diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:53:03 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:53:03 -0700 |
| commit | 57c63dffae51e100b478d48d271732752ad9c5a5 (patch) | |
| tree | 378c2321d4aef8f3a3ef33d51c10d8ad6e851963 /18326.txt | |
Diffstat (limited to '18326.txt')
| -rw-r--r-- | 18326.txt | 1824 |
1 files changed, 1824 insertions, 0 deletions
diff --git a/18326.txt b/18326.txt new file mode 100644 index 0000000..659856f --- /dev/null +++ b/18326.txt @@ -0,0 +1,1824 @@ +Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato + The Murders in the Rue Morgue + +Author: Edgar Allan Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + + + EDGAR ALLAN POE + (1809-1849) + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + + Edgar Allan Poe + "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" + Unua Eldono, Auxgusto, 1998 + + + Origina Anglalingva Titolo + "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" + + + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + + +La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en +si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter +aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili +estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo +festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj +aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta +agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej +bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, +rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da +_sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj +rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la +tutan aspekton, verdire, de intuicio. + +La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj +precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux +superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen +kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed +ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan +karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed +simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan +rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn +potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile +laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj +frivolajxoj. + +Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun +diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne +malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ +cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, +preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke +la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli +multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn +el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu +venkas. + +Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur +malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj +la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto +pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. +Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu +restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi +preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni +supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo +rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, +la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, +sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias +ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj +delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon. + +Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo +alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan +intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili +sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. +Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la +analizkapablon. + +Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro +estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado +ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en +kiuj menso kontrauxbatalas menson. + +Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon +inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj +avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj +kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara +komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu +punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar +la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas +suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro +kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux +gxenerala opiniaro, bonan ludadon. + +Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke +elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon +da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, +sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas +ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la +observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre +nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li +ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj +indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante +kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu +cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton +post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la +rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum +antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo +bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, +triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu +la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li +rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto +gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo +aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la +klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; +embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne +intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de +la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de +cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre +preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus +siajn kartaversojn. + +La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam +la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde +malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la +ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi +opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo, +elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero +alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri +moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli +granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam +en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam +fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol +analizaj. + +La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario +pri tiuj jxus proponitaj teorioj. + +Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., +mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato +fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da +malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la +energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la +mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de +liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, +helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora +ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi +pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso +kaj en Parizo tiuj facile haveblas. + +Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de +Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu +sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin +pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, +ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio +kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco +permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta +etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian +animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. +Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis +ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun +opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon +dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli +limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al +la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj +groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne +enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto +de Sankta-Gxermano-Kvartalo. + +Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi +nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca +karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. +Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj +antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti +kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. + +Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan +amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni +tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj +liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. +Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian +cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn +fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da +kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej +feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de +revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin +informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, +celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante +pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua +horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda +urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila +observado. + +En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia +fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon +cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri, +almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel +sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke +la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en +siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante +senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. +Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj +sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux +gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre +klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte +meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min +imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. + +Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron +aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur +la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la +karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone +komprenigos la aferon. + +Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al +Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado, +dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. +Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj. + +"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al +Varieteo-Teatro." + +"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante +unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la +eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn +pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo +kaj mia miro ekprofundis. + +"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne +hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn. +Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, +dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis. + +"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente +ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio." + +La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis +antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri +la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola +tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia +laboro. + +"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri +metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." +Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski. + +"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin +konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel +Kserkso aux aliaj samspecaj homoj." + +"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn +fruktovendiston!" + +"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, +antaux dek kvin minutoj." + +Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan +korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis +C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne +komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon. + +Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por +ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj +meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la +renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de +la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, +stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto." + +Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis +distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj +opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon +entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj +senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda +tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci +la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li +dauxrigis: + +"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri +C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum +ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape +grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis +vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la +irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, +iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, +murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam +antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed +lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo." + +"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la +truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux +pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan +"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj +nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn +lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", +terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi +sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri +atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke +kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel +malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta +Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi +ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_ +en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi +jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian +pensadvojon." + +"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la +hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon +efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis +Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la +linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon +detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo +aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj +havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus +forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri +Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis +vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi +pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi +antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi +plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono +de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi +ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li +havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro." + +Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ +kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. + + EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo, + vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo + sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la + kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta + laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo + kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma + prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en + la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango + kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. + En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro + suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux + ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera + nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon + ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra + sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante + de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan + cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon + kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la + enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. + + Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj + flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. + Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj + gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo, + sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj + bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj + versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis + kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj + kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj + du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj + de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj + versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj + objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_ + (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo + staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn + leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn. + + Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed + malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio + oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora + rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj + suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon. + La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn + ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu + gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn + severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj + profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro + strangolado. + + Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri + ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan + pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis + la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre + tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo + forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la + korpo kiu neniel similis homan estajxon. + + Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, + neniega indico. + +La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: + + LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam + intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, + [la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran + signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio + povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn + informajxojn kunigitajn. + + PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux + mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili + dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn + rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili + pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri + vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. + sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton. + Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux + liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. + Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom + kvaraetagxe. + + PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn + kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo + dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de + cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la + mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe + enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al + diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis + pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo + kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun + ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto + vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La + paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon. + Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne + kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la + maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj + kuracisto ok-dek fojojn. + + Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis + neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu + S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj + de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de + la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de + la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas + bonstata konstruajxo--ne tre malnova. + + ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo + cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn + starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin + perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis + nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis + duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe. + La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la + pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj + de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis + lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto + malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte + la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj + kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la + alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua + vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino. + Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida + vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis + vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed + opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro + kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni + priskribis hieraux. + + HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti + membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas + gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili + perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi + la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo + de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis + tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis + cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la + Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen + konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. + Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun + ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino + nek de la filino. + + ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole + proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis + pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la + domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris + plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj + lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj + enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri + cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de + viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. + Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj + versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis + rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida + vocxo. La rauxka vocxo diris ripete '_sacre_,' '_diable_' kaj + unu fojon '_mon Dieu_.' + + JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, + Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. + Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro + .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn + cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam + proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko + pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la + mono. + + ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke + en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon + Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en + du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj + forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino + liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis + neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre + soleca. + + GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la + ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur + de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. + Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu + de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn + rememori nun. Auxdis klare '_sacre_' kaj '_mon Dieu_.' + Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj + interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis + ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis + vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina + vocxo. Ne komprenas la Germanan. + + Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke + kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la + kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. + Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. + Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de + la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj + solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn + estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan + cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo + situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe + en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la + koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu + cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. + Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de + cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj + oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo + disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo + estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de + multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la + kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo + malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan + tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. + La pordo malfermigxis tre malfacile. + + ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en + Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la + domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas + eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. + La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni + diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne + scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio. + + ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis + inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La + rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La + parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn + de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias + gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas + Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. + + Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de + cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi + la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la + cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn + brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo + de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo + povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. + La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en + la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin + helpantoj kunigis siajn klopodojn. + + PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita + cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur + la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino + L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj + ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde + ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. + Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same + kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe + far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la + okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda + ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far + genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon + mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj. + + La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj + de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. + La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra + flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj + miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza + lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, + obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per + la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la + batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la + atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis + ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne + per ege akra ilo--sendube per razilo. + + ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso + por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj + opiniojn de S-ro Dumaso. + + Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj + ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri + cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte + temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la + aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen + ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro. + +La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito +dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la +koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute +sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis +kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam +anoncitaj faktoj. + +Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu +afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis +nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian +opinion rilate al la murdoj. + +Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante +kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu +spuri la murdinton. + +"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta +kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_, +estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom +la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn +rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj +celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian +_robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon +por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas +estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj +diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj +malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista +viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco +mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro +proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima +klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon. + +"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam +en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la +vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie +ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La +modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado +pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli +per deflanka rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la +retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj +partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi +al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malheligxas +proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al gxi. En tiu +lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antauxa +ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauxga profundeco ni +konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ecx malaperigi el la +firmamento Venuson mem per spektado tro longdauxra, tro koncentrita, +tro rekta." + +"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn +antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo," +[mi jugxis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion +diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne +estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. +Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon +akirante la devigan permeson." + +La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu +estas unu el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj +Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis gxin +cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis. +La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn +supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa +flanko de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego +cxe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la +fenestro glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto. +Antaux ol eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon +kaj, tiam turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la +konstruajxo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux +la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne +komprenis. + +Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon +de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj +de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie +malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux +kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe, +konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis +_Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la +korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la +korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris +gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia +kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj +jxurnaloj. + +Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je +les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por +tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro +instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux +tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi +konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo. + +Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu +ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. + +"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni +ambaux legis en la jxurnalo." + +"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman +hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn +de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron +nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla. +Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de +ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko +de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. +Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn +auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe +neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion +ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la +suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro +suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado +de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun +tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio +suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan +_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed +oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed +estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la +racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum +tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando +estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?' +Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de +tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna +nesolvebleco." + +Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. + +"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia +apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto +de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la +plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas +senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi +mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi +atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem, +cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas +ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen +pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion +devigas." + +Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris, +apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis, +kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj +momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam +certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli +al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis +ununure la muron. + +"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro +ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. +Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue +mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun +punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de +S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron +de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj +la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas +cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la +vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi +nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion +kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan +strangajxon?" + +Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka +vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux +laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo. + +"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco +de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja +distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka +vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo, +la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam +Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin +priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu +certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas +gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li +iom konas--sed tute kontrauxe." + +"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn +vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano +asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj +raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis +pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de +Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi +estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio +ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin +vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco +malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de +Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same +kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" + +"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu +vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis +nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi +diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj +nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la +hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu +atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas +gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn +vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn." + +"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis +nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj +konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto +rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por +naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado +en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' +sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke +la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas +_neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen +tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi +konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj +demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon." + +"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu +cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne +troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. +Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj +de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, +estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu +maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la +alia, la eblajn elirrimedojn." + +"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis +Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la +enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du +logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, +plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_ +elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante +_iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, +_neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn +kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis +internaflanke." + +"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran +largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia +tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo +eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. +Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen +ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj +trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun +konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, +gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj +sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." + +"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas +cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia +malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro +estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, +de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon +de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo +trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin +ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia +fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux +malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene +konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, +oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la +fenestrojn." + +"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo +kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj +sxajnaj malebloj finestigxu eblaj." + +"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La +murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio +veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj +trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, +la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la +fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la +kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis." + +"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la +najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis, +gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas +ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke +almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la +cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris +la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro, +elektis ne levi la klapon." + +"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo +eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la +risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. +La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia +esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia +fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel +versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux +iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro, +mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. +Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj +premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la +saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la +najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis +sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape." + +"Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi +malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi +ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. +Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina +rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu +rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto +estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la +konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_ +ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la +kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La +restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi +jam antauxe disrompigxis." + +"La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto) +kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la +suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun +mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin +eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo +ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste +kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite +en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de +kompleta najlo nepregis." + +"La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis +pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post +lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la +risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave +interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial +oni jugxis ne plu bezoni." + +"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi +kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume +kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis +fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la +fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la +kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj +nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur +ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon +de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra +duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan +mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene +largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux +la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte +disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la +malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn +_ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel +agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux ne +gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia +eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege +suprajxan tiurilatan kontrolon." + +"Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro +situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren, +atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux +evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da +agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo. +Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la +sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide +la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la +sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte +kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni +supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi +en la cxambron." + +"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ +malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel +dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi +al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi +deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux +preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi." + +"Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke, +por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la +agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca +kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la +vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ +agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux +rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia +homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." + +Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la +voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton +situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel +homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio, +rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson. + +"Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo +per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro +efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de +la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de +la sxranko, lauxraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili +multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas +nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la +artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj +origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege +izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la +urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj +estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la +sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej +bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn +frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes +ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la +bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." + +"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion +naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro +parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli +mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties +ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon +de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale +estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen +instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj +studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En +la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri +tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus +la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se +ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu +la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian +motivon." + +"Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi +atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon +kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni +enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado +kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne +utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere +je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron +en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre +neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni +supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux +kiel granda estis lauxnecese la fortiko povinta suprensxovi la +kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de +pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri." + +"Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega +fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da +griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias +pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo +ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn +buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de +kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por +elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la +maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde +la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo." + +"Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. +Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro +Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo +ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo +estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis +el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi +nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de +la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn +perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn +malfermigxis." + +"Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis +gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis +apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman +fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege +fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan +al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu +klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian +imagkapablon mi imponis kiun instigon?" + +Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. +"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, +forfugxinte el najbara sandomo." + +"Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. +Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj +paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita +sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom +ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de +silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun +tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj +fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas." + +"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi +neniel estas _homa_ hararo." + +"Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun +punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis +sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion +oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn +ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la +gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj +Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne +fingropremajxoj.'" + +"Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la +tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj +fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble +gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine +sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en +la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." + +Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. + +"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas +sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen +lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo. +Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton." + +Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe. +"Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." + +"Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero." + +Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la +granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan +staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj +la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi +ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. + +"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, +"akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom +orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn +tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la +saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne +scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, +_du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute +tiu de Franco." + +"Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al +tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj +cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto) +identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj +du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la +enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli +ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu +okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris +gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, +neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere." + +"Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar +la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe +profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus +komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial +konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia +supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun +hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La +Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de +maristoj) alvenigos lin al nia logxejo." + +Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: + + _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de + la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. + La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur + Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi + tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj + kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... + Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_ + +"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj +apartenas al Malta sxipo?" + +"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen +tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis +por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom +sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj +homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. +Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne +povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." + +"Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, +tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo, +mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li +nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados +enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagxo atingigxas. Konsciante +pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco +hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la +orangutano." + +"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricxa. Mia +orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera +fortuno en si. Kial maldisponigi min pri gxi pro senkauxzaj timoj +pri dangxero? Jen gxi estas, preta al mia manpreno. Gxi malkovrigxis +en Bulonjo-Arbaro, cxe fora distanco disde la bucxadsceno. Kiel oni +povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico +kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ecx se +ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la +murdo aux kulpigi min pro tiu konscio." + +"'Antaux cxio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas +posedanto de la besto. Mi ne certas gxis kiu limo povas etendigxi lia +scio. Se mi malkonsentas depostuli havajxon de tiel alta valoro kaj +kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaux la simion. Mi +kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, +rehavos la orangutanon kaj gxin zorge retenos gxis kiam forblovumos +tiu afero.'" + +En tiu momento ni auxdis pasxon sur la sxtuparo. + +"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu +ilin antaux signalo de mi." + +La cxefpordon de la domo ni antauxe postlasis en malfermado kaj la +vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauxenvenis plurajn pasxojn +sur la sxtuparo. Nun tamen li sxajnis heziti. Baldaux ni auxdis lin +descendi. Dupino jam movigxis pordodirekten kiam denove ni auxdis +lin suprenvenadi. Li ne forturnigxis duan fojon sed alproksimigxis +rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia cxambro. + +"Eniru!" diris Dupino felicx- kaj bonkorvocxe. + +Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola +persono havanta iom cxioriskulan, tute ne sencxarman mienon. Lian +vizagxon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kasxis. +Li kunportis grandan kverkan klabon, sed sxajnis alie senarmila. Li +riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca +parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, auxdigis +rekoneblan Parizan ekdevenon. + +"Bonvolu sidigxi, mia amiko," diris Dupino. "Cxu mi rajtas supozi ke +vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaux envias +vian posedrajton pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. +Kiom agxa vi taksas gxin?" + +La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus +formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe: + +"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol +kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?" + +"Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas +en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin +morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu +ne?" + +"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." + +"Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino. + +"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro," +diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon +kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." + +"Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu! +Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia +rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri +tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." + +Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila +tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la +sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis +la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon. + +La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux +sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en +la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj +elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton +li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. + +"Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin +senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas +al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas +vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la +abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman +implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, +rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam +povintus imagi." + +"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe +povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam +vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas +nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas +konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo +senkulpulo al kiu imputigxis krimo kies farinton vi scipovas +identigi." + +La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; +tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco. + +"Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos +al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi +kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive +stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx +devonte morti pro tio." + +Sekvas esencadetale tio kion li raportis. + +Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu +li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan +distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia +kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe +da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la +hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si +en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj +najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu +resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia +fina celo estis vendi la simion. + +Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste +la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian +propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi +estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante +razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo, +entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera +sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron. + +Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel +dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion +fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj +plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte +la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris +malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde +malfermita, eniris la straton. + +La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane +la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al +sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi +foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj +nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno. + +Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto +ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la cxambro de +S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la +konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi +kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita +entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance +sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli +ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante +la cxambron. + +La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege +esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la +kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la +malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe +pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado +instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni +povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen +la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, +lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi +maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido +preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo. + +En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj +ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino +Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne +priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro +antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita +kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la +viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la +eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj +sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La +klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento. + +Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon +Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin) +kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn +gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj +kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita +de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de +la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de +sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia +korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en +deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la +okuloj, gxi atakis la korpon de la frauxlino, enfiksis siajn timigajn +ungegojn en sxian gorgxon, ilin retenis tie gxis kiam sxi mortis. + +Gxiaj nomadaj kaj sovagxaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon +de la lito super kiu nun videblis la vizagxo de gxia mastro, rigida +pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube dauxre memoris la +teruran vipon, tujege sxangxigxis en timegon. Nun prikonsciante +sian punindan kulpon, gxi sxajnis deziri kasxi siajn sangajn farojn +kaj saltetis cxirkaux la cxambro en krizo de nervoza ekscitigxo, +faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton +de sur ties kadro. Rakontofine, gxi ekprenis unue la kadavron +de la filino, suprensxovis gxin en la kamentubon kie gxi poste +malkovrigxis, tiam tiun de la maljunulino kiun gxi tuj forlancxis +kapon antauxen tra la fenestro. + +Dum la simio alproksimigxis la fenestroklapon kun sia mutilita +sxargxo, la maristo kauxris sxokite sur la sucxilo kaj malsuprenglitante +(ne grimpante) laux gxia longo, revenis haste hejmen, timegante la +sekvojn de la bucxado kaj gxoje rezignante, en sia teruro, cxiun zorgon +pri la sorto de la orangutano. La vortoj auxditaj de la homoj sur la +sxtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj +kun la demona babilacxado de la bruto. + +Mi havas preskaux nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano +eskapis el la cxambro pere de la sucxilo jxus antaux ol oni enrompis +la pordon. Gxi fermis la fenestron sendube gxin trapasante. Kaptis +gxin poste la posedanto mem kiu vendis gxin kontraux altega monsumo +cxe Botanik-Gxardeno (kiu ampleksas la Parizan bestogxardenon). +Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun +kelkaj komentoj de Dupino) cxe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu +funkciulo, kvankam tre placxis al li mia amiko, ne sukcesis kasxi +sian cxagrenon pri la evoluturnigxo de la afero kaj sin permesis iom +sarkasmigxi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn +proprajn aferojn. + +"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li +diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Suficxas al mi esti +venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi +tiun misteron ne estas mirindajxo kiel li supozas, cxar verfakte nia +amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagxeco havas +nenian dauxrokapablon. Gxi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel +kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aux, pli bone, entute kapo +kaj sxultroj, same kiel gadfisxo. Sed li estas bona estajxo, finfine. +Li placxas al mi precipe pro majstra jxargonmanovro per kiu li akiris +sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui +est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi +tion kio ne estas)." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + +***** This file should be named 18326.txt or 18326.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
