summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/18836-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '18836-0.txt')
-rw-r--r--18836-0.txt1790
1 files changed, 1790 insertions, 0 deletions
diff --git a/18836-0.txt b/18836-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..1124cfc
--- /dev/null
+++ b/18836-0.txt
@@ -0,0 +1,1790 @@
+The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Aliaj Tempoj
+
+Author: Edith Wharton
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+
+
+ EDITH WHARTON
+ (ĉ.1861-1937)
+
+
+ ALIAJ TEMPOJ
+
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+
+ 1999
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+
+ EDITH WHARTON
+ "ALIAJ TEMPOJ"
+ Unua Eldono: Februaro 1999
+
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "AUTRES TEMPS"
+
+
+
+
+ ALIAJ TEMPOJ
+
+
+S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis
+transakve, retiriĝis kaŭre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis
+aŭskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antaŭenirantan
+peladon de la helicoj.
+
+Komence, ŝi survojiĝis sufiĉe trankvile—en sinteno kiun ŝi nomis
+"bonsenca"—sed la surmara semajno disponigis al ŝi tro da tempo por
+pripensi aferojn kaj lasis ŝin dum tro longa tempo en soleco kun la
+pasinteco.
+
+Kiam ŝi estis sola, ĉiam estis la pasinteco kiu altiris ŝian atenton.
+Ŝi ne kapablis sin distancigi de ĝi kaj ne plu deziris fari tion. Dum
+siaj longaj ekziljaroj ŝi sukcesis akordiĝi kun ĝi, lernis konsenti
+pri tio ke ĝi estos ĉiam tie, kolosa, obstrukca, ĝenpeza, pli granda
+kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, ĉiuokaze,
+ŝi certis pri ĝi, komprenis ĝin, scipovis ĝin pritrakti. Ŝi jam
+lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj ŝirmi ĝin same kiel oni agas pri
+suferanta samfamiliano.
+
+La eblo ke ŝi forgesu la pasintecon neniam bonŝancis sin prezenti al
+ŝi. Ĝi rigardis ŝin el la vizaĝo de ĉiu konato, ĝi aperis subite
+en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes,
+_tiu_ S-rino Lidkoto, ĉu vi ne scias?" Ĝi elstariĝis salte antaŭ
+ŝi en la unua surmara tago kiam, trans la manĝĉambro, ekde la tablo
+de la kapitano, ŝi vidis paŭzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino
+Bulĝero kaj blankiĝi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaŭ
+ĝi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Ĉu vi
+konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulĝeron?" kaj ŝi respondis ke ne,
+ŝi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu
+tago ekde kiam Ges-roj Bulĝero atingis sian Italian postenon. Ŝi
+tiel alkutimiĝis al tiuj frazoj ke ŝi ripetis ilin senĝene. Kaj la
+kapitano tuj ŝanĝis la temon.
+
+Ne, kutime ne ĝenis ŝin pripensi la pasintecon ĉar ŝi jam
+alkutimiĝis al ĝi kaj ĝin komprenis. Ĝi estis granda konkreta fakto
+staranta sur ŝia vojo kiun necesis ke ŝi ĉirkaŭiru ĉiun fojon kiam
+ŝi moviĝis en iu ajn direkto. Sed nun, laŭ la lumo de la malfeliĉa
+evento ŝin alvokinta el Italio—la subita neatendita anonco pri la
+eksedziĝo de ŝia filino kaj Horaco Purŝo kaj la reedziniĝo de
+tiu filino kun Vilburo Barklejo—la pasinteco, ŝia aparta mizera
+pasinteco, elstariĝis antaŭ ŝi kun akuzaj okuloj, fariĝis, laŭ
+ŝia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de
+la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon
+kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, ŝi tiom pacience ŝirmis kaj
+izolis.
+
+Jes, jen ĝi staris antaŭ ŝi dum la agititaj semajnoj post la alveno
+de la novaĵo—dum ŝia senfina vojaĝo el Hindio kie atingis ŝin la
+informletero de Leilino kaj la febra halto ĉe ŝia loĝejo de Florenco
+kie necesis ke ŝi paŭzu kaj amasigu siajn havaĵojn por komenci novan
+survojiĝon—jen ĝi staris mokridetante al ŝi kun nova malbonaŭguro
+ŝajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, ĉar mi estas ne
+nur via propra pasinteco sed ankaŭ la nuntempo de Leilino."
+
+Certe estis majstra tuŝo de tiuj ĉefironiistinoj de tondilo kaj
+ŝpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de
+la filino. S-rino Lidkoto ĉiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde
+malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaŭ ŝi povos
+roli kiel avertilo. Ŝi eĉ malkonsentis sin defendi, prezenti sian
+kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn
+cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu
+konkludojn povantajn efiki katastrofe sur ŝian propran vivon. Kaj nun
+okazis tiaĵo mem kaj S-rino Lidkoto imagis aŭdi la tutan Nov-Jorkon
+diri unuvoĉe: "Jes, Leilino faris la samaĵon kiun faris ŝia patrino.
+Kun tia ekzemplo ĉu oni rajtas esperi aliaĵon?"
+
+Tamen se ŝi estis ekzemplo, kompatindulino, ŝi estis aĉa ekzemplo.
+Ŝi estintus, laŭsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj
+patrinoj kiel stimuliloj. Ĉar kiel kuraĝintus ripeti eksperimenton
+tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de ŝia vivo de la dek ok
+pasintaj jaroj?
+
+Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio
+probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la
+malhela heredaĵo kiun ŝi donacis al sia filino. Leilino ne imitis ŝin
+konscie, ŝi nur "postsimilis" ŝin, estis projekciaĵo de ŝia propra
+forpasinta ribelado.
+
+S-rino Lidkoto bedaŭregis, en la komenco de la vojaĝo, ke la ŝipo
+"Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por
+ŝin alvenigi al ŝia malfeliĉa filino. Sed nun, kiam alproksimiĝis
+la momento de rerenkontiĝo, bonvole ŝi reĝirintus la boaton kaj
+revenfuĝintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke ŝi sentis
+sin malpreta por alfronti la estontecon ŝin atendantan en Nov-Jorko sed
+ankaŭ ke ŝi bezonis pli da tempo por aranĝi kion "Utopio" jam havigis
+al ŝi. La pasinteco estis jam sufiĉe malbona sed la nuna tempo kaj
+la estonteco estis pli malbonaj ĉar ili estis malpli kompreneblaj kaj
+ĉar, dum ŝi pli aĝiĝis, surprizoj kaj senkonsekvencoj ĝenis ŝin
+pli ol la plej malbonaj certaĵoj.
+
+Estis, ekzemple, S-rino Bulĝero. Laŭ la helo, aŭ anstataŭe la
+malhelo, de novaj okazintaĵoj, la vero povus esti ke S-rino Bulĝero
+ne intencis ŝin malagnoski, sed nur malsukcesis ŝin rekoni. S-rino
+Lidkoto konceptis tiun hipotezon aŭskultante la konversacion de la
+personoj sidantaj apud ŝi sur la ferdeko—du viglaj junaj virinoj
+portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn ĉapelojn kaj enkape la
+plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus
+al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi ĉu
+ili estas edzinoj aŭ fraŭlinoj, ĉu bonkondutaj aŭ malbonkondutaj,
+ĉu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj
+virinoj de ŝiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon
+pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laŭ la tradicioj de S-rino Lidkoto,
+devintus sugesti sekuran rangon en ĝi. Sed en la fluida stato de la
+aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj
+ĉapeloj—ke neniu scipovas antaŭscii kio estas okazonta poste?
+
+Ili ŝajnis, almenaŭ, frekventi aron da senokupaj kaj riĉegaj homoj
+estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel
+la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj
+kaj Matinoj kaj Mabelinoj ŝajnis esti baldaŭ malkaŝontaj konatajn
+familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies
+komencon S-rino Lidkoto ne aŭdis, proklamis kun impeta memfido: "Ĉu
+Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas."
+
+Ĉu povus temi pri _ŝia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto
+de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia
+interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj
+frazoj pendis super senfundaj fosaĵoj da konjektado kaj ili naskigis en
+sia perpleksigita aŭskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj
+intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.
+
+Ŝia malnova amiko Franklino Ido povintus informi ŝin eble. Sed jen
+estis la lasta tago de la vojaĝo kaj ŝi ne ankoraŭ estigis la
+kuraĝon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la ĝojo kiun ŝi
+spertis ekvidinte lian nomon sur la pasaĝerlisto kaj lian amikan
+barbhavan vizaĝon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado
+ĉe Ĉerburgo, ankoraŭ ŝi nenion diris al li krom en la momento de
+ilia renkontiĝo: "Kompreneble, mi iras ĉe Leilino."
+
+Ŝi diris nenion al Franklino Ido ĉar ĉiam ŝi hezitis instinkte enigi
+lin en sian intimularon. Ŝi certis ke li kompatas ŝin, pli kompatas
+ŝin eble ol iu ajn alia. Sed ĉiam li honoris ŝin plej altagrade
+malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis ŝin imagi
+ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri ŝi kaj parto de ŝia
+ĝojo pri lia amikeco kun ŝi konsistis el tio ke laŭŝajne tio estis
+ŝia ununura socia rilato ne dependanta de ŝia socia stato, la ununura
+rilato en kiu ŝi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia
+virino.
+
+Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimiĝis, ŝi komencis
+bedaŭri ne esti parolinta, almenaŭ ne esti pridemandinta lin pri la
+aludoj subaŭditaj de ŝi survoje. Li ne konis la du virinojn apud ŝi,
+li eĉ neniam bonŝancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulĝeron. Tamen li
+konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al
+ŝi eklegi por ne perei.
+
+En preskaŭ la sama momento kiam la penso trapasis ŝian menson, liaj
+kliniĝantaj ŝultroj kaj grizhara kapo reliefiĝis kontraŭ la lumo
+brileganta en la okcidento kaj li promenetis laŭ la malplena ferdeko
+kaj sin faligis en la ŝin apudantan seĝon.
+
+"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, ĉu mi rajtas supozi?"
+li demandis.
+
+Neniam antaŭe ŝi aŭdis iun eldiri la novan nomon de ŝia filino kaj
+eniris ŝian menson la subita penso ke ŝia amiko, kiu estis timida kaj
+malklaresprima, jam dum la tuta vojaĝo klopodis eldiri ĝin kaj finfine
+eligis ĝin pafritme antaŭ ŝi supozante ke se ne okazas nun la taŭga
+momento, ĝi okazos neniam.
+
+"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke ŝi—ke
+ili—estas ie ĉe _li_."
+
+"Ho, ĉe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, ĉu ne? Sed certe ŝi
+alvenos la urbon por vin renkonti."
+
+Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildiĝis ŝia propra
+malkomforto kaj subite, antaŭ ol scii kion ŝi intencas fari, ŝi
+ekhipotezis: "Povas esti ke ne plaĉas al ŝi intermiksiĝi kun homoj."
+
+Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksiĝis sur la malrapide fluantan
+akvon, turniĝis sur sia seĝo por rigardi sian kunulinon.
+
+"Kiu? Ĉu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
+
+S-rino Lidkoto ruĝiĝis ĝis sia senkoloriĝinta hararo kaj repaliĝis.
+"Necesis al _mi_ multe da tempo—por alkutimiĝi al ĝi," ŝi diris.
+
+Lia rigardo kompatiĝis milde, "Miaopinie, vi ekscios"—li paŭzis
+serĉante taŭgan vorton—"ke la situacio estas alia nun—nepre pli
+facila."
+
+"Jen pri kio mi scivolas—jam ekde nia survojiĝo." Nun ŝi
+nepre intencis paroli. Ŝi pliproksimiĝis, pro kio iliaj brakoj
+intertuŝiĝis kaj ŝi rajtis mallaŭtigi la voĉon ĝis nura murmurado.
+"Vi vidu, mi ĉion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio
+kaj Siamo por tiu longa vojaĝo min senigis je leteroj dum sinsekvaj
+semajnoj. Kaj ŝi ne deziris informi min antaŭ la vojaĝo. Ho, _tion_
+mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema ŝi estis
+ĉiam por mi, kiel ŝi strebis indulgi min. Kaj ŝi sciis, kompreneble,
+en kia horora mensostato mi estos. Ŝi sciis ke mi dezirus ekhasti
+tujege ĝis ŝi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial ŝi havigis al mi
+neniam ajnan indicon pri io ajn kaj ŝi eĉ sukcesis silentigi la buŝon
+al Suzino Suferno—vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu
+tenas min en sciado pri ĉehejmaj okazintaĵoj. Mi ĝis nun ne komprenas
+kiel ŝi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion ŝi faris. Kaj ŝia
+unua letero—tiu kiun mi ricevis en Bankoko—diris nur ke la afero
+finplenumiĝis—la eksedziĝo, mi voldiras—kaj ke en la sekvonta tago
+mem ŝi klopodos—nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ ŝajne
+kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edziĝi kun ŝi tiom kiel—"
+
+"Kiu? Ĉu Barklejo?" li helpis ŝin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi
+supozas—?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por ŝi, mi vin
+certigu."
+
+"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi—vere
+belegan leteron. Sed tiaĵo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne
+certas ke Leilino konscias—"
+
+Denove Ido aŭdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke
+konscias vi. _Ili_ bonfartas."
+
+Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna
+virino sidanta en la apuda seĝo kaj ĝia reveno sur la lipoj de Ido
+ruĝigis la vangojn de S-rino Lidkoto je freŝa kuraĝo.
+
+"Plaĉus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj
+sidantaj apud mi—tiuj surportantaj la mirindajn ĉapelojn—parolis en
+la sama maniero."
+
+"Kio? Ĉu pri Leilino?"
+
+"Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio,
+ĝeneralmaniere. Ĉiuj iliaj amikinoj ŝajne eksedziniĝis. Iuj el
+ili ŝajne anoncas novan fianĉiniĝon antaŭ la oficiala plenumo de
+sia eksedziniĝo. Unu el ili—_ŝi_ nomiĝis Mabelino—se mi bone
+komprenis, ŝia edzo eksciis ke ŝi celas eksedziniĝi disde li kiam li
+rimarkis novan fianĉiniĝringon sur ŝia fingro."
+
+"Nu, vi vidas ke Leilino faris ĉion 'laŭregule', kiel diras la
+Francoj," respondis Ido.
+
+"Jes. Sed ĉu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Ĉu tiuj homoj pri
+kiuj parolas miaj najbarinoj?"
+
+Li kuntiris la ŝultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da
+kunsidoj por determini la limojn de la hodiaŭa socio. Sed almenaŭ ili
+estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de
+ĝi."
+
+"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Ŝi hezitis
+kaj rigardis kontraŭdirekten. Tiam ŝi eligis malrapide: "Kaj neniam mi
+rimarkis—la plej etan ŝanĝon—en—en mia aparta situacio—"
+
+"Ho," li diris mallaŭde, kaj ŝi tremetis, timante esti tro dirinta.
+Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis ŝin bremsi.
+Necesis ekscii kie ŝi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulĝero
+ankoraŭ malagnoskas min," ŝi eligis kun embarasita rido.
+
+"Ĉu vi certas? Eble vi malagnoskis _ŝin_. Se ne nun, eble en pasinta
+tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi
+atingas nenion. Jen kio daŭrigas tiom da kvereloj."
+
+La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realaĵoj. "Sed
+la Purŝoj," ŝi diris, "la Purŝoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel
+multnombraj kaj ĉiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris
+la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas
+kontraŭstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto
+da apartaj amikoj. La Purŝoj _neniam_ pardonos Leilinon por ŝia foriro
+disde Horaco. Nu, lia patrino kontraŭstaris lian edziĝon kun ŝi
+pro—pro mi. Ŝi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de
+ilia mielmonata vojaĝo al Eŭropo. Kaj nun ŝi diros ke okazis laŭ mia
+ekzemplo."
+
+Ŝia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum
+momento, tiam demandis, kun ŝajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam
+vi skribis ke vi alvenos?"
+
+"Ŝi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, ĉar
+tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
+
+"Nu, tial, tio pruvas ke ŝi ne timas la Purŝojn."
+
+Ŝi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi
+scias—oni neniam timas."
+
+Li metis sian manon sur la ŝian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi
+vidos, vi vidos," li diris.
+
+Ombro plilongiĝis laŭ la ferdeko antaŭ ili kaj stevardo ekstaris tie,
+transdonante Markoni-gramon.
+
+"Ho, nun mi ekscios!" ŝi proklamis.
+
+Ŝi malfermis ŝirgeste la mesaĝon, tiam ĝin faligis surgenuen,
+silente metante la manojn sur la paperon.
+
+La demando de Ido ŝin ekvigligis: "Ĉu ĉio bonfartas?"
+
+"Ho, ĉio ege bonfartas. Nepre. Ŝi ne povas alveni sed ŝi sendas
+Suzinon Sufernon. Ŝi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera
+silento ŝi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi
+bezonas klarigon!"
+
+Ŝi sentis atingi ŝin la heziteman rigardon de Ido. "Ŝi estas en la
+kamparo, ĉu?"
+
+"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaŭ
+sendas amon.' Ĉu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas
+alfronti tion."
+
+"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Ĉu vi intencas aliri ŝin tujege?"
+
+"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiaŭvespere. Sed mi
+veturos per la unua morgaŭmatena trajno." Ŝi meditis momenton. "Eble
+tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Ŝi renkontos min
+ĉedoke kaj mi veturigos ŝin rekte al la hotelo kun mi."
+
+Dum ŝi evoluigis tiun planon, ŝi spertis la senton ke Ido ankoraŭ
+ŝin rigardas, penseme, eĉ seriozege. Kiam ŝi finparolis, li restis
+senparola dum momento. Tiam li diris, preskaŭ ceremonie: "Se via
+interparolado kun Fraŭlino Suferno ne daŭras ĝis tro malfrua horo,
+ĉu mi rajtas alveni vin viziti post ĝi? Mi vespermanĝos ĉe mia
+klubo kaj mi telefonos al vi je ĉirkaŭ la deka, se vi permesos. Mi
+survojiĝos morgaŭmatene, cele al Ĉikago, por negocoj, kaj plaĉus al
+mi ekscii, antaŭ mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi,
+pri kio mi jam antaŭcertas."
+
+Li parolis kun timida zorgo kiu, eĉ por la maltrankvilaj perceptoj
+de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan.
+Eble la faligo de la barilo de silentemeco antaŭe ilin disapartiginta
+nun liberigis ĉe ambaŭ nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto
+afekciis ŝin kurioze kaj malstreĉis la fortan premon de ŝiaj timoj.
+
+"Ho, jes, bonvolu alveni!" ŝi diris, stariĝante. La grandega
+minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandiĝis nun, nanigante, sub longaj
+etendaĵoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu
+ŝi staris kaj ĉiujn estuletojn kiujn ĝi veturigis. Unu el tiuj,
+drivante pli proksime, prenis la formon de ŝia servistino, sekvata de
+stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al ŝi ke estas la horo
+subferdekiĝi. Dum ili descendis al la ĉefa ferdeko, la homamaso ŝin
+balais kontraŭ la ŝultron de S-rino Lorino Bulĝero, kaj ŝi aŭdis
+la ambasadorinon alvoki al iu, super la ĉagrenita ĉapelmaro: "Mi ege
+bedaŭras! Tio multe plaĉintus al mi sed mi promesis pasigi dimanĉon
+ĉe kelkaj geamikoj en Lenokso."
+
+
+ II
+
+
+La klarigo de Suzino Suferno finiĝis nur post la deka horo kaj ŝi ĵus
+foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio,
+sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la
+salonon de S-rino Lidkoto.
+
+Li antaŭenpaŝis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al ŝi
+la manon, ŝin rigardis dum momento sen paroli.
+
+"Ĉio bonfartas," li proklamis tiam.
+
+S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Ĉio
+ŝanĝiĝis. Eĉ Suzino ŝanĝiĝis. Kaj vi scias ĝis kiom Suzino
+reprezentis antaŭe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko
+malaperis, ŝajne. Ŝi parolis en la plej mirinda maniero. Ŝi klakigas
+la fingrojn pri la Purŝoj. Ŝi diris al mi—al _mi_—ke ĉiu virino
+rajtas esti feliĉa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Ŝi
+kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas
+konvencia! Ŝi kvazaŭ eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la
+sekreto kaj surportis broĉon kiun donacis al ŝi Vilburo Barklejo!"
+
+Franklino Ido sidiĝis en la fotelo kiun ŝi antaŭenŝovis por li sub
+la elektra lustro. Li malantaŭenĵetis la kapon kaj ridis. "Kion mi
+diris al vi?"
+
+"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino,
+ŝi kutimas interesiĝi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble ŝi opinias
+devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
+
+"Sed ŝi ne kontraŭstaris malkaŝe, ĉu ne? la mondon por vi? Ŝi ne
+klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, ĉu?"
+
+S-rino Lidkoto kapneis, ankoraŭ ridetante. "Ne. Sufiĉis kontraŭstari
+_mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu ŝin
+frekventi min kaj preskaŭ necesis ke ŝi sin desinfektu post ĉiu
+vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke
+ŝiaj filinoj descendu al la manĝĉambro kiam Suzino vespermanĝis ĉe
+ŝi."
+
+"Nu, ĉu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la laŭeble plej bona
+pruvo ke la tempoj ŝanĝiĝis?"
+
+"Jes, jes, mi scias." Ŝi antaŭenkliniĝis el sia sofo-angulo, fiksante
+sian rigardon sur lian magran amikeman vizaĝon kiu brilis malklare sur
+ŝin tra ŝiaj larmoj. "Se tio veras, ĝi—ĝi mirindegas. Ŝi diras ke
+Leilino nepre feliĉadas. Ŝajnas ke anĝelo kvazaŭ rondiradis levante
+tomboŝtonojn kaj la enterigitoj remarŝadas kaj la vivantoj ne ektimas
+antaŭ ili."
+
+"Vio iom pravas," li konsentis.
+
+Ŝi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontraŭdirekte al li
+laŭ la longa perspektivo de la lampfranĝitaj stratoj kiujn superpendis
+ŝiaj fenestroj.
+
+"Mi povas kompreni kiom feliĉa vi devas esti," li komencis post iom da
+tempo.
+
+Ŝi turniĝis al li impete. "Jes, jes. Mi estas feliĉa. Sed aldone
+mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antaŭe mi ne okupis grandan
+spacon en la mondo. Sed nun—kie estas starangulo por mi? Ho, ĉar
+mi jam komencis min konfesi, kial ne daŭrigi? Diri tion al vi levas
+tomboŝtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaŭ ĉi tio, Leilino bezonis min.
+Ŝi estis malfeliĉa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaŭ
+neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam
+traspertis la saman okazintaĵon, eĉ ĝis ties plej suba feĉo, ŝin
+helpis. Kaj helpis _min_ ŝia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novaĵo
+pri ŝia edziniĝo, mia unua pensado estis tio ke eble nun ŝi bezonos
+min eĉ pli, ke ŝi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub
+mia tuta ĉagreno kuŝis arda ĝojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj
+mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen
+mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino ŝajnas esti forpreninta
+de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi
+kapablas senti."
+
+"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis ŝin
+mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
+
+"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi
+sukcesos trafi 'Utopion' kaj verŝajne mia dua kablogramo malfruiĝis
+kaj kiam ŝi ĝin ricevis, ŝi jam invitis kelkajn personojn gastiĝi
+ĉe ŝi en dimanĉo—unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi
+ĝojas ke ili tuj konsentis iri ĉe ŝi sed kompreneble mi preferintus
+esti sola kun ŝi."
+
+"Tial, ĉu vi daŭre intencas iri tien?"
+
+"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Riĝfildo kun si ĝis
+lundo kaj Leilino sendis mesaĝon informantan ke mi rajtas iri tien
+se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi ŝin. Sed mi scias kiom ŝi
+malkontentiĝus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretiĝos
+pro tio ke ŝi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, ŝi ne
+insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj
+kompreneble, se ili bonvolas iri ĉe Leilino, tio devas signifi—"
+
+"Kompreneble, mi ĝojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis
+abrupte. Li stariĝis kaj transiris al ŝi, prenante ŝian manon per
+unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li
+komencis—
+
+
+ * * * * *
+
+
+La sekvintan matenon, en la trajno, tra ĉiuj ceteraj interluktantaj
+pensadoj en la menso de S—rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de
+tio kion Franklin Ido deziris diri al ŝi.
+
+Li jam deziris diri tion, ŝi sciis, apartan pasintan fojon kiam,
+preskaŭ ok jarojn antaŭe, hazarda renkontiĝo en la fino de pluva
+aŭtuno ĉe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj
+en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune,
+prunteprenis ĉiu la librojn kaj ĵurnalojn de la alia, pasigis la
+longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo
+de ŝia eta peĉpinsalono kaj mirinde kontentigis ŝin lia ĉeesto kaj
+fandiĝis malmolaj glaciejoj de ŝia personeco kaj ŝi konsciis ke kiam
+li foriros ŝi tion bedaŭros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto,
+en sia stranga malrekta maniero, li lasis ŝin kompreni ke dependas
+de ŝi ĉu li restu. Ŝi memoris ankoraŭ tiun sendorman nokton kiun
+ŝi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri
+kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi
+kialojn por lin konvinki? Ŝi ne toleris la ideon permesi ke li taksu
+ŝin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol ŝi estas. La malavareco
+de lia amo meritis ke ŝi ĝin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi
+al li kion ŝi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al
+li tion kio estis sur ŝiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis
+kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera."
+La senparola malatento pri ŝia pasinteco estis la medio en kiu vivis
+ilia amikeco kaj ŝi ne povis subite, al li el ĉiuj viroj, komenci
+paroli pri si kiel kulpinta virino en teatraĵo. Iel, tempofine, ŝi
+sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke
+ŝia vivo jam finiĝis, ke ŝi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke
+pli preciza liaflanka propono estintus preskaŭ malrespekti la taŭgan
+socian delikatecon. Ŝi tiel alkutimiĝis al konduti kvazaŭ ŝia vivo
+jam finiĝis! Kaj, ĉiuokaze, li rekonis ŝiaflankan indicon, rezulte
+de kio ŝi sukcesis ŝirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan
+jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti ŝin, ili rerenkontiĝis en
+la malnova amikema maniero kaj ĝis nun tio daŭris esti la kvalito de
+ilia intimeco.
+
+Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, ĉi-foje
+senpere, kaj en tia formo ke ŝi ne povis ĝin eviti; bazante la
+restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laŭ
+propra elmontrado ŝia, ŝia ĉefa argumento kontraŭ ĝi ne plu
+ekzistis.
+
+"Vi diras al mi ke Leilino estas feliĉa. Se ŝi estas feliĉa, ŝi
+ne bezonas vin—ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antaŭe.
+Vi deziris, mi scias, esti ĉiam atingebla, libera kaj disponebla se
+subite ŝi petus vin alveni ŝin aŭ alvenus enaziliĝi ĉe vi. Mi
+komprenis tion—tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron
+ĉar mi konsciis ĝin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion
+mi komprenis sufiĉe bone, elprofiti tian ĝojon kian havigintus al vi
+kunvivado kun mi dum ŝi estis malfeliĉa kaj, kiel vi ŝin imagis,
+malhavanta la esperon sin liberigi. Eĉ tiam mi ne havis la saman senton
+pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson ĉi
+tie. Sed antaŭ dek jaroj la ŝanĝiĝo ankoraŭ ne okazis kaj mi
+maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis
+ĉiam la eblon ke Leilino ne juĝu sian kazon finaranĝita pro kio mi
+elektis opinii ke ankaŭ nia kazo ankoraŭ ne finaranĝis. Permesu ke mi
+daŭre opinii tiel, almenaŭ ĝis vi vidos ŝin kaj konfirmos per propra
+rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."
+
+
+ III
+
+
+Laŭlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris
+al ŝi dum ilia kvarhora fuĝado al la montetaro, tiu peto de Ido ade
+revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Ŝi ankoraŭ ne sciis kion senti
+rilate al ties influo sur ŝian apartan sorton, sed la peto estis io
+sur kion ŝiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da
+novaj efektoj kaj ŝi estis nedireble ĝoja ke li diris kion li diris
+kaj ĝin diris en tiu aparta momento. Tio helpis ŝin alkroĉi solide al
+sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj
+kiujn elverŝis sur ŝin la parolado de ŝia kuzino.
+
+Laŭ la progreso de la vojaĝo la komunikaĵoj de Fraŭlino Suferno pli
+kaj pli eksterordinariĝis. Ŝi kondutis kiel ĉiĉerono pretiganta la
+menson de sensperta vojaĝanto por la mirindaĵoj baldaŭ eksplodontaj
+sur ĝin.
+
+"Vi ne rekonos Leilino. Ŝi remuntigis siajn perlojn. Johano Sarĝento
+pentros ŝin. Ho, kaj ŝi petis ke mi diru al vi ke ŝi esperas ke vi ne
+maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis
+la patro de Vilburo, vi scias, kaj ĝi estas iom malnovmoda—ĝi havas
+nur dek porgastajn dormĉambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero
+rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la
+nunan domon kiel alon. Ŝi petis ke mi klarigu—ŝi ege bedaŭras la
+malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras
+Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos
+sian komision. Ho, ĉu ŝi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras
+Romon, vi scias—la duan sekretariecon. Aŭ, anstataŭe, li deziris
+Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, ŝi postulas
+esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion ŝi diras havas leĝan
+forton. Ho, ili ege deziras ricevi ĝin. Vi komprenu, la onklo de Horaco
+estas en Kabineto—ia adjunkta sekretario—kaj miaopinie li disponas
+ege influajn rilatojn—"
+
+"Ĉu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo,"
+interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la
+frivola lingvouzado de Fraŭlino Suferno.
+
+"Ĉu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas
+diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontraŭstarigas ilin, mi certigu
+vin. Ekde la anonco pri la fianĉiĝo de Horaco—ĉu vi ne sciis ke
+Horaco fianĉiĝis? Nu, li edziĝas kun unu el la filinoj de Episkopo
+Torburjo: la ruĝharulino verkinta la romanon kiun ĉiuj priparolas:
+_Ĉi Tiu Karno Mia_. Ili geedziĝos en la katedralo. Kompreneble, Horaco
+_rajtas_, ĉar estis Leilino kiu—sed, kiel mi diras, ne estas la plej
+_eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
+
+La pensadoj de S-rino Lidkoto refuĝis al tio kion ŝi diris al Ido
+la antaŭan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antaŭe mi ne okupis
+grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en
+tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj ŝanĝoj kaj pelmelaj
+realĝustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezaĵoj, estis
+spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub
+ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, ŝi ekvidis la ĥaoson laŭ
+nova angulo kaj ordo ŝajnis ekmoviĝi sur la malplenon. Se la malnovaj
+procedoj ŝanĝiĝis, ŝia kazo ŝanĝiĝis kun ili. Ankaŭ ŝi estis
+parto de la ĝenerala realĝustigo, eta ero de la nova kondutmodelo
+evoluigita en pli aŭdacaj, pli liberaj akordoj. Ĉar ŝia filino havis
+nenian punon por pagi, ĉu ankaŭ ŝi mem ne liberiĝis pro la sama
+influo? La riĉaj postlasitaĵoj de juneco kaj ĝojo jam foriris. Sed
+ĉu ne restis sufiĉe da tempo por kunigi novajn provizojn da feliĉo?
+Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke ŝi sentu. Li
+jam tuj vidis kiel la ŝanĝo en la situacio de la filino estigos
+ŝanĝon en la koncepto de la patrino pri ŝia aparta situacio. Preskaŭ
+ŝajnis—sufiĉe mirinde!—ke la malsaĝeco de Leilino fariĝis rimedo
+por senkulpigi la malsaĝecon de ŝi mem.
+
+
+ * * * * *
+
+
+Ĉion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina
+ĉirkaŭbrako. Malnature estis, preskaŭ terure, ekstari sur stranga
+sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentraĵoj,
+floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima
+konfuzo ekvidi Leilinon, senĉapelan, ridantan, aŭtoritatan, dum
+stranga juna viro ĝoje eĥadis ŝian saluton kaj transkomunikis
+ŝiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon
+kontraŭbrusten kaj aŭdis la filinon diri kontraŭorelen "Ĉio en ordo,
+vi maljuna karulino!", ĉiu cetera sento perdiĝis en la profunda efekto
+de bonfarto kiun estigis la nura ĉirkaŭbrako de Leilino.
+
+La efekto restis ankoraŭ ĉe ŝi, varmigante ŝiajn vejnojn kaj
+tremetigante plaĉe ŝian koron dum ŝi supreniris al sia ĉambro
+post la tagmanĝo. Iom limigite pro la ĉeesto de vizitantoj, kaj
+ne tro bedaŭrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan
+interparoladon" kun sia filino pri kiu ŝi sentis sin iel tremete
+malpreta, ŝi retiriĝis, pretekstante laciĝon, al la helluma luksa
+dormĉambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono
+ŝin kunpremi. La ĉambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el
+ŝia Florenca apartamenteto. Sed ĉefe imponis al ŝi ne la nivelo de
+riĉeco sugestita per la voĉtono de ŝia filino kiam ŝi aludis la
+ĉambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblaĵoj. Temis pri
+la aspekto kiun la ĉambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun
+la perspektivo de la subfenestraj ĝardenoj, tiu ŝajna apartenado al
+aparta "establaĵo"—al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj
+kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo
+elmontris ion ajn sugestantan pasion aŭ danĝeron. Ilia interrilataro
+ŝajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia
+banksaldo.
+
+Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon
+Lidkoton, kiu havigis al ŝi samtempe la plej profundan senton de
+sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antaŭtimo pro ŝi
+mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino
+io kiu premis. Ido pravis. Ŝia filino ne bezonis ŝin. Leilino, en la
+momento de sia unua ĉirkaŭbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante
+la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la ĉapeloj.
+"Ĉio estas en ordo, vi maljuna karulino!" ŝi diris. Kaj ŝia patrino
+sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferaranĝon bildigitan de
+tia certeco.
+
+Ŝia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia ŝanĝiĝo jam
+estis alvenonta, kial ĝi ne alvenis pli frue? Jen ŝi estis, virino ne
+ankoraŭ maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo
+la ŝtelprenon de la feliĉo kiun la samaĝulinoj de ŝia filino juĝis
+ilia meritaĵo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Ŝi havigis
+al si kion ŝi deziris sed la aĉetprezo estis tro alta. Necesis al ŝi
+pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke
+ĝi valoras tiom sed ne plu. Ŝi konis la angoron kiun sentas virino
+vidinte la viron amatan de ŝi malkovri tion pli frue ol ŝi kaj leginte
+la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de ŝia historio kiun dum
+longa pasinta tempo ŝi ne kuraĝis pripensi. Ĉiam ŝi ĉirkaŭiradis
+grandapaŝe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam ŝi vidis la junulon
+stratetaĝe, apartenantan tiel malferme kaj ĝoje al Leilino, stuporigis
+ŝin la sensenca malŝparo de ŝia aparta aventuro kaj tordis ŝin la
+ironia percepto ke la sukceso aŭ malsukceso de la plej profundaj homaj
+spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
+
+Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al ŝi. "Mi elektis opinii
+ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis ŝin tio.
+Por ĉiuj ceteraj ŝia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis
+skribaĉita ĉie sur ŝi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis.
+Kaj kion fari se realiĝus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en
+ordo" de Leilino aŭgurus la "en ordo"-n de ŝi mem?
+
+Ĝis nun, kompreneble, maleblis antaŭscii. Ŝi jam imagis, efektive,
+enirinte la manĝĉambron antaŭ la tagmanĝo, ke tro subita silento
+surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn
+junajn virinojn kaj la lantajn golfŝtrumphavajn junajn virojn. Ĉiuj
+akceptis ŝin dece, kun tiu speco de ŝtonigita deco kiu povas esti
+aŭ agnosko pri aĝo aŭ protesto pri sendisciplino. Sed laŭ ili,
+kompreneble, ŝi devas esti maljunulino ĉar ŝi estas la patrino de
+Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura ĉeesto de
+matureco estas retenilo.
+
+Unu el la junulinoj tamen baldaŭ elvenis la aron kaj, sin apudigante
+al S-rino Lidkoto, ŝin aŭskultis kun blua rigardo de admiro kiu
+estigis en la pli aĝa virino subite feliĉan konscion pri ŝiaj de
+longe forgesitaj sociaj gracioj. Plaĉe estis konscii ke ŝi allogis
+tiun junan Ĉarlotinon Vinon kies patrino nombriĝis inter ŝiaj plej
+intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la
+pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmanĝoanonco,
+sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.
+
+Ne, ankoraŭ ŝi ne komprenis kiel ŝia aparta kazo akordiĝos en
+la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj—"pli aĝaj homoj" diris
+Leilino—alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la
+vespermanĝhoro sendube ŝi scipovus fintaksi la situacion. Ŝi komencis
+scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al ŝi
+alfronti embarasajn renkontojn kun antaŭaj konatoj. Tamen strange estis
+ke ŝia filino menciis neniajn nomojn.
+
+Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo ŝin veturigu
+en promenado. Ŝi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan
+interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antaŭiru la promenadon
+ŝia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmanĝo, subaŭdis
+hazardajn aludojn pri okazonta tenismatĉo en kiu estas partoprenonta
+ŝia bofilo. Ŝia laciĝo estis sufiĉa pretekso por malakcepti la
+promenadinviton kaj ŝi petegis ke Leilino permesu ŝin ripozi trankvile
+en sia ĉambro ĝis ili povos ekĝui trankvilan kunbabilmomenton.
+
+"Antaŭ la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidiĝis kun lasta kiso
+kaj baldaŭ S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, aŭdis la
+freŝajn laŭtajn voĉojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la
+ĝardenojn ekde la tenisejo.
+
+
+ IV
+
+
+Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian
+interparoladon. Ĝi ne daŭris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris
+ĉar meze de ĝi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan
+mesaĝon de la urbo kaj sendis informaĵon al la patrino pri sia maleblo
+reveni ĵus tiam ĉar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan
+alvokon kaj oni devis aranĝi ŝian foriron. Sed patrino kaj filino
+pasigis preskaŭ unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis feliĉa. Neniam
+ŝi vidis Leilinon en tiel dolĉa, tiel atenta animstato. La nura
+maltrankviligaĵo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro
+de la ĝeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto
+difektis la ĉeesto de nekonatoj.
+
+"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, ĉar ili estas amikoj de vi,"
+la patrino ŝin certigis.
+
+"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovaĝa patrino. Mi scias
+kiel ekde ĉiam vi malamas homojn." (Ĉu _malamas homojn_? Ĉu Leilino
+forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi
+preferas aliri Riĝfildon kun ŝi en dimanĉo, mi nepre komprenos kaj
+atendos pacience nian bonan ĉirkaŭbrakon. Sed vi ne sentis veran
+ĝenon inter ili dum la tagmanĝhoro, ĉu ne, karulino?"
+
+S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia
+filino. "Ne plu ĝenas min tiaĵoj," ŝi respondis simple.
+
+"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la ĝeno de tio,
+por esti permesinta vin alveni ĉi tien kiam mi devintus _postuli_
+ke vi iru al Riĝfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultiĝintis, ŝi
+kunirigintus vin tien kun ŝi. Malplaĉegas al mi pripensi vin ĉi-supre
+en tuta soleco."
+
+Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en
+la brilega rigardo de sia filino. "Mi ĝojas povinte malstreĉiĝi
+hodiaŭposttagmeze, karulino. Kaj poste—"
+
+"Ho, jes, poste, kiam ĉi tiu tuta aferaĉo finfiniĝos, ni kompensos
+ĝin duoble, ĉu ne, vi ŝatata karulino?" Kaj en tiu momento oni
+alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter
+ŝiaj konjektoj.
+
+Tiuj ankoraŭ ŝvebis antaŭ ŝi en nuba malcerteco kiam Fraŭlino
+Suferno frapetis ĉe ŝia pordo.
+
+"Ĉu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis
+kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.
+
+Fraŭlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararanĝo
+kaj akordiĝema rideto, nervoze alĝustigis la pendantajn klarionbidojn
+de sia komplika nigra robo. Fraŭlino Suferno estis ĉiam en funebra
+lamentado kaj ĉiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj
+parencoj ŝi surportis la forĵetitajn vestaĵojn de iliaj intimaj
+familianoj. "Ĝi ne estas _precize_ funebra," ŝi kutimis diri, "sed
+ĝi estas la ununura nigra vestaĵero kiun posedis la kompatinda
+Ĝulino—kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia
+patrino."
+
+Dum la fraŭlino antaŭenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante
+humure ĉu la virino lamentas la eksedziĝon de Horaco Purŝo
+surportante unu el la malnovaj nigraj satenaĵoj de lia patrino.
+
+"Ho, ĉu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno
+fiksrigardis ŝin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti
+apud vi. Ŝi opiniis ke vi estos pli komforta restante ĉi tie. Ŝi
+timis ke vi vin sentu iom laca."
+
+"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallaciĝi.
+Kaj ĉi tiun mirindan sofon por min helpi."
+
+"Leilino petis ke mi diru al vi ke ŝi suprenhastos dummomente antaŭ
+la vespermanĝo post la alveno de ĉiuj. Sed la trajno ĉiam alvenas
+terure malfrue. Ŝi bedaŭregas la maleblon disponigi al vi apartan
+sidĉambron. Ŝi deziris ekscii ĉu mi opinias ke tio vin ĝenas."
+
+"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian ĝenon. Strange estas ke
+Leilino povus supozi la kontraŭon." S-rino Lidkoto sin apartigis por
+liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante
+tableton sur kiu sterniĝis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
+
+"Leilino mem aranĝis tion," murmuretis Fraŭlino Suferno dum la pordo
+fermiĝis. "Ŝia ununura deziro estas ke vi vin sentu feliĉa ĉi tie."
+
+S-rino Lidkoto juĝis unu plua indikaĵo pri la subfosita aferstato
+tion ke la prizorgo de ŝia filino elmontriĝas en la multobleco da
+sandviĉoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen ĉio okazinta ekde ŝia
+alveno ŝajnis pligrandigi ŝian konfuzon.
+
+Veturilkorno soninta sur la eniraleo ŝanĝis la direkton de ŝiaj
+pensadoj. "Ĉu jam alvenas la novaj gastoj?" ŝi demandis.
+
+"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaŭ la sepa horo." Fraŭlino Suferno
+streĉis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti
+Ĉarlotino en forirado."
+
+"Ĉu estis la Vin-familia knabino kiun oni urĝe forvokis? Mi esperas ke
+ne temas pri malsano."
+
+"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Ŝia patrino telefonis
+dironte ke oni atendas ŝin ĉe Staplejo-familio de Fiŝkilo kaj oni
+devis veturigi ŝin haste al Albanio por ke ŝi tie entrajniĝu."
+
+S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedaŭras. Ŝi estas ĉarmulineto.
+Mi esperis ekpovi paroleti kun ŝi denove hodiaŭvespere post la
+vespermanĝo."
+
+"Jes. Ege domaĝe estas!" La rigardo de Fraŭlino Suferno svagiĝis. "Vi
+aspektas ja lace, vi sciu," ŝi daŭrigis, sidiĝante ĉe la tetablo kaj
+pretiĝante disdoni ties bongustaĵetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu
+min servi al vi. La ĉirkaŭhastado estigis en vi pli grandan efikon ol
+vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontraŭbaraktu ĝin. Vi nur restu
+trankvile ĉi-supre kaj malstreĉiĝu. Vi disponos pri Leilino tute sole
+en lundo."
+
+S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis ŝia kuzino sed
+elmontris nenian ceteran emon obei al ŝiaj ordonoj. Dummomente ŝi
+kulerumis sian teon silente. Tiam ŝi demandis: "Ĉu estas via opinio ke
+mi restu trankvile ĉi-supre ĝis lundo?"
+
+Fraŭlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke ĝi
+endanĝerigis apudan teleron da skonoj. Kiam ŝi sin certigis pri
+la bonfarto de la skonoj, ŝi suprenrigardis kun tremetanta rido.
+"Karulino, eble morgaŭ vi sentos vin en alia stato. La aero ĉi tie, vi
+scias—"
+
+"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antaŭenkliniĝis por servi skonon al
+si. "Kiu alvenos hodiaŭvespere?" ŝi demandis.
+
+Fraŭlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia
+bedaŭrinda kapaĉo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed
+estas tiom multaj—"
+
+"Ĉu tiom multaj? Ŝi ne diris al mi ke ŝi atendas multhoman gastaron."
+
+"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan ŝian intiman amikorondeton.
+Kaj, kompreneble, ĉar estas la unua fojo, ŝi iom ekscitiĝas pri la
+alveno de la pliaĝularo."
+
+"Ĉu la pliaĝularo? Ĉu vi aludas niajn samaĝulojn?"
+
+"Nu, jes." Fraŭlino Suferno paŭzis, kvazaŭ dezirante sin kunigi por
+eksalti. "La Aŝtono Ĝilesoj," ŝi eligis.
+
+"Ĉu la Aŝtono Ĝilesoj? Ĉu vere? Plaĉos al mi revidi Marnjon
+Ĝileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis ŝin,"
+diris S-rino Lidkoto konstantaritme.
+
+"Jes," Fraŭlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.
+
+"La Aŝtono Ĝilesoj. Kaj kiuj aliaj?"
+
+"Nu, la Samĉjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas
+S-rino Lorino Bulĝero."
+
+"Ĉu S-rino Bulĝero? Leilino ne diris al mi ke ŝi alvenas."
+
+"Ĉu ne? Mi supozas ke ŝi ĉion forgesis kiam ŝi vidis vin. Sed la
+festenon oni estigis por S-rino Bulĝero. Vidu, estas tre grave ke
+ŝi—nu, ke ŝi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiiĝo al Romo
+nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti
+proksima al vi. Tial ŝi demandis al Marnjo Ĝileso, kiu estas intima
+amikino de la Bulĝeroj, ĉu eble oni ne povus aranĝi la viziton? Kaj
+la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulĝeron ĉe Ĉerburgo. Ŝi
+pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi ŝin ĉi-tien estis vera
+triumfo."
+
+"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.
+
+"Vi scias, ŝi estas iom—iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema
+ĉu—"
+
+"Ĉu ŝi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.
+
+"Nu, jes. Pro ŝia oficiala posteno. Sed feliĉe ŝi estas amikino de la
+Barklejoj. Kaj renkonti ĉi tie la Ĝilesojn kaj la Fresbijojn ĝustigos
+la aferon. La tempoj ŝanĝiĝis!" Suzino Suferno indulge resumis.
+
+S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaŭ kelkaj jaroj ŝajnintus malprobable
+ke iam denove mi vespermanĝu kun Marnjo Ĝileso kaj Harjetino Fresbijo
+kaj S-rino Lorino Bulĝero."
+
+Fraŭlino Suferno dummomente ne ŝajnis voli ellabori la temon kaj post
+intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, ĉu
+ili scias ke mi estas ĉi tie?"
+
+La efiko de ŝia demando estis estigi ĉe Fraŭlino Suferno troigitan
+atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Ŝi rearanĝetadis la
+teaĵojn, tuŝetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horloĝon,
+diris mirege: "Laŭkompate! Ĉu estas jam la sepa?"
+
+"Mi supozas ke estas tute egale," daŭrigis S-rino Lidkoto. "Sed ĉu
+Leilino diris al ili ke mi alvenas?"
+
+Fraŭlino Suferno rigardis ŝin dolore. "Nu, vi ne povas supozi,
+karulino, ke Leilino farus ion ajn—"
+
+S-rino Lidkoto daŭrigis. "Ĉar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras,
+ke S-rino Lorino Bulĝero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la
+plej bonajn ŝancojn atingi Romon."
+
+"Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas ĉefe
+nome de _vi_—por obteni postenon proksiman al vi—ke Leilino invitis
+S-rinon Bulĝeron."
+
+"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte stariĝante, direktis
+sian rigardon al la horloĝo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Ĉu
+ni ne ekvestiĝu por la vespermanĝo?"
+
+Ankaŭ Fraŭlino Suferno, reage al la propono, stariĝis, tuŝante
+nervoze siajn klarionbidojn. "Ege plaĉus al mi povi konvinki vin resti
+ĉi-supre ĉi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli feliĉa se vi ja
+restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."
+
+"Kia stultaĵo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro,
+etendante la mano ĝis la sonorilo. "Kiam ni vespermanĝos? Ĉu je la
+oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia aĝo oni bezonas
+tempon por vestiĝi."
+
+Fraŭlino Suferno, tiel propulsite ĝis la sojlo, lantis tie por ripeti:
+"Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed
+S-rino Lidkoto ridetis al ŝi senresponde kaj la glacia lum-ondo ŝin
+forpelis tra la pordo.
+
+
+ V
+
+
+S-rino Lidkoto, kvankam ŝi iniciatis geston por alvoki la
+ĉambroservistinon, ne ĝin finfaris.
+
+Kiam la pordo fermiĝis, ŝi daŭre staris senmove meze de la dolĉaluma
+grandspaca ĉambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis
+sur la brileco de arĝento kaj speguloj kaj sobraj oraĵoj. Kaj la sofo
+ĝis kiu urĝis ŝin Fraŭlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita
+proksimeco al tablo ŝarĝita je novaj libroj kaj ĵurnaloj. Ŝi ne
+memoris esti iam antaŭe pli lukse loĝata aŭ spertinta tiel strangan
+senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita
+ebenaĵo. Ŝi sidiĝis apud la fajro kaj meditadis.
+
+Ĉeporda frapeto instigis ŝin levi la kapon kaj ŝi vidis sian filinon
+sur la sojlo. La komplika aranĝo de la bela hararo de Leilino kaj la
+flugantaj faldaĵoj de ŝia tualetrobo komprenigis ke ŝi interrompis
+sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la ĉambron ŝi
+paŭzis momenton, ridetante malcerte, kvazaŭ forgesinte la celon de sia
+hasto.
+
+S-rino Lidkoto stariĝis. "Ĉu estas la vestiĝhoro, karulino? Ne min
+riproĉu. Mi ne malfruos."
+
+"Ĉu la vestiĝhoro?" Leilino staris antaŭ ŝi kun mistifikita rigardo.
+"Nu, mi supozis, karulino—mi volas diri, mi esperis ke vi decidiĝis
+resti ĉi tie en trankvila ripozado."
+
+Ŝia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan
+posttagmezon!"
+
+"Jes, tamen—vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino ĵus
+diris al mi ke vi intencas klopodi—"
+
+"Ĉu vi alvenis por haltigi min?"
+
+"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon—"
+
+"Efektive. Tion mi komprenas."
+
+Okazis paŭzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan
+okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la
+simetrion de la brosiloj kaj boteloj aranĝitaj sur ĝi. "Ĉu viaj
+vizitantoj scias ke mi estas ĉi tie?" S-rino Lidkoto subite daŭrigis.
+
+"Ĉu ili—kompreneble—nu, efektive," Leilino respondis, tute
+absorbite per siaj klopodoj turni la ŝtopilon de botelo da salo de
+Epsomo.
+
+"Tial ili ne surpriziĝos se mi ne aperos, ĉu?"
+
+"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _ĉiuj_ komprenos." Leilino
+demetis la botelon kaj returniĝis al sia patrino dum ŝia vizaĝo
+ekbrilis je retrankviliĝo.
+
+S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu
+tempo ŝiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Ĉu ili opinios tion
+stranga se mi jes ja aperos?"
+
+Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi.
+Dum ŝi paŭzis, ruĝo ŝtelfarbetis ŝian nudan kolon, atingis
+balailmove ŝian gorĝon, ekflamiĝis en ŝiaj vangoj. De tie la koloro
+suprensendis sian katastrofan karmezinon ĝis ŝiaj tempioj mem, ĝis
+ŝiaj orelloboj, ĝis la randoj de ŝiaj palpebroj, pulsante sur la tuta
+vizaĝo en fajraj ondoj, kvazaŭ ventumate far iu neperceptebla vento.
+
+S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam ŝi forturnis la
+rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malĉeesto
+difektos la sidaranĝon de via manĝtablo. Se vi povas certigi al mi
+ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Ŝi
+paŭzis, kvazaŭ atendante ke ŝia filino parolu. Tiam ŝi etendis la
+brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviliĝu pri
+mi." Ŝi ĉirkaŭbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la
+lastan postbrilaĵon de ŝia malpligrandiĝanta ruĝiĝo. "Efektive, mi
+sentas min iomete laca, kaj se ne ĝenos vin ke mi malĉeestu la aferon,
+mi opinias preferi malbonkondute enlitiĝi kaj resti tie ĝis via
+kompanio disiĝos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu
+por mi al ĉiuj."
+
+
+ VI
+
+
+La gastoj de la Barklejoj disiĝis kaj S-rino Lidkoto, nepre
+renormaliĝinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta
+lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Fraŭlino Suferno.
+
+Estis etoso de jubilado en la aero ĉar la festeno "disvolviĝis" tiel
+eksterordinare bone, tiel ege kontentige, ŝajne, por S-rino Lorino
+Bulĝero, ke la baldaŭa komisiiĝo de Vilburo al Romo estis preskaŭ
+nepra certeco. Tiel certa tio ŝajnis ke la anticipo de frua rekuniĝo
+mildigis la ĉagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia
+patrino reiri Italion preskaŭ tuj. Neniu komprenis tiun decidon.
+Ŝajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti
+ĉe ili ĝis la fiksiĝo de ilia aparta sorto kaj Vilburo eĥis ŝian
+miregon.
+
+"Kiel vi ne atendu ĉi tie, laŭ la propono de Leilino, ĝis ni povos
+ĉiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"
+
+S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum ŝi anoncis sian malkonsenton.
+"Malgraŭ ĉio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."
+
+"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulĝero," Leilino diris
+triumfe.
+
+"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun ŝi," ĝojegis la edzo de Leilino.
+
+Fraŭlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti
+Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"
+
+"Ho, ni estos kun vi baldaŭ," ridis Leilino. "Tiel baldaŭ ke estas
+vere sensence disiĝi."
+
+Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu ŝia filino
+konsciis ke estos sentutile ĝin kontraŭstari. Post ŝiaj longaj
+monatoj en Hindio, nepre devigis, ŝi postulis, ke ŝi revenu al
+Florenco kaj kontrolu kio okazas al ŝia eta tiea loĝejo. Kaj ŝi jam
+estis tiel komforta sur "Utopio" ke ŝi eksentas la deziron tien reveni
+per la sama ŝipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri ŝia
+decido kaj daŭre gastigi ŝin ĝis la posttagmezo de la antaŭtago de
+la surmariĝo de "Utopio". Tiu aranĝo konvenis al kelkaj projektoj
+kiujn, dum sia dutaga izoliĝo, S-rino Lidkoto silente maturigis.
+Foriri la plej baldaŭ kiel eble fariĝis por ŝi nepra gravaĵo kaj la
+Florenca loĝejeto, kiu enhavis ŝian pasintecon en ĉiu faldaĵo de
+siaj kurtenoj kaj inter ĉiu paĝo de siaj libroj, ŝajnis al ŝi nun la
+ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.
+
+Ŝi ne estis malfeliĉa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton
+de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraŭ ĉio, la
+kialoj de ŝia alveno kaj plenaĵon da tio ŝi jam ja ricevis. Leilino
+neniam antaŭe estis pli feliĉa, nek pli tenera, kaj kontempladi
+ŝian ĝojegon kaj ĝuadi ŝian karecon estis absorba agado por ŝia
+patrino. Tamen ili ankaŭ iom surpremis kelkajn kvazaŭ tro streĉitajn
+muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine ŝi soliĝis en la
+Nov-Jorka hotelo al kiu ŝi revenis la nokton antaŭ ol enŝipiĝi,
+spertis la senton esti ĵus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de
+giganta mano.
+
+Ŝi malpermesis la filinon alveni la urbon kun ŝi. Ŝi eĉ malakceptis
+la kompanion de Suzino Suferno. Ŝi deziris nenian viatikon krom tiu
+de siaj apartaj pensadoj. Kaj ŝi permesis ke tiuj ŝin alvenu sen
+kaŭri antaŭ ili dum ŝi sidis en la sama altplafona salono en kiu,
+antaŭ nur unu semajno, ŝi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan
+interparoladon.
+
+Ŝi promesis al sia amiko havigi al li novaĵojn pri si, sed ŝi ne
+tenis la promeson. Ŝi sciis ke li sendube revenis de Ĉikago kaj ke se
+li ekscius ŝian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al ŝi eviti
+vidi lin antaŭ la surmeriĝo. Kaj ĉar antaŭ ĉio ŝi deziris ne vidi
+lin, ŝi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la ŝipo.
+
+Estis nenia kialo pro kiu atendi ĝis tiam por skribi al li. La nuna
+momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne plaĉa, almenaŭ
+plenigus horon de ŝia soleca vespero. Ŝi aliris la skribtablon,
+eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento
+la pordo malfermiĝis kaj li eniris.
+
+La vortoj per kiuj ŝi salutis lin estis la lastaj kiujn ŝi povintus
+sin imagi diri kiam ili adiaŭis antaŭe. "Kiel eternamonde vi eksciis
+ke mi estas ĉi tie?"
+
+Tujege li scikaptis ŝian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?"
+Li staradis, ŝin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti
+vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed laŭhazarde mi renkontis
+S-rinon Vinon, kiu gastas ĉi tie kaj ŝi invitis min vespermanĝi kun
+ŝi kaj Ĉarlotino kaj la juna amkandidato de Ĉarlotino. Ili diris al
+mi esti vidintaj vin alveni hodiaŭposttagmeze kaj mi ne toleris la
+ideon ne suprenveni."
+
+Okazis paŭzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis,
+deklarante: "Ho, tial ŝi jes ja min rekonis!"
+
+"Ĉu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu—"
+
+"Ho, mi prikonsciis ŝian rekonon pri mi, kvankam ŝi ne movis eĉ
+ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la ruĝiĝo de Ĉarlotino.
+La knabino havas ege belan ruĝiĝkapablon. Mi konsciis ke ŝia patrino
+malpermesis ke ŝi alparolu min."
+
+Ido demetis sian ĉapelon kun malpacienca rido. "Ĉu Leilino ne kuracis
+al vi viajn iluziojn?"
+
+Ŝi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis
+min malagnoski, ĉu?"
+
+"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."
+
+Ŝi paŭzis percepteblan momenton sen daŭrigi la temon. Tiam ŝi diris
+tanĝante: "Mi eknavigos morgaŭ frumatene. Mi intencis skribi al vi.
+Jen la letero kiun mi jam komencis."
+
+La rigardo de Ido sekvis ŝian geston, tiam atingis ŝian vizaĝon.
+"Tial ĉu vi ne intencis vidi min nek eĉ sciigi al mi ke vi foriros
+ĝis post la foriro?"
+
+"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi ĉion al vi en letero—"
+
+"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Ŝi ne respondis kaj li daŭrigis
+urĝe: "Ne povas esti ke vi maltrankviliĝas pri Leilino, ĉar
+Ĉarlotino Vino diris al mi ke ŝi estis tie pasintsemajne kaj multhoma
+kompanio alvenis en la momento mem de ŝia foriro: la Fresbijoj, la
+Ĝilesoj kaj S-rino Lorino Bulĝero—la tuta kontrolantaro! Se Leilino
+sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam ŝi aljuĝigis al si sian diplomon."
+
+S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie ŝi jam
+sidis dum ilia interparolado de la antaŭa semajno. "Mi stultiĝis," ŝi
+komencis abrupte. "Mi devintus iri al Riĝfildo kun Suzino. Mi konsciis
+nur poste ke oni atendis ke mi iru."
+
+"Ĉu atendis ke vi iru?"
+
+"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Ŝi suferis, kompatinda
+karulino. Ŝia atento tiriĝis dise. Sed ŝi jam invitis sian gastaron
+antaŭ ol ekscii pri mia alveno."
+
+"Ho, rilate al tio—" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo.
+"Mi povas kompreni ke estis laŭnecese malkuraĝige ne rajti disponi
+pri ŝi solapersone je la komenco. Sed, malgraŭ ĉio, vi estis inter
+malnovaj amikoj aŭ iliaj infanoj: la Ĝilesoj kaj la Fresbijoj—kaj
+eta Ĉarlotino Vino." Li paŭzis momenton antaŭ la lasta nomo kaj
+heziteme ŝin kontrolrigardis. "Eĉ se ili alvenis en maltaŭga momento,
+vi estis certe feliĉa bonŝancinte revidi ilin ĉiujn ĉe Leilino."
+
+Ŝi revenigis lian rigardon kun apenaŭ videbla rideto. "Ilin mi ne
+vidis."
+
+"Ĉu ilin vi ne vidis?"
+
+"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Ĉarlotinon Vinon. Tiu infano estas
+ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam
+ŝia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, ŝi telefonis al ŝi,
+postulante ke ŝi tuj foriru. Tial mi ne revidis ŝin."
+
+La senkolora vizaĝo de Ido ruĝiĝis. "Mi ne scias de kie vi alprenas
+tiajn ideojn."
+
+Ŝi daŭrigis, kvazaŭ ne lin aŭdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaŭ Marnjon
+Ĝileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis ŝin al mia ĉambro
+la lastan vesperon, post la vespermanĝo, kiam la aliaj ĉiuj ludis
+briĝon. Ŝi havas bonvolan intencon—sed ne helpis multe."
+
+"Sed kion vi faris en via ĉambro vespere post la manĝo?"
+
+"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro—kiom embarasa
+por Leilino estis mia alveno, mi volas diri—mi nur diris al ŝi ke
+mi estas tre laca kaj preferos resti supretaĝe ĝis la foriro de la
+gastoj."
+
+Ido, ĝemante, frapigis la manon kontraŭ la brakon de sia fotelo. "Mi
+scivolas kiom da ĉio tio vi nur imagis!"
+
+"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam
+sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Ĝileso instigis
+Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi ŝin ĝis mia ĉambro
+kiam la aliaj ne scius kien ŝi malaperis. Nek la teruran timon de mia
+kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulĝero, honore de kiu la festeno
+estis aranĝita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke ŝia edzo
+aljuĝu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis
+ŝin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"
+
+Ido daŭre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj
+fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis
+el la kaŭzoj kiujn vi supozas."
+
+S-rino Lidkoto paŭzis antaŭ ol respondi, kvazaŭ honeste strebante
+taksi la pezon de lia argumentado. Tiam ŝi diris en mallaŭta voĉo,
+"Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la
+vespermanĝo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke ŝi timis.
+Leilino neniam timas por si."
+
+"Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas
+mallarĝpensaj virinoj ĉie sed la virinoj alvenintaj ĉe Leilino
+konsciis nepre bonege ke ilia tiea ĉeesto havigus al ŝi specon de
+socia rajtigo kaj se ili konsentis ke ŝi havu ĝin, kial mondo-nome ili
+dezirus malaprobi tion por vi?"
+
+"Tiun samaĵon mem mi diris al mi antaŭ unu semajno en la nuna ĉambro
+post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Ŝi levis nebuletan
+rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi aŭskultis kion
+vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min
+duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis
+por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel
+por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia
+imago!"
+
+Franklino Ido stariĝis el sia fotelo kaj transiris la ĉambron ĝis
+seĝo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesiĝis—en tiu
+momento—nur pri kiel via imago ŝajnis proksimigi vin al mi," li
+diris.
+
+"Ankaŭ mi interesiĝis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin."
+Ili interŝanĝis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Ĉar, vi vidu, mi
+eraris," ŝi daŭrigis. "Ni ambaŭ eraris. Vi diras ke estas sensence
+ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe
+malkonsentis min renkonti sub ŝia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed
+mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio
+ege tro okupiĝas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo
+paŭzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili
+nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio
+kondamnis. Mian kazon oni juĝis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam
+de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis
+la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min
+nur fariĝis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la
+plej malfacilaj por detrui."
+
+Ido sidis senmove dum ŝi parolis. Kiam ŝi silentis, li stariĝis,
+ridante mallonge, kaj transiris la ĉambron ĝis la fenestro. Ekstere,
+la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj
+lumvicoj, etendiĝis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li
+indikis ĝin al ŝi.
+
+"Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laŭ via supozo, tiaj
+vortoj kiajn vi ĵus uzis—'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?"
+
+Ŝi alvenis ekstari apud li ĉe la fenestro. "Malpli ol nenio,
+kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta
+streĉita rondo de kutimo kaj asociiĝo, same kiel ni estas fermitaj
+en ĉi tiu ĉambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri ĝin
+iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj ĝin eliris dum mi
+restis en la sama eta ĉambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie
+solapersone. Ho, mi ĝin loĝebligis nun, mi alkutimiĝis al ĝi. Sed mi
+perdis ĉiuj iluziojn pri anĝelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."
+
+Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial
+ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaŭ la soleco estus malpli
+granda—"
+
+Ŝi forturniĝis de la malhela fenestro en la brile lumigitan ĉambron.
+
+"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege
+informita pri tio. Ni estas ĉiuj malliberuloj, kompreneble—ni ĉiuj
+ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin
+alkutimigis al niaj apartaj ĉeloj kaj se oni nin translokigas subite
+en la novajn, povas okazi ke ni renkontu ŝtonmuron tie kie ni atendis
+renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon
+kontraŭ ĝin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."
+
+Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraŭ la fenestrokadron,
+ŝin spektadis silente dum ŝi vagiradis maltrankvile en la ĉambro,
+kunamasigante kelkajn disĵetitajn librojn kaj lanĉante manplenon da
+ŝiritaj leteroj en la forĵetaĵujon. Kiam ŝi finfaris, li reparolis:
+"Ĉio kion vi diras baziĝas sur antaŭkonceptitaj teorioj. Kial vi ne
+elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antaŭajn amikojn? Ĉu vi
+ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto
+vin kaŝi kiam ili alvenis? Ŝajnis ke vi timas ilin—aŭ ke vi ne
+pardonis ilin. Ambaŭmaniere, vi malpravigis ilin anstataŭ atendi ke
+ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, ĉu vi
+supozas ke la socio tien irintus por ŝin revenigi? Vi diras ke vi
+timis nome de Leilino kaj ke ŝi timis nome de vi. Ĉu vi ne komprenas
+kion signifas ĉiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza
+en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi
+estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li paŭzis kaj turnis la
+rigardon al ŝia vizaĝo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljuĝu al vi iom
+pli da tempo. Aljuĝu al _mi_ iom plu da tempo. De ĉiam mi konscias ke
+bezonatos tempo."
+
+Li alproksimiĝis kaj ŝi permesis ke li alprenu ŝian manon. Pro la
+serioza afableco de lia vizaĝo situanta tiel proksime super ŝi, ŝi
+sentis sin kvazaŭ infanon vekitan el timigaj sonĝoj kaj trovantan
+lumon en sia ĉambro.
+
+"Eble vi pravas—" ŝi aŭdis sin komenci. Tiam ia internaĵo retiris
+ŝin kvazaŭ alkroĉe kaj ŝia mano forfalis de li.
+
+"Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaŭ en
+Florenco."
+
+Ŝi staris antaŭ li, sentante kun malespero lian bonecon, lian
+paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta diraĵo ŝajnis pentrita gazo
+mallevita inter ŝi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis ŝin
+subita deziro dispecegigi la gazon.
+
+Ŝi retiriĝis kaj lin rigardis kun rideto de supraĵa trankviligo.
+"Vi ja pravas—rilate al ĉesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca
+kaj daŭra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi
+diras, mi devas penadi ne retiriĝi en kaŭrado antaŭ homoj." Ŝi
+flankenturniĝis kaj rigardis la horloĝon. "Ho, estas nur la deka! Se
+mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas,
+ni daŭre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti
+Margaretinon Vinon dum duonhoro?"
+
+Ŝi parolis malpeze kaj rapide dum ŝiaj brilaj okuloj rigardis lian
+vizaĝon, kiun, dum ŝi spektadis, ŝi vidis ŝanĝiĝi, kvazaŭ ŝia
+rideto ĵetintus sur ĝin tro klaran lumon.
+
+"Ho, ne—ne hodiaŭvespere!" li asertis.
+
+"Ĉu ne hodiaŭvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros
+je la tagiĝo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli
+racia—ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre plaĉus al mi ekvidi
+novan fojon la malgrandan Ĉarlotinon." Li staris antaŭ ŝi kun la mano
+en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis ĉiam en momentoj
+de perpleksiĝo. "Venu!" ŝi ordonis ĝoje, turniĝante ĝis la pordo.
+
+Li sekvis ŝin kaj metis manon sur ŝian brakon. "Ĉu vi ne
+opinias—ĉu ne estus pli bone ke mi antaŭiru kaj kontrolu? Ili diris
+al mi ke ili pasigis lacigan tagon ĉe la robtajloro. Mi kuraĝas
+sugesti ke ili jam enlitiĝis."
+
+"Se vi diris ke junulo de Ĉarlotino vespermanĝas kun ili. Certe li
+ne foririntus antaŭ la deka, ĉu? Malgraŭ tio, mi malsupreniros
+kaj kontrolos kun vi. Oni malŝparas tiom da tempo antaŭsendante
+serviston." Ŝi flankenmetis lin mildageste, tiam paŭzis dum frapis
+ŝin nova pensado. "Aŭ atendu. Mia servistino enestas la apudan
+ĉambron. Mi petos ke ŝi iru demandi ĉu Margaretino konsentos min
+akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo."
+
+Ŝi turniĝis malantaŭen kaj iris ĝis la pordo kondukanta al ŝia
+dormĉambro. Sed antaŭ ol povi ĝin malfermi, denove ŝi sentis la
+rapidan tuŝgeston de Ido.
+
+"Mi opinias—nun mi memoras—la junulo de Ĉarlotino proponis ke ili
+foriru ĉiuj—al muzikhalo aŭ simila ejo. Mi certas—mi nepre certas
+ke vi ne sukcesos renkonti ilin."
+
+Ŝia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de ŝia brako kaj dum
+ili retiriĝis kaj alfrontis unu la alian, ŝi vidis la sangon leviĝi
+malrapide tra lia palflava haŭto, ruĝigi liajn kolon kaj orelojn, sin
+trudi al la randoj de lia barbo kaj senmoviĝi en malklarajn makulaĵojn
+sub liaj amikemaj ĉagrenitaj okuloj. Ŝi jam vidis la saman ruĝiĝon
+sur alia vizaĝo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove ŝin
+instigis forturni la vizaĝon.
+
+Ĉeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la
+ĉambron.
+
+"Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la ŝipo
+morgaŭmatene."
+
+Ŝi sentis ke tiuj vortoj dispecigis ŝirrapide la vualon de pentrita
+gazo kaj ke denove ŝi moviĝas inter la sovaĝaj randoj de la realeco.
+
+"Ho, ve!" ŝi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton.
+Necesas ke mi informiĝu ĉe mia servistino."
+
+Ŝi malfermis sian dormĉambran pordon kaj alvokis: "Anetino!"
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ ***
+
+***** This file should be named 18836-0.txt or 18836-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/8/8/3/18836/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.