diff options
| author | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-23 09:18:48 -0800 |
|---|---|---|
| committer | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-23 09:18:48 -0800 |
| commit | 24a1059eff6307fd128dbb3ba8e55399f15e426e (patch) | |
| tree | 0d6b2951e9cfe0aa8cbf1113c36821d55eb8faa3 | |
| parent | c8863eb82ad1b52d47a0d8296d3c3b91f4ccae7b (diff) | |
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 4 | ||||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 | ||||
| -rw-r--r-- | old/64579-0.txt | 19831 | ||||
| -rw-r--r-- | old/64579-0.zip | bin | 320760 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/64579-h.zip | bin | 545052 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/64579-h/64579-h.htm | 20057 | ||||
| -rw-r--r-- | old/64579-h/images/cover.jpg | bin | 206512 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/64579-h/images/star.jpg | bin | 9689 -> 0 bytes |
9 files changed, 17 insertions, 39888 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..d7b82bc --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,4 @@ +*.txt text eol=lf +*.htm text eol=lf +*.html text eol=lf +*.md text eol=lf diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..952dbd9 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #64579 (https://www.gutenberg.org/ebooks/64579) diff --git a/old/64579-0.txt b/old/64579-0.txt deleted file mode 100644 index be29d02..0000000 --- a/old/64579-0.txt +++ /dev/null @@ -1,19831 +0,0 @@ -The Project Gutenberg eBook of Idoj de Orfeo, by H. J. Bulthuis - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and -most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms -of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you -will have to check the laws of the country where you are located before -using this eBook. - -Title: Idoj de Orfeo - -Author: H. J. Bulthuis - -Release Date: February 17, 2021 [eBook #64579] - -Language: Esperanto - -Character set encoding: UTF-8 - -Produced by: Andrew Sly, Jeff G. and the Online Distributed Proofreading - Team at https://www.pgdp.net - -*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK IDOJ DE ORFEO *** - -H. J. Bulthuis - -ANO DE LA LINGVA KOMITATO - - -Idoj de Orfeo - -Originala romano - - Rekomendita de - Esperantista Literatura Asocio - -Den Haag (Nederlando) 1923 - - Propra eldono de la aŭtoro - Daguerrestraat n-o 84 - - - Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj. - Copyright 1923 by H. J. Bulthuis, Den Haag. - - - - -Enkondukaj paroloj. - - -Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por -esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj -devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel -eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun -granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La -alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute ne -ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis -demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis -marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj -ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris -la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mi -kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj -kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko. - -Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la -vivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se mia -romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne -verkis sen celo kaj sen frukto. - -La verkinto. - - - - -Unua Parto - -La Insulano - - - - -Unua Ĉapitro. - -Pripensoj sur ŝtuparo -- Mia Insulo kaj ĝia sola domo -- Miaj -gepatroj -- Robinsono Kruso -- Miaj kvarpiedaj amikoj -- Vilhelmo -Tell -- La desegna talento de mia patrino -- Kiel mi pasigis miajn -tagojn -- La ofico de mia patro. - - -Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis -la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis -la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en -la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj -sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom -plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj -ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur -por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja -vidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj -iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo, -Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernanto -lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian -precizan ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble -povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj. - -Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje -serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis -al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu -fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, -sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamen -malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ -ellasis strion de vaporo, sed spite tion la kaldrono, same kiel la -forno, restis sur la sama loko. - -Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe -ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis -suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri -nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve -tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj -landoj. - -Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ -la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun -prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre -granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la -pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun -videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis -sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco -povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen -antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama -loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo -superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas -kaj videbligas „la plataĵon“. - -La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, -estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare -povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis „la -lumturo“. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis -ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi -ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere -devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli -bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco -inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, -nek naĝante nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata -nur de mia patro por viziti „la Vilaĝon“ unufoje po monato. Trans -tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies -finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ -kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun -mia patro nomis „la digo“, altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu -de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj -neniam vidis lumon en ili, mi opiniis, ke ili devas esti „lumturoj“ -por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj -konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj -por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam -homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion -mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min. - -Neniam mi vidis „vilaĝojn“, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, -forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne -permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al „la Vilaĝo“, -kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, -kiujn ne liveris „la Insulo“. Unu fojon mi petis akompani lin, sed -ĉar li respondis per nur la unu vorto „neeble“, mi jam neniam -ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj -aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, -kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn -stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn -ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro -certigis al mi, ke estas neeble viziti „la Vilaĝon“. - -La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis -vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj -la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis -la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, -demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en -ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, -ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. -Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris -nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi -la _mevojn_, ĉar mi vidis _ilin_ en ĉiuj horoj de la tago. -Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“. -Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis -du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne -estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la -longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min -gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero -estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre -sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. -- La -vento estas kontraŭa --, mi pensis, -- mia patro devas luvadi, kaj -tio prenas multan tempon. - -Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri -la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas. - -Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu -domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, -staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. -Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas -mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn -li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis -horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa -nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn -per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta -ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, -kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis -malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj -kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub -ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu -ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra -la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj -moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ -posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la -alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis -nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj -unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li -havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema -kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi -kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la -vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj -pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri -ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ -la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo, -kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere. - -Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia -domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia -edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj -jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka -kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn -bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo -estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe -brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la -vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua -estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La -Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La -Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua -libro estis eltiraĵo el „Mil kaj unu Noktoj“, kiujn mi tre amis -pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis -pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon -pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro -estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri -Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro -revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam -vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj -fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de -sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por -kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de -Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj -fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun -kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi _ne_ forkuris de la gepatra -domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du -homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. _Lia_ -papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la _nia_ parolis -kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, -nome: -- Go til fanen! -- Kelkfoje ĝi diris: -- Mi venis --, aŭ: -- -Mi iras --; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis -aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: -- Nu, -bone! - -Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al _insulo_ -kaj kial mi devus forkuri el _insulo_ por alveni en Anglujon aŭ -en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun -misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la -subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. -Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel -nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu -ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni -la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de -ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam -dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere. -Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun -kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis -malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente -murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis -mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino -kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino -sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu -lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn -mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el -ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, -marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la -planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo -de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, -formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo -ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. -Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la -besto karesis mian vangon per sia kapo. -- Ho, Sim! -- mi diris. Sim -estis la nomo de mia kato. -- Ho, Sim!... Ĉu vi jam venis?... Nu, -bone! -- Rraŭ!! -- diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. -- -Rraŭ!! -- -- Jes, vi estis bona Sim --, mi diris. - -Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. -Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: -- Ĉu li -jam venas? -- -- Ne! -- mi respondis, -- li ankoraŭ ne venas! - -Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam „li“, -ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi. - -Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la -ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi -streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ -ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed -verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li -neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, -per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar -„li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) -forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en -la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton -de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post -alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la -kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis -ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur -la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta -loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum -malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En -ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, -ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la -orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi -puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ -mia patrino, kiu silente kudradis. - --- Li ankoraŭ ne venas --, mi diris. - --- Nu, bone --, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam -respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris. - -La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, -konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke -de kiu estis fotografaĵoj de personoj tute nekonataj de mi. Unu -el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj -el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo -Tell. Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam -mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan -knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar -li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi -en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis -forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj, -ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, -svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. -Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino. -La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell -estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke -la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis -la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj -ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu -lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie -ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto -kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. -La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo -la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago -ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris -la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus -trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus -vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same -kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo -kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere -okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu -veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto. - -En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj -kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj -traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti -blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan -saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, -ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la -ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej -strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj -figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. -Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis -hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj -tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ -korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia -bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco -estis skribinta sur la planko. - -Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo -kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, -kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj -dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, -kiuj nur nokte estis nefermitaj. - -Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la -lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis -aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. -Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, -reganta en la ĉambro, diris: - --- Li forrestas longe. - --- Jes --, mi respondis, -- la vento estas kontraŭa, li devas -luvadi, sed li baldaŭ venos. - --- Nu, bone --, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi -diris plue: - --- Multaj ovoj hodiaŭ? - --- Ne --, mi respondis, -- morgaŭ mi serĉkolektos. - --- Nu bone --, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ -sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: -- Jen Sam, kiu alvenas. - --- Me-e-e! -- respondis Sam. - -Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis -permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, -kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la -katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri -la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La -kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia -opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis -tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. -Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve -tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi -restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj -tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn -longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje -diris: -- me-e-e! -- kaj malrapide foriris. - --- Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? -- mi demandis. - --- Jes --, diris mia patrino ĉiam kudrante. - --- Kaj ankaŭ katoj? - --- Jes, ankoraŭ pli multe. - --- Kaj ankaŭ hundoj? - --- Kompreneble, ankaŭ hundoj. - --- Kaj ankaŭ bovinoj? -- mi demandis post momento. - -Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo -sur la vestoŝranko. - --- Go til fanen! -- ĝi ekkriis. - --- Go til fanen! -- mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn -vortojn. - --- Mi jam venis! -- ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis -tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la -plankon. - --- Ĉu vi refoje legos el Robinsono? -- mi demandis al mia patrino. - --- Se estos eble --, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia -patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan -pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se -la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la -patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por -ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis -min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago, -sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj -aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da -jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris -el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino -per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al -la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato -albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis -dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la -ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu -ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel -gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la -digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la -„havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis -sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la -„haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La -kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, -nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj -ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu „li“ jam estis venanta. Sed -li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis -tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la -mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj -de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da -akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la -horizonton. -- Li ankoraŭ ne venas, Sam --, mi diris. -- Me-e-e! -- -respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, -la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante -okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta -ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la -ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan -fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, -la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en -nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la -bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili -sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se -ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero -neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis -la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo -da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili -donadis. - -Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi -al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam -regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute -nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj -vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al -tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris, -kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion, -kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute -kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj -kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono -la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus -pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam -kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen -kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la -furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta -objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis -mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La -tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan -arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro -ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la -vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por -mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton -kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj -moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun -ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj -eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis -feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris -malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj „deĵoris“, kiel li diris, -nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke -li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon. -Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano -preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj -okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj -de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj sakoj kun rizo, tabako -kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de -valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron, -kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis -vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj „li“ havis multon por -fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla, -kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj -de mia patro. - -Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri -grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi -estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi -ne povis diri. - -Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn -de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe -varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam -sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela -kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis -kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje -forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en -la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. -Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili -estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis -kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu -la mevoj kutime demetis ilin. - -Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris -kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta -bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis -ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo -kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en -harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia -kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al si reciproke malbonon. La -hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza, -ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj -kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj -katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne -havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min -multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet, -ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero -rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj -Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj -bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis, -ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili -estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis -mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis -doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke -la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam -mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis „la papago“, ĉar -tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mia patro trovis la birdon en -forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis -el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon -„Viking“. La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis -ion pri ili. - -Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris -hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta. - -Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri -Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la -subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca -pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris -legadi la kunportitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris -dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante -nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre -malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn -de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ -preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon -kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus. -Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la -historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj -jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la -sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri -la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino -fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de -la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdus la -sekvantan vesperon, se „li“ ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi, -kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis -leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian -heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun -Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj -neniam estus ekzistintaj nek okazontaj. - - - - -Dua Ĉapitro. - -La skuno -- Matenmanĝo kun preĝado -- Mi serĉkolektas ovojn --- Revado pri Vendredo la sovaĝulo -- La nudulo -- Mi ektimas -kaj forkuras -- Fremdulo en mia domo -- Kuiru viajn pizojn! -- -Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro -- Pri mia nomo -- Ĉu miaj -gepatroj vere estas miaj gepatroj? -- Mi montras la Insulon al nia -gasto. - - -La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur -mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi. -Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el -la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur -la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon -por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la -vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta -antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj -ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega -vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti -nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni -la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi -ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda -abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi -devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi -deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo -post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun -mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia -patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi -nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, -estis al mi tute neeble, ĉar el „jo--a--mo“ ŝi faris „jam“, el -„jo--e--so“ ŝi formis „jes“, el „ho--a--ro--o--jo“ ŝi faris -„haroj“, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos -lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi -librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de -marbirdoj. - -Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la -ĉambron por matenmanĝi. - --- Mi jam venis! -- mi diris, eksidante ĉe tablo. - --- Nu bone --, diris mia patrino. - -Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia -postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin -supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience -atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi. - -La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, -lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin -flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan -hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi -havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel -nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ -li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam -sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ -portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta -ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur -interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel -mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, -ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis -farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis -Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la -antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun -ĝi neeble povis reteni pro malpacienco. - -Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. -La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis -nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis -al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia -movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per -la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante -nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, -kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por -legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron. - -Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis -malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ -mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, -lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian -vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel -la mia. - -Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon -kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia -patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago, -sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar -la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la -dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo -salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti -kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni -marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta -min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion -malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da -paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ -por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko, -kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon -kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu -estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi -forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, -kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar -ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis -unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia -patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu -oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu -maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la -laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, -mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn -longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi -metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, -ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi -komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la -hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia -flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la -brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans -la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis -tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis -nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne -ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta -baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis -sidanta ... revanta... - -Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi -vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel -arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun -pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, -kelkfoje dirante: „Kompatinda Robinsono!“ sidis sur alia mia -ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en -la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar -tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj -donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno -reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo -estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la -sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis -min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri -ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi -rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la -rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo -vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis -pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo -kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, -ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli -granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis -en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek -paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron -salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. „Ho Dio!“ mi -ĝemis, „kio do estas tio!!“ Mi volis ekstari por forkuri, sed -tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis -sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la -aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi -troviĝis. „Jafet!“ mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta -pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo -altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la -lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, -ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la -kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, -kiu vekiĝis. -- Jafet! -- mi diris per tremanta voĉo, -- Jafet!... -rigardu tien! -- kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis -al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo -povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera -vivanta homo -- -- eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel -Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li -mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon -sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, -kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki -la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi -rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli -rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi -min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel -kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian -sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia -patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ -tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne -dirante kiel ordinare: -- Mi venis! -- mi falis sur seĝon. - -Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe -malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante -sian trikadon, kio okazis nur tre malofte: - --- Kio estas, knabo? - --- Sovaĝulo! -- mi ekkriis. - --- Sovaĝulo!? -- demandis mia patrino. - --- Jes, en la dunoj! - --- Mi ne komprenas --, ŝi diris plue. - --- Sovaĝulo estas en la dunoj! -- mi ekkriis. -- Li estas tute nuda. - --- Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu -vi sonĝas? - --- Mi ankaŭ kredis tion --, mi respondis, -- sed ĉar li estis -alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin -kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble -atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min -sekvis hejmen. - --- Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi -hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la -Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien? - --- Mi ne scias --, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj -timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por -fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de -teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per -ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis: - --- Ho, Dio mia, kio estas tio? - -La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro -staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian -korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen. - --- Iru for! -- laŭte kriis mia patrino. -- Ho Dio, helpu min! -- -Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi -neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li -restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per -la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa -surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto: - --- Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu -eniri. - --- Kiu vi estas? -- demandis mia patrino. - --- Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun -insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo. - --- Kiu ŝipo? -- demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la -strangan preskaŭ-droninton. - --- La skuno --, li diris. - --- Ho! mi scias! -- mi subite diris. -- Skuno luvadis hodiaŭ matene -okcidente de la Insulo. - -Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte -al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. -La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi -renkonten por akcepti la petitan pantalonon. - --- Dankon, knabo! -- li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li -almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la -korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis. - --- Sinjorino --, diris la homo, -- ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne -ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed -mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel -ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon. - --- Mi vin kredis hommanĝanto --, mi diris por senkulpigi min. - --- Hommanĝanto? - --- Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon --, mi -klarige respondis. - -Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris -plue: -- Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la -vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn -apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la -bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton -kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke -estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen -estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie -mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la -diablo mem. - -Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua -timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe -pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam -li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, -kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, -ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti -viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam -miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan -vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto -vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de -Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino -serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por -ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis -ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris -la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li -ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron -kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian -patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“. -La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, -donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis -sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li -deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. -- Morgaŭ -aŭ postmorgaŭ --, tiel li finis, -- mi volas foriri. - --- Neeble! -- diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li -sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro. - --- Kial neeble? -- diris la fremdulo. - --- Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo! - --- Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras. - --- Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. - --- Nu? - --- Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato -iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj. - -Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da -vortoj per unu fojo. - -Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta -homo. - --- Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? -- li diris. - --- Vi povos tion --, respondis mia patro. - --- Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi. - --- Estos senpage --. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis -botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon. - --- Mi dankas pro via afableco --, diris la fremdulo. - --- Sed ne estas lito por vi en mia domo. - --- Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se -pajlon vi havas. - --- Mi havas --, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. -Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke _ne_ nia -gasto, sed _mi_ volas dormi sur tiu pajlo. - --- Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi -sur mia lito --, mi diris. - --- Vi estas bona knabo --, respondis la fremdulo, frapetante amike -mian ŝultron --, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la -pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito. - --- Nu bone! -- diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. --- Jen vi havas por vesti vin dece. - -Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn, botojn, -ĉemizon kaj jakon) li diris: -- Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi -nomiĝas Johano. - --- _Go til fanen!_ -- subite ekkriis la papago. - -La maristo ridis laŭte kaj demandis: -- Kiu el vi, krom la birdo, -povas paroli tiel bone dane? - --- Ĉu tio estas dana? -- demandis mia patrino. - --- Jes, tio estas dana. - --- Kion ĝi signifas? -- diris plue mia patrino. - -Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: -- -Ĉu vi ne malsatas? - --- Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj. - -Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis -kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua -homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin -tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, -ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe -longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato -por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne -konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, -precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi -aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri -tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri -multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el „Mil kaj unu -noktoj“) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ -Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj -maristo, kiel Johano. - --- Ĉu via Insulo estas malgranda? -- fine li demandis. - --- Mi volas montri al vi la Insulon --, mi diris, kaj mi sentis min -feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon. - --- Nu bone! -- diris mia patrino. - -Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia patro interrompis, -prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj -preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto -redonis la saketon kaj diris: -- Mi tre dankas ...., mi neniam maĉas -tabakon ....., neniam maĉis. -- Silente mia patro reprenis la -saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj -metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ -sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne -antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn -literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta -sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris -gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis -senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. -Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris -kelkfoje Johano, li respondis nur per „jes“ aŭ per „ne“. - -Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al -mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel -ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, -pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam -vivis. - --- Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? -- mi fine demandis. - --- Ne, mia knabo --, li respondis, -- mi estas maristo nur dum du -jaroj. - --- Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? -- diris mia patrino, kiu refoje -sin montris pli scivola ol ŝia edzo. - --- Mi rakontos tion --, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ -fabelon, mi atente aŭskultis. - -La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur -la brusto kaj komencis ridetante: - --- Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas -imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn, sed spite tion mi estis -kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el -ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al -mi. - --- Kio estas filozofo? -- mi demandis. - --- Mi klarigos --, li diris. -- Filozofo estas ĉiam kontenta homo. -Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis -ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu -estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias -je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj -kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. -Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn. - --- Glason da brando? -- subite kaj lakone interrompis mia patro. - --- Malgrandan glason mi akceptos --, diris la maristo, kaj dum mia -patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris -plue: - --- Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) -loĝis en „la Urbo“. Ili havis grandan magazenon kaj vendis -pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar -mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en -la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj -volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo -matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam -povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por -promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis. - --- Kun lanco? -- mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis -Vilhelmon Tell. - --- Ne, mia knabo, kun pafilo --, kaj li rakontis plue: -- Mi tamen -baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj -kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn -momentojn. Mi tamen ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn -kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun -plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis -tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej -plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj -fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis -kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris -miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri -vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje -ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi -eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan -balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la -gardisto, kiam li rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam -li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita -por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, -sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, -ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da -manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la -enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi -tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis -mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, -eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis -mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, -mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon -de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu -malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis -la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi -por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel -ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado. -Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la -unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu -el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia -filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu -el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: -- Mi ĵuras!! -- Tiel -ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, -dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris -multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj -kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, -post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, -eĉ _tiel_ nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la -aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, -kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al -li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la -princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la -spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris -helpi al li, laŭte dirante: -- Atendu, sinjoro Májer (la aktoro -nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis -al la spadingo. -- Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed -kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, -kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson -kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis -min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. -Kelkaj rigardantoj ekkriis „biz!!“ Mi sentis min tre flatita pro la -honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi, -mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, -kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la -kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj -ekster la teatro, ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la -skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado -de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li -neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, -kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi -kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la -dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la -vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, -kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min -sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon -devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis -el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, -mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis -Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi -kaj tie, ĝis min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. -La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno „La Fantazio“, -kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo. - --- Drinku fojon --, interrompis mia patro, kiu mem jam estis -malpleniginta sian glaseton. - -La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam -mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la -brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis -ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi -trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, -kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun -pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min -tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis -plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la -mano, dum li diris ridetante, ke li trinkis nur por fari honoron al -miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton. - -Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, -subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo. - --- Ho ne! -- li respondis, -- mi estas nur ordinara maristo, kial do -mi estus kuiristo? - --- Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn --, ŝi diris. - -La maristo laŭte ekridis, tiam li diris: - --- Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. -Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon -al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis -gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia -irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el -ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre -doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj -kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili -alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti -la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, -ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, -kaj li demandis al li klarigon. „Ho“, diris la ĝoja monaĥo, „mi -devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin -antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, -la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al -ĉi tiu sankta loko.“ Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas -ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, -neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. -Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti -bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ -sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan -monon por havigi al mi pli bongustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. -En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu -oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, -tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru -viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ -ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis -malriĉa. - -Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj -ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, -rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune -por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino -pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia -patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano -verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li -pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj -rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ -mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis -teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi -miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. -Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al -sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li -ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. -Mi sidiĝis ĉe lia flanko. - --- Ĉu vi povas legi? -- li demandis. - --- Mi lernis literojn --, mi respondis. - -Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li -eksciis, ke mi ne povas silabi. - --- Ĉu vi legis multajn librojn? -- mi demandis. - --- Ho jes. - --- Ankaŭ pri fabeloj? - --- Kompreneble. - --- Ĉu vi povas rakonti fabelojn? - --- Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis --, li diris -afable ridetante, kaj li diris plue: -- Ĉu vi amas fabelojn? - --- Jes, mi amas. - --- Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi. - --- Ĉu ne hodiaŭ? - --- Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas. - --- Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos -rakonti --, mi proponis naive. - --- Vi estas prava --, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue: - --- Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon? - --- Nu bone! -- diris mia patrino, kaj ni eliris. - -Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj -estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia -flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el -la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Li mem tamen tute ne rimarkis, -kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li -estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis -anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ -malbone. - --- La Insulo ŝajnas al mi malgranda --, diris Johano. - --- Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda --, mi diris. - --- Kial? - --- Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo? - -Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento: - --- Hamburgo estas eble centfoje pli granda. - --- Ĉu loĝas tie multaj homoj? -- -- pli ol cent? - --- En Hamburgo loĝas duono da miliono. - --- Ĉu tio estas tre multe? - --- Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono? - --- Ne. - --- Kiom estas milo? - --- Milo?.... Mi pripensu! -- mi respondis. Mi ja devis pripensi, -ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja -preskaŭ neniam aŭdis paroli. - --- Mi klarigos --, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio -estas. - -Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ -sin. - --- Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? -- li demandis, -mezurante la distancon per la okuloj. - --- Kvincent! -- mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan -respondon. - --- Nu --, li diris. -- Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi -staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj. - --- Mi povas tion. - --- Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo. - --- Mi povas ankaŭ tion. - --- Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent -tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia. - --- Mi povas imagi tion. - --- Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn -loĝantajn en Hamburgo. - -Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da -homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo. - --- Pri kio vi revas? -- li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe -sia flanko. - --- Pri tiom multe da homoj --, mi diris, -- ĉar mi kredis, ke tiom -da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn. - --- Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo? - --- Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio. - --- Kiom da jaroj vi havas? - --- Kiom da jaroj? ..... Patrino neniam ĝin diris. - --- Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion? - --- Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas. - --- Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? -- li diris post momento, -rigardante min kun atento. - --- Kial ili ne estus? - --- Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al -via patro, nek al via patrino. - --- Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj „li“ havas tiel belajn -mentonharojn. - -Johano ridis. - --- Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj -gepatroj --, li diris tiam. -- Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja -naskiĝis ĉi tie. -- La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda -tono, kaj li daŭrigis: - --- Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi -tiun insulon? -- li diris, refoje rigardante min atente. - --- Per si mem --, mi respondis, post kio li ridis laŭte. - --- Vi estas vera naivulo! -- li diris, -- kaj bona knabo, vi ja -ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via -nomo? - --- Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam „knabo“ --, mi -respondis. - --- Kaj via patro? - --- Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li -parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas „li“. - -Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite -fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li dum momento -fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li -pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima -kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis: - --- Pri kio vi pensas? - --- Pri vi, mia knabo. - --- Pri mi!? - --- Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas -vin. - --- Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi? - --- Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras -vilaĝon? Kial ...... -- Li ekhaltis kaj subite diris: - --- Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri -tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis -min. - --- En kio? -- mi demandis kun surprizo. - --- Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio -estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al -ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi -lernejon. - --- Mi ne scias --, mi diris. - -Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia -hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis: - --- Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton? - --- Jes. - --- Kaj post la monato? - --- Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min -droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi -vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus -la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi. - --- Mi kredis vin hommanĝanto. - --- Ho ne --, li diris ridetante, -- mi ne manĝas homojn --, kaj -kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la -dunoj. - --- Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn --, mi diris. - --- Mi vin akompanos. - --- Ĉu vi tiam rakontos? - --- Sendube. - --- Pri kio? - --- Pri kio ajn povas interesi vin. - --- Ankaŭ pri Hamburgo? - --- Jes --; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia -longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia -Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, -kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun -profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj -ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi -ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun -Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. -Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la -ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj -gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la -tago, mi ekdormis. - - - - -Tria Ĉapitro. - -Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo -- La nigraj manoj kaj la -blankaj -- La ĉarpentistedzino de Gaŭda -- Filozofo, kiu perdas -sian egalpezon -- Kial mi ne povis dormi -- Por la unua fojo mi ne -dormas ĉe bestoj. - - -Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia -Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La -herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. -Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis -tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi -vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj -sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li -parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj -premis ĝin forte dum li diris: - --- Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru. - -Mi tre miris pro tiu „malsupreniru“, ĉar kiel mi malsuprenirus, -starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj? - --- Kiel malsupreniri? -- mi demandis. - -Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj.... mi vekiĝis. La urbo -estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris -Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke -iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi -vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze -mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro eĉ ne tion -ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la -mateno ekpensis pri mi. - --- He! ĉu estas vi? -- mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. --- Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. --- La maristo laŭte ridegis. - --- Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? -- li diris. -- Ho ne, mi -estas ankoraŭ sur via Insulo...... Kio estas tio? -- li subite -diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis. - --- Tio estas Sam --, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis -kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi -ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis -sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon -kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. -Johano ridis. - --- Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos --, li diris. -Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto -kaj lekis liajn manojn. - --- Jafet ne min timas --, li diris. La hundo saltis el la lito, -mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. -Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la -dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon, -kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis -Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj. - --- Ho jes! -- li diris, ni serĉos ovojn. - --- Nu bone! -- diris la patrino. - -Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime. - --- Mi iras! -- mi diris. - --- Nu, bone! -- refoje diris mia patrino kaj ni eliris. - --- Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? -- demandis Johano. - --- Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, -ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon. - --- Ĉu tio estas ĉio, kion li faras? - --- Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon. - --- Por kion fari? - --- Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn. - -Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis -nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante -nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la -malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la -kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano -ridis. - --- Nur venu! -- li diris al la kaprino. -- Nur venu, ni baldaŭ -amikiĝos. -- Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed -ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi -estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin -kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin -plu. - -Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi -marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis -aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion -interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis -ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano -klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne -perdis sian bonan humoron. - --- Morgaŭ _mi_ trovos ĉiujn, kaj vi neniujn --, li diris ŝerce. -Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo -estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis -en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro -malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis -esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro. - --- Ni ripozu momenton --, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble -mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu -flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri -bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. -Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj -kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj. - --- Kion vi poste aĉetos per ili? -- li demandis. - --- Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti? - --- Tio dependas de la kvanto --, li diris ridetante pro mia naiveco, -kaj li diris plue: - --- En „la Urbo“ vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas -iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj -cetere kaj tiel plu. - --- Kiom da mono mi devas doni por iri teatron? - --- Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti -enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi -kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj -estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj -enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn -sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el -tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj. - --- Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo? - --- Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas. - --- Tricent tridek du. - --- Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen -ol Hamburgo. - --- Mi neniam vidis vagonaron. - --- Kompreneble, vi neniam ĝin vidis. - --- Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro? - --- Tio dependas de cirkonstancoj. - --- Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj? - --- Jes, mia knabo; _ĉio_ dependas de cirkonstancoj. - --- Mi ne komprenas. - --- Vi komprenos poste. - --- Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare? - --- Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ -al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol -promenadi. - --- Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo? - --- Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro. - -Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre -malklare, ke promenadi kostas monon. - --- Vi miras pri tio? - --- Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion. - --- Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi -multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas -pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto -de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj. - --- En kelkaj horoj? - --- Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto. - --- Ĉu dekfoje? - --- Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo. - --- Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj -vagonaron? - --- Mi ne povas. - --- Nu bone! -- mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, -kaj mi diris plue: - --- Eble mi spertos tion poste? - -Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis momenton kaj ekludis -kun Jafet. Mi interrompis lin dirante: - --- Vi promesis al mi rakonti fabelon. - --- Jes, mi promesis. - --- Pri kio vi rakontos? - --- Mi pripensu --, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis: - -La nigraj manoj kaj la blankaj[1]. - -Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam -estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke -li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La -postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur -la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo -kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, -vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni -enviis la posedaĵon de l' amiketo. En la vespero tamen, li ne plu -pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi -parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam -ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen -ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin -kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud -sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, -pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo -de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi -tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en -la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan -matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, -kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, -kaj ĉiun tagon la trodorlotita infano deziris ion tute novan, -kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto -fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. -Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma -meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis -ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li -decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj -sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta -kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj -dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj -nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo -ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun -li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la -sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, -li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, -kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al -ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej -belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj -malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, -kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi. -Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel -belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li -ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. -La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis -meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el -marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable -harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj -manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj -strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili -fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke ili eltiras el profunda -sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris -la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn -objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama -obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, -vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito -kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. -- Diablo! -- -diris al si Lazaroni, -- ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj -sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. -- Kaj li ordonis, ke ili -konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, -sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, -ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli -luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante -ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin -senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko -belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun -la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, -Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite -la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. -La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. -- -Mi faris bone, profitadi de ili --, li diris, -- sed mi esperas, -ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! -- En tiu momento la koko -ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la -tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj -aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en -la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la -salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la -nigraj manoj estas lia patro... - -Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ -grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj -ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj pli maldelikataj ol antaŭe. La -kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: -- Rigardu, -la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de -via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj -kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino -de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio -ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel -brilanta, tiel lukse bela --, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la -maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante -la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis -senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la -maljunulo: -- Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas -malpurigonta min! -- -- Estas vere --, diris ĉi tiu ĝemante, kaj -li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni -revokis lin: -- Mia patro! - -La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: -- Ne tuŝu -tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi -ĝin. -- La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed -kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis -lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, -ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj -rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro. - -Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: --- Kaŝu do viajn manojn. -- La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis -sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj -fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, -la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis -per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, -kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro -decidis retiri sin en dometon, kiun li posedis malproksime sur la -kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi -sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj -manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis -vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis -lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis -al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne -atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia -kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne -dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin -vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis -mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris -ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. -La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la -vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en -la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis -ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj -aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni -estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la -ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj -vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia -kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite -Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento -la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, -aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas -liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, -freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia -patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj -rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj -manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante: - --- Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas -nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la -miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. -- -- -Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? --- -- La laboro --, respondis la maljunulo. - -La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la -teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom -liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj -baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, -fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li -ankoraŭ multajn jarojn. - --- Kion vi opinias pri mia rakonto? -- Johano demandis. - --- Ĉu ĝi vere okazis? - --- Jes kaj ne. - --- Mi ne komprenas. - --- Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la -homoj. - --- Lazaroni havis bonan patron --, mi diris. - --- Jes, li havis --, diris la maristo; kaj mi demandis: - --- Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia? - --- Tion vi spertos poste --, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas -ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti. - --- Kion vi rakontos nun? -- mi demandis, tute ne pensante, ke oni -povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco -ekzistas. - --- Mi nun rakontos ion, kio vere okazis --, li diris. - --- Nu, bone! -- mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri: - -La ĉarpentistedzino de Gaŭda. - -Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj -stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj, kaj laŭlonge de ĉiu -(kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj -Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la -burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin -malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco. - -Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. -La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj -estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin -oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis -persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ -ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro -estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj -tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika -Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj -arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn. - -Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, -kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. -La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn -suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la -persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue -traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni -iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la -persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis -la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia -seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj -liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis. - --- Kie estas via edzo!? -- demandis la koleranto. - -La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ -la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da -nekompreneblaj sonoj. - --- Respondu tuj! -- ekkriis la urbestro. -- Via edzo sin kaŝas tie -ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. -- Dirante -tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis. - -Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke -ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne -estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis -kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la -„Blankulaĉon“, ŝi respondis per tremanta voĉo: - --- Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de -la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? -- La -urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la -malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos -en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la -serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la -strato. - -Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la -urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon -de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en -bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li -estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi -ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, -la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo -povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus „majstroj“ en la urbeto. - -Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus -tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi -vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la -domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la -virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda -anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de -la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ -ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. -Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel -terurigis la edzinon en la „Anasdometo“, la ĉarpentisto sidis -kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion -pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu -postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj -traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis -la „Anasdometon“ sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, -ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato -aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo. - -Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? -- -Ne? -- Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, -ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, -ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis -renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, -ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj -maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la -homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu -kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj. - -Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn -de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke -la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar -li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li -mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj -volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj -de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi -la urbeton. Jam meznokte la eksigita urbestro estis forlasinta -sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa -nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li -povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke -liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar -kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua -horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin -kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj -preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed -antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, -li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin -prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la -Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje -la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la -persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, -kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante -senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda -virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne -estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe -la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen -rekonsciiĝante, ŝi demandis: -- Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia -edzo.... - --- Sinjorino --, respondis la eksurbestro, -- pro la amo de Dio, -helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. -- La virino rekonis -la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion. - --- Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? -- ŝi diris; -- ĉu -vi scias, ke... -- La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, -interrompis ŝin: - --- Ne, sinjorino --, li diris, -- en mia timo mi laŭhazarde frapis -sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas -kristanino. - --- Sekvu min --, respondis la virino, -- sed rapide, ĉar mi aŭdas -bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian -domon. - -Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj -monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi -tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin -kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur -najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam -ŝi diris: -- Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu -aŭdu vin, mi zorgos por ĉio. - -La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje -fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon. - -Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, -ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan -eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi. - -La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, -kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?.... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, -kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? -Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi -memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis -la finon de la rakonto...., „kaj la viro, ne vekante sian malamikon, -fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.“ - -La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio -estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ -tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo -estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon -al sia malliberulo ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis -la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda. - -Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante -al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega -gardisto, ŝi parolis al li: - --- Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru -kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone! - -La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante -ĝin al la virino, li diris: - --- Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la -enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel -vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion? - -La virino respondis: - --- Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; -sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, -kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, -kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al -ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi -pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la -manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda -bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): „Pardonu al viaj -malamikoj kaj amu ilin!“ - -La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, -fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj -li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la -kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon -sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue -forlasis la Anasdometon. - -Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino. - --- Pri kio vi pensas? -- fine li demandis. - --- Pri tiu ĉarpentistedzino. - --- Kiel vi opinias pri ŝi? - --- Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni. - --- Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus -ĉe vin por aresti vian patron? - -Mi pripensis refoje. - --- Nu? -- li demandis plue. -- Kion ŝi dirus? - --- Ho, ŝi dirus: Nu bone! -- mi respondis, -- ĉar ŝi ĉiam -respondas tiel --, kaj ne atendante, kion respondos al tio la -maristo, mi daŭrigis: - --- Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo? - --- Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto --, kaj li rakontis pri -tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la -larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj -preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, -unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke -de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia -loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la -soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa -refoje esti en Hamburgo. - --- Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi --, mi subite diris. - --- Neeble! - --- Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro....., aŭ ke vi restu almenaŭ -unu jaron. - --- Kial do? - --- Ĉar vi povas tiel bele rakonti. - --- Nur tial? - --- Ne, _ĉial_! -- mi diris. -- Mi estis ĝis nun tiel sola sur la -Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi -eble enuos tie ĉi. - --- Kuiru viajn pizojn, mia knabo! - --- Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste -al Hamburgo? -- Mi preskaŭ ekploris. - -La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi -nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis -sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris -refoje: - --- Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona. - -Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam -rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis -neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan -neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis -la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi -facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, -kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon -kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide -duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun -etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la -maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al -io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis -sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon -al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta -lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn -paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ -ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por -refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi -turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn -kaj dum Johano rakontis fabelojn pri „La malbela anasido“, pri „La -najtingalo“, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al -fabeloj), la tempo pasis rapidege. - -La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute alia knabo. -Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo -kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj -aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu „mondo“ mi -estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti -kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, -kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus -kontentiĝi kun mia unutona vivo. - -Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko -forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe -neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis -por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion -mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi -malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis -al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. -Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur -soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, -precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis -muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis -mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato. - -En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia -lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. -Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo -kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus -min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, -mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la -dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj -mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis -la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj senbrue -malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis. - -Mi aŭskultis.... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel -mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo -de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La -lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la -dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete -dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi -palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. -Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke -li sin movas. - --- Kio estas? -- li diris kvazaŭ en sonĝo. - --- Estas mi. - --- Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas? - --- Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. -- Kaj mi ekploretis. - --- Kvietiĝu! -- li diris mallaŭte, -- ne ploru, ĉio fariĝos bona. - --- Ho ne..., vi ja foriras. - --- Sed mi povas reveni. - --- Kiam? - --- Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj. - --- Ho, vi _ne_ revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi -maristo, kiel vi? - --- Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar -viaj gepatroj restos. - --- Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj -gepatroj. - --- Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon. - --- Vi mem tion supozis. - --- Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi -ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj homoj kaj ne scias -rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni. - --- Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia -hundo min amas pli multe. - --- Ili tamen estas bonaj je vi. - --- Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari -kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, -kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne -sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin -kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri -kaj mi restos tute forlasita ... -- Mi ploris denove. - --- Se mi nur ne estus veninta! -- li diris ĝemante, kaj post momento -li diris plue: -- Mi faris vin malfeliĉa. - --- Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis. - --- Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via -sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu. - --- Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton. - --- Bone! -- li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia -flanko kaj dormu. - -Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis. - - - - -Kvara Ĉapitro. - -La moneroj en la duonŝtrumpo -- Nia gasto adiaŭas nin -- Du -leteroj -- La sorĉisto -- Nea respondo de mia patro -- Mi forkuras -kun Jafet, sed ne atingas mian celon -- En la mezo de la maro -- -Malsato, soifo kaj malespero -- Kiel mi senigas min de rabia hundo -- -La nigraj neĝeroj. - - -Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte -min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, -staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. -Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la -stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro -ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li -ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? -Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, -kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj -horoj. Li estis farinta por mi _tiom_; ĉu mi povus fari ion por -li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li -estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus -marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo -estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de -la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj -serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al -li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, -mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ -pripensis starante antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis -rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la -gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la -vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian -monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed -ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur -ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. -Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon -de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj -reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga -pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne -troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la -saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li -vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed -skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble -divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj -krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata -marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi -vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviĝanta. Li -rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi. - --- Ĉu vi estas jam vestita? -- li demandis. - --- Jes, mi ne povis plu dormi. - -Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue: - --- Ĉu ili dormas ankoraŭ? - --- Jes, nur aŭskultu, „li“ ronkas. - --- Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros -kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi -forlasos vin? - --- Ho jes, nur diru! - --- Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via patro velveturos -for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros -verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento? --- li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta. - --- Vi povas velveturi --, mi respondis, retenante la larmojn. - --- Vi jam vidis tion? - --- Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas -ĉiumatene. - --- Nu, en du horoj la boato estos ĉe la „digo“ --, li diris -ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne -rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon. - --- Estu nun saĝa knabo --, li diris post momento, -- mi lavos -min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi -promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru... - --- Mi klopodos kuiri ilin --, mi interrompe diris, -- sed estos tre -malfacile al mi. - -Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris: - --- _Ne_ kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas -restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka -kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi -manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi -resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante -ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi. - --- Mi ne povas legi. - --- Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi -adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via -patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi -povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos -fariĝi maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni -faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero. - -Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi -povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia -ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo -mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon. - -Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io -tiel eksterordinara kaj li diris: - --- Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi -ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune. - -Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni -lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la -matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn -kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por -ekveli. - -Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li -ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre -feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi. - --- Nu bone! -- estis ĉio, kion ŝi respondis. - -La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris -kun li al „la haveno“, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al -Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de -la boato. - --- Nu, mia knabo! -- li diris, dum li klopodis montri al mi -ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, -- nu, mia knabo, -kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos -leteron... --. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris -ĉe mi, kaj li saltis en la boaton. - -Mi ne povis paroli. - -Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj -surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian -gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, -dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian -movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed -ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: --- Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, .... adiaŭ! - -La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj. - -Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli -malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan -brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi -lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton......, -ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun -ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en -la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li -aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho, -se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante -la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia -patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris: - --- Nu bone! - -Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn -mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos -du tagojn. - -Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn -por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ -videbla, sed ho ve! ĝi estis for. - -Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis -la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis sola kaj tute -forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por -esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj -voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi -legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la „Mil kaj unu noktojn“, -eĉ kiam mi ne ĉeestis. - -La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro -por legi. - -Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi -kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo -pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi -eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne -pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato -kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi -egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato -mia patro refoje irus al la „Vilaĝo“ kaj revenante, li eble -kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis -preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon, -kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi -jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin. - -Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj -tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, -sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis -en realecon; nenia „nudulo“ ekaperis, kaj se mil nuduloj estus -aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. -Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis -bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo -estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion -mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis -esperi, ke ankoraŭ fojon maristo en tia stranga maniero naĝus -al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve -vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min -ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus -al li...... Sed se li _ne_ revenus?..... Mi denove ekpensis. Li -sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan -monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj -aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris -kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi. - -La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia -patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj -kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al -Londono. Li respondis: - --- Ne. - --- Kien li do iris? - --- Urbon. - --- Kaj poste? - --- Mi ne scias. - --- Ĉu li diris nenion pri mi? - --- Li diris: „Salutu la knabon por mi.“ - -Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia -tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. -Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus -lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun -daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de -Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis -instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ -tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj -havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun -tridek unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, -kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de -Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro -irus al „la Vilaĝo“, kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron -de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe -kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage -mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno -komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus „Vilaĝon“ kaj post sep -farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, -kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno -pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis ... sed sen la letero. La -maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per -kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en „la Urbo“, ke li -resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al -li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus -longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan -monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris -entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi -pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis -de „la Vilaĝo“, li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, -sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu -por „la knabo“. Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu -la leterojn kaj feliĉe li ne diris „neeble“, ĉar post kiam la -kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la -sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo -enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa; -sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar -antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al la poŝtestro de „la -Vilaĝo“ sufiĉe altan monsumon da limimposto. Li nun legis la -leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon: - -Hamburgo, daton de poŝtmarko. - - Karaj gegastigintoj, - -Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne -volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio -estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el -filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun -malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj. - -Venante en „la Urbon“ mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun -sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...“ - -Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li -diris: - --- Ĉu li freneziĝis? .... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili -ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ... - --- Nu bone! -- interrompis mia patrino, -- nur daŭrigu legi --, kaj -li legis plue: - -„..... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por -vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis -min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. -Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari -tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, -kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel -aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis -jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe -la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto -ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis min. Mi demandis, -ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj -mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la -scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis -min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro. - -Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj -duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado -(dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti -panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi -pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar -mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte -(kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron -por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en -la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom -al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela -vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, -kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi -povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj -kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la -piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi -aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta -salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita -speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto -en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron -aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi -manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita -promenado, ĉar sciu: ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos -la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la -salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la -pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, -speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“. -Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas -ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte -sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en -la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en -la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni -povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la -ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli -ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj -aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj -pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni -luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus -manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ -ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) -ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado -mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi -vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la -teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam -mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas -ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ -la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa -ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon mi ne posedas, -al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo -estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri -vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos -en „la Urbon“ per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via -„Insulo“ kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn -mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per -truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi -gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al -mi en tiu duonŝtrumpo.“ - -Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante: - --- Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton. - --- Nu bone --, diris mia patrino; ..... -- daŭrigu legi --; kaj li -legis plue: - -Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi -povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn: - -_Numero unua_: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto. - -_Numero dua_: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita -sapo; por la gastigintino. - -_Numero tria_: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je -germanaj moneroj el nikelo, por mia bona „knabo“, pri kies nomo mi -forgesis informiĝi. - -_Numero kvara_: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi. - -_Numero kvina_: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis -akirebla tie ĉi); por Sim. - -_Numero sepa_: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi -ĉiam diris al mi: „Go til fanen!“ - -_Numero oka_: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi -aersalton. Se iam mi revenos sur „la Insulon“, vi antaŭe per tiu -ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu -ataki min de malantaŭe. - -Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, -kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ -al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre -restas: - -_Via Johano._ - -La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis -kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la -enhavon. Jen ĝi estas: - - Mia bona „knabo“! - -Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj -kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion -rakonti, kio okazis dum mia promenado de „la Vilaĝo“ al „la -Urbo“. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas -ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, -ke mi alvenis sur „la Insulo“ tute nuda kaj sekve sen groŝo en -poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi -ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj -pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado -al „la Urbo“, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto -helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone -vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar -mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo -tamen respondis afable: -- Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la -veron --. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la -poŝon de mia pantalono, dirante: „Metu la manon en tiun poŝon kaj -vi komprenos miajn vortojn“. Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis -duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas -granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis -doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed -jen: ..... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, -li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, -kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi -fariĝus miljarulo. - -Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion -tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura -altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas -konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste -tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos -forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, -ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia -dankemo. -- - -Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj -plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via -ĉiama amiko: - -_Johano._ - -Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ -ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante: - --- Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via -letero. - --- Mi ĝin gardos --, mi diris. - --- Nu bone --, diris mia patrino. - -La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: -- -Go til fanen! --, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus -alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene -kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el -ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, -ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis -ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, -la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia -patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la -patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion -tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano -estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi -ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis -poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo. - -Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed -feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi -ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre -kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, -precipe koncerne la vortojn: „egoismo“ kaj „altruismo“. Estis -tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin -kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis -la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li -tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de -la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, -ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon. - -La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al -mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj. Mi sentis kiel birdo, al -kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la -liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj -kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur „la -Insulo“ antaŭ ol eniri „la mondon“. La espero, ke Johano revenus -por preni min kun si, jam de longe min forlasis. - -Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros „Vilaĝon“ por -vizitadi la lernejon. - --- Mi ne scias --, li respondis. - --- Mi do devas ion lerni --, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj -brovoj ektimigis min. - --- Ankoraŭ tro juna. - --- Sed kiam mi do iros tien? - --- Mi ne scias. - --- La sekvantan someron? - --- Neeble. - --- Kial? - --- Ĉar estas neeble! -- li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan -fojon. - -Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian -ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne -dirante: -- Mi iras. - -Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke -li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, -ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano -estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi -malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La -teruriga vorto „neeble!“ seninterrompe tintadis en miajn orelojn. -„Kial tio estas neebla?“ mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne -povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?... - -Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el -Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi -trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn -jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el „la Insulo“ por alveni -al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon -kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?... -Kien mi forkurus? -- Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis -momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi -povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de „la Insulo“ al „la -digo“ estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi -„la digon“ per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj -ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, -kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato -ĉiam kuŝis en „la haveno“ kaj dum la akvo estis alta, mi tre -facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel -li ĉiam faris, kiam li iris al „la Vilaĝo“. La velon mi povus -pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi -facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis -al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus -for? Tiam li ja neniam povus aliri al „la Vilaĝo“ por alporti -manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi -grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. -Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en -la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li -montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun -du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ -multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi. - -Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus -decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon, la germanajn monerojn, la -leteron; jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi -sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj -piedoj. Ĉu la hundo min akompanus? - -Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis -kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la -tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj -supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte -saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, -al la suda parto de „la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero -estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus -efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus -por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue -mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi -sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo -kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la -subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la -duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. -Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin -movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al -„la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, -eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter -la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la -fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero -ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis -tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen -la boaton. - -Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam -manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio. - -Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ malespero, kiujn -sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite -malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne -estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili -tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia -patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: -„Nu bone.“ Feliĉe _li_ ne povus postveli min per alia boato, ĉar -li posedis nur unu. - -Mi intencis veliri ĝis „la digo“ kaj lasante tie la boaton, mi -daŭrigus la vojaĝon piede al „la Vilaĝo“ kaj poste al „la Urbo“. -Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj -mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj -trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn -la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian. - -En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj -kaj jam „la Insulo“ estis je distanco de cento da metroj. Iom post -iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, -kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post -min al „la Insulo“, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen -fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, -ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per -ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban -linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis -ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn -mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne -sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. -Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne -plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu -tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis -kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne -vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed -en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio -ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. -Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post -du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie „la digo“ -estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj -mi vidis nenion krom akvo, eĉ „la Insulo“ estis malaperinta kaj -mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato -kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre -velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de -ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo. - -Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, -kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en -almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, -sed nun mi ekmalsatis. - -La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, -nek „la digon“ kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo -aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, -sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis -je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; -la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ -maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi -posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, -sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la -beston, sed ne povis helpi al ĝi. - -Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur -la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi -ne povis nek kuraĝis dormi kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur -la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj -feliĉe. - -Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute -ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min -plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka -ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon -por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj -ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn -horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi -detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, -sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al -mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn -de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj -soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed -mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la -sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min -defendi. - -Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis -akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi -elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la -hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis -vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj -tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove -ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la -hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda -hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de -la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo -eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi -povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis -ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. -Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta -sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi -terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj -min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia -boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus -sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus -Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun -mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj -rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, -kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, -legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian -papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ -kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi -malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko. - -Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel -malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj -sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto -kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis... - -Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi -preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi. - -Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj -kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis -la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado -plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la -fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion... - - - - -Kvina Ĉapitro. - -Sur fremda ŝipo -- Kiun lingvon mi parolas? -- Ivan, la altŝultra -kuiristo -- Granda urbo -- Unua promenado en granda urbo -- La -patrino de mia nova amiko -- La stranga akvosimila likvoro -- La -dancanto -- La buboj -- La rompita vitro -- Ivan malaperas -- La -stranga, sed belega ĝardeno -- Mia nova dormejo. - - -Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze -pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi -imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj -manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj -mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. -La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj -malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur -min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, -sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de -mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne -kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. -Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto -mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje -mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La -dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis -en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis -Lazaroni?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar -subite mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed -sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun -ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun -sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni?... -Ĉu mi estis alia knabo?... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la -besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la -forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: -- -Jafet... Jafet. - -Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, -sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, -kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis -miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj -mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili -apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis -kaj refoje mi diris: -- Jafet! - --- Jafet? -- li demandis. - --- Jes --, mi respondis, -- Jafet. - -La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe -pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed -ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu. - --- Jafet! -- mi diris. - -La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin -komprenis, li iris for. - -Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en -malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn -objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. -- Kie mi -estas? -- mi demandis al mi. - -En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu -lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne -estis rimarkinta. Tiam li diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis -nur unu, nome „Jafet“. - --- Jes --, mi diris per malforta voĉo, -- kie estas Jafet? - -Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo -kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis -foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis -la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto -postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi -sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto -tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li -forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta -tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li -ridetis afable al mi. - --- Jafet! -- mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke -la hundo estis mortinta. - -En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam -mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi -komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta -sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, -ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre -miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo -por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el -ĉio, kion li diris, nome la vortojn _ŝtad_ kaj _namen_, kaj mi -respondis en mia Insula lingvo: - --- Diĥt bi ŝtad --, kio signifas: „Tuj apud la urbo.“ Li -daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn _Fater_ kaj -_leeft_, kion mi tradukis al mi per _patro_ kaj _vivas_. - --- Op 't ajlnd --, mi respondis, volante komprenigi, ke li _vivas_ -sur la _Insulo_. - --- Ajlnd? -- li demandis plue; -- Ingliŝ ajlnd? - -Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed -ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis: - --- 'k Loof van najt --, kio signifas: -- Mi kredas ke ne. - -Denove li pripensis, tiam li demandis: - --- Hu is Jafet? - -Mi tradukis la demandon per „kiel estas Jafet?“ kaj mi diris: - --- 'k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit'n[2]. Tiuj vortoj, -kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, -estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por -ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis: - --- Hajst du Jafet? - -Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi -respondis: - --- Ikke? ... nej! -- kio signifas: -- Ĉu mi? ... ne! - --- Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? -- li subite demandis. - --- Papegoj prot deens --, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi -diris plue: -- Go til fanen![3] - -Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris -refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante -miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, -pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn -mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li -ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola. - -Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi -estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri tio, kiam refoje paŝoj -sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. -Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermata, -kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi -ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ -rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ -tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn -kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis -blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur -kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj. - -En la „Mil kaj unu noktoj“ staris homvestita simio, kaj ŝajnis al -mi, ke tia simio subite eniris. - -Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj -preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la -pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion -kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por -ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia -kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la -teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, -ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis -tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio -aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero -li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, -ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi -rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas -kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam -mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, -aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun -la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj -malaperis fermante post si la pordeton. - -Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min -forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis. - -Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro -ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi -sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la -manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis -revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed -pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis -tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune -pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas -nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla -kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, -sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis -ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la -bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj -du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, -ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara. - -Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni -alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin -alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: „Kiel -mi venis en ĉi tiun ĉambreton? -- Kie mi estis? -- Kiel longe mi -restus tie ĉi? -- Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni -min? -- Kien mi irus? -- Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne -komprenus? -- Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj -kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis -kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel -hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo -tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis kaj trinkis sen lia -helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li -altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe -profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo -kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. -Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la -lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li -komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ -ĉiujn liajn pensojn, diris: „Mi ne scias, ĉu estas permesate ..., -_mi_ ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li -fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur -mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis -al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi -dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. -Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian -pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar -malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis -miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi -forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj _mi_ -trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi -estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por -la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la -eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon -tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis -mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj -kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj -trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet -tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la -ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, -kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron, faris malĝojan -mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu -pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la -kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre -malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis -farebla por rehavigi al mi la hundon. - -En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. -Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton -(la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por -ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn -kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi -dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis -esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de -la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi -pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed -interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano -kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre -afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio -estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la -doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. -Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom -„knabo“, mi decidis gardadi ĝin. - -Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis -velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi -ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj -la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis -velveturanta al Patersburgo[4]. - -Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi -al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis. - -Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis -kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni -la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian -saketon kaj montris mian nikelan monon. - -Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, -ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al -mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon. - -Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne -kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio -marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ -ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus -de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun -por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, -kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En -tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub -mi, sed feliĉe li ne ronkadis. - -Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi -komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis -elparoli tiun nomon. - -La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, -fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin -movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj. - -Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj -klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj -maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; -estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri -ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj -homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj aŭ bakistoj; -pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun -atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu -frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la -unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj -ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du -aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko -de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj -estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. -La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante -min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj -jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos -urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du -urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö, -sed ni ne ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la -maristoj povus remi al ili. - -Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili -konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura -planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi -vidis ilin sur la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Jam post la unua -paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de -Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis -malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed -ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj. - -Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo -la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj -min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al -mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi -miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis -antaŭen sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, -kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar -ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis -informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenus min. Silentante mi tial -iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, -sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj -maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li -levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li -faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe -ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la -stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj -buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris -kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun mi la -promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu -urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole-nevole mi -pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en -Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, -kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta -al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute -ne estas avarulo. - -Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis -pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris -nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj -objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj -cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon -kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar -mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia -malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis -la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon kaj -volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, -sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de -la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la -bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la -ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto -laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn -pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, -mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo -komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, -ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj -butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de -kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton -de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la -sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi -ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj -turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis -por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la -mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita -kaprina felo. Daŭris longan tempon antaŭ ol la lasta preteriris kaj -ni refoje ekpromenis. - --- Kozakoj! -- diris la kuiristo. - -Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu -horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis -al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu -ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu -la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin -kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris -longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de -ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj. Fine la kuiristo trovis -la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni -troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. -Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de -la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la -virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu -laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la -virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. -Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi -karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo -revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por -foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia -patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino -akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn -fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano -malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. -Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj -pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj -similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, -ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj -kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, -kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie -ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan -likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, -dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista -trinkejo. - --- Ivan!... Ivan!... -- subite kriis voĉo. - --- Ivan!... Ivan!... -- kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia -akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn -kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune -ĉe la sama tablo, kaj donis al ili la manon. Ili salutis sin -reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, -kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj -ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ -rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo -rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu -scias ankoraŭ, kiu mi estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis -kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj -direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. -Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ -Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio -la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi -gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel -brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj -tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon, -ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La -maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj -rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken -ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. -Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, -li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen -malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. -Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje -antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo -kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis -kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. -Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li -fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda -glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj iris -preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis -dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el -arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li -iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan -monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. -Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la -saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la -dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis -la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis -al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj -kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun -akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj -post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur -liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis -kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua -paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li -tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj -por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn -ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas -ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis. - -La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur -malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ -leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi. - -Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis -tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato -kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej -eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ -povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por -ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis -jen antaŭen, jen flanken, ke mi ekmiris pri lia malforteco kaj -timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi -rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ -pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli -strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, -kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. -- Ho, se mi nur estus ĉe -la haveno! -- mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre -malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj -buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj -vitrecaj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin -amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun -peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove -mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, -ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la -genuoj, post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj -ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, -kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati -ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn -per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda -vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj -irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kaj -rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis -ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia -bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste -aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn -vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante sian bastonon. -Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli -laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. -Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la -butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne -sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi -pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin. - -Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis -esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio -ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn -knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis -du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili -partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en -la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo -de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj -tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la -bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis -pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj -ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, -priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la -nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis -ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen -por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. -Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon -kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de -rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris -for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el -la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj -komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la -elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton -poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis -ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, -sed ne kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi -malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan -de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto -retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj -viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj -triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la -buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam -ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun -pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris -kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu -el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin -trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun -sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed -pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris -siajn pizojn, _mi_ volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun -pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia -disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan -ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi -demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne -komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo -estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno -por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu -informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do -ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion -mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar -neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi -estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi -troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus -al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke -mi povu lin sekvi; eble li ja irus al ia ŝipo en la haveno kaj pere -de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, -kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin -je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, -kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita -maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li -malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia -espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, -sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. -Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun -veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi -admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj -benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole-nevole mi ekmemoris -Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia -benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur -benko. La postajn tagojn!... Min subite ekfrapis la penso, ke jam -alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi -devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en -sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne -havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, -sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel -mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la -nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉion mi tamen devis -ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi -ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam -ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa -marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta -muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj -supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, -kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun -multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en -la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris -tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur -la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, -kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj -ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj -kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj -aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu -regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio -mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus -tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta -ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi -atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis -same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar -fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la -sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili -similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj -lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo -kuŝis nigra tuko. - -En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, -mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve -promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, -sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan -ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas -min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj -benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ -ekdormis. - - - - -Sesa Ĉapitro. - -Mi imitas filozofon -- Mi klopodas „kuiri miajn pizojn“ -- Mia -lito malaperas -- Nova dormejo -- La kvar strangaj „kestoj“ -- Mi -serĉas laboron, sed ne ĝin trovas -- La nova „kesto“ -- Miaj -piedoj estas malsekaj -- Nova hejmo -- Mi estas lavata -- La familio -Romeskaŭ -- Kiel mi silabas -- Mi aŭdas muzikon -- Kio mi volas -fariĝi. - - -La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento -ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. -Mi memoris, ke Johano sin nomis „filozofo“, ĉar li ĉiam agis laŭ -cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la -nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris -eksterdomen. - -Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed -ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. -Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia -vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, -ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke -mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis -mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. -Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, -mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, -sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj -sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same -bone povus aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn -vojetojn, ĝis kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris -nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la -posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja -ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi -ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue. - -Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn -kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon -por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis -trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj -stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, -kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, -kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj -stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel -longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable -ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis -kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la -tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante -per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, -verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan -trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian -manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn -kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la -moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. -Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian -monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi -salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti -miajn panetojn en tiu butiko. Returnante min laŭ la samaj stratoj, -kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko en unu el la belaj -parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis -bongustaj. - -Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton -je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto -preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante -pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, -ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. -- Nu -- mi pensis, -- -aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. -Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton -por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por -manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, -kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe -da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo -mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute -fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis -ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn -hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn -kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka -antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris -plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu -ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej -malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tavolo da ŝmiraĵo. -Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun -la knabineto. - -Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni -tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en -Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. -Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al -mi, ke estas malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al -mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi -pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis. - -Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel -Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas -la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne -povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus -aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo -de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius -paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel -Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed -antaŭe mi devus studadi....., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, -ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, -kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis „kuiri -miajn pizojn“ kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj -provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi -la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por -promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en -intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi -ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis -min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom -mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin -en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe -puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi -laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia -dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus -sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en -la kvina vespero mi revenis en mian dormejon, mi tuj vidis, ke la -du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis -dormi sur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis -al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan -liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo -estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis „kuiri -miajn pizojn“, ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn -okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj -en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen -subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu -birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eligis -la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu -ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli -la malkvietiganton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur -alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭrigadis turmentadi min per la -samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho -ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj -ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi -preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for -kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj -pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo -de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. -Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno -fermis tiun pordon, sed esperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, -mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon -ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan -promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi -eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian -unuan paneton, kiam preteriris viro kun ĉareto plena je fruktoj. -Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, -mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la -moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante -la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia -manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, -ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj -enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la -tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata -dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj -mi _vole-nevole_ pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri -la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: „mi kuiros miajn pizojn“ -kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis -sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar -mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi -aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, -mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi -sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al -mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar -la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis -al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel -granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi -serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam -ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis -miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno -post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj -pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la -pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis -ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan foson, kvin paŝojn -malsupren. Mi malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita -pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante -plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen -vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris -tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia -tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la -kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli -malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. -Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj „kestoj“, el kiuj -tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj -ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne -kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio -estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn -kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis -tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus -vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio -povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon -de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke -restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj -moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, -ĝi sekve estis al mi tute senvalora. - -Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar -li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne -plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj -mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili -daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn -kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta -dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar „kestoj“, sed intertempe -mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi -devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi -preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon -post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian -lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, -mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu -krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar -pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove -tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis -al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis -du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, -mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin -amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, -ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus -akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la -noktojn inter la kvar „kestoj“. La malbona vetero fariĝis ankoraŭ -pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, -returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom -mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. -Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, -mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur -sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ -ĉiam „mi kuiradis miajn pizojn“; mi esperis, ke la sorto fine iel -helpus al mi. - -Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi -vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis -ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, -plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? -Mi pripensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi -tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi -ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, -sed mi ja devus manĝi. - -Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel -eble plej rapide en mian dometon. - -Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo, -kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis -sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam -oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la -skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, -pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi -kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi -ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom -varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post -du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al -mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso -kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta. - -Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn -pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita -kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la -vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter -miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris -nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da -glacio frostkunigis miajn fingrojn. - --- Ho Dio! -- ekkriis mi. -- Kial mi forkuris de mia domo? - -Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma -lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe povis dormi kun la kato sur -la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie ... -kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! -- La filozofio -de Johano tute ne taŭgas --, diris mi, -- ĉar neniu povas kuiri -siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba -en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek -forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi. - -Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion -kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron -kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la -genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton -sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine -min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom -post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura -kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis -varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus -min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso -kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj -revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris -mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi -vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi -promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. -Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, -ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. -Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso -da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la -neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite -mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, -kiu diris: -- Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona! --- Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne -povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo -knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma -ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn -kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. -Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu -alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj -kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min -en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis -en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis -miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli -kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same -kiel tiuj de l' patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis -paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi -la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj -estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis -min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. -Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ -ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus -enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj -konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika -neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de -mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam -densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj -bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la -krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis ... kaj ion similantan -la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano -kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta..., vipo klakis..., -mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ -mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj -pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi -sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado -kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion... - - * * * * * - -Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen -kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian -korpon, ke mi nur kun peno povis min movi. - --- Johano! -- ekkriis mi. - -Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna -virino. Ni rigardis nin reciproke. - --- Johano!? -- ekkriis mi denove. -- Vor is Johano?[5] - -La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn -vortojn. - -Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la -kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj -ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj -okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al -si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, -kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole -mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, -nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis -vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: -- -Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona --, mi devis -konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis -min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum -virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi. - -En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi -paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj -per la vortoj: -- Ken ju najt verston[6] -- li fine eksilentis kaj -ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, -ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie -estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj -longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta -el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, -strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus -lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris -mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min -demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. -Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. -Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj -subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi -kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj -kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en -la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, -kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la -salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis -trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo -rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie -staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel -emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja -sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam -rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus. La -viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj -okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj -buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min -sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan -tagon kaj pri la diraĵo de Johano: -- Ĉio fariĝos bona! -- Nu, -ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante -pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis. - -Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ -mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li -estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste -antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. -Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas -ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; -sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante -min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi -preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, -ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La -viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis -mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman -knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj -kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj -mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da -tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino -ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun -ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi -ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, -eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante -parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du -viroj eniris la apudan salonon, kaj post kvarono da horo ili revenis -kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon. - -Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj -skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren, ĉar -kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi -do studadis kaj mi ... faris nenion krom rigardi el la fenestro. - -La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris -la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min. - -Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, -kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam -vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen -paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la -malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj -ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la -neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti -helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi -imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero. - -La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi -rigardis min kun rideto. - -Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion -lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti -ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga -destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi -pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon. - -Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, -kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn -el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi -metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, -samtempe ŝi penis klarigi kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis -min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute -malsimilaj al tiuj de „Mil kaj unu noktoj“, kaj montrante la al -mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Ŝi komprenis, -iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, -sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Ŝi -elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, -kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi -sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke -fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a -Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q... - -Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis -lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias -legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam -klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la -libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, -ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis -kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi -lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis -ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur -nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston „piano“), -staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela -knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia -buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi -ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena -ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. -Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la -samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al -ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje. - -Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas -la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita -kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn -tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun -kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo -aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En „Mil kaj unu noktoj“ mi vidis -bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj. - -Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la -knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke -ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke -ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro -kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris -sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi -vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar -tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi -komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies -vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar -la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve -reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la -nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem -kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis -ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas -Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ -kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo -estas „Jafet“, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke -sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan. - -Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris -en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi eksciis per tio, ke -li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. -Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj -ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke -ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta -kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra -ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la -maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la -interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis -ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel -ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia -filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi -kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun -ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. -Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis -kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj -objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun -strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro -kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren -sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj -fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin -montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis, -rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam -aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam -Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si -kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. -Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li -prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne -estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave -brunan objekton el ligno, sur kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj -specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj -haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ -surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la -mentono, kaj per la alia mano strekadis sur la kordoj per la harhava -bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano. - -Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el -libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas -tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel -mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, -dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen -la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi -ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la -ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el -malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj -vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis -miajn okulojn. - -Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege -rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo -estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, -komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn -okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis -min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia -estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur -tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke -Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi. - - - - -Sepa Ĉapitro. - -Maksimo Bjelski -- Mia unua leciono en la rusa lingvo -- Frotado -de manoj -- Kie do mi naskiĝis? -- Vortoj, kiuj apartenas al nenia -lingvo -- Mia studado -- Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur -mortintejo kaj ke mi estas talentulo -- Mi superas mian instruiston --- Mi devas solludadi -- Mia sukceso -- Ivan reaperas -- Refoje la -stranga akvokolora likvoro. - - -Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, -sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. -La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke -neniu ekpensis eliri, se ne estus necese. - -Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj, -dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj -okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu -alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis -tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu -brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis -fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li -sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian -domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la -vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, -ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. -En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan -vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi -fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo anoncis vizitonton. -Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante -la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis -min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, -ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ -signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al -mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. -Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, -kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li -supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ -supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj -kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi -ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta, -ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis -mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris -dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ, -staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj -kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu -ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto -ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis -al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min -afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. -La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj -elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. -Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis -el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj -komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence -liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; -mi ekĝojis, ĉar fine mi studadus. La instruisto en tre afabla -maniero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis -al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere -de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta, -ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, -ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua -leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, -pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis -al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante -ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis -malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi -ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre -atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom -fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn -nur malofte. - -Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la -studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume -unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis -la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas -ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri -la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ -pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la -progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de -Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto -ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, -tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi -restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la -instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis -ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta -instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min -instruis. - -Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je -la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis -lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda -lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la -violono. - -Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda -atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la -arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, -li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon. - -Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu -duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis -aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la -rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon, -salte supreniris kun mi la ŝtuparon. - -En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi -devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la -violono. - -La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine -havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du -instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema -vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, -ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante -al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis -horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie -la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin -dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro -streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis -kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, -premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu -li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke -li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo. - -Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis -preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui -estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje -ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari -por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj -ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, -aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe -da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de -miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur -tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto -de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, -precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de -ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj. - -Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, -Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de -mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, -por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, -por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, -ke mi naskiĝis sur „la Insulo“, kies nomon mi neniam aŭdis -eldiri, ĉar ni nomis ĝin „Insulo“. Mi ne konis la nomojn de miaj -gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj -al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski -klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed -li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia -lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek -la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis -notinta multajn el la vortoj de mia gepatra lingvo, post kiam mi -eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La -vortojn _sĥinvat_ = lanterno, _fōr_ = patro, _maŭr_ = patrino, -_bŏksm_ = pantalono, _slŏp_ = duonŝuo, _hōs_ = ŝtrumpo, _sik_ = -kaprino, _dēl_ = planko, _pŏtje_ = infano kaj tiel plu, li retrovis -en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve -nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj -okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia -ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni -plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel -malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti -dialekto kaj eĉ dana dialekto. - -Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de -Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de -mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni. - -Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la -eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo -el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate -skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo -por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da -tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro -nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, -sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, -nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj -fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo -Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian -faman: _Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando_..., la nomita -statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la -kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis ekkriinta: -- -Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio -fariĝos bona! -- Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel -aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro „Hamleto“ neeble -povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro -devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La -statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte -ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda -magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel -maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la -Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro -Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj -tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin. - -Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri -miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto -- promenanta -reklamilo kaj maristo -- iam reaperu por flankenŝovi la nigran -tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la -nomoj de mia parencaro. - -Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; -mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, -aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj -instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule -pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje -promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam -instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li -ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje -li nomis min „sinjoro Romeskaŭ“, kvankam mi insiste petadis lin, -nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu -estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe la -plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li tre honoris sinjoron -Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, la plej fama violonisto de sia -tempo. - -Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra, mi -parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon -de Romeskaŭ. - --- Mi legis pri tio en la gazeto --, diris li, kaj li rakontis al mi -pri la morto de l' filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min -duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ de tiu -tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto. - --- Ĉu ĉio tio staris en gazeto? -- demandis mi. - --- Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la -gepatrojn de la knabo. - --- Ĉu iam ili malkovros ĝin? - --- Ni esperu --, li diris, frotante al si la manojn, -- kaj verŝajne -viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin -poste kiel faman artiston. - --- Kiel faman artiston? -- mi demandis surprizite. - --- Jes --, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la -manojn, -- sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj -ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da -progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias -tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem. - -La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi -miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon, -haltigis la promenadon kaj balbutis: - --- Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj -talentoj. - --- Kial? -- mi demandis. - --- Ho --, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, -- -eble li ne deziras, ke mi parolu pri tio; eble li ne volas, ke vi -konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta -al vi --, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la -manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ, -kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti -pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis -al si la manojn, mi demandis: - --- Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme? - --- Ho ne! -- li respondis, -- tute ne, la vetero ja estas nun bona -kaj tute ne malvarma. - --- Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? -- mi demandis; en -mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco. - --- Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? -- li diris. - --- Jes, vi faras; kial? - --- Nu --, li respondis, -- eble mi frotadis ilin; tion mi faras -senkonscie, ĉar mi estas iom nervema. - --- Kial vi estas nervema? - --- Tia estas mia karaktero --, li respondis. - --- Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin --, mi diris, -ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo. - --- Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al -mi --, respondis la vireto, -- ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro -afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis -rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de -lia stranga nervemeco mi eksciis poste. - -Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski -mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, -ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj -progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra -min akompanis per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn -aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al -mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel -nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo, kaj -Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn -malfacilaĵojn, kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. -Kelkfoje li skuis la kapon dirante: -- Estas nekompreneble! -- kaj -kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis -lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam -li ridetis, dirante: -- Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos -min mem --. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble -la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis -studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super -la kordoj kaj ĉion, kion mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. -Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis -ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ -neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur konsentus tion, -post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel -aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata -kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, -ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje -lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi -konsciis, ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn -muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la -komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante -sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la -publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi -ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ -kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en -koncertoj. - -Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi -dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li -ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam -travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la -komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed -tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li -aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. -- Vi jam superas min! -- -li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante, -ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, -rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj -timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj -diris: - --- Vi ja ne koleras pro mi? - -Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis: - --- Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe -tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem --, kaj -atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue: - --- Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet! - -Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris: - --- Ĉu mi ludos tion? - --- Jes, vi! - --- Sed mi ne povoscios. - --- Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi -ludos. - --- Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko. - --- Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos -sukceson. - --- Sed mi neniam solludis por tiom da homoj. - --- Des pli granda estos la sukceso. - --- Tamen la afiŝoj estas jam presitaj. - --- Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun -nomon. - --- Sed mi ne havas nigrajn vestojn. - --- Mi pretigos ilin jam morgaŭ. - --- Sed la publiko atendos vin kaj ne min. - --- Silentu! -- li diris frapetante mian ŝultron, -- vi ludos, kaj -ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ -fieraj pro via unua publika solludado. - -Aleksandra estis enirinta la ĉambron dum nia interparolado; ŝi -estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante: - --- Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo? - --- Kompreneble! -- diris ŝia patro. - -La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la -patrino. - -Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ -certigis al mi, ke tio estas tute superflua. - -Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun -mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la -ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj -verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel -kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, -flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn: - --- Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson? - --- Kian promeson? - --- Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ -kelkaj tagoj? - --- Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, -ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas -talentojn. - --- Ĉu vere? -- li diris ruĝiĝante, dum li eksidis. - --- Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la -publiko en la granda koncertejo. - --- Ĉu vere? -- li diris. - --- Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ. - --- Ĉu mi!? - --- Vi ekhavos enirbileton por du personoj --, kaj mi prezentis al li -la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li -devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin. - --- Dankon, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, -- mi ĉeestos kaj mia -patrino akompanos min. - --- Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? -- mi demandis. - --- Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien. - --- Kial? - --- Estas por mi tro multekosta --, li malkaŝe diris. - -Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue: - --- Ĉu vi ŝatas muzikon? - --- Ho jes --, li diris, -- mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn -artojn. - --- Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi -invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al -mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj. - --- Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, kaj timante, ke estos -tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la -rusajn verbojn. - -Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom -da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li -verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, -kiujn li volis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, -eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis -de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne -pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble -dekfoje tro malalta. - -Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la -kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li -ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn -teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas -ekzercadi min. - -Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. -Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia -invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis -ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, -kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon -la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa -vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble. - -Aleksandra interrompis miajn pensadojn. - --- Via nova kostumo estas malsupre, -- ŝi diris, -- panjo deziras, -ke vi tuj provalmetu ĝin --, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian -brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon. - -Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton -por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne -povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li -invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed -mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en -la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l' kapo ĝis la piedoj, -kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel -ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter -la ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj -admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servistino, kiu -okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis -min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam -oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj -malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la -korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi -eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri: - --- Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega -junulo! - -Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min. - -La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur -sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron -por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun -lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj -mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li -sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua -apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis -flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia -patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri -al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman -malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino -estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. -Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj -neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj -sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi -rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li -arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la -longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la atenton de -ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia -stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li -ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen -estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de -la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta -vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel -senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno. - -La unua numero de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“ -pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj -eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado -eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite -fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke -li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn. - -Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis -neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo -estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi -sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi -estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, -ĉeestus la tutan koncerton. - -Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de -Romeskaŭ kun solludo sur violono. - -Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata -artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis -antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne -kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, -ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo -kaj lernanto anstataŭos lin. -- Mi esperas --, li diris, -- ke la -publiko estu iom indulgema je la juna violonisto --, sed li atendis -samtempe, ke la talento de la juna artisto, kiu per sia unua publika -ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la -salono bedaŭrus la anstataŭigon. - -Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de -certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis -portata al mia „dometo“, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la -junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri -tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, -ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu -koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado -de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi -staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; -ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la -aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min -ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; -min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, -kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi -vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la -muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; -mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, -kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la -aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ -ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi -rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris -kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis -ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis -pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra -aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis -Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: -- Biz!... Biz! --- La orkestestro flustris, revokinte min: -- Riverencu! -- Sed mi -ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo -Bjelski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian -sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al -li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la -plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis. - -Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ -kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi -rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan vesperon -ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo -kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. -Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita -altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li -eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro -la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi. - -Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero -de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, -paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis -trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la -maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed -tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun -liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj -skribis sur ĝi la jenon: - --- Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la -teatro, mi devos paroli kun vi --, kaj mi subskribis „Jafet“. -Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj -petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej -malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la -paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso estis la -sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj -laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis -en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj -estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis -retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado -kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis -akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem. - -Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra -kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante -rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi -rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante -inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj -ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu -tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj -aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la -altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta -dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ -tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj -vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte -sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi -estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel -longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan -orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post -kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la -kaleŝon por plue reveturi hejmen. - - - - -Oka Ĉapitro. - -Mi vizitas Ivan -- Vivu la brando! -- Mi legas, ke mi estas -artisto -- Vojaĝo eksterlanden -- Mi savas homan vivon -- Nova -samhejmano -- La teruriga letero -- La frotulo rakontas -- Netaŭgaj -buboj kaj procentegisto -- Respondo al la teruriga letero -- Kion -Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono. - - -La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis „Petro la -Granda“. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi -luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la -ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute -malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis -nenion krom pura akvo. La „faŭno“ tute reŝanĝiĝis en modestan -pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis -lin, sed li min ne rekonis. - --- Ivan --, mi diris, etendante al li mian manon. - --- Mi estas Ivan, la kuiristo --, li diris, -- sed mi vin ne konas. - --- Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min. - --- Mi rekonas --, li diris, -- almenaŭ se min ne trompas miaj -okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la -teatro. - --- Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed -kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas? - --- Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn --, -li diris, sulkigante la frunton por pli bone pripensadi, -- sed mi -ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue. - -Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu -manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento -li sensulkigis la frunton kaj diris plue: - --- Mi ne plu memoras. - --- Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston? - --- Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja -estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon. - --- Sed estas eble, ke li lernis tion poste. - -Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li -ekkriis: - --- Dank' al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas? - --- Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la -malliberejon, mi travivis terurajn tagojn. - -Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris: - --- Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis -pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando. - --- Same kiel hieraŭ vespere --, mi diris. - --- Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi -neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras -kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras -al mi: Ivan, trinku nur _unu_ solan glaseton da brando; sed -trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton -mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam -ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, -kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da -glasetoj. Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan -glaseton; jen mia mano --, li diris. - -Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, -kiel sanas lia patrino. - --- Mirinde bone! -- li diris, -- hieraŭ posttagmeze mi alportis al -ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, -tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan -glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion. - --- Kial vi ne donas al ŝi ĉion? -- mi demandis. - --- Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu -solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, -tia estas mia karaktero. - -Mi demandis pri Jafet. - --- Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem. - --- Mi aludas mian hundon. - --- Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu -renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon. - --- Ĉu vi scias --, mi demandis plue, -- ĉe kiu insulo vi trovis min -sur la maro? - --- Neniu sciis tion --, li respondis, -- nek la kapitano, nek unu -sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via -boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi -parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la -luno --, kaj la kuiristo laŭte ekridis. - -Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min -sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri -la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo. - --- Ĉiuj fundiris --, li respondis. - --- Ĉu ili fundiris!? -- mi ekkriis. - --- Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita. - --- Kiel okazis tio? - --- Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por -nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj -kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu -monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, -la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne -fundiris kun ili dank' al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la -brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn. - -Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia „Insulo“, kaj -ĉar mi devis foriri, mi diris: - --- Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone. - -Ivan premis mian manon, dirante: - --- Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ -verŝajne ne plu vivus. - --- Kial? -- mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon. - --- Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus -returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la -aliaj; sekve dank' al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj -vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro --, kaj li forte -premis mian manon, -- sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, -ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros -mian eblon. - --- Vi povos servi al mi --, mi diris; -- se iam vi renkontos tre -longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros -min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min. - -La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante: - --- Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj -maristoj. - --- Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita el -arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, -estas mia Johano. - --- Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo -estas... - -Mi interrompis la kuiriston kaj diris: - --- Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la -poŝhorloĝo mankas. - --- Nu bone, mi atentos nur la ĉenon --, li diris. - -Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin. - -La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon -kaj fingre montris artikolon, subskribitan de „H. M.“ Tiu „H. -M.“ estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej -bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas -legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj „H. M.“ -jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min -antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej -lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn -en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; -sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita. - -De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la -famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken. - -Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis -faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj -Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu -sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis -por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue -ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja -parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, -neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu -estis laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li -ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo -daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la -interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj -lingvoj. - -Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li -fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom -rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras -daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li -sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, -kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al -li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi -insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda -vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante -antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris -por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la -manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron: - --- Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al -ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al -mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere -nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. -Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko. - -Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), -Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da -mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj -mi dankis lin el la fundo de mia koro. - -Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, -mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi. - -Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis -al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian -fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis -lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto -sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot, -kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por -pretigi tiun lecionon. - -Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj -koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan -leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian -tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu -tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian -leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj -fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li -esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por -denove sekvi liajn buŝajn lecionojn. - -Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, -ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la -reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum -plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de -la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi -malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro. - -Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, -petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por -priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed -Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en -la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis -por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi -skribis alian, sed Bjelski ne aperis. Mi estis skribonta trian, sed -antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io -eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni -forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. -Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa -malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas -Maksimo Bjelski. - --- Loĝis tie ĉi --, li respondis. - --- Ĉu loĝis? -- mi demandis. - --- Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis -mortinta. - --- Ĉu lia patrino mortis!? .... kaj kie li loĝas nun? - --- Mi ne scias. - --- Ĉu li ne postlasis sian novan adreson? - --- Li postlasis nur ŝuldojn. - -Mi ekmiregis. - --- Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon? - --- Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago. - --- Li foriris propravole? - --- Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li? - --- Lia amiko Romeskaŭ. - --- Ho, vere!? -- diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli -neĝentilan ankoraŭ. - --- Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole. - --- Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du -monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj -aliulo luis ĝin. - --- Sekve, vi devigis lin foriri --, mi diris indigne. - -Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia -nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por -informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro -malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis -min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? -Enprofundiĝinte en pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis -proksima kaj vole-nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, -tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon -mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron -de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de -Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn -horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, -kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante -internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro -kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis -refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, -detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo -ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne -vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke -li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre -vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la -sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la -kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis -la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan -plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke -ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke -la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo -de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, -mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian -gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi -forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; -mi jam estis malbutonumonta lian veŝton, sed ĝi estis tiel vasta -kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian -kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi -aŭskultis, ĉu ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar -mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite -la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj -Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li -estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi -tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi -atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu -lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia -neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; -mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi -klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris -lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia -buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi -estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj -malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj -trafis miajn orelojn. - --- Kara amiko! -- mi diris, -- kion do vi faris!? - -Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris: - --- Ili ... mortigis ... min. - --- Kiuj? -- mi ekkriis. - --- La netaŭgaj buboj ...... - --- Ĉu buboj pendigis vin? - --- Kaj Barazof -- ... li flustris plue. - --- Barazof? - -Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu -ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof, sed estis al mi enigmo, -kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman -viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan -tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj -revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris: - --- Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie -ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen. - -Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo: - --- Mi ne havas plu hejmon. - --- Kie vi do dormis la lastajn noktojn? - --- En ĉi tiu dometo --, li diris, kaj tria elspiro eliris lian -buŝon. - -Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li -parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi -estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi -pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, -restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj -mi demandis: - --- Ĉu vi estas sufiĉe forta por piediri? - --- Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la -stratoj. - --- Kial? -- mi demandis, kredante ke refoje li deliras. - --- Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj -ili divenos, kion mi faris. - --- La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako -kaj ni iros kune. - -Li klopodis leviĝi, tiam li diris: - --- Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj. - --- Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin? - --- Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj --; kaj refoje li ridetis -grimace. - --- Ĉu mi alportu manĝaĵon? -- mi demandis. - -Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li -ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo -ĝin trakurus. - --- Rekvietiĝu, mia amiko --, mi diris, -- mi helpos al vi; mi devas -lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki -vin al mia domo. - --- Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam -faris por mi tro multe. - --- Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto ---, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas -la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis -uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je -kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la -okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris. - --- Ho patrino, patrino! -- li flustris. - -Mi estis kortuŝita kaj diris: - --- Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin. - --- Ho, li diris --, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min. - --- Kial? - --- Barazof ne lasus min kvieta. - --- Kiu estas tiu Barazof? - -Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron: - --- Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio! - -Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue: - --- Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. -Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton -poste li flustris: - --- Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus -toleri, ke vi pagu ...., vi jam pagis al mi tro multe ... --; tiam li -ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme. - --- Atendu tie ĉi momenton --, mi diris, -- mi tuj revenos kun -veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ..... --, mi eksilentis, -sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron. - --- Mi promesas --, li diris, ekfrotante al si la manplatojn. - -Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo. -Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra -sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi -ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke -ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la -vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski -sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj -ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj -ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de -Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino. - --- Alportu tuj lakton aŭ buljonon --, mi diris, sidigante la vireton -sur la kanapo, -- li mortas pro malsato. - -Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis -for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel -hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni -trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris: - --- Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ -vespere ni parolos plue. - -Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min -super li kaj li flustris en mian orelon: - --- Mi petas, ne parolu pri .... pri tio, kion mi faris. - --- Mi promesas, .... nun klopodu ekdormi. - -Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn. - -Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian -buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande -jen la vireton, jen min, sed mi silentis. - -Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj -rigardis la dormanton. - --- Ho-o-o! -- ŝi ekkriis, -- mi komprenas --, kaj ŝi montris la -kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis -klare tion, kio estis okazinta. - -Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi -refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ -sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis -nevidebla; tiam ŝi eksidis denove. - --- Kio do okazis? -- fine demandis Aleksandra. Mi respondis: -- La -luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li -vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis. - --- Kie? -- demandis ambaŭ. - --- En la dometo sur la enterigejo. - -Longa silento sekvis, tiam mi diris: - --- Kaj mi promesis helpi al li. - -Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris: - --- Li restos tie ĉi. - -Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la -vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie -ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris -ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj -rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la -kapon: - --- Mi ne vidas ĝin. - -Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi -ĝojis pro tio. - --- Bonvolu ne paroli pri ĝi --, mi diris, rigardante lin pete. - --- Ne timu --, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis -detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en -kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. -Romeskaŭ tre miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof. -Li pripensadis, kaj tiam diris: - --- Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja -rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io -mistera sin kaŝas sub tio. - -Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, -kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj -eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute -malaperis kaj li dankis min. - -Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar -li revidis lin en tia stato, kaj diris plue: - --- Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi -petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos -sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas -restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia -kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon? - -La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post -momento li diris kun voĉo, kiu tremetis: - --- Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro? - --- Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro -modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, -kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj -salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo -paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin --, kaj Romeskaŭ -etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon -de la siaj, ekpremis. - -Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis -feliĉa pro li. - -La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, -ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus -komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco -montris sufiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur korpe, sed -ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon -da du semajnoj, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon -promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni -estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita, -ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan -grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra -la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus -elpaŝinta el modobildaro. - -En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski -malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi -malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj -mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro -ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris. - --- Kial do vi ne venis al ni? -- mi demandis. - -Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon. - --- Ĉu vi sentas vin nebone? -- mi demandis plue. - --- Ho jes, eĉ tre bone --, li respondis. - --- Kial do vi sidas tie ĉi tute sola? - -Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min -demande kaj frotadis al si la manojn. - --- Nu!? -- mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, -- vi -devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj -poste mi ludos iom kun Aleksandra. - --- Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se... - --- Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja -estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola -ĉe tiu fenestro. - --- Sed ĉu la gesinjoroj trovos... - --- La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta --, mi diris, -kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon. - -Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis. - -Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris -kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al -Romeskaŭ. - --- Por sinjoro Maksimo Bjelski --, li diris, leginte la adreson. - -La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, -liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la -leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton -por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la -leteron kaj rigardis nin dirante: - --- Jen vi havas! - --- Kio estas? -- demandis Romeskaŭ. - --- Letero de Barazof --, li flustris. -- Li eltrovis min. - --- Kiu estas Barazof? -- plue demandis Romeskaŭ. - --- Negocisto. - --- Negocisto!?... Nenio krom tio? - --- Kaj pruntedonisto --, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn. - -Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam -ŝi estis for, li diris: - --- Amiko Bjelski, pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio -premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon -kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian -feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel -bonaj amikoj. - -La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis -al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante: - --- Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe -kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof. - -Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme -enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi -estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al -tempo. - --- Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur -tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi -ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj -de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. -Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel -instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn -knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj -faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. -Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi -volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ -pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. -Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la -manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj -tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis -desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo -li estis skribinta la vortojn: „Maksimo Bjelski, la frotulo“. Mi -fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, -sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis -sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la -manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn -sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj -mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li -estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis. Li iris for, -vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis -post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la -lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje -desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris -sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: „La frotanto!!!“ kun -tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li -venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. -Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom -turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno... - -Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia -karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu -senkompatemeco preskaŭ mortigis min... - -Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi -sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn -instruistojn korpe kaj anime... - -Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi -persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed -mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata -instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ -turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, -kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino -kaj mi... - -Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis -cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon -procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri -monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne -kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno -devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli -rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La trian fojon mi -iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de -post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. -Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi -kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi -ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam -prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis -ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, -ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian -helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo -fariĝis mia lernanto... Dank' al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam -faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank' al lia karaktero -li ne turmentis ... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... -Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta -kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi... -- - -La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; -post momento li rakontis plue: - --- Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni -pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, -preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo -restis la sama.... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed -ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare -rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava -malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble -sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas -multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara -patrino... -- - -Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis -reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis -plue: - --- Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi -revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu -al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis -tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur -kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed -ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... -Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion -fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por -ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed -vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero -li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne -posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon -sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du -noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis... - -Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en -la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe -via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... -- - -Li eksilentis kaj ekploris. - -La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski. -Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante: - --- Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis? - -Bjelski kapjesis kaj diris: - --- Ho jes, sinjoro, memkompreneble. - -Romeskaŭ legis kaj estis indignata. - --- Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski? - --- Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam -propraimpulse alportus ĝin, sed... - --- Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis -al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas vin monaj -malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem -sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por -kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun -li vian konton... Ĉu vi konsentas? - --- Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la -kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi. - --- Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran -situacion. - -Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof. - --- Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; -li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi -invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por -priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ -kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la -priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan -de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos -en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin -laŭleĝe. - - Atendante: - S. Romeskaŭ. -- - -La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la -respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la -lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li -legis: - --- Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro -Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion. - - Kun estimo: - M. Barazof. -- - -De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la -peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis lin, estis forigita. -Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la -salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj. - --- Jen, amiko Bjelski --, diris li, -- jen vi havas por havigi al -vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu -de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj -knaboj. - -Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris: - --- Morgaŭ mi mendos belan krucon --. Ni lin ne komprenis. - --- Por kion fari? -- demandis Romeskaŭ. - -Kaj la vireto respondis: - --- Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj. - - - - -Naŭa Ĉapitro. - -Maksimo Bjelski fariĝas kvieta -- Mi iras kun li Holandujon -- -Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas -- Kurhaŭskoncerto --- Pri tri artistoj -- Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj -- -La naŭa ĉapitro ne finiĝas -- Kelkaj vortoj al la leganto. - - -Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum -tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis -lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li -forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de -tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis -al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto -la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj -feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por -servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. -Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu -sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis -lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi -havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis. - -Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje -deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn. - -Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, -sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia -instruisto tre bedaŭris, ke mi interrompus la studadon, ĉar -kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis -ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj -kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min -oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min -akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo -akceptis. - -Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la -monato Julio 1914a. - -Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia -alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min -trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj. - -Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio -okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu -lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino -_legis_ al mi la rakontojn pri „Mil kaj unu noktoj“ kaj aliaj. -Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la -holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi -ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas -por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial -legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, -kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana -aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed -ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li -uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj _komprenis_ en -Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan -dialekton de mia Insulo. - -Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi -bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min -ligi al koncertejo. La okazo por ligi min al granda koncertejo tamen -baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco. - -Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. -Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en -la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso -mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. -Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam -fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por -pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke -eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ -miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en -neŭtrala lando. - -Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke -du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto -en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi -aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la -alia estis holanda soldato. - -Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto -pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata -profite de la holanda „Ruĝa Kruco“. - -Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun -la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian -nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la -estraro de la „Ruĝa Kruco“, kaj en duona horo oni decidis akcepti -min kiel kunlaboronton. - -La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi -kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo -de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato -ne povis alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana -internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, -kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono. - -Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet -Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita -al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de -la koncerto anoncis tion saman. - -Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en -la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj -artistoj antaŭ la koncerto. - -Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo -pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian -forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis -kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la -dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed -ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon -kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis -ilin, nome: _Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz -von Pablo de Sarasate_ kaj _Spanische Simphonie von Lalo_. - -Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la -muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda -artistoj. - -La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, -rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis. - -Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta -ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko. - -Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam -tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn. - -Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la koncertejo -rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro -montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por -pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis ...... -_ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata_ ...... - - * * * * * - -Kelkaj paroloj al la leganto. - -Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi -estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) -devas pacience atendi... - -Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon -post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per -paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo -mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis -kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la -kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por -si destinis. - -Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, -eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto. - -Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de -centjaro, sed de dek ok jaroj: - -En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu -la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia -rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis. - -Fino de la Unua Parto. - - - - -Dua Parto - -La Trovito - - - - -Unua Ĉapitro. - -Malgranda vilaĝeto -- Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, -sendube io stranga ĉe la ina sekso -- Spicisto Pentman -- Dometo, -kiu nokte kaj tage restas neŝlosita -- La stranga kesteto kaj kion -ĝi enhavas -- Kiel pensas mutulino -- Kion ŝi faras, post kiam ŝi -trovis „trezoron“. - - -Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la -vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, -tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto. - -Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al -Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela -malgranda preĝejo kun pinta tureto. - -Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas -mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj -kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la -dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon -ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj. - -En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, -kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke -oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas. - -Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, -kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita -dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per -tio volis interrompi la unutonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas -aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj -povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la -nordo de Groningen. - -En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa -farmejo, loĝas Rika, la „mutulino“. - -Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj -vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti -la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed -neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi. - -Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la „mutulino“ en sia -juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, -kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis -tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, -la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj -farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, -tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom -da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso -de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por -pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto -kaj cetere. Rika sekve _ne_ vizitadis la Instituton de la -surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj. - -Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, -havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno -ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, -ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun -plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis -la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la -gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe farmistoj -en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la -izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la -patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj. - -La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas -hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin -fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla -vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi -servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj. - -Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj -plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu -fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la -konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas -supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. -Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas -eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ -si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas -je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta -fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas -du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar -pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj -estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj -domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la -maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj -kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke -oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, -kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan -Moseon en naĝanta kesto. - -En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa -tuko. - -Estas somero kaj la kvina horo en la mateno. - -La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar -la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn. - -Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco -Groningen, „farmisto“ signifas ne nur „kamparano“, sed ankaŭ -„aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo“, pensanta tamen, -ke li estas tre spritega. - -Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la -urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ -li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. -Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ -ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, -en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, -ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia -farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la -predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo. - -Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; -eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta -kaj fiera. Klomp opinias, ke li apartenas al ia „nobela“ klaso, -nome al la „farmista klaso“, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. -De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj -necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista -klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek -terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) -farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto -ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto -ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj -ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa -el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp, ano de tiu klaso, laboradas Rika la -mutulino, kies dometon ni ĵus eniris. - -Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue -en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante -aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno -kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan -horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, -kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam -forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu -ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis -la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo. - -Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo -aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la -malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj -lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur -la supra „abelujo“ staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga -figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek -maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ -ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj. - -Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu -fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan -teniĝon. - -Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn -de dentoj, pli blankaj ol perloj. - -Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno. - -En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj -rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn -okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. -Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu -povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan -kontraston kun ŝia vizaĝo; fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi -tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan -koloron. - -Rika neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio -al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian -kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi -estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj. - -Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika kelkfoje devas -iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino. - -Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama -motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj -ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du „abelujoj“ kun la blanka kufo -iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel -la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin -salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas -la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de -la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon -kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la -butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum -sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas -dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon -sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas -la farmistedzino. - -Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la -spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, -sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia -papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn -starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi -ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj de la -buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne -miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke -homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas -en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado -okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj -hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj -parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, -sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke -ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo. - -La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin -al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte -la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon -de la flankvojeto kondukanta al la farmejo. - -La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu -ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun -ŝia lignoŝuo ĵetas flanken. - -Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj -toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras -nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj. - -La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante -la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li -siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun -preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas -kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas -de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj -malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la -„necesa malbonaĵo“ diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li -kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute ne -plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmejon por laboradi -ĝis la vespero. -- - -La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn -vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post -jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono -kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo. - -En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon -kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ -en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa -tago restas al ili preskaŭ nenio. - -Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi -pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la -subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, -ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj -vilaĝoj. - -Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris -al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris -tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas -senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne -pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia -malesto. - -Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per -returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la -makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon -ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por -triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona -strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante -la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj -subite ekhaltas. Tiu pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, -kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron. - -Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per -imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu -eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas -la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ -ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la -ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton -kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, -ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi -trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. -Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika -malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi -ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi -enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... -Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu -enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel -la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la -kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la -blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la -dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin -levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, -ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek -najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton -de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito -kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas -la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas -sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, -sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar -tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto. -Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la -„surprizaĵon“, ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj -la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin -kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga -sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, -sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu -nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur -la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto. - -Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika. - --- Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la -tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin? - -La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas -la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto -estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. -Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj -en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta -sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la -tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la -muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon. - --- Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite -alia ekpenso ŝin frapas. - --- Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, -sed ridas. - --- Ĉu ĝi estas pura kaj seka? - -Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili -estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en -sekaj vindotukoj. - -Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi; la infaneto -malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi -eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la -etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al -ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, -kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas -la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la -vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj -estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano -(ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas -pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion -ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image -ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj, ke -ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la -patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en -ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan -monon kaj tempon por prizorgi la etulon. - --- Ĉu ŝi devas gardi lin? - -Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika -sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas: - --- Mi gardos, flegos kaj mi amos lin. - -Sed jen alia ekpenso: - --- Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon? - -Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi -volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras -por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke -neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas -sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti -la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon -kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por -esplori, ĉu el tie enrigardanto povas rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj -reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas -tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi -estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, -ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton -dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por -ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devas lasi la infanon sola. Sed -tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas -la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por -senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule -devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras. - -Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la -sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas -survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, -kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo. - -Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun -ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. -Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp -pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la -mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn -bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion -ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas -aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; -sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la -butikon. - -Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la -pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ -sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj -sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas -ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto dormas kviete. Rika -eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj -disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas -en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo -kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la -plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj -nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn. - -Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin -sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, -kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post -kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp. - -Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li -vekiĝos. - -Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la -anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian -vojon. - -Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele -ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino -ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos -bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la -mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La -patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi -volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj -prizorgi lin, kaj tion ŝi volas. - -Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino -sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por -suĉigi sian adoptiton por la unua fojo. - - - - -Dua Ĉapitro. - -Kian karakteron havas surdmutuloj -- La gefarmistoj Klomp -- -Sinjorino Klomp fariĝas scivola -- Malkovraĵo de sinjorino Klomp -- -Stranga interparolado de du virinoj -- Kial rompiĝas la pipo de la -pastro -- La farmejo de Klomp -- Stranga interbatalo kaj stranga bano --- Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika. - - -Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj -estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj -siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas -kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone -traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras -malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero. - -La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras -ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu -ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed -konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo -trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon. - -Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; -la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas -tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj -ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu -bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas -okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan laboron -ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj -se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. -Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian -laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn -la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas -al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika -sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke -la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka -intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la -mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj -servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas -esti redungataj. - -Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje -interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ -sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, -ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne -nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io -eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar -virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi -decidas spionadi la servistinon. - -Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj -estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la -sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka -kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas -fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la -stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, -ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas -ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas -nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. -Sinjorino Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun -laŭta bruo refalas sur la pordon. - --- Io mistera sin kaŝas sub tio --, pensas sinjorino Klomp kaj -sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, -ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve -ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen -ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar -seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas -ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu -ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. -La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, -sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen -certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. -Pripensante momenton, ŝi foriras. - -Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur -la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la -seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas -al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la -knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas -ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon -kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen -ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke -post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe -ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, -purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia -seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, -kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo -ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin -turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro reŝoviĝas, sed -tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la -fenestro ekster la domo. - --- Eble nubo preteriris --, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la -suĉantan infanon. - -Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas -kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado, -rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas -sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ -la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro -ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala -vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi -la elirejon de la ĉambro. - -Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj -servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion -ekfari. - -La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris -lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo -kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne -kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan -senkulpan kreitaĵon. - -La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la -ĉambro kaj ĝemdiras: - --- Ho Dio, knabino, kion vi faris!? - -La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino -juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano -ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre -montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas -ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis -la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur -sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri: - --- Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, -same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto -sur la akvo. - -La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi -prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun -la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi -metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi -rigardas antaŭ sin. - -Rika staras senmove kaj pensas: - --- Ĉu oni forprenos lin de mi? -- Tiam ŝi tuŝas la brakon de la -sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la -bruston komprenigante: -- Li ne estas mia --; tiam ŝi metas la -fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo -kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp. -La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore -ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la -farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam -ŝi ekstaras por foriri. - -Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur -la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian -mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur -la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej. -Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon -kaj frapetas al si la buŝon. - --- Ne! -- diras la sinjorino, kapskuante, -- Ne! ... mi ne parolos! - -Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn -al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas -al la farmejo. - -Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do -konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en la ŝlosita dometo. -Ŝi enprofundiĝas en pensojn. -- Ĉu Rika naskis tiun infaneton? -Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, -kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino.... Sed -senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin......, tamen ankaŭ tio estas -neverŝajna.....; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia -laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno -la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havas almenaŭ tri -monatojn.... -- Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi -diras al si: - --- Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri -tio...... - -Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta -pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter -tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si -ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de -Brej apartenas al la protestanta religio. - -Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo -de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno -kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila -tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo -kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra -makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li -portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ -la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, -ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per -la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la -frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi. - -Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte -forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la blanka domo, kie li -loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn -homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li -ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) -oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ -intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la -konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian -konsilon. - -Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas -la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas -distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la -tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris -kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, -ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble -profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino. - --- Estas neordinara tempo por promenado --, pensas li, kaj -sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike. - --- Bonan tagon, pastro! -- diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue -laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por -akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu -flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj -spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion -neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras: - --- Bela vetero hodiaŭ, sinjorino. - --- Tre bela, pastro. - --- Eĉ pli bela ol hieraŭ. - --- Jes. - --- Mi tamen antaŭsentas pluvon. - --- Ĉu vi antaŭsentas tion? - --- Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas -plue. - -Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto -sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus -estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue: - --- Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli -multe, ĉar ili bezonas akvon...., la rozoj memkompreneble. - -La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas -kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite -renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi -promenas plue. - -Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas -la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi, -dirante: - --- Pastro, mi bezonas vian konsilon. - -Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam -rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste. - --- Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono. - -Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras -la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa -koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove -la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri. - -Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ...... nome -por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas. - -Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al -sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la -pordon kaj sidiĝinte denove, li diras: - --- Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp. - --- Mi unue havas ion por informiĝi, pastro.... hm!.... hm!......... -Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj? - --- Jen tre stranga demando --, pensas la pastro, kiu ne klare -komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj: - --- Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi -baptis ilin. - --- Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed -tiun de la komunum-estraro. - -La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la -sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue: - --- Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti -enskribataj? - --- Post dudek kvar horoj ..... sed.... - --- Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi -ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe -punata. - --- En realo, jes. - --- Ĉu severe? - --- Tio dependos de la motivoj de la malplenumo. - --- Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas. - --- Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi. - --- Tamen supozu momenton. - --- Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa...., sed mi ne kom..... - --- Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas -paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: --- Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto? - --- Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj. - --- Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj -trompata...... - -La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas ĝin, kaj -sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li -flustras........ - --- Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj......? - --- Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan -infaneton.... kiu ne estas enskribita. - --- Tri- aŭ kvarmonatan infanon!...... Kiam vi rimarkis tion? - --- Antaŭ duona horo. - -La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, -kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La -bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn -harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon -de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn. - --- Kiu do povas esti tiu knabino? -- li demandas al si. Li konas -ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion -suspektindan. Fine li flustras: - --- Kiu ŝi estas? - --- La mutulino. - --- Rika!? -- La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter -la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita -viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du -interparolantoj. - --- Pardonu --! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin. - --- Ho, tio ja ne estas grava.... ĝi estas nur argila pipo............. - -Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la -tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed -li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras: - --- Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin -preskaŭ ĉiutage. - --- Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi ĝin vidis -antaŭ duona horo --, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion -ŝi spertis en la dometo de la mutulino. - -La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje -plilarĝigas lian barbon; tiam li diras: - --- Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon. - --- Sur la tablo? - --- Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ -kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris -kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros -tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti -enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata. - --- Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne -povas paroli. - --- Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al -mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto. - -Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre -feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed -ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn. - -Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin -ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto -ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan -aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo. - - * * * * * - -Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe -alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per -ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj -metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun -laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ -sin, pensante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la -sekreton; kaj ŝi estas malkvieta. - -Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze -preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke -ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed -staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. -Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. -La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove -faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo -ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne -atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante -nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. -Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj -pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, -sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian -antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por -vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen -rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino -estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. -Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras. - -Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por -vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi -obeas nur al la mastrino. - --- Eklaboru! -- krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas -kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria -fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace -rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la -barelon kaj krias: -- Laboru! - -Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj -mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn. - -Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por -ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn. - -Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li -elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon. - -Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon -kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de -lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li -nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi -tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur -la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel -ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras -post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo -sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas -sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, -li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas -kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta -blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas -sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj -vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li -kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, -ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten. - -Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino. - -Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la -gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de -malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam -ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo. - -Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas ambaŭ manojn de -sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone -malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, -falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko -de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. -Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon -kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika -rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du -servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ -ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur -de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe -repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas -vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke -la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la -laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka -bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko -de l' batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por -almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili -scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por -esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo. - -Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la -servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun -ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco -ĝis la fino. - --- Mi ja konjektis, ke li ŝin batis --, ŝi diris, kaj vidante ke -Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas -Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo -por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li -purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar -lia fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li -diras kun voĉo tremetanta: - --- Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon! - -Kviete sinjorino Klomp respondas: - --- Vi ne rajtas forpeli ŝin. - --- Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion! - --- Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis. - --- Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi? - --- Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato. - -Klomp ektimetas kaj diras: - --- Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin. - --- Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas -tro forte. - --- Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori. - --- Kiamaniere vi ordonis? - --- Per mia kubuto. - --- Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava. - --- Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ -se ili estas mizeraj servistinoj. - --- Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas -necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas. - --- Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas? - --- Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. -Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj -komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo. - -Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras -murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, -tamen li bolas pro kolero, sed li estas tro malkuraĝa por ĝin -eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos -laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, -ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan -koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin -plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, -kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li -rigardas ĉirkaŭe, sed ... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj -la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li -saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis -la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da -brando. - -Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin -insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino. - -Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta -diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas -ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj -ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ -por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia -vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj -jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense -kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian -laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi -hejmen por suĉigi kaj varti lin. - - - - -Tria Ĉapitro. - -Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp -- Vesteto por baptonto -- -Novaj vestoj -- Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan -por ŝi ceremonion -- La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon -- Moseo -Landman kaj lia infaneco -- La orgeno -- Moseo, ido de Orfeo. - - -Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kaj Warfumanoj -ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke -ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la -patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj -ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj -zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li -elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, -estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia -maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo -fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo. - -Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp -sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton -kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, -manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans -la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas -la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, -sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata -kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino -tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete trinkas -sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas -aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro -kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li -tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, -li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj -montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li -demandas: - --- Kio estas tio? - --- Vestetoj. - --- Tion mi vidas..., sed por kiu? - --- Por Moseo. - --- Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi -tiujn vestojn? - --- Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin. - --- Surprizi!? - --- Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la -ceremonio. - --- Ceremonio!? - --- Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li -bezonas specialajn vestetojn. - --- Nu! ... ĉu _vi_ devas pretigi ilin? - --- Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne -komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado. - --- Ĉi tiu infano devas esti baptata!? - --- Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj -infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo? - --- Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri -ĝi? - --- Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al -mi aranĝi ĉion. - --- Hm! ... bela afero! - --- Vi do ne kontraŭstaros? - -Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue: - --- Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni -diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano. - --- Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas -kristanoj. - --- Povas ankaŭ esti, ke li estas turko. - --- Turko!? - --- Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn -okulojn. - --- Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko. - --- Kaj kiam li devas esti baptata? - --- Hodiaŭ. - --- Hodiaŭ!? - -Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon. - --- Hodiaŭ!? -- li rediras. -- Kial vi ne jam parolis pri tio? - --- Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu -pri Rika. - -Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, -ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed -por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun -iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia -preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, -kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne -kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar -sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis -pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la -preĝejon pro la mutulino. - -Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun -al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion. -Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; -tiam ŝi diras al Klomp: - --- Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon. - --- Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne -kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino. - --- Lasu ilin paroli. - --- Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj! - -Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi -konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do -prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras. - -La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, -kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin -klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro. - -Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la -vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la -knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas -post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la -pordon ŝi petas la sinjorinon al si. - -La farmistedzino eniras kaj montras la paketon. - -Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj -pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi -ŝin. - -Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano -suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas -la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj -manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, -la blanka jupeto kaj cetere. - -Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj -manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia -Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas -ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela. - -Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj -neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj -ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele -aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj -admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite -prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras: - --- Malfermu! ... ĝi estas via. - -Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan -mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj. - -Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la -brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj -demandis per tio: - --- Ankaŭ miaj? - -La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras: - --- Almetu ilin! - -Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel -knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel -la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la -kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj -rigardas sin en la spegulo. - -Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, -ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, -ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la -koridoro kaj denove signodonas. - -Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la -direkton de Brej. - -Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri -kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?... - -Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne -flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj -estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman -vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al -la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan -konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke -la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial, ŝi ne scias, ĉar -pri religio ŝi komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo -ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon -tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj -kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas -dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter la ŝnurego, -eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el -gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras -flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas -preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu -estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo -en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la -muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne -scias, ke tio estas la predikseĝo) staras sur la planko alta benko, -formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras -la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience, -sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, -kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo -staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en -du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj -kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas -sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane -malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. -Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj -tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La -mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan -viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, -kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, -ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo -oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi -sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ -ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj -brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas -tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro -loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu -viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de -la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon. - -Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, -virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, -kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko -altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj -tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn. - -Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la -trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti. - -La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, -tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. -Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la -preĝejo kaj rigardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas -en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi -ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon -kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la -ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras -la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la „barelon“ kaj ekstaras -tie. - -Rika miregas. -- Kion la blankbarbulo faros tie? -- ŝi pensas. - -La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste -ĉiuj kantas psalmon. - -Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi -rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, -ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, -ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas. - -Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; -li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon. - -La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice -rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la -skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin. - -Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, -ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. -Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la -servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en -la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta -servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas -legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon -de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel -plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la -ŝtupareton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro -ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la -brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom -da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: -- Moseo, -mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta -Spirito; amen! - -La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne -komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas -en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du -grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis -ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la -baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas -ŝian manon kaj premas ĝin. - -Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, -ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino -kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li -ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li -povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga -dimanĉo. - -Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: -Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke -Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime. - - * * * * * - -Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas -tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, -manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, -ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda -apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam -kontenta. - -Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon al la -farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la -herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj. - -Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas -lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn -krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, -pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan -buŝon ol Moseo. - -Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj -ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo -memkompreneble tuj formanĝas kun apetito. - -Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj -tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro -tio. - -Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la -lipojn, se li volas komprenigi ion al li. - -Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi -la piedojn en vigla maniero. Rika ĉiam iras rapide, sekve por ne -postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli -mallongaj ol tiuj de la „patrino“. - -Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, -ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), -sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino -sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon. - -Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi -fieriĝas pro tio. - -Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans -multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas -malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj -ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed -neniam ŝi punas la knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam -Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia -karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas -trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, -amata de ĉiuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne -kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas -la mutulinon. - -Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj -eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj -lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li -aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo. - -Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la -knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la -malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas. - -La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn -en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la -preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si: - --- Li amas muzikon. - -Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika -aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la -kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, -staras nun en la subtegmentejo. - -Kaj Moseo kreskas.... kreskadas. - -Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon -de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam -la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo -lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi -mem. - -Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas ĝin. Li -amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke -tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis -sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi -la instruiston kaj por skribadi kaj legadi. - -La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj -ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn. - -Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace -ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj -Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo. - -Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj -Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la -grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li -posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek -cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la -belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn. - -La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo -estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride -plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio: - --- Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li -en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion. - --- Sed --, tiel ĉiam diras plue la instruisto, -- li plej amas la -orgenon. - -De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la -muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur -sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo. - -Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l' orgeno movas lian -animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto -kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la -muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni -tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj -punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas -plenumata. - -Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en -legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel -komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko. - - - - -Kvara Ĉapitro. - -Kermeso en la vilaĝo -- La karuselo kaj kio plej multe interesas -Moseon -- La Valpurgisnokto -- Du flutoj -- Kion oni vidas en la -cirko -- Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio. - - -Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la -vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson. - -En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta -flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da -kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por -infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere. - -Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn -ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur -dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn -portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman -sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn. - -Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo -sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj -sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela -kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj. - -Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera -kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, -kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton -el fero, kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon -en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono -estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas -el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu -laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la -sekvanta turnado. - -Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, -la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj -la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de -l' orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l' infanoj. - -Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de -la komenco de l' turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li -ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; -li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en -fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu -ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus -ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la -bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas -kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, -li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne -ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la -karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al -la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas -al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn -ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas -kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume -li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas -parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas, -ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj -alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la -Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili -ekhaltas. - -Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos -por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por -siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn -ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto -serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por -aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri -de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun -li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun -Moseo. - -Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj -tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren -laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ -hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum -multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco -Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed -pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj -artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori -la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj. - -La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo -laŭte anoncas al „la estimata publiko“, ke oni devas rapidi por -aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en -la cirko. - -Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur -la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi -eniras kun la knabo. - -Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun -Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon, kaj ŝi mem neniam -sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. -La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. -Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas -ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, -ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka -pluvombrelo. - -Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita. - -Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas „la estimatan publikon“ -tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ -neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado -komenciĝas. - -Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas -tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne -estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas -trodorlotitaj, la „estimata publiko“ trovas ĝin sufiĉe bela; la -plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, -violono kaj malgranda tamburo. - -Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la -mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto -kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj -fariĝas scivola. -- Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de -kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al -kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de -la cirko? -- Tiel ŝi pensas. - -Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto -kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre -ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi -kun la knabo. - --- Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? -- li diras. - --- Jes ... kaj bela muziko. - -Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en -la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras: - --- Ho jes, sufiĉe bela. - --- Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? -- kaj Moseo fingre -montras la violonon. - --- Sur violono? - --- Jes. - --- Mi ne scias, kial vi demandas tion? - --- Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi. - -La spicisto ridas, tiam li demandas plue: - --- Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe? - --- Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la -karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin --, kaj aperigante fluton -el sub la frako, li demandas: - --- Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de -la karuselo? - --- Eble, Moseo; vi povos klopodi. - --- Mi klopodos --. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante -la pendantan bastonon, li demandas al Pentman: - --- Kio estas tio? - --- Tio estas trapezo. - --- Al kio servas trapezo? - --- La arlekeno laboros sur ĝi. - --- Ĉu laboros? -- Moseo ne komprenas kiel oni povas „labori“ sur -tia bastono. - --- Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia. - --- Kio? - -La spicisto havas programon kaj li klarigas: - --- Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos. - --- Ĉu la ĉevalo povas danci!? - --- Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon. - --- Kio estas tio? - --- Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros -fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego. - --- Ĉu sur tiu ŝnuro? -- Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto -klarigas plue: - --- Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie --, kaj li -montras la lokojn. - --- Kio okazos poste? - --- Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela -numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la -aliaj... - -La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, -sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo -de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l' areno kaj la -ĉevalo faras riverencon antaŭ „la estimata publiko“; post la -riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: „Sur la -ondoj“ de Straus. - -Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, -kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi -ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate -de la rigardantoj. - -La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj -de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni -konas sub la nomo: „malsprita Aŭgusto“. - -Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam -oni streĉas la ŝnuregon. - -Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la -kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj -saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al -ŝi suprensalti sur la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la -fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj -rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per -longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, -kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, -malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj -dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi -saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas -super sia kapo. - -Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte -interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga -kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj -sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide -engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam -eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la -kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam -ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. -La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. -Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine -ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la -publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj -poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de -la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo -ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la -dorso. - -Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion -rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, -tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de -vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la -kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de la -programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko. - -Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas -ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili -kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj -sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la -belan muzikon ĉe sia flanko. - -Venas nun la vico de la gimnastikisto por „labori“ sur la trapezo. -Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la -malsprita Aŭgusto. - -Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita -Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. -Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi -jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la -direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj -okule ekzamenas ŝian knabon. - --- Kion do ili intencas kun li? --, ŝi pensas. - --- Eble ili trovas lin rimarkinda knabo --, ŝi pensas post -kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante -ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la -spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la -rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto: - --- Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo? - --- Mia filo?... Ho ne! - --- Kies filo li estas? - --- De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko. - --- Ĉu li vere estas ŝia filo? - --- Kial vi deziras scii tion? - --- Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta -vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi, kaj ke li estas -eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi -al ni. - --- Ĉu por helpi al vi? - --- Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li -konsentos en tio? - --- Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos. - --- Dankon! - -Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu -komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La -malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, -kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo -ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; -krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos -nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas -okazonta sur la areno. - --- Kion li flustris al vi, Moseo? -- demandas la spicisto. - --- Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn. - --- Ĉu vi povas rajdi? - --- Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp. - --- Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo? - --- Ho, ne!... -- Li volas paroli plue, sed io nova estas -komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la -artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per -la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci -specialan numeron titolitan: „La misterplena rajdado“, per kiu -„la estimata publiko“ spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. --- La hipnoto -- tiel la direktoro diras plue, -- havas la mirindan -fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono -ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la elektita persono plenvole -konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. -Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la -tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la -arenon. - -Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse -rigardas lin. Fine la spicisto diras al li: - --- Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco. - -Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la -knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno. - -Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas -al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko. - -La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al -arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu -ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li: - --- Ĉu vi povas rajdi? - --- Jes, mi povas. - --- Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo? - --- Tion mi neniam faris. - --- Sed ĉu vi volas? - -Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas: - --- Diru „jes!“ - --- Jes! -- diras Moseo. - --- Bone --, diras la direktoro, -- vi rajdos ... Nun fikse rigardu la -fraŭlinon en la okulojn. - -Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da -neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje -ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por -ĵeti al li en la okulojn; li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino -fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone: - --- Dormu! - -Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed -iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen -kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre -miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen -interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj -paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado -trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, -aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion -seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco -atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta -sur la ĉevalo, spite tio la hipnotistino promesis, ke li vere faros -tion dank' al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis -kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin -lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi -la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo -reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu -sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado -li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, -saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, -kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la -dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo kaj -oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo, -sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas -rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo. - -La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la -direktoro vokas admone: - --- Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas. - -Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia -sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj. - -La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per -la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj -estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon -kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la -lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej -belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava -orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo -similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ -lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante -la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la -besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas -kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur -ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de -plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube -io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas -klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin -konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, -dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la -malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li -estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj -tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon -por tiel rajdi... - -Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon. - -Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn -en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj -ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. -Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj -de la knabo; li ekkaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine -ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas -tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson -de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ -movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte -ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post -iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. -Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la -ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian -frunton, diras: -- Vekiĝu! - -Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas -laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter -si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, -en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al -la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj -sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj -kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo -anstataŭ Moseo. - -La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj -rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas -la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub -tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas -tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la -ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam -ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara. - -Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas -de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas -salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj. - -Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li eksidas sur -sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed -sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj -okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam -ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn. - -Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam -la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete -respondas: - --- Kial? - --- Pro la rajdado. - --- Kia rajdado? - --- Vi ja rajdis! - --- La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis. - -Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja -scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota -dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj -saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo. - --- Kion vi faris ekster la areno? -- plue demandas la spicisto. - --- Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan -tempon; krom tio mi faris tute nenion. - -Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, -sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian -scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas -al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; -li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, -ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas -„Arlekeno kaj Arĝentino“. La pantomimo estas akompanata de dolĉa -muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la -sesan horon, kaj la prezentado estas finita. - -Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe. - -Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj -ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; -kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras -la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn. -Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de -sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la -enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ -si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi -reendormiĝas. - -Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo -en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la -violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon. - - - - -Kvina Ĉapitro. - -Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo -- Rifuzita rifuĝejo --- La izolita dometo -- Stranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katoj --- Stranga dumnokta muziko -- La ratkaptisto de Hameln -- La -„Kol-Nidrej“ de Max Bruch -- Violonĉelisto kaj flutisto -- Pri -multekosta muzikilo -- Ripozo post laciga nokto. - - -Neĝo....., neĝo......, neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj -neĝeroj sin interpuŝadas..... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj -arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj -kaj kanaloj.... Neĝo sur la vojoj.... Neĝo ĉie........... - -Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la -tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento -forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin -etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida -malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo. - -Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, -nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas -la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn -kamaradojn malsupre sur la griza tero. - -Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al -Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu -povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, -kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ -por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno -liaj rigidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, -blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la -profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro -la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li -aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne -perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas -esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon. - -Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu -minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al -li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti, -marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn -truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li -sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la -kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas -ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas -antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe -liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie -li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite -trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T. - -La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? -Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi -tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke -limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie -ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas -eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie -sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus -elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar -la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la -okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en -ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro -ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur -du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas -antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio -interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu -respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj -aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo -malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute -nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi -timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta -eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo -aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto: - --- Kio estas? - -La vaganto respondas germane: - --- Vojaĝanto, kiu perdis la vojon. - --- Kion vi volas? - --- Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas? - --- Apud Warfum. - --- Warfum!? - --- Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra -mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej. - -La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, -kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por -remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj -daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ -al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al -la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi -ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke -li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka -tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis antaŭ unu -horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas -dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al -granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn -senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. -Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa -distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti -Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed -kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej -hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas -liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas -grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj -movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa -mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. -Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton -en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed -tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj -aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la -stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, -daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ -malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi -la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro -laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras -plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel -laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li -sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon -antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj -truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj -perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge -persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj forlasis tiun dometon. La -vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ -lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandajn ŝuojn. Estas do -verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al -li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne -ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. -Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo. - -Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj -streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu -dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj -aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele -kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. -Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj -jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas -dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej -multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama -maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono -ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la -muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. -Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne -povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas -tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj -mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj -ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu -estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas -stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi -enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, -sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj -dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la -riglilo leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas -kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo -subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie -kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte -enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li -staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, -tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura -ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, -tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas -singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas -renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas -lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. -Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas -la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo -kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange -estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la -ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas -en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble -dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia -signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda -interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La -viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto -verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du -vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj -plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de -iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas -malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon -sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur -la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele ili lumigas la vizaĝon de la -vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo -kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto -kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo -kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en -la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras -granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas -sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune -kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn -de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi -en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post -momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas -en profundan dormon. Dormante li sonĝas: - -Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, -antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis -tra la tuta mondo. - -Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia -instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li -ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas -ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu -loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. -Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen -estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen -unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, -ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la -violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ -aŭskultas... - -Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la -dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ -mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, -similantan al miaŭado de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la -seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj -dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, -la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur -lian ŝultron... - -Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar -efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ -lia vango por karesi lin. - -La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la -kontenta murmurado de la kvarpiedulo. - -Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas. - -Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la -karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj -bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj -bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto -pro la firmeco de karaktero. - -Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli -la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia -volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la -tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam -estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj -amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu -tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, -same kiel liaj miaŭantaj amikoj. - -Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa -amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin -submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio -ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero. - -La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj rifuzante -ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre -malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas -esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, -vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, -ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, -kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras -la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al -personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn -kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon -de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per -tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la -ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per -la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj -singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, -ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj -okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon. - -La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar -li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga -sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe. - -La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, -sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn -objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke -en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke -ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la -kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi -tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne -povas respondi. - -Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur -neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon, kiu kiel unu sola -ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. -Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur -sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, -sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du -aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al -li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. -Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, -kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al -li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la -pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li -pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, -jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj -tuj poste unu flutisto majstre ludas la „Ave Maria“. La fremdulo -estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj -restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el -fabelaro. - -Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si -ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun -ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi -al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la -longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, -en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon -inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, -li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis -sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige -la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al -la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La „Ave Maria“ -finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela „Kol-nidrej“ de Max Bruch. -Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj -paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin -malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas -en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. -Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la -ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita -buŝo. - -La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj -nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie -kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas -staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke -sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita -knabo. - -Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la -knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen -kaj la germana lingvo tre similas unu la alian: - --- Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie -supre? - --- Jes, mi ludis. - --- Jam tiel frue en la mateno? - --- Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte. - --- Kial vi ne alproksimiĝas? - -La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la -aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron. - --- Ĉu al vi estas malvarme? - --- Miaj vestoj estas supre. - --- Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi. - -La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas -tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas? - -Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, -li aliras al la fremda sinjoro kaj diras: - --- Mia patrino ne estas hejme. - --- Kaj via patro? - --- Mi ne havas patron. - --- Ĉu li mortis? - --- Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon. - -Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas -idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras: - --- Eble li mortis antaŭ via naskiĝo? - --- Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li -revenis. - -Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de -la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la -fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la -knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas -plue: - --- Kiel vi nomiĝas? - --- Moseo. - --- Kaj kiel estas via familia nomo? - -Moseo pripensas kaj tiam respondas: - --- Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman. - -La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante -ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj -kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian -genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas: - --- Kiom da jaroj vi havas? - --- La kesteto estis portata ĉi tien en 1896a; mi estis tiam tre -juna infaneto. - --- Kie estas nun via patrino? - --- Ĉe Klomp. - --- Ĉe kiu? - --- Ĉe Klomp. - --- Kiu estas Klomp? - --- Farmisto de la tiea farmejo --. Dirante tion, Moseo fingre montras -en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego. - --- Kion ŝi faras tie? - --- Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn. - --- Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp? - --- Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj -dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere -dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon. - --- Kian muzikon? - --- Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno. - --- Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto? - --- Ne, tion mi lernis per mi mem. - --- Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis? - --- Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la -karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore. - --- Mi scias, kies filo vi estas, Moseo --, subite diras la viro. - --- Ĉu vi scias? - --- Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo. - -La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam -aŭdis, kaj li demandas: - --- Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas? - --- Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio -unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono aŭ de la riverdio -Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la forto de siaj kanto kaj liuto li -malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj -ŝtonojn. - -Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj -klare diras: - --- Pri tio mi komprenas nenion --, kaj la fremdulo demandas: - --- Ĉu vi ne komprenas min? - --- Ne, sinjoro. - --- Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi -povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone -kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda -muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi? - --- Mi fajfis sola. - --- Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn. - --- Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili. - --- Kial? - -La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj -dolĉe tuŝante la kordojn, li diras: - --- Mi ne amas plu la flutojn. - --- Kial? - --- Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, -ke mi fajfludas malbele. - --- Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton? - --- Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li -ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli -belaj. - --- Do, vi ĝin amas? - --- Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo -kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej. - -Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la -violonĉelo, fine li diras: - --- Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la -instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne -volas plu ludi sur la orgeno... - --- Kion do vi volas? - --- Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos -instrui min; mi lin petos. - --- Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion. - --- Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus. - --- Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon. - --- Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas? - --- Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne. - -Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas -iom maldiskreta, li demandas: - --- Kiom kostis la via? - -La violonĉelisto ridetas; li respondas: - --- Mia instrumento kostis dek mil rublojn. - --- Kiom estas unu rublo? - --- Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono. - -La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam -aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil -guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo -sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la -fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare -montras lian pensadon. - --- Vi ne kredas tion? -- demandas la fremdulo. - --- Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ... -la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe. - --- Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi -ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la -mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj. - --- Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion. - --- Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos? - --- Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas. - --- Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon? - --- Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj -homoj, sed min ŝi bone komprenas. - -La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas -la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas -en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li -demandas: - --- Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos? - --- Vi!!? - -La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin. - --- Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus? - --- Ho jes, sinjoro. - --- Kiam ŝi rehejmiĝos? - --- Je la dekdua kaj kvarono. - --- Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam -mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian -intencon, li... - -Moseo interrompas lin: - --- Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi -petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej. - --- Bone, mi iros tien. - -La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas -en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu -jam ektagiĝas. La lampeto brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas -kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume -en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, -metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian -matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas -la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon -kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al -meditado kaj iom post iom endormiĝas. - - - - -Sesa Ĉapitro. - -Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata --- Letero de nekonatulo -- Kovács -- La rompiĝanta taseto -- Pri -terura malsano -- Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj -kiel li venis en Brej -- Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la -trovito. - - -Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la -domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon -por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado -antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon -el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la -tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la -antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli -ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio -interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li -verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas -permeson ĝeni lin. - -Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas -klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma. - -Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais -la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol -centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra -domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio -la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la -predikaĵon, kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la -preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj -literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj -kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron. - -Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. -De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam -plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; -dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo -moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn -da tabaka fumo. - -La pastro skribas: - -Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de -la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne -restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra -la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj -maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la -mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur -la bordo de la maro. Kaj la Israelidoj vidis la grandan manon, kiun -la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo... - -Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne -li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne -aŭdas la frapon kaj li skribas plue: - -ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la... - -Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas -la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj -preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar -la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin -interrompas. - -Tria frapo. - --- Eniru! - -Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de -la servistino timeme montriĝas en la ĉambro. - --- Kio estas? -- la pastro demandas. - --- Moseo. - --- Kion li deziras? - --- Li venas kun komisio de fremda sinjoro. - -La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo: - --- De fremda sinjoro?... Nu, enirigu la knabon. - -La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li -ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas. - --- Nu, Moseo, nur venu; kio estas? - -Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, -sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere -pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas -letereton. - --- Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi -ĉi tiun letereton. - --- Ĉu li atendas mian respondon? - --- Jes, pastro. - -La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj -rigardas fikse al Moseo. - --- Kie estas tiu sinjoro? - --- Ĉe ni, pastro. - --- En la domo de via patrino? - --- Jes, pastro. - --- Kiam li venis tien? - --- Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, -li ne estis ankoraŭ veninta. - -Tiu respondo surprizas la pastron supermezure. - --- Tion mi ne komprenas, Moseo. - --- Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi kuŝis maldorme en -mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas -tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la -farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. -Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en -la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam -aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la -muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... -Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en -la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis -sur granda staranta violono... La letereto estas de tiu sinjoro. - --- Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis -la pordon nefermita? - --- Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas -grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj. - --- Tiu fremdulo tamen eniris. - --- Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis. - --- Sed kial li faris tion?.... Kion li diris al vi, kiam vi venis en -la ĉambron? - --- Ho, li estis tre amika.... Li ne parolas holande, nek laŭ nia -dialekto. - --- Ĉu vi do povis lin kompreni? - --- Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj. - --- Ĉu li estas germano? - --- Mi ne scias..., ne demandis pri tio. - --- Sed, li ne diris al vi kial li venis? - --- Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al -Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ -kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton. - --- Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin turni al mi; -diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa -horo. - -La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, -elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras: - --- Ĉu li ne informiĝis pri vi? - --- Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li -diris, ke li scias, kies filo mi estas. - --- Ĉu li diris tion!!? - --- Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj. - --- Kaj kie estas nun via patro? - --- En Grekujo. - --- En Grekujo!!? - -La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li -ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed -eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj -oreloj. - --- En Grekujo? -- li rediras. - --- Jes, tion la fremdulo rakontis al mi. - --- Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo? - --- Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia. - --- Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo -estas tiel juna? - --- Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn. - --- Kaj li parolas germane?... Vi nepre ne bone komprenis liajn -parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato........ - -La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la -letero, kies subskribon li refoje legas. - --- Rikardo Kovács -- li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ -sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem: - --- Kie mi antaŭe legis tiun nomon?.... Mi legis pri fama -violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed -Bohemo..... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo -ĉi tio ĉio estas --, tiam sin turnante al la knabo, li diris: - --- Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi -akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antaŭ la sesa horo. - -Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li -hezitas. - --- Pastro --, li diras, -- la sinjoro diris, ke li intencas instrui -al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu -vi...... - --- Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos. - -La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas -super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn -por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas -kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, -rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion -li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas -la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi -kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon -de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la -granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed -ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar -liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, -ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn -kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, -ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li -promenadas tien kaj reen en la ĉambro. - --- Rikardo Kovács --, li diras al si mem. -- Mi legis pri li, li -sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj -disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu -li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel -neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas -eble la patro de Moseo?... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion. - -Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam -antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita -predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; -la fremdulo vole-nevole flanken puŝas la ideojn verkotajn, kaj ĉar -li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas -plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas -unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo. - --- Nu --, li diras al si mem, -- miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke -ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la -nefinitan mi povos uzi post semajno. - -Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos -longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio -en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la -kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, -li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du -personoj. - -Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke -persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo. - --- Estas li --, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li -vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto. - -En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn malgranda ĝi -estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute -kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej, -malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn -leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo -estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li -vokas laŭte: -- Leteron! -- aŭ: -- Ĵurnalon! --, kaj ĵetinte la -leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj -foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la -ĵetitan objekton. - -Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio -malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron -kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. -Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu -estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la -moroj de la vilaĝetoj. - -Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas -starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la -loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se -oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de -la domo. - -La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la -malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi -unu al sia dompordo. Spite tio, neniam vizitanto ankoraŭ atendis -sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar -ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, -ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj -se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas -venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem -por inviti la venanton eniri. - -La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj -rapidas por saluti la fremdulon. - --- Sinjoro Kovács? -- li demandas. - --- Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro -de ĉi tiu domareto? - -Kovács diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas -samlingve: - --- Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri ---, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La -fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras. - --- Demetu vian surtuton, sinjoro --, diras la pastro, -- ĉar estas -varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron -esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos -multon por interparoli. - -Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno. - --- Mi timis veni al vi en maloportuna horo --, diras la fremdulo, -- -sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi -jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, -tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata. - --- Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu -sama Kovács, pri kiu mi legis. - --- Ĉu vi legis pri unu Kovács? - --- Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel -violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian -subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto -estas la sama persono. - -Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam -li silentis momenton, li diras: - --- Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács. - -Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li -fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan -melankoliecon. - -La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur -la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la -pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la -eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la -vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin. - -Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ -mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács -interrompas, dirante: - --- Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu -koncertojn. - --- Tion la publiko bedaŭros. - --- Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min, devigis min agi -tiel --. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo -de la parolinto. - -La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam -estus estinta malsana; li tial diras: - --- Espereble vi preskaŭ resaniĝis? - --- Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos ... Verŝajne, mi diras, -ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun -rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via -vilaĝeto. - --- Ĉi tie en Brej? - --- Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo -kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj -feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi -pli taŭgan lokon por mia nuna stato. - --- Sed la loĝantino estas surda kaj muta. - --- Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare -spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi -provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj -konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ -tiu de la virino. - --- En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via -letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas. - -Surprizite Kovács rigardas al la pastro. - --- Ĉu li tion diris?... Li eble ne bone komprenis min. - --- Li diris, ke vi konas lian patron. - --- Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar -vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li -mirindan muzikan talenton. - --- Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas -lian familion? - --- Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en -kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga. - -La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj -ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras: - --- Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la -mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis. - --- Ŝi do ne estas lia patrino? - --- Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por -sia infano, ol Rika por Moseo --; kaj detale la pastro rakontis -ĉion, kio pri la knabo okazis. - -Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li -diras: - --- Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia -nuna vizito rilatas plejparte la knabon. - --- Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi -kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris. - -Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu -geste malakceptas, tiam li diras: - --- Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre -al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas -al mia resaniĝo; laŭ ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj -kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... -Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas? - --- Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli. - -Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras: - --- Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l' -mateno? - --- Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, -aŭ almenaŭ lian parencaron. - --- Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, -post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la -ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi -esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte -interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas -instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, -ke mia peno portos fruktojn. - --- Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton. - --- Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro -granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ -ne devas ektuŝi. - --- Ĉar ĝi estas tro granda? - --- Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas -esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu -ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan -instrumenton en tre mallonga tempo. - --- Sed la mutulino neniam -- -- -- - -La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam -malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ -por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj -rektiĝas kaj ektremetas. La taso falas, disrompiĝas en pecojn -sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, -sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon -sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis -la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas -la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum -la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la -plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur -amboson. - -La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, -kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la -kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo -paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse -turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun -ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan -stertoron kvazaŭ de buĉata bovo. - -La terurigita pastro staras alforĝita al la planko; li ne movas sin -kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la -malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj. - -Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan -horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado -daŭradas. - --- Kompatema Dio! -- fine la pastro flustras, -- tio estas epilepsio, -la malsano, kiun li aludis. - -En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta -vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen. - --- Kio okazis? -- ŝi demandas per tremetanta voĉo. - --- Tsss! -- ... li jam rekonsciiĝas. - --- Sed kio estas al li? -- ŝi demandas plue, enirante kaj -alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... -- Ĉu li svenis? - --- Jes, svenis..., sed baldaŭ... - --- Sed lin atakis epilepsio!! --, diras la mastrumantino, kaj -interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la -pastro, jen al la stertoranta viro. - -Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo -kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto. - -En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula -tiktakado de la kamena horloĝo. - -Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro -kaj la mastrumantino atendas... - -Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento -rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom -post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton -de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ -li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur -lia vizaĝo. - --- Ĉu vi sentas vin pli bone? -- demandas la kortuŝita pastro post -momento. - --- Mi dankas; jes mi sentas min pli bone. - --- Ĉu vi deziras iom da akvo? - --- Dankon; ĝi ne utilos al mi. - --- Ĉu mi helpos al vi residiĝi? - --- Vi estas ... tro bona ..., sinjoro ... --, balbutas la artisto, -- -kaj mi devas peti vian pardonon pro ... pro la maniero ... per kiu mi -vin ĝenas... - --- Tute ne; vi ja ne estas kulpa... - -Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li -diras plue: - --- Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe. - --- Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide. - --- En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus -surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en la lastaj monatoj, ke -mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere. - -Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la -mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la -pecojn de la rompiĝinta taso. - -La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da -kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam -li demandas: - --- Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte? - --- La lasta okazis antaŭ tri monatoj ... en Parizo ... dum koncerto. - --- Dum koncerto? - --- Ho ve, jes!... Mi solludis en la granda teatro ... antaŭ du mil -ĉeestantoj ... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj -estis forkurintaj kun teruro ... Kompreneble mi devis por ĉiam... -senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa -artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la -redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas -netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto. - --- Kaj estas eble, ke vi resaniĝos? - --- Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato -en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis -viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi -ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu -vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke -mi troviĝas en ... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon -kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone -komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora -marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke -mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed -mi ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi -renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie -mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon -jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen -mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj -returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, -kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se -montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, -tiam mi instruos lin. - --- Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan -ĉambron. - --- Kaj uzeblan subtegmentejon. - --- Vi tamen ne povas loĝi tie. - --- Sur la subtegmentejo?... La virino dormos tie kun la knabo; mi -luis la ĉambron. - --- Vi jam interkonsentiĝis? - --- Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io -neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon -en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel -juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis -kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan -spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino -kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur -la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj -jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia -dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi -estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj -okuloj kaj haroj. - --- Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko. - --- Greko!? - --- Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj. - --- Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel -vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi -rakontis al li, sed li ne komprenis. - -La pastro ridetas kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li -diras: - --- Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido? - --- Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris -sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi -sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia -instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia -instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri -lia muzika kono. - --- Kies muziko, tiu de Moseo? - --- Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn -fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj -eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto -de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis -naive, ke li mem skribis tiujn notojn. -- Mi aŭdis ilin fantazie --, -li diris, -- kaj notis ilin en mian kajeron. - --- Jen io stranga. - --- Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam -je mia sepa jaro. - --- La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj. - --- Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel -io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, -kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj -homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro -en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia -nova lernanto. - --- Ĉu vi jam parolis al li pri tio? - --- Ne, sed li min akompanos al la urbo, kie li ankoraŭ neniam -estis; la vojaĝo kaj la nova instrumento estos surprizaĵoj por li. -Kompreneble mi donacos al li la violonĉelon, ĉar lia zorgantino -ŝajnas al mi neriĉa. Feliĉe mi ŝparis sufiĉe da mono, kaj sen -peno mi povos preni sur min ĉiujn bezonajn kostojn por la plua -edukado de la knabo. La virino ne laboros plu ĉe la farmisto, sed -restos hejme, ŝi jam konsentis, ke mi fariĝas ŝia pensionulo, -sed ĝuste pro tio mi turnas min al vi por informiĝi, ĉu la moroj -de ĉi tiuj provincaj vilaĝoj permesas kaj toleras, ke mi estas la -samhejmano de needziĝinta personino. - --- Sinjoro Kovács, la loĝantoj de la ĉi tieaj vilaĝetoj estas -rilate al moroj tre naivaj kaj modestaj; neniu diros ion kontraŭ tia -kunloĝado, kaj se ĝenerale oni kritikus tion, vi povas esti certa, -ke ĉiu, kiu konas la mutulinon, scias, ke ŝi estas super ĉia -suspekto. Sed ... estas io alia, kio eble malhelpus al via loĝado -en tiu dometo... Rika estas por si mem tre taŭga mastrumantino kaj -kuiristino, ŝi tamen ne lernis prepari manĝaĵojn por persono kiel -vi. - --- Estonte mi devas vivi laŭ severa dieto; mi ja aranĝos tion kun -ŝi, cetere tio estas nur flanka afero. - --- Permesu al mi ankoraŭ unu demandon --, diris la pastro... -- Ĉu -ŝi scias pri via malsano? - --- Mi parolis pri ĝi al la knabo, kaj se mi bone lin komprenis, -troviĝas samsortulo mia en la vilaĝo Warfum. Moseo certigis al mi, -ke la malsano ne timigas lin, nek lian patrinon. - -La pastro pripensas kelkan tempon, kuntiras kiel laŭkutime la -brovojn kaj pelas antaŭ sin grandajn nubojn da tabakfumo; fine li -ekmemoras, kiu estas tiu malfeliĉulo, kaj li demandas: - --- Kiom da tempo daŭros, laŭ via opinio, la plena studado de knabo -por fariĝi bonega violonĉelisto? - --- Mi kalkulas sur liaj talentoj kaj sur lia diligenteco, kaj se ili -respondos al miaj supozoj, tiam tri aŭ kvar jaroj sufiĉos. - --- Mi estas certa pri lia diligenteco --, diras la predikisto, -- la -cetero montriĝos baldaŭ; mi esperas, ke vi havu sukceson. - --- Ni vidos, ĉiuokaze mi ĝojas, ke la destino kondukis min al -tiu izolita dometo, ĉar mi trovos tie almenaŭ ion, kio povas -plidolĉigi mian sorton. Mia vivo de nun ne estos plu sen tasko kaj -sen celo, kaj mi streĉos ĉiujn miajn kapablojn por trafi tiun -celon. Eble mi mem neniam povos plu montri miajn muzikajn talentojn -publike, sed mi provos trovi anstataŭanton, kaj se la sorto estus al -mi favora, tiam Moseo estos tiu anstataŭanto. - -Dirinte tion, Kovács ekstaras. - --- Mi ne volas plu ĝeni vin hodiaŭ --, li diras plue, -- sed mi -esperas, ke ni revidu nin ankoraŭ multajn fojojn. - - * * * * * - -La neĝo ekster la domo de la pastro refoje krakas sub la piedoj de -la artisto, kiu returnas sin al sia nova hejmo, kaj la pastro sidas -ĉe la varma forno kaj elblovas grandajn nubojn, dum li pensas pri la -strangaj kapricoj de la sorto. - -Ĉu ĝi estos favora al Kovács kaj al Moseo? -- -- - -Fino de la Dua Parto. - - - - -Tria Parto - -La Cirka Knabo - - - - -Unua Ĉapitro. - -Posen -- La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo -- Pri sapo, balailoj -kaj doma purigado -- Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu -tamen ne estas sorĉisto -- Strangaj manieroj de mastrino -- Avo -kaj nepo -- La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima -kliento. - - -Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al -Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772a -provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la -oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo -en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun -multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la -saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga -fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj -posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota -arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la -deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la -jaro 1725a kaj la Raczynska biblioteko. - -Apud tiu lasta staris en 1909a vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis -la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la -supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo. - -Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan -koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia -mezo, ĉe la dekstra flanko sin trovis larĝa ŝtuparo kun ligna -balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po -du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron; -kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam -uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, -pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro -neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel -aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin -eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon. - -Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra -kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ -kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron -tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj -kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo -da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por -la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam -venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se -okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en -apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro. - -Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata -kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj -ni poste parolos pli detale. - -Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel -veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti -la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo -oni povis eniri la atendejon. - -La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro -kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka -strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj -same regule ĝi revenis la unuan en la posttagmezo. La unuan horon -la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn -kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de -la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj -venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu -kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn. - -Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn -kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia -juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por -edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster -la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn -bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian -filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu -laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la -filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria -jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la -knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El -tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, -ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama. - -La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian -edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel -ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed -pro la mono. - -Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi -havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun -personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar -iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel -malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata -pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de -animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne -tion atentis. - -Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis -en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, -se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa -doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la -mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj -ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, -la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, -la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie -pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin. - -La doktoro, kvankam senĉese laboranta por siaj pacientoj, estis -ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis -rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, -li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre -grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel -dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj -brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman -karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ -malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian -koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. -Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne -efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al -ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en -aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj -de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis -antaŭe, ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos -forgesinta pri sia kolero. - -La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun -malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. -Lia frunto estis malalta kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li -estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, -kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin -movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia -vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ -malhelpis aŭ kontraŭstaris lin. - -Estis somero de la jaro 1909a kaj la dua horo en la posttagmezo. - -La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la -dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante -(li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj -premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per -streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango -tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda -peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis -la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la -dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris, -kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam -diris, kie estas la langopinto. - -La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la -langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, -kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de -maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro -uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la -plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto -retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, -tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, -ĉar li ŝvitis pro streĉeco. - -En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke -modestulo deziras eniri. - --- Eniru! - -Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino -deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante: - --- Du markojn, mi petas, doktoro. - --- Du markojn?... Por kio? - --- Por aĉeti sapon. - --- Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis -du markojn por sapo, kial refoje nun? - --- Tiu sapo foruziĝis --, respondis kviete la servistino. - -La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo -fariĝis ruĝa kiel tomato: - --- Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas -sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min. - --- Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo. - --- Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa? - --- La sinjorino diras, ke ies. - -La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita -mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan -monon. - --- Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la -diablo! - -La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis -staranta. - --- Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas... - --- Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan! - -La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete: - --- Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro. - --- Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas? - --- Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li -ne volas cedi ĝin al sia avino. - -La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la -genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris: - --- Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio -estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi --, kaj ŝovante -trian markon en la manon de la servistino, li diris plue: - --- Jen unu marko por nova balailo. - -La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la -servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al -Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. -Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj. - --- Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon --, li diris arogante. -- Mi volas -rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo. - -Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke -ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda -knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, -se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren -turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la -kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis. - -Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, -el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn. - -Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas -la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe -tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, -kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere -fluanta akvo. Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la -mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble -distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako -anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan -korpon de la brusto ĝis la botetoj. - -La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj -trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. -Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara -laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite -al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, -ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis -ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso -kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la -ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis -nur siajn pacientojn. - --- Anjo, mi estas ulano --, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo -en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi -estis tirinta el la sitelo. - --- Jes, karulo, vi estas ulano. - --- Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas --, diris plue la knabo, saltante -tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur -la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj -tute malsekiĝis. - --- Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn. - --- Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria? -- li subite -demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo. - --- Maria eliris por aĉeti novan balailon. - --- Ha! ... novan balailon! - --- Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian. - --- Ĉu ŝi revenos baldaŭ? - --- Kompreneble, mi ja bezonas la balailon. - --- Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo? - -Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du -balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo: - --- Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis -ulanon rajdi sur du ĉevaloj!? - --- Sed ĉu ulano _povas_ rajdi sur du? - --- Eble li _povas_, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la -lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne -vere --? - -Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue: - --- Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin. - -Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi -la kahelojn per la viŝtuko, li diris: - --- Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo? - --- Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la -ulanojn. - --- Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo --, -kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis la akvo, -li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos. -Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj -sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj, -li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la -laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo -de la seĝo. - --- Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu! - -La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon -kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la -skribanto. - --- Novan ĉevalon!? -- La doktoro metis la plumon post la orelon kaj -rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li. - --- Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova? - --- Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne -rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian. - -La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li -kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris: - --- Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano! - --- Tion diris ankaŭ Anjo. - --- Ĉu vere? -- La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la -frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. -- Ĉu vere!? -- li -ripetis. - --- Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la -ulanojn. - -La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel -lia dika ventro. - --- Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo. - --- Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu -ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere? - -Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta -al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon. - --- Eniru! -- diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris -strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis -kurinta per ĉiuj fortoj. - --- Nu, knabo, kio estas? - --- Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer ... en la -drinkejon? - --- Kiu estas malsana? - --- Fremdulo, li estas eble mortanta. - --- Kio do okazis? -- La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis -preta sin direkti al la drinkejo. - --- Mi ne scias --, respondis la bubo. -- Mi preteriris, kiam subite -Majer alkuris kaj petis min tuj kaj rapide kuri al vi pro homo, kiu -danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta. - --- Mi tuj iros! -- La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj -preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la -atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis -lin al la „Ora Serpento“ de Majer. - - - - -Dua Ĉapitro. - -La Ora Serpento -- Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn -- Morto de -burleskulo -- Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo. - - -Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en -flankstrateto la drinkejo „Ora Serpento“ de Majer. Ĝi estis -drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan -glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ -ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en -la nokto, sin trovadis en tiu „Ora Serpento“ vizitantoj. - -En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la „Serpento“ la plej -granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel -unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise -sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko -da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara -bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la -„Serpento“. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, -brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj -viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj -piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la -okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto -de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, -kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis -sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis preskaŭ disŝiritaj en -ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj -elstaris el lia kapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de -la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo -li kriis: - --- For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al -ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi -venas! ĝi venas!... - --- Tenu lin firme! -- kriis unu el la du viroj al sia kunulo, -kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la -furiozanto. - --- Rekvietiĝu do! -- li diris al la piedbatanto. -- Vi nur imagas -tion, tie ne sidas besto. - --- Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto -refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, -ĝi estas rabia! -- kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi -sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis -intermikse: - --- Li estas nur ebria --, diris unu. - --- Kio fariĝis? -- demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun -etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn -ŝultrojn. - --- Frenezulo, kiun atakis la nervoj --, grimacridis unu el la aro. - --- Tio lin mortigos --, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al -sia malantaŭulo. - --- Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ --, respondis alia. - --- Irigu do iun por venigi kuraciston --, diris unu el la viroj, kiuj -tenis la ebriulon. -- Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni. - -La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj laŭte timekkriis -kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis: - --- Eksilentu do! - --- Mortigo! -- subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo -kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi -ekpremis al li la gorĝon. - -La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, -kiu iom post iom plenigis la drinkejon. - --- Mortigo!... Helpon...! -- stertoris la atakito, al kiu la fera -mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon. - -Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, -li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum -profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis -kiel sako sur la plankon. - -Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj -el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la -naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al -la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la -morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante -li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur -lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis -kuŝanta senmove. - -La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita -spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu -regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego. - -La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis -kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto -venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo -atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. -Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke li -povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, -aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj -gravmiene diris: - --- Li mortis --, tiam sin turnante al Majer, li demandis: - --- Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li -mortis pro deliro. - --- Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne -li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite -ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. -Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj -postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. -Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis -atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de -deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis. - -La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton. - --- Kiu li estas? -- li demandis post momento. - --- Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li -alvenis en la urbo en cirka veturilo. - --- Kie staras nun tiu veturilo? - --- Sur la strato, proksime de mia domo. - --- Ĉu li ne havas kunvojaĝanton? - --- Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento -la ĉevalon. - --- Hm! -- La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam -demandis plue: - --- Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto? - --- Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la „Serpento“. - --- Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed -kien? - --- Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos -transporti lin al la malsanulejo, kaj... - -La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj -li diris: - --- Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi -skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion. - -La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj -ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo. - -La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn -malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn -de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub -fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la -mortinta viro. - --- Metu lin tien --, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj -refermu la pordon de la veturilo. - -La viroj obeis. - --- Nun antaŭen al mia domo --, ordonis plue la doktoro. - -La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, -tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun -la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj -scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio -sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo -Posen. - - - - -Tria Ĉapitro. - -Mikelo -- En la veturilejo de la doktoro -- La stomako de trinkulo --- La cirka knabo -- Neatendita kliento -- Transformiĝo de malpura -cigano en belegan knabon. - - -Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la -kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro -estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la -skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. -Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega -vizaĝo. - -Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la -doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo -ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis -kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, -malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. -Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi -sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon -kaj la veturilon. - -La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la -ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris: - --- Mikelo, lumigu al mi. - --- Kien, doktoro? - --- Veturilejon. - -Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li -timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj -iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj al la nomita loko kaj lin -sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, -sitelon kaj blankan viŝtukon. - --- Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo. - -Mikelo obeis. - --- Metu la lampon tien... --. La doktoro montris lokon en la veturilo -apud la pordo, ĉe kiu li staris. - --- Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; -atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone! - -Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, -disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj -ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke -de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon. - -La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo -kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga. - -Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de -la mortinta viro. - --- Kial li faras tion? -- pensis Mikelo; -- tiu kadavro ja ne timigos -min --, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio -estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro. - -La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian -ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin. - --- Kia viro! -- diris al si la doktoro. -- Kia fortulo!... domaĝe, -ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., -domaĝe! domaĝe! - -Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan -tranĉaĵon en la ventro de la kadavro. - -Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro -malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon. - --- Kia stomako! -- pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin -ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la -malsupra flanko de l' stomako, li lasis elflui la enhavon, tiam li -turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon -kaj komencis ekzameni la stomakon. - -En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la -veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem: - --- Kio estas tio? - -Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris -nenion; lin surprizis nenio. - -Dua tuso aŭdiĝis. - --- Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? -- demandis la -doktoro. - --- Tuso --, kviete respondis Mikelo. - -La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton -de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila -fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj -inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo. - --- Tio estas knabo --, kviete diris Mikelo. - -La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro -kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon. - --- Ĉielo, kie mi estas? -- demandis la knabo per malforta voĉo. - --- Ĉe doktoro Stuthejm --, kviete respondis Mikelo. - --- Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro? - --- Mortis --, same kviete respondis Mikelo. - --- Eksilentu, malsaĝulo! -- ekkriis la doktoro, turnante sin al la -veturigisto. - --- Ĉu li mortis!? -- demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ -maniero, kiu montris, ke la sciigo lin ne malkvietigis; ŝajnis eĉ, -ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo. - --- Ĉu vi dormis tie? -- informiĝis la doktoro. - --- Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri -tagoj. - --- Ĉu vi estas malsana? - --- Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro. - --- Kiam rompiĝis via kruro? - --- Antaŭ kvar tagoj. - --- Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon --, ordonis la doktoro. - -Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li -same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo -kaj kviete atendis novajn ordonojn. - --- Helpu al mi eniri la veturilon --, diris la doktoro, -- portu la -sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. --- Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo -skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke -unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ -la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, -malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili -sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj -apud la litaĉo. - --- Mi bedaŭras, mia infano --, diris la doktoro, -- sed mi devas -sciigi al vi, ke via patro mortis. - -La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris -malrapide kaj nelaŭte: - --- Nu, li ja ne batos min plu. - --- Ĉu li vin batis!? -- La doktoro ekkoleris. - --- Jes, precipe en la lastaj tagoj. - --- Kial!? - --- Ĉar mia kruro rompiĝis. - --- Tio tamen ne okazis per via kulpo? - --- Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo. - --- Ĉu vi falis el la veturilo? - --- Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne -povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis. - --- Kiu direktoro? - --- De la cirko. - --- Via patro tamen povus labori. - --- Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis. - --- Ĉu li jam longe estas trinkulo? - --- Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam -li dormis ... aŭ min batis --. La knabo eksilentis dum momento, tiam -li diris plue: - --- Sed tion li ne povas plu. - -La doktoro prenis la manon de l' knabo por palpi al li la pulson. - --- Kiel vi sentas vin nun? -- demandis li. - --- Iom pli bone, sed mi soifas. - -La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas -revenanta, sed Mikelo ne estis tie. - --- Kie estas Apolo? -- demandis la knabo. - --- Apolo!? - --- La ĉevalo. - --- Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia. - -En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto. - --- Mikelo, venu ĉi tien! -- ordonis la doktoro. - -Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de -la giganto. - --- Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, -- diris la -doktoro. - -La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko, kaj dum la -doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris: - --- Kiu almetis tiun bandaĝon? - --- Mia patro. - --- Ĉu li ne venigis kuraciston? - --- Ne, sinjoro. - --- Kial ne? -- demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero. - --- Ĉar tio kostus tro multe. - --- Estas honto! -- ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la -kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero. - --- Ĉu tio doloras al vi? - -La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis: - --- Jes, sinjoro. - --- Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon -por reĝustigi ĝin.... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ -nigra.... Ĉu vi estas dolortima? - -La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia -patro, respondis: - --- Mi kredas ke ne, sinjoro. - --- Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi -ĝin, sen tio vi perdos la kruron. - --- Ĉu la kruron? - --- Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian -eblon --, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue: - --- Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin -sur la kanapon; mi lumigos. - -Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj -post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis. - -La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo. - -La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj -haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo -malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj -la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur -la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse -rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo -deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon. - --- Li tamen neniam plu min batos --, li pensis, kaj konsciante, ke li -mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu -kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en -la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis -post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; -tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, -kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj -pripalpadis. - --- Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo --. Dirante tion, li okulumis -al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de -la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro -ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per -unu fortega ekskuego ĝin rompis. - -La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri -timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis -la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura -maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel -penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi -estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo. - --- Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis --, diris la doktoro, kiu kore -kompatis la suferanton, -- nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj -ĉio espereble fariĝos bona. -- Grandaj larmoj rulis sur la vangoj -de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude -kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; -li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia -mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis. - -La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun -laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du -kapoj, unu super la alia. - --- Kio okazis? -- demandis mallaŭte la doktoredzino. - --- Kruro rompiĝis --, kviete respondis Mikelo. - --- Ĉi tie!? - --- Jes. - --- Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj -ne en la laborejo; ni pensis ke... - --- Maria --, tiel interrompis la doktoro, -- alportu tuj pelvon kun -akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko. - -La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis: - --- Kiel vi nun sentas vin? - --- Pli bone, sinjoro; mi dankas. - --- Kiel estas via nomo? - --- Stanislas. - --- Kaj via familia nomo? - -Stanislas pripensis, tiam li respondis: - --- Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau[7]. - --- Stanislas Mareau!?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas -pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo? - --- Mi ne scias, sinjoro. - --- Kiun lingvon parolis via patro? - --- Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli -germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo. - --- Ĉu via patro neniam laboris en la cirko? - --- Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis -gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris. - --- Kaj li faris nenion? - --- Li nur drinkis kaj... - -La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. -Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li. - --- Pretigu buljonon --, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por -obei. - --- Nu, kion li faris ankoraŭ? -- demandis la doktoro. - --- Li min batis. - --- Estas honto! -- diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove -ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas. - --- Kombilon, Mikelo! -- li ordonis post momento. - -La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la -knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo -de araneaĵoj. - --- Mi mem prefere aranĝos miajn harojn --, diris la knabo. -- Mi ne -kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis. - -Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis -siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej -belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi. - -La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo -la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo -de la knabo. El malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela -knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto. - -En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo -rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de -antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj -diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: -- Ho, sinjorino, -kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj -pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo. - -Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata -kaj soifa. - --- Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo! - -Mikelo foriris. - --- Nun kuŝiĝu kviete --, diris la doktoro al Stanislas, -- kaj movu -la malsanan piedon kiel eble plej malmulte. - -Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de -la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj -diris: - --- Ĉu vi povus dormi tie ĉi? - --- Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi. - -La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis -eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de -la malsanulo, li diris: - --- Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone! - -Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin -direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la -veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo -kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon -de la mortinto. - -Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, -atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos -lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori. - - - - -Kvara Ĉapitro. - -Meditado de Stanislas -- Pri akrobatoj kaj patraĉo -- Stranga -bruado en kuirejo -- Doktoro kaj paciento -- Teodoro -- La staranta -horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato -- La ĉiam moviĝanta -glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon -- Pri servistino, kiu -estas scivola -- Koleranta doktoro -- La perditaj okulvitroj -- Nova -samhejmano kaj pri lia kono -- Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco. - - -Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, -kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis -multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de -preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed -interne regis ankoraŭ silento. - -Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu -li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en -ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li -fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam -estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas -surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la -veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, -kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta -korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis -timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun -ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin -longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo kaj -la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis -kapabla forpeli la insektojn. - -Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam -li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe -por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan -kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en -malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis -sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne -toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la -fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur -malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li -estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne -batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la -patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra -malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera -kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso -devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al -sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro -kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la -cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi -sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, -sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile -regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn -progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis -kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto. - -Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la -publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun -ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ -pro la fantaziaĵoj, rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj. -Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro -rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin -per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage, -ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj. - -Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la -trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis -plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la -juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post -tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. -Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan -sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano -liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan -transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post -mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la -litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la -veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun -tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta -kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li -kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos -kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, -sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la -pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis -ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel -oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo! - -Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan -senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan -kapon sur la kusenon kaj atendis. - -Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li -direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos! - -En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris -ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu -sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke -estas nun la oka horo. - -La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la -domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de -tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis -akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, -ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon -tiel ekterurigite enrigardis la salonon. - -Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la -plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj -paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; -ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo -io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin -direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun -distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, -saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio. - -Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la -pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo -brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al -Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia -dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris -la dikventrulo. - --- Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! -- li diris afable, -ekhaltante antaŭ la knabo. -- Kaj kiel vi nun sentas vin? - --- Multe pli bone, sinjoro; mi dankas. - -La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian -pulson. - --- Bone! -- li diris, -- la febro estas for, ĉu la piedo doloras -ankoraŭ? - --- Nur malmulte, sinjoro. - --- Bonege, mia bubo; mi gratulas --, kaj ellasante la pulson, li -diris plue: - --- Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via -patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ --. Li ĉesis -momenton paroli, tiam li diris plue: -- Ĉi tiun vesperon venos lia -ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin -enĉerkigos? - --- Ho ne, sinjoro. - -Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole -lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro -faris al li la demandon. - --- Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la -enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la -ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro? - -Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis. - --- Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas -via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ -fratinojn. - -Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris: - --- Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la -veturilon, nek la ĉevalon. - --- Kial? - --- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi -en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro. - --- Ĉu vi tion deziras? - -Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis: - --- Ne, sinjoro, sed mi ja devos. - --- Ĉu vi ne amas vian metion? - --- Ho ne, mi ĝin tute ne amas. - --- Kion do vi amas? - -Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia -balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la -kanapo. - --- Jen nia Teo! -- diris la doktoro ridetante. -- Nu Teo, ĉu vi ne -devas konatiĝi kun Stanislas? - -Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris: - --- Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron. - -La doktoro ridis. - --- Jes, tion mi faris --, diris li. - --- Kial? -- demandis Teodoro. - --- Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados --, kaj sin direktante -al Stanislas, li diris plue: -- Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, -same kiel lia avo. - -Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas: - --- Ĉu vi restos tie ĉi? - --- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi. - --- Kien? - --- Al cirko. - --- Al cirko?... Kial? - --- Por labori. - --- Vi tamen povos labori ĉe aĉjo. - -Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis. - -La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro: - --- Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj -biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi. - -Teodoro galopis for sur la balailo. - --- Nu! -- diris la doktoro, -- mi devas lasi vin momenton por -finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri -via matenmanĝo; mi revenos antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe -vi povos babiladi kun Teo --, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, -li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin. - -Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj -okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, -ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis -pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava -barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon -en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ -la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, -kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan -infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, -regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis -la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis -du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte -etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi -la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la -soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan -movon de supre malsupren kaj returnen. - -Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, -ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne -komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la -aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por -la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis -Teodoro. - -Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj -biskvitoj. - --- Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? -- ŝi informiĝis. - --- Jes, mi dankas. - --- La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn. - -Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj -ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la -tason kaj la telereton. - --- Ĉu la kruro ne doloras plu? -- ŝi demandis. - --- Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ... - --- Aĉjo rompis la kruron --, interrompis Teodoro. - --- Ni aŭdis tion --, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur -la malsanulon kaj ŝi pensis: -- Kiajn okulojn..., kiajn harojn! - --- Kio estas tio? -- demandis Stanislas, montrante la grupon sur la -ciferplato. - --- Ulano! -- respondis Teodoro. - -Maria ekridis. - --- Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo. - --- Tio ne estas la judo Salomo --, diris Teodoro, -- tio estas ulano -kun svingiĝanta lanco. - -Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro -enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas -rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo -rigardis la dikulon kun surprizo. - --- Pro la diablo! -- kriis la doktoro, -- nenie ĝi estas ... -tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne -remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj -lasas min serĉi -- ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek -Stanislason, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la -tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane. - --- Estas honto! -- li kriis, bolante pro eksciteco... -- jam kvaronon -da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... -ĝi estas nenie!! - --- Kion vi serĉas, doktoro? -- demandis la servistino. - --- Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi -scius, vi agus kiel Mikelo... - -Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: -- Mi tamen ĝin havis -antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ -havis ĝin en la mano. - --- Kion do? -- kviete Maria demandis. - --- La paron da okulvitroj!! -- laŭte kriis la doktoro kurbigante sin -kun peno kaj spiregante... -- Eble sub la kanapo!... - -Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis -algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la -serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, -tuj antaŭ liajn okulojn. - -Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo -kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon: - --- He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! -... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... --, kaj la doktoro foriris -laŭte ridante. - -Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi -pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam -ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis -malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ -malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro! - --- Li baldaŭ bonhumoriĝis --, diris Stanislas al la servistino. - --- Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema -kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne -tion atentas. - --- Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere? - --- Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj -ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min plu. Mi nur silentas kaj -atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ -Mikelo. - -Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris -la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj -faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej -bone. - --- Jen mia ĉevalo! -- diris post momento la knabeto. -- Mi povas -rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis? - --- Ofte. - --- Sur vera ĉevalo? - --- Jes, sur vera ĉevalo. - --- Kie? - --- En la cirko. - --- Kio estas cirko? - -Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, -pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo -estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite -demandis: - --- Ĉu vi scias rakonti fabelojn? - --- Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, -kiu rakontis al mi multajn. - --- Rakontu foje al mi. - -Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis -la fabelojn pri „Lupo kaj sep kapridoj“, pri „Neĝulino“, pri -„Bremaj muzikistoj“ kaj aliajn. - -Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis. - -Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis -ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per -ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, -la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, -kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la -veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas -lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn. - -Teodoro estis ravita. - --- Aĉjo! -- li diris. - --- Nu, mia karulo, kio estas? - --- Li ne plu devas foriri. - --- Kiu? - --- Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino. - --- He! - --- Jes!... Li restos, ĉu ne vere? - -La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste -ŝajnigis sin ne aŭskulti. - --- Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko --, -diris ŝercante la doktoro. - --- Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi. - --- Ĉu vere? -- demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur -Stanislason. - --- Estos tro maloportune al vi, sinjoro. - --- Ne! ne! -- kriis Teodoro --, li povas ludi kun mi kaj labori por -aĉjo, aŭ por avino. - --- Je la trapezo? -- demandis la doktoro. - --- Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn --, diris Teo, -ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue: - --- Nu, aĉjo?... Ĉu li restos? - --- Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas. - --- Hura! -- kriis Teodoro, -- li restos! ... mi tuj iros tion rakonti -al avino --, kaj li forrapidis. - -Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin -dum momento, demandis: - --- Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko? - --- Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi -povas... - --- Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du. - --- Mi eble povos servi alie. - --- Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi al mi aŭ al iu -alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis -tion... Ĉu vi facile studadas? - --- Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi. - --- Kiom vi jam lernis? - --- Mi lernis rajdi... - --- Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli? - --- Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion? - --- Sekve vi ne lernis la matematikon! - --- Ne, sinjoro. - --- Ĉu geografion aŭ historion? - --- Nek tion, sinjoro. - -La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis. - --- Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj? - -Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, -li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis: - --- Mi ... mi tute ne scias skribi... - --- Kion!? -- kriis la doktoro, -- vi ne scias skribi!! - --- Ne, sinjoro. - --- Vi tamen scias legi, ĉu ne vere? - -Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li -ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li -balbute diris: - --- Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion! - --- Sed tio estas terura! - --- Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne -konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono. - --- Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero -venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur -diligenta. - --- Mi estos, sinjoro. - --- Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ -profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem. - -Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el -dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon. - - * * * * * - -Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri -viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la -veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, -reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for -ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita -kaj neniam retrovebla fosaĵo. - - - - -Kvina Ĉapitro. - -Stanislas kaj Teodoro -- Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso -kaj Blankafloro -- (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj -de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne -amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo). - - -Dank' al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga -tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. -Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin -forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post -tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li -povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila -al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun -pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, -kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis -eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn -en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje -staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon -en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu -li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ -ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li -ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom -pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris -kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ -sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li -opiniis, ke Stanislas pli bone povas pasigi alie sian tempon. Okazis -kelkfoje, ke la knabo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la -doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto -kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda -embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante: - --- Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos -reveni al mi. - -Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama -ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la -veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al -sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo „laboris“. - -La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La -du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis -puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis -sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da -kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo -kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita -kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed -nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre -ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. -Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas -estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn -skribitajn paĝojn, dirante: - --- Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne -germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras -neniom! - -Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, -ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus -diri, kion ĝi enhavas. - -La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon -por Stanislas. - -Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas -iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis -„laborintaj“ sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis. - --- Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon! -- diris Teodoro. - --- Pri kio? - --- Pri Blua Barbo. - --- Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian. - -Teodoro pripensis, tiam li diris: - --- Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis. - --- La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri -Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi -kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton. - --- Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn. - -Kaj Stanislas rakontis: - -La Historio pri Floriso kaj Blankafloro[*]. - -Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun -tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis -en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, -forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj -tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je -tridekmejla distanco de la maro. - -Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta -kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la -pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter tiuj pilgrimantoj sin trovis -duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta -patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, -tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe -kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino -estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide -returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun -ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la -soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta -kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel -korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke -la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis -pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis -la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ -la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la -reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum -palmofesto, naskis po unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj -al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo -Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis -tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco -fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li -konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, -sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristanino kore amis -ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis -vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas -sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj -de l' instruisto Gorbur. Floriso tamen tre malĝojis; li ekploris -dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion -alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial -promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono. Tie ili ĉiam studadis -kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, -ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la -aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj -kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne -plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du -infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencas ekzekutigi -Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar -estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La -reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso -pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial -ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li -ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon -en Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo -kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo -baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni -vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke -Blankafloro kuniru al Mentorujo. -- Ne --, diris la reĝo, -- ŝi -devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana ---. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. -Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam -aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne -sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post -kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. -Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne -plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj -li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la -duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li -vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio -efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis Floriso, kaj kion ajn oni faris, -ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en -pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam -post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, -kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li -volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La -kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj -granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon -kaj diris: -- Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. -Blankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, -tiam li nepre forgesos pri ŝi --. Sed la reĝino respondis: -- -Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, -ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi -ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj -suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas -kulpa. Pretere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, -tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi --. La reĝo sekvis la konsilon de -la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili -plenumu la deziron de la reĝino. - -Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. -Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun -ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek -kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar -baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando. - -Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi -ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: -- Ho, mia kara -Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin -forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin -reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj -doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos. - -La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la -bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. -- Sinjoro! --- ŝi diris, -- kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros -ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon. - -La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton -el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, -unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan -kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom -da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per -oraj literoj: „En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo -Floriso amis kun eterna amo.“ - -Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas -mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. -La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis -por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li -ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu -kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis -ŝin. - -Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. -Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis -kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi -ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li -jam estis sciiĝinta. -- Mi opinias --, ŝi diris, -- ke vi min -ŝercmokas --. Ho ne! -- respondis Floriso, -- mi tute ne ŝercmokas. -Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas --. Tiam ŝi ne plu povis -silenti. -- Mi ne scias, kie ŝi estas --, diris ŝi, dum ŝi fikse -direktis la okulojn sur la plankon. -- Oni ja ordonis al mi, ke mi -diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita. - -Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino -ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego, -ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. -La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso -rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. -Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi -min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. -Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo? - -Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, -sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante -la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: -- Reĝa moŝto, -kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta -sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, -se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la -tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas -fari? -- -- Diru al li --, respondis la reĝo, -- ke li ĝoju, ĉar -Blankafloro vivas ankoraŭ. - -Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: -- Ho patro, -permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi. - -La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. -Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. -Li sekve parolis: -- Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi -al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el -pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon --. -Sed Floriso respondis: -- Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo -nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al -mi, ke mi iru por serĉi ŝin --. Tiam respondis la reĝo: -- Nu do, -iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj -monon --. Floriso tamen diris: -- Sinjor' patro, ĉu ne estus pli -saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? -Dek du azenoj devas marŝi antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, -tri kun moneroj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj -orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. -Ĉe la azenoj mi bezonos dek du kondukistojn. Krom tio, vi donos -al mi dek du militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj -unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj -vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin -serĉi. - -La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia -filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li -iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj -ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe -kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn -ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; -li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li -fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon. - -Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: -- -Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam -li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. -Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis -aliacele. - -Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi -diris al Floriso: -- Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi -manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas -simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, -same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas -Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj -pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino. - --- Kien ŝi forvojaĝis? -- Floriso demandis. - --- Al Babilono --, respondis la virino. - -Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la -sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon kaj li ordonis, -ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. -Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj -kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princo havis kun si azenojn -kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto -elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; -ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi -sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili -plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l' -pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. -- Kien -vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon? -- demandis -li. -- Ni estas komercistoj --, respondis Floriso, -- ni intencas -vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu -troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj? -- La pramestro -respondis: -- Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas -diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo -transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi --. -- Kien ŝi -iris? -- demandis Floriso. -- Al Babilono. - -Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj -jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. -Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas -en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. -- -Mi havas --, respondis la pramisto. -- Antaŭ ol alveni tie, vi -renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu -ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en -la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu -mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li. - -Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon -antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon -al la amiko de la pramestro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian -sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris -promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de -la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. -- Nun mi -estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis -malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? -Ĉi tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia -vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj -senkapigos min --. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris -al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: -- Ho, mia amiko, pri kio vi do -pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu -ne plaĉas al vi? -- -- Ne, sinjoro --, respondis Floriso, -- tute -kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro -ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos. --- -- Kuraĝon! -- diris la gastigisto, -- mi ja povos trovi rimedojn -por helpi vin. - -Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin -plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis -vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis -kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion -rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: -- Ni formetu la manĝaĵon, ĉar -tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. -Ni lin konsolu. - -La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: -- Juna -sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? -- Floriso -respondis: -- Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la -hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de -mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri -ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. -Antaŭ ol monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, -mi mortos pro ĉagreno --. -- Estus terure, juna sinjoro, sed mi -vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie -kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek -reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek -mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas -mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke -ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. -En la urbmuregoj estas tridek tri metalaj pordegoj kaj el ili -elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj -sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas -tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, -ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo -staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej -alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega -salono kun fenestroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj -neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la -virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe -kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta -fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras -la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas -lin servadi dek kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, -kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn -alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie -sin trovas tie dek ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas -la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas -rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia -virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de -la lando, kaj kiam ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu -antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu -fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per sia kapo. Kiam -tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj -kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, -ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke -tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie -la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro -kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano -kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn -branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama -loko. - -Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li -eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter -li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas -kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin -ekzekutigos ĉe la fino de la jaro. - -Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos -diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, -la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj -tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke -li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi -kun ŝi --. -- Ho, mia kara gastiganto! -- diris Floriso, kiu estis -aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, -- donu -al mi konsilon..., kion do mi faros? -- Tiam ekparolis Doriso: -- -Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre -frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas -Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. -Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn -turojn en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj -gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. -Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la -postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li -donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos -kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun -li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble -plej multe en via entrepreno. - -Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon -al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu -demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis -Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. -Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin -reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ -tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li -prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, -ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus -entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi -la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus -reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia -promeso kaj diris: -- Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min -delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi -tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj -revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi -kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto -en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al -via amatino en la turon --. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ -li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo -reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe -grandan, por ke Floriso povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la -plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus. - -La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso -sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo -ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de -la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo -plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis -tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj -parolis al ili: -- Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la -ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste -revenu al mi. - -La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, -ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe -ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la -korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: -- Fraŭlino -Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto --. Klariso, -rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: -- Mi volas -ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon ---, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la -korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis -la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la -korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro. -Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: -- Ho, kiu elvenas el la korbego? -- -La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure -kaj demandis: -- kio okazis? -- Floriso tamen jam estis malaperinta -sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel -per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke -Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi -amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. -Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis -pro granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la -fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en -granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj. - -La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj. - -Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge -fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. -Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso. - --- Nu do --, parolis Klariso, -- jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru -kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi -vidis tiajn belegajn. - --- Kara Klariso --, respondis Blankafloro, -- viaj floroj ne -interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero -baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos -kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun -okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min -antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. -Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso -parolis: -- Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li -deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn. - -Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion -parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia -Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj -kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel -pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus. - -Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l' emiro, -sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la -geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu -el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis. - -Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte -sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, -ke estas jam malfrue. -- Jes, mi venas, mi venas --, respondis -Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, -kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. -Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, -Klariso respondis: -- Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, -ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis --. La emiro -estis kontenta, li diris: -- Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; -kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino --. Sed la postan tagon -Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, -ankaŭ tiam ŝi diris: -- Jes, mi venas! -- Sed Floriso ŝin tenis -en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj -demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: -- -Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj -ŝi promesis tuj veni. - -La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj -li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro -por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke -Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro -kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante -tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, -li reiris al sia sinjoro kaj diris: -- Blankafloro kaj Klariso dormas -unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki. - -La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke -Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar -ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano. - --- Donu al mi mian glavon! -- ekkriis la emiro. -- Mi mem iros al tiu -fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre. - -Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la -turo. - -Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro, -puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la -du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar -vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino, -tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la -litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, -li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam -levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis. - -Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo. - --- Kiel vi estas tiel trosentima --, li parolis, -- insulti min en -tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis. - --- Kompaton! -- diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, -kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia --. Kaj li -petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la -juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj -bonvolus pledi ilian aferon. - -La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en -sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj -kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj -en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel -multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata -kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj -estis el pura kristalo. - -Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis -sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis: - --- Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe -kaj laŭjustece --. Granda silento ekregis en la salonego kaj la -emiro diris plue: - --- Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, -kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia -korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta -vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu -mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin -trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili -vekiĝis kaj petis esti juĝataj de la tribunalo. Ili min ofendis en -mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita -honoro estu venĝata. - -La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la -maniero de l' ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la -kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; -unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la -kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura. - -Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: -- Estas -honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de -nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu -difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas -juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi -al tio? -- -- En tio mi tute ne samopinias --, parolis la araba reĝo -Balziero, -- se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la -rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi. - -Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. -Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per -okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante: - --- Sinjor' emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al -Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi -ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia -amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min. - --- Ne! -- parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. -- -Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano --. Li ekstaris kaj -eklevis la glavon... - -Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam -Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon -kaj diris: -- Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas -virino, ne mortu pli frue ol mi --, kaj li prezentis sian kolon, -dirante plue: -- Ekfrapu, mi estas preta! -- Siaflanke Blankafloro -ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la -emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn -fojojn; ĉiu volis morti unua. - -La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, -eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam -unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj -li parolis malkaŝe: -- Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili -ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, -se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu -al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke -ni estu pli gardemaj estonte --. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la -duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso -volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. -- Miaj sinjoroj ---, diris Floriso decidatone, -- tion mi ne povas diri, kio ajn estu -mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis. - -Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. -La duko tamen ankoraŭ ne cedis; li sin ĵetis antaŭ la piedojn de -l' emiro kaj petegis: -- Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis -al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al -vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. -Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la -geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj -vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando --. Kaj -ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: -- Sinjor' emiro, -pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj! - -Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ -al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis -la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, -malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam -la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li -finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, -li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj -petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis -kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al -Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj -parolis: -- Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ -la moroj de la lando mi kavalirigas vin. - -Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis -farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al -la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin -dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la -lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata -al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega -edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj -ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso. Flanke de tiu li sidigis -Florison kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis -turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo daŭris -multajn sinsekvantajn tagojn. - -Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus -alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas -mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo. - -Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la -emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed -fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el -arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj. - -Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili -baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj -ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel -reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan -popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis -unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l' reĝo -Pepejn. - - * * * * * - -[*] _Noto (por la leganto)._ Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis -en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van -Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: -Floriso kaj Blankafloro (_Floris en Blanchefloer_), kiu antaŭ -kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von -Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon -de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe -naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. -La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi -estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis -Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj -tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi -popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; -en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto -en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, -verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la -verkinto. - - - - -Sesa Ĉapitro. - -Neinvititaj aŭskultantoj -- Sinjoro Klajn -- Stanislas akompanas -novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado -- Unua leciono --- Stranga klakado -- Pri libroj -- Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj -ĉeestas -- Kion Stanislas deziras fariĝi. - - -Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur -la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj -apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn -kriante: - --- Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni -laboru je la trapezo. - -Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, -kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, -nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis -aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem. - -Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, -maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis -ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn -griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj -longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe -antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, -kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el -nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre -frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li -tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano. - --- Ha, ha, ha!! -- ridis la bonhumora doktoro, -- tio estis vere -belega rakonto --, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue: - --- Ĉu ne vere, sinjoro Klajn? - --- Eĉ tre bela --, respondis la fremda viro. - -Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du -ne invititajn aŭskultintojn. - --- Kaj jen via nova lernanto --, diris plue la doktoro. - -La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon. - --- Nu, la konatiĝo estas tre agrabla --, li diris. - -Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: -- Kiu li estas? -... kion li devas fari kun mi? -- kaj liaj demandantaj okuloj sin -direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis: - --- Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso? - --- Ke mi lernos, doktoro? - --- Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas -signo, ke la promeso plaĉis al vi. - --- Ho jes, doktoro! - --- Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ -komenciĝos la unua leciono --; tiam etendante la manon al sinjoro -Klajn, li diris plue: - --- Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! -- Tiam li iris -paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon -kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, -kien li iros. - --- Mi kuniros ankaŭ! -- ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta -la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom -severtone: - --- Ne, mia knabeto, vi _ne_ kuniros, vi restos hejme; Stanislas -revenos al vi je la vespero. - -Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la -severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel efikis sur lin, ke li ne -kuraĝis malobei. Iom surprizite li restis staranta, postrigardis -sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira -pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu -fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de -Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris -kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo -survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj -paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia -flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda -sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn -kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe -rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete -elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, -tamen tute ne rigardante lin: - --- Ĉu mi marŝas tro rapide? - --- Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas -min. - --- Via nomo estas Stanislas, ne vere? - --- Jes, sinjoro: Stanislas Mareau. - -La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per -la unua al li adresita demando, diris plue: - --- Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro? - -La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis: - --- Kial vi demandas tion? - --- Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon. - --- Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li -estas prava. - -Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento: - --- Ĉu tiu Mareau estis via patro? - --- Jes, sinjoro. - --- Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko... - -Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue: - --- Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ -lerni tre multe. - --- Jes, sinjoro. - --- Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, -skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo -kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed -mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos -kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia -propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la -nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi -devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi -estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas -kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto -kaj pro via bonfaranto, la doktoro. - --- Mi faros mian eblon, sinjoro. - --- Ni vidos. - -Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li -faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj -vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. -Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel -lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion -pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj -la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu -dometaro apartenis plejparte al laboristoj. - -Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo -kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu -el ili estis la domo de Klajn, apud kiu staris la publika lernejo. -La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili -ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. -La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la -dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la -instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte -ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis -nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, -esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam -ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri -ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de -l' instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al -li seĝon por eksidi. - --- Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? -- demandis la instruisto. - --- Ne ankoraŭ --, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li: - --- Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la -konservatorio en la urbo. - -Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne -sciante kion diri, li tusetis. - --- Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko --, diris plue la -instruist-edzino... -- Ĉu vi ankaŭ amas muzikon? - --- Jes, sinjorino, tre multe. - --- Ĉu vi jam studadis muzikon? - -Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis -ankoraŭ tute nenion. - --- Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan -talenton --, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en -kiu sin trovis la knabo. - --- Volonte, sinjoro. - --- Kial li ne havos talenton? -- demandis la sinjorino, -- ĉar li -amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton. - --- Ni vidos --, mallonge respondis Klajn. - -La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia -edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga -klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis -videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La -instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, -li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis -interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da -kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur -la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li -opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la -teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun -bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj -aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar -la instruisto jam daŭrigis la lecionon. - -Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de -la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. -Li vokis al si la knabon kaj demandis lin: - --- Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas? - --- Librojn, sinjoro. - --- Jes, sed kio estas libro? - --- Oni legas ilin, sinjoro. - --- Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en -realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas -multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin -instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas -ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni -por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj -verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn -ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj -studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj -verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la -homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. -Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj -ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, -kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale -estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas -la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas -kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam -ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al -tio simila al libroj. - -Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi -ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana -lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj -germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran -lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur -la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por -legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero -estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. -Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas -kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj -de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, -ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj -en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri -al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj -lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel -decas. Estas hodiaŭ sabato, kaj ĉar ĉiusabate mia lernejo estas -fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi -tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de -la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la -sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu -el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi -komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri -viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi -faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente. - -Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la -kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la -koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, -montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj -diris: - --- Ĝis revido, mia amiko. - -Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis -post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado -en la koridoro. - -Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj -pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri -la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li -memoris, ke la doktoro estis dirinta: -- Do forĵetu, neniu povas -legi tion --. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi -ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; -povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis -la kajeron. - - * * * * * - -Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li -plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ -la doktoro. Malkontenta tamen estis Teodoro, ĉar de post kiam -Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la -doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis -al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la -pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, -enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, -imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis -plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro -mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi -sin al sia studado. - -Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj -tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l' instruisto, kiu -ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi -kun Stanislas. - -La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton -ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan -viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj -pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj -esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj. -Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom -pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis -mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, -ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta -parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. -Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj -scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. -Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la -ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris -al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj -ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de -la fianĉino tuj diris: -- Mi petas, ĉesu do paroli pri muziko, -tiu temo tute ne interesas min. -- La bonkora sinjorino tamen, ne -rimarkante tion, diris plue: -- Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere -bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas. - -Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, -kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia -fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre -fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas -mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al -sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri -karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li -diris: - --- Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve -proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas. - -Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis -la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, -ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne -diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne -sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la -bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj -prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la -societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj -la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel -klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel -terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis -aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj -estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus -ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, -timante esti malagrabla al Berta. - -Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por -Oskar. - -Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian -leteron. - --- De kiu? -- demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por -vidi, kiu sendis la leteron. - --- De Schulze, panjo --, kaj li eklegis. - --- De Schulze, la orkestestro de l' opero? - --- Jes --, kaj Oskar legis plue; tiam li diris: - --- La okan mi devos partopreni en Lohengrin. - -Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de -Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la -orkestro. - --- Lohengrin estas belega --, ŝi diris plue, -- mi ĝin vidis jam -trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, -Stanislas? - --- Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn. - --- Oni tamen muzikadas tie. - --- Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, -kiuj ludis laŭtege, sed malbele. - --- Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne? - --- Ho jes, sinjorino. - --- Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta -opero. - --- Kun plezuro --, diris Oskar. - --- Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona --, mallaŭte diris -la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto. - -Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li -respondis: - --- Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de -muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin. - --- Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn --, diris la -sinjorino. - --- Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ -se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj. - -Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni -parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la -belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj -prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn -estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn -fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda -teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis -el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro. - --- Oj, miaj dentoj! -- ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per -unu sola movo remetis ilin en la buŝon. - --- Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj -retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun -impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo. - -Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj -ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ -rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis -tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam -antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo -de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla. - -Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj -kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus -la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis -promesinta al Stanislas, ke li ludos. - --- Kion vi elektis, Oskar? - --- _Un Orage_ --, panjo. - --- Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke -Stanislas pli bone komprenu. - -Oskar klarigis: - --- „_Un Orage_“, aŭ „_Uragano_“, estas bela, sed simpla salona -muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas -kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom -aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli -kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, -kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro -kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la -naturo. - -La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke -pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la -balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; -la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam -pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar -kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar -sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite -fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ -lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel -fulmo la fingroj de l' artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu -lia ektuŝo naskis tonon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe -aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj -kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj -kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li -ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun -la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis -lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la -konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus -ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la -muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia patrino kun mieno, kiu esprimis -feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la -talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la -plej famaj profesoroj de la konservatorio. - -Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, -ekzamenis la mienon de Stanislas. - --- Li amas la muzikon --, li diris al si mem, -- tion mi klare vidas, -la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi -kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo -sekvu la kursojn de la muzika lernejo. - -Fine „la Uragano“ kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun -la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi. - -La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi -pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar -ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis -„la Kalifo de Bagdado“. Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la -antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis -silente atendi ĝis la fino. Kiam post „la Kalifo de Bagdado“ Oskar -estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian -senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin -al la iama cirka knabo kaj demandis: - --- Ĉu vere vi amas muzikon? - --- Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon. - --- Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto? -- subite demandis Oskar, -turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo. - --- Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro. - -Oskar rigardis al sia patro; ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, -blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis: - --- Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro. - -La instruist-edzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo -klaketante la blankajn dentojn, ŝi enverŝis kafon, prezentis -kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn -diris: - --- Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro -alproksimiĝis. - -Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj -salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo. - -Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta -muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la -ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne -povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun -la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi -tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon. - - - - -Sepa Ĉapitro. - -La moviĝanta, minacanta glavo -- Pri Paganini -- La bruado en la -kuirejo silentiĝas -- Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson -- -Kial ŝi sen interrompo laboradas. - - -Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm -kaj studadis. - -Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile -kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj -la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne -rehejmiĝis. - -Ĉio estis silenta en la salono, oni aŭdis nur la unutonan -tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo -de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis -supren-malsupren, supren-malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis -dekstren-maldekstren, dekstren-maldekstren ... - -Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de -la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la -kuirejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek -de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita -atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de -famaj muzikistoj kaj komponistoj. - -Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus -multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li -sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto -Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar -li estis pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro -la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve -lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante -al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank' al sia korpa kaj -spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj -liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi -la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara -studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun -la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno -la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro -Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur -porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj -muzikistoj kaj komponistoj. - -Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ -kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel -ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj -pendantaj sur la alta frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia -kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini. - -Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la -mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon -kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto -konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por -pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur -sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu -zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo -multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis -nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame -konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo -prezentis la amatinon kaj la alia la amanton. Stanislas legis pri -tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia -sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis -kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata -sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste -tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon -de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem -tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis -feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia -arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn, li sciis ankaŭ, -ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta -pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto?... - -Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis -tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed -neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, -supren-malsupren... - -Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, -ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, -sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia -ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la -horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan -bruetadon. - -Stanislas ankaŭ mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam -ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, -kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj -la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton -de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio -en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien -kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema -servistino restis fermita. - --- Kio okazis en la kuirejo? -- demandis al si la knabo, sed li ne -havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo -ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino. - -Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝia vizaĝo estis tiel -pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da -angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon -de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis -sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu -kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon -nefermita. - -Stanislas fine demandis balbute: - --- Kio ... fariĝis? -- tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la -palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis -siajn nigrajn okulojn sur la virino. - -Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun -nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo -en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj -tremetadis. - --- Stanislas... --, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi -ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo. - --- Stanislas... - --- Kio estas...? - --- Ho Stanislas... --, refoje ŝi ekhaltis paroli. - --- Ĉu okazis io kun la servistino? - --- Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum -kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas -for, nur ni ambaŭ estas en la domo... - -Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn -per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion, kiu penetris la -animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li -atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj -sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li. - --- Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi -estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi... - -Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis -surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio. - -Fine li kapablis paroli. - --- Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana. - --- Ho ne, mi ne estas. - --- Vi laboris tro multe. - --- Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed -ili estas forlasontaj min... - --- Sed kial tiel labori?... La servistino ja estas en la domo por -labori; vi laboras tro multe... - --- Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio ... -kompatu min! - -Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi -faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris. - --- Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro -en la kuirejo mortigos vin. - --- Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas _ne_ -labori. - --- Sed kial? -- Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En -klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta -eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝis antaŭ kvarona horo ŝi estis -laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn -kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn -postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo. - --- Kial? -- ŝi respondis, -- ĉar _ŝi_ ordonis tion al mi antaŭ -ol morti --. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo. - --- Ŝi freneziĝis --, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson. - --- Ne pensu Stanislas, ke mi perdis la prudenton --, ŝi diris plue, --- mi ja tute ne perdis ĝin... - --- Sed mi ne komprenas, kio... - --- Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por -komprenigi al vi..., nur _vi_ povos tion kompreni, ne la -aliaj... Ho, Stanislas, se vi scius, se vi scius! ... sed mi ĝin -rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon, -sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo. - --- Vi?... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj! - -Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi -flustris: - --- Ho Stanislas ... fine mi devas ĝin eldiri ... fine vi ekaŭdos, -kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi...., mi tute ne estas bona, -mi estas mizerulino..., mi estas krimulino. - -La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj -diris plue kun flustranta voĉo: - --- Mi estas la plej granda krimulino en la urbo..., mi estas -mortigintino. - -Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne -kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj -tion rimarkis tuj. - --- Vi ne kredas al mi --, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion, -kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera. - -Ŝi etendis la manon al la ciferplato de la horloĝo kaj diris: - --- Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon?... Ĝi minacadas..., nur -minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj -jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo -ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; -eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, -ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro -laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon -jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, -nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar -tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia -konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ -faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne -falis sub mia ŝarĝo... - -Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur -la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan -glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin -sur la knabon, ŝi diris plue: - --- Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis -tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, -kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ -nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ -per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, -kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en -miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi -la buŝon, kiu elparolis ilin. - -Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino -parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li -ne povis eligi unu demandan vorton. Refoje ŝi montris la soldaton -sur la ciferplato, flustrante: - --- Rigardu! ... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos -sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis -tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia -buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same -terure kiel tiu glavo... - -La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la -velkintaj manoj. - --- Kion do ŝi diris? -- demandis Stanislas. - --- Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros -antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la -sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, -tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for -kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia. - -Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi -flustris: - --- Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia -koro _ne_ krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus -ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo. - --- Sed kial laboradi? - -La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino. - --- Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio -ajn okazos, neniam parolu pri ĝi. - -Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi -falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon. - --- Ne! ... mi _ne_ volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas -stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke -mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj -virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera. - -Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia -ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj -vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, -ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam -aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li -sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la -ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute -nekonata. - -Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la -sinjorino diris plue: - --- Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia -gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris -vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, -kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi -volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por -esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan -arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi -ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi fingre montris -la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn -muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj -ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti -brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto -de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io -stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn -intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li -estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min -fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la -patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis -du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu -sin okupadis pri la ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris -neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis -sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre -malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris -pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne -rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur -ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe -rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, -ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu -estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. -Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi -spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis -nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis -plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis -venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj -estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por -ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli -malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la -fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la -kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi -ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta -eĉ klopodi forporti la kofrojn. Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar -miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne -respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis -krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis -ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi -ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur -siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe -kiu staris la kofro. - --- Kio fariĝis? -- mi demandis. - -Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun -riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi -devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio -da sango. - --- Kio fariĝis!? -- mi refoje demandis. - --- Ho mia brusto --, ŝi diris, premante la manon sur sian koron, -- -ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza --. Mi -salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, -ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj -falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi -alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis -ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen ... tie ... tie ... ho Dio, -Dio! - -Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la -sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton. - --- Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis -forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la -makulon kaj kovris la lokon ... la truon ... per tiu tapiŝeto... - -Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis -kvadratan truon en la planktapiŝo. - --- Tie! -- ŝi diris plue, -- tie fluis ŝia sango..., tie ŝi -kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: -- Iru for, -ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis --- ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la -veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste -mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion -mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn -terurajn vortojn: -- Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi -staros antaŭ via juĝanto, same kiel tiu malvirta virino tie staras -antaŭ la sia --. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam -ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al -mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi suferis, kiel povas suferi -nur iu kun mortigo sur la konscienco... Nokte tiu pala servistino -aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn -vortojn: „Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ _via_ koro krevos...“ -Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke -ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis, kial mi tiel -laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, -Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas -inteligenta kaj bonkora, sentema knabo. - -Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li devas konsideri -ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio -okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, -la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis -dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi -per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur -juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la -homojn. - --- Sed, sinjorino --, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus -liajn parolojn, -- vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi -tamen tion ne faris intence. - --- Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio. - --- Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus. - --- Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, -ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... -Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom -ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo -ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi -pardonos. Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar -kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro -estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia -nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la -pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam -mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de -ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu -virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel -tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj -vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno -kaj jaron post jaro... Tiu soldato _neniam_ ekfrapos, sed fine _mi_ -estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia -koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos -pardonintaj min. - -Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris -flustre: -- Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro -senŝarĝigos min... -- Tiam ŝi dronis momenton en pensoj. - -La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj -interrompis la silenton, kiu regis en la domo. - --- Jen Maria, kiu revenas --, ŝi diris subite. -- Mi refoje -eklaboros. - -Ŝi sin turnis por foriri. - -Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo -de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo. - -Stanislas restis sola. - -Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino -laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premus -ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn. - -Fino de la Tria Parto. - - - - -Kvara Parto - -Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza - - - - -Unua Ĉapitro. - -La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj -- La geedzoj Bus -- La nova -pensionulo -- Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj -- Du strataj -buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio -- Filozofo -kaj ludantaj buboj -- La ĝibulo -- Filozofo, kiu rehejmiĝas kun -stranga kamarado -- Bus estis surprizata same kiel lia edzino -- Pri -acidaj haringoj -- Etiko de Spinoza -- Antaŭzorgoj de filozofo. - - -La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo -kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato -en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en -ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj -ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, -instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn -aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur -unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si -mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn -apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj -estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj -apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan -vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas -sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama -konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu -zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem. - -En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, -loĝis en la jaro 1912a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj. - -Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato -de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de -eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li -perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva -kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, -tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia -parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej -malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia -buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis -flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno -ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el -mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam -li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita -de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis -molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola -argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin -prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis -pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, -kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam -kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. -Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa -kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi -tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto -ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel -kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente -postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun -la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe -geedziĝi, ĉar _li_ havis belan pension kaj _ŝi_ posedis renton da -kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune sufiĉan ricevotaĵon -por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo -en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, -tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi -prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la -klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, -kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; -sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta. - -La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat, -prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj -tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da -mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina -helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al -la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. -Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur -malofte unu el ili transpensioniĝis. - -Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, -sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon -dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino -staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra -kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo. - --- La „novulo“ forrestas longe hodiaŭ --, ŝi diris kvazaŭ al si -mem. - -La „novulo“ estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du -ĉambretojn de la plej supra etaĝo. - -Bus jese kapklinis, sed ne respondis. - --- En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue. - -Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis. - --- Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras -eĉ dum pluveta vetero. - -Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la -muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj -ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, -li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, -li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la -kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke -la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde -kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), -li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete -fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon -kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj -ŝi diris plue: - --- Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la „Reĝan“. - -La „Reĝa“ estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj -kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, -kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi -ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj -el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu -bone sciis, kio estas la „Reĝa“, haltigis sian frotadon, preme -fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis: - --- Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le... - --- Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn -librojn. - -Bus volonte dezirus klarigi, ke en la „Reĝa“ sin trovas ĉiuj -libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus -al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la -temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn -kvazaŭ por diri, ke lia edzino estas prava, kaj li ekfrotis sian -kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras -la ŝtuparon. - --- Plej plaĉas al mi, ke „la novulo“ pagas antaŭe --, diris plue -sinjorino Bus; -- preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus -bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, -ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en -pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni. - -Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, -kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj -sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia -kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj -premfermante la okulon, li balbutis: - --- J..j..jen la no... no... no... - --- Jes, estas „la novulo“. - -Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, -indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, -ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto -atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun -kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis -momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj -atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj -ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe. - --- Ĉu vi a-a-alport...? - --- Jes, mi alportos al li kafon --. Kaj verŝinte kafon en tason, kie -jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la -kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, -sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto -permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse -meblitan ĉambron. - -Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore -vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. -Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam -sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris: - --- Mi dankas. - --- Ĉu vi laciĝis, sinjoro? - --- Ne. - -La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis -la kafon. - --- Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? -- demandis sinjorino Bus, dum ŝi -rigardis la fumantan tason. - --- _Kompreneble_... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona. - --- Ĉiam kaj ĉie!? -- Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto -kaj kun miro rigardis la pensionulon. - --- _Kompreneble_, sinjorino. - --- Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona. - --- Tio dependas de cirkonstancoj. - --- Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona. - --- Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi -soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn -da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama -kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post -kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo -devas dependi de cirkonstancoj. - --- Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio. - --- Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia -vidpunkto. - -Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, -ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi -ŝanĝis la interparoladon demandante: - --- Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa -teatraĵo? - --- Kion oni ludos? - --- „La du orfojn.“ - --- Mi ne amas „La du orfojn,“ tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur -klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel -plu. - --- Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro? - --- Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro. - -Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante: - --- Vi estas aktoro!? - --- Mi estis aktoro. - --- Ho, mi ne sciis tion. - --- Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento. - -La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; -ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj -ŝiaj okuloj klare petis klarigon. - -La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj -etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris: - --- Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj -la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis -ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis -kaj fariĝis maristo. - --- Ŝipestro? - --- Ne, simpla maristo. - --- Simpla maristo!? -- Refoje ŝi kunfrapis la manojn. - --- Jes, kaj poste promenanta reklamilo. - -Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis: - --- Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la -ŝultro? - --- Jes. - --- Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi! - --- Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn. Ĉiuj homoj -estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same -ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: -nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por -ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la -reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: -Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? -Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj?... Absolute nenio. Pli multe -valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen -reĝo. - --- Mi tamen preferus esti reĝo. - --- Kial? - --- Estas pli agrable esti reĝo ol subulo. - --- Tio dependas de cirkonstancoj. - --- Ankaŭ tio? - --- Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa -estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria -Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon -estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela -estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj -Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj -multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj. - --- Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto. - --- Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj. - --- Vi trograndigas, sinjoro. - --- Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun -malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto -de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn. - --- La reĝo tamen pagas por tiu laboro! - --- Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per -kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa? - --- De la subuloj. - --- Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu -botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu -purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al -la pagado por tiu purigado. - --- Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj. - --- Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo. - -Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable -ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis -kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan -tason aŭ ion alian, kaj li respondis: - --- Mi dankas, sinjorino. - -Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete -fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la -dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia -frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj. - -Tiam li kalkulis: - --- Dek, -- dudek, -- tridek, -- kvardek, -- kvindek, -- sesdek..., -tio estas sesdek --. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin -aparte kaj kalkulis plue: - --- Cent, -- ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas -nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do -povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion -fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem. - -Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, -promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur -la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis -libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn -paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian -lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante -kaj fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du -ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon -kondukantan sur la straton. - -Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj -li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke -li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li -laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la -monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la -reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj -kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras -virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun -monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris -la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ -butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis -multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La -pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan -bildolibron. - --- Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua -Barbo... Bela, ĉu ne? - --- Jes, kaj kio estas tio? - --- Kaleŝo de la reĝo. - --- Kaleŝo? - --- Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo. - --- Kion do faras tiu kato en botoj? - --- Ĉu vi ne scias?... Ĝi krias: „Helpon! ... helpon! ... la -markizo de Karabaso estas dronanta!...“ Sed tio ne estas markizo, -sed nur filo de muelisto. - -La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, -kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super -la bela libro ekaperis la figuro de longa viro. - -La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post ili, ridetis -tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis -la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo. - --- Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj? - --- Jes sinjoro --, respondis la pli aĝa. - --- Ĉu vi povas legi tian bildolibron? - --- Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso. - --- Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas? - --- Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto. - --- Ĉu li povas legi? - --- Iomete; li sidas en la dua. - --- Ĉu vi havas multajn bildolibrojn? - --- Ni havas nenian. - --- Ĉu vi volus havi tiun? - -La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis -unu la alian, sed ne respondis. - --- Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi? - -Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon -flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante: - --- Eniru kun mi. - -Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn -direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo -neatendite dirus al li: “Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton -de mil guldenoj!“ - -Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj -ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata -nur por riĉaj infanoj. - -Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la -strangaj klientoj. - --- Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn. - --- Kiajn, sinjoro? - --- Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj. - -La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj -ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili. - --- Ankaŭ tiun, fraŭlino --. La fremdulo fingre montris la -botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la -aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris: - --- Nu, buboj, elektu! - -La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la -fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron. - --- Tiun? -- demandis la sinjoro. - --- Jes, ... se plaĉas al vi. - --- Nu, prenu, ĝi estas via --, kaj al la alia knabeto li diris: - --- Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere? - -La pli juna trafe maltrafe montris „Fabelojn de Ezopo“. - --- Ĉi tiun? - -La knabeto kapjesis. - --- Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere -elektu tiujn rakontojn de Grimm --, kaj malfermante dikan lukse -ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, -elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis „La lupo kaj la -sep kapridoj“. - --- Jes, tiun, diris la bubeto. - --- Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko. - -La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto -pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela -Koningsplein. Tiu plein (= placo), ornamita de multaj florbedoj, -altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam -multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj -pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu -trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la -pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis -al angulo de la placo, kie staris du benkoj. Eksidante sur unu, li -rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj -kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu -momento sin banantan en la radioj de la suno. - -Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per -argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn -en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen -estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom -malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la -knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en -la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis. - -Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado -rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj -homoj la plej feliĉa tempo de la vivo. - -La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante -la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de -tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, -suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur -la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis. - -La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj -ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, -rigardadis momenton silente; subite li diris: - --- Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon. - --- Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon! - --- Mi ja ne havas monon. - --- Iru al via patrino pro mono. - --- Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon. - -Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude -staranta benko, diris: - --- Jen, prenu por aĉeti novan turbon. - -Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno -trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis -malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin -ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante -du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj -lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li -povus aĉeti por tiom da mono. - -Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. -Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne -povas imagi, ke ekzistas altruismo. - -La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne -pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri -la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis -rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke -ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo -revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. -Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris: - --- Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. -- Li etendis -la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el -kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis: - --- Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon? - --- Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro. - --- Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem. - --- Dankon, sinjoro. -- Refoje li ektuŝis sian ĉapon. - --- Kion vi aĉetos plue? - -La knabo pripensis, tiam li respondis: - --- Ovojn por mia patrino. - --- Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur -malmultajn ... atendu... - -Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj -reaperis el ĝi kun riksdaldero[8]. Prezentante ĝin al la surprizita -knabo, li diris plue: - --- Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino. - --- Mi dankas, sinjoro. - -Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for. - -La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed -tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj -paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li -tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj -knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin -trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj -de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja -aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj -rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis. - -Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta -viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie -el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis -bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis -tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis -kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis -plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la -ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj -knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la -bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la -bastono trafis nur la sablon. - --- Demetu liajn ŝuojn, Jakobo --, kriis unu el la knaboj. - -Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj -nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, -sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la -bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li -trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado. - -Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la -viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin -ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj -de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn -fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto -tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis -maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li -sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio -sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta -diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo. - -Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu -ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn -ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, -turnis sin kaj ekkriis: - --- Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos -aferon kun mi! - -Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin -prezentis por protekti la ebrian viron. - -La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li -parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la -piedo de la arbo. - -La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris: - --- Ĉu mi helpu al vi ekstari? - -La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis. - --- Sprechen Sie deutsch?[9] -- demandis la alia. - --- Ein wenig deutsch..., bin Russe[10]. - --- Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, -venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie --, kaj kaptante lin -ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante -la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la -mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni -estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La -maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin -kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo -ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo -la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al -la Regentesse-placo kaj fine al la Daguerrestrato. -- -- - -Post kiam lia „novulo“ estis elirinta, Bus estis frote puriginta du -kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon -da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus -formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis -stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, -kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed -ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, -ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu -estis tuj apud la kuireja pordo. - -Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li -ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de -la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. -Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan -objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante -la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj -timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por -fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare -longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, -kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado -ili renkontis. - --- Atentu viajn piedojn, mia kara --, diris la „novulo“, -- precipe -atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... -atentu! - -Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, -kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj. - --- Ki... ki... ki... --, balbutis la pensionestro. - --- Kion mi kunportas? - --- Jes, ... ki... - --- Mian novan amikon. - --- A...m...m...ikon!? - --- Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi. - -Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon -kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la -kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu -postenpaŝis kun surprizo. - --- Sed tio es...s...s... - --- Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton -por fordormi sian ebriecon. - --- Ho, ĉu li es...s...s... - --- Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la -piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj -estas sur la dua etaĝo. - -Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ -la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en -la ĉambron de la pensionulo. - -Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la -revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari -komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. -Li tute ne sciis, kion pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis -al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. -Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris -tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis -tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia -maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), -ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi -supreniris kaj ŝia koro ekbategis. - --- Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas? - -Bus fingre montris supren kaj balbutis: - --- La no... no... n... - --- Ĉu okazis io al la novulo? - --- Ebria ru... ru... ru... - -Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la -silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. -Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la -mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la -dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la „novulo“. - -Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis -turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la -ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas -ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon. - --- Jen, nun dormu! -- li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de -la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la -kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta -vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta. - --- Ĉielo, sinjoro, kion vi faris? - --- Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo. - -Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, -balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis. - --- Kiun vi do enmetis tien? - --- Novan amikon. - --- Mi ne komprenas. - --- Nek mi. - --- Nek vi? - --- Nek _mi_... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el -ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian -kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj -sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus -lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj? - --- Mi ne komprenas, sinjoro. - --- Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis -ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el -iliaj manoj. - -Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; -tiam li diris plue: - --- Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., -mi tial metis lin sur tiun kanapon. - --- Kaj...? - --- Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de -cirkonstancoj. - --- Sed ... ĉu li ne estas danĝera? - --- Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas -ordinara drinkulo. - --- Sed mi tamen timas, ke... - --- Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel -malebria kiel mi mem. - --- Ĉu tio ne estos enuiga? - --- En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas -ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis -noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, -aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li -nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene. - --- Kaj kion vi faros post via legado? - --- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos. - --- Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado? - --- Nu, li vekiĝu. - -Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la -dormanton. - --- Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo -aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel -vera bandito. - --- Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li -mortigus? - --- Kompreneble por priŝteli nin. - --- Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne -mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same -kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron. - --- Li povas mordrompi la ŝnurojn. - --- Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn. - -Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post -momento: - --- Kiel vi eksciis, ke li estas maristo? - --- Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas -nur ĉe maristoj. - --- Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon. - --- Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas -belajn harojn. - -La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis. - --- Vi estas stranga sinjoro --, ŝi diris bonhumore. - --- Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun -estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan „ĝibo“... Vi -vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, -ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam -ja tute ne ekzistus „belaj“ haroj, ĉar la belaj ekzistas nur -tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj. - --- Ĉu li restos provizore tie ĉi? - --- Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion -plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne -estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj -kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi. - --- Tri acidaj haringoj!? - --- Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas -acidajn haringojn kun peco da pano. - --- Nu, mi ĝin alportos --, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj -malfermis post si la pordon de la ĉambro. - -La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al -tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el „Etiko“ de Spinoza. - -Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en -preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo. - -Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la -57a tezo: - -„Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, -sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido -estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li -indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu -falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj -(ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas -ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin -laŭ lia indeco...“ - -Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun -atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis -al li tiel malfacile kompreneblaj, ke li multfoje devis relegi -ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri -filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda -filozofo Spinoza. - -Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis -sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ -la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato -preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris -kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, -kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ -Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis. - -La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin. - -Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun -ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera. - -Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo -ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la -kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans -la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de -tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li -eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, -demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis -kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson. - -La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la -alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki -lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue -per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis. - - - - -Dua Ĉapitro. - -Vekiĝo de l' gastiganto -- Etiko de Spinoza -- Vekiĝo de l' -gasto -- Acidaj haringoj -- Hago anstataŭ Roterdamo -- Malgraŭvola -ŝipforkurinto -- La rakonto de la ruso -- La horloĝa ĉeno -- -Johano, Ivan kaj la Insulano -- Pri perdita monujo kaj belaj -fraŭlinoj -- Farota promenado al Patersburgo -- La ekspozicio -- La -eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn -- Lumturo kaj -bela vojo -- Pri promenantaj reklamiloj -- Don Kiĥoto kaj Sanĉo -Panza. - - -La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, -la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis -al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis -malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, -sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; -la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, -en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris -sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la -kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia -gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la -mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj -ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto. - --- Li vekiĝu per si mem --, pensis la filozofo, kaj li iris returne -al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis -al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al -la kanapo. - --- Li ja vekiĝos per si mem --, li diris, -- mi atendos --, kaj li -atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ -sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la -tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis -sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo -kaj kun la haringoj por la fremda maristo. - --- Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis? - --- Jes, sinjorino. - --- Kaj li? -- La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo. - --- Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, -nek iun alian en la domo. - --- Ĉu vi ne vekos lin? - --- Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li -tute fordormas sian ebriecon. - -La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris: - --- Mi tuj alportos la kafon, sinjoro. - --- Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li eble -manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; -mi sciigos tion, se bezone. - -Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, -rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke -la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la -vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al -babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon -kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj. - -La pensionulo manĝis, prenis „Etiko“ de Spinoza por agrable pasigi -sian tempon kaj legis: - -„_Ambicio_ estas trograndigata deziro al gloro. _Klarigo._ Ambicio -estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj -plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel -malfacile. Ĉar tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, -li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej -bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn -sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu.“ - -La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve _ne_ -estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas -kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue: - -„_Diboĉemo_, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj. - -_Drinkemo_, estas malmodera deziro al alkoholaĵo...“ - -Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo, -kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la -apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la -ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, -ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn -vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, -tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: „Kie mi estas?“, ĉar tion -ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin -trovis la maristo. Li tial responde diris germane: - --- En bona haveno. - -La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon -dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin -ridetante, li kredis sonĝi. - --- En bona haveno!? -- li diris post momento... Sed kie? - -Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis -germane: - --- Kial oni ŝnurligis min? - --- Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn -ŝiajn samhejmanojn. - --- Ke mi mortigus...!? - --- Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi -ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial -ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis -tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua. - --- Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon... - -Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la -tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur -ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite: - --- Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien. - --- Ĉu vi ne memoras? - --- Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi -volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko... - --- Kial ili vin turmentetis? - --- Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., -tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi -sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo... - --- Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi. - -La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan -lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per -kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis -nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la -adverbon germanan „_da_“, signifantan „_tiam_“. Estis klare, ke li -hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin -el la embaraso, dirante: - --- Kompreneble; vi trinkis tro multe. - --- Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis... - -Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante siajn harojn -per la fingroj, li subite diris: - --- Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon. - --- Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo. - --- He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi. - -La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la -lipojn: - --- Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure. - --- Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da -kafo? - -La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite: - --- Mi preferas akvon. - --- Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi -la jenajn haringojn. - --- Ĉu haringojn!? ... ho, volonte. - --- Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al -vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, -ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu -kvazaŭ vi estus hejme. - -La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj -eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun -purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la -kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris: - --- Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel -mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson? - --- Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la -kanapo. - -La maristo purigis sian pantalonon, dirante: - --- Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi -ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu -tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin -pro via helpo; ... vi estas bona viro... --. Dirinte tion, li donis -la manon al sia protektinto, kiu respondis: - --- Ĉu vi opinias min bona viro? - --- Jes, tre bona viro. - --- Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ -filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro. - --- Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel, ... tiam -li estas azeno. - --- Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ -mi kaj manĝu viajn haringojn. - -La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris: - --- Sinjoro, mi refoje dankas. - --- Kaj kiel vi nun sentas vin? - --- Bonege! - --- Vi estas maristo, ĉu ne vere? - --- Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo? - --- Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan -tempon en ĉi tiu urbo? - --- Mi alvenis hieraŭ posttagmeze. - --- Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti -la vidindaĵojn de la urbo? - --- Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe. - --- Surŝipe!? - --- Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon. - --- Kien? -- La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion. - --- Patersburgon[11]. - --- Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo? - --- Sur Y.[12] - --- Sur la Y.!?... En Amsterdamo? - --- Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie. - --- Kaj nun? - --- Ĉe Feyenoord[13], en Roterdamo. - --- Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo? - -La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis: - --- Kie alie? - --- Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas -neeble al vi esti surŝipe je la deka. - -La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante: - --- Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!? - --- Vi estas en Hago. - --- Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen -mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: -„Vi estas en Roterdamo“. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la -urbon por trinki glaseton da brando..., tiam... - --- La ceteron mi jam scias. - --- Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi... - --- Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio -pasis, tio ne revenos... - -La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel -malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta -kaj diris plue: - --- Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito... - --- Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... -Ho Dio! kion fari? - --- Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos -bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem. - -La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; -tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en -malespero kaj diris: - --- Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!... - --- Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do -konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj -restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem. - -La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj -vortoj, eksidis kaj diris: - --- Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon. - --- Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos -necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi -kviete, kiel ĉio fariĝis. - --- Nu, mi rakontos... - -Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj -ekrakontis: - --- Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni -aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al -mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu -fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam -mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj -rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti -en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi -estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon -kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo -aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, -mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., -tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj -fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; -mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis bone...; tiam -mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando ... vera Skidama -brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la -trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en -tiun parkon ... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj -mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam... - --- Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en -malliberejon. - --- Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo. - --- Ĉu tio sama okazis jam antaŭe? - --- Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, -pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do, -estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la -policanoj ĵetis min en malliberejon. - -Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren al la piedoj -de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke -ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li -subite demandis: - --- Kio estas tio...? - --- Nur miaj kruroj. - --- Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la -tablon... -- Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue: - --- Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan -domon. - --- La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis. - --- He! ... do vi ne estas la posedanto? - --- Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere. - --- Maristo!?... - -Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan (la leganto -sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron -de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur -lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren -ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis: - --- Sinjor' kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!! - --- Kial ekstari? - --- Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!! - --- Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros. - -La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al -si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris. - -La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis -de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. -La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan -surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj -ekkriis: - --- Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano! - --- Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion? - --- Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet. - --- Jafet!? - --- Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas. - --- Ĉu _vi_ konas tiun knabon? - --- Ĉu _mi_ lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas. - --- Li do estas en Patersburgo? - --- Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ... -eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos! - -Ili eksidis kaj Ivan rakontis: - --- Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne -malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze -enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: -Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas -maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla. -Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la -ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la -ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon -kaj ekzamenis... -- Ĝi estas senhoma --, li diris. Tiam du maristoj -alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis -supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto... -Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, -sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj -... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek -holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... -Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al -Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) -iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon -kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la -stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis -forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis -min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post -kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed -ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la -Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, -kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj -unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston -Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando -kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La postan tagon vizitis min en -mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, -ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan -lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. -Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, -kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj -gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun -per vi li ekscios tion... Do, dank' al la glaseto, kiun mi trinkis -tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj -Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!! - -Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, -kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis: - --- Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!? - --- Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen -bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie -ili estas. - --- Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu -vi scias la adreson de la knabo? - --- Jes, ĝi sidis en mia monujo. - -Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis -la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve -enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis -kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj -divenis. - --- Ĉu vi perdis la monujon? -- li demandis. - --- Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! -- kaj li estis -ploronta, sed retenis la larmojn. - --- Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar -fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj. - --- Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin trovis ne nur la -adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj... - --- Kiujn vi neniam reakiros. - --- Tiam mi plendos ĉe la policestro. - --- Kiu mokridos vin. - --- Kial? - --- Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj. - --- Kion do fari? - --- Kuiru viajn pizojn! - --- Kion? - --- Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel -la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate -kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj? - --- Ĉu vi ne scias!? ... por serĉi _vin_. - --- Por serĉi _min_? - --- Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne -estis en Patersburgo, sed en Hamburgo. - --- Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin -reciproke, kaj mi iros Patersburgon. - --- Per ŝipo? - --- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar -provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa -mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi -iros piede. - --- Piede al Patersburgo!? - --- Jes. - -Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris: - --- Ni iru kune! - -Johano ridetis, dirante: - --- Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj -ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti. - --- Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti la promenadon. -Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio -sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie. - --- Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi. - --- Nu, ni surprizu lin duope. - --- Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos? - --- Tuj kiam vi deziros. - --- Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi -sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi. - --- Mi promesos ĉion, kion vi deziras. - --- Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu -solan glaseton. - --- Mi promesas... Jen mia mano. - -Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la -frakon kaj la ĉapelon, li diris: - --- Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble -forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin -kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj -Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon. - --- Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos -sen mono? - --- Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, -ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni -laboros dumvojaĝe. - --- Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion. - --- Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi -povus fariĝi promenanta reklamilo. - --- Kio estas tio? - --- Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj -en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, -povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ. - -Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta -malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la -ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj -gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de -Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la -posttagmezo ili iris al Scheveningen, kie okazis granda internacia -ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata -en speciala tentforma konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio -daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato. - -En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam -rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda -konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiŝkaptaĵoj kaj -sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri -aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, -antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin -troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj -interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla -maniero. - -Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la -Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, -nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj -prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas -kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso -da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, -vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en -komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis -ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento -ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je -kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du -longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, -kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela -fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi ridetante montris al -li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable -per du brilantaj bluaj okuloj, kiuj harmoniis mirinde bele kun la -blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante, -ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris -kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, -ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris -sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj -poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace -ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la -fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn. - --- Belaj ŝipoj, kamarado --, li diris al maljuna maristo staranta -apude kun la manoj en la poŝoj. - -La „kamarado“, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke -lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la -maĉaĵon al la alia vango kaj diris: - --- Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... -Ĉu vi estas ankaŭ maristo? - --- Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo. - --- Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[14]. - --- Skipper?... Mi ne komprenas. - --- Kapitano de fiŝkapt-ŝipo. - --- Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[15]? - --- Pensioniert!? -- La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron -kaj diris: - --- Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. -Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne -povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo. - --- Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la -aliajn maljunajn kaptistojn? - --- Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia -reĝino. - --- Kial do ili ne pensiumas vin? - --- Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute -ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn. - --- Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie? - --- Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. -- La grizulo -lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje -kaj eksilentis. - --- Ĉu vi havas infanojn? -- demandis Ivan. - --- Mi _havis_..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro. - --- Ĉu ili mortis? - --- Ambaŭ dronis. -- La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, -kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis -refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis: - --- Ĉu via edzino vivas? - --- Jes, ni estas kune en la malriĉulejo. - --- Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion? - --- Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi. - --- Ĉu ŝi ne povas plu labori? - --- _Mi_ laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la -fenestro kaj rigardas eksteren. - --- Nenion farante? - --- Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro -malfortaj. - --- Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado. - --- Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi -povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, -sed rigardadas eksteren. - -Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do -havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn -por lia edzino. - -En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li: - --- Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono. - --- Kiom multe? - --- Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? -- demandis Ivan la -maljunan mariston. - -Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis -sur la plankon kaj respondis indiferente: - --- Kvar guldenojn. - --- Pruntedonu al mi dek --, diris Ivan al Johano. - -La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la -kuiristo, sed ĉi tiu diris: - --- Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas -okulvitrojn, sed la mono mankas. - -La „nova kamarado“ ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj -volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la -monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite: - --- Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ --, -kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la -feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, -maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de -la ekspozicio. - -Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn, -kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, -tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, -kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin -supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke -malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra -la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, -kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu -fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la -aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun -ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago. - -Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, -ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas -altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj -radioj de la suno. - --- Ni promenos returnen, ĉu ne? -- li diris al la kuiristo. - -Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese -kapklinis, dirante: - --- Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado -al Rusujo --; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare -kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la -tramvagonon, ĉar li jam laciĝis. - -Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu -kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la -preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, -kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo. - --- Kuraĝon, mia amiko! -- li diris, -- kuraĝon kaj ĉio finiĝos -bone. - -Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis. - --- Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin -laŭ la cirkonstancoj. - -Kiam ili atingis la „Promenejon“, la tiel nomatan restoracion, -starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke -Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo. - --- Ĉu vi laciĝis, kamarado? -- li demandis. - --- Jes. - --- Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo? - --- Mi ja kutimiĝos al la marŝado. - --- Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne -povas alkutimiĝi al tio. - --- Kion do fari? -- melankolie demandis Ivan. - --- Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo. - --- Kiel do ni aliros al Jafet? - --- Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare. - --- Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo. - --- Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon. - --- Perlabori? - --- Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi -scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza? - --- Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili. - --- Nu, _mi_ aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn -virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? -- -li demandis post momento. - --- Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis... - --- Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi -klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi. - - - - -Tria Ĉapitro. - -Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankolia -- Promenado -de Johano -- Refoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikoj -- -Servema sinjorino -- La luotaj apartamentoj -- Johano siavice estas -surprizita -- La nimfo -- Edzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de -sia edzino -- La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en -malliberejon -- Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo -- -Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj. - - -Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun -brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis -kun surprizo, kion diris Johano. - --- Kaj tial --, li diris plue, -- kaj tial, sinjorino, ni ne povos -loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti -kavaliran vestaron. - --- Kian vestaron? - --- Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke -ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. -Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas -aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel -mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu -ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian -vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe -fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, -ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de -komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj -reklamiloj. - --- Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en -la societo kiel aktoro... - --- Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur -image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same -altaj. - --- Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias. - --- Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn -sinjorojn“ ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere? - --- Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol -al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante -vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“. - --- Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga -reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de -du kvarpieduloj. - --- Du kvar...!? - --- Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos -malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon. - --- Por kion fari? - --- Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo. - -Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj -rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante: - --- Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja -kredus, ke vi perdis la prudenton. - --- Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton -aŭ ne; mi volis nur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel -eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn -ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos -trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, -mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun -esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn. - --- Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka -tempo. - --- Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj. - -Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la -ĉambron. - -Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar -la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete -manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis -la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris: - --- Benitan manĝadon, kamarado. - --- Mi dankas, Ivan. - -Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris. - --- Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas -ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio -plaĉas al vi kaj atendu mian revenon. - --- Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo --, -diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. -- Mi bedaŭras, ke -per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... -- - -Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun -li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia -kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj -estis ploronta. - --- Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja -fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si -mem. -- -- -- Dormu bone! - -Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo -kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi. - -La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj -regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota -pensiono ne povis sin trovi en la belaj kvartaloj de la urbo. Li -tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan -„Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne -trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta -prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj -ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“; -tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, -ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, -kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo -por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la -strato, kaj legis: „Spinozastraat“. -- He! -- li ekkriis --, ĉu -oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo? - -Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la -apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li -eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo -staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj. - -Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton -kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post -fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn -ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora -ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris -kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj -je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li: - - Hier woonde - Spinoza - van 1675 tot zyn dood - 1677[16]. - -Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj -la fenestrojn, post kiuj la verkinto de „Etiko“ verŝajne verkis -sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris -flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon -mem. - --- Jen lia statuo! -- tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis -el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran -kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la -filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano. - -Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la -klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur -tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu -okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la -genuo de la statuo malpura folio de brasiko. - -Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj --, -kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro. - -Johano lin salutis kaj demandis: - --- Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon! - -La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de -Spinoza kaj respondis: - --- La judoj. - --- La judoj!? - --- Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin. - --- Sed kial do? - --- Ĉar ili malamas Spinozan. - --- Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon. - -La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri -la stranga peto de la longa fremdulo. - -Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la -bastonon, li diris: - --- Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun -statuon? - --- Ne la statuon, sed lin mem ili malamas. - --- Kial? - --- Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis -lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn -principojn de la judoj. - --- Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, -sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili -ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo. - -La maljunulo skuis la kapon kaj diris: - --- Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon? - --- Tio dependas de cirkonstancoj. - --- Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo -preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo..., -hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion -fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro! - -Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue. - -La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento -sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn -ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo -de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed -nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj -meble provizitaj apartamentoj. - --- Ĉu sinjoro serĉas ion? -- Virina voĉo flanke de Johano subite -faris al li tiun demandon. - --- Ĉambrojn. - --- Iru tien! -- La sinjorino fingre montris proksiman domon -duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco. - --- Ĉu vi konas la loĝantojn? - --- Mi loĝas tie. - --- Des pli bone; la serĉado jam tedas min. - --- Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron? - --- Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron? - --- Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos --, ŝi respondis, -mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo. - -Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, -kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis: - --- Kaj la prezo? - --- Ni ja interkonsentos --, ŝi diris, -- nur sekvu min, la cetero ja -aranĝiĝos. - -Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj -Johano sekvis. - --- Mi petas, sinjoro: supreniru! - -Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. -La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel -mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la -alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino -kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro. - --- Nur antaŭen, sinjoro, mi petas. - -Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. -Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj -ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al -Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu. - -Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, -kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. -Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris -unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta -Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post -kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, -unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante: - --- Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, -intertempe rigardu la ĉambron. - -Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola. - -Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran -genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, -li atendis la revenon de la sinjorino. - -Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri -la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en -Patersburgo. - -Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, -kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, -vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, -kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis -ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj -travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta -virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo. - -Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, -ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe: - --- Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe. - -Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la -virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, -li respondis kviete: - --- Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi? - --- Ni nun ne parolu pri ĉambroj --, ŝi diris, kokete ŝovante sian -manon inter la brakon kaj bruston de Johano. -- Ni prefere parolu pri -aliaj temoj --, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue: --- Ĉu vi ne memoras min? - -Johano rigardis ŝin kaj respondis: - --- Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis. - --- Tio estas vera --, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo -pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, -kaj priskribante poste per la belforma piedo imagajn figurojn sur la -tapiŝo. -- Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite -tion mi renkontis vin multfoje. - --- He!... Kie? - --- Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je -la Placo numero dektria, ĉu ne vere? - --- Ĉu tiu virino estas frenezulino? -- ekpensis Johano, kaj li -respondis: - --- Vi ŝercas, sinjorino. - --- Kie do vi loĝas? - -Trafe-maltrafe li respondis: - --- Mi loĝas en Scheveningen. - -Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris: - --- Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne? - --- En „Mia Ripozejo“ --, respondis Johano. - --- Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas -tiel tutproksime ĉe via flanko? -- Refoje la virino ridis per sia -arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur -kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan -piedon: - --- Ŝi nature farus skandaleton. - -Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, -sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la -tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la -pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu -el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis -larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis -ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj -mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj -sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn -kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la -strangan pordon. La virino videble ektimiĝis ĉar vidante la viron, -ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj -diris kolere: - --- Iru for!! - -Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis -ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo -staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon: - --- Kiu vi estas? - -Johano respondis per la sama demando: - --- Kiu vi estas? - --- Vi ne havas la rajton demandi tion. - --- Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton? - --- Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin -trovis sur tiu kanapo. - --- Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron. - --- Mi scias nenion pri io tia. - --- Vi tamen luigas apartamentojn. - -Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en -kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne -tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li -atendis momenton; tiam li diris: - --- Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron? - --- Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis -por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo. - --- Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al -mia edzino. - --- Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun -ĉambron. - -La viro ridis insulte kaj diris: - --- Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; -pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita. - --- Ĉu pagi!? - --- Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni -luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi -tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos -forlasi mian domon. - --- Kaj se mi ne pagas? - --- Ho, vi pagos! - --- Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun -monsumon. - -La homo ekridis pikmoke kaj diris: - --- Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao... - --- Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao? - --- Vi mem diris tion al mia edzino. - --- Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en -interkonsento! - --- Tio koncernas nur min. - --- Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio! - --- Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon -kaj foriru. - -Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia -karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en -reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ -li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian -indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, -kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris: - --- Kaj se mi rifuzas pagi? - --- Vi pagos por eviti skandalon. - --- Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin. - --- Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via -edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu -vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via -edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino. - --- Mi nun komprenas vin --, diris Johano ŝajne kvieta, -- vi volas -eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn. - --- Mi povus postuli cent guldenojn. - --- Vi ŝercas. - --- Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu -devigos vin pagi sen hezito. -- Dirinte tion, li prenis revolveron el -tirkesto de la tablo. - -Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta. - --- Nu --, li diris, -- nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi -kontentigos vin --, kaj li ekstaris. - -La homo same ekstaris. - -Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; -samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ -ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per -la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de -la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. -Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo -kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar -piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj -la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin -tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute -neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur -la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida -atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste -kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo. - -Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun -pikmoko kaj diris kviete: - --- Jen la maniero, per kiu mi pagas --. Tiam li kaptis la revolveron, -malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis -ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj -malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton -kaj diris: - --- Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu, kiun la polico -estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. -Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis -iri sur la straton, sed la pordo estis ŝlosita kaj la ŝlosilo -malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin. - -Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, -kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur -la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, -altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj -amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun -bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj -policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ -alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra -la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro. - -La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la -planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis -morte pala kaj jam ne montris signon de vivo. - -Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis -akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito -rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne -estis kapabla paroli. - -Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis -en ĝi du truojn. - -La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke -komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis -ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris -fotografilo. - --- Ĉu li vere fotografis min? -- demandis Johano, kiu estis -rakontinta detale la tutan okazintaĵon. - --- Sendube --, respondis la inspektoro, -- sed mi kunportos la -fotografilon por esplori, ĉu mia supozo veriĝos; ne dubu pri -tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj -krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. -Dank' al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la -plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi. - --- Ĉu ili estas geedzoj? - --- Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“. - -Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por -tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste -per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo. - -Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke -la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno -povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ -tiu sama knabo kun la bicikleto. - --- Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi -bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ -vendas teatrajn objektojn. - --- Mi ne konas tian domon, sinjoro. - --- Sed mi! -- diris aliulo. -- Tia domo troviĝas en la -Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la -fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute -proksima --, kaj li fingre montris la direkton. - -Johano salutis kaj iris for. - - - - -Kvara Ĉapitro. - -Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas --- Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la „novulo“ -- La -ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout -- La nova Don Kiĥoto kaj -lia servisto -- Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro -Van Elshout -- Reciproka konatiĝo -- Du kvarpieduloj aperas sur la -scenejo -- La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso. - - -En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de -Sinjoro Van Elshout[17]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la -financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, -kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: „Ŝtata Oficisto -ĉe la Financa Ministrejo“. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel -ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout -estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute -senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel -la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la -titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout. - -Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ -sufiĉan salajron por loĝi en „meble provizitaj ĉambroj“, ĉar -ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre -malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. -Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li -en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne -povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta kvartalo, kie -loĝis la patro, kiu estis bakist-servisto ĉe la granda Haga koopera -societo „Volharding“[18]. - -Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo -de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj „apartamentoj“ -konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de -najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris -preskaŭ nenio. - -Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange -reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout -vekiĝas. - -Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj -tre regula. - -Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li -eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la -dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas. - -Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun -tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al -la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ -ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la -lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam -estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la -kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj -membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto. - -Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus -brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li -purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige -varmegaj dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco -sian purigitan personon en la spegulo, li almetas sinsekve -ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas -preskaŭ tute vestita. Mi diras „preskaŭ“ tute vestita, ĉar -sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la „apartamentojn“, -kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ -matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn. - -Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, -ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la -mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si -la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn -kaj aliras al sia „ĉambro“, kie la matenmanĝo lin atendas. - -Van Elshout ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj -fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj -eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi. - -Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, -skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti -polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de -la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam -disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas -enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la -tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub -varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon -en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon -kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro -varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante -per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas -antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas -eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ -si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan -knabinon kaj la aliaj prezentas ĉiuj sinjoron Van Elshout mem en -diferencaj sintenadoj. - -Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas. - -Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete -enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj -puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas -matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras -siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, -sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, -kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en -la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras -centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur -la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj -brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li -atendas la alvenon de sinjorino Bus. - -Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo. - -La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj -ellasas mallaŭtan „Jes“, elparolitan laŭ demanda maniero. - -Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo. - --- Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi sonorigis? - --- Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... -Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por -demandi vin...; por informiĝi..., hm! - -Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon. - --- Sinjorino Bus..., hm! - -Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj -tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la -mallaŭta „hm“, li diras plue: - --- Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom -mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre -dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas -informiĝi pri tio, kio li _fakte_ estas. - --- Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg. - --- Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg? - --- En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas -Dusburg. - --- Hm!... Kio _fakte_ li estas? - --- Li diris al mi, ke li estas aktoro. - --- Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro? - -Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas -disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout ne parolas al -sinjorino Bus. - --- Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en „Vilhelmo Tell“. - --- Povas esti ... hm!... Tamen „Vilhelmo Tell“ estas opero; mi -neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo „Vilhelmo Tell“. - -Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo, -ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, -portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro. - --- Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi. - --- Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere? - --- Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera. - --- Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton -kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ -en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ... -hm!... je la kvina horo kaj duono. - -Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la -deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras. - -Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj -en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas -rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la -koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus -brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; -tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj -malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas -per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri -sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj -butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj -kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe -supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn -gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en -la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En -tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn -per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj -de la statistiko. - -Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li -faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la -kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, -kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron -trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio -de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun -ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj. - -Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro -de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas. - -Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira -armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, -kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan -pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero. - -Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la -vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton -en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel -per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas -legi ĝin de granda distanco. - -Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne -sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj. - -Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon: - -Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas -certigi, „ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava -ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!“ - --- Al kio utilos tio? -- fine demandas la kuiristo. - --- Por pendigi sur la pinto de tiu lanco. - -Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro. - --- Kaj kio estas tio? -- demandas plue Ivan, direktante la okulojn al -la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto. - --- Artefarita ventrego. - --- Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto? - -Johano ridas kaj respondas: - --- Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza. - --- Por Sanĉo Panza?... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas? - --- Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas -tiujn objektojn. - --- Sed kion _mi_ do devas fari kun tiu ventrego? - --- Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo. - --- Ĉirkaŭ...!? - --- Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, -kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi -spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos. - -Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, -starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de -malproksime; tiam li diras al Ivan: - --- Ĉu tio estas sufiĉe legebla? - -Ivan rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas: - --- Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn. - --- Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi -ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion. - --- Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la -preterirantoj? - --- Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli -ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj. - --- Ni do rajdos? - --- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo. - --- Grizulo!? - --- Jes, sur azeno. - -Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas: - --- Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego? - --- Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas --, kaj kaptante la -ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras -plue: - --- Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos. - -Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas. - --- Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en -ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli -perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas -tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post -unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian -amikon. - -Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li -aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas. - --- Kio estas? -- li demandas. -- Tiu ventrego espereble ne ĝenas -vin? - --- Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj --. -Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori. - --- Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur -rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono -de Jafet. - --- Ho jes ... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis. - --- Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol -multaj aliaj, ĉar dank' al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi -sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita. - -Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon. - -Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin -kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por -forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar -la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la -ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange -vestitajn virojn. - -Johano ridas kaj demandas: - --- Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne -aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza? - --- Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? -- fine ŝi demandas. - --- Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj --, lakone respondas la -filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio. - --- He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj? - --- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno. - -Ivan honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus, ne povante jam -ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas. - --- Pardonu al mi, sinjoroj --, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke -mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel -veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos -ĉiuj buboj de la urbo. - --- Nu! -- diras Johano al Ivan --, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli -belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi -rediras: La sukceso estos giganta. - --- Sinjoro --, diras sinjorino Bus, -- mi devas enmanigi al vi ĉi -tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj -pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi -povos akcepti lin je la kvina kaj duono. - -Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin -metas sur la tablon kaj diras: - --- Kial li volas konatiĝi kun mi? - --- Mi ne scias. - --- Nu, li venu. - --- Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj? - --- Li atendas? - --- Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian -respondon. - --- Li estos bonvena, sinjorino. - -La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van -Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo. - --- Eniru! -- vokas Johano. - -Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro -Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. -Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, -kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la -strangaj sampensionuloj tre lin surprizas. - --- Pardonu! -- li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas -la honoron renkonti sinjoron Dusburg? - -Johano ekstaras. - --- Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin -per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ. - -Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al -li tuj ekstari. - --- Tre agrable, sinjoroj ... hm! - --- Eksidu sinjoro --, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la -tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante: - --- Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm! - --- Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras -fari mian konon, estas bonvena. - --- Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni -estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj -sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere -de sinjorino Bus. - --- Mi ĝin ricevis. - --- Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa -ministrejo. - --- Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon. - --- Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro? - --- Nur malmultajn semajnojn. - --- Vi estas aktoro, ĉu ne vere? - --- Mi estis aktoro. - --- He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi -estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn -rolojn. - --- Vi trafis, ni estis studantaj. - --- Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre -ŝatas la teatron ... hm! ... hm! - --- Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn. - --- He! ... hm! - --- Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj -vestaĵoj kaj cetere. - -Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas: - --- Kion!? ... hm!... Reklam...!? - --- Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado -estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, -kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos -niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni... - --- Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!? - -La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena -serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li -ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke -li estas tuj forkuronta el la ĉambro. - -Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras: - --- Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo -ŝajnas malplaĉi al via moŝto. - --- Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun -aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam -mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton. - -Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la konduto de -la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete -demandas: - --- Kial? - --- Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne -povas konatiĝi kun ... hm!... - --- Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere! - -Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras: - --- Se sinjorino Bus ne estus trompinta min, tiam ... hm! - --- Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton. - --- Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm! - --- Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin -retenos. - --- Hm! - -Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la -ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, -ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri -la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco -de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de -lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la -planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni -portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la -koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la -nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne -perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas -kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas. - -Johano kviete refermas la pordon, dirante: - --- Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis -laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos. - -Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan interparoladon -de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian -amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li -ĉeestis. - -Johano ridetas kaj diras: - --- Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj -homoj! - --- Mi ne komprenas... - --- Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos -nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj -estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono. - -Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras -persono. - --- Jen la viro kun niaj bestoj --, diras Johano, kaptante la kaskon -kaj metante ĝin sur la kapon --. Nun ni povos rajdi, Ivan. - -Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari -al Johano, kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la -maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton „kun kelkaj homoj“. - -En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la -strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras -al Ivan: - --- Antaŭen, kamarado, sekvu min! - -Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj -jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ -la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno. - --- Ki... ki... ki...? -- balbutas Bus. - -La silabo „ki“ -- sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en -ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone. - --- Mi mendis ilin --, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras -sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du -kvarpieduloj. - -Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas -eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de -multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. -Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el -kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko -sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro -kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro -la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel -vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia -malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin -laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li: - --- Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas -bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro. - -Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas -por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas -kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj -legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas -ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej -trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la -ekspozicio. - -Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio -tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) -reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; -ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj -gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj -Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte -al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio -konsistas la nekonata reklamilo. - -Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj -da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj, alvenas ĉe la enirejo de -la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, -kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas -forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie -ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj. - -Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn -de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la -vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la -direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, -ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio. - -Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la -daŭro de du semajnoj, _se ne io eksterordinara okazus_, per kio la -kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post -tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per -la unua klaso de la vagonaro. - -Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de -cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco -estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la -direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis. - - - - -Kvina Ĉapitro. - -La sukceso de la rajdantaj reklamiloj -- La fraŭlino de la -ekspozicio -- La loteria bileto kun la kvar sepoj -- La granda -premio -- Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li -- Kiel -Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo -- Rehejmiĝo de la reklamiloj --- Gesinjoroj Bus estas invitataj al festeno -- Refoja forkuro de -sinjoro Van Elshout. - - -Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus -reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon -ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante -la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis -plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis -pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj -kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io -sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen -por viziti ĝin. - -La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam -Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la -turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro -povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj -herooj. Kaj tion ili indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago -pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj -komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj -antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek. - -Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la -direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina -tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra -la urbaj stratoj. - -Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al -sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li -juna fraŭlino. - -Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj -tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, -ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis -afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre -kovritan brakon, ŝi diris: - --- Sinjoro, unu vorton mi petas. - -Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare -kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. -La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam -iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano -rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris: - --- Ĉu vi min rekonas, sinjoro? - --- Jes, fraŭlino. - --- Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion -kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj? - --- Mi memoras. - --- Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin -momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio? - --- Jes, mi memoras. - --- Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto? - -Johano ridetis dirante: - --- Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar -mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi. - -La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, -tiam ŝi diris plue: - --- Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep -mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn[19]. Mi okaze -memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar -vosthavaj ciferoj. - -Johano momenteton pripensis; tiam li diris: - --- Nu, fraŭlino, kio estas kun tiuj kvar sepoj? - --- Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min -trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto -de la granda premio. - --- Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti -mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne -perdis ĝin. - --- Se vi ne perdis!? -- La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen -nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata. - --- Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino, -frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco. - --- Vi pravas: Kvar sepoj! - --- Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton. - -Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn -antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis: - --- Kiom do mi gajnis? - --- Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn! - --- Kvin dek mil guldenojn!? -- Kaj rigardante al Ivan, li diris: -- -Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos -bone? - --- Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon --, diris Sanĉo. - --- Nu, sekvu min kaj vi komprenos --, diris Don Kiĥoto. - -Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol -la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron -vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto, -ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. -Multaj vizitantoj same sekvis. - -Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, -kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn -reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis -sian bileton, dirante: - --- Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni -estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du -semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi -la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, -ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj -jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton -de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi -fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de -tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min -kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, -kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon. - -La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis -elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro. - -Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al -Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn -kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la -eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la -fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi -alproksimiĝis ankaŭ ruĝiĝante pro plezuro, sed ŝia plezuro -ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi: - --- Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil -guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar -sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; -sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas -via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun -vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi -farita servo. - -Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de -la mano prezentis ilin kun la vortoj: - --- Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin. - --- Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa. - --- Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa -afero estas, ke vi estas kontenta. - -La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn -vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin -turnante refoje al la direkcio, li diris: - --- Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la -loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj -riĉigis min. - -Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, -gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris. - --- Mi ne bezonas montri ilin --, diris la direkciestro; ili jam -montras sin mem; jen ili staras. - --- Alproksimiĝu, miaj amiketoj --, diris Johano, ... -- ankaŭ -_vi_ faris al mi grandan servon, ankaŭ _vian_ konton mi devas -reguligi --, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj. - -Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, -kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu -la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn. Eĉ tiuj, kiuj -mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, -kriis „brave!!“ kaj „longe li vivu!!“. Sed la reklamilo, kiu kiel -filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, -kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj -foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika -ventro, pensis sonĝi. - -Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis -tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu -antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren -por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por -rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la -virto. - -Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion -fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan: - --- Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros? - -Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis: - --- Mi petas, forigu mian ventraĉon! - --- Ĉu ĝi ĝenas vin? - --- Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj -submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi -fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi --, kaj li malligis la -ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj -profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis -teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis -ĝin for kvazaŭ por diri: -- Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min. - -Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; -tiam li surĉevaliĝis kaj diris: - --- Antaŭen Sanĉanto[20], surazeniĝu por la lasta fojo kaj sekvu -min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel -eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi -Patersburgon. - -La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili -haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus. - -Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis -gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon -kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel -la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam -mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel -eminenta sinjoro. - -Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por -ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, -li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho -fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post -la pordo, kiun li tirfermis post si. - -Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie -gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan -kavaliron, demandis: - --- Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro? - -Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte -antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la -lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li -respondis: - --- Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu. - --- Vi tamen rajdis nur kvin tagojn. - --- Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, -kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko -staras kun la bestoj sur la strato antaŭ via domo, kaj ni -rekondukos ilin al la posedantoj. - --- Sed..., kio do okazis? - --- Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi -por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu. - --- Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas -tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien. - --- Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al -Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian -pensionon. - -La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis -muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros -tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam -premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ -ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li: - --- Silentu!... Mi ja povas paroli! - -Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris: - --- Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti -pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo. - --- La grandan ekspozician premion!? - --- Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur -tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj. - -Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris: - --- Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas. - --- Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu -horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por -kvar personoj? - --- Por kvar? - --- Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro. - --- Sed sinjoro!... - -En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino -Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis -paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la -koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van -Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj -malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la -surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin -turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte -ekridis. Tuj poste la pordo malsupre fermiĝis kun bruego. - --- Kio okazis!? -- demandis ŝi. - --- Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne -bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu. - -Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti -klarigon. - --- Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno. - -Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj -malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj. - - - - -Sesa Ĉapitro. - -Ekvojaĝante -- Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la -brakoj -- Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj -- -Ivan ekpensas pri mirakloj -- Iama konato reaperas -- Miksitaj „Idoj -de Orfeo“ -- Nova bonfaro de Johano -- Kiun Ivan unue volas viziti -en Patersburgo -- Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas -lin. - - -Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al -Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, -sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus -ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama -artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la -tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta -por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. -Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta -dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova -nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli -granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro. - -Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj -lia kostumo estis griza. - -Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la -duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis -komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta -kunulo: - --- Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte -paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, -laŭ kiuj ni iros. - -Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto -premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la -melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis -rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. -Li ridetis kontente kaj diris: - --- Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la -dua klaso. - --- En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la -tria klaso --, filozofie respondis Johano. - --- Tre povas esti; tamen mi preferas la duan --, diris la kuiristo, -tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. -Ili ambaŭ ekfumis. - -En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie -alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj -maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi -ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante -preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj -lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis: - --- Ĉi tien, sinjoro! - -La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante: - --- Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria. - --- Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria? - --- Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj. - -Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro. - --- Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj -virino serĉas lokon. - --- La tria klaso estas plena. - --- Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi? - --- Mi ekzamenos, ĉu... - --- Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino -sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon? - --- Kie ĝi estas? - --- Tie ... tiu duaklasa. - --- Ĉu ili havas triaklasajn biletojn? - --- Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas -konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon. - -La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano -enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro -sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro -tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris: - --- Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via -patrino, ĉu ne vere? - --- Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus. - --- He! - --- Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi -povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin -tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli -oportune. - -La maljunulino ridetis kaj diris: - --- Jes --. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue: - --- Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas -malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro? - -La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo. - --- Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio -ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, -kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj genuoj, ke miavice volonte mi -havas vin sur la miaj --. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de -sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco. - --- Mi havas bonan filon, sinjoro --, ŝi diris plue al Johano. - --- Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne -samopinias Ivan? - -Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj -malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun -li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe -forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin -post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova -jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo. - -La maljuna virino ektusis. Johano demandis: - --- Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas? - --- Ne, sinjoro. - -Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj -Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro. - --- Kien vi vojaĝas? -- demandis Johano. - --- Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun -veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas -ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas -en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, -kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ... -kaj tiel plu. - --- Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas --, diris Johano. - --- Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj. - --- Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. -Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli -malriĉaj ol vi. - -La virino ridetis. - --- Mi komprenas --, diris ŝi. -- Eble tiuj personoj ne havas tiajn -bonajn filojn, kiajn mi havas. - --- Vi trafis. - --- Jes, dank' al Dio, mi estas tre riĉa; tamen --, kaj ŝi -eksilentis. - --- Nu? - --- Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj -maltrankviliĝoj, ĉu ne vere! - --- Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj -do ne estos tiel gravaj, mi supozas. - --- Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj -cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta -kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni -malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke -ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj. - --- Eble mi komprenas. - --- Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn. - --- Ne faru tion, patrino --, interrompis ŝin la filo, -- niaj -familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron. - --- Jes, ili tamen min interesas --, diris Johano. - -La maljunulino diris plue: - --- Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero -estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi -altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli -malriĉiĝos. - --- Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li... - --- Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, -kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe -ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li -estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis -ĉion, kio koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj -ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis: - --- Ĉu viaj filoj devas pagi multon? - --- Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek -guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj. - --- Kaj kiam ili estos kvitaj? - --- Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil -guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo! - --- Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi? - --- Kiu volus? -- respondis la virino. -- Ĉiu scias, ke miaj filoj -estas tro malriĉaj por repagi. - --- Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi --, diris Johano, --- kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el -viaj filoj. - --- Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos -malprosperaj, ili neeble povus repagi. - --- Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro -viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj -ĉio fariĝos bona. - -Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue: - --- Kiel estas la adreso? - -Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, -Vilhelminastrato, numero tria. - -Johano notis la adreson kaj diris: - --- Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi -nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn -vi, ne povas esti malriĉa. - -La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla -maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia -filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al -Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan -vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, -la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis tiel malgrasa kaj -velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ -kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al -la maljunulino. - -La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj -starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide -laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj. - --- Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan? - --- Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi -notis? - --- Ilian adreson. - --- Por skribi al ili? - --- Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil -guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo. - --- Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon? - --- Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. -Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj -unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble -haltos en alia urbo. - --- Ĉu vi ne decidis ankoraŭ? - --- Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj. - -Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn. - -Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence -haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu -vorto „eble“ kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj -per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis. - -Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris -„Etika“ de Spinoza el la poŝo kaj eklegis. - -Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj elvagoniĝis. -Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ -la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano -forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili -je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la -tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, -ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj -vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis -en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. -Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn -literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre -interesan tezon en Etika. - -Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la -fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano -fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed -ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, -rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris -neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris: - --- Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono? - -Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur -la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris: - --- Jen nova miraklo. - --- Miraklo? - --- Rigardu mem --. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin. - --- Mi ne vidas la miraklon, kamarado. - --- Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas? - --- Kiun do? - --- Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko. - -Johano okule sekvante la direkton de la fingro, kiun Ivan ankoraŭ -etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis -tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, -kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la -genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis. - --- Estas li! -- diris Ivan. -- Mi lin vidis antaŭ du jaroj en -Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu. - -Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin -sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj -eniris la atendejon. - --- Estas li! -- refoje diris Ivan, -- tiel li marŝas, tiel li -aspektas. Ni tuj lin sekvu! - -Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon. - --- Li iras sur la straton --, diris Ivan. - --- Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas -la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li -ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla. - -La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ -li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de -malproksime. - --- Ni ne tuj alparolos lin --, diris Johano. -- Ni sekvos lin, kiam -li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu -urbo. - --- Sed en kiu urbo ni estas? -- demandis Ivan. - --- Mi ne scias --, respondis Johano. - -La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan -parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo. - --- Jen li eksidas, ni surprizu lin --, diris la kuiristo. - --- Kiamaniere? - --- Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios „Ja-!“ kaj tuj -poste vi ekkrios „-fet!“ - -Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis. - -Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis -sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne -rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li -levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis: - --- Ja-! - -La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ -li, alia nekonata voĉo ekkriis: „-fet!“ - -Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion -ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li -eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili -tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan. - -Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, -pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li. - --- Jafet! -- ekkriis Ivan. - --- Jafet! -- ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion -signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun -nomon, refoje pensis pri ŝercado. - --- Ĉu vi ne rekonas min? -- demandis Ivan. - -La knabo kapskuis nee. - --- Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? -- demandis la filozofo, -sed refoje la knabo kapskuis nee. - --- Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? -- demandis Johano, kaj -malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el -moneroj. - --- Eble vi miksas min kun aliulo --, subite la knabo diris germane. - --- Vi do estas muzikisto! -- diris samlingve Johano. - --- Jes, sinjoro, mi estas muzikisto. - --- Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere? - --- Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo. - -Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo, kaj Ivan, kiu -estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia -maldekstra flanko. - --- Aŭskultu foje, mia amiketo --, diris Johano. -- Vi ja estas -Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama -muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman -amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn -de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj. - --- Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti -ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau. - --- Stanislas Mareau? - --- Jes, sinjoro. - --- Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo? - --- Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis. - --- Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro? - --- Mia patro mortis, sinjoro. - --- Kaj via patrino? - --- Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis. - --- Ĉe kiu vi do nun loĝas? - --- Ĉe Klajn, la instruisto. - --- Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li? - --- Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li -mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed -post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li... - -La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn -vangojn. - --- Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne -amas esti ĉe tiu instruisto? - --- Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis -ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie -mi studadis je kostoj de la doktoro; sed post kiam li kaj lia -edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro -multekosta por sinjoro Klajn. - --- Vi do jam ne studadas? - --- Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton -de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por -mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio. - --- Ho ve! li ne estas nia Jafet! -- diris Ivan, -- sed li estas tiel -simila al li kiel du akveroj unu al la alia. - --- Ĉu vi havas fratojn? -- demandis Johano. - --- Mi ne scias, sinjoro. - --- Ĉu vi ne scias tion!? -- ekkriis Johano. -- Ĉiu tamen scias -tion. - --- Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, -sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same -kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon. - --- Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio? - --- Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro. - --- Ĉu li estis malbona al vi? - --- Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam -li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka -veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: -la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon -poste pro ... pro io tre stranga. - --- Pro ĉagreno? - --- Ne, sinjoro.... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan -tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro. - --- Kie loĝas tiu Klajn? - --- En vilaĝeto ekster la urbo. - --- Ĉu vi volas konduki min al li? - --- Jes, sinjoro --, kaj la knabo ekstaris. - -Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, -tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn. - -Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj -strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu -knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam -(li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj -ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj -ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon. - -Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna -knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio -tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke -li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto -Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis -vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li -tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi -tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri -tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li -subite demandis lin: - --- Ĉu vi parolas ruse? - --- Ne, sinjoro, nur germane kaj pole. - --- Vi estas violonisto, ĉu ne vere? - --- Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo. - -Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu -knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne -parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas -dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn. - -Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel -ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj -elspezas en unu semajno la tutan salajron por kiu ili laboris duonan -jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute -ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros -kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ -ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn -de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon -kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la -tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia -havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro. - -Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis -la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam nia filozofo jam -estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri -kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke -Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio -de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post -du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari -sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron -kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn -la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur -brilajn rezultatojn. - -Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma -plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj -bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si -la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite -ĵetis sur lian vojon. - -La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam -longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian -humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta -vagonaro al Varsovio. Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed -opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun -plezuro al la decido de Johano. - -En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, -kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis -Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis -Ivanon, kion unue fari. - --- Ĉu mi povas decidi tion? -- li diris. - --- Jes. - --- Nu, unue ni vizitu mian patrinon. - --- Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, -ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion -ni faros poste? - --- Ĉu mi refoje povas decidi? - --- Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon. - --- Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel -ordinaran drinkulon, sed vi eraras. - --- Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi -ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo. - --- Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi -eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis -unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en -societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, -ĉar _vi_ ne trinkas brandon, ankaŭ _mi_ ne trinkos nun mian unuan -glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni -enirus trinkejon. - --- Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: -Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe? - --- Neniam, pro mia honoro! - --- Mi komprenas, tie ne estas brando. - --- Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed rilate al la -provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da -brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam -ĝin tuŝas. - --- Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam -ni vizitis vian patrinon? - --- Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia -domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos -en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia -kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por -lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la -monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti -okulvitrojn por sia edzino... -- Ivan estis melankoliiĝonta, sed -Johano ekridis dirante: - --- Kion vi kutime donas al via patrino? - --- Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por -vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj. - --- Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi -posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke... - -Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris: - --- Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!? - -Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue: - --- Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj -personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato. - --- Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de -cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, -se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj -malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia -bontrovo kaj deziro. - -Ivan silentis kaj ili ekpromenis. - -La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la -kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun -kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la -maljuna virino. - -Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, -sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis -paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan -interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte -babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano -aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la -abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. -Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj -li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde -belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj. - -Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur -la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus -trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe -multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la -violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, -ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li -tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj. - --- Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? -- demandis Ivan. - --- Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en -multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo. - --- Kiel longe daŭros la vojaĝo? - --- Duonan jaron, eble pli longe. - --- Ili neniam postlasas adreson? - --- Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en -Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo. - -Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo -pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime: - --- Nu, spite al tio, ni lin trovos. - -Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj -ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la -ŝultron, diris: - --- Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru -viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! -- - -Fino de la Kvara Parto. - - - - -Kvina Parto - -Idoj de Orfeo - - - - -Unua Ĉapitro. - -En Brej -- Ĉe la mutulino -- Moseo, vera ido de Orfeo -- Kovács -ekpromenas en la lumo de la luno -- Maltrankvileco en la dometo de -Rika -- Malfrua vizito ĉe la pastro -- Terura nokto -- Stranga -trovaĵo de leterportisto -- La farmisto Klomp -- Ido de Orfeo kaj -... de Marso -- Pri tio, kion revadas la mutulino. - - -Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu -min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La -domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar -vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne -loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu -preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna -loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis. - -Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, -kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn -ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan -verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan -herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la -vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama -griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj -veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la -prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda -parto de la provinco Groningen. - -La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj -la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn -ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj -cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan -grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe -kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo -same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis -sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj -nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la -elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, -ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj -trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe -la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas -preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu -ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun -escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ -kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon. - -Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas -belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco -Groningen, post kiam la somero estas pasinta. - -La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si -la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole -ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan -ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de -la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta -kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, -sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, -interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj -dormas, ĉar jam frue la sekvantan matenon ili devos leviĝi por -eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas -lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis. - -Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de -malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. -Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie -brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn -tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la -vojeto. - -Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj -la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj -manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, -ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo. - -Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, -kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur -kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas -tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta -arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj. - -De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies -sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika -rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas -sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe -belaj melodioj de la muziko. - -Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman -muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel -knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin -ludas ĝis la fino kaj Kovács diras: - --- Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas -plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta. - -Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta -ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras: - --- Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko. - --- Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine -eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur -kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro. - -Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li -ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto -aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj -trajtoj, ke la ludado al li plaĉas. - --- Bonege! -- li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; -- bonege! -... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste. - -La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon -kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por -aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero -estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, -rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. -Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu -trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie -ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, -kvankam la juna „Ido de Orfeo“ ankoraŭ ne konscias tion mem. La -talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, -kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara -instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa -muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la -vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna -violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori -en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas -pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto. Kovács jam estas -korespondinta kun la orkestrestro de „Harmonio“ en Groningen, sub -kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. -Kovács, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj -membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo -kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li -aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ -ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li -forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj -lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas -travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu -ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum -sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas -la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi -sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de -Kovács, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej. - -Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek -Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute -povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj -apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas -apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime -de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, -tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la -lastaj jaroj. - -Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, -revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie -antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno. - -Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro -kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la tero, malaperigante sinsekve -por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide -ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi -estas jam malproksime...., sed kie sin trovas Kovács?... Ŝajnas, -kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin farbalais de la vojo, kaj kvazaŭ -ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas -tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis. - -Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, -ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan -ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke „la sinjoro“ -ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove -ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la -junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu -faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la -violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron. - -Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas -videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras -hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia -onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino -jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis -la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni -serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro -ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas -Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo -ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas -for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ -revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi -revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo, kaj -ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. -Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran -longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako -de tiu terura malsano. - -Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj -penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra -pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo -de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, -nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis -por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en -ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du -horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble -estas ĉe la pastro. - -Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo -kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento -li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la -malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro -enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra -jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas -dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan -parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan -figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan -malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar -li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la -koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la -pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon -el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, -kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo. - --- Pastro --, tiel al li diras Moseo, -- ĉu eble onklo estas ĉe -vi? - -La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io -ne estas en ordo. - --- Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis... - -Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo -de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por -paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo -malaperis kaj estas for. - --- Jam longe? -- demandas la pastro. - --- Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi -pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li -faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do -eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj -en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo -lin trafis. - --- Kiam vi estis hejme la lastan fojon? - --- Antaŭ du horoj ĉirkaŭe. - --- Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj. - --- Mi kredas ke ne, pastro --, respondas Moseo, kaj lia voĉo -tremetadas, -- mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin -ektrafis. - -La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon -kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo -estos sen valoro. Fine li diras: - --- Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis. - -Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion -teruran, fine li diras: - --- Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li -malkvietiĝas pro ni. - -La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian -veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la -mezo, ili iras laŭ la sabla vojeto al la loĝejo de la mutulino. -Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu -premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas -en la dometo. - -Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj -interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la -ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ -tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, -supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas -sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas -en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, -ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács -estas malaperinta. - -Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, -sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, -ke la artisto neniam revenos viva. - -Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo -kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, -pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la -tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de -Kovács. - -La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras -malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren -al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian -iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj -lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi -antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun -li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn -kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan -ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ -sin kiel statuo. - -Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la -suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj -forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la -leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule -je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) -alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por -alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du -leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite -ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita -herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la -akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan -anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por -rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la -akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren -el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la -longfoso sub la akvo. - -La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la -letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras: - --- Sankta Dio, kio estas tio? - -Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne -kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, -kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la -ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur -kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas -alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas -solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, -kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post -momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la -droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa -fundo. Tamen la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de -la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom -ekaperas. - -La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj -purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam -li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras. - -Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis -sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto. - --- Ĉu vi lin trovis? -- demandas la pastro kun retenita spiro. - -La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie -kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen -al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj. - - * * * * * - -Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj -por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj -diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj -malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da -distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en -la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj -en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri -homojn, li kviete ekhaltas... - -Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la -kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, -genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la -bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu -trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, -rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro -de droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun -indiferenteco: - --- Hm! ... dronis, mortis, finita! -- kaj sin turnante, li -malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn -kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas. - -Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La -leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la -farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas -du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas -kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. -Unu, skribita de la orkestrestro de „Harmonio“, estas adresita al -Kovács, kaj la alia al Moseo mem. - -Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li -tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. -Ĝi estas alvoko al la militservado. - - * * * * * - -Dank' al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero -venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas -ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la -kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la -mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en -kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj. - -La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post -du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence -prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto -de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo. - -Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren -aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla -vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo -de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj -ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, -nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen -interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo. - -Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste -la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran -keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por -ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove -kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam -ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis -por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj -jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj -venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu -griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas -ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en -tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem -ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu -scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, -kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur -mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... -Kial _ŝi_ ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, -tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu -surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, -ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo -kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni -metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas -nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj, sur aliajn oni konstruas -terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la -pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas -tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi -ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu -ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... -Kion _li_ preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus -ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al -tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, -dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata -tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos -ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial -do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj -li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros -malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos -sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, -ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, -ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble -ĉe la blankbarbulo... - -Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko -de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo -ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi -interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam -ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke -de la ĉerko. - - - - -Dua Ĉapitro. - -Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto -- Kial -ĉiuj surpriziĝis -- La tri Idoj de Orfeo -- La sep Preĝejoj de -Romo. - - -........ tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin -mem en duobla spegulo. - -Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al -mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton, -ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj -de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne -estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj -viroj. - -Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la -violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li: - --- Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo -estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo. - -La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne -komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte -riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis -holandlingve: - --- Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman ---. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar -nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis, -ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia: - --- Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ. - -Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj -post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni -eksidis por ludi. - -La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj -inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke -oni diris: - --- Sen ia dubo, ili estas fratoj! - --- Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj! - --- Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano. - --- Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke.... - -Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar -la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni -ekludis. - -Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista -salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema -kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la -manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet, -li fine balbute demandis ruslingve: - --- Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas -enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ... kaj eĉ vi mem..., -sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?..., mi ne -rekonas lin. - -Mi aliris al li, kaj li diris plue: - --- Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du -aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn. - -Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ -kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski: - --- Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed -mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian. - -Maksimo diris germanlingve: - --- Kiu el la sinjoroj parolas germane? - -La pianisto respondis: - --- Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi -komprenas iomete. - --- Ĉu vi estas germano aŭ polo? -- demandis Maksimo. - --- Mi vere ne scias. - --- Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego? - --- Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar -li parolis holande. - -Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante -ke tiamaniere li komprenus lin: - --- Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu -vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne -faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu... - -La violonĉelisto respondis: - --- Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis. - --- Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi -scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ -povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al -kiu lando apartenas tiu insuleto. - -La pianisto subite diris: - --- Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du -virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo -naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu -insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke. - -Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la -manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon, -sed tute ne refariĝante kvieta, li diris al la pianisto: - --- Du viroj!?... Kiel ili aspektis? - --- Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis -ĝibhava vireto, nomata Ivan. - -Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis: - --- Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur -sia veŝto? - --- Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li -renkontis min en Posen. - --- Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan? -- demandis Maksimo, -refoje frotante al si la manojn. - --- Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al -li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian -studadon. - -La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj -Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La -plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj -kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi -la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole -ni supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas -fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo -en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli -la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin -okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo. - - - - -Tria Ĉapitro. - -La kunveno en „La Sep Preĝejoj de Romo“ -- La barilo pro la -diferenco de niaj lingvoj -- La taglibro de mia patrino -- Kiel nia -kunveno estis interrompata kaj de kiuj -- La taglibro redaktita en -Esperanto kaj ĝia enhavo -- Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj -- La -intenco de la kamentubo-purigisto. - - -La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en „La Sep -Preĝejoj de Romo“. Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi -estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu -niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo. - -La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, -en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, -la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi -studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min -sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke -ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski -povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la -holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. -Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj -estus malmultaj. - -Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj -kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis -kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio -okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al -mi, sed refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem -ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi -komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, -kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. -La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al -Maksimo Bjelski: - --- Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj -disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, -sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la -lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al -famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; -neniu povis legi ĝin. - -Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn -lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian -taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, -priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe -ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, -ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la -alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, -ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis -artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni -nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis -tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... -Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto -de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu -virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere -estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis -nun kapablis legi ĝin. - -Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo, kaj ni -eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus -deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis -bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj -eniris la kelnero, kiu diris: - --- Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, -kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ. - -Mi ekstaris. - --- Du viroj? -- mi demandis. - --- Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj. - --- Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi? - --- Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun -en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas -pro tre gravaj aferoj. - --- Nu, enirigu ilin. - -La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. -Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare -mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam -kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro -tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke -ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj -estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, -ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur -ilia dorso. - -Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn -amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli -malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), -kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis -al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis -por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la vizaĝo de la ekskuiristo -partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis: - --- Jen nia knabo!! - --- Johano!... Ivan! -- mi ekkriis. - -Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon. - -La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: -- Sinjoro Johano!... -Ivan! -- same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la -du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro -nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj -fine diris al Johano: - --- Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via -kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis -pri... - -Johano ekridis, dirante: -- pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de -granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed -feliĉe, ĉio fariĝis bona. - -Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la -violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn. - --- Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto -- mi diris. - -Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed -ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis -unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris: - --- Sed, ĉu vi triobliĝis!? - -Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron -de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj: - --- Jen nova miraklo... - -Mi respondis al Johano: -- Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante -nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj -priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn. - --- Mi? -- li diris, eksidante kun Ivan. - --- Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera -nomo. - --- Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko --, li -diris, -- ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la -Insulo oni vin nomis „knabo“; mi tamen scias, ke la nomo de via -patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, -sin nomas Rottumeroog. - --- Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo? - --- Norde de Warfum en la provinco Groningen. - --- Sekve mi estas Holandano? - --- Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen -dubas --. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin -interrompis: - --- Kial vi dubas pri tio? - --- Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar -vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili -ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn -okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe -havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due -via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi -ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon. - --- Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili -vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun. - --- Ni esploros --, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, -li diris plue holande: - --- Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin -tia. Kie vi naskiĝis? - --- Mi ne scias. - --- Ĉu vi ne scias tion? - --- Ne; mi estas trovito. - --- Kie oni vin trovis? - --- En kesteto sur tablo en dometo apud Brej. - --- Apud Brej? -- diris Johano. -- Sed tio estas proksime de Warfum -kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis -sian junecon. - -Mi rigardis la Brejanon kaj diris: - --- Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga. - --- Warfum kaj Brej!? -- subite diris la pianisto, kiu komprenis nur -tiujn du vortojn. -- Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn -vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam -rajdisto. - -Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo -ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, -per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron -de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ -sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis -rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis -tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, -ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto. - --- Ne ofendiĝu, Johano --, mi diris, -- ĉu vi estas jam longe -kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo. - --- Mi estas ankoraŭ nun riĉa --, diris Johano. - --- Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!? - --- Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara. - -Ni rigardis lin demande. - --- Ĉu vi ne komprenas tion? -- li demandis. -- Tio devenas de tio, -ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi -estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj -vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn... - --- Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo --, mi interrompis -lin. - --- Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur -paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio -fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi -estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar -venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas. - -Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la -longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj -rigardis nin ridetante. - -Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la -dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj -kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis: - --- Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj. - -La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la -filozofo kun la demando: - --- Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj. - --- Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas -kamentubo-purigisto aŭ io alia. - --- Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne -ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio? - --- Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne -ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, -Ivan? - -La vireto ridetis grimace kaj respondis: - --- Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, -almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan. - -Johano ridis kaj la pianisto diris plue: - --- Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu -fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus -akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto. - --- Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, -mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon, -... tia estas mia karaktero. - --- Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi -jam ne posedas ĝin. - --- Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi -kontentigos vian deziron --, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la -krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis -kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis: - --- Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, -kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, -ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel -granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj -amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi -jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj -tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj -cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, -mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) -gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar -tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon -kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo -(aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian -duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj -cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li -povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris -Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta, -kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis -kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie -ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan ĉenon, -tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis -senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, -ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence -sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la -maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tre -ĉagrenis min, sed ... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en -Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, -legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du -monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al -mi, ke li jam ne povus vivi sen mi. - -Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis -plue. - --- Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis -al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom -promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. -Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj -mi demandis lin, kiun metion _li_ elektus, ĉar al mi estis -indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ -samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti -maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve -fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. -Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe -malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, -kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al -sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, -kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco -financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar -en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam -amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo de la sorto, -pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, -kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi -vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke -li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto -de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris -al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en -„La Sep Preĝejoj de Romo“. Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble -plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri -artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun -al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj -estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia -esplorado. - -Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis -sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue: - --- Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton. - -Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans -lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam -neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li -ekkriis: -- Eŭreka!! - --- Eŭreka!? -- ni diris demande. - --- Jes, li respondis, Eŭreka! ... tio signifas: „Mi trovis!“ - --- Kion vi trovis? -- mi demandis. - --- La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la -misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de -viaj gepatroj. - -Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse: - --- Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ -magiisto. - -Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de -la ekskuiristo kaj diris plue: - --- Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto. - --- Esperanto!? -- mi ekkriis; -- kaj vi studadis tiun lingvon? - --- Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda -filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro -de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887a; sendube -la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn -post ĝia apero. - -Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si -la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun -malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, -kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble -malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. -Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj -por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis -substrekitaj de la aŭtorino. - - * * * - -_Belgrado, 18an de Marto 1889a -- Estas hodiaŭ mia 14a naskiĝa tago, -kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi -enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino -konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi -instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, -kiuj venos por gratuli._ - - * * * - -_Belgrado, 30an de Marto 1890a -- Mi ĵus venis de koncerto, kie la -violonĉelisto Kovács solludis. Lia ludado estis admirinda._ - - * * * - --- Kovács!? -- ekkriis la Brejano. -- Rikardo Kovács estis mia -muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu -tiu Kovács, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács, -pri kiu vi legis? - --- Ĉi tie staras Kovács, sen antaŭa nomo --. Johano legis plue: - --- -- -- _estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia -patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed -ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli -belan junan homon._ - - * * * - -_Belgrado, la 15an de Aprilo 1890a -- Hodiaŭ vizitis nin -Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke -li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela -kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro._ - - * * * - -Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion -interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue: - -_Belgrado, la 1an de Marto 1892a -- Kovács refoje solludis -antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela -laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron -almenaŭ dufoje._ - - * * * - -_Belgrado, la 1an de Decembro 1892a -- Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia -kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke -Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia -granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos._ - - * * * - -_Belgrado, la 30an de Marto 1893a -- Hanoviĉ vizitis nin -hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino -forkuris kun hungara oficiro._ - - * * * - -_Belgrado, la 2an de Marto 1894a -- Kovács refoje solludis. -Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj -enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj -apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli -bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?_ - - * * * - -_Belgrado, la 4an de Decembro 1894a -- Miaj gepatroj revenis -de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino, -kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. -Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?_ - - * * * - -_Belgrado, la 3an de Marto 1895a -- Kovács revenis en la -urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?_ - - * * * - -_Belgrado, la 4an de Marto 1895a -- Kovács refoje solludis. -Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos._ - - * * * - -_Belgrado, la 6an de Marto 1895a -- Kovács vizitis nin hodiaŭ. Ni -pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi._ - - * * * - -_Belgrado, la 7an de Marto 1895a -- Mi sonĝis pri Kovács. Mi -lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?_ - - * * * - -_Belgrado, la 9an de Marto 1895a -- Kovács refoje nin vizitis. -Mi kredas, ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi -tro multe okupis min pri violonĉelisto._ - - * * * - -_Belgrado, la 12an de Marto 1895a -- Mi ricevis leteron de -Kovács. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas -lian peton._ - - * * * - -_Belgrado, la l4an de Marto 1895a -- Mi parolis kun Kovács; li -konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino -fianĉiĝos kun artisto._ - - * * * - -_Belgrado, la 16an de Marto 1895a -- Kovács refoje vizitis -nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia -patro._ - - * * * - -_Belgrado, la 30an de Marto 1895a -- Mi forkuros morgaŭ kun -Kovács kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo._ - - * * * - -_Parizo, la 2an de Februaro 1896a -- Al ni naskiĝis tri filoj -(trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo_ kaj _Stanislas_. - -Johano ekhaltis legi dirante: -- Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri -knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue: - --- -- _Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni -estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro._ - - * * * - -_Parizo, la 10an de Februaro 1896a -- Kovács donis koncerton -en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras -multan monon._ - - * * * - -_Parizo, la 20an de Februaro 1896a -- Mi skribis leteron al -miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. -- Kovács refoje -donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso._ - - * * * - -_Parizo, la 1an de Marto 1896a -- Miaj gepatroj ne respondis -ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen -ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj._ - - * * * - -_Parizo, la 3an de Aprilo 1896a -- Kovács malaperis kun du el -la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas._ - - * * * - -_Parizo, la 4an de Majo 1896a -- Mi estas malesperanta. Mia -edzo ne revenis. -- Kien li iris? -- Kial li min forlasis? -- Ĉu -li foriris kun amatino? -- Ho, tion mi neniam kredos. -- La gazetoj -lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero._ - - * * * - -_Parizo, la 10an de Majo 1896a -- Kovács ankoraŭ ne revenis. -Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj -- -- --; feliĉe ke Kovács -postlasis multe da mono. -- Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon -en Parizo; eble li revenos al mi._ - - * * * - -_Parizo, la 30an de Majo 1896a -- Ĉiuj gazetoj priparolis la -subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun -amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li -ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en -ĉiujn supozojn. Tamen Kovács ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli -longe en ĉi tiu urbo._ - - * * * - -_Vieno, la 1an de Junio 1896a -- Hieraŭ mi alvenis en Vieno. -Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon -pri la malapero de Kovács. Mi promesis grandan rekompencon al tiu, -kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj._ - - * * * - -_Vieno, la 6an de Junio 1898a -- Alvenis al mi Jules Mareau, -cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi -mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu -li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. -- Mi ekhavis -apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko -kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li -retrovos mian edzon._ - - * * * - -_Hamburgo, la 3an de Septembro 1899a -- Mi jam ne posedas monon -kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo -kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia -edzo revenus!_ - - * * * - -_Lubek, la 8an de Decembro 1901a -- Ĉiuj miaj esperoj estis -vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko -en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács mortis... -Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. -- -Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min._ - - * * * - -_Prago, la 3an de Junio 1902a -- Mi estas malsana... Kio -fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?_ - - * * * - -_Prago, la 20an de Junio 1902a -- Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. -Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas._ - - * * * - -Johano ekhaltis legadi kaj diris: - --- Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18an -de Marto 1875a, ke ŝi edziniĝis kun Kovács en Marto 1895a, ke -naskiĝis al ŝi tri filoj la 2an de Februaro 1896a, ke Kovács -malaperis la 3an de Aprilo 1896a kun David kaj Hugo, kaj ke -la patrino malsaniĝis en 1902a. Per la lasta sciigo la taglibro -finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun -kiu viro, sin nomanta Kovács, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi -sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion -sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l' preĝejo de -Belgrado. - --- Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? -- mi -demandis. - -Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj -respondis: - --- Mi tuj diros tion. - -Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la -„_Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio_“, -serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea -delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li -diris plue: - --- Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon -pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone --. Tiam -pripensante momenton, li diris: - --- Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros -kune al Brej, kaj se necese, al tiu Insuleto por serĉi la pruvojn, -ke vi estas fratoj --. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj -demandis: - --- Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej? - --- Tio estas tute egala --, diris la Brejano, -- ĉar mia patrino kaj -la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas -akcepti nin. - --- Ĉu pastro? - --- Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács. - --- Nu, kiam ni iros? - -La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis: - --- Estas nun la deka de l' monato, la tutan semajnon ni devos doni -koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas -elekti la dek-okan por nia vojaĝo. - -Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris: - --- Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas. - -Mi ekstaris ankaŭ kaj diris: - --- Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron? - --- Kompreneble, mia amiko, nur parolu. - --- Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn. - --- Kaj Ivan? - --- Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni. - - - - -Kvara Ĉapitro. - -La ŝlosiloj -- Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno -kun interesa sciigo -- Ĉu Kovács vere mortis? -- Pri frenezulejo -kaj flegatoj -- Holman -- Johano, la eksflegisto faras proponon al la -resanigisto de frenezulejo -- Refoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj -kion ĝi efikas -- Vekiĝo el stranga longdaŭra sonĝo -- Patro kaj -filoj. - - -Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan -ĉambron en „la Sep Preĝejoj de Romo“, manĝis kun ni ĉe la sama -tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs. - -La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu -el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por -studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en -la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo. - --- Studadu la ŝlosilon --, li diris, -- kaj post unu semajno vi jam -ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno -rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos --, kaj -li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj. - -Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la -matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, -ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos -la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti -la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro -urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis reveni kun -bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel -subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el -Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo -subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis -enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto -montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. -Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj -sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco -tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj -tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), -ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian -kutiman: „Estu bonvenaj, miaj amikoj!“ - -Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke -ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo: - --- Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj -revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus -mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus -fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu -interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron -kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis _tion ĉi_. - -Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el -ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon: - --- Jen! - -Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke. - --- Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de _Kovács_ --, diris -Moseo. - --- Jes, diris Johano, ridetante mistere, -- ĝi estas la portreto de -_Kovács_. - -Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue: - --- Mi tuj vin kondukos al _Kovács_, sed nur _vin_ --. Li -fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. -- Ĉar Ivan kaj sinjoro -Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos -resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos --. Tiam sin turnante al -Moseo, li diris plue: - --- Vi kunportu la violonĉelon. - --- Ĉu vi kondukos nin al Kovács!? -- ekkriis Moseo. -- Kovács ja -mortis. - --- Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min. - -Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon -peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne -sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. -Ni laŭiris la longan Wagenstraton, tiam iris maldekstren laŭ -la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, -alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza -konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj. - --- Ĉu tio estas malliberejo? -- flustris al mi Moseo. - --- Ĝi estas frenezulejo --, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la -demandon de la Brejano. - --- Ĉu ni devas eniri ĝin? -- mi demandis kun surprizo. - --- Jes --, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis. - --- Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? -- mi diris. - --- Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur -duona horo kaj vi komprenos ĉion. - -La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li -ekvidis Johanon, li ekkriis: - --- Kara ĉielo, jen nia eksflegisto --, kaj ili premis al si -reciproke la manon. - --- Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis? - --- Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta. - --- Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo? - --- Certe, eniru, mi petas. - -Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ -flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la -numeron _dek_, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj -atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, -ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo -ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus -havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis -de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, -kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis -la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la -doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis -refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj -amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo. - --- Doktoro --, diris Johano, -- mi venas kun tri amikoj, kiuj sin -interesadas pri Holman. - --- Ah! - --- Jes --, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau -kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, -sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin. - -La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel -li estis frapata de surprizo. - --- Trinaskitoj? - --- Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj? - --- Al Holman, sen kontraŭdiro. - --- Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman..... -Kiel nun sanas Holman? -- li demandis rapide, kvazaŭ por eviti -demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta -surprizo. - -La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio -signifas. - --- Li memoras absolute nenion --, li tiam diris. - --- Mi tion atendis --, diris Johano, -- mi flegadis lin sufiĉe longe -por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi -opinias.... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru -al li. - -La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne -volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne -estis „kiu ajn“; li estis viro kun speciala karaktero, li estis -tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li -petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis -momenton antaŭ ol diri: - --- Nu, mi plenumos vian deziron. - --- Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo? - --- Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj? - --- Prefere en via oficejo, vi vidos kial. - --- Nu do, sekvu min tien. - -Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni -devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris -laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana -frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian -salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la -malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis -tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed -lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo -sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis -doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis -tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis -laŭte kun sia najbaro, kiun li minacis per la pugnigita mano. -Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, -eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al -ni „Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!“ -- -Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la -plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. -Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, -kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la -kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de -la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj -sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo -de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la -doktoro. La pensado tuj vidi Kovácson, tiel okupadis min, ke mi -tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en -angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin -personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris -tiun ŝirmilon dirante: -- Tion mi bezonas --, kaj li forŝovis ĝin -antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis -malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la -ŝirmilo. Tiam li lokis seĝon en la apartigitan ĉambreton kaj diris -al Moseo: - --- Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo. - -Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro: - --- Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni -kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post -kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn: - --- _Aŭskultu kaj rememoru!_ - -La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la -okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post -la ŝirmilo. - --- Atentu --, diris Johano al Moseo, -- kiam mi flustros al vi: -„ludu!“ tiam tuj ludu Kol-Nidrej de Max Bruch. - -Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne -vidis pro la ŝirmilo. - --- Eksidu, mia amiko --, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris -plue: -- _Nun aŭskultu kaj rememoru!_ - --- Ludu! -- flustris Johano. - -Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ -ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, -kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj -apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ -la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn -triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la „Kol-Nidrej“ faris al -la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed -mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la -oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en -la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia -flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro -kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis -la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el -marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur -ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj -tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie -premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte -leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume -Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento........ Jen -subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis -pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara -kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: _Mi ekmemoras tion_..., -_mi ekmemoras tion_. - -Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, -kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis -respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis laŭtvoĉe: - --- Kovács!!... Kovács!! - --- Kovács?..... -- flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj -refalis sur la seĝon. - --- Kovács!.... Kovács!! -- refoje ekkriis Johano. - --- Kiu min vokas? -- flustris germane la viro. - --- Unu el viaj filoj! -- respondis samlingve Johano. - --- Filoj!?.... --. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris: - --- Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!...... Sed kiel la knabo -povas voki min? - --- Tri knabojn vi havas! - --- Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio -ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas... - --- Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas! - --- Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras --. Kaj sin turnante -al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue: - --- Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis -al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu _vi_ -estas? - -Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris: - --- Vi estas en Hago, sinjoro Kovács kaj viaj filoj venis tien ĉi -por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, -kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj. - --- Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus.... - -Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al -li, ke _ni_ estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis prezenti -ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne -junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola -nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun -pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis -sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis -edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la „Kol-Nidrej“, -kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro -vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan -nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa -vualo sur lia frunto, subite forŝoviĝis, kaj ĉio fariĝis al li -klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis -tien ĉi? Per tremanta voĉo li turnis sin denove al la doktoro: - --- Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn? - -La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante: - --- Sinjoro Kovács, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, -ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3an de Aprilo 1896a. Vi -malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis -dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn -infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ. - -Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: -- Miaj filoj!! -- kaj ni -ĵetis nin sur lian kolon. - --- Kaj Madeleno? -- li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin. - --- Via edzino? -- demandis Johano. - --- Jes, kie ŝi estas? - --- Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj. - -La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj -flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne -kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite: - --- Sed Johano, .... kiu en realo _vi_ estas?... Mi ĝis nun -rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al -mi..... - -La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj -flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute -ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin. - - - - -Kvina Ĉapitro. - -Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris -Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto -estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub -observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos -daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. -- - - Estim-ata sinjor-o Kovács! - -Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o -de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la _ĉeĥ-a_, ebl-e la -_hungar-a_ aŭ la _german-a_, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun -vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en _Esperant-o_. - -Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os -tuj je vi-a dispon-o. - -Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n -lingv-o-j-n mi ja ne pov-as _skrib-i_, kvankam mi parol-as -mal-mult-e german-e. - -Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du -lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i. - -Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a - -Johano. - - * * * - - Estimata sinjoro Johano! - -Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj -komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu -dormis longan longan tempon kaj sonĝis strangan sonĝon. Rakontos -kiel okazis -- pardonu erarojn -- ĉefa afero estas, ke vi kaj -miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896a, ĉar -estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj -havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per -veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis -pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia -edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito -- -- -kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun -tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis -antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. -Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. -Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi -timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis -ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi -muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj -kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el -la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon -sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj -diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura -ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj -pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi -tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. -Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ -mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis -ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi -pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis -tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. -Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al -Amsterdamo. La vojaĝo estis terura; la viroj kun la tranĉiloj -kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar -pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj -estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli -malproksimen. - -Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, -kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en -tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ -vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel -ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia -kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub -brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek -kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris -al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon -mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj -kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris -mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, -ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon -por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: -Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis -al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la -ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia -infano komencis plori. Mi pensis: „li vekos loĝantojn de la dometo -kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima -de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj -estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, -se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la -vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis -kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la -kesteton. Ĉe la digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo -al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la -kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. -Mi tiam kaŝis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon -kaj pensis; la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis -ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre -malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo -perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa -peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, -eĉ miaj pensoj. -- Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne -memoris plu, ke mia nomo estas Kovács, ke mi havas edzinon. Mi nur -konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed -post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. -La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno -lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili -parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj -blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min -for ... tre malproksimen ... jen en domojn, jen en vagonaron, fine -en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare... Kiam la -viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj -en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; -la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi -memoras nenion plu. - -Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je -sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis „Kol-Nidrej“, kaj -poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo -estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis -en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la -doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute sana, sed ne -sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kovács -kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj -subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu -sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu -penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. -Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble -kun mia Madeleno. - - Vin atendas: - Kovács. - - * * * - - Kara sinjoro Kovács! - -Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas -tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas -de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas -ŝanĝi en nia korespondado. - -Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis -Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia -propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto -facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min -komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian -ordinaran stilon, respondante vian leteron. - -Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke -ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope -gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun -du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue -Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne -povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun -vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome -Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo -estas Bjelski, studadis multajn lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis -nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun -lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, -ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la -konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis -de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), -tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. -Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia -peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por -liberigi vin el via nuna „loĝejo“, kie vi pasigis tiom da jaroj. -Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, -ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por -plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio -dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron -de „Esperanto-Delegito“ el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas -tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al -ŝia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. -Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro ŝi, estas -granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio -fariĝos bona. - -Multajn salutojn de ni ĉiuj. - Via Johano. - -P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, -sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la -mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al -la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur -la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis -fraton kaj kiel estis lia nomo. - -Pri „_Holman_“ mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ -vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis koncerton en -Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum -via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas -violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via -eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi -ekhavis tiun de la holanda artisto. - -Johano. - - * * * - - Estimata sinjoro Johano. - -Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli -la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan -tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn -vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, -sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis -lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon -lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la -amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke -mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi -legis kelkajn paĝojn de „taglibro“ sed enestas vortoj ne starantaj -en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam -ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas -min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta. - -Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo -estas _Rikardo_. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li -mortis. - -Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj. - -Kovács. - -_Post-skribo._ Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via -longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter -partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj. - -K. - - * * * - - Kara sinjoro Kovács. - -Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn -en Esperanto. - -Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. -Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la -datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács, kiuj geedziĝis -la 30an de Marto 1895a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj -preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta -kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la -jenan: - -„Laŭ la edziĝolibro de la -- -- preĝejo geedziĝis en Belgrado -la 31an de Marto 1895a: - -_Eduardo Kovács_, naskita en _Pisek_, la l4an de Januaro 1877a kaj -_Amalia Sedlák_, naskita en _Belgrado_, la 3an de Junio 1875a. - -Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu -Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio -_Sedlák_ kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino -_Amalia_, kiu malaperis el Belgrado la 31an de Marto 1895a. - -Post semajno mi esperas ricevi la respondon. - -Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke _ĉio fariĝos bona_. - -Salutojn de ni ĉiuj. - Johano. - - * * * - - Estimata Sinjoro Johano. - -Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. -Dio volu, ke mi revidu mian Amalion. - -Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la -doktoro jam promesis. - -Vin ĉiujn salutas: - Kovács. - - - - -Sesa Ĉapitro. - -Kion ni vidis sur „la Digo“ -- Nia vojaĝo al „la Insulo“ kaj -nia alveno tie -- La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj -jaroj -- La loĝantoj de tiu domo -- Pri hundo kaj svenanta virino -- -La reveno de la domestro -- Kelkaj misteraĵoj klariĝis -- Koncerto -sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen -devis esti forigata pro nedezirita partopreno -- Kiel ni pasigis la -nokton sur la Insulo. - - -Sesope ni staris sur la verda „Digo“ kaj rigardis la antaŭ ni -sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris -sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La -pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis -Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo. - -Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi -metus la piedojn sur „la Havenon“, kaj kelkan momenton poste mi -revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun -mia fidela Jafet. - -Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, -kaj momenton mi devis deturni la okulojn. - -Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron -(mi _eble_ posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi -_eble_ posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus -ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj -vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta -tie ankoraŭ multe pli longe sur „la Digo“, nur rigardante mian -Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi. - --- Antaŭen, mia kara! -- li diris, -- la boato nin atendas; estas -la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la -manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate. - --- Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi „la Digon“ --, mi diris, -kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter „la Digo“, -sur kiu mi estis staranta, kaj „la Digo“, kiun mi pli ol mil fojojn -estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas -bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien -ajn mi direktis la rigardon, ĉie „la Digo“ estis verda, ĉar -verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da -ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel -malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin. - -Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj -Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel -lumturojn. - -Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj -al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj -figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. -Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ -la piedo de „la Digo“, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante -ĝin; sed denove Johano vokis min. - --- Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe. - -Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn -fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi -eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski. - -Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la -kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto. - -Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni -ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj markiloj, kiujn mi -antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. -Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, -formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto -nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo. - -La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la -velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj. - -Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante -inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj -nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom „la Digo“ malaperis -post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi -vidis „la Havenon“. - -Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis -min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta -en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi -alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj, -kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en -sia juneco. - -Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, -ĉu _li_ estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu _li_ havus -ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino -portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. -Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, -ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: -„_Go til fanen?_“ kaj subite mi turnis min al Johano, demandante: - --- Kion do signifas „Go til fanen“? - -Li laŭte ekridis. - --- Vi pensas pri via papago? -- li respondis. - --- Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj? - --- _Iru al la diablo!_ -- li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte. - -Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l' ŝipo, per -kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis -kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj. - -Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj -ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis -pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el -la nestoj. - -La „Haveno“, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi -elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. -Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la -domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, -ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren. - -Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi -ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi -ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ -mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de -mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min -nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris: - --- Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere? - --- Jes, la necerteco turmentas min. - --- Kion ni faros? -- li demandis. -- Ĉu _mi_ iros tien (li -etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune? - --- Ni iru duope --, mi respondis. -- La aliaj ja povos atendi tie ĉi. - -Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis -surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ. - -Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura -ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj -senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi -estis nefermita kaj mi eniris. Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, -kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis -sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis -al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve -ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis -fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi -malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis -por diri al mi, ke unu el „la gepatroj“ vivas, ĉar tuj trafis min -la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia „patrino“ estis ŝutinta -sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi -ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la -desegnaĵoj de mia „patrino“, mi ne estis certa, ĉu „_li_“ -vivas. - -Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li -rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo -Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris: - --- Ili vivas, sed kie ili estas? - -Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro. - --- Jes, ambaŭ vivas --, mi diris, -- nur rigardu tion! -- kaj mi -montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris. - -Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari. - --- Sed „_li_“ ne estas sur la Insulo --, li diris post momento. - --- Kial vi scias tion? - --- La boato ja ne kuŝas en la haveno. - --- Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris -hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do -estas „ŝi“? - --- Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko. - --- Ankaŭ tion mi ne atentis. - --- Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn -kaj montru ĝojan vizaĝon. - -Mi obeis kaj ni aŭskultis. - --- Jam ne estas hundo sur la Insulo --, mi diris, aŭskultinte kelkan -tempon. - --- Jes, hundo estas tie ĉi. - --- Kiel vi scias? - --- Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu. - --- Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion. - -Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la -alia, kaj li rigardis antaŭ sin. - --- Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon --, mi diris -post momento, -- ĉio estas kiel antaŭe. - --- Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco. - -Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta -ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek -du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar -nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj -dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la -saman koloron. - -Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la -pordo; li aŭskultis kun streĉita atento. - --- Ŝi venas --, li flustris. - -Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola -argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La -venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta -tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj -ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta. - --- Kuŝu!! -- ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj -rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto -flaris, ke personoj estas en la ĉambro. - --- Kuŝu do!! - -Sed la hundeto ne obeis. - --- Kio do enestas? -- mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo -malfermiĝis malrapide. Mia „patrino“ eniris, kaj ekvidante du -virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam -malfermiĝis, subite diris: - --- Johano!! -- kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur -min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra -la ĉambro, ŝi diris: - --- Ĉielo ... la knabo! -- Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis -mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis. - -Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko. - --- Akvon! -- li diris al mi. - -Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi -malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris. - --- Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi? - -Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi -balbute diris: - --- Jes ... patrino... mi revenis. - -Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi -levis la okulojn al la miaj kaj flustris: - --- Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro -vi. - --- Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne -povis restadi pli longe. - --- Mi scias, mia knabo, mi scias; „_li_“ estis kulpa en ĉio; -milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, -ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li -rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie. - --- Mi sola estis kulpa --, diris Johano. -- Sed jam ne pensu pri tio, -ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj. - --- Kiam revenos „li“? -- mi demandis. - --- Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre -baldaŭ. - --- Ĉu vi ambaŭ sanas bone? - --- Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li -ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero. - -La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj -kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj. - --- Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? -- ŝi demandis. - --- Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas. - -Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino -imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta. - --- Miaj fratoj! -- mi diris klarige. - --- Viaj!? - --- Miaj fratoj. - --- De kie venas ili? - --- Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu... - --- Mi jam rekvietiĝas --, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj -min... -- Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi. - --- Ni estas trinaskitoj --, mi diris. - -Eniris Ivan kaj Kovács. - --- Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam -mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro --, mi diris -plue. - --- Via patro!? - --- Jes. - --- Go til fanen! -- ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj -vidis la papagon. - --- Ĝi do vivas ankaŭ! -- mi diris. - --- Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ. - -Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed -Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon -el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni -ĉiuj sidiĝis. - -Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo -iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi -sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante -tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano: - --- Mi deziras, ke „li“ jam estu hejme. - --- Li ja venos baldaŭ. - --- Vi tute ne ŝanĝiĝis --, ŝi diris plue. -- Mi tuj vin rekonis. - --- Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo. - --- Mi ja restos _ĉiam_ la sama, li diris. - --- Ĉiam!? - --- Jes, mi ne estas ordinara viro. - -Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne -petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula -dialekto: - --- Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis? - -La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia -kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj -respondis germane: - --- Mi ne komprenas. - -Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia -„patrino“ kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de -la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi -eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton. - -Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al -la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi -diris: - --- Post la reveno de „patro“ mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio -okazis kun mi. - --- Nu bone! -- ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron. - --- Kien vi iras? -- mi demandis, kaj ŝi respondis: - --- Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi. - -Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis -ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi „lin“. - -Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno. - -Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama -flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii -ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj -kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ -io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili -fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun -tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus -fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn -favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto -sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion. - -Tia homo estis „li“, mia adoptinto. - -Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la -reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne -ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel -ĉiam: - --- Mi venis! -- Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta -knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri -haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed -demandis per sia ordinara kvieta voĉo: - --- Kiu do estas la knabo? - --- Ĉu vi ne rekonas min? -- mi demandis. - --- He, ĉu vi estas la knabo? -- li diris, kaj fine etendante sian -manon al mi sola, li diris plue: - --- Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena --. Kaj salutante la -ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis. - -Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion -la leganto jam legis. Mia „patrino“ aŭskultis kun streĉita -atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur „lin“ nenian -impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo. - --- Via nomo!? -- li diris. - --- Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis -al mi? - --- Jafet estis la nomo de nia hundo --, diris „li“, ne respondante -mian demandon. - --- Jafet estas nomo el la Biblio --, diris ŝi. - --- Sed kiel vi nomis min? -- mi denove demandis. - --- Ni nomis vin „knabo“ --, li diris kviete. - --- Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon --, mi diris. - --- Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni -neniam pensis pri tio, doni al vi specialan. - --- Sekve mi ne havis nomon!? - --- Ni nomis vin „knabo“ --, li respondis. - --- Sed sub kiu nomo vi enskribigis min? - --- En nia Biblio? -- li demandis naive. - --- En la komunuma registro de la vilaĝo. - --- Mi tute ne enskribigis vin tie. - --- Kial vi ne faris tion? - --- Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni. - --- Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo? - --- Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni -faris. - --- Sed kion vi intencis fari kun mi poste? - --- Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio. - --- Valoris tamen la penon, pensi pri io tia. - --- Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem. - --- Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi -min. - --- Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni. - --- Ĉu ... doninta!? - --- Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta -sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj -deziro. - --- Sed povus esti, ke oni estis rabinta min. - --- Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn. - --- Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton? - --- Jes. - -Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis -post momento kun la kesteto. - --- Jen! -- li diris kviete, metante ĝin sur la tablon. - --- En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej --, -diris Moseo, -- sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo -per krajono, kiun neniu povis deĉifri. - -Kovács pripensis momenton, tiam li diris: - --- Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu -por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun -peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne -memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo. - -Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni -volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun -la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj -geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi -vere estas filo de Kovács. La kesteto pruvis sufiĉe. - -Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj -kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni -nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj -geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo -al tempo Moseo kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni -parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo -Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis, kial li -antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj -penoj por traduki la al li strangajn vortojn, kiujn mi parolis. Li -nun informiĝis pri: _boks'm_, _böjn_, _maŭr_, _vōr_, _sik_, kaj -aliaj strangaj _vortoj_ kaj eksciis kun surprizo, frotante al si -la manojn, ke ili signifas: _pantalono_, _subtegmentejo_, -_patrino_, _patro_, _kaprino_; kaj li plengorĝe ridegis pro la -lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam -li faris mian konatiĝon. - -Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li -nur esprimis „parole“ sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis -droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, -kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. -La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso, -kiun kaŭzis al li la malaperinta boato. - --- Kiel vi akiris alian? -- mi demandis. - --- Per fajra signalo --, li respondis. - -Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la -vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de -miaj geadoptintoj. - -Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni -aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de -la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn -de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko -tre ravis mian „patrinon“. Kiam ŝi aŭdis la „Kol-Nidrej“ kaj -la „Revado“, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia “adoptinto“ -tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la -muzikon „beleta“ ... sed diris: - --- Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la -melodiojn, kiujn li ludas. - -Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj -konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la -papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, -rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian -penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar -la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. -Mia „patrino“ tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la -hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis -ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la -unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante -nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento -kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: -- -_Nu bone!_ -- kaj refoje ekdormis. - -Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton -en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta -ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en -la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, -nome la mia kaj tiu de miaj „gepatroj“. - -Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de -foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la -dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj -miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman -misteran „segiston“, sed fine li jam ne „laboris“, kaj dum la -unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj -returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj -okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis. - - - - -Sepa Ĉapitro. - -Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparo -- Refoja matenmanĝado kun -preĝado kaj cetere -- Mi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al -miaj amikoj -- Sur la dunoj -- „La Fantazio“ -- Johano parolas kaj -agas laŭ stranga kaj mistera maniero -- La leganto fine ekscias, -kiu estas Johano kaj kio fariĝis el li -- La ĉeno el moneroj -- -Postskribo kaj fino de Idoj de Orfeo. - - -Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi -vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe. -Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo -staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin -neniam por esplori, ĉu „li“ estas venanta. Mi supreniris al la -tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du -jaroj mi faris por la lasta fojo. - -Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome -la najbara insulo Borkum kaj la „Plataĵo“) elstaris ankoraŭ ĉiam -el la ondoj. Post mi la bruna „Digo“, kiun mi la antaŭan tagon por -la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj -maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo. -Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi -forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo -ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia -memoro la pasintajn jarojn. - -Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan -panoramon, kaj mi malsupreniris al la subtegmenteja planko. Sub mi -en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano -kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj. - -Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon. - -Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj -malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la ĉambron. - -La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. -Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis -nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al -si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis -inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, -diris: „bonan apetiton!“ kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam -ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la -insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia „patrino“, -kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inter ĉiuj tiuj gastoj, parolis -malmulte kaj „li“ diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro -malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis -lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis -absolute necese. - -Post la manĝado „li“ refoje preĝis, kaj Johano proponis, ke mi -kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi -siajn gazetojn kaj mia patrino diris: -- Nu bone! - -Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kovács. Post kelkaj momentoj -sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun -la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko. - -Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, _ŝi_ por formeti la -manĝilaron kaj _li_ por legi siajn gazetojn. - -La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte sur la ĉielo, -kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sin etendis antaŭ -niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis -sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton -sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni -ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, -fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis -ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam -mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn. - -Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, -trairis tra ĝi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj. - -Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj -malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj -eksidis por ripozi. - -Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi -venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila -al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la -vento estis malforta. - -Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris. - -Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli -oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun -mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ -momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si -mem: - --- _La Fantazio._ - -Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, -ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, -eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras -sur la antaŭkilo de la ŝipo. - --- Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon? -- mi demandis al Johano. - --- Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo ... antaŭ dek du jaroj --, -li respondis. - -Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue: - --- _Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; -tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la -momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin -submeti._ - -Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi -strangaj; post momento li diris plue: - --- Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli -- kaj li etendis la manon al la -ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis -nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar -liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko. - -Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis -Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi -ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis -distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi -rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj -antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta -tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn -malsupren en la direkto de la maro. - --- Kien vi iras? -- mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis -nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn -antaŭ mi. Du ... tri ... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed -pro la densa nebulo mi nenion distingis. - -Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente ... -ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis. - --- Johano!! -- mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al -mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed -vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis -veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco -ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin -bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li -rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por -peti nian atenton, kaj ekparolis: - --- Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por -diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne -povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la -homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam -mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek du jaroj, tiam mi venis -por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara -homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj -cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa -kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis kelnero, -maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, -promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi -fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon -al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, -kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur -homoj. - -Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en „la -Urbo“, tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en -vilaĝo. Mi naskiĝis en _Fantaziujo_, kaj la _Fantazio_ portis min -ĉi tien, kaj per la _Fantazio_ mi foriros........ - -Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke -ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue: - --- Jen tiu sama _Fantazio_; per ĝi mi nun foriras _senrevene_. -Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon. - -... Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj -deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, -kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... -Adiaŭ! -- -- -- -- - -Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la -dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis -la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la -ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam. - -Gracie la _Fantazio_ glitis for tra la ondetoj de la maro kaj -kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu... - -Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por -kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, -lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis ... lian -ĉenon el miaj arĝentaj moneroj. - - * * * * * - -Postskribo. - -Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la -tablo, _ŝi_ trikante je ŝtrumpo, _li_ legante gazeton kaj kraĉante -ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el -sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro. - -Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de -la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kovács en la „Sep -Preĝejoj de Romo“. Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne -pro ektimo, ĉar li legis: - - „Mia kara Eduardo, - -Dank' al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas. -- Dum danĝera -malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau transportigis -min al malsanulejo en Buda-Pest, kie mi restis kvin monatojn. Kiam -mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau kaj Stanislas estis -malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi -reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi -restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed -la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon -mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos, -atendu min tie. - -Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas: - Via Amalia.“ - -Mia patro (Kovács) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin -voĉe, tiam mi diris: - --- Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona. - -La postan tagon ni forlasis la Insulon. - -Ivan estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj -faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn. - --- Kion fari sen li!? -- li diris. -- Mi _ĉiam_ kredis lin -neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus -... ho ve! -- kaj mi respondis: - --- Kuiru ilin, Ivan, kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de -Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri -al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi -deziras. - -Kaj al Maksimo Bjelski mi diris: - --- Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas? - -La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro -nervema por paroli. - - * * * * * - -Nia boato, direktata de Ivan, glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la -sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn -orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte -al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je -konfido kaj espero, kiel veraj: - -_Idoj de Orfeo_. - - - - -Piednotoj - -[1] Ĉerpita el „Les Belles Images“ no. 466, jarkolekto 1913. - -[2] Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi. - -[3] Iru diablon! - -[4] La leganto ne miksu „P_a_tersburgo“ kun „P_e_tersburgo“. - -[5] Kie estas Johano? - -[6] Mi ne povas vin kompreni. - -[7] Elparolu: Maró. - -[8] arĝenta monero valoranta 2½ guldenojn. - -[9] Ĉu vi parolas germane? - -[10] Malmulte germane, mi estas ruso. - -[11] La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo. - -[12] Het „Y“ (elparolu Ej) estas haveno en _Amsterdamo_. - -[13] Haveno en Roterdamo. - -[14] Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro. - -[15] pensiumita. - -[16] Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677. - -[17] elparolu: Van Elshaŭt. - -[18] „Persistado“. - -[19] La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon, -oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj. - -[20] „-anto“ estas hispana sufikso, kiu signifas „antaŭe“. -Rosin_anto_ = besto, kiu antaŭe estis »rocin« = ĉevalo. -Sanĉ_anto_ = persono, kiu antaŭe estis _Sanĉo_. - - - - -Enhavo. - - -Unua Parto. La Insulano. - Paĝo - Ĉapitro Unua 1 - Ĉapitro Dua 19 - Ĉapitro Tria 43 - Ĉapitro Kvara 65 - Ĉapitro Kvina 87 - Ĉapitro Sesa 107 - Ĉapitro Sepa 126 - Ĉapitro Oka 145 - Ĉapitro Naŭa 168 - -Dua Parto. La Trovito. - Ĉapitro Unua 175 - Ĉapitro Dua 188 - Ĉapitro Tria 204 - Ĉapitro Kvara 217 - Ĉapitro Kvina 232 - Ĉapitro Sesa 249 - -Tria Parto. La Cirka knabo. - Ĉapitro Unua 271 - Ĉapitro Dua 282 - Ĉapitro Tria 287 - Ĉapitro Kvara 297 - Ĉapitro Kvina 310 - Ĉapitro Sesa 332 - Ĉapitro Sepa 347 - -Kvara Parto. Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza. - Ĉapitro Unua 363 - Ĉapitro Dua 386 - Ĉapitro Tria 406 - Ĉapitro Kvara 420 - Ĉapitro Kvina 436 - Ĉapitro Sesa 445 - -Kvina Parto. Idoj de Orfeo. - Ĉapitro Unua 465 - Ĉapitro Dua 479 - Ĉapitro Tria 483 - Ĉapitro Kvara 501 - Ĉapitro Kvina 511 - Ĉapitro Sesa 519 - Ĉapitro Sepa 533 - - -Druck von Max Schmersow, Kirchhain N.-L. - - - - -Notoj de transskribinto: - -La originala libro enhavis liston de preseraroj. Ĉiujn el ili mi -korektis en ĉi tiu teksto. Mi ĝustigis la nombrovortojn, kaj samigis -la diversajn formojn de la nomoj _Max Bruch_ kaj _Kovács_, kaj la -stilo de la jaro-vortojn. Mi provizis multajn mankantajn supersignojn -kaj interpunkciajn ĝustigaĵojn. Multaj okazoj de diversnombraj -multstreketoj kaj multpunktoj konserviĝas, kiel en la originala libro. - -En la originalo, en la tria ĉapitro de la kvina parto, kiel dividiloj -inter leteroj, okazis malkutimaj streketoj ĝis finoj de la linioj. -Mi anstataŭigis ilin per mallongaj kutimaj dividiloj. Por signifi -vortemfazojn la originala libro uzis gesperrt-stilan aspekton -(kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon -en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Aliaj -ĝustigaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn -paĝkomencojn mi simile registris. - - -*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK IDOJ DE ORFEO *** - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the -United States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for an eBook, except by following -the terms of the trademark license, including paying royalties for use -of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for -copies of this eBook, complying with the trademark license is very -easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation -of derivative works, reports, performances and research. Project -Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may -do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected -by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark -license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country other than the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you will have to check the laws of the country where - you are located before using this eBook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm website -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that: - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of -the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set -forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org - -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's business office is located at 809 North 1500 West, -Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up -to date contact information can be found at the Foundation's website -and official page at www.gutenberg.org/contact - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without -widespread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine-readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our website which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This website includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/old/64579-0.zip b/old/64579-0.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index 4f8a03d..0000000 --- a/old/64579-0.zip +++ /dev/null diff --git a/old/64579-h.zip b/old/64579-h.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index b41b1a4..0000000 --- a/old/64579-h.zip +++ /dev/null diff --git a/old/64579-h/64579-h.htm b/old/64579-h/64579-h.htm deleted file mode 100644 index 5d15354..0000000 --- a/old/64579-h/64579-h.htm +++ /dev/null @@ -1,20057 +0,0 @@ -<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" - "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> -<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> -<head> -<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> -<title>Idoj de Orfeo—A Project Gutenberg eBook</title> -<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" /> -<style type="text/css"> -<!-- -body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} -div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} -td.num {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;} -.smaller {font-size: smaller;} -h1 {font-size: 2.5em; letter-spacing: 0.2ex;} -h2 {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em; font-size: 2em; letter-spacing: 0.5ex; line-height: 1.5; font-weight: normal;} -h3 {font-size: 1.5em; text-align: center; margin-top: 2em;} -p.minorheader {text-align: center; font-weight: bold;} -th {padding-top: 1em; font-size: 1.2em;} -hr.short {width: 20%;} -hr.long {width: 80%;} -.title {font-style: italic;} -div.chapter {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;} -div.chapter p {margin-left: 5%; margin-right: 5%;} -.centre {margin-left: auto; margin-right: auto; width: 10em; text-align: center;} -.solidbox {border-style: solid; padding: 2px;} -.salutation {padding-left: 2em;} -.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%;} -.footnotes {border: dashed 1px; margin: 4em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;} -.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} -.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;} -.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;} -.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} ---> -</style> -</head> -<body> - -<div style='text-align:center; font-size:1.2em; font-weight:bold'>The Project Gutenberg eBook of Idoj de Orfeo, by H. J. Bulthuis</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and -most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms -of the Project Gutenberg License included with this eBook or online -at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you -are not located in the United States, you will have to check the laws of the -country where you are located before using this eBook. -</div> - -<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Title: Idoj de Orfeo</div> - -<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Author: H. J. Bulthuis</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'>Release Date: February 17, 2021 [eBook #64579]</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'>Language: Esperanto</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'>Character set encoding: UTF-8</div> - -<div style='display:block; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Produced by: Andrew Sly, Jeff G. and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net</div> - -<div style='margin-top:2em; margin-bottom:4em'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK IDOJ DE ORFEO ***</div> -<div class="titlepage"> -<p style="font-size:2em;">H. J. Bulthuis</p> - -<p style="word-spacing:0.5ex;text-decoration:underline;">ANO DE LA LINGVA KOMITATO</p> - - -<h1>Idoj de Orfeo</h1> - -<p style="letter-spacing:0.5ex;">Originala romano</p> - -<p>Rekomendita de<br /> -Esperantista Literatura Asocio</p> - -<img src="images/star.jpg" alt="" style="max-width:9em;" /> - -<p style="letter-spacing:0.5ex;">Den Haag (Nederlando) 1923</p> - -<p class="smaller">Propra eldono de la aŭtoro<br /> -Daguerrestraat n-o 84</p> -</div> - -<div> -<p>Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.</p> - -<p>Copyright 1923 by H. J. Bulthuis, Den Haag.</p> -</div> - - -<p class="minorheader" style="font-size:1.4em;margin-top:4em;">Enkondukaj paroloj.</p> - - -<p>Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por -esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj -devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel -eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun -granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La -alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute ne -ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis -demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis -marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj -ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris -la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mi -kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj -kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.</p> - -<p>Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la -vivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se mia -romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne -verkis sen celo kaj sen frukto.</p> - -<p class="far_sig"><b>La verkinto.</b></p> -<!-- p.001 --> - - - - -<h2>Unua Parto<br /> - -<b>La Insulano</b></h2> -<!-- p.002 --> -<!-- p.003 --> - - - -<div class="chapter" id="ido1-1"> -<h3>Unua Ĉapitro.</h3> - -<p>Pripensoj sur ŝtuparo — Mia Insulo kaj ĝia sola domo — Miaj -gepatroj — Robinsono Kruso — Miaj kvarpiedaj amikoj — Vilhelmo -Tell — La desegna talento de mia patrino — Kiel mi pasigis miajn -tagojn — La ofico de mia patro.</p> -</div> - -<p>Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis -la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis<!-- orig: opogis --> -la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en -la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj -sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom -plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj -ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur -por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja -vidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj -iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo, -Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernanto -lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian -precizan<!-- orig: precisan --> ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble -povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.</p> - -<p>Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje -serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis -al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu -fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, -sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj<!-- p.004 --> tamen -malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ -ellasis strion de vaporo, sed spite tion<!-- orig: tio --> la kaldrono, same kiel la -forno, restis sur la sama loko.</p> - -<p>Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe -ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis -suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri -nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve -tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj -landoj.</p> - -<p>Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ -la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun -prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre -granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la -pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun -videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis -sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco -povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen -antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama -loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo -superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas -kaj videbligas „la plataĵon“.</p> - -<p>La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, -estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare -povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis „la -lumturo“. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis -ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi -ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere -devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli -bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco -inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, -nek naĝante<!-- p.005 --> nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata -nur de mia patro por viziti „la Vilaĝon“ unufoje po monato. Trans -tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies -finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ -kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun -mia patro nomis „la digo“, altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu -de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj -neniam vidis lumon en ili, mi opiniis, ke ili devas esti „lumturoj“ -por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj -konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj -por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam -homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion -mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.</p> - -<p>Neniam mi vidis „vilaĝojn“, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, -forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne -permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al „la Vilaĝo“, -kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, -kiujn ne liveris „la Insulo“. Unu fojon mi petis akompani lin, sed -ĉar li respondis per nur la unu vorto „neeble“, mi jam neniam -ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj -aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, -kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn -stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn -ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro -certigis al mi, ke estas neeble viziti „la Vilaĝon“.</p> - -<p>La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis -vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj -la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis -la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, -demetitaj de ili en<!-- p.006 --> la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en -ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, -ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. -Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris -nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi -la <em>mevojn</em>, ĉar mi vidis <em>ilin</em> en ĉiuj horoj de la tago. -Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“. -Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis -du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne -estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la -longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min -gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero -estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre -sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. — La -vento estas kontraŭa —, mi pensis, — mia patro devas luvadi, kaj -tio prenas multan tempon.</p> - -<p>Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri -la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.</p> - -<p>Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu -domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, -staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. -Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas -mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn -li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis -horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa -nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn -per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta -ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, -kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis -malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj -kiel<!-- p.007 --> lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub -ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu -ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra -la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj -moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ -posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la -alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis -nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj -unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li -havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema -kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi -kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la -vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj -pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri -ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ -la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo, -kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.</p> - -<p>Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia -domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia -edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj -jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka -kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn -bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo -estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe -brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la -vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua -estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La -Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La -Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere.<!-- p.008 --> La dua -libro estis eltiraĵo el „Mil kaj unu Noktoj“, kiujn mi tre amis -pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis -pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon -pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro -estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri -Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro -revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam -vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj -fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de -sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por -kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de -Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj -fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun -kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi <em>ne</em> forkuris de la gepatra -domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du -homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. <em>Lia</em> -papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la <em>nia</em> parolis -kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, -nome: — Go til fanen! — Kelkfoje ĝi diris: — Mi venis —, aŭ: — -Mi iras —; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis -aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: — Nu, -bone!</p> - -<p>Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al <em>insulo</em> -kaj kial mi devus forkuri el <em>insulo</em> por alveni en Anglujon aŭ -en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun -misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la -subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. -Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel -nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu -ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili<!-- p.009 --> du jarcentojn povis subteni -la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de -ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam -dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere. -Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun -kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis -malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente -murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis -mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino -kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino -sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu -lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn -mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el -ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, -marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la -planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo -de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, -formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo -ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. -Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la -besto karesis mian vangon per sia kapo. — Ho, Sim! — mi diris. Sim -estis la nomo de mia kato. — Ho, Sim!... Ĉu vi jam venis?... Nu, -bone! — Rraŭ!! — diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. — -Rraŭ!! — — Jes, vi estis bona Sim —, mi diris.</p> - -<p>Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. -Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: — Ĉu li -jam venas? — — Ne! — mi respondis, — li ankoraŭ ne venas!</p> - -<p>Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin<!-- p.010 --> ĉiam „li“, -ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.</p> - -<p>Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la -ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi -streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ -ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed -verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li -neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, -per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar -„li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) -forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en -la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton -de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post -alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la -kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis -ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur -la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta -loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum -malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En -ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, -ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la -orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi -puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ -mia patrino, kiu silente kudradis.</p> - -<p>— Li ankoraŭ ne venas —, mi diris.</p> - -<p>— Nu, bone —, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam -respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.</p> - -<p>La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, -konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke -de kiu estis fotografaĵoj de personoj<!-- p.011 --> tute nekonataj de mi. Unu -el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj -el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo -Tell. Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam -mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan -knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar -li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi -en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis -forpafi per pafarko pomon de la kapo de l’ knabo. Multaj personoj, -ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, -svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. -Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino. -La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell -estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke -la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis -la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj -ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu -lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie -ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto -kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. -La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo -la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago -ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris -la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus -trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus -vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same -kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo -kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere -okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke<!-- p.012 --> la vespero jam estu -veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.</p> - -<p>En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj -kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj -traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti -blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan -saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, -ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la -ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej -strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj -figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. -Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis -hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj -tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ -korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia -bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco -estis skribinta sur la planko.</p> - -<p>Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo -kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, -kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj -dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, -kiuj nur nokte estis nefermitaj.</p> - -<p>Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la -lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis -aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. -Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, -reganta en la ĉambro, diris:</p> - -<p>— Li forrestas longe.</p> - -<p>— Jes —, mi respondis, — la vento estas kontraŭa, li devas -luvadi, sed li baldaŭ venos.</p><!-- p.013 --> - -<p>— Nu, bone —, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi -diris plue:</p> - -<p>— Multaj ovoj hodiaŭ?</p> - -<p>— Ne —, mi respondis, — morgaŭ mi serĉkolektos.</p> - -<p>— Nu bone —, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ -sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: — Jen Sam, kiu alvenas.</p> - -<p>— Me-e-e! — respondis Sam.</p> - -<p>Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis -permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, -kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la -katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri -la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La -kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia -opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis -tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. -Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve -tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi -restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj -tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn -longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje -diris: — me-e-e! — kaj malrapide foriris.</p> - -<p>— Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? — mi demandis.</p> - -<p>— Jes —, diris mia patrino ĉiam kudrante.</p> - -<p>— Kaj ankaŭ katoj?</p> - -<p>— Jes, ankoraŭ pli multe.</p> - -<p>— Kaj ankaŭ hundoj?</p> - -<p>— Kompreneble, ankaŭ hundoj.</p> - -<p>— Kaj ankaŭ bovinoj? — mi demandis post momento.</p> - -<p>Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo -sur la vestoŝranko.</p><!-- p.014 --> - -<p>— Go til fanen! — ĝi ekkriis.</p> - -<p>— Go til fanen! — mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn -vortojn.</p> - -<p>— Mi jam venis! — ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis -tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la -plankon.</p> - -<p>— Ĉu vi refoje legos el Robinsono? — mi demandis al mia patrino.</p> - -<p>— Se estos eble —, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia -patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan -pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se -la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la -patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por -ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis -min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago, -sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj -aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da -jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris -el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino -per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al -la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato -albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis -dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la -ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu -ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel -gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la -digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la -„havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis -sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la -„haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La -kaprino,<!-- p.015 --> kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, -nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj -ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu „li“ jam estis venanta. Sed -li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis -tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la -mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj -de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da -akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la -horizonton. — Li ankoraŭ ne venas, Sam —, mi diris. — Me-e-e! — -respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, -la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante -okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta -ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la -ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan -fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, -la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en -nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la -bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili -sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se -ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero -neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis -la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo -da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili -donadis.</p> - -<p>Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi -al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam -regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute -nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj -vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al<!-- p.016 --> -tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris, -kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion, -kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute -kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj -kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono -la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus -pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam -kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen -kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la -furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta -objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis -mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La -tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan -arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro -ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la -vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por -mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton -kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj -moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun -ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj -eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis -feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris -malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj „deĵoris“, kiel li diris, -nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke -li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon. -Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano -preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj -okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj -de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj<!-- p.017 --> sakoj kun rizo, tabako -kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de -valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron, -kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis -vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj „li“ havis multon por -fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla, -kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj -de mia patro.</p> - -<p>Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri -grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi -estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi -ne povis diri.</p> - -<p>Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn -de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe -varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam -sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela -kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis -kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje -forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en -la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. -Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili -estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis -kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu -la mevoj kutime demetis ilin.</p> - -<p>Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris -kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta -bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis -ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo -kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en -harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia -kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al<!-- p.018 --> si reciproke malbonon. La -hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza, -ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj -kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj -katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne -havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min -multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet, -ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero -rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj -Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj -bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis, -ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili -estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis -mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis -doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke -la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam -mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis „la papago“, ĉar -tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mia patro trovis la birdon en -forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis -el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon -„Viking“. La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis -ion pri ili.</p> - -<p>Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris -hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta.</p> - -<p>Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri -Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la -subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca -pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris -legadi la kunportitajn<!-- p.019 --> gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris -dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante -nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre -malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn -de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ -preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon -kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus. -Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la -historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj -jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la -sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri -la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino -fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de -la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdus la -sekvantan vesperon, se „li“ ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi, -kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis -leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian -heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun -Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj -neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.</p><!-- p.020 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-2"> -<h3>Dua Ĉapitro.</h3> - -<p>La skuno — Matenmanĝo kun preĝado — Mi serĉkolektas ovojn -— Revado pri Vendredo la sovaĝulo — La nudulo — Mi ektimas -kaj forkuras — Fremdulo en mia domo — Kuiru viajn pizojn! — -Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro — Pri mia nomo — Ĉu miaj -gepatroj vere estas miaj gepatroj? — Mi montras la Insulon al nia -gasto.</p> -</div> - -<p>La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur -mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus<!-- orig: vulus --> ellitiĝi. -Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el -la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur -la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon -por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la -vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta -antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj -ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega -vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti -nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni -la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi -ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda -abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi -devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi -deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo -post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun -mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por<!-- p.021 --> instrui. Mia -patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi -nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, -estis al mi tute neeble, ĉar el „jo—a—mo“ ŝi faris „jam“, el -„jo—e—so“ ŝi formis „jes“, el „ho—a—ro—o—jo“ ŝi faris -„haroj“, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos -lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi -librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de -marbirdoj.</p> - -<p>Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la -ĉambron por matenmanĝi.</p> - -<p>— Mi jam venis! — mi diris, eksidante ĉe tablo.</p> - -<p>— Nu bone —, diris mia patrino.</p> - -<p>Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia -postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin -supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience -atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.</p> - -<p>La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, -lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin -flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan -hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi -havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel -nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ -li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam -sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ -portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta -ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur -interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel -mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, -ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis -farinta, la preĝo estis finita. Dum<!-- p.022 --> tiu ceremonio mi kaŝe rigardis -Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la -antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun -ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.</p> - -<p>Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. -La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis -nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis -al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia -movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per -la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante -nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, -kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por -legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.</p> - -<p>Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis -malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ -mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, -lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian -vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel -la mia.</p> - -<p>Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon -kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia -patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago, -sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar -la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la -dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo -salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti -kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni -marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta -min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion -malkovri. Tiel ni<!-- p.023 --> iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da -paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ -por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko, -kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon -kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu -estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi -forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, -kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar -ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis -unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia -patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu -oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu -maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la -laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, -mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn -longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi -metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, -ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi -komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la -hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia -flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la -brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans -la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis -tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis -nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne -ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta -baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis -sidanta ... revanta...</p> - -<p>Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi -vagadis tra la arbetaro de tiu insulo,<!-- p.024 --> tamen tute ne sciante kiel -arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun -pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, -kelkfoje dirante: „Kompatinda Robinsono!“ sidis sur alia mia -ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en -la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar -tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj -donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno -reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo -estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la -sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis -min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri -ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi -rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la -rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo -vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis -pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo -kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, -ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli -granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis -en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek -paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron -salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. „Ho Dio!“ mi -ĝemis, „kio do estas tio!!“ Mi volis ekstari por forkuri, sed -tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis -sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la -aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi -troviĝis. „Jafet!“ mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta -pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo -altigis la manon kaj tenante ĝin super la<!-- p.025 --> okuloj, li rigardis la -lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, -ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la -kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, -kiu vekiĝis. — Jafet! — mi diris per tremanta voĉo, — Jafet!... -rigardu tien! — kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis -al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo -povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera -vivanta homo — — eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel -Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li -mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon -sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, -kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki -la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi -rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli -rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi -min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel -kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian -sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia -patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ -tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne -dirante kiel ordinare: — Mi venis! — mi falis sur seĝon.</p> - -<p>Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe -malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante -sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:</p> - -<p>— Kio estas, knabo?</p> - -<p>— Sovaĝulo! — mi ekkriis.</p> - -<p>— Sovaĝulo!? — demandis mia patrino.</p> - -<p>— Jes, en la dunoj!</p><!-- p.026 --> - -<p>— Mi ne komprenas —, ŝi diris plue.</p> - -<p>— Sovaĝulo estas en la dunoj! — mi ekkriis. — Li estas tute nuda.</p> - -<p>— Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu -vi sonĝas?</p> - -<p>— Mi ankaŭ kredis tion —, mi respondis, — sed ĉar li estis -alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin -kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble -atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min -sekvis hejmen.</p> - -<p>— Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi -hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la -Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?</p> - -<p>— Mi ne scias —, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj -timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por -fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de -teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per -ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:</p> - -<p>— Ho, Dio mia, kio estas tio?</p> - -<p>La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro -staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian -korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.</p> - -<p>— Iru for! — laŭte kriis mia patrino. — Ho Dio, helpu min! — -Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi -neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li -restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per -la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa -surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:</p> - -<p>— Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu -eniri.</p><!-- p.027 --> - -<p>— Kiu vi estas? — demandis mia patrino.</p> - -<p>— Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun -insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.</p> - -<p>— Kiu ŝipo? — demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la -strangan preskaŭ-droninton.</p> - -<p>— La skuno —, li diris.</p> - -<p>— Ho! mi scias! — mi subite diris. — Skuno luvadis hodiaŭ matene -okcidente de la Insulo.</p> - -<p>Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte -al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. -La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi -renkonten por akcepti la petitan pantalonon.</p> - -<p>— Dankon, knabo! — li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li -almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la -korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.</p> - -<p>— Sinjorino —, diris la homo, — ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne -ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed -mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel -ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.</p> - -<p>— Mi vin kredis hommanĝanto —, mi diris por senkulpigi min.</p> - -<p>— Hommanĝanto?</p> - -<p>— Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon —, mi -klarige respondis.</p> - -<p>Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris -plue: — Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la -vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn -apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la -bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton -kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima,<!-- p.028 --> ke -estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen -estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie -mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la -diablo mem.</p> - -<p>Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua -timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe -pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam -li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, -kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, -ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti -viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam -miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan -vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto -vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de -Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino -serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por -ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis -ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris -la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li -ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron -kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian -patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“. -La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, -donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis -sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li -deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. — Morgaŭ -aŭ postmorgaŭ —, tiel li finis, — mi volas foriri.</p> - -<p>— Neeble! — diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li -sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.</p> - -<p>— Kial neeble? — diris la fremdulo.</p><!-- p.029 --> - -<p>— Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!</p> - -<p>— Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.</p> - -<p>— Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.</p> - -<p>— Nu?</p> - -<p>— Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato -iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.</p> - -<p>Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da -vortoj per unu fojo.</p> - -<p>Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta -homo.</p> - -<p>— Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? — li diris.</p> - -<p>— Vi povos tion —, respondis mia patro.</p> - -<p>— Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.</p> - -<p>— Estos senpage —. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis -botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.</p> - -<p>— Mi dankas pro via afableco —, diris la fremdulo.</p> - -<p>— Sed ne estas lito por vi en mia domo.</p> - -<p>— Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se -pajlon vi havas.</p> - -<p>— Mi havas —, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. -Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis<!-- orig: ut-ligis --> por esprimi ke <em>ne</em> nia -gasto, sed <em>mi</em> volas dormi sur tiu pajlo.</p> - -<p>— Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi -sur mia lito —, mi diris.</p> - -<p>— Vi estas bona knabo —, respondis la fremdulo, frapetante amike -mian ŝultron —, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la -pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.</p> - -<p>— Nu bone! — diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. -— Jen vi havas por vesti vin dece.</p> - -<p>Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn,<!-- p.030 --> botojn, -ĉemizon kaj jakon) li diris: — Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi -nomiĝas Johano.</p> - -<p>— <i>Go til fanen!</i> — subite ekkriis la papago.</p> - -<p>La maristo ridis laŭte kaj demandis: — Kiu el vi, krom la birdo, -povas paroli tiel bone dane?</p> - -<p>— Ĉu tio estas dana? — demandis mia patrino.</p> - -<p>— Jes, tio estas dana.</p> - -<p>— Kion ĝi signifas? — diris plue mia patrino.</p> - -<p>Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: — -Ĉu vi ne malsatas?</p> - -<p>— Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.</p> - -<p>Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis -kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua -homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin -tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, -ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe -longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato -por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne -konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, -precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi -aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri -tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri -multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el „Mil kaj unu -noktoj“) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ -Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj -maristo, kiel Johano.</p> - -<p>— Ĉu via Insulo estas malgranda? — fine li demandis.</p> - -<p>— Mi volas montri al vi la Insulon —, mi diris, kaj mi sentis min -feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.</p> - -<p>— Nu bone! — diris mia patrino.</p> - -<p>Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia<!-- p.031 --> patro interrompis, -prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj -preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto -redonis la saketon kaj diris: — Mi tre dankas ...., mi neniam maĉas -tabakon ....., neniam maĉis. — Silente mia patro reprenis la -saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj -metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ -sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne -antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn -literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta -sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris -gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis -senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. -Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris -kelkfoje Johano, li respondis nur per „jes“ aŭ per „ne“.</p> - -<p>Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al -mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel -ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, -pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam -vivis.</p> - -<p>— Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? — mi fine demandis.</p> - -<p>— Ne, mia knabo —, li respondis, — mi estas maristo nur dum du -jaroj.</p> - -<p>— Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? — diris mia patrino, kiu refoje -sin montris pli scivola ol ŝia edzo.</p> - -<p>— Mi rakontos tion —, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ -fabelon, mi atente aŭskultis.</p> - -<p>La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur -la brusto kaj komencis ridetante:</p> - -<p>— Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas -imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn,<!-- p.032 --> sed spite tion mi estis -kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el -ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al -mi.</p> - -<p>— Kio estas filozofo? — mi demandis.</p> - -<p>— Mi klarigos —, li diris. — Filozofo estas ĉiam kontenta homo. -Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis -ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu -estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias -je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj -kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. -Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.</p> - -<p>— Glason da brando? — subite kaj lakone interrompis mia patro.</p> - -<p>— Malgrandan glason mi akceptos —, diris la maristo, kaj dum mia -patro ŝovis antaŭ sian gaston<!-- orig: gastan --> plenan glason, la filozofo diris -plue:</p> - -<p>— Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) -loĝis en „la Urbo“. Ili havis grandan magazenon kaj vendis -pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar -mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en -la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj -volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo -matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam -povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por -promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.</p> - -<p>— Kun lanco? — mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis -Vilhelmon Tell.</p> - -<p>— Ne, mia knabo, kun pafilo —, kaj li rakontis plue: — Mi tamen -baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj -kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn -momentojn. Mi tamen<!-- p.033 --> ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn -kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun -plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis -tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej -plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj -fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis -kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris -miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri -vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje -ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi -eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan -balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la -gardisto, kiam li rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam -li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita -por pasigi du<!-- orig: dŭ --> aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, -sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, -ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da -manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la -enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi -tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis -mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, -eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis -mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, -mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon -de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu -malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis -la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi -por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel -ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado.<!-- p.034 --> -Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la -unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu -el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia -filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu -el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: — Mi ĵuras!! — Tiel -ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, -dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris -multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj -kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, -post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, -eĉ <em>tiel</em> nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la -aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, -kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al -li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la -princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la -spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris -helpi al li, laŭte dirante: — Atendu, sinjoro Májer (la aktoro -nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis -al la spadingo. — Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed -kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, -kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson -kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis -min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. -Kelkaj rigardantoj ekkriis „biz!!“ Mi sentis min tre flatita pro la -honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi<!-- orig: ĝí -->, -mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, -kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la -kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj -ekster la teatro,<!-- p.035 --> ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la -skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado -de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li -neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, -kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi -kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la -dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la -vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, -kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min -sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon -devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis -el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, -mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis -Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi -kaj tie, ĝis min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. -La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno „La Fantazio“, -kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.</p> - -<p>— Drinku fojon —, interrompis mia patro, kiu mem jam estis -malpleniginta sian glaseton.</p> - -<p>La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam -mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la -brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis -ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi -trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, -kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun -pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min -tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis -plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la -mano, dum li diris ridetante,<!-- p.036 --> ke li trinkis nur por fari honoron al -miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.</p> - -<p>Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, -subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.</p> - -<p>— Ho ne! — li respondis, — mi estas nur ordinara maristo, kial do -mi estus kuiristo?</p> - -<p>— Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn —, ŝi diris.</p> - -<p>La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:</p> - -<p>— Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. -Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon -al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis -gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia -irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el -ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre -doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj -kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili -alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti -la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, -ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, -kaj li demandis al li klarigon. „Ho“, diris la ĝoja monaĥo, „mi -devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin -antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, -la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al -ĉi tiu sankta loko.“ Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas -ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, -neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. -Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti -bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ -sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan -monon por havigi al mi pli bongustan<!-- p.037 --> manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. -En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu -oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, -tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru -viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ -ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis -malriĉa.</p> - -<p>Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj -ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, -rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune -por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino -pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia -patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano -verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li -pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj -rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ -mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis -teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi -miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. -Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al -sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li -ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. -Mi sidiĝis ĉe lia flanko.</p> - -<p>— Ĉu vi povas legi? — li demandis.</p> - -<p>— Mi lernis literojn —, mi respondis.</p> - -<p>Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li -eksciis, ke mi ne povas silabi.</p> - -<p>— Ĉu vi legis multajn librojn? — mi demandis.</p> - -<p>— Ho jes.</p> - -<p>— Ankaŭ pri fabeloj?</p> - -<p>— Kompreneble.</p><!-- p.038 --> - -<p>— Ĉu vi povas rakonti fabelojn?</p> - -<p>— Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis —, li diris -afable ridetante, kaj li diris plue: — Ĉu vi amas fabelojn?</p> - -<p>— Jes, mi amas.</p> - -<p>— Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.</p> - -<p>— Ĉu ne hodiaŭ?</p> - -<p>— Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.</p> - -<p>— Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos -rakonti —, mi proponis naive.</p> - -<p>— Vi estas prava —, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:</p> - -<p>— Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?</p> - -<p>— Nu bone! — diris mia patrino, kaj ni eliris.</p> - -<p>Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj -estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia -flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el -la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Li mem tamen tute ne rimarkis, -kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li -estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis -anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ -malbone.</p> - -<p>— La Insulo ŝajnas al mi malgranda —, diris Johano.</p> - -<p>— Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda —, mi diris.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?</p> - -<p>Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:</p> - -<p>— Hamburgo estas eble centfoje pli granda.</p> - -<p>— Ĉu loĝas tie multaj homoj? — — pli ol cent?</p> - -<p>— En Hamburgo loĝas duono da miliono.</p> - -<p>— Ĉu tio estas tre multe?</p><!-- p.039 --> - -<p>— Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?</p> - -<p>— Ne.</p> - -<p>— Kiom estas milo?</p> - -<p>— Milo?.... Mi pripensu! — mi respondis. Mi ja devis pripensi, -ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja -preskaŭ neniam aŭdis paroli.</p> - -<p>— Mi klarigos —, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio -estas.</p> - -<p>Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ -sin.</p> - -<p>— Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? — li demandis, -mezurante la distancon per la okuloj.</p> - -<p>— Kvincent! — mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan -respondon.</p> - -<p>— Nu —, li diris. — Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi -staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.</p> - -<p>— Mi povas tion.</p> - -<p>— Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.</p> - -<p>— Mi povas ankaŭ tion.</p> - -<p>— Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent -tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.</p> - -<p>— Mi povas imagi tion.</p> - -<p>— Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn -loĝantajn en Hamburgo.</p> - -<p>Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da -homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.</p> - -<p>— Pri kio vi revas? — li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe -sia flanko.</p> - -<p>— Pri tiom multe da homoj —, mi diris, — ĉar mi kredis, ke tiom -da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.</p><!-- p.040 --> - -<p>— Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?</p> - -<p>— Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.</p> - -<p>— Kiom da jaroj vi havas?</p> - -<p>— Kiom da jaroj? ..... Patrino neniam ĝin diris.</p> - -<p>— Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion?</p> - -<p>— Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas.</p> - -<p>— Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? — li diris post momento, -rigardante min kun atento.</p> - -<p>— Kial ili ne estus?</p> - -<p>— Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al -via patro, nek al via patrino.</p> - -<p>— Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj „li“ havas tiel belajn -mentonharojn.</p> - -<p>Johano ridis.</p> - -<p>— Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj -gepatroj —, li diris tiam. — Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja -naskiĝis ĉi tie. — La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda -tono, kaj li daŭrigis:</p> - -<p>— Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi -tiun insulon? — li diris, refoje rigardante min atente.</p> - -<p>— Per si mem —, mi respondis, post kio li ridis laŭte.</p> - -<p>— Vi estas vera naivulo! — li diris, — kaj bona knabo, vi ja -ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via -nomo?</p> - -<p>— Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam „knabo“ —, mi -respondis.</p> - -<p>— Kaj via patro?</p> - -<p>— Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li -parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas „li“.</p> - -<p>Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite -fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li<!-- p.041 --> dum momento -fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li -pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima -kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:</p> - -<p>— Pri kio vi pensas?</p> - -<p>— Pri vi, mia knabo.</p> - -<p>— Pri mi!?</p> - -<p>— Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas -vin.</p> - -<p>— Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?</p> - -<p>— Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras -vilaĝon? Kial ...... — Li ekhaltis kaj subite diris:</p> - -<p>— Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri -tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis -min.</p> - -<p>— En kio? — mi demandis kun surprizo.</p> - -<p>— Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio -estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al -ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi -lernejon.</p> - -<p>— Mi ne scias —, mi diris.</p> - -<p>Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia -hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:</p> - -<p>— Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Kaj post la monato?</p> - -<p>— Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min -droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi -vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus -la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.</p> - -<p>— Mi kredis vin hommanĝanto.</p><!-- p.042 --> - -<p>— Ho ne —, li diris ridetante, — mi ne manĝas homojn —, kaj -kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la -dunoj.</p> - -<p>— Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn —, mi diris.</p> - -<p>— Mi vin akompanos.</p> - -<p>— Ĉu vi tiam rakontos?</p> - -<p>— Sendube.</p> - -<p>— Pri kio?</p> - -<p>— Pri kio ajn povas interesi vin.</p> - -<p>— Ankaŭ pri Hamburgo?</p> - -<p>— Jes —; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia -longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia -Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, -kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun -profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj -ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi -ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun -Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. -Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la -ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj -gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la -tago, mi ekdormis.</p><!-- p.043 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-3"> -<h3>Tria Ĉapitro.</h3> - -<p>Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo — La nigraj manoj kaj la -blankaj — La ĉarpentistedzino de Gaŭda — Filozofo, kiu perdas -sian egalpezon — Kial mi ne povis dormi — Por la unua fojo mi ne -dormas ĉe bestoj<!-- orig: bestoĵ -->.</p> -</div> - -<p>Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia -Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La -herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. -Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis -tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi -vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj -sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li -parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj -premis ĝin forte dum li diris:</p> - -<p>— Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.</p> - -<p>Mi tre miris pro tiu „malsupreniru“, ĉar kiel mi malsuprenirus, -starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?</p> - -<p>— Kiel malsupreniri? — mi demandis.</p> - -<p>Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj.... mi vekiĝis. La urbo -estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris -Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke -iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi -vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze -mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro<!-- p.044 --> eĉ ne tion -ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la -mateno ekpensis pri mi.</p> - -<p>— He! ĉu estas vi? — mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. -— Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. -— La maristo laŭte ridegis.</p> - -<p>— Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? — li diris. — Ho ne, mi -estas ankoraŭ sur via Insulo...... Kio estas tio? — li subite -diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.</p> - -<p>— Tio estas Sam —, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis -kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi -ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis -sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon -kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. -Johano ridis.</p> - -<p>— Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos —, li diris. -Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto -kaj lekis liajn manojn.</p> - -<p>— Jafet ne min timas —, li diris. La hundo saltis el la lito, -mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. -Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la -dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon, -kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis -Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.</p> - -<p>— Ho jes! — li diris, ni serĉos ovojn.</p> - -<p>— Nu bone! — diris la patrino.</p> - -<p>Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.</p> - -<p>— Mi iras! — mi diris.</p> - -<p>— Nu, bone! — refoje diris mia patrino kaj ni eliris.</p> - -<p>— Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? — demandis Johano.</p><!-- p.045 --> - -<p>— Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, -ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.</p> - -<p>— Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?</p> - -<p>— Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.</p> - -<p>— Por kion fari?</p> - -<p>— Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.</p> - -<p>Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis -nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante -nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la -malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la -kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano -ridis.</p> - -<p>— Nur venu! — li diris al la kaprino. — Nur venu, ni baldaŭ -amikiĝos. — Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed -ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi -estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin -kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin -plu.</p> - -<p>Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi -marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis -aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion -interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis -ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano -klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne -perdis sian bonan humoron.</p> - -<p>— Morgaŭ <em>mi</em> trovos ĉiujn, kaj vi neniujn —, li diris ŝerce. -Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo -estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis -en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro -malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis -esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.</p><!-- p.046 --> - -<p>— Ni ripozu momenton —, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble -mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu -flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri -bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. -Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj -kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.</p> - -<p>— Kion vi poste aĉetos per ili? — li demandis.</p> - -<p>— Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?</p> - -<p>— Tio dependas de la kvanto —, li diris ridetante pro mia naiveco, -kaj li diris plue:</p> - -<p>— En „la Urbo“ vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas -iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj -cetere kaj tiel plu.</p> - -<p>— Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?</p> - -<p>— Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti -enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi -kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj -estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj -enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn -sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el -tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?</p> - -<p>— Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.</p> - -<p>— Tricent tridek du.</p> - -<p>— Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen -ol Hamburgo.</p> - -<p>— Mi neniam vidis vagonaron.</p> - -<p>— Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.</p><!-- p.047 --> - -<p>— Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?</p> - -<p>— Jes, mia knabo; <em>ĉio</em> dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Mi ne komprenas.</p> - -<p>— Vi komprenos poste.</p> - -<p>— Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?</p> - -<p>— Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ -al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol -promenadi.</p> - -<p>— Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?</p> - -<p>— Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.</p> - -<p>Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre -malklare, ke promenadi kostas monon.</p> - -<p>— Vi miras pri tio?</p> - -<p>— Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.</p> - -<p>— Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi -multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas -pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto -de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.</p> - -<p>— En kelkaj horoj?</p> - -<p>— Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.</p> - -<p>— Ĉu dekfoje?</p> - -<p>— Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.</p> - -<p>— Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj -vagonaron?</p> - -<p>— Mi ne povas.</p> - -<p>— Nu bone! — mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, -kaj mi diris plue:</p> - -<p>— Eble mi spertos tion poste?</p> - -<p>Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis<!-- p.048 --> momenton kaj ekludis -kun Jafet. Mi interrompis lin dirante:</p> - -<p>— Vi promesis al mi rakonti fabelon.</p> - -<p>— Jes, mi promesis.</p> - -<p>— Pri kio vi rakontos?</p> - -<p>— Mi pripensu —, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:</p> - -<p class="minorheader">La nigraj manoj kaj la blankaj<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>.</p> - -<p>Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam -estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke -li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La -postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur -la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo -kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, -vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni -enviis la posedaĵon de l’ amiketo. En la vespero tamen, li ne plu -pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi -parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam -ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen -ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin -kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud -sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, -pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo -de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi -tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en -la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan -matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, -kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, -kaj ĉiun tagon la trodorlotita<!-- p.049 --> infano deziris ion tute novan, -kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto -fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. -Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma -meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis -ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li -decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj -sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta -kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj -dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj -nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo -ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun -li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la -sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, -li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, -kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al -ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej -belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj -malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, -kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi. -Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel -belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li -ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. -La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis -meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el -marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable -harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj -manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj -strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili -fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke<!-- p.050 --> ili eltiras el profunda -sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris -la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn -objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama -obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, -vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito -kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. — Diablo! — -diris al si Lazaroni, — ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj -sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. — Kaj li ordonis, ke ili -konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, -sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, -ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli -luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante -ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin -senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko -belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun -la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, -Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite -la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. -La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. — -Mi faris bone, profitadi de ili —, li diris, — sed mi esperas, -ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! — En tiu momento la koko -ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la -tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj -aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en -la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la -salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la -nigraj manoj estas lia patro...</p> - -<p>Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ -grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj -ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj<!-- p.051 --> pli maldelikataj ol antaŭe. La -kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: — Rigardu, -la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de -via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj -kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino -de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio -ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel -brilanta, tiel lukse bela —, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la -maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante -la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis -senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la -maljunulo: — Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas -malpurigonta min! — — Estas vere —, diris ĉi tiu ĝemante, kaj -li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni -revokis lin: — Mia patro!</p> - -<p>La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: — Ne tuŝu -tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi -ĝin. — La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed -kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis -lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, -ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj -rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.</p> - -<p>Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: -— Kaŝu do viajn manojn. — La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis -sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj -fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, -la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis -per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, -kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro -decidis retiri sin en dometon,<!-- p.052 --> kiun li posedis malproksime sur la -kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi -sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj -manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis -vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis -lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis -al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne -atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia -kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne -dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin -vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis -mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris -ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. -La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la -vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en -la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis -ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj -aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni -estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la -ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj -vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia -kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite -Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento -la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, -aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas -liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, -freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia -patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj -rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj -manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante:</p><!-- p.053 --> - -<p>— Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas -nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la -miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. — — -Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? -— — La laboro —, respondis la maljunulo.</p> - -<p>La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la -teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom -liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj -baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, -fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li -ankoraŭ multajn jarojn.</p> - -<p>— Kion vi opinias pri mia rakonto? — Johano demandis.</p> - -<p>— Ĉu ĝi vere okazis?</p> - -<p>— Jes kaj ne.</p> - -<p>— Mi ne komprenas.</p> - -<p>— Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la -homoj.</p> - -<p>— Lazaroni havis bonan patron —, mi diris.</p> - -<p>— Jes, li havis —, diris la maristo; kaj mi demandis:</p> - -<p>— Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?</p> - -<p>— Tion vi spertos poste —, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas -ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.</p> - -<p>— Kion vi rakontos nun? — mi demandis, tute ne pensante, ke oni -povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco -ekzistas.</p> - -<p>— Mi nun rakontos ion, kio vere okazis —, li diris.</p> - -<p>— Nu, bone! — mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:</p> - -<p class="minorheader">La ĉarpentistedzino de Gaŭda.</p> - -<p>Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj -stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj,<!-- p.054 --> kaj laŭlonge de ĉiu -(kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj -Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la -burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin -malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.</p> - -<p>Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. -La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj -estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin -oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis -persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ -ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro -estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj -tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika -Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj -arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.</p> - -<p>Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, -kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. -La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn -suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la -persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue -traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni -iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la -persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis -la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia -seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj -liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.</p> - -<p>— Kie estas via edzo!? — demandis la koleranto.</p> - -<p>La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ -la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da -nekompreneblaj sonoj.</p><!-- p.055 --> - -<p>— Respondu tuj! — ekkriis la urbestro. — Via edzo sin kaŝas tie -ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. — Dirante -tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.</p> - -<p>Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke -ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne -estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis -kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la -„Blankulaĉon“, ŝi respondis per tremanta voĉo:</p> - -<p>— Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de -la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? — La -urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la -malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos -en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la -serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la -strato.</p> - -<p>Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la -urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon -de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en -bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li -estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi -ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, -la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo -povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus „majstroj“ en la urbeto.</p> - -<p>Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus -tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi -vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la -domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la -virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda<!-- p.056 --> -anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de -la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ -ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. -Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel -terurigis la edzinon en la „Anasdometo“, la ĉarpentisto sidis -kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion -pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu -postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj -traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis -la „Anasdometon“ sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, -ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato -aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.</p> - -<p>Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? — -Ne? — Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, -ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, -ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis -renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, -ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj -maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la -homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu -kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.</p> - -<p>Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn -de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke -la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar -li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li -mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj -volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj -de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi -la urbeton. Jam meznokte la eksigita<!-- p.057 --> urbestro estis forlasinta -sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa -nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li -povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke -liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar -kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua -horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin -kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj -preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed -antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, -li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin -prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la -Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje -la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la -persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, -kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante -senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda -virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne -estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe -la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen -rekonsciiĝante, ŝi demandis: — Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia -edzo....</p> - -<p>— Sinjorino —, respondis la eksurbestro, — pro la amo de Dio, -helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. — La virino rekonis -la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.</p> - -<p>— Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? — ŝi diris; — ĉu -vi scias, ke... — La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, -interrompis ŝin:</p> - -<p>— Ne, sinjorino —, li diris, — en mia timo mi laŭhazarde<!-- p.058 --> frapis -sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas -kristanino.</p> - -<p>— Sekvu min —, respondis la virino, — sed rapide, ĉar mi aŭdas -bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian -domon.</p> - -<p>Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj -monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi -tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin -kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur -najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam -ŝi diris: — Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu -aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.</p> - -<p>La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje -fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.</p> - -<p>Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, -ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan -eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.</p> - -<p>La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, -kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?.... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, -kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? -Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi -memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis -la finon de la rakonto...., „kaj la viro, ne vekante sian malamikon, -fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.“</p> - -<p>La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio -estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ -tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo -estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon -al sia malliberulo<!-- p.059 --> ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis -la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda.</p> - -<p>Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante -al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega -gardisto, ŝi parolis al li:</p> - -<p>— Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru -kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!</p> - -<p>La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante -ĝin al la virino, li diris:</p> - -<p>— Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la -enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel -vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?</p> - -<p>La virino respondis:</p> - -<p>— Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; -sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, -kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, -kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al -ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi -pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la -manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda -bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): „Pardonu al viaj -malamikoj kaj amu ilin!“</p> - -<p>La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, -fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj -li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la -kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon -sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue -forlasis la Anasdometon.</p> - -<p>Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.</p><!-- p.060 --> - -<p>— Pri kio vi pensas? — fine li demandis.</p> - -<p>— Pri tiu ĉarpentistedzino.</p> - -<p>— Kiel vi opinias pri ŝi?</p> - -<p>— Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni.</p> - -<p>— Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus -ĉe vin por aresti vian patron?</p> - -<p>Mi pripensis refoje.</p> - -<p>— Nu? — li demandis plue. — Kion ŝi dirus?</p> - -<p>— Ho, ŝi dirus: Nu bone! — mi respondis, — ĉar ŝi ĉiam -respondas tiel —, kaj ne atendante, kion respondos al tio la -maristo, mi daŭrigis:</p> - -<p>— Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?</p> - -<p>— Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto —, kaj li rakontis pri -tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la -larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj -preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, -unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke -de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia -loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la -soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa -refoje esti en Hamburgo.</p> - -<p>— Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi —, mi subite diris.</p> - -<p>— Neeble!</p> - -<p>— Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro....., aŭ ke vi restu almenaŭ -unu jaron.</p> - -<p>— Kial do?</p> - -<p>— Ĉar vi povas tiel bele rakonti.</p> - -<p>— Nur tial?</p> - -<p>— Ne, <em>ĉial</em>! — mi diris. — Mi estis ĝis nun tiel sola sur la -Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi -eble enuos tie ĉi.</p> - -<p>— Kuiru viajn pizojn, mia knabo!</p><!-- p.061 --> - -<p>— Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste -al Hamburgo? — Mi preskaŭ ekploris.</p> - -<p>La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi -nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis -sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris -refoje:</p> - -<p>— Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.</p> - -<p>Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam -rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis -neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan -neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis -la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi -facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, -kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon -kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide -duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun -etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la -maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al -io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis -sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon -al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta -lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn -paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ -ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por -refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi -turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn -kaj dum Johano rakontis fabelojn pri „La malbela anasido“, pri „La -najtingalo“, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al -fabeloj), la tempo pasis rapidege.</p> - -<p>La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute<!-- p.062 --> alia knabo. -Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo -kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj -aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu „mondo“ mi -estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti -kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, -kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus -kontentiĝi kun mia unutona vivo.</p> - -<p>Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko -forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe -neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis -por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion -mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi -malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis -al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. -Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur -soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, -precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis -muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis -mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.</p> - -<p>En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia -lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. -Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo -kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus -min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, -mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la -dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj -mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis -la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj<!-- p.063 --> senbrue -malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.</p> - -<p>Mi aŭskultis.... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel -mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo -de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La -lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la -dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete -dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi -palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. -Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke -li sin movas.</p> - -<p>— Kio estas? — li diris kvazaŭ en sonĝo.</p> - -<p>— Estas mi.</p> - -<p>— Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?</p> - -<p>— Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. — Kaj mi ekploretis.</p> - -<p>— Kvietiĝu! — li diris mallaŭte, — ne ploru, ĉio fariĝos bona.</p> - -<p>— Ho ne..., vi ja foriras.</p> - -<p>— Sed mi povas reveni.</p> - -<p>— Kiam?</p> - -<p>— Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Ho, vi <em>ne</em> revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi -maristo, kiel vi?</p> - -<p>— Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar -viaj gepatroj restos.</p> - -<p>— Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj -gepatroj.</p> - -<p>— Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.</p> - -<p>— Vi mem tion supozis.</p> - -<p>— Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi -ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj<!-- p.064 --> homoj kaj ne scias -rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.</p> - -<p>— Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia -hundo min amas pli multe.</p> - -<p>— Ili tamen estas bonaj je vi.</p> - -<p>— Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari -kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, -kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne -sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin -kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri -kaj mi restos tute forlasita ... — Mi ploris denove.</p> - -<p>— Se mi nur ne estus veninta! — li diris ĝemante, kaj post momento -li diris plue: — Mi faris vin malfeliĉa.</p> - -<p>— Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.</p> - -<p>— Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via -sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.</p> - -<p>— Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.</p> - -<p>— Bone! — li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia -flanko kaj dormu.</p> - -<p>Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.</p><!-- p.065 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-4"> -<h3>Kvara Ĉapitro.</h3> - -<p>La moneroj en la duonŝtrumpo — Nia gasto adiaŭas nin — Du -leteroj — La sorĉisto — Nea respondo de mia patro — Mi forkuras -kun Jafet, sed ne atingas mian celon — En la mezo de la maro — -Malsato, soifo kaj malespero — Kiel mi senigas min de rabia hundo — -La nigraj neĝeroj.</p> -</div> - -<p>Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte -min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, -staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. -Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la -stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro -ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li -ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? -Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, -kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj -horoj. Li estis farinta por mi <em>tiom</em>; ĉu mi povus fari ion por -li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li -estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus -marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo -estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de -la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj -serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al -li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, -mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ -pripensis starante<!-- p.066 --> antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis -rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la -gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la -vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian -monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed -ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur -ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. -Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon -de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj -reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga -pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne -troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la -saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li -vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed -skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble -divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj -krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata -marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi -vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviĝanta. Li -rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.</p> - -<p>— Ĉu vi estas jam vestita? — li demandis.</p> - -<p>— Jes, mi ne povis plu dormi.</p> - -<p>Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:</p> - -<p>— Ĉu ili dormas ankoraŭ?</p> - -<p>— Jes, nur aŭskultu, „li“ ronkas.</p> - -<p>— Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros -kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi -forlasos vin?</p> - -<p>— Ho jes, nur diru!</p> - -<p>— Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via<!-- p.067 --> patro velveturos -for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros -verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento? -— li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.</p> - -<p>— Vi povas velveturi —, mi respondis, retenante la larmojn.</p> - -<p>— Vi jam vidis tion?</p> - -<p>— Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas -ĉiumatene.</p> - -<p>— Nu, en du horoj la boato estos ĉe la „digo“ —, li diris -ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne -rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.</p> - -<p>— Estu nun saĝa knabo —, li diris post momento, — mi lavos -min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi -promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...</p> - -<p>— Mi klopodos kuiri ilin —, mi interrompe diris, — sed estos tre -malfacile al mi.</p> - -<p>Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:</p> - -<p>— <em>Ne</em> kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas -restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka -kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi -manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi -resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante -ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.</p> - -<p>— Mi ne povas legi.</p> - -<p>— Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi -adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via -patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi -povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos -fariĝi<!-- p.068 --> maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni -faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero.</p> - -<p>Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi -povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia -ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo -mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.</p> - -<p>Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io -tiel eksterordinara kaj li diris:</p> - -<p>— Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi -ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.</p> - -<p>Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni -lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la -matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn -kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por -ekveli.</p> - -<p>Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li -ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre -feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.</p> - -<p>— Nu bone! — estis ĉio, kion ŝi respondis.</p> - -<p>La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris -kun li al „la haveno“, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al -Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de -la boato.</p> - -<p>— Nu, mia knabo! — li diris, dum li klopodis montri al mi -ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, — nu, mia knabo, -kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos -leteron... —. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris -ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.</p> - -<p>Mi ne povis paroli.</p><!-- p.069 --> - -<p>Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj -surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian -gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, -dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian -movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed -ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: -— Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, .... adiaŭ!</p> - -<p>La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.</p> - -<p>Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli -malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan -brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi -lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton......, -ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun -ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en -la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li -aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho, -se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante -la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia -patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:</p> - -<p>— Nu bone!</p> - -<p>Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn -mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos -du tagojn.</p> - -<p>Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn -por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ -videbla, sed ho ve! ĝi estis for.</p> - -<p>Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis -la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis<!-- p.070 --> sola kaj tute -forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por -esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj -voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi -legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la „Mil kaj unu noktojn“, -eĉ kiam mi ne ĉeestis.</p> - -<p>La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro -por legi.</p> - -<p>Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi -kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo -pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi -eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne -pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato -kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi -egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato -mia patro refoje irus al la „Vilaĝo“ kaj revenante, li eble -kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis -preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon, -kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi -jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.</p> - -<p>Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj -tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, -sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis -en realecon; nenia „nudulo“ ekaperis, kaj se mil nuduloj estus -aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. -Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis -bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo -estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion -mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis -esperi, ke ankoraŭ<!-- p.071 --> fojon maristo en tia stranga maniero naĝus -al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve -vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min -ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus -al li...... Sed se li <em>ne</em> revenus?..... Mi denove ekpensis. Li -sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan -monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj -aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris -kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.</p> - -<p>La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia -patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj -kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al -Londono. Li respondis:</p> - -<p>— Ne.</p> - -<p>— Kien li do iris?</p> - -<p>— Urbon.</p> - -<p>— Kaj poste?</p> - -<p>— Mi ne scias.</p> - -<p>— Ĉu li diris nenion pri mi?</p> - -<p>— Li diris: „Salutu la knabon por mi.“</p> - -<p>Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia -tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. -Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus -lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun -daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de -Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis -instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ -tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj -havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun -tridek unu<!-- p.072 --> tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, -kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de -Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro -irus al „la Vilaĝo“, kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron -de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe -kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage -mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno -komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus „Vilaĝon“ kaj post sep -farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, -kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno -pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis ... sed sen la letero. La -maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per -kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en „la Urbo“, ke li -resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al -li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus -longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan -monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris -entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi -pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis -de „la Vilaĝo“, li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, -sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu -por „la knabo“. Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu -la leterojn kaj feliĉe li ne diris „neeble“, ĉar post kiam la -kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la -sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo -enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa; -sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar -antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al la poŝtestro de „la -Vilaĝo“ sufiĉe altan monsumon<!-- p.073 --> da limimposto. Li nun legis la -leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:</p> - -<blockquote> -<p class="far_sig">Hamburgo, daton de poŝtmarko.</p> - -<p class="salutation">Karaj gegastigintoj,</p> - -<p>Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne -volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio -estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el -filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun -malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.</p> - -<p>Venante en „la Urbon“ mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun -sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...“</p> -</blockquote> - -<p>Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li -diris:</p> - -<p>— Ĉu li freneziĝis? .... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili -ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ...</p> - -<p>— Nu bone! — interrompis mia patrino, — nur daŭrigu legi —, kaj -li legis plue:</p> - -<blockquote> -<p>„..... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por -vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis -min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. -Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari -tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, -kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel -aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis -jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe -la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto -ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis<!-- p.074 --> min. Mi demandis, -ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj -mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la -scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis -min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.</p> - -<p>Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj -duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado -(dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti -panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi -pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar -mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte -(kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron -por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en -la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom -al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela -vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, -kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi -povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj -kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la -piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi -aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta -salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita -speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto -en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron -aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi -manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita -promenado, ĉar sciu:<!-- p.075 --> ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos -la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la -salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la -pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, -speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“. -Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas -ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte -sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en -la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en -la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni -povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la -ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli -ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj -aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj -pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni -luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus -manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ -ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) -ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado -mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi -vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la -teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam -mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas -ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ -la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa -ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon<!-- p.076 --> mi ne posedas, -al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo -estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri -vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos -en „la Urbon“ per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via -„Insulo“ kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn -mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per -truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi -gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al -mi en tiu duonŝtrumpo.“</p> -</blockquote> - -<p>Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:</p> - -<p>— Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.</p> - -<p>— Nu bone —, diris mia patrino; ..... — daŭrigu legi —; kaj li -legis plue:</p> - -<blockquote> -<p>Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi -povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:</p> - -<p><i>Numero unua</i>: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.</p> - -<p><i>Numero dua</i>: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita -sapo; por la gastigintino.</p> - -<p><i>Numero tria</i>: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je -germanaj moneroj el nikelo, por mia bona „knabo“, pri kies nomo mi -forgesis informiĝi.</p> - -<p><i>Numero kvara</i>: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.</p> - -<p><i>Numero kvina</i>: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis -akirebla tie ĉi); por Sim.</p> - -<p><i>Numero sepa</i>: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi -ĉiam diris al mi: „Go til fanen!“</p> - -<p><i>Numero oka</i>: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi -aersalton. Se iam mi revenos sur<!-- p.077 --> „la Insulon“, vi antaŭe per tiu -ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu -ataki min de malantaŭe.</p> - -<p>Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, -kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ -al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre -restas:</p> - -<p class="far_sig"><i>Via Johano.</i></p> -</blockquote> - -<p>La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis -kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la -enhavon. Jen ĝi estas:</p> - -<blockquote> -<p class="salutation">Mia bona „knabo“!</p> - -<p>Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj -kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion -rakonti, kio okazis dum mia promenado de „la Vilaĝo“ al „la -Urbo“. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas -ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, -ke mi alvenis sur „la Insulo“ tute nuda kaj sekve sen groŝo en -poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi -ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj -pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado -al „la Urbo“, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto -helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone -vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar -mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo -tamen respondis afable: — Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la -veron —. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la -poŝon de mia pantalono,<!-- p.078 --> dirante: „Metu la manon en tiun poŝon kaj -vi komprenos miajn vortojn“. Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis -duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas -granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis -doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed -jen: ..... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, -li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, -kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi -fariĝus miljarulo.</p> - -<p>Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion -tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura -altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas -konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste -tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos -forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, -ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia<!-- orig: mi --> -dankemo. —</p> - -<p>Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj -plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via -ĉiama amiko:</p> - -<p class="far_sig"><i>Johano.</i></p> -</blockquote> - -<p>Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ -ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:</p> - -<p>— Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via -letero.</p> - -<p>— Mi ĝin gardos —, mi diris.</p> - -<p>— Nu bone —, diris mia patrino.</p><!-- p.079 --> - -<p>La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: — -Go til fanen! —, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus -alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene -kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el -ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, -ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis -ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, -la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia -patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la -patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion -tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano -estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi -ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis -poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.</p> - -<p>Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed -feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi -ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre -kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, -precipe koncerne la vortojn: „egoismo“ kaj „altruismo“. Estis -tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin -kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis -la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li -tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de -la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, -ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.</p> - -<p>La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al -mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj.<!-- p.080 --> Mi sentis kiel birdo, al -kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la -liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj -kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur „la -Insulo“ antaŭ ol eniri „la mondon“. La espero, ke Johano revenus -por preni min kun si, jam de longe min forlasis.</p> - -<p>Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros „Vilaĝon“ por -vizitadi la lernejon.</p> - -<p>— Mi ne scias —, li respondis.</p> - -<p>— Mi do devas ion lerni —, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj -brovoj ektimigis min.</p> - -<p>— Ankoraŭ tro juna.</p> - -<p>— Sed kiam mi do iros tien?</p> - -<p>— Mi ne scias.</p> - -<p>— La sekvantan someron?</p> - -<p>— Neeble.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Ĉar estas neeble! — li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan -fojon.</p> - -<p>Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian -ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne -dirante: — Mi iras.</p> - -<p>Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke -li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, -ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano -estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi -malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La -teruriga vorto „neeble!“ seninterrompe tintadis en miajn orelojn. -„Kial tio estas neebla?“ mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne -povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?...</p><!-- p.081 --> - -<p>Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el -Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi -trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn -jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el „la Insulo“ por alveni -al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon -kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?... -Kien mi forkurus? — Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis -momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi -povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de „la Insulo“ al „la -digo“ estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi -„la digon“ per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj -ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, -kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato -ĉiam kuŝis en „la haveno“ kaj dum la akvo estis alta, mi tre -facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel -li ĉiam faris, kiam li iris al „la Vilaĝo“. La velon mi povus -pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi -facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis -al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus -for? Tiam li ja neniam povus aliri al „la Vilaĝo“ por alporti -manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi -grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. -Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en -la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li -montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun -du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ -multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.</p> - -<p>Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus -decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon,<!-- p.082 --> la germanajn monerojn, la -leteron; jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi -sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj -piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?</p> - -<p>Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis -kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la -tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj -supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte -saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, -al la suda parto de „la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero -estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus -efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus -por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue -mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi -sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo -kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la -subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la -duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. -Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin -movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al -„la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, -eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter -la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la -fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero -ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis -tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen -la boaton.</p> - -<p>Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam -manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.</p> - -<p>Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ<!-- p.083 --> malespero, kiujn -sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite -malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne -estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili -tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia -patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: -„Nu bone.“ Feliĉe <em>li</em> ne povus postveli min per alia boato, ĉar -li posedis nur unu.</p> - -<p>Mi intencis veliri ĝis „la digo“ kaj lasante tie la boaton, mi -daŭrigus la vojaĝon piede al „la Vilaĝo“ kaj poste al „la Urbo“. -Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj -mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj -trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn -la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.</p> - -<p>En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj -kaj jam „la Insulo“ estis je distanco de cento da metroj. Iom post -iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, -kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post -min al „la Insulo“, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen -fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, -ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per -ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban -linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis -ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn -mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne -sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. -Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne -plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu -tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis<!-- p.084 --> -kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne -vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed -en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio -ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. -Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post -du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie „la digo“ -estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj -mi vidis nenion krom akvo, eĉ „la Insulo“ estis malaperinta kaj -mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato -kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre -velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de -ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.</p> - -<p>Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, -kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en -almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, -sed nun mi ekmalsatis.</p> - -<p>La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, -nek „la digon“ kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo -aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, -sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis -je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; -la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ -maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi -posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, -sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la -beston, sed ne povis helpi al ĝi.</p> - -<p>Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur -la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi -ne povis nek kuraĝis dormi<!-- p.085 --> kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur -la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj -feliĉe.</p> - -<p>Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute -ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min -plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka -ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon -por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj -ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn -horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi -detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, -sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al -mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn -de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj -soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed -mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la -sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min -defendi.</p> - -<p>Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis -akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi -elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la -hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis -vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj -tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove -ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la -hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda -hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de -la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo -eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi -povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis<!-- p.086 --> -ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. -Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta -sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi -terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj -min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia -boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus -sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus -Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun -mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj -rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, -kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, -legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian -papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ -kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi -malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.</p> - -<p>Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel -malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj -sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto -kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis...</p> - -<p>Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi -preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.</p> - -<p>Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj -kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis -la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado -plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la -fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion...</p><!-- p.087 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-5"> -<h3>Kvina Ĉapitro.</h3> - -<p>Sur fremda ŝipo — Kiun lingvon mi parolas? — Ivan, la altŝultra -kuiristo — Granda urbo — Unua promenado en granda urbo — La -patrino de mia nova amiko — La stranga akvosimila likvoro — La -dancanto — La buboj — La rompita vitro — Ivan malaperas — La -stranga, sed belega ĝardeno — Mia nova dormejo.</p> -</div> - -<p>Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze -pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi -imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj -manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj -mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. -La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj -malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur -min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, -sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de -mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne -kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. -Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto -mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje -mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La -dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis -en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis -Lazaroni?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar -subite<!-- p.088 --> mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed -sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun -ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun -sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni?... -Ĉu mi estis alia knabo?... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la -besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la -forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: — -Jafet... Jafet.</p> - -<p>Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, -sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, -kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis -miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj -mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili -apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis -kaj refoje mi diris: — Jafet!</p> - -<p>— Jafet? — li demandis.</p> - -<p>— Jes —, mi respondis, — Jafet.</p> - -<p>La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe -pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed -ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.</p> - -<p>— Jafet! — mi diris.</p> - -<p>La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin -komprenis, li iris for.</p> - -<p>Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en -malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn -objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. — Kie mi -estas? — mi demandis al mi.</p> - -<p>En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu -lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne -estis rimarkinta. Tiam li<!-- p.089 --> diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis -nur unu, nome „Jafet“.</p> - -<p>— Jes —, mi diris per malforta voĉo, — kie estas Jafet?</p> - -<p>Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo -kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis -foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis -la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto -postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi -sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto -tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li -forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta -tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li -ridetis afable al mi.</p> - -<p>— Jafet! — mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke -la hundo estis mortinta.</p> - -<p>En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam -mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi -komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta -sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, -ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre -miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo -por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el -ĉio, kion li diris, nome la vortojn <i>ŝtad</i> kaj <i>namen</i>, kaj mi -respondis en mia Insula lingvo:</p> - -<p>— Diĥt bi ŝtad —, kio signifas: „Tuj apud la urbo.“ Li -daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn <i>Fater</i> kaj -<i>leeft</i>, kion mi tradukis al mi per <i>patro</i> kaj <i>vivas</i>.</p> - -<p>— Op ’t ajlnd —, mi respondis, volante komprenigi, ke li <em>vivas</em> -sur la <em>Insulo</em>.</p><!-- p.090 --> - -<p>— Ajlnd? — li demandis plue; — Ingliŝ ajlnd?</p> - -<p>Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed -ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:</p> - -<p>— ’k Loof van najt —, kio signifas: — Mi kredas ke ne.</p> - -<p>Denove li pripensis, tiam li demandis:</p> - -<p>— Hu is Jafet?</p> - -<p>Mi tradukis la demandon per „kiel estas Jafet?“ kaj mi diris:</p> - -<p>— ’k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit’n<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>. Tiuj vortoj, -kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, -estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por -ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:</p> - -<p>— Hajst du Jafet?</p> - -<p>Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi -respondis:</p> - -<p>— Ikke? ... nej! — kio signifas: — Ĉu mi? ... ne!</p> - -<p>— Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? — li subite demandis.</p> - -<p>— Papegoj prot deens —, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi -diris plue: — Go til fanen!<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a></p> - -<p>Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris -refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante -miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, -pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn -mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li -ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.</p> - -<p>Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi -estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri<!-- p.091 --> tio, kiam refoje paŝoj -sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. -Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermata, -kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi -ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ -rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ -tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn -kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis -blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur -kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.</p> - -<p>En la „Mil kaj unu noktoj“ staris homvestita simio, kaj ŝajnis al -mi, ke tia simio subite eniris.</p> - -<p>Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj -preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la -pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion -kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por -ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia -kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la -teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, -ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis -tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio -aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero -li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, -ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi -rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas -kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam -mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, -aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun -la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj -malaperis fermante post si la pordeton.</p><!-- p.092 --> - -<p>Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min -forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis.</p> - -<p>Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro -ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi -sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la -manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis -revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed -pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis -tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune -pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas -nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla -kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, -sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis -ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la -bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj -du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, -ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.</p> - -<p>Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni -alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin -alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: „Kiel -mi venis en ĉi tiun ĉambreton? — Kie mi estis? — Kiel longe mi -restus tie ĉi? — Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni -min? — Kien mi irus? — Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne -komprenus? — Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj -kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis -kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel -hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo -tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis<!-- p.093 --> kaj trinkis sen lia -helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li -altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe -profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo -kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. -Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la -lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li -komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ -ĉiujn liajn pensojn, diris: „Mi ne scias, ĉu estas permesate ..., -<em>mi</em> ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li -fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur -mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis -al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi -dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. -Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian -pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar -malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis -miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi -forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj <em>mi</em> -trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi -estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por -la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la -eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon -tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis -mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj -kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj -trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet -tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la -ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, -kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron,<!-- p.094 --> faris malĝojan -mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu -pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la -kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre -malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis -farebla por rehavigi al mi la hundon.</p> - -<p>En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. -Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton -(la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por -ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn -kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi -dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis -esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de -la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi -pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed -interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano -kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre -afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio -estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la -doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. -Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom -„knabo“, mi decidis gardadi ĝin.</p> - -<p>Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis -velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi -ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj -la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis -velveturanta al Patersburgo<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>.</p> - -<p>Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi -al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.</p><!-- p.095 --> - -<p>Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis -kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni -la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian -saketon kaj montris mian nikelan monon.</p> - -<p>Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, -ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al -mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.</p> - -<p>Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne -kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio -marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ -ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus -de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun -por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, -kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En -tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub -mi, sed feliĉe li ne ronkadis.</p> - -<p>Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi -komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis -elparoli tiun nomon.</p> - -<p>La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, -fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin -movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.</p> - -<p>Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj -klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj -maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; -estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri -ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj -homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj<!-- p.096 --> aŭ bakistoj; -pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun -atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu -frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la -unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj -ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du -aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko -de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj -estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. -La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante -min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj -jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos -urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du -urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö, -sed ni ne ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la -maristoj povus remi al ili.</p> - -<p>Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili -konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura -planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi -vidis ilin sur la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Jam post la unua -paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de -Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis -malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed -ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.</p> - -<p>Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo -la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj -min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al -mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi -miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis -antaŭen<!-- p.097 --> sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, -kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar -ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis -informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenus min. Silentante mi tial -iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, -sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj -maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li -levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li -faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe -ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la -stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj -buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris -kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun mi la -promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu -urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole-nevole mi -pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en -Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, -kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta -al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute -ne estas avarulo.</p> - -<p>Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis -pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris -nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj -objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj -cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon -kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar -mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia -malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis -la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon<!-- p.098 --> kaj -volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, -sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de -la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la -bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la -ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto -laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn -pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, -mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo -komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, -ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj -butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de -kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton -de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la -sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi -ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj -turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis -por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la -mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita -kaprina felo. Daŭris longan tempon antaŭ ol la lasta preteriris kaj -ni refoje ekpromenis.</p> - -<p>— Kozakoj! — diris la kuiristo.</p> - -<p>Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu -horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis -al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu -ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu -la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin -kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris -longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de -ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj.<!-- p.099 --> Fine la kuiristo trovis -la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni -troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. -Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de -la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la -virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu -laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la -virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. -Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi -karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo -revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por -foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia -patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino -akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn -fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano -malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. -Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj -pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj -similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, -ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj -kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, -kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie -ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan -likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, -dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista -trinkejo.</p> - -<p>— Ivan!... Ivan!... — subite kriis voĉo.</p> - -<p>— Ivan!... Ivan!... — kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia -akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn -kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune -ĉe la sama tablo, kaj donis al ili<!-- p.100 --> la manon. Ili salutis sin -reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, -kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj -ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ -rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo -rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu -scias ankoraŭ, kiu mi estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis -kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj -direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. -Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ -Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio -la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi -gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel -brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj -tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon, -ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La -maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj -rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken -ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. -Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, -li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen -malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. -Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje -antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo -kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis -kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. -Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li -fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda -glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj<!-- p.101 --> iris -preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis -dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el -arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li -iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan -monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. -Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la -saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la -dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis -la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis -al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj -kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun -akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj -post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur -liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis -kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua -paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li -tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj -por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn -ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas -ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.</p> - -<p>La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur -malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ -leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.</p> - -<p>Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis -tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato -kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej -eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ -povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por -ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis -jen antaŭen, jen flanken, ke<!-- p.102 --> mi ekmiris pri lia malforteco kaj -timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi -rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ -pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli -strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, -kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. — Ho, se mi nur estus ĉe -la haveno! — mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre -malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj -buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj -vitrecaj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin -amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun -peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove -mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, -ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la -genuoj, post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj -ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, -kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati -ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn -per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda -vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj -irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kaj -rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis -ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia -bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste -aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn -vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante sian bastonon. -Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli -laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. -Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la<!-- p.103 --> -butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne -sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi -pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.</p> - -<p>Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis -esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio -ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn -knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis -du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili -partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en -la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo -de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj -tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la -bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis -pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj -ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, -priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la -nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis -ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen -por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. -Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon -kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de -rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris -for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el -la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj -komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la -elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton -poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis -ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, -sed ne<!-- p.104 --> kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi -malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan -de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto -retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj -viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj -triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la -buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam -ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun -pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris -kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu -el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin -trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun -sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed -pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris -siajn pizojn, <em>mi</em> volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun -pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia -disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan -ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi -demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne -komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo -estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno -por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu -informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do -ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion -mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar -neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi -estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi -troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus -al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke<!-- p.105 --> -mi povu lin sekvi; eble li ja irus al ia ŝipo en la haveno kaj pere -de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, -kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin -je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, -kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita -maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li -malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia -espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, -sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. -Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun -veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi -admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj -benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole-nevole mi ekmemoris -Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia -benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur -benko. La postajn tagojn!... Min subite ekfrapis la penso, ke jam -alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi -devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en -sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne -havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, -sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel -mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la -nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉion<!-- orig: ĉio --> mi tamen devis -ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi -ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam -ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa -marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta -muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj<!-- p.106 --> -supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, -kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun -multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en -la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris -tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur -la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, -kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj -ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj -kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj -aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu -regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio -mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus -tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta -ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi -atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis -same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar -fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la -sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili -similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj -lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo -kuŝis nigra tuko.</p> - -<p>En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, -mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve -promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, -sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan -ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas -min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj -benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ -ekdormis.</p><!-- p.107 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-6"> -<h3>Sesa Ĉapitro.</h3> - -<p>Mi imitas filozofon — Mi klopodas „kuiri miajn pizojn“ — Mia -lito malaperas — Nova dormejo — La kvar strangaj „kestoj“ — Mi -serĉas laboron, sed ne ĝin trovas — La nova „kesto“ — Miaj -piedoj estas malsekaj — Nova hejmo — Mi estas lavata — La familio -Romeskaŭ — Kiel mi silabas — Mi aŭdas muzikon — Kio mi volas -fariĝi.</p> -</div> - -<p>La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento -ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. -Mi memoris, ke Johano sin nomis „filozofo“, ĉar li ĉiam agis laŭ -cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la -nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris -eksterdomen.</p> - -<p>Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed -ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. -Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia -vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, -ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke -mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis -mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. -Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, -mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, -sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj -sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same -bone povus<!-- p.108 --> aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn -vojetojn, ĝis kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris -nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la -posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja -ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi -ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.</p> - -<p>Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn -kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon -por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis -trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj -stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, -kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, -kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj -stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel -longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable -ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis -kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la -tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante -per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, -verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan -trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian -manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn -kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la -moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. -Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian -monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi -salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti -miajn panetojn en tiu butiko. Returnante<!-- p.109 --> min laŭ la samaj stratoj, -kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko en unu el la belaj -parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis -bongustaj.</p> - -<p>Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton -je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto -preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante -pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, -ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. — Nu — mi pensis, — -aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. -Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton -por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por -manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, -kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe -da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo -mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute -fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis -ankoraŭ<!-- orig: aukoraŭ --> en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn -hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn -kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka -antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris -plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu -ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej -malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tavolo da ŝmiraĵo. -Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun -la knabineto.</p> - -<p>Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni -tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en -Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. -Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al -mi, ke estas<!-- p.110 --> malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al -mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi -pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.</p> - -<p>Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel -Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas -la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne -povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus -aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo -de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius -paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel -Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed -antaŭe mi devus studadi....., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, -ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, -kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis „kuiri -miajn pizojn“ kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj -provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi -la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por -promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en -intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi -ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis -min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom -mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin -en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe -puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi -laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia -dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus -sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en -la kvina vespero mi revenis en<!-- p.111 --> mian dormejon, mi tuj vidis, ke la -du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis -dormi sur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis -al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan -liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo -estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis „kuiri -miajn pizojn“, ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn -okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj -en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen -subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu -birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eligis -la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu -ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli -la malkvietiganton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur -alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭrigadis turmentadi min per la -samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho -ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj -ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi -preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for -kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj -pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo -de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. -Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno -fermis tiun pordon, sed esperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, -mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon -ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan -promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi -eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian -unuan paneton, kiam preteriris<!-- p.112 --> viro kun ĉareto plena je fruktoj. -Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, -mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la -moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante -la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia -manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, -ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj -enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la -tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata -dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj -mi <i>vole-nevole</i> pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri -la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: „mi kuiros miajn pizojn“ -kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis -sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar -mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi -aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, -mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi -sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al -mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar -la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis -al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel -granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi -serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam -ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis -miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno -post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj -pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la -pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis -ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan<!-- p.113 --> foson, kvin paŝojn -malsupren. Mi malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita -pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante -plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen -vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris -tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia -tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la -kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli -malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. -Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj „kestoj“, el kiuj -tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj -ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne -kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio -estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn -kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis -tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus -vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio -povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon -de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke -restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj -moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, -ĝi sekve estis al mi tute senvalora.</p> - -<p>Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar -li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne -plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj -mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili -daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn -kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta -dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar<!-- p.114 --> „kestoj“, sed intertempe -mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi -devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi -preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon -post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian -lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, -mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu -krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar -pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove -tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis -al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis -du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, -mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin -amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, -ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus -akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la -noktojn inter la kvar „kestoj“. La malbona vetero fariĝis ankoraŭ -pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, -returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom -mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. -Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, -mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur -sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ -ĉiam „mi kuiradis miajn pizojn“; mi esperis, ke la sorto fine iel -helpus al mi.</p> - -<p>Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi -vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis -ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, -plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? -Mi pripensis<!-- p.115 --> kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi -tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi -ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, -sed mi ja devus manĝi.</p> - -<p>Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel -eble plej rapide en mian dometon.</p> - -<p>Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo, -kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis -sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam -oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la -skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, -pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi -kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi -ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom -varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post -du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al -mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso -kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.</p> - -<p>Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn -pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita -kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la -vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter -miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris -nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da -glacio frostkunigis miajn fingrojn.</p> - -<p>— Ho Dio! — ekkriis mi. — Kial mi forkuris de mia domo?</p> - -<p>Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma -lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe<!-- p.116 --> povis dormi kun la kato sur -la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie ... -kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! — La filozofio -de Johano tute ne taŭgas —, diris mi, — ĉar neniu povas kuiri -siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba -en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek -forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.</p> - -<p>Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion -kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron -kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la -genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton -sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine -min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom -post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura -kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis -varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus -min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso -kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj -revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris -mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi -vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi -promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. -Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, -ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. -Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso -da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la -neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite -mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, -kiu diris: — Kuiru<!-- p.117 --> viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona! -— Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne -povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo -knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma -ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn -kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. -Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu -alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj -kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min -en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis -en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis -miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli -kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same -kiel tiuj de l’ patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis -paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi -la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj -estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis -min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. -Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ -ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus -enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj -konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika -neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de -mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam -densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj -bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la -krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis ... kaj ion similantan -la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano -kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta...,<!-- p.118 --> vipo klakis..., -mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ -mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj -pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi -sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado -kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen -kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian -korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.</p> - -<p>— Johano! — ekkriis mi.</p> - -<p>Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna -virino. Ni rigardis nin reciproke.</p> - -<p>— Johano!? — ekkriis mi denove. — Vor is Johano?<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a></p> - -<p>La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn -vortojn.</p> - -<p>Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la -kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj -ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj -okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al -si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, -kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole -mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, -nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis -vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: — -Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona —, mi devis -konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis -min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum -virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.</p><!-- p.119 --> - -<p>En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi -paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj -per la vortoj: — Ken ju najt verston<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> — li fine eksilentis kaj -ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, -ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie -estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj -longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta -el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, -strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus -lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris -mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min -demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. -Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. -Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj -subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi -kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj -kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en -la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, -kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la -salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis -trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo -rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie -staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel -emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja -sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam -rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus.<!-- p.120 --> La -viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj -okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj -buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min -sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan -tagon kaj pri la diraĵo de Johano: — Ĉio fariĝos bona! — Nu, -ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante -pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.</p> - -<p>Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ -mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li -estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste -antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. -Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas -ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; -sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante -min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi -preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, -ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La -viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis -mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman -knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj -kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj -mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da -tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino -ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun -ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi -ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, -eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante -parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du -viroj eniris la apudan salonon, kaj<!-- p.121 --> post kvarono da horo ili revenis -kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.</p> - -<p>Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj -skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren<!-- orig: esteren -->, ĉar -kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi -do studadis kaj mi ... faris nenion krom rigardi el la fenestro.</p> - -<p>La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris -la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.</p> - -<p>Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, -kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam -vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen -paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la -malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj -ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la -neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti -helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi -imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.</p> - -<p>La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi -rigardis min kun rideto.</p> - -<p>Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion -lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti -ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga -destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi -pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.</p> - -<p>Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, -kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn -el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi -metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, -samtempe ŝi penis klarigi<!-- p.122 --> kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis -min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute -malsimilaj al tiuj de „Mil kaj unu noktoj“, kaj montrante la al -mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Ŝi komprenis, -iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, -sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Ŝi -elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, -kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi -sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke -fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a -Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q...</p> - -<p>Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis -lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias -legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam -klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la -libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, -ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis -kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi -lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis -ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur -nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston „piano“), -staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela -knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia -buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi -ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena -ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. -Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la -samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al -ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje.</p><!-- p.123 --> - -<p>Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas -la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita -kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn -tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun -kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo -aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En „Mil kaj unu noktoj“ mi vidis -bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.</p> - -<p>Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la -knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke -ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke -ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro -kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris -sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi -vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar -tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi -komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies -vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar -la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve -reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la -nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem -kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis -ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas -Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ -kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo -estas „Jafet“, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke -sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.</p> - -<p>Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris -en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi<!-- p.124 --> eksciis per tio, ke -li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. -Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj -ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke -ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta -kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra -ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la -maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la -interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis -ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel -ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia -filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi -kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun -ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. -Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis -kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj -objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun -strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro -kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren -sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj -fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin -montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis, -rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam -aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam -Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si -kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. -Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li -prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne -estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave -brunan objekton el ligno, sur<!-- p.125 --> kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj -specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj -haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ -surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la -mentono, kaj per la alia mano strekadis<!-- orig: skekadis --> sur la kordoj per la harhava -bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano.</p> - -<p>Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el -libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas -tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel -mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, -dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen -la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi -ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la -ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el -malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj -vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis -miajn okulojn.</p> - -<p>Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege -rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo -estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, -komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn -okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis -min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia -estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur -tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke -Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.</p><!-- p.126 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-7"> -<h3>Sepa Ĉapitro.</h3> - -<p>Maksimo Bjelski — Mia unua leciono en la rusa lingvo — Frotado -de manoj — Kie do mi naskiĝis? — Vortoj, kiuj apartenas al nenia -lingvo — Mia studado — Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur -mortintejo kaj ke mi estas talentulo — Mi superas mian instruiston -— Mi devas solludadi — Mia sukceso — Ivan reaperas — Refoje la -stranga akvokolora likvoro.</p> -</div> - -<p>Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, -sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. -La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke -neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.</p> - -<p>Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj, -dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj -okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu -alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis -tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu -brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis -fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li -sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian -domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la -vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, -ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. -En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan -vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi -fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo<!-- p.127 --> anoncis vizitonton. -Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante -la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis -min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, -ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ -signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al -mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. -Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, -kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li -supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ -supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj -kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi -ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta, -ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis -mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris -dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ, -staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj -kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu -ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto -ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis -al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min -afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. -La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj -elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. -Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis -el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj -komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence -liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; -mi ekĝojis, ĉar fine mi studadus. La instruisto en tre afabla -maniero,<!-- p.128 --> de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis -al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere -de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta, -ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, -ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua -leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, -pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis -al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante -ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis -malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi -ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre -atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom -fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn -nur malofte.</p> - -<p>Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la -studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume -unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis -la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas -ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri -la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ -pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la -progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de -Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto -ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, -tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi -restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la -instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis -ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta -instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min -instruis.</p><!-- p.129 --> - -<p>Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je -la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis -lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda -lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la -violono.</p> - -<p>Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda -atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la -arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, -li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon.</p> - -<p>Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu -duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis -aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la -rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon, -salte supreniris kun mi la ŝtuparon.</p> - -<p>En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi -devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la -violono.</p> - -<p>La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine -havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du -instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema -vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, -ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante -al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis -horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie -la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin -dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro -streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis -kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, -premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu<!-- p.130 --> -li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke -li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.</p> - -<p>Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis -preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui -estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje -ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari -por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj -ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, -aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe -da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de -miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur -tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto -de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, -precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de -ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.</p> - -<p>Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, -Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de -mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, -por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, -por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, -ke mi naskiĝis sur „la Insulo“, kies nomon mi neniam aŭdis -eldiri, ĉar ni nomis ĝin „Insulo“. Mi ne konis la nomojn de miaj -gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj -al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski -klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed -li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia -lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek -la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis -notinta multajn el la vortoj de mia gepatra<!-- p.131 --> lingvo, post kiam mi -eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La -vortojn <i>sĥinvat</i> = lanterno, <i>fōr</i> = patro, <i>maŭr</i> = patrino, -<i>bŏksm</i> = pantalono, <i>slŏp</i> = duonŝuo, <i>hōs</i> = ŝtrumpo, <i>sik</i> = -kaprino, <i>dēl</i> = planko, <i>pŏtje</i> = infano kaj tiel plu, li retrovis -en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve -nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj -okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia -ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni -plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel -malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti -dialekto kaj eĉ dana dialekto.</p> - -<p>Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de -Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de -mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.</p> - -<p>Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la -eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo -el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate -skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo -por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da -tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro -nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, -sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, -nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj -fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo -Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian -faman: <i>Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando</i>..., la nomita -statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la -kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis<!-- p.132 --> ekkriinta: — -Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio -fariĝos bona! — Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel -aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro „Hamleto“ neeble -povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro -devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La -statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte -ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda -magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel -maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la -Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro -Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj -tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.</p> - -<p>Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri -miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto — promenanta -reklamilo kaj maristo — iam reaperu por flankenŝovi la nigran -tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la -nomoj de mia parencaro.</p> - -<p>Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; -mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, -aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj -instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule -pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje -promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam -instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li -ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje -li nomis min „sinjoro Romeskaŭ“, kvankam mi insiste petadis lin, -nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu -estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe<!-- p.133 --> la -plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li tre honoris sinjoron -Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, la plej fama violonisto de sia -tempo.</p> - -<p>Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra, mi -parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon -de Romeskaŭ.</p> - -<p>— Mi legis pri tio en la gazeto —, diris li, kaj li rakontis al mi -pri la morto de l’ filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min -duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ de tiu -tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.</p> - -<p>— Ĉu ĉio tio staris en gazeto? — demandis mi.</p> - -<p>— Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la -gepatrojn de la knabo.</p> - -<p>— Ĉu iam ili malkovros ĝin?</p> - -<p>— Ni esperu —, li diris, frotante al si la manojn, — kaj verŝajne -viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin -poste kiel faman artiston.</p> - -<p>— Kiel faman artiston? — mi demandis surprizite.</p> - -<p>— Jes —, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la -manojn, — sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj -ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da -progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias -tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.</p> - -<p>La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi -miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon, -haltigis la promenadon kaj balbutis:</p> - -<p>— Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj -talentoj.</p> - -<p>— Kial? — mi demandis.</p> - -<p>— Ho —, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, — -eble li ne deziras, ke mi parolu<!-- p.134 --> pri tio; eble li ne volas, ke vi -konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta -al vi —, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la -manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ, -kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti -pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis -al si la manojn, mi demandis:</p> - -<p>— Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?</p> - -<p>— Ho ne! — li respondis, — tute ne, la vetero ja estas nun bona -kaj tute ne malvarma.</p> - -<p>— Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? — mi demandis; en -mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.</p> - -<p>— Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? — li diris.</p> - -<p>— Jes, vi faras; kial?</p> - -<p>— Nu —, li respondis, — eble mi frotadis ilin; tion mi faras -senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.</p> - -<p>— Kial vi estas nervema?</p> - -<p>— Tia estas mia karaktero —, li respondis.</p> - -<p>— Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin —, mi diris, -ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.</p> - -<p>— Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al -mi —, respondis la vireto, — ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro -afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis -rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de -lia stranga nervemeco mi eksciis poste.</p> - -<p>Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski -mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, -ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj -progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra -min<!-- p.135 --> akompanis per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn -aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al -mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel -nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo, kaj -Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn -malfacilaĵojn, kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. -Kelkfoje li skuis la kapon dirante: — Estas nekompreneble! — kaj -kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis -lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam -li ridetis, dirante: — Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos -min mem —. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble -la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis -studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super -la kordoj kaj ĉion, kion mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. -Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis -ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ -neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur konsentus tion, -post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel -aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata -kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, -ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje -lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi -konsciis, ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn -muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la -komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante -sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la -publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi -ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ<!-- p.136 --> -kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en -koncertoj.</p> - -<p>Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi -dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li -ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam -travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la -komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed -tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li -aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. — Vi jam superas min! — -li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante, -ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, -rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj -timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj -diris:</p> - -<p>— Vi ja ne koleras pro mi?</p> - -<p>Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:</p> - -<p>— Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe -tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem —, kaj -atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:</p> - -<p>— Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet!</p> - -<p>Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:</p> - -<p>— Ĉu mi ludos tion?</p> - -<p>— Jes, vi!</p> - -<p>— Sed mi ne povoscios.</p> - -<p>— Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi -ludos.</p> - -<p>— Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.</p> - -<p>— Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos -sukceson.</p> - -<p>— Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.</p> - -<p>— Des pli granda estos la sukceso.</p><!-- p.137 --> - -<p>— Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.</p> - -<p>— Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun -nomon.</p> - -<p>— Sed mi ne havas nigrajn vestojn.</p> - -<p>— Mi pretigos ilin jam morgaŭ.</p> - -<p>— Sed la publiko atendos vin kaj ne min.</p> - -<p>— Silentu! — li diris frapetante mian ŝultron, — vi ludos, kaj -ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ -fieraj pro via unua publika solludado.</p> - -<p>Aleksandra estis enirinta<!-- orig: einirinta --> la ĉambron dum nia interparolado; ŝi -estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante:</p> - -<p>— Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?</p> - -<p>— Kompreneble! — diris ŝia patro.</p> - -<p>La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la -patrino.</p> - -<p>Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ -certigis al mi, ke tio estas tute superflua.</p> - -<p>Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun -mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la -ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj -verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel -kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, -flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:</p> - -<p>— Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson?</p> - -<p>— Kian promeson?</p> - -<p>— Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ -kelkaj tagoj?</p> - -<p>— Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, -ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas -talentojn.</p><!-- p.138 --> - -<p>— Ĉu vere? — li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.</p> - -<p>— Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la -publiko en la granda koncertejo.</p> - -<p>— Ĉu vere? — li diris.</p> - -<p>— Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ.</p> - -<p>— Ĉu mi!?</p> - -<p>— Vi ekhavos enirbileton por du personoj —, kaj mi prezentis al li -la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li -devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.</p> - -<p>— Dankon, sinjoro Romeskaŭ —, li diris, — mi ĉeestos kaj mia -patrino akompanos min.</p> - -<p>— Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? — mi demandis.</p> - -<p>— Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Estas por mi tro multekosta —, li malkaŝe diris.</p> - -<p>Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:</p> - -<p>— Ĉu vi ŝatas muzikon?</p> - -<p>— Ho jes —, li diris, — mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn -artojn.</p> - -<p>— Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi -invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al -mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.</p> - -<p>— Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ —, li diris, kaj timante, ke estos -tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la -rusajn verbojn.</p> - -<p>Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom -da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li -verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, -kiujn li volis<!-- p.139 --> instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, -eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis -de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne -pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble -dekfoje tro malalta.</p> - -<p>Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la -kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li -ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn -teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas -ekzercadi min.</p> - -<p>Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. -Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia -invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis -ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, -kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon -la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa -vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.</p> - -<p>Aleksandra interrompis miajn pensadojn.</p> - -<p>— Via nova kostumo estas malsupre, — ŝi diris, — panjo deziras, -ke vi tuj provalmetu ĝin —, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian -brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.</p> - -<p>Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton -por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne -povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li -invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed -mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en -la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l’ kapo ĝis la piedoj, -kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel -ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter -la<!-- p.140 --> ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj -admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servistino, kiu -okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis -min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam -oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj -malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la -korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi -eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:</p> - -<p>— Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega -junulo!</p> - -<p>Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.</p> - -<p>La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur -sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron -por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun -lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj -mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li -sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua -apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis -flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia -patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri -al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman -malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino -estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. -Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj -neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj -sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi -rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li -arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la -longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la<!-- p.141 --> atenton de -ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia -stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li -ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen -estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de -la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta -vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel -senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.</p> - -<p>La unua numero de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“ -pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj -eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado -eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite -fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke -li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.</p> - -<p>Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis -neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo -estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi -sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi -estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, -ĉeestus la tutan koncerton.</p> - -<p>Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de -Romeskaŭ kun solludo sur violono.</p> - -<p>Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata -artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis -antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne -kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, -ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo -kaj lernanto anstataŭos lin. — Mi esperas —, li diris, — ke la -publiko estu iom indulgema je la juna violonisto —, sed li atendis -samtempe, ke la talento de la<!-- p.142 --> juna artisto, kiu per sia unua publika -ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la -salono bedaŭrus la anstataŭigon.</p> - -<p>Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de -certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis -portata al mia „dometo“, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la -junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri -tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, -ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu -koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado -de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi -staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; -ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la -aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min -ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; -min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, -kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi -vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la -muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; -mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, -kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la -aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ -ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi -rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris -kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis -ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis -pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra -aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis -Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: — Biz!... Biz! -— La orkestestro flustris,<!-- p.143 --> revokinte min: — Riverencu! — Sed mi -ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo -Bjelski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian -sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al -li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la -plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.</p> - -<p>Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ -kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi -rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan vesperon -ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo -kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. -Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita -altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li -eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro -la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.</p> - -<p>Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero -de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, -paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis -trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la -maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed -tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun -liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj -skribis sur ĝi la jenon:</p> - -<p>— Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la -teatro, mi devos paroli kun vi —, kaj mi subskribis „Jafet“. -Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj -petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian<!-- orig: min --> letereton al la plej -malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la -paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso<!-- p.144 --> estis la -sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj -laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis -en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj -estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis -retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado -kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis -akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.</p> - -<p>Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra -kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante -rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi -rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante -inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj -ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu -tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj -aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la -altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta -dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ -tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj -vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte -sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi -estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel -longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan -orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post -kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la -kaleŝon por plue reveturi hejmen.</p><!-- p.145 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-8"> -<h3>Oka Ĉapitro.</h3> - -<p>Mi vizitas Ivan — Vivu la brando! — Mi legas, ke mi estas -artisto — Vojaĝo eksterlanden — Mi savas homan vivon — Nova -samhejmano — La teruriga letero — La frotulo rakontas — Netaŭgaj -buboj kaj procentegisto — Respondo al la teruriga letero — Kion -Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.</p> -</div> - -<p>La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis „Petro la -Granda“. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi -luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la -ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute -malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis -nenion krom pura akvo. La „faŭno“ tute reŝanĝiĝis en modestan -pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis -lin, sed li min ne rekonis.</p> - -<p>— Ivan —, mi diris, etendante al li mian manon.</p> - -<p>— Mi estas Ivan, la kuiristo —, li diris, — sed mi vin ne konas.</p> - -<p>— Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.</p> - -<p>— Mi rekonas —, li diris, — almenaŭ se min ne trompas miaj -okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la -teatro.</p> - -<p>— Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed -kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?</p> - -<p>— Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn —, -li diris, sulkigante la frunton por pli<!-- p.146 --> bone pripensadi, — sed mi -ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.</p> - -<p>Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu -manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento -li sensulkigis la frunton kaj diris plue:</p> - -<p>— Mi ne plu memoras.</p> - -<p>— Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?</p> - -<p>— Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja -estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.</p> - -<p>— Sed estas eble, ke li lernis tion poste.</p> - -<p>Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li -ekkriis:</p> - -<p>— Dank’ al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?</p> - -<p>— Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la -malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.</p> - -<p>Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:</p> - -<p>— Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis -pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.</p> - -<p>— Same kiel hieraŭ vespere —, mi diris.</p> - -<p>— Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi -neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras -kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras -al mi: Ivan, trinku nur <em>unu</em> solan glaseton da brando; sed -trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton -mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam -ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, -kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da -glasetoj.<!-- p.147 --> Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan -glaseton; jen mia mano —, li diris.</p> - -<p>Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, -kiel sanas lia patrino.</p> - -<p>— Mirinde bone! — li diris, — hieraŭ posttagmeze mi alportis al -ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, -tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan -glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.</p> - -<p>— Kial vi ne donas al ŝi ĉion? — mi demandis.</p> - -<p>— Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu -solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, -tia estas mia karaktero.</p> - -<p>Mi demandis pri Jafet.</p> - -<p>— Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem.</p> - -<p>— Mi aludas mian hundon.</p> - -<p>— Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu -renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.</p> - -<p>— Ĉu vi scias —, mi demandis plue, — ĉe kiu insulo vi trovis min -sur la maro?</p> - -<p>— Neniu sciis tion —, li respondis, — nek la kapitano, nek unu -sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via -boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi -parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la -luno —, kaj la kuiristo laŭte ekridis.</p> - -<p>Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min -sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri -la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.</p> - -<p>— Ĉiuj fundiris —, li respondis.</p> - -<p>— Ĉu ili fundiris!? — mi ekkriis.</p> - -<p>— Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.</p><!-- p.148 --> - -<p>— Kiel okazis tio?</p> - -<p>— Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por -nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj -kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu -monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, -la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne -fundiris kun ili dank’ al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la -brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.</p> - -<p>Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia „Insulo“, kaj -ĉar mi devis foriri, mi diris:</p> - -<p>— Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.</p> - -<p>Ivan premis mian manon, dirante:</p> - -<p>— Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ -verŝajne ne plu vivus.</p> - -<p>— Kial? — mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.</p> - -<p>— Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus -returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la -aliaj; sekve dank’ al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj -vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro —, kaj li forte -premis mian manon, — sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, -ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros -mian eblon.</p> - -<p>— Vi povos servi al mi —, mi diris; — se iam vi renkontos tre -longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros -min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.</p> - -<p>La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:</p> - -<p>— Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj -maristoj.</p> - -<p>— Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita<!-- p.149 --> el -arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, -estas mia Johano.</p> - -<p>— Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo -estas...</p> - -<p>Mi interrompis la kuiriston kaj diris:</p> - -<p>— Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la -poŝhorloĝo mankas.</p> - -<p>— Nu bone, mi atentos nur la ĉenon —, li diris.</p> - -<p>Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.</p> - -<p>La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon -kaj fingre montris artikolon, subskribitan de „H. M.“ Tiu „H. -M.“ estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej -bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas -legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj „H. M.“ -jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min -antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej -lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn -en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; -sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.</p> - -<p>De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la -famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.</p> - -<p>Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis -faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj -Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu -sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis -por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue -ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja -parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, -neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu -estis laŭ mia opinio malriĉa,<!-- p.150 --> tre bezonus la salajron, kiun li -ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo -daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la -interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj -lingvoj.</p> - -<p>Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li -fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom -rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras -daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li -sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, -kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al -li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi -insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda -vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante -antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris -por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la -manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:</p> - -<p>— Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al -ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al -mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere -nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. -Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.</p> - -<p>Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), -Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da -mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj -mi dankis lin el la fundo de mia koro.</p> - -<p>Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, -mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.</p><!-- p.151 --> - -<p>Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis -al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian -fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis -lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto -sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot, -kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por -pretigi tiun lecionon.</p> - -<p>Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj -koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan -leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian -tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu -tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian -leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj -fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li -esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por -denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.</p> - -<p>Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, -ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la -reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum -plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de -la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi -malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.</p> - -<p>Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, -petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por -priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed -Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en -la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis -por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi -skribis alian, sed Bjelski ne aperis.<!-- p.152 --> Mi estis skribonta trian, sed -antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io -eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni -forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. -Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa -malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas -Maksimo Bjelski.</p> - -<p>— Loĝis tie ĉi —, li respondis.</p> - -<p>— Ĉu loĝis? — mi demandis.</p> - -<p>— Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis -mortinta.</p> - -<p>— Ĉu lia patrino mortis!? .... kaj kie li loĝas nun?</p> - -<p>— Mi ne scias.</p> - -<p>— Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?</p> - -<p>— Li postlasis nur ŝuldojn.</p> - -<p>Mi ekmiregis.</p> - -<p>— Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?</p> - -<p>— Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.</p> - -<p>— Li foriris propravole?</p> - -<p>— Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?</p> - -<p>— Lia amiko Romeskaŭ.</p> - -<p>— Ho, vere!? — diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli -neĝentilan ankoraŭ.</p> - -<p>— Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.</p> - -<p>— Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du -monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj -aliulo luis ĝin.</p> - -<p>— Sekve, vi devigis lin foriri —, mi diris indigne.</p> - -<p>Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia -nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por -informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro -malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis -min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? -Enprofundiĝinte en<!-- p.153 --> pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis -proksima kaj vole-nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, -tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon -mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron -de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de -Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn -horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, -kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante -internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro -kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis -refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, -detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo -ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne -vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke -li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre -vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la -sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la -kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis -la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan -plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke -ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke -la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo -de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, -mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian -gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi -forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; -mi jam estis malbutonumonta lian veŝton, sed ĝi estis tiel vasta -kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian -kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi -aŭskultis, ĉu<!-- p.154 --> ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar -mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite -la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj -Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li -estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi -tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi -atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu -lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia -neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; -mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi -klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris -lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia -buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi -estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj -malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj -trafis miajn orelojn.</p> - -<p>— Kara amiko! — mi diris, — kion do vi faris!?</p> - -<p>Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:</p> - -<p>— Ili ... mortigis ... min.</p> - -<p>— Kiuj? — mi ekkriis.</p> - -<p>— La netaŭgaj buboj ......</p> - -<p>— Ĉu buboj pendigis vin?</p> - -<p>— Kaj Barazof — ... li flustris plue.</p> - -<p>— Barazof?</p> - -<p>Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu -ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof<!-- orig: Bazarof -->, sed estis al mi enigmo, -kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman -viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan -tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj -revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris:</p><!-- p.155 --> - -<p>— Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie -ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.</p> - -<p>Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:</p> - -<p>— Mi ne havas plu hejmon.</p> - -<p>— Kie vi do dormis la lastajn noktojn?</p> - -<p>— En ĉi tiu dometo —, li diris, kaj tria elspiro eliris lian -buŝon.</p> - -<p>Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li -parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi -estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi -pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, -restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj -mi demandis:</p> - -<p>— Ĉu vi estas sufiĉe forta por<!-- orig: par --> piediri?</p> - -<p>— Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la -stratoj.</p> - -<p>— Kial? — mi demandis, kredante ke refoje li deliras.</p> - -<p>— Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj -ili divenos, kion mi faris.</p> - -<p>— La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako -kaj ni iros kune.</p> - -<p>Li klopodis leviĝi, tiam li diris:</p> - -<p>— Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.</p> - -<p>— Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?</p> - -<p>— Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj —; kaj refoje li ridetis -grimace.</p> - -<p>— Ĉu mi alportu manĝaĵon? — mi demandis.</p> - -<p>Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li -ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo -ĝin trakurus.</p> - -<p>— Rekvietiĝu, mia amiko —, mi diris, — mi helpos al<!-- p.156 --> vi; mi devas -lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki -vin al mia domo.</p> - -<p>— Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam -faris por mi tro multe.</p> - -<p>— Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto -—, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas -la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis -uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je -kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la -okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.</p> - -<p>— Ho patrino, patrino! — li flustris.</p> - -<p>Mi estis kortuŝita kaj diris:</p> - -<p>— Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.</p> - -<p>— Ho, li diris —, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Barazof ne lasus min kvieta.</p> - -<p>— Kiu estas tiu Barazof?</p> - -<p>Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:</p> - -<p>— Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio!</p> - -<p>Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:</p> - -<p>— Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. -Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton -poste li flustris:</p> - -<p>— Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus -toleri, ke vi pagu ...., vi jam pagis al mi tro multe ... —; tiam li -ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.</p> - -<p>— Atendu tie ĉi momenton —, mi diris, — mi tuj revenos kun -veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ..... —, mi eksilentis, -sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.</p><!-- p.157 --> - -<p>— Mi promesas —, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.</p> - -<p>Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo. -Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra -sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi -ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke -ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la -vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski -sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj -ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj -ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de -Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino.</p> - -<p>— Alportu tuj lakton aŭ buljonon —, mi diris, sidigante la vireton -sur la kanapo, — li mortas pro malsato.</p> - -<p>Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis -for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel -hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni -trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:</p> - -<p>— Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ -vespere ni parolos plue.</p> - -<p>Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min -super li kaj li flustris en mian orelon:</p> - -<p>— Mi petas, ne parolu pri .... pri tio, kion mi faris.</p> - -<p>— Mi promesas, .... nun klopodu ekdormi.</p> - -<p>Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.</p> - -<p>Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian -buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande -jen la vireton, jen min, sed mi silentis.</p> - -<p>Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj -rigardis la dormanton.</p><!-- p.158 --> - -<p>— Ho-o-o! — ŝi ekkriis, — mi komprenas —, kaj ŝi montris la -kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis -klare tion, kio estis okazinta.</p> - -<p>Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi -refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ -sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis -nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.</p> - -<p>— Kio do okazis? — fine demandis Aleksandra. Mi respondis: — La -luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li -vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.</p> - -<p>— Kie? — demandis ambaŭ.</p> - -<p>— En la dometo sur la enterigejo.</p> - -<p>Longa silento sekvis, tiam mi diris:</p> - -<p>— Kaj mi promesis helpi al li.</p> - -<p>Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:</p> - -<p>— Li restos tie ĉi.</p> - -<p>Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la -vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie -ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris -ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj -rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la -kapon:</p> - -<p>— Mi ne vidas ĝin.</p> - -<p>Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi -ĝojis pro tio.</p> - -<p>— Bonvolu ne paroli pri ĝi —, mi diris, rigardante lin pete.</p> - -<p>— Ne timu —, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis -detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en -kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. -Romeskaŭ tre<!-- p.159 --> miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof. -Li pripensadis, kaj tiam diris:</p> - -<p>— Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja -rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io -mistera sin kaŝas sub tio.</p> - -<p>Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, -kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj -eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute -malaperis kaj li dankis min.</p> - -<p>Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar -li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:</p> - -<p>— Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi -petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos -sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas -restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia -kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?</p> - -<p>La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post -momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:</p> - -<p>— Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?</p> - -<p>— Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro -modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, -kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj -salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo -paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin —, kaj Romeskaŭ -etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon -de la siaj, ekpremis.</p> - -<p>Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis -feliĉa pro li.</p> - -<p>La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, -ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus -komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco -montris sufiĉe<!-- p.160 --> klare, ke li bezonas ripozon, ne nur korpe, sed -ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon -da du semajnoj, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon -promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni -estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita, -ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan -grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra -la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus -elpaŝinta el modobildaro.</p> - -<p>En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski -malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi -malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj -mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro -ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.</p> - -<p>— Kial do vi ne venis al ni? — mi demandis.</p> - -<p>Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.</p> - -<p>— Ĉu vi sentas vin nebone? — mi demandis plue.</p> - -<p>— Ho jes, eĉ tre bone —, li respondis.</p> - -<p>— Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?</p> - -<p>Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min -demande kaj frotadis al si la manojn.</p> - -<p>— Nu!? — mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, — vi -devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj -poste mi ludos iom kun Aleksandra.</p> - -<p>— Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...</p> - -<p>— Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja -estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola -ĉe tiu fenestro.</p> - -<p>— Sed ĉu la gesinjoroj trovos...</p><!-- p.161 --> - -<p>— La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta —, mi diris, -kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.</p> - -<p>Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.</p> - -<p>Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris -kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al -Romeskaŭ.</p> - -<p>— Por sinjoro Maksimo Bjelski —, li diris, leginte la adreson.</p> - -<p>La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, -liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la -leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton -por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la -leteron kaj rigardis nin dirante:</p> - -<p>— Jen vi havas!</p> - -<p>— Kio estas? — demandis Romeskaŭ.</p> - -<p>— Letero de Barazof —, li flustris. — Li eltrovis min.</p> - -<p>— Kiu estas Barazof? — plue demandis Romeskaŭ.</p> - -<p>— Negocisto.</p> - -<p>— Negocisto!?... Nenio krom tio?</p> - -<p>— Kaj pruntedonisto —, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.</p> - -<p>Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam -ŝi estis for, li diris:</p> - -<p>— Amiko Bjelski, pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio -premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon -kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian -feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel -bonaj amikoj.</p> - -<p>La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis -al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:</p><!-- p.162 --> - -<p>— Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe -kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof.</p> - -<p>Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme -enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi -estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al -tempo.</p> - -<p>— Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur -tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi -ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj -de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. -Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel -instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn -knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj -faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. -Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi -volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ -pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. -Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la -manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj -tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis -desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo -li estis skribinta la vortojn: „Maksimo Bjelski, la frotulo“. Mi -fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, -sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis -sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la -manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn -sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj -mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li -estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis.<!-- p.163 --> Li iris for, -vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis -post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la -lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje -desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris -sur la nigra tabulo<!-- orig: tubulo --> ne bildo, sed la vortoj: „La frotanto!!!“ kun -tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li -venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. -Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom -turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...</p> - -<p>Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia -karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu -senkompatemeco preskaŭ mortigis min...</p> - -<p>Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi -sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn -instruistojn korpe kaj anime...</p> - -<p>Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi -persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed -mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata -instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ -turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, -kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino -kaj mi...</p> - -<p>Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis -cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon -procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri -monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne -kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno -devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli -rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La<!-- p.164 --> trian fojon mi -iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de -post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. -Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi -kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi -ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam -prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis -ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, -ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian -helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo -fariĝis mia lernanto... Dank’ al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam -faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank’ al lia karaktero -li ne turmentis ... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... -Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta -kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi... —</p> - -<p>La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; -post momento li rakontis plue:</p> - -<p>— Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni -pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, -preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo -restis la sama.... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed -ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare -rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava -malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble -sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas -multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara -patrino... —</p> - -<p>Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis -reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis -plue:</p><!-- p.165 --> - -<p>— Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi -revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu -al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis -tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur -kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed -ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... -Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion -fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por -ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed -vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero -li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne -posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon -sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du -noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...</p> - -<p>Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en -la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe -via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... —</p> - -<p>Li eksilentis kaj ekploris.</p> - -<p>La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski. -Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante:</p> - -<p>— Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?</p> - -<p>Bjelski kapjesis kaj diris:</p> - -<p>— Ho jes, sinjoro, memkompreneble.</p> - -<p>Romeskaŭ legis kaj estis indignata.</p> - -<p>— Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski?</p> - -<p>— Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam -propraimpulse alportus ĝin, sed...</p> - -<p>— Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis -al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas<!-- p.166 --> vin monaj -malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem -sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por -kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun -li vian konton... Ĉu vi konsentas?</p> - -<p>— Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la -kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.</p> - -<p>— Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran -situacion.</p> - -<p>Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.</p> - -<blockquote> -<p>— Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; -li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi -invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por -priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ -kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la -priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan -de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos -en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin -laŭleĝe.</p> - -<p class="far_sig">Atendante:<br /> - S. Romeskaŭ. —</p> -</blockquote> - -<p>La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la -respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la -lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li -legis:</p> - -<blockquote> -<p>— Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro -Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.</p> - -<p class="far_sig">Kun estimo:<br /> - M. Barazof. —</p> -</blockquote> - -<p>De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la -peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis<!-- p.167 --> lin, estis forigita. -Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la -salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.</p> - -<p>— Jen, amiko Bjelski —, diris li, — jen vi havas por havigi al -vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu -de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj -knaboj.</p> - -<p>Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:</p> - -<p>— Morgaŭ mi mendos belan krucon —. Ni lin ne komprenis.</p> - -<p>— Por kion fari? — demandis Romeskaŭ.</p> - -<p>Kaj la vireto respondis:</p> - -<p>— Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.</p><!-- p.168 --> - - -<div class="chapter" id="ido1-9"> -<h3>Naŭa Ĉapitro.</h3> - -<p>Maksimo Bjelski fariĝas kvieta — Mi iras kun li Holandujon — -Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas — Kurhaŭskoncerto -— Pri tri artistoj — Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj — -La naŭa ĉapitro ne finiĝas — Kelkaj vortoj al la leganto.</p> -</div> - -<p>Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum -tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis -lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li -forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de -tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis -al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto -la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj -feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por -servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. -Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu -sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis -lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi -havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.</p> - -<p>Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje -deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.</p> - -<p>Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, -sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia -instruisto tre bedaŭris, ke<!-- p.169 --> mi interrompus la studadon, ĉar -kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis -ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj -kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min -oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min -akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo -akceptis.</p> - -<p>Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la -monato Julio 1914<sup>a</sup>.</p> - -<p>Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia -alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min -trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.</p> - -<p>Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio -okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu -lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino -<em>legis</em> al mi la rakontojn pri „Mil kaj unu noktoj“ kaj aliaj. -Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la -holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi -ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas -por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial -legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, -kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana -aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed -ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li -uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj <em>komprenis</em> en -Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan -dialekton de mia Insulo.</p> - -<p>Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi -bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min -ligi al koncertejo. La<!-- p.170 --> okazo por ligi min al granda koncertejo tamen -baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.</p> - -<p>Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. -Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en -la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso -mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. -Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam -fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por -pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke -eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ -miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en -neŭtrala lando.</p> - -<p>Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke -du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto -en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi -aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la -alia estis holanda soldato.</p> - -<p>Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto -pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata -profite de la holanda „Ruĝa Kruco“.</p> - -<p>Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun -la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian -nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la -estraro de la „Ruĝa Kruco“, kaj en duona horo oni decidis akcepti -min kiel kunlaboronton.</p> - -<p>La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi -kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo -de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato -ne povis<!-- p.171 --> alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana -internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, -kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.</p> - -<p>Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet -Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto<!-- orig: sulludanto --> en la koncerto, estis algluita -al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de -la koncerto anoncis tion saman.</p> - -<p>Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en -la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj -artistoj antaŭ la koncerto.</p> - -<p>Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo -pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian -forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis -kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la -dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed -ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon -kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis -ilin, nome: <i class="title">Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz -von Pablo de Sarasate</i> kaj <i class="title">Spanische Simphonie von Lalo</i>.</p> - -<p>Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la -muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda -artistoj.</p> - -<p>La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, -rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.</p> - -<p>Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta -ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.</p> - -<p>Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam -tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn.</p> - -<p>Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la<!-- p.172 --> koncertejo -rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro -montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por -pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis ...... -<i>ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata</i> ......</p> - -<hr class="long" /> - -<p class="minorheader">Kelkaj paroloj al la leganto.</p> - -<p>Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi -estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) -devas pacience atendi...</p> - -<p>Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon -post paŝo<!-- orig: poŝo -->, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per -paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo -mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis -kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la -kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por -si destinis.</p> - -<p>Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, -eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.</p> - -<p>Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de -centjaro, sed de dek ok jaroj:</p> - -<p>En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu -la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia -rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.</p> - -<p class="centre">Fino de la Unua Parto.</p><!-- p.173 --> - - - -<h2>Dua Parto<br /> - -<b>La Trovito</b></h2> -<!-- p.174 --> -<!-- p.175 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-1"> -<h3>Unua Ĉapitro.</h3> - -<p>Malgranda vilaĝeto — Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, -sendube io stranga ĉe la ina sekso — Spicisto Pentman — Dometo, -kiu nokte kaj tage restas neŝlosita — La stranga kesteto kaj kion -ĝi enhavas — Kiel pensas mutulino — Kion ŝi faras, post kiam ŝi -trovis „trezoron“.</p> -</div> - -<p>Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la -vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, -tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde<!-- orig: petrinde --> bela estas tiu domareto.</p> - -<p>Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al -Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela -malgranda preĝejo kun pinta tureto.</p> - -<p>Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas -mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj -kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la -dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon -ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj.</p> - -<p>En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, -kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke -oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.</p> - -<p>Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, -kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita -dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per -tio volis interrompi la unutonecon<!-- p.176 --> de la riĉaj kampoj, kie kreskas -aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj -povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la -nordo de Groningen.</p> - -<p>En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa -farmejo, loĝas Rika, la „mutulino“.</p> - -<p>Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj -vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti -la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed -neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.</p> - -<p>Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la „mutulino“ en sia -juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, -kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis -tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, -la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj -farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, -tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom -da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso -de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por -pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto -kaj cetere. Rika sekve <em>ne</em> vizitadis la Instituton de la -surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.</p> - -<p>Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, -havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno -ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, -ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun -plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis -la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la -gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe<!-- p.177 --> farmistoj -en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la -izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la -patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.</p> - -<p>La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas -hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin -fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla -vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi -servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.</p> - -<p>Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj -plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu -fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la -konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas -supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. -Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas -eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ -si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas -je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta -fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas -du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar -pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj -estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj -domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la -maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj -kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke -oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, -kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan -Moseon en naĝanta kesto.</p> - -<p>En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa -tuko.</p><!-- p.178 --> - -<p>Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.</p> - -<p>La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar -la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.</p> - -<p>Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco -Groningen, „farmisto“ signifas ne nur „kamparano“, sed ankaŭ -„aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo“, pensanta tamen, -ke li estas tre spritega.</p> - -<p>Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la -urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ -li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. -Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ -ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, -en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, -ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia -farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la -predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.</p> - -<p>Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; -eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta -kaj fiera. Klomp opinias, ke li apartenas al ia „nobela“ klaso, -nome al la „farmista klaso“, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. -De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj -necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista -klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek -terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) -farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto -ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto -ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj -ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa -el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp,<!-- p.179 --> ano de tiu klaso, laboradas Rika la -mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.</p> - -<p>Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue -en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante -aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno -kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan -horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, -kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam -forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu -ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis -la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.</p> - -<p>Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo -aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la -malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj -lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur -la supra „abelujo“ staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga -figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek -maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ -ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.</p> - -<p>Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu -fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan -teniĝon.</p> - -<p>Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn -de dentoj, pli blankaj ol perloj.</p> - -<p>Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.</p> - -<p>En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj -rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn -okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. -Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu -povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan -kontraston kun ŝia vizaĝo;<!-- p.180 --> fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi -tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan -koloron.</p> - -<p>Rika neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio -al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian -kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi -estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.</p> - -<p>Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika kelkfoje devas -iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.</p> - -<p>Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama -motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj -ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du „abelujoj“ kun la blanka kufo -iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel -la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin -salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas -la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de -la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon -kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la -butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum -sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas -dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon -sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas -la farmistedzino.</p> - -<p>Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la -spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, -sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia -papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn -starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi -ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj<!-- p.181 --> de la -buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne -miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke -homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas -en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado -okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj -hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj -parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, -sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke -ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.</p> - -<p>La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin -al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte -la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon -de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.</p> - -<p>La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu -ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun -ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.</p> - -<p>Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj -toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras -nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.</p> - -<p>La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante -la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li -siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun -preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas -kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas -de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj -malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la -„necesa malbonaĵo“ diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li -kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute<!-- p.182 --> ne -plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmejon por laboradi -ĝis la vespero. —</p> - -<p>La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn -vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post -jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono -kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.</p> - -<p>En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon -kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ -en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa -tago restas al ili preskaŭ nenio.</p> - -<p>Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi -pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la -subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, -ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj -vilaĝoj.</p> - -<p>Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris -al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris -tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas -senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne -pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia -malesto.</p> - -<p>Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per -returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la -makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon -ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por -triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona -strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante -la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj -subite ekhaltas. Tiu pordo<!-- p.183 --> estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, -kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.</p> - -<p>Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per -imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu -eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas -la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ -ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la -ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton -kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, -ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi -trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. -Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika -malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi -ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi -enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... -Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu -enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel -la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la -kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la -blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la -dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin -levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, -ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek -najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton -de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito -kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas -la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas -sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, -sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar -tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto.<!-- p.184 --> -Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la -„surprizaĵon“, ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj -la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin -kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga -sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, -sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu -nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur -la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.</p> - -<p>Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.</p> - -<p>— Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la -tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin?</p> - -<p>La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas -la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto -estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. -Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj -en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta -sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la -tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la -muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.</p> - -<p>— Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite -alia ekpenso ŝin frapas.</p> - -<p>— Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, -sed ridas.</p> - -<p>— Ĉu ĝi estas pura kaj seka?</p> - -<p>Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili -estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en -sekaj vindotukoj.</p> - -<p>Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi;<!-- p.185 --> la infaneto -malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi -eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la -etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al -ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, -kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas -la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la -vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj -estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano -(ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas -pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion -ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image -ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj, ke -ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la -patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en -ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan -monon kaj tempon por prizorgi la etulon.</p> - -<p>— Ĉu ŝi devas gardi lin?</p> - -<p>Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika -sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:</p> - -<p>— Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.</p> - -<p>Sed jen alia ekpenso:</p> - -<p>— Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?</p> - -<p>Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi -volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras -por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke -neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas -sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti -la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon -kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por -esplori, ĉu el tie enrigardanto povas<!-- p.186 --> rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj -reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas -tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi -estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, -ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton -dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por -ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devas lasi la infanon sola. Sed -tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas -la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por -senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule -devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras.</p> - -<p>Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la -sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas -survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, -kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.</p> - -<p>Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun -ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. -Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp -pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la -mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn -bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion -ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas -aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; -sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la -butikon.</p> - -<p>Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la -pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ -sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj -sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas -ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto<!-- p.187 --> dormas kviete. Rika -eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj -disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas -en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo -kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la -plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj -nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.</p> - -<p>Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin -sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, -kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post -kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.</p> - -<p>Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li -vekiĝos.</p> - -<p>Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la -anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian -vojon.</p> - -<p>Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele -ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino -ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos -bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la -mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La -patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi -volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj -prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.</p> - -<p>Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino -sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por -suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.</p><!-- p.188 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-2"> -<h3>Dua Ĉapitro.</h3> - -<p>Kian karakteron havas surdmutuloj — La gefarmistoj Klomp — -Sinjorino Klomp fariĝas scivola — Malkovraĵo de sinjorino Klomp — -Stranga interparolado de du virinoj — Kial rompiĝas la pipo de la -pastro — La farmejo de Klomp — Stranga interbatalo kaj stranga bano -— Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.</p> -</div> - -<p>Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj -estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj -siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas -kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone -traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras -malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.</p> - -<p>La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras -ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu -ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed -konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo -trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.</p> - -<p>Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; -la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas -tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj -ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu -bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas -okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan<!-- p.189 --> laboron -ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj -se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. -Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian -laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn -la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas -al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika -sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke -la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka -intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la -mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj -servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas -esti redungataj.</p> - -<p>Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje -interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ -sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, -ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne -nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io -eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar -virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi -decidas spionadi la servistinon.</p> - -<p>Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj -estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la -sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka -kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas -fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la -stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, -ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas -ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas -nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. -Sinjorino<!-- p.190 --> Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun -laŭta bruo refalas sur la pordon.</p> - -<p>— Io mistera sin kaŝas sub tio —, pensas sinjorino Klomp kaj -sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, -ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve -ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen -ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar -seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas -ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu -ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. -La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, -sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen -certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. -Pripensante momenton, ŝi foriras.</p> - -<p>Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur -la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la -seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas -al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la -knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas -ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon -kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen -ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke -post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe -ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, -purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia -seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, -kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo -ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin -turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro<!-- p.191 --> reŝoviĝas, sed -tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la -fenestro ekster la domo.</p> - -<p>— Eble nubo preteriris —, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la -suĉantan infanon.</p> - -<p>Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas -kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado, -rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas -sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ -la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro -ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala -vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi -la elirejon de la ĉambro.</p> - -<p>Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj -servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion -ekfari.</p> - -<p>La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris -lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo -kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne -kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan -senkulpan kreitaĵon.</p> - -<p>La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la -ĉambro kaj ĝemdiras:</p> - -<p>— Ho Dio, knabino, kion vi faris!?</p> - -<p>La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino -juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano -ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre -montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas -ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis -la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur -sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:</p><!-- p.192 --> - -<p>— Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, -same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto -sur la akvo.</p> - -<p>La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi -prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun -la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi -metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi -rigardas antaŭ sin.</p> - -<p>Rika staras senmove kaj pensas:</p> - -<p>— Ĉu oni forprenos lin de mi? — Tiam ŝi tuŝas la brakon de la -sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la -bruston komprenigante: — Li ne estas mia —; tiam ŝi metas la -fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo -kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp. -La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore<!-- orig: previzore --> -ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la -farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam -ŝi ekstaras por foriri.</p> - -<p>Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur -la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian -mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur -la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej. -Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon -kaj frapetas al si la buŝon.</p> - -<p>— Ne! — diras la sinjorino, kapskuante, — Ne! ... mi ne parolos!</p> - -<p>Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn -al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas -al la farmejo.</p> - -<p>Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do -konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en<!-- p.193 --> la ŝlosita dometo. -Ŝi enprofundiĝas en pensojn. — Ĉu Rika naskis tiun infaneton? -Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, -kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino.... Sed -senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin......, tamen ankaŭ tio estas -neverŝajna.....; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia -laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno -la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havas almenaŭ tri -monatojn.... — Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi -diras al si:</p> - -<p>— Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri -tio......</p> - -<p>Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta -pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter -tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si -ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de -Brej apartenas al la protestanta religio.</p> - -<p>Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo -de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno -kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila -tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo -kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra -makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li -portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ -la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, -ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per -la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la -frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.</p> - -<p>Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte -forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la<!-- p.194 --> blanka domo, kie li -loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn -homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li -ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) -oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ -intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la -konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian -konsilon.</p> - -<p>Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas -la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas -distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la -tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris -kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, -ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble -profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.</p> - -<p>— Estas neordinara tempo por promenado —, pensas li, kaj -sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.</p> - -<p>— Bonan tagon, pastro! — diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue -laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por -akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu -flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj -spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion -neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:</p> - -<p>— Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.</p> - -<p>— Tre bela, pastro.</p> - -<p>— Eĉ pli bela ol hieraŭ.</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Mi tamen antaŭsentas pluvon.</p> - -<p>— Ĉu vi antaŭsentas tion?</p> - -<p>— Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas -plue.</p><!-- p.195 --> - -<p>Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto -sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus -estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:</p> - -<p>— Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli -multe, ĉar ili bezonas akvon...., la rozoj memkompreneble.</p> - -<p>La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas -kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite -renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi -promenas plue.</p> - -<p>Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas -la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi, -dirante:</p> - -<p>— Pastro, mi bezonas vian konsilon.</p> - -<p>Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam -rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.</p> - -<p>— Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.</p> - -<p>Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras -la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa -koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove -la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.</p> - -<p>Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ...... nome -por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.</p> - -<p>Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al -sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la -pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:</p> - -<p>— Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp.</p> - -<p>— Mi unue havas ion por informiĝi, pastro.... hm!.... hm!......... -Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?</p> - -<p>— Jen tre stranga demando —, pensas la pastro, kiu<!-- p.196 --> ne klare -komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:</p> - -<p>— Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi -baptis ilin.</p> - -<p>— Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed -tiun de la komunum-estraro<!-- orig: kumunum-estraro -->.</p> - -<p>La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la -sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:</p> - -<p>— Ĉu vi scias, post kiom<!-- orig: kiam --> da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti -enskribataj?</p> - -<p>— Post dudek kvar horoj ..... sed....</p> - -<p>— Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi -ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe -punata.</p> - -<p>— En realo, jes.</p> - -<p>— Ĉu severe?</p> - -<p>— Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.</p> - -<p>— Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.</p> - -<p>— Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.</p> - -<p>— Tamen supozu momenton.</p> - -<p>— Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa...., sed mi ne kom.....</p> - -<p>— Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas -paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: -— Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?</p> - -<p>— Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.</p> - -<p>— Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj -trompata......</p> - -<p>La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas<!-- p.197 --> ĝin, kaj -sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li -flustras........</p> - -<p>— Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj......?</p> - -<p>— Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan -infaneton.... kiu ne estas enskribita.</p> - -<p>— Tri- aŭ kvarmonatan infanon!...... Kiam vi rimarkis tion?</p> - -<p>— Antaŭ duona horo.</p> - -<p>La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, -kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La -bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn -harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon -de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.</p> - -<p>— Kiu do povas esti tiu knabino? — li demandas al si. Li konas -ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion -suspektindan. Fine li flustras:</p> - -<p>— Kiu ŝi estas?</p> - -<p>— La mutulino.</p> - -<p>— Rika!? — La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter -la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita -viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du -interparolantoj.</p> - -<p>— Pardonu —! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.</p> - -<p>— Ho, tio ja ne estas grava.... ĝi estas nur argila pipo.............</p> - -<p>Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la -tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed -li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:</p> - -<p>— Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin -preskaŭ ĉiutage.</p> - -<p>— Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi<!-- p.198 --> ĝin vidis -antaŭ duona horo —, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion -ŝi spertis en la dometo de la mutulino.</p> - -<p>La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje -plilarĝigas lian barbon; tiam li diras:</p> - -<p>— Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.</p> - -<p>— Sur la tablo?</p> - -<p>— Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ -kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris -kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros -tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti -enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.</p> - -<p>— Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne -povas paroli.</p> - -<p>— Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al -mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.</p> - -<p>Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre -feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed -ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.</p> - -<p>Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin -ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto -ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan -aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe -alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per -ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj -metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun -laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ -sin, pensante<!-- p.199 --> pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la -sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.</p> - -<p>Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze -preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke -ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed -staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. -Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. -La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove -faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo -ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne -atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante -nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. -Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj -pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, -sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian -antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por -vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen -rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino -estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. -Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.</p> - -<p>Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por -vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi -obeas nur al la mastrino.</p> - -<p>— Eklaboru! — krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas -kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria -fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace -rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la -barelon kaj krias: — Laboru!</p> - -<p>Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn<!-- p.200 --> koksojn kaj -mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn.</p> - -<p>Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por -ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.</p> - -<p>Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li -elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.</p> - -<p>Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon -kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de -lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li -nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi -tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur -la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel -ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras -post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo -sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas -sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, -li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas -kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta -blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas -sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj -vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li -kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, -ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.</p> - -<p>Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.</p> - -<p>Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la -gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de -malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam -ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.</p> - -<p>Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas<!-- p.201 --> ambaŭ manojn de -sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone -malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, -falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko -de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. -Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon -kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika -rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du -servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ -ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur -de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe -repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas -vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke -la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la -laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka -bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko -de l’ batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por -almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili -scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por -esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.</p> - -<p>Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la -servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun -ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco -ĝis la fino.</p> - -<p>— Mi ja konjektis, ke li ŝin batis —, ŝi diris, kaj vidante ke -Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas -Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo -por<!-- orig: per --> kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li -purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar -lia<!-- p.202 --> fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li -diras kun voĉo tremetanta:</p> - -<p>— Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!</p> - -<p>Kviete sinjorino Klomp respondas:</p> - -<p>— Vi ne rajtas forpeli ŝin.</p> - -<p>— Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion!</p> - -<p>— Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.</p> - -<p>— Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi?</p> - -<p>— Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.</p> - -<p>Klomp ektimetas kaj diras:</p> - -<p>— Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.</p> - -<p>— Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas -tro forte.</p> - -<p>— Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.</p> - -<p>— Kiamaniere vi ordonis?</p> - -<p>— Per mia kubuto.</p> - -<p>— Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.</p> - -<p>— Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ -se ili estas mizeraj servistinoj.</p> - -<p>— Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas -necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.</p> - -<p>— Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?</p> - -<p>— Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. -Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj -komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.</p> - -<p>Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras -murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, -tamen li bolas pro kolero, sed li<!-- p.203 --> estas tro malkuraĝa por ĝin -eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos -laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, -ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan -koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin -plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, -kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li -rigardas ĉirkaŭe, sed ... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj -la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li -saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis -la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da -brando.</p> - -<p>Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin -insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.</p> - -<p>Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta -diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas -ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj -ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ -por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia -vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj -jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense -kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian -laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi -hejmen por suĉigi kaj varti lin.</p><!-- p.204 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-3"> -<h3>Tria Ĉapitro.</h3> - -<p>Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp — Vesteto por baptonto — -Novaj vestoj — Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan -por ŝi ceremonion — La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon — Moseo -Landman kaj lia infaneco — La orgeno — Moseo, ido de Orfeo.</p> -</div> - -<p>Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kaj Warfumanoj -ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke -ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la -patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj -ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj -zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li -elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, -estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia -maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo -fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.</p> - -<p>Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp -sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton -kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, -manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans -la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas -la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, -sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata -kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino -tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete<!-- p.205 --> trinkas -sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas -aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro -kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li -tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, -li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj -montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li -demandas:</p> - -<p>— Kio estas tio?</p> - -<p>— Vestetoj.</p> - -<p>— Tion mi vidas..., sed por kiu?</p> - -<p>— Por Moseo.</p> - -<p>— Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi -tiujn vestojn?</p> - -<p>— Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.</p> - -<p>— Surprizi!?</p> - -<p>— Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la -ceremonio.</p> - -<p>— Ceremonio<!-- orig: Ceremenio -->!?</p> - -<p>— Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li -bezonas specialajn vestetojn.</p> - -<p>— Nu! ... ĉu <em>vi</em> devas pretigi ilin?</p> - -<p>— Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne -komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.</p> - -<p>— Ĉi tiu infano devas esti baptata!?</p> - -<p>— Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj -infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?</p> - -<p>— Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri -ĝi?</p> - -<p>— Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al -mi aranĝi ĉion.</p> - -<p>— Hm! ... bela afero!</p><!-- p.206 --> - -<p>— Vi do ne kontraŭstaros?</p> - -<p>Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue:</p> - -<p>— Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni -diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.</p> - -<p>— Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas -kristanoj.</p> - -<p>— Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.</p> - -<p>— Turko!?</p> - -<p>— Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn -okulojn.</p> - -<p>— Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.</p> - -<p>— Kaj kiam li devas esti baptata?</p> - -<p>— Hodiaŭ.</p> - -<p>— Hodiaŭ!?</p> - -<p>Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.</p> - -<p>— Hodiaŭ!? — li rediras. — Kial vi ne jam parolis pri tio?</p> - -<p>— Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu -pri Rika.</p> - -<p>Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, -ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed -por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun -iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia -preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, -kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne -kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar -sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis -pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la -preĝejon pro la mutulino.</p><!-- p.207 --> - -<p>Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun -al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion. -Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; -tiam ŝi diras al Klomp:</p> - -<p>— Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.</p> - -<p>— Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne -kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.</p> - -<p>— Lasu ilin paroli.</p> - -<p>— Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!</p> - -<p>Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi -konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do -prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.</p> - -<p>La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, -kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin -klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.</p> - -<p>Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la -vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la -knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas -post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la -pordon ŝi petas la sinjorinon al si.</p> - -<p>La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.</p> - -<p>Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj -pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi -ŝin.</p> - -<p>Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano -suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas -la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj -manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, -la blanka jupeto kaj cetere.</p><!-- p.208 --> - -<p>Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj -manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia -Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas -ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.</p> - -<p>Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj -neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj -ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele -aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj -admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite -prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:</p> - -<p>— Malfermu! ... ĝi estas via.</p> - -<p>Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan -mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.</p> - -<p>Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la -brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj -demandis per tio:</p> - -<p>— Ankaŭ miaj?</p> - -<p>La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:</p> - -<p>— Almetu ilin!</p> - -<p>Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel -knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel -la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la -kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj -rigardas sin en la spegulo.</p> - -<p>Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, -ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, -ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la -koridoro kaj denove signodonas.</p> - -<p>Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la -direkton de Brej.</p><!-- p.209 --> - -<p>Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri -kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?...</p> - -<p>Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne -flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj -estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman -vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al -la mortintejo<!-- orig: mor-intejo -->. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan -konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke -la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial, ŝi ne scias, ĉar -pri religio ŝi komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo -ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon -tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj -kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas -dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter la ŝnurego, -eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el -gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras -flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas -preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu -estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo -en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la -muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne -scias, ke tio estas la predikseĝo) staras sur la planko alta benko, -formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras -la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience, -sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, -kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo -staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en -du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj<!-- p.210 --> -kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas -sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane -malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. -Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj -tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La -mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan -viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, -kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, -ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo -oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi -sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ -ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj -brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas -tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro -loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu -viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de -la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.</p> - -<p>Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, -virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, -kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko -altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj -tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.</p> - -<p>Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la -trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.</p> - -<p>La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, -tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. -Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la -preĝejo kaj rigardante<!-- p.211 --> nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas -en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi -ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon -kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la -ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras -la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la „barelon“ kaj ekstaras -tie.</p> - -<p>Rika miregas. — Kion la blankbarbulo faros tie? — ŝi pensas.</p> - -<p>La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste -ĉiuj kantas psalmon.</p> - -<p>Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi -rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, -ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, -ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.</p> - -<p>Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; -li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.</p> - -<p>La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice -rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la -skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.</p> - -<p>Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, -ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. -Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la -servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en -la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta -servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas -legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon -de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel -plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la -ŝtupareton<!-- p.212 --> de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro -ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la -brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom -da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: — Moseo, -mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta -Spirito; amen!</p> - -<p>La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne -komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas -en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du -grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis -ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la -baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas -ŝian manon kaj premas ĝin.</p> - -<p>Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, -ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino -kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li -ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li -povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga -dimanĉo.</p> - -<p>Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: -Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke -Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas -tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, -manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, -ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda -apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam -kontenta.</p> - -<p>Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon<!-- p.213 --> al la -farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la -herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.</p> - -<p>Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas -lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn -krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, -pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan -buŝon ol Moseo.</p> - -<p>Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj -ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo -memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.</p> - -<p>Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj -tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro -tio.</p> - -<p>Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la -lipojn, se li volas komprenigi ion al li.</p> - -<p>Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi -la piedojn en vigla maniero. Rika ĉiam iras rapide, sekve por ne -postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli -mallongaj ol tiuj de la „patrino“.</p> - -<p>Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, -ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), -sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino -sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.</p> - -<p>Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi -fieriĝas pro tio.</p> - -<p>Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans -multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas -malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj -ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed -neniam ŝi punas la<!-- p.214 --> knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam -Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia -karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas -trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, -amata de ĉiuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne -kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas -la mutulinon.</p> - -<p>Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj -eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj -lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li -aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo.</p> - -<p>Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la -knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la -malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.</p> - -<p>La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn -en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la -preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:</p> - -<p>— Li amas muzikon.</p> - -<p>Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika -aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la -kesteto<!-- orig: kesteton --> kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, -staras nun en la subtegmentejo.</p> - -<p>Kaj Moseo kreskas.... kreskadas.</p> - -<p>Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon -de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam -la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo -lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi -mem.</p> - -<p>Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas<!-- p.215 --> ĝin. Li -amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke -tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis -sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi -la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.</p> - -<p>La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj -ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.</p> - -<p>Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace -ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj -Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.</p> - -<p>Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj -Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la -grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li -posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek -cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la -belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.</p> - -<p>La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo -estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride -plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:</p> - -<p>— Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li -en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.</p> - -<p>— Sed —, tiel ĉiam diras plue la instruisto, — li plej amas la -orgenon.</p> - -<p>De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la -muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur -sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.</p> - -<p>Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l’<!-- p.216 --> orgeno movas lian -animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto -kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la -muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni -tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj -punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas -plenumata.</p> - -<p>Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en -legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel -komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.</p><!-- p.217 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-4"> -<h3>Kvara Ĉapitro.</h3> - -<p>Kermeso en la vilaĝo — La karuselo kaj kio plej multe interesas -Moseon — La Valpurgisnokto — Du flutoj — Kion oni vidas en la -cirko — Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.</p> -</div> - -<p>Estas en la jaro 1904<sup>a</sup> kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la -vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.</p> - -<p>En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta -flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da -kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por -infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.</p> - -<p>Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn -ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur -dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn -portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman -sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.</p> - -<p>Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo -sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj -sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela -kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.</p> - -<p>Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera -kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, -kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton -el fero,<!-- p.218 --> kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon -en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono -estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas -el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu -laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la -sekvanta turnado.</p> - -<p>Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, -la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj -la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de -l’ orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l’ infanoj.</p> - -<p>Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de -la komenco de l’ turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li -ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; -li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en -fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu -ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus -ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la -bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas -kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, -li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne -ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la -karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al -la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas -al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn -ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas -kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume -li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas -parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas,<!-- p.219 --> -ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj -alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la -Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili -ekhaltas.</p> - -<p>Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos -por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por -siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn -ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto -serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por -aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri -de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun -li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun -Moseo.</p> - -<p>Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj -tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren -laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ -hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum -multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco -Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed -pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj -artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori -la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj.</p> - -<p>La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo -laŭte anoncas al „la estimata publiko“, ke oni devas rapidi por -aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en -la cirko.</p> - -<p>Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur -la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi -eniras kun la knabo.</p> - -<p>Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun -Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon,<!-- p.220 --> kaj ŝi mem neniam -sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. -La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. -Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas -ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, -ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka -pluvombrelo.</p> - -<p>Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.</p> - -<p>Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas „la estimatan publikon“ -tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ -neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado -komenciĝas.</p> - -<p>Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas -tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne -estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas -trodorlotitaj, la „estimata publiko“ trovas ĝin sufiĉe bela; la -plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, -violono kaj malgranda tamburo.</p> - -<p>Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la -mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto -kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj -fariĝas scivola. — Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de -kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al -kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de -la cirko? — Tiel ŝi pensas.</p> - -<p>Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto -kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre -ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi -kun la knabo.</p> - -<p>— Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? — li diras.</p> - -<p>— Jes ... kaj bela muziko.</p><!-- p.221 --> - -<p>Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en -la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:</p> - -<p>— Ho jes, sufiĉe bela.</p> - -<p>— Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? — kaj Moseo fingre -montras la violonon.</p> - -<p>— Sur violono?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Mi ne scias, kial vi demandas tion?</p> - -<p>— Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.</p> - -<p>La spicisto ridas, tiam li demandas plue:</p> - -<p>— Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?</p> - -<p>— Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la -karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin —, kaj aperigante fluton -el sub la frako, li demandas:</p> - -<p>— Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de -la karuselo?</p> - -<p>— Eble, Moseo; vi povos klopodi.</p> - -<p>— Mi klopodos —. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante -la pendantan bastonon, li demandas al Pentman:</p> - -<p>— Kio estas tio?</p> - -<p>— Tio estas trapezo.</p> - -<p>— Al kio servas trapezo?</p> - -<p>— La arlekeno laboros sur ĝi.</p> - -<p>— Ĉu laboros? — Moseo ne komprenas kiel oni povas „labori“ sur -tia bastono.</p> - -<p>— Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.</p> - -<p>— Kio?</p> - -<p>La spicisto havas programon kaj li klarigas:</p> - -<p>— Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.</p> - -<p>— Ĉu la ĉevalo povas danci!?</p><!-- p.222 --> - -<p>— Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.</p> - -<p>— Kio estas tio?</p> - -<p>— Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros -fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.</p> - -<p>— Ĉu sur tiu ŝnuro? — Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto -klarigas plue:</p> - -<p>— Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie —, kaj li -montras la lokojn.</p> - -<p>— Kio okazos poste?</p> - -<p>— Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela -numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la -aliaj...</p> - -<p>La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, -sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo -de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno kaj la -ĉevalo faras riverencon antaŭ „la estimata publiko“; post la -riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: „Sur la -ondoj“ de Straus.</p> - -<p>Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, -kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi -ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate -de la rigardantoj.</p> - -<p>La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj -de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni -konas sub la nomo: „malsprita Aŭgusto“.</p> - -<p>Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam -oni streĉas la ŝnuregon.</p> - -<p>Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la -kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj -saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al -ŝi suprensalti sur<!-- p.223 --> la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la -fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj -rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per -longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, -kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, -malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj -dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi -saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas -super sia kapo.</p> - -<p>Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte -interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga -kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj -sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide -engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam -eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la -kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam -ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. -La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. -Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine -ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la -publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj -poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de -la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo -ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la -dorso.</p> - -<p>Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion -rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, -tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de -vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la -kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de<!-- p.224 --> la -programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.</p> - -<p>Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas -ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili -kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj -sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la -belan muzikon ĉe sia flanko.</p> - -<p>Venas nun la vico de la gimnastikisto por „labori“ sur la trapezo. -Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la -malsprita Aŭgusto.</p> - -<p>Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita -Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. -Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi -jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la -direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj -okule ekzamenas ŝian knabon.</p> - -<p>— Kion do ili intencas kun li? —, ŝi pensas.</p> - -<p>— Eble ili trovas lin rimarkinda knabo —, ŝi pensas post -kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante -ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la -spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la -rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:</p> - -<p>— Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?</p> - -<p>— Mia filo?... Ho ne!</p> - -<p>— Kies filo li estas?</p> - -<p>— De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.</p> - -<p>— Ĉu li vere estas ŝia filo?</p> - -<p>— Kial vi deziras scii tion?</p> - -<p>— Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta -vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi,<!-- p.225 --> kaj ke li estas -eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi -al ni.</p> - -<p>— Ĉu por helpi al vi?</p> - -<p>— Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li -konsentos en tio?</p> - -<p>— Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.</p> - -<p>— Dankon!</p> - -<p>Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu -komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La -malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, -kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo -ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; -krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos -nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas -okazonta sur la areno.</p> - -<p>— Kion li flustris al vi, Moseo? — demandas la spicisto.</p> - -<p>— Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.</p> - -<p>— Ĉu vi povas rajdi?</p> - -<p>— Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.</p> - -<p>— Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?</p> - -<p>— Ho, ne!... — Li volas paroli plue, sed io nova estas -komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la -artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per -la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci -specialan numeron titolitan: „La misterplena rajdado“, per kiu -„la estimata publiko“ spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. -— La hipnoto — tiel la direktoro diras plue, — havas la mirindan -fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono -ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la<!-- p.226 --> elektita persono plenvole -konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. -Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la -tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la -arenon.</p> - -<p>Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse -rigardas lin. Fine la spicisto diras al li:</p> - -<p>— Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.</p> - -<p>Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la -knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.</p> - -<p>Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas -al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.</p> - -<p>La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al -arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu -ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:</p> - -<p>— Ĉu vi povas rajdi?</p> - -<p>— Jes, mi povas.</p> - -<p>— Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?</p> - -<p>— Tion mi neniam faris.</p> - -<p>— Sed ĉu vi volas?</p> - -<p>Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:</p> - -<p>— Diru „jes!“</p> - -<p>— Jes! — diras Moseo.</p> - -<p>— Bone —, diras la direktoro, — vi rajdos ... Nun fikse rigardu la -fraŭlinon en la okulojn.</p> - -<p>Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da -neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje -ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por -ĵeti al li en la okulojn;<!-- p.227 --> li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino -fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone:</p> - -<p>— Dormu!</p> - -<p>Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed -iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen -kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre -miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen -interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj -paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado -trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, -aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion -seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco -atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta -sur la ĉevalo, spite tio la hipnotistino promesis, ke li vere faros -tion dank’ al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis -kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin -lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi -la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo -reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu -sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado -li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, -saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, -kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la -dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo<!-- orig: suprizo --> kaj -oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo, -sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas -rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo.</p> - -<p>La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la -direktoro vokas admone:</p> - -<p>— Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.</p><!-- p.228 --> - -<p>Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia -sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.</p> - -<p>La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per -la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj -estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon -kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la -lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej -belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava -orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo -similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ -lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante -la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la -besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas -kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur -ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de -plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube -io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas -klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin -konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, -dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la -malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li -estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj -tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon -por tiel rajdi...</p> - -<p>Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.</p> - -<p>Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn -en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj -ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. -Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj -de la knabo; li ekkaptas<!-- p.229 --> ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine -ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas -tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson -de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ -movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte -ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post -iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. -Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la -ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian -frunton, diras: — Vekiĝu!</p> - -<p>Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas -laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter -si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, -en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al -la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj -sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj -kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo -anstataŭ Moseo.</p> - -<p>La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj -rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas -la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub -tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas -tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la -ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam -ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.</p> - -<p>Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas -de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas -salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj.</p> - -<p>Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li<!-- p.230 --> eksidas sur -sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed -sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj -okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam -ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.</p> - -<p>Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam -la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete -respondas:</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Pro la rajdado.</p> - -<p>— Kia rajdado?</p> - -<p>— Vi ja rajdis!</p> - -<p>— La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.</p> - -<p>Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja -scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota -dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj -saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.</p> - -<p>— Kion vi faris ekster la areno? — plue demandas la spicisto.</p> - -<p>— Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan -tempon; krom tio mi faris tute nenion.</p> - -<p>Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, -sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian -scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas -al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; -li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, -ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas -„Arlekeno kaj Arĝentino“. La pantomimo estas akompanata de dolĉa -muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la -sesan horon, kaj la prezentado estas finita.</p><!-- p.231 --> - -<p>Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.</p> - -<p>Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj -ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; -kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras -la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn. -Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de -sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la -enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ -si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi -reendormiĝas.</p> - -<p>Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo -en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la -violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.</p><!-- p.232 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-5"> -<h3>Kvina Ĉapitro.</h3> - -<p>Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo — Rifuzita rifuĝejo -— La izolita dometo — Stranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katoj -— Stranga dumnokta muziko — La ratkaptisto de Hameln — La -„Kol-Nidrej“ de Max Bruch — Violonĉelisto kaj flutisto — Pri -multekosta muzikilo — Ripozo post laciga nokto.</p> -</div> - -<p>Neĝo....., neĝo......, neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj -neĝeroj sin interpuŝadas..... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj -arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj -kaj kanaloj.... Neĝo sur la vojoj.... Neĝo ĉie...........</p> - -<p>Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la -tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento -forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin -etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida -malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.</p> - -<p>Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, -nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas -la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn -kamaradojn malsupre sur la griza tero.</p> - -<p>Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al -Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu -povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, -kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ -por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno -liaj rigidaj<!-- p.233 --> kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, -blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la -profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro -la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li -aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne -perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas -esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.</p> - -<p>Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu -minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al -li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti, -marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn -truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li -sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la -kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas -ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas -antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe -liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie -li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite -trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.</p> - -<p>La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? -Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi -tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke -limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie -ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas -eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie -sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus -elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar -la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la -okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en -ĝardeneto<!-- p.234 --> tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro -ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur -du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas -antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio -interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu -respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj -aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo -malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute -nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi -timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta -eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo -aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:</p> - -<p>— Kio estas?</p> - -<p>La vaganto respondas germane:</p> - -<p>— Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.</p> - -<p>— Kion vi volas?</p> - -<p>— Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?</p> - -<p>— Apud Warfum.</p> - -<p>— Warfum!?</p> - -<p>— Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra -mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.</p> - -<p>La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, -kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por -remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj -daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ -al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al -la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi -ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke -li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka -tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis<!-- p.235 --> antaŭ unu -horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas -dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al -granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn -senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. -Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa -distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti -Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed -kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej -hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas -liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas -grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj -movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa -mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. -Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton -en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed -tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj -aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la -stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, -daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ -malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi -la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro -laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras -plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel -laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li -sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon -antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj -truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj -perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge -persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj<!-- p.236 --> forlasis tiun dometon. La -vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ -lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandajn ŝuojn. Estas do -verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al -li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne -ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. -Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.</p> - -<p>Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj -streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu -dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj -aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele -kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. -Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj -jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas -dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej -multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama -maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono -ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la -muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. -Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne -povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas -tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj -mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj -ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu -estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas -stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi -enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, -sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj -dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la -riglilo<!-- p.237 --> leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas -kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo -subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie -kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte -enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li -staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, -tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura -ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, -tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas -singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas -renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas -lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. -Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas -la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo -kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange -estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la -ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas -en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble -dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia -signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda -interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La -viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto -verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du -vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj -plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de -iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas -malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon -sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur -la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele<!-- p.238 --> ili lumigas la vizaĝon de la -vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo -kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto -kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo -kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en -la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras -granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas -sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune -kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn -de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi -en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post -momento fermiĝas kaj la meditado<!-- orig: metitado --> de la viro iom post iom ŝanĝiĝas -en profundan dormon. Dormante li sonĝas:</p> - -<p>Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, -antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis -tra la tuta mondo.</p> - -<p>Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia -instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li -ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas -ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu -loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. -Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen -estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen -unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, -ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la -violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ -aŭskultas...</p> - -<p>Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la -dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ -mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, -similantan al miaŭado<!-- p.239 --> de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la -seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj -dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, -la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur -lian ŝultron...</p> - -<p>Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar -efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ -lia vango por karesi lin.</p> - -<p>La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la -kontenta murmurado de la kvarpiedulo.</p> - -<p>Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.</p> - -<p>Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la -karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj -bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj -bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto -pro la firmeco de karaktero.</p> - -<p>Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli -la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia -volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la -tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam -estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj -amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu -tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, -same kiel liaj miaŭantaj amikoj.</p> - -<p>Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa -amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin -submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio -ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.</p> - -<p>La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj<!-- p.240 --> rifuzante -ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre -malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas -esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, -vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, -ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, -kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras -la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al -personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn -kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon -de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per -tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la -ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per -la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj -singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, -ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj -okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.</p> - -<p>La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar -li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga -sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.</p> - -<p>La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, -sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn -objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke -en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke -ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la -kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi -tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne -povas respondi.</p> - -<p>Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur -neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon,<!-- p.241 --> kiu kiel unu sola -ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. -Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur -sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, -sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du -aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al -li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. -Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, -kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al -li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la -pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li -pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, -jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj -tuj poste unu flutisto majstre ludas la „Ave Maria“. La fremdulo -estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj -restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el -fabelaro.</p> - -<p>Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si -ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun -ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi -al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la -longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, -en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon -inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, -li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis -sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige -la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al -la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La „Ave Maria“ -finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela „Kol-nidrej“ de Max Bruch. -Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo<!-- p.242 --> finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj -paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin -malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas -en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. -Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la -ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita -buŝo.</p> - -<p>La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj -nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie -kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas -staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke -sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita -knabo.</p> - -<p>Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la -knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen -kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:</p> - -<p>— Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie -supre?</p> - -<p>— Jes, mi ludis.</p> - -<p>— Jam tiel frue en la mateno?</p> - -<p>— Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.</p> - -<p>— Kial vi ne alproksimiĝas?</p> - -<p>La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la -aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.</p> - -<p>— Ĉu al vi estas malvarme?</p> - -<p>— Miaj vestoj estas supre.</p> - -<p>— Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.</p> - -<p>La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas -tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas?</p><!-- p.243 --> - -<p>Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, -li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:</p> - -<p>— Mia patrino ne estas hejme.</p> - -<p>— Kaj via patro?</p> - -<p>— Mi ne havas patron.</p> - -<p>— Ĉu li mortis?</p> - -<p>— Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.</p> - -<p>Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas -idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:</p> - -<p>— Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?</p> - -<p>— Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li -revenis.</p> - -<p>Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de -la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la -fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la -knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas -plue:</p> - -<p>— Kiel vi nomiĝas?</p> - -<p>— Moseo.</p> - -<p>— Kaj kiel estas via familia nomo?</p> - -<p>Moseo pripensas kaj tiam respondas:</p> - -<p>— Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman.</p> - -<p>La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante -ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj -kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian -genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:</p> - -<p>— Kiom da jaroj vi havas?</p> - -<p>— La kesteto estis portata ĉi tien en 1896<sup>a</sup>; mi estis tiam tre -juna infaneto.</p> - -<p>— Kie estas nun via patrino?</p> - -<p>— Ĉe Klomp.</p><!-- p.244 --> - -<p>— Ĉe kiu?</p> - -<p>— Ĉe Klomp.</p> - -<p>— Kiu estas Klomp?</p> - -<p>— Farmisto de la tiea farmejo —. Dirante tion, Moseo fingre montras -en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.</p> - -<p>— Kion ŝi faras tie?</p> - -<p>— Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.</p> - -<p>— Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?</p> - -<p>— Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj -dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere -dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.</p> - -<p>— Kian muzikon?</p> - -<p>— Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.</p> - -<p>— Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto?</p> - -<p>— Ne, tion mi lernis per mi mem.</p> - -<p>— Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis?</p> - -<p>— Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la -karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.</p> - -<p>— Mi scias, kies filo vi estas, Moseo —, subite diras la viro.</p> - -<p>— Ĉu vi scias?</p> - -<p>— Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.</p> - -<p>La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam -aŭdis, kaj li demandas:</p> - -<p>— Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?</p> - -<p>— Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio -unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono<!-- p.245 --> aŭ de la riverdio -Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la forto de siaj kanto kaj liuto li -malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj -ŝtonojn.</p> - -<p>Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj -klare diras:</p> - -<p>— Pri tio mi komprenas nenion —, kaj la fremdulo demandas:</p> - -<p>— Ĉu vi ne komprenas min?</p> - -<p>— Ne, sinjoro.</p> - -<p>— Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi -povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone -kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda -muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?</p> - -<p>— Mi fajfis sola.</p> - -<p>— Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.</p> - -<p>— Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj -dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:</p> - -<p>— Mi ne amas plu la flutojn.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, -ke mi fajfludas malbele.</p> - -<p>— Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?</p> - -<p>— Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li -ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli -belaj.</p> - -<p>— Do, vi ĝin amas?</p> - -<p>— Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo -kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.</p><!-- p.246 --> - -<p>Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la -violonĉelo, fine li diras:</p> - -<p>— Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la -instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne -volas plu ludi sur la orgeno...</p> - -<p>— Kion do vi volas?</p> - -<p>— Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos -instrui min; mi lin petos.</p> - -<p>— Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.</p> - -<p>— Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus.</p> - -<p>— Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.</p> - -<p>— Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?</p> - -<p>— Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.</p> - -<p>Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas -iom maldiskreta, li demandas:</p> - -<p>— Kiom kostis la via?</p> - -<p>La violonĉelisto ridetas; li respondas:</p> - -<p>— Mia instrumento kostis dek mil rublojn.</p> - -<p>— Kiom estas unu rublo?</p> - -<p>— Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.</p> - -<p>La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam -aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil -guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo -sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la -fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare -montras lian pensadon.</p> - -<p>— Vi ne kredas tion? — demandas la fremdulo.</p> - -<p>— Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ... -la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.</p><!-- p.247 --> - -<p>— Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi -ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la -mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.</p> - -<p>— Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.</p> - -<p>— Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?</p> - -<p>— Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.</p> - -<p>— Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?</p> - -<p>— Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj -homoj, sed min ŝi bone komprenas.</p> - -<p>La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas -la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas -en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li -demandas:</p> - -<p>— Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?</p> - -<p>— Vi!!?</p> - -<p>La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.</p> - -<p>— Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?</p> - -<p>— Ho jes, sinjoro.</p> - -<p>— Kiam ŝi rehejmiĝos?</p> - -<p>— Je la dekdua kaj kvarono.</p> - -<p>— Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam -mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian -intencon, li...</p> - -<p>Moseo interrompas lin:</p> - -<p>— Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi -petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.</p> - -<p>— Bone, mi iros tien.</p> - -<p>La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas -en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu -jam ektagiĝas. La lampeto<!-- p.248 --> brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas -kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume -en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, -metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian -matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas -la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon -kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al -meditado kaj iom post iom endormiĝas.</p><!-- p.249 --> - - -<div class="chapter" id="ido2-6"> -<h3>Sesa Ĉapitro.</h3> - -<p>Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata -— Letero de nekonatulo — Kovács — La rompiĝanta taseto — Pri -terura malsano — Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj -kiel li venis en Brej — Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la -trovito.</p> -</div> - -<p>Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la -domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon -por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado -antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon -el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la -tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la -antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli -ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio -interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li -verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas -permeson ĝeni lin.</p> - -<p>Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas -klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.</p> - -<p>Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais -la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol -centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra -domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio -la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la -predikaĵon,<!-- p.250 --> kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la -preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj -literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj -kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.</p> - -<p>Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. -De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam -plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; -dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo -moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn -da tabaka fumo.</p> - -<p>La pastro skribas:</p> - -<blockquote> -<p>Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de -la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne -restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra -la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj -maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la -mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur -la bordo de la maro. Kaj la Israelidoj vidis la grandan manon, kiun -la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...</p> -</blockquote> - -<p>Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne -li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne -aŭdas la frapon kaj li skribas plue:</p> - -<blockquote> -<p>ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...</p> -</blockquote> - -<p>Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas -la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj -preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar -la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin -interrompas.</p> - -<p>Tria frapo.</p><!-- p.251 --> - -<p>— Eniru!</p> - -<p>Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de -la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.</p> - -<p>— Kio estas? — la pastro demandas.</p> - -<p>— Moseo.</p> - -<p>— Kion li deziras?</p> - -<p>— Li venas kun komisio de fremda sinjoro.</p> - -<p>La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:</p> - -<p>— De fremda sinjoro?... Nu, enirigu la knabon.</p> - -<p>La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li -ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.</p> - -<p>— Nu, Moseo, nur venu; kio estas?</p> - -<p>Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, -sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere -pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas -letereton.</p> - -<p>— Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi -ĉi tiun letereton.</p> - -<p>— Ĉu li atendas mian respondon?</p> - -<p>— Jes, pastro.</p> - -<p>La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj -rigardas fikse al Moseo.</p> - -<p>— Kie estas tiu sinjoro?</p> - -<p>— Ĉe ni, pastro.</p> - -<p>— En la domo de via patrino?</p> - -<p>— Jes, pastro.</p> - -<p>— Kiam li venis tien?</p> - -<p>— Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, -li ne estis ankoraŭ veninta.</p> - -<p>Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.</p> - -<p>— Tion mi ne komprenas, Moseo.</p> - -<p>— Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi<!-- p.252 --> kuŝis maldorme en -mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas -tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la -farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. -Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en -la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam -aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la -muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... -Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en -la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis -sur granda staranta violono... La letereto estas de tiu sinjoro.</p> - -<p>— Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis -la pordon nefermita?</p> - -<p>— Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas -grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.</p> - -<p>— Tiu fremdulo tamen eniris.</p> - -<p>— Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.</p> - -<p>— Sed kial li faris tion?.... Kion li diris al vi, kiam vi venis en -la ĉambron?</p> - -<p>— Ho, li estis tre amika.... Li ne parolas holande, nek laŭ nia -dialekto.</p> - -<p>— Ĉu vi do povis lin kompreni?</p> - -<p>— Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.</p> - -<p>— Ĉu li estas germano?</p> - -<p>— Mi ne scias..., ne demandis pri tio.</p> - -<p>— Sed, li ne diris al vi kial li venis?</p> - -<p>— Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al -Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ -kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.</p> - -<p>— Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin<!-- p.253 --> turni al mi; -diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa -horo.</p> - -<p>La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, -elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:</p> - -<p>— Ĉu li ne informiĝis pri vi?</p> - -<p>— Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li -diris, ke li scias, kies filo mi estas.</p> - -<p>— Ĉu li diris tion!!?</p> - -<p>— Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.</p> - -<p>— Kaj kie estas nun via patro?</p> - -<p>— En Grekujo.</p> - -<p>— En Grekujo!!?</p> - -<p>La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li -ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed -eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj -oreloj.</p> - -<p>— En Grekujo? — li rediras.</p> - -<p>— Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.</p> - -<p>— Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?</p> - -<p>— Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.</p> - -<p>— Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo -estas tiel juna?</p> - -<p>— Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.</p> - -<p>— Kaj li parolas germane?... Vi nepre ne bone komprenis liajn -parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato........</p> - -<p>La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la -letero, kies subskribon li refoje legas.</p> - -<p>— Rikardo Kovács — li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ -sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem:</p><!-- p.254 --> - -<p>— Kie mi antaŭe legis tiun nomon?.... Mi legis pri fama -violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed -Bohemo..... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo -ĉi tio ĉio estas —, tiam sin turnante al la knabo, li diris:</p> - -<p>— Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi -akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antaŭ la sesa horo.</p> - -<p>Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li -hezitas.</p> - -<p>— Pastro —, li diras, — la sinjoro diris, ke li intencas instrui -al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu -vi......</p> - -<p>— Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.</p> - -<p>La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas -super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn -por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas -kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, -rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion -li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas -la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi -kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon -de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la -granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed -ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar -liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, -ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn -kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, -ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li -promenadas tien kaj reen en la ĉambro.</p> - -<p>— Rikardo Kovács —, li diras al si mem. — Mi<!-- p.255 --> legis pri li, li -sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj -disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu -li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel -neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas -eble la patro de Moseo?... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.</p> - -<p>Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam -antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita -predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; -la fremdulo vole-nevole flanken puŝas la ideojn verkotajn, kaj ĉar -li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas -plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas -unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.</p> - -<p>— Nu —, li diras al si mem, — miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke -ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la -nefinitan mi povos uzi post semajno.</p> - -<p>Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos -longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio -en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la -kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, -li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du -personoj.</p> - -<p>Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke -persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.</p> - -<p>— Estas li —, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li -vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.</p> - -<p>En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn<!-- p.256 --> malgranda ĝi -estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute -kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej, -malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn -leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo -estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li -vokas laŭte: — Leteron! — aŭ: — Ĵurnalon! —, kaj ĵetinte la -leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj -foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la -ĵetitan objekton.</p> - -<p>Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio -malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron -kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. -Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu -estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la -moroj de la vilaĝetoj.</p> - -<p>Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas -starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la -loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se -oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de -la domo.</p> - -<p>La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la -malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi -unu al sia dompordo. Spite tio, neniam vizitanto ankoraŭ atendis -sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar -ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, -ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj -se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas -venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem -por inviti la venanton eniri.</p><!-- p.257 --> - -<p>La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj -rapidas por saluti la fremdulon.</p> - -<p>— Sinjoro Kovács? — li demandas.</p> - -<p>— Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro -de ĉi tiu domareto?</p> - -<p>Kovács diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas -samlingve:</p> - -<p>— Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri -—, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La -fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.</p> - -<p>— Demetu vian surtuton, sinjoro —, diras la pastro, — ĉar estas -varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron -esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos -multon por interparoli.</p> - -<p>Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.</p> - -<p>— Mi timis veni al vi en maloportuna horo —, diras la fremdulo, — -sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi -jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, -tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.</p> - -<p>— Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu -sama Kovács, pri kiu mi legis.</p> - -<p>— Ĉu vi legis pri unu Kovács?</p> - -<p>— Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel -violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian -subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto -estas la sama persono.</p> - -<p>Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam -li silentis momenton, li diras:</p> - -<p>— Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács.</p> - -<p>Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li -fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan -melankoliecon.</p><!-- p.258 --> - -<p>La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur -la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la -pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la -eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la -vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.</p> - -<p>Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ -mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács -interrompas, dirante:</p> - -<p>— Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu -koncertojn.</p> - -<p>— Tion la publiko bedaŭros.</p> - -<p>— Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min, devigis min agi -tiel —. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo -de la parolinto.</p> - -<p>La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam -estus estinta malsana; li tial diras:</p> - -<p>— Espereble vi preskaŭ resaniĝis?</p> - -<p>— Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos ... Verŝajne, mi diras, -ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun -rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via -vilaĝeto.</p> - -<p>— Ĉi tie en Brej?</p> - -<p>— Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo -kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj -feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi -pli taŭgan lokon por mia nuna stato.</p> - -<p>— Sed la loĝantino estas surda kaj muta.</p> - -<p>— Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare -spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi -provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj -konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ -tiu de la virino.</p><!-- p.259 --> - -<p>— En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via -letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.</p> - -<p>Surprizite Kovács rigardas al la pastro.</p> - -<p>— Ĉu li tion diris?... Li eble ne bone komprenis min.</p> - -<p>— Li diris, ke vi konas lian patron.</p> - -<p>— Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar -vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li -mirindan muzikan talenton.</p> - -<p>— Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas -lian familion?</p> - -<p>— Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en -kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.</p> - -<p>La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj -ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:</p> - -<p>— Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la -mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.</p> - -<p>— Ŝi do ne estas lia patrino?</p> - -<p>— Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por -sia infano, ol Rika por Moseo —; kaj detale la pastro rakontis -ĉion, kio pri la knabo okazis.</p> - -<p>Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li -diras:</p> - -<p>— Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia -nuna vizito rilatas plejparte la knabon.</p> - -<p>— Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi -kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.</p> - -<p>Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu -geste malakceptas, tiam li diras:</p> - -<p>— Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre -al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas -al mia resaniĝo; laŭ<!-- p.260 --> ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj -kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... -Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?</p> - -<p>— Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.</p> - -<p>Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:</p> - -<p>— Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l’ -mateno?</p> - -<p>— Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, -aŭ almenaŭ lian parencaron.</p> - -<p>— Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, -post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la -ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi -esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte -interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas -instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, -ke mia peno portos fruktojn.</p> - -<p>— Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.</p> - -<p>— Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro -granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ -ne devas ektuŝi.</p> - -<p>— Ĉar ĝi estas tro granda?</p> - -<p>— Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas -esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu -ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan -instrumenton en tre mallonga tempo.</p> - -<p>— Sed la mutulino neniam — — —</p> - -<p>La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam -malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ -por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj -rektiĝas kaj ektremetas.<!-- p.261 --> La taso falas, disrompiĝas en pecojn -sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, -sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon -sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis -la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas -la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum -la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la -plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur -amboson.</p> - -<p>La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, -kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la -kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo -paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse -turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun -ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan -stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.</p> - -<p>La terurigita pastro staras alforĝita al la planko; li ne movas sin -kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la -malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.</p> - -<p>Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan -horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado -daŭradas.</p> - -<p>— Kompatema Dio! — fine la pastro flustras, — tio estas epilepsio, -la malsano, kiun li aludis.</p> - -<p>En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta -vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.</p> - -<p>— Kio okazis? — ŝi demandas per tremetanta voĉo.</p> - -<p>— Tsss! — ... li jam rekonsciiĝas.</p> - -<p>— Sed kio estas al li? — ŝi demandas plue, enirante kaj -alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... — Ĉu li svenis?</p><!-- p.262 --> - -<p>— Jes, svenis..., sed baldaŭ...</p> - -<p>— Sed lin atakis epilepsio!! —, diras la mastrumantino, kaj -interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la -pastro, jen al la stertoranta viro.</p> - -<p>Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo -kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.</p> - -<p>En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula -tiktakado de la kamena horloĝo.</p> - -<p>Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro -kaj la mastrumantino atendas...</p> - -<p>Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento -rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom -post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton -de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ -li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur -lia vizaĝo.</p> - -<p>— Ĉu vi sentas vin pli bone? — demandas la kortuŝita pastro post -momento.</p> - -<p>— Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.</p> - -<p>— Ĉu vi deziras iom da akvo?</p> - -<p>— Dankon; ĝi ne utilos al mi.</p> - -<p>— Ĉu mi helpos al vi residiĝi?</p> - -<p>— Vi estas ... tro bona ..., sinjoro ... —, balbutas la artisto, — -kaj mi devas peti vian pardonon pro ... pro la maniero ... per kiu mi -vin ĝenas...</p> - -<p>— Tute ne; vi ja ne estas kulpa...</p> - -<p>Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li -diras plue:</p> - -<p>— Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.</p> - -<p>— Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.</p> - -<p>— En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus -surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en<!-- p.263 --> la lastaj monatoj, ke -mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.</p> - -<p>Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la -mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la -pecojn de la rompiĝinta taso.</p> - -<p>La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da -kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam -li demandas:</p> - -<p>— Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?</p> - -<p>— La lasta okazis antaŭ tri monatoj ... en Parizo ... dum koncerto.</p> - -<p>— Dum koncerto?</p> - -<p>— Ho ve, jes!... Mi solludis en la granda teatro ... antaŭ du mil -ĉeestantoj ... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj -estis forkurintaj kun teruro ... Kompreneble mi devis por ĉiam... -senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa -artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la -redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas -netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.</p> - -<p>— Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?</p> - -<p>— Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato -en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis -viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi -ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu -vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke -mi troviĝas en ... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon -kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone -komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora -marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke -mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed -mi<!-- p.264 --> ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi -renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie -mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon -jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen -mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj -returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, -kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se -montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, -tiam mi instruos lin.</p> - -<p>— Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan -ĉambron.</p> - -<p>— Kaj uzeblan subtegmentejon.</p> - -<p>— Vi tamen ne povas loĝi tie.</p> - -<p>— Sur la subtegmentejo?... La virino dormos tie kun la knabo; mi -luis la ĉambron.</p> - -<p>— Vi jam interkonsentiĝis?</p> - -<p>— Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io -neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon -en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel -juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis -kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan -spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino -kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur -la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj -jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia -dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi -estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj -okuloj kaj haroj.</p> - -<p>— Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.</p> - -<p>— Greko!?</p><!-- p.265 --> - -<p>— Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.</p> - -<p>— Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel -vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi -rakontis al li, sed li ne komprenis.</p> - -<p>La pastro ridetas kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li -diras:</p> - -<p>— Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?</p> - -<p>— Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris -sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi -sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia -instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia -instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri -lia muzika kono.</p> - -<p>— Kies muziko, tiu de Moseo?</p> - -<p>— Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn -fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj -eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto -de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis -naive, ke li mem skribis tiujn notojn. — Mi aŭdis ilin fantazie —, -li diris, — kaj notis ilin en mian kajeron.</p> - -<p>— Jen io stranga.</p> - -<p>— Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam -je mia sepa jaro.</p> - -<p>— La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.</p> - -<p>— Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel -io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, -kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj -homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro -en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia -nova lernanto.</p><!-- p.266 --> - -<p>— Ĉu vi jam parolis al li pri tio?</p> - -<p>— Ne, sed li min akompanos al la urbo, kie li ankoraŭ neniam -estis; la vojaĝo kaj la nova instrumento estos surprizaĵoj por li. -Kompreneble mi donacos al li la violonĉelon, ĉar lia zorgantino -ŝajnas al mi neriĉa. Feliĉe mi ŝparis sufiĉe da mono, kaj sen -peno mi povos preni sur min ĉiujn bezonajn kostojn por la plua -edukado de la knabo. La virino ne laboros plu ĉe la farmisto, sed -restos hejme, ŝi jam konsentis, ke mi fariĝas ŝia pensionulo, -sed ĝuste pro tio mi turnas min al vi por informiĝi, ĉu la moroj -de ĉi tiuj provincaj vilaĝoj permesas kaj toleras, ke mi estas la -samhejmano de needziĝinta personino.</p> - -<p>— Sinjoro Kovács, la loĝantoj de la ĉi tieaj vilaĝetoj estas -rilate al moroj tre naivaj kaj modestaj; neniu diros ion kontraŭ tia -kunloĝado, kaj se ĝenerale oni kritikus tion, vi povas esti certa, -ke ĉiu, kiu konas la mutulinon, scias, ke ŝi estas super ĉia -suspekto. Sed ... estas io alia, kio eble malhelpus al via loĝado -en tiu dometo... Rika estas por si mem tre taŭga mastrumantino kaj -kuiristino, ŝi tamen ne lernis prepari manĝaĵojn por persono kiel -vi.</p> - -<p>— Estonte mi devas vivi laŭ severa dieto; mi ja aranĝos tion kun -ŝi, cetere tio estas nur flanka afero.</p> - -<p>— Permesu al mi ankoraŭ unu demandon —, diris la pastro... — Ĉu -ŝi scias pri via malsano?</p> - -<p>— Mi parolis pri ĝi al la knabo, kaj se mi bone lin komprenis, -troviĝas samsortulo mia en la vilaĝo Warfum. Moseo certigis al mi, -ke la malsano ne timigas lin, nek lian patrinon.</p> - -<p>La pastro pripensas kelkan tempon, kuntiras kiel laŭkutime la -brovojn kaj pelas antaŭ sin grandajn nubojn da tabakfumo; fine li -ekmemoras, kiu estas tiu malfeliĉulo, kaj li demandas:</p><!-- p.267 --> - -<p>— Kiom da tempo daŭros, laŭ via opinio, la plena studado de knabo -por fariĝi bonega violonĉelisto?</p> - -<p>— Mi kalkulas sur liaj talentoj kaj sur lia diligenteco, kaj se ili -respondos al miaj supozoj, tiam tri aŭ kvar jaroj sufiĉos.</p> - -<p>— Mi estas certa pri lia diligenteco —, diras la predikisto, — la -cetero montriĝos baldaŭ; mi esperas, ke vi havu sukceson.</p> - -<p>— Ni vidos, ĉiuokaze mi ĝojas, ke la destino kondukis min al -tiu izolita dometo, ĉar mi trovos tie almenaŭ ion, kio povas -plidolĉigi mian sorton. Mia vivo de nun ne estos plu sen tasko kaj -sen celo, kaj mi streĉos ĉiujn miajn kapablojn por trafi tiun -celon. Eble mi mem neniam povos plu montri miajn muzikajn talentojn -publike, sed mi provos trovi anstataŭanton, kaj se la sorto estus al -mi favora, tiam Moseo estos tiu anstataŭanto.</p> - -<p>Dirinte tion, Kovács ekstaras.</p> - -<p>— Mi ne volas plu ĝeni vin hodiaŭ —, li diras plue, — sed mi -esperas, ke ni revidu nin ankoraŭ multajn fojojn.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>La neĝo ekster la domo de la pastro refoje krakas sub la piedoj de -la artisto, kiu returnas sin al sia nova hejmo, kaj la pastro sidas -ĉe la varma forno kaj elblovas grandajn nubojn, dum li pensas pri la -strangaj kapricoj de la sorto.</p> - -<p>Ĉu ĝi estos favora al Kovács kaj al Moseo? — —</p> - -<p class="centre">Fino de la Dua Parto.</p> -<!-- p.268 --> -<!-- p.269 --> - - -<h2>Tria Parto<br /> - -<b>La Cirka Knabo</b></h2> -<!-- p.270 --> -<!-- p.271 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-1"> -<h3>Unua Ĉapitro.</h3> - -<p>Posen — La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo — Pri sapo, balailoj -kaj doma purigado — Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu -tamen ne estas sorĉisto — Strangaj manieroj de mastrino — Avo -kaj nepo — La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima -kliento.</p> -</div> - -<p>Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al -Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772<sup>a</sup> -provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la -oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo -en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun -multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la -saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga -fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj -posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota -arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la -deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la -jaro 1725<sup>a</sup> kaj la Raczynska biblioteko.</p> - -<p>Apud tiu lasta staris en 1909<sup>a</sup> vasta duetaĝa<!-- orig: duetaĝo --> domo, en kiu loĝis -la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la -supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.</p> - -<p>Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan -koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia -mezo, ĉe la dekstra flanko sin<!-- p.272 --> trovis larĝa ŝtuparo kun ligna -balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po -du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron; -kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam -uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, -pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro -neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel -aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin -eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.</p> - -<p>Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra -kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ -kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron -tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj -kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo -da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por -la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam -venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se -okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en -apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.</p> - -<p>Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata -kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj -ni poste parolos pli detale.</p> - -<p>Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel -veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti -la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo -oni povis eniri la atendejon.</p> - -<p>La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro -kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka -strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj -same regule ĝi revenis<!-- p.273 --> la unuan en la posttagmezo. La unuan horon -la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn -kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de -la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj -venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu -kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.</p> - -<p>Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn -kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia -juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por -edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster -la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn -bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian -filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu -laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la -filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria -jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la -knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El -tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, -ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.</p> - -<p>La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian -edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel -ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed -pro la mono.</p> - -<p>Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi -havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun -personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar -iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel -malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata -pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de<!-- p.274 --> -animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne -tion atentis.</p> - -<p>Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis -en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, -se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa -doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la -mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj -ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, -la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, -la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie -pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.</p> - -<p>La doktoro, kvankam senĉese<!-- orig: senceŝe --> laboranta por siaj pacientoj, estis -ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis -rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, -li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre -grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel -dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj -brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman -karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ -malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian -koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. -Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne -efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al -ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en -aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj -de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis -antaŭe, ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos -forgesinta pri sia kolero.</p> - -<p>La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun -malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. -Lia frunto estis malalta<!-- p.275 --> kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li -estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, -kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese<!-- orig: senceŝe -->, kiam li sin -movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia -vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ -malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.</p> - -<p>Estis somero de la jaro 1909<sup>a</sup> kaj la dua horo en la posttagmezo.</p> - -<p>La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la -dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante -(li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj -premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per -streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango -tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda -peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis -la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la -dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris, -kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam -diris, kie estas la langopinto.</p> - -<p>La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la -langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, -kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de -maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro -uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la -plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto -retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, -tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, -ĉar li ŝvitis pro streĉeco.</p> - -<p>En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke -modestulo deziras eniri.</p><!-- p.276 --> - -<p>— Eniru!</p> - -<p>Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino -deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:</p> - -<p>— Du markojn, mi petas, doktoro.</p> - -<p>— Du markojn?... Por kio?</p> - -<p>— Por aĉeti sapon.</p> - -<p>— Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis -du markojn por sapo, kial refoje nun?</p> - -<p>— Tiu sapo foruziĝis —, respondis kviete la servistino.</p> - -<p>La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo -fariĝis ruĝa kiel tomato:</p> - -<p>— Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas -sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.</p> - -<p>— Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.</p> - -<p>— Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?</p> - -<p>— La sinjorino diras, ke ies.</p> - -<p>La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita -mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan -monon.</p> - -<p>— Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la -diablo!</p> - -<p>La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis -staranta.</p> - -<p>— Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...</p> - -<p>— Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!</p> - -<p>La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:</p> - -<p>— Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.</p> - -<p>— Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas?</p><!-- p.277 --> - -<p>— Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li -ne volas cedi ĝin al sia avino.</p> - -<p>La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la -genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:</p> - -<p>— Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio -estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi —, kaj ŝovante -trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:</p> - -<p>— Jen unu marko por nova balailo.</p> - -<p>La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la -servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al -Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. -Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.</p> - -<p>— Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon —, li diris arogante. — Mi volas -rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.</p> - -<p>Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke -ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda -knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, -se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren -turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la -kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.</p> - -<p>Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, -el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.</p> - -<p>Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas -la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe -tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, -kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere -fluanta akvo.<!-- p.278 --> Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la -mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble -distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako -anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan -korpon de la brusto ĝis la botetoj.</p> - -<p>La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj -trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. -Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara -laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite -al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, -ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis -ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso<!-- orig: ceŝo --> -kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la -ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis -nur siajn pacientojn.</p> - -<p>— Anjo, mi estas ulano —, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo -en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi -estis tirinta el la sitelo.</p> - -<p>— Jes, karulo, vi estas ulano.</p> - -<p>— Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas —, diris plue la knabo, saltante -tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur -la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj -tute malsekiĝis.</p> - -<p>— Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.</p> - -<p>— Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria? — li subite -demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.</p> - -<p>— Maria eliris por aĉeti novan balailon.</p> - -<p>— Ha! ... novan balailon!</p> - -<p>— Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.</p> - -<p>— Ĉu ŝi revenos baldaŭ?</p> - -<p>— Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.</p><!-- p.279 --> - -<p>— Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?</p> - -<p>Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du -balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo:</p> - -<p>— Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis -ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?</p> - -<p>— Sed ĉu ulano <em>povas</em> rajdi sur du?</p> - -<p>— Eble li <em>povas</em>, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la -lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne -vere —?</p> - -<p>Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:</p> - -<p>— Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.</p> - -<p>Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi -la kahelojn per la viŝtuko, li diris:</p> - -<p>— Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?</p> - -<p>— Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la -ulanojn.</p> - -<p>— Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo —, -kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis<!-- orig: diŝprucis --> la akvo, -li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos. -Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj -sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj, -li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la -laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo -de la seĝo.</p> - -<p>— Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!</p> - -<p>La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon -kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la -skribanto.</p> - -<p>— Novan ĉevalon!? — La doktoro metis la plumon post la orelon kaj -rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.</p><!-- p.280 --> - -<p>— Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova?</p> - -<p>— Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne -rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.</p> - -<p>La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li -kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:</p> - -<p>— Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!</p> - -<p>— Tion diris ankaŭ Anjo.</p> - -<p>— Ĉu vere? — La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la -frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. — Ĉu vere!? — li -ripetis.</p> - -<p>— Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la -ulanojn.</p> - -<p>La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel -lia dika ventro.</p> - -<p>— Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo.</p> - -<p>— Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu -ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?</p> - -<p>Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta -al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.</p> - -<p>— Eniru! — diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris -strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis -kurinta per ĉiuj fortoj.</p> - -<p>— Nu, knabo, kio estas?</p> - -<p>— Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer ... en la -drinkejon?</p> - -<p>— Kiu estas malsana?</p> - -<p>— Fremdulo, li estas eble mortanta.</p> - -<p>— Kio do okazis? — La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis -preta sin direkti al la drinkejo.</p> - -<p>— Mi ne scias —, respondis la bubo. — Mi preteriris, kiam subite -Majer alkuris kaj petis min tuj kaj<!-- p.281 --> rapide kuri al vi pro homo, kiu -danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.</p> - -<p>— Mi tuj iros! — La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj -preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la -atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis -lin al la „Ora Serpento“ de Majer.</p><!-- p.282 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-2"> -<h3>Dua Ĉapitro.</h3> - -<p>La Ora Serpento — Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn — Morto de -burleskulo — Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.</p> -</div> - -<p>Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en -flankstrateto la drinkejo „Ora Serpento“ de Majer. Ĝi estis -drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan -glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ -ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en -la nokto, sin trovadis en tiu „Ora Serpento“ vizitantoj.</p> - -<p>En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la „Serpento“ la plej -granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel -unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise -sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko -da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara -bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la -„Serpento“. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, -brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj -viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj -piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la -okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto -de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, -kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis -sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis<!-- p.283 --> preskaŭ disŝiritaj en -ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj -elstaris el lia kapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de -la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo -li kriis:</p> - -<p>— For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al -ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi -venas! ĝi venas!...</p> - -<p>— Tenu lin firme! — kriis unu el la du viroj al sia kunulo, -kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la -furiozanto.</p> - -<p>— Rekvietiĝu do! — li diris al la piedbatanto. — Vi nur imagas -tion, tie ne sidas besto.</p> - -<p>— Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto -refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, -ĝi estas rabia! — kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi -sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis -intermikse:</p> - -<p>— Li estas nur ebria —, diris unu.</p> - -<p>— Kio fariĝis? — demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun -etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn -ŝultrojn.</p> - -<p>— Frenezulo, kiun atakis la nervoj —, grimacridis unu el la aro.</p> - -<p>— Tio lin mortigos —, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al -sia malantaŭulo.</p> - -<p>— Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ —, respondis alia.</p> - -<p>— Irigu do iun por venigi kuraciston —, diris unu el la viroj, kiuj -tenis la ebriulon. — Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.</p> - -<p>La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj<!-- p.284 --> laŭte timekkriis -kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:</p> - -<p>— Eksilentu do!</p> - -<p>— Mortigo! — subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo -kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi -ekpremis al li la gorĝon.</p> - -<p>La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, -kiu iom post iom plenigis la drinkejon.</p> - -<p>— Mortigo!... Helpon...! — stertoris la atakito, al kiu la fera -mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.</p> - -<p>Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, -li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum -profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis -kiel sako sur la plankon.</p> - -<p>Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj -el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la -naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al -la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno<!-- orig: antaŭsigino --> de la -morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante -li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur -lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis -kuŝanta senmove.</p> - -<p>La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita -spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu -regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.</p> - -<p>La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis -kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto -venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo -atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. -Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke<!-- p.285 --> li -povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, -aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj -gravmiene diris:</p> - -<p>— Li mortis —, tiam sin turnante al Majer, li demandis:</p> - -<p>— Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li -mortis pro deliro.</p> - -<p>— Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne -li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite -ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. -Li parolis sensencaĵojn<!-- orig: sensensaĵojn -->, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj -postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. -Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis -atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de -deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.</p> - -<p>La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.</p> - -<p>— Kiu li estas? — li demandis post momento.</p> - -<p>— Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li -alvenis en la urbo en cirka veturilo.</p> - -<p>— Kie staras nun tiu veturilo?</p> - -<p>— Sur la strato, proksime de mia domo.</p> - -<p>— Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?</p> - -<p>— Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento -la ĉevalon.</p> - -<p>— Hm! — La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam -demandis plue:</p> - -<p>— Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?</p> - -<p>— Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la „Serpento“.</p> - -<p>— Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed -kien?</p><!-- p.286 --> - -<p>— Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos -transporti lin al la malsanulejo, kaj...</p> - -<p>La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj -li diris:</p> - -<p>— Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi -skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.</p> - -<p>La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj -ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.</p> - -<p>La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn -malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn -de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub -fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la -mortinta viro.</p> - -<p>— Metu lin tien —, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj -refermu la pordon de la veturilo.</p> - -<p>La viroj obeis.</p> - -<p>— Nun antaŭen al mia domo —, ordonis plue la doktoro.</p> - -<p>La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, -tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun -la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj -scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio -sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo -Posen.</p><!-- p.287 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-3"> -<h3>Tria Ĉapitro.</h3> - -<p>Mikelo — En la veturilejo de la doktoro — La stomako de trinkulo -— La cirka knabo — Neatendita kliento — Transformiĝo de malpura -cigano en belegan knabon.</p> -</div> - -<p>Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la -kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro -estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la -skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. -Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega -vizaĝo.</p> - -<p>Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la -doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo -ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis -kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, -malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. -Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi -sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon -kaj la veturilon.</p> - -<p>La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la -ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:</p> - -<p>— Mikelo, lumigu al mi.</p> - -<p>— Kien, doktoro?</p> - -<p>— Veturilejon.</p> - -<p>Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li -timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj -iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj<!-- p.288 --> al la nomita loko kaj lin -sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, -sitelon kaj blankan viŝtukon.</p> - -<p>— Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.</p> - -<p>Mikelo obeis.</p> - -<p>— Metu la lampon tien... —. La doktoro montris lokon en la veturilo -apud la pordo, ĉe kiu li staris.</p> - -<p>— Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; -atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone!</p> - -<p>Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, -disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj -ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke -de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.</p> - -<p>La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo -kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga.</p> - -<p>Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de -la mortinta viro.</p> - -<p>— Kial li faras tion? — pensis Mikelo; — tiu kadavro ja ne timigos -min —, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio -estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.</p> - -<p>La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian -ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.</p> - -<p>— Kia viro! — diris al si la doktoro. — Kia fortulo!... domaĝe, -ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., -domaĝe! domaĝe!</p> - -<p>Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan -tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.</p> - -<p>Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro -malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.</p><!-- p.289 --> - -<p>— Kia stomako! — pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin -ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la -malsupra flanko de l’ stomako<!-- orig: stomoko -->, li lasis elflui la enhavon, tiam li -turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon -kaj komencis ekzameni la stomakon.</p> - -<p>En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la -veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem:</p> - -<p>— Kio estas tio?</p> - -<p>Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris -nenion; lin surprizis nenio.</p> - -<p>Dua tuso aŭdiĝis.</p> - -<p>— Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? — demandis la -doktoro.</p> - -<p>— Tuso —, kviete respondis Mikelo.</p> - -<p>La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton -de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila -fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj -inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.</p> - -<p>— Tio estas knabo —, kviete diris Mikelo.</p> - -<p>La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro -kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.</p> - -<p>— Ĉielo, kie mi estas? — demandis la knabo per malforta voĉo.</p> - -<p>— Ĉe doktoro Stuthejm —, kviete respondis Mikelo.</p> - -<p>— Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?</p> - -<p>— Mortis —, same kviete respondis Mikelo.</p> - -<p>— Eksilentu, malsaĝulo! — ekkriis la doktoro, turnante sin al la -veturigisto.</p> - -<p>— Ĉu li mortis!? — demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ -maniero, kiu montris, ke la sciigo lin<!-- p.290 --> ne malkvietigis; ŝajnis eĉ, -ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo.</p> - -<p>— Ĉu vi dormis tie? — informiĝis la doktoro.</p> - -<p>— Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri -tagoj.</p> - -<p>— Ĉu vi estas malsana?</p> - -<p>— Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.</p> - -<p>— Kiam rompiĝis via kruro?</p> - -<p>— Antaŭ kvar tagoj.</p> - -<p>— Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon —, ordonis la doktoro.</p> - -<p>Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li -same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo -kaj kviete atendis novajn ordonojn.</p> - -<p>— Helpu al mi eniri la veturilon —, diris la doktoro, — portu la -sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. -— Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo -skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke -unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ -la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, -malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili -sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj -apud la litaĉo.</p> - -<p>— Mi bedaŭras, mia infano —, diris la doktoro, — sed mi devas -sciigi al vi, ke via patro mortis.</p> - -<p>La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris -malrapide kaj nelaŭte:</p> - -<p>— Nu, li ja ne batos min plu.</p> - -<p>— Ĉu li vin batis!? — La doktoro ekkoleris.</p> - -<p>— Jes, precipe en la lastaj tagoj.</p> - -<p>— Kial!?</p> - -<p>— Ĉar mia kruro rompiĝis.</p><!-- p.291 --> - -<p>— Tio tamen ne okazis per via kulpo?</p> - -<p>— Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.</p> - -<p>— Ĉu vi falis el la veturilo?</p> - -<p>— Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne -povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.</p> - -<p>— Kiu direktoro?</p> - -<p>— De la cirko.</p> - -<p>— Via patro tamen povus labori.</p> - -<p>— Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.</p> - -<p>— Ĉu li jam longe estas trinkulo?</p> - -<p>— Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam -li dormis ... aŭ min batis —. La knabo eksilentis dum momento, tiam -li diris plue:</p> - -<p>— Sed tion li ne povas plu.</p> - -<p>La doktoro prenis la manon de l’ knabo por palpi al li la pulson.</p> - -<p>— Kiel vi sentas vin nun? — demandis li.</p> - -<p>— Iom pli bone, sed mi soifas.</p> - -<p>La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas -revenanta, sed Mikelo ne estis tie.</p> - -<p>— Kie estas Apolo? — demandis la knabo.</p> - -<p>— Apolo!?</p> - -<p>— La ĉevalo.</p> - -<p>— Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.</p> - -<p>En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.</p> - -<p>— Mikelo, venu ĉi tien! — ordonis la doktoro.</p> - -<p>Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de -la giganto.</p> - -<p>— Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, — diris la -doktoro.</p> - -<p>La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko,<!-- p.292 --> kaj dum la -doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris:</p> - -<p>— Kiu almetis tiun bandaĝon?</p> - -<p>— Mia patro.</p> - -<p>— Ĉu li ne venigis kuraciston?</p> - -<p>— Ne, sinjoro.</p> - -<p>— Kial ne? — demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.</p> - -<p>— Ĉar tio kostus tro multe.</p> - -<p>— Estas honto! — ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la -kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.</p> - -<p>— Ĉu tio doloras al vi?</p> - -<p>La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:</p> - -<p>— Jes, sinjoro.</p> - -<p>— Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon -por reĝustigi ĝin.... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ -nigra.... Ĉu vi estas dolortima?</p> - -<p>La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia -patro, respondis:</p> - -<p>— Mi kredas ke ne, sinjoro.</p> - -<p>— Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi -ĝin, sen tio vi perdos la kruron.</p> - -<p>— Ĉu la kruron?</p> - -<p>— Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian -eblon —, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:</p> - -<p>— Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin -sur la kanapon; mi lumigos.</p> - -<p>Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj -post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.</p><!-- p.293 --> - -<p>La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.</p> - -<p>La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj -haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo -malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj -la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur -la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse -rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo -deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.</p> - -<p>— Li tamen neniam plu min batos —, li pensis, kaj konsciante, ke li -mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu -kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en -la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis -post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; -tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, -kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj -pripalpadis.</p> - -<p>— Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo —. Dirante tion, li okulumis -al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de -la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro -ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per -unu fortega ekskuego ĝin rompis.</p> - -<p>La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri -timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis -la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura -maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel -penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi -estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.</p> - -<p>— Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis —, diris la doktoro,<!-- p.294 --> kiu kore -kompatis la suferanton, — nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj -ĉio espereble fariĝos bona. — Grandaj larmoj rulis sur la vangoj -de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude -kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; -li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia -mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.</p> - -<p>La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun -laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du -kapoj, unu super la alia.</p> - -<p>— Kio okazis? — demandis mallaŭte la doktoredzino.</p> - -<p>— Kruro rompiĝis —, kviete respondis Mikelo.</p> - -<p>— Ĉi tie!?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj -ne en la laborejo; ni pensis ke...</p> - -<p>— Maria —, tiel interrompis la doktoro, — alportu tuj pelvon kun -akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.</p> - -<p>La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:</p> - -<p>— Kiel vi nun sentas vin?</p> - -<p>— Pli bone, sinjoro; mi dankas.</p> - -<p>— Kiel estas via nomo?</p> - -<p>— Stanislas.</p> - -<p>— Kaj via familia nomo?</p> - -<p>Stanislas pripensis, tiam li respondis:</p> - -<p>— Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>.</p> - -<p>— Stanislas Mareau!?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas -pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?</p><!-- p.295 --> - -<p>— Mi ne scias, sinjoro.</p> - -<p>— Kiun lingvon parolis via patro?</p> - -<p>— Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli -germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.</p> - -<p>— Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?</p> - -<p>— Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis -gimnastikisto<!-- orig: gimnatikisto -->, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.</p> - -<p>— Kaj li faris nenion?</p> - -<p>— Li nur drinkis kaj...</p> - -<p>La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. -Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.</p> - -<p>— Pretigu buljonon —, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por -obei.</p> - -<p>— Nu, kion li faris ankoraŭ? — demandis la doktoro.</p> - -<p>— Li min batis.</p> - -<p>— Estas honto! — diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove -ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.</p> - -<p>— Kombilon, Mikelo! — li ordonis post momento.</p> - -<p>La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la -knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo -de araneaĵoj.</p> - -<p>— Mi mem prefere aranĝos miajn harojn —, diris la knabo. — Mi ne -kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.</p> - -<p>Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis -siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej -belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.</p> - -<p>La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo -la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo -de la knabo. El malpura<!-- p.296 --> cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela -knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto.</p> - -<p>En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo -rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de -antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj -diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: — Ho, sinjorino, -kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj -pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.</p> - -<p>Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata -kaj soifa.</p> - -<p>— Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!</p> - -<p>Mikelo foriris.</p> - -<p>— Nun kuŝiĝu kviete —, diris la doktoro al Stanislas, — kaj movu -la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.</p> - -<p>Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de -la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj -diris:</p> - -<p>— Ĉu vi povus dormi tie ĉi?</p> - -<p>— Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.</p> - -<p>La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis -eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de -la malsanulo, li diris:</p> - -<p>— Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone!</p> - -<p>Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin -direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la -veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo<!-- orig: ŝego --> -kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon -de la mortinto.</p> - -<p>Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, -atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos -lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.</p><!-- p.297 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-4"> -<h3>Kvara Ĉapitro.</h3> - -<p>Meditado de Stanislas — Pri akrobatoj kaj patraĉo — Stranga -bruado en kuirejo — Doktoro kaj paciento — Teodoro — La staranta -horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato — La ĉiam moviĝanta -glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon — Pri servistino, kiu -estas scivola — Koleranta doktoro — La perditaj okulvitroj — Nova -samhejmano kaj pri lia kono — Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.</p> -</div> - -<p>Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, -kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis -multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de -preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed -interne regis ankoraŭ silento.</p> - -<p>Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu -li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en -ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li -fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam -estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas -surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la -veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, -kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta -korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis -timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun -ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin -longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo<!-- p.298 --> kaj -la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis -kapabla forpeli la insektojn.</p> - -<p>Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam -li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe -por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan -kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en -malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis -sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne -toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la -fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur -malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li -estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne -batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la -patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra -malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera -kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso -devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al -sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro -kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la -cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi -sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, -sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile -regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn -progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis -kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.</p> - -<p>Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la -publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun -ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ -pro la fantaziaĵoj,<!-- p.299 --> rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj. -Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro -rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin -per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage, -ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj.</p> - -<p>Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la -trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis -plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la -juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post -tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. -Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan -sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano -liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan -transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post -mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la -litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la -veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun -tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta -kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li -kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos -kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, -sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la -pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis -ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel -oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!</p> - -<p>Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan -senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan -kapon sur la kusenon kaj atendis.</p> - -<p>Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li -direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!</p><!-- p.300 --> - -<p>En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris -ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu -sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke -estas nun la oka horo.</p> - -<p>La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la -domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de -tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis -akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, -ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon -tiel ekterurigite enrigardis la salonon.</p> - -<p>Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la -plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj -paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; -ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo -io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin -direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun -distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, -saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.</p> - -<p>Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la -pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo -brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al -Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia -dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris -la dikventrulo.</p> - -<p>— Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! — li diris afable, -ekhaltante antaŭ la knabo. — Kaj kiel vi nun sentas vin?</p> - -<p>— Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.</p> - -<p>La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian -pulson.</p><!-- p.301 --> - -<p>— Bone! — li diris, — la febro estas for, ĉu la piedo doloras -ankoraŭ?</p> - -<p>— Nur malmulte, sinjoro.</p> - -<p>— Bonege, mia bubo; mi gratulas —, kaj ellasante la pulson, li -diris plue:</p> - -<p>— Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via -patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ —. Li ĉesis -momenton paroli, tiam li diris plue: — Ĉi tiun vesperon venos lia -ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin -enĉerkigos?</p> - -<p>— Ho ne, sinjoro.</p> - -<p>Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole -lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro -faris al li la demandon.</p> - -<p>— Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la -enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la -ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?</p> - -<p>Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.</p> - -<p>— Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas -via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ -fratinojn.</p> - -<p>Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris:</p> - -<p>— Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la -veturilon, nek la ĉevalon.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi -en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.</p> - -<p>— Ĉu vi tion deziras?</p> - -<p>Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:</p> - -<p>— Ne, sinjoro, sed mi ja devos.</p><!-- p.302 --> - -<p>— Ĉu vi ne amas vian metion?</p> - -<p>— Ho ne, mi ĝin tute ne amas.</p> - -<p>— Kion do vi amas?</p> - -<p>Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia -balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la -kanapo.</p> - -<p>— Jen nia Teo! — diris la doktoro ridetante. — Nu Teo, ĉu vi ne -devas konatiĝi kun Stanislas?</p> - -<p>Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:</p> - -<p>— Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.</p> - -<p>La doktoro ridis.</p> - -<p>— Jes, tion mi faris —, diris li.</p> - -<p>— Kial? — demandis Teodoro.</p> - -<p>— Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados —, kaj sin direktante -al Stanislas, li diris plue: — Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, -same kiel lia avo.</p> - -<p>Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:</p> - -<p>— Ĉu vi restos tie ĉi?</p> - -<p>— Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.</p> - -<p>— Kien?</p> - -<p>— Al cirko.</p> - -<p>— Al cirko?... Kial?</p> - -<p>— Por labori.</p> - -<p>— Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.</p> - -<p>Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.</p> - -<p>La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:</p> - -<p>— Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj -biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.</p> - -<p>Teodoro galopis for sur la balailo.</p> - -<p>— Nu! — diris la doktoro, — mi devas lasi vin momenton por -finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri -via matenmanĝo; mi revenos<!-- p.303 --> antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe -vi povos babiladi kun Teo —, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, -li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.</p> - -<p>Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj -okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, -ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis -pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava -barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon -en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ -la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, -kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan -infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, -regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis -la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis -du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte -etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi -la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la -soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan -movon de supre malsupren kaj returnen.</p> - -<p>Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, -ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne -komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la -aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por -la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis -Teodoro.</p> - -<p>Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj -biskvitoj.</p> - -<p>— Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? — ŝi informiĝis.</p> - -<p>— Jes, mi dankas.</p><!-- p.304 --> - -<p>— La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.</p> - -<p>Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj -ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la -tason kaj la telereton.</p> - -<p>— Ĉu la kruro ne doloras plu? — ŝi demandis.</p> - -<p>— Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...</p> - -<p>— Aĉjo rompis la kruron —, interrompis Teodoro.</p> - -<p>— Ni aŭdis tion —, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur -la malsanulon kaj ŝi pensis: — Kiajn okulojn..., kiajn harojn!</p> - -<p>— Kio estas tio? — demandis Stanislas, montrante la grupon sur la -ciferplato.</p> - -<p>— Ulano! — respondis Teodoro.</p> - -<p>Maria ekridis.</p> - -<p>— Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.</p> - -<p>— Tio ne estas la judo Salomo —, diris Teodoro, — tio estas ulano -kun svingiĝanta lanco.</p> - -<p>Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro -enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas -rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo -rigardis la dikulon kun surprizo.</p> - -<p>— Pro la diablo! — kriis la doktoro, — nenie ĝi estas ... -tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne -remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj -lasas min serĉi — ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek -Stanislason, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la -tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.</p> - -<p>— Estas honto! — li kriis, bolante pro eksciteco... — jam kvaronon -da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... -ĝi estas nenie!!</p> - -<p>— Kion vi serĉas, doktoro? — demandis la servistino.</p><!-- p.305 --> - -<p>— Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi -scius, vi agus kiel Mikelo...</p> - -<p>Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: — Mi tamen ĝin havis -antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ -havis ĝin en la mano.</p> - -<p>— Kion do? — kviete Maria demandis.</p> - -<p>— La paron da okulvitroj!! — laŭte kriis la doktoro kurbigante sin -kun peno kaj spiregante... — Eble sub la kanapo!...</p> - -<p>Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis -algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la -serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, -tuj antaŭ liajn okulojn.</p> - -<p>Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo -kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:</p> - -<p>— He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! -... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... —, kaj la doktoro foriris -laŭte ridante.</p> - -<p>Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi -pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam -ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis -malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ -malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!</p> - -<p>— Li baldaŭ bonhumoriĝis —, diris Stanislas al la servistino.</p> - -<p>— Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema -kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne -tion atentas.</p> - -<p>— Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj -ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min<!-- p.306 --> plu. Mi nur silentas kaj -atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ -Mikelo.</p> - -<p>Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris -la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj -faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej -bone.</p> - -<p>— Jen mia ĉevalo! — diris post momento la knabeto. — Mi povas -rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?</p> - -<p>— Ofte.</p> - -<p>— Sur vera ĉevalo?</p> - -<p>— Jes, sur vera ĉevalo.</p> - -<p>— Kie?</p> - -<p>— En la cirko.</p> - -<p>— Kio estas cirko?</p> - -<p>Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, -pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo -estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite -demandis:</p> - -<p>— Ĉu vi scias rakonti fabelojn?</p> - -<p>— Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, -kiu rakontis al mi multajn.</p> - -<p>— Rakontu foje al mi.</p> - -<p>Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis -la fabelojn pri „Lupo kaj sep kapridoj“, pri „Neĝulino“, pri -„Bremaj muzikistoj“ kaj aliajn.</p> - -<p>Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.</p> - -<p>Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis -ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per -ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, -la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, -kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la -veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas -lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.</p><!-- p.307 --> - -<p>Teodoro estis ravita.</p> - -<p>— Aĉjo! — li diris.</p> - -<p>— Nu, mia karulo, kio estas?</p> - -<p>— Li ne plu devas foriri.</p> - -<p>— Kiu?</p> - -<p>— Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.</p> - -<p>— He!</p> - -<p>— Jes!... Li restos, ĉu ne vere?</p> - -<p>La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste -ŝajnigis sin ne aŭskulti.</p> - -<p>— Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko —, -diris ŝercante la doktoro.</p> - -<p>— Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.</p> - -<p>— Ĉu vere? — demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur -Stanislason.</p> - -<p>— Estos tro maloportune al vi, sinjoro.</p> - -<p>— Ne! ne! — kriis Teodoro —, li povas ludi kun mi kaj labori por -aĉjo, aŭ por avino.</p> - -<p>— Je la trapezo? — demandis la doktoro.</p> - -<p>— Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn —, diris Teo, -ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:</p> - -<p>— Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?</p> - -<p>— Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.</p> - -<p>— Hura! — kriis Teodoro, — li restos! ... mi tuj iros tion rakonti -al avino —, kaj li forrapidis.</p> - -<p>Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin -dum momento, demandis:</p> - -<p>— Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?</p> - -<p>— Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi -povas...</p> - -<p>— Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.</p> - -<p>— Mi eble povos servi alie.</p> - -<p>— Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi<!-- p.308 --> al mi aŭ al iu -alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis -tion... Ĉu vi facile studadas?</p> - -<p>— Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.</p> - -<p>— Kiom vi jam lernis?</p> - -<p>— Mi lernis rajdi...</p> - -<p>— Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?</p> - -<p>— Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?</p> - -<p>— Sekve vi ne lernis la matematikon!</p> - -<p>— Ne, sinjoro.</p> - -<p>— Ĉu geografion aŭ historion?</p> - -<p>— Nek tion, sinjoro.</p> - -<p>La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.</p> - -<p>— Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?</p> - -<p>Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, -li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:</p> - -<p>— Mi ... mi tute ne scias skribi...</p> - -<p>— Kion!? — kriis la doktoro, — vi ne scias skribi!!</p> - -<p>— Ne, sinjoro.</p> - -<p>— Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?</p> - -<p>Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li -ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li -balbute diris:</p> - -<p>— Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!</p> - -<p>— Sed tio estas terura!</p> - -<p>— Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne -konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.</p> - -<p>— Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero -venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur -diligenta.</p> - -<p>— Mi estos, sinjoro.</p><!-- p.309 --> - -<p>— Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ -profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.</p> - -<p>Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el -dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri -viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la -veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, -reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for -ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita -kaj neniam retrovebla fosaĵo.</p><!-- p.310 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-5"> -<h3>Kvina Ĉapitro.</h3> - -<p>Stanislas kaj Teodoro — Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso -kaj Blankafloro — (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj -de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne -amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).</p> -</div> - -<p>Dank’ al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga -tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. -Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin -forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post -tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li -povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila -al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun -pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, -kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis -eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn -en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje -staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon -en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu -li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ -ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li -ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom -pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris -kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ -sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li -opiniis, ke Stanislas pli bone<!-- p.311 --> povas pasigi alie sian tempon. Okazis -kelkfoje, ke la knabo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la -doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto -kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda -embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:</p> - -<p>— Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos -reveni al mi.</p> - -<p>Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama -ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la -veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al -sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo „laboris“.</p> - -<p>La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La -du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis -puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis -sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da -kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo -kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita -kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed -nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre -ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. -Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas -estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn -skribitajn paĝojn, dirante:</p> - -<p>— Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne -germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras -neniom!</p> - -<p>Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, -ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus -diri, kion ĝi enhavas.</p><!-- p.312 --> - -<p>La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon -por Stanislas.</p> - -<p>Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas -iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis -„laborintaj“ sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.</p> - -<p>— Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon! — diris Teodoro.</p> - -<p>— Pri kio?</p> - -<p>— Pri Blua Barbo.</p> - -<p>— Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.</p> - -<p>Teodoro pripensis, tiam li diris:</p> - -<p>— Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.</p> - -<p>— La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri -Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi -kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.</p> - -<p>— Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.</p> - -<p>Kaj Stanislas rakontis:</p> - -<p class="minorheader">La Historio pri Floriso kaj Blankafloro<a href="#Footnotestar" class="fnanchor">[*]</a>.</p> - -<p>Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun -tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis -en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, -forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj -tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je -tridekmejla distanco de la maro.</p> - -<p>Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta -kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la -pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter<!-- p.313 --> tiuj pilgrimantoj sin trovis -duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta -patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, -tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe -kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino -estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide -returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun -ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la -soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta -kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel -korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke -la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis -pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis -la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ -la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la -reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum -palmofesto, naskis po unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj -al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo -Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis -tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco -fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li -konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, -sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristanino kore amis -ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis -vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas -sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj -de l’ instruisto Gorbur. Floriso tamen tre malĝojis; li ekploris -dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion -alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial -promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono.<!-- p.314 --> Tie ili ĉiam studadis -kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, -ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la -aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj -kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne -plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du -infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencas ekzekutigi -Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar -estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La -reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso -pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial -ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li -ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon -en Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo -kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo -baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni -vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke -Blankafloro kuniru al Mentorujo. — Ne —, diris la reĝo, — ŝi -devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana -—. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. -Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam -aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne -sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post -kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. -Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne -plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj -li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la -duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li -vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio -efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis<!-- p.315 --> Floriso, kaj kion ajn oni faris, -ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en -pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam -post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, -kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li -volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La -kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj -granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon -kaj diris: — Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. -Blankafloro<!-- orig: Bankafloro --> sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, -tiam li nepre forgesos pri ŝi —. Sed la reĝino respondis: — -Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, -ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi -ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj -suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas -kulpa. Pretere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, -tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi —. La reĝo sekvis la konsilon de -la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili -plenumu la deziron de la reĝino.</p> - -<p>Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. -Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun -ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek -kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar -baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.</p> - -<p>Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi -ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: — Ho, mia kara -Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin -forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin -reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj -doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.</p><!-- p.316 --> - -<p>La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la -bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. — Sinjoro! -— ŝi diris, — kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros -ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.</p> - -<p>La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton -el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, -unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan -kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom -da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per -oraj literoj: „En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo -Floriso amis kun eterna amo.“</p> - -<p>Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas -mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. -La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis -por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li -ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu -kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis -ŝin.</p> - -<p>Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. -Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis -kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi -ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li -jam estis sciiĝinta. — Mi opinias —, ŝi diris, — ke vi min -ŝercmokas —. Ho ne! — respondis Floriso, — mi tute ne ŝercmokas. -Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas —. Tiam ŝi ne plu povis -silenti. — Mi ne scias, kie ŝi estas —, diris ŝi, dum ŝi fikse -direktis la okulojn sur la plankon. — Oni ja ordonis al mi, ke mi -diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita.</p> - -<p>Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino -ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la<!-- p.317 --> tuta kortego, -ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. -La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso -rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. -Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi -min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. -Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?</p> - -<p>Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, -sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante -la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: — Reĝa moŝto, -kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta -sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, -se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la -tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas -fari? — — Diru al li —, respondis la reĝo, — ke li ĝoju, ĉar -Blankafloro vivas ankoraŭ.</p> - -<p>Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: — Ho patro, -permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.</p> - -<p>La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. -Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. -Li sekve parolis: — Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi -al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon<!-- orig: finanĉinon --> el -pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon —. -Sed Floriso respondis: — Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo -nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al -mi, ke mi iru por serĉi ŝin —. Tiam respondis la reĝo: — Nu do, -iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj -monon —. Floriso tamen diris: — Sinjor’ patro, ĉu ne estus pli -saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? -Dek du azenoj devas marŝi antaŭ<!-- p.318 --> mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, -tri kun moneroj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj -orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. -Ĉe la azenoj mi bezonos dek du kondukistojn. Krom tio, vi donos -al mi dek du militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj -unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj -vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin -serĉi.</p> - -<p>La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia -filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li -iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj -ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe -kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn -ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; -li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li -fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.</p> - -<p>Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: — -Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam -li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. -Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis -aliacele.</p> - -<p>Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi -diris al Floriso: — Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi -manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas -simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, -same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas -Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj -pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.</p> - -<p>— Kien ŝi forvojaĝis? — Floriso demandis.</p> - -<p>— Al Babilono —, respondis la virino.</p> - -<p>Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la -sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon<!-- p.319 --> kaj li ordonis, -ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. -Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj -kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princo havis kun si azenojn -kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto -elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; -ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi -sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili -plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l’ -pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. — Kien -vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon? — demandis -li. — Ni estas komercistoj —, respondis Floriso, — ni intencas -vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu -troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj? — La pramestro -respondis: — Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas -diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo -transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi —. — Kien ŝi -iris? — demandis Floriso. — Al Babilono.</p> - -<p>Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj -jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. -Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas -en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. — -Mi havas —, respondis la pramisto. — Antaŭ ol alveni tie, vi -renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu -ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en -la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu -mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.</p> - -<p>Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon -antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon -al la amiko de la pramestro,<!-- p.320 --> kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian -sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris -promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de -la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. — Nun mi -estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis -malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? -Ĉi tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia -vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj -senkapigos min —. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris -al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: — Ho, mia amiko, pri kio vi do -pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu<!-- orig: kio --> -ne plaĉas al vi? — — Ne, sinjoro —, respondis Floriso, — tute -kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro -ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos. -— — Kuraĝon! — diris la gastigisto, — mi ja povos trovi rimedojn -por helpi vin.</p> - -<p>Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin -plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis -vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis -kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion -rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: — Ni formetu la manĝaĵon, ĉar -tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. -Ni lin konsolu.</p> - -<p>La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: — Juna -sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? — Floriso -respondis: — Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la -hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de -mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri -ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. -Antaŭ ol<!-- p.321 --> monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, -mi mortos pro ĉagreno —. — Estus terure, juna sinjoro, sed mi -vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie -kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek -reĝoj staras sub lia ordono. Krom<!-- orig: Kiom --> tio, la urbo Babilono estas dudek -mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas -mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke -ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. -En la urbmuregoj estas tridek tri metalaj pordegoj kaj el ili -elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj -sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas -tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, -ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo -staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej -alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega -salono kun fenestroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj -neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la -virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe -kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta -fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras -la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas -lin servadi dek kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, -kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn -alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie -sin trovas tie dek ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas -la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas -rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia -virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de -la lando, kaj kiam<!-- p.322 --> ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu -antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu -fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per sia kapo. Kiam -tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj -kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, -ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke -tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie -la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro -kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano -kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn -branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama -loko.</p> - -<p>Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li -eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter -li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas -kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin -ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.</p> - -<p>Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos -diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, -la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj -tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke -li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi -kun ŝi —. — Ho, mia kara gastiganto! — diris Floriso, kiu estis -aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, — donu -al mi konsilon..., kion do mi faros? — Tiam ekparolis Doriso: — -Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre -frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas -Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. -Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn -turojn<!-- p.323 --> en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj -gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. -Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la -postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li -donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos -kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun -li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble -plej multe en via entrepreno.</p> - -<p>Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon -al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu -demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis -Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. -Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin -reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ -tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li -prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, -ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus -entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi -la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus -reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia -promeso kaj diris: — Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min -delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi -tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj -revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi -kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto -en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al -via amatino en la turon —. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ -li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo -reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe -grandan, por ke Floriso<!-- p.324 --> povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la -plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.</p> - -<p>La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso -sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo -ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de -la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo -plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis -tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj -parolis al ili: — Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la -ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste -revenu al mi.</p> - -<p>La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, -ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe -ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la -korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: — Fraŭlino -Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto —. Klariso, -rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: — Mi volas -ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon -—, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la -korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis -la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la -korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro. -Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: — Ho, kiu elvenas el la korbego? — -La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure -kaj demandis: — kio okazis? — Floriso tamen jam estis malaperinta -sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel -per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke -Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi -amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. -Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis -pro<!-- p.325 --> granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la -fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en -granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj.</p> - -<p>La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.</p> - -<p>Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge -fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. -Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.</p> - -<p>— Nu do —, parolis Klariso, — jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru -kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi -vidis tiajn belegajn.</p> - -<p>— Kara Klariso —, respondis Blankafloro, — viaj floroj ne -interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero -baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos -kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun -okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min -antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. -Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso -parolis: — Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li -deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.</p> - -<p>Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion -parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia -Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj -kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel -pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.</p> - -<p>Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l’ emiro, -sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la -geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu -el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.</p><!-- p.326 --> - -<p>Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte -sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, -ke estas jam malfrue. — Jes, mi venas, mi venas —, respondis -Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, -kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. -Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, -Klariso respondis: — Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, -ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis —. La emiro -estis kontenta, li diris: — Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; -kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino —. Sed la postan tagon -Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, -ankaŭ tiam ŝi diris: — Jes, mi venas! — Sed Floriso ŝin tenis -en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj -demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: — -Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj -ŝi promesis tuj veni.</p> - -<p>La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj -li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro -por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke -Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro -kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante -tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, -li reiris al sia sinjoro kaj diris: — Blankafloro kaj Klariso dormas -unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.</p> - -<p>La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke -Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar -ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.</p> - -<p>— Donu al mi mian glavon! — ekkriis la emiro. — Mi mem iros al tiu -fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.</p><!-- p.327 --> - -<p>Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la -turo.</p> - -<p>Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro, -puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la -du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar -vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino, -tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la -litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, -li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam -levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.</p> - -<p>Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.</p> - -<p>— Kiel vi estas tiel trosentima —, li parolis, — insulti min en -tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.</p> - -<p>— Kompaton! — diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, -kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia —. Kaj li -petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la -juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj -bonvolus pledi ilian aferon.</p> - -<p>La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en -sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj -kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj -en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel -multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata -kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj -estis el pura kristalo.</p> - -<p>Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis -sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:</p><!-- p.328 --> - -<p>— Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe -kaj laŭjustece —. Granda silento ekregis en la salonego kaj la -emiro diris plue:</p> - -<p>— Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, -kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia -korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta -vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu -mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin -trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili -vekiĝis kaj petis esti juĝataj<!-- orig: ĵugataj --> de la tribunalo. Ili min ofendis en -mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita -honoro estu venĝata.</p> - -<p>La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la -maniero de l’ ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la -kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; -unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la -kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.</p> - -<p>Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: — Estas -honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de -nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu -difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas -juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi -al tio? — — En tio mi tute ne samopinias —, parolis la araba reĝo -Balziero, — se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la -rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.</p> - -<p>Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. -Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per -okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:</p><!-- p.329 --> - -<p>— Sinjor’ emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al -Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi -ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia -amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.</p> - -<p>— Ne! — parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. — -Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano —. Li ekstaris kaj -eklevis la glavon...</p> - -<p>Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam -Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon -kaj diris: — Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas -virino, ne mortu pli frue ol mi —, kaj li prezentis sian kolon, -dirante plue: — Ekfrapu, mi estas preta! — Siaflanke Blankafloro -ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la -emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn -fojojn; ĉiu volis morti unua.</p> - -<p>La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, -eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam -unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj -li parolis malkaŝe: — Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili -ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, -se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu -al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke -ni estu pli gardemaj estonte —. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la -duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso -volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. — Miaj sinjoroj -—, diris Floriso decidatone, — tion mi ne povas diri, kio ajn estu -mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.</p> - -<p>Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. -La duko tamen ankoraŭ ne cedis;<!-- p.330 --> li sin ĵetis antaŭ la piedojn de -l’ emiro kaj petegis: — Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis -al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al -vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. -Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la -geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj -vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando —. Kaj -ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: — Sinjor’ emiro, -pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!</p> - -<p>Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ -al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis -la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, -malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam -la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li -finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, -li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj -petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis -kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al -Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj -parolis: — Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ -la moroj de la lando mi kavalirigas vin.</p> - -<p>Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis -farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al -la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin -dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la -lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata -al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega -edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj -ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso.<!-- p.331 --> Flanke de tiu li sidigis -Florison kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis -turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo daŭris -multajn sinsekvantajn tagojn.</p> - -<p>Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus -alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas -mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.</p> - -<p>Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la -emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed -fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el -arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.</p> - -<p>Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili -baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj -ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel -reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan -popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis -unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l’ reĝo -Pepejn.</p> - -<hr class="long" /> - -<blockquote id="Footnotestar"> -<p>[*] <i>Noto (por la leganto).</i> Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis -en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van -Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: -Floriso kaj Blankafloro (<i class="title">Floris en Blanchefloer</i>), kiu antaŭ -kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von -Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon -de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe -naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. -La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi -estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis -Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj -tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi -popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; -en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto -en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, -verŝajne aperis en la 16<sup>a</sup> jarcento, sed neniu scias, kiu estas la -verkinto.</p></blockquote><!-- p.332 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-6"> -<h3>Sesa Ĉapitro.</h3> - -<p>Neinvititaj aŭskultantoj — Sinjoro Klajn — Stanislas akompanas -novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado — Unua leciono -— Stranga klakado — Pri libroj — Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj -ĉeestas — Kion Stanislas deziras fariĝi.</p> -</div> - -<p>Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur -la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj -apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn -kriante:</p> - -<p>— Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni -laboru je la trapezo.</p> - -<p>Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, -kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, -nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis -aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.</p> - -<p>Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, -maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis -ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn -griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj -longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe -antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, -kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el -nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre -frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li -tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.</p><!-- p.333 --> - -<p>— Ha, ha, ha!! — ridis la bonhumora doktoro, — tio estis vere -belega rakonto —, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:</p> - -<p>— Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?</p> - -<p>— Eĉ tre bela —, respondis la fremda viro.</p> - -<p>Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du -ne invititajn aŭskultintojn.</p> - -<p>— Kaj jen via nova lernanto —, diris plue la doktoro.</p> - -<p>La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.</p> - -<p>— Nu, la konatiĝo estas tre agrabla —, li diris.</p> - -<p>Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: — Kiu li estas? -... kion li devas fari kun mi? — kaj liaj demandantaj okuloj sin -direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:</p> - -<p>— Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?</p> - -<p>— Ke mi lernos, doktoro?</p> - -<p>— Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas -signo, ke la promeso plaĉis al vi.</p> - -<p>— Ho jes, doktoro!</p> - -<p>— Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ -komenciĝos la unua leciono —; tiam etendante la manon al sinjoro -Klajn, li diris plue:</p> - -<p>— Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! — Tiam li iris -paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon -kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, -kien li iros.</p> - -<p>— Mi kuniros ankaŭ! — ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta -la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom -severtone:</p> - -<p>— Ne, mia knabeto, vi <em>ne</em> kuniros, vi restos hejme; Stanislas -revenos al vi je la vespero.</p> - -<p>Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la -severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel<!-- p.334 --> efikis sur lin, ke li ne -kuraĝis malobei. Iom surprizite li restis staranta, postrigardis -sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira -pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu -fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de -Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris -kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo -survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj -paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia -flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda -sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn -kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe -rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete -elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, -tamen tute ne rigardante lin:</p> - -<p>— Ĉu mi marŝas tro rapide?</p> - -<p>— Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas -min.</p> - -<p>— Via nomo estas Stanislas, ne vere?</p> - -<p>— Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.</p> - -<p>La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per -la unua al li adresita demando, diris plue:</p> - -<p>— Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?</p> - -<p>La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:</p> - -<p>— Kial vi demandas tion?</p> - -<p>— Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.</p> - -<p>— Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li -estas prava.</p> - -<p>Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:</p> - -<p>— Ĉu tiu Mareau estis via patro?</p><!-- p.335 --> - -<p>— Jes, sinjoro.</p> - -<p>— Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...</p> - -<p>Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:</p> - -<p>— Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ -lerni tre multe.</p> - -<p>— Jes, sinjoro.</p> - -<p>— Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, -skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo -kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed -mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos -kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia -propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la -nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi -devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi -estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas -kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto -kaj pro via bonfaranto, la doktoro.</p> - -<p>— Mi faros mian eblon, sinjoro.</p> - -<p>— Ni vidos.</p> - -<p>Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li -faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj -vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. -Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel -lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion -pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj -la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu -dometaro apartenis plejparte al laboristoj.</p> - -<p>Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo -kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu -el ili estis la domo de Klajn,<!-- p.336 --> apud kiu staris la publika lernejo. -La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili -ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. -La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la -dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la -instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte -ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis -nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, -esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam -ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri -ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de -l’ instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al -li seĝon por eksidi.</p> - -<p>— Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? — demandis la instruisto.</p> - -<p>— Ne ankoraŭ —, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:</p> - -<p>— Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la -konservatorio en la urbo.</p> - -<p>Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne -sciante kion diri, li tusetis.</p> - -<p>— Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko —, diris plue la -instruist-edzino... — Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?</p> - -<p>— Jes, sinjorino, tre multe.</p> - -<p>— Ĉu vi jam studadis muzikon?</p> - -<p>Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis -ankoraŭ tute nenion.</p> - -<p>— Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan -talenton —, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en -kiu sin trovis la knabo.</p> - -<p>— Volonte, sinjoro.</p><!-- p.337 --> - -<p>— Kial li ne havos talenton? — demandis la sinjorino, — ĉar li -amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.</p> - -<p>— Ni vidos —, mallonge respondis Klajn.</p> - -<p>La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia -edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga -klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis -videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La -instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, -li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis -interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da -kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur -la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li -opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la -teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun -bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj -aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar -la instruisto jam daŭrigis la lecionon.</p> - -<p>Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de -la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. -Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:</p> - -<p>— Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?</p> - -<p>— Librojn, sinjoro.</p> - -<p>— Jes, sed kio estas libro?</p> - -<p>— Oni legas ilin, sinjoro.</p> - -<p>— Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en -realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas -multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin -instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas -ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni<!-- p.338 --> -por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj -verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn -ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj -studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj -verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la -homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. -Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj -ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, -kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale -estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas -la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas -kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam -ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al -tio simila al libroj.</p> - -<p>Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi -ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana -lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj -germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran -lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur -la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por -legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero -estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. -Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas -kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj -de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, -ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj -en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri -al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj -lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel -decas. Estas<!-- p.339 --> hodiaŭ sabato, kaj ĉar ĉiusabate mia lernejo estas -fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi -tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de -la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la -sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu -el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi -komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri -viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi -faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.</p> - -<p>Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la -kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la -koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, -montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj -diris:</p> - -<p>— Ĝis revido, mia amiko.</p> - -<p>Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis -post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado -en la koridoro.</p> - -<p>Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj -pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri -la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li -memoris, ke la doktoro estis dirinta: — Do forĵetu, neniu povas -legi tion —. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi -ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; -povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis -la kajeron.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li -plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ -la doktoro. Malkontenta tamen estis<!-- p.340 --> Teodoro, ĉar de post kiam -Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la -doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis -al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la -pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, -enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, -imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis -plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro -mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi -sin al sia studado.</p> - -<p>Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj -tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l’ instruisto, kiu -ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi -kun Stanislas.</p> - -<p>La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton -ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan -viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj -pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj -esprimis modestecon kaj ĝentilecon<!-- orig: ĝentimecon -->, precipe en societo de fremduloj. -Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom -pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis -mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, -ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta -parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. -Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj -scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. -Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la -ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris -al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj -ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de -la fianĉino tuj diris: — Mi petas, ĉesu<!-- orig: ceŝu --><!-- p.341 --> do paroli pri muziko, -tiu temo tute ne interesas min. — La bonkora sinjorino tamen, ne -rimarkante tion, diris plue: — Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere -bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas.</p> - -<p>Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, -kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia -fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre -fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas -mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al -sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri -karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li -diris:</p> - -<p>— Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve -proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.</p> - -<p>Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis -la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, -ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne -diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne -sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la -bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj -prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la -societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj -la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel -klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel -terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis -aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj -estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus -ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, -timante esti malagrabla al Berta.</p> - -<p>Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por -Oskar.</p><!-- p.342 --> - -<p>Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian -leteron.</p> - -<p>— De kiu? — demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por -vidi, kiu sendis la leteron.</p> - -<p>— De Schulze, panjo —, kaj li eklegis.</p> - -<p>— De Schulze, la orkestestro de l’ opero?</p> - -<p>— Jes —, kaj Oskar legis plue; tiam li diris:</p> - -<p>— La okan mi devos partopreni en Lohengrin.</p> - -<p>Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de -Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la -orkestro.</p> - -<p>— Lohengrin estas belega —, ŝi diris plue, — mi ĝin vidis jam -trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, -Stanislas?</p> - -<p>— Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.</p> - -<p>— Oni tamen muzikadas tie.</p> - -<p>— Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, -kiuj ludis laŭtege, sed malbele.</p> - -<p>— Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?</p> - -<p>— Ho jes, sinjorino.</p> - -<p>— Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta -opero.</p> - -<p>— Kun plezuro —, diris Oskar.</p> - -<p>— Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona —, mallaŭte diris -la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.</p> - -<p>Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li -respondis:</p> - -<p>— Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de -muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.</p> - -<p>— Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn —, diris la -sinjorino.</p><!-- p.343 --> - -<p>— Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ -se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.</p> - -<p>Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni -parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la -belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj -prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn -estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn -fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda -teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis -el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.</p> - -<p>— Oj, miaj dentoj! — ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per -unu sola movo remetis ilin en la buŝon.</p> - -<p>— Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj -retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun -impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.</p> - -<p>Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj -ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ -rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis -tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam -antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo -de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.</p> - -<p>Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj -kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus -la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis -promesinta al Stanislas, ke li ludos.</p> - -<p>— Kion vi elektis, Oskar?</p> - -<p>— <i>Un Orage</i> —, panjo.</p><!-- p.344 --> - -<p>— Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke -Stanislas pli bone komprenu.</p> - -<p>Oskar klarigis:</p> - -<p>— „<i>Un Orage</i>“, aŭ „<i>Uragano</i>“, estas bela, sed simpla salona -muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas -kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom -aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli -kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, -kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro -kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la -naturo.</p> - -<p>La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke -pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la -balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; -la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam -pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar -kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar -sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite -fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ -lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel -fulmo la fingroj de l’ artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu -lia ektuŝo naskis tonon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe -aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj -kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj -kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li -ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun -la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis -lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la -konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus -ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la -muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia<!-- p.345 --> patrino kun mieno, kiu esprimis -feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la -talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la -plej famaj profesoroj de la konservatorio.</p> - -<p>Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, -ekzamenis la mienon de Stanislas.</p> - -<p>— Li amas la muzikon —, li diris al si mem, — tion mi klare vidas, -la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi -kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo -sekvu la kursojn de la muzika lernejo.</p> - -<p>Fine „la Uragano“ kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun -la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.</p> - -<p>La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi -pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar -ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis -„la Kalifo de Bagdado“. Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la -antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis -silente atendi ĝis la fino. Kiam post „la Kalifo de Bagdado“ Oskar -estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian -senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin -al la iama cirka knabo kaj demandis:</p> - -<p>— Ĉu vere vi amas muzikon?</p> - -<p>— Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.</p> - -<p>— Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto? — subite demandis Oskar, -turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.</p> - -<p>— Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.</p> - -<p>Oskar rigardis al sia patro; ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, -blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:</p> - -<p>— Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.</p><!-- p.346 --> - -<p>La instruist-edzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo -klaketante la blankajn dentojn, ŝi enverŝis kafon, prezentis -kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn -diris:</p> - -<p>— Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro -alproksimiĝis.</p> - -<p>Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj -salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.</p> - -<p>Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta -muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la -ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne -povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun -la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi -tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.</p><!-- p.347 --> - - -<div class="chapter" id="ido3-7"> -<h3>Sepa Ĉapitro.</h3> - -<p>La moviĝanta, minacanta glavo — Pri Paganini — La bruado en la -kuirejo silentiĝas — Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson — -Kial ŝi sen interrompo laboradas.</p> -</div> - -<p>Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm -kaj studadis.</p> - -<p>Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile -kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj -la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne -rehejmiĝis.</p> - -<p>Ĉio estis silenta en la salono, oni aŭdis nur la unutonan -tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo -de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis -supren-malsupren, supren-malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis -dekstren-maldekstren, dekstren-maldekstren ...</p> - -<p>Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de -la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la -kuirejo<!-- orig: kiurejo -->, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek -de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita -atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de -famaj muzikistoj kaj komponistoj.</p> - -<p>Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus -multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li -sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto -Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar -li estis<!-- p.348 --> pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro -la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve -lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante -al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank’ al sia korpa kaj -spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj -liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi -la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara -studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun -la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno -la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro -Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur -porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj -muzikistoj kaj komponistoj.</p> - -<p>Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ -kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel -ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj -pendantaj sur la alta frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia -kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini.</p> - -<p>Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la -mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon -kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto -konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por -pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur -sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu -zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo -multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis -nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame -konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo -prezentis la amatinon kaj la alia la<!-- p.349 --> amanton. Stanislas legis pri -tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia -sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis -kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata -sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste -tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon -de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem -tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis -feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia -arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn, li sciis ankaŭ, -ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta -pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto?...</p> - -<p>Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis -tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed -neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, -supren-malsupren...</p> - -<p>Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, -ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, -sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia -ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la -horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan -bruetadon.</p> - -<p>Stanislas ankaŭ mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam -ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, -kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj -la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton -de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio -en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien -kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema -servistino restis fermita.</p><!-- p.350 --> - -<p>— Kio okazis en la kuirejo? — demandis al si la knabo, sed li ne -havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo -ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.</p> - -<p>Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝia vizaĝo estis tiel -pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da -angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon -de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis -sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu -kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon -nefermita.</p> - -<p>Stanislas fine demandis balbute:</p> - -<p>— Kio ... fariĝis? — tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la -palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis -siajn nigrajn okulojn sur la virino.</p> - -<p>Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun -nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo -en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj -tremetadis.</p> - -<p>— Stanislas... —, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi -ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.</p> - -<p>— Stanislas...</p> - -<p>— Kio estas...?</p> - -<p>— Ho Stanislas... —, refoje ŝi ekhaltis paroli.</p> - -<p>— Ĉu okazis io kun la servistino?</p> - -<p>— Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum -kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas -for, nur ni ambaŭ estas en la domo...</p> - -<p>Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn -per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion,<!-- p.351 --> kiu penetris la -animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li -atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj -sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.</p> - -<p>— Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi -estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...</p> - -<p>Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis -surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.</p> - -<p>Fine li kapablis paroli.</p> - -<p>— Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.</p> - -<p>— Ho ne, mi ne estas.</p> - -<p>— Vi laboris tro multe.</p> - -<p>— Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed -ili estas forlasontaj min...</p> - -<p>— Sed kial tiel labori?... La servistino ja estas en la domo por -labori; vi laboras tro multe...</p> - -<p>— Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio ... -kompatu min!</p> - -<p>Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi -faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.</p> - -<p>— Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro -en la kuirejo mortigos vin.</p> - -<p>— Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas <em>ne</em> -labori.</p> - -<p>— Sed kial? — Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En -klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta -eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝis antaŭ kvarona horo ŝi estis -laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn -kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn -postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.</p><!-- p.352 --> - -<p>— Kial? — ŝi respondis, — ĉar <em>ŝi</em> ordonis tion al mi antaŭ -ol morti —. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo.</p> - -<p>— Ŝi freneziĝis —, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson.</p> - -<p>— Ne pensu Stanislas, ke mi perdis la prudenton —, ŝi diris plue, -— mi ja tute ne perdis ĝin...</p> - -<p>— Sed mi ne komprenas, kio...</p> - -<p>— Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por -komprenigi al vi..., nur <em>vi</em> povos tion kompreni, ne la -aliaj... Ho, Stanislas, se vi scius, se vi scius! ... sed mi ĝin -rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon, -sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo.</p> - -<p>— Vi?... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj!</p> - -<p>Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi -flustris:</p> - -<p>— Ho Stanislas ... fine mi devas ĝin eldiri ... fine vi ekaŭdos, -kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi...., mi tute ne estas bona, -mi estas mizerulino..., mi estas krimulino.</p> - -<p>La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj -diris plue kun flustranta voĉo:</p> - -<p>— Mi estas la plej granda krimulino en la urbo..., mi estas -mortigintino.</p> - -<p>Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne -kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj -tion rimarkis tuj.</p> - -<p>— Vi ne kredas al mi —, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion, -kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera.</p> - -<p>Ŝi etendis la manon al la ciferplato de la horloĝo kaj diris:</p><!-- p.353 --> - -<p>— Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon?... Ĝi minacadas..., nur -minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj -jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo -ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; -eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, -ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro -laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon -jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, -nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar -tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia -konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ -faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne -falis sub mia ŝarĝo...</p> - -<p>Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur -la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan -glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin -sur la knabon, ŝi diris plue:</p> - -<p>— Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis -tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, -kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ -nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ -per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, -kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en -miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi -la buŝon, kiu elparolis ilin.</p> - -<p>Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino -parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li -ne povis eligi unu demandan vorton.<!-- p.354 --> Refoje ŝi montris la soldaton -sur la ciferplato, flustrante:</p> - -<p>— Rigardu! ... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos -sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis -tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia -buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same -terure kiel tiu glavo...</p> - -<p>La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la -velkintaj manoj.</p> - -<p>— Kion do ŝi diris? — demandis Stanislas.</p> - -<p>— Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros -antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la -sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, -tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for -kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.</p> - -<p>Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi -flustris:</p> - -<p>— Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia -koro <em>ne</em> krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus -ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.</p> - -<p>— Sed kial laboradi?</p> - -<p>La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.</p> - -<p>— Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio -ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.</p> - -<p>Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi -falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.</p> - -<p>— Ne! ... mi <em>ne</em> volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas -stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke -mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj -virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.</p><!-- p.355 --> - -<p>Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia -ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj -vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, -ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam -aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li -sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la -ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute -nekonata.</p> - -<p>Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la -sinjorino diris plue:</p> - -<p>— Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia -gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris -vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, -kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi -volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por -esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan -arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi -ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi fingre montris -la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn -muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj -ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti -brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto -de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io -stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn -intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li -estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min -fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la -patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis -du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu -sin okupadis pri la<!-- p.356 --> ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris -neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis -sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre -malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris -pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne -rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur -ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe -rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, -ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu -estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. -Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi -spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis -nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis -plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis -venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj -estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por -ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli -malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la -fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la -kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi -ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta -eĉ klopodi forporti la kofrojn. Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar -miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne -respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis -krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis -ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi -ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur -siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe -kiu staris la kofro.</p><!-- p.357 --> - -<p>— Kio fariĝis? — mi demandis.</p> - -<p>Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun -riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi -devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio -da sango.</p> - -<p>— Kio fariĝis!? — mi refoje demandis.</p> - -<p>— Ho mia brusto —, ŝi diris, premante la manon sur sian koron, — -ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza —. Mi -salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, -ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj -falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi -alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis -ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen ... tie ... tie ... ho Dio, -Dio!</p> - -<p>Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la -sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.</p> - -<p>— Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis -forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la -makulon kaj kovris la lokon ... la truon ... per tiu tapiŝeto...</p> - -<p>Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis -kvadratan truon en la planktapiŝo.</p> - -<p>— Tie! — ŝi diris plue, — tie fluis ŝia sango..., tie ŝi -kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: — Iru for, -ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis -— ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la -veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste -mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion -mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn -terurajn vortojn: — Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi -staros antaŭ via juĝanto, same<!-- p.358 --> kiel tiu malvirta virino tie staras -antaŭ la sia —. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam -ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al -mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi suferis, kiel povas suferi -nur iu kun mortigo sur la konscienco... Nokte tiu pala servistino -aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn -vortojn: „Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ <em>via</em> koro krevos...“ -Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke -ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis, kial mi tiel -laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, -Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas -inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.</p> - -<p>Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li devas konsideri -ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio -okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, -la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis -dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi -per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur -juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la -homojn.</p> - -<p>— Sed, sinjorino —, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus -liajn parolojn, — vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi -tamen tion ne faris intence.</p> - -<p>— Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.</p> - -<p>— Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.</p> - -<p>— Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, -ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... -Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom -ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo -ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi -pardonos.<!-- p.359 --> Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar -kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro -estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia -nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la -pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam -mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de -ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu -virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel -tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj -vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno -kaj jaron post jaro... Tiu soldato <em>neniam</em> ekfrapos, sed fine <em>mi</em> -estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia -koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos -pardonintaj min.</p> - -<p>Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris -flustre: — Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro -senŝarĝigos min... — Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.</p> - -<p>La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj -interrompis la silenton, kiu regis en la domo.</p> - -<p>— Jen Maria, kiu revenas —, ŝi diris subite. — Mi refoje -eklaboros.</p> - -<p>Ŝi sin turnis por foriri.</p> - -<p>Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo -de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.</p> - -<p>Stanislas restis sola.</p> - -<p>Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino -laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premus -ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.</p> - -<p class="centre">Fino de la Tria Parto.</p> -<!-- p.360 --> -<!-- p.361 --> - - -<h2>Kvara Parto<br /> - -<b>Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza</b></h2> -<!-- p.362 --> -<!-- p.363 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-1"> -<h3>Unua Ĉapitro.</h3> - -<p>La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj — La geedzoj Bus — La nova -pensionulo — Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj — Du strataj -buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio — Filozofo -kaj ludantaj buboj — La ĝibulo — Filozofo, kiu rehejmiĝas kun -stranga kamarado — Bus estis surprizata same kiel lia edzino — Pri -acidaj haringoj — Etiko de Spinoza — Antaŭzorgoj de filozofo.</p> -</div> - -<p>La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo -kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato -en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en -ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj -ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, -instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn -aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur -unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si -mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn -apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj -estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj -apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan -vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas -sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama -konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu -zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.</p> - -<p>En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, -loĝis en la jaro 1912<sup>a</sup> la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.</p><!-- p.364 --> - -<p>Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato -de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de -eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li -perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva -kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, -tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia -parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej -malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia -buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis -flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno -ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el -mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam -li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita -de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis -molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola -argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin -prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis -pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, -kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam -kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. -Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa -kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi -tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto -ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel -kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente -postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun -la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe -geedziĝi, ĉar <em>li</em> havis belan pension kaj <em>ŝi</em> posedis renton da -kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune<!-- p.365 --> sufiĉan ricevotaĵon -por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo -en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, -tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi -prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la -klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, -kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; -sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.</p> - -<p>La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat, -prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj -tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da -mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina -helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al -la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. -Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur -malofte unu el ili transpensioniĝis.</p> - -<p>Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, -sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon -dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino -staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra -kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.</p> - -<p>— La „novulo“ forrestas longe hodiaŭ —, ŝi diris kvazaŭ al si -mem.</p> - -<p>La „novulo“ estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du -ĉambretojn de la plej supra etaĝo.</p> - -<p>Bus jese kapklinis, sed ne respondis.</p> - -<p>— En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.</p> - -<p>Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.</p> - -<p>— Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras -eĉ dum pluveta vetero.</p><!-- p.366 --> - -<p>Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la -muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj -ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, -li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, -li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la -kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke -la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde -kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), -li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete -fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon -kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj -ŝi diris plue:</p> - -<p>— Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la „Reĝan“.</p> - -<p>La „Reĝa“ estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj -kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, -kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi -ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj -el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu -bone sciis, kio estas la „Reĝa“, haltigis sian frotadon, preme -fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:</p> - -<p>— Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le...</p> - -<p>— Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn -librojn.</p> - -<p>Bus volonte dezirus klarigi, ke en la „Reĝa“ sin trovas ĉiuj -libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus -al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la -temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn -kvazaŭ por diri, ke lia edzino<!-- p.367 --> estas prava, kaj li ekfrotis sian -kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras -la ŝtuparon.</p> - -<p>— Plej plaĉas al mi, ke „la novulo“ pagas antaŭe —, diris plue -sinjorino Bus; — preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus -bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, -ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en -pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.</p> - -<p>Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, -kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj -sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia -kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj -premfermante la okulon, li balbutis:</p> - -<p>— J..j..jen la no... no... no...</p> - -<p>— Jes, estas „la novulo“.</p> - -<p>Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, -indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, -ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto -atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun -kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis -momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj -atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj -ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.</p> - -<p>— Ĉu vi a-a-alport...?</p> - -<p>— Jes, mi alportos al li kafon —. Kaj verŝinte kafon en tason, kie -jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la -kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, -sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto -permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse -meblitan ĉambron.</p><!-- p.368 --> - -<p>Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore -vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. -Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam -sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:</p> - -<p>— Mi dankas.</p> - -<p>— Ĉu vi laciĝis, sinjoro?</p> - -<p>— Ne.</p> - -<p>La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis -la kafon.</p> - -<p>— Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? — demandis sinjorino Bus, dum ŝi -rigardis la fumantan tason.</p> - -<p>— <em>Kompreneble</em>... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.</p> - -<p>— Ĉiam kaj ĉie!? — Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto -kaj kun miro rigardis la pensionulon.</p> - -<p>— <em>Kompreneble</em>, sinjorino.</p> - -<p>— Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi -soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn -da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama -kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post -kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo -devas dependi de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.</p> - -<p>— Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia -vidpunkto.</p> - -<p>Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, -ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi -ŝanĝis la interparoladon demandante:</p> - -<p>— Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa -teatraĵo?</p><!-- p.369 --> - -<p>— Kion oni ludos?</p> - -<p>— „La du orfojn.“</p> - -<p>— Mi ne amas „La du orfojn,“ tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur -klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel -plu.</p> - -<p>— Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?</p> - -<p>— Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.</p> - -<p>Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:</p> - -<p>— Vi estas aktoro!?</p> - -<p>— Mi estis aktoro.</p> - -<p>— Ho, mi ne sciis tion.</p> - -<p>— Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.</p> - -<p>La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; -ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj -ŝiaj okuloj klare petis klarigon.</p> - -<p>La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj -etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:</p> - -<p>— Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj -la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis -ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis -kaj fariĝis maristo.</p> - -<p>— Ŝipestro?</p> - -<p>— Ne, simpla maristo.</p> - -<p>— Simpla maristo!? — Refoje ŝi kunfrapis la manojn.</p> - -<p>— Jes, kaj poste promenanta reklamilo.</p> - -<p>Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:</p> - -<p>— Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la -ŝultro?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!</p> - -<p>— Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn.<!-- p.370 --> Ĉiuj homoj -estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same -ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: -nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por -ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la -reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: -Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? -Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj?... Absolute nenio. Pli multe -valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen -reĝo.</p> - -<p>— Mi tamen preferus esti reĝo.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Ankaŭ tio?</p> - -<p>— Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa -estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria -Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon -estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela -estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj -Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj -multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.</p> - -<p>— Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.</p> - -<p>— Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.</p> - -<p>— Vi trograndigas, sinjoro.</p> - -<p>— Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun -malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto -de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.</p> - -<p>— La reĝo tamen pagas por tiu laboro!</p> - -<p>— Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per -kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?</p><!-- p.371 --> - -<p>— De la subuloj.</p> - -<p>— Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu -botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu -purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al -la pagado por tiu purigado.</p> - -<p>— Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.</p> - -<p>— Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.</p> - -<p>Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable -ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis -kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan -tason aŭ ion alian, kaj li respondis:</p> - -<p>— Mi dankas, sinjorino.</p> - -<p>Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete -fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la -dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia -frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.</p> - -<p>Tiam li kalkulis:</p> - -<p>— Dek, — dudek, — tridek, — kvardek, — kvindek, — sesdek..., -tio estas sesdek —. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin -aparte kaj kalkulis plue:</p> - -<p>— Cent, — ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas -nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do -povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion -fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.</p> - -<p>Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, -promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur -la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis -libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn -paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian -lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante -kaj<!-- p.372 --> fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du -ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon -kondukantan sur la straton.</p> - -<p>Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj -li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke -li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li -laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la -monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la -reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj -kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras -virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun -monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris -la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ -butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis -multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La -pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan -bildolibron.</p> - -<p>— Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua -Barbo... Bela, ĉu ne?</p> - -<p>— Jes, kaj kio estas tio?</p> - -<p>— Kaleŝo de la reĝo.</p> - -<p>— Kaleŝo?</p> - -<p>— Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.</p> - -<p>— Kion do faras tiu kato en botoj?</p> - -<p>— Ĉu<!-- orig: Ĉi --> vi ne scias?... Ĝi krias: „Helpon! ... helpon! ... la -markizo de Karabaso estas dronanta!...“ Sed tio ne estas markizo, -sed nur filo de muelisto.</p> - -<p>La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, -kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super -la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.</p> - -<p>La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post<!-- p.373 --> ili, ridetis -tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis -la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de<!-- orig: da --> la fremdulo.</p> - -<p>— Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?</p> - -<p>— Jes sinjoro —, respondis la pli aĝa.</p> - -<p>— Ĉu vi povas legi tian bildolibron?</p> - -<p>— Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.</p> - -<p>— Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?</p> - -<p>— Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.</p> - -<p>— Ĉu li povas legi?</p> - -<p>— Iomete; li sidas en la dua.</p> - -<p>— Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?</p> - -<p>— Ni havas nenian.</p> - -<p>— Ĉu vi volus havi tiun?</p> - -<p>La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis -unu la alian, sed ne respondis.</p> - -<p>— Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?</p> - -<p>Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon -flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:</p> - -<p>— Eniru kun mi.</p> - -<p>Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn -direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo -neatendite dirus al li: “Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton -de mil guldenoj!“</p> - -<p>Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj -ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata -nur por riĉaj infanoj.</p> - -<p>Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la -strangaj klientoj.</p> - -<p>— Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.</p> - -<p>— Kiajn, sinjoro?</p> - -<p>— Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.</p><!-- p.374 --> - -<p>La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj -ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.</p> - -<p>— Ankaŭ tiun, fraŭlino —. La fremdulo fingre montris la -botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la -aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:</p> - -<p>— Nu, buboj, elektu!</p> - -<p>La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la -fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.</p> - -<p>— Tiun? — demandis la sinjoro.</p> - -<p>— Jes, ... se plaĉas al vi.</p> - -<p>— Nu, prenu, ĝi estas via —, kaj al la alia knabeto li diris:</p> - -<p>— Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?</p> - -<p>La pli juna trafe maltrafe montris „Fabelojn de Ezopo“.</p> - -<p>— Ĉi tiun?</p> - -<p>La knabeto kapjesis.</p> - -<p>— Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere -elektu tiujn rakontojn de Grimm —, kaj malfermante dikan lukse -ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, -elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis „La lupo kaj la -sep kapridoj“.</p> - -<p>— Jes, tiun, diris la bubeto.</p> - -<p>— Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.</p> - -<p>La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto -pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela -Koningsplein. Tiu plein (= placo), ornamita de multaj florbedoj, -altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam -multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj -pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu -trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la -pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis -al angulo de la placo, kie staris<!-- p.375 --> du benkoj. Eksidante sur unu, li -rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj -kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu -momento sin banantan en la radioj de la suno.</p> - -<p>Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per -argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn -en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen -estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom -malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la -knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en -la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.</p> - -<p>Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado -rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj -homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.</p> - -<p>La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante -la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de -tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, -suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur -la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.</p> - -<p>La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj -ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, -rigardadis momenton silente; subite li diris:</p> - -<p>— Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.</p> - -<p>— Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon!</p> - -<p>— Mi ja ne havas monon.</p> - -<p>— Iru al via patrino pro mono.</p> - -<p>— Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.</p> - -<p>Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude -staranta benko, diris:</p><!-- p.376 --> - -<p>— Jen, prenu por aĉeti novan turbon.</p> - -<p>Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno -trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis -malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin -ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante -du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj -lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li -povus aĉeti por tiom da mono.</p> - -<p>Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. -Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne -povas imagi, ke ekzistas altruismo.</p> - -<p>La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne -pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri -la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis -rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke -ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo -revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. -Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:</p> - -<p>— Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. — Li etendis -la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el -kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:</p> - -<p>— Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?</p> - -<p>— Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.</p> - -<p>— Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.</p> - -<p>— Dankon, sinjoro. — Refoje li ektuŝis sian ĉapon.</p> - -<p>— Kion vi aĉetos plue?</p> - -<p>La knabo pripensis, tiam li respondis:</p> - -<p>— Ovojn por mia patrino.</p> - -<p>— Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur -malmultajn ... atendu...</p><!-- p.377 --> - -<p>Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj -reaperis el ĝi kun riksdaldero<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>. Prezentante ĝin al la surprizita -knabo, li diris plue:</p> - -<p>— Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.</p> - -<p>— Mi dankas, sinjoro.</p> - -<p>Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.</p> - -<p>La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed -tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj -paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li -tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj -knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin -trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj -de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja -aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj -rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.</p> - -<p>Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta -viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie -el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis -bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis -tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis -kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis -plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la -ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj -knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la -bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la -bastono trafis nur la sablon.</p><!-- p.378 --> - -<p>— Demetu liajn ŝuojn, Jakobo —, kriis unu el la knaboj.</p> - -<p>Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj -nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, -sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la -bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li -trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.</p> - -<p>Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la -viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin -ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj -de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn -fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto -tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis -maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li -sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio -sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta -diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.</p> - -<p>Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu -ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn -ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, -turnis sin kaj ekkriis:</p> - -<p>— Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos -aferon kun mi!</p> - -<p>Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin -prezentis por protekti la ebrian viron.</p> - -<p>La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li -parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la -piedo de la arbo.</p> - -<p>La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:</p> - -<p>— Ĉu mi helpu al vi ekstari?</p> - -<p>La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.</p><!-- p.379 --> - -<p>— Sprechen Sie deutsch?<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a> — demandis la alia.</p> - -<p>— Ein wenig deutsch..., bin Russe<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>.</p> - -<p>— Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, -venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie —, kaj kaptante lin -ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante -la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la -mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni -estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La -maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin -kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo -ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo -la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al -la Regentesse-placo kaj fine al la<!-- orig: al --> Daguerrestrato. — —</p> - -<p>Post kiam lia „novulo“ estis elirinta, Bus estis frote puriginta du -kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon -da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus -formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis -stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, -kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed -ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, -ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu -estis tuj apud la kuireja pordo.</p> - -<p>Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li -ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de -la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. -Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan -objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante -la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj<!-- p.380 --> -timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por -fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare -longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, -kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado -ili renkontis.</p> - -<p>— Atentu viajn piedojn, mia kara —, diris la „novulo“, — precipe -atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... -atentu!</p> - -<p>Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, -kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.</p> - -<p>— Ki... ki... ki... —, balbutis la pensionestro.</p> - -<p>— Kion mi kunportas?</p> - -<p>— Jes, ... ki...</p> - -<p>— Mian novan amikon.</p> - -<p>— A...m...m...ikon!?</p> - -<p>— Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.</p> - -<p>Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon -kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la -kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu -postenpaŝis kun surprizo.</p> - -<p>— Sed tio es...s...s...</p> - -<p>— Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton -por fordormi sian ebriecon.</p> - -<p>— Ho, ĉu li es...s...s...</p> - -<p>— Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la -piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj -estas sur la dua etaĝo.</p> - -<p>Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ -la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en -la ĉambron de la pensionulo.</p> - -<p>Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la -revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari -komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. -Li tute ne sciis, kion<!-- p.381 --> pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis -al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. -Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris -tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis -tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia -maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), -ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi -supreniris kaj ŝia koro ekbategis.</p> - -<p>— Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas?</p> - -<p>Bus fingre montris supren kaj balbutis:</p> - -<p>— La no... no... n...</p> - -<p>— Ĉu okazis io al la novulo?</p> - -<p>— Ebria ru... ru... ru...</p> - -<p>Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la -silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. -Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la -mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la -dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la „novulo“.</p> - -<p>Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis -turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la -ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas -ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.</p> - -<p>— Jen, nun dormu! — li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de -la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la -kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta -vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.</p> - -<p>— Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?</p> - -<p>— Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.</p> - -<p>Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, -balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.</p><!-- p.382 --> - -<p>— Kiun vi do enmetis tien?</p> - -<p>— Novan amikon.</p> - -<p>— Mi ne komprenas.</p> - -<p>— Nek mi.</p> - -<p>— Nek vi?</p> - -<p>— Nek <em>mi</em>... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el -ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian -kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj -sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus -lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?</p> - -<p>— Mi ne komprenas, sinjoro.</p> - -<p>— Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis -ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el -iliaj manoj.</p> - -<p>Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; -tiam li diris plue:</p> - -<p>— Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., -mi tial metis lin sur tiun kanapon.</p> - -<p>— Kaj...?</p> - -<p>— Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de -cirkonstancoj.</p> - -<p>— Sed ... ĉu li ne estas danĝera?</p> - -<p>— Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas -ordinara drinkulo.</p> - -<p>— Sed mi tamen timas, ke...</p> - -<p>— Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel -malebria kiel mi mem.</p> - -<p>— Ĉu tio ne estos enuiga?</p> - -<p>— En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas -ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis -noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, -aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li -nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.</p><!-- p.383 --> - -<p>— Kaj kion vi faros post via legado?</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.</p> - -<p>— Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?</p> - -<p>— Nu, li vekiĝu.</p> - -<p>Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la -dormanton.</p> - -<p>— Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo -aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel -vera bandito.</p> - -<p>— Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li -mortigus?</p> - -<p>— Kompreneble por priŝteli nin.</p> - -<p>— Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne -mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same -kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.</p> - -<p>— Li povas mordrompi la ŝnurojn.</p> - -<p>— Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.</p> - -<p>Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post -momento:</p> - -<p>— Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?</p> - -<p>— Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas -nur ĉe maristoj.</p> - -<p>— Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.</p> - -<p>— Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas -belajn harojn.</p> - -<p>La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.</p> - -<p>— Vi estas stranga sinjoro —, ŝi diris bonhumore.</p> - -<p>— Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun -estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan „ĝibo“... Vi -vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, -ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam -ja tute ne ekzistus<!-- p.384 --> „belaj“ haroj, ĉar la belaj ekzistas nur -tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.</p> - -<p>— Ĉu li restos provizore tie ĉi?</p> - -<p>— Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion -plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne -estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj -kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.</p> - -<p>— Tri acidaj haringoj!?</p> - -<p>— Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas -acidajn haringojn kun peco da pano.</p> - -<p>— Nu, mi ĝin alportos —, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj -malfermis post si la pordon de la ĉambro.</p> - -<p>La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al -tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el „Etiko“ de Spinoza.</p> - -<p>Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en -preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.</p> - -<p>Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la -57<sup>a</sup> tezo:</p> - -<blockquote> -<p>„Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, -sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido -estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li -indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu -falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj -(ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas -ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin -laŭ lia indeco...“</p> -</blockquote> - -<p>Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun -atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis -al li tiel malfacile kompreneblaj,<!-- p.385 --> ke li multfoje devis relegi -ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri -filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda -filozofo Spinoza.</p> - -<p>Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis -sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ -la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato -preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris -kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, -kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ -Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.</p> - -<p>La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.</p> - -<p>Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun -ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.</p> - -<p>Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo -ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la -kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans -la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de -tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li -eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, -demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis -kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.</p> - -<p>La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la -alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki -lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue -per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.</p><!-- p.386 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-2"> -<h3>Dua Ĉapitro.</h3> - -<p>Vekiĝo de l’ gastiganto — Etiko de Spinoza — Vekiĝo de l’ -gasto — Acidaj haringoj — Hago anstataŭ Roterdamo — Malgraŭvola -ŝipforkurinto — La rakonto de la ruso — La horloĝa ĉeno — -Johano, Ivan kaj la Insulano — Pri perdita monujo kaj belaj -fraŭlinoj — Farota promenado al Patersburgo — La ekspozicio — La -eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn — Lumturo kaj -bela vojo — Pri promenantaj reklamiloj — Don Kiĥoto kaj Sanĉo -Panza.</p> -</div> - -<p>La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, -la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis -al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis -malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, -sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; -la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, -en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris -sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la -kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia -gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la -mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj -ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.</p> - -<p>— Li vekiĝu per si mem —, pensis la filozofo, kaj li iris returne -al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis -al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al -la kanapo.</p><!-- p.387 --> - -<p>— Li ja vekiĝos per si mem —, li diris, — mi atendos —, kaj li -atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ -sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la -tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis -sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo -kaj kun la haringoj por la fremda maristo.</p> - -<p>— Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?</p> - -<p>— Jes, sinjorino.</p> - -<p>— Kaj li? — La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.</p> - -<p>— Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, -nek iun alian en la domo.</p> - -<p>— Ĉu vi ne vekos lin?</p> - -<p>— Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li -tute fordormas sian ebriecon.</p> - -<p>La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:</p> - -<p>— Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.</p> - -<p>— Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li<!-- orig: il --> eble -manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; -mi sciigos tion, se bezone.</p> - -<p>Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, -rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke -la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la -vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al -babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon -kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.</p> - -<p>La pensionulo manĝis, prenis „Etiko“ de Spinoza por agrable pasigi -sian tempon kaj legis:</p> - -<blockquote> -<p>„<i>Ambicio</i> estas trograndigata deziro al gloro. <i>Klarigo.</i> Ambicio -estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj -plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel -malfacile. Ĉar<!-- p.388 --> tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, -li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej -bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn -sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu.“</p> -</blockquote> - -<p>La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve <em>ne</em> -estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas -kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:</p> - -<blockquote> -<p>„<i>Diboĉemo</i>, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.</p> - -<p><i>Drinkemo</i>, estas malmodera deziro al alkoholaĵo...“</p> -</blockquote> - -<p>Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo, -kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la -apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la -ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, -ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn -vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, -tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: „Kie mi estas?“, ĉar tion -ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin -trovis la maristo. Li tial responde diris germane:</p> - -<p>— En bona haveno.</p> - -<p>La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon -dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin -ridetante, li kredis sonĝi.</p> - -<p>— En bona haveno!? — li diris post momento... Sed kie?</p> - -<p>Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis -germane:</p> - -<p>— Kial oni ŝnurligis min?</p><!-- p.389 --> - -<p>— Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn -ŝiajn samhejmanojn.</p> - -<p>— Ke mi mortigus...!?</p> - -<p>— Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi -ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial -ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis -tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.</p> - -<p>— Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...</p> - -<p>Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la -tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur -ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:</p> - -<p>— Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.</p> - -<p>— Ĉu vi ne memoras?</p> - -<p>— Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi -volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko...</p> - -<p>— Kial ili vin turmentetis?</p> - -<p>— Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., -tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi -sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo...</p> - -<p>— Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.</p> - -<p>La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan -lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per -kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis -nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la -adverbon germanan „<i>da</i>“, signifantan „<i>tiam</i>“. Estis klare, ke li -hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin -el la embaraso, dirante:</p> - -<p>— Kompreneble; vi trinkis tro multe.</p><!-- p.390 --> - -<p>— Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...</p> - -<p>Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante<!-- orig: ordi-igante --> siajn harojn -per la fingroj, li subite diris:</p> - -<p>— Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.</p> - -<p>— Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.</p> - -<p>— He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi.</p> - -<p>La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la -lipojn:</p> - -<p>— Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure.</p> - -<p>— Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da -kafo?</p> - -<p>La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:</p> - -<p>— Mi preferas akvon.</p> - -<p>— Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi -la jenajn haringojn.</p> - -<p>— Ĉu haringojn!? ... ho, volonte.</p> - -<p>— Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al -vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, -ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu -kvazaŭ vi estus hejme.</p> - -<p>La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj -eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun -purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la -kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:</p> - -<p>— Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel -mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?</p> - -<p>— Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la -kanapo.</p><!-- p.391 --> - -<p>La maristo purigis sian pantalonon, dirante:</p> - -<p>— Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi -ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu -tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin -pro via helpo; ... vi estas bona viro... —. Dirinte tion, li donis -la manon al sia protektinto, kiu respondis:</p> - -<p>— Ĉu vi opinias min bona viro?</p> - -<p>— Jes, tre bona viro.</p> - -<p>— Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ -filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.</p> - -<p>— Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel, ... tiam -li estas azeno.</p> - -<p>— Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ -mi kaj manĝu viajn haringojn.</p> - -<p>La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:</p> - -<p>— Sinjoro, mi refoje dankas.</p> - -<p>— Kaj kiel vi nun sentas vin?</p> - -<p>— Bonege!</p> - -<p>— Vi estas maristo, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?</p> - -<p>— Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan -tempon en ĉi tiu urbo?</p> - -<p>— Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.</p> - -<p>— Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti -la vidindaĵojn de la urbo?</p> - -<p>— Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.</p> - -<p>— Surŝipe!?</p> - -<p>— Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.</p> - -<p>— Kien? — La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.</p> - -<p>— Patersburgon<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>.</p> - -<p>— Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?</p><!-- p.392 --> - -<p>— Sur Y.<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a></p> - -<p>— Sur la Y.!?... En Amsterdamo?</p> - -<p>— Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.</p> - -<p>— Kaj nun?</p> - -<p>— Ĉe Feyenoord<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a>, en Roterdamo.</p> - -<p>— Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?</p> - -<p>La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:</p> - -<p>— Kie alie?</p> - -<p>— Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas -neeble al vi esti surŝipe je la deka.</p> - -<p>La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:</p> - -<p>— Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?</p> - -<p>— Vi estas en Hago.</p> - -<p>— Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen -mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: -„Vi estas en Roterdamo“. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la -urbon por trinki glaseton da brando..., tiam...</p> - -<p>— La ceteron mi jam scias.</p> - -<p>— Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...</p> - -<p>— Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio -pasis, tio ne revenos...</p> - -<p>La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel -malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta -kaj diris plue:</p> - -<p>— Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...</p> - -<p>— Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... -Ho Dio! kion fari?</p> - -<p>— Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos -bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.</p><!-- p.393 --> - -<p>La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; -tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en -malespero kaj diris:</p> - -<p>— Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...</p> - -<p>— Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do -konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj -restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.</p> - -<p>La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj -vortoj, eksidis kaj diris:</p> - -<p>— Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.</p> - -<p>— Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos -necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi -kviete, kiel ĉio fariĝis.</p> - -<p>— Nu, mi rakontos...</p> - -<p>Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj -ekrakontis:</p> - -<p>— Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni -aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al -mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu -fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam -mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj -rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti -en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi -estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon -kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo -aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, -mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., -tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj -fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; -mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis<!-- p.394 --> bone...; tiam -mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando ... vera Skidama -brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la -trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en -tiun parkon ... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj -mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...</p> - -<p>— Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en -malliberejon.</p> - -<p>— Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.</p> - -<p>— Ĉu tio sama okazis jam antaŭe?</p> - -<p>— Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, -pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do, -estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la -policanoj ĵetis min en malliberejon.</p> - -<p>Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren<!-- orig: maldektren --> al la piedoj -de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke -ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li -subite demandis:</p> - -<p>— Kio estas tio...?</p> - -<p>— Nur miaj kruroj.</p> - -<p>— Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la -tablon... — Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:</p> - -<p>— Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan -domon.</p> - -<p>— La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.</p> - -<p>— He! ... do vi ne estas la posedanto?</p> - -<p>— Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.</p> - -<p>— Maristo!?...</p> - -<p>Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan<!-- p.395 --> (la leganto -sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron -de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur -lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren -ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:</p> - -<p>— Sinjor’ kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!!</p> - -<p>— Kial ekstari?</p> - -<p>— Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!!</p> - -<p>— Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.</p> - -<p>La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al -si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.</p> - -<p>La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis -de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. -La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan -surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj -ekkriis:</p> - -<p>— Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!</p> - -<p>— Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?</p> - -<p>— Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.</p> - -<p>— Jafet!?</p> - -<p>— Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.</p> - -<p>— Ĉu <em>vi</em> konas tiun knabon?</p> - -<p>— Ĉu <em>mi</em> lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.</p> - -<p>— Li do estas en Patersburgo?</p> - -<p>— Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ... -eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!</p> - -<p>Ili eksidis kaj Ivan rakontis:</p><!-- p.396 --> - -<p>— Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne -malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze -enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: -Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas -maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla. -Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la -ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la -ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon -kaj ekzamenis... — Ĝi estas senhoma —, li diris. Tiam du maristoj -alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis -supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto... -Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, -sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj -... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek -holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... -Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al -Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) -iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon -kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la -stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis -forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis -min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post -kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed -ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la -Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, -kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj -unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston -Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando -kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La<!-- p.397 --> postan tagon vizitis min en -mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, -ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan -lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. -Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, -kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj -gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun -per vi li ekscios tion... Do, dank’ al la glaseto, kiun mi trinkis -tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj -Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!</p> - -<p>Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, -kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:</p> - -<p>— Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?</p> - -<p>— Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen -bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie -ili estas.</p> - -<p>— Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu -vi scias la adreson de la knabo?</p> - -<p>— Jes, ĝi sidis en mia monujo.</p> - -<p>Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis -la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve -enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis -kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj -divenis.</p> - -<p>— Ĉu vi perdis la monujon? — li demandis.</p> - -<p>— Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! — kaj li estis -ploronta, sed retenis la larmojn.</p> - -<p>— Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar -fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.</p> - -<p>— Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin<!-- p.398 --> trovis ne nur la -adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...</p> - -<p>— Kiujn vi neniam reakiros.</p> - -<p>— Tiam mi plendos ĉe la policestro.</p> - -<p>— Kiu mokridos vin.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.</p> - -<p>— Kion do fari?</p> - -<p>— Kuiru viajn pizojn!</p> - -<p>— Kion?</p> - -<p>— Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel -la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate -kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias<!-- orig: sĉias -->!? ... por serĉi <em>vin</em>.</p> - -<p>— Por serĉi <em>min</em>?</p> - -<p>— Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne -estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.</p> - -<p>— Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin -reciproke, kaj mi iros Patersburgon.</p> - -<p>— Per ŝipo?</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar -provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa -mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi -iros piede.</p> - -<p>— Piede al Patersburgo!?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:</p> - -<p>— Ni iru kune!</p> - -<p>Johano ridetis, dirante:</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj -ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.</p> - -<p>— Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti<!-- p.399 --> la promenadon. -Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio -sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.</p> - -<p>— Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.</p> - -<p>— Nu, ni surprizu lin duope.</p> - -<p>— Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?</p> - -<p>— Tuj kiam vi deziros.</p> - -<p>— Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi -sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.</p> - -<p>— Mi promesos ĉion, kion vi deziras.</p> - -<p>— Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu -solan glaseton.</p> - -<p>— Mi promesas... Jen mia mano.</p> - -<p>Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la -frakon kaj la ĉapelon, li diris:</p> - -<p>— Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble -forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin -kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj -Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.</p> - -<p>— Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos -sen mono?</p> - -<p>— Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, -ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni -laboros dumvojaĝe.</p> - -<p>— Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.</p> - -<p>— Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi -povus fariĝi promenanta reklamilo.</p> - -<p>— Kio estas tio?</p> - -<p>— Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj -en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, -povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.</p> - -<p>Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta<!-- p.400 --> -malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la -ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj -gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de -Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la -posttagmezo ili iris al Scheveningen, kie okazis granda internacia -ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata -en speciala tentforma konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio -daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.</p> - -<p>En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam -rilatas la celon, por kiu la ekspozicio<!-- orig: ekspozico --> okazas, kaj same la granda -konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiŝkaptaĵoj<!-- orig: fiskaptaĵoj --> kaj -sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri -aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, -antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin -troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj -interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla -maniero.</p> - -<p>Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la -Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, -nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj -prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas -kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso -da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, -vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en -komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis -ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento -ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je -kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du -longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, -kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela -fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi<!-- p.401 --> ridetante montris al -li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable -per du brilantaj bluaj okuloj, kiuj harmoniis mirinde bele kun la -blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante, -ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris -kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, -ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris -sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj -poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace -ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la -fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.</p> - -<p>— Belaj ŝipoj, kamarado —, li diris al maljuna maristo staranta -apude kun la manoj en la poŝoj.</p> - -<p>La „kamarado“, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke -lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la -maĉaĵon al la alia vango kaj diris:</p> - -<p>— Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... -Ĉu vi estas ankaŭ maristo?</p> - -<p>— Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo.</p> - -<p>— Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a>.</p> - -<p>— Skipper?... Mi ne komprenas.</p> - -<p>— Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.</p> - -<p>— Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>?</p> - -<p>— Pensioniert!? — La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron -kaj diris:</p> - -<p>— Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. -Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne -povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.</p> - -<p>— Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la -aliajn maljunajn kaptistojn?</p><!-- p.402 --> - -<p>— Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia -reĝino.</p> - -<p>— Kial do ili ne pensiumas vin?</p> - -<p>— Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute -ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.</p> - -<p>— Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?</p> - -<p>— Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. — La grizulo -lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje -kaj eksilentis.</p> - -<p>— Ĉu vi havas infanojn? — demandis Ivan.</p> - -<p>— Mi <em>havis</em>..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.</p> - -<p>— Ĉu ili mortis?</p> - -<p>— Ambaŭ dronis. — La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, -kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis -refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:</p> - -<p>— Ĉu via edzino vivas?</p> - -<p>— Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.</p> - -<p>— Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?</p> - -<p>— Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.</p> - -<p>— Ĉu ŝi ne povas plu labori?</p> - -<p>— <em>Mi</em> laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la -fenestro kaj rigardas eksteren.</p> - -<p>— Nenion farante?</p> - -<p>— Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro -malfortaj.</p> - -<p>— Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.</p> - -<p>— Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi -povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, -sed rigardadas eksteren.</p> - -<p>Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do -havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn -por lia edzino.</p><!-- p.403 --> - -<p>En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:</p> - -<p>— Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.</p> - -<p>— Kiom multe?</p> - -<p>— Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? — demandis Ivan la -maljunan mariston.</p> - -<p>Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis -sur la plankon kaj respondis indiferente:</p> - -<p>— Kvar guldenojn.</p> - -<p>— Pruntedonu al mi dek —, diris Ivan al Johano.</p> - -<p>La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la -kuiristo, sed ĉi tiu diris:</p> - -<p>— Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas -okulvitrojn, sed la mono mankas.</p> - -<p>La „nova kamarado“ ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj -volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la -monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:</p> - -<p>— Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ —, -kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la -feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, -maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de -la ekspozicio.</p> - -<p>Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn, -kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, -tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, -kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin -supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke -malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra -la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, -kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu -fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la -aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun -ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.</p><!-- p.404 --> - -<p>Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, -ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas -altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj -radioj de la suno.</p> - -<p>— Ni promenos returnen, ĉu ne? — li diris al la kuiristo.</p> - -<p>Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese -kapklinis, dirante:</p> - -<p>— Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado -al Rusujo —; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare -kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la -tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.</p> - -<p>Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu -kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la -preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, -kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.</p> - -<p>— Kuraĝon, mia amiko! — li diris, — kuraĝon kaj ĉio finiĝos -bone.</p> - -<p>Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.</p> - -<p>— Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin -laŭ la cirkonstancoj.</p> - -<p>Kiam ili atingis la „Promenejon“, la tiel nomatan restoracion, -starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke -Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.</p> - -<p>— Ĉu vi laciĝis, kamarado? — li demandis.</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?</p> - -<p>— Mi ja kutimiĝos al la marŝado.</p> - -<p>— Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne -povas alkutimiĝi al tio.</p> - -<p>— Kion do fari? — melankolie demandis Ivan.</p> - -<p>— Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.</p><!-- p.405 --> - -<p>— Kiel do ni aliros al Jafet?</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.</p> - -<p>— Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.</p> - -<p>— Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.</p> - -<p>— Perlabori?</p> - -<p>— Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi -scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?</p> - -<p>— Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili.</p> - -<p>— Nu, <em>mi</em> aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn -virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? — -li demandis post momento.</p> - -<p>— Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...</p> - -<p>— Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi -klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.</p><!-- p.406 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-3"> -<h3>Tria Ĉapitro.</h3> - -<p>Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankolia — Promenado -de Johano — Refoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikoj — -Servema sinjorino — La luotaj apartamentoj — Johano siavice estas -surprizita — La nimfo — Edzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de -sia edzino — La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en -malliberejon — Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo — -Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.</p> -</div> - -<p>Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun -brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis -kun surprizo, kion diris Johano.</p> - -<p>— Kaj tial —, li diris plue, — kaj tial, sinjorino, ni ne povos -loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti -kavaliran vestaron.</p> - -<p>— Kian vestaron?</p> - -<p>— Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke -ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. -Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas -aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel -mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu -ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian -vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe -fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, -ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de -komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj -reklamiloj.</p><!-- p.407 --> - -<p>— Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en -la societo kiel aktoro...</p> - -<p>— Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur -image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same -altaj.</p> - -<p>— Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.</p> - -<p>— Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn -sinjorojn“ ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol -al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante -vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.</p> - -<p>— Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga -reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de -du kvarpieduloj.</p> - -<p>— Du kvar...!?</p> - -<p>— Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos -malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.</p> - -<p>— Por kion fari?</p> - -<p>— Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.</p> - -<p>Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj -rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:</p> - -<p>— Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja -kredus, ke vi perdis la prudenton.</p> - -<p>— Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton -aŭ ne; mi volis nur<!-- orig: uur --> komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel -eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn -ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos -trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, -mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun -esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.</p><!-- p.408 --> - -<p>— Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka -tempo.</p> - -<p>— Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.</p> - -<p>Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la -ĉambron.</p> - -<p>Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar -la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete -manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis -la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:</p> - -<p>— Benitan manĝadon, kamarado.</p> - -<p>— Mi dankas, Ivan.</p> - -<p>Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.</p> - -<p>— Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas -ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio -plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.</p> - -<p>— Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo —, -diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. — Mi bedaŭras, ke -per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... —</p> - -<p>Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun -li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia -kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj -estis ploronta.</p> - -<p>— Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja -fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si -mem. — — — Dormu bone!</p> - -<p>Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo -kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.</p> - -<p>La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj -regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota -pensiono ne povis sin trovi en la belaj<!-- p.409 --> kvartaloj de la urbo. Li -tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan -„Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne -trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta -prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj -ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“; -tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, -ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, -kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo -por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la -strato, kaj legis: „Spinozastraat“. — He! — li ekkriis —, ĉu -oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?</p> - -<p>Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la -apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li -eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo -staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.</p> - -<p>Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton -kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post -fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn -ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora -ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris -kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj -je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:</p> - -<div class="centre solidbox"> - Hier woonde<br /> - Spinoza<br /> - van 1675 tot zyn dood<br /> - 1677<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>.</div> - -<p>Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj -la fenestrojn, post kiuj la verkinto de<!-- p.410 --> „Etiko“ verŝajne verkis -sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris -flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon -mem.</p> - -<p>— Jen lia statuo! — tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis -el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran -kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la -filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.</p> - -<p>Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la -klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur -tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu -okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la -genuo de la statuo malpura folio de brasiko.</p> - -<p>Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj —, -kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.</p> - -<p>Johano lin salutis kaj demandis:</p> - -<p>— Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!</p> - -<p>La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de -Spinoza kaj respondis:</p> - -<p>— La judoj.</p> - -<p>— La judoj!?</p> - -<p>— Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.</p> - -<p>— Sed kial do?</p> - -<p>— Ĉar ili malamas Spinozan.</p> - -<p>— Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.</p> - -<p>La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri -la stranga peto de la longa fremdulo.</p> - -<p>Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la -bastonon, li diris:</p> - -<p>— Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun -statuon?</p><!-- p.411 --> - -<p>— Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis -lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn -principojn de la judoj.</p> - -<p>— Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, -sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili -ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.</p> - -<p>La maljunulo skuis la kapon kaj diris:</p> - -<p>— Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?</p> - -<p>— Tio dependas de cirkonstancoj.</p> - -<p>— Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo -preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo..., -hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion -fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!</p> - -<p>Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.</p> - -<p>La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento -sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn -ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo -de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed -nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj -meble provizitaj apartamentoj.</p> - -<p>— Ĉu sinjoro serĉas ion? — Virina voĉo flanke de Johano subite -faris al li tiun demandon.</p> - -<p>— Ĉambrojn.</p> - -<p>— Iru tien! — La sinjorino fingre montris proksiman domon -duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.</p> - -<p>— Ĉu vi konas la loĝantojn?</p> - -<p>— Mi loĝas tie.</p> - -<p>— Des pli bone; la serĉado jam tedas min.</p> - -<p>— Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?</p><!-- p.412 --> - -<p>— Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?</p> - -<p>— Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos —, ŝi respondis, -mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.</p> - -<p>Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, -kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:</p> - -<p>— Kaj la prezo?</p> - -<p>— Ni ja interkonsentos —, ŝi diris, — nur sekvu min, la cetero ja -aranĝiĝos.</p> - -<p>Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj -Johano sekvis.</p> - -<p>— Mi petas, sinjoro: supreniru!</p> - -<p>Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. -La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel -mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la -alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino -kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.</p> - -<p>— Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.</p> - -<p>Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. -Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj -ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al -Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.</p> - -<p>Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, -kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. -Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris -unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta -Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post -kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, -unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:</p> - -<p>— Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, -intertempe rigardu la ĉambron.</p><!-- p.413 --> - -<p>Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.</p> - -<p>Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran -genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, -li atendis la revenon de la sinjorino.</p> - -<p>Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri -la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en -Patersburgo.</p> - -<p>Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, -kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, -vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, -kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis -ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj -travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta -virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.</p> - -<p>Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, -ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:</p> - -<p>— Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.</p> - -<p>Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la -virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, -li respondis kviete:</p> - -<p>— Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?</p> - -<p>— Ni nun ne parolu pri ĉambroj —, ŝi diris, kokete ŝovante sian -manon inter la brakon kaj bruston de Johano. — Ni prefere parolu pri -aliaj temoj —, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue: -— Ĉu vi ne memoras min?</p> - -<p>Johano rigardis ŝin kaj respondis:</p> - -<p>— Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.</p> - -<p>— Tio estas vera —, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo -pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, -kaj priskribante poste per la belforma<!-- p.414 --> piedo imagajn figurojn sur la -tapiŝo. — Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite -tion mi renkontis vin multfoje.</p> - -<p>— He!... Kie?</p> - -<p>— Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je -la Placo numero dektria, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Ĉu tiu virino estas frenezulino? — ekpensis Johano, kaj li -respondis:</p> - -<p>— Vi ŝercas, sinjorino.</p> - -<p>— Kie do vi loĝas?</p> - -<p>Trafe-maltrafe li respondis:</p> - -<p>— Mi loĝas en Scheveningen.</p> - -<p>Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:</p> - -<p>— Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?</p> - -<p>— En „Mia Ripozejo“ —, respondis Johano.</p> - -<p>— Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas -tiel tutproksime ĉe via flanko? — Refoje la virino ridis per sia -arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur -kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan -piedon:</p> - -<p>— Ŝi nature farus skandaleton.</p> - -<p>Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, -sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la -tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la -pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu -el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis -larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis -ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj -mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj -sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn -kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la -strangan<!-- p.415 --> pordon. La virino videble ektimiĝis ĉar vidante la viron, -ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj -diris kolere:</p> - -<p>— Iru for!!</p> - -<p>Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis -ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo -staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon:</p> - -<p>— Kiu vi estas?</p> - -<p>Johano respondis per la sama demando:</p> - -<p>— Kiu vi estas?</p> - -<p>— Vi ne havas la rajton demandi tion.</p> - -<p>— Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?</p> - -<p>— Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin -trovis sur tiu kanapo.</p> - -<p>— Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.</p> - -<p>— Mi scias nenion pri io tia.</p> - -<p>— Vi tamen luigas apartamentojn.</p> - -<p>Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en -kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne -tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li -atendis momenton; tiam li diris:</p> - -<p>— Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?</p> - -<p>— Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis -por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.</p> - -<p>— Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al -mia edzino.</p> - -<p>— Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun -ĉambron.</p> - -<p>La viro ridis insulte kaj diris:</p> - -<p>— Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; -pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.</p> - -<p>— Ĉu pagi!?</p><!-- p.416 --> - -<p>— Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni -luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi -tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos -forlasi mian domon.</p> - -<p>— Kaj se mi ne pagas?</p> - -<p>— Ho, vi pagos!</p> - -<p>— Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun -monsumon.</p> - -<p>La homo ekridis pikmoke kaj diris:</p> - -<p>— Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...</p> - -<p>— Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?</p> - -<p>— Vi mem diris tion al mia edzino.</p> - -<p>— Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en -interkonsento!</p> - -<p>— Tio koncernas nur min.</p> - -<p>— Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!</p> - -<p>— Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon -kaj foriru.</p> - -<p>Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia -karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en -reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ -li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian -indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, -kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:</p> - -<p>— Kaj se mi rifuzas pagi?</p> - -<p>— Vi pagos por eviti skandalon.</p> - -<p>— Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.</p> - -<p>— Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via -edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu -vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via -edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino.</p> - -<p>— Mi nun komprenas vin —, diris Johano ŝajne kvieta, — vi volas -eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.</p><!-- p.417 --> - -<p>— Mi povus postuli cent guldenojn.</p> - -<p>— Vi ŝercas.</p> - -<p>— Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu -devigos vin pagi sen hezito. — Dirinte tion, li prenis revolveron el -tirkesto de la tablo.</p> - -<p>Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.</p> - -<p>— Nu —, li diris, — nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi -kontentigos vin —, kaj li ekstaris.</p> - -<p>La homo same ekstaris.</p> - -<p>Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; -samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ -ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per -la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de -la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. -Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo -kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar -piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj -la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin -tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute -neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur -la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida -atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste -kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.</p> - -<p>Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun -pikmoko kaj diris kviete:</p> - -<p>— Jen la maniero, per kiu mi pagas —. Tiam li kaptis la revolveron, -malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis -ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj -malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton -kaj diris:</p> - -<p>— Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu,<!-- p.418 --> kiun la polico -estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. -Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis -iri sur la straton, sed la pordo estis ŝlosita kaj la ŝlosilo -malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.</p> - -<p>Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, -kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur -la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, -altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj -amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun -bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj -policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ -alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra -la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.</p> - -<p>La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la -planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis -morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.</p> - -<p>Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis -akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito -rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne -estis kapabla paroli.</p> - -<p>Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis -en ĝi du truojn.</p> - -<p>La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke -komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis -ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris -fotografilo.</p> - -<p>— Ĉu li vere fotografis min? — demandis Johano, kiu estis -rakontinta detale la tutan okazintaĵon.</p> - -<p>— Sendube —, respondis la inspektoro, — sed mi kunportos la -fotografilon por esplori, ĉu mia supozo<!-- p.419 --> veriĝos; ne dubu pri -tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj -krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. -Dank’ al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la -plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi.</p> - -<p>— Ĉu ili estas geedzoj?</p> - -<p>— Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.</p> - -<p>Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por -tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste -per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.</p> - -<p>Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke -la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno -povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ -tiu sama knabo kun la bicikleto.</p> - -<p>— Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi -bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ -vendas teatrajn objektojn.</p> - -<p>— Mi ne konas tian domon, sinjoro.</p> - -<p>— Sed mi! — diris<!-- orig: biris --> aliulo. — Tia domo troviĝas en la -Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la -fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute -proksima —, kaj li fingre montris la direkton.</p> - -<p>Johano salutis kaj iris for.</p><!-- p.420 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-4"> -<h3>Kvara Ĉapitro.</h3> - -<p>Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas -— Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la „novulo“ — La -ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout — La nova Don Kiĥoto kaj -lia servisto — Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro -Van Elshout — Reciproka konatiĝo — Du kvarpieduloj aperas sur la -scenejo — La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.</p> -</div> - -<p>En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de -Sinjoro Van Elshout<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a>. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la -financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, -kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: „Ŝtata Oficisto -ĉe la Financa Ministrejo“. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel -ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout -estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute -senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel -la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la -titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.</p> - -<p>Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ -sufiĉan salajron por loĝi en „meble provizitaj ĉambroj“, ĉar -ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre -malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. -Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li -en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne -povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta<!-- p.421 --> kvartalo, kie -loĝis la patro, kiu estis bakist-servisto ĉe la granda Haga koopera -societo „Volharding“<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a>.</p> - -<p>Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo -de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj „apartamentoj“ -konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton<!-- orig: partan --> de -najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris -preskaŭ nenio.</p> - -<p>Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange -reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout -vekiĝas.</p> - -<p>Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj -tre regula.</p> - -<p>Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li -eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la -dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.</p> - -<p>Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun -tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al -la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ -ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la -lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam -estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la -kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj -membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.</p> - -<p>Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus -brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li -purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige -varmegaj<!-- orig: vamegaj --> dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco -sian purigitan personon<!-- p.422 --> en la spegulo, li almetas sinsekve -ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas -preskaŭ tute vestita. Mi diras „preskaŭ“ tute vestita, ĉar -sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la „apartamentojn“, -kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ -matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.</p> - -<p>Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, -ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la -mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si -la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn -kaj aliras al sia „ĉambro“, kie la matenmanĝo lin atendas.</p> - -<p>Van Elshout ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj -fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj -eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.</p> - -<p>Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, -skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti -polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de -la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam -disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas -enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la -tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub -varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon -en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon -kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro -varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante -per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas -antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas -eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ -si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan -knabinon kaj la aliaj prezentas<!-- p.423 --> ĉiuj sinjoron Van Elshout mem en -diferencaj sintenadoj.</p> - -<p>Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.</p> - -<p>Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete -enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj -puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas -matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras -siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, -sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, -kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en -la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras -centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur -la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj -brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li -atendas la alvenon de sinjorino Bus.</p> - -<p>Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.</p> - -<p>La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj -ellasas mallaŭtan „Jes“, elparolitan laŭ demanda maniero.</p> - -<p>Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.</p> - -<p>— Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi sonorigis?</p> - -<p>— Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... -Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por -demandi vin...; por informiĝi..., hm!</p> - -<p>Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.</p> - -<p>— Sinjorino Bus..., hm!</p> - -<p>Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj -tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la -mallaŭta „hm“, li diras plue:</p><!-- p.424 --> - -<p>— Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom -mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre -dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas -informiĝi pri tio, kio li <em>fakte</em> estas.</p> - -<p>— Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.</p> - -<p>— Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?</p> - -<p>— En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas -Dusburg.</p> - -<p>— Hm!... Kio <em>fakte</em> li estas?</p> - -<p>— Li diris al mi, ke li estas aktoro.</p> - -<p>— Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?</p> - -<p>Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas -disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout ne parolas al -sinjorino Bus.</p> - -<p>— Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en „Vilhelmo Tell“.</p> - -<p>— Povas esti ... hm!... Tamen „Vilhelmo Tell“ estas opero; mi -neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo „Vilhelmo Tell“.</p> - -<p>Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo, -ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, -portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.</p> - -<p>— Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.</p> - -<p>— Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.</p> - -<p>— Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton -kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ -en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ... -hm!... je la kvina horo kaj duono.</p><!-- p.425 --> - -<p>Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la -deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras.</p> - -<p>Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj -en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas -rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la -koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus -brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; -tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj -malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas -per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri -sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj -butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj -kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe -supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn -gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en -la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En -tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn -per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj -de la statistiko.</p> - -<p>Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li -faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la -kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, -kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron -trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio -de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun -ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.</p> - -<p>Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro -de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.</p><!-- p.426 --> - -<p>Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira -armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, -kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan -pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.</p> - -<p>Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la -vorton <span class="solidbox">DUELINVITO</span> per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton -en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel -per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas -legi ĝin de granda distanco.</p> - -<p>Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne -sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.</p> - -<p>Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:</p> - -<blockquote><p>Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas -certigi, „ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava -ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!“</p></blockquote> - -<p>— Al kio utilos tio? — fine demandas la kuiristo.</p> - -<p>— Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.</p> - -<p>Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.</p> - -<p>— Kaj kio estas tio? — demandas plue Ivan, direktante la okulojn al -la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.</p> - -<p>— Artefarita ventrego.</p> - -<p>— Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?</p> - -<p>Johano ridas kaj respondas:</p> - -<p>— Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.</p> - -<p>— Por Sanĉo Panza?... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?</p><!-- p.427 --> - -<p>— Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas -tiujn objektojn.</p> - -<p>— Sed kion <em>mi</em> do devas fari kun tiu ventrego?</p> - -<p>— Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.</p> - -<p>— Ĉirkaŭ...!?</p> - -<p>— Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, -kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi -spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.</p> - -<p>Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, -starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de -malproksime; tiam li diras al Ivan:</p> - -<p>— Ĉu tio estas sufiĉe legebla?</p> - -<p>Ivan rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas:</p> - -<p>— Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.</p> - -<p>— Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi -ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.</p> - -<p>— Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la -preterirantoj?</p> - -<p>— Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli -ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.</p> - -<p>— Ni do rajdos?</p> - -<p>— Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo.</p> - -<p>— Grizulo!?</p> - -<p>— Jes, sur azeno.</p> - -<p>Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:</p> - -<p>— Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?</p> - -<p>— Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas —, kaj kaptante la -ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras -plue:</p> - -<p>— Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.</p><!-- p.428 --> - -<p>Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.</p> - -<p>— Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en -ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli -perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas -tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post -unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian -amikon.</p> - -<p>Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li -aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.</p> - -<p>— Kio estas? — li demandas. — Tiu ventrego espereble ne ĝenas -vin?</p> - -<p>— Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj —. -Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.</p> - -<p>— Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur -rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono -de Jafet.</p> - -<p>— Ho jes ... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.</p> - -<p>— Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol -multaj aliaj, ĉar dank’ al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi -sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.</p> - -<p>Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.</p> - -<p>Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin -kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por -forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar -la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la -ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange -vestitajn virojn.</p><!-- p.429 --> - -<p>Johano ridas kaj demandas:</p> - -<p>— Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne -aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?</p> - -<p>— Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? — fine ŝi demandas.</p> - -<p>— Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj —, lakone respondas la -filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.</p> - -<p>— He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj?</p> - -<p>— Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.</p> - -<p>Ivan honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus, ne povante jam -ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas.</p> - -<p>— Pardonu al mi, sinjoroj —, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke -mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel -veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos -ĉiuj buboj de la urbo.</p> - -<p>— Nu! — diras Johano al Ivan —, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli -belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi -rediras: La sukceso estos giganta.</p> - -<p>— Sinjoro —, diras sinjorino Bus, — mi devas enmanigi al vi ĉi -tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj -pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi -povos akcepti lin je la kvina kaj duono.</p> - -<p>Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin -metas sur la tablon kaj diras:</p> - -<p>— Kial li volas konatiĝi kun mi?</p> - -<p>— Mi ne scias.</p> - -<p>— Nu, li venu.</p> - -<p>— Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj?</p> - -<p>— Li atendas?</p> - -<p>— Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian -respondon.</p><!-- p.430 --> - -<p>— Li estos bonvena, sinjorino.</p> - -<p>La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van -Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.</p> - -<p>— Eniru! — vokas Johano.</p> - -<p>Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro -Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. -Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, -kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la -strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.</p> - -<p>— Pardonu! — li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas -la honoron renkonti sinjoron Dusburg?</p> - -<p>Johano ekstaras.</p> - -<p>— Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin -per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.</p> - -<p>Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al -li tuj ekstari.</p> - -<p>— Tre agrable, sinjoroj ... hm!</p> - -<p>— Eksidu sinjoro —, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la -tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:</p> - -<p>— Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm!</p> - -<p>— Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras -fari mian konon, estas bonvena.</p> - -<p>— Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni -estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj -sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere -de sinjorino Bus.</p> - -<p>— Mi ĝin ricevis.</p> - -<p>— Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa -ministrejo.</p> - -<p>— Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.</p> - -<p>— Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?</p><!-- p.431 --> - -<p>— Nur malmultajn semajnojn.</p> - -<p>— Vi estas aktoro, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Mi estis aktoro.</p> - -<p>— He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi -estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn -rolojn.</p> - -<p>— Vi trafis, ni estis studantaj.</p> - -<p>— Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre -ŝatas la teatron ... hm! ... hm!</p> - -<p>— Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.</p> - -<p>— He! ... hm!</p> - -<p>— Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj -vestaĵoj kaj cetere.</p> - -<p>Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:</p> - -<p>— Kion!? ... hm!... Reklam...!?</p> - -<p>— Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado -estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, -kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos -niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...</p> - -<p>— Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!?</p> - -<p>La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena -serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li -ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke -li estas tuj forkuronta el la ĉambro.</p> - -<p>Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:</p> - -<p>— Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo -ŝajnas malplaĉi al via moŝto.</p> - -<p>— Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun -aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam -mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.</p> - -<p>Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la<!-- p.432 --> konduto de -la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete -demandas:</p> - -<p>— Kial?</p> - -<p>— Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne -povas konatiĝi kun ... hm!...</p> - -<p>— Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!</p> - -<p>Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:</p> - -<p>— Se sinjorino Bus ne estus trompinta min, tiam ... hm!</p> - -<p>— Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.</p> - -<p>— Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm!</p> - -<p>— Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin -retenos.</p> - -<p>— Hm!</p> - -<p>Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la -ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, -ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri -la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco -de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de -lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la -planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni -portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la -koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la -nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne -perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas -kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.</p> - -<p>Johano kviete refermas la pordon, dirante:</p> - -<p>— Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis -laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.</p> - -<p>Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan<!-- p.433 --> interparoladon -de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian -amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li -ĉeestis.</p> - -<p>Johano ridetas kaj diras:</p> - -<p>— Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj -homoj!</p> - -<p>— Mi ne komprenas...</p> - -<p>— Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos -nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj -estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.</p> - -<p>Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras -persono.</p> - -<p>— Jen la viro kun niaj bestoj —, diras Johano, kaptante la kaskon -kaj metante ĝin sur la kapon —. Nun ni povos rajdi, Ivan.</p> - -<p>Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari -al Johano<!-- orig: Jahano -->, kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la -maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton „kun kelkaj homoj“.</p> - -<p>En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la -strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras -al Ivan:</p> - -<p>— Antaŭen, kamarado, sekvu min!</p> - -<p>Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj -jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ -la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.</p> - -<p>— Ki... ki... ki...? — balbutas<!-- orig: balbulas --> Bus.</p> - -<p>La silabo „ki“ — sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en -ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.</p> - -<p>— Mi mendis ilin —, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras -sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du -kvarpieduloj.</p><!-- p.434 --> - -<p>Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas -eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de -multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. -Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el -kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko -sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro -kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro -la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel -vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia -malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin -laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:</p> - -<p>— Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas -bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.</p> - -<p>Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas -por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas -kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj -legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas -ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej -trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la -ekspozicio.</p> - -<p>Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio -tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) -reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; -ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj -gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj -Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte -al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio -konsistas la nekonata reklamilo.</p> - -<p>Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj -da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj,<!-- p.435 --> alvenas ĉe la enirejo de -la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, -kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas -forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie -ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj.</p> - -<p>Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn -de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la -vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la -direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, -ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.</p> - -<p>Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la -daŭro de du semajnoj, <i>se ne io eksterordinara okazus</i>, per kio la -kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post -tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per -la unua klaso de la vagonaro.</p> - -<p>Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de -cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco -estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la -direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.</p><!-- p.436 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-5"> -<h3>Kvina Ĉapitro.</h3> - -<p>La sukceso de la rajdantaj reklamiloj — La fraŭlino de la -ekspozicio — La loteria bileto kun la kvar sepoj — La granda -premio — Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li — Kiel -Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo — Rehejmiĝo de la reklamiloj -— Gesinjoroj Bus estas invitataj al festeno — Refoja forkuro de -sinjoro Van Elshout.</p> -</div> - -<p>Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus -reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon -ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante -la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis -plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis -pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj -kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io -sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen -por viziti ĝin.</p> - -<p>La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam -Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la -turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro -povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj -herooj. Kaj tion ili<!-- orig: li --> indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago -pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj -komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj -antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.</p><!-- p.437 --> - -<p>Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la -direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina -tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra -la urbaj stratoj.</p> - -<p>Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al -sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li -juna fraŭlino.</p> - -<p>Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj -tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, -ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis -afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre -kovritan brakon, ŝi diris:</p> - -<p>— Sinjoro, unu vorton mi petas.</p> - -<p>Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare -kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. -La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam -iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano -rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:</p> - -<p>— Ĉu vi min rekonas, sinjoro?</p> - -<p>— Jes, fraŭlino.</p> - -<p>— Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion -kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?</p> - -<p>— Mi memoras.</p> - -<p>— Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin -momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?</p> - -<p>— Jes, mi memoras.</p> - -<p>— Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?</p> - -<p>Johano ridetis dirante:</p> - -<p>— Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar -mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.</p><!-- p.438 --> - -<p>La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, -tiam ŝi diris plue:</p> - -<p>— Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep -mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>. Mi okaze -memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar -vosthavaj ciferoj.</p> - -<p>Johano momenteton pripensis; tiam li diris:</p> - -<p>— Nu, fraŭlino, kio estas<!-- orig: etas --> kun tiuj kvar sepoj?</p> - -<p>— Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min -trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto -de la granda premio.</p> - -<p>— Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti -mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne -perdis ĝin.</p> - -<p>— Se vi ne perdis!? — La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen -nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.</p> - -<p>— Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino, -frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.</p> - -<p>— Vi pravas: Kvar sepoj!</p> - -<p>— Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton.</p> - -<p>Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn -antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:</p> - -<p>— Kiom do mi gajnis?</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!</p> - -<p>— Kvin dek mil guldenojn!? — Kaj rigardante al Ivan, li diris: — -Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos -bone?</p> - -<p>— Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon —, diris Sanĉo.</p><!-- p.439 --> - -<p>— Nu, sekvu min kaj vi komprenos —, diris Don Kiĥoto.</p> - -<p>Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol -la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron -vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto, -ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. -Multaj vizitantoj same sekvis.</p> - -<p>Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, -kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn -reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis -sian bileton, dirante:</p> - -<p>— Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni -estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du -semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi -la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, -ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj -jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton -de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi -fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de -tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min -kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, -kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.</p> - -<p>La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis -elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro.</p> - -<p>Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al -Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn -kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la -eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la -fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi -alproksimiĝis ankaŭ<!-- p.440 --> ruĝiĝante pro plezuro, sed ŝia plezuro -ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:</p> - -<p>— Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil -guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar -sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; -sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas -via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun -vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi -farita servo.</p> - -<p>Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de -la mano prezentis ilin kun la vortoj:</p> - -<p>— Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.</p> - -<p>— Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.</p> - -<p>— Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa -afero estas, ke vi estas kontenta.</p> - -<p>La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn -vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin -turnante refoje al la direkcio, li diris:</p> - -<p>— Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la -loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj -riĉigis min.</p> - -<p>Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, -gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.</p> - -<p>— Mi ne bezonas montri ilin —, diris la direkciestro; ili jam -montras sin mem; jen ili staras.</p> - -<p>— Alproksimiĝu, miaj amiketoj —, diris Johano, ... — ankaŭ -<em>vi</em> faris al mi grandan servon, ankaŭ <em>vian</em> konton mi devas -reguligi —, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj.</p> - -<p>Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, -kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu -la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn.<!-- p.441 --> Eĉ tiuj, kiuj -mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, -kriis „brave!!“ kaj „longe li vivu!!“. Sed la reklamilo, kiu kiel -filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, -kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj -foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika -ventro, pensis sonĝi.</p> - -<p>Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis -tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu -antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren -por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por -rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la -virto.</p> - -<p>Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion -fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:</p> - -<p>— Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?</p> - -<p>Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:</p> - -<p>— Mi petas, forigu mian ventraĉon!</p> - -<p>— Ĉu ĝi ĝenas vin?</p> - -<p>— Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj -submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi -fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi —, kaj li malligis la -ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj -profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis -teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis -ĝin for kvazaŭ por diri: — Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.</p> - -<p>Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; -tiam li surĉevaliĝis kaj diris:</p> - -<p>— Antaŭen Sanĉanto<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a>, surazeniĝu por la lasta fojo<!-- p.442 --> kaj sekvu -min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel -eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi -Patersburgon.</p> - -<p>La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili -haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.</p> - -<p>Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis -gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon -kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel -la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam -mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel -eminenta sinjoro.</p> - -<p>Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por -ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, -li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho -fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post -la pordo, kiun li tirfermis post si.</p> - -<p>Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie -gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan -kavaliron, demandis:</p> - -<p>— Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?</p> - -<p>Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte -antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la -lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li -respondis:</p> - -<p>— Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.</p> - -<p>— Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.</p> - -<p>— Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, -kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko -staras kun la bestoj sur la<!-- p.443 --> strato antaŭ via domo, kaj ni -rekondukos ilin al la posedantoj.</p> - -<p>— Sed..., kio do okazis?</p> - -<p>— Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi -por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.</p> - -<p>— Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas -tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.</p> - -<p>— Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al -Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian -pensionon.</p> - -<p>La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis -muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros -tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam -premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ -ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:</p> - -<p>— Silentu!... Mi ja povas paroli!</p> - -<p>Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris:</p> - -<p>— Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti -pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.</p> - -<p>— La grandan ekspozician premion!?</p> - -<p>— Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur -tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj.</p> - -<p>Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:</p> - -<p>— Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.</p> - -<p>— Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu -horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por -kvar personoj?</p> - -<p>— Por kvar?</p> - -<p>— Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.</p><!-- p.444 --> - -<p>— Sed sinjoro!...</p> - -<p>En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino -Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis -paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la -koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van -Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj -malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la -surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin -turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte -ekridis. Tuj poste la pordo malsupre<!-- orig: mulsupre --> fermiĝis kun bruego.</p> - -<p>— Kio okazis!? — demandis ŝi.</p> - -<p>— Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne -bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.</p> - -<p>Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti -klarigon.</p> - -<p>— Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.</p> - -<p>Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj -malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.</p><!-- p.445 --> - - -<div class="chapter" id="ido4-6"> -<h3>Sesa Ĉapitro.</h3> - -<p>Ekvojaĝante — Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la -brakoj — Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj — -Ivan ekpensas pri mirakloj — Iama konato reaperas — Miksitaj „Idoj -de Orfeo“ — Nova bonfaro de Johano — Kiun Ivan unue volas viziti -en Patersburgo — Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas -lin.</p> -</div> - -<p>Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al -Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, -sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus -ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama -artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la -tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta -por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. -Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta -dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova -nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli -granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.</p> - -<p>Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj -lia kostumo estis griza.</p> - -<p>Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la -duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis -komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta -kunulo:</p><!-- p.446 --> - -<p>— Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte -paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, -laŭ kiuj ni iros.</p> - -<p>Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto -premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la -melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis -rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. -Li ridetis kontente kaj diris:</p> - -<p>— Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la -dua klaso.</p> - -<p>— En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la -tria klaso —, filozofie respondis Johano.</p> - -<p>— Tre povas esti; tamen mi preferas la duan —, diris la kuiristo, -tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. -Ili ambaŭ ekfumis.</p> - -<p>En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie -alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj -maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi -ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante -preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj -lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:</p> - -<p>— Ĉi tien, sinjoro!</p> - -<p>La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:</p> - -<p>— Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.</p> - -<p>— Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?</p> - -<p>— Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.</p> - -<p>Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.</p> - -<p>— Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj -virino serĉas lokon.</p> - -<p>— La tria klaso estas plena.</p><!-- p.447 --> - -<p>— Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?</p> - -<p>— Mi ekzamenos, ĉu...</p> - -<p>— Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino -sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?</p> - -<p>— Kie ĝi estas?</p> - -<p>— Tie ... tiu duaklasa.</p> - -<p>— Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?</p> - -<p>— Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas -konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.</p> - -<p>La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano -enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro -sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro -tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:</p> - -<p>— Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via -patrino, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.</p> - -<p>— He!</p> - -<p>— Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi -povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin -tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli -oportune.</p> - -<p>La maljunulino ridetis kaj diris:</p> - -<p>— Jes —. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:</p> - -<p>— Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas -malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro?</p> - -<p>La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.</p> - -<p>— Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio -ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, -kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj<!-- p.448 --> genuoj, ke miavice volonte mi -havas vin sur la miaj —. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de -sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.</p> - -<p>— Mi havas bonan filon, sinjoro —, ŝi diris plue al Johano.</p> - -<p>— Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne -samopinias Ivan?</p> - -<p>Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj -malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun -li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe -forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin -post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova -jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.</p> - -<p>La maljuna virino ektusis. Johano demandis:</p> - -<p>— Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?</p> - -<p>— Ne, sinjoro.</p> - -<p>Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj -Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.</p> - -<p>— Kien vi vojaĝas? — demandis Johano.</p> - -<p>— Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun -veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas -ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas -en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, -kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ... -kaj tiel plu.</p> - -<p>— Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas —, diris Johano.</p> - -<p>— Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.</p> - -<p>— Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. -Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli -malriĉaj ol vi.</p> - -<p>La virino ridetis.</p><!-- p.449 --> - -<p>— Mi komprenas —, diris ŝi. — Eble tiuj personoj ne havas tiajn -bonajn filojn, kiajn mi havas.</p> - -<p>— Vi trafis.</p> - -<p>— Jes, dank’ al Dio, mi estas tre riĉa; tamen —, kaj ŝi -eksilentis.</p> - -<p>— Nu?</p> - -<p>— Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj -maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!</p> - -<p>— Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj -do ne estos tiel gravaj, mi supozas.</p> - -<p>— Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj -cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta -kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni -malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke -ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.</p> - -<p>— Eble mi komprenas.</p> - -<p>— Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.</p> - -<p>— Ne faru tion, patrino —, interrompis ŝin la filo, — niaj -familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.</p> - -<p>— Jes, ili tamen min interesas —, diris Johano.</p> - -<p>La maljunulino diris plue:</p> - -<p>— Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero -estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi -altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli -malriĉiĝos.</p> - -<p>— Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...</p> - -<p>— Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, -kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe -ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li -estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis -ĉion, kio<!-- p.450 --> koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj -ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:</p> - -<p>— Ĉu viaj filoj devas pagi multon?</p> - -<p>— Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek -guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.</p> - -<p>— Kaj kiam ili estos kvitaj?</p> - -<p>— Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil -guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!</p> - -<p>— Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?</p> - -<p>— Kiu volus? — respondis la virino. — Ĉiu scias, ke miaj filoj -estas tro malriĉaj por repagi.</p> - -<p>— Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi —, diris Johano, -— kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el -viaj filoj.</p> - -<p>— Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos -malprosperaj, ili neeble povus repagi.</p> - -<p>— Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro -viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj -ĉio fariĝos bona.</p> - -<p>Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:</p> - -<p>— Kiel estas la adreso?</p> - -<p>Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, -Vilhelminastrato, numero tria.</p> - -<p>Johano notis la adreson kaj diris:</p> - -<p>— Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi -nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn -vi, ne povas esti malriĉa.</p> - -<p>La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla -maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia -filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al -Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan -vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, -la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis<!-- p.451 --> tiel malgrasa kaj -velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ -kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al -la maljunulino.</p> - -<p>La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj -starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide -laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.</p> - -<p>— Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?</p> - -<p>— Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi -notis?</p> - -<p>— Ilian adreson.</p> - -<p>— Por skribi al ili?</p> - -<p>— Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil -guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.</p> - -<p>— Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?</p> - -<p>— Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. -Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj -unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble -haltos en alia urbo.</p> - -<p>— Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?</p> - -<p>— Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.</p> - -<p>Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.</p> - -<p>Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence -haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu -vorto „eble“ kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj -per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.</p> - -<p>Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris -„Etika“ de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.</p> - -<p>Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj<!-- p.452 --> elvagoniĝis. -Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ -la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano -forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili -je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la -tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, -ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj -vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis -en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. -Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn -literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre -interesan tezon en Etika.</p> - -<p>Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la -fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano -fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed -ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, -rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris -neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:</p> - -<p>— Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?</p> - -<p>Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur -la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:</p> - -<p>— Jen nova miraklo.</p> - -<p>— Miraklo?</p> - -<p>— Rigardu mem —. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.</p> - -<p>— Mi ne vidas la miraklon, kamarado.</p> - -<p>— Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas?</p> - -<p>— Kiun do?</p> - -<p>— Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.</p> - -<p>Johano okule sekvante la direkton de la fingro,<!-- p.453 --> kiun Ivan ankoraŭ -etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis -tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, -kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la -genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.</p> - -<p>— Estas li! — diris Ivan. — Mi lin vidis antaŭ du jaroj en -Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.</p> - -<p>Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin -sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj -eniris la atendejon.</p> - -<p>— Estas li! — refoje diris Ivan, — tiel li marŝas, tiel li -aspektas. Ni tuj lin sekvu!</p> - -<p>Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.</p> - -<p>— Li iras sur la straton —, diris Ivan.</p> - -<p>— Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas -la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li -ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.</p> - -<p>La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ -li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de -malproksime.</p> - -<p>— Ni ne tuj alparolos lin —, diris Johano. — Ni sekvos lin, kiam -li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu -urbo.</p> - -<p>— Sed en kiu urbo ni estas? — demandis Ivan.</p> - -<p>— Mi<!-- orig: Me --> ne scias —, respondis Johano.</p> - -<p>La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan -parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.</p> - -<p>— Jen li eksidas, ni surprizu lin —, diris la kuiristo.</p> - -<p>— Kiamaniere?</p> - -<p>— Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios „Ja-!“ kaj tuj -poste vi ekkrios „-fet!“</p><!-- p.454 --> - -<p>Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.</p> - -<p>Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis -sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne -rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li -levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:</p> - -<p>— Ja-!</p> - -<p>La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ -li, alia nekonata voĉo ekkriis: „-fet!“</p> - -<p>Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion -ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li -eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili -tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.</p> - -<p>Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, -pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.</p> - -<p>— Jafet! — ekkriis Ivan.</p> - -<p>— Jafet! — ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion -signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun -nomon, refoje pensis pri ŝercado.</p> - -<p>— Ĉu vi ne rekonas min? — demandis Ivan.</p> - -<p>La knabo kapskuis nee.</p> - -<p>— Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? — demandis la filozofo, -sed refoje la knabo kapskuis nee.</p> - -<p>— Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? — demandis Johano, kaj -malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el -moneroj.</p> - -<p>— Eble vi miksas min kun aliulo —, subite la knabo diris germane.</p> - -<p>— Vi do estas muzikisto! — diris samlingve Johano.</p> - -<p>— Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.</p> - -<p>— Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.</p> - -<p>Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo,<!-- p.455 --> kaj Ivan, kiu -estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia -maldekstra flanko.</p> - -<p>— Aŭskultu foje, mia amiketo —, diris Johano. — Vi ja estas -Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama -muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman -amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn -de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.</p> - -<p>— Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti -ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.</p> - -<p>— Stanislas Mareau?</p> - -<p>— Jes, sinjoro.</p> - -<p>— Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo?</p> - -<p>— Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.</p> - -<p>— Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro?</p> - -<p>— Mia patro mortis, sinjoro.</p> - -<p>— Kaj via patrino?</p> - -<p>— Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.</p> - -<p>— Ĉe kiu vi do nun loĝas?</p> - -<p>— Ĉe Klajn, la instruisto.</p> - -<p>— Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?</p> - -<p>— Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li -mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed -post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...</p> - -<p>La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn -vangojn.</p> - -<p>— Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne -amas esti ĉe tiu instruisto?</p> - -<p>— Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis -ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie -mi studadis je kostoj de la doktoro;<!-- p.456 --> sed post kiam li kaj lia -edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro -multekosta por sinjoro Klajn.</p> - -<p>— Vi do jam ne studadas?</p> - -<p>— Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton -de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por -mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.</p> - -<p>— Ho ve! li ne estas nia Jafet! — diris Ivan, — sed li estas tiel -simila al li kiel du akveroj unu al la alia.</p> - -<p>— Ĉu vi havas fratojn? — demandis Johano.</p> - -<p>— Mi ne scias, sinjoro.</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias tion!? — ekkriis Johano. — Ĉiu tamen scias -tion.</p> - -<p>— Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, -sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same -kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.</p> - -<p>— Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?</p> - -<p>— Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.</p> - -<p>— Ĉu li estis malbona al vi?</p> - -<p>— Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam -li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka -veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: -la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon -poste pro ... pro io tre stranga.</p> - -<p>— Pro ĉagreno?</p> - -<p>— Ne, sinjoro.... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan -tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.</p> - -<p>— Kie loĝas tiu Klajn?</p> - -<p>— En vilaĝeto ekster la urbo.</p> - -<p>— Ĉu vi volas konduki min al li?</p><!-- p.457 --> - -<p>— Jes, sinjoro —, kaj la knabo ekstaris.</p> - -<p>Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, -tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.</p> - -<p>Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj -strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu -knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam -(li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj -ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj -ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.</p> - -<p>Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna -knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio -tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke -li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto -Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis -vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li -tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi -tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri -tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li -subite demandis lin:</p> - -<p>— Ĉu vi parolas ruse?</p> - -<p>— Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.</p> - -<p>— Vi estas violonisto, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.</p> - -<p>Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu -knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne -parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas -dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.</p> - -<p>Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel -ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj -elspezas en unu semajno la<!-- p.458 --> tutan salajron por kiu ili laboris duonan -jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute -ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros -kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ -ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn -de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon -kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la -tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia -havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.</p> - -<p>Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis -la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam nia filozofo jam -estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri -kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke -Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio -de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post -du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari -sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron -kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn -la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur -brilajn rezultatojn.</p> - -<p>Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma -plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj -bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si -la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite -ĵetis sur lian vojon.</p> - -<p>La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam -longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian -humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta -vagonaro al Varsovio.<!-- p.459 --> Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed -opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun -plezuro al la decido de Johano.</p> - -<p>En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, -kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis -Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis -Ivanon, kion unue fari.</p> - -<p>— Ĉu mi povas decidi tion? — li diris.</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Nu, unue ni vizitu mian patrinon.</p> - -<p>— Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, -ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion -ni faros poste?</p> - -<p>— Ĉu mi refoje povas decidi?</p> - -<p>— Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.</p> - -<p>— Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel -ordinaran drinkulon, sed vi eraras.</p> - -<p>— Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi -ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.</p> - -<p>— Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi -eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis -unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en -societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, -ĉar <em>vi</em> ne trinkas brandon<!-- orig: brandan -->, ankaŭ <em>mi</em> ne trinkos nun mian unuan -glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni -enirus trinkejon.</p> - -<p>— Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: -Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?</p> - -<p>— Neniam, pro mia honoro!</p> - -<p>— Mi komprenas, tie ne estas brando.</p> - -<p>— Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed<!-- p.460 --> rilate al la -provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da -brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam -ĝin tuŝas.</p> - -<p>— Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam -ni vizitis vian patrinon?</p> - -<p>— Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia -domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos -en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia -kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por -lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la -monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti -okulvitrojn por sia edzino... — Ivan estis melankoliiĝonta, sed -Johano ekridis dirante:</p> - -<p>— Kion vi kutime donas al via patrino?</p> - -<p>— Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por -vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.</p> - -<p>— Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi -posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...</p> - -<p>Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:</p> - -<p>— Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!?</p> - -<p>Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:</p> - -<p>— Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj -personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.</p> - -<p>— Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de -cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, -se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj -malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia -bontrovo kaj deziro.</p><!-- p.461 --> - -<p>Ivan silentis kaj ili ekpromenis.</p> - -<p>La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la -kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun -kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la -maljuna virino.</p> - -<p>Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, -sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis -paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan -interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte -babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano -aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la -abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. -Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj -li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde -belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.</p> - -<p>Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur -la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus -trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe -multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la -violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, -ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li -tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.</p> - -<p>— Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? — demandis Ivan.</p> - -<p>— Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en -multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.</p> - -<p>— Kiel longe daŭros la vojaĝo?</p> - -<p>— Duonan jaron, eble pli longe.</p> - -<p>— Ili neniam postlasas adreson?</p> - -<p>— Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en -Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.</p><!-- p.462 --> - -<p>Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo -pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:</p> - -<p>— Nu, spite al tio, ni lin trovos.</p> - -<p>Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj -ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la -ŝultron, diris:</p> - -<p>— Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru -viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! —</p> - -<p class="centre">Fino de la Kvara Parto.</p><!-- p.463 --> - - -<h2>Kvina Parto<br /> - -<b>Idoj de Orfeo</b></h2> -<!-- p.464 --> -<!-- p.465 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-1"> -<h3>Unua Ĉapitro.</h3> - -<p>En Brej — Ĉe la mutulino — Moseo, vera ido de Orfeo — Kovács -ekpromenas en la lumo de la luno — Maltrankvileco en la dometo de -Rika — Malfrua vizito ĉe la pastro — Terura nokto — Stranga -trovaĵo de leterportisto — La farmisto Klomp — Ido de Orfeo kaj -... de Marso — Pri tio, kion revadas la mutulino.</p> -</div> - -<p>Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu -min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La -domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar -vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne -loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu -preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna -loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.</p> - -<p>Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, -kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn -ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan -verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan -herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la -vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama -griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj -veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la -prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda -parto de la provinco Groningen.</p><!-- p.466 --> - -<p>La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj -la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn -ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj -cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan -grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe -kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo -same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis -sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj -nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la -elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, -ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj -trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe -la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas -preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu -ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun -escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ -kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.</p> - -<p>Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas -belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco -Groningen, post kiam la somero estas pasinta.</p> - -<p>La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si -la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole -ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan -ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de -la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta -kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, -sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, -interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj -dormas, ĉar jam frue la sekvantan<!-- p.467 --> matenon ili devos leviĝi por -eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas -lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.</p> - -<p>Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de -malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. -Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie -brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn -tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la -vojeto.</p> - -<p>Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj -la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj -manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, -ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.</p> - -<p>Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, -kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur -kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas -tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta -arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.</p> - -<p>De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies -sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika -rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas -sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe -belaj melodioj de la muziko.</p> - -<p>Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman -muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel -knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin -ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:</p> - -<p>— Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas -plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.</p><!-- p.468 --> - -<p>Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta -ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:</p> - -<p>— Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.</p> - -<p>— Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine -eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur -kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.</p> - -<p>Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li -ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto -aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj -trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.</p> - -<p>— Bonege! — li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; — bonege! -... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.</p> - -<p>La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon -kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por -aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero -estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, -rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. -Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu -trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie -ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, -kvankam la juna „Ido de Orfeo“ ankoraŭ ne konscias tion mem. La -talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, -kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara -instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa -muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la -vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna -violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori -en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas -pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto.<!-- p.469 --> Kovács jam estas -korespondinta kun la orkestrestro de „Harmonio“ en Groningen, sub -kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. -Kovács, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj -membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo -kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li -aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ -ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li -forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj -lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas -travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu -ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum -sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas -la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi -sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de -Kovács, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej.</p> - -<p>Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek -Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute -povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj -apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas -apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime -de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, -tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la -lastaj jaroj.</p> - -<p>Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, -revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie -antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.</p> - -<p>Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro -kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la<!-- p.470 --> tero, malaperigante sinsekve -por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide -ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi -estas jam malproksime...., sed kie sin trovas Kovács?... Ŝajnas, -kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin farbalais de la vojo, kaj kvazaŭ -ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas -tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.</p> - -<p>Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, -ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan -ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke „la sinjoro“ -ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove -ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la -junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu -faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la -violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.</p> - -<p>Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas -videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras -hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia -onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino -jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis -la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni -serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro -ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas -Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo -ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas -for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ -revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi -revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo,<!-- p.471 --> kaj -ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. -Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran -longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako -de tiu terura malsano.</p> - -<p>Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj -penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra -pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo -de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, -nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis -por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en -ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du -horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble -estas ĉe la pastro.</p> - -<p>Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo -kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento -li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la -malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro -enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra -jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas -dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan -parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan -figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan -malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar -li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la -koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la -pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon -el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, -kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.</p> - -<p>— Pastro —, tiel al li diras Moseo, — ĉu eble onklo estas ĉe -vi?</p><!-- p.472 --> - -<p>La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io -ne estas en ordo.</p> - -<p>— Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...</p> - -<p>Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo -de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por -paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo -malaperis kaj estas for.</p> - -<p>— Jam longe? — demandas la pastro.</p> - -<p>— Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi -pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li -faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do -eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj -en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo -lin trafis.</p> - -<p>— Kiam vi estis hejme la lastan fojon?</p> - -<p>— Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.</p> - -<p>— Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.</p> - -<p>— Mi kredas ke ne, pastro —, respondas Moseo, kaj lia voĉo -tremetadas, — mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin -ektrafis.</p> - -<p>La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon -kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo -estos sen valoro. Fine li diras:</p> - -<p>— Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.</p> - -<p>Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion -teruran, fine li diras:</p> - -<p>— Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li -malkvietiĝas pro ni.</p> - -<p>La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian -veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la -mezo, ili iras laŭ la sabla<!-- p.473 --> vojeto al la loĝejo de la mutulino. -Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu -premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas -en la dometo.</p> - -<p>Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj -interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la -ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ -tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, -supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas -sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas -en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, -ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács -estas malaperinta.</p> - -<p>Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, -sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, -ke la artisto neniam revenos viva.</p> - -<p>Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo -kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, -pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la -tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de -Kovács.</p> - -<p>La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras -malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren -al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian -iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj -lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi -antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun -li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn -kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan -ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ -sin kiel statuo.</p><!-- p.474 --> - -<p>Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la -suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj -forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la -leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule -je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) -alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por -alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du -leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite -ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita -herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la -akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan -anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por -rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la -akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren -el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la -longfoso sub la akvo.</p> - -<p>La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la -letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:</p> - -<p>— Sankta Dio, kio estas tio?</p> - -<p>Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne -kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, -kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la -ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur -kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas -alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas -solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, -kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post -momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la -droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa -fundo. Tamen<!-- p.475 --> la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de -la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom -ekaperas.</p> - -<p>La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj -purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam -li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.</p> - -<p>Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis -sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.</p> - -<p>— Ĉu vi lin trovis? — demandas la pastro kun retenita spiro.</p> - -<p>La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie -kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen -al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj -por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj -diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj -malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da -distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en -la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj -en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri -homojn, li kviete ekhaltas...</p> - -<p>Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la -kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, -genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la -bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu -trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, -rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro -de<!-- p.476 --> droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun -indiferenteco:</p> - -<p>— Hm! ... dronis, mortis, finita! — kaj sin turnante, li -malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn -kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.</p> - -<p>Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La -leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la -farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas -du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas -kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. -Unu, skribita de la orkestrestro de „Harmonio“, estas adresita al -Kovács, kaj la alia al Moseo mem.</p> - -<p>Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li -tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. -Ĝi estas alvoko al la militservado.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Dank’ al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero -venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas -ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la -kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la -mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en -kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.</p> - -<p>La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post -du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence -prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto -de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.</p><!-- p.477 --> - -<p>Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren -aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla -vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo -de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj -ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, -nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen -interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.</p> - -<p>Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste -la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran -keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por -ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove -kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam -ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis -por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj -jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj -venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu -griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas -ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en -tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem -ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu -scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, -kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur -mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... -Kial <em>ŝi</em> ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, -tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu -surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, -ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo -kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni -metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas -nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj,<!-- p.478 --> sur aliajn oni konstruas -terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la -pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas -tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi -ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu -ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... -Kion <em>li</em> preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus<!-- orig: âcetus --> -ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al -tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, -dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata -tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos -ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial -do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj -li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros -malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos -sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, -ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, -ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble -ĉe la blankbarbulo...</p> - -<p>Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko -de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo -ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi -interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam -ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke -de la ĉerko.</p><!-- p.479 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-2"> -<h3>Dua Ĉapitro.</h3> - -<p>Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto — Kial -ĉiuj surpriziĝis — La tri Idoj de Orfeo — La sep Preĝejoj de -Romo.</p> -</div> - -<p>........ tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin -mem en duobla spegulo.</p> - -<p>Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al -mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton, -ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj -de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne -estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj -viroj.</p> - -<p>Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la -violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li:</p> - -<p>— Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo -estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo.</p> - -<p>La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne -komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte -riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis -holandlingve:</p> - -<p>— Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman -—. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar -nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis, -ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia:</p><!-- p.480 --> - -<p>— Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ.</p> - -<p>Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj -post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni -eksidis por ludi.</p> - -<p>La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj -inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke -oni diris:</p> - -<p>— Sen ia dubo, ili estas fratoj!</p> - -<p>— Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj!</p> - -<p>— Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano.</p> - -<p>— Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke....</p> - -<p>Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar -la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni -ekludis.</p> - -<p>Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista -salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema -kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la -manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet, -li fine balbute demandis ruslingve:</p> - -<p>— Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas -enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ... kaj eĉ vi mem..., -sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?..., mi ne -rekonas lin.</p> - -<p>Mi aliris al li, kaj li diris plue:</p> - -<p>— Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du -aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn.</p> - -<p>Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ -kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski:</p><!-- p.481 --> - -<p>— Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed -mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian.</p> - -<p>Maksimo diris germanlingve:</p> - -<p>— Kiu el la sinjoroj parolas germane?</p> - -<p>La pianisto respondis:</p> - -<p>— Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi -komprenas iomete.</p> - -<p>— Ĉu vi estas germano aŭ polo? — demandis Maksimo.</p> - -<p>— Mi vere ne scias.</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego?</p> - -<p>— Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar -li parolis holande.</p> - -<p>Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante -ke tiamaniere li komprenus lin:</p> - -<p>— Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu -vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne -faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu...</p> - -<p>La violonĉelisto respondis:</p> - -<p>— Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis.</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi -scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ -povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al -kiu lando apartenas tiu insuleto.</p> - -<p>La pianisto subite diris:</p> - -<p>— Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du -virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo -naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu -insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke.</p><!-- p.482 --> - -<p>Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la -manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon, -sed tute ne refariĝante kvieta, li diris al la pianisto:</p> - -<p>— Du viroj!?... Kiel ili aspektis?</p> - -<p>— Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis -ĝibhava vireto, nomata Ivan.</p> - -<p>Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis:</p> - -<p>— Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur -sia veŝto?</p> - -<p>— Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li -renkontis min en Posen.</p> - -<p>— Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan? — demandis Maksimo, -refoje frotante al si la manojn.</p> - -<p>— Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al -li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian -studadon.</p> - -<p>La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj -Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La -plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj -kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi -la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole -ni supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas -fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo -en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli -la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin -okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo.</p><!-- p.483 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-3"> -<h3>Tria Ĉapitro.</h3> - -<p>La kunveno en „La Sep Preĝejoj de Romo“ — La barilo pro la -diferenco de niaj lingvoj — La taglibro de mia patrino — Kiel nia -kunveno estis interrompata kaj de kiuj — La taglibro redaktita en -Esperanto kaj ĝia enhavo — Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj — La -intenco de la kamentubo-purigisto.</p> -</div> - -<p>La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en „La Sep -Preĝejoj de Romo“. Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi -estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu -niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.</p> - -<p>La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, -en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, -la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi -studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min -sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke -ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski -povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la -holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. -Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj -estus malmultaj.</p> - -<p>Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj -kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis -kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio -okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al -mi, sed<!-- p.484 --> refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem -ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi -komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, -kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. -La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al -Maksimo Bjelski:</p> - -<p>— Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj -disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, -sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la -lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al -famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; -neniu povis legi ĝin.</p> - -<p>Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn -lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian -taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, -priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe -ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, -ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la -alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, -ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis -artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni -nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis -tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... -Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto -de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu -virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere -estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis -nun kapablis legi ĝin.</p> - -<p>Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo,<!-- p.485 --> kaj ni -eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus -deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis -bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj -eniris la kelnero, kiu diris:</p> - -<p>— Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, -kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.</p> - -<p>Mi ekstaris.</p> - -<p>— Du viroj? — mi demandis.</p> - -<p>— Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.</p> - -<p>— Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?</p> - -<p>— Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun -en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas -pro tre gravaj aferoj.</p> - -<p>— Nu, enirigu ilin.</p> - -<p>La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. -Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare -mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam -kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro -tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke -ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj -estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, -ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur -ilia dorso.</p> - -<p>Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn -amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli -malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), -kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis -al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis -por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la<!-- p.486 --> vizaĝo de la ekskuiristo -partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis:</p> - -<p>— Jen nia knabo!!</p> - -<p>— Johano!... Ivan! — mi ekkriis.</p> - -<p>Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.</p> - -<p>La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: — Sinjoro Johano!... -Ivan! — same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la -du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro -nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj -fine diris al Johano:</p> - -<p>— Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via -kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis -pri...</p> - -<p>Johano ekridis, dirante: — pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de -granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed -feliĉe, ĉio fariĝis bona.</p> - -<p>Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la -violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn.</p> - -<p>— Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto — mi diris.</p> - -<p>Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed -ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis -unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:</p> - -<p>— Sed, ĉu vi triobliĝis!?</p> - -<p>Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron -de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:</p> - -<p>— Jen nova miraklo...</p> - -<p>Mi respondis al Johano: — Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante -nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj -priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.</p><!-- p.487 --> - -<p>— Mi? — li diris, eksidante kun Ivan.</p> - -<p>— Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera -nomo.</p> - -<p>— Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko —, li -diris, — ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la -Insulo oni vin nomis „knabo“; mi tamen scias, ke la nomo de via -patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, -sin nomas Rottumeroog.</p> - -<p>— Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?</p> - -<p>— Norde de Warfum en la provinco Groningen.</p> - -<p>— Sekve mi estas Holandano?</p> - -<p>— Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen -dubas —. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin -interrompis:</p> - -<p>— Kial vi dubas pri tio?</p> - -<p>— Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar -vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili -ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn -okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe -havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due -via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi -ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.</p> - -<p>— Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili -vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.</p> - -<p>— Ni esploros —, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, -li diris plue holande:</p> - -<p>— Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin -tia. Kie vi naskiĝis?</p> - -<p>— Mi ne scias.</p> - -<p>— Ĉu vi ne scias tion?</p> - -<p>— Ne; mi estas trovito.</p><!-- p.488 --> - -<p>— Kie oni vin trovis?</p> - -<p>— En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.</p> - -<p>— Apud Brej? — diris Johano. — Sed tio estas proksime de Warfum -kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis -sian junecon.</p> - -<p>Mi rigardis la Brejanon kaj diris:</p> - -<p>— Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga.</p> - -<p>— Warfum kaj Brej!? — subite diris la pianisto, kiu komprenis nur -tiujn du vortojn. — Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn -vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam -rajdisto.</p> - -<p>Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo -ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, -per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron -de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ -sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis -rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis -tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, -ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.</p> - -<p>— Ne ofendiĝu, Johano —, mi diris, — ĉu vi estas jam longe -kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.</p> - -<p>— Mi estas ankoraŭ nun riĉa —, diris Johano.</p> - -<p>— Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?</p> - -<p>— Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.</p> - -<p>Ni rigardis lin demande.</p> - -<p>— Ĉu vi ne komprenas tion? — li demandis. — Tio devenas de tio, -ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi -estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj<!-- orig: filizofaj --> -vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...</p> - -<p>— Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo —, mi interrompis -lin.</p><!-- p.489 --> - -<p>— Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur -paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio -fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi -estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar -venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas.</p> - -<p>Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la -longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj -rigardis nin ridetante.</p> - -<p>Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la -dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj -kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:</p> - -<p>— Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.</p> - -<p>La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la -filozofo kun la demando:</p> - -<p>— Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.</p> - -<p>— Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas -kamentubo-purigisto aŭ io alia.</p> - -<p>— Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne -ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?</p> - -<p>— Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne -ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, -Ivan?</p> - -<p>La vireto ridetis grimace kaj respondis:</p> - -<p>— Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, -almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan.</p> - -<p>Johano ridis kaj la pianisto diris plue:</p> - -<p>— Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu -fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus -akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.</p><!-- p.490 --> - -<p>— Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, -mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon, -... tia estas mia karaktero.</p> - -<p>— Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi -jam ne posedas ĝin.</p> - -<p>— Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi -kontentigos vian deziron —, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la -krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis -kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis:</p> - -<p>— Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, -kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, -ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel -granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj -amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi -jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj -tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj -cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, -mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) -gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar -tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon -kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo -(aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian -duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj -cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li -povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris -Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta, -kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis -kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie -ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan<!-- p.491 --> ĉenon, -tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis -senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, -ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence -sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la -maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tre -ĉagrenis min, sed ... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en -Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, -legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du -monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al -mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.</p> - -<p>Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis -plue.</p> - -<p>— Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis -al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom -promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. -Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj -mi demandis lin, kiun metion <em>li</em> elektus, ĉar al mi estis -indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ -samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti -maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve -fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. -Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe -malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, -kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al -sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, -kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco -financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar -en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam -amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo<!-- p.492 --> de la sorto, -pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, -kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi -vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke -li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto -de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris -al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en -„La Sep Preĝejoj de Romo“. Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble -plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri -artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun -al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj -estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia -esplorado.</p> - -<p>Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis -sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:</p> - -<p>— Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.</p> - -<p>Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans -lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam -neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li -ekkriis: — Eŭreka!!</p> - -<p>— Eŭreka!? — ni diris demande.</p> - -<p>— Jes, li respondis, Eŭreka! ... tio signifas: „Mi trovis!“</p> - -<p>— Kion vi trovis? — mi demandis.</p> - -<p>— La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la -misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de -viaj gepatroj.</p> - -<p>Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:</p> - -<p>— Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ -magiisto.</p> - -<p>Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de -la ekskuiristo kaj diris plue:</p><!-- p.493 --> - -<p>— Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.</p> - -<p>— Esperanto!? — mi ekkriis; — kaj vi studadis tiun lingvon?</p> - -<p>— Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda -filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro -de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887<sup>a</sup>; sendube -la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn -post ĝia apero.</p> - -<p>Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si -la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun -malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, -kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble -malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. -Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj -por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis -substrekitaj de la aŭtorino.</p> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, 18<sup>an</sup> de Marto 1889<sup>a</sup> — Estas hodiaŭ mia 14<sup>a</sup> naskiĝa tago, -kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi -enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino -konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi -instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, -kiuj venos por gratuli.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, 30<sup>an</sup> de Marto 1890<sup>a</sup> — Mi ĵus venis de koncerto, kie la -violonĉelisto Kovács solludis. Lia ludado estis admirinda.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /><!-- p.494 --> - -<p>— Kovács!? — ekkriis la Brejano. — Rikardo Kovács estis mia -muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu -tiu Kovács, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács, -pri kiu vi legis?</p> - -<p>— Ĉi tie staras Kovács, sen antaŭa nomo —. Johano legis plue:</p> - -<blockquote> -<p>— — — <i>estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia -patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed -ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli -belan junan homon.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 15<sup>an</sup> de Aprilo 1890<sup>a</sup> — Hodiaŭ vizitis nin -Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke -li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela -kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<p>Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion -interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:</p> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 1<sup>an</sup> de Marto 1892<sup>a</sup> — Kovács refoje solludis -antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela -laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron -almenaŭ dufoje.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 1<sup>an</sup> de Decembro 1892<sup>a</sup> — Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia -kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke -Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia -granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /><!-- p.495 --> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 30<sup>an</sup> de Marto 1893<sup>a</sup> — Hanoviĉ vizitis nin -hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino -forkuris kun hungara oficiro.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 2<sup>an</sup> de Marto 1894<sup>a</sup> — Kovács refoje solludis. -Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj -enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj -apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli -bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 4<sup>an</sup> de Decembro 1894<sup>a</sup> — Miaj gepatroj revenis -de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino, -kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. -Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 3<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Kovács revenis en la -urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 4<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Kovács refoje solludis. -Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 6<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Kovács vizitis nin hodiaŭ. Ni -pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 7<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Mi sonĝis pri Kovács. Mi -lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 9<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Kovács refoje nin vizitis. -Mi kredas,<!-- p.496 --> ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi -tro multe okupis min pri violonĉelisto.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 12<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Mi ricevis leteron de -Kovács. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas -lian peton.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la l4<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Mi parolis kun Kovács; li -konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino -fianĉiĝos kun artisto.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 16<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Kovács refoje vizitis -nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia -patro.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Belgrado, la 30<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> — Mi forkuros morgaŭ kun -Kovács kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 2<sup>an</sup> de Februaro 1896<sup>a</sup> — Al ni naskiĝis tri filoj -(trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo</i> kaj -<i>Stanislas</i>.</p> -</blockquote> - -<p>Johano ekhaltis legi dirante: — Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri -knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:</p> - -<blockquote> -<p>— — <i>Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni -estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 10<sup>an</sup> de Februaro 1896<sup>a</sup> — Kovács donis koncerton -en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras -multan monon.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /><!-- p.497 --> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 20<sup>an</sup> de Februaro 1896<sup>a</sup> — Mi skribis leteron al -miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. — Kovács refoje -donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 1<sup>an</sup> de Marto 1896<sup>a</sup> — Miaj gepatroj ne respondis -ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen -ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 3<sup>an</sup> de Aprilo 1896<sup>a</sup> — Kovács malaperis kun du el -la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 4<sup>an</sup> de Majo 1896<sup>a</sup> — Mi estas malesperanta. Mia -edzo ne revenis. — Kien li iris? — Kial li min forlasis? — Ĉu -li foriris kun amatino? — Ho, tion mi neniam kredos. — La gazetoj -lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 10<sup>an</sup> de Majo 1896<sup>a</sup> — Kovács ankoraŭ ne revenis. -Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj — — —; feliĉe ke Kovács -postlasis multe da mono. — Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon -en Parizo; eble li revenos al mi.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Parizo, la 30<sup>an</sup> de Majo 1896<sup>a</sup> — Ĉiuj gazetoj priparolis la -subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun -amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li -ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en -ĉiujn supozojn. Tamen Kovács ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli -longe en ĉi tiu urbo.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /><!-- p.498 --> - -<blockquote> -<p><i>Vieno, la 1<sup>an</sup> de Junio 1896<sup>a</sup> — Hieraŭ mi alvenis en Vieno. -Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon -pri la malapero de Kovács. Mi promesis grandan rekompencon al tiu, -kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Vieno, la 6<sup>an</sup> de Junio 1898<sup>a</sup> — Alvenis al mi Jules Mareau, -cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi -mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu -li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. — Mi ekhavis -apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko -kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li -retrovos mian edzon.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Hamburgo, la 3<sup>an</sup> de Septembro 1899<sup>a</sup> — Mi jam ne posedas monon -kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo -kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia -edzo revenus!</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Lubek, la 8<sup>an</sup> de Decembro 1901<sup>a</sup> — Ĉiuj miaj esperoj estis -vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko -en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács mortis... -Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. — -Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /><!-- p.499 --> - -<blockquote> -<p><i>Prago, la 3<sup>an</sup> de Junio 1902<sup>a</sup> — Mi estas malsana... Kio -fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<blockquote> -<p><i>Prago, la 20<sup>an</sup> de Junio 1902<sup>a</sup> — Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. -Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas.</i></p> -</blockquote> - -<hr class="short" /> - -<p>Johano ekhaltis legadi kaj diris:</p> - -<p>— Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18<sup>an</sup> -de Marto 1875<sup>a</sup>, ke ŝi edziniĝis kun Kovács en Marto 1895<sup>a</sup>, ke -naskiĝis al ŝi tri filoj la 2<sup>an</sup> de Februaro 1896<sup>a</sup>, ke Kovács -malaperis la 3<sup>an</sup> de Aprilo 1896<sup>a</sup> kun David kaj Hugo, kaj ke -la patrino malsaniĝis en 1902<sup>a</sup>. Per la lasta sciigo la taglibro -finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun -kiu viro, sin nomanta Kovács, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi -sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion -sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l’ preĝejo de -Belgrado.</p> - -<p>— Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? — mi -demandis.</p> - -<p>Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj -respondis:</p> - -<p>— Mi tuj diros tion.</p> - -<p>Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la -„<i class="title">Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio</i>“, -serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea -delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li -diris plue:</p> - -<p>— Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon -pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone —. Tiam -pripensante momenton, li diris:</p> - -<p>— Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros -kune al Brej, kaj se necese, al tiu<!-- p.500 --> Insuleto por serĉi la pruvojn, -ke vi estas fratoj —. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj -demandis:</p> - -<p>— Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?</p> - -<p>— Tio estas tute egala —, diris la Brejano, — ĉar mia patrino kaj -la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas -akcepti nin.</p> - -<p>— Ĉu pastro?</p> - -<p>— Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács.</p> - -<p>— Nu, kiam ni iros?</p> - -<p>La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:</p> - -<p>— Estas nun la deka de l’ monato, la tutan semajnon ni devos doni -koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas -elekti la dek-okan por nia vojaĝo.</p> - -<p>Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:</p> - -<p>— Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.</p> - -<p>Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:</p> - -<p>— Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?</p> - -<p>— Kompreneble, mia amiko, nur parolu.</p> - -<p>— Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.</p> - -<p>— Kaj Ivan?</p> - -<p>— Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.</p><!-- p.501 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-4"> -<h3>Kvara Ĉapitro.</h3> - -<p>La ŝlosiloj — Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno -kun interesa sciigo — Ĉu Kovács vere mortis? — Pri frenezulejo -kaj flegatoj — Holman — Johano, la eksflegisto faras proponon al la -resanigisto de frenezulejo — Refoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj -kion ĝi efikas — Vekiĝo el stranga longdaŭra sonĝo — Patro kaj -filoj.</p> -</div> - -<p>Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan -ĉambron en „la Sep Preĝejoj de Romo“, manĝis kun ni ĉe la sama -tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.</p> - -<p>La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu -el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por -studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en -la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.</p> - -<p>— Studadu la ŝlosilon —, li diris, — kaj post unu semajno vi jam -ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno -rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos —, kaj -li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.</p> - -<p>Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la -matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, -ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos -la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti -la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro -urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis<!-- p.502 --> reveni kun -bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel -subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el -Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo -subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis -enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto -montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. -Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj -sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco -tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj -tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), -ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian -kutiman: „Estu bonvenaj, miaj amikoj!“</p> - -<p>Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke -ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:</p> - -<p>— Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj -revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus -mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus -fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu -interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron -kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis <em>tion ĉi</em>.</p> - -<p>Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el -ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon:</p> - -<p>— Jen!</p> - -<p>Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.</p> - -<p>— Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de <em>Kovács</em> —, diris -Moseo.</p> - -<p>— Jes, diris Johano, ridetante mistere, — ĝi estas la portreto de -<em>Kovács</em>.</p><!-- p.503 --> - -<p>Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:</p> - -<p>— Mi tuj vin kondukos al <em>Kovács</em>, sed nur <em>vin</em> —. Li -fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. — Ĉar Ivan kaj sinjoro -Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos -resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos —. Tiam sin turnante al -Moseo, li diris plue:</p> - -<p>— Vi kunportu la violonĉelon.</p> - -<p>— Ĉu vi kondukos nin al Kovács!? — ekkriis Moseo. — Kovács ja -mortis.</p> - -<p>— Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.</p> - -<p>Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon -peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne -sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. -Ni laŭiris la longan Wagenstraton, tiam iris maldekstren laŭ -la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, -alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza -konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.</p> - -<p>— Ĉu tio estas malliberejo? — flustris al mi Moseo.</p> - -<p>— Ĝi estas frenezulejo —, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la -demandon de la Brejano.</p> - -<p>— Ĉu ni devas eniri ĝin? — mi demandis kun surprizo.</p> - -<p>— Jes —, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.</p> - -<p>— Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? — mi diris.</p> - -<p>— Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur -duona horo kaj vi komprenos ĉion.</p> - -<p>La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li -ekvidis Johanon, li ekkriis:</p> - -<p>— Kara ĉielo, jen nia eksflegisto —, kaj ili premis al si -reciproke la manon.</p> - -<p>— Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?</p><!-- p.504 --> - -<p>— Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.</p> - -<p>— Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?</p> - -<p>— Certe, eniru, mi petas.</p> - -<p>Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ -flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la -numeron <i>dek</i>, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj -atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, -ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo -ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus -havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis -de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, -kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis -la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la -doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis -refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj -amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.</p> - -<p>— Doktoro —, diris Johano, — mi venas kun tri amikoj, kiuj sin -interesadas pri Holman.</p> - -<p>— Ah!</p> - -<p>— Jes —, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau -kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, -sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.</p> - -<p>La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel -li estis frapata de surprizo.</p> - -<p>— Trinaskitoj?</p> - -<p>— Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?</p> - -<p>— Al Holman, sen kontraŭdiro.</p> - -<p>— Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman..... -Kiel nun sanas Holman? — li demandis<!-- p.505 --> rapide, kvazaŭ por eviti -demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta -surprizo.</p> - -<p>La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio -signifas.</p> - -<p>— Li memoras absolute nenion —, li tiam diris.</p> - -<p>— Mi tion atendis —, diris Johano, — mi flegadis lin sufiĉe longe -por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi -opinias.... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru -al li.</p> - -<p>La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne -volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne -estis „kiu ajn“; li estis viro kun speciala karaktero, li estis -tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li -petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis -momenton antaŭ ol diri:</p> - -<p>— Nu, mi plenumos vian deziron.</p> - -<p>— Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?</p> - -<p>— Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?</p> - -<p>— Prefere en via oficejo, vi vidos kial.</p> - -<p>— Nu do, sekvu min tien.</p> - -<p>Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni -devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris -laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana -frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian -salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la -malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis -tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed -lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo -sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis -doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis -tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis -laŭte kun sia najbaro,<!-- p.506 --> kiun li minacis per la pugnigita mano. -Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, -eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al -ni „Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!“ — -Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la -plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. -Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, -kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la -kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de -la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ<!-- orig: autaŭ --> sin kaj -sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo -de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la -doktoro. La pensado tuj vidi Kovácson, tiel okupadis min, ke mi -tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en -angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin -personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris -tiun ŝirmilon dirante: — Tion mi bezonas —, kaj li forŝovis ĝin -antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis -malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la -ŝirmilo. Tiam li lokis seĝon en la apartigitan ĉambreton kaj diris -al Moseo:</p> - -<p>— Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo.</p> - -<p>Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:</p> - -<p>— Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni -kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post -kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:</p> - -<p>— <i>Aŭskultu kaj rememoru!</i></p> - -<p>La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la -okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post -la ŝirmilo.</p><!-- p.507 --> - -<p>— Atentu —, diris Johano al Moseo, — kiam mi flustros al vi: -„ludu!“ tiam tuj ludu Kol-Nidrej de Max Bruch.</p> - -<p>Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne -vidis pro la ŝirmilo.</p> - -<p>— Eksidu, mia amiko —, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris -plue: — <i>Nun aŭskultu kaj rememoru!</i></p> - -<p>— Ludu! — flustris Johano.</p> - -<p>Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ -ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, -kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj -apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ -la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn -triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la „Kol-Nidrej“ faris al -la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed -mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la -oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en -la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia -flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro -kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis -la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el -marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur -ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj -tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie -premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte -leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume -Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento........ Jen -subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis -pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara -kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: <i>Mi ekmemoras tion</i>..., -<i>mi ekmemoras tion</i>.</p><!-- p.508 --> - -<p>Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, -kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis -respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis<!-- orig: ekkris --> laŭtvoĉe:</p> - -<p>— Kovács!!... Kovács!!</p> - -<p>— Kovács?..... — flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj -refalis sur la seĝon.</p> - -<p>— Kovács!.... Kovács!! — refoje ekkriis Johano.</p> - -<p>— Kiu min vokas? — flustris germane la viro.</p> - -<p>— Unu el viaj filoj! — respondis samlingve Johano.</p> - -<p>— Filoj!?.... —. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:</p> - -<p>— Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!...... Sed kiel la knabo -povas voki min?</p> - -<p>— Tri knabojn vi havas!</p> - -<p>— Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio -ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...</p> - -<p>— Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas!</p> - -<p>— Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras —. Kaj sin turnante -al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:</p> - -<p>— Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis -al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu <em>vi</em> -estas?</p> - -<p>Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:</p> - -<p>— Vi estas en Hago, sinjoro Kovács kaj viaj filoj venis tien ĉi -por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, -kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.</p> - -<p>— Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus....</p> - -<p>Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al -li, ke <em>ni</em> estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis<!-- p.509 --> prezenti -ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne -junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola -nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun -pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis -sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis -edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la „Kol-Nidrej“, -kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro -vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan -nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa -vualo sur lia frunto, subite forŝoviĝis, kaj ĉio fariĝis al li -klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis -tien ĉi? Per tremanta voĉo li turnis sin denove al la doktoro:</p> - -<p>— Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?</p> - -<p>La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:</p> - -<p>— Sinjoro Kovács, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, -ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3<sup>an</sup> de Aprilo 1896<sup>a</sup>. Vi -malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis -dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn -infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.</p> - -<p>Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: — Miaj filoj!! — kaj ni -ĵetis nin sur lian kolon.</p> - -<p>— Kaj Madeleno? — li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.</p> - -<p>— Via edzino? — demandis Johano.</p> - -<p>— Jes, kie ŝi estas?</p> - -<p>— Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.</p> - -<p>La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj -flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne -kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:</p><!-- p.510 --> - -<p>— Sed Johano, .... kiu en realo <em>vi</em> estas?... Mi ĝis nun -rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al -mi.....</p> - -<p>La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj -flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute -ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.</p><!-- p.511 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-5"> -<h3>Kvina Ĉapitro.</h3> - -<p>Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris -Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto -estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub -observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos -daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. —</p> -</div> - -<p class="salutation">Estim-ata sinjor-o Kovács!</p> - -<p>Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o -de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la <i>ĉeĥ-a</i>, ebl-e la -<i>hungar-a</i> aŭ la <i>german-a</i>, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun -vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en <i>Esperant-o</i>.</p> - -<p>Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os -tuj je vi-a dispon-o.</p> - -<p>Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n -lingv-o-j-n mi ja ne pov-as <i>skrib-i</i>, kvankam mi parol-as -mal-mult-e german-e.</p> - -<p>Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du -lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.</p> - -<p>Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a</p> - -<p class="far_sig">Johano.</p> - -<hr class="short" /> - -<p class="salutation">Estimata sinjoro Johano!</p> - -<p>Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj -komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu -dormis longan longan tempon kaj sonĝis<!-- p.512 --> strangan sonĝon. Rakontos -kiel okazis — pardonu erarojn — ĉefa afero estas, ke vi kaj -miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896<sup>a</sup>, ĉar -estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj -havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per -veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis -pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia -edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito — — -kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun -tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis -antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. -Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. -Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi -timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis -ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi -muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj -kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el -la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon -sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj -diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura -ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj -pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi -tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. -Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ -mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis -ankaŭ<!-- orig: aukaŭ --> bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi -pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis -tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. -Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al -Amsterdamo.<!-- p.513 --> La vojaĝo estis terura; la viroj kun la tranĉiloj -kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar -pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj -estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli -malproksimen.</p> - -<p>Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, -kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en -tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ -vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel -ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia -kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub -brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek -kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris -al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon -mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj -kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris -mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, -ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon -por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: -Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis -al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la -ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia -infano komencis plori. Mi pensis: „li vekos loĝantojn de la dometo -kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima -de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj -estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, -se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la -vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis -kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la -kesteton. Ĉe la<!-- p.514 --> digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo -al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la -kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. -Mi tiam kaŝis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon -kaj pensis; la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis -ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre -malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo -perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa -peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, -eĉ miaj pensoj. — Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne -memoris plu, ke mia nomo estas Kovács, ke mi havas edzinon. Mi nur -konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed -post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. -La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno -lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili -parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj -blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min -for ... tre malproksimen ... jen en domojn, jen en vagonaron, fine -en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare... Kiam la -viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj -en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; -la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi -memoras nenion plu.</p> - -<p>Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je -sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis „Kol-Nidrej“, kaj -poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo -estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis -en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la -doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute<!-- p.515 --> sana, sed ne -sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kovács -kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj -subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu -sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu -penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. -Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble -kun mia Madeleno.</p> - -<p class="far_sig">Vin atendas:<br /> - Kovács.</p> - -<hr class="short" /> - -<p class="salutation">Kara sinjoro Kovács!</p> - -<p>Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas -tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas -de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas -ŝanĝi en nia korespondado.</p> - -<p>Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis -Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia -propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto -facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min -komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian -ordinaran stilon, respondante vian leteron.</p> - -<p>Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke -ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope -gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun -du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue -Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne -povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun -vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome -Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo -estas Bjelski, studadis multajn<!-- p.516 --> lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis -nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun -lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, -ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la -konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis -de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), -tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. -Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia -peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por -liberigi vin el via nuna „loĝejo“, kie vi pasigis tiom da jaroj. -Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, -ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por -plifeliĉigi vian estontan<!-- orig: estonton --> vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio -dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron -de „Esperanto-Delegito“ el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas -tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al -ŝia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. -Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro ŝi, estas -granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio -fariĝos bona.</p> - -<p class="far_sig">Multajn salutojn de ni ĉiuj.<br /> - Via Johano.</p> - -<p>P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, -sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la -mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al -la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur -la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis -fraton kaj kiel estis lia nomo.</p> - -<p>Pri „<i>Holman</i>“ mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ -vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis<!-- p.517 --> koncerton en -Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum -via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas -violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via -eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi -ekhavis tiun de la holanda artisto.</p> - -<p class="far_sig">Johano.</p> - -<hr class="short" /> - -<p class="salutation">Estimata sinjoro Johano.</p> - -<p>Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli -la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan -tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn -vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, -sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis -lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon -lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la -amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke -mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi -legis kelkajn paĝojn de „taglibro“ sed enestas vortoj ne starantaj -en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam -ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas -min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.</p> - -<p>Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo -estas <i>Rikardo</i>. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li -mortis.</p> - -<p>Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.</p> - -<p class="far_sig">Kovács.</p> - -<p><i>Post-skribo.</i> Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via -longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter -partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj.</p> - -<p class="far_sig">K.</p> - -<hr class="short" /><!-- p.518 --> - -<p class="salutation">Kara sinjoro Kovács.</p> - -<p>Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn -en Esperanto.</p> - -<p>Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. -Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la -datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács, kiuj geedziĝis -la 30<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup> (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj -preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta -kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la -jenan:</p> - -<blockquote> -<p>„Laŭ la edziĝolibro de la — — preĝejo geedziĝis en Belgrado -la 31<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup>:</p> - -<p><i>Eduardo Kovács</i>, naskita en <i>Pisek</i>, la l4<sup>an</sup> de Januaro 1877<sup>a</sup> kaj -<i>Amalia Sedlák</i>, naskita en <i>Belgrado</i>, la 3<sup>an</sup> de Junio 1875<sup>a</sup>.</p> -</blockquote> - -<p>Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu -Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio -<i>Sedlák</i> kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino -<i>Amalia</i>, kiu malaperis el Belgrado la 31<sup>an</sup> de Marto 1895<sup>a</sup>.</p> - -<p>Post semajno mi esperas ricevi la respondon.</p> - -<p>Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke <i>ĉio fariĝos bona</i>.</p> - -<p class="far_sig">Salutojn de ni ĉiuj.<br /> - Johano.</p> - -<hr class="short" /> - -<p class="salutation">Estimata Sinjoro Johano.</p> - -<p>Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. -Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.</p> - -<p>Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la -doktoro jam promesis.</p> - -<p class="far_sig">Vin ĉiujn salutas:<br /> - Kovács.</p><!-- p.519 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-6"> -<h3>Sesa Ĉapitro.</h3> - -<p>Kion ni vidis sur „la Digo“ — Nia vojaĝo al „la Insulo“ kaj -nia alveno tie — La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj -jaroj — La loĝantoj de tiu domo — Pri hundo kaj svenanta virino — -La reveno de la domestro — Kelkaj misteraĵoj klariĝis — Koncerto -sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen -devis esti forigata pro nedezirita partopreno — Kiel ni pasigis la -nokton sur la Insulo.</p> -</div> - -<p>Sesope ni staris sur la verda „Digo“ kaj rigardis la antaŭ ni -sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris -sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La -pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis -Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.</p> - -<p>Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi -metus la piedojn sur „la Havenon“, kaj kelkan momenton poste mi -revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun -mia fidela Jafet.</p> - -<p>Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, -kaj momenton mi devis deturni la okulojn.</p> - -<p>Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron -(mi <em>eble</em> posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi -<em>eble</em> posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus -ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj -vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta -tie ankoraŭ multe pli longe sur „la Digo“, nur rigardante mian -Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.</p><!-- p.520 --> - -<p>— Antaŭen, mia kara! — li diris, — la boato nin atendas; estas -la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la -manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.</p> - -<p>— Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi „la Digon“ —, mi diris, -kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter „la Digo“, -sur kiu mi estis staranta, kaj „la Digo“, kiun mi pli ol mil fojojn -estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas -bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien -ajn mi direktis la rigardon, ĉie „la Digo“ estis verda, ĉar -verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da -ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel -malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.</p> - -<p>Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj -Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel -lumturojn.</p> - -<p>Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj -al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj -figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. -Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ -la piedo de „la Digo“, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante -ĝin; sed denove Johano vokis min.</p> - -<p>— Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.</p> - -<p>Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn -fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi -eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.</p> - -<p>Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la -kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto.</p> - -<p>Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni -ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj<!-- p.521 --> markiloj, kiujn mi -antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. -Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, -formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto -nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.</p> - -<p>La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la -velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj.</p> - -<p>Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante -inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj -nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom „la Digo“ malaperis -post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi -vidis „la Havenon“.</p> - -<p>Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis -min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta -en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi -alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj, -kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en -sia juneco.</p> - -<p>Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, -ĉu <em>li</em> estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu <em>li</em> havus -ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino -portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. -Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, -ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: -„<i>Go til fanen?</i>“ kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:</p> - -<p>— Kion do signifas „Go til fanen“?</p> - -<p>Li laŭte ekridis.</p> - -<p>— Vi pensas pri via papago? — li respondis.</p> - -<p>— Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?</p> - -<p>— <i>Iru al la diablo!</i> — li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.</p><!-- p.522 --> - -<p>Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l’ ŝipo, per -kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis -kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.</p> - -<p>Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj -ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis -pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el -la nestoj.</p> - -<p>La „Haveno“, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi -elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. -Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la -domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, -ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.</p> - -<p>Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi -ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi -ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ -mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de -mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min -nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris:</p> - -<p>— Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?</p> - -<p>— Jes, la necerteco turmentas min.</p> - -<p>— Kion ni faros? — li demandis. — Ĉu <em>mi</em> iros tien (li -etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?</p> - -<p>— Ni iru duope —, mi respondis. — La aliaj ja povos atendi tie ĉi.</p> - -<p>Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis -surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.</p> - -<p>Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura -ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj -senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi -estis nefermita kaj mi eniris.<!-- p.523 --> Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, -kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis -sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis -al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve -ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis -fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi -malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis -por diri al mi, ke unu el „la gepatroj“ vivas, ĉar tuj trafis min -la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia „patrino“ estis ŝutinta -sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi -ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la -desegnaĵoj de mia „patrino“, mi ne estis certa, ĉu „<em>li</em>“ -vivas.</p> - -<p>Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li -rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo -Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:</p> - -<p>— Ili vivas, sed kie ili estas?</p> - -<p>Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.</p> - -<p>— Jes, ambaŭ vivas —, mi diris, — nur rigardu tion! — kaj mi -montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.</p> - -<p>Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari.</p> - -<p>— Sed „<em>li</em>“ ne estas sur la Insulo —, li diris post momento.</p> - -<p>— Kial vi scias tion?</p> - -<p>— La boato ja ne kuŝas en la haveno.</p> - -<p>— Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris -hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do -estas „ŝi“?</p> - -<p>— Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.</p> - -<p>— Ankaŭ tion mi ne atentis.</p><!-- p.524 --> - -<p>— Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn -kaj montru ĝojan vizaĝon.</p> - -<p>Mi obeis kaj ni aŭskultis.</p> - -<p>— Jam ne estas hundo sur la Insulo —, mi diris, aŭskultinte kelkan -tempon.</p> - -<p>— Jes, hundo estas tie ĉi.</p> - -<p>— Kiel vi scias?</p> - -<p>— Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.</p> - -<p>— Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.</p> - -<p>Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la -alia, kaj li rigardis antaŭ sin.</p> - -<p>— Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon —, mi diris -post momento, — ĉio estas kiel antaŭe.</p> - -<p>— Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.</p> - -<p>Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta -ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek -du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar -nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj -dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la -saman koloron.</p> - -<p>Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la -pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.</p> - -<p>— Ŝi venas —, li flustris.</p> - -<p>Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola -argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La -venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta -tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj -ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.</p> - -<p>— Kuŝu!! — ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj -rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto -flaris, ke personoj estas en la ĉambro.</p> - -<p>— Kuŝu do!!</p><!-- p.525 --> - -<p>Sed la hundeto ne obeis.</p> - -<p>— Kio do enestas? — mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo -malfermiĝis malrapide. Mia „patrino“ eniris, kaj ekvidante du -virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam -malfermiĝis, subite diris:</p> - -<p>— Johano!! — kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur -min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra -la ĉambro, ŝi diris:</p> - -<p>— Ĉielo ... la knabo! — Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis -mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.</p> - -<p>Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko.</p> - -<p>— Akvon! — li diris al mi.</p> - -<p>Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi -malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.</p> - -<p>— Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi?</p> - -<p>Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi -balbute diris:</p> - -<p>— Jes ... patrino... mi revenis.</p> - -<p>Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi -levis la okulojn al la miaj kaj flustris:</p> - -<p>— Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro -vi.</p> - -<p>— Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne -povis restadi pli longe.</p> - -<p>— Mi scias, mia knabo, mi scias; „<em>li</em>“ estis kulpa en ĉio; -milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, -ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li -rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.</p> - -<p>— Mi sola estis kulpa —, diris Johano. — Sed jam ne pensu pri tio, -ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.</p> - -<p>— Kiam revenos „li“? — mi demandis.</p> - -<p>— Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre -baldaŭ.</p><!-- p.526 --> - -<p>— Ĉu vi ambaŭ sanas bone?</p> - -<p>— Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li -ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.</p> - -<p>La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj -kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.</p> - -<p>— Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? — ŝi demandis.</p> - -<p>— Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.</p> - -<p>Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino -imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.</p> - -<p>— Miaj fratoj! — mi diris klarige.</p> - -<p>— Viaj!?</p> - -<p>— Miaj fratoj.</p> - -<p>— De kie venas ili?</p> - -<p>— Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...</p> - -<p>— Mi jam rekvietiĝas —, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj -min... — Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.</p> - -<p>— Ni estas trinaskitoj —, mi diris.</p> - -<p>Eniris Ivan kaj Kovács.</p> - -<p>— Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam -mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro —, mi diris -plue.</p> - -<p>— Via patro!?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Go til fanen! — ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj -vidis la papagon.</p> - -<p>— Ĝi do vivas ankaŭ! — mi diris.</p> - -<p>— Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.</p> - -<p>Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed -Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon -el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni -ĉiuj sidiĝis.</p><!-- p.527 --> - -<p>Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo -iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi -sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante -tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:</p> - -<p>— Mi deziras, ke „li“ jam estu hejme.</p> - -<p>— Li ja venos baldaŭ.</p> - -<p>— Vi tute ne ŝanĝiĝis —, ŝi diris plue. — Mi tuj vin rekonis.</p> - -<p>— Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.</p> - -<p>— Mi ja restos <em>ĉiam</em> la sama, li diris.</p> - -<p>— Ĉiam!?</p> - -<p>— Jes, mi ne estas ordinara viro.</p> - -<p>Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne -petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula -dialekto:</p> - -<p>— Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?</p> - -<p>La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia -kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj -respondis germane:</p> - -<p>— Mi ne komprenas.</p> - -<p>Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia -„patrino“ kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de -la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi -eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.</p> - -<p>Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al -la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi -diris:</p> - -<p>— Post la reveno de „patro“ mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio -okazis kun mi.</p> - -<p>— Nu bone! — ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.</p> - -<p>— Kien vi iras? — mi demandis, kaj ŝi respondis:</p><!-- p.528 --> - -<p>— Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.</p> - -<p>Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis -ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi „lin“.</p> - -<p>Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.</p> - -<p>Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama -flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii -ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj -kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ -io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili -fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun -tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus -fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn -favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto -sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.</p> - -<p>Tia homo estis „li“, mia adoptinto.</p> - -<p>Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la -reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne -ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel -ĉiam:</p> - -<p>— Mi venis! — Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta -knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri -haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed -demandis per sia ordinara kvieta voĉo:</p> - -<p>— Kiu do estas la knabo?</p> - -<p>— Ĉu vi ne rekonas min? — mi demandis.</p> - -<p>— He, ĉu vi estas la knabo? — li diris, kaj fine etendante sian -manon al mi sola, li diris plue:</p> - -<p>— Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena —. Kaj salutante la -ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.</p><!-- p.529 --> - -<p>Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion -la leganto jam legis. Mia „patrino“ aŭskultis kun streĉita -atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur „lin“ nenian -impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.</p> - -<p>— Via nomo!? — li diris.</p> - -<p>— Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis -al mi?</p> - -<p>— Jafet estis la nomo de nia hundo —, diris „li“, ne respondante -mian demandon.</p> - -<p>— Jafet estas nomo el la Biblio —, diris ŝi.</p> - -<p>— Sed kiel vi nomis min? — mi denove demandis.</p> - -<p>— Ni nomis vin „knabo“ —, li diris kviete.</p> - -<p>— Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon —, mi diris.</p> - -<p>— Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni -neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.</p> - -<p>— Sekve mi ne havis nomon!?</p> - -<p>— Ni nomis vin „knabo“ —, li respondis.</p> - -<p>— Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?</p> - -<p>— En nia Biblio? — li demandis naive.</p> - -<p>— En la komunuma registro de la vilaĝo.</p> - -<p>— Mi tute ne enskribigis vin tie.</p> - -<p>— Kial vi ne faris tion?</p> - -<p>— Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.</p> - -<p>— Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?</p> - -<p>— Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni -faris.</p> - -<p>— Sed kion vi intencis fari kun mi poste?</p> - -<p>— Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.</p> - -<p>— Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.</p> - -<p>— Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.</p> - -<p>— Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi -min.</p><!-- p.530 --> - -<p>— Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.</p> - -<p>— Ĉu ... doninta!?</p> - -<p>— Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta -sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj -deziro.</p> - -<p>— Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.</p> - -<p>— Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.</p> - -<p>— Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis -post momento kun la kesteto.</p> - -<p>— Jen! — li diris kviete, metante ĝin sur la tablon.</p> - -<p>— En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej —, -diris Moseo, — sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo -per krajono, kiun neniu povis deĉifri.</p> - -<p>Kovács pripensis momenton, tiam li diris:</p> - -<p>— Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu -por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun -peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne -memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.</p> - -<p>Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni -volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun -la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj -geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi -vere estas filo de Kovács. La kesteto pruvis sufiĉe.</p> - -<p>Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj -kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni -nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj -geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo -al tempo Moseo<!-- p.531 --> kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni -parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo -Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis, kial li -antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj -penoj por traduki la al li strangajn vortojn, kiujn mi parolis. Li -nun informiĝis pri: <i>boks’m</i>, <i>böjn</i>, <i>maŭr</i>, <i>vōr</i>, <i>sik</i>, kaj -aliaj strangaj <i>vortoj</i> kaj eksciis kun surprizo, frotante al si -la manojn, ke ili signifas: <i>pantalono</i>, <i>subtegmentejo</i>, -<i>patrino</i>, <i>patro</i>, <i>kaprino</i>; kaj li plengorĝe ridegis pro la -lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam -li faris mian konatiĝon.</p> - -<p>Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li -nur esprimis „parole“ sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis -droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, -kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. -La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso, -kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.</p> - -<p>— Kiel vi akiris alian? — mi demandis.</p> - -<p>— Per fajra signalo —, li respondis.</p> - -<p>Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la -vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de -miaj geadoptintoj.</p> - -<p>Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni -aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de -la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn -de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko -tre ravis mian „patrinon“. Kiam ŝi aŭdis la „Kol-Nidrej“ kaj -la „Revado“, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia “adoptinto“ -tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la -muzikon „beleta“ ... sed diris:</p><!-- p.532 --> - -<p>— Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la -melodiojn, kiujn li ludas.</p> - -<p>Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj -konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la -papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, -rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian -penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar -la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. -Mia „patrino“ tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la -hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis -ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la -unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante -nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento -kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: — -<i>Nu bone!</i> — kaj refoje ekdormis.</p> - -<p>Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton -en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta -ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en -la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, -nome la mia kaj tiu de miaj „gepatroj“.</p> - -<p>Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de -foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la -dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj -miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman -misteran „segiston“, sed fine li jam ne „laboris“, kaj dum la -unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj -returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj -okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.</p><!-- p.533 --> - - -<div class="chapter" id="ido5-7"> -<h3>Sepa Ĉapitro.</h3> - -<p>Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparo — Refoja matenmanĝado kun -preĝado kaj cetere — Mi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al -miaj amikoj — Sur la dunoj — „La Fantazio“ — Johano parolas kaj -agas laŭ stranga kaj mistera maniero — La leganto fine ekscias, -kiu estas Johano kaj kio fariĝis el li — La ĉeno el moneroj — -Postskribo kaj fino de Idoj de Orfeo.</p> -</div> - -<p>Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi -vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe. -Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo -staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin -neniam por esplori, ĉu „li“ estas venanta. Mi supreniris al la -tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du -jaroj mi faris por la lasta fojo.</p> - -<p>Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome -la najbara insulo Borkum kaj la „Plataĵo“) elstaris ankoraŭ ĉiam -el la ondoj. Post mi la bruna „Digo“, kiun mi la antaŭan tagon por -la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj -maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo. -Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi -forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo -ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia -memoro la pasintajn jarojn.</p> - -<p>Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan -panoramon, kaj mi malsupreniris al la<!-- p.534 --> subtegmenteja planko. Sub mi -en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano -kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.</p> - -<p>Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.</p> - -<p>Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj -malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la ĉambron.</p> - -<p>La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. -Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis -nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al -si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis -inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, -diris: „bonan apetiton!“ kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam -ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la -insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia „patrino“, -kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inter ĉiuj tiuj gastoj, parolis -malmulte kaj „li“ diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro -malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis -lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis -absolute necese.</p> - -<p>Post la manĝado „li“ refoje preĝis, kaj Johano proponis, ke mi -kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi -siajn gazetojn kaj mia patrino diris: — Nu bone!</p> - -<p>Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kovács. Post kelkaj momentoj -sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun -la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.</p> - -<p>Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, <em>ŝi</em> por formeti la -manĝilaron kaj <em>li</em> por legi siajn gazetojn.</p> - -<p>La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte<!-- p.535 --> sur la ĉielo, -kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sin etendis antaŭ -niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis -sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton -sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni -ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, -fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis -ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam -mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.</p> - -<p>Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, -trairis tra ĝi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.</p> - -<p>Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj -malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj -eksidis por ripozi.</p> - -<p>Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi -venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila -al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la -vento estis malforta.</p> - -<p>Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.</p> - -<p>Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli -oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun -mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ -momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si -mem:</p> - -<p>— <i>La Fantazio.</i></p> - -<p>Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, -ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, -eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras -sur la antaŭkilo de la ŝipo.</p> - -<p>— Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon? — mi demandis al Johano.</p><!-- p.536 --> - -<p>— Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo ... antaŭ dek du jaroj —, -li respondis.</p> - -<p>Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:</p> - -<p>— <i>Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; -tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la -momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin -submeti.</i></p> - -<p>Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi -strangaj; post momento li diris plue:</p> - -<p>— Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli — kaj li etendis la manon al la -ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis -nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar -liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.</p> - -<p>Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis -Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi -ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis -distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi -rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj -antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta -tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn -malsupren en la direkto de la maro.</p> - -<p>— Kien vi iras? — mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis -nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn -antaŭ mi. Du ... tri ... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed -pro la densa nebulo mi nenion distingis.</p> - -<p>Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente ... -ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.</p><!-- p.537 --> - -<p>— Johano!! — mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al -mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed -vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis -veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco -ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin -bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li -rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por -peti nian atenton, kaj ekparolis:</p> - -<p>— Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por -diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne -povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la -homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam -mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek du jaroj, tiam mi venis -por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara -homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj -cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa -kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj<!-- orig: ĉirkonstancoj -->. Mi estis kelnero, -maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, -promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi -fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon -al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, -kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur -homoj.</p> - -<p>Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en „la -Urbo“, tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en -vilaĝo. Mi naskiĝis en <i>Fantaziujo</i>, kaj la <i>Fantazio</i> portis min -ĉi tien, kaj per la <i>Fantazio</i> mi foriros........</p> - -<p>Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke -ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue:</p><!-- p.538 --> - -<p>— Jen tiu sama <i>Fantazio</i>; per ĝi mi nun foriras <em>senrevene</em>. -Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.</p> - -<p>... Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj -deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, -kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... -Adiaŭ! — — — —</p> - -<p>Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la -dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis -la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la -ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.</p> - -<p>Gracie la <i>Fantazio</i> glitis for tra la ondetoj de la maro kaj -kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...</p> - -<p>Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por -kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, -lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis ... lian -ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.</p> - -<hr class="long" /> - -<p class="minorheader" style="font-size:1.2em;margin-top:2em;">Postskribo.</p> - -<p>Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la -tablo, <em>ŝi</em> trikante je ŝtrumpo, <em>li</em> legante gazeton kaj kraĉante -ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el -sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.</p> - -<p>Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de -la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kovács en la „Sep -Preĝejoj de Romo“. Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne -pro ektimo, ĉar li legis:</p><!-- p.539 --> - -<blockquote> -<p class="salutation">„Mia kara Eduardo,</p> - -<p>Dank’ al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas. — Dum danĝera -malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau transportigis -min al malsanulejo en Buda-Pest, kie mi restis kvin monatojn. Kiam -mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau kaj Stanislas estis -malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi -reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi -restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed -la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon -mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos, -atendu min tie.</p> - -<p class="far_sig">Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas:<br /> - Via Amalia.“</p> -</blockquote> - -<p>Mia patro (Kovács) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin -voĉe, tiam mi diris:</p> - -<p>— Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona.</p> - -<p>La postan tagon ni forlasis la Insulon.</p> - -<p>Ivan estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj -faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn.</p> - -<p>— Kion fari sen li!? — li diris. — Mi <em>ĉiam</em> kredis lin -neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus -... ho ve! — kaj mi respondis:</p> - -<p>— Kuiru ilin, Ivan, kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de -Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri -al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi -deziras.</p> - -<p>Kaj al Maksimo Bjelski mi diris:</p> - -<p>— Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas?</p><!-- p.540 --> - -<p>La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro -nervema por paroli.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Nia boato, direktata de Ivan, glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la -sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn -orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte -al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je -konfido kaj espero, kiel veraj:</p> - -<p class="minorheader"><i>Idoj de Orfeo</i>.</p> - - -<div class="footnotes"> -<p><b>Piednotoj</b></p> - -<div class="footnote" id="Footnote01"> -<p><span class="label">[1]</span> Ĉerpita el „Les Belles Images“ no. 466, jarkolekto 1913.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote02"> -<p><span class="label">[2]</span> Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote03"> -<p><span class="label">[3]</span> Iru diablon!</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote04"> -<p><span class="label">[4]</span> La leganto ne miksu „P<b>a</b>tersburgo“ kun „P<b>e</b>tersburgo“.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote05"> -<p><span class="label">[5]</span> Kie estas Johano?</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote06"> -<p><span class="label">[6]</span> Mi ne povas vin kompreni.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote07"> -<p><span class="label">[7]</span> Elparolu: Maró.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote08"> -<p><span class="label">[8]</span> arĝenta monero valoranta 2½ guldenojn.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote09"> -<p><span class="label">[9]</span> Ĉu vi parolas germane?</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote10"> -<p><span class="label">[10]</span> Malmulte germane, mi estas ruso.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote11"> -<p><span class="label">[11]</span> La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote12"> -<p><span class="label">[12]</span> Het „Y“ (elparolu Ej) estas haveno en <i>Amsterdamo</i>.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote13"> -<p><span class="label">[13]</span> Haveno en Roterdamo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote14"> -<p><span class="label">[14]</span> Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote15"> -<p><span class="label">[15]</span> pensiumita.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote16"> -<p><span class="label">[16]</span> Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote17"> -<p><span class="label">[17]</span> elparolu: Van Elshaŭt.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote18"> -<p><span class="label">[18]</span> „Persistado“.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote19"> -<p><span class="label">[19]</span> La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon, -oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote20"> -<p><span class="label">[20]</span> „-anto“ estas hispana sufikso, kiu signifas „antaŭe“. -Rosin<i>anto</i> = besto, kiu antaŭe<!-- orig: autaŭe --> estis »rocin« = ĉevalo. -Sanĉ<i>anto</i> = persono, kiu antaŭe estis <i>Sanĉo</i>.</p></div> -</div> -<!-- p.541 --> - - -<p style="font-size:1.7em;"><b>Enhavo.</b></p> - -<table> -<tr><th colspan="2">Unua Parto. La Insulano.</th></tr> -<tr><td> </td><td class="num">Paĝo</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-1">Ĉapitro Unua</a></td><td class="num">1</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-2">Ĉapitro Dua</a></td><td class="num">19</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-3">Ĉapitro Tria</a></td><td class="num">43</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-4">Ĉapitro Kvara</a></td><td class="num">65</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-5">Ĉapitro Kvina</a></td><td class="num">87</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-6">Ĉapitro Sesa</a></td><td class="num">107</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-7">Ĉapitro Sepa</a></td><td class="num">126</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-8">Ĉapitro Oka</a></td><td class="num">145</td></tr> -<tr><td><a href="#ido1-9">Ĉapitro Naŭa</a></td><td class="num">168</td></tr> - -<tr><th colspan="2">Dua Parto. La Trovito.</th></tr> -<tr><td><a href="#ido2-1">Ĉapitro Unua</a></td><td class="num">175</td></tr> -<tr><td><a href="#ido2-2">Ĉapitro Dua</a></td><td class="num">188</td></tr> -<tr><td><a href="#ido2-3">Ĉapitro Tria</a></td><td class="num">204</td></tr> -<tr><td><a href="#ido2-4">Ĉapitro Kvara</a></td><td class="num">217</td></tr> -<tr><td><a href="#ido2-5">Ĉapitro Kvina</a></td><td class="num">232</td></tr> -<tr><td><a href="#ido2-6">Ĉapitro Sesa</a></td><td class="num">249</td></tr> - -<tr><th colspan="2">Tria Parto. La Cirka knabo.</th></tr> -<tr><td><a href="#ido3-1">Ĉapitro Unua</a></td><td class="num">271</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-2">Ĉapitro Dua</a></td><td class="num">282</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-3">Ĉapitro Tria</a></td><td class="num">287</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-4">Ĉapitro Kvara</a></td><td class="num">297</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-5">Ĉapitro Kvina</a></td><td class="num">310</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-6">Ĉapitro Sesa</a></td><td class="num">332</td></tr> -<tr><td><a href="#ido3-7">Ĉapitro Sepa</a></td><td class="num">347</td></tr><!-- p.542 --> - -<tr><th colspan="2">Kvara Parto. Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.</th></tr> -<tr><td><a href="#ido4-1">Ĉapitro Unua</a></td><td class="num">363</td></tr> -<tr><td><a href="#ido4-2">Ĉapitro Dua</a></td><td class="num">386</td></tr> -<tr><td><a href="#ido4-3">Ĉapitro Tria</a></td><td class="num">406</td></tr> -<tr><td><a href="#ido4-4">Ĉapitro Kvara</a></td><td class="num">420</td></tr> -<tr><td><a href="#ido4-5">Ĉapitro Kvina</a></td><td class="num">436</td></tr> -<tr><td><a href="#ido4-6">Ĉapitro Sesa</a></td><td class="num">445</td></tr> - -<tr><th colspan="2">Kvina Parto. Idoj de Orfeo.</th></tr> -<tr><td><a href="#ido5-1">Ĉapitro Unua</a></td><td class="num">465</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-2">Ĉapitro Dua</a></td><td class="num">479</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-3">Ĉapitro Tria</a></td><td class="num">483</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-4">Ĉapitro Kvara</a></td><td class="num">501</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-5">Ĉapitro Kvina</a></td><td class="num">511</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-6">Ĉapitro Sesa</a></td><td class="num">519</td></tr> -<tr><td><a href="#ido5-7">Ĉapitro Sepa</a></td><td class="num">533</td></tr> -</table> - -<p>Druck von Max Schmersow, Kirchhain N.-L.</p> - -<div class="tnotes"> -<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p> - -<p>La originala libro enhavis liston de preseraroj. Ĉiujn el ili mi -korektis en ĉi tiu teksto. Mi ĝustigis la nombrovortojn, kaj samigis -la diversajn formojn de la nomoj <i>Max Bruch</i> kaj <i>Kovács</i>, kaj la -stilo de la jaro-vortojn. Mi provizis multajn mankantajn supersignojn -kaj interpunkciajn ĝustigaĵojn. Multaj okazoj de diversnombraj -multstreketoj kaj multpunktoj konserviĝas, kiel en la originala libro.</p> - -<p>En la originalo, en la tria ĉapitro de la kvina parto, kiel dividiloj -inter leteroj, okazis malkutimaj streketoj ĝis finoj de la linioj. -Mi anstataŭigis ilin per mallongaj kutimaj dividiloj. Por signifi -vortemfazojn la originala libro uzis gesperrt-stilan aspekton -(kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon -en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Aliaj -ĝustigaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn -paĝkomencojn mi simile registris.</p> -</div> -<div style='display:block; margin-top:4em'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK IDOJ DE ORFEO ***</div> -<div style='text-align:left'> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Updated editions will replace the previous one—the old editions will -be renamed. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for an eBook, except by following -the terms of the trademark license, including paying royalties for use -of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for -copies of this eBook, complying with the trademark license is very -easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation -of derivative works, reports, performances and research. Project -Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may -do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected -by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark -license, especially commercial redistribution. -</div> - -<div style='margin:0.83em 0; font-size:1.1em; text-align:center'>START: FULL LICENSE<br /> -<span style='font-size:smaller'>THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE<br /> -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK</span> -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase “Project -Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg™ License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person -or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ -electronic works. See paragraph 1.E below. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the -Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg™ License when -you share it without charge with others. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country other than the United States. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work -on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the -phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: -</div> - -<blockquote> - <div style='display:block; margin:1em 0'> - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most - other parts of the world at no cost and with almost no restrictions - whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms - of the Project Gutenberg License included with this eBook or online - at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you - are not located in the United States, you will have to check the laws - of the country where you are located before using this eBook. - </div> -</blockquote> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase “Project -Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg™. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg™ License. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format -other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg™ website -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain -Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works -provided that: -</div> - -<div style='margin-left:0.7em;'> - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation.” - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ - works. - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - </div> - - <div style='text-indent:-0.7em'> - • You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg™ works. - </div> -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of -the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set -forth in Section 3 below. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right -of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any -Defect you cause. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s -goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg™ and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state’s laws. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, -Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up -to date contact information can be found at the Foundation’s website -and official page at www.gutenberg.org/contact -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread -public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine-readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state -visit <a href="https://www.gutenberg.org/donate/">www.gutenberg.org/donate</a>. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Please check the Project Gutenberg web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate -</div> - -<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> -Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of -volunteer support. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -Most people start at our website which has the main PG search -facility: <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. -</div> - -<div style='display:block; margin:1em 0'> -This website includes information about Project Gutenberg™, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. -</div> - -</div> - -</body> -</html> diff --git a/old/64579-h/images/cover.jpg b/old/64579-h/images/cover.jpg Binary files differdeleted file mode 100644 index 446ef24..0000000 --- a/old/64579-h/images/cover.jpg +++ /dev/null diff --git a/old/64579-h/images/star.jpg b/old/64579-h/images/star.jpg Binary files differdeleted file mode 100644 index fa0edfe..0000000 --- a/old/64579-h/images/star.jpg +++ /dev/null |
