summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/18178-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '18178-0.txt')
-rw-r--r--18178-0.txt6095
1 files changed, 6095 insertions, 0 deletions
diff --git a/18178-0.txt b/18178-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..aa8cf5d
--- /dev/null
+++ b/18178-0.txt
@@ -0,0 +1,6095 @@
+The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Rakontoj
+
+Author: Jakub Arbes
+
+Translator: Josef Grna
+
+Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ ***
+
+
+
+
+Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec
+
+
+
+
+
+
+
+
+ ESPERANTA BIBLIOTEKO DE ĈEĤAJ AŬTOROJ
+
+
+ Volumo I
+
+ J. ARBES
+
+
+
+
+ RAKONTOJ
+
+
+
+
+ KUN LA PERMESO DE L' AŬTORO TRADUKIS EL ĈEĤA LINGVO
+ JOS. GRŇA
+
+
+ Eldonis FERD. BOHÁČEK, Jevíčko
+ Moravio, Aŭstrio
+
+ 1908
+
+
+ Presejo Družstvo knihtiskárny, Hranice.
+
+
+
+
+Eldonante tiun ĉi unuan libron de esperantaj tradukoj el la
+ĉeĥa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaŭ
+tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj
+la konojn pri la ĉeĥa literaturo, ĝis nun ankoraŭ malmulte
+konata ekster la limoj de mia patrujo.
+
+Al sinjoroj _H. Bouška_ en Praha, Th. _Čejka_ en Bystřice-Hostýn
+kaj _Edm. Kolkop_ en Jevíčko mi esprimas mian sinceran dankon
+por la korekto de tiu ĉi libro
+
+ _La tradukinto._
+
+
+
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+ ENHAVO
+ Paĝo
+
+J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1
+El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3
+La blanka edziniĝa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24
+La unua nokto ĉe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 36
+Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69
+
+
+
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+ J. ARBES.
+
+
+Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj ĉeĥaj, naskiĝis
+en Smíchov[1] (legu: Smiĥov) 12an de Junio 1840. Fininte la
+studadon en la teknika lernejo de Praha, li fariĝis redaktoro
+de ĉefaj ĵurnaloj ĉeĥaj (1866 ĝis 1877). De l' jaro 1879 li
+vivas sole por la literaturo.
+
+De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj
+rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj
+ĵurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en
+Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25.
+Suferinte mizeron en sia junaĝo, J. Arbes havis ĉiam la koron
+malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en
+siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraŭ
+la persekutantoj kaj premantoj de l' malriĉuloj, kontraŭ la
+neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.
+
+Arbes skribis ĉiam pri la vivo reala kaj ankaŭ tie, kie la
+romano aŭ rakonto estas fonditaj sur scenoj ŝajne misteraj
+kaj fantaziaj, oni povas ĉion nature klarigi per la trankvila
+prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la
+filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.
+
+Sed la ĉefa merito de Arbes restos por ĉiam tiu fakto, ke
+krom la sociala romano li kreis ankaŭ tute originalan specon
+de l' bela literaturo — siajn karakterizajn _romanedojn_,
+kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la ĉeĥaj verkistoj.
+La romanedoj: _Newtonův mozek_ (La cerbo de Newton), _Svatý
+Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zázračná madonna_ (Mirakla
+madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto ĉe la mortinto),
+_Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooký démon_ (Grizokula demono),
+_Poslední dnové lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro),
+_Vymírající hřbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidáti
+existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere
+klasikaj, vera kaj daŭra monumento por la tuta estonteco.
+
+La ĉeĥa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora
+membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ĝenerala
+estimo kaj amo, kiujn li ĝuas ĉe la tuta ĉeĥa publiko ne
+sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaŭ pro siaj personaj
+ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa freŝa spirito kaj
+rekta, sincera karaktero.
+
+
+
+
+ EL LA VIVO DE MOZART.
+
+
+ I.
+
+ EN BERTRAMKA.
+
+
+Silenta somera vespero...
+
+Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj
+en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol
+tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta
+talio.
+
+Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia
+laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de
+ĉiuj siaj fortoj.
+
+Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en
+la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan
+laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de
+Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de
+l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super
+la tombejo de Malá Stranal.
+
+Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj
+lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte
+kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj,
+vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo,
+brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la
+nomo »Poslovina«.
+
+La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la
+tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte
+fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore,
+pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la
+ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de
+l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma
+angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj
+oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post
+turmentoj kaj laciga laboro ripozi...
+
+Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis
+invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis
+ripozon.
+
+Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la
+spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de
+ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.
+
+Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova
+opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La
+genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de
+siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur
+bilardo, cedis tute en malproksimon...
+
+Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia
+laborĉambro.
+
+La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la
+eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne
+kuraĝis interrompi la komponiston...
+
+Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj
+homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu
+de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj
+laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco,
+animpremiteco kaj senespero.
+
+Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en
+Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.
+
+Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje
+avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam
+tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa,
+neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite
+elĉerpita, dezerta, senfrukta...
+
+Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la
+nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.
+
+Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis
+en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo
+fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran
+ĥaoson — en tutan disonancon...
+
+Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn,
+harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj
+aŭdigante sole izolitajn tonojn — ne interligitajn...
+
+Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun
+mallevita kapo al la brusto.
+
+Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de
+najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj — poste denove
+silento.
+
+Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro
+en la ombroplenan ĝardenon.
+
+La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro
+superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn
+kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo...
+
+Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj
+tonoj de l' kanto najtingala momenton aŭskultis, malrapide
+stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro,
+rigardis senpense en la ruĝetan malplenon.
+
+Poste li turnis sin malrapide — senpense malfermis la pordon,
+senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue
+sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la
+vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj
+supren...
+
+Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan
+kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si.
+
+Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero,
+li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li
+atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega
+panoramo de unu parto de Praha.
+
+Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la
+ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam
+pli paliĝanta lumo.
+
+Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon.
+
+Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel
+ŝtalo — penso neniiganta...
+
+En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«,
+kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en
+Praha — en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena
+de spertaj muzikaj specialistoj — en la urbo, kiu en la
+paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin...
+
+Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li
+kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum
+kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute
+laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis
+al li — kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo — ke
+lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko — ke ĝia
+kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo
+ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj
+kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj
+estis tutmonde konataj...
+
+Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja.
+
+De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis
+sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li
+devis sidiĝi en la herbon.
+
+Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta,
+dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj
+fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian
+animon...
+
+Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento.
+
+Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno
+profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.
+
+Mozart levinte la kapon aŭskultis.
+
+Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore
+kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li,
+ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn
+klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion
+sopiras kaj penas la homa mezeco...
+
+Sed, kio ĝi estas?
+
+Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera
+silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko — de la
+plej alta supro de l' altaĵo post Mozart...
+
+Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj. La kanto de
+l' najtingalo iras de malsupre — la tonoj de l' homa voĉo
+de supre...
+
+Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas — momenton sonas
+kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj
+homaj — arĝenta, dolĉa voĉo knabina...
+
+Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta
+supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ
+la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la
+supro kaj — kantanta —...
+
+Li aŭskultas pli atente.
+
+La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan...
+La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra la silenta aero kiel
+seriozaj demonetoj disportantaj kortuŝon, doloron kaj malĝojon
+en la homajn korojn...
+
+La najtingalo malsupre kantas ĉiam pli pasie. Periode superas
+ĝian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ĝia voĉo
+eksonas ĝojege — sed tiu kanto ne logas plu la atenton de
+Mozart...
+
+Li vidas sole malklaran, ĉiam pli malproksimiĝantan silueton
+de l' nekonata knabino. Li aŭdas sole ŝian voĉon, sole la
+sorĉoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto
+popola...
+
+Subite ŝanĝiĝis la kortuŝanta, dolĉe elegia tono de
+l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arĝenta
+sonoranta voĉo tremetas en silenta aero vespera kiel
+petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan
+gajecon en la homajn korojn...
+
+Mozart staras kvazaŭ en sonĝo.
+
+En lia animo komencas tagiĝi — la kanto knabina efikas
+kvazaŭ sorĉo...
+
+Silueto de l' knabino malproksimiĝas pli kaj pli, ŝia kanto
+malaperas, ĝis fine mortas...
+
+Mozart staras ankoraŭ sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed
+en lia animo estas lume — la animpremiteco, la senespero estas
+tute forpelitaj.
+
+Antaŭ lia spirita rigardo vidiĝas klara, ĝojiga perspektivo;
+ĉar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li ĵus
+aŭdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu
+li ĉiam revas — tie estas neeble, ke lia verko —
+
+Li ne finis la penson.
+
+Refreŝigita kiel neniam antaŭe li malsupreniris la altaĵon
+kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan
+tagon matene li denove daŭrigis sian laboron...
+
+La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de
+la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun
+la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«,
+la verkon — senmortan...
+
+
+
+
+ II.
+
+ LASTAJ TAGOJ.
+
+
+Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraŭ
+stratoj de Wien.
+
+Antaŭ unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo — oni
+skribis 1791 — sufiĉe oportuna vojaĝveturilo.
+
+La koĉero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li
+sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la
+domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.
+
+Post nelonga tempo malfermiĝis la dompordo kaj dika kuiristino
+komencis elportadi el la domo, ŝarĝadi sur la veturilon kaj
+post ĝin kaj alligadi ĉion, kio estis necesa por la granda
+vojaĝo — en Praha'n — nome: kofrojn, valizojn, skatolojn,
+tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo, je
+kiuj ĉiu, kiu antaŭ cent jaroj volis almenaŭ iom oportune
+vojaĝi, nepre devis esti provizita.
+
+La preparoj daŭris preskaŭ la tutan horon. Kiam ĉio estis
+finita, eliris el la domo viro ĉirkaŭe tridek kvinjara
+kondukanta ĉe la brako sinjorinon de la sama aĝo.
+
+La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio,
+vestita en oportuna vojaĝvesto de malhele cinama koloro, kia en
+tiu tempo estis en modo.
+
+Iam bela vizaĝo lia estas ekstreme ŝvelinta kaj vidigas
+lacecon. La haŭtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel
+post forta, longedaŭra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj
+bluetaj — estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa
+tempo, sed ĝis nun penas rezisti la malsanon kun la streĉo de
+ĉiuj siaj fortoj.
+
+La sinjorino ĉe lia flanko estas vestita laŭ la malnova modo
+en la vesto ne tre eleganta. Ŝi havas sur si longan mantelon,
+sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizaĝo supreniĝantan
+ĉapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.
+
+Ŝia vizaĝo posedas ankoraŭ postesignojn de l' freŝa ĉarmo.
+La vangoj estas brune ruĝaj, la molaj lipoj ridetantaj, la
+brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.
+
+La viro kaj la sinjorino alpaŝis malrapide al la veturilo. La
+viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo
+kaj post ĝi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de
+la sinjorino eniris en la veturilon.
+
+La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaŭ ŝi metis
+unu piedon sur la ŝtupon de la veturilo, ŝi sentis, ke iu
+ektiris malantaŭe ŝian jupon.
+
+Turninte sin ŝi ekvidis stari post si nekonatan viron de
+maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol
+simpatia vizaĝo.
+
+"Ĉu vi deziras ion, sinjoro?" demandis ŝi afable, sed tamen
+iel eldevige, nepovante kaŝi sian ekmiron pro la nekutima kaj
+samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si
+ŝian atenton.
+
+"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato
+humile klinante. "La kaŭzo de mia alveno estas la mendita
+rekviemo..."
+
+La viro en la veturilo aŭdinte la vorton "rekviemo" diritan per
+konata voĉo elrigardis el la veturilo.
+
+"Mi tre petas, sinjoro Mozart — kio okazos kun la rekviemo?"
+turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.
+
+"Ah — pardonu!" respondis Mozart. "Ĝis nun malgraŭ plej bona
+volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."
+
+"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera
+riproĉo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Ĉu
+estas neeble prokrasti la vojaĝon je tempo pli malfrua, ĝis la
+rekviemo estos finita?"
+
+"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema
+nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi,
+nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de
+l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza
+di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel
+profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas,
+diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de
+l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha,
+mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla
+sinjoro tiel longe atendi."
+
+La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta
+je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos ĉion kaj
+aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, ĝis Mozart revenos el
+Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.
+
+Per tio la necesega afero estis por momento finita.
+
+La sendito foriĝis.
+
+La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidiĝis kontraŭ
+sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante
+la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankiĝi en la
+strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al
+Praha.
+
+Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de
+Mozart, dirante:
+
+"Domaĝe, kara Wolfgang, ke pro amasiĝo de neprokrasteblaj
+laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La
+honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraŭ
+novan verkon..."
+
+"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja
+baldaŭ plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."
+
+"Sed kredu al mi," daŭrigis la edzino, "ke ĝis hodiaŭ nenio
+tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo.
+Tuj, kiam vi antaŭ nelonge sciigis min, ke per pero de
+l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu
+funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi
+difinis, kiam ĝi estos finita kaj kian honorarion vi deziras
+por ĝi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti
+tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu
+interesiĝas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta
+helpi nin en nia malfavora, malĝoja situacio. Kaj tial mi
+konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej
+baldaŭ komencu labori..."
+
+"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart.
+"Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la
+laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize
+difini, kiam mi estos fininta ĝin kaj ke tial mi petas, ke li
+afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ĝi
+estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la
+nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe
+promesis alporti ankoraŭ sufiĉe grandan aldonon, kiam la verko
+estos finita, ĉar, oni diris, mi estis postulinta honorarion
+neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis
+al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute
+senĝene kaj laŭ mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton,
+kiel decas al la vera artisto..."
+
+"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin
+la edzino, "mi bedaŭras, ke parte pro la amasiĝo de
+neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi
+tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas
+strangan antaŭsenton. Senĉese mi pensas, okazos grava ŝanĝo
+en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne laciĝu en via fervoro
+al la entreprenota laboro..."
+
+"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro
+mi ĉiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en
+la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraŭ
+unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi laciĝus. Cetere mi
+pensas sufiĉe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraŭ ne
+komencis ĝin, okazis, kiel vi scias, nur tial, ĉar mi devas
+ĉiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito«
+kaj la »Sorĉa fluto« kaj ĉar pro la malsano mi ne laboras
+de ia tempo laŭ mia kutimo — sufiĉe rapide. Sed tuj, kiam
+mi revenos el Praha kaj almenaŭ iom resaniĝos, antaŭ ĉio la
+mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere — mi esperas,
+ke dum la vojaĝo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo
+kaj eble ĝi estos finita pli frue, ol mi pensas en ĉi tiu
+momento..."
+
+"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "ĉar mi dubas,
+ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu ĉi. Kaj
+kredu al mi, la vojaĝo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."
+
+"Al mi ĝi venas ĝustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la
+momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro,
+mi ĝojas kiel infano je la vojaĝo en Praha'n. Mi eksopiris ja
+kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie
+mi laboris, kiel vi scias, ankaŭ pri mia »Don Juan« kaj kie
+oni juste ŝatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La
+centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo — tie
+oni scias kompreni kaj ŝati la veran arton... Cetere mi sentas,
+ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos
+refreŝigon kaj kredu, ke nenie mi resaniĝus tiel rapide kiel
+en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."
+
+Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balanciĝema
+vojaĝveturilo bruis sur la stratoj de Wien.
+
+Poste ili interparolis pri alia temo; sed ĉiam denove ili
+revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra
+meso interŝanĝante siajn pensojn pri la mistera mendinto...
+
+ * * * * *
+
+Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj.
+Miloj da pensoj senĉese bolis en lia animo; li mem ne konis la
+ripozon. Muziko kaj laboro estis al li ĉio; li laboradis dum
+tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de
+la fortepiano, lia plej kara instrumento.
+
+Nelonge antaŭ la entreprenita vojaĝo en Praha'n li laboris
+longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa
+organismo de la senĉesa spirita streĉado estis grave ekskuita.
+
+Mozart atendis, ke la vojaĝo en Praha'n refreŝigos lin; sed al
+la senĉesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaŭ dum la
+vojaĝo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu ĵus okupis
+lin, maturiĝis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj ĝi
+estis finita.
+
+En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun
+granda entuziasmo.
+
+La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li danĝere malsanas.
+Lia senbrila rigardo, la laceco, eĉ premiteco vidiĝanta sur
+lia ŝvelinta vizaĝo, devis frapi eĉ la observanton plej
+supraĵan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino
+kaj ke la malsano tiel baldaŭ malaperigos la gloran majstron.
+
+Mozart neniam plendis. Li kuniĝadis kiel alifoje kun siaj
+amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn.
+Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj
+sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon
+li devas periode konsiliĝi kun la kuracisto.
+
+Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis
+kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre ŝatis.
+
+Sed eĉ dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; ĝi
+laboris ja kiel ordinare.
+
+Iam, kiam Mozart estis ŝajne tute enprofundiĝinta en la
+ludo, aŭdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm,
+hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia
+kontraŭulo, elprenis Mozart el la poŝo pecon da papero, notis
+ion kaj ludis plue, dume murmurante senĉese sian »hm, hm,
+hm«.
+
+Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri
+tagoj; poste invitis ilin al si, sidiĝis al la fortepiano
+kaj ludis la ĉarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorĉa
+fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni
+scias, komenciĝas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«,
+ĉar Papageno havas seruron sur buŝo.
+
+Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorĉan fluton«, kiel
+estis jam dirite, sed ankaŭ la »Titon«. Krom tio ofte li
+rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris
+febre, kvazaŭ li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini
+ankoraŭ siajn du ĉefajn verkojn.
+
+Post la kelksemajna loĝado en Praha li adiaŭis siajn amikojn
+kaj unuafoje en sia vivo ĉe la simila okazo — li ploris. Sed
+nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan
+fojon adiaŭas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li
+vidu ankoraŭ unufoje sian gloron kaj sciiĝinte, ke post la
+multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan
+rekompencon — li mortu.
+
+Reveninte Wien'on li finis la »Sorĉan fluton«. La uverturo
+kaj la marŝo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis,
+se ne komponataj, do almenaŭ skribataj du tagojn antaŭ la
+prezentado de la opero.
+
+»Tito« estis finita antaŭ la »Sorĉa fluto« kaj prezentata
+6an de Septembro; »Sorĉa fluto« estis unuafoje prezentata
+30an de Septembro.
+
+De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la
+mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.
+
+La laboro tiel interesis lin, kvazaŭ nenio alia ekzistus por
+li. Laŭ sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun
+la streĉo de ĉiuj fortoj malgraŭ tio, ke li sentis laciĝi la
+fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorĉa
+fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte;
+sed Mozart laboris, streĉante ĉiam pli siajn fortojn, sen
+ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj
+formetu la laboron, ĝis li almenaŭ iom resaniĝos.
+
+Mozart videble malfortiĝadis, lia spirito mallumiĝadis.
+Animpremiteco kaj timemo vidiĝis sur lia malsane flaveta
+vizaĝo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo.
+Ĝis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun,
+kiam li fariĝis por ĉio, kio antaŭe amuzis lin, apatia kaj
+indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis laciĝi kaj la spirita
+laboro postulis ĉiam pli grandan streĉadon de l' fortoj,
+kiuj mankis al li kaj malkreskis ĉiam pli kaj pli, nun li
+ekamikiĝis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.
+
+La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malĝojajn
+pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis
+simpla simptomo, sed natura sekvo de l' danĝera malsano.
+
+Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun
+li ĉiam komponadis malgraŭ ĉiuj avertoj de l' amikoj kaj la
+kuracisto.
+
+"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo aŭtuna, kiam li
+veturis en kaleŝo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara
+Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."
+
+Ĉe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore
+plorante li aldonis:
+
+"Ne, ne — tio ne povas longe daŭri: oni venenis min!"
+
+Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis
+diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.
+
+Ŝi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke ĉio estas
+sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke ĉiuj
+ĉi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaŭ
+iom resaniĝos; sed Mozart ploris maldolĉe kaj parolis kelke
+da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la
+minacanta danĝero.
+
+Reveninte kun la edzo hejmen ŝi senprokraste venigis la
+kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun
+ĉi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart ĉesu por iom
+da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li,
+ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la ĉambron.
+
+Mozart obeis.
+
+Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos daŭre sian staton,
+sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaŭ motivita,
+tial oni povis neniel protesti kontraŭ ĝi.
+
+Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart
+ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita ĉambro
+sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraŭ pli multe
+kaŭzante en lia animo doloran antaŭsenton.
+
+Dume ricevadis Mozart ĝojigajn raportojn pri la brila sukceso,
+kun kiu estis akceptata ĉiu prezentado de la »Sorĉa fluto«.
+
+La opero atingis sukceson neniam aŭdeblan. Ĝi estis prezentata
+senĉese en la tute disvendita teatro kaj ĉiu pli grava loko
+estis brue aplaŭdata.
+
+Sed Mozart ne povis persone ĉeesti la festadon de sia plej
+brila triumfo. Li estis sola en sia laborĉambro, okupante sin
+sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.
+
+Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.
+
+La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaŭ iom da
+fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel freŝa, ke li
+povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Laŭdo de
+l' amikeco« por la loĝio framasona, kies ano li estis kaj la
+favora akcepto de la verketo tre ĝojis lin.
+
+Nerezisteble li sopiris denove labori.
+
+Li insiste petis sian edzinon, ke ŝi redonu al li la partituron
+de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la danĝero
+pasis, plenumis lian peton. Sed apenaŭ Mozart komencis denove
+labori, apenaŭ li denove enprofundiĝis en la laboron kaj en
+la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malĝojajn, kiaj sekvas
+la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj
+korpaj doloroj kun duobla forteco.
+
+Tiun ĉi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro
+donis materialon por tiu ĉi skizo, la batalo ne daŭris longe.
+En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne leviĝis plu de ĝi
+kaj senĉese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.
+
+Dume, kiam Mozart kun ŝvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante
+sin movi, kuŝis en la morta lito, oni raportis al li, ke li
+estas elektita kapelestro ĉe la katedrala preĝejo de la
+sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis
+kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraŭ tiel grandaj
+flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.
+
+Baldaŭ direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila
+akcepto de la »Sorĉa fluto« malfermis la okulojn, komencis
+aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj
+proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj.
+Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn
+proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de
+diversaj specoj.
+
+Tiu ĉi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al
+la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.
+
+"Ĵus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej
+ĝojigaj novaĵoj, "ĵus nun mi devas foriri, kiam mi povus
+trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante
+plu sklavo de la modo kaj kaptaĵo de la spekulaciistoj mi povus
+labori tute laŭ mia inklino, laŭ la dikto de mia sento, kiam
+mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi
+mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedaŭrindajn
+infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia
+farto. Ĉu mi ne antaŭdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"
+
+La malsano de Mozart malpliboniĝis; la kuracistoj konstatis
+brulumon de la cerbo.
+
+Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraŭ tio li toleris
+ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne
+malkonfesis eĉ en la momentoj plej doloraj.
+
+Pri la lastaj momentoj de Mozart konserviĝis multekosta
+dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta — de lia
+bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la
+lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.
+
+Sofio loĝis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne
+malproksime de la domo, kie loĝis Mozart kaj ofte vizitis lin
+mem aŭ kune kun sia patrino.
+
+En la nomita letero ŝi skribas:
+
+"Kiam Mozart malsaniĝis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun
+li povis de l' antaŭe preni sur sin, ĉar pro la ŝvelo li ne
+povis sin turni. Kaj ĉar ni ne sciis, ke li estas danĝere
+malsana, ni kudris ankaŭ al li longan vatitan hejmsurtuton
+(ŝtofon kaj ĉion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej
+kara fratino), por ke li resaniĝinte estu bone provizita.
+
+Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan ĝojon je la nova
+surtuto.
+
+Mi vizitadis lin ĉiutage.
+
+Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio,
+diru al via panjo, ke mi fartas hodiaŭ sufiĉe bone kaj ke jam
+post ok tagoj mi alvenos gratuli ŝin okaze de ŝia nomtago.«
+
+Kiu povus havi pli grandan ĝojon ol mia patrino, kiam mi povis
+alporti al ŝi tiel ĝojan sciigon; ŝi neniam atendis ion
+similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaŭ pro tio, ĉar ŝajnis
+al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidiĝas bone.
+
+La sekvantan tagon estis dimanĉo.
+
+Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaŭ vanta — kaj mi tre
+amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de
+l' antaŭurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis
+elspezi monon.
+
+Tial mi diris al mi bona patrino:
+
+»Kara panjo! Hodiaŭ mi ne iros al Mozart. Li vidiĝis hieraŭ
+tre bone, certe hodiaŭ li fartas ankoraŭ pli bone kaj pro
+tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aŭ pli
+malfrue.«
+
+»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo
+kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«
+
+La patrino konsentis lasi min hejme; ŝi sciis ja, ke mi devis
+ĉiam longan tempon pasigi ĉe Mozart.
+
+Mi foriris en la kuirejon. Ĉar estis mallume, mi devis
+ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.
+
+Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita
+kaj la fajro ankoraŭ brulis.
+
+Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malŝparema, ĉar la kandelo
+brulis ankoraŭ. Mi rigardas fikse ĝian lumon kaj pensas ĉe
+mi, ke mi ĝoje scius, kion faras Mozart.
+
+Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingiĝis,
+kvazaŭ ĝi estus brulinta neniam; sur la longa meĉo restis
+neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne moviĝis — mi povas ĵuri
+tion.
+
+Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis ĉion
+al ŝi.
+
+»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj
+revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«
+
+Mi rapidis per ĉiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia
+fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno
+venis al mi renkonte kaj diris:
+
+»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Hodiaŭ en la
+nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne ĝisvivos
+la hodiaŭan tagon. Restu hodiaŭ ĉe ni; ĉar se li denove
+fartos tiel, li mortos en ĉi tiu nokto. Iru tamen al li, kion
+li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte
+min li ekkriis:
+
+»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Vi devas ĉi tiun
+nokton pasigi ĉe ni; vi devas vidi min morti.«
+
+Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li
+respondis je ĉio:
+
+»Mi sentas jam morton sur la lango — kaj kiu helpos poste
+mian karan Konstancion, se vi ne restos ĉi tie?«
+
+»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraŭ al
+mia patrino kaj sciigi al ŝi vian deziron, ke mi restu hodiaŭ
+ĉe vi — ŝi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfeliĉo.«
+
+»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaŭ!«
+
+Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedaŭrinda fratino
+eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la paroĥejo
+ĉe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaŭ okaze
+alvenu al ili.
+
+Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj
+klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru —
+
+Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.
+
+Estis jam mallume.
+
+Ŝi tre ektimis! Mi diris al ŝi, ke ŝi faros plej bone, se ŝi
+pasigos la nokton ĉe la plej maljuna filino — kaj ŝi obeis.
+
+Poste denove per ĉiuj fortoj mi rapidis returne al mia
+bedaŭrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer
+(unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kuŝis la
+konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li
+deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis
+Mozart al sia edzino, ke ŝi sekretigu lian morton ĝis tiam,
+kiam ŝi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »ĉar tiu
+servo al li apartenas antaŭ Dio kaj mondo«.
+
+La kuracisto Glosset estis longe serĉata kaj fine trovita
+en la teatro. Sed li devis atendi, ĝis la prezentado estos
+finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni ĉirkaŭvolvu la
+febre varman kapon de Mozart per malvarmaj ĉirkaŭvindoj, kiuj
+tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciiĝis plu, ĝis li
+mortis.
+
+Lastafoje li volis ankoraŭ imiti per la buŝo la tamburojn en
+sia rekviemo; mi aŭdas tion ĝis hodiaŭ...
+
+Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en
+gipson lian palan, malvivan vizaĝon.
+
+Lia fidela edzino treege suferis. Ŝi ĵetis sin sur la genuojn
+kaj petis ĉiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis
+ŝin, mi ne povis disigi ŝin de li.
+
+Ŝia doloro estis ankoraŭ pli grandigita dum la sekvanta tago,
+ĉar la homoj amase preterirantaj laŭte ploris kaj kriis pro
+li.
+
+Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli
+kolera.«"
+
+Ĉi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de
+plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj,
+gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco
+pli kara, pli elokventa.
+
+Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne
+ekzistas.
+
+
+
+
+ LA BLANKA EDZINIĜA VESTO.
+
+ Arabesko.
+
+
+Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis atente la grandan starantan
+spegulon, en kiu de l' kapo ĝis la kalkano rebrilis ŝia gracia
+talio...
+
+Per la dekstra maneto ŝi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj,
+kiuj perfide eliĝis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra
+mano iom levis la neĝoblankan elegantan veston kun la longa
+trenaĵo — kaj poste malrapide sin turnis...
+
+Ŝi rigardis la vizaĝon de l' fidela kunulino, multejara
+amikino, kiu helpis al ŝi ordigi la tualeton.
+
+La oraj radioj de l' matena suno somera, traiĝante tra la
+densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superverŝas per la
+delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.
+
+La freŝa, ridema vizaĝeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj
+lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj ĉaste
+mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en
+tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla feliĉo, kiu
+tiel volonte ĝojege eksplodus, kaj tamen neniiĝas timeme,
+kvazaŭ estus nepardonebla peko voli esti nesupereble feliĉa...
+
+Ami kaj esti amata!
+
+Senti, ke la plej dolĉaj revoj fine efektiviĝas — scii,
+ke post kelke da momentoj ni estos por ĉiam kunigitaj kun la
+estaĵo, kiu estis nia idolo!
+
+Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizaĝo ne vidiĝus la
+rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla feliĉo?...
+
+"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino,
+rigardante la vizaĝon de l' ĉarma amikino.
+
+"Kaj kiel mi estas feliĉa, Rozalio, mia kara, kara!" diris
+silente Emilio, kvazaŭ ŝi timus, ke neniu krom la fidela
+kunulino aŭdu tiujn vortojn.
+
+Kaj ŝia ĉaste mallevita rigardo leviĝis.
+
+La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis... En la klaraj, bluaj
+okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruliĝis sur la
+rozkoloraj vangetoj al la ĉebrusto...
+
+"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la
+amikino.
+
+"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke
+vi ne envias min, vi ne povas min envii!"
+
+"Kaj tamen mi envias!..."
+
+"Estas ne eble! Vi estis ja antaŭ du jaroj simile feliĉa kiel
+mi! Kaj ĉu vi ne estas feliĉa ĝis nun?"
+
+"La feliĉo estas ŝanĝema..."
+
+"Kaj pro tio, ĉar la feliĉo estas ŝanĝema, ĉu vi povas — al
+iu envii la larmojn de l' ĝojo?"
+
+"Mi ne envias la larmojn de l' ĝojo, sed la larmojn entute.
+Mi neniam ploris de ĝojo kaj mi timas — se iam la feliĉo
+deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos
+konsolon en la larmoj..."
+
+"Ĉu eble turmentas vin ia sensenca antaŭsento?"
+
+"Kontraŭe! Al mi ŝajnas, ke mi eĉ ne povas esti
+malfeliĉa!... Sed la malfeliĉo ne demandas, ĉu iu volas esti
+plue feliĉa; ĝi venas multafoje neatendite kaj poste estas
+necese..."
+
+"Ke la homo ploru, ĉu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj ĉu vi
+konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la
+larmoj mian doloron?..."
+
+"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ĝojo, ĵus tiel
+siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi
+bedaŭrinda..."
+
+Ŝi ne finis. Ŝia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaŭ
+kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.
+
+"Ah, vi estas ja malsaĝeta, kara Ronjo," diris Emilio post
+mallonga paŭzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj ĉi
+pensoj?!"
+
+"Via faldoriĉa, neĝoblanka vesto edziniĝa..."
+
+"Mi ne komprenas!"
+
+"Ankaŭ mi havis similan, ankaŭ mi dum la jaroj ŝparis por ĝi
+krejceron post krejcero, ankaŭ mi mem ĝin kudris, sed ankaŭ
+mi ĝin, kiel vi, gutetis per mia sango..."
+
+"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite
+trarigardante sian veston; sed tuj poste ŝi ekkriis rapide kaj
+ĝoje:
+
+"Ĉu vi eble pensas tiun ĉi malgrandegan makuleton ĉi tie,
+kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni eĉ de proksime ne povas
+ĝin rimarki?"
+
+Dume ŝi montris per la ruĝeta fingreto la malgrandan, apenaŭ
+rimarkeblan makuleton sub sia koro.
+
+Rozalio malĝoje jesis per la kapo.
+
+Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaĝon de
+l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.
+
+"Sed mi ne konmprenas," ŝi diris poste trankvile kaj serioze,
+"en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aŭ via
+estonta feliĉo!"
+
+"Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis, kio atendas fianĉinon, kiu kudrante
+sian edziniĝan veston, makuletas ĝin per sia sango?" demandis
+Rozalio en la tono serioze mistera.
+
+"Neniam! Sed mi ja ne makulis ĝin! Mi nur pikis min iom per la
+kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la
+veston..."
+
+"Kaj tiu ĉi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi,
+kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaŭ mi per unu sola guto da
+mia sango makulis mian edziniĝan veston. Min kaj ankaŭ vin pli
+aŭ malpli frue atendas malfeliĉo... Sed vi trovos konsolon en
+larmoj, sed mi bedaŭrinda..."
+
+Denove ŝi ne finis; ŝajnis, kvazaŭ ia turmenta antaŭsento
+estus interrompinta subite ŝian parolon.
+
+Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.
+
+"Tio ne povas esti vera, animo kara!" ŝi diris post mallonga
+pripenso. "Vi estas tamen malsaĝeta, ĉar vi kredas similajn
+superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn..."
+
+Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la ŝultrojn
+respondis en la tono tute serioza:
+
+"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla superstiĉo kaj tamen
+mi ne povas liberigi min de l' turmenta antaŭsento. Mi konas
+tiun ĉi superstiĉon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio
+kudrante mian edziniĝan veston mi kudris ĝin singarde kiel
+neniam antaŭe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio,
+tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min
+timemo senmezura kaj —"
+
+"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Ĉar
+ĉio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamiĝinta
+fantazio..."
+
+"Tio povas esti," daŭrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min
+ĉiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfeliĉo —"
+
+Estas certe, ke ambaŭ amikinoj daŭrigus la naivan, okazan kaj
+sencelan interparolon — sed iu subite mallaŭte ekfrapis la
+pordon.
+
+"Li alvenas, li alvenas!" ekĝojegis silente Emilio per la
+tremanta voĉo.
+
+"Volu eniri!" diris Rozalio.
+
+La pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis juna, ĉarma viro
+en eleganta bala vesto.
+
+Emilio ĵetis sin en lian ĉirkaŭprenon...
+
+Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni ĵus rakontis;
+proksimume post duonhoro genuis Emilio ĉe lia flanko antaŭ la
+altaro...
+
+ * * * * *
+
+Feliĉo!
+
+Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ĝi!...
+
+Kaj tamen ĝi esence signifas ne pli ol kontentecon. Ĉio cetera
+estas sole pasontaĵo...
+
+Emilio estis kontenta — do nesupereble feliĉa.
+
+Ŝi deziris nenion alian, ol ke ĉio restu tia, kia ĝi ĵus
+estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen
+doloroj kaj turmentoj...
+
+Post la unua jaro la feliĉa edzinjo fariĝis neesprimeble
+feliĉa patrino.
+
+Kaj denove ŝi deziris nenion plu, ol ke ĉio restu tia, kia
+ĵus estis...
+
+Sed la feliĉo estas ŝanĝema. Ŝi ne dependas de la homo, nek
+de lia volo aŭ deziro —
+
+Subite — malfeliĉa okazo renversis ĉion en malon. En la fino
+de tria jaro la amata, eĉ adorata edzo mortis.
+
+Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta eĉ plej ofta
+malfeliĉo.
+
+Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li
+estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega
+kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la
+piedon.
+
+Komence la malfeliĉa okazo ŝanĝiĝis poste en malfeliĉon.
+
+Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano
+ŝanĝiĝis danĝere kaj en tri tagoj finiĝis lia vivo.
+
+La juna vidvino preskaŭ malesperis.
+
+Unuan fojon en sia vivo ŝi ekkonis la veran malĝojon kaj tuj
+poste la malĝojon de la plej terura, plej malespera speco.
+
+Ŝi ploris, ŝi ploregis — ŝi ŝiris al si la harojn...
+Sed nenio helpis! La naturo ĉe siaj plej oftaj faroj estas
+nedepetebla, sensenta...
+
+En la unua tempo ŝajnis al ŝi, ke la senmezura doloro estos
+netolerebla, ke ŝi estos dispremita de ĝi... Sed la plej kara
+heredaĵo de la edzo, la dujara blondhara anĝeleto — estis
+ŝia apogo en la momentoj de plej maldolĉa, plej brula doloro.
+
+Havante pri la grandega malfeliĉo familia eĉ nenian
+antaŭsenton, la infano restis ne tuŝita de l' terura bato de
+la sorto. Ĝia ridema vizaĝeto, kiam ĝi ekrigardis la patrinon
+konvulsie ploregantan, mallumiĝis senvole por momento, sed
+tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj
+la neesprimeble dolĉa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj
+bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.
+
+Unue al la patrino estis neeldireble malĝoje kaj dolore. Ne
+komprenante la aferon plej naturan ŝi rigardis sian sole
+naskiton kun la mieno de l' maldolĉo. Estis al ŝi, kvazaŭ la
+propra infano mokus ŝian doloron — kaj ŝia koro konvulsie
+kunpremiĝis...
+
+Subite la ekkompreno trakuris ŝian animon.
+
+Rapide ŝi alpremis la infanon al sia ondiĝanta brusto kaj
+pasie kisis ĝin...
+
+Ŝi ekkomprenis, ke ŝi ne devas malesperi — ke ŝi devas vivi
+por sia infano...
+
+Kaj de tiu ĉi momento estis al ŝi pli libere...
+
+Ŝi vivis — ĝuste ŝi mizervivis, kiel scias mizervivi sole
+la vidvinoj.
+
+La negranda ŝparaĵo kaj la malgranda heredaĵo de l' gepatroj,
+kiuj mortis dum ŝia frua infaneco, komence ebligis al ŝi
+la vivon almenaŭ proporcie elteneblan. Sed la profito de
+l' manlaboro, per kiu ŝi nutris sin, ne sufiĉis — la ŝparaĵo
+malgrandiĝis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis
+la pordon de l' malriĉa loĝejo...
+
+Ĉio tiel simpla — tiel ordinara —
+
+Ankaŭ nun kiel antaŭe ŝi streĉis ĉiujn siajn fortojn;
+laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco
+nelacigebla, ŝi sukcesis almenaŭ defendi sin kontraŭ la
+morto de malsato —
+
+Oni ne miru pro tio, ke ŝi iom post iom vendis ĉion, kio
+restis al ŝi el la tempo de l' feliĉo: jen iun malgrandan
+juvelon, jen iun pli bonan veston aŭ parton de l' meblaro,
+ĝis fine preskaŭ ĉio plej bona kaj plej valora estis
+vendita...
+
+Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus ĉiu alia
+virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edziniĝa
+vesto, kiun ĉiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora
+situacio, restis bone kaŝita en la kofro.
+
+La bedaŭrindulino ofte rememorigis sin pri ĝi kaj ofte,
+precipe en la unua tempo de malfacilaĵoj de l' vivo ŝi
+ekpensis, ke ŝi povus ĝin pli bone vendi ol kiun ajn alian
+oran aŭ arĝentan bagatelon, sed kiam ajn ŝi malfermis la
+kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al ŝi
+neesprimeble malĝoje kaj dolore.
+
+Ŝajnis al ŝi, ke entute estas neeble disiĝi de tiu ĉi
+memoraĵo. Ŝi malofte uzis tiun veston eĉ dum la tempo de
+sia feliĉo; ŝi prenis ĝin sur sin kelkafoje — je la okazo
+de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn ŝi
+ĉeestis kun sia edzo. De tiu tempo ĝi kuŝis netuŝite en la
+kofro — Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaŭ la vendo
+de tiu memoraĵo necesiĝis.
+
+Estis belega somera mateno, kiam la bedaŭrinda vidvino ne
+havante rimedojn por prepari malriĉan tagmanĝon, rememorigis
+sin pri la lasta memoraĵo de l' antaŭa feliĉo.
+
+Ŝanceliĝe ŝi genuis apud la kofro, malfermis ĝin kaj per la
+tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ĝin sur la tablo
+antaŭ si, ŝi ekrigardis enpensite antaŭ sin —
+
+Ŝi estis sola en la malriĉa ĉambreto.
+
+La infano, ŝia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun
+la plenmano da sablo kaj kelke da ŝtonetoj.
+
+La patrino povis ĝin vidi tra la fenestro; sed ŝi ne vidis — ŝi
+rigardis fikse antaŭ sin, enprofundiĝante en rememorojn.
+
+Longe ŝi staris senmove. Ŝian malĝojigitan animon kuradis
+rememoroj; unue maldolĉaj, doloraj, pli poste ĉiam pli klaraj
+kaj karaj, ĝis ŝi rememorigis sin pri la momentoj plej
+feliĉaj...
+
+Kaj ŝajnis al ŝi, ke denove ŝi estas tiel feliĉa kiel tiam,
+kiam ŝi kudris al si sian edziniĝan veston, ŝajnis al ŝi, ke
+denove la dolĉa sopiro tremigas ŝian animon kaj neesprimeble
+feliĉa timemo kunpremas ŝian koron... Senvole ŝi prenis la
+veston de l' tablo.
+
+Momenton ŝi tenis ĝin en la mano — poste, videble ne sciante
+kial — komencis vesti sin per ĝi.
+
+Kvankam ŝi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin
+sufiĉe rapide kaj lerte.
+
+Kaj denove ŝi restis nedecidite kaj enprofundiĝinta la pensoj
+senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.
+
+La feliĉaj kaj dolĉaj rememoroj, kiuj antaŭ la momento
+trakuradis ŝian animon, donis la lokon al la rememoroj pli
+malĝojaj kaj maldolĉaj, eĉ doloraj. Ŝia pala, zorgoplena,
+sed ĝis nun ankoraŭ ĉarma vizaĝo vidigis melankolion.
+
+Subite ŝi estis interrompita en la enprofundiĝo.
+
+En la korto eksonis malafabla, malagrabla voĉo de
+l' antikvaĵisto — kaj tiu sono naskis en la animo de
+l' bedaŭrinda vidvino la plej maldolĉan resonon.
+
+Rapide ŝi alpaŝis al la fenestro kaj faris signon al la
+antikvaĵisto. Ŝia rigardo ekflugis ankaŭ al la infano kaj
+du larmoj ekbrilis en ŝiaj belaj okuloj.
+
+Rapide ŝi deviŝis ilin — la antikvaĵisto ĵus eniris. Kaj
+denove ĉio tiel simpla, tiel ordinara — Per la tremanta
+voĉo ŝi proponis al la antikvaĵisto, ke li aĉetu la
+veston. Li volonte konsentis aĉeti ĝin — trarigardis la
+veston — ĉirkaŭiris la virinon...
+
+En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaŭe
+kretitan makulon.
+
+"Aj! Kio estas ĉi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La
+makulo..."
+
+La juna vidvino ektremis...
+
+Tiu fatala vorto nur nun rememorigis ŝin — post tiom da
+jaroj — pri la stranga profetaĵo de l' amikino, kiu jam
+de du jaroj estis mortinta — kaj tiu rememoro havis efikon
+kvazaŭ senkonsciigan.
+
+Senvole ŝi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de
+l' konsterniĝo ekŝanceliĝis.
+
+La antikvaĵisto rapidis helpi ŝin.
+
+"Mi petas, morgaŭ — se estos eble al vi, morgaŭ haltu ĉi
+tie aŭ hodiaŭ posttagmeze!" ŝi balbutis interrompe, ne
+sciante, kion fari...
+
+Ŝia vizaĝo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte
+ondiĝis.
+
+La maljuna antikvaĵisto ŝanceliĝis — eĉ pli, li proponas
+rapidi por helpo — iri por kuracisto, por najbarino.
+
+"Ne, ne — mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi
+petas nur morgaŭ — nenion plu — venu morgaŭ!"
+
+Ŝanceliĝe la antikvaĵisto foriras.
+
+Apenaŭ la antikvaĵisto fermis post si la pordon, falas la
+bedaŭrinda virino kvazaŭ senkonscie sur la seĝon.
+
+La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superverŝas
+la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neĝoblanka,
+hazarde iom levita vesto kun la longa trenaĵo.
+
+Ankoraŭ antaŭ la momento la pala vizaĝo estas ruĝa, la lipoj
+kvazaŭ brulaj, la okulo — tiu profunda blua okulo radias
+nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.
+
+En tiu momento ŝi estas tiel ĉarma kaj delogema, kiel tiam,
+kiam ŝi unuafoje prenis sur sin sian edziniĝan veston — sed
+ŝia animo estas emociita, la koro kvazaŭ frakasita...
+
+Kaj longe, longe ŝi sidas kvazaŭ senkonscie kun la kapo
+mallevita al la brusto — sole la brulaj lipoj periode
+ektremas, kvazaŭ ŝi volus ion diri kaj la vorto mortus al ŝi
+sur la lipoj...
+
+En tiu momento iu mallaŭte ekfrapis la pordon. Ŝi ne
+aŭdis — ŝi ne ekparolis.
+
+La frapado estis ripetata — kaj kiam eĉ nun ŝi ne ekparolis,
+la pordo malrapide malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis
+ĉirkaŭe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.
+
+Lia rigardo ekrondis en la malriĉa, mizera ĉambreto kaj fiksis
+sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera
+meblaro plej sorĉe lumigita.
+
+La impreso de tiu hazarda bildo ĉe la juna viro estis tiel
+forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris
+ankoraŭ unufoje paŝon antaŭen kaj en la humila tono ekdiris
+ion.
+
+Nur nun la juna vidvino levis la kapon.
+
+La rigardoj de l' ambaŭ sin renkontis.
+
+La vidvino leviĝis kun la streĉo de ĉiuj fortoj. Levinte
+iom la faldoriĉan veston ŝi volis ekiri al la pordo, sed
+ekŝanceliĝis kaj ekkaptinte la apogilon de l' seĝo haltis.
+
+La nekonato ripetis sian demandon.
+
+Nur nun ŝi ekkomprenis, ke li demandas, ĉu iu loĝas en la
+domo...
+
+Ŝi pene respondis: "Ne, ne — li ne loĝas ĉi tie," kaj ŝia
+voĉo tremis de neesprimebla sorĉo.
+
+La nekonato foriris.
+
+La bedaŭrinda vidvino falis denove sur la seĝon — kaj longe,
+longe ŝi restis en plej turmenta, plej dolora enpensiĝo...
+
+Nur kiam ŝia infano, ŝia karuleto revenis — denove heliĝis
+ŝia vizaĝo...
+
+Ŝi deprenis sian edziniĝan veston, metis ĝin denove en la
+kofron — kaj estis denove bedaŭrinda, malriĉa vidvino...
+
+Ankoraŭ tiun saman posttagmezon ŝi ricevis leteron kun la plej
+ordinara enhavo.
+
+Ĝi estis jena:
+
+"Estimata sinjorino!
+
+Pardonu, mi petas, ke mi kuraĝas fari la skriban klarigon.
+
+Serĉante hodiaŭ en la domo, en kiu vi loĝas, mian iaman
+amikon, okaze mi renkontis vin kaj — mi konfesas sincere al
+vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.
+
+Sed pardonu ankaŭ mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte
+tuj pri via situacio kaj sciiĝinte almenaŭ tion plej gravan,
+mi kuraĝas peti vin pri la afabla respondo — ĉu estus ebla
+ia proksimiĝo inter ni..."
+
+Kun la plej granda ekmiro ŝi tralegis la leteron. Unue ŝajnis
+al ŝi, ke iu ŝercas kun ŝi — sed pli poste —
+
+Ŝi prokrastis la respondon.
+
+Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvaĵisto — ŝi
+ĝentile rifuzis lian proponon kaj fine — post kelke da tagoj
+ŝi skribis je la letero respondon — ne rifuzantan...
+
+Kaj post kelke da semajnoj ŝi genuis en tiu sama neĝoblanka
+vesto antaŭ la altaro ĉe la flanko de l' viro, kiu fariĝis
+ŝia amata edzo kaj ekzempla patro de ŝia infano...
+
+
+
+
+ LA UNUA NOKTO ĈE LA MORTINTO.
+
+ Nokturno.
+
+
+La aŭgusta suno ĵus subiris...
+
+La ĉielo super Petřín kaj Hradčany[4] ekbrulis je plej
+varmaj sangaj rozoj, kiam — ŝtelirante, kun la manoj krucitaj
+sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi
+forlasis la pordon de l' monaĥejo.
+
+Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon,
+densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj
+paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita
+al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj
+periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas
+juna.
+
+Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la
+senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke
+da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj
+stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton.
+
+El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi,
+aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion
+rapidas pluen — kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.
+
+Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al
+ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo — iu
+mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj
+pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto.
+
+Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris
+la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon
+ŝi ekiris.
+
+Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo — en dezerta
+flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta,
+kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun
+antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda,
+mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj
+estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo
+preskaŭ fantoma.
+
+Malrapide ŝi trairis la pordon.
+
+En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre
+lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin.
+Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono
+antaŭ la unua pordo.
+
+Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste
+ŝi ekprenis la anson — la pordo estis ŝlosita... Ŝi
+do ekfrapis — mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus
+interrompi iun.
+
+Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo
+malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino.
+Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj
+cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel
+timema ombro...
+
+Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris
+post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla.
+
+Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda
+nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud
+la tablo sidas tri virinoj.
+
+Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne
+malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la
+plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de
+du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu
+ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco.
+
+Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando
+leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke
+da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo.
+
+Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la
+kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj
+resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la
+sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste
+komencis singulte plori.
+
+La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj
+mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.
+
+Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris
+al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj
+malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu
+oportune eniri.
+
+Senparole la monaĥino antaŭeniris kaj transpaŝinte la sojlon
+ŝi eniris.
+
+La pordo senbrue fermiĝis post ŝi.
+
+Senvole ŝi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj.
+Ekventumis ŝin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso,
+rezina ligno, freŝa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu
+preskaŭ narkotizas...
+
+Ŝi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj,
+tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron
+en la najbaran ĝardenon, kie ĵus oni vidas sole mallumajn
+konturojn de larĝbranĉaj arboj.
+
+Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj
+en ĝi la kadavro en blanka virina vesto.
+
+Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka
+longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime
+ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus
+falinta neĝo.
+
+Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda
+krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj
+vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj
+kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj
+kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun
+blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun
+la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel
+ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj.
+
+Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton.
+
+Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme
+en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la
+pargeta planko.
+
+En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas
+venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en
+la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre
+malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan.
+
+Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita
+penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la
+dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo.
+
+Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla
+mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ
+infane agrabla kaj simpatia vizaĝo.
+
+La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio
+la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras;
+la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo;
+la mallarĝaj pli maldolĉe kaj dolore ol severe kunpremitaj,
+sed ĝis nun freŝaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen
+iel rezistema mentono kaj antaŭ ĉio la ekstreme densaj kaj
+longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ tra la densa vualo lumas
+brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj — ĉio havas
+ĵus aspekton de rigideco.
+
+En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo
+dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie
+statuo el karara marmoro.
+
+Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj
+denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen
+ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis.
+
+Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari.
+
+Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la
+malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj
+konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda
+punkto de la pupitro.
+
+Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la
+dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano
+la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la
+signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove
+restis sen movo kiel statuo...
+
+En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole
+periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ
+estus diskrevinta aerbulo.
+
+La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo.
+
+Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ
+rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la
+animo...
+
+Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la
+flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan,
+sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun
+ŝanĝon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro
+ŝi daŭrigas la preĝojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo,
+rifuĝanta en la pensoj ĉe la nekonata nesuperebla estaĵo kun
+la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo,
+kiu ĵus estas forlasinta ĉi tiun mondon.
+
+Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin
+unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba
+silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn
+da horo — Subite ŝi estas interrompita.
+
+La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la
+antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ
+iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la
+personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste
+eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado,
+interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj.
+
+La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke
+da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi
+daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis
+ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ
+tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.
+
+"— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene
+mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ
+matene mi — oh, tio estas terura, terura —"
+
+"— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento
+alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja,
+ke —"
+
+Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la
+interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole
+izolitajn vortojn:
+
+"Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj
+tiel neatendite —"
+
+Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en
+plendan, ŝiratan ĝemadon.
+
+Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ
+kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas
+tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la
+demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna,
+malfeliĉa?"...
+
+Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante
+de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove
+enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon.
+
+Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj
+frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu
+antaŭ la momento ĝeme ploris...
+
+"— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne
+povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie
+mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi
+povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo
+ĝin —"
+
+Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ
+la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en
+la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj
+estas trafitaj de la malfeliĉo.
+
+Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato
+kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas.
+Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie.
+
+Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj
+kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj...
+
+Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte
+parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito
+rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la
+objekto de la preĝo.
+
+Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna
+knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino,
+kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laŭ la aŭditaj
+fragmentoj ŝi opinias, ke ĝi estas virino en la plena, viva
+forto, kiun trafis ia granda malfeliĉo...
+
+Foje ŝi eĉ levis la rigardon kvazaŭ alforĝitan al unu punkto
+de la pupitro por rigardi en la ĉerkon; sed la ĉerko estis tro
+alte sur la katafalko — ŝi vidas nenion krom la antaŭo de
+la ĉerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaŭ flankoj
+arĝentajn rondojn — kaj ŝia rigardo fiksas denove sur la
+sama punkto, sur kiu ĝi estis antaŭe fiksita...
+
+Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monaĥino
+sole zumanta muĝo, el kiu sole periode pli laŭte eksonas
+iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj
+»ah«, »oh«... En la antaŭĉambro oni interparolas pli
+seninterrompe ol antaŭe kaj ankaŭ kun la doloro almenaŭ
+proporcie moderigita.
+
+Sed ĵus tiu ĉi muĝanta, mallaŭtigata interparolo per
+siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraŭ pli la atenton de
+l' monaĥino.
+
+Senvole ŝi aŭskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu
+nomo ĝuste esprimus ŝian spiritan staton...
+
+Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj la mallaŭte
+parolataj vortoj de la preĝo estas aŭdeblaj: tamen ŝia orelo
+estas streĉita. Nun ĉiu klara frazo, eble ankaŭ ĉiu vorto
+naskus en ŝia animo resonon kaj eble ankaŭ imagon havanta
+nenion komunan kun la preĝo, kiun ŝi ĵus diras.
+
+Tamen en la antaŭĉambro oni faras kaj parolas nenion
+rimarkindan; la unutona muĝo fine lacigas kaj la monaĥino
+denove enprofundiĝas kun la tuta pieco en sian preĝon.
+
+Subite eksonis el la antaŭĉambro tiu ekstra, konata ekbruo,
+kiam kelke da personoj stariĝas de la tablo kaj pretiĝas por
+foriri.
+
+Izolitaj frazoj estas parolataj pli laŭte; oni aŭdas
+la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto
+proksimiĝas —"
+
+Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono
+kaj premis ĝin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom
+malfermiĝis.
+
+La monaĥino aŭdis nun la parolon tute klare.
+
+"Mi devas, mi devas ankoraŭ unufoje vidi ŝin," parolis la
+klara soprano. "Mi tiel amis ŝin kaj ŝi — ah, ŝi estis
+eksterordinara estaĵo... Ŝi sole ridis! Ankaŭ ŝia frunto kaj
+la mentoneto ridadis, kiam eksonis ŝia sonoranta voĉo... Ŝi
+estis vera koboldo —"
+
+"Sed tamen ŝi estis periode tiel malĝoja, tiel melankolia!"
+intermetis la pli malmola voĉo iel admone. "Ŝia konduto
+ŝajnis al mi ĉiam stranga. Tiuj subitaj ŝanĝoj de l' gajeco
+en la melankolion aŭ de l' silentemo en la ĝojantan petolemon
+antaŭdiradis nenion bonan. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke
+tiun bonan animon turmentas io, kion ŝi kaŝas antaŭ la tuta
+mondo... Ĝis fine —"
+
+"Oh, tiu bona, dolĉa animo!" ekĝemis la plenda voĉo
+neniiganta eksplodon de la ploro.
+
+"Kaj hieraŭ, kiam ŝi alveturis kaj ĵetinte sin al mia kolo
+kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremiĝis mia koro
+de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!"
+ŝi ĝemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke
+mi alveturas — mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos
+vin — neniam! — Ĉu vi komprenas?... Postmorgaŭ matene
+alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze ĉio laŭ
+la deziro de l' gepatroj estos finita —"
+
+La monaĥino aŭskultis ĉiam pli atente. De tiuj kuneligitaj
+kaj klare parolataj vortoj ŝi estis tute interrompita en
+la preĝado. Senvole ŝi turnis iom la kapon al la pordo;
+sed vidante tie neniun ŝi denove fiksis la rigardon sur la
+pupitron.
+
+Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble
+mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi
+ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel
+terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento,
+kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur
+la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi
+estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano,
+la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas
+min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi
+estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis.
+Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis
+rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto
+sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al
+ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma
+kiel la glacio..."
+
+Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra
+ploro...
+
+Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi
+stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita
+rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi
+ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la
+nebulo.
+
+Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por
+bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis
+sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la
+nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo
+perforte finis sian vivon...
+
+Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun
+la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo.
+Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj
+okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj
+molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute
+nekonatajn — bildon tute hazardan...
+
+Ŝi ektremis, profunde en sia animo.
+
+La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke
+la sango ruĝigas ŝiajn vangojn...
+
+Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la
+larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian
+meditadon.
+
+Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro
+la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis
+antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe.
+
+"Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino!
+Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas
+malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino
+ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de
+sia okulo; la patrino malesperos..."
+
+"Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu
+klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la
+antaŭĉambro.
+
+"La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute
+estas ĉarma kaj brava junulo..."
+
+"Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte
+aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis.
+
+Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke
+da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis
+mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo,
+kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis:
+
+"Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do
+eniri!"
+
+Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la
+anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante,
+kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris
+la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta,
+akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo.
+
+La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ
+la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaron la pordo rapide
+mallevis la kapon kaj volis denove preĝi.
+
+Sed estis neeble preĝi. Mallaŭte la vortoj fluadis de ŝiaj
+lipoj, sed la animo estis ekscitita...
+
+Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo
+la koro kunpremiĝas kaj denove larĝiĝas...
+
+Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimiĝis la irintaj
+virinoj al la ĉerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon,
+per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.
+
+La monaĥino tamen ne levis siajn okulojn; sed ŝi sentis, kio
+ĵus okazas...
+
+Kaj tiu sama vizaĝo, kiun ŝi havis antaŭ la momento en sia
+penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaŭ ŝia spirita
+rigardo, kvazaŭ ŝi efektive rigardus en la ĉerkon.
+
+Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas ĉiun bluan vejneton en la pala
+vizaĝo, ke ŝi vidas ankaŭ sub la longaj okulharoj malforte
+brilantan pupilon...
+
+Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento.
+Neniu moviĝis, neniu ekparolis; ankaŭ la sinjorino, kiu
+antaŭe senĉese ĝemis, restis senmove, kvazaŭ ŝia nemezurebla
+doloro subite estus ŝtoniĝinta.
+
+"Kvazaŭ viva, kvazaŭ viva!" mallaŭte diris fine apenaŭ
+aŭdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaŭ viva — kaj
+tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ĝema voĉo, denove
+ekploranta.
+
+Kaj post la momento daŭrigis tiu voĉo:
+
+"Kaj tien ĉi — sur la vundon en la koro — mi metis laŭ
+ŝia deziro ŝian lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas la
+patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon — la leteron, en
+kiu ŝi petas de ni ĉiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu ŝin
+en la ĉerkon en tiu sama edziniĝa vesto, en kiu ŝi mortis kaj
+sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu
+ŝi adiaŭas nin..."
+
+La monaĥino ĉesiginte la preĝadon aŭskultas atente, eĉ
+avide.
+
+Ĉiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas
+ŝin froste kaj tamen varmegigante ŝin. Ŝi ektremis kaj tuj
+poste ŝi sentas, ke ŝia sango kuras pli rapide el la kapo al
+la koro kaj returne...
+
+La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete ruĝiĝis, la okuloj
+fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekiĝas...
+Senvole ŝi levas iom la kapon...
+
+En tiu momento unu el la virinoj apud la ĉerko ekĝemis:
+
+"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"
+
+Kaj la alia ankaŭ mallaŭte aldonis:
+
+"Kaj tamen estas nenia helpo — nenia, nenia helpo!" Kaj
+denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de
+l' singulta ĝemado de la sinjorino, kiu antaŭe pli longe
+rakontis.
+
+"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona
+aĝo, kiun la monaĥino ĝis nun ne estis vidinta. "Ni devas
+forlasi ŝin — ni devas lasi ŝin sola ĉi tie!"
+
+La singlute ĝemanta sinjorino denove daŭre kaj konvulsie
+ekploris...
+
+"Adiaŭ, adiaŭ — dormu dolĉe — animo kara — plej kara!"
+ŝi ĝemis. Poste ŝi kliniĝis super la ĉerko, dum kelke
+da sekundoj fikse rigardis la vizaĝon de l' kadavro, kaj
+kliniĝinte ankoraŭ pli ŝi kisis ĝin sur la glacimalvarman
+frunton...
+
+Rektiĝinte, ankoraŭ momenton ŝi rigardis la kadavron.
+
+La ceteraj — laŭvice — alproksimiĝinte al la ĉerko, faris
+signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la
+kadavro.
+
+La monaĥino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio ĵus
+okazis, sed ŝi vidis nenion — ŝiaj malsekaj okuloj estis
+nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la ĉerko.
+
+La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ
+ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la
+blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la
+ĉerko.
+
+Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote
+ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel
+ili estis enirintaj, forlasis la salonon.
+
+La monaĥino restis sola.
+
+En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus
+defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj
+vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli
+alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe
+rondiris en la funebra salono.
+
+Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj
+eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis,
+kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere
+flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj
+samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo
+enpenetradis ankoraŭ en la salonon.
+
+El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la
+rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de
+ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por
+foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata
+vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de
+muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj.
+
+Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj
+poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro
+de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine
+la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi tute
+ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj paŝoj...
+Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon
+sur la anson turnis grince la ŝlosilon en la seruro.
+
+La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monaĥino
+kvazaŭ maldolĉa riproĉo; sed malgraŭ tio ŝi ne moviĝis,
+sed avide aŭskultis...
+
+Post la ekgrinco de la ŝlosilo estis aŭdataj rapide
+malproksimiĝantaj paŝoj, poste pli mallaŭta fermo de alia
+pordo kaj denove, sed jam apenaŭ aŭdebla ekgrinco de la
+ŝlosilo, poste ekregis silento —
+
+Ĉion ĉi, kion ni ĵus mallonge estis skizintaj, aŭskultis la
+monaĥino kun la eksterordinara atento. Ŝi ne preterlasis eĉ
+la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon — ŝia
+aŭdsento estis streĉita kaj pro tio ŝia atento iom deturnita
+de la objekto, kiu antaŭe ekscitis ŝin.
+
+La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj ŝi
+atentis la muĝon kaj bruon en la antaŭĉambro, preskaŭ tute
+ŝi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la
+antaŭan palecon kaj la malsekiĝintaj okuloj la antaŭan arde
+pian trankvilon.
+
+Dum kelke da minutoj ŝi restis senmove, kaj samtempe ankaŭ
+sen pensoj kaj rememoroj. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus
+preĝinta en la preĝejo la lastan preĝon kaj ankoraŭ
+genuas — estante en embarasoj, ĉu leviĝi aŭ ankoraŭ preĝi.
+
+Ĉirkaŭe regis profunda silento, sole periode interrompata de
+modera, apenaŭ aŭdebla ekkrako de iu vakskandelo.
+
+Sed tiu silento ŝajnas nenial stranga al la monaĥino. Turninte
+la kapon ŝi mallevis ĝin kaj denove fikse rigardis la pupitron
+antaŭ si kaj havante ankoraŭ la manojn kunmetitajn — ŝi
+denove komencis preĝi.
+
+Ŝi preĝas en la animo la preĝon por la mortintoj — la
+preĝon plej konatan. Sed ŝi preĝas iel mekanike, ŝi pensas
+pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...
+
+Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta
+animo preĝas...
+
+Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da
+horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante
+almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita
+en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo
+eksonis surda sono de la horloĝo.
+
+La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj
+kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.
+
+Ekbatis la dekunua.
+
+La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove
+profunda silento.
+
+La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la
+preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume
+ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas.
+
+Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto,
+la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo
+postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la
+torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...
+
+Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas
+al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj,
+al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj
+doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.
+
+Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ
+kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la
+animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino
+tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino
+en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen
+kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove
+iu ĉarma staturo en la reĝa vesto kaj tuj denove io, kvazaŭ
+kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...
+
+Post la momento la atmosfero ŝanĝiĝas.
+
+La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heliĝi,
+kvazaŭ kiam ĝi forkuras antaŭ la eliranta suno. La krepusko
+fariĝas malrapide ruĝeto... La ruĝeta nebulo disiĝas kaj
+antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta, ĝuste reveme
+profundiĝanta monaĥino staras tute klara kaj plastika
+ĉarmoplena bildo.
+
+Lazura ĉielo arkiĝas super la ĉarmoplena, paradiza ĝardeno,
+plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaŭ tiaj plejparte
+palmaj arboj.
+
+Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altaĵoj
+kovritaj de l' arbaroj. Tie ĉi kaj tie de la rokoj saltas
+torentoj — sub la rokoj larĝiĝas verdaj herbejoj, tra kiuj
+serpentumas flavaj vojetoj.
+
+Ĉio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco
+tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...
+
+Dum kelke da sekundoj la ĝardeno estas senhoma, senbesta...
+Subite ĝi viviĝas... La homoj kaj la bestoj ĉiuspecaj
+promenas trankvile sur la vojetoj aŭ ripozas sur la herbejoj.
+
+Jen juna ĉarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas
+apud la piedoj de l' blondhara bubeto; ĉi tie la cervo, urso,
+kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super
+ili rondflugas aglo super la amaso da neĝoblankaj kolomboj.
+
+En kelke da minutoj kelkafoje ŝanĝis la kara kaj alloganta
+bildo sian fizionomion. La stafaĝo restis tiu sama, sole la aro
+da homoj kaj bestoj senĉese ŝanĝiĝis.
+
+Kaj mirinde — la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj,
+kvazaŭ la paco ŝtoniĝus sur iliaj vizaĝoj...
+
+Ĉiu, ĉu la maljunulo aŭ la junulo, ĉu la viro aŭ la virino
+en la tuta forto de la vivo, ĉu la infano apenaŭ elirinta el
+la lulilo — ĉiu ŝajnas nemezureble feliĉa kaj kontenta...
+
+Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la
+paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto;
+sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole
+la bildon plej simplan, plej primitivan...
+
+Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian
+premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon.
+Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin
+simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso,
+ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo...
+
+Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega
+ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej
+malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon:
+simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime
+belan bienon.
+
+Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon.
+Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la
+kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de
+l' naska vilaĝo...
+
+Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi
+vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno
+de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue
+kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...
+
+Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la
+alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud
+la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de
+la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas
+en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino
+rakontas.
+
+Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi
+rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj
+el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la
+kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego
+da personoj kaj momentoj — entute simplaj, preskaŭ ordinaraj,
+sed tamen karaj.
+
+Subite elsaltis antaŭ ŝi la bildo treege alloganta, kiam ŝi
+en la vilaĝa veturilo kiel maturiĝanta knabino proksimiĝis
+kun la patrino al Praha por tie ĉi eniri en la edukinstituton
+kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata
+Praha, ĵus dronanta en la ruĝa brilo de l' subiranta suno...
+
+Sed tiu bildo rapide cedas antaŭ la bildo alia: ŝi vidas sin
+mem en la pensiono — ŝi vidas siajn novajn kunulinojn — ŝi
+vidas ankaŭ tiun, kiun pli poste ŝia koro tiel amis kaj
+kiu fariĝis ŝia plej fidela amikino; la gracian, rideman
+blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun
+glataj ruĝaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda,
+senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans ĉiujn
+eblajn rifojn de la vivo.
+
+Ŝi vidas ŝin kvazaŭ staranta antaŭ si — tiel klare, tiel
+plastike...
+
+Oni ne povas imagi al si, kian inklinon ŝi sentis al ŝi,
+kiel ŝi amis ŝin. La plej varma amo fratina ne povas esti
+pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaŭ senĉese sub unu
+tegmento, en unu ĉambro kaj tre malofte ili disiĝis sole por
+kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu
+antaŭ la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu
+animo.
+
+Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis
+kaj revis interŝanĝante ĉiutage siajn revojn kaj dezirojn,
+ĝojante je la estonteco kun la plej ĉarmaj esperoj...
+
+Multo, multego da tiuj ĉarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris
+nun la animon de l' monaĥino —
+
+Subite ŝanĝiĝas ŝia mieno — la rideto de l' kontentiĝo
+en la momento ŝanĝiĝis en la malgajecon, preskaŭ en la
+maldolĉon: ŝi konjektas vidi sian kunulinon feliĉa...
+
+Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano —
+
+Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino:
+la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de
+l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la
+mienon neesprimeble maldolĉe doloran...
+
+Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la
+staturo de l' pala, serioza studento —
+
+Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj
+de la fantazio haltu...
+
+La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de
+l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte
+la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli
+la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon,
+la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por
+ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn
+dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne
+multaj jaroj...
+
+Ŝi perforte devigas sin al la preĝo.
+
+La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam
+antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo,
+tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto,
+preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj
+vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese
+terurigante ŝian animon.
+
+Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...
+
+Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli
+potenca ol la preĝo.
+
+Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine
+denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna
+viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo...
+
+Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj
+ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia
+rajto... Post ne longe la monaĥina kontraŭ sia volo ĉesas
+preĝi — la rememoroj denove okupas ŝian animon...
+
+Ŝi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja
+posttagmezo, kiam ŝi, revenante kun sia nedisigebla kunulino
+el la preĝejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaŭ la
+preĝeja pordo...
+
+Ŝi rememorigas sin pri tio, ke estis al ŝi tiam iel
+strange — ke li senĉese okupis ŝian penson, ke pli poste ŝi
+sonĝis pri li, unuvorte, ŝi rememorigas sin pri ĉiuj dolĉaj
+kaj konataj detalaĵoj, en kiuj manifestas la naskiĝanta unua
+amo.
+
+Dum kelke da momentoj ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝi denove sentus
+emon al la vivo — kvazaŭ ĝis nun ŝi vivus tiel, kiel ĉi
+tiam...
+
+Subite aperas en ŝia penso bildo alia.
+
+Ŝi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larĝbranĉa
+kaŝtano en la ĝardeno de l' pensiono... Estas aŭtuna
+vespero — la luno preskaŭ plena — ĉirkaŭe sankta silento...
+
+Ili rakontas, pli ĝuste ili parolas silente, sed ĉiumomente
+unu aŭ la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis
+eĉ unu fojon, ili ne ekŝercis eĉ unu fojon — ambaŭ estas
+ĉiam pli silentemaj, ĝis fine ambaŭ kelkan tempon silentas...
+
+Subite la kunulino stariĝis kaj ĉirkaŭpreninte ŝian nukon
+fikse ekrigardis ŝiajn okulojn...
+
+"Berto!" ŝi diris mallaŭte per la tremanta voĉo.
+
+"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaŭ mallaŭte.
+
+Henjo silentis ankoraŭ momenton kaj poste per la premita,
+interrompata voĉo komencis konfesi...
+
+Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj ŝi rakontis, kiam kaj
+kiamaniere komencis ĝermi la amo en ŝia koro — poste ŝi
+komunikis la tutan serion da detalaĵoj, kiuj klare pruvis, ke
+ŝia amo trovis eĥon en la animo varme, arde amata.
+
+Berto, estinte interrompita en la revema enprofundiĝo,
+aŭskultis komence kvazaŭ apatie; sed baldaŭ la rakonto de
+l' kunulino ekinteresis ŝin.
+
+Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus aŭskultanta sian propran
+animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolĉan
+premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj ĉesigis
+la trankvilon de Berto. Ŝi sentis tiel neesprimeble dolĉan
+doloron, tian freŝan esperon, kvazaŭ atendante, ke la plenumo
+de ŝia plej varma deziro estas tute certa.
+
+Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...
+
+La spiro de Berto haltis, ŝia brusto konvulsie kunpremiĝis,
+la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango leviĝis al la
+kapo. Perforte ŝi kunpremis la lipojn por neniigi la ekĝemon
+aŭ la ekkrion...
+
+Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis
+kvazaŭ idolo de Berto...
+
+La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en
+la pli malfrua aĝo kompate ridetante transiras al la tagordo,
+tute dispremis Berton...
+
+Vane kun la streĉado de ĉiuj siaj fortoj ŝi penis neniigi
+sian maltrankvilon, ĝuste la plej fortan animan uraganon, kiu
+tiel subite atakis ŝin.
+
+Ŝi aŭskultis ankoraŭ momenton, poste eksaltis kun la
+mallaŭtigata ekkrio, ekŝanceliĝis kaj denove falinte sur la
+benketon ŝi kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj kaj daŭre
+ekploris — Henjo penis trankviligi ŝin. Ŝi demandas la
+kaŭzon, insistas, petas — ĉio estas vana...
+
+Berto silentas kiel tombo; ŝi ne malkovris la dolĉan sekreton
+de sia koro...
+
+De tiu momento ŝi suferis nemezureble kiel ĉiu, kiu ne volas
+aŭ ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo — kaj ŝi ne
+povis, ne devis ilin konfesi...
+
+Melankolio ekregis ŝian tutan animon. La mondo estis
+indiferenta al ŝi; ĉio, kion ŝi ekvidis, fariĝis malagrabla
+al ŝi — ŝi vivis sole por siaj malĝojaj revoj kaj ankaŭ
+por tiaj rememoroj.
+
+En la unua tempo iafoje ŝi havis okazon vidi la nemezureblan
+feliĉon de sia amikino...
+
+Ofte ŝi aŭdis ŝin rakonti pri li, ofte ŝi vidis ŝin kun li,
+iafoje ŝi eĉ parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj
+vortoj...
+
+Sed ŝi treege suferis en tiuj ĉi kelkaj momentoj; kaj tio
+estis la kaŭzo, ke ŝi fine serĉis la rimedon kontraŭ sia
+anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la
+rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaĝon.
+
+Ĉi tie ŝi vivis preskaŭ en la tuta izoleco for de la mondo
+kaj ĝiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundiĝo
+en la rememoroj estis al ŝi la plej karaj; ŝi vivis kiel
+»sanktulino«...
+
+En la unua tempo ŝi interkorespondadis kun la feliĉa amikino.
+
+La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaŭ per la sango de la koro,
+disŝiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino
+respondadis ilin ĉiam kun la senekzempla abnegacio...
+
+Henjo pentris ofte sian feliĉon per tiel vivaj koloroj, ke
+la okulo de Berto pleniĝis per la larmoj dum la legado kaj
+multafoje ŝi devis ĉesigi la legadon, antaŭ ol ŝi venis al
+la fino de la letero.
+
+Sed tamen — kiel ofte okazas en la vivo — ambaŭ amikinoj
+en la unua tempo interkorespondadis sufiĉe ofte; pli poste ili
+iom laciĝis en la korespondado kaj post tri aŭ kvar jaroj tute
+ĉesigis ĝin.
+
+La bedaŭrinda, malfeliĉa Berto restis tute sola kun sia
+doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per
+ĉiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freŝan kaj
+sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado
+estis vana. Ŝi aŭskultis trankvile ĉiun kaj ĉiam maldolĉe
+ridetante nee ekskuis la kapon...
+
+Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la
+intenco tute disiĝi de la mondo.
+
+Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita:
+Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj
+post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno —
+
+La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la
+mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn
+pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino
+Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin
+periode atakantajn.
+
+Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel
+volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado
+senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis
+sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis
+ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon,
+multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran
+ektremon —
+
+Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en
+sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna,
+enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute
+forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas.
+
+Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi
+estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en
+la formo de simpla silueto...
+
+Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la
+fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en
+ŝiaj meditemaj rememoroj.
+
+Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post
+kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi
+troviĝas...
+
+Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin
+genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro
+por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe
+genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn
+sur la genuoj kaj ke ŝi havis antaŭ la momento la kapon
+profunde mallevitan al la brusto...
+
+Rekonsciiĝinte ŝi stariĝis kaj denove genuis, kiel autaŭe;
+ŝi denove kunmetis la manojn kaj komencis preĝi.
+
+Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole
+periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento
+ekstere denove leviĝis kaj ekfajfinte, kvazaŭ ie proksime
+la muŝo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la
+malproksimo perdiĝas la ekblekego de l' sovaĝa besto...
+
+Tiu stranga kaj preskaŭ teruriganta sono ekscitis momenton la
+preĝantan monaĥinon.
+
+Ŝi turnis malrapide la kapon al la fenestroj — ŝajnis al
+ŝi, ke tra la fenestroj ŝi vidas la stelojn brili sur la
+firmamento; sed la ruĝeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta
+de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.
+
+Momenton rigardas la monaĥino al la fenestroj. Jen ŝajnas al
+ŝi, kvazaŭ ia flava lumo estus trakurinta antaŭ la fenestroj,
+simile kvazaŭ iu estus subite elirinta kun la lumo el la
+mallumo kaj tuj estinginta ĝin...
+
+Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo leviĝis ekstere
+la ventego pli sovaĝe ol autaŭe kaj ekskuinte forte la
+fenestrojn, ĝis ili ektintis, malfermis unu el ili.
+
+Malvarma, preskaŭ glacia vento turnis sin en la salono
+kaj ĉirkaŭblovis ankaŭ la fratinon Magdalenon. La kandeloj
+ekflagris, iliaj flamoj jen kuntiriĝis, jen denove
+eksaltis — la salono jen mallumiĝis, jen denove heliĝis...
+
+La monaĥino mekanike stariĝis, levis la vualon kaj
+ŝteliralite alproksimiĝis al la fenestro, malfermita de la
+vento, por fermi ĝin.
+
+En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.
+
+La monaĥino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis
+la vizaĝon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris
+en la ĉambron.
+
+Ŝia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste
+sur la ĉerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj
+rubandoj de la florkronoj.
+
+En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ la
+ĉerko viviĝadus, eĉ — kvazaŭ la kadavro en la ĉerko
+kovrita per la blanka gazo ekmoviĝus.
+
+Malgraŭ tio ŝi ne perdis la trankvilon, kun kiu ŝi antaŭe
+alpaŝis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro ŝi fermis
+ĝin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento
+ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monaĥino haltinte
+denove ekrigardis al la fenestroj — post la momento ŝi
+ekaŭdis surdan bruon de malproksima ektondro...
+
+Kelkan tempon ŝi staris kvazaŭ en embarasoj, poste turnis
+sin kaj ŝia rigardo fiksis sur la ĉerko. La vento estis iom
+levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj
+sur la brusto —
+
+Nenion plu ŝi vidis ol du blankajn, kvazaŭ vaksajn manojn
+virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj
+kvazaŭ mistere efikas la monaĥinon: ŝia rigardo, kvazaŭ
+rigidiĝinta, estas fiksita sur ili.
+
+Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En ŝia animo
+reviviĝas la imagoj, kiujn al ŝi elsorĉis ŝia fantazio dank'
+al tio, kion ŝi aŭdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraŭ
+kreskas, eĉ — en ŝia animo naskiĝas novaj bildoj...
+
+En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento
+silentiĝis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaŭe.
+
+Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de
+la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide
+proksimiĝas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba
+silento denove estas interrompita.
+
+Rekte antaŭ la monaĥino eksonis modera ekkrako — kredeble la
+ĉerko...
+
+La monaĥino ektremis.
+
+Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj
+interrompas la daŭran bruon... Komencis forta pluvego...
+
+La monaĥino momenton staras senmove; poste ŝia mano senvole
+apogas sin sur la pupitro — kaj la okulo estas denove fiksita
+sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.
+
+Ekstere la vento fajfas kaj bruas ĉiam pli daŭre. Periode
+atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas,
+kvazaŭ ili faladus sur la tintantan plataĵon horizontalan.
+Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro
+estas ĉiam pli brua.
+
+Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj
+elementoj.
+
+Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la
+nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo.
+
+"Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la
+fadenon de la vivo?" ŝi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna,
+gaja kaj ĉarma — kaj sur la rando de la tera feliĉo... kaj
+tamen, tamen — Oh, se mi almenaŭ povus legi la respondon
+sur via vizaĝo — sur viaj senbrilaj okuloj — sur via
+glacimalvarma mano!... Eble vi amis — arde, flame, pasie,
+freneze... Ah — jes, jes! Preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ mi
+envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo
+ĝis la fundo — morti en kelke da momentoj kaj mallonge post
+tiam, kiam vi estis elturninta sin el la ĉirkaŭpreno de la
+plej amata viro — oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la
+sorton, kiam la vivo treniĝas en la turmentoj animaj, kiam la
+korpa forto malrapide mortas, ĝis fine la homo pereas — de
+senfortiĝo..."
+
+Subite ŝi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Ŝi ekpensis
+pri la postmorto. Senvole ŝi ektremis kaj cedis...
+
+Ŝiaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur la blankaj manoj
+de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, ŝi
+malproksimiĝas de la pupitro mallaŭte sur la pintoj kaj
+post kelke da minutoj staras apud la ĉerko.
+
+Ŝi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce
+metitajn manojn sur la brusto. Ŝi vidas sur ili bluajn vejnojn
+kaj sur unu fingro oran ringon...
+
+En tiu momento falis ŝia rigardo sur la pli malhelan lokon
+sur la blanka vesto proksime de la koro — ŝi rekonis sangan
+makulon.
+
+Denove ŝi cedis unu paŝon — ŝian animon trakuris la
+rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis
+adiaŭinta la siajn kaj kiu laŭ ŝia deziro estis metita sur la
+koron.
+
+Sed ĵus sur la brusto estas ĝis nun metita la blanka gazo.
+
+La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite ŝi
+decidis. Farinte unu paŝon al la ĉerko ŝi levis iom tremantan
+manon al la gazo kaj forigis ĝin.
+
+La gazo sur unu flanko de la ĉerko falis — sed la vizaĝo
+de la kadavro estas ankoraŭ kovrita per la blanka gazo — la
+letero kuŝas sur la koro...
+
+Estas videble, ke la vesto ĉirkaŭ la koro estis forte
+sangmakulita; — sed la monaĥino rimarkis sole kelke da
+malgrandaj makuloj ĉirkaŭ la letero metita sur la koro — aŭ
+pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aŭ pro tio, ke la vesto
+estis en la ĉerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu
+videblaj.
+
+Kaj denove ŝi staris momenton senmove, kvazaŭ en embarasoj,
+ĉu forigi ankaŭ la gazon de la vizaĝo aŭ preni la leteron.
+
+Fine ŝi decidis. Per firma mano ŝi levis la leteron, sub kiu
+aperis granda sanga makulo...
+
+La monaĥino ektremis. Dum kelke da momentoj ŝi tenis la
+leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta
+mano malfaldis ĝin kaj komencis legi.
+
+Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la
+skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ
+nelegeblaj...
+
+Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la
+monaĥino pene legis la jenon:
+
+"Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo!
+
+Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! —
+
+Mi ne povis fari alimaniere!
+
+Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj. Mi ne riproĉas
+eĉ la patron, kiu laŭ sia opinio zorgante sole pri mia bono
+kaj feliĉo, estis destininta al mi la fianĉon, kiun mi tre
+ŝatas kaj estimas, sed kiun mi malgraŭ tio ne povas ami.
+
+Mi estus nur ŝarĝo por li, — malvarma, glacia ŝarĝo, kiu
+nepre devus maldolĉigi al li la vivon kaj dum la tempo fari
+ĝin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaŭ li pardonu min.
+
+Mi amis, kiel vi scias — varme, sincere, mi amis arde, flame,
+pasie, eĉ freneze...
+
+Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio,
+ĵus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas
+fariĝi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros
+kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita
+ekzisto — li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi
+sin homo, li — en la ĝusta senco de l' vorto forĵetis min de
+si — kiam mi falis sur la genuojn antaŭ li...
+
+Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min!
+Mi ne povis fari alimaniere!
+
+Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al
+vi, restu por ĉiam sekreto!
+
+Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi
+estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min
+anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion
+konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!
+
+Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu
+antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun
+mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ
+amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —"
+
+Fratino Magdaleno ne povis legi plu.
+
+Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la
+manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la
+larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de
+la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano.
+
+Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi
+ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la
+tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la
+kadavro estis kovrita.
+
+Ŝi konvinkiĝis tute.
+
+Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara
+kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj,
+sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj...
+
+Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie
+kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj
+okuloj pleniĝis per la larmoj...
+
+Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud
+la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta...
+
+Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco.
+Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de
+la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas
+kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas,
+la gutoj de la pluvo terurige tamburas — sed la fratino
+Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne aŭdas.
+
+Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre
+brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...
+
+Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco.
+Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi
+ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis
+ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma
+aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis
+sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde
+kliniĝis, sed tuj denove ekflamis.
+
+La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis
+tri, kvar kandelojn...
+
+La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ
+rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego
+la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn
+kandelojn — la salono tute mallumiĝis.
+
+La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole
+la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio
+eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan.
+Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas
+la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno
+staras senmove.
+
+Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta
+ektondro.
+
+La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la
+momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la
+kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko...
+
+La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ
+manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko.
+
+Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme,
+sed ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma
+ŝvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedaŭrinda
+monaĥino — ŝia tuta korpo tremas — sed ŝiaj piedoj estas
+kvazaŭ alforĝitaj.
+
+Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove ŝajnas al la
+monaĥino, kvazaŭ la kadavro estus leviĝanta.
+
+Tiun ĉi fojon ŝi ekkriis kaj kuraĝiĝinte penas forkuri kun
+la streĉado de ĉiuj fortoj.
+
+Ŝanceliĝante en la mallumo ŝi fine sukcesis atingi la pordon;
+sed la pordo estas ŝlosita.
+
+Ŝi pugnobatas ĝin; ŝi krias, petege krias — vane! Timo kaj
+teruro skuas ŝian korpon; ekkrioj sole eliĝas stertore el ŝia
+ondiĝanta brusto —
+
+Jen nova fulmo — al la monaĥino ŝajnas, kvazaŭ la kadavro
+estus tute leviĝinta en la ĉerko.
+
+Kun la korŝiranta ekkrio ŝi kuras al la fenestroj; sed
+faletinte en la tuta mallumo ŝi kapbatis la muron kaj falis sur
+la plankon —
+
+Ankoraŭ la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige
+lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin
+ĉirkaŭ la ĉerko kaj ĉirkaŭblovadis la febre ruĝigitajn
+vangojn de l' sveninta monaĥino...
+
+La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta
+dum kelke da horoj.
+
+Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi,
+kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la
+suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la
+monaĥino rekonsciiĝis.
+
+Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe.
+
+En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj...
+
+Pene, kun la streĉado de ĉiuj restintaj fortoj trenis sin la
+fratino Magdaleno al la preĝbenketo —
+
+Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn ŝi estis vidinta
+vespere, mallaŭte malfermis la pordon kaj ŝteleniris, ili
+vidis la monaĥinon genui kiel vespere...
+
+Sed kiam ŝi fine leviĝis por foriri en la monaĥejon, ŝi
+ekŝanceliĝis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon —
+
+Kiom ŝi estis suferinta, neniu sciiĝis, neniu eĉ supozis —
+
+
+
+
+ MODERNA MAGDALENO.
+
+ Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis
+ ĉie la pronomon »ci«, kie ĝin uzis la aŭtoro, por ke
+ la traduko perfekte konsentu kun la originalo.
+
+ Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.
+
+
+Minace kiel la neniigata pasio malleviĝas la peza aŭgusta
+vespero super la arbaroriĉa, monta pejzaĝo en Šumava.[6]
+
+La firmamento jam preskaŭ la tutan horon estas kovrata de la
+pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la
+suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta
+tondrado.
+
+Estas nenia dubo, ke plej baldaŭ falos sur la jam tute
+mallumiĝintan valon unu el tiuj daŭraj uraganoj, kiuj iafoje
+furiozas la tutan nokton...
+
+El la fenestroj de la ĉasdomo la sole loĝata konstruaĵo en la
+tuta ĉirkaŭaĵo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo,
+lumiganta la ĉambron originalan kaj interesan.
+
+Ĝi estas kvarangula kaj vasta ĉambro kun ligna plafono,
+dividita parte per la breta muro en du partojn.
+
+La malantaŭo — la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de
+floroj — estas la dormoĉambro kaj de l' antaŭo ĝi estas
+dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.
+
+Unuavide oni ekkonas, ke ĉi tie regis ankoraŭ antaŭ nelonge
+la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas
+simpla, sed ĉie oni povas vidi multe da elegantaj ornamaĵoj
+kaj la virinaj bagateloj.
+
+Malgraŭ la videbla malordo, laŭ ĉio kaŭzita de la longa
+forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj
+ne tre ordemaj, la agrabla malantaŭo posedas ian allogantan
+freŝecon, ekstreme kontrastanta la malĝojan, malnovmodan
+antaŭon.
+
+Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas
+pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, ĉasponardoj kaj diversaj
+ĉasiloj.
+
+En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaŭe estas
+pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata
+kaj el kiu oni iras per la ŝtuparo en la unuan etaĝon aŭ
+tra la ĉefa pordo en la korton, ĉirkaŭatan de l' alta
+stangobarilo.
+
+Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna
+horloĝo kun la kukolo. Apud la horloĝo en la direkto al la
+pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia
+mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita
+kadro kun la fotografaĵo de juna sinjorino en baltualeto; kaj
+sub ĝi — revolvero.
+
+En la muro kontraŭ la portretoj estas granda fenestro de bizara
+formo.
+
+Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu ĉi fenestro la
+lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj
+starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj
+kiu supreniras ĝin ĝis la krucoj.
+
+Antaŭ la fenestro staras negranda tablo kaj, tute
+antaŭe — kontraŭ la jam nomita pordo — troviĝas ankoraŭ alia
+pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras seĝo, sur kiu
+estas ĵetita malnova ĉevaltuko.
+
+Krom du ŝrankoj kun libroj laŭlonge la muro maldekstre kaj
+alia necesa meblaro estas meze de l' unua ĉambro granda tablo
+el kverka ligno kun krucitaj piedoj — apud la tablo staras
+apogseĝo, en kiu ĵus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo
+apogita sur la ambaŭ manoj, kaj kelke da ordinaraj seĝoj.
+
+Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ĝi kuŝas ia
+malfermita libro.
+
+Ĉio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loĝejoj
+de maljunaj fraŭloj aŭ pli aĝaj vidvoj, al kiuj la ĉarmo de
+la proksima ĉirkaŭaĵo, en kiu ili malofte paŝigas la tempon,
+estas tute seninteresa.
+
+Malgraŭ tio oni povas ankaŭ ĉi tie ekvidi aldonojn
+renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.
+
+En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la ĉambron,
+oni povas vidi ankoraŭ unu diferencon de l' kutimaj
+cirkonstancoj.
+
+En la malantaŭa ĉambro duone post la paravento oni vidas
+infanan liton, kiu estas ŝovita tiamaniere de la muro, ke ĝi
+ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito
+staras tablo kaj sur ĝi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj,
+pokalo kaj kulero.
+
+La nokta trankvilo estas interrompata en la ĉambro sole de
+l' unutona iro de la horloĝo kaj periode de la muĝo de
+l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere
+fulmas ankoraŭ post longaj paŭzoj, kaj sole la murmuranta
+tondrado estas ĉiam pli klara.
+
+La viro en la apogseĝo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.
+
+Nur kiam la horloĝo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li
+levis la kapon kaj rigardinte dormeme ĉirkaŭ si, fiksis la
+rigardon sur la horloĝon.
+
+"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste,
+kvazaŭ li estus tute rekonsciiĝinta, li diris silente,
+preskaŭ dolore:
+
+"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco.
+Mi ekdormis..."
+
+Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li
+leviĝis singarde kaj senbrue.
+
+Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio,
+nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta,
+antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj
+trajtoj.
+
+La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton
+de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin
+aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas
+en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la
+griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki.
+
+Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej
+singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon.
+
+Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton,
+poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis.
+
+"Bedaŭrinda infano!" li ekĝemis kun la dolora rezignacio. "Ci
+suferas — ci suferas — sen la propra kulpo..."
+
+"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de
+l' kompata riproĉo. "Kial — suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo
+tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion
+malbonan?... Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis,
+freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaŭ ĝi
+kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta — kaj sole la
+perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio..."
+
+Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj
+tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo:
+
+"Mami — mami!"[7]
+
+"Denove ĝi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antaŭo
+kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝis al la lito, de kiu
+leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana voĉo siblante
+balbutis:
+
+"Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?"
+
+Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne
+respondis rekte tiun demandon.
+
+Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de
+l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene
+kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano,
+parte — esplorante dume ĝian staton — al si:
+
+"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel
+zizeleto[8] Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto."
+
+Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano.
+
+"Kaj ĉu io doloras cin — ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie?
+Ĉu sub la mentoneto — en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah,
+ĝi estas pasonta, karuleto — ci vidos!..."
+
+Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la
+korpon, li daŭrigis en tiu sama tono:
+
+"Ci havas ja la frunteton tute malvarman — kaj ankaŭ la
+vangetojn kaj la tutan korpeton!"
+
+Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la
+infano, ne havante la febron — pri kiu li konjektis, ke ĝi
+akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon — tamen ne estas
+malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas.
+
+"Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto — nenion? Ĉu ci volas
+trinki — ne?... Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub
+la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La
+litkovrilo estas deĵetita — kunvolvita..."
+
+Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun
+eldevigita petolemo li aldonis:
+
+"Ĉi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kuŝos
+denove kiel princido — ĉu ne?... Nu, ci vidas — mi ankaŭ
+scias fari — ĉion, ĉion... Kaj nun ci ne tusas tiel
+konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio
+estas bona signo. Lulu vin denove anĝeleto, por ke la dolĉa
+dormo cin refreŝigu, refortigu, resanigu..."
+
+En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj
+opiniante, ke ĝi jam estas dormanta, li rektiĝis.
+
+Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj
+poste ŝtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris
+mallaŭte:
+
+"Ĉu fine tio estas sveno, antaŭiranta la finan agonion?"
+
+Tiu penso haltigis lin.
+
+Volante konvinkiĝi li elpaŝis ekstreme brue; sed la infano ne
+aŭdas kaj ne vekiĝas, simile kiel ĝi ne vekiĝis la tutan
+vesperon dum kia ajn alia bruo.
+
+Li bruigis poste la seĝon kaj kelkafoje piedbatis, fikse
+rigardante la infanon; sed en la vizaĝo de l' infano ne
+ektremis eĉ unu muskolo.
+
+"Do tamen — la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekĝemis,
+poste senĝene elpaŝis kaj trairinte laŭlarĝe la ĉambron
+rigardis la korton tra la fenestro.
+
+Post momento li sin turnis.
+
+Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna
+viro sur la kontraŭa muro kaj lia vizaĝo vidigis maldolĉon,.
+Kiam laŭ la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaŭte
+kaj fragmente paroli al la bildo:
+
+"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaŭ mi ĝojas
+en tiuj maldolĉaj momentoj, ĉar ci ne estas atestanto de ĉio
+ĉi — ĉar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!
+
+Kaj kiel severe, kiel riproĉe ci rigardas min — kvazaŭ ci
+volus diri, ke mi — cia patro estas kulpa je cia tuta doloro
+kaj malfeliĉo!...
+
+Vere — mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi
+faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en
+la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljuniĝanta
+patro.
+
+Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da
+tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan
+hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la
+mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...
+
+Jes, jes — mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en
+la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, ĉar mi
+ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci
+ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel
+la koro de l' virino!...
+
+Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus
+cin — kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...
+
+Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan,
+nepardoneblan kulpon — ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la
+malbona volo, sed la patra — eble ankaŭ infana amo, kiu
+ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis
+cin viro — en la plena senco de l' vorto — viro ŝatanta
+honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero...
+
+Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la
+tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela
+edzino... Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere.
+Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo
+de risorto de l' revolvero — kaj en la momento la netolerebla
+sufero estus finita..."
+
+Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn
+pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la
+revolveron, pendantan sub la fotografaĵo de l' sinjorino en la
+orita kadro kaj momenton rigardis ĝin kvazaŭ relikvon.
+
+Lia vizaĝo vidigas mienon ĉiam pli doloran. Subite li sin
+turnis kaj rigardinte al la lito en la malantaŭo li diris
+mallaŭte kaj mole:
+
+"Ah — la infano — infano!..."
+
+Alpaŝinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ĝin
+sur la tablon — kaj kvazaŭ li estus nun rememoriginta sin pri
+la grava afero, li ekmurmuris:
+
+"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam
+pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraŭ tie ĉi..."
+
+Sur lia dolore kuntiriĝinta vizaĝo aperis turmenta nedecideco.
+
+Fine li decidis.
+
+Rapide li alpaŝis al la pordo dekstre, malfermis ĝin kaj
+enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj,
+Reveninte poste en la ĉambron li aŭskultis tra la duone
+malfermita pordo de l' koridoro.
+
+Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du
+fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke
+da paŝoj li denove aŭskultis.
+
+En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj
+poste estis aŭdataj paŝoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj
+la ŝtuparon en la koridoron.
+
+Post kelke da sekundoj aperis antaŭ la pordo en la koridoro
+ĉirkaŭe deksesjara knabaĉo kun la fizionomio, rememoriganta
+pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole ĉemizon kaj pantalonon
+pendantan sur unu ŝelko kaj liaj nudaj piedoj leviĝadis unu
+post la alia, kvazaŭ li starus sur la brulanta karbo.
+
+"Ci dormaĉis, Kiĉjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro
+alvokinta lin.
+
+"Ne — ne — mi ne dormaĉis!" senkulpigas sin la alparolito,
+penante kovri sian dormemon. "Mi kuŝis sole..."
+
+Kaj kun flatema servemo li aldonis:
+
+"Ĉu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10]
+
+"Mi ordonis ja, ke ci ne kuŝiĝu antaŭ la alveno kaj foriro de
+l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj
+li demandis en la tono pli modera:
+
+"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"
+
+Duone dormanta Kiĉjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio,
+balbutis rememoreme:
+
+"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"
+
+"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.
+
+Kiĉjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon
+haltis malkuraĝe antaŭ ĝi.
+
+"Kion diris sinjoro doktoro — vi diras, sinjoro patro?"
+ripetis palpebrumante la ŝtipforma kaj ĝibiĝinta knabaĉo,
+kies inflamitaj palpebroj ankoraŭ duone fermiĝadis, kaj poste
+aldonis decide:
+
+"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro
+doktoro..."
+
+"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro
+patro. "Sed ci ĉeestis, kiam sinjoro Floriano revenis
+posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis ĉe
+la kuracisto. Mi volas scii, ĉu li diris, ke la kuracisto
+alveturos je la deka aŭ je la dekunua?"
+
+"Je la deka, sinjoro patro!" ĝoje diris Kiĉjo, ke li povas
+servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej
+poste ĉirkaŭ la deka li estos ĉe ni..."
+
+"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.
+
+Kiĉjo, rigardinte laŭ la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed
+preskaŭ idiote, la horloĝon, daŭrigis:
+
+"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi
+el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj ĉar oni bezonas kvin
+horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute
+certe..."
+
+"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro.
+"Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la
+senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la
+doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas.
+Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion
+li faras?"
+
+"Mi?" ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon.
+
+"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne
+povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la
+domo."
+
+"Mi — mi — sinjoro patro —?" ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj
+poste pli kuraĝe aldonis: "Mi ne povas..."
+
+"Kial ci ne povas?"
+
+"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kiĉjo
+mallerte.
+
+"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn
+okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la
+ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."
+
+"Sed mi — mi, sinjoro patro..." komencis Kiĉjo en la tono
+ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:
+
+"Pro Dio mi petas vin — ne sendu min tien!"
+
+"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro
+patro kun la kolera ekmiro. "Ĉu ci freneziĝis?"
+
+Kaj kun severa kategorieco li ordonis:
+
+"En la momento estu post la pordo!"
+
+"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekĝemis
+Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, "ne sendu min!
+Mi — mi — timas."
+
+"Malsaĝulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj
+li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo
+kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro
+Floriano!... Leviĝu! Kaj — kuru! Aŭ mi cin..."
+
+Kaj dume li etendis la manon, kvazaŭ li volus devigi iĉjon per
+Kla vangofrapo.
+
+Morte timigita Kiĉjo provas leviĝi; sed lia konsterniĝo estas
+tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la
+mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:
+
+"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro — mi — mi timas..."
+
+"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallaŭtigante senvole la
+ridon, "Ĉu eble proksimiĝas la uragano? Ankoraŭ ne falis eĉ
+unu guto. Kaj antaŭ ol komenciĝos pluveti aŭ ventegi — ci
+estos denove hejme. Aŭ ĉu ci timas fulmon — tondron?"
+
+"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kiĉjo pli memkonscie.
+
+"Kion do? Parolu!"
+
+"Mi — mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Ĉu
+ci ne povas paroli?"
+
+"Jes!" certigas Kiĉjo. "Mi ne povas paroli — mi ne devas..."
+
+"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"
+
+"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis
+nun Kiĉjo malpli konsternita.
+
+"Ah, tiu sensencaĵo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj,
+kiu ĵus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.
+
+"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencaĵo!" oponis Kiĉjo.
+"La unuan fojon — eble... Sed mi — mi..."
+
+Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:
+
+"Antaŭ mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"
+
+"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.
+
+"Ne, ne, sinjoro patro!" ĵuris Kiĉjo. "La vivanta Dio en la
+ĉielo min vidas kaj aŭdas, ke..."
+
+"Estas jam sufiĉe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis:
+"Leviĝu!"
+
+Kiĉjo obeis malkuraĝe kaj timeme ĉirkaŭrigardis.
+
+"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.
+
+"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kiĉjo,
+"jam antaŭhieraŭ rakonti..."
+
+"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne
+parolaĉu!" intermetis la sinjoro patro.
+
+"Mi eliris," daŭrigis Kiĉjo ĉiam pli kuraĝe, "antaŭvespere
+kun malgranda Emaĉjo[11] — kiam li estis ankoraŭ sana kiel
+fiŝo — al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbaĵo..."
+
+"Kaj tie vi petolis, ĉu ne vere?"
+
+"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kiĉjo.
+
+"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis ĉevalo
+kaj Emaĉjo la rajdanto) kaj — poste ni kaptadis papilietojn
+por li..."
+
+"Kaj Emaĉjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la
+tono de l' maldolĉa riproĉo.
+
+"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kiĉjo. "Emaĉjo ne kuris.
+Li sidis en la herbo antaŭ la kaplo kiel kokideto kaj sekvis
+min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li
+rigardis iel malgaje — eble ĉi tiel (dume Kiĉjo mallevis
+la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de
+Emaĉjo) — ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ĝojigis
+lin kiel alifoje, ĝis mi kaptis al li la papilion kun la
+mortkapo... Kaj kiam mi montras ĝin al Emaĉjo, Emaĉjo ĝoje
+eksaltis... Sed jen — mi ne scias, kiel kaj kial — li
+montris per la maneto malantaŭen... Kiam mi turnis min — hu!
+frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la
+mano... En la densaĵo post la senarbaĵo — proksimume du cent
+paŝojn de ni — staris nigra sinjorino kaj ĉi tiel (dume li
+imitis la misterajn signojn) ŝi vokis nin per la signoj. Sed en
+tiu ĉi momento en nia ĉasdomo komencis la hundoj boji, kaj la
+nigra sinjorino malaperis..."
+
+"Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!"
+rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience.
+
+"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi
+havis halucinacion — aŭ ke la sentoj min trompis — aŭ kio
+do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li
+mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu
+virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn...
+Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi
+neniam vidis iun virinaĉon... Kiam mi diris tion al sinjoro
+Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris,
+ke — ironte denove en la arbaron — mi prenu kun mi iun
+hundon..."
+
+"Kaj ĉu ci konvinkiĝis?" intermetis la sinjoro patro preskaŭ
+scivole.
+
+"Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!" certigis la knabaĉo
+kun la mistera teruro.
+
+"Kaj kiamaniere — mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro
+patro.
+
+"Ĉi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe.
+"Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe
+alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite,
+mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon
+antaŭ mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson — mi
+tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis
+tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la
+nigra sinjorino..."
+
+"Nu — kaj Diano?"
+
+"Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo...
+Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra
+sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove
+malaperis..."
+
+"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra
+sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.
+
+"Vi eĉ ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo kun la
+netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra
+sinjorino en la densaĵo, mi staris proksimume cent kaj duonon
+paŝojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densaĵo, ke
+Diano ĝoje saltas kaj kuras ĉirkaŭ io. Post la momento ĝi
+revenis al mi kaj flatis min, kvazaŭ ĝi estus trovinta iun
+konaton en la arbaro."
+
+"Aŭ neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam
+aŭskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaŭ hieraŭ ci
+havis halucinacion, kiel antaŭhieraŭ."
+
+"Ho, ne, ne! sinjoro patro — eterna Dio min aŭdas kaj vidas,
+ke mi parolas veron!" ĵuris Kiĉjo.
+
+"Ne ĵuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaĝulo, kial ci
+prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senĉese vagas
+libere kaj bojas preskaŭ neniun. Kial ci ne senĉenigis la
+furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ĝoje ĉirkaŭ la nekonata
+persono, se tiu estus efektive en la densaĵo."
+
+Sed eĉ tiu ĉi kontraŭdiro ne embarasigis Kiĉjon.
+
+"Eble, eble!" rimarkigis tiu ĉi ŝanceliĝe, sed tuj poste li
+aldonis decide:
+
+"Sed kredu, sinjoro patro, ke eĉ la furioza Nero ne farus
+malbonon al la nigra sinjorino."
+
+"Ĉu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"
+
+Tiun ĉi fojon Kiĉjo ne respondis la demandon rekte, sed iel
+malrekte, dirante:
+
+"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaŭ mi la
+trian fojon."
+
+"Sed laŭ kio ci juĝas, ke eĉ la furioza Nero ne difektus
+ŝin?" insistis la sinjoro patro.
+
+"Nu — mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante
+videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi
+memoras, sinjoro patro, ke hodiaŭ en la nokto ĉiuj tri hundoj
+furioze bojis?... Ili vekis min... Mi leviĝis, por rigardi,
+kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj
+rigardas la korton — la luno estis post la nuboj — mi vidas
+en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri
+krucoj — sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la
+momento ŝtelproksimiĝis tiu ombro al la posta pordeto en
+la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon — la trian
+fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed
+mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaŭ ŝtoniĝinta kaj rigardis
+la korton... La bojado de l' hundoj ĉesis — ankaŭ Nero, kiu
+antaŭe minacis disŝiri la ĉenon — silentiĝis... Poste mi
+vidis, ke la nigra sinjorino ŝtelproksimiĝis ĝis tien
+ĉi — al tiu ĉi fenestro (dume montris Kiĉjo la grandan
+fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la
+ĉambro ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis
+internen..."
+
+La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke
+fremdulo povu en la nokto ŝtelproksimiĝi en la korton kaj al
+la fenestro — ĉar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj
+la tria, plej furioza, estas ligita al la ĉeno apud la pordo,
+tra kiu, laŭ la rakonto de Kiĉjo, la nigra sinjorino eniris la
+korton. Sed malgraŭ tio tamen li demandis ankoraŭ Kiĉjon:
+
+"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"
+
+"Nu — ŝi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka
+certeco, "same, kiel ŝi estis aperinta — kiel ombro..."
+
+Nur post tiu ĉi lasta eldiro la sinjoro patro tute
+konvinkiĝis, ke ĉi tie estis ia optika trompo; aŭ ke Kiĉjo
+havis ian halucinacion.
+
+"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis
+bonkore, "aŭ la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la
+profunda dormo kaj en la dormemo ŝajnis al ci, kvazaŭ ci estus
+vidanta —"
+
+"Ho, ne, ne, sinjoro patro — eterna Dio vidas kaj aŭdas
+min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kiĉjo kaj ripetis
+la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaŭ mi jam trian
+fojon — trian fojon —"
+
+"Eh, sensencaĵoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis
+la babilado de l' knabaĉo pri la optika trompo.
+
+"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri
+por vidi, kion faras sinjoro Floriano."
+
+Kiĉjo, kiu rekonsciiĝis iom dum la interparolo, post tiu ĉi
+ordono denove konsterniĝis.
+
+"Pro la kompato de Dio — sinjoro patro!..." li ekĝemis,
+kunmetante denove la manojn.
+
+"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj
+preninte la knabaĉon je la mano, trenis lin al la fenestro,
+rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de
+tie ĉi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci
+prenos kun ci la hundon, ĝi flarsentos la homon kaj — se ci
+volas — ankaŭ la nigran sinjorinon je kvin cent paŝoj..."
+
+"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraŭdiris
+ŝanceliĝe Kiĉjo esperante, ke la sinjoro patro tamen
+moliĝos.
+
+"Senĉenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.
+
+"Ne, ne, sinjoro patro!" ekĝemis konsternita Kiĉjo.
+"Mi — mi..."
+
+Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda
+timo fine indignis la sinjoron patron.
+
+"Sufiĉe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble
+plu kontraŭstari. "En la momento estu post la pordo!"
+
+Kiĉjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon,
+ŝteliris timeme al la pordo.
+
+"Kaj tie ĉi — prenu ĉi tiun ĉevaltukon!" diris la sinjoro
+patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."
+
+Kiĉjo ŝtelirante revenis, prenis la ĉevaltukon, ĵetitan sur
+la apogilo de la proksima seĝo, metis ĝin sur la kapon kaj
+ŝtelirinte al la pordo, malfermis ĝin kaj klakante per la
+dentoj eliris en la korton.
+
+Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de
+Kiĉjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion
+faras la knabaĉo.
+
+Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li
+ekaŭdis la ektinton de la ĉeno, poste la ĝojan ekbojon kaj
+fine la furiozan bojadon de granda hundo.
+
+Juĝante laŭ tio, ke Kiĉjo plenumis lian ordonon, li kriis en
+la mallumon:
+
+"Tiel, Kiĉjo, tiel!"
+
+Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kiĉjo jam
+foriris kun la hundo, li kriis ankoraŭ unufoje:
+
+"Kiĉjo! Kiĉjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru
+renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"
+
+Kaj vidante ĉe la plej proksima ekfulmo, ke Kiĉjo plenumis
+ankaŭ tiun ĉi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj
+enprofundiĝinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis
+la manon sur unu ĝia ekstremaĵo...
+
+ * * * * *
+
+La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da
+minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo,
+preskaŭ subite ĉesis interesi lin.
+
+Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte
+antaŭ si. Subite, levinte la kapon, li turnis ĝin al la
+horloĝo.
+
+"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Ĉiu sekundo fariĝas
+minuto!" trakuris en lia cerbo.
+
+En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaŭ de
+malproksime estus alveturanta veturilo.
+
+La sinjoro patro momenton streĉe aŭskultis kaj konvinkiĝinte,
+ke la vento sole ekĝemegis, denove enprofundiĝis en la
+pensojn.
+
+Sur la vizaĝo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila
+zorgemo.
+
+"Bedaŭrinda, bedaŭrindega infano!" li diris mallaŭte. "Ĝi
+kuŝas senmove — kvazaŭ ĝi dormus trankvile... Kaj dume...
+Oh, kia pena leviĝado de la brusteto kaj kia malfacila,
+fajfanta spirado!... — Ah, Dio, Dio — preskaŭ ŝajnas al
+mi, ke ĝi kuŝas jam mortanta — en ridigeco..."
+
+En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaŭ kelka
+tempo estis ŝanceliĝe alveninta la dormema Kiĉjo, eksonis
+surda sono, kvazaŭ iu en la mallumo singarde palpanta homo
+estus kunpuŝiĝinta kun io.
+
+La sinjoro patro klinita super la tablo, rektiĝis kaj
+ekrigardis al la nomita pordo.
+
+Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ĝin kaj demandis
+en la mallumon:
+
+"Kiu estas ĉi tie? Sinjoro Floriano, ĉu vi estas ĉi tie?"
+
+Anstataŭ respondo eksonis la pene mallaŭtigata ekĝemo el la
+malluma koridoro.
+
+"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la
+modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laŭ la
+ekĝemo.
+
+Kaj ne atendante la respondon li alpaŝis al la tablo, prenis de
+ĝi la lampon kaj eklumigis la koridoron.
+
+"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la
+tero?"
+
+Starigante la lampon sur la seĝon apud la pordo, li diris
+mallaŭte:
+
+"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"
+
+Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la
+ĉambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira
+voĉo, akcentiganta pene kelkajn
+silabojn:
+
+"Ah — mi dankas, sinjoro patro — estas jam bone... En
+la mallumo iel mi sole ekŝanceliĝis..."
+
+Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de
+l' seĝo apud la pordo starigis ĝin denove sur la
+tablon — eniris — ĝuste ŝanceleniris — el la koridoro
+en la ĉambron viro ĉirkaŭe kvardekjara, malgracia, de
+nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de
+l' arbara adjunkto.
+
+Lia dekstra vango kaj la ambaŭ manoj estis sangmakulitaj; la
+vesto kaj la ĉapelo malpurigitaj de la koto, kvazaŭ ili estus
+rulintaj en ĝi.
+
+Se oni ne vidus laŭ lia mieno, ke li kaŝas doloron per ĉiuj
+fortoj, oni povus juĝi, ke la homo estas tute ebria.
+
+Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraŭ duone
+turnita de li:
+
+"Antaŭ la momento mi sendis Kiĉjon, sinjoro Floriano, al la
+tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie ĉi!"
+
+Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaŭrindan
+situacion, li ekmiregis:
+
+"Pro Dio, kio okazis? Ĉu vi..."
+
+"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano,
+kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro.
+"Sinjoro doktoro — jam alveturas..."
+
+"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la
+zorgema ekmiro demandis:
+
+"Sed kio okazis al vi?"
+
+"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin
+Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:
+
+"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos ĉi tie. De la
+roka balkono — ĉirkaŭe tri cent paŝojn de la tri krucoj — mi
+ekvidis — tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimiĝantan
+veturilon..."
+
+"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"
+
+"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante
+kelkajn silabojn, kvazaŭ por la klara el parolado mankus al li
+la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj.
+
+Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis.
+
+"Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la
+arbaristo.
+
+"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro
+Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da
+vortoj:
+
+"Sinjoro doktoro sendube..."
+
+Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke
+tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian
+parolon per la vortoj:
+
+"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ
+sangmakulita..."
+
+"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro
+Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.
+
+"Ĉu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.
+
+"Ne, ne!"
+
+"Kio do okazis? Parolu!"
+
+"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto
+la sinjoro Floriano.
+
+"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraŭdiris la arbaristo.
+"Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel
+lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu
+ankaŭ en la tuta mallumo..."
+
+Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem
+starante.
+
+"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro
+Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon.
+
+"Sed kiel — kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"
+
+"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.
+
+"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa —"
+
+"De l' teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento
+la konscion!" konfesis la ŝajne kuraĝa arbara
+adjunkto.
+
+"De l' teruro kaj konsterniĝo?" ekmiris la arbaristo,
+nekredante la propran aŭdsenton.
+
+"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."
+
+"Kaj kia estas la kaŭzo?" demandis subite la arbaristo kun la
+akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj — la teruro kaj la
+konsterniĝo — ĉio tamen devis havi ian kaŭzon."
+
+"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango
+rigidiĝis ĉe tio al mi..."
+
+Poste kvazaŭ konsiderante, ĉu konfesi ĉion aŭ ne li aldonis:
+
+"Antaŭ mi, sinjoro arbaristo — kial mi ne dirus
+tion — simile kiel antaŭ Kiĉjo — aperis la nigra
+sinjorino..."
+
+La efiko de tiuj ĉi vortoj estis tiel eksterordinara, ke
+la arbaristo rigidiĝis, kvazaŭ oni estus komunikinta al li
+raporton tute neatenditan.
+
+"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla
+severeco kaj maldolĉa riproĉo. "La viro, kiu kun mia mortinta
+filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis ĉiujn
+ĉirkaŭajn arbarojn, profundaĵojn kaj intermontojn — ĉu
+ankaŭ vi kredas tian malsaĝan fabelon, kiel la malsaĝa
+Kiĉjo?"
+
+Sed eĉ tiu ĉi akra riproĉo ne detimigis la arbaran adjunkton.
+
+"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la
+tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo
+per siaj propraj sentoj — konvinkiĝis."
+
+"Kaj ĉu vi konvinkiĝis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj
+kiamaniere, mi petas vin — kiamaniere?"
+
+"Mi ĉion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson
+la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la ŝtona balkono mi
+ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis
+konvinkiĝi ankoraŭ la trian fojon. Tenante la manplatojn super
+la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie ĝi ĵus povus esti,
+kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis,
+du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon,
+hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco
+de du cent paŝoj tute klare, ke apud la meza kruco leviĝis
+nigra staturo de l' virino kaj — kiu etendis la manojn..."
+
+"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraŭstaras la arbaristo
+kun la glacia trankvilo. "Ĉu vi ne havis hundojn?"
+
+"Mi havis Dianon kaj Vulkanon — ambaŭ ligitajn al unu rimeno.
+Kaj mi konfesas — la ambaŭ hundoj jam antaŭ la momento
+flarsentis ion..."
+
+"Kaj ĉu vi instigis ilin kontraŭ la teruriga fantomo por
+konvinkiĝi, ĉu tio ne estas simpla halucinacio?"
+
+"Mi ne instigis ilin..."
+
+"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentiĝo la arbaristo.
+
+Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:
+
+"La hundoj elŝiris sin el mia mano..."
+
+"Nu, kio okazis?"
+
+"Kaj furioze bojante ili kvazaŭ vetkuris al la tri krucoj..."
+
+"Kaj kio poste?"
+
+"Ĉirkaŭe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano
+konfesi la ĉefan kaŭzon de sia konsterniĝo. "Mi aŭdis sole
+la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la
+bojado moderiĝis kaj post la momento tute ĉesis. Kaj kiam
+poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la
+meza kruco duone leviĝintan, malluman staturon de l' virino kaj
+apud ŝiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaŭ hundojn. Kaj
+nur en tiu ĉi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte,
+kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densaĵon en la
+profundaĵo sub la roko."
+
+"Kaj kion faris la hundoj? Ĉu ili restis apud la tri krucoj?"
+demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ, kiam la sinjoro
+Floriano finis sian simplan rakonton.
+
+"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciiĝis," respondis la
+adjunkto, "mi aŭdis ilin vagi ĉirkaŭ mi. Mi ekfajfis — kaj
+ambaŭ alkuris al mi..."
+
+"Kaj ĉu vi ne iris poste al la tri krucoj?"
+
+"Mi eĉ ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De
+la teruro mi estis preskaŭ sen konscio kaj tiel vundita falinte
+de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la
+ĉasdomon kaj falis ankoraŭ en la malluma koridoro."
+
+"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore
+respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliĉe — al io
+saĝa."
+
+"Kion vi pensas, sinjoro patro?"
+
+"Se vi tuj sekvus la ambaŭ hundojn al la tri krucoj, vi
+konvinkiĝus tute certe, ke tio — kio ŝajnis al vi malluma
+staturo virina — estis sole simpla halucinacio. Kion vi
+pensas?"
+
+Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine
+la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.
+
+"Estas eble!" estis ĉio, kion li diris en la tono de l' homo
+duone konvinkita.
+
+"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis
+zorgeme:
+
+"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj
+kuŝiĝu! — Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kiĉjo, kiam li
+ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento
+kaj faros, kio estos necesa."
+
+La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al
+li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono
+de l' bonkora intimeco:
+
+"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"
+
+ * * * * *
+
+La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto,
+alproksimiĝis ŝtelirante al la tablo kaj stariginte sur ĝin
+la lampon, enprofundiĝis en la pensojn.
+
+En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda
+rilato kun la alveturo de la kuracisto.
+
+Unue li ekpensis, ke fine proksimiĝas la decida momento,
+kiam li sciiĝos pri la malsano de l' infano, ĉu ĝi estas
+resanigebla aŭ ne.
+
+Kaj mirinde.
+
+Antaŭ la momento li deziris ankoraŭ, ke la kuracisto estu jam
+ĉi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion — sed
+nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da paŝoj de la
+domo, ŝajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne
+la konsolanto, sed la demono, kiu ŝanĝos la doloran, sed tamen
+ankoraŭ esperdonan, kvankam ŝajne, malcertecon per unu vorto,
+per unu gesto en la neniigeblan senesperon.
+
+Dume preskaŭ senvole li ŝteleniris en la malantaŭon kaj de la
+interspaco de kelke da paŝoj rigardis la infanon kuŝantan sur
+la lito kaj kvazaŭ jam mortantan.
+
+"Sed kial — kial mi estas tiel alligita al tiu ĉi kreitaĵo?"
+li ekpensis. "Kio estas por mi tiu ĉi bedaŭrinda, apenaŭ
+kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataŭ
+la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu
+tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo
+estis ne sole bonega filo, sed ankaŭ mia bonega amiko — kaj
+super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis eĉ unu
+larmon?...
+
+Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremiĝis eĉ unufoje ĉe la
+plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris
+kun la nuba obstino kaj la maldolĉe dolora rezignacio apud la
+kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraŭe ke ĉe la
+simpla ekpenso pri la suferanta nepo ŝajnas al mi, kvazaŭ jam
+jam la larmo eniĝas en mian okulon?..."
+
+Li turnis sin rapide de la lito kaj ŝtelirante denove al la
+tablo en la antaŭo li meditis:
+
+"Sed tiaj estas preskaŭ ĉiuj homoj," li ekpensis. "Nian
+spiritan staton aŭ la humoron ni scias kompreni almenaŭ
+malklare, sed la ĉefa kaj propra kaŭzo tamen restas por
+ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj
+mi kune ĝuis ĉiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi
+vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj.
+Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun ĉi lastan
+kreitaĵeton, vere — mi ne scias..."
+
+En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.
+
+Ekstere, aŭ en la korto aŭ antaŭ la korto, eksonis ekkrio,
+kvazaŭ iu terurigite kaj konsternite krius helpon.
+
+La arbaristo streĉe aŭskultis kaj kiam post kelke da sekundoj
+la ekkrio ripetiĝis, li ekpensis, ke eble Kiĉjo krias.
+
+Rapide li alpaŝis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.
+
+Kaj ankaŭ kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn
+postesignojn de Kiĉjo.
+
+Sed jen subite malfermiĝis la pordo, kaj en la ĉambron enkuris
+Kiĉjo — kun la malseka ĉevaltuko sur la kapo kaj la mieno de
+nesuperebla teruro.
+
+Tremante per la tuta korpo li rigardis ĉirkaŭ si.
+
+"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la
+arbaristo.
+
+"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro — sinjoro patro..."
+tremante parolis Kiĉjo; sed li tuj haltis vidigante mortan
+timemon.
+
+"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimiĝinte
+je kelke da paŝoj al la knabaĉo.
+
+"Ah, sinjoro patro —" balbutis Kiĉjo tremante, "apud la tri
+krucoj — mi — mi — bedaŭrinda Nero — oh!"
+
+Post ĉi tiuj vortoj li falis kvazaŭ senkonscie teren; sed tuj
+poste li denove leviĝis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun
+li ne estis ferminta, en la mallumon.
+
+En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis
+aŭdata la ekbojo de l' hundo.
+
+"Nero estas proksimume cent paŝojn de la ĉasdomo. Mi rekonas
+ĝin laŭ la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do
+balbutas?"
+
+Kaj imperative li aldonis:
+
+"Almenaŭ fermu la pordon!"
+
+"Fermu — fermu!" balbutis Kiĉjo, klakante per la dentoj kaj
+ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li ne estus kompreninta.
+
+La arbaristo alpaŝis mem al la pordo kaj kolere ferminte ĝin
+ekrigardis kun la nuba severeco Kiĉjon, kiu etendante la manojn
+balbutis ian sensencaĵon.
+
+Poste svinginte kolere la manon, mallaŭtigite sed kategorie li
+ordonis:
+
+"Nun parolu! Aŭ —"
+
+Kiĉjo cedis kaj eligis la okulojn.
+
+"Ĉu denove — la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la
+arbaristo.
+
+Kiĉjo — klakante per la dentoj — senparole jesis per la
+kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:
+
+"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."
+
+"Nu, kion?"
+
+"Kiam mi estis proksimume cent paŝojn de la tri krucoj,"
+daŭrigis Kiĉjo, "ekfulmis neatendite kaj — la nigra
+sinjorino aperis — ĵus apud la meza kruco —"
+
+"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per
+kelkaj saltoj ĝi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis
+flati ŝin" — raportis Kiĉjo kaj tremante aldonis
+
+"Oh, sinjoro patro — se vi estus — vidinta..."
+
+"Kaj ĉu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.
+
+Kiĉjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de
+l' konsterniĝo aldonis:
+
+"Kaj kiam mi min turnis preskaŭ apud la ĉasdomo, mi vidis, ke
+la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."
+
+"Ĉu vi freneziĝis ambaŭ? Ci kaj la sinjoro Floriano —"
+rimarkigis kolere la arbaristo.
+
+"Ĉu sinjoro Floriano — ankaŭ —?" demandis Kiĉjo mirigite.
+
+En tiu momento estis aŭdata de ekstere la malklara bruo de
+l' proksimiĝanta veturilo, kio igis la arbariston fari la
+konforman ordonon.
+
+"Estas jam sufiĉe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj;
+por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton —."
+
+Kiĉjo denove vidigante la konsterniĝon haltis kvazaŭ
+konfuzita.
+
+"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun
+plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:
+
+"La pordon lasu malfermita!"
+
+Nur poste Kiĉjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en
+la korto.
+
+La arbaristo poste alpaŝis al la sojlo de l' malfermita pordo
+kaj rigardante la mallumon li demandis:
+
+"Nu, kio? Ĉu estas iu tie ĉi?"
+
+"Nenie — neniu!" respondis Kiĉjo per timigita voĉo el la
+mallumo.
+
+"Nu, ci vidas — ke tio estis denove simpla halucinacio!"
+trankviligis Kiĉjon la arbaristo. "Ĉu ci ne aŭdas, ke Nero
+vagas ie apud la pordo?"
+
+Kiĉjo ekfajfis, kaj poste estis aŭdataj la kurado kaj la
+tintado de l' ĉeno.
+
+"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ĝi, ĝis kiam la
+sinjoro doktoro estos enirinta en la ĉambron. Poste lasu Neron
+vagi denove libere kaj revenu ĉi tien — ĉu ci komprenas?"
+
+"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kiĉjo duonlaŭte,
+okupante sin ekstere per Nero.
+
+Preskaŭ en la sama momento silentiĝis ankaŭ la malklara bruo
+de l' alveturanta veturilo. Laŭ ĉio la avizita kaleŝo kun la
+kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...
+
+ * * * * *
+
+La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto,
+aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la
+koridoron renkonte al la kuracisto.
+
+Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto,
+akompanata de la koĉero en malseka mantelo.
+
+"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo — se mi memoras, sinjoro
+Podhradský[12]..." diris la kuracisto enirante.
+
+"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo
+starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la
+koridoron antaŭ la alveninto.
+
+"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la koĉero. "Ne
+maljungu la ĉevalojn — sendube ni tuj denove forveturos."
+
+"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos
+en la veturilejon antaŭ la ĉasdomo, por ke la ĉevaloj estu
+ŝirmitaj kontraŭ la pluvo."
+
+La koĉero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seĝon
+kaj malproksimiĝis senparole.
+
+Antaŭ lia foriro alvokis la arbaristo Kiĉjon, kiu laŭ ĉio
+spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel
+angilo en la ĉambron, fermis la pordon, riverencis antaŭ la
+kuracisto laŭ la signo de l' arbaristo kaj foriris post la
+koĉero.
+
+La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza,
+preskaŭ malĝoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia
+ajn intereso.
+
+"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li
+estis sola kun la kuracisto, "ĉar en tiel maloportuna tempo kaj
+dum tiel malbela vetero —"
+
+"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj
+estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablaĵoj. Unue mi devas
+peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, ĉar mi ne forveturis
+tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj
+samtempe danĝera operacio, per kiu estis savita la vivo —"
+
+Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la
+demando:
+
+"Sed kie estas la paciento?"
+
+Alpaŝinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia
+trankvilo:
+
+"Sendube la difterito..."
+
+"Sed sen la febro, sinjoro doktoro —" aldonis la arbaristo,
+ŝtelirante maltrankvile post la kuracisto.
+
+"Jes — sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble
+ankaŭ anĝino... Nu, ni vidos!"
+
+"Vi eĉ ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita
+de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.
+
+"Kiamaniere, mi petas?"
+
+"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke
+mi havas antaŭ mi iun sentaŭgulon..."
+
+"Kompreneble — tian impreson faras ĉiam la sinjoro Floriano
+en la unuaj momentoj."
+
+"Sed en kelke da minutoj mi konvinkiĝis," daŭrigis la
+kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la
+simptomojn de l' malsano kun tiel detala ĝusteco, ke mi tuj
+rekonis difteriton aŭ anĝinon."
+
+"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la
+solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko.
+La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la
+longaj vintraj vesperoj preskaŭ tia diligenta, persistema kaj
+pasia leganto, kia estis mia filo."
+
+"Nu, ni vidos, ĉu via diagnozo estis ĝusta!" rimarkigis
+malvarme la kuracisto, alpaŝis poste al la infanlito, rigardis
+esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj kliniĝinte super
+ĝi esplore aŭskultis.
+
+"La diagnozo estis ĝusta," li raportis post la mallonga paŭzo.
+"La tuta faringo estas brulumita — la spiro interrompe
+fajfanta — la pulso malforta —"
+
+"Kaj ĉu oni povas esperi — sinjoro doktoro —?" demandis la
+arbaristo kun la plej dolora mieno.
+
+La kuracisto denove levis la ŝultrojn.
+
+"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis
+poste la kuracisto, "mi ne havas la kaŭzon kaŝi antaŭ vi la
+eblan katastrofon; la infano estas jam preskaŭ senĉese sen
+konscio..."
+
+"Pro la kompato de Dio!" ekĝemis Podhradský atakata de la
+doloro.
+
+"Sed tamen oni povas esperi, ĝis la spiro ne ĉesos tute,"
+rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan
+medikamenton — la plej fortan!"
+
+La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la
+manojn.
+
+"Ni ne devas plu prokrasti eĉ unu momenton!" rimarkigis la
+kuracisto, poste rapide aliris al la seĝo en la antaŭon,
+sur kiun la koĉero estis metinta la mankofreton, malfermis
+ĝin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la
+infanlito.
+
+Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:
+
+"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ĝenerala
+incito de jam senfortigita organismo liberigi la traĥeon de la
+sufokanta muko, tiam restos sole — la operacio..."
+
+"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaŭ li ne estus
+kompreninta la sencon de l' vorto.
+
+"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban
+malsanulejon —" aldonis la kuracisto.
+
+"Ol permesi la infanon kripligi por ĉiam —" intermetis la
+arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne — neniam!"
+
+La kuracisto levis la ŝultrojn.
+
+"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi
+sincere la veron — la stato de l' infano estas plenmezure
+kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaŭ la lasta
+rimedo ŝajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al
+ni sub la tranĉilo."
+
+"Kion do fari?" ekĝemis malespere la maljunulo.
+
+"Ĉar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis,"
+ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita
+ŝanĝo estas ĉiam atendebla, restas nenio alia, ol — atendi
+trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo.
+Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ĝia neniigebla sorto
+kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaŭ al la katastrofo!..."
+
+"Oh!" ekĝemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj
+ekŝanceliĝis.
+
+La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li
+diris:
+
+"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie ĉi ankoraŭ
+kelkan tempon, por ke mi konvinkiĝu pri la efiko de la lasta
+medikamento. Se la efiko ne venos aŭ se ne aperos almenaŭ
+ĝiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute
+vana."
+
+Dume la ambaŭ interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la
+uragano fariĝas ĉiam pli furioza.
+
+Fulmoj kaj tondrado alternis ĉiam pli rapide kaj pli forte.
+Iafoje ankaŭ la forta ventego alpremiĝis al la fenestroj kaj
+la forta pluvego vipis ilin kvazaŭ hajlo.
+
+Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo
+fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ĝin.
+
+Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:
+
+"Kontraŭ la sensenta naturo estas nenia rimedo — kaj
+plej malmulte imponas al la naturo la doloro, eĉ la plej
+malespera... Ni ĉiuj estas sub ĝia potenco —"
+
+"Jes, kompreneble — ĉiuj!" intermetis maldolĉe la doktoro.
+"Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..."
+
+"Ĉu ankaŭ vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo.
+
+Dume la kuracisto sidiĝis en la apogseĝon, turninte la dorson
+al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan
+fenestron al la korto.
+
+Ankaŭ la arbaristo ekiris senparole, sed ŝanceliĝe al la
+tablo kaj sidiĝis en la seĝon rekte kontraŭ la doktoro tiel,
+ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro.
+
+Momenton daŭris la turmenta silentado.
+
+Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:
+
+"La ĉirkaŭaĵo estas ĉarmoriĉa. Mi estis ankoraŭ neniam ĉi
+tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiĉe
+fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaĝon, mi devis konfesi, ke
+mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaĝon kiel
+veran paradizon..."
+
+"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse
+rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.
+
+"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta aŭtuno li estis
+ĉi tie — invitita al la ĉaso — kaj li rakontis —"
+
+Dum ĉi tiu parolo aperis Kiĉjo, kiun la arbaristo jam
+antaŭe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de
+l' kuracisto.
+
+Podhradský leviĝinte faris simplan signon per la mano, kaj
+la knabaĉo denove malaperis. Aŭdinte parton de la parolo de
+l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaŭ
+senpense:
+
+"Jes — la ĉasoj!..."
+
+Kaj nur post mallonga paŭzo, enprofundiĝinte malrapide en la
+plej karan elementon, li daŭrigis ĉiam pli vigle:
+
+"Iam — antaŭ proksimume dudek aŭ ankoraŭ pli multe da
+jaroj, oni aranĝis ĉasojn ĉi tie preskaŭ ĉiujare. Sed de
+tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo,
+nia solejo estis ĉiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis
+la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta
+sinjoro princo volis simple nuligi tiun ĉi nian ĉasdomon...
+La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto
+donas ĉi tie preskaŭ nenian profiton... Sed konsiderinte, ke
+la ĉasdomo estas kvazaŭ hereda, en kiu mia avo kaj la patro
+dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie
+ankaŭ mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia
+testamento, ke nia ĉasdomo restu al ni ĝis la tuta elmorto.
+Kompreneble oni plu ne pensis pri la ĉasoj en nia ĉirkaŭaĵo
+preskaŭ dum dudek jaroj ĝis la pasinta jaro, kiam jam la juna
+sinjoro princo invitis ĉi tien kelkajn gastojn por kelke da
+tagoj, kiuj ĉiutage alveturadis al ni. Sed tio malplaĉis kaj
+tiel lacigis ilin, ke la pasintaj ĉasoj de niaj grandsinjoroj
+en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..."
+
+En tiu momento eniris Kiĉjo, alportante glasojn kaj du botelojn
+da vino.
+
+"Bone, Kiĉjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre — ĉu
+ci komprenas? Se ni bezonus ion —"
+
+Kiĉjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la
+glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.
+
+"Sed krom la ĉirkaŭaĵo, la pejzaĝo," li komencis, "vi
+havas ĉi tie, sinjoro arbaristo," — kaj li kontente
+ĉirkaŭrigardis — "ankaŭ aliajn enviindajn angulojn..."
+
+"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la
+arbaristo. "Ĉio, kion vi vidas ĉi tie, estas preskaŭ
+senŝanĝe tia, kia ĝi estis dum la ses, ĵus pasintaj jaroj,
+sed la spirito de l' paco, plezuro kaj feliĉo —," dume lia
+voĉo dolore ektremis — "subite elmigris de tie ĉi."
+
+"Ĉu antaŭe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.
+
+"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskiĝis ĉi tie.
+Perdinte baldaŭ la patrinon, mi estis edukata preskaŭ en la
+plena disiĝo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne
+miros, ke mi eksopiris la ŝanĝon kaj la mondon nek tiam,
+kiam mi edziĝis, nek tiam, kiam al mi naskiĝis la filo. Kaj
+ankoraŭ malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi
+restis tute sola kun la kelkmonata infano..."
+
+"Kaj ĝisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo
+eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaŭ tiujn
+de l' avo. Ĉar la malsana knabo estas sendube la infano —"
+
+"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga
+paŭzo li diris:
+
+"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke eĉ la propra infano ne estis
+por mi en la infaneco tio, kio fariĝis por mi la nepo."
+
+La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la
+kontraŭa granda fenestro kaj antaŭ ĝi ekvidis ion, kio
+mirigis lin, ŝanĝis subite la interparolon.
+
+"Permesu, sinjoro arbaristo — ĉu estas iu en la korto?" li
+demandis vigle.
+
+"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco
+allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas
+laŭ ĉio ĉe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaŭ
+kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo,
+la plej furioza, kiu estas senĉese alligita, estas ĵus
+senĉenigita kaj kuŝas aŭ en la budo aŭ kuras en la korto...
+Kaj ankaŭ, se ĝi ne estus senĉenigita..."
+
+"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis,
+ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estus ekvidinta momente homan vizaĝon
+en la maldekstra angulo de l' fenestro."
+
+Post pli longa, preskaŭ turmenta silentado penis la doktoro
+rekomenci la interparolon.
+
+"Laŭ ĉio, pri kio vi ĵus parolis, sinjoro Podhradský," li
+diris, "ŝajnas al mi, ke ankaŭ en via vivo kelkaj momentoj
+estis tamen maldolĉaj kaj eble doloraj."
+
+"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de
+l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena
+trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki
+mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."
+
+Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolĉa ekscito:
+
+"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."
+
+"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda
+intereso.
+
+"Mi edukis ĝin mem..." daŭrigis la arbaristo. "Ĝi estis
+edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen
+la virina societo. Estas vere — ĝi fariĝis viro, ĉe kiu
+oni povis nenion kritiki — la viro sincera, honesta, sufiĉe
+klera — la viro posedanta profundan kaj perfektan senton
+por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro — en
+unu rilato simila al mi: — la viro, ne amanta la mondon kaj
+kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda paŭzo, kiam li
+vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan
+vivon..."
+
+"Ĉio ĉi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je
+nenio!" kontraŭdiris la kuracisto.
+
+"Mi mem juĝis ankaŭ tiel, ĝis alvenis la momento, kiam mi
+konvinkiĝis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta
+mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi
+ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aŭ simila sorto, kiu
+trafis mian filon, atendas ankaŭ mian bedaŭrindan nepon..."
+
+"Kia sorto, mi vin petas?"
+
+"Ke ĝi estos kaj devos esti," aldonis maldolĉe la arbaristo,
+"edukita kiel mia filo — sen la patrino..."
+
+"Ĝi estas orfo?"
+
+"Jes — la orfo —," certigis Podhradský kun la mistera
+akcento kaj eksilentis.
+
+"Sed ĉio ĉe vi atestas, ke ankoraŭ antaŭ ne longe regis ĉi
+tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.
+
+"Jes — antaŭ ne longe...," certigis la arbaristo vidigante
+tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron
+kaj eksentas preskaŭ la honton. "Sed por mi kaj por la infano
+ŝi estas malviva — por ĉiam..."
+
+"Ŝi do ne mortis?" demandis la kuracisto.
+
+"Ŝi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo,
+kvazaŭ li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kaŭzo
+ŝi forlasis la edzon kaj la infanon —"
+
+Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia
+ekscito:
+
+"Ah, sinjoro doktoro! En ĉi tiu solejo mi vivas de la plej
+frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la
+ĉarme romantika pejzaĝo, kiu ravas ĉiun, kiu unuafoje alvenas
+ĉi tien, fariĝis por mi tute ordinara. Entute la trankvila
+kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaŭ siajn ombrojn: la
+senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj
+vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia
+filo ne eksopiris la mondon kaj ĝian vivoturnon. Ni kutimis al
+la malĝojoj de la solejo kaj — kredu — ni ekpensis neniam,
+ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia ĵus ĝi estas...
+Sed antaŭ kelke da jaroj okaze konatiĝis mia filo en Praha,
+kiam li traktis tie aferojn tuŝantaj la arbardistrikton, kun
+la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam
+mia filo enkondukis ŝin en la ĉasdomon kiel sian edzinon. Mia
+rigardo kun la ekmiro fiksis sur ŝi. Mi estis konvinkita, ke
+mia filo ne povis pli bone elekti —"
+
+"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.
+
+"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraŭdiris la arbaristo kun la
+konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estaĵo tute
+anĝela... En kelke da tagoj ŝanĝiĝis la trankvila, malĝoja
+kaj iafoje eĉ senviviganta angulo nia en veran paradizon de
+l' silenta, dolĉa plezuro... Malgraŭ sia juneco Evelino egalis
+al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Ŝi sciis
+fari tion, pri kio antaŭe en nia solejo ni eĉ ne sonĝis.
+Ŝia edukiteco estis ekzempla kaj neniel ŝanĝiĝis. La libro
+estis ŝia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaŭ la
+mondon... Ŝi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn
+vojaĝojn tra Eŭropo; unuvorte —"
+
+"Laŭ ĉio ŝajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via
+solejo tamen ŝi eksopiris..."
+
+"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino,
+floranta en la freŝa forto de la vivo kaj kutiminta al la
+ekscitanta vivoturno grandurba, pli aŭ malpli frue eksopiros
+tamen la atmosferon, en kiu ŝi estis pasiginta sian junecon.
+Sed dum ĉiuj ses jaroj mi ne rimarkis eĉ unu simptomon de tiu
+speco. Evelino ĝis la momento, kiam mi vidis ŝin en la lasta
+tago de l' pasintaj ĉasoj antaŭvespere lastan fojon foriri
+malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis freŝa,
+senzorga kaj gaja, entute tia, kia ŝi aperis unuan fojon en nia
+solejo..."
+
+"Eble okazis ia malpaco kun la edzo —"
+
+La arbaristo kontraŭdiris:
+
+"La filo estus almenaŭ skizinta al mi sian konjekton — eĉ
+ankaŭ tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aŭ necese
+sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaŭ por li mem ĉio
+restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis ĝis la
+lasta momento, kiun ŝi pasigis en nia solejo sub nia tegmento
+kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia ŝi estis bonega
+edzino kaj patrino. Ŝi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj
+arde —"
+
+"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "ŝajnas al mi, ke via
+bofilino nur ŝajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive ŝi
+sciis bonege hipokriti..."
+
+"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaŭ pasie. "Evelino
+hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro —"
+
+Poste li stariĝis rapide, alpaŝis al la muro, sur kiu pendis
+granda portreto de la filo kaj sub ĝi fotografaĵo de la
+sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografaĵon de la muro li
+revenis al la tablo kaj donante la fotografaĵon al la doktoro
+li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:
+
+"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun ĉi vizaĝon kaj diru
+mem — ĉu la vizaĝo estus kapabla hipokriti?!"
+
+La doktoro prenis la fotografaĵon kaj nerigardinte ĝin
+ankoraŭ, li rimarkigis:
+
+"La homa vizaĝo kaj precipe la fotografaĵo de l' homa vizaĝo
+ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli
+la spegulo de l' animo kaj ĝiaj kapabloj kaj ecoj. La fama
+fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla
+eraro de la scienco."
+
+"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaŭ mi mem
+nenion deduktas el tiu ĉi pseŭdoscienco. Sed se post tio, kion
+laŭ la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos ŝian
+portreton, vi devos konfesi, ke ŝia mieno estas en la absoluta
+harmonio kun la ĝenerala karakterizaĵo. Ĉi tie do la teorio
+de l' pseŭdoscienco de Lavater valoras iel escepte."
+
+"Ĉu vi pensas tiel?" kontraŭdiris la doktoro nekredante.
+
+Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin
+malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.
+
+"Efektive — tio estas ĉarma vizaĝo — plena de sorĉo,
+mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de
+l' modere surprizita nekredemulo. "Vere — preskaŭ mi estas
+konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."
+
+Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li
+rapide demandis:
+
+"Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi
+fotografaĵo?"
+
+"Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.
+
+"Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!" konsentas la
+kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas
+al mi konataj..."
+
+"Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!" allasis
+la arbaristo. "Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua
+infaneco. Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper...
+Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en
+pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro... Estas eble, ke —"
+
+"Ne, ne!" kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse
+la fotografaĵon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis ŝin antaŭ
+kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone
+kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte... via
+sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi
+tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al
+mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne
+longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi..."
+
+"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro — kie?" demandis ekstreme
+scivole la arbaristo.
+
+"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito,
+levinte la ŝultrojn kaj metante la fotografaĵon sur la
+tablon. "Eble, ke mi vidis ŝin en Praha antaŭ kelke da tagoj,
+kiam mi estis devigita pro la urĝa kaj samtempe tiel dolora
+afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta
+maldolĉa rezignacio mi havis atenton preskaŭ por nenio."
+
+"Ĉu ankaŭ vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo?
+Kaj antaŭ ne longe — antaŭ kelke da tagoj — vi diras?"
+demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la voĉo
+de l' kuracisto ektremis de la kortuŝo dum la lastaj vortoj.
+
+"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?"
+ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje
+neatendite ŝanĝas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj
+sensente, ke la sango rigidiĝas ankaŭ al la plej malvarmsangaj
+el ni..."
+
+Sed subite la doktoro salte leviĝis kaj per la tute ŝanĝita
+voĉo, allasanta nenian kontraŭstaron, diris:
+
+"Sed tiun ĉi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas
+en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."
+
+Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.
+
+"Ĉi tie, sinjoro arbaristo —" dume li montris la maldekstran
+angulon de la fenestro — "aperis la homa vizaĝo kaj ĝi tuj
+malaperis..."
+
+Podhradský, kiu ankaŭ leviĝis kaj proksimiĝis malrapide al
+la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:
+
+"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla.
+Cetere — ni povas ja konvinkiĝi — tute konvinkiĝi!" li
+aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de
+la kuracisto kaj rapide direktiĝis al la pordo kondukanta
+al la koridoro.
+
+Malferminte iom la pordon li ekkriis:
+
+"Kiĉjo!"
+
+"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre
+agrabla soprano de Kiĉjo.
+
+"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas
+Nero?"
+
+"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la
+koridoro.
+
+"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"
+
+"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste
+ĉe li en la ĉambro!" respondis Kiĉjo. "Poste mi prenis ilin
+al mi kaj nun ili estas ĉe mi."
+
+"Tuj enlasu ilin en la korton, ĉu ci komprenas?" ordonis
+Podhradský kaj faris kelke da paŝoj de l' malfermita pordo.
+
+"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga
+paŭzo ekkriis Kiĉjo: "Estas farite! Ambaŭ estas jam en la
+korto."
+
+Tuj poste aperis Kiĉjo antaŭ la sojlo de la pordo.
+
+"Ĉu vi ankoraŭ ion deziras, sinjoro patro?"
+
+"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin
+pri sia adjunkto, li aldonis:
+
+"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj ĉu
+li deziras ion! Tiel — kaj fermu!"
+
+La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste
+turnis sin al la doktoro:
+
+"Ĉu vi aŭdas?"
+
+"Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas
+Podhradský per sia demando.
+
+"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto,
+precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus
+lin per furioza bojado."
+
+"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.
+
+"Cetere — ni povas konvinkiĝi ankoraŭ alimaniere..." aldonis
+la arbaristo.
+
+Rapide li alpaŝis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte
+skurĝon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson
+li tenis, por ke la ventego ne eligu ĝin.
+
+Modera trablovo turnis sin en la ĉambro: la pordo en la mano de
+Podhradský ekskuiĝis.
+
+"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la
+doktoro.
+
+En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la ĉambro
+turnis sin malvarma spiro de la vento.
+
+Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis
+la skurĝon kaj poste ekkriis per mallaŭtigata voĉo:
+
+"Nero!"
+
+Cedinte rapide en la ĉambron li brue fermis la pordon, dirante
+al la doktoro:
+
+"Nero jam kuras!"
+
+Kaj efektive preskaŭ en la sama momento estis aŭdata post la
+pordo la flaranta ekbojo de la hundo:
+
+"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!"
+rimarkigis la kuracisto, sidiĝante sur la saman lokon, kie li
+estis sidinta...
+
+Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.
+
+Ambaŭ trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis
+la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:
+
+"Ĉu vi ne aludis, sinjoro doktoro — en via parolo iun
+malfeliĉon, kiu vin trafis?"
+
+Tiu demando preskaŭ dolore tuŝis la doktoron.
+
+"Ah, sinjoro arbaristo — estas pli bone ne rememori!" li
+diris venkante la subitan kortuŝon. "Ni kuracistoj, kiuj estas
+preskaŭ ĉiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraŭ la
+neniigeblaj leĝoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la
+brutala naturo. Ni akceptas ĉiun ĝian baton, kiun ĝi donas al
+ni, kun pli aŭ malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas
+eble, sole unu rimedon — ni evitas la rememorojn."
+
+"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj,"
+kontraŭdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon,
+kiun li amis kaj perdis por ĉiam, preskaŭ senĉese antaŭ
+si. Kiam homon skuas la bedaŭro, doloro, honto kaj kolero;
+kiam ĉiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus
+aŭ per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aŭ
+iniciatintinon de sia malfeliĉo — se ili aperus antaŭ li?"
+
+La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la
+doktoron, ke li sidas kontraŭ la viro pasiema, kiun ne estas
+konsilinde inciti.
+
+Li diris do iel rezerve:
+
+"Sed permesu! Post ĉio, kion vi diris al mi pri via sinjorino
+bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi
+fariĝis tiel kolera kontraŭ ŝi, kiel vi ĵus diras, kaj
+kiamaniere rajte fariĝis kolera kontraŭ ŝi eble ankaŭ ŝia
+edzo, via filo..."
+
+"Vi konjektas," intermetis maldolĉe la arbaristo, "ke mia
+spirita stato ne estas rajtigita...?"
+
+"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La
+familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis ĉe vi, estas en
+la mondo kaj estis ankaŭ aliloke neniam maloftaj. La geedzoj
+koleras — iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aŭ ekrigardo — kaj
+se iliaj karakteroj estas flamiĝemaj aŭ fine pasiemaj, estas
+aŭ la tempa disiĝo aŭ la daŭra disiro tute naturaj. Sed
+kiam la ondiĝinta sango silentiĝas kaj ekregas la malvarma
+prudento, sekvas en naŭdek okazoj el cent la repaciĝo."
+
+"Sed mia filo ne povas plu repaciĝi!" kontraŭdiris la
+arbaristo kun la dolora maldolĉo.
+
+"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do
+almenaŭ pli malfrue. La espero pri la repaciĝo estas ĉiam
+ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila
+al vi almenaŭ en la ĉefaj principoj de l' karaktero, estas ne
+eble, ke li siatempe ne pardonu —"
+
+"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li
+amis Evelinon preskaŭ freneze."
+
+"Tiom pli ebla estas la espero pri la repaciĝo!" opinias la
+doktoro. "Ĉar ami en la vera senco de l' vorto estas ĝuste
+nenio alia, ol ĉion forgesi, ĉion pardoni..."
+
+"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj
+kun la senmezura maldolĉo li aldonis:
+
+"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas
+mortinta!"
+
+"Mortinta?" rediris subite en la ŝanĝita tono la kuracisto.
+
+"Li penis kiel viro neniigi siajn malĝojon, bedaŭron kaj
+senmezuran doloron!" daŭrigis la malfeliĉa patro. "Dum tri
+monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj eĉ ne
+plendis per unu vorto. Ĝis fine — en la lasta kristnaska
+antaŭvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan
+abieton — per unu ekpafo de la revolvero..."
+
+Post tiuj ĉi vortoj la arbaristo salte leviĝis, trairis
+la ĉambron kaj haltinte apud la tablo antaŭ la fenestro
+rigardanta la korton, li daŭrigis:
+
+"Kiam ni finis la vespermanĝon kaj la infano ekdormis, sidiĝis
+mia filo ĉi tien apud tiu ĉi tablo kaj longe, longe rigardis
+senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis
+vidi ĝis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo
+iomete ekmoviĝis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia
+kapo falis sur ambaŭ manojn, sur la tablon kaj en kelke da
+momentoj disfluis la sango sur la tablo..."
+
+"Nur nun mi komprenas la kuneligon de ĉio," rimarkigis la
+doktoro kompate. "Kaj kredu —"
+
+Li ne finis la parolon.
+
+Podhradský, rekonsciiĝinte iom, sed estante ankoraŭ dolore
+kortuŝita, interrompis lin:
+
+"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano eĉ ne vekiĝis post
+la ekpafo — kaj la sango, la sango restis ĉi tie... Mi ne
+permesis, ke ĝi estu forlavita... Tiu sango —" la ceterajn
+vortojn li parolis kun pasia doloro — "tiu sango rememorigu
+min ĝis la lasta momento de mia vivo pri la ĉarma furio, kiu
+kaŭzis la memvolan morton de mia filo!..."
+
+"Bedaŭrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la
+plej doloran kortuŝon.
+
+"Pardonu," li aldonis, "ĉar mi havas nek por vi, nek por
+mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas
+frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu
+do, ke ankaŭ mi mem —"
+
+"Ĉu vi ankaŭ —?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo,
+sinjoro arbaristo, mortis antaŭ duonjaro," respondis interrompe
+la gasto, "kaj mia filo antaŭ kelke da tagoj... Mia filo,
+leĝosciencisto kaj leŭtenanto en la rezervo, knabo sanega,
+ankaŭ memmortigis sin. Li sin venenis."
+
+"Kaj la kaŭzo — la motivo?" insistis la arbaristo kun la
+kompata intereso.
+
+La doktoro, levinte la ŝultrojn, respondis: "Se via filo
+estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la
+societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj
+entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aĝaj
+fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj.
+Li fariĝis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte
+iu sopiris tiel varme, tiel arde eĉ pasie, eluzi la vivon en
+ĉiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la
+plezuro kaj volupto, sed ankaŭ en la serioza, konscienca kaj
+pena laboro..."
+
+"Laŭ tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis ĉe via filo
+neniaj gravaj motivoj al la disreviĝo je la vivo?"
+
+"Ĝenerale dirite — estis neniaj motivoj..."
+
+"Kaj tamen li malesperis."
+
+"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj,
+kiuj jam kliniĝas al la tombo, ni ordinare amas la vivon
+pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ la
+plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de
+kelkaj semajnoj. Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna
+generacio —"
+
+"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna
+generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni
+apartenis antaŭ la jaroj?"
+
+"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi
+la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj
+fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis
+generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne
+komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj
+celojn.
+
+Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la
+nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas
+al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn
+kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis
+antaŭ la duoncentjaro al ni...
+
+Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne
+iras — kaj estas nature, ne povas iri — kun la ĝenerala
+progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de
+ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli
+klara kaj pli profunda.
+
+Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni
+ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie
+pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel
+ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la
+agemon sopirantaj generacioj pli junaj...
+
+Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa
+fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam
+malvarmiĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l' juna
+generacio.
+
+La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli
+larĝa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna
+senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas
+la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu
+kvankam similas la dolĉe turmentantan pesimismon de l' pli
+malnova tempo, sed diferencas de ĝi per la netrankviligebla
+maldolĉo..."
+
+"Sed pardonu," ĉesigis la doktoro mem sian klarigon, "ĉio
+estas sole la laciga subjektiva meditado..."
+
+"Sed ĝi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo,
+kiu aŭskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan
+vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto
+havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas,
+daŭrigu!"
+
+La doktoro plenumis lian peton.
+
+"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma
+sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna
+generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed ĵus pro tio,
+ke la solvo estas ankaŭ nun plejparte sensukcesa, penas la juna
+kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera
+labirinto.
+
+Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aŭ
+almenaŭ pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn
+laŭ malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj
+ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj
+pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...
+
+La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna
+generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne
+kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras
+la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaŭ
+la religian regeneracion — la sociajn, politikajn kaj artajn
+reformojn...
+
+Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj
+antaŭjuĝoj naskas antipation, kontraŭstaron kaj varman
+netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate ĉiujn idolistajn
+preĝejojn, kiujn aŭ la spirita miopeco aŭ la malvirta krimeco
+de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla
+valoro...
+
+Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de ĉi tiu pli
+juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj
+kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la
+kontraŭstaro kaj la principa batalo kontraŭ la malrapide
+elmortanta mondo malnova konsumiĝas de l' netrankviligebla
+malkontenteco kaj trovas en ĝi plezuron, kiun eĉ en la
+situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredaĵo
+de l' malnova mondo."
+
+La doktoro eksilentis.
+
+"Laŭ tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via
+filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas
+laŭ via opinio la kaŭzo de lia memvola morto?"
+
+"Estas malfacile, ĝuste neeble diri!" respondis la doktoro
+levinte la ŝultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube
+restos enigmo por ĉiam kaj ĝia kaŭzo restos mistero. Unue mi
+konjektis, ke la krizo okazis ĉe li sekve de l' priskribita
+lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de
+l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kaŭze de
+lia enterigo kaj sciiĝis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj
+de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke — lian
+morton kaŭzis sendube — la virino..."
+
+"La virino?" ekkriis mallaŭtigite la arbaristo.
+
+"Jes — la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la
+interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion
+gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.
+
+Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaŭ
+proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaŭ netuta
+jaro kaj ĵus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaŭ la
+geedzoj en Praha...
+
+Ĉi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed
+mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, ĵus pro ĉi tiu
+fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolĉan misteron de la
+filo.
+
+Pri lia amatino mi scias sole, ke ŝia nomo estas Milena[13] kaj
+ke ŝi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ĝis
+hodiaŭ mi ne parolis kun Milena eĉ unu vorton.
+
+En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita
+tombo de la filo en la tombejo de Volšany[14], kaj Milena en
+la malĝoja ĉarmo de l' sanktulino alvenis ŝanceliĝe kaj en
+la neespritnebla doloro haltis rekte kontraŭ mi, mi ekrigardis
+ŝin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori eĉ per la
+rigardo ŝian silentan doloron..."
+
+"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraŭ la estaĵo tiel
+milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble
+rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kaŭzoj kaj sen motivoj forlasis
+sensente sian propran infanon kaj la leĝan edzon, kiuj faris al
+ŝi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu
+ĉi furio ŝtonkora meritas nenion alian, ol..."
+
+Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono
+aldonis:
+
+"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en ĉi tiu momento
+aperus ĉi tie — kredu — ke per unu bato de la pugno mi —"
+
+Sed lia kolero denove moderiĝis tiel subite, kiel ĝi ekflamis.
+
+En tiu ĉi momento aŭdigis sin Kiĉjo.
+
+Jam ĉe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta
+senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj
+malkuraĝe antaŭ la sojlo. — Nun li ektusis senvole.
+
+Podhradský, ekvidinte Kiĉjon nur nun, akre demandis lin:
+
+"Kio estas, Kiĉjo?"
+
+La knabaĉo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaŭ li havus
+ion gravan por diri kaj ĝenus en la ĉeesto de l' doktoro.
+
+La arbaristo do leviĝis kaj proksimiĝis al la pordo.
+
+"Kio okazis?" li demandis kolere.
+
+Kiĉjo aliris kaj diris mistere:
+
+"Sinjoro Floriano — ah, Dio, sinjoro patro — tre plendas...!
+Kaj li petas — ke la sinjoro doktoro — por mallonga momento —"
+
+"Ĉu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro
+leviĝante.
+
+La arbaristo mallonge klarigis al li la malfeliĉon de Floriano.
+
+"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaŭe ni devas dediĉi
+ankoraŭ momenton al la infano..."
+
+Turninte sin post ĉi tiuj vortoj li proksimiĝis al la
+infanlito en la malantaŭon, serioze esplorante la infanon.
+Podhradský farinte signon per la mano, ke Kiĉjo foriru,
+atendis, ĝis Kiĉjo malaperis. Ŝtelirinte poste al la doktoro
+kaj haltinte proksimume tri paŝojn antaŭ la lito, senparole,
+sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la
+konduton de l' kuracisto.
+
+"Kion vi opinias — sinjoro doktoro — nun?" demandis
+interrompe kaj mallaŭtigite per la tremanta voĉo la arbaristo.
+
+"Preskaŭ mi timas doni la duonan porcion da medikamento...,"
+respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas
+tute senfortigita — ĝi ne tusas ja plu... La ĝenerala stato
+de la malsano estas tiel kriza, ke ĉiumomente oni povas atendi
+la agonion..."
+
+"Agonion?" ekĝemis malespere la arbaristo.
+
+"Kuraĝiĝu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas
+eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro
+adjunkto —"
+
+La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antaŭo kaj prenis
+la lampon.
+
+"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro
+kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!"
+
+La arbaristo jese ekmovis la kapon.
+
+Poste rapide li alpaŝis kun la lampo al la pordo de l' koridoro,
+malfermis ĝin kaj per la tremanta voĉo ekkriis en la koridoron:
+
+"Kiĉjo! Rapide lumigu la ŝtuparon! Sinjoro doktoro!..."
+
+Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la
+mallaŭtigite rebruanta sono de liaj malproksimiĝantaj paŝoj.
+
+ * * * * *
+
+En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de
+l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la ĉambro,
+volis sin turni kaj reveni en la ĉambron, malfermis iu staturo
+en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la
+ĉambro.
+
+Forta malvarma trablovo turnis sin en la ĉambro kaj momenton
+estis aŭdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis
+fermita.
+
+La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ĝia mano knare
+ekbruis, pene ĝin fermis kaj haltis apud ĝi senmove, kvazaŭ
+konsiderante, ĉu antaŭeniri aŭ ne...
+
+La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis
+al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la
+pordon.
+
+"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante
+la mallumon en la ĉambro.
+
+Alirinte singarde en la mallumo ĝis la tablo kaj stariginte
+sur ĝin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo
+de l' tablo al la forno, kie sur la breto kuŝis la alumetoj.
+
+La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton,
+sed tamen ĉe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradský malklaran
+silueton de l' homa staturo apud la pordo.
+
+"Kio estas tio? Iu estas ĉi tie?" deglitis al li de l' lipoj
+kun la modera ekmiro, sed sentime.
+
+Momenton li streĉe aŭskultis, sed kiam neniu respondis, li
+ekkriis:
+
+"Kiu estas ĉi tie?"
+
+Sed kiam denove neniu respondis, alpaŝis la arbaristo al
+la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte eĉ la kapon
+ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.
+
+Nur poste li ekrigardis al la pordo.
+
+Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed
+tamen sentime, li cedis unu paŝon.
+
+Samtempe malleviĝis lia dekstra mano al la maldekstra kokso,
+kvazaŭ li volus ekkapti la ĉasponardon kaj la maldekstran
+manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone.
+Sed tuj poste denove li elpaŝis kaj preninte la revolveron,
+kuŝantan sur la tablo, li tondre ekkriis:
+
+"Kiu estas ĉi tie? Kion vi volas?"
+
+Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza
+kresko, havanta sur la kapo transĵetitan tute malsekan nigran
+mantelon, en kiu ŝi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole
+parton de la vizaĝo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...
+
+En tiu momento la virino, subite, kvazaŭ tamen ŝi estus fine
+decidinta, deĵetis la mantelon kaj rektiĝinte staris kiel
+statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortuŝanta,
+muta petego.
+
+Podhradský, rekoninte ŝin, cedis mirigite kaj kun la mieno de
+l' kolero kaj malamo surde ekkriis:
+
+"Evelino!"
+
+"Jes — Evelino...," mallaŭte kaj mole diris la virino per la
+tremanta voĉo.
+
+La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj
+klarigis ĉiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed
+ankaŭ tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta
+ekmiro, vidigante en la vizaĝo fortan animan batalon.
+
+Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen
+komencis lin senarmigi.
+
+La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizaĝo, kiam
+li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.
+
+"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraĝe
+kaj timeme la dolore tremanta voĉo de Evelino.
+
+"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion
+pardoni..."
+
+"Pardonu!" ŝi ripetis ŝanceliĝe kun la plej kortuŝanta
+akcento de l' peto. "Kie estas — Václav[15]?"
+
+"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.
+
+"Mia —?" aldonis Evelino, sed ne ŝi finis, ĉar la arbaristo
+malafable interrompis ŝin:
+
+"Li ne estas ĉi tie!"
+
+"Tio estas tute neebla!" kontraŭdiris Evelino. "Dum tri tagoj
+kaj preskaŭ tri noktoj mi vagas en la arbaroj ĉirkaŭ la
+ĉasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laŭ ĉio dum la tri
+tagoj ne forlasis la ĉasdomon, Václav estas ĉi tie..."
+
+La arbaristo respondis decide:
+
+"Kaj se eĉ li estus ĉi tie — laŭ kia rajto ci kuraĝas
+transpaŝi la sojlon de tiu ĉi domo?"
+
+"Pardonu!" ekĝemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun
+la dispremita koro, malfeliĉa, pentofaranta Magdaleno, por ke
+mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."
+
+"Malfeliĉulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis
+en la dolora tono:
+
+"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"
+
+"Pro ĉio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste
+petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aŭ almenaŭ diru
+al li, ke mi estas ĉi tie — ke mi revenas —."
+
+"Mi ne povas."
+
+"Ĉu li estas malsana?"
+
+"Ne estas. Sed la infano — la infano malsanas —"
+
+"Pro la kompato de Dio — mia infano?" ekkriis Evelino
+malespere kaj ŝia rigardo rondiris sovaĝe en la ĉambro.
+
+Sed ĉar de la loko, kie ŝi ĵus staris, ŝi ne povis vidi en
+la malantaŭo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la
+duone disigita pordokurteno, ŝi denove tuj rekonsciiĝis.
+
+"Mi vidis ja ĝin antaŭhieraŭ de malproksime kelkajn fojojn.
+Ĝi estis sana kaj freŝa..."
+
+"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malĝoje la arbaristo.
+
+Evelino ekĝemis dolore:
+
+"Ah, Dio, Dio — do mia antaŭsento tamen ne trompis min...
+Kiam proksimume antaŭ duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj
+sur la senarba deklivo kaleŝon alveturantan de l' urbo al la
+ĉasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ĝi
+povas esti sole kaleŝo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis
+min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la ĉasdomon, ekregis
+min terura antaŭsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam
+hieraŭ en la nokto, mi ŝteleniris ankaŭ hodiaŭ — antaŭ
+momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la
+bojado aŭ alimaniere, en la korton ĝis la fenestro por tute
+konvinkiĝi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis
+sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkiĝi pri la vero,
+mi kuraĝis fine —"
+
+Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis
+kun la mieno de plej kortuŝanta muta peto la okulojn de
+l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.
+
+Ekkoleriĝinta Podhradský por momento estis en embarasoj.
+
+La muta peto de l' ĉarma pentofarantino, kiel ŝajnis, tamen
+senarmigis lin.
+
+La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune ruĝiĝinta
+vizaĝo, jam jam transiĝis en la mienon de l' eldevigita
+kompato.
+
+Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, ŝajne senkaŭze, denove
+ekflamis lia kolero.
+
+Li elpaŝis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la
+dekstran manon por bati...
+
+"Batu! Batu!" ekĝemis Evelino kun la senmezura sindoneco.
+
+La pasiiĝinta arbaristo, kvazaŭ embarasite denove cedis, kaj
+lia levita mano falis.
+
+"Batu — piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta
+animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere
+miajn terurajn animturmentojn. Sed antaŭe diru al mi, kie estas
+mia edzo?..."
+
+"Plenumiĝu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaŭ
+kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe
+li ordonis:
+
+"Leviĝu!"
+
+Poste li trairis laŭlarĝe la ĉambron, kaj iom pli trankvile
+komencis la parolon, dirante:
+
+"Se ci estus alveninta, Evelino, antaŭhieraŭ aŭ hieraŭ aŭ
+almenaŭ hodiaŭ antaŭvespere, eble — pro la infano — mi
+estus pardoninta cin... Sed nun — nun la infano ne bezonas plu
+la patrinon..."
+
+"Oh!" ŝi ekĝemis malespere.
+
+"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraŭ mia
+filo kaj la propra infano!" daŭrigis la arbaristo. "Mi ne
+volas juĝi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por
+senkulpigi cin."
+
+Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaŭte, duone por
+si:
+
+"Evelino mensogis neniam..."
+
+"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaŭdis la
+vortojn. "Ĝis nun oni ne kaptis ŝin mensoganta. Sed tiun
+ĉi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al ŝi...
+Parolu!"
+
+Evelino pene ŝanceliris al la seĝo kaj falinte sur ĝin,
+kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj.
+
+"Aŭdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli
+paciĝeme. "Ĉiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaŭ
+rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la
+severa kaj justa juĝanto."
+
+"Mi ne scias — mankas al mi la vortoj...," komencis
+Evelino reveme. "Sed se mi devas la ĉefan kaŭzon de mia
+foriro almenaŭ montri, do mi ne trovas alian vorton,
+ol — dankemon..."
+
+"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes,
+patro — dankemon, aŭ se vi volas, subitan ekflamon de
+l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe
+nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estaĵon kaj
+kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."
+
+"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante
+rezisti ian malklaran impreson.
+
+"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi ŝuldas mian
+spiritan regeneracion," daŭrigis Evelino; "al la homo, kiun mi
+antaŭe amis pasie kaj kies memoro estos ĉiam sankta al mi;
+al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj
+profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi ĵus estas: virinon
+kun la senantaŭjuĝa aŭtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi,
+patro, antaŭe amis tiel arde."
+
+"Ĉesu!" intermetis la arbaristo severe. "Ĉu ci volas fari
+laŭdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri
+la edzino kaj patrino?"
+
+"Ne, patro! Sed diru mem — ĉu vi trovis ĉe mi dum tiu tuta
+tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaŭ unu
+solan eraron, pro kiu vi povus min almenaŭ nur patre admoni?
+
+Ĉu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?
+
+Ĉu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?
+
+Ĉu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaŭe vi mem
+konfesis multajn fojojn, ke ŝi kreis paradizon el via malgaja
+solejo kaj malĝoja hejmo?"
+
+"Estas vere; mi ne povas kontraŭstari ciajn vortojn!" jesis la
+arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon
+kaj cian infanon."
+
+"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura
+ofero, kiun mi faris pro dankemo..."
+
+"Ne, ne, tio ne estas ebla!"
+
+"Kaj tamen estas tiel!" daŭrigis Evelino. "Via filo ne estis
+kaj ne estas viro antaŭjuĝa. Nia reciproka interrilato estis
+tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis eĉ la ombro de
+l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj
+lian pasintaĵon, tiel ankaŭ li konis la mian kaj min mem ĝis
+la plej sekretaj anguloj de l' animo.
+
+Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaŭjuĝe la
+faron, kiu laŭ la juĝo de l' mondo estas nepardonebla peko;
+sed laŭ lia propra juĝo ĝi ne estas kaj ne povas esti io
+alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia
+estaĵo kaj ĝia pasintaĵo — aŭ, se li tamen malgraŭ tio
+volus juĝi laŭ la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava
+eraro."
+
+"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis
+por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko eĉ la
+diablo ne scius elpensi!"
+
+"Kaj tamen, patro, ĉio estas tiel simpla kaj natura!" daŭrigis
+Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraŭ, ke mi rakontis ankaŭ al
+vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintaĵon. Mi estis, kiel
+vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista,
+ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis
+al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaŭ tiu de l' edzino kaj
+patrino la plej sekreta mistero — ĝis subite, tute okaze, mi
+renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagiĝi..."
+
+"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.
+
+"Vi scias, patro, ke unuavide li ŝajnis studento kiel cent
+aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriproĉinda, lia koro tiel
+pura kaj lia spirito tiel milde pripensema — unuvorte, li
+estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu
+ripetis ankaŭ mian amon...
+
+Kaj ĉion ĉi sciis kaj scias, patro, ankaŭ via filo.
+
+Kiam mi konatiĝis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian
+pasintaĵon. Mi diris al li ankaŭ, ke nin disigis la situacio
+sociala.
+
+Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al
+mi la manon, mi ne kaŝis antaŭ li la eblan krizon: nome,
+se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj,
+aperus denove antaŭ mi, ke sendube malfacile mi rezistus
+la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aŭ la
+ekflamon de l' peka pasio —"
+
+"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproĉe kaj
+pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de
+l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amataĉo! En la brakoj
+de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto —"
+
+"Ne, patro, ne!" kontraŭstaris Evelino. "Mi ne disiĝis kun via
+solejo kaj kun vi ĉiuj sensente, sed post la kruela, senmezura
+batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj
+patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne fariĝi maldanka
+al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure
+malfeliĉa..."
+
+"En la pasinta aŭtuno, dum la lastaj ĉasoj," konfesis plie
+sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon
+kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la
+senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu ĉi unua renkonto naskis
+en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.
+
+Sed post la interŝanĝo de kelkaj vortoj ekregis min febra
+maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron ŝajne tute
+sanan korpe, sed malsanan anime.
+
+La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis
+provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan,
+senfortigan premitecon kaj bedaŭrindan lacecon.
+
+Anstataŭ homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron
+plej senantaŭjuĝan, staris antaŭ mi homo vundita en la
+interno de l' animo, homo, kies tuta estaĵo estis rompita, unu
+el tiuj bedaŭrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento,
+dolore kurbiĝantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj
+trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la
+eterna trankvilo, kiun donas al ili sole — la tombo...
+
+Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena
+talento de tiu bedaŭrinda viro estis jam preskaŭ tute
+neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi
+rememorigis min, kion mi ŝuldas al tiu homo kaj kiam mi
+ekkonis, ke li ankoraŭ nun amas min kiel min amis antaŭe,
+tiam elsaltis el la ĥaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min,
+la sento de l' senmezura kompato...
+
+Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la
+nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble,
+la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel
+bedaŭrinda...
+
+Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson,
+"okazis —"
+
+"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo,
+"kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka,
+"sendube sukcesis — ĉu ne vere?"
+
+Evelino turnis malĝoje la kapon.
+
+"Kaj ĉu ci volas per ĉi tiu nekredebla fablo sankcii cian
+teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daŭrigis la
+arbaristo, kiu la lastajn vortojn aŭskultis ŝajne trankvile
+kun la krucitaj manoj.
+
+"Vi agas maljuste kontraŭ mi, patro, se vi konjektas, ke mi
+volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino
+per la tono kaj la motivoj ĉiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj
+konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo
+kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraŭ miaj
+devoj de l' edzino kaj patrino.
+
+Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj,
+ni virinoj havas ankoraŭ naturajn devojn de l' spirito kaj la
+koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaŭ neeble,
+kiel batali kontraŭ la neŝanĝeblaj leĝoj de l' naturo.
+
+Estas vere — ke ekzistas ankaŭ virinoj, kiuj rezistis en la
+plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco.
+Sed ili ne estas pravaj.
+
+La devoj de l' spirito kaj la koro estis ĉe la edzinoj kaj
+patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj
+de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe
+estingiĝinta, aŭ ĝian lokon estis okupinta — la malamo.
+Tiuj do povas facile rezisti...
+
+Sed ĉe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua
+amo kaj ankaŭ estante edzino de via filo amas lin kun la tuta
+ardo de mia koro —"
+
+"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo,
+"la leĝan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu
+trankviligi cian voluptemon —?"
+
+"Ah, patro, patro — ne ŝiru mian dispremitan koron per la
+moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino ĉiam pli pasie.
+"La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne ĉesos ĝin
+mordi ĝis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela
+puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej
+nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min...
+Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la
+pereo, kaj dume —"
+
+"Kiam la amataĉo forpuŝis kaj forĵetis cin," intermetis la
+arbaristo kun la mallaŭtigata moka rido, "ci alvenas, por
+denove ruze enŝteliĝi en la koron de l' trompita, perfidita
+edzo —"
+
+"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino ĉiom pli pasie kaj tamen
+kun la kortuŝanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran
+konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia
+granda peko kaj ankaŭ permeson, ke mi povu denove fariĝi
+patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataŭ vi
+aŭskultus min via filo Václav —"
+
+"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo
+kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas — mortinta!"
+
+"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaŭ ŝi ne komprenus la
+sencon de l' vorto.
+
+"Kaj ĉu ci eĉ ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.
+
+"Mia Václav — vi diras, patro — mia Václav, estas — mortinta?"
+demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaŭ ŝi estus jam
+almenaŭ duone kompreninta.
+
+"En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis
+la respondo en la tono eliranta kvazaŭ el la tombo.
+
+"Oh," ekĝemis Evelino malespere kaj leviĝinte ŝi rigardis
+ĉirkaŭe, kvazaŭ antaŭsentante teruran katastrofon.
+
+"Pro la kompato de Dio — patro!" ŝi ekriis en la plej forta
+atako de l' doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ
+rigida.
+
+"Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris
+al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la
+priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ĝis nun ne
+estas forigita de la tablo... Rigardu!"
+
+"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa,
+ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston.
+
+Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ
+senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove
+leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:
+
+"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"
+
+La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed
+kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li
+montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis:
+
+"Ĝi mortas."
+
+Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj
+volis kuri en la malantaŭon.
+
+"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo,
+barinte al ŝi la vojon.
+
+"Kompaton! Kompaton!" ŝi petegis kun la plenda malespero
+etendante la manojn. "Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej
+kara...," ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon.
+
+Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la
+revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al
+Evelino.
+
+"Nek unu paŝon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata
+brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon..."
+
+En muta malespero ŝi ŝanceliris returne. "Por ci la infano
+estas — mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun
+la revolvero.
+
+En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj,
+malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj.
+
+Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo:
+
+"Ĉi tien, sinjoro doktoro — mi petas... ĉi tien — dekstren!"
+
+"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide
+turnis sin al Evelino.
+
+"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto
+»fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:
+
+"Kaj tial — silentu!... Ĉu ci komprenas?"
+
+Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed
+apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo,
+enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la
+ĉambron, senparole fermis denove la pordon.
+
+Nur nun ekiris ankaŭ Podhradský.
+
+La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la
+lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis:
+
+"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole
+malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora..."
+
+Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki
+lian nenormalan staton.
+
+"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco
+de l' zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo.
+
+"Ĉu nia malgranda paciento —?"
+
+Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la
+virinon post la arbaristo.
+
+"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni
+ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."
+
+"Jes, viziton —," ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj.
+
+En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis
+kovrinta la vizaĝon.
+
+"Milena!"[18] ekkriis mallaŭtigite la kuracisto kaj rapide
+aliris al ŝi.
+
+"Ĉu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.
+
+"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Ŝi estas Milena de mia
+filo..."
+
+"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita
+kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al
+Evelino:
+
+"Malfeliĉulino! Ĉu ci kaŭzis ankaŭ la morton de filo de la
+doktoro? Parolu!"
+
+Evelino, leviĝinte kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, per la
+malklara kaj tamen tremanta voĉo respondis unue al la doktoro:
+
+"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole
+via filo min nomis Milena..."
+
+"Jes, jes!" konsentis la doktoro.
+
+"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuraĝa senespero, "ne
+kaŭzis — la morton de via filo —"
+
+"Mi scias, mi scias —" diris la doktoro. "Kaj — mi scias
+ankaŭ, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la
+kortuŝanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun
+vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaŭ nun,
+kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran
+dankon!..."
+
+Poste li premis ŝian manon.
+
+Podhradský kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon. Kiam
+la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la
+arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon.
+
+La kuracisto turnis sin al li.
+
+"La severa moŝto — la morto — sinjoro arbaristo," li diris
+kun la akcento de l' kortuŝanta peto, "pacigas ankaŭ la
+malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en
+tiu ĉi fatala momento jam pro la infano —"
+
+"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis
+la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por
+ŝi mortinta..."
+
+Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la
+seĝon.
+
+En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo
+konvulsie ektusis.
+
+"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj
+rapidis en la malantaŭon.
+
+Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto.
+
+"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la
+atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren.
+
+Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon,
+kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la
+infanon.
+
+"Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun
+la servemo de frenezulo:
+
+"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco.
+"Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis
+mallaŭtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la
+patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."
+
+"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la
+animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de
+l' kuracisto.
+
+Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la
+kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj
+ŝanceliĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ
+Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis,
+kio okazas antaŭ ŝi.
+
+Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.
+
+La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de
+l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj
+de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post
+la pordokurtenoj.
+
+Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo,
+havis atenton por nenio ĉirkaŭ si.
+
+Subite ŝi denove rekonsciiĝis.
+
+Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis:
+
+"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"
+
+"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria
+severeco.
+
+"Kompaton — kompaton!" balbutis malespere Evelino post
+mallonga paŭzo.
+
+En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.
+
+Podhradský alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco
+demandis:
+
+"La infano?!"
+
+"La lasta medikamento efikis!" raportis mallaŭtigite la
+kuracisto. "La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso
+liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas
+libera... La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la
+espero — ."
+
+"Vi do opinias, sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo
+nekredante ankoraŭ.
+
+"Ke mi esperas la resaniĝon!" intermetis la kuracisto. "Mia
+tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo
+pri la infano apartenu al la patrino..."
+
+"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed
+tuj poste li aldonis kategorie:
+
+"Ne, ne — neniam!"
+
+"Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!" ekĝojegis Evelino en
+la subita ĝojiĝo.
+
+"Mami — mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi
+estus rekoninta la voĉon de l' patrino kaj post la momento,
+kiam neniu respondis, ĝi vokis plue:
+
+"Avĉjo! Mi aŭdis mami..."
+
+"Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la
+kuracisto al la arbaristo.
+
+"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito.
+"Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!"
+
+Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ
+ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn
+kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon
+nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.
+
+Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla.
+
+La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon.
+"Pardonu," li diris, "almenaŭ pro la memoro de l' malfeliĉa
+viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento — pardonu
+pro la memoro de via filo!..."
+
+"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta
+mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la
+vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo:
+
+"Mi pardonas!"
+
+Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la
+malantaŭon... Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove
+leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super
+la lito...
+
+La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon,
+turnis sin al la arbaristo:
+
+"Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis... Sed
+la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino,
+revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon..."
+
+"Jes, ĝi ne revenos!" rimarkigis maldolĉe la arbaristo,
+mallevinte la manon de l' vizaĝo...
+
+"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu ĉi pentofaranta
+Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe
+laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu
+ŝi pentofaras —"
+
+
+
+
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+ PIEDNOTOJ
+
+[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la
+koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi
+unupaĝa versio preparita por Projekto Gutenberg, la piednotoj estas
+kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]
+
+[1] Kvartalo de Praha.
+
+[2] Germane Partitur, angle partition, france partiton,
+ itale spartito.
+
+[3] Parko de Wien.
+
+[4] Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto).
+
+[5] En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«.
+ (Rim. de trad.)
+
+[6] Šumava (legu Ŝumava) = montaro en suda Bohemujo.
+
+[7] "Mami" aŭ "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon.
+ (Rim. de l' trad.)
+
+[8] Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.)
+
+[9] Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.)
+
+[10] Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata
+ "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.)
+
+[11] Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.)
+
+[12] Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo.
+ (Rim. de l' trad.)
+
+[13] Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.)
+
+[14] Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha.
+ (Rim. de l' trad.)
+
+[15] Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento
+ sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)
+
+[16] Konvenienco = slušnost, Konvenienz, convénience,
+ convenance, convenienza.
+
+[17] Nomo de proksima vilaĝo. (Rim. de l' trad.)
+
+[18] Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.)
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ ***
+
+***** This file should be named 18178-0.txt or 18178-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/8/1/7/18178/
+
+Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.