diff options
Diffstat (limited to '11511-0.txt')
| -rw-r--r-- | 11511-0.txt | 2386 |
1 files changed, 2386 insertions, 0 deletions
diff --git a/11511-0.txt b/11511-0.txt new file mode 100644 index 0000000..4c8bd56 --- /dev/null +++ b/11511-0.txt @@ -0,0 +1,2386 @@ +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 11511 *** + +ROBINSONO KRUSO + +lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj + +verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft + + + +PREFACE + +The telegraph and telephone have made of the world a whispering +gallery. Steam and electric traction have annihilated space. The +scattered human race yet remains a strangely misunderstood family. +Within one hour the report of a momentous event may be shot through +500 languages and as many more dialects; but convene a thousand +representative dissimilar one-speech people and all becomes Babel if +not Pandemonium. Impossible, indeed, for each to learn the language of +the thousand; but how small a matter for all to learn a common second +language if such a language can be produced. + +And it has been produced: Esperanto has been born a composite of the +pith of all language; precise, learnable at sight and almost +grammarless. + +This Esperanto Classic, “Robinsono Kruso,” is somewhat of an +achievement for American enterprise as it is the first of its size and +kind yet published here. It has been undertaken with zeal and wrought +out according to ability. The original translation was made by the +highly esteemed Rev. A. Krafft. Other friends and supporters are: + + William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto.” + Prof. E. V. Huntington, Harvard University. + Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School. + Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement. + Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem. + Kambriĝa Klubo. + J. M. Connolly, M. D. + Mr. W. L. Church. + Mr. G. W. Lee. + Dr. W. G. Nowell. + Mr. L. B. Luders. + +Trusting that this book will find favor and meet reasonably the +expectations of the “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” we +heartily submit it to the entire reading world. + + R. W. MASON. + + +ANTAŬPAROLO + +Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. +Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa +homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto +eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per +tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de +mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. +Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed +por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, +se tia lingvo estas farebla. + +Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de +ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika. + +Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo +por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj +tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj +kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata +Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas: + + William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto”. + Prof. E. V. Huntington, Harvard University. + Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School. + Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement. + Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem. + Kambriĝa Klubo. + J. M. Connolly, M. D. + Mr. W. L. Church. + Mr. G. W. Lee. + Dr. W. G. Nowell. + Mr. L. B. Luders. + +Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn +esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore +prezentas ĝin al la tuta legantaro. + + R. W. MASON. + + [Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.] + + + +ENKONDUKO + +La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, +Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por +la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam +sekvi tiun profesion. + +Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda +riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. +Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto +estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco. + +Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn +li kunigis en la jenaj strofoj: + + Nenies sorto estis pli diversa ol la mia: + Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa. + +Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, +kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de +Robinsono Kruso.” + +Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young +People’s Library Edition”. + + + +Parto I + +Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la +sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan +deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro +plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj +piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur +ŝipo. + +Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte +la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis +ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis +la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj +ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn. + +Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da +tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed +la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni +elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj +tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis. + +Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, +kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne +povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron. + +Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis +plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam +ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis +homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin. + +Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj +donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la +bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi. + +La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru +plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, +vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita +por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la +staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se +vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi +tutan malbonon al ni.” + +Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, +nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila +parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto +detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun +mi estis ironta. + +Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same +mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia +korpo, sed, surmaron mi ree iris. + +Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre +malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis +al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por +ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj +pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian +ŝipon. + +Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio +kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon +sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan +fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la +velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el +niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas +vundojn, ni kapitulacis. + +La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita +de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed +li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en +mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, +pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da +komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, +kion mi intencas fari! + +Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj +kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi. + +Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros +surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, +ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. +Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min +plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, +veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li +kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, +kaj tial li pli kaj pli ŝatis min. + +Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti +kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne +povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 +metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia +boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la +terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed +fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la +terbordon. + +Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, +kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni +bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis +grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni +sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, +ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed +kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj +knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la +gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li. + +Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate +forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi +povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, +manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li +pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj +(kukoj). + +Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, +segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, +kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la +Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia +ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La +pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu +vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas +konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.” Li do alportis kesto +kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. +Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti. + +La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona +por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la +terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi +estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do +mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu +malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar +mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko +estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.” +Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la +velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la +boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi +intencas fiŝkapti. + +Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis +la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Maŭron ĉirkaŭ la +talio, kaj elĵetis lin el la boato. + +Malsupren li falis! sed baldaŭ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaŭ +anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaŭ la mondo kun mi, se mi +enprenus lin. + +Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi +direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, “Vi facile povas naĝi +alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen +alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun +intencas esti libera viro.” + +Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la +maro estis tre trankvila. + +Unue, mi intencis kunpreni la Maŭron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron; +sed la Maŭro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi. + +Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, “Se vi ĵuros, ke vi estos +fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe +ankaŭ vin elĵetos el la boato.” + +La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi +lin ne povis dubi en mia koro. + +Dum ankoraŭ ni povis vidi la Maŭron (survoje alteren) ni antaŭen iris +enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke +ni iros al la influejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda +marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laŭ sciigoj, mortigas kaj +manĝas siajn malamikojn. + +Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laŭlongiru la +marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni +morgaŭtagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko. + +Ankoraŭ, mi timis, ke mi estus kaptota de la Maŭroj; tial mi ne volis +iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj +atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi +surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaŭaĵojn. Sed kiam malheliĝis la +lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, +blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron +antaŭ la tagiĝo. “Nu,” mi diris, “tiuokaze, ni atendu, sed, tage, +povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj +bestoj.” “Tiam ni pafilos ilin,” ridante diris Zuro, “kaj forkurigu +ilin.” + +Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li +iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe +dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis +al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al +piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, +kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi, +kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto +tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi +pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren. + +La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de +mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; +sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por +ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la +fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la +botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. +“Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas +resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la sovaĝuloj venos, ili +min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla +parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, +ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.” + +Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin +kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la +loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, +kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li +raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn. + +Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas +malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi +sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la +terbordon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ +tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton +al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti. + +Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili +estis nigraj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, +sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial +mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili +longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano. + +Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili +siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la +supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, +duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas +en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel +havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis +alproksimiĝi al ni. + +Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la +nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum +ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion +alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis +grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri +kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro. + +Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom +tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian +boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en +pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi +suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj +tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la +bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili +tuj venis. + +Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin +sendanĝere eltiris surteron. + +Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo +antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn) +bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun +terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron. + +Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion +estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias, +“Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la +vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone +scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko. + +Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, +kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, +kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la +fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni +povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj +parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, +kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi +estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis +de la Maŭroj. + +Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron +kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi +havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post +kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi +farus samstate.” + +Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos +egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke +liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke +estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni +Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi +nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj +nun mi estis liberulo. + +Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris +surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis +viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero, +por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni +produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis +helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon. + +Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis +tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj +kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la +bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi +terbordon. + +Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia +onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se +mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li +alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, +lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en +liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian +dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable +aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun +havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro. + + + +Parto II + +Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon +alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon +elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, +kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne +havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj +hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu +tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte +irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis. + +Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka +datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses +pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, +ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn +konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci. + +Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis +nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo +alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne +povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi +terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni +eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu +boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj +troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj +paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, +eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute +transdonis niajn animojn al Dio. + +La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj +bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la +boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis. + +Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian +spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, +kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis +min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo +de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis +sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi +supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis +egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe +mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi +kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron. + +Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis +laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min +marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta +ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis +en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi +atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon +preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere +surtere. + +Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, “Tiuj, kiuj veturas +surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. +Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la +ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras +al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, +kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el +ĉiuj miaj mizeroj.” + +Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen +sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto +kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj +ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun +rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile +al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis +min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon +por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min. + +Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis +pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj +pipon. + +Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke +la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie +mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon +de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. +Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la sovaĝajn bestojn se iuj +venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito. + +Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj +la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo +lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la +boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon +por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min +detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis +alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, +ĉiu nun estus bone. + +Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos +ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide +senvestigis, mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed +kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis +pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj +kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis. + +Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke +mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la +panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis +tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis +sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, +estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, +kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj +velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto +aŭ du, mi komencis fari floson. + +Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur +ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam +la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por +elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la +ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la +floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da +sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin +eltrovis, kaj neniom restis. + +Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la +ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, +estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi +metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi +nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo. + +“Vidu! jen kaptaĵo!” mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi +min); “nun mi ne malnutriĝos!” ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. +Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek +remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis +tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj +venteto por blovi min alteren. + +Bonŝance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la ŝipo ĝisnune +neserĉita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone +surnaĝis; sed baldaŭ mi eltrovis, ke ĝi surnaĝis flanken. Fine mi +vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ĝin; +kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo +tuŝas fundon. + +Tie-ĉi, mi preskaŭ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur +deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de +la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj +aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la +maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon +da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en +la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante +la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron. + +Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia +pafilpafo sendube estis la unua, kiu aŭdiĝas tie post la kremondo; +ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun +laŭtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al +akcipitro, sed ungegoj senlonge. + +Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu +okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi +taŭgan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la +teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaŭ je serpentoj, sed ne +ekzistis kaŭzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laŭeble, mi metis la +kestojn kaj tabulojn ĉirkaŭ mi, kiu faris ian budon, pornokte. + +Ĉar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi, +mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego +disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne +ree troŝarĝu mian floson. + +Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, +najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio, +kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn +ilojn. Estis tie du aŭ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj, +kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la +plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie +ankaŭ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis. + +Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn +provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu +estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, +mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne +sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, +kaj foriris. + +Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la +ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la +arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la +barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis +la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la +tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. +Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon. + +Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti +disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis +pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da +laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da +objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu +tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon +malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la maron; sed mi ne ploris +pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne +estus tre utilaj al mi. + +Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi +surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se +la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan +ŝipŝarĝon, pecon post pecon. + +Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel +severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis +iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis +min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas +utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la +ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.” + +Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi +ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi +ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial +estis necese, ke mi nun rapide renaĝu; ĉar mi sciis, ke je la +turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. +Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi +elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne +estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. +Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por +mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. +Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin +dudekojn da futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi +havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo. + +Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 +metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel +palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la +fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn +bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo +nek bestoj povis eniri. + +La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi +suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke +neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo +staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron +elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje +ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed +ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi +ilin. + +Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, +kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, +kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, +havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi +dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi +demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed +estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi. + +Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo +kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi +entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage +faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo. + +Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du +katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili +estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du +katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj +per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis +kun mi. + +Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, aŭ tiu min +mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi +ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, +kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom +por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna +timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro +ĝia pezo. + +Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita +sur tiun-ĉi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi +min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la +arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume +ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj. + +Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto da +aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi +estis sendanĝere sur tero, kontraŭe la ceteraj de la ŝipanaro estis +perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj +kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aŭ +alsendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita sur krudan kaj +dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi sovaĝaj bestoj +por mortigi aŭ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi +povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu +la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. +Kaj mi baldaŭ forlasis ĉiujn malĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis +pro velŝipo. + +Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn, +kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon, +kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian +kaverneton, elfosante ĝin pli malantaŭen en la sablan ŝtonegon. Poste +mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris +postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por +enteni miajn posedaĵojn, kio kaŭzis mian kavernon prezenti ŝajnon +kvazaŭ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi +dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj +kelke de aliaj iloj. + +Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris +ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo. +Reveninte, mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis. +Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian +kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero +defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus +perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun +tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno. + +Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi +faris ĉapon; kaj mi trovis kelke da birdoj el la gento kolomba, kiuj +faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj. + +Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita +en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. +Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, +mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj +kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la +greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi +ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel +baldaŭ estos montrata. + +Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero +tremegadis, kiu deĵetis teron de la ŝtonaĵo kun laŭta krako — ree +okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La +maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj +kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo +kaj kriego ĉirkaŭ mi. + +Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur +la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento +leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de +la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. +Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj +grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun +devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko. + +Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin +sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj +estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial +mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila +tasko, sed fine mi elfarigis ĝin. + +Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ +mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, +kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro +malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, +mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis +kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, +ĝin kuiri. + +Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, +mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, +trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!” + +Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi +sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; +malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, +ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas +plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en +ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj +eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la +tutan tagon, ke mia atako reokazos. + +Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por +mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la maro, kio estas +ĉirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis +la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu +faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas +ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, +pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi +estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio. + +Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? +Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, +kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis +disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne +malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ +ol bone atingi la insulon. + +Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la +triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago +ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia +fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo. + +Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam +alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj +okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama +konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran +fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en +mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, +“Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo +kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua +vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj +ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn. + + + +Parto III + +Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas +tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, +kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn +(malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. +Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post +kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La +valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj +tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, +ke mi deziris loĝi tie. + +Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke +de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia +domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, +ke mi tie pasigis multe da mia tempo. + +La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis +tro malfrue; la dua jaro, ĝi difektiĝis pro la senpluveco; sed la tria +jaro, la greno bone elkreskis. + +Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio +estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion +fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, +kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la +tutan nokton. + +Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe +la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en +la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi +komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte +kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj +sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, +kiel antaŭe. + +Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por +forigi tiujn-ĉi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis +tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos +pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, +ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris +falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton. + +Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. +Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo +por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis +kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la +grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas +muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por +fermenti ĝin, por fari panon el ĝi. + +Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi +ĝin ne perlaboris per la ŝvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis +min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel +paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo +ektremigis min. + +Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne +sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion +trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la +strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj +kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj +ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en +la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj. Vi +povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu +eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por +buljono. + +Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi +kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare mi +kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, +pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el +ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn mi tuj +metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki +kaj tiamaniere, faris panon. + +Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi +puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato +kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de +ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante +la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis +konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu +ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la +marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi. + +Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis +la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi +decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron +al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian +grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj +tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi +unue pripensis la penadon kaj koston. + +“Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn +esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ +pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi +havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vinberojn, se ne +grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da +ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta +ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi +pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi +havas, ol pri tio, kion mi ne havas. + +Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu +maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa +kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo, +kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontraŭ la +malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton. + +Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis +ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da +rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. +Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo +troviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, +kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por +ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi +preskaŭ perdis mian vivon. + +Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la +laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj +dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de +mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa +loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi +estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; +ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn. + +Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por +allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis +ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron +por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo +por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da +kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi +ĝin liberigis. + +Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis +fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis +en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue, +mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia +granda spaco, la kapridoj tiom sovaĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta +valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris +kaj tiun planti okupis min tri monatojn. + +Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, +dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo, +en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo +estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan +alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la +pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, +kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj, +sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan +zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia +dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de +pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri +mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi. + +Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian +tutan vivon sur la insulo. + +Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion +jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, +kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis moviĝi de la loko. + +Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas +tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso +de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel +povis ĝi veni tien? + +Mia kapo kvazaŭ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aŭ +tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de +maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaŭ por mia vivo. Kiamaniere povis +io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo, +kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, +eble ia homo aŭ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas +mortigi min, aŭ rabi ĉion, kion mi havas. + +Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni +malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas +la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la +sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita +sur tiun-ĉi insulon, la granda kaŭzo de malĝojo estis, ke mi tiel +estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaŭzi al mi +malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de +impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Ŝajnas plej strange, +tamen ne pli strange ol vere. + +Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, +kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke +mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso +estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo, +kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li +intencas timigi. + +Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis. +Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu +la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi +eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke +troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis +senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi +perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la +monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaŭza, loko kovrita per +ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita +fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte +tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaŭ eliris +escepte por melki mian kaprinaron. + +Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj +mi ne kuraĝis enbati najlon, aŭ haki ŝtipon lignan, timante ke tia +sono estu aŭdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi +ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis +manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj +tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon. + +En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi +eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli +rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel +steloj, forbrilis kun sovaĝa brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por +eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por +timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien +por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis +leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar +mi ne povis savi ĝian vivon. + +Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto +de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi +sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne +povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian +serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; +kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 +metrojn aŭ plu. + +Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, +troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la +muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne +povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la +kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj +malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin +plenigis per ĝojo. + +Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis +tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi +tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno +por morti, same kiel la grandaĝa kapro. + +Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du +mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte +timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi +hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ +mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej +bone por mi resti dome kaj kaŝi. + +Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, +kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. +Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ +fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis +glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi +klaran vidon. + +Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, +ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj +mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; +sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj. + +Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia +festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris +tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke +restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min +eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi +vidis neniun. + + + +Parto IV + +Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. +Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis +pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per +ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en +la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. +Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de +la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la +ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur +ĝi. + +Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la +ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj +sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion +fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero +tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la +esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi. + +Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin +ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), +sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste +ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min +antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam +mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se +ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni +surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos. + +Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi +dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, +mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la +ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj +fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita +en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, +blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi +donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri +trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu. + +Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn +malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj +la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian +brakon ĉirkaŭ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la +morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj +kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian +celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la +sola kreitaĵo, kiu postvivis. + +Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe +da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por +eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi +revenis. + +Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la +katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis +tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da +rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe +ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da +fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da +pafaĵo, kiuj estas granda akiro. + +De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta. +Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion +eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro +kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek +troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, +ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el +la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis +liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo. + +Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, +miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, +kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis +la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel +tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la +malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi +prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj +suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin. + +Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe +mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la +unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke +al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis. + +La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis +kvazaŭ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri +al li, ke mi estas amiko, mi ankaŭ faris ĉiueblajn signojn, por allogi +lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste +ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li +estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis +bone al li. + +Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, +ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), +ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis +kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la +unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur +la insulon. + +La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, +signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. +Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion +farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi +ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian +vivon tute sendanĝere kun tia homo. + +Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, +mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. +Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj +sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al +mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li +multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la +brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris +signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos +la ceteraj por serĉadi. + +Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial +mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano +kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta +kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ +lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn +nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la +nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj +maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis +blankaj kvazaŭ neĝo. + +Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris +al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis +sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li +penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan +vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas. + +Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago +de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis +lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis +al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li +neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, +sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la +insulon. + +Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude +loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj +propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el +tiuj. + +Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li +kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante +lian vestaĵon kiel la mia. + +Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon +miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej +fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi +sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro +pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por +min kuraĝigi. + +Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu +tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li +penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, +ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi +ne dezirus forlasi la insulon. + +Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, +ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; +tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis +kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, +kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; +sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la +idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la +brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj +ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin. + +Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis +lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis +akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj +la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje +timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube +pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke +li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj +kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, +se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin +petigis ke ĝi lin ne mortigu. + +Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, +kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; +sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la +vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe +pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, +starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans +iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis +al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras. + +Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi +vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan +laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis +paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en +batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili +permesis siajn malamikojn kapti vin?” + +“Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ +povis paroli bone). + +“Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?” + +“Tute manĝi ili.” + +Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien +ili prenas ilin?” + +“Iri loko kie proksa.” + +“Ĉu ili venis tien-ĉi?” + +“Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ aliloke.” + +“Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?” + +“Jes, veni tie-ĉi.” + +Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi +lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke +li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis +vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli. + +“Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke +ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke +tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — +loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne +dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi +demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi +viroj?” + +“Jes, jes, vi iri en du boatoj.” + +Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du +boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia. + +Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?” + +Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi +diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la +montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo +troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj +la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li. + +“Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn +antaŭ li?” + +Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.” + +“Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?” + +“Iri Bikon.” + +Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis +la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de +Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la +riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, +Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la +homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas +al ni, kaj aŭdas nin.” + +Mi sklavo vere ĝojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. +Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne +diros plu ‘O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne +povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li. + +“Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?” + +“Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.” + +“Kion la Obesoj diris al li?” + +“Diri ‘O’.” + +Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li +tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi +penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝin klarigis, ĝis fine — dankon +al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore. + +Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi +diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li +ĝojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj +ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio +kaŭzis, ke li dancis ĝoje. + +Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi +ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, +vokante al mi, saltante kaj kantante. + +“Kion vi ekvidas?” mi demandis. + +“Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. “Ha, ĝojo, tie +mia lando!” + +Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li +deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis +sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu +pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj +sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble +kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili +veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj. + +Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj +mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi +penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi +deziras, ke vi estu ree en via naskolando?” + +“Jes, mi esti multe ĝoja tie.” + +“Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?” + +“Ne, ne, mi diri bonagi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.” + +“Kial, ili vin mortigus?” + +“Ne, ne mortigus, lerni ami.” + +Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, +ilin instruis pri multaj aferoj. + +“Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?” + +Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al +li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li +respondis, “Se vi iri, mi iri.” + +“Se mi iros? Ili min manĝos.” + +“Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.” + +Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da +blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li +pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris +por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en +bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, +ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke +ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros +hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis. + +“Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris + +“Vi kolera je mi, kial?” + +“Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.” + +“Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?” + +“Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?” + +“Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.” + +“Kaj kion mi povos fari tie?” + +“Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al +Dio, vivi bone.” + +Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni +elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke +ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la +lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li +laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato +sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon. + +Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis +granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone +veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston +kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris +la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la +sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. +Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni +la velon jen unuflanken, jen aliaflanken. + +Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon, +kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por +ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton. + +Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon +kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho, +malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu +kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis +fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis, +por lin mortigi. + +“Ĉu vi povas batali?” mi demandis. + +“Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!” + +“Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. +Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos +ordonita?” + +“Mi morti, kiam vi diri morti.” + +Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon +kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du +pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la +grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia +vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili +surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili +kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas +diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas +provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, +estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris +niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu +antaŭ ol komandita. + +Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, +por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi +pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon +homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj +kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas +malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, +ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj +koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne +mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo. + +Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, +ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, +kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn +festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni +iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo, +“Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la +virojn.” + +Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, +kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili +mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, +mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan +viron, tial, nun estas por mi pafi. + +Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili +sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute +ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan +pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la +viroj kuris tien kaj reen. + +Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo +sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la +blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la +branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro +malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li +sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion +mi faris. + +Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu +nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj +reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ +troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj. + +La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li +venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; +ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis +malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme +li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li +profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon. + +Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo +patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin +plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo +ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn +okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj ĉirkaŭprenas la malfeliĉan +maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, +frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, +kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min +pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de +tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo. + +Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn +Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj +eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian +kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj +piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi +ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li +respondis, “Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem!” Tuj li +kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide. + +Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo +havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi +ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj +tro malforta por paroli eĉ unu vorton. + +Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi +ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li +rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la +boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre +kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni +faris por ili tendon el malnovaj veloj. + + + +Parto V + +Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! +mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin +oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke +mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al +Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni +kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin. + +Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li +fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn +plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon +la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar +havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno +maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon. + +Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi +kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili +loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis +du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post +semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj +alvenas. + +Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! +Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta +alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas +aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon +malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj +kvar havas pafarmilojn. + +Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la +ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis +ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili +kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia +malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn +mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo. + +Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris: + +“Kiuj vi estas, sinjoroj?” + +Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili +volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas +apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el +la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon +antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi +povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da +plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian +glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.” + +La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, +“Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi +respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek +troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu +laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas +samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.” + +“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj +volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. +Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie +vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke +ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili +elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.” + +“Kien ili iris?” mi demandis. + +“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; +tiuokaze mortigos nin.” + +“Ĉu ili havas pafarmilojn?” + +“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.” + +“Nu, lasu al mi ĉion fari!” + +“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la +aliaj reveturigis la ŝipon.” + +Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris, +“Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.” + +Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru +laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.” + +Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis +Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun +la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la +boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, +kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon. + +Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj +venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, +ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris +surteron. + +Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku +ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi +ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne +vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos. + +Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn +voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj +Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej +malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi +alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni +estas tri aŭ tri dudekoj. + +Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj +ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo +estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el +la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” +“Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo +parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la +reĝo indulgos viajn vivojn.” + +Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke +ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos +kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme +ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, +kia severega reĝo mi estas. + +Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi +min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis +ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi +donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion +escepte Polo kaj mia oro. + +Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la +manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj +diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio +kio estas en ĝi.” + +Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la +enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. +Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos +min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj +balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis +min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi +trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli. + +Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron. +Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon — +tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo — +netute trioble dek longajn jarojn. + +Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. +Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj +parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan +sciigon pri ilia sorto. + +Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek +siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi +kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi +havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en +sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la +ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam +mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi +aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora. + +Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi +decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel +multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo. + +Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du +filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan +deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi +ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon. + +Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion +mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj +mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post +tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube +kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto +ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.” + +Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas +tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo +vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn. + +Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, +ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis +favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis +fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni +vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis +ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon. + +La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie +la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas +ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis +la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj +la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la +pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin. + +Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la +ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj +enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis +ilin. + +Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj +do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj +priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed +tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj. + +Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj +tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj +dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, +malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu +dankis Dion. + +Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble +kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la +ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, +kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, +esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn +laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu +vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via +ĝojo.” + +Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian +provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al +Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi. + +Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan +enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne +havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da +nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus +la morton, mi haltigis ilin. + +Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, +ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi +eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la +makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, +ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam +havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis. + +Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone +alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo. + +Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li +ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! +Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin +apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi +diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?” + +Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies +filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia +koro malĝojiĝis. + +“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.” + +“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, +“Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.” + +Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, +kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!” + +Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por +anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan +ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj +surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro. +Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la +insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua +viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo +de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj. + +Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne +povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, +kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin, +karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por +rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. +Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo, +iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da +rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume +dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li +kaj maljuna Jafo laste kunestis. + +Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne +eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li +suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la +vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian +manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun +transdonis al mi. + +Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj +estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol +laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin +faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi +demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese +tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis. + +Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne +povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas +kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.” + +Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed +simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo. + +La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de +kiam mi ĝin lasis. + +Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis +lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento +por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la +marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo +troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, +reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj +anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj. + +Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia +ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj +malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies +ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de +Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis +ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al +la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj. + +Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio +okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du +kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis +ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo. +Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, +kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj +budon, kaj elfaris farmon. + +Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li +estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj +revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis +en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, +sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri +la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj +argilvazojn, laŭ mi faris. + +Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: +ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole. + +Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili +nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte +reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, +plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili +ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed +pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom +kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti. + +Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li +ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de +Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis +aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, +kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ +lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ +tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte. + +Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis +ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante +luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue +pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, +kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi +deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.” + +Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li +ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin +bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus +ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun +li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis +tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis +kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn. + +Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke +ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon +dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj +Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam +ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, +nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis +ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse. + +Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; +sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de +Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam +Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili +estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ +malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj +liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li +ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar +monatoj. + +Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al +ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. +Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui +la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris. + +Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento +por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke +ili faru la tedlaboron. + +Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis +konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la +projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo +ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin +adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post +tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du +tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. +Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte +antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan +ŝlosilon. + +Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris +edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj +ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, +kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris +al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la +sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo +iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li +certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj. + +Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis +dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis +eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li +rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, +li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi +diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia +boatbruado vin maldormigis.” + +Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili +vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj +havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn +batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; +venante por rabegi la blankulojn. + +Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj +havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante +tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi. + +Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro +densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj +aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi +laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj. + +Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne +povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo +ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun +montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone +pri la lerteco kaj fervoro. + +Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan +stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la +arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj +tie ili atendis la ruĝajn homojn. + +La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde +sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua +bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke +siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu +mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn. + +Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam +atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, +bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris +laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis +marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj. + +Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, +tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la +plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis +surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili. + +Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni +permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili +sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, +kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin +detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por +certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de +seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn. + +Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj +kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, +ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la +vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo. + +Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj +sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos +parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj +grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto. + +La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, +kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, +kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam +instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj +sovaĝulon. + +Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la +grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace +tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue +ne enhavis iun krom mi. + +Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj +konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo +de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la +kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte +plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre +por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo. + +Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed +por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por +ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn. + +La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo +venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da +salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj +vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, +elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande +de la terbordo. + +Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj +tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, +kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da +iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, +tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos. + +Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la +gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La +knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi +kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; +tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn +kaj garbejojn. + +Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj +povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.” + +Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la +insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj +ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, +por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi +sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, +ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min. + +Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian +ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon. + +Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, +alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, +kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis +al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi +kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone +pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. +Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, +por kiu li petegas. + +Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas +laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis +ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da +tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj +kaproj kaj provizoj. + +La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel +ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. +Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis +la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la +insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis. + +Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la +libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por +laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi +ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi +diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj +elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, +por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la +insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi +brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke +estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne +dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en +mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel +ĝin atingi.” + +Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove +ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis +mi revenos por forporti ilin. + +Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian +vizaĝon en la manojn. + +Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi +vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj +krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis +diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la +maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun +la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je +sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj. + +Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la +ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj +povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, +alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo. + +Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, +intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco +de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis +lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis +sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per +tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili +foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni. + +Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti +sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur +la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili +intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li +ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; +ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo +ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis +mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom +freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi +allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per +kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe +neniam vidis. + +Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas +priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la +plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ +kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble. + +Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado +estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne +volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, +ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, +ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis +ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni +al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton. + +Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar +plu alvenis kun reĝoj por batalegi. + +“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li +rediris, “por ke vi vidu batalegon.” + +Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj +fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en +mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro. + +Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni +trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, +kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, +post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie. + +Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, +ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la +ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, +timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du +filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj +sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar +ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis +sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros +pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de +hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona +Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere. + +Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj +antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da +komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj +vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn +ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon. + +Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke +estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj +velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis +ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de +haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis +ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo. + +Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ +ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi +rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn. + +Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan +kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, +estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni +eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis +post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la +Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de +la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni +al la foiro de Ĉingo. + +Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun +rektaj stratoj kvadratangule. + +Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro +la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda, +ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas +fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj +estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis +sur mia insulo. + +Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo? +Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al +niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi +ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn +iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj +ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri +semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da +teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la +dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj +Skotoj, kiuj venis tien por komerci. + +Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis +viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta +lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis +en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn +gvidistojn. + +Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj +ni multe bezonis lian lertecon. + +Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn +ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu +havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda. + +Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas +vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj +aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo +laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel +granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur +muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da +homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan +vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur +kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni +povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en +la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj +helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj +estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj +verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed +farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por +kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de +ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas +tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli +multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko, +ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile. + +Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al +ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe +atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj. + +Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel +fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj +tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la +lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, +ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus +halti. + +Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas, +sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj +rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras +arege. + +Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam +parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi +ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek +strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj, +malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro. + +Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies +sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al +si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili, +kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle. + +Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon, +li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi +diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus. + +Ne viciĝante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaĝe. Sed +vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin +ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laŭeble por ataki ilin, +glavon enmane, komanditaj de la kuraĝa Skoto. + +Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed +tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis +revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj +pafiltenile deĵetis unu de lia ĉevalo, mortpafis alian, kaj la tria +forkuris. Tiel finiĝis la batalo. Ĉio kion ni perdis, estis la +ŝafĉasaĵo; neniu estis vundita. + +Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaĝis al la ĉefurbo de la +nordaj maroj, ĝuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Ĉingon. + +Fine mi enŝipiĝis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaŭ dek jaroj, +naŭ monatoj kaj tri tagoj. + +Kaj nun mi finos tiun-ĉi historion pri mia vivo. Havante la aĝon de +tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi +preĝas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn aŭ +bordojn escepte tiujn de feliĉeco senfina. + +LA FINO. + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Robinsono Kruso, by Daniel Defo + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 11511 *** |
