diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:51:06 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:51:06 -0700 |
| commit | 756986459f95de602766dddeac43247f878042a3 (patch) | |
| tree | 51d339f8dcd744c129221c4380da5332422fdd2c /17425-h | |
Diffstat (limited to '17425-h')
| -rw-r--r-- | 17425-h/17425-h.htm | 1572 |
1 files changed, 1572 insertions, 0 deletions
diff --git a/17425-h/17425-h.htm b/17425-h/17425-h.htm new file mode 100644 index 0000000..1785c2c --- /dev/null +++ b/17425-h/17425-h.htm @@ -0,0 +1,1572 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd"> + +<html> + +<!-- + +Some comments about the postprocessing of this ebook, which might be +useful someday for other postprocessors, or for me when I work on +another such book and can't remember how I did something before... + +I've retained some proofers' comments (and added some more during +postprocessing!) in this HTML version, commented of course, related +to things like errors in the book which I hope nobody ever "fixes" +back to the way it is in the original! + +Words which have been corrected in this Gutenberg etext are marked +by the comment "Error in book:" or some such. + +I used Vim (http://www.vim.org/) for most editing, but I used UniRed +(http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/) for spellchecking and conversion +between iksismo, numerical character entities, and utf8 ascii. Be +aware of some UniRed features I discovered: 1) All hexadecimal Unicode +entities are converted to decimal (*throughout the file*) when it is +saved. That may be good or bad, depending on your personal preference. +I prefer hexadecimal, but decimal doesn't bother me too much, and one +can still enter them as hexadecimal. 2) Windowy ASCII characters with +the high bit set, that is, in the range [128..255] may be corrupted. For +example, "naive" with an i-dieresis is converted to "naﶥ". Be +sure to convert such characters to Unicode *before* your first UniRed +save! + +Note concerning HR width: 38% = 1 - GoldenRatio. + +Notes to myself inre dashes: + Validator doesn't like — Use — or Unicode — + Unicode nonbreaking hyphen: ‑ + Also, – = Unicode – + + - William W. Patterson, AKA Ailanto + +--> + +<head> + <title>LA FALO DE UŜERO-DOMO</title> + <!-- Apparently the W3C HTML Validator *requires* Content-Type + tag or one of the other comparable things now. --> + <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"> + <style type="text/css"> + body { margin-left: 5%; margin-right: 5% } + p.centre, div.centre, td.centre { text-align: center } + p.tutdekstre, div.tutdekstre, td.tutdekstre { text-align: right } + p.tutlive, div.tutlive, td.tutlive, blockquote.tutlive { text-align: left } + p.dekstre, div.dekstre, td.dekstre, blockquote.dekstre { text-align: left; margin-left: 2em } + p.live, div.live, td.live { text-align: right; margin-right: 2em } + .dike { font-weight: bold } + .grandege { font-size: 300% } + .grande { font-size: 150% } + .grandete { font-size: 115% } + .mezgrande { font-size: medium } + .malgrandete { font-size: 85% } + .malgrande { font-size: 70% } + .malgrandege { font-size: 55% } + .pligrande { font-size: larger } + .plimalgrande { font-size: smaller } + </style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Falo de Usxero-Domo + The Fall of the House of Usher + +Author: Edgar Poe + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: January 31, 2006 [EBook #17425] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + +</pre> + + + + +<!-- File: 01.png --> + +<div class="grandege dike centre" style="margin-bottom: 2em"> + LA<br> + FALO<br> + DE<br> + UŜERO-DOMO +</div> + +<div class="grande centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 0"> + NOVELO<br> + DE<br> + USONA VERKISTO +</div> + +<div class="grande dike centre" style="margin-top: 0; margin-bottom: 2em"> + EDGAR ALLAN POE<br> + (1809-1849) +</div> + +<div class="grande centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 2em"> + Esperantigis<br> + EDWIN GROBE +</div> + +<div class="grandete centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 4em"> + Arizona-Stelo-Eldonejo<br> + 1620 North Sunset Drive<br> + Tempe, Arizona 85281-1550, Usono<br> + 2000 +</div> + +<!-- File: 02.png --> + +<div class="centre" style="margin-top: 4em; margin-bottom: 2em"> + Edgar Allan Poe:<br> + "LA FALO DE UŜERO-DOMO" +</div> + +<div class="centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 3em"> + Origina Anglalingva Titolo:<br> + "THE FALL OF THE HOUSE OF USHER" +</div> + +<!-- File: 03.png --> + +<hr align="center" width="62%" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 2em"> + +<div class="dike centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 2em"> + LA FALO DE UŜERO-DOMO +</div> + +<p> + Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en + la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj + malalte en la ĉielo, mi pasis sola, sur ĉevalo, tra + malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum + estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto pri la + melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed + je la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla + malfeliĉo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" + ĉar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar + poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la + plej severaj naturaj bildoj pri sovaĝeco aŭ teruro. + Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran domon kaj + la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn + murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn + fetorajn kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de + putrintaj arboj—kun nepra depremo de animo kiun mi + scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli taŭge ol + kun la postrevo de opiofestinto—la amara replonĝo + en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la + vualo. Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de + la koro—senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis + survojigi ĝis sublimeco nenia premego de la imagpovo. + Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio min + tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis + mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la + ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min + turni al la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas + kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin + tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombriĝas inter + konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, + ke simpla malsama aranĝo de la trajtoj de la sceno, de la + detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi aŭ eĉ + entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj, + responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe + la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en + senbrua heleco apud la loĝejo kaj subenrigardis—sed + kun tremego eĉ pli ekscitanta ol antaŭe—la + rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso + kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj. +</p> + +<p> + Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum + kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, + estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen + multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, + tamen, atingintis min en fora regiono de la lando—letero + de li—kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis + nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri + nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan + malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri + sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive + +<!-- File: 04.png --> + + solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, + iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu + diritis ĉio tio, kaj multe pli—estis la ŝajna + <i>koreco</i> kiu akompanis la peton—kiu malpermesis min + heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre konsideris ege + malkutima alvoko. +</p> + +<p> + Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi + malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam + ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva + familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo + de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj + verkoj de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj + faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia + sindediĉo al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la + tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. + Mi eksciis ankaŭ la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la + Uŝera gento, kvankam ĝuante longtempajn honorojn, neniam + fondis daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio sin + limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege malgravaj kaj + ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi + konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj + la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la + ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, + povintus trudi al la alia—estis tiu manko, eble, de akcesora + idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, + de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade + kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en + la kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon + ŝajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin + uzanta, kaj la familion kaj la familian domon. +</p> + +<p> + Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca + eksperimento—mia subenrigardado en la lageton—estis + pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas + sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia + superstiĉo—ĉar kial mi hezitu ĝin nomi + tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon + mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa + leĝo pri ĉiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble + pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon + ĝis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis + en mia menso stranga fantazio—fantazio tiel ridinda + ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan + forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis + mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj + domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia + ĉirkaŭejo—etoso havanta nenian rilaton kun la aero + de la ĉielo, sed leviĝinta el la putrintaj arboj kaj la + griza muro kaj la silenta lageto—pesta kaj mistika vaporo, + malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba. +</p> + +<p> + Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur + sonĝo, mi + +<!-- File: 05.png --> + + rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la + konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti + tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo kaŭzita de + la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis + sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en + subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen + nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la + masonaĵo; <!-- Error in book: masonado --> kaj ŝajnis + esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta + kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj + ŝtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la + ŝajnigan tutecon de malnova lignaĵo putrinta dum + longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektiĝi pro la + interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikaĵo pri + vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo elmontris malmultajn + signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta + observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton, kiu, + etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, + estigis vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis + sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto. +</p> + +<p> + Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan + digvojon ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian + ĉevalon kaj mi eniris la gotikan arkopasejon de la halo. + Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de tie, en silento, tra + multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis la laborejo + de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje helpis, + mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj mi + jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj—dum + la ĉizaĵoj de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur + la muroj, la ebona nigreco de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj + armoriaj trofeoj kiuj klakadis dum mi preterpasis, estis + nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj al kiuj mi jam + alkutimiĝis ekde mia infaneco—dum mi malkuraĝis + malagnoski kiom konata estas ĉio tio—tamen mi miris + ekkonsciante kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis + tiuj kutimaj bildoj. Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la + familian kuraciston. Lia mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan + aspekton de malnobla ruzado kaj perplekseco. Li salutis min timege + kaj preterpasis. Ĵetgeste nun la servanto malfermis pordon + kaj min kondukis antaŭ sian mastron. +</p> + +<p> + La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. + La fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj + situis tiom for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis + ilin atingi de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita + lumo malfermis vojon tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis + sufiĉe distingigi la plej elstarantajn objektojn de la + ĉirkaŭejo; la rigardo penadis sensukcese tamen + atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro kaj la + kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj + drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis + abunda, senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj + muzikiloj ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed + sen + +<!-- File: 06.png --> + + vigligi la scenon. Mi sentis min kvazaŭ enspiri etoson de + malĝojo. Aspekto de severa, profunda kaj nereaĉetebla + melankolio surpendis kaj trapenetris ĉion. +</p> + +<p> + Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li + kuŝis plenlonge kaj min salutis kun vigla varmeco kiu + enhavis, laŭ mia unua takso, iom troigitan afablecon—la + retenitan agon de enuigita mondcivitano. Ekrigardeto tamen sur + lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra sincereco. Ni + sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian vorton, + mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive, + neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en + tiom mallonga periodo kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile + mi sukcesis rekoni en la pala estaĵo sidanta antaŭ + mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la karaktero de lia + vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda. Kadavera + haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare + lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan + kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco + de spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita + mentono, indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala + energio; hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj + trajtoj, kun preterkutima etendiĝo super la regionoj de la + tempio, kunkonsistigis vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj + nun en la nura troigo de la reganta karaktero de tiuj trajtoj, + kaj de la mieno kiun ili kutimis elmontri, vidiĝis tioma + ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi parolis. La + nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla heleco + de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis + min. Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, + kaj dum, en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, + sed ŝvebis ĉirkaŭ la vizaĝo, mi malscipovis, + eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan mienon kun iu ajn + koncepto pri simpla humaneco. +</p> + +<p> + En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, + ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas + el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki + kutiman trepidadon—troabundan nervozan maltrankvilon. Por + io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, + sed ankaŭ memoraĵoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, + kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj + temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj paŭta. Lia + voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam + liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu + speco de energia precizado—tiu abrupta, peza, senurĝa, + kavernsona eldirmaniero—tiu plumba, memekvilibrita kaj + sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe + la perdita ebriulo aŭ la malrevalorigebla opimanĝanto, + dum la periodoj de lia plej intensa ekscitiĝo. +</p> + +<p> + Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia + sincera deziro + +<!-- File: 07.png --> + + vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li + diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero + de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia + malico pri kiu li malesperas malkovri solvon—simpla nervoza + kondiĉo, li aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. + Tio sin elmontris en arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj + el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; + kvankam, eble, la terminoj kaj la ĝenerala maniero de la + rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la + sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj tolereblis al + li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn havantajn + specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj; + torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur + kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis + plenigi lin je hororo. +</p> + +<p> + De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. + "Mi pereos," li diris, "<i>devige</i> mi pereos en tiu + lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi + finperdiĝos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro + ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaŭ la penso + pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej sensignifa, povonta + estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi + spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom rilate al + ties nepra rezulto—teruro. En tiu senkuraĝa—en + tiu bedaŭrinda stato—mi pensas ke baldaŭ aŭ + post baldaŭ alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu + mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la + makabra fantomo: TIMO." +</p> + +<p> + Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj + dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa + stato. Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al + la domo kiun li enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, + li neniam eliris—pro influo kies supozita potenco li + priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu + ĉi-tie—influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte + de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj de la + nuraj formo kaj substanco de lia familia domego—efekto kiun + la <i>fizika</i> aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la + malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al + la <i>spirito</i> de lia ekzisto. +</p> + +<p> + Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga + malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli + natura kaj ege pli palpebla fonto—de la severa kaj longe + daŭranta malsano—efektive de la verŝajne okazonta + dissiĝo—de tenere amata fratino—lia sola + kunestanto dum longaj jaroj—lia lasta kaj sola parenco en + la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam + mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) + la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis, Damo + Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide + foran parton de la ĉambro + +<!-- File: 08.png --> + + kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi rigardis + ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego—tamen + mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo + ekpremis min dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn + paŝojn. Kiam iu pordo fermiĝis finfine post ŝi, + mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de + la frato—sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi + rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la + marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj. +</p> + +<p> + La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon + de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado + de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte + katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun + ŝi kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano + kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de + mia alveno ĉe la domo, ŝi cedis (kiel ŝia frato + min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la + sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido + ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta kiun + mi ĝuos—ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne + plu vidos. +</p> + +<p> + Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero + nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj + mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; + aŭ mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la + sovaĝajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, + dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli + senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito, des pli amare + mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi + menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro, + elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la + fizika universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo. +</p> + +<p> + Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj + horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de + Uŝero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon + pri la preciza karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj + li min aktivigis aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. + Ekscitiĝema kaj ege kolerema idealismo ĵetis sulfuran + glaceon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin + aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi + retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversaĵon + kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta + valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia + komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, + en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, ĉar + mi tremegis sen konscii la kialon;—el la pentraĵoj + (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaŭ mi) vane + mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo + de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj + desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa + estaĵo + +<!-- File: 09.png --> + + pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. + Por mi almenaŭ—en la cirkonstancoj tiam min + ĉirkaŭantaj—elleviĝis el la puraj + abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur + sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian + ombron mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado + antaŭ la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de + Fuselio. +</p> + +<p> + Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, + partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi + penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda + pentraĵo bildigis la internaĵon de ege longa kaj + ortangula volbo aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, + blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj + de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi tiu + elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco + de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties + vasta etendaĵo, kaj vidiĝis nenia torĉo nek + alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj + transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en makabra + kaj maldeca pompo. +</p> + +<p> + Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu + netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj + efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj + etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, + grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la + arda <i>facileco</i> de liaj <i>improvizadoj</i> maleksplikeblis. + Ili fontis, verŝajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj + de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte li sin + akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj + mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, + observeblajn, laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj + de la plej alta artefarita ekscitiĝo. La vortojn de unu el + tiuj rapsodioj mi facile memoras. Ĝi imponis al mi des pli + forte, eble, tia kian li ĝin havigis al mi, ĉar en la + suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, + kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la + ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. + La versoj, kiuj titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis + proksimume, se ne laŭvorte, jene: +</p> + +<!-- File: 10.png --> + +<!-- File: 11.png --> + +<center> + + <table cellpadding="0" cellspacing="16" border="0" summary="poezio"> + + <tr><td class="centre">I</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + En la plej verda el niaj valoj,<br> + De bonaj anĝeloj enloĝata,<br> + Foje bela kaj eleganta palaco—<br> + Radianta palaco—levis la kapon.<br> + En la dominio de monarko Penso—<br> + Ĝi staris tie!<br> + Neniam serafo etendis flugilon<br> + Super teksaĵo eĉ duone tiel bela. + </td></tr> + + <tr><td class="centre">II</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,<br> + Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;<br> + (Tio—ĉio tio—okazis en la antikva<br> + Tempo de multantaŭaj tagoj)<br> + Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,<br> + En tiu dolĉa tiamo,<br> + Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,<br> + Foriris estiĝinte flugilhava odoro. + </td></tr> + + <tr><td class="centre">III</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo<br> + Tra du brillumaj fenestroj vidis<br> + Spiritojn moviĝantajn muzike<br> + Laŭ bone agordita liutleĝo,<br> + Ĉirkaŭ trono, kie sidante<br> + (Nova Porfirio!)<br> + En majesteco konforma kun lia gloro,<br> + Videblis la estro de la regno. + </td></tr> + + <tr><td class="centre">IV</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Kaj tute perl- kaj rubenbrila<br> + Estis la bela palacopordego,<br> + Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante<br> + Kaj senĉese scintilante,<br> + Eĥoaro kies sola plaĉa<br> + Tasko estis laŭdkanti,<br> + En voĉoj de supera beleco,<br> + La spriton kaj la saĝecon de sia rego. + </td></tr> + + <tr><td class="centre">V</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,<br> + Atakis la altan bienon de la monarko;<br> + (Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno<br> + Tagiĝos super li, ĉagrenito!)<br> + Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro<br> + Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris<br> + Estas nur malhele memorita legendo<br> + Pri enterigitaj tempoj. + </td></tr> + + <tr><td class="centre">VI</td></tr> + + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,<br> + Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas<br> + Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie<br> + Laŭ disonanca melodio;<br> + Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,<br> + Tra la pala pordego,<br> + Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,<br> + Kaj ridas—sed ne plu ridetas. + </td></tr> + + </table> + +</center> + +<p> + Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis + en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun + mi mencias malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel + opiniis) ol pro la persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu + opinio, en ties ĝenerala formo, asertis la sensivecon de + ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia malbonordita fantazio la + opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transpaŝis, + en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj. + Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aŭ + la sinceran <i>entuziasmon</i> de lia konvinko. La kredo + tamen rilatis (kiel mi sugestetis antaŭe) al la grizaj + ŝtonoj de la loĝejo de liaj antaŭpatroj. La + kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis, en + la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj—en la ordo + laŭ kiu ili estis apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de + la multaj fungoj sternitaj sur ili kaj de la putrintaj arboj + ĉirkaŭstarantaj—antaŭ ĉio en la + longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties + duobligo en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro—la + indicaro pri tiu sensiveco—videblis, li diris, (kaj ĉi + tie mi eksaltetis dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega + kondensado de propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj + la muroj. La rezulto elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, + tamen ĝenega kaj terura influo forminta dum jarcentoj la + sortojn de lia familio, kaj farinta de <i>li</i> tion kion mi + vidis—tion kio li nun estis. Komentadon tiaj opinioj + malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru. +</p> + +<p> + Niaj libroj—la libroj konsistingintaj dum jaroj ne + malgrandan parton de la mensa ekzisto de la malsanulo—nepre + taŭgis, kiel oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni + kunstudis atentege verkojn kiel <i>Verdverdo kaj Verdflavo</i> + de Graseto; <i>Belfegoro</i> de Makjavelio; <i>Ĉielo kaj + Infero</i> de Svedenborgo; <i>La Subtera Vojaĝo de Nikolao + Klimo</i> de Holbergo; <i>Kiromancio</i> de Roberto Fludo, + tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro; + <i>Vojaĝo en la Bluan Distancon</i> de Tiko, kaj <i>Urbo + de la Suno</i> de Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis + malgranda oktava eldono de <i>Directorium Inquisitorium</i>, de + la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono; kaj estis partaĵoj + de <i>Pomponius Mela</i>, pri la malnovaj afrikaj satirusoj kaj + egiptaĵoj super kiuj Uŝero + +<!-- File: 12.png --> + + sidis en primeditado dum horoj. Plejmulte plaĉis + al li tamen tralegi precipe raran kaj kuriozan libron + en kvartaj gotikaĵoj—manlibron de forgesita + eklezio—<i>Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae + Maguntinae</i>. +</p> + +<p> + Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu + verko kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun + vesperon, dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, + li deklaris sian intencon konservi ŝian kadavron dum du + semajnoj (antaŭ ties fina enterigo) en unu el la multaj keloj + situantaj interne de la ĉefmuroj de la konstruaĵo. + La praktikan kialon tamen por tiu malkutima procedo mi pensis + malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis la fraton al tiu + decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la malkutima + karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj kaj + avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora + kaj malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, + rememorante la sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis + sur la ŝtuparo en la tago de mia alveno ĉe la domo, + mi sentis nenian deziron malaprobi kion mi taksis plej favore + maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura antaŭzorgo. +</p> + +<p> + Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin + aranĝi la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis + en la ĉerko, ni ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis + al ties ripozejo. La kelo en kiu ni ĝin deponis (kaj kiu + dum tiom longa tempo restintis en fermado ke niaj torĉoj, + duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al ni + malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj + nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je + granda profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo + kiun enestis mia persona ĉambraro. Ĝi plenumis, + verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj, la malbonegan rolon de + karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo por pulvo aŭ + alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko, kaj + la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin + atingis, estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el + masiva fero, estis simile ŝirmita. Ĝia pezego faris + malkutime akutan raspan sonon dum ĝi moviĝis sur siaj + ĉarniroj. +</p> + +<p> + Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn + en tiu regiono de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ + malŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj rigardis + la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda simileco inter + frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian atenton; kaj + Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn + vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj + kaj ke ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ + komprenebla karaktero. Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge + sur la virino—ĉar maleblis ŝin rigardi senmire. + La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco de la + juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege + katalepsia + +<!-- File: 13.png --> + + karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la + brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde + lantan rideton kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj + ŝraŭbfiksis la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran + pordegon, sekvis nian vojon, penadege, ĝis la apenaŭ + malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra parto de la domo. +</p> + +<p> + Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla + ŝanĝiĝo agis sur la trajtojn de la mensa malsano de + mia amiko. Lia kutima maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn + li malatentis aŭ forgesis. Li vagiradis de ĉambro + al ĉambro kun hasta, malkonstanta kaj sencela paŝo. + La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo eblas, + pli makabran koloron—sed la lumeco de liaj okuloj nepre + estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de + lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, + kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro, karakterizis + seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive, kiam mi + pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo + de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la + bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur + fontas el la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar + mi vidis lin spektadi malplenejojn dum horoj, en pozo de la + plej profunda atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagan + sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min teruris—min + infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed + konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj + fantaziaj tamen imponegaj superstiĉoj. +</p> + +<p> + Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto + de la sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la + karceron, ke mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La + dormo malkonsentis alproksimiĝi mian liton—dum pli kaj + pli forlantis la horoj. Mi penadis nuligi per logika rezonado la + nervozecon kiu min regis. Mi strebis kredi ke pri granda parto, + se ne pri la tutaĵo de tio kion mi sentis, respondecas la + mistifika influo de la morna meblaro de la ĉambro—la + malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture + ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, + ŝanceliĝis maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj + susuris malcerte inter la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj + klopodoj vanis. Malbridebla tremado invadis iom post iom mian + korpon; kaj, finfine, sur mian koron mem sidiĝis inkubo de + nepre senkiala timo. Forskuante tion per anhelo kaj luktogesto, mi + min levis sur la kusenoj kaj, sincerege fiksrigardante la intensan + malhelon de la ĉambro, aŭskultis—mi malscias + la kialon, sed instinkta spirito min instigis—kelkajn + mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la + paŭzoj de la ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi + malsciis de kie. Supervenkite de intensa sento de hororo, + neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste mi vestiĝis + (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj strebis + min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per + rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen <!-- Error in + book: rien -->, en la ĉambraro. +</p> + +<!-- File: 14.png --> + +<p> + Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero + kiam malpeza paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. + Baldaŭ mi ĝin rekonis kiel tiun de Uŝero. La + sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata tuŝo, + ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo + estis, kiel kutime, kadavre pala—sed aldone enestis lian + rigardon speco de freneza ĝojego—en lia tuta konduto + vidiĝis speco de verŝajne retenita <i>histerio</i>. + Lia maniero min konsternegis—sed io ajn prefereblis al la + soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj mi eĉ + antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon. +</p> + +<p> + "Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?" li diris abrupte, + ĉirkaŭrigardinte fikse en silento dum kelkaj + momentoj—"ĉu tial vi ne vidis ĝin?—nu, + atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge + ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj + kaj ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la + ŝtormo. +</p> + +<p> + La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis + de sur la piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe + bela nokto, nokto sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia + beleco. Verŝajne kirlventego kunamasigintis sian potencon + en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj kaj fortegaj + ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la + preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke + ili premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la + vivecan viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj + kontraŭ la aliajn, sen foriri en la distancon. Mi diras + ke eĉ ilia preterkutima denseco ne malhelpis nin percepti + tion—tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri la luno aŭ + la steloj—nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la subaj + surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone al + ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, + ardis en la kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare + videbla gasa elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis + la domegon. +</p> + +<p> + "Vi malrigardu—vi nepre malrigardu tion!" mi diris, + tremegante, al Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata + perforto, de la fenestro ĝis seĝo. "Ĉi tiuj + aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur ne malkutimaj + elektraj fenomenoj—aŭ povas esti ke ilia makabra + naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu + tiun klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen + estas unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj + vi aŭskultu; kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran + nokton." +</p> + +<p> + La antikva volumo enmanigita de mi estis <i>Freneza Rendevuo</i> + de Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga + ŝerco ol por serioza aserto mi nomis ĝin plej + ŝatata libro de Uŝero; ĉar, efektive, ĝia + maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi + la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi estis tamen + la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la + ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris + +<!-- File: 15.png --> + + legi (ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas <!-- + The apparent bolding of some words here was just a scanning + quirk. --> je similaj anomalioj) trovos malstreĉiĝon + la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi + kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza + trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, + aŭ ŝajnigis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, + eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo. +</p> + +<p> + Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, + heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la + loĝejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi + tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene: +</p> + +<p> + "Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis + nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, + ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, + obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn + ŝultrojn, kaj timante pligrandiĝon de la ŝtormo, + levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris + malfermaĵon por sia gantita mano en la lignaĵoj de + la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis + kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno + forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron." +</p> + +<p> + Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, + paŭzis; ĉar ŝajnis al mi (kvankam tujege mi + konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis)—ŝajnis + al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, + miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de + karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta, + kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro + Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la + koincido kiu fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado + de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade + plifortiĝanta ŝtormo, la sono enhavis en si mem nenion, + certe, rajtantan min interesi aŭ perturbi. Mi daŭrigis + la rakonton: +</p> + +<p> + "Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege + koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon + pri la malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de + skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en + gardpozo antaŭ palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj + sur la muro pendis ŝildo de brila latuno surportanta tiun + surskribon: +</p> + +<center> + <table cellpadding="0" cellspacing="16" border="0" summary="surskribo"> + <tr><td nowrap class="tutlive"> + Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;<br> + Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon; + </td></tr> + </table> +</center> + +<p> + kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu + falis antaŭ + +<!-- File: 16.png --> + + li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel + terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo + sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega + bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis." +</p> + +<p> + Ĉi tie denove mi paŭzis <!-- The apparent bolding of + some words here was just a scanning quirk. --> abrupte, kaj + spertis nun senton de sovaĝa mirego—ĉar nepre + maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi aŭdis (kvankam + el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri) mallaŭtan + kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj + preterkutiman kri- aŭ gratsonon—la nepran ekvivalenton + de tio kion mia imago jam naskigis por la kontraŭnatura + kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto. +</p> + +<p> + Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj + eksterordinarega koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, + en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan + spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la + sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu + li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la + lastaj kelkaj minutoj okazis stranga ŝanĝiĝo en + lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li + ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi + en alfrontado al la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur + duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj + tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado. Lia kapo + falintis sur sian bruston—sed mi certis ke li ne estas + en la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de + la okulo kiam mi ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de + lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado—ĉar + li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun delikata tamen + konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte pri + ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis + jene: +</p> + +<p> + "Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la + drako, pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la + ĉarmo ĝin surkuŝanta, forigis la kadavron de sur + la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe trans la + arĝentan pavimon de la kastelo ĝis la muro kie pendis + la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin + faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun + grandega kaj sonorega bruaĉo." +</p> + +<p> + Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn + lipojn—kvazaŭ efektive en tiu momento latuna ŝildo + falis peze sur arĝentan plankon—mi perceptis + distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan, sed ŝajne + dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi stariĝis + eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris + seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. + Lia rigardo estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta + vizaĝo regis ŝtona rigideco. Sed, dum mi metis la manon + sur lian ŝultron, forta tremego skuis lian tutan korpon; + malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi + vidis ke li parolas + +<!-- File: 17.png --> + + en mallaŭta, hasta, galimatia murmurado, kvazaŭ + malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante proksime super + li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj vortoj. +</p> + +<p> + "Malaŭdi ĝin?—tute kontraŭe, mi ja + aŭdas ĝin kaj jam antaŭe ĝin aŭdis. + De longaj—longaj—longaj—multaj minutoj, + multaj horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin—tamen + mi malkuraĝis—ho, kompatu min, mizeran mizerulon + kiu mi estas!—mankis al mi la kuraĝo—mankis + la <i>kuraĝo</i> ekparoli! <i>Ni entombigis ŝin + viva!</i> Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? + Mi <i>nun</i> diru al vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn + malfortajn moviĝojn en la kava ĉerko. Mi aŭdis + ilin—antaŭ multaj, multaj tagoj—tamen mankis al + mi la kuraĝo—<i>mankis la kuraĝo ekparoli</i>! + Kaj nun—hodiaŭnokte—Etelredo—ho! + ho!—la rompo de la pordo de la ermito, kaj la mortokriego + de la drako, kaj la sonorego de la ŝildo!—ni diru, + anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la grincado + de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj + interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi + forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi + tie? Ĉu ŝi ne hastas por riproĉi min pri mia + senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn + sur la ŝtuparo?—Ĉu mi ne perceptas tiun pezan + kaj teruran batadon de ŝia koro? FRENEZULO!" Ĉi tie li + saltstariĝis furioze, elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ + en la strebado li rezignus sian animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI + KE ŜI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA PORDO!" +</p> + +<p> + Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis + la potenco de iu sorĉo—la grandegaj antikvaj paneloj + kiujn la parolinto indikis pergeste, malfermis malrapide, en + tiu momento, siajn pezegajn kaj ebonajn makzelojn. Tio estis + la faro de la hastega ekblovo—sed tiam ekstere de tiuj + pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro de Damo Madelino + de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj la + indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia + marasmigita framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj + ŝanceliĝante de flanko al flanko sur la sojlo, tiam, kun + mallaŭta ĝemanta krio, enfalis pezege sur la korpon de + sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj mortodoloregoj, lin + faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la teruroj kiujn li + antaŭtimis. +</p> + +<p> + El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. + La ŝtormo daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min + trovis transiranta la malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ + la vojo sovaĝa lumo kaj mi turniĝis por vidi de kie + devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis malantaŭ + mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis el + plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis + klarege tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo + kiu, laŭ mia pli frua priskribo, etendiĝis ekde la + tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga direkto, ĝis ties + bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis + rapidege—sentiĝis + +<!-- File: 18.png --> + + feroca ekspiro de la kirlvento—la tuta orbo de la + satelito aperis subite antaŭ mia rigardo—mia cerbo + ŝanceliĝis dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn + murojn—aŭdiĝis longa tumulta kriegado kvazaŭ + la sono de mil akvoj—kaj la profunda kaj mucida lageto + ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la eroj + de "<b>UŜERO-DOMO</b>." +</p> + +<!-- File: 19.png --> + +<!-- File: 20.png --> + +<hr align="center" width="62%" style="margin-top: 4em; margin-bottom: 4em"> + +<div class="centre" style="margin-top: 4em; margin-bottom: 2em"> + <b>NOVELOJ DE USONAJ VERKISTOJ</b><br> + Esperantigitaj de EDWIN GROBE<br> + kaj<br> + Haveblaj ĉe ELNA LIBROSERVO<br> + P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono +</div> + +<b>ALCOTT, LOUISA MAY</b>: MIA KONTRABANDULO<br> + +<b>ANDERSON, SHERWOOD</b>: TRI NOVELOJ ("La Morto en la Arbaro," +"La Reveno," "La Perdita Romano")<br> + +<b>FITZGERALD, F. SCOTT</b>: LA DIAMANTO TIEL GRANDA KIEL +RIC-HOTELO<br> + +<b>HAWTHORNE, NATHANIEL</b>: TRI NOVELOJ ("La Eksperimento de +D-ro Hejdegero," "La Nigra Vualo de la Pastoro," "Juna Bonulo +Braŭno")<br> + +<b>IRVING, WASHINGTON</b>: LA LEGENDO DE DORM-VALETO<br> + +<b>IRVING, WASHINGTON</b>: TRI NOVELOJ ("Ripo van-Vinklo," "Al la +Leganto," "Aventuro de la Germana Studento")<br> + +<b>JAMES, HENRY</b>: LA TURNO DE LA ŜRAŬBO (en tri +libretoj: I, II, III)<br> + +<b>POE, EDGAR ALLAN</b>: LA FALO DE UŜERO-DOMO<br> + +<b>POE, EDGAR ALLAN</b>: LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO<br> + +<b>POE, EDGAR ALLAN</b>: TRI NOVELOJ ("La Barelo de Amontilado," +"La Denuncema Koro," "Manuskripto Trovita en Botelo")<br> + +<b>TWAIN, MARK</b>: TRI CETERAJ NOVELOJ ("La Amaventuro de +la Eskimoa Fraŭlino," "Kanibalismo en la Vagonoj," +"Bonŝanco")<br> + +<b>TWAIN, MARK</b>: TRI NOVELOJ ("Konfeso de Mortanto," "La +Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo," "La Rakonto pri la +Malbonkonduta Knabeto")<br> + +<b>WHARTON, EDITH</b>: ALIAJ TEMPOJ<br> + +<b>WHARTON, EDITH</b>: LA LONGA DAŬRO<br> + + + + + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO *** + +***** This file should be named 17425-h.htm or 17425-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/7/4/2/17425/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> + +</html> + + |
