diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 4 | ||||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 | ||||
| -rw-r--r-- | old/55302-0.txt | 15210 | ||||
| -rw-r--r-- | old/55302-0.zip | bin | 253380 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/55302-h.zip | bin | 313237 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/55302-h/55302-h.htm | 15423 | ||||
| -rw-r--r-- | old/55302-h/images/cover.jpg | bin | 51988 -> 0 bytes |
8 files changed, 17 insertions, 30633 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..d7b82bc --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,4 @@ +*.txt text eol=lf +*.htm text eol=lf +*.html text eol=lf +*.md text eol=lf diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..2f95fd0 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #55302 (https://www.gutenberg.org/ebooks/55302) diff --git a/old/55302-0.txt b/old/55302-0.txt deleted file mode 100644 index 5d00846..0000000 --- a/old/55302-0.txt +++ /dev/null @@ -1,15210 +0,0 @@ -Project Gutenberg's Princo Serebrjanij, by Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most -other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of -the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have -to check the laws of the country where you are located before using this ebook. - - - -Title: Princo Serebrjanij - -Author: Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -Translator: Maria Sidlovskaja - -Release Date: August 8, 2017 [EBook #55302] - -Language: Esperanto - -Character set encoding: UTF-8 - -*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ *** - - - - -Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and -the Online Distributed Proofreading Team at -http://www.pgdp.net - - - - - - - LITERATURA ALDONO DE GAZETO - "LA ONDO DE ESPERANTO." - -Grafo A. Tolstoj. - - PRINCO - SEREBRJANIJ - -HISTORIA ROMANO. - - EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS - S-ino M. Ŝidlovskaja. - - - Librejo - "Esperanto" - Moskvo, Tverskaja, 26. - RUSLANDO. - - Книжный Магазинъ - "Эсперанто" - Москва, Тверская, 26. - РОССІЯ. - -1912. - - - AL NIA KARA MAJSTRO - DEDIĈAS SIAN LABORON - la tradukintino. - - - - -ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTINO. - - -Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas -internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la -somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per -kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi -kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis -faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj -ĉapitroj de l' libro. - - * * * * * - -Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank' al la -amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l' -kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa -kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis -inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por -komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado -kaj instruado de l' filo: de infanaj jaroj li jam konis la -ĉefverkojn de l' rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem -komencis verki poeziaĵojn. - -Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li -ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en -Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en -Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de -ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la -literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj -lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo -atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma -muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo -sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante -la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton -antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras -_kontraŭ la fluo_"[1],--jen estas la ĉefaj temoj de liaj -poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan -historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, -ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo -Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l' rusa -historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre -interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde -studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel -materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), -"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili -aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj -draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej -bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies -scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol -100 foje. - -Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj'n kiel reprezentanton de l' -principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis -tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l' rusa vivo plej -multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian -pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj -premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda -artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de -malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la -"utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, -li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li -nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo -li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li -laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva -Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l' moskvaj -caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de -Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire -kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis -aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li -rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris -kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la -kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,--kion fari? la infanoj tamen -ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj -("Sonĝo de Popov", "Skizo de l' rusa historio de Gostomislo ĝis -Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn -de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da -malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto -(1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema. - -_Maria Ŝidlovskaja._ - - - - -ĈAPITRO I. - -La "opriĉnikoj". - - -En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2], -princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo -Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo. - -Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj. - -La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano -Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo -packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne -estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia -lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga -por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l' diplomatia arto, li -deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, -kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la -veremecon de l' princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj -plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en -kunsido de l' deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno -kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, -estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi -ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco -neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda -cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el -Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. -Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn -vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj -ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol -en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en -Litovujo. - -La fizionomio de l' princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj -trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj -malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis -eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, -en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj -brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj -nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme -kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia -rideto--senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin -ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne -estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per -saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni -povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon -kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, -ĉar meditado ne estas lia fako. - -Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, -larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la -sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj -okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele -konturigis la lipojn kaj la mentonon. - -Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis -sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la -floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto -fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, -kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio -kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo. - -Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en -Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,--ĉio -estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon -IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam -defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj -pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon -reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj -senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus -militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la -tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj -la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, -similan al Ivano. - -De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan -kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun -feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn -dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan -per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn -kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili -interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta -knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas -la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj -flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta -vilaĝo! - -La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis -lia ĉevalservisto. - ---He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta -Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom -ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la -vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati -oni povas per hakiltenilo... - ---Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?--demandis la princo, kiu tute -ne deziris ripozi. - ---He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman -demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 -verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas -tre lacaj. - ---Nu, bone,--konsentis la princo. Ni ripozu! - ---He, he,--ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, -demetu kaldronojn, faru fajron! - -La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren -kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj -demetis la kirason. - -Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis -la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la -festadon. - ---Ne ĝenu vin, bonuloj!--afable diris Serèbrjanij: unu falko ne -malhelpas la aliajn! - ---Dankon, via bojara moŝto,--respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras -nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi -vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!--Nu, -vi, malsaĝulinoj!--li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi -timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne -opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi -opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ -dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas -ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro! - ---Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!--demandis la princo. - ---Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas -caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi--"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi -kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro! - -Serèbrjanij ekkoleris. - ---La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, -de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn? - ---Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto -estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin -tuŝi!--Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,--jen tien, -kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino -hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion -alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la -malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du -monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu -ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste -Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun -dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti -la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj -sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego. - -Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro. - ---Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj -mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas, -ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj? - ---Jes, kara princo,--ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj -viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn -ili havas, kiuj portas signojn--balailon kaj hundan kapon. Certe, ili -estas caraj viroj! - ---Malsaĝulo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj! -Mi ne komprenas--li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion -signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte Moskvon, mi nepre -ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne -indulgos, je Dio, ne indulgos. - -La dancoj daŭris kiel antaŭe. - -Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino--fianĉinon; la fianĉo -profunde salutis la geparencojn de l' fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis -junuloj kaj knabinoj. - ---Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:--donu al mi bieron! - ---Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn! - ---Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon! - -Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon -ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al -kontraŭa. - -La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis -la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn: - ---Al la diablo, bopatro! - ---Al la diablo, bopatrino! - ---Al la diablo, bofrato! - -Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon. - -La vilaĝanoj laŭte ridis. - -Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis -en la rondon. - ---Savu! Kaŝu min!--li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj. - ---Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble -opriĉnikoj? - -Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne -povis elparoli eĉ unu vorton. - ---Tie, tie,--fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi -paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki -ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,--ili ŝin prenis, Dunjon, kaj -min... - -Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato... - ---Malfeliĉo, malfeliĉo!--ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj, -kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj -Sergèevno'n ili mortigis... - -Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe -galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per -linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo -kaj hunda kapo. - ---Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn, -forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu! - -La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken. - ---Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la -princo:--defendu nin, malfeliĉulojn. - -Sed la princo jam estis for. - ---Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante -ĉirkaŭen.--Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili -forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj! - -La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon. - ---He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj? - -La vilaĝano silente kliniĝis. - ---Pendigu lin sur betulo!--ordonis la nigraharulo: se li ŝatas -silenton, li silentu sur la betulo! - -Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de -la vilaĝano. - ---Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj. -Indulgu! - ---Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne -ŝercu alian fojon! Pendigu lin! - -La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de -post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la -manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de -Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l' strato, kun laŭtaj -krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli -malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke -ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro -deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon -rekonsciiĝi, la princo desaltis de l' ĉevalo, ekgenuis sur lian -bruston kaj premis lian kolon per la mano. - ---Kiu vi estas, kanajlo?--li demandis. - ---Kaj vi?--per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj. - -La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto. - ---Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita. - ---Ne al vi mi servas, rabisto,--respondis la nigraharulo, ne perdante -kuraĝon:--vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn! - -La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva. - -La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj, -kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris. - ---Ligu ankaŭ lin!--li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman -vizaĝon, li malgraŭvole miris. - ---Bravulo, vera bravulo! li pensis:--domaĝe, ke li estas rabisto! - -Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ. - ---Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed -fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:--kiajn ilojn ili -kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon -mortigi homojn! - -La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du -viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia -kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara. - ---Kiuj estas tiuj ĉi viroj?--demandis la princo. Kial vi ilin alligis -al seloj? - ---Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis -ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj. - ---Malligu ilin! - ---La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne -rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos -la sorto de venkitoj. - ---Aŭskultu, kanajloj!--diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj. -Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas? - ---Ĉu vi perdis la okulojn?--respondis unu el ili.--Ĉu vi ne vidas, kiu -ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn! - ---Malbenitoj!--ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la -veron! - ---Certe, vi falis el la ĉielo,--ridante diris la nigraharulo, se vi -neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin -prenu! - -La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon. - ---Nu, bravulo!--li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis -vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,--mi vin -pendigos. - -La rabisto prenis fieregan aspekton. - ---Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,--ĉevalservisto de Gregoro -Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro -kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni -balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda -kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l' caro.--Jen vi scias, kiu mi -estas; diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam -mi havos la okazon rompi vian kapon? - -La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron. -Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l' -morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron--tion ne povis toleri -Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al -la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l' rabistoj ili -ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu -antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano. - -Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono -de Serèbrjanij, aliris lin. - ---Permesu al mi paroli, via princa moŝto! - ---Bone, mi aŭdas. - ---Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la -manoj de ĉi tiuj bestoj,--tial mi nun volas pagi al vi per bona ago. -Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas -tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne -pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo -Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin -renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan -morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj -kamaradoj! - -La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis -firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de -l' vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la -vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel -persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke -Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj -signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia -rigardo--konstantan kutimon obeigi. - ---Kiu vi estas, bravulo?--demandis la princo. Kial vi penas savi la -homojn, kiuj vin mem alligis al la selo? - ---Jes, via bojara moŝto,--sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie! -Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi -estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!--Se mi -povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi -pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo! -Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre -kulpigos vian bojaran moŝton! - -Malklara parolado de l' nekonata viro malmulte impresis la princon, sed -lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l' rabistoj -malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj -krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas -loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto -preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,--kaj li mem volis -daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ. - ---Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi -ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos -ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu -fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto! - -Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la -orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj -profunde salutis lin. - ---Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la -juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin -pendigi,--pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,--permesu nun, ke ni, -antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por -ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn! - -Kaj, akceptante la silenton de l' princo kiel signon de konsento, li tuj -ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis -plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk. - ---Plej utila afero!--diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la -princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda -afero por ili ĉiuj! - -La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li -ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis -la antaŭan esprimon. - ---Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun -via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras -la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi: -se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi -du. - -Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. -Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis. - - - - -ĈAPITRO II. - -La novaj konatuloj. - - -Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, -sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj. - ---Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.--Strangaj homoj ili estas... -kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas -inter la fingroj! - -Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo. - ---Kara princo!--li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn -virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas -de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne -estas ili ankaŭ rabistoj? - ---Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,--senzorge respondis -Serèbrjanij,--ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn -opriĉnikojn. - ---Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn -ne elpikas,--kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan -lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili -ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ -lupo timas! - -La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ -silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka -spirblovado. - -Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante -akompanis. - -Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la -princon post ĉiuj aventuroj de l' tago: malĝoje fariĝis al li! Li -ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, -antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, -kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena -kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l' popolo, li bone distingis -delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l' -glavoj nek tondro de l' litovaj pafiloj:--"adiaŭ, princo, mi preĝos -por vi!" - -Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne -estis konformaj al la pensoj de l' bojaro. La kanto rakontis pri -liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri -diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis, -jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, -kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, -ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj... - -Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum -trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen -angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon -fatalan de l' sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj -bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa -vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate -kantata dum somera nokto en silenta arbaro! - -Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l' princo. Du viroj elsaltis -el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis -liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla. - ---Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj -viroj.--Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj! - ---Kiu rajdas?--demandis maldelikata voĉo. - ---Ŝpinilo de avino!--respondis la pli juna kunvojaĝanto de l' princo. - ---En bastŝuo de l' avo!--diris la antaŭa voĉo. - ---De kie vi venas, samlandanoj? - ---Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! -daŭrigis la kunulo de l' princo. - -La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte -liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj. - ---Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,--diris la fremdulo, -galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol -duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi -povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur -ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima. - ---Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne -forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas! - ---Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam -renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, -kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto! - ---Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn! - ---Mi havas multajn nomojn, bojaro,--respondis la pli juna. Nun mi estas -nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie... - -Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin -turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,--venis muelisto. Lia vizaĝo ne -estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna. - ---Karulo mia!--li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi -venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi -nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon. - -Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto -respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis: - ---Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun -mi tre timas. - ---Kaj en apuda ĉambro? - ---La ĉambro estas plenplena je sakoj. - ---Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon -al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne -superruzos! - -La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, -krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko. - -Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la -bojaron. - ---Diru do, bravuloj,--demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni -bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro? - ---Demandu la venton,--respondis Ringo,--de kie ĝi venas; demandu -fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, -trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne -povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por -io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon -Ringo'n. - ---Kiaj sagacaj paroloj!--murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, -sagaculoj! - ---Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.--Kredu al mi, vi ne devas -rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de -Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis! - ---Ĉiam li diras la samon,--ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, -ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam -la samaj paroloj,--sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, -amiko,--li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian -Skuratov'n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas! - -La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon -de l' trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon -da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj -de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj -okuloj--helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj. - -Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur -la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis -ilin, estingis la kenon kaj foriris. - ---Kara princo!--diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke -ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon -ĝis al Moskvo! - ---Por timigi bonajn kristanojn meze de l' nokto, sur ĉiu strato -desaltante de l' ĉevaloj kaj malfermante barilojn? - ---Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus -en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al -muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto, -pereu! - ---Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie? - ---Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, -aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto! - ---Nu, do? - ---Kial vi demandas?--diris Miĥeiĉ pasie.--Ĉu vi ne scias, ke ĉiu -muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, -sen helpo de diablo! Ne, certe ne! - ---Mi aŭdis pri tio,--jesis la princo:--sed ne ĉio estas vera, kion oni -diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas! - -Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj -ree demandis jam per dorma voĉo: - ---Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la -selo? - ---Rabisto, kompreneble! - ---Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo? - ---Ankaŭ rabisto, ŝajne. - ---Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, -ol Ĥomjàk! Konsentite? - -La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam -ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo. - - - - -ĈAPITRO III. - -Sorĉaĵo. - - -La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun -bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj. - -Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud -la muelejo. - ---He, sorĉisto! - -Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte -respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte: - ---He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos! - -Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto. - ---Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas -gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston! - ---Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto -nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi -kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie! - ---Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al -vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi -do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur -ilin ne estas vekinta. - ---Nu, bone, maljunulaĉo;--sed se vi volas min trompi, pli bone estus, -ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, -kiun neniu ankoraŭ iam elpensis! - ---Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, -kion mi vidos, sed kio poste okazos,--estas en la manoj de Dio. Sed se -via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon. - ---Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas! - -La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre -juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia -ĉapo pendis ĝis la dorso. - ---Nu, karulo,--demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn? - ---Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas -ĉirkaŭ la kolo. - ---Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas? - ---Ne,--respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin -ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj -forkuris en la domon. - ---Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, -permesu al mi diri la veron! - ---Bone, maljunulo! - ---Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed--mi timas paroli... - ---Parolu!--ripetis la princo, piedfrapante la teron. - ---Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian? - ---Kiun alian? Edzon? Maljunan? - ---Kaj se ŝi--daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la -edzon, sed... - ---Ha, arbara koboldo!--ekkriis la princo:--kiel vi kuraĝas eĉ pensi -pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de -ili ambaŭ! - -La muelisto posteniris terurita. - ---Sorĉisto!--daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian -voĉon:--helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi -provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,--mi ne -elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, -vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi -mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis -diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,--sed ne dronis -mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi -tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara -manĝotablo kun Basmanov'j, kun Grjaznij'j kaj t. p. Mi estis pli -kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis -virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian -sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro -pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l' princo -Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta -Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por -kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l' infero ne povas esti -pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi -opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same -kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas! - -La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman -koleron, li timis pro sia vivo. - ---Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ -sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi -havas? Nu, nu, sorĉisto! - ---Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, -ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: -ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,--la sago nepre trafos. Ekzistas -tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin -kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ -plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la -radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron! - -Vjàzemskij maldolĉe ekridis. - ---Mi jam estas sufiĉe timata,--li diris: mi ne bezonas vian -plakùn-herbon. Nomu aliajn! - ---Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al -akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi -volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin -ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi -ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas! - ---Ĉu ne ekzistas aliaj herboj? - ---Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, -oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13]. -Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ -rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo. - ---Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron -malamatan? - -La muelisto ŝanceliĝis. - ---Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,--vere, mi ne scias, -je Dio, ne! - ---Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon! - ---Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas -razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran -ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas. - ---For kun viaj malbenitaj herboj!--kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis -sian severegan rigardon sur la mueliston. - -Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis. - ---Maljunulo!--subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la -kolumo:--donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, -sorĉisto! Tuj donu! - -Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La -muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo. - -Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li. - ---Kompatu min!--li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi -fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo! - -La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe. - ---Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, -Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto! - ---Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos. - ---Via princa moŝto, kara princo!--per tremanta voĉo petis la muelisto: -ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! -Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi -vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu! - -La princo leviĝis. - ---Komencu!--li diris: mi estas preta. - -Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, -lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la -marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa -arbaro. - -La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo. - ---Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon! - -La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, -ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la -rado. Pasis kelkaj minutoj. - ---Kion vi vidas, via princa moŝto? - ---Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn -monerojn... - ---Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo. - -Ekĝemis Vjàzemskij. - ---Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas? - ---Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn... - ---Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en -via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas? - ---Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, -kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio? - -La maljunulo ne respondis. - ---Kion signifas, he, maljunulo? - ---Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan -tempon, ni iru! - ---Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; -jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen... - ---Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe! - ---Atendu,--diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas -segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango -ŝprucas... - -La muelisto volis perforte fortiri la princon. - ---Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras... - -La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon... - -Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris: - ---Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun? - ---Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon? - ---Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo! - -La princo montris helbluan rubandon. - ---Ĵetu ĝin sub la radon! - -La princo obeis. - -La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta -sur la brusto, sub la vesto. - ---Trinku!--li diris. - -La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la -okuloj. - ---Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas? - ---Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin... - ---Ĉu ŝi estas sola? - ---Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina -kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli -kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu -malbenita, sorĉisto, malbenita... - -La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la -arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta -ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa -bruego turniĝadis en la nokta silento. - - - - -ĈAPITRO IV. - -Bojaro Morozov kaj lia edzino. - - -Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de -l' supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte -da simileco kun la nuna ĉefurbo. - -La bordoj de l' riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de -aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte -nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis -blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj, -konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj -levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj -flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj. -Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj -tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin -transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj -radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj, -grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre -pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj -blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti -apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de -arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo -kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta -Virgulino, komencita de l' caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel -memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de -preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis -forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi -fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco, -brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la -popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la -caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj -estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis -monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis -multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la -ekstera supraĵo de l' preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn -preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis -konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne -kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas -ne tukoj, sed kukoj! - -Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de -Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj -estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom -subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la -peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj -kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la -fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran -travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj, -provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l' bojaro. -Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia--vasta -ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele -pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte -konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo! - -La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj -antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj -miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij[16] -Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi -edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi -moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis -orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj -favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov, -kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone -sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro -Morozov. - -Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la -princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis -al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi, -kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj -dum pugnobatalo[17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson -la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj -Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne -plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed -spite ĉiuj penadoj de l' princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis -akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia -malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte -svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun -sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de -Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam -Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov, -vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko[18], sub kiu oni vidis verdan -veluran kaftanon. - ---Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis, -rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto -li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis -lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi -malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo! - -Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian -sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de -la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij. - ---Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij? -Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed -kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas -je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin! - ---Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi -mortos! - -La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon. - ---Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi. -Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian -propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi, -maljunulo? - ---Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren -antaŭ Morozov. - -Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis, -malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante -alkroĉiĝas al prunelo. - -Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton. - ---Infano!--li diris,--ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne -senhonorigos mian grizan kapon! - ---Mi ĵuras, mi ĵuras!--murmuretis Heleno. - -La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis -plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis -fianĉino de Morozov. - -Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi -estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi -sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj. - -Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed -Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman -karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn -bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro, -orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis -caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano -ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia -manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij'n, sed -eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv'n, kiu tiam ankoraŭ -ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon[19]. - -Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al -Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris -la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov[20]. La bojaro -estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li -insultis Godunòv'n, nominte lin "hundido". - -Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al -li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn -harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro -ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis -modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris -longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian -caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli -malsupre ol Godunòv! - -La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la -mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj -ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn, -riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej -multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno'n, kaj la edzino -ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe -preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano -kaj feliĉo. - -Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la -edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj -nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta -kun levita ŝestopro[21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn -regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis -ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante: -"Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi -trompis min!" - -La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto, -ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l' mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum -la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo -plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj, -ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn, -ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora. - -Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj -baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj. -Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj -neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj, -ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj -estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis, -Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo[22], en ĵus -konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo, -diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili -sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la -strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da -vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis -nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la -pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo. - -Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis -karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el -sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia -kunvojaĝanto: - ---Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ? - ---Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas! - ---Sed atentu iliajn selojn! - ---Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile -al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni -faris, bojaro? Kaj nun? - -Serèbrjanij sulkigis la brovojn. - ---Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov? - ---He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie -loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov? - ---Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo? - ---Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo -princo Pronskij el la granda regimento. - ---Donu la leteron! - ---Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan -leteron? - ---Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi -Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron! - ---Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia -mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj? - ---Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin! - -En la sama momento Serèbrjanij algalopis. - ---Haltu!--li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole. - ---Se iu el vi,--daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ -per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio -antaŭ la caro! - -La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj -stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj -opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la -princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta -psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj -ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la -strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur -lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan -rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis -eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj -havis malhelan kaj distritan rigardon. - -Ekvidinte Serèbrjanij'n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin -kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon. - ---Vi ĉi tie?--li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie, -inter ili?.. - -Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon: - -"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.." - -La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante -ilin, daŭre rigardis la princon. - ---Nikĉjo, Nikĉjo,--li diris, skuante la kapon: kien vi venis? - -Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li -konas lian nomon. - ---Ĉu vi min konas?--li demandis. - -La frenezulo ekridis. - ---Vi estas mia frato!--li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same -freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian -tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi -enhavas,--ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,--li daŭrigis, -montrante la opriĉnikojn,--tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!.. - ---Bazĉjo,--demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon? - ---Ne, ne, ne,--respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo -nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas. - ---Homo Dia,--rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro -Morozov? - ---Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne -ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne -releviĝos... - ---Kie li loĝas, Bazĉjo?--bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon. - ---Mi ne diros,--respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi -ne volas vin sendi por fari nebonan agon! - -Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon. - -Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis -al la opriĉnikoj. - ---Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de -Morozov? - ---Iru ĉiam rekten,--malafable respondis unu el ili: jen tie turnu -maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l' maljuna korvo! - -Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la -apero de l' frenezulo silentigis, ree ekbruegis. - ---He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov'n kaj diru, ke li sin -preparu por esti pendigita: tro longe li vivas! - ---Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!--aldonis alia. - -Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn. - ---Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita -kapo.--Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke -li ne volas min sendi por fari nebonan agon? - -Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj. -Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis -arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn -koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis -al senpuneco. - - - - -ĈAPITRO V. - -Renkontiĝo. - - -Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan -ĝardenon de Morozov. - -Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan -manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis -verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra -nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis -super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en -foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj -ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj -ŝajnis ĝui la tagmezan sunon. - -Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun -siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi -surhavis helbluan veluran ljetnikon[23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj -muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la -kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis -la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko[24], ankaŭ ornamita per perloj; -sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn. - -Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj. - ---Via bojarina moŝto,--diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi -tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj. - ---Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj--respondis Heleno per afabla voĉo.--Jam de -pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ! - ---Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta -pentraĵo, ore enkadrigita! - ---Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli! - ---Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu -ŝtonetojn aŭ eble gorjelki![25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en -lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion? - ---Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis -antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn! - ---Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas -por festtago! - ---Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino! - ---Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion -nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu, -kamaradinoj, kunkantu! - -La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis: - - Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege, - Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj! - Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon, - Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga, - Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro, - Vane rigardante kamparon kaj herbejon... - - * * * * * - - Kiam mi trapaŝis hejman pordon, - Zorge mi sublevis la vestaron, - Por ke mia pelto zibelfela - Per butonoj helaj ne ekbruu: - Min ne devas vidi do bopatro mia, - Min ne devas aŭdi edzo, lia fil'! - -Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de -Heleno. - ---Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al -la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn, -kara nia bojarino? - ---Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!--aldonis Dunjo, knabino -kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.--Jen, aŭskultu, kian kanton mi -tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton! - -Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis -supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi -ekkantis: - - "Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin - Kaj promenas li en belega kort'. - Mustelpelton li havas ĝis la ter', - Per zibela ĉap' li kapkovris sin. - Ĉiam estas al li Dipatrina favor', - Bela, bela estas fianĉino ĉe li. - La bojaroj ĉiuj admiradas lin, - Same kiel la bojarinoj; - La bojaroj diras: "kiu estas li?" - Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?" - Fianĉino diras: "mia kara kor'!" - -Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi -longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per -ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj. - ---Jen kion kaŭzis nia kantado!--ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se -Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l' bojarino, -li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi! - ---Miaj karaj kamaradinoj!--subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante -Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min! - ---Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas? - ---Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje. -Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la -fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo, -tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia -koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min -ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, -rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ -knabina kutimo! - ---Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas -permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu! -Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii... - ---Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la -kokoŝnikon! - ---Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se -vi koleros! - ---Ĉu estas peko,--meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan -tempon?--Nu, bone,--ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la -kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same, -kiel antaŭnelonge estis plektata la mia! - -Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno -displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj -komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek -harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej -malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj -poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis -diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj. - -Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto -triangulan kosnikon[26] kun multekostaj ringoj. - ---Mi finis, Pranjo,--ŝi ekkriis, admirante sian verkon.--Nun -ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do -estas pli bela ol kokoŝniko? - ---Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,--ridante respondis la knabinoj: -sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere? - ---Nu vi, mokantulinoj!--respondis Dunjo.--Mi volonte neniam forlasus -mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas -bojaran ekonomon... - -La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis. -Bela do devis esti la bojara ekonomo! - ---Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun -pòdnizi[27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la -Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn. - ---Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko[28] kaj -je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la -nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la -filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton[8]. - ---Gardu nin Dio,--diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en -ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi! - ---Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo? - ---Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en -arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l' nimfoj: tiam -la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas! - ---Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis -alia knabino.--Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute -forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas -nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos -nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta--li -forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo--li forgesas sian -amatinon! - -Heleno ekmeditis. - ---Knabinoj!--ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo? - ---Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en -Litovujo kaj en Malgrandrusujo... - -Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado, -kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij. - -Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin -kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis -al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian -kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin, -Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li -resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l' bojaro -Morozov? - -Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia -kapo. Li paliĝis... - -Ŝi estis edziniĝinta! - ---Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ -teruritaj okuloj. - ---Knabinoj!--petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da -tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari? -Kion diri al li? - -Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn. - ---Heleno Dmìtrievna!--li diris per decidoplena voĉo.--Bonvolu -respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne -ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta? - -Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn. - ---Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,--ni ne havas do -Kristnaskan semajnon?[29]. - ---Aŭskultu min! murmuretis Heleno. - -La princo ektremis. - ---Mi havas nenion por aŭskulti!--li diris: mi ĉion komprenas. Ne -perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto! - -Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo. - ---Nikito Romànoviĉ!--ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta -Virgulino,--aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu... - -Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj -fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al -la princo siajn brakojn. - -Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li -haltis. - -Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin -persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi -kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l' -maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis -sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed -ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon... - ---Vi min ne povas nun ami, kara princo,--ŝi parolis: la sorto ne -volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne -malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon! - -La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu -vorton. - ---Nikito Romànoviĉ!--timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu -ion ajn! - -Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj -ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa -rigardo. - -Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem. - ---Via bojarina moŝto!--li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia -estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe, -vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno -Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio--mi, mi -vin amas, amas kiel antaŭe... - -Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo. - -Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la -princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l' palisaro. -En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ -senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis... - -Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian -maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de -edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li -ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li -estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol -sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ -la princon Nikito'n Romànoviĉ... - - - - -ĈAPITRO VI. - -La gasto. - - -Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili -dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis -Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek -jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne -multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj -ekkonus lin, ĉar la persono de l' maljuna bojaro estis de tia speco, -kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta -figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale -blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde -malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj -cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El -sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la -buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia -gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare -kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin -vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj -samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!" -Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta -vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto -kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun -impreson. - ---Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la -bonvenanto!--parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron -kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun -multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj -arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj. - ---Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin, -Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto, -vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì[30], ne bone sin sentis, -Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis -via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,--ne riproĉu -al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste -vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro -ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo! -Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin -renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn! - -Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo. - ---Ĉu vi memoras, Nikĉjo,--li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon -per unu brako:--ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis -ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al -kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l' ludo, ekzemple -substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam -vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin! - -La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov. - ---Bojaro,--li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij! - ---Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon, -kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al -ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij, -ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston! - -Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la -pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde -salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis -mortpala. - ---Mia princo,--diris Morozov,--jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna! -Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia -parenco. Via patro kaj mi--ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino -ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon. -Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas, -tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo -framba, preparita de la mastrino mem! - -Morozov profunde salutis. - -La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon. - -Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la -pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto. - ---Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,--ĉu vi malsaniĝis? -Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo--li aldonis mallaŭte: eble -ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja -via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj, -mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli -gaja, por ke la gasto nenion rimarku!--Pardonu, kara princo, ke mi -klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi -certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo? - ---Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis. - ---Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo, -iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja -estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron! - -Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn. - ---Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi--en -malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon! - -Morozov ekspiris. - ---Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran -honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj! - -Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis -severegan esprimon. - -Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la -maljusteco de la caro. - ---Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro -kreis institucion de opriĉnikoj. - ---Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis -opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas. - ---Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis la klarajn -okulojn de l' caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn -favoratojn Silvestron kaj Aleksiso'n Adaŝev, post kiam la caro forigis -ilin ambaŭ de l' kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro -suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri -komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj -homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro -kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran -profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon -inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis -kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon -en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian -kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj -senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj--turmentataj. Estas sufiĉe -nur diri "slovo i djelo"[31], por komencigi esploron pri politika -perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn, -sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la -kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon -ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La -turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis -pri tio, princo? - ---Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn -novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton -ekzekuti siajn malamikojn? - ---Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras -kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne -krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l' caro: la okòlniĉij'n[16] -Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la tri fratojn -Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj ankoraŭ -multajn senkulpajn bojarojn. - -Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij. - ---Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj! - ---Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi -diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri -mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova -kravĉij[32] de la caro, plendis al li kontraŭ princo Obolenskij-Ovĉina, -kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do faris la caro? Dum -tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la koron de l' princo! - ---Bojaro!--ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus -al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro -tiaj vortoj! - ---Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj -ĉu mi povus kalumnii mian caron? - ---Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon? -Eble oni ensorĉis la caron? - ---Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro, -multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj, -surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li -ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti -maskon.--"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran -rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis -en preĝejo, laŭ ordono de la caro. - ---Bojaro! Dio nin punas! - ---Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La -ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en -ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas -tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank' -al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin -demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas -fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn -bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj -ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ -rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas -mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por -ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado -de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara -princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La -stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el -Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro -ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj -rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj, -forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis -militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili. -Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun -malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun havo, -mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj -oficistoj,--ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara -glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas -malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis -la urbon kaj la antaŭurbojn. - -Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon -kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li -leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne -povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien -Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo, -ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos -nin?" - -Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis -super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj -ekzekutadis nin. En nia bojara Duma[33] ni decidis, ke ni ĉiuj devas -iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro -loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni -preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni -haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro -povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone -sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian -alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio -fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni -ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne -havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la -ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn -kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin. - ---Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij. - ---Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano -Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum -Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma'n: bojarojn same kiel pastraron. -Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro -kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi -perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila -estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi -novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas -al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en -Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj stratojn kaj mian propran -gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos -"zèmŝĉino"[4]. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en -mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon". -Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn, -opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu -ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun -ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu -regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ -brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al -tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj -sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron, -ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne -malamikojn de l' caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo -ekzistas kontraŭ ili! - ---Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?--demandis Serèbrjanij. - ---Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio? - ---Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial -vi ne forrifuzis al li la opriĉnino'n? - ---Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne -povas resti! Kion dirus la popolo? - -Serèbrjanij meditis. - ---Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial -vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan -landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas? - ---Mi ne silentas, princo,--respondis Morozov dignoplena.--Neniam mi -kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min -invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj -troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin -ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj -patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du -Basmanov'j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia, -Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita; -Bazĉjo Grjaznòj--ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs -Godunòv--preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur -helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla trapiki ies -gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo -tie estas,--princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin -ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li! - -Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon. -Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo, -okazinta en la persono de l' caro; por kelke da tempo li preskaŭ -forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto. - -Dume la servistoj preparis la tablon. - -Spite la rifuzo de l' princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi -multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn, -kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov -plenigis sian pokalon kaj tiun de l' princo per "malvazio", leviĝis, -ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:--Por -la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ! - ---Ke Dio malfermu liajn okulojn!--respondis Serèbrjanij, trinkante sian -pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco. - -Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj. - -Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de -l' Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon -pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia -forkuro Litovujon[34]. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn -demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo -Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita -frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj -paroloj. - -Morozov aŭskultis lin kun granda atento. - ---Ne bone staras via afero, mia kara princo,--li diris, frotante sian -larĝan frunton;--ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi -la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,--do ĉiu havas -la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion -oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas. -Tia estas ilia kutimo. La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia -homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon: -ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj -Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj -sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis -Morozov,--kiam vi intencas saluti la caron? - ---Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia -dormoĉambro. - ---Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli -ol cent verstojn? - ---Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo? - ---Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis -nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj -favoratoj,--estu ili enterigitaj sen ĉerkoj! - ---Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian -hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la -antaŭurbon. - ---Princo, ne forveturu! - ---Kial, bojaro? - ---Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ! - ---Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas! - ---Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel -knabon. Via patro kaj mi--ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la -alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin -gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne, -ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos! - ---Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto! - ---Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne -perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo! - ---Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas -al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro! - ---Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj -de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro! - ---Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen -estu, kio estos! - ---Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi, -eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna -momento la puno estas neevitebla. - ---Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi -ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon por la regalado--diris -Serèbrjanij kaj leviĝis:--dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj -li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ! - -Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke -en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en -similaj cirkonstancoj. - ---Dio benu vin, Nikĉjo!--li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.--Ke Dio -dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo -el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ, -gratulante de mia tuta koro! - -La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la -vestiblo. - -Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en -la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon. -Tie estis Heleno. - ---Princo,--ŝi diris mallaŭte,--mi aŭdis vian interparoladon, vi volas -veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie! - ---Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la -manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon -preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia -volo super mi! - ---Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia, -princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon? - ---Pereu mia vivo!--ekkriis la princo, svingante la manon. - ---Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do -aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis? - -La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj -perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj -larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis -preta ekrideti. Unu vorto de l' princo transformigus ŝian ĉagrenon en -senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso -esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian -sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia -feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon. -Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la -saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris -al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite -ree vekiĝis. - ---Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense -ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la -bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto! - ---Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia -caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno! - -Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l' bojarino. -Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren. - ---Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:--mi ne povas plu vivi. Mi min mem -mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli -ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos -amanta!.. - -Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis -ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj -denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij -kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema. - ---Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo! -Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos -ankoraŭ! - -Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj -superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la -maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni -floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino. - -Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la -ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la -princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis -la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem? - - - - -ĈAPITRO VII. - -Aleksandra antaŭurbo. - - -La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo[35] ĝis Aleksandra -antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie -kurieroj de l' caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj -da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj[36] preterrajdis -por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis -kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante -longajn vicojn da ŝarĝveturiloj. Preterpaŝis aroj da arlekenoj en -diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj[37]; ili -kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de -riĉaj vojaĝantoj. - ---Ekkompatu nin, sinjoroj,--ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:--al vi Dio -donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per -via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn! - ---Sinjoroj, karuloj!--preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la -vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan -Triunuon-Sergij'n. - -Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj. -Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj, -kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon. - -Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj, -sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj, -ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa -arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj -rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin. - -Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la -opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je -loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da -rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis -danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu -kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis -kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj -kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan, -ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al -komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj -opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas -elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin, -eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam -havis sian profiton! - -En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj -servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan -al certa morto. - -Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj armitaj -gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj -por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis -antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon[38]. -Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon -pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj -kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de -malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn -tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia -historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano: - -"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de -sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon. -Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj--monaĥojn. -Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin -"frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij--kelaro[39], -Maluton Skuratov--paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu -skufja'jn[40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn, -orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili -monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la -monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du -filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al -matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis -punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la -sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur -lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la -oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis -por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan -libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago -similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto -de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo. -La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li -interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris -malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo. -Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis -kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni -ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron, -kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin -ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li -jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis -al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej -kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco -de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li -vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn, -ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis -ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar -la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l' ŝtato, ne kuraĝis ion -ajn decidi sen li". - -En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de -l' caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun -remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon. -Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per -koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj -amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol -alia, kelkaj--mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj--larĝaj kaj -dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj, -kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe -sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el -gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe -la suno siajn flamantajn plumojn. - -Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de -kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano -venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj -konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj, -bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj -servistoj. - -Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de -Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu -briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto. - -La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn -pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed -baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion. -Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis -eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj, -ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed -por multaj jaroj. - -Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la -penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze -de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto -el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij, -preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi -malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis -la princon kaj diris ridetante: - ---Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi, -ĉar vi ne povas deturni la okulojn! - -Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis -kaj ekskuis la kapon. - -Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj -deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj. -Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte -preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn. -Dvoreckij[41] de l' caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la -nomo de l' caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la -korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj -opriĉnikoj en angulo de l' korto ludis svajko'n[42] kaj laŭte mokridis -la malgajninton. La vestoj de l' opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de -l' almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis -veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj -ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l' mirinda -palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi. - -Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ -dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis -malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis, -spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn. -Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili -interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton, -sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj -ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ -io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij'n kaj Miĥeiĉ'n, li arogante kaj -fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la -nomoj de l' alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis -kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi. -La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke -rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter -almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la -princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj! -La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l' komuna -teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento -la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri -la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij -sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la -sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo, -proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon -por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi -estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin -observis de l' supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la -sabron!--li mokis. - -Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus -lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj -eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta. - ---Leviĝu, bojaro!--diris al li iu, etendante la manon. - -La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun -sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse -kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La -opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo -esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la -membrojn de l' princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon. - ---Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu, -pri kiu mi devas preĝi! - ---Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.--Mi ne -ŝatas mian nomon, je Dio! - -Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij'n, sed lia savinto jam -estis for. - ---Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano -la ursan sangon, kiu kovris la princon:--kiel multe mi estis timeganta! -Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu -bravulo--Dio lin gardu--dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas -aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara -princo,--li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni -deĉenigu ursojn en la korto de l' cara palaco? - -Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn -kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare. - -En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj -de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj -amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare -rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al -la parencoj de l' malfeliĉulo kaj la nomon de l' mortigita li -enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same -kiel pri aliaj viktimoj de l' cara amuziĝo aŭ de l' cara kolero. - -Baldaŭ du stolnikoj[43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la -princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris -scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri -lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo. - -Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne -aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni -ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da -tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno -dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la -princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo. - -Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro -intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de -sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune -manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn, -tiel ke entute li havis sepcent invititojn. - - - - -ĈAPITRO VIII. - -Festeno. - - -En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris -tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo -destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco -kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj -estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por -la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj -penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan -aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la -ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj -tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis -subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel -pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj, -pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun -presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj -ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris -strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn, -gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj, -pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante -piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon. - -Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis -sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom -salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma -viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj -vazoj. - -La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la -caron. - -Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, -ilin sekvis dvoreckij'j kaj kravĉij'j. - -Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj -turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem. - -Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis -longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa -kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj, -prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la -kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj -estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj, -ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij -en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la -trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj -flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe -mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l' caro. Ivano -estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo. -Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post -brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis, -malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis -en malplenaj ĉambroj! - -Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo. -Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn -krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de -oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri -neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj. - -Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro -malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj -salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris -signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon. -Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon. - -Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj, -laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la -ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent -rostitajn cignojn sur oraj pladoj. - -La tagmanĝo komenciĝis. - -La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun -bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino, -ricevis ĉi tiun fojon, dank' al sia alta rango, la honoran inviton -tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia -forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj -ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la -princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj, -kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj. - -Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam -konis: - ---Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja? - ---Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,--respondis la bojaro kaj, -ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:--Dio gardu nin! Li ne -similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo, -kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado. - ---Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je -l' ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi -ne scias, kie mi lin estis vidanta. - ---Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo'n[44] -ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ -sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara -konsilanto. Rigardu,--daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:--vi -vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj -avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas? -Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko, -konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni -lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la -caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ -la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,--jen, li verŝas -vinon al la caro,--li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov. - ---Basmanov?--demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan -junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita -ŝerco apenaŭ lin ne pereigis. - ---Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li. -Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro, -ne, ne lian,--Boriso'n li demandas! - ---Jes, jes,--diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv'n.--Nun mi -lin rememoras. Li estis gardanto de l' cara saadako?[45] - ---Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile -estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro -proponis vetan arkpafadon. Sendito de l' tatara ĥano Devlèt-Murzà -partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran -ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l' cara tendaro. Dum -tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la -caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone -ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi -vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"--Mi vetas per -la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon. -Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis, -sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la -postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun -Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,--la sagujo kaj la sagoj -rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso--kun -vundo sur la frunto--tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l' -caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi -rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.--Bone! -li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne -deziras pafi el alia pafarko!--De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj -malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia -viro!--daŭrigis la bojaro:--neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li -estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro, -li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ -ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj -blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen -rigardu!--li montris viron kun malbona rideto:--jen patro de Teòdoro -Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij, -abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed -granda pekulo! - -Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje. - ---Diru, bojaro!--li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu -altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas -jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro -ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li -freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo! - ---Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe -ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj -bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo, -sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ -frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel -frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas -lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj -kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo. - -Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al -li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento -proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ -li pladon kun rostaĵo: - ---Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra -tablo! - -La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron. - -Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis -kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij -devis ĉiun danki per aparta saluto. - -Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto: - ---Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas -vian caran moŝton! - -Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la -ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj -vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni -alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo, -ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la -gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn -je mieltrinkaĵo--ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis -diversajn eksterlandajn vinojn--roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj -stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj, -kies pokalon oni devas plenigi. - -Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la -caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante -nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj -miregis, kiam la kravĉij[32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li -pokalon da vino. - ---Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon! - -La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj -Basmanov, reveninte al la caro, raportis: - ---Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton! - -Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn -resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis -per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo -bluiĝis, kaj li falis teren. - ---La bojaro estas ebria!--diris la caro: oni lin forportu! - -Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino -interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne -kuraĝante eĉ eldiri vorton. - -Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la -cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura -venĝo. - ---Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?--li pensis. - -Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ -nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj -laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis -velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado -de l' vesto estis unu el luksaĵoj de l' cara tagmanĝo. Oni alportis -diversajn gelatenojn, plue--gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun -zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis -diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo--blanka, nigra -kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia -kaĉo kaj tetrojn kun safrano. - -Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj -mieltrinkaĵojn--riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran--kaj -vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion[46]. - -La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte, -kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis -ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis -lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj -de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte -sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan -ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan -serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso: - ---Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon! - -Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj, -Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino. - -Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis -la tutan vinon. - -Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre -estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta -malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan -palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova -bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon, -aŭ eble ankoraŭ nenion scias. - -Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua -duono. La kuiristoj de l' caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam -antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun -ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka -Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj -estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris -kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj -oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj -aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde -preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je -flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ -leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne -preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj -safrano. - -Fine, laŭ mansigno de l' stolniko, oni deprenis de l' tabloj salon, -pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris -kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis -per someraj kuntuŝoj[47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj -borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj -pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron -de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin -antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj, -turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj. -Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn -tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn -arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj -kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj -birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis -montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj -estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da -vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la -tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la -zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto -vidiĝis pli bone. - -La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj -bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la -fino de l' tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso, -ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta -vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj -paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same -kiel en komenco de l' tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia -humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan -rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo -trakuris liajn lipojn. - -La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al -tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej -multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon, -kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia -frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super -la brovoj, male--la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la -kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon, -ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj -ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis -rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan -rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la -sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan -cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis -ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare -vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive, -morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita, -sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo, -preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano. - -La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna -Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia, -kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto. -Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj -altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn, -antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam -restos en okuloj de l' popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn -da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis. -Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia -deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis -al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin -plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon. -Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj -fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko -rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la -kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu -persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li, -kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis -per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema, -kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe -memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov. - -Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco. - -Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto, -turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la -caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris -malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga -favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis -rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la -caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis -ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran -ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj -nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al -Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone -konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun -granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto -kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij. - ---Afonĉjo,--li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi -ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la -malbonega serpento? - ---Vjàzemskij ne estas opriĉniko,--rimarkigis la kronprinco.--Li -sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per -sarafano[48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro -Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li -pli konvena ol sabro! - ---Via kronprinca moŝto!--ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn -pli aĝa kaj ne estus filo de l' caro, mi vin elvokus pro tia -malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,--tie ni mezurus niajn -fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu -ludi la harpon! - ---Afonĉjo,--severe ekkriis la caro:--ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas! - ---Granda caro Ivano,--arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al -vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la -kronprinco min ofendu! - ---Ne,--diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al -Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:--ne venis -ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la -caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la -pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo -Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol -sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi -estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis -Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:--"mi ne amas vin, junulo, mi -amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ'n".--"Bone!"--diris -Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu -fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis -lian junan edzinon.--"Gloro al vi, bravulo!"--diris la virino: "ke vi -povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin -amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan -edzon Zmejeviĉ!"--Nu, diru, Afonĉjo,--aldonis la caro, fikse -rigardante Vjàzemskij'n:--kiel plaĉas al vi la fabelo de l' blinda -Filĉjo? - -Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l' caro. Enfalis -ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,--ekflamis pasio -en lia brusto, ekbrilis la okuloj. - ---Afonĉjo,--daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado -Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov, -demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian -malfavoron... Kaj ne forgesu,--li aldonis plensignife: ne forgesu -kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj! - -Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia -sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la -interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij. - -Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li -forgesus pri la ĉeesto de l' caro, li deŝirus akran sabron de la muro, -li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed -ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l' harpoj, de l' preĝejaj sonoriloj -kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis -Vjàzemskij! - -Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj, -maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj -ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn, -kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la -aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion -murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis -lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon. - ---Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo -kontraŭ via cara moŝto! - -Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis. - ---Via cara moŝto!--daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis -revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva -loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro -kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj -mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo, -kruele batita! Ĉu li povas eniri? - -Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj -legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia -stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo: - ---Li eniru! - -Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun -bandaĝita kapo. - - - - -ĈAPITRO IX. - -Juĝa esploro. - - -Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per -sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele -oni lin batis. - -Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson -paroli. - -Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk'n. Caro la unua rompis la silenton. - ---Kontraŭ kiu vi plendas?--li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu -de l' komenco! - ---Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne -diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto, -ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro! - -La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk -daŭrigis: - ---Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka, -kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel -neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn -ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la -du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis. - -Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la -kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La -rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis. - ---Ĉu la veron vi parolas, amiko?--li diris, trapikante Ĥomjàk'n per -sia agla rigardo.--Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"[49] -sekvigis tiun kripligon? - ---Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli -bone, mi ĵuras per mia kapo! - ---Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis? - ---Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur -ordonis vipi nin ĉiujn. - -Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro. - ---Ĉu vi estis multaj en la taĉmento? - ---Kvindek viroj, mi la kvindekunua. - ---Kaj la liaj? - ---Mi ne volas mensogi,--ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek -aŭ tridek... - ---Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus -virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis -paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi -rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la -opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la -opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus, -tamen--okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi -kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj -se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,--malbone al vi estos, amiko! - ---Via cara moŝto!--diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi -diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas -la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj! - -Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj. -Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij'n. - -Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon, -dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj. - ---Via cara moŝto!--li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu -mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro -deklaru sian nomon! - -Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn -senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito -Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala. - ---Nikito!--fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu -ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon? - ---Jes, via cara moŝto! - ---Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn? - ---Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la -vilaĝanojn... - -Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne -indulgi sin mem. - ---Via cara moŝto!--li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas! -Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas -altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara -moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ, -prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron! - -Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk'n kun malestimo. - ---Via cara moŝto,--li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi -tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi... - ---Sufiĉas!--severe interrompis la caro.--Respondu: kiam vi ilin atakis, -ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj? - ---Ne, via cara moŝto! - ---Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas? - ---Jes, via cara moŝto! - ---Kial do vi ilin ne pendigis? - ---Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru! - ---Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj? - -La princo ne sciis, kion diri. - -La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia -animo. - ---Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj -juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj -vi,--daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,--vi, sciante, ke ili -estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi? - ---Via cara moŝto... - ---Sufiĉe!--ektondris Ivano.--La esploro estas finita. Frataro!--li sin -turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu -viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi! - -La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis -decidinta en sia koro la sorton de l' princo, kaj ke malfeliĉo atendas -tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia. - ---Nu, diru, homoj!--li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,--kion meritas -Nikito? - ---Morton!--diris la kronprinco. - ---Morton!--ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ -Basmanov'j. - ---Li do ricevu la morton!--diris Ivano trankvile,--ĉar skribite estas: -kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin! - -La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj -elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton, -aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin -turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena. - ---Frataro!--li demandis: ĉu justa estis mia juĝo? - ---Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj. - ---Justa, justa!--ripetadis la pli malproksimaj. - ---Ne justa!--diris unu sola voĉo. - -La opriĉnikoj ekscitiĝis. - ---Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l' -caro?--aŭdiĝis ĉie. - -Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur -unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel -morto. - ---Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?--demandis Ivano, penante doni -al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.--Kiu diris ĉi tion, elpaŝu -antaŭen! - ---Via cara moŝto!--diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj -servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne -demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara -moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en -ebria stato. - -La caro nefideme rigardis Maluton. - ---Sankta paraklisiarĥo!--li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel -bonkora? - ---Via cara moŝto!--daŭrigis Maluto: ne ordonu... - -Sed estis jam tro malfrue. - -La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ -la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis -Serèbrjanij'n de l' urso. - ---Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,--diris Ivano, -rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.--Nu, diru, -Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo? - ---Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij, -vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li -volis pendigi Ĥomjàk'n. - ---Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,--petegis Maluto,--li estas ebria. -Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For, -drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie! - ---Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,--malice rimarkis la -kronprinco.--Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la -lipharojn! - -Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun -alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de -Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ -posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj -ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia -karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton. - ---Jes,--li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis -hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via -opriĉnino, patro! - -Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis -lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la -manĝoĉambro. - -Maluto falis teren antaŭ la caro. - ---Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!--li balbutis, kaptante -la baskojn de l' cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa -kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia -prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas -porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj -paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi -surmetu bastaĵon,--nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas, -via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas. -Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo, -ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke -mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu? - -Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj -ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto. - -La caro ekridis. - ---Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!--li diris: Maksimo estas -prava! - ---Kion vi diras, via cara moŝto?--ekkriis Maluto.--Kiel Maksimo povas -esti prava?--Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed -baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin -mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke -la caro, lin rigardante, ree komencis ridi. - ---Maksimo estas prava,--li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro -rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu -kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi -ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la -caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov'j,--vi ĉiam estas kulpaj -pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj -mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi -staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru, -estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj -pagos al mi por lia sango! - ---Ne estas malfrue, via cara moŝto,--diris Godunòv, ree enirante la -ĉambregon.--Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi -scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin -pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la -ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas -vian caran ordonon. - -Sereniĝis la vizaĝo de Ivano. - ---Boriso, li diris,--iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian -koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por -ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso -Teodòroviĉ, mi vin kisos! - -Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin. - ---Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por -kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi -zibelajn felojn por pelto! - -Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l' caro. - ---Kiun salajron vi ricevas?--demandis Ivano. - ---Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto! - ---Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj -provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion -por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas! - ---Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas -riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi -petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ -Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj! - -Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l' caro. - ---Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero? - ---Jes, via cara moŝto! - ---Kial do, bravulo?--demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon. - -Maluto ne permesis al li respondi. - ---Via cara moŝto,--li diris,--vi vidas, li deziras servi al via cara -moŝto. Li volonte meritus grivnon[50] sur ora ĉeneto el la manoj de -via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ -litovoj! Varmega estas lia sango! - ---Ne por tio li deziras esti forsendita,--diris la kronprinco: sed por -ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne -deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi -volas, sed ne tiel, kiel volas la caro! - ---Jen kio?--diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol -mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne -volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel... - ---Via cara moŝto!--interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus -enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn -ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke -ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras -perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev'j. Iru, Maksimo, iru! - -Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij'n. La opriĉnikoj -enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita -ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj -manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro -pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l' ekzekutado. - ---Iru ĉi tien, princo!--diris Ivano.--Miaj servistoj estas tro -rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas -sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas![51] Ili forgesis, ke por -mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas -forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen -li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi -pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis? - ---Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn. -Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis -pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi -ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis -la vilaĝanojn. - ---Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus -atakinta? - -Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton. - ---Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,--li respondis simplanime: mi ne -povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono. - -Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine -li diris: - ---Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la -opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis, -por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj -atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion -diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone -vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min. -Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke, -verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas -ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la -senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo -tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la -caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same -kiel iam Raĥelo,--li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute -malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj -infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone -vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de -l' princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu -iomete! - -Ivano sin turnis al Ĥomjàk. - ---Respondu!--li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka? - -Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la -nukon. - ---Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!--li respondis, duonarogante, -duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom -maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro -Morozov! - -La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis. - ---Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l' princo?--li -demandis.--Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for, -Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas. - -La favoro de l' caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter -la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion, -kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam -Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian -traigan rigardon sur la bojaroj. - ---Vi, homoj!--li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian -juĝon, ke mi vin indulgos! - -Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ -Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris -pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron. - ---Aŭskultu, princo!--li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin -pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi -havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj -tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ -Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus, -vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi! - ---Via cara moŝto!--respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj. -Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos -kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros! - ---Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!--gravmiene diris Ivano kaj etendis al -Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe -ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino. - -Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam -Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin -krucesigninte, estis kisinta. - ---Nun iru!--diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn -sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj -vi,--li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis -nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti -min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron! - -Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij -fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon. - ---Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la -prikazojn[52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj -servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne -konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas -rilate al ĉiu mia regato! - -Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun -malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria -bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro -aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj, -siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan -monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ -okulo de l' monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l' caro. Tie -fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li -petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu -plenumi malfacilegan taskon--egaligon de l' fortaj kaj malfortaj, por ke -en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li -sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l' kampoj. - -La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro -la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda -caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian -konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj -spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn -kun malgrandaj altaĵoj,--same estas neeble malaperigi en Rusujo la -bojaran rangon! - - - - -ĈAPITRO X. - -Patro kaj filo. - - -Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de -bojaroj Kòliĉev'j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, -forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis -super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj -jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro. - ---Paĉjo!--li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi. - ---Pri kio?--demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. -Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li -sin sentis ĝenata. - ---Morgaŭ mi forveturos,--daŭrigis Maksimo:--adiaŭ, paĉjo! - ---Kien?--demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran -rigardon al Maksimo. - ---Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos -sufiĉe da loko! - ---Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la -tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, -kiu li estas, kaj kiu estas vi? - ---Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio -dankis. Tamen mi ne povas resti. - ---Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial -nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la -opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon? - ---Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi -mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke -plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj -aliaj pastroj de l' antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan -pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi -komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi -prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,--daŭrigis Maksimo, -kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,--hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam -mi ekaŭdis la rakonton de l' princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke -li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam -poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro -estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel -neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke -ne viaflanke estas la vero! - ---Jen kiu igis vin perdi prudenton!--ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe -koleris kontraŭ Serèbrjanij:--jen kiu estas nia malamiko! Se li iam -estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion -ĵuras! - ---Dio gardu lin kontraŭ vi!--diris Maksimo, farante signon de -kruco.--Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo! -Jes,--daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:--tuj kiam mi ekvidis la -princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi -ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj -okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron! - -Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li -deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la -filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, -ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia -malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon. - ---Makĉjo!--li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: -ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al -la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin -gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin -ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ -donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! -Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon? - -Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l' patro. - ---Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble -estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn -dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro... - -Maksimo haltis. - ---Nu?--demandis Maluto. - ---Ke mia patro estas ekzekutisto!--eldiris Maksimo kaj mallevis la -okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro. - -Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo. - ---Ekzistas diversaj ekzekutistoj!--li respondis.--Same kiel en ĉiu -ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas -simplajn ŝtelistojn, alia--bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj -intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo -forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj! - ---Silentu, patro!--diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per -viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la -caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via -malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. -Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, -patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne -kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike -ekstermi la bojaran genton! - ---Kial vi ilin defendas?--diris Maluto kun malbona rideto.--Ĉu vin tre -ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia -subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel -fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili -fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas -siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj -Kòliĉev'j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da -penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi -devas konfesi! - -Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne -perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por -afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron -eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton. - ---Makĉjo!--li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, -mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne -taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via -patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem -estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se -vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan! - -Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla. - ---Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro -al mi? - ---Neniu, patro! - -Maluto apenaŭ detenis sian indignon. - ---Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, -ke vi forkuris pro li! - ---Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas -ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. -Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne -havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank' al Dio, -mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos -servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko. - ---Kaj via patrinjo?--diris Maluto, uzante la lastan rimedon.--Ŝi ne -postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke -ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino! - ---Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!--respondis Maksimo kun profunda -ekspiro:--ŝi senkulpigos min! - -Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li -haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis -montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur -nevenkeblan volon. - ---Aŭskultu, suĉulo!--li diris, ŝanĝante la voĉon kaj -parolmanieron.--Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi -ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne -ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la -carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne -estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena! - -Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan -karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la -volon de l' patro. - ---Tro multe mi parolis kun vi!--daŭrigis Maluto.--Baldaŭ estos -noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l' -malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia -bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via -moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via -bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole -viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei -al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La -ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la -fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo -malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij'n mi havos en miaj manoj! Mi -rememorigos al li ĉion! - -Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en -la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la -vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, -pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis -per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la -supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis -aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris -la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia -patrino. - ---Dio mia!--li diris al si mem.--Vi vidas mian koron, Vi konas miajn -pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi -malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan -ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen -via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras -vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi -min ne vidos plu! - -Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l' ĉambro. Poste li kelkfoje -signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La -pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la -korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem -elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, -alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj -sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo -el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna -hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj -restis ĝiaj saĝaj okuloj. - -Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn -ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon. - ---Adiaŭ, Bujano,--diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al -patrinjo! - -Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra -domo. - -Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj -rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis -rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron. - - - - -ĈAPITRO XI. - -Nokta procesio. - - -Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur -lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj -antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da -tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun -brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna. - -Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de -longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel -servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo -de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la -brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon -scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l' caro Ivano liaj -parencoj, bojaroj Glìnskij'j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, -Ŝujskij'j kaj Belskij'j ĉiam penis akiri ŝian favoron. - -Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. -Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,--kiam Ivano estis -kvarjara,--ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio -efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj -rememoras tiun antaŭdiron. - -Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone -kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi -similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, -ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn -dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie -balanciĝis. - -Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis -Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ -murmuradis. - ---Nu!--ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? -Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ -bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus -vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol -unu fojon! - ---Ĉesu, Onùfrievna!--diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion -vi parolas. - ---Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne! - -Kaj la senvivaj okuloj de l' maljunulino tuj ekbrilis. - ---Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi -estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, -Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj -viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur -la fundon de l' infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin! - -La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado -estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu -fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis -la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu -teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo -de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj -altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; -sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. -Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute -nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj -profundegaĵoj de l' infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam -ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la -diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la -sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en -epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco. - -Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de -profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre -tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis. - ---Nu, karulo?--diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al -vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, -karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj -pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu -ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas -por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi -konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi -preĝas kaj preĝas! - -Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla -estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo. - ---Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio! - ---Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min -volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! -Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo -ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, -ke mi faru por vi "zbiteno"'n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta -patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo--Dio pacigu ŝian -animon!--ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij'j eĉ venenis ŝin -per zbiteno! - -La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree -komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon. - -Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per -tremanta mano faris signon de kruco. - ---Jen!--ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin -Dio! - -La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj -sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis. - ---Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi -zbitenon! - ---Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis. - ---Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, -enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por -kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas? - -Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis. - ---Onùfrievna!--subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi -aŭdas ies paŝojn! - ---Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi! - ---Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna! - -La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. -Post la pordo staris Maluto. - ---Kiu venas?--demandis la caro kaj salte leviĝis. - ---Jen, via flavruĝa hundo!--respondis la nutristino kolertone, -rigardante Maluton.--Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito! - ---Lukìĉ?--diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu -la bonvenanto! De kie vi venas? - ---El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas -al vi la ŝlosilojn! - -Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon. - ---Ŝlosiloj!--ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos -per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera -diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos -eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj -viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, -nepre, kredu al mi! - -La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun -levita bastono, kun brilantaj okuloj. - -Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia -favorato. - ---Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:--faru vian devon, ne aŭskultu -virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin! - -Ŝiaj okuloj ree ekbrilis. - ---Maljuna malsaĝulino?--ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna -malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min -ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon, -ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj -Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,--ŝi -daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: -ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la -fundo de l' infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj -ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, -varmegan lokon! - -La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per -bastono. - -Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris -la silento. - ---Nu, Lukìĉ!--demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev'j? - ---Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre -konfesos. - -Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l' esploro. La rakonto de Maluto -ŝanĝis la direkton de liaj pensoj. - -Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, -enlitiĝis kaj ekdormetis. - -Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo. - -La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj -pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis -sur pentritaj kaheloj de l' forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie -mordetis lignaĵon. - -Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron. - -Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas -lin la hodiaŭ venenita bojaro. - -Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla -sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco. - -Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre -malafable lin rigardis. La okuloj de l' maljunulo, lia blua vizaĝo -havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis -trinkinta la senditan de l' caro pokalon. - ---Ree sorĉaĵo?--pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj -artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu -venkitaj liaj malamikoj! - -La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis -Ivanon. - -Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis. - -La mortinto kliniĝis super la caro. - ---Estu sana, Ivano!--diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu -mortigis min senkulpan! - -Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l' koro de Ivano. Li ne sciis, -ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de -aŭdeblaj sonoj. - -Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de -okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj. - -Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris: - ---Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan! - -Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. -Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj -salutis la caron kaj ĉiu diris: - ---Estu sana, Ivano! Mi salutas vin! - -Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito -Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l' caro -Ivano. - -La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, -ĉiuj diris: - ---Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas! - -Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, -ĉiuj palaj, sangkovritaj. - -Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. -Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed -faritaj per la mano de l' ekzekutisto. - -Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun -suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj -balbutis: - ---Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn! - -La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis -ĉiujn distingi. - -La vortoj de l' fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe -Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj -suprenstaris. - ---Per Dio vivanta!--li ekkriis:--se vi estas la diabloj, senditaj el -infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la -Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos! - -Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj -folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree -ekfrapis la fenestron, kaj meze de l' ventbruo la caro distingis kvazaŭ -sonojn de l' trumpeto kaj la voĉon dirantan: - ---Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo! - -La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj. - ---Leviĝu!--ekkriis la caro:--kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis -la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min! - -La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj -opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin -vestis. - -Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj -pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la -sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel -supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj. - -La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. -La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la -fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa -eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris -laŭlonge de l' koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo. - -Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, -portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn -kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la -lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj -kaj multekostaj ŝtonoj. - -Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj -vokis, laŭte ploregante: - ---Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu -mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l' homoj senkulpaj, -de mi mortigitaj! - -En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis -maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian -tremantan manon. - ---Leviĝu, karulo!--diris Onùfrievna:--mi helpos vin. Longe mi vin -atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune! - -Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon. - -Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj -kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La -preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj -grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj -muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo. - -Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da -voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la -malrapida kantado. - -Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj -aŭskultante. - ---Nia caro aŭskultas matenan diservon,--ili diris.--Mildigu, ho, Dio, -lian koron, metu kompaton en lian animon! - -Malgrandaj infanoj en dometoj de l' antaŭurbo, dormintaj apud la -patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris. - -Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon. - ---Silentu!--fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos. - -Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin -premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, -kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado. - - - - -ĈAPITRO XII. - -Kalumnio. - - -La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte -hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta -por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis -persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la -forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon. - -Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la -strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu -okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado -aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj -Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena -promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la -ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la -kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia -galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton. - ---Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!--diris la kronprinco, -haltigante la ĉevalon.--Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn. -Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis -forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran -ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis? - -Kaj la kronprinco ekridegis. - -Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la -kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj -akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon. - ---Pro kio li forviŝas la koton?--diris Basmanov por plaĉi al la -kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia... - -Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro, -ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li -surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco. - ---Bone!--li pensis:--atendu, sinjoroj, atendu! - -Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita -de l' forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ -la nesingardaj opriĉnikoj. - -Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia -vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li -anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ -butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj -ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro. -La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la -fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon -li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis -pri sia teruro. - ---Malamiko de Kristo--li meditis--obstine malhelpas min kaj subtenas -miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min -ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la -kontraŭulo estas pli forta, ol li! - -Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la -mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili. - -Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili -perfidulojn. - -Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj. - -Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu -parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster -suspekto. - -Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro. - ---Via cara moŝto,--diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta -esploro ekscii ĉe Kòliĉev'j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios -sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion -mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran -malamikon... - -La caro mirigite ekrigardis la favoraton. - -La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran. - ---Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,--daŭrigis Skuratov, kaj -lia voĉo ŝanĝiĝis,--ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la -lango ne kuraĝas eldiri... - -La caro demande rigardis lin. - ---Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido -ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman -kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos... - -La caro aŭskultis, sed ne divenis. - ---Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj -branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne -difektitaj! - -La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda -intereso. - ---Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke, -kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,--donu al vi Dio -multajn, multajn jarojn da sana vivo!--tiam la bojaroj elpensis -komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron -Andrèeviĉ! - ---Ha!--pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo -volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn -projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon! - ---Parolu!--li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:--parolu, -kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ? - ---Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ. -Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne -esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran -rangon. Ne pri li mi parolas! - ---Pri kiu?--demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj -konvulsie ekmoviĝis. - ---Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri -perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne -sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros... - -Maluto ŝanceliĝis. - ---Kiun?--demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis. - -Maluto paliĝis. - ---Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj -komprenas, sed ne ĉion mi devas diri. - ---Kiun?--ripetis Ivano kaj leviĝis. - -Maluto ne respondis. - -La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute -proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj. - -La piedoj de Maluto fleksiĝis. - ---Via cara moŝto!--li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble -estas, ke li mem tion elpensis... - ---Parolu!--per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis -la kolumon de Maluto. - ---Li mem ne povus elpensi tion,--daŭrigis Maluto, evitante la caran -rigardon:--certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis. -Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue -fariĝos la samo! - -La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li -ellasis Maluton. - -Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga -ekbato. - ---Via cara moŝto!--subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon -malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li -manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn... - -Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn -ruĝajn okulojn al la caro. - -Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun -aludis Maluto... - -En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto -komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia -sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el -Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili -aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis. - ---Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]--demandis la kronprinco. - ---Via kronprinca moŝto!--respondis delegitoj: ni venis plendi al vi! -Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin, -niajn edzinojn kaj niajn infanojn! - ---Jen, malsaĝuloj!--ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.--Ili -deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem -ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon -al mia patro! - ---Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn -jarojn!--ekkriis la komercistoj. - -La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj -estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon -kun pano kaj salo[57]. - -Maluto ĉion observis tra la fenestro. - ---Via cara moŝto!--murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el -tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la -komercistoj, kvazaŭ li estus caro. - -Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto -nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de -Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam -ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite -Ivano ekridetis. - ---Griĉjo,--li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de -Maluto:--kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj -la trunko staras nedifektita". Griĉjo,--daŭrigis la caro, malrapide -elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga -konfido:--ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike? - -Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto. - ---Por via cara moŝto mi devas konsenti,--li ekmurmuretis, tremante per -la tuta korpo. - -La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj -trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis -kvazaŭ skulptita el marmoro. - ---Ne hezitu! Ne perdu la tempon!--li ordonis per interrompita -voĉo.--Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin -trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l' ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi -konas la Malbenitan Ŝlimakvon? - ---Jes, via cara moŝto. - ---Tie oni devas lin trovi! - -La caro montris al li la pordon. - -Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere. - -La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj -pentraĵoj kaj falis teren, preĝante. - -El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia -ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis -diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la -krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti -leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies -edzinon,--en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk'n. Kaj Ĥomjàk -forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis -kelkajn edzinojn samtempe. - -Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu -aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l' kronprinco -laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l' ĉasistoj -estis okupata de l' ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne -interesiĝis pri siaj kunuloj,--en la sama mateno galopadis sur dezerta -intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l' ĉasistoj, Ĥomjàk kaj -Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro, -alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra -kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj -opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante. - -Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l' kronprinco, -krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto, -trapikitaj per tranĉiloj. - -Ĉirkaŭ 30 verstojn de l' antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis -netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon -mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti -proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super -la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l' homoj, mortigitaj -de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la -marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj -branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara. -Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj -neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo -aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani -en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58]. -Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian -minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo, -krakadon de dehakita arbo, falanta teren. - -Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj -elvaporaĵoj, la bruo de l' hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj -aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste -laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte -kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan -senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de -lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj -perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo, -branĉoj de l' arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj -sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de -nun apartenas al fortoj superhomaj... - -Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum -malluma nokto, sed dum sunplena mateno. - -Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga -arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo. - - - - -ĈAPITRO XIII. - -Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj. - - -En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj -netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj -kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da -seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro -senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda -diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj -ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis -armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin -apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj -nekombitaj hararoj kaj barboj! - -La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l' -arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta -fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l' -verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la -okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo. - -Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al -la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa -tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi -kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj -brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun -malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de -l' arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj -okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn -teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo! - -Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas -finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ -vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj -ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson. - ---Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?--demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta. - ---Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj -devos cedi! - -Kaj la pugnobatoj ripetiĝis. - ---Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!--interparolis la observantoj. - ---Ne, li ne falos!--respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan -kapon. - ---Sed rigardu do, li nepre falos! - -Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la -kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion. - -Ĥlopko falis surdorsen. - -Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis. - ---Ne honeste! Ne honeste!--ili ekkriis.--Anĉjo faris friponaĵon! Ni -vipu Anĉjon! - -Kaj oni vipis Anĉjon. - ---De kie vi venas?--demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj -ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis -altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis -armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj. - ---Ĉu vi aŭdas, karuloj?--sin turnis al ili la altkreska bravulo:--la -avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo! - ---Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,--respondis unu el la junuloj -balbutante. - ---Por kio do vi elflugis el la nesto?--demandis Vulturo:--ĉu vin frosto -forpelis aŭ varmego? - ---Varmego?--diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la -domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni -sentis ankaŭ froston ekstere. - ---Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas? - ---Mi serĉas parencojn! - -La rabistoj ekridegis. - ---Spritulo! Kiajn parencojn? - ---Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn -kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: -mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por -mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj -petis lin min kunpreni. - ---Bravulo!--diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj -fratoj. - ---Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li -manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas? - ---De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta -junulo kun malgaja vizaĝo. - ---Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj? - ---Fianĉinon ili prenis!--respondis la junulo same nevolonte kaj per -tirata voĉo. - ---Rakontu, bonulo! - ---Kion rakonti? Ili venis kaj prenis! - ---Kaj poste? - ---Poste? Nenio estis poste. - ---Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni? - ---Neeble estis! Ili venis kaj prenis! - ---Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo? - ---Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris. - -La rabistoj ree ekridegis. - ---Ne tro rapidmova vi estas, bonulo! - -La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis. - ---He, vi, putrinta rapo!--diris unu rabisto.--Se oni prenis vian -fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos? - -La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis. - -Lia mieno amuzis la rabistojn. - ---Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?--kriis unu el ili, puŝante -la junulon. - -La junulo silentis. - -La rabisto ekpuŝis lin pli forte. - -La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis. - -Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin. - -La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli -forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito. - ---Lasu min, ne puŝu!--li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ -mi ekkoleros! - -La rabistoj ridegis ankoraŭ pli. - -La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco -malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar -grava kaŭzo forestis. - ---Nu, koleru do, malsaĝulo!--diris la rabistoj: kial vi ne koleras? - ---Puŝu ankoraŭ unu fojon! - ---Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu! - ---Puŝu pli forte! - ---Bone, jen, vi havas! - ---Nun haltu vi kaj gardu vin!--diris la junulo, kiu nun efektive -ekkoleris. - -Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati -kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej -proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn -najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj -la supo verŝiĝis sur la karbojn. - ---Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, -ĉesu!--kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam -svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis -unu aŭ du rabistojn. - ---Kia urso!--parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken. - -Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la -renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante -diri: - ---Ĉion ĉi mi estas farinta, he! - ---Nu, karulo,--parolis la rabistoj, sin levante de l' tero kaj frotante -siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian -fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62] - ---Kia estas via nomo, karulo?--demandis la maljuna rabisto. - ---Dmiĉjo. - ---Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo! - ---Kamaradoj!--diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia -vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj -deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko! - ---Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!--aŭdiĝis inter la -rabistoj. - -Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis -sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran -rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas -kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis -"ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile -estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen -iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj -tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon. - -La rabistoj silente aŭskultis. - ---Jes, kamaradoj,--diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas -ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli -multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi -unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn! - ---Ne mensogu!--kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem -farus tion? - ---Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la -tutan karavanon! - ---Via apudvolga heroo, ĉu ne vere? - ---Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de -Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: -komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, -kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken--veraj rabistoj! Kaj kiaj -komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el -Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis -burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo--insulo: -nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia -heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu -vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. -Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, -ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, -grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida -fluo. - -La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. -Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon -kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis -ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis -forkuri. La fluo de l' rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la -akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, -ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam -mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la -tirŝnuregon, kaj la barko haltis. - ---He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn -viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,--alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj -vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo! - -La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, -pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos! - -Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin -mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis -superruzi. - ---Bone!--li diris,--la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! -Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen! - -Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis -pafilon kaj ekpafis. - -Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la -heroo krias al ili: - ---Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos -mortigitaj, kiel anasidoj! - ---Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo? - ---Bravulo!--aprobis la rabistoj,--vera bravulo! Kion li faris poste? - ---Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon. - ---Li devis esti tre altkreska? - ---Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj! - ---Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas? - ---Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom -kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?--teruro! - ---Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre -kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi! - ---He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,--daŭrigis Ringo kun -fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio -plu! - ---Kiel estas la nomo de via heroo? - ---Jermako Timofèeviĉ! - ---Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj? - ---Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris -kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi -Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64]. - ---Ĉu oni lin kaptis, Ivanon? - ---La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj -fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed -kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, -al tiu ne plaĉas aliloke! - -Silentis la hetmano kaj meditis. - -Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn -surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn -barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara -herbejo, meze de l' virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, -kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu -pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la -hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l' vasta kampo, pri -du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre -pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?... - ---Hetmano!--ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante -la spiron.--Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek -viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne -malpli ol cent rublojn ĉiu! - ---Kien ili rajdas?--demandis Ringo, eksaltante. - ---Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj -ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo. - ---He, kamaradoj!--ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, -Vulturo,--li sin turnis al la maljuna rabisto,--prenu aliajn dudek -virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble -venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn! - -Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis -severan militestron meze de obeema armeo. - -Ĝisnuna libera sintenado de l' rabistoj malaperis kaj estis -anstataŭita per senescepta disciplino. - -En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du -taĉmentojn. - ---He, Dmiĉjo!--diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:--prenu -bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon! - -Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l' -maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne -rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko. - -Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, -penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj. - - - - -ĈAPITRO XIV. - -Survango. - - -Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis -kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv -antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino. - ---Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,--demandis la princo: kio fariĝis -la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze? -Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi? - -Godunòv levis la ŝultrojn. - ---La granda caro,--li respondis,--ofte ploras nokte pri siaj malamikoj, -preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze -por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro -Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas -noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek -okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo -resti en la ĉeesto de Dio! - ---Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la -caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas -alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj -estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas -en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile -estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi -estas intima kun la caro, la caro amas vin,--se vi dirus al li pri -opriĉnino? - -Godunòv ekridetis pro la naiveco de l' princo. - ---La caro estas al ĉiuj favora,--li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi -ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj -aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla. -La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion -prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni, -tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia -sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen -kio estas la opriĉnino! - ---Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona, -sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas -la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ -ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li -kredos! - ---Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne -pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj -bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la -caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!... - ---Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la -veron! - ---Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron, -sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de -longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus -savinta vin, princo! - ---Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi -nun ne ekzistus plu! - -Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon. - ---Jen, Nikito Romànoviĉ!--li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la -veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus, -ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon? - ---Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj -mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!... - -Godunòv ekrigardis lin mirigite. - ---Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus -mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo! -Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj -la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo, -kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj! - -Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj -ŝanĝis la temon. - ---Rigardu, princo!--diris li rigardante tra fenestro:--kiu tie galopas -tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto? - ---Mi dubas!--respondis Serèbrjanij:--li forrajdis hodiaŭ matene al -malproksima pilgrimado! - -Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la -unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en -la korton, rekte al la fenestroj. - ---Kara princo!--li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj -trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov -kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili--kun ligitaj brakoj,--ĉu -vi scias, kiu?--la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon -ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial -mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo, -kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono! - -Serèbrjanij salte leviĝis. - ---Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?--li ekkriis, brilante -per okuloj.--Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj -intermalpaciĝos?--Kaj li sin ĵetis eksteren. - ---Ĉevalon!--li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ. - ---La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,--kriis Miĥeiĉ,--malbona -ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la -caro? - -Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de -Maluto... - - * * * * * - -Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li -sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol -dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por -siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante -nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia -dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi -surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona -aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon -kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton -Skuratov. - -Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li -rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon -sur la kapo de l' kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili -akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al -Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas -inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni -decidis lin ekzekuti tiel malproksime. - -Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj, -li vipas la ĉevalojn senkompate. - ---La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por -nin revenigi! - -Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post -li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime -estas la Malbenita Ŝlimakvo. - ---He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan -piedfrapadon post ni! - ---Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj -ĉevaloj. - -Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas -siajn ĉevalojn. - ---He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post -ni! - ---Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj! - -Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj... - ---Ĉu oni ne persekutas nin? - -Subite Maluto aŭdas post si la voĉon: - ---Haltu, Gregoro Lukìĉ! - -Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna -ĉevalo! - ---Haltu, Maluto!--ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn -fortojn, li donis al li survangon. - -Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris -kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj -flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el -siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis -senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis: - ---Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita -Ŝlimakvo? - -Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij -faletis, renversiĝis kaj mortis. - ---Maluto!--ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis -engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li -eksvingis ĝin por dehaki lian kapon. - -Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo -Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la -princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon, -kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro. - ---Certe, mi pereos,--li pensis dum batalo,--kaj ne savos mi la -kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn -helpo! - -Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste -laŭtaj krioj. - -La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun -dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo, -svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro -da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis -manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li -ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed -aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj -piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon -de l' brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova -ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro. - ---Vigle tenu vin, bravuloj!--ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi -nin! - -Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento -atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo! - -En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la -infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la -dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La -sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia -kapo. - -Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante -la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk'n, renversante ĉiujn senescepte, la -siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta -lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li -ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo -trafis la kapon de l' ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego -rompiĝis. - ---Atendu, atendu!--diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne -foriros! - -La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis -mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo. - -La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj. - ---Jen, via bojara moŝto!--diris Ringo al princo Serèbrjanij, -forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.--Jen kie ni ree renkontiĝis! - -La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj -prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo. -Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco -deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo -Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin. - ---Via kronprinca moŝto!--li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas -la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:--la batalo estas -finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas -al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros -la kazon! - -Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris. - ---Ĉu vere?--li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l' -caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis -tien ĉi kunligitan!--Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano -Ivànoviĉ. - -La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la -mortigitajn kaj venis saluti la caran filon. - ---Dankon al vi, bonuloj!--li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu -ajn vi estu, dankon al vi! - ---Ne dankinde, via kronprinca moŝto--respondis Ringo: se mi scius, kio -minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne -forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj -pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia -ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni -kontentiĝas per kraboj[65].--He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk'n? - ---Jes!--respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian -viktimon. - ---Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por -esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn! - -Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li -turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj: - ---Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon! - -Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo. - -Ĥlopko apenaŭ spiris. - ---Jen kiun mi kaptis!--fine eldiris Dmiĉjo.--Kial do vi ne parolis? - ---Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon? - ---Kiel do vi trafis sub min? - ---Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto -falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis! - ---Jen kio!--malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon. - -La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk'n oni ne -povis trovi. - ---Ne venis ankoraŭ lia tempo,--diris Ringo,--domaĝe, tre domaĝe! Nu, -eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via -kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo! -Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi, -malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen -mia helpo vi ne eliros de ĉi tie! - ---Nu, kamaradoj,--daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan -moŝton! Vi, bojaro,--li diris al Serèbrjanij, montrante sian -ĉevalon:--surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas -piediri kaj Dmiĉjo tiom pli! - ---Por kio?--diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ -faliginte ĝin:--mi ankaŭ povas rajdi! - -Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la -piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l' ĉevalo, tiamaniere -tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon. - ---He, he!--li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn. - -La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la -tuta bando. - -Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn -de l' antaŭurbo, Ringo haltis. - ---Via kronprinca moŝto,--li diris, saltante for de la ĉevalo: jen -estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via -kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo: -kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco -nin kunigis! - ---Atendu, bravulo!--diris la kronprinco, kiu, sentante sin en -sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:--atendu, bravulo! -Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas -orkovritan kaftanon? - ---Via kronprinca moŝto,--modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie -multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni -surhavas tion, kion sendas al ni Dio! - ---Ĉu vi ne scias!--severtone daŭrigis la kronprinco,--ke por tiaj -princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem -ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la -hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj -venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa via faro mi pardonas al vi -la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas -nun peti lian pardonon! - ---Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan -dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro! -Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ -la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min -pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn! - ---Kion mi aŭdas?--miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan -vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon! -Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado? - -Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn -da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis -ankoraŭ pli bruna. - ---Via kronprinca moŝto!--li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke -karaso ne dormetu[66]. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al -komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie -alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas -bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon. - -Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis -en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la -antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj, -kondukatan de Boriso Godunòv... - - * * * * * - -Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la -caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro -kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble -li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze -Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ -pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun -ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto. -Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo -kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis -grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe -plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis -al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian -eraron. - - - - -ĈAPITRO XV. - -Ceremonio de kisado. - - -Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la -ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l' bojaro. -Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun -Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo. - -Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron. -Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la -frunton, li sufokiĝis pro varmego. - ---Heleno nun dormas!--li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en -la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos! - -Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis -blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La -maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis -malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj -parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis -la suprojn de l' arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l' -viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la -koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun -hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon -kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus -akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej -bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta -riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l' -kolero de l' caro! - ---Ne,--pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu -opriĉniko, nova favorato de l' caro! Ĉu por la unua fojo ili -senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi -ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj -ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta, -ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu, -Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera -seruro--jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino -Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo, -via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en -Moskvo! - -Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti -antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu -estas lia malamiko. Li preferis atendi. - -La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis -kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li -nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante: - ---Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi -kaj neniun amos, ne povas ami! - -Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide -sekvis ŝin la bojaro. - -La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel -antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la -bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento -posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus -elserĉi sian malamikon. - -Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo. -Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj. -Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj -kaj la implikitaj desegnaĵoj de l' paĝo, sed lia imago vagadis inter -la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l' ĝardeno. - -La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia -promeso vizitis Morozov'n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia -ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij. -Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore -regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia -vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis -enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii -Morozov. - -Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro! - -Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la -zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per -rigardo demandis lin. - ---Via bojara moŝto!--diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe -rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime, -ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin? - -Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto, -kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia -mastro. - ---Vjàzemskij venas al mi?--diris Morozov.--Ĉu li freneziĝis? -Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li -turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo, -ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru! - -La servisto hezitis. - ---Kio ankoraŭ?--demandis la bojaro. - ---Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al -Vjàzemskij. - ---Iru!--ekkoleris Morozov, piedfrapante. - ---Via bojara moŝto!--diris la enkuranta dvoreckij[41]. Princo -Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo -diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto! - ---De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,--de lia cara moŝto? Larĝe -malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj -miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto! - -Dume la sonoj de l' tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek -rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura -arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis -blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis -riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj -la larĝajn manikojn de l' kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka -zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la -zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj -flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj -provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la -kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun -duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo--blankan orŝtofan -ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo, -reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l' princo, pendantaj el sub -la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris -super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia -staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto--juna kaj gaja. - -Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj -ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por -rajdado: unu--nigran, alian--flavruĝan kun pli hela kol- kaj -dorshararo, ankoraŭ unu--fergrizan kaj tri--tute blankajn. Sur la kapoj -de l' ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj -pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj -ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj -sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj -per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj. - -Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj -deĉevaliĝis. - -Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin -sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj. - ---Via princa moŝto,--eldiris Morozov,--vi estas sendito de lia cara -moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo! - -Kaj la longaj grizaj haroj de l' maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li -faris profundan saluton al la alvenintoj. - ---Via bojara moŝto!--respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri -al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano -Vasìljeviĉ de l' tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron, -forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn -kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia -cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto! - -Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per -alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la -bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon. - -En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis -al li leviĝi. Li estis pala. - ---Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!--li -diris per tremanta voĉo.--Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn -tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de -mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la -bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos -kune ĝis malfrua nokto! - -La opriĉnikoj eniris. - -Morozov vokis serviston. - ---Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru -al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la -granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran -malfavoron! - -Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la -korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj. -En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili -bezonis la gastoj. - -Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo -devis esti pli malfrue. - -Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj, -ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi -sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro. - -La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis -siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron. - -Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa -orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj -estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la -gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis. - -Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe -eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj, -kaŝitaj sub la vestoj de l' opriĉnikoj. - -Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis -lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe -lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La -rimedo ŝajnis esti certa. - -Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron, -ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj -la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij, -fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis -elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon, -ilian mastrinon. - -Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov. - ---Karaj gastoj,--li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia -foresto! Iru,--li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan -moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn! - ---Bone, bone!--bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne -estas dolĉa! - -Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano[48], akompanata de du -siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola -pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis -la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston -laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij -sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata. - -Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin -observis, sin turnis al la gastoj. - ---Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas -al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi -bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon -kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison! - -La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la -forno kaj mallevis la okulojn. - ---Via princa moŝto, aliru!--diris Morozov al Vjàzemskij. - ---Ne, ne, plenumu la kutimon!--ekkriis la gastoj: unue la mastro mem -devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj! - ---Bone, estu laŭkutime!--konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li -salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de -Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de -Druĵino Andrèeviĉ. - -Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis. - -La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la -vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l' edzo kaj de -Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon. - ---Iu alia!--pensis Morozov. - -Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado -daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun -rimarkebla malkontento. - ---Ne, ne, iu alia!--ripetis Morozov al si mem. - -Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran -saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki -sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj -okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter -la gastoj. - -Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l' -edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu -peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij'n kaj ne -aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe -la palisaro de l' ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna -stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima -renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn -membrojn. - ---Mi malsanetas...--ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino -Andrèeviĉ! - ---Restu, Heleno,--trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas -foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion! - -Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo. - ---La piedoj ne subtenas min!--diris Heleno. - ---Kion vi diras?--demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi -malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne -atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano, tro hontema, kaj por -la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj, -bonvolu aliri! - ---Kie do estas la princo Serèbrjanij?--pensis Morozov, trarigardante la -vicojn de l' gastoj. - -Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran, -atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto. -En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro -decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion -fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian -konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne -aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno -estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij -devis preni ian decidon. - -Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin -aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke -Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov. - -Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro. -Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por -ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l' ĝardeno, konfesis -al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo, -ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si -la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia -imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij -riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe -priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris -diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj -peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis -pro Nikito Romànoviĉ. - -Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ -la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas -lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij -ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro, -ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie: - ---Sankta Dipatrino, indulgu min! - -Morozov subtenis Helenon. - ---He!--li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj -iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru, -karaj gastoj, aliru! - -La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li ŝajnis -same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe. - -Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne. - -Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj, -foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree -altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun -antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies -plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo. - -Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj -aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l' opriĉnikoj. - ---Via princa moŝto!--diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij: -estas jam tempo! - ---Silentu!--murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos! - ---Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!--laŭte daŭrigis la opriĉniko -kun obstineco de ebriulo. - ---Silentu!--insistis Vjàzemskij. - ---Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj -donos signon! - -Kaj la opriĉniko provis leviĝi. - -La princo per forta mano residigis lin. - ---Ĉesu!--li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu -tranĉilo! - ---Ho, vi eĉ minacas!--ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi -estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi -tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian -salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la -kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!.. - -Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna -interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj -fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la -gastoj komenciĝas malpaco. - ---Karaj gastoj!--li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne -venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego, -lanugaj kusenoj! - -La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris -en la dormoĉambrojn. - -Serèbrjanij ankaŭ volis foriri. - -Morozov haltigis lin. - ---Via princa moŝto!--li murmuretis: atendu min ĉi tie! - -Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino. - - - - -ĈAPITRO XVI. - -Forrabo. - - -Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara. - -Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena -palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto -mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis -de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj. - -Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi -ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la -pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li. - ---Ĉu vi ĉiuj venis?--demandis la ĉevalservisto. - ---Ĉiuj,--respondis la alia. - ---Kiom da viroj? - ---Kvindek! - ---Bone, atendu la signalon! - ---Ĉu baldaŭ? Oni enuas. - ---Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo -malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon. - ---Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes! - ---Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la -ordonoj de l' princo. - ---Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos -al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari! - ---Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn! - ---Kion vi diras?--respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.--La princo -havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia -afero. - -Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron -de Heleno. - -La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l' kapo la -kokoŝnikon[24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj -ŝultroj, la ljetnikon[23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis -senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis. -Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon -kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la -edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi, -kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica[67] vizitis la tombon de -sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense -deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun -Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke -ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion -de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis -ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li -silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel -nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton. - ---Heleno!--li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio? - -Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi -havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed, -esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne -volis veki venĝsenton de l' edzo. - ---Kial vi konfuziĝis?--ripetis Morozov. - ---Mi estis malsaneta...--ekmurmuretis Heleno. - ---Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro -troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno! - -La bojarino tremadis. - ---Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian -domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas -dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj? - ---Mia Dio!--ekĝemis Heleno. - ---Mi estis leganta,--daŭrigis Morozov,--pri puno pro adulteco... - ---Mia Dio!--petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ, -indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al -vi malfidela... - -Morozov severe sulkigis la brovojn. - ---Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per -mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi -malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis -fidela al mi... - ---Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min! - ---Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante -la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!--li daŭrigis, -plilaŭtigante la voĉon. - ---Mia Dio, mia Dio!--ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per -ambaŭ manoj. - ---Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin? - -Heleno ploris kaj nenion respondis. - ---Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni -intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke -vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne -malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi -ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj -pensoj--al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus -vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu -monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi -la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis -forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post -ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis: -Morozov estas malforta, facile estas lin trompi! - ---Ne, ne, sinjoro mia!--ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis -tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo! - -Ĉe la vorto "li" la okuloj de l' bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis -sin kaj maldolĉe ekridetis. - ---Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue, -kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro, -la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran -filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian -projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan -edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu -suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne -estis leganta en la libro de Levito[68]: "Se viro delogos ies virinon, -li mortu same kiel ŝi!" - -Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma -decido. - ---Druĵino Andrèeviĉ!--ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas -fari? - -La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon. - ---Kion vi faras?--ekkriis la bojarino, postenirante. - -Morozov ekridetis. - ---Ne timu por vi mem!--li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu -kandelon, iru antaŭ mi! - -Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo. -Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis. - ---Lumigu al mi!--li ripetis ordontone. - -En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo -parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro -komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas -penetri en la vestiblon. Eksonis pafo. - -Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono -de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn. - ---Bojaro!--ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi -sola estas kulpa! - -Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis, -klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon. - ---Mortigu min!--petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas -lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min -mortigu! - -Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu -kompato aŭ kolero superis en lia rigardo. - ---Druĵino Andrèeviĉ!--ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.--Perfido! -Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino -Andrèeviĉ! - -Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun -neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin, -enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo. - -Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj, -malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo... - -La pordo ekkrakis sub la batoj. - ---Bojaro,--kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan -domon! - ---Mi ne kredas, via princa moŝto!--respondis Morozov dignoplene.--Ne -estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto -perforte eniru en la ĉambron de edzino de l' mastro. Ebriiga estis mia -mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu -bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia -gasto! - ---Malfermu!--ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon. - ---Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas -rabisto, sed princo kaj bojaro! - ---Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas -nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion -timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia! - -Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke -brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo, -skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis -Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano. - -Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne -sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron. - -Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la -kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov'n. Ne -longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov -falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj -sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj -svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la -ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj. - -Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge -surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis -liaj servistoj, tintante batalilojn. - -Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn -konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l' opriĉnikoj. -Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk -rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon -kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento -kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis, -surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro: - ---He, he, gaje, gajege! Kia festeno!--kaj li frotis la manojn. - ---Ĥomjàk!--ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov'n en -boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne? - ---Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi! - ---Ĥomjàk,--demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij? - ---Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la -antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon -Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn? - ---Jes, ni ĉiuj vidis! - ---Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro? - ---Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros! - ---Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme, -tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi--miajn vipbatojn! - -Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis -for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis -vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de -Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn -ondojn kvazaŭ fanditan oron. - - - - -ĈAPITRO XVII. - -Ensorĉado de sango. - - -La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan -domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon. - ---Dio, kompatu nin,--parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis -Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!--Kaj ili signadis sin kruce. - -Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu -aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio! -Malfeliĉo pasis!--Kaj ili ree signis sin kruce. - -Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn -servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin -atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon. -Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li -elvojiĝis. - -Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis, -nun kaŭzas al li neelporteblan doloron. - ---Via bojarina moŝto!--li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj -postrestas... ni devas atendi! - -Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis -unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi -komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l' ĉevalo kaj ke fortaj brakoj -ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l' -tago, ŝi rekonis Vjàzemskij'n kaj ekkriis pro teruro. - ---Via bojarina moŝto,--diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin -terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu -vian sorton! Vane vi penis min eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu -forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi, -bojarino mia kara! - ---Princo!--ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas -konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton... - ---Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin -havi, Heleno Dmìtrievna! - ---Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon! - ---Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi -la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion -faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam -mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn -espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne -bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno... - -Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon -kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton. - ---Heleno!--li parolis,--mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas -malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan -flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por -kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!--li daŭrigis, kunigante -la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia -animo! - -La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la -fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis -kaj falis teren. - -Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l' ĉevalo. Sentante -plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por -ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj -galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis -tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed -baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn, -rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj -alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis -kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas -nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona -bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis, -sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ -haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj -kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la -bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis -flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis -sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis -saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis -teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto... -Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis -antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la -ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj -ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij. - ---Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?--pensis Heleno.--Vere, mi ree estas ĉe -mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas? - -Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa -vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon. - ---Jen, kiel bone Dio vin gardas!--diris la nekonata maljunulo, scivole -rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus -iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo -alkutimis--li diris al si mem,--ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom -da fojoj ĝi estis ĉe mi! - -La apero de l' maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris -rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita -vizaĝo kaj la blanka barbo de l' maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en -lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj -piedoj. - ---Avĉjo, avĉjo!--ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo! - -La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis -Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova, -la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis, -sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun -ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l' -princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia -kapo. - ---Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi? -Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li -pereigos min, maljunulon! - -Heleno terurigite ekrigardis la mueliston. - ---Vi scias,--ŝi demandis,--de kie vi scias, kiu mi estas? - ---Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo -rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas -sciigi. - ---Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne -povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin -mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro -Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min! - ---Ho, ho, ho!--profunde ekspiris la muelisto.--Afonasjo Ivànoviĉ -kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion -destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien, -demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros -al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos! - ---Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi, -se vi min savos! - -La okuloj de l' muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el -la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj. - ---Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!--li diris kontenta: benu vin -Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de -la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi, -malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ! - -La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro -aŭdiĝis ĉevala piedfrapado. - ---Ili venas, ili venas!--ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara! - ---Bone, bone, karulino, iru post mi! - -La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon. - ---Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,--li diris, ŝlosis la pordon kaj -kuris al la ĉevalo. - ---Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu! - -Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj, -kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo. - -Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime -aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon. - -Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj -piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el -branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo. - ---Ĉu ni venis ĝustan lokon?--demandis la estro. - ---La ĉevalo iris tien ĉi!--respondis la alia. Postsignojn mi vidis. -Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo! - ---Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango -ĉiam fluas? - ---Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj -ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo! -Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin! - -La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj -vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj -la kapo de l' muelisto aperis en la fenestreto. - ---Kiun venigis Dio tiel malfrue?--demandis la maljunulo, tusante tiel -forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon. - ---Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro -Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj! - ---Kiu bojaro?--ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon. - ---Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he, -servistoj! - ---Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi -tuj eliros! - ---Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo! - ---Ne koleru, sinjoro,--diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas -iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi -devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la -murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie, -en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas -timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!... - ---Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi? - ---Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin -tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus -dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La -ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la -homo scias manumi la sabron, he, bonege! - ---Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo? - ---Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita! - ---Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita! -Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn? - ---Jen kio!--interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia -Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn! - -La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion. - ---Kia sangado!--li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne -estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo, -sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos... - ---Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto! - ---Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi? - ---He!--diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov, -plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se -vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne--mi -mortigos vin... - ---Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu, -karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min -minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos! - -La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij, -reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la -manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro -sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango, -sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun -fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same -forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj, -okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!" - -Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli -malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij -ekspiris, sed ne malfermis la okulojn. - ---Venu, karuloj,--vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la -princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la -lango rigidiĝas! - ---La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan -vizaĝon, la sangado tute forestis. - ---Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian -fakon! - ---Nu, ricevu viajn dukatojn!--diris la estro de l' opriĉnikoj. Sed -aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo -forkuris la ĉevalo de l' princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin -vidis, diru! - -Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis. - ---Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino? - -La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu -ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon: - ---Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la -bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin. -Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate. -Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la -princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel -kruele vundis la princon! Sekve--pensis la muelisto,--Vjàzemskij -nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi -savos la bojarinon. - -Tiu kalkulo lin tute decidigis. - ---Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!--li diris: mi eĉ -ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas? - ---He, ne mensogu, maljunulo! - ---Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min -tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino! - ---Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo! - ---Ne penvaloras, sinjoro,--respondis la alia opriĉniko.--Se eĉ estis -postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas -ion rimarki! - ---Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la -ĉambro! - ---Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la -vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon[7] kaj vinon. - ---Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon? - ---Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek -nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea -vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro -malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas, -karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La -ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas -strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas -dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio... - ---Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj -mortu? - ---Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili -ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton! -Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi -havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj -ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu -noktan teruron... la loko ne estas sankta... - ---He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi -proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas -de vi la gastejo, he, maljunulo? - ---Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi -ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu -versto vi ekvidos la gastejon! - ---Ni iru!--decidis la opriĉnikoj. - -Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon -kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis -poste. - -Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la -arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo. - ---Via bojarina moŝto! Ili estas for!--li diris.--Venu en mian ĉambron. -Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia -cignino, tie vi pli bone vin sentos! - -Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l' ĉambro, ekbruligis -kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da -nigra pano. - ---Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!--li diris, profunde ŝin -salutante: mi tuj alportos al vi vinon! - -Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon. - ---Je via sano, via bojarina moŝto! - -La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin -gajigis. - ---Trinku, via bojarina moŝto!--li diris: nun vi timu neniun! Ili -serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne -revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas -vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino! -Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian! - -La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian -vinon kaj arĝentan pokalon. - ---Jen, vino!--li diris, enverŝante.--Je via sano, via bojarina moŝto! -Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas -lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj, -ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas -la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie -trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn. -Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en -marĉaĵon por la nikso,--jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu! -He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto! -Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso -mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis -abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ -fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj -trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara! -He, he! Je la sano de--he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la -princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon -Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia -sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi -volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute -egala. Je via sano... - -Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l' muelisto. Li -ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li -legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian -sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed -ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte -preĝi. - ---He, he!--diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi -tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi -mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara -koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj[69]... min -ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?.. -_Ŝikalu, likalu!_ - ---Mia Dio!--murmuretis Heleno. - ---_Ŝikalu, likalu!_ Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos! -_Bdu, bdu!_ - -La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la -ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la -muelisto parolis kun si mem. - ---Min ĉiuj konas!--li ripetis per fanfarona kaj jam neklara -voĉo,--arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne -estas iu tia... min ĉiuj konas... _Bdu, bdu!_ - -Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo -malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu -la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado. - - - - -ĈAPITRO XVIII. - -La malnova konatulo. - - -La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna -rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al -tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis. - ---Nu, Galka, ne ronku!--li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon. -Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas -rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni -nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj. - -Kaj li daŭrigis sian vojaĝon. - ---Atendu, Galka!--li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree, -ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere -aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi -estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos! - -Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l' -bruado. - ---Dank' al Dio!--li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon -muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.--Ne facile estis ĝin trovi, mi -bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen--malantaŭe, ne eble estis ion -distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la -rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la -bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj -nun--maldekstre, tiam la fenestroj de l' ĉambro rigardis sur la -muelejon, kaj nun--sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi, -malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial -mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin -trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por -mia kara bojaro! - -Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme -proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon. - ---Mastro, he, mastro! - -Neniu respondo. - ---He, he, mastro, eliru! - -Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la -dentradaro frapadis. - -Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita. - ---Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?--pensis Miĥeiĉ -kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon. - -Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris. - ---He, vi, maljunulaĉo!--li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos! - -Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis -blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj. - -Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis. - ---Bonan tagon, mastro!--li diris afable. - ---Dio vin gardu!--respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo? - ---Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia -bojaro. - ---Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio -okazis? - ---Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ -enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel! - ---Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo! - ---Jes,--pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla -baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia -muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon -ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de -herbaĵo! - ---Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!--diris la muelisto, zorge -fermante post si la pordon. - ---Fine vi venis. Malviglulo vi! - ---Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas -malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj -homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto, -aŭ ŝtonon por min mortigi. - ---Jen, malbona fungaĉo!--pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas -rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara -koboldo! - ---Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas! - ---Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian -mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l' antaŭurbo: li -sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni -lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ -antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro -Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en -la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l' bojaro! - -La okuloj de l' muelisto prenis strangan esprimon. - ---Ho, ho, ho!--li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero, -karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone -estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas -al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino. - -Miĥeiĉ miris. - ---Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja -nenion diris al vi! - ---He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime -eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas -akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie, -kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj -pripensi! - ---Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro? -Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi -venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu -bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos, -iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte -servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun -venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni -povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin -rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo! - ---Ke li pereu, sorĉisto,--diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi -devas humiliĝi! - ---Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj -estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton -per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto -nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj! - ---Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo -mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi -instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas! - -La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l' -rado. - -Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli, -ne atentante la gaston: - ---"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis -malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate -estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni -edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l' akvo, pro granda fumo". - ---"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa -festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne -scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo, -vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da -varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies -kapoj". - -Miĥeiĉ ektimis. - ---Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton? - -La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion -balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj -okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante. - ---Avĉjo, he, avĉjo!--kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko. - ---Nu?--respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus -lin rimarkas. - ---Kion vi balbutas, avĉjo? - ---He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi -tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn, -dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin -verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu -ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi -estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en -kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago, -mi--la alian. - -Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si -la pordon. - ---Avĉjo!--kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri -kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo? - -Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li -nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj. - ---Jen, sorĉisto!--pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de -ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias, -kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien, -maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu -estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi -devas serĉi la diablan dometon! - -Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la -muelisto. - - - - -ĈAPITRO XIX. - -Rusa homo ne forgesas bonaĵon. - - -Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan -malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo. -La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta -herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj -malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia -duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post -iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis -aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj. - ---Jen kien ni venis, Galka!--diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe: -certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi -ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el -tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la -muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro! - -Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron -ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti. - ---Manĝu herbon, manĝu!--li diris: kaj mi eniros la dometon, se la -pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone -estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!--Li -ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi -tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado. -Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ -kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante -ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide -manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro -varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj -ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro -troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"[70]. Tie kuŝis -diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej -multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de -fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li -la reputacion de l' nekonataj mastroj. - -Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis -sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis -dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren. - ---Kiu venis?--ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min -bati? Gardu vin... - -Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe -la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato. - ---Ne tuŝu lin!--diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la -lipo.--Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per -ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ'n kun larĝe -malfermitaj okuloj. - ---Grizharulo!--li diris kun respektplena miro. - ---Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?--insultis lin la -unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco? - ---Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi, -aŭ mi ekkoleros. - -Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon. - ---He, Ĥlopko,--diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros, -nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti! - ---Iru li al arbara koboldo!--insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni -loĝas, urson ni nutras! - -Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ'n kaj rigardis lin ne -tro afable. - ---De kie vi venis?--demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin. - -Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis. - ---He, he!--li pensis: ili estas ja la rabistoj mem! - ---Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo? - ---Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne -ricevus pugnobaton! - ---Jen venas la hetmano!--aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus -eniris, akompanata de l' maljuna Vulturo. - ---Hetmano, he, hetmano!--kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin -vidi! - -Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston. - ---Ha, vi estas, kamarado?--li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu, -kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis -batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud -Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj -kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk'n. Ne bone ili -sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte -la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij? - ---Jes, karulo!--respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio -al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al -liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence -ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon -apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis -multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis -lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas -malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre -venĝos al la princo la survangon! - ---Jes!--diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis -Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo! -Diru, kion nun vi intencas fari? - ---Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon... - ---Por kio? Ivaĉjo--tute simple! - ---Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon! -Du saĝoj valoras pli ol unu![71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi. -Iru,--li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj -antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan -profiton! Iru al la hetmano! - ---Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi? - ---Jes, jes, tute vere. Iru,--li diris, al la hetmano, salutu lin de mi, -diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos -sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre -liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,--tiel li -diris.--Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li, -t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ -herban trunketon!.. - ---Vere?--demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ -enpensiĝinte:--ĉu vere li diris, malsano konsumos? - ---Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos -senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu! - -Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ'n. - ---Kaj nenion plu diris la muelisto? - ---Kiel ne?--daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la -grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur -la tablon.--Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone -gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,--li diris,--ke li savu -la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto! - -Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj. - -Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per -laŭta, gajega rido. - ---He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se -mi ne penos savi la princon? - ---Jes, jes, karulo,--respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke -viaj piedoj kaj brakoj... - ---Kia ruzulo!--interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro -kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi? - ---Nu, altabliĝu, bonulo,--li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan -apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble -helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur -kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en -malliberejo? - ---Jes, jes, karulo! - ---En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto? - ---Kredeble. Plej fortika malliberejo! - ---Kaj la ŝlosiloj de l' malliberejo troviĝas ĉe Maluto? - ---Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li -ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn -li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la -caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno. - ---Jen kio!--diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al -via bojaro? Nu, diru, kia diablo? - ---Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,--diris -Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.--Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi. -Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la -estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie. - ---Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton! -Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li -vere sidas en malliberejo, tiam ni pripensu... Mi bone konas la -antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La -palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi -pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos! - -Kaj Ringo meditis iom da tempo. - ---Bone, mi trovis la rimedon!--li ekkriis kaj salte leviĝis.--Vulturo! -Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis -nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago? - -La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn. - ---Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas? - ---Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la -princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj -nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas -hakildorson![72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro -tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin -senhaŭtigos? - ---Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne -makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie -nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel -li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al -bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li -havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!--li diros, malbonaj -homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur -verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne, -li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same -kiel en la estonta! Jen kion diros la princo! - -Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon -rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis -ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la -batalado. La maljunulo eksvingis la manon. - ---Ne, hetmano!--li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem -estas la plej kara! - ---Nu, bone!--diris Ringo.--Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun -alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas -jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu! - -Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis -ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis -laŭte oscedi kaj eĉ kanteti. - -La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe -ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin -signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo -ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en -li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis, -Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo -leviĝis de l' benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn -signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone: - ---Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli -facile! - -Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de -flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto -vekis la hetmanon. - ---Hetmano, he, hetmano! - ---Nu, karulo? - ---Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas! - ---Kial do? - ---Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas! - ---Ĉu vi definitive decidis? - ---Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos! - ---Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu -kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos? - ---Jes, jam ekkantas birdetoj. - ---Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,--vokis Ringo, -puŝante la junulon. - ---Nu?--demandis li, malfermante la okulojn. - ---Ĉu vi volas iri kun ni? - ---Kien? - ---Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun -maljuna Vulturo? - ---Kial ne?--respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de -super la "polati". - ---Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien? -Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia -zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin -dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro! - ---Mi ne estos nomata,--respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la -piedojn per ĉifonoj. - -La rabistoj leviĝis kaj sin vestis. - -Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado, -tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj. - - - - -ĈAPITRO XX. - -Gajaj homoj. - - -En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo, -sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante -morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar -la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis -liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj -surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo -jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis -formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam -komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton. -Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de -la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro, -kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li -ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de -l' lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj -rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble -hela lumo blindigis la princon. - -Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn, -antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin -akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon. - -Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij'n, kaj liaj -pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis. - ---Bonan tagon, kara princo!--li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam -antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj -malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon. - -Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone -impresis lin. - ---Boriso Teodòroviĉ,--li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi, -ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto! - -Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj -neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton. - -La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn. - ---Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,--li diris kun riproĉo: ke vi min -forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn? - ---Mi venis,--trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron -kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam -estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro, -mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan! - -La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en -Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem. - ---La tempo de favorkoreco nun pasis,--daŭrigis Godunòv -malvarmsange.--Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro? -Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe, -vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la -esploron, Gregoro Lukìĉ! - ---Atendu iomete, atendu!--ridetante diris Maluto.--Mi havas apartan -konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!--li ordonis al -la ekzekutisto. - -Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro, -altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne -povis plu ilin movi. - -Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun -la antaŭa rideto. - ---Kara princo Nikito Romànoviĉ!--li fine diris: faru al mi grandan -favoron! - -Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren. - ---Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,--li daŭrigis kun moka -humileco:--tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis -turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron! -Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj... - -Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree -larĝiĝis kaj ekmoviĝis. - ---Permesu, via princa moŝto,--li daŭrigis per peteganta tono: permesu, -ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte, -kia estas via bojara sango?... - -Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al -Serèbrjanij. - -La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv. - -La vizaĝo de Godunòv restis senmova. - ---Kaj poste,--daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu al mi, -malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi, -servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi, -malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo. - -La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo, -plorado kaj rido samtempe. - -La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis -kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon -senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj -elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun -voĉon kaj rigardon. - -Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj. - ---Via princa moŝto!--subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj -ree leviĝante:--antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi -mian ŝuldon! - -Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni -survangon. - -La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego -aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu -malpuregaĵo, nin tuŝonta. - -Malespere li ekrigardis Godunòv'n. - -En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv. - ---Gregoro Lukìĉ!--diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos, -li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi -konas ĉi tiun Serèbrjanij'n. - ---For!--blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas -pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo. - ---Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro. - -Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto. - -Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu -komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante -lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter -ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub -iliaj piedoj. - -Tiam Maluto rekonsciiĝis. - ---Mi diros al la caro!--li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian -perfidulon. - ---Kaj mi,--respondis Godunòv,--diros al la caro, ke vi volis mortigi -lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita. - -Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto, kaj li sin -ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston. - -Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon, -Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun -li ree povas moviĝi. - ---Ne malesperu, princo!--ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian -manon:--ĉefe, oni devas gajni tempon. - -Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis -ĉiujn riglilojn. - ---Gregoro Lukìĉ!--li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la -eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la -gardistaro.--Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni -povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij! - -Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en -sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom -ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ -Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj -samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano -renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis -liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en -Kurbskij[34], aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj -ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj. -Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l' -caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol -mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel -reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li -renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj -denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li, -kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj, -kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj. -Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la -homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro. -Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia -indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li -komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli -multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron -alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi -tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj -manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al -Serèbrjanij en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la -caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed -ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio -de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj -ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu -eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al -Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke -Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno. - ---Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo, -paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.--Tiel -pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia -ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin -senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo. - -Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado, -impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda -birdoĉaso. - -La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj -falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo, -kun falkoj sur gantitaj manoj. - -De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj -ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom -ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la -antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da -falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita -apud caraj herbejoj, du verstojn de l' antaŭurbo, sur la vojo -Vladimiron. - -Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj -en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj, -deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis -sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj. - -Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis: - ---Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon? - ---Jes,--respondis Ivano,--komencu! - -Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj, -preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l' -caro. - ---Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!--diris la ĉeffalkgardisto, sin -turnante al opriĉnikoj:--amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado, -por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu -ĝojigitaj! - -Poste, sin turnante al siaj servistoj: - ---Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!--li diris: lasu flugi la birdojn -kaj ekĉasu! - -Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo. -Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj -lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro. - -Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero. - -La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj -lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin -ĵetis ĉiuflanken senorde. - -Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la -anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al -ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l' viktimo. - -Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj -Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj -Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj, -kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo. -Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj -ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero -sin ĵetis al la piedoj de l' ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin -vivantajn. - -Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan -tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj -mortis. - -Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de -ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis. - -Sed plej mirinda estis la konduto de l' cara falko, tiel nomata -Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en -la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte -revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l' caro. Ellasita la -trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne -nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze -preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis -teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj -falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj -flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al -nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj, -anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere, Adrahàn, post ĉiu -nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto, -perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian -falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia -plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis -Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon. - -Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis -tute pala antaŭ la caro. - ---Homo!--diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi -ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en -viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se -ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas -nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado! - -Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la -ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la -signifo de tiu flanka cara rigardo. - -Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi -Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al -li la perditan falkon. - -Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam -multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj[73], kiam nova -vidindaĵo altiris la atenton de Ivano. - -Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara, -alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn -eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de -unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia--disŝiritaj kaftanoj, kiujn -ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon[37] kaj -sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian -kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton -kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis -la kamaradojn, forlogita de l' ĉasado. La blinduloj postrestis; -subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj -ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido. -Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo -faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis, -kovritaj de koto, kraĉante kaj insultante la kondukanton, kiu kun -malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte -ridegis. - ---Kiu vi estas, bonuloj?--li demandis.--De kie vi iras kaj kien? - ---Iru for!--respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu -multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos[74]. - ---Malsaĝulo!--ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ -vi? - ---Malsaĝulo vi!--respondis la blindulo, levante siajn blanketajn -okulojn.--Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia -afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al -mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta. - -La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis -sian demandon. - ---Ni estas gajaj homoj,--respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj -vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi -bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi[75]. - ---Jen kio!--diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l' blindulo: -vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via -Muromo? - ---Kial ne?--respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo -neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l' -haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas -blaton! - -Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja. - ---Vere, ili estas gajaj homoj,--li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min -jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj -arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj -min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo -de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.--Aŭskultu, bonulo: ĉu -vi scias rakonti fabelojn? - ---Kiujn vi deziras?--respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas -rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila -kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l' -vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos -rakontantaj tiun fabelon. - -Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj. -Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la -blindulo venis ĝustatempe. - ---Aŭskultu, bonuloj,--diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la -palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al -vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn -fabelojn. - -Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis. - ---Via cara moŝto!--ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj -maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio -tio okazis! - -La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi -la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la -antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la -alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la -opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris -al sia kamarado: - ---Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero -iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He, -kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon? - ---Ne,--respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne -rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia -koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin -prezentas al miaj okuloj! - ---Kio do? - ---Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio -neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ -unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin -kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari -dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis -preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas; -ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi -estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem -estas simila pekulo... - -Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente -aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l' vojo. - ---Dmiĉjo,--diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime -kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne -forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton! - ---Bone,--diris Dmiĉjo,--ne, mi ne parolos. - ---Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne -parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam -ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos. - -Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita -kapo. - ---Bonega junulo!--diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,--sed -malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona -ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio -gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu: -kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin -ekposedis! - -La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton -per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne -estis facila! - ---Jes, hetmano,--li fine decidiĝis:--sufiĉe multe da homoj mi pereigis -dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se -okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj -enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se -venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras -paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi -ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne? - ---Nu, por kio tiaj demandoj?--diris Ringo kun videbla malkontento. - ---Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj -virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi, -hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian -agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin -de l' piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke -vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon? - ---Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe? - ---Jes,--daŭrigis Vulturo:--mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen -kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni -veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni -ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni -disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun -rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato. -Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam -ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom -flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton, tiam la -homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi -nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas -plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele, -palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je -ponardegoj kaj rogatinoj[76], niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron. -Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi -laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj -mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi -por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon -ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de -la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi: -nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi -ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun -mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra -patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun -malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi -elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis: -prenu ĉion, nur ne korbon! - ---He, he,--mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!--Kaj mi ekkaptis la -korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara -antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ -pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin -en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri, -sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne -enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi -estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi -akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo -kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha, -diablo!"--mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro -vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!" - -Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis. - ---Kion vi faris kun la infano?--demandis Ringo. - ---Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion! - -La maljunulo ree eksilentis. - ---Hetmano!--diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia -koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove -ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed -ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe -eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni -subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la -memoro? - -La maljunulo malĝoje eksopiris. - -Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj, -kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo. -En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis -en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon. -Malproksime ekaperis la ĉasistoj. - ---Karulo!--rapide diris Ringo:--penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne -estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ -ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn! - -La maljunulo balancis la kapon. - ---Malfeliĉo trafos min,--diris li, montrante la mortigitan -vulturon.--Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for! - -Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon. - ---Nu, karulo!--li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al -vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona -divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon. -Restu, mi sola iros en la antaŭurbon. - ---Ne, ne,--interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la -sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti. -Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu -vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje? - ---Kial ne? Mi konas. - ---Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata -Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas? - ---Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon. - ---Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon? - ---Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita. - ---Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo. - ---Nu? - ---Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble, -ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu -la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu -stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron. -Tie,--daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,--tie mi iam enfosis -multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj -prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje, -precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en -postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi -petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi -devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro -bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano, -Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do -vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li -malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan -riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo! - -Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj. - ---He, kripluloj!--diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko? - ---Mi volonte dirus al vi, karuloj,--respondis Ringo,--sed jam de kvardek -jaroj mi estas blinda. - ---Kiamaniere tio okazis? - ---Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis -kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis -ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion -fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l' -kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan -polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas: -manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi -jukas, mi gratas la dorson. - ---Ha, vi estas la samaj blinduloj,--ridante diris la ĉasistoj,--kiuj -ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj. -Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via -devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn? - ---Dio donu sanon al lia cara moŝto,--gaje ekkriis Vulturo,--kial ne -aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas -pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno! - ---Bonege,--respondis la ĉasistoj,--alifoje ni ankoraŭ babilos kun vi. -Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne -trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne -amas ŝercojn! - -Kaj ili forgalopis. - -Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la -antaŭurbo. - -Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis -balalajkon[37] kaj kantis plengorĝe: - - Ha! Ĉe nia kamarado - Estis gaja babilado! - -Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro -kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo: - ---Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,--ekmurmuretis -li, ĉiam tuŝante la kordojn de l' instrumento.--Mi ĉion eksciis. -Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la -domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?[77] - ---De tiu,--respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman -de la malliberejo. - -La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin -deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj, -daŭrigis per alta voĉo: - - Ha, ĉe nia kamarado - Estis gaja babilado! - - - - -ĈAPITRO XXI. - -Fabelo. - - -La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare -foriris en sian dormoĉambron. - -Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo. - -Al la demando de l' caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj, -ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron -Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij'n je -la kapo. - ---Sed,--aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn -intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov'n li ankaŭ ne volas -denunci. Post matenpreĝo ni faros al li perturmentan esploron, kaj -se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu -ne atendos, estos tempo, ke li pereu. - -Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron -eniris la maljuna nutristino Onùfrievna. - ---Via cara moŝto,--ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du -blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la -vestiblo. - -La caro ordonis, ke ili eniru. - ---Ĉu vi ilin konas, karulo?--demandis Onùfrievna. - ---Kial vi demandas? - ---Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj? - ---Ĉu ili ne estas?--demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin. - ---Aŭskultu, karulo,--daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi -tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj; -estu singarda, karulo, estu singarda! - ---Kion vi scias pri ili?--demandis Ivano. - ---Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj; -ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne -demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus -min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana. - -Maluto terurite rigardis la nutristinon. - ---Kial vi min rigardas?--diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn -pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne -helpas al vi, flavruĝa hundo! - ---Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn -blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi! - ---Ne estas necese,--diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas? - ---Tie, post la pordo, karulo,--diris Onùfrievna: en la vestiblo ili -atendas. - ---Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj -kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie, -post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin. - ---Onùfrievna, donu al mi la bastonon! - -La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis -kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis -la piedon de l' sendito de l' princo Kurbskij[78]. - ---Nun diru, ke ili eniru!--li ordonis. - -Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun -Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj -malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante -laciĝon. - ---Eniru, kripluloj,--diris la nutristino: la caro vin vokas! - -Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn -kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj. - -Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion -en ĝi. - -Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito; -inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam -estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la -unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra -ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj -kaheloj de la forno. - ---Bonan vesperon, blinduloj!--diris la caro, fikse kaj nerimarkite -studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj. - ---Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!--respondis Ringo, -kaj ambaŭ falis teren.--Savu, defendu kaj pardonu vin sankta -Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin -vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro -kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano, -miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio -tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu -bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili -eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin -turmentegu kaj konsumu! - ---Dankon, dankon, blinduloj!--diris Ivano, ĉiam atente rigardante la -rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj? - ---De junaĝo, via cara moŝto,--respondis Ringo, ekgenuante: de -junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis -vidantaj la Dian sunon. - ---Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn? - ---Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo. - ---Kion vi diras?--demandis Ivano. - ---Niaj maljunuloj rakontas,--respondis Ringo: kaj la samon kantas -niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo, -malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj -komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin -forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio -Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el -mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam -estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta, -lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran -monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn -kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj -forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro, -donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn -rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj -ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone -nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo". -Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris, -Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn -rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin -gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon -en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!" - ---Amen!--diris la caro.--Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas? - ---Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni -povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov, -pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri -Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino... - ---Diru,--interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial -la maljunulo venis kun vi? - -Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu -vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj -ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe -nerimarkite premante la piedon de Vulturo. - ---Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan -barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute -konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas, -laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj -paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj! - ---Vere, vere,--ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena -je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo, -talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la -tutan vojon! - ---Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont',--ekkriis Ringo, -dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas -io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo! - ---Ha, ha, ho, ho!--interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro -surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo -venos! - ---Via cara moŝto!--sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis: -vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur -antaŭfabelo! - ---Bone, bone!--diris la caro, oscedante:--bona kutimo estas ĉiam -laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi -ekdormos, vin aŭskultante! - -Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la -fabelon:[79] - ---Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por -princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno -ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de -milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj -korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni -devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis -trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej -grandaj herooj..." - ---Nu, bone!--diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj: -la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino! - ---Pri Akundino?--diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en -tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod[80].--Ĉi tiu -fabelo ne estas bela, via cara moŝto,--malspritaj kamparanaĉoj de -Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via -cara moŝto! - ---Rakontu, blindulo!--severe ordonis la caro: rakontu ĉion, -senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton. - -Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la -fabeliston. - -Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante, -ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la -rakonton, nenion preterlasante. - ---En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek -metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis -sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili -perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun -maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian -ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis -migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano, -supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la -urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino, -kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite -vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la -juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas -defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li -vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent -klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan -armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante -donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de -Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie -vi estas?"--Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino -Akundìnoviĉ! - ---"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu -vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via -patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la -faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"--Kaj ĉe la lastaj vortoj -komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri -jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en -Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun -diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj -urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!" - ---Sufiĉe!--kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en -ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:--rakontu -alian fabelon! - -Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren. - ---Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?--demandis li kun -iom ŝajniga timo.--Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ? -Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio? - -Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis -ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo. - ---Kion vi povas rakonti el la sankta historio? - ---Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo -la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba... - ---Bone!--interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam -fermiĝis:--rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas -aŭskulti nokte sanktaĵon! - -Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta. - ---Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi -tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba -alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj, -kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe -da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis -kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro, -Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis -Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas -tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia -mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie -aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis -teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj -mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj -inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj -kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro -Davido Jevsèeviĉ:--"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu -Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek -klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin -tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la -Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,--do mi -tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al -vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri -antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno -aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno--el blanka brusto Dia, brilaj -steloj--el okuloj Diaj, hela matenruĝo--el la vestoj Diaj, ventegoj -teruraj--el spirado Dia, nubegoj minacaj--estas pensoj Diaj, mallumaj -noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo -aperis niaj caroj, el Adama korpo--niaj princoj kaj bojaroj, el -Adamaj genuoj--niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj -salutis lin:--Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi -devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l' caroj? Kiu lando estas -patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu -rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de -ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj? - -Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli -dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn -kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston -esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj -daŭrigis: - ---Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas -klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka -Caro estas caro de l' caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan, -kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo. -Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la -tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la -Blanka Caro estas caro de l' caroj! Sankta Ruslando estas patrino de -ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La -oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala -preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro -Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al -maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas -patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia -Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la -monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia -gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj -urboj; ĝi okupas la centron de l' mondo kaj tie staras preĝejo -katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj -vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj -neestingataj!" - -Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li -regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon -per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis -per kantanta voĉo: - ---Lin salutis ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! -Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj -fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro -de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo -estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj -herboj?--Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Tion mi -povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj -fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas -patrino de ĉiuj birdoj,--ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo -ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn; -kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas, -tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta -tero". - -Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj -okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo -rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la -tegmentojn de l' proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de -malproksima brulo. - -Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la -caro. - ---"La besto Indro,--daŭrigis Ringo,--estas estro de ĉiuj bestoj: -ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj -kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj -riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por -trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj; -sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li -interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la -kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el -la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur -ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia -Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn[11] -estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur -la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita -filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj -larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l' herbo plakùn -oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn -surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj". - -En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la -okulojn. La fajro de l' brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke -tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la -ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne -rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la -brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon: - ---Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ! -Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!--Kaj la caro -Voldemaro aldonis:--diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion -signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza, -kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis -venkanta?--Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Granda -caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj -interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono -kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la -malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la -ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni -laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos -kondamnita al eternaj turmentoj". - -Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la -manon sur la kusenon de l' caro... Ringo aliris singarde al la -fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l' -caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo: - ---Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! -Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos -pardonataj?--Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos -pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian -baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"... - -En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo -fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis -kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la -alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto. - ---Blinduloj!--subite ekkriis la caro, rapide -salteleviĝante:--ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel -almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron! - -Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La -rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis -teren. - ---He! he!--ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de -Vulturo. - -Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn. - ---Kaptu ilin ambaŭ!--ordonis Ivano. - -Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano -kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li -elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon. - ---Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto, -volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron. - -Dume la opriĉnikoj levis Vulturon. - -Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso, -staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan -rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris -kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis -vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis -tumulta sonorilo. - -Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn, -subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian -ĉemizon. - -Blindulo!--diris la caro:--diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis -fari kontraŭ mi? - ---Mi ĉion konfesos!--respondis Vulturo.--Mi deziris ŝteli -ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi! - ---Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj? - -Vulturo sentime ekrigardis Ivanon. - ---Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne -bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la -bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo -respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia -dua kunulo... - ---Sufiĉe!--interrompis lin Maluto:--ni vidos, kion vi diros dum -perturmenta esploro! Ha, diablo!--daŭrigis li, atente rigardante -Vulturon,--kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon? - -Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton. - ---Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas -ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo... - ---Ĥomjàk!--interrompis lin Maluto, sin turnante al sia -ĉevalservisto:--prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu -lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj -mem venos en la turmentejon. - ---Iru, maljunulaĉo!--diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni -iru kune, interparolu bone! - ---Atendu!--diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li -ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan -ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian -ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo! - ---Danku lian caran moŝton, vi, hundo!--puŝis Maluto Vulturon:--ne -venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi -tamen elartikigos ĉi tiun nokton! - -Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara -dormoĉambro. - -Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la -ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo. -La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo. - -Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io -mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron. - ---Hetmano!--murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene -renkontiĝis kun li:--la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la -ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi -al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo? - ---En la manoj de l' caro!--mallonge respondis Ringo:--ĉio pereis! -Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras? - ---Mi iras!--respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante. - ---Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo! -Kolektiĝu apud la malrekta kverko! - ---Sed la princo?--malrapide demandis Dmiĉjo. - ---Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis, -ŝlosilojn oni ne prenis! - ---Ĉu la malliberejo estas fermita? - ---Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi? - ---Mi malfermis. - ---Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon? - ---Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la -malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi -ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj -ĝin demetis de la maŝoj! - ---Jen nia malsaĝulo!--ĝojigite ekkriis Ringo.--Prava estas la rusa -proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto, -permesu, ke mi vin kisu! - -Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu -vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn; -poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko. - ---Nu, ni iru kune, karulo!--sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi, -kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu! - -Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna -korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn, -sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis -al heroaj brakoj de Dmiĉjo. - ---Kara princo!--ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon: -leviĝu! - -Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto. - ---Ĉu jam estas mateno?--li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi -ĝis la tagiĝo? - ---Princo, mi ne estas Maluto!--respondis Ringo.--Mi estas tiu, kiun -vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo -urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos! - ---Kiu vi estas?--siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon. - ---Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu! -Ni devas rapidi! - -Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el -ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin. - ---Ĉu vi ne fidas al mi, princo?--ĉagrenite demandis Ringo.--Ĉu vi -forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas -Ivaĉjo Ringo. - -Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon -kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj, -gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de -Heleno!.. - -Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris -la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro. - ---Mi ne povas foriri,--li diris.--Mi estis promesinta al la caro ne -malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus! - ---Princo!--respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun -vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn -kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon, -leviĝu kaj sekvu min! - ---Estas neeble!--malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso -ĵuris al la caro. - ---Bojaro!--ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu -vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi -pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj -niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien? -Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min! -Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne? - ---Mi restas!--decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur -malsekan argilan plankon. - ---Vi restas?--ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.--Ne, vi ne -restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj! - -Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin -per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon. - ---Nun provu disputi!--malice aldonis li. - -Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene, -kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo. - ---Rapidu! Rapidu!--diris Ringo. - -En unu strato ili renkontis opriĉnikojn. - ---Kiun vi portas?--demandis ili. - ---Burĝon vunditan dum brulo!--respondis Ringo. - -Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis -preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis -lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la -princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj. - - - - -ĈAPITRO XXII. - -Monaĥejo. - - -Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran -antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi -sukcesis sin deŝiri de la ĉeno. - -Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si -difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan -vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn -kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo -rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por -ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por -lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj -ekrajdis malrapide. - -Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la -horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ -flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. -Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l' arboj sur la vojon. Baldaŭ -malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la -sekan arbon, kaj pintoj de l' arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La -naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo -disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze -de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale -rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita -panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone -konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton. - -Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, -estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj -profundaj, senlimaj sentoj! - -Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian -mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma -kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en -fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas -malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li -prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en -lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni -ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al -tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin... - -Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la -kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj -ekgalopis kiel eble plej rapide. - -Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur -deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj -krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l' kverkoj kaj sur la blua -ĉielo. - -Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. -Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia -Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, -demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco. - -Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. -Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj. - -Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento -ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l' kverkoj pepis -kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la -verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus -pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton? - ---Jen kie mi ripozos!--pensis Maksimo.--Post tiuj muroj mi pasigos kelke -da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante -konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi -rifuĝejon por iom da tempo. - -Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena -vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable -akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis -panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La -abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe -pentofari. - -La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne -dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al -malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan -vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili -monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la -tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la -platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis -vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo -staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris -la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo -kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol -aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta -Juĝo. Aliaj partoj de l' preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli -mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, -arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj -arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta -sur la ĉerkoj de l' princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La -oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ -karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. -Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo -kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la -preĝejo: super la ĉefa pordo de l' altaro pendis bildo de Sinjoro kun -ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, -prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la -Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur -la plado. Sur la flankaj pordoj de l' altaro malbele kaj neartiste estis -pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto -kaj la vojaĝo de l' animo peka kaj de l' animo virta. Ĉi tiuj -malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo -ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l' animo, pri senescepta obeemo al patra -volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al -li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia -volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia -animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej -multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do -ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo, -ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, -spiras kaj moviĝas... - -Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato. - ---Patro!--li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo! - ---Preĝu!--kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia -favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo! - -Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis. - ---Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; -malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li! - -La abato mirante ekrigardis Maksimon. - ---Ne forpuŝu min, patro!--daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la -fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la -sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, -sed ĝi malaperis! - ---Mia filo!--diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla -artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, -ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en -ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi -vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro! - -Maksimo paliĝis. - ---Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!--li -ekkriis.--Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo -doloras! - -La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli. - -La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. -Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el -tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj -Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne -penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj. - ---Mia filo!--daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi -kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. -Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, -kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia -filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon? - -Maksimo silentis. - ---Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron? - ---Ne!--apenaŭ aŭdeble diris Maksimo. - ---Ne?--ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce. - ---Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas? - ---Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo -Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij. - ---Filo de Maluto? - ---Jes!--diris Maksimo kaj ekploregis. - -La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta -Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l' sanktuloj. La -pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al -ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj -de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli -laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis. - ---Mia filo!--fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, -nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro? - -Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta -interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro. - -Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si -ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto. - -Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis -ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton. - ---Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?--demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas -ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi -volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando? - -La okuloj de Maksimo ekbrilis. - ---Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus -al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la -caro, sed ne pri perfido! - -La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81]. - ---"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"--li diris: "Estas pardonataj liaj -pekoj volaj kaj nevolaj..." - -Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo. - ---Mia filo,--aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta -preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu -povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l' -malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan -bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj -grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne -estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni -malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ -Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, -kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed -ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne -la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la -profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron -kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al -ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, -mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos -por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,--bonkore -daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post -nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas -grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian -mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta -ĉefepiskopo. - -Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron. - - - - -ĈAPITRO XXIII. - -La vojo. - - -Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo. - -Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn -miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj -sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn. - -Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. -Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la -antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ -Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj -kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo -ĉagreniĝis: - ---Por kio vi forveturas, filo?--li diris.--Ni ĉiuj vin amas, ni estas -alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por -ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin. - ---Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! -Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas -al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min! - -La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por -li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin. - -Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano -saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo -ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, -atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis -rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste. - -La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto -blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj. - -Maksimo rekonis la caran falkgardiston. - ---Trifono!--li vokis lin. - ---Maksimo Gregòrjeviĉ!--gaje ekkriis Trifono:--bonan tagon! Kiel vi -fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi -forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! -Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri -la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. -Nu, dank' al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos -via patrino! - -Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis -bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis -lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo? - ---Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn -forflugis!--respondis Trifono, montrante sian falkon.--Cetere vi nenion -scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris -kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, -mia patrono: miraklo okazis! - -La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco. - ---Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis -perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn'n, sed la trian fojon -Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis -Smiŝljaj'n kaj Kruĵòk'n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon -kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post -ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la -caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis -trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj -forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne -ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi -Adrahàn'n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen -kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo -mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de -sonoriletoj.--Sonoriletoj de Adrahàn!--mi diris al mi mem. Jen mi vidas -blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano--mian -Adrahàn'n--"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn'n. -Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino -sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis -neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu -vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: -staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta -mia patrono! - -La voĉo de l' falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el -liaj okuloj. - ---Maksimo Gregòrjeviĉ,--aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ -perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre -konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis -la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, -kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun -blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la -sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar -li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l' eŝafodo. Jen, -rigardu,--li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! -Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? -Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos! - -Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro. - ---Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ -verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi! - -La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon. - ---Prenu ankaŭ mian donacon!--li diris, ĵetante plenmanon da oraj -moneroj en la ĉapon de Trifono.--Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, -kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton! - ---Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur -preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi -preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via -servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas! - ---Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos -en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj -post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, -tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank' al Dio, estas sana kaj sendas -al ŝi saluton. - ---Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ? - ---Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne -baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj -diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank' al Dio, estas -sana,--vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi -respondu:--mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj -homoj,--kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por -ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana! - ---Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon? - ---Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta! - ---Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi -forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min! - ---Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj? - ---Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus -revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, -kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos! - -Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn. - ---Se vi ne prenos,--li diris:--prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas! - -Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis. - -La suno jam subiris. La longaj ombroj de l' arboj fariĝis ĉiam pli -longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, -kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur -la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la -ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo -kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; -vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. -La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj -ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo. - -Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte -trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la -taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de -floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, -tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la -estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra -arbaroj, tra kampoj,--malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj -pensoplene rigardante la stelojn... - -Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon -kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. -Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la -nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon -tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la -tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis -unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo -ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la -kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis -fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino -ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte -kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du -malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj. - -Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. -Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la -nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti. - - Dormu, dormu, mia kara, - Dume daŭras malĝojego, - Malfeliĉo nia daŭras, - Dormu, dormu, infaneto, - Dormu! - Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo, - Baldaŭ igos Car' forhaki al la hundo, - Al malbona hund' Skuratov lian kapon. - Dormu, dormu, infaneto, - Dormu! - -La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la -ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro. - -La virino daŭrigis: - - Ĉar Maluto hundo malbonega - Li sufokis sanktan la Filipon, - La maljunan nian episkopon[82]. - Dormu, dormu, infaneto, - Dormu! - -Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo. - -Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l' opriĉniko, la -gemastroj ektimis. - ---Kiu vi estas?--demandis Maksimo. - ---Via moŝto!--balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, -via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via -moŝto! oni ŝin nomas Mario. - ---Per kio vi vivas, bonaj homoj? - ---Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras -kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj. - ---Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi? - ---Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por -manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne -havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro -lupoj ĝin formanĝis. - -Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon -sur la tablon. - ---Dio helpu vin, bonaj homoj!--li diris kaj volis eliri. - -La geedzoj falis teren antaŭ la gasto. - ---Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion? - ---Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu -estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo? - ---Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia -dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, -maldekstre--al Vladimiro kaj dekstre--al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi -nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ -oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi -aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, -falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo? - -Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis -malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton. - ---Karulo!--kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge -de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei -nokte sur tiu vojo! - -Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite -Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, -tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo -per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo -kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro. - -Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro. -Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per -raŭka voĉo ordonis: - ---For de la ĉevalo! - ---Jen, ricevu!--respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime -starantan viron. - -La rabisto ekŝanceliĝis. - -Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun -levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis. - ---He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin -vivantan!--ekkriis la sama voĉo. - ---Jes, sendube, opriĉniko!--ekkrietis la alia,--jen estos amuziĝo -por ni ĉiuj, kamaradoj! - ---Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon. - -Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur -la ĉevalo. - - - - -ĈAPITRO XXIV. - -Ribelo de la rabistoj. - - -Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da -armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj -bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis -maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn -vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa -kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj -rememoris lin dum festeno! - ---Ha!--parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo? - ---Kio estas? Konata afero,--respondis alia: oni turmentegas lin per tiu -aŭ alia maniero... - ---Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de -li. - ---Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos! - ---Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem -povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon? - ---Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi -la kamaradon por savi ian princon? - ---Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la -tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio! - ---Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li -ne estas vera hetmano. Vulturo--jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo -malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin -pereigis! - ---Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon! - -Malklara murmureto trakuris la rabistaron. - ---Intence, sendube, intence!--parolis multaj el la aro. - ---Kiu estas tiu princo?--demandis iu.--Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la -hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li? - ---Ne, kian reaĉetpagon!--respondis la flavruĝa kantisto.--La princon -ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro -al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi -bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni -mortigos,--tiel li diris, la princo!--kaj la trezoron ni forportos kaj -interdividos. - ---Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie -senutile! - ---Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo! - ---Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo. - ---Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona... - ---Kredeble, li nin trompas. - ---Ŝajne,--aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al -si mem, kaj ni restos sen ĉio... - ---Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon! - ---Nu, ni ne estas trompeblaj senpune! - ---Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon! - ---Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon! - ---Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin -konduki! - ---Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la -antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj. - ---Ni forbruligos la antaŭurbon! - ---Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn! - ---For Ringon! La princo nin konduku! - ---La princo nin konduku, la princo!--aŭdiĝis de ĉiuflanke. - -Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la -plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj -ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege -interparolis. - ---Ĉu vi volas aŭ ne,--parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,--mi -vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian -kapon sur eŝafodon. - ---Nur mi mem povas decidi tion!--respondis la princo nekontente.--Por -kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo? - ---Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas -morti,--ĉio povas okazi,--tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion -fari?--li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli -koleras:--kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en -nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun -fojon, jes, kara princo! - -En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo. - ---En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj. - ---Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo! - ---Ni sendos la tutan aron da anseroj! - ---Ni iru liberigi Vulturon! - ---Ni liberigu la avon! - ---Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo! - ---Ni prenu la oron! - ---Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu! - ---Ĉiujn loĝantojn de l' antaŭurbo! - ---Kie estas la princo? Li nin konduku! - ---Li konduku, li konduku!.. - ---Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon! - ---Sur tremolon, sur tremolon... - ---Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon! - -Ringo salte leviĝis. - ---Jen kion ili entreprenas!--li ekkriis:--mi de longe aŭdas tumulton, -sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara -princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo -iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin -en la antaŭurbon! - -La princo ekflamis. - ---Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?--li diris.--Prefere mi estos -dispecigita de ili. - ---Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, -morgaŭ oni povos paroli kun ili! - ---Princo!--kriegis la aro: oni vin vokas, eliru! - ---Eliru do, princo!--insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en -la tendon! - ---Bone!--diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min -devigos konduki ilin en la antaŭurbon. - ---Ha, ha!--kriegis la rabistoj: li venas, venas! - ---Konduku nin en la antaŭurbon! - ---Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin! - ---Jes, jes,--estu hetmano! - ---Ni salutas vin!--vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita! - ---Pendigita, je Dio, pendigita! - -Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l' princo, ankaŭ eliris. - ---Kion vi faras, kamaradoj?--li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis -la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene -alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, -sufiĉe jam vi amuziĝis! - ---Kial vi nin admonas?--kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano? - ---Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon! - ---Sur tremolon! - ---Sur tremolon! Tuj sur tremolon! - -Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj. - ---He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!--li ekkriis.--Ĉu mi ŝatas vian -hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, -rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi... - ---Bone!--kriis iu. - ---Bonege li parolas!--aldonis alia. - ---Jes, mi kraĉas sur vin!--daŭrigis Ringo.--Ĉu mi ne trovos tiajn, -kiel vi? Kia honoro--esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, -kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj! - ---Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, -ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon! - ---Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano. - -Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo. - -Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano. - ---Patro!--li diris, frapante lin per sia grandega mano je la -ŝultro:--vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni -trinku kune, kaj ni kisu unu la alian! - -Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la -ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis -ĉiujn. - ---Rigardu, rigardu!--eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! -Opriĉnikon! Rigardu, rigardu! - -El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj -surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li -estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris -Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe. - -Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis -kvazaŭ ringego. - -Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis -balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo. - ---Jen, diabloj,--diris Ringo al Serèbrjanij.--Vi tuj vidos, ili ne -simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi -konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan -por la junulo! - -Efektive, la kapto de l' opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. -Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj -kamaradoj. - -Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia -ekzekuto. - -Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn -bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn. - -Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj -morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun -ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek -blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de -siaj turmentantoj... - ---La koro trompis min!--li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. -Estu la volo Dia! - -Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al -li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo. - ---La lito estas preta!--li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu! - ---Malligu miajn brakojn!--petis Maksimo: mi ne povas fari signon de -kruco. - -Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj. - ---Preĝu, sed ne tro longe!--li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la -preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj -komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj. - -Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen. - ---Kamaradoj!--li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu! - -Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis -aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj. - ---Aŭskultu!--daŭrigis la princo.--Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via -estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras? - ---He, he,--aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi? - ---Princo, ne ŝercu kun ni! - ---Foje elektita, estu hetmano! - ---Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis. - ---Donu al mi hetmanan ĉekanon!--diris Serèbrjanij. - ---Bone!--ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona! - -Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo. - -La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto. - ---Malligu la opriĉnikon!--ordonis li per severega voĉo. - -La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire. - ---Malligu tuj!--ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo. - ---Jen, kion vi volas!--respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? -Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj? - ---Kanajlo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano -ordonas! - -Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion. - -La flavruĝulo falis teren senviva. - -Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon. - ---Malligu, vi!--sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia -kapo. - -Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon. - ---Kamaradoj!--daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, -kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same -kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun -ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos -vin! - -La firma voĉo de l' princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita -decidemo forte impresis la rabistojn. - ---He, he!--interparolis ili: li ne ŝercas! - ---Vera hetmano! - ---Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel -rapide li finis kun nia kantisto! - -Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la -hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin. - ---Bone, bonege, via princa moŝto!--ekmurmuretis Ringo, kun granda -respekto lin rigardante:--jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu -al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi -jam vidos, kion fari! - -Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li -savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li -rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute -sin donis al Lia volo. - -La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu -Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun -ne revenis. - ---Jen Teodoro!--diris iu: jen li iras kun la kamaradoj! - -Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da -cikatroj sur la vizaĝo. - -Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, -kiel homo treege laca. - ---Nu?--demandis lin iu rabisto. - ---Ree vi estas venkitaj?--demandis alia. - ---Estas iu alia venkita!--respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: -sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed -hodiaŭ la duonon mi forigis! - ---Kiamaniere? - -Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj. - ---Kie estas la kaptito? - -Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo -kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la -mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino. - -Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj -saadakon, apartenantajn al la kaptito. - ---Tataro?--ekkriis la rabistoj. - ---Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, -tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni! - ---Rakontu, rakontu!--petis la rabistoj. - ---Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis -komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion -vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur -ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,--Moskvon mi venos tute sen -mono!" - ---Jen, kanajloj!--ekkriis unu el la aro. - ---Kion vi faris al la komercisto?--demandis la alia. - ---Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis -lin,--respondis Poddubnij.--Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu -rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. -Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis -kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni -prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili -faris ĉevalkovrilojn"... - ---Ha, malbenitaj hundoj!--ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, -la malbenitojn! - ---La pastron,--daŭrigis Poddubnij,--ili alligis al ĉevala vosto... - ---La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn! - ---Dio scias! - ---Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn? - ---Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion -povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas -la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos... - ---Ho, se mi nur povus montri al ili!... - ---Kaj mi ankaŭ! - ---Kie vi trovis la kaptiton? - ---Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al -la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu -preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, -ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. -"Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni -estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto -perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume -liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin -atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la -tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni -ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam -Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:--"ne -malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro -lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi -metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon. - ---Bravulo nia Dmiĉjo!--diris la rabistoj. - ---Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!--rimarkis Poddubnij. - ---He, Dmiĉjo?--demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon? - ---Kial ne?--respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la -interparoladon. - ---Kio estas en la sako de l' tataro?--demandis Ĥlopko. - ---Jen, rigardu, kamaradoj! - -Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, -multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn -apartenaĵojn de diservo. - ---Hundo!--ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon! - -Serèbrjanij utiligis la indignon de l' rabistoj. - ---Kamaradoj!--li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj -insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la -sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni -permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj -bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn? - -Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj. - ---Kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni -repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki -la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio! - -La parolado de l' princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu -malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo -al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis -unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto. - ---Jes!--diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn -preĝejojn? - ---Ne, ne eble, ne eble!--ripetis la alia. - ---Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!--aldonis la tria: -plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo! - ---Vere!--jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita! - ---Nu, estu, kio estos!--ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion -faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn! - ---Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!--ekkriis multaj. - ---Oni rakontas pri vi, kamaradoj,--daŭrigis Serèbrjanij,--ke vi -forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi -bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas -konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la -sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli -bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj! - ---Ni defendos, ni defendos!--ekkriis ĉiuj unuanime. - ---Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon. - ---Ni atakos la tatarojn! - ---Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn! - ---Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion! - ---Kamaradoj!--diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro -vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al -ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom -ili ne mankas al mi bonegaj servistoj! - ---Li diru!--ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj -kapoj! - ---Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?--diris unu. - ---Kaj mi ankaŭ ne!--aldonis iu alia. - ---Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!--ekkriis la princo. - ---Ni mortu!--ripetis la rabistaro. - ---Nu, kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la -malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro! - ---Ni trinku! - ---Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian! - -Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ -plenigis la siajn. - ---Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta -Ruslando!--tostis Serèbrjanij. - ---Estu sana la caro!--ripetadis la rabistoj. - ---Estu feliĉa nia Ruslando!--daŭrigis Serèbrjanij. - ---Estu feliĉa, estu feliĉa!--ripetadis la rabistoj. - ---Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa -religio!--daŭrigis la princo. - ---Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!--kriadis la -rabistoj. - ---Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, -kiuj forbruligas niajn preĝejojn? - ---Konduku, konduku nin!--aŭdiĝis ĉie la sama voko. - ---En fajron la tataron!--ekkriis iu. - ---En fajron! En flamon la kaptiton!--subtenis la aliaj. - ---Atendu, kamaradoj!--diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! -Respondu,--diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe -da viaj? Kie vi havas la tendaron? - -La tataro faris signon, ke li ne komprenas. - ---Atendu, princo,--diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, -Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli? - ---Jes, jes, moŝto!--ekkriis la brulvundita tataro. - ---Ĉu estas multe da viaj? - ---Multege, multege, moŝto! - ---Kiom! - ---Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil. - ---Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas? - ---La ĥano! - ---La ĥano mem? - ---Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt -Ŝirinskij. - ---Kie estas lia tendaro? - -La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas. - ---He, Ĥlopko, fajron!--ordonis Poddubnij. - ---Proksime la tendaro, moŝto, proksime!--tuj respondis la tataro: ne -pli multe ol dek verstojn de ĉi tie. - ---Montru la vojon!--ordonis la princo. - ---Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, -moŝto! - -Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l' -kaptito. - ---Ĉu vi trovos la vojon? - ---Mi trovos, moŝto, mi trovos. - ---Bone!--diris Serèbrjanij.--Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la -tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion -valoras la rusa forto! - - - - -ĈAPITRO XXV. - -Preparado al batalo. - - -En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne -havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone -ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj -lian armilon, alrajdis al la princo. - ---Nikito Romànoviĉ!--li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso! - ---Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,--respondis la princo: por tio ni vivas en -la mondo, ke ni helpu unu al alia! - ---Princo,--aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin -admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, -kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi -nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, -vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri -sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon -Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli -ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia -plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se -hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli -multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam -ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas -nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, -vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu! - -Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. -Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l' taĉmento; la -stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la -taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko -kaj Poddubnij kun seningaj sabroj. - -Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa -voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la -vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj. - ---Kio ĝi estas?--demandis la princo, haltigante la ĉevalon. - -Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la -selkurbiĝo. - ---Atendu princo, mi aŭskultos! - -La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, -jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree -eksilentis. - ---Li finis!--ekridis Ringo.--Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis -seninterrompe. - ---Kio ĝi estis?--demandis la princo. - ---_Ĉebuzgà!_--respondis Ringo.--Io simila je nia korneto! -Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el -Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis! - -Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn, -malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis -subite, kvazaŭ ĉevala ronkado. - ---Ha!--ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, -laciĝis la malbenita hundfilo! - -Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da -sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe. - ---Kia gorĝo!--diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni -ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel -amuziĝas la malpiuloj! - -La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, -ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, -kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon -tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata -prapatrolando... - ---Princo,--diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la -monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru -la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud -Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon. - ---Iru, Dio vin helpu!--konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj -malaperis en la mallumo. - -La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al -batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon -de l' entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de -ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis -paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de -vento ondigis la arĝentkoloran herbon. - -Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi -paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. -La princo ekkaptis sian sabron. - ---Silento, princo, silento, jen mi venas!--mallaŭte diris Ringo -ridetante.--Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion -bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. -Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn -kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos -ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; -tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi -donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno -leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni -estos obeantaj. - -Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li -permesis, ke li agu laŭ sia plano. - ---Karuloj!--sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed -al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi -dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron? - ---Elektu, kiun vi volas,--respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj! - ---Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen -kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn... - ---Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, -por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos -al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi -devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, -vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos! - ---Bone, bone!--respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. -Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos! - ---Jen vidu, princo, tiun monteton!--daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone -povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj -kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam -ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de -unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo. - -La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo. - -Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis -en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli -atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de -la herbo. - -Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro. - -Ringo levis la kapon super la densa herbo. - -Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde -kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86], -aliaj--ŝafpeltojn, kelkaj--disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La -longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj -ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de -baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de -tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn. - -La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans -Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, -ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun -malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar -viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj -pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj -tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis -iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo. - -Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli -bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, -profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi -antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon. - -Ambaŭ planoj estis allogaj.--Jen kia granda ĉevalaro,--li pensis, -apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos -ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos -siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege -sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen -esti rimarkita! - -Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn. - -Reŝetò!--li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via -gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi? - ---Kial vi mem ne kriaĉas?--flustre demandis Reŝetò. - ---Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon! - ---Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo? - ---Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu -ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn -fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj. - -Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo. - ---Kaj vi, kamaradoj,--murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post -mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj -ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por -mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj -kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj? - ---Jes, jes, ni estas pretaj!--murmuretis la rabistoj. - -La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono -sian longan tranĉilon. - - - - -ĈAPITRO XXVI. - -Kunfratiĝo. - - -Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience -atendis la signon, por komenci la atakon. - ---Princo,--diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos -atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, -jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi... - ---Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ? - ---Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri... - ---Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble! - ---Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la -antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis -plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo -de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj -kaj--ĉu vi volas kredi al mi?--ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi -povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en -soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia -por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni -preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol -rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu -por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li -ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango -scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj -kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, -princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne -sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, -kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas -pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, -kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto -de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni -vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia -koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj -malsaĝaj paroloj,--aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne -kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed -diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel -haltigi la koron, kiu al vi estas altirata? - ---Maksimo Gregòrjeviĉ,--diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: -mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton! - ---Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio -estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, -nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de -kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, -princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, -mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun... - ---Ne kolerigu Dion, Maksimo!--interrompis lin la princo: kial vi ne -indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la -via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, -dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni -estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, -Maksimo Gregòrjeviĉ! - -Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele -ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo. - -Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, -kisis ĝin kaj faris signon de kruco. - ---Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni -ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran -favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi! - -Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj -interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian. - -Maksimo sereniĝis. - ---Nun,--li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn -okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos -mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos -per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo -fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu -vivi! - ---Maksimo!--diris Serèbrjanij kortuŝita.--Dio vidas, mi tutkore -fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto! - ---Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos -en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun -servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en -Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante -opriĉniko? - -Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis -la manon de l' princo. - -Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la -tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la -tendaro de l' tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo -pretergalopis antaŭ la rabistoj. - ---Estas tempo!--diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron. - ---Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian -lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min! - -La rabistoj salte leviĝis de l' tero. - ---Estas tempo, estas tempo!--aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la -princo! - -Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam -povis vidi la malamikajn fajrojn. - -Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara -tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj -pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al -la tendaro. - ---Bravulo nia Ringo!--ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili -ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la -malpiuloj! - -La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam -fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej -proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je -maltrankviligita formikejo. - -La tataroj, savante sin de l' fajro, senorde kuris renkonte al la -rabistoj. - ---Ataku ilin, kamaradoj!--ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu -en fajron! - -Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la -tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis.... - - * * * * * - -Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis -kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de -alia--de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis -al marĉaj bordoj de l' rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis -en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de -komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe -konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj -la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri -tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno -kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj -formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la -triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom -sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun -pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj -penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis -de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam -subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la -ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis. - ---Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!--li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj -blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon? - -Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta -al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la -leviĝanta suno. - ---Ĉu ne tataroj ili estas?--demandis iu. - ---Vi mem estas tataro!--indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando -tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj -ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas -sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas? - ---Rusoj venas!--aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj -venas helpi al ni! - ---Vi vidas, princo,--sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj -komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas. -Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon, -ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke. - -La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian -armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la -rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn, -falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj, -kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj -tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub -lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian -arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen -bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn -ĉevalojn. - -Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento. - -Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda -loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta -taĉmento premegis ilin de la alia flanko. - -Unu tutan horon jam daŭris la batalo. - -Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la -jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis. - ---Bone, bonege, princo,--gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la -sanktan Ruslandon, ni nepre venkos. - ---Jes!--respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis -ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj -maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta! - ---Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas? - ---Ĉu vi konas lin? - ---Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la -hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov! - ---Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti? - ---Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li -dancadis--hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino. -Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis -la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes, -princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,--daŭrigis Maksimo kun -entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.--Mi ne rekonas min mem, -princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas -malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ -malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj, -sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras -vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu -vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas -mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas -al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis -de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono -oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos! -Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi -prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je -Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ -mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la -tataroj ĉirkaŭas Basmanov'n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni -ja devas helpi al li! - -Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo. - ---Estu singarda, Maksimo,--li diris: ne ĵetu vin en batalon -senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto! - ---Ne, ĝi estas sango de malamikoj,--respondis Maksimo, gaje rigardante -sian ĉemizon;--mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco! - -En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la -bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon. - -Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la -sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la -koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia -ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la -piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si... -Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas -la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn. - -Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino, -ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn -okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon! - -Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la -dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da -kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan -filon! - -La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel -Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas -nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis -post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis -Maksimon el la piedingo. - ---Maksimo, mia kara!--li diris, genufleksante kaj levante lian kapon: -ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu -vorton! - -Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn. - ---Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis -kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune! - ---Maksimo!--diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l' -mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi? - ---Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin -rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,--daŭrigis Maksimo,--la krucon, -kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro. - ---Kara mia frato,--diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro? -Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi -bedaŭras, krom panjo? - ---Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne -malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun -amis... - -Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis. - -Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon. - ---Frato,--li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman... - -El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al -la mortanto. - ---Nun mi sentas min pli bone,--diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi! - -La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn -tatarojn kaj ekridetis. - ---Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili -kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas... - -La sango ekfluis el lia buŝo. - ---Dio, akceptu mian animon!--ekmurmuretis Maksimo kaj mortis. - - - - -ĈAPITRO XXVII. - -Basmanov. - - -La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij. - -La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por -Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume -Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon, -kaj lia dvoreckij[41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis -anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni -tagmanĝi kune. - -Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita, -rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna -ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el -ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj -diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu -opriĉniko ĉe la vido de l' bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke -Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de -gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li -aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin -per kapmovo, sed ne leviĝis. - ---Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?--naive demandis Serèbrjanij. - ---Ne,--respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj -intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom -laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias, -princo,--aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn -perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu -sunbrunaĵo? - -Serèbrjanij ne sciis, kion respondi. - ---Domaĝe estas,--daŭrigis Basmanov,--hodiaŭ ni ne povas preni banon: -ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin -invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian -ĥorrondon,--ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli -aĝajn ol dudekjaraj! - -Basmanov intence kartavis parolante. - ---Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,--seke respondis la -princo. - ---En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo? - ---Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi -donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min -donos al lia volo! - ---Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed -vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni? - ---Kial do ne, bojaro? - ---Aŭskultu!--respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante -ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon -kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun -Godunòv'n. - ---Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron. - ---Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij[16]. -Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas -tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de -zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.--"He, Boriso, iru en -malliberejon juĝe esplori la bojaron!"--Bone, via cara moŝto, mi tuj -iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj -aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!--"He, Boriso, vidu, tie ĉe la -tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi -komprenas?"--Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas, -prefere sendu Teodoron Basmanov!--Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien, -kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran -fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi -alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi -certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo! - -Serèbrjanij ridetis. - ---Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?--daŭrigis Basmanov, -fariĝante pli kaj pli aroganta.--Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je -la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin -petas, vera silko, ĉu ne vere? - -Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis -kaj daŭrigis, por inciteti la gaston: - ---Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna -knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia -karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn! - ---Bojaro!--ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se -estas vere, kion oni rakontas pri vi... - ---Kion oni rakontas pri mi?--demandis Basmanov, ruze fermetante la -okulojn. - ---Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke -vi dancas antaŭ la caro en ljetniko[23] kvazaŭ knabino! - -Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li. - ---Nu bone,--li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas? - ---Tiam adiaŭ,--diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi, -sed eĉ rigardi vin! - ---Bone!--ekkriis Basmanov.--Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj -okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:--bone, ke vi fine eldiris ĉion! -Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian -opinion! - -La brovoj de l' princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron, -sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn. - ---Por kio vi kaptas la sabron?--daŭrigis Basmanov.--Min vi ne timigos. -Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos. - ---Adiaŭ!--diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l' tendo por -foriri. - ---Aŭskultu!--ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu -alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed -kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la -tatarojn. - ---Vi ne malpli bonege ilin batas,--bonkore diris la princo, haltante ĉe -la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.--Por kio vi nun babilas -sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo? - -La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga. - ---Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego, -oni kontraŭvole fariĝas tia. - ---Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale, -kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris -grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn -harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu -Moskvon kiel bona kristano![88] - ---Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni -manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne? -Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas -vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio -tute ne okazis. - -Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton -de Basmanov. - ---Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko? - ---Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la -caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo, -kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn -diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj -salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi -tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte -anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne? - ---Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!--ekkriis Serèbrjanij. - ---Jes?--moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li -daŭrigis konfideme:--ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke -pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora[89] anstataŭ -Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton! -Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj -montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi -volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas -al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en -Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"--"Kiu li estas?"--"Se mi -scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"--"Nu, -Teodĉjo,--li diris,--prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari -taliveston!"--"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos -taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"--"Kion do vi -volas, ke mi donacu al vi?"--"Faru min via okolniĉij[16], por ke oni -ĉesu min moki!"--"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia -amuzanto, kaj Godunòv--mia konsilanto, por vi mi havas monon, por -Godunòv--honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis -Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed -de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj -preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al -mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage -ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la -tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj -ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi? - ---Kial vi demandas? - ---Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros -provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken! -Kiam li mortos, ni alligos alian! - -La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis. - ---Ne, bojaro,--li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon. - ---Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin -kurantan? Ĉu vi deziras? - ---Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank' -al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo! - ---Vi ne permesos?--ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed -kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li -subite ĝoje diris: - ---He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la -ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas, -kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi -la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi -opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun -Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu, -princo,--daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon -pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree -estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al -la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke -baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li -pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro -tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti -al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio! - -Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l' bojaro -kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la -princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro -ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis -nenion ŝercan, estis por li abomena. - ---Nu?--demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi -kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas -al mi? - ---Teodoro Aleksèeviĉ!--respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble -plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,--kiel mi -diros? tio estas... - ---Nu?--demandis Basmanov. - ---Tio estas hontindaĵo!--diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia -mola tono li malakrigis la esprimon. - ---Hontindaĵo?--ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de -miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias -kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto? - ---Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!--ekkriis -Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri -ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ -pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro... - -Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov. - ---Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron? - ---Ne, bojaro!--diris Serèbrjanij. - -Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis -balanciĝi. - ---Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!--li kvazaŭ plorkantis: orfo -mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu -karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja -vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min -pendigu sur mia zono! - -Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov'n, kiu longe plendis kaj -ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo[90], kaj de tempo al tempo -ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson. - ---Fi!--fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis -lin je la basko. - ---He, he!--li ekkriis,--kantistoj! - -Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la -princon eliri. - ---Karuloj!--sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.--Kantu -malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon... - -La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga -kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis: - ---Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu -vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne -forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la -mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi -vivos! Danckanton!--li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam -alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton. - ---Pli rapide!--komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj -kunfrapadis ilin.--Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj, -friponoj! Rapide! - -La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en -lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en -plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si. - ---Jen kio plaĉas al mi!--ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo. - -Basmanov gaje lin ekrigardis. - ---Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He, -he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn -por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia -mi ŝajnas! - -La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la -pokalon el la mano de Basmanov. - ---Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun, -similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi -ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo, -tial--estu sana, bojaro! - -Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo. - ---Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu -pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando! - -Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo -liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov -alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li -nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la -ordonantan voĉon de Basmanov: - ---Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas, -kanajloj? - -Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam -ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo -de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko. - ---Surmetu vian kaftanon, princo!--li diris: jam fariĝas malvarmete! - -En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por -ripozi. - -Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis -tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed -subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado. - ---Kiu blekas?--kolere demandis Basmanov. - ---Hundo sur la tombo de Skuratov,--respondis la servisto, elrigardinte -el la tendo. - ---Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi -regalas la gaston! - -Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis. - ---Atendu, bojaro!--li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas -Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi -festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for! - ---Vi forgesis vian kaftanon, princo! - ---Ne por mi ĝi estas kudrita,--respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun -veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi -portis ĝis nun. - -Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris. - -Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin -plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por -sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la -rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ -ekbruligitaj fajroj. - - - - -ĈAPITRO XXVIII. - -La disiĝo. - - -Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn. - ---Kamaradoj!--li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ, -kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis! - -Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj. - ---Hetmano!--ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien -ni iros sen vi? - ---Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi -meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne -forlasos. - ---Bravuloj,--diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos -evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne -propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu -vi volas kune? - ---Sed se li nin ne pardonos?--demandis kelkaj. - ---Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble -ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu -restos. - -La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj -interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij. - ---Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune! - ---Ne, karuloj,--respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la -princon, tute egale--niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi -restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis, -kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo! -Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas -al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro -pardonos vin kaj lin ankaŭ. - -La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili -dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon. - ---Konduku nin!--ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin! - ---Kaj la ceteraj?--demandis Serèbrjanij. - ---Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras. - ---Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,--murmuretis Ringo al la princo: -ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj. - ---Kaj vi, Ringo,--ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin? - ---Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas -pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da -jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi! - -Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin. - ---Adiaŭ, hetmano,--li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj -iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi! - ---Kiu scias, princo?--respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis -stranga:--Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron! - -La rabistoj sin preparadis al foriro. - -Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la -taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue -alporti al la caro sciigon pri la venko. - -Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo'n. - ---Adiaŭ, malsaĝuleto!--li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro -kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos. - -Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon. - ---Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?--demandis Ringo. - ---Nenion,--ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per -alia la lumbon. - ---Nenion? Nu, bone!--kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris -malrapide: - ---Hetmano, ha, hetmano! - ---Kion vi bezonas? - ---Mi ne volas iri en la antaŭurbon. - ---Kien do vi volas iri? - ---Kun vi mi volas. - ---Neeble: mi iras al Volgo. - ---Mi ankaŭ al Volgo! - ---Iru kun la aliaj, kun la princo! - -Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita -piedo. - ---Eble vi timas la opriĉnikojn?--moke demandis Ringo. - -Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj -nenion respondis. - ---Ĉu vi ilin ne vidis?--daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin? - ---Mian fianĉinon ili prenis,--diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte. - -Ringo ekridis. - ---Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun -Ĥlopko! - ---Mi ne volas!--decideme diris Dmiĉjo:--kun vi mi iros al Volgo. - ---Mi ne tuj iros al Volgo! - ---Mi ankaŭ ne tuj. - ---Kien do vi nun iros? - ---Kun vi. - ---Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas -viziti la antaŭurbon. - ---Por kio?--demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la -hetmanon. - ---Por kio, por kio!--ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu -jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon. - -Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la -buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan -esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi! -mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la -nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur -ripetis ridetante: - ---Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon. - ---Kion fari kun la malsaĝulo?--diris Ringo, levante la ŝultrojn: -neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne -koleru, se vi estos pendigita! - ---Oni min pendigu!--apatie diris Dmiĉjo. - ---Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la -kamaradoj, kaj ni iru! - ---La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al -la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili -volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo. - ---Hetmano!--diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon? - ---Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos -pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne -povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn -aferojn tie. - -Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la -ĉirkaŭaĵo de l' antaŭurbo, kaj li plu ne insistis. - -Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj. - -La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera -herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis -Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo -aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ -elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de -la okuloj. - -Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken, -kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn. - -Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ -hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin -la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis -disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj -laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj -flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo -enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj, -similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj. - - - - -ĈAPITRO XXIX. - -Samtempa esploro de du kontraŭuloj. - - -Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro -Basmanov'n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la -batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis -alskribi al si sola la honoron de l' venko kaj kiel sekvon de sia -rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro. - -La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la -perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la -rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide--"via cara -moŝto, vi vidas, kiel multe ni laboris por via cara moŝto!", Ivano -levis la okulojn kaj ekridetis. - ---Ni ne ŝparis niajn fortojn,--flateme daŭrigis Basmanov,--kaj via -cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston? - ---Kion vi dezirus, Teodĉjo?--demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco. - ---Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi. - -Ivano fikse rigardis lin. - ---Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?--li demandis tute -neatendite. - ---Vian malfavoraton?--demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia -ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis -forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis -nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn -kvazaŭ koturnojn. - ---Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia -ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua -fojo, vi jam provis ĝin! - ---Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov: -mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek -Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin. - ---Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci, -kiel vi? - ---Via cara moŝto,--diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne -plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego. - -Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la -antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l' caro por li, ankoraŭ pli -multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj, -precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon -por deturni de li la caran koron. - -La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis -la caron. - ---Kion fari?--diris la caro kun ŝajniga malĝojo:--kvankam mi enuos sen -vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos, -sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru, -Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte! - -Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun -tutplene aperigis sian karakteron. - ---Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas -for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,--aldonis li -senpripense,--nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la -aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj -ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,--unu nuran pekon mi -ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj! - -Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis. - ---Sorĉistoj?--li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.--Kiu do havas ĉi -tie rilatojn kun sorĉistoj? - ---Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,--respondis Basmanov, brave renkontante -fiksan rigardon de l' caro.--Jes!--daŭrigis li, ne timigita de la -terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas -en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto -ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton! - ---Kial vi scias ĉion ĉi?--demandis la caro, trapikante la opriĉnikon -per esploranta rigardo. - -Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis. - ---Via cara moŝto,--li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi -certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de -liaj servistoj... - -La caro enpensiĝis. - ---Iru!--li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne -forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos! - -Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de -l' caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja -pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis. - -Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis -en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de -l' bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn -ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l' ŝtato, la -rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj -en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj? - ---Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,--anoncis stolniko[43],--humile -salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ -viaj helaj okuloj! - ---Morozov?--demandis Ivano:--ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema -estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li -eniru! - -La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro -Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro -kaj falis teren antaŭ li. - -Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li -multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de -la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj -aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis -la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco. - -Kontraŭ la kutimo de l' kortego, liaj vestoj ne estis luksaj. - -Ivano silente rigardis lin. - -Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj -plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus -nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora. - ---Druĵino Andrèeviĉ!--li diris grave, sed afable: mi demetis de vi -mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn? - ---Via cara moŝto,--respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj -vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies -edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,--li daŭrigis per firma voĉo: mi -humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij! - ---Leviĝu!--diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj -opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima -mia servisto. - ---Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu, -Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto! - ---Bone!--konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato -devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij'n! Kaj vi,--li -sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris -flanke:--levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la -plendaton. - -De post la ruinigo de l' domo de Morozov pasis pli ol du monatoj. -Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li -loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno, -kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja, -ol antaŭe, li tre malofte sin montris ĉe la kortego, pretekstante -sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom -freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ -festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li -alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema -por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis -al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii -per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,--jen kial la caro akceptis -Morozov'n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj. - -Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li -ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo -fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj, -malkvietaj okuloj. - ---Venu, venu, Afonĉjo?--diris la caro,--alproksimiĝu ankaŭ vi, -Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu -ĉion, kiel ĝi okazis! - -Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud -Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn -cirkonstancojn de l' atako. - ---Ĉu li rakontis la veron?--demandis la caro, sin turnante al -Vjàzemskij. - ---Jes, via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando -de l' caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis. - -La vizaĝo de l' caro malsereniĝis. - ---Kiel vi kuraĝis fari tion?--li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian -severan rigardon:--ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj? - ---Vi scias, via cara moŝto,--respondis Vjàzemskij, pli kaj pli -miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se -la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson! - ---Mian permeson?--demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.--Kiam mi -donis al vi tian permeson? - -Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l' -caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel -rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la -celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li -devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro -konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam -povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij'n serĉi senkulpiĝon. Li -ankoraŭ ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj -ŝajnis al li taŭgaj por tia celo. - ---Via cara moŝto!--li diris:--pardonu, vi ne estis permesinta al mi -forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon -por demeti la malfavoron de l' bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro, -kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis -konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon, -li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili -kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin -defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de -sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si -forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi -ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov -trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne -li,--daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus -plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun -Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo! - -La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis -okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun -unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon. - ---Mensogas la malbenita hundo!--li diris, malestimege rigardante lin de -la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi -estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu, -ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la -leĝo kristana! - -Ivano ekrigardis Vjàzemskij'n! - ---Kion vi diros?--demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia -juĝisto. - ---Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon, -plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango, -miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la -ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la -maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi -scias. - -Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas -en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de -Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur -notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li -kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco. - ---Ĉu vi aŭdis?--li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino estas -preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos -antaŭ li? - ---La bojaro ĉion povas diri,--respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,--kio -ajn okazus--sin defendi ĝis la fino:--estas lia volo kalumnii min; -tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon -por atesti mian veron! - -Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere -okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili -kuraĝus ĵuri malveraĵon. - -Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li -komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov'n, -konservante la ŝajnon de severa justeco. - ---Fratoj!--li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke -mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne -aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso -ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la -kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian -ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj -Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi -tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj -atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi; -kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de -ekzekutisto! - -La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj -opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol -dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan -Vjàzemskij'n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ -petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov -kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo: - ---Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana, -jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne -la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos -min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ -ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia. - -Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la -memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna -kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj -dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon. - -Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la -caro kaj diris: - ---Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto! - ---Iru,--diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je -tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos -en la batalo! - -Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis -kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego -dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la -ĉirkaŭantajn opriĉnikojn. - - - - -ĈAPITRO XXX. - -La ensorĉita sabro. - - -La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon. - -Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia -lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la -rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon; -do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li -timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj -rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ -nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al -tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi -al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni -de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn -nerebateblaj. - -Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de -tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko. -Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis, -rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis -bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado -distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon -al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies -rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura -viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis -al li la dorson, preta surseliĝi. - ---Vi estos kontenta, via bojara moŝto,--parolis al li la muelisto, jese -kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi -samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj -malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo[10] neniu povas -elteni! - ---Bone!--respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo, -memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin -kiel hundon! - -La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke -li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto. - ---Kial vi ne havos sukceson, karulo?--daŭrigis la muelisto, profunde -kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos -parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe -rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn, -kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran -favoron! - -La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij'n, -pretertrotis apud li. - -La princo rekonis Basmanov'n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per -unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la -muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan -neatenditan konkuranton. - -Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia -domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis, -transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur -sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj -preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn -okulojn de Vjàzemskij. - ---Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?--demandis Vjàzemskij. - ---Ho, karulo!--eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via -princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas? - ---Respondu!--ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj -trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis? - -Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado. - ---Karulo mia!--ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via -princa moŝto, nur lasu min viva! - ---Pro kio estis ĉe vi Basmanov? - ---Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke -vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke -vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton! - -Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken. - -La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero. - ---Kiel kolerema vi estas, karulo!--diris li, sin levante de l' tero.--Mi -ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la -mateno mi jam atendas vin, karulo. - ---Nu, kion do volas Basmanov?--demandis la princo per moligita voĉo. - -La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis. - ---Basmanov rakontis al mi,--li diris kun konfidema mieno: ke la caro -ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv -kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu -al li tirliĉon.--"Donu,--li diris,--tirliĉon, por ke mi ree povu havi -la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion -mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble -estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne -ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus -doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin! - ---Diablo lin prenu!--trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro, -ĉu ne--tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion -eksciis, maljunulo, pri la bojarino? - ---Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke -estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep -noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra -arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la -viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas -kaj nenion plu videbligas, karulo! - ---Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo? - ---Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro -surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo! - -Vjàzemskij enpensiĝis. - ---Maljunulo!--diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron? - ---Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi -estu malakra? - ---Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo! - ---Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu -malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso... - ---Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre -devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo? - ---Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi? - -Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia -malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime, -kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun -Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis -malliberigita, kaj li aŭdis de l' kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de -kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj -forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li -pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam -li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin -anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,--decidis la muelisto: la princo -Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto. - ---Permesu al mi, kara princo,--li diris,--ĉerpi akvon por rigardi vian -kontraŭulon! - ---Agu, kiel vi scias!--respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur -faligitan arbostumpon. - -La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj, -ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo. - ---Ho, ho!--li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la -akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni! -Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas -kontraŭ li... - ---Nu, nu?--demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la -sitelo. - ---Anĝeloj protektas la maljunulon,--daŭrigis la muelisto mistertone -kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin -protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara! - ---Kaj min neniu protektas?--demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante. - -La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute -senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij, -estis surprizita per efektive terura vizio. - ---Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree -nenion vidas, la akvo malklariĝis! - -Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj -ruliĝis de sur lia frunto. - ---Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,--flustris li -tememe.--Estas eble ensorĉi vian sabron! - ---Prenu!--diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu! - -La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero, -enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la -tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante -ensorĉigajn parolojn....... - -...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo, -forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko. - ---Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se -nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon. - ---Sed se li trempos? - ---Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita -fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi -marĉan golubec'n[12], kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la -kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l' malamiko. - ---Donu al mi la golubec'n!--diris Vjàzemskij. - ---Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara! - -La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon. - ---Ne facile ĝi estas akirita,--li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la -herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe -ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon--Dio gardu! - -La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto -sakon, plenan de ormoneroj. - ---Dio rekompencu vian princan moŝton!--diris la maljunulo kun profunda -saluto.--Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la -duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia -ensorĉaĵo desaltos de l' sabropinto. - -Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed -subite li haltis. - ---Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva? - -La muelisto ŝanceliĝis. - ---Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam -delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos! - ---Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon! - ---Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo -malklariĝis. - ---Ĉerpu freŝan akvon!--ordonis Vjàzemskij. - -La muelisto nevolonte obeis. - ---Nu, kion vi vidas?--senpacience demandis la princo. - -La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno. - ---Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!--diris li, paliĝante: mi -vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj -flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso... - ---Kies kapojn vi vidas sur stangoj?--demandis Vjàzemskij, plena je -nevola teruro. - ---Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj -ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso. - -La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis -de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis, -ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie -falis senkonscia. - -Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis -Moskvon. - - - - -ĈAPITRO XXXI. - -Dia juĝo. - - -Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l' caro: -preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu -Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj, -kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro. - -La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj -jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas -rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la -teron el la postsigno de l' cara piedo kaj bruligis la teron en la -fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir -Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute -sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de -oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la -caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,--Dio scias! Sed li -malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la -kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke -ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj -atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov'n, por -ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi -tiuj servistoj de Vjàzemskij. - -Oni ne trovis Basmanov'n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis -Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la -cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ -Basmanov mem. - ---Kiu scias, via cara moŝto,--li diris,--kial li malobeis al vi? Eble, -li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli -certe pereigi vian caran moŝton! - -La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam -Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita. - -Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe -da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj -estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo -multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj -altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo -venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu -duelo. - ---Nu, karulo!--diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado, -vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen, -eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj, -donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian -juĝon! - -Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke -se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon. - ---Iru do, foko!--ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian -kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen? - ---Por kio ne?--apatie demandis la junulo. - -Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la -amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni -insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante. - ---Dekstren, pli dekstren,--komandis la pli aĝa: por kio vi iras -maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj! - -La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie -staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado--apogseĝo -por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj -ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno, -ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo, -okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La -opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la -ĉeno. - -Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo -atingis fine la duelkampon. - ---Kien vi ŝovas vin?--ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati. - -La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado, -sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora -rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj, -komencis peti: - ---Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la -Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi -tie, sinjoroj! - -Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la -blankajn dentojn. - ---Bone!--respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne -sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke -mi ne forhaku viajn kapojn! - -Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj, -tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij[16], kiuj devis gardi la -duelkampon, kaj du diakoj[52], kies devo estis observi ordon dum la -duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la -granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado -pri diversaj eblaĵoj dum duelo. - ---"Kaj se ili venos al duelkampo",--li legis el la libro: "kaj tie ili -deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj: - ---La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn. - -Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo, -deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l' estrado kaj, salutinte la -popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi -ion tre interesan. - -Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj. - -Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj -de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj -Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al -antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin -kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la -ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon, -kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj -antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan -kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj -senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato -la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda -ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo -konformiĝis al la griza barbo de l' bojaro. - -La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post -siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per -multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita -kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj -ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro -braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala -vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel -ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita -sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe -fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo -ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj -sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda -arĝenta sonorileto. - -Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj -nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn -kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj, -apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov; -sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la -sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus -la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman -lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la -teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis -al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron -de l' ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis -kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj -sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da -plenblovitaj vejnoj. - -Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per -arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni -sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto. - ---Brava ĉevalo!--li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian -ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian! - -Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam -al Malbenita Ŝlimakvo! - ---Aŭskultu,--li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per -kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas? - ---Tiu!--respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de -Morozov. - ---Vere? Kial do ne ĉi tiu? - ---Ĝi estas pli dika!--respondis la junulo apatie. - -La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de -heroldoj. - ---He, vi, homoj!--ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la -cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro -Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako -kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la -Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio! - -La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj -la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj -demandis lin kun profunda saluto: - ---Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon? - ---Oni komencu!--respondis Ivano. - -La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris -flanken. - -La bojaro donis signon. - -La kontraŭuloj eligis la sabrojn. - -Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite -Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li -povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne -subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj -prenis lian ĉevalon per la brido. - ---Prenu ĝin!--diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj -okuloj: mi batalos piedire. - -Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis, -kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon. - -La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita -por piedira batalo. - -Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj -fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus. - ---Kion vi havas, via princa moŝto?--samtempe ekkriis la oficisto kaj la -atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la -batalo egalas malvenkon! - ---Demetu mian kirason!--diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la -kirason! La radiko min sufokas! - -Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis -de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun -golubèc. - ---Estu malbenita la sorĉisto!--li ekkriis, malproksimen ĵetante la -saketon kun golubèc.--Estu malbenita, li trompis min! - -Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo. - ---Kapitulacu, hundo!--li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon! - -Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj. - ---Ne, mi ne kapitulacos!--diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo -ekflamis per antaŭa kolero!--Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi -trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton -anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos! - -Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam -estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar -neniu batalo estis. - -La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj -alporti la objekton, ĵetitan de l' princo. Plena je scivolo kaj timo, -li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto: - ---Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,--daŭrigis li voĉe: -princo Vjàzemskij aliru! - ---Nu, Afonĉjo!--li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov -estas pli forta, ol vi! - ---Via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala: -mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post -la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas -sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu -anstataŭanton! - -La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem -batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne -estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian -konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov'n. - ---Bone!--li diris:--la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol -vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto. - -Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis -heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l' ĉeno kaj vokis -laŭtvoĉe: - ---Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ -bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi, -batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij! - -Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis. - ---Eliru, eliru, vi, batalistoj!--vokis la heroldoj,--eliru! Kiu venkos -Morozov'n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto -estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn. - -Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro, -malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto, -kiam subite aŭdiĝis la voko: - ---Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!--Kaj sur la areno aperis -Ĥomjàk. - ---He, he!--li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via -bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij'n! - -Ekvidinte Ĥomjàk'n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda -glavo, indignante sin turnis al la oficistoj: - ---Mi ne batalos kun servisto!--li diris fiertone: ne konvenas al bojaro -Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov! - -Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro. - ---Via cara moŝto!--li diris:--vi permesis al mia malamiko sin -anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku -anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago. - -Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov'n,--la pretendo de -Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia -juĝo. - ---La heroldoj voku!--li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne -trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon -kaj esti ekzekutota. - -Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante -la ĉeestantojn. - ---Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn -batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post -draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn? - ---Nu, diablo,--diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi -havus mian sabron. Rigardu!--li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin -rekonas? - -Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo, -kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk'n per okuloj. - ---Nu!--daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi? -He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min -venki? - ---Mi volas,--aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ -manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ -elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita. - -Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco. - -Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk'n, jen la -opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton. - ---Kiu vi estas?--demandis lin la oficisto. - ---Mi?--siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis. - ---Kiu vi estas?--ripetis la oficisto. - ---Dmiĉjo!--li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando. - ---Dankon al vi, bravulo!--diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi -volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne -estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank' al Dio, mi -havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton! - -Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo -per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk'n, -preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo -Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin, -ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,--ĉiuokaze -Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis. - ---Per kio vi volas batali?--demandis la oficisto, scivole rigardante la -junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn. - ---Per kio?--ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe -sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de -Dmiĉjo ne povis lin trovi. - ---Nu?--ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas -tempo komenci la batalon! - -Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken. - -Liaj manieroj amuzis la caron. - ---Donu al li batalilojn,--li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona -batalanto. - -Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn -brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda -kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo. - -Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren, -ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari. - -Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj -ĉiuj ĉeestantoj. - ---Kial oni disŝiras al si la gorĝon?--demandis Dmiĉjo malkontente: mi -atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo! - -Li montris Ĥomjàk'n per fingro kaj komencis demeti la kirason. - -Nova eksplodo de ridego. - ---Per kio do vi estos batalanta?--demandis la oficisto. - -Dmiĉjo gratis al si la nukon. - ---Ĉu vi ne havas bastonegon?--li malrapide demandis, sin turnante al -opriĉnikoj. - ---Jen, malsaĝulo!--De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi -opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi, -kamparanaĉoj? - -Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin -forpeli. - ---Donu al li bastonegon!--li ordonis: li batalu, kiel li povas. - -Ĥomjàk ofendiĝis. - ---Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan -serviston,--li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara -moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego. - -Sed la caro havis sian bonan humoron. - ---Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,--li diris: kaj la junulo batalos -laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano -defendos bojaron Morozov! - -Oni alportis kelkajn bastonegojn. - -Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la -caro. - ---Ĉu vi ne havas pli fortan!--li demandis apatie. - ---Donu al li timonstangon!--ordonis la caro, atendante kun plezuro -interesan spektaklon. - -Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta -ŝarĝveturilo. - ---Nu, ĉu ĝi taŭgas?--demandis la caro. - ---Kial ne?--respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas! - -Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda -vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego. - ---He, diablo!--interparolis la opriĉnikoj. - -La caro sin turnis al Ĥomjàk. - ---Stariĝu!--li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi, -kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon. - -Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj, -forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam -rigardante Ĥomjàk'n. Lia konfuziĝo tute malaperis. - ---He, he, stariĝu!--li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel -ŝteli fianĉinon! - -La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto -de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble -simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják'n. - -La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por -li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso. - ---Komencu!--li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk. - -Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin, -salte irante renkonte al Ĥomjàk. - -Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li -ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde -turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla. - -Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk -komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo -kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu -fajfegis super lia kapo. - ---Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li kriis, pli kaj pli -furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk'n... - -La simpatio de l' rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj -aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo. - ---Bone! Bone!--kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l' caro: batu, -batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan -partion! - -Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo. - ---Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li ĉiam ripetis la samon -kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis -Ĥomjàk'n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti. - -Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis -ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste -super iliaj kapoj. - -Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la -timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la -brakojn. - -Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo. - -Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk'n kaj komencis lin sufoki. - ---Sufiĉe, sufiĉe!--kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al -la caro kun zorgoplena mieno: - ---Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia -plej valora opriĉniko! - ---Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!--ordonis la caro: -superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva! - -Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed -Ĥomják'n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita -al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo -kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis: - ---Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon! - -Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso. - - - - -ĈAPITRO XXXII. - -La talismano de Vjàzemskij. - - -La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu. - -La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro -kaj atendis, retenante la spiron. - ---Bojaro Druĵino!--solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per -Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian -kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron -al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,--daŭrigis Ivano -severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ -sekvos. Venigu princon Vjàzemskij! - -Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla -rigardo. - ---Afonasjo!--li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton. -Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante -anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via -anstataŭanto falis, Afonasjo! - ---Kion fari?--respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku -mian kapon, via cara moŝto! - -Stranga rideto trakuris la lipojn de l' caro. - ---Vian kapon forhaki?--li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble -tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi -alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la -talismanon! - -Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij, -li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj. - ---Kion vi havas ĉi tie?--demandis li, minace rigardante rekte en la -okulojn de Vjàzemskij. - -La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon. - ---Ruzega sklavo!--li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la -ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin -plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via -malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo, -certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la -opriĉnino?--daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la -voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.--Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno, -estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn. -Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis -min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al -aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj -por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur -vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas -vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte -festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn -brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas -plorego kaj dentgrincado". - -Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran -uzon de l' evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed -profunde frapita per subita falo de l' potenca favorato. - -Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por -defendi Vjàzemskij'n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en -siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran -volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam -kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco. - -Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis -rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma -kaj dignoplena. - ---Prenu lin!--ordonis la caro.--Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto, -kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian -mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la -princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn. -Granda estas la malico de satano,--daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj -al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min -formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj! -Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi -elradikigos la perfidon el Ruslando! - -Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon, -ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj. - -Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj: - ---Pardonu, princo!--li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la -dorso: ni mem estas sklavoj! - -Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita -en malliberejon. - -La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la -okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis. - - - - -ĈAPITRO XXXIII. - -La talismano de Basmanov. - - -Oni esplordemandis Vjàzemskij'n, sed neniu turmentego igis lin eldiri -eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la -malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson -pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ -pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi -la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la -muelejo. - -Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en -la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita. - -Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l' -tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia -miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam -mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li. - -Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l' -caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la -antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta. -Plenumante la konsilojn de l' muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la -okulojn de l' caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis -liajn mokaĵojn. - -La caro ĉion pacience toleris. - -Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun -la du Basmanov'j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste -vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li. - -La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l' ĉambro, sub la sanktaj -pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda -saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn, -lakton, freŝajn ovojn. - -La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj -akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov'j li -estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe -konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo. - -Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro. - ---Teodoĉjo!--diris Ivano: rigardu, kiu venas? - -Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis -Maluto Skuratov. - -Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon. - ---Eniru, Maluto!--afable diris la caro: kia novaĵo? - -Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro, -komencis sin signadi kruce. - ---De kie vi venas?--demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute -neatendite. - -Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste -aliris la abaton. - ---Bonvolu beni, patro!--li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante -flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona -antaŭsento. - ---De kie vi venas?--ripetis la caro sian demandon. - ---El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la -sorĉiston. - ---Nu, kion li diris?--demandis la caro kun preterfluganta rigardo al -Basmanov. - ---Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li -kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min -vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la -radiketon li nun havas sur la kolo"... - -Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov. - -La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis. - ---Via cara moŝto!--li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por -ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin -denuncis! - ---Kaj kiam ni,--daŭrigis Maluto,--komencis brulvundi liajn plandojn, li -diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran -moŝton! - -Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov'n, kiu ektremis sub tiu rigardo. - ---Via cara moŝto!--li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi -interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus? - ---Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la -kolo. - ---Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!--diris -Basmanov per voĉo tute malcerta. - ---Malbutonumu la kaftanon!--insistis Ivano. - -Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano. - ---Jen!--li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj -pentraĵetoj. - -Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis -ankoraŭ silka ŝnureto. - ---Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?--li demandis, mem malbutonumante lian -kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano. - ---Tio estas,--balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via -cara moŝto, benaĵo de mia patrino! - ---Ni rigardu la benaĵon!--Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj: -malkudru ĝin, Basĉjo! - -Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj, -disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon. - ---Kio estas tie?--demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super -la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj. - -La abato faris signon de kruco. - ---Jen per kio la patrino vin benis!--ironie diris Ivano. - -Basmanov falis surgenuen. - ---Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!--li ekkriis -teruregite.--Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por -ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi -estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi -ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam -havis, mi per Dio ĵuras! - ---Kaj la ranaj ostoj?--demandis Ivano, ĝuante la malesperon de -Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis. - ---Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto. - -La caro sin turnis al Maluto. - ---Vi diras,--li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro -vizitis lin por trovi rimedon min pereigi? - ---Jes, via cara moŝto!--Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la -malfeliĉo de sia delonga malamiko. - ---Nu, Teodoĉjo,--daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin -esplordemandi en ĉeesto de l' sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon, -nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras -nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera! - -Basmanov falis teren antaŭ la caro. - ---Suno mia bela!--li ekkriis, kaptante la baskojn de l' cara vesto: lumo -mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno -mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon. - -Ivano sin deturnis. - -Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro. - ---Paĉjo!--li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la -vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi -estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia -cara moŝto! - -Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same -kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la -simpatio al sia filo. - ---For!--li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas -kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara -moŝto! - ---Sankta abato!--ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato: -sankta abato, petu la grandan caron pri mi! - -Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren, -kaj tremis per sia tuta korpo. - ---Lasu la abaton!--diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste -preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita. - -Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li -renkontis malamikan aŭ timigitan mienon. - -Tiam ŝanĝo okazis en lia koro. - -Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco -egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li -nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia -decidemo. - -Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al -Ivano kun aroganta rideto: - ---Via cara moŝto!--li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.--Via cara -moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu -do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi -nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj! -Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo, -nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson! - -La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin -fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan -surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon. - ---Vi vidas, sankta patro,--diris Ivano al la abato: per kiom da -malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu -Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj, -ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon! - -La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato, -por ricevi la benon. - -La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego, -kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj -longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la -polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj -ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne -kuraĝante levi la kapojn. - - - - -ĈAPITRO XXXIV. - -La arlekena kaftano. - - -En la sama tago frumatene du stolnikoj de l' caro venis al la bojaro -Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj -invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo. - -Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam -svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj, -preparis manĝaĵon. - -Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li -sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala -favoro por li. - -Eksonoris la sonoriloj de l' palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro -Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l' -ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de -Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov. - -Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj -sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko -pli malsupera ol tiu de Godunòv[19]. - ---Altabliĝu, bojaro Druĵino!--diris la caro afable, montrante la -liberan seĝon. - -La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis. - ---Via cara moŝto,--li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo, -tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto, -por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu -min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv! - -Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis -tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila. - ---Boriso!--li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama -respondo de l' bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble -venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne -mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas -plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas -forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon! -Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis! - ---Via cara moŝto,--humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron -Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed -maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara -moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via -cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli -malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj! - -Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo. - ---Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!--li diris -malvarmtone,--kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis -ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere -elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en -konvulsietoj de l' vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado. - -Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego. - ---Jes,--daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia -prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas -ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia -arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino -plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian -favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la -kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron! - -La konvulsioj sur la vizaĝo de l' caro plifortiĝis, sed lia voĉo -restis trankvila. - -Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la -sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis -tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l' caro Ivano lia mieno ŝajnis -teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la -caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj -kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj. - -Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon, -kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian -ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l' caro, aliris la bojaron -Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el -orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj -sonoriletoj. - ---Surmetu, via bojara moŝto!--diris Grjaznòj: la granda caro donacas -al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev! - ---For!--ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu, -kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj -servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj! - -Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno. - ---Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas -disponi mian kapon, sed ne mian honoron! - -La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn. - ---Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi -aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon! - ---Via cara moŝto,--daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de -Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne -ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr -Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago, -tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de -Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l' tataroj. Multajn -vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via -patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en -milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano, -kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu -solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,--mian honoron, kaj al neniu -mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian -grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro? -Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi -gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito! - -Ĉiuj silentis, frapitaj de l' fiera kaj majesta parolado de Morozov; -sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano: - ---Sufiĉe vi babilaĉis!--li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis -nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi -estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon! - ---Nu!--daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la -bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu! - -Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian -pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran -aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis -nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis -nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo, -kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis -la konata sendependeco de l' princo. - -En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj -surmetis la arlekenan kaftanon. - -Post la lastaj vortoj de l' caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne -malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj -ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia -koro estis okupita de ia interna laboro. - ---Kaj la ĉapon ni forgesis,--diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov'n per -multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron -ĝisteren. - ---Druĵino Andrèeviĉ,--li diris: ni salutas vin okaze de via nova -ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev! - -Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis. - ---Bone!--li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron. -Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la -cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov. -Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon -kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon! - -Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole -deflankiĝis. - -Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur -benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne -arlekenan kaftanon, sed caran veston. - ---Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?--li demandis, apogante -siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l' -caro.--Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io -mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis -caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la -popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj -hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la -deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi -ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo! - -La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov'n, sed la -caro per kapmovo detenis ilin. - ---Sed,--daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis -vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante -iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis! -Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi -ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni -povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian -preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn, -sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti -monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj -nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj, -ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis -plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan! - ---Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos -vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj -amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon, -venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de -sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia -militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn -sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la -tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l' tuta -Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon! - -Morozov eksilentis. - -Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro -aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun -ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de -sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de -Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu -ĉiun sian vorton per aparta turmentego. - -Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron. -Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies -atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata. - -Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj -demandis, montrante Morozov'n. - ---Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon! - ---Silentu!--respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro -ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon! - -Morozov fiere ĉirkaŭrigardis. - ---Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin -ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el -bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian -koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li -vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via -cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan -Vjàzemskij'n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam -la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan -juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin... -Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed -Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron. - ---Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,--daŭrigis Morozov, kaj -lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi -trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin -senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita... - ---Tiam,--ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,--tiam -via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj -ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune -kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj! - -Minaca estis la aspekto de l' maljuna vojevodo meze de silentantaj -opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la -densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston, -kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per -multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da -indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis -malŝatinda. - ---Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova -arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo -la buŝo de l' rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via -bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj -transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis -fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj -virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj -mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi, -ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la -Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi -mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn -opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto -ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la -diablo kaj por liaj servistoj! - -Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li -turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris. - -Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur -kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj -kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron: - ---Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi? - ---Malliberigi!--diris Ivano, kun peno spirante.--Gardu lin! Ke li manĝu -kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos -per via kapo! - -Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon. - -La bojaroj Kòliĉev'j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis -turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe -kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis -suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj -estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l' caro -kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj -personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj -turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent. - -Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la -forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste -aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko -estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto -estis plenumota en Moskvo publike. - -En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto, -kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis -trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis -por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon. -La sama sorto atendis la bojaron Morozov. - -Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto -ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis -Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron. - - - - -ĈAPITRO XXXV. - -Ekzekuto. - - -Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis -rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado. - -Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod[93], oni -konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur -horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera -kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ -ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la -pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun -teruro penadis diveni. - -Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l' bazaro disiĝis teruritaj. -Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj -fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo. -La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la -tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis -fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo -pretergalopis kurieroj de l' caro Ivano, kiu, alveninte el la -antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En -Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj -interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj. - -Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno, -staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute -senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la -domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie -briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj -pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante -la tagiĝon. - -Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da -korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke -rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj -per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj -kaj eĉ la trabojn de pendigiloj. - -La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj[94], -pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da -rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj, -por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili -batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili -renkontis. - -Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la -selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata -Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun -Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo -brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra -ĉevalo estis alligita hunda kapo. - -Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da -korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al -mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato -kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj. - -La procesion finis nova kavaleria taĉmento. - -Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro -deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ -surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo -forestis la popolo. - ---Kunvoku la popolon!--li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion -timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al -senkulpuloj li promesas sian favoron. - -Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj -malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj. - -Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris -eŝafodon. - -Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli -kulpajn. - ---Homoj!--li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel -amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi -meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj -pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi -pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda! - -Laŭ la signo de l' caro, la pardonitaj deiris flanken. - ---Moskvanoj!--tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj -turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al -malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi -estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia -estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia -propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu -sur la kapojn de miaj malamikoj! - -Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino -Andrèeviĉ Morozov. - -La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn -turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble -pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ -forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon. - -La diako[52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj -legis per laŭta voĉo: - ---Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la -ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn -malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj -insulti la caron de l' tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn -bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn -turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn, -ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed -mortpuni per forhako de l' kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski. - -Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon. - ---Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,--li diris tute trankvile: -mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu -sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri -partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka -animo; la duan--por almozuloj; la trian--por miaj fidelaj servistoj; al -ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj -ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo... - -Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur -eŝafodon. - -Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia -nobla sango ruĝigis la tabulojn de l' eŝafodo. - -Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l' popolo, elkondukis la caran -batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj -lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj. - ---Moskvanoj!--diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj -miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo; -malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi -komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je -iliaj krimoj. - -Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov'j estis kondamnitaj al kruela morto. - -La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco -pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l' regno -kaj pri premegado de popolo je la nomo de l' caro. - -Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li -sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe: - ---Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi -aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj! - -Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta -sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis -komenci sian konfeson. - -Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo -ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l' cara ĉevalo, -kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per -sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn. - -Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la -rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj -terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron -kaj alĉenigis lin al la paliso. - -Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub -la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn -rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la -alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro, -la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo, -ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris -ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta -muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan, -kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj -malfermatajn ferajn prenilojn... - -La muelisto ne vidis Vjàzemskij'n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion -mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj. - ---Ŝikalu! Likalu!--li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno! -Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre! -Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla! -Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron! - -Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la -placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu -ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto. - ---Ŝahadam! Kulla! Kulla!--aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed -baldaŭ la krakado de l' flamanta ligno kovris la voĉon... - -Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj -kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia -mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile. - -De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj -ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li -akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj -sur la putra pajlo de l' malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam -de longe ne dormis. - -La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al -li ekzekuto. - -Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la -kupolojn de l' preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la -popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj. - ---Pardonu, homoj!--li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu -min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi -pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi, -homoj! - -Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en -destinitajn ingojn. - ---Nu, alligu!--li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne -diris unu vorton plu... - -Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj -legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri -komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod'n kaj Pskov'n al -litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano. - -Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al -aliaj ekzekutiloj. - -La popolo laŭtvoĉe preĝis. - ---Sinjoro Dio!--aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo! -Prenu iliajn animojn! - ---Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!--kriadis kelkaj el la popolamaso: -ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno! - -La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis: - ---He, he! Pereu la malamikoj de l' caro! - -Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis -unuflanken, kaj eksonis la aklamoj: - ---Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo! - -Ĉe la rando de l' placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo, -kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia -vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis -stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto. - -La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj -timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo -silentiĝis, la ekzekutado haltis. - -Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian -esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio -trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis -kontraŭ la bonkoreco. - -Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin -kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso, -kiu disiĝis antaŭ li: - ---Ivaĉjo, Ivaĉjo!--li kriis de malproksime, movante sian lignan -rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis! - -Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la -frenezulo jam staris antaŭ li. - ---Rigardu min, Ivaĉjo!--li diris, prenante lian ĉevalon je la brido: -kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli -bona ol aliaj? - ---Dio gardu vin!--diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el -sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu, -Bazĉjo, iru, preĝu pri mi! - -La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la -mono disŝutiĝis teren. - ---Aj, aj! ĝi brulas!--li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn: -por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron? - ---Iru, Bazĉjo,--ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas -loko por vi! - ---Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ -pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min? -Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj! - ---Iru for!--diris Ivano kun naskiĝanta kolero. - ---Mi ne foriros!--obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la -jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la -fingro.--Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion -vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo -fariĝis hunda kapo! - -La okuloj de Ivano ekbrilegis. - ---For, frenezulo!--li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l' apude -staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo. - -Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso. - ---Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj, -nur ne tuŝu la sanktulon! - -Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze. - ---Traboru min, reĝo Saulo!--li diris, forŝovante la krucojn, -kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas -malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon! -Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo, -reĝo de infero? - -La ponardego ektremis en la mano de l' caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj -ĝi eniĝus en la bruston de l' frenezulo, sed denove la voĉoj en la -popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon -sekvis fulmotondro. - -Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li -donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l' -kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan. - -Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta -ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj. - -Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala -vizaĝo de l' caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj -vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis... - - * * * * * - -Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj -ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj -militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur -domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis -sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur -pendigiloj... - -Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano: -hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo. - -La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis -ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj -moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango", -kiel diras la antikvaj kronikoj. - -Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el -la memoro de l' popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de -Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn -pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l' caro Ivano -la Kvara de l' tuta Ruslando. - - - - -ĈAPITRO XXXVI. - -Reveno en la antaŭurbon. - - -Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj -grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj -malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj. -Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l' caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe -tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta -ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj -el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie -serĉi perfidon. - -Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de -konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj, -subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman -imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis -brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo -silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo. -Trankvila estis la animo de l' caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis -kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante -pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra -la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum -kelkaj tagoj. - -Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis -arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro -lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano. - -Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita. - -Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l' caro, -fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte -la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj -tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile -divineblan karakteron de l' terura caro kaj la rimedojn por ne perdi -lian favoron, ne partoprenante la farojn de l' opriĉnikoj,--kiam subite -eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo -Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij. - -Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis. - -Serèbrjanij estis malfavorato de l' caro, kondamnita al morto. Li estis -forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv -lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al -la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la -popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la -caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian -agadmanieron. - -Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin -tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj -Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon. - ---Estu la bonveninta, princo,--li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston: -bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe -permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca? - -Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino. - ---Diru, mi petas, princo,--demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi -supreniris la ŝtuparon? - ---Mi ne scias,--naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne -kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por -la opriĉnikoj! - -Godunòv sulkigis la vizaĝon. - ---Boriso Teodòroviĉ,--daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas -sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo. - ---Kion vi diras, princo?--ekkriis Godunòv. - ---Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la -caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo! - ---Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis -tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo? - ---Mi ĉion scias,--respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.--Mi -veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi -fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do -vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras? - ---Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la -caro, ĉu li obeus min? - ---Tute egale,--obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed -vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de -vi? - ---Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive -kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj? - -Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj -ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis -garantio kontraŭ perfido. - ---Ne, princo,--li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La -caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de -lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l' caro estas en la mano de -Dio",--diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron -al la caro,--kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis -al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi, -sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon? - -Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron, -kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon. - ---Nu, Boriso Teodòroviĉ,--li diris al Godunòv, respondante al lia -demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis -min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando! - ---Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via -karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en -vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus -reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun, -ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ -la caro, antaŭe mi devas paroli kun li. - ---Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur -miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja -bone elpagis siajn kulpojn! - -Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la -naiveco de l' princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis -al Godunòv nenatura. - ---Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?--li demandis. - ---Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso -Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij[34]: timo -ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj -iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj! - ---Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la -princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel -mi--resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, -celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi -kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion -aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de -l' caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se -ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke -hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,--io nepre restos en -lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara -princo, nenio estas farebla! - ---Se li ne estus la caro,--malgaje diris Serèbrjanij,--mi scius, kion -mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio -malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke--mi ne povas simpatii -por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun -opriĉnikoj! - ---Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni -lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj -pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov'j kaj -Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos. - ---Kaj ĝis tiam kion fari?--demandis Serèbrjanij. - ---Ĝis tiam,--respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun -li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la -caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas -utila faro! - -En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj -la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon. - ---Jes,--li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj! -Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun -ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti -Krimeon! - -Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso. - -Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo -apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis -antaŭ du pokaloj da vino. - -Fine Serèbrjanij leviĝis. - ---Adiaŭ, bojaro,--li diris: jam vesperiĝis! - ---Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi -parolos kun la caro pri vi, li devas reveni. - ---Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili -komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte -irus al li kun nia pento,--estu, kio estos,--sed estas danĝere resti -longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne -survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas -veni... - ---Adiaŭ, princo,--diris Godunòv.--Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis -kiam mi sendos voki vin. - ---Atendu! Kien vi iras?--aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij -volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis -lin tra la korto. - ---Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!--li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la -princon.--Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos! - -Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan -pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke -Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo. - -La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon, -kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun -aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco. - -Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj: - ---Besto!--ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas -vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi -kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva -krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla -militistaro! - -Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l' maljunulino tute ne impresis la -caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la -sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de -l' palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton -kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn. - ---Atendu, atendu!--ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante -la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian -tutan malpian antaŭurbon! - -Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la -piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ -ŝi, plenaj je superstiĉa timo. - -En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj -kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian -dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe -se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi. - -En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj -nekovritaj,--tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima -ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia--pli larĝa, estis kovrita per mola -ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la -caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte -okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata. - -Bone oni devis koni la naturon de l' caro, por ĉiam senerare -diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l' konscienco li -fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn -konsciencriproĉojn al artifikoj de l' diablo, kiu deziris malhelpi al -li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li, -por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn, -sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble -trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli -ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la -kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian -interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum -momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro. - -Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l' -karaktero de l' caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por -aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo. - -Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en -liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj: - ---Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis! - ---Kiu?--demandis Ivano, oscedante. - ---Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon -Vjàzemskij kaj estis malliberigita. - ---Ha!--diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis? - ---Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn, -kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun -Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn. - ---Ili retrovis la prudenton, bone!--diris Ivano.--Ĉu vi vidis lin? - ---Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi -forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via -cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi -la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian -rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien! - -Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo, -kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ -estis elkondukanta Serèbrjanij'n per la korta pordo, li tute ne havis -la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li -nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron -pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ -kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l' -ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv. - -La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv, -observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero -eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin -prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano. - -La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la -deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam -havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom -pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon. - -Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi: - ---Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ? - -Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis -aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun -dormantan. - -Li fikse ekrigardis Godunòv'n. - ---Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?--li diris severtone: -la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun -Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas -mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros -el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili! - -Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda -saluto. - -Ĉio nun dependis de l' humoro de Ivano post lia vekiĝo. - - - - -ĈAPITRO XXXVII. - -Pardono. - - -Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj -siaj rabistoj. - -En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en -ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun -bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili -silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de -l' caro. - -Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis -ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj -eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis -liberigi Serèbrjanij'n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili, -sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis -antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la -venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro -siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj -Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post -la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la -kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de -Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de -Kremlo... - -Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne -sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto -super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris -aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la -pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de -l' caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj -rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de -Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan -kruelaĵon. - -Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn -malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj -morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la -perono, akompanata de kelkaj stolnikoj[43]. - -Ĉe la apero de l' caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en -la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren. - -Ivano silentis iom da tempo. - ---Bonan tagon, ĉifonuloj!--fine li diris kaj, sin turnante al -Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas -sen malliberejo? - ---Via cara moŝto,--respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi -forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste -venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara -moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi -niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo! - ---Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?--demandis Ivano la -rabistojn: kial vi lin konas? - ---Via cara moŝto!--duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta -nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano -siaflanke lin forkondukis el la malliberejo! - ---En Medvedevka?--ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi -regalis Ĥomjàk'n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis -al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis -malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en -la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion? - -Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la -interparoladon. - ---Por kio kalkuli liajn kulpojn?--kolertone ŝi sin turnis al -Ivano.--Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj -defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu -ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla! - ---Silentu, maljunulino!--diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo -min instrui! - -Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj, -sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris: - ---Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen! - -Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj. - ---Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li -forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis! - ---Li ne konsentis?--ripetis Ivano.--Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas -la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron! -Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin! - ---Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!--ekmurmuretis -la nutristino. - -Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la -rabistojn: - ---Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj, -mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu, -maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta? - -La nutristino ekmaĉis siajn lipojn. - ---Vivu nia caro!--ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni -meritos la pardonon per niaj kapoj! - ---Oni donu al ili,--daŭrigis Ivano,--bonajn kaftanojn kaj po unu ora -monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras, -kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj? - -Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis: - ---Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono! - ---Kia estas via opinio?--sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta -mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj? - ---Sendube, ili taŭgas,--respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti -vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj! - -La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian -honoron. - ---Se mi iun pardonas,--li diris majeste,--mi pardonas tutplene kaj donas -mian tutan favoron. - ---Kia favoro, via cara moŝto?--interrompis Serèbrjanij. - -Ivano ekrigardis lin kun miro. - ---Via cara moŝto,--daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja -faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon -Rjazanjo. - ---Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?--demandis Ivano, -trapikante Serèbrjanij'n per siaj okuloj. - ---Pro tio, via cara moŝto!--ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante -trovi pli konvenan esprimon,--pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen -estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj! - -Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis -Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe -parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove -revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo -oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis -decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa -figuro altiris lian atenton. - -En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ -sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la -caro, penadis atingi Serèbrjanij'n. Jam pli ol unu fojon li etendis -sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon -de l' princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l' -rabistoj. - ---Kiu estas tiu rato?--demandis la caro. - -Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro. - ---Deflankiĝu, homoj!--komandis la caro.--Montru al mi tiun, kiu sin -kaŝas tie! - -Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon. - ---Kiu vi estas?--demandis la caro kun suspektplena mieno. - ---Li estas mia ĉevalservisto!--rapide diris Serèbrjanij, rekoninte -sian maljunan Miĥeiĉ'n: li min ne vidis, de kiam... - ---Jes, jes, via cara moŝto!--jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj -ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni -malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian -karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam -revidi! - ---Kion vi deziris diri al li?--demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por -kio vi vin kaŝis post la dorsoj? - ---Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn -opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj... - -Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon. - ---Kiaj!--demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, -maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj? - -Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis. - ---Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ -la litova militiro!--li tuj diris, kuraĝigita de l' bonkora mieno de l' -caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, -nefidindaj, via cara moŝto! - -La caro fikse rigardis Miĥeiĉ'n, mirante vidi la serviston same -sincera, kiel lia mastro. - ---Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?--ree enmiksiĝis Onùfrievna: -Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn -ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando? - -Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon. - ---Jes, avinjo, vi estas tute prava!--li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu -malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne -fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn -kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela -servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino -diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando. - -Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli -proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!--li -kvazaŭ deziris diri. - -Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la -rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La -enmiksiĝo de l' nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis -Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ -ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en -la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de -Serèbrjanij. - ---Do vi ne ŝatas la opriĉninon?--li demandis Miĥeiĉ'n kun bonkora -mieno. - ---Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, -ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus -ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, -via favorato. - -Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj -samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se -mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro! - ---Bonegan serviston vi havas!--diris la caro al Serèbrjanij.--Mi estus -kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi? - ---Via cara moŝto,--enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara -laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora -patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se -mi ilin havus, servus al liaj infanoj! - ---Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?--demandis Ivano ankoraŭ pli -bonkore. - ---Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. -Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito -Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa -filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano -ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la -maldekstra mampinto. - -Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano -havis la vundon. - ---Domaĝe!--diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis -Miĥeiĉ'n kaj liajn filojn.--Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis -ilin, oni devas ricevi aliajn. - ---Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko -mi ricevos infanojn? - ---Nu!--respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia -volo, novan edzinon oni povas trovi! - ---Sendube, oni povas, se oni deziras,--diris Miĥeiĉ, kontente -ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis -jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj! - ---Estas virinaĉo kaj virinaĉo!--diris Ivano kaj prenante Onùfrievna'n -je ŝia talivesto: jen edzino por vi!--li diris kaj antaŭenŝovis la -nutristinon. - ---Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn! - -La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l' caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ -mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, -sed Ivano restis serioza. - -La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis. - ---Senhontulo!--ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! -Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca! - -La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj -ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis. - ---Ne koleru, avino,--diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin -amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo -ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, -maljunulo? - ---Indulgu, via cara moŝto!--ekkriis Miĥeiĉ, postenirante. - ---Amo venos kun la tempo,--diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan -doton! - -Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis -je la talivesto. - ---Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,--li ekkriis genuante: ekzekutigu -min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol -edziĝos kun ŝi! - -La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis. - ---Nu, bone!--li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide -foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu -sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis -vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona -maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan -kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj -bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro'n, al gvardia regimento. Se -ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,--li -daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon -sur la ŝultron de Serèbrjanij:--vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la -opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone -estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; -ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj -forbalai per balailo! - -Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro. - ---Nikito!--li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia -ŝultro:--vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste -tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon -de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos! - -Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij'n, ili jam antaŭvidis -novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj -esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, -starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio. - -Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano. - ---Via cara moŝto,--li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via -favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi -tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la -antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj -fortoj sufiĉos! - ---Jen kiel?--diris Ivano kaj demetis sian manon de l' ŝultro de -Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble -vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol -fariĝi mia batalilestro? Bone,--li daŭrigis sarkasme:--mi ne deziras -kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi -perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! -Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo! - -Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la -dorson kaj eniris en sian palacon. - - - - -ĈAPITRO XXXVIII. - -Elmarŝo el la antaŭurbo. - - -Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo. -Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis -ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l' caro, konkludis, ke la ventego -preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la -princo. - -Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la -cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne -estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj -akceptis Serèbrjanij'n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision, -adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon, -kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo. - -Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij'n solan en dormoĉambro, -dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia -ĝojo. - ---Nu, bojaro kara,--li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da -malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne -vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo, -por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas -reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur -la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de -l' rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam -la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis! -Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la -unuan--por via sano, la duan--pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara -sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon. - -Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la -ruinigo de l' domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte -al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la -bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la -brulo. - -Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de -Miĥeiĉ. - ---Kara princo,--parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion -vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne -plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,--mi -pensis,--kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama -tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam, -verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,--Dio scias, de kie ĝi venas -al la homo,--tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas -alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro -juna ŝi estas por resti vidvino! - ---Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij malkontente,--sed diru -al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi? - ---Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis -de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu -ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu -Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li -parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino -Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste -ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi -ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la -okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi -estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis, -mallevis la okulojn kaj la reston de l' vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu -vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble, -malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi -ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro -Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli -maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion -paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"--mi fine diris--"estas -kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis, -karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed -ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj -haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de -l' bojaro!"--"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi -veturos?"--"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"--"Jes, -bojarina moŝto, mi vidas."--"Tie estas monaĥinejo",--ŝi diris,--"mi -rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi -insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi -preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li -sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis, -karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino! - ---Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?--demandis Serèbrjanij. - ---De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol -kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro'n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje. - ---Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij:--faru al mi servon. Pli frue ol matene -mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la -caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne -kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion, -petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol -ŝi min revidos! - ---Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino? -Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero -neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno! -Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo? -Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon! - -Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post -tagiĝo iris adiaŭi Godunòv'n. - -Boriso jam estis reveninta de l' matena preĝo, kiun li ĉeestis, -laŭkutime, kune kun la caro. - ---Kial vi tiel frue leviĝis, princo?--demandis lin Godunòv: ni, kiuj -loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete -ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo? - -Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon -de l' sendormeco de l' princo. - -La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la -servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj, -kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis -la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno. - ---Ĉion ĉi jam de longe mi scias!--diris Godunòv, ridetante.--Mi -divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj -rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence -ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi -estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio -estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj, -princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris -kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi -ne deziras fariĝi lia opriĉniko. - ---Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ? - ---Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron. - ---Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne -estas opriĉniko! - ---Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras -al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia -situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte -batalilestro de l' caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi -al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi -la opriĉninon. - ---Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo -aperigas ĉiujn miajn pensojn. - ---La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus -venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom -multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute -sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi; -iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara -trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi, -princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi! - ---Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi -penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas -majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi -iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi -celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne -povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi -tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la -gvardia regimento. - ---Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree -ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin -petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la -tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por -Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio -ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi -edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino. -Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin -svatos. - ---Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom -multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi -havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion -farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi -devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne -povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko -flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,--nur ĉiu gardu sian veron!.. - ---Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon? - ---Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da -bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen -via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la -popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin. - -La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro -plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava -afero kaj atestis pri lia alloganta forto. - ---Miavice dankon al vi, princo,--li diris.--Pri unu mi vin petas: se vi -ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan -parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias! - ---Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi -malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj -reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu -vin! - ---Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!--diris Godunòv, modeste -mallevante la okulojn,--tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ, -princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al -via edziĝa festo! - -Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij -ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia -antaŭa timo pro Heleno malaperis. - -Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed -antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno. - -Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj, -okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu -riĉa persono. - -Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij -ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke -ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo. -Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis -maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka, -kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis -patrino de Maksimo. - -Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj -renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis -ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ -sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis -mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj -kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la -preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun -sanktuloj Viaj lin en paco metu!" - -Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la -princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de -Godunòv, kaj la impresoj de l' rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la -vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon -al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l' cara -palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro -senpeziĝis. - -La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj -kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin -akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo -de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante -foliojn de l' pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de -Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo -levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la -orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro. - - - - -ĈAPITRO XXXIX. - -La lasta revido. - - -Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili -haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al -la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis -renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno. - -La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian -Miĥeiĉ'n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj -sin paŝtis ne malproksime. - -Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis. - ---Mia kara princo!--li ekkriis, rekonante Serèbrjanij'n:--ne rajdu -pluen! Revenu, nenio jam estas farebla! - ---Kio okazis?--demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati. - ---Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon! - -Serèbrjanij desaltis teren. - ---Diru,--li ekkriis: kio okazis? - -La maljunulo silentis. - ---Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?--ripetis la princo konsternita. - ---Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!--severe respondis -Miĥeiĉ:--ekzistas nur fratino Eŭdoksio! - -Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon. - -Miĥeiĉ malgaje lin rigardis. - ---Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas -nia sorto! - ---Rakontu!--diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.--Rakontu ĉion, ne -indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis? - ---Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post -kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de -ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu -tagon antaŭ mia alveturo! - ---Ĉu vi ŝin vidis? - ---Jes, karulo. - -Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis. - ---Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti. - ---Kion ŝi ordonis diri al mi?--demandis Serèbrjanij kun peno. - ---Ke vi preĝu por ŝi, karulo. - ---Kaj nenion plu? - ---Nenion, karulo. - ---Miĥeiĉ!--diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la -monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin! - -La maljunulo balancis la kapon. - ---Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ -sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte -Ĵizdro'n. - ---Mi ne povas,--respondis Serèbrjanij. - -Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el -siaj ĉevaloj. - ---Prenu ĉi tiun,--li ekspiris: la via tro laciĝis! - -Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo. - -La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de -akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro. - ---Ĉu vi rekonas la lokon?--malgaje demandis Miĥeiĉ. - -Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge -bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de -konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo. - ---Kiam ili arestis la sorĉiston,--diris Miĥeiĉ,--ili ankaŭ lian -loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron. - -Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon, -ne parolante plu eĉ unu vorton. - -Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis -blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo, -staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun -altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn, -ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en -aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj -la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la -barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis -esti riĉa. - -La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj -minutoj; ektintis la ŝlosiloj. - ---Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!--mallaŭte diris Miĥeiĉ. - ---Por eterne, amen!--respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la -pordeton.--Kiun vi deziras vidi, sinjoroj? - ---La fratinon Eŭdoksion,--duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu -nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.--Vi min konas, patrino, mi -estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj. - ---Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue -estis fratino Agnio. - -Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn. - ---Tute egale, patrino,--daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri -al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij. - -La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj -fermis post si la pordeton. - -Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio -Sinjoro nia, savu nin! - ---Kio okazis?--pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian -princon? - -Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo, -liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita -mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l' princa -vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se -li ne estus kune alveninta. - -Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l' pordistino. - ---Ne koleru, sinjoroj,--ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto: -nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post -matenpreĝo! - ---Mi ne povas atendi!--ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton -per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton. - -Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li. - ---Je la nomo de Jesuo Kristo,--ŝi diris per tremanta voĉo,--haltu! Mi -scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango -falos sur vian kapon! - ---Honorinda patrino!--respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon -de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi -fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin. - ---Adiaŭi?--demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin? - ---Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via -monaĥinejo. - -La abatino ekrigardis lin, ne fidante. - ---Vi venas perforte,--ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu -vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la -opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj -filinojn de l' sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo... -Fratino Eŭdoksio estis edzino de l' ekzekutita bojaro... - ---Sed mi ne estas opriĉniko!--ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian -tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho, -respektinda patrino! - -Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La -abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio. - ---Mi pekis kontraŭ vi!--ŝi diris: sed dank' al Dio kaj Sankta -Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo -kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino -min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon -Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj -rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank' al Dio, ke mi -eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al -Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas -ŝia ĉelo. - -La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo, -dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la -pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La -malrektaj radioj de l' subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj -kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis -al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de -l' monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje -observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn -acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis -ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis -por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis, -premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon. - ---Ne timu, infano!--diris karese la abatino: li estas via konata bojaro, -amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin. - -Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la -princon. Longe ili ambaŭ silentis. - ---Jen kiel ni revidis unu la alian!--fine diris Serèbrjanij. - ---Alie estis neeble,--diris Heleno apenaŭ aŭdeble. - ---Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?--demandis Serèbrjanij. - ---Se mi vin atendus,--murmuretis ŝi,--tiam al mi mankus la fortoj... vi -ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas... - -Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis. - ---Heleno Dmìtrievna!--li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin -adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu -la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno... - -Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian -vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn, -ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj -kaj animaj suferoj... - ---Adiaŭ, ho, Heleno!--li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por -ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj! - ---Ne, Nikito Romànoviĉ,--malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni -destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la -feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l' caro, kaj mi pekis kontraŭ -li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj. -Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? - ---Jes,--ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio -ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis -supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam! - ---Ne por ĉiam, ne,--ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera -vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta -patrolando suferas malfeliĉon. - ---Kial,--diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la -tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis -al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo? - ---Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi--la mian! Via -sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj -mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon! - ---Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?--ekkriis la -princo.--Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro -pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus -ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu -ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono -triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi -forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ -antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,--nun mi plu ne havas la -celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas... - ---Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi -fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu -kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke -ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian -tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo! - -La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj -ideoj de l' devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis -kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili. - ---Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!--ripetis Heleno,--iru, kien la -caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco -devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne -ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo! - ---Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!--ekkriis Serèbrjanij, sin -ĵetante al ŝi. - -Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin -kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ konfuzo; ĉar en -tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la -palisaro de l' ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en -la brakojn de Serèbrjanij. - ---Adiaŭ!--ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en -sian ĉelon. - -Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per -sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis, -kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li -surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur -konata vojeto. La sonoj de l' monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis. -Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe -tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la -lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine -tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca -forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma, -senesperiga soleco. - -La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon, -Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj -post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis -fronte de l' taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne -kuraĝante rompi lian silenton. - -Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj -pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento -konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon, -ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu -momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj -ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj -antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l' mondo, ĉio, kio estas celo de l' homa -penado, ĉio estas polvo... - -Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn -cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn, -li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji -nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de -komuna malfeliĉo. - -Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri -la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l' homa -koro.--"Kredeble",--li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso -Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l' caro estas por li bone -konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion faros tiu aŭ alia -opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li -estas tute nekonata!" - -Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li -juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi -vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton, -lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!" - -Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar -li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu -plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion, -kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne -sukcesis klare respeguligi en sia konscio... - -Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj -deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ -estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo, -aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj -estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian -kun severa interna logikeco... - -Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide -rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa -marŝado de l' rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La -sovaĝa loĝantaro de l' densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte -ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l' rajdantoj, -sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis -la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita -ŝelo de l' arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj -kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon. - -Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj -alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence -plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento... - -Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri, -kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij, -ĝuas la simpation de l' legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos -ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn -jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l' almilito de Siberio. - - - - -ĈAPITRO XL. - -La senditaro de Jermako. - - -Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun -siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu -intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj -ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen -rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn -donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri -ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto -Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj -de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn -kaptitajn germanojn kaj svedojn. - -Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri -pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon. - -Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano -komprenis la malutilon de l' dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj -unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi -la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco -en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata. - -Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj -epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara -ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn -antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis -nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post -Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj -regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn -okcidentajn regionojn. - -La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun -fojon eksentis humiligon de l' regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano -Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la -kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita -Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la -patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke -Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da -vundoj kaj ne mortis nur dank' al kuracarto de l' Perma komercisto -Stroganov. - -Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma'n, -proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur -cedante al insista petegado de l' bojaroj, li fine konsentis resti caro -kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ -ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis -du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la -malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia -grandega kuraĝo en milito. - -Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de -malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure -suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li -malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj -estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur -dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu -oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ -pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ -Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro! - -Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l' oriento kaj -ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon. - -De la bordoj de l' malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj -komercistoj Stroganov'j. Ili posedis oficialajn leterojn de l' caro, -permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l' Perma -lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l' -caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran -militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj -popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni -tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu -fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans -la Ŝtona Zono[95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da -sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj -hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono. -La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu -iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l' caraj -militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l' -komercistoj Stroganov'j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora -kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj -kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis -al Stroganov'j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj -manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro, -aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis kontraŭ la fluo de -l' rivero Ĉusovaja[96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la -malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine -atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan -tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon -"Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu -almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero -Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l' -nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l' tuta Ruslando. Nur tiam li -sciigis la komercistojn Stroganov'j pri sia venko kaj samtempe sendis -sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan -caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga -sciigo Stroganov'j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ -la senditaro de Jermako. - -Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj -specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska -semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov'jn, destinis la tagon por -triumfa akcepto de la senditaro. - -En granda salono de l' Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de -sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en -larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj -ŝtonoj. - -Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ -la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj -atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre. -La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj. - -Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov'j, Ivano jam ne -havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis -sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed -lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis -preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo. - -Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li -fariĝis bofrato de l' kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun -Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l' cara -ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian -grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris, -kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio--Ireno, tio--Boriso: egalan -doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj; -same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!" - -Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek -arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe -kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da -kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango. - -Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon, -tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l' -faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en -Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin -antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn -reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj, -pasigitaj de li ĉe la trono de l' caro Ivano, ne restis sen efiko por -lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo, -kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke -talenta viro. - -Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke -malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis -subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris -neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li -estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis -malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon. -Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri -la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro: -"preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!" - ---Sed Dio estas favora,--pensis multaj: bone estas, ke la malforta -kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato, -Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon! - -Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj -sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la -senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov'j kun sia -onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn -vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo. - -Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l' senditaro, estis viro -proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj -okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo. - ---Granda caro!--li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l' trono: via -kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj -apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto, -penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan -landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj -provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj -posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo. - -Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj -salutis la caron ĝisteren. - ---Leviĝu, miaj bonaj servistoj!--diris Ivano.--Ne iras hakilo al kolo -humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano! - -Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la -piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l' trono, ĵetis antaŭen sian -ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde -kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l' caro, kiu lin -ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo. - ---Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,--diris la caro, levante la -okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en -la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj -servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon -super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn! - -Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone: - ---Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn, -aŭskultu! - -Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li -sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon. - ---Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn? -Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue? - -Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj -kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon. - ---Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?--li diris, humile -levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho, -granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur -aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti! - ---Restu ĉi tie iom da tempo,--diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin -bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj -mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent -militistoj por helpi vin. - ---Grandan dankon!--respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via -cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj? - -Ivano miris pri la trobraveco de Ringo. - ---Jen rapidemulo!--li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj -flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola -zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando. -Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu -volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando. -Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru -novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al -vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn. - ---Dankon por tio al via cara moŝto!--respondis Ringo kun nova -saluto.--Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara: -ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da -armaĵo kaj da pulvo. - ---Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij. - ---Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!--diris Ringo, -kun flatema rideto levante la ŝultrojn. - ---Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?--diris la caro, -nekontenta pri la trudemo de l' hetmano.--Mi vidas, vi nenion forgesas -por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis. -Vestojn liveros por vi Stròganov'j; kaj mi destinis mian salajron al -viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia -konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton. - -Laŭ signo de l' caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan -per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon. - ---Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same -akran sabron? - ---Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro -malamikaj kapoj en Siberio. - ---Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu -bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne? - -La okuloj de l' hetmano ekbrulis pro ĝojo. - ---Granda caro--li ekkriis:--el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej -granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos -la plej bonan. Sed,--li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto -bonvolas donaci al mi sabron, permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako -Timofèeviĉ je via cara nomo! - ---Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios -bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por -Jermako. - ---Vivu la granda caro!--ekkriis Ringo entuziasmigita.--Kiel bonege ni -ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj! - ---Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,--daŭrigis Ivano: por vi -mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu -altkreska li estas? - ---Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi -tiu bravulo,--diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj -kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo -kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis -jen pri la orŝtofa vesto de l' caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l' -rindoj[44], ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el -ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata -ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn. - ---Alportu,--ordonis la caro,--la grandan kirason kun agloj, kiu pendas -en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun -strigon kun elstarantaj okuloj! - -Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra -strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj -sur la brusto. - -Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe -laŭd-aklamojn. - ---Surmetu, foko!--diris la caro. - -La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin -surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l' maniko. - -Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l' caro. - ---Sufiĉe!--ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan -penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara -moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako -Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj -pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li! - ---Nu, montru la pugnon!--diris Ivano, scivole observante la viron. - -Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon. - ---Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?--ripetis Ringo: montru la pugnon al lia -cara moŝto! - ---Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?--diris la viro per tirtona -voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon. - -La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon. - ---Malsaĝulo, malsaĝulo!--diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis -malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo! - -Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj -montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al -homa mano. - ---Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam -li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la -reĝidon Mametkulon. - ---Kia estas lia nomo?--demandis Ivano,--ĉiam pli kaj pli atente lin -rigardante. - ---Dmiĉjo!--respondis la viro simplanime. - ---Atendu!--diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la -sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk'n -per timonstango? - -Dmiĉjo ekridetis malsaĝe. - ---Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin. - ---Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!--diris Dmiĉjo kontente: vi -sidis tie supre, apud la batalkampo! - -Nun ĉiuj laŭte ridegis. - ---Dankon al vi,--diris Ivano,--ke vi ne forgesis min, malaltrangulon. -Kiel do vi kaptis Mametkulon? - ---Per ventro!--respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj -ree ekridis. - ---Jes!--diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per -ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel -li dispremis Ĥomjàk'n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj -kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion? - -La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed -li komprenis tiun signon tute male. - ---Li min forkondukis de l' batalkampo? kaj li montris la hetmanon per -fingro. - ---Li forkondukis?--ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel -do,--li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus diris, ke vi -venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj -konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes, -jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el -mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon? -Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis? - -Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian -traigan, demandantan rigardon. - -Ringo mallevis la okulojn teren. - ---Nu,--fine diris la caro: farita ne estas refarebla, -farita--elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko -ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj? - ---Granda caro!--diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ -ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj -okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi -revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon -ankoraŭ servi al via cara moŝto? - ---Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l' ŝipoj, prirabi la -senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi? - -Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de -Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l' caro ne -daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio. - -Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon. -Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge -detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe: - ---Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara -moŝto! - ---Bone,--diris la caro:--vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn -kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en -miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu! - -Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam -alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!" - ---Atendu!--daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!--li -ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara -vojevodo, nomata--mi ne memoras--ŝajne, Nikito Serèbrjanij? - -Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis. - ---Ĉu vi aŭdas?--ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas, -ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj -rabistoj? - -Post la dua demando de l' caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu -iam estis vojevodo de Kalugo. - ---Granda caro!--li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi -demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep -jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento -pereis kune. - ---Ĉu vere?--diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,--li daŭrigis sin -turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron -rigardi, kiel vi kisos unu la alian. - -La vizaĝo de l' hetmano aperigis ĉagrenon. - ---Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?--demandis Ivano ridetante. - ---Jes, via cara moŝto!--respondis Ringo, ne timante inciti la caron per -sia konfeso. - ---Sendube,--diris Ivano malestime,--ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam -estas kunulo! - -Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ -li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la -personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive -hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li -bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l' caro aperigis neniun -kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo. - ---Restu ĉe ni,--li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi -revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas -de Rjuriko[97], tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas -humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke -li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al -Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!--li diris -al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti -vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li -bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov'j, ke mi -ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi -donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun -Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj -Siberiaj urboj kaj vilaĝoj. - -Stroganov'j danke salutis. - -La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn, senditajn de -Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj. - -La kunvenintoj disiris. - -La saman tagmezon Ringo kun Stroganov'j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv -en granda kompanio de invititoj. - -Post kutimaj tostoj je la sano de l' caro, de l' kronprinco, de la tuta -cara familio, de l' granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora -pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn -liajn bonajn kamaradojn. - ---Vivu ili longe je l' gloro de l' tuta Ruslando!--ekkriis la gastoj, -leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon. - ---Mi salutas vin je la nomo de l' tuta Ruslando!--diris ankaŭ Godunòv -kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo -de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l' tuta rusa -popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al -Ruslando! - ---Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj -por eterna gloro, amo kaj imitado! - -La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo -subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la -unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj. - ---Vivu Ruslando!--li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree -sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu. - -Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj -Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri -eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa -justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn. - ---Per sia boneco,--finis Ringo,--Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli -multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li -tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni -malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone -honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la -tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile -estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj -alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,--aldonis Ringo: mi -nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij: -al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne, -vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu! - ---Estu li en regno Dia!--kun ekspiro diris Godunòv, kiu sciis, ke -forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe -respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!--li ripetis, plenigante -sian pokalon,--ofte mi lin rememoras! - ---Eternan memoron al li!--diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li -mallevis la kapon kaj enpensiĝis. - -Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne -adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la -reston de l' tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj -ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua -vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas -tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco -de Boriso Teodòroviĉ. - - * * * * * - -Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj -restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la -popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l' -terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia -propra patro, pri invado de l' tataroj en Moskvon, pri almilito de -Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn, -ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj. -Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita -kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra -moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn -figurojn. - -Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo -de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon -pri groteska arĥitekturo de l' cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo, -aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l' -falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun -oni povas vidi pentraĵon de l' sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko -sur gantita mano. - -La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin -forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco, -kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ -Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en -ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan -vojevodon Sapjega'n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l' monaĥejo -Triunuo Sergèj. - -Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la -antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj -eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l' -palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la -ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj. - -Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l' -terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis -en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l' caro Ivano, -ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta -siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn, -fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis -preparitaj de l' pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis -senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon, -same kiel la sklavemaj Romanoj de l' epoko de regreso mem kreis siajn -Tiberon, Neronon kaj Kaligulon. - -La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj -Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja -ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian -mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la -socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed -ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis -honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj -aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo, -honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al -viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l' epoko, vi vidis en la terura -caro elmontraĵon de l' Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi -mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo -ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu -vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da -bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa -vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l' -pasinteco. - - - - -Tabelo de enhavo. - - Paĝoj. - Antaŭparolo I - Ĉapitro I. La opriĉnikoj 1-9 - Ĉapitro II. La novaj konatuloj 10-14 - Ĉapitro III. Sorĉaĵo 14-18 - Ĉapitro IV. Bojaro Morozov kaj lia edzino 19-26 - Ĉapitro V. Renkontiĝo 26-32 - Ĉapitro VI. La gasto 32-42 - Ĉapitro VII. Aleksandra antaŭurbo 42-48 - Ĉapitro VIII. Tagmanĝo 48-59 - Ĉapitro IX. Juĝa esploro 59-68 - Ĉapitro X. Patro kaj filo 68-73 - Ĉapitro XI. Nokta procesio 73-80 - Ĉapitro XII. Kalumnio 80-86 - Ĉapitro XIII. Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj 86-93 - Ĉapitro XIV. Survango 93-100 - Ĉapitro XV. Ceremonio de kisado 101-108 - Ĉapitro XVI. Forrabo 109-114 - Ĉapitro XVII. Ensorĉado de sango 114-123 - Ĉapitro XVIII. La malnova konatulo 123-127 - Ĉapitro XIX. Rusa homo ne forgesas bonaĵon 127-133 - Ĉapitro XX. Gajaj homoj 133-146 - Ĉapitro XXI. Fabelo 146-159 - Ĉapitro XXII. Monaĥejo 159-164 - Ĉapitro XXIII. La vojo 164-170 - Ĉapitro XXIV. Ribelo de la rabistoj 170-180 - Ĉapitro XXV. Preparado al batalo 180-184 - Ĉapitro XXVI. Kunfratiĝo 185-191 - Ĉapitro XXVII. Basmanov 191-199 - Ĉapitro XXVIII. La disiĝo 199-202 - Ĉapitro XXIX. Samtempa esploro de du kontraŭuloj 202-209 - Ĉapitro XXX. La ensorĉita sabro 209-214 - Ĉapitro XXXI. Dia juĝo 214-224 - Ĉapitro XXXII. La talismano de Vjàzemskij 224-226 - Ĉapitro XXXIII. La talismano de Basmanov 226-230 - Ĉapitro XXXIV. La arlekena kaftano 230-237 - Ĉapitro XXXV. Ekzekuto 237-244 - Ĉapitro XXXVI. Reveno en la antaŭurbon 244-251 - Ĉapitro XXXVII. Pardono 251-258 - Ĉapitro XXXVIII. Elmarŝo el la antaŭurbo 258-263 - Ĉapitro XXXIX. La lasta revido 263-270 - Ĉapitro XL. La senditaro de Jermako 271-283 - - -LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO. - -L. TOLSTOJ. 1) Pentofaranta pekulo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 16. - --- 2) Tri mortoj. "Ling. Intern." 1910. N-o 10-11 kaj aparta eldono de -Pres. Esp. Soc. 1911. - --- 3) La kafejo de Surate. "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 N-o 4 (18). - --- 4) Unuaj rememoroj. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 2. - --- 5) Tri rakontoj: - 1) Per kio la homoj vivas. - 2) Kie estas amo, tie estas Dio. - 3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." N-o 2). - --- 6) Pri milito (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. N-o 19. - -A. ĈEĤOV. 7) Sen titolo. "La Ondo de Esper." 1910. N-o 4. - --- 8) Nebona ago. "La Ondo de Esper." N-o 10. - --- 9) En somerloĝejo. "La Ondo de Esper." 1911. N-o 11. - --- 10) Malbonintenculo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 21. - --- 11) Terura nokto. "Vesp. Horo" 1910. N-o 16. - --- 12) Okazintaĵo. "La Revuo" 1910. N-o 4. - --- 13) Antaŭpaska semajno. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 31. - --- 14) Griĉjo. "Universo" 1911. N-o 10. - -KOROLENKO. 15) Paska nokto. "Germ. Esperant." 1910. N-o 3. - --- 16) La lasta radio. "La Ondo de Esp." 1910 N-o 5. - -VERESAEV. 17) La stelo. "La Ondo de Esp." 1910. N-o 5-6. - -DOROŜEVIĈ. 18) Saĝulo. "La Ondo de Esp." 1911. N-o 12. - -V. GARŜIN. 19) Legendo pri la fiera Aggej. "Universo". 1910. N-o 3. - -ZWJEZDIĈ. 20) Anguleto de muzikema Vieno. "Pol. Esper." 1910. N-o 8. - -G. PETROV. 21) Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio. "Esperanto". 1910. -N-o 90, 91. - - -ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO: - -KOROLENKO. Senlingvulo. - -ĈEĤOV. Negravaĵo de l' vivo. - -L. TOLSTOJ. Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj). - --- El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco. - -IV. TURGENEV. Stranga historio. - -A. HERCEN. Aforismoj. - -N. MOROZOV. En maron kaj en aeron. - - -MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO". - -26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando. - - -Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. La plej plena -kaj nova esperanto-rusa vortaro. 80 kop. (Sm. 0,85) - -Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita de D-ro K. Bein. -1 rub. (Sm. 1,06) - -En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita de D-ro K. Bein. -10 kop. (Sm. 0,10) - -Du rakontoj de A. Ĉeĥov, tradukitaj de B. Kotzin. 10 kop. (Sm. 0,10) - -Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj, trad. de A. Ŝarapova. 10 kop. -(Sm. 0,10) - -Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin. 65 kop. (Sm. 0,65) - -Эсперанто въ 10 уроковъ, Каръ и Панье. 20 kop. (Sm. 0,21) - -Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ. -15 kop. (Sm. 0,16) - -Полный курсъ Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-e изд. 60 kop. -(Sm. 0,63) - -Internacia Krestomatieto kun laŭartikola vortaro seslingva, -de A. Ajspurit. 15 kop. (Sm. 0,16) - -Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto de -artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj. 60 kop. (Sm. 0,63) - -Ĉefeĉ--ŝlosilo por rusoj. 2 kop. (Sm. 0,02) - -En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier. 60 kop. (Sm. 0,63) - -Ruslanda Adresaro Esperantista 40 kop. (Sm. 0,40) - -Signifo de akciaj societoj por la Esperanta movado, de A. A. -Saĥarov. 5 kop. (Sm. 0,05) - -Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel, -G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof. 1 r. 75 k. -(Sm. 1,85) - -Por kaj kontraŭ Esperanto, de A. Nedoŝivin. 25 kop. (Sm. 0,25) - -Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj, de P. Stojan. -1 rub. (Sm. 1,00) - -Titolaro de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, de G. -Davidov. 10 kop. (Sm. 0,10) - - -НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ - -для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть - -ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ - -съ производными и интернаціональными словами. - -2-е изданіе 1912 года. - -Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ. - -Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.). - - -АДРЕСНАЯ КНИГА - -Ruslanda Adresaro - -por la jaro 1912. Prezo 40 kop. - - -LA ONDO DE ESPERANTO - -ВОЛНА ЭСПЕРАНТО. - -Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata -de la jaro 1909. - -Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. -Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena -kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo -tutmonda (poŝtk. ilustr.). - -Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj -verkistoj. - - Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj[*] - 2 rubl. (2,120 Sm.) - -Redakcio kaj Administracio: Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26. - -La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm.) oni sendu al librejo "Esperanto" -(Moskvo, Tverskaja, 26) aŭ al aliaj Esper. librejoj--poŝtmandate, -respondkupone, papermone aŭ per bankĉekoj. La Moskva librejo -"Esperanto" akceptas la pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj. - -Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. (Sm. 0,30). - -Plenaj jarkolektoj de gazeto "La Ondo de Esperanto" por la jaroj -1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu jarkolekto 80 kop. - -[*] En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo -per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro -1912--"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj. - - - - -Piednotoj - - -[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo. - -[2] Nobelo. - -[3] Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj -herboj kaj beroj. - -[4] "Zèmŝĉino"--institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto -"zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero". - -[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa -epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo -de Volgo. - -[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi -siajn ĉambrojn vespere. - -[7] Speco de biero, hejme preparata. - -[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto -antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: -interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas -ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos -grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero. - -[9] "Carlina" (lat.). - -[10] "Gentiana" (lat.). - -[11] "Litrum salicaria" (lat.). - -[12] "Baccinum uliginosum" (lat.). - -[13] "Melampirum" (lat.). - -[14] "Razrìv"--ruse "rompi" aŭ "krevigi". - -[15] "Crex pratensis" (latin.). - -[16] «Okòlniĉij»--de rusa radikvorto «òkolo»--signifas «apud»: viro, kiu -devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi -ĉion dum vojaĝo de l' caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj -al la caro. - -[17] «Pugnobatalo»--kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. -La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. -La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio -sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je -l' ventro, je l' vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, -ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis -sur la batalkampo. - -[18] «Terliko»--longa laŭtalia supervesto. - -[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, -sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis -pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi -pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"--ruse "loko") -estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis -al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. -Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro! - -[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon -de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo, -eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos. - -[21] Nefajropafa armilo. - -[22] Parto de Moskvo. - -[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero". - -[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita). - -[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante -antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj--ruse signifas bruli), t. e. kaptas. -Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante -antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la -"brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas -kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), -li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon -kaj la nekaptita parano devas "bruli". - -[26] Ornamaĵo de l' harligo. - -[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj. - -[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami -per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton -kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron -aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro; -kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p. - -[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj. - -[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn". - -[31] «Vorto kaj faro»--estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi -iun ajn, por turmente esplori la aferon. - -[32] «Kravĉij»--ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij: -honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante -oficon de okòlniĉij. - -[33] Kunveno de bojaroj. - -[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta -kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj -elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe -eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al -la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj. - -[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo, -fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj -Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin -Triunuo Sergij. - -[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi -tiu ĉaso vid. ĉap. XX. - -[37] "Volinko"--popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca -bovida aŭ kapra felo; "balalajka"--popola korda muzika instrumento. - -[38] La loĝantoj de l' antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare -kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero -"slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco". - -[39] "Kelaro"--monaĥeja ekonomo. - -[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj. - -[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn -servistojn de l' kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de -l' kortego. - -[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran -ringon, enfosigitan en la teron. - -[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo -("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante -vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj. -Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el -ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj, -pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan -oficon. - -[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej -belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis -oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili -staris ĉe ambaŭ flankoj de l' cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, -dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis -la caron, portante liajn batalilojn. - -[45] "Saadako"--plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj. - -[46] Nomoj de la tiamaj vinoj. - -[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto) -kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la -dorson. - -[48] Popola virina vesto. - -[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata. - -[50] Monero. - -[51] Rusa proverbo. - -[52] Prikazoj ("prikàz"--ruse "ordono") estis organoj de centra administrado -kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn -de l' regno, aŭ havis apartajn fakojn de l' ŝtataj aferoj. Tiel ni konas -prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, -presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, -Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l' prikazo estis: 1--2 juĝistoj, -kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj -estis elektataj de l' caro mem. La loĝantoj en la sfero de l' influo de ĉiu -prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj -ili rajtis plendi nur al la caro mem. - -[53] Longa laŭtalia vesto. - -[54] Pudo=proksimume 15 kilo. - -[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj -spicaĵoj. - -[56] Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume -2⁄3 de metro. - -[57] Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj. - -[58] Porzana marulta (lat.). - -[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas -en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi. - -[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo. - -[61] Urbo de Moskva gubernio. - -[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj. - -[63] Esaulo--estro de kozakoj. - -[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano -estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon -«kolcò» por ne esti rekonata. - -[65] Rusa proverbo. - -[66] Rusa proverbo. - -[67] Printempa pormortinta festo de l' antaŭkristaneca epoko. La idolistoj -kredis, ke la animoj de l' mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por -partopreni la festenon de l' vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe -simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de -St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l' mortintoj -kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan -manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj. - -[68] Biblio. - -[69] "Kikimora"--mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel -idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj -la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis -infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ -kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de -diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa -klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante -ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l' animoj de -mortintaj praavoj. - -[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli -similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas -liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton. - -[71] Rusa proverbo. - -[72] Rusa proverbo. - -[73] Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis -ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ -vestojn de l' ĉasisto. - -[74] Rusa proverbo. - -[75] Ŝercoj sensencaj. - -[76] Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa, -kun dutranĉa pinto. - -[77] "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi. - -[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo -famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). -La caro, indignante pro la enhavo de l' letero sed ne povante puni -la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la -letero, sin apogis sur la piedon de l' malfeliĉa Bazilo per sia -akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la -fidela servisto ĉi tiun turmentegon. - -[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj, -ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto -estas tute ne tradukebla. _Rim. de la Red._ - -[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa -liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam -aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj -Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn -da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo. - -[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el -orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo -li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon. - -[82] Historia fakto. - -[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos. - -[84] Azia popolo. - -[85] Rusa proverbo. - -[86] Sentalia longa bluzo. - -[87] Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV -dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio. - -[88] Laŭ la kredo de l' epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas -esti purigata per preĝoj kaj pento. - -[89] Virina nomo. - -[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro -de l' mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante -ĉiujn ecojn de l' mortinto. - -[91] Vid. ĉapitro XII. - -[92] Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo. - -[93] Parto de Moskvo. - -[94] Muzikinstrumentoj. - -[95] Uralaj montoj. - -[96] Riverbranĉo de Kamo. - -[97] Unua princo en Ruslando. - - - - -Noto de transskribanto: - -En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn -diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi -forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj -piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj. - - - - - - - -End of the Project Gutenberg EBook of Princo Serebrjanij, by -Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ *** - -***** This file should be named 55302-0.txt or 55302-0.zip ***** -This and all associated files of various formats will be found in: - http://www.gutenberg.org/5/5/3/0/55302/ - -Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and -the Online Distributed Proofreading Team at -http://www.pgdp.net - - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive -specific permission. If you do not charge anything for copies of this -eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook -for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, -performances and research. They may be modified and printed and given -away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks -not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the -trademark license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country outside the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you'll have to check the laws of the country where you - are located before using this ebook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm web site -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The -Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm -trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the -mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its -volunteers and employees are scattered throughout numerous -locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt -Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to -date contact information can be found at the Foundation's web site and -official page at www.gutenberg.org/contact - -For additional contact information: - - Dr. Gregory B. Newby - Chief Executive and Director - gbnewby@pglaf.org - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide -spread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our Web site which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. - diff --git a/old/55302-0.zip b/old/55302-0.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index c27f762..0000000 --- a/old/55302-0.zip +++ /dev/null diff --git a/old/55302-h.zip b/old/55302-h.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index 44616f4..0000000 --- a/old/55302-h.zip +++ /dev/null diff --git a/old/55302-h/55302-h.htm b/old/55302-h/55302-h.htm deleted file mode 100644 index 173a0c3..0000000 --- a/old/55302-h/55302-h.htm +++ /dev/null @@ -1,15423 +0,0 @@ -<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" - "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> -<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> -<head> -<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> -<title>Princo Serebrjanij</title> -<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" /> -<style type="text/css"> -<!-- -body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} -div.titlepage, div.dedication {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;} -.left {width:45%; float: left; text-align: center;} -.right {width:45%; float: right; text-align: center;} -#date {clear: both; font-weight: bold; font-size: 1.5em;} -#author {font-size: 1.5em; text-decoration: underline;} -#translator {font-size: 1.4em;} -h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 2px;} -div.chapheader {text-align: center; clear: both; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 1.4em; font-weight: bold;} -h2 {font-size: 100%;} -a {text-decoration:none;} -ul li {list-style-type: none; padding-left: 2em; text-indent:-2em;} -hr.short {width: 20%;} -hr.long {width: 80%;} -.gesperrt {letter-spacing: 0.2em; margin-right: -0.2em;} -.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%;} -td.numb {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;} - .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;} - .stanza {margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;} - .stanza br {display: none;} - span.i0 {display: block; margin-left: 0em;} - span.i4 {display: block; margin-left: 2em;} -.verse hr {width: 15em; text-align: left; padding-left: 0em; margin-left: 0em;} -.footnotes {border: dashed 1px; margin: 2em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;} -.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} -.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;} -.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;} -.back-header {margin-top:4em; font-size:1.5em;} -.bookad {padding-left: 2ex; text-indent: -2ex;} -.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding-top: .5em; padding-bottom: .5em; -padding-left: 1em; padding-right: 1em; margin-left: 5%; margin-right: 5%;} ---> -</style> -</head> -<body> - - -<pre> - -Project Gutenberg's Princo Serebrjanij, by Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most -other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of -the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have -to check the laws of the country where you are located before using this ebook. - - - -Title: Princo Serebrjanij - -Author: Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -Translator: Maria Sidlovskaja - -Release Date: August 8, 2017 [EBook #55302] - -Language: Esperanto - -Character set encoding: UTF-8 - -*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ *** - - - - -Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and -the Online Distributed Proofreading Team at -http://www.pgdp.net - - - - - - -</pre> - - - -<div class="titlepage"> -<p>LITERATURA ALDONO DE GAZETO<br /> -"LA ONDO DE ESPERANTO."</p> - -<p id="author">Grafo A. Tolstoj.</p> - -<h1>PRINCO<br /> -SEREBRJANIJ</h1> - -<p>HISTORIA ROMANO.</p> - -<p><b>EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS<br /> - -<span id="translator">S-ino M. Ŝidlovskaja.</span></b></p> - -<div class="left"> -<p>Librejo<br /> -"Esperanto"<br /> -Moskvo, Tverskaja, 26.<br /> -RUSLANDO.</p> -</div> -<div class="right" lang="ru"> -<p>Книжный Магазинъ<br /> -"Эсперанто"<br /> -Москва, Тверская, 26.<br /> -РОССІЯ.</p> -</div> - -<p id="date">1912.</p> -</div> - - -<div class="dedication"> -<p><i>AL NIA KARA MAJSTRO<br /> - DEDIĈAS SIAN LABORON<br /> - la tradukintino.</i></p> -</div> -<!-- pagho sennombra --> - - - -<div class="chapheader" id="chap00"> -<p>ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.</p> -</div> - -<p>Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas -internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la -somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per -kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi -kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis -faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj -ĉapitroj de l’ libro.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al la -amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’ -kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa -kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis -inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por -komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado -kaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis la -ĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem -komencis verki poeziaĵojn.</p> - -<p>Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li -ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en -Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en -Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de -ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la -literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj -lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo -atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma -muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo -sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante -la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton -antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras -<i>kontraŭ la fluo</i>"<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>,—jen estas la ĉefaj temoj de liaj -poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan -historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, -ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo -Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l’ rusa -historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre -interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde -studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel -materialo por liaj<!-- pagho sennombra --> 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), -"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili -aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj -draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej -bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies -scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol -100 foje.</p> - -<p>Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj’n kiel reprezentanton de l’ -principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis -tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l’ rusa vivo plej -multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian -pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj -premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda -artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de -malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la -"utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, -li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li -nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo -li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li -laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva -Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l’ moskvaj -caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de -Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire -kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis -aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li -rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris -kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la -kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,—kion fari? la infanoj tamen -ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj -("Sonĝo de Popov", "Skizo de l’ rusa historio de Gostomislo ĝis -Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn -de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da -malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto -(1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.</p> - -<p class="far_sig"><i>Maria Ŝidlovskaja.</i></p> -<!-- pagho 1 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap01"> -<h2>ĈAPITRO I.</h2> - -<p>La "opriĉnikoj".</p> -</div> - -<p>En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>, -princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo -Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.</p> - -<p>Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.</p> - -<p>La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano -Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo -packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne -estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia -lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga -por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l’ diplomatia arto, li -deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, -kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la -veremecon de l’ princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj -plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en -kunsido de l’ deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno -kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, -estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi -ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco -neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda -cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el -Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. -Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn -vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj -ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol -en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en -Litovujo.</p><!-- pagho 2 --> - -<p>La fizionomio de l’ princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj -trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj -malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis -eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, -en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj -brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj -nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme -kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia -rideto—senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin -ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne -estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per -saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni -povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon -kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, -ĉar meditado ne estas lia fako.</p> - -<p>Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, -larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la -sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj -okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele -konturigis la lipojn kaj la mentonon.</p> - -<p>Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis -sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la -floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto -fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, -kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio -kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.</p> - -<p>Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en -Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,—ĉio -estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon -IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam -defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj -pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon -reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj -senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus -militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la -tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj -la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, -similan al Ivano.</p> - -<p>De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis<!-- pagho 3 --> gajan -kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun -feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn -dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan -per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn -kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili -interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta -knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas -la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj -flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta -vilaĝo!</p> - -<p>La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis -lia ĉevalservisto.</p> - -<p>—He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta -Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom -ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la -vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati -oni povas per hakiltenilo...</p> - -<p>—Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?—demandis la princo, kiu tute -ne deziris ripozi.</p> - -<p>—He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman -demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 -verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas -tre lacaj.</p> - -<p>—Nu, bone,—konsentis la princo. Ni ripozu!</p> - -<p>—He, he,—ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, -demetu kaldronojn, faru fajron!</p> - -<p>La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren -kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj -demetis la kirason.</p> - -<p>Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis -la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la -festadon.</p> - -<p>—Ne ĝenu vin, bonuloj!—afable diris Serèbrjanij: unu falko ne -malhelpas la aliajn!</p> - -<p>—Dankon, via bojara moŝto,—respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras -nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi -vin regalos per mieltrinkaĵo<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>, bonvolu, bojaro, trinki kun ni!—Nu, -vi, malsaĝulinoj!—li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi -timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne -opriĉnikoj? Jes,<!-- pagho 4 --> via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi -opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ -dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas -ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!</p> - -<p>—Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!—demandis la princo.</p> - -<p>—Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas -caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi—"zèmŝĉino"<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. Ni povas vin rabi -kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!</p> - -<p>Serèbrjanij ekkoleris.</p> - -<p>—La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, -de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?</p> - -<p>—Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto -estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin -tuŝi!—Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,—jen tien, -kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino -hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion -alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la -malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du -monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu -ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste -Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun -dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti -la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj -sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.</p> - -<p>Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.</p> - -<p>—Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj -mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas, -ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?</p> - -<p>—Jes, kara princo,—ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj -viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn -ili havas, kiuj portas signojn—balailon kaj hundan kapon. Certe, ili -estas caraj viroj!</p> - -<p>—Malsaĝulo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj! -Mi ne komprenas—li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion -signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte<!-- pagho 5 --> Moskvon, mi nepre -ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne -indulgos, je Dio, ne indulgos.</p> - -<p>La dancoj daŭris kiel antaŭe.</p> - -<p>Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino—fianĉinon; la fianĉo -profunde salutis la geparencojn de l’ fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis -junuloj kaj knabinoj.</p> - -<p>—Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:—donu al mi bieron!</p> - -<p>—Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!</p> - -<p>—Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!</p> - -<p>Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon -ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al -kontraŭa.</p> - -<p>La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis -la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:</p> - -<p>—Al la diablo, bopatro!</p> - -<p>—Al la diablo, bopatrino!</p> - -<p>—Al la diablo, bofrato!</p> - -<p>Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.</p> - -<p>La vilaĝanoj laŭte ridis.</p> - -<p>Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis -en la rondon.</p> - -<p>—Savu! Kaŝu min!—li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.</p> - -<p>—Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble -opriĉnikoj?</p> - -<p>Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne -povis elparoli eĉ unu vorton.</p> - -<p>—Tie, tie,—fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi -paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki -ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,—ili ŝin prenis, Dunjon, kaj -min...</p> - -<p>Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...</p> - -<p>—Malfeliĉo, malfeliĉo!—ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj, -kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj -Sergèevno’n ili mortigis...</p> - -<p>Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe -galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per -linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo -kaj hunda kapo.</p> - -<p>—Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn, -forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!</p><!-- pagho 6 --> - -<p>La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.</p> - -<p>—Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la -princo:—defendu nin, malfeliĉulojn.</p> - -<p>Sed la princo jam estis for.</p> - -<p>—Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante -ĉirkaŭen.—Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili -forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!</p> - -<p>La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.</p> - -<p>—He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?</p> - -<p>La vilaĝano silente kliniĝis.</p> - -<p>—Pendigu lin sur betulo!—ordonis la nigraharulo: se li ŝatas -silenton, li silentu sur la betulo!</p> - -<p>Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de -la vilaĝano.</p> - -<p>—Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj. -Indulgu!</p> - -<p>—Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne -ŝercu alian fojon! Pendigu lin!</p> - -<p>La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de -post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la -manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de -Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l’ strato, kun laŭtaj -krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli -malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke -ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro -deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon -rekonsciiĝi, la princo desaltis de l’ ĉevalo, ekgenuis sur lian -bruston kaj premis lian kolon per la mano.</p> - -<p>—Kiu vi estas, kanajlo?—li demandis.</p> - -<p>—Kaj vi?—per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.</p> - -<p>La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.</p> - -<p>—Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.</p> - -<p>—Ne al vi mi servas, rabisto,—respondis la nigraharulo, ne perdante -kuraĝon:—vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!</p> - -<p>La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.</p> - -<p>La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj, -kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.</p><!-- pagho 7 --> - -<p>—Ligu ankaŭ lin!—li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman -vizaĝon, li malgraŭvole miris.</p> - -<p>—Bravulo, vera bravulo! li pensis:—domaĝe, ke li estas rabisto!</p> - -<p>Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.</p> - -<p>—Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed -fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:—kiajn ilojn ili -kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon -mortigi homojn!</p> - -<p>La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du -viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia -kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.</p> - -<p>—Kiuj estas tiuj ĉi viroj?—demandis la princo. Kial vi ilin alligis -al seloj?</p> - -<p>—Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis -ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.</p> - -<p>—Malligu ilin!</p> - -<p>—La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne -rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos -la sorto de venkitoj.</p> - -<p>—Aŭskultu, kanajloj!—diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj. -Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?</p> - -<p>—Ĉu vi perdis la okulojn?—respondis unu el ili.—Ĉu vi ne vidas, kiu -ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!</p> - -<p>—Malbenitoj!—ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la -veron!</p> - -<p>—Certe, vi falis el la ĉielo,—ridante diris la nigraharulo, se vi -neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin -prenu!</p> - -<p>La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.</p> - -<p>—Nu, bravulo!—li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis -vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,—mi vin -pendigos.</p> - -<p>La rabisto prenis fieregan aspekton.</p> - -<p>—Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,—ĉevalservisto de Gregoro -Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro -kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni -balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda -kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l’ caro.—Jen vi scias, kiu mi -estas;<!-- pagho 8 --> diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam -mi havos la okazon rompi vian kapon?</p> - -<p>La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron. -Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l’ -morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron—tion ne povis toleri -Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al -la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l’ rabistoj ili -ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu -antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.</p> - -<p>Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono -de Serèbrjanij, aliris lin.</p> - -<p>—Permesu al mi paroli, via princa moŝto!</p> - -<p>—Bone, mi aŭdas.</p> - -<p>—Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la -manoj de ĉi tiuj bestoj,—tial mi nun volas pagi al vi per bona ago. -Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas -tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne -pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo -Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin -renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan -morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj -kamaradoj!</p> - -<p>La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis -firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de -l’ vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la -vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel -persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke -Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj -signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia -rigardo—konstantan kutimon obeigi.</p> - -<p>—Kiu vi estas, bravulo?—demandis la princo. Kial vi penas savi la -homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?</p> - -<p>—Jes, via bojara moŝto,—sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie! -Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi -estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!—Se mi -povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi -pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo! -Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre -kulpigos vian bojaran moŝton!</p> - -<p>Malklara parolado de l’ nekonata viro malmulte impresis<!-- pagho 9 --> la princon, sed -lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l’ rabistoj -malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj -krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas -loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto -preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,—kaj li mem volis -daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.</p> - -<p>—Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi -ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos -ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu -fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!</p> - -<p>Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la -orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj -profunde salutis lin.</p> - -<p>—Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la -juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin -pendigi,—pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,—permesu nun, ke ni, -antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por -ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!</p> - -<p>Kaj, akceptante la silenton de l’ princo kiel signon de konsento, li tuj -ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis -plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.</p> - -<p>—Plej utila afero!—diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la -princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda -afero por ili ĉiuj!</p> - -<p>La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li -ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis -la antaŭan esprimon.</p> - -<p>—Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun -via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras -la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi: -se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi -du.</p> - -<p>Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. -Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.</p><!-- pagho 10 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap02"> -<h2>ĈAPITRO II.</h2> - -<p>La novaj konatuloj.</p> -</div> - -<p>Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, -sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.</p> - -<p>—Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.—Strangaj homoj ili estas... -kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas -inter la fingroj!</p> - -<p>Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.</p> - -<p>—Kara princo!—li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn -virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas -de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne -estas ili ankaŭ rabistoj?</p> - -<p>—Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,—senzorge respondis -Serèbrjanij,—ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn -opriĉnikojn.</p> - -<p>—Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn -ne elpikas,—kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan -lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili -ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ -lupo timas!</p> - -<p>La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ -silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka -spirblovado.</p> - -<p>Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante -akompanis.</p> - -<p>Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la -princon post ĉiuj aventuroj de l’ tago: malĝoje fariĝis al li! Li -ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, -antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, -kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena -kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l’ popolo, li bone distingis -delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l’ -glavoj nek tondro de l’ litovaj pafiloj:—"adiaŭ, princo, mi preĝos -por vi!"</p> - -<p>Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne -estis konformaj al la pensoj de l’ bojaro. La kanto rakontis pri -liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri -diboĉa vivmaniero de burlakoj<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>. La voĉo<!-- pagho 11 --> jen kuniĝis, jen disiĝis, -jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, -kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, -ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...</p> - -<p>Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum -trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen -angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon -fatalan de l’ sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj -bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa -vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate -kantata dum somera nokto en silenta arbaro!</p> - -<p>Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l’ princo. Du viroj elsaltis -el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis -liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.</p> - -<p>—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj -viroj.—Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!</p> - -<p>—Kiu rajdas?—demandis maldelikata voĉo.</p> - -<p>—Ŝpinilo de avino!—respondis la pli juna kunvojaĝanto de l’ princo.</p> - -<p>—En bastŝuo de l’ avo!—diris la antaŭa voĉo.</p> - -<p>—De kie vi venas, samlandanoj?</p> - -<p>—Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! -daŭrigis la kunulo de l’ princo.</p> - -<p>La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte -liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.</p> - -<p>—Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,—diris la fremdulo, -galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol -duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi -povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur -ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.</p> - -<p>—Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne -forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!</p> - -<p>—Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam -renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, -kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!</p> - -<p>—Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!</p> - -<p>—Mi havas multajn nomojn, bojaro,—respondis la pli juna. Nun mi estas -nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...</p><!-- pagho 12 --> - -<p>Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin -turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,—venis muelisto. Lia vizaĝo ne -estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.</p> - -<p>—Karulo mia!—li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi -venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi -nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.</p> - -<p>Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto -respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:</p> - -<p>—Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun -mi tre timas.</p> - -<p>—Kaj en apuda ĉambro?</p> - -<p>—La ĉambro estas plenplena je sakoj.</p> - -<p>—Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon -al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne -superruzos!</p> - -<p>La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, -krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.</p> - -<p>Dume li forestis, serĉante kenon<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a>, Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la -bojaron.</p> - -<p>—Diru do, bravuloj,—demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni -bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?</p> - -<p>—Demandu la venton,—respondis Ringo,—de kie ĝi venas; demandu -fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, -trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne -povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por -io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon -Ringo’n.</p> - -<p>—Kiaj sagacaj paroloj!—murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, -sagaculoj!</p> - -<p>—Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.—Kredu al mi, vi ne devas -rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de -Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!</p> - -<p>—Ĉiam li diras la samon,—ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, -ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam -la samaj paroloj,—sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, -amiko,—li aldonis laŭte: nia princa moŝto<!-- pagho 13 --> neniun timas kaj vian -Skuratov’n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!</p> - -<p>La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon -de l’ trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon -da "brago"<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj -de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj -okuloj—helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.</p> - -<p>Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur -la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis -ilin, estingis la kenon kaj foriris.</p> - -<p>—Kara princo!—diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke -ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon -ĝis al Moskvo!</p> - -<p>—Por timigi bonajn kristanojn meze de l’ nokto, sur ĉiu strato -desaltante de l’ ĉevaloj kaj malfermante barilojn?</p> - -<p>—Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus -en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al -muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto!<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>. Pereu la diabla forto, -pereu!</p> - -<p>—Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?</p> - -<p>—Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, -aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!</p> - -<p>—Nu, do?</p> - -<p>—Kial vi demandas?—diris Miĥeiĉ pasie.—Ĉu vi ne scias, ke ĉiu -muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, -sen helpo de diablo! Ne, certe ne!</p> - -<p>—Mi aŭdis pri tio,—jesis la princo:—sed ne ĉio estas vera, kion oni -diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!</p> - -<p>Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj -ree demandis jam per dorma voĉo:</p> - -<p>—Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la -selo?</p> - -<p>—Rabisto, kompreneble!</p> - -<p>—Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?</p><!-- pagho 14 --> - -<p>—Ankaŭ rabisto, ŝajne.</p> - -<p>—Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, -ol Ĥomjàk! Konsentite?</p> - -<p>La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam -ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap03"> -<h2>ĈAPITRO III.</h2> - -<p>Sorĉaĵo.</p> -</div> - -<p>La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun -bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.</p> - -<p>Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud -la muelejo.</p> - -<p>—He, sorĉisto!</p> - -<p>Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte -respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:</p> - -<p>—He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!</p> - -<p>Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.</p> - -<p>—Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas -gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!</p> - -<p>—Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto -nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi -kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!</p> - -<p>—Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al -vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi -do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur -ilin ne estas vekinta.</p> - -<p>—Nu, bone, maljunulaĉo;—sed se vi volas min trompi, pli bone estus, -ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, -kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!</p> - -<p>—Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, -kion mi vidos, sed kio poste okazos,—estas en la manoj de Dio. Sed se -via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.</p> - -<p>—Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!</p> - -<p>La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre -juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia -ĉapo pendis ĝis la dorso.</p> - -<p>—Nu, karulo,—demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?</p><!-- pagho 15 --> - -<p>—Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas -ĉirkaŭ la kolo.</p> - -<p>—Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?</p> - -<p>—Ne,—respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin -ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj -forkuris en la domon.</p> - -<p>—Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, -permesu al mi diri la veron!</p> - -<p>—Bone, maljunulo!</p> - -<p>—Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed—mi timas paroli...</p> - -<p>—Parolu!—ripetis la princo, piedfrapante la teron.</p> - -<p>—Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?</p> - -<p>—Kiun alian? Edzon? Maljunan?</p> - -<p>—Kaj se ŝi—daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la -edzon, sed...</p> - -<p>—Ha, arbara koboldo!—ekkriis la princo:—kiel vi kuraĝas eĉ pensi -pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de -ili ambaŭ!</p> - -<p>La muelisto posteniris terurita.</p> - -<p>—Sorĉisto!—daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian -voĉon:—helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi -provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,—mi ne -elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, -vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi -mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis -diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,—sed ne dronis -mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi -tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara -manĝotablo kun Basmanov’j, kun Grjaznij’j kaj t. p. Mi estis pli -kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis -virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian -sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro -pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l’ princo -Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta -Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por -kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l’ infero ne povas esti -pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi -opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same -kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!</p><!-- pagho 16 --> - -<p>La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman -koleron, li timis pro sia vivo.</p> - -<p>—Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ -sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi -havas? Nu, nu, sorĉisto!</p> - -<p>—Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, -ekzemple, dornohava-herbo<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>, oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: -ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,—la sago nepre trafos. Ekzistas -tirliĉ-herbo<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>, kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin -kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ -plakùn-herbo<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la -radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!</p> - -<p>Vjàzemskij maldolĉe ekridis.</p> - -<p>—Mi jam estas sufiĉe timata,—li diris: mi ne bezonas vian -plakùn-herbon. Nomu aliajn!</p> - -<p>—Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al -akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>: se vi -volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin -ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi -ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!</p> - -<p>—Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?</p> - -<p>—Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, -oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a>. -Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ -rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.</p> - -<p>—Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron -malamatan?</p> - -<p>La muelisto ŝanceliĝis.</p> - -<p>—Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,—vere, mi ne scias, -je Dio, ne!</p> - -<p>—Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!</p> - -<p>—Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas -razrìv-herbon<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a>: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran -ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.</p><!-- pagho 17 --> - -<p>—For kun viaj malbenitaj herboj!—kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis -sian severegan rigardon sur la mueliston.</p> - -<p>Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.</p> - -<p>—Maljunulo!—subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la -kolumo:—donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, -sorĉisto! Tuj donu!</p> - -<p>Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La -muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.</p> - -<p>Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.</p> - -<p>—Kompatu min!—li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi -fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!</p> - -<p>La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.</p> - -<p>—Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, -Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!</p> - -<p>—Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.</p> - -<p>—Via princa moŝto, kara princo!—per tremanta voĉo petis la muelisto: -ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! -Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi -vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!</p> - -<p>La princo leviĝis.</p> - -<p>—Komencu!—li diris: mi estas preta.</p> - -<p>Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, -lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la -marĉoj kriis krekso<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa -arbaro.</p> - -<p>La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.</p> - -<p>—Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!</p> - -<p>La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, -ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la -rado. Pasis kelkaj minutoj.</p> - -<p>—Kion vi vidas, via princa moŝto?</p> - -<p>—Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn -monerojn...</p> - -<p>—Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.</p> - -<p>Ekĝemis Vjàzemskij.</p> - -<p>—Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?</p> - -<p>—Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...</p><!-- pagho 18 --> - -<p>—Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en -via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?</p> - -<p>—Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, -kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?</p> - -<p>La maljunulo ne respondis.</p> - -<p>—Kion signifas, he, maljunulo?</p> - -<p>—Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan -tempon, ni iru!</p> - -<p>—Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; -jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...</p> - -<p>—Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!</p> - -<p>—Atendu,—diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas -segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango -ŝprucas...</p> - -<p>La muelisto volis perforte fortiri la princon.</p> - -<p>—Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...</p> - -<p>La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...</p> - -<p>Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:</p> - -<p>—Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?</p> - -<p>—Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?</p> - -<p>—Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!</p> - -<p>La princo montris helbluan rubandon.</p> - -<p>—Ĵetu ĝin sub la radon!</p> - -<p>La princo obeis.</p> - -<p>La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta -sur la brusto, sub la vesto.</p> - -<p>—Trinku!—li diris.</p> - -<p>La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la -okuloj.</p> - -<p>—Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?</p> - -<p>—Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...</p> - -<p>—Ĉu ŝi estas sola?</p> - -<p>—Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina -kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli -kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu -malbenita, sorĉisto, malbenita...</p> - -<p>La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la -arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta -ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa -bruego turniĝadis en la nokta silento.</p><!-- pagho 19 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap04"> -<h2>ĈAPITRO IV.</h2> - -<p>Bojaro Morozov kaj lia edzino.</p> -</div> - -<p>Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de -l’ supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte -da simileco kun la nuna ĉefurbo.</p> - -<p>La bordoj de l’ riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de -aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte -nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis -blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj, -konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj -levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj -flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj. -Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj -tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin -transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj -radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj, -grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre -pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj -blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti -apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de -arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo -kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta -Virgulino, komencita de l’ caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel -memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de -preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis -forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi -fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco, -brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la -popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la -caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj -estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis -monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis -multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la -ekstera supraĵo de l’ preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn -preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis -konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne -kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas -ne tukoj, sed kukoj!</p> - -<p>Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la<!-- pagho 20 --> bordo de -Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj -estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom -subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la -peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj -kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la -fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran -travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj, -provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l’ bojaro. -Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia—vasta -ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele -pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte -konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!</p> - -<p>La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj -antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj -miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a> -Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi -edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi -moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis -orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj -favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov, -kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone -sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro -Morozov.</p> - -<p>Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la -princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis -al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi, -kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj -dum pugnobatalo<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a> li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson -la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj -Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne -plaĉis al ŝi<!-- pagho 21 --> Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed -spite ĉiuj penadoj de l’ princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis -akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia -malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte -svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun -sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de -Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam -Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov, -vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a>, sub kiu oni vidis verdan -veluran kaftanon.</p> - -<p>—Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis, -rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto -li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis -lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi -malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!</p> - -<p>Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian -sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de -la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.</p> - -<p>—Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij? -Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed -kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas -je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!</p> - -<p>—Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi -mortos!</p> - -<p>La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.</p> - -<p>—Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi. -Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian -propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi, -maljunulo?</p> - -<p>—Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren -antaŭ Morozov.</p> - -<p>Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis, -malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante -alkroĉiĝas al prunelo.</p> - -<p>Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.</p> - -<p>—Infano!—li diris,—ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne -senhonorigos mian grizan kapon!</p> - -<p>—Mi ĵuras, mi ĵuras!—murmuretis Heleno.</p> - -<p>La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo<!-- pagho 22 --> estis -plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis -fianĉino de Morozov.</p> - -<p>Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi -estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi -sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.</p> - -<p>Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed -Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman -karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn -bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro, -orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis -caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano -ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia -manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij’n, sed -eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv’n, kiu tiam ankoraŭ -ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>.</p> - -<p>Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al -Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris -la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a>. La bojaro -estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li -insultis Godunòv’n, nominte lin "hundido".</p> - -<p>Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al -li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn -harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro -ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis -modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris -longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian -caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli -malsupre ol Godunòv!</p> - -<p>La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj<!-- pagho 23 --> amis la -mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj -ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn, -riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej -multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno’n, kaj la edzino -ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe -preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano -kaj feliĉo.</p> - -<p>Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la -edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj -nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta -kun levita ŝestopro<a href="#Footnote21" class="fnanchor">[21]</a> kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn -regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis -ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante: -"Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi -trompis min!"</p> - -<p>La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto, -ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l’ mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum -la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo -plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj, -ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn, -ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.</p> - -<p>Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj -baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj. -Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj -neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj, -ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj -estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis, -Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo<a href="#Footnote22" class="fnanchor">[22]</a>, en ĵus -konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo, -diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili -sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la -strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da -vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis -nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la -pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.</p> - -<p>Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili,<!-- pagho 24 --> kiu surhavis -karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el -sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia -kunvojaĝanto:</p> - -<p>—Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?</p> - -<p>—Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!</p> - -<p>—Sed atentu iliajn selojn!</p> - -<p>—Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile -al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni -faris, bojaro? Kaj nun?</p> - -<p>Serèbrjanij sulkigis la brovojn.</p> - -<p>—Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?</p> - -<p>—He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie -loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?</p> - -<p>—Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?</p> - -<p>—Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo -princo Pronskij el la granda regimento.</p> - -<p>—Donu la leteron!</p> - -<p>—Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan -leteron?</p> - -<p>—Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi -Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!</p> - -<p>—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia -mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?</p> - -<p>—Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!</p> - -<p>En la sama momento Serèbrjanij algalopis.</p> - -<p>—Haltu!—li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.</p> - -<p>—Se iu el vi,—daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ -per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio -antaŭ la caro!</p> - -<p>La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj -stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj -opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la -princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta -psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj -ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la -strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur -lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan -rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis -eksterordinaran<!-- pagho 25 --> bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj -havis malhelan kaj distritan rigardon.</p> - -<p>Ekvidinte Serèbrjanij’n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin -kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.</p> - -<p>—Vi ĉi tie?—li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie, -inter ili?..</p> - -<p>Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:</p> - -<p>"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."</p> - -<p>La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante -ilin, daŭre rigardis la princon.</p> - -<p>—Nikĉjo, Nikĉjo,—li diris, skuante la kapon: kien vi venis?</p> - -<p>Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li -konas lian nomon.</p> - -<p>—Ĉu vi min konas?—li demandis.</p> - -<p>La frenezulo ekridis.</p> - -<p>—Vi estas mia frato!—li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same -freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian -tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi -enhavas,—ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,—li daŭrigis, -montrante la opriĉnikojn,—tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..</p> - -<p>—Bazĉjo,—demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?</p> - -<p>—Ne, ne, ne,—respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo -nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.</p> - -<p>—Homo Dia,—rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro -Morozov?</p> - -<p>—Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne -ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne -releviĝos...</p> - -<p>—Kie li loĝas, Bazĉjo?—bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.</p> - -<p>—Mi ne diros,—respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi -ne volas vin sendi por fari nebonan agon!</p> - -<p>Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.</p> - -<p>Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis -al la opriĉnikoj.</p> - -<p>—Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de -Morozov?</p> - -<p>—Iru ĉiam rekten,—malafable respondis unu el ili: jen tie turnu -maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l’ maljuna korvo!</p><!-- pagho 26 --> - -<p>Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la -apero de l’ frenezulo silentigis, ree ekbruegis.</p> - -<p>—He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov’n kaj diru, ke li sin -preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!</p> - -<p>—Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!—aldonis alia.</p> - -<p>Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.</p> - -<p>—Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita -kapo.—Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke -li ne volas min sendi por fari nebonan agon?</p> - -<p>Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj. -Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis -arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn -koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis -al senpuneco.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap05"> -<h2>ĈAPITRO V.</h2> - -<p>Renkontiĝo.</p> -</div> - -<p>Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan -ĝardenon de Morozov.</p> - -<p>Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan -manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis -verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra -nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis -super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en -foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj -ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj -ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.</p> - -<p>Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun -siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi -surhavis helbluan veluran ljetnikon<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> kun rubenaj butonoj. Larĝaj -muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la -kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis -la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>, ankaŭ ornamita per perloj; -sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.</p><!-- pagho 27 --> - -<p>Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.</p> - -<p>—Via bojarina moŝto,—diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi -tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.</p> - -<p>—Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj—respondis Heleno per afabla voĉo.—Jam de -pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!</p> - -<p>—Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta -pentraĵo, ore enkadrigita!</p> - -<p>—Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!</p> - -<p>—Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu -ŝtonetojn aŭ eble gorjelki!<a href="#Footnote25" class="fnanchor">[25]</a> Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en -lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?</p> - -<p>—Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis -antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!</p> - -<p>—Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas -por festtago!</p> - -<p>—Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!</p> - -<p>—Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion -nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu, -kamaradinoj, kunkantu!</p> - -<p>La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,</span><br /> -<span class="i0">Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!</span><br /> -<span class="i0">Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,</span><br /> -<span class="i0">Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,</span><br /> -<span class="i0">Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,</span><br /> -<span class="i0">Vane rigardante kamparon kaj herbejon...</span></div> -<hr /> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Kiam mi trapaŝis hejman pordon,</span><br /> -<span class="i0">Zorge mi sublevis la vestaron,</span><br /> -<span class="i0">Por ke mia pelto zibelfela</span><br /> -<span class="i0">Per butonoj helaj ne ekbruu:</span><br /> -<span class="i0">Min ne devas vidi do bopatro mia,</span><br /> -<span class="i0">Min ne devas aŭdi edzo, lia fil’!</span></div> -</div><!-- pagho 28 --> - -<p>Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de -Heleno.</p> - -<p>—Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al -la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn, -kara nia bojarino?</p> - -<p>—Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!—aldonis Dunjo, knabino -kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.—Jen, aŭskultu, kian kanton mi -tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!</p> - -<p>Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis -supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi -ekkantis:</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">"Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin</span><br /> -<span class="i0">Kaj promenas li en belega kort’.</span><br /> -<span class="i0">Mustelpelton li havas ĝis la ter’,</span><br /> -<span class="i0">Per zibela ĉap’ li kapkovris sin.</span><br /> -<span class="i0">Ĉiam estas al li Dipatrina favor’,</span><br /> -<span class="i0">Bela, bela estas fianĉino ĉe li.</span><br /> -<span class="i0">La bojaroj ĉiuj admiradas lin,</span><br /> -<span class="i0">Same kiel la bojarinoj;</span><br /> -<span class="i0">La bojaroj diras: "kiu estas li?"</span><br /> -<span class="i0">Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"</span><br /> -<span class="i0">Fianĉino diras: "mia kara kor’!"</span></div> -</div> - -<p>Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi -longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per -ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.</p> - -<p>—Jen kion kaŭzis nia kantado!—ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se -Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l’ bojarino, -li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!</p> - -<p>—Miaj karaj kamaradinoj!—subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante -Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!</p> - -<p>—Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?</p> - -<p>—Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje. -Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la -fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo, -tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia -koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min -ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, -rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ -knabina kutimo!</p><!-- pagho 29 --> - -<p>—Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas -permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu! -Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...</p> - -<p>—Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la -kokoŝnikon!</p> - -<p>—Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se -vi koleros!</p> - -<p>—Ĉu estas peko,—meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan -tempon?—Nu, bone,—ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la -kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same, -kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!</p> - -<p>Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno -displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj -komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek -harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej -malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj -poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis -diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.</p> - -<p>Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto -triangulan kosnikon<a href="#Footnote26" class="fnanchor">[26]</a> kun multekostaj ringoj.</p> - -<p>—Mi finis, Pranjo,—ŝi ekkriis, admirante sian verkon.—Nun -ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do -estas pli bela ol kokoŝniko?</p> - -<p>—Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,—ridante respondis la knabinoj: -sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?</p> - -<p>—Nu vi, mokantulinoj!—respondis Dunjo.—Mi volonte neniam forlasus -mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas -bojaran ekonomon...</p> - -<p>La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis. -Bela do devis esti la bojara ekonomo!</p> - -<p>—Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun -pòdnizi<a href="#Footnote27" class="fnanchor">[27]</a>. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la -Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.</p> - -<p>—Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko<a href="#Footnote28" class="fnanchor">[28]</a> kaj -je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn.<!-- pagho 30 --> Sed hodiaŭ la -nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la -filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>.</p> - -<p>—Gardu nin Dio,—diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en -ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!</p> - -<p>—Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?</p> - -<p>—Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en -arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l’ nimfoj: tiam -la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!</p> - -<p>—Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis -alia knabino.—Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute -forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas -nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos -nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; -edziĝinta—li forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo—li -forgesas sian amatinon!</p> - -<p>Heleno ekmeditis.</p> - -<p>—Knabinoj!—ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?</p> - -<p>—Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en -Litovujo kaj en Malgrandrusujo...</p> - -<p>Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado, -kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.</p> - -<p>Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin -kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis -al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian -kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin, -Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li -resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l’ bojaro -Morozov?</p> - -<p>Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia -kapo. Li paliĝis...</p> - -<p>Ŝi estis edziniĝinta!</p> - -<p>—Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ -teruritaj okuloj.</p> - -<p>—Knabinoj!—petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da -tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari? -Kion diri al li?</p><!-- pagho 31 --> - -<p>Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.</p> - -<p>—Heleno Dmìtrievna!—li diris per decidoplena voĉo.—Bonvolu -respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne -ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?</p> - -<p>Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.</p> - -<p>—Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,—ni ne havas do -Kristnaskan semajnon?<a href="#Footnote29" class="fnanchor">[29]</a>.</p> - -<p>—Aŭskultu min! murmuretis Heleno.</p> - -<p>La princo ektremis.</p> - -<p>—Mi havas nenion por aŭskulti!—li diris: mi ĉion komprenas. Ne -perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!</p> - -<p>Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ!—ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta -Virgulino,—aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...</p> - -<p>Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj -fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al -la princo siajn brakojn.</p> - -<p>Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li -haltis.</p> - -<p>Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin -persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi -kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l’ -maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis -sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed -ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...</p> - -<p>—Vi min ne povas nun ami, kara princo,—ŝi parolis: la sorto ne -volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne -malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!</p> - -<p>La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu -vorton.</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ!—timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu -ion ajn!</p> - -<p>Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj -ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa -rigardo.</p> - -<p>Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.</p><!-- pagho 32 --> - -<p>—Via bojarina moŝto!—li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia -estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe, -vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno -Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio—mi, mi -vin amas, amas kiel antaŭe...</p> - -<p>Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.</p> - -<p>Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la -princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l’ palisaro. -En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ -senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...</p> - -<p>Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian -maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de -edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li -ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li -estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol -sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ -la princon Nikito’n Romànoviĉ...</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap06"> -<h2>ĈAPITRO VI.</h2> - -<p>La gasto.</p> -</div> - -<p>Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili -dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis -Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek -jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne -multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj -ekkonus lin, ĉar la persono de l’ maljuna bojaro estis de tia speco, -kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta -figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale -blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde -malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj -cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El -sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la -buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia -gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare -kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin -vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj -samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!" -Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis,<!-- pagho 33 --> ke lia kvieta -vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto -kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun -impreson.</p> - -<p>—Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la -bonvenanto!—parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron -kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun -multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj -arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.</p> - -<p>—Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin, -Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto, -vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì<a href="#Footnote30" class="fnanchor">[30]</a>, ne bone sin sentis, -Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis -via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,—ne riproĉu -al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste -vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro -ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo! -Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin -renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!</p> - -<p>Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.</p> - -<p>—Ĉu vi memoras, Nikĉjo,—li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon -per unu brako:—ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis -ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al -kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l’ ludo, ekzemple -substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam -vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!</p> - -<p>La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.</p> - -<p>—Bojaro,—li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!</p> - -<p>—Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon, -kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al -ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij, -ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!</p> - -<p>Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la -pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde -salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis -mortpala.</p><!-- pagho 34 --> - -<p>—Mia princo,—diris Morozov,—jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna! -Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia -parenco. Via patro kaj mi—ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino -ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon. -Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas, -tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo -framba, preparita de la mastrino mem!</p> - -<p>Morozov profunde salutis.</p> - -<p>La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.</p> - -<p>Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la -pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.</p> - -<p>—Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,—ĉu vi malsaniĝis? -Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo—li aldonis mallaŭte: eble -ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja -via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj, -mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli -gaja, por ke la gasto nenion rimarku!—Pardonu, kara princo, ke mi -klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi -certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?</p> - -<p>—Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.</p> - -<p>—Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo, -iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja -estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!</p> - -<p>Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.</p> - -<p>—Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi—en -malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!</p> - -<p>Morozov ekspiris.</p> - -<p>—Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran -honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!</p> - -<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis -severegan esprimon.</p> - -<p>Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la -maljusteco de la caro.</p> - -<p>—Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro -kreis institucion de opriĉnikoj.</p> - -<p>—Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis -opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.</p> - -<p>—Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis<!-- pagho 35 --> la klarajn -okulojn de l’ caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn -favoratojn Silvestron kaj Aleksiso’n Adaŝev, post kiam la caro forigis -ilin ambaŭ de l’ kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro -suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri -komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj -homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro -kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran -profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon -inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis -kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon -en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian -kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj -senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj—turmentataj. Estas sufiĉe -nur diri "slovo i djelo"<a href="#Footnote31" class="fnanchor">[31]</a>, por komencigi esploron pri politika -perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn, -sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la -kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon -ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La -turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis -pri tio, princo?</p> - -<p>—Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn -novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton -ekzekuti siajn malamikojn?</p> - -<p>—Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras -kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne -krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l’ caro: la -okòlniĉij’n<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a> Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la -tri fratojn Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj -ankoraŭ multajn senkulpajn bojarojn.</p> - -<p>Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!</p> - -<p>—Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi -diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri -mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova -kravĉij<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a> de la caro,<!-- pagho 36 --> plendis al li kontraŭ princo -Obolenskij-Ovĉina, kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do -faris la caro? Dum tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la -koron de l’ princo!</p> - -<p>—Bojaro!—ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus -al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro -tiaj vortoj!</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj -ĉu mi povus kalumnii mian caron?</p> - -<p>—Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon? -Eble oni ensorĉis la caron?</p> - -<p>—Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro, -multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj, -surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li -ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti -maskon.—"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran -rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis -en preĝejo, laŭ ordono de la caro.</p> - -<p>—Bojaro! Dio nin punas!</p> - -<p>—Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La -ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en -ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas -tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank’ -al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin -demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas -fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn -bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj -ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ -rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas -mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por -ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado -de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara -princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La -stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el -Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro -ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj -rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj, -forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis -militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili. -Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun -malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun<!-- pagho 37 --> havo, -mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj -oficistoj,—ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara -glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas -malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis -la urbon kaj la antaŭurbojn.</p> - -<p>Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon -kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li -leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne -povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien -Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo, -ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos -nin?"</p> - -<p>Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis -super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj -ekzekutadis nin. En nia bojara Duma<a href="#Footnote33" class="fnanchor">[33]</a> ni decidis, ke ni ĉiuj devas -iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro -loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni -preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni -haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro -povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone -sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian -alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio -fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni -ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne -havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la -ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn -kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.</p> - -<p>—Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano -Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum -Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma’n: bojarojn same kiel pastraron. -Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro -kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi -perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila -estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi -novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas -al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en -Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj<!-- pagho 38 --> stratojn kaj mian propran -gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos -"zèmŝĉino"<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en -mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon". -Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn, -opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu -ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun -ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu -regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ -brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al -tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj -sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron, -ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne -malamikojn de l’ caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo -ekzistas kontraŭ ili!</p> - -<p>—Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?—demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?</p> - -<p>—Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial -vi ne forrifuzis al li la opriĉnino’n?</p> - -<p>—Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne -povas resti! Kion dirus la popolo?</p> - -<p>Serèbrjanij meditis.</p> - -<p>—Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial -vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan -landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?</p> - -<p>—Mi ne silentas, princo,—respondis Morozov dignoplena.—Neniam mi -kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min -invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj -troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin -ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj -patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du -Basmanov’j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia, -Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita; -Bazĉjo Grjaznòj—ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs -Godunòv—preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur -helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla<!-- pagho 39 --> trapiki ies -gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo -tie estas,—princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin -ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!</p> - -<p>Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon. -Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo, -okazinta en la persono de l’ caro; por kelke da tempo li preskaŭ -forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.</p> - -<p>Dume la servistoj preparis la tablon.</p> - -<p>Spite la rifuzo de l’ princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi -multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn, -kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov -plenigis sian pokalon kaj tiun de l’ princo per "malvazio", leviĝis, -ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:—Por -la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!</p> - -<p>—Ke Dio malfermu liajn okulojn!—respondis Serèbrjanij, trinkante sian -pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.</p> - -<p>Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.</p> - -<p>Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de -l’ Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon -pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia -forkuro Litovujon<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn -demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo -Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita -frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj -paroloj.</p> - -<p>Morozov aŭskultis lin kun granda atento.</p> - -<p>—Ne bone staras via afero, mia kara princo,—li diris, frotante sian -larĝan frunton;—ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi -la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,—do ĉiu havas -la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion -oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas. -Tia estas ilia kutimo.<!-- pagho 40 --> La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia -homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon: -ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj -Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj -sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis -Morozov,—kiam vi intencas saluti la caron?</p> - -<p>—Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia -dormoĉambro.</p> - -<p>—Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli -ol cent verstojn?</p> - -<p>—Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?</p> - -<p>—Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis -nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj -favoratoj,—estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!</p> - -<p>—Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian -hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la -antaŭurbon.</p> - -<p>—Princo, ne forveturu!</p> - -<p>—Kial, bojaro?</p> - -<p>—Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!</p> - -<p>—Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!</p> - -<p>—Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel -knabon. Via patro kaj mi—ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la -alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin -gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne, -ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!</p> - -<p>—Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!</p> - -<p>—Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne -perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!</p> - -<p>—Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas -al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj -de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!</p> - -<p>—Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen -estu, kio estos!</p> - -<p>—Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi, -eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna -momento la puno estas neevitebla.</p> - -<p>—Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi -ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon<!-- pagho 41 --> por la regalado—diris -Serèbrjanij kaj leviĝis:—dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj -li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!</p> - -<p>Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke -en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en -similaj cirkonstancoj.</p> - -<p>—Dio benu vin, Nikĉjo!—li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.—Ke Dio -dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo -el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ, -gratulante de mia tuta koro!</p> - -<p>La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la -vestiblo.</p> - -<p>Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en -la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon. -Tie estis Heleno.</p> - -<p>—Princo,—ŝi diris mallaŭte,—mi aŭdis vian interparoladon, vi volas -veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!</p> - -<p>—Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la -manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon -preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia -volo super mi!</p> - -<p>—Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia, -princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?</p> - -<p>—Pereu mia vivo!—ekkriis la princo, svingante la manon.</p> - -<p>—Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do -aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?</p> - -<p>La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj -perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj -larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis -preta ekrideti. Unu vorto de l’ princo transformigus ŝian ĉagrenon en -senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso -esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian -sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia -feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon. -Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la -saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris -al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite -ree vekiĝis.</p> - -<p>—Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense -ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la -bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!</p><!-- pagho 42 --> - -<p>—Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia -caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!</p> - -<p>Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l’ bojarino. -Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.</p> - -<p>—Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:—mi ne povas plu vivi. Mi min mem -mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli -ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos -amanta!..</p> - -<p>Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis -ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj -denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij -kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.</p> - -<p>—Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo! -Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos -ankoraŭ!</p> - -<p>Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj -superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la -maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni -floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.</p> - -<p>Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la -ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la -princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis -la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap07"> -<h2>ĈAPITRO VII.</h2> - -<p>Aleksandra antaŭurbo.</p> -</div> - -<p>La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo<a href="#Footnote35" class="fnanchor">[35]</a> ĝis Aleksandra -antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie -kurieroj de l’ caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj -da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj<a href="#Footnote36" class="fnanchor">[36]</a> preterrajdis -por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis -kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante -longajn vicojn da ŝarĝveturiloj.<!-- pagho 43 --> Preterpaŝis aroj da arlekenoj en -diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a>; ili -kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de -riĉaj vojaĝantoj.</p> - -<p>—Ekkompatu nin, sinjoroj,—ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:—al vi Dio -donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per -via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!</p> - -<p>—Sinjoroj, karuloj!—preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la -vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan -Triunuon-Sergij’n.</p> - -<p>Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj. -Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj, -kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.</p> - -<p>Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj, -sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj, -ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa -arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj -rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.</p> - -<p>Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la -opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je -loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da -rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis -danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu -kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis -kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj -kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan, -ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al -komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj -opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas -elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin, -eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam -havis sian profiton!</p> - -<p>En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj -servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan -al certa morto.</p> - -<p>Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj<!-- pagho 44 --> armitaj -gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj -por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis -antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon<a href="#Footnote38" class="fnanchor">[38]</a>. -Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon -pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj -kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de -malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn -tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia -historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:</p> - -<p>"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de -sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon. -Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el -opriĉnikoj—monaĥojn. Li elektis tri cent siajn favoratojn plej -kruelajn, nomis ilin "frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo -Vjàzemskij—kelaro<a href="#Footnote39" class="fnanchor">[39]</a>, Maluton Skuratov—paraklisiarĥo, li ordonis, -ke ili surmetu skufja’jn<a href="#Footnote40" class="fnanchor">[40]</a> kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili -portis riĉajn, orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis -por ili monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas -la monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du -filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al -matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis -punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la -sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur -lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la -oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis por -komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan -libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago -similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto de -manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo. -La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li -interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris -malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo. -Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam<!-- pagho 45 --> revenis -kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni -ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron, -kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin -ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li -jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis -al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej -kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco -de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li -vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn, -ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis -ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar -la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l’ ŝtato, ne kuraĝis ion -ajn decidi sen li".</p> - -<p>En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de -l’ caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun -remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon. -Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per -koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj -amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol -alia, kelkaj—mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj—larĝaj kaj -dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj, -kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe -sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el -gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe -la suno siajn flamantajn plumojn.</p> - -<p>Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de -kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano -venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj -konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj, -bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj -servistoj.</p> - -<p>Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de -Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu -briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.</p> - -<p>La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn -pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed -baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion. -Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis -eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj, -ŝajne, estis konstruitaj<!-- pagho 46 --> fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed -por multaj jaroj.</p> - -<p>Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la -penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze -de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto -el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij, -preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi -malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis -la princon kaj diris ridetante:</p> - -<p>—Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi, -ĉar vi ne povas deturni la okulojn!</p> - -<p>Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis -kaj ekskuis la kapon.</p> - -<p>Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj -deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj. -Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte -preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn. -Dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a> de l’ caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la -nomo de l’ caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la -korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj -opriĉnikoj en angulo de l’ korto ludis svajko’n<a href="#Footnote42" class="fnanchor">[42]</a> kaj laŭte mokridis -la malgajninton. La vestoj de l’ opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de -l’ almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis -veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj -ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l’ mirinda -palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.</p> - -<p>Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ -dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis -malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis, -spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn. -Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili -interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton, -sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj -ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ -io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij’n kaj Miĥeiĉ’n, li arogante kaj -fikse rigardis<!-- pagho 47 --> ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la -nomoj de l’ alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis -kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi. -La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke -rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter -almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la -princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj! -La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l’ komuna -teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento -la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri -la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij -sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la -sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo, -proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon -por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi -estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin -observis de l’ supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la -sabron!—li mokis.</p> - -<p>Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus -lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj -eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.</p> - -<p>—Leviĝu, bojaro!—diris al li iu, etendante la manon.</p> - -<p>La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun -sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse -kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La -opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo -esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la -membrojn de l’ princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.</p> - -<p>—Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu, -pri kiu mi devas preĝi!</p> - -<p>—Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.—Mi ne -ŝatas mian nomon, je Dio!</p> - -<p>Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij’n, sed lia savinto jam -estis for.</p> - -<p>—Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano -la ursan sangon, kiu kovris la princon:—kiel multe mi estis timeganta! -Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu -bravulo—Dio lin gardu—dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas -aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara -princo,—li aldonis<!-- pagho 48 --> murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni -deĉenigu ursojn en la korto de l’ cara palaco?</p> - -<p>Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn -kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.</p> - -<p>En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj -de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj -amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare -rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al -la parencoj de l’ malfeliĉulo kaj la nomon de l’ mortigita li -enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same -kiel pri aliaj viktimoj de l’ cara amuziĝo aŭ de l’ cara kolero.</p> - -<p>Baldaŭ du stolnikoj<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a> malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la -princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris -scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri -lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.</p> - -<p>Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne -aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni -ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da -tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno -dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la -princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.</p> - -<p>Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro -intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de -sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune -manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn, -tiel ke entute li havis sepcent invititojn.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap08"> -<h2>ĈAPITRO VIII.</h2> - -<p>Festeno.</p> -</div> - -<p>En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris -tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo -destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj<!-- pagho 49 --> por la caro, la kronprinco -kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj -estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por -la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj -penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan -aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la -ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj -tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis -subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel -pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj, -pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun -presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj -ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris -strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn, -gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj, -pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante -piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.</p> - -<p>Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis -sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom -salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma -viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj -vazoj.</p> - -<p>La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la -caron.</p> - -<p>Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, -ilin sekvis dvoreckij’j kaj kravĉij’j.</p> - -<p>Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj -turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.</p> - -<p>Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis -longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa -kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj, -prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la -kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj -estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj, -ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij -en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la -trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj -flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe -mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l’ caro. Ivano -estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo.<!-- pagho 50 --> -Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post -brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis, -malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis -en malplenaj ĉambroj!</p> - -<p>Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo. -Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn -krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de -oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri -neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.</p> - -<p>Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro -malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj -salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris -signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon. -Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.</p> - -<p>Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj, -laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la -ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent -rostitajn cignojn sur oraj pladoj.</p> - -<p>La tagmanĝo komenciĝis.</p> - -<p>La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun -bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino, -ricevis ĉi tiun fojon, dank’ al sia alta rango, la honoran inviton -tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia -forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj -ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la -princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj, -kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.</p> - -<p>Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam -konis:</p> - -<p>—Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?</p> - -<p>—Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,—respondis la bojaro kaj, -ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:—Dio gardu nin! Li ne -similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo, -kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.</p> - -<p>—Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je -l’ ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi -ne scias, kie mi lin estis vidanta.</p> - -<p>—Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel<!-- pagho 51 --> rindo’n<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a> -ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ -sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara -konsilanto. Rigardu,—daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:—vi -vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj -avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas? -Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko, -konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni -lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la -caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ -la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,—jen, li verŝas -vinon al la caro,—li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.</p> - -<p>—Basmanov?—demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan -junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita -ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.</p> - -<p>—Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li. -Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro, -ne, ne lian,—Boriso’n li demandas!</p> - -<p>—Jes, jes,—diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv’n.—Nun mi -lin rememoras. Li estis gardanto de l’ cara saadako?<a href="#Footnote45" class="fnanchor">[45]</a></p> - -<p>—Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile -estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro -proponis vetan arkpafadon. Sendito de l’ tatara ĥano Devlèt-Murzà -partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran -ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l’ cara tendaro. Dum -tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la -caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone -ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi -vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"—Mi vetas per -la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon. -Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis, -sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la -postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun -Boriso. Post kvarono da horo<!-- pagho 52 --> Boriso revenas,—la sagujo kaj la sagoj -rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso—kun -vundo sur la frunto—tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l’ -caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi -rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.—Bone! -li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne -deziras pafi el alia pafarko!—De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj -malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia -viro!—daŭrigis la bojaro:—neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li -estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro, -li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ -ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj -blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen -rigardu!—li montris viron kun malbona rideto:—jen patro de Teòdoro -Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij, -abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed -granda pekulo!</p> - -<p>Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.</p> - -<p>—Diru, bojaro!—li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu -altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas -jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro -ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li -freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!</p> - -<p>—Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe -ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj -bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo, -sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ -frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel -frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas -lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj -kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.</p> - -<p>Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al -li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento -proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ -li pladon kun rostaĵo:</p> - -<p>—Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra -tablo!</p> - -<p>La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.</p> - -<p>Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ<!-- pagho 53 --> leviĝis -kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij -devis ĉiun danki per aparta saluto.</p> - -<p>Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:</p> - -<p>—Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas -vian caran moŝton!</p> - -<p>Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la -ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj -vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni -alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo, -ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la -gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn -je mieltrinkaĵo—ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis -diversajn eksterlandajn vinojn—roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj -stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj, -kies pokalon oni devas plenigi.</p> - -<p>Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la -caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante -nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj -miregis, kiam la kravĉij<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a> Teòdoro Basmanov mem alportis al li -pokalon da vino.</p> - -<p>—Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!</p> - -<p>La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj -Basmanov, reveninte al la caro, raportis:</p> - -<p>—Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!</p> - -<p>Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn -resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis -per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo -bluiĝis, kaj li falis teren.</p> - -<p>—La bojaro estas ebria!—diris la caro: oni lin forportu!</p> - -<p>Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino -interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne -kuraĝante eĉ eldiri vorton.</p> - -<p>Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la -cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura -venĝo.</p> - -<p>—Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?—li pensis.</p> - -<p>Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris,<!-- pagho 54 --> kvazaŭ -nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj -laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis -velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado -de l’ vesto estis unu el luksaĵoj de l’ cara tagmanĝo. Oni alportis -diversajn gelatenojn, plue—gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun -zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis -diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo—blanka, nigra -kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia -kaĉo kaj tetrojn kun safrano.</p> - -<p>Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj -mieltrinkaĵojn—riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran—kaj -vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion<a href="#Footnote46" class="fnanchor">[46]</a>.</p> - -<p>La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte, -kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis -ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis -lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj -de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte -sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan -ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan -serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:</p> - -<p>—Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!</p> - -<p>Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj, -Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.</p> - -<p>Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis -la tutan vinon.</p> - -<p>Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre -estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta -malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan -palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova -bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon, -aŭ eble ankoraŭ nenion scias.</p> - -<p>Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua -duono. La kuiristoj de l’ caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam -antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun -ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka -Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj -estis alvenigitaj vivantaj,<!-- pagho 55 --> en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris -kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj -oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj -aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde -preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je -flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ -leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne -preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj -safrano.</p> - -<p>Fine, laŭ mansigno de l’ stolniko, oni deprenis de l’ tabloj salon, -pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris -kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis -per someraj kuntuŝoj<a href="#Footnote47" class="fnanchor">[47]</a> el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj -borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj -pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron -de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin -antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj, -turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj. -Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn -tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn -arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj -kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj -birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis -montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj -estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da -vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la -tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la -zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto -vidiĝis pli bone.</p> - -<p>La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj -bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la -fino de l’ tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso, -ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta -vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj -paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same -kiel en komenco de l’ tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia -humileco kaj<!-- pagho 56 --> memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan -rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo -trakuris liajn lipojn.</p> - -<p>La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al -tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej -multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon, -kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia -frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super -la brovoj, male—la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la -kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon, -ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj -ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis -rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan -rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la -sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan -cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis -ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare -vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive, -morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita, -sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo, -preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.</p> - -<p>La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna -Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia, -kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto. -Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj -altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn, -antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam -restos en okuloj de l’ popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn -da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis. -Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia -deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis -al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin -plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon. -Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj -fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko -rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la -kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu -persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li, -kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum<!-- pagho 57 --> milito li distingiĝis -per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema, -kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe -memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.</p> - -<p>Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.</p> - -<p>Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto, -turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la -caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris -malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga -favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis -rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la -caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis -ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran -ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj -nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al -Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone -konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun -granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto -kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.</p> - -<p>—Afonĉjo,—li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi -ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la -malbonega serpento?</p> - -<p>—Vjàzemskij ne estas opriĉniko,—rimarkigis la kronprinco.—Li -sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per -sarafano<a href="#Footnote48" class="fnanchor">[48]</a> kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro -Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li -pli konvena ol sabro!</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto!—ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn -pli aĝa kaj ne estus filo de l’ caro, mi vin elvokus pro tia -malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,—tie ni mezurus niajn -fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu -ludi la harpon!</p> - -<p>—Afonĉjo,—severe ekkriis la caro:—ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!</p> - -<p>—Granda caro Ivano,—arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al -vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la -kronprinco min ofendu!</p> - -<p>—Ne,—diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis<!-- pagho 58 --> al -Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:—ne venis -ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la -caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la -pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo -Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol -sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi -estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis -Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:—"mi ne amas vin, junulo, mi -amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ’n".—"Bone!"—diris -Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu -fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis -lian junan edzinon.—"Gloro al vi, bravulo!"—diris la virino: "ke vi -povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin -amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan -edzon Zmejeviĉ!"—Nu, diru, Afonĉjo,—aldonis la caro, fikse -rigardante Vjàzemskij’n:—kiel plaĉas al vi la fabelo de l’ blinda -Filĉjo?</p> - -<p>Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l’ caro. Enfalis -ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,—ekflamis pasio -en lia brusto, ekbrilis la okuloj.</p> - -<p>—Afonĉjo,—daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado -Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov, -demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian -malfavoron... Kaj ne forgesu,—li aldonis plensignife: ne forgesu -kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!</p> - -<p>Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia -sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la -interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.</p> - -<p>Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li -forgesus pri la ĉeesto de l’ caro, li deŝirus akran sabron de la muro, -li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed -ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l’ harpoj, de l’ preĝejaj sonoriloj -kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis -Vjàzemskij!</p> - -<p>Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj, -maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj -ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn, -kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la -aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion -murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto<!-- pagho 59 --> ruĝiĝis, kaj koleron esprimis -lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo -kontraŭ via cara moŝto!</p> - -<p>Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis -revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva -loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro -kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj -mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo, -kruele batita! Ĉu li povas eniri?</p> - -<p>Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj -legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia -stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:</p> - -<p>—Li eniru!</p> - -<p>Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun -bandaĝita kapo.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap09"> -<h2>ĈAPITRO IX.</h2> - -<p>Juĝa esploro.</p> -</div> - -<p>Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per -sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele -oni lin batis.</p> - -<p>Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson -paroli.</p> - -<p>Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk’n. Caro la unua rompis la silenton.</p> - -<p>—Kontraŭ kiu vi plendas?—li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu -de l’ komenco!</p> - -<p>—Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne -diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto, -ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!</p> - -<p>La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk -daŭrigis:</p> - -<p>—Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka, -kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel -neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn -ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam<!-- pagho 60 --> volis nin ĉiujn pendigi, kaj la -du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.</p> - -<p>Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la -kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La -rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.</p> - -<p>—Ĉu la veron vi parolas, amiko?—li diris, trapikante Ĥomjàk’n per -sia agla rigardo.—Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"<a href="#Footnote49" class="fnanchor">[49]</a> -sekvigis tiun kripligon?</p> - -<p>—Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli -bone, mi ĵuras per mia kapo!</p> - -<p>—Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?</p> - -<p>—Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur -ordonis vipi nin ĉiujn.</p> - -<p>Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.</p> - -<p>—Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?</p> - -<p>—Kvindek viroj, mi la kvindekunua.</p> - -<p>—Kaj la liaj?</p> - -<p>—Mi ne volas mensogi,—ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek -aŭ tridek...</p> - -<p>—Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus -virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis -paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi -rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la -opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la -opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus, -tamen—okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi -kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj -se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,—malbone al vi estos, amiko!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi -diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas -la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!</p> - -<p>Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj. -Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij’n.</p> - -<p>Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon, -dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin<!-- pagho 61 --> atakis, kiu -mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro -deklaru sian nomon!</p> - -<p>Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn -senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito -Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.</p> - -<p>—Nikito!—fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu -ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!</p> - -<p>—Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?</p> - -<p>—Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la -vilaĝanojn...</p> - -<p>Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne -indulgi sin mem.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas! -Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas -altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara -moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ, -prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!</p> - -<p>Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk’n kun malestimo.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi -tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...</p> - -<p>—Sufiĉas!—severe interrompis la caro.—Respondu: kiam vi ilin atakis, -ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?</p> - -<p>—Ne, via cara moŝto!</p> - -<p>—Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!</p> - -<p>—Kial do vi ilin ne pendigis?</p> - -<p>—Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!</p> - -<p>—Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?</p> - -<p>La princo ne sciis, kion diri.</p> - -<p>La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia -animo.</p> - -<p>—Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj -juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj -vi,—daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,—vi, sciante, ke ili -estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?</p> - -<p>—Via cara moŝto...</p> - -<p>—Sufiĉe!—ektondris Ivano.—La esploro estas finita. Frataro!—li sin -turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu -viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!</p><!-- pagho 62 --> - -<p>La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis -decidinta en sia koro la sorton de l’ princo, kaj ke malfeliĉo atendas -tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.</p> - -<p>—Nu, diru, homoj!—li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,—kion meritas -Nikito?</p> - -<p>—Morton!—diris la kronprinco.</p> - -<p>—Morton!—ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ -Basmanov’j.</p> - -<p>—Li do ricevu la morton!—diris Ivano trankvile,—ĉar skribite estas: -kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!</p> - -<p>La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj -elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton, -aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin -turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.</p> - -<p>—Frataro!—li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?</p> - -<p>—Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.</p> - -<p>—Justa, justa!—ripetadis la pli malproksimaj.</p> - -<p>—Ne justa!—diris unu sola voĉo.</p> - -<p>La opriĉnikoj ekscitiĝis.</p> - -<p>—Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l’ -caro?—aŭdiĝis ĉie.</p> - -<p>Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur -unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel -morto.</p> - -<p>—Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?—demandis Ivano, penante doni -al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.—Kiu diris ĉi tion, elpaŝu -antaŭen!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj -servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne -demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara -moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en -ebria stato.</p> - -<p>La caro nefideme rigardis Maluton.</p> - -<p>—Sankta paraklisiarĥo!—li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel -bonkora?</p> - -<p>—Via cara moŝto!—daŭrigis Maluto: ne ordonu...</p> - -<p>Sed estis jam tro malfrue.</p> - -<p>La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ -la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis -Serèbrjanij’n de l’ urso.</p> - -<p>—Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,—diris Ivano, -rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen<!-- pagho 63 --> la filon.—Nu, diru, -Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?</p> - -<p>—Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij, -vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li -volis pendigi Ĥomjàk’n.</p> - -<p>—Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,—petegis Maluto,—li estas ebria. -Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For, -drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!</p> - -<p>—Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,—malice rimarkis la -kronprinco.—Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la -lipharojn!</p> - -<p>Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun -alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de -Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ -posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj -ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia -karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.</p> - -<p>—Jes,—li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis -hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via -opriĉnino, patro!</p> - -<p>Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis -lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la -manĝoĉambro.</p> - -<p>Maluto falis teren antaŭ la caro.</p> - -<p>—Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!—li balbutis, kaptante -la baskojn de l’ cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa -kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia -prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas -porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj -paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi -surmetu bastaĵon,—nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas, -via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas. -Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo, -ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke -mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?</p> - -<p>Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj -ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.</p> - -<p>La caro ekridis.</p> - -<p>—Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!—li diris: Maksimo estas -prava!</p><!-- pagho 64 --> - -<p>—Kion vi diras, via cara moŝto?—ekkriis Maluto.—Kiel Maksimo povas -esti prava?—Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed -baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin -mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke -la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.</p> - -<p>—Maksimo estas prava,—li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro -rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu -kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi -ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la -caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov’j,—vi ĉiam estas kulpaj -pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj -mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi -staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru, -estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj -pagos al mi por lia sango!</p> - -<p>—Ne estas malfrue, via cara moŝto,—diris Godunòv, ree enirante la -ĉambregon.—Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi -scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin -pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la -ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas -vian caran ordonon.</p> - -<p>Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.</p> - -<p>—Boriso, li diris,—iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian -koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por -ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso -Teodòroviĉ, mi vin kisos!</p> - -<p>Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.</p> - -<p>—Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por -kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi -zibelajn felojn por pelto!</p> - -<p>Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l’ caro.</p> - -<p>—Kiun salajron vi ricevas?—demandis Ivano.</p> - -<p>—Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!</p> - -<p>—Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj -provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion -por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!</p> - -<p>—Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas -riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi -petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ -Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!</p><!-- pagho 65 --> - -<p>Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l’ caro.</p> - -<p>—Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!</p> - -<p>—Kial do, bravulo?—demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.</p> - -<p>Maluto ne permesis al li respondi.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—li diris,—vi vidas, li deziras servi al via cara -moŝto. Li volonte meritus grivnon<a href="#Footnote50" class="fnanchor">[50]</a> sur ora ĉeneto el la manoj de -via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ -litovoj! Varmega estas lia sango!</p> - -<p>—Ne por tio li deziras esti forsendita,—diris la kronprinco: sed por -ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne -deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi -volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!</p> - -<p>—Jen kio?—diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol -mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne -volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...</p> - -<p>—Via cara moŝto!—interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus -enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn -ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke -ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras -perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j. Iru, Maksimo, iru!</p> - -<p>Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij’n. La opriĉnikoj -enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita -ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj -manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro -pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l’ ekzekutado.</p> - -<p>—Iru ĉi tien, princo!—diris Ivano.—Miaj servistoj estas tro -rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas -sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas!<a href="#Footnote51" class="fnanchor">[51]</a> Ili forgesis, ke por -mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas -forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen -li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi -pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?</p> - -<p>—Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn<!-- pagho 66 --> vilaĝanojn. -Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis -pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi -ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis -la vilaĝanojn.</p> - -<p>—Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus -atakinta?</p> - -<p>Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.</p> - -<p>—Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,—li respondis simplanime: mi ne -povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.</p> - -<p>Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine -li diris:</p> - -<p>—Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la -opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis, -por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj -atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion -diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone -vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min. -Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke, -verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas -ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la -senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo -tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la -caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same -kiel iam Raĥelo,—li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute -malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj -infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone -vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de -l’ princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu -iomete!</p> - -<p>Ivano sin turnis al Ĥomjàk.</p> - -<p>—Respondu!—li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?</p> - -<p>Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la -nukon.</p> - -<p>—Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!—li respondis, duonarogante, -duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom -maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro -Morozov!</p> - -<p>La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.</p> - -<p>—Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l’ princo?—li<!-- pagho 67 --> -demandis.—Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for, -Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.</p> - -<p>La favoro de l’ caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter -la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion, -kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam -Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian -traigan rigardon sur la bojaroj.</p> - -<p>—Vi, homoj!—li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian -juĝon, ke mi vin indulgos!</p> - -<p>Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ -Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris -pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.</p> - -<p>—Aŭskultu, princo!—li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin -pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi -havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj -tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ -Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus, -vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj. -Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos -kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!</p> - -<p>—Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!—gravmiene diris Ivano kaj etendis al -Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe -ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.</p> - -<p>Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam -Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin -krucesigninte, estis kisinta.</p> - -<p>—Nun iru!—diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn -sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj -vi,—li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis -nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti -min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!</p> - -<p>Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij -fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.</p> - -<p>—Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru<!-- pagho 68 --> la -prikazojn<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj -servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne -konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas -rilate al ĉiu mia regato!</p> - -<p>Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun -malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria -bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro -aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj, -siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan -monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ -okulo de l’ monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l’ caro. Tie -fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li -petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu -plenumi malfacilegan taskon—egaligon de l’ fortaj kaj malfortaj, por ke -en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li -sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l’ kampoj.</p> - -<p>La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro -la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda -caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian -konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj -spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn -kun malgrandaj altaĵoj,—same estas neeble malaperigi en Rusujo la -bojaran rangon!</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap10"> -<h2>ĈAPITRO X.</h2> - -<p>Patro kaj filo.</p> -</div> - -<p>Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de -bojaroj Kòliĉev’j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, -forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj<!-- pagho 69 --> montoj, pendis -super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj -jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.</p> - -<p>—Paĉjo!—li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.</p> - -<p>—Pri kio?—demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. -Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li -sin sentis ĝenata.</p> - -<p>—Morgaŭ mi forveturos,—daŭrigis Maksimo:—adiaŭ, paĉjo!</p> - -<p>—Kien?—demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran -rigardon al Maksimo.</p> - -<p>—Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos -sufiĉe da loko!</p> - -<p>—Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la -tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, -kiu li estas, kaj kiu estas vi?</p> - -<p>—Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio -dankis. Tamen mi ne povas resti.</p> - -<p>—Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial -nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la -opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?</p> - -<p>—Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi -mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke -plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj -aliaj pastroj de l’ antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan -pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi -komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi -prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,—daŭrigis Maksimo, -kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,—hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam -mi ekaŭdis la rakonton de l’ princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke -li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam -poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro -estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel -neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke -ne viaflanke estas la vero!</p> - -<p>—Jen kiu igis vin perdi prudenton!—ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe -koleris kontraŭ Serèbrjanij:—jen kiu estas nia malamiko! Se li iam -estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion -ĵuras!</p> - -<p>—Dio gardu lin kontraŭ vi!—diris Maksimo, farante signon de -kruco.—Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo!<!-- pagho 70 --> -Jes,—daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:—tuj kiam mi ekvidis la -princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi -ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj -okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!</p> - -<p>Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li -deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la -filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, -ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia -malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.</p> - -<p>—Makĉjo!—li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: -ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al -la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin -gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin -ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ -donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! -Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?</p> - -<p>Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l’ patro.</p> - -<p>—Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble -estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn -dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...</p> - -<p>Maksimo haltis.</p> - -<p>—Nu?—demandis Maluto.</p> - -<p>—Ke mia patro estas ekzekutisto!—eldiris Maksimo kaj mallevis la -okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.</p> - -<p>Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.</p> - -<p>—Ekzistas diversaj ekzekutistoj!—li respondis.—Same kiel en ĉiu -ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas -simplajn ŝtelistojn, alia—bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj -intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo -forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!</p> - -<p>—Silentu, patro!—diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per -viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la -caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via -malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. -Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, -patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne -kalumniu la<!-- pagho 71 --> bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike -ekstermi la bojaran genton!</p> - -<p>—Kial vi ilin defendas?—diris Maluto kun malbona rideto.—Ĉu vin tre -ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia -subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel -fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili -fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas -siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj -Kòliĉev’j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da -penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi -devas konfesi!</p> - -<p>Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne -perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por -afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron -eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.</p> - -<p>—Makĉjo!—li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, -mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne -taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via -patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem -estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se -vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!</p> - -<p>Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.</p> - -<p>—Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro -al mi?</p> - -<p>—Neniu, patro!</p> - -<p>Maluto apenaŭ detenis sian indignon.</p> - -<p>—Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, -ke vi forkuris pro li!</p> - -<p>—Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas -ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. -Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne -havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank’ al Dio, -mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos -servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.</p> - -<p>—Kaj via patrinjo?—diris Maluto, uzante la lastan rimedon.—Ŝi ne -postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke -ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!</p> - -<p>—Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!—respondis Maksimo kun profunda -ekspiro:—ŝi senkulpigos min!</p><!-- pagho 72 --> - -<p>Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li -haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis -montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur -nevenkeblan volon.</p> - -<p>—Aŭskultu, suĉulo!—li diris, ŝanĝante la voĉon kaj -parolmanieron.—Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi -ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne -ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la -carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne -estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!</p> - -<p>Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan -karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la -volon de l’ patro.</p> - -<p>—Tro multe mi parolis kun vi!—daŭrigis Maluto.—Baldaŭ estos -noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l’ -malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon!<a href="#Footnote53" class="fnanchor">[53]</a> Kia -bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via -moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via -bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole -viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei -al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La -ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la -fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo -malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij’n mi havos en miaj manoj! Mi -rememorigos al li ĉion!</p> - -<p>Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en -la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la -vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, -pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis -per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la -supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis -aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris -la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia -patrino.</p> - -<p>—Dio mia!—li diris al si mem.—Vi vidas mian koron, Vi konas miajn -pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi -malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan -ordonon! Kaj vi ankaŭ,<!-- pagho 73 --> panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen -via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras -vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi -min ne vidos plu!</p> - -<p>Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l’ ĉambro. Poste li kelkfoje -signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La -pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la -korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem -elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, -alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj -sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo -el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna -hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj -restis ĝiaj saĝaj okuloj.</p> - -<p>Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn -ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.</p> - -<p>—Adiaŭ, Bujano,—diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al -patrinjo!</p> - -<p>Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra -domo.</p> - -<p>Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj -rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis -rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap11"> -<h2>ĈAPITRO XI.</h2> - -<p>Nokta procesio.</p> -</div> - -<p>Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur -lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj -antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da -tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun -brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.</p> - -<p>Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de -longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel -servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo -de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la -brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon -scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l’ caro Ivano liaj -parencoj, bojaroj Glìnskij’j<!-- pagho 74 --> timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, -Ŝujskij’j kaj Belskij’j ĉiam penis akiri ŝian favoron.</p> - -<p>Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. -Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,—kiam Ivano estis -kvarjara,—ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio -efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj -rememoras tiun antaŭdiron.</p> - -<p>Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone -kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi -similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, -ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn -dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie -balanciĝis.</p> - -<p>Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis -Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ -murmuradis.</p> - -<p>—Nu!—ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? -Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ -bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus -vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol -unu fojon!</p> - -<p>—Ĉesu, Onùfrievna!—diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion -vi parolas.</p> - -<p>—Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!</p> - -<p>Kaj la senvivaj okuloj de l’ maljunulino tuj ekbrilis.</p> - -<p>—Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi -estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, -Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj -viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj<a href="#Footnote54" class="fnanchor">[54]</a>, ili fortrenos vin ĝis sur -la fundon de l’ infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!</p> - -<p>La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado -estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu -fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis -la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu -teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo -de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj -altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; -sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. -Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam<!-- pagho 75 --> aperis al li tute -nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj -profundegaĵoj de l’ infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam -ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la -diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la -sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en -epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.</p> - -<p>Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de -profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre -tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.</p> - -<p>—Nu, karulo?—diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al -vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, -karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj -pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu -ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas -por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi -konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi -preĝas kaj preĝas!</p> - -<p>Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla -estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.</p> - -<p>—Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!</p> - -<p>—Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min -volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! -Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo -ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, -ke mi faru por vi "zbiteno"’n?<a href="#Footnote55" class="fnanchor">[55]</a> Vi trinkos, karulo? Via mortinta -patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo—Dio pacigu ŝian -animon!—ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij’j eĉ venenis ŝin -per zbiteno!</p> - -<p>La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree -komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.</p> - -<p>Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per -tremanta mano faris signon de kruco.</p> - -<p>—Jen!—ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin -Dio!</p> - -<p>La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj<!-- pagho 76 --> -sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.</p> - -<p>—Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi -zbitenon!</p> - -<p>—Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.</p> - -<p>—Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, -enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por -kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?</p> - -<p>Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.</p> - -<p>—Onùfrievna!—subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi -aŭdas ies paŝojn!</p> - -<p>—Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!</p> - -<p>—Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!</p> - -<p>La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. -Post la pordo staris Maluto.</p> - -<p>—Kiu venas?—demandis la caro kaj salte leviĝis.</p> - -<p>—Jen, via flavruĝa hundo!—respondis la nutristino kolertone, -rigardante Maluton.—Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!</p> - -<p>—Lukìĉ?—diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu -la bonvenanto! De kie vi venas?</p> - -<p>—El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas -al vi la ŝlosilojn!</p> - -<p>Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.</p> - -<p>—Ŝlosiloj!—ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos -per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera -diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos -eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj -viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, -nepre, kredu al mi!</p> - -<p>La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun -levita bastono, kun brilantaj okuloj.</p> - -<p>Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia -favorato.</p> - -<p>—Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:—faru vian devon, ne aŭskultu -virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!</p> - -<p>Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.</p> - -<p>—Maljuna malsaĝulino?—ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna -malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min -ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos<!-- pagho 77 --> sian punon, -ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj -Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,—ŝi -daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: -ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la -fundo de l’ infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj -ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, -varmegan lokon!</p> - -<p>La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per -bastono.</p> - -<p>Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris -la silento.</p> - -<p>—Nu, Lukìĉ!—demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev’j?</p> - -<p>—Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre -konfesos.</p> - -<p>Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l’ esploro. La rakonto de Maluto -ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.</p> - -<p>Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, -enlitiĝis kaj ekdormetis.</p> - -<p>Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.</p> - -<p>La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj -pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis -sur pentritaj kaheloj de l’ forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie -mordetis lignaĵon.</p> - -<p>Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.</p> - -<p>Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas -lin la hodiaŭ venenita bojaro.</p> - -<p>Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla -sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.</p> - -<p>Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre -malafable lin rigardis. La okuloj de l’ maljunulo, lia blua vizaĝo -havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis -trinkinta la senditan de l’ caro pokalon.</p> - -<p>—Ree sorĉaĵo?—pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj -artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu -venkitaj liaj malamikoj!</p> - -<p>La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis -Ivanon.</p> - -<p>Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.</p> - -<p>La mortinto kliniĝis super la caro.</p> - -<p>—Estu sana, Ivano!—diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu -mortigis min senkulpan!</p><!-- pagho 78 --> - -<p>Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l’ koro de Ivano. Li ne sciis, -ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de -aŭdeblaj sonoj.</p> - -<p>Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de -okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.</p> - -<p>Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:</p> - -<p>—Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!</p> - -<p>Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. -Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj -salutis la caron kaj ĉiu diris:</p> - -<p>—Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!</p> - -<p>Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito -Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l’ caro -Ivano.</p> - -<p>La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, -ĉiuj diris:</p> - -<p>—Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!</p> - -<p>Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, -ĉiuj palaj, sangkovritaj.</p> - -<p>Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. -Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed -faritaj per la mano de l’ ekzekutisto.</p> - -<p>Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun -suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj -balbutis:</p> - -<p>—Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!</p> - -<p>La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis -ĉiujn distingi.</p> - -<p>La vortoj de l’ fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe -Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj -suprenstaris.</p> - -<p>—Per Dio vivanta!—li ekkriis:—se vi estas la diabloj, senditaj el -infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la -Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!</p> - -<p>Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj -folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree -ekfrapis la fenestron, kaj meze de l’ ventbruo la caro distingis kvazaŭ -sonojn de l’ trumpeto kaj la voĉon dirantan:</p><!-- pagho 79 --> - -<p>—Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!</p> - -<p>La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.</p> - -<p>—Leviĝu!—ekkriis la caro:—kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis -la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!</p> - -<p>La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj -opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin -vestis.</p> - -<p>Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj -pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la -sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel -supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.</p> - -<p>La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. -La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la -fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa -eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris -laŭlonge de l’ koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.</p> - -<p>Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, -portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn -kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la -lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj -kaj multekostaj ŝtonoj.</p> - -<p>Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj -vokis, laŭte ploregante:</p> - -<p>—Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu -mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l’ homoj senkulpaj, -de mi mortigitaj!</p> - -<p>En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis -maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian -tremantan manon.</p> - -<p>—Leviĝu, karulo!—diris Onùfrievna:—mi helpos vin. Longe mi vin -atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!</p> - -<p>Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.</p> - -<p>Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj -kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La -preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj -grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj -muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.</p> - -<p>Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de<!-- pagho 80 --> kelkcentoj da -voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la -malrapida kantado.</p> - -<p>Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj -aŭskultante.</p> - -<p>—Nia caro aŭskultas matenan diservon,—ili diris.—Mildigu, ho, Dio, -lian koron, metu kompaton en lian animon!</p> - -<p>Malgrandaj infanoj en dometoj de l’ antaŭurbo, dormintaj apud la -patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.</p> - -<p>Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.</p> - -<p>—Silentu!—fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.</p> - -<p>Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin -premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, -kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap12"> -<h2>ĈAPITRO XII.</h2> - -<p>Kalumnio.</p> -</div> - -<p>La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte -hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta -por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis -persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la -forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.</p> - -<p>Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la -strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu -okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado -aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj -Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena -promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la -ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la -kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia -galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.</p> - -<p>—Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!—diris la kronprinco, -haltigante la ĉevalon.—Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn. -Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis -forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran -ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?</p> - -<p>Kaj la kronprinco ekridegis.</p> - -<p>Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita<!-- pagho 81 --> apud la -kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj -akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.</p> - -<p>—Pro kio li forviŝas la koton?—diris Basmanov por plaĉi al la -kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...</p> - -<p>Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro, -ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li -surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.</p> - -<p>—Bone!—li pensis:—atendu, sinjoroj, atendu!</p> - -<p>Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita -de l’ forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ -la nesingardaj opriĉnikoj.</p> - -<p>Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia -vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li -anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ -butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj -ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro. -La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la -fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon -li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis -pri sia teruro.</p> - -<p>—Malamiko de Kristo—li meditis—obstine malhelpas min kaj subtenas -miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min -ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la -kontraŭulo estas pli forta, ol li!</p> - -<p>Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la -mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.</p> - -<p>Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili -perfidulojn.</p> - -<p>Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.</p> - -<p>Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu -parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster -suspekto.</p> - -<p>Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta -esploro ekscii ĉe Kòliĉev’j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios -sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion -mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran -malamikon...</p><!-- pagho 82 --> - -<p>La caro mirigite ekrigardis la favoraton.</p> - -<p>La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.</p> - -<p>—Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,—daŭrigis Skuratov, kaj -lia voĉo ŝanĝiĝis,—ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la -lango ne kuraĝas eldiri...</p> - -<p>La caro demande rigardis lin.</p> - -<p>—Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido -ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman -kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...</p> - -<p>La caro aŭskultis, sed ne divenis.</p> - -<p>—Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj -branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne -difektitaj!</p> - -<p>La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda -intereso.</p> - -<p>—Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke, -kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,—donu al vi Dio -multajn, multajn jarojn da sana vivo!—tiam la bojaroj elpensis -komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron -Andrèeviĉ!</p> - -<p>—Ha!—pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo -volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn -projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!</p> - -<p>—Parolu!—li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:—parolu, -kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?</p> - -<p>—Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ. -Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne -esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran -rangon. Ne pri li mi parolas!</p> - -<p>—Pri kiu?—demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj -konvulsie ekmoviĝis.</p> - -<p>—Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri -perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne -sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...</p> - -<p>Maluto ŝanceliĝis.</p> - -<p>—Kiun?—demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.</p> - -<p>Maluto paliĝis.</p> - -<p>—Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj -komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.</p> - -<p>—Kiun?—ripetis Ivano kaj leviĝis.</p> - -<p>Maluto ne respondis.</p><!-- pagho 83 --> - -<p>La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute -proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.</p> - -<p>La piedoj de Maluto fleksiĝis.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble -estas, ke li mem tion elpensis...</p> - -<p>—Parolu!—per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis -la kolumon de Maluto.</p> - -<p>—Li mem ne povus elpensi tion,—daŭrigis Maluto, evitante la caran -rigardon:—certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis. -Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue -fariĝos la samo!</p> - -<p>La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li -ellasis Maluton.</p> - -<p>Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga -ekbato.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon -malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li -manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...</p> - -<p>Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn -ruĝajn okulojn al la caro.</p> - -<p>Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun -aludis Maluto...</p> - -<p>En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto -komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia -sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el -Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili -aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.</p> - -<p>—Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?<a href="#Footnote56" class="fnanchor">[56]</a>—demandis la kronprinco.</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto!—respondis delegitoj: ni venis plendi al vi! -Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin, -niajn edzinojn kaj niajn infanojn!</p> - -<p>—Jen, malsaĝuloj!—ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.—Ili -deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem -ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon -al mia patro!</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn -jarojn!—ekkriis la komercistoj.</p><!-- pagho 84 --> - -<p>La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj -estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon -kun pano kaj salo<a href="#Footnote57" class="fnanchor">[57]</a>.</p> - -<p>Maluto ĉion observis tra la fenestro.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el -tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la -komercistoj, kvazaŭ li estus caro.</p> - -<p>Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto -nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de -Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam -ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite -Ivano ekridetis.</p> - -<p>—Griĉjo,—li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de -Maluto:—kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj -la trunko staras nedifektita". Griĉjo,—daŭrigis la caro, malrapide -elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga -konfido:—ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?</p> - -<p>Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.</p> - -<p>—Por via cara moŝto mi devas konsenti,—li ekmurmuretis, tremante per -la tuta korpo.</p> - -<p>La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj -trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis -kvazaŭ skulptita el marmoro.</p> - -<p>—Ne hezitu! Ne perdu la tempon!—li ordonis per interrompita -voĉo.—Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin -trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l’ ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi -konas la Malbenitan Ŝlimakvon?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto.</p> - -<p>—Tie oni devas lin trovi!</p> - -<p>La caro montris al li la pordon.</p> - -<p>Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.</p> - -<p>La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj -pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.</p> - -<p>El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia -ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis -diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la -krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti -leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies -edzinon,—en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li<!-- pagho 85 --> sendis Ĥomjàk’n. Kaj Ĥomjàk -forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis -kelkajn edzinojn samtempe.</p> - -<p>Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu -aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l’ kronprinco -laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l’ ĉasistoj -estis okupata de l’ ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne -interesiĝis pri siaj kunuloj,—en la sama mateno galopadis sur dezerta -intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l’ ĉasistoj, Ĥomjàk kaj -Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro, -alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra -kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj -opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.</p> - -<p>Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l’ kronprinco, -krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto, -trapikitaj per tranĉiloj.</p> - -<p>Ĉirkaŭ 30 verstojn de l’ antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis -netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon -mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti -proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super -la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l’ homoj, mortigitaj -de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la -marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj -branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara. -Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj -neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo -aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani -en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino<a href="#Footnote58" class="fnanchor">[58]</a>. -Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian -minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo, -krakadon de dehakita arbo, falanta teren.</p> - -<p>Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj -elvaporaĵoj, la bruo de l’ hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj -aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste -laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte -kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan -senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de -lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj -perdas sian antaŭan formon<!-- pagho 86 --> kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo, -branĉoj de l’ arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj -sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de -nun apartenas al fortoj superhomaj...</p> - -<p>Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum -malluma nokto, sed dum sunplena mateno.</p> - -<p>Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga -arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap13"> -<h2>ĈAPITRO XIII.</h2> - -<p>Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.</p> -</div> - -<p>En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj -netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj -kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da -seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro -senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda -diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj -ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis -armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn<a href="#Footnote59" class="fnanchor">[59]</a> aŭ sin -apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj -nekombitaj hararoj kaj barboj!</p> - -<p>La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l’ -arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta -fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l’ -verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la -okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.</p> - -<p>Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al -la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa -tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi -kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj -brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun -malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de -l’ arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj -okuloj; sed<!-- pagho 87 --> plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn -teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!</p> - -<p>Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas -finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ -vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj -ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.</p> - -<p>—Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?—demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.</p> - -<p>—Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj -devos cedi!</p> - -<p>Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.</p> - -<p>—Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!—interparolis la observantoj.</p> - -<p>—Ne, li ne falos!—respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan -kapon.</p> - -<p>—Sed rigardu do, li nepre falos!</p> - -<p>Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la -kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.</p> - -<p>Ĥlopko falis surdorsen.</p> - -<p>Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.</p> - -<p>—Ne honeste! Ne honeste!—ili ekkriis.—Anĉjo faris friponaĵon! Ni -vipu Anĉjon!</p> - -<p>Kaj oni vipis Anĉjon.</p> - -<p>—De kie vi venas?—demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj -ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis -altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis -armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.</p> - -<p>—Ĉu vi aŭdas, karuloj?—sin turnis al ili la altkreska bravulo:—la -avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!</p> - -<p>—Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,—respondis unu el la junuloj -balbutante.</p> - -<p>—Por kio do vi elflugis el la nesto?—demandis Vulturo:—ĉu vin frosto -forpelis aŭ varmego?</p> - -<p>—Varmego?—diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la -domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni -sentis ankaŭ froston ekstere.</p> - -<p>—Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?</p> - -<p>—Mi serĉas parencojn!</p> - -<p>La rabistoj ekridegis.</p> - -<p>—Spritulo! Kiajn parencojn?</p><!-- pagho 88 --> - -<p>—Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn -kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: -mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por -mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj -petis lin min kunpreni.</p> - -<p>—Bravulo!—diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj -fratoj.</p> - -<p>—Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li -manĝis sen salo<a href="#Footnote60" class="fnanchor">[60]</a>? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?</p> - -<p>—De apud Kolomno<a href="#Footnote61" class="fnanchor">[61]</a>, malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta -junulo kun malgaja vizaĝo.</p> - -<p>—Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?</p> - -<p>—Fianĉinon ili prenis!—respondis la junulo same nevolonte kaj per -tirata voĉo.</p> - -<p>—Rakontu, bonulo!</p> - -<p>—Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!</p> - -<p>—Kaj poste?</p> - -<p>—Poste? Nenio estis poste.</p> - -<p>—Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?</p> - -<p>—Neeble estis! Ili venis kaj prenis!</p> - -<p>—Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?</p> - -<p>—Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.</p> - -<p>La rabistoj ree ekridegis.</p> - -<p>—Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!</p> - -<p>La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.</p> - -<p>—He, vi, putrinta rapo!—diris unu rabisto.—Se oni prenis vian -fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?</p> - -<p>La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.</p> - -<p>Lia mieno amuzis la rabistojn.</p> - -<p>—Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?—kriis unu el ili, puŝante -la junulon.</p> - -<p>La junulo silentis.</p> - -<p>La rabisto ekpuŝis lin pli forte.</p> - -<p>La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.</p> - -<p>Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.</p> - -<p>La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli -forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.</p><!-- pagho 89 --> - -<p>—Lasu min, ne puŝu!—li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ -mi ekkoleros!</p> - -<p>La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.</p> - -<p>La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco -malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar -grava kaŭzo forestis.</p> - -<p>—Nu, koleru do, malsaĝulo!—diris la rabistoj: kial vi ne koleras?</p> - -<p>—Puŝu ankoraŭ unu fojon!</p> - -<p>—Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!</p> - -<p>—Puŝu pli forte!</p> - -<p>—Bone, jen, vi havas!</p> - -<p>—Nun haltu vi kaj gardu vin!—diris la junulo, kiu nun efektive -ekkoleris.</p> - -<p>Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati -kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej -proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn -najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj -la supo verŝiĝis sur la karbojn.</p> - -<p>—Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, -ĉesu!—kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam -svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis -unu aŭ du rabistojn.</p> - -<p>—Kia urso!—parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.</p> - -<p>Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la -renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante -diri:</p> - -<p>—Ĉion ĉi mi estas farinta, he!</p> - -<p>—Nu, karulo,—parolis la rabistoj, sin levante de l’ tero kaj frotante -siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian -fianĉinon. Vera Elio Mùromec!<a href="#Footnote62" class="fnanchor">[62]</a></p> - -<p>—Kia estas via nomo, karulo?—demandis la maljuna rabisto.</p> - -<p>—Dmiĉjo.</p> - -<p>—Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!</p> - -<p>—Kamaradoj!—diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia -vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj -deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!</p><!-- pagho 90 --> - -<p>—Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!—aŭdiĝis inter la -rabistoj.</p> - -<p>Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis -sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran -rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas -kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis -"ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile -estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen -iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj -tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.</p> - -<p>La rabistoj silente aŭskultis.</p> - -<p>—Jes, kamaradoj,—diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas -ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli -multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi -unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!</p> - -<p>—Ne mensogu!—kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem -farus tion?</p> - -<p>—Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la -tutan karavanon!</p> - -<p>—Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?</p> - -<p>—Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de -Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: -komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, -kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken—veraj rabistoj! Kaj kiaj -komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el -Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis -burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo—insulo: -nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia -heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu -vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. -Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, -ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, -grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida -fluo.</p> - -<p>La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. -Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon -kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis -ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo<a href="#Footnote59" class="fnanchor">[59]</a>, nur kelkaj sukcesis -forkuri. La fluo de l’ rivero<!-- pagho 91 --> tiris la barkon malsupren, rekte al la -akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, -ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam -mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la -tirŝnuregon, kaj la barko haltis.</p> - -<p>—He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn -viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,—alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj -vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!</p> - -<p>La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, -pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!</p> - -<p>Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin -mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis -superruzi.</p> - -<p>—Bone!—li diris,—la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! -Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!</p> - -<p>Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis -pafilon kaj ekpafis.</p> - -<p>Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la -heroo krias al ili:</p> - -<p>—Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos -mortigitaj, kiel anasidoj!</p> - -<p>—Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?</p> - -<p>—Bravulo!—aprobis la rabistoj,—vera bravulo! Kion li faris poste?</p> - -<p>—Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.</p> - -<p>—Li devis esti tre altkreska?</p> - -<p>—Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!</p> - -<p>—Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?</p> - -<p>—Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom -kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?—teruro!</p> - -<p>—Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre -kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!</p> - -<p>—He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,—daŭrigis Ringo kun -fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio -plu!</p> - -<p>—Kiel estas la nomo de via heroo?</p> - -<p>—Jermako Timofèeviĉ!</p> - -<p>—Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?</p> - -<p>—Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris -kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo<!-- pagho 92 --> por venki ilin kaj venigi -Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo<a href="#Footnote63" class="fnanchor">[63]</a> Ivano Ringo<a href="#Footnote64" class="fnanchor">[64]</a>.</p> - -<p>—Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?</p> - -<p>—La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj -fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed -kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, -al tiu ne plaĉas aliloke!</p> - -<p>Silentis la hetmano kaj meditis.</p> - -<p>Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn -surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn -barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara -herbejo, meze de l’ virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, -kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu -pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la -hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l’ vasta kampo, pri -du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre -pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...</p> - -<p>—Hetmano!—ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante -la spiron.—Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek -viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne -malpli ol cent rublojn ĉiu!</p> - -<p>—Kien ili rajdas?—demandis Ringo, eksaltante.</p> - -<p>—Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj -ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.</p> - -<p>—He, kamaradoj!—ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, -Vulturo,—li sin turnis al la maljuna rabisto,—prenu aliajn dudek -virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble -venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!</p> - -<p>Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis -severan militestron meze de obeema armeo.</p> - -<p>Ĝisnuna libera sintenado de l’ rabistoj malaperis kaj estis -anstataŭita per senescepta disciplino.</p> - -<p>En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du -taĉmentojn.</p> - -<p>—He, Dmiĉjo!—diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:—prenu -bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!</p><!-- pagho 93 --> - -<p>Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l’ -maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne -rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.</p> - -<p>Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, -penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap14"> -<h2>ĈAPITRO XIV.</h2> - -<p>Survango.</p> -</div> - -<p>Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis -kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv -antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.</p> - -<p>—Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,—demandis la princo: kio fariĝis -la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze? -Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?</p> - -<p>Godunòv levis la ŝultrojn.</p> - -<p>—La granda caro,—li respondis,—ofte ploras nokte pri siaj malamikoj, -preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze -por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro -Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas -noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek -okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo -resti en la ĉeesto de Dio!</p> - -<p>—Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la -caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas -alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj -estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas -en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile -estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi -estas intima kun la caro, la caro amas vin,—se vi dirus al li pri -opriĉnino?</p> - -<p>Godunòv ekridetis pro la naiveco de l’ princo.</p> - -<p>—La caro estas al ĉiuj favora,—li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi -ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj -aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla. -La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion -prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni, -tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia -sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen -kio estas la opriĉnino!</p><!-- pagho 94 --> - -<p>—Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona, -sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas -la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ -ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li -kredos!</p> - -<p>—Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne -pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj -bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la -caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...</p> - -<p>—Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la -veron!</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron, -sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de -longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus -savinta vin, princo!</p> - -<p>—Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi -nun ne ekzistus plu!</p> - -<p>Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.</p> - -<p>—Jen, Nikito Romànoviĉ!—li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la -veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus, -ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?</p> - -<p>—Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj -mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...</p> - -<p>Godunòv ekrigardis lin mirigite.</p> - -<p>—Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus -mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo! -Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj -la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo, -kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!</p> - -<p>Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj -ŝanĝis la temon.</p> - -<p>—Rigardu, princo!—diris li rigardante tra fenestro:—kiu tie galopas -tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?</p> - -<p>—Mi dubas!—respondis Serèbrjanij:—li forrajdis hodiaŭ matene al -malproksima pilgrimado!</p> - -<p>Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la -unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en -la korton, rekte al la fenestroj.</p> - -<p>—Kara princo!—li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj -trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis<!-- pagho 95 --> Maluton Skuratov -kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili—kun ligitaj brakoj,—ĉu -vi scias, kiu?—la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon -ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial -mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo, -kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!</p> - -<p>Serèbrjanij salte leviĝis.</p> - -<p>—Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?—li ekkriis, brilante per -okuloj.—Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj -intermalpaciĝos?—Kaj li sin ĵetis eksteren.</p> - -<p>—Ĉevalon!—li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.</p> - -<p>—La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,—kriis Miĥeiĉ,—malbona -ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la -caro?</p> - -<p>Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de -Maluto...</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li -sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol -dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por -siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante -nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia -dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi -surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona -aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon -kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton -Skuratov.</p> - -<p>Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li -rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon -sur la kapo de l’ kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili -akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al -Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas -inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni -decidis lin ekzekuti tiel malproksime.</p> - -<p>Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj, -li vipas la ĉevalojn senkompate.</p> - -<p>—La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por -nin revenigi!</p> - -<p>Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole<!-- pagho 96 --> rigardas post -li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime -estas la Malbenita Ŝlimakvo.</p> - -<p>—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan -piedfrapadon post ni!</p> - -<p>—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj -ĉevaloj.</p> - -<p>Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas -siajn ĉevalojn.</p> - -<p>—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post -ni!</p> - -<p>—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!</p> - -<p>Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...</p> - -<p>—Ĉu oni ne persekutas nin?</p> - -<p>Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:</p> - -<p>—Haltu, Gregoro Lukìĉ!</p> - -<p>Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna -ĉevalo!</p> - -<p>—Haltu, Maluto!—ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn -fortojn, li donis al li survangon.</p> - -<p>Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris -kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj -flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el -siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis -senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:</p> - -<p>—Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita -Ŝlimakvo?</p> - -<p>Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij -faletis, renversiĝis kaj mortis.</p> - -<p>—Maluto!—ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis -engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li -eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.</p> - -<p>Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo -Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la -princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon, -kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.</p> - -<p>—Certe, mi pereos,—li pensis dum batalo,—kaj ne savos mi la -kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn -helpo!</p> - -<p>Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste -laŭtaj krioj.</p><!-- pagho 97 --> - -<p>La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun -dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo, -svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro -da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis -manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li -ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed -aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj -piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon -de l’ brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova -ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.</p> - -<p>—Vigle tenu vin, bravuloj!—ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi -nin!</p> - -<p>Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento -atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!</p> - -<p>En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la -infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la -dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La -sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia -kapo.</p> - -<p>Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante -la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk’n, renversante ĉiujn senescepte, la -siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta -lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li -ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo -trafis la kapon de l’ ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego -rompiĝis.</p> - -<p>—Atendu, atendu!—diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne -foriros!</p> - -<p>La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis -mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.</p> - -<p>La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.</p> - -<p>—Jen, via bojara moŝto!—diris Ringo al princo Serèbrjanij, -forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.—Jen kie ni ree renkontiĝis!</p> - -<p>La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj -prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo. -Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco -deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo -Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.</p><!-- pagho 98 --> - -<p>—Via kronprinca moŝto!—li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas -la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:—la batalo estas -finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas -al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros -la kazon!</p> - -<p>Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.</p> - -<p>—Ĉu vere?—li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l’ -caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis -tien ĉi kunligitan!—Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano -Ivànoviĉ.</p> - -<p>La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la -mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.</p> - -<p>—Dankon al vi, bonuloj!—li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu -ajn vi estu, dankon al vi!</p> - -<p>—Ne dankinde, via kronprinca moŝto—respondis Ringo: se mi scius, kio -minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne -forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj -pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia -ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni -kontentiĝas per kraboj<a href="#Footnote65" class="fnanchor">[65]</a>.—He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk’n?</p> - -<p>—Jes!—respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian -viktimon.</p> - -<p>—Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por -esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!</p> - -<p>Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li -turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:</p> - -<p>—Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!</p> - -<p>Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.</p> - -<p>Ĥlopko apenaŭ spiris.</p> - -<p>—Jen kiun mi kaptis!—fine eldiris Dmiĉjo.—Kial do vi ne parolis?</p> - -<p>—Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?</p> - -<p>—Kiel do vi trafis sub min?</p> - -<p>—Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto -falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!</p> - -<p>—Jen kio!—malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.</p><!-- pagho 99 --> - -<p>La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk’n oni ne -povis trovi.</p> - -<p>—Ne venis ankoraŭ lia tempo,—diris Ringo,—domaĝe, tre domaĝe! Nu, -eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via -kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo! -Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi, -malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen -mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!</p> - -<p>—Nu, kamaradoj,—daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan -moŝton! Vi, bojaro,—li diris al Serèbrjanij, montrante sian -ĉevalon:—surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas -piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!</p> - -<p>—Por kio?—diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ -faliginte ĝin:—mi ankaŭ povas rajdi!</p> - -<p>Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la -piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l’ ĉevalo, tiamaniere -tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.</p> - -<p>—He, he!—li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.</p> - -<p>La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la -tuta bando.</p> - -<p>Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn -de l’ antaŭurbo, Ringo haltis.</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto,—li diris, saltante for de la ĉevalo: jen -estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via -kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo: -kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco -nin kunigis!</p> - -<p>—Atendu, bravulo!—diris la kronprinco, kiu, sentante sin en -sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:—atendu, bravulo! -Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas -orkovritan kaftanon?</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto,—modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie -multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni -surhavas tion, kion sendas al ni Dio!</p> - -<p>—Ĉu vi ne scias!—severtone daŭrigis la kronprinco,—ke por tiaj -princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem -ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la -hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj -venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa<!-- pagho 100 --> via faro mi pardonas al vi -la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas -nun peti lian pardonon!</p> - -<p>—Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan -dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro! -Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ -la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min -pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!</p> - -<p>—Kion mi aŭdas?—miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan -vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon! -Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?</p> - -<p>Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn -da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis -ankoraŭ pli bruna.</p> - -<p>—Via kronprinca moŝto!—li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke -karaso ne dormetu<a href="#Footnote66" class="fnanchor">[66]</a>. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al -komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie -alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas -bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.</p> - -<p>Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis -en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la -antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj, -kondukatan de Boriso Godunòv...</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la -caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro -kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble -li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze -Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ -pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun -ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto. -Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo -kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis -grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe -plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis -al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian -eraron.</p><!-- pagho 101 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap15"> -<h2>ĈAPITRO XV.</h2> - -<p>Ceremonio de kisado.</p> -</div> - -<p>Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la -ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l’ bojaro. -Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun -Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.</p> - -<p>Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron. -Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la -frunton, li sufokiĝis pro varmego.</p> - -<p>—Heleno nun dormas!—li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en -la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!</p> - -<p>Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis -blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La -maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis -malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj -parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis -la suprojn de l’ arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l’ -viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la -koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun -hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon -kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus -akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej -bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta -riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l’ -kolero de l’ caro!</p> - -<p>—Ne,—pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu -opriĉniko, nova favorato de l’ caro! Ĉu por la unua fojo ili -senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi -ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj -ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta, -ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu, -Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera -seruro—jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino -Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo, -via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en -Moskvo!</p> - -<p>Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti -antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu -estas lia malamiko. Li preferis atendi.</p><!-- pagho 102 --> - -<p>La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis -kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li -nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:</p> - -<p>—Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi -kaj neniun amos, ne povas ami!</p> - -<p>Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide -sekvis ŝin la bojaro.</p> - -<p>La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel -antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la -bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento -posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus -elserĉi sian malamikon.</p> - -<p>Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo. -Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj. -Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj -kaj la implikitaj desegnaĵoj de l’ paĝo, sed lia imago vagadis inter -la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l’ ĝardeno.</p> - -<p>La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia -promeso vizitis Morozov’n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia -ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij. -Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore -regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia -vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis -enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii -Morozov.</p> - -<p>Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!</p> - -<p>Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la -zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per -rigardo demandis lin.</p> - -<p>—Via bojara moŝto!—diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe -rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime, -ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?</p> - -<p>Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto, -kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia -mastro.</p> - -<p>—Vjàzemskij venas al mi?—diris Morozov.—Ĉu li freneziĝis? -Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li -turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo, -ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!</p><!-- pagho 103 --> - -<p>La servisto hezitis.</p> - -<p>—Kio ankoraŭ?—demandis la bojaro.</p> - -<p>—Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al -Vjàzemskij.</p> - -<p>—Iru!—ekkoleris Morozov, piedfrapante.</p> - -<p>—Via bojara moŝto!—diris la enkuranta dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a>. Princo -Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo -diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!</p> - -<p>—De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,—de lia cara moŝto? Larĝe -malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj -miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!</p> - -<p>Dume la sonoj de l’ tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek -rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura -arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis -blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis -riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj -la larĝajn manikojn de l’ kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka -zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la -zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj -flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj -provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la -kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun -duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo—blankan orŝtofan -ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo, -reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l’ princo, pendantaj el sub -la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris -super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia -staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto—juna kaj gaja.</p> - -<p>Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj -ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por -rajdado: unu—nigran, alian—flavruĝan kun pli hela kol- kaj -dorshararo, ankoraŭ unu—fergrizan kaj tri—tute blankajn. Sur la kapoj -de l’ ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj -pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj -ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj -sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj -per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.</p><!-- pagho 104 --> - -<p>Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj -deĉevaliĝis.</p> - -<p>Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin -sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.</p> - -<p>—Via princa moŝto,—eldiris Morozov,—vi estas sendito de lia cara -moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!</p> - -<p>Kaj la longaj grizaj haroj de l’ maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li -faris profundan saluton al la alvenintoj.</p> - -<p>—Via bojara moŝto!—respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri -al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano -Vasìljeviĉ de l’ tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron, -forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn -kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia -cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!</p> - -<p>Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per -alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la -bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.</p> - -<p>En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis -al li leviĝi. Li estis pala.</p> - -<p>—Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!—li -diris per tremanta voĉo.—Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn -tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de -mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la -bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos -kune ĝis malfrua nokto!</p> - -<p>La opriĉnikoj eniris.</p> - -<p>Morozov vokis serviston.</p> - -<p>—Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru -al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la -granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran -malfavoron!</p> - -<p>Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la -korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj. -En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili -bezonis la gastoj.</p> - -<p>Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo -devis esti pli malfrue.</p> - -<p>Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj, -ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi -sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.</p><!-- pagho 105 --> - -<p>La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis -siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.</p> - -<p>Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa -orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj -estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la -gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.</p> - -<p>Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe -eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj, -kaŝitaj sub la vestoj de l’ opriĉnikoj.</p> - -<p>Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis -lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe -lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La -rimedo ŝajnis esti certa.</p> - -<p>Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron, -ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj -la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij, -fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis -elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon, -ilian mastrinon.</p> - -<p>Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.</p> - -<p>—Karaj gastoj,—li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia -foresto! Iru,—li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan -moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!</p> - -<p>—Bone, bone!—bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne -estas dolĉa!</p> - -<p>Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano<a href="#Footnote48" class="fnanchor">[48]</a>, akompanata de du -siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola -pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis -la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston -laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij -sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.</p> - -<p>Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin -observis, sin turnis al la gastoj.</p> - -<p>—Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas -al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi -bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon -kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!</p><!-- pagho 106 --> - -<p>La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la -forno kaj mallevis la okulojn.</p> - -<p>—Via princa moŝto, aliru!—diris Morozov al Vjàzemskij.</p> - -<p>—Ne, ne, plenumu la kutimon!—ekkriis la gastoj: unue la mastro mem -devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!</p> - -<p>—Bone, estu laŭkutime!—konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li -salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de -Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de -Druĵino Andrèeviĉ.</p> - -<p>Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.</p> - -<p>La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la -vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l’ edzo kaj de -Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.</p> - -<p>—Iu alia!—pensis Morozov.</p> - -<p>Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado -daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun -rimarkebla malkontento.</p> - -<p>—Ne, ne, iu alia!—ripetis Morozov al si mem.</p> - -<p>Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran -saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki -sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj -okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter -la gastoj.</p> - -<p>Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l’ -edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu -peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij’n kaj ne -aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe -la palisaro de l’ ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna -stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima -renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn -membrojn.</p> - -<p>—Mi malsanetas...—ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino -Andrèeviĉ!</p> - -<p>—Restu, Heleno,—trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas -foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!</p> - -<p>Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.</p> - -<p>—La piedoj ne subtenas min!—diris Heleno.</p> - -<p>—Kion vi diras?—demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi -malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne -atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano,<!-- pagho 107 --> tro hontema, kaj por -la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj, -bonvolu aliri!</p> - -<p>—Kie do estas la princo Serèbrjanij?—pensis Morozov, trarigardante la -vicojn de l’ gastoj.</p> - -<p>Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran, -atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto. -En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro -decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion -fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian -konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne -aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno -estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij -devis preni ian decidon.</p> - -<p>Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin -aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke -Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.</p> - -<p>Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro. -Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por -ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l’ ĝardeno, konfesis -al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo, -ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si -la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia -imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij -riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe -priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris -diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj -peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis -pro Nikito Romànoviĉ.</p> - -<p>Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ -la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas -lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij -ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro, -ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:</p> - -<p>—Sankta Dipatrino, indulgu min!</p> - -<p>Morozov subtenis Helenon.</p> - -<p>—He!—li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj -iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru, -karaj gastoj, aliru!</p> - -<p>La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li<!-- pagho 108 --> ŝajnis -same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.</p> - -<p>Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.</p> - -<p>Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj, -foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree -altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun -antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies -plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.</p> - -<p>Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj -aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l’ opriĉnikoj.</p> - -<p>—Via princa moŝto!—diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij: -estas jam tempo!</p> - -<p>—Silentu!—murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!</p> - -<p>—Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!—laŭte daŭrigis la opriĉniko -kun obstineco de ebriulo.</p> - -<p>—Silentu!—insistis Vjàzemskij.</p> - -<p>—Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj -donos signon!</p> - -<p>Kaj la opriĉniko provis leviĝi.</p> - -<p>La princo per forta mano residigis lin.</p> - -<p>—Ĉesu!—li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu -tranĉilo!</p> - -<p>—Ho, vi eĉ minacas!—ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi -estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi -tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian -salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la -kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..</p> - -<p>Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna -interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj -fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la -gastoj komenciĝas malpaco.</p> - -<p>—Karaj gastoj!—li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne -venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego, -lanugaj kusenoj!</p> - -<p>La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris -en la dormoĉambrojn.</p> - -<p>Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.</p> - -<p>Morozov haltigis lin.</p> - -<p>—Via princa moŝto!—li murmuretis: atendu min ĉi tie!</p> - -<p>Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.</p><!-- pagho 109 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap16"> -<h2>ĈAPITRO XVI.</h2> - -<p>Forrabo.</p> -</div> - -<p>Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.</p> - -<p>Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena -palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto -mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis -de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.</p> - -<p>Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi -ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la -pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.</p> - -<p>—Ĉu vi ĉiuj venis?—demandis la ĉevalservisto.</p> - -<p>—Ĉiuj,—respondis la alia.</p> - -<p>—Kiom da viroj?</p> - -<p>—Kvindek!</p> - -<p>—Bone, atendu la signalon!</p> - -<p>—Ĉu baldaŭ? Oni enuas.</p> - -<p>—Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo -malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.</p> - -<p>—Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!</p> - -<p>—Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la -ordonoj de l’ princo.</p> - -<p>—Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos -al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!</p> - -<p>—Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!</p> - -<p>—Kion vi diras?—respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.—La princo -havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia -afero.</p> - -<p>Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron -de Heleno.</p> - -<p>La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l’ kapo la -kokoŝnikon<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj -ŝultroj, la ljetnikon<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> ŝi duone malbutonumis. Heleno estis -senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis. -Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon -kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la -edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi, -kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum<!-- pagho 110 --> Radunica<a href="#Footnote67" class="fnanchor">[67]</a> vizitis la tombon de -sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense -deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun -Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke -ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion -de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis -ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li -silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel -nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.</p> - -<p>—Heleno!—li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?</p> - -<p>Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi -havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed, -esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne -volis veki venĝsenton de l’ edzo.</p> - -<p>—Kial vi konfuziĝis?—ripetis Morozov.</p> - -<p>—Mi estis malsaneta...—ekmurmuretis Heleno.</p> - -<p>—Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro -troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!</p> - -<p>La bojarino tremadis.</p> - -<p>—Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian -domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas -dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?</p> - -<p>—Mia Dio!—ekĝemis Heleno.</p> - -<p>—Mi estis leganta,—daŭrigis Morozov,—pri puno pro adulteco...</p> - -<p>—Mia Dio!—petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ, -indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al -vi malfidela...</p> - -<p>Morozov severe sulkigis la brovojn.</p> - -<p>—Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per -mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi -malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis -fidela al mi...</p><!-- pagho 111 --> - -<p>—Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!</p> - -<p>—Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante -la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!—li daŭrigis, -plilaŭtigante la voĉon.</p> - -<p>—Mia Dio, mia Dio!—ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per -ambaŭ manoj.</p> - -<p>—Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?</p> - -<p>Heleno ploris kaj nenion respondis.</p> - -<p>—Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni -intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke -vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne -malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi -ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj -pensoj—al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus -vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu -monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi -la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis -forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post -ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis: -Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!</p> - -<p>—Ne, ne, sinjoro mia!—ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis -tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!</p> - -<p>Ĉe la vorto "li" la okuloj de l’ bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis -sin kaj maldolĉe ekridetis.</p> - -<p>—Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue, -kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro, -la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran -filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian -projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan -edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu -suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne -estis leganta en la libro de Levito<a href="#Footnote68" class="fnanchor">[68]</a>: "Se viro delogos ies virinon, -li mortu same kiel ŝi!"</p> - -<p>Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma -decido.</p> - -<p>—Druĵino Andrèeviĉ!—ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas -fari?</p><!-- pagho 112 --> - -<p>La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.</p> - -<p>—Kion vi faras?—ekkriis la bojarino, postenirante.</p> - -<p>Morozov ekridetis.</p> - -<p>—Ne timu por vi mem!—li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu -kandelon, iru antaŭ mi!</p> - -<p>Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo. -Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.</p> - -<p>—Lumigu al mi!—li ripetis ordontone.</p> - -<p>En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo -parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro -komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas -penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.</p> - -<p>Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono -de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.</p> - -<p>—Bojaro!—ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi -sola estas kulpa!</p> - -<p>Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis, -klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.</p> - -<p>—Mortigu min!—petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas -lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min -mortigu!</p> - -<p>Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu -kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.</p> - -<p>—Druĵino Andrèeviĉ!—ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.—Perfido! -Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino -Andrèeviĉ!</p> - -<p>Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun -neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin, -enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.</p> - -<p>Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj, -malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...</p> - -<p>La pordo ekkrakis sub la batoj.</p> - -<p>—Bojaro,—kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan -domon!</p> - -<p>—Mi ne kredas, via princa moŝto!—respondis Morozov dignoplene.—Ne -estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto -perforte eniru en la ĉambron de edzino de l’ mastro. Ebriiga estis mia -mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu -bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia -gasto!</p> - -<p>—Malfermu!—ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.</p><!-- pagho 113 --> - -<p>—Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas -rabisto, sed princo kaj bojaro!</p> - -<p>—Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas -nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion -timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!</p> - -<p>Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke -brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo, -skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis -Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.</p> - -<p>Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne -sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.</p> - -<p>Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la -kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov’n. Ne -longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov -falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj -sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj -svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la -ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.</p> - -<p>Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge -surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis -liaj servistoj, tintante batalilojn.</p> - -<p>Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn -konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l’ opriĉnikoj. -Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk -rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon -kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento -kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis, -surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:</p> - -<p>—He, he, gaje, gajege! Kia festeno!—kaj li frotis la manojn.</p> - -<p>—Ĥomjàk!—ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov’n en -boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?</p> - -<p>—Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!</p> - -<p>—Ĥomjàk,—demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?</p> - -<p>—Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la -antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon -Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?</p><!-- pagho 114 --> - -<p>—Jes, ni ĉiuj vidis!</p> - -<p>—Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?</p> - -<p>—Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!</p> - -<p>—Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme, -tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi—miajn vipbatojn!</p> - -<p>Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis -for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis -vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de -Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn -ondojn kvazaŭ fanditan oron.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap17"> -<h2>ĈAPITRO XVII.</h2> - -<p>Ensorĉado de sango.</p> -</div> - -<p>La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan -domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.</p> - -<p>—Dio, kompatu nin,—parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis -Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!—Kaj ili signadis sin kruce.</p> - -<p>Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu -aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio! -Malfeliĉo pasis!—Kaj ili ree signis sin kruce.</p> - -<p>Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn -servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin -atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon. -Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li -elvojiĝis.</p> - -<p>Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis, -nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.</p> - -<p>—Via bojarina moŝto!—li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj -postrestas... ni devas atendi!</p> - -<p>Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis -unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi -komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l’ ĉevalo kaj ke fortaj brakoj -ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l’ -tago, ŝi rekonis Vjàzemskij’n kaj ekkriis pro teruro.</p> - -<p>—Via bojarina moŝto,—diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin -terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu -vian sorton! Vane vi penis min<!-- pagho 115 --> eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu -forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi, -bojarino mia kara!</p> - -<p>—Princo!—ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas -konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...</p> - -<p>—Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin -havi, Heleno Dmìtrievna!</p> - -<p>—Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!</p> - -<p>—Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi -la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion -faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam -mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn -espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne -bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...</p> - -<p>Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon -kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.</p> - -<p>—Heleno!—li parolis,—mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas -malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan -flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por -kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!—li daŭrigis, kunigante -la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia -animo!</p> - -<p>La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la -fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis -kaj falis teren.</p> - -<p>Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l’ ĉevalo. Sentante -plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por -ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj -galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis -tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed -baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn, -rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj -alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi -pretergalopis kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo -moviĝas nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis -unutona bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io -alia bruis, sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno -preskaŭ haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la -ĉevalaj kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis<!-- pagho 116 --> tien, kie -aŭdiĝis la bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo -eksvingis flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi -falis sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero -estis saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis -teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto... -Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis -antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la -ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj -ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?—pensis Heleno.—Vere, mi ree estas ĉe -mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?</p> - -<p>Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa -vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.</p> - -<p>—Jen, kiel bone Dio vin gardas!—diris la nekonata maljunulo, scivole -rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus -iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo -alkutimis—li diris al si mem,—ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom -da fojoj ĝi estis ĉe mi!</p> - -<p>La apero de l’ maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris -rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita -vizaĝo kaj la blanka barbo de l’ maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en -lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj -piedoj.</p> - -<p>—Avĉjo, avĉjo!—ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!</p> - -<p>La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis -Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova, -la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis, -sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun -ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l’ -princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia -kapo.</p> - -<p>—Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi? -Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li -pereigos min, maljunulon!</p> - -<p>Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.</p> - -<p>—Vi scias,—ŝi demandis,—de kie vi scias, kiu mi estas?</p> - -<p>—Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo -rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas -sciigi.</p> - -<p>—Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij<!-- pagho 117 --> ne -povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin -mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro -Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!</p> - -<p>—Ho, ho, ho!—profunde ekspiris la muelisto.—Afonasjo Ivànoviĉ -kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion -destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien, -demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros -al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!</p> - -<p>—Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi, -se vi min savos!</p> - -<p>La okuloj de l’ muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el -la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.</p> - -<p>—Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!—li diris kontenta: benu vin -Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de -la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi, -malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!</p> - -<p>La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro -aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.</p> - -<p>—Ili venas, ili venas!—ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!</p> - -<p>—Bone, bone, karulino, iru post mi!</p> - -<p>La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.</p> - -<p>—Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,—li diris, ŝlosis la pordon kaj -kuris al la ĉevalo.</p> - -<p>—Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!</p> - -<p>Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj, -kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.</p> - -<p>Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime -aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.</p> - -<p>Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj -piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el -branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.</p> - -<p>—Ĉu ni venis ĝustan lokon?—demandis la estro.</p> - -<p>—La ĉevalo iris tien ĉi!—respondis la alia. Postsignojn mi vidis. -Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!</p> - -<p>—Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango -ĉiam fluas?</p> - -<p>—Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis<!-- pagho 118 --> kaj -ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo! -Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!</p> - -<p>La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj -vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj -la kapo de l’ muelisto aperis en la fenestreto.</p> - -<p>—Kiun venigis Dio tiel malfrue?—demandis la maljunulo, tusante tiel -forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.</p> - -<p>—Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro -Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!</p> - -<p>—Kiu bojaro?—ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.</p> - -<p>—Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he, -servistoj!</p> - -<p>—Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi -tuj eliros!</p> - -<p>—Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!</p> - -<p>—Ne koleru, sinjoro,—diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas -iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi -devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la -murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie, -en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas -timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...</p> - -<p>—Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?</p> - -<p>—Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin -tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus -dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La -ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la -homo scias manumi la sabron, he, bonege!</p> - -<p>—Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?</p> - -<p>—Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!</p> - -<p>—Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita! -Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?</p> - -<p>—Jen kio!—interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia -Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!</p> - -<p>La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.</p> - -<p>—Kia sangado!—li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne -estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire<!-- pagho 119 --> ekzistas rimedo, -sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...</p> - -<p>—Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!</p> - -<p>—Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?</p> - -<p>—He!—diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov, -plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se -vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne—mi -mortigos vin...</p> - -<p>—Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu, -karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min -minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!</p> - -<p>La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij, -reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la -manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro -sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango, -sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun -fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same -forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj, -okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"</p> - -<p>Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli -malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij -ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.</p> - -<p>—Venu, karuloj,—vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la -princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la -lango rigidiĝas!</p> - -<p>—La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan -vizaĝon, la sangado tute forestis.</p> - -<p>—Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian -fakon!</p> - -<p>—Nu, ricevu viajn dukatojn!—diris la estro de l’ opriĉnikoj. Sed -aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo -forkuris la ĉevalo de l’ princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin -vidis, diru!</p> - -<p>Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.</p> - -<p>—Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?</p> - -<p>La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu -ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:</p> - -<p>—Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la -bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin. -Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate. -Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos<!-- pagho 120 --> pri la servo. Krom tio, la -princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel -kruele vundis la princon! Sekve—pensis la muelisto,—Vjàzemskij -nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi -savos la bojarinon.</p> - -<p>Tiu kalkulo lin tute decidigis.</p> - -<p>—Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!—li diris: mi eĉ -ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?</p> - -<p>—He, ne mensogu, maljunulo!</p> - -<p>—Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min -tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!</p> - -<p>—Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!</p> - -<p>—Ne penvaloras, sinjoro,—respondis la alia opriĉniko.—Se eĉ estis -postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas -ion rimarki!</p> - -<p>—Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la -ĉambro!</p> - -<p>—Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la -vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a> kaj vinon.</p> - -<p>—Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?</p> - -<p>—Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek -nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea -vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro -malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas, -karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La -ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas -strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas -dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...</p> - -<p>—Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj -mortu?</p> - -<p>—Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili -ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton! -Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi -havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj -ne forgesu, karuloj,<!-- pagho 121 --> legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu -noktan teruron... la loko ne estas sankta...</p> - -<p>—He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi -proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas -de vi la gastejo, he, maljunulo?</p> - -<p>—Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi -ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu -versto vi ekvidos la gastejon!</p> - -<p>—Ni iru!—decidis la opriĉnikoj.</p> - -<p>Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon -kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis -poste.</p> - -<p>Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la -arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.</p> - -<p>—Via bojarina moŝto! Ili estas for!—li diris.—Venu en mian ĉambron. -Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia -cignino, tie vi pli bone vin sentos!</p> - -<p>Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l’ ĉambro, ekbruligis -kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da -nigra pano.</p> - -<p>—Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!—li diris, profunde ŝin -salutante: mi tuj alportos al vi vinon!</p> - -<p>Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.</p> - -<p>—Je via sano, via bojarina moŝto!</p> - -<p>La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin -gajigis.</p> - -<p>—Trinku, via bojarina moŝto!—li diris: nun vi timu neniun! Ili -serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne -revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas -vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino! -Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!</p> - -<p>La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian -vinon kaj arĝentan pokalon.</p> - -<p>—Jen, vino!—li diris, enverŝante.—Je via sano, via bojarina moŝto! -Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas -lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj, -ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas -la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie -trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn. -Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon<!-- pagho 122 --> en -marĉaĵon por la nikso,—jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu! -He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto! -Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso -mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis -abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ -fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj -trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara! -He, he! Je la sano de—he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la -princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon -Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia -sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi -volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute -egala. Je via sano...</p> - -<p>Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l’ muelisto. Li -ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li -legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian -sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed -ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte -preĝi.</p> - -<p>—He, he!—diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi -tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi -mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara -koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj<a href="#Footnote69" class="fnanchor">[69]</a>... min -ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?.. -<i>Ŝikalu, likalu!</i></p> - -<p>—Mia Dio!—murmuretis Heleno.</p> - -<p>—<i>Ŝikalu, likalu!</i> Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos! -<i>Bdu, bdu!</i></p> - -<p>La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la -ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la -muelisto parolis kun si mem.</p> - -<p>—Min ĉiuj konas!—li ripetis per fanfarona kaj jam neklara -voĉo,—arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne -estas iu tia... min ĉiuj konas... <i>Bdu, bdu!</i></p><!-- pagho 123 --> - -<p>Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo -malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu -la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap18"> -<h2>ĈAPITRO XVIII.</h2> - -<p>La malnova konatulo.</p> -</div> - -<p>La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna -rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al -tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.</p> - -<p>—Nu, Galka, ne ronku!—li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon. -Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas -rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni -nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.</p> - -<p>Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.</p> - -<p>—Atendu, Galka!—li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree, -ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere -aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi -estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l’ -bruado.</p> - -<p>—Dank’ al Dio!—li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon -muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.—Ne facile estis ĝin trovi, mi -bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen—malantaŭe, ne eble estis ion -distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la -rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la -bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj -nun—maldekstre, tiam la fenestroj de l’ ĉambro rigardis sur la -muelejon, kaj nun—sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi, -malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial -mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin -trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por -mia kara bojaro!</p> - -<p>Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme -proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.</p> - -<p>—Mastro, he, mastro!</p> - -<p>Neniu respondo.</p> - -<p>—He, he, mastro, eliru!</p><!-- pagho 124 --> - -<p>Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la -dentradaro frapadis.</p> - -<p>Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.</p> - -<p>—Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?—pensis Miĥeiĉ -kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.</p> - -<p>Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.</p> - -<p>—He, vi, maljunulaĉo!—li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!</p> - -<p>Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis -blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.</p> - -<p>Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.</p> - -<p>—Bonan tagon, mastro!—li diris afable.</p> - -<p>—Dio vin gardu!—respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?</p> - -<p>—Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia -bojaro.</p> - -<p>—Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio -okazis?</p> - -<p>—Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ -enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!</p> - -<p>—Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!</p> - -<p>—Jes,—pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla -baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia -muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon -ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de -herbaĵo!</p> - -<p>—Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!—diris la muelisto, zorge -fermante post si la pordon.</p> - -<p>—Fine vi venis. Malviglulo vi!</p> - -<p>—Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas -malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj -homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto, -aŭ ŝtonon por min mortigi.</p> - -<p>—Jen, malbona fungaĉo!—pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas -rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara -koboldo!</p> - -<p>—Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!</p> - -<p>—Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian -mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l’ antaŭurbo: li -sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo<!-- pagho 125 --> kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni -lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ -antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro -Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en -la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l’ bojaro!</p> - -<p>La okuloj de l’ muelisto prenis strangan esprimon.</p> - -<p>—Ho, ho, ho!—li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero, -karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone -estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas -al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.</p> - -<p>Miĥeiĉ miris.</p> - -<p>—Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja -nenion diris al vi!</p> - -<p>—He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime -eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas -akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie, -kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj -pripensi!</p> - -<p>—Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro? -Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi -venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu -bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos, -iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte -servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun -venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni -povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin -rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!</p> - -<p>—Ke li pereu, sorĉisto,—diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi -devas humiliĝi!</p> - -<p>—Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj -estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton -per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto -nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!</p> - -<p>—Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo -mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi -instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!</p> - -<p>La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l’ -rado.</p><!-- pagho 126 --> - -<p>Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli, -ne atentante la gaston:</p> - -<p>—"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis -malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate -estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni -edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l’ akvo, pro granda fumo".</p> - -<p>—"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa -festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne -scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo, -vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da -varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies -kapoj".</p> - -<p>Miĥeiĉ ektimis.</p> - -<p>—Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?</p> - -<p>La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion -balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj -okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.</p> - -<p>—Avĉjo, he, avĉjo!—kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.</p> - -<p>—Nu?—respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus -lin rimarkas.</p> - -<p>—Kion vi balbutas, avĉjo?</p> - -<p>—He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi -tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn, -dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin -verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu -ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi -estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en -kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago, -mi—la alian.</p> - -<p>Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si -la pordon.</p> - -<p>—Avĉjo!—kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri -kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?</p> - -<p>Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li -nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.</p> - -<p>—Jen, sorĉisto!—pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de -ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias, -kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien, -maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu -estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo!<!-- pagho 127 --> Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi -devas serĉi la diablan dometon!</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la -muelisto.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap19"> -<h2>ĈAPITRO XIX.</h2> - -<p>Rusa homo ne forgesas bonaĵon.</p> -</div> - -<p>Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan -malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo. -La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta -herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj -malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia -duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post -iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis -aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.</p> - -<p>—Jen kien ni venis, Galka!—diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe: -certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi -ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el -tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la -muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!</p> - -<p>Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron -ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.</p> - -<p>—Manĝu herbon, manĝu!—li diris: kaj mi eniros la dometon, se la -pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone -estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!—Li -ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi -tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado. -Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ -kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante -ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide -manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro -varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj -ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro -troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"<a href="#Footnote70" class="fnanchor">[70]</a>. Tie kuŝis -diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano,<!-- pagho 128 --> kvazaŭ bojara. Plej -multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de -fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li -la reputacion de l’ nekonataj mastroj.</p> - -<p>Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis -sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis -dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.</p> - -<p>—Kiu venis?—ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min -bati? Gardu vin...</p> - -<p>Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe -la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.</p> - -<p>—Ne tuŝu lin!—diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la -lipo.—Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per -ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ’n kun larĝe -malfermitaj okuloj.</p> - -<p>—Grizharulo!—li diris kun respektplena miro.</p> - -<p>—Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?—insultis lin la -unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?</p> - -<p>—Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi, -aŭ mi ekkoleros.</p> - -<p>Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.</p> - -<p>—He, Ĥlopko,—diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros, -nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!</p> - -<p>—Iru li al arbara koboldo!—insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni -loĝas, urson ni nutras!</p> - -<p>Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ’n kaj rigardis lin ne -tro afable.</p> - -<p>—De kie vi venis?—demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.</p> - -<p>Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.</p> - -<p>—He, he!—li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!</p> - -<p>—Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?</p> - -<p>—Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne -ricevus pugnobaton!</p> - -<p>—Jen venas la hetmano!—aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus -eniris, akompanata de l’ maljuna Vulturo.</p> - -<p>—Hetmano, he, hetmano!—kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin -vidi!</p> - -<p>Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.</p> - -<p>—Ha, vi estas, kamarado?—li diris: estu la bonveninta!<!-- pagho 129 --> Nu, rakontu, -kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis -batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud -Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj -kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk’n. Ne bone ili -sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte -la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?</p> - -<p>—Jes, karulo!—respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio -al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al -liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence -ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon -apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis -multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis -lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas -malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre -venĝos al la princo la survangon!</p> - -<p>—Jes!—diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis -Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo! -Diru, kion nun vi intencas fari?</p> - -<p>—Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...</p> - -<p>—Por kio? Ivaĉjo—tute simple!</p> - -<p>—Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon! -Du saĝoj valoras pli ol unu!<a href="#Footnote71" class="fnanchor">[71]</a> Ankaŭ la muelisto sendis min al vi. -Iru,—li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj -antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan -profiton! Iru al la hetmano!</p> - -<p>—Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?</p> - -<p>—Jes, jes, tute vere. Iru,—li diris, al la hetmano, salutu lin de mi, -diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos -sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre -liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,—tiel li -diris.—Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li, -t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ -herban trunketon!..</p> - -<p>—Vere?—demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ -enpensiĝinte:—ĉu vere li diris, malsano konsumos?</p> - -<p>—Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos -senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!</p> - -<p>Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ’n.</p><!-- pagho 130 --> - -<p>—Kaj nenion plu diris la muelisto?</p> - -<p>—Kiel ne?—daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la -grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur -la tablon.—Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone -gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,—li diris,—ke li savu -la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.</p> - -<p>Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per -laŭta, gajega rido.</p> - -<p>—He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se -mi ne penos savi la princon?</p> - -<p>—Jes, jes, karulo,—respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke -viaj piedoj kaj brakoj...</p> - -<p>—Kia ruzulo!—interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro -kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?</p> - -<p>—Nu, altabliĝu, bonulo,—li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan -apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble -helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur -kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en -malliberejo?</p> - -<p>—Jes, jes, karulo!</p> - -<p>—En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?</p> - -<p>—Kredeble. Plej fortika malliberejo!</p> - -<p>—Kaj la ŝlosiloj de l’ malliberejo troviĝas ĉe Maluto?</p> - -<p>—Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li -ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn -li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la -caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.</p> - -<p>—Jen kio!—diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al -via bojaro? Nu, diru, kia diablo?</p> - -<p>—Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,—diris -Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.—Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi. -Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la -estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.</p> - -<p>—Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton! -Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li -vere sidas en malliberejo, tiam<!-- pagho 131 --> ni pripensu... Mi bone konas la -antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La -palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi -pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!</p> - -<p>Kaj Ringo meditis iom da tempo.</p> - -<p>—Bone, mi trovis la rimedon!—li ekkriis kaj salte leviĝis.—Vulturo! -Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis -nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?</p> - -<p>La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.</p> - -<p>—Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?</p> - -<p>—Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la -princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj -nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas -hakildorson!<a href="#Footnote72" class="fnanchor">[72]</a> Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro -tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin -senhaŭtigos?</p> - -<p>—Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne -makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie -nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel -li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al -bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li -havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!—li diros, malbonaj -homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur -verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne, -li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same -kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!</p> - -<p>Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon -rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis -ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la -batalado. La maljunulo eksvingis la manon.</p> - -<p>—Ne, hetmano!—li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem -estas la plej kara!</p> - -<p>—Nu, bone!—diris Ringo.—Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun -alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas -jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!</p><!-- pagho 132 --> - -<p>Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis -ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis -laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.</p> - -<p>La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe -ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin -signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo -ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en -li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis, -Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo -leviĝis de l’ benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn -signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:</p> - -<p>—Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli -facile!</p> - -<p>Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de -flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto -vekis la hetmanon.</p> - -<p>—Hetmano, he, hetmano!</p> - -<p>—Nu, karulo?</p> - -<p>—Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!</p> - -<p>—Kial do?</p> - -<p>—Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!</p> - -<p>—Ĉu vi definitive decidis?</p> - -<p>—Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!</p> - -<p>—Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu -kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?</p> - -<p>—Jes, jam ekkantas birdetoj.</p> - -<p>—Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,—vokis Ringo, -puŝante la junulon.</p> - -<p>—Nu?—demandis li, malfermante la okulojn.</p> - -<p>—Ĉu vi volas iri kun ni?</p> - -<p>—Kien?</p> - -<p>—Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun -maljuna Vulturo?</p> - -<p>—Kial ne?—respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de -super la "polati".</p> - -<p>—Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien? -Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia -zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin -dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!</p> - -<p>—Mi ne estos nomata,—respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la -piedojn per ĉifonoj.</p><!-- pagho 133 --> - -<p>La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.</p> - -<p>Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado, -tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap20"> -<h2>ĈAPITRO XX.</h2> - -<p>Gajaj homoj.</p> -</div> - -<p>En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo, -sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante -morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar -la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis -liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj -surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo -jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis -formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam -komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton. -Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de -la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro, -kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li -ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de -l’ lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj -rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble -hela lumo blindigis la princon.</p> - -<p>Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn, -antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin -akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.</p> - -<p>Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij’n, kaj liaj -pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.</p> - -<p>—Bonan tagon, kara princo!—li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam -antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj -malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.</p> - -<p>Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone -impresis lin.</p> - -<p>—Boriso Teodòroviĉ,—li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi, -ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!</p> - -<p>Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj -neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.</p><!-- pagho 134 --> - -<p>La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.</p> - -<p>—Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,—li diris kun riproĉo: ke vi min -forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?</p> - -<p>—Mi venis,—trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron -kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam -estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro, -mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!</p> - -<p>La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en -Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.</p> - -<p>—La tempo de favorkoreco nun pasis,—daŭrigis Godunòv -malvarmsange.—Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro? -Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe, -vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la -esploron, Gregoro Lukìĉ!</p> - -<p>—Atendu iomete, atendu!—ridetante diris Maluto.—Mi havas apartan -konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!—li ordonis al -la ekzekutisto.</p> - -<p>Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro, -altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne -povis plu ilin movi.</p> - -<p>Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun -la antaŭa rideto.</p> - -<p>—Kara princo Nikito Romànoviĉ!—li fine diris: faru al mi grandan -favoron!</p> - -<p>Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.</p> - -<p>—Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,—li daŭrigis kun moka -humileco:—tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis -turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron! -Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...</p> - -<p>Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree -larĝiĝis kaj ekmoviĝis.</p> - -<p>—Permesu, via princa moŝto,—li daŭrigis per peteganta tono: permesu, -ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte, -kia estas via bojara sango?...</p> - -<p>Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al -Serèbrjanij.</p> - -<p>La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.</p> - -<p>La vizaĝo de Godunòv restis senmova.</p> - -<p>—Kaj poste,—daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu<!-- pagho 135 --> al mi, -malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi, -servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi, -malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.</p> - -<p>La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo, -plorado kaj rido samtempe.</p> - -<p>La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis -kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon -senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj -elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun -voĉon kaj rigardon.</p> - -<p>Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.</p> - -<p>—Via princa moŝto!—subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj -ree leviĝante:—antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi -mian ŝuldon!</p> - -<p>Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni -survangon.</p> - -<p>La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego -aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu -malpuregaĵo, nin tuŝonta.</p> - -<p>Malespere li ekrigardis Godunòv’n.</p> - -<p>En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.</p> - -<p>—Gregoro Lukìĉ!—diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos, -li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi -konas ĉi tiun Serèbrjanij’n.</p> - -<p>—For!—blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas -pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.</p> - -<p>—Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.</p> - -<p>Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.</p> - -<p>Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu -komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante -lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter -ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub -iliaj piedoj.</p> - -<p>Tiam Maluto rekonsciiĝis.</p> - -<p>—Mi diros al la caro!—li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian -perfidulon.</p> - -<p>—Kaj mi,—respondis Godunòv,—diros al la caro, ke vi volis mortigi -lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.</p> - -<p>Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto,<!-- pagho 136 --> kaj li sin -ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.</p> - -<p>Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon, -Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun -li ree povas moviĝi.</p> - -<p>—Ne malesperu, princo!—ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian -manon:—ĉefe, oni devas gajni tempon.</p> - -<p>Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis -ĉiujn riglilojn.</p> - -<p>—Gregoro Lukìĉ!—li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la -eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la -gardistaro.—Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni -povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!</p> - -<p>Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en -sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom -ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ -Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj -samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano -renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis -liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en -Kurbskij<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>, aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj -ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj. -Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l’ -caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol -mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel -reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li -renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj -denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li, -kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj, -kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj. -Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la -homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro. -Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia -indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li -komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli -multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron -alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi -tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj -manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al -Serèbrjanij<!-- pagho 137 --> en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la -caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed -ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio -de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj -ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu -eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al -Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke -Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.</p> - -<p>—Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo, -paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.—Tiel -pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia -ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin -senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.</p> - -<p>Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado, -impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda -birdoĉaso.</p> - -<p>La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj -falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo, -kun falkoj sur gantitaj manoj.</p> - -<p>De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj -ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom -ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la -antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da -falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita -apud caraj herbejoj, du verstojn de l’ antaŭurbo, sur la vojo -Vladimiron.</p> - -<p>Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj -en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj, -deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis -sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.</p> - -<p>Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:</p> - -<p>—Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?</p> - -<p>—Jes,—respondis Ivano,—komencu!</p> - -<p>Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj, -preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l’ -caro.</p> - -<p>—Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!—diris la ĉeffalkgardisto, sin -turnante al opriĉnikoj:—amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado, -por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu -ĝojigitaj!</p><!-- pagho 138 --> - -<p>Poste, sin turnante al siaj servistoj:</p> - -<p>—Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!—li diris: lasu flugi la birdojn -kaj ekĉasu!</p> - -<p>Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo. -Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj -lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.</p> - -<p>Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.</p> - -<p>La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj -lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin -ĵetis ĉiuflanken senorde.</p> - -<p>Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la -anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al -ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l’ viktimo.</p> - -<p>Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj -Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj -Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj, -kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo. -Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj -ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero -sin ĵetis al la piedoj de l’ ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin -vivantajn.</p> - -<p>Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan -tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj -mortis.</p> - -<p>Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de -ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.</p> - -<p>Sed plej mirinda estis la konduto de l’ cara falko, tiel nomata -Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en -la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte -revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l’ caro. Ellasita la -trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne -nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze -preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis -teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj -falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj -flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al -nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj, -anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere,<!-- pagho 139 --> Adrahàn, post ĉiu -nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto, -perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian -falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia -plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis -Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.</p> - -<p>Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis -tute pala antaŭ la caro.</p> - -<p>—Homo!—diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi -ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en -viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se -ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas -nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la -ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la -signifo de tiu flanka cara rigardo.</p> - -<p>Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi -Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al -li la perditan falkon.</p> - -<p>Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam -multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj<a href="#Footnote73" class="fnanchor">[73]</a>, kiam nova -vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.</p> - -<p>Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara, -alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn -eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de -unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia—disŝiritaj kaftanoj, kiujn -ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj -sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian -kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton -kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis -la kamaradojn, forlogita de l’ ĉasado. La blinduloj postrestis; -subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj -ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido. -Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo -faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis, -kovritaj de koto, kraĉante<!-- pagho 140 --> kaj insultante la kondukanton, kiu kun -malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte -ridegis.</p> - -<p>—Kiu vi estas, bonuloj?—li demandis.—De kie vi iras kaj kien?</p> - -<p>—Iru for!—respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu -multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos<a href="#Footnote74" class="fnanchor">[74]</a>.</p> - -<p>—Malsaĝulo!—ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ -vi?</p> - -<p>—Malsaĝulo vi!—respondis la blindulo, levante siajn blanketajn -okulojn.—Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia -afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al -mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.</p> - -<p>La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis -sian demandon.</p> - -<p>—Ni estas gajaj homoj,—respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj -vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi -bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi<a href="#Footnote75" class="fnanchor">[75]</a>.</p> - -<p>—Jen kio!—diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l’ blindulo: -vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via -Muromo?</p> - -<p>—Kial ne?—respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo -neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l’ -haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas -blaton!</p> - -<p>Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.</p> - -<p>—Vere, ili estas gajaj homoj,—li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min -jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj -arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj -min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo -de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.—Aŭskultu, bonulo: ĉu -vi scias rakonti fabelojn?</p> - -<p>—Kiujn vi deziras?—respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas -rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila -kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l’ -vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos -rakontantaj tiun fabelon.</p><!-- pagho 141 --> - -<p>Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj. -Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la -blindulo venis ĝustatempe.</p> - -<p>—Aŭskultu, bonuloj,—diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la -palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al -vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn -fabelojn.</p> - -<p>Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj -maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio -tio okazis!</p> - -<p>La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi -la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la -antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la -alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la -opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris -al sia kamarado:</p> - -<p>—Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero -iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He, -kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?</p> - -<p>—Ne,—respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne -rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia -koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin -prezentas al miaj okuloj!</p> - -<p>—Kio do?</p> - -<p>—Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio -neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ -unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin -kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari -dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis -preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas; -ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi -estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem -estas simila pekulo...</p> - -<p>Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente -aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l’ vojo.</p> - -<p>—Dmiĉjo,—diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime -kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne -forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!</p> - -<p>—Bone,—diris Dmiĉjo,—ne, mi ne parolos.</p><!-- pagho 142 --> - -<p>—Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne -parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam -ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.</p> - -<p>Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita -kapo.</p> - -<p>—Bonega junulo!—diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,—sed -malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona -ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio -gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu: -kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin -ekposedis!</p> - -<p>La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton -per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne -estis facila!</p> - -<p>—Jes, hetmano,—li fine decidiĝis:—sufiĉe multe da homoj mi pereigis -dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se -okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj -enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se -venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras -paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi -ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?</p> - -<p>—Nu, por kio tiaj demandoj?—diris Ringo kun videbla malkontento.</p> - -<p>—Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj -virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi, -hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian -agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin -de l’ piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke -vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?</p> - -<p>—Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?</p> - -<p>—Jes,—daŭrigis Vulturo:—mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen -kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni -veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni -ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni -disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun -rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato. -Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam -ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom -flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton,<!-- pagho 143 --> tiam la -homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi -nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas -plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele, -palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je -ponardegoj kaj rogatinoj<a href="#Footnote76" class="fnanchor">[76]</a>, niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron. -Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi -laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj -mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi -por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon -ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de -la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi: -nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi -ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun -mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra -patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun -malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi -elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis: -prenu ĉion, nur ne korbon!</p> - -<p>—He, he,—mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!—Kaj mi ekkaptis la -korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara -antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ -pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin -en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri, -sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne -enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi -estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi -akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo -kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha, -diablo!"—mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro -vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"</p> - -<p>Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.</p> - -<p>—Kion vi faris kun la infano?—demandis Ringo.</p> - -<p>—Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!</p> - -<p>La maljunulo ree eksilentis.</p><!-- pagho 144 --> - -<p>—Hetmano!—diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia -koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove -ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed -ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe -eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni -subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la -memoro?</p> - -<p>La maljunulo malĝoje eksopiris.</p> - -<p>Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj, -kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo. -En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis -en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon. -Malproksime ekaperis la ĉasistoj.</p> - -<p>—Karulo!—rapide diris Ringo:—penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne -estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ -ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!</p> - -<p>La maljunulo balancis la kapon.</p> - -<p>—Malfeliĉo trafos min,—diris li, montrante la mortigitan -vulturon.—Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!</p> - -<p>Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.</p> - -<p>—Nu, karulo!—li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al -vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona -divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon. -Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.</p> - -<p>—Ne, ne,—interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la -sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti. -Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu -vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?</p> - -<p>—Kial ne? Mi konas.</p> - -<p>—Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata -Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?</p> - -<p>—Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.</p> - -<p>—Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?</p> - -<p>—Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.</p> - -<p>—Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.</p><!-- pagho 145 --> - -<p>—Nu?</p> - -<p>—Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble, -ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu -la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu -stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron. -Tie,—daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,—tie mi iam enfosis -multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj -prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje, -precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en -postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi -petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi -devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro -bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano, -Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do -vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li -malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan -riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!</p> - -<p>Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.</p> - -<p>—He, kripluloj!—diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?</p> - -<p>—Mi volonte dirus al vi, karuloj,—respondis Ringo,—sed jam de kvardek -jaroj mi estas blinda.</p> - -<p>—Kiamaniere tio okazis?</p> - -<p>—Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis -kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis -ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion -fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l’ -kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan -polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas: -manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi -jukas, mi gratas la dorson.</p> - -<p>—Ha, vi estas la samaj blinduloj,—ridante diris la ĉasistoj,—kiuj -ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj. -Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via -devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?</p> - -<p>—Dio donu sanon al lia cara moŝto,—gaje ekkriis Vulturo,—kial ne -aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas -pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!</p> - -<p>—Bonege,—respondis la ĉasistoj,—alifoje ni ankoraŭ babilos<!-- pagho 146 --> kun vi. -Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne -trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne -amas ŝercojn!</p> - -<p>Kaj ili forgalopis.</p> - -<p>Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la -antaŭurbo.</p> - -<p>Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis -balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj kantis plengorĝe:</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Ha! Ĉe nia kamarado</span><br /> -<span class="i0">Estis gaja babilado!</span></div> -</div> - -<p>Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro -kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:</p> - -<p>—Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,—ekmurmuretis -li, ĉiam tuŝante la kordojn de l’ instrumento.—Mi ĉion eksciis. -Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la -domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?<a href="#Footnote77" class="fnanchor">[77]</a></p> - -<p>—De tiu,—respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman -de la malliberejo.</p> - -<p>La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin -deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj, -daŭrigis per alta voĉo:</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Ha, ĉe nia kamarado</span><br /> -<span class="i0">Estis gaja babilado!</span></div> -</div> - - - -<div class="chapheader" id="chap21"> -<h2>ĈAPITRO XXI.</h2> - -<p>Fabelo.</p> -</div> - -<p>La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare -foriris en sian dormoĉambron.</p> - -<p>Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.</p> - -<p>Al la demando de l’ caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj, -ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron -Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij’n je -la kapo.</p> - -<p>—Sed,—aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn -intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov’n li ankaŭ ne volas -denunci. Post matenpreĝo ni faros al li<!-- pagho 147 --> perturmentan esploron, kaj -se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu -ne atendos, estos tempo, ke li pereu.</p> - -<p>Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron -eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du -blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la -vestiblo.</p> - -<p>La caro ordonis, ke ili eniru.</p> - -<p>—Ĉu vi ilin konas, karulo?—demandis Onùfrievna.</p> - -<p>—Kial vi demandas?</p> - -<p>—Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?</p> - -<p>—Ĉu ili ne estas?—demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.</p> - -<p>—Aŭskultu, karulo,—daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi -tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj; -estu singarda, karulo, estu singarda!</p> - -<p>—Kion vi scias pri ili?—demandis Ivano.</p> - -<p>—Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj; -ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne -demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus -min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.</p> - -<p>Maluto terurite rigardis la nutristinon.</p> - -<p>—Kial vi min rigardas?—diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn -pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne -helpas al vi, flavruĝa hundo!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn -blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!</p> - -<p>—Ne estas necese,—diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?</p> - -<p>—Tie, post la pordo, karulo,—diris Onùfrievna: en la vestiblo ili -atendas.</p> - -<p>—Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj -kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie, -post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.</p> - -<p>—Onùfrievna, donu al mi la bastonon!</p> - -<p>La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis -kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis -la piedon de l’ sendito de l’ princo Kurbskij<a href="#Footnote78" class="fnanchor">[78]</a>.</p><!-- pagho 148 --> - -<p>—Nun diru, ke ili eniru!—li ordonis.</p> - -<p>Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun -Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj -malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante -laciĝon.</p> - -<p>—Eniru, kripluloj,—diris la nutristino: la caro vin vokas!</p> - -<p>Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn -kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.</p> - -<p>Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion -en ĝi.</p> - -<p>Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito; -inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam -estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la -unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra -ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj -kaheloj de la forno.</p> - -<p>—Bonan vesperon, blinduloj!—diris la caro, fikse kaj nerimarkite -studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.</p> - -<p>—Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!—respondis Ringo, -kaj ambaŭ falis teren.—Savu, defendu kaj pardonu vin sankta -Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin -vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro -kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano, -miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio -tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu -bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili -eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin -turmentegu kaj konsumu!</p> - -<p>—Dankon, dankon, blinduloj!—diris Ivano, ĉiam atente rigardante la -rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?</p> - -<p>—De junaĝo, via cara moŝto,—respondis Ringo, ekgenuante: de -junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis -vidantaj la Dian sunon.</p> - -<p>—Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?</p> - -<p>—Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.</p> - -<p>—Kion vi diras?—demandis Ivano.</p><!-- pagho 149 --> - -<p>—Niaj maljunuloj rakontas,—respondis Ringo: kaj la samon kantas -niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo, -malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj -komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin -forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio -Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el -mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam -estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta, -lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran -monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn -kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj -forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro, -donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn -rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj -ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone -nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo". -Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris, -Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn -rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin -gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon -en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"</p> - -<p>—Amen!—diris la caro.—Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?</p> - -<p>—Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni -povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov, -pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri -Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...</p> - -<p>—Diru,—interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial -la maljunulo venis kun vi?</p> - -<p>Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu -vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj -ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe -nerimarkite premante la piedon de Vulturo.</p> - -<p>—Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan -barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute -konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas, -laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj -paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!</p> - -<p>—Vere, vere,—ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena -je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen<!-- pagho 150 --> kiel, karulo, -talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la -tutan vojon!</p> - -<p>—Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont’,—ekkriis Ringo, -dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas -io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!</p> - -<p>—Ha, ha, ho, ho!—interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro -surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo -venos!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis: -vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur -antaŭfabelo!</p> - -<p>—Bone, bone!—diris la caro, oscedante:—bona kutimo estas ĉiam -laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi -ekdormos, vin aŭskultante!</p> - -<p>Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la -fabelon:<a href="#Footnote79" class="fnanchor">[79]</a></p> - -<p>—Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por -princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno -ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de -milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj -korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni -devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis -trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej -grandaj herooj..."</p> - -<p>—Nu, bone!—diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj: -la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!</p> - -<p>—Pri Akundino?—diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en -tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod<a href="#Footnote80" class="fnanchor">[80]</a>.—Ĉi tiu -fabelo ne estas bela, via cara moŝto,—malspritaj kamparanaĉoj de -Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via -cara moŝto!</p> - -<p>—Rakontu, blindulo!—severe ordonis la caro: rakontu ĉion, -senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.</p><!-- pagho 151 --> - -<p>Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la -fabeliston.</p> - -<p>Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante, -ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la -rakonton, nenion preterlasante.</p> - -<p>—En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek -metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis -sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili -perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun -maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian -ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis -migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano, -supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la -urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino, -kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite -vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la -juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas -defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li -vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent -klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan -armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante -donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de -Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie -vi estas?"—Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino -Akundìnoviĉ!</p> - -<p>—"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu -vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via -patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la -faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"—Kaj ĉe la lastaj vortoj -komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri -jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en -Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun -diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj -urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"</p> - -<p>—Sufiĉe!—kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en -ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la -fabeliston:—rakontu alian fabelon!</p> - -<p>Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.</p> - -<p>—Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?—demandis li kun -iom ŝajniga timo.—Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila<!-- pagho 152 --> -Plènkoviĉ? Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta -historio?</p> - -<p>Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis -ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.</p> - -<p>—Kion vi povas rakonti el la sankta historio?</p> - -<p>—Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo -la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...</p> - -<p>—Bone!—interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam -fermiĝis:—rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas -aŭskulti nokte sanktaĵon!</p> - -<p>Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.</p> - -<p>—Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi -tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba -alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj, -kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe -da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis -kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro, -Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis -Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas -tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia -mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie -aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis -teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj -mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj -inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj -kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro -Davido Jevsèeviĉ:—"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu -Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek -klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin -tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la -Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,—do mi -tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al -vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri -antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno -aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno—el blanka brusto Dia, brilaj -steloj—el okuloj Diaj, hela matenruĝo—el la vestoj Diaj, ventegoj -teruraj—el spirado Dia, nubegoj minacaj—estas pensoj Diaj, mallumaj -noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo -aperis niaj caroj, el Adama korpo—niaj princoj kaj bojaroj,<!-- pagho 153 --> el -Adamaj genuoj—niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj -salutis lin:—Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi -devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l’ caroj? Kiu lando estas -patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu -rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de -ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?</p> - -<p>Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli -dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn -kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston -esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj -daŭrigis:</p> - -<p>—Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas -klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka -Caro estas caro de l’ caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan, -kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo. -Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la -tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la -Blanka Caro estas caro de l’ caroj! Sankta Ruslando estas patrino de -ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La -oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala -preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro -Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al -maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas -patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia -Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la -monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia -gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj -urboj; ĝi okupas la centron de l’ mondo kaj tie staras preĝejo -katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj -vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj -neestingataj!"</p> - -<p>Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li -regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon -per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis -per kantanta voĉo:</p> - -<p>—Lin salutis ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! -Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj -fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro -de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo -estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj -herboj?—Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—<!-- pagho 154 -->"Tion mi -povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj -fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas -patrino de ĉiuj birdoj,—ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo -ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn; -kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas, -tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta -tero".</p> - -<p>Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj -okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo -rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la -tegmentojn de l’ proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de -malproksima brulo.</p> - -<p>Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la -caro.</p> - -<p>—"La besto Indro,—daŭrigis Ringo,—estas estro de ĉiuj bestoj: -ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj -kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj -riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por -trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj; -sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li -interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la -kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el -la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur -ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia -Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a> -estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur -la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita -filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj -larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l’ herbo plakùn -oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn -surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".</p> - -<p>En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la -okulojn. La fajro de l’ brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke -tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la -ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne -rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la -brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:</p> - -<p>—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ! -Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!—Kaj<!-- pagho 155 --> la caro -Voldemaro aldonis:—diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion -signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza, -kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis -venkanta?—Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Granda -caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj -interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono -kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la -malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la -ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni -laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos -kondamnita al eternaj turmentoj".</p> - -<p>Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la -manon sur la kusenon de l’ caro... Ringo aliris singarde al la -fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l’ -caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:</p> - -<p>—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! -Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos -pardonataj?—Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos -pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian -baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...</p> - -<p>En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo -fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis -kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la -alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.</p> - -<p>—Blinduloj!—subite ekkriis la caro, rapide -salteleviĝante:—ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel -almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!</p> - -<p>Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La -rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis -teren.</p> - -<p>—He! he!—ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de -Vulturo.</p> - -<p>Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.</p> - -<p>—Kaptu ilin ambaŭ!—ordonis Ivano.</p> - -<p>Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano -kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li -elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.</p> - -<p>—Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis<!-- pagho 156 --> Maluto, -volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.</p> - -<p>Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.</p> - -<p>Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso, -staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan -rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris -kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis -vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis -tumulta sonorilo.</p> - -<p>Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn, -subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian -ĉemizon.</p> - -<p>Blindulo!—diris la caro:—diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis -fari kontraŭ mi?</p> - -<p>—Mi ĉion konfesos!—respondis Vulturo.—Mi deziris ŝteli -ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!</p> - -<p>—Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?</p> - -<p>Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.</p> - -<p>—Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne -bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la -bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo -respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia -dua kunulo...</p> - -<p>—Sufiĉe!—interrompis lin Maluto:—ni vidos, kion vi diros dum -perturmenta esploro! Ha, diablo!—daŭrigis li, atente rigardante -Vulturon,—kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?</p> - -<p>Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.</p> - -<p>—Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas -ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...</p> - -<p>—Ĥomjàk!—interrompis lin Maluto, sin turnante al sia -ĉevalservisto:—prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu -lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj -mem venos en la turmentejon.</p> - -<p>—Iru, maljunulaĉo!—diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni -iru kune, interparolu bone!</p> - -<p>—Atendu!—diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li -ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan -ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian -ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!</p> - -<p>—Danku lian caran moŝton, vi, hundo!—puŝis Maluto Vulturon:—ne -venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi -tamen elartikigos ĉi tiun nokton!</p><!-- pagho 157 --> - -<p>Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara -dormoĉambro.</p> - -<p>Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la -ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo. -La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.</p> - -<p>Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io -mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.</p> - -<p>—Hetmano!—murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene -renkontiĝis kun li:—la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la -ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi -al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?</p> - -<p>—En la manoj de l’ caro!—mallonge respondis Ringo:—ĉio pereis! -Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?</p> - -<p>—Mi iras!—respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.</p> - -<p>—Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo! -Kolektiĝu apud la malrekta kverko!</p> - -<p>—Sed la princo?—malrapide demandis Dmiĉjo.</p> - -<p>—Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis, -ŝlosilojn oni ne prenis!</p> - -<p>—Ĉu la malliberejo estas fermita?</p> - -<p>—Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?</p> - -<p>—Mi malfermis.</p> - -<p>—Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?</p> - -<p>—Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la -malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi -ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj -ĝin demetis de la maŝoj!</p> - -<p>—Jen nia malsaĝulo!—ĝojigite ekkriis Ringo.—Prava estas la rusa -proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto, -permesu, ke mi vin kisu!</p> - -<p>Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu -vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn; -poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.</p> - -<p>—Nu, ni iru kune, karulo!—sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi, -kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!</p> - -<p>Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna -korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn, -sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis -al heroaj brakoj de Dmiĉjo.</p><!-- pagho 158 --> - -<p>—Kara princo!—ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon: -leviĝu!</p> - -<p>Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.</p> - -<p>—Ĉu jam estas mateno?—li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi -ĝis la tagiĝo?</p> - -<p>—Princo, mi ne estas Maluto!—respondis Ringo.—Mi estas tiu, kiun -vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo -urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!</p> - -<p>—Kiu vi estas?—siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.</p> - -<p>—Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu! -Ni devas rapidi!</p> - -<p>Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el -ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.</p> - -<p>—Ĉu vi ne fidas al mi, princo?—ĉagrenite demandis Ringo.—Ĉu vi -forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas -Ivaĉjo Ringo.</p> - -<p>Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon -kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj, -gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de -Heleno!..</p> - -<p>Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris -la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.</p> - -<p>—Mi ne povas foriri,—li diris.—Mi estis promesinta al la caro ne -malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!</p> - -<p>—Princo!—respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun -vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn -kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon, -leviĝu kaj sekvu min!</p> - -<p>—Estas neeble!—malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso -ĵuris al la caro.</p> - -<p>—Bojaro!—ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu -vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi -pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj -niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien? -Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min! -Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?</p> - -<p>—Mi restas!—decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur -malsekan argilan plankon.</p> - -<p>—Vi restas?—ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.—Ne, vi ne -restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!</p><!-- pagho 159 --> - -<p>Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin -per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.</p> - -<p>—Nun provu disputi!—malice aldonis li.</p> - -<p>Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene, -kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.</p> - -<p>—Rapidu! Rapidu!—diris Ringo.</p> - -<p>En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.</p> - -<p>—Kiun vi portas?—demandis ili.</p> - -<p>—Burĝon vunditan dum brulo!—respondis Ringo.</p> - -<p>Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis -preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis -lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la -princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap22"> -<h2>ĈAPITRO XXII.</h2> - -<p>Monaĥejo.</p> -</div> - -<p>Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran -antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi -sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.</p> - -<p>Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si -difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan -vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn -kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo -rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por -ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por -lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj -ekrajdis malrapide.</p> - -<p>Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la -horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ -flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. -Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l’ arboj sur la vojon. Baldaŭ -malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la -sekan arbon, kaj pintoj de l’ arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La -naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo -disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze -de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale -rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita -panjo, pri lia izoliteco, pri multo<!-- pagho 160 --> alia, kion li eĉ ne tute bone -konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.</p> - -<p>Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, -estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj -profundaj, senlimaj sentoj!</p> - -<p>Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian -mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma -kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en -fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas -malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li -prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en -lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni -ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al -tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...</p> - -<p>Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la -kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj -ekgalopis kiel eble plej rapide.</p> - -<p>Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur -deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj -krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l’ kverkoj kaj sur la blua -ĉielo.</p> - -<p>Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. -Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia -Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, -demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.</p> - -<p>Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. -Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.</p> - -<p>Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento -ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l’ kverkoj pepis -kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la -verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus -pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?</p> - -<p>—Jen kie mi ripozos!—pensis Maksimo.—Post tiuj muroj mi pasigos kelke -da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante -konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi -rifuĝejon por iom da tempo.</p> - -<p>Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena -vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable -akceptis lin. Du novicoj prenis lian<!-- pagho 161 --> lacan ĉevalon. La tria alportis -panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La -abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe -pentofari.</p> - -<p>La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne -dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al -malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan -vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili -monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la -tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la -platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis -vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo -staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris -la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo -kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol -aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta -Juĝo. Aliaj partoj de l’ preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli -mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, -arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj -arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta -sur la ĉerkoj de l’ princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La -oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ -karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. -Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo -kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la -preĝejo: super la ĉefa pordo de l’ altaro pendis bildo de Sinjoro kun -ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, -prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la -Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur -la plado. Sur la flankaj pordoj de l’ altaro malbele kaj neartiste estis -pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto -kaj la vojaĝo de l’ animo peka kaj de l’ animo virta. Ĉi tiuj -malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo -ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l’ animo, pri senescepta obeemo al patra -volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al -li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia -volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia -animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej -multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do -ekstera vento, tremetis sur la muro, kie<!-- pagho 162 --> pendis ĉi tiu pentraĵo, -ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, -spiras kaj moviĝas...</p> - -<p>Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.</p> - -<p>—Patro!—li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!</p> - -<p>—Preĝu!—kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia -favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!</p> - -<p>Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.</p> - -<p>—Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; -malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!</p> - -<p>La abato mirante ekrigardis Maksimon.</p> - -<p>—Ne forpuŝu min, patro!—daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la -fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la -sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, -sed ĝi malaperis!</p> - -<p>—Mia filo!—diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla -artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, -ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en -ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi -vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!</p> - -<p>Maksimo paliĝis.</p> - -<p>—Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!—li -ekkriis.—Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo -doloras!</p> - -<p>La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.</p> - -<p>La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. -Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el -tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj -Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne -penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.</p> - -<p>—Mia filo!—daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi -kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. -Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, -kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia -filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?</p> - -<p>Maksimo silentis.</p> - -<p>—Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?</p> - -<p>—Ne!—apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.</p><!-- pagho 163 --> - -<p>—Ne?—ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.</p> - -<p>—Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?</p> - -<p>—Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo -Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.</p> - -<p>—Filo de Maluto?</p> - -<p>—Jes!—diris Maksimo kaj ekploregis.</p> - -<p>La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta -Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l’ sanktuloj. La -pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al -ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj -de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli -laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.</p> - -<p>—Mia filo!—fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, -nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?</p> - -<p>Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta -interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.</p> - -<p>Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si -ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.</p> - -<p>Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis -ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.</p> - -<p>—Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?—demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas -ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi -volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?</p> - -<p>La okuloj de Maksimo ekbrilis.</p> - -<p>—Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus -al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la -caro, sed ne pri perfido!</p> - -<p>La abato kovris lian kapon per epitraĥilo<a href="#Footnote81" class="fnanchor">[81]</a>.</p> - -<p>—"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"—li diris: "Estas pardonataj liaj -pekoj volaj kaj nevolaj..."</p> - -<p>Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.</p> - -<p>—Mia filo,—aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta -preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu -povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al<!-- pagho 164 --> delogado de l’ -malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan -bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj -grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne -estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni -malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ -Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, -kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed -ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne -la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la -profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron -kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al -ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, -mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos -por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,—bonkore -daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post -nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas -grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian -mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta -ĉefepiskopo.</p> - -<p>Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap23"> -<h2>ĈAPITRO XXIII.</h2> - -<p>La vojo.</p> -</div> - -<p>Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.</p> - -<p>Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn -miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj -sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.</p> - -<p>Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. -Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la -antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ -Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj -kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo -ĉagreniĝis:</p> - -<p>—Por kio vi forveturas, filo?—li diris.—Ni ĉiuj vin amas, ni estas -alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por -ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.</p> - -<p>—Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! -Jam de longe mi aŭdas fajfadon de<!-- pagho 165 --> tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas -al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!</p> - -<p>La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por -li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.</p> - -<p>Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano -saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo -ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, -atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis -rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.</p> - -<p>La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto -blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.</p> - -<p>Maksimo rekonis la caran falkgardiston.</p> - -<p>—Trifono!—li vokis lin.</p> - -<p>—Maksimo Gregòrjeviĉ!—gaje ekkriis Trifono:—bonan tagon! Kiel vi -fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi -forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! -Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri -la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. -Nu, dank’ al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos -via patrino!</p> - -<p>Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis -bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis -lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?</p> - -<p>—Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn -forflugis!—respondis Trifono, montrante sian falkon.—Cetere vi nenion -scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris -kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, -mia patrono: miraklo okazis!</p> - -<p>La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.</p> - -<p>—Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis -perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn’n, sed la trian fojon -Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis -Smiŝljaj’n kaj Kruĵòk’n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon -kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post -ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la -caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis -trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj -forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne -ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane<!-- pagho 166 --> penadis trovi -Adrahàn’n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen -kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo -mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de -sonoriletoj.—Sonoriletoj de Adrahàn!—mi diris al mi mem. Jen mi vidas -blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano—mian -Adrahàn’n—"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn’n. -Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino -sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis -neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu -vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: -staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta -mia patrono!</p> - -<p>La voĉo de l’ falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el -liaj okuloj.</p> - -<p>—Maksimo Gregòrjeviĉ,—aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ -perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre -konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis -la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, -kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun -blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la -sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar -li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l’ eŝafodo. Jen, -rigardu,—li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! -Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? -Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!</p> - -<p>Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.</p> - -<p>—Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ -verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!</p> - -<p>La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.</p> - -<p>—Prenu ankaŭ mian donacon!—li diris, ĵetante plenmanon da oraj -moneroj en la ĉapon de Trifono.—Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, -kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!</p> - -<p>—Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur -preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi -preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via -servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!</p> - -<p>—Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos -en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min<!-- pagho 167 --> estas renkontinta. Kaj -post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, -tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank’ al Dio, estas sana kaj sendas -al ŝi saluton.</p> - -<p>—Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?</p> - -<p>—Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne -baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj -diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank’ al Dio, estas -sana,—vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi -respondu:—mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj -homoj,—kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por -ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!</p> - -<p>—Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?</p> - -<p>—Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!</p> - -<p>—Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi -forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!</p> - -<p>—Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?</p> - -<p>—Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus -revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, -kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!</p> - -<p>Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.</p> - -<p>—Se vi ne prenos,—li diris:—prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!</p> - -<p>Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.</p> - -<p>La suno jam subiris. La longaj ombroj de l’ arboj fariĝis ĉiam pli -longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, -kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur -la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la -ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo -kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; -vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. -La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj -ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.</p> - -<p>Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte -trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la -taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento<!-- pagho 168 --> disportis odoron de -floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, -tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la -estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra -arbaroj, tra kampoj,—malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj -pensoplene rigardante la stelojn...</p> - -<p>Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon -kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. -Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la -nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon -tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la -tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis -unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo -ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la -kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis -fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino -ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte -kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du -malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.</p> - -<p>Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. -Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la -nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Dormu, dormu, mia kara,</span><br /> -<span class="i0">Dume daŭras malĝojego,</span><br /> -<span class="i0">Malfeliĉo nia daŭras,</span><br /> -<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br /> -<span class="i4">Dormu!</span><br /> -<span class="i0">Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,</span><br /> -<span class="i0">Baldaŭ igos Car’ forhaki al la hundo,</span><br /> -<span class="i0">Al malbona hund’ Skuratov lian kapon.</span><br /> -<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br /> -<span class="i4">Dormu!</span></div> -</div> - -<p>La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la -ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.</p> - -<p>La virino daŭrigis:</p> - -<div class="verse"> -<div class="stanza"> -<span class="i0">Ĉar Maluto hundo malbonega</span><br /> -<span class="i0">Li sufokis sanktan la Filipon,</span><br /> -<span class="i0">La maljunan nian episkopon<a href="#Footnote82" class="fnanchor">[82]</a>.</span><br /> -<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br /> -<span class="i4">Dormu!</span></div> -</div><!-- pagho 169 --> - -<p>Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.</p> - -<p>Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l’ opriĉniko, la -gemastroj ektimis.</p> - -<p>—Kiu vi estas?—demandis Maksimo.</p> - -<p>—Via moŝto!—balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, -via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via -moŝto! oni ŝin nomas Mario.</p> - -<p>—Per kio vi vivas, bonaj homoj?</p> - -<p>—Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras -kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.</p> - -<p>—Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?</p> - -<p>—Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por -manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne -havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro -lupoj ĝin formanĝis.</p> - -<p>Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon -sur la tablon.</p> - -<p>—Dio helpu vin, bonaj homoj!—li diris kaj volis eliri.</p> - -<p>La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.</p> - -<p>—Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?</p> - -<p>—Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu -estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?</p> - -<p>—Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia -dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, -maldekstre—al Vladimiro kaj dekstre—al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi -nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ -oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi -aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, -falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?</p> - -<p>Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis -malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.</p> - -<p>—Karulo!—kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge -de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei -nokte sur tiu vojo!</p> - -<p>Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite -Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, -tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo -per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo -kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.</p> - -<p>Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis<!-- pagho 170 --> al la arbetaro. -Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per -raŭka voĉo ordonis:</p> - -<p>—For de la ĉevalo!</p> - -<p>—Jen, ricevu!—respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime -starantan viron.</p> - -<p>La rabisto ekŝanceliĝis.</p> - -<p>Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun -levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.</p> - -<p>—He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin -vivantan!—ekkriis la sama voĉo.</p> - -<p>—Jes, sendube, opriĉniko!—ekkrietis la alia,—jen estos amuziĝo -por ni ĉiuj, kamaradoj!</p> - -<p>—Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.</p> - -<p>Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur -la ĉevalo.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap24"> -<h2>ĈAPITRO XXIV.</h2> - -<p>Ribelo de la rabistoj.</p> -</div> - -<p>Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da -armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj -bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis -maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn -vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa -kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj -rememoris lin dum festeno!</p> - -<p>—Ha!—parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?</p> - -<p>—Kio estas? Konata afero,—respondis alia: oni turmentegas lin per tiu -aŭ alia maniero...</p> - -<p>—Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de -li.</p> - -<p>—Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!</p> - -<p>—Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem -povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?</p> - -<p>—Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi -la kamaradon por savi ian princon?</p> - -<p>—Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la -tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!</p><!-- pagho 171 --> - -<p>—Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li -ne estas vera hetmano. Vulturo—jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo -malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin -pereigis!</p> - -<p>—Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!</p> - -<p>Malklara murmureto trakuris la rabistaron.</p> - -<p>—Intence, sendube, intence!—parolis multaj el la aro.</p> - -<p>—Kiu estas tiu princo?—demandis iu.—Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la -hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?</p> - -<p>—Ne, kian reaĉetpagon!—respondis la flavruĝa kantisto.—La princon -ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro -al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi -bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni -mortigos,—tiel li diris, la princo!—kaj la trezoron ni forportos kaj -interdividos.</p> - -<p>—Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie -senutile!</p> - -<p>—Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!</p> - -<p>—Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.</p> - -<p>—Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...</p> - -<p>—Kredeble, li nin trompas.</p> - -<p>—Ŝajne,—aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al -si mem, kaj ni restos sen ĉio...</p> - -<p>—Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!</p> - -<p>—Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!</p> - -<p>—Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!</p> - -<p>—Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!</p> - -<p>—Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin -konduki!</p> - -<p>—Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la -antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.</p> - -<p>—Ni forbruligos la antaŭurbon!</p> - -<p>—Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!</p> - -<p>—For Ringon! La princo nin konduku!</p> - -<p>—La princo nin konduku, la princo!—aŭdiĝis de ĉiuflanke.</p> - -<p>Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la -plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj -ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege -interparolis.</p> - -<p>—Ĉu vi volas aŭ ne,—parolis la hetmano: ĉu vi koleras<!-- pagho 172 --> aŭ ne,—mi -vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian -kapon sur eŝafodon.</p> - -<p>—Nur mi mem povas decidi tion!—respondis la princo nekontente.—Por -kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?</p> - -<p>—Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas -morti,—ĉio povas okazi,—tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion -fari?—li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli -koleras:—kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en -nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun -fojon, jes, kara princo!</p> - -<p>En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.</p> - -<p>—En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.</p> - -<p>—Ni sendos ruĝan anseron<a href="#Footnote83" class="fnanchor">[83]</a> al la antaŭurbo!</p> - -<p>—Ni sendos la tutan aron da anseroj!</p> - -<p>—Ni iru liberigi Vulturon!</p> - -<p>—Ni liberigu la avon!</p> - -<p>—Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!</p> - -<p>—Ni prenu la oron!</p> - -<p>—Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!</p> - -<p>—Ĉiujn loĝantojn de l’ antaŭurbo!</p> - -<p>—Kie estas la princo? Li nin konduku!</p> - -<p>—Li konduku, li konduku!..</p> - -<p>—Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!</p> - -<p>—Sur tremolon, sur tremolon...</p> - -<p>—Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!</p> - -<p>Ringo salte leviĝis.</p> - -<p>—Jen kion ili entreprenas!—li ekkriis:—mi de longe aŭdas tumulton, -sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara -princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo -iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin -en la antaŭurbon!</p> - -<p>La princo ekflamis.</p> - -<p>—Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?—li diris.—Prefere mi estos -dispecigita de ili.</p> - -<p>—Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, -morgaŭ oni povos paroli kun ili!</p> - -<p>—Princo!—kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!</p> - -<p>—Eliru do, princo!—insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en -la tendon!</p><!-- pagho 173 --> - -<p>—Bone!—diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min -devigos konduki ilin en la antaŭurbon.</p> - -<p>—Ha, ha!—kriegis la rabistoj: li venas, venas!</p> - -<p>—Konduku nin en la antaŭurbon!</p> - -<p>—Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!</p> - -<p>—Jes, jes,—estu hetmano!</p> - -<p>—Ni salutas vin!—vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!</p> - -<p>—Pendigita, je Dio, pendigita!</p> - -<p>Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l’ princo, ankaŭ eliris.</p> - -<p>—Kion vi faras, kamaradoj?—li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis -la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene -alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, -sufiĉe jam vi amuziĝis!</p> - -<p>—Kial vi nin admonas?—kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?</p> - -<p>—Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!</p> - -<p>—Sur tremolon!</p> - -<p>—Sur tremolon! Tuj sur tremolon!</p> - -<p>Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.</p> - -<p>—He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!—li ekkriis.—Ĉu mi ŝatas vian -hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, -rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...</p> - -<p>—Bone!—kriis iu.</p> - -<p>—Bonege li parolas!—aldonis alia.</p> - -<p>—Jes, mi kraĉas sur vin!—daŭrigis Ringo.—Ĉu mi ne trovos tiajn, -kiel vi? Kia honoro—esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, -kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!</p> - -<p>—Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, -ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!</p> - -<p>—Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.</p> - -<p>Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.</p> - -<p>Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.</p> - -<p>—Patro!—li diris, frapante lin per sia grandega mano je la -ŝultro:—vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni -trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!</p> - -<p>Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la -ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis -ĉiujn.</p><!-- pagho 174 --> - -<p>—Rigardu, rigardu!—eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! -Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!</p> - -<p>El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj -surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li -estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris -Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.</p> - -<p>Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis -kvazaŭ ringego.</p> - -<p>Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis -balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.</p> - -<p>—Jen, diabloj,—diris Ringo al Serèbrjanij.—Vi tuj vidos, ili ne -simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi -konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan -por la junulo!</p> - -<p>Efektive, la kapto de l’ opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. -Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj -kamaradoj.</p> - -<p>Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia -ekzekuto.</p> - -<p>Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn -bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.</p> - -<p>Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj -morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun -ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek -blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de -siaj turmentantoj...</p> - -<p>—La koro trompis min!—li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. -Estu la volo Dia!</p> - -<p>Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al -li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.</p> - -<p>—La lito estas preta!—li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!</p> - -<p>—Malligu miajn brakojn!—petis Maksimo: mi ne povas fari signon de -kruco.</p> - -<p>Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.</p> - -<p>—Preĝu, sed ne tro longe!—li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la -preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj -komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.</p> - -<p>Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.</p><!-- pagho 175 --> - -<p>—Kamaradoj!—li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!</p> - -<p>Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis -aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.</p> - -<p>—Aŭskultu!—daŭrigis la princo.—Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via -estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?</p> - -<p>—He, he,—aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?</p> - -<p>—Princo, ne ŝercu kun ni!</p> - -<p>—Foje elektita, estu hetmano!</p> - -<p>—Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.</p> - -<p>—Donu al mi hetmanan ĉekanon!—diris Serèbrjanij.</p> - -<p>—Bone!—ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!</p> - -<p>Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.</p> - -<p>La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.</p> - -<p>—Malligu la opriĉnikon!—ordonis li per severega voĉo.</p> - -<p>La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.</p> - -<p>—Malligu tuj!—ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.</p> - -<p>—Jen, kion vi volas!—respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? -Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?</p> - -<p>—Kanajlo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano -ordonas!</p> - -<p>Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.</p> - -<p>La flavruĝulo falis teren senviva.</p> - -<p>Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.</p> - -<p>—Malligu, vi!—sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia -kapo.</p> - -<p>Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.</p> - -<p>—Kamaradoj!—daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, -kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same -kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun -ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos -vin!</p> - -<p>La firma voĉo de l’ princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita -decidemo forte impresis la rabistojn.</p> - -<p>—He, he!—interparolis ili: li ne ŝercas!</p> - -<p>—Vera hetmano!</p> - -<p>—Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel -rapide li finis kun nia kantisto!</p><!-- pagho 176 --> - -<p>Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la -hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.</p> - -<p>—Bone, bonege, via princa moŝto!—ekmurmuretis Ringo, kun granda -respekto lin rigardante:—jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu -al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi -jam vidos, kion fari!</p> - -<p>Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li -savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li -rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute -sin donis al Lia volo.</p> - -<p>La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu -Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun -ne revenis.</p> - -<p>—Jen Teodoro!—diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!</p> - -<p>Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da -cikatroj sur la vizaĝo.</p> - -<p>Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, -kiel homo treege laca.</p> - -<p>—Nu?—demandis lin iu rabisto.</p> - -<p>—Ree vi estas venkitaj?—demandis alia.</p> - -<p>—Estas iu alia venkita!—respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: -sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed -hodiaŭ la duonon mi forigis!</p> - -<p>—Kiamaniere?</p> - -<p>Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.</p> - -<p>—Kie estas la kaptito?</p> - -<p>Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo -kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la -mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.</p> - -<p>Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj -saadakon, apartenantajn al la kaptito.</p> - -<p>—Tataro?—ekkriis la rabistoj.</p> - -<p>—Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, -tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!</p> - -<p>—Rakontu, rakontu!—petis la rabistoj.</p> - -<p>—Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis -komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion -vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur -ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,—Moskvon mi venos tute sen -mono!"</p> - -<p>—Jen, kanajloj!—ekkriis unu el la aro.</p><!-- pagho 177 --> - -<p>—Kion vi faris al la komercisto?—demandis la alia.</p> - -<p>—Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis -lin,—respondis Poddubnij.—Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu -rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. -Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis -kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni -prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili -faris ĉevalkovrilojn"...</p> - -<p>—Ha, malbenitaj hundoj!—ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, -la malbenitojn!</p> - -<p>—La pastron,—daŭrigis Poddubnij,—ili alligis al ĉevala vosto...</p> - -<p>—La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!</p> - -<p>—Dio scias!</p> - -<p>—Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?</p> - -<p>—Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion -povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas -la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...</p> - -<p>—Ho, se mi nur povus montri al ili!...</p> - -<p>—Kaj mi ankaŭ!</p> - -<p>—Kie vi trovis la kaptiton?</p> - -<p>—Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al -la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu -preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, -ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. -"Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni -estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto -perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume -liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin -atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la -tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni -ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam -Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:—"ne -malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro -lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi -metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.</p> - -<p>—Bravulo nia Dmiĉjo!—diris la rabistoj.</p> - -<p>—Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!—rimarkis Poddubnij.</p><!-- pagho 178 --> - -<p>—He, Dmiĉjo?—demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?</p> - -<p>—Kial ne?—respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la -interparoladon.</p> - -<p>—Kio estas en la sako de l’ tataro?—demandis Ĥlopko.</p> - -<p>—Jen, rigardu, kamaradoj!</p> - -<p>Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, -multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn -apartenaĵojn de diservo.</p> - -<p>—Hundo!—ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!</p> - -<p>Serèbrjanij utiligis la indignon de l’ rabistoj.</p> - -<p>—Kamaradoj!—li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj -insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la -sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni -permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj -bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?</p> - -<p>Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.</p> - -<p>—Kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni -repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki -la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!</p> - -<p>La parolado de l’ princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu -malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo -al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis -unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.</p> - -<p>—Jes!—diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn -preĝejojn?</p> - -<p>—Ne, ne eble, ne eble!—ripetis la alia.</p> - -<p>—Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!—aldonis la tria: -plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!</p> - -<p>—Vere!—jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!</p> - -<p>—Nu, estu, kio estos!—ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion -faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!</p> - -<p>—Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!—ekkriis multaj.</p> - -<p>—Oni rakontas pri vi, kamaradoj,—daŭrigis Serèbrjanij,—ke vi -forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi -bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas -konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la -sanktan religion kaj<!-- pagho 179 --> nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli -bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!</p> - -<p>—Ni defendos, ni defendos!—ekkriis ĉiuj unuanime.</p> - -<p>—Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.</p> - -<p>—Ni atakos la tatarojn!</p> - -<p>—Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!</p> - -<p>—Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!</p> - -<p>—Kamaradoj!—diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro -vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al -ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom -ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!</p> - -<p>—Li diru!—ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj -kapoj!</p> - -<p>—Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?—diris unu.</p> - -<p>—Kaj mi ankaŭ ne!—aldonis iu alia.</p> - -<p>—Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!—ekkriis la princo.</p> - -<p>—Ni mortu!—ripetis la rabistaro.</p> - -<p>—Nu, kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la -malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!</p> - -<p>—Ni trinku!</p> - -<p>—Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!</p> - -<p>Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ -plenigis la siajn.</p> - -<p>—Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta -Ruslando!—tostis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Estu sana la caro!—ripetadis la rabistoj.</p> - -<p>—Estu feliĉa nia Ruslando!—daŭrigis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Estu feliĉa, estu feliĉa!—ripetadis la rabistoj.</p> - -<p>—Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa -religio!—daŭrigis la princo.</p> - -<p>—Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!—kriadis la -rabistoj.</p> - -<p>—Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, -kiuj forbruligas niajn preĝejojn?</p> - -<p>—Konduku, konduku nin!—aŭdiĝis ĉie la sama voko.</p> - -<p>—En fajron la tataron!—ekkriis iu.</p> - -<p>—En fajron! En flamon la kaptiton!—subtenis la aliaj.</p> - -<p>—Atendu, kamaradoj!—diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! -Respondu,—diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe -da viaj? Kie vi havas la tendaron?</p><!-- pagho 180 --> - -<p>La tataro faris signon, ke li ne komprenas.</p> - -<p>—Atendu, princo,—diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, -Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?</p> - -<p>—Jes, jes, moŝto!—ekkriis la brulvundita tataro.</p> - -<p>—Ĉu estas multe da viaj?</p> - -<p>—Multege, multege, moŝto!</p> - -<p>—Kiom!</p> - -<p>—Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.</p> - -<p>—Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?</p> - -<p>—La ĥano!</p> - -<p>—La ĥano mem?</p> - -<p>—Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt -Ŝirinskij.</p> - -<p>—Kie estas lia tendaro?</p> - -<p>La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.</p> - -<p>—He, Ĥlopko, fajron!—ordonis Poddubnij.</p> - -<p>—Proksime la tendaro, moŝto, proksime!—tuj respondis la tataro: ne -pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.</p> - -<p>—Montru la vojon!—ordonis la princo.</p> - -<p>—Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, -moŝto!</p> - -<p>Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l’ -kaptito.</p> - -<p>—Ĉu vi trovos la vojon?</p> - -<p>—Mi trovos, moŝto, mi trovos.</p> - -<p>—Bone!—diris Serèbrjanij.—Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la -tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion -valoras la rusa forto!</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap25"> -<h2>ĈAPITRO XXV.</h2> - -<p>Preparado al batalo.</p> -</div> - -<p>En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne -havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone -ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj -lian armilon, alrajdis al la princo.</p> - -<p>—Nikito Romànoviĉ!—li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!</p> - -<p>—Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,—respondis la princo: por tio ni vivas en -la mondo, ke ni helpu unu al alia!</p><!-- pagho 181 --> - -<p>—Princo,—aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin -admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, -kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi -nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, -vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri -sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon -Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli -ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia -plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se -hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli -multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam -ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas -nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, -vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!</p> - -<p>Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. -Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l’ taĉmento; la -stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la -taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko -kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.</p> - -<p>Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa -voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la -vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.</p> - -<p>—Kio ĝi estas?—demandis la princo, haltigante la ĉevalon.</p> - -<p>Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la -selkurbiĝo.</p> - -<p>—Atendu princo, mi aŭskultos!</p> - -<p>La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, -jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree -eksilentis.</p> - -<p>—Li finis!—ekridis Ringo.—Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis -seninterrompe.</p> - -<p>—Kio ĝi estis?—demandis la princo.</p> - -<p>—<i>Ĉebuzgà!</i>—respondis Ringo.—Io simila je nia korneto! -Verŝajne, baŝkiro!<a href="#Footnote84" class="fnanchor">[84]</a> Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el -Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!</p> - -<p>Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis<!-- pagho 182 --> longajn, -malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis -subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.</p> - -<p>—Ha!—ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, -laciĝis la malbenita hundfilo!</p> - -<p>Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da -sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.</p> - -<p>—Kia gorĝo!—diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni -ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel -amuziĝas la malpiuloj!</p> - -<p>La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, -ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, -kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon -tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata -prapatrolando...</p> - -<p>—Princo,—diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la -monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru -la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud -Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.</p> - -<p>—Iru, Dio vin helpu!—konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj -malaperis en la mallumo.</p> - -<p>La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al -batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon -de l’ entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de -ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis -paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de -vento ondigis la arĝentkoloran herbon.</p> - -<p>Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi -paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. -La princo ekkaptis sian sabron.</p> - -<p>—Silento, princo, silento, jen mi venas!—mallaŭte diris Ringo -ridetante.—Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion -bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. -Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn -kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos -ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; -tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi -donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno -leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni -estos obeantaj.</p><!-- pagho 183 --> - -<p>Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li -permesis, ke li agu laŭ sia plano.</p> - -<p>—Karuloj!—sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed -al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo<a href="#Footnote85" class="fnanchor">[85]</a>. Ĉu mi trovos inter vi -dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?</p> - -<p>—Elektu, kiun vi volas,—respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!</p> - -<p>—Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen -kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...</p> - -<p>—Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, -por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos -al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi -devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, -vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!</p> - -<p>—Bone, bone!—respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. -Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!</p> - -<p>—Jen vidu, princo, tiun monteton!—daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone -povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj -kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam -ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de -unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.</p> - -<p>La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.</p> - -<p>Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis -en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli -atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de -la herbo.</p> - -<p>Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.</p> - -<p>Ringo levis la kapon super la densa herbo.</p> - -<p>Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde -kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn<a href="#Footnote86" class="fnanchor">[86]</a>, -aliaj—ŝafpeltojn, kelkaj—disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La -longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj -ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de -baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo.<!-- pagho 184 --> Aliaj fajroj, cent paŝojn de -tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.</p> - -<p>La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans -Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, -ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun -malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar -viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj -pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj -tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis -iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.</p> - -<p>Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli -bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, -profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi -antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.</p> - -<p>Ambaŭ planoj estis allogaj.—Jen kia granda ĉevalaro,—li pensis, -apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos -ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos -siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege -sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen -esti rimarkita!</p> - -<p>Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.</p> - -<p>Reŝetò!—li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via -gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?</p> - -<p>—Kial vi mem ne kriaĉas?—flustre demandis Reŝetò.</p> - -<p>—Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!</p> - -<p>—Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?</p> - -<p>—Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu -ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn -fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.</p> - -<p>Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.</p> - -<p>—Kaj vi, kamaradoj,—murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post -mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj -ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por -mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj -kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?</p> - -<p>—Jes, jes, ni estas pretaj!—murmuretis la rabistoj.</p> - -<p>La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono -sian longan tranĉilon.</p><!-- pagho 185 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap26"> -<h2>ĈAPITRO XXVI.</h2> - -<p>Kunfratiĝo.</p> -</div> - -<p>Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience -atendis la signon, por komenci la atakon.</p> - -<p>—Princo,—diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos -atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, -jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...</p> - -<p>—Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?</p> - -<p>—Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...</p> - -<p>—Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!</p> - -<p>—Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la -antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis -plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo -de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj -kaj—ĉu vi volas kredi al mi?—ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi -povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en -soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia -por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni -preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol -rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu -por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li -ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango -scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj -kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, -princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne -sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, -kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas -pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, -kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto -de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni -vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia -koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj -malsaĝaj paroloj,—aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne -kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed -diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel -haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?</p><!-- pagho 186 --> - -<p>—Maksimo Gregòrjeviĉ,—diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: -mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!</p> - -<p>—Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio -estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, -nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de -kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, -princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, -mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...</p> - -<p>—Ne kolerigu Dion, Maksimo!—interrompis lin la princo: kial vi ne -indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la -via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, -dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni -estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, -Maksimo Gregòrjeviĉ!</p> - -<p>Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele -ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.</p> - -<p>Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, -kisis ĝin kaj faris signon de kruco.</p> - -<p>—Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni -ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran -favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!</p> - -<p>Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj -interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.</p> - -<p>Maksimo sereniĝis.</p> - -<p>—Nun,—li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn -okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos -mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos -per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo -fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu -vivi!</p> - -<p>—Maksimo!—diris Serèbrjanij kortuŝita.—Dio vidas, mi tutkore -fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!</p> - -<p>—Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos -en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun -servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en -Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante -opriĉniko?</p> - -<p>Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis -la manon de l’ princo.</p> - -<p>Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la -tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado<!-- pagho 187 --> eksonis en la -tendaro de l’ tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo -pretergalopis antaŭ la rabistoj.</p> - -<p>—Estas tempo!—diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.</p> - -<p>—Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian -lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!</p> - -<p>La rabistoj salte leviĝis de l’ tero.</p> - -<p>—Estas tempo, estas tempo!—aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la -princo!</p> - -<p>Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam -povis vidi la malamikajn fajrojn.</p> - -<p>Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara -tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj -pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al -la tendaro.</p> - -<p>—Bravulo nia Ringo!—ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili -ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la -malpiuloj!</p> - -<p>La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam -fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej -proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je -maltrankviligita formikejo.</p> - -<p>La tataroj, savante sin de l’ fajro, senorde kuris renkonte al la -rabistoj.</p> - -<p>—Ataku ilin, kamaradoj!—ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu -en fajron!</p> - -<p>Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la -tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis -kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de -alia—de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis -al marĉaj bordoj de l’ rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis -en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de -komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe -konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj -la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri -tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno -kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj -formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la -triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj<!-- pagho 188 --> aliajn batalilojn, krom -sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun -pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj -penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis -de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam -subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la -ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.</p> - -<p>—Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!—li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj -blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?</p> - -<p>Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta -al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la -leviĝanta suno.</p> - -<p>—Ĉu ne tataroj ili estas?—demandis iu.</p> - -<p>—Vi mem estas tataro!—indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando -tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj -ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas -sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?</p> - -<p>—Rusoj venas!—aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj -venas helpi al ni!</p> - -<p>—Vi vidas, princo,—sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj -komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas. -Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon, -ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.</p> - -<p>La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian -armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la -rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn, -falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj, -kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj -tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub -lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian -arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen -bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn -ĉevalojn.</p> - -<p>Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.</p> - -<p>Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda -loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta -taĉmento premegis ilin de la alia flanko.</p> - -<p>Unu tutan horon jam daŭris la batalo.</p><!-- pagho 189 --> - -<p>Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la -jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.</p> - -<p>—Bone, bonege, princo,—gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la -sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.</p> - -<p>—Jes!—respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis -ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj -maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!</p> - -<p>—Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?</p> - -<p>—Ĉu vi konas lin?</p> - -<p>—Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la -hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!</p> - -<p>—Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?</p> - -<p>—Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li -dancadis—hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino. -Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis -la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes, -princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,—daŭrigis Maksimo kun -entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.—Mi ne rekonas min mem, -princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas -malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ -malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj, -sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras -vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu -vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas -mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas -al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis -de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono -oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos! -Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi -prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je -Silvestro kaj Adaŝev<a href="#Footnote87" class="fnanchor">[87]</a>. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ -mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la -tataroj ĉirkaŭas Basmanov’n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni -ja devas helpi al li!</p><!-- pagho 190 --> - -<p>Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.</p> - -<p>—Estu singarda, Maksimo,—li diris: ne ĵetu vin en batalon -senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!</p> - -<p>—Ne, ĝi estas sango de malamikoj,—respondis Maksimo, gaje rigardante -sian ĉemizon;—mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!</p> - -<p>En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la -bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.</p> - -<p>Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la -sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la -koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia -ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la -piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si... -Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas -la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.</p> - -<p>Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino, -ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn -okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!</p> - -<p>Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la -dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da -kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan -filon!</p> - -<p>La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel -Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas -nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis -post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis -Maksimon el la piedingo.</p> - -<p>—Maksimo, mia kara!—li diris, genufleksante kaj levante lian kapon: -ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu -vorton!</p> - -<p>Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.</p> - -<p>—Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis -kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!</p> - -<p>—Maksimo!—diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l’ -mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?</p> - -<p>—Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin -rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,—daŭrigis Maksimo,—la krucon, -kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.</p><!-- pagho 191 --> - -<p>—Kara mia frato,—diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro? -Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi -bedaŭras, krom panjo?</p> - -<p>—Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne -malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun -amis...</p> - -<p>Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.</p> - -<p>Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.</p> - -<p>—Frato,—li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...</p> - -<p>El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al -la mortanto.</p> - -<p>—Nun mi sentas min pli bone,—diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!</p> - -<p>La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn -tatarojn kaj ekridetis.</p> - -<p>—Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili -kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...</p> - -<p>La sango ekfluis el lia buŝo.</p> - -<p>—Dio, akceptu mian animon!—ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap27"> -<h2>ĈAPITRO XXVII.</h2> - -<p>Basmanov.</p> -</div> - -<p>La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.</p> - -<p>La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por -Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume -Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon, -kaj lia dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a>, unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis -anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni -tagmanĝi kune.</p> - -<p>Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita, -rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna -ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el -ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj -diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu -opriĉniko ĉe la vido de l’ bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke -Serèbrjanij devis lin malestimi,<!-- pagho 192 --> li, eĉ plenumante la devon de -gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li -aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin -per kapmovo, sed ne leviĝis.</p> - -<p>—Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?—naive demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ne,—respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj -intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom -laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias, -princo,—aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn -perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu -sunbrunaĵo?</p> - -<p>Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.</p> - -<p>—Domaĝe estas,—daŭrigis Basmanov,—hodiaŭ ni ne povas preni banon: -ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin -invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian -ĥorrondon,—ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli -aĝajn ol dudekjaraj!</p> - -<p>Basmanov intence kartavis parolante.</p> - -<p>—Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,—seke respondis la -princo.</p> - -<p>—En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?</p> - -<p>—Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi -donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min -donos al lia volo!</p> - -<p>—Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed -vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?</p> - -<p>—Kial do ne, bojaro?</p> - -<p>—Aŭskultu!—respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante -ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon -kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun -Godunòv’n.</p> - -<p>—Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.</p> - -<p>—Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>. -Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas -tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de -zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.—"He, Boriso, iru en -malliberejon juĝe esplori la bojaron!"—Bone, via cara moŝto, mi tuj -iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj -aferoj, ordonu, ke<!-- pagho 193 --> Maluto iru kune!—"He, Boriso, vidu, tie ĉe la -tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi -komprenas?"—Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas, -prefere sendu Teodoron Basmanov!—Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien, -kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran -fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi -alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi -certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!</p> - -<p>Serèbrjanij ridetis.</p> - -<p>—Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?—daŭrigis Basmanov, -fariĝante pli kaj pli aroganta.—Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je -la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin -petas, vera silko, ĉu ne vere?</p> - -<p>Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis -kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:</p> - -<p>—Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna -knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia -karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!</p> - -<p>—Bojaro!—ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se -estas vere, kion oni rakontas pri vi...</p> - -<p>—Kion oni rakontas pri mi?—demandis Basmanov, ruze fermetante la -okulojn.</p> - -<p>—Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke -vi dancas antaŭ la caro en ljetniko<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> kvazaŭ knabino!</p> - -<p>Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.</p> - -<p>—Nu bone,—li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?</p> - -<p>—Tiam adiaŭ,—diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi, -sed eĉ rigardi vin!</p> - -<p>—Bone!—ekkriis Basmanov.—Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj -okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:—bone, ke vi fine eldiris ĉion! -Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian -opinion!</p> - -<p>La brovoj de l’ princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron, -sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.</p> - -<p>—Por kio vi kaptas la sabron?—daŭrigis Basmanov.—<!-- pagho 194 -->Min vi ne timigos. -Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.</p> - -<p>—Adiaŭ!—diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l’ tendo por -foriri.</p> - -<p>—Aŭskultu!—ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu -alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed -kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la -tatarojn.</p> - -<p>—Vi ne malpli bonege ilin batas,—bonkore diris la princo, haltante ĉe -la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.—Por kio vi nun babilas -sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?</p> - -<p>La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.</p> - -<p>—Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego, -oni kontraŭvole fariĝas tia.</p> - -<p>—Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale, -kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris -grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn -harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu -Moskvon kiel bona kristano!<a href="#Footnote88" class="fnanchor">[88]</a></p> - -<p>—Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni -manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne? -Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas -vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio -tute ne okazis.</p> - -<p>Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton -de Basmanov.</p> - -<p>—Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?</p> - -<p>—Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la -caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo, -kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn -diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj -salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi -tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte -anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?</p> - -<p>—Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!—ekkriis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Jes?—moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li -daŭrigis konfideme:—ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke -pro cara kaprico oni jam komencis min<!-- pagho 195 --> nomi Teodora<a href="#Footnote89" class="fnanchor">[89]</a> anstataŭ -Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton! -Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj -montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi -volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas -al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en -Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"—"Kiu li estas?"—"Se mi -scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"—"Nu, -Teodĉjo,—li diris,—prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari -taliveston!"—"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos -taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"—"Kion do vi -volas, ke mi donacu al vi?"—"Faru min via okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, por ke oni -ĉesu min moki!"—"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia -amuzanto, kaj Godunòv—mia konsilanto, por vi mi havas monon, por -Godunòv—honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis -Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed -de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj -preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al -mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage -ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la -tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj -ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?</p> - -<p>—Kial vi demandas?</p> - -<p>—Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros -provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken! -Kiam li mortos, ni alligos alian!</p> - -<p>La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.</p> - -<p>—Ne, bojaro,—li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.</p> - -<p>—Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin -kurantan? Ĉu vi deziras?</p> - -<p>—Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank’ -al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!</p> - -<p>—Vi ne permesos?—ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed -kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li -subite ĝoje diris:</p><!-- pagho 196 --> - -<p>—He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la -ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas, -kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi -la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi -opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun -Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu, -princo,—daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon -pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree -estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al -la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke -baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li -pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro -tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti -al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!</p> - -<p>Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l’ bojaro -kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la -princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro -ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis -nenion ŝercan, estis por li abomena.</p> - -<p>—Nu?—demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi -kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas -al mi?</p> - -<p>—Teodoro Aleksèeviĉ!—respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble -plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,—kiel mi -diros? tio estas...</p> - -<p>—Nu?—demandis Basmanov.</p> - -<p>—Tio estas hontindaĵo!—diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia -mola tono li malakrigis la esprimon.</p> - -<p>—Hontindaĵo?—ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de -miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias -kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?</p> - -<p>—Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!—ekkriis -Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri -ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ -pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...</p> - -<p>Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.</p> - -<p>—Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?</p> - -<p>—Ne, bojaro!—diris Serèbrjanij.</p><!-- pagho 197 --> - -<p>Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis -balanciĝi.</p> - -<p>—Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!—li kvazaŭ plorkantis: orfo -mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu -karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja -vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min -pendigu sur mia zono!</p> - -<p>Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov’n, kiu longe plendis kaj -ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo<a href="#Footnote90" class="fnanchor">[90]</a>, kaj de tempo al tempo -ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.</p> - -<p>—Fi!—fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis -lin je la basko.</p> - -<p>—He, he!—li ekkriis,—kantistoj!</p> - -<p>Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la -princon eliri.</p> - -<p>—Karuloj!—sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.—Kantu -malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...</p> - -<p>La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga -kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:</p> - -<p>—Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu -vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne -forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la -mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi -vivos! Danckanton!—li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam -alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.</p> - -<p>—Pli rapide!—komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj -kunfrapadis ilin.—Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj, -friponoj! Rapide!</p> - -<p>La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en -lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en -plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.</p> - -<p>—Jen kio plaĉas al mi!—ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.</p> - -<p>Basmanov gaje lin ekrigardis.</p><!-- pagho 198 --> - -<p>—Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He, -he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn -por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia -mi ŝajnas!</p> - -<p>La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la -pokalon el la mano de Basmanov.</p> - -<p>—Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun, -similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi -ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo, -tial—estu sana, bojaro!</p> - -<p>Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.</p> - -<p>—Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu -pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!</p> - -<p>Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo -liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov -alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li -nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la -ordonantan voĉon de Basmanov:</p> - -<p>—Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas, -kanajloj?</p> - -<p>Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam -ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo -de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.</p> - -<p>—Surmetu vian kaftanon, princo!—li diris: jam fariĝas malvarmete!</p> - -<p>En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por -ripozi.</p> - -<p>Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis -tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed -subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.</p> - -<p>—Kiu blekas?—kolere demandis Basmanov.</p> - -<p>—Hundo sur la tombo de Skuratov,—respondis la servisto, elrigardinte -el la tendo.</p> - -<p>—Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi -regalas la gaston!</p> - -<p>Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.</p> - -<p>—Atendu, bojaro!—li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas -Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi -festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!</p> - -<p>—Vi forgesis vian kaftanon, princo!</p><!-- pagho 199 --> - -<p>—Ne por mi ĝi estas kudrita,—respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun -veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi -portis ĝis nun.</p> - -<p>Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.</p> - -<p>Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin -plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por -sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la -rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ -ekbruligitaj fajroj.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap28"> -<h2>ĈAPITRO XXVIII.</h2> - -<p>La disiĝo.</p> -</div> - -<p>Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.</p> - -<p>—Kamaradoj!—li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ, -kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!</p> - -<p>Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.</p> - -<p>—Hetmano!—ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien -ni iros sen vi?</p> - -<p>—Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi -meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne -forlasos.</p> - -<p>—Bravuloj,—diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos -evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne -propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu -vi volas kune?</p> - -<p>—Sed se li nin ne pardonos?—demandis kelkaj.</p> - -<p>—Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble -ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu -restos.</p> - -<p>La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj -interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!</p> - -<p>—Ne, karuloj,—respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la -princon, tute egale—niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi -restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis, -kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo! -Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas -al vi iri kun la<!-- pagho 200 --> princo: mi estas certa, ke post via venko la caro -pardonos vin kaj lin ankaŭ.</p> - -<p>La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili -dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.</p> - -<p>—Konduku nin!—ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!</p> - -<p>—Kaj la ceteraj?—demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.</p> - -<p>—Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,—murmuretis Ringo al la princo: -ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.</p> - -<p>—Kaj vi, Ringo,—ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?</p> - -<p>—Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas -pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da -jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!</p> - -<p>Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.</p> - -<p>—Adiaŭ, hetmano,—li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj -iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!</p> - -<p>—Kiu scias, princo?—respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis -stranga:—Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!</p> - -<p>La rabistoj sin preparadis al foriro.</p> - -<p>Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la -taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue -alporti al la caro sciigon pri la venko.</p> - -<p>Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo’n.</p> - -<p>—Adiaŭ, malsaĝuleto!—li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro -kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.</p> - -<p>Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.</p> - -<p>—Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?—demandis Ringo.</p> - -<p>—Nenion,—ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per -alia la lumbon.</p> - -<p>—Nenion? Nu, bone!—kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris -malrapide:</p> - -<p>—Hetmano, ha, hetmano!</p> - -<p>—Kion vi bezonas?</p> - -<p>—Mi ne volas iri en la antaŭurbon.</p> - -<p>—Kien do vi volas iri?</p> - -<p>—Kun vi mi volas.</p> - -<p>—Neeble: mi iras al Volgo.</p><!-- pagho 201 --> - -<p>—Mi ankaŭ al Volgo!</p> - -<p>—Iru kun la aliaj, kun la princo!</p> - -<p>Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita -piedo.</p> - -<p>—Eble vi timas la opriĉnikojn?—moke demandis Ringo.</p> - -<p>Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj -nenion respondis.</p> - -<p>—Ĉu vi ilin ne vidis?—daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?</p> - -<p>—Mian fianĉinon ili prenis,—diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.</p> - -<p>Ringo ekridis.</p> - -<p>—Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun -Ĥlopko!</p> - -<p>—Mi ne volas!—decideme diris Dmiĉjo:—kun vi mi iros al Volgo.</p> - -<p>—Mi ne tuj iros al Volgo!</p> - -<p>—Mi ankaŭ ne tuj.</p> - -<p>—Kien do vi nun iros?</p> - -<p>—Kun vi.</p> - -<p>—Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas -viziti la antaŭurbon.</p> - -<p>—Por kio?—demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la -hetmanon.</p> - -<p>—Por kio, por kio!—ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu -jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.</p> - -<p>Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la -buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan -esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi! -mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la -nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur -ripetis ridetante:</p> - -<p>—Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.</p> - -<p>—Kion fari kun la malsaĝulo?—diris Ringo, levante la ŝultrojn: -neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne -koleru, se vi estos pendigita!</p> - -<p>—Oni min pendigu!—apatie diris Dmiĉjo.</p> - -<p>—Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la -kamaradoj, kaj ni iru!</p> - -<p>—La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al -la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante,<!-- pagho 202 --> ĉu ili -volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.</p> - -<p>—Hetmano!—diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?</p> - -<p>—Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos -pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne -povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn -aferojn tie.</p> - -<p>Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la -ĉirkaŭaĵo de l’ antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.</p> - -<p>Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.</p> - -<p>La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera -herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis -Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo -aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ -elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de -la okuloj.</p> - -<p>Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken, -kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.</p> - -<p>Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ -hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin -la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis -disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj -laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj -flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo -enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj, -similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap29"> -<h2>ĈAPITRO XXIX.</h2> - -<p>Samtempa esploro de du kontraŭuloj.</p> -</div> - -<p>Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro -Basmanov’n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la -batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis -alskribi al si sola la honoron de l’ venko kaj kiel sekvon de sia -rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.</p> - -<p>La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la -perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la -rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide—"via cara -moŝto, vi vidas, kiel multe ni<!-- pagho 203 --> laboris por via cara moŝto!", Ivano -levis la okulojn kaj ekridetis.</p> - -<p>—Ni ne ŝparis niajn fortojn,—flateme daŭrigis Basmanov,—kaj via -cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?</p> - -<p>—Kion vi dezirus, Teodĉjo?—demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.</p> - -<p>—Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.</p> - -<p>Ivano fikse rigardis lin.</p> - -<p>—Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?—li demandis tute -neatendite.</p> - -<p>—Vian malfavoraton?—demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia -ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis -forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis -nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn -kvazaŭ koturnojn.</p> - -<p>—Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia -ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua -fojo, vi jam provis ĝin!</p> - -<p>—Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov: -mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek -Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.</p> - -<p>—Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci, -kiel vi?</p> - -<p>—Via cara moŝto,—diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne -plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.</p> - -<p>Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la -antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l’ caro por li, ankoraŭ pli -multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj, -precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon -por deturni de li la caran koron.</p> - -<p>La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis -la caron.</p> - -<p>—Kion fari?—diris la caro kun ŝajniga malĝojo:—kvankam mi enuos sen -vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos, -sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru, -Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!</p><!-- pagho 204 --> - -<p>Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun -tutplene aperigis sian karakteron.</p> - -<p>—Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas -for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,—aldonis li -senpripense,—nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la -aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj -ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,—unu nuran pekon mi -ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!</p> - -<p>Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.</p> - -<p>—Sorĉistoj?—li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.—Kiu do havas ĉi -tie rilatojn kun sorĉistoj?</p> - -<p>—Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,—respondis Basmanov, brave renkontante -fiksan rigardon de l’ caro.—Jes!—daŭrigis li, ne timigita de la -terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas -en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto -ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!</p> - -<p>—Kial vi scias ĉion ĉi?—demandis la caro, trapikante la opriĉnikon -per esploranta rigardo.</p> - -<p>Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi -certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de -liaj servistoj...</p> - -<p>La caro enpensiĝis.</p> - -<p>—Iru!—li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne -forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!</p> - -<p>Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de -l’ caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja -pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.</p> - -<p>Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis -en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de -l’ bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn -ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l’ ŝtato, la -rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj -en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?</p> - -<p>—Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,—anoncis stolniko<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a>,—<!-- pagho 205 -->humile -salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ -viaj helaj okuloj!</p> - -<p>—Morozov?—demandis Ivano:—ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema -estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li -eniru!</p> - -<p>La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro -Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro -kaj falis teren antaŭ li.</p> - -<p>Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li -multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de -la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj -aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis -la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.</p> - -<p>Kontraŭ la kutimo de l’ kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.</p> - -<p>Ivano silente rigardis lin.</p> - -<p>Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj -plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus -nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.</p> - -<p>—Druĵino Andrèeviĉ!—li diris grave, sed afable: mi demetis de vi -mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?</p> - -<p>—Via cara moŝto,—respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj -vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies -edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,—li daŭrigis per firma voĉo: mi -humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!</p> - -<p>—Leviĝu!—diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj -opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima -mia servisto.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu, -Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!</p> - -<p>—Bone!—konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato -devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij’n! Kaj vi,—li -sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris -flanke:—levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la -plendaton.</p> - -<p>De post la ruinigo de l’ domo de Morozov pasis pli ol du monatoj. -Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li -loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno, -kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja, -ol antaŭe, li tre malofte sin montris<!-- pagho 206 --> ĉe la kortego, pretekstante -sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom -freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ -festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li -alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema -por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis -al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii -per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,—jen kial la caro akceptis -Morozov’n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.</p> - -<p>Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li -ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo -fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj, -malkvietaj okuloj.</p> - -<p>—Venu, venu, Afonĉjo?—diris la caro,—alproksimiĝu ankaŭ vi, -Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu -ĉion, kiel ĝi okazis!</p> - -<p>Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud -Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn -cirkonstancojn de l’ atako.</p> - -<p>—Ĉu li rakontis la veron?—demandis la caro, sin turnante al -Vjàzemskij.</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!—respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando -de l’ caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.</p> - -<p>La vizaĝo de l’ caro malsereniĝis.</p> - -<p>—Kiel vi kuraĝis fari tion?—li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian -severan rigardon:—ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?</p> - -<p>—Vi scias, via cara moŝto,—respondis Vjàzemskij, pli kaj pli -miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se -la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!</p> - -<p>—Mian permeson?—demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.—Kiam mi -donis al vi tian permeson?</p> - -<p>Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l’ -caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel -rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la -celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li -devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro -konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam -povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij’n serĉi senkulpiĝon. Li -ankoraŭ<!-- pagho 207 --> ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj -ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris:—pardonu, vi ne estis permesinta al mi -forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon -por demeti la malfavoron de l’ bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro, -kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis -konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon, -li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili -kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin -defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de -sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si -forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi -ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov -trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne -li,—daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus -plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun -Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!</p> - -<p>La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis -okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun -unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.</p> - -<p>—Mensogas la malbenita hundo!—li diris, malestimege rigardante lin de -la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi -estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu, -ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la -leĝo kristana!</p> - -<p>Ivano ekrigardis Vjàzemskij’n!</p> - -<p>—Kion vi diros?—demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia -juĝisto.</p> - -<p>—Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon, -plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango, -miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la -ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la -maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi -scias.</p> - -<p>Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas -en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de -Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur -notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li -kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.</p> - -<p>—Ĉu vi aŭdis?—li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino<!-- pagho 208 --> estas -preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos -antaŭ li?</p> - -<p>—La bojaro ĉion povas diri,—respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,—kio -ajn okazus—sin defendi ĝis la fino:—estas lia volo kalumnii min; -tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon -por atesti mian veron!</p> - -<p>Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere -okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili -kuraĝus ĵuri malveraĵon.</p> - -<p>Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li -komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov’n, -konservante la ŝajnon de severa justeco.</p> - -<p>—Fratoj!—li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke -mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne -aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso -ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la -kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian -ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj -Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi -tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj -atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi; -kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de -ekzekutisto!</p> - -<p>La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj -opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol -dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan -Vjàzemskij’n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ -petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov -kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:</p> - -<p>—Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana, -jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne -la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos -min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ -ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.</p> - -<p>Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la -memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna -kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj -dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.</p><!-- pagho 209 --> - -<p>Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la -caro kaj diris:</p> - -<p>—Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!</p> - -<p>—Iru,—diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je -tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos -en la batalo!</p> - -<p>Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis -kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego -dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la -ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap30"> -<h2>ĈAPITRO XXX.</h2> - -<p>La ensorĉita sabro.</p> -</div> - -<p>La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.</p> - -<p>Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia -lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la -rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon; -do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li -timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj -rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ -nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al -tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi -al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni -de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn -nerebateblaj.</p> - -<p>Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de -tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko. -Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis, -rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis -bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado -distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon -al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies -rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura -viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis -al li la dorson, preta surseliĝi.</p> - -<p>—Vi estos kontenta, via bojara moŝto,—parolis al li la muelisto, jese -kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi -samloke mortigita de tondro, se ne<!-- pagho 210 --> pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj -malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a> neniu povas -elteni!</p> - -<p>—Bone!—respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo, -memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin -kiel hundon!</p> - -<p>La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke -li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.</p> - -<p>—Kial vi ne havos sukceson, karulo?—daŭrigis la muelisto, profunde -kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos -parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe -rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn, -kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran -favoron!</p> - -<p>La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij’n, -pretertrotis apud li.</p> - -<p>La princo rekonis Basmanov’n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per -unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la -muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan -neatenditan konkuranton.</p> - -<p>Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia -domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis, -transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur -sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj -preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn -okulojn de Vjàzemskij.</p> - -<p>—Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?—demandis Vjàzemskij.</p> - -<p>—Ho, karulo!—eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via -princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?</p> - -<p>—Respondu!—ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj -trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?</p> - -<p>Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.</p> - -<p>—Karulo mia!—ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via -princa moŝto, nur lasu min viva!</p> - -<p>—Pro kio estis ĉe vi Basmanov?</p> - -<p>—Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke -vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke -vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!</p> - -<p>Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.</p><!-- pagho 211 --> - -<p>La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.</p> - -<p>—Kiel kolerema vi estas, karulo!—diris li, sin levante de l’ tero.—Mi -ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la -mateno mi jam atendas vin, karulo.</p> - -<p>—Nu, kion do volas Basmanov?—demandis la princo per moligita voĉo.</p> - -<p>La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.</p> - -<p>—Basmanov rakontis al mi,—li diris kun konfidema mieno: ke la caro -ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv -kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu -al li tirliĉon.—"Donu,—li diris,—tirliĉon, por ke mi ree povu havi -la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion -mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble -estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne -ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus -doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!</p> - -<p>—Diablo lin prenu!—trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro, -ĉu ne—tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion -eksciis, maljunulo, pri la bojarino?</p> - -<p>—Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke -estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep -noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra -arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la -viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas -kaj nenion plu videbligas, karulo!</p> - -<p>—Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?</p> - -<p>—Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro -surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!</p> - -<p>Vjàzemskij enpensiĝis.</p> - -<p>—Maljunulo!—diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?</p> - -<p>—Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi -estu malakra?</p> - -<p>—Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!</p> - -<p>—Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu -malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...</p> - -<p>—Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre -devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?</p><!-- pagho 212 --> - -<p>—Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?</p> - -<p>Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia -malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime, -kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun -Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis -malliberigita, kaj li aŭdis de l’ kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de -kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj -forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li -pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam -li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin -anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,—decidis la muelisto: la princo -Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.</p> - -<p>—Permesu al mi, kara princo,—li diris,—ĉerpi akvon por rigardi vian -kontraŭulon!</p> - -<p>—Agu, kiel vi scias!—respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur -faligitan arbostumpon.</p> - -<p>La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj, -ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.</p> - -<p>—Ho, ho!—li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la -akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni! -Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas -kontraŭ li...</p> - -<p>—Nu, nu?—demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la -sitelo.</p> - -<p>—Anĝeloj protektas la maljunulon,—daŭrigis la muelisto mistertone -kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin -protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!</p> - -<p>—Kaj min neniu protektas?—demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.</p> - -<p>La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute -senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij, -estis surprizita per efektive terura vizio.</p> - -<p>—Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree -nenion vidas, la akvo malklariĝis!</p> - -<p>Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj -ruliĝis de sur lia frunto.</p> - -<p>—Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,—flustris li -tememe.—Estas eble ensorĉi vian sabron!</p> - -<p>—Prenu!—diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!</p> - -<p>La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton<!-- pagho 213 --> en la tero, -enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la -tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante -ensorĉigajn parolojn.......</p> - -<p>...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo, -forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.</p> - -<p>—Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se -nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.</p> - -<p>—Sed se li trempos?</p> - -<p>—Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita -fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi -marĉan golubec’n<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>, kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la -kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l’ malamiko.</p> - -<p>—Donu al mi la golubec’n!—diris Vjàzemskij.</p> - -<p>—Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!</p> - -<p>La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.</p> - -<p>—Ne facile ĝi estas akirita,—li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la -herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe -ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon—Dio gardu!</p> - -<p>La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto -sakon, plenan de ormoneroj.</p> - -<p>—Dio rekompencu vian princan moŝton!—diris la maljunulo kun profunda -saluto.—Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la -duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia -ensorĉaĵo desaltos de l’ sabropinto.</p> - -<p>Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed -subite li haltis.</p> - -<p>—Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?</p> - -<p>La muelisto ŝanceliĝis.</p> - -<p>—Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam -delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!</p> - -<p>—Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!</p> - -<p>—Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo -malklariĝis.</p> - -<p>—Ĉerpu freŝan akvon!—ordonis Vjàzemskij.</p> - -<p>La muelisto nevolonte obeis.</p><!-- pagho 214 --> - -<p>—Nu, kion vi vidas?—senpacience demandis la princo.</p> - -<p>La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.</p> - -<p>—Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!—diris li, paliĝante: mi -vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj -flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...</p> - -<p>—Kies kapojn vi vidas sur stangoj?—demandis Vjàzemskij, plena je -nevola teruro.</p> - -<p>—Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj -ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.</p> - -<p>La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis -de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis, -ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie -falis senkonscia.</p> - -<p>Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis -Moskvon.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap31"> -<h2>ĈAPITRO XXXI.</h2> - -<p>Dia juĝo.</p> -</div> - -<p>Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l’ caro: -preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu -Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj, -kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.</p> - -<p>La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj -jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas -rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la -teron el la postsigno de l’ cara piedo kaj bruligis la teron en la -fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir -Andrèeviĉ<a href="#Footnote91" class="fnanchor">[91]</a> por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute -sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de -oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la -caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,—Dio scias! Sed li -malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la -kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke -ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj -atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis<!-- pagho 215 --> Basmanov’n, por -ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi -tiuj servistoj de Vjàzemskij.</p> - -<p>Oni ne trovis Basmanov’n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis -Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la -cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ -Basmanov mem.</p> - -<p>—Kiu scias, via cara moŝto,—li diris,—kial li malobeis al vi? Eble, -li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli -certe pereigi vian caran moŝton!</p> - -<p>La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam -Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.</p> - -<p>Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe -da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj -estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo -multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj -altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo -venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu -duelo.</p> - -<p>—Nu, karulo!—diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado, -vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen, -eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj, -donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian -juĝon!</p> - -<p>Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke -se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.</p> - -<p>—Iru do, foko!—ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian -kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?</p> - -<p>—Por kio ne?—apatie demandis la junulo.</p> - -<p>Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la -amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni -insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.</p> - -<p>—Dekstren, pli dekstren,—komandis la pli aĝa: por kio vi iras -maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!</p> - -<p>La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie -staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado—apogseĝo -por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj -ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno, -ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo, -okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La -opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la -ĉeno.</p><!-- pagho 216 --> - -<p>Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo -atingis fine la duelkampon.</p> - -<p>—Kien vi ŝovas vin?—ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.</p> - -<p>La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado, -sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora -rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj, -komencis peti:</p> - -<p>—Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la -Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi -tie, sinjoroj!</p> - -<p>Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la -blankajn dentojn.</p> - -<p>—Bone!—respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne -sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke -mi ne forhaku viajn kapojn!</p> - -<p>Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj, -tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, kiuj devis gardi la -duelkampon, kaj du diakoj<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, kies devo estis observi ordon dum la -duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la -granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado -pri diversaj eblaĵoj dum duelo.</p> - -<p>—"Kaj se ili venos al duelkampo",—li legis el la libro: "kaj tie ili -deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:</p> - -<p>—La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.</p> - -<p>Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo, -deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l’ estrado kaj, salutinte la -popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi -ion tre interesan.</p> - -<p>Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.</p> - -<p>Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj -de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj -Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al -antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin -kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la -ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon, -kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj -antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan -kolhararon,<!-- pagho 217 --> atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj -senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato -la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda -ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo -konformiĝis al la griza barbo de l’ bojaro.</p> - -<p>La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post -siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per -multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita -kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj -ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro -braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala -vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel -ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita -sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe -fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo -ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj -sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda -arĝenta sonorileto.</p> - -<p>Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj -nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn -kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj, -apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov; -sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la -sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus -la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman -lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la -teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis -al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron -de l’ ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis -kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj -sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da -plenblovitaj vejnoj.</p> - -<p>Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per -arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni -sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.</p> - -<p>—Brava ĉevalo!—li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian -ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!</p> - -<p>Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam -al Malbenita Ŝlimakvo!</p> - -<p>—Aŭskultu,—li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante<!-- pagho 218 --> lin per -kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?</p> - -<p>—Tiu!—respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de -Morozov.</p> - -<p>—Vere? Kial do ne ĉi tiu?</p> - -<p>—Ĝi estas pli dika!—respondis la junulo apatie.</p> - -<p>La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de -heroldoj.</p> - -<p>—He, vi, homoj!—ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la -cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro -Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako -kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la -Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!</p> - -<p>La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj -la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj -demandis lin kun profunda saluto:</p> - -<p>—Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?</p> - -<p>—Oni komencu!—respondis Ivano.</p> - -<p>La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris -flanken.</p> - -<p>La bojaro donis signon.</p> - -<p>La kontraŭuloj eligis la sabrojn.</p> - -<p>Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite -Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li -povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne -subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj -prenis lian ĉevalon per la brido.</p> - -<p>—Prenu ĝin!—diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj -okuloj: mi batalos piedire.</p> - -<p>Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis, -kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.</p> - -<p>La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita -por piedira batalo.</p> - -<p>Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj -fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.</p> - -<p>—Kion vi havas, via princa moŝto?—samtempe ekkriis la oficisto kaj la -atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la -batalo egalas malvenkon!</p> - -<p>—Demetu mian kirason!—diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la -kirason! La radiko min sufokas!</p> - -<p>Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso<!-- pagho 219 --> kaj forprenis -de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun -golubèc.</p> - -<p>—Estu malbenita la sorĉisto!—li ekkriis, malproksimen ĵetante la -saketon kun golubèc.—Estu malbenita, li trompis min!</p> - -<p>Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.</p> - -<p>—Kapitulacu, hundo!—li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!</p> - -<p>Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.</p> - -<p>—Ne, mi ne kapitulacos!—diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo -ekflamis per antaŭa kolero!—Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi -trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton -anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!</p> - -<p>Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam -estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar -neniu batalo estis.</p> - -<p>La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj -alporti la objekton, ĵetitan de l’ princo. Plena je scivolo kaj timo, -li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:</p> - -<p>—Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,—daŭrigis li voĉe: -princo Vjàzemskij aliru!</p> - -<p>—Nu, Afonĉjo!—li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov -estas pli forta, ol vi!</p> - -<p>—Via cara moŝto!—respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala: -mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post -la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas -sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu -anstataŭanton!</p> - -<p>La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem -batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne -estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian -konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov’n.</p> - -<p>—Bone!—li diris:—la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol -vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.</p> - -<p>Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis -heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l’ ĉeno kaj vokis -laŭtvoĉe:</p> - -<p>—Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ -bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon<!-- pagho 220 --> Vjàzemskij? Eliru, vi, -batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!</p> - -<p>Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.</p> - -<p>—Eliru, eliru, vi, batalistoj!—vokis la heroldoj,—eliru! Kiu venkos -Morozov’n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto -estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.</p> - -<p>Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro, -malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto, -kiam subite aŭdiĝis la voko:</p> - -<p>—Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!—Kaj sur la areno aperis -Ĥomjàk.</p> - -<p>—He, he!—li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via -bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij’n!</p> - -<p>Ekvidinte Ĥomjàk’n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda -glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:</p> - -<p>—Mi ne batalos kun servisto!—li diris fiertone: ne konvenas al bojaro -Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!</p> - -<p>Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris:—vi permesis al mia malamiko sin -anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku -anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.</p> - -<p>Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov’n,—la pretendo de -Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia -juĝo.</p> - -<p>—La heroldoj voku!—li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne -trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon -kaj esti ekzekutota.</p> - -<p>Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante -la ĉeestantojn.</p> - -<p>—Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn -batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post -draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?</p> - -<p>—Nu, diablo,—diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi -havus mian sabron. Rigardu!—li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin -rekonas?</p> - -<p>Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo, -kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk’n per okuloj.</p> - -<p>—Nu!—daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali<!-- pagho 221 --> kontraŭ mi? -He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min -venki?</p> - -<p>—Mi volas,—aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ -manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ -elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.</p> - -<p>Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.</p> - -<p>Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk’n, jen la -opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.</p> - -<p>—Kiu vi estas?—demandis lin la oficisto.</p> - -<p>—Mi?—siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.</p> - -<p>—Kiu vi estas?—ripetis la oficisto.</p> - -<p>—Dmiĉjo!—li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.</p> - -<p>—Dankon al vi, bravulo!—diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi -volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne -estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank’ al Dio, mi -havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!</p> - -<p>Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo -per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk’n, -preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo -Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin, -ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,—ĉiuokaze -Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.</p> - -<p>—Per kio vi volas batali?—demandis la oficisto, scivole rigardante la -junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.</p> - -<p>—Per kio?—ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe -sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de -Dmiĉjo ne povis lin trovi.</p> - -<p>—Nu?—ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas -tempo komenci la batalon!</p> - -<p>Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.</p> - -<p>Liaj manieroj amuzis la caron.</p> - -<p>—Donu al li batalilojn,—li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona -batalanto.</p> - -<p>Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn -brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda -kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.</p> - -<p>Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj<!-- pagho 222 --> maldekstren, -ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.</p> - -<p>Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj -ĉiuj ĉeestantoj.</p> - -<p>—Kial oni disŝiras al si la gorĝon?—demandis Dmiĉjo malkontente: mi -atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!</p> - -<p>Li montris Ĥomjàk’n per fingro kaj komencis demeti la kirason.</p> - -<p>Nova eksplodo de ridego.</p> - -<p>—Per kio do vi estos batalanta?—demandis la oficisto.</p> - -<p>Dmiĉjo gratis al si la nukon.</p> - -<p>—Ĉu vi ne havas bastonegon?—li malrapide demandis, sin turnante al -opriĉnikoj.</p> - -<p>—Jen, malsaĝulo!—De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi -opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi, -kamparanaĉoj?</p> - -<p>Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin -forpeli.</p> - -<p>—Donu al li bastonegon!—li ordonis: li batalu, kiel li povas.</p> - -<p>Ĥomjàk ofendiĝis.</p> - -<p>—Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan -serviston,—li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara -moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.</p> - -<p>Sed la caro havis sian bonan humoron.</p> - -<p>—Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,—li diris: kaj la junulo batalos -laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano -defendos bojaron Morozov!</p> - -<p>Oni alportis kelkajn bastonegojn.</p> - -<p>Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la -caro.</p> - -<p>—Ĉu vi ne havas pli fortan!—li demandis apatie.</p> - -<p>—Donu al li timonstangon!—ordonis la caro, atendante kun plezuro -interesan spektaklon.</p> - -<p>Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta -ŝarĝveturilo.</p> - -<p>—Nu, ĉu ĝi taŭgas?—demandis la caro.</p> - -<p>—Kial ne?—respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!</p> - -<p>Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda -vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.</p> - -<p>—He, diablo!—interparolis la opriĉnikoj.</p><!-- pagho 223 --> - -<p>La caro sin turnis al Ĥomjàk.</p> - -<p>—Stariĝu!—li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi, -kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.</p> - -<p>Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj, -forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam -rigardante Ĥomjàk’n. Lia konfuziĝo tute malaperis.</p> - -<p>—He, he, stariĝu!—li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel -ŝteli fianĉinon!</p> - -<p>La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto -de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble -simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják’n.</p> - -<p>La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por -li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.</p> - -<p>—Komencu!—li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.</p> - -<p>Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin, -salte irante renkonte al Ĥomjàk.</p> - -<p>Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li -ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde -turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.</p> - -<p>Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk -komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo -kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu -fajfegis super lia kapo.</p> - -<p>—Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!—li kriis, pli kaj pli -furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk’n...</p> - -<p>La simpatio de l’ rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj -aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.</p> - -<p>—Bone! Bone!—kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l’ caro: batu, -batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan -partion!</p> - -<p>Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.</p> - -<p>—Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!—li ĉiam ripetis la samon -kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis -Ĥomjàk’n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.</p> - -<p>Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis -ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste -super iliaj kapoj.</p> - -<p>Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto<!-- pagho 224 --> per la -timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la -brakojn.</p> - -<p>Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.</p> - -<p>Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk’n kaj komencis lin sufoki.</p> - -<p>—Sufiĉe, sufiĉe!—kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al -la caro kun zorgoplena mieno:</p> - -<p>—Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia -plej valora opriĉniko!</p> - -<p>—Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!—ordonis la caro: -superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!</p> - -<p>Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed -Ĥomják’n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita -al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo -kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:</p> - -<p>—Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!</p> - -<p>Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap32"> -<h2>ĈAPITRO XXXII.</h2> - -<p>La talismano de Vjàzemskij.</p> -</div> - -<p>La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.</p> - -<p>La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro -kaj atendis, retenante la spiron.</p> - -<p>—Bojaro Druĵino!—solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per -Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian -kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron -al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,—daŭrigis Ivano -severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ -sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!</p> - -<p>Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla -rigardo.</p> - -<p>—Afonasjo!—li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton. -Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante -anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via -anstataŭanto falis, Afonasjo!</p> - -<p>—Kion fari?—respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku -mian kapon, via cara moŝto!</p> - -<p>Stranga rideto trakuris la lipojn de l’ caro.</p> - -<p>—Vian kapon forhaki?—li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble -tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov,<!-- pagho 225 --> sed vi devas elpagi -alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la -talismanon!</p> - -<p>Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij, -li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.</p> - -<p>—Kion vi havas ĉi tie?—demandis li, minace rigardante rekte en la -okulojn de Vjàzemskij.</p> - -<p>La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.</p> - -<p>—Ruzega sklavo!—li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la -ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin -plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via -malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo, -certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la -opriĉnino?—daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la -voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.—Mi, kvazaŭ mastro de -vinberĝardeno, estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki -miajn vinberojn. Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min -helpi kaj intencis min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn -kaj fordonis al aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La -gastoj, invititaj por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, -kiujn oni trovos sur vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas -opriĉnino! Nun mi demandas vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis -al festeno, ne surmetinte festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta -Skribaĵo: "Ligu liajn brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan -ejon, kie estas plorego kaj dentgrincado".</p> - -<p>Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran -uzon de l’ evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed -profunde frapita per subita falo de l’ potenca favorato.</p> - -<p>Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por -defendi Vjàzemskij’n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en -siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran -volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam -kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.</p> - -<p>Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis -rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma -kaj dignoplena.</p> - -<p>—Prenu lin!—ordonis la caro.—Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto, -kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian -mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu<!-- pagho 226 --> la sorĉiston, kiu helpis al la -princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn. -Granda estas la malico de satano,—daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj -al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min -formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj! -Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi -elradikigos la perfidon el Ruslando!</p> - -<p>Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon, -ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.</p> - -<p>Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:</p> - -<p>—Pardonu, princo!—li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la -dorso: ni mem estas sklavoj!</p> - -<p>Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita -en malliberejon.</p> - -<p>La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la -okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap33"> -<h2>ĈAPITRO XXXIII.</h2> - -<p>La talismano de Basmanov.</p> -</div> - -<p>Oni esplordemandis Vjàzemskij’n, sed neniu turmentego igis lin eldiri -eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la -malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson -pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ -pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi -la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la -muelejo.</p> - -<p>Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en -la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.</p> - -<p>Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l’ -tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia -miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam -mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.</p> - -<p>Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l’ -caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la -antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta. -Plenumante la konsilojn de l’ muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la -okulojn de l’ caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis -liajn mokaĵojn.</p><!-- pagho 227 --> - -<p>La caro ĉion pacience toleris.</p> - -<p>Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun -la du Basmanov’j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste -vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.</p> - -<p>La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l’ ĉambro, sub la sanktaj -pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda -saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn, -lakton, freŝajn ovojn.</p> - -<p>La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj -akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov’j li -estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe -konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.</p> - -<p>Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.</p> - -<p>—Teodoĉjo!—diris Ivano: rigardu, kiu venas?</p> - -<p>Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis -Maluto Skuratov.</p> - -<p>Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.</p> - -<p>—Eniru, Maluto!—afable diris la caro: kia novaĵo?</p> - -<p>Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro, -komencis sin signadi kruce.</p> - -<p>—De kie vi venas?—demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute -neatendite.</p> - -<p>Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste -aliris la abaton.</p> - -<p>—Bonvolu beni, patro!—li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante -flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona -antaŭsento.</p> - -<p>—De kie vi venas?—ripetis la caro sian demandon.</p> - -<p>—El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la -sorĉiston.</p> - -<p>—Nu, kion li diris?—demandis la caro kun preterfluganta rigardo al -Basmanov.</p> - -<p>—Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li -kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min -vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la -radiketon li nun havas sur la kolo"...</p> - -<p>Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.</p> - -<p>La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn<!-- pagho 228 --> por -ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin -denuncis!</p> - -<p>—Kaj kiam ni,—daŭrigis Maluto,—komencis brulvundi liajn plandojn, li -diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran -moŝton!</p> - -<p>Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov’n, kiu ektremis sub tiu rigardo.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi -interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?</p> - -<p>—Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la -kolo.</p> - -<p>—Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!—diris -Basmanov per voĉo tute malcerta.</p> - -<p>—Malbutonumu la kaftanon!—insistis Ivano.</p> - -<p>Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.</p> - -<p>—Jen!—li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj -pentraĵetoj.</p> - -<p>Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis -ankoraŭ silka ŝnureto.</p> - -<p>—Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?—li demandis, mem malbutonumante lian -kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.</p> - -<p>—Tio estas,—balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via -cara moŝto, benaĵo de mia patrino!</p> - -<p>—Ni rigardu la benaĵon!—Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj: -malkudru ĝin, Basĉjo!</p> - -<p>Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj, -disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.</p> - -<p>—Kio estas tie?—demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super -la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.</p> - -<p>La abato faris signon de kruco.</p> - -<p>—Jen per kio la patrino vin benis!—ironie diris Ivano.</p> - -<p>Basmanov falis surgenuen.</p> - -<p>—Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!—li ekkriis -teruregite.—Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por -ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi -estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi -ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam -havis, mi per Dio ĵuras!</p> - -<p>—Kaj la ranaj ostoj?—demandis Ivano, ĝuante la malesperon<!-- pagho 229 --> de -Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.</p> - -<p>—Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.</p> - -<p>La caro sin turnis al Maluto.</p> - -<p>—Vi diras,—li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro -vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!—Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la -malfeliĉo de sia delonga malamiko.</p> - -<p>—Nu, Teodoĉjo,—daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin -esplordemandi en ĉeesto de l’ sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon, -nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras -nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!</p> - -<p>Basmanov falis teren antaŭ la caro.</p> - -<p>—Suno mia bela!—li ekkriis, kaptante la baskojn de l’ cara vesto: lumo -mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno -mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.</p> - -<p>Ivano sin deturnis.</p> - -<p>Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.</p> - -<p>—Paĉjo!—li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la -vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi -estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia -cara moŝto!</p> - -<p>Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same -kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la -simpatio al sia filo.</p> - -<p>—For!—li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas -kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara -moŝto!</p> - -<p>—Sankta abato!—ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato: -sankta abato, petu la grandan caron pri mi!</p> - -<p>Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren, -kaj tremis per sia tuta korpo.</p> - -<p>—Lasu la abaton!—diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste -preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.</p> - -<p>Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li -renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.</p> - -<p>Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.</p> - -<p>Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco -egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li -nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia -decidemo.</p><!-- pagho 230 --> - -<p>Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al -Ivano kun aroganta rideto:</p> - -<p>—Via cara moŝto!—li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.—Via cara -moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu -do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi -nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj! -Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo, -nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!</p> - -<p>La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin -fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan -surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.</p> - -<p>—Vi vidas, sankta patro,—diris Ivano al la abato: per kiom da -malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu -Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj, -ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!</p> - -<p>La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato, -por ricevi la benon.</p> - -<p>La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego, -kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj -longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la -polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj -ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne -kuraĝante levi la kapojn.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap34"> -<h2>ĈAPITRO XXXIV.</h2> - -<p>La arlekena kaftano.</p> -</div> - -<p>En la sama tago frumatene du stolnikoj de l’ caro venis al la bojaro -Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj -invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.</p> - -<p>Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam -svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj, -preparis manĝaĵon.</p> - -<p>Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li -sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala -favoro por li.</p> - -<p>Eksonoris la sonoriloj de l’ palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro -Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l’ -ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj,<!-- pagho 231 --> de Aleksiso Basmanov, de -Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.</p> - -<p>Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj -sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko -pli malsupera ol tiu de Godunòv<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>.</p> - -<p>—Altabliĝu, bojaro Druĵino!—diris la caro afable, montrante la -liberan seĝon.</p> - -<p>La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo, -tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto, -por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu -min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!</p> - -<p>Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis -tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.</p> - -<p>—Boriso!—li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama -respondo de l’ bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble -venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne -mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas -plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas -forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon! -Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!</p> - -<p>—Via cara moŝto,—humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron -Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed -maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara -moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via -cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli -malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!</p> - -<p>Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.</p> - -<p>—Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!—li diris -malvarmtone,—kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis -ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere -elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en -konvulsietoj de l’ vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.</p> - -<p>Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.</p> - -<p>—Jes,—daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia -prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi<!-- pagho 232 --> ankaŭ ŝatas -ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia -arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino -plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian -favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la -kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!</p> - -<p>La konvulsioj sur la vizaĝo de l’ caro plifortiĝis, sed lia voĉo -restis trankvila.</p> - -<p>Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la -sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis -tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l’ caro Ivano lia mieno ŝajnis -teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la -caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj -kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.</p> - -<p>Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon, -kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian -ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l’ caro, aliris la bojaron -Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el -orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj -sonoriletoj.</p> - -<p>—Surmetu, via bojara moŝto!—diris Grjaznòj: la granda caro donacas -al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!</p> - -<p>—For!—ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu, -kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj -servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!</p> - -<p>Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.</p> - -<p>—Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas -disponi mian kapon, sed ne mian honoron!</p> - -<p>La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.</p> - -<p>—Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi -aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!</p> - -<p>—Via cara moŝto,—daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de -Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne -ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr -Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn<a href="#Footnote92" class="fnanchor">[92]</a> apud la rivero Sviago, -tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de -Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l’ tataroj. Multajn -vundojn mi<!-- pagho 233 --> ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via -patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en -milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano, -kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu -solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,—mian honoron, kaj al neniu -mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian -grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro? -Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi -gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!</p> - -<p>Ĉiuj silentis, frapitaj de l’ fiera kaj majesta parolado de Morozov; -sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:</p> - -<p>—Sufiĉe vi babilaĉis!—li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis -nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi -estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!</p> - -<p>—Nu!—daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la -bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!</p> - -<p>Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian -pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran -aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis -nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis -nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo, -kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis -la konata sendependeco de l’ princo.</p> - -<p>En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj -surmetis la arlekenan kaftanon.</p> - -<p>Post la lastaj vortoj de l’ caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne -malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj -ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia -koro estis okupita de ia interna laboro.</p> - -<p>—Kaj la ĉapon ni forgesis,—diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov’n per -multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron -ĝisteren.</p> - -<p>—Druĵino Andrèeviĉ,—li diris: ni salutas vin okaze de via nova -ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!</p> - -<p>Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.</p> - -<p>—Bone!—li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron. -Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la -cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov. -Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon<!-- pagho 234 --> al la nova arlekeno! Donu al li lokon -kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!</p> - -<p>Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole -deflankiĝis.</p> - -<p>Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur -benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne -arlekenan kaftanon, sed caran veston.</p> - -<p>—Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?—li demandis, apogante -siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l’ -caro.—Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io -mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis -caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la -popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj -hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la -deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi -ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!</p> - -<p>La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov’n, sed la -caro per kapmovo detenis ilin.</p> - -<p>—Sed,—daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis -vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante -iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis! -Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi -ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni -povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian -preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn, -sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti -monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj -nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj, -ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis -plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!</p> - -<p>—Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos -vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj -amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon, -venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de -sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia -militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn -sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la -tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la<!-- pagho 235 --> caro de l’ tuta -Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!</p> - -<p>Morozov eksilentis.</p> - -<p>Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro -aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun -ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de -sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de -Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu -ĉiun sian vorton per aparta turmentego.</p> - -<p>Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron. -Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies -atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.</p> - -<p>Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj -demandis, montrante Morozov’n.</p> - -<p>—Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!</p> - -<p>—Silentu!—respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro -ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!</p> - -<p>Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.</p> - -<p>—Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin -ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el -bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian -koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li -vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via -cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan -Vjàzemskij’n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam -la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan -juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin... -Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed -Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.</p> - -<p>—Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,—daŭrigis Morozov, kaj -lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi -trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin -senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...</p> - -<p>—Tiam,—ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,—tiam -via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj -ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune -kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!</p> - -<p>Minaca estis la aspekto de l’ maljuna vojevodo meze de<!-- pagho 236 --> silentantaj -opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la -densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston, -kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per -multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da -indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis -malŝatinda.</p> - -<p>—Via cara moŝto!—daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova -arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo -la buŝo de l’ rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via -bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj -transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis -fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj -virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj -mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi, -ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la -Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi -mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn -opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto -ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la -diablo kaj por liaj servistoj!</p> - -<p>Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li -turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.</p> - -<p>Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur -kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj -kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:</p> - -<p>—Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?</p> - -<p>—Malliberigi!—diris Ivano, kun peno spirante.—Gardu lin! Ke li manĝu -kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos -per via kapo!</p> - -<p>Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.</p> - -<p>La bojaroj Kòliĉev’j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis -turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe -kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis -suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj -estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l’ caro -kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj -personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj -turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.</p><!-- pagho 237 --> - -<p>Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la -forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste -aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko -estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto -estis plenumota en Moskvo publike.</p> - -<p>En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto, -kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis -trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis -por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon. -La sama sorto atendis la bojaron Morozov.</p> - -<p>Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto -ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis -Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap35"> -<h2>ĈAPITRO XXXV.</h2> - -<p>Ekzekuto.</p> -</div> - -<p>Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis -rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.</p> - -<p>Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod<a href="#Footnote93" class="fnanchor">[93]</a>, oni -konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur -horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera -kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ -ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la -pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun -teruro penadis diveni.</p> - -<p>Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l’ bazaro disiĝis teruritaj. -Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj -fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo. -La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la -tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis -fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo -pretergalopis kurieroj de l’ caro Ivano, kiu, alveninte el la -antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En -Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj -interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.</p><!-- pagho 238 --> - -<p>Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno, -staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute -senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la -domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie -briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj -pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante -la tagiĝon.</p> - -<p>Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da -korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke -rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj -per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj -kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.</p> - -<p>La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj<a href="#Footnote94" class="fnanchor">[94]</a>, -pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da -rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj, -por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili -batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili -renkontis.</p> - -<p>Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la -selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata -Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun -Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo -brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra -ĉevalo estis alligita hunda kapo.</p> - -<p>Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da -korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al -mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato -kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.</p> - -<p>La procesion finis nova kavaleria taĉmento.</p> - -<p>Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro -deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ -surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo -forestis la popolo.</p> - -<p>—Kunvoku la popolon!—li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion -timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al -senkulpuloj li promesas sian favoron.</p> - -<p>Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj -malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.</p><!-- pagho 239 --> - -<p>Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris -eŝafodon.</p> - -<p>Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli -kulpajn.</p> - -<p>—Homoj!—li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel -amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi -meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj -pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi -pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!</p> - -<p>Laŭ la signo de l’ caro, la pardonitaj deiris flanken.</p> - -<p>—Moskvanoj!—tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj -turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al -malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi -estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia -estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia -propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu -sur la kapojn de miaj malamikoj!</p> - -<p>Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino -Andrèeviĉ Morozov.</p> - -<p>La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn -turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble -pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ -forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.</p> - -<p>La diako<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj -legis per laŭta voĉo:</p> - -<p>—Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la -ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn -malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj -insulti la caron de l’ tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn -bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn -turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn, -ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed -mortpuni per forhako de l’ kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.</p> - -<p>Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.</p> - -<p>—Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,—li diris tute trankvile: -mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu -sola favoro. Ĉion, kio restas post mi<!-- pagho 240 --> el mia havaĵo, oni dividu je tri -partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka -animo; la duan—por almozuloj; la trian—por miaj fidelaj servistoj; al -ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj -ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...</p> - -<p>Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur -eŝafodon.</p> - -<p>Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia -nobla sango ruĝigis la tabulojn de l’ eŝafodo.</p> - -<p>Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l’ popolo, elkondukis la caran -batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj -lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.</p> - -<p>—Moskvanoj!—diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj -miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo; -malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi -komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je -iliaj krimoj.</p> - -<p>Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov’j estis kondamnitaj al kruela morto.</p> - -<p>La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco -pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l’ regno -kaj pri premegado de popolo je la nomo de l’ caro.</p> - -<p>Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li -sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:</p> - -<p>—Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi -aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!</p> - -<p>Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta -sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis -komenci sian konfeson.</p> - -<p>Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo -ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l’ cara ĉevalo, -kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per -sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.</p> - -<p>Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la -rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj -terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron -kaj alĉenigis lin al la paliso.</p> - -<p>Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub -la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn -rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento.<!-- pagho 241 --> Ekvidinte la -alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro, -la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo, -ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris -ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta -muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan, -kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj -malfermatajn ferajn prenilojn...</p> - -<p>La muelisto ne vidis Vjàzemskij’n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion -mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.</p> - -<p>—Ŝikalu! Likalu!—li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno! -Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre! -Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla! -Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!</p> - -<p>Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la -placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu -ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.</p> - -<p>—Ŝahadam! Kulla! Kulla!—aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed -baldaŭ la krakado de l’ flamanta ligno kovris la voĉon...</p> - -<p>Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj -kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia -mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.</p> - -<p>De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj -ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li -akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj -sur la putra pajlo de l’ malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam -de longe ne dormis.</p> - -<p>La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al -li ekzekuto.</p> - -<p>Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la -kupolojn de l’ preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la -popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.</p> - -<p>—Pardonu, homoj!—li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu -min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi -pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi, -homoj!</p><!-- pagho 242 --> - -<p>Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en -destinitajn ingojn.</p> - -<p>—Nu, alligu!—li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne -diris unu vorton plu...</p> - -<p>Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj -legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri -komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod’n kaj Pskov’n al -litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.</p> - -<p>Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al -aliaj ekzekutiloj.</p> - -<p>La popolo laŭtvoĉe preĝis.</p> - -<p>—Sinjoro Dio!—aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo! -Prenu iliajn animojn!</p> - -<p>—Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!—kriadis kelkaj el la popolamaso: -ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!</p> - -<p>La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:</p> - -<p>—He, he! Pereu la malamikoj de l’ caro!</p> - -<p>Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis -unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:</p> - -<p>—Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!</p> - -<p>Ĉe la rando de l’ placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo, -kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia -vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis -stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.</p> - -<p>La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj -timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo -silentiĝis, la ekzekutado haltis.</p> - -<p>Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian -esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio -trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis -kontraŭ la bonkoreco.</p> - -<p>Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin -kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso, -kiu disiĝis antaŭ li:</p> - -<p>—Ivaĉjo, Ivaĉjo!—li kriis de malproksime, movante sian lignan -rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!</p> - -<p>Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la -frenezulo jam staris antaŭ li.</p> - -<p>—Rigardu min, Ivaĉjo!—li diris, prenante lian ĉevalon je la brido: -kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli -bona ol aliaj?</p><!-- pagho 243 --> - -<p>—Dio gardu vin!—diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el -sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu, -Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!</p> - -<p>La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la -mono disŝutiĝis teren.</p> - -<p>—Aj, aj! ĝi brulas!—li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn: -por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?</p> - -<p>—Iru, Bazĉjo,—ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas -loko por vi!</p> - -<p>—Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ -pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min? -Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!</p> - -<p>—Iru for!—diris Ivano kun naskiĝanta kolero.</p> - -<p>—Mi ne foriros!—obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la -jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la -fingro.—Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion -vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo -fariĝis hunda kapo!</p> - -<p>La okuloj de Ivano ekbrilegis.</p> - -<p>—For, frenezulo!—li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l’ apude -staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.</p> - -<p>Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.</p> - -<p>—Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj, -nur ne tuŝu la sanktulon!</p> - -<p>Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.</p> - -<p>—Traboru min, reĝo Saulo!—li diris, forŝovante la krucojn, -kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas -malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon! -Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo, -reĝo de infero?</p> - -<p>La ponardego ektremis en la mano de l’ caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj -ĝi eniĝus en la bruston de l’ frenezulo, sed denove la voĉoj en la -popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon -sekvis fulmotondro.</p> - -<p>Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li -donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l’ -kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.</p> - -<p>Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta -ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.</p><!-- pagho 244 --> - -<p>Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala -vizaĝo de l’ caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj -vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj -ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj -militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur -domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis -sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur -pendigiloj...</p> - -<p>Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano: -hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.</p> - -<p>La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis -ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj -moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango", -kiel diras la antikvaj kronikoj.</p> - -<p>Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el -la memoro de l’ popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de -Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn -pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l’ caro Ivano -la Kvara de l’ tuta Ruslando.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap36"> -<h2>ĈAPITRO XXXVI.</h2> - -<p>Reveno en la antaŭurbon.</p> -</div> - -<p>Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj -grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj -malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj. -Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l’ caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe -tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta -ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj -el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie -serĉi perfidon.</p> - -<p>Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de -konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj, -subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman -imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis -brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo -silentis, lia konscienco<!-- pagho 245 --> dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo. -Trankvila estis la animo de l’ caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis -kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante -pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra -la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum -kelkaj tagoj.</p> - -<p>Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis -arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro -lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.</p> - -<p>Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.</p> - -<p>Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l’ caro, -fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte -la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj -tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile -divineblan karakteron de l’ terura caro kaj la rimedojn por ne perdi -lian favoron, ne partoprenante la farojn de l’ opriĉnikoj,—kiam subite -eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo -Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.</p> - -<p>Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.</p> - -<p>Serèbrjanij estis malfavorato de l’ caro, kondamnita al morto. Li estis -forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv -lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al -la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la -popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la -caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian -agadmanieron.</p> - -<p>Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin -tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj -Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.</p> - -<p>—Estu la bonveninta, princo,—li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston: -bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe -permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?</p> - -<p>Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.</p> - -<p>—Diru, mi petas, princo,—demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi -supreniris la ŝtuparon?</p> - -<p>—Mi ne scias,—naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne -kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por -la opriĉnikoj!</p><!-- pagho 246 --> - -<p>Godunòv sulkigis la vizaĝon.</p> - -<p>—Boriso Teodòroviĉ,—daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas -sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.</p> - -<p>—Kion vi diras, princo?—ekkriis Godunòv.</p> - -<p>—Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la -caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!</p> - -<p>—Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis -tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?</p> - -<p>—Mi ĉion scias,—respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.—Mi -veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi -fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do -vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?</p> - -<p>—Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la -caro, ĉu li obeus min?</p> - -<p>—Tute egale,—obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed -vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de -vi?</p> - -<p>—Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive -kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?</p> - -<p>Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj -ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis -garantio kontraŭ perfido.</p> - -<p>—Ne, princo,—li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La -caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de -lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l’ caro estas en la mano de -Dio",—diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron -al la caro,—kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis -al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi, -sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?</p> - -<p>Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron, -kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.</p> - -<p>—Nu, Boriso Teodòroviĉ,—li diris al Godunòv, respondante al lia -demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis -min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!</p> - -<p>—Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via -karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio,<!-- pagho 247 --> vi restas en -vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus -reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun, -ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ -la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.</p> - -<p>—Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur -miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja -bone elpagis siajn kulpojn!</p> - -<p>Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la -naiveco de l’ princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis -al Godunòv nenatura.</p> - -<p>—Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?—li demandis.</p> - -<p>—Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso -Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>: timo -ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj -iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!</p> - -<p>—Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la -princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel -mi—resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, -celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi -kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion -aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de -l’ caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se -ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke -hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,—io nepre restos en -lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara -princo, nenio estas farebla!</p> - -<p>—Se li ne estus la caro,—malgaje diris Serèbrjanij,—mi scius, kion -mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio -malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke—mi ne povas simpatii -por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun -opriĉnikoj!</p> - -<p>—Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni -lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj -pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov’j kaj -Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.</p><!-- pagho 248 --> - -<p>—Kaj ĝis tiam kion fari?—demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Ĝis tiam,—respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun -li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la -caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas -utila faro!</p> - -<p>En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj -la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.</p> - -<p>—Jes,—li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj! -Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun -ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti -Krimeon!</p> - -<p>Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.</p> - -<p>Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo -apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis -antaŭ du pokaloj da vino.</p> - -<p>Fine Serèbrjanij leviĝis.</p> - -<p>—Adiaŭ, bojaro,—li diris: jam vesperiĝis!</p> - -<p>—Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi -parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.</p> - -<p>—Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili -komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte -irus al li kun nia pento,—estu, kio estos,—sed estas danĝere resti -longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne -survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas -veni...</p> - -<p>—Adiaŭ, princo,—diris Godunòv.—Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis -kiam mi sendos voki vin.</p> - -<p>—Atendu! Kien vi iras?—aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij -volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis -lin tra la korto.</p> - -<p>—Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!—li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la -princon.—Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!</p> - -<p>Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan -pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke -Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.</p> - -<p>La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon, -kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun -aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.</p> - -<p>Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:</p><!-- pagho 249 --> - -<p>—Besto!—ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas -vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi -kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva -krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla -militistaro!</p> - -<p>Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l’ maljunulino tute ne impresis la -caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la -sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de -l’ palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton -kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.</p> - -<p>—Atendu, atendu!—ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante -la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian -tutan malpian antaŭurbon!</p> - -<p>Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la -piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ -ŝi, plenaj je superstiĉa timo.</p> - -<p>En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj -kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian -dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe -se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.</p> - -<p>En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj -nekovritaj,—tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima -ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia—pli larĝa, estis kovrita per mola -ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la -caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte -okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.</p> - -<p>Bone oni devis koni la naturon de l’ caro, por ĉiam senerare diveni -lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l’ konscienco li fariĝis -pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn -konsciencriproĉojn al artifikoj de l’ diablo, kiu deziris malhelpi al -li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li, -por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn, -sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble -trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli -ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la -kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian -interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum -momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.</p> - -<p>Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn<!-- pagho 250 --> de l’ -karaktero de l’ caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por -aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.</p> - -<p>Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en -liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:</p> - -<p>—Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!</p> - -<p>—Kiu?—demandis Ivano, oscedante.</p> - -<p>—Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon -Vjàzemskij kaj estis malliberigita.</p> - -<p>—Ha!—diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?</p> - -<p>—Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn, -kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun -Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.</p> - -<p>—Ili retrovis la prudenton, bone!—diris Ivano.—Ĉu vi vidis lin?</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi -forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via -cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi -la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian -rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!</p> - -<p>Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo, -kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ -estis elkondukanta Serèbrjanij’n per la korta pordo, li tute ne havis -la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li -nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron -pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ -kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l’ -ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.</p> - -<p>La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv, -observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero -eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin -prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.</p> - -<p>La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la -deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam -havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom -pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.</p> - -<p>Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:</p><!-- pagho 251 --> - -<p>—Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?</p> - -<p>Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis -aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun -dormantan.</p> - -<p>Li fikse ekrigardis Godunòv’n.</p> - -<p>—Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?—li diris severtone: -la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun -Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas -mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros -el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!</p> - -<p>Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda -saluto.</p> - -<p>Ĉio nun dependis de l’ humoro de Ivano post lia vekiĝo.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap37"> -<h2>ĈAPITRO XXXVII.</h2> - -<p>Pardono.</p> -</div> - -<p>Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj -siaj rabistoj.</p> - -<p>En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en -ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun -bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili -silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de -l’ caro.</p> - -<p>Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis -ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj -eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis -liberigi Serèbrjanij’n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili, -sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis -antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la -venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro -siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj -Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post -la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la -kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de -Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de -Kremlo...</p> - -<p>Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne -sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda<!-- pagho 252 --> fenestreto -super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris -aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la -pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de -l’ caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj -rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de -Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan -kruelaĵon.</p> - -<p>Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn -malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj -morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la -perono, akompanata de kelkaj stolnikoj<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a>.</p> - -<p>Ĉe la apero de l’ caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en -la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.</p> - -<p>Ivano silentis iom da tempo.</p> - -<p>—Bonan tagon, ĉifonuloj!—fine li diris kaj, sin turnante al -Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas -sen malliberejo?</p> - -<p>—Via cara moŝto,—respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi -forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste -venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara -moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi -niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!</p> - -<p>—Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?—demandis Ivano la -rabistojn: kial vi lin konas?</p> - -<p>—Via cara moŝto!—duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta -nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano -siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!</p> - -<p>—En Medvedevka?—ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi -regalis Ĥomjàk’n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis -al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis -malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en -la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?</p> - -<p>Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la -interparoladon.</p> - -<p>—Por kio kalkuli liajn kulpojn?—kolertone ŝi sin turnis al -Ivano.—Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la<!-- pagho 253 --> tatarojn kaj -defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu -ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!</p> - -<p>—Silentu, maljunulino!—diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo -min instrui!</p> - -<p>Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj, -sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:</p> - -<p>—Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!</p> - -<p>Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.</p> - -<p>—Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li -forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!</p> - -<p>—Li ne konsentis?—ripetis Ivano.—Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas -la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron! -Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!</p> - -<p>—Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!—ekmurmuretis -la nutristino.</p> - -<p>Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la -rabistojn:</p> - -<p>—Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj, -mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu, -maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?</p> - -<p>La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.</p> - -<p>—Vivu nia caro!—ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni -meritos la pardonon per niaj kapoj!</p> - -<p>—Oni donu al ili,—daŭrigis Ivano,—bonajn kaftanojn kaj po unu ora -monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras, -kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?</p> - -<p>Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:</p> - -<p>—Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!</p> - -<p>—Kia estas via opinio?—sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta -mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?</p> - -<p>—Sendube, ili taŭgas,—respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti -vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!</p> - -<p>La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian -honoron.</p> - -<p>—Se mi iun pardonas,—li diris majeste,—mi pardonas tutplene kaj donas -mian tutan favoron.</p> - -<p>—Kia favoro, via cara moŝto?—interrompis Serèbrjanij.</p> - -<p>Ivano ekrigardis lin kun miro.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante:<!-- pagho 254 --> ili ja -faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon -Rjazanjo.</p> - -<p>—Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?—demandis Ivano, -trapikante Serèbrjanij’n per siaj okuloj.</p> - -<p>—Pro tio, via cara moŝto!—ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante -trovi pli konvenan esprimon,—pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen -estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!</p> - -<p>Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis -Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe -parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove -revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo -oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis -decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa -figuro altiris lian atenton.</p> - -<p>En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ -sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la -caro, penadis atingi Serèbrjanij’n. Jam pli ol unu fojon li etendis -sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon -de l’ princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l’ -rabistoj.</p> - -<p>—Kiu estas tiu rato?—demandis la caro.</p> - -<p>Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.</p> - -<p>—Deflankiĝu, homoj!—komandis la caro.—Montru al mi tiun, kiu sin -kaŝas tie!</p> - -<p>Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.</p> - -<p>—Kiu vi estas?—demandis la caro kun suspektplena mieno.</p> - -<p>—Li estas mia ĉevalservisto!—rapide diris Serèbrjanij, rekoninte -sian maljunan Miĥeiĉ’n: li min ne vidis, de kiam...</p> - -<p>—Jes, jes, via cara moŝto!—jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj -ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni -malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian -karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam -revidi!</p> - -<p>—Kion vi deziris diri al li?—demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por -kio vi vin kaŝis post la dorsoj?</p> - -<p>—Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn -opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.</p> - -<p>—Kiaj!—demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, -maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?</p><!-- pagho 255 --> - -<p>Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.</p> - -<p>—Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ -la litova militiro!—li tuj diris, kuraĝigita de l’ bonkora mieno de l’ -caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, -nefidindaj, via cara moŝto!</p> - -<p>La caro fikse rigardis Miĥeiĉ’n, mirante vidi la serviston same -sincera, kiel lia mastro.</p> - -<p>—Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?—ree enmiksiĝis Onùfrievna: -Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn -ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?</p> - -<p>Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.</p> - -<p>—Jes, avinjo, vi estas tute prava!—li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu -malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne -fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn -kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela -servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino -diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.</p> - -<p>Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli -proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!—li -kvazaŭ deziris diri.</p> - -<p>Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la -rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La -enmiksiĝo de l’ nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis -Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ -ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en -la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de -Serèbrjanij.</p> - -<p>—Do vi ne ŝatas la opriĉninon?—li demandis Miĥeiĉ’n kun bonkora -mieno.</p> - -<p>—Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, -ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus -ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, -via favorato.</p> - -<p>Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj -samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se -mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!</p> - -<p>—Bonegan serviston vi havas!—diris la caro al Serèbrjanij.—Mi estus -kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?</p> - -<p>—Via cara moŝto,—enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita<!-- pagho 256 --> de la cara -laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora -patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se -mi ilin havus, servus al liaj infanoj!</p> - -<p>—Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?—demandis Ivano ankoraŭ pli -bonkore.</p> - -<p>—Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. -Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito -Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa -filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano -ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la -maldekstra mampinto.</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano -havis la vundon.</p> - -<p>—Domaĝe!—diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis -Miĥeiĉ’n kaj liajn filojn.—Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis -ilin, oni devas ricevi aliajn.</p> - -<p>—Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko -mi ricevos infanojn?</p> - -<p>—Nu!—respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia -volo, novan edzinon oni povas trovi!</p> - -<p>—Sendube, oni povas, se oni deziras,—diris Miĥeiĉ, kontente -ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis -jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!</p> - -<p>—Estas virinaĉo kaj virinaĉo!—diris Ivano kaj prenante Onùfrievna’n -je ŝia talivesto: jen edzino por vi!—li diris kaj antaŭenŝovis la -nutristinon.</p> - -<p>—Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!</p> - -<p>La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l’ caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ -mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, -sed Ivano restis serioza.</p> - -<p>La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.</p> - -<p>—Senhontulo!—ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! -Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!</p> - -<p>La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj -ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.</p> - -<p>—Ne koleru, avino,—diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin -amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo -ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, -maljunulo?</p> - -<p>—Indulgu, via cara moŝto!—ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.</p> - -<p>—Amo venos kun la tempo,—diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan -doton!</p><!-- pagho 257 --> - -<p>Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis -je la talivesto.</p> - -<p>—Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,—li ekkriis genuante: ekzekutigu -min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol -edziĝos kun ŝi!</p> - -<p>La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.</p> - -<p>—Nu, bone!—li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide -foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu -sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis -vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona -maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan -kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj -bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro’n, al gvardia regimento. Se -ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,—li -daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon -sur la ŝultron de Serèbrjanij:—vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la -opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone -estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; -ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj -forbalai per balailo!</p> - -<p>Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.</p> - -<p>—Nikito!—li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia -ŝultro:—vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste -tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon -de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!</p> - -<p>Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij’n, ili jam antaŭvidis -novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj -esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, -starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.</p> - -<p>Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.</p> - -<p>—Via cara moŝto,—li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via -favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi -tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la -antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj -fortoj sufiĉos!</p> - -<p>—Jen kiel?—diris Ivano kaj demetis sian manon de l’ ŝultro de -Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble -vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol -fariĝi mia batalilestro? Bone,—li daŭrigis<!-- pagho 258 --> sarkasme:—mi ne deziras -kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi -perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! -Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!</p> - -<p>Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la -dorson kaj eniris en sian palacon.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap38"> -<h2>ĈAPITRO XXXVIII.</h2> - -<p>Elmarŝo el la antaŭurbo.</p> -</div> - -<p>Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo. -Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis -ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l’ caro, konkludis, ke la ventego -preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la -princo.</p> - -<p>Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la -cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne -estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj -akceptis Serèbrjanij’n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision, -adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon, -kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.</p> - -<p>Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij’n solan en dormoĉambro, -dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia -ĝojo.</p> - -<p>—Nu, bojaro kara,—li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da -malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne -vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo, -por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas -reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur -la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de -l’ rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam -la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis! -Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la -unuan—por via sano, la duan—pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara -sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.</p> - -<p>Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la -ruinigo de l’ domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte -al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis<!-- pagho 259 --> ŝin akompani ĝis la -bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la -brulo.</p> - -<p>Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de -Miĥeiĉ.</p> - -<p>—Kara princo,—parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion -vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne -plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,—mi -pensis,—kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama -tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam, -verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,—Dio scias, de kie ĝi venas -al la homo,—tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas -alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro -juna ŝi estas por resti vidvino!</p> - -<p>—Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij malkontente,—sed diru -al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?</p> - -<p>—Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis -de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu -ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu -Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li -parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino -Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste -ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi -ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la -okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi -estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis, -mallevis la okulojn kaj la reston de l’ vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu -vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble, -malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi -ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro -Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli -maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion -paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"—mi fine diris—"estas -kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis, -karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed -ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj -haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de -l’ bojaro!"—"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi -veturos?"—"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"—"Jes, -bojarina moŝto, mi vidas."—"Tie estas monaĥinejo",—ŝi diris,—"mi<!-- pagho 260 --> -rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi -insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi -preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li -sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis, -karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!</p> - -<p>—Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?—demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol -kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro’n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.</p> - -<p>—Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij:—faru al mi servon. Pli frue ol matene -mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la -caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne -kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion, -petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol -ŝi min revidos!</p> - -<p>—Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino? -Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero -neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno! -Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo? -Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!</p> - -<p>Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post -tagiĝo iris adiaŭi Godunòv’n.</p> - -<p>Boriso jam estis reveninta de l’ matena preĝo, kiun li ĉeestis, -laŭkutime, kune kun la caro.</p> - -<p>—Kial vi tiel frue leviĝis, princo?—demandis lin Godunòv: ni, kiuj -loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete -ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?</p> - -<p>Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon -de l’ sendormeco de l’ princo.</p> - -<p>La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la -servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj, -kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis -la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.</p> - -<p>—Ĉion ĉi jam de longe mi scias!—diris Godunòv, ridetante.—Mi -divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj -rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence -ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi -estis lia amiko. Vi, princo,<!-- pagho 261 --> nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio -estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj, -princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris -kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi -ne deziras fariĝi lia opriĉniko.</p> - -<p>—Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?</p> - -<p>—Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.</p> - -<p>—Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne -estas opriĉniko!</p> - -<p>—Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras -al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia -situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte -batalilestro de l’ caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi -al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi -la opriĉninon.</p> - -<p>—Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo -aperigas ĉiujn miajn pensojn.</p> - -<p>—La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus -venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom -multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute -sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi; -iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara -trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi, -princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!</p> - -<p>—Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi -penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas -majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi -iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi -celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne -povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi -tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la -gvardia regimento.</p> - -<p>—Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree -ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin -petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la -tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por -Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio -ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi -edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino. -Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin -svatos.</p><!-- pagho 262 --> - -<p>—Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom -multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi -havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion -farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi -devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne -povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko -flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,—nur ĉiu gardu sian veron!..</p> - -<p>—Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?</p> - -<p>—Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da -bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen -via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la -popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.</p> - -<p>La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro -plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava -afero kaj atestis pri lia alloganta forto.</p> - -<p>—Miavice dankon al vi, princo,—li diris.—Pri unu mi vin petas: se vi -ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan -parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!</p> - -<p>—Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi -malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj -reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu -vin!</p> - -<p>—Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!—diris Godunòv, modeste -mallevante la okulojn,—tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ, -princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al -via edziĝa festo!</p> - -<p>Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij -ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia -antaŭa timo pro Heleno malaperis.</p> - -<p>Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed -antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.</p> - -<p>Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj, -okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu -riĉa persono.</p> - -<p>Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij -ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke -ĝi estis meso por la filo de Maluto,<!-- pagho 263 --> de la tataroj mortigita Maksimo. -Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis -maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka, -kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis -patrino de Maksimo.</p> - -<p>Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj -renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis -ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ -sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis -mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj -kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la -preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun -sanktuloj Viaj lin en paco metu!"</p> - -<p>Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la -princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de -Godunòv, kaj la impresoj de l’ rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la -vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon -al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l’ cara -palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro -senpeziĝis.</p> - -<p>La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj -kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin -akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo -de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante -foliojn de l’ pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de -Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo -levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la -orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.</p> - - - -<div class="chapheader" id="chap39"> -<h2>ĈAPITRO XXXIX.</h2> - -<p>La lasta revido.</p> -</div> - -<p>Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili -haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al -la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis -renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.</p> - -<p>La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian -Miĥeiĉ’n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj -sin paŝtis ne malproksime.</p><!-- pagho 264 --> - -<p>Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.</p> - -<p>—Mia kara princo!—li ekkriis, rekonante Serèbrjanij’n:—ne rajdu -pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!</p> - -<p>—Kio okazis?—demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.</p> - -<p>—Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!</p> - -<p>Serèbrjanij desaltis teren.</p> - -<p>—Diru,—li ekkriis: kio okazis?</p> - -<p>La maljunulo silentis.</p> - -<p>—Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?—ripetis la princo konsternita.</p> - -<p>—Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!—severe respondis -Miĥeiĉ:—ekzistas nur fratino Eŭdoksio!</p> - -<p>Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.</p> - -<p>Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.</p> - -<p>—Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas -nia sorto!</p> - -<p>—Rakontu!—diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.—Rakontu ĉion, ne -indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?</p> - -<p>—Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post -kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de -ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu -tagon antaŭ mia alveturo!</p> - -<p>—Ĉu vi ŝin vidis?</p> - -<p>—Jes, karulo.</p> - -<p>Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.</p> - -<p>—Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.</p> - -<p>—Kion ŝi ordonis diri al mi?—demandis Serèbrjanij kun peno.</p> - -<p>—Ke vi preĝu por ŝi, karulo.</p> - -<p>—Kaj nenion plu?</p> - -<p>—Nenion, karulo.</p> - -<p>—Miĥeiĉ!—diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la -monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!</p> - -<p>La maljunulo balancis la kapon.</p> - -<p>—Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ -sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte -Ĵizdro’n.</p> - -<p>—Mi ne povas,—respondis Serèbrjanij.</p> - -<p>Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el -siaj ĉevaloj.</p> - -<p>—Prenu ĉi tiun,—li ekspiris: la via tro laciĝis!</p><!-- pagho 265 --> - -<p>Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.</p> - -<p>La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de -akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.</p> - -<p>—Ĉu vi rekonas la lokon?—malgaje demandis Miĥeiĉ.</p> - -<p>Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge -bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de -konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.</p> - -<p>—Kiam ili arestis la sorĉiston,—diris Miĥeiĉ,—ili ankaŭ lian -loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.</p> - -<p>Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon, -ne parolante plu eĉ unu vorton.</p> - -<p>Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis -blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo, -staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun -altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn, -ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en -aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj -la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la -barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis -esti riĉa.</p> - -<p>La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj -minutoj; ektintis la ŝlosiloj.</p> - -<p>—Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!—mallaŭte diris Miĥeiĉ.</p> - -<p>—Por eterne, amen!—respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la -pordeton.—Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?</p> - -<p>—La fratinon Eŭdoksion,—duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu -nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.—Vi min konas, patrino, mi -estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.</p> - -<p>—Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue -estis fratino Agnio.</p> - -<p>Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.</p> - -<p>—Tute egale, patrino,—daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri -al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.</p> - -<p>La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj -fermis post si la pordeton.</p> - -<p>Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio -Sinjoro nia, savu nin!</p> - -<p>—Kio okazis?—pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian -princon?</p><!-- pagho 266 --> - -<p>Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo, -liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita -mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l’ princa -vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se -li ne estus kune alveninta.</p> - -<p>Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l’ pordistino.</p> - -<p>—Ne koleru, sinjoroj,—ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto: -nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post -matenpreĝo!</p> - -<p>—Mi ne povas atendi!—ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton -per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.</p> - -<p>Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.</p> - -<p>—Je la nomo de Jesuo Kristo,—ŝi diris per tremanta voĉo,—haltu! Mi -scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango -falos sur vian kapon!</p> - -<p>—Honorinda patrino!—respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon -de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi -fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.</p> - -<p>—Adiaŭi?—demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?</p> - -<p>—Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via -monaĥinejo.</p> - -<p>La abatino ekrigardis lin, ne fidante.</p> - -<p>—Vi venas perforte,—ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu -vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la -opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj -filinojn de l’ sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo... -Fratino Eŭdoksio estis edzino de l’ ekzekutita bojaro...</p> - -<p>—Sed mi ne estas opriĉniko!—ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian -tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho, -respektinda patrino!</p> - -<p>Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La -abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.</p> - -<p>—Mi pekis kontraŭ vi!—ŝi diris: sed dank’ al Dio kaj Sankta -Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo -kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino -min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon -Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj -rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank’ al Dio, ke mi -eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al -Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas -ŝia ĉelo.</p><!-- pagho 267 --> - -<p>La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo, -dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la -pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La -malrektaj radioj de l’ subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj -kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis -al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de -l’ monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje -observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn -acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis -ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis -por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis, -premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.</p> - -<p>—Ne timu, infano!—diris karese la abatino: li estas via konata bojaro, -amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.</p> - -<p>Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la -princon. Longe ili ambaŭ silentis.</p> - -<p>—Jen kiel ni revidis unu la alian!—fine diris Serèbrjanij.</p> - -<p>—Alie estis neeble,—diris Heleno apenaŭ aŭdeble.</p> - -<p>—Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?—demandis Serèbrjanij.</p> - -<p>—Se mi vin atendus,—murmuretis ŝi,—tiam al mi mankus la fortoj... vi -ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...</p> - -<p>Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.</p> - -<p>—Heleno Dmìtrievna!—li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin -adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu -la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...</p> - -<p>Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian -vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn, -ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj -kaj animaj suferoj...</p> - -<p>—Adiaŭ, ho, Heleno!—li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por -ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!</p> - -<p>—Ne, Nikito Romànoviĉ,—malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni -destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la -feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l’ caro, kaj mi pekis kontraŭ -li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj. -Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?</p><!-- pagho 268 --> - -<p>—Jes,—ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio -ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis -supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!</p> - -<p>—Ne por ĉiam, ne,—ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera -vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta -patrolando suferas malfeliĉon.</p> - -<p>—Kial,—diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la -tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis -al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?</p> - -<p>—Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi—la mian! Via -sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj -mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!</p> - -<p>—Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?—ekkriis la -princo.—Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro -pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus -ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu -ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono -triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi -forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ -antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,—nun mi plu ne havas la -celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...</p> - -<p>—Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi -fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu -kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke -ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian -tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!</p> - -<p>La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj -ideoj de l’ devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis -kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.</p> - -<p>—Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!—ripetis Heleno,—iru, kien la -caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco -devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne -ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!</p> - -<p>—Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!—ekkriis Serèbrjanij, sin -ĵetante al ŝi.</p> - -<p>Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin -kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ<!-- pagho 269 --> konfuzo; ĉar en -tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la -palisaro de l’ ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en -la brakojn de Serèbrjanij.</p> - -<p>—Adiaŭ!—ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en -sian ĉelon.</p> - -<p>Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per -sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis, -kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li -surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur -konata vojeto. La sonoj de l’ monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis. -Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe -tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la -lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine -tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca -forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma, -senesperiga soleco.</p> - -<p>La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon, -Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj -post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis -fronte de l’ taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne -kuraĝante rompi lian silenton.</p> - -<p>Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj -pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento -konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon, -ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu -momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj -ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj -antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l’ mondo, ĉio, kio estas celo de l’ homa -penado, ĉio estas polvo...</p> - -<p>Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn -cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn, -li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji -nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de -komuna malfeliĉo.</p> - -<p>Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri -la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l’ homa -koro.—"Kredeble",—li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso -Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l’ caro estas por li bone -konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion<!-- pagho 270 --> faros tiu aŭ alia -opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li -estas tute nekonata!"</p> - -<p>Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li -juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi -vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton, -lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"</p> - -<p>Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar -li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu -plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion, -kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne -sukcesis klare respeguligi en sia konscio...</p> - -<p>Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj -deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ -estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo, -aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj -estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian -kun severa interna logikeco...</p> - -<p>Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide -rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa -marŝado de l’ rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La -sovaĝa loĝantaro de l’ densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte -ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l’ rajdantoj, -sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis -la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita -ŝelo de l’ arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj -kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.</p> - -<p>Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj -alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence -plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...</p> - -<p>Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri, -kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij, -ĝuas la simpation de l’ legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos -ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn -jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l’ almilito de Siberio.</p><!-- pagho 271 --> - - - -<div class="chapheader" id="chap40"> -<h2>ĈAPITRO XL.</h2> - -<p>La senditaro de Jermako.</p> -</div> - -<p>Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun -siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu -intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj -ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen -rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn -donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri -ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto -Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj -de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn -kaptitajn germanojn kaj svedojn.</p> - -<p>Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri -pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.</p> - -<p>Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano -komprenis la malutilon de l’ dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj -unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi -la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco -en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.</p> - -<p>Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj -epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara -ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn -antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis -nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post -Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj -regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn -okcidentajn regionojn.</p> - -<p>La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun -fojon eksentis humiligon de l’ regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano -Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la -kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita -Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la -patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke -Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da -vundoj kaj ne mortis nur dank’ al kuracarto de l’ Perma komercisto -Stroganov.</p> - -<p>Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma’n, -proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur -cedante al insista petegado de l’ bojaroj, li<!-- pagho 272 --> fine konsentis resti caro -kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ -ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis -du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la -malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia -grandega kuraĝo en milito.</p> - -<p>Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de -malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure -suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li -malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj -estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur -dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu -oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ -pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ -Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!</p> - -<p>Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l’ oriento kaj -ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.</p> - -<p>De la bordoj de l’ malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj -komercistoj Stroganov’j. Ili posedis oficialajn leterojn de l’ caro, -permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l’ Perma -lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l’ -caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran -militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj -popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni -tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu -fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans -la Ŝtona Zono<a href="#Footnote95" class="fnanchor">[95]</a> kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da -sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj -hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono. -La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu -iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l’ caraj -militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l’ -komercistoj Stroganov’j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora -kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj -kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis -al Stroganov’j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj -manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro, -aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis<!-- pagho 273 --> kontraŭ la fluo de -l’ rivero Ĉusovaja<a href="#Footnote96" class="fnanchor">[96]</a> al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la -malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine -atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan -tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon -"Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu -almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero -Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l’ -nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l’ tuta Ruslando. Nur tiam li -sciigis la komercistojn Stroganov’j pri sia venko kaj samtempe sendis -sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan -caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga -sciigo Stroganov’j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ -la senditaro de Jermako.</p> - -<p>Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj -specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska -semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov’jn, destinis la tagon por -triumfa akcepto de la senditaro.</p> - -<p>En granda salono de l’ Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de -sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en -larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj -ŝtonoj.</p> - -<p>Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ -la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj -atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre. -La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.</p> - -<p>Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov’j, Ivano jam ne -havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis -sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed -lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis -preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.</p> - -<p>Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li -fariĝis bofrato de l’ kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun -Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l’ cara -ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian -grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris, -kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio—Ireno, tio—Boriso: egalan -doloron mi sentus, se oni dehakus<!-- pagho 274 --> al mi iun ajn el tiuj tri fingroj; -same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"</p> - -<p>Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek -arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe -kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da -kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.</p> - -<p>Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon, -tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l’ -faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en -Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin -antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn -reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj, -pasigitaj de li ĉe la trono de l’ caro Ivano, ne restis sen efiko por -lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo, -kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke -talenta viro.</p> - -<p>Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke -malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis -subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris -neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li -estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis -malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon. -Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri -la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro: -"preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"</p> - -<p>—Sed Dio estas favora,—pensis multaj: bone estas, ke la malforta -kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato, -Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!</p> - -<p>Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj -sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la -senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov’j kun sia -onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn -vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.</p> - -<p>Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l’ senditaro, estis viro -proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj -okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.</p><!-- pagho 275 --> - -<p>—Granda caro!—li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l’ trono: via -kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj -apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto, -penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan -landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj -provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj -posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.</p> - -<p>Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj -salutis la caron ĝisteren.</p> - -<p>—Leviĝu, miaj bonaj servistoj!—diris Ivano.—Ne iras hakilo al kolo -humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!</p> - -<p>Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la -piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l’ trono, ĵetis antaŭen sian -ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde -kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l’ caro, kiu lin -ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.</p> - -<p>—Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,—diris la caro, levante la -okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en -la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj -servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon -super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!</p> - -<p>Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:</p> - -<p>—Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn, -aŭskultu!</p> - -<p>Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li -sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.</p> - -<p>—Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn? -Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?</p> - -<p>Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj -kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.</p> - -<p>—Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?—li diris, humile -levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho, -granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur -aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!</p> - -<p>—Restu ĉi tie iom da tempo,—diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin -bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj -mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent -militistoj por helpi vin.</p><!-- pagho 276 --> - -<p>—Grandan dankon!—respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via -cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?</p> - -<p>Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.</p> - -<p>—Jen rapidemulo!—li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj -flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola -zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando. -Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu -volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando. -Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru -novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al -vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.</p> - -<p>—Dankon por tio al via cara moŝto!—respondis Ringo kun nova -saluto.—Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara: -ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da -armaĵo kaj da pulvo.</p> - -<p>—Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.</p> - -<p>—Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!—diris Ringo, -kun flatema rideto levante la ŝultrojn.</p> - -<p>—Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?—diris la caro, -nekontenta pri la trudemo de l’ hetmano.—Mi vidas, vi nenion forgesas -por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis. -Vestojn liveros por vi Stròganov’j; kaj mi destinis mian salajron al -viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia -konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.</p> - -<p>Laŭ signo de l’ caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan -per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.</p> - -<p>—Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same -akran sabron?</p> - -<p>—Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro -malamikaj kapoj en Siberio.</p> - -<p>—Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu -bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?</p> - -<p>La okuloj de l’ hetmano ekbrulis pro ĝojo.</p> - -<p>—Granda caro—li ekkriis:—el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej -granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos -la plej bonan. Sed,—li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto -bonvolas donaci al mi sabron,<!-- pagho 277 --> permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako -Timofèeviĉ je via cara nomo!</p> - -<p>—Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios -bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por -Jermako.</p> - -<p>—Vivu la granda caro!—ekkriis Ringo entuziasmigita.—Kiel bonege ni -ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!</p> - -<p>—Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,—daŭrigis Ivano: por vi -mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu -altkreska li estas?</p> - -<p>—Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi -tiu bravulo,—diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj -kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo -kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis -jen pri la orŝtofa vesto de l’ caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l’ -rindoj<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>, ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el -ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata -ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.</p> - -<p>—Alportu,—ordonis la caro,—la grandan kirason kun agloj, kiu pendas -en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun -strigon kun elstarantaj okuloj!</p> - -<p>Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra -strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj -sur la brusto.</p> - -<p>Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe -laŭd-aklamojn.</p> - -<p>—Surmetu, foko!—diris la caro.</p> - -<p>La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin -surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l’ maniko.</p> - -<p>Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l’ caro.</p> - -<p>—Sufiĉe!—ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan -penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara -moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako -Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj -pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!</p><!-- pagho 278 --> - -<p>—Nu, montru la pugnon!—diris Ivano, scivole observante la viron.</p> - -<p>Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.</p> - -<p>—Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?—ripetis Ringo: montru la pugnon al lia -cara moŝto!</p> - -<p>—Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?—diris la viro per tirtona -voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.</p> - -<p>La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.</p> - -<p>—Malsaĝulo, malsaĝulo!—diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis -malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!</p> - -<p>Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj -montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al -homa mano.</p> - -<p>—Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam -li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la -reĝidon Mametkulon.</p> - -<p>—Kia estas lia nomo?—demandis Ivano,—ĉiam pli kaj pli atente lin -rigardante.</p> - -<p>—Dmiĉjo!—respondis la viro simplanime.</p> - -<p>—Atendu!—diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la -sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk’n -per timonstango?</p> - -<p>Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.</p> - -<p>—Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.</p> - -<p>—Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!—diris Dmiĉjo kontente: vi -sidis tie supre, apud la batalkampo!</p> - -<p>Nun ĉiuj laŭte ridegis.</p> - -<p>—Dankon al vi,—diris Ivano,—ke vi ne forgesis min, malaltrangulon. -Kiel do vi kaptis Mametkulon?</p> - -<p>—Per ventro!—respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj -ree ekridis.</p> - -<p>—Jes!—diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per -ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel -li dispremis Ĥomjàk’n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj -kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?</p> - -<p>La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed -li komprenis tiun signon tute male.</p> - -<p>—Li min forkondukis de l’ batalkampo? kaj li montris la hetmanon per -fingro.</p> - -<p>—Li forkondukis?—ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel -do,—li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus<!-- pagho 279 --> diris, ke vi -venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj -konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes, -jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el -mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon? -Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?</p> - -<p>Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian -traigan, demandantan rigardon.</p> - -<p>Ringo mallevis la okulojn teren.</p> - -<p>—Nu,—fine diris la caro: farita ne estas refarebla, -farita—elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko -ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?</p> - -<p>—Granda caro!—diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ -ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj -okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi -revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon -ankoraŭ servi al via cara moŝto?</p> - -<p>—Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l’ ŝipoj, prirabi la -senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?</p> - -<p>Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de -Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l’ caro ne -daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.</p> - -<p>Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon. -Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge -detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:</p> - -<p>—Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara -moŝto!</p> - -<p>—Bone,—diris la caro:—vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn -kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en -miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!</p> - -<p>Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam -alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"</p> - -<p>—Atendu!—daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!—li -ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara -vojevodo, nomata—mi ne memoras—ŝajne, Nikito Serèbrjanij?</p> - -<p>Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.</p> - -<p>—Ĉu vi aŭdas?—ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas, -ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj -rabistoj?</p><!-- pagho 280 --> - -<p>Post la dua demando de l’ caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu -iam estis vojevodo de Kalugo.</p> - -<p>—Granda caro!—li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi -demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep -jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento -pereis kune.</p> - -<p>—Ĉu vere?—diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,—li daŭrigis sin -turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron -rigardi, kiel vi kisos unu la alian.</p> - -<p>La vizaĝo de l’ hetmano aperigis ĉagrenon.</p> - -<p>—Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?—demandis Ivano ridetante.</p> - -<p>—Jes, via cara moŝto!—respondis Ringo, ne timante inciti la caron per -sia konfeso.</p> - -<p>—Sendube,—diris Ivano malestime,—ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam -estas kunulo!</p> - -<p>Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ -li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la -personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive -hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li -bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l’ caro aperigis neniun -kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.</p> - -<p>—Restu ĉe ni,—li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi -revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas -de Rjuriko<a href="#Footnote97" class="fnanchor">[97]</a>, tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas -humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke -li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al -Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!—li diris -al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti -vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li -bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov’j, ke mi -ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi -donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun -Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj -Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.</p> - -<p>Stroganov’j danke salutis.</p> - -<p>La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn,<!-- pagho 281 --> senditajn de -Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.</p> - -<p>La kunvenintoj disiris.</p> - -<p>La saman tagmezon Ringo kun Stroganov’j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv -en granda kompanio de invititoj.</p> - -<p>Post kutimaj tostoj je la sano de l’ caro, de l’ kronprinco, de la tuta -cara familio, de l’ granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora -pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn -liajn bonajn kamaradojn.</p> - -<p>—Vivu ili longe je l’ gloro de l’ tuta Ruslando!—ekkriis la gastoj, -leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.</p> - -<p>—Mi salutas vin je la nomo de l’ tuta Ruslando!—diris ankaŭ Godunòv -kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo -de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l’ tuta rusa -popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al -Ruslando!</p> - -<p>—Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj -por eterna gloro, amo kaj imitado!</p> - -<p>La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo -subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la -unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.</p> - -<p>—Vivu Ruslando!—li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree -sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.</p> - -<p>Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj -Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri -eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa -justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.</p> - -<p>—Per sia boneco,—finis Ringo,—Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli -multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li -tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni -malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone -honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la -tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile -estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj -alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,—aldonis Ringo: mi -nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij: -al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne, -vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!</p> - -<p>—Estu li en regno Dia!—kun ekspiro diris Godunòv, kiu<!-- pagho 282 --> sciis, ke -forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe -respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!—li ripetis, plenigante -sian pokalon,—ofte mi lin rememoras!</p> - -<p>—Eternan memoron al li!—diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li -mallevis la kapon kaj enpensiĝis.</p> - -<p>Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne -adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la -reston de l’ tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj -ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua -vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas -tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco -de Boriso Teodòroviĉ.</p> - -<hr class="long" /> - -<p>Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj -restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la -popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l’ -terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia -propra patro, pri invado de l’ tataroj en Moskvon, pri almilito de -Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn, -ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj. -Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita -kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra -moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn -figurojn.</p> - -<p>Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo -de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon -pri groteska arĥitekturo de l’ cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo, -aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l’ -falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun -oni povas vidi pentraĵon de l’ sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko -sur gantita mano.</p> - -<p>La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin -forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco, -kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ -Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en -ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan -vojevodon Sapjega’n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l’ monaĥejo -Triunuo Sergèj.</p><!-- pagho 283 --> - -<p>Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la -antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj -eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l’ -palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la -ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.</p> - -<p>Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l’ -terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis -en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l’ caro Ivano, -ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta -siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn, -fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis -preparitaj de l’ pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis -senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon, -same kiel la sklavemaj Romanoj de l’ epoko de regreso mem kreis siajn -Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.</p> - -<p>La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj -Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja -ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian -mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la -socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed -ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis -honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj -aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo, -honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al -viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l’ epoko, vi vidis en la terura -caro elmontraĵon de l’ Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi -mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo -ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu -vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da -bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa -vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l’ -pasinteco.</p><!-- pagho sennombra --> - - - - -<p class="back-header">Tabelo de enhavo.</p> -<table> -<tr><td> </td><td> </td><td> </td><td>Paĝoj.</td></tr> -<tr><td><a href="#chap00">Antaŭparolo</a></td><td> </td><td> </td><td class="numb">I</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">I.</td><td><a href="#chap01">La opriĉnikoj</a></td><td class="numb">1-9</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">II.</td><td><a href="#chap02">La novaj konatuloj</a></td><td class="numb">10-14</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">III.</td><td><a href="#chap03">Sorĉaĵo</a></td><td class="numb">14-18</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">IV.</td><td><a href="#chap04">Bojaro Morozov kaj lia edzino</a></td><td class="numb">19-26</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">V.</td><td><a href="#chap05">Renkontiĝo</a></td><td class="numb">26-32</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VI.</td><td><a href="#chap06">La gasto</a></td><td class="numb">32-42</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VII.</td><td><a href="#chap07">Aleksandra antaŭurbo</a></td><td class="numb">42-48</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VIII.</td><td><a href="#chap08">Tagmanĝo</a></td><td class="numb">48-59</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">IX.</td><td><a href="#chap09">Juĝa esploro</a></td><td class="numb">59-68</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">X.</td><td><a href="#chap10">Patro kaj filo</a></td><td class="numb">68-73</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XI.</td><td><a href="#chap11">Nokta procesio</a></td><td class="numb">73-80</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XII.</td><td><a href="#chap12">Kalumnio</a></td><td class="numb">80-86</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIII.</td><td><a href="#chap13">Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj</a></td><td class="numb">86-93</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIV.</td><td><a href="#chap14">Survango</a></td><td class="numb">93-100</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XV.</td><td><a href="#chap15">Ceremonio de kisado</a></td><td class="numb">101-108</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVI.</td><td><a href="#chap16">Forrabo</a></td><td class="numb">109-114</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVII.</td><td><a href="#chap17">Ensorĉado de sango</a></td><td class="numb">114-123</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVIII.</td><td><a href="#chap18">La malnova konatulo</a></td><td class="numb">123-127</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIX.</td><td><a href="#chap19">Rusa homo ne forgesas bonaĵon</a></td><td class="numb">127-133</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XX.</td><td><a href="#chap20">Gajaj homoj</a></td><td class="numb">133-146</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXI.</td><td><a href="#chap21">Fabelo</a></td><td class="numb">146-159</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXII.</td><td><a href="#chap22">Monaĥejo</a></td><td class="numb">159-164</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIII.</td><td><a href="#chap23">La vojo</a></td><td class="numb">164-170</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIV.</td><td><a href="#chap24">Ribelo de la rabistoj</a></td><td class="numb">170-180</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXV.</td><td><a href="#chap25">Preparado al batalo</a></td><td class="numb">180-184</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVI.</td><td><a href="#chap26">Kunfratiĝo</a></td><td class="numb">185-191</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVII.</td><td><a href="#chap27">Basmanov</a></td><td class="numb">191-199</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVIII.</td><td><a href="#chap28">La disiĝo</a></td><td class="numb">199-202</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIX.</td><td><a href="#chap29">Samtempa esploro de du kontraŭuloj</a></td><td class="numb">202-209</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXX.</td><td><a href="#chap30">La ensorĉita sabro</a></td><td class="numb">209-214</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXI.</td><td><a href="#chap31">Dia juĝo</a></td><td class="numb">214-224</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXII.</td><td><a href="#chap32">La talismano de Vjàzemskij</a></td><td class="numb">224-226</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIII.</td><td><a href="#chap33">La talismano de Basmanov</a></td><td class="numb">226-230</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIV.</td><td><a href="#chap34">La arlekena kaftano</a></td><td class="numb">230-237</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXV.</td><td><a href="#chap35">Ekzekuto</a></td><td class="numb">237-244</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVI.</td><td><a href="#chap36">Reveno en la antaŭurbon</a></td><td class="numb">244-251</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVII.</td><td><a href="#chap37">Pardono</a></td><td class="numb">251-258</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVIII.</td><td><a href="#chap38">Elmarŝo el la antaŭurbo</a></td><td class="numb">258-263</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIX.</td><td><a href="#chap39">La lasta revido</a></td><td class="numb">263-270</td></tr> -<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XL.</td><td><a href="#chap40">La senditaro de Jermako</a></td><td class="numb">271-283</td></tr> -</table> -<!-- pagho sennombra --> -<!-- Listo de preseraroj. --> - -<!-- pagho sennombra --> - - - - -<p class="back-header">LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.</p> - - -<ul> -<li><b>L. TOLSTOJ.</b> 1) <b>Pentofaranta pekulo.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1910. N<sup>o</sup> 16.</li> - -<li>— 2) <b>Tri mortoj.</b> "Ling. Intern." 1910. N<sup>o</sup> 10-11 kaj aparta eldono de -Pres. Esp. Soc. 1911.</li> - -<li>— 3) <b>La kafejo de Surate.</b> "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 N<sup>o</sup> 4 (18).</li> - -<li>— 4) <b>Unuaj rememoroj.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1911. N<sup>o</sup> 2.</li> - -<li>— 5) <b>Tri rakontoj:</b> -<ul> -<li>1) Per kio la homoj vivas.</li> -<li>2) Kie estas amo, tie estas Dio.</li> -<li>3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." N<sup>o</sup> 2).</li> -</ul></li> - -<li>— 6) <b>Pri milito</b> (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. N<sup>o</sup> 19.</li> - -<li><b>A. ĈEĤOV.</b> 7) <b>Sen titolo.</b> "La Ondo de Esper." 1910. N<sup>o</sup> 4.</li> - -<li>— 8) <b>Nebona ago.</b> "La Ondo de Esper." N<sup>o</sup> 10.</li> - -<li>— 9) <b>En somerloĝejo.</b> "La Ondo de Esper." 1911. N<sup>o</sup> 11.</li> - -<li>— 10) <b>Malbonintenculo.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1910. N<sup>o</sup> 21.</li> - -<li>— 11) <b>Terura nokto.</b> "Vesp. Horo" 1910. N<sup>o</sup> 16.</li> - -<li>— 12) <b>Okazintaĵo.</b> "La Revuo" 1910. N<sup>o</sup> 4.</li> - -<li>— 13) <b>Antaŭpaska semajno.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1911. N<sup>o</sup> 31.</li> - -<li>— 14) <b>Griĉjo.</b> "Universo" 1911. N<sup>o</sup> 10.</li> - -<li><b>KOROLENKO.</b> 15) <b>Paska nokto.</b> "Germ. Esperant." 1910. N<sup>o</sup> 3.</li> - -<li>— 16) <b>La lasta radio.</b> "La Ondo de Esp." 1910 N<sup>o</sup> 5.</li> - -<li><b>VERESAEV.</b> 17) <b>La stelo.</b> "La Ondo de Esp." 1910. N<sup>o</sup> 5-6.</li> - -<li><b>DOROŜEVIĈ.</b> 18) <b>Saĝulo.</b> "La Ondo de Esp." 1911. N<sup>o</sup> 12.</li> - -<li><b>V. GARŜIN.</b> 19) <b>Legendo pri la fiera Aggej.</b> "Universo". 1910. N<sup>o</sup> 3.</li> - -<li><b>ZWJEZDIĈ.</b> 20) <b>Anguleto de muzikema Vieno.</b> "Pol. Esper." 1910. N<sup>o</sup> 8.</li> - -<li><b>G. PETROV.</b> 21) <b>Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio.</b> "Esperanto". 1910. -N<sup>o</sup> 90, 91.</li> -</ul> - - -<p>ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:</p> -<ul> -<li><b>KOROLENKO.</b> Senlingvulo.</li> - -<li><b>ĈEĤOV.</b> Negravaĵo de l’ vivo.</li> - -<li><b>L. TOLSTOJ.</b> Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj).</li> - -<li>— El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco.</li> - -<li><b>IV. TURGENEV.</b> Stranga historio.</li> - -<li><b>A. HERCEN.</b> Aforismoj.</li> - -<li><b>N. MOROZOV.</b> En maron kaj en aeron.</li> -</ul> - - - -<p class="back-header">MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".</p> - -<p>26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.</p> - - -<table> -<tr><td class="bookad"> -<b>Plena Esperanto-Rusa Vortaro</b> de D-ro L. L. -<span class="gesperrt">Zamenhof</span>. La plej plena kaj nova esperanto-rusa -vortaro.</td><td class="numb">80 kop. (Sm. 0,85)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Patroj kaj Filoj</b>, romano de J. S. <span class="gesperrt">Turgenev</span>, tradukita -de D-ro K. Bein.</td><td class="numb">1 rub. (Sm. 1,06)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>En Malliberejo</b>, rakonto de E. <span class="gesperrt">Ĉirikov</span>, tradukita -de D-ro K. Bein.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Du rakontoj de A. Ĉeĥov</b>, tradukitaj de B. <span class="gesperrt">Kotzin</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj</b>, trad. de A. <span class="gesperrt">Ŝarapova</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Plena verkaro</b>, libro 3-a, de V. <span class="gesperrt">Devjatnin</span>.</td><td class="numb">65 kop. (Sm. 0,65)</td></tr> -<tr><td class="bookad" lang="ru"> -<b>Эсперанто въ 10 уроковъ</b>, <span class="gesperrt">Каръ и Панье</span>.</td><td class="numb">20 kop. (Sm. 0,21)</td></tr> -<tr><td class="bookad" lang="ru"> -<b>Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ"</b>, -сост. В. Н. <span class="gesperrt">Девятнинъ</span>.</td><td class="numb">15 kop. (Sm. 0,16)</td></tr> -<tr><td class="bookad" lang="ru"> -<b>Полный курсъ Эсперанто</b>, сост. Т. А. <span class="gesperrt">Щавинскій</span>, -2-e изд.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Internacia Krestomatieto</b> kun laŭartikola vortaro -seslingva, de A. <span class="gesperrt">Ajspurit</span>.</td><td class="numb">15 kop. (Sm. 0,16)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj</b>, de A. A. <span class="gesperrt">Saĥarov</span>. -Kolekto de artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Ĉefeĉ—ŝlosilo</b> por rusoj.</td><td class="numb">2 kop. (Sm. 0,02)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>En Rusujo per Esperanto</b>, de A. <span class="gesperrt">Rivier</span>.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Ruslanda Adresaro Esperantista</b> 40 kop. (Sm. 0,40)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Signifo de akciaj societoj</b> por la Esperanta movado, -de A. A. <span class="gesperrt">Saĥarov</span>.</td><td class="numb">5 kop. (Sm. 0,05)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Rusa-Esperanta Vortaro</b>, verkis D-ro N. Korzlinskij, -R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro -L. L. <span class="gesperrt">Zamenhof</span>.</td><td class="numb">1 r. 75 k. (Sm. 1,85)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Por kaj kontraŭ Esperanto</b>, de A. <span class="gesperrt">Nedoŝivin</span>.</td><td class="numb">25 kop. (Sm. 0,25)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Ornitologia Vortaro</b> oklingva de birdoj Eŭropaj, -de P. <span class="gesperrt">Stojan</span>.</td><td class="numb">1 rub. (Sm. 1,00)</td></tr> -<tr><td class="bookad"> -<b>Titolaro</b> de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, -de G. <span class="gesperrt">Davidov</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr> -</table> - -<p lang="ru">НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ</p> - -<p lang="ru">для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть</p> - -<p lang="ru">ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ</p> - -<p lang="ru">съ производными и интернаціональными словами.</p> - -<p lang="ru">2-е изданіе 1912 года.</p> - -<p lang="ru">Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.</p> - -<p lang="ru">Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).</p> - - -<p lang="ru">АДРЕСНАЯ КНИГА</p> - -<p>Ruslanda Adresaro</p> - -<p>por la jaro 1912. <b>Prezo 40 kop.</b></p> -<!-- pagho sennombra --> - - - -<p class="back-header">LA ONDO DE ESPERANTO</p> - -<p style="font-size:1.5em;" lang="ru">ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.</p> - -<p>Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata -de la jaro 1909.</p> - -<p>Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. -Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena -kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo -tutmonda (poŝtk. ilustr.).</p> - -<p>Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj -verkistoj.</p> - -<p>Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj<a href="#FootnoteA" class="fnanchor">[*]</a><br /> -<b>2 rubl. (2,120 Sm.)</b></p> - -<p>Redakcio kaj Administracio: <i>Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26</i>.</p> - -<p>La abonpagon (<b>2 rubl. = 2,120 sm.</b>) oni sendu al librejo -"<i>Esperanto</i>" (<i>Moskvo, Tverskaja, 26</i>) aŭ al aliaj Esper. -librejoj—poŝtmandate, respondkupone, papermone aŭ per -bankĉekoj. La Moskva librejo "Esperanto" akceptas la -pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.</p> - -<p><b>Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. -(Sm. 0,30).</b></p> - -<p><b>Plenaj jarkolektoj</b> de gazeto "<b>La Ondo de Esperanto</b>" -por la jaroj 1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu -jarkolekto 80 kop.</p> - -<div class="footnotes"> -<div class="footnote" id="FootnoteA"> -<p><span class="label">[*]</span> En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo -per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro -1912—"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.</p></div> -</div> - - -<div class="footnotes"> -<p><b>Piednotoj</b></p> - -<div class="footnote" id="Footnote01"> -<p><span class="label">[1]</span> Titolo de lia famekonata poeziaĵo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote02"> -<p><span class="label">[2]</span> Nobelo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote03"> -<p><span class="label">[3]</span> Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj -herboj kaj beroj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote04"> -<p><span class="label">[4]</span> "Zèmŝĉino"—institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto -"zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote05"> -<p><span class="label">[5]</span> "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa -epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo -de Volgo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote06"> -<p><span class="label">[6]</span> La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi -siajn ĉambrojn vespere.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote07"> -<p><span class="label">[7]</span> Speco de biero, hejme preparata.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote08"> -<p><span class="label">[8]</span> La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto -antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: -interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas -ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos -grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote09"> -<p><span class="label">[9]</span> "Carlina" (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote10"> -<p><span class="label">[10]</span> "Gentiana" (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote11"> -<p><span class="label">[11]</span> "Litrum salicaria" (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote12"> -<p><span class="label">[12]</span> "Baccinum uliginosum" (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote13"> -<p><span class="label">[13]</span> "Melampirum" (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote14"> -<p><span class="label">[14]</span> "Razrìv"—ruse "rompi" aŭ "krevigi".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote15"> -<p><span class="label">[15]</span> "Crex pratensis" (latin.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote16"> -<p><span class="label">[16]</span> «Okòlniĉij»—de rusa radikvorto «òkolo»—signifas «apud»: viro, kiu -devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi -ĉion dum vojaĝo de l’ caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj -al la caro.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote17"> -<p><span class="label">[17]</span> «Pugnobatalo»—kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. -La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. -La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio -sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je -l’ ventro, je l’ vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, -ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis -sur la batalkampo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote18"> -<p><span class="label">[18]</span> «Terliko»—longa laŭtalia supervesto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote19"> -<p><span class="label">[19]</span> Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, -sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis -pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi -pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"—ruse "loko") -estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis -al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. -Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote20"> -<p><span class="label">[20]</span> "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon -de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo, -eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote21"> -<p><span class="label">[21]</span> Nefajropafa armilo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote22"> -<p><span class="label">[22]</span> Parto de Moskvo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote23"> -<p><span class="label">[23]</span> Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote24"> -<p><span class="label">[24]</span> Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote25"> -<p><span class="label">[25]</span> Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante -antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj—ruse signifas bruli), t. e. kaptas. -Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante -antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la -"brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas -kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), -li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon -kaj la nekaptita parano devas "bruli".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote26"> -<p><span class="label">[26]</span> Ornamaĵo de l’ harligo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote27"> -<p><span class="label">[27]</span> Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote28"> -<p><span class="label">[28]</span> Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami -per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton -kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron -aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro; -kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote29"> -<p><span class="label">[29]</span> Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote30"> -<p><span class="label">[30]</span> Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote31"> -<p><span class="label">[31]</span> «Vorto kaj faro»—estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi -iun ajn, por turmente esplori la aferon.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote32"> -<p><span class="label">[32]</span> «Kravĉij»—ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij: -honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante -oficon de okòlniĉij.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote33"> -<p><span class="label">[33]</span> Kunveno de bojaroj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote34"> -<p><span class="label">[34]</span> Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta -kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj -elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe -eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al -la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote35"> -<p><span class="label">[35]</span> Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo, -fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj -Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin -Triunuo Sergij.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote36"> -<p><span class="label">[36]</span> La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi -tiu ĉaso vid. ĉap. XX.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote37"> -<p><span class="label">[37]</span> "Volinko"—popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca -bovida aŭ kapra felo; "balalajka"—popola korda muzika instrumento.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote38"> -<p><span class="label">[38]</span> La loĝantoj de l’ antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare -kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero -"slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote39"> -<p><span class="label">[39]</span> "Kelaro"—monaĥeja ekonomo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote40"> -<p><span class="label">[40]</span> Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote41"> -<p><span class="label">[41]</span> Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn -servistojn de l’ kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de -l’ kortego.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote42"> -<p><span class="label">[42]</span> Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran -ringon, enfosigitan en la teron.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote43"> -<p><span class="label">[43]</span> Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo -("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante -vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj. -Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el -ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj, -pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan -oficon.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote44"> -<p><span class="label">[44]</span> Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej -belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis -oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili -staris ĉe ambaŭ flankoj de l’ cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, -dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis -la caron, portante liajn batalilojn.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote45"> -<p><span class="label">[45]</span> "Saadako"—plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote46"> -<p><span class="label">[46]</span> Nomoj de la tiamaj vinoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote47"> -<p><span class="label">[47]</span> Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto) -kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la -dorson.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote48"> -<p><span class="label">[48]</span> Popola virina vesto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote49"> -<p><span class="label">[49]</span> Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote50"> -<p><span class="label">[50]</span> Monero.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote51"> -<p><span class="label">[51]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote52"> -<p><span class="label">[52]</span> Prikazoj ("prikàz"—ruse "ordono") estis organoj de centra administrado -kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn -de l’ regno, aŭ havis apartajn fakojn de l’ ŝtataj aferoj. Tiel ni konas -prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, -presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, -Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l’ prikazo estis: 1—2 juĝistoj, -kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj -estis elektataj de l’ caro mem. La loĝantoj en la sfero de l’ influo de ĉiu -prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj -ili rajtis plendi nur al la caro mem.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote53"> -<p><span class="label">[53]</span> Longa laŭtalia vesto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote54"> -<p><span class="label">[54]</span> Pudo=proksimume 15 kilo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote55"> -<p><span class="label">[55]</span> Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj -spicaĵoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote56"> -<p><span class="label">[56]</span> Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume -2⁄3 de metro.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote57"> -<p><span class="label">[57]</span> Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote58"> -<p><span class="label">[58]</span> Porzana marulta (lat.).</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote59"> -<p><span class="label">[59]</span> Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas -en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote60"> -<p><span class="label">[60]</span> Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote61"> -<p><span class="label">[61]</span> Urbo de Moskva gubernio.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote62"> -<p><span class="label">[62]</span> Heroo de rusaj antikvaj legendoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote63"> -<p><span class="label">[63]</span> Esaulo—estro de kozakoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote64"> -<p><span class="label">[64]</span> «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano -estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon -«kolcò» por ne esti rekonata.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote65"> -<p><span class="label">[65]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote66"> -<p><span class="label">[66]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote67"> -<p><span class="label">[67]</span> Printempa pormortinta festo de l’ antaŭkristaneca epoko. La idolistoj -kredis, ke la animoj de l’ mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por -partopreni la festenon de l’ vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe -simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de -St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l’ mortintoj -kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan -manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote68"> -<p><span class="label">[68]</span> Biblio.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote69"> -<p><span class="label">[69]</span> "Kikimora"—mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel -idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj -la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis -infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ -kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de -diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa -klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante -ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l’ animoj de -mortintaj praavoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote70"> -<p><span class="label">[70]</span> Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli -similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas -liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote71"> -<p><span class="label">[71]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote72"> -<p><span class="label">[72]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote73"> -<p><span class="label">[73]</span> Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis -ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ -vestojn de l’ ĉasisto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote74"> -<p><span class="label">[74]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote75"> -<p><span class="label">[75]</span> Ŝercoj sensencaj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote76"> -<p><span class="label">[76]</span> Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa, -kun dutranĉa pinto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote77"> -<p><span class="label">[77]</span> "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote78"> -<p><span class="label">[78]</span> Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan -leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La -caro, indignante pro la enhavo de l’ letero sed ne povante puni la forestantan -aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis -sur la piedon de l’ malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro, -sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote79"> -<p><span class="label">[79]</span> Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj, -ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto -estas tute ne tradukebla. <i>Rim. de la Red.</i></p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote80"> -<p><span class="label">[80]</span> La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa -liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam -aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj -Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn -da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote81"> -<p><span class="label">[81]</span> Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el -orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo -li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote82"> -<p><span class="label">[82]</span> Historia fakto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote83"> -<p><span class="label">[83]</span> Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote84"> -<p><span class="label">[84]</span> Azia popolo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote85"> -<p><span class="label">[85]</span> Rusa proverbo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote86"> -<p><span class="label">[86]</span> Sentalia longa bluzo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote87"> -<p><span class="label">[87]</span> Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV -dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote88"> -<p><span class="label">[88]</span> Laŭ la kredo de l’ epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas -esti purigata per preĝoj kaj pento.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote89"> -<p><span class="label">[89]</span> Virina nomo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote90"> -<p><span class="label">[90]</span> Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro -de l’ mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante -ĉiujn ecojn de l’ mortinto.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote91"> -<p><span class="label">[91]</span> Vid. ĉapitro XII.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote92"> -<p><span class="label">[92]</span> Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote93"> -<p><span class="label">[93]</span> Parto de Moskvo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote94"> -<p><span class="label">[94]</span> Muzikinstrumentoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote95"> -<p><span class="label">[95]</span> Uralaj montoj.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote96"> -<p><span class="label">[96]</span> Riverbranĉo de Kamo.</p></div> - -<div class="footnote" id="Footnote97"> -<p><span class="label">[97]</span> Unua princo en Ruslando.</p></div> -</div> - - -<div class="tnotes"> -<p><b>Noto de transskribanto:</b></p> - -<p>En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn -diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi -forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj -piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.</p> -</div> - - - - - - - - - -<pre> - - - - - -End of the Project Gutenberg EBook of Princo Serebrjanij, by -Aleksey Konstantinovich Tolstoy - -*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ *** - -***** This file should be named 55302-h.htm or 55302-h.zip ***** -This and all associated files of various formats will be found in: - http://www.gutenberg.org/5/5/3/0/55302/ - -Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and -the Online Distributed Proofreading Team at -http://www.pgdp.net - - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive -specific permission. If you do not charge anything for copies of this -eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook -for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, -performances and research. They may be modified and printed and given -away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks -not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the -trademark license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country outside the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you'll have to check the laws of the country where you - are located before using this ebook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm web site -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The -Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm -trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the -mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its -volunteers and employees are scattered throughout numerous -locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt -Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to -date contact information can be found at the Foundation's web site and -official page at www.gutenberg.org/contact - -For additional contact information: - - Dr. Gregory B. Newby - Chief Executive and Director - gbnewby@pglaf.org - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide -spread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our Web site which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. - - - -</pre> - -</body> -</html> diff --git a/old/55302-h/images/cover.jpg b/old/55302-h/images/cover.jpg Binary files differdeleted file mode 100644 index b99fb05..0000000 --- a/old/55302-h/images/cover.jpg +++ /dev/null |
