diff options
Diffstat (limited to '11307-0.txt')
| -rw-r--r-- | 11307-0.txt | 1768 |
1 files changed, 1768 insertions, 0 deletions
diff --git a/11307-0.txt b/11307-0.txt new file mode 100644 index 0000000..e25a8a0 --- /dev/null +++ b/11307-0.txt @@ -0,0 +1,1768 @@ +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 11307 *** + +El la Biblio + + + +Elektitaj ĉapitroj de la +Psalmaro, Sentencoj de Salomono +kaj Predikanto +el la originalo tradukitaj de + +Dro L.L. Zamenhof + +3a eldono +(7a-12a miloj) + +1924 + + + + + +La Psalmaro + + + + +PSALMO I. + + +1. Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ +konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek +sidas en kunsido de blasfemantoj, + +2. sed li nur havas deziron por la leĝo de Dio, kaj +pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. + +3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, +donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas; +kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. + +4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kiel +grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. + +5. Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la +juĝo kaj la pekuloj en societo de piuloj: + +6. ĉar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo de +malpiuloj pereos. + + + +PSALMO III. + + +1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono. + +2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj +leviĝis kontraŭ mi! + +3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por ĝi +savo de Dio.--Sela [Hebrea muzika termino]. + +4. Sed Vi, Dio, estas ŝildo por mi, mia honoro kaj +levanto de mia kapo. + +5. Per mia voĉo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al +mi de Sia sankta monto.--Sela. + +6. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi +vekiĝas, ĉar Dio min subtenas. + +7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas +ĉirkaŭ mi. + +8. Leviĝu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, ĉar Vi +frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn +de la malpiuloj Vi frakasis. + +9. Ĉe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via +beno.--Sela. + + + + +PSALMO XIX. + + +1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. + +2. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn +de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. + +3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras +sciigon. + +4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne aŭdas ilian +voĉon. + +5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj ĝis la +fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li +aranĝis tendon inter ili. + +6. Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, +ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. + +7. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia +leviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj +randoj, kaj nenio kaŝiĝas antaŭ +ĝia varmego. + +8. La instruo de Dio estas perfekta, ĝojigas la +animon; la atesto de Dio estas certa, ĝi +saĝigas sensaĝulon. + +9. La ordonoj de Dio estas justaj, ĝojigas la koron; +la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaŭ la +okuloj. + +10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la +juĝoj de Dio estas veraj, kaj ĉiuj estas +justaj. + +11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej +pura oro; ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj +ĉelaraj mielgutoj. + +12. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; kiu +ilin observas, havas grandan rekompencon. + +13. Kiu scias siajn erarojn? Purigi min de eraroj +kaŝitaj. + +14. Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke +ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de +granda peko. + +15. Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la +parolon de mia koro antaŭ Vi, ho Dio, mia protektanto +kaj mia savanto. + + + + +PSALMO XXIII + + +1. Psalmo de Davido. Dio estas mia paŝtisto, mi +mankon ne havos. + +2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj +akvoj Li kondukas min. + +3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laŭ vojo +de la vero, pro Sia nomo. + +4. Eĉ kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos +malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj +apogiĝilo trankviligos min. + +5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi +grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. + +6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia +tŭta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn +jarojn. + + + + +PSALMO XXIV. + + +1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj +ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj +ĉiuj ĝiaj loĝantoj. + +2. Ĉar Li apud la maroj ĝin fondis kaj apud la +riveroj ĝin fortikigis. + +3. Kiu leviĝos sur la monton de Dio, kaj kiu staros +sur Lia sankta loko? + +4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne +fordonis sian animon al malvero kaj ne ĵuras trompe. + +5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia +savanto. + +6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la +serĉantoj de Via vizaĝo, Dio de Jakobo.--Sela. + +7. Levu, pordegoj*, viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj +de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro. + +8. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio la forta kaj +potenca, Dio la potenculo de milito. + +9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de +la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro. + +10. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio Cebaot, Li estas +la reĝo de gloro.--Sela. + + + + +PSALMO XXVII. + + +1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas +timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? + +2. Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por +manĝi mian karnon, miaj kontraŭuloj kaj +malamikoj,--ili surpuŝiĝos kaj falos. + +3. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne +ektimos; se leviĝos kontraŭ min milito, +ankaŭ tiam mi havos fidon. + +4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke +mi restu en la domo de Dio en la daŭro de mia tuta +vivo, por rigardi la ĉarmon de Dio, admiri Lian +templon. + +5. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de +malbono, Li kaŝos min en kaŝita loko de Sia +tendo, sur rokon Li levos min. + +6. Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, +kiuj min ĉirkaŭas, kaj mi oferfaros en Lia +tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion. + +7. Aŭskultu, ho Dio, mian voĉon, kiam mi +vokas, korfavoru min kaj respondu al mi. + +8. De Vi diras al mi mia koro: serĉu mian +vizaĝon; Vian vizaĝon, ho Dio, mi +serĉas. + +9. Ne kaŝu Vian vizaĝon antaŭ mi, ne +forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, +ne forpuŝu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo. + +10. Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed +Dio min akceptis. + +11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur +ĝusta irejo, spite miajn malamikojn. + +12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, ĉar +stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj +de rabemeco, + +13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de +vivantoj. + +14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj +esperu al Dio. + + + + +PSALMO XXXII. + + +1. Instruo de Davido. Feliĉa estas tiu, kies krimo +estas pardonita, kies peko estas kovrita. + +2. Feliĉa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian +kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero. + +3. Kiam mi silentis, senfortiĝis miaj ostoj de mia +ĉiutaga ploregado. + +4. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la +freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de +somero.--Sela. + +5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne +kaŝis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio; +kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.--Sela. + +6. Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en +la ĝusta tempo, por ke ĉe la +disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu. + +7. Vi estas mia ŝirmo; kontraŭ sufero Vi min +gardos, per ĝojoj de savo Vi min +ĉirkaŭos.--Sela. + +8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi +devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon. + +9. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, al +kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj buŝpeco, +kiam ili ne iras al vi. + +10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu +fidas Dion, tiun ĉirkaŭas favoro. + +11. Ĝoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu +ĉiuj, kiuj havas pian koron! + + + + +PSALMO XXXIV. + + +1. De Davido, kiam li ŝajnigis sin freneza +antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li +foriris. + +2. Mi gloros Dion en ĉiu tempo, ĉiam +laŭdo por Li estos en mia buŝo. + +3. Per Dio gloriĝas mia animo; la humiluloj +aŭdu kaj ĝoju. + +4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon. + +5. Mi serĉis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de +ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. + +6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo +ne kovriĝos per honto. + +7. Jen tiu ĉi mizerulo vokis, kaj Dio aŭdis, +kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin. + +8. Anĝelo de Dio postenas ĉirkaŭ tiuj, +kiuj Lin timas, kaj li ilin savas. + +9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; feliĉa estas +la homo, kiu Lin fidas. + +10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, ĉar nenio mankas al +tiuj, kiuj Lin timas. + +11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj +serĉas Dion, havas mankon en nenia bono. + +12. Venu, infanoj, aŭskultu min, pri timo +antaŭ Dio mi vin instruos. + +13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas +multajn kaj bonajn tagojn, + +14. gardu vian langon kontraŭ malbono kaj vian +buŝon kontraŭ mensoga parolo; + +15. dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu +pacon kaj ĉasu ĝin. + +16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj +oreloj al iliaj krioj. + +17. La vizaĝo de Dio estas kontraŭ tiuj, kiuj +faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili. + +18. Tiuj krias, kaj Dio aŭdas kaj de ĉiuj +iliaj mizeroj Li ilin savas. + +19. Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj +la spirite suferantajn Li helpas. + +20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de ĉiuj Dio +lin savas. + +21. Li gardas ĉiujn liajn ostojn, eĉ unu el +ili ne rompiĝos. + +22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de +piulo pereos. + +23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos +ĉiuj, kiuj Lin fidas. + + + + +PSALMO XXXVII. + + +1. De Davido. Ne incitiĝu pro la malvirtuloj, ne +enviu tiujn, kiuj agas maljuste. + +2. Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, +kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. + +3. Fidu Dion kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj +konservu honestecon. + +4. Serĉu plezuron ĉe Dio, kaj Li plenumos la +dezirojn de via koro. + +5. Transdonu al Dio vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros. + +6. Kaj Li aperigos vian pravec*on kiel lumon kaj vian +justecon kiel tagmezon. + +7. Silentu antaŭ Dio kaj esperu al Li; ne +incitiĝu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn +intencojn. + +8. Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon, ne +incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. + +9. Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, kaj la +esperantaj al Dio heredos la teron. + +10. Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo +plu ne ekzistos,--vi rigardos lian lokon, kaj li +ne estos. + +11. Kaj la humiluloj heredos la teron kaj ĝuos +grandan pacon. + +12. Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo kaj +frapas kontraŭ li per siaj dentoj. + +13. Sed Dio ridas pri li, ĉar Li vidas, ke venas lia +tago. + +14. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian +pafarkon, por faligi mizerulon kaj malriĉulon, kaj +buĉi virtulon. + +15. Ilia glavo trafos en ilian koron, kaj iliaj pafarkoj +rompiĝos. + +16. Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la +granda havo de multaj malpiuloj. + +17. Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas, sed +la virtulojn Dio subtenas. + +18. Dio scias la tagojn de la virtuloj, kaj ilia havo restos +eterne. + +19. Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, kaj en tagoj +de malsato ili estos sataj. + +20. Sed la malvirtuloj pereos, kaj la malamikoj de Dio +malaperos kiel roso de la herbejoj, malaperos kiel fumo. + +21. Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas, sed piulo korfavoras +kaj donas. + +22. Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, kaj Liaj +malbenitoj ekstermiĝos. + +23. De Dio fortikiĝas la paŝoj de virta homo, +kaj lia vojo plaĉas al Li. + +24. Falante, li ne estos forĵetita, ĉar Dio +subtenos lian manon. + +25. Mi estis juna, kaj mi maljuniĝis, kaj mi ne vidis +virtulon forlasita kaj liajn infanojn petantaj panon. + +26. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, kaj liaj +infanoj estos benitaj. + +27. Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, kaj vi +vivos eterne. + +28. Ĉar Dio amas justecon kaj ne forlasas Siajn +fidelulojn; ĉiam ili estos gardataj; sed la semo de +la malpiuloj estos ekstermita. + +29. La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur +ĝi eterne. + +30. La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia +lango diras justecon. + +31. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro, liaj +paŝoj ne ŝanceliĝas. + +32. Subrigardas malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin. + +33. Sed Dio ne lasos lin en liaj manoj kaj ne kondamnos lin, +kiam li estos juĝata. + +34. Esperu al Dio kaj tenu vin je Lia vojo, kaj Li altigos +vin, ke vi heredu la teron; vi vidos la ekstermon de la +malvirtuloj. + +35. Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema kaj tenis sin +larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; + +36. sed apenaŭ oni pasis, li jam ne ekzistis; kaj mi +serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. + +37. Konservu senkulpecon kaj celu veron, ĉar +estontecon havas homo pacema; + +38. sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj, la +estonteco de la malpiuloj pereos. + +39. La virtuloj havas helpon de Dio; Li estas ilia forto en +tempo de mizero. + +40. Kaj Li ilin helpos kaj savos, Li savos ilin de +malbonuloj kaj helpos ilin, ĉar ili fidas Lin. + + + + +PSALMO XL. + + +1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. + +2. Mi esperis, mi esperis al Dio, kaj Li kliniĝis al +mi kaj aŭskultis mian krion. + +3. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima +marĉo, kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj +fortikigis miajn paŝojn. + +4. Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, +laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, kaj +ili esperos al Dio. + +5. Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur +Dion kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la +mensogemuloj. + +6. Multon Vi faris, Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj +pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj +parolos, sed ili estas super ĉiu kalkulo. + +7. Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; la orelojn Vi +malfermis al mi; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas. + +8. Tiam mi diris: jen mi venas; en la libro estas skribite +pri mi. + +9. Plenumi Vian volon, mia Dio mi deziras, kaj Viaj ordonoj +estas en mia koro. + +10. Mi predikas justecon en granda kunveno; jen mi ne fermas +mian buŝon, Dio, Vi tion scias. + +11. Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, pri Via +fideleco kaj Via helpo mi parolis, mi ne kaŝis Vian +favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda +kunveno. + +12. Vi, Dio, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via +boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu. + +13. Ĉar ĉirkaŭis min suferoj +sennombraj, atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; +ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj +mia koro min forlasis. + +14. Volu, ho Dio, savi min; Dio, rapidu helpi min. + +15. Estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj volas +pereigi mian animon; retiriĝu returne kaj +kovriĝu per honto miaj malbondezirantoj. + +16. Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: jen +vi havas! + +17. Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj +serĉantoj; la amantoj de Via helpo dlru ĉiam: +granda estas Dio. + +18. Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Dio pensu pri +mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; mia Dio, ne +malrapidu. + + + + +PSALMO XLII. + + +1. Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj. + +2. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tlel mia animo +sopiras al Vi, ho Dio. + +3. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos +kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? + +4. Miaj larmoj lariĝis mia pano tage kaj nokte, +ĉar oni diras al mi ĉiutage: kie estas via +Dio? + +5. Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, +kiel mi iradis inter granda amaso, eniradis kun ĝi en +la dornon de Dio ĉe laŭta kantado kaj glorado +de festanta amaso. + +6. Kial vi malĝojas, mia animo, kaj +konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar +ankoraŭ mi dankos Lin por helpo, veninta de Lia +vizaĝo. + +7. Mia Dio, malĝojas en mi mia animo, tial mi +rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la +monto Micaro. + +8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; +ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. + +9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la +nokto mi havas kanton al Li, preĝon al la Dio de mia +vivo. + +10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi +iradas malgaja pro la premado de mia malamiko? + +11. Kvazaŭ tranĉante miajn ostojn, mokas min +miaj malamikoj, dirante al mi ĉiutage: kie estas via +Dio? + +12. Kial vi malĝojas, mia animo, kial vi +konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar +ankoraŭ mi dankos Lin, la savanton de mia +vizaĝo kaj mian Dion. + + + + +PSALMO LI. + + +1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido, + +2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo +al Bat-Seba. + +3. Korfavoru min, Dio, laŭ Via boneco; laŭ Via +granda kompatemeco elstreku miajn pekojn. + +4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia +peko. + +5. Ĉar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas +ĉiam antaŭ mi. + +6. Antaŭ Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio +estas malbona antaŭ Viaj okuloj, tial Vi estas justa +en Via vorto kaj pura en Via juŝo. + +7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko +gravediĝis per mi mia patrino. + +8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kaŝiteco Vi +aperigas al mi saĝon. + +9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; +lavu min, kaj ml estos pli blanka ol neĝo. + +10. Aŭdigu al mi ĝojon, kaj regajiĝos +la ostoj, kiujn Vi batis. + +11. Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj kaj +ĉiujn miajn krimojn elstreku. + +12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton ĝustan +novigu en mi. + +13. Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, kaj Vian +sanktan spiriton ne forprenu de mi. + +14. Redonu al mi la ĝojon de Via helpo, kaj spirito +bonfara fortikigu min. + +15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj +revenos al Vi. + +16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango +kantos Vian justecon. + +17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia buŝo rakontos +Vian gloron. + +18. Ĉar Vi ne deziras oferdonon,--mi +ĝin donus; brulofero ne plaĉas al Vi. + +19. Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; koron +suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malŝatas. + +20. Bonfaru al Ciono laŭ Via favoro, konstruu la +murojn de Jeruzalemo; + +21. tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero +kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn +bovojn. + + + + +PSALMO LXI. + + +1. Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De Davido. + +2. Aŭskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian +preĝon. + +3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo +de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. + +4. Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, fortika turo +kontraŭ malamiko. + +5. Lasu min loĝi eterne en Via tendo, havi +rifuĝon sub la kovro de Viai +flugiloj.--Sela. + +6. Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn. Vi +donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. + +7. Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, ke liaj +jaroj daŭru multajn generaciojn. + +8. Li restu eterne antaŭ Dio, boneco kaj vero +laŭ Via volo lin gardu. + +9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn +promesojn ĉiutage. + + + + +PSALMO XC. + + +1. Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis +por ni rifuĝejo de generacio al generacio. + +2. Antaŭ ol la montoj naskiĝis kaj Vi kreis la +teron kaj la mondon, kaj de eterne ĝis eterne, Vi +estas Dio. + +3. Vi venigis homon al morto, kaj Vi diras: "revenu, +homidoj." + +4. Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la +hieraŭa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto. + +5. Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; +matene ili renoviĝas kiel herbo: + +6. matene ĝi floras kaj estas freŝa, vespere +ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. + +7. Jes, ni pereas de Via kolero, kaj de Via kolerego ni +neniiĝas. + +8. Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, nian +kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via +vizaĝo. + +9. Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, +malaperis niaj jaroj, kiel sono. + +10. La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj +ĉe forteco okdek jaroj; kaj ilia tuta majesto estas +penado kaj suferado, ĉar ĝi forkuras rapide +kaj ni forflugas. + +11. Kiu scias la forton de Via kolero, Vian terurecon kaj +Vian indignon? + +12. Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru +saĝan koron. + +13. Returnu Vin, ho Dio! Kiel longe? kaj kompatu Viajn +Sklavojn. + +14. Satigu nin matene per Via boneco, kaj ni kantos kaj +ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo. + +15. Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, tiom +da jaroj, kiom ni vidis mizeron. + +16. Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via +beleco--al iliaj infanoj. + +17. Kaj la favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni, kaj +la faron de niaj manoj fortikigu al ni kaj fortikigu la +faron de niaj manoj. + + + + +PSALMO XCI. + + +1. Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejalta, tiu +ripozas en la ombro de la Plejpotenca. + +2. Mi diras al Dio: "mia rifuĝejo kaj mia +fortikaĵo estas Dio, kiun mi fidas." + +3. Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, de la +pereiga pesto. + +4. Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, kaj sub Liaj +flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo +kaj kiraso. + +5. Ne timu la teruron de nokto, nek sagon, kiu flugas tage, + +6. nek peston, kiu iras en mallumo, nek epidemion, kiu +ekstermas tagmeze. + +7. Ĉe via flanko falos milo, kaj dekmiloj ĉe +via dekstra flanko, sed vin ĝi ne tuŝos. + +8. Vi nur rigardos per viaj okuloj, kaj vi vidos la redonon +al la malvirtuloj. + +9. Ĉar Vi, ho Dio, estas mia defendo. La Plejaltan vi +elektis kiel vian rifuĝejon. + +10. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon. + +11. Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, ke +ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj. + +12. Sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne +falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. + +13. Sur leopardon kaj vipuron vi paŝos, vi piedpremos +leonon kaj drakon. + +14. Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos +lin, ĉar li konas Mian nomon. + +15. Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; kun li Mi +estos en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. + +16. Mi satigos lin per longa vivo kaj aperigos al li Mian +helpon. + + + + +PSALMO XCVI. + + +1. Kantu al Dio novan kanton, kantu al Dio la tuta tero. + +2. Kantu al Dio, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago +Lian savon. + +3. Rakontu inter la popoloj Lian gloron inter ĉiuj +gentoj Liajn miraklojn. + +4. Ĉar Dio estas granda kaj tre glorinda, Li estas +terura por ĉiuj dioj. + +5. Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj, +sed Dio kreis la ĉielon. + +6. Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, forto kaj beleco +estas en Lia sanktejo. + +7. Tributu al Dio, familioj de la popoloj; tributu al Dio +gloron kaj potencon. + + +8. Tributu al Dio honoron de Lia nomo, alportu donacon kaj +venu en Liajn kortojn. + +9. Kliniĝu al Dio en sankta respekto; tremu +antaŭ Li la tuta tero. + +10. Diru inter la popoloi: Dio reĝas, kaj Li +fortikigis la mondon, ke ĝi ne +ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en +justeco. + +11. Ĝoju la ĉielo kaj estu gaja la tero, bruu +la maro kaj ĉio, kio ĝin plenigas. + +12. Ĝoju la kampo ka] ĉio, kio estas sur +ĝi; tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro. + +13. antaŭ Dio, ĉar Li venas, ĉar Li +venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon +kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco. + + + + +PSALMO XCIX. + + +1. Dio reĝas: tremas la popoloj; Li sidas sur +keruboj, ŝanceliĝas la tero. + +2. Dio estas granda en Ciono, kaj Li estas alte super +ĉiuj popoloj. + +3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas +sankta. + +4. Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi +fortikigis en praveco; juĝon kaj justecon en Jakobo +Vi aranŝis. + +5. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu +antaŭ la benketo de Liaj piedoj; Li estas sankta. + +6. Moseo kaj Aarono estas inter Liaj pastroj, kaj Samuelo +estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; ili vokis al Dio, +kaj Li ilin aŭskultis. + +7. El nuba kolono Li parolis al ili; ili observis Liajn +regulojn kaj la leĝon, kiun Li donis al ili. + +8. Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por +ili Dio pardonanta kaj venĝanto por iliaj faroj. + +9. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu +antaŭ Lia sankta monto; ĉar sankta estas la +Eternulo, nia Dio. + + + + +PSALMO CIII. + + +1. De Davido. Benu, mia animo, Dion kaj mia tuta +internaĵo Lian sanktan nomon. + +2. Benu, mia animo, Dion kaj ne forgesu ĉiujn Liajn +bonfarojn. + +3. Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,--Li sanigas +ĉiujn viajn malsanojn; + +4. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco +kaj favorkoreco; + +5. Li satigas per bonaĵoj la tempon de via vivo, ke +via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. + +6. Dio faras justecon kaj juĝon al ĉiuj +prematoj. + +7. Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la +Izraelidoj. + +8. Favorkofa kaj kompatema estas Dio, longetolerema kaj tre +bona. + +9. Ne eterne Li indignas, kaj ne por ĉiam Li koleras. + +10. Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, kaj ne +laŭ niaj krimoi Li redonis al ni. + +11. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la +tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. + +12. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel +Li malproksimigis de ni niajn pekojn. + +13. Kiel patro korfavoras filojn, tiel Dio korfavoris tiujn, +kiuj Lin timas. + +14. Ĉar Li scias nian esencon, Li memoras, ke ni +estas polvo. + +15. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo, +tiel li floras. + +16. Pasos super ĝi vento, kaj ĝi jam ne +ekzistas, kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. + +17. Sed la boneco de Dio daŭras eterne al tiuj, kiuj +Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, + +18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn +por ilin plenumi. + +19. Dio en la ĉielo starigis Sian tronon, kaj Lia +reĝeco regas ĉion. + +20. Benu Dion Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, +kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon +de Lia vorto. + +21. Benu Dion ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, +Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. + +22. Benu Dion ĉiuj Liaj kreitaĵoj en +ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion. + + + + +PSALMO CXVI. + + +1. Mi ĝojas, ke Dio aŭdas mian voĉon, +mian petegon, + +2. ke Li klinis Sian orelon al mi, kaj en miaj tagoj mi +vokos. + +3. Cirkaŭis min mortaj malsanoj, kaj inferaj +turmentoj min trafis; suferon kaj ĉagrenon mi trovis. + +4. Sed la nomon de Dio mi vokis: ho, Dio, savu mian animon. + +5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas +kompatema. + +6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li +min savas. + +7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, ĉar Dio +faras al vi bonon. + +8. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon +de falpuŝiĝo. + +9. Mi irados antaŭ Dio en la lando de la vivo. + +10. Kun kredo mi diris: mi estas tre mizera. + +11. Mi diris en mia konfuziĝo: ĉiu homo +mensogas. + +12. Kion mi redonos al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj al +mi? + +13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de +Dio. + +14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta +popolo. + +15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj +fideluloj. + +16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo +de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. + +17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi +vokos. + +18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta +popolo, + +19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi, +Jeruzalemo. Haleluja. + + + + +PSALMO CXXI. + + +1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la +montoj, de kie venas al mi helpo. + +2. Mia helpo venas de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la +teron. + +3. Li ne lasos vian piedon falpuŝigi; via gardanto ne +dormetas. + +4. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izraelo. + +5. Dio estas via gardanto, Dio estas via ombro ĉe via +dekstra mano. + +6. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la +nokto. + +7. Dio vin gardos de ĉia malbono, gardos vian animon. + +8. Dio gardos vian eliron kaj eniron de nun kaj eterne. + + + + +PSALMO CXXXVII. + + +1. Apud la riveroj de Babilono ni sidis kaj ploris, +rememorante Cionon. + +2. Sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn. + +3. Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, kaj +niaj mokantoj ĝojon: "kantu al ni el la kantoj de +Ciono". + +4. Kiel ni kantos la kanton de Dio sur fremda tero? + +5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesiĝu mia +dekstra mano; + +6. algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne +memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj +ĝojoj. + +7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de +Jeruzalemo, kiam ili diris: "detruu, detruu ĝis +ĝia fundamento." + +8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu +repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. + +9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn +infanetojn sur ŝtono. + + + + +PSALMO CXXXIX. + + +1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min +esploras kaj min konas. + +2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi +komprenas mian penson de malproksime. + +3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas +ĉirkaŭ mi, kaj ĉiujn miajn vojojn Vi +konas. + +4. Ĉar ne troviĝas ankoraŭ vorto sur +mia lango, kaj Vi, ho Dio, ĉion jam scias. + +5. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi +ĉirkaubaris min kaj metis sur min Vian manon. + +6. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta, mi ĝin +ne povas kompreni. + +7. Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de +Via vizaĝo? + +8. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se +mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas. + +9. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, +ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro, + +10. ankaŭ tie Via mano min kondukos kaj Via dekstra +mano min tenos. + +11. Se mi diros: mallumo min kaŝos,--la +nokto fariĝos lumo ĉirkaŭ mi. + +12. Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, kaj la +nokto lumas kiel tago; mallumo fariĝas kiel lumo. + +13. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, formis min +en la ventro de mia patrino. + +14. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; +mirinda estas Viaj kreitaĵoj, kaj mia animo tion bone +konscias. + +15. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaĵ +ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco, kiam mi +estis formata en la profundo de la tero. + +16. Mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis +enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj, kiam ankoraŭ +eĉ unu ne ekzistis. + +17. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio, kiel +granda estas ilia nombro! + + +18. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; +kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. + +19. Mortigu, ho Dio, la malvirtulon, kaj sangaviduloj +foriĝu de mi! + +20. Ili parolas pri Vi malice kaj Viaj malamikoj +leviĝas por trompo. + +21. Viajn malamantojn, ho Dio, mi ja malamas, kaj Viajn +kontraŭulojn mi abomenas. + +22. Por ekstrema malamo mi ilin malamas; ili fariĝis +por mi malamikoj. + +23. Esploru min, Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj +sciu miajn pensojn. + +24. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj +gvidu min sur la vojo de eterneco. + + + + +PSALMO CXLVI. + + +1. Haleluja. Gloru, mia animo, Dion. + +2. Mi gloros Dion en la daŭro de mia tuta vivo, mi +kantos al Li tiel longe, kiel mi estos. + +3. Ne fidu eminentulojn, homidon, kiu ne povas helpi. + +4. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron, kaj en tiu +tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. + +5. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu +esperas al la Eternulo, lia Dio, + +6. kiu kreis la ĉielon kaj la teron, la maron kaj +ĉion, kio estas en ili, kiu gardas la veron eterne; + +7. kiu faras justecon al la maljuste suferantaj, donas panon +al la malsataj. Dio liberigas la malliberulojn; + +8. Dio malfermas la okulojn al la blinduloj; Dio restarigas +la kurbigitojn; Dlo amas la virtulojn; + +9. Dio gardas la emmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon, +sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. + +10. Dio reĝas eterne, via Dio, Ciono, por ĉiuj +generacioj. Haleluja. + + + + +PSALMO CL. + + +1. Haleluja. Gloru Dion en Lia sanktejo, gloru Lin en la +firmaĵo de Lia forto. + +2. Gloru Lin laŭ Liaj potencaj faroj, gloru Lin +laŭ Lia granda majesto. + +3. Gloru Lin per sonoj de trumpeto, gloru Lin per psalterio +kaj harpo. + +4. Gloru Lin per timpano kaj danco, gloru Lin per kordoj kaj +fluto. + +5. Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, gloru Lin per +bonsonaj cimbaloj. + +6. Ĉio spiranta gloru Dion. Haleluja. + + + + + +La Sentencoj de Salomono + + + + +ĈAPITRO II + + +1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos +ĉe vi miajn ordonojn, + +2. ke via orelo atente aŭskultos saĝon kaj +vian koron vi inklinigos al komprenado; + +3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon +al la saĝo. + +4. se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, +serĉegos kiel trezoron: + +5. tiam vi komprenos la timon antaŭ Dio kaj vi akiros +konadon de Dio. + +6. Ĉar Dio donas ŝagon; el Lia buŝo +venas scio kaj kompreno. + +7. Li havas helpon por la vefemuloj, Li estas ŝildo +por tiuj, kiuj vivas pie. + +8. Li gardas la iradon de la juŝto kaj zorgas pri la +vojo de Siaj piuloj. + +9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj +ĉiun bonan vojon. + +10. Ĉar saĝo venos en vian koron kaj scio +estos agrabla por via animo. + +11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos, + +12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta +kontraŭveraĵon, + +13. de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri +la vojojn de mallumo, + +14. kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, trovas +plezuron en la malordo de la malboneco, + +15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado +deflankiĝis; + +16. por savi vin de fremda edzino,--de edzino ne via, kies +paroloj estas glataj, + +17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la +ligon de sia Dio; + +18. ĉar ŝia domo kondukas al morto kaj +ŝiaj paŝoj al la inferuloj; + +19. ĉiuj kiuj eniras al ŝi, ne revenas, kaj ne +reatingas plu la vojon de la vivo. + +20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la +paŝosignojn de piuloj; + +21. ĉar la piuloj loĝoŝ sur la tero kaj +la senpekuloj restos sur ĝi; + +22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la +maliculoj estos malaperigitaj de tie. + + + + +ĈAPITRO III. + + +1. Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu +miajn ordonojn. + +2. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de +vivo kaj paco. + +3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo, +skribu ilin sur la tabuletoj de via koro. + +4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj +homoj. + +5. Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton. + +6. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, kaj Li +ĝustigos vian iradon. + +7. Ne opiniu vin saĝa, timu Dion kaj deturnu vin de +malbono. + +8. Tio ĉi estos saniga por via korpo kaj bona nutro +por viaj ostoj. + +9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la +unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj: + +10. tiam viaj grenejoj tute pleniĝos kaĵ viaj +vinpremejoj superbordigos junan vinon. + +11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malŝatu, kaj +ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; + +12. ĉar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras +lin, kiel patro filon. + +13. Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, +kaj la homo, kiu akiris prudenton; + +14. ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol +aĉeti arĝenton, kaj ĝia +rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro. + +15. Ĝi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi +povus deziri, povas esti komparata kun ĝi. + +16. Longa vivo estas en tia dekstra mano, riĉo kaj +gloro estas en ĝia maldekstra mano. + +17. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj +ĝiaj vojetoj estas paco. + +18. Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin +ekkaptis, kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin +posedas. + +19. Dio per saĝo fondis la teron, per prudento Li +aranĝis la ĉielon. + +20. Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj kaj la +nuboj elverŝas roson. + +21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu +klarecon de la kapo kaj prudenton: + +22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo. + +23. Tiam vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo +ne puŝiĝos. + +24. Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos, kaj +kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla. + +25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus +veni de malbonuloj. + +26. Ĉar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon +kontraŭ reto. + +27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la +forton por fari. + +28. Ne diru al via proksimulo: "iru kaj revenu, kaj +morgaŭ mi donos", se vi havas ĉe vi. + +29. Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam +li kun konfido loĝas ĉe vi. + +30. Ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi +malbonon. + +31. Ne penu imiti fabemulon kaj elektu neniun el liaj vojoj; + +32. ĉar la devojiĝantojn Dio abomenas kaj Sian +intencon Li malkaŝas al la piuloj. + +33. Malbeno de Dio estas en la domo de malbonulo, kaj la +loĝejon de piuloj Li benas. + +34. La mokantojn Li mokas, kaj al la humiluloj Li donas +favoron. + +35. Honoron heredas saĝuloj, sed malsaĝulojn +forportos malhonoro. + + + + +ĈAPITRO XXIV. + + +1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili. + +2. Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo kaj +ilia buŝo parolas malbonaĵon. + +3. Per saĝo koristruiĝas domo, kaj per +prudento ĝi fortikiĝas. + +4. Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas per +ĉia hava grandvalora kaj agrabla. + +5. Homo saĝa havas forton, kaj homo prudenta estas +potenca. + +6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da +konsiliĝo. + +7. Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; +ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon. + +8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo. + +9. Malico de malsageco estas peko, kaj blasfemanto estas +abomenaĵo por homo. + +10. Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, via +forto estas malgranda. + +11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne +fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. + +12. Se vi diras, "ni tion ne sciis",--la +esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via +animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj +faroj. + +13. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi +estas bona, kaj freŝa mielo eŝtas dolĉa +por via gorĝo; + +14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi +ĝin trovis, kaj ekzistas eŝtonteco, kaj via +espero ne pereos. + +15. Ne insidu, malvirtulo, kontraŭ la domo de +virtulo, ne ataku lian ripozejon; + +16. ĉar sep fojojn virtulo falos kaj tamen +leviĝos, sed malvirtuloj implikiĝas en la +malfeliĉo. + +17. Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe +lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; + +18. ĉar eble Dio vidos, kaj tio ne plaĉos al +Li, kaj Li returnos de li Sian koleron. + +19. Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj kaj ne enviu la +malvirtulojn. + +20. Ĉar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo +de malvirtuloj estingiĝos. + +21. Timu, mia filo, Dion kaj la reĝon, kun ribeluloj +ne komunikiĝu. + +22. Ĉar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam +venos la puno de ambaŭ? + +23. Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de +saĝuloj: konsideri personojn ĉe juĝado +estas ne bone. + +24. Kiu diras al malvirtulo "vi estas virtulo", tiun +malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. + +25. Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, kaj +sur ilin venos bona beno. + +26. Kiu respondas ĝustajn vortojn, tiu kisas per la +lipoj. + +27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu ĉion sur +via kampo, kaj poste aranĝu vian domon. + +28. Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via +proksimulo, ĉar vi trompus per vla buŝo. + +29. Ne diru: "Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos +kontraŭ li: mi redonos al la homo laŭ lia +faro." + +30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra +vinberĝardeno de sensaĝulo; + +31. kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas +kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita. + +32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, +mi rigardis kaj ricevis instruon; + +33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj +manoj restos kunmetitaj por kuŝado; + +34. kaj venos via malriĉeco kiel migranto, kaj via +senhaveco kiel viro armita. + + + + +La Predikanto + + + + +ĈAPITRO I + + +Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en +Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la +Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio +estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de +ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? +Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas +eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al +sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi +leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, +turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj +al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al +la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu +la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. +Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo +ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj +ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio +estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas +nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: +"Vidu, tio ĉi estas nova"; sed ĝi estis jam en +la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro +pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, +kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos +poste. Mi, Predlkanto, estis reĝo super Izraelo en +Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni +per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la +ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al +la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis +ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj +jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj +ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni +ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi +kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, +kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro +penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi +dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj +ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke +ankaŭ tio ĉi estas entrepreno +venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas +multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, +plimultigas siajn dolorojn. + + + + +ĈAPITRO IV. + + +Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn, +kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de +prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco +de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li +konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam +antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la +vivantoj, kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa +ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne +ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas +farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu +laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur +konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio +ĉi estas vantaĵo kaj +ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj +formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da +trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj +ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la +suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon +nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, +kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por +kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? +Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona +afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas +bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili +falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj +se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du +kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu kiel li +varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta +kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ +li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ +disŝiriĝos. Pli bona estas knabo +malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed +malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el +malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por +reĝeco naskiĝis kajtamen estas +malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la +suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian +lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili, +kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li; +ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj +ventaĵo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de +Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por +oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke +ili agas malbone. + + + + +ĈAPITRO V. + + +Ne rapidu kun via buŝorkaj via koro ne rapidu +elparoli vorton antaŭ Dlo, ĉar Dio estas en la +ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu +viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas +per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas +el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne +prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas +malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, +ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne +permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru +al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, +ke Dio kolerŭ pro via parolo, kaj ke Li detruu la +faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj +vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi +timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de +justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar +pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin +kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en +kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas +arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento, +kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos +utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju +pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj +konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom +vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo +de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ +multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon +dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: +riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia +propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en +malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li +nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia +patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li +elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj +tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel +li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras +por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en +mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj +malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas +bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de +Ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en +la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; +ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu +homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la +povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui +plezuron de siaj laboroj,--tio ĉi estas +dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia +vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro. + + + + +ĈAPITRO XII. + + +Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ne +venis ankoraŭ la tagoj de malbono kaj ne venis la +jaroj, pri kiuj vi diros: "mi ne havas plezuron de ili"; dum +ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno kaj la +steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo. Kiam ektremos +la gardantoj de la domo kaj malfortiĝos la +militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantoj, ĉar +estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantoj +tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, +kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo +leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj +mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj: kaj +altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, +kaj ekfloros la migdalarbo kaj peziĝos la grilo, kaj +malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, +kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis +disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, +rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la +kruĉo ĉe la fonto kaj falos la rado en la +puton. Kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi +estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin +donis. Vanto de vantaĵoĵ diris la Predikanto, +ĉio estas vantaĵo. Krom tio, ke la Predikanto +estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la +popolo; li ĉion pesis, esploris kaj verkis multe da +sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, +kaj li skribis. ĝuste vortojn de vero. La paroloj de +saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj +najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas +donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, +akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn +librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni +aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj +plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas +ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio +venigos al juĝo, eĉ ĉion +kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ +malbona. + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 11307 *** |
