summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/17425-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '17425-0.txt')
-rw-r--r--17425-0.txt1198
1 files changed, 1198 insertions, 0 deletions
diff --git a/17425-0.txt b/17425-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..8abd96a
--- /dev/null
+++ b/17425-0.txt
@@ -0,0 +1,1198 @@
+The Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Falo de Usxero-Domo
+ The Fall of the House of Usher
+
+Author: Edgar Poe
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: January 31, 2006 [EBook #17425]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+
+ LA
+ FALO
+ DE
+ UŜERO-DOMO
+
+
+ NOVELO
+ DE
+ USONA VERKISTO
+ EDGAR ALLAN POE
+ (1809-1849)
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+ Arizona-Stelo-Eldonejo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550, Usono
+ 2000
+
+
+
+
+ Edgar Allan Poe:
+ "LA FALO DE UŜERO-DOMO"
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"
+
+
+
+
+ LA FALO DE UŜERO-DOMO
+
+
+Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de
+la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi
+pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj
+finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto
+pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je
+la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo
+invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis
+tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime
+registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri
+sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran
+domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn
+murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn
+kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun
+nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera
+sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara
+replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo.
+Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa
+morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia
+premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio
+min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero
+nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj
+fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al
+la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre
+simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen
+la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj
+nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la
+trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi
+aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj,
+responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta
+bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud
+la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol
+antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza
+karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.
+
+Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj
+semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj
+plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis
+ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora
+regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema
+karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis
+indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan
+korpan malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri sincera
+deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon,
+kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi
+lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj
+multe pli—estis la ŝajna _koreco_ kiu akompanis la peton—kiu
+malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre
+konsideris ege malkutima alvoko.
+
+Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte
+sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa
+kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio
+estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de
+temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj
+de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de
+malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo
+al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la tradiciaj kaj facile
+rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege
+rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante
+longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke
+la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege
+malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu
+manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la
+lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante
+pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de
+jarcentoj, povintus trudi al la alia—estis tiu manko, eble, de
+akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al
+filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade
+kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la
+kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon ŝajnantan
+ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion
+kaj la familian domon.
+
+Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento—mia
+subenrigardado en la lageton—estis pliprofundigo de la unua
+malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida
+pligrandigo de mia superstiĉo—ĉar kial mi hezitu ĝin nomi
+tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de
+longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj
+sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke,
+kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo
+en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio—fantazio
+tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan
+forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian
+imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj
+bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo—etoso
+havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la
+putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto—pesta kaj
+mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.
+
+Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi
+rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia
+ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo
+kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin
+sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en
+subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia
+eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo;
+kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta
+kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj.
+Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon
+de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita
+kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero.
+Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo
+elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de
+kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton,
+kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis
+vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la
+morozajn akvojn de la lageto.
+
+Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan digvojon
+ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian ĉevalon kaj mi eniris
+la gotikan arkopasejon de la halo. Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de
+tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis
+la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje
+helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj
+mi jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj—dum la ĉizaĵoj
+de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco
+de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis
+dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj
+al kiuj mi jam alkutimiĝis ekde mia infaneco—dum mi malkuraĝis
+malagnoski kiom konata estas ĉio tio—tamen mi miris ekkonsciante
+kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj.
+Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia
+mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado
+kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Ĵetgeste nun
+la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaŭ sian mastron.
+
+La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La
+fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj situis tiom
+for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi
+de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita lumo malfermis vojon
+tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufiĉe distingigi la plej
+elstarantajn objektojn de la ĉirkaŭejo; la rigardo penadis
+sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro
+kaj la kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj
+drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis abunda,
+senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj
+ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed sen vigligi la scenon. Mi
+sentis min kvazaŭ enspiri etoson de malĝojo. Aspekto de severa,
+profunda kaj nereaĉetebla melankolio surpendis kaj trapenetris
+ĉion.
+
+Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li kuŝis plenlonge
+kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laŭ mia unua takso,
+iom troigitan afablecon—la retenitan agon de enuigita mondcivitano.
+Ekrigardeto tamen sur lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra
+sincereco. Ni sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian
+vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive,
+neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en tiom mallonga periodo
+kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala
+estaĵo sidanta antaŭ mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la
+karaktero de lia vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda.
+Kadavera haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare
+lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan
+kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco de
+spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono,
+indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio;
+hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun
+preterkutima etendiĝo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis
+vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la
+reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis
+elmontri, vidiĝis tioma ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi
+parolis. La nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla
+heleco de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis min.
+Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum,
+en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, sed ŝvebis ĉirkaŭ
+la vizaĝo, mi malscipovis, eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan
+mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.
+
+En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco,
+ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el
+sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman
+trepidadon—troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco
+efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj
+pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj
+fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca
+kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam
+liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco
+de energia precizado—tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona
+eldirmaniero—tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita
+guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo aŭ la
+malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa
+ekscitiĝo.
+
+Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera
+deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li.
+Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero
+de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico
+pri kiu li malesperas malkovri solvon—simpla nervoza kondiĉo, li
+aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en
+arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis
+ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj
+la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis
+pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj
+tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn
+havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj;
+torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj
+apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je
+hororo.
+
+De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi
+pereos," li diris, "_devige_ mi pereos en tiu lamentinda frenezio.
+Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas
+la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj.
+Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej
+sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon
+de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom
+rilate al ties nepra rezulto—teruro. En tiu senkuraĝa—en tiu
+bedaŭrinda stato—mi pensas ke baldaŭ aŭ post baldaŭ alvenos la
+periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon
+kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."
+
+Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj
+dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato.
+Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li
+enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris—pro influo
+kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj
+por ke mi ilin ripetu ĉi-tie—influo efektivigita sur lian
+spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj
+de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego—efekto
+kiun la _fizika_ aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la
+malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al la
+_spirito_ de lia ekzisto.
+
+Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga
+malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura
+kaj ege pli palpebla fonto—de la severa kaj longe daŭranta
+malsano—efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo—de tenere
+amata fratino—lia sola kunestanto dum longaj jaroj—lia lasta
+kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco
+kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la
+malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis,
+Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran
+parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi
+rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego—tamen mi
+malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min
+dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo
+fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide
+la vizaĝon de la frato—sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi
+rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj
+fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.
+
+La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon
+de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado
+de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte
+katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi
+kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis
+finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo,
+ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla
+maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis
+ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta
+kiun mi ĝuos—ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.
+
+Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi;
+kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi
+la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aŭ mi
+aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia
+parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco
+kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito,
+des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi
+menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro,
+elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika
+universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.
+
+Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn
+mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo.
+Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza
+karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj li min aktivigis
+aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege
+kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj
+improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter
+aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman
+perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta
+valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika
+fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu
+mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la
+kialon;—el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas
+nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al
+la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco
+de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa
+estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi
+almenaŭ—en la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj—elleviĝis
+el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur
+sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron
+mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite
+brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.
+
+Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan
+malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi,
+kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis
+la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo aŭ tunelo, kun
+malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj
+akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi
+tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la
+tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo,
+kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego
+de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en
+makabra kaj maldeca pompo.
+
+Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu
+netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj
+de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li
+sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian
+karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda _facileco_ de liaj
+_improvizadoj_ maleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la
+notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte
+li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj
+sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn,
+laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita
+ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras.
+Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis
+al mi, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis
+percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la
+ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj
+titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte,
+jene:
+
+ I
+
+ En la plej verda el niaj valoj,
+ De bonaj anĝeloj enloĝata,
+ Foje bela kaj eleganta palaco—
+ Radianta palaco—levis la kapon.
+ En la dominio de monarko Penso—
+ Ĝi staris tie!
+ Neniam serafo etendis flugilon
+ Super teksaĵo eĉ duone tiel bela.
+
+ II
+
+ Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
+ Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;
+ (Tio—ĉio tio—okazis en la antikva
+ Tempo de multantaŭaj tagoj)
+ Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,
+ En tiu dolĉa tiamo,
+ Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,
+ Foriris estiĝinte flugilhava odoro.
+
+ III
+
+ Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo
+ Tra du brillumaj fenestroj vidis
+ Spiritojn moviĝantajn muzike
+ Laŭ bone agordita liutleĝo,
+ Ĉirkaŭ trono, kie sidante
+ (Nova Porfirio!)
+ En majesteco konforma kun lia gloro,
+ Videblis la estro de la regno.
+
+ IV
+
+ Kaj tute perl- kaj rubenbrila
+ Estis la bela palacopordego,
+ Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
+ Kaj senĉese scintilante,
+ Eĥoaro kies sola plaĉa
+ Tasko estis laŭdkanti,
+ En voĉoj de supera beleco,
+ La spriton kaj la saĝecon de sia rego.
+
+ V
+
+ Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,
+ Atakis la altan bienon de la monarko;
+ (Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno
+ Tagiĝos super li, ĉagrenito!)
+ Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro
+ Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris
+ Estas nur malhele memorita legendo
+ Pri enterigitaj tempoj.
+
+ VI
+
+ Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,
+ Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas
+ Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie
+ Laŭ disonanca melodio;
+ Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,
+ Tra la pala pordego,
+ Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,
+ Kaj ridas—sed ne plu ridetas.
+
+Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis
+en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun mi mencias
+malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la
+persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu opinio, en ties ĝenerala
+formo, asertis la sensivecon de ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia
+malbonordita fantazio la opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj
+transpaŝis, en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj.
+Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aŭ la sinceran
+_entuziasmon_ de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi
+sugestetis antaŭe) al la grizaj ŝtonoj de la loĝejo de liaj
+antaŭpatroj. La kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis,
+en la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj—en la ordo laŭ kiu ili estis
+apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur
+ili kaj de la putrintaj arboj ĉirkaŭstarantaj—antaŭ ĉio en la
+longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties duobligo
+en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro—la indicaro pri
+tiu sensiveco—videblis, li diris, (kaj ĉi tie mi eksaltetis
+dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de
+propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj la muroj. La rezulto
+elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, tamen ĝenega kaj terura
+influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta
+de _li_ tion kion mi vidis—tion kio li nun estis. Komentadon tiaj
+opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.
+
+Niaj libroj—la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan
+parton de la mensa ekzisto de la malsanulo—nepre taŭgis, kiel
+oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege
+verkojn kiel _Verdverdo kaj Verdflavo_ de Graseto; _Belfegoro_
+de Makjavelio; _Ĉielo kaj Infero_ de Svedenborgo; _La Subtera
+Vojaĝo de Nikolao Klimo_ de Holbergo; _Kiromancio_ de Roberto
+Fludo, tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro;
+_Vojaĝo en la Bluan Distancon_ de Tiko, kaj _Urbo de la Suno_ de
+Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono de
+_Directorium Inquisitorium_, de la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono;
+kaj estis partaĵoj de _Pomponius Mela_, pri la malnovaj afrikaj
+satirusoj kaj egiptaĵoj super kiuj Uŝero sidis en primeditado
+dum horoj. Plejmulte plaĉis al li tamen tralegi precipe raran kaj
+kuriozan libron en kvartaj gotikaĵoj—manlibron de forgesita
+eklezio—_Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae_.
+
+Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu verko
+kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon,
+dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris
+sian intencon konservi ŝian kadavron dum du semajnoj (antaŭ ties
+fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la
+ĉefmuroj de la konstruaĵo. La praktikan kialon tamen por tiu
+malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis
+la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la
+malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj
+kaj avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora kaj
+malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la
+sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la ŝtuparo en la
+tago de mia alveno ĉe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi
+kion mi taksis plej favore maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura
+antaŭzorgo.
+
+Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin aranĝi
+la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la ĉerko, ni
+ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu
+ni ĝin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado
+ke niaj torĉoj, duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al
+ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj
+nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je granda
+profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo kiun enestis mia
+persona ĉambraro. Ĝi plenumis, verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj,
+la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo
+por pulvo aŭ alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko,
+kaj la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin atingis,
+estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis
+simile ŝirmita. Ĝia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum
+ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.
+
+Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn en tiu regiono
+de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ malŝraŭbitan kovrilon
+de la ĉerko kaj rigardis la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda
+simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian
+atenton; kaj Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn
+vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj kaj ke
+ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ komprenebla karaktero.
+Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino—ĉar maleblis
+ŝin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco
+de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege
+katalepsia karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la brusto
+kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton
+kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj ŝraŭbfiksis
+la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon,
+penadege, ĝis la apenaŭ malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra
+parto de la domo.
+
+Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla ŝanĝiĝo
+agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima
+maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aŭ
+forgesis. Li vagiradis de ĉambro al ĉambro kun hasta, malkonstanta
+kaj sencela paŝo. La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo
+eblas, pli makabran koloron—sed la lumeco de liaj okuloj nepre
+estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de lia voĉo ne plu
+aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro,
+karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive,
+kiam mi pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo
+de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la
+bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur fontas el
+la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar mi vidis lin spektadi
+malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaŭ
+aŭskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min
+teruris—min infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed
+konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj fantaziaj
+tamen imponegaj superstiĉoj.
+
+Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto de la
+sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke
+mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis
+alproksimiĝi mian liton—dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi
+penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi
+strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutaĵo de tio kion
+mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de
+la ĉambro—la malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture
+ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, ŝanceliĝis
+maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter
+la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla
+tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian
+koron mem sidiĝis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per
+anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege
+fiksrigardante la intensan malhelon de la ĉambro, aŭskultis—mi
+malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis—kelkajn
+mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la paŭzoj de la
+ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite
+de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste
+mi vestiĝis (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj
+strebis min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per
+rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen, en la ĉambraro.
+
+Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero kiam malpeza
+paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. Baldaŭ mi ĝin rekonis
+kiel tiun de Uŝero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata
+tuŝo, ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo estis,
+kiel kutime, kadavre pala—sed aldone enestis lian rigardon speco
+de freneza ĝojego—en lia tuta konduto vidiĝis speco de verŝajne
+retenita _histerio_. Lia maniero min konsternegis—sed io ajn
+prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj
+mi eĉ antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon.
+
+"Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?" li diris abrupte, ĉirkaŭrigardinte
+fikse en silento dum kelkaj momentoj—"ĉu tial vi ne vidis
+ĝin?—nu, atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge
+ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj
+ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la ŝtormo.
+
+La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis de sur la
+piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe bela nokto, nokto
+sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Verŝajne kirlventego
+kunamasigintis sian potencon en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj
+kaj fortegaj ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la
+preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili
+premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan
+viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj kontraŭ la aliajn,
+sen foriri en la distancon. Mi diras ke eĉ ilia preterkutima denseco
+ne malhelpis nin percepti tion—tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri
+la luno aŭ la steloj—nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la
+subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone
+al ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, ardis en la
+kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa
+elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis la domegon.
+
+"Vi malrigardu—vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al
+Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro
+ĝis seĝo. "Ĉi tiuj aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur
+ne malkutimaj elektraj fenomenoj—aŭ povas esti ke ilia makabra
+naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun
+klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas
+unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi aŭskultu;
+kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran nokton."
+
+La antikva volumo enmanigita de mi estis _Freneza Rendevuo_ de
+Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por
+serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar,
+efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton
+povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi
+estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon
+ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi
+(ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj)
+trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon.
+Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza
+trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnigis
+aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli
+pri la sukceso de mia procedo.
+
+Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo,
+heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon
+de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la
+rakonto tekstas jene:
+
+"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun
+des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu
+prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj
+malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj
+timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon,
+kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la
+lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj
+frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno
+forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."
+
+Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar
+ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio
+min trompis)—ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego
+atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza
+simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta,
+kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto
+tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu
+fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj
+kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo,
+la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aŭ
+perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:
+
+"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege
+koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la
+malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj
+granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ
+palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo
+de brila latuno surportanta tiun surskribon:
+
+ Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;
+ Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;
+
+kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu
+falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel
+terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis
+la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies
+ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."
+
+Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa
+mirego—ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive
+mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri)
+mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman
+kri- aŭ gratsonon—la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam
+naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis
+la rakontisto.
+
+Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega
+koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis
+miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por
+eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia
+kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn;
+kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga
+ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post
+iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al
+la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam
+mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado.
+Lia kapo falintis sur sian bruston—sed mi certis ke li ne estas en
+la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi
+ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis
+kun tiu pensado—ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun
+delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte
+pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:
+
+"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako,
+pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin
+surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj
+alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis
+la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon,
+sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega
+kaj sonorega bruaĉo."
+
+Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn—kvazaŭ
+efektive en tiu momento latuna ŝildo falis peze sur arĝentan
+plankon—mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan,
+sed ŝajne dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi
+stariĝis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris
+seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. Lia rigardo
+estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona
+rigideco. Sed, dum mi metis la manon sur lian ŝultron, forta tremego
+skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj
+lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallaŭta, hasta, galimatia
+murmurado, kvazaŭ malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante
+proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj
+vortoj.
+
+"Malaŭdi ĝin?—tute kontraŭe, mi ja aŭdas ĝin kaj jam antaŭe
+ĝin aŭdis. De longaj—longaj—longaj—multaj minutoj, multaj
+horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin—tamen mi malkuraĝis—ho,
+kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!—mankis al mi la
+kuraĝo—mankis la _kuraĝo_ ekparoli! _Ni entombigis ŝin viva!_
+Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi _nun_ diru al
+vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn moviĝojn en la kava
+ĉerko. Mi aŭdis ilin—antaŭ multaj, multaj tagoj—tamen
+mankis al mi la kuraĝo—_mankis la kuraĝo ekparoli_! Kaj
+nun—hodiaŭnokte—Etelredo—ho! ho!—la rompo de la pordo de
+la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la
+ŝildo!—ni diru, anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la
+grincado de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj
+interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi
+forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi tie? Ĉu ŝi ne hastas
+por riproĉi min pri mia senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn
+paŝojn sur la ŝtuparo?—Ĉu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran
+batadon de ŝia koro? FRENEZULO!" Ĉi tie li saltstariĝis furioze,
+elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ en la strebado li rezignus sian
+animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE ŜI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA
+PORDO!"
+
+Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis la potenco
+de iu sorĉo—la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto
+indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn
+kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo—sed
+tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro
+de Damo Madelino de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj
+la indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia marasmigita
+framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj ŝanceliĝante de flanko
+al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallaŭta ĝemanta krio, enfalis
+pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj
+mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la
+teruroj kiujn li antaŭtimis.
+
+El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. La ŝtormo
+daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la
+malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ la vojo sovaĝa lumo kaj mi
+turniĝis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis
+malantaŭ mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis
+el plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis klarege
+tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo kiu, laŭ mia pli frua
+priskribo, etendiĝis ekde la tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga
+direkto, ĝis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis
+rapidege—sentiĝis feroca ekspiro de la kirlvento—la tuta orbo de
+la satelito aperis subite antaŭ mia rigardo—mia cerbo ŝanceliĝis
+dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn murojn—aŭdiĝis longa
+tumulta kriegado kvazaŭ la sono de mil akvoj—kaj la profunda kaj
+mucida lageto ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la
+eroj de "UŜERO-DOMO."
+
+
+
+
+
+
+ NOVELOJ DE USONAJ VERKISTOJ
+ Esperantigitaj de EDWIN GROBE
+ kaj
+ Haveblaj ĉe ELNA LIBROSERVO
+ P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono
+
+
+ALCOTT, LOUISA MAY: MIA KONTRABANDULO
+
+ANDERSON, SHERWOOD: TRI NOVELOJ ("La Morto en la Arbaro," "La
+ Reveno," "La Perdita Romano")
+
+FITZGERALD, F. SCOTT: LA DIAMANTO TIEL GRANDA KIEL RIC-HOTELO
+
+HAWTHORNE, NATHANIEL: TRI NOVELOJ ("La Eksperimento de D-ro
+ Hejdegero," "La Nigra Vualo de la Pastoro," "Juna Bonulo Braŭno")
+
+IRVING, WASHINGTON: LA LEGENDO DE DORM-VALETO
+
+IRVING, WASHINGTON: TRI NOVELOJ ("Ripo van-Vinklo," "Al la Leganto,"
+ "Aventuro de la Germana Studento")
+
+JAMES, HENRY: LA TURNO DE LA ŜRAŬBO (en tri libretoj: I, II, III)
+
+POE, EDGAR ALLAN: LA FALO DE UŜERO-DOMO
+
+POE, EDGAR ALLAN: LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
+
+POE, EDGAR ALLAN: TRI NOVELOJ ("La Barelo de Amontilado," "La
+ Denuncema Koro," "Manuskripto Trovita en Botelo")
+
+TWAIN, MARK: TRI CETERAJ NOVELOJ ("La Amaventuro de la Eskimoa
+ Fraŭlino," "Kanibalismo en la Vagonoj," "Bonŝanco")
+
+TWAIN, MARK: TRI NOVELOJ ("Konfeso de Mortanto," "La Fifama Saltanta
+ Rano de Kalavero-Konteo," "La Rakonto pri la Malbonkonduta
+ Knabeto")
+
+WHARTON, EDITH: ALIAJ TEMPOJ
+
+WHARTON, EDITH: LA LONGA DAŬRO
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO ***
+
+***** This file should be named 17425-0.txt or 17425-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/7/4/2/17425/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.