diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 4 | ||||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 | ||||
| -rw-r--r-- | old/68879-0.txt | 2572 | ||||
| -rw-r--r-- | old/68879-0.zip | bin | 56616 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/68879-h.zip | bin | 328079 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/68879-h/68879-h.htm | 2710 | ||||
| -rw-r--r-- | old/68879-h/images/cover.jpg | bin | 273932 -> 0 bytes |
8 files changed, 17 insertions, 5282 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..d7b82bc --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,4 @@ +*.txt text eol=lf +*.htm text eol=lf +*.html text eol=lf +*.md text eol=lf diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..67a0220 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #68879 (https://www.gutenberg.org/ebooks/68879) diff --git a/old/68879-0.txt b/old/68879-0.txt deleted file mode 100644 index 93a088e..0000000 --- a/old/68879-0.txt +++ /dev/null @@ -1,2572 +0,0 @@ -The Project Gutenberg eBook of La firmao de la kato kiu pilkludas, by -Honoré de Balzac - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and -most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms -of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you -will have to check the laws of the country where you are located before -using this eBook. - -Title: La firmao de la kato kiu pilkludas - -Author: Honoré de Balzac - -Translator: Paul Benoit - -Release Date: August 31, 2022 [eBook #68879] - -Language: Esperanto - -Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed - Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was - produced from images generously made available by - Biblioteka Cyfrowa KUL.) - -*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FIRMAO DE LA KATO KIU -PILKLUDAS *** - - - INTERNACIA - MONDLITERATURO - - Kolekto de la plej famaj verkoj - el ĉiuj naciaj literaturoj - - FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 - ESPERANTO-FAKO - - - - -HONORÉ DE BALZAC - -LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS - - El la franca originalo tradukis - Paul Benoit - - FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 - ESPERANTO-FAKO - -ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ - -PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG - - - - -ANTAŬPAROLO - - -Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850. -Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en -Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn; -li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdoj -la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per -tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li -eldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco), -viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti -romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj -necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus -honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la -talento kaj de la vivo. - -Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj -la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj, -kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca, -politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la -„Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumi -tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90. -Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro -Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp. - -Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj „Merkadet“, -kiuj havis pli da sukceso. - -Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj -konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne -tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran -observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo. -Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la -junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li -plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li -afektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sin -alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo. - - LA FIRMAO[1] - „LA KATO, KIU PILKLUDAS“ - -Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo. - -Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de -pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj -drapvendistoj. - -Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de -sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro -tio, ke oni volas supreniri tro alte“. - -La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan -filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. -Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin“ de Auerbach. -Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari. - -Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de -la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la -aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo -ŝajnas preskaŭ forresti. - -Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la -ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la -komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu -zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni -la elektrongimnoton...“, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de -Cuvier“; la pronomon _dont_ (kies), la adverbon _assez_ (sufiĉe), -la esprimon _un de ces_ (unu el tiuj) ktp. - -Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj -kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj -monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon. - -La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas -farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ, -ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas -kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi -pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan -opinion pri la originalo. - -Paul Benoit. - - - - -Meze de la strato S-ta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la -strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj -konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon -rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj -ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian -nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur -la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per -paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej -malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu -respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies -neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per -la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj -super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon, -kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon. -Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la -alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo. - -En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia -mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova -loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En -vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la -observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian -apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj, proksimaj -unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por -naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj -la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute -malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. -La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis -vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa -muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la -tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus -meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj -metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. -Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj -bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn -kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj -okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta -rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same -kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj -regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li -revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj -aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, -kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis -surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom -de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa -trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta -katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. -Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj -ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de -siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris -sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis -nobelo kun brodita vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, -ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto -volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun -naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska -ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn -vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita -tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la -vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. -Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la -lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: GUILLAUME kaj maldekstre: -POSTEULO DE SINJORO CHEVREL. Suno kaj pluvo formordis la plej -grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la -literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj -reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi -la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago -plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, -ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas -stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al -kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn -en siajn firmaojn. Ekzemple: _La Porkino_, _kiu ŝpinas_, la _Verda -Simio_ ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis -la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la -industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis -pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la _Providencoj_, la -_Bonaj Fidoj_, la _Dank’ al Dio_ kaj la _Senkapigoj de S-ta -Johano-Baptisto_, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato S-ta -Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, -kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu -junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la -antikva drapaĵo, lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj -meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, -kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de -edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn -gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj -sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita -tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la -grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. -Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj -veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta -strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj -eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente -kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la -granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema -por la komercistoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kiel LA KATO, KIU -PILKLUDAS estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian -malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo -laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, -harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa -kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita -pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio -estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la -pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon -pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris -sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan -graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, -amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke -la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito -koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni malfermis la lukon -de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn -vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, -kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj. -Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de -pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la -eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato -kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta -ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun -strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, -malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ -nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican -aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan -kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus -estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de -la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis -plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian -mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis -la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata -mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu -el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, -kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon, -kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro -sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj -blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita -per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda -virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj -ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. -Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo, -nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la -superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama -trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto -naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo -preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco -de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis -nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis -sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ -vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn -kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis -ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj -tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, -ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la -eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro[2] malsupreniĝis kun tiu -rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de -niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite -nubo kaŝis la plej brilan matenstelon. - -Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis -la nefirman vitraĵon de la butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS estis -forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis -puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo -de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan -drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo -„_Guillaume, posteulo de Chevrel_“. Pli ol unu preterpasanto ne -estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra -la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ -oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel -haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco -de tiu gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj -drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge -provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la -komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis -kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton -da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa -estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil -manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante -kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari -multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj -kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel -akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el -sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de -la S-ta Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la -notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La -maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, -en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume -rigardis la S-ta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la -veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon -post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum -lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu -siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel -Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. -Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, -diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj -bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis -lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj -el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel -taŭge platigitaj kaj kombitaj sur lia flava kranio, ke li similis -sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, -flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ -brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn -tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo -signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, -kiujn postulas la aferoj. - -Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, -en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la -karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova -civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la -ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj -notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis -kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj[3]“, kiam -li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur -_la verdikto de la konsuloj_[4]. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, -la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj -por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio -ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la -patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene, -por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed -tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. -Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo -kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen -al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo -pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon -ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la -libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis -avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro -lumigita per vitraĵo en plafono, de kie la familio kunigita dum la -manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur -la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al -la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo[5]. Sinjoro -Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro -pensis pri la kaso de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Post kiam li sekrete -estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono -kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la -kahelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la -junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du -paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon -Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la -akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan -rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto -ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, -ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima -placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu -foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe -maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo. - --- Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! -- -diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. -- Ja tiam, je diablo! -kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol -du rulaĵojn da drapo. - --- Do tagiĝis pli frue, -- diris la dua komizo, kiun tiu tasko -koncernis. - -La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj -tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj -manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil -frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni -negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis -teni ilin obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la -distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je -la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili -sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies -sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo -konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis -ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan -purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej -petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni -allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la -daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj -subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan -„virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. -Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan -pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la -patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino -Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj -tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. -Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe -antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. -Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an -familion al la meso de Sankta Leu[6] kaj al la posttagmeza diservo. -Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis -brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de -sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita -de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La -dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du jaroj de persistado -kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent -frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj familiofestoj, -oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita -mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, -kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn -brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre -pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por -partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, -ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi -sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. -Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam -drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la -maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon -ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti -ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj -kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro -de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la -dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere -patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon -por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur -pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. -Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, -tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis -montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, -al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis -unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn -de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia -unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta -edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la -simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus -edziniginta sian duan filinon antaŭ la unua. La malbonŝanca komizo -sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. -Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas -necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, -kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto. - -Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. -Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta -sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi -aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia -malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen -afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ -sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita -per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la -pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis -iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu -de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino -Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de -sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la -malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis -kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin -per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda -kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek -al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj -pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu -proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis -malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis -gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu -agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn -kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris tiun -nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn -por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du -fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur -per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin -kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna -servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, -kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi -feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur -kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta -karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia -edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje -fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, -la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en -_Le Ragois_[7] kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia -patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte -mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn -por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn -de negocisto. - -Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki -kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la -kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni -ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel -elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis -siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino -estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la -tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono -sur la dua etaĝo oni devis akcepti -- sinjorinon Roguin, fraŭlinon -Chevrel, dek kvin jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis -diamantojn; la junan Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; -sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan -sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri -silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron -Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn --- la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la -arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj -distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, -tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. -Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la -elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj -kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni -faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“ - -Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis -danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn -en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan -feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis -la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis -siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare -la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. -Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; -ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al -la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro -Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis -tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al -junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere -sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco -ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la -patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion kun -siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la -leĝo de la antikva elpendaĵo LA KATO, KIU PILKLUDAS, ordonis, -ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la -festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al -la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj -de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo -unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume -postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene, -ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis -iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis -de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu -ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la -profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. -Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis -aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, -kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia -vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan -muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia -patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: -„Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble _Hippolyte, -grafo de Douglas_ kaj _La Grafo de Comminges_[8], du romanoj trovitaj -de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita -de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu -junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la -antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj -la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de -la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico -tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo; -eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi estas amata. Aliflanke -la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la -fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon -ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil -skudoj[9], de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli -laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento -de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la -arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la -okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze -de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue -eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi -la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn. - --- Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos -antaŭ svatiĝanto, -- diris en si sinjoro Guillaume, legante la -unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj. - -De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino -plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun -fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis -Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj -elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de -sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas -pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin jaroj, -metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la -projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn -principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la -pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la -kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente. - -Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la S-ta -Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe[10]. Por -raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, -estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn -antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, -kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko LA KATO, KIU -PILKLUDAS, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu -estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam -lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro -de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al -la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, -la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn -plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La -vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj -kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika -pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj -estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman -impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la -modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas -la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun -okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep -jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. -Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj -Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la -pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ -malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la -frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj -kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur -ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda -per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis, li transpasis al -profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne -manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, -ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la -konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. -La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri -ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian -koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj -ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne -manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li -eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon -la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia -feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li -preterpasis plurfoje antaŭ la domo LA KATO, KIU PILKLUDAS, li -kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, -por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume -gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj -penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, -forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn -plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj -malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li -atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en -la Salono[11]?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis -lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. -Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne -povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, -de animo al animo. - --- Vi amas! -- diris Girodet. - -Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien, de Rafaelo -kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj -laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola -respondo, la juna artisto kapklinis. - --- Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! -Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, -- aldonis -la fama pentristo. -- Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus -komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas -ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. -La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, -prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da -ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj. - -Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La -interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn -anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn -niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj -nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, -kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la -publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. -La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis -sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj -proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj[12]; la -artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni -proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone -sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta -mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon -de la S-ta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la -notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi -multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio. La babilado de -sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la -pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano -al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud -sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de -ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris -tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel -betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ -si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta -ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan -vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de -promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis -nova najbarulo. - --- Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, -- diris la artisto ĉe la -orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj. - -Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj -por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan -amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo. - --- Vi estus sufokita, -- ekkriis Aŭgustino. -- Ni foriru! - -Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne -povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino -Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua -pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. -Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita -de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino -surprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado -de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu -mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis -fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan vizaĝon de la juna -artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon -Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi -estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la -korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke -ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, -la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, -kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de -la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, -sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. -Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la -fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis -ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo -de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la -predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi -vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila -pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, -kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la -elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan -pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la -karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la -blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia -tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis -tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto -kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies -talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi -povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis -ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, -kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj -ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango vekigis en ŝia -korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega -kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate -al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne -paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de LA KATO, KIU -PILKLUDAS, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia -patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino -insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por -kuŝi. - --- Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj -- -ekkriis sinjoro Guillaume: -- Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige -vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu -al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. -Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur -siaj pentraĵoj. - --- Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, -- diris -Jozefo Lebas. - -Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso -iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne -donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis -al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, -kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, -la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis -luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi -rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! -Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn -tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu -familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun -sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon! -Sunradio falis en tiun malliberejon. Aŭgustino amis subite. En -ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis -kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas -siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni -la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun -imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon -de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por -ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj -gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. -Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste -sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, -ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por -Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, -eĉ instinkte. - -La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis -la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, -- estis -superspruĉita de la komizoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, dum li -atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian -ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la -sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo -de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis -lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta -ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj -sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam -forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, -Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo, kiun favorigas la du aliaj. -Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus -antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino -Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio -malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, -ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta -peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per -la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de -frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis -sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan -servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du -semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro -tiel taŭge rigardis sin reciproke. - -Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili -vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj -matena kaj posttagmeza en S-ta Leu. Aŭgustino sendis al sia kara -Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe -kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia -amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu -vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita -spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de LA KATO, KIU -PILKLUDAS. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo -al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari -signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, -eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, -kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita -devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu -povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj -analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, -kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la -flago de LA KATO, KIU PILKLUDAS, estis la kaptaĵo de unu el tiuj -uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. -De dek kvin tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino -Virginio dediĉis sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo. -Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, -por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis -la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj -estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la -mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis -kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo -por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno -parolas nur enigme: -- Kiom da H-N-Z? -- Forvendita. -- Kio restas -el Q-X? -- Du ulnoj. -- Kia prezo? -- Kvin-kvin-tri? -- Metu al 3 -A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj -tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la -moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por -konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume -enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis -denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope -ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton -de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en -mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi -ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; -ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj -baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco -rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el -tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo? - -Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el -la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton -la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da -nuloj, por ke tiuokaze Guillaume forigu la severan regulon, kiu la -tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis -siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu -ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam -oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété[13] -por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu -sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe -ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon -matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian -kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam -la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa -silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ -dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa -magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj -ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan -per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna -negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn -li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin -en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman -atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la -skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur -la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies -unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis -kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis -la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe -rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, -la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin -en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman -tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun -tabureton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge -ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la -saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne -facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la -litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar -tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn -al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo -Lebas subite aperis. - --- Sidigu vin tien, -- diris Guillaume, montrante la tabureton. - -Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon -antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis. - --- Kion vi opinias pri tiuj kambioj? -- demandis Guillaume. - --- Neniam ili estos pagitaj. - --- Kiel? - --- Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj K-io ormone pagis. - --- Ho! Ho! -- ekkriis la negocisto, -- estas necese, ke oni estu tre -malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, -la inventarkalkulo finiĝis. - --- Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi -jam vidis. - --- Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu -vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio -mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, -ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu -tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la -subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio. - -La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin. - --- Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? -Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al -kompatinda orf.... - -Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko -kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke -tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per -kompletigo de la klarigo. - --- Tamen, -- plue diris la patro de Virginio, -- vi ne meritas tre -tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri -vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la -kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi -sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. -Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran -vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). -- Ha! Ha! ekkriis Guillaume, -- ĉu -do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis -diveni la Lecokan bankroton. - --- Kiel, sinjoro? -- respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon -tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. -- Kiel, vi scias, kiun -mi amas? - --- Mi scias ĉion, sentaŭgulo, -- diris la respektinda kaj malica -komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi -faris same. - --- Kaj vi donus ŝin al mi? - --- Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni -daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos -ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, -- diris ekscitiĝante la -multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. -- -Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn -plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi -superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la ludo, ĉu la -Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio -preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, -lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, -kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas kaj -sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne -deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde -en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio -estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, -tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta -improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu -ploris abunde. -- Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do? - --- Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ -svenas, mi kredas! - --- Nu, knabo, -- diris la komercisto, -- ci estas pli feliĉa ol ci -opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi. - -Kaj li palpebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon. - --- Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! -- ekkriis Jozefo -Lebas entuziasme. - -Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita -de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ -sin. - --- Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? -- demandis Guillaume, kies -voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas. - --- Ĉu ne ŝi, -- kiun -- mi amas? -- diris la komizo balbutante. - -Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis -sian pintkapon inter siajn du manojn por pripensi pri la stranga -situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis -stare. - --- Jozefo, -- plue diris la negocisto kun malvarma indeco, -- mi -parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. -Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos -Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek. - -La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo -kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro -al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio -ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto -estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil -mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo -antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia -natura boneco, li iom deflankiĝis. - --- He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn -post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, -tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci -estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam -oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ -por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas -pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al -Aŭgustino, por iri al la meso. - -Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo, -ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al -unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la -manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel -interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone. - -Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la -bonan negociston, kiam li estis sola. - -Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la -vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe -malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la -komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino -reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj -permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj -familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de -Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj -altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li -elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino -preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino -Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per -jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis -sugesti nenian malican penson de la najbaroj. - --- Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, -- tremante diris la komizo, --- ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro -Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino; -povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi -volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus -ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas -tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava, -agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino. -Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado, -la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio -sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus, -mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min. - --- Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri la pentrarto. Tio -estas bela metio. - --- Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu -havas skudojn sufiĉe. - -Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon S-ta Leu. Tie -sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis -Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud -Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro, -kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe -la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia -filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Ŝi volis tuj -forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis -sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj -de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston, -kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron -en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la -ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke -tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en -la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis -ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta -ĝiskore. - --- Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, -- ŝi diris mallaŭte, -sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj -remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. -- Ne levu -la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos -al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi. - -Tiuj vortoj estis fulmobato por la kompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis -sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo -fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron. -Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali -sur ĉiun paĝon, kiun ŝi turnis, diveni facile la teruran staton -de ŝia animo. Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino -Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj -eliris furioze kaj decidata ĉion provi. - --- Iru en vian ĉambron, fraŭlino! -- diris sinjorino Guillaume al -sia filino reenirante; -- ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el -ĝi eliri. - -La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio -estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj -konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la -patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn. -Ĉe la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian -patron ekkrii. - --- Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon? - --- Mia kompatinda infanino, -- diris Virginio al sia ploranta -fratino, -- paĉjo defendas cin. - --- Kaj kion ili volas fari al Teodoro? -- demandis la senmalvirtulino. - -La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi -restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis -skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu -infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al -li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian -amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita. -Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis -ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj -per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis -tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere, -Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ -siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan -historion de sia amo. Kuraĝigita per la admono de sia patro, kiu -promesis aŭskulti ŝin silente, ŝi iom maltimis prononcante la -nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la -aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli -pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia -senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam -skribis al li kaj aldonis kun larmoj: - --- Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia. - --- Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? -- ekkriis -ŝia patrino abomene. - --- Sinjorino Guillaume! -- diris la maljuna patro ordonante silenton -al sia edzino. -- Aŭgustino, -- li diris, -- la artistoj ĝenerale -estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam -sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet, -formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu -sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de S-ta Georges kaj precipe -sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili -estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn... -Ha! neniam via sinjoro Sumer... Somm... - --- De Sommervieux, patro mia! - --- Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun -vi kiel la kavaliro de S-ta Georges kun mi, la tagon, kiam mi -ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj -nobeloj. - --- Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi, -ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux -antaŭ la revolucio. - -Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon, -kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis -malserenan silenton. Ŝi eĉ evitis ĵeti siajn koleregajn rigardojn -al Aŭgustino, kaj ŝajnis lasi al sinjoro Guillaume la tutan -respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj. -Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo -akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi -ekkriis: - --- Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj... sed... - -La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la -admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino -Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de -tiu familia sceno: - --- Mi scias ĉion, mia kuzino, -- ŝi diris kun mieno de protektantino. - -Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino -povas ludi la rolon de artprotektantino. - --- Mi scias ĉion, -- ŝi ripetis, -- kaj mi venas en la Noan arkeon -kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion -en la _Genie du Christianisme_[14] -- ŝi diris turnante sin al -sinjorino Guillaume -- la komparo plaĉos al vi. Ĉu vi scias, -- ŝi -aldonis subridante al Aŭgustino, -- ke tiu sinjoro Sommervieux estas -ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan. -Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn. - -Ĉe tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume. -La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman -grimacon. - --- Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, -- daŭrigis la -kolombino. -- De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li -rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton. -De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin. -Ha! kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni nomos -lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la -Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu! -sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn -de rentoj. Ĉu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io, -urbestro en sia distrikto ekzemple! Ĉu vi ne vidis sinjoron Dupont -farita grafo de l’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro -li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n? -Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia -konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia -karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi -ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano, -kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj -diras, ke ŝi venas ĉe min nur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne -estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al -taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj. - --- Aŭgustino, -- diris sinjorino Roguin post paŭzeto, -- mi -vidis la portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke -la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna -ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego, -dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam -subteni la pacon en Eŭropo. Ĉu tio ne estas flataĵo? - -La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la -naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino -Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj -samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine -trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ĉe tiu stranga epoko, la komerco -kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al -la altnobeloj, kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun -inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda -emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon, -virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas -punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la -maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la -alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj -ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni -sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti -pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis -la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj -lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom -da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu -tiel bone estris LA KATON, KIU PILKLUDAS venkite cedis al la -atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino -Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn -por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme -sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado. - -La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li tiujn -aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la -pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la -junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu -pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne -havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn -infanojn edzigitajn kaj la destinojn de LA KATO, KIU PILKLUDAS -transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam -ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun -ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova -butiko, al kiu oni ŝuldas tiom da feliĉo. - --- Kiel beleta! -- ekkriis Guillaume. -- Laŭdire oni volis aĉeti -tion por tridek mil frankoj... - --- He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, -- diris sinjorino -Guillaume. - --- Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, -- aldonis Lebas; -- oni prenus ilin -per la manoj. - --- La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni -estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton -de la antikva drapaĵo. - --- Do vi ŝatas la drapaĵojn, -- ekkriis la patro Guillaume. -- Nu, -je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la -komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo -komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio -ne estis bonega spekulacio tamen. - -Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana -vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de -la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn -gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj -bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon, -kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon -de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de -tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la -stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam -rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud -sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene: - --- Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas -tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed -mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante -bonajn tolaĵojn. Mono, kiu tiel rapide venas, foriras same. Ĉu -mi ne aŭdis tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se -la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda -por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj -kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al -vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin -por vi! _bene sit!_ Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi -donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu -ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam -estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas -tutan Parizo-n. Vi povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil -frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi -altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis -la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li -edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke -oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi. -Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi -min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono -subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron -Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru -tion al mi. - --- Jes, mia patro, mi ĵuras tion. - -Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian -filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis -preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume. - -Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro -de S-ta Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro -prezentis sin tie en la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj -amplenaj, vestitaj per elegantaj tualetoj, atenditaj de luksa -veturilaro. Veninta en taŭga kaleŝo kun sia familio, Virginio -donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile -kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu -spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu -Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la -alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta -el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la -naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej -firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili ĵetis -kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajn per la envio pri Aŭgustino, kiu -edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro, -ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Ĉar -maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ -metos ŝin „sur la pajlon“, la patro Guillaume ĝojis _in petto_ -pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La -vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj -sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio. -Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier -(malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris -en kaleŝo al la malnova domo de la strato S-ta Deniso por tie -estri la firmaon: LA KATO, KIU PILKLUDAS. La artisto, ebria de -feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis -ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton Trois frères (tri -fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon. - -La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis -kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili -vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis -sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la -sendetenemojn de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo, -en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke -ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi, -Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi -nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de l’ -edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj, -nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super -edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco, -kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi. -Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu -neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same -kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine -la feliĉo de l’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco -inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam -regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do -kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de l’ amo. Meze de -tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en -la strato S-ta Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn, -la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Ĉar ŝiaj -paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon -kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj -virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti -ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis -esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni -ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li -ne korektiĝas. - -Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux -sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn -kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum -la longaj suferoj de l’ jaro, kiam unuafoje juna edzino nutras -infanon, sendube li laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi -distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis, -estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe -si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia -filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke -patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun -ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en -ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la -salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia -edzo, vidi ŝin ĵaluzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino -nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis -elĵeti sia edzeca feliĉo. Ŝi unue ofendis la vantecon de sia -edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la -neĝustecon de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj. -La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono -jaroj per la unuaj puŝegoj de l’ amo, reiris kun la trankvileco -de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente -deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de l’ -imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj -bezonoj de forta animo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du -jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj -estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta -rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne -povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris -al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis, -ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“ -Ŝia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al -amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La -sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro. Fine -Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de kruela vero: Lia edzino -ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin -laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj, -laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam -li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi -la renaskiĝajn suferojn de l’ estulo kiu, kunigata al alia per la -plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn -ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun -potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom -pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam -forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn -de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas -senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la -neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis -en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la -kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus -en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj -kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro -sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ĉe -la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston -dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi ne rekonis kaj kiu -neniel estas malpia: - --- Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo -de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi. - -Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun -ĉiuj spertis. Ŝi ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj: -ili fuĝas aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj -ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon, kiu ŝajnis al ŝi la esenco -de edzino; kaj kvankam ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne -povis ne imiti iomete la patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo, -kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn -per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis -ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis -cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio -povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu -de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan -malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝi. Por atingi la edzecan -feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas -tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la -pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati -la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de -liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke -li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn -ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en -doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la -geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo -ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi -vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de -gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis -malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne -plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia -edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga -en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita -de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la -vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi -komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la unuajn sperterojn. -Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo, esperante ke tiu grandanima -konduto frue aŭ malfrue reakirigus la edzan amon; sed ne estis tiel. -Kiam Sommervieux laborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne -kaŝis sufiĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi, -ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la -tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure -la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi -la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri -mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco -de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke -neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile -marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj -tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon, -la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli -entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino -kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama -koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego. -Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco, -Aŭgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin -malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj -por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi -ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan -esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de -la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis -la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj -malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi -neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la -kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia nekompleta edukiteco malhelpis la -tutan kuniĝon de ŝia animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan -amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Ŝi ploris sangajn larmojn -kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel -malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de -sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj -konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis -pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi -ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin -kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito. - --- Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la -poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn -ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis -ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi -legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur -iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio -estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Ŝi -povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Ŝi komprenis -la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue -por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la -mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan. -Ŝiaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis -la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la -animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis -venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj -ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj -kortuŝa kreitaĵo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Ĝenita -pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn -konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de Aŭgustino -malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis inciti ŝin, -ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco. -Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je -ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi -al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj -foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj -povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la -juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la -sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Ŝi izoliĝis. -Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj -konsilojn meze de sia familio. - -Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humila -kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Ŝi sopiris -revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta -unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro -kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen -plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la -vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian -bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel -li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj de ĝenerala inventaro -montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon. -Ŝia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo. -Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis -nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta -Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi -provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon -pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj -sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio posteulinon, kiu -konservis la antikvan honoron de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Ĉe la -tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la -komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto, -oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis -senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de -loĝio ĉe _Les Français_[15], kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian -fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron, -kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine la ambaŭ -geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per -kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan -feliĉon, -- sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj -- kiun -ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel -komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde -siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan -amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita -estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon -estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda -Aŭgustino elklarigis sian dolorigan situacion, nevole ŝi suferis -aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la -S-ta Denisa strato liveris al ŝia fratino. - --- La malbono fariĝis, mia edzino, -- diris Jozefo Lebas, -- ni -devas peni por taŭge konsili nian fratinon. - -Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn -la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el -tiu krizo; li numerigis preskaŭdire la konsiderojn, li vicigis -ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus -diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj -konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino, -decidiĝi laŭ rekta vojo, kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan -por ŝia edzo. Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke -Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Ŝi dankis siajn du amikojn -kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la -konsiliĝo. Ŝi kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la -strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj -gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en -malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj -kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu -kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por -ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel -marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo, -ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo, -siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la -bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud -Marengo-an batalon[16] de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis -elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn -de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ -la maljunajn historietojn de la kvartalo S-ta Deniso. Je la -dua, la patro Guillaume iris viziteti la firmaon LA KATO, -KIU PILKLUDAS. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam -liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la -maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li -ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso -en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti -ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu -respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de sia bofilo -Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga -komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis -alte lokita en la administracio, sinjorino Guillaume decidis -laŭrange elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da -oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa -valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la -malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo. -Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ -aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la -senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis -ĉe honora loko. Ĝi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis -dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu -bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La -aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron -de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj, -kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de -la ideoj, kiuj vivigas, surprizis Aŭgustinon. Ŝi zorge rigardis -tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis -ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ -maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Ŝi sentis tiam -neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de -dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies -malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon -kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia -spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de l’ amo kaj -emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj -akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis -koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis -iom fabela. _La vojaĝoj de barono de la Houtan_, kiujn ŝi komencis -ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion pli neaŭditan pri la -sovaĝuloj de Kanado. - --- Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi -estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin? - -Ĉe tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis -siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj -altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo. - --- Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn. - --- Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin -de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon -al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn -abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, -- vi diris, -- li -reeniras ĉe si. - --- Sed je la unua, la dua... - -La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj. - --- Li ludas do? -- diris sinjoro Guillaume. -- Je mia tempo nur la -ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue. - -Aŭgustino faris lipgrimaceton, kiu forĵetis tiun akuzaĵon. - --- Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, -- plue -diris sinjorino Guillaume. -- Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere? -Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin. - --- Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam -estas bela vetero -- li proponas al mi promenadon en la arbaro. - --- En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon, -se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri -por... Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al -vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Ĉu iam oni vidas -viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo. - --- Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li -bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe la scenojn, kiuj... - --- Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi -- ekkriis sinjorino -Guillaume interrompante sian filinon. -- Kiel vi povas esti indulga -je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne -estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj -manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Ĉio, kion vi -diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme -nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke -li estis en Dieppe por pentri la maron. Ĉu oni pentras la maron? Li -faras al vi rakontojn nekredeblajn. - -Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino -Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis -ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke: - --- Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon, -se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion -malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri -tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo? - --- Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus -ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj. - --- Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo -malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio -estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli, -kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn, -sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn, -devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia -sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja... - --- Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj... - --- Kiaj estas tiuj imagaĵoj? -- plue diris sinjorino Guillaume, -interrompante ankoraŭ sian filinon. -- Li havas belajn, laŭ mia -opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice -manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus -por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Ĉu jam oni vidis -viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon, -frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino, -fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min, -se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en -la Malgrandaj domoj[17]. Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario -de S-ta Sulpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel -kristano. - --- Ho, panjo! ĉu vi povas kredi... - --- Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed -mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi -renkontis lin en la Champs-Elysées[18]. Li sidis sur ĉevalo. Nu! li -galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis -tiam: Jen estas viro senracia. - --- Ha, -- ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, -- kiel mi -taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu -strangulo. - -Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn -kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ -sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ĉe tiu vorto -la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por -sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la -patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo, -li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia filino, -pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn, la -prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux -terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas -disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne -parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj -gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du -maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino -eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge -juĝi superulojn. Ŝi sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ -je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile -simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj -povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia -afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin. - -La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero -de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo -estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan -koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj -eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn -plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj -malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa. -Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio. -Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis -la ŝia. Ŝi decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de -ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj -forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj -de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj -kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo -de ŝia unua malfeliĉo. - -Do, iun tagon la timema Aŭgustino provizata per supernatura kuraĝo, -enveturiĝis je la dua posttagmeze por provi penetri ĝis la buduaro -de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla. -Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn -grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per -floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto -propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la -distingiĝintajn kutimojn de l’ aristokrataro, Aŭgustino sentis -teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun -neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis -al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la -privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan -malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la -drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso -afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj -en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La -akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super -la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Ĉio estis delogo -kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj -loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi -penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la -disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel -ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla. -Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino. -Ŝi spertis tiam dolorigan penson. - --- Ho, ve! estus vero, -- ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla -ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj, -ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la -ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj -estus restintaj egalaj ĉe la lukto. - --- Sed mi ne estas videbla! -- Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj, -kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de -Aŭgustino, kies koro batis forte. - --- Tiu sinjorino sidas tie, -- rebate diris la ĉambristino. - --- Vi estas malsaĝa, enirigu do, -- respondis la dukino, kies voĉo -mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin. - -Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi -vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de -duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava -subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto -plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel -antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi -iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis -plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn -parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la -momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis -tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu -rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj -ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min -malplie. - -Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin. - --- Al kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? -- ŝi -diris kun rideto plena de gracieco. - --- Kial tiom da falseco? -- pensis Aŭgustino, kiu respondis nur -kapsigne. - -Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan -ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej -eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj koloneloj de l’ armeo. -Lia duonburĝa kostumo reliefigis la ĉarmon de lia persono. Lia -vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita -per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj -densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro -de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj -liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al -afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis -noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia -beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de -Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis -komprenitaj. - --- Nu adiaŭ, sinjoro d’Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja -arbaro[19]. - -Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus -de antaŭa decido. Ŝi akompanis ilin per minaca rigardo, kiun -la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente -rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la -fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la -kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino -spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan -oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn -konas ĉiuj virinoj. Ŝi pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia -vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn -submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan koron. - --- Sinjorino, -- diris Aŭgustino per interrompa voĉo, -- la vizito, -kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed -malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas -troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via -spirito ekzercas tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur -profunde pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi -adoras mian edzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian -bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis -koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi -per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! -- ekkriis -la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis -preni ĝin, -- neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel -fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi -ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola -esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li -forgesu la unuajn tagojn de... - -Ĉe tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj, -devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en -poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj. - --- Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! -- diris la dukino, -kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si, -ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en -Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem -ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun -gracieca kompato. - -Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn -de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla -beleco kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema. - --- Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas. -Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne -persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja -unue ian graciecon plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn -kaj velkigas la plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la -fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj. - --- Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel -oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora, -indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias -ordoni al mia koro. - --- Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias -vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis -malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en -mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj -vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn -li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por -revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ -mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por -meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi -amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi -- tio estas eraro! Ni, -virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon, -sed vivi kun ili! Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la -maŝinojn de l’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn -brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu -ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco. - --- Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis -kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis. - --- Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon -de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la -stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas -stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi -ion al Teodoro? - --- Ĉu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas? - --- Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu -do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe -al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej -tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue. -Tiu, kiu volas regi, devas... - --- Kiel, sinjorino! Ĉu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi, -fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi -tiamaniere? Ĉu vi povas... - -Si hezitis, la dukino ridetis. - --- Karulino, -- plue diris serioze la nobela sinjorino, -- la edzeca -feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan -atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam mi parolas pri -edzeco, ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, -- ŝi -diris konfideme. -- Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn -pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, -- estas nur -kelkaj esceptoj, -- edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj -virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se -ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn, -precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton -de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton -analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia -supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Ĉu -ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili -posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la -edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj, -ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi -ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun -celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn agojn, niajn ideojn, niajn -koketaĵojn, ni estras tiujn mensojn ege kapricajn, kiuj pro la -moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili. - --- Ho, ĉielo! -- ekkriis la juna virino, -- tio estas la vivo? Ĝi -estas lukto. - --- Kie ĉiam estas necese minaci, -- plue diris la dukino ridante. --- Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke -viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj -klopodoj. -- Venu, -- ŝi aldonis, -- mi donos al vi rimedon por -enkateni vian edzon. - -Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon -pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili -venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj -loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis -Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: -- -Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu -pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn -da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas -malkuraĝa. - -Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la -pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton, -kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ĉe tiu aspekto Aŭgustino -kriis: - --- Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, -- ŝi diris, -- sed ... -tie! - --- Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de -malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus -redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi -la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi -portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros -vian edzon dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian -sorton. - -Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro -kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin -la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la -purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj -rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La -malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino, -nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo -de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en -kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsencoj! Aŭgustino similis tiam -alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li -volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas. -Ĉe tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas. - -Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo -nepriskribebla. Ŝia konversacio kun la dukino estigis multe da -ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj -ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj -skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi -eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu -vera elokventeco, kiu neniam forlasas la virinojn; poste pensante -al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi -demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante, -ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon. -Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto, -limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo. -Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon -liverante sin al ĉiuj angoroj de l’ espero. Ŝi antaŭsentis tro -nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta estonteco, por ke ŝi ne -tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la murmuro de sia horloĝo, kiu -ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Si penis trompi la -tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus -ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron -de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke -rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris, -kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La -veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto. - --- Kio signifas tiu iluminado? -- demandis Teodoro per ĝoja voĉo -enirante la ĉambron de sia edzino. - -Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo -de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis -kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al -la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la -ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade -la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia -sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per -profunde obtuza voĉo li demandis: - --- Kie vi trovis tiun pentraĵon? - --- La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi. - --- Ĉu vi postulis ĝin de ŝi? - --- Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi. - -La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu -anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per -la turmentoj de ofendita vanteco. - --- Tio estas inda je ŝi, -- ekkriis tondre la artisto. -- Mi -venĝos, -- li diris promenante grandpaŝe. -- Si mortos pro honto; -mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino -elirante nokte de la Klaŭda palaco. - --- Teodoro! -- diris voĉo senfortiĝa. - --- Mi mortigos ŝin. - --- Mia amiko! - --- Ŝi amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete... - --- Teodoro! - --- He! lasu min, -- diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis -preskaŭ leonblekon. - -Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero -sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna -ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco. - -Ĉirkaŭ la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis -sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante -en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto -la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda -orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis -montris tiujn rubojn per gesto malesperplena. - --- Kaj jen estas eble granda perdo, -- ekkriis la maljuna estrino -de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis, -ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por -kvindek skudoj. - --- Ha, mia patrino! - --- Malfeliĉulino, vi estas prava, -- respondis sinjorino Guillaume, -kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al -ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel -de sia patrino. Mia beleto, mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn -ĉagrenojn, mi konsolos vin. Ĉu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro -estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn... -Sed li estas do vera monstro! - -Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de -sia patrino momenton de silento. Dum tiu terura nokto la malfeliĉo -estis troviginta de ŝi tiun paciencan rezignacion, kiu ĉe la -amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas -eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis -al la viro. - -Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis, -ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de -tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo -la lastan scenon de dramo. Ĉiujare je la solena festo de la 2-a -de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne -demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino -por la potencaj premegoj de la geniuloj. - --- La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas -eble -- li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime -al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas la fulmotondroj, kie la -suno estas bruliga. - - - - -KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO - - -[1] _Firmao_, kaj ne _firmo_ por eviti duoblan sencon ĉe la -adjektivo: firma. - -[2] Fenestro je gilotino; fenestro, kiun oni fermas per muntkrado -(framo) glitante inter du vertikalaj ŝovsulkoj. - -[3] Arĥiĉefo de la komercistoj; mezepoke ĉefo de la parizaj -komercistoj, komunuma magistrato en Parizo. - -[4] En Francujo la prokomerca juĝistaro estas ankoraŭ nomita -„justice consulaire“ (konsula justico). La konsuloj estas nun -agentoj, kiuj dependas de la prokomerca ministro. - -[5] Terurigo. „La Terreur“, revolucia reĝimo depost la 31-a de Majo -1793, dum kiu okazis grandnombraj senkapigoj, kaj finiĝanta kun la -renverso de Robespierre (27-a de Julio 1794). - -[6] Preĝejo sur la bulvardo Sebastopol. - -[7] Le Ragois (abato) nomita per la protekto de sinjorino Maintenon -guvernisto de la Duko de Maine, redaktis por tiu princo: Historio de -Francujo kaj de Romo (1684) ofte represita, kvankam tre mezbona. - -[8] La Grafo de Comminges, romano de sinjorino Tenein. - -[9] J. Evrot en Akvokato Patelin tradukis per _skudo_ (itale scudo) -kaj J. Balliman (Majstro Pathelin) per _skuto_. Tio estas monero de -tri aŭ ses frankoj. - -[10] La Trappe; monaĥejo, kies regularo estas tre severa. - -[11] La Salono, galerio en Louvre, kie oni ekspozicias pentraĵojn -kaj skulptaĵojn. - -[12] Duobla napoleono; kvardekfranka monero. - -[13] Variété, pariza teatro. Cendrillon (Cindrulino), persono de -feinrakontoj. - -[14] Genie du Christianisme. 1802 verkita de Chateaubriand, en kiu -li montras la superbonecon de la kristianismo. - -[15] Les Français; pariza teatro. - -[16] Epoko de la revolucio, dum kiu oni fiksis la maksimumon por la -prezo de la komercaĵoj. - -[17] La malgrandaj domoj, en kiuj oni enfermas la frenezulojn. - -[18] Avenuo en Parizo. - -[19] Arbara promenado apud Parizo. - - - - -Notoj de transskribinto: - -Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per -ohtml-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. - - -*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FIRMAO DE LA KATO KIU -PILKLUDAS *** - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the -United States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for an eBook, except by following -the terms of the trademark license, including paying royalties for use -of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for -copies of this eBook, complying with the trademark license is very -easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation -of derivative works, reports, performances and research. Project -Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may -do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected -by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark -license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country other than the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you will have to check the laws of the country where - you are located before using this eBook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm website -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that: - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of -the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set -forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org - -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's business office is located at 809 North 1500 West, -Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up -to date contact information can be found at the Foundation's website -and official page at www.gutenberg.org/contact - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without -widespread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine-readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our website which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This website includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/old/68879-0.zip b/old/68879-0.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index 75f10d7..0000000 --- a/old/68879-0.zip +++ /dev/null diff --git a/old/68879-h.zip b/old/68879-h.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index 8ecff3a..0000000 --- a/old/68879-h.zip +++ /dev/null diff --git a/old/68879-h/68879-h.htm b/old/68879-h/68879-h.htm deleted file mode 100644 index 1845f05..0000000 --- a/old/68879-h/68879-h.htm +++ /dev/null @@ -1,2710 +0,0 @@ -<!DOCTYPE html> -<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> -<head> -<meta charset="UTF-8" /> -<title>La firmao de la kato kiu pilkludas, Balzac—A Project Gutenberg eBook</title> -<link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover" /> -<style> /* <![CDATA[ */ -body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} -div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} -.smaller {font-size: smaller;} -p.cap:first-letter {float: left; clear: left; - margin: 0 0.1em 0 0; - padding:0; font-size: 200%;} -h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 0.2ex;} -h2 {font-size: 1.7em; letter-spacing: 0.2ex;} -.ititle {font-size: 1.2em; word-spacing: 0.2ex; text-align: center;} -div.section {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;} -.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%; font-style: italic;} -.footnotes {border: dashed 1px; margin: 4em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;} -.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} -.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;} -.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;} -.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} -/* ]]> */ </style> -</head> -<body> -<div lang='en' xml:lang='en'> -<p style='text-align:center; font-size:1.2em; font-weight:bold'>The Project Gutenberg eBook of <span lang='eo' xml:lang='eo'>La firmao de la kato kiu pilkludas</span>, by Honoré de Balzac</p> -<div style='display:block; margin:1em 0'> -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and -most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms -of the Project Gutenberg License included with this eBook or online -at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you -are not located in the United States, you will have to check the laws of the -country where you are located before using this eBook. -</div> -</div> - -<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Title: <span lang='eo' xml:lang='eo'>La firmao de la kato kiu pilkludas</span></p> -<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:0; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Author: Honoré de Balzac</p> -<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:0; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Translator: Paul Benoit</p> -<p style='display:block; text-indent:0; margin:1em 0'>Release Date: August 31, 2022 [eBook #68879]</p> -<p style='display:block; text-indent:0; margin:1em 0'>Language: Esperanto</p> - <p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:0; margin-left:2em; text-indent:-2em; text-align:left'>Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)</p> -<div style='margin-top:2em; margin-bottom:4em'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK <span lang='eo' xml:lang='eo'>LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS</span> ***</div> -<div style="text-align: center;"> -<p style="font-size:170%;">INTERNACIA<br /> -MONDLITERATURO</p> - -<p style="font-size:120%;">Kolekto de la plej famaj verkoj<br /> -el ĉiuj naciaj literaturoj</p> - -<p class="smaller"> -FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924<br /> -ESPERANTO-FAKO</p> -</div> - - -<div class="titlepage"> -<h1>HONORÉ DE BALZAC<br /> - -LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS</h1> - -<p style="font-size:120%;">El la franca originalo tradukis<br /> - <b>Paul Benoit</b></p> - -<p>FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924<br /> -ESPERANTO-FAKO</p> -</div> - - -<div class="smaller"> -<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ</p> - -<p>PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG</p> -</div><!-- p. 5 --> - - - -<div class="section"> -<h2>ANTAŬPAROLO</h2> -</div> - - -<p>Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850. -Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en -Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn; -li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdoj -la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per -tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li -eldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco), -viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti -romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj -necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus -honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la -talento kaj de la vivo.</p> - -<p>Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj -la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj, -kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca, -politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la -<span lang="fr">„Comédie Humaine“</span> (homara komedio). Sed li ne povis plenumi -tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90. -Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro -Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.</p> - -<p>Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj -„Merkadet“, kiuj havis pli da sukceso.</p><!-- p. 6 --> - -<p>Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj -konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne -tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran -observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo. -Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la -junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li -plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li -afektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sin -alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.</p> - -<p class="ititle">LA FIRMAO<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a><br /> - „LA KATO, KIU PILKLUDAS“</p> - -<p>Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.</p> - -<p>Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de -pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj -drapvendistoj.</p> - -<p>Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de -sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro -tio, ke oni volas supreniri tro alte“.</p> - -<p>La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan -filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. -Tio estas ankaŭ la temo de <span lang="de">„Die Frau Professorin“</span> de Auerbach. -Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.</p> - -<p>Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de -la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la -aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo -ŝajnas preskaŭ forresti.</p><!-- p. 7 --> - -<p>Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la -ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la -komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu -zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni -la elektrongimnoton...“, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de -Cuvier“; la pronomon <i lang="fr">dont</i> (kies), la adverbon <i lang="fr">assez</i> (sufiĉe), -la esprimon <i lang="fr">un de ces</i> (unu el tiuj) ktp.</p> - -<p>Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj -kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj -monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon.</p> - -<p>La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas -farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ, -ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas -kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi -pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan -opinion pri la originalo.</p> - -<p class="far_sig">Paul Benoit.</p> -<!-- p. 8 --> -<!-- p. 9 --> - -<div class="section"> </div> -<p class="cap">Meze de la strato S<sup>ta</sup> Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la -strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj -konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon -rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj -ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian -nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur -la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per -paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej -malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu -respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies -neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per -la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj -super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon, -kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon. -Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la -alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo.</p> - -<p>En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia -mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova -loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En -vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la -observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian -apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj,<!-- p. 10 --> proksimaj -unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por -naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj -la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute -malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. -La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis -vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa -muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la -tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus -meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj -metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. -Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj -bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn -kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj -okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta -rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same -kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj -regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li -revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj -aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, -kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis -surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom -de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa -trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta -katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. -Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj -ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de -siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris -sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis -nobelo kun brodita<!-- p. 11 --> vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, -ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto -volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun -naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska -ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn -vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita -tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la -vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. -Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la -lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: <span class="smaller">GUILLAUME</span> kaj -maldekstre: <span class="smaller">POSTEULO DE SINJORO CHEVREL</span>. Suno kaj pluvo -formordis la plej grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita -sur la literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj -reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi -la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago -plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, -ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas -stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al -kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn -en siajn firmaojn. Ekzemple: <i>La Porkino</i>, <i>kiu ŝpinas</i>, la <i>Verda -Simio</i> ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis -la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la -industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis -pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la <i>Providencoj</i>, la -<i>Bonaj Fidoj</i>, la <i>Dank’ al Dio</i> kaj la <i>Senkapigoj de S<sup>ta</sup> -Johano-Baptisto</i>, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato S<sup>ta</sup> -Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, -kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu -junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la -antikva drapaĵo,<!-- p. 12 --> lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj -meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, -kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de -edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn -gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj -sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita -tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la -grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. -Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj -veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta -strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj -eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente -kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la -granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema -por la komercistoj de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>, kiel <span class="smaller">LA KATO, KIU -PILKLUDAS</span> estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian -malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo -laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, -harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa -kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita -pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio -estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la -pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon -pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris -sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan -graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, -amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke -la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito -koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni<!-- p. 13 --> malfermis la lukon -de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn -vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, -kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj. -Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de -pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la -eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato -kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta -ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun -strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, -malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ -nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican -aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan -kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus -estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de -la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis -plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian -mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis -la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata -mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu -el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, -kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon, -kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro -sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj -blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita -per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda -virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj -ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. -Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo,<!-- p. 14 --> -nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la -superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama -trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto -naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo -preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco -de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis -nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis -sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ -vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn -kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis -ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj -tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, -ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la -eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a> malsupreniĝis kun tiu -rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de -niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite -nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.</p> - -<p>Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis -la nefirman vitraĵon de la butiko <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span> estis -forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis -puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo -de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan -drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo -„<i>Guillaume, posteulo de Chevrel</i>“. Pli ol unu preterpasanto ne -estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra -la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ -oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel -haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco -de tiu<!-- p. 15 --> gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj -drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge -provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la -komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis -kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton -da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa -estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil -manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante -kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari -multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj -kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel -akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el -sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de -la S<sup>ta</sup> Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la -notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La -maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, -en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume -rigardis la S<sup>ta</sup> Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la -veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon -post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum -lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu -siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel -Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. -Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, -diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj -bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis -lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj -el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel -taŭge platigitaj kaj kombitaj sur<!-- p. 16 --> lia flava kranio, ke li similis -sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, -flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ -brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn -tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo -signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, -kiujn postulas la aferoj.</p> - -<p>Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, -en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la -karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova -civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la -ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj -notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis -kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>“, kiam -li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur -<i>la verdikto de la konsuloj</i><a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, -la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj -por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio -ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la -patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene, -por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed -tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. -Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo -kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen -al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo -pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon -ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la -libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis -avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro -lumigita per vitraĵo en plafono, de<!-- p. 17 --> kie la familio kunigita dum la -manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur -la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al -la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>. Sinjoro -Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro -pensis pri la kaso de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>. Post kiam li sekrete -estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono -kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la -kahelŝtonon<!-- orig: kaĥelŝtonon -->, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la -junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du -paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon -Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la -akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan -rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto -ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, -ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima -placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu -foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe -maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.</p> - -<p>— Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! — -diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. — Ja tiam, je diablo! -kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol -du rulaĵojn da drapo.</p> - -<p>— Do tagiĝis pli frue, — diris la dua komizo, kiun tiu tasko -koncernis.</p> - -<p>La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj -tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj -manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil -frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni -negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis -teni ilin<!-- p. 18 --> obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la -distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je -la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili -sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies -sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo -konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis -ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan -purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej -petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni -allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la -daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj -subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan -„virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. -Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan -pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la -patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino -Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj -tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. -Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe -antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. -Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an -familion al la meso de Sankta Leu<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> kaj al la posttagmeza diservo. -Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis -brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de -sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita -de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La -dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du<!-- orig: dekdu --> jaroj de persistado -kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent -frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj<!-- p. 19 --> familiofestoj, -oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita -mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, -kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn -brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre -pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por -partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, -ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi -sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. -Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam -drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la -maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon -ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti -ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj -kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro -de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la -dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere -patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon -por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur -pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. -Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, -tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis -montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, -al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis -unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn -de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia -unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta -edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la -simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus -edziniginta sian duan filinon antaŭ<!-- p. 20 --> la unua. La malbonŝanca komizo -sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. -Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas -necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, -kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.</p> - -<p>Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. -Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta -sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi -aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia -malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen -afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ -sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita -per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la -pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis -iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu -de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino -Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de -sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la -malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis -kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin -per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda -kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek -al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj -pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu -proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis -malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis -gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu -agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn -kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris<!-- p. 21 --> tiun -nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn -por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du -fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur -per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin -kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna -servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, -kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi -feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur -kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta -karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia -edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje -fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, -la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en -<i lang="fr">Le Ragois</i><a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a> kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia -patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte -mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn -por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn -de negocisto.</p> - -<p>Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki -kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la -kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni -ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel -elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis -siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino -estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la -tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono -sur la dua etaĝo oni devis akcepti — sinjorinon Roguin, fraŭlinon -Chevrel, dek kvin<!-- orig: dekkvin --> jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis -diamantojn; la junan<!-- p. 22 --> Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; -sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan -sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri -silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron -Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn -— la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la -arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj -distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, -tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. -Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la -elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj -kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni -faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“</p> - -<p>Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis -danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn -en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan -feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis -la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis -siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare -la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. -Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; -ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al -la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro -Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis -tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al -junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere -sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco -ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la -patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion<!-- p. 23 --> kun -siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la -leĝo de la antikva elpendaĵo <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>, ordonis, -ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la -festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al -la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj -de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo -unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume -postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene, -ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis -iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis -de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu -ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la -profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. -Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis -aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, -kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia -vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan -muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia -patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: -„Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble <i>Hippolyte, -grafo de Douglas</i> kaj <i>La Grafo de Comminges</i><a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>, du romanoj trovitaj -de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita -de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu -junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la -antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj -la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de -la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico -tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo; -eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi<!-- p. 24 --> estas amata. Aliflanke -la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la -fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon -ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil -skudoj<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>, de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli -laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento -de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la -arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la -okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze -de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue -eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi -la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.</p> - -<p>— Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos -antaŭ svatiĝanto, — diris en si sinjoro Guillaume, legante la -unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.</p> - -<p>De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino -plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun -fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis -Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj -elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de -sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas -pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin<!-- orig: dekkvin --> jaroj, -metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la -projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn -principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la -pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la -kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.</p> - -<p>Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la S<sup>ta</sup> -Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>.<!-- p. 25 --> Por -raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, -estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn -antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, -kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko <span class="smaller">LA KATO, KIU -PILKLUDAS</span>, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu -estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam -lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro -de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al -la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, -la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn -plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La -vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj -kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika -pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj -estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman -impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la -modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas -la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun -okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep -jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. -Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj -Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la -pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ -malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la -frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj -kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur -ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda -per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis,<!-- p. 26 --> li transpasis al -profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne -manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, -ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la -konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. -La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri -ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian -koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj -ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne -manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li -eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon -la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia -feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li -preterpasis plurfoje antaŭ la domo <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>, li -kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, -por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume -gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj -penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, -forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn -plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj -malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li -atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en -la Salono<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis -lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. -Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne -povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, -de animo al animo.</p> - -<p>— Vi amas! — diris Girodet.</p> - -<p>Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien,<!-- p. 27 --> de Rafaelo -kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj -laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola -respondo, la juna artisto kapklinis.</p> - -<p>— Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! -Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, —<!-- orig: --> aldonis -la fama pentristo. —<!-- orig: --> Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus -komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas -ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. -La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, -prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da -ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.</p> - -<p>Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La -interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn -anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn -niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj -nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, -kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la -publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. -La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis -sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj -proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>; la -artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni -proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone -sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta -mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon -de la S<sup>ta</sup> Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la -notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi -multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio.<!-- p. 28 --> La babilado de -sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la -pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano -al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud -sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de -ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris -tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel -betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ -si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta -ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan -vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de -promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis -nova najbarulo.</p> - -<p>— Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, — diris la artisto ĉe la -orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.</p> - -<p>Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj -por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan -amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.</p> - -<p>— Vi estus sufokita, — ekkriis Aŭgustino. — Ni foriru!</p> - -<p>Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne -povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino -Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua -pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. -Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita -de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino -surprize<!-- orig: suprize --> ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado -de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu -mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis -fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan<!-- p. 29 --> vizaĝon de la juna -artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon -Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi -estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la -korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke -ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, -la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, -kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de -la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, -sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. -Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la -fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis -ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo -de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la -predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi -vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila -pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, -kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la -elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan -pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la -karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la -blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia -tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis -tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto -kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies -talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi -povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis -ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, -kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj -ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango<!-- p. 30 --> vekigis en ŝia -korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega -kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate -al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne -paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de <span class="smaller">LA KATO, KIU -PILKLUDAS</span>, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia -patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino -insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por -kuŝi.</p> - -<p>— Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj — -ekkriis sinjoro Guillaume: — Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige -vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu -al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. -Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur -siaj pentraĵoj.</p> - -<p>— Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, — diris -Jozefo Lebas.</p> - -<p>Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso -iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne -donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis -al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, -kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, -la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis -luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi -rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! -Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn -tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu -familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun -sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon! -Sunradio falis en tiun malliberejon.<!-- p. 31 --> Aŭgustino amis subite. En -ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis -kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas -siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni -la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun -imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon -de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por -ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj -gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. -Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste -sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, -ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por -Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, -eĉ instinkte.</p> - -<p>La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis -la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, — estis -superspruĉita de la komizoj de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>, dum li -atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian -ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la -sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo -de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis -lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta -ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj -sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam -forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, -Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo<!-- orig: komizio -->, kiun favorigas la du aliaj. -Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus -antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino -Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio<!-- p. 32 --> -malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, -ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta -peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per -la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de -frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis -sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan -servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du -semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro -tiel taŭge rigardis sin reciproke.</p> - -<p>Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili -vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj -matena kaj posttagmeza en S<sup>ta</sup> Leu. Aŭgustino sendis al sia kara -Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe -kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia -amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu -vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita -spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de <span class="smaller">LA KATO, KIU -PILKLUDAS</span>. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo -al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari -signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, -eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, -kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita -devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu -povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj -analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, -kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la -flago de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>, estis la kaptaĵo de unu el tiuj -uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. -De dek kvin<!-- orig: dekkvin --> tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino -Virginio dediĉis<!-- p. 33 --> sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo. -Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, -por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis -la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj -estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la -mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis -kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo -por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno -parolas nur enigme: — Kiom da H-N-Z? — Forvendita. — Kio restas -el Q-X? — Du ulnoj. — Kia prezo? — Kvin-kvin-tri? — Metu al 3 -A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj -tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la -moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por -konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume -enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis -denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope -ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton -de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en -mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi -ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; -ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj -baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco -rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el -tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?</p> - -<p>Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el -la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton -la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da -nuloj, por ke tiuokaze<!-- p. 34 --> Guillaume forigu la severan regulon, kiu la -tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis -siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu -ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam -oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a> -por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu -sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe -ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon -matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian -kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam -la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa -silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ -dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa -magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj -ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan -per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna -negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn -li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin -en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman -atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la -skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur -la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies -unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis -kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis -la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe -rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, -la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin -en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman -tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun -tabureton<!-- p. 35 --> garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge -ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la -saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne -facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la -litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar -tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn -al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo -Lebas subite aperis.</p> - -<p>— Sidigu vin tien, — diris Guillaume, montrante la tabureton.</p> - -<p>Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon -antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.</p> - -<p>— Kion vi opinias pri tiuj kambioj? — demandis Guillaume.</p> - -<p>— Neniam ili estos pagitaj.</p> - -<p>— Kiel?</p> - -<p>— Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj K<sup>io</sup> ormone pagis.</p> - -<p>— Ho! Ho! — ekkriis la negocisto, — estas necese, ke oni estu tre -malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, -la inventarkalkulo finiĝis.</p> - -<p>— Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi -jam vidis.</p> - -<p>— Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu -vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio -mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, -ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu -tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la -subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.</p> - -<p>La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin.</p><!-- p. 36 --> - -<p>— Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? -Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al -kompatinda orf....</p> - -<p>Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko -kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke -tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per -kompletigo de la klarigo.</p> - -<p>— Tamen, — plue diris la patro de Virginio, — vi ne meritas tre -tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri -vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la -kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi -sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. -Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran -vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). — Ha! Ha! ekkriis Guillaume, — ĉu -do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis -diveni la Lecokan bankroton.</p> - -<p>— Kiel, sinjoro? — respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon -tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. — Kiel, vi scias, kiun -mi amas?</p> - -<p>— Mi scias ĉion, sentaŭgulo, — diris la respektinda kaj malica -komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi -faris same.</p> - -<p>— Kaj vi donus ŝin al mi?</p> - -<p>— Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni -daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos -ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, — diris ekscitiĝante la -multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. — -Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn -plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi -superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la<!-- p. 37 --> ludo, ĉu la -Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio -preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, -lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, -kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas<!-- orig: ŝanĉeliĝas --> kaj -sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne -deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde -en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio -estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, -tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta -improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu -ploris abunde. — Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?</p> - -<p>— Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ -svenas, mi kredas!</p> - -<p>— Nu, knabo, — diris la komercisto, — ci estas pli feliĉa ol ci -opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.</p> - -<p>Kaj li palpebrumis<!-- orig: palbrebrumis --> per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.</p> - -<p>— Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! — ekkriis Jozefo -Lebas entuziasme.</p> - -<p>Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita -de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ -sin.</p> - -<p>— Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? — demandis Guillaume, kies -voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.</p> - -<p>— Ĉu ne ŝi, — kiun — mi amas? — diris la komizo balbutante.</p> - -<p>Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis -sian pintkapon inter siajn du manojn por<!-- p. 38 --> pripensi pri la stranga -situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis -stare.</p> - -<p>— Jozefo, — plue diris la negocisto kun malvarma indeco, — mi -parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. -Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos -Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.</p> - -<p>La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo -kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro -al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio -ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto -estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil -mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo -antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia -natura boneco, li iom deflankiĝis.</p> - -<p>— He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn -post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, -tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci -estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam -oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ -por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas -pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al -Aŭgustino, por iri al la meso.</p> - -<p>Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo, -ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al -unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la -manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel -interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.</p> - -<p>Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la -bonan negociston, kiam li estis sola.</p><!-- p. 39 --> - -<p>Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la -vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe -malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la -komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino -reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj -permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj -familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de -Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj -altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li -elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino -preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino -Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per -jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis -sugesti nenian malican penson de la najbaroj.</p> - -<p>— Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, — tremante diris la komizo, -— ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro -Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino; -povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi -volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus -ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas -tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava, -agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino. -Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado, -la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio -sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus, -mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min.</p> - -<p>— Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri la pentrarto. Tio -estas bela metio.</p><!-- p. 40 --> - -<p>— Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu -havas skudojn sufiĉe.</p> - -<p>Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon S<sup>ta</sup> Leu. Tie -sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis -Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud -Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro, -kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe -la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia -filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Ŝi volis tuj -forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis -sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj -de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston, -kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron -en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la -ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke -tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en -la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis -ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta -ĝiskore.</p> - -<p>— Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, — ŝi diris mallaŭte, -sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj -remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. — Ne levu -la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos -al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi.</p> - -<p>Tiuj vortoj estis fulmobato por la kompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis -sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo -fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron. -Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali -sur ĉiun paĝon, kiun ŝi turnis, diveni facile la teruran staton -de ŝia animo.<!-- p. 41 --> Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino -Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj -eliris furioze kaj decidata ĉion provi.</p> - -<p>— Iru en vian ĉambron, fraŭlino! — diris sinjorino Guillaume al -sia filino reenirante; — ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el -ĝi eliri.</p> - -<p>La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio -estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj -konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la -patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn. -Ĉe la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian -patron ekkrii.</p> - -<p>— Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon?</p> - -<p>— Mia kompatinda infanino, — diris Virginio al sia ploranta -fratino, — paĉjo defendas cin.</p> - -<p>— Kaj kion ili volas fari al Teodoro? — demandis la -senmalvirtulino.</p> - -<p>La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi -restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis -skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu -infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al -li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian -amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita. -Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis -ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj -per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis -tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere, -Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ -siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan -historion de sia amo. Kuraĝigita per la admono de sia patro, kiu -promesis aŭskulti ŝin silente,<!-- p. 42 --> ŝi iom maltimis prononcante la -nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la -aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli -pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia -senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam -skribis al li kaj aldonis kun larmoj:</p> - -<p>— Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia.</p> - -<p>— Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? — ekkriis -ŝia patrino abomene.</p> - -<p>— Sinjorino Guillaume! — diris la maljuna patro ordonante silenton -al sia edzino. — Aŭgustino, — li diris, — la artistoj ĝenerale -estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam -sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet, -formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu -sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de S<sup>ta</sup> Georges kaj precipe -sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili -estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn... -Ha! neniam via sinjoro Sumer... Somm...</p> - -<p>— De Sommervieux, patro mia!</p> - -<p>— Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun -vi kiel la kavaliro de S<sup>ta</sup> Georges kun mi, la tagon, kiam mi -ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj -nobeloj.</p> - -<p>— Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi, -ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux -antaŭ la revolucio.</p> - -<p>Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon, -kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis -malserenan silenton. Ŝi eĉ evitis ĵeti siajn koleregajn rigardojn -al Aŭgustino, kaj ŝajnis<!-- p. 43 --> lasi al sinjoro Guillaume la tutan -respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj. -Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo -akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi -ekkriis:</p> - -<p>— Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj... sed...</p> - -<p>La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la -admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino -Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de -tiu familia sceno:</p> - -<p>— Mi scias ĉion, mia kuzino, — ŝi diris kun mieno de -protektantino.</p> - -<p>Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino -povas ludi la rolon de artprotektantino.</p> - -<p>— Mi scias ĉion, — ŝi ripetis, — kaj mi venas en la Noan arkeon -kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion -en la <i lang="fr">Genie du Christianisme</i><a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a> — ŝi diris turnante sin al -sinjorino Guillaume — la komparo plaĉos al vi. <!-- orig: — -->Ĉu vi scias, — ŝi -aldonis subridante al Aŭgustino, — ke tiu sinjoro Sommervieux estas -ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan. -Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn.</p> - -<p>Ĉe tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume. -La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman -grimacon.</p> - -<p>— Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, — daŭrigis la -kolombino. — De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li -rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton. -De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin. -Ha! kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni<!-- p. 44 --> nomos -lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la -Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu! -sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn -de rentoj. Ĉu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io, -urbestro en sia distrikto ekzemple! Ĉu vi ne vidis sinjoron Dupont -farita grafo de l’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro -li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n? -Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia -konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia -karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi -ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano, -kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj -diras, ke ŝi venas ĉe min nur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne -estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al -taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj.</p> - -<p>— Aŭgustino, — diris sinjorino Roguin post paŭzeto, — mi -vidis la portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke -la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna -ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego, -dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam -subteni la pacon en Eŭropo. Ĉu tio ne estas flataĵo?</p> - -<p>La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la -naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino -Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj -samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine -trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ĉe tiu stranga epoko, la komerco -kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al -la altnobeloj, kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun<!-- p. 45 --> -inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda -emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon, -virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas -punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la -maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la -alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj -ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni -sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti -pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis -la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj -lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom -da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu -tiel bone estris <span class="smaller">LA KATON, KIU PILKLUDAS</span> venkite cedis al la -atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino -Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn -por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme -sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado.</p> - -<p>La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li tiujn -aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la -pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la -junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu -pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne -havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn -infanojn edzigitajn kaj la destinojn de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span> -transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam -ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun -ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova -butiko, al kiu oni ŝuldas tiom da feliĉo.</p><!-- p. 46 --> - -<p>— Kiel beleta! — ekkriis Guillaume. — Laŭdire oni volis aĉeti -tion por tridek mil frankoj...</p> - -<p>— He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, — diris sinjorino -Guillaume.</p> - -<p>— Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, — aldonis Lebas; — oni prenus ilin -per la manoj.</p> - -<p>— La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni -estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton -de la antikva drapaĵo.</p> - -<p>— Do vi ŝatas la drapaĵojn, — ekkriis la patro Guillaume. — Nu, -je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la -komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo -komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio -ne estis bonega spekulacio tamen.</p> - -<p>Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana -vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de -la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn -gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj -bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon, -kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon -de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de -tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la -stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam -rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud -sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene:</p> - -<p>— Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas -tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed -mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante -bonajn tolaĵojn. Mono, kiu tiel rapide venas, foriras same. Ĉu -mi ne aŭdis<!-- p. 47 --> tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se -la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda -por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj -kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al -vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin -por vi! <i>bene sit!</i> Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi -donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu -ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam -estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas -tutan Parizo-n. Vi povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil -frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi -altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis -la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li -edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke -oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi. -Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi -min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono -subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron -Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru -tion al mi.</p> - -<p>— Jes, mia patro, mi ĵuras tion.</p> - -<p>Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian -filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis -preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume.</p> - -<p>Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro -de S<sup>ta</sup> Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro -prezentis sin tie en la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj -amplenaj, vestitaj per elegantaj tualetoj, atenditaj de luksa -veturilaro. Veninta en taŭga<!-- p. 48 --> kaleŝo kun sia familio, Virginio -donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile -kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu -spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu -Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la -alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta -el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la -naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej -firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili ĵetis -kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajn per la envio pri Aŭgustino, kiu -edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro, -ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Ĉar -maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ -metos ŝin „sur la pajlon“, la patro Guillaume ĝojis <i lang="it">in petto</i> -pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La -vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj -sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio. -Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier -(malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris -en kaleŝo al la malnova domo de la strato S<sup>ta</sup> Deniso por tie -estri la firmaon: <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>. La artisto, ebria de -feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis -ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton <span lang="fr">Trois frères</span> (tri -fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon.</p> - -<p>La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis -kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili -vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis -sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la -sendetenemojn de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo,<!-- p. 49 --> -en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke -ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi, -Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi -nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de l’ -edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj, -nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super -edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco, -kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi. -Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu -neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same -kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine -la feliĉo de l’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco -inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam -regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do -kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de l’ amo. Meze de -tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en -la strato S<sup>ta</sup> Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn, -la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Ĉar ŝiaj -paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon -kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj -virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti -ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis -esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni -ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li -ne korektiĝas.</p> - -<p>Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux -sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn -kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum -la longaj suferoj de l’ jaro, kiam unuafoje juna edzino nutras -infanon, sendube li<!-- p. 50 --> laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi -distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis, -estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe -si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia -filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke -patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun -ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en -ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la -salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia -edzo, vidi ŝin ĵaluzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino -nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis -elĵeti sia edzeca feliĉo. Ŝi unue ofendis la vantecon de sia -edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la -neĝustecon de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj. -La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono -jaroj per la unuaj puŝegoj de l’ amo, reiris kun la trankvileco -de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente -deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de l’ -imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj -bezonoj de forta animo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du -jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj -estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta -rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne -povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris -al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis, -ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“ -Ŝia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al -amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La -sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro.<!-- p. 51 --> Fine -Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de kruela vero: Lia edzino -ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin -laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj, -laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam -li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi -la renaskiĝajn suferojn de l’ estulo kiu, kunigata al alia per la -plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn -ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun -potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom -pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam -forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn -de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas -senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la -neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis -en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la -kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus -en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj -kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro -sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ĉe -la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston -dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi ne rekonis kaj kiu -neniel estas malpia:</p> - -<p>— Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo -de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi.</p> - -<p>Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun -ĉiuj spertis. Ŝi ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj: -ili fuĝas<!-- orig: fugas --> aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj -ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon, kiu ŝajnis al ŝi la esenco -de edzino; kaj kvankam<!-- p. 52 --> ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne -povis ne imiti iomete la patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo, -kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn -per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis -ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis -cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio -povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu -de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan -malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝi. Por atingi la edzecan -feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas -tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la -pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati -la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de -liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke -li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn -ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en -doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la -geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo -ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi -vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de -gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis -malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne -plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia -edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga -en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita -de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la -vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi -komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la unuajn sperterojn. -Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo,<!-- p. 53 --> esperante ke tiu grandanima -konduto frue aŭ malfrue reakirigus<!-- orig: reakerigus --> la edzan amon; sed ne estis tiel. -Kiam Sommervieux laborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne -kaŝis sufiĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi, -ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la -tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure -la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi -la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri -mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco -de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke -neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile -marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj -tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon, -la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli -entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino -kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama -koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego. -Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco, -Aŭgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin -malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj -por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi -ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan -esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de -la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis -la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj -malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi -neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la -kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia nekompleta edukiteco malhelpis la -tutan kuniĝon de ŝia<!-- p. 54 --> animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan -amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Ŝi ploris sangajn larmojn -kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel -malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de -sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj -konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis -pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi -ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin -kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito.</p> - -<p>— Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la -poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn -ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis -ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi -legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur -iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio -estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Ŝi -povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Ŝi komprenis -la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue -por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la -mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan. -Ŝiaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis -la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la -animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis -venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj -ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj -kortuŝa kreitaĵo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Ĝenita -pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn -konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de Aŭgustino -malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis<!-- p. 55 --> inciti ŝin, -ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco. -Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je -ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi -al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj -foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj -povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la -juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la -sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Ŝi izoliĝis. -Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj -konsilojn meze de sia familio.</p> - -<p>Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humila -kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Ŝi sopiris -revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta -unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro -kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen -plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la -vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian -bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel -li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj de ĝenerala inventaro -montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon. -Ŝia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo. -Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis -nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta -Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi -provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon -pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj -sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio posteulinon, kiu -konservis la antikvan honoron de <span class="smaller">LA<!-- p. 56 --> KATO, KIU PILKLUDAS</span>. Ĉe la -tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la -komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto, -oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis -senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de -loĝio ĉe <i lang="fr">Les Français</i><a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>, kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian -fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron, -kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine la ambaŭ -geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per -kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan -feliĉon, — sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj — kiun -ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel -komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde -siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan -amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita -estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon -estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda -Aŭgustino elklarigis sian dolorigan situacion, nevole ŝi suferis -aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la -S<sup>ta</sup> Denisa strato liveris al ŝia fratino.</p> - -<p>— La malbono fariĝis, mia edzino, — diris Jozefo Lebas, — ni -devas peni por taŭge konsili nian fratinon.</p> - -<p>Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn -la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el -tiu krizo; li numerigis preskaŭdire la konsiderojn, li vicigis -ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus -diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj -konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino, -decidiĝi laŭ rekta vojo, kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan -por ŝia edzo.<!-- p. 57 --> Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke -Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Ŝi dankis siajn du amikojn -kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la -konsiliĝo. Ŝi kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la -strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj -gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en -malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj -kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu -kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por -ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel -marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo, -ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo, -siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la -bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud -Marengo-an batalon<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a> de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis -elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn -de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ la -maljunajn historietojn de la kvartalo S<sup>ta</sup> Deniso. Je la dua, -la patro Guillaume iris viziteti la firmaon <span class="smaller">LA KATO, KIU -PILKLUDAS</span>. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam -liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la -maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li -ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso -en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti -ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu -respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de sia bofilo -Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga -komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis -alte lokita en la administracio, sinjorino Guillaume decidis -laŭrange<!-- p. 58 --> elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da -oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa -valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la -malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo. -Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ -aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la -senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis -ĉe honora loko. Ĝi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis -dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu -bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La -aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron -de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj, -kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de -la ideoj, kiuj vivigas, surprizis<!-- orig: suprizis --> Aŭgustinon. Ŝi zorge rigardis -tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis -ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ -maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Ŝi sentis tiam -neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de -dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies -malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon -kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia -spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de l’ amo kaj -emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj -akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis -koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis -iom fabela. <i>La vojaĝoj de barono de la Houtan</i>, kiujn ŝi komencis -ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion pli neaŭditan pri la -sovaĝuloj de Kanado.</p><!-- p. 59 --> - -<p>— Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi -estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin?</p> - -<p>Ĉe tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis -siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj -altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo.</p> - -<p>— Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn.</p> - -<p>— Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin -de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon -al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn -abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, — vi diris, — li -reeniras ĉe si.</p> - -<p>— Sed je la unua, la dua...</p> - -<p>La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj.</p> - -<p>— Li ludas do? — diris sinjoro Guillaume. — Je mia tempo nur la -ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue.</p> - -<p>Aŭgustino faris lipgrimaceton, kiu forĵetis tiun akuzaĵon.</p> - -<p>— Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, — plue -diris sinjorino Guillaume. — Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere? -Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin.</p> - -<p>— Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam -estas bela vetero — li proponas al mi promenadon en la arbaro.</p> - -<p>— En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon, -se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri -por... Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al -vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Ĉu iam oni vidas -viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo.</p> - -<p>— Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li -bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe la scenojn, kiuj...</p><!-- p. 60 --> - -<p>— Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi — ekkriis sinjorino -Guillaume interrompante sian filinon. — Kiel vi povas esti indulga -je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne -estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj -manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Ĉio, kion vi -diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme -nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke -li estis en Dieppe por pentri la maron. Ĉu oni pentras la maron? Li -faras al vi rakontojn nekredeblajn.</p> - -<p>Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino -Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis -ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke:</p> - -<p>— Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon, -se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion -malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri -tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo?</p> - -<p>— Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus -ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj.</p> - -<p>— Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo -malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio -estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli, -kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn, -sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn, -devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia -sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja...</p> - -<p>— Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj...</p><!-- p. 61 --> - -<p>— Kiaj estas tiuj imagaĵoj? — plue diris sinjorino Guillaume, -interrompante ankoraŭ sian filinon. — Li havas belajn, laŭ mia -opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice -manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus -por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Ĉu jam oni vidis -viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon, -frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino, -fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min, -se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en -la Malgrandaj domoj<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a>. Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario -de S<sup>ta</sup> Sulpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel -kristano.</p> - -<p>— Ho, panjo! ĉu vi povas kredi...</p> - -<p>— Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed -mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi -renkontis lin en la Champs-Elysées<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a>. Li sidis sur ĉevalo. Nu! li -galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis -tiam: Jen estas viro senracia.</p> - -<p>— Ha, — ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, — kiel mi -taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu -strangulo.</p> - -<p>Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn -kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ -sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ĉe tiu vorto -la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por -sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la -patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo, -li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia filino, -pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn,<!-- p. 62 --> la -prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux -terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas -disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne -parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj -gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du -maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino -eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge -juĝi superulojn. Ŝi sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ -je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile -simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj -povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia -afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin.</p> - -<p>La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero -de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo -estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan -koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj -eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn -plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj -malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa. -Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio. -Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis -la ŝia. Ŝi decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de -ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj -forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj -de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj -kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo -de ŝia unua malfeliĉo.</p> - -<p>Do, iun tagon la timema Aŭgustino provizata per supernatura kuraĝo, -enveturiĝis je la dua posttagmeze por<!-- p. 63 --> provi penetri ĝis la buduaro -de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla. -Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn -grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per -floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto -propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la -distingiĝintajn kutimojn de l’ aristokrataro, Aŭgustino sentis -teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun -neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis -al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la -privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan -malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la -drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso -afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj -en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La -akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super -la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Ĉio estis delogo -kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj -loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi -penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la -disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel -ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla. -Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino. -Ŝi spertis tiam dolorigan penson.</p> - -<p>— Ho, ve! estus vero, — ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla -ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj, -ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la -ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj -estus restintaj egalaj ĉe la lukto.</p><!-- p. 64 --> - -<p>— Sed mi ne estas videbla! — Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj, -kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de -Aŭgustino, kies koro batis forte.</p> - -<p>— Tiu sinjorino sidas tie, — rebate diris la ĉambristino.</p> - -<p>— Vi estas malsaĝa, enirigu do, — respondis la dukino, kies voĉo -mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin.</p> - -<p>Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi -vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de -duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava -subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto -plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel -antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi -iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis -plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn -parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la -momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis -tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu -rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj -ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min -malplie.</p> - -<p>Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin.</p> - -<p>— Al kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? — ŝi -diris kun rideto plena de gracieco.</p> - -<p>— Kial tiom da falseco? — pensis Aŭgustino, kiu respondis nur -kapsigne.</p> - -<p>Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan -ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej -eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj koloneloj de l’ armeo. -Lia duonburĝa kostumo reliefigis<!-- orig: relifiegis --><!-- p. 65 --> la ĉarmon de lia persono. Lia -vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita -per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj -densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro -de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj -liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al -afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis -noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia -beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de -Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis -komprenitaj.</p> - -<p>— Nu adiaŭ, sinjoro d’Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja -arbaro<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>.</p> - -<p>Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus -de antaŭa decido. Ŝi akompanis ilin per minaca rigardo, kiun -la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente -rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la -fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la -kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino -spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan -oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn -konas ĉiuj virinoj. Ŝi pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia -vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn -submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan koron.</p> - -<p>— Sinjorino, — diris Aŭgustino per interrompa voĉo, — la vizito, -kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed -malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas -troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via -spirito ekzercas tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur -profunde<!-- p. 66 --> pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi -adoras mian edzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian -bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis -koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi -per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! — ekkriis -la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis -preni ĝin, — neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel -fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi -ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola -esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li -forgesu la unuajn tagojn de...</p> - -<p>Ĉe tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj, -devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en -poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj.</p> - -<p>— Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! — diris la dukino, -kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si, -ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en -Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem -ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun -gracieca kompato.</p> - -<p>Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn -de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla -beleco kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema.</p> - -<p>— Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas. -Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne -persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja -unue ian graciecon plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn -kaj velkigas la<!-- p. 67 --> plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la -fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj.</p> - -<p>— Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel -oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora, -indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias -ordoni al mia koro.</p> - -<p>— Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias -vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis -malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en -mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj -vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn -li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por -revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ -mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por -meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi -amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi — tio estas eraro! Ni, -virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon, -sed vivi kun ili! Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la -maŝinojn de l’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn -brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu -ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco.</p> - -<p>— Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis -kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis.</p> - -<p>— Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon -de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la -stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas -stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi -ion al Teodoro?</p> - -<p>— Ĉu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas?</p><!-- p. 68 --> - -<p>— Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu -do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe -al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej -tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue. -Tiu, kiu volas regi, devas...</p> - -<p>— Kiel, sinjorino! Ĉu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi, -fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi -tiamaniere? Ĉu vi povas...</p> - -<p>Si hezitis, la dukino ridetis.</p> - -<p>— Karulino, — plue diris serioze la nobela sinjorino, — la edzeca -feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan -atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam mi parolas pri -edzeco, ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, — ŝi -diris konfideme. — Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn -pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, — estas nur -kelkaj esceptoj, — edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj -virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se -ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn, -precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton -de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton -analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia -supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Ĉu -ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili -posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la -edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj, -ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi -ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun -celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn agojn, niajn ideojn, niajn -koketaĵojn, ni estras tiujn mensojn<!-- p. 69 --> ege kapricajn, kiuj pro la -moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili.</p> - -<p>— Ho, ĉielo! — ekkriis la juna virino, — tio estas la vivo? Ĝi -estas lukto.</p> - -<p>— Kie ĉiam estas necese minaci, — plue diris la dukino ridante. -— Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke -viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj -klopodoj. — Venu, — ŝi aldonis, — mi donos al vi rimedon por -enkateni vian edzon.</p> - -<p>Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon -pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili -venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj -loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis -Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: — -Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu -pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn -da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas -malkuraĝa.</p> - -<p>Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la -pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton, -kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ĉe tiu aspekto Aŭgustino -kriis:</p> - -<p>— Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, — ŝi diris, — sed ... -tie!</p> - -<p>— Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de -malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus -redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi -la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi -portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros -vian edzon dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian -sorton.</p><!-- p. 70 --> - -<p>Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro -kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin -la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la -purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj -rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La -malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino, -nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo -de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en -kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsencoj! Aŭgustino similis tiam -alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li -volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas. -Ĉe tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas.</p> - -<p>Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo -nepriskribebla. Ŝia konversacio kun la dukino estigis multe da -ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj -ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj -skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi -eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu -vera elokventeco, kiu neniam forlasas la virinojn; poste pensante -al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi -demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante, -ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon. -Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto, -limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo. -Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon -liverante sin al ĉiuj angoroj de l’ espero. Ŝi antaŭsentis tro -nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta estonteco, por ke ŝi ne -tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la<!-- p. 71 --> murmuro de sia horloĝo, kiu -ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Si penis trompi la -tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus -ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron -de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke -rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris, -kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La -veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto.</p> - -<p>— Kio signifas tiu iluminado? — demandis Teodoro per ĝoja voĉo -enirante la ĉambron de sia edzino.</p> - -<p>Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo -de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis -kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al -la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la -ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade -la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia -sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per -profunde obtuza voĉo li demandis:</p> - -<p>— Kie vi trovis tiun pentraĵon?</p> - -<p>— La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi.</p> - -<p>— Ĉu vi postulis ĝin de ŝi?</p> - -<p>— Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi.</p> - -<p>La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu -anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per -la turmentoj de ofendita vanteco.</p> - -<p>— Tio estas inda je ŝi, — ekkriis tondre la artisto. — Mi -venĝos, — li diris promenante grandpaŝe. — Si mortos pro honto; -mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino -elirante nokte de la Klaŭda palaco.</p> - -<p>— Teodoro! — diris voĉo senfortiĝa.</p> - -<p>— Mi mortigos ŝin.</p><!-- p. 72 --> - -<p>— Mia amiko!</p> - -<p>— Ŝi amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete...</p> - -<p>— Teodoro!</p> - -<p>— He! lasu min, — diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis -preskaŭ leonblekon.</p> - -<p>Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero -sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna -ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco.</p> - -<p>Ĉirkaŭ la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis -sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante -en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto -la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda -orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis -montris tiujn rubojn per gesto malesperplena.</p> - -<p>— Kaj jen estas eble granda perdo, — ekkriis la maljuna estrino -de <span class="smaller">LA KATO, KIU PILKLUDAS</span>. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis, -ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por -kvindek skudoj.</p> - -<p>— Ha, mia patrino!</p> - -<p>— Malfeliĉulino, vi estas prava, — respondis sinjorino Guillaume, -kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al -ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel -de sia patrino. Mia beleto, mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn -ĉagrenojn, mi konsolos vin. Ĉu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro -estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn... -Sed li estas do vera monstro!</p> - -<p>Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de -sia patrino momenton de silento. Dum tiu terura nokto la malfeliĉo -estis troviginta de ŝi tiun paciencan<!-- p. 73 --> rezignacion, kiu ĉe la -amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas -eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis -al la viro.</p> - -<p>Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis, -ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de -tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo -la lastan scenon de dramo. Ĉiujare je la solena festo de la 2-a -de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne -demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino -por la potencaj premegoj de la geniuloj.</p> - -<p>— La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas -eble — li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime -al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas la fulmotondroj, kie la -suno estas bruliga.</p><!-- p. 74 --> - -<div class="footnotes"> -<p><b>KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO</b></p> - - -<div class="footnote" id="Footnote01"> -<p><span class="label">[1]</span> <i>Firmao</i>, kaj ne <i>firmo</i> por eviti duoblan sencon ĉe la -adjektivo: firma.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote02"> -<p><span class="label">[2]</span> Fenestro je gilotino; fenestro, kiun oni fermas per -muntkrado (framo) glitante inter du vertikalaj ŝovsulkoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote03"> -<p><span class="label">[3]</span> Arĥiĉefo de la komercistoj; mezepoke ĉefo de la parizaj -komercistoj, komunuma magistrato en Parizo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote04"> -<p><span class="label">[4]</span> En Francujo la prokomerca juĝistaro estas ankoraŭ nomita -„justice consulaire“ (konsula justico). La konsuloj estas nun -agentoj, kiuj dependas de la prokomerca ministro.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote05"> -<p><span class="label">[5]</span> Terurigo. „La Terreur“, revolucia reĝimo depost -la 31-a de Majo 1793, dum kiu okazis grandnombraj senkapigoj, kaj -finiĝanta kun la renverso de Robespierre (27-a de Julio 1794).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote06"> -<p><span class="label">[6]</span> Preĝejo sur la bulvardo Sebastopol.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote07"> -<p><span class="label">[7]</span> Le Ragois (abato) nomita per la protekto de sinjorino -Maintenon guvernisto de la Duko de Maine, redaktis por tiu princo: -Historio de Francujo kaj de Romo (1684) ofte represita, kvankam tre -mezbona.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote08"> -<p><span class="label">[8]</span> La Grafo de Comminges, romano de sinjorino Tenein.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote09"> -<p><span class="label">[9]</span> J. Evrot en Akvokato Patelin tradukis per <i>skudo</i> (itale -scudo) kaj J. Balliman (Majstro Pathelin) per <i>skuto</i>. Tio estas -monero de tri aŭ ses frankoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote10"> -<p><span class="label">[10]</span> La Trappe; monaĥejo, kies regularo estas tre severa.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote11"> -<p><span class="label">[11]</span> La Salono, galerio en Louvre, kie oni ekspozicias -pentraĵojn kaj skulptaĵojn.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote12"> -<p><span class="label">[12]</span> Duobla napoleono; kvardekfranka monero.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote13"> -<p><span class="label">[13]</span> Variété, pariza teatro. Cendrillon (Cindrulino), -persono de feinrakontoj.</p></div><!-- p. 75 --> - -<div class="footnote" id="Footnote14"> -<p><span class="label">[14]</span> Genie du Christianisme. 1802 verkita de Chateaubriand, en -kiu li montras la superbonecon de la kristianismo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote15"> -<p><span class="label">[15]</span> Les Français; pariza teatro.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote16"> -<p><span class="label">[16]</span> Epoko de la revolucio, dum kiu oni fiksis la maksimumon -por la prezo de la komercaĵoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote17"> -<p><span class="label">[17]</span> La malgrandaj domoj, en kiuj oni enfermas la frenezulojn.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote18"> -<p><span class="label">[18]</span> Avenuo en Parizo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote19"> -<p><span class="label">[19]</span> Arbara promenado apud Parizo.</p></div> -</div> -<div class="tnotes"> -<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p> - -<p>Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per -ohtml-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.</p> -</div> -<div lang='en' xml:lang='en'> -<div style='display:block; margin-top:4em'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK <span lang='eo' xml:lang='eo'>LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS</span> ***</div> -<div style='text-align:left'> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Updated editions will replace the previous one—the old editions will -be renamed. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for an eBook, except by following -the terms of the trademark license, including paying royalties for use -of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for -copies of this eBook, complying with the trademark license is very -easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation -of derivative works, reports, performances and research. Project -Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may -do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected -by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark -license, especially commercial redistribution. -</div> - -<div style='margin-top:1em; font-size:1.1em; text-align:center'>START: FULL LICENSE</div> -<div style='text-align:center;font-size:0.9em'>THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE</div> -<div style='text-align:center;font-size:0.9em'>PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase “Project -Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg™ License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person -or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ -electronic works. See paragraph 1.E below. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the -Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg™ License when -you share it without charge with others. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country other than the United States. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work -on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the -phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: -</div> - -<blockquote> - <div style='display:block; margin:1em 0'> - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most - other parts of the world at no cost and with almost no restrictions - whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms - of the Project Gutenberg License included with this eBook or online - at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you - are not located in the United States, you will have to check the laws - of the country where you are located before using this eBook. - </div> -</blockquote> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase “Project -Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg™. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg™ License. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format -other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg™ website -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain -Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works -provided that: -</div> - -<div style='margin-left:0.7em;'> - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation.” - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ - works. - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg™ works. - </div> -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of -the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set -forth in Section 3 below. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right -of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any -Defect you cause. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s -goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg™ and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state’s laws. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, -Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up -to date contact information can be found at the Foundation’s website -and official page at www.gutenberg.org/contact -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread -public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine-readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state -visit <a href="https://www.gutenberg.org/donate/">www.gutenberg.org/donate</a>. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Please check the Project Gutenberg web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of -volunteer support. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Most people start at our website which has the main PG search -facility: <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -This website includes information about Project Gutenberg™, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. -</div> - -</div> -</div> -</body> -</html> diff --git a/old/68879-h/images/cover.jpg b/old/68879-h/images/cover.jpg Binary files differdeleted file mode 100644 index 4f5e6e8..0000000 --- a/old/68879-h/images/cover.jpg +++ /dev/null |
