summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/17945.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '17945.txt')
-rw-r--r--17945.txt1595
1 files changed, 1595 insertions, 0 deletions
diff --git a/17945.txt b/17945.txt
new file mode 100644
index 0000000..73c892a
--- /dev/null
+++ b/17945.txt
@@ -0,0 +1,1595 @@
+The Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Mark Twain: Tri Noveloj
+
+Author: Mark Twain
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: March 8, 2006 [EBook #17945]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE
+and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+
+
+ MARK TWAIN
+ (1835-1910)
+
+
+
+
+ TRI NOVELOJ:
+
+ - KONFESO DE MORTANTO -
+ - LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO -
+ - LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO -
+
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+
+ 1999
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+
+ MARK TWAIN: TRI NOVELOJ
+ Unua Eldono: Januaro 1999
+
+
+
+
+ Originaj Anglalingvaj Titoloj:
+
+ "A DYING MAN'S CONFESSION"
+ "THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY"
+ "THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"
+
+
+
+
+ Copyright 1999
+ Edwin P. Grobe
+ for the herein contained
+ English-to-Esperanto Translations
+
+
+ * * * * *
+
+ ENHAVO
+
+ "Konfeso de Mortanto" p. 1
+ "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14
+ "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+ KONFESO DE MORTANTO
+
+
+Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi
+komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela
+kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne
+estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto
+sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la
+formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage
+kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti
+la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.
+Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon
+por la plejmulto da konfuzajxoj.
+
+Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras
+estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero,
+lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu
+Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo,
+ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la
+unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj
+_antauxkonsentis_ resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte
+fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo
+kaj aliigi gxin en _du_ malsagxajxojn per la plenumo de la komenca
+decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon,
+kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn
+klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la
+plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero,
+mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi
+cxi-poste raportas.
+
+Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en
+Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino
+Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu
+mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi
+kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj
+kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi
+vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro
+retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj
+finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko,
+tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite
+surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante
+cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj
+volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj
+orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj
+beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom
+siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj
+kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la
+ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en
+tiea kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en
+vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu
+palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas korpomovon--cxar
+cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun
+timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra
+tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejxorado
+de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian korpon aliigxi palpebrumtempe
+en tremetantan jxeleon pro la subita bruacxo de tiu terura alvokilo!
+Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis kio kutime okazas? Cxu la
+gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel
+eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprocxis al mi mian
+klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj
+funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.
+
+La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam sxi
+ekkriis:
+
+"Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi
+deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."
+
+Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite
+kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis
+senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano,
+kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra
+gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro
+malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj
+kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj
+entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre
+parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano.
+La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en
+la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon.
+
+Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege
+fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.
+
+Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj
+ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj.
+Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis
+tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en
+la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo
+forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie
+kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice,
+li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre
+enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne
+auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj
+evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro.
+
+Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu
+Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:
+
+"Mi rakontos al vi mian historion."
+
+Tiam li dauxrigis kiel jenas:
+
+ * * * * *
+
+Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta.
+Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege
+baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam
+la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun
+hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi
+mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj
+por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi
+entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton.
+
+Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos
+mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi
+decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke
+mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel
+die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio
+de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj.
+
+Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria
+stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta
+aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro
+kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi _diris_ al sxi
+ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--"
+
+La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo:
+
+"Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi
+ne konsentintus alveni."
+
+"Cxesu plendacxi. _Necesis_ sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi
+faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu,
+helpu sercxfosadi."
+
+Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn
+vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi
+konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas
+dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum
+momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:
+
+"Tio estas tempomalsxparo. _Li_ malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu
+lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."
+
+La alia diris:
+
+"Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado."
+
+"Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu."
+
+Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj,
+sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj
+auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis
+kriego:
+
+"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."
+
+"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo,
+kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante
+sian lanternon dum la kurado.
+
+La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis
+lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.
+
+Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli
+sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.
+Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis
+longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de
+la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli
+kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri
+horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran
+dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo
+sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan
+fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux
+la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn.
+Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien
+jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua
+objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis
+ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin
+makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro.
+Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam
+forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
+
+Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la
+malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris
+nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne
+povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu
+sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj
+kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi
+tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la
+sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran
+ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja
+certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi
+taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro
+tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio
+baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga
+ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan
+vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj
+kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri
+gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon,
+gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.
+Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la
+kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn
+for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio.
+Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin
+dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian
+viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi
+priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj
+inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi
+suspektis la soldatojn.
+
+Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis
+kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej
+proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da
+tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis
+cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon
+en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam
+Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun
+nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis
+kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi
+atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter
+tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux
+mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de
+iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato.
+
+Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio
+havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj
+siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti
+la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis
+naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas
+liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn.
+Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton.
+Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min
+surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan
+miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi
+atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze.
+
+Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka
+papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan
+premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton
+al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian
+sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan
+Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu
+homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la
+tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke
+tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni
+fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por
+estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis
+fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova malliberulo kaj gxin
+staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras
+cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro
+estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj
+li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio
+sukcesis cxiam.
+
+Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco,
+kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu
+la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn
+spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn
+dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn
+per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj
+foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan
+rimarkon: "Cxu _neniam_ samaspektos ili?"
+
+Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de
+la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento:
+Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la
+vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto.
+Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la
+afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen
+restis rimedo por cxion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajxo de la
+maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin
+dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de
+eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
+
+"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne
+malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies
+sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj
+infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin
+ambaux."
+
+Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade
+elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora
+maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia
+cxambreto:
+
+"Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis
+malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li
+faris tion solapersone."
+
+Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo.
+Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la
+murdinto. Li diris:
+
+"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado
+kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu
+cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas
+alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence.
+Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi
+intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza
+por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris
+la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun
+la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi,
+mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux
+transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en
+la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon
+kaj diru al mi kion fari."
+
+Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon,
+klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je
+cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:
+
+"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado
+vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux
+mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi
+rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi
+tiu afero. Nenion diru al iu ajn."
+
+Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al
+Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin
+findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li
+ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas
+esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis
+pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono
+tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.
+
+Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj
+gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta.
+Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron
+preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj
+mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi,
+la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda
+diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi
+ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li
+falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj
+sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin
+trenante kun piedo en la piedingo.
+
+Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte
+miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.
+
+Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas
+sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante
+monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj
+dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu
+nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en
+cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
+
+Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis
+Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj
+akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux
+unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu
+mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro.
+Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun
+ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi
+iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo,
+des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon.
+Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu,
+kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj
+mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn.
+Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole
+en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite,
+senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la
+vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte
+en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la
+mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux
+paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.
+
+Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux
+mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita
+en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko:
+makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj
+enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!
+
+Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi
+estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa
+rezulto cxi-foje!"
+
+Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis
+eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte
+tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka
+vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de
+tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn
+kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris
+lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj
+diris moke:
+
+"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili
+auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos
+neniu alia."
+
+Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto
+de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn
+manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi
+kriegis:
+
+"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante
+ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas
+malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo!
+Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via
+kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia
+edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed
+tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj
+klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per
+viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas
+ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post
+longaj jaroj. Cxar ankaux _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu
+vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun.
+Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min
+ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun.
+SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu,
+kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen,
+gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro,
+kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi
+hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi
+estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon
+je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon
+kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon."
+
+Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda
+ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per
+iom da mensoga kreivo:
+
+"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi
+havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis
+lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia
+militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."
+
+Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la
+vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis, diris:
+
+"Nu, kio? Cxu li ne eskapis?"
+
+Nea kapskuo.
+
+"Cxu ne? Kio okazis tial?"
+
+La kontento en la envolvita vizagxo ankoraux pliklarigxis. La viro
+strebis murmuracxi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion
+per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauxzis momenton, tiam klinis
+malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro
+kusxanta la plej proksime al li.
+
+"Cxu mortinta?" mi demandis. "Cxu ne sukcesis eskapi? Cxu kaptita
+fugxante kaj pafita?"
+
+Cetera kapskuo nea.
+
+"Tial, kiel?"
+
+Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne
+sukcesis diveni la celon. Mi antauxenklinigxis kaj rigardis ecx pli
+zorge. Li cxirkauxtordis dikfingron kaj per gxi malforte pikis la
+bruston.
+
+"Ho, cxu vi volas diri: ponardita?"
+
+Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke gxi
+eksxaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis:
+
+"Cxu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Cxar tiu pikbato celis
+ununure vin!"
+
+La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel gxoja kiel lia
+mankanta fortiko kapablis elmontri.
+
+"Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikigxis
+kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li
+povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!"
+
+Mi imagis auxdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la
+vizagxon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauxensinki sur
+sian klintabulon.
+
+Necesis al li suficxe longa tempo por morti. Li disponis mirindan
+vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis placxe longan tempon
+pri la afero. Mi alportis segxon kaj jxurnalon, sidigxis apud li kaj
+legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la
+malvarmo. Sed mi trinketis ankaux pro tio ke, en la komenco, kiam mi
+etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi
+iom al li. Mi legis lauxtvocxe: cxefe fantaziajn raportojn pri homoj
+urgxe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo
+pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis
+longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la
+momento kiam li auxdigis la sonorilon.
+
+Laux onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatigxis
+tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj
+mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas sengxena opinio.
+Gxi restu tia.
+
+La malvarmo de la mortocxambro jam penetris miajn ostojn. Gxi revigligis
+kaj retrudis al mi la malsanon antauxe min afliktintan sed kiu, gxis
+la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian
+edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al
+sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajxo pri
+tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin resxovis en
+gxin!
+
+Post tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi
+povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj
+eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo
+tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la
+personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris
+obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis
+malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj
+malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj
+leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon
+lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14
+Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen
+klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per
+du trionoj el lia financa subteno.
+
+Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj!
+Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon-
+kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj
+nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi
+devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon.
+Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis
+tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por
+la filo de Krugero.
+
+Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto,
+mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn
+senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne
+antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin
+rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos:
+
+
+_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo
+alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon
+dirantan kiom alvenos._
+
+
+Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono
+formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento,
+kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas
+malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi
+okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun
+funkcion por Adlero.
+
+Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux
+la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo
+Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin
+kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian
+plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj
+infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la impulso
+de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi.
+
+ * * * * *
+
+"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis
+profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam ambaux
+viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj
+eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj
+kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux senspirigxis.
+Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, subsxirme de
+kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj
+nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris reveme:
+
+"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego:
+
+"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
+
+Baldaux la poeto demandis:
+
+"Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?"
+
+"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."
+
+Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme:
+
+"Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--"
+
+"Certege, la tutan sumon."
+
+Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta
+en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis
+lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi:
+
+"Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke _li_
+nenion faris."
+
+Baldaux la poeto diris:
+
+"Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol suficxas. Vi nur konsideru!
+Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo
+de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus.
+Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan
+monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn
+senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn,
+progresus lauxvice de malbono al plimalbono--"
+
+"Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent
+fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro
+nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en
+liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin
+kaj lin senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi
+ne konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus
+al li _trionon_ el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--"
+
+"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj
+interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en
+sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj
+forpasus antaux ol--"
+
+"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis
+librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas
+sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--"
+
+"Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi
+ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun,
+tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon
+kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante
+sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi
+diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj,
+lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco.
+Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu
+dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--"
+
+"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn
+principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo,
+de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--"
+
+"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto
+serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li
+estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri
+alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi
+en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi
+aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan,
+kredu min."
+
+Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo
+de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege
+estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto _ion_.
+Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni
+elektis sendi al li kolorlitografon.
+
+Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj,
+elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon
+egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi
+bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris:
+
+"Kiu estintus _iel ajn_ bonsxanca se ne partoprenintus en la afero
+mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la
+sxuisto."
+
+Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam
+Rogxero unue parolis.
+
+Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la
+helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
+
+La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis
+iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en
+malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon
+tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro:
+
+"Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono."
+
+"Vi deziris alterigxi kie?"
+
+"Cxe Napoleono."
+
+La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li
+cxesis ridi kaj diris:
+
+"Sed cxu vi seriozas?"
+
+"Mi jes ja tre seriozas."
+
+La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:
+
+"Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
+
+"Cxu cxe Napoleono?"
+
+"Tiel li diras."
+
+"Laux la fantomego de Cezaro!"
+
+Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris:
+
+"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
+
+"Nu, laux--!"
+
+Mi diris:
+
+"Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe
+Napoleono se tion li deziras?"
+
+"Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj
+kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin
+cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!"
+
+"Cxu forbalais la _tutan_ urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn,
+jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon,
+lustablon--cxu _cxion?_"
+
+"Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo
+nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa
+ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento
+nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo.
+Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu
+densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo.
+Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon,
+cxu ne?"
+
+"Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun
+mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."
+
+S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj
+ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono
+metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte:
+
+"Por mia porcio de la kolorlitografo."
+
+Rogxero agis same.
+
+Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj
+bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi
+bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda
+kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.
+Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie
+antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta
+Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la
+lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento.
+Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn.
+Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta
+brika fumtubo!
+
+
+
+
+ LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
+
+
+Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan
+paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko,
+Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la
+rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas
+mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis
+ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian
+fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj
+agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj
+por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
+
+Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra
+stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta
+Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia
+trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis
+kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia
+petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido
+V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia
+mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se
+S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi
+sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
+
+Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per
+sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan
+cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam
+senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian
+komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.
+Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj
+seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi
+ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin
+vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn
+transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi
+siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
+
+"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie
+ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis
+la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo
+pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras
+ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la
+kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis
+kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li
+sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem
+sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la
+kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis.
+Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li
+venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni
+menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux
+via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je
+ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se
+okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li
+privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj
+sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia.
+Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti
+pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro
+de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis
+krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom
+da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la
+loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi
+tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj
+dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie
+vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis
+al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga
+ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo,
+kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris
+kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas
+iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj
+progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine
+resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi
+vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'
+
+"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la
+'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar
+kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon
+pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam
+suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam
+cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin
+survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj
+farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe
+disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la
+aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante
+piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro
+tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun
+cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.
+
+"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis,
+sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante
+bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis
+gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari
+kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel
+altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe
+kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo
+Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam
+sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte
+de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la
+kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis
+tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro
+kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu,
+nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx
+se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion
+helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo
+perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam
+la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj
+Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron,
+tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin
+kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam
+li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj
+finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por
+diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro
+konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al
+kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj
+tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido
+estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi,
+cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar
+antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj
+estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj
+se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta
+batalo gxia kaj ties finigxo.
+
+"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn
+kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti
+al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon.
+Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin
+klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en
+sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu
+certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de
+malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la
+aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron
+da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj
+bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante
+al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke
+la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris
+gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado
+por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti
+Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero
+estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj
+pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj
+forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel
+solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa
+piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari
+iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux
+ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado
+sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura
+salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena
+platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio
+Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo.
+Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj
+vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto
+superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_.
+
+"Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis
+gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun
+tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto
+kaj diris:
+
+"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'
+
+"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus
+esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.'
+
+"Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en
+diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?'
+
+"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por
+_unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de
+Kalavero-Konteo.'
+
+"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al
+gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras,
+'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al
+aliaj ranoj.'
+
+"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble
+vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas
+nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas
+kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn
+ranon de Kalavero-Konteo.'
+
+"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero,
+'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi
+havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.'
+
+"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni
+mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo
+prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de
+Smilejo kaj sidigxis por atendi.
+
+"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la
+afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis
+kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis
+gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smilejo, siaflanke,
+aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj
+finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo,
+kaj diras:
+
+"'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj
+en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.'
+Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la
+ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris
+klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed
+sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel
+pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom
+surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri
+kio temas.
+
+"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la
+pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la
+direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas
+neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj
+ranoj.'
+
+"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon
+dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn
+en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble
+gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.'
+Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu,
+kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis
+kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam
+li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj
+komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--"
+
+En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la
+antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj
+turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas,
+fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."
+
+Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la
+entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn
+informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis.
+
+Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li
+alkrocxis min kaj rekomencis:
+
+"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian
+voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--"
+
+Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri
+la afliktita bovino sed adiauxis kaj foriris.
+
+
+
+
+ LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO
+
+
+Foje estis malbonkonduta knabeto nomigxanta Jacxjo--tamen, se vi
+bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaux cxiam
+nomigxas Jacxjo en viaj dimancxlernejaj instrulibroj. Strange estis,
+tamen vere, ke cxi tiu knabeto nomigxis Jacxjo.
+
+Ankaux li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia
+kaj suferis pro ftizo kaj gxojus kusxigxi en la tombo kaj ripozadi
+se sxi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo
+farigxu kruela kaj malamikema pri li post sxia forpaso. Plejparte la
+malbonkondutaj knaboj de la dimancxlernejaj instrulibroj nomigxas Jakobo
+kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi
+min kusxigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolcxaj plendaj
+vocxoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuigxas apud
+la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomigxis Jacxjo
+kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia
+ajn malsano. Sxi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, sxi
+sentis nenian anksiecon pri Jacxjo. Sxi diris ke se li rompigus al si
+la kolon, la perdo ne estus granda. Sxi cxiam deziris bonan nokton
+al Jacxjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam sxi estis preta lin
+postlasi, sxi tordis al li la orelojn.
+
+Foje tiu malbonkonduta knabeto sxtelprenis la sxlosilon de la
+mangxosxranko kaj eniris tien sxtelpasxe kaj provizis sin per marmelado
+kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la
+diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio sxajnis
+flustri al li, "Cxu estas juste malobei mian patrinon? Cxu fari tion
+ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmangxas la
+marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuigxis tute
+sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starigxis kun malpeza
+felicxa koro kaj iris konfesi cxion al sia patrino kaj petis ke sxi
+lin pardonu kaj ricevis sxian benon dum plenigis sxiajn okulojn larmoj
+de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas cxe cxiuj ceteraj
+malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere gxi evoluis cxe tiu
+Jacxjo, malgraux ties strango. Li mangxis la marmeladon kaj taksis gxin
+cxefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis
+ankaux tion cxefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos"
+kiam sxi ekscios tion kaj kiam sxi eksciis efektive tion, li malkonfesis
+havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem
+kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe
+li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.
+
+Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por
+sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis
+kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la
+kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis,
+ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj
+kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre
+preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu
+atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj
+libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj
+hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn
+havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas
+subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn
+el la dimancxlernejaj libroj.
+
+Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis
+ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis
+gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino
+Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam
+obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn,
+sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la
+kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux
+agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa
+pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte
+la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de
+ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan
+starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la
+kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona
+ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam
+Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis
+homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo
+kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun
+veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari
+irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon
+plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi
+kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la
+libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema
+maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial
+la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio
+cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke
+li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu
+malbonkonduta malbonzorgata knabo.
+
+Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li
+iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam
+sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin
+fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter
+nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke
+cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas.
+Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili
+fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj
+malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas
+sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu
+Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.
+
+Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin
+difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la
+elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la
+enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris
+trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris
+cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis
+sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis
+en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj
+pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi
+baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li
+revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj
+ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj
+kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn.
+Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis
+aligxi al la fajrobrigado.
+
+Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj
+sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante
+diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej
+malica kanajlo de sia naskigxvilagxo kaj estas universale respektata
+parlamentano.
+
+Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jacxjo en la
+dimancxlernejaj libroj gxuinta tian sinsekvon da bonsxancoj kiel tiu
+pekema Jacxjo kun la sorcxita vivo.
+
+
+
+
+ * * * * *
+
+ ENHAVO
+
+ "Konfeso de Mortanto" p. 1
+ "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14
+ "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors
+have been corrected in this etext. Unusual forms have been
+retained, however, if used consistently, or suspected to be
+intentional or simply archaic. See comments inside the HTML
+file for details.
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ ***
+
+***** This file should be named 17945.txt or 17945.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/7/9/4/17945/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE
+and the Online Distributed Proofreading Team at
+http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.