diff options
Diffstat (limited to '18178-h')
| -rw-r--r-- | 18178-h/18178-h.htm | 9246 |
1 files changed, 9246 insertions, 0 deletions
diff --git a/18178-h/18178-h.htm b/18178-h/18178-h.htm new file mode 100644 index 0000000..68d1095 --- /dev/null +++ b/18178-h/18178-h.htm @@ -0,0 +1,9246 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd"> + +<html> + +<!-- + +Some comments about the postprocessing of this ebook, which might be +useful someday for other postprocessors, or for me when I work on +another such book and can't remember how I did something before... + +I moved the table of contents to near the beginning of the book, because +that's where many people would expect it, and because it will kind of +get lost in the end anyway when the Gutenberg info is appended. I also +removed the page numbers from the table of contents, since they'd be +useless here, and turned the titles themselves into hyperlinks. + +This book did not go through Distributed Proofreaders; my source was +a Word document. Thus I had no access to an original or images of +the original. Page numbering began at page 17 in that Word document; +earlier pages were unnumbered. Whether an aspect of the original or of +conversion to Word format, I do not know. + +The source document contained many hyphens, pairs of hyphens, and even +triplets of hyphens, spaced in various ways, where one might expect to +find em-dashes. I tried to replace these with reasonable arrangements of +em-dashes. + +Most, but not quite all, occurrences of l' were followed by a space. I +inserted spaces where they were lacking. + +I also corrected a bunch of obvious scannos. The most common were +substitution of 'u' for 'n' and vice versa, and 'rn', 'nt', 'tn', +'ny', and 'nz' for 'm'. + +I used Vim (http://www.vim.org/) for most editing, but I used UniRed +(http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/) for spellchecking and conversion +between iksismo, numerical character entities, and utf8 ascii. Be +aware of some UniRed features I discovered: 1) All hexadecimal Unicode +entities are converted to decimal (*throughout the file*) when it is +saved. That may be good or bad, depending on your personal preference. +I prefer hexadecimal, but decimal doesn't bother me too much, and one +can still enter them as hexadecimal. 2) Windowy ASCII characters with +the high bit set, that is, in the range [128..255] may be corrupted. For +example, "naive" with an i-dieresis is converted to "naﶥ". Be +sure to convert such characters to Unicode *before* your first UniRed +save! + +Note concerning HR width: 38% = 1 - GoldenRatio. + +Notes to myself inre dashes: + Validator doesn't like — Use — or Unicode — + Unicode nonbreaking hyphen: ‑ + Also, – = Unicode – + + - William W. Patterson, AKA Ailanto + +--> + +<head> + <title>J. ARBES : RAKONTOJ, Volumo I</title> + <!-- Apparently the W3C HTML Validator *requires* Content-Type + tag or one of the other comparable things now. --> + <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"> + <style type="text/css"> + body { margin-left: 5%; margin-right: 5% } + p.centre, div.centre, td.centre { text-align: center } + p.tutdekstre, div.tutdekstre, td.tutdekstre { text-align: right } + p.tutlive, div.tutlive, td.tutlive, blockquote.tutlive { text-align: left } + p.dekstre, div.dekstre, td.dekstre, blockquote.dekstre { text-align: left; margin-left: 2em } + p.live, div.live, td.live { text-align: right; margin-right: 2em } + .titolo { font-size: 150%; text-align: center; margin-top: 3em; margin-bottom: 1em } + .subtitolo { font-size: 115%; text-align: center; margin-top: 1em; margin-bottom: 2em } + .dike { font-weight: bold } + .italike { font-style: italic } + .grandege { font-size: 225% } + .grande { font-size: 150% } + .grandete { font-size: 115% } + .mezgrande { font-size: medium } + .malgrandete { font-size: 85% } + .malgrande { font-size: 70% } + .malgrandege { font-size: 55% } + .pligrande { font-size: larger } + .plimalgrande { font-size: smaller } + </style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rakontoj + +Author: Jakub Arbes + +Translator: Josef Grna + +Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** + + + + +Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec + + + + + +</pre> + + +<div class="centre" style="margin-top: 0; margin-bottom: 3em"> + ESPERANTA BIBLIOTEKO DE ĈEĤAJ AŬTOROJ +</div> + +<div class="centre" style="margin-top: 3em; margin-bottom: 1.5em"> + Volumo I +</div> + +<div class="dike centre" style="margin-top: 1.5em; margin-bottom: 1.5em"> + J. ARBES +</div> + +<div class="grandege centre" style="margin-top: 1.5em; margin-bottom: 1em"> + RAKONTOJ +</div> + +<div class="centre" style="margin-top: 1em; margin-bottom: 2em"> + KUN LA PERMESO DE L' AŬTORO TRADUKIS EL ĈEĤA LINGVO +</div> + +<div class="dike centre" style="margin-top: 1em; margin-bottom: 2em"> + JOS. GRŇA +</div> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 1em"> + Eldonis FERD. BOHÁČEK, Jevíčko<br> + Moravio, Aŭstrio +</div> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-top: 1em; margin-bottom: 2em"> + 1908 +</div> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 2em"> + Presejo Družstvo knihtiskárny, Hranice. +</div> + +<p style="margin-top: 2em"> + Eldonante tiun ĉi unuan libron de esperantaj tradukoj el la + ĉeĥa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu + baldaŭ tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la + samideanoj la konojn pri la ĉeĥa literaturo, ĝis nun + ankoraŭ malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo. +</p> + +<p> + Al sinjoroj <i>H. Bouška</i> en Praha, Th. <i>Čejka</i> + en Bystřice-Hostýn kaj <i>Edm. Kolkop</i> en + Jevíčko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto + de tiu ĉi libro +</p> + +<p class="tutdekstre dike italike"> + La tradukinto. +</p> + +<hr align="center" width="62%"> + +<p class="centre grandete"> + ENHAVO +</p> + +<p class="centre" style="line-height: 150%"> + <a href="#ja">J. Arbes</a><br> + <a href="#elvdm">El la vivo de Mozart</a><br> + <a href="#lbev">La blanka edziniĝa vesto</a><br> + <a href="#lunchlm">La unua nokto ĉe la mortinto</a><br> + <a href="#mm">Moderna Magdaleno</a> +</p> + +<hr align="center" width="62%" style="margin-top: 2em"> + +<div id="ja" class="titolo"> + J. ARBES. +</div> + +<p> + Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, + naskiĝis en Smíchov<sup><a name="piednoto01a" + href="#piednoto01b">1</a></sup> (legu: Smiĥov) 12an de Junio + 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li + fariĝis redaktoro de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj + (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la + literaturo. +</p> + +<p> + De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj + kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la + politikaj ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo + J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam + la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes + havis ĉiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj + de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn + socialajn kaj batalas kontraŭ la persekutantoj kaj premantoj + de l' malriĉuloj, kontraŭ la neniigantoj de + l' spirito kaj la korpo. +</p> + +<p> + Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la + romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj + kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila + prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo + kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro. +</p> + +<p> + Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke + krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon + de l' bela literaturo — siajn karakterizajn + <i>romanedojn</i>, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la + ĉeĥaj verkistoj. La romanedoj: <i>Newtonův mozek</i> + (La cerbo de Newton), <i>Svatý Xaverius</i> (Sankta Ksaverio), + <i>Zázračná madonna</i> (Mirakla madono), + <i>Prvni noc u mrtvoly</i> (La unua nokto ĉe la mortinto), + <i>Akrobati</i> (Akrobatoj), <i>Sivooký démon</i> + (Grizokula demono), <i>Poslední dnové lidstva</i> (La + lastaj tagoj de l' homaro), <i>Vymírající + hřbitov</i> (Elmortanta tombejo), <i>Kandidáti + existence</i> (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere + klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco. +</p> + +<p> + La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora + membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala + estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa + publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj + personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito + kaj rekta, sincera karaktero. +</p> + +<div id="elvdm" class="titolo"> + EL LA VIVO DE MOZART. +</div> + +<div class="subtitolo"> + I. + <br> + EN BERTRAMKA. +</div> + +<p> + Silenta somera vespero... +</p> + +<p> + Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj + en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol + tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta + talio. +</p> + +<p> + Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia + laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de + ĉiuj siaj fortoj. +</p> + +<p> + Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en + la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan + laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de + Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de + l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super + la tombejo de Malá Stranal. +</p> + +<p> + Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj + lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte + kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, + vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo, + brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la + nomo »Poslovina«. +</p> + +<p> + La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la + tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte + fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore, + pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la + ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de + l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma + angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj + oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post + turmentoj kaj laciga laboro ripozi... +</p> + +<p> + Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis + invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis + ripozon. +</p> + +<p> + Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la + spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de + ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo. +</p> + +<p> + Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova + opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La + genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de + siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur + bilardo, cedis tute en malproksimon... +</p> + +<p> + Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia + laborĉambro. +</p> + +<p> + La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la + eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne + kuraĝis interrompi la komponiston... +</p> + +<p> + Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj + homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu + de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj + laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco, + animpremiteco kaj senespero. +</p> + +<p> + Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en + Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«. +</p> + +<p> + Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje + avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam + tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa, + neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite + elĉerpita, dezerta, senfrukta... +</p> + +<p> + Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la + nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco. +</p> + +<p> + Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis + en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo + fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran + ĥaoson — en tutan disonancon... +</p> + +<p> + Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, + harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj + aŭdigante sole izolitajn tonojn — ne interligitajn... +</p> + +<p> + Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun + mallevita kapo al la brusto. +</p> + +<p> + Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de + najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj — poste denove + silento. +</p> + +<p> + Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro + en la ombroplenan ĝardenon. +</p> + +<p> + La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro + superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn + kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo... +</p> + +<p> + Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj + tonoj de l' kanto najtingala momenton aŭskultis, malrapide + stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro, + rigardis senpense en la ruĝetan malplenon. +</p> + +<p> + Poste li turnis sin malrapide — senpense malfermis la pordon, + senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue + sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la + vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj + supren... +</p> + +<p> + Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan + kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si. +</p> + +<p> + Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, + li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li + atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega + panoramo de unu parto de Praha. +</p> + +<p> + Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la + ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam + pli paliĝanta lumo. +</p> + +<p> + Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon. +</p> + +<p> + Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel + ŝtalo — penso neniiganta... +</p> + +<p> + En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, + kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en + Praha — en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena + de spertaj muzikaj specialistoj — en la urbo, kiu en la + paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin... +</p> + +<p> + Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li + kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum + kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute + laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis + al li — kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo — ke + lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko — ke ĝia + kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo + ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj + kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj + estis tutmonde konataj... +</p> + +<p> + Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja. +</p> + +<p> + De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis + sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li + devis sidiĝi en la herbon. +</p> + +<p> + Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, + dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj + fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian + animon... +</p> + +<p> + Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento. +</p> + +<p> + Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno + profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo. +</p> + +<p> + Mozart levinte la kapon aŭskultis. +</p> + +<p> + Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore + kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li, + ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn + klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion + sopiras kaj penas la homa mezeco... +</p> + +<p> + Sed, kio ĝi estas? +</p> + +<p> + Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera + silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko — de la + plej alta supro de l' altaĵo post Mozart... +</p> + +<p> + Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj. La kanto de + l' najtingalo iras de malsupre — la tonoj de l' homa voĉo + de supre... +</p> + +<p> + Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas — momenton sonas + kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj + homaj — arĝenta, dolĉa voĉo knabina... +</p> + +<p> + Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta + supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ + la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la + supro kaj — kantanta —... +</p> + +<p> + Li aŭskultas pli atente. +</p> + +<p> + La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan... + La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra la silenta aero kiel + seriozaj demonetoj disportantaj kortuŝon, doloron kaj malĝojon + en la homajn korojn... +</p> + +<p> + La najtingalo malsupre kantas ĉiam pli pasie. Periode superas + ĝian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ĝia voĉo + eksonas ĝojege — sed tiu kanto ne logas plu la atenton de + Mozart... +</p> + +<p> + Li vidas sole malklaran, ĉiam pli malproksimiĝantan silueton + de l' nekonata knabino. Li aŭdas sole ŝian voĉon, sole la + sorĉoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto + popola... +</p> + +<p> + Subite ŝanĝiĝis la kortuŝanta, dolĉe elegia tono de + l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arĝenta + sonoranta voĉo tremetas en silenta aero vespera kiel + petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan + gajecon en la homajn korojn... +</p> + +<p> + Mozart staras kvazaŭ en sonĝo. +</p> + +<p> + En lia animo komencas tagiĝi — la kanto knabina efikas + kvazaŭ sorĉo... +</p> + +<p> + Silueto de l' knabino malproksimiĝas pli kaj pli, ŝia kanto + malaperas, ĝis fine mortas... +</p> + +<p> + Mozart staras ankoraŭ sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed + en lia animo estas lume — la animpremiteco, la senespero estas + tute forpelitaj. +</p> + +<p> + Antaŭ lia spirita rigardo vidiĝas klara, ĝojiga perspektivo; + ĉar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li ĵus + aŭdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu + li ĉiam revas — tie estas neeble, ke lia verko — +</p> + +<p> + Li ne finis la penson. +</p> + +<p> + Refreŝigita kiel neniam antaŭe li malsupreniris la altaĵon + kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan + tagon matene li denove daŭrigis sian laboron... +</p> + +<p> + La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de + la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun + la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«, + la verkon — senmortan... +</p> + +<div class="subtitolo" style="margin-top: 2em"> + II. + <br> + LASTAJ TAGOJ. +</div> + +<p> + Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraŭ + stratoj de Wien. +</p> + +<p> + Antaŭ unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo — oni + skribis 1791 — sufiĉe oportuna vojaĝveturilo. +</p> + +<p> + La koĉero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li + sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la + domo, ke li jam alveturis kaj, atendas. +</p> + +<p> + Post nelonga tempo malfermiĝis la dompordo kaj dika kuiristino + komencis elportadi el la domo, ŝarĝadi sur la veturilon kaj + post ĝin kaj alligadi ĉion, kio estis necesa por la granda + vojaĝo — en Praha'n — nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, + tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo, je + kiuj ĉiu, kiu antaŭ cent jaroj volis almenaŭ iom oportune + vojaĝi, nepre devis esti provizita. +</p> + +<p> + La preparoj daŭris preskaŭ la tutan horon. Kiam ĉio estis + finita, eliris el la domo viro ĉirkaŭe tridek kvinjara + kondukanta ĉe la brako sinjorinon de la sama aĝo. +</p> + +<p> + La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, + vestita en oportuna vojaĝvesto de malhele cinama koloro, kia en + tiu tempo estis en modo. +</p> + +<p> + Iam bela vizaĝo lia estas ekstreme ŝvelinta kaj vidigas + lacecon. La haŭtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel + post forta, longedaŭra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj + bluetaj — estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa + tempo, sed ĝis nun penas rezisti la malsanon kun la streĉo de + ĉiuj siaj fortoj. +</p> + +<p> + La sinjorino ĉe lia flanko estas vestita laŭ la malnova modo + en la vesto ne tre eleganta. Ŝi havas sur si longan mantelon, + sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizaĝo supreniĝantan + ĉapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj. +</p> + +<p> + Ŝia vizaĝo posedas ankoraŭ postesignojn de l' freŝa ĉarmo. + La vangoj estas brune ruĝaj, la molaj lipoj ridetantaj, la + brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj. +</p> + +<p> + La viro kaj la sinjorino alpaŝis malrapide al la veturilo. La + viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo + kaj post ĝi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de + la sinjorino eniris en la veturilon. +</p> + +<p> + La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaŭ ŝi metis + unu piedon sur la ŝtupon de la veturilo, ŝi sentis, ke iu + ektiris malantaŭe ŝian jupon. +</p> + +<p> + Turninte sin ŝi ekvidis stari post si nekonatan viron de + maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol + simpatia vizaĝo. +</p> + +<p> + "Ĉu vi deziras ion, sinjoro?" demandis ŝi afable, sed tamen + iel eldevige, nepovante kaŝi sian ekmiron pro la nekutima kaj + samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si + ŝian atenton. +</p> + +<p> + "Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato + humile klinante. "La kaŭzo de mia alveno estas la mendita + rekviemo..." +</p> + +<p> + La viro en la veturilo aŭdinte la vorton "rekviemo" diritan per + konata voĉo elrigardis el la veturilo. +</p> + +<p> + "Mi tre petas, sinjoro Mozart — kio okazos kun la rekviemo?" + turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto. +</p> + +<p> + "Ah — pardonu!" respondis Mozart. "Ĝis nun malgraŭ plej bona + volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson." +</p> + +<p> + "Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera + riproĉo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Ĉu + estas neeble prokrasti la vojaĝon je tempo pli malfrua, ĝis la + rekviemo estos finita?" +</p> + +<p> + "Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema + nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, + nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de + l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza + di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel + profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, + diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de + l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, + mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla + sinjoro tiel longe atendi." +</p> + +<p> + La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta + je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos ĉion kaj + aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, ĝis Mozart revenos el + Praha kaj povos komenci la promesitan laboron. +</p> + +<p> + Per tio la necesega afero estis por momento finita. +</p> + +<p> + La sendito foriĝis. +</p> + +<p> + La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidiĝis kontraŭ + sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante + la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankiĝi en la + strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al + Praha. +</p> + +<p> + Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de + Mozart, dirante: +</p> + +<p> + "Domaĝe, kara Wolfgang, ke pro amasiĝo de neprokrasteblaj + laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La + honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraŭ + novan verkon..." +</p> + +<p> + "Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja + baldaŭ plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..." +</p> + +<p> + "Sed kredu al mi," daŭrigis la edzino, "ke ĝis hodiaŭ nenio + tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. + Tuj, kiam vi antaŭ nelonge sciigis min, ke per pero de + l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu + funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi + difinis, kiam ĝi estos finita kaj kian honorarion vi deziras + por ĝi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti + tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu + interesiĝas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta + helpi nin en nia malfavora, malĝoja situacio. Kaj tial mi + konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej + baldaŭ komencu labori..." +</p> + +<p> + "Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. + "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la + laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize + difini, kiam mi estos fininta ĝin kaj ke tial mi petas, ke li + afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ĝi + estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la + nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe + promesis alporti ankoraŭ sufiĉe grandan aldonon, kiam la verko + estos finita, ĉar, oni diris, mi estis postulinta honorarion + neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis + al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute + senĝene kaj laŭ mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, + kiel decas al la vera artisto..." +</p> + +<p> + "Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin + la edzino, "mi bedaŭras, ke parte pro la amasiĝo de + neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi + tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas + strangan antaŭsenton. Senĉese mi pensas, okazos grava ŝanĝo + en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne laciĝu en via fervoro + al la entreprenota laboro..." +</p> + +<p> + "Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro + mi ĉiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en + la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraŭ + unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi laciĝus. Cetere mi + pensas sufiĉe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraŭ ne + komencis ĝin, okazis, kiel vi scias, nur tial, ĉar mi devas + ĉiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« + kaj la »Sorĉa fluto« kaj ĉar pro la malsano mi ne laboras + de ia tempo laŭ mia kutimo — sufiĉe rapide. Sed tuj, kiam + mi revenos el Praha kaj almenaŭ iom resaniĝos, antaŭ ĉio la + mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere — mi esperas, + ke dum la vojaĝo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo + kaj eble ĝi estos finita pli frue, ol mi pensas en ĉi tiu + momento..." +</p> + +<p> + "Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "ĉar mi dubas, + ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu ĉi. Kaj + kredu al mi, la vojaĝo en Praha'n ne estas al mi tre kara..." +</p> + +<p> + "Al mi ĝi venas ĝustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la + momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, + mi ĝojas kiel infano je la vojaĝo en Praha'n. Mi eksopiris ja + kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie + mi laboris, kiel vi scias, ankaŭ pri mia »Don Juan« kaj kie + oni juste ŝatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La + centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo — tie + oni scias kompreni kaj ŝati la veran arton... Cetere mi sentas, + ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos + refreŝigon kaj kredu, ke nenie mi resaniĝus tiel rapide kiel + en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..." +</p> + +<p> + Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balanciĝema + vojaĝveturilo bruis sur la stratoj de Wien. +</p> + +<p> + Poste ili interparolis pri alia temo; sed ĉiam denove ili + revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra + meso interŝanĝante siajn pensojn pri la mistera mendinto... +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<p> + Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. + Miloj da pensoj senĉese bolis en lia animo; li mem ne konis la + ripozon. Muziko kaj laboro estis al li ĉio; li laboradis dum + tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de + la fortepiano, lia plej kara instrumento. +</p> + +<p> + Nelonge antaŭ la entreprenita vojaĝo en Praha'n li laboris + longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa + organismo de la senĉesa spirita streĉado estis grave ekskuita. +</p> + +<p> + Mozart atendis, ke la vojaĝo en Praha'n refreŝigos lin; sed al + la senĉesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaŭ dum la + vojaĝo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu ĵus okupis + lin, maturiĝis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj ĝi + estis finita. +</p> + +<p> + En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun + granda entuziasmo. +</p> + +<p> + La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li danĝere malsanas. + Lia senbrila rigardo, la laceco, eĉ premiteco vidiĝanta sur + lia ŝvelinta vizaĝo, devis frapi eĉ la observanton plej + supraĵan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino + kaj ke la malsano tiel baldaŭ malaperigos la gloran majstron. +</p> + +<p> + Mozart neniam plendis. Li kuniĝadis kiel alifoje kun siaj + amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. + Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj + sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon + li devas periode konsiliĝi kun la kuracisto. +</p> + +<p> + Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis + kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre ŝatis. +</p> + +<p> + Sed eĉ dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; ĝi + laboris ja kiel ordinare. +</p> + +<p> + Iam, kiam Mozart estis ŝajne tute enprofundiĝinta en la + ludo, aŭdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, + hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia + kontraŭulo, elprenis Mozart el la poŝo pecon da papero, notis + ion kaj ludis plue, dume murmurante senĉese sian »hm, hm, + hm«. +</p> + +<p> + Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri + tagoj; poste invitis ilin al si, sidiĝis al la fortepiano + kaj ludis la ĉarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorĉa + fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni + scias, komenciĝas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, + ĉar Papageno havas seruron sur buŝo. +</p> + +<p> + Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorĉan fluton«, kiel + estis jam dirite, sed ankaŭ la »Titon«. Krom tio ofte li + rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris + febre, kvazaŭ li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini + ankoraŭ siajn du ĉefajn verkojn. +</p> + +<p> + Post la kelksemajna loĝado en Praha li adiaŭis siajn amikojn + kaj unuafoje en sia vivo ĉe la simila okazo — li ploris. Sed + nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan + fojon adiaŭas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li + vidu ankoraŭ unufoje sian gloron kaj sciiĝinte, ke post la + multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan + rekompencon — li mortu. +</p> + +<p> + Reveninte Wien'on li finis la »Sorĉan fluton«. La uverturo + kaj la marŝo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, + se ne komponataj, do almenaŭ skribataj du tagojn antaŭ la + prezentado de la opero. +</p> + +<p> + »Tito« estis finita antaŭ la »Sorĉa fluto« kaj prezentata + 6an de Septembro; »Sorĉa fluto« estis unuafoje prezentata + 30an de Septembro. +</p> + +<p> + De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la + mendita rekviemo ekskluzive okupis lin. +</p> + +<p> + La laboro tiel interesis lin, kvazaŭ nenio alia ekzistus por + li. Laŭ sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun + la streĉo de ĉiuj fortoj malgraŭ tio, ke li sentis laciĝi la + fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro<sup><a name="piednoto02a" href="#piednoto02b">2</a></sup> de l' »Sorĉa + fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; + sed Mozart laboris, streĉante ĉiam pli siajn fortojn, sen + ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj + formetu la laboron, ĝis li almenaŭ iom resaniĝos. +</p> + +<p> + Mozart videble malfortiĝadis, lia spirito mallumiĝadis. + Animpremiteco kaj timemo vidiĝis sur lia malsane flaveta + vizaĝo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. + Ĝis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, + kiam li fariĝis por ĉio, kio antaŭe amuzis lin, apatia kaj + indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis laciĝi kaj la spirita + laboro postulis ĉiam pli grandan streĉadon de l' fortoj, + kiuj mankis al li kaj malkreskis ĉiam pli kaj pli, nun li + ekamikiĝis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto. +</p> + +<p> + La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malĝojajn + pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis + simpla simptomo, sed natura sekvo de l' danĝera malsano. +</p> + +<p> + Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun + li ĉiam komponadis malgraŭ ĉiuj avertoj de l' amikoj kaj la + kuracisto. +</p> + +<p> + "Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo aŭtuna, kiam li + veturis en kaleŝo kun sia edzino + +<!-- 17 --> + + Prateron<sup><a name="piednoto03a" href="#piednoto03b">3</a></sup>, "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la + rekviemon por mi." +</p> + +<p> + Ĉe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore + plorante li aldonis: +</p> + +<p> + "Ne, ne — tio ne povas longe daŭri: oni venenis min!" +</p> + +<p> + Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis + diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart. +</p> + +<p> + Ŝi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke ĉio estas + sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke ĉiuj + ĉi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaŭ + iom resaniĝos; sed Mozart ploris maldolĉe kaj parolis kelke + da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la + minacanta danĝero. +</p> + +<p> + Reveninte kun la edzo hejmen ŝi senprokraste venigis la + kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun + ĉi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart ĉesu por iom + da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, + ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la ĉambron. +</p> + +<p> + Mozart obeis. +</p> + +<p> + Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos daŭre sian staton, + sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaŭ motivita, + tial oni povis neniel protesti kontraŭ ĝi. +</p> + +<p> + Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart + ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita ĉambro + sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraŭ pli multe + kaŭzante en lia animo doloran antaŭsenton. +</p> + +<p> + Dume ricevadis Mozart ĝojigajn raportojn pri la brila sukceso, + kun kiu estis akceptata ĉiu prezentado de la »Sorĉa fluto«. +</p> + +<!-- 18 --> + +<p> + La opero atingis sukceson neniam aŭdeblan. Ĝi estis prezentata + senĉese en la tute disvendita teatro kaj ĉiu pli grava loko + estis brue aplaŭdata. +</p> + +<p> + Sed Mozart ne povis persone ĉeesti la festadon de sia plej + brila triumfo. Li estis sola en sia laborĉambro, okupante sin + sole en la spirito per la pasado de l' prezentado. +</p> + +<p> + Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis. +</p> + +<p> + La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaŭ iom da + fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel freŝa, ke li + povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Laŭdo de + l' amikeco« por la loĝio framasona, kies ano li estis kaj la + favora akcepto de la verketo tre ĝojis lin. +</p> + +<p> + Nerezisteble li sopiris denove labori. +</p> + +<p> + Li insiste petis sian edzinon, ke ŝi redonu al li la partituron + de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la danĝero + pasis, plenumis lian peton. Sed apenaŭ Mozart komencis denove + labori, apenaŭ li denove enprofundiĝis en la laboron kaj en + la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malĝojajn, kiaj sekvas + la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj + korpaj doloroj kun duobla forteco. +</p> + +<p> + Tiun ĉi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro + donis materialon por tiu ĉi skizo, la batalo ne daŭris longe. + En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne leviĝis plu de ĝi + kaj senĉese estis okupata de la preparoj al sia enterigo. +</p> + +<p> + Dume, kiam Mozart kun ŝvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante + sin movi, kuŝis en la morta lito, oni raportis al li, ke li + estas elektita kapelestro ĉe la katedrala preĝejo de la + sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis + kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraŭ tiel grandaj + flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien. +</p> + +<!-- 19 --> + +<p> + Baldaŭ direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila + akcepto de la »Sorĉa fluto« malfermis la okulojn, komencis + aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj + proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. + Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn + proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de + diversaj specoj. +</p> + +<p> + Tiu ĉi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al + la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro. +</p> + +<p> + "Ĵus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej + ĝojigaj novaĵoj, "ĵus nun mi devas foriri, kiam mi povus + trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante + plu sklavo de la modo kaj kaptaĵo de la spekulaciistoj mi povus + labori tute laŭ mia inklino, laŭ la dikto de mia sento, kiam + mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi + mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedaŭrindajn + infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia + farto. Ĉu mi ne antaŭdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?" +</p> + +<p> + La malsano de Mozart malpliboniĝis; la kuracistoj konstatis + brulumon de la cerbo. +</p> + +<p> + Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraŭ tio li toleris + ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne + malkonfesis eĉ en la momentoj plej doloraj. +</p> + +<p> + Pri la lastaj momentoj de Mozart konserviĝis multekosta + dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta — de lia + bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la + lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto. +</p> + +<p> + Sofio loĝis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne + malproksime de la domo, kie loĝis Mozart kaj ofte vizitis lin + mem aŭ kune kun sia patrino. +</p> + +<!-- 20 --> + +<p> + En la nomita letero ŝi skribas: +</p> + +<p> + "Kiam Mozart malsaniĝis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun + li povis de l' antaŭe preni sur sin, ĉar pro la ŝvelo li ne + povis sin turni. Kaj ĉar ni ne sciis, ke li estas danĝere + malsana, ni kudris ankaŭ al li longan vatitan hejmsurtuton + (ŝtofon kaj ĉion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej + kara fratino), por ke li resaniĝinte estu bone provizita. +</p> + +<p> + Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan ĝojon je la nova + surtuto. +</p> + +<p> + Mi vizitadis lin ĉiutage. +</p> + +<p> + Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, + diru al via panjo, ke mi fartas hodiaŭ sufiĉe bone kaj ke jam + post ok tagoj mi alvenos gratuli ŝin okaze de ŝia nomtago.« +</p> + +<p> + Kiu povus havi pli grandan ĝojon ol mia patrino, kiam mi povis + alporti al ŝi tiel ĝojan sciigon; ŝi neniam atendis ion + similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaŭ pro tio, ĉar ŝajnis + al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidiĝas bone. +</p> + +<p> + La sekvantan tagon estis dimanĉo. +</p> + +<p> + Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaŭ vanta — kaj mi tre + amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de + l' antaŭurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis + elspezi monon. +</p> + +<p> + Tial mi diris al mi bona patrino: +</p> + +<p> + »Kara panjo! Hodiaŭ mi ne iros al Mozart. Li vidiĝis hieraŭ + tre bone, certe hodiaŭ li fartas ankoraŭ pli bone kaj pro + tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aŭ pli + malfrue.« +</p> + +<p> + »Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo + kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.« +</p> + +<p> + La patrino konsentis lasi min hejme; ŝi sciis ja, ke mi devis + ĉiam longan tempon pasigi ĉe Mozart. +</p> + +<p> + Mi foriris en la kuirejon. Ĉar estis mallume, mi devis + ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon. +</p> + +<!-- 21 --> + +<p> + Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita + kaj la fajro ankoraŭ brulis. +</p> + +<p> + Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malŝparema, ĉar la kandelo + brulis ankoraŭ. Mi rigardas fikse ĝian lumon kaj pensas ĉe + mi, ke mi ĝoje scius, kion faras Mozart. +</p> + +<p> + Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingiĝis, + kvazaŭ ĝi estus brulinta neniam; sur la longa meĉo restis + neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne moviĝis — mi povas ĵuri + tion. +</p> + +<p> + Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis ĉion + al ŝi. +</p> + +<p> + »Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj + revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.« +</p> + +<p> + Mi rapidis per ĉiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia + fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno + venis al mi renkonte kaj diris: +</p> + +<p> + »Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Hodiaŭ en la + nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne ĝisvivos + la hodiaŭan tagon. Restu hodiaŭ ĉe ni; ĉar se li denove + fartos tiel, li mortos en ĉi tiu nokto. Iru tamen al li, kion + li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte + min li ekkriis: +</p> + +<p> + »Ah bone, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Vi devas ĉi tiun + nokton pasigi ĉe ni; vi devas vidi min morti.« +</p> + +<p> + Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li + respondis je ĉio: +</p> + +<p> + »Mi sentas jam morton sur la lango — kaj kiu helpos poste + mian karan Konstancion, se vi ne restos ĉi tie?« +</p> + +<p> + »Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraŭ al + mia patrino kaj sciigi al ŝi vian deziron, ke mi restu hodiaŭ + ĉe vi — ŝi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfeliĉo.« +</p> + +<p> + »Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaŭ!« +</p> + +<!-- 22 --> + +<p> + Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedaŭrinda fratino + eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la paroĥejo + ĉe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaŭ okaze + alvenu al ili. +</p> + +<p> + Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj + klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru — +</p> + +<p> + Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min. +</p> + +<p> + Estis jam mallume. +</p> + +<p> + Ŝi tre ektimis! Mi diris al ŝi, ke ŝi faros plej bone, se ŝi + pasigos la nokton ĉe la plej maljuna filino — kaj ŝi obeis. +</p> + +<p> + Poste denove per ĉiuj fortoj mi rapidis returne al mia + bedaŭrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer + (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kuŝis la + konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li + deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis + Mozart al sia edzino, ke ŝi sekretigu lian morton ĝis tiam, + kiam ŝi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »ĉar tiu + servo al li apartenas antaŭ Dio kaj mondo«. +</p> + +<p> + La kuracisto Glosset estis longe serĉata kaj fine trovita + en la teatro. Sed li devis atendi, ĝis la prezentado estos + finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni ĉirkaŭvolvu la + febre varman kapon de Mozart per malvarmaj ĉirkaŭvindoj, kiuj + tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciiĝis plu, ĝis li + mortis. +</p> + +<p> + Lastafoje li volis ankoraŭ imiti per la buŝo la tamburojn en + sia rekviemo; mi aŭdas tion ĝis hodiaŭ... +</p> + +<p> + Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en + gipson lian palan, malvivan vizaĝon. +</p> + +<p> + Lia fidela edzino treege suferis. Ŝi ĵetis sin sur la genuojn + kaj petis ĉiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis + ŝin, mi ne povis disigi ŝin de li. +</p> + +<!-- 23 --> + +<p> + Ŝia doloro estis ankoraŭ pli grandigita dum la sekvanta tago, + ĉar la homoj amase preterirantaj laŭte ploris kaj kriis pro + li. +</p> + +<p> + Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli + kolera.«" +</p> + +<p> + Ĉi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de + plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, + gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco + pli kara, pli elokventa. +</p> + +<p> + Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne + ekzistas. +</p> + +<!-- 24 --> + +<div id="lbev" class="titolo"> + LA BLANKA EDZINIĜA VESTO. +</div> + +<div class="subtitolo"> + Arabesko. +</div> + +<p> + Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis atente la grandan starantan + spegulon, en kiu de l' kapo ĝis la kalkano rebrilis ŝia gracia + talio... +</p> + +<p> + Per la dekstra maneto ŝi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, + kiuj perfide eliĝis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra + mano iom levis la neĝoblankan elegantan veston kun la longa + trenaĵo — kaj poste malrapide sin turnis... +</p> + +<p> + Ŝi rigardis la vizaĝon de l' fidela kunulino, multejara + amikino, kiu helpis al ŝi ordigi la tualeton. +</p> + +<p> + La oraj radioj de l' matena suno somera, traiĝante tra la + densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superverŝas per la + delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino. +</p> + +<p> + La freŝa, ridema vizaĝeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj + lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj ĉaste + mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en + tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla feliĉo, kiu + tiel volonte ĝojege eksplodus, kaj tamen neniiĝas timeme, + kvazaŭ estus nepardonebla peko voli esti nesupereble feliĉa... +</p> + +<!-- 25 --> + +<p> + Ami kaj esti amata! +</p> + +<p> + Senti, ke la plej dolĉaj revoj fine efektiviĝas — scii, + ke post kelke da momentoj ni estos por ĉiam kunigitaj kun la + estaĵo, kiu estis nia idolo! +</p> + +<p> + Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizaĝo ne vidiĝus la + rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla feliĉo?... +</p> + +<p> + "Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, + rigardante la vizaĝon de l' ĉarma amikino. +</p> + +<p> + "Kaj kiel mi estas feliĉa, Rozalio, mia kara, kara!" diris + silente Emilio, kvazaŭ ŝi timus, ke neniu krom la fidela + kunulino aŭdu tiujn vortojn. +</p> + +<p> + Kaj ŝia ĉaste mallevita rigardo leviĝis. +</p> + +<p> + La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis... En la klaraj, bluaj + okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruliĝis sur la + rozkoloraj vangetoj al la ĉebrusto... +</p> + +<p> + "Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la + amikino. +</p> + +<p> + "Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke + vi ne envias min, vi ne povas min envii!" +</p> + +<p> + "Kaj tamen mi envias!..." +</p> + +<p> + "Estas ne eble! Vi estis ja antaŭ du jaroj simile feliĉa kiel + mi! Kaj ĉu vi ne estas feliĉa ĝis nun?" +</p> + +<p> + "La feliĉo estas ŝanĝema..." +</p> + +<p> + "Kaj pro tio, ĉar la feliĉo estas ŝanĝema, ĉu vi povas — al + iu envii la larmojn de l' ĝojo?" +</p> + +<p> + "Mi ne envias la larmojn de l' ĝojo, sed la larmojn entute. + Mi neniam ploris de ĝojo kaj mi timas — se iam la feliĉo + deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos + konsolon en la larmoj..." +</p> + +<p> + "Ĉu eble turmentas vin ia sensenca antaŭsento?" +</p> + +<p> + "Kontraŭe! Al mi ŝajnas, ke mi eĉ ne povas esti + malfeliĉa!... Sed la malfeliĉo ne demandas, ĉu iu volas esti + plue feliĉa; ĝi venas multafoje neatendite kaj poste estas + necese..." +</p> + +<!-- 26 --> + +<p> + "Ke la homo ploru, ĉu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj ĉu vi + konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la + larmoj mian doloron?..." +</p> + +<p> + "Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ĝojo, ĵus tiel + siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi + bedaŭrinda..." +</p> + +<p> + Ŝi ne finis. Ŝia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaŭ + kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron. +</p> + +<p> + "Ah, vi estas ja malsaĝeta, kara Ronjo," diris Emilio post + mallonga paŭzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj ĉi + pensoj?!" +</p> + +<p> + "Via faldoriĉa, neĝoblanka vesto edziniĝa..." +</p> + +<p> + "Mi ne komprenas!" +</p> + +<p> + "Ankaŭ mi havis similan, ankaŭ mi dum la jaroj ŝparis por ĝi + krejceron post krejcero, ankaŭ mi mem ĝin kudris, sed ankaŭ + mi ĝin, kiel vi, gutetis per mia sango..." +</p> + +<p> + "Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite + trarigardante sian veston; sed tuj poste ŝi ekkriis rapide kaj + ĝoje: +</p> + +<p> + "Ĉu vi eble pensas tiun ĉi malgrandegan makuleton ĉi tie, + kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni eĉ de proksime ne povas + ĝin rimarki?" +</p> + +<p> + Dume ŝi montris per la ruĝeta fingreto la malgrandan, apenaŭ + rimarkeblan makuleton sub sia koro. +</p> + +<p> + Rozalio malĝoje jesis per la kapo. +</p> + +<p> + Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaĝon de + l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon. +</p> + +<p> + "Sed mi ne konmprenas," ŝi diris poste trankvile kaj serioze, + "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aŭ via + estonta feliĉo!" +</p> + +<p> + "Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis, kio atendas fianĉinon, kiu kudrante + sian edziniĝan veston, makuletas ĝin per sia sango?" demandis + Rozalio en la tono serioze mistera. +</p> + +<!-- 27 --> + +<p> + "Neniam! Sed mi ja ne makulis ĝin! Mi nur pikis min iom per la + kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la + veston..." +</p> + +<p> + "Kaj tiu ĉi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, + kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaŭ mi per unu sola guto da + mia sango makulis mian edziniĝan veston. Min kaj ankaŭ vin pli + aŭ malpli frue atendas malfeliĉo... Sed vi trovos konsolon en + larmoj, sed mi bedaŭrinda..." +</p> + +<p> + Denove ŝi ne finis; ŝajnis, kvazaŭ ia turmenta antaŭsento + estus interrompinta subite ŝian parolon. +</p> + +<p> + Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco. +</p> + +<p> + "Tio ne povas esti vera, animo kara!" ŝi diris post mallonga + pripenso. "Vi estas tamen malsaĝeta, ĉar vi kredas similajn + superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn..." +</p> + +<p> + Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la ŝultrojn + respondis en la tono tute serioza: +</p> + +<p> + "Strange! Mi scias, ke tio estas simpla superstiĉo kaj tamen + mi ne povas liberigi min de l' turmenta antaŭsento. Mi konas + tiun ĉi superstiĉon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio + kudrante mian edziniĝan veston mi kudris ĝin singarde kiel + neniam antaŭe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, + tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min + timemo senmezura kaj —" +</p> + +<p> + "Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Ĉar + ĉio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamiĝinta + fantazio..." +</p> + +<p> + "Tio povas esti," daŭrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min + ĉiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfeliĉo —" +</p> + +<p> + Estas certe, ke ambaŭ amikinoj daŭrigus la naivan, okazan kaj + sencelan interparolon — sed iu subite mallaŭte ekfrapis la + pordon. +</p> + +<!-- 28 --> + +<p> + "Li alvenas, li alvenas!" ekĝojegis silente Emilio per la + tremanta voĉo. +</p> + +<p> + "Volu eniri!" diris Rozalio. +</p> + +<p> + La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis juna, ĉarma viro + en eleganta bala vesto. +</p> + +<p> + Emilio ĵetis sin en lian ĉirkaŭprenon... +</p> + +<p> + Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni ĵus rakontis; + proksimume post duonhoro genuis Emilio ĉe lia flanko antaŭ la + altaro... +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<p> + Feliĉo! +</p> + +<p> + Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ĝi!... +</p> + +<p> + Kaj tamen ĝi esence signifas ne pli ol kontentecon. Ĉio cetera + estas sole pasontaĵo... +</p> + +<p> + Emilio estis kontenta — do nesupereble feliĉa. +</p> + +<p> + Ŝi deziris nenion alian, ol ke ĉio restu tia, kia ĝi ĵus + estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen + doloroj kaj turmentoj... +</p> + +<p> + Post la unua jaro la feliĉa edzinjo fariĝis neesprimeble + feliĉa patrino. +</p> + +<p> + Kaj denove ŝi deziris nenion plu, ol ke ĉio restu tia, kia + ĵus estis... +</p> + +<p> + Sed la feliĉo estas ŝanĝema. Ŝi ne dependas de la homo, nek + de lia volo aŭ deziro — +</p> + +<p> + Subite — malfeliĉa okazo renversis ĉion en malon. En la fino + de tria jaro la amata, eĉ adorata edzo mortis. +</p> + +<p> + Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta eĉ plej ofta + malfeliĉo. +</p> + +<p> + Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li + estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega + kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la + piedon. +</p> + +<p> + Komence la malfeliĉa okazo ŝanĝiĝis poste en malfeliĉon. +</p> + +<!-- 29 --> + +<p> + Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano + ŝanĝiĝis danĝere kaj en tri tagoj finiĝis lia vivo. +</p> + +<p> + La juna vidvino preskaŭ malesperis. +</p> + +<p> + Unuan fojon en sia vivo ŝi ekkonis la veran malĝojon kaj tuj + poste la malĝojon de la plej terura, plej malespera speco. +</p> + +<p> + Ŝi ploris, ŝi ploregis — ŝi ŝiris al si la harojn... + Sed nenio helpis! La naturo ĉe siaj plej oftaj faroj estas + nedepetebla, sensenta... +</p> + +<p> + En la unua tempo ŝajnis al ŝi, ke la senmezura doloro estos + netolerebla, ke ŝi estos dispremita de ĝi... Sed la plej kara + heredaĵo de la edzo, la dujara blondhara anĝeleto — estis + ŝia apogo en la momentoj de plej maldolĉa, plej brula doloro. +</p> + +<p> + Havante pri la grandega malfeliĉo familia eĉ nenian + antaŭsenton, la infano restis ne tuŝita de l' terura bato de + la sorto. Ĝia ridema vizaĝeto, kiam ĝi ekrigardis la patrinon + konvulsie ploregantan, mallumiĝis senvole por momento, sed + tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj + la neesprimeble dolĉa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj + bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo. +</p> + +<p> + Unue al la patrino estis neeldireble malĝoje kaj dolore. Ne + komprenante la aferon plej naturan ŝi rigardis sian sole + naskiton kun la mieno de l' maldolĉo. Estis al ŝi, kvazaŭ la + propra infano mokus ŝian doloron — kaj ŝia koro konvulsie + kunpremiĝis... +</p> + +<p> + Subite la ekkompreno trakuris ŝian animon. +</p> + +<p> + Rapide ŝi alpremis la infanon al sia ondiĝanta brusto kaj + pasie kisis ĝin... +</p> + +<p> + Ŝi ekkomprenis, ke ŝi ne devas malesperi — ke ŝi devas vivi + por sia infano... +</p> + +<p> + Kaj de tiu ĉi momento estis al ŝi pli libere... +</p> + +<p> + Ŝi vivis — ĝuste ŝi mizervivis, kiel scias mizervivi sole + la vidvinoj. +</p> + +<!-- 30 --> + +<p> + La negranda ŝparaĵo kaj la malgranda heredaĵo de l' gepatroj, + kiuj mortis dum ŝia frua infaneco, komence ebligis al ŝi + la vivon almenaŭ proporcie elteneblan. Sed la profito de + l' manlaboro, per kiu ŝi nutris sin, ne sufiĉis — la ŝparaĵo + malgrandiĝis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis + la pordon de l' malriĉa loĝejo... +</p> + +<p> + Ĉio tiel simpla — tiel ordinara — +</p> + +<p> + Ankaŭ nun kiel antaŭe ŝi streĉis ĉiujn siajn fortojn; + laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco + nelacigebla, ŝi sukcesis almenaŭ defendi sin kontraŭ la + morto de malsato — +</p> + +<p> + Oni ne miru pro tio, ke ŝi iom post iom vendis ĉion, kio + restis al ŝi el la tempo de l' feliĉo: jen iun malgrandan + juvelon, jen iun pli bonan veston aŭ parton de l' meblaro, + ĝis fine preskaŭ ĉio plej bona kaj plej valora estis + vendita... +</p> + +<p> + Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus ĉiu alia + virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edziniĝa + vesto, kiun ĉiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora + situacio, restis bone kaŝita en la kofro. +</p> + +<p> + La bedaŭrindulino ofte rememorigis sin pri ĝi kaj ofte, + precipe en la unua tempo de malfacilaĵoj de l' vivo ŝi + ekpensis, ke ŝi povus ĝin pli bone vendi ol kiun ajn alian + oran aŭ arĝentan bagatelon, sed kiam ajn ŝi malfermis la + kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al ŝi + neesprimeble malĝoje kaj dolore. +</p> + +<p> + Ŝajnis al ŝi, ke entute estas neeble disiĝi de tiu ĉi + memoraĵo. Ŝi malofte uzis tiun veston eĉ dum la tempo de + sia feliĉo; ŝi prenis ĝin sur sin kelkafoje — je la okazo + de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn ŝi + ĉeestis kun sia edzo. De tiu tempo ĝi kuŝis netuŝite en la + kofro — Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaŭ la vendo + de tiu memoraĵo necesiĝis. +</p> + +<!-- 31 --> + +<p> + Estis belega somera mateno, kiam la bedaŭrinda vidvino ne + havante rimedojn por prepari malriĉan tagmanĝon, rememorigis + sin pri la lasta memoraĵo de l' antaŭa feliĉo. +</p> + +<p> + Ŝanceliĝe ŝi genuis apud la kofro, malfermis ĝin kaj per la + tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ĝin sur la tablo + antaŭ si, ŝi ekrigardis enpensite antaŭ sin — +</p> + +<p> + Ŝi estis sola en la malriĉa ĉambreto. +</p> + +<p> + La infano, ŝia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun + la plenmano da sablo kaj kelke da ŝtonetoj. +</p> + +<p> + La patrino povis ĝin vidi tra la fenestro; sed ŝi ne vidis — ŝi + rigardis fikse antaŭ sin, enprofundiĝante en rememorojn. +</p> + +<p> + Longe ŝi staris senmove. Ŝian malĝojigitan animon kuradis + rememoroj; unue maldolĉaj, doloraj, pli poste ĉiam pli klaraj + kaj karaj, ĝis ŝi rememorigis sin pri la momentoj plej + feliĉaj... +</p> + +<p> + Kaj ŝajnis al ŝi, ke denove ŝi estas tiel feliĉa kiel tiam, + kiam ŝi kudris al si sian edziniĝan veston, ŝajnis al ŝi, ke + denove la dolĉa sopiro tremigas ŝian animon kaj neesprimeble + feliĉa timemo kunpremas ŝian koron... Senvole ŝi prenis la + veston de l' tablo. +</p> + +<p> + Momenton ŝi tenis ĝin en la mano — poste, videble ne sciante + kial — komencis vesti sin per ĝi. +</p> + +<p> + Kvankam ŝi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin + sufiĉe rapide kaj lerte. +</p> + +<p> + Kaj denove ŝi restis nedecidite kaj enprofundiĝinta la pensoj + senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon. +</p> + +<p> + La feliĉaj kaj dolĉaj rememoroj, kiuj antaŭ la momento + trakuradis ŝian animon, donis la lokon al la rememoroj pli + malĝojaj kaj maldolĉaj, eĉ doloraj. Ŝia pala, zorgoplena, + sed ĝis nun ankoraŭ ĉarma vizaĝo vidigis melankolion. +</p> + +<p> + Subite ŝi estis interrompita en la enprofundiĝo. +</p> + +<!-- 32 --> + +<p> + En la korto eksonis malafabla, malagrabla voĉo de + l' antikvaĵisto — kaj tiu sono naskis en la animo de + l' bedaŭrinda vidvino la plej maldolĉan resonon. +</p> + +<p> + Rapide ŝi alpaŝis al la fenestro kaj faris signon al la + antikvaĵisto. Ŝia rigardo ekflugis ankaŭ al la infano kaj + du larmoj ekbrilis en ŝiaj belaj okuloj. +</p> + +<p> + Rapide ŝi deviŝis ilin — la antikvaĵisto ĵus eniris. Kaj + denove ĉio tiel simpla, tiel ordinara — Per la tremanta + voĉo ŝi proponis al la antikvaĵisto, ke li aĉetu la + veston. Li volonte konsentis aĉeti ĝin — trarigardis la + veston — ĉirkaŭiris la virinon... +</p> + +<p> + En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaŭe + kretitan makulon. +</p> + +<p> + "Aj! Kio estas ĉi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La + makulo..." +</p> + +<p> + La juna vidvino ektremis... +</p> + +<p> + Tiu fatala vorto nur nun rememorigis ŝin — post tiom da + jaroj — pri la stranga profetaĵo de l' amikino, kiu jam + de du jaroj estis mortinta — kaj tiu rememoro havis efikon + kvazaŭ senkonsciigan. +</p> + +<p> + Senvole ŝi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de + l' konsterniĝo ekŝanceliĝis. +</p> + +<p> + La antikvaĵisto rapidis helpi ŝin. +</p> + +<p> + "Mi petas, morgaŭ — se estos eble al vi, morgaŭ haltu ĉi + tie aŭ hodiaŭ posttagmeze!" ŝi balbutis interrompe, ne + sciante, kion fari... +</p> + +<p> + Ŝia vizaĝo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte + ondiĝis. +</p> + +<p> + La maljuna antikvaĵisto ŝanceliĝis — eĉ pli, li proponas + rapidi por helpo — iri por kuracisto, por najbarino. +</p> + +<p> + "Ne, ne — mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi + petas nur morgaŭ — nenion plu — venu morgaŭ!" +</p> + +<p> + Ŝanceliĝe la antikvaĵisto foriras. +</p> + +<!-- 33 --> + +<p> + Apenaŭ la antikvaĵisto fermis post si la pordon, falas la + bedaŭrinda virino kvazaŭ senkonscie sur la seĝon. +</p> + +<p> + La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superverŝas + la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neĝoblanka, + hazarde iom levita vesto kun la longa trenaĵo. +</p> + +<p> + Ankoraŭ antaŭ la momento la pala vizaĝo estas ruĝa, la lipoj + kvazaŭ brulaj, la okulo — tiu profunda blua okulo radias + nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj. +</p> + +<p> + En tiu momento ŝi estas tiel ĉarma kaj delogema, kiel tiam, + kiam ŝi unuafoje prenis sur sin sian edziniĝan veston — sed + ŝia animo estas emociita, la koro kvazaŭ frakasita... +</p> + +<p> + Kaj longe, longe ŝi sidas kvazaŭ senkonscie kun la kapo + mallevita al la brusto — sole la brulaj lipoj periode + ektremas, kvazaŭ ŝi volus ion diri kaj la vorto mortus al ŝi + sur la lipoj... +</p> + +<p> + En tiu momento iu mallaŭte ekfrapis la pordon. Ŝi ne + aŭdis — ŝi ne ekparolis. +</p> + +<p> + La frapado estis ripetata — kaj kiam eĉ nun ŝi ne ekparolis, + la pordo malrapide malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis + ĉirkaŭe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto. +</p> + +<p> + Lia rigardo ekrondis en la malriĉa, mizera ĉambreto kaj fiksis + sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera + meblaro plej sorĉe lumigita. +</p> + +<p> + La impreso de tiu hazarda bildo ĉe la juna viro estis tiel + forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris + ankoraŭ unufoje paŝon antaŭen kaj en la humila tono ekdiris + ion. +</p> + +<p> + Nur nun la juna vidvino levis la kapon. +</p> + +<p> + La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis. +</p> + +<p> + La vidvino leviĝis kun la streĉo de ĉiuj fortoj. Levinte iom + la faldoriĉan veston ŝi volis ekiri al la + +<!-- 34 --> + + pordo, sed ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo + haltis. +</p> + +<p> + La nekonato ripetis sian demandon. +</p> + +<p> + Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la + domo... +</p> + +<p> + Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia + voĉo tremis de neesprimebla sorĉo. +</p> + +<p> + La nekonato foriris. +</p> + +<p> + La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe, + longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo... +</p> + +<p> + Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis + ŝia vizaĝo... +</p> + +<p> + Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la + kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino... +</p> + +<p> + Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej + ordinara enhavo. +</p> + +<p> + Ĝi estis jena: +</p> + +<p> + "Estimata sinjorino! +</p> + +<p> + Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon. +</p> + +<p> + Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman + amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al + vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla. +</p> + +<p> + Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte + tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan, + mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla + ia proksimiĝo inter ni..." +</p> + +<p> + Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis + al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste — +</p> + +<p> + Ŝi prokrastis la respondon. +</p> + +<p> + Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi + ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelke + +<!-- 35 --> + + da tagoj ŝi skribis je la letero respondon — ne rifuzantan... +</p> + +<p> + Kaj post kelke da semajnoj ŝi genuis en tiu sama neĝoblanka + vesto antaŭ la altaro ĉe la flanko de l' viro, kiu fariĝis + ŝia amata edzo kaj ekzempla patro de ŝia infano... +</p> + +<!-- 36 --> + +<div id="lunchlm" class="titolo"> + LA UNUA NOKTO ĈE LA MORTINTO. +</div> + +<div class="subtitolo"> + Nokturno. +</div> + +<p> + La aŭgusta suno ĵus subiris... +</p> + +<p> + La ĉielo super Petřín kaj Hradčany<sup><a name="piednoto04a" href="#piednoto04b">4</a></sup> ekbrulis je plej + varmaj sangaj rozoj, kiam — ŝtelirante, kun la manoj krucitaj + sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi + forlasis la pordon de l' monaĥejo. +</p> + +<p> + Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, + densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj + paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita + al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj + periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas + juna. +</p> + +<p> + Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la + senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke + da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj + stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton. +</p> + +<!-- 37 --> + +<p> + El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi, + aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion + rapidas pluen — kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro. +</p> + +<p> + Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al + ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo — iu + mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj + pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto. +</p> + +<p> + Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris + la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon + ŝi ekiris. +</p> + +<p> + Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo — en dezerta + flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta, + kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun + antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, + mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj + estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo + preskaŭ fantoma. +</p> + +<p> + Malrapide ŝi trairis la pordon. +</p> + +<p> + En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre + lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin. + Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono + antaŭ la unua pordo. +</p> + +<p> + Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste + ŝi ekprenis la anson — la pordo estis ŝlosita... Ŝi + do ekfrapis — mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus + interrompi iun. +</p> + +<p> + Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo + malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino. + Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj + cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel + timema ombro... +</p> + +<p> + Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris + post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla. +</p> + +<!-- 38 --> + +<p> + Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda + nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud + la tablo sidas tri virinoj. +</p> + +<p> + Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne + malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la + plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de + du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu + ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco. +</p> + +<p> + Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando + leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke + da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo. +</p> + +<p> + Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la + kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj + resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la + sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste + komencis singulte plori. +</p> + +<p> + La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj + mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto. +</p> + +<p> + Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris + al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj + malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu + oportune eniri. +</p> + +<p> + Senparole la monaĥino antaŭeniris kaj transpaŝinte la sojlon + ŝi eniris. +</p> + +<p> + La pordo senbrue fermiĝis post ŝi. +</p> + +<p> + Senvole ŝi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. + Ekventumis ŝin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, + rezina ligno, freŝa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu + preskaŭ narkotizas... +</p> + +<p> + Ŝi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, + tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron + en la najbaran ĝardenon, kie ĵus oni vidas sole mallumajn + konturojn de larĝbranĉaj arboj. +</p> + +<!-- 39 --> + +<p> + Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj + en ĝi la kadavro en blanka virina vesto. +</p> + +<p> + Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka + longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime + ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus + falinta neĝo. +</p> + +<p> + Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda + krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj + vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj + kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj + kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun + blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun + la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel + ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj. +</p> + +<p> + Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton. +</p> + +<p> + Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme + en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la + pargeta planko. +</p> + +<p> + En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas + venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en + la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre + malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan. +</p> + +<p> + Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita + penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la + dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo. +</p> + +<p> + Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla + mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ + infane agrabla kaj simpatia vizaĝo. +</p> + +<p> + La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio + la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; + la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo; + la mallarĝaj pli maldolĉe kaj + +<!-- 40 --> + + dolore ol severe kunpremitaj, sed ĝis nun freŝaj lipoj, la + greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaŭ + ĉio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ + tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj + okuloj — ĉio havas ĵus aspekton de rigideco. +</p> + +<p> + En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo + dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie + statuo el karara marmoro. +</p> + +<p> + Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj + denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen + ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis. +</p> + +<p> + Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari. +</p> + +<p> + Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la + malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj + konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda + punkto de la pupitro. +</p> + +<p> + Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la + dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano + la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la + signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove + restis sen movo kiel statuo... +</p> + +<p> + En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole + periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ + estus diskrevinta aerbulo. +</p> + +<p> + La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo. +</p> + +<p> + Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ + rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la + animo... +</p> + +<p> + Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la + flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, + sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun + ŝanĝon, Kun la rigardo fiksita + +<!-- 41 --> + + sur unu punkto de l' pupitro ŝi daŭrigas la preĝojn kun la + tuta ardo de l' kredanta animo, rifuĝanta en la pensoj ĉe la + nekonata nesuperebla estaĵo kun la sincera kaj humila peto pri + la paco kaj la savo de l' animo, kiu ĵus estas forlasinta ĉi + tiun mondon. +</p> + +<p> + Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin + unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba + silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn + da horo — Subite ŝi estas interrompita. +</p> + +<p> + La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la + antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ + iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la + personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste + eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado, + interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj. +</p> + +<p> + La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke + da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi + daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis + ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ + tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn. +</p> + +<p> + "— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene + mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ + matene mi — oh, tio estas terura, terura —" +</p> + +<p> + "— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento + alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, + ke —" +</p> + +<p> + Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la + interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole + izolitajn vortojn: +</p> + +<p> + "Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj + tiel neatendite —" +</p> + +<!-- 42 --> + +<p> + Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en + plendan, ŝiratan ĝemadon. +</p> + +<p> + Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ + kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas + tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la + demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna, + malfeliĉa?"... +</p> + +<p> + Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante + de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove + enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon. +</p> + +<p> + Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj + frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu + antaŭ la momento ĝeme ploris... +</p> + +<p> + "— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne + povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie + mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi + povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo + ĝin —" +</p> + +<p> + Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ + la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en + la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj + estas trafitaj de la malfeliĉo. +</p> + +<p> + Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato + kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas. + Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie. +</p> + +<p> + Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj + kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj... +</p> + +<p> + Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte + parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito + rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la + objekto de la preĝo. +</p> + +<p> + Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna + knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino, + kiu mortis de la marasmo; sed tuj + +<!-- 43 --> + + denove laŭ la aŭditaj fragmentoj ŝi opinias, ke ĝi + estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda + malfeliĉo... +</p> + +<p> + Foje ŝi eĉ levis la rigardon kvazaŭ alforĝitan al unu punkto + de la pupitro por rigardi en la ĉerkon; sed la ĉerko estis tro + alte sur la katafalko — ŝi vidas nenion krom la antaŭo de + la ĉerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaŭ flankoj + arĝentajn rondojn — kaj ŝia rigardo fiksas denove sur la + sama punkto, sur kiu ĝi estis antaŭe fiksita... +</p> + +<p> + Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monaĥino + sole zumanta muĝo, el kiu sole periode pli laŭte eksonas + iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj + »ah«, »oh«... En la antaŭĉambro oni interparolas pli + seninterrompe ol antaŭe kaj ankaŭ kun la doloro almenaŭ + proporcie moderigita. +</p> + +<p> + Sed ĵus tiu ĉi muĝanta, mallaŭtigata interparolo per + siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraŭ pli la atenton de + l' monaĥino. +</p> + +<p> + Senvole ŝi aŭskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu + nomo ĝuste esprimus ŝian spiritan staton... +</p> + +<p> + Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj la mallaŭte + parolataj vortoj de la preĝo estas aŭdeblaj: tamen ŝia orelo + estas streĉita. Nun ĉiu klara frazo, eble ankaŭ ĉiu vorto + naskus en ŝia animo resonon kaj eble ankaŭ imagon havanta + nenion komunan kun la preĝo, kiun ŝi ĵus diras. +</p> + +<p> + Tamen en la antaŭĉambro oni faras kaj parolas nenion + rimarkindan; la unutona muĝo fine lacigas kaj la monaĥino + denove enprofundiĝas kun la tuta pieco en sian preĝon. +</p> + +<p> + Subite eksonis el la antaŭĉambro tiu ekstra, konata ekbruo, + kiam kelke da personoj stariĝas de la tablo kaj pretiĝas por + foriri. +</p> + +<!-- 44 --> + +<p> + Izolitaj frazoj estas parolataj pli laŭte; oni aŭdas + la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto + proksimiĝas —" +</p> + +<p> + Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono + kaj premis ĝin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom + malfermiĝis. +</p> + +<p> + La monaĥino aŭdis nun la parolon tute klare. +</p> + +<p> + "Mi devas, mi devas ankoraŭ unufoje vidi ŝin," parolis la + klara soprano. "Mi tiel amis ŝin kaj ŝi — ah, ŝi estis + eksterordinara estaĵo... Ŝi sole ridis! Ankaŭ ŝia frunto kaj + la mentoneto ridadis, kiam eksonis ŝia sonoranta voĉo... Ŝi + estis vera koboldo —" +</p> + +<p> + "Sed tamen ŝi estis periode tiel malĝoja, tiel melankolia!" + intermetis la pli malmola voĉo iel admone. "Ŝia konduto + ŝajnis al mi ĉiam stranga. Tiuj subitaj ŝanĝoj de l' gajeco + en la melankolion aŭ de l' silentemo en la ĝojantan petolemon + antaŭdiradis nenion bonan. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke + tiun bonan animon turmentas io, kion ŝi kaŝas antaŭ la tuta + mondo... Ĝis fine —" +</p> + +<p> + "Oh, tiu bona, dolĉa animo!" ekĝemis la plenda voĉo + neniiganta eksplodon de la ploro. +</p> + +<p> + "Kaj hieraŭ, kiam ŝi alveturis kaj ĵetinte sin al mia kolo + kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremiĝis mia koro + de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" + ŝi ĝemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke + mi alveturas — mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos + vin — neniam! — Ĉu vi komprenas?... Postmorgaŭ matene + alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze ĉio laŭ + la deziro de l' gepatroj estos finita —" +</p> + +<p> + La monaĥino aŭskultis ĉiam pli atente. De tiuj kuneligitaj + kaj klare parolataj vortoj ŝi estis tute interrompita en + la preĝado. Senvole ŝi turnis iom la kapon al la pordo; + sed vidante tie neniun ŝi denove fiksis la rigardon sur la + pupitron. +</p> + +<!-- 45 --> + +<p> + Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble + mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi + ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel + terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento, + kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur + la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi + estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano, + la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas + min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi + estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis. + Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis + rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto + sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al + ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma + kiel la glacio..." +</p> + +<p> + Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra + ploro... +</p> + +<p> + Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi + stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita + rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi + ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la + nebulo. +</p> + +<p> + Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por + bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis + sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la + nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo + perforte finis sian vivon... +</p> + +<p> + Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun + la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo. + Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj + okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj + molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute + nekonatajn — bildon tute hazardan... +</p> + +<p> + Ŝi ektremis, profunde en sia animo. +</p> + +<!-- 46 --> + +<p> + La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke + la sango ruĝigas ŝiajn vangojn... +</p> + +<p> + Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la + larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian + meditadon. +</p> + +<p> + Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro + la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis + antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe. +</p> + +<p> + "Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino! + Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas + malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino + ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de + sia okulo; la patrino malesperos..." +</p> + +<p> + "Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu + klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la + antaŭĉambro. +</p> + +<p> + "La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute + estas ĉarma kaj brava junulo..." +</p> + +<p> + "Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte + aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis. +</p> + +<p> + Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke + da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis + mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo, + kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis: +</p> + +<p> + "Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon!<sup><a name="piednoto05a" href="#piednoto05b">5</a></sup> Volu do + eniri!" +</p> + +<p> + Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la + anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante, + kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris + la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta, + akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo. +</p> + +<p> + La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ + la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaron + +<!-- 47 --> + + la pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove preĝi. +</p> + +<p> + Sed estis neeble preĝi. Mallaŭte la vortoj fluadis de ŝiaj + lipoj, sed la animo estis ekscitita... +</p> + +<p> + Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo + la koro kunpremiĝas kaj denove larĝiĝas... +</p> + +<p> + Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimiĝis la irintaj + virinoj al la ĉerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, + per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita. +</p> + +<p> + La monaĥino tamen ne levis siajn okulojn; sed ŝi sentis, kio + ĵus okazas... +</p> + +<p> + Kaj tiu sama vizaĝo, kiun ŝi havis antaŭ la momento en sia + penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaŭ ŝia spirita + rigardo, kvazaŭ ŝi efektive rigardus en la ĉerkon. +</p> + +<p> + Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas ĉiun bluan vejneton en la pala + vizaĝo, ke ŝi vidas ankaŭ sub la longaj okulharoj malforte + brilantan pupilon... +</p> + +<p> + Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. + Neniu moviĝis, neniu ekparolis; ankaŭ la sinjorino, kiu + antaŭe senĉese ĝemis, restis senmove, kvazaŭ ŝia nemezurebla + doloro subite estus ŝtoniĝinta. +</p> + +<p> + "Kvazaŭ viva, kvazaŭ viva!" mallaŭte diris fine apenaŭ + aŭdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaŭ viva — kaj + tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ĝema voĉo, denove + ekploranta. +</p> + +<p> + Kaj post la momento daŭrigis tiu voĉo: +</p> + +<p> + "Kaj tien ĉi — sur la vundon en la koro — mi metis laŭ + ŝia deziro ŝian lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas la + patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon — la leteron, en + kiu ŝi petas de ni ĉiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu ŝin + en la ĉerkon en tiu sama edziniĝa vesto, en kiu ŝi mortis kaj + sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu + ŝi adiaŭas nin..." +</p> + +<!-- 48 --> + +<p> + La monaĥino ĉesiginte la preĝadon aŭskultas atente, eĉ + avide. +</p> + +<p> + Ĉiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas + ŝin froste kaj tamen varmegigante ŝin. Ŝi ektremis kaj tuj + poste ŝi sentas, ke ŝia sango kuras pli rapide el la kapo al + la koro kaj returne... +</p> + +<p> + La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete ruĝiĝis, la okuloj + fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekiĝas... + Senvole ŝi levas iom la kapon... +</p> + +<p> + En tiu momento unu el la virinoj apud la ĉerko ekĝemis: +</p> + +<p> + "Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!" +</p> + +<p> + Kaj la alia ankaŭ mallaŭte aldonis: +</p> + +<p> + "Kaj tamen estas nenia helpo — nenia, nenia helpo!" Kaj + denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de + l' singulta ĝemado de la sinjorino, kiu antaŭe pli longe + rakontis. +</p> + +<p> + "Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona + aĝo, kiun la monaĥino ĝis nun ne estis vidinta. "Ni devas + forlasi ŝin — ni devas lasi ŝin sola ĉi tie!" +</p> + +<p> + La singlute ĝemanta sinjorino denove daŭre kaj konvulsie + ekploris... +</p> + +<p> + "Adiaŭ, adiaŭ — dormu dolĉe — animo kara — plej kara!" + ŝi ĝemis. Poste ŝi kliniĝis super la ĉerko, dum kelke + da sekundoj fikse rigardis la vizaĝon de l' kadavro, kaj + kliniĝinte ankoraŭ pli ŝi kisis ĝin sur la glacimalvarman + frunton... +</p> + +<p> + Rektiĝinte, ankoraŭ momenton ŝi rigardis la kadavron. +</p> + +<p> + La ceteraj — laŭvice — alproksimiĝinte al la ĉerko, faris + signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la + kadavro. +</p> + +<p> + La monaĥino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio ĵus + okazis, sed ŝi vidis nenion — ŝiaj + +<!-- 49 --> + + malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la + ĉerko. +</p> + +<p> + La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ + ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la + blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la + ĉerko. +</p> + +<p> + Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote + ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel + ili estis enirintaj, forlasis la salonon. +</p> + +<p> + La monaĥino restis sola. +</p> + +<p> + En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus + defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj + vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli + alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe + rondiris en la funebra salono. +</p> + +<p> + Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj + eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis, + kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere + flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj + samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo + enpenetradis ankoraŭ en la salonon. +</p> + +<p> + El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la + rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de + ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por + foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata + vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de + muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj. +</p> + +<p> + Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj + poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro + de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine + la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi + tute ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj + paŝoj... Apud la pordo + +<!-- 50 --> + + de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson + turnis grince la ŝlosilon en la seruro. +</p> + +<p> + La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monaĥino + kvazaŭ maldolĉa riproĉo; sed malgraŭ tio ŝi ne moviĝis, + sed avide aŭskultis... +</p> + +<p> + Post la ekgrinco de la ŝlosilo estis aŭdataj rapide + malproksimiĝantaj paŝoj, poste pli mallaŭta fermo de alia + pordo kaj denove, sed jam apenaŭ aŭdebla ekgrinco de la + ŝlosilo, poste ekregis silento — +</p> + +<p> + Ĉion ĉi, kion ni ĵus mallonge estis skizintaj, aŭskultis la + monaĥino kun la eksterordinara atento. Ŝi ne preterlasis eĉ + la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon — ŝia + aŭdsento estis streĉita kaj pro tio ŝia atento iom deturnita + de la objekto, kiu antaŭe ekscitis ŝin. +</p> + +<p> + La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj ŝi + atentis la muĝon kaj bruon en la antaŭĉambro, preskaŭ tute + ŝi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la + antaŭan palecon kaj la malsekiĝintaj okuloj la antaŭan arde + pian trankvilon. +</p> + +<p> + Dum kelke da minutoj ŝi restis senmove, kaj samtempe ankaŭ + sen pensoj kaj rememoroj. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus + preĝinta en la preĝejo la lastan preĝon kaj ankoraŭ + genuas — estante en embarasoj, ĉu leviĝi aŭ ankoraŭ preĝi. +</p> + +<p> + Ĉirkaŭe regis profunda silento, sole periode interrompata de + modera, apenaŭ aŭdebla ekkrako de iu vakskandelo. +</p> + +<p> + Sed tiu silento ŝajnas nenial stranga al la monaĥino. Turninte + la kapon ŝi mallevis ĝin kaj denove fikse rigardis la pupitron + antaŭ si kaj havante ankoraŭ la manojn kunmetitajn — ŝi + denove komencis preĝi. +</p> + +<p> + Ŝi preĝas en la animo la preĝon por la mortintoj — la + preĝon plej konatan. Sed ŝi preĝas iel mekanike, ŝi pensas + pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta... +</p> + +<!-- 51 --> + +<p> + Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta + animo preĝas... +</p> + +<p> + Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da + horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante + almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita + en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo + eksonis surda sono de la horloĝo. +</p> + +<p> + La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj + kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn. +</p> + +<p> + Ekbatis la dekunua. +</p> + +<p> + La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove + profunda silento. +</p> + +<p> + La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la + preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume + ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas. +</p> + +<p> + Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto, + la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo + postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la + torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj... +</p> + +<p> + Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas + al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj, + al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj + doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«. +</p> + +<p> + Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ + kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la + animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino + tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino + en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen + kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove iu + +<!-- 52 --> + + ĉarma staturo en la reĝa vesto kaj tuj denove io, kvazaŭ + kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo... +</p> + +<p> + Post la momento la atmosfero ŝanĝiĝas. +</p> + +<p> + La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heliĝi, + kvazaŭ kiam ĝi forkuras antaŭ la eliranta suno. La krepusko + fariĝas malrapide ruĝeto... La ruĝeta nebulo disiĝas kaj + antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta, ĝuste reveme + profundiĝanta monaĥino staras tute klara kaj plastika + ĉarmoplena bildo. +</p> + +<p> + Lazura ĉielo arkiĝas super la ĉarmoplena, paradiza ĝardeno, + plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaŭ tiaj plejparte + palmaj arboj. +</p> + +<p> + Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altaĵoj + kovritaj de l' arbaroj. Tie ĉi kaj tie de la rokoj saltas + torentoj — sub la rokoj larĝiĝas verdaj herbejoj, tra kiuj + serpentumas flavaj vojetoj. +</p> + +<p> + Ĉio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco + tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta... +</p> + +<p> + Dum kelke da sekundoj la ĝardeno estas senhoma, senbesta... + Subite ĝi viviĝas... La homoj kaj la bestoj ĉiuspecaj + promenas trankvile sur la vojetoj aŭ ripozas sur la herbejoj. +</p> + +<p> + Jen juna ĉarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas + apud la piedoj de l' blondhara bubeto; ĉi tie la cervo, urso, + kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super + ili rondflugas aglo super la amaso da neĝoblankaj kolomboj. +</p> + +<p> + En kelke da minutoj kelkafoje ŝanĝis la kara kaj alloganta + bildo sian fizionomion. La stafaĝo restis tiu sama, sole la aro + da homoj kaj bestoj senĉese ŝanĝiĝis. +</p> + +<p> + Kaj mirinde — la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, + kvazaŭ la paco ŝtoniĝus sur iliaj vizaĝoj... +</p> + +<p> + Ĉiu, ĉu la maljunulo aŭ la junulo, ĉu la viro aŭ la virino + en la tuta forto de la vivo, ĉu la infano apenaŭ elirinta el + la lulilo — ĉiu ŝajnas nemezureble feliĉa kaj kontenta... +</p> + +<!-- 53 --> + +<p> + Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la + paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; + sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole + la bildon plej simplan, plej primitivan... +</p> + +<p> + Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian + premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon. + Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin + simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso, + ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo... +</p> + +<p> + Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega + ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej + malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon: + simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime + belan bienon. +</p> + +<p> + Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. + Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la + kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de + l' naska vilaĝo... +</p> + +<p> + Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi + vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno + de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue + kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon... +</p> + +<p> + Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la + alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud + la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de + la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas + en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino + rakontas. +</p> + +<p> + Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi + rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj + el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la + kunlernantinoj, pri la maljuna + +<!-- 54 --> + + instruisto kaj la multo, multego da personoj kaj + momentoj — entute simplaj, preskaŭ ordinaraj, sed + tamen karaj. +</p> + +<p> + Subite elsaltis antaŭ ŝi la bildo treege alloganta, kiam ŝi + en la vilaĝa veturilo kiel maturiĝanta knabino proksimiĝis + kun la patrino al Praha por tie ĉi eniri en la edukinstituton + kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata + Praha, ĵus dronanta en la ruĝa brilo de l' subiranta suno... +</p> + +<p> + Sed tiu bildo rapide cedas antaŭ la bildo alia: ŝi vidas sin + mem en la pensiono — ŝi vidas siajn novajn kunulinojn — ŝi + vidas ankaŭ tiun, kiun pli poste ŝia koro tiel amis kaj + kiu fariĝis ŝia plej fidela amikino; la gracian, rideman + blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun + glataj ruĝaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, + senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans ĉiujn + eblajn rifojn de la vivo. +</p> + +<p> + Ŝi vidas ŝin kvazaŭ staranta antaŭ si — tiel klare, tiel + plastike... +</p> + +<p> + Oni ne povas imagi al si, kian inklinon ŝi sentis al ŝi, + kiel ŝi amis ŝin. La plej varma amo fratina ne povas esti + pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaŭ senĉese sub unu + tegmento, en unu ĉambro kaj tre malofte ili disiĝis sole por + kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu + antaŭ la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu + animo. +</p> + +<p> + Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis + kaj revis interŝanĝante ĉiutage siajn revojn kaj dezirojn, + ĝojante je la estonteco kun la plej ĉarmaj esperoj... +</p> + +<p> + Multo, multego da tiuj ĉarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris + nun la animon de l' monaĥino — +</p> + +<p> + Subite ŝanĝiĝas ŝia mieno — la rideto de l' kontentiĝo + en la momento ŝanĝiĝis en la malgajecon, preskaŭ en la + maldolĉon: ŝi konjektas vidi sian kunulinon feliĉa... +</p> + +<!-- 55 --> + +<p> + Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano — +</p> + +<p> + Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino: + la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de + l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la + mienon neesprimeble maldolĉe doloran... +</p> + +<p> + Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la + staturo de l' pala, serioza studento — +</p> + +<p> + Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj + de la fantazio haltu... +</p> + +<p> + La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de + l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte + la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli + la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon, + la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por + ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn + dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne + multaj jaroj... +</p> + +<p> + Ŝi perforte devigas sin al la preĝo. +</p> + +<p> + La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam + antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo, + tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, + preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj + vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese + terurigante ŝian animon. +</p> + +<p> + Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo... +</p> + +<p> + Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli + potenca ol la preĝo. +</p> + +<p> + Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine + denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna + viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo... +</p> + +<p> + Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj + ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia + rajto... Post ne longe la monaĥina + +<!-- 56 --> + + kontraŭ sia volo ĉesas preĝi — la rememoroj denove okupas + ŝian animon... +</p> + +<p> + Ŝi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja + posttagmezo, kiam ŝi, revenante kun sia nedisigebla kunulino + el la preĝejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaŭ la + preĝeja pordo... +</p> + +<p> + Ŝi rememorigas sin pri tio, ke estis al ŝi tiam iel + strange — ke li senĉese okupis ŝian penson, ke pli poste ŝi + sonĝis pri li, unuvorte, ŝi rememorigas sin pri ĉiuj dolĉaj + kaj konataj detalaĵoj, en kiuj manifestas la naskiĝanta unua + amo. +</p> + +<p> + Dum kelke da momentoj ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝi denove sentus + emon al la vivo — kvazaŭ ĝis nun ŝi vivus tiel, kiel ĉi + tiam... +</p> + +<p> + Subite aperas en ŝia penso bildo alia. +</p> + +<p> + Ŝi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larĝbranĉa + kaŝtano en la ĝardeno de l' pensiono... Estas aŭtuna + vespero — la luno preskaŭ plena — ĉirkaŭe sankta silento... +</p> + +<p> + Ili rakontas, pli ĝuste ili parolas silente, sed ĉiumomente + unu aŭ la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis + eĉ unu fojon, ili ne ekŝercis eĉ unu fojon — ambaŭ estas + ĉiam pli silentemaj, ĝis fine ambaŭ kelkan tempon silentas... +</p> + +<p> + Subite la kunulino stariĝis kaj ĉirkaŭpreninte ŝian nukon + fikse ekrigardis ŝiajn okulojn... +</p> + +<p> + "Berto!" ŝi diris mallaŭte per la tremanta voĉo. +</p> + +<p> + "Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaŭ mallaŭte. +</p> + +<p> + Henjo silentis ankoraŭ momenton kaj poste per la premita, + interrompata voĉo komencis konfesi... +</p> + +<p> + Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj ŝi rakontis, kiam kaj + kiamaniere komencis ĝermi la amo en ŝia koro — poste ŝi + komunikis la tutan serion da detalaĵoj, kiuj klare pruvis, ke + ŝia amo trovis eĥon en la animo varme, arde amata. +</p> + +<!-- 57 --> + +<p> + Berto, estinte interrompita en la revema enprofundiĝo, + aŭskultis komence kvazaŭ apatie; sed baldaŭ la rakonto de + l' kunulino ekinteresis ŝin. +</p> + +<p> + Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus aŭskultanta sian propran + animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolĉan + premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj ĉesigis + la trankvilon de Berto. Ŝi sentis tiel neesprimeble dolĉan + doloron, tian freŝan esperon, kvazaŭ atendante, ke la plenumo + de ŝia plej varma deziro estas tute certa. +</p> + +<p> + Fine Henjo nomis la objekton de sia amo... +</p> + +<p> + La spiro de Berto haltis, ŝia brusto konvulsie kunpremiĝis, + la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango leviĝis al la + kapo. Perforte ŝi kunpremis la lipojn por neniigi la ekĝemon + aŭ la ekkrion... +</p> + +<p> + Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis + kvazaŭ idolo de Berto... +</p> + +<p> + La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en + la pli malfrua aĝo kompate ridetante transiras al la tagordo, + tute dispremis Berton... +</p> + +<p> + Vane kun la streĉado de ĉiuj siaj fortoj ŝi penis neniigi + sian maltrankvilon, ĝuste la plej fortan animan uraganon, kiu + tiel subite atakis ŝin. +</p> + +<p> + Ŝi aŭskultis ankoraŭ momenton, poste eksaltis kun la + mallaŭtigata ekkrio, ekŝanceliĝis kaj denove falinte sur la + benketon ŝi kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj kaj daŭre + ekploris — Henjo penis trankviligi ŝin. Ŝi demandas la + kaŭzon, insistas, petas — ĉio estas vana... +</p> + +<p> + Berto silentas kiel tombo; ŝi ne malkovris la dolĉan sekreton + de sia koro... +</p> + +<p> + De tiu momento ŝi suferis nemezureble kiel ĉiu, kiu ne volas + aŭ ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo — kaj ŝi ne + povis, ne devis ilin konfesi... +</p> + +<p> + Melankolio ekregis ŝian tutan animon. La mondo estis + indiferenta al ŝi; ĉio, kion ŝi ekvidis, fariĝis malagrabla + +<!-- 58 --> + + al ŝi — ŝi vivis sole por siaj malĝojaj revoj kaj ankaŭ + por tiaj rememoroj. +</p> + +<p> + En la unua tempo iafoje ŝi havis okazon vidi la nemezureblan + feliĉon de sia amikino... +</p> + +<p> + Ofte ŝi aŭdis ŝin rakonti pri li, ofte ŝi vidis ŝin kun li, + iafoje ŝi eĉ parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj + vortoj... +</p> + +<p> + Sed ŝi treege suferis en tiuj ĉi kelkaj momentoj; kaj tio + estis la kaŭzo, ke ŝi fine serĉis la rimedon kontraŭ sia + anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la + rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaĝon. +</p> + +<p> + Ĉi tie ŝi vivis preskaŭ en la tuta izoleco for de la mondo + kaj ĝiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundiĝo + en la rememoroj estis al ŝi la plej karaj; ŝi vivis kiel + »sanktulino«... +</p> + +<p> + En la unua tempo ŝi interkorespondadis kun la feliĉa amikino. +</p> + +<p> + La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaŭ per la sango de la koro, + disŝiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino + respondadis ilin ĉiam kun la senekzempla abnegacio... +</p> + +<p> + Henjo pentris ofte sian feliĉon per tiel vivaj koloroj, ke + la okulo de Berto pleniĝis per la larmoj dum la legado kaj + multafoje ŝi devis ĉesigi la legadon, antaŭ ol ŝi venis al + la fino de la letero. +</p> + +<p> + Sed tamen — kiel ofte okazas en la vivo — ambaŭ amikinoj + en la unua tempo interkorespondadis sufiĉe ofte; pli poste ili + iom laciĝis en la korespondado kaj post tri aŭ kvar jaroj tute + ĉesigis ĝin. +</p> + +<p> + La bedaŭrinda, malfeliĉa Berto restis tute sola kun sia + doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per + ĉiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freŝan kaj + sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado + estis vana. Ŝi aŭskultis trankvile ĉiun kaj ĉiam maldolĉe + ridetante nee ekskuis la kapon... +</p> + +<!-- 59 --> + +<p> + Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la + intenco tute disiĝi de la mondo. +</p> + +<p> + Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita: + Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj + post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno — +</p> + +<p> + La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la + mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn + pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino + Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin + periode atakantajn. +</p> + +<p> + Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel + volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado + senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis + sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis + ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, + multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran + ektremon — +</p> + +<p> + Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en + sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna, + enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute + forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas. +</p> + +<p> + Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi + estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en + la formo de simpla silueto... +</p> + +<p> + Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la + fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en + ŝiaj meditemaj rememoroj. +</p> + +<p> + Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post + kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi + troviĝas... +</p> + +<p> + Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin + genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro + por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe + genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn + sur la genuoj kaj ke ŝi havis + +<!-- 60 --> + + antaŭ la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto... +</p> + +<p> + Rekonsciiĝinte ŝi stariĝis kaj denove genuis, kiel autaŭe; + ŝi denove kunmetis la manojn kaj komencis preĝi. +</p> + +<p> + Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole + periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento + ekstere denove leviĝis kaj ekfajfinte, kvazaŭ ie proksime + la muŝo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la + malproksimo perdiĝas la ekblekego de l' sovaĝa besto... +</p> + +<p> + Tiu stranga kaj preskaŭ teruriganta sono ekscitis momenton la + preĝantan monaĥinon. +</p> + +<p> + Ŝi turnis malrapide la kapon al la fenestroj — ŝajnis al + ŝi, ke tra la fenestroj ŝi vidas la stelojn brili sur la + firmamento; sed la ruĝeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta + de la vitro fenestra malhelpis la rigardon. +</p> + +<p> + Momenton rigardas la monaĥino al la fenestroj. Jen ŝajnas al + ŝi, kvazaŭ ia flava lumo estus trakurinta antaŭ la fenestroj, + simile kvazaŭ iu estus subite elirinta kun la lumo el la + mallumo kaj tuj estinginta ĝin... +</p> + +<p> + Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo leviĝis ekstere + la ventego pli sovaĝe ol autaŭe kaj ekskuinte forte la + fenestrojn, ĝis ili ektintis, malfermis unu el ili. +</p> + +<p> + Malvarma, preskaŭ glacia vento turnis sin en la salono + kaj ĉirkaŭblovis ankaŭ la fratinon Magdalenon. La kandeloj + ekflagris, iliaj flamoj jen kuntiriĝis, jen denove + eksaltis — la salono jen mallumiĝis, jen denove heliĝis... +</p> + +<p> + La monaĥino mekanike stariĝis, levis la vualon kaj + ŝteliralite alproksimiĝis al la fenestro, malfermita de la + vento, por fermi ĝin. +</p> + +<p> + En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton. +</p> + +<!-- 61 --> + +<p> + La monaĥino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis + la vizaĝon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris + en la ĉambron. +</p> + +<p> + Ŝia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste + sur la ĉerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj + rubandoj de la florkronoj. +</p> + +<p> + En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ la + ĉerko viviĝadus, eĉ — kvazaŭ la kadavro en la ĉerko + kovrita per la blanka gazo ekmoviĝus. +</p> + +<p> + Malgraŭ tio ŝi ne perdis la trankvilon, kun kiu ŝi antaŭe + alpaŝis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro ŝi fermis + ĝin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento + ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monaĥino haltinte + denove ekrigardis al la fenestroj — post la momento ŝi + ekaŭdis surdan bruon de malproksima ektondro... +</p> + +<p> + Kelkan tempon ŝi staris kvazaŭ en embarasoj, poste turnis + sin kaj ŝia rigardo fiksis sur la ĉerko. La vento estis iom + levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj + sur la brusto — +</p> + +<p> + Nenion plu ŝi vidis ol du blankajn, kvazaŭ vaksajn manojn + virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj + kvazaŭ mistere efikas la monaĥinon: ŝia rigardo, kvazaŭ + rigidiĝinta, estas fiksita sur ili. +</p> + +<p> + Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En ŝia animo + reviviĝas la imagoj, kiujn al ŝi elsorĉis ŝia fantazio dank' + al tio, kion ŝi aŭdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraŭ + kreskas, eĉ — en ŝia animo naskiĝas novaj bildoj... +</p> + +<p> + En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento + silentiĝis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaŭe. +</p> + +<p> + Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de + la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide + proksimiĝas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba + silento denove estas interrompita. +</p> + +<!-- 62 --> + +<p> + Rekte antaŭ la monaĥino eksonis modera ekkrako — kredeble la + ĉerko... +</p> + +<p> + La monaĥino ektremis. +</p> + +<p> + Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj + interrompas la daŭran bruon... Komencis forta pluvego... +</p> + +<p> + La monaĥino momenton staras senmove; poste ŝia mano senvole + apogas sin sur la pupitro — kaj la okulo estas denove fiksita + sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro. +</p> + +<p> + Ekstere la vento fajfas kaj bruas ĉiam pli daŭre. Periode + atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, + kvazaŭ ili faladus sur la tintantan plataĵon horizontalan. + Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro + estas ĉiam pli brua. +</p> + +<p> + Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj + elementoj. +</p> + +<p> + Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la + nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo. +</p> + +<p> + "Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la + fadenon de la vivo?" ŝi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, + gaja kaj ĉarma — kaj sur la rando de la tera feliĉo... kaj + tamen, tamen — Oh, se mi almenaŭ povus legi la respondon + sur via vizaĝo — sur viaj senbrilaj okuloj — sur via + glacimalvarma mano!... Eble vi amis — arde, flame, pasie, + freneze... Ah — jes, jes! Preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ mi + envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo + ĝis la fundo — morti en kelke da momentoj kaj mallonge post + tiam, kiam vi estis elturninta sin el la ĉirkaŭpreno de la + plej amata viro — oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la + sorton, kiam la vivo treniĝas en la turmentoj animaj, kiam la + korpa forto malrapide mortas, ĝis fine la homo pereas — de + senfortiĝo..." +</p> + +<!-- 63 --> + +<p> + Subite ŝi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Ŝi ekpensis + pri la postmorto. Senvole ŝi ektremis kaj cedis... +</p> + +<p> + Ŝiaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur la blankaj manoj + de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, ŝi + malproksimiĝas de la pupitro mallaŭte sur la pintoj kaj + post kelke da minutoj staras apud la ĉerko. +</p> + +<p> + Ŝi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce + metitajn manojn sur la brusto. Ŝi vidas sur ili bluajn vejnojn + kaj sur unu fingro oran ringon... +</p> + +<p> + En tiu momento falis ŝia rigardo sur la pli malhelan lokon + sur la blanka vesto proksime de la koro — ŝi rekonis sangan + makulon. +</p> + +<p> + Denove ŝi cedis unu paŝon — ŝian animon trakuris la + rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis + adiaŭinta la siajn kaj kiu laŭ ŝia deziro estis metita sur la + koron. +</p> + +<p> + Sed ĵus sur la brusto estas ĝis nun metita la blanka gazo. +</p> + +<p> + La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite ŝi + decidis. Farinte unu paŝon al la ĉerko ŝi levis iom tremantan + manon al la gazo kaj forigis ĝin. +</p> + +<p> + La gazo sur unu flanko de la ĉerko falis — sed la vizaĝo + de la kadavro estas ankoraŭ kovrita per la blanka gazo — la + letero kuŝas sur la koro... +</p> + +<p> + Estas videble, ke la vesto ĉirkaŭ la koro estis forte + sangmakulita; — sed la monaĥino rimarkis sole kelke da + malgrandaj makuloj ĉirkaŭ la letero metita sur la koro — aŭ + pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aŭ pro tio, ke la vesto + estis en la ĉerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu + videblaj. +</p> + +<p> + Kaj denove ŝi staris momenton senmove, kvazaŭ en embarasoj, + ĉu forigi ankaŭ la gazon de la vizaĝo aŭ preni la leteron. +</p> + +<!-- 64 --> + +<p> + Fine ŝi decidis. Per firma mano ŝi levis la leteron, sub kiu + aperis granda sanga makulo... +</p> + +<p> + La monaĥino ektremis. Dum kelke da momentoj ŝi tenis la + leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta + mano malfaldis ĝin kaj komencis legi. +</p> + +<p> + Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la + skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ + nelegeblaj... +</p> + +<p> + Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la + monaĥino pene legis la jenon: +</p> + +<p> + "Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo! +</p> + +<p> + Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! — +</p> + +<p> + Mi ne povis fari alimaniere! +</p> + +<p> + Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj. Mi ne riproĉas + eĉ la patron, kiu laŭ sia opinio zorgante sole pri mia bono + kaj feliĉo, estis destininta al mi la fianĉon, kiun mi tre + ŝatas kaj estimas, sed kiun mi malgraŭ tio ne povas ami. +</p> + +<p> + Mi estus nur ŝarĝo por li, — malvarma, glacia ŝarĝo, kiu + nepre devus maldolĉigi al li la vivon kaj dum la tempo fari + ĝin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaŭ li pardonu min. +</p> + +<p> + Mi amis, kiel vi scias — varme, sincere, mi amis arde, flame, + pasie, eĉ freneze... +</p> + +<p> + Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, + ĵus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas + fariĝi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros + kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita + ekzisto — li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi + sin homo, li — en la ĝusta senco de l' vorto forĵetis min de + si — kiam mi falis sur la genuojn antaŭ li... +</p> + +<p> + Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! + Mi ne povis fari alimaniere! +</p> + +<!-- 65 --> + +<p> + Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al + vi, restu por ĉiam sekreto! +</p> + +<p> + Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi + estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min + anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion + konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro! +</p> + +<p> + Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu + antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun + mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ + amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —" +</p> + +<p> + Fratino Magdaleno ne povis legi plu. +</p> + +<p> + Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la + manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la + larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de + la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano. +</p> + +<p> + Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi + ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la + tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la + kadavro estis kovrita. +</p> + +<p> + Ŝi konvinkiĝis tute. +</p> + +<p> + Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara + kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, + sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj... +</p> + +<p> + Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie + kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj + okuloj pleniĝis per la larmoj... +</p> + +<p> + Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud + la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta... +</p> + +<p> + Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco. + Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de + la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas + kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas, la + gutoj de la pluvo terurige + +<!-- 66 --> + + tamburas — sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne + vidas, ne aŭdas. +</p> + +<p> + Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre + brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj... +</p> + +<p> + Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco. + Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi + ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis + ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma + aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis + sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde + kliniĝis, sed tuj denove ekflamis. +</p> + +<p> + La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis + tri, kvar kandelojn... +</p> + +<p> + La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ + rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego + la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn + kandelojn — la salono tute mallumiĝis. +</p> + +<p> + La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole + la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio + eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan. + Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas + la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno + staras senmove. +</p> + +<p> + Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta + ektondro. +</p> + +<p> + La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la + momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la + kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko... +</p> + +<p> + La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ + manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko. +</p> + +<p> + Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme, sed + ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma ŝvito + aperis sur la frunto kaj la + +<!-- 67 --> + + vangoj de la bedaŭrinda monaĥino — ŝia tuta korpo + tremas — sed ŝiaj piedoj estas kvazaŭ alforĝitaj. +</p> + +<p> + Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove ŝajnas al la + monaĥino, kvazaŭ la kadavro estus leviĝanta. +</p> + +<p> + Tiun ĉi fojon ŝi ekkriis kaj kuraĝiĝinte penas forkuri kun + la streĉado de ĉiuj fortoj. +</p> + +<p> + Ŝanceliĝante en la mallumo ŝi fine sukcesis atingi la pordon; + sed la pordo estas ŝlosita. +</p> + +<p> + Ŝi pugnobatas ĝin; ŝi krias, petege krias — vane! Timo kaj + teruro skuas ŝian korpon; ekkrioj sole eliĝas stertore el ŝia + ondiĝanta brusto — +</p> + +<p> + Jen nova fulmo — al la monaĥino ŝajnas, kvazaŭ la kadavro + estus tute leviĝinta en la ĉerko. +</p> + +<p> + Kun la korŝiranta ekkrio ŝi kuras al la fenestroj; sed + faletinte en la tuta mallumo ŝi kapbatis la muron kaj falis sur + la plankon — +</p> + +<p> + Ankoraŭ la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige + lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin + ĉirkaŭ la ĉerko kaj ĉirkaŭblovadis la febre ruĝigitajn + vangojn de l' sveninta monaĥino... +</p> + +<p> + La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta + dum kelke da horoj. +</p> + +<p> + Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi, + kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la + suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la + monaĥino rekonsciiĝis. +</p> + +<p> + Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe. +</p> + +<p> + En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj... +</p> + +<p> + Pene, kun la streĉado de ĉiuj restintaj fortoj trenis sin la + fratino Magdaleno al la preĝbenketo — +</p> + +<p> + Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn ŝi estis vidinta + vespere, mallaŭte malfermis la pordon kaj ŝteleniris, ili + vidis la monaĥinon genui kiel vespere... +</p> + +<!-- 68 --> + +<p> + Sed kiam ŝi fine leviĝis por foriri en la monaĥejon, ŝi + ekŝanceliĝis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon — +</p> + +<p> + Kiom ŝi estis suferinta, neniu sciiĝis, neniu eĉ supozis — +</p> + +<!-- 69 --> + +<div id="mm" class="titolo"> + MODERNA MAGDALENO. + <div class="malgrandege"> + Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis<br> + ĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por ke<br> + la traduko perfekte konsentu kun la originalo. + </div> +</div> + +<div class="subtitolo"> + Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro. +</div> + +<p> + Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta + vespero super la arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Šumava.<sup><a name="piednoto06a" href="#piednoto06b">6</a></sup> +</p> + +<p> + La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la + pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la + suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta + tondrado. +</p> + +<p> + Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute + mallumiĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje + furiozas la tutan nokton... +</p> + +<p> + El la fenestroj de la ĉasdomo la sole loĝata konstruaĵo en la + tuta ĉirkaŭaĵo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, + lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan. +</p> + +<p> + Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono, + dividita parte per la breta muro en du partojn. +</p> + +<p> + La malantaŭo — la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de + floroj — estas la dormoĉambro kaj de + +<!-- 70 --> + + l' antaŭo ĝi estas dividita per la nigrobrunaj, duone + disigitaj pordokurtenoj. +</p> + +<p> + Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge + la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas + simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj + kaj la virinaj bagateloj. +</p> + +<p> + Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa + forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj + ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan + freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan + antaŭon. +</p> + +<p> + Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas + pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj + ĉasiloj. +</p> + +<p> + En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas + pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata + kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ + tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l' alta + stangobarilo. +</p> + +<p> + Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna + horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la + pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia + mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita + kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj + sub ĝi — revolvero. +</p> + +<p> + En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara + formo. +</p> + +<p> + Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la + lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj + starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj + kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj. +</p> + +<p> + Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute + antaŭe — kontraŭ la jam nomita pordo — troviĝas ankoraŭ alia + pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu + estas ĵetita malnova ĉevaltuko. +</p> + +<!-- 71 --> + +<p> + Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj + alia necesa meblaro estas meze de l' unua ĉambro granda tablo + el kverka ligno kun krucitaj piedoj — apud la tablo staras + apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo + apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj. +</p> + +<p> + Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia + malfermita libro. +</p> + +<p> + Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj + de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de + la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte paŝigas la tempon, + estas tute seninteresa. +</p> + +<p> + Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn + renovigantaj la iaman virinan mastrumadon. +</p> + +<p> + En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron, + oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l' kutimaj + cirkonstancoj. +</p> + +<p> + En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas + infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi + ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito + staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, + pokalo kaj kulero. +</p> + +<p> + La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de + l' unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de + l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere + fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta + tondrado estas ĉiam pli klara. +</p> + +<p> + La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo. +</p> + +<p> + Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li + levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la + rigardon sur la horloĝon. +</p> + +<p> + "Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, + kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente, + preskaŭ dolore: +</p> + +<!-- 72 --> + +<p> + "Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. + Mi ekdormis..." +</p> + +<p> + Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li + leviĝis singarde kaj senbrue. +</p> + +<p> + Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, + nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta, + antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj + trajtoj. +</p> + +<p> + La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton + de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin + aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas + en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la + griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki. +</p> + +<p> + Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej + singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon. +</p> + +<p> + Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, + poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis. +</p> + +<p> + "Bedaŭrinda infano!" li ekĝemis kun la dolora rezignacio. "Ci + suferas — ci suferas — sen la propra kulpo..." +</p> + +<p> + "Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de + l' kompata riproĉo. "Kial — suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo + tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion + malbonan?... Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis, + freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaŭ ĝi + kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta — kaj sole la + perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio..." +</p> + +<p> + Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj + tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo: +</p> + +<p> + "Mami — mami!"<sup><a name="piednoto07a" href="#piednoto07b">7</a></sup> +</p> + +<p> + "Denove ĝi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antaŭo + kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝis + +<!-- 73 --> + + al la lito, de kiu leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana + voĉo siblante balbutis: +</p> + +<p> + "Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?" +</p> + +<p> + Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne + respondis rekte tiun demandon. +</p> + +<p> + Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de + l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene + kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano, + parte — esplorante dume ĝian staton — al si: +</p> + +<p> + "Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel + zizeleto<sup><a name="piednoto08a" href="#piednoto08b">8</a></sup> Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto." +</p> + +<p> + Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano. +</p> + +<p> + "Kaj ĉu io doloras cin — ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? + Ĉu sub la mentoneto — en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah, + ĝi estas pasonta, karuleto — ci vidos!..." +</p> + +<p> + Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la + korpon, li daŭrigis en tiu sama tono: +</p> + +<p> + "Ci havas ja la frunteton tute malvarman — kaj ankaŭ la + vangetojn kaj la tutan korpeton!" +</p> + +<p> + Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la + infano, ne havante la febron — pri kiu li konjektis, ke ĝi + akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon — tamen ne estas + malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas. +</p> + +<p> + "Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto — nenion? Ĉu ci volas + trinki — ne?... Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub + la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La + litkovrilo estas deĵetita — kunvolvita..." +</p> + +<p> + Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun + eldevigita petolemo li aldonis: +</p> + +<p> + "Ĉi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kuŝos + denove kiel princido — ĉu ne?... Nu, ci + +<!-- 74 --> + + vidas — mi ankaŭ scias fari — ĉion, ĉion... Kaj nun ci + ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. + Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke + la dolĉa dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu..." +</p> + +<p> + En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj + opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis. +</p> + +<p> + Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj + poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris + mallaŭte: +</p> + +<p> + "Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?" +</p> + +<p> + Tiu penso haltigis lin. +</p> + +<p> + Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne + aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan + vesperon dum kia ajn alia bruo. +</p> + +<p> + Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse + rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l' infano ne + ektremis eĉ unu muskolo. +</p> + +<p> + "Do tamen — la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekĝemis, + poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron + rigardis la korton tra la fenestro. +</p> + +<p> + Post momento li sin turnis. +</p> + +<p> + Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna + viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon,. + Kiam laŭ la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaŭte + kaj fragmente paroli al la bildo: +</p> + +<p> + "Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaŭ mi ĝojas + en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio + ĉi — ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti! +</p> + +<p> + Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min — kvazaŭ ci + volus diri, ke mi — cia patro estas kulpa je cia tuta doloro + kaj malfeliĉo!... +</p> + +<!-- 75 --> + +<p> + Vere — mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi + faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en + la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljuniĝanta + patro. +</p> + +<p> + Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da + tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan + hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la + mondo ne estu tiel mola, tiel sentema... +</p> + +<p> + Jes, jes — mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en + la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, ĉar mi + ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci + ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel + la koro de l' virino!... +</p> + +<p> + Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus + cin — kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon... +</p> + +<p> + Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, + nepardoneblan kulpon — ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la + malbona volo, sed la patra — eble ankaŭ infana amo, kiu + ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis + cin viro — en la plena senco de l' vorto — viro ŝatanta + honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero... +</p> + +<p> + Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la + tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela + edzino... Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. + Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo + de risorto de l' revolvero — kaj en la momento la netolerebla + sufero estus finita..." +</p> + +<p> + Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn + pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la + revolveron, pendantan sub la fotografaĵo de + +<!-- 76 --> + + l' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis ĝin + kvazaŭ relikvon. +</p> + +<p> + Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin + turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris + mallaŭte kaj mole: +</p> + +<p> + "Ah — la infano — infano!..." +</p> + +<p> + Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin + sur la tablon — kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri + la grava afero, li ekmurmuris: +</p> + +<p> + "Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam + pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi..." +</p> + +<p> + Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco. +</p> + +<p> + Fine li decidis. +</p> + +<p> + Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj + enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, + Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone + malfermita pordo de l' koridoro. +</p> + +<p> + Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du + fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke + da paŝoj li denove aŭskultis. +</p> + +<p> + En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj + poste estis aŭdataj paŝoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj + la ŝtuparon en la koridoron. +</p> + +<p> + Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro + ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta + pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon + pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu + post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo. +</p> + +<p> + "Ci dormaĉis, Kiĉjo!"<sup><a name="piednoto09a" href="#piednoto09b">9</a></sup> brue bonvenis la maljuna viro + alvokinta lin. +</p> + +<!-- 77 --> + +<p> + "Ne — ne — mi ne dormaĉis!" senkulpigas sin la alparolito, + penante kovri sian dormemon. "Mi kuŝis sole..." +</p> + +<p> + Kaj kun flatema servemo li aldonis: +</p> + +<p> + "Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?"<sup><a name="piednoto10a" href="#piednoto10b">10</a></sup> +</p> + +<p> + "Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de + l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj + li demandis en la tono pli modera: +</p> + +<p> + "Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?" +</p> + +<p> + Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, + balbutis rememoreme: +</p> + +<p> + "Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?" +</p> + +<p> + "Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro. +</p> + +<p> + Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon + haltis malkuraĝe antaŭ ĝi. +</p> + +<p> + "Kion diris sinjoro doktoro — vi diras, sinjoro patro?" + ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo, + kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste + aldonis decide: +</p> + +<p> + "Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro + doktoro..." +</p> + +<p> + "Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro + patro. "Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis + posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe + la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto + alveturos je la deka aŭ je la dekunua?" +</p> + +<p> + "Je la deka, sinjoro patro!" ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas + servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej + poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni..." +</p> + +<p> + "Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro. +</p> + +<p> + Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed + preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis: +</p> + +<p> + "Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi + el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉar + +<!-- 78 --> + + oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la + deka tute certe..." +</p> + +<p> + "Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. + "Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la + senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la + doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. + Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion + li faras?" +</p> + +<p> + "Mi?" ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon. +</p> + +<p> + "Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne + povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la + domo." +</p> + +<p> + "Mi — mi — sinjoro patro —?" ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj + poste pli kuraĝe aldonis: "Mi ne povas..." +</p> + +<p> + "Kial ci ne povas?" +</p> + +<p> + "Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kiĉjo + mallerte. +</p> + +<p> + "Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn + okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la + ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..." +</p> + +<p> + "Sed mi — mi, sinjoro patro..." komencis Kiĉjo en la tono + ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite: +</p> + +<p> + "Pro Dio mi petas vin — ne sendu min tien!" +</p> + +<p> + "Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro + patro kun la kolera ekmiro. "Ĉu ci freneziĝis?" +</p> + +<p> + Kaj kun severa kategorieco li ordonis: +</p> + +<p> + "En la momento estu post la pordo!" +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekĝemis + Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, "ne sendu min! + Mi — mi — timas." +</p> + +<p> + "Malsaĝulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj + li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo kaj + nun subite li timas kuri al la tri + +<!-- 79 --> + + krucoj al la sinjoro Floriano!... Leviĝu! Kaj — kuru! Aŭ mi + cin..." +</p> + +<p> + Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi iĉjon per + Kla vangofrapo. +</p> + +<p> + Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas + tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la + mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas: +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio — sinjoro patro — mi — mi timas..." +</p> + +<p> + "Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la + ridon, "Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ + unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi — ci + estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon — tondron?" +</p> + +<p> + "Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kiĉjo pli memkonscie. +</p> + +<p> + "Kion do? Parolu!" +</p> + +<p> + "Mi — mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Ĉu + ci ne povas paroli?" +</p> + +<p> + "Jes!" certigas Kiĉjo. "Mi ne povas paroli — mi ne devas..." +</p> + +<p> + "Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?" +</p> + +<p> + "Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis + nun Kiĉjo malpli konsternita. +</p> + +<p> + "Ah, tiu sensencaĵo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, + kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio. +</p> + +<p> + "Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!" oponis Kiĉjo. + "La unuan fojon — eble... Sed mi — mi..." +</p> + +<p> + Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide: +</p> + +<p> + "Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!" +</p> + +<p> + "Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin. +</p> + +<p> + "Ne, ne, sinjoro patro!" ĵuris Kiĉjo. "La vivanta Dio en la + ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke..." +</p> + +<!-- 80 --> + +<p> + "Estas jam sufiĉe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: + "Leviĝu!" +</p> + +<p> + Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis. +</p> + +<p> + "Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro. +</p> + +<p> + "Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kiĉjo, + "jam antaŭhieraŭ rakonti..." +</p> + +<p> + "Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne + parolaĉu!" intermetis la sinjoro patro. +</p> + +<p> + "Mi eliris," daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, "antaŭvespere + kun malgranda Emaĉjo<sup><a name="piednoto11a" href="#piednoto11b">11</a></sup> — kiam li estis ankoraŭ sana kiel + fiŝo — al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo..." +</p> + +<p> + "Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?" +</p> + +<p> + "Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kiĉjo. +</p> + +<p> + "Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo + kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj — poste ni kaptadis papilietojn + por li..." +</p> + +<p> + "Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la + tono de l' maldolĉa riproĉo. +</p> + +<p> + "Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kiĉjo. "Emaĉjo ne kuris. + Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis + min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li + rigardis iel malgaje — eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis + la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de + Emaĉjo) — ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ĝojigis + lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la + mortkapo... Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje + eksaltis... Sed jen — mi ne scias, kiel kaj kial — li + montris per la maneto malantaŭen... Kiam mi turnis min — hu! + frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la + mano... En la densaĵo post la senarbaĵo — proksimume du cent + paŝojn de ni — staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li + imitis la misterajn signojn) ŝi vokis nin per la signoj. Sed en + tiu ĉi momento en nia ĉasdomo + +<!-- 81 --> + + komencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis..." +</p> + +<p> + "Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!" + rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience. +</p> + +<p> + "Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi + havis halucinacion — aŭ ke la sentoj min trompis — aŭ kio + do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li + mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu + virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn... + Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi + neniam vidis iun virinaĉon... Kiam mi diris tion al sinjoro + Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris, + ke — ironte denove en la arbaron — mi prenu kun mi iun + hundon..." +</p> + +<p> + "Kaj ĉu ci konvinkiĝis?" intermetis la sinjoro patro preskaŭ + scivole. +</p> + +<p> + "Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!" certigis la knabaĉo + kun la mistera teruro. +</p> + +<p> + "Kaj kiamaniere — mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro + patro. +</p> + +<p> + "Ĉi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe. + "Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe + alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, + mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon + antaŭ mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson — mi + tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis + tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la + nigra sinjorino..." +</p> + +<p> + "Nu — kaj Diano?" +</p> + +<p> + "Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo... + Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra + sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove + malaperis..." +</p> + +<!-- 82 --> + +<p> + "Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra + sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro. +</p> + +<p> + "Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo kun la + netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra + sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon + paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke + Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi + revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun + konaton en la arbaro." +</p> + +<p> + "Aŭ neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam + aŭskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaŭ hieraŭ ci + havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ." +</p> + +<p> + "Ho, ne, ne! sinjoro patro — eterna Dio min aŭdas kaj vidas, + ke mi parolas veron!" ĵuris Kiĉjo. +</p> + +<p> + "Ne ĵuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaĝulo, kial ci + prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas + libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la + furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata + persono, se tiu estus efektive en la densaĵo." +</p> + +<p> + Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon. +</p> + +<p> + "Eble, eble!" rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li + aldonis decide: +</p> + +<p> + "Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus + malbonon al la nigra sinjorino." +</p> + +<p> + "Ĉu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?" +</p> + +<p> + Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel + malrekte, dirante: +</p> + +<p> + "En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la + trian fojon." +</p> + +<p> + "Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus + ŝin?" insistis la sinjoro patro. +</p> + +<p> + "Nu — mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante + videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi + memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭ + +<!-- 83 --> + + en la nokto ĉiuj tri hundoj furioze bojis?... Ili vekis min... + Mi leviĝis, por rigardi, kio okazas... Kaj kiam mi staras apud + la fenestro kaj rigardas la korton — la luno estis post la + nuboj — mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka + vojeto de la tri krucoj — sur la senarba deklivo kuras iu + ombro... Post la momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta + pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon — la + trian fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, + sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj + rigardis la korton... La bojado de l' hundoj ĉesis — ankaŭ + Nero, kiu antaŭe minacis disŝiri la ĉenon — silentiĝis... + Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis + tien ĉi — al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan + fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la + ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis + internen..." +</p> + +<p> + La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke + fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al + la fenestro — ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj + la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo, + tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la + korton. Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon: +</p> + +<p> + "Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?" +</p> + +<p> + "Nu — ŝi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka + certeco, "same, kiel ŝi estis aperinta — kiel ombro..." +</p> + +<p> + Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute + konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo + havis ian halucinacion. +</p> + +<p> + "Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis + bonkore, "aŭ la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la + profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus + vidanta —" +</p> + +<!-- 84 --> + +<p> + "Ho, ne, ne, sinjoro patro — eterna Dio vidas kaj aŭdas + min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kiĉjo kaj ripetis + la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian + fojon — trian fojon —" +</p> + +<p> + "Eh, sensencaĵoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis + la babilado de l' knabaĉo pri la optika trompo. +</p> + +<p> + "Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri + por vidi, kion faras sinjoro Floriano." +</p> + +<p> + Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi + ordono denove konsterniĝis. +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio — sinjoro patro!..." li ekĝemis, + kunmetante denove la manojn. +</p> + +<p> + "Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj + preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro, + rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de + tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci + prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj — se ci + volas — ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj..." +</p> + +<p> + "Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraŭdiris + ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen + moliĝos. +</p> + +<p> + "Senĉenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro. +</p> + +<p> + "Ne, ne, sinjoro patro!" ekĝemis konsternita Kiĉjo. + "Mi — mi..." +</p> + +<p> + Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda + timo fine indignis la sinjoron patron. +</p> + +<p> + "Sufiĉe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble + plu kontraŭstari. "En la momento estu post la pordo!" +</p> + +<p> + Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, + ŝteliris timeme al la pordo. +</p> + +<p> + "Kaj tie ĉi — prenu ĉi tiun ĉevaltukon!" diris la sinjoro + patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas." +</p> + +<!-- 85 --> + +<p> + Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur + la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj + ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la + dentoj eliris en la korton. +</p> + +<p> + Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de + Kiĉjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion + faras la knabaĉo. +</p> + +<p> + Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li + ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj + fine la furiozan bojadon de granda hundo. +</p> + +<p> + Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en + la mallumon: +</p> + +<p> + "Tiel, Kiĉjo, tiel!" +</p> + +<p> + Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam + foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje: +</p> + +<p> + "Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru + renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!" +</p> + +<p> + Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis + ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj + enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis + la manon sur unu ĝia ekstremaĵo... +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<p> + La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da + minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, + preskaŭ subite ĉesis interesi lin. +</p> + +<p> + Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte + antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la + horloĝo. +</p> + +<p> + "Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas + minuto!" trakuris en lia cerbo. +</p> + +<p> + En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de + malproksime estus alveturanta veturilo. +</p> + +<p> + La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte, + ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la + pensojn. +</p> + +<!-- 86 --> + +<p> + Sur la vizaĝo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila + zorgemo. +</p> + +<p> + "Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!" li diris mallaŭte. "Ĝi + kuŝas senmove — kvazaŭ ĝi dormus trankvile... Kaj dume... + Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila, + fajfanta spirado!... — Ah, Dio, Dio — preskaŭ ŝajnas al + mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta — en ridigeco..." +</p> + +<p> + En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaŭ kelka + tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis + surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo + estus kunpuŝiĝinta kun io. +</p> + +<p> + La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj + ekrigardis al la nomita pordo. +</p> + +<p> + Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis + en la mallumon: +</p> + +<p> + "Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?" +</p> + +<p> + Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la + malluma koridoro. +</p> + +<p> + "Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la + modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la + ekĝemo. +</p> + +<p> + Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de + ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron. +</p> + +<p> + "Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la + tero?" +</p> + +<p> + Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris + mallaŭte: +</p> + +<p> + "Atendu, atendu! Mi helpos vin!" +</p> + +<p> + Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la + ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira + voĉo, akcentiganta pene kelkajn + silabojn: +</p> + +<p> + "Ah — mi dankas, sinjoro patro — estas jam bone... En + la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis..." +</p> + +<!-- 87 --> + +<p> + Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de + l' seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la + tablon — eniris — ĝuste ŝanceleniris — el la koridoro + en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de + nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de + l' arbara adjunkto. +</p> + +<p> + Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la + vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus + rulintaj en ĝi. +</p> + +<p> + Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj + fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria. +</p> + +<p> + Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone + turnita de li: +</p> + +<p> + "Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la + tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!" +</p> + +<p> + Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan + situacion, li ekmiregis: +</p> + +<p> + "Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi..." +</p> + +<p> + "Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, + kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. + "Sinjoro doktoro — jam alveturas..." +</p> + +<p> + "Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la + zorgema ekmiro demandis: +</p> + +<p> + "Sed kio okazis al vi?" +</p> + +<p> + "Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin + Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas: +</p> + +<p> + "Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la + roka balkono — ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj — mi + ekvidis — tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan + veturilon..." +</p> + +<p> + "Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?" +</p> + +<p> + "Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante + kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara el + +<!-- 88 --> + + parolado mankus al li la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj. +</p> + +<p> + Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis. +</p> + +<p> + "Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la + arbaristo. +</p> + +<p> + "Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro + Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da + vortoj: +</p> + +<p> + "Sinjoro doktoro sendube..." +</p> + +<p> + Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke + tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian + parolon per la vortoj: +</p> + +<p> + "Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ + sangmakulita..." +</p> + +<p> + "Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro + Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn. +</p> + +<p> + "Ĉu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo. +</p> + +<p> + "Ne, ne!" +</p> + +<p> + "Kio do okazis? Parolu!" +</p> + +<p> + "Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto + la sinjoro Floriano. +</p> + +<p> + "Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraŭdiris la arbaristo. + "Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel + lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu + ankaŭ en la tuta mallumo..." +</p> + +<p> + Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem + starante. +</p> + +<p> + "Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro + Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon. +</p> + +<p> + "Sed kiel — kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!" +</p> + +<p> + "Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano. +</p> + +<p> + "Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa —" +</p> + +<p> + "De l' teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento + la konscion!" konfesis la ŝajne kuraĝa arbara + adjunkto. +</p> + +<!-- 89 --> + +<p> + "De l' teruro kaj konsterniĝo?" ekmiris la arbaristo, + nekredante la propran aŭdsenton. +</p> + +<p> + "Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..." +</p> + +<p> + "Kaj kia estas la kaŭzo?" demandis subite la arbaristo kun la + akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj — la teruro kaj la + konsterniĝo — ĉio tamen devis havi ian kaŭzon." +</p> + +<p> + "Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango + rigidiĝis ĉe tio al mi..." +</p> + +<p> + Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis: +</p> + +<p> + "Antaŭ mi, sinjoro arbaristo — kial mi ne dirus + tion — simile kiel antaŭ Kiĉjo — aperis la nigra + sinjorino..." +</p> + +<p> + La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke + la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li + raporton tute neatenditan. +</p> + +<p> + "Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla + severeco kaj maldolĉa riproĉo. "La viro, kiu kun mia mortinta + filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn + ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn — ĉu + ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa + Kiĉjo?" +</p> + +<p> + Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton. +</p> + +<p> + "Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la + tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo + per siaj propraj sentoj — konvinkiĝis." +</p> + +<p> + "Kaj ĉu vi konvinkiĝis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj + kiamaniere, mi petas vin — kiamaniere?" +</p> + +<p> + "Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson + la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la ŝtona balkono mi + ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis + konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super + la okuloj mi fikse + +<!-- 90 --> + + rigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti, kaj mi atendis la + ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi + ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al + la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent paŝoj tute + klare, ke apud la meza kruco leviĝis nigra staturo de l' virino + kaj — kiu etendis la manojn..." +</p> + +<p> + "Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraŭstaras la arbaristo + kun la glacia trankvilo. "Ĉu vi ne havis hundojn?" +</p> + +<p> + "Mi havis Dianon kaj Vulkanon — ambaŭ ligitajn al unu rimeno. + Kaj mi konfesas — la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento + flarsentis ion..." +</p> + +<p> + "Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por + konvinkiĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?" +</p> + +<p> + "Mi ne instigis ilin..." +</p> + +<p> + "Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo. +</p> + +<p> + Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante: +</p> + +<p> + "La hundoj elŝiris sin el mia mano..." +</p> + +<p> + "Nu, kio okazis?" +</p> + +<p> + "Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj..." +</p> + +<p> + "Kaj kio poste?" +</p> + +<p> + "Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano + konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. "Mi aŭdis sole + la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la + bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam + poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la + meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l' virino kaj + apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj + nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, + kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la + profundaĵo sub la roko." +</p> + +<p> + "Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la tri + +<!-- 91 --> + + krucoj?" demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la + sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton. +</p> + +<p> + "Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis," respondis la + adjunkto, "mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis — kaj + ambaŭ alkuris al mi..." +</p> + +<p> + "Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?" +</p> + +<p> + "Mi eĉ ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De + la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte + de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la + ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro." +</p> + +<p> + "Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore + respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliĉe — al io + saĝa." +</p> + +<p> + "Kion vi pensas, sinjoro patro?" +</p> + +<p> + "Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi + konvinkiĝus tute certe, ke tio — kio ŝajnis al vi malluma + staturo virina — estis sole simpla halucinacio. Kion vi + pensas?" +</p> + +<p> + Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine + la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo. +</p> + +<p> + "Estas eble!" estis ĉio, kion li diris en la tono de l' homo + duone konvinkita. +</p> + +<p> + "Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis + zorgeme: +</p> + +<p> + "Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj + kuŝiĝu! — Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li + ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento + kaj faros, kio estos necesa." +</p> + +<p> + La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al + li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono + de l' bonkora intimeco: +</p> + +<p> + "Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!" +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<!-- 92 --> + +<p> + La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, + alproksimiĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin + la lampon, enprofundiĝis en la pensojn. +</p> + +<p> + En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda + rilato kun la alveturo de la kuracisto. +</p> + +<p> + Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento, + kiam li sciiĝos pri la malsano de l' infano, ĉu ĝi estas + resanigebla aŭ ne. +</p> + +<p> + Kaj mirinde. +</p> + +<p> + Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam + ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion — sed + nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la + domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne + la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen + ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto, + per unu gesto en la neniigeblan senesperon. +</p> + +<p> + Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la + interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur + la lito kaj kvazaŭ jam mortantan. +</p> + +<p> + "Sed kial — kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?" + li ekpensis. "Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ + kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ + la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu + tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo + estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko — kaj + super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu + larmon?... +</p> + +<p> + Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la + plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris + kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la + kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la + simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam + jam la larmo eniĝas en mian okulon?..." +</p> + +<!-- 93 --> + +<p> + Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la + tablo en la antaŭo li meditis: +</p> + +<p> + "Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj," li ekpensis. "Nian + spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ + malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por + ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj + mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi + vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. + Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan + kreitaĵeton, vere — mi ne scias..." +</p> + +<p> + En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj. +</p> + +<p> + Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio, + kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon. +</p> + +<p> + La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj + la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias. +</p> + +<p> + Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon. +</p> + +<p> + Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn + postesignojn de Kiĉjo. +</p> + +<p> + Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris + Kiĉjo — kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de + nesuperebla teruro. +</p> + +<p> + Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si. +</p> + +<p> + "Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la + arbaristo. +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio, sinjoro patro — sinjoro patro..." + tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan + timemon. +</p> + +<p> + "Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte + je kelke da paŝoj al la knabaĉo. +</p> + +<p> + "Ah, sinjoro patro —" balbutis Kiĉjo tremante, "apud la tri + krucoj — mi — mi — bedaŭrinda Nero — oh!" +</p> + +<!-- 94 --> + +<p> + Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj + poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun + li ne estis ferminta, en la mallumon. +</p> + +<p> + En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis + aŭdata la ekbojo de l' hundo. +</p> + +<p> + "Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas + ĝin laŭ la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do + balbutas?" +</p> + +<p> + Kaj imperative li aldonis: +</p> + +<p> + "Almenaŭ fermu la pordon!" +</p> + +<p> + "Fermu — fermu!" balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj + ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta. +</p> + +<p> + La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin + ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn + balbutis ian sensencaĵon. +</p> + +<p> + Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li + ordonis: +</p> + +<p> + "Nun parolu! Aŭ —" +</p> + +<p> + Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn. +</p> + +<p> + "Ĉu denove — la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la + arbaristo. +</p> + +<p> + Kiĉjo — klakante per la dentoj — senparole jesis per la + kapo; kaj poste pli kompreneble komencis: +</p> + +<p> + "Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..." +</p> + +<p> + "Nu, kion?" +</p> + +<p> + "Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj," + daŭrigis Kiĉjo, "ekfulmis neatendite kaj — la nigra + sinjorino aperis — ĵus apud la meza kruco —" +</p> + +<p> + "Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per + kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis + flati ŝin" — raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis +</p> + +<p> + "Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..." +</p> + +<p> + "Kaj ĉu ci forkuris?" ekridis la arbaristo. +</p> + +<!-- 95 --> + +<p> + Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de + l' konsterniĝo aldonis: +</p> + +<p> + "Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke + la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..." +</p> + +<p> + "Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano —" + rimarkigis kolere la arbaristo. +</p> + +<p> + "Ĉu sinjoro Floriano — ankaŭ —?" demandis Kiĉjo mirigite. +</p> + +<p> + En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de + l' proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la + konforman ordonon. +</p> + +<p> + "Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; + por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton —." +</p> + +<p> + Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ + konfuzita. +</p> + +<p> + "En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun + plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere: +</p> + +<p> + "La pordon lasu malfermita!" +</p> + +<p> + Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en + la korto. +</p> + +<p> + La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l' malfermita pordo + kaj rigardante la mallumon li demandis: +</p> + +<p> + "Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?" +</p> + +<p> + "Nenie — neniu!" respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la + mallumo. +</p> + +<p> + "Nu, ci vidas — ke tio estis denove simpla halucinacio!" + trankviligis Kiĉjon la arbaristo. "Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero + vagas ie apud la pordo?" +</p> + +<p> + Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la + tintado de l' ĉeno. +</p> + +<p> + "Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la + sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron. +</p> + +<!-- 96 --> + +<p> + Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu ĉi tien — ĉu + ci komprenas?" +</p> + +<p> + "Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo duonlaŭte, + okupante sin ekstere per Nero. +</p> + +<p> + Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo + de l' alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la + kuracisto enveturis en la korton kaj haltis... +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<p> + La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, + aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la + koridoron renkonte al la kuracisto. +</p> + +<p> + Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, + akompanata de la koĉero en malseka mantelo. +</p> + +<p> + "Bonan vesperon, sinjoro arbaristo — se mi memoras, sinjoro + Podhradský<sup><a name="piednoto12a" href="#piednoto12b">12</a></sup>..." diris la kuracisto enirante. +</p> + +<p> + "Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo + starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la + koridoron antaŭ la alveninto. +</p> + +<p> + "Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la koĉero. "Ne + maljungu la ĉevalojn — sendube ni tuj denove forveturos." +</p> + +<p> + "Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos + en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu + ŝirmitaj kontraŭ la pluvo." +</p> + +<p> + La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon + kaj malproksimiĝis senparole. +</p> + +<p> + Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio + spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel + angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la + kuracisto laŭ la signo de l' arbaristo kaj foriris post la + koĉero. +</p> + +<!-- 97 --> + +<p> + La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, + preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia + ajn intereso. +</p> + +<p> + "Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li + estis sola kun la kuracisto, "ĉar en tiel maloportuna tempo kaj + dum tiel malbela vetero —" +</p> + +<p> + "La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj + estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas + peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, ĉar mi ne forveturis + tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj + samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo —" +</p> + +<p> + Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la + demando: +</p> + +<p> + "Sed kie estas la paciento?" +</p> + +<p> + Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia + trankvilo: +</p> + +<p> + "Sendube la difterito..." +</p> + +<p> + "Sed sen la febro, sinjoro doktoro —" aldonis la arbaristo, + ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto. +</p> + +<p> + "Jes — sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble + ankaŭ anĝino... Nu, ni vidos!" +</p> + +<p> + "Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita + de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto. +</p> + +<p> + "Kiamaniere, mi petas?" +</p> + +<p> + "Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke + mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon..." +</p> + +<p> + "Kompreneble — tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano + en la unuaj momentoj." +</p> + +<p> + "Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis," daŭrigis la + kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la + simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj + rekonis difteriton aŭ anĝinon." +</p> + +<p> + "Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la + solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La + sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, + +<!-- 98 --> + + precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, + persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo." +</p> + +<p> + "Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!" rimarkigis + malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis + esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super + ĝi esplore aŭskultis. +</p> + +<p> + "La diagnozo estis ĝusta," li raportis post la mallonga paŭzo. + "La tuta faringo estas brulumita — la spiro interrompe + fajfanta — la pulso malforta —" +</p> + +<p> + "Kaj ĉu oni povas esperi — sinjoro doktoro —?" demandis la + arbaristo kun la plej dolora mieno. +</p> + +<p> + La kuracisto denove levis la ŝultrojn. +</p> + +<p> + "Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis + poste la kuracisto, "mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la + eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen + konscio..." +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio!" ekĝemis Podhradský atakata de la + doloro. +</p> + +<p> + "Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute," + rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan + medikamenton — la plej fortan!" +</p> + +<p> + La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la + manojn. +</p> + +<p> + "Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!" rimarkigis la + kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon, + sur kiun la koĉero estis metinta la mankofreton, malfermis + ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la + infanlito. +</p> + +<p> + Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto: +</p> + +<p> + "Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala + incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la + sufokanta muko, tiam restos sole — la operacio..." +</p> + +<p> + "Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaŭ li ne estus + kompreninta la sencon de l' vorto. +</p> + +<!-- 99 --> + +<p> + "Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban + malsanulejon —" aldonis la kuracisto. +</p> + +<p> + "Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam —" intermetis la + arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne — neniam!" +</p> + +<p> + La kuracisto levis la ŝultrojn. +</p> + +<p> + "Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi + sincere la veron — la stato de l' infano estas plenmezure + kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta + rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al + ni sub la tranĉilo." +</p> + +<p> + "Kion do fari?" ekĝemis malespere la maljunulo. +</p> + +<p> + "Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," + ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita + ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol — atendi + trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. + Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto + kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaŭ al la katastrofo!..." +</p> + +<p> + "Oh!" ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj + ekŝanceliĝis. +</p> + +<p> + La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li + diris: +</p> + +<p> + "Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ + kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta + medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ + ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute + vana." +</p> + +<p> + Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la + uragano fariĝas ĉiam pli furioza. +</p> + +<p> + Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte. + Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj + la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo. +</p> + +<p> + Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo + fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin. +</p> + +<!-- 100 --> + +<p> + Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris: +</p> + +<p> + "Kontraŭ la sensenta naturo estas nenia rimedo — kaj + plej malmulte imponas al la naturo la doloro, eĉ la plej + malespera... Ni ĉiuj estas sub ĝia potenco —" +</p> + +<p> + "Jes, kompreneble — ĉiuj!" intermetis maldolĉe la doktoro. + "Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..." +</p> + +<p> + "Ĉu ankaŭ vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo. +</p> + +<p> + Dume la kuracisto sidiĝis en la apogseĝon, turninte la dorson + al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan + fenestron al la korto. +</p> + +<p> + Ankaŭ la arbaristo ekiris senparole, sed ŝanceliĝe al la + tablo kaj sidiĝis en la seĝon rekte kontraŭ la doktoro tiel, + ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro. +</p> + +<p> + Momenton daŭris la turmenta silentado. +</p> + +<p> + Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli: +</p> + +<p> + "La ĉirkaŭaĵo estas ĉarmoriĉa. Mi estis ankoraŭ neniam ĉi + tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiĉe + fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaĝon, mi devis konfesi, ke + mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaĝon kiel + veran paradizon..." +</p> + +<p> + "Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse + rigardante la pordon kondukantan al la koridoro. +</p> + +<p> + "Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta aŭtuno li estis + ĉi tie — invitita al la ĉaso — kaj li rakontis —" +</p> + +<p> + Dum ĉi tiu parolo aperis Kiĉjo, kiun la arbaristo jam + antaŭe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de + l' kuracisto. +</p> + +<p> + Podhradský leviĝinte faris simplan signon per la mano, kaj la + knabaĉo denove malaperis. Aŭdinte parton + +<!-- 101 --> + + de la parolo de l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, + komence preskaŭ senpense: +</p> + +<p> + "Jes — la ĉasoj!..." +</p> + +<p> + Kaj nur post mallonga paŭzo, enprofundiĝinte malrapide en la + plej karan elementon, li daŭrigis ĉiam pli vigle: +</p> + +<p> + "Iam — antaŭ proksimume dudek aŭ ankoraŭ pli multe da + jaroj, oni aranĝis ĉasojn ĉi tie preskaŭ ĉiujare. Sed de + tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, + nia solejo estis ĉiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis + la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta + sinjoro princo volis simple nuligi tiun ĉi nian ĉasdomon... + La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto + donas ĉi tie preskaŭ nenian profiton... Sed konsiderinte, ke + la ĉasdomo estas kvazaŭ hereda, en kiu mia avo kaj la patro + dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie + ankaŭ mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia + testamento, ke nia ĉasdomo restu al ni ĝis la tuta elmorto. + Kompreneble oni plu ne pensis pri la ĉasoj en nia ĉirkaŭaĵo + preskaŭ dum dudek jaroj ĝis la pasinta jaro, kiam jam la juna + sinjoro princo invitis ĉi tien kelkajn gastojn por kelke da + tagoj, kiuj ĉiutage alveturadis al ni. Sed tio malplaĉis kaj + tiel lacigis ilin, ke la pasintaj ĉasoj de niaj grandsinjoroj + en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..." +</p> + +<p> + En tiu momento eniris Kiĉjo, alportante glasojn kaj du botelojn + da vino. +</p> + +<p> + "Bone, Kiĉjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre — ĉu + ci komprenas? Se ni bezonus ion —" +</p> + +<p> + Kiĉjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la + glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis. +</p> + +<p> + "Sed krom la ĉirkaŭaĵo, la pejzaĝo," li komencis, "vi + havas ĉi tie, sinjoro arbaristo," — kaj li kontente + ĉirkaŭrigardis — "ankaŭ aliajn enviindajn angulojn..." +</p> + +<!-- 102 --> + +<p> + "Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la + arbaristo. "Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ + senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses, ĵus pasintaj jaroj, + sed la spirito de l' paco, plezuro kaj feliĉo —," dume lia + voĉo dolore ektremis — "subite elmigris de tie ĉi." +</p> + +<p> + "Ĉu antaŭe ne estis tiel?" intermetis la doktoro. +</p> + +<p> + "Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskiĝis ĉi tie. + Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la + plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne + miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam, + kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj + ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi + restis tute sola kun la kelkmonata infano..." +</p> + +<p> + "Kaj ĝisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo + eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaŭ tiujn + de l' avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano —" +</p> + +<p> + "De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga + paŭzo li diris: +</p> + +<p> + "Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis + por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo." +</p> + +<p> + La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la + kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio + mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon. +</p> + +<p> + "Permesu, sinjoro arbaristo — ĉu estas iu en la korto?" li + demandis vigle. +</p> + +<p> + "Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco + allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas + laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ + kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, + la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus + senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto... + Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita..." +</p> + +<!-- 103 --> + +<p> + "Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, + ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon + en la maldekstra angulo de l' fenestro." +</p> + +<p> + Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro + rekomenci la interparolon. +</p> + +<p> + "Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradský," li + diris, "ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj + estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj." +</p> + +<p> + "Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de + l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena + trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki + mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto." +</p> + +<p> + Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito: +</p> + +<p> + "Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..." +</p> + +<p> + "Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda + intereso. +</p> + +<p> + "Mi edukis ĝin mem..." daŭrigis la arbaristo. "Ĝi estis + edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen + la virina societo. Estas vere — ĝi fariĝis viro, ĉe kiu + oni povis nenion kritiki — la viro sincera, honesta, sufiĉe + klera — la viro posedanta profundan kaj perfektan senton + por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro — en + unu rilato simila al mi: — la viro, ne amanta la mondon kaj + kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li + vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan + vivon..." +</p> + +<p> + "Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je + nenio!" kontraŭdiris la kuracisto. +</p> + +<p> + "Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi + konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta + mian propran infanon... Kaj kredu, + +<!-- 104 --> + + sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama + aŭ simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankaŭ mian + bedaŭrindan nepon..." +</p> + +<p> + "Kia sorto, mi vin petas?" +</p> + +<p> + "Ke ĝi estos kaj devos esti," aldonis maldolĉe la arbaristo, + "edukita kiel mia filo — sen la patrino..." +</p> + +<p> + "Ĝi estas orfo?" +</p> + +<p> + "Jes — la orfo —," certigis Podhradský kun la mistera + akcento kaj eksilentis. +</p> + +<p> + "Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi + tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto. +</p> + +<p> + "Jes — antaŭ ne longe...," certigis la arbaristo vidigante + tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron + kaj eksentas preskaŭ la honton. "Sed por mi kaj por la infano + ŝi estas malviva — por ĉiam..." +</p> + +<p> + "Ŝi do ne mortis?" demandis la kuracisto. +</p> + +<p> + "Ŝi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, + kvazaŭ li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kaŭzo + ŝi forlasis la edzon kaj la infanon —" +</p> + +<p> + Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia + ekscito: +</p> + +<p> + "Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej + frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la + ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas + ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila + kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la + senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj + vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia + filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al + la malĝojoj de la solejo kaj — kredu — ni ekpensis neniam, + ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas... + Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha, + kiam li traktis tie aferojn + +<!-- 105 --> + + tuŝantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi + ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis ŝin en la + ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis + sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone + elekti —" +</p> + +<p> + "Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro. +</p> + +<p> + "Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraŭdiris la arbaristo kun la + konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estaĵo tute + anĝela... En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja + kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de + l' silenta, dolĉa plezuro... Malgraŭ sia juneco Evelino egalis + al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Ŝi sciis + fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis. + Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro + estis ŝia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaŭ la + mondon... Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn + vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte —" +</p> + +<p> + "Laŭ ĉio ŝajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via + solejo tamen ŝi eksopiris..." +</p> + +<p> + "Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, + floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la + ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros + tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon. + Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu + speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta + tago de l' pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri + malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa, + senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia + solejo..." +</p> + +<p> + "Eble okazis ia malpaco kun la edzo —" +</p> + +<p> + La arbaristo kontraŭdiris: +</p> + +<p> + "La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton — eĉ + ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone + +<!-- 106 --> + + aŭ necese sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaŭ por li + mem ĉio restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis + ĝis la lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia + tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis + bonega edzino kaj patrino. Ŝi amis siajn edzon kaj infanon + varme kaj arde —" +</p> + +<p> + "En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "ŝajnas al mi, ke via + bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi + sciis bonege hipokriti..." +</p> + +<p> + "Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. "Evelino + hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro —" +</p> + +<p> + Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis + granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la + sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li + revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro + li parolis kun la entuziasmo de l' junulo: +</p> + +<p> + "Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru + mem — ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!" +</p> + +<p> + La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin + ankoraŭ, li rimarkigis: +</p> + +<p> + "La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l' homa vizaĝo + ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli + la spegulo de l' animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama + fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla + eraro de la scienco." +</p> + +<p> + "Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaŭ mi mem + nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion + laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian + portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta + harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio + de l' pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte." +</p> + +<p> + "Ĉu vi pensas tiel?" kontraŭdiris la doktoro nekredante. +</p> + +<!-- 107 --> + +<p> + Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin + malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj. +</p> + +<p> + "Efektive — tio estas ĉarma vizaĝo — plena de sorĉo, + mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de + l' modere surprizita nekredemulo. "Vere — preskaŭ mi estas + konvinkita pri la vereco de viaj vortoj." +</p> + +<p> + Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li + rapide demandis: +</p> + +<p> + "Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi + fotografaĵo?" +</p> + +<p> + "Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo. +</p> + +<p> + "Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!" konsentas la + kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas + al mi konataj..." +</p> + +<p> + "Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!" allasis + la arbaristo. "Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua + infaneco. Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... + Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en + pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro... Estas eble, ke —" +</p> + +<p> + "Ne, ne!" kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse + la fotografaĵon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis ŝin antaŭ + kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone + kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte... via + sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi + tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al + mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne + longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi..." +</p> + +<p> + "Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro — kie?" demandis ekstreme + scivole la arbaristo. +</p> + +<!-- 108 --> + +<p> + "Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, + levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la + tablon. "Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj, + kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora + afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta + maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio." +</p> + +<p> + "Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? + Kaj antaŭ ne longe — antaŭ kelke da tagoj — vi diras?" + demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo + de l' kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj. +</p> + +<p> + "Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" + ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje + neatendite ŝanĝas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj + sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj + el ni..." +</p> + +<p> + Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita + voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris: +</p> + +<p> + "Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas + en la korto kaj rigardis tra la fenestro..." +</p> + +<p> + Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský. +</p> + +<p> + "Ĉi tie, sinjoro arbaristo —" dume li montris la maldekstran + angulon de la fenestro — "aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj + malaperis..." +</p> + +<p> + Podhradský, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al + la fenestro, nee balancis la kapon, dirante: +</p> + +<p> + "Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. + Cetere — ni povas ja konvinkiĝi — tute konvinkiĝi!" li + aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de + la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta + al la koridoro. +</p> + +<p> + Malferminte iom la pordon li ekkriis: +</p> + +<p> + "Kiĉjo!" +</p> + +<!-- 109 --> + +<p> + "Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre + agrabla soprano de Kiĉjo. +</p> + +<p> + "Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas + Nero?" +</p> + +<p> + "En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la + koridoro. +</p> + +<p> + "Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?" +</p> + +<p> + "Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste + ĉe li en la ĉambro!" respondis Kiĉjo. "Poste mi prenis ilin + al mi kaj nun ili estas ĉe mi." +</p> + +<p> + "Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?" ordonis + Podhradský kaj faris kelke da paŝoj de l' malfermita pordo. +</p> + +<p> + "Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga + paŭzo ekkriis Kiĉjo: "Estas farite! Ambaŭ estas jam en la + korto." +</p> + +<p> + Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo. +</p> + +<p> + "Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?" +</p> + +<p> + "Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin + pri sia adjunkto, li aldonis: +</p> + +<p> + "Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu + li deziras ion! Tiel — kaj fermu!" +</p> + +<p> + La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste + turnis sin al la doktoro: +</p> + +<p> + "Ĉu vi aŭdas?" +</p> + +<p> + "Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas + Podhradský per sia demando. +</p> + +<p> + "Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, + precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus + lin per furioza bojado." +</p> + +<p> + "Strange!" diris la doktoro duone konvinkita. +</p> + +<p> + "Cetere — ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere..." aldonis + la arbaristo. +</p> + +<p> + Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte + skurĝon de la hoko kaj duone malferminte la + +<!-- 110 --> + + pordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin. +</p> + +<p> + Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de + Podhradský ekskuiĝis. +</p> + +<p> + "Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la + doktoro. +</p> + +<p> + En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro + turnis sin malvarma spiro de la vento. +</p> + +<p> + Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis + la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo: +</p> + +<p> + "Nero!" +</p> + +<p> + Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante + al la doktoro: +</p> + +<p> + "Nero jam kuras!" +</p> + +<p> + Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la + pordo la flaranta ekbojo de la hundo: +</p> + +<p> + "Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" + rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li + estis sidinta... +</p> + +<p> + Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon. +</p> + +<p> + Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis + la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon: +</p> + +<p> + "Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro — en via parolo iun + malfeliĉon, kiu vin trafis?" +</p> + +<p> + Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron. +</p> + +<p> + "Ah, sinjoro arbaristo — estas pli bone ne rememori!" li + diris venkante la subitan kortuŝon. "Ni kuracistoj, kiuj estas + preskaŭ ĉiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraŭ la + neniigeblaj leĝoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la + brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al + ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas + eble, sole unu rimedon — ni evitas la rememorojn." +</p> + +<!-- 111 --> + +<p> + "Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," + kontraŭdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, + kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ + si. Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero; + kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus + aŭ per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aŭ + iniciatintinon de sia malfeliĉo — se ili aperus antaŭ li?" +</p> + +<p> + La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la + doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas + konsilinde inciti. +</p> + +<p> + Li diris do iel rezerve: +</p> + +<p> + "Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino + bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi + fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj + kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia + edzo, via filo..." +</p> + +<p> + "Vi konjektas," intermetis maldolĉe la arbaristo, "ke mia + spirita stato ne estas rajtigita...?" +</p> + +<p> + "Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La + familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en + la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj + koleras — iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo — kaj + se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas + aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed + kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma + prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo." +</p> + +<p> + "Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!" kontraŭdiris la + arbaristo kun la dolora maldolĉo. +</p> + +<p> + "Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do + almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam + ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila + al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l' karaktero, estas ne + eble, ke li siatempe ne pardonu —" +</p> + +<!-- 112 --> + +<p> + "Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li + amis Evelinon preskaŭ freneze." +</p> + +<p> + "Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!" opinias la + doktoro. "Ĉar ami en la vera senco de l' vorto estas ĝuste + nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni..." +</p> + +<p> + "Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj + kun la senmezura maldolĉo li aldonis: +</p> + +<p> + "Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas + mortinta!" +</p> + +<p> + "Mortinta?" rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto. +</p> + +<p> + "Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj + senmezuran doloron!" daŭrigis la malfeliĉa patro. "Dum tri + monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne + plendis per unu vorto. Ĝis fine — en la lasta kristnaska + antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan + abieton — per unu ekpafo de la revolvero..." +</p> + +<p> + Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis + la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro + rigardanta la korton, li daŭrigis: +</p> + +<p> + "Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidiĝis + mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis + senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis + vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo + iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia + kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da + momentoj disfluis la sango sur la tablo..." +</p> + +<p> + "Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio," rimarkigis la + doktoro kompate. "Kaj kredu —" +</p> + +<p> + Li ne finis la parolon. +</p> + +<p> + Podhradský, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore + kortuŝita, interrompis lin: +</p> + +<p> + "Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post + la ekpafo — kaj la sango, la sango restis + +<!-- 113 --> + + ĉi tie... Mi ne permesis, ke ĝi estu forlavita... Tiu sango —" + la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro — "tiu sango + rememorigu min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma + furio, kiu kaŭzis la memvolan morton de mia filo!..." +</p> + +<p> + "Bedaŭrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la + plej doloran kortuŝon. +</p> + +<p> + "Pardonu," li aldonis, "ĉar mi havas nek por vi, nek por + mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas + frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu + do, ke ankaŭ mi mem —" +</p> + +<p> + "Ĉu vi ankaŭ —?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, + sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro," respondis interrompe + la gasto, "kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj... Mia filo, + leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega, + ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis." +</p> + +<p> + "Kaj la kaŭzo — la motivo?" insistis la arbaristo kun la + kompata intereso. +</p> + +<p> + La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: "Se via filo + estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la + societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj + entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj + fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. + Li fariĝis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte + iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en + ĉiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la + plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj + pena laboro..." +</p> + +<p> + "Laŭ tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis ĉe via filo + neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?" +</p> + +<p> + "Ĝenerale dirite — estis neniaj motivoj..." +</p> + +<p> + "Kaj tamen li malesperis." +</p> + +<p> + "Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, + kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amas + +<!-- 114 --> + + la vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ + la plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de + kelkaj semajnoj. Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna + generacio —" +</p> + +<p> + "Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna + generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni + apartenis antaŭ la jaroj?" +</p> + +<p> + "Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi + la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj + fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis + generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne + komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj + celojn. +</p> + +<p> + Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la + nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas + al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn + kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis + antaŭ la duoncentjaro al ni... +</p> + +<p> + Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne + iras — kaj estas nature, ne povas iri — kun la ĝenerala + progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de + ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli + klara kaj pli profunda. +</p> + +<p> + Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni + ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie + pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel + ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la + agemon sopirantaj generacioj pli junaj... +</p> + +<p> + Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa + fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam + malvarmiĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l' juna + generacio. +</p> + +<p> + La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli larĝa + kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna senpotenco + en la realigo de l' planoj de la vivo + +<!-- 115 --> + + ekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, + kiu kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l' pli + malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla + maldolĉo..." +</p> + +<p> + "Sed pardonu," ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, "ĉio + estas sole la laciga subjektiva meditado..." +</p> + +<p> + "Sed ĝi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, + kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan + vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto + havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, + daŭrigu!" +</p> + +<p> + La doktoro plenumis lian peton. +</p> + +<p> + "La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma + sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna + generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio, + ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna + kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera + labirinto. +</p> + +<p> + Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ + almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn + laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj + ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj + pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita... +</p> + +<p> + La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna + generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne + kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras + la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ + la religian regeneracion — la sociajn, politikajn kaj artajn + reformojn... +</p> + +<p> + Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj + antaŭjuĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman + netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn + preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco + de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla + valoro... +</p> + +<!-- 116 --> + +<p> + Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli + juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj + kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la + kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide + elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l' netrankviligebla + malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la + situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo + de l' malnova mondo." +</p> + +<p> + La doktoro eksilentis. +</p> + +<p> + "Laŭ tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via + filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas + laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?" +</p> + +<p> + "Estas malfacile, ĝuste neeble diri!" respondis la doktoro + levinte la ŝultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube + restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi + konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l' priskribita + lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de + l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kaŭze de + lia enterigo kaj sciiĝis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj + de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke — lian + morton kaŭzis sendube — la virino..." +</p> + +<p> + "La virino?" ekkriis mallaŭtigite la arbaristo. +</p> + +<p> + "Jes — la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la + interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion + gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio. +</p> + +<p> + Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ + proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta + jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la + geedzoj en Praha... +</p> + +<p> + Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed + mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu + fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la + filo. +</p> + +<!-- 117 --> + +<p> + Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena<sup><a name="piednoto13a" href="#piednoto13b">13</a></sup> kaj + ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ĝis + hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton. +</p> + +<p> + En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita + tombo de la filo en la tombejo de Volšany<sup><a name="piednoto14a" href="#piednoto14b">14</a></sup>, kaj Milena en + la malĝoja ĉarmo de l' sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en + la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis + ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la + rigardo ŝian silentan doloron..." +</p> + +<p> + "Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel + milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble + rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis + sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al + ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu + ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol..." +</p> + +<p> + Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono + aldonis: +</p> + +<p> + "Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento + aperus ĉi tie — kredu — ke per unu bato de la pugno mi —" +</p> + +<p> + Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis. +</p> + +<p> + En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo. +</p> + +<p> + Jam ĉe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta + senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj + malkuraĝe antaŭ la sojlo. — Nun li ektusis senvole. +</p> + +<p> + Podhradský, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin: +</p> + +<p> + "Kio estas, Kiĉjo?" +</p> + +<!-- 118 --> + +<p> + La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus + ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l' doktoro. +</p> + +<p> + La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo. +</p> + +<p> + "Kio okazis?" li demandis kolere. +</p> + +<p> + Kiĉjo aliris kaj diris mistere: +</p> + +<p> + "Sinjoro Floriano — ah, Dio, sinjoro patro — tre plendas...! + Kaj li petas — ke la sinjoro doktoro — por mallonga momento —" +</p> + +<p> + "Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro + leviĝante. +</p> + +<p> + La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano. +</p> + +<p> + "Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaŭe ni devas dediĉi + ankoraŭ momenton al la infano..." +</p> + +<p> + Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la + infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon. + Podhradský farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru, + atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro + kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole, + sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la + konduton de l' kuracisto. +</p> + +<p> + "Kion vi opinias — sinjoro doktoro — nun?" demandis + interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo. +</p> + +<p> + "Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," + respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas + tute senfortigita — ĝi ne tusas ja plu... La ĝenerala stato + de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi + la agonion..." +</p> + +<p> + "Agonion?" ekĝemis malespere la arbaristo. +</p> + +<p> + "Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas + eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro + adjunkto —" +</p> + +<p> + La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis + la lampon. +</p> + +<!-- 119 --> + +<p> + "Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro + kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!" +</p> + +<p> + La arbaristo jese ekmovis la kapon. +</p> + +<p> + Poste rapide li alpaŝis kun la lampo al la pordo de l' koridoro, + malfermis ĝin kaj per la tremanta voĉo ekkriis en la koridoron: +</p> + +<p> + "Kiĉjo! Rapide lumigu la ŝtuparon! Sinjoro doktoro!..." +</p> + +<p> + Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la + mallaŭtigite rebruanta sono de liaj malproksimiĝantaj paŝoj. +</p> + +<hr align="center" width="38%"> + +<p> + En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de + l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la ĉambro, + volis sin turni kaj reveni en la ĉambron, malfermis iu staturo + en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la + ĉambro. +</p> + +<p> + Forta malvarma trablovo turnis sin en la ĉambro kaj momenton + estis aŭdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis + fermita. +</p> + +<p> + La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ĝia mano knare + ekbruis, pene ĝin fermis kaj haltis apud ĝi senmove, kvazaŭ + konsiderante, ĉu antaŭeniri aŭ ne... +</p> + +<p> + La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis + al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la + pordon. +</p> + +<p> + "Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante + la mallumon en la ĉambro. +</p> + +<p> + Alirinte singarde en la mallumo ĝis la tablo kaj stariginte + sur ĝin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo + de l' tablo al la forno, kie sur la breto kuŝis la alumetoj. +</p> + +<p> + La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton, + sed tamen ĉe tiu mallonga ekflamo ekvidis + +<!-- 120 --> + + Podhradský malklaran silueton de l' homa staturo apud la pordo. +</p> + +<p> + "Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?" deglitis al li de l' lipoj + kun la modera ekmiro, sed sentime. +</p> + +<p> + Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li + ekkriis: +</p> + +<p> + "Kiu estas ĉi tie?" +</p> + +<p> + Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al + la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon + ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo. +</p> + +<p> + Nur poste li ekrigardis al la pordo. +</p> + +<p> + Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed + tamen sentime, li cedis unu paŝon. +</p> + +<p> + Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, + kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran + manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. + Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron, + kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis: +</p> + +<p> + "Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?" +</p> + +<p> + Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza + kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran + mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole + parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn... +</p> + +<p> + En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine + decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel + statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortuŝanta, + muta petego. +</p> + +<p> + Podhradský, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de + l' kolero kaj malamo surde ekkriis: +</p> + +<p> + "Evelino!" +</p> + +<p> + "Jes — Evelino...," mallaŭte kaj mole diris la virino per la + tremanta voĉo. +</p> + +<p> + La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj + klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, + +<!-- 121 --> + + sed ankaŭ tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la + muta ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon. +</p> + +<p> + Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen + komencis lin senarmigi. +</p> + +<p> + La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam + li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato. +</p> + +<p> + "Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraĝe + kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino. +</p> + +<p> + "Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion + pardoni..." +</p> + +<p> + "Pardonu!" ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta + akcento de l' peto. "Kie estas — Václav<sup><a name="piednoto15a" href="#piednoto15b">15</a></sup>?" +</p> + +<p> + "Mia filo?" demandis surde la arbaristo. +</p> + +<p> + "Mia —?" aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo + malafable interrompis ŝin: +</p> + +<p> + "Li ne estas ĉi tie!" +</p> + +<p> + "Tio estas tute neebla!" kontraŭdiris Evelino. "Dum tri tagoj + kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la + ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri + tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie..." +</p> + +<p> + La arbaristo respondis decide: +</p> + +<p> + "Kaj se eĉ li estus ĉi tie — laŭ kia rajto ci kuraĝas + transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?" +</p> + +<p> + "Pardonu!" ekĝemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun + la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke + mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..." +</p> + +<p> + "Malfeliĉulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis + en la dolora tono: +</p> + +<p> + "Kun Václav ci kuniros plu neniam!" +</p> + +<!-- 122 --> + +<p> + "Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste + petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aŭ almenaŭ diru + al li, ke mi estas ĉi tie — ke mi revenas —." +</p> + +<p> + "Mi ne povas." +</p> + +<p> + "Ĉu li estas malsana?" +</p> + +<p> + "Ne estas. Sed la infano — la infano malsanas —" +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio — mia infano?" ekkriis Evelino + malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro. +</p> + +<p> + Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en + la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la + duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis. +</p> + +<p> + "Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn. + Ĝi estis sana kaj freŝa..." +</p> + +<p> + "Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malĝoje la arbaristo. +</p> + +<p> + Evelino ekĝemis dolore: +</p> + +<p> + "Ah, Dio, Dio — do mia antaŭsento tamen ne trompis min... + Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj + sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l' urbo al la + ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi + povas esti sole kaleŝo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis + min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis + min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam + hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ — antaŭ + momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la + bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute + konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis + sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero, + mi kuraĝis fine —" +</p> + +<p> + Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis + kun la mieno de plej kortuŝanta muta + +<!-- 123 --> + + peto la okulojn de l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la + kolero. +</p> + +<p> + Ekkoleriĝinta Podhradský por momento estis en embarasoj. +</p> + +<p> + La muta peto de l' ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen + senarmigis lin. +</p> + +<p> + La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta + vizaĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l' eldevigita + kompato. +</p> + +<p> + Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove + ekflamis lia kolero. +</p> + +<p> + Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la + dekstran manon por bati... +</p> + +<p> + "Batu! Batu!" ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco. +</p> + +<p> + La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj + lia levita mano falis. +</p> + +<p> + "Batu — piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta + animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere + miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas + mia edzo?..." +</p> + +<p> + "Plenumiĝu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaŭ + kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe + li ordonis: +</p> + +<p> + "Leviĝu!" +</p> + +<p> + Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile + komencis la parolon, dirante: +</p> + +<p> + "Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ + almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble — pro la infano — mi + estus pardoninta cin... Sed nun — nun la infano ne bezonas plu + la patrinon..." +</p> + +<p> + "Oh!" ŝi ekĝemis malespere. +</p> + +<p> + "Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia + filo kaj la propra infano!" daŭrigis la arbaristo. "Mi ne + volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por + senkulpigi cin." +</p> + +<!-- 124 --> + +<p> + Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por + si: +</p> + +<p> + "Evelino mensogis neniam..." +</p> + +<p> + "Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la + vortojn. "Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun + ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi... + Parolu!" +</p> + +<p> + Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin, + kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj. +</p> + +<p> + "Aŭdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli + paciĝeme. "Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ + rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la + severa kaj justa juĝanto." +</p> + +<p> + "Mi ne scias — mankas al mi la vortoj...," komencis + Evelino reveme. "Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia + foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton, + ol — dankemon..." +</p> + +<p> + "Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, + patro — dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de + l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe + nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj + kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..." +</p> + +<p> + "Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante + rezisti ian malklaran impreson. +</p> + +<p> + "Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian + spiritan regeneracion," daŭrigis Evelino; "al la homo, kiun mi + antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi; + al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj + profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon + kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, + patro, antaŭe amis tiel arde." +</p> + +<p> + "Ĉesu!" intermetis la arbaristo severe. "Ĉu ci volas fari + laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri + la edzino kaj patrino?" +</p> + +<!-- 125 --> + +<p> + "Ne, patro! Sed diru mem — ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta + tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu + solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni? +</p> + +<p> + Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo? +</p> + +<p> + Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano? +</p> + +<p> + Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem + konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja + solejo kaj malĝoja hejmo?" +</p> + +<p> + "Estas vere; mi ne povas kontraŭstari ciajn vortojn!" jesis la + arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon + kaj cian infanon." +</p> + +<p> + "Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura + ofero, kiun mi faris pro dankemo..." +</p> + +<p> + "Ne, ne, tio ne estas ebla!" +</p> + +<p> + "Kaj tamen estas tiel!" daŭrigis Evelino. "Via filo ne estis + kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis + tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de + l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian + pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis la + plej sekretaj anguloj de l' animo. +</p> + +<p> + Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la + faron, kiu laŭ la juĝo de l' mondo estas nepardonebla peko; + sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io + alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia + estaĵo kaj ĝia pasintaĵo — aŭ, se li tamen malgraŭ tio + volus juĝi laŭ la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava + eraro." +</p> + +<p> + "Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis + por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko eĉ la + diablo ne scius elpensi!" +</p> + +<p> + "Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!" daŭrigis + Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mi + +<!-- 126 --> + + rakontis ankaŭ al vi sentrompe vere kaj sincere mian + pasintaĵon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata + pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician + edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l' homo + kaj sekve ankaŭ tiu de l' edzino kaj patrino la plej sekreta + mistero — ĝis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon... + Kaj en mia animo komencis tagiĝi..." +</p> + +<p> + "Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo. +</p> + +<p> + "Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent + aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel + pura kaj lia spirito tiel milde pripensema — unuvorte, li + estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu + ripetis ankaŭ mian amon... +</p> + +<p> + Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo. +</p> + +<p> + Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian + pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio + sociala. +</p> + +<p> + Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al + mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome, + se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, + aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus + la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la + ekflamon de l' peka pasio —" +</p> + +<p> + "Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproĉe kaj + pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de + l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj de + l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto —" +</p> + +<p> + "Ne, patro, ne!" kontraŭstaris Evelino. "Mi ne disiĝis kun via + solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura + batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj + patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka + al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure + malfeliĉa..." +</p> + +<!-- 127 --> + +<p> + "En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj," konfesis plie + sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon + kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la + senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis + en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis. +</p> + +<p> + Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra + maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute + sanan korpe, sed malsanan anime. +</p> + +<p> + La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis + provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, + senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon. +</p> + +<p> + Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron + plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la + interno de l' animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu + el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, + dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj + trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la + eterna trankvilo, kiun donas al ili sole — la tombo... +</p> + +<p> + Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena + talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute + neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi + rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi + ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe, + tiam elsaltis el la ĥaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, + la sento de l' senmezura kompato... +</p> + +<p> + Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la + nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, + la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel + bedaŭrinda... +</p> + +<p> + Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, + "okazis —" +</p> + +<!-- 128 --> + +<p> + "Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, + "kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, + "sendube sukcesis — ĉu ne vere?" +</p> + +<p> + Evelino turnis malĝoje la kapon. +</p> + +<p> + "Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian + teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daŭrigis la + arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile + kun la krucitaj manoj. +</p> + +<p> + "Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi + volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino + per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj + konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo + kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj + devoj de l' edzino kaj patrino. +</p> + +<p> + Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, + ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l' spirito kaj la + koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble, + kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l' naturo. +</p> + +<p> + Estas vere — ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la + plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. + Sed ili ne estas pravaj. +</p> + +<p> + La devoj de l' spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj + patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj + de la devoj konveniencaj<sup><a name="piednoto16a" href="#piednoto16b">16</a></sup>. Ilia iama amo estis jam longe + estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta — la malamo. + Tiuj do povas facile rezisti... +</p> + +<p> + Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua + amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta + ardo de mia koro —" +</p> + +<p> + "Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, + "la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu + trankviligi cian voluptemon —?" +</p> + +<!-- 129 --> + +<p> + "Ah, patro, patro — ne ŝiru mian dispremitan koron per la + moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino ĉiam pli pasie. + "La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin + mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela + puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej + nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... + Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la + pereo, kaj dume —" +</p> + +<p> + "Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin," intermetis la + arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, "ci alvenas, por + denove ruze enŝteliĝi en la koron de l' trompita, perfidita + edzo —" +</p> + +<p> + "Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino ĉiom pli pasie kaj tamen + kun la kortuŝanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran + konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia + granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi + patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi + aŭskultus min via filo Václav —" +</p> + +<p> + "Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo + kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas — mortinta!" +</p> + +<p> + "Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la + sencon de l' vorto. +</p> + +<p> + "Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe. +</p> + +<p> + "Mia Václav — vi diras, patro — mia Václav, estas — mortinta?" + demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam + almenaŭ duone kompreninta. +</p> + +<p> + "En la tombejo de Doubrava<sup><a name="piednoto17a" href="#piednoto17b">17</a></sup> ci trovos lian tombon..." eksonis + la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo. +</p> + +<p> + "Oh," ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis + ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon. +</p> + +<!-- 130 --> + +<p> + "Pro la kompato de Dio — patro!" ŝi ekriis en la plej forta + atako de l' doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ + rigida. +</p> + +<p> + "Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris + al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la + priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ĝis nun ne + estas forigita de la tablo... Rigardu!" +</p> + +<p> + "Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa, + ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston. +</p> + +<p> + Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ + senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove + leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis: +</p> + +<p> + "Kaj la infano? Kie estas mia infano?" +</p> + +<p> + La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed + kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li + montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis: +</p> + +<p> + "Ĝi mortas." +</p> + +<p> + Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj + volis kuri en la malantaŭon. +</p> + +<p> + "Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, + barinte al ŝi la vojon. +</p> + +<p> + "Kompaton! Kompaton!" ŝi petegis kun la plenda malespero + etendante la manojn. "Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej + kara...," ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon. +</p> + +<p> + Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la + revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al + Evelino. +</p> + +<p> + "Nek unu paŝon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata + brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon..." +</p> + +<p> + En muta malespero ŝi ŝanceliris returne. "Por ci la infano + estas — mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun + la revolvero. +</p> + +<!-- 131 --> + +<p> + En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, + malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj. +</p> + +<p> + Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo: +</p> + +<p> + "Ĉi tien, sinjoro doktoro — mi petas... ĉi tien — dekstren!" +</p> + +<p> + "Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide + turnis sin al Evelino. +</p> + +<p> + "Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto + »fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis: +</p> + +<p> + "Kaj tial — silentu!... Ĉu ci komprenas?" +</p> + +<p> + Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed + apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo, + enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la + ĉambron, senparole fermis denove la pordon. +</p> + +<p> + Nur nun ekiris ankaŭ Podhradský. +</p> + +<p> + La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la + lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis: +</p> + +<p> + "La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole + malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora..." +</p> + +<p> + Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki + lian nenormalan staton. +</p> + +<p> + "Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco + de l' zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo. +</p> + +<p> + "Ĉu nia malgranda paciento —?" +</p> + +<p> + Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la + virinon post la arbaristo. +</p> + +<p> + "Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni + ne estas solaj... Vi havas ja viziton..." +</p> + +<p> + "Jes, viziton —," ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj. +</p> + +<p> + En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis + kovrinta la vizaĝon. +</p> + +<!-- 132 --> + +<p> + "Milena!"<sup><a name="piednoto18a" href="#piednoto18b">18</a></sup> ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide + aliris al ŝi. +</p> + +<p> + "Ĉu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo. +</p> + +<p> + "Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Ŝi estas Milena de mia + filo..." +</p> + +<p> + "De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita + kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al + Evelino: +</p> + +<p> + "Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la + doktoro? Parolu!" +</p> + +<p> + Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la + malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro: +</p> + +<p> + "Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole + via filo min nomis Milena..." +</p> + +<p> + "Jes, jes!" konsentis la doktoro. +</p> + +<p> + "Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, "ne + kaŭzis — la morton de via filo —" +</p> + +<p> + "Mi scias, mi scias —" diris la doktoro. "Kaj — mi scias + ankaŭ, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la + kortuŝanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun + vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun, + kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran + dankon!..." +</p> + +<p> + Poste li premis ŝian manon. +</p> + +<p> + Podhradský kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon. Kiam + la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la + arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon. +</p> + +<p> + La kuracisto turnis sin al li. +</p> + +<p> + "La severa moŝto — la morto — sinjoro arbaristo," li diris + kun la akcento de l' kortuŝanta peto, "pacigas ankaŭ la + malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en + tiu ĉi fatala momento jam pro la infano —" +</p> + +<!-- 133 --> + +<p> + "Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis + la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por + ŝi mortinta..." +</p> + +<p> + Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la + seĝon. +</p> + +<p> + En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo + konvulsie ektusis. +</p> + +<p> + "Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj + rapidis en la malantaŭon. +</p> + +<p> + Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto. +</p> + +<p> + "Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la + atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren. +</p> + +<p> + Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon, + kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la + infanon. +</p> + +<p> + "Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun + la servemo de frenezulo: +</p> + +<p> + "Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. + "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis + mallaŭtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la + patrino ne vidu la lastan teruran batalon..." +</p> + +<p> + "La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la + animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de + l' kuracisto. +</p> + +<p> + Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la + kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj + ŝanceliĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ + Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis, + kio okazas antaŭ ŝi. +</p> + +<p> + Dum kelke da minutoj neniu ekparolis. +</p> + +<p> + La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de + l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj de + sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post la + pordokurtenoj. +</p> + +<!-- 134 --> + +<p> + Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo, + havis atenton por nenio ĉirkaŭ si. +</p> + +<p> + Subite ŝi denove rekonsciiĝis. +</p> + +<p> + Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis: +</p> + +<p> + "Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!" +</p> + +<p> + "Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria + severeco. +</p> + +<p> + "Kompaton — kompaton!" balbutis malespere Evelino post + mallonga paŭzo. +</p> + +<p> + En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris. +</p> + +<p> + Podhradský alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco + demandis: +</p> + +<p> + "La infano?!" +</p> + +<p> + "La lasta medikamento efikis!" raportis mallaŭtigite la + kuracisto. "La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso + liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas + libera... La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la + espero — ." +</p> + +<p> + "Vi do opinias, sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo + nekredante ankoraŭ. +</p> + +<p> + "Ke mi esperas la resaniĝon!" intermetis la kuracisto. "Mia + tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo + pri la infano apartenu al la patrino..." +</p> + +<p> + "Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed + tuj poste li aldonis kategorie: +</p> + +<p> + "Ne, ne — neniam!" +</p> + +<p> + "Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!" ekĝojegis Evelino en + la subita ĝojiĝo. +</p> + +<p> + "Mami — mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi + estus rekoninta la voĉon de l' patrino kaj post la momento, + kiam neniu respondis, ĝi vokis plue: +</p> + +<p> + "Avĉjo! Mi aŭdis mami..." +</p> + +<p> + "Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la + kuracisto al la arbaristo. +</p> + +<!-- 135 --> + +<p> + "Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. + "Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!" +</p> + +<p> + Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ + ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn + kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon + nebuligitan de la larmoj sur la arbariston. +</p> + +<p> + Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla. +</p> + +<p> + La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon. + "Pardonu," li diris, "almenaŭ pro la memoro de l' malfeliĉa + viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento — pardonu + pro la memoro de via filo!..." +</p> + +<p> + "De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta + mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la + vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo: +</p> + +<p> + "Mi pardonas!" +</p> + +<p> + Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la + malantaŭon... Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove + leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super + la lito... +</p> + +<p> + La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, + turnis sin al la arbaristo: +</p> + +<p> + "Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis... Sed + la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino, + revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon..." +</p> + +<p> + "Jes, ĝi ne revenos!" rimarkigis maldolĉe la arbaristo, + mallevinte la manon de l' vizaĝo... +</p> + +<p> + "Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu ĉi pentofaranta + Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe + laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu + ŝi pentofaras —" +</p> + +<hr align="center" width="62%"> + +<!-- +So as not to interrupt the flow of the story, I threw all the footnotes +to the end and numbered accordingly. The original "numbers" were 1 or 2 +or a splat or two splats, local to a story or even a page. +--> + +<!-- +Because the book ends right here, the following text will be at the +bottom edge of the browser window. This "pulls" the footnotes down to +nearly the bottom of the page; consequently a jump to one of the later +footnotes cannot position the footnote at the top of the page. This can +be confusing for the user. However, the Gutenberg info that is placed +after the end of the book will fix this problem, because it will push +the footnotes upward sufficiently. +--> + +<h2 align="center">Piednotoj</h2> + +<p class="italike centre"> + [En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la + piedoj de la koncernaj paĝoj.<br>Por ne interrompi la fluon + de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparita <!-- de + Distributed Proofreaders,--> por Projekto Gutenberg,<br>la piednotoj + estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) + paĝo.] +</p> + +<p><sup><a name="piednoto01b" href="#piednoto01a">1</a></sup>Kvartalo de Praha.</p> +<p><sup><a name="piednoto02b" href="#piednoto02a">2</a></sup>Germane Partitur, angle partition, france partiton, itale spartito.</p> +<p><sup><a name="piednoto03b" href="#piednoto03a">3</a></sup>Parko de Wien.</p> +<p><sup><a name="piednoto04b" href="#piednoto04a">4</a></sup>Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto).</p> +<p><sup><a name="piednoto05b" href="#piednoto05a">5</a></sup>En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«. (Rim. de trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto06b" href="#piednoto06a">6</a></sup>Šumava (legu Ŝumava) = montaro en suda Bohemujo.</p> +<p><sup><a name="piednoto07b" href="#piednoto07a">7</a></sup>"Mami" aŭ "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto08b" href="#piednoto08a">8</a></sup>Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto09b" href="#piednoto09a">9</a></sup>Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto10b" href="#piednoto10a">10</a></sup>Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto11b" href="#piednoto11a">11</a></sup>Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto12b" href="#piednoto12a">12</a></sup>Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto13b" href="#piednoto13a">13</a></sup>Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto14b" href="#piednoto14a">14</a></sup>Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto15b" href="#piednoto15a">15</a></sup>Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto16b" href="#piednoto16a">16</a></sup>Konvenienco = slušnost, Konvenienz, convénience, convenance, convenienza.</p> +<p><sup><a name="piednoto17b" href="#piednoto17a">17</a></sup>Nomo de proksima vilaĝo. (Rim. de l' trad.)</p> +<p><sup><a name="piednoto18b" href="#piednoto18a">18</a></sup>Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.)</p> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** + +***** This file should be named 18178-h.htm or 18178-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/1/7/18178/ + +Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> + +</html> + |
