summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/18836.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:54:16 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:54:16 -0700
commit7743d7016c78a142653a2c3c310480f3ba6e3b95 (patch)
tree4396ded0de5b07169a9b2391471b46e723cf1ae4 /18836.txt
initial commit of ebook 18836HEADmain
Diffstat (limited to '18836.txt')
-rw-r--r--18836.txt1790
1 files changed, 1790 insertions, 0 deletions
diff --git a/18836.txt b/18836.txt
new file mode 100644
index 0000000..91e37ad
--- /dev/null
+++ b/18836.txt
@@ -0,0 +1,1790 @@
+The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Aliaj Tempoj
+
+Author: Edith Wharton
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+
+
+ EDITH WHARTON
+ (cx.1861-1937)
+
+
+ ALIAJ TEMPOJ
+
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+
+ 1999
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+
+ EDITH WHARTON
+ "ALIAJ TEMPOJ"
+ Unua Eldono: Februaro 1999
+
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "AUTRES TEMPS"
+
+
+
+
+ ALIAJ TEMPOJ
+
+
+S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis
+transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis
+auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauxenirantan
+peladon de la helicoj.
+
+Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis
+"bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por
+pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la
+pasinteco.
+
+Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton.
+Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum
+siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti
+pri tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda
+kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze,
+sxi certis pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam
+lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri
+suferanta samfamiliano.
+
+La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al
+sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite
+en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes,
+_tiu_ S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux
+sxi en la unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo
+de la kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino
+Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux
+gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi
+konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke ne,
+sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu
+tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi
+tiel alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la
+kapitano tuj sxangxis la temon.
+
+Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam
+alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto
+staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam
+sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa
+evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la
+eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de
+tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera
+pasinteco, elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux
+sxia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de
+la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon
+kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj
+izolis.
+
+Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno
+de la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la
+informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco
+kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci novan
+survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova malbonauxguro
+sxajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, cxar mi estas ne
+nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de Leilino."
+
+Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj
+sxpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de
+la filino. S-rino Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde
+malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos
+roli kiel avertilo. Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian
+kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn
+cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu
+konkludojn povantajn efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun
+okazis tiajxo mem kaj S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon
+diri unuvocxe: "Jes, Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino.
+Kun tia ekzemplo cxu oni rajtas esperi aliajxon?"
+
+Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo.
+Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj
+patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton
+tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok
+pasintaj jaroj?
+
+Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio
+probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la
+malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin
+konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra
+forpasinta ribelado.
+
+S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo
+"Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por
+sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis
+la momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj
+revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis
+sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko sed
+ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam havigis
+al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna tempo kaj
+la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli kompreneblaj kaj
+cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj senkonsekvencoj gxenis sxin
+pli ol la plej malbonaj certajxoj.
+
+Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la
+malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero
+ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino
+Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la
+personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj
+portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la
+plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus
+al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi cxu
+ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux malbonkondutaj,
+cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj
+virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon
+pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto,
+devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la
+aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj
+cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste?
+
+Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj
+estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel
+la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj
+kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn
+familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies
+komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu
+Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas."
+
+Cxu povus temi pri _sxia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto
+de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia
+interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj
+frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en
+sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj
+intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.
+
+Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen
+estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la
+kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi
+spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan
+barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado
+cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de
+ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino."
+
+Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi
+lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas
+sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade
+malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi
+ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia
+gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis
+sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura
+rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia
+virino.
+
+Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis
+bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la
+aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi,
+li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li
+konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al
+sxi eklegi por ne perei.
+
+En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj
+klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo
+brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko
+kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon.
+
+"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?"
+li demandis.
+
+Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj
+eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj
+malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine
+eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga
+momento, gxi okazos neniam.
+
+"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke
+ili--estas ie cxe _li_."
+
+"Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi
+alvenos la urbon por vin renkonti."
+
+Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra
+malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi
+ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj."
+
+Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan
+akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon.
+
+"Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
+
+S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis.
+"Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris.
+
+Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis
+sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli
+facila."
+
+"Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi
+nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj
+intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado.
+"Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio
+kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj
+semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, _tion_
+mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis
+cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble,
+en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti
+tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi
+neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon
+al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu
+tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne komprenas
+kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris. Kaj sxia
+unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero
+finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago
+mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ sxajne
+kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom kiel--"
+
+"Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi
+supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin
+certigu."
+
+"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere
+belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne
+certas ke Leilino konscias--"
+
+Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke
+konscias vi. _Ili_ bonfartas."
+
+Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna
+virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido
+rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo.
+
+"Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj
+sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en
+la sama maniero."
+
+"Kio? Cxu pri Leilino?"
+
+"Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio,
+gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el
+ili sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de
+sia eksedzinigxo. Unu el ili--_sxi_ nomigxis Mabelino--se mi bone
+komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li
+rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro."
+
+"Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la
+Francoj," respondis Ido.
+
+"Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri
+kiuj parolas miaj najbarinoj?"
+
+Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da
+kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili
+estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de
+gxi."
+
+"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis
+kaj rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi
+rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--"
+
+"Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta.
+Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi.
+Necesis ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero
+ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.
+
+"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta
+tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi
+atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."
+
+La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed
+la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel
+multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris
+la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas
+kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto
+da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro
+disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi
+pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de
+ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia
+ekzemplo."
+
+Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum
+momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam
+vi skribis ke vi alvenos?"
+
+"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar
+tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
+
+"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."
+
+Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi
+scias--oni neniam timas."
+
+Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi
+vidos, vi vidos," li diris.
+
+Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie,
+transdonante Markoni-gramon.
+
+"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.
+
+Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen,
+silente metante la manojn sur la paperon.
+
+La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?"
+
+"Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas
+Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera
+silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi
+bezonas klarigon!"
+
+Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la
+kamparo, cxu?"
+
+"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux
+sendas amon.' Cxu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas
+alfronti tion."
+
+"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?"
+
+"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi
+veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton. "Eble
+tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min
+cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."
+
+Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux
+sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis
+senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via
+interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo,
+cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia
+klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi
+survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al
+mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi,
+pri kio mi jam antauxcertas."
+
+Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj
+de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan.
+Eble la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta
+nun liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto
+afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj.
+
+"Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega
+minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj
+etendajxoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu
+sxi staris kaj cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj,
+drivante pli proksime, prenis la formon de sxia servistino, sekvata de
+stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo
+subferdekigxi. Dum ili descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin
+balais kontraux la sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis
+la ambasadorinon alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege
+bedauxras! Tio multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon
+cxe kelkaj geamikoj en Lenokso."
+
+
+ II
+
+
+La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus
+foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio,
+sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la
+salonon de S-rino Lidkoto.
+
+Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi
+la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.
+
+"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.
+
+S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio
+sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino
+reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko
+malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas
+la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al _mi_--ke cxiu virino
+rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi
+kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas
+konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la
+sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"
+
+Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub
+la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi
+diris al vi?"
+
+"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino,
+sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias
+devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
+
+"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne
+klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"
+
+S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari
+_mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin
+frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu
+vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke
+sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe
+sxi."
+
+"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona
+pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"
+
+"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante
+sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur
+sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke
+Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante
+tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas
+antaux ili."
+
+"Vio iom pravas," li konsentis.
+
+Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li
+laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis
+sxiaj fenestroj.
+
+"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da
+tempo.
+
+Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone
+mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan
+spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar
+mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas
+tombosxtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min.
+Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux
+neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam
+traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin
+helpis. Kaj helpis _min_ sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo
+pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos
+min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub
+mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj
+mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen
+mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta
+de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi
+kapablas senti."
+
+"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin
+mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
+
+"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi
+sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis
+kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi
+cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi
+gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus
+esti sola kun sxi."
+
+"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"
+
+"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis
+lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien
+se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi
+malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos
+pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne
+insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj
+kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"
+
+"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis
+abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per
+unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li
+komencis--
+
+
+ * * * * *
+
+
+La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj
+pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de
+tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.
+
+Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam,
+preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva
+auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj
+en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune,
+prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la
+longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo
+de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj
+fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam
+li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto,
+en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas
+de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun
+sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri
+kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi
+kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu
+sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco
+de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi
+al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al
+li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis
+kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera."
+La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis
+ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci
+paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi
+sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke
+sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke
+pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan
+socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo
+jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte
+de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan
+jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en
+la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de
+ilia intimeco.
+
+Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje
+senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la
+restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux
+propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu
+ekzistis.
+
+"Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi
+ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe.
+Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se
+subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi
+komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron
+cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion
+mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi
+kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis,
+malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton
+pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi
+tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi
+maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis
+cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi
+elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi
+dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra
+rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."
+
+
+ III
+
+
+Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris
+al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade
+revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti
+rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io
+sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da
+novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris
+kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al
+sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj
+kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino.
+
+Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli
+kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la
+menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj
+sur gxin.
+
+"Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento
+pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne
+maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis
+la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas
+nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero
+rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la
+nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la
+malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras
+Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos
+sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras
+Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris
+Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas
+esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan
+forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco
+estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas
+ege influajn rilatojn--"
+
+"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo,"
+interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la
+frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.
+
+"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas
+diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu
+vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke
+Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo
+Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas:
+_Cxi Tiu Karno Mia_. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco
+_rajtas_, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej
+_eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
+
+La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido
+la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis
+grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en
+tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj
+realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis
+spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub
+ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux
+nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj
+procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis
+parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo
+evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis
+nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama
+influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed
+cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo?
+Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li
+jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos
+sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux
+sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo
+por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
+
+
+ * * * * *
+
+
+Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina
+cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga
+sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj,
+floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima
+konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum
+stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis
+sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon
+kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo,
+vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto
+de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.
+
+La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj
+tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro
+post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj
+ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan
+interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete
+malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa
+dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono
+sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el
+sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de
+ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la
+cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri
+la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun
+la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al
+aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj
+kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo
+elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro
+sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia
+banksaldo.
+
+Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon
+Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de
+sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi
+mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino
+io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la
+momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante
+la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj.
+"Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino
+sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de
+tia certeco.
+
+Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam
+estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne
+ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo
+la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis
+ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis
+al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi
+pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke
+gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino
+vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte
+la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum
+longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis
+grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon
+stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis
+sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la
+ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj
+spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
+
+Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii
+ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio.
+Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis
+skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis.
+Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en
+ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?
+
+Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive,
+enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento
+surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn
+junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj
+akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti
+aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili,
+kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de
+Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de
+matureco estas retenilo.
+
+Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante
+al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu
+estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de
+longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis
+tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej
+intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la
+pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco,
+sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.
+
+Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en
+la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris
+Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la
+vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis
+scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi
+alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis
+ke sxia filino menciis neniajn nomojn.
+
+Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu
+en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan
+interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon
+sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis
+hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta
+sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la
+promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile
+en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton.
+
+"Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso
+kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la
+fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la
+gxardenojn ekde la tenisejo.
+
+
+ IV
+
+
+Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian
+interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris
+cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan
+mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo
+reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan
+alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino
+pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam
+sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura
+maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro
+de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto
+difektis la cxeesto de nekonatoj.
+
+"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi,"
+la patrino sxin certigis.
+
+"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias
+kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu _malamas homojn_? Cxu Leilino
+forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi
+preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj
+atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran
+gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?"
+
+S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia
+filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple.
+
+"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio,
+por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus _postuli_
+ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi
+kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre
+en tuta soleco."
+
+Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en
+la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi
+hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--"
+
+"Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos
+gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni
+alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter
+sxiaj konjektoj.
+
+Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino
+Suferno frapetis cxe sxia pordo.
+
+"Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis
+kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.
+
+Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo
+kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn
+de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra
+lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj
+parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj
+familianoj. "Gxi ne estas _precize_ funebra," sxi kutimis diri, "sed
+gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda
+Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia
+patrino."
+
+Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante
+humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo
+surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino.
+
+"Ho, cxu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno
+fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti
+apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi
+timis ke vi vin sentu iom laca."
+
+"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi.
+Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi."
+
+"Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux
+la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas
+terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan
+sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."
+
+"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke
+Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por
+liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante
+tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
+
+"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo
+fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie."
+
+S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato
+tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da
+sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia
+alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.
+
+Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj
+pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.
+
+"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno
+strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti
+Cxarlotino en forirado."
+
+"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke
+ne temas pri malsano."
+
+"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis
+dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni
+devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."
+
+S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto.
+Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la
+vespermangxo."
+
+"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi
+aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj
+pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu
+min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol
+vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu
+trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole
+en lundo."
+
+S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed
+elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi
+kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke
+mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"
+
+Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi
+endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri
+la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido.
+"Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi
+scias--"
+
+"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al
+si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis.
+
+Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia
+bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed
+estas tiom multaj--"
+
+"Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron."
+
+"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton.
+Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la
+alveno de la pliagxularo."
+
+"Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?"
+
+"Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por
+eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis.
+
+"Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon
+Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin,"
+diris S-rino Lidkoto konstantaritme.
+
+"Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.
+
+"La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?"
+
+"Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas
+S-rino Lorino Bulgxero."
+
+"Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas."
+
+"Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la
+festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke
+sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo
+nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti
+proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima
+amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj
+la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi
+pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera
+triumfo."
+
+"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.
+
+"Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema
+cxu--"
+
+"Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.
+
+"Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la
+Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos
+la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis.
+
+S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable
+ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo
+kaj S-rino Lorino Bulgxero."
+
+Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post
+intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu
+ili scias ke mi estas cxi tie?"
+
+La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan
+atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la
+teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon,
+diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?"
+
+"Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu
+Leilino diris al ili ke mi alvenas?"
+
+Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi,
+karulino, ke Leilino farus ion ajn--"
+
+S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras,
+ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la
+plej bonajn sxancojn atingi Romon."
+
+"Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe
+nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis
+S-rinon Bulgxeron."
+
+"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis
+sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu
+ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?"
+
+Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante
+nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti
+cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja
+restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."
+
+"Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro,
+etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la
+oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas
+tempon por vestigxi."
+
+Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti:
+"Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed
+S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin
+forpelis tra la pordo.
+
+
+ V
+
+
+S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la
+cxambroservistinon, ne gxin finfaris.
+
+Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma
+grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis
+sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo
+gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita
+proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne
+memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan
+senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita
+ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro kaj meditadis.
+
+Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon
+sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la
+flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis
+sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi
+pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia
+hasto.
+
+S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min
+riprocxu. Mi ne malfruos."
+
+"Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo.
+"Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis
+resti cxi tie en trankvila ripozado."
+
+Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan
+posttagmezon!"
+
+"Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus
+diris al mi ke vi intencas klopodi--"
+
+"Cxu vi alvenis por haltigi min?"
+
+"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--"
+
+"Efektive. Tion mi komprenas."
+
+Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan
+okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la
+simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj
+vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis.
+
+"Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute
+absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de
+Epsomo.
+
+"Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?"
+
+"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _cxiuj_ komprenos." Leilino
+demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo
+ekbrilis je retrankviligxo.
+
+S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu
+tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion
+stranga se mi jes ja aperos?"
+
+Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi.
+Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis
+balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro
+suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis
+sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta
+vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento.
+
+S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la
+rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto
+difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi
+ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Sxi
+pauxzis, kvazaux atendante ke sxia filino parolu. Tiam sxi etendis la
+brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviligxu pri
+mi." Sxi cxirkauxbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la
+lastan postbrilajxon de sxia malpligrandigxanta rugxigxo. "Efektive, mi
+sentas min iomete laca, kaj se ne gxenos vin ke mi malcxeestu la aferon,
+mi opinias preferi malbonkondute enlitigxi kaj resti tie gxis via
+kompanio disigxos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu
+por mi al cxiuj."
+
+
+ VI
+
+
+La gastoj de la Barklejoj disigxis kaj S-rino Lidkoto, nepre
+renormaligxinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta
+lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Frauxlino Suferno.
+
+Estis etoso de jubilado en la aero cxar la festeno "disvolvigxis" tiel
+eksterordinare bone, tiel ege kontentige, sxajne, por S-rino Lorino
+Bulgxero, ke la baldauxa komisiigxo de Vilburo al Romo estis preskaux
+nepra certeco. Tiel certa tio sxajnis ke la anticipo de frua rekunigxo
+mildigis la cxagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia
+patrino reiri Italion preskaux tuj. Neniu komprenis tiun decidon.
+Sxajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti
+cxe ili gxis la fiksigxo de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehxis sxian
+miregon.
+
+"Kiel vi ne atendu cxi tie, laux la propono de Leilino, gxis ni povos
+cxiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"
+
+S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum sxi anoncis sian malkonsenton.
+"Malgraux cxio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."
+
+"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulgxero," Leilino diris
+triumfe.
+
+"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun sxi," gxojegis la edzo de Leilino.
+
+Frauxlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti
+Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"
+
+"Ho, ni estos kun vi baldaux," ridis Leilino. "Tiel baldaux ke estas
+vere sensence disigxi."
+
+Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu sxia filino
+konsciis ke estos sentutile gxin kontrauxstari. Post sxiaj longaj
+monatoj en Hindio, nepre devigis, sxi postulis, ke sxi revenu al
+Florenco kaj kontrolu kio okazas al sxia eta tiea logxejo. Kaj sxi jam
+estis tiel komforta sur "Utopio" ke sxi eksentas la deziron tien reveni
+per la sama sxipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri sxia
+decido kaj dauxre gastigi sxin gxis la posttagmezo de la antauxtago de
+la surmarigxo de "Utopio". Tiu arangxo konvenis al kelkaj projektoj
+kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis.
+Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la
+Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de
+siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la
+ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.
+
+Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton
+de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la
+kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino
+neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi
+sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia
+patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn
+muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la
+Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi,
+spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de
+giganta mano.
+
+Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis
+la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu
+de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen
+kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu,
+antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan
+interparoladon.
+
+Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne
+tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se
+li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti
+vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi
+lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo.
+
+Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna
+momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux
+plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon,
+eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento
+la pordo malfermigxis kaj li eniris.
+
+La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus
+sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis
+ke mi estas cxi tie?"
+
+Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?"
+Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti
+vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis
+S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vespermangxi kun
+sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al
+mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la
+ideon ne suprenveni."
+
+Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis,
+deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!"
+
+"Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--"
+
+"Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx
+ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino.
+La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino
+malpermesis ke sxi alparolu min."
+
+Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis
+al vi viajn iluziojn?"
+
+Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis
+min malagnoski, cxu?"
+
+"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."
+
+Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris
+tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi.
+Jen la letero kiun mi jam komencis."
+
+La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon.
+"Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros
+gxis post la foriro?"
+
+"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--"
+
+"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis
+urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar
+Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma
+kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la
+Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino
+sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon."
+
+S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam
+sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi
+komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis
+nur poste ke oni atendis ke mi iru."
+
+"Cxu atendis ke vi iru?"
+
+"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda
+karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron
+antaux ol ekscii pri mia alveno."
+
+"Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo.
+"Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi
+pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter
+malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj
+eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj
+heziteme sxin kontrolrigardis. "Ecx se ili alvenis en maltauxga momento,
+vi estis certe felicxa bonsxancinte revidi ilin cxiujn cxe Leilino."
+
+Sxi revenigis lian rigardon kun apenaux videbla rideto. "Ilin mi ne
+vidis."
+
+"Cxu ilin vi ne vidis?"
+
+"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Cxarlotinon Vinon. Tiu infano estas
+ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam
+sxia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, sxi telefonis al sxi,
+postulante ke sxi tuj foriru. Tial mi ne revidis sxin."
+
+La senkolora vizagxo de Ido rugxigxis. "Mi ne scias de kie vi alprenas
+tiajn ideojn."
+
+Sxi dauxrigis, kvazaux ne lin auxdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaux Marnjon
+Gxileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis sxin al mia cxambro
+la lastan vesperon, post la vespermangxo, kiam la aliaj cxiuj ludis
+brigxon. Sxi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe."
+
+"Sed kion vi faris en via cxambro vespere post la mangxo?"
+
+"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa
+por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al sxi ke
+mi estas tre laca kaj preferos resti supretagxe gxis la foriro de la
+gastoj."
+
+Ido, gxemante, frapigis la manon kontraux la brakon de sia fotelo. "Mi
+scivolas kiom da cxio tio vi nur imagis!"
+
+"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam
+sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Gxileso instigis
+Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi sxin gxis mia cxambro
+kiam la aliaj ne scius kien sxi malaperis. Nek la teruran timon de mia
+kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulgxero, honore de kiu la festeno
+estis arangxita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke sxia edzo
+aljugxu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis
+sxin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"
+
+Ido dauxre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj
+fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis
+el la kauxzoj kiujn vi supozas."
+
+S-rino Lidkoto pauxzis antaux ol respondi, kvazaux honeste strebante
+taksi la pezon de lia argumentado. Tiam sxi diris en mallauxta vocxo,
+"Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la
+vespermangxo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke sxi timis.
+Leilino neniam timas por si."
+
+"Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas
+mallargxpensaj virinoj cxie sed la virinoj alvenintaj cxe Leilino
+konsciis nepre bonege ke ilia tiea cxeesto havigus al sxi specon de
+socia rajtigo kaj se ili konsentis ke sxi havu gxin, kial mondo-nome ili
+dezirus malaprobi tion por vi?"
+
+"Tiun samajxon mem mi diris al mi antaux unu semajno en la nuna cxambro
+post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Sxi levis nebuletan
+rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auxskultis kion
+vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min
+duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis
+por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel
+por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia
+imago!"
+
+Franklino Ido starigxis el sia fotelo kaj transiris la cxambron gxis
+segxo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesigxis--en tiu
+momento--nur pri kiel via imago sxajnis proksimigi vin al mi," li
+diris.
+
+"Ankaux mi interesigxis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin."
+Ili intersxangxis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Cxar, vi vidu, mi
+eraris," sxi dauxrigis. "Ni ambaux eraris. Vi diras ke estas sensence
+ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe
+malkonsentis min renkonti sub sxia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed
+mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio
+ege tro okupigxas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo
+pauxzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili
+nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio
+kondamnis. Mian kazon oni jugxis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam
+de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis
+la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min
+nur farigxis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la
+plej malfacilaj por detrui."
+
+Ido sidis senmove dum sxi parolis. Kiam sxi silentis, li starigxis,
+ridante mallonge, kaj transiris la cxambron gxis la fenestro. Ekstere,
+la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj
+lumvicoj, etendigxis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li
+indikis gxin al sxi.
+
+"Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laux via supozo, tiaj
+vortoj kiajn vi jxus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?"
+
+Sxi alvenis ekstari apud li cxe la fenestro. "Malpli ol nenio,
+kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta
+strecxita rondo de kutimo kaj asociigxo, same kiel ni estas fermitaj
+en cxi tiu cxambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri gxin
+iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj gxin eliris dum mi
+restis en la sama eta cxambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie
+solapersone. Ho, mi gxin logxebligis nun, mi alkutimigxis al gxi. Sed mi
+perdis cxiuj iluziojn pri angxelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."
+
+Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial
+ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaux la soleco estus malpli
+granda--"
+
+Sxi forturnigxis de la malhela fenestro en la brile lumigitan cxambron.
+
+"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege
+informita pri tio. Ni estas cxiuj malliberuloj, kompreneble--ni cxiuj
+ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin
+alkutimigis al niaj apartaj cxeloj kaj se oni nin translokigas subite
+en la novajn, povas okazi ke ni renkontu sxtonmuron tie kie ni atendis
+renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon
+kontraux gxin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."
+
+Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraux la fenestrokadron,
+sxin spektadis silente dum sxi vagiradis maltrankvile en la cxambro,
+kunamasigante kelkajn disjxetitajn librojn kaj lancxante manplenon da
+sxiritaj leteroj en la forjxetajxujon. Kiam sxi finfaris, li reparolis:
+"Cxio kion vi diras bazigxas sur antauxkonceptitaj teorioj. Kial vi ne
+elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauxajn amikojn? Cxu vi
+ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto
+vin kasxi kiam ili alvenis? Sxajnis ke vi timas ilin--aux ke vi ne
+pardonis ilin. Ambauxmaniere, vi malpravigis ilin anstataux atendi ke
+ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, cxu vi
+supozas ke la socio tien irintus por sxin revenigi? Vi diras ke vi
+timis nome de Leilino kaj ke sxi timis nome de vi. Cxu vi ne komprenas
+kion signifas cxiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza
+en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi
+estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauxzis kaj turnis la
+rigardon al sxia vizagxo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljugxu al vi iom
+pli da tempo. Aljugxu al _mi_ iom plu da tempo. De cxiam mi konscias ke
+bezonatos tempo."
+
+Li alproksimigxis kaj sxi permesis ke li alprenu sxian manon. Pro la
+serioza afableco de lia vizagxo situanta tiel proksime super sxi, sxi
+sentis sin kvazaux infanon vekitan el timigaj songxoj kaj trovantan
+lumon en sia cxambro.
+
+"Eble vi pravas--" sxi auxdis sin komenci. Tiam ia internajxo retiris
+sxin kvazaux alkrocxe kaj sxia mano forfalis de li.
+
+"Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaux en
+Florenco."
+
+Sxi staris antaux li, sentante kun malespero lian bonecon, lian
+paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta dirajxo sxajnis pentrita gazo
+mallevita inter sxi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis sxin
+subita deziro dispecegigi la gazon.
+
+Sxi retirigxis kaj lin rigardis kun rideto de suprajxa trankviligo.
+"Vi ja pravas--rilate al cxesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca
+kaj dauxra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi
+diras, mi devas penadi ne retirigxi en kauxrado antaux homoj." Sxi
+flankenturnigxis kaj rigardis la horlogxon. "Ho, estas nur la deka! Se
+mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas,
+ni dauxre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti
+Margaretinon Vinon dum duonhoro?"
+
+Sxi parolis malpeze kaj rapide dum sxiaj brilaj okuloj rigardis lian
+vizagxon, kiun, dum sxi spektadis, sxi vidis sxangxigxi, kvazaux sxia
+rideto jxetintus sur gxin tro klaran lumon.
+
+"Ho, ne--ne hodiauxvespere!" li asertis.
+
+"Cxu ne hodiauxvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros
+je la tagigxo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli
+racia--ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre placxus al mi ekvidi
+novan fojon la malgrandan Cxarlotinon." Li staris antaux sxi kun la mano
+en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis cxiam en momentoj
+de perpleksigxo. "Venu!" sxi ordonis gxoje, turnigxante gxis la pordo.
+
+Li sekvis sxin kaj metis manon sur sxian brakon. "Cxu vi ne
+opinias--cxu ne estus pli bone ke mi antauxiru kaj kontrolu? Ili diris
+al mi ke ili pasigis lacigan tagon cxe la robtajloro. Mi kuragxas
+sugesti ke ili jam enlitigxis."
+
+"Se vi diris ke junulo de Cxarlotino vespermangxas kun ili. Certe li
+ne foririntus antaux la deka, cxu? Malgraux tio, mi malsupreniros
+kaj kontrolos kun vi. Oni malsxparas tiom da tempo antauxsendante
+serviston." Sxi flankenmetis lin mildageste, tiam pauxzis dum frapis
+sxin nova pensado. "Aux atendu. Mia servistino enestas la apudan
+cxambron. Mi petos ke sxi iru demandi cxu Margaretino konsentos min
+akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo."
+
+Sxi turnigxis malantauxen kaj iris gxis la pordo kondukanta al sxia
+dormcxambro. Sed antaux ol povi gxin malfermi, denove sxi sentis la
+rapidan tusxgeston de Ido.
+
+"Mi opinias--nun mi memoras--la junulo de Cxarlotino proponis ke ili
+foriru cxiuj--al muzikhalo aux simila ejo. Mi certas--mi nepre certas
+ke vi ne sukcesos renkonti ilin."
+
+Sxia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de sxia brako kaj dum
+ili retirigxis kaj alfrontis unu la alian, sxi vidis la sangon levigxi
+malrapide tra lia palflava hauxto, rugxigi liajn kolon kaj orelojn, sin
+trudi al la randoj de lia barbo kaj senmovigxi en malklarajn makulajxojn
+sub liaj amikemaj cxagrenitaj okuloj. Sxi jam vidis la saman rugxigxon
+sur alia vizagxo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove sxin
+instigis forturni la vizagxon.
+
+Cxeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la
+cxambron.
+
+"Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la sxipo
+morgauxmatene."
+
+Sxi sentis ke tiuj vortoj dispecigis sxirrapide la vualon de pentrita
+gazo kaj ke denove sxi movigxas inter la sovagxaj randoj de la realeco.
+
+"Ho, ve!" sxi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton.
+Necesas ke mi informigxu cxe mia servistino."
+
+Sxi malfermis sian dormcxambran pordon kaj alvokis: "Anetino!"
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ ***
+
+***** This file should be named 18836.txt or 18836.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/8/8/3/18836/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.