diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:53:03 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:53:03 -0700 |
| commit | 57c63dffae51e100b478d48d271732752ad9c5a5 (patch) | |
| tree | 378c2321d4aef8f3a3ef33d51c10d8ad6e851963 | |
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 18326-0.txt | 1776 | ||||
| -rw-r--r-- | 18326-0.zip | bin | 0 -> 38698 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 18326-8.txt | 1824 | ||||
| -rw-r--r-- | 18326-8.zip | bin | 0 -> 38678 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 18326-h.zip | bin | 0 -> 42165 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 18326-h/18326-h.htm | 2518 | ||||
| -rw-r--r-- | 18326.txt | 1824 | ||||
| -rw-r--r-- | 18326.zip | bin | 0 -> 38660 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
11 files changed, 7958 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/18326-0.txt b/18326-0.txt new file mode 100644 index 0000000..e6d53dd --- /dev/null +++ b/18326-0.txt @@ -0,0 +1,1776 @@ +Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato + The Murders in the Rue Morgue + +Author: Edgar Allan Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + + + EDGAR ALLAN POE + (1809-1849) + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + + Edgar Allan Poe + "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" + Unua Eldono, Aŭgusto, 1998 + + + Origina Anglalingva Titolo + "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" + + + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + + +La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en +si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter +aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili +estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo +festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas +siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu +_malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante eĉ la plej bagatelajn +taskojn utiligantajn lian talenton. Li ŝatas enigmojn, rebusojn, +hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de ĉiu, gradon da _sagaceco_ +kiu al la ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj, +efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan +aspekton, verdire, de intuicio. + +La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe +tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative, +ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas +en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas +ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege +miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas +per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi +elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la +kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo +de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj. + +Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun +diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne +malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ +ĉi-tie potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur momenteton, +preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo aŭ malvenko. Pro tio ke +la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli +multnombriĝas la ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn +el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu +venkas. + +Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan +malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo +havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, +tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni +imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, +ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko +efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege +konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante +kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia +kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte +prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje eĉ absurde facilajn) +per kiuj delogi en eraron aŭ hastigi en miskalkulon. + +Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo +alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan +intelekton laŭraporte distriĝas pretermezure ĝin ludante dum ili +sin senigas kontente je ŝakludado, taksante tiulastan frivola. +Preterdube, ekzistas nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la +analizkapablon. + +Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta Kristanlandaro estas +nur la plej bona ŝakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas +kapablon sukcesi pri ĉiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso +kontraŭbatalas menson. + +Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon +inkluzivantan komprenon pri _ĉiuj_ fontoj el kiuj laŭleĝaj avantaĝoj +haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaŭ multformaj kaj ripozas +ofte en pensadkaŝejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. +Observi atente estas memori klardetale. Kaj ĝis tiu punkto koncentrema +ŝakludanto povas bone sukcesi ludante viston ĉar la reguloj de Hojlo +(bazitaj sur la nura meĥanismo de la ludo) estas sufiĉe kaj ĝenerale +kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laŭlibre" estas +la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laŭ ĝenerala opiniaro, bonan +ludadon. + +Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke +elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da +observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la +diferenco en la amplekso de la akiritaj informaĵoj sidas ne tiom en la +valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata +scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, +kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn +bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de +sia partnero, ĝin komparante kun tiu de ĉiu kontraŭstaranto. Li +konsideras la manieron en kiu ĉiu ludanto aranĝas enmane la kartojn, +ofte kalkulante atuton post atuto, honoraĵon post honoraĵo, laŭ la +rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas ĉiun +mienŝanĝon dum antaŭenevoluas la ludado, amasigante provizon da +pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, +surprizo, triumfo, ĉagreno. Laŭ la maniero enmanigi prenon li taksas +ĉu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li +rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontraŭstaranto +ĝin surtablenigas. Hazarda aŭ senatenta vorto; senintenca faligo aŭ +renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aŭ senzorgo de la klopodo +tion kaŝi; la komptado de la prenoj kun ilia aranĝordo; embaraso, +hezitado, avideco aŭ timego—ĉiuj havigas al lia ŝajne intuicia +perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj +ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavaĵon de ĉiu ludmano kaj +ekde tiam antaŭen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado +kvazaŭ la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn. + +La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; ĉar, kvankam la +analizisto laŭnecese inĝenias, la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas +analizi. La konstru- aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco kutime +evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis +apartan organon, supozante ĝin esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte +ĉe homoj kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis idiotecon +ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj pri moroj. Inter inĝenieco +kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu +ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. +Okazas, verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum _aŭtentaj_ +imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj. + +La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de komentario +pri tiuj ĵus proponitaj teorioj. + +Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., +mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto Dupino. Tiu juna estimato +fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da +malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malriĉa vivnivelo ke la +energio de lia karaktero venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la +mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de +liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero de lia heredaĵo, kaj, +helpe de la enspezoj devenantaj de ĝi, li sukcesis, pere de rigora +ekonomio, akiri la bazajn bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri +ties superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura lukso kaj en +Parizo tiuj facile haveblas. + +Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko de +Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serĉu +sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin +pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni +ekkunestis. Mi ege interesiĝis pri la mallonga familia historio kiun +li rakontis al mi kun ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al +si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta etendiĝo de +lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi sentis ardiĝi mian animon pro la +sovaĝa avido kaj la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en +Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio +de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkaŝe +sciigis al li. Finfine ni aranĝis kunloĝadon dum mia gastado en +la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi +konsentis lui kaj mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo +de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe +dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en +kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ĝermano-Kvartalo. + +Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin +taksintus frenezuloj—kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. +Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, +la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj +kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en +Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. + +Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan +amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute +bonvole en tiu _strangaĵo_ same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj. +Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne +plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni falsis ŝian ĉeeston. +Je la unua matena tagiĝlumo ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn +de nia malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte +parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe +de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado—legante, verkante, +konversaciante—ĝis kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de +aŭtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la +stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj temoj, aŭ +promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua horo, serĉante inter la diboĉaj +lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun +povas havigi trankvila observado. + +En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia +fertila ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon +ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne intence ĝin elmontri, +almenaŭ ĝin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel +sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke +la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn en +siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn prezentante +senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. +Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj +sensigniĝis. Lia voĉo, kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ +ĝis impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj nepre +klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte +meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min +imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. + +Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke mi rakontas misteron +aŭ verkas romanon. Tio kion mi priskribis ĉe la Franco estis nur +la rezulto de ekscitita, aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la +karaktero de liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone +komprenigos la aferon. + +Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime al +Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, ŝajne, pri aparta meditado, dum +almenaŭ dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite +Dupino interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj. + +"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taŭgus al +Varieteo-Teatro." + +"Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne konsciante +unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la +eksterordinara maniero en kiu la parolinto eĥadis miajn proprajn +pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj +mia miro ekprofundis. + +"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne +hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi miajn sensojn. +Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Ĉi-tie mi paŭzis, +dezirante ekcerti preterdube ĉu li vere scias pri kiu mi pensis. + +"...pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi opiniadis silente ke +lia malgranda figuro lin maltaŭgigas por tragedio." + +La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. Ĉantijo estis +antaŭa ŝuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la +scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio +de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. + +"Diru al mi, nome de Ĉielo," mi deklaris, "la metodon—se temas pri +metodo—per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." +Efektive, mi eĉ pli multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski. + +"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin +konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por ludroli kiel +Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj." + +"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn +fruktovendiston!" + +"La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la straton—povas esti, +antaŭ dek kvin minutoj." + +Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan +korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis +C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne +komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Ĉantijon. + +Dupino estas neniel _ĉarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke +vi komprenu klare ĉion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj +ekde la momento en kiu mi parolis al vi ĝis tiu de la renkontiĝo +kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la ĉeno +estiĝas tial: Ĉantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la +pavimŝtonoj, la fruktovendisto." + +Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne elektis +distriĝi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj +opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon +entreprenas la taskon miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj +senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial +estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la ĵusan +informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daŭrigis: + +"Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus antaŭ ol eliri +C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni +transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan +korbon, rapide preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin sur +amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi +surpaŝis unu el la malfiksaj ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis +maleolon, ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis kelkajn +vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam antaŭeniris silente. Mi +ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado fariĝis +por mi speco de nepraĵo." + +"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema aspekto la +truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraŭ +pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam ni atingis la vojeton nomiĝantan +"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj +nititaj blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante moviĝi viajn +lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", +terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke +vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj +rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge +ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel +senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis +nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti +suprendirekti la rigardon ĝis la granda _nebulozo_ en Oriono kaj mi +nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj +nun mi certis esti sekvinta ĝuste vian pensadvojon." + +"Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ Ĉantijo en la +hieraŭa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomŝanĝon +efektivigitan de la ŝuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis +Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la +linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon +detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antaŭe ke la citaĵo +aludas Orionon, vorto kiu prae literumiĝis Uriono, kaj pro iuj ecoj +havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke ĝin vi ne povintus +forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono +kaj tiun pri Ĉantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte +la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la +oferbuĉo de la kompatinda ŝuflikisto. Ĝis tiam vi antaŭenkliniĝis +piedpaŝante. Nun tamen mi vidis vin vertikaliĝi plenaltecen. Mi certis +tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Ĉantijo. Tiumomente mi +interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte +ege malgranda ulo, tiu Ĉantijo, li havus pli bonajn ŝancojn sukcesi +ĉe Varieteo-Teatro." + +Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ +kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. + + EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ la tria horo, + vekis la dormantajn loĝantojn de Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo + da teruraj ŝirkrioj fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de + domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala scio + ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino Fraŭlino Kamijo + Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo + sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la ĉefpordon + per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de + du ĝendarmoj. En tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la + vizitantaro suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj + voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere disputante verŝajne en + la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan + etaĝon ankaŭ tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis + en nepra sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten, + hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan malantaŭflankan + ĉambron de la kvara etaĝo (post malfermi perforte la pordon + kies ŝlosilo troviĝis en la interna ŝlosiltruo), la enketantoj + ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. + + Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj + flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ la tuta ĉambro. + Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj + ĝin ĵetis en la mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo, + ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri longaj dikaj + bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite je sango, kaj + verŝajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko troviĝis + kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arĝentaj + kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du + sakoj enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu + ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj verŝajne + disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili multaj objektoj. + Malgranda fera monŝranko malkovriĝis sub la _lito_ (ne sub la + litkadro). Ĝi estis malfermita kaj la ŝlosilo staris ankoraŭ en + la pordo. Ĝi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn + senvalorajn dokumentaĵojn. + + Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. Sed malkutima + kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro kio oni kontrolis + la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora rakontendaĵo!) + la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenŝovitan + ioman distancon en la mallarĝan malfermaĵon. La korpo ege + varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriaĵojn + sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ĝi enŝoviĝis kaj + eltiriĝis. La vizaĝo elmontris multajn severajn grataĵojn kaj + la gorĝo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ + la viktimo mortintus pro strangolado. + + Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen malkovri + ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en malgrandan + pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj tie kuŝis + la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo estis tiel nepre + tratranĉita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo + forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la + korpo kiu neniel similis homan estaĵon. + + Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia kompreno, + neniega indico. + +La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: + + LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis + rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto + _afero_ ankoraŭ ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun + ĝi havas ĉe ni] sed okazis ĝis nun nepre nenio povanta ĝin + klarigi. Ni citas ĉi-poste ĉiujn materialajn informaĵojn + kunigitajn. + + PAŬLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas ambaŭ + mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn por ili dum tiu + periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis bonajn rilatojn inter + si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre ŝian + laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto + de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. + Laŭonidire havis ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn + en la domo kiam kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili + dungis nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta + konstruaĵo krom kvaraetaĝe. + + PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn + kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum + preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de ĉiam + loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la kadavroj la mortinto kaj + ŝia filino enloĝis dum pli ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin + juvelisto kiu vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La + domo apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la difektaĵoj + kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo kaj transloĝiĝis + tien ŝi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino + estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses + fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, + laŭraporte disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L. + sortodivenas—tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon + iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la pordisto unu-du + fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn. + + Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis + neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis ĉu S-rino + L. kaj ŝia filino havas vivantajn parencojn. La ŝutroj de + la surstrataj fenestroj nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la + malantaŭa domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda + malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas bonstata + konstruaĵo—ne tre malnova. + + ISIDORO MUSETO, ĝendarmo, depozicias ke, vokite al la domo + ĉirkaŭ la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn + starantajn antaŭ la pordego, strebantajn eniri. Malfermis ĝin + perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis + nur malmulte da ĝeno ĝin malfermante pro tio ke ĝi estis + duobla aŭ faldpordego, riglita nek supraĵe nek malsupraĵe. + La kriaĉoj daŭre aŭdiĝis ĝis la perforta malfermiĝo de la + pordego—tiam subite ĉesis. Ili aŭdiĝis ŝajne kiel kriaĉoj + de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis + laŭtaj kaj longdaŭraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto + malfermis la suprenirantan vojon laŭ la ŝtuparo. Atinginte la + unuan etaĝon, aŭdis du voĉojn kverelantajn laŭte kaj kolere. + Raŭka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. + Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua voĉo, + voĉo de Franco. Certis ke ne estis voĉo de virino. Sukcesis + rekoni la vortojn _sacré_ kaj _diable_. La strida voĉo estis + tiu de fremdalandano. Ne certis ĉu ĝi estis vira aŭ ina voĉo. + Ne sukcesis malĉifri la eldiritaĵon sed opiniis ke temis pri la + Hispana lingvo. La staton de la ĉambro kaj tiun de la kadavroj la + depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraŭ. + + HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arĝentisto, depozicias esti + membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas + ĝeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili + perfortis la enirpordon, ili refermis ĝin por ekskludi la + homamason tre rapide kuniĝintan malgraŭ la malfruo de la horo. + La strida voĉo, laŭ tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis + ke ne estis tiu de Franco. Ne certis ĉu ĝi estis virvoĉo. + Estis eble virinvoĉo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis + rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkiĝis pro la intonacio ke + la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj ŝian filinon. Tre + ofte interparolis kun ambaŭ. Certis ke la strida voĉo estis tiu + nek de la patrino nek de la filino. + + ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis + sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuiĝis pere + de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon + en la tempo kiam okazis la ŝirkriegoj. Ili daŭris plurajn + minutojn—eble dek. Ili estis longdaŭraj kaj laŭtaj—tre + hororaj kaj maltrankviligaj. Nombriĝis inter tiuj enirintaj la + domon. Konfirmis la antaŭajn atestaĵojn pri ĉiuj detaloj krom + unu. Certis ke la strida voĉo estis tiu de viro—tiu de Franco. + Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis laŭtaj kaj + rapidaj—malkonstantaj—eldiritaj verŝajne ne nur pro timo sed + ankaŭ pro kolero. La voĉo estis raŭka—ne tiel strida kiel + raŭka. Ne rajtis nomi ĝin strida voĉo. La raŭka voĉo diris + ripete '_sacré_,' '_diable_' kaj unu fojon '_mon Dieu_.' + + JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, + Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. + Malfermis konton ĉe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok + jarojn antaŭe). Lasis ofte etkvantajn deponaĵojn ĉe li. Eltiris + nenion ĝis tri tagojn antaŭ sia morto kiam proprapersone ŝi + forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj + banka komizo ŝin akompanis hejmen kun la mono. + + ADOLFO LEBONO, komizo ĉe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la + koncerna tago, ĉirkaŭ tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon + al ŝia loĝejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam + la pordo malfermiĝis, Fraŭlino L. aperis kaj forprenis el liaj + manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. + Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu + tempo. Malĉefstrato ĝi estis—tre soleca. + + GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo + enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en Parizo nur de du + jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laŭŝtupare. Aŭdis + la voĉojn en kverelado. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. + Rekonis plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. Aŭdis + klare '_sacré_' kaj '_mon Dieu_.' Estiĝis en tiu momento + sono kredigante ke pluraj personoj interluktas—gratsono, + skrappaŝsono. La strida voĉo estis ege laŭta, pli laŭta ol la + raŭka voĉo. Certas ke ne estis voĉo de Anglo. Sonis kiel voĉo + de Germano. Eblas ke estis ina voĉo. Ne komprenas la Germanan. + + Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam + la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis la kadavro de + Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita internaflanke. Ĉio nepre + silentis, neniaj ĝemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte + la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaŭa + kaj de la antaŭa ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj + de interne. Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed + ne ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron kaj la + koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis internaflanke. + Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe en la antaŭa parto de la + konstruaĵo, ĉe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj + ties pordo duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj, + skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. + Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge kontrolis. + Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la + kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn kaj mansardojn. + Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj—verŝajne + restante tia jam de multaj jaroj. La tempodaŭron okazintan inter + la ekaŭdo de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de + la ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis + mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin + minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile. + + ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas en + Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la + domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas kaj timas + eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la kverelantajn voĉojn. La + bruska voĉo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La + strida voĉo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la + Anglan lingvon sed juĝas laŭ la intonacio. + + ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li nombriĝis inter + la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la koncernajn voĉojn. La raŭka + voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto + ŝajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida + voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin voĉo de + Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. Estas Italo. Neniam + interparolis kun landano de Rusio. + + Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de + ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj por permesi + la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la + cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn + brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en ĉiu kamentubo de + la domo. Ne estas malantaŭflanka ŝtuparo laŭ kiu homo povintus + descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de + Fraŭlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne + sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn + klopodojn. + + PAŬLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita + ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. Ambaŭ kuŝis tiam sur + la litkadra kanabaĵo en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L. + La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. + Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde enŝoviĝis + en la kamentubon. La gorĝo estis ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus + submentone pluraj profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da + lividaj makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. La + vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj elstaregis. La + lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovriĝis en la + stomakokavo, kaŭzite sendube far genupremo. Laŭ la opinio de + S-ro Dumaso, Fraŭlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo + aŭ homoj nekonataj. + + La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj ostoj de + la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La + maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj de la maldekstra flanko, + ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne + eblis diri kiel la vundoj kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa + ferstango—seĝo—iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus + estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika + viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. + La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute + apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege frakasita. La + gorĝo estis tratranĉita verŝajne per ege akra ilo—sendube per + razilo. + + ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por + kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj opiniojn + de S-ro Dumaso. + + Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam intervjuiĝis pluraj + ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri ĉiuj + detaloj, neniam antaŭe okazis en Parizo—se verfakte temas pri + murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon—malkutima + stato ĉe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la + plej eta indico-ombro. + +La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda ekscito +daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la +koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute +sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj +malliberiĝis, kvankam nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj +faktoj. + +Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de tiu +afero—almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia maniero, ĉar li komentis +nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian +opinion rilate al la murdoj. + +Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel +nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la +murdinton. + +"Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu rudimenta +kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate pri _sagaceco_, estas +ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora +metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, +ne malofte, tiuj tiel maltaŭgas al la proponitaj celoj ke ili nin +pensigas pri S-ro Ĵurdeno kiam li petas sian _robe-de-chambre pour +mieux entendre la musique_ (ĉambrorobon por pli bone aŭdi la muzikon). +La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed +plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas +tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis +bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris +konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian +vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du +punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la +aferon kiel tutaĵon. + +"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas ĉiam +en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la +vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie +ni serĉas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La +modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado +pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin okulkontroli per +deflanka rigardado, turni ĝiadirekten la eksterajn partojn de la retino +(kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), +tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la +plej bonan alttakson pri ties brilo—brilo kiu malheliĝas proporcie +dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ĝi. En tiu lasta kazo +pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas +pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas +kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la firmamento +Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro koncentrita, tro rekta." + +"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn +antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distriĝo," +[mi juĝis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion +diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas +maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas +G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon akirante la +devigan permeson." + +La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu +estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj Riĉeljeo-Straton kaj +Sankta-Roĥo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin +ĉar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis. +La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn +supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraŭa flanko de +la vojo. Ĝi estis ordinara Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko +de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon +identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ ol eniri ni +piediris laŭ la strato, turniĝis en flankaleon kaj, tiam turniĝante +denove, preterpasis la malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe, +Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun +zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis. + +Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove la ĉefenirejon +de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj +de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie +malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie ankoraŭ kuŝis +ambaŭ mortintoj. La ĥaosa stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme +al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis _Tribunala +Gazeto_. Dupino kontrolesploris ĉion, inkluzive la korpojn de la +viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn ĉambrojn kaj la korton, ĉie +akompanate de ĝendarmo. La kontrolesploro daŭris ĝis la tagfina +malheliĝo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto paŭzis +momenton ĉe la oficejo de unu el la ĉiutagaj ĵurnaloj. + +Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je +les ménageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, eĉ respekto.)—por tiu +diraĵo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis +lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaŭ ĉirkaŭ tagmezo de +la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi ĉu mi konstatis ion +_strangan_ ĉe la sceno de la abomenaĵo. + +Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu +ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. + +"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaŭ nenion krom tio kion ni +ambaŭ legis en la ĵurnalo." + +"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman +hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu +eldonaĵo. Ŝajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro +tiu kialo mem kiu devus ĝin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la +_outré_-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties konsistigantaĵoj. +Perpleksigas la policon la ŝajna manko de motivo—ne pri la murdo +mem—sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas ĝin ankaŭ la +ŝajna maleblo akordigi la voĉojn aŭditajn en kverelado kaj tion ke +malkovriĝis supraetaĝe neniu krom la mortigita Fraŭlino Lespanajo +kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus +preteratenti la suprenirintaro. La sovaĝa malbonordo de la ĉambro; +la kadavro suprenŝovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura +mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindaĵoj kune +kun tiuj antaŭe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, ĉio +sufiĉis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlaŭditan +_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed +oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas +pere de tiuj devojiĝoj disde la irejo de ordinaraĵoj ke la racio +palpete malfermas sian vojon, laŭeble, serĉante la veron. Dum tiaj +kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la taŭga demando estas, ne +'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaŭe okazinta?' Efektive, la +facilo per kiu mi atingos, aŭ jam atingis, la solvon de tiu mistero +staras en senpera proporcio kun ties laŭpolice verŝajna nesolvebleco." + +Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. + +"Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la pordo de nia +apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto +de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej +horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. +Mi esperas ne erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas mian +anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la +viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas +ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, +necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin +utiligi kiam la situacio tion devigas." + +Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion kion mi faris, +apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, dum Dupino daŭre paroladis, +kvazaŭ monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj +momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam +certe ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al +iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure +la muron. + +"Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de la suprenirantaro ne +estis la voĉoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio +forigas ĉiun dubon pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la +filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte +nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre +malsufiĉintus por suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon +tiel kiel oni ĝin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia +propra korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial +efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la aŭditaj +kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu—ne la tutan atestaĵaron pri tiuj +voĉoj—sed tion kio _strangis_ en tiu atestaĵaro. Ĉu vi konstatis +tiurilatan strangaĵon?" + +Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka +voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ +la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo. + +"Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco +de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja +distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka +voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la +strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, +Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu +ĝin identigis kiel voĉon de _fremdalandano_. Ĉiu certas ke ne estis +voĉo de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin—ne al la voĉo +de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon li iom konas—sed tute +kontraŭe." + +"La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn +vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano asertas +ke ĝi estis voĉo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj +ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuiĝis pere de +interpretisto_.' La Anglo opinias ke ĝi estis voĉo de Germano kaj '_ne +komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke ĝi estis voĉo de Anglo +sed 'taksas entute laŭ la intonacio' pro tio ke '_li havas nenian konon +pri la Angloj_.' La Italo juĝas ĝin voĉo de Ruso sed '_neniam parolis +kun landano de Rusio_.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, +certante ke la voĉo estis tiu de Italo. Tamen '_ne scipovante tiun +lingvon_,' li konvinkiĝis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" + +"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu voĉo +povinta instigi tiajn atestaĵojn—eĉ en kies tonoj rekonis nenion +konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi +estis eble voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj +multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la hipotezon, mi nun +atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon unu atestinto priskribas +kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ĝin esti 'rapida kaj +_malkonstanta_.' Neniajn vortojn—neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn +atestinto menciis kiel rekoneblajn." + +"Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ĝis nun, +eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke laŭleĝaj konkludoj +fontintaj el eĉ nur tiu parto de la atestaĵaro—la parto rilatanta al +la raŭkaj kaj stridaj voĉoj—jam sufiĉas en si por naskigi suspekton +devontan fiksi direkton al ĉiu posta progresado en la kontrolesploro +pri la mistero. Mi diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene +envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la _solaj_ +ĝustaj kaj ke la suspekto fontas _neeviteble_ el tiuj kiel ununura +rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraŭ ne konsentas +diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, ĉe mi, ĝi estis sufiĉe forta +por doni al miaj demandoj en la ĉambro precizan formon, difinitan +emon." + +"Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion ni unue serĉu +ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas +dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj +Fraŭlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis +materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur unu maniero +rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu maniero nin konduku al +difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn." + +"Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie troviĝis Fraŭlino +Lespanajo, aŭ almenaŭ la apudan ĉambron, kiam la enketontaro +supreniris laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du loĝejoj ke ni +devas serĉi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj +murmasonaĵojn en ĉiu direkto. Neniajn _sekretajn_ elirejojn povintus +preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante _iliajn_ okulojn, mi +kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, _neniaj_ sekretaj +elirejoj. Ambaŭ pordoj kunligantaj la ĉambrojn kaj la koridoron estis +sekure ŝlositaj kaj la ŝlosiloj restis internaflanke." + +"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran +larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laŭ sia tuta +longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere +de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj +de la fasadflanka ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata +homamaso lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn +de la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel +nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ĝin malakcepti pro +ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas, +verfakte, eblaj." + +"Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute videblas ĉar ĝin +obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas ĉar +la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ +ĝin. La unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato. +Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj entreprenintaj ĝin +suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke +kaj solidega najlo ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape. +Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile +enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun +klapon. La polico nun plene konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis +en tiuj direktoj. _Tial_, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la +najlojn kaj malfermi la fenestrojn." + +"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo +kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, _necesis_, mi certis, ke ĉiuj ŝajnaj +malebloj finestiĝu eblaj." + +"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La +murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, +ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis +fiksite—konsideraĵo ĉesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon +entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis +_jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La +konkludo neniel eviteblis." + +"Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la +najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis, +ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti +kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ +miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj +rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan +risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi +la klapon." + +"Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta +tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto +realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo +estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. +_Laŭnecese_ la murdintoj forfuĝis pere de la alia fenestro. Se ni +supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel verŝajnis, _necesas_ +rezulte ke malsamu la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj. +Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super +ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon +malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme +al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo. +Nun mi okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia kaj +verŝajne alfiksiĝis sammaniere—enmartelite preskaŭ ĝiskape." + +"Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi +malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi +eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. +Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina +rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Ĝi havis, mi diru, en ĉiu +rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto +estis nepra nulaĵo (kiom ajn decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la +konsideraĵo ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. '_Necesas_ ke +la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun +kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo de +la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie ĝi jam antaŭe +disrompiĝis." + +"La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj +verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la +malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun +kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al +perfekta najlo estis nepra—la fendo ne videblis. Premante la risorton, +mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis +kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj +denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis." + +"La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis +pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia +foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. +Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel +pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu +bezoni." + +"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi +kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume +kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis +fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la +fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la +kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj +nomas _ferrades_—speco malmulte uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur +ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de +ordinara pordo—simpla, ne faldebla pordo—krom tio ke la malsupra +duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, tiel disponigante bonegan +mantenejon. Ĉe la koncerna konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj +je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo, +ambaŭ estis duonapertaj—tio estas, ili elstaris orte disde la muro. +Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantaŭaĵon de +la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn _ferrades_ laŭ la +linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis +tiun grandan larĝecon mem aŭ almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore. +Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili +faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon." + +"Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro +situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus +lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis +ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, +oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon +distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan +plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon. +Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la +piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus +fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en +tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron." + +"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ +malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono por sukcesigi tiel +danĝeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi +al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi +deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaŭ +preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin plenumi." + +"Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por +starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon +bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed +la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja +celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ agadon kiun mi +ĵus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aŭ raŭkan) kaj +_malkonstantan_ voĉon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis +kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." + +Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo +de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen +komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin +trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko +daŭrigis sian diskurson. + +"Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo +per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro +efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la +ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la +ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj +vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura +konjekto—kaj ege malbonsenca—nenio alia. Kiel ni eksciu ke la +artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj +origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan +vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, +malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis +sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. +Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial +ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por +sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li _jes ja_ postlasis. +Preskaŭ la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni +trovis surplanke, en sakoj." + +"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion +naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro +parolanta pri mono liverita ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli +mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto +nur tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun horon de niaj +vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. Koincidoj ĝenerale estas +faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado +pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj +de homa esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, +se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur tri tagojn antaŭe +konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. +Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo +de la perfortaĵo, necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto +forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon." + +"Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi +atentigis al vi—tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon +kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena—ni +enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj +enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas +tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. +En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi +agnosku, estis io ekscese troigita—io nepre neakordigebla kun niaj +kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej +depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese +la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel +perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por +ĝin _malsupren_-tiri." + +"Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega +fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj—ege dikaj bukloj—da +griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri +la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek +harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj +(horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto—nepra signo +pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble +duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur +tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la +tranĉilo estis ordinara razilo." + +"Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. +Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro +Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo +ilin estigis kaj ĝis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo +estis evidente la ŝtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis +el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla ĝi +nun ŝajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la larĝon de +la fenestroŝutroj ili malagnoskis—ĉar, pro la najloafero, siajn +perceptojn ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke la fenestroj iam ajn +malfermiĝis." + +"Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ primeditis +ĝustavalore la strangan malbonordon de la ĉambro, ni nun sukcesis +apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman +fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buĉadon, _groteskon_ neprege +fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj voĉon fremdatonan al la +oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je ĉiu klara aŭ +komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi +imponis kiun instigon?" + +Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. +"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, +forfuĝinte el najbara sandomo." + +"Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen +la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj, +neniam akordas kun tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo +devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera ĉe la nivelo +de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de +frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun +etan tufon el la rigide kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al +mi kiel vi ĝin interpretas." + +"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ĝi +neniel estas _homa_ hararo." + +"Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol determini tiun +punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis +sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas _faksimila_ desegnaĵo pri tio kion oni +priskribis en unu parto el la atestaĵaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj +profundajn ungokaŭzitajn noĉojn' surestantajn la gorĝon de Fraŭlino +Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel +'sinsekvon da lividaj makuloj, verŝajne fingropremaĵoj.'" + +"Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion sur la +tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo pensigas pri solida kaj fiksita +teno. Evidentas nenia _glitado_. Ĉiu fingro retenis—eble ĝis la +morto de la viktimo—la timigan alprenon per kiu ĝi origine sin +enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn ĉiujn, sammomente, en la +respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." + +Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. + +"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas +sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas cilindra. Jen +lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorĝo. +Volvu la desegnaĵon ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton." + +Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol antaŭe. +"Ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." + +"Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el Kuvjero." + +Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba raporto pri la granda +flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la +mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn +de tiuj mamuloj ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn +hororojn de la murdoj. + +"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, +"akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias ke nenia besto krom +orangutano de la ĉi-tie menciita specio povintus premi la noĉojn tiel +kiel vi ilin desegnis. Aldone ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman +karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas +kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ voĉoj +aŭdiĝis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco." + +"Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ unuanime al +tiu voĉo—la diraĵon '_mon Dieu_.' Ĉi-tiun, en la koncernaj +cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandaĵisto) identigis +kiel diraĵon de protesto aŭ malaprobo. Ĉefe sur tiuj du vortoj tial +mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco +konsciis pri la murdo. Eblas—efektive, ege pli ol eblas—ke tute +senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la +orangutano eskapis de li. Eblas ke li ĝin spuris ĝis la ĉambro sed, +en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus ĝin +rekapti. Ĝi daŭre ĉirkaŭvagadas libere." + +"Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn—alie mi ne rajtas ilin nomi—ĉar +la ombra reflektado sur kiu ili baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda +por ke mia intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi +ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin +aludas tiel. Se la koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri +tiu abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post nia hejmenreveno +mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (ĵurnalo pritraktanta ŝipajn +aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia loĝejo." + +Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: + + _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de + la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La + posedanto (kiu laŭkonstate estas maristo deĵoranta sur Malta + ŝipo) rajtas repreni la beston post ĝin identigi taŭgadetale + kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per ĝiaj kapto kaj retenado. + Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Ĝermano-Kvartalo ..... + tria etaĝo."_ + +"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj +apartenas al Malta ŝipo?" + +"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen +eta rubandero kiu, laŭ ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por +kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektaĵoj kiun tiom ŝatas +maristoj. Aldone, ĉi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom +maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la +rubandon ĉe la bazo de la fulmosuĉilo. Ĝi ne povintus aparteni al iu +ajn el la du mortintoj." + +"Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio +estas, ke la Franco estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion +difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min +devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas +tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante pri la murdoj, tamen +senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon +kaj postuli la rehavigon de la orangutano." + +"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malriĉa. Mia +orangutano altvaloras—al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera +fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri +danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi malkovriĝis en +Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde la buĉadsceno. Kiel oni povus +iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. +Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se ili spurus +la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aŭ kulpigi +min pro tiu konscio." + +"'Antaŭ ĉio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas +posedanto de la besto. Mi ne certas ĝis kiu limo povas etendiĝi lia +scio. Se mi malkonsentas depostuli havaĵon de tiel alta valoro kaj kiun +oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaŭ la simion. Mi kutimas +atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la +orangutanon kaj ĝin zorge retenos ĝis kiam forblovumos tiu afero.'" + +En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo. + +"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin +antaŭ signalo de mi." + +La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en malfermado kaj la +vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antaŭenvenis plurajn paŝojn +sur la ŝtuparo. Nun tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin +descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni aŭdis lin +suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon sed alproksimiĝis rezolute +kaj frapsonigis la pordon de nia ĉambro. + +"Eniru!" diris Dupino feliĉ- kaj bonkorvoĉe. + +Viro eniris. Li estis maristo, evidente—alta, solida, muskola persono +havanta iom ĉioriskulan, tute ne senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege +sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis +grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li riverencis +malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, +kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, aŭdigis rekoneblan Parizan +ekdevenon. + +"Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "Ĉu mi rajtas supozi ke vi +alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaŭ envias vian +posedrajton pri ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom +aĝa vi taksas ĝin?" + +La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo ĵus +formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam respondis sekuravoĉe: + +"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli ol +kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?" + +"Ho, ne! Ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ĝi sidas en +proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ĝin morgaŭmatene. +Kompreneble, vi pretas identigi la posedaĵon, ĉu ne?" + +"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." + +"Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris Dupino. + +"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, sinjoro," diris +la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraŭ +la malkovro de la besto—tio estas, konvenan rekompencon." + +"Nu," respondis mia amiko. "Ĉio tio tre justas, certe. Mi pripensu! +Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. +Vi transsciigos al mi ĉiujn laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj +okazintaj en Kadavrejo-Strato." + +Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. +Egale trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la ŝlosilon en +la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la +plej eta agitiĝo sur la tablon. + +La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ li luktus kontraŭ +sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la +sekvinta momento li refalis sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante +survizaĝe kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi +lin kompatis plenkore. + +"Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas vin +senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al +vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin +difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenaĵoj +de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili. +Laŭ tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi +disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." + +"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan—nenion certe povantan +vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus +ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon +ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian +tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu +imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi." + +La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; +tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco. + +"Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al +vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu +duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. +Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte +morti pro tio." + +Sekvas esencadetale tio kion li raportis. + +Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis, +alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li +kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la +besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita +per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo, +li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne +altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la +beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo +kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la +simion. + +Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la +matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran +dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ +la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, +plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi, +procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis +plenumi la mastron. + +Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel +danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion +fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej +ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, +la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la +ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la +straton. + +La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la +razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia +postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris +denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre +silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno. + +Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la fuĝinto ekvidis +lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la ĉambro de S-rino +Lespanajo en la kvara etaĝo de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo, +ĝi perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi kun nekonceptebla +facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis ĵetita entute kontraŭ la +muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la +lito. La tuta agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron +la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron. + +La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj konsterniĝis. Nun li ege +esperis povi rekapti la bruton ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la +kaptejo en kiun ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la malsupro +de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li multe pritimis kion +povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron +daŭre postsekvi la fuĝinton. Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi, +precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu +situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. Ĉio kion li +povis fari estis kliniĝi maldekstren por iom ekvidi la internon de la +ĉambro. Tiu ekvido preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da +hororo. + +En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj ŝirkriegoj +ekmaldormigintaj la loĝantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo +kaj ŝia filino, surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis +aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaŭe rulita en la +mezon de la ĉambro. Ĝi estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis +apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la +fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro forpasinta inter la +eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj +ĝin ekvidis. La klaksonon de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al +la vento. + +Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon +Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa ĉar ŝi kombis ĝin) kaj +svingis la razilon antaŭ ŝia vizaĝo, imitante barbirajn gestojn. La +filino kuŝis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj +de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forŝirita de sur ŝia +kapo) finagis ŝanĝante la verŝajne pacajn celojn de la orangutano +en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako +ĝi preskaŭ fortranĉis ŝian kapon disde ŝia korpo. Kiam la besto +ekvidis sangon, ĝia kolero pligrandiĝis en deliron. Grincigante la +dentojn, flagrigante kvazaŭan fajron el la okuloj, ĝi atakis la korpon +de la fraŭlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en ŝian gorĝon, ilin +retenis tie ĝis kiam ŝi mortis. + +Ĝiaj nomadaj kaj sovaĝaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon de +la lito super kiu nun videblis la vizaĝo de ĝia mastro, rigida pro +hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube daŭre memoris la teruran +vipon, tujege ŝanĝiĝis en timegon. Nun prikonsciante sian punindan +kulpon, ĝi ŝajnis deziri kaŝi siajn sangajn farojn kaj saltetis +ĉirkaŭ la ĉambro en krizo de nervoza ekscitiĝo, faligante kaj +rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur ties kadro. +Rakontofine, ĝi ekprenis unue la kadavron de la filino, suprenŝovis +ĝin en la kamentubon kie ĝi poste malkovriĝis, tiam tiun de la +maljunulino kiun ĝi tuj forlanĉis kapon antaŭen tra la fenestro. + +Dum la simio alproksimiĝis la fenestroklapon kun sia mutilita ŝarĝo, +la maristo kaŭris ŝokite sur la suĉilo kaj malsuprenglitante (ne +grimpante) laŭ ĝia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn +de la buĉado kaj ĝoje rezignante, en sia teruro, ĉiun zorgon pri la +sorto de la orangutano. La vortoj aŭditaj de la homoj sur la ŝtuparo +estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la +demona babilaĉado de la bruto. + +Mi havas preskaŭ nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano +eskapis el la ĉambro pere de la suĉilo ĵus antaŭ ol oni enrompis la +pordon. Ĝi fermis la fenestron sendube ĝin trapasante. Kaptis ĝin +poste la posedanto mem kiu vendis ĝin kontraŭ altega monsumo ĉe +Botanik-Ĝardeno (kiu ampleksas la Parizan bestoĝardenon). Lebonon oni +tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj +de Dupino) ĉe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam +tre plaĉis al li mia amiko, ne sukcesis kaŝi sian ĉagrenon pri la +evoluturniĝo de la afero kaj sin permesis iom sarkasmiĝi pri la socia +maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn proprajn aferojn. + +"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li +diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Sufiĉas al mi esti +venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi tiun +misteron ne estas mirindaĵo kiel li supozas, ĉar verfakte nia amiko +prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia saĝeco havas nenian +daŭrokapablon. Ĝi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni +vidas en bildoj pri Deino Laverno, aŭ, pli bone, entute kapo kaj +ŝultroj, same kiel gadfiŝo. Sed li estas bona estaĵo, finfine. Li +plaĉas al mi precipe pro majstra ĵargonmanovro per kiu li akiris sian +famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui est, et +d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi tion kio +ne estas)." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + +***** This file should be named 18326-0.txt or 18326-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/18326-0.zip b/18326-0.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..417e7b3 --- /dev/null +++ b/18326-0.zip diff --git a/18326-8.txt b/18326-8.txt new file mode 100644 index 0000000..aee2092 --- /dev/null +++ b/18326-8.txt @@ -0,0 +1,1824 @@ +Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato + The Murders in the Rue Morgue + +Author: Edgar Allan Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ISO-8859-1 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + + + EDGAR ALLAN POE + (1809-1849) + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + + Edgar Allan Poe + "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" + Unua Eldono, Auxgusto, 1998 + + + Origina Anglalingva Titolo + "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" + + + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + + +La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en +si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter +aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili +estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo +festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj +aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta +agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej +bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, +rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da +_sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj +rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la +tutan aspekton, verdire, de intuicio. + +La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj +precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux +superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen +kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed +ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan +karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed +simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan +rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn +potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile +laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj +frivolajxoj. + +Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun +diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne +malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ +cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, +preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke +la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli +multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn +el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu +venkas. + +Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur +malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj +la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto +pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. +Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu +restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi +preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni +supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo +rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, +la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, +sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias +ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj +delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon. + +Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo +alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan +intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili +sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. +Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la +analizkapablon. + +Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro +estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado +ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en +kiuj menso kontrauxbatalas menson. + +Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon +inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj +avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj +kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara +komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu +punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar +la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas +suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro +kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux +gxenerala opiniaro, bonan ludadon. + +Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke +elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon +da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, +sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas +ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la +observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre +nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li +ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj +indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante +kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu +cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton +post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la +rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum +antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo +bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, +triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu +la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li +rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto +gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo +aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la +klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; +embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne +intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de +la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de +cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre +preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus +siajn kartaversojn. + +La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam +la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde +malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la +ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi +opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo, +elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero +alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri +moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli +granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam +en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam +fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol +analizaj. + +La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario +pri tiuj jxus proponitaj teorioj. + +Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., +mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato +fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da +malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la +energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la +mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de +liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, +helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora +ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi +pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso +kaj en Parizo tiuj facile haveblas. + +Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de +Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu +sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin +pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, +ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio +kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco +permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta +etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian +animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. +Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis +ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun +opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon +dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli +limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al +la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj +groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne +enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto +de Sankta-Gxermano-Kvartalo. + +Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi +nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca +karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. +Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj +antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti +kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. + +Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan +amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni +tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj +liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. +Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian +cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn +fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da +kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej +feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de +revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin +informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, +celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante +pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua +horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda +urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila +observado. + +En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia +fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon +cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri, +almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel +sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke +la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en +siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante +senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. +Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj +sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux +gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre +klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte +meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min +imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. + +Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron +aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur +la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la +karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone +komprenigos la aferon. + +Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al +Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado, +dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. +Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj. + +"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al +Varieteo-Teatro." + +"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante +unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la +eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn +pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo +kaj mia miro ekprofundis. + +"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne +hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn. +Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, +dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis. + +"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente +ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio." + +La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis +antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri +la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola +tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia +laboro. + +"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri +metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." +Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski. + +"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin +konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel +Kserkso aux aliaj samspecaj homoj." + +"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn +fruktovendiston!" + +"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, +antaux dek kvin minutoj." + +Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan +korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis +C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne +komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon. + +Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por +ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj +meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la +renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de +la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, +stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto." + +Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis +distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj +opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon +entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj +senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda +tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci +la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li +dauxrigis: + +"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri +C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum +ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape +grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis +vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la +irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, +iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, +murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam +antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed +lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo." + +"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la +truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux +pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan +"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj +nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn +lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", +terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi +sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri +atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke +kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel +malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta +Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi +ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_ +en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi +jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian +pensadvojon." + +"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la +hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon +efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis +Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la +linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon +detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo +aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj +havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus +forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri +Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis +vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi +pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi +antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi +plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono +de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi +ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li +havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro." + +Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ +kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. + + EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo, + vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo + sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la + kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta + laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo + kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma + prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en + la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango + kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. + En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro + suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux + ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera + nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon + ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra + sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante + de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan + cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon + kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la + enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. + + Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj + flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. + Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj + gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo, + sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj + bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj + versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis + kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj + kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj + du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj + de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj + versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj + objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_ + (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo + staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn + leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn. + + Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed + malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio + oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora + rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj + suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon. + La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn + ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu + gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn + severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj + profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro + strangolado. + + Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri + ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan + pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis + la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre + tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo + forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la + korpo kiu neniel similis homan estajxon. + + Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, + neniega indico. + +La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: + + LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam + intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, + [la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran + signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio + povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn + informajxojn kunigitajn. + + PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux + mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili + dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn + rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili + pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri + vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. + sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton. + Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux + liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. + Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom + kvaraetagxe. + + PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn + kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo + dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de + cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la + mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe + enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al + diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis + pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo + kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun + ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto + vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La + paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon. + Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne + kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la + maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj + kuracisto ok-dek fojojn. + + Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis + neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu + S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj + de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de + la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de + la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas + bonstata konstruajxo--ne tre malnova. + + ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo + cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn + starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin + perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis + nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis + duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe. + La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la + pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj + de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis + lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto + malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte + la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj + kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la + alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua + vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino. + Sukcesis rekoni la vortojn _sacr_ kaj _diable_. La strida + vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis + vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed + opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro + kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni + priskribis hieraux. + + HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti + membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas + gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili + perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi + la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo + de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis + tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis + cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la + Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen + konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. + Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun + ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino + nek de la filino. + + ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole + proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis + pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la + domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris + plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj + lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj + enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri + cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de + viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. + Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj + versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis + rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida + vocxo. La rauxka vocxo diris ripete '_sacr_,' '_diable_' kaj + unu fojon '_mon Dieu_.' + + JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, + Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. + Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro + .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn + cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam + proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko + pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la + mono. + + ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke + en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon + Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en + du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj + forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino + liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis + neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre + soleca. + + GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la + ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur + de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. + Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu + de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn + rememori nun. Auxdis klare '_sacr_' kaj '_mon Dieu_.' + Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj + interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis + ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis + vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina + vocxo. Ne komprenas la Germanan. + + Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke + kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la + kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. + Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. + Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de + la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj + solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn + estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan + cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo + situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe + en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la + koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu + cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. + Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de + cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj + oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo + disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo + estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de + multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la + kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo + malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan + tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. + La pordo malfermigxis tre malfacile. + + ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en + Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la + domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas + eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. + La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni + diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne + scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio. + + ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis + inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La + rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La + parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn + de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias + gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas + Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. + + Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de + cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi + la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la + cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn + brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo + de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo + povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. + La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en + la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin + helpantoj kunigis siajn klopodojn. + + PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita + cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur + la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino + L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj + ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde + ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. + Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same + kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe + far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la + okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda + ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far + genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon + mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj. + + La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj + de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. + La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra + flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj + miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza + lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, + obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per + la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la + batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la + atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis + ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne + per ege akra ilo--sendube per razilo. + + ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso + por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj + opiniojn de S-ro Dumaso. + + Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj + ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri + cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte + temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la + aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen + ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro. + +La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito +dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la +koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute +sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis +kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam +anoncitaj faktoj. + +Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu +afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis +nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian +opinion rilate al la murdoj. + +Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante +kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu +spuri la murdinton. + +"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta +kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_, +estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom +la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn +rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj +celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian +_robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon +por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas +estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj +diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj +malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista +viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco +mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro +proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima +klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon. + +"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam +en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la +vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie +ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La +modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado +pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli +per deflanka rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la +retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj +partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi +al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malheligxas +proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al gxi. En tiu +lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antauxa +ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauxga profundeco ni +konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ecx malaperigi el la +firmamento Venuson mem per spektado tro longdauxra, tro koncentrita, +tro rekta." + +"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn +antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo," +[mi jugxis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion +diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne +estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. +Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon +akirante la devigan permeson." + +La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu +estas unu el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj +Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis gxin +cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis. +La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn +supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa +flanko de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego +cxe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la +fenestro glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto. +Antaux ol eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon +kaj, tiam turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la +konstruajxo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux +la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne +komprenis. + +Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon +de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj +de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie +malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux +kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe, +konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis +_Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la +korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la +korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris +gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia +kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj +jxurnaloj. + +Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je +les mnageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por +tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro +instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux +tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi +konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo. + +Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu +ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. + +"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni +ambaux legis en la jxurnalo." + +"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman +hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn +de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron +nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla. +Mi volas diri la _outr_-an [t.e., la troigitan] karakteron de +ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko +de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. +Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn +auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe +neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion +ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la +suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro +suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado +de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun +tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio +suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan +_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed +oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed +estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la +racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum +tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando +estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?' +Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de +tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna +nesolvebleco." + +Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. + +"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia +apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto +de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la +plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas +senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi +mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi +atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem, +cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas +ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen +pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion +devigas." + +Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris, +apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis, +kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj +momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam +certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli +al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis +ununure la muron. + +"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro +ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. +Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue +mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun +punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de +S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron +de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj +la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas +cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la +vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi +nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion +kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan +strangajxon?" + +Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka +vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux +laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo. + +"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco +de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja +distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka +vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo, +la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam +Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin +priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu +certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas +gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li +iom konas--sed tute kontrauxe." + +"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn +vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano +asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj +raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis +pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de +Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi +estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio +ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin +vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco +malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de +Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same +kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" + +"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu +vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis +nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi +diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj +nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la +hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu +atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas +gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn +vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn." + +"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis +nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj +konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto +rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por +naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado +en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' +sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke +la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas +_neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen +tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi +konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj +demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon." + +"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu +cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne +troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. +Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj +de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, +estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu +maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la +alia, la eblajn elirrimedojn." + +"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis +Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la +enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du +logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, +plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_ +elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante +_iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, +_neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn +kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis +internaflanke." + +"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran +largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia +tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo +eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. +Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen +ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj +trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun +konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, +gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj +sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." + +"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas +cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia +malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro +estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, +de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon +de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo +trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin +ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia +fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux +malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene +konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, +oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la +fenestrojn." + +"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo +kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj +sxajnaj malebloj finestigxu eblaj." + +"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La +murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio +veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj +trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, +la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la +fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la +kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis." + +"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la +najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis, +gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas +ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke +almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la +cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris +la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro, +elektis ne levi la klapon." + +"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo +eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la +risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. +La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia +esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia +fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel +versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux +iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro, +mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. +Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj +premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la +saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la +najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis +sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape." + +"Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi +malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi +ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. +Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina +rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu +rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto +estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la +konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_ +ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la +kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La +restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi +jam antauxe disrompigxis." + +"La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto) +kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la +suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun +mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin +eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo +ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste +kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite +en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de +kompleta najlo nepregis." + +"La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis +pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post +lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la +risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave +interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial +oni jugxis ne plu bezoni." + +"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi +kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume +kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis +fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la +fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la +kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj +nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur +ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon +de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra +duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan +mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene +largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux +la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte +disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la +malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn +_ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel +agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux ne +gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia +eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege +suprajxan tiurilatan kontrolon." + +"Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro +situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren, +atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux +evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da +agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo. +Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la +sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide +la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la +sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte +kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni +supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi +en la cxambron." + +"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ +malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel +dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi +al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi +deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux +preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi." + +"Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke, +por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la +agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca +kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la +vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ +agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux +rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia +homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." + +Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la +voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton +situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel +homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio, +rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson. + +"Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo +per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro +efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de +la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de +la sxranko, lauxraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili +multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas +nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la +artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj +origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege +izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la +urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj +estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la +sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej +bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn +frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes +ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la +bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." + +"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion +naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro +parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli +mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties +ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon +de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale +estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen +instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj +studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En +la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri +tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus +la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se +ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu +la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian +motivon." + +"Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi +atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon +kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni +enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado +kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne +utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere +je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron +en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre +neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni +supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux +kiel granda estis lauxnecese la fortiko povinta suprensxovi la +kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de +pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri." + +"Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega +fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da +griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias +pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo +ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn +buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de +kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por +elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la +maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde +la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo." + +"Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. +Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro +Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo +ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo +estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis +el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi +nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de +la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn +perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn +malfermigxis." + +"Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis +gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis +apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman +fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege +fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan +al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu +klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian +imagkapablon mi imponis kiun instigon?" + +Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. +"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, +forfugxinte el najbara sandomo." + +"Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. +Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj +paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita +sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom +ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de +silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun +tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj +fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas." + +"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi +neniel estas _homa_ hararo." + +"Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun +punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis +sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion +oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn +ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la +gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj +Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne +fingropremajxoj.'" + +"Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la +tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj +fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble +gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine +sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en +la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." + +Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. + +"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas +sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen +lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo. +Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton." + +Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe. +"Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." + +"Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero." + +Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la +granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan +staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj +la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi +ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. + +"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, +"akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom +orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn +tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la +saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne +scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, +_du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute +tiu de Franco." + +"Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al +tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj +cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto) +identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj +du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la +enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli +ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu +okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris +gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, +neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere." + +"Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar +la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe +profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus +komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial +konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia +supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun +hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La +Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de +maristoj) alvenigos lin al nia logxejo." + +Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: + + _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de + la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. + La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur + Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi + tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj + kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... + Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_ + +"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj +apartenas al Malta sxipo?" + +"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen +tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis +por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom +sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj +homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. +Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne +povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." + +"Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, +tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo, +mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li +nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados +enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagxo atingigxas. Konsciante +pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco +hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la +orangutano." + +"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricxa. Mia +orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera +fortuno en si. Kial maldisponigi min pri gxi pro senkauxzaj timoj +pri dangxero? Jen gxi estas, preta al mia manpreno. Gxi malkovrigxis +en Bulonjo-Arbaro, cxe fora distanco disde la bucxadsceno. Kiel oni +povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico +kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ecx se +ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la +murdo aux kulpigi min pro tiu konscio." + +"'Antaux cxio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas +posedanto de la besto. Mi ne certas gxis kiu limo povas etendigxi lia +scio. Se mi malkonsentas depostuli havajxon de tiel alta valoro kaj +kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaux la simion. Mi +kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, +rehavos la orangutanon kaj gxin zorge retenos gxis kiam forblovumos +tiu afero.'" + +En tiu momento ni auxdis pasxon sur la sxtuparo. + +"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu +ilin antaux signalo de mi." + +La cxefpordon de la domo ni antauxe postlasis en malfermado kaj la +vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauxenvenis plurajn pasxojn +sur la sxtuparo. Nun tamen li sxajnis heziti. Baldaux ni auxdis lin +descendi. Dupino jam movigxis pordodirekten kiam denove ni auxdis +lin suprenvenadi. Li ne forturnigxis duan fojon sed alproksimigxis +rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia cxambro. + +"Eniru!" diris Dupino felicx- kaj bonkorvocxe. + +Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola +persono havanta iom cxioriskulan, tute ne sencxarman mienon. Lian +vizagxon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kasxis. +Li kunportis grandan kverkan klabon, sed sxajnis alie senarmila. Li +riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca +parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, auxdigis +rekoneblan Parizan ekdevenon. + +"Bonvolu sidigxi, mia amiko," diris Dupino. "Cxu mi rajtas supozi ke +vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaux envias +vian posedrajton pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. +Kiom agxa vi taksas gxin?" + +La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus +formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe: + +"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol +kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?" + +"Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas +en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin +morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu +ne?" + +"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." + +"Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino. + +"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro," +diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon +kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." + +"Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu! +Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia +rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri +tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." + +Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila +tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la +sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis +la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon. + +La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux +sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en +la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj +elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton +li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. + +"Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin +senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas +al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas +vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la +abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman +implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, +rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam +povintus imagi." + +"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe +povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam +vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas +nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas +konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo +senkulpulo al kiu imputigxis krimo kies farinton vi scipovas +identigi." + +La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; +tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco. + +"Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos +al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi +kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive +stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx +devonte morti pro tio." + +Sekvas esencadetale tio kion li raportis. + +Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu +li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan +distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia +kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe +da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la +hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si +en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj +najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu +resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia +fina celo estis vendi la simion. + +Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste +la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian +propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi +estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante +razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo, +entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera +sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron. + +Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel +dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion +fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj +plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte +la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris +malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde +malfermita, eniris la straton. + +La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane +la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al +sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi +foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj +nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno. + +Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto +ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la cxambro de +S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la +konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi +kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita +entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance +sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli +ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante +la cxambron. + +La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege +esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la +kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la +malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe +pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado +instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni +povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen +la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, +lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi +maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido +preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo. + +En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj +ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino +Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne +priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro +antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita +kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la +viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la +eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj +sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La +klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento. + +Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon +Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin) +kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn +gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj +kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita +de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de +la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de +sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia +korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en +deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la +okuloj, gxi atakis la korpon de la frauxlino, enfiksis siajn timigajn +ungegojn en sxian gorgxon, ilin retenis tie gxis kiam sxi mortis. + +Gxiaj nomadaj kaj sovagxaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon +de la lito super kiu nun videblis la vizagxo de gxia mastro, rigida +pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube dauxre memoris la +teruran vipon, tujege sxangxigxis en timegon. Nun prikonsciante +sian punindan kulpon, gxi sxajnis deziri kasxi siajn sangajn farojn +kaj saltetis cxirkaux la cxambro en krizo de nervoza ekscitigxo, +faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton +de sur ties kadro. Rakontofine, gxi ekprenis unue la kadavron +de la filino, suprensxovis gxin en la kamentubon kie gxi poste +malkovrigxis, tiam tiun de la maljunulino kiun gxi tuj forlancxis +kapon antauxen tra la fenestro. + +Dum la simio alproksimigxis la fenestroklapon kun sia mutilita +sxargxo, la maristo kauxris sxokite sur la sucxilo kaj malsuprenglitante +(ne grimpante) laux gxia longo, revenis haste hejmen, timegante la +sekvojn de la bucxado kaj gxoje rezignante, en sia teruro, cxiun zorgon +pri la sorto de la orangutano. La vortoj auxditaj de la homoj sur la +sxtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj +kun la demona babilacxado de la bruto. + +Mi havas preskaux nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano +eskapis el la cxambro pere de la sucxilo jxus antaux ol oni enrompis +la pordon. Gxi fermis la fenestron sendube gxin trapasante. Kaptis +gxin poste la posedanto mem kiu vendis gxin kontraux altega monsumo +cxe Botanik-Gxardeno (kiu ampleksas la Parizan bestogxardenon). +Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun +kelkaj komentoj de Dupino) cxe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu +funkciulo, kvankam tre placxis al li mia amiko, ne sukcesis kasxi +sian cxagrenon pri la evoluturnigxo de la afero kaj sin permesis iom +sarkasmigxi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn +proprajn aferojn. + +"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li +diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Suficxas al mi esti +venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi +tiun misteron ne estas mirindajxo kiel li supozas, cxar verfakte nia +amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagxeco havas +nenian dauxrokapablon. Gxi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel +kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aux, pli bone, entute kapo +kaj sxultroj, same kiel gadfisxo. Sed li estas bona estajxo, finfine. +Li placxas al mi precipe pro majstra jxargonmanovro per kiu li akiris +sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui +est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi +tion kio ne estas)." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + +***** This file should be named 18326-8.txt or 18326-8.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/18326-8.zip b/18326-8.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..947e5ef --- /dev/null +++ b/18326-8.zip diff --git a/18326-h.zip b/18326-h.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..4293f86 --- /dev/null +++ b/18326-h.zip diff --git a/18326-h/18326-h.htm b/18326-h/18326-h.htm new file mode 100644 index 0000000..49e42f6 --- /dev/null +++ b/18326-h/18326-h.htm @@ -0,0 +1,2518 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd"> + +<html> + +<!-- + +Some comments about the postprocessing of this ebook, which might be +useful someday for other postprocessors, or for me when I work on +another such book and can't remember how I did something before... + +For consistency, I've used the same styles as I did in the other +GROBE books. The originals are all formatted similarly. + +I've retained some proofers' comments (and added some more during +postprocessing!) in this HTML version, commented of course, related +to things like errors in the book which I hope nobody ever "fixes" +back to the way it is in the original! + +Words which have been corrected in this Gutenberg etext are marked +by the comment "Error in book:" or some such. + +In this book there are four footnotes, translations of foreign +phrases. Because they are so brief, I inlined them rather than +collect them at the end of the file as I usually do. + +I removed the quotation marks (openquote at beginning of each +paragraph, closequote at end) from the blockquoted newspaper +items. In the multiparagraph conversational quotations, I added +closing quotemarks as "needed" (according to modern taste). + +I used Vim (http://www.vim.org/) for most editing, but I used UniRed +(http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/) for spellchecking and conversion +between iksismo, numerical character entities, and utf8 ascii. Be +aware of some UniRed features I discovered: 1) All hexadecimal Unicode +entities are converted to decimal (*throughout the file*) when it is +saved. That may be good or bad, depending on your personal preference. +I prefer hexadecimal, but decimal doesn't bother me too much, and one +can still enter them as hexadecimal. 2) Windowy ASCII characters with +the high bit set, that is, in the range [128..255] may be corrupted. For +example, "naive" with an i-dieresis is converted to "naﶥ". Be +sure to convert such characters to Unicode *before* your first UniRed +save! + +Note concerning HR width: 38% = 1 - GoldenRatio. + +Notes to myself inre dashes: + Validator doesn't like — Use — or Unicode — + Unicode nonbreaking hyphen: ‑ + Also, – = Unicode – + + - William W. Patterson, AKA Ailanto + +--> + +<head> + <title>EDGAR ALLAN POE : LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO</title> + <!-- Apparently the W3C HTML Validator *requires* Content-Type + tag or one of the other comparable things now. --> + <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"> + <style type="text/css"> + body { margin-left: 5%; margin-right: 5% } + p.centre, div.centre, td.centre { text-align: center } + p.tutdekstre, div.tutdekstre, td.tutdekstre { text-align: right } + p.tutlive, div.tutlive, td.tutlive, blockquote.tutlive { text-align: left } + p.dekstre, div.dekstre, td.dekstre, blockquote.dekstre { text-align: left; margin-left: 2em } + p.live, div.live, td.live { text-align: right; margin-right: 2em } + .titolo { font-size: 125%; font-weight: bold; text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 1em } + .dike { font-weight: bold } + .italike { font-style: italic } + .grandege { font-size: 225% } + .grande { font-size: 125% } + .grandete { font-size: 115% } + .mezgrande { font-size: medium } + .malgrandete { font-size: 85% } + .malgrande { font-size: 70% } + .malgrandege { font-size: 55% } + .pligrande { font-size: larger } + .plimalgrande { font-size: smaller } + </style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato + The Murders in the Rue Morgue + +Author: Edgar Allan Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + +</pre> + + +<!-- File: 01.png --> + +<div class="grande centre italike" style="margin-top: 0; margin-bottom: 2em"> + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ +</div> + +<div class="grande dike centre" style="margin-bottom: 1.5em"> + EDGAR ALLAN POE<br> + (1809-1849) +</div> + +<div class="grandege dike centre italike" style="margin-bottom: 1em"> + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO +</div> + +<div class="grande centre" style="margin-bottom: 2em"> + Esperantigis<br> + EDWIN GROBE +</div> + +<div class="grandete centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 4em"> + 1998<br> + Eldonejo-Arizona-Stelo<br> + 1620 North Sunset Drive<br> + Tempe, Arizona 85281-1550<br> + Usono +</div> + +<!-- File: 02.png --> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-top: 4em; margin-bottom: 2em"> + Edgar Allan Poe<br> + "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"<br> + Unua Eldono, Aŭgusto, 1998 +</div> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-bottom: 3em"> + Origina Anglalingva Titolo<br> + "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" +</div> + +<!-- File: 03.png --> + +<div class="titolo"> + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO +</div> + +<p> + La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte + analizeblas en si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj + efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informaĵoj, ke por + posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas ĉiam fonto + de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo festegas sian + fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas + siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta + agado kiu <i>malimplikas</i>. Li spertas plezuron plenumante + eĉ la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. + Li ŝatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante + en sia solvo de ĉiu, gradon da <i>sagaceco</i> kiu al la + ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj, + efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la + tutan aspekton, verdire, de intuicio. +</p> + +<p> + La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj + precipe tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge + kaj, kvazaŭ superlative, ununure pro siaj retroiraj + funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. + Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke + ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, + ege miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple + antaŭparolas per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom + strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la + superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj + pli utile laborigas malpompa matĉo de damludo ol ĉiuj + komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj. +</p> + +<p> + Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn + movojn, kun diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni + erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ĝi estas) + tion kio estas nur kompleksa. La <i>atento</i> ĉi-tie + potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur + momenteton, preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo + aŭ malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur + multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli multnombriĝas la + ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn el dek + estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu + venkas. +</p> + +<p> + Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas + nur malmultan malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj + preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. + Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, tiujn li + gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, + ni imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj + kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. + Memklare estas ke ĉi-tie venko efektiviĝas (ni supozu + la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo + rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn + rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton + de sia kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj + tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn + rimedojn (foje eĉ absurde facilajn) per kiuj delogi en + eraron aŭ hastigi en miskalkulon. +</p> + +<p> + Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun + vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la + plej altkvalitan intelekton laŭraporte distriĝas + pretermezure ĝin ludante dum ili sin senigas kontente je + ŝakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas + nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon. +</p> + +<!-- File: 04.png --> + +<p> + Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta + Kristanlandaro estas nur la plej bona ŝakludanto. Sed + kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri ĉiuj + tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontraŭbatalas + menson. +</p> + +<p> + Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon + inkluzivantan komprenon pri <i>ĉiuj</i> fontoj el kiuj + laŭleĝaj avantaĝoj haveblas. Tiuj estas krom + multnombraj, ankaŭ multformaj kaj ripozas ofte en + pensadkaŝejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. + Observi atente estas memori klardetale. Kaj ĝis tiu punkto + koncentrema ŝakludanto povas bone sukcesi ludante viston + ĉar la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura meĥanismo + de la ludo) estas sufiĉe kaj ĝenerale kompreneblaj. + Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laŭlibre" estas + la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laŭ ĝenerala + opiniaro, bonan ludadon. +</p> + +<p> + Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke + elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, + aregon da observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj + kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj + informaĵoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado + kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: + <i>kion</i> observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. + Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas + fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. + Li kontrolas la mienon de sia partnero, ĝin komparante + kun tiu de ĉiu kontraŭstaranto. Li konsideras la + manieron en kiu ĉiu ludanto aranĝas enmane la + kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honoraĵon + post honoraĵo, laŭ la rigardoj kiujn la rigardantoj + direktas sur ilin. Li priatentas ĉiun mienŝanĝon + dum antaŭenevoluas la ludado, amasigante provizon da + pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: + certeco, surprizo, triumfo, ĉagreno. Laŭ la maniero + enmanigi prenon li taksas ĉu la enmaniginto kapablas + sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton + ruzluditan per la maniero en kiu la kontraŭstaranto + ĝin surtablenigas. Hazarda aŭ senatenta vorto; + senintenca faligo aŭ renverso de karto kaj la kuniranta + anksieco aŭ senzorgo de la klopodo tion kaŝi; la + komptado de la prenoj kun ilia aranĝordo; embaraso, + hezitado, avideco aŭ timego—ĉiuj havigas al lia + ŝajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. + Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas + la plenan enhavaĵon de ĉiu ludmano kaj ekde tiam + antaŭen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado + kvazaŭ la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn + kartaversojn. +</p> + +<p> + La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; + ĉar, kvankam la analizisto laŭnecese inĝenias, + la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La + konstru- aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco + kutime evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, + mi opinias) atribuis apartan organon, supozante ĝin + esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte ĉe homoj + kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis + idiotecon ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj + pri moroj. Inter inĝenieco kaj analizkapablo ekzistas + efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter + fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, + verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum + <i>aŭtentaj</i> imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol + analizaj. +</p> + +<p> + La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de + komentario pri tiuj + +<!-- File: 05.png --> + + ĵus proponitaj teorioj. +</p> + +<p> + Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero + de 18...., mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto + Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta + familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis + al tiel malriĉa vivnivelo ke la energio de lia karaktero + venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la + mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la + bonvolo de liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero + de lia heredaĵo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de + ĝi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn + bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri ties + superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura + lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas. +</p> + +<p> + Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko + de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke + ni serĉu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan + volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, + denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesiĝis + pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun + ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al + si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta + etendiĝo de lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi + sentis ardiĝi mian animon pro la sovaĝa avido kaj + la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en + Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la + kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun + opinion mi malkaŝe sciigis al li. Finfine ni aranĝis + kunloĝadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia + monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj + mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo + de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, + de longe dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, + kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de + Sankta-Ĝermano-Kvartalo. +</p> + +<p> + Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, + ĝi nin taksintus frenezuloj—kvankam, eble, frenezuloj + de senminaca karaktero. Nia izoliĝo estis nepra. Ni + akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia + retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj + kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti + kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. +</p> + +<p> + Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu + ĝin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. + Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu <i>strangaĵo</i> + same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj. Kun nepra + <i>senbrideco</i> mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam + ne plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni + falsis ŝian ĉeeston. Je la unua matena tagiĝlumo + ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn de nia + malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte + parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn + radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de + revado—legante, verkante, konversaciante—ĝis + kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de aŭtenta + Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la + stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj + temoj, aŭ promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua + horo, serĉante inter la diboĉaj lumoj kaj ombroj de la + granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi + trankvila observado. +</p> + +<p> + En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam + lia fertila + +<!-- File: 06.png --> + + ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon + ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne + intence ĝin elmontri, almenaŭ ĝin utiligi, kaj + li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone + diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke la plej + multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn + en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn + prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima + kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida + kaj abstrakta. Liaj okuloj sensigniĝis. Lia voĉo, + kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ ĝis + impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj + nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn + humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la + Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la + kreivan kaj la solvan. +</p> + +<p> + Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke + mi rakontas misteron aŭ verkas romanon. Tio kion mi + priskribis ĉe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, + aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de + liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone + komprenigos la aferon. +</p> + +<p> + Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime + al Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, + ŝajne, pri aparta meditado, dum almenaŭ dek kvin + minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino + interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj. +</p> + +<p> + "Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone + taŭgus al Varieteo-Teatro." +</p> + +<p> + "Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne + konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran + meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto + eĥadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia + menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis. +</p> + +<p> + "Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi + ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi + miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" + Ĉi-tie mi paŭzis, dezirante ekcerti preterdube ĉu + li vere scias pri kiu mi pensis. +</p> + +<p> + "...pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi + opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltaŭgigas + por tragedio." +</p> + +<p> + La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. + Ĉantijo estis antaŭa ŝuflikisto de + Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la scenejo, + entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de + Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. +</p> + +<p> + "Diru al mi, nome de Ĉielo," mi deklaris, "la + metodon—se temas pri metodo—per kiu vi sukcesis + scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi eĉ pli + multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski. +</p> + +<p> + "Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis + vin konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por + ludroli kiel Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj." +</p> + +<p> + "La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn + fruktovendiston!" +</p> + +<p> + "La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la + straton—povas esti, antaŭ dek kvin minutoj." +</p> + +<!-- File: 07.png --> + +<p> + Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape + grandan korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, + dum ni elpasis C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. + Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj + Ĉantijon. +</p> + +<p> + Dupino estas neniel <i>ĉarlatano</i>. "Mi klarigu," li + diris, "kaj, por ke vi komprenu klare ĉion, ni unue resekvu + la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis + al vi ĝis tiu de la renkontiĝo kun la koncerna + fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la ĉeno estiĝas + tial: Ĉantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, + la pavimŝtonoj, la fruktovendisto." +</p> + +<p> + Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne + elektis distriĝi rememorante la pensaditineron ilin + kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas + je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon + miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj senkohero + apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial + estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la + ĵusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li + daŭrigis: +</p> + +<p> + "Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus + antaŭ ol eliri C.....-Straton. Tio estis la lasta temo + kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, + fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide + preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin + sur amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni + riparas la irvojon. Vi surpaŝis unu el la malfiksaj + ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis maleolon, + ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis + kelkajn vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam + antaŭeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian + konduton, sed lastatempe observado fariĝis por mi speco de + nepraĵo." +</p> + +<p> + "Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema + aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis + ke vi ankoraŭ pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam + ni atingis la vojeton nomiĝantan "Lamartino", kiun, + eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj nititaj + blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante + moviĝi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris + la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al + tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al + vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la + teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge ni + pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen + kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno + konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi + ne povus eviti suprendirekti la rigardon ĝis la granda + <i>nebulozo</i> en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel + kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis + esti sekvinta ĝuste vian pensadvojon." +</p> + +<p> + "Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ + Ĉantijo en la hieraŭa <i>Muzeo</i>, la satiristo, + aludante tiel hontinde la nomŝanĝon efektivigitan + de la ŝuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis + Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri + la linion: <i>Perdidit antiquum litera primum sonum</i> (La + antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi + antaŭe ke la citaĵo aludas Orionon, vorto kiu prae + literumiĝis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun + tiu klarigo, mi konsciis ke ĝin vi ne povintus forgesi. + Klare estis, tial, ke + +<!-- File: 08.png --> + + senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri + Ĉantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la + karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis + pri la oferbuĉo de la kompatinda ŝuflikisto. Ĝis + tiam vi antaŭenkliniĝis piedpaŝante. Nun tamen + mi vidis vin vertikaliĝi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi + meditadis pri la malalta persono de Ĉantijo. Tiumomente + mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li + estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Ĉantijo, li havus pli + bonajn ŝancojn sukcesi ĉe Varieteo-Teatro." +</p> + +<p> + Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de <i>Tribunala + Gazeto</i> kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. +</p> + +<blockquote> + EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ + la tria horo, vekis la dormantajn loĝantojn de + Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo da teruraj ŝirkrioj + fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de domo de + Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala + scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino + Fraŭlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, + okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima + maniero, oni rompis la ĉefpordon per levstango kaj ok-dek + najbaroj eniris, en la kompanio de du ĝendarmoj. En + tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la vizitantaro + suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj + voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere + disputante verŝajne en la supera nivelo de la domo. + Kiam la enirintoj atingis la duan etaĝon ankaŭ + tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis en nepra + sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten, + hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan + malantaŭflankan ĉambron de la kvara etaĝo <!-- + Error in book: wrong character hatted --> (post malfermi + perforte la pordon kies ŝlosilo troviĝis en la interna + ŝlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan + ol timigan. +</blockquote> + +<blockquote> + Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj + flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ + la tuta ĉambro. Estis nur unu litkadro sed de sur + tiu oni formetis la liton kaj ĝin ĵetis en la + mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo, + ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri + longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite + je sango, kaj verŝajne fortirite ekde la radikoj. + Sur la planko troviĝis kvar Napoleon-moneroj, topaza + orelringo, tri grandaj arĝentaj kuleroj, tri pli + malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du sakoj + enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de + iu ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj + verŝajne disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili + multaj objektoj. Malgranda fera monŝranko malkovriĝis + sub la <i>lito</i> (ne sub la litkadro). Ĝi estis + malfermita kaj la ŝlosilo staris ankoraŭ en la pordo. + Ĝi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn + senvalorajn dokumentaĵojn. +</blockquote> + +<blockquote> + Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. + Sed malkutima kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro + kio oni kontrolis la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora + rakontendaĵo!) la kadavron de la filino, renversitan + kaj suprenŝovitan ioman distancon en la mallarĝan + malfermaĵon. La korpo + +<!-- File: 09.png --> + + ege varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn + ekskoriaĵojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu + ĝi enŝoviĝis kaj eltiriĝis. La vizaĝo + elmontris multajn severajn grataĵojn kaj la gorĝo + malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ + la viktimo mortintus pro strangolado. +</blockquote> + +<blockquote> + Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen + malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en + malgrandan pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj + tie kuŝis la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo + estis tiel nepre tratranĉita ke kiam oni entreprenis + levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis + horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan + estaĵon. +</blockquote> + +<blockquote> + Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia + kompreno, neniega indico. +</blockquote> + +<p> + <!-- Error in book: This line was aligned with the quotations. --> + La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: +</p> + +<blockquote> + LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam + intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, + [la vorto <i>afero</i> ankoraŭ ne havas en Francio + tiun humuran signifon kiun ĝi havas ĉe ni] sed + okazis ĝis nun nepre nenio povanta ĝin klarigi. Ni + citas ĉi-poste ĉiujn materialajn informaĵojn + kunigitajn. +</blockquote> + +<blockquote> + PAŬLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas + ambaŭ mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn + por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis + bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili + pagis bonsalajre ŝian laboron. Havis neniajn informojn + pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino + L. sortodivenis por gajni vivmonon. Laŭonidire havis + ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam + kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili dungis + nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta + konstruaĵo krom kvaraetaĝe. +</blockquote> + +<blockquote> + PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn + kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum + preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de + ĉiam loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la + kadavroj la mortinto kaj ŝia filino enloĝis dum pli + ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin juvelisto kiu + vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La domo + apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la + difektaĵoj kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo + kaj transloĝiĝis tien ŝi mem, malkonsentante + luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La + atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses + jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, laŭraporte + disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L. + sortodivenas—tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri + la domon iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la + pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn. +</blockquote> + +<!-- File: 10.png --> + +<blockquote> + Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili + menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne + sciis ĉu S-rino L. kaj ŝia filino havas vivantajn + parencojn. La ŝutroj de la surstrataj fenestroj + nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la malantaŭa + domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda + malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas + bonstata konstruaĵo—ne tre malnova. +</blockquote> + +<blockquote> + ISIDORO MUSETO, ĝendarmo, depozicias ke, vokite al + la domo ĉirkaŭ la tria de la mateno, li trovis + dudek-tridek homojn starantajn antaŭ la pordego, + strebantajn eniri. Malfermis ĝin perforte tempofine, per + bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da ĝeno + ĝin malfermante pro tio ke ĝi estis duobla aŭ + faldpordego, riglita nek supraĵe nek malsupraĵe. La + kriaĉoj daŭre aŭdiĝis ĝis la perforta + malfermiĝo de la pordego—tiam subite ĉesis. Ili + aŭdiĝis ŝajne kiel kriaĉoj de homo/homoj + spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis laŭtaj + kaj longdaŭraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto + malfermis la suprenirantan vojon laŭ la ŝtuparo. + Atinginte la unuan etaĝon, aŭdis du voĉojn + kverelantajn laŭte kaj kolere. Raŭka estis la unua; + ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn + vortojn eldiratajn de la unua voĉo, voĉo de Franco. + Certis ke ne estis voĉo de virino. Sukcesis rekoni la + vortojn <i>sacré</i> kaj <i>diable</i>. La strida + voĉo estis tiu de fremdalandano. Ne certis ĉu ĝi + estis vira aŭ ina voĉo. Ne sukcesis malĉifri la + eldiritaĵon sed opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La + staton de la ĉambro kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto + priskribis same kiel ni priskribis hieraŭ. +</blockquote> + +<blockquote> + HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arĝentisto, depozicias + esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas + ĝeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili + perfortis la enirpordon, ili refermis ĝin por ekskludi la + homamason tre rapide kuniĝintan malgraŭ la malfruo + de la horo. La strida voĉo, laŭ tiu depoziciinto, + estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis + ĉu ĝi estis virvoĉo. Estis eble virinvoĉo. + Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, + tamen konvinkiĝis pro la intonacio ke la parolinto estis + Italo. Konis S-rinon L. kaj ŝian filinon. Tre ofte + interparolis kun ambaŭ. Certis ke la strida voĉo estis + tiu nek de la patrino nek de la filino. +</blockquote> + +<blockquote> + ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto + memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, + intervjuiĝis pere de interpretisto. Denaska + Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la + ŝirkriegoj. Ili daŭris plurajn minutojn—eble + dek. Ili estis longdaŭraj kaj laŭtaj—tre + hororaj kaj maltrankviligaj. Nombriĝis inter + tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antaŭajn + atestaĵojn pri ĉiuj detaloj krom unu. Certis ke la + strida voĉo estis tiu de viro—tiu de Franco. Ne + sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis laŭtaj + kaj rapidaj—malkonstantaj—eldiritaj verŝajne + ne nur pro timo sed ankaŭ pro kolero. La voĉo estis + raŭka—ne + +<!-- File: 11.png --> + + tiel strida kiel raŭka. Ne rajtis nomi ĝin + strida voĉo. La raŭka voĉo diris ripete + '<i>sacré</i>,' '<i>diable</i>' kaj unu fojon '<i>mon + Dieu</i>.' +</blockquote> + +<blockquote> + JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. + Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton + ĉe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok jarojn + antaŭe). Lasis ofte etkvantajn deponaĵojn ĉe li. + Eltiris nenion ĝis tri tagojn antaŭ sia morto kiam + proprapersone ŝi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko + pagis ormonere kaj banka komizo ŝin akompanis hejmen kun la + mono. +</blockquote> + +<blockquote> + ADOLFO LEBONO, komizo ĉe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke + en la koncerna tago, ĉirkaŭ tagmezo, li akompanis + S-rinon Lespanajon al ŝia loĝejo kun la 4.000 + frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermiĝis, + Fraŭlino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el + la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li + riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. + Malĉefstrato ĝi estis—tre soleca. +</blockquote> + +<blockquote> + GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la + ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en + Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj + laŭŝtupare. Aŭdis la voĉojn en kverelado. + La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis + plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. + Aŭdis klare '<i>sacré</i>' kaj '<i>mon Dieu</i>.' + Estiĝis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj + interluktas—gratsono, skrappaŝsono. La strida + voĉo estis ege laŭta, pli laŭta ol la raŭka + voĉo. Certas ke ne estis voĉo de Anglo. Sonis kiel + voĉo de Germano. Eblas ke estis ina voĉo. Ne komprenas + la Germanan. +</blockquote> + +<blockquote> + Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke + kiam la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis + la kadavro de Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita + internaflanke. Ĉio nepre silentis, neniaj ĝemoj nek + bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. + La fenestroj, kaj de la malantaŭa kaj de la antaŭa + ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. + Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed ne + ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron + kaj la koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis + internaflanke. Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe + en la antaŭa parto de la konstruaĵo, ĉe la + komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo + duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj, + skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. + Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge + kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan + longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn + kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita + per najloj—verŝajne restante tia jam de multaj + jaroj. La tempodaŭron okazintan inter la ekaŭdo + de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de la + ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis + mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin + minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile. +</blockquote> + +<!-- File: 12.png --> + +<blockquote> + ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas + en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en + la domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas + kaj timas eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la + kverelantajn voĉojn. La bruska voĉo estis tiu de + Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida voĉo + apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan + lingvon sed juĝas laŭ la intonacio. +</blockquote> + +<blockquote> + ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li + nombriĝis inter la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la + koncernajn voĉojn. La raŭka voĉo estis tiu de + Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto ŝajnis + protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida + voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin + voĉo de Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. + Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. +</blockquote> + +<blockquote> + Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de + ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj + por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni + aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. + Tiujn brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en + ĉiu kamentubo de la domo. Ne estas malantaŭflanka + ŝtuparo laŭ kiu homo povintus descendi samtempe dum + la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de Fraŭlino + Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne + sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj + kunigis siajn klopodojn. +</blockquote> + +<blockquote> + PAŬLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis + vokita ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. + Ambaŭ kuŝis tiam sur la litkadra kanabaĵo + en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L. La + kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. + Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde + enŝoviĝis en la kamentubon. La gorĝo estis + ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus submentone pluraj + profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da lividaj + makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. + La vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj + elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo + malkovriĝis en la stomakokavo, kaŭzite sendube far + genupremo. Laŭ la opinio de S-ro Dumaso, Fraŭlinon + Lespanajon mortigis per strangolado homo aŭ homoj + nekonataj. +</blockquote> + +<blockquote> + La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj + ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli + frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj + de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege + kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj + kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa + ferstango—seĝo—iu ajn granda, peza, obtuza + armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj + de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per + iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, + estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege + frakasita. La gorĝo estis tratranĉita verŝajne + per ege akra ilo—sendube per razilo. +</blockquote> + +<blockquote> + ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por + +<!-- File: 13.png --> + + kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj + opiniojn de S-ro Dumaso. +</blockquote> + +<blockquote> + Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam + intervjuiĝis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel + perpleksiga pri ĉiuj detaloj, neniam antaŭe okazis + en Parizo—se verfakte temas pri murdo. La polico entute + malscipovas klarigi la aferon—malkutima stato ĉe ili + okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la plej eta + indico-ombro. +</blockquote> + +<p> + La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda + ekscito daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni + zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la + atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen + ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj malliberiĝis, kvankam + nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj. +</p> + +<p> + Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de + tiu afero—almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia + maniero, ĉar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la + malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj. +</p> + +<p> + Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn + konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian + rimedon pere de kiu spuri la murdinton. +</p> + +<p> + "Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu + rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate + pri <i>sagaceco</i>, estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj + estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili + elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel + maltaŭgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri + S-ro Ĵurdeno kiam li petas sian <i>robe-de-chambre pour + mieux entendre la musique</i> (ĉambrorobon por pli bone + aŭdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas + ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj + diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj + entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto + kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante + pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian + vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble + unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li + perdis elvide la aferon kiel tutaĵon. +</p> + +<p> + "Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne + sidas ĉiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava + scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. + Profundeco situas en la valoj kie ni serĉas la veron, ne + sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La modoj kaj + fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado + pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin + okulkontroli per deflanka rigardado, turni ĝiadirekten + la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas + malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti + la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan + alttakson pri ties brilo—brilo kiu malheliĝas + proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al + ĝi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas + +<!-- File: 14.png --> + + verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas pli rafinita + komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas + kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la + firmamento Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro + koncentrita, tro rekta." +</p> + +<p> + "Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn + kontrolesplorojn antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo + provizos nin per distriĝo," [mi juĝis la vorton + stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion diris] "kaj krome + Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. + Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas + G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon + akirante la devigan permeson." +</p> + +<p> + La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. + Tiu estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj + Riĉeljeo-Straton kaj Sankta-Roĥo-Straton. La + posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin ĉar tiu + kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis. + La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la + fermitajn supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo + ekde la kontraŭa flanko de la vojo. Ĝi estis ordinara + Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko de kiu + situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon + identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ + ol eniri ni piediris laŭ la strato, turniĝis en + flankaleon kaj, tiam turniĝante denove, preterpasis la + malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe, Dupino + okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun + zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis. +</p> + +<p> + Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove + la ĉefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn + identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj + agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie + malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie + ankoraŭ kuŝis ambaŭ mortintoj. La ĥaosa + stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme al polica + procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis <i>Tribunala + Gazeto</i>. Dupino kontrolesploris ĉion, inkluzive la + korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn ĉambrojn + kaj la korton, ĉie akompanate de ĝendarmo. La + kontrolesploro daŭris ĝis la tagfina malheliĝo + kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto paŭzis + momenton ĉe la oficejo de unu el la ĉiutagaj + ĵurnaloj. +</p> + +<p> + Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj + kaj ke <i>Je les ménageais</i> (Mi toleris ilin kun + bonhumoro, eĉ respekto.)—por tiu diraĵo + la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro + instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaŭ + ĉirkaŭ tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis + subite al mi ĉu mi konstatis ion <i>strangan</i> ĉe la + sceno de la abomenaĵo. +</p> + +<p> + Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton <i>strangan</i>, + enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. +</p> + +<p> + "Ne, nenion <i>strangan</i>," mi diris. "Almenaŭ nenion + krom tio kion ni ambaŭ legis en la ĵurnalo." +</p> + +<p> + "La <i>Gazeto</i>," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la + malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn + opiniojn de tiu eldonaĵo. Ŝajnas al mi ke + +<!-- File: 15.png --> + + oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem + kiu devus ĝin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la + <i>outré</i>-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties + konsistigantaĵoj. Perpleksigas la policon la ŝajna + manko de motivo—ne pri la murdo mem—sed pri la + abomeneco de la murdo. Mistifikas ĝin ankaŭ la + ŝajna maleblo akordigi la voĉojn aŭditajn en + kverelado kaj tion ke malkovriĝis supraetaĝe neniu + krom la mortigita Fraŭlino Lespanajo kaj, aldone, tion ke + ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la + suprenirintaro. La sovaĝa malbonordo de la ĉambro; la + kadavro suprenŝovita, kapon malsupren, en la kamentubon; + la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj + konsiderindaĵoj kune kun tiuj antaŭe menciitaj + kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, ĉio sufiĉis + paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlaŭditan + <i>sagacecon</i>, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis + en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj + kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojiĝoj disde + la irejo de ordinaraĵoj ke la racio palpete malfermas + sian vojon, laŭeble, serĉante la veron. Dum tiaj + kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la taŭga demando + estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaŭe + okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aŭ jam + atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio + kun ties laŭpolice verŝajna nesolvebleco." +</p> + +<p> + Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. +</p> + +<p> + "Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la + pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam + eble ne la farinto de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade + partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj + efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne + erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas + mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la + alvenon de la viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron + mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel + agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni + lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin utiligi + kiam la situacio tion devigas." +</p> + +<p> + Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion + kion mi faris, apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, + dum Dupino daŭre paroladis, kvazaŭ monologante. Mi + jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn + proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam certe + ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por + paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, + rigardis ununure la muron. +</p> + +<p> + "Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de + la suprenirantaro ne estis la voĉoj de la virinoj mem, + tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas ĉiun dubon + pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la + filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton + plejparte nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino + Lespanajo nepre malsufiĉintus por suprenŝovi la + kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni ĝin + malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia propra + korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial + efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la + aŭditaj kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu—ne la + tutan atestaĵaron pri tiuj voĉoj—sed tion kio + <i>strangis</i> en tiu atestaĵaro. Ĉu vi konstatis + tiurilatan strangaĵon?" +</p> + +<!-- File: 16.png --> + +<p> + Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii + ke la raŭka voĉo estis tiu de Franco, ili ege + malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ la priskribo de iu + atestinto, la raspa voĉo. +</p> + +<p> + "Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la + strangeco de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, + tamen estis jes ja distingaĵo. La atestintoj, laŭ + via raporto, konsentis pri la raŭka voĉo. Tiurilate + ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la + strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, + kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis + ĝin priskribi, ĉiu ĝin identigis kiel voĉon + de <i>fremdalandano</i>. Ĉiu certas ke ne estis voĉo + de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin—ne + al la voĉo de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon + li iom konas—sed tute kontraŭe." +</p> + +<p> + "La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus + rekoni kelkajn vortojn <i>se li konintus la Hispanan + lingvon</i>.' La Nederlandano asertas ke ĝi estis voĉo + de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '<i>ne + scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuiĝis pere de + interpretisto</i>.' La Anglo opinias ke ĝi estis voĉo + de Germano kaj '<i>ne komprenas la Germanan</i>.' La Hispano + 'certas' ke ĝi estis voĉo de Anglo sed 'taksas entute + laŭ la intonacio' pro tio ke '<i>li havas nenian konon pri + la Angloj</i>.' La Italo juĝas ĝin voĉo de Ruso + sed '<i>neniam parolis kun landano de Rusio</i>.' Dua Franco + malkonsentas krome kun la unua, certante ke la voĉo estis + tiu de Italo. Tamen '<i>ne scipovante tiun lingvon</i>,' li + konvinkiĝis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" +</p> + +<p> + "Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu + voĉo povinta instigi tiajn atestaĵojn—eĉ + en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin + grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi estis eble + voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj + multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la + hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon + unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj + raportas ĝin esti 'rapida kaj <i>malkonstanta</i>.' Neniajn + vortojn—neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto + menciis kiel rekoneblajn." +</p> + +<p> + "Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis + ĝis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri + ke laŭleĝaj konkludoj fontintaj el eĉ nur tiu + parto de la atestaĵaro—la parto rilatanta al la + raŭkaj kaj stridaj voĉoj—jam sufiĉas en + si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al ĉiu + posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi + diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene + envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj + estas la <i>solaj</i> ĝustaj kaj ke la suspekto fontas + <i>neeviteble</i> el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas + tamen tiu suspekto mi ankoraŭ ne konsentas diri. Mi + nur deziras ke vi konsideru ke, ĉe mi, ĝi estis + sufiĉe forta por doni al miaj demandoj en la ĉambro + precizan formon, difinitan emon." +</p> + +<p> + "Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion + ni unue serĉu ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis + la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi + kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj Fraŭlinon + Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis + materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur + +<!-- File: 17.png --> + + unu maniero rezonadi pri la temo kaj <i>necesas</i> ke tiu + maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la + alia, la eblajn elirrimedojn." +</p> + +<p> + "Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie + troviĝis Fraŭlino Lespanajo, aŭ almenaŭ + la apudan ĉambron, kiam la enketontaro supreniris + laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du + loĝejoj ke ni devas serĉi elirejojn. La polico + nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonaĵojn en + ĉiu direkto. Neniajn <i>sekretajn</i> elirejojn povintus + preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante <i>iliajn</i> + okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, + <i>neniaj</i> sekretaj elirejoj. Ambaŭ pordoj kunligantaj + la ĉambrojn kaj la koridoron estis sekure ŝlositaj kaj + la ŝlosiloj restis internaflanke." +</p> + +<p> + "Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante + ordinaran larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne + entenos, laŭ sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro + tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, + restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka + ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso + lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de + la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon + en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, + ĝin malakcepti pro ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni + pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." +</p> + +<p> + "Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute + videblas ĉar ĝin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra + parto de la alia malvideblas ĉar la kapo de la malfacile + manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ ĝin. La + unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato. + Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj + entreprenintaj ĝin suprenlevi. Granda boriletotruo + trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo + ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape. + Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo + simile enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis + vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene + konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. + <i>Tial</i>, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn + kaj malfermi la fenestrojn." +</p> + +<p> + "Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj + pro la kialo kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, + <i>necesis</i>, mi certis, ke ĉiuj ŝajnaj malebloj + finestiĝu eblaj." +</p> + +<p> + "Mi komencis pensadi jene, <i>a posteriori</i>, tio + estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de + unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus + refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis + fiksite—konsideraĵo ĉesiginta, pro ties + memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu + areo. Tamen la fenestroklapoj estis <i>jes ja</i> fiksitaj. + <i>Necesis</i> tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La + konkludo neniel eviteblis." +</p> + +<p> + "Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom + malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi + jam antaŭsupozis, ĝi rezistis ĉiujn klopodojn + miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kaŝita risorto. + Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ miaj + hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la + cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ + malkovris la kaŝitan risorton. Mi premis ĝin, kaj + kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon." +</p> + +<p> + "Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo + eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble + kaj la risorto realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus + +<!-- File: 18.png --> + + remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove + mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. + <i>Laŭnecese</i> la murdintoj forfuĝis pere de la + alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute + samis, kiel verŝajnis, <i>necesas</i> rezulte ke malsamu + la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj. + Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis + zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. + Malsupreniginte la manon malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis + kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis + entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo. Nun mi + okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia + kaj verŝajne alfiksiĝis sammaniere—enmartelite + preskaŭ ĝiskape." +</p> + +<p> + "Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, + sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante + sportoterminon, mi eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam + unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia + ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina rezulto + kaj tiu rezulto estis <i>la najlo</i>. Ĝi havis, mi + diru, en ĉiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia + fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulaĵo (kiom ajn + decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la konsideraĵo + ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. + '<i>Necesas</i> ke la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi + diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun kvaroncolo da + ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo + de la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie + ĝi jam antaŭe disrompiĝis." +</p> + +<p> + "La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis + pro rusto) kaj verŝajne fariĝis per martelbato + parte alfiksinta en la supraĵon de la malsupra klapo + la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun + kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin + eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra—la + fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon + leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis + kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la + fenestron kaj denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis." +</p> + +<p> + "La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La + murdinto forfuĝis pere de la fenestro alfrontanta la liton. + Falinte proprainstige post lia foriro (aŭ eble fermite + laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. Kaj + estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis + kiel pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial + oni juĝis ne plu bezoni." +</p> + +<p> + "La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, + mi kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la + konstruaĵon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la + koncerna fenestroklapo etendiĝis fulmosuĉilo. Ekde + tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des + pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de + la kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj + ĉarpentistoj nomas <i>ferrades</i>—speco malmulte + uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj + de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara + pordo—simpla, ne faldebla pordo—krom tio ke la + malsupra duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, + tiel disponigante bonegan mantenejon. Ĉe la koncerna + konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj je tri + futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo, + ambaŭ estis duonapertaj—tio estas, ili elstaris + orte disde la muro. Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, + kontrolis la malantaŭaĵon de la apartamentaro. Tamen, + sendube rigardante tiujn <i>ferrades</i> laŭ la + +<!-- File: 19.png --> + + linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), + ili ne perceptis tiun grandan larĝecon mem aŭ + almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore. Verfakte, + sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili + faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon." +</p> + +<p> + "Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la + fenestro situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus + ĝin kontraŭmuren, atingus lokon nur du futojn for + disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis ke, pere + de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, + oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte + la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la + ŝutron malfermitan plenlarĝe), ŝtelisto povintus + enmanigi solide la lignokradaĵon. Tiam, liberiginte la + alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la + piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe + foren, li povintus fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni + supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus eĉ sin + svingi en la ĉambron." +</p> + +<p> + "Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri + <i>ege</i> malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono + por sukcesigi tiel danĝeran kaj tiel malfacilan + entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la + ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi deziras trudi al + via kompreno la <i>ege eksterordinaran</i>, la preskaŭ + preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin + plenumi." +</p> + +<p> + "Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la + jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu + anstataŭ plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio + povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias + tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas + vin konvinki apudigi tiun <i>ege malkutiman</i> agadon kiun + mi ĵus priparolis kaj tiun <i>ege strangan</i> stridan + (aŭ raŭkan) kaj <i>malkonstantan</i> voĉon pri + kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado + nenia silabado rekoneblis." +</p> + +<p> + Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la + voldiraĵo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la + senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. + Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado + sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko daŭrigis sian + diskurson. +</p> + +<p> + "Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de + elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke + eniro kaj eliro efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun + revenu al la enaĵo de la ĉambro. Ni superrigardu + la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la ŝranko, + laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj + vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi + estas nura konjekto—kaj ege malbonsenca—nenio alia. + Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis + ĉio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo + kaj ŝia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis + neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn + vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis + sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la + sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la + plej bonajn? Kial ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis + kvar mil orajn frankojn por sin superŝarĝi per pako da + tolaĵoj? La oron li <i>jes ja</i> postlasis. Preskaŭ + la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni + trovis surplanke, en sakoj." +</p> + +<!-- File: 20.png --> + +<p> + "Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan + <i>motiv</i>-teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj + per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita + ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu + (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur + tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun + horon de niaj vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. + Koincidoj ĝenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu + rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu + probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa + esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna + kazo, se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur + tri tagojn antaŭe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio + konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj + de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortaĵo, + necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto + forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon." +</p> + +<p> + "Retenante nun konstante antaŭmense la + konsiderindaĵojn kiujn mi atentigis al vi—tiun + strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon kaj + tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte + abomena—ni enketu pri la buĉado mem. Jen virino + mortigita per mana strangolado kaj enŝovita en kamentubon + kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian + murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la + murditoj. En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron + en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita—io + nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, + eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciiĝintaj + homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese la + fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon + tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ + sufiĉis por ĝin <i>malsupren</i>-tiri." +</p> + +<p> + "Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado + de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj + bukloj—ege dikaj bukloj—da griza homhararo. + Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la + granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ + dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn + buklojn. Iliaj radikoj (horora vidaĵo!) koaguliĝis + kun eroj de kranihaŭto—nepra signo pri la enorma + potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon + da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur + tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo + kvankam la tranĉilo estis ordinara razilo." +</p> + +<p> + "Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la <i>brutan</i> ferocon + de tiuj agoj. Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo + mi ne parolu. S-ro Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro + Etjeno deklaris ke obtuza ilo ilin estigis kaj ĝis iu + punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo estis evidente + la ŝtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis + el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn + simpla ĝi nun ŝajnu, la polico malkonstatis pro la + sama kialo ke la larĝon de la fenestroŝutroj ili + malagnoskis—ĉar, pro la najloafero, siajn perceptojn + ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke la fenestroj iam ajn + malfermiĝis." +</p> + +<p> + "Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ + primeditis ĝustavalore la strangan malbonordon de la + ĉambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: + surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan + ferocon, senmotivan buĉadon, <i>groteskon</i> neprege + fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj voĉon + fremdatonan + +<!-- File: 21.png --> + + al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je + ĉiu klara aŭ komprenebla silabado. Sekvas tial kiu + rezulto? Sur vian imagkapablon mi imponis kiun instigon?" +</p> + +<p> + Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la + demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira + maniulo, forfuĝinte el najbara sandomo." +</p> + +<p> + "Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas + indiferenta. Tamen la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze + de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj, neniam akordas kun + tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo + devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera + ĉe la nivelo de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de + silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi + nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide + kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi + ĝin interpretas." +</p> + +<p> + "Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege + strangas. Ĝi neniel estas <i>homa</i> hararo." +</p> + +<p> + "Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol + determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan + krokizon kiun mi desegnis sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas + <i>faksimila</i> desegnaĵo pri tio kion oni priskribis + en unu parto el la atestaĵaro kiel 'malhelajn ekimozojn + kaj profundajn ungokaŭzitajn noĉojn' surestantajn la + gorĝon de Fraŭlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu + de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, + verŝajne fingropremaĵoj.'" +</p> + +<p> + "Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion + sur la tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo + pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia + <i>glitado</i>. Ĉiu fingro retenis—eble ĝis + la morto de la viktimo—la timigan alprenon per kiu + ĝi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn + ĉiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel + vi ilin vidas." +</p> + +<p> + Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. +</p> + +<p> + "Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio + estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas + cilindra. Jen lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas + proksimume tiun de la gorĝo. Volvu la desegnaĵon + ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton." +</p> + +<p> + Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol + antaŭe. "Ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia + homa mano." +</p> + +<p> + "Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el + Kuvjero." +</p> + +<p> + Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba + raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj + Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, + la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj + ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn + hororojn de la murdoj. +</p> + +<p> + "La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la + ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias + ke nenia besto krom orangutano de la ĉi-tie menciita specio + povintus premi la noĉojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone + ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu + de la besto de Kuvjero. Tamen mi + +<!-- File: 22.png --> + + nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga + mistero. Krome, <i>du</i> voĉoj aŭdiĝis en + kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco." +</p> + +<p> + "Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ + unuanime al tiu voĉo—la diraĵon '<i>mon + Dieu</i>.' Ĉi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu + el la atestintoj (Montano, la frandaĵisto) identigis + kiel diraĵon de protesto aŭ malaprobo. Ĉefe + sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan + solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. + Eblas—efektive, ege pli ol eblas—ke tute senkulpe + li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke + la orangutano eskapis de li. Eblas ke li ĝin spuris + ĝis la ĉambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj + cirkonstancoj, neniam povintus ĝin rekapti. Ĝi + daŭre ĉirkaŭvagadas libere." +</p> + +<p> + "Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn—alie mi ne rajtas + ilin nomi—ĉar la ombra reflektado sur kiu ili + baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda por ke mia + intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi + ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj + <!-- Error in book: konkejtoj --> kaj ilin aludas tiel. Se la + koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri tiu + abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post + nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de <i>La Mondo</i> + (ĵurnalo pritraktanta ŝipajn aferojn kaj multe legata + de maristoj) alvenigos lin al nia loĝejo." +</p> + +<p> + Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: +</p> + +<p> + <i>"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en .....</i> + (la dato de la murdo) <i>grandega flavbruna orangutano de + Bornea specio. La posedanto (kiu laŭkonstate estas + maristo deĵoranta sur Malta ŝipo) rajtas repreni + la beston post ĝin identigi taŭgadetale kaj + pagi kelkajn kostojn estigitajn per ĝiaj kapto kaj + retenado. Venu al numero ..... strato ..... + Sankta-Ĝermano-Kvartalo ..... tria etaĝo."</i> +</p> + +<p> + "Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo + kaj apartenas al Malta ŝipo?" +</p> + +<p> + "Mi <i>ne</i> scias tion," diris Dupino. "Mi ne <i>certas</i> + pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, laŭ ties formo + kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el + tiuj longaj plektaĵoj kiun tiom ŝatas maristoj. + Aldone, ĉi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj + krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. + Mi alprenis la rubandon ĉe la bazo de la fulmosuĉilo. + Ĝi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." +</p> + +<p> + "Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj + pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo + deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion difektis dirante + tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min + devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi + pravas tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante + pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco + hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la + orangutano." +</p> + +<p> + "Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas + malriĉa. Mia orangutano altvaloras—al homo + situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial + maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri + danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi + malkovriĝis en Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde + la buĉadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto + efektivigis la misfaron? La polico kulpas. + +<!-- File: 23.png --> + + Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se + ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la + murdo aŭ kulpigi min pro tiu konscio." +</p> + +<p> + "'Antaŭ ĉio, oni <i>jes ja</i> min konas. La + reklaminto min nomumas posedanto de la besto. Mi ne certas + ĝis kiu limo povas etendiĝi lia scio. Se mi + malkonsentas depostuli havaĵon de tiel alta valoro kaj + kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaŭ la + simion. Mi kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos + al la reklamo, rehavos la orangutanon kaj ĝin zorge retenos + ĝis kiam forblovumos tiu afero.'" +</p> + +<p> + En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo. +</p> + +<p> + "Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek + vidigu ilin antaŭ signalo de mi." +</p> + +<p> + La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en + malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, + antaŭenvenis plurajn paŝojn sur la ŝtuparo. Nun + tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin + descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni + aŭdis lin suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon + sed alproksimiĝis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia + ĉambro. +</p> + +<p> + "Eniru!" diris Dupino feliĉ- kaj bonkorvoĉe. +</p> + +<p> + Viro eniris. Li estis maristo, evidente—alta, solida, + muskola persono havanta iom ĉioriskulan, tute ne + senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege sunbruligitan, + barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis + grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li + riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun + Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, + aŭdigis rekoneblan Parizan ekdevenon. +</p> + +<p> + "Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "Ĉu + mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? + Honestavorte, mi preskaŭ envias vian posedrajton pri + ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom + aĝa vi taksas ĝin?" +</p> + +<p> + La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo + ĵus formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam + respondis sekuravoĉe: +</p> + +<p> + "Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli + ol kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?" +</p> + +<p> + "Ho, ne! Ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. + Ĝi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos + rehavi ĝin morgaŭmatene. Kompreneble, vi pretas + identigi la posedaĵon, ĉu ne?" +</p> + +<p> + "Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." +</p> + +<p> + "Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris + Dupino. +</p> + +<p> + "Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, + sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas + pagi rekompencon kontraŭ la malkovro de la besto—tio + estas, konvenan rekompencon." +</p> + +<p> + "Nu," respondis mia amiko. "Ĉio tio tre justas, certe. + Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. + Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi ĉiujn + laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj okazintaj en + Kadavrejo-Strato." +</p> + +<p> + Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre + trankvila tono. Egale + +<!-- File: 24.png --> + + trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la + ŝlosilon en la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia + brusto, metis la armilon sen la plej eta agitiĝo sur la + tablon. +</p> + +<p> + La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ + li luktus kontraŭ sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, + alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis + sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante survizaĝe + kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi + lin kompatis plenkore. +</p> + +<p> + "Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas + vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. + Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke + ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke + vi senkulpas pri la abomenaĵoj de Kadavrejo-Strato. Ne + decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili. Laŭ tio + kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi + disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." +</p> + +<p> + "Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan—nenion + certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri + ŝtelado en momento kiam vi povintus ŝteli senpune. + Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon ion + kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas + konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo + senkulpulo al kiu imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas + identigi." +</p> + +<p> + La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris + tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaŭa + kondutaŭdaco. +</p> + +<p> + "Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja + sciigos al vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. + Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion + atendus, mi estus efektive stultulo. Ĉiomalgraŭe, + senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte morti + pro tio." +</p> + +<p> + Sekvas esencadetale tio kion li raportis. +</p> + +<p> + Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu + li aniĝis, alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan + distriĝekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la + orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto fariĝis lia + aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita + per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena + vojaĝo, li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure + ĉe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplaĉan + scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata + sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo + kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo + estis vendi la simion. +</p> + +<p> + Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ + pli ĝuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston + enloĝantan lian propran dormĉambron en kiun ĝi + eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ la supozo + de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, + plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, + entreprenante sin razi, procedo kiun antaŭe, sendube, tra + la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis plenumi la mastron. +</p> + +<p> + Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon + tiel danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne + sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ + okaze de ĝiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li + nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la + ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la + +<!-- File: 25.png --> + + ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde + malfermita, eniris la straton. +</p> + +<p> + La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante + enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen + kaj gestadi al sia postkuranto ĝis kiam tiulasta + preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris denove. + Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj + nepre silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la + mateno. +</p> + +<p> + Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la + fuĝinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro + de la ĉambro de S-rino Lespanajo en la kvara etaĝo + de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo, ĝi + perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi + kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis + ĵetita entute kontraŭ la muron, kaj pere de tiu sin + svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta + agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron + la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron. +</p> + +<p> + La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj + konsterniĝis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton + ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la kaptejo en kiun + ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la + malsupro de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li + multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta + pensado instigis la viron daŭre postsekvi la fuĝinton. + Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi, precipe + maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu + situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. + Ĉio kion li povis fari estis kliniĝi maldekstren + por iom ekvidi la internon de la ĉambro. Tiu ekvido + preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da + hororo. +</p> + +<p> + En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj + ŝirkriegoj ekmaldormigintaj la loĝantojn de + Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj ŝia filino, + surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis + aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro + antaŭe rulita en la mezon de la ĉambro. Ĝi + estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis apude sur + la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la + fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro + forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, + oni rajtas supozi ke ili ne tuj ĝin ekvidis. La klaksonon + de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al la vento. +</p> + +<p> + Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon + Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa ĉar + ŝi kombis ĝin) kaj svingis la razilon antaŭ + ŝia vizaĝo, imitante barbirajn gestojn. La filino + kuŝis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj + kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis + forŝirita de sur ŝia kapo) finagis ŝanĝante + la verŝajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn + entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako + ĝi preskaŭ fortranĉis ŝian kapon disde + ŝia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, ĝia + kolero pligrandiĝis en deliron. Grincigante la dentojn, + flagrigante kvazaŭan fajron el la okuloj, ĝi atakis la + korpon de la fraŭlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en + ŝian gorĝon, ilin retenis tie ĝis kiam ŝi + mortis. +</p> + +<p> + Ĝiaj nomadaj kaj sovaĝaj rigardoj atingis en + tiu momento la kapon de la lito super kiu nun videblis la + vizaĝo de ĝia mastro, rigida pro hororo. La frenezo + de la besto, kiu sendube daŭre memoris la teruran vipon, + tujege ŝanĝiĝis en timegon. Nun + +<!-- File: 26.png --> + + prikonsciante sian punindan kulpon, ĝi ŝajnis deziri + kaŝi siajn sangajn farojn kaj saltetis ĉirkaŭ + la ĉambro en krizo de nervoza ekscitiĝo, faligante + kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur + ties kadro. Rakontofine, ĝi ekprenis unue la kadavron de la + filino, suprenŝovis ĝin en la kamentubon kie ĝi + poste malkovriĝis, tiam tiun de la maljunulino kiun ĝi + tuj forlanĉis kapon antaŭen tra la fenestro. +</p> + +<p> + Dum la simio alproksimiĝis la fenestroklapon kun sia + mutilita ŝarĝo, la maristo kaŭris ŝokite sur + la suĉilo kaj malsuprenglitante (ne grimpante) laŭ + ĝia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn de la + buĉado kaj ĝoje rezignante, en sia teruro, ĉiun + zorgon pri la sorto de la orangutano. La vortoj aŭditaj + de la homoj sur la ŝtuparo estis la horor-kaj-timplenaj + ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la demona babilaĉado + de la bruto. +</p> + +<p> + Mi havas preskaŭ nenion por aldoni. Devas esti ke la + orangutano eskapis el la ĉambro pere de la suĉilo + ĵus antaŭ ol oni enrompis la pordon. Ĝi fermis + la fenestron sendube ĝin trapasante. Kaptis ĝin + poste la posedanto mem kiu vendis ĝin kontraŭ altega + monsumo ĉe Botanik-Ĝardeno (kiu ampleksas la Parizan + bestoĝardenon). Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto + pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj de Dupino) ĉe la + buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam tre plaĉis + al li mia amiko, ne sukcesis kaŝi sian ĉagrenon + pri la evoluturniĝo de la afero kaj sin permesis iom + sarkasmiĝi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj + atenti siajn proprajn aferojn. +</p> + +<p> + "Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. + "Li diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Sufiĉas + al mi esti venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li + malsukcesis solvi tiun misteron ne estas mirindaĵo kiel li + supozas, ĉar verfakte nia amiko prefekto estas tro ruza por + esti profunda. Lia saĝeco havas nenian daŭrokapablon. + Ĝi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni vidas + en bildoj pri Deino Laverno, aŭ, pli bone, entute kapo + kaj ŝultroj, same kiel gadfiŝo. Sed li estas bona + estaĵo, finfine. Li plaĉas al mi precipe pro majstra + ĵargonmanovro per kiu li akiris sian famon kiel geniulo. Mi + volas diri lia maniero <i>de nier ce qui est, et d'expliquer ce + qui n'est pas</i> (nei tion kio estas kaj klarigi tion kio ne + estas)." +</p> + +<!-- File: 27.png --> + +<!-- File: 28.png --> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + +***** This file should be named 18326-h.htm or 18326-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> + +</html> + diff --git a/18326.txt b/18326.txt new file mode 100644 index 0000000..659856f --- /dev/null +++ b/18326.txt @@ -0,0 +1,1824 @@ +Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato + The Murders in the Rue Morgue + +Author: Edgar Allan Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + + + EDGAR ALLAN POE + (1809-1849) + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + + Edgar Allan Poe + "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" + Unua Eldono, Auxgusto, 1998 + + + Origina Anglalingva Titolo + "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" + + + + + LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO + + + + +La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en +si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter +aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili +estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo +festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj +aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta +agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej +bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, +rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da +_sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj +rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la +tutan aspekton, verdire, de intuicio. + +La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj +precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux +superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen +kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed +ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan +karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed +simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan +rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn +potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile +laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj +frivolajxoj. + +Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun +diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne +malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ +cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, +preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke +la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli +multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn +el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu +venkas. + +Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur +malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj +la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto +pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. +Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu +restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi +preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni +supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo +rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, +la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, +sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias +ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj +delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon. + +Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo +alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan +intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili +sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. +Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la +analizkapablon. + +Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro +estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado +ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en +kiuj menso kontrauxbatalas menson. + +Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon +inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj +avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj +kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara +komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu +punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar +la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas +suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro +kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux +gxenerala opiniaro, bonan ludadon. + +Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke +elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon +da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, +sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas +ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la +observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre +nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li +ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj +indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante +kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu +cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton +post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la +rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum +antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo +bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, +triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu +la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li +rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto +gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo +aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la +klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; +embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne +intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de +la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de +cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre +preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus +siajn kartaversojn. + +La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam +la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde +malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la +ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi +opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo, +elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero +alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri +moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli +granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam +en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam +fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol +analizaj. + +La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario +pri tiuj jxus proponitaj teorioj. + +Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., +mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato +fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da +malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la +energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la +mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de +liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, +helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora +ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi +pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso +kaj en Parizo tiuj facile haveblas. + +Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de +Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu +sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin +pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, +ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio +kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco +permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta +etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian +animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. +Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis +ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun +opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon +dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli +limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al +la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj +groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne +enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto +de Sankta-Gxermano-Kvartalo. + +Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi +nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca +karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. +Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj +antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti +kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. + +Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan +amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni +tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj +liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. +Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian +cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn +fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da +kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej +feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de +revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin +informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, +celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante +pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua +horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda +urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila +observado. + +En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia +fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon +cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri, +almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel +sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke +la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en +siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante +senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. +Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj +sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux +gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre +klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte +meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min +imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. + +Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron +aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur +la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la +karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone +komprenigos la aferon. + +Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al +Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado, +dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. +Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj. + +"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al +Varieteo-Teatro." + +"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante +unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la +eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn +pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo +kaj mia miro ekprofundis. + +"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne +hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn. +Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, +dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis. + +"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente +ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio." + +La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis +antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri +la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola +tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia +laboro. + +"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri +metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." +Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski. + +"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin +konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel +Kserkso aux aliaj samspecaj homoj." + +"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn +fruktovendiston!" + +"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, +antaux dek kvin minutoj." + +Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan +korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis +C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne +komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon. + +Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por +ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj +meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la +renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de +la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, +stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto." + +Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis +distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj +opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon +entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj +senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda +tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci +la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li +dauxrigis: + +"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri +C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum +ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape +grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis +vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la +irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, +iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, +murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam +antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed +lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo." + +"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la +truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux +pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan +"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj +nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn +lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", +terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi +sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri +atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke +kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel +malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta +Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi +ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_ +en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi +jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian +pensadvojon." + +"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la +hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon +efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis +Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la +linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon +detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo +aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj +havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus +forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri +Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis +vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi +pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi +antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi +plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono +de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi +ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li +havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro." + +Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ +kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. + + EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo, + vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo + sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la + kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta + laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo + kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma + prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en + la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango + kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. + En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro + suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux + ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera + nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon + ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra + sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante + de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan + cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon + kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la + enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. + + Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj + flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. + Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj + gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo, + sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj + bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj + versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis + kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj + kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj + du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj + de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj + versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj + objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_ + (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo + staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn + leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn. + + Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed + malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio + oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora + rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj + suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon. + La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn + ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu + gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn + severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj + profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro + strangolado. + + Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri + ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan + pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis + la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre + tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo + forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la + korpo kiu neniel similis homan estajxon. + + Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, + neniega indico. + +La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: + + LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam + intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, + [la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran + signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio + povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn + informajxojn kunigitajn. + + PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux + mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili + dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn + rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili + pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri + vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. + sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton. + Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux + liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. + Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom + kvaraetagxe. + + PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn + kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo + dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de + cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la + mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe + enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al + diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis + pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo + kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun + ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto + vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La + paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon. + Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne + kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la + maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj + kuracisto ok-dek fojojn. + + Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis + neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu + S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj + de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de + la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de + la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas + bonstata konstruajxo--ne tre malnova. + + ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo + cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn + starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin + perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis + nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis + duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe. + La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la + pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj + de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis + lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto + malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte + la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj + kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la + alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua + vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino. + Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida + vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis + vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed + opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro + kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni + priskribis hieraux. + + HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti + membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas + gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili + perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi + la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo + de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis + tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis + cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la + Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen + konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. + Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun + ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino + nek de la filino. + + ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole + proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis + pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la + domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris + plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj + lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj + enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri + cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de + viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. + Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj + versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis + rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida + vocxo. La rauxka vocxo diris ripete '_sacre_,' '_diable_' kaj + unu fojon '_mon Dieu_.' + + JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, + Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. + Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro + .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn + cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam + proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko + pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la + mono. + + ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke + en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon + Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en + du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj + forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino + liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis + neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre + soleca. + + GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la + ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur + de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. + Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu + de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn + rememori nun. Auxdis klare '_sacre_' kaj '_mon Dieu_.' + Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj + interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis + ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis + vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina + vocxo. Ne komprenas la Germanan. + + Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke + kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la + kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. + Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. + Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de + la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj + solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn + estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan + cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo + situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe + en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la + koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu + cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. + Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de + cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj + oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo + disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo + estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de + multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la + kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo + malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan + tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. + La pordo malfermigxis tre malfacile. + + ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en + Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la + domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas + eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. + La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni + diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne + scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio. + + ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis + inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La + rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La + parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn + de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias + gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas + Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. + + Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de + cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi + la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la + cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn + brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo + de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo + povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. + La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en + la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin + helpantoj kunigis siajn klopodojn. + + PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita + cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur + la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino + L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj + ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde + ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. + Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same + kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe + far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la + okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda + ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far + genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon + mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj. + + La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj + de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. + La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra + flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj + miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza + lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, + obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per + la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la + batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la + atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis + ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne + per ege akra ilo--sendube per razilo. + + ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso + por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj + opiniojn de S-ro Dumaso. + + Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj + ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri + cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte + temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la + aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen + ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro. + +La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito +dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la +koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute +sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis +kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam +anoncitaj faktoj. + +Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu +afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis +nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian +opinion rilate al la murdoj. + +Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante +kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu +spuri la murdinton. + +"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta +kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_, +estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom +la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn +rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj +celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian +_robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon +por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas +estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj +diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj +malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista +viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco +mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro +proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima +klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon. + +"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam +en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la +vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie +ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La +modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado +pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli +per deflanka rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la +retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj +partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi +al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malheligxas +proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al gxi. En tiu +lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antauxa +ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauxga profundeco ni +konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ecx malaperigi el la +firmamento Venuson mem per spektado tro longdauxra, tro koncentrita, +tro rekta." + +"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn +antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo," +[mi jugxis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion +diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne +estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. +Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon +akirante la devigan permeson." + +La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu +estas unu el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj +Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis gxin +cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis. +La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn +supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa +flanko de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego +cxe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la +fenestro glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto. +Antaux ol eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon +kaj, tiam turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la +konstruajxo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux +la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne +komprenis. + +Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon +de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj +de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie +malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux +kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe, +konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis +_Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la +korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la +korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris +gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia +kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj +jxurnaloj. + +Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je +les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por +tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro +instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux +tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi +konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo. + +Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu +ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. + +"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni +ambaux legis en la jxurnalo." + +"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman +hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn +de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron +nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla. +Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de +ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko +de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. +Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn +auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe +neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion +ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la +suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro +suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado +de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun +tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio +suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan +_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed +oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed +estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la +racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum +tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando +estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?' +Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de +tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna +nesolvebleco." + +Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. + +"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia +apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto +de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la +plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas +senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi +mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi +atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem, +cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas +ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen +pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion +devigas." + +Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris, +apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis, +kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj +momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam +certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli +al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis +ununure la muron. + +"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro +ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. +Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue +mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun +punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de +S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron +de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj +la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas +cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la +vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi +nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion +kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan +strangajxon?" + +Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka +vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux +laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo. + +"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco +de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja +distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka +vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo, +la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam +Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin +priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu +certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas +gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li +iom konas--sed tute kontrauxe." + +"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn +vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano +asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj +raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis +pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de +Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi +estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio +ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin +vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco +malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de +Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same +kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" + +"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu +vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis +nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi +diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj +nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la +hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu +atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas +gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn +vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn." + +"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis +nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj +konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto +rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por +naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado +en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' +sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke +la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas +_neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen +tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi +konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj +demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon." + +"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu +cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne +troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. +Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj +de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, +estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu +maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la +alia, la eblajn elirrimedojn." + +"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis +Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la +enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du +logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, +plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_ +elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante +_iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, +_neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn +kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis +internaflanke." + +"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran +largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia +tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo +eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. +Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen +ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj +trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun +konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, +gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj +sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." + +"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas +cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia +malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro +estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, +de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon +de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo +trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin +ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia +fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux +malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene +konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, +oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la +fenestrojn." + +"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo +kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj +sxajnaj malebloj finestigxu eblaj." + +"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La +murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio +veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj +trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, +la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la +fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la +kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis." + +"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la +najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis, +gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas +ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke +almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la +cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris +la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro, +elektis ne levi la klapon." + +"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo +eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la +risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. +La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia +esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia +fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel +versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux +iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro, +mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. +Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj +premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la +saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la +najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis +sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape." + +"Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi +malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi +ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. +Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina +rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu +rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto +estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la +konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_ +ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la +kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La +restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi +jam antauxe disrompigxis." + +"La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto) +kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la +suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun +mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin +eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo +ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste +kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite +en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de +kompleta najlo nepregis." + +"La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis +pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post +lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la +risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave +interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial +oni jugxis ne plu bezoni." + +"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi +kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume +kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis +fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la +fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la +kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj +nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur +ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon +de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra +duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan +mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene +largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux +la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte +disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la +malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn +_ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel +agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux ne +gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia +eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege +suprajxan tiurilatan kontrolon." + +"Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro +situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren, +atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux +evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da +agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo. +Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la +sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide +la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la +sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte +kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni +supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi +en la cxambron." + +"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ +malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel +dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi +al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi +deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux +preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi." + +"Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke, +por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la +agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca +kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la +vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ +agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux +rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia +homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." + +Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la +voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton +situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel +homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio, +rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson. + +"Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo +per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro +efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de +la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de +la sxranko, lauxraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili +multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas +nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la +artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj +origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege +izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la +urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj +estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la +sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej +bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn +frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes +ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la +bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." + +"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion +naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro +parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli +mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties +ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon +de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale +estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen +instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj +studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En +la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri +tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus +la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se +ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu +la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian +motivon." + +"Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi +atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon +kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni +enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado +kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne +utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere +je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron +en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre +neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni +supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux +kiel granda estis lauxnecese la fortiko povinta suprensxovi la +kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de +pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri." + +"Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega +fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da +griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias +pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo +ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn +buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de +kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por +elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la +maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde +la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo." + +"Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. +Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro +Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo +ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo +estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis +el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi +nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de +la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn +perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn +malfermigxis." + +"Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis +gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis +apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman +fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege +fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan +al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu +klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian +imagkapablon mi imponis kiun instigon?" + +Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. +"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, +forfugxinte el najbara sandomo." + +"Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. +Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj +paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita +sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom +ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de +silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun +tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj +fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas." + +"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi +neniel estas _homa_ hararo." + +"Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun +punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis +sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion +oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn +ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la +gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj +Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne +fingropremajxoj.'" + +"Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la +tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj +fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble +gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine +sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en +la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." + +Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. + +"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas +sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen +lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo. +Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton." + +Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe. +"Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." + +"Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero." + +Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la +granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan +staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj +la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi +ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. + +"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, +"akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom +orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn +tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la +saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne +scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, +_du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute +tiu de Franco." + +"Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al +tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj +cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto) +identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj +du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la +enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli +ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu +okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris +gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, +neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere." + +"Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar +la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe +profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus +komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial +konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia +supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun +hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La +Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de +maristoj) alvenigos lin al nia logxejo." + +Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: + + _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de + la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. + La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur + Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi + tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj + kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... + Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_ + +"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj +apartenas al Malta sxipo?" + +"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen +tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis +por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom +sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj +homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. +Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne +povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." + +"Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, +tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo, +mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li +nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados +enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagxo atingigxas. Konsciante +pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco +hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la +orangutano." + +"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricxa. Mia +orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera +fortuno en si. Kial maldisponigi min pri gxi pro senkauxzaj timoj +pri dangxero? Jen gxi estas, preta al mia manpreno. Gxi malkovrigxis +en Bulonjo-Arbaro, cxe fora distanco disde la bucxadsceno. Kiel oni +povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico +kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ecx se +ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la +murdo aux kulpigi min pro tiu konscio." + +"'Antaux cxio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas +posedanto de la besto. Mi ne certas gxis kiu limo povas etendigxi lia +scio. Se mi malkonsentas depostuli havajxon de tiel alta valoro kaj +kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaux la simion. Mi +kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, +rehavos la orangutanon kaj gxin zorge retenos gxis kiam forblovumos +tiu afero.'" + +En tiu momento ni auxdis pasxon sur la sxtuparo. + +"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu +ilin antaux signalo de mi." + +La cxefpordon de la domo ni antauxe postlasis en malfermado kaj la +vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauxenvenis plurajn pasxojn +sur la sxtuparo. Nun tamen li sxajnis heziti. Baldaux ni auxdis lin +descendi. Dupino jam movigxis pordodirekten kiam denove ni auxdis +lin suprenvenadi. Li ne forturnigxis duan fojon sed alproksimigxis +rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia cxambro. + +"Eniru!" diris Dupino felicx- kaj bonkorvocxe. + +Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola +persono havanta iom cxioriskulan, tute ne sencxarman mienon. Lian +vizagxon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kasxis. +Li kunportis grandan kverkan klabon, sed sxajnis alie senarmila. Li +riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca +parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, auxdigis +rekoneblan Parizan ekdevenon. + +"Bonvolu sidigxi, mia amiko," diris Dupino. "Cxu mi rajtas supozi ke +vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaux envias +vian posedrajton pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. +Kiom agxa vi taksas gxin?" + +La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus +formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe: + +"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol +kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?" + +"Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas +en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin +morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu +ne?" + +"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." + +"Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino. + +"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro," +diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon +kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." + +"Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu! +Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia +rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri +tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." + +Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila +tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la +sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis +la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon. + +La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux +sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en +la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj +elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton +li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. + +"Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin +senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas +al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas +vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la +abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman +implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, +rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam +povintus imagi." + +"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe +povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam +vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas +nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas +konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo +senkulpulo al kiu imputigxis krimo kies farinton vi scipovas +identigi." + +La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; +tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco. + +"Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos +al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi +kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive +stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx +devonte morti pro tio." + +Sekvas esencadetale tio kion li raportis. + +Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu +li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan +distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia +kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe +da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la +hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si +en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj +najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu +resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia +fina celo estis vendi la simion. + +Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste +la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian +propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi +estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante +razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo, +entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera +sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron. + +Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel +dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion +fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj +plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte +la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris +malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde +malfermita, eniris la straton. + +La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane +la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al +sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi +foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj +nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno. + +Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto +ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la cxambro de +S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la +konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi +kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita +entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance +sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli +ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante +la cxambron. + +La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege +esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la +kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la +malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe +pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado +instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni +povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen +la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, +lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi +maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido +preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo. + +En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj +ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino +Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne +priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro +antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita +kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la +viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la +eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj +sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La +klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento. + +Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon +Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin) +kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn +gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj +kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita +de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de +la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de +sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia +korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en +deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la +okuloj, gxi atakis la korpon de la frauxlino, enfiksis siajn timigajn +ungegojn en sxian gorgxon, ilin retenis tie gxis kiam sxi mortis. + +Gxiaj nomadaj kaj sovagxaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon +de la lito super kiu nun videblis la vizagxo de gxia mastro, rigida +pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube dauxre memoris la +teruran vipon, tujege sxangxigxis en timegon. Nun prikonsciante +sian punindan kulpon, gxi sxajnis deziri kasxi siajn sangajn farojn +kaj saltetis cxirkaux la cxambro en krizo de nervoza ekscitigxo, +faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton +de sur ties kadro. Rakontofine, gxi ekprenis unue la kadavron +de la filino, suprensxovis gxin en la kamentubon kie gxi poste +malkovrigxis, tiam tiun de la maljunulino kiun gxi tuj forlancxis +kapon antauxen tra la fenestro. + +Dum la simio alproksimigxis la fenestroklapon kun sia mutilita +sxargxo, la maristo kauxris sxokite sur la sucxilo kaj malsuprenglitante +(ne grimpante) laux gxia longo, revenis haste hejmen, timegante la +sekvojn de la bucxado kaj gxoje rezignante, en sia teruro, cxiun zorgon +pri la sorto de la orangutano. La vortoj auxditaj de la homoj sur la +sxtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj +kun la demona babilacxado de la bruto. + +Mi havas preskaux nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano +eskapis el la cxambro pere de la sucxilo jxus antaux ol oni enrompis +la pordon. Gxi fermis la fenestron sendube gxin trapasante. Kaptis +gxin poste la posedanto mem kiu vendis gxin kontraux altega monsumo +cxe Botanik-Gxardeno (kiu ampleksas la Parizan bestogxardenon). +Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun +kelkaj komentoj de Dupino) cxe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu +funkciulo, kvankam tre placxis al li mia amiko, ne sukcesis kasxi +sian cxagrenon pri la evoluturnigxo de la afero kaj sin permesis iom +sarkasmigxi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn +proprajn aferojn. + +"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li +diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Suficxas al mi esti +venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi +tiun misteron ne estas mirindajxo kiel li supozas, cxar verfakte nia +amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagxeco havas +nenian dauxrokapablon. Gxi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel +kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aux, pli bone, entute kapo +kaj sxultroj, same kiel gadfisxo. Sed li estas bona estajxo, finfine. +Li placxas al mi precipe pro majstra jxargonmanovro per kiu li akiris +sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui +est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi +tion kio ne estas)." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** + +***** This file should be named 18326.txt or 18326.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/18326.zip b/18326.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..34e8603 --- /dev/null +++ b/18326.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..0df3e1d --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #18326 (https://www.gutenberg.org/ebooks/18326) |
