +liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon. + +ELLIDA +Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo +erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la +manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- ĉi-nokte -- post duona +horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min +senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- +la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, +veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne +_povas_ rezigni. Ne libere! + +WANGEL +Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaŭ via kuracisto -- +prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo. + +ELLIDA +Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas +momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime +ĉe vi -- kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed +eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas! + +WANGEL +Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune. + +ELLIDA +Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi +tie. + +WANGEL +Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon. + +ELLIDA +Jes, ĉu vi opinias? + +WANGEL +Sufiĉan tempon, mi diras. + +ELLIDA +Do ni iomete promenadu. + +(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ +antaŭen apud la supra bordo de la lageto.) + +BOLETTE +(rimarkas la forirantojn) Jen vidu --! + +ARNHOLM +(mallaŭte) Tŝ, -- lasu ilin foriri. + +BOLETTE +Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn? + +ARNHOLM +Ĉu vi ion rimarkis? + +BOLETTE +Ĉu mi rimarkis! + +ARNHOLM +Ion aparte? + +BOLETTE +Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne? + +ARNHOLM +Ho, mi ne ĝuste scias -- + +BOLETTE +Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli. + +ARNHOLM +Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton. + +BOLETTE +Ĉu? + +ARNHOLM +Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni? + +BOLETTE +Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos +al ni. + +ARNHOLM +Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas? + +BOLETTE +Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- ŝi neniam +revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo. + +HILDE +Ankaŭ Hilde? + +BOLETTE +Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde +ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. +Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem -- + +ARNHOLM +Kara Bolette, -- por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi +elvenus. + +BOLETTE +(vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro? + +ARNHOLM +Ankaŭ tio, jes. + +BOLETTE +Nu, -- kaj kion li diris! + +ARNHOLM +Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn +tagojn -- + +BOLETTE +Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris. + +ARNHOLM +Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li. + +BOLETTE +Neniun --! + +ARNHOLM +Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por +li. + +BOLETTE +(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante. + +ARNHOLM +Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- ĉu vi +deziras elveni aŭ ne. + +BOLETTE +Kio dependas de mi mem, vi aludas? + +ARNHOLM +Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos +en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj +kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras? + +BOLETTE +(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio +ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do --. Ĉar mi ja ne havas iun +alian en la tuta mondo al kiu min turni. + +ARNHOLM +Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via +antaŭa instruisto? + +BOLETTE +De vi, Arnholm! Ĉu vi volus --? + +ARNHOLM +Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. +-- Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas? + +BOLETTE +Ĉu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion +profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga +neebleco --! + +ARNHOLM +Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas. + +BOLETTE +Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru +ĉu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo? + +ARNHOLM +De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn. + +BOLETTE +(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi +ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj +plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, -- ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi +komencis timi, ke la vivo preterirus min. + +ARNHOLM +Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi +tute sincere -- ĉu estas io -- io, kio ligas vin ĉi tie? + +BOLETTE +Ligas min? Ne, nenio. + +ARNHOLM +Nenio ajn? + +BOLETTE +Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj +ankaŭ Hilde. Sed -- + +ARNHOLM +Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ +iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de +tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? +Neniu rilato? + +BOLETTE +Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn. + +ARNHOLM +Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojaĝi kun mi. + +BOLETTE +(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, -- kia feliĉo por pripensi! + +ARNHOLM +Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min? + +BOLETTE +Jes, efektive! + +ARNHOLM +Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en +miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas? + +BOLETTE +Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia +maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas. + +ARNHOLM +Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- +vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun +demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo? + +BOLETTE +(retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras! + +ARNHOLM +Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino. + +BOLETTE +(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas! + +ARNHOLM +Ĉu tute ne eblus por vi, ke --? + +BOLETTE +Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! +(rigardas lin) Aŭ --. Tamen --. Ĉu estis tiel vi intencis -- kiam +vi proponis fari tiom por mi? + +ARNHOLM +Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte. + +BOLETTE +Ho, kiel tiaĵo -- de vi, -- kiel ĝi ne povus -- surprizi min! + +ARNHOLM +Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi +vojaĝon pro vi. + +BOLETTE +Vi venis ĉi tien pro -- pro mi! + +ARNHOLM +Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via +patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi +daŭre havis vian antaŭan instruiston en -- en iom pli ol amika +memoro. + +BOLETTE +Kiel patro povis skribi tiaĵon! + +ARNHOLM +Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi +tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu +min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, +ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aŭ +imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema +inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. +Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi +portis por mi. + +BOLETTE +Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno! + +ARNHOLM +Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi ĝin portas en mi, +-- restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la +miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas. + +BOLETTE +Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu. + +ARNHOLM +Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu +vi povis decidigi vin, -- nu, fariĝi mia edzino? + +BOLETTE +Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia +instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi. + +ARNHOLM +Nu ja, -- ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la +rilato restos neŝanĝita, kara Bolette. + +BOLETTE +Kiel, vi pensas? + +ARNHOLM +Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi +elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en +sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ +sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, +fidindan amikon. Pri tio estu certa! + +BOLETTE +Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- ĉio fariĝis ja nun tute neebla. + +ARNHOLM +Ĉu ankaŭ tio neeblas? + +BOLETTE +Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la +respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke +nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos +mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi! + +ARNHOLM +Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin? + +BOLETTE +Ho, dolorigas pripensi! + +ARNHOLM +Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion +laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj +tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette. + +BOLETTE +Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm. + +ARNHOLM +Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa +kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, -- kiun +vi -- eble -- ankaŭ ne amas. + +BOLETTE +Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed +tamen --! Aŭ eble tamen --? + +ARNHOLM +(rapide) Nu! + +BOLETTE +(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble --. + +ARNHOLM +Kio, Bolette! + +BOLETTE +Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis. + +ARNHOLM +Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole --? Ke vi tamen povus +permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko? + +BOLETTE +Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro +Arnholm, -- do prefere prenu min. + +ARNHOLM +Bolette! Vi tamen volas! + +BOLETTE +Jes, -- mi opinias -- ke mi volas. + +ARNHOLM +Vi do tamen volas fariĝi mia edzino! + +BOLETTE +Jes. Se vi daŭre opinias, ke -- ke vi devas preni min. + +ARNHOLM +Se mi opinias --! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, +Bolette! Kion vi alie diris, -- via antaŭa dubemo, -- tio ne timigas +min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni +ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj! + +BOLETTE +Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi +promesis al mi. + +ARNHOLM +Jen al kio mi restas. + +BOLETTE +Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas. + +ARNHOLM +Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan +jaron en la lernejo --. + +BOLETTE +(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni +en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne +antaŭtimi pro la stulta enspezo --. + +ARNHOLM +Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- ĉu ne, kara +Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Ĉu? + +BOLETTE +Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere. + +ARNHOLM +(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece +kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj +intime ni du kunvivu, Bolette! + +BOLETTE +Jes, ankaŭ mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio ĉi eblos. +(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru! + +ARNHOLM +Kio estas, kara? + +BOLETTE +Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie. + +ARNHOLM +Via patro --? + +BOLETTE +Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde. + +ARNHOLM +Nu, Lyngstrand. Kio estas al li? + +BOLETTE +Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas. + +ARNHOLM +Jes, se ne estas nura imagaĵo. + +BOLETTE +Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble +la pli bona por li. + +ARNHOLM +Kara, kiel _tio_ estus la pli bona? + +BOLETTE +Jes, ĉar -- certe nenio fariĝos el lia arto. -- Ni foriru antaŭ ol +ili venos. + +ARNHOLM +Kore bonvole, mia kara Bolette. + +(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.) + +HILDE +Hej, -- hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin? + +ARNHOLM +Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe. + +(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.) + +LYNGSTRAND +(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja +duope. Ĉiam duope. + +HILDE +(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon. + +LYNGSTRAND +Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis? + +HILDE +Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn. + +LYNGSTRAND +Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas. + +HILDE +Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ +kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva. + +LYNGSTRAND +Nu, ne estas sole pro _tio_. Ŝi tamen ne volus akcepti lin. + +HILDE +Kiel vi povas tion scii? + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi. + +HILDE +Nur pensi? + +LYNGSTRAND +Dum li estas for, jes. + +HILDE +Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu! + +LYNGSTRAND +Povus esti. + +HILDE +Ĉu ŝi promesis al vi? + +LYNGSTRAND +Jes, imagu, -- ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi +scias. + +HILDE +Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo. + +LYNGSTRAND +Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi. + +HILDE +Kaj kiam vi revenos hejmen, -- ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj +poste vin edzigi al ŝi? + +LYNGSTRAND +Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la +unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro +maljuna por mi, mi pensas. + +HILDE +Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi? + +LYNGSTRAND +Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj +ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran +vivotaskon. -- Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas. + +HILDE +Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi +scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi? + +LYNGSTRAND +Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta +virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --. +Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin. + +HILDE +Vi eble pensas -- ekscita? + +LYNGSTRAND +Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. +(rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino +Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi +havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam +ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos +la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta +kvazaŭ ŝi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli. + +HILDE +Ĉu vi tion dezirus? + +LYNGSTRAND +Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu ĉi somero -- +mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas. + +HILDE +Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu? + +LYNGSTRAND +Jes, mi tre ŝatas vin tia. + +HILDE +Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras +hele somervestita? + +LYNGSTRAND +Jes, tion mi vere ŝatas. + +HILDE +Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi? + +LYNGSTRAND +Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto. + +HILDE +Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laŭ vi mi aperus en +nigra koloro? + +LYNGSTRAND +En nigra, fraŭlino Hilde? + +HILDE +Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi? + +LYNGSTRAND +Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en +nigra. Ĝuste vi kun via aspekto. + +HILDE +(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- +Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen. + +LYNGSTRAND +Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- +kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon. + +HILDE +Aŭ junan, funebrantan fianĉinon. + +LYNGSTRAND +Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin +tiel? + +HILDE +Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite. + +LYNGSTRAND +Ekscite? + +HILDE +Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_! + +LYNGSTRAND +(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo! + +(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antaŭen apud la lageto.) + +WANGEL +Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! +(vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro +Lyngstrand, -- ĝi ankoraŭ ne estas en vido? + +LYNGSTRAND +La granda anglo? + +WANGEL +Jes! + +LYNGSTRAND +(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro. + +ELLIDA +Ah --! Mi ja sciis. + +WANGEL +Jam venis! + +LYNGSTRAND +Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue. + +WANGEL +Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas +aŭskulti la muzikon. + +LYNGSTRAND +Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro. + +WANGEL +Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos. + +HILDE +(flustras al _Lyngstrand_) Ankaŭ tiuj du iras duope. + +(Ŝi kaj _Lyngstrand_ iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko +aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.) + +ELLIDA +Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, -- mi sentas. + +WANGEL +Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola. + +ELLIDA +Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- ĉu vi vidas +lin, Wangel! + +(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la +barilo.) + +LA FREMDULO +(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida. + +ELLIDA +Jes, jes, jes, -- la horo venis. + +LA FREMDULO +Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne? + +WANGEL +Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas. + +LA FREMDULO +Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj +valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. +Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas +vin, ĉu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani? + +ELLIDA +(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel! + +(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.) + +LA FREMDULO +Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne. + +ELLIDA +(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu +reŝanĝi! + +LA FREMDULO +Neniam! Post duona horo estos tro malfrue. + +ELLIDA +(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min +al vi? + +LA FREMDULO +Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia? + +ELLIDA +Pro tiu promeso, ĉu? + +LA FREMDULO +La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi +tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_. + +ELLIDA +(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue? + +WANGEL +Ellida! + +ELLIDA +(ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la +nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola! + +(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.) + +ELLIDA +(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas? + +LA FREMDULO +Mi vidas -- kaj mi aŭdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas. + +WANGEL +(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti +por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros +vin de ĉi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- ĉu vi tiam +scias al kio vi riskigos vin? + +ELLIDA +Ne, ne, Wangel! Ne tion! + +LA FREMDULO +Kion vi volas fari al mi? + +WANGEL +Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi +surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik. + +ELLIDA +Ho, Wangel, -- kiel povas vi --! + +LA FREMDULO +Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la +brustpoŝo) -- tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi. + +ELLIDA +(ĵetas sin antaŭ _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min! + +LA FREMDULO +Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar +mi volas vivi kaj morti kiel libera homo. + +ELLIDA +(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li +aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon +kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, -- ĉiujn miajn +pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne +povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- +por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi! + +WANGEL +(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas +for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la +neatingebla, -- ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron. + +ELLIDA +Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super +mi! + +WANGEL +Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun +alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refariĝi. +-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco. + +ELLIDA +(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, -- vero, -- kion +vi diras! Ĉu tiel vi pensas -- el via plej interna koro! + +WANGEL +Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas. + +ELLIDA +Kaj ĉu vi _povas_? Ĉu vi povas permesi ke tio _okazu_! + +WANGEL +Jes, mi povas. Mi povas -- ĉar mi amas vin tiel arde. + +ELLIDA +(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligiĝis +al vi! + +WANGEL +Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo. + +ELLIDA +(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis! + +WANGEL +Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas +komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via +ĝusta vivo povas -- remetiĝi sur -- sur sian ĝustan spuron. Ĉar +nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida. + +ELLIDA +(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al _Wangel_) +Libere kaj -- sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? -- Estas +transformo en tio ĉi! + +(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.) + +LA FREMDULO +Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do! + +ELLIDA +(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) +Neniam mi sekvos vin post tio ĉi! + +LA FREMDULO +Vi ne sekvos! + +ELLIDA +(kroĉas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio +ĉi! + +WANGEL +Ellida, -- Ellida! + +LA FREMDULO +Do finite? + +ELLIDA +Jes! Finite por ĉiam! + +LA FREMDULO +Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo. + +ELLIDA +Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- +kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj +vi min ne plu logas. + +LA FREMDULO +Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne +estas pli ol -- trapasinta ŝippereo en mia vivo. + +(Li eliras maldekstren.) + +WANGEL +(rigardas ŝin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro. +Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon? + +ELLIDA +Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo +_devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco. + +WANGEL +Kaj la nekonateco, -- ĝi ne logas vin pli? + +ELLIDA +Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, -- iri en ĝin, -- +se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis +rezigni. + +WANGEL +Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en +bildoj -- kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la +maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de +vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia. + +ELLIDA +Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por +mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuraĝis _uzi_ la ĝustan rimedon -- la +_solan_, kiu povis helpi min. + +WANGEL +Jes, -- en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas +multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida? + +ELLIDA +Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar +nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco. + +WANGEL +(rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos +vivi tute unu por la alia -- + +ELLIDA +-- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaŭ miaj. + +WANGEL +Jes, ĉu ne, vi kara! + +ELLIDA +-- kaj por niaj du infanoj, Wangel! + +WANGEL +_Niaj_ vi nomas ilin! + +ELLIDA +Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni. + +WANGEL +Niaj --! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, -- senfinan +dankon pro tiu vorto! + +(_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de +maldekstre en la ĝardenon.) + +(Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere +sur la vojeto.) + +HILDE +(duonlaŭte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefianĉiĝinte ŝi +kaj patro aspektas! + +BALLESTED +(kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto. + +ARNHOLM +(rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojaĝas. + +BOLETTE +(iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin. + +LYNGSTRAND +La lasta vojaĝo ĉi-jare. + +BALLESTED +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas +malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por +ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas. + +WANGEL +Ne, -- ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis. + +ARNHOLM +(rigardas ilin alterne) Ah, -- vere! + +BOLETTE +(venas antaŭen) Patro, -- ĉu estas vero! + +HILDE +(proksimiĝas al _Ellida_) Ĉu vi tamen restos ĉe ni! + +ELLIDA +Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min. + +HILDE +(luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! -- imagu -- ĉu mi volas --! + +ARNHOLM +(al _Ellida_) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo --! + +ELLIDA +(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Ĉu vi memoras, +-- ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, -- +oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaŭ ne al la +mara vivo. + +BALLESTED +Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino! + +ELLIDA +Proksimume, jes. + +BALLESTED +Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- ŝi mortos_. La homoj, +kontraŭe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi +certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi! + +ELLIDA +Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested. + +WANGEL +Kaj sub respondeco, kara Ellida. + +ELLIDA +(rapide, etendas al li la manon) Ĝuste _tiel_ estas. + +(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko +aŭdiĝas pli proksime sur la tero.) + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + +***** This file should be named 19182-0.txt or 19182-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19182-0.zip b/19182-0.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..f904fc9 --- /dev/null +++ b/19182-0.zip diff --git a/19182-h.zip b/19182-h.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..5e64f75 --- /dev/null +++ b/19182-h.zip diff --git a/19182-h/19182-h.htm b/19182-h/19182-h.htm new file mode 100644 index 0000000..54d6221 --- /dev/null +++ b/19182-h/19182-h.htm @@ -0,0 +1,6402 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<title>La sinjorino el la maro</title> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging, .note {font-size: 90%} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--> +</style> +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Sinjorino el la Maro + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + + + + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>Henrik Ibsen</h2> +<h1>LA SINJORINO EL LA MARO</h1> +<p>Teatraĵo en kvin aktoj</p> +<p>(Fruen fra havet)</p> +<p>1888</p> +<p>Tradukis:<br> +Odd Tangerud</p> +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 28, N — 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82<br> +ISBN 82-91707-50-2</p> +</div> + +<h2>LA SINJORINO EL LA MARO</h2> + +<p>ROLOJ:</p> + +<ul> +<li>DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.</li> +<li>SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.</li> +<li>Liaj filinoj el la unua geedzeco:<ul> +<li>BOLETTE.</li> +<li>HILDE, nur duone plenkreska.</li></ul> +<li>LEKTORO ARNHOLM.</li> +<li>LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.</li> +<li>BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo</li> +<li>FREMDA VIRO.</li> +<li>JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.</li> +<li>TURISTOJ.</li> +<li>SOMERGASTOJ.</li> +</ul> + +<p>(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en +norda Norvegio.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La domo de <b>doktoro Wangel</b>. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno +antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. +Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa +barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo +estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas +la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. +Estas varma kaj brile klara somermateno.)</p> + +<p class="staging">(<b>Ballested</b>, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun +larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la +ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras +pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, +penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette Wangel</b> venas sur la verandon tra la malfermita +ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi +metas sur la tablon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendas +fremdulojn vizite hodiaŭ?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li +venis al la urbo ĉi-nokte.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto +ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Ĝuste li.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĝuste tial ni deziras flagi.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes, estas ja vere konvene.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras en la ĝardenan ĉambron.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste <b>Lyngstrand</b> venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas +interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas +maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas +malforte.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(de ekstere de la heĝo)</span> Bonan matenon.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho —! Bonan matenon. <span class="staging">(Suprenlevas la flagon.)</span> +Jen, jen, — Nun leviĝas la balono. <span class="staging">(Fiksas la ŝnuron, kaj iom +ordigas ĉe la stablo.)</span> Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas +la plezuron —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aspekte vi estas pentristo, vi.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi vidas. — Ĉu vi permesas, ke mi eniru?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Vi eble volas rigardi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi ege volus.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. +Proksimiĝu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dankon, dankon. <span class="staging">(Li proksimiĝas tra la kradpordo.)</span></p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(pentras)</span> Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ja vidas.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi +modelon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu estu ankaŭ figuro?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kial ŝi estu duone morta?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj +nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu, tiel.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion +pentri.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kion vi fine nomu la bildon?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Mi intencas nomi ĝin “La fino de la marvirino”.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Konvenas bone. — Vi certe faros ion bonan el tio.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Fakulo eble?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Pentristo, vi sugestas?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans +Lyngstrand.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela +arto. — Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi +estas longe loĝinta ĉi tie?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan +someron.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ĉu malsana?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma +anheleco en la brusto.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ba! — bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes, faru. <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Jen denove venas vaporŝipo. +Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la +feriado la lastajn jarojn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo +perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi naskiĝis en la urbo?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ne, tio ne. Sed mi akla — aklimatigis min. Mi sentas min ligita al +la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Vi do loĝas ĉi tie longe?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. +Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, +kaj disiris ĉiuj laŭ la vento.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed vi mem do restis?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la +dekoracia fako, vi sciu.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro)</span> Hilde, — vidu ĉu vi +povas trovi la broditan piedbenketon de patro.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al la verando kaj salutas)</span> Bonan matenon, fraŭlino +Wangel!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ĉe la relo)</span> Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. +Pardonu momenton, — mi nur — <span class="staging">(eniras en la domon)</span></p> + +<p>BALLESTED<br> +Vi do konas la familion?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. +Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la +“La Videjo”. Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho ja, — vi devus kultivi tiun konatecon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus +okazon —</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho, ĉu — okazon — <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Morto kaj plago! +<span class="staging">(kolektas siajn aĵojn)</span> La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi +devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas +min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aspekte vi estas tre multflanka.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Oni devas scii ak — aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. +Se vi foje bezonus ion pri hararo, — iom da pomado aŭ tiospecan, vi +nur demandu pri dancinstruisto Ballested.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dancinstruisto —?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Estro de la “Kornasocio”, se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre +en “La Videjo”. Adiaŭ, — adiaŭ! <span class="staging">(Li foriras kun siaj pentraĵoj +tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> elvenas kun la piedbenketo. <b>Bolette</b> alportas pliajn +florojn. <b>Lyngstrand</b> salutas al <b>Hilde</b>, de sia staro en la +ĝardeno.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĉe la relo, ne reen salutante)</span> Bolette diris, ke hodiaŭ vi +kuraĝis enen veni.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi permesis al mi eniri.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi faris vian matenan promenadon, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne, — ne longan promenadon hodiaŭ.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi naĝis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian +bandometon.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiu faris?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Via patrino.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu tiel, nu. <span class="staging">(Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.)</span></p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ interrompante)</span> Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur +la fjordo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. +<span class="staging">(Ŝi ordigas ion sur la tablo.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando)</span> Ho, kiel +per floroj beligite —!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉu ne estas bele?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tamen estas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(averte al <b>Hilde</b>)</span> Hm — hm!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senatente)</span> Ne, tiu de patrino.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu tiel, — Estas tiu de via patrino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte, kolere)</span> Ĉu do, Hilde —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(same)</span> Lasu min! <span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Vi iros hejmen nun por +matenmanĝi, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(malsupreniras)</span> Jes, mi devus meti ion en la stomakon.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kie vi do nun loĝas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiu sinjorino Jensen?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La akuŝistino.</p> + +<p>HILDE<br> +Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn +farendaĵojn nun ol —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, mi ja ne devus tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Tion, kion mi diris.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin mezure; neindulge)</span> Mi ne komprenas vin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(venas sur la ŝtuparon)</span> Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere +devas pardoni nin hodiaŭ —. Sed iam poste, — kiam vi havas bonan +tempon — kaj kiam vi havas la emon, — vi absolute faru viziton por +vidi patron kaj — kaj ankaŭ nin aliajn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo +ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de +mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tiras ŝian brakon)</span> Hilde —! Petolaĉa infano! Ĉu vi +tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin!</p> + +<p>HILDE<br> +Pa, — ĉu vi opinias, ke mi atentas pri <em>tio</em>.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas dekstren)</span> Jen venas patro.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b>, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas +laŭ la vojeto de dekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen mi revenas, knabinetoj!</p> + +<p class="staging">(Li eniras tra la barilpordo.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno)</span> Ho, bone ke vi venas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(Ankaŭ ŝi iras al li.)</span> Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. — Diru, — ĉu +Arnholm venis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do vi lin ankoraŭ ne vidis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, li certe faros.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(tiras lin)</span> Paĉjo, rigardu do.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas al la verando)</span> Jes, mi ja vidas, infano. — Estas ja vere +pompe.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ni bele ornamis, ĉu ne?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vere, vere. — Ĉu — ĉu ni estas solaj en la domo nun?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ŝi eliris —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(interrompas)</span> Patrino naĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(Rigardas amike al <b>Bolette</b> kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras +iom hezite:)</span> Aŭskultu nun, knabinetoj, — ĉu vi volas lasi ĉion +ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan +tagon?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo!</p> + +<p>WANGEL<br> +Hm, — nu ja. Sed vi do —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(okulumas kaj kapsignas al li)</span> Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris +por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por +viziti vin —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridetas kaj tiretas lin)</span> Pensu, — li ja estis la instruisto de +Bolette, patro!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun duonrido)</span> Vi du estas vere paro da petoluloj — Nu, nu, — +estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas +inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. <span class="staging">(donas al ŝi la valizon)</span> Portu +ĝin en la oficejon. — Nu, knabinetoj, — mi tion ne ŝatas. Ne la +manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron — Nu, — kion diri! +Eble ne povas fariĝi alimaniere.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj +montras)</span> Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la +lernejestro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas tien)</span> <em>Tiu</em>? <span class="staging">(ridas)</span> Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu +aĝulo estas Arnholm!</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! — Jes, certe tiel estas!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite)</span> Jes, je Dio, ĉu ne +ankaŭ mi opinias —!</p> + +<p class="staging">(Lernejestro <b>Arnholm</b>, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj +okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de +maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, +salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(iras al li renkonte)</span> Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon +reen al la antaŭa loko!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.</p> + +<p class="staging">(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj jen la infanoj! <span class="staging">(mansalutas al ili kaj rigardas ilin)</span> Tiuj du +mi malfacile rekonus.</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe ne, mi opinias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, jes, eble tamen Bolette. — Jes, Bolette mi estus rekonanta.</p> + +<p>WANGEL<br> +Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis +ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis +konsiderinde — kaj estas konstruita <em>jena</em> laŭbo —</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja, tiel ekstere —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn +filinojn en la domo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Aŭskultu do patron!</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli +malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon, dankon, kara doktoro.</p> + +<p class="staging">(Ili supreniras. <b>Wangel</b> proponas por <b>Arnholm</b> lokon en la +balancseĝo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom +streĉe post la vojaĝo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Wangel</b>)</span> Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la +ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme.</p> + +<p>WANGEL<br> +Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble +konjakon.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu ankaŭ konjakon?</p> + +<p>WANGEL<br> +Nur iometon. Se iu dezirus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. +<b>Hilde</b> prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno +malantaŭ la domo.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(kiu postrigardis <b>Bolette</b> per la okuloj)</span> Estas vere iu belega —. +Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Jes, vi trovas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. — Sed nun +pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan +vivdaŭron?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni +diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel +frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes — jes.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. +Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed neniun infanon en via dua geedziĝo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ni ricevis knabeton antaŭ du — du kaj duona jaro. Sed ni ne havis +lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi +naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu pro iu malsano?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. +Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. +Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tion mi memoras de pasinte.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun preskaŭ nerimarkebla rideto)</span> Vi ja konas Ellida de la tempo, +kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte +renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion +kompreni. Ili nomas ŝin “La sinjorino el la maro”.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Kaj tial —. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. +Estus vere bone por ŝi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas lin dubeme)</span> Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe jes.</p> + +<p>VOĈO DE ELLIDA<br> +<span class="staging">(aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre)</span> Ĉu estas vi, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, kara.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Ellida Wangel</b>, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun +malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj +ĉe la laŭbo. <b>Lernejestro Arnholm</b> ekstaras.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas kaj etendas la manojn al ŝi)</span> Nu, jen la sinjorino el la +maro!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn)</span> Dank' +al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĵus nun. Antaŭ momento. <span class="staging">(montras al <b>Arnholm</b>)</span> Sed vi do salutu +pasintan konaton —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(donas la manon al <b>Arnholm</b>)</span> Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu +ke mi ne estis hejme.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.</p> + +<p>WANGEL<br> +La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj +malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Malsana?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Nu, vi ja rekomendas la banejon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro +mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. — Sed ĉu vi vidas kiel bele la +knabinetoj ornamis por vi?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(embarasata)</span> Hm —. <span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Mi ja baldaŭ devas +—</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vere estas por mi —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. — Uh, — kiel sufoke +varme estas sub tiu ĉi plafono! <span class="staging">(malsupreniras en la ĝardenon)</span> +Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. <span class="staging">(Ŝi eksidas +en la laŭbo.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eniras)</span> Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere +terure dum la somero, laŭdire.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ iris en la ĝardenon)</span> Hm, kara Ellida, vi devas nun sola +konversacii kun nia gasto dum tempeto.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu aferoj?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi +vestojn. Sed ne daŭros longe —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eksidas en la laŭbo)</span> Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi +certe scios pasigi la tempon.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Ho, jes, — mi fidas. Nu, — ĝis revido! <span class="staging">(Li iras tra +la ĝardeno maldekstren.)</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(post mallonga silento)</span> Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi +tie?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nun mi sidas bone.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La laŭbo nomiĝas <em>mia</em> laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ +pli ĝuste Wangel — por mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kun la knabinetoj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, la knabinetoj — ili estas sur la verando.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj Wangel mem?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la +knabinetoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja +ĵeti la parolon transen unu al la alia — kiam ni foje trovas ion +por diri.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(post ioma pensado)</span> Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn —. +Ekstere en Skjoldvik mi pripensas —. Hm, — estas nun longe de tiam +—.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie +ekstere en la lumturo — La paganino, kiel la maljuna pastro nomis +vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per +kristana homa nomo —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kaj kiel do?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis —. Tiam ja ankoraŭ vivis +la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus —. Eĉ se li estus libera kaj +ne ligita, — mi meniam imagus, ke okazus tiel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ankaŭ mi ne. Vere neniam — tiam.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(varme kaj kore)</span> Jes, li vere estas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +— sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi pravas. Li ja estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la +aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ +eron el tio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —. <span class="staging">(iomete pli mallaŭte)</span> Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via +edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, — al kiu mi lasis min +ravi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri — pri tio +al kio vi aludas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis +vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie +ekstere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon. Sed diru nun, — kial vi neniam skribis al mi post mia +forvojaĝo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu — kiu ne +povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri +ion embarasan, mi pensis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —. Jes, jes, vi certe pravas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kial vi mem neniam skribis?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe)</span> Mi? Fari la komencon? +Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi +spertis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, mi ja bone komprenas. — Ĉu vi neniam poste pensis pri alia +rilato?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(duone ŝercante)</span> Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. +Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, — mi ja jam +atingis la trideksepan, verdire.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. <span class="staging">(Ŝi iomete silentas, poste +diras serioze kaj mallaŭte)</span> Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, — mi +nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo +estus en veto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio do tio estas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiam vi faris — la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, — tiam mi ne +<em>kapablis</em> respondi al vi alimaniere ol mi faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam +en alia loko.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tiam!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi +eĉ ne konis sinjoron Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne parolas pri Wangel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne Wangel? Sed tiam, — ekstere en Skjoldvik —. Mi ne memoras unu +solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed rakontu do al mi pri tio ĉi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi +ja scias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj se vi tiam ne estus ligita?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio do?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu via respondo al mia letero estus alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo)</span> Ĉar mi bezonas iun al +kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via edzo do nenion scias pri la afero?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli +li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde +estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ — iamaniere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Nur iamaniere? Ne tute!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. +Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. +Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara sinjorino, — nun vi vere devas plene eldiri.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke — +<span class="staging">(rigardas eksteren kaj interrompas)</span> Atendu ĝis poste. Jen vizitanto +venas.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la +ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan +bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas +iom necerta ĉe la verando.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(el la laŭbo)</span> Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho, la sinjorino jen? <span class="staging">(salutas kaj proksimiĝas)</span> +Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. +Vi ja permesis al mi veni por viziti vin —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la +domo hodiaŭ —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, tion vi scias?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel +ĉi tiun —</p> + +<p class="staging">(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni +viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere +li, kiu —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(rigardas al ambaŭ necerte)</span> Pardonu, — sed mi ne konas tiun +fremdan sinjoron. Estas nur — Mi venas pro la datreveno, sinjorino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la +domo hodiaŭ.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ridetas intime)</span> Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel +sekrete.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi scias?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ke estas la dat — la datreveno de la sinjorino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mia?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Hodiaŭ? Ne, certe ne.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. +Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per +floroj kaj flagoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu bone?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +— kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la +datreveno de — de patrino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +De patrino —! Nu tiel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Aha! <span class="staging">(Li kaj <b>Ellida</b> rigardas sin reciproke kompreneme.)</span> Jes, ĉar +la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Jes, ĉar vi ja nun tion scias —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(denove ofertas la bukedon)</span> Permesu al mi gratuli —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(akceptas la florojn)</span> Koran dankon al vi. — Bonvolu sidiĝi +momenton, sinjoro Lyngstrand.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Lyngstrand</b> eksidas en la laŭbo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tio ĉi — pri mia datreveno — devus esti sekreto, sinjoro +lernejestro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(metas la bukedon flanken)</span> Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne tiel grave. — Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane +nun ol antaŭe.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi +povos iri suden —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li +promesis helpi min venontan jaron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel vi kontaktiĝis al li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj +ŝipoj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min +nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la +Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel bone, vi diras?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi +longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam +mi ja devis forlasi la maron. — Jes, vere estis granda feliĉo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, vi trovas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi +skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu — povi modli la delikatan +argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu +antikvajn vikingojn?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan +verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu jes, — sed kion tiu grupo reprezentu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, devus esti io kion mi mem travivis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, jes, — tenu vin al tio.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kio tio do estus?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila +dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke +ŝi sonĝas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu ne estu pli?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, +al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la +maro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel, dronis —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li dronis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen +revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito +rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la +maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(klinas sin malantaŭen en la seĝo)</span> Vere stranga imago. <span class="staging">(fermas la +okulojn)</span> Mi vive bildigas tion antaŭ mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed je sankta nomo, sinjoro — sinjoro —! Vi ja diris, ke estu io, +kion vi mem travivis.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, jes, — Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Travivis, ke morta viro —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed +tamen —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(vigle, streĉe)</span> Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi +devas ĉion scii.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita +Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni +dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro —</p> + +<p>ELLIDA<br> +La usonano?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +— jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame +legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu! Kaj sekve!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la +laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis +stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do +sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes! Jes!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi +rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. +Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li +faris tute silente, silente.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li nenion diris? Li ne parolis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. +Kun alia viro. Dum mi estis for.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(fermas la okulojn kaj diras mallaŭte)</span> Tion li diris?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Kaj imagu, — li tion diris en bona norvega. Li certe facile +lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj poste? Kio okazis poste?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. +Ĉar li aldonis, — ankaŭ tio silente: — Sed mia ŝi estas, kaj mia +ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin +kiel droninta viro el la nigra maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.)</span> Puh, — kiel preme varme +estas hodiaŭ —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas +viro por tion plenumi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vi scias — pri la sorto de tiu viro?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Kial vi tion opinias!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi +lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La +direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj +iu alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj de ili oni nenion plu aŭdis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. +Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan +maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, +kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute +klare.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ankaŭ mi. <span class="staging">(ekstaras)</span> Venu, — ni eniru. Aŭ prefere malsupren al +Wangel! Estas ja preme varme. <span class="staging">(Ŝi iras el la laŭbo.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ ekstaris)</span> Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus +viziteton pro la datreveno.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, kiel vi preferas. <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Adiaŭ, +kaj dankon pro la floroj.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Ellida</b>)</span> Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, +kara sinjorino Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin surprize)</span> Atendi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ŝajnas al mi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Atendi ke iu povus reveni —! Tiel reveni!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed pro Dio —! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto +—?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj +mi, kiu kredis, ke —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi kredis?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi +ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian +memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en +kiu vi ne partoprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon +sole por mi mem.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, — al kio +la aliaj estas eksteraj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi! <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ĉu estas komprenende, ke —? Vi — Vi do ne +amas vian edzon!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes, — el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio +ĉi estas tiel terura, — tiel nekomprenebla, — tiel neimagebla, —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, +ĉu, sinjorino Wangel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la +ĝardena ĉambro?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ni faru.</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b>, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun <b>Hilde</b> de +maldekstre de malantaŭ la domo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io +malvarmeta.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Atendu iomete. <span class="staging">(Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.)</span></p> + +<p>HILDE<br> +Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> De Lyngstrand?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Ĉu Lyngstrand venis — denove?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kun rideto)</span> Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi +komprenas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekrigardas al <b>Hilde</b>)</span> Ah —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(murmuras)</span> La besto!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(embarasita, al <b>Ellida</b>)</span> Hm. Jes, vi ja vidas —. Mi diru al vi, +mia kara, bona, benita Ellida —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(interrompas)</span> Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en +akvon kune kun la aliaj. <span class="staging">(Ŝi supreniras sur la verandon.)</span></p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte al <b>Hilde</b>)</span> Ho, ŝi do tamen estas ĝentila.</p> + +<p>HILDE<br> +Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(supre sur la verando, premas la manon de <b>Ellida</b>)</span> Dankon — +dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ordigas la florojn)</span> Nu do, — ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por +— por honori la datrevenon de patrino?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —.</p> + +<p class="staging">(Li supreniras al <b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b>. <b>Bolette</b> kaj <b>Hilde</b> restas +en la ĝardeno.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Supre sur “La Videjo”, arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom +malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por +sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en +la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. +La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa +lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado +aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)</p> + +<p class="staging">(<b>Junaj homoj</b> el la urbo, <b>gesinjoroj</b>, venas pare de dekstre, kaj +en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. +Iom poste venas <b>Ballested</b> kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj +geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(montras supren per la bastono)</span> Sehen Sie, meine Herrschaften, — +dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen +und so herunter —</p> + +<p class="staging">(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas +malantaŭen. Iom poste venas <b>Bolette</b> la saman vojon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, — vidu, +kiel li rampas supren.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi opinias.</p> + +<p>HILDE<br> +Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas +pri li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, — aŭ io tia. Li +ne vivos longe, diris patro.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu tion li diris! Imagu, — ĝuste kion mi pensis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, kial vi tiel pensas. <span class="staging">(duonlaŭte)</span> Jen vidu, — nun Hans fine +krablis al la supro. Hans —. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas +vidi, ke li nomiĝas Hans?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Estu bonkonduta! Mi konsilas!</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide +kiel vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. +Ĉar mi neniun kunportis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere +aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via +patrino.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(lin rigardante)</span> Vi nun estas sufiĉe laca.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas +pli bone sidi tempeton.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(staras antaŭ li)</span> Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre +sur la muzikejo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi aŭdis paroli pri tio.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kiu plukas floretojn inter la erikoj)</span> Ho, Hilde, — lasu nun +Lyngstrand regajni la spiron.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Jes, fraŭlino, mi volus danci — se mi povus.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu? Vi do neniam lernis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ tion ne. Sed pri <em>tio</em> mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne +povas pro la brusto.</p> + +<p>HILDE<br> +Pro tiu difekto, kiel vi diras?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, estas tial.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne, tion mi ne povas diri. <span class="staging">(ridetas)</span> Ĉar estas pro tio, +ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj +al mi, mi kredas.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes ja. Tiam mi saniĝos.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kun floroj)</span> Jen, sinjoro Lyngstrand, — metu tiujn ĉi en la +butontruon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas malsupren dekstren)</span> Jen ili venas sur la vojo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.)</span> Se ili nur sciu kie ili flankeniru. +Ne, nun ili prenas eraran vojon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.</p> + +<p>HILDE<br> +Tiam vi devas tre laŭte krii.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, malsupren estas facile.</p> + +<p class="staging">(Li eliras dekstren.)</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, malsupren, jes. <span class="staging">(postrigardas lin)</span> Nun li eĉ saltas! Kaj li +ne memoras, ke poste li devas supreniri.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kompatindulo —.</p> + +<p>HILDE<br> +Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi freneziĝis?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne +baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi <em>tiam</em> akceptus lin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi opinias, ke estus pli bone ke <em>vi</em> prenus lin.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por +vivteni sin.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro <em>tio</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kio?</p> + +<p>HILDE<br> +Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li +povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li +kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio +nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi +ekscite pripensi tion.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ekscite!</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!</p> + +<p>HILDE<br> +Mi eĉ volas esti. Spite! <span class="staging">(rigardas malsupren)</span> Nun fine! +Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. <span class="staging">(turnas sin)</span> Sed al aliaĵo, +— ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu?</p> + +<p>HILDE<br> +Imagu, — liaj haroj komencas defali — tie supre, meze sur la kapo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, babilaĵo! Ne estas vero.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi +povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, ĉu eblas kompreni <em>tion</em>? Mi memoras, ke mi iam +ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela +nomo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, imagu! <span class="staging">(rigardas malsupren)</span> Ho, jen vidu! Nun “la sinjorino el +la maro” konversaciadas kun li. Ne kun patro. — Mi miras ĉu tiuj du +ĵetas senteman okulon unu al la alia.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja +nun tiel bone inter ni —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, jes, — kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam +bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por +ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! — Mi ne mirus se +ŝi iun tagon fariĝus freneza.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Freneza! Kiel vi povas imagi tion?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi +mortis freneza, mi scias.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri +tio. Estu afabla — pro patro. Aŭdu, Hilde?</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b>, <b>Ellida</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(montras al la fono)</span> Jen fore ĝi estas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jen fore kuŝas la maro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Ĉu vi ne trovas la lokon bela?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis +atingeble. Eĉ ne vojeto.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jen sur la “Pilotkabo” estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni iru tien, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksidas sur ŝtonon dekstre)</span> Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj +dume mi sidas ĉi tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Estas larĝa vojo.</p> + +<p>HILDE<br> +La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en +brako.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ŝerce)</span> Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? <span class="staging">(al <b>Bolette</b>)</span> +Ĉu ni provu, ĉu estas vero?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(subpremas rideton)</span> Jes ja. Ni provu. <span class="staging">(Ili iras brakon en brako +maldekstren)</span></p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(al Lyngstrand)</span> Ĉu ankaŭ ni iru —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Brakon en brako —?</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, kial ne? Bonvolu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente)</span> Estas ja vere ŝerce +amuze!</p> + +<p>HILDE<br> +Ŝerce —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro +Lyngstrand, ĉu?</p> + +<p class="staging">(Ili eliras maldekstren.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kiu staras apud la ŝtonstako)</span> Kara Ellida, nun ni havas momenton +solan por ni mem —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri kio?</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne +povas daŭri.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio anstataŭus, laŭ vi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, — kiel antaŭe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, se eblus! Sed ne estas eble!</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj +foje, mi kredas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(impete)</span> Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi havas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti +senrezerva rilato.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin atente)</span> Nu, — kaj do!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kial vi <em>tiel</em> pensas nun?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. +La memorfesto de la infanoj —. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon +—. Nu ja, — la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne +la miajn. Tia mi ne estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi scias. Mi ja scias bone.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj +vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke +mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin +ofendas. Tial vi ne plu povas — aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel +edzino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(timoplena)</span> Ĉu vi scias, ke estas pli?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La +montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. +Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la +aerfluo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super +mi — tiu loganta hejmveo al la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi bone scias, kara Ellida. <span class="staging">(metas la manon sur ŝian kapon)</span> Kaj +tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu kiel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute simple. Ni transloĝiĝu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Transloĝiĝu!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, — al iu loko kie vi povos trovi +veran hejmon por via animo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi +feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, — ĉu vi opinias, ke mi +povos vivi feliĉe ĉi tie — sen vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu mi havas vin, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi +vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi +tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. +Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per <em>tio</em>?</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi +gajnus?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi gajnus vin, vi kara.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja +terure, — senesperige pripensi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi +ol — for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, +ĉu vi aŭdas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute +malkaŝe. Tiel kiel estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes, — faru!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen +nenion helpas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, — kiel +estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke +estas. — Venu, kaj sidu ĉe mi.</p> + +<p class="staging">(Ili eksidas sur ŝtonon.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja, Ellida? Do —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni +al vi, — tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via +unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝi ja estis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur +volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris +senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis — okazis +ia gefianĉiĝo inter ni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ia —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste +mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia +afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ho, en tiu ĉi kazo —. Mi povus ja preskaŭ mem diri la +nomon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La nomon!</p> + +<p>WANGEL<br> +En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. +Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Aspekte vi kredas, ke estis — Arnholm.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ĉu ne estis —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis +al Skjoldvik pro averio?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron +mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, certe.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(surpriziĝas)</span> Kiel vi tion scias?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sin mem devigante)</span> Jes, Wangel, — ĉar estas al tiu ŝipsubestro, +ke mi — fianĉiniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Kion vi diras! Ĉu tio eblas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — tiel estas. Estis kun li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed je ĉio, Ellida —! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi +kun tia ulo! Kun tute fremda homo! — Kiel li nomiĝis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis +Alfred Johnston.</p> + +<p>WANGEL<br> +De kie li venis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel +infano — kun sia patro, mi opinias.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do kveno <span class="note">(= Loĝanto en Finnmark el Suomio).</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Tiel ili ja nomiĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion pli vi scias pri li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn +vojaĝojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nenion alian?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri kio vi do parolis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pleje ni parolis pri la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ah —! Do pri la maro?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la +maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri +la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie +sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la +agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. — Imagu, — +ĉu ne estas strange, — kiam ni parolis pri ili, estis por mi +kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi mem —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes. — Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Li diris, ke mi faru.</p> + +<p>WANGEL<br> +Faru? Vi do mem ne havis volon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne kiam li ĉeestis. Ho, — poste ŝajnis al mi, ke estis tute +nekompreneble.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi renkontis lin ofte?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la +lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje +kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja +forvojaĝi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estis frue en la krepusko, — mi ricevis slipon de li. En ĝi li +petis min veni al li sur la Krutkabon, — vi ja scias, la kabon inter +la lumturo kaj Skjoldvik.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes ja, jes ja, — mi konas ĝin bone.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi iris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li +tranĉile pikis la ŝipestron.</p> + +<p>WANGEL<br> +Li tion do mem diris! Rekte diris tion!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute ĝusta? Kial li do forkuris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed +en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi —. Ne, vi ne povas +imagi, kion li ekpensis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu? Diru do!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian +propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du +ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni +nun geedzigu nin kune al la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Geedzigu —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom +fore kiom li kapablis en la profundon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, imagu, — mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. — Sed, je +bona Dio, — li forvojaĝis!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kiam li efektive estis for —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis +kiel stulta kaj sensenca tio estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. +Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis +adreson, kien mi povus sendi respondon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi respondis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj +ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed li tamen skribis reen, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li skribis reen.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis +tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta +akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne volis lasi vin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ +ankoraŭ pli decide.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj li cedis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun +vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu +mi skribis al li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al +mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi +ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi +oron. Poste venis neniu informo de li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes. La terura homo!</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, +benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol +ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo +por mi en tio. Mi bone konscias, — eĉ tie mi ne povos deŝarĝi +min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion? Kara, — pri kio vi nun pensas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo —</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. +Nun tio ja estas pasinta.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne pasinta!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, Wangel, — ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. +Neniam en mia vivo!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun sufokata voĉo)</span> Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam +povis forgesi tiun fremdan viron?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiam tio okazis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. — Estis dum mi atendis la +infanon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ah, tiam do? Jes Ellida, — mi nun ja komencas kompreneti iom kaj +iom.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min —. Ho, mi pensas, ke tute ne +estas komprenebla.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin en ĉagreno)</span> Imagu ke — ke vi loĝis ĉi tie tri +jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, — sed alian!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi +kiel edzino?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Timo —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas +instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel —</p> + +<p class="staging">(La <b>junuloj</b> el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras +dekstren. Kune kun ili venas <b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Hilde</b> kaj +<b>Lyngstrand</b>.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(preterpasante)</span> Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ni, ni iros malsupren por danci.</p> + +<p>WANGEL<br> +Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.</p> + +<p>HILDE<br> +Adiaŭ do, dume.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sinjoro Lyngstrand, — atendu momenton.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> haltas. <b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b> kaj <b>Hilde</b> iras +dekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al Lyngstrand)</span> Ĉu ankaŭ vi iros danci?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto —. Vi ja +ankoraŭ ne tute resaniĝis.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankoraŭ ne tute.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(iom hezite)</span> Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kiam mi ricevis la difekton?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, estas eble ĉirkaŭ —. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli +ol tri jaroj post tiam.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do tri jaroj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. +Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b>)</span> Do je tiu tempo okazis —.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kara Ellida —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, kaj nur rigardi. <span class="staging">(Li eliras dekstren.)</span></p> + +<p>WANGEL<br> +Kara Ellida, — kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Johnston estis surŝipe. Mi certas.</p> + +<p>WANGEL<br> +El kio vi tion konkludas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sen respondi)</span> Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum +li estis for. Kaj jen — en la sama momento tio ĉi obsedis min!</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiu timo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom +flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiel li aspektas por vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi laste vidis lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Antaŭ dek jaroj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, +bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ +fiksrigardas min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Je Dio —! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem +scias, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, — helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas +pli kaj pli forte al mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn +sen konfidi vin al mi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese — pro vi. Se +mi konfidus tion ĉi al vi, — mi devus ja ankaŭ konfidi al vi — la +nedireblaĵon.</p> + +<p>WANGEL<br> +La nedireblaĵon —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(defende)</span> Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam +nenion pli. — Wangel, — kiel ni komprenu — tiun enigmon pri la +okuloj de la infano —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La +infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la +infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, +ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. — Ho, mi ja +vidis, eĉ se vi ne rimarkis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(cede)</span> Hm, — nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj pli proksime)</span> Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiam? Kaj kie —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(retiras sin paŝon)</span> Kiel — kio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(flustras treme)</span> La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekkrias senvole)</span> Ellida —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kunfrapas plende la manojn super la kapo)</span> Nun vi ja komprenas, kial +mi ne plu volas, — neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!</p> + +<p class="staging">(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rapidas post ŝi kriante)</span> Ellida, — Ellida! Mia kompatinda +malfeliĉa Ellida!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Iom malproksima parto de la ĝardeno de <b>doktoro Wangel</b>. La loko +estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. +Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita +barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. +Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj +aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al +vespero.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas +kelkaj libroj kaj kudrilujo. <b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b>, ambaŭ kun +fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(faras signon al <b>Lyngstrand</b>)</span> Staru trankvile! Jen mi vidas unu +grandan.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Kie ĝi staras?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(montras)</span> Ĉu vi ne vidas — jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, +ankaŭ kroma <span class="staging">(rigardas inter la arbojn)</span> Pa! — nun li venas kaj +fortimigos ilin por ni!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Kiu venas?</p> + +<p>HILDE<br> +Via ĉefinstruisto, panjo!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mia —?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mia li, je Dio, neniam estis.</p> + +<p class="staging">(<b>Ĉefinstruisto Arnholm</b> venas de dekstre el inter la arboj.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi devus prefere provi en la fjordo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, la lageto — ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉi tie estas pli ekscite. — Ĉu vi naĝis hodiaŭ?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi tenis vin en la baseno, ĉu?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, mi ne estas lerta naĝisto.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi povas naĝi surdorse?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi povas. <span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Ni provu tie aliflanke. +<span class="staging">(Ili iras laŭ la lageto dekstren.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Bolette</b>)</span> Vi do sidas tute sola, Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, jes, tion mi plej ofte faras.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiajn librojn vi havas tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kiam mi havas tempon, —. Sed unue mi devas ja zorgi pri la +mastrumado.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed ĉu via patrino ne helpas — via duon-patrino — ĉu ŝi ne +helpas vin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du +jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja +scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, +proksimume, do.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu +lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da +fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj +dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la +vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ +kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto — tiel +preterpase.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile +ridindigi nin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ridindigi —? Kial vi pensas tiel?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja +io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, verdire mi tion rimarkis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre +loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo +preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne +povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas +obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eksidas apud ŝi)</span> Diru do nun, kara Bolette, — ĉu ne estas io aŭ +alia, — io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, povus esti.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Unue iri elen.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tio do unue?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kompatinda patro, — li multe diras. Sed kiam venas al la realo, +—. Vere ne estas iu meminstigo en patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun +li pri tio? Sincere kaj instige?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, efektive mi ne faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, +Bolette. Kial vi ne tion faras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. +Eble mi heredis tion de patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri +mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se +li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiu —? Kiel —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino —. <span class="staging">(interrompante)</span> Patro kaj +patrino havas ja sian vivon, komprenu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, +ke vi ju pli frue —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi +iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por +mia subteno. — Mia kompatinda patro, — mi zorge timas forlasi lin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Timas —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, pro patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel +facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne <em>vidas</em>. Aŭ eble ne +<em>volas</em> vidi, — aŭ ne <em>atentas</em>. Mi ne scias kiel estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — eble mi komprenas al kio vi aludas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kompatinda patro, — iel li estas malforta. Vi eble mem tion +rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por +plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari +flanke de li. — Pri tio li tamen iomete mem kulpas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel, vi pensas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu +suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke +multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi +longtempe.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi vere opinias tion?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre +stranga. <span class="staging">(impete)</span> Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la +hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn +al mi mem, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sciu, kara Bolette, — tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la +karasi-lageto, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tute ne. Tio dependas de vi mem.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĉu vi pensas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, se mi vere povus —! Eble vi volas paroli al patro por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi +mem, kara Bolette. <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Tŝŝ! Ne komprenigu ion. +Ni revenu al tio poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas +grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(en maltrankvila vigleco)</span> Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Vi faris promenadon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni +eliros veladi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi ne volas sidi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, dankon. Ne sidi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(movigas sin sur la benko)</span> Ĉar estas sufiĉa loko.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭiras)</span> Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura —. <span class="staging">(rigardas +maldekstren)</span> Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj elrigardas)</span> Devas esti la granda angla.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj poste elen — morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ +trans la maron. Imagu, — kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kun suspiro)</span> Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne sur la tero?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur +la maro, — eble en la maro, — ni estus pli perfektaj ol ni nun +estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi vere tion kredas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel +pri tio —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, kaj li —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li pensas, ke eble estus.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ŝerce)</span> Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la +malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. +Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj +suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton +kaj malĝojon. Kredu min, — en tio la malgajo de la homoj havas sian +plej profundan kaŭzon. Jes, — kredu min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara sinjorino Wangel, — mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj +estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas +la vivon brile kaj facile — kaj en granda, trankvila, senkonscia +ĝojo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo — ĝi estas kiel nia ĝojo pro la +longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la +venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la +homan ĝojon, — kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la +fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis +ĝoja kaj gaja —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi — estas stulte de mi. +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas maltrankvile)</span> Ke Wangel nun venu. Li decide +promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara +Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, volonte.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne povas vidi lin —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, +kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. — Estas +terure embarase. Sed iru!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Mi kuniros. Vi ja ne certe scias —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, ĉu? Mi certe —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas +sur la ŝipo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Timas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja +estas restoracio tie —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ah! Jes, venu.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> eliras maldekstren.)</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas +mallaŭte kaj interrompe al si mem.)</p> + +<p class="staging">(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda +<b>vojaĝvestita viro</b>. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. +Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la +ŝultro.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li +vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras +mallaŭte:)</span> Bonan vesperon, Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin kaj krias)</span> Ho kara, — ĉu vi fine venas!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, fine.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo kaj timo)</span> Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun +ĉi tie?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ja certe komprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Kio <em>tio</em> estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja serĉas vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekskuiĝas)</span> Aah —! <span class="staging">(fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen +kaj eligas duone sufokitan krion:)</span> La okuloj! — La okuloj!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nu, — fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tenas la manon antaŭ la okuloj)</span> Ne rigardu min, mi diras!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(klinas sin per la brakoj sur la barilon)</span> Mi venis per la angla +vaporŝipo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin evite)</span> Kion vi volas pri mi?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Foriru! Foriru denove! Ne revenu — neniam revenu ĉi tien! Mi ja +skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(neĝenita, ne respondante)</span> Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi +ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(retiras sin en timo)</span> Serĉi min! Ĉu <em>tion</em> vi intencas!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi scias.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj tamen —! Tamen vi venas por — por — serĉi min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaptas la kapon per ambaŭ manoj)</span> Ho tio terura —! Ho tio terura, +terura —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu eble vi ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> Ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi demandas ĉu vi eble ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi +nek povas nek volas! <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Mi ankaŭ ne kuraĝas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon)</span> Ja, ja, do, +Ellida, — permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj +apogas sin al arbotrunko apud la lageto.)</span> Ne tuŝu min! Ne +proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi)</span> Ne timu min, +Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn)</span> Ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ne timu. Ne timu.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b> venas tra la ĝardeno de maldekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ankoraŭ duone inter la arboj)</span> Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:)</span> Ho, Wangel, — +savu min! Savu min vi — se vi povas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — kio je Dio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(alrigardas)</span> La viro <em>tie</em>? <span class="staging">(proksimiĝas)</span> Permesu demandon, — +kiu estas <em>vi</em>? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(indikas per kapsigno al Ellida)</span> Mi volas paroli kun jena virino.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja. Do certe estis vi —? <span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Mi aŭdis, ke fremda +viro venis en la korton por vin demandi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, estis mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion vi deziras de mia edzino? <span class="staging">(turnas sin)</span> Ĉu vi konas lin, +Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tordas la manojn)</span> Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Nu!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, estas ja <em>li</em>, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu! Kion vi diras! <span class="staging">(turnas sin)</span> Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam +—?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nu, — Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel +nomiĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ne?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nun ne plu, ne.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la +lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi +devas ja ankaŭ scii.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(streĉe)</span> Kiel vi sciiĝis?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu +ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> La geedziĝo —. Do <em>tio</em> estis —</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, — tio ja ankaŭ +estis geedziĝo, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon)</span> Ho —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiel vi kuraĝas —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi tion forgesis, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sentas lian rigardon kaj krietas)</span> Ne staru tiel min fiksrigardante!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(paŝas antaŭ lin)</span> Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, +— ĉar vi ja konas la situacion, — kion vi do volas ĉi tie? Kial +vi venas por trovi mian edzinon?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida —! Nun denove!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne +estas kutimo ĉe ni.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al <em>mi</em> —</p> + +<p>WANGEL<br> +Al <em>vi</em>! Ankoraŭ —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaŝas sin malantaŭ <b>Wangel</b>)</span> Ho —! Li neniam malkaptas min!</p> + +<p>WANGEL<br> +Al <em>vi</em>! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn +leterojn. Vi do mem scias.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same +decide kiel geedziĝo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun +vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj +konstrui iun rajton sur tia infanludo.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĝuste. Iun rajton, — en via senco de la vorto, — mi ja tute ne +havas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni +ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni +libervole.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekmiras kaj ekdiras)</span> Libervole —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj tion vi povus imagi al vi —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> Libervole —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(rigardas sian brakhorloĝon)</span> Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Nu ja, Ellida, — nun mi faris mian devon. +<span class="staging">(ankoraŭ pli proksimen)</span> Mi tenis mian promeson al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante, iras malantaŭen)</span> Ho, ne tuŝu min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte —</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas nenio por pripensi. Foriru!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(daŭre al <b>Ellida</b>)</span> Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la +fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. +Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon +kun vi sola, vi komprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tremante)</span> Ho, vi aŭdas, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante)</span> Ho ne, ne, — ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Iru en la domon, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la +tuta afero estos finita.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(<b>Ellida</b> rigardas lin tremante)</span> Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por +ĉiam —?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(kun kapsigno)</span> Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos +al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu +aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(spiras maltrankvile)</span> Hoh —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. <span class="staging">(transpaŝas la barilon, +haltas kaj diras:)</span> Nu, Ellida, — tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar +tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.</p> + +<p class="staging">(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tempeton postrigardas lin)</span> Libervole, li diris! Imagu, — li diris, +ke libervole mi sekvu lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kara, — fidu min.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(cerbumante, ne lin aŭskultante)</span> Post kiam li estos estinta ĉi tie +— morgaŭ nokte —? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per +la vaporŝipo —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kio do?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiam li neniam — neniam plu revenos?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li +ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la +afero estas finita.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> Morgaŭ, do. Aŭ neniam.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ se li revenus —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio do —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne kredu.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, +li punpagu pro murdo al la ŝipestro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la +ŝipestro! Vere nenion!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li +apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin, kaj diras malrapide)</span> Ah, Ellida, — Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kroĉas sin senbride al li)</span> Ho, kara, fidela, — savu min de tiu +viro!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(liberigas sin singardeme)</span> Venu! Venu kun mi!</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> kaj <b>Hilde</b>, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre +ĉe la lageto.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(iras rapide al <b>Ellida</b>)</span> Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion +strangan!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Imagu, — ni vidis la usonanon!</p> + +<p>WANGEL<br> +La usonanon?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ankaŭ mi vidis lin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan +vaporŝipon.</p> + +<p>WANGEL<br> +De kie vi konas tiun viron?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke +li dronis. Sed li ja estas tute viva.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi scias ion pli pri li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion vi diras?</p> + +<p>HILDE<br> +Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ne komprenas —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi aŭdos poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> venas de maldekstre sur la vojeto ekster la +barilo.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al tiuj en la ĝardeno)</span> Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras +enen en la fjordon. <span class="staging">(Granda vaporŝipo drivas preterpase en la +foro.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(al <b>Hilde</b> apud la barilo)</span> Ĉi-nokte li kaptos ŝin.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> La malfidelan marist-edzinon, — jes.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Imagu, — meznokte.</p> + +<p>HILDE<br> +Estos ekscite.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(postrigardas la ŝipon)</span> Morgaŭ do —</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj poste neniam plu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj tremante)</span> Ho, Wangel, — savu min de mi mem!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin timeme)</span> Ellida! Mi suspektas, — estas io malantaŭe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La tiranta logo estas malantaŭe.</p> + +<p>WANGEL<br> +La tiranta logo —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiu viro estas kiel la maro.</p> + +<p class="staging">(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. +<b>Wangel</b>, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La ĝardenĉambro de <b>doktoro Wangel</b>. Pordojn dekstre kaj +maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma +vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la +ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj +pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas +ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado +kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. — Estas antaŭtagmeze.)</p> + +<p class="staging">(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre <b>Bolette</b> en la sofo, +okupata pri brodaĵo. <b>Lyngstrand</b> sidas sur seĝo ĉe la fino de la +tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas <b>Ballested</b> pentrante. <b>Hilde</b> +staras apud lin rigardante.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la +laboradon de <b>Bolette</b>.)</span> Aspektas tre malfacile kudri tian +bordaĵon, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, la kudrerojn. Rigardu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ +desegni?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Alie ne?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, alie ne.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Do tamen ne estas vera arto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ĝi pli estas — mana lerteco.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed mi opinias ke vi certe povus <em>lerni</em> arton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiam mi ne havas talenton?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post +iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Strange.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu vi pripensis —? Mi intencas diri — ĉu vi +pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin preterpase)</span> Pri —? Ne.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi faris.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes ja, — mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj +aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia +miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ricevas liajn interesojn, vi pensas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĝuste!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Hm, jes, — mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis — aŭ pensis, — tio +ankaŭ transpasus al lia edzino?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke +tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? +Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Viro? Ne, tion mi ne imagis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kial ne same por li kiel por ŝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas <em>tio</em>, kio +fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉiuj?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed ŝi do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ŝi? Kiel —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti +sin kore feliĉa pri <em>tio</em>.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Hm, — mi ne certe scias —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn +ŝi ĝuas pro li —. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke +ŝi povas helpi lin krei, — ke ŝi povas faciligi al li la laboron +estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la +vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<em>Mi</em> memkontenta, ĉu! Bona Dio —! Ho, se vi konus min iom pli bone +ol vi faras — <span class="staging">(klinas sin pli proksimen al ŝi)</span> Fraŭlino Wangel, +— kiam mi estos for, — kaj mi ja baldaŭ estos —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin kompate)</span> Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al +la sudaj landoj.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ah, tiel. Nu ja.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi volonte faru.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ĝoja)</span> Vi promesas, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi promesas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Solene kaj kore. <span class="staging">(ŝanĝas temon)</span> Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos +al io ajn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme +pensadas pri mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed kio poste?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, poste mi ne scias pri io definita —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo +malhelpas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino — aŭ io +tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi firme kredas. Kaj jen — post kelkaj jaroj — kiam mi revenos +hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi +estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian +vorton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi havas. <span class="staging">(skuas la kapon)</span> Sed tamen kondukas al nenio.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli +facile kaj rapide pri mia artaĵo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Tion vi do kredas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus +vivige ankaŭ por vi — ĉi tie en la izolo — kiam vi scius en vi +mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Nu, sed vi, viaflanke?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas al la ĝardeno)</span> Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas +la ĉefinstruisto.</p> + +<p class="staging">(<b>Ĉefinstruisto Arnholm</b> estas vidata malsupre en la ĝardeno +maldekstre. Li haltas kaj parolas kun <b>Ballested</b> kaj <b>Hilde</b>.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi amas lin?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj +konsilanton kaj tiel plu. — Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi trovas tion strange?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu +volus havi lin, mi pensas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kial tio?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn +li konas. Tion li mem diras.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Kiel <em>tio</em> gravus?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu — imagu!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(averte)</span> Nu, nu, nu!</p> + +<p class="staging">(<b>Ballested</b> kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la +ĝardeno. <b>Hilde</b> helpas lin. <b>Arnholm</b> iras sur la verandon kaj +venas en la ĉambron.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro — sinjoro — +hm!</p> + +<p class="staging">(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al <b>Lyngstrand</b>, kiu +ekstaras kaj klinas la kapon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj iras al <b>Arnholm</b>)</span> Bonan matenon, sinjoro +ĉefinstruisto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel statas hodiaŭ?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu dankon, bone.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ŝi estas en sia ĉambro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Iom malsaneta?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kion <em>vi</em> scias pri tio?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ +la ĝardeno.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, tiel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte +okupiĝis pri io alia.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(suspiras)</span> Aĥ jes, — kiel ĉiam.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin signifoplene)</span> Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli +profunde pri tiuj aferoj. — Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(aŭskultas direkte maldekstren)</span> Atendu iomete, sinjoro +ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. +Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b> venas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(etendas la manon al <b>Arnholm</b>)</span> Nu, kara amiko, — vi jam venis? +Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun +vi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tre volonte, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la +arboj en la fono.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al <b>Wangel</b>)</span> Ĉu vi bone +konas tiun junan viron?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, tute ne.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda +viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas +kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Eĉ ne de ŝi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas +facile por ŝi. <span class="staging">(interrompante)</span> Sed ne estis ja <em>tio</em>, kion ni +priparolus. Diru do al mi, — ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis +kion mi rakontis al vi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kio do estas farebla?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli +bone ol mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi +pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara +malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, — kaj ne ordinaraj +kuraciloj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kia estas ŝi hodiaŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ +ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj +aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, — subite varia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Certe sekvo de ŝia malsana animstato.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la +marhomoj. Jen la kaŭzo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel do vere, kara doktoro?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ +aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en +ili ondado — kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro — kaj en iliaj +pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, +mi devus pensi pri <em>tio</em> antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni +ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem +antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin +esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri +mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. +Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭiras senpacience)</span> Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. +Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi +kvazaŭ patro — kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por +evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio +fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja +deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli +malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. <span class="staging">(pli +mallaŭte)</span> Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti +nin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo)</span> Ĉu! Pro tio vi skribis?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Sed ŝajnigu nescion.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, je Dio, kara doktoro, — kian helpon atendis vi de mi? Tion mi +ne komprenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro +de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi +ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri +la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras +iu min atendante, kaj — kaj eble sopiris pri mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kiu alie?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ne, ne, vi pravas. — Sed tion mi ne komprenis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kompreneble. Mi ja eraris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas +rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas +sur ŝin?</p> + +<p>WANGEL<br> +Hm, kara amiko, — estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne +<em>lasas</em> sin klarigi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi kredas pri tiaĵo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la +okuloj de la infano —?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne <em>volas</em> kredi +tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, certe mi faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi vidis neniun similecon?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eviteme)</span> Hm, — bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, +kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu +simileco —. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen +antaŭjuĝo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi +ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vidu, — <em>tio</em> estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe +metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel +subite — tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis +tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston — aŭ Friman — aŭ kiel +li nomiĝas, — ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj — en +Marto, — ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis +ŝin ĝuste en tiu sama monato.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝi do ne faris, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. — Efektive +okazis — hazarde — ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta +ekscitiĝo en ŝi —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tamen ja —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, sed <em>tio</em> lasas sin simple klarigi per la stato — la +cirkonstanco, — en kiu ŝi je tiu tempo estis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do signo kontraŭ signo.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(pugnigas la manojn)</span> Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! +Ne vidi iun ajn rimedon —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke +ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, kara, — ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ <em>tion</em> al ŝi? +Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Eĉ ne tion?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kaj cetere, — kiam mi pripensas, — mi ne scias kiel mi realigu +tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas +transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas +<em>iometa</em> ŝanco foje edzinigi ilin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri <em>tio</em>?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, bona Dio, — mi devas ja pensi ankaŭ pri <em>tio</em>! Sed jen — +aliflanke — la konsidero pri mia kara malsana Ellida —! Ho, kara +Arnholm, — mi vere — multmaniere — staras meze inter fajro kaj +akvo!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn — <span class="staging">(interrompante)</span> +Mi miras kien ŝi — kien ili iris? <span class="staging">(Li iras al la malferma pordo +kaj elrigardas.)</span></p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(al la piano)</span> Ho, mi oferus kion ajn — por ĉiuj tri. — Se mi nur +ion scius.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> envenas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide al <b>Wangel</b>)</span> Ne eliru ĉi-matene!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. <span class="staging">(Montras al <b>Arnholm</b>, kiu +proksimiĝas)</span> Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> +Bonan matenon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por +momento?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, dankon, — ne nun. <span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b>)</span> Mi promesis al la +knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias +kie ili iradas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. <span class="staging">(Li kapsalutas kaj transiras la +verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +Kioma horo estas, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Iomete post la dekunua.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Iomete post. Kaj la dekunuan — duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte +venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al ŝi)</span> Kara Ellida, — pri unu afero mi devas demandi +vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri kiu do?</p> + +<p>WANGEL<br> +Hieraŭ vespere — tie supre sur la “Videjo” — vi diris, ke dum la +lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi faris. Kredu min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, sed kiel vi lin vidis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi vidis lin?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi pensas, — kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis +lin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kara Wangel, — vi ja nun mem scias kiel li aspektas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li ja faris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste tiel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekmire)</span> Mi ne faris, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(surprize)</span> Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por +vi, Wangel? Imagu, — ke mi ne tuj rekonis lin!</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas nur la okuloj, vi diris —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, — la okuloj! La okuloj!</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, — sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin +kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu mi diris?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. +Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li +ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo —? Ĝin la viro ne portis +hieraŭ.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, li ĝin ne portis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ — eble vi +ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur +la “Krutdeklivo”?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(pripensante, momenton fermas la okulojn)</span> Ne tute klare. Ne, — +hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. +Ĝi superombras la antaŭan, — tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiel, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial +estas bone, ke la realaĵo venis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Bone! Vi diras bone, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ke okazis, — povos sanigi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksidas en la sofon)</span> Wangel, — venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al +vi ĉiujn miajn pensojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, faru, kara Ellida.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vere estis malfeliĉo — por ni ambaŭ — ke ĝuste ni du kuniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(miras)</span> Kion vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia +ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kio do mankis en la maniero, —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Aŭskultu nun, Wangel, — Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie +mensogante por ni mem — kaj por unu la alia!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero — la pura +klara vero — estas ja <em>tio</em>, — ke vi venis tien kaj — kaj aĉetis +min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Aĉetis —! — Aĉetis — vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis +min al vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin en doloro)</span> Ellida, — ĉu vi vere havas koron paroli +tiel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en +via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino —</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eble ankaŭ tio — tiel flanke. Tamen — vi ja tute ne sciis ĉu mi +taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min — kaj iomete parolis kun +mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve —</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj mi, de mia flanko —. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. +Estis ja kompreneble, ke mi akceptis — kiam vi proponis nutradi min +mian vivon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al +vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi +povis nomi la mian.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn +prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran +laboron, — prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en — en libereco +— kaj laŭ propra elekto!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis +tute senvaloraj por vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo +povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ne — en libereco!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi ne libervole iris kun vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ah, — mi memoras — la frazturniĝon de hieraŭ.</p> + +<p>ELLIDA<br> +En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi +nun vidas klare.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion vi vidas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi vidas, ke nia kuna vivo — vere ne estas geedzeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(amare)</span> Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni <em>nun</em> vivas, ne estas +geedzeco.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. <span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> +La unua — <em>tiu</em> povus esti plena kaj pura geedzeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +La unua? Kiun unuan vi aludas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La mian — kun <em>li</em>.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin mire)</span> Mi tute ne komprenas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara Wangel, — ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni +mem.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, ne! Sed kio sekve?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes vidu, — ni neniam povas nei — ke libervola promeso estas same +deviga kiel geedziĝo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed je Dio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras impete)</span> Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida —! Ellida —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, — permesu al mi! Kredu min, — ne eblos alimaniere. Ne +post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(en regata doloro)</span> Al tio do venis inter ni.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Devis veni. Ne povus alimaniere.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin triste)</span> Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. +Neniam, — neniam tute posedis vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, — se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore +kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, — ke neniam okazos.</p> + +<p>WANGEL<br> +Eksedziĝon do? Eksedziĝon, — plenan juran eksedziĝon — vi +deziras?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. +Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas +ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(amare, kapsignas malrapide)</span> Refari la negocon, — jes.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĝuste tiel! Refari la negocon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ +ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, +Wangel, — estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al +mi mian plenan liberecon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu +decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem +tempon por pripensi, kion vi faros!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian +liberecon tiun ĉi tagon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kial ĝuste hodiaŭ?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — ĉar li ja venos ĉi-nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(skuiĝas)</span> Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion — kion vi intencas poste fari?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne +ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne +estus decido.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi +devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola —. Aŭ — sekvi lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton +en liajn manojn!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en <em>viajn</em> manojn! Kaj tion — +tiel senpere.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis +vin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? +Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne +kiu li estas — aŭ kio li estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> Vero. Sed jen <em>tio kio</em> estas la teruraĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, certe teruraĵo —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ <em>devas</em> tiriĝi en ĝin.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ĉar aspektas por vi kiel io terura?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste tial.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Aŭskultu nun, Ellida, — kio por vi estas do tio +terura?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> La terura, — estas <em>tio</em> kio timigas kaj allogas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ankaŭ allogas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Precipe allogas, — mi sentas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Vi parencas al la maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas +kompreni.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la +via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni +povos disiĝi en kompreno — kaj libervole.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(peze)</span> Eble estas pli bone por ambaŭ — se ni disiĝu. — Sed mi +tamen ne <em>povas</em>! — Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La +loganta, — tio estas la plej forta en vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne +<em>kuraĝas</em> liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, +Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, +kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La +teruraĵo, — tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion +povas do vi pri tiu fari?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — se mi <em>volus</em> kontraŭbatali.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi do ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, estas ja <em>tio</em>, kion mi ne mem scias!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta +vivo!</p> + +<p>WANGEL<br> +— kaj morgaŭ —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!</p> + +<p>WANGEL<br> +Via ĝusta —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tuta plena vivo en libereco perdita, — perdita por mi! Kaj eble — +ankaŭ por li.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon)</span> Ellida, — ĉu vi amas tiun +fremdan viron?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu mi —? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la +teruraĵo kaj ke —</p> + +<p>WANGEL<br> +— kaj ke?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(liberigas sin)</span> — kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallevas la kapon)</span> Mi komencas kompreni la plimulton.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi +por mi?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin instige)</span> Morgaŭ, — tiam li estos forvojaĝinta. +Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta +liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel —! Morgaŭ — tiam ja estos tro malfrue —!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas al la ĝardeno)</span> La infanoj! La infanoj —! Ni almenaŭ +indulgu ilin — ĝis plue.</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas tra la +ĝardeno. <b>Lyngstrand</b> adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. +La aliaj venas en la ĉambron.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn —</p> + +<p>HILDE<br> +Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, diru nenion!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ankaŭ ni du faris planojn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, — vere?</p> + +<p>WANGEL<br> +Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik — por ioma tempo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Foriros —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(eksaltante al <b>Ellida</b>)</span> Vi foriros! Vi foriros de ni?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ektimigita)</span> Sed Hilde, do! Kio estas al vi?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Ho, estas nenio. <span class="staging">(duonlaŭte, turnas sin for)</span> Foriru +do!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ektimigita)</span> Patro, — mi komprenas vin, — ankaŭ vi foriros — al +Skjoldvik!</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj al ni —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ankaŭ faros viziton —</p> + +<p>BOLETTE<br> +— foje, jes!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kara infano, <em>devas</em> tiel esti <span class="staging">(Li paŝas sur la planko.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Ni priparolos poste, Bolette.</p> + +<p class="staging">(Li iras al <b>Wangel</b>. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(duonlaŭte al <b>Bolette</b>)</span> Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis +freneze!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Postsoifadis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ekde vi venis en la domon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — kio do <em>tio</em> estas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Unu solan aman vorton de vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ah —! Ĉu estus tasko por mi <em>ĉi tie</em>!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas +antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b> kaj <b>Arnholm</b> venas antaŭen en flustra kunparolo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi +malfermas la pordon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kara patro, — la manĝaĵo estas preta sur la tablo — se vi —</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun perforta sinrego)</span> Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, +ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun — kun +“la sinjorino el la maro”.</p> + +<p class="staging">(Ili iras al la pordo dekstre.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVINA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La plej fora parto de la ĝardeno de <b>doktoro Wangel</b> apud la +karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Lyngstrand</b> kaj <b>Hilde</b>, en boato, puŝas sin +per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)</p> + +<p>HILDE<br> +Jen ni povas facile salti teren!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, ne, ne faru!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne povas salti, fraŭlino.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Prefere ne.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.</p> + +<p class="staging">(Ili puŝas stange dekstren.)</p> + +<p class="staging">(Sammomente venas <b>Ballested</b> de dekstre sur la vojeto, portante +muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas +sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de +ekstere.)</p> + +<p>BALLESTED<br> +Kion vi diras? — Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas +la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, +vi ne devas atendi tro longe. <span class="staging">(vokas)</span> Kion? <span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mi +ne povas aŭdi kion vi diras!</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de +doktoro <b>Wangel</b>.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kara Ellida, — mi asertas al vi, — ni ankoraŭ havas abundan +tempon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(ekster la barilo)</span> Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan +vesperon, sinjorino!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rimarkas lin)</span> Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj +okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne — de inter la insuloj. Ĝi +povas veni antaŭ ol ni atentas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — ĝuste tiel estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(duone al <b>Ellida</b>)</span> Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam +plu revenos.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru +honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉiuj markoloj fermitaj, — jes.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum +semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, +komence, mi pensas. Ĉar la homoj <em>povas</em> akli — a — klimatigi +sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj foriras maldekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas trans la fjordon)</span> Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi +ekscita duona horo antaŭ la decido.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi <em>devas</em> mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru +mian elekton.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne +permesas al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos +malpermesi al mi forvojaĝi kun li, — sekvi lin, — se mi tiel +elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. +Tion vi povos. Sed ke mi elektas, — elektas interne en mia animo, — +elektas lin kaj ne vin, — se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne +povos malhelpi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, +kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, +Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi +aludas. Neniam posedis ilin. — Kiam mi forvojaĝos, — <em>se</em> mi do +forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte — aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ +ne havas ŝlosilon por redoni, — eĉ ne sciigon por postlasi, nek +pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. +Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ja mem volis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion +tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi — +kaj neniu alia, — kiu volis havi ĉion tiel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio +venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, — neniu +apogo por mi, — neniu helpo, — neniu allogo al tio, kio estus nia +kuna interna posedo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian +liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj <em>tion</em> vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo +erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. <span class="staging">(pugnige premas la +manojn en timo kaj maltrankvilo)</span> Kaj nun, — ĉi-nokte — post duona +horo — venos li, kiun mi perfidis — li, al kiu mi tenus min +senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi — +la lastan kaj solan fojon — revivi la vivon, — vivi mian propran, +veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas — kaj pri kiu mi ne +<em>povas</em> rezigni. Ne libere!</p> + +<p>WANGEL<br> +Guste tial vi bezonas, ke via edzo — kaj ankaŭ via kuracisto — +prenas potencon sur vi — kaj agas en via nomo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas +momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime +ĉe vi — kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed +eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, — mi ne kapablas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Venu, Ellida, — ni iomete promenadu kune.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi +tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĉu vi opinias?</p> + +<p>WANGEL<br> +Sufiĉan tempon, mi diras.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do ni iomete promenadu.</p> + +<p class="staging">(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas <b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> +antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rimarkas la forirantojn)</span> Jen vidu —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Tŝ, — lasu ilin foriri.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ion rimarkis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi rimarkis!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ion aparte?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, mi ne ĝuste scias —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos +al ni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, — ŝi neniam +revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ Hilde?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde +ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. +Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara Bolette, — por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi +elvenus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ankaŭ tio, jes.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, — kaj kion li diris!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn +tagojn —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Neniun —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por +li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(riproĉe)</span> Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem — ĉu vi +deziras elveni aŭ ne.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kio dependas de mi mem, vi aludas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos +en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj +kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Ho, granda Dio —! Sed ja tute neeblas, tio +ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do —. Ĉar mi ja ne havas iun +alian en la tuta mondo al kiu min turni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju — de via +antaŭa instruisto?</p> + +<p>BOLETTE<br> +De vi, Arnholm! Ĉu vi volus —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. +— Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi akceptas! Povi eliri, — vidi la mondon, — lerni ion +profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga +neebleco —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, — sed diru +ĉu <em>povas</em> mi akcepti tian oferton de fremda homo?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kaptas liajn manojn)</span> Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi +ne scias kiel estas; sed — <span class="staging">(ekkrias)</span> Ho, mi povus kaj ridi kaj +plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, — ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi +komencis timi, ke la vivo preterirus min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi +tute sincere — ĉu estas io — io, kio ligas vin ĉi tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ligas min? Ne, nenio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nenio ajn?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, tute ne. Tio signifas, — patro ja iamaniere ligas min. Kaj +ankaŭ Hilde. Sed —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, — vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ +iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de +tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? +Neniu rilato?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, — vi povos forvojaĝi kun mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(manfrapas)</span> Ho Dio en la ĉielo, — kia feliĉo por pripensi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, efektive!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en +miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia +maljuna instruisto — mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed —. Nu, — +vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun +demandas vin — se vi volus — volus ligi vin al mi — por la vivo?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(retiras sin pro timo)</span> Ho, — kion vi diras!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(duone al si mem)</span> Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu tute ne eblus por vi, ke —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Aŭ —. Tamen —. Ĉu estis tiel vi intencis — kiam +vi proponis fari tiom por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, kiel tiaĵo — de vi, — kiel ĝi ne povus — surprizi min!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi pravas. Vi ja ne sciis — ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi +vojaĝon pro vi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi venis ĉi tien pro — pro mi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via +patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi — hm —, ke vi +daŭre havis vian antaŭan instruiston en — en iom pli ol amika +memoro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel patro povis skribi tiaĵon!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi +tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. — Ne, vi ne interrompu +min, kara Bolette! Kaj, — vi ja komprenas, — ke kiam oni, kiel mi, +ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo — aŭ +imago — faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva — dankema +inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. +Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi +portis por mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, — tia, kian mi ĝin portas en mi, +— restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la +miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu +vi povis decidigi vin, — nu, fariĝi mia edzino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia +instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu ja, — ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus —. Do la +rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel, vi pensas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi +elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en +sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ +sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, +fidindan amikon. Pri tio estu certa!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho Dio, — sinjoro Arnholm, — ĉio fariĝis ja nun tute neebla.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu ankaŭ tio neeblas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, — kaj post la +respondo, kiun mi donis al vi —. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke +nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos +mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, dolorigas pripensi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion +laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, — kaj +tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, jes, — vi vere pravas, sinjoro Arnholm.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj jen, — kiam via patro ne plu vivas, — tiam eble stari senhelpa +kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, — kiun +vi — eble — ankaŭ ne amas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, — mi ja komprenas la veron — en tio kion vi diras. Sed +tamen —! Aŭ eble tamen —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Nu!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin dubeme)</span> Ĉu eble tamen ne estus neeble —.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio, Bolette!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ke eblus, — akcepti — tion, — kion vi proponis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole —? Ke vi tamen povus +permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar <em>tio</em> estus tute neebla. — Ne, sinjoro +Arnholm, — do prefere prenu min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bolette! Vi tamen volas!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, — mi opinias — ke mi volas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Se vi daŭre opinias, ke — ke vi devas preni min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Se mi opinias —! <span class="staging">(kaptas ŝiajn manojn)</span> Ho, dankon, — dankon, +Bolette! Kion vi alie diris, — via antaŭa dubemo, — tio ne timigas +min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni +ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi +promesis al mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jen al kio mi restas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan +jaron en la lernejo —.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(silente kaj profunde en si mem)</span> Imagu, — scii sin libera — veni +en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne +antaŭtimi pro la stulta enspezo —.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj — ĉu ne, kara +Bolette, — <em>tio</em> estas ege bona stato? Ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion)</span> Ho, vi vidos, kiel hejmece +kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj +intime ni du kunvivu, Bolette!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ankaŭ mi komencas —. Funde mi opinias — ke tio ĉi eblos. +<span class="staging">(rigardas dekstren kaj liberigas sin)</span> Ah! Nepre nenion diru!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio estas, kara?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, estas la kompatinda —. <span class="staging">(montras eksteren)</span> Vidu tie.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via patro —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, se ne estas nura imagaĵo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble +la pli bona por li.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara, kiel <em>tio</em> estus la pli bona?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉar — certe nenio fariĝos el lia arto. — Ni foriru antaŭ ol +ili venos.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kore bonvole, mia kara Bolette.</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas de apud la lago.)</p> + +<p>HILDE<br> +Hej, — hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> eliras maldekstre.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ridas silente)</span> Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja +duope. Ĉiam duope.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(postrigardas ilin)</span> Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes. Ne estas malfacile, — kiam oni uzas siajn okulojn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ +kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu, ne estas sole pro <em>tio</em>. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel vi povas tion scii?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.</p> + +<p>HILDE<br> +Nur pensi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dum li estas for, jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Povus esti.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ŝi promesis al vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, imagu, — ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi +scias.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj kiam vi revenos hejmen, — ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj +poste vin edzigi al ŝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la +unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro +maljuna por mi, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj +ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran +vivotaskon. — Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi +scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta +virino, kiu revadas pri mi —. Mi pensas, ke devas esti io — io —. +Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi eble pensas — ekscita?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. +<span class="staging">(rigardas ŝin dum momento)</span> Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino +Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi +havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam +ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos +la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta +kvazaŭ ŝi kaj vi mem — en unu staturo por tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi tion dezirus?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun — dum tiu ĉi somero — +mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi tre ŝatas vin tia.</p> + +<p>HILDE<br> +Hm, — diru, vi kiu estas artisto, — ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras +hele somervestita?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tion mi vere ŝatas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed diru, — vi, kiu estas artisto, — kiel laŭ vi mi aperus en +nigra koloro?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +En nigra, fraŭlino Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en +nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> En nigra ĝis la kolo. — Nigra punta kolumo. — +Nigraj gantoj. — Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo — +kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.</p> + +<p>HILDE<br> +Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin +tiel?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ekscite?</p> + +<p>HILDE<br> +Ekscite pripensi, jes. <span class="staging">(subite montras maldekstren)</span> Ho, vidu <em>jen</em>!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(rigardas tien)</span> La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b> venas antaŭen apud la lageto.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, — vi miskomprenas! +<span class="staging">(vidas la aliajn)</span> Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro +Lyngstrand, — ĝi ankoraŭ ne estas en vido?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La granda anglo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(montras)</span> Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ah —! Mi ja sciis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jam venis!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas +aŭskulti la muzikon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(flustras al <b>Lyngstrand</b>)</span> Ankaŭ tiuj du iras duope.</p> + +<p class="staging">(Ŝi kaj <b>Lyngstrand</b> iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko +aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, — mi sentas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, — ne eblas! Ne eblas, mi diras! <span class="staging">(ekkrias)</span> Ah, — ĉu vi vidas +lin, Wangel!</p> + +<p class="staging">(<b>La fremdulo</b> venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la +barilo.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(salutas)</span> Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, jes, — la horo venis.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj +valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. +Ankaŭ por kabino mi zorgis. <span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Mi do demandas +vin, ĉu vi estas preta min akompani, — en libereco min akompani?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante)</span> Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!</p> + +<p class="staging">(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu +reŝanĝi!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin eviteme kaj esplore)</span> Kial vi tiel necedige tiras min +al vi?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pro tiu promeso, ĉu?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi +tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian <em>povas</em>.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(malrapide kaj treme)</span> Kial vi ne venis pli frue?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Ho, — tio kio tiras kaj tentas kaj logas — enen en la +nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!</p> + +<p class="staging">(<b>La fremdulo</b> transgrimpas la barelon.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaŝas sin malantaŭ <b>Wangel</b>)</span> Kio estas? Kion vi volas?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi vidas — kaj mi aŭdas, Ellida, — ke fine vi tamen <em>min</em> elektas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(paŝas kontraŭ lin)</span> Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti +por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros +vin de ĉi tie, — el la lando, — kaj neniam revenos, — ĉu vi tiam +scias al kio vi riskigos vin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, Wangel! Ne tion!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kion vi volas fari al mi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi volas enkarcerigi vin — kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi +surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, — kiel povas vi —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Al tio mi estas preta. Kaj tial — <span class="staging">(tiras revolveron el la +brustpoŝo)</span> — tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĵetas sin antaŭ <b>Wangel</b>)</span> Ne, ne, — ne mortigu lin! Prefere min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar +mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Wangel! Lasu min diri al vi, — diri, kaj li +aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon +kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, — ĉiujn miajn +pensojn, — mian logantan sopiron kaj mian avidon, — <em>tiujn</em> vi ne +povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi — elen en la nekonatecon, — +por kio mi estas kreita — kaj kiun vi fermis por mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(en silenta doloro)</span> Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas +for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima — kaj pri la +neatingebla, — ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes, — mi sentas — kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super +mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun +alian vidas. Tial — tial mi lasas — la negocon nun tuj refariĝi. +— Nun vi povas elekti vian vojon — en plena — plena libereco.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta)</span> Ĉu vero, — vero, — kion +vi diras! Ĉu tiel vi pensas — el via plej interna koro!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, — el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj ĉu vi <em>povas</em>? Ĉu vi povas permesi ke tio <em>okazu</em>!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi povas. Mi povas — ĉar mi amas vin tiel arde.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj treme)</span> Tiel proksime — tiel intime — mi do ligiĝis +al vi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Kaj mi, — kiu tion ne perceptis!</p> + +<p>WANGEL<br> +Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, — nun vi estas +komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via +ĝusta vivo povas — remetiĝi sur — sur sian ĝustan spuron. Ĉar +nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al <b>Wangel</b>)</span> +Libere kaj — sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? — Estas +transformo en tio ĉi!</p> + +<p class="staging">(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:)</span> +Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ne sekvos!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kroĉas sin al <b>Wangel</b>)</span> Ho, — neniam mi forlasos vin post tio +ĉi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — Ellida!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Do finite?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes! Finite por ĉiam!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, — +kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj +vi min ne plu logas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Adiaŭ, sinjorino. <span class="staging">(Li svingas sin trans la barilon.)</span> De nun vi ne +estas pli ol — trapasinta ŝippereo en mia vivo.</p> + +<p class="staging">(Li eliras maldekstren.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin dum momento)</span> Ellida, — via animo estas kiel la maro. +Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, — ke la transformo +<em>devis</em> veni — kiam mi povis elekti en libereco.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj la nekonateco, — ĝi ne logas vin pli?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, — iri en ĝin, — +se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis +rezigni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi komencas kompreni vin — iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en +bildoj — kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la +maro, la logo al li, — al tiu fremda viro, — estis esprimo de +vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por +mi. Vi <em>trovis</em>, — kaj vi kuraĝis <em>uzi</em> la ĝustan rimedon — la +<em>solan</em>, kiu povis helpi min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, — en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas +multe. — Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kara, fidela Wangel, — nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar +nun mi venos al vi en libereco, — libervole, kaj sub respondeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kore)</span> Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos +vivi tute unu por la alia —</p> + +<p>ELLIDA<br> +— kaj kun kunaj memoroj. Viaj — kiel ankaŭ miaj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ĉu ne, vi kara!</p> + +<p>ELLIDA<br> +— kaj por niaj du infanoj, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +<em>Niaj</em> vi nomas ilin!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Niaj —! <span class="staging">(kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn)</span> Ho, — senfinan +dankon pro tiu vorto!</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b>, <b>Ballested</b>, <b>Lyngstrand</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> venas de +maldekstre en la ĝardenon.)</p> + +<p class="staging">(Samtempe multaj el la <b>junuloj</b> de la urbo kaj <b>somergastoj</b> ekstere +sur la vojeto.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte al <b>Lyngstrand</b>)</span> Jen vidu — kiel novgefianĉiĝinte ŝi +kaj patro aspektas!</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(kiu aŭdis ŝian eldiron)</span> Estas somera tempo, fraŭlineto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b>)</span> Nun la anglo forvojaĝas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(iras al la barilo)</span> De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La lasta vojaĝo ĉi-jare.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas +malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por +ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, — ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ilin alterne)</span> Ah, — vere!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(venas antaŭen)</span> Patro, — ĉu estas vero!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Ellida</b>)</span> Ĉu vi tamen restos ĉe ni!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kara Hilde, — se vi volas havi min.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(luktante inter ploro kaj ĝojo)</span> Ho! — imagu — ĉu mi volas —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Sed tio ĉi estas ja vera surprizo —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ridetas serioze)</span> Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm —. Ĉu vi memoras, +— ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, — +oni ne facile trovos la vojon reen — al la maro. Kaj ankaŭ ne al la +mara vivo.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Proksimume, jes.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nur kun tiu diferenco ke <em>la marvirino — ŝi mortos</em>. La homoj, +kontraŭe, — ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, — mi +certigas al vi, sinjorino Wangel, — ili <em>povas</em> sin a-kli-matizi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj sub respondeco, kara Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide, etendas al li la manon)</span> Ĝuste <em>tiel</em> estas.</p> + +<p class="staging">(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko +aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)</p> + +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + +***** This file should be named 19182-h.htm or 19182-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + diff --git a/19182.txt b/19182.txt new file mode 100644 index 0000000..57946f3 --- /dev/null +++ b/19182.txt @@ -0,0 +1,6384 @@ +The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Sinjorino el la Maro + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + + + + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + + + + + +Henrik Ibsen + +LA SINJORINO EL LA MARO + +Teatrajxo en kvin aktoj + +(Fruen fra havet) + +1888 + +Tradukis: +Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s +Postboks 28, N -- 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 +ISBN 82-91707-50-2 + + + +LA SINJORINO EL LA MARO + +ROLOJ: + + DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. + SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. + Liaj filinoj el la unua geedzeco: + BOLETTE. + HILDE, nur duone plenkreska. + LEKTORO ARNHOLM. + LYNGSTRAND, antauxa maristo, malsana. Li esperas farigxi skulptisto. + BALLESTED, pedelo, cxiofaranto, amatora pentristo + FREMDA VIRO. + JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. + TURISTOJ. + SOMERGASTOJ. + + +(La intrigo okazas somere en malgranda urbo cxe fjordo en +norda Norvegio.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno +antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango. +Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa +barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo +estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas +la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. +Estas varma kaj brile klara somermateno.) + +(_Ballested_, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun +largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la +sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras +pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo, +penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) + +(_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita +gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi +metas sur la tablon.) + +BOLETTE +Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri? + +BALLESTED +Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas +fremdulojn vizite hodiaux? + +BOLETTE +Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li +venis al la urbo cxi-nokte. + +BALLESTED +Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto +cxi tie antaux kelkaj jaroj? + +BOLETTE +Jes. Gxuste li. + +BALLESTED +Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove. + +BOLETTE +Gxuste tial ni deziras flagi. + +BALLESTED +Jes, estas ja vere konvene. + +(_Bolette_ iras en la gxardenan cxambron.) + +(Iom poste _Lyngstrand_ venas laux la vojo dekstre, kaj haltas +interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas +maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas +malforte.) + +LYNGSTRAND +(de ekstere de la hegxo) Bonan matenon. + +BALLESTED +(turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) +Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom +ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas +la plezuron -- + +LYNGSTRAND +Aspekte vi estas pentristo, vi. + +BALLESTED +Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo? + +LYNGSTRAND +Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru? + +BALLESTED +Vi eble volas rigardi? + +LYNGSTRAND +Jes, mi ege volus. + +BALLESTED +Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. +Proksimigxu. + +LYNGSTRAND +Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.) + +BALLESTED +(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. + +LYNGSTRAND +Mi ja vidas. + +BALLESTED +Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi +modelon. + +LYNGSTRAND +Cxu estu ankaux figuro? + +BALLESTED +Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino. + +LYNGSTRAND +Kial sxi estu duone morta? + +BALLESTED +Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj +nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. + +LYNGSTRAND +Nu, tiel. + +BALLESTED +Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion +pentri. + +LYNGSTRAND +Kion vi fine nomu la bildon? + +BALLESTED +Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino". + +LYNGSTRAND +Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio. + +BALLESTED +(rigardas lin) Fakulo eble? + +LYNGSTRAND +Pentristo, vi sugestas? + +BALLESTED +Jes. + +LYNGSTRAND +Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans +Lyngstrand. + +BALLESTED +Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela +arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi +estas longe logxinta cxi tie? + +LYNGSTRAND +Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan +someron. + +BALLESTED +Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu? + +LYNGSTRAND +Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. + +BALLESTED +Cxu malsana? + +LYNGSTRAND +Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma +anheleco en la brusto. + +BALLESTED +Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. + +LYNGSTRAND +Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. + +BALLESTED +Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo. +Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la +feriado la lastajn jarojn. + +LYNGSTRAND +Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. + +BALLESTED +Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo +perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo. + +LYNGSTRAND +Cxu vi naskigxis en la urbo? + +BALLESTED +Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al +la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. + +LYNGSTRAND +Vi do logxas cxi tie longe? + +BALLESTED +Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. +Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis, +kaj disiris cxiuj laux la vento. + +LYNGSTRAND +Sed vi mem do restis? + +BALLESTED +Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la +dekoracia fako, vi sciu. + +(_Bolette_ elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.) + +BOLETTE +(parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi +povas trovi la broditan piedbenketon de patro. + +LYNGSTRAND +(proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino +Wangel! + +BOLETTE +(cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. +Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) + +BALLESTED +Vi do konas la familion? + +LYNGSTRAND +Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj. +Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la +"La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. + +BALLESTED +Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. + +LYNGSTRAND +Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus +okazon -- + +BALLESTED +Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! +(kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi +devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas +min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. + +LYNGSTRAND +Aspekte vi estas tre multflanka. + +BALLESTED +Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. +Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aux tiospecan, vi +nur demandu pri dancinstruisto Ballested. + +LYNGSTRAND +Dancinstruisto --? + +BALLESTED +Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaux ni koncertos supre +en "La Videjo". Adiaux, -- adiaux! (Li foriras kun siaj pentrajxoj +tra la barilpordo kaj dauxrigas dekstren.) + +(_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn +florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la +gxardeno.) + +HILDE +(cxe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaux vi +kuragxis enen veni. + +LYNGSTRAND +Jes, mi permesis al mi eniri. + +HILDE +Vi faris vian matenan promenadon, cxu? + +LYNGSTRAND +Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaux. + +HILDE +Cxu vi nagxis? + +LYNGSTRAND +Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Sxi eniris sian +bandometon. + +HILDE +Kiu faris? + +LYNGSTRAND +Via patrino. + +HILDE +Nu tiel, nu. (Sxi metas la benketon antaux la balancsegxon.) + +BOLETTE +(kvazaux interrompante) Cxu vi ne vidis la boaton de patro tie sur +la fjordo? + +LYNGSTRAND +Jes, sxajnis al mi, ke velboato stirigxis cxi-direkten. + +BOLETTE +Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. +(Sxi ordigas ion sur la tablo.) + +LYNGSTRAND +(staras sur la unua sxtupo de la sxtuparo de la verando) Ho, kiel +per floroj beligite --! + +BOLETTE +Jes, cxu ne estas bele? + +LYNGSTRAND +Ho, vere delikate. Aspektas kvazaux estas solenajxo en la domo. + +HILDE +Jes, tamen estas. + +LYNGSTRAND +Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, cxu? + +BOLETTE +(averte al _Hilde_) Hm -- hm! + +HILDE +(senatente) Ne, tiu de patrino. + +LYNGSTRAND +Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino. + +BOLETTE +(mallauxte, kolere) Cxu do, Hilde --! + +HILDE +(same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por +matenmangxi, cxu? + +LYNGSTRAND +(malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon. + +HILDE +Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo? + +LYNGSTRAND +Mi ne plu logxas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi. + +HILDE +Kie vi do nun logxas? + +LYNGSTRAND +Nun mi logxas cxe sinjorino Jensen. + +HILDE +Kiu sinjorino Jensen? + +LYNGSTRAND +La akusxistino. + +HILDE +Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn +farendajxojn nun ol -- + +LYNGSTRAND +Ho, mi ja ne devus tiel paroli. + +HILDE +Kion do? + +LYNGSTRAND +Tion, kion mi diris. + +HILDE +(rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin. + +LYNGSTRAND +Ne, ne. Sed mi do diru adiaux al la frauxlinoj gxis venonte. + +BOLETTE +(venas sur la sxtuparon) Adiaux, adiaux, sinjoro Lyngstrand. Vi vere +devas pardoni nin hodiaux --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan +tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por +vidi patron kaj -- kaj ankaux nin aliajn. + +LYNGSTRAND +Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion. + +(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo +ekstere maldekstre, li salutas ankoraux unu fojon al la verando.) + +HILDE +(duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de +mi. + +BOLETTE +(mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano! Cxu vi +tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin! + +HILDE +Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_. + +BOLETTE +(rigardas dekstren) Jen venas patro. + +(_Doktoro Wangel_, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas +laux la vojeto de dekstre.) + +WANGEL +Jen mi revenas, knabinetoj! + +(Li eniras tra la barilpordo.) + +BOLETTE +(iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi venas. + +HILDE +(Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo? + +WANGEL +Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- cxu +Arnholm venis? + +BOLETTE +Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo. + +WANGEL +Do vi lin ankoraux ne vidis? + +BOLETTE +Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze. + +WANGEL +Jes, li certe faros. + +HILDE +(tiras lin) Pacxjo, rigardu do. + +WANGEL +(rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere +pompe. + +BOLETTE +Jes, ni bele ornamis, cxu ne? + +WANGEL +Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun? + +HILDE +Jes, sxi eliris -- + +BOLETTE +(interrompas) Patrino nagxas. + +WANGEL +(Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras +iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion +cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan +tagon? + +HILDE +Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo! + +WANGEL +Hm, -- nu ja. Sed vi do -- + +BOLETTE +(okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris +por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por +viziti vin -- + +HILDE +(ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de +Bolette, patro! + +WANGEL +(kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- +estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas +inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu +gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la +manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! +Eble ne povas farigxi alimaniere. + +HILDE +(volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj +montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la +lernejestro. + +BOLETTE +(rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu +agxulo estas Arnholm! + +WANGEL +Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! + +BOLETTE +(tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne +ankaux mi opinias --! + +(Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj +okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de +maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, +salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) + +WANGEL +(iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon +reen al la antauxa loko! + +ARNHOLM +Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. + +(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.) + +ARNHOLM +Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du +mi malfacile rekonus. + +WANGEL +Certe ne, mi opinias. + +ARNHOLM +Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. + +WANGEL +Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis +sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo. + +ARNHOLM +(cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis +konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ lauxbo -- + +WANGEL +Nu ja, tiel ekstere -- + +ARNHOLM +(ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn +filinojn en la domo. + +WANGEL +Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua. + +HILDE +(duonlauxte) Auxskultu do patron! + +WANGEL +Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli +malvarmete ol cxi tie. Bonvolu. + +ARNHOLM +Dankon, dankon, kara doktoro. + +(Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la +balancsegxo.) + +WANGEL +Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom +strecxe post la vojagxo. + +ARNHOLM +Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo -- + +BOLETTE +(al _Wangel_) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la +gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme. + +WANGEL +Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble +konjakon. + +BOLETTE +Cxu ankaux konjakon? + +WANGEL +Nur iometon. Se iu dezirus. + +BOLETTE +Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. + +(_Bolette_ iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. +_Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno +malantaux la domo.) + +ARNHOLM +(kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. +Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. + +WANGEL +(eksidas) Jes, vi trovas. + +ARNHOLM +Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun +pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan +vivdauxron? + +WANGEL +Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni +diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel +frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. + +ARNHOLM +Jes -- jes. + +WANGEL +Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe. +Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. + +ARNHOLM +Sed neniun infanon en via dua geedzigxo? + +WANGEL +Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis +lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj. + +ARNHOLM +Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux? + +WANGEL +Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi +nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero. + +ARNHOLM +Cxu pro iu malsano? + +WANGEL +Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn. +Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi. +Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu. + +ARNHOLM +Tion mi memoras de pasinte. + +WANGEL +(kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, +kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. + +ARNHOLM +Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte +renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo. + +WANGEL +Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion +kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro". + +ARNHOLM +Cxu? + +WANGEL +Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. +Estus vere bone por sxi. + +ARNHOLM +(rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii? + +WANGEL +Certe jes. + +VOCxO DE ELLIDA +(auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel! + +WANGEL +(ekstaras) Jes, kara. + +(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun +malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj +cxe la lauxbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) + +WANGEL +(ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la +maro! + +ELLIDA +(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' +al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? + +WANGEL +Jxus nun. Antaux momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu +pasintan konaton --! + +ELLIDA +(donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu +ke mi ne estis hejme. + +ARNHOLM +Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj. + +WANGEL +La akvo estas fresxa hodiaux, cxu? + +ELLIDA +Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj +malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj. + +ARNHOLM +Malsana? + +ELLIDA +Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin. + +WANGEL +(ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. + +ARNHOLM +Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro +mem kaj al cxio kio apartenas al gxi. + +ELLIDA +Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la +knabinetoj ornamis por vi? + +WANGEL +(embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas +-- + +ARNHOLM +Cxu vere estas por mi --? + +ELLIDA +Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke +varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon) +Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas +en la lauxbo.) + +ARNHOLM +(eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa. + +ELLIDA +Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere +terure dum la somero, lauxdire. + +WANGEL +(kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola +konversacii kun nia gasto dum tempeto. + +ELLIDA +Cxu aferoj? + +WANGEL +Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi +vestojn. Sed ne dauxros longe -- + +ARNHOLM +(eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi +certe scios pasigi la tempon. + +WANGEL +(kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra +la gxardeno maldekstren.) + +ELLIDA +(post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi +tie? + +ARNHOLM +Nun mi sidas bone. + +ELLIDA +La lauxbo nomigxas _mia_ lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux +pli gxuste Wangel -- por mi. + +ARNHOLM +Kaj cxi tie vi do kutimas sidi? + +ELLIDA +Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage. + +ARNHOLM +Kun la knabinetoj? + +ELLIDA +Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. + +ARNHOLM +Kaj Wangel mem? + +ELLIDA +Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la +knabinetoj. + +ARNHOLM +Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon? + +ELLIDA +Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja +jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion +por diri. + +ARNHOLM +(post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. +Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam +--. + +ELLIDA +Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. + +ARNHOLM +Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie +ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis +vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per +kristana homa nomo -- + +ELLIDA +Jes, kaj kiel do? + +ARNHOLM +Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel. + +ELLIDA +Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis +la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- + +ARNHOLM +Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj +ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. + +ELLIDA +Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam. + +ARNHOLM +Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj -- + +ELLIDA +(varme kaj kore) Jes, li vere estas! + +ARNHOLM +-- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. + +ELLIDA +Vi pravas. Li ja estas. + +ARNHOLM +Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! + +ELLIDA +Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la +aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx +eron el tio. + +ARNHOLM +Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via +edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min +ravi. + +ELLIDA +Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio +al kio vi aludas. + +ARNHOLM +Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke -- + +ELLIDA +Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis +vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie +ekstere. + +ARNHOLM +Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia +forvojagxo? + +ELLIDA +Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne +povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri +ion embarasan, mi pensis. + +ARNHOLM +Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. + +ELLIDA +Sed kial vi mem neniam skribis? + +ARNHOLM +(rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon? +Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi +spertis? + +ELLIDA +Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia +rilato? + +ARNHOLM +Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj. + +ELLIDA +(duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. +Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias. + +ARNHOLM +Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam +atingis la trideksepan, verdire. + +ELLIDA +Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste +diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi +nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo +estus en veto. + +ARNHOLM +Kio do tio estas? + +ELLIDA +Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne +_kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris. + +ARNHOLM +Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias. + +ELLIDA +Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam +en alia loko. + +ARNHOLM +Tiam! + +ELLIDA +Jes, gxuste. + +ARNHOLM +Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi +ecx ne konis sinjoron Wangel. + +ELLIDA +Mi ne parolas pri Wangel. + +ARNHOLM +Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu +solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton. + +ELLIDA +Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza. + +ARNHOLM +Sed rakontu do al mi pri tio cxi! + +ELLIDA +Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi +ja scias. + +ARNHOLM +Kaj se vi tiam ne estus ligita? + +ELLIDA +Kio do? + +ARNHOLM +Cxu via respondo al mia letero estus alia. + +ELLIDA +Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia. + +ARNHOLM +Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita? + +ELLIDA +(ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al +kiu konfidi min. Ne, ne, sidu. + +ARNHOLM +Via edzo do nenion scias pri la afero? + +ELLIDA +Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli +li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde +estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere. + +ARNHOLM +(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute! + +ELLIDA +Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. +Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. +Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza. + +ARNHOLM +Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri. + +ELLIDA +Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- +(rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto +venas. + +(_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la +gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan +bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas +iom necerta cxe la verando.) + +ELLIDA +(el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand? + +LYNGSTRAND +(turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) +Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. +Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- + +ELLIDA +Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena. + +LYNGSTRAND +Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la +domo hodiaux -- + +ELLIDA +Nu, tion vi scias? + +LYNGSTRAND +Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel +cxi tiun -- + +(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) + +ELLIDA +(ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni +viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere +li, kiu -- + +LYNGSTRAND +(rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun +fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. + +ELLIDA +Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la +domo hodiaux. + +LYNGSTRAND +(ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel +sekrete. + +ELLIDA +Kion vi scias? + +LYNGSTRAND +Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. + +ELLIDA +Mia? + +ARNHOLM +(rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne. + +ELLIDA +(al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? + +LYNGSTRAND +Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux. +Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per +floroj kaj flagoj -- + +ELLIDA +Nu bone? + +LYNGSTRAND +-- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la +datreveno de -- de patrino. + +ELLIDA +De patrino --! Nu tiel. + +ARNHOLM +Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar +la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- + +ELLIDA +(al _Lyngstrand_) Jes, cxar vi ja nun tion scias -- + +LYNGSTRAND +(denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- + +ELLIDA +(akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi +momenton, sinjoro Lyngstrand. + +(_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la lauxbo.) + +ELLIDA +Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro +lernejestro. + +ARNHOLM +Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj. + +ELLIDA +(metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj. + +LYNGSTRAND +Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo. + +ELLIDA +Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane +nun ol antauxe. + +LYNGSTRAND +Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi +povos iri suden -- + +ELLIDA +Kaj tion vi povos, diras la knabinoj. + +LYNGSTRAND +Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li +promesis helpi min venontan jaron. + +ELLIDA +Kiel vi kontaktigxis al li? + +LYNGSTRAND +Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj +sxipoj. + +ELLIDA +Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron? + +LYNGSTRAND +Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min +nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la +Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi. + +ARNHOLM +Kiel bone, vi diras? + +LYNGSTRAND +Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi +longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam +mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo. + +ARNHOLM +Cxu, vi trovas? + +LYNGSTRAND +Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi +skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan +argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj! + +ELLIDA +Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu +antikvajn vikingojn? + +LYNGSTRAND +Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan +verkon. Grupon, kiel oni tion nomas. + +ELLIDA +Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu? + +LYNGSTRAND +Ho, devus esti io kion mi mem travivis. + +ARNHOLM +Jes, jes, -- tenu vin al tio. + +ELLIDA +Sed kio tio do estus? + +LYNGSTRAND +Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila +dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke +sxi songxas. + +ARNHOLM +Cxu ne estu pli? + +LYNGSTRAND +Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo, +al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la +maro. + +ARNHOLM +Kiel, dronis --? + +ELLIDA +Li dronis? + +LYNGSTRAND +Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen +revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito +rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la +maro. + +ELLIDA +(klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago. (fermas la +okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi. + +ARNHOLM +Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, +kion vi mem travivis. + +LYNGSTRAND +Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do. + +ARNHOLM +Travivis, ke morta viro --? + +LYNGSTRAND +Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed +tamen -- + +ELLIDA +(vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi +devas cxion scii. + +ARNHOLM +(ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara etoso. + +ELLIDA +Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand? + +LYNGSTRAND +Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita +Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni +dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro -- + +ELLIDA +La usonano? + +LYNGSTRAND +-- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li cxiame +legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris. + +ELLIDA +Nu! Kaj sekve! + +LYNGSTRAND +Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la +laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis +stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li do +sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj -- + +ELLIDA +Jes! Jes! + +LYNGSTRAND +Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li. Kaj kiam mi +rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagxo. +Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li +faris tute silente, silente. + +ELLIDA +Li nenion diris? Li ne parolis? + +LYNGSTRAND +Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem: Edzinigxis. +Kun alia viro. Dum mi estis for. + +ELLIDA +(fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris? + +LYNGSTRAND +Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile +lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. + +ELLIDA +Kaj poste? Kio okazis poste? + +LYNGSTRAND +Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. +Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi estas, kaj mia +sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen por sercxi sxin +kiel droninta viro el la nigra maro. + +ELLIDA +(versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme +estas hodiaux -- + +LYNGSTRAND +Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke li estas +viro por tion plenumi. + +ELLIDA +Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? + +LYNGSTRAND +Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. + +ELLIDA +(rapide) Kial vi tion opinias! + +LYNGSTRAND +Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi +lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin aliaj. La +direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la usonano kaj +iu alia. + +ELLIDA +Kaj de ili oni nenion plu auxdis? + +LYNGSTRAND +Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis tion en letero. +Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La malfidelan +maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la vengxanto, +kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaux tute +klare. + +ELLIDA +Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere malsupren al +Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.) + +LYNGSTRAND +(kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus +viziteton pro la datreveno. + +ELLIDA +Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux, +kaj dankon pro la floroj. + +(_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) + +ARNHOLM +(proksimigxas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis vin, +kara sinjorino Wangel. + +ELLIDA +Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- + +ARNHOLM +Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. + +ELLIDA +(rigardas lin surprize) Atendi! + +ARNHOLM +Jes, sxajnas al mi. + +ELLIDA +Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! + +ARNHOLM +Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto +--? + +ELLIDA +Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. + +ARNHOLM +Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj +mi, kiu kredis, ke -- + +ELLIDA +Kion vi kredis? + +ARNHOLM +Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi +cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian +memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en +kiu vi ne partoprenas. + +ELLIDA +Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon +sole por mi mem. + +ARNHOLM +Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas. + +ELLIDA +Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al kio +la aliaj estas eksteraj. + +ARNHOLM +Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne +amas vian edzon! + +ELLIDA +Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial tio +cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! + +ARNHOLM +Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, +cxu, sinjorino Wangel? + +ELLIDA +Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste. + +(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.) + +BOLETTE +Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la +gxardena cxambro? + +ELLIDA +Jes, ni faru. + +(_Wangel_, en sxangxita vestajxo, venas kune kun _Hilde_ de +maldekstre de malantaux la domo.) + +WANGEL +Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io +malvarmeta. + +ELLIDA +Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.) + +HILDE +Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? + +ELLIDA +Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. + +HILDE +(ekmiras) De Lyngstrand? + +BOLETTE +(maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove? + +ELLIDA +(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi +komprenas. + +BOLETTE +(ekrigardas al _Hilde_) Ah --! + +HILDE +(murmuras) La besto! + +WANGEL +(embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, +mia kara, bona, benita Ellida -- + +ELLIDA +(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en +akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.) + +BOLETTE +(mallauxte al _Hilde_) Ho, sxi do tamen estas gxentila. + +HILDE +Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro. + +WANGEL +(supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- +dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida! + +ELLIDA +(ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por +-- por honori la datrevenon de patrino? + +ARNHOLM +Hm --. + +(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas +en la gxardeno.) + + + + +DUA AKTO + + +(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom +malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por +sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en +la malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. +La granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa +lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado +auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.) + +(_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj +en intima konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre. +Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj +geturistoj. Li estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.) + +BALLESTED +(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- +dort fore liegt eine andere altajxo. Das willen wir ankaux besteigen +und so herunter -- + +(Li dauxrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) + +(_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas +malantauxen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) + +BOLETTE +Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? + +HILDE +Cxar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, +kiel li rampas supren. + +BOLETTE +Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. + +HILDE +Cxu vi opinias, ke estas tre dangxere? + +BOLETTE +Jes, mi opinias. + +HILDE +Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas +pri li. + +BOLETTE +Patro diris al mi, ke estas malmoligxo en la pulmo, -- aux io tia. Li +ne vivos longe, diris patro. + +HILDE +Cxu tion li diris! Imagu, -- gxuste kion mi pensis. + +BOLETTE +Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. + +HILDE +Ho, kial vi tiel pensas. (duonlauxte) Jen vidu, -- nun Hans fine +krablis al la supro. Hans --. Cxu ne sxajnas al vi, ke oni povas +vidi, ke li nomigxas Hans? + +BOLETTE +(flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! + +(_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunsxirmilo en la mano.) + +LYNGSTRAND +Mi petas pardonon al la frauxlinoj, cxar mi ne povis iri same rapide +kiel vi. + +HILDE +Cxu vi ecx ekhavis sunsxirmilon? + +LYNGSTRAND +Gxi apartenas al via patrino. Sxi diris ke mi uzu gxin kiel bastonon. +Cxar mi neniun kunportis. + +BOLETTE +Cxu ili dauxre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? + +LYNGSTRAND +Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere +auxskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via +patrino. + +HILDE +(lin rigardante) Vi nun estas suficxe laca. + +LYNGSTRAND +Jes, nun sxajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas +pli bone sidi tempeton. + +(Li eksidas sur sxtono antauxe dekstre.) + +HILDE +(staras antaux li) Cxu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre +sur la muzikejo? + +LYNGSTRAND +Jes, mi auxdis paroli pri tio. + +HILDE +Vi certe sxatas danci, cxu ne? + +BOLETTE +(kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun +Lyngstrand regajni la spiron. + +LYNGSTRAND +(al _Hilde_) Jes, frauxlino, mi volus danci -- se mi povus. + +HILDE +Cxu? Vi do neniam lernis? + +LYNGSTRAND +Ankaux tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis cxar mi ne +povas pro la brusto. + +HILDE +Pro tiu difekto, kiel vi diras? + +LYNGSTRAND +Jes, estas tial. + +HILDE +Cxu vi multe cxagrenigxis pro tiu difekto? + +LYNGSTRAND +Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Cxar estas pro tio, +ke cxiuj homoj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ecx bonfarantaj +al mi, mi kredas. + +HILDE +Jes, kaj gxi ja ne estas dangxera. + +LYNGSTRAND +Ne, gxi tute ne estas dangxera. Tion mi komprenas laux via patro. + +HILDE +Kaj vi ja sanigxos tuj kiam vi forvojagxos. + +LYNGSTRAND +Jes ja. Tiam mi sanigxos. + +BOLETTE +(kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn cxi en la +butontruon. + +LYNGSTRAND +Ho, mil dankojn, frauxlino! Estas ja tro gxentile de vi. + +HILDE +(rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. + +BOLETTE +(Ankaux sxi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. +Ne, nun ili prenas eraran vojon. + +LYNGSTRAND +(ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigxo kaj voku al ili. + +HILDE +Tiam vi devas tre lauxte krii. + +BOLETTE +Ne, vi ne devas. Vi denove farigxos laca. + +LYNGSTRAND +Ho, malsupren estas facile. + +(Li eliras dekstren.) + +HILDE +Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ecx saltas! Kaj li +ne memoras, ke poste li devas supreniri. + +BOLETTE +Kompatindulo --. + +HILDE +Se Lyngstrand proponus geedzigxon al vi, cxu vi lin akceptus? + +BOLETTE +Cxu vi frenezigxis? + +HILDE +Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne +baldaux estus mortanta. Cxu vi _tiam_ akceptus lin? + +BOLETTE +Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. + +HILDE +Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ecx ne havas suficxe por +vivteni sin. + +BOLETTE +Kial vi do okupigxas tiel multe pri li? + +HILDE +Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. + +BOLETTE +Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. + +HILDE +Ne, mi ecx ne faras. Sed estas tiel tente. + +BOLETTE +Kio? + +HILDE +Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas dangxere. Kaj ke li +povos iri eksterlanden, kaj ke li farigxos artisto. Tiun cxion li +kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio +nenio farigxos. Neniam. Cxar li ne vivos tiel longe. Estas por mi +ekscite pripensi tion. + +BOLETTE +Ekscite! + +HILDE +Jes, gxuste ekscite. Tion mi permesas al mi. + +BOLETTE +Fi, Hilde, vi vere estas acxa infano! + +HILDE +Mi ecx volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! +Aspekte Arnholm ne sxatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajxo, +-- cxu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm cxe la mangxotablo? + +BOLETTE +Nu? + +HILDE +Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo. + +BOLETTE +Ho, babilajxo! Ne estas vero. + +HILDE +Jes. Kaj li havas sulkojn cxe ambaux okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi +povis esti tiel enamigxinta al li, tiam kiam li legis kun vi! + +BOLETTE +(ridetas) Jes, cxu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam +ploris brulantajn larmojn, cxar li diris, ke Bolette estas malbela +nomo. + +HILDE +Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el +la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras cxu tiuj du +jxetas senteman okulon unu al la alia. + +BOLETTE +Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajxon pri sxi? Farigxis ja +nun tiel bone inter ni -- + +HILDE +Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farigxos neniam +bone inter ni kaj sxi. Cxar sxi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por +sxi. Dio scias kial patro tirus sxin en la domon! -- Mi ne mirus se +sxi iun tagon farigxus freneza. + +BOLETTE +Freneza! Kiel vi povas imagi tion? + +HILDE +Ho, ne estas strange. Ankaux sxia patrino farigxis freneza. Sxi +mortis freneza, mi scias. + +BOLETTE +Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri +tio. Estu afabla -- pro patro. Auxdu, Hilde? + +(_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.) + +ELLIDA +(montras al la fono) Jen fore gxi estas! + +ARNHOLM +Jes, gxuste. En tiu direkto gxi ja estas. + +ELLIDA +Jen fore kusxas la maro. + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Cxu vi ne trovas la lokon bela? + +ARNHOLM +Mi trovas gxin belega. Grandioza vidajxo. + +WANGEL +Jes. Eble vi neniam antauxe supreniris cxi tien? + +ARNHOLM +Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado cxi tie apenaux estis +atingeble. Ecx ne vojeto. + +WANGEL +Kaj ecx neniu arangxo. Cxion ni faris la lastajn jarojn. + +BOLETTE +Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraux pli grandioza vidajxo. + +WANGEL +Cxu ni iru tien, Ellida? + +ELLIDA +(eksidas sur sxtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj +dume mi sidas cxi tie. + +WANGEL +Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm. + +BOLETTE +Cxu vi sxatas iri kun ni, sinjoro Arnholm? + +ARNHOLM +Jes, volonte. Cxu estas vojo ankaux tien? + +BOLETTE +Ho jes. Estas largxa vojo. + +HILDE +La vojo estas tiel largxa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en +brako. + +ARNHOLM +(sxerce) Cxu vere, eta frauxlino Hilde? (al _Bolette_) +Cxu ni provu, cxu estas vero? + +BOLETTE +(subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako +maldekstren) + +HILDE +(al Lyngstrand) Cxu ankaux ni iru --? + +LYNGSTRAND +Brakon en brako --? + +HILDE +Nu, kial ne? Bonvolu. + +LYNGSTRAND +(prenas sxian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere sxerce +amuze! + +HILDE +Sxerce --? + +LYNGSTRAND +Jes, cxar aspektas ja kiel ni estas gefiancxoj. + +HILDE +Vi neniam antauxe promenis kun sinjorino cxe la brako, sinjoro +Lyngstrand, cxu? + +(Ili eliras maldekstren.) + +WANGEL +(kiu staras apud la sxtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton +solan por ni mem -- + +ELLIDA +Jes, venu kaj eksidu cxe mi. + +WANGEL +(eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. + +ELLIDA +Pri kio? + +WANGEL +Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne +povas dauxri. + +ELLIDA +Kio anstatauxus, laux vi? + +WANGEL +Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antauxe. + +ELLIDA +Ho, se eblus! Sed ne estas eble! + +WANGEL +Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj +foje, mi kredas. + +ELLIDA +(impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! + +WANGEL +Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- + +ELLIDA +Jes, mi havas. + +WANGEL +Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicxa, devas esti +senrezerva rilato. + +ELLIDA +(rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! + +WANGEL +Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. + +ELLIDA +Kial vi _tiel_ pensas nun? + +WANGEL +Gxi ofte eklumigxis en mi kiel suspekto. Hodiaux farigxis pli klare. +La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon +--. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Cxiuokaze ne +la miajn. Tia mi ne estas. + +ELLIDA +Mi scias. Mi ja scias bone. + +WANGEL +Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaux la patrino de la infanoj +vivas ankoraux. Kvazaux sxi nevidate cxeestas inter ni. Vi kredas, ke +mia animo estas egale dividata inter vi kaj sxi. Tiu penso vin +ofendas. Tial vi ne plu povas -- aux ne plu volas vivi kun mi kiel +edzino. + +ELLIDA +(ekstaras) Cxu vi cxion cxi vidis, Wangel? Enrigardis en cxion cxi? + +WANGEL +Jes, hodiaux mi fine rigardis internen en gxi. Gxis la fundo. + +ELLIDA +Gxis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. + +WANGEL +(ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio cxi. + +ELLIDA +(timoplena) Cxu vi scias, ke estas pli? + +WANGEL +Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la cxirkauxajxon cxi tie. La +montoj premas peze sur vian animon. Ne estas suficxe da lumo por vi. +Ne suficxe vasta cxielo cxirkaux vi. Ne forto kaj abundeco en la +aerfluo. + +ELLIDA +Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron gxi estas super +mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. + +WANGEL +Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur sxian kapon) Kaj +tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo. + +ELLIDA +Cxu kiel? + +WANGEL +Tute simple. Ni translogxigxu. + +ELLIDA +Translogxigxu! + +WANGEL +Jes. Al iu loko cxe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi +veran hejmon por via animo. + +ELLIDA +Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi +felicxe en iu ajn loko en la mondo ol tie cxi. + +WANGEL +Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- cxu vi opinias, ke mi +povos vivi felicxe cxi tie -- sen vi? + +ELLIDA +Sed mi ja estas cxi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min. + +WANGEL +Cxu mi havas vin, Ellida? + +ELLIDA +Ho, ne parolu pri tio alia. Cxi tie vi ja havas cxion por kio vi +vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kusxas ja gxuste cxi +tie. + +WANGEL +Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni translogxigxu de cxi tie. +Translogxigxu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida. + +ELLIDA +Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_? + +WANGEL +Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo. + +ELLIDA +Apenaux. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaux pri vi mem. Kion vi +gajnus? + +WANGEL +Mi gajnus vin, vi kara. + +ELLIDA +Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja +terure, -- senesperige pripensi. + +WANGEL +Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi +ol -- for de cxi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, +cxu vi auxdas. + +ELLIDA +Ne! Mi do je la nomo de la cxielo prefere diru al vi cxion tute +malkasxe. Tiel kiel estas. + +WANGEL +Jes, jes, -- faru! + +ELLIDA +Cxar malfelicxa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe cxar tio tamen +nenion helpas. + +WANGEL +Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi cxion, -- kiel +estas. + +ELLIDA +Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel sxajnas al mi ke +estas. -- Venu, kaj sidu cxe mi. + +(Ili eksidas sur sxtonon.) + +WANGEL +Nu ja, Ellida? Do --? + +ELLIDA +La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni +al vi, -- tiam vi parolis tiel malkasxe kaj honeste al mi pri via +unua geedzigxo. Gxi estis vere felicxa, vi diris. + +WANGEL +Gxi ja estis. + +ELLIDA +Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur +volas memorigi al vi, ke ankaux mi estis honesta al vi. Mi ja diris +senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis +ia gefiancxigxo inter ni. + +WANGEL +Ia --? + +ELLIDA +Jes, ia tia. Nu, dauxris ja tre mallonge. Li forvojagxis. Kaj poste +mi rompis. Mi ja diris al vi cxion. + +WANGEL +Sed, kara Ellida, kial vi revivigas cxion cxi? Funde ne estis mia +afero. Kaj mi ecx neniam demandis al vi, kiu li estas. + +ELLIDA +Ne, vi ne faris. Vi cxiam estis konsiderema al mi. + +WANGEL +(ridetas) Ho, en tiu cxi kazo --. Mi povus ja preskaux mem diri la +nomon. + +ELLIDA +La nomon! + +WANGEL +En Skjoldvik kaj tie cxirkauxe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. +Aux, pli gxuste, estis nur unu sola -- + +ELLIDA +Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm. + +WANGEL +Jes, cxu ne estis --? + +ELLIDA +Ne. + +WANGEL +Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova. + +ELLIDA +Cxu vi memoras, ke iam malfrue en la auxtuno granda usona sxipo venis +al Skjoldvik pro averio? + +WANGEL +Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la sxipestron +mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron. + +ELLIDA +Jes, certe. + +WANGEL +Kredeble la dua sxipisto mortigis lin. + +ELLIDA +Neniu povas diri! Neniam malkasxigxis. + +WANGEL +Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris? + +ELLIDA +Li ne dronigis sin. Li forvojagxis norden. + +WANGEL +(surprizigxas) Kiel vi tion scias? + +ELLIDA +(sin mem devigante) Jes, Wangel, -- cxar estas al tiu sxipsubestro, +ke mi -- fiancxinigxis. + +WANGEL +(eksaltas) Kion vi diras! Cxu tio eblas! + +ELLIDA +Jes, -- tiel estas. Estis kun li. + +WANGEL +Sed je cxio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajxon! Fiancxinigxi +kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomigxis? + +ELLIDA +Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis +Alfred Johnston. + +WANGEL +De kie li venis? + +ELLIDA +De Finnmark, li diris. Sed li naskigxis en Finnlando. Enmigris kiel +infano -- kun sia patro, mi opinias. + +WANGEL +Do kveno (= Logxanto en Finnmark el Suomio). + +ELLIDA +Jes. Tiel ili ja nomigxas. + +WANGEL +Kion pli vi scias pri li? + +ELLIDA +Nur tion, ke li frue farigxis maristo. Kaj ke li faris longajn +vojagxojn. + +WANGEL +Nenion alian? + +ELLIDA +Ne. Ni ne parolis pri tiajxojn. + +WANGEL +Pri kio vi do parolis? + +ELLIDA +Pleje ni parolis pri la maro. + +WANGEL +Ah --! Do pri la maro? + +ELLIDA +Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la +maro dum brilaj suntagoj ni ankaux parolis. Sed pleje ni parolis pri +la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kusxas tie +sur la sxeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la +agloj kaj cxiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- +cxu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi +kvazaux kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj. + +WANGEL +Kaj vi mem --? + +ELLIDA +Jes, aspektis kvazaux ankaux mi farigxis parenco al ili cxiuj. + +WANGEL +Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fiancxinigxis kun li? + +ELLIDA +Jes. Li diris, ke mi faru. + +WANGEL +Faru? Vi do mem ne havis volon? + +ELLIDA +Ne kiam li cxeestis. Ho, -- poste sxajnis al mi, ke estis tute +nekompreneble. + +WANGEL +Cxu vi renkontis lin ofte? + +ELLIDA +Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj cxirkauxrigardis en la +lumturo. Tiel mi konatigxis kun li. Kaj poste ni renkontigxis foje +kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la sxipestro. Kaj li devis ja +forvojagxi. + +WANGEL +Jes, jes, rakontu iom pli pri tio! + +ELLIDA +Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En gxi li +petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter +la lumturo kaj Skjoldvik. + +WANGEL +Jes ja, jes ja, -- mi konas gxin bone. + +ELLIDA +Tien mi venus tuj, li skribis, cxar li volis paroli kun mi. + +WANGEL +Kaj vi iris? + +ELLIDA +Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li +trancxile pikis la sxipestron. + +WANGEL +Li tion do mem diris! Rekte diris tion! + +ELLIDA +Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute gxusta, li diris. + +WANGEL +Tute gxusta? Kial li do forkuris? + +ELLIDA +Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo. + +WANGEL +Kaj vi kredis lin je lia nura vorto? + +ELLIDA +Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojagxi. Sed +en la momento kiam li estis dironta adiaux al mi --. Ne, vi ne povas +imagi, kion li ekpensis. + +WANGEL +Nu? Diru do! + +ELLIDA +Li prenis el la posxo sxlosilringon kaj tiris de la fingro sian +propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du +ringojn li pendigis kune sur la sxlosilringon. Kaj li diris, ke ni +nun geedzigu nin kune al la maro. + +WANGEL +Geedzigu --? + +ELLIDA +Jes, tiel li diris. Kaj li jxetis la ringojn per sia tuta forto tiom +fore kiom li kapablis en la profundon. + +WANGEL +Kaj vi, Ellida? Vi akceptis? + +ELLIDA +Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je +bona Dio, -- li forvojagxis! + +WANGEL +Kaj kiam li efektive estis for --? + +ELLIDA +Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis +kiel stulta kaj sensenca tio estas. + +WANGEL +Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciigxis de li poste? + +ELLIDA +Jes, mi sciigxis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. +Li nur skribis, ke li intencis vojagxi al Ameriko. Kaj li donis +adreson, kien mi povus sendi respondon. + +WANGEL +Cxu vi respondis? + +ELLIDA +Tuj. Mi kompreneble skribis, ke cxio inter ni devus esti finita. Kaj +ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaux mi neniam plu pensu pri li. + +WANGEL +Sed li tamen skribis reen, cxu? + +ELLIDA +Jes, li skribis reen. + +WANGEL +Kaj kion li respondis al viaj eldiroj? + +ELLIDA +Ecx ne vorton pri tio. Estis kvazaux mi ne rompis kun li. Li skribis +tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta +akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li. + +WANGEL +Ne volis lasi vin? + +ELLIDA +Ne. Mi denove skribis. Preskaux samvorte kiel en la unua letero. Aux +ankoraux pli decide. + +WANGEL +Kaj li cedis? + +ELLIDA +Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antauxe. Neniun +vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu +mi skribis al li. + +WANGEL +Kaj ecx ne auxdis ion de li? + +ELLIDA +Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al +mi el Kalifornio kaj alian fojon el Cxinio. La lasta letero, kiun mi +ricevis de li, estis el Auxstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi +oron. Poste venis neniu informo de li. + +WANGEL +Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida. + +ELLIDA +Ho jes, jes. La terura homo! + +WANGEL +Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, +benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli fresxa aero ol +cxi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras? + +ELLIDA +Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiajxo! Ne estas helpo +por mi en tio. Mi bone konscias, -- ecx tie mi ne povos desxargxi +min. + +WANGEL +Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas? + +ELLIDA +La terurajxon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo -- + +WANGEL +Sed tiun vi ja nun desxargxis. Antaux longe. Kiam vi rompis kun li. +Nun tio ja estas pasinta. + +ELLIDA +(eksaltas) Ne, gxuste tio gxi ne estas! + +WANGEL +Ne pasinta! + +ELLIDA +Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke gxi neniam pasos. +Neniam en mia vivo! + +WANGEL +(kun sufokata vocxo) Cxu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam +povis forgesi tiun fremdan viron? + +ELLIDA +Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaux li revenis. + +WANGEL +Kiam tio okazis? + +ELLIDA +Antaux cxirkaux tri jaroj. Aux iom pli. -- Estis dum mi atendis la +infanon. + +WANGEL +Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj +iom. + +ELLIDA +Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne +estas komprenebla. + +WANGEL +(rigardas sxin en cxagreno) Imagu ke -- ke vi logxis cxi tie tri +jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian! + +ELLIDA +Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi. + +WANGEL +(mallauxte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi +kiel edzino? + +ELLIDA +Estas pro tiu timo al tiu fremda viro. + +WANGEL +Timo --? + +ELLIDA +Jes, timo. Timo tiel terura, ke sxajnas al mi, ke nur la maro povas +instigi gxin. Cxar nun vi auxdu, Wangel -- + +(La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras +dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj +_Lyngstrand_.) + +BOLETTE +(preterpasante) Ho, cxu vi dauxre promenadas cxi tie? + +ELLIDA +Jes, estas fresxe kaj bone cxi tie supre. + +ARNHOLM +Ni, ni iros malsupren por danci. + +WANGEL +Bone, bone. Ni baldaux postvenos, ankaux ni. + +HILDE +Adiaux do, dume. + +ELLIDA +Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton. + +(_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras +dekstren.) + +ELLIDA +(al Lyngstrand) Cxu ankaux vi iros danci? + +LYNGSTRAND +Ne, sinjorino, mi ne kuragxas. + +ELLIDA +Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja +ankoraux ne tute resanigxis. + +LYNGSTRAND +Ankoraux ne tute. + +ELLIDA +(iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojagxon --? + +LYNGSTRAND +Kiam mi ricevis la difekton? + +ELLIDA +Jes, la vojagxon, pri kiu vi rakontis antauxtagmeze. + +LYNGSTRAND +Ho, estas eble cxirkaux --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli +ol tri jaroj post tiam. + +ELLIDA +Do tri jaroj. + +LYNGSTRAND +Aux iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. +Estis la ekvinoksaj sxtormoj, kiuj atakis nin. + +ELLIDA +(rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --. + +WANGEL +Sed kara Ellida --? + +ELLIDA +Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu. + +LYNGSTRAND +Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.) + +WANGEL +Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojagxo? + +ELLIDA +Johnston estis sursxipe. Mi certas. + +WANGEL +El kio vi tion konkludas? + +ELLIDA +(sen respondi) Sursxipe li sciigxis, ke mi edzinigxis al aliulo. Dum +li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio cxi obsedis min! + +WANGEL +Tiu timo? + +ELLIDA +Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaux mi. Aux vere iom +flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie. + +WANGEL +Kiel li aspektas por vi? + +ELLIDA +Kiel mi laste vidis lin. + +WANGEL +Antaux dek jaroj? + +ELLIDA +Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brocxon kun granda, +bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fisxokulo. Kaj gxi kvazaux +fiksrigardas min. + +WANGEL +Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem +scias, Ellida. + +ELLIDA +Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Cxar sentigxas ke tio tirigxas +pli kaj pli forte al mi. + +WANGEL +Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn +sen konfidi vin al mi. + +ELLIDA +Sed mi ja ne povis! Ne antaux nun, kiam farigxis necese -- pro vi. Se +mi konfidus tion cxi al vi, -- mi devus ja ankaux konfidi al vi -- la +nedireblajxon. + +WANGEL +La nedireblajxon --? + +ELLIDA +(defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraux. Kaj tiam +nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la +okuloj de la infano --? + +WANGEL +Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajxo. La +infano havis gxuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. + +ELLIDA +Ne, gxi ne havis! Cxu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la +infano sxangxis koloron laux la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, +gxiaj okuloj estis tiaj. En sxtorma vetero laux gxi. -- Ho, mi ja +vidis, ecx se vi ne rimarkis. + +WANGEL +(cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ecx se tiel estus? Kio do? + +ELLIDA +(mallauxte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antauxe. + +WANGEL +Kiam? Kaj kie --? + +ELLIDA +Sur la Krutkabo. Antaux dek jaroj. + +WANGEL +(retiras sin pasxon) Kiel -- kio --! + +ELLIDA +(flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. + +WANGEL +(ekkrias senvole) Ellida --! + +ELLIDA +(kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial +mi ne plu volas, -- neniam plu kuragxas vivi kun vi kiel via edzino! + +(Sxi turnas sin rapide kaj fugxas dekstren malsupren la deklivoj.) + +WANGEL +(rapidas post sxi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda +malfelicxa Ellida! + + + + +TRIA AKTO + + +(Iom malproksima parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_. La loko +estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. +Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita +barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. +Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj +aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al +vespero.) + +(_Bolette_ sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kusxas +kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaux kun +fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.) + +HILDE +(faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu +grandan. + +LYNGSTRAND +(ekrigardas) Kie gxi staras? + +HILDE +(montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, +ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj +fortimigos ilin por ni! + +BOLETTE +(ekrigardas) Kiu venas? + +HILDE +Via cxefinstruisto, panjo! + +BOLETTE +Mia --? + +HILDE +Jes, mia li, je Dio, neniam estis. + +(_Cxefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) + +ARNHOLM +Cxu estas nun fisxoj en la lageto? + +HILDE +Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj. + +ARNHOLM +Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas? + +HILDE +Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. + +ARNHOLM +Vi devus prefere provi en la fjordo. + +LYNGSTRAND +Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli. + +HILDE +Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux? + +ARNHOLM +Gxuste. Mi rekte venas de la banejo. + +HILDE +Vi tenis vin en la baseno, cxu? + +ARNHOLM +Jes, mi ne estas lerta nagxisto. + +HILDE +Cxu vi povas nagxi surdorse? + +ARNHOLM +Ne. + +HILDE +Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. +(Ili iras laux la lageto dekstren.) + +ARNHOLM +(proksimigxas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? + +BOLETTE +Ho, jes, tion mi plej ofte faras. + +ARNHOLM +Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu? + +BOLETTE +Ne, eble sxi promenas kune kun patro. + +ARNHOLM +Kiel sxi fartas nun posttagmeze? + +BOLETTE +Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. + +ARNHOLM +Kiajn librojn vi havas tie? + +BOLETTE +Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. + +ARNHOLM +Cxu vi sxatas tiajn legajxojn? + +BOLETTE +Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la +mastrumado. + +ARNHOLM +Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne +helpas vin? + +BOLETTE +Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du +jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste. + +ARNHOLM +Sed la saman deziron legi vi dauxre havas. + +BOLETTE +Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja +scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu, +proksimume, do. + +ARNHOLM +Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. + +BOLETTE +Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu +lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie nagxadas la grandaj aroj da +fisxoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovagxaj +dresfisxoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni. + +ARNHOLM +Mi opinias, ke ne estus avantagxe por ili lasi ilin tien. + +BOLETTE +Ho, sxajnas al mi, ke pri tio ne gravus. + +ARNHOLM +Cetere vi ne povas diri, ke cxi tie oni estas metita tute ekster la +vivo. Almenaux ne dum la somero. Cxi tiujn tagojn estas ja kvazaux +kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaux nodpunkto -- tiel +preterpase. + +BOLETTE +(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile +ridindigi nin. + +ARNHOLM +Ridindigi --? Kial vi pensas tiel? + +BOLETTE +Jes, cxar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja +io, kion vi auxdis diri en la urbo. Jes, cxar ili paroladas ja tiel. + +ARNHOLM +Jes, verdire mi tion rimarkis. + +BOLETTE +Sed vere ne trovigxas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj dauxre +logxas cxi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo +preterpasas por vojagxi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne +povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas +obeeme pasigi nian vivon cxi tie en nia karasi-lageto. + +ARNHOLM +(eksidas apud sxi) Diru do nun, kara Bolette, -- cxu ne estas io aux +alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi cxi tie hejme sopiras? + +BOLETTE +Ho jes, povus esti. + +ARNHOLM +Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras? + +BOLETTE +Unue iri elen. + +ARNHOLM +Tio do unue? + +BOLETTE +Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion gxustan pri la aferoj. + +ARNHOLM +Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi. + +BOLETTE +Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, +--. Vere ne estas iu meminstigo en patro. + +ARNHOLM +Bedauxrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed cxu vi iam parolis kun +li pri tio? Sincere kaj instige? + +BOLETTE +Ne, efektive mi ne faris. + +ARNHOLM +Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaux ol farigxos tro malfrue, +Bolette. Kial vi ne tion faras? + +BOLETTE +Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ecx en mi, mi pensas. +Eble mi heredis tion de patro. + +ARNHOLM +Hm, -- mi miras cxu vi ne estas maljusta al vi mem en tio? + +BOLETTE +Ho ne, bedauxrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri +mi kaj mia estonto. Li ecx ne emas. Tiajxoj li preferas forpusxi, se +li povas. Cxar Ellida ja tiom koncernas lin -- + +ARNHOLM +Kiu --? Kiel --? + +BOLETTE +Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj +patrino havas ja sian vivon, komprenu. + +ARNHOLM +Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberigxus el tio cxi. + +BOLETTE +Jes, sed sxajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron. + +ARNHOLM +Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, +ke vi ju pli frue -- + +BOLETTE +Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaux pensi pri mi mem. Provi trovi +iun aux alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por +mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin. + +ARNHOLM +Timas --? + +BOLETTE +Jes, pro patro. + +ARNHOLM +Sed, je dio, via duonpatrino do? Sxi ja restas cxe li. + +BOLETTE +Jes, kompreneble. Sed sxi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel +facile ordigis. Estas multe, kion tiu cxi ne _vidas_. Aux eble ne +_volas_ vidi, -- aux ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas. + +ARNHOLM +Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas. + +BOLETTE +Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion +rimarkis. Li ja ankaux ne havas suficxan profesian laboron por +plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke sxi tute ne kapablas stari +flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas. + +ARNHOLM +Kiel, vi pensas? + +BOLETTE +Ho, patro deziras ja cxiam vidi gajajn vizagxojn cxirkaux si. Estu +suna vetero kaj gxojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke +multfoje li donas al sxi medicinon, kiu ne estas bona por sxi +longtempe. + +ARNHOLM +Cxu vi vere opinias tion? + +BOLETTE +Jes, mi ne povas liberigxi de tiu penso. Cxar foje sxi estas tre +stranga. (impete) Sed cxu do estas juste, ke mi restadu en la +hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaux havas devojn +al mi mem, mi pensas. + +ARNHOLM +Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu. + +BOLETTE +Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti cxi tie en la +karasi-lageto, mi pensas. + +ARNHOLM +Tute ne. Tio dependas de vi mem. + +BOLETTE +(vigle) Cxu vi pensas? + +ARNHOLM +Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem. + +BOLETTE +Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi? + +ARNHOLM +Ankaux tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi +mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tsxsx! Ne komprenigu ion. +Ni revenu al tio poste. + +(_Ellida_ venas de maldekstre. Sxi ne havas cxapelon, sed portas +grandan tukon jxetitan sur la kapon kaj sxultrojn.) + +ELLIDA +(en maltrankvila vigleco) Cxi tie estas bone! Cxi tie estas belege! + +ARNHOLM +(ekstaras) Vi faris promenadon? + +ELLIDA +Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni +eliros veladi. + +BOLETTE +Cxu vi ne volas sidi? + +ELLIDA +Ne, dankon. Ne sidi. + +BOLETTE +(movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko. + +ELLIDA +(cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi. + +ARNHOLM +La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite. + +ELLIDA +Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas +maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta? + +BOLETTE +(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla. + +ARNHOLM +Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie? + +BOLETTE +Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon. + +ELLIDA +Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx +trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus! + +ARNHOLM +Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel? + +ELLIDA +Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj. + +BOLETTE +(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron. + +ARNHOLM +Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon. + +ELLIDA +Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas. + +ARNHOLM +Ne sur la tero? + +ELLIDA +Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur +la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun +estas. Pli bonaj kaj felicxaj. + +ARNHOLM +Cxu vi vere tion kredas? + +ELLIDA +Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel +pri tio -- + +ARNHOLM +Nu, kaj li --? + +ELLIDA +Jes, li pensas, ke eble estus. + +ARNHOLM +(sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la +malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj. +Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron. + +ELLIDA +Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj +suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton +kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian +plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min. + +ARNHOLM +Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj +estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas +la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia +gxojo. + +ELLIDA +Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la +longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la +venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la +homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur la +fjordon. Jen gxi kusxis brila kaj blua. Kaj jen subite -- + +BOLETTE +Vi ne devus okupigxi pri tiaj malgxojaj pensoj nun. Jxus vi ja estis +gxoja kaj gaja -- + +ELLIDA +Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio cxi -- estas stulte de mi. +(cxirkauxrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide +promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara +Arnholm, bonvolu trovi lin por mi? + +ARNHOLM +Jes, volonte. + +ELLIDA +Diru, ke li devas tuj veni. Cxar nun mi ne povas vidi lin -- + +ARNHOLM +Ne povas vidi lin --? + +ELLIDA +Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cxeestas, mi ofte ne povas memori, +kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaux mi tute perdis lin. -- Estas +terure embarase. Sed iru! + +(Sxi cxirkauxiras apud la lageto.) + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias -- + +ARNHOLM +Ho, cxu? Mi certe -- + +BOLETTE +(duonlauxte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas +sur la sxipo. + +ARNHOLM +Timas? + +BOLETTE +Jes, li kutimas rigardi, cxu estas konatuloj kun gxi. Kaj ankaux ja +estas restoracio tie -- + +ARNHOLM +Ah! Jes, venu. + +(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.) + +(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje sxi parolas +mallauxte kaj interrompe al si mem.) + +(Ekstere sur la vojeto malantaux la barilo venas de dekstre fremda +_vojagxvestita viro_. Li havas tufajn rugxajn harojn kaj barbon. +Skotan cxapon sur la kapo kaj vojagxsakon per rimeno trans la +sxultro.) + +LA FREMDULO +(iras malrapide laux la barilo kaj observadas la gxardenon. Kiam li +vidas Ellida, li haltas, rigardas sxin fikse kaj dauxre kaj diras +mallauxte:) Bonan vesperon, Ellida! + +ELLIDA +(turnas sin kaj krias) Ho kara, -- cxu vi fine venas! + +LA FREMDULO +Jes, fine. + +ELLIDA +(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Cxu vi sercxas iun +cxi tie? + +LA FREMDULO +Vi ja certe komprenas. + +ELLIDA +(ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi sercxas? + +LA FREMDULO +Mi ja sercxas vin. + +ELLIDA +(ekskuigxas) Aah --! (fiksrigardas lin, sxanceligxas malantauxen +kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj! + +LA FREMDULO +Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida. + +ELLIDA +La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo! + +LA FREMDULO +Tsx, tsx! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi. + +ELLIDA +(tenas la manon antaux la okuloj) Ne rigardu min, mi diras! + +LA FREMDULO +(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla +vaporsxipo. + +ELLIDA +(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi? + +LA FREMDULO +Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus -- + +ELLIDA +Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu cxi tien! Mi ja +skribis al vi, ke cxio estu finita inter ni! Cxio! Vi ja scias! + +LA FREMDULO +(negxenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi +ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida. + +ELLIDA +Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis? + +LA FREMDULO +Vi ja certe scias, ke mi venis por sercxi vin. + +ELLIDA +(retiras sin en timo) Sercxi min! Cxu _tion_ vi intencas! + +LA FREMDULO +Jes, kompreneble. + +ELLIDA +Sed vi ja scias, ke mi edzinigxis! + +LA FREMDULO +Mi scias. + +ELLIDA +Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- sercxi min! + +LA FREMDULO +Jes, kompreneble. + +ELLIDA +(kaptas la kapon per ambaux manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, +terura --! + +LA FREMDULO +Cxu eble vi ne volas? + +ELLIDA +(konfuzita) Ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Mi demandas cxu vi eble ne volas? + +ELLIDA +Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi +nek povas nek volas! (pli mallauxte) Mi ankaux ne kuragxas. + +LA FREMDULO +(transpasxas la barilon kaj venas en la gxardenon) Ja, ja, do, +Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaux ol mi forvojagxos. + +ELLIDA +(volas fugxi, sed ne povas. Sxi staras kvazaux lama en timo, kaj +apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tusxu min! Ne +proksimigxu! Ne pli proksimen! Ne tusxu min, mi diras! + +LA FREMDULO +(singardeme, kelkajn pasxojn pli proksimen al sxi) Ne timu min, +Ellida. + +ELLIDA +(jxetas la manojn antaux la okulojn) Ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Ne timu. Ne timu. + +(_Doktoro Wangel_ venas tra la gxardeno de maldekstre.) + +WANGEL +(ankoraux duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min suficxe longe. + +ELLIDA +(kuras al li, krocxas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- +savu min! Savu min vi -- se vi povas! + +WANGEL +Ellida, -- kio je Dio --! + +ELLIDA +Savu min, Wangel! Cxu vi ne vidas lin? Jen li staras! + +WANGEL +(alrigardas) La viro _tie_? (proksimigxas) Permesu demandon, -- +kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la gxardenon? + +LA FREMDULO +(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino. + +WANGEL +Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi auxdis, ke fremda +viro venis en la korton por vin demandi. + +LA FREMDULO +Jes, estis mi. + +WANGEL +Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Cxu vi konas lin, +Ellida? + +ELLIDA +(mallauxte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes! + +WANGEL +(rapide) Nu! + +ELLIDA +Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --! + +WANGEL +Cxu! Kion vi diras! (turnas sin) Cxu vi estas tiu Johnston, kiu iam +--? + +LA FREMDULO +Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel +nomigxas. + +WANGEL +Cxu ne? + +LA FREMDULO +Nun ne plu, ne. + +WANGEL +Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la +lumturgardisto edzinigxis antaux longe. Kaj al kiu sxi edzinigxis, vi +devas ja ankaux scii. + +LA FREMDULO +Mi ja scias dum pli ol tri jaroj. + +ELLIDA +(strecxe) Kiel vi sciigxis? + +LA FREMDULO +Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu +cxi regiono. Gxi rakontis pri la geedzigxo. + +ELLIDA +(rigardas antauxen) La geedzigxo --. Do _tio_ estis -- + +LA FREMDULO +Efikis sur min strange. Cxar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaux +estis geedzigxo, Ellida. + +ELLIDA +(frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho --! + +WANGEL +Kiel vi kuragxas --! + +LA FREMDULO +Vi tion forgesis, cxu? + +ELLIDA +(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante! + +WANGEL +(pasxas antaux lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al sxi. Do, mallonge, +-- cxar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas cxi tie? Kial +vi venas por trovi mian edzinon? + +LA FREMDULO +Mi promesis al Ellida veni al sxi plej eble frue. + +WANGEL +Ellida --! Nun denove! + +LA FREMDULO +Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min gxis mi venus. + +WANGEL +Mi auxdas, ke vi nomas mian edzinon per antauxnomo. Tian intimecon ne +estas kutimo cxe ni. + +LA FREMDULO +Mi bone scias. Sed cxar sxi unue apartenas al _mi_ -- + +WANGEL +Al _vi_! Ankoraux --! + +ELLIDA +(kasxas sin malantaux _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min! + +WANGEL +Al _vi_! Vi diras, ke sxi apartenas al vi, cxu! + +LA FREMDULO +Cxu sxi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida? + +WANGEL +Nu jes. Sed kio do? Sxi ja poste rompis tion. Vi ricevis sxiajn +leterojn. Vi do mem scias. + +LA FREMDULO +Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same +decide kiel geedzigxo. + +ELLIDA +Sed mi ne volas, vi ja auxdas! Neniam, neniam volas mi konatigxi kun +vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras! + +WANGEL +Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni cxi tien kaj +konstrui iun rajton sur tia infanludo. + +LA FREMDULO +Gxuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne +havas. + +WANGEL +Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni +sxin de mi perforte! Kontraux sxia propra volo! + +LA FREMDULO +Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, sxi devas veni +libervole. + +ELLIDA +(ekmiras kaj ekdiras) Libervole --! + +WANGEL +Kaj tion vi povus imagi al vi --! + +ELLIDA +(al si mem) Libervole --! + +WANGEL +Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupigxu pri vi. + +LA FREMDULO +(rigardas sian brakhorlogxon) Baldaux estas tempo iri sursxipen. +(pasxon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. +(ankoraux pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi. + +ELLIDA +(petante, iras malantauxen) Ho, ne tusxu min! + +LA FREMDULO +Kaj nun vi pripensu gxis morgaux nokte -- + +WANGEL +Estas nenio por pripensi. Foriru! + +LA FREMDULO +(dauxre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporsxipo internen en la +fjordon. Morgaux nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos cxe vi. +Atendu min cxi tie en la gxardeno. Cxar mi preferas decidi la aferon +kun vi sola, vi komprenas. + +ELLIDA +(mallauxte, tremante) Ho, vi auxdas, Wangel! + +WANGEL +Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi. + +LA FREMDULO +Adiaux do gxis tiam, Ellida. Morgaux nokte. + +ELLIDA +(petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaux nokte! Neniam plu revenu! + +LA FREMDULO +Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron -- + +ELLIDA +Ho, ne rigardu min tiel! + +LA FREMDULO +Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagxo. + +WANGEL +Iru en la domon, Ellida. + +ELLIDA +Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel! + +LA FREMDULO +Cxar vi devas sincere pripensi, cxar se vi ne sekvos min morgaux, la +tuta afero estos finita. + +ELLIDA +(_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj cxio estos finita, cxu? Por +cxiam --? + +LA FREMDULO +(kun kapsigno) Neniam estos gxi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos +al tiuj cxi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaux neniam plu +auxdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por cxiam. + +ELLIDA +(spiras maltrankvile) Hoh --! + +LA FREMDULO +Pensu do sincere pri via faro. Adiaux. (transpasxas la barilon, +haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaux nokte. Cxar +tiam mi venos cxi tien por sercxi vin. + +(Li foriras malrapide kaj trankvile laux la vojeto dekstren.) + +ELLIDA +(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, +ke libervole mi sekvu lin. + +WANGEL +Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos. + +ELLIDA +Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaux nokte. + +WANGEL +Lasu lin veni. Vin li almenaux ne renkontu. + +ELLIDA +(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin. + +WANGEL +Jes, kara, -- fidu min. + +ELLIDA +(cerbumante, ne lin auxskultante) Post kiam li estos estinta cxi tie +-- morgaux nokte --? Kaj kiam li estos vojagxinta trans la maron per +la vaporsxipo --? + +WANGEL +Jes, kio do? + +ELLIDA +Cxu tiam li neniam -- neniam plu revenos? + +WANGEL +Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus cxi tie post tio cxi? Li +ja auxdis el via propra busxo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la +afero estas finita. + +ELLIDA +(al si mem) Morgaux, do. Aux neniam. + +WANGEL +Kaj ecx se li revenus -- + +ELLIDA +Kio do --? + +WANGEL +Estos en nia potenco sendangxerigi lin. + +ELLIDA +Ho ne kredu. + +WANGEL +Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, +li punpagu pro murdo al la sxipestro. + +ELLIDA +(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la +sxipestro! Vere nenion! + +WANGEL +Cxu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi! + +ELLIDA +Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li +apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas. + +WANGEL +(rigardas sxin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida! + +ELLIDA +(krocxas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu +viro! + +WANGEL +(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi! + +(_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaux kun fisxkaptiloj, venas de dekstre +cxe la lageto.) + +LYNGSTRAND +(iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi auxdu ion +strangan! + +WANGEL +Kaj kion? + +LYNGSTRAND +Imagu, -- ni vidis la usonanon! + +WANGEL +La usonanon? + +HILDE +Jes, ankaux mi vidis lin. + +LYNGSTRAND +Li iris malantaux la gxardeno kaj poste sur la grandan anglan +vaporsxipon. + +WANGEL +De kie vi konas tiun viron? + +LYNGSTRAND +Mi foje estis maristo sur la sama sxipo kiel li. Mi certe kredis, ke +li dronis. Sed li ja estas tute viva. + +WANGEL +Cxu vi scias ion pli pri li? + +LYNGSTRAND +Ne. Sed li eble venis por vengxi sin sur sia nefidela marista edzino. + +WANGEL +Kion vi diras? + +HILDE +Lyngstrand volas uzi lin por fari artajxon. + +WANGEL +Mi ne komprenas -- + +ELLIDA +Vi auxdos poste. + +(_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la +barilo.) + +BOLETTE +(al tiuj en la gxardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporsxipo iras +enen en la fjordon. (Granda vaporsxipo drivas preterpase en la +foro.) + +LYNGSTRAND +(al _Hilde_ apud la barilo) Cxi-nokte li kaptos sxin. + +HILDE +(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes. + +LYNGSTRAND +Imagu, -- meznokte. + +HILDE +Estos ekscite. + +ELLIDA +(postrigardas la sxipon) Morgaux do -- + +WANGEL +Kaj poste neniam plu. + +ELLIDA +(mallauxte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem! + +WANGEL +(rigardas sxin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantauxe. + +ELLIDA +La tiranta logo estas malantauxe. + +WANGEL +La tiranta logo --? + +ELLIDA +Tiu viro estas kiel la maro. + +(Malrapide kaj cerbumante sxi iras tra la gxardeno maldekstren. +_Wangel_, maltrankvila, iras flanke de sxi kaj observas sxin atente.) + + + + +KVARA AKTO + + +(La gxardencxambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj +maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma +vitropordo al la verando. Malsupre de gxi vidigxas parton de la +gxardeno. Sofo kun tablo antauxe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj +pli malantauxe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas +ronda tablo kun segxoj cxirkauxe. Sur la tablo rozarbusto en florado +kaj aliaj potfloroj cxirkaux gxi. -- Estas antauxtagmeze.) + +(En la cxambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, +okupata pri brodajxo. _Lyngstrand_ sidas sur segxo cxe la fino de la +tablo. Malsupre en la gxardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ +staras apud lin rigardante.) + +LYNGSTRAND +(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la +laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian +bordajxon, frauxlino Wangel. + +BOLETTE +Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru gxuste -- + +LYNGSTRAND +Nombri? Cxu vi devas ankaux nombri? + +BOLETTE +Jes, la kudrerojn. Rigardu. + +LYNGSTRAND +Gxuste ja! Imagu! Estas ja kvazaux iu arto. Cxu vi povas ankaux +desegni? + +BOLETTE +Ho jes, kiam mi havas modelon antaux mi. + +LYNGSTRAND +Alie ne? + +BOLETTE +Ne, alie ne. + +LYNGSTRAND +Do tamen ne estas vera arto. + +BOLETTE +Ne, gxi pli estas -- mana lerteco. + +LYNGSTRAND +Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton. + +BOLETTE +Kiam mi ne havas talenton? + +LYNGSTRAND +Tamen. Se vi cxiam estus kune kun vera artisto -- + +BOLETTE +Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li? + +LYNGSTRAND +Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke gxi venus en vin iom post +iom. Kvazaux miraklo, frauxlino Wangel. + +BOLETTE +Strange. + +LYNGSTRAND +(iom poste) Cxu vi pripensis --? Mi intencas diri -- cxu vi +pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, frauxlino? + +BOLETTE +(rigardas lin preterpase) Pri --? Ne. + +LYNGSTRAND +Mi faris. + +BOLETTE +Vi, cxu? + +LYNGSTRAND +Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj +aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia +miraklo. Ke la virino lauxe sxangxigxas por esti simila al sia edzo. + +BOLETTE +Ricevas liajn interesojn, vi pensas? + +LYNGSTRAND +Jes, gxuste! + +BOLETTE +Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco? + +LYNGSTRAND +Hm, jes, -- mi miras cxu ne ankaux tiuj -- + +BOLETTE +Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aux pensis, -- tio +ankaux transpasus al lia edzino? + +LYNGSTRAND +Ankaux tio, jes. Iom post iom. Kvazaux mirakle. Sed mi ja scias, ke +tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicxa. + +BOLETTE +Cxu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirigxi al sia edzino? +Farigxi simila al sxi, mi pensas. + +LYNGSTRAND +Viro? Ne, tion mi ne imagis. + +BOLETTE +Kial ne same por li kiel por sxi? + +LYNGSTRAND +Ne, cxar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio +fortigas la viron, frauxlino Wangel. Li havas vivotaskon, li. + +BOLETTE +Cxiuj? + +LYNGSTRAND +Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto. + +BOLETTE +Cxu vi pensas, ke estas gxusta faro de artisto, ke li edzigxas? + +LYNGSTRAND +Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, -- + +BOLETTE +Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto. + +LYNGSTRAND +Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ecx se li edzigxus. + +BOLETTE +Nu, sed sxi do? + +LYNGSTRAND +Sxi? Kiel --? + +BOLETTE +Sxi al kiu li edzigxas. Por kio sxi vivu? + +LYNGSTRAND +Ankaux sxi vivu por lia arto. Sxajnas al mi, ke virino devas senti +sin kore felicxa pri _tio_. + +BOLETTE +Hm, -- mi ne certe scias -- + +LYNGSTRAND +Jes, frauxlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn +sxi gxuas pro li --. Cxar tiuj estas laux mi la malpli valora. Sed ke +sxi povas helpi lin krei, -- ke sxi povas faciligi al li la laboron +estante cxe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la +vivon gaja por li. Tio estus laux mi felicxiga por virino. + +BOLETTE +Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas! + +LYNGSTRAND +_Mi_ memkontenta, cxu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone +ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al sxi) Frauxlino Wangel, +-- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaux estos -- + +BOLETTE +(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajxo. + +LYNGSTRAND +Funde ja ne estas tre triste, mi pensas. + +BOLETTE +Kiel do? + +LYNGSTRAND +Mi ja forvojagxos post monato. Unue de cxi tiu loko. Poste mi iros al +la sudaj landoj. + +BOLETTE +Ah, tiel. Nu ja. + +LYNGSTRAND +Cxu vi foje pensu pri mi, frauxlino? + +BOLETTE +Jes, mi volonte faru. + +LYNGSTRAND +(gxoja) Vi promesas, cxu? + +BOLETTE +Jes, mi promesas. + +LYNGSTRAND +Solene kaj kore, frauxlino Bolette? + +BOLETTE +Solene kaj kore. (sxangxas temon) Sed por kio tio cxi! Ne kondukos +al io ajn. + +LYNGSTRAND +Kiel vi povas tion diri! Por mi estus gxojige scii, ke vi cxi-hejme +pensadas pri mi. + +BOLETTE +Nu, sed kio poste? + +LYNGSTRAND +Jes, poste mi ne scias pri io definita -- + +BOLETTE +Ankaux mi ne. Multe ja malhelpas. Sxajnas al mi, ke cxio en la mondo +malhelpas. + +LYNGSTRAND +Ho, povus okazi iu miraklo. Felicxa okazajxo de la destino -- aux io +tia. Cxar mi kredas, ke mi sukcesos. + +BOLETTE +(vigle) Jes, cxu ne! Vi kredas, cxu! + +LYNGSTRAND +Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos +hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano -- + +BOLETTE +Jes, vere. Ni esperu ke vi faros. + +LYNGSTRAND +Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi +estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian +vorton. + +BOLETTE +Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio. + +LYNGSTRAND +Jes, frauxlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli +facile kaj rapide pri mia artajxo. + +BOLETTE +Tion vi do kredas? + +LYNGSTRAND +Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj sxajnas al mi, ke estus +vivige ankaux por vi -- cxi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi +mem, ke vi kvazaux helpus min krei. + +BOLETTE +(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke? + +LYNGSTRAND +Mi --? + +BOLETTE +(rigardas al la gxardeno) Tsx. Ni parolu pri io alia. Cxar tie venas +la cxefinstruisto. + +(_Cxefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la gxardeno +maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.) + +LYNGSTRAND +Cxu vi amas vian antauxan instruiston, frauxlino Bolette? + +BOLETTE +Cxu mi amas lin? + +LYNGSTRAND +Mi pensas, cxu vi sxatas lin? + +BOLETTE +Ho jes, mi faras. Cxar estas bone havi lin kiel amikon kaj +konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li cxiam estas helpema, se li povas. + +LYNGSTRAND +Sed cxu ne estas strange, ke li ne geedzigxis? + +BOLETTE +Cxu vi trovas tion strange? + +LYNGSTRAND +Jes. Cxar li ja estas suficxe ricxa, lauxdire. + +BOLETTE +Lauxdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu +volus havi lin, mi pensas. + +LYNGSTRAND +Kial tio? + +BOLETTE +Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn +li konas. Tion li mem diras. + +LYNGSTRAND +Jes. Kiel _tio_ gravus? + +BOLETTE +Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! + +LYNGSTRAND +Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? + +BOLETTE +Ne post kiam sxi farigxis plenkreska. + +LYNGSTRAND +Cxu -- imagu! + +BOLETTE +(averte) Nu, nu, nu! + +(_Ballested_ kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la +gxardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj +venas en la cxambron.) + +ARNHOLM +Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- +hm! + +(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu +ekstaras kaj klinas la kapon.) + +BOLETTE +(ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro +cxefinstruisto. + +ARNHOLM +Kiel statas hodiaux? + +BOLETTE +Nu dankon, bone. + +ARNHOLM +Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu? + +BOLETTE +Ne, sxi estas en sia cxambro. + +ARNHOLM +Iom malsaneta? + +BOLETTE +Mi ne scias. Sxi enfermis sin. + +ARNHOLM +Hm, -- cxu? + +LYNGSTRAND +Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux. + +ARNHOLM +Kion _vi_ scias pri tio? + +LYNGSTRAND +Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux +la gxardeno. + +ARNHOLM +Nu, tiel. + +BOLETTE +(al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. + +ARNHOLM +Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava. + +BOLETTE +Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj? + +ARNHOLM +Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte +okupigxis pri io alia. + +BOLETTE +(suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam. + +ARNHOLM +(rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli +profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? + +BOLETTE +Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin. + +ARNHOLM +Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. + +BOLETTE +(auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro +cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo. +Jes. Li certe estis supre vidante sxin. + +(_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) + +WANGEL +(etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? +Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun +vi. + +BOLETTE +(al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde? + +LYNGSTRAND +Jes, tre volonte, frauxlino. + +(Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la gxardenon kaj for inter la +arboj en la fono.) + +ARNHOLM +(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Cxu vi bone +konas tiun junan viron? + +WANGEL +Ne, tute ne. + +ARNHOLM +Cxu vi do sxatas, ke li tiel multe okupigxas pri la knabinetoj? + +WANGEL +Cxu li faras? Tion mi tute ne rimarkis. + +ARNHOLM +Tion vi devus ja kontroli, mi opinias. + +WANGEL +Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda +viro? La knabinetoj alkutimigxis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas +kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida. + +ARNHOLM +Ecx ne de sxi? + +WANGEL +Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke sxi miksigxu en tiajxon. Ne estas +facile por sxi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni +priparolus. Diru do al mi, -- cxu vi pripensis la aferon? Pripensis +kion mi rakontis al vi? + +ARNHOLM +Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disigxis cxi-nokte. + +WANGEL +Kaj kio do estas farebla? + +ARNHOLM +Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli +bone ol mi. + +WANGEL +Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto gxuste decidi +pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio cxi ja ne estas ordinara +malsano. Cxi tie ne suficxas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj +kuraciloj. + +ARNHOLM +Kia estas sxi hodiaux? + +WANGEL +Mi jxus vidis sxin, kaj sxi estis suficxe trankvila. Sed malantaux +sxiaj animstatoj kusxas io kasxita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj +aldone sxi estas tiel sxangxigxema, kaprica, -- subite varia. + +ARNHOLM +Certe sekvo de sxia malsana animstato. + +WANGEL +Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la +marhomoj. Jen la kauxzo. + +ARNHOLM +Kiel do vere, kara doktoro? + +WANGEL +Cxu vi ne rimarkis, ke la homoj cxe la vasta maro estas kvazaux +aparta specio? Estas kvazaux ili vivas la vivon de la maro. Estas en +ili ondado -- kaj ankaux malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj +pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, +mi devus pensi pri _tio_ antauxe. Estis peko kontraux Ellida preni +sxin for de sia loko kaj meti sxin cxi tien! + +ARNHOLM +Cxu vi atingis al tiu opinio nun? + +WANGEL +Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem +antauxe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin +esprimi. Cxar mi ja tiel amis sxin, komprenu! Tial mi unue pensis pri +mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis! + +ARNHOLM +Hm, -- cxiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. +Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel. + +WANGEL +(cxirkauxiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaux poste. +Mi ja estas multe, multe pli agxa ol sxi. Mi devus esti por sxi +kvazaux patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strecxi min por +evoluigi kaj klarigi sxian mensan vivon. Sed bedauxrinde el tio +farigxis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Cxar mi ja +deziris gardi sxin kiel sxi estas. Sed sxi ja pli kaj pli +malsanigxis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli +mallauxte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti +nin. + +ARNHOLM +(rigardas lin en surprizo) Cxu! Pro tio vi skribis? + +WANGEL +Jes. Sed sxajnigu nescion. + +ARNHOLM +Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi +ne komprenas. + +WANGEL +Ne, kompreneble. Cxar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro +de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke gxi sekrete ankoraux cxe vi +ligigxis. Ke eble estus bone por sxi revidi vin kaj paroli kun vi pri +la hejmo kaj pri pasintaj tagoj. + +ARNHOLM +Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke cxi tie iras +iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi! + +WANGEL +Jes, kiu alie? + +ARNHOLM +(rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis. + +WANGEL +Kompreneble. Mi ja eraris. + +ARNHOLM +Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma! + +WANGEL +Ho, mi ja havis grandan sxuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas +rifuzi kiun ajn rimedon, se gxi povus iomete faciligi sxian animon. + +ARNHOLM +Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas +sur sxin? + +WANGEL +Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu cxi afero, kiuj ne +_lasas_ sin klarigi. + +ARNHOLM +Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla? + +WANGEL +Cxiuokaze neklarigebla gxis plue. + +ARNHOLM +Cxu vi kredas pri tiajxo? + +WANGEL +Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon. + +ARNHOLM +Jes, sed diru al mi. Tiu sxia stranga kaj sinistra aserto, ke la +okuloj de la infano --? + +WANGEL +(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi +tiajxon! Devas esti pura fantaziajxo de sxi. Nenio alia. + +ARNHOLM +Cxu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraux? + +WANGEL +Jes, certe mi faris. + +ARNHOLM +Kaj vi vidis neniun similecon? + +WANGEL +(eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, +kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antauxe parolis tiom pri tiu +simileco --. Mi vere ne scias, cxu mi estis kapabla rigardi lin sen +antauxjugxo. + +ARNHOLM +Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi +gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen? + +WANGEL +Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe +metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel +subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis +tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel +li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en +Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis +sxin gxuste en tiu sama monato. + +ARNHOLM +Gxi do ne faris, cxu? + +WANGEL +Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive +okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta +ekscitigxo en sxi -- + +ARNHOLM +Tamen ja --! + +WANGEL +Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la +cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis. + +ARNHOLM +Do signo kontraux signo. + +WANGEL +(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo! +Ne vidi iun ajn rimedon --! + +ARNHOLM +Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke +sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si? + +WANGEL +Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux _tion_ al sxi? +Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas. + +ARNHOLM +Ecx ne tion? + +WANGEL +Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas. + +ARNHOLM +Hm, -- cxu? + +WANGEL +Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu +tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas +translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas +_iometa_ sxanco foje edzinigi ilin. + +ARNHOLM +Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri _tio_? + +WANGEL +Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri _tio_! Sed jen -- +aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara +Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj +akvo! + +ARNHOLM +Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) +Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo +kaj elrigardas.) + +WANGEL +(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur +ion scius. + +(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.) + +ELLIDA +(rapide al _Wangel_) Ne eliru cxi-matene! + +WANGEL +Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu +proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon? + +ELLIDA +(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) +Bonan matenon. + +ARNHOLM +Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime? + +ELLIDA +Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaux. Sed bonvolu eksidi por +momento? + +ARNHOLM +Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la +knabinetoj veni al ili en la gxardeno. + +ELLIDA +Jes, Dio scias cxu vi renkontos ilin en la gxardeno. Mi neniam scias +kie ili iradas. + +WANGEL +Ho jes, ili tenas sin apud la lageto. + +ARNHOLM +Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la +verandon kaj elen en la gxardenon dekstren.) + +ELLIDA +Kioma horo estas, Wangel? + +WANGEL +(rigardas sian horlogxon) Iomete post la dekunua. + +ELLIDA +Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaux la dekdua cxi-nokte +venos la vaporsxipo. Ho, se mi tion estus trapasinta! + +WANGEL +(proksimigxas al sxi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi +vin. + +ELLIDA +Pri kiu do? + +WANGEL +Hieraux vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la +lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaux vi. + +ELLIDA +Jes, mi faris. Kredu min. + +WANGEL +Nu, sed kiel vi lin vidis? + +ELLIDA +Kiel mi vidis lin? + +WANGEL +Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis +lin? + +ELLIDA +Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas. + +WANGEL +Cxu li ankaux tiel aspektis en via imago? + +ELLIDA +Jes, li ja faris. + +WANGEL +Gxuste tiel, kiel vi hieraux vidis lin en la realajxo? + +ELLIDA +Jes, gxuste tiel. + +WANGEL +Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin? + +WANGEL +(ekmire) Mi ne faris, cxu? + +WANGEL +Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas. + +ELLIDA +(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Cxu ne sxajnas strange por +vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin! + +WANGEL +Estas nur la okuloj, vi diris -- + +ELLIDA +Ho jes, -- la okuloj! La okuloj! + +WANGEL +Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li cxiam montris sin +kia li estis, kiam vi disigxis. Tie antaux dek jaroj. + +ELLIDA +Cxu mi diris? + +WANGEL +Jes. + +ELLIDA +Do li tiel aspektis preskaux kiel nun. + +WANGEL +Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauxhieraux survoje hejmen. +Antaux dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li +ankaux estis. Kaj la brocxo kun perlo --? Gxin la viro ne portis +hieraux. + +ELLIDA +Ne, li gxin ne portis. + +WANGEL +(rigardas sxin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aux -- eble vi +ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur +la "Krutdeklivo"? + +ELLIDA +(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- +hodiaux mi ne kapablas. Cxu ne estas strange? + +WANGEL +Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajxo montris sin antaux vi. +Gxi superombras la antauxan, -- tiel ke vi gxin ne plu povas vidi. + +ELLIDA +Cxu tiel, Wangel? + +WANGEL +Jes. Kaj gxi ankaux superombras viajn malsanajn imagajxojn. Tial +estas bone, ke la realajxo venis. + +ELLIDA +Bone! Vi diras bone, cxu? + +WANGEL +Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin. + +ELLIDA +(eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi cxe mi. Mi devas diri al +vi cxiujn miajn pensojn. + +WANGEL +Jes, faru, kara Ellida. + +(Li eksidas sur segxon aliflanke de la tablo.) + +ELLIDA +Vere estis malfelicxo -- por ni ambaux -- ke gxuste ni du kunigxis. + +WANGEL +(miras) Kion vi diras! + +ELLIDA +Ho jes. Estis. Estas ja ankaux kompreneble. Ne povus farigxi io alia +ol malfelicxo. Ne laux la maniero laux kiu ni trovis unu la alian. + +WANGEL +Kio do mankis en la maniero, -- + +ELLIDA +Auxskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas cxi tie +mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia! + +WANGEL +Cxu ni faras! Mensogas, vi diras! + +ELLIDA +Jes, ni faras. Aux ni tamen kasxas la veron. Cxar la vero -- la pura +klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj acxetis +min. + +WANGEL +Acxetis --! -- Acxetis -- vi diras! + +ELLIDA +Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis +min al vi. + +WANGEL +(rigardas sxin en doloro) Ellida, -- cxu vi vere havas koron paroli +tiel? + +ELLIDA +Sed cxu vere estas alia nomo por gxi! Vi ne plu eltenis la videcon en +via domo. Vi cxirkauxrigardis por nova edzino -- + +WANGEL +Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida. + +ELLIDA +Eble ankaux tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis cxu mi +tauxgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun +mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve -- + +WANGEL +Nu, nomu tion kiel placxas al vi. + +ELLIDA +Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. +Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min +mian vivon. + +WANGEL +Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al +vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi +povis nomi la mian. + +ELLIDA +Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn +prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran +laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco +-- kaj laux propra elekto! + +WANGEL +(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis +tute senvaloraj por vi? + +ELLIDA +Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo +povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. + +WANGEL +(rigardas sxin) Ne -- en libereco! + +ELLIDA +Ne. Mi ne libervole iris kun vi. + +WANGEL +(mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux. + +ELLIDA +En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi +nun vidas klare. + +WANGEL +Kion vi vidas? + +ELLIDA +Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. + +WANGEL +(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas +geedzeco. + +ELLIDA +Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen) +La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. + +WANGEL +La unua? Kiun unuan vi aludas? + +ELLIDA +La mian -- kun _li_. + +WANGEL +(rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas! + +ELLIDA +Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni +mem. + +WANGEL +Ne, ne! Sed kio sekve? + +ELLIDA +Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same +deviga kiel geedzigxo. + +WANGEL +Sed je Dio --! + +ELLIDA +(ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel! + +WANGEL +Ellida --! Ellida --! + +ELLIDA +Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne +post la maniero laux kiu ni kunigxis. + +WANGEL +(en regata doloro) Al tio do venis inter ni. + +ELLIDA +Devis veni. Ne povus alimaniere. + +WANGEL +(rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. +Neniam, -- neniam tute posedis vin. + +ELLIDA +Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore +kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. + +WANGEL +Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi +deziras? + +ELLIDA +Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. +Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas +ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. + +WANGEL +(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. + +ELLIDA +(vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon! + +WANGEL +Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux +ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi? + +ELLIDA +Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, +Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al +mi mian plenan liberecon! + +WANGEL +Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu +decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem +tempon por pripensi, kion vi faros! + +ELLIDA +Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian +liberecon tiun cxi tagon! + +WANGEL +Kial gxuste hodiaux? + +ELLIDA +Jes, -- cxar li ja venos cxi-nokte. + +WANGEL +(skuigxas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio cxi? + +ELLIDA +Mi volas stari antaux li en plena libereco. + +WANGEL +Kaj kion -- kion vi intencas poste fari? + +ELLIDA +Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne +ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Cxar tiaokaze ne +estus decido. + +WANGEL +Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu cxi afero! + +ELLIDA +Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaux flankoj. Mi +devas havi la eblecon lasi lin forvojagxi sola --. Aux -- sekvi lin. + +WANGEL +Cxu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton +en liajn manojn! + +ELLIDA +Sed cxu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- +tiel senpere. + +WANGEL +Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaux ne konas! + +ELLIDA +Ho, sed vin mi ja eble konis ecx pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis +vin. + +WANGEL +Tiam vi almenaux sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? +Pripensu do! Kion vi scias pri tio cxi? Ecx nenion vi scias. Ecx ne +kiu li estas -- aux kio li estas. + +ELLIDA +(rigardas antauxen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la terurajxo. + +WANGEL +Jes, certe terurajxo -- + +ELLIDA +Tial sxajnas al mi, ke mi kvazaux _devas_ tirigxi en gxin. + +WANGEL +(rigardas sxin) Cxar aspektas por vi kiel io terura? + +ELLIDA +Jes, gxuste tial. + +WANGEL +(pli proksime) Auxskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio +terura? + +ELLIDA +(pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas. + +WANGEL +Ankaux allogas? + +ELLIDA +Precipe allogas, -- mi sentas. + +WANGEL +(malrapide) Vi parencas al la maro. + +ELLIDA +Al gxi parencas ankaux la terurajxo. + +WANGEL +Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe. + +ELLIDA +Cxu sxajnas al vi, Wangel? + +WANGEL +Efektive mi vin neniam konis. Neniam gxis la fundo. Mi nun komencas +kompreni. + +ELLIDA +Tial vi liberigu min! Liberigu min el cxiu rilato al vi kaj al la +via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni +povos disigxi en kompreno -- kaj libervole. + +WANGEL +(peze) Eble estas pli bone por ambaux -- se ni disigxu. -- Sed mi +tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La +loganta, -- tio estas la plej forta en vi. + +ELLIDA +Cxu tiel? + +WANGEL +Lasu nin fini cxi tiun tagon sagxe. Kun plene trankvila animo. Mi ne +_kuragxas_ liberigi vin hodiaux. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, +Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin. + +ELLIDA +Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aux potenco de ekstere, +kiu minacas min. La terurajxo kusxas pli profunde, Wangel! La +terurajxo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion +povas do vi pri tiu fari? + +WANGEL +Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontrauxbatali. + +ELLIDA +Jes, -- se mi _volus_ kontrauxbatali. + +WANGEL +Cxu vi do ne volas? + +ELLIDA +Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias! + +WANGEL +Cxi-nokte cxio estos decidata, kara Ellida -- + +ELLIDA +(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta +vivo! + +WANGEL +-- kaj morgaux -- + +ELLIDA +Jes, morgaux! Eble mia gxusta estonto tiam estos perdita! + +WANGEL +Via gxusta --? + +ELLIDA +Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- +ankaux por li. + +WANGEL +(mallauxte, kaptas sxian manartikon) Ellida, -- cxu vi amas tiun +fremdan viron? + +ELLIDA +Cxu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la +terurajxo kaj ke -- + +WANGEL +-- kaj ke? + +ELLIDA +(liberigas sin) -- kaj ke estas cxe li, ke mi apartenas. + +WANGEL +(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton. + +ELLIDA +Kaj kiun helpon havas vi kontraux tion cxi? Kiun konsilon havas vi +por mi? + +WANGEL +(rigardas sxin instige) Morgaux, -- tiam li estos forvojagxinta. +Tiam la malfelicxo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta +liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida. + +ELLIDA +Ho, Wangel --! Morgaux -- tiam ja estos tro malfrue --! + +WANGEL +(rigardas al la gxardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaux +indulgu ilin -- gxis plue. + +(_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la +gxardeno. _Lyngstrand_ adiauxas tie malsupre kaj eliras maldekstren. +La aliaj venas en la cxambron.) + +ARNHOLM +Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn -- + +HILDE +Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj -- + +BOLETTE +Ne, diru nenion! + +WANGEL +Ankaux ni du faris planojn. + +ARNHOLM +Cxu, -- vere? + +WANGEL +Morgaux Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo. + +BOLETTE +Foriros --? + +ARNHOLM +Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel. + +WANGEL +Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. + +HILDE +(eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? + +ELLIDA +(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? + +HILDE +(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru +do! + +BOLETTE +(ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al +Skjoldvik! + +WANGEL +Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- + +BOLETTE +Kaj al ni --? + +WANGEL +Mi ankaux faros viziton -- + +BOLETTE +-- foje, jes! + +WANGEL +Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pasxas sur la planko.) + +ARNHOLM +(flustras) Ni priparolos poste, Bolette. + +(Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) + +ELLIDA +(duonlauxte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis +freneze! + +BOLETTE +Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? + +ELLIDA +Postsoifadis? + +BOLETTE +Ekde vi venis en la domon? + +ELLIDA +Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? + +BOLETTE +Unu solan aman vorton de vi. + +ELLIDA +Ah --! Cxu estus tasko por mi _cxi tie_! + +(Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas +antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.) + +(_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauxen en flustra kunparolo.) + +(_Bolette_ iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi +malfermas la pordon.) + +BOLETTE +Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi -- + +WANGEL +(kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, +cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun +"la sinjorino el la maro". + +(Ili iras al la pordo dekstre.) + + + + +KVINA AKTO + + +(La plej fora parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_ apud la +karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) + +(_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pusxas sin +per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.) + +HILDE +Jen ni povas facile salti teren! + +ARNHOLM +Ne, ne, ne faru! + +LYNGSTRAND +Mi ne povas salti, frauxlino. + +HILDE +Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti? + +ARNHOLM +Prefere ne. + +BOLETTE +Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo. + +(Ili pusxas stange dekstren.) + +(Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante +muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas +sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de +ekstere.) + +BALLESTED +Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporsxipo. Cxar estas +la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon, +vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi +ne povas auxdi kion vi diras! + +(_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de +doktoro _Wangel_.) + +WANGEL +Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan +tempon. + +ELLIDA +Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. + +BALLESTED +(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan +vesperon, sinjorino! + +WANGEL +(rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte? + +BALLESTED +Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj +okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo. + +ELLIDA +La anglo! Cxu gxi jam vidigxas? + +BALLESTED +Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi +povas veni antaux ol ni atentas. + +ELLIDA +Jes, -- gxuste tiel estas. + +WANGEL +(duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam +plu revenos. + +BALLESTED +Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru +honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo. +Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio. + +ELLIDA +Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes. + +BALLESTED +Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum +semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, +komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi +sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas. + +(Li salutas kaj foriras maldekstren.) + +ELLIDA +(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi +ekscita duona horo antaux la decido. + +WANGEL +Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? + +ELLIDA +Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru +mian elekton. + +WANGEL +Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne +permesas al vi. + +ELLIDA +La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos +malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel +elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo. +Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- +elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne +povos malhelpi. + +WANGEL +Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. + +ELLIDA +Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio, +kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, +Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi +aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojagxos, -- _se_ mi do +forvojagxos, aux kun li cxi-nokte -- aux morgaux al Skjoldvik, mi ecx +ne havas sxlosilon por redoni, -- ecx ne sciigon por postlasi, nek +pri unu aux pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. +Tiel tute ekster cxio mi estis de la unua momento. + +WANGEL +Vi ja mem volis. + +ELLIDA +Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis cxion +tiel farigxi, kiel mi gxin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- +kaj neniu alia, -- kiu volis havi cxion tiel. + +WANGEL +Mi intencis arangxi cxion plej bone por vi. + +ELLIDA +Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengxo en tio. Io kio +vengxas sin. Cxar nun trovigxas cxi tie neniu liganta forto, -- neniu +apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia +kuna interna posedo. + +WANGEL +Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaux rericevos vian +liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon. + +ELLIDA +Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo +erarvojigxis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la +manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- cxi-nokte -- post duona +horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min +senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- +la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, +veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne +_povas_ rezigni. Ne libere! + +WANGEL +Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaux via kuracisto -- +prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo. + +ELLIDA +Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas +momentoj, kiam sxajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauxri intime +cxe vi -- kaj provi spiti cxiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed +ecx tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas! + +WANGEL +Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune. + +ELLIDA +Mi volus. Sed mi ne kuragxas. Cxar li ja diris, ke mi atendu lin cxi +tie. + +WANGEL +Venu. Vi ankoraux havas bonan tempon. + +ELLIDA +Jes, cxu vi opinias? + +WANGEL +Suficxan tempon, mi diras. + +ELLIDA +Do ni iomete promenadu. + +(Ili eliras antauxe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ +antauxen apud la supra bordo de la lageto.) + +BOLETTE +(rimarkas la forirantojn) Jen vidu --! + +ARNHOLM +(mallauxte) Tsx, -- lasu ilin foriri. + +BOLETTE +Cxu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn? + +ARNHOLM +Cxu vi ion rimarkis? + +BOLETTE +Cxu mi rimarkis! + +ARNHOLM +Ion aparte? + +BOLETTE +Ho jes. Plurajn okazajxojn. Cxu vi ne? + +ARNHOLM +Ho, mi ne gxuste scias -- + +BOLETTE +Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli. + +ARNHOLM +Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagxeton. + +BOLETTE +Cxu? + +ARNHOLM +Jes, cxu ne estus bone por cxiuj, ke sxi povu foje elveni? + +BOLETTE +Se morgaux sxi translogxigxos al Skjoldvik, sxi certe neniam revenos +al ni. + +ARNHOLM +Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas? + +BOLETTE +Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- sxi neniam +revenos. Almenaux ne dum mi kaj Hilde estas en la domo. + +HILDE +Ankaux Hilde? + +BOLETTE +Nu, kun Hilde eblus. Cxar sxi ja ankoraux estas nur infano. Kaj funde +sxi adoras sxin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. +Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agxa ol oni mem -- + +ARNHOLM +Kara Bolette, -- por vi eble dauxrus nur mallonga tempo gxis vi +elvenus. + +BOLETTE +(vigle) Cxu vere! Vi do parolis kun patro? + +ARNHOLM +Ankaux tio, jes. + +BOLETTE +Nu, -- kaj kion li diris! + +ARNHOLM +Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj cxi tiujn +tagojn -- + +BOLETTE +Jes, jes, la samon mi ja antauxe diris. + +ARNHOLM +Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li. + +BOLETTE +Neniun --! + +ARNHOLM +Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por +li. + +BOLETTE +(riprocxe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante. + +ARNHOLM +Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- cxu vi +deziras elveni aux ne. + +BOLETTE +Kio dependas de mi mem, vi aludas? + +ARNHOLM +Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje sxatas. Partoprenos +en cxio, kion vi sopiras cxi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj +kondicxoj, Bolette. Kion vi al tio diras? + +BOLETTE +(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio +cxi. Cxar patro nek volas, nek povas, do --. Cxar mi ja ne havas iun +alian en la tuta mondo al kiu min turni. + +ARNHOLM +Cxu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via +antauxa instruisto? + +BOLETTE +De vi, Arnholm! Cxu vi volus --? + +ARNHOLM +Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. +-- Cxu vi aprobas? Cx u? Cxu vi akceptas? + +BOLETTE +Cxu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion +profunde! Cxion kio staris antaux mi kiel la granda, felicxiga +neebleco --! + +ARNHOLM +Jes, tio povos nun farigxi realajxo por vi. Se vi mem volas. + +BOLETTE +Kaj al tiu nedirebla felicxo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru +cxu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo? + +ARNHOLM +De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn. + +BOLETTE +(kaptas liajn manojn) Jes, preskaux sxajnas al mi, ke mi povas! Mi +ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj +plori pro gxojo! Pro felicxo! Ho, -- cxu povos mi tamen vere vivi. Mi +komencis timi, ke la vivo preterirus min. + +ARNHOLM +Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi +tute sincere -- cxu estas io -- io, kio ligas vin cxi tie? + +BOLETTE +Ligas min? Ne, nenio. + +ARNHOLM +Nenio ajn? + +BOLETTE +Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj +ankaux Hilde. Sed -- + +ARNHOLM +Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaux +iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de +tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? +Neniu rilato? + +BOLETTE +Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojagxi kien ajn. + +ARNHOLM +Jes, cxar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojagxi kun mi. + +BOLETTE +(manfrapas) Ho Dio en la cxielo, -- kia felicxo por pripensi! + +ARNHOLM +Cxar mi esperas, ke vi plene fidas min? + +BOLETTE +Jes, efektive! + +ARNHOLM +Kaj vi kuragxas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en +miajn manojn, Bolette? Cxu ne? Vi kuragxas? + +BOLETTE +Ho jes, certe! Kial ne? Cxu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia +maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas. + +ARNHOLM +Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- +vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun +demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo? + +BOLETTE +(retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras! + +ARNHOLM +Por la vivo, Bolette. Cxu vi volas farigxi mia edzino. + +BOLETTE +(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas! + +ARNHOLM +Cxu tute ne eblus por vi, ke --? + +BOLETTE +Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! +(rigardas lin) Aux --. Tamen --. Cxu estis tiel vi intencis -- kiam +vi proponis fari tiom por mi? + +ARNHOLM +Auxskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte. + +BOLETTE +Ho, kiel tiajxo -- de vi, -- kiel gxi ne povus -- surprizi min! + +ARNHOLM +Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun cxi +vojagxon pro vi. + +BOLETTE +Vi venis cxi tien pro -- pro mi! + +ARNHOLM +Jes, mi faris, Bolette. Cxi-printempe mi ricevis leteron de via +patro. Kaj en gxi estas dirajxo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi +dauxre havis vian antauxan instruiston en -- en iom pli ol amika +memoro. + +BOLETTE +Kiel patro povis skribi tiajxon! + +ARNHOLM +Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptigxis en la imago, ke cxi +tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu +min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, +ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aux +imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema +inklino al vi. Sxajnis al mi, ke mi devis vojagxi al vi. Revidi vin. +Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi +portis por mi. + +BOLETTE +Sed cxar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno! + +ARNHOLM +Ne aliigxas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi gxin portas en mi, +-- restos cxiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la +miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas. + +BOLETTE +Neniam mi imagis, ke tiajxo okazu. + +ARNHOLM +Sed cxar nun montrigxas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Cxu +vi povis decidigi vin, -- nu, farigxi mia edzino? + +BOLETTE +Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia +instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi. + +ARNHOLM +Nu ja, -- cxar sxajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la +rilato restos nesxangxita, kara Bolette. + +BOLETTE +Kiel, vi pensas? + +ARNHOLM +Kompreneble mi tamen restas cxe mia propono. Mi prizorgos, ke vi +elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi sxatas. Vivi en +sekuraj, sendependaj kondicxoj. Vian postan estontecon mi ankaux +sekurigos, Bolette. Cxar en mi vi cxiam havos bonan, fidelan, +fidindan amikon. Pri tio estu certa! + +BOLETTE +Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- cxio farigxis ja nun tute neebla. + +ARNHOLM +Cxu ankaux tio neeblas? + +BOLETTE +Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la +respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke +nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos +mi akcepti de vi. Neniam post tio cxi! + +ARNHOLM +Vi do preferas sidi cxi-hejme lasante la vivon preterpasi vin? + +BOLETTE +Ho, dolorigas pripensi! + +ARNHOLM +Cxu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri cxio, kion +laux vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj +tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette. + +BOLETTE +Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm. + +ARNHOLM +Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa +kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun +vi -- eble -- ankaux ne amas. + +BOLETTE +Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed +tamen --! Aux eble tamen --? + +ARNHOLM +(rapide) Nu! + +BOLETTE +(rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --. + +ARNHOLM +Kio, Bolette! + +BOLETTE +Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis. + +ARNHOLM +Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus +permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko? + +BOLETTE +Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro +Arnholm, -- do prefere prenu min. + +ARNHOLM +Bolette! Vi tamen volas! + +BOLETTE +Jes, -- mi opinias -- ke mi volas. + +ARNHOLM +Vi do tamen volas farigxi mia edzino! + +BOLETTE +Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min. + +ARNHOLM +Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, +Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas +min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni +gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj! + +BOLETTE +Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi +promesis al mi. + +ARNHOLM +Jen al kio mi restas. + +BOLETTE +Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas. + +ARNHOLM +Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan +jaron en la lernejo --. + +BOLETTE +(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni +en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne +antauxtimi pro la stulta enspezo --. + +ARNHOLM +Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara +Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Cxu? + +BOLETTE +Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere. + +ARNHOLM +(metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece +kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj +intime ni du kunvivu, Bolette! + +BOLETTE +Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos. +(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru! + +ARNHOLM +Kio estas, kara? + +BOLETTE +Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie. + +ARNHOLM +Via patro --? + +BOLETTE +Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde. + +ARNHOLM +Nu, Lyngstrand. Kio estas al li? + +BOLETTE +Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas. + +ARNHOLM +Jes, se ne estas nura imagajxo. + +BOLETTE +Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble +la pli bona por li. + +ARNHOLM +Kara, kiel _tio_ estus la pli bona? + +BOLETTE +Jes, cxar -- certe nenio farigxos el lia arto. -- Ni foriru antaux ol +ili venos. + +ARNHOLM +Kore bonvole, mia kara Bolette. + +(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.) + +HILDE +Hej, -- hej! Cxu la gesinjoroj ne volas atendi nin? + +ARNHOLM +Bolette kaj mi prefere iros iom antauxe. + +(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.) + +LYNGSTRAND +(ridas silente) Estas tre amuze cxi tie nuntempe. Cxiuj iras ja +duope. Cxiam duope. + +HILDE +(postrigardas ilin) Mi jxurus, ke li petadas sxian manon. + +LYNGSTRAND +Cxu? Cxu vi ion tian rimarkis? + +HILDE +Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn. + +LYNGSTRAND +Sed frauxlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas. + +HILDE +Ne. Cxar sxi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj sxi ankaux +kredas, ke li baldaux farigxos kalva. + +LYNGSTRAND +Nu, ne estas sole pro _tio_. Sxi tamen ne volus akcepti lin. + +HILDE +Kiel vi povas tion scii? + +LYNGSTRAND +Jes, cxar estas aliulo, al kiu sxi promesis pensi. + +HILDE +Nur pensi? + +LYNGSTRAND +Dum li estas for, jes. + +HILDE +Ho, do eble estas vi mem, pri kiu sxi pensadu! + +LYNGSTRAND +Povus esti. + +HILDE +Cxu sxi promesis al vi? + +LYNGSTRAND +Jes, imagu, -- sxi promesis! Sed vi ne devas diri al sxi, ke vi +scias. + +HILDE +Ho, Dio gardu mian busxon. Mi estos muta kiel la tombo. + +LYNGSTRAND +Mi trovas, ke estas vere afable de sxi. + +HILDE +Kaj kiam vi revenos hejmen, -- cxu vi volas fiancxinigi sxin? Kaj +poste vin edzigi al sxi? + +LYNGSTRAND +Ne, tio ne bone konvenus. Cxar mi ja ne kuragxas pensi pri tiajxo la +unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, sxi estos ja tro +maljuna por mi, mi pensas. + +HILDE +Sed vi tamen volas, ke sxi restadas cxi tie pensante pri vi? + +LYNGSTRAND +Jes, cxar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj +sxi povas ja facile tion fari, sxi, kiu mem ne havas veran +vivotaskon. -- Sed gxentila de sxi tio ja tamen estas. + +HILDE +Cxu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artajxo, kiam vi +scias, ke Bolette sidas cxi tie pensante pri vi? + +LYNGSTRAND +Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta +virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --. +Jes, mi ne vere scias kiel nomi gxin. + +HILDE +Vi eble pensas -- ekscita? + +LYNGSTRAND +Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi sercxis. Aux io tia. +(rigardas sxin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, frauxlino +Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi +havos proksimume la saman agxon kiel via fratino nun. Eble vi tiam +ankaux aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos +la saman animon, kian sxi nun havas. Ke vi tiam estos farigxinta +kvazaux sxi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli. + +HILDE +Cxu vi tion dezirus? + +LYNGSTRAND +Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu cxi somero -- +mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Gxuste tia kia vi estas. + +HILDE +Vi sxatas min pli bone tia, cxu? + +LYNGSTRAND +Jes, mi tre sxatas vin tia. + +HILDE +Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- cxu vi sxatas, ke mi cxiam iras +hele somervestita? + +LYNGSTRAND +Jes, tion mi vere sxatas. + +HILDE +Cxu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi? + +LYNGSTRAND +Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laux mia gusto. + +HILDE +Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laux vi mi aperus en +nigra koloro? + +LYNGSTRAND +En nigra, frauxlino Hilde? + +HILDE +Jes, tute en nigra. Cxu vi trovas, ke mi aperus bela en gxi? + +LYNGSTRAND +Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaux en +nigra. Gxuste vi kun via aspekto. + +HILDE +(rigardas antauxen) En nigra gxis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- +Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra sxalo malantauxen. + +LYNGSTRAND +Se vi tiel vestus vin, frauxlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- +kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon. + +HILDE +Aux junan, funebrantan fiancxinon. + +LYNGSTRAND +Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin +tiel? + +HILDE +Mi ne scias. Sed sxajnas al mi ekscite. + +LYNGSTRAND +Ekscite? + +HILDE +Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_! + +LYNGSTRAND +(rigardas tien) La granda angla vaporsxipo! Kaj tute cxe la kajo! + +(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antauxen apud la lageto.) + +WANGEL +Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! +(vidas la aliajn) Nu, vi du estas cxi tie? Cxu ne, sinjoro +Lyngstrand, -- gxi ankoraux ne estas en vido? + +LYNGSTRAND +La granda anglo? + +WANGEL +Jes! + +LYNGSTRAND +(montras) Jen gxi kusxas, sinjoro doktoro. + +ELLIDA +Ah --! Mi ja sciis. + +WANGEL +Jam venis! + +LYNGSTRAND +Kvazaux sxtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue. + +WANGEL +Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas +auxskulti la muzikon. + +LYNGSTRAND +Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro. + +WANGEL +Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos. + +HILDE +(flustras al _Lyngstrand_) Ankaux tiuj du iras duope. + +(Sxi kaj _Lyngstrand_ iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko +auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.) + +ELLIDA +Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas. + +WANGEL +Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola. + +ELLIDA +Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas +lin, Wangel! + +(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la +barilo.) + +LA FREMDULO +(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida. + +ELLIDA +Jes, jes, jes, -- la horo venis. + +LA FREMDULO +Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne? + +WANGEL +Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas. + +LA FREMDULO +Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj +valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe. +Ankaux por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas +vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani? + +ELLIDA +(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel! + +(Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.) + +LA FREMDULO +Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne. + +ELLIDA +(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu +resxangxi! + +LA FREMDULO +Neniam! Post duona horo estos tro malfrue. + +ELLIDA +(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min +al vi? + +LA FREMDULO +Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia? + +ELLIDA +Pro tiu promeso, cxu? + +LA FREMDULO +La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi +tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_. + +ELLIDA +(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue? + +WANGEL +Ellida! + +ELLIDA +(ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la +nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola! + +(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.) + +ELLIDA +(kasxas sin malantaux _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas? + +LA FREMDULO +Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas. + +WANGEL +(pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti +por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros +vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- cxu vi tiam +scias al kio vi riskigos vin? + +ELLIDA +Ne, ne, Wangel! Ne tion! + +LA FREMDULO +Kion vi volas fari al mi? + +WANGEL +Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi +sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik. + +ELLIDA +Ho, Wangel, -- kiel povas vi --! + +LA FREMDULO +Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la +brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi. + +ELLIDA +(jxetas sin antaux _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min! + +LA FREMDULO +Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar +mi volas vivi kaj morti kiel libera homo. + +ELLIDA +(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li +auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon +kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn +pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne +povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- +por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi! + +WANGEL +(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas +for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la +neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron. + +ELLIDA +Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super +mi! + +WANGEL +Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun +alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi. +-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco. + +ELLIDA +(momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion +vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro! + +WANGEL +Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas. + +ELLIDA +Kaj cxu vi _povas_? Cxu vi povas permesi ke tio _okazu_! + +WANGEL +Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde. + +ELLIDA +(mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis +al vi! + +WANGEL +Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo. + +ELLIDA +(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis! + +WANGEL +Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas +komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via +gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar +nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida. + +ELLIDA +(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al _Wangel_) +Libere kaj -- sub respondeco! Ankaux sub respondeco? -- Estas +transformo en tio cxi! + +(La sxipfajfilo denove auxdigxas.) + +LA FREMDULO +Cxu vi auxdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do! + +ELLIDA +(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta vocxo:) +Neniam mi sekvos vin post tio cxi! + +LA FREMDULO +Vi ne sekvos! + +ELLIDA +(krocxas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio +cxi! + +WANGEL +Ellida, -- Ellida! + +LA FREMDULO +Do finite? + +ELLIDA +Jes! Finite por cxiam! + +LA FREMDULO +Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo. + +ELLIDA +Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- +kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj +vi min ne plu logas. + +LA FREMDULO +Adiaux, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne +estas pli ol -- trapasinta sxippereo en mia vivo. + +(Li eliras maldekstren.) + +WANGEL +(rigardas sxin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro. +Gxi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kauxzis la transformon? + +ELLIDA +Ho, cxu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo +_devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco. + +WANGEL +Kaj la nekonateco, -- gxi ne logas vin pli? + +ELLIDA +Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en gxin, -- iri en gxin, -- +se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaux povis +rezigni. + +WANGEL +Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en +bildoj -- kaj en videblaj aperajxoj. Via sopiro kaj aspiro al la +maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de +vekigxanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia. + +ELLIDA +Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por +mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuragxis _uzi_ la gxustan rimedon -- la +_solan_, kiu povis helpi min. + +WANGEL +Jes, -- en la ekstrema peno kaj dangxero ni kuracistoj kuragxas +multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida? + +ELLIDA +Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Cxar +nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco. + +WANGEL +(rigardas sxin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos +vivi tute unu por la alia -- + +ELLIDA +-- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaux miaj. + +WANGEL +Jes, cxu ne, vi kara! + +ELLIDA +-- kaj por niaj du infanoj, Wangel! + +WANGEL +_Niaj_ vi nomas ilin! + +ELLIDA +Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni. + +WANGEL +Niaj --! (kisas gxoje kaj rapide sxiajn manojn) Ho, -- senfinan +dankon pro tiu vorto! + +(_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de +maldekstre en la gxardenon.) + +(Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere +sur la vojeto.) + +HILDE +(duonlauxte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefiancxigxinte sxi +kaj patro aspektas! + +BALLESTED +(kiu auxdis sxian eldiron) Estas somera tempo, frauxlineto. + +ARNHOLM +(rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojagxas. + +BOLETTE +(iras al la barilo) De cxi tie oni povas plej bone vidi gxin. + +LYNGSTRAND +La lasta vojagxo cxi-jare. + +BALLESTED +Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas +malgxojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaux perdos vin por +ioma tempo. Morgaux vi ja translogxigxos al Skjoldvik, mi auxdas. + +WANGEL +Ne, -- ne okazos. Cxar cxi-nokte ni du redecidis. + +ARNHOLM +(rigardas ilin alterne) Ah, -- vere! + +BOLETTE +(venas antauxen) Patro, -- cxu estas vero! + +HILDE +(proksimigxas al _Ellida_) Cxu vi tamen restos cxe ni! + +ELLIDA +Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min. + +HILDE +(luktante inter ploro kaj gxojo) Ho! -- imagu -- cxu mi volas --! + +ARNHOLM +(al _Ellida_) Sed tio cxi estas ja vera surprizo --! + +ELLIDA +(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Cxu vi memoras, +-- ni parolis pri tio hieraux? Kiam oni farigxis surtera estajxo, -- +oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaux ne al la +mara vivo. + +BALLESTED +Sed estas ja gxuste kiel pri mia mara virino! + +ELLIDA +Proksimume, jes. + +BALLESTED +Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- sxi mortos_. La homoj, +kontrauxe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi +certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi! + +ELLIDA +Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested. + +WANGEL +Kaj sub respondeco, kara Ellida. + +ELLIDA +(rapide, etendas al li la manon) Gxuste _tiel_ estas. + +(La granda vaporsxipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko +auxdigxas pli proksime sur la tero.) + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + +***** This file should be named 19182.txt or 19182.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19182.zip b/19182.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..55cf7f2 --- /dev/null +++ b/19182.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..a55ce05 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #19182 (https://www.gutenberg.org/ebooks/19182) |
