diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 4 | ||||
| -rw-r--r-- | 75983-0.txt | 852 | ||||
| -rw-r--r-- | 75983-h/75983-h.htm | 890 | ||||
| -rw-r--r-- | 75983-h/images/cover.jpg | bin | 0 -> 446008 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 75983-h/images/divide1.png | bin | 0 -> 30315 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 75983-h/images/divide2.png | bin | 0 -> 18433 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
8 files changed, 1759 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..d7b82bc --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,4 @@ +*.txt text eol=lf +*.htm text eol=lf +*.html text eol=lf +*.md text eol=lf diff --git a/75983-0.txt b/75983-0.txt new file mode 100644 index 0000000..5f0b9ed --- /dev/null +++ b/75983-0.txt @@ -0,0 +1,852 @@ + +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 *** + + +LA GEFRATOJ. + + KOMEDIO EN UNU AKTO + DE + GOETHE. + + El la originalo tradukis + A. GRABOWSKI. + +VARSOVIO. + +L. Zamenhof, Str. Przejazd N. 9. + +1889. + + + Дозволено Цензурою + Варшава, 30 Января 1889 года. + +Presejo de Ĥ. Kelter, Varsovio, strato Novolipie N. 11. + + + + +Personoj. + + Vilhelmo, komercisto. + Marianno, lia fratino. + Fabricio. + Leteristo. + + + + +La gefratoj. + + +Vilhelmo (apud skribtablo kun libroj komercaj kaj paperoj). En tiu +ĉi semajno ree du novaj klientoj. Se oni sin movas, ĉiam io estas; se +estus eĉ nur malmulto, je l’ fino tamen ĝi donas sumon, kaj kiu ludas +ludon malgrandan, ĉiam ĝojas, ankaŭ je l’ malgranda gajno, kaj la +malgranda perdo ne tiel multe doloras. Kio estas? + +Leteristo (venas). Letero mona, dudek dukatoj, franko duone. + +Vilhelmo. Bone! tre bone! Notu ĝin al la cetero. (Leteristo eliras). + +Vilhelmo (rigardante la leteron). Mi ne volis hodiaŭ tutan la tagon +diri al mi, ke mi ilin atendis. Nun mi povas jam pagi Fabricion, kaj +ne uzos tro multe lian bonecon. Hieraŭ li al mi diris: „Morgaŭ mi +venos al vi!“ Tio ne estis oportuna por mi. Mi sciis, ke li min ne +memorigus la ŝuldon, kaj tial lia estanteco ĉe mi rekte min memorigas +duoble. (Malfermante la skatolon kaj kalkulante la monon), Je l’ tempoj +pasintaj, kiam mi iel pli malbone mastris, mi suferis la silentajn +kreditantojn la plej malmulte. Kontraŭ tiu, kiu ĉiuminute alkuras +kaj atakas, -- kontraŭ tia almenaŭ malmodesteco kaj ĉio cetera estas +konvenaj; la alia, kiu silentas, iras rekte al la koro kaj postulas la +plej premante, ĉar li lasas sian aferon al mi. (Li kunmetas monon sur +la tablo). Dio amata, kiel mi dankas vin, ke mi foriĝis el la afero kaj +estas ree trankvila! (Li levas libron). Vian benadon en malgranda! al +mi, kiu disĵetegis Viajn donojn en grando. -- Kaj tiel -- Ĉu mi povas +ĝin esprimi? -- -- Sed Vi faras nenion por mi, kiel mi mem nenion por +mi faras. Se la kara, aminda kreaĵo ne estus, ĉu mi sidus tie ĉi kaj +kalkulus per nombronoj? -- Ho Marianno! se vi scius, ke tiu, kiun vi +prenas por via frato, ke tiu kun tute alia koro, kun tute aliaj esperoj +por vi laboras! -- Eble! -- Ha! -- Estas ja maldolĉe -- -- Ŝi amas min +-- jes, kiel fraton -- Ne, fi! ĝi estas senkredeco, kaj tiu ĉi neniam +ion bonan fondis. -- Marianno! mi estos feliĉa, vi ĝin estos ankaŭ, +Marianno! + +Marianno (venas). Kion vi volas, frato? Vi min vokis? + +Vilhelmo. Mi ne, Marianno. + +Marianno. Ĉu vin pikas la ŝercemo, ke vi min elvokas el la kuirejo? + +Vilhelmo. Vi vidas spiritojn. + +Marianno. Eble iam. Sed vian voĉon mi konas tro bone, Vilhelmo! + +Vilhelmo. Nu, kion vi faras tie? + +Marianno. Mi senplumigis kelkajn kolombojn, ĉar certe Fabricio +vespermanĝos hodiaŭ kun ni. + +Vilhelmo. Kredeble. + +Marianno. Ili baldaŭ estos pretaj, vi poste nur bezonas diri. Li +devas min ankaŭ instrui sian novan kanteton. + +Vilhelmo. Vi plezure lernas ion de li? + +Marianno. Kantetojn li scias tre belajn. Kaj poste, kiam vi sidas +apud la tablo, kaj mallevas la kapon, tiam mi tuj komencas. Ĉar mi ja +scias, ke vi ridas, se mi komencas kanteton, kiu estas al vi agrabla. + +Vilhelmo. Ĉu vi ĝin rimarkis ĉe mi? + +Marianno. Jes, kiu ion ne rimarkus ĉe vi viroj! Se vi ne havas ion +alian, mi reiros, ĉar mi havas ankoraŭ ne unu laboron. Adiaŭ. -- Nun +donu al mi ankoraŭ kison. + +Vilhelmo. Se la kolomboj estos bone rostitaj, vi ricevos ĝin kiel +postmanĝon. + +Marianno. Estas malbene, ke la fratoj estas tiel malĝentilaj! Se +Fabricio aŭ ia alia bona knabo povus preni kison, ili saltus de ĝojo +ĝis la plafono, kaj tiu ĉi sinjoro malestimas la kison kiun mi volas +doni. Nun mi bruligos la kolombojn. (Eliras). + +Vilhelmo. Anĝelo! Amata anĝelo! Ĉu estas eble, ke mi min tenas, ke +mi ne ĵetas min al ŝia kolo, ke mi ne malkovras ĉion al ŝi. Ĉu vi +rigardas nin, sankta virino, kiu donis al mi tiun ĉi multekostaĵon por +ke mi ĝin konservu? Jes, ili scias de ni, tie supre! ili scias de ni! +-- Karolino, mian amon al vi, vi ne povis rekompenci pli glore, pli +sankte, ol kiam forirante de l’ mondo vi konfidis al mi ĉion, kion mi +bezonis, vi alligis min al la vivo! Mi ŝin amis kiel vian infanon, -- +kaj nun! Ankoraŭ ĝi estas por mi ŝajnevido. Ŝajnas al mi, ke mi vin +revidas, ke la sorto vin redonis al mi rejunigitan, ke nun mi povas +unuigita resti kaj loĝi kun vi, kiel en tiu unua sonĝo de l’ vivo mi +ne povis, ne devis! -- Feliĉa! Feliĉa! Tutan vian benon, patro en la +ĉielo! + +Fabricio (venas). Bonan vesperon! + +Vilhelmo. Amata Fabricio, mi estas tro feliĉa: venis ĉio bona sur +min tiun ĉi vesperon. Nun nenion pri aferoj komercaj! Tie kuŝas viaj +tricent taleroj! Kuraĝe en la poŝon! Mian reverson vi redonos al mi iam +poste. Kaj nun ni iom babiletu. + +Fabricio. Se vi ilin bezonas pli longe -- + +Vilhelmo. Se mi ilin rebezonos, bone! Mi dankas vin, nur nun prenu +ilin al vi. -- Aŭskultu, la rememoro de Karolino tiun ĉi vesperon ree +fariĝis antaŭ mi senfine nova kaj viva. + +Fabricio. Kredeble ĝi tion faras pli ofte. + +Vilhelmo. Vi ŝin bedaŭrinde ne konis! Mi diras al vi, ŝi estis unu el +la plej glorindaj kreaĵoj. + +Fabricio. Ŝi estis vidvino, kiam vi ŝin ekkonis? + +Vilhelmo. Tiel pura kaj granda! Jen, hieraŭ ankoraŭ mi legis unu el +ŝiaj leteroj. Vi estas la sola homo, kiu iam ion el tio ĉi vidis. (Li +iras al la skatolo). + +Fabricio (al si). Ke li min liberigu nur hodiaŭ je tio! Mi aŭdis la +historion jam tiel ofte! Mi aŭskultas lin alitempe ankaŭ kun plezuro, +ĉar li parolas ĉiam el la koro; nur hodiaŭ mi havas tute aliajn aferojn +en la kapo, kaj tial mi deziras, ke li restu en bona humoro. + +Vilhelmo. Ĝi estis en la unuaj tagoj de nia ekkoniĝo: „La mondo +refariĝas por mi aminda“, ŝi skribas „mi tiel malligis min de ĝi, -- +ree aminda per Vi. Mia koro mallaŭdas min; mi sentas, ke mi kaŭzas +turmentojn al Vi kaj al mi. Antaŭ duonjaro mi tiel estis preta por +morti, kaj nun mi jam ne estas“. + +Fabricio. Bela animo. + +Vilhelmo. La tero ne meritis ŝin. Fabricio, mi jam ofte rakontadis +al vi, kiel mi fariĝis tute alia homo per ŝi. Mi ne povas priskribi al +vi la dolorojn, kiam mi ekrigardis malantaŭen, kaj vidis mian patran +propraĵon malŝparitan de mi! Mi ne povis oferi al ŝi mian manon, ne +povis fari ŝian estadon pli porteblan. Mi eksentis je l’ unua fojo la +volon gajni al mi la necesan konvenan jetenon de l’ vivo, elrompi min +el la maldiligenteco, en kiu mi vivis ĉagrene unu tagon post alia. Mi +laboris -- sed kio ĝi estis? -- Mi estis pacienca kaj pasigis tiel +unu malfacilan jaron; fine sin montris al mi lumeto de l’ espero, mia +malmulto videble pligrandiĝadis -- kaj ŝi mortis. -- Mi ne povis resti. +Vi ne scietis, kiom mi suferis. Mi ne povis jam rigardi la ĉirkaŭaĵon, +kie mi vivis kun ŝi, kaj ne povis min apartigi de la tero, kie ŝi +ripozis. Ŝi skribis al mi mallonge antaŭ ŝia fino -- (Li prenas leteron +el la skatolo). + +Fabricio. Estas belega letero, vi legis ĝin al mi antaŭ mallonge -- +Aŭskultu, Vilhelmo. + +Vilhelmo. Mi ĝin scias parkere kaj legas ĝin ĉiam. Se mi vidas ŝian +skribon, la folion, kie ripozis ŝia mano, mi ree pensas, ke ŝi ankoraŭ +tie estas -- Ŝi estas ankoraŭ tie! -- (Oni aŭdas infanon kriantan.) +Kiel Marianno ne povas ekripozi! Jen ŝi ree havas la knabon de nia +najbaro; kun li ŝi faras bruon ĉiutage kaj malhelpas min en maloportuna +tempo. (Apud la pordo). Marianno, estu mallaŭta kun la knabo aŭ sendu +lin for, se li estas malĝentila. Ni devas paroli. (Li staras pensiĝa). + +Fabricio. Vi ne devas tiel ofte renovigadi tiujn ĉi rememorojn. + +Vilhelmo. Estas tiuj ĉi skriblinioj! tiuj ĉi lastaj! La adiaŭ-dira +spireto de l’ apartiĝanta anĝelo. (Li refaldas la leteron). Vi estas +prava, ĝi estas malpiaĵo. Kiel malofte ni estas indaj por resenti la +pasintajn feliĉe-mizerajn momentojn de nia vivo! + +Fabricio. Via sorto iras al mi ĉiam al la koro. Ŝi restigis filinon, +kiel vi rakontis al mi, kiu bedaŭrinde foriris baldaŭ post ŝia patrino. +Se ŝi estus restinta ĉe l’ vivo, al vi restus almenaŭ io de ŝi, vi +havus ion, al kio viaj zorgoj kaj doloroj sin povus alligi. + +Vilhelmo. (Turnante sin vivece al li). Ŝia filino? Estis mirinde bela +floreto. Ŝi transdonis ĝin al mi -- Estas tro multe, kion la sorto +faris por mi! -- Fabricio, se mi povus diri al vi ĉion -- + +Fabricio. Se vi ĝin havas sur la koro. + +Vilhelmo. Kial mi ne devus -- + +Marianno (venas kun la knabeto). Li volas ankoraŭ diri bonan nokton, +frato! Vi ne devas fari al li malluman vizaĝon, kaj al mi ankaŭ ne. Vi +ĉiam diradis, ke vi volus edziĝi kaj dezirus multajn infanojn. Oni ilin +ne povas ĉiam teni tiel per ŝnureto, ke ili nur kriu, kiam ĝi vin ne +malhelpas. + +Vilhelmo. Se ili estas miaj infanoj. + +Marianno. Tio ĉi povas esti efektive malsamo. + +Fabricio. Vi tiel pensas, Marianno? + +Marianno. Ĝi devas esti tro feliĉe! (Ŝi sidiĝas apud la knabo kaj +kisas lin). Mi tiel amas Kristoĉjon! Kaj se li estus mia! Li jam scias +silabi; li lernas ĉe mi. + +Vilhelmo. Kaj vi pensas, la via scius jam legi? + +Marianno. Jes! Ĉar tiam tutan la tagon mi okupus min per nenio alia, +nur mi lin vestadus kaj senvestigadus, kaj instruus, kaj donus al li +manĝi, lavus kaj cetere. + +Fabricio. Kaj la edzo? + +Marianno. Li ludus kune; li kredeble amus lin tiel kiel mi. Kristoĉjo +devas iri domon kaj diras adiaŭ. (Ŝi kondukas lin al Vilhelmo). Tie ĉi, +donu vian manon, efektivan manegeton! + +Fabricio (al si). Ŝi estas tro aminda, mi devas peti ŝian manon. + +Marianno. (Kondukante la infanon al Fabricio). Al tiu ĉi sinjoro +ankaŭ. + +Vilhelmo (al si). Ŝi estos la via! Vi estos -- Estas tro multe, mi +ĝin ne meritas. -- (Laŭte). Marianno, forigu la infanon; malenuigu la +sinjoron Fabricion ĝis la vespermanĝo; mi volas nur trakuri kelkajn +stratojn supren, malsupren; mi sidis tutan la tagon. (Marianno eliras). + +Vilhelmo. Sub la stela ĉielo nur unu liberan spiron! -- Mia koro +estas tiel plena. -- Mi tuj reestos tie ĉi! (Eliras). + +Fabricio. Faru finon al la afero, Fabricio. Se vi ĝin portadas ĉiam +pli longe kaj pli longe, ĝi ja ne fariĝas pli matura. Vi decidis. Estas +bone, estas bonege! Vi helpos al ŝia frato, kaj ŝi -- ŝi min ne amas, +kiel mi amas ŝin. Sed ŝi ankaŭ ne scias ami forte. -- Amata knabino! -- +Ŝi kredeble ne antaŭsentas en mi aliajn pensojn ol amikajn! Ni bone +fartos, Marianno! La okazo estas tute dezirita kaj kiel je l’ ordono! +Mi devas malkovri min al ŝi -- kaj se ŝia koro min ne malestimas -- je +l’ koro de la frato mi estas certa. + +(Marianno venas). + +Ĉu Vi forigis la knabeton? + +Marianno. Mi lin dezire retenus; nur mi scias, ke tio ĉi ne plaĉas +al la frato, kaj mi ĝin ne faras. Iatempe la malgranda ŝtelisto mem +elpetas de li la permeson, por esti mia dorma kolego. + +Fabricio. Ĉu li ne fariĝas malagrabla al Vi? + +Marianno. Ne, tute ne. Li estas sovaĝa tutan la tagon, kaj kiam mi +venas al li en la liton, li estas bona kiel ŝafideto! Kateto plaĉema! +Kaj li karesas min, kiom li povas; iatempe mi lin tute ne povas dormigi. + +Fabricio. (duone al si). La amata naturo! + +Marianno. Li amas min ankaŭ pli ol sian patrinon. + +Fabricio. Vi estas ankaŭ patrino por li. (Marianno staras en pensado. +Fabricio rigardas ŝin kelkan tempon). Ĉu la nomo patrino Vin faras +malĝoja? + +Marianno. Ne malĝoja, sed mi nur pensas tiel. + +Fabricio. Kion, dolĉa Marianno? + +Marianno. Mi pensas ankaŭ nenion. Nur iatempe estas al mi tiel mire. + +Fabricio. Ĉu Vi neniam havus la deziron? -- + +Marianno. Kiajn demandojn Vi faras! + +Fabricio. Fabricio ja povos? + +Marianno. La deziron -- neniam, Fabricio. Kaj se ankaŭ iatempe tia +penso trakuris tra mia kapo, ĝi estis baldaŭ for. Lasi mian fraton +estus al mi neelporteble, -- neeble, -- kiel ajn invitanta ĉia alia +estonteco eĉ povus esti. + +Fabricio. Ĝi estas ja mire! Se Vi loĝus en unu urbo unu malproksime +de la alia, ĉu oni ĝin povus nomi forlasadon? + +Marianno. Ho neniam! Kiu kondukus lian mastraĵon? Kiu zorgus por li? +-- Kun servantino? -- Ne, ĝi ne iros! + +Fabricio. Ĉu li ne povus loĝi kun Vi? Ĉu Via edzo ne povus esti lia +amiko? Ĉu Vi tri ne povus konduki mastraĵon tiel same feliĉan, ankoraŭ +pli feliĉan? Ĉu Via frato ne povus esti pli faciligita per tio ĉi en +siaj malfacilaj aferoj? Kia vivo tio ĉi povus esti! + +Marianno. Oni devus pensi. Se mi ĝin trapensas, ĝi estas vera. Kaj +poste reŝajnas al mi, ke ĝi ne estas ebla. + +Fabricio. Mi Vin ne komprenas. + +Marianno. Estas tiel. -- Se mi vekiĝas, mi aŭskultas, ĉu la frato +jam sin levis; se nenio sin movas, tuj mi elsaltas el la lito en la +kuirejon, ekbruligas la fajron, ke la akvo bolas super la randon, ĝis +la servantino sin levas, kaj li havas la kafon, kiam li malfermas la +okulojn. + +Fabricio. Doma patrineto! + +Marianno. Kaj poste mi sidiĝas kaj faras ŝtrumpojn por mia frato kaj +havas penon kaj almezuras ilin al li dek fojojn, ĉu ili estas sufiĉe +longaj, ĉu ili bone kuŝas, ĉu la piedo ne estas tro mallonga, -- ke li +ofte fariĝas malpacienca. Mi ankaŭ ne faras tion ĉi pro la mezurado, +mi nur deziras, ke mi havu ion por fari apud li, ke li min rigardu +unu fojon, kiam li jam skribadis kelkajn horojn, kaj ke li ne fariĝu +hipoĥondriulo. Ĉar ĝi faras bone al li, kiam li min rigardas; mi vidas +ĝin el liaj okuloj, kvankam li ne volas, ke mi ĝin vidu. Mi iatempe +ridas sekrete, ke li faras, kiel se li estus serioza aŭ kolera. Li bone +faras; mi lin turmentis ja tutan la tagon. + +Fabricio. Li estas feliĉa. + +Marianno. Ne, mi ĝin estas. Se mi lin ne havus, mi ne scius, kion +komenci en la mondo. Mi ĉion ja faras ankaŭ por mi, kaj al mi ŝajnas, +kiel se mi farus ĉion por li, ĉar ankaŭ ĉe tio, kion mi faras por mi +mem, mi ĉiam pensas je li. + +Fabricio. Kaj se Vi tiel farus ĉion por la edzo, kiel tute feliĉa li +estus! Kiel danka li estus, kaj kia doma vivado tio ĉi estus! + +Marianno. Iatempe mi ankaŭ prezentas tion ĉi al mi kaj rakontas al mi +longan mirrakonton, kiam mi tiel sidas kaj faras ŝtrumpeton aŭ kudras, +kiel ĉio povus iri. Se mi poste revenas al la veraĵo, mi vidas ke tio +neniam povas fariĝi. + +Fabricio. Kial? + +Marianno. Kie mi trovos edzon, kiu estus kontenta, se mi al li dirus: +„Mi Vin volas ami“, kaj se mi devus tuj almeti: „pli ol mian fraton mi +Vin ne povas ami, por tiu ĉi mi devas fari ĉion kiel ĝis nun“ -- -- -- +Ha, Vi vidas, ke ĝi ne estas ebla. + +Fabricio. Vi farus poste unu parton por la edzo, Vi transportus la +amon sur lin -- + +Marianno. Tie estas la ligaĵo! Jes, se oni povus pagi la amon tien +kaj ien kiel la monon, aŭ se la amo ŝanĝadus sian sinjoron ĉiun +kvaronon de l’ jaro kiel malbona servantino. Ĉe l’ edzo ĉio devus poste +fariĝi, kio tie ĉi jam estas, kio neniam tie povas fariĝi. + +Fabricio. Fariĝas multo. + +Marianno. Mi ne scias. Se li sidas apud la tablo kaj metas la +kapon sur la manon, rigardas malsupren kaj estas silenta en zorgoj +-- mi povas duonhorojn sidi kaj lin rigardi. Li ne estas bela, mi +diras iatempe al mi mem, tamen al mi estas tiel agrable, kiam mi lin +rigardas. -- Nature mi bone sentas, ke ĝi estas ankaŭ por mi, se li +zorgas; nature la unua rigardo ĝin al mi diras, kiam li ree supren +ekrigardas, kaj tio ĉi faras multon. + +Fabricio. Ĉion, Marianno. Kaj edzo, kiu zorgus por Vi! -- + +Marianno. Estas ankoraŭ unu objekto: viaj kapricoj. Vilhelmo havas +ankaŭ siajn kapricojn; de li ili min ne premas, de ĉiu alia ili estus +por mi ne elporteblaj. Li havas mallaŭtajn kapricojn, mi tamen ilin +sentas iatempe. Se en malbonaj momentoj li forpuŝas bonan, kunsentan, +amplenan sentaĵon -- tio ĉi min doloras! kompreneble nur unu momenton; +kaj se mi ankaŭ murmuras je li, ĝi estas pli por tio, ke li ne rekonas +mian amon, ol ke mi lin malpli amus. + +Fabricio. Se tamen iu sin trovus, kiu malgraŭ ĉio volus havi la +kuraĝon por oferi al Vi sian manon? + +Marianno. Li sin ne trovos! Kaj poste estus la demando, ĉu mi devus +riski kun li. + +Fabricio. Kial ne? + +Marianno. Li sin ne trovos! + +Fabricio. Marianno, Vi lin havas! + +Marianno. Fabricio! + +Fabricio. Vi lin vidas antaŭ Vi! Ĉu mi devas komenci longan paroladon? +Ĉu mi devas elŝuti antaŭ Vi, kion mia koro tiel longe kaŝas? Mi Vin +amas, Vi ĝin longe scias; mi oferas al Vi mian manon, tion ĉi Vi ne +antaŭpensis. Mi neniam vidis knabinon, kiu tiel malmulte pensis kiel +Vi, ke ŝi elvokas sentojn en tiu ĉi, kiu ŝin vidas. -- Marianno, ne +fajreca nepripensanta amanto parolas kun Vi; mi Vin konas, mia domo +estas pretigita; ĉu Vi volas esti la mia? -- -- -- En la amo mi havis +malsamajn sortojn, mi estis pli ol unu fojon decidita -- fini mian +vivon en fraŭleco. Vi nun havas min. -- Ne malkonsentu! Vi min konas; +mi estas unupensa kun Via frato! Vi ne povas pensi je pli pura ligiĝo. +-- Malfermu Vian koron! -- Unu vorton, Marianno! + +Marianno. Amata Fabricio, lasu al mi tempon, mi estas amika al Vi. + +Fabricio. Diru, ke Vi min amas! Mi lasas al Via frato lian placon: mi +volas esti la frato de Via frato, unuigitaj ni volas zorgi por li. Mia +propraĵo, alkalkulita al la lia, liberigos lin de ne unu horo ĉagrena; +li reprenos kuraĝon, li -- Marianno, mi ne volus Vin emigi per miaj +vortoj. (Li kaptas ŝian manon). + +Marianno. Fabricio, mi neniam ekpensis pri tio -- En kian +senkonsilecon Vi min metas! -- + +Fabricio. Nur unu vorton! Ĉu mi povas esperi? + +Marianno. Parolu kun mia frato! + +Fabricio (sur la genuoj). Anĝelo! La plej amata! + +Marianno (silentas momenton). Dio! kion mi diris! (Eliras). + +Fabricio. Ŝi estas la via! -- -- -- Al la aminda malsaĝulineto mi ja +povas permesi la karesadon kun la frato; tio ĉi iom post iom returniĝos, +kiam ni konos nin pli proksime, kaj li ne devas ion perdi pro tio! +Estas tre agrable al mi, ree tiel ami kaj okaze ree tiel esti amata! +Ĝi estas ja afero, por kiu oni neniam perdas la guston. -- Ni loĝos +kune. Sen tio mi jam longe kaj dezire plivastigus iel la praveman +domamon de la bona homo; kiel bofrato ĝi jam iros. Li fariĝus alie tuta +hipoĥondriulo kun siaj eternaj rememoroj, timoj, zorgoj pri la ĉiutaga +pano, kaj sekretoj. Ĉio estos belege! Li devas pli libere spiri la +aeron; la knabino devas havi edzon -- kio ne estas malmulto, kaj vi +ricevos ankoraŭ honeste edzinon -- kio estas multo! -- + +(Vilhelmo eniras). + +Ĉu via promenado estas finita? + +Vilhelmo. Mi iris sur la urban placon, kaj supren sur la straton +pastrejan kaj reen apud la borso. Estas por mi mira sentaĵo, se mi +iras nokte tra l’ urbo. Kiel de la taga laboro ĉio parte ripozas, +parte rapidas al ripozo, kaj oni nur vidas en movado la laboremon de +l’ malgranda industrio! Mi ĝojis je unu maljuna fromaĝistino, kiu, kun +okulvitro sur la nazo, apud resteto de l’ kandelo, detranĉadis peceton +post peceto, ĝis la aĉetantino havis sian pezon. + +Fabricio. Ĉiu rimarkas laŭ sia speco. Mi kredas, multaj transiris la +straton, ne rigardante la vendistinon de fromaĝo kaj ŝiajn okulvitrojn. + +Vilhelmo. Je kio oni sin okupas, tion oni amas, kaj la gajnado en +malgranda estas por mi estiminda, de la tempo kiam mi scias, kiel acida +fariĝas la talero, se oni ĝin devas meriti groŝon post groŝo. (Staras +kelkajn momentojn en pensado.) Al mi fariĝis tute mirinde sur la vojo. +Tiel multaj aferoj je unu fojo kaj intermiksitaj venis al mi en la +kapon, -- kaj tio, kio min okupas en la plejprofundaĵo de mia animo -- +(Li fariĝas pensiĝa.) + +Fabricio (al si). Estas malsaĝa afero; kiam li estas apuda, mi ne +havas la kuraĝon, konfesi rekte, ke mi amas Mariannon. -- Mi ja devas +rakonti al li, kio pasis. -- (Laŭte) Vilhelmo! diru al mi! vi volis +ŝanĝi vian loĝejon? Vi havas malmultajn ĉambrojn kaj pagas multe. Ĉu vi +ne scias alian loĝejon? + +Vilhelmo (distrite). Ne. + +Fabricio. Mi pensas, ni du povus plifaciligi unu al la dua. Jen, +mi havas mian patran domon kaj loĝas nur la supran etaĝon, kaj la +malsupran vi povus preni; vi ne edziĝos ja tiel baldaŭ. -- Vi havos +la korton kaj malgrandan magazenon por via spedicio; vi donos al mi +malgrandan loĝpagon, kaj ni helpos unu al la alia. + +Vilhelmo. Vi estas tre bona. Mi vere ankaŭ iatempe tion ekpensis, +kiam mi venis al vi kaj vidis tiel grandan parton de l’ domo malplenan, +dum mi devas min helpi tiel zorgeme. -- Poste estas aliaj aferoj -- -- +-- Oni devas ĝin lasi, ĉar ĝi estas neebla. + +Fabricio. Kial ne? + +Vilhelmo. Se mi edziĝus? + +Fabricio. Por tio estus konsilo. Kiel fraŭlo vi havus sufiĉan placon +kun via fratino, kaj kun edzino ĝi iros ankaŭ. + +Vilhelmo (ridetante). Kaj mia fratino? + +Fabricio. Tiun ĉi mi prenus al mi. (Vilhelmo silentas). Kaj ankaŭ +malgraŭ tio. Parolu ni prudentan vorton. -- Mi amas Mariannon; donu ŝin +al mi kiel edzinon! + +Vilhelmo. Kio? + +Fabricio. Kial ne? Donu vian vorton! Aŭskultu min, frato! Mi amas +Mariannon! Mi longe pripensadis: nur ŝi, nur vi, vi du povas min fari +tiel feliĉa, kiel mi povas ankoraŭ esti sur la mondo. Donu ŝin al mi! + +Vilhelmo (konfuze). Vi ne scias, kion vi volas. + +Fabricio. Ha, kiel bone mi scias! Ĉu mi ĉion devas rakonti al vi, +kion mi bezonas, kaj kion mi havos, se ŝi fariĝos mia edzino kaj vi mia +bofrato? + +Vilhelmo (revenante el la pensado kaj rapide). Neniam! neniam! + +Fabricio. Kion vi havas? -- Tio ĉi min doloras -- La abomenon! -- Se +vi devas havi bofraton, kio fariĝos ja frue aŭ pli malfrue, kial ne +min? kiun vi tiel bone konas, kiun vi amas! Almenaŭ mi kredis -- + +Vilhelmo. Lasu min! -- -- Mi ne havas prudenton. + +Fabricio. Mi devas diri ĉion. De vi sola dependas mia sorto. Ŝia +koro estas favora al mi, tion vi kredeble rimarkis. Vin ŝi amas pli, +ol ŝi min amas! Mi estas kontenta. La edzon ŝi amos pli ol la fraton! +Mi eniros en viajn privilegiojn, vi en la miajn, kaj ni ĉiuj estos +ĝojaj. Mi ankoraŭ neniam vidis ligaĵon kiu ligus sin tiel home kaj +bone. (Vilhelmo silenta). Kaj kio firmigas ĉion -- Plej bona, donu nur +vian vorton, vian konsenton! Diru al ŝi, ke vi ĝojas je tio, ke ĝi vin +faros feliĉa -- Mi havas ŝian vorton. + +Vilhelmo. Ŝian vorton? + +Fabricio. Ŝi ĵetis ĝin, kiel ankaŭ adiaŭdirantan rigardon, kiu diris +pli, ol la restado povus diri. Ŝia senkonsileco kaj ŝia amo, ŝia volado +kaj tremado estis tiel belaj. + +Vilhelmo. Ne, Ne! + +Fabricio. Mi vin ne komprenas. Mi sentas, ke vi ne havas abomenon +kontraŭ mi, kaj vi estas al mi tiel kontraŭa? Ne estu! Ne estu malhelpa +al ŝia feliĉo! -- Kaj mi pensas ĉiam, vi devas esti feliĉa kun ni! +-- Ne malkonsentu vian vorton al miaj deziroj! vian vorton amikan. +(Vilhelmo silenta en batalantaj turmentoj). Mi vin ne komprenas -- + +Vilhelmo. Ŝin? Vi volas havi ŝin? + +Fabricio. Kio ĝi estas? + +Vilhelmo. Kaj ŝi vin? + +Fabricio. Ŝi respondis, kiel estas konvene por knabino. + +Vilhelmo. Iru! iru! -- Marianno! -- -- Mi ĝin antaŭscietis! mi ĝin +sentis! + +Fabricio. Diru nur al mi -- + +Vilhelmo. Kion diri! -- Tio ĉi estis, kiu kuŝis sur mia animo tiun +ĉi vesperon kiel nubo fulmotondra. Ĝi ekbrilas, ĝi ekbatas -- -- Prenu +ŝin! Mian solan -- mian ĉion! (Fabricio lin rigardas senparola). Prenu +ŝin! -- Kaj ke vi sciu, kion vi al mi prenas -- (Paŭzo. Li komencas +rapide). Mi rakontis al vi pri Karolino, la anĝelo, kiu forkuris el +miaj manoj kaj restigis al mi sian similaĵon, la filinon -- -- kaj tiu +ĉi filino -- mi diris al vi malveron -- ŝi ne estas morta; tiu ĉi +filino estas Marianno! -- Marianno ne estas mia fratino! + +Fabricio. Por tio mi ne estis preparita. + +Vilhelmo. Kaj de vi mi devis ĝin timi! -- Kial mi ne obeis mian koron +kaj ne fermis mian domon al vi, kiel al ĉiu en la unuaj tagoj, kiam mi +tien ĉi venis? Al vi sola mi permesis eniron en la sanktejon, kaj vi +sciis dormigi min per boneco, amikeco, helpado, ŝajna malvarmeco por +la virinoj. Kiel mi laŭ ŝajno estis ŝia frato, vian senton por ŝi mi +prenis kiel veran fratecan; kaj se ankaŭ iatempe volis veni al mi ia +malkredemo, mi ĵetadis ĝin for kiel nenoblan, alskribis ŝian bonecon +por vi al la anĝeleco de ŝia koro, kiu rigardas tutan la mondon per +amplena okulo. -- Kaj vi! -- Kaj ŝi! + +Fabricio. Mi ne deziras aŭskulti pli de tio, kaj por diri mi ankaŭ +nenion havas. Tial adiaŭ. (Eliras). + +Vilhelmo. Iru! -- Vi elportas kun vi ĉion, mian tutan feliĉecon. +Estas fortranĉitaj, forrompitaj ĉiuj esperoj -- la plej proksimaj -- +per unu fojo -- super la senfundaĵo! estas rompita kaj falegis la magia +ponto, kiu devis min transkonduki en la feliĉecon de ĉieloj -- For! +kaj per li, la malfidela trompinto! kiu tiel trouzis la sincerecon, la +kredemon! -- -- Ho Vilhelmo, Vilhelmo! vi estas jam tiel malproksime, +ke vi devas esti maljusta kontraŭ la bona homo? -- Kion li krimis? -- +-- -- Vi kuŝas pezege sur ni kaj estas justa, sorto rekompencanta! Kial +vi tie ĉi staras? Kaj vi? Rekte en la momento! -- Pardonu al mi! Ĉu mi +ne suferis pro tio? -- Pardonu! estas jam longe! -- Mi suferis senfine. +Mi ŝajne amis vin, mi kredis, ke mi vin amis; per nepripensitaj +plaĉemoj mi malfermis vian koron, kaj, faris vin mizerajn! Pardonu +kaj lasu min! -- Ĉu mi devas tiel esti punita? -- Ĉu mi devas perdi +Mariannon, la lastan de miaj esperoj, la enhavaĵon de miaj zorgoj? -- +Ne povas esti! ĝi ne povas esti! (Li staras silenta). + +Marianno (proksimiĝas malkuraĝe). Frato! + +Vilhelmo. Ha! + +Marianno. Frato amata, vi devas pardoni al mi, mi vin petas pro ĉio. +Vi estas kolera, mi ĝin pensis. Mi faris malprudenton -- al mi estas +tute mirinde. + +Vilhelmo (penante esti trankvila). Kion vi havas, knabino? + +Marianno. Mi volis, ke mi ĝin povu al vi rakonti. -- Ĝi iradas tre +senorde tra mia kapo. -- Fabricio volas min kiel edzino, kaj mi -- + +Vilhelmo (duone maldolĉe). Eldiru, vi konsentas? + +Marianno. Ne, ne pro la vivo! Neniam mi lin edziniĝos; mi lin ne +povas edziniĝi. + +Vilhelmo. Kiel alie tio ĉi sonas! + +Marianno. Sufiĉe mirinde. Vi estas tro malbona, frato; mi irus dezire +kaj atendus ankoraŭ unu horon, se mi ĝin ne devus tuj forigi de l’ +koro: Unu fojon por ĉiam: Mi ne povas edziniĝi Fabricion. + +Vilhelmo. (sin levas kaj prenas ŝian manon) Kiel, Marianno? + +Marianno. Li estis tie ĉi kaj paroladis kaj prezentadis al mi tiom +multe, ke mi ekpensis, ĝi estus eble. Li tiel premadis, ke en la +senpripenseco mi diris, ke li parolu kun vi -- Li prenis ĝin kiel +konsenton, kaj en la sama momento mi eksentis, ke ĝi ne povas fariĝi. + +Vilhelmo. Li parolis kun mi. + +Marianno. Mi vin petas, kiom mi povas kaj scias, pro la tuta amo, +kiun mi havas por vi, pro la amo, per kiu vi min amas, refaru ĝin bone, +diru al li! + +Vilhelmo (al si). Eterna Dio! + +Marianno. Ne koleru! Li ankaŭ ne devas koleri. Ni vivos kiel antaŭe +kaj ĉiam tiel. -- Ĉar nur kun vi mi povas vivi, kun vi sola mi volas +vivi. Tio ĉi kuŝas de longe en mia animo kaj estas nun elpuŝita, +elpuŝita per fortego -- Mi amas nur vin! + +Vilhelmo. Marianno! + +Marianno. Plej bona frato! Tiun ĉi kvaronhoron, -- mi ne scias diri +al vi kia kurado estis en mia koro. -- Estas al mi kiel antaŭ mallonge, +kiam ĝi brulis sur la bazaro kaj en la komenco la fumo kaj vaporo ĉion +kovris, ĝis per unu fojo la fajro levis la tegmenton kaj la tuta domo +ekstaris en brulo. -- Ne forlasu min! Ne elpelu min de vi, frato! + +Vilhelmo. Ĝi ne povas resti tiel por ĉiam. + +Marianno. Tio ĉi timigas min tiel multe! -- Mi volas plezure promesi +al vi, ke mi ne edziniĝos, mi volas ĉiam zorgi por vi, ĉiam, ĉiam, +senhalte. -- Jen, tie kontraŭe loĝas kune tiaj du maljunaj gefratoj; mi +pensas iatempe ŝerce: Kvankam vi estus tiel maljunaj kaj elsekigitaj, +se vi nur estos kune! + +Vilhelmo. (Tenante sian koron, duone al si). Se vi ĝin eltenos, vi +neniam estos tro mallarĝa! + +Marianno. Vi kredeble pensas alie; vi kredeble prenos edzinon kun la +tempo kaj tio ĉi min dolorus, se mi eĉ volus ami ŝin la plej multe. -- +Nenio amas vin tiel kiel mi, nenio povas vin ami tiel multe. (Vilhelmo +provas paroli). Vi estas ĉiam tiel reteniĝa, kaj mi ĝin ĉiam havas +en la buŝo por diri al vi tute, kiel ĝi al mi estas, kaj mi ne povas. +Dank’ al Dio, ke la okazo malligas al mi la langon! + +Vilhelmo. Nenion pli, Marianno! + +Marianno. Vi min ne devas malhelpi, permesu, ke mi diru ĉion! Poste +mi iros en la kuirejon kaj sidos tutajn tagojn ĉe mia laboro, nur +iatempe mi vin rigardos, kiel se mi volus diri: Vi ĝin scias. (Vilhelmo +staras senparola kaj feliĉa). Vi povis ĝin scii jam longe, vi ankaŭ +ĝin scias, de la morto de nia patrino, kiam mi elkreskadis el mia +infaneco kaj estis ĉiam kun vi. -- Rigardu, mi sentas pli da plezuro +esti apud vi, ol da dankemo por via pli ol frata zorgado. Kaj iom post +iom vi prenis tutan mian koron, tutan mian kapon, ke nun io alia nur +kun penego povas gajni lokon en ili. Mi ankoraŭ scias, ke vi iatempe +ridis, kiam mi legis romanojn: tio ĉi estis unu fojon kun la Julino +Mandeville, kaj mi demandis, ĉu Henriko, aŭ kiel li nomiĝis, ne estis +simila al vi? -- Vi ridis -- kio ne plaĉis al mi. Tial mi silentis +alian fojon. Mi tamen prenis ĝin tute serioze; ĉar kiuj estis la plej +amindaj, la plej bonaj homoj, ili ĉiuj estis similaj al vi. -- Mi vin +vidis promenantan en grandaj ĝardenoj, ĉevalirantan, vojirantan kaj +duelantan -- (Ŝi ridas por si). + +Vilhelmo. Kio estas al vi? + +Marianno. Ke mi ĝin ankaŭ konfesu: se ia fraŭlino estis tre bela kaj +tre amata -- kaj tre enamiĝa -- ŝi estis ĉiam mi mem. -- Nur je l’ +fino, se la afero venis al la disligo kaj ili post ĉiuj malhelpadoj +ankoraŭ edziĝis -- -- Mi estas ja tre sincera, bona, babilema estaĵo. + +Vilhelmo. Daŭrigu! (Forturnita). Mi devas eltrinki la kalikon de +ĝojo. Ne perdigu min la sentojn, Dio en la ĉielo! + +Marianno. El ĉio tio la plej malmulte al mi plaĉis se du homoj sin +amis kaj je l’ fino oni malkovras, ke ili estas parencoj aŭ gefratoj. +La Miss’ Fanny’n mi povus bruligi! Mi tiom ploradis! Estas tiel mizera +sorto! (Ŝi deturniĝas kaj ploras maldolĉe). + +Vilhelmo (ĵetante sin al ŝia kolo.) Marianno! -- Mia Marianno! + +Marianno. Vilhelmo! ne! ne! Je l’ eterne mi vin ne forlasos! Vi estas +mia! -- Mi vin tenas! mi vin ne povas forlasi! + +(Fabricio eniras.) + +Ha, Fabricio, Vi venas en la ĝusta tempo! Mia koro estas malfermita kaj +forta, ke mi ĝin povas diri. Mi nenion al Vi promesis! Estu nia amiko! +Mi Vin neniam edziniĝos. + +Fabricio (malvarme kaj maldolĉe.) Mi ĝin pensis, Vilhelmo! Se vi +kuŝigis tutan vian pezon sur la pesilon, mi devis esti trovita tro +malpeza. Mi revenas, por ke mi forigu el mia koro tion, kio ja devas +esti forigita. Mi senigas min je ĉiuj pretendoj kaj vidas, ke la aferoj +venis jam al la celo; al mi ĝi estas almenaŭ agrabla, ke mi donis +senkulpan kaŭzon. + +Vilhelmo. Ne malbenu en tiu ĉi momento kaj ne senigu vin je l’ +sentaĵo, pro kiu vi vane pilgrimadis en la vasta mondo! Rigardu tiun +ĉi kreaĵon -- ŝi estas tute la mia -- -- kaj ŝi ne scias -- + +Fabricio (duone mokante). Ŝi ne scias? + +Marianno. Kion mi ne scias? + +Vilhelmo. Tie ĉi malverdiri, Fabricio? + +Fabricio (frapita). Ŝi ne scias? + +Vilhelmo. Mi ĝin diras. + +Fabricio. Retenu vin! Vi meritas unu la duan! + +Marianno. Kio ĝi estas? + +Vilhelmo. (ĵetante sin al ŝia kolo) Vi estas mia, Marianno. + +Marianno. Dio! Kio ĝi estas? -- Ĉu mi devas redoni al vi tiun ĉi +kison? -- Kia kiso ĝi estis, frato? + +Vilhelmo. Ne de l’ frato reteniĝanta, ŝajne malvarma, -- la kiso de +l’ eterne sole feliĉa amanto. (Ĉe ŝiaj piedoj). Marianno, vi ne estas +mia fratino! Karolino estis via patrino, ne mia. + +Marianno. Vi, vi! -- + +Vilhelmo. Via amanto. -- De tiu ĉi momento via edzo, se vi lin ne +malestimas. + +Marianno. Diru al mi, kiel ĝi estis ebla? + +Fabricio. Uzadu, kion nur Dio mem al vi povas doni! Alprenu ĝin, +Marianno, kaj ne demandu. -- Vi trovos ankoraŭ sufiĉan tempon por la +klarigado. + +Marianno (rigardante lin.) Ne, ĝi estas ne ebla. + +Vilhelmo. Mia amata, mia edzino! + +Marianno. (Ĉe lia kolo.) Vilhelmo, ĝi ne estas ebla! + +FINO. + + + + + NOM'AR'O + de l’ verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (Esperant'a), + kiu'j el'ir'is ĝis Februar'o 1889. + + N-o. Nom'o de l’ verk'o: Kost'o: + rubl'o'j kopek'o'j + 1. _Dr'o Esperanto._ Lingv'o inter'naci'a. Antaŭ'parol'o + kaj plen'a lern'o'libr'o en la lingv'o rus'a 0,15 + + 2. ---- en la lingv'o pol'a 0,15 + + 3. ---- en la lingv'o franc'a 0,20 + + 4. ---- en la lingv'o german'a 0,20 + + 5. ---- en la lingv'o angl'a 0,20 + + 13. _Hanez._ Safah achath lekulanu (lern'o'libr'o de l’ + lingv'o inter'naci'a Esperant'a en la lingv'o hebre'a) 0,20 + + 6. _Dr'o Esperanto._ Mal'grand'a vort'ar'o + inter'naci'a-rus'a 0,03 + + 7. ---- inter'naci'a-pol'a 0,03 + + 8. ---- inter'naci'a-franc'a 0,03 + + 9. ---- inter'naci'a-german'a 0,03 + + 10. ---- inter'naci'a-angl'a 0,03 + + 11. _Dr'o Esperanto._ Du'a Libr'o de l’ lingv'o + inter'naci'a (skrib'it'a inter'naci'e) 0,25 + + 12. ---- Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ + lingv'o inter'naci'a. (inter'naci'e) 0,10 + + 14. _A. Grabowski._ La Neĝ'a Blov'ad'o. Rakont'o + de A. Puŝkin. (inter'naci'e) 0,15 + + 15. _L. Einstein._ La lingvo internacia als beste Lösung + des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort, + Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniss + nach dem Entwurf des pseudonymen Dr. Esperanto 0,50 + + 16. _N. N._ Rus'a traduk'o de la Du'a Libr'o + de l’ lingv'o inter'naci'a 0,25 + + 17. _Dr'o Esperanto_ Plen'a vort'ar'o rus'a-inter'naci'a 1,-- + + 18. _N. N._ Rus'a traduk'o de la „Al'don'o al + la Du'a Libr'o“ 0,10 + + 19. _A. Grabowski._ La Gefratoj. Komedio + de Göthe (internacie) 0,15 + + 20. _L. Einstein._ Weltsprachliche Zeit- und + Streitfragen. I. Volapük und Lingvo internacia 0,25 + +Ĉiu'j supr'e skrib'it'a'j verk'o'j pov'as est'i ricev'at'a'j en +la libr'ej'o'j kaj ankaŭ ĉe _d-r'o L. Zamenhof_ (Varsovi'o, +strat'o Przejazd N. 9). Anstataŭ mon'o oni pov'as send'i sign'o'j'n +de poŝt'o (de ĉia land'o). Por la poŝt'a trans'send'o oni dev'as +al'don'i po 20% de la kost'o de l’ verk'o'j. Kiu aĉet'as ne mal'pli +ol por unu rubl'o, tiu por la trans'send'o ne pag'as. + +En la komenc'o de ĉiu monat'o est'as pres'at'a nov'a nom'ar'o de +ĉiu'j verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (de kiu ajn ili est'as +el'don'it'a'j), kiu'j el'ir'is de la komenc'o mem ĝis tiu monat'o. +☞ Kiu dezir'as regul'e ĉiam sci'i pri la progres'ad'o de l’ lingv'o +inter'naci'a, ☜ tiu pov'as send'i 30 kopek'o'j'n por jar'o al la +el'don'ant'o de la dir'it'a'j nom'ar'o'j (L. Zamenhof, Varsovi'o, +strat'o Przejazd N. 9), kaj tiam li akurat'e ricev'ad'os per la +poŝt'o ĉiu'n nov'a'n nom'ar'o'n tuj kiam ĝi est'os pres'iti'a. + + + + +Notoj de transskribinto: + +Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj +registris ilin per html-aj komentoj. Ankoraŭ restas kelkajn +malkutimajn vortojn, kiun uzis la tradukinto. La interpuncio +restas iom hazarda, kiel en la originalo. + + + + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 *** diff --git a/75983-h/75983-h.htm b/75983-h/75983-h.htm new file mode 100644 index 0000000..2436d83 --- /dev/null +++ b/75983-h/75983-h.htm @@ -0,0 +1,890 @@ +<!DOCTYPE html> +<html lang="eo"> +<head> + <meta charset="UTF-8"> + <title>La gefratoj | Project Gutenberg</title> + <link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover"> +<style> +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div.titlepage, div.verso, div.fino {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} +h1 {font-size: 2.5em; letter-spacing: 0.5ex;} +.pagenum {visibility: hidden; position: absolute;left: 92%; font-size: small; text-align: right; + font-style: normal; font-weight: normal; font-variant: normal; text-indent: 0;} +.num {text-align: right; padding-right: 1em; vertical-align: top;} +.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} +</style> +</head> +<body> +<div style='text-align:center'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 ***</div> + + +<div class="titlepage"> +<h1>LA GEFRATOJ.</h1> + +<p style="font-size:2em;">KOMEDIO EN UNU AKTO<br> + <span style="font-size:smaller;">DE</span><br> + <b>GOETHE</b>.</p> + +<p style="font-size:1.5em;">El la originalo tradukis<br> + + <b>A. GRABOWSKI</b>.</p> + + <img src="images/divide1.png" alt="" style="max-width:12em;"> + +<p style="font-size:1.2em;">VARSOVIO.</p> + +<p>L. Zamenhof, Str. Przejazd N. 9.</p> + +<p style="font-size:1.3em;">1889.</p> +</div> + + +<div class="verso"> +<p>Дозволено Цензурою<br> + Варшава, 30 Января 1889 года.</p> + +<p>Presejo de Ĥ. Kelter, Varsovio, strato Novolipie N. 11.</p> +</div> + + + +<p style="font-size:1.5em;letter-spacing:0.5ex;">Personoj.</p> + +<ul> +<li>Vilhelmo, komercisto.</li> +<li>Marianno, lia fratino.</li> +<li>Fabricio.</li> +<li>Leteristo.</li> +</ul> + + +<span class="pagenum" id="p_05">[5]</span> + + + + +<p style="font-size:2.5em;text-align:center;margin-top:2em;margin-bottom:2em;">La gefratoj.</p> + + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>apud skribtablo kun libroj komercaj kaj paperoj</i>). En tiu +ĉi semajno ree du novaj klientoj. Se oni sin movas, ĉiam io estas; se +estus eĉ nur malmulto, je l’ fino tamen ĝi donas sumon, kaj kiu ludas +ludon malgrandan, ĉiam ĝojas, ankaŭ je l’ malgranda gajno, kaj la +malgranda perdo ne tiel multe doloras. Kio estas?</p> + +<p><b>Leteristo</b> (<i>venas</i>). Letero mona, dudek dukatoj, franko duone.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Bone! tre bone! Notu ĝin al la cetero. (<i>Leteristo eliras</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>rigardante la leteron</i>). Mi ne volis hodiaŭ tutan la tagon +diri al mi, ke mi ilin atendis. Nun mi povas jam pagi Fabricion, kaj +ne uzos tro multe lian bonecon. Hieraŭ li al mi diris: „Morgaŭ mi +venos al vi!“ Tio ne estis oportuna por mi. Mi sciis, ke li min ne +memorigus la ŝuldon, kaj tial lia estanteco ĉe mi rekte min memorigas +duoble. (<i>Malfermante la skatolon kaj kalkulante la monon</i>), Je l’ tempoj +pasintaj, kiam mi iel pli malbone mastris, mi suferis la silentajn +kreditantojn la plej malmulte. Kontraŭ tiu, kiu ĉiuminute alkuras +kaj atakas, — kontraŭ tia almenaŭ malmodesteco kaj ĉio cetera estas +konvenaj; la alia, kiu silentas, iras rekte al la koro kaj postulas<span class="pagenum" id="p_06">[6]</span> la +plej premante, ĉar li lasas sian aferon al mi. (<i>Li kunmetas monon sur +la tablo</i>). Dio amata, kiel mi dankas vin, ke mi foriĝis el la afero kaj +estas ree trankvila! (<i>Li levas libron</i>). Vian benadon en malgranda! al +mi, kiu disĵetegis Viajn donojn en grando. — Kaj tiel — Ĉu mi povas +ĝin esprimi? — — Sed Vi faras nenion por mi, kiel mi mem nenion por +mi faras. Se la kara, aminda kreaĵo ne estus, ĉu mi sidus tie ĉi kaj +kalkulus per nombronoj? — Ho Marianno! se vi scius, ke tiu, kiun vi +prenas por via frato, ke tiu kun tute alia koro, kun tute aliaj esperoj +por vi laboras! — Eble! — Ha! — Estas ja maldolĉe — — Ŝi amas min +— jes, kiel fraton — Ne, fi! ĝi estas senkredeco, kaj tiu ĉi neniam +ion bonan<!-- bo nan --> fondis. — Marianno! mi estos feliĉa, vi ĝin estos ankaŭ, +Marianno!</p> + +<p><b>Marianno</b> (<i>venas</i>). Kion vi volas, frato? Vi min vokis?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Mi ne, Marianno.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ĉu vin pikas la ŝercemo, ke vi min elvokas el la kuirejo?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Vi vidas spiritojn.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Eble iam. Sed vian voĉon mi konas tro bone, Vilhelmo!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Nu, kion vi faras tie?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Mi senplumigis kelkajn kolombojn, ĉar certe Fabricio +vespermanĝos hodiaŭ kun ni.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kredeble.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ili baldaŭ estos pretaj, vi poste nur bezonas diri. Li +devas min ankaŭ instrui sian novan kanteton.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Vi plezure lernas ion de li?</p><span class="pagenum" id="p_07">[7]</span> + +<p><b>Marianno.</b> Kantetojn li scias tre belajn. Kaj poste, kiam vi sidas +apud la tablo, kaj mallevas la kapon, tiam mi tuj komencas. Ĉar mi ja +scias, ke vi ridas, se mi komencas kanteton, kiu estas al vi agrabla.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ĉu vi ĝin rimarkis ĉe mi?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Jes, kiu ion ne rimarkus ĉe vi viroj! Se vi ne havas ion +alian, mi reiros, ĉar mi havas ankoraŭ ne unu laboron. Adiaŭ. — Nun +donu al mi ankoraŭ kison.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Se la kolomboj estos bone rostitaj, vi ricevos ĝin kiel +postmanĝon.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Estas malbene, ke la fratoj estas tiel malĝentilaj! Se +Fabricio aŭ ia alia bona knabo povus preni kison, ili saltus de ĝojo +ĝis la plafono, kaj tiu ĉi sinjoro malestimas la kison kiun mi volas +doni. Nun mi bruligos la kolombojn. (<i>Eliras</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Anĝelo! Amata anĝelo! Ĉu estas eble, ke mi min tenas, ke +mi ne ĵetas min al ŝia kolo, ke mi ne malkovras ĉion al ŝi. Ĉu vi +rigardas nin, sankta virino, kiu donis al mi tiun ĉi multekostaĵon por +ke mi ĝin konservu? Jes, ili scias de ni, tie supre! ili scias de ni! +— Karolino, mian amon al vi, vi ne povis rekompenci pli glore, pli +sankte, ol kiam forirante de l’ mondo vi konfidis al mi ĉion, kion mi +bezonis, vi alligis min al la vivo! Mi ŝin amis kiel vian infanon, — +kaj nun! Ankoraŭ ĝi estas por mi ŝajnevido. Ŝajnas al mi, ke mi vin +revidas, ke la sorto vin redonis al mi rejunigitan, ke nun mi povas +unuigita resti kaj loĝi kun vi, kiel en tiu unua sonĝo de l’ vivo mi +ne povis, ne<span class="pagenum" id="p_08">[8]</span> devis! — Feliĉa! Feliĉa! Tutan vian benon, patro en la +ĉielo!</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>venas</i>). Bonan vesperon!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Amata Fabricio, mi estas tro feliĉa: venis ĉio bona sur +min tiun ĉi vesperon. Nun nenion pri aferoj komercaj! Tie kuŝas viaj +tricent taleroj! Kuraĝe en la poŝon! Mian reverson vi redonos al mi iam +poste. Kaj nun ni iom babiletu.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Se vi ilin bezonas pli longe —</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Se mi ilin rebezonos, bone! Mi dankas vin, nur nun prenu +ilin al vi. — Aŭskultu, la rememoro de Karolino tiun ĉi vesperon ree +fariĝis antaŭ<!-- antau --> mi senfine nova kaj viva.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kredeble ĝi tion faras pli ofte.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Vi ŝin bedaŭrinde ne konis! Mi diras al vi, ŝi estis unu el +la plej glorindaj kreaĵoj.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ŝi estis vidvino, kiam vi ŝin ekkonis?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Tiel pura kaj granda! Jen, hieraŭ ankoraŭ mi legis unu el +ŝiaj leteroj. Vi estas la sola homo, kiu iam ion el tio ĉi vidis. (<i>Li +iras al la skatolo</i>).</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>al si</i>). Ke li min liberigu nur hodiaŭ je tio! Mi aŭdis la +historion jam tiel ofte! Mi aŭskultas lin alitempe ankaŭ kun plezuro, +ĉar li parolas ĉiam el la koro; nur hodiaŭ mi havas tute aliajn aferojn +en la kapo, kaj tial mi deziras, ke li restu en bona humoro.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ĝi estis en la unuaj tagoj de nia ekkoniĝo: „La mondo +refariĝas por mi aminda“, ŝi skribas „mi tiel malligis min de ĝi, — +ree aminda per Vi. Mia koro mallaŭdas min; mi sentas, ke mi kaŭzas +turmentojn al Vi kaj al mi. Antaŭ duonjaro<span class="pagenum" id="p_09">[9]</span> mi tiel estis preta por +morti, kaj nun mi jam ne estas“.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Bela animo.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> La tero ne meritis ŝin. Fabricio, mi jam ofte rakontadis +al vi, kiel mi fariĝis tute alia homo per ŝi. Mi ne povas priskribi al +vi la dolorojn, kiam mi ekrigardis malantaŭen, kaj vidis mian patran +propraĵon malŝparitan de mi! Mi ne povis oferi al ŝi mian manon, ne +povis fari ŝian estadon pli porteblan. Mi eksentis je l’ unua fojo la +volon gajni al mi la necesan konvenan jetenon de l’ vivo, elrompi min +el la maldiligenteco, en kiu mi vivis ĉagrene unu tagon post alia. Mi +laboris — sed kio ĝi estis? — Mi estis pacienca kaj pasigis tiel +unu malfacilan jaron; fine sin montris al mi lumeto de l’ espero, mia +malmulto videble pligrandiĝadis — kaj ŝi mortis. — Mi ne povis resti. +Vi ne scietis, kiom mi suferis. Mi ne povis jam rigardi la ĉirkaŭaĵon, +kie mi vivis kun ŝi, kaj ne povis min apartigi de la tero, kie ŝi +ripozis. Ŝi skribis al mi mallonge antaŭ ŝia fino — (<i>Li prenas leteron +el la skatolo</i>).</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Estas belega letero, vi legis ĝin al mi antaŭ mallonge — +Aŭskultu, Vilhelmo.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Mi ĝin scias parkere kaj legas ĝin ĉiam. Se mi vidas ŝian +skribon, la folion, kie ripozis ŝia mano, mi ree pensas, ke ŝi ankoraŭ +tie estas — Ŝi estas ankoraŭ tie! — (<i>Oni aŭdas infanon kriantan.</i>) +Kiel Marianno ne povas ekripozi! Jen ŝi ree havas la knabon de nia +najbaro; kun li ŝi faras bruon ĉiutage kaj malhelpas min en maloportuna +tempo. (<i>Apud la pordo</i>). Marianno, estu mallaŭta kun<span class="pagenum" id="p_10">[10]</span> la knabo aŭ sendu +lin for, se li estas malĝentila. Ni devas paroli. (<i>Li staras pensiĝa</i>).</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Vi ne devas tiel ofte renovigadi tiujn ĉi rememorojn.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Estas tiuj ĉi skriblinioj! tiuj ĉi lastaj! La adiaŭ-dira +spireto de l’ apartiĝanta anĝelo. (<i>Li refaldas la leteron</i>). Vi estas +prava, ĝi estas malpiaĵo. Kiel malofte ni estas indaj por resenti la +pasintajn feliĉe-mizerajn momentojn de nia vivo!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Via sorto iras al mi ĉiam al la koro. Ŝi restigis filinon, +kiel vi rakontis al mi, kiu bedaŭrinde foriris baldaŭ post ŝia patrino. +Se ŝi estus restinta ĉe l’ vivo, al vi restus almenaŭ io de ŝi, vi +havus ion, al kio viaj zorgoj kaj doloroj sin povus alligi.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> (<i>Turnante sin vivece al li</i>). Ŝia filino? Estis mirinde bela +floreto. Ŝi transdonis ĝin al mi — Estas tro multe, kion la sorto +faris por mi! — Fabricio, se mi povus diri al vi ĉion —</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Se vi ĝin havas sur la koro.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kial mi ne devus —</p> + +<p><b>Marianno</b> (<i>venas kun la knabeto</i>). Li volas ankoraŭ diri bonan nokton, +frato! Vi ne devas fari al li malluman vizaĝon, kaj al mi ankaŭ ne. Vi +ĉiam diradis, ke vi volus edziĝi kaj dezirus multajn infanojn. Oni ilin +ne povas ĉiam teni tiel per ŝnureto, ke ili nur kriu, kiam ĝi vin ne +malhelpas.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Se ili estas miaj infanoj.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Tio ĉi povas esti efektive malsamo.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Vi tiel pensas, Marianno?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ĝi devas esti tro feliĉe! (<i>Ŝi sidiĝas apud la knabo kaj +kisas lin</i>). Mi tiel amas Kristoĉjon!<span class="pagenum" id="p_11">[11]</span> Kaj se li estus mia! Li jam scias +silabi; li lernas ĉe mi.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kaj vi pensas, la via scius jam legi?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Jes! Ĉar tiam tutan la tagon mi okupus min per nenio alia, +nur mi lin vestadus kaj senvestigadus, kaj instruus, kaj donus al li +manĝi, lavus kaj cetere.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kaj la edzo?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Li ludus kune; li kredeble amus lin tiel kiel mi. Kristoĉjo +devas iri domon kaj diras adiaŭ. (<i>Ŝi kondukas lin al Vilhelmo</i>). Tie ĉi, +donu vian manon, efektivan manegeton!</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>al si</i>). Ŝi estas tro aminda, mi devas peti ŝian manon.</p> + +<p><b>Marianno.</b> (<i>Kondukante la infanon al Fabricio</i>). Al tiu ĉi sinjoro +ankaŭ.</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>al si</i>). Ŝi estos la via! Vi estos — Estas tro multe, mi +ĝin ne meritas. — (<i>Laŭte</i>). Marianno, forigu la infanon; malenuigu la +sinjoron Fabricion ĝis la vespermanĝo; mi volas nur trakuri kelkajn +stratojn supren, malsupren; mi sidis tutan la tagon. (<i>Marianno eliras</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Sub la stela ĉielo nur unu liberan spiron! — Mia koro +estas tiel plena. — Mi tuj reestos tie ĉi! (<i>Eliras</i>).</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Faru finon al la afero, Fabricio. Se vi ĝin portadas ĉiam +pli longe kaj pli longe, ĝi ja ne fariĝas pli matura. Vi decidis. Estas +bone, estas bonege! Vi helpos al ŝia frato, kaj ŝi — ŝi min ne amas, +kiel mi amas ŝin. Sed ŝi ankaŭ ne scias ami forte. — Amata knabino! — +Ŝi kredeble ne antaŭsentas<span class="pagenum" id="p_12">[12]</span> en mi aliajn pensojn ol amikajn! Ni bone +fartos, Marianno! La okazo estas tute dezirita kaj kiel je l’ ordono! +Mi devas malkovri min al ŝi — kaj se ŝia koro min ne malestimas — je +l’ koro de la frato mi estas certa. + +(<b>Marianno</b> <i>venas</i>). + +Ĉu Vi forigis la knabeton?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Mi lin dezire retenus; nur mi scias, ke tio ĉi ne plaĉas +al la frato, kaj mi ĝin ne faras. Iatempe la malgranda ŝtelisto mem +elpetas de li la permeson, por esti mia dorma kolego.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĉu li ne fariĝas malagrabla al Vi?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ne, tute ne. Li estas sovaĝa tutan la tagon, kaj kiam mi +venas al li en la liton, li estas bona kiel ŝafideto! Kateto plaĉema! +Kaj li karesas min, kiom li povas; iatempe mi lin tute ne povas dormigi.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> (<i>duone al si</i>). La amata naturo!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Li amas min ankaŭ pli ol sian patrinon.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Vi estas ankaŭ patrino por li. (<i>Marianno staras en pensado. +Fabricio rigardas ŝin kelkan tempon</i>). Ĉu la nomo patrino Vin faras +malĝoja?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ne malĝoja, sed mi nur pensas tiel.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kion, dolĉa Marianno?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Mi pensas ankaŭ nenion. Nur iatempe estas al mi tiel mire.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĉu Vi neniam havus la deziron? —</p> + +<p><b>Marianno.</b> Kiajn demandojn Vi faras!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Fabricio ja povos?</p> + +<p><b>Marianno.</b> La deziron — neniam, Fabricio. Kaj<span class="pagenum" id="p_13">[13]</span> se ankaŭ iatempe tia +penso trakuris tra mia kapo, ĝi estis baldaŭ for. Lasi mian fraton +estus al mi neelporteble, — neeble, — kiel ajn invitanta ĉia alia +estonteco eĉ povus esti.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĝi estas ja mire! Se Vi loĝus en unu urbo unu malproksime +de la alia, ĉu oni ĝin povus nomi forlasadon?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ho neniam! Kiu kondukus lian mastraĵon? Kiu zorgus por li? +— Kun servantino? — Ne, ĝi ne iros!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĉu li ne povus loĝi kun Vi? Ĉu Via edzo ne povus esti lia +amiko? Ĉu Vi tri ne povus konduki mastraĵon tiel same feliĉan, ankoraŭ +pli feliĉan? Ĉu Via frato ne povus esti pli faciligita per tio ĉi en +siaj malfacilaj aferoj? Kia vivo tio ĉi povus esti!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Oni devus pensi. Se mi ĝin trapensas, ĝi estas vera. Kaj +poste reŝajnas al mi, ke ĝi ne estas ebla.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Mi Vin ne komprenas.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Estas tiel. — Se mi vekiĝas, mi aŭskultas, ĉu la frato +jam sin levis; se nenio sin movas, tuj mi elsaltas el la lito en la +kuirejon, ekbruligas la fajron, ke la akvo bolas super la randon, ĝis +la servantino sin levas, kaj li havas la kafon, kiam li malfermas la +okulojn.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Doma patrineto!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Kaj poste mi sidiĝas kaj faras ŝtrumpojn por mia frato kaj +havas penon kaj almezuras ilin al li dek fojojn, ĉu ili estas sufiĉe +longaj, ĉu ili bone kuŝas, ĉu la piedo ne estas tro mallonga, — ke li +ofte fariĝas malpacienca. Mi ankaŭ ne<span class="pagenum" id="p_14">[14]</span> faras tion ĉi pro la mezurado, +mi nur deziras, ke mi havu ion por fari apud li, ke li min rigardu +unu fojon, kiam li jam skribadis kelkajn horojn, kaj ke li ne fariĝu +hipoĥondriulo. Ĉar ĝi faras bone al li, kiam li min rigardas; mi vidas +ĝin el liaj okuloj, kvankam li ne volas, ke mi ĝin vidu. Mi iatempe +ridas sekrete, ke li faras, kiel se li estus serioza aŭ kolera. Li bone +faras; mi lin turmentis ja tutan la tagon.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Li estas feliĉa.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ne, mi ĝin estas. Se mi lin ne havus, mi ne scius, kion +komenci en la mondo. Mi ĉion ja faras ankaŭ por mi, kaj al mi ŝajnas, +kiel se mi farus ĉion por li, ĉar ankaŭ ĉe tio, kion mi faras por mi +mem, mi ĉiam pensas je li.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kaj se Vi tiel farus ĉion por la edzo, kiel tute feliĉa li +estus! Kiel danka li estus, kaj kia doma vivado tio ĉi estus!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Iatempe mi ankaŭ prezentas tion ĉi al mi kaj rakontas al mi +longan mirrakonton, kiam mi tiel sidas kaj faras ŝtrumpeton aŭ kudras, +kiel ĉio povus iri. Se mi poste revenas al la veraĵo, mi vidas ke tio +neniam povas fariĝi.</p> + +<p><b>Fabricio.<!-- Fabricio --></b> Kial?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Kie mi trovos edzon, kiu estus kontenta, se mi al li dirus: +„Mi Vin volas ami“, kaj se mi devus tuj almeti: „pli ol mian fraton mi +Vin ne povas ami, por tiu ĉi mi devas fari ĉion kiel ĝis nun“ — — — +Ha, Vi vidas, ke ĝi ne estas ebla.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Vi farus poste unu parton por la edzo, Vi transportus la +amon sur lin —</p><span class="pagenum" id="p_15">[15]</span> + +<p><b>Marianno.</b> Tie estas la ligaĵo! Jes, se oni povus pagi la amon tien +kaj ien kiel la monon, aŭ se la amo ŝanĝadus sian sinjoron ĉiun +kvaronon de l’ jaro kiel malbona servantino. Ĉe l’ edzo ĉio devus poste +fariĝi, kio tie ĉi jam estas, kio neniam tie povas fariĝi.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Fariĝas multo.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Mi ne scias. Se li sidas apud la tablo kaj metas la +kapon sur la manon, rigardas malsupren kaj estas silenta en zorgoj +— mi povas duonhorojn sidi kaj lin rigardi. Li ne estas bela, mi +diras iatempe al mi mem, tamen al mi estas tiel agrable, kiam mi lin +rigardas. — Nature mi bone sentas, ke ĝi estas ankaŭ por mi, se li +zorgas; nature la unua rigardo ĝin al mi diras, kiam li ree supren +ekrigardas, kaj tio ĉi faras multon.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĉion, Marianno. Kaj edzo, kiu zorgus por Vi! —</p> + +<p><b>Marianno.</b> Estas ankoraŭ unu objekto: viaj kapricoj. Vilhelmo havas +ankaŭ siajn kapricojn; de li ili min ne premas, de ĉiu alia ili estus +por mi ne elporteblaj. Li havas mallaŭtajn kapricojn, mi tamen ilin +sentas iatempe. Se en malbonaj momentoj li forpuŝas bonan, kunsentan, +amplenan sentaĵon — tio ĉi min doloras! kompreneble nur unu momenton; +kaj se mi ankaŭ murmuras je li, ĝi estas pli por tio, ke li ne rekonas +mian amon, ol ke mi lin malpli amus.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Se tamen iu sin trovus, kiu<!-- kiŭ --> malgraŭ ĉio volus havi la +kuraĝon por oferi al Vi sian manon?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Li sin ne trovos! Kaj poste estus la demando, ĉu mi devus +riski kun li.</p><span class="pagenum" id="p_16">[16]</span> + +<p><b>Fabricio.</b> Kial ne?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Li sin ne trovos!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Marianno, Vi lin havas!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Fabricio!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Vi lin vidas antaŭ Vi! Ĉu mi devas komenci longan paroladon? +Ĉu mi devas elŝuti antaŭ<!-- antau --> Vi, kion mia koro tiel longe kaŝas? Mi Vin +amas, Vi ĝin longe scias; mi oferas al Vi mian manon, tion ĉi Vi ne +antaŭpensis. Mi neniam vidis knabinon, kiu tiel malmulte pensis kiel +Vi, ke ŝi elvokas sentojn en tiu ĉi, kiu ŝin vidas. — Marianno, ne +fajreca nepripensanta amanto parolas kun Vi; mi Vin konas, mia domo +estas pretigita; ĉu Vi volas esti la mia? — — — En la amo mi havis +malsamajn sortojn, mi estis pli ol unu fojon decidita — fini mian +vivon en fraŭleco. Vi nun havas min. — Ne malkonsentu! Vi min konas; +mi estas unupensa kun Via frato! Vi ne povas pensi je pli pura ligiĝo. +— Malfermu Vian koron! — Unu vorton, Marianno!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Amata Fabricio, lasu al mi tempon, mi estas amika al Vi.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Diru, ke Vi min amas! Mi lasas al Via frato lian placon: mi +volas esti la frato de Via frato, unuigitaj ni volas zorgi por li. Mia +propraĵo, alkalkulita al la lia, liberigos lin de ne unu horo ĉagrena; +li reprenos kuraĝon, li — Marianno, mi ne volus Vin emigi per miaj +vortoj. (<i>Li kaptas ŝian manon</i>).</p> + +<p><b>Marianno.</b> Fabricio, mi neniam ekpensis pri tio — En kian +senkonsilecon Vi min metas! —</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Nur unu vorton! Ĉu mi povas esperi?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Parolu kun mia frato!</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>sur la genuoj</i>). Anĝelo! La plej amata!</p><span class="pagenum" id="p_17">[17]</span> + +<p><b>Marianno</b> (<i>silentas momenton</i>). Dio! kion mi diris! (<i>Eliras</i>).</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ŝi estas la via! — — — Al la aminda malsaĝulineto mi ja +povas permesi la karesadon kun la frato; tio ĉi iom post iom returniĝos, +kiam ni konos nin pli proksime, kaj li ne devas ion perdi pro tio! +Estas tre agrable al mi, ree tiel ami kaj okaze ree tiel esti amata! +Ĝi estas ja afero, por kiu oni neniam perdas la guston. — Ni loĝos +kune. Sen tio mi jam longe kaj dezire plivastigus iel la praveman +domamon de la bona homo; kiel bofrato ĝi jam iros. Li fariĝus alie tuta +hipoĥondriulo kun siaj eternaj rememoroj, timoj, zorgoj pri la ĉiutaga +pano, kaj sekretoj. Ĉio estos belege! Li devas pli libere spiri la +aeron; la knabino devas havi edzon — kio ne estas malmulto, kaj vi +ricevos ankoraŭ honeste edzinon — kio estas multo! — + +(<b>Vilhelmo</b> <i>eniras</i>). + +Ĉu via promenado estas finita?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Mi iris sur la urban placon, kaj supren sur la straton +pastrejan kaj reen apud la borso<!-- burso -->. Estas por mi mira sentaĵo, se mi +iras nokte tra l’ urbo. Kiel de la taga laboro ĉio parte ripozas, +parte rapidas al ripozo, kaj oni nur vidas en movado la laboremon de +l’ malgranda industrio! Mi ĝojis je unu maljuna fromaĝistino, kiu, kun +okulvitro sur la nazo, apud resteto de l’ kandelo, detranĉadis peceton +post peceto, ĝis la aĉetantino havis sian pezon.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ĉiu rimarkas laŭ sia speco. Mi kredas, multaj transiris la +straton, ne rigardante la vendistinon de fromaĝo kaj ŝiajn okulvitrojn.</p><span class="pagenum" id="p_18">[18]</span> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Je kio oni sin okupas, tion oni amas, kaj la gajnado en +malgranda estas por mi estiminda, de la tempo kiam mi scias, kiel acida +fariĝas la talero, se oni ĝin devas meriti groŝon post groŝo. (<i>Staras +kelkajn momentojn en pensado.</i>) Al mi fariĝis tute mirinde sur la vojo. +Tiel multaj aferoj je unu fojo kaj intermiksitaj venis al mi en la +kapon, — kaj tio, kio min okupas en la plejprofundaĵo de mia animo — +(<i>Li fariĝas pensiĝa</i>.)</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>al si</i>). Estas malsaĝa afero; kiam li estas apuda, mi ne +havas la kuraĝon, konfesi rekte, ke mi amas Mariannon. — Mi ja devas +rakonti al li, kio pasis. — (<i>Laŭte</i>) Vilhelmo! diru al mi! vi volis +ŝanĝi vian loĝejon? Vi havas malmultajn ĉambrojn kaj pagas multe. Ĉu vi +ne scias alian loĝejon?</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>distrite</i>). Ne.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Mi pensas, ni du povus plifaciligi unu al la dua. Jen, +mi havas mian patran domon kaj loĝas nur la supran etaĝon, kaj la +malsupran vi povus preni; vi ne edziĝos ja tiel baldaŭ. — Vi havos +la korton kaj malgrandan magazenon por via spedicio; vi donos al mi +malgrandan loĝpagon, kaj ni helpos unu al la alia.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Vi estas tre bona. Mi vere ankaŭ iatempe tion ekpensis, +kiam mi venis al vi kaj vidis tiel grandan parton de l’ domo malplenan, +dum mi devas min helpi tiel zorgeme. — Poste estas aliaj aferoj — — +— Oni devas ĝin lasi, ĉar ĝi estas neebla.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kial ne?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Se mi edziĝus?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Por tio estus konsilo. Kiel fraŭlo vi havus sufiĉan placon +kun via fratino, kaj kun edzino ĝi iros ankaŭ.</p><span class="pagenum" id="p_19">[19]</span> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>ridetante</i>). Kaj mia fratino?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Tiun ĉi mi prenus al mi. (<i>Vilhelmo silentas</i>). Kaj ankaŭ +malgraŭ tio. Parolu ni prudentan vorton. — Mi amas Mariannon; donu ŝin +al mi kiel edzinon!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kio?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kial ne? Donu vian vorton! Aŭskultu min, frato! Mi amas +Mariannon! Mi longe pripensadis: nur ŝi, nur vi, vi du povas min fari +tiel feliĉa, kiel mi povas ankoraŭ esti sur la mondo. Donu ŝin al mi!</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>konfuze</i>). Vi ne scias, kion vi volas.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ha, kiel bone mi scias! Ĉu mi ĉion devas rakonti al vi, +kion mi bezonas, kaj kion mi havos, se ŝi fariĝos mia edzino kaj vi mia +bofrato?</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>revenante el la pensado kaj rapide</i>). Neniam! neniam!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kion vi havas? — Tio ĉi min doloras — La abomenon! — Se +vi devas havi bofraton, kio fariĝos ja frue aŭ pli malfrue, kial ne +min? kiun vi tiel bone konas, kiun vi amas! Almenaŭ mi kredis —</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Lasu min! — — Mi ne havas prudenton.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Mi devas diri ĉion. De vi sola dependas mia sorto. Ŝia +koro estas favora al mi, tion vi kredeble rimarkis. Vin ŝi amas pli, +ol ŝi min amas! Mi estas kontenta. La edzon ŝi amos pli ol la fraton! +Mi eniros en viajn privilegiojn, vi en la miajn, kaj ni ĉiuj estos +ĝojaj. Mi ankoraŭ neniam vidis ligaĵon kiu ligus sin tiel home kaj +bone. (<i>Vilhelmo silenta</i>). Kaj kio firmigas ĉion — Plej bona, donu nur +vian vorton, vian konsenton! Diru al ŝi, ke vi ĝojas<span class="pagenum" id="p_20">[20]</span> je tio, ke ĝi vin +faros feliĉa — Mi havas ŝian vorton.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ŝian vorton?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ŝi ĵetis ĝin, kiel ankaŭ adiaŭdirantan rigardon, kiu diris +pli, ol la restado povus diri. Ŝia senkonsileco kaj ŝia amo, ŝia volado +kaj tremado estis tiel belaj.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ne, Ne!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Mi vin ne komprenas. Mi sentas, ke vi ne havas abomenon +kontraŭ mi, kaj vi estas al mi tiel kontraŭa? Ne estu! Ne estu malhelpa +al ŝia feliĉo! — Kaj mi pensas ĉiam, vi devas esti feliĉa kun ni! +— Ne malkonsentu vian vorton al miaj deziroj! vian vorton amikan. +(<i>Vilhelmo silenta en batalantaj turmentoj</i>). Mi vin ne komprenas —</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ŝin? Vi volas havi ŝin?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Kio ĝi estas?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kaj ŝi vin?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Ŝi respondis, kiel estas konvene por knabino.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Iru! iru! — Marianno! — — Mi ĝin antaŭscietis! mi ĝin +sentis!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Diru nur al mi —</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kion diri! — Tio ĉi estis, kiu kuŝis sur mia animo tiun +ĉi vesperon kiel nubo fulmotondra. Ĝi ekbrilas, ĝi ekbatas — — Prenu +ŝin! Mian solan — mian ĉion! (<i>Fabricio lin rigardas senparola</i>). Prenu +ŝin! — Kaj ke vi sciu, kion vi al mi prenas — (<i>Paŭzo. Li komencas +rapide</i>). Mi rakontis al vi pri Karolino, la anĝelo, kiu forkuris el +miaj manoj kaj restigis al mi sian similaĵon, la filinon — — kaj tiu +ĉi filino — mi diris al vi malveron — ŝi ne estas<span class="pagenum" id="p_21">[21]</span> morta; tiu ĉi +filino estas Marianno! — Marianno ne estas mia fratino!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Por tio mi ne estis preparita.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kaj de vi mi devis ĝin timi! — Kial mi ne obeis mian koron +kaj ne fermis mian domon al vi, kiel al ĉiu en la unuaj tagoj, kiam mi +tien ĉi venis? Al vi sola mi permesis eniron en la sanktejon, kaj vi +sciis dormigi min per boneco, amikeco, helpado, ŝajna malvarmeco por +la virinoj. Kiel mi laŭ ŝajno estis ŝia frato, vian senton por ŝi mi +prenis kiel veran fratecan; kaj se ankaŭ iatempe volis veni al mi ia +malkredemo, mi ĵetadis ĝin for kiel nenoblan, alskribis ŝian bonecon +por vi al la anĝeleco de ŝia koro, kiu rigardas tutan la mondon per +amplena okulo. — Kaj vi! — Kaj ŝi!</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Mi ne deziras aŭskulti pli de tio, kaj por diri mi ankaŭ +nenion havas. Tial adiaŭ. (<i>Eliras</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Iru! — Vi elportas kun vi ĉion, mian tutan feliĉecon. +Estas fortranĉitaj, forrompitaj ĉiuj esperoj — la plej proksimaj — +per unu fojo — super la senfundaĵo! estas rompita kaj falegis la magia +ponto, kiu devis min transkonduki en la feliĉecon de ĉieloj — For! +kaj per li, la malfidela trompinto! kiu tiel trouzis la sincerecon, la +kredemon! — — Ho Vilhelmo, Vilhelmo! vi estas jam tiel malproksime, +ke vi devas esti maljusta kontraŭ la bona homo? — Kion li krimis? — +— — Vi kuŝas pezege sur ni kaj estas justa, sorto rekompencanta! Kial +vi tie ĉi staras? Kaj vi? Rekte en la momento! — Pardonu al mi! Ĉu mi +ne suferis pro tio? — Pardonu! estas jam longe! — Mi suferis senfine. +Mi ŝajne amis vin, mi kredis, ke mi vin amis; per nepripensitaj +plaĉemoj<span class="pagenum" id="p_22">[22]</span> mi malfermis vian koron, kaj, faris vin mizerajn! Pardonu +kaj lasu min! — Ĉu mi devas tiel esti punita? — Ĉu mi devas perdi +Mariannon, la lastan de miaj esperoj, la enhavaĵon de miaj zorgoj? — +Ne povas esti! ĝi ne povas esti! (<i>Li staras silenta</i>).</p> + +<p><b>Marianno</b> (<i>proksimiĝas malkuraĝe</i>). Frato!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ha!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Frato amata, vi devas pardoni al mi, mi vin petas pro ĉio. +Vi estas kolera, mi ĝin pensis. Mi faris malprudenton — al mi estas +tute mirinde.</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>penante esti trankvila</i>). Kion vi havas, knabino?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Mi volis, ke mi ĝin povu al vi rakonti. — Ĝi<!-- Gi --> iradas tre +senorde tra mia kapo. — Fabricio volas min kiel edzino, kaj mi —</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>duone maldolĉe</i>). Eldiru, vi konsentas?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ne, ne pro la vivo! Neniam mi lin edziniĝos; mi lin ne +povas edziniĝi.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kiel alie tio ĉi sonas!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Sufiĉe mirinde. Vi estas tro malbona, frato; mi irus dezire +kaj atendus ankoraŭ unu horon, se mi ĝin ne devus tuj forigi de l’ +koro: Unu fojon por ĉiam: Mi ne povas edziniĝi Fabricion.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> (<i>sin levas kaj prenas ŝian manon</i>) Kiel, Marianno?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Li estis tie ĉi kaj paroladis kaj prezentadis al mi tiom +multe, ke mi ekpensis, ĝi estus eble. Li tiel premadis, ke en la +senpripenseco mi diris, ke li parolu kun vi — Li prenis ĝin kiel +konsenton, kaj en la sama momento mi eksentis, ke ĝi ne povas fariĝi.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Li parolis kun mi.</p><span class="pagenum" id="p_23">[23]</span> + +<p><b>Marianno.</b> Mi vin petas, kiom mi povas kaj scias, pro la tuta amo, +kiun mi havas por vi, pro la amo, per kiu vi min amas, refaru ĝin bone, +diru al li!</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>al si</i>). Eterna Dio!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ne koleru! Li ankaŭ ne devas koleri. Ni vivos kiel antaŭe +kaj ĉiam tiel. — Ĉar nur kun vi mi povas vivi, kun vi sola mi volas +vivi. Tio ĉi kuŝas de longe en mia animo kaj estas nun elpuŝita, +elpuŝita per fortego — Mi amas nur vin!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Marianno!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Plej bona frato! Tiun ĉi kvaronhoron, — mi ne scias diri +al vi kia kurado estis en mia koro. — Estas al mi kiel antaŭ mallonge, +kiam ĝi brulis sur la bazaro kaj en la komenco la fumo kaj vaporo ĉion +kovris, ĝis per unu fojo la fajro levis la tegmenton kaj la tuta domo +ekstaris en brulo. — Ne forlasu min! Ne elpelu min de vi, frato!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ĝi ne povas resti tiel por ĉiam.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Tio ĉi timigas min tiel multe! — Mi volas plezure promesi +al vi, ke mi ne edziniĝos, mi volas ĉiam zorgi por vi, ĉiam, ĉiam, +senhalte. — Jen, tie kontraŭe loĝas kune tiaj du maljunaj gefratoj; mi +pensas iatempe ŝerce: Kvankam vi estus tiel maljunaj kaj elsekigitaj, +se vi nur estos kune!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> (<i>Tenante sian koron, duone al si</i>). Se vi ĝin eltenos, vi +neniam estos tro mallarĝa!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Vi kredeble pensas alie; vi kredeble prenos edzinon kun la +tempo kaj tio ĉi min dolorus, se mi eĉ volus ami ŝin la plej multe. — +Nenio amas vin tiel kiel mi, nenio povas vin ami tiel multe. (<i>Vilhelmo +provas paroli</i>). Vi estas ĉiam tiel reteniĝa, kaj<span class="pagenum" id="p_24">[24]</span> mi ĝin ĉiam havas +en la buŝo por diri al vi tute, kiel ĝi al mi estas, kaj mi ne povas. +Dank’ al Dio, ke la okazo malligas al mi la langon!</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Nenion pli, Marianno!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Vi min ne devas malhelpi, permesu, ke mi diru ĉion! Poste +mi iros en la kuirejon kaj sidos tutajn tagojn ĉe mia laboro, nur +iatempe mi vin rigardos, kiel se mi volus diri: Vi ĝin scias. (<i>Vilhelmo +staras senparola kaj feliĉa</i>). Vi povis ĝin scii jam longe, vi ankaŭ +ĝin scias, de la morto de nia patrino, kiam mi elkreskadis el mia +infaneco kaj estis ĉiam kun vi. — Rigardu, mi sentas pli da plezuro +esti apud vi, ol da dankemo por via pli ol frata zorgado. Kaj iom post +iom vi prenis tutan mian koron, tutan mian kapon, ke nun io alia nur +kun penego povas gajni lokon en ili. Mi ankoraŭ scias, ke vi iatempe +ridis, kiam mi legis romanojn: tio ĉi estis unu fojon kun la Julino +Mandeville, kaj mi demandis, ĉu Henriko, aŭ kiel li nomiĝis, ne estis +simila al vi? — Vi ridis — kio ne plaĉis al mi. Tial mi silentis +alian fojon. Mi tamen prenis ĝin tute serioze; ĉar kiuj estis la plej +amindaj, la plej bonaj homoj, ili ĉiuj estis similaj al vi. — Mi vin +vidis promenantan en grandaj ĝardenoj, ĉevalirantan, vojirantan kaj +duelantan — (<i>Ŝi ridas por si</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Kio estas al vi?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Ke mi ĝin ankaŭ konfesu: se ia fraŭlino estis tre bela kaj +tre amata — kaj tre enamiĝa — ŝi estis ĉiam mi mem. — Nur je l’ +fino, se la afero venis al la disligo kaj ili post ĉiuj malhelpadoj +ankoraŭ edziĝis — — Mi estas ja tre sincera, bona, babilema estaĵo.</p><span class="pagenum" id="p_25">[25]</span> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Daŭrigu! (<i>Forturnita</i>). Mi devas eltrinki la kalikon de +ĝojo. Ne perdigu min la sentojn, Dio en la ĉielo!</p> + +<p><b>Marianno.</b> El ĉio tio la plej malmulte al mi plaĉis se du homoj sin +amis kaj je l’ fino oni malkovras, ke ili estas parencoj aŭ gefratoj. +La Miss’ Fanny’n mi povus bruligi! Mi tiom ploradis! Estas tiel mizera +sorto! (<i>Ŝi deturniĝas kaj ploras maldolĉe</i>).</p> + +<p><b>Vilhelmo</b> (<i>ĵetante sin al ŝia kolo.</i>) Marianno! — Mia Marianno!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Vilhelmo! ne! ne! Je l’ eterne mi vin ne forlasos! Vi estas +mia! — Mi vin tenas! mi vin ne povas forlasi! + +(<b>Fabricio</b> <i>eniras</i>.) + +Ha, Fabricio, Vi venas en la ĝusta tempo! Mia koro estas malfermita kaj +forta, ke mi ĝin povas diri. Mi nenion al Vi promesis! Estu nia amiko! +Mi Vin neniam edziniĝos.</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>malvarme kaj maldolĉe.</i>) Mi ĝin pensis, Vilhelmo! Se vi +kuŝigis tutan vian pezon sur la pesilon, mi devis esti trovita tro +malpeza. Mi revenas, por ke mi forigu el mia koro tion, kio ja devas +esti forigita. Mi senigas min je ĉiuj pretendoj kaj vidas, ke la aferoj +venis jam al la celo; al mi ĝi estas almenaŭ agrabla, ke mi donis +senkulpan kaŭzon.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ne malbenu en tiu ĉi momento kaj ne senigu vin je l’ +sentaĵo, pro kiu vi vane pilgrimadis en la vasta mondo! Rigardu tiun ĉi +kreaĵon — ŝi estas tute la mia — — kaj ŝi ne scias —</p> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>duone mokante</i>). Ŝi ne scias?</p> + +<p><b>Marianno.</b> Kion mi ne scias?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Tie ĉi malverdiri, Fabricio?</p><span class="pagenum" id="p_26">[26]</span> + +<p><b>Fabricio</b> (<i>frapita</i>). Ŝi ne scias?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Mi ĝin diras.</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Retenu vin! Vi meritas unu la duan!</p> + +<p><b>Marianno.</b> Kio ĝi estas?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> (<i>ĵetante sin al ŝia kolo</i>) Vi estas mia, Marianno.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Dio! Kio ĝi estas? — Ĉu mi devas redoni al vi tiun ĉi +kison? — Kia kiso ĝi estis, frato?</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Ne de l’ frato reteniĝanta, ŝajne malvarma, — la kiso de +l’ eterne sole feliĉa amanto. (<i>Ĉe ŝiaj piedoj</i>). Marianno, vi ne estas +mia fratino! Karolino estis via patrino, ne mia.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Vi, vi! —</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Via amanto. — De tiu ĉi momento via edzo, se vi lin ne +malestimas.</p> + +<p><b>Marianno.</b> Diru al mi, kiel ĝi estis ebla?</p> + +<p><b>Fabricio.</b> Uzadu, kion nur Dio mem al vi povas doni! Alprenu ĝin, +Marianno, kaj ne demandu. — Vi trovos ankoraŭ sufiĉan tempon por la +klarigado.</p> + +<p><b>Marianno</b> (<i>rigardante lin.</i>) Ne, ĝi estas ne ebla.</p> + +<p><b>Vilhelmo.</b> Mia amata, mia edzino!</p> + +<p><b>Marianno.</b> (<i>Ĉe lia kolo.</i>) Vilhelmo, ĝi ne estas ebla!</p> + +<div class="fino"> +<img src="images/divide2.png" alt="" style="max-width:12em;"> + +<p style="font-size:1.3em;font-weight:bold;letter-spacing:0.5ex;">FINO.</p> +</div> + + + +<p style="font-size:1.5em;text-align:center;margin-top:4em;"><b>NOM'AR'O</b><br> +de l’ verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (Esperant'a),<br> +kiu'j el'ir'is ĝis Februar'o 1889.</p> + + +<table> +<tr><th><i>N<sup>o.</sup></i></th><th><b>Nom'o de l’ verk'o</b>:</th><th><b>Kost'o</b>:</th></tr> +<tr><th> </th><th> </th><th>rubl'o'j kopek'o'j</th></tr> +<tr><td class="num">1.</td><td><i>D<sup>r'o</sup> Esperanto.</i> Lingv'o inter'naci'a. + Antaŭ'parol'o kaj plen'a lern'o'libr'o + en la lingv'o rus'a</td><td class="num">0,15</td></tr> + +<tr><td class="num">2.</td><td>⸺ en la lingv'o pol'a</td><td class="num">0,15</td></tr> + +<tr><td class="num">3.</td><td>⸺ en la lingv'o franc'a</td><td class="num">0,20</td></tr> + +<tr><td class="num">4.</td><td>⸺ en la lingv'o german'a</td><td class="num">0,20</td></tr> + +<tr><td class="num">5.<!-- 5 --></td><td>⸺ en la lingv'o angl'a</td><td class="num">0,20</td></tr> + +<tr><td class="num">13.</td><td><i>Hanez.</i> Safah achath lekulanu (lern'o'libr'o + de l’ lingv'o inter'naci'a Esperant'a + en la lingv'o hebre'a)</td><td class="num">0,20</td></tr> + +<tr><td class="num">6.</td><td><i>D<sup>r'o</sup> Esperanto.</i> Mal'grand'a vort'ar'o + inter'naci'a-rus'a</td><td class="num">0,03</td></tr> + +<tr><td class="num">7.</td><td>⸺ inter'naci'a-pol'a</td><td class="num">0,03</td></tr> + +<tr><td class="num">8.</td><td>⸺ inter'naci'a-franc'a</td><td class="num">0,03</td></tr> + +<tr><td class="num">9.</td><td>⸺ inter'naci'a-german'a</td><td class="num">0,03</td></tr> + +<tr><td class="num">10.</td><td>⸺ inter'naci'a-angl'a</td><td class="num">0,03</td></tr> + +<tr><td class="num">11.</td><td><i>D<sup>r'o</sup> Esperanto.</i> Du'a Libr'o de l’ + lingv'o inter'naci'a (skrib'it'a <b>inter'naci'e</b>)</td><td class="num">0,25</td></tr> + +<tr><td class="num">12.</td><td>⸺ Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ + lingv'o inter'naci'a. (<b>inter'naci'e</b>)</td><td class="num">0,10</td></tr> + +<tr><td class="num">14.</td><td><i>A. Grabowski.</i> La Neĝ'a Blov'ad'o. Rakont'o + de A. Puŝkin. (<b>inter'naci'e</b>)</td><td class="num">0,15</td></tr> + +<tr><td class="num">15.</td><td lang="de"><i>L. Einstein.</i> La lingvo internacia als + beste Lösung des internationalen + Weltsprache-Problems. Vorwort, + Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniss + nach dem Entwurf + des pseudonymen Dr. Esperanto</td><td class="num">0,50</td></tr> + +<tr><td class="num">16.</td><td><i>N. N.</i> Rus'a traduk'o de la Du'a Libr'o + de l’ lingv'o inter'naci'a</td><td class="num">0,25</td></tr> + +<tr><td class="num">17.</td><td><i>D<sup>r'o</sup> Esperanto</i> Plen'a vort'ar'o rus'a-inter'naci'a</td><td class="num">1,—</td></tr> + +<tr><td class="num">18.</td><td><i>N.<!-- N --> N.</i> Rus'a traduk'o de la „Al'don'o + al la Du'a Libr'o“</td><td class="num">0,10</td></tr> + +<tr><td class="num">19.</td><td><i>A. Grabowski.</i> La Gefratoj. Komedio + de Göthe (<b>internacie</b>)</td><td class="num">0,15</td></tr> + +<tr><td class="num">20.</td><td lang="de"><i>L. Einstein.</i> Weltsprachliche Zeit- und<!-- Zeit-und --> + Streitfragen. I. Volapük und Lingvo + internacia</td><td class="num">0,25</td></tr> +</table> + +<p>Ĉiu'j supr'e skrib'it'a'j verk'o'j pov'as est'i ricev'at'a'j en +la libr'ej'o'j kaj ankaŭ ĉe <i>d-r'o L. Zamenhof</i> (<i>Varsovi'o</i>, +strat'o Przejazd N. 9). Anstataŭ mon'o oni pov'as send'i sign'o'j'n +de poŝt'o (de ĉia land'o). Por la poŝt'a trans'send'o oni dev'as +al'don'i po 20% de la kost'o de l’ verk'o'j. Kiu aĉet'as ne mal'pli +ol por unu rubl'o, tiu por la trans'send'o ne pag'as. +</p> + +<p>En la komenc'o de ĉiu monat'o est'as pres'at'a nov'a nom'ar'o de +ĉiu'j verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (de kiu ajn ili est'as +el'don'it'a'j), kiu'j el'ir'is de la komenc'o mem ĝis tiu monat'o. +<span style="font-size:1.5em;">☞</span> <b>Kiu dezir'as regul'e ĉiam sci'i pri la progres'ad'o de l’ lingv'o +inter'naci'a</b>, <span style="font-size:1.5em;">☜</span> tiu pov'as send'i 30 kopek'o'j'n por jar'o al la +el'don'ant'o de la dir'it'a'j nom'ar'o'j (<b>L. Zamenhof, Varsovi'o</b>, +strat'o Przejazd N. 9), kaj tiam li akurat'e ricev'ad'os per la +poŝt'o ĉiu'n nov'a'n nom'ar'o'n tuj kiam ĝi est'os pres'iti'a.</p> + +<div class="tnotes"> +<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p> + +<p>Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj +registris ilin per html-aj komentoj. Ankoraŭ restas kelkajn +malkutimajn vortojn, kiun uzis la tradukinto. La interpuncio +restas iom hazarda, kiel en la originalo.</p> +</div> +<div style='text-align:center'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 ***</div> +</body> +</html> + + diff --git a/75983-h/images/cover.jpg b/75983-h/images/cover.jpg Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..38c3221 --- /dev/null +++ b/75983-h/images/cover.jpg diff --git a/75983-h/images/divide1.png b/75983-h/images/divide1.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..aeb31b2 --- /dev/null +++ b/75983-h/images/divide1.png diff --git a/75983-h/images/divide2.png b/75983-h/images/divide2.png Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..e28be63 --- /dev/null +++ b/75983-h/images/divide2.png diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..b5dba15 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This book, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this book outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..7427b91 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +book #75983 (https://www.gutenberg.org/ebooks/75983) |
